Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 1

Novjara mesaĝo de la prezidanto de UEA

Ni volas plibonigi la mondon

Karaj esperantistoj,

ĉi tiu rito de nov-jaraj salutoj kiel ĉiuj ritoj havas siajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn. La avantaĝo estas, ke ĝi estas io konata kaj donanta certecon. Nenio esence nova aŭ revolucia povas esti en nov-jara saluto. La malavantaĝo estas, ke nenio nova aŭ revolucia esence estas en nov-jara saluto.

Ni provu kunmeti avantaĝojn kaj malavantaĝojn kaj diri ion tre malnovan, kio, tamen, por kelkaj novaj esperantistoj ŝajnos revolucie nova.

Kial ni estas membroj de UEA? Kial ni estas esperantistoj entute? La unua tago de la jaro estas la ĝusta tago por demandi sin pri tio. La ĉefa fonto, al kiu ni, legantoj de ĉi tiu revuo, devas reiri estas la statuto de UEA, kaj ni devas legi kune la celojn, kiujn UEA (kaj ni, aliĝintoj al ĝi), deklaras realigindaj.

La artikolo 3-a de la statuto marmore firme tekstas:

La celoj de UEA estas: (a) disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto; (b) agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon; (c) plifaciligi la ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo; (ĉ) kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

Alivorte ni estas kune en UEA unuavice por disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto. Tio estas la unua celo, kiun la redaktintoj de la statuto metis en la komenco, do, verŝajne ĝi estas la plej grava. Temas pri celo rekta kaj klara kaj desubisma, alivorte, kiu postulas konvinki ĉiam pli grandan nombron da normalaj homoj lerni Esperanton kaj uzi ĝin. Ne estas multo dirinda pri ĉi tiu celo. Simple ni memoru, kiu estas nia vera tasko kaj ni demandu nin, kial la labor-plano de UEA tiom insistas pri informado kaj instruado, dum multaj el ni trovas ke turismo kaj Pasporta Servo estas tre pli allogaj okupoj, por ne paroli pri verkado de poemoj je la sun-subiro.

Bonvolu atenti: mi ne estas diranta, ke oni ne verku poemojn dum la suno subiras, aŭ ke oni ne turismu, kiam oni povas. Mi nur estas diranta: ni ne miksu celojn kaj ne ŝanĝu la rang-ordon de la statutaj celoj. Kiam mi parolas pri UEA evidente mi parolas ankaŭ pri ties eroj, inkluzive de la landaj asocioj kaj lokaj kluboj. La ĉefa celo de la Esperanto-klubo de Palestrino (la urbo, en kiu mi vivas) ne povas esti nur konigi Palestrinon kaj ties mirindan historion kaj kulturon tra la mondo. Tiu estas la dua celo. La unua estas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto en Palestrino mem. Se mi, membro de la Esperanto-klubo de Palestrino, ne sukcesas (aŭ eble eĉ ne provas) konvinki la lokan lernejestron starigi kurson pri Esperanto en Palestrino, mi ne devus lamenti, ke ILEI ne sukcesas konvinki UN-on instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo aŭ almenaŭ de EU-landoj.

Due venas la celo utiligi Esperanton por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj por faciligi la internacian komunikadon. Tio signifas, laŭ la statuta ĵargono, prezenti Esperanton al ĉiuj internaciaj organizaĵoj, UN, Unesko, Eŭropa Unio, Organizaĵo por Afrika Unuiĝo ktp kaj peti ilin agnoski ĝin kiel rimedon por justa internacia komunikado. Ankaŭ ĉi tiu celo rilatas al la ekstero. Oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la utileco de tiu agado, sed certe ĝi estas agado ne nur farinda sed farenda. Mi mem havas la impreson, ke ni sukcesas fari pli malmulte ol ni devus. Ankaŭ ĉi-rilate eble estas sintrompo. Oni pensas, ke la agado ĉe Unesko estas agado farata en Parizo kaj la agado ĉe la instancoj de Eŭropa Unio estas agado farata en Bruselo. Tio estas vera nur ĝis iu tre malgranda punkto. La ĉefa agado ĉe Unesko aŭ ĉe EU estas farata lande kaj loke. Se en Kipro ne estas eĉ unu esperantisto, estas tute vane alparoli la kiprajn parlamentanojn en Bruselo aŭ Strasburgo aŭ la kipran delegitaron ĉe Unesko. Se la landaj asocioj en kelkaj EU-landoj okupiĝas pri ĉio, krom pri alparolado de siaj naciaj eŭropaj parlamentanoj, nenio estas atingebla en Bruselo.

La tria kaj kvara celoj, finfine, venas al individuoj kaj al ilia feliĉa rilatado trans diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo kaj akirado de fortika sento de solidareco inter la membroj de UEA kaj al disvolvo ĉe ili de kompreno kaj estimo por aliaj popoloj.

Efektive kiam temas almenaŭ pri la membroj de UEA, mi kredas, ke tiujn celojn ni konscie provas realigi per la konataj iloj. UEA eldonas revuo(j)n vaste legata(j)n tra la mondo, funkciigas la plej grandan libroservon, aranĝas la ĉiujarajn universalajn kongresojn, rilatas papere aŭ rete kun proksimume ĉiuj esperantistoj tra la mondo.

La sukcesa realigo de ĉi tiuj lastaj celoj, tamen, ne povas kontentigi nin, ĉar ni ja devas realigi ankaŭ (ĉu ĉefe?) la unuan kaj la duan. Ