Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2005 9

Malferme

Tra l’ okulvitroj de simpla kongresano

La ĉefa avantaĝo

Finfine okazis. En la centa jaro de la UK-historio, mi, partopreninta ses Universalajn Kongresojn el la naŭdeko, venis al la UK en Vilno kiel simpla kongresano. Esti simpla kongresano — jam avantaĝo! Mi povintus dormegi ĝis la tagmezo, poste promenadi tra la belega urbo, dormeti en iu el la vesperaj koncertoj aŭ teatraĵoj, poste diboĉi kun amikinoj, renkontante novan sunaperon, kaj tiel — ĝis la Solena Fermo. Tamen tiu vojo ne estas la mia.

En la antaŭaj kongresoj vizititaj — en Vieno, Tampereo, Tel-Avivo ktp — mi opiniis min vere kompatinda! Ĉar, venante al UK-oj por labori, mi povis viziti apenaŭ dudekonon de la programo — la ceteran tempon formanĝis la preparado de la programeroj, pri kiuj mi respondecis. Mi trarigardis la Kongresajn Librojn kaj glutis larmojn, komprenante, ke mi neeviteble perdas la brilon de Tonkin-prelegoj, la spriton de ĉeftemaj diskutoj, la ĝuon aŭdi eminentajn aŭtorojn en la Libroservo ktp, ktp. Mi esprimas sinceran kompaton al la organizantoj, kiuj konstante perdas tion, kiuj havas liberan tempon nur por spekti vesperajn programerojn, kaj eĉ tiujn — ne ĉiutage. Ja jes — dank’ al ili la UK-oj estas vive plensangaj, incitaj, allogaj, ĝuindaj — sed mi kompatas ilin, ĉar ĉiu el ili ĉeestas nur sian parton de la programa trezoro.

Nun mi scias, kio estas la ĉefa avantaĝo de simpla kongresano. Estas liberoj. La libero tuj post registriĝo kaj enhoteliĝo marki en la ĵus ricevita freŝa Kongresa Libro ĉiujn allogajn programerojn. La libero konscii certe, ke nenio, krom eventuala propra pigro, estas nun serioza obstaklo por viziti kaj ĝui ĉiujn markitaĵojn. La libero pripensi ĉion viditan-aŭditan, pentri en la kapo pli-malpli ĝeneralan bildon pri la UK kaj fari konkludojn. Ĉio ĉi validas, certe, nur por la simpla kongresano, venanta kongresumi, ne turismumi.

Ĉi foje mi uzis ĉiujn liberojn — mi markis ĉ. 50 programerojn, mi vizitis eĉ pli, mi faris konkludojn laŭ mia kompreno nur tie, kie mi opinias min pli-malpli kompetenta. Kelkaj el la konkludoj eble estas interesaj kaj diskutindaj, mi kuraĝas prezenti ilin ĉi-sube.

Klerigo furoras

La plej interesa kaj enhavoriĉa mi opinias la Klerigan Lundon — vastan antaŭtagmezan programon, organizatan jam la trian fojon post Gotenburgo kaj Pekino. Por mi ĝi estis la unua, kaj mi strebis kapti laŭeble pli da eroj el tiu programo. Tamen ja kiel oni kaptu, se dividitaj je tri unuhoraj blokoj en kelkaj aŭditorioj samtempe estis prezentataj temoj diversaj, sed egale interesaj. Ne nur por mi — la salonetoj estis plenŝtopitaj! El la unua bloko mi elektis prezentadon de literaturaj skoloj, lerte faritan de Nikolao Gudskov (Rusio), Árpád Máthé (Hungario) kaj Jacques Le Puil (Francio) — mi restis plene kontenta. Sed ja ankaŭ pri Landaj Asocioj mi volonte estus aŭdinta, des pli — pri la situacio en internaciaj rilatoj… La duan blokon mi devis oferi por partopreni la kunvenon de artistoj; mi faris tion preskaŭ plorante, ĉar la prezentado pri Informado treege logis min. El la tria bloko mi elektis por mi la atentotiran prezentadon pri Tradukado, lerte faritan de István Ertl, Gerrit Berveling kaj Spomenka Štimec, sed mi ege bedaŭris pri la nevizitita prezentado de la Kulturcentroj Esperantistaj… Ĉu ne estus bona solvo, se la programreĝisoroj decidus semi la klerigajn erojn iel-tiel en ĉiu kongresa tago, kaj nomu la tuton ekzemple tiel: Klerigaj Kongresaj Horoj (KKH)? Ĉar, mi konfesu, alitempe pli ol unu fojon mi havis liberan horeton, ne trovinte en la programo ion interesan por mi persone.

Kongresa temo

Tri kunsidoj, majstre reĝisoritaj de Ulrich Lins, laŭmerite allogis atenton de la kongresanoj — ĉiufoje la granda salono Hodler ne havis liberajn seĝojn. Temis ĉi-foje pri kelkaj interesaj momentoj en la historio de UK-oj (la unua kunsido), pri la signifo de UK por kongresano aparta (la dua kunsido) kaj pri la perspektivoj por UK (la tria kunsido). Artisteca enkonduko de Humphrey Tonkin tuj ekde la unua kunsido kaptis la atenton de la ĉeestantoj, kaj en la du sekvantaj kunsidoj mi jam vidis en la salono preskaŭ la saman konsiston de la venintoj. La kunsidantoj sufiĉe aktive partoprenis la diskutadon post la prezento de ĉiuj podianoj, sed mi ne kuraĝu diri, ke la opinirezervo de tiom amasa aŭditorio estis uzita centprocente. Ĉu la ĉeestantojn eksterpodiajn iom subpremis la paroloj faritaj de la podianoj, aŭ mankis la tempo por pripensi ĉion aŭditan kaj formi propran opinion? Cetere, la tempo efektive mankis por la publiko, ĉar kelkaj podianoj ne tro rigore zorgis enpremi sian paroladon en la minutokvinon donitan de la reĝisoro. Laŭ mi, la lasta nepre devas agi iom pli diktatorece kontraŭ ĉiu ŝatanto babili de sur la podio. Ĉiuokaze — eble pro la speciala gusto kaj speciala signifo de la ĉijara kongresa temo — ĝi estis akceptita kaj laŭdita de la kongresanoj.

Kompatindaj bardoj

Tute ne mankis artaj prezentaĵoj en la programo. Mi kun anima ĝuo vizitis la koncerton de Daniel Xavier Haddad, kiu sukcesis farĉi per speciale brazila gusto eĉ nian tradician himnon. Mi admire akceptis la programojn de la koruso de la Litova Scienca Akademio kaj de la nederlanda Akordo. Mi venis al la teatraĵo Kiel mortigi sian edzinon verŝajne por ricevi specialan sperton. La aspiratan sperton mi ne trovis, sed trovis multajn kaŭzojn por sincera rido, ĉar la aktora paro rolis tute elokvente. Mi estis ravita per la kolorabundo de la Nacia Vespero. Mi eĉ sukcesis pli-malpli kviete dormi dum la pli-malpli enua Internacia Vespero, vekiĝante ĝustatempe por atentindaj partoj. Sed kiel simpla kongresano, ankaŭ kiel iama reĝisoro de dumkongresaj artaj programoj, mi ne komprenas ies altintencan decidon pri unusola koncerto por unusola profesie forta esperantista ensemblo litovia Asorti. Des pli ĉar mi ne sukcesis trafi ĝin — la koncerto okazis en la alventago kongresa, sabate je la 15-a horo, dum mi ricevis mian Kongresan Libron nur je la 16-a… Ĉu estonte oni provu konatigi kongresontojn kun la Kongresa Libro minimume semajnon antaŭ la UK? Mi tamen emfazu, ke eblus trovi ankaŭ certajn temporezervojn en la programo, por ke tiom interesaj muzikistoj ricevu du koncertojn. Ekzemple, la Horo de Litova Poezio (rava kaj inda programero, tamen ĉambra!) por ok aŭskultantoj ricevis la koncertejon Bulonjo…

Alia afero estis por mi okulfrapa speciale. La UK-on en Vilno kiel simplaj kongresanoj partoprenis bardoj en kvanto rekorda. Mi nomu ĉiujn: Georgo Handzlik (Pollando), Julián Hernández (Kubo), Jacques Le Puil (Francio), Mikaelo Bronŝtejn, Mikaelo Povorin, Evelina Sokolova (Rusio). Neniu el la nomitoj prezentis sin oficiale sur la kongresa podio, krom po unu kanto de kelkaj en la programo de la Internacia Vespero. Ĉu iu komprenas la kialon? Mi — ne. Reliefiĝas la demando: se al certa UK aliĝas tiom da bardoj (ja tio kontroleblas anticipe per la listo de aliĝintoj), ĉu ne endus fari specialan vesperon de barda arto? Ja la bardoj kutime eĉ ne postulas pagon por siaj prezentadoj… Iam en Vieno mi provis fari ion similan spontane, bonŝance ricevinte unu programhoron de la gvidantoj. Tri elstaraj personoj, restintaj ekster la oficiala programo — Anjo Amika, Jacques Le Puil kaj Nikolaj Lozgaĉev — sukcesis prezenti sin al la plenplena salono kaj ravis la aŭskultantojn. Por la brila poeto kaj kantisto Nikolaj Lozgaĉev tiu apero sur la kongresa podio estis la unua kaj la lasta. Post kelkaj jaroj li pereis pro hazarda akcidento…

Kongreso-insulo

Jen la demando eble plej grava: Ĉu la kongresurbo Vilno sciis pri la Kongreso? Evidentas la respondo: jes, certe jes! Mi legis, ke estis aro da antaŭkongresaj artikoloj en la loka gazetaro. Mi vidis diversajn atentokaptajn reklamaĵojn dum promenado en la urbo. Tamen aserto pri sufiĉo de ĉio ĉi provokas mian sinceran dubon. En iu kanto ĉeestis la frazo, ke la Kongreso estas insulo, kie ni dum semajno restas en ideala societo, forpuŝinte la eksterajn zorgojn kaj problemojn. Nun mi konfesu, ke mi ne plu opinias similan sintenon bona.

Ni, kongresanoj, ne venis al la urbanoj. Do, la urbanoj ĉerpis la informojn pri la Kongreso kaj pri ni, kongresanoj, el lokaj amaskomunikiloj, kiuj, siavice ĉerpis tiujn el fontoj ne ĉiam objektivaj. Sen povo kompreni la litovan, mi avide konsumis ĉion, kio aperadis pri la UK en la loka gazetaro ruslingva. Ho, kiom da stultaj klaĉoj, kiom da ofendaj onidiroj mi estis leginta! Ne indas citi la tutan fatrason, sed ja ni mem kulpas!

Mi diras ni, supozante ĉiujn kongresanojn, senescepte. La lokaj organizantoj havis tro da zorgoj por akcepti nin, por senproblemigi nian restadon dumkongresan, fakte — por krei tiun idealan Kongreso-insulon. Sed ni, kongresanoj, preteratentis, ke ekster tiu insulo plaŭdas la homa maro, regule misinformata pri ni, eĉ se ne intence.

Ni rajtas jam forgesi. La Kongreso finiĝis. Sed boras mian kapon la penso, ke tiuj misinformitoj, aborigenoj de la kongresurbo, eble neniam estos en niaj vicoj, kaj ke ankaŭ mi kulpas… Estas multaj rimedoj por montri nin al la ekstera publiko en ajna kongresurbo. Ni faru rondajn tablojn por lokaj raportistoj — nur absoluta ŝtipkapulo preterlasos la eblecon intervjui reprezentantojn de ĉiuj kontinentoj. Ni venigu konvenajn ekspoziciojn kaj montru ilin en iu bone vizitata loko. Ni petu la samajn “espajn bardojn” veni en la stratojn kongresdimanĉe por kanti — neniu rifuzos…

Eĉ nia perfekta laboro-ripozo enkadre de nia Kongreso-insulo estiĝas certagrade malinda ne nur pro tio, ke ni ne informas la eksterulojn, ne varbas novajn adeptojn, sed ĉefe pro tio, ke, ĉar ni ne informas kaj ne varbas, aliaj informas pri ni. Kaj jam dirite, ke oni ne objektive informas, do faras kontraŭvarbadon, ĉu ne? Ni ne forgesu tion dum ontaj UK-oj.

Ekster la kongresejo

Tre multaj aranĝoj estis okazintaj ekster hotelo Reval, ekster Bulonjo kaj ekster Zamenhof (Siemens Arena). Ne mankis la multnaciaj kunsidoj-kundrinkoj en la hoteloj, kie loĝis esperantistoj, en apudaj kafejoj, en parkoj de la urbo. Tio estas tradicia ero eksterprograma, sed okazis ankaŭ kelkaj pligravaĵoj.

Endas mencii unuavice la kunvenon de ekssovetiaj esperantistoj, dediĉitan al la 40-jara jubileo de la fama SEJM — Sovetia Esperantista Junulara Movado. La kunvenon ĉeestis ĉ. 80 iamaj gejunuloj, loĝantaj nun en la sendependaj ŝtatoj, formiĝintaj post la disfalo de Soveta Unio, aŭ en aliaj, pli foraj lokoj de la terglobo. La ejon por la kunveno afable disponigis Litova Esperanto-Asocio. La kunvenintoj konstatis, ke la ideon pri fondo de SEJM sufloris Humphrey Tonkin, kaj ke la suflorito Anatolo Gonĉarov brile efektivigis tiun ideon, fondante eble la plej amasan kaj la plej aktivan junularan E-organizaĵon, kiu sukcese funkciis dum 13 jaroj. Estis faritaj multaj gravaj paroladoj, estis kantitaj multaj famaj “oraj kantoj” el la SEJM-epoko. Entute la kunveno daŭris kvar horojn; bedaŭrindas nur, ke nenia, almenaŭ duonhora informo pri la grava jubileo trovis lokon en la oficiala kongresa programo.

Kaj certe menciindas la riĉa junulara programo, okazanta ĉiutage en la studenta komunloĝejo transstrate de la kongresejo. La kunordiganto de la junulara programo, la ĉarma Vita Petronyté, meritas sincerajn laŭdojn kaj dankojn. La junaj kongresanoj ne nur havis prezindan loĝlokon. Dank’ al zorgoj de Vita kaj kelkaj helpantoj, ili havis la eblecon trinki malmultekostan teon aŭ kafon kun kukoj, spertiĝi pri litovaj popoldancoj, diskotekumi kaj ĝui ĉiuvespere la koncertojn de bardoj kaj de rokmuzikistoj “espaj”. Ankaŭ ĉi tie, tamen, senteblis manko de informoj pri la junularaj aranĝoj: du alineoj ĝeneralaj en la Kongresa Libro nenion diris prie, sed la anoncojn, kiuj akurate aperadis sur la anonctabulo, ne multaj atentis en la kongresa svarmado.

Mikaelo Bronŝtejn

La UK kiel Kongresa temo:

En Vilno oni diskutis pri la historio, nuntempo kaj estonteco de niaj Kongresoj

Vilno okazis cent jarojn post Bulonjo. Tial la kongresa temo ĉi-foje celis trakti la Kongresojn mem. Al la temo Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado estis dediĉitaj tri diskutkunvenoj, ĉiufoje kun malsamaj podianoj; ili daŭris entute ses horojn.

La unua kunveno koncentriĝis al la historia perspektivo. Humphrey Tonkin enkonduke parolis pri la signifo, kiun la Unua UK havis por la formiĝo de Esperanto-parolkomunumo. Poste, eksmembroj de Lokaj Kongresaj Komitatoj (LKK) parolis pri siaj organizaj spertoj, malkaŝante kio okazis malantaŭ la kulisoj. Vilmos Benczik kaj Josi Ŝemer ilustris la politikan fonon de “siaj” UK-oj: la ĵongladon, kiu necesis en la periodo de la Malvarma Milito, kaj la ekscitan historion de neokazinta kaj de bonŝance sukcesinta Kongresoj en Telavivo. Estis memorigite ankaŭ pri la vojo al vera tutmondeco de la Kongresoj, komencita antaŭ precize 40 jaroj per la 50-a UK en Tokio.

La dua kunsido traktis la kernan demandon Kion donas (donis) al mi Universala Kongreso? Tre ofte oni aludas je la granda populareco de kongresa partopreno. Sed ĝis nun oni malofte precizigis, kiuj trajtoj faras la kongresojn tiel allogaj, kio en la programo (aŭ ekster ĝi) kontribuas al la formiĝo de la unika etoso. En Vilno konataj esperantistoj, sed ankaŭ ordinaraj kongresanoj, rakontis pri la tute persona utilo, kiun UK donas al ili, kaj tiel helpis klarigi al ni la “sekreton” de la sukceso. Plej elokvente faris tion la koreino Song Jeong-ok, kiu konfesis, ke iam estis por ŝi kultura ŝoko rimarki la diferencon de eŭropanoj disde koreoj, sed ankaŭ la nekredeblan diversecon de kongresanoj. La ekssovetiano Mikaelo Bronŝtejn memoris la partoprenon en sia unua UK (Varna 1978) kvazaŭ revelacion, dum la italino Edvige Tantin, tre ofte partopreninta en UK, emfazis, ke la Solena Malfermo ĉiam ravis kaj daŭre ravas ŝin, ĉar ĝi inaŭguras la ĉiujaran feston de la esperantista “popolo”, kie senfine prezentiĝas okazoj por renkonti interesajn homojn. La ĉino Yu Tao aldonis, ke dank’ al UK li iĝis “konkreta esperantisto”. Por pluraj podianoj la UK-oj estas granda edukejo, ankaŭ interkultura; fontas tie impresoj, kiuj povas eĉ ŝanĝi la vivon. La kroato Zlatko Tišljar argumentis, ke UK estas la teritorio de la esperantistoj kaj ĝi restu tia, sed postulis, ke ĝi elmontru sin ankaŭ ekster la Esperanto-movado, ekz. per prelegoj por la ĝenerala publiko aŭ dancfesto kun loĝantoj sur la urba ĉefplaco.

Ankaŭ la tria kunveno, kiu temis pri la estonteco de UK, revenis al la demando kiel alirebligi partojn de la programo al eksteruloj. Konkretaj proponoj pli multe rilatis tamen al estontaj aspektoj de la interna strukturo; ili kune iom kontraŭdiris la tezon de Tonkin, ke la esperantistoj estas tre konservativaj kaj malmulte emas al ŝanĝoj en la karaktero de la UK-oj. Masako Tahira opiniis, ke “drastaj ŝanĝoj” ne eblas; ŝi nomis la lastatempajn UK-ojn kompromisaj modeloj ankaŭ por la estonteco “kiel kulturejo por Esperanto, servejo por turismo, montrofenestro por la ekstera mondo kaj laborkunvenejo por Esperantio”. Anna Löwenstein ripetis sian proponon (vidu nian revuon, februaro 2004) riĉigi la UK-on per foiraj elementoj, Franko Luin pensas pri “virtuala kongreso” kompletige al la reala UK, kaj Detlev Blanke pledis por serio de laborkonferencoj apud la UK, kies “festivala” karaktero ne facile ebligas seriozan diskuton pri movadaj aferoj. Aliaj proponis, ke la Kongresa Libro estu pli frue, nome rete, havebla, ke la Interkona Vespero kaj pli da “socialaj” aranĝoj donu la ŝancon paroligi, ne nur aŭskultigi la kongresanojn, kaj ke ankaŭ en la ekskursa tago estu vesperaj programeroj. Pluraj parolantoj esprimis la deziron, ke al pli da triamondanoj per financa helpo estu ebligata la partopreno en UK-oj. Ĉiuj ĉi ideoj kaj proponoj estu ekzamenataj en laborgrupo (proponita de Tonkin), kiu esploru kiel reformi la UK-ojn.

Kiel atingi la publikon — tiu demando ne lasis ankaŭ la diskutantojn de la Vilna UK trankvilaj. Kelkaj avertis kontraŭ troaj atendoj, argumentante ke la esenco de UK, nome ĝia person-interproksimiga valoro, ne estas facile komprenigebla al eksteruloj, eĉ se taŭgaj interpretistoj estus je dispono. Eble ankaŭ pro tio la Kongreso akceptis Deklaron (ne rezolucion), kiu alvokas bonvolajn homojn lerni Esperanton kaj praktiki ĝin, ekzemple en la granda ĉiujara evento “Universala Kongreso”. Ke la UK estas nia plej granda fieraĵo, estas verŝajne preskaŭ unuanima opinio — bone do, ke Vilno donis okazon (re)konsciigi pri tio.

Ulrich Lins

Solena Inaŭguro

Okazaĵo de nacia signifo

La jubilea 90-a Universala Kongreso de Esperanto, jubilea ankaŭ pro tio, ke ĝi okazis 100 jarojn post la unua UK en Bulonjo ĉe Maro, komenciĝis en la salono Zamenhof dimanĉe matene je la 10-a horo, per la Solena Inaŭguro.

La prezidanto de UEA Renato Corsetti bonvenigis la kongresanojn, prezentis la podianojn kaj salutis la ĉeestantajn diplomatojn kaj honorajn gastojn. Salutvortojn de la alta protektanto, prezidento de Litovio Valdas Adamkus, laŭtlegis la litova ministro por eksteraj aferoj Antanas Valionis. Sekvis salutparolado de la urbestro de Vilno Artūras Zuokas (parte en bonega Esperanto) kaj salutvortoj de la Ĝenerala Direktoro de Unesko Koïchiro Matsuura, kiujn voĉlegis la Vicprezidanto de UEA Claude Nourmont (legu apude). La kongreson jam tradicie alparolis D-ro Louis Zaleski-Zamenhof, la nepo de Ludoviko Zamenhof (legu sube). Renato Corsetti jene enkondukis liajn salutvortojn: Vi ĉiuj konas la linion en “La Vojo”: La nepoj vin benos. Mi ĉiam komprenis ĝin kiel ĝeneralan bondeziron de Zamenhof. Sed li eble havis en la menso ankaŭ konkretan nepon, kiu nun nin “benos”...

Post muzika interludo de la ĉambra koruso Brevis, Povilas Jegorovas, prezidanto de Litova Esperanto-Asocio kaj de la Loka Kongresa Komitato, en sia salutparolo atentigis, ke la Universala Kongreso por Litovio estas okazaĵo de nacia signifo. D-ro Ulrich Lins, reĝisoro de la Kongresa Temo, enkondukis la kongresan temon Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado kaj invitis la kongresanojn al la tri kongresaj diskutoj: dimanĉe, marde kaj ĵaŭde. Renato Corsetti, Prezidanto de UEA, prezentis sian solenan paroladon (sur la p. 177).

Post plua muzika interludo sekvis tradiciaj salutoj de la reprezentantoj de TEJO (Aleks Kadar), ILEI (Atilio Orellana Rojas), Akademio de Esperanto (Geraldo Mattos) kaj SAT (Yamasaki Seiko). Dum la Solena Inaŭguro estis publike anoncitaj la nomoj de ok novaj honoraj membroj de UEA (detaloj en la oktobra numero). Sekvis la plej emocia parto de Universalaj Kongresoj, la tradiciaj salutoj de niaj landaj reprezentantoj el 55 landoj, laŭ alfabeta ordo. Du el la landoj estis reprezentitaj de la sama salutanto, György Nanovfszky, kiu estas la ambasadoro de Hungario en Singapuro.

La solena inaŭguro finiĝis tagmeze per la tradicia komuna kantado de “La Espero”, en agrabla akompano de la ĉambra koruso Brevis. Post la himno la prezidanto de UEA per martelbato oficiale malfermis la kongreson.

[FORIGITA!: bildo]

Solena malfermo de la 90-a UK

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la malfermo

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Lins enkondukas la kongresan temon

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Hernández Angulo el Kubo

[FORIGITA!: bildo]

Libroservo de UEA, Ionel Oneţ

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

Salutmesaĝoj

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto

Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj Honoraj Gastoj, Estimataj Gekongresanoj, karaj Amikoj,

Mi ĝojas renkontiĝi kun vi en Vilno, urbo, ho, kiel ĝuste elektita rilate al la kongresa temo, urbo kie plurjarcent-longe pace kunvivas multnombraj kulturoj: la litova, la pola, la rutena, la juda kaj la karaima. Vilno, la ĉefurbo de iama grandduklando reginta sur larĝegaj teritorioj inter du maroj: la Balta kaj la Nigra. Vilno, ekde la dekkvina jarcento ĉefurbo de la litova parto de la pol-litova plurnacia respubliko, tiam unusola respubliko en la tuta Eŭropo (fakte la dua, se konsideri tiun de San Marino), pramodelo de la hodiaŭa Eŭropa Unio, pramodelo de la interkultura komunikado.

Ni festas hodiaŭ ĉi tie la centjaran jubileon de niaj universalaj kongresoj, kongresoj kiuj dum la pasinta jarcento al tiu interkultura komunikado daŭre kontribuadis. Permesu al mi, okaze de tiu jubileo doni la parolon al mia Avo, kiu ĝuste antaŭ cent jaroj la unuan Esperanto-kongreson inaŭguris. Mi ŝatus rememorigi tiamaniere kelkajn frazojn de li tiam esprimitajn:

Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas… Tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj… la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj... ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos… Nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj…, kaj ili renkontas sin… ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu al la alia kiel… membroj de unu nacio… Ni, membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj…, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu al la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke… Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!

Nun post cent jaroj pasintaj, mi insistu pri la graveco, daŭre aktuala, de tiuj ĉi vortoj. Ĉar la altrudo de lingvo de nacio pli forta al popoloj malfortaj daŭre minacas; altrudo, kiu riskas detrui la ekziston mem de multnombraj lingvoj nur de malgrandaj naciaj grupoj parolataj, tamen estantaj vehikloj de iliaj specifaj kulturoj. Dum kontraŭe: la lingvo neŭtrala, la dua lingvo por ĉiuj, permesas komuniki respektante kulturojn plej diversajn, kies plurismo prezentas unu el la plej valoraj riĉecoj de la homaro. Nia lingvo Esperanto servas komunikadon interkulturan apogiĝantan sur estimo reciproka. Kaj jarcentlonge la Universalaj Esperanto-Kongresoj pruvas al la mondo la eblon kaj la atingojn de interkultura komunikado sur neŭtrala fundamento de egaleco kaj de toleremo.

Dum tiu nia jubilea jaro forlasis nin granda amiko de Esperanto, la Papo Johano Paŭlo la dua. Ordeninte Lin siatempe per medalo de la Fondumo Zamenhof, mi prononcis al Li vortojn de mia Avo, antaŭ cent jaroj de Li verkitajn: kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj, ni ĉiuj de Di’ estas filoj…, vortojn kiuj perfekte aŭguris la ekumenan idealon de Johano Paŭlo, komunikadon interreligian, same sur fundamento de toleremo realigatan. Omaĝo al Lia memoro!

Karaj Geamikoj! Estinte malgranda knabo, mi salutis unuafoje, antaŭ sepdek jaroj, la Universalan Kongreson, parolinte en la nomo de la Familio Zamenhof. Dum la freŝdataj kongresoj, same dum la hodiaŭa, mi salutas vin ĉiujn kiel unu grandan Zamenhof-Familion; Familion ne nur interreligie kaj interkulture komunikantan, sed samtempe kreantan kulturon internacian, kulturon bazitan sur nia lingvo kaj sur ĝia globa Interna Ideo. Ni ne ĉesu klopodi tiun nian familion daŭre larĝigi, alcelante iĝi la kerno de granda rondo familia, kiun popoloj faros en konsento, komprenante unu la alian… ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos…

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Mesaĝo de Unesko al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la Solena Malfermo

Mi estas tre feliĉa sendi tiun ĉi mesaĝon al la 90-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu decidis, tre oportune, meti sian centjariĝon sub la signon kaj simbolon de interkultura komunikado.

Universala Esperanto-Asocio kaj ĝiaj regionaj asocioj nun havas komune kun Unesko 50 jarojn da fruktodona kunlaborado favore al kultura kaj lingva diverseco. Plie, ekde 1997 tiu NRO havas operaciajn rilatojn kun Unesko, tiel atestante la gravecon, kiun la Organizo donas al tia kunlaborado.

Esperanto, kiel ni scias, estas konstruita lingvo kiu celas faciligi komunikadon inter homoj kun malsamaj lingvoj ĉie en la mondo. Tiu propono pri interkultura komunikado, malfermita al ĉiuj, estas plene moderna kaj resendas nin al la revo pri internacia konsento rilate al komuna lingvo, unuiga kaj paca.

Oni nepre devas ĝoji pro via deziro faciligi kaj antaŭenigi, tute konforme kun la Universala Deklaracio pri Kultura Diverseco, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en 2001, la valorojn kaj principojn de kultura kaj lingva diverseco.

Efektive, Esperanto, kiu havas universalajn kaj internaciajn celojn, estas unika ilo por kunligi kulturojn kaj lingvojn. Unesko, siaflanke, zorgas pri tio ke la kultura riĉeco de la mondo, kiun esprimas la plureco de identecoj ene de socioj kiuj mem estas plurecaj, spegulu ĝian renovigitan dialogan diversecon.

Okaze de la centjariĝo de la Universala Kongreso de Esperanto, mi do invitas la partoprenantojn de la kongreso labori kun UEA kaj kun Unesko por antaŭenigi plurismon, el kiu fontos interŝanĝoj kaj kreemo, kiu favoros kulturajn interŝanĝojn, kaj kiu helpos la komunan kunvivadon de homoj kaj de grupoj kun malsamaj kulturaj identecoj.

Mi dankas al la Universala Kongreso de Esperanto ke ĝi ligis nin al tiu okazaĵo kaj mi deziras al vi tre bonan kongreson.

Koïchiro Matsuura
Ĝenerala Direktoro de Unesko

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Zaleski-Zamenhof en la publiko

[FORIGITA!: bildo]

Salutas la reprezentanto el Togolando

[FORIGITA!: bildo]

La ĉambra koruso Brevis

[FORIGITA!: bildo]

La ĉefa enirejo de la kongresejo

[FORIGITA!: bildo]

Diana Weichert kun la plej juna kongresano

[FORIGITA!: bildo]

Kongresanoj en la Kongrespalaco

Festparolado de la prezidanto

Ni devas daŭre adaptiĝi

Estimataj reprezentantoj de la litovaj ŝtataj instancoj, estimataj diplomatoj, karaj partoprenantoj de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto,

Antaŭ cent jaroj, aŭ pli precize antaŭ cent jaroj minus du semajnoj, komenciĝis la unua kongreso, kies 90-a versio estas ĉi tiu. Dum ĉi tiu semajno vi abunde aŭdos pri la signifo de niaj kongresoj tra la tuta pasinta jarcento kaj pri la apartaj, foje dramaj cirkonstancoj, en kiuj ili okazis, kaj vi ankaŭ aŭdos pri la jaroj en kiuj ili ne povis okazi pro mondaj militoj, kaj mondaj militoj estas la malo de monda paco kaj kunlaboro, kiujn niaj kongresoj simbolas. Ĉi tiu kongreso pro tiuj militoj estas la 90-a kaj ne la 100-a. Vi aŭdos dum la semajno ankaŭ pri la signifo de Bulonjo ĉe Maro, kie okazis tiu unua kongreso, kaj kie antaŭ kelkaj monatoj tiu unua kongreso estis festata. En la monatoj post tiu unua kongreso la kongresanoj revenintaj hejmen entuziasme fondis novajn grupojn kaj novajn asociojn. Pro tio ĉi-jare oni en multaj lokoj tra la mondo festas la centjariĝon de lokaj grupoj kaj asocioj. Ni havas ĉi-jare “orgion de historio”.

Unu jarcento estas longa periodo por individuo kaj relative ankaŭ por movado. Oni devas rerigardi kun respekto al la travivaĵoj, al la laboroj faritaj, foje al la senespero pro la eksteraj teruraj kondiĉoj, kaj al la ĝojoj pro atingitaj rezultoj de la antaŭaj generacioj de esperantistoj dum la pasinta jarcento. Se oni rigardas al tio, al nia historio, oni havas multon por fieri.

Mi mem, ekzemple, estas ekstreme fiera pri tio, kion faris esperantistoj dum la pasinta sanga jarcento. Ili estis en la unuaj vicoj, kiam temis pri movadoj por paco en la komenco de la jarcento. Ili help-agadis dum la unua mond-milito. Ili laboregis por reva estonteco, kiam oni revis pri la estonto post la revolucio en Rusujo. Ili kontraŭstaris naciismajn reĝimojn, kie tiuj reĝimoj ekestis. Ili mortis en pluraj lokoj pro kontraŭstaro al la invadintoj kaj al la favorantoj. Ili partoprenis ĉiujn manifestaciojn kontraŭ militoj post la dua mondmilito. Ili estis la plej ardaj subtenantoj de formoj de internacia kunlaboro kiel Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko. Mia penso nun iras kun granda humileco al ĉiuj tiuj, kiuj iĝis viktimoj de la potencoj, kiuj volis en unu maniero aŭ alia aserti la logikon, pro kiu la plej forta regas super la plej malforta. Ili estis gigantoj, kiujn ni povas nur de nia malgiganteco rigardi kaj aplaŭdi kaj esperi, ke en la sama situacio, ni sukcesus agi same kuraĝe kiel ili.

Sed tio, karaj geamikoj, ne sufiĉas, neniel sufiĉas, neniom sufiĉas, nenial sufiĉas (vi rajtas uzi la tutan linion de la vortoj kun neni-). Nia tasko estas vivi en la nuna tempo kaj antaŭenporti la idealojn de Esperanto en la nuna mondo en la landoj en kiuj ni vivas, en la kondiĉoj, en kiuj ni vivas. Ne sufiĉas aplaŭdi niajn grandulojn de la pasinteco kaj niajn grandajn verkistojn de la pasinteco. Ne sufiĉas eĉ daŭre citi Zamenhofon, kiel mi mem tro kutimas fari, kaj daŭre citi liajn kuraĝegajn dirojn kontraŭ la abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj ... kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj (eble antaŭtempa aludo al niaj teroristoj kaj kontraŭteroristoj). Zamenhof, ĉiukaze, estis rekta kaj kuraĝa kaj ne flankiĝanta multe pli ol ni sukcesas esti nun.

Laŭ mi, la plej bona maniero por honorigi lin kaj niajn historiajn glorojn estas ne retorikumi pri ili, sed fari praktikajn aferojn nuntempajn, indajn je ilia grandeco.

Pluraj klarigoj estis donitaj pri la ligoj inter Esperanto kaj la tempoj, en kiuj ĝi ekestis. Mi kredas, ke oni povas resumi la klarigojn tiel: ke tiam temis pri tempoj de espero. Homoj esperis pri pli bona mondo kaj pretis labori por tio. Homoj certis pri tio, ke la homa teĥniko estos utiligata por plibonigo de la homa vivo. Esperanto estis parto de tio, de la scienca progreso en la kampo de lingvoj.

Estas vero, ke ankaŭ tiam parto de la homoj admonis la esperantistojn, mokante: “Ho, ĉesu!”, sed tiu parto, laŭ mi, ne estis tiel granda kiel ĝi estas nun.

Pri la nuntempo ĉiu el vi havas sian juĝon kaj mi respektas viajn juĝojn. Mi mem pensas, ke la nuntempo ne estas pli favora ol la tiama tempo al ideoj de frateco kaj kunlaborado inter la gentoj. Nuntempe ŝajnas pli kaj pli regi etoso, en kiu ĉiuj parolas kaj neniu pretas aŭskulti. La plej konataj televidaj kanaloj en la lingvo de la mastro redonas la ideojn de la mastro senĉese de unu hotelo al la alia tra la tuta mondo. Ili postkuras vin, sed ili tute ne interesiĝas prezenti vian vidpunkton. En Eŭropo nun, post la voĉdono kontraŭ la proponita konstitucia traktato, la ĉefaj respondeculoj, eĉ sen demandi sin kial, simple diras: Ni ne sufiĉe bone klarigis. Ni reklarigu kaj en la fino ili konvinkiĝos. Neniu eĉ provis kompreni kial homoj voĉdonis kontraŭ la propono. Tamen, bonvolu ne lasi vin senkuraĝigi de miaj katastrofismaj observoj. Apud tiuj malpozitivaj trajtoj la nuntempo posedas multajn trajtojn esperodonajn. Ni provu analizi kelkajn.

La granda faciligo de komunikado favoras, almenaŭ ĝis iu nivelo, ĉiujn malgrandajn grupojn, kiuj havas ion por komuniki, kaj ni certe havas ion por komuniki al la mondo. Finfine en la tempoj de Zamenhof, li bezonis la helpon de la litova bopatro por eldoni la unuan libron. Certe, eĉ se ni limiĝus je tio, la kontribuo de Litovujo al la ekesto de Esperanto estis esenca.

Ĉiukaze mi volis nur diri, ke tiam eldoni broŝuron kiel la unuan libreton pri Esperanto estis entrepreno multekosta kaj malfacila. Hodiaŭ iu ajn juna homo povas eldoni en la reto la samon sen problemo, eĉ ne utiligante groŝon de la semajna mono, kiun li aŭ ŝi ricevas de la gepatroj.

Tio portas al la lavango da kaŝitaj lernantoj de Esperanto, kiuj estas granda glacimonto, kies pinton de tempo al tempo ni renkontas. Mi ne povas ĉi tie ne dankegi al ĉiuj produktantoj de retaj kursoj de Esperanto. Ili estas la esencaj produktantoj de esperantistoj en la ekonomie fortaj landoj kaj ne nur. Sen la produktado de esperantistoj, ni povus fermi nian fabrikon.

Nuntempe ĉie estas rekonata, kvankam nur retorike, supraĵe kaj multajn fojojn eĉ hipokrite, la boneco de internacia kunlaboro kaj organiziĝo. Tio estas io iom malsimila al la etoso en la tempoj de Zamenhof, en kiuj apud la komenco de la pacismaj movadoj ekzistis ankoraŭ la firmaj konvinkoj pri la pravo de la naciaj egoismoj. Tamen, kvankam ĝenerale modeste prisilentataj, la naciaj egoismoj ankoraŭ pravigas la agojn de la unuopaj ŝtatoj. Ĉi-rilate esperantistoj de ĉiam estas firmaj subtenantoj de tiuj formoj de internacia organiziĝo, kiuj ofte lastatempe estis atakataj. Ni povas nur bedaŭri, ke ni ne tiom faras en tiu kampo, kiom ni povus.

En Eŭropo mem, en nia deven-loko, internacia kunlaborado akiras strukturon ĉiam pli firman. Bonvolu ne subrideti pro la lastatempaj halto-signoj venintaj el kelkaj el la landoj de Eŭropa Unio. Mi estas konvinkita, ke la popoloj de Eŭropo deziras la realigon de ĉiam pli integra unuiĝo, sed ke ili rifuzas la klopodon forigi la specifecon de la eŭropa modelo, kiu kunmetas kaj efikecon kaj solidarecon, favore al modelo, kiu insistas nur pri ekonomia efikeco kaj libereco de la merkatistoj. Estas klare, ke kun ĉi tiu lasta modelo kuniras la lingvo de la lando, kiu ĉampionas tiun modelon.

Sed, kaj ni ĉiuj tion esperas, se Eŭropo restos lando de libereco kaj solidareco kaj respekto de la homaj rajtoj de ĉiuj popoloj grandaj kaj malgrandaj, fortaj kaj malfortaj, tiam oni ne povos ne respekti ankaŭ la lingvajn homajn rajtojn de ĉiuj. Kiam mi diras “ĉiuj”, mi volas diri “ĉiuj homoj loĝantaj en Eŭropo”, inkluzive de la maltanoj kaj de la litovoj samnivele kun la francoj kaj la germanoj kaj la multnombraj etnaj malplimultoj kaj enmigrintaj grupoj. Homaj rajtoj ne estas io dividebla. Oni devas respekti ilin tute kaj ĉiujn, de la unua paĝo ĝis la lasta de la Deklaro pri Homaj Rajtoj. Tion faru Eŭropo, kaj ĝi restos modelo por la mondo. Ni estas konvinkitaj, ke en la lingva kampo tio estos ebla nur se oni alprenos Esperanton kiel neŭtralan komunikan lingvon. La uzo de unu el la naciaj lingvoj por tiu rolo estas, por uzi la vortojn uzitajn de Zamenhof antaŭ cent jaroj, “nenatura, ofenda kaj maljusta”. Mi rediras pli klare: devigi min paroli en la angla estas io “nenatura, ofenda kaj maljusta”. Pri ĉi tio ni ĉiuj okupiĝas, ĉi tion aprobas ankaŭ kelkaj eŭropaj parlamentanoj, kiel certe faras nia Margareta Handzlik, kiu mem parolas en Esperanto. La vojo por konvinki ĉiujn en Bruselo estas ankoraŭ longa kaj malfacila. Vi ĉiuj estas petataj laboregi, precipe en via lando. Ni bezonas multajn esperantistojn en Malto kaj en Grekujo kaj en Italujo kaj en Irlando, ktp. Estu certaj, ke sen tio, la marŝo de nia ideo, kiom ajn bela, ne estos facila.

Laste, parolante pri la malsamaj kondiĉoj inter la nuna tempo kaj tiu de Zamenhof, mi diru, ke ni povas komenci vidi la unuajn signojn de fortiĝo de ekstereŭropaj ekonomiaj regionoj, kiuj devus porti al pli da egaliĝo mondskale. Tio evidente ankaŭ havos sekvojn en la kampoj de kulturo kaj lingvo, kiel la ĉiam pli granda evoluo de Esperanto ekster Eŭropo montras. Ĉeestintoj de la pasintjara kongreso en Pekino povas tion atesti.

Niaj pioniroj renkontis la problemon de la franca, la tiam nediskutebla internacia lingvo, ni renkontas la problemon de la angla, la nun pli forta internacia lingvo, niaj gefiloj renkontos la problemon eble de la hispana aŭ de la ĉina.

D-ro Renato Corsetti

Vilna Deklaro

De la 23-a ĝis la 30-a de julio 2005 kunvenis la ĝis nun plej granda internacia renkonto okazinta en la litova ĉefurbo Vilno: la 90-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) kun pli ol 2300 homoj el 62 landoj. Ĉiuj laborkunsidoj, prelegoj kaj artaj aranĝoj disvolviĝis en la internacia lingvo Esperanto.

La Kongreso okazis cent jarojn post la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo ĉe Maro (1905), kiu markis la eniron de Esperanto en la epokon de parola uzo. La Vilna Kongreso donis tial okazon pensi — sub la titolo Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado — pri la tuta sinsekvo de Universalaj Kongresoj.

Tra jardekoj, kiujn karakterizis sociaj ŝanĝoj, politikaj perturboj kaj du teruraj militoj, la Kongresoj konservis sian plej elstaran trajton — tiun de forumo por la renkonto de “homoj kun homoj” (kiel formulis Lazaro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, en Bulonjo) kun firma volo superi la barojn de nacieco kaj ideologio. Pluraj sesioj de la Vilna UK estis dediĉitaj al la utilo, kiun la Kongresoj alportas al la partoprenantoj. Multaj emfazis la klerigan valoron de UK — ne nur por vastigi sian scion en diversaj fakoj, sed ankaŭ por konsciigi pri la efikoj de interkultura komunikado je plej persona nivelo.

Zamenhof en sia parolado en 1905 celis krei senton de solidareco kaj la konvinkon, ke helpe de Esperanto eblas plibonigi la kunvivadon de homoj en la mondo. Sur tiu tradicio plue apogas sin la UK-oj, kiuj demonstras la daŭran aktualecon de la klopodo faciligi la homaran kunvivadon per la poioma laboro de individuoj kaj pruvas la gravecon de bona volo en la interproksimigo de homoj.

La Vilna UK, kiu okazis en la naskiĝregiono de Esperanto, je vojkruciĝo de kulturoj, denove montris, kiom sukcesa estas la unusemajna kunestado de homoj unuigitaj per la lingvo Esperanto kaj komune praktikantaj komunikadon sen antaŭjugoj kaj limigoj. La kongresanoj de Vilno firme fidas, ke la centjara historio de Universalaj Kongresoj kiel sukcesa ekzemplo de interkultura komunikado estos daŭrigata, kaj tial alvokas al homoj de simila bona volo lerni Esperanton kaj sperti similan travivaĵon, kiun ĵus donis la Kongreso de Vilno.

Laboro de la Komitato

Kontento pri pozitiva evoluo

Entute 58 komitatanoj aŭ iliaj rajtigitaj anstataŭantoj kaj kvar observantoj partoprenis en la laboroj de la supera organo de UEA dum la 90-a Universala Kongreso en Vilno. Okazis du plenkunsidoj, kiuj kune daŭris naŭ horojn. Inter ili la komitatanoj povis enprofundiĝi pli detale en problemojn kaj defiojn de specialaj laborkampoj en ok “subkomitatoj” (edukado, eksteraj rilatoj, faka agado, financo kaj administrado, informado, junularo, kulturo, landa kaj regiona agado).

Antaŭ la UK la Komitato konsistis el 57 komitatanoj A (elektitaj de aliĝintaj asocioj kaj TEJO), 6 komitatanoj B (elektitaj de individuaj membroj) kaj 7 komitatanoj C (alelektitaj de komitatanoj A kaj B “por certigi la kunlaboron de fakuloj”). En la unua kunsido estis alelektitaj tri pliaj komitatanoj C: Philippe Chavignon (Francio), Julián Hernández Angulo (Kubo) kaj Edvige Tantin Ackermann (Italio). Sekve la nombro de komitatanoj kreskis al 73. En Vilno estis farita ankaŭ la unua paŝo survoje al la elekto de novaj Estraro kaj aliaj organoj en 2007 en la Jokohama UK. Por stiri la dujaran procezon oni nomumis Elektan Komisionon, kiun konsistigas komitatanoj István Ertl, Janez Jug kaj Edvige Tantin Ackermann, kiu ĉi-lasta membris ankaŭ en la antaŭa komisiono. Plia elekto estis tiu de la komisiono, kiu kontrolas la aliĝpetojn de landaj kaj fakaj asocioj. Krom la antaŭaj membroj Ulrich Lins kaj Brian Moon, eniris ĝin komitatano Yves Bellefeuille.

Solena kaj ankaŭ emocia tagordero tradicie estas la distingo de eminentaj aktivuloj per la honora membreco de la Asocio. Ĉar temis pri jubilea jaro, UEA ricevis iom pli da novaj honoraj membroj ol en ordinaraj jaroj, entute ok. Ili estas Roman Dobrzyński (Pollando), Ursula Grattapaglia (Brazilo), Heta Kesälä (Finnlando), Boris Kolker (Rusio/Usono), Telesforas Lukocěvičius (Litovio), Duilio Magnani (Italio), Stevens T. Norvell (Kanado) kaj Andrzej Pettyn (Pollando). (Iliaj biografietoj aperos en nia oktobra numero.)

La komunumo de landaj asocioj aliĝintaj al UEA kreskis al 65 per la akcepto de la aliĝpetoj de Esperanto-Federacio de Niĝerio kaj Irana Esperanto-Asocio, kvankam la decido pri tiu lasta ekvalidos post la formala kompletiĝo de ĝiaj dokumentoj. UEA nun havas 37 landajn asociojn en Eŭropo kaj 28 ekster ĝi.

Statuson de aliĝinta faka asocio petis Esperanto-Populariga Asocio kaj la revigliĝinta Universala Homama Asocio petis fariĝi kunlaboranta asocio, sed pro tempomanko oni prokrastis la traktadon de iliaj komplikaj petoj ĝis la venonta UK. La Komitato ricevis formalan informon pri la nuliĝo de la kunlaboraj kontraktoj kun la endormiĝintaj aŭ malfonditaj asocioj de bibliistoj-orientalistoj, kooperativistoj, mormonoj, ŝakistoj, Yumeiho-terapiistoj kaj kun Ligo “Humanitas”. Oficialajn rilatojn kun UEA nun tenas 41 fakaj asocioj, el kiuj 7 estas aliĝintaj kaj 34 kunlaborantaj.

La traktado de la agadraporto pri 2004 (vidu la junian numeron) ne estis malfacila elprovo al la estraranoj. Anstataŭ alfronti kritikojn ili ĉefe devis doni kompletigajn informojn, kiujn ofte prezentis ankaŭ komitatanoj enplektitaj en la koncerna agado. La komitatanoj ŝajnis kontentaj pri siaj estraranoj, sed alie apenaŭ eblus, kiam diversaj indikiloj pri la asocia laboro, unuavice la membrostatistiko, montras senteblan progreson. Bedaŭrinde estis nur, ke ĉi-foje neniu el la publiko komentis la raporton malgraŭ tio, ke ĉiu ajn rajtis partopreni en la diskuto.

La financa evoluo estis antaŭe tre zorgiga kaj ankaŭ en la spezokonto de 2004 la elspezoj multe superis la enspezojn. La negativa saldo de 35 234 eŭroj tamen signifis preskaŭ “trionan rabaton” je la minusa rezulto de 49 453 eŭroj en 2003. Kun kontento la komitatanoj notis, ke por tiu ĉi jaro la CO prognozas duoniĝon de la deficito. Por 2006 oni aprobis buĝeton kun negativa saldo de 8 650 eŭroj, kio signifas, ke la pozitiva evoluo solide daŭros ankaŭ venontjare. Tiu bona evoluo estas des pli rimarkinda, se oni konsideras, ke la elspezoj de 2005 kaj 2006 inkluzivas po 5000 eŭrojn por la Afrika Oficejo, kies kostojn en 2004 ankoraŭ kovris Fondaĵo Afriko.

La buĝeto por 2006 enhavas plialtigon de la baza membrokotizo (MA por Nederlando) de 55 al 56 eŭroj. La aliajn kotizojn fiksos la CO surbaze de la baza kotizo. Ĉar tiu ĉi plialtiĝos nur minimume, multaj aliaj kotizoj ne ŝanĝiĝos kaj ekz. ĉiuj kotizoj de la tarifo B en 2006 restos samaj kiel ĉi-jare.

Al la riĉa kolekto de regularoj aldoniĝis tiu pri kotizperantoj. Per kelkaj modifoj estis tuŝita la regularo pri Internacia Kongresa Universitato. Temis pri plifruigo de limdatoj por kandidatiĝo kaj akcepto de prelegantoj, por ke la presita IKU-prelegaro povu esti preparita sen troa hasto por vendado en UK. Etan revizion spertis ankaŭ la regularo pri la Belartaj Konkursoj, interalie por ebligi ankaŭ retpoŝtan sendon de konkursaĵoj.

Al la ideoj kaj rekomendoj, kiujn entenis la raportoj de la subkomitatoj kaj kiujn la plenkunsido benis, ni revenos en venontaj numeroj. Multajn konkretajn proponojn la subkomitatoj ne produktis, pri kio la Komitato plendis. Tamen, en aliaj jaroj oni plendis, ke ili hokiĝis en siaj proponoj al detaloj, pri kiuj devus okupiĝi la Estraro aŭ la CO. Evidente estas malfacile trovi fruktodonan manieron por la subkomitata laboro. En kunsido de unu-du horoj neniu subkomitato eĉ povas vere funde trakti kompleksajn problemojn, se la komitatanoj ne pripensas kaj diskutas ilin en siaj retlistoj ankaŭ inter la UK-oj. Tio apenaŭ okazas, sed tio nepre devos okazi, por ke la Komitato inde plenumu la rolon, kiun difinas por ĝi la Statuto.

Osmo Buller

Esperantologia konferenco

Novaj projektoj en preparo

La jam tradicia esperantologia konferenco, gvidata de Detlev Blanke, allogis inter 90 kaj 100 homojn.

Ili aŭskultis diskutigajn prelegojn pri jenaj temoj: kompara gramatiko (Aida Čižikaitė/Litovio, pri la refleksivo), la Esperanta prononca normo (Oksana Burkina/Rusio), apliko de komputilo por tekststatistikaj kaj vortanalizaj problemoj (Toon Witkam/Nederlando), ĉapitro el la fremdlingvo-politiko de Sovetunio 1920-1930 (Sébastien Moret/Svisio), novaj faktoj pri la rilatoj inter la katolika eklezio kaj Esperanto (Christian Lavarenne/Francio) kaj la preskaŭ preta ampleksa Svisa Enciklopedio Planlingva (Andreas Künzli/Svisio). Nodiĝis novaj fakaj kontaktoj, kiuj espereble estos fruktuzataj. Valoras substreki, ke kvar el la prelegantoj preparas siajn doktorigajn disertaciojn pri esperantologiaj temoj. Aperos la aktoj de la konferenco.

DB

Terminologia Forumo

Nova retejo de TEC

Dum la forumo, kiun gvidis Detlev Blanke, estis prezentitaj kelkaj fakleksikografiaj materialoj (maŝinkonstruo, geografio, medicino kaj eĉ trikado), kiuj provokis tre viglan diskuton pri la kriterioj kaj principoj, laŭ kiuj oni verku fakvortarojn resp. formu terminojn.

Aparte elstaris la prelego de Marc Bavant pri la problemoj de la faka lingvo en Esperanto. La forumo ankaŭ donis la eblon informi pri la aktuala stato de Terminologia Esperanto-Centro (TEC) kaj pri diversaj terminologiaj aktivaĵoj (i.a. en Ĉeĥio pri la agado de Jan Werner kaj okazigo de la fakaplikaj konferencoj KAEST).

Oni substrekis, ke serioza terminologia agado postulas la konatiĝon kun la ĉi-rilate jam akiritaj spertoj kaj la utiligon de la reto. Gravan rolon pri tio povas ludi la nova TEC-retejo, preparata de Dirk Bindmann: http://esperanto.net/tec/, kiu nepre estu konsultata antaŭ ol komenci novajn terminologiajn projektojn.

DB

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Interkona vespero

La loko de la ĉi-jara interkona vespero estis nekonata eĉ al la kongresa informejo. La enigmo solviĝis, kiam sur la placeto ĉe la hotela enirejo aperis litova folklora ensemblo. Multaj kongresanoj amuziĝis, dancante lokajn kaj nelokajn dancojn (bildo 1). Preterpasantoj haltadis kaj gapis al la bunta bildo de dancantaj eksterlandanoj. Ĉar ekstere mankis seĝoj, iuj eksidis sur herbejon. Sed por multaj personoj longa starado estis laciga, kaj ili restis en la kongreseja vestiblo, kie ili interkonatiĝis kaj babilis.

Boris Kolker
Bankedo kaj Balo

Iom escepte, la Bankedo (bildo 2) estis tute disigita de la balo, kiu okazis tuj apud la kongresejo. Por festmanĝi, oni devis ekskursi je dudeko da kilometroj de Vilno, al izolita hotelo ie en la kamparo. Kun la akompano de muzikisto, kiu ludis tradician litovan instrumenton, oni havis la okazon gustumi, kiel decas en tia aranĝo, diversajn lokajn specialaĵojn. Tute bonkvalita menuo, agrabla festa etoso. Sed mi ankoraŭ ne komprenis, kiel la bovidaĵo povis esti pektena, kiel anoncite en la dua bulteno: nek laŭguste, nek laŭforme ĝi estis tia. Reveninte al Vilno ne tre frue, bankedintoj tamen povis iri al la balo. Eble gejunuloj ĝuis ĝin, sed la loko estis nete tro malgranda por akcepti en agrablaj kondiĉoj la dancemulojn. Kaj kiel kutime, bedaŭrinde, jam je noktomezo la kaleŝo refariĝis citrolo, kaj kongresanoj devis reiri hejmen.

C. Nourmont
La Zamenhof-strato

Malofte okazas, ke dum unu aŭtora duonhoro estas lanĉataj tri eldonoj de la sama libro. Por la Vilna UK aperis La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński jam duaeldone en Esperanto kaj krome en la ĉeĥa kaj kroata lingvoj. Spomenka Štimec, kiu gvidis la aranĝon (bildo 3), montris ankaŭ ekzemplerojn de la sama libro eldonitajn pli frue en la pola, litova kaj japana lingvoj. Ŝi rakontis pri la projekto realigata de Esperanta Verkista Asocio kaj Kroata Esperanto-Ligo eldoni La Zamenhof-strato en la hungara, slovena, slovaka, estona kaj latva. Necesas aldoni, ke la libron enhungarigas la fama verkisto István Nemere kaj enslovakigas la redaktoro de Esperanto, Stano Marček. Roman Dobrzyński ne emis paroli pri la enhavo de la libro, ĉar liaopinie verko publikigita devas defendi sin mem. Li preferis malkaŝi la hazardan genezon kaj fascinajn kulisojn de ĝia verkado, kiu daŭris dek jarojn. La aŭtoro informis pri plu ricevataj spontanaj tradukofertoj; la libro jam pretas ruse kaj estas tradukata en la ukrainan kaj italan lingvojn. Dobrzyński konsideras sia ĉefa sukceso atingi tion, ke doktoro L.C. Zaleski-Zamenhof decidis paroli pri sia vivo. D-ro Zaleski-Zamenhof esprimis sian profundan ĝojon povi pere de la libro disvastigi la idealojn de sia granda avo. La nepo de Ludoviko Zamenhof parolis fiere kaj, kiel kutime, plenhumure pri sia propra nepo, kiu studas la japanan kaj povis admiri Zamenhofu dori.

Dalia Pileckienė
Altnivela arta vespero

Bunta programo regalis la vastan publikon vendrede vespere. Triopo sidis kiel en kabaredo sursceneje kaj prezentis la vesperon: Birutė Prekeviciuté Meskauskienė, Aida Cizikaitė kaj Mireille Grosjean el Svislando. Aida kaj Mireille organizis kaj reĝisoris ĝin. Grupo de japanaj kantistoj, moderna danco prezentata de Usonano, kanto de Rusino, deklamado, kanto el Armenio, muziko el Brazilo kaj aliaj pecoj plezurigis la publikon. Bela ĉinino kantis kun akompano de fluto. Granda Japano ludis etan ukulelon. Teatraĵeto ludiĝis fare de tri litovoj. Ne mankis la kutima belega korea danco. La kulmino estis la deklamado de la kroata aktorino Vida Jerman, kiu prezentis parton de Judita, la teatraĵo, kiun ŝi aktoris komplete en Pekino en 2004. Ĉe la fino venis la 80-persona koruso. Brilanta fino de granda kolekto de malsamaĵoj!

Nacia vespero

La ĉi-jara Nacia Vespero konsistis el du partoj. Dum la unua parto temis pri prezento de diversaj naciaj kostumoj. Certe vidiĝis belaj kostumoj, sed la afero fariĝis tre ripeta por ne-specialisto (do ĝenerale por la tuta publiko) kaj do iom teda. Feliĉe la dua parto estis tute alia. La Nacia ensemblo de dancoj kaj kantoj Lietuva (bildo 4) absolute ravis la publikon per bunta prezento. Kompreneble temas pri profesia ensemblo, kaj ĝi kunigas grupojn de dancistoj, popolan orkestron kaj koruson. Bonega koktelo por prezenti la litovan kulturon. La tradicia repertuaro ne lacigis la publikon, kiu aplaŭdegis, kaj nur bedaŭris, ke ne pli longe daŭris tiu elstara spektaklo.

C. Nourmont
Internaciaj ekzamenoj

Kvankam ekzistas rekomendo, ke la delegitoj de UEA havu lingvonivelon, postulatan de la Internacia Meza Ekzameno de ILEI/UEA, al la dumkongresaj ekzamenoj kutime kandidatiĝas nemulte da personoj. Tiom pli ĝojiga estas la fakto, ke ĉi-jare kandidatiĝis por la Meza ekzameno (kaj brile sukcesis) internacie konata aktivulino Kikusima Kazuko (Krizantemo). Entute por la ekzamenoj aliĝis 14 personoj, post la antaŭtesto restis 13, kaj post la skriba parto nur 7. La parola parto de la ekzameno konsistis el interparolo pri du temoj, du demandoj pri la Esperanta kulturo kaj priskribo de bildo. Rezulte sukcesis en la Elementa ekzameno Juan Sendra (Hispanio) kaj Remy Sproelants (Belgio); la Mezan ekzamenon - Rafael Blanco (Hispanio), Alfred Heiligenbrunner (Aŭstrio), Tomaz Longyka (Slovenio), Martin Minich (Slovakio) kaj Kikusima Kazuko (Japanio). Ili ĉiuj ricevis belajn diplomojn. La Kongreson partoprenis plurcent personoj, kapablaj sukcesi en la Internaciaj ekzamenoj. Estas domaĝe, ke nur malmultaj decidis kandidatiĝi. Espereble venontjare troviĝos pli da kuraĝuloj. Sur la foto (de la aŭtoro; bildo 6): Katalin Kováts enmanigis atestilojn pri Internaciaj ekzamenoj.

Boris Kolker
Familia Forumo

La aĝoj de la kongresanoj tre variis: la juna parto de la aĝgamo estis infanoj (kvardeko da ili partoprenis la Internacian Infanan Kongreseton) kaj gejunuloj (kiuj havis apartan “junularan programon” en la amasloĝejo apud la kongresejo). Estis ankaŭ multaj familioj. (Sur la bildo 7, kiun fotis surpodie dum la Solena Fermo Choe Taesok, estas tri litovaj LKK-aninoj: Dalia Pileckienė, Cseh-metoda instruistino kaj tradukintino de la libro Zamenhof-strato en la litovan, kun siaj du filinoj).

Tiun temon speciale traktis la jam tradicia Familia Forumo — kie oni libere diskutis pri diversaj temoj rilataj al Esperanto-familioj. Gvidis A. Wandel, kiu prezentis la generaciajn problemojn en la movado kaj aparte en la kongreso. Ĉeestis pluraj familioj kun infanoj kaj gejunuloj kiuj rakontis pri sia sperto. Oni parolis pri la bulteno Familia Esperanto kaj esprimis la deziron ke ĝi plu aperu en papera formo. Aparte la partoprenantoj diskutis pri la allogeco de la Universala Kongreso por familioj kaj gejunuloj. Oni laŭdis la junularan programon kaj la infanan kongreseton, sed konstatis ke ankaŭ en la Vilna UK (kiel ĝenerale dum UK) mankas kadro por infanoj kiuj ne povas aŭ volas partopreni en la infana kongreseto. Estus dezirinde organizi infanvartejon kaj ofertojn de familia loĝigo. Tiujn spertojn mi prezentis en la dua kunveno pri la kongresa temo, kiel konsilojn por la organizantoj.

A. Wandel
Sukcesa spektaklo

Unika spektaklo, kies tekston vi ne povas koni antaŭe, kaj kiu altiras eĉ ne-ŝatantojn de teatraĵoj: temas pri la unuhoma spektaklo, trovebla en la programo sub la titolo “Aŭkcio”. Ĝin, kiel kutime, majstre regis Humphrey Tonkin, kiu sukcesas vendi diversajn malnovajn librojn kaj ceterajn objektojn de ne ĉiam granda intereso je nekredeble alta prezo, kaj krome rikolti amason da aplaŭdoj. Mi ne imagas, ke kutima aŭkciisto sukcesus tiel interesi la publikon. Kiel kutime vendiĝis kelkaj malnovaj kongreslibroj, iuj preskaŭ centjaraj dokumentoj (ekz. Franca gramatiko por esperantistoj de Paul Boulet, aŭ Vocabulaire Français-Espéranto de Théophile Cart, aperintaj en 1907, Komercaj leteroj de Paul Berthelot kaj Charles Lambert, eldonita en 1905) kaj ankaŭ la kongresa numero 1 de UK Florenco 2006. Novan posedanton ricevis speciala koverto kun poŝtmarkoj kaj stampo de UK Zagrebo 1953, donacita de la konata franca kolektanto Jean Amouroux. La tuta ludo fine enkasigis al la Fondaĵo Canuto ĉ. 2000 eŭrojn, ebligante UEA-membrecon por ĉ. 70 nepagipovaj esperantistoj.

C. Nourmont

UEA Respondas

Estraro respondis modeste

La Estraro de UEA planas daŭrigi la ĝisnunan laboron kaj volas garantii stabilan funkciadon de la asocio, kiel evidentiĝis en la ĉi-jara kongresero “Estraro respondas”.

Jam pasis la unua jaro de la mandatperiodo, nun la kunlaborantoj estas trovitaj kaj eblas profundiĝi al la agado. Inter la kutimaj demandoj pri la translokiĝo de la Centra Oficejo kaj okupiĝo pri la oficialigo de Esperanto en Eŭropa Unio, troviĝis ankaŭ pli fundamentaj demandoj. La kunsidon partoprenis ĉiuj sep estraranoj kaj la salonon plenigis proksimume 150 kongresanoj.

Ian Fantom instigis la estraranojn difini siajn dezirojn, se ili havus en uzo ian magian bastoneton. Ans Bakker-ten Hagen volus minimume mil Membro-Abonantojn pli en malfortaj landoj kaj mil dumvivajn membrojn, ne precipe el riĉaj landoj. Claude Nourmont volus, ke ĉiuj lernantoj lernu Esperanton en siaj lernejoj. Yu Tao volus havi minimume 100 landajn asociojn, dum Maritza Gutiérrez volus pli fortajn landajn asociojn kaj tion, ke junularo amase venu al UEA kaj transsaltu tiujn barojn, kiujn ni ofte mem starigas inter junuloj kaj maljunuloj kaj inter la nordo kaj la sudo. Renato Corsetti volus bati per tiu bastoneto la kapon de ĉiuj homoj kiuj decidas pri la instruado de fremdaj lingvoj: la solvo estus se ili farus pli racian politikon favore al Esperanto. Ulla Luin volus, apud tio ke Esperanto jam venkis kaj UEA ne plu estu bezonata, multe pli da membroj en societo Zamenhof.

Al demando, ĉu ne estas kontraŭdiro inter tutmondigaj celoj de UEA kaj Eŭropa agado, Renato Corsetti respondis, ke la grandaj esperoj en Eŭropo restas grandaj esperoj, dum la veraj esperantistoj, junaj kaj aktivaj, ekzistas en aliaj partoj de la mondo. UEA ricevas pli da petoj pri lernomaterialo el aliaj partoj de la mondo ol el Eŭropo.

Amri Wandel, la estrarano pri scienca agado, respondis al demando pri manko de sciencaj libroj en Esperanto, ke necesas kuraĝigi al scienca verkadon sed ne bremsi la literaturistojn. Jam ekzistas teknika kaj scienca biblioteko en la retejo de Eventoj.

En sia estonta agado estraranoj volas daŭrigi la jam faritan laboron kaj havi organizan stabilecon. Laŭ Ulla Luin tio estas plejparte merito de la Centra Oficejo. La interna kunlaboro estas nun en tre bona nivelo. Unu el la estontaj taskoj estas renovigo de la oficejo, kiu donus al la laborantoj pli agrablajn laborkondiĉojn. Laŭ Ans Bakker-ten Hagen la kondiĉoj ne devus esti luksaj, sed ke nun ili estas sub la meza nivelo.

Translokado de la Centra Oficejo aŭ ĝiaj funkcioj aperis ankaŭ en la diskuto, sed la estraranoj klare ne subtenis la ideon. Ans Bakker-ten Hagen atentigis, ke estas facile paroli pri translokiĝo, sed realigi ĝin postulus novajn kontraktojn kun la oficistoj kaj laŭ la nederlanda leĝo, se oficistoj estas maldungitaj, necesas pagi al ili kompenson. Krome, ofte en malpli kostaj landoj la situacio ne estas sekura kaj teknikaj ebloj ne estas tiom bonaj. Ulla Luin resumis la spertojn de aliaj entreprenoj kaj atentigis, ke eĉ se parto el la agado estas translokita al malpli kosta lando, la ĉefsidejo restas en okcidenta lando. UEA kaj ĝiaj ĉefdelegitoj kaj volontuloj fakte jam faras grandan parton el la laboro en malpli kostaj landoj. Ankaŭ la forta subteno de estraranoj al renovigado de la Centra Oficejo estas klara signo pri la prefero havi la oficejon en Roterdamo.

En sia estonta agado Claude Nourmont volas prepari kelkajn erojn de la kongreso, Maritza Gutiérrez volas fortigi landajn asociojn kaj kunlaborigi ilin, Yu Tao celas havigi pli da altrangaj amikoj de Esperanto, Amri Wandel volus pli bone funkciantajn fakajn asociojn, Ulla Luin volas organizan stabilecon kaj atenton al iniciatoj de la membroj, Ans Bakker-ten Hagen okupiĝos pri la renovigo de la oficejo kaj kampanjo por havi pli da financaj rimedoj por tio.

Al la fina demando, kie estas la limoj de UEA, ekzemple rilate al diversaj fundamentistoj, la prezidanto Corsetti diris, ke UEA estas neŭtrala rilate al ĉio alia ol lingvo kaj homaj rajtoj, kaj kiam membroj aliĝas, UEA ne demandas ilin pri aliaj aferoj. Se iuj fundamentistoj volus fariĝi kunlaboranta asocio de UEA, estas proceduroj, kiuj malhelpus eniron de ekstremistoj, nome la komitata komisiono unue pristudus la aferon, opiniis Claude Nourmont.

Jukka Pietiläinen

Centra Oficejo kontentas

Marde matene je la 9-a horo respondis al la demandoj de la kongresanoj ankaŭ niaj oficistoj el Roterdamo.

La Ĝenerala Direktoro Osmo Buller esprimis sian kontenton pri la multaj kunvenintoj (plena salono, pli ol 90) kaj prezentis la ĉeestantajn nunajn kaj eksajn oficistojn: la nunan kasiston de UEA Stanka Starčević, la Konstantan Kongresan Sekretarion Clay Magalhães, la volontulon Martin Minich kaj la redaktoron Stano Marček. Ĉeestis ankaŭ la eksaj oficistoj Atie van Zeist kaj Francisco Veuthey.

Eksonis pluraj interesaj demandoj kaj proponoj de la publiko. Oni scivolis, ĉu la Kongresa Libro povus aperi anticipe kaj ĉu ĝi povus aperi ankaŭ rete. Osmo Buller promesis tion kaj klarigis ke UEA komencis prepari ĝin por la Vilna Kongreso, sed sukcesis enretigi nur skizan programon de la Dua Bulteno. Alia kongresano scivolis pri la eblo publikigi retadresojn en la Kongresa Libro. Clay Magalhaes klarigis, ke la retadresoj ŝanĝiĝas pli ofte ol la stratadresoj kaj ke ne sufiĉas loko en la jam tro dense presita kongresa aliĝilo. Aperis demandoj kaj eksonis respondoj pri konteltiroj. Ĉe la bezono oni simple petu ilin de la CO. Aliaj kongresanoj demandis pri invitleteroj, bezonataj por vizoj, kiuj venas tro malfrue. Venis klarigo ke pri tio kulpas la oficialaj instancoj de la gastigantaj landoj, kiuj agas tro malrapide. Aperis ankaŭ proponoj instali ekspozicion pri Esperanto ekster la kongresejo por la publiko, respektive ebligi al la publiko senpage viziti la kongresejon por vidi la internacian etoson, kio estas malfacile realigebla pro la kostoj kaj la sekureco. Al la demando pri sekureco de la UEA-kodoj kaj kontoj venis respondo ke la sistemo estas sekura kaj ĝis nun ne okazis kazo de misuzo. Oni proponis ke en la kongresaj dokumentoj aperu ankaŭ nacilingva informilo pri Esperanto. Osmo Buller respondis ke oni simple ne pensis pri la afero, ĉar la loka informado en Litovio estis tiel bona, ke informilo ne estas bezonata. Iu kongresano proponis, ke anstataŭ meti informilon en la kongresan dokumentujon, estu almenaŭ la ebleco ricevi tiajn informilojn ĉe la alveno. Martin Minich atentigis, ke en la giĉeto de TEJO en la kongresejo haveblas informilo pri lernu.net en la litova lingvo.

[FORIGITA!: bildo]

La Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller kaj la kasisto de UEA Stanka Starčević.

Rezultoj de Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA 2005

POEZIO: Juĝkomisiono: Carmel Mallia (Malto), Roberto Passos Nogueira (Brazilo), Wouter Pilger (Nederlando). Partoprenis 31 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj.

Unua premio: Ekvadoro de Benoît Filip, Germanio. Dua premio: Rajdanto de l’ revo de Neide Barros Reĝo, Brazilo. Tria premio: Vilna Vilanelo de Sten Johansson, Svedio.

PROZO: Juĝkomisiono: Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio), Don Harlow (Usono). Partoprenis 34 verkoj de 18 aŭtoroj el 14 landoj.

Unua premio: Signoj dum ŝtormo de Leif Nordenstorm, Svedio. Dua premio: Stranga hobio de Sten Johansson, Svedio. Tria premio: Spektaklo de Tim Westover, Usono.

ESEO: Juĝkomisiono: Detlev Blanke (Germanio), Giancarlo Fighiera (Italio), Kobayashi Tsukasa (Japanio). Partoprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 5 landoj.

Unua premio: Uzi interreton kiel tekstaron por lingvaj esploroj de Sten Johansson, Svedio. Dua premio: Bohemia amoro de Sten Johansson, Svedio. Tria premio: ne aljuĝita.

TEATRAĴO: Juĝkomisiono: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Martin Haase (Germanio). Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Unua premio: ne aljuĝita. Dua premio: ne aljuĝita. Tria premio: Vuk kaj Revolucio de Marko Nikolić (Serbio/Montenegro).

KANTO: Juĝkomisiono: Jacques Le Puil (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Bertilo Wennergren (Germanio). Partoprenis 11 verkoj de 9 aŭtoroj el 6 landoj. Unua premio: Balado pri Hamleto de Enrica Arbib (Israelo). Dua premio: Suna veno — teksto de Roy McCoy (Nederlando), melodio de Reese Scott (Usono). Tria premio: Eble de Doron Modan (Israelo) kaj La Pordo de Alejandro Cossavella (Argentino).

INFANLIBRO DE LA JARO 2004: Juĝkomisiono: Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Löwenstein (Italio), James Resende Piton (Brazilo). Partoprenis 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj.

Infanlibro de la jaro 2005: Rakontoj sub la lito de Antoaneta Klobučar, eldonita de Esperanto-Societo “Liberiga Stelo”, Osijek, Kroatio.

VIDBENDO: Juĝkomisiono: B. Moon (Luksemburgio), Roman Dobrzyński (Pollando), F. Veuthey (Nederlando). Partoprenis 3 konkursaĵoj el 3 landoj. Dua premio: La Duonokulvitro de Jill Gubbins (Britio).

Oratora Konkurso

La Oratora Konkurso por gejunuloj estis relanĉita en la Universala Kongreso en Zagrebo en 2001. En la ĉi-jara konkurso en la Vilna UK partoprenis tri gejunuloj.

La unuan premion gajnis laborantino de la Esperanta redakcio de Ĉina Radio Internacia, Wang Fang, kiu pritraktis la temon Universalaj Kongresoj de Esperanto: por mi persone, kion ili signifas? Aleks Kadar el Francio serĉis en sia parolado respondon al la demando Eŭropo: ĉu nova potenco, ĉu nova kolonio? kaj ricevis la duan premion. La tria premio estis aljuĝita al Natalja Parŝina el Rusio, kiu parolis pri la sama temo kiel la laŭreatino de la unua premio.

Nova Elekta Komisiono elektita en Vilno

La Komitato de UEA, dum sia kunsido la 22-an de julio 2005, kadre de la 90-a UK en Vilno, elektis la novan elektokomisionon por la laborperiodo 2005-2008.

Ĝiaj membroj estas: István Ertl, Luksemburgio (e...@tiscali.be), Janez Jug, Slovenio (j...@guest.arnes.si), LEE Chong-Yeong, Koreio (L...@esperanto.net) kaj Edvige Tantin Ackermann, Italio (n...@tele2.it).

Laŭ la elekta regularo de UEA, la Elekta Komisiono okupiĝas pri elekto de: Komitatanoj “C”, Estraro, Komitataj Reviziantoj, Financa Komisiono. Sekve ĝi esploras pri eventualaj kandidatoj kaj teamkunmetoj por la koncernaj oficoj kaj speciale pri taŭga estrara teamo (inkluzive la prezidanton de UEA) por la sekvanta ofico-periodo (2007-2010). Ĝi invitas, ricevas kaj registras kandidatigojn kaj kontrolas la validecon de la kandidatigo. La Elekta Komisiono bonvenigas rekomendojn por la venontaj UEA-estraranoj. La rekomendoj estu adresitaj konfidence al iu el ĝiaj 4 membroj.

Chong, Edvige, István, Janez

Faka Agado

Vampiroj kaj galaksioj en Vilno: la scienca kaj faka programo de la UK

Apliko de Esperanto en la scienca kaj faka agado manifestiĝis en la Vilna kongreso en pluraj programeroj — IKU, AIS, Faka Forumo, Terminologia Forumo, Esperantologia Konferenco.

IKU kaj AIS

Kiel ĉiam, la prelegoj en Internacia Kongresa Universitato (IKU) vekis grandan interesiĝon kaj eĉ havis pli altan nivelon ol averaĝe. Ofte la salono Lapenna estis plenplena.

Pli ol cent personoj partoprenis la inaŭguron de la 58-a sesio de IKU. Malfermis ĝin A. Wandel, kiu emfazis la valoron de IKU en la scienca aplikado de Esperanto. La IKU-rektoro, prof. A. Gudavičius, prezentis la temojn de la prelegoj kaj Prof. Frank prezentis Akademion Internacian de la Sciencoj (AIS), kaj la komunan sesion de AIS kaj IKU. La temoj estis tre diversaj - astronomio, ekologio, lingvistiko, matematiko, tradukado kaj etnologio. Por iom pli konkreta impreso, jen la (koncizigitaj) titoloj de la naŭ prelegoj: La Lakta Vojo (Maitzen kaj Wandel), Homa agado en la balta regiono (Švarcaitė), La Sibiua programo de eŭrolingvistiko (Frank), Skriba kaj voĉa Esperanto (Benczik), Etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto (Gudavičius), La aĝo de lingvoj (Lindstedt), Evoluo de matematiko (Nagamachi), Aŭtomata tradukado (Witkam) kaj Vampiroj (Edwards).

La unuaj tri prelegoj estis parto de AIS/IKU-kursoj — kombino de IKU-prelego kaj daŭrigaj prelegoj pri la sama temo, kiuj okazis en la urba planetario apud la kongresejo. En Vilno la komuna sesio okazis la okan fojon, de post la unua AIS/IKU-sesio en Tampere (1995). Dum la kunveno pri la kongresa temo Wandel prezentis la potencialon de la IKU- kaj AIS/IKU-sesioj por la kongresa kleriga programo kaj por la scienca aplikado de Esperanto. Kiel en antaŭaj kongresoj, la plenaj IKU-tekstoj estis (kaj ankoraŭ estas) haveblaj en la Libroservo en redaktita broŝura formo. Ĝi povas servi kiel referenco kaj por montri la sciencan, fakan kaj edukan aplikojn de Esperanto ankaŭ al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj sciencrilataj aŭ universitataj organizaĵoj. Kiel redaktoro Wandel prezentis la ‘IKU-libron’ en la Libroservo (aŭtora duonhoro) kaj dum la programero ‘Libro de la jaro’.

Faka agado

Aldone al pli ol dudeko da kunvenoj de fakaj asocioj okazis du ĝeneralaj kunvenoj pri faka kaj scienca agado — la kombinita kunveno de Strategia kaj Faka Forumo, kaj la subkomitata laborgrupo pri scienca kaj faka agado. En la faka forumo prezentis sin pluraj fakaj asocioj kaj grupoj. Krome estis diskutataj la servoj al fakaj asocioj — la retlisto per kiu fakaj asocioj povas komuniki inter si kaj kun UEA, kaj la faka budo — giĉeto libere uzebla de fakaj asocioj dum la UK. Dum la nuna kongreso uzis la fakan budon ses deĵorantaj fakaj asocioj, kaj kelkaj pliaj kiuj nur ‘gastis’. Estis diskutitaj ankaŭ rimedoj kiel kontakti kaj kunlabori kun ne-Esperantaj fakaj organizaĵoj kun interesoj similaj al niaj fakaj asocioj. (Pri la Terminologia Forumo legu sur la p. 179.)

A. Wandel

AERA-kunsido

Jam tradicie kadre de la 90-a UK en Vilno okazis la faka renkontiĝo de AERA, kiu ebligas rektan kontakton inter reprezentantoj de la esperantlingvaj radiofonioj kaj ties radioaŭskultantoj.

La komunaj dumkongresaj renkontiĝoj de AERA ebligas reciproke konatiĝi al la redaktoroj kaj geaŭskultantoj, ekscii kio nova okazas en diversaj radiofonioj, en rekta interbabilo ricevi de la aŭskultantoj sugestojn kaj proponojn. Ĉi-jare estis reprezentitaj sole la publikaj radiostacioj, nome Ĉina Radio Internacia, Havana Radio kaj Radio Polonia. Estis prezentita aparta mesaĝo de la redaktoro de Vatikana Radio, Carlo Sarandrea.

Dum la pritrakto de la plej gravaj novaĵoj en unuopaj radiostacioj la vicdirektorino de Ĉina Radio Internacia informis, ke la E-redakcio de Pekina Radio riĉiĝos per kvar novaj laborantoj. Multan atenton oni donas al la ĉiutaga enretigado de la programoj, sed oni ne forgesas pri tiuj kiuj aŭskultas tradicimaniere. La pekinaj E-elsendoj estas bone aŭdeblaj per mezaj ondoj dank’ al la retransmisiado el Albanio.

Maritza Guttiérez el Radio Havana Kuba informis, ke de kelka tempo la celtereno de la emisiado ne plu estas Mediteraneo, sed daŭre Ameriko kaj la Karaiba Regiono. Ŝi proksimigis al la ĉeestantoj la manieron en kiu estas prilaborataj la programoj, kies unusola oficiala dungito ŝi estas. Krom kolegino el alia regiono de Kubo, al la pretigado de la programoj — aparte dum ŝiaj forestoj — multe kontribuas ankaŭ membroj de ŝia esperantlingva familio: la edzo kiu estas sonteknikisto kaj la filino, kiu ĉiam pli kuraĝe kontribuas al la pretigado de programoj.

Barbara Pietrzak, la estro de la E-Redakcio de Pola Radio, aparte koncentriĝis pri kelkaj problemoj ligitaj kun satelita emisiado. Multan atenton ŝi dediĉis al la klopodoj vastigi kaj rejunigi la redakcian teamon en Varsovio. La kunvenintoj ricevis krome informojn pri la ĉiutage aŭdiĝantaj sonraportoj en la E-Redakcio de Pola Radio kaj pri la sonmaterialoj kolektitaj por la postkongresa uzo.

Ĉi-jare multaj interesaj sugestoj kaj proponoj venis de la kunvenintaj aŭskultantoj kaj radioamikoj. La plej grava koncernas regulan informadon de la E-gazetaro pri la eblo aŭskulti la esperantlingvajn programojn, pri iliaj adresoj, pri ŝanĝoj en la kadra programo. Tutcerte tio estas la plej urĝe realigenda tasko.

Barbara Pietrzak

Junulara paĝo

Gejunuloj en Vilno ne enuis

Dum la julia Universala Kongreso en Vilno ankaŭ nia junularo trovis sian spacon en la programaro de tiu ĉi plej granda kaj plej grava Esperanto-aranĝo.

Komence de la kongreso la junulara programo estis iom kaosa kaj kvazaŭ kaŝita — malmultaj sciis ke — kaj ĉefe kie — ĝi okazas. Sed iom post iom la persona “reklamado” — kaj ankaŭ plibonigo de la informado pri ĝi ekfunkciis kaj ĉiutage estis pli kaj pli da homoj, kiuj vizitadis ĝin kaj ankaŭ kontribuis al ĝi.

La ĉefa “stando” de la programoj estis la tiel nomata “amasloĝejo”, konstruaĵo ege proksima, je nur 200 metroj de la kongresejo, trans la strato. Tie eblis kaj tranokti malmultekoste (en la amasa grupo — en la sporta salono), kaj en la sama konstruaĵo ankaŭ okazis la plimulto de la junularaj programeroj. Laŭdinda estas jam la decido okazigi programon por gejunuloj (en la Gotenburga UK oni plejparte mem devis krei ĝin) — kaj tiu ago estas nepre sekvinda ankaŭ dum ontaj UK-oj. (Verdire la diskuto pri la neceso de la programo por gejunuloj dum UK okupis tutan tempon de la subkomitato pri Junularo, kiun partoprenis ĉ. 20 gejunuloj, kiuj vere montris intereson pri la temo kaj multe kontribuis al la diskuto.)

La programo por la junularo estis bunta: okazis ekskursoj (tre interesa estis ekzemple bicikla ekskurso, ekskurso al Trakai, Kernave...), koncertoj (de Miĥail Povorin, loka roka bando...), diskotekoj, instruado de litovaj naciaj popol-dancoj, manlaboroj (farado de origami, de flugdrakoj...), spektado de E-subtekstitaj filmoj (Animatrico, Horoj...), prelego pri E@I (jes, ankaŭ je la 24:00 horo eblas prelegi — kaj eĉ ne dormigi ĉiujn ĉeestantojn)...

Krom la eksterkongreseja okazis ankaŭ programeroj fare de gejunuloj ene de la kongresejo: temis pri la TEJO/E@I/ILEI-budo, kie oni povis dum la semajno ekscii pri tiuj ĉi organizaĵoj, aliĝi al iu ajn, preni informilojn, surgluaĵojn...

Plia programero estis sinprezento de TEJO (vere bone, eĉ artece farita de la nuna TEJO-volontulo Martin Minich kaj freŝa eks-ĝenerala sekretario de TEJO Aleks Kadar).

Oni nur devas esperi, ke ankaŭ la itala LKK-teamo daŭrigos en la sama stilo kaj pensos pri la junularo — kiu ja kompreneble interesiĝas aldone pri la “seriozaj” aferoj dum UK, sed pretas ankaŭ amuziĝi en la tempo, dum kiu jam la malpli juna ĉeestantaro ripozas. (Ja oni konsciu, ke por gejunuloj la tempo dum E-aranĝoj dividiĝas ne je du sed je tri partoj: taga, vespera kaj nokta programoj.) Laŭdinda estus ankaŭ “pliproksimiĝo” de ambaŭ grupoj (tiu ĉi fenomeno, abismo/gapo inter gejunuloj kaj plenkreskuloj, ekzemple tute ne ekzistas en multaj landoj, kulturoj kaj por ili estas eĉ nekomprenebla) per komunaj programoj, per pli granda atentemo al la interesoj kaj bezonoj de junaj homoj...

La programo por gejunuloj dum la Vilna UK estis interesa kaj fruktodona kaj certe ĝi pliriĉigis la ĝeneralan UK-programaron. Koran dankon al la litova teamo, kiu prizorgis nin, la gejunulojn: Alina, Frank, Olga, Jolita, Indrė, Aisté...

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: Supre: litovaj junulinoj dum la interkona vespero. Sube: TEJO-volontulo Martin Minich “kaptas novajn animojn” por TEJO.

Solena Fermo

La Belega Kongreso

Sabato la 30-a de julio estis la lasta tago de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto en Vilno. Kun ioma malfruo komenciĝis — kiel diris enkonduke la UEA-prezidanto Renato Corsetti — la “malfermo de la Fermo”.

Inter la podianoj ĉi-foje krom la Estraro kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA troviĝis la nobel-premiito kaj Honora Patrono de UEA Reinhard Selten, la kongrestema reĝisoro Ulrich Lins, la duobla prezidanto (de LKK kaj LEA) Povilas Jegorovas kaj la kunorganizanto de la Nitobe-simpozio kaj Honora Membro de UEA Humphrey Tonkin. Renato Corsetti en la unuaj momentoj de la ferma ceremonio petis omaĝi la memoron de la forpasintaj honoraj membroj, kiuj postlasis al ni ĉiuj valoran heredaĵon, per momento da silento.

Tuj poste aperis kvardeko da infanoj, kiuj ĵus revenis el la 36-a Internacia Infana Kongreseto apud Vilno, por saluti “la gepatrojn” kaj atesti, ke la Esperanto-komunumo vivas kaj havas reprezentantojn de ĉiuj generacioj. Kelkajn vortojn pri Rondo Familia kaj vera sperto pri internacia amikeco enkonduke diris Amri Wandel. Infanoj regalis la kongresanojn per kantoj, fabeloj kaj ludoj. Akompanis ilin orkestro de junaj artistoj el ses landoj.

Iom nekutime eksonis saluto de la belga ambasadorino en Vilno Marie-Louise Vanherk, kiu estas esperantistino kaj membro de la societo Zamenhof. Ŝi, flue parolante en Esperanto, rakontis, kiel reagis al la UK la litova socio, la publiko, la ĵurnaloj, la aŭtoritatoj ktp.

Sekvis honorigo — transdono de (okkilograma!) medalo Ariste, memore al la fama estona pedagogo kaj interlingvisto Paul Ariste. La estona konsulino ĝin transdonis al du elstaraj esperantologoj: D-ro Detlev Blanke kaj Prof. Humphrey Tonkin. Venis momento por transdono de la movadaj premioj, subvencioj kaj honorigoj. (Detaloj pri la Premio Deguĉi, Subvencio Cigno kaj la Trofeo Fyne aperos venontnumere).

Post muzika interludo de Juozas Janušaitis, kantisto el la Ŝtata Muzika Teatro en Vilno, la estraranino Ulla Luin raportis pri la kongresaj laboroj (legu sur la apuda paĝo), Claude Nourmont anoncis la rezultojn de la Oratora Konkurso (paĝo 183) kaj Amri Wandel priskribis la sciencajn kunsidojn de la kongreso (legu sur la p. 184). Humphrey Tonkin informis pri la 4-a Nitobe-simpozio, okazonta tuj post la Vilna UK. Ĝi diskutos pri Lingvo-politikaj aspektoj de la ekspansio de la Eŭropa Unio kaj partoprenos ĝin 60 lingvistoj. La debatoj okazos en la litova parlamentejo, kun partopreno de deputitoj kaj politikistoj.

La reĝisoro de la Kongresa Temo d-ro Ulrich Lins voĉlegis la rezulton de la diskutoj, la kongresan rezolucion, kiu ĉijare ricevis la nomon La Vilna Deklaro (legu sur la p. 177) kaj kiun la antaŭan tagon aprobis la Komitato.

La Ferman Paroladon faris la UEA-prezidanto Renato Corsetti. Li konfesis, ke li jam spertis tridekon da kongresoj, sed tiu ĉi meritas la epiteton “La Belega”, el ĉiuj vidpunktoj. Okulfrapa estis la ĉie videbla laboremo de la kongresanoj. Ĉiuj laborkunvenoj estis plenplenaj. De la litova movado ni povas lerni kaj la movadan lecionon pro la modela organizado, kaj la lecionon pri la defendo de sia lingvo, ekz. dum la tempo de la rusa Caro, kiu malpermesis en la tiama imperio ĉiujn lingvojn krom la rusa. Post plua muzika interludo de la kantisto Juozas Janušaitis sekvis ero, kiu pensigas pri la venonta UK — la simbola transpreno de la flago. La kongresan standardon transprenis la ambasadoro de Italio en Litovio, kiu dankis pro la invito kaj esprimis siajn du impresojn: sentojn de emocio kaj honorigo — kaj samtempe bedaŭron ke li ne parolas Esperanton. Feliĉe ke la belga ambasadorino savis la dignon de la diplomatoj en Vilno! La vorto Universala forte impresis la diplomaton en tempo kiam oni parolas pri tutmondiĝo kaj merkatoj. Fine de sia parolado li en modela Esperanto invitis la esperantistojn al la venonta UK en Florenco, pro kio li ricevis varmajn aplaŭdojn.

Jam tradicie oni ĉe la fino ne forgesis danki: al la prezidanto de Loka Kongresa Komitato Povilas Jegorovas, al ĉiuj LKK-anoj, al la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães kaj al ĉiuj, kiuj kontribuis al la sukceso de la Vilna UK. Ans Bakker-ten Hagen publike dankis al la multjara laboranto de UEA, la sekretariino Atie van Zeist, kiu ĉi-maje pensiiĝis.

Komuna kantado de nia himno La Espero, sub gvido de la koruso, kaj martelbato de Renato Corsetti donis punkton post la jubilea 90-a Universala Kongreso en la litova ĉefurbo.

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la himno-kantado

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj salutas la kongreson

[FORIGITA!: bildo]

La publiko dum la infana prezento

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj kantis, ludis kaj petolis

[FORIGITA!: bildo]

La belga ambasadorino en Vilno

[FORIGITA!: bildo]

Reklamiloj en la urbo-centro

[FORIGITA!: bildo]

Loka Kongresa Komitato dankas al sia prezidanto

[FORIGITA!: bildo]

Ferma parolado de Ulla Luin

[FORIGITA!: bildo]

Pendantaj flagetoj en Vilnaj stratoj

[FORIGITA!: bildo]

Esperanto-poŝtmarkoj forlasas Vilnon

[FORIGITA!: bildo]

Daniel Haddad el Brazilo

[FORIGITA!: bildo]

Ovacioj post Internacia Vespero

[FORIGITA!: bildo]

Marjorie Boulton spektas Pasporto

[FORIGITA!: bildo]

En Vilno okazis ankaŭ gefianĉiĝo

Ferma Parolado

Kongresfina resumo

Al la 90-a Universala Kongreso en Vilno aliĝis 2344 partoprenantoj el 60 landoj. Por trovi kongreson kun pli da partoprenantoj, necesas rigardi malantaŭen al la pasinta jarcento: Berlino 1999.

Videbla

Tiu ĉi kongreso estis bone videbla en Litovio kaj ĝia ĉefurbo Vilno. Gazetaro, radio kaj televido abunde raportis jam monatojn antaŭ la kongreso. La litova flugkompanio salutas vojaĝantojn per artikolo en sia anglalingva revuo, Bonan tagon amiko. Banderolo pendas super la ponto, pendantaj standardetoj aŭ flagetoj estas sur la lumstangoj ĉe la ĉefstrato Gedimino, kaj la rondaj reklamtabuloj havas grandajn afiŝojn pri la kongreso. Esperanto-poŝtmarko vendiĝas en la poŝtoficejoj. La fakto, ke la kongresaj ejoj estas en kelkaj diversaj lokoj, signifas ke kongresanoj videblas, promenante sur la ponto super la rivero Neris. La loka kongresa komitato tiom fidis je la veterprognozo, kiun ĝi mem faris plurajn monatojn antaŭ la kongreso, ke la interkona vespero okazis surstrate ekster la kongresejo. La kongresa balo okazis sur la apuda ponto, kun ebleco danci ankaŭ en restoracio sub la ponto, bonŝance tie kie la ponto pasas super herbejo kaj ne la rivero. Videbla al aŭtoritatoj la kongreso estis per tio, ke la prezidento de la Litova Respubliko, Valdas Adamkus, estis Alta Protektanto, kaj ke lian mesaĝon al la kongreso legis la ministro pri eksterlandaj aferoj. La urbestro de Vilno, Artūras Zuokas, salutis la kongreson, kaj enplektis kelkajn vortojn en Esperanto en sian paroladon. Diplomatoj el kvin landoj honorigis la kongreson per la ĉeesto. Kaj kiel kutime, Esperantaj radiostacioj, periodaĵoj kaj interretaj paĝaroj sekvis la laboron.

Temo

Kongresa temo estis la kongreso mem: Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado. Reĝisoro de la kongresa temo estis Ulrich Lins, kiu estas lerta pri historio de la Esperanto-movado, sed ankaŭ lerta reĝisoro. Li kolektis dudekon el la plej diskutemaj esperantistoj, kiuj donis siajn impresojn kaj memorojn pri pasintaj kongresoj. Tie oni trovis spertojn pri aranĝoj kaj administrado, pri informado al publiko dum kongresoj, pri tiu mirinda momento kiam nova esperantisto malkovras ke Esperanto ne estas nur kvanto da literoj sed funkcianta lingvo, en kiu eblas ĉion esprimi, pri amikiĝoj kaj eĉ enamiĝoj.

Kleriga lundo

La 12 blokoj en la kleriga lundo estis tre sukcesaj en tiu ĉi kongreso. Humphrey Tonkin kune kun Michela Lipari reĝisoris la prelegetojn, kaj trovis 42 personojn por la enkondukaj prezentoj. Je ĉiu bloko ĉeestis inter 50 kaj 150 personoj, kio signifis ke la seĝoj ne sufiĉis, kaj ke aŭskultantoj plenigis la lokon ĝis en la koridoro. La programeroj estis paroligaj, kaj elvokis multajn demandojn de la aŭskultantoj. Kelkaj el la temoj de la kleriga lundo estis: Literaturaj skoloj de Esperanto, Balta literaturo en Esperanto; pri lingvaj demandoj estis blokoj de tradukado kaj de baltaj lingvoj, pri informado estis blokoj de redaktado, kaj estis ankaŭ blokoj pri internaciaj rilatoj kaj pri landa agado de Esperanto-asocioj. Kaj ni ne forgesu la blokon pri ne-plu-junaj junuloj.

Edukado

Unu el la gravaj enhavoj de la Esperanto-laboro estas edukado. Unu tago de la kongreso estis speciale dediĉita al edukado. Tiam oni aŭdis prezentojn pri la eduksistemo en la baltaj landoj, pri instru-centroj aŭ kursejoj, pri nuntempaj instrumetodoj kaj projektoj, kaj pri ekzamensistemoj. Praktika edukado estis konversaciaj rondoj, kursoj laŭ la Cseh-metodo kaj metiejoj pri la instrumetodo “edukado.net”. La instruista organizaĵo ILEI organizis ekzamenojn, kiuj estis je tia nivelo, ke el la aliĝintoj 7 sukcesis trapasi ilin. Pri la kongresa lando Litovio estis bone elpensita kaj vasta serio da prelegoj.

Je pli alta nivelo de eduko estis prelegoj enkadre de la Internacia Kongresa Universitato, Terminologia Forumo kaj Esperantologia Forumo.

Arto

El vidpunkto de arto, la 90-a Universala Kongreso en Vilno estis tre abunda. Jam en la Interkona Vespero estis kvalita eksterdoma prezentado. La Nacia Vespero havis prezenton de litovaj dancoj. Muzikgrupo Asorti donis koncerton kun litovaj kaj propraj kantoj. Muzikgrupo Akordo koncertis. Teatraĵo el la litova historio temis pri reĝino Barbora. Daniel Haddad el Brazilo donis koncerton. Orkestro de Sankta Kristoforo donis koncerton, kaj litova flutistino ludis klasikan muzikon. Du teatraĵoj estis prezentitaj: Familia etoso, kaj Kiel mortigi sian edzinon. Krom tio estis du aliaj koncertoj, recitalo kaj poezio, kaj prezento de la Internacia Koruso. Laste estis la tradicia Internacia Arta Vespero, en la vespero antaŭ la Fermo. Belartaj konkursoj estis anoncitaj en kunsido dum la semajno. Oratora konkurso por junaj partoprenantoj okazis en la vendredo. Ni ankaŭ menciu la vendredan Aŭkcion sub “kulturo” aŭ “arto”.

Libroj

En la kultura fako de la kongresa laboro estas ankaŭ la libroservo. Ionel Oneţ transportigis al Vilno kamionon kun 136 skatoloj da libroj, je la pezo de 1500 kilogramoj, el mil titoloj. Surloke aldoniĝis cent aliaj titoloj, alportitaj el Litovio, Rusio kaj Ĉinio. Ĉiutage okazis aŭtoraj duonhoroj en la ejo de la libroservo. Ĉu kune kun kulturo mi rajtas mencii ankaŭ religiajn aranĝojn? Vilno estas riĉa je preĝejoj, kaj okazis diservoj ĉiutage, el kiuj la ekumena diservo en la dimanĉo estis la plej grava.

Komitato kaj aliaj laborkunsidoj

Tradicie la laboro de la kongreso enhavas la kunsidojn de la Komitato de UEA kiel ĉefan punkton. La Komitato kunsidis en pleno sub gvido de Renato Corsetti du-foje, kaj en ok subkomitatoj inter ili. La komitato decidis pri buĝeto, membrokotizo, ŝanĝoj en la strategia laborplano, elektis elektopreparan komisionon por la elektoj en 2007, kaj akceptis du novajn landajn asociojn: Esperanto-Federacio de Niĝerio kaj Irana Esperanto-Asocio, kaj ni kore bonvenigas ilin. La Komitato nomumis ok novajn honorajn membrojn, kaj akceptis ŝanĝojn aŭ novaĵojn je tri regularoj. Granda aro da fakaj asocioj kunsidis, kaj la UEA-komisionoj pri regionaj agadoj kaj ĝemelurboj aranĝis kunsidojn. Strategia-faka forumo okazis krom tio. Tradiciaj kunvenoj de Delegitoj, Ĉefdelegitoj kaj Perantoj estis gviditaj de la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller.

Junularo

Dum la tuta semajno okazis junulara programo, iom ekster la programo de la kongresa libro. Ĝi enhavis ekskursojn, promenojn, praktikajn programerojn pri pentrado kaj farado de flugdrakoj, kaj multajn muzikprogramojn vespere kaj nokte. Pli junaj homoj estis videblaj en la Fermo. Estis 39 infanoj kaj ok plenkreskuloj en la Infankongreseto, kiuj prezentis kantojn kaj ludojn sur la podio.

Ekskursoj

La kongresaj ekskursoj trovis bonan partoprenon. En antaŭkongresoj partoprenis 78 personoj, en postkongresoj 136 personoj, kaj en dumkongresaj ekskursoj 1708 biletoj vendiĝis. La plej popularaj ekskursoj estis “Malnova Vilno”, “Kastelo de Trakai” kaj tuttaga ekskurso al Kaŭno.

Administrado

La kongresa administrado funkciis tre bone, kaj la Vilna Sonorilo aperis ĉiutage krom en la ekskursa tago, ĉiam akurate je la 8-a horo matene. Granda nombro da funkciuloj en la Loka Kongresa Komitato kun 28 personoj kaj kun 60 helpantoj realigis la kongreson, entute do preskaŭ cent personoj.

Resumo de resumo

Pri la kongreso eblas fari multajn diversajn rakontojn. Tio ĉi estis unu, kaj jen mia dua versio de rakonto pri la kongreso en Vilno: La 90-a Universala Kongreso en Vilno 2005 estis belega, kaj ni ĉiam memoros ĝin!

[FORIGITA!: bildo]

Ulla Luin

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin gvidas Aŭkcion

[FORIGITA!: bildo]

Koncerto kaj dancado en amasloĝejo

[FORIGITA!: bildo]

Redaktoro de Vilna Sonoro Choe Taesok

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe Zamenhof-monumento en Veisiejai

[FORIGITA!: bildo]

Povilas Jegorovas kun sia LKK-skipo

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago al la venontjaraj organizantoj

OMAĜE AL AULD KAJ BOULTON

En 1999 William Auld kaj Marjorie Boulton festis sian 75-an datrevenon. Okaze de la jubileo UEA donacis al ili festlibron, en kiu pluraj kontribuaĵoj prilumas ilian verkistan karieron kaj analizas iliajn verkojn. Aliaj eseoj traktas aktualajn temojn de la movada kaj kultura vivo de Esperantujo.

Kontribuis V. Benczik, G. Berveling, W. Bormann, J. Camacho, P. Daŝgupto, S. Fiedler, P. Gubbins, T. Huĝimoto, R. Jaderstrom, E. de Kock, A. Korĵenkov, Laŭlum, Mao Zifu, G. Mattos, S. Maul, A. Montagut, S. Pokrovskij, B. Ragnarsson, M. de Seabra, G. Silfer, H. Tonkin, L. Trifonĉovski kaj J. Wells. Kun la bibliografioj de Auld kaj Boulton fare de C. Cimpa.

LINGVA ARTO. Jubilea libro omaĝe al William Auld kaj Marjorie Boulton. Red. Vilmos Benczik. Rotterdam: UEA, 1999. 5+217p. 21cm. Prezo: € 16,50. Triona rabato ekde 3 ekz.

Rikolto de 50 jaroj

“La jaro 1997 signas la 50-jariĝon de mia serioza verkado en Esperanto. La ĉefa rikolto de tiu verkado estas la kvindeko de miaj libroj (ankoraŭ plimultiĝonta) sur breto en mia biblioteko. Sed post ĉiu rikoltado postrestas surkampe pajleroj kaj stoploj, kiujn oni kutime forbalaas aŭ surtretas. — Mi do decidis kolekti libroforme tekstojn miajn, kiuj ŝajne havas valoron pli ol nur efemeran, kaj jen la rezulto. Ekzemple, dum mia vivo mi verkis verŝajne centojn da librorecenzoj; la plimultaj estas sufiĉe rutinaj, sed de tempo al tempo mi pliprofundiĝis en la koncerna afero, kaj la rezultinta recenzo eble kontribuas al nia literaturesplora laboro. Tiajn do mi decidis ‘savi’.” (William Auld)

La libro estas aranĝita en kvar sekcioj: Eseoj, Rakontoj, Tradukoj, Libro-kulturo. Tre bela grafika prezento.

PAJLEROJ KAJ STOPLOJ. Elektitaj prozaĵoj. William Auld. Rotterdam: UEA, 1997. 348p. 21cm. Prezo: € 16,50. Triona rabato ekde 3 ekz.

La Centra Oficejo de UEA en vortoj.

Gbeglo Koffi. Kvazaŭpromeno tra la CO de UEA, kun priskribo de ties ĉambroj kaj ĉiutaga laboro. Lomé: Fondaĵo Afriko de UEA, 2002. 46p. 21cm. €4,80. Triona rabato ekde 3 ekz.

Cent jaroj (1896-1996) da stratoj, placoj, monumentoj, bustoj, kulturcentroj, tabuloj, parkoj, pontoj, asteroidoj en unu libro

HUGO RÖLLINGER

Monumente pri Esperanto

Redaktis Thomas Bormann. Rotterdam: UEA, 1997. 111p. 86 fotoj kaj pluraj tabeloj. ISBN 92 9017 051 4. 24cm. Prezo: € 7,50. Triona rabato ekde tri ekzempleroj.

Fondaĵo Canuto

Multaj arde deziras membriĝi en UEA, sed ne ĉiuj povas. Via donaco al Fondaĵo Canuto helpos nin teni la kontaktojn kun tiuj kiuj suferas pro transpagaj baroj. Antaŭdankon pro via solidareco!

En 2004 138 esperantistoj subtenis la agadon de UEA per aliĝo al

Societo Zamenhof

Aliĝu ankaŭ vi al tiu klubo de mecenatoj de UEA! Vi ricevos leterojn de la prezidanto de UEA, inviton al akcepto en UK kaj specialan donaceton. La kotizon (duoblo de MA por via lando) vi povas pagi al via peranto aŭ rekte al UEA.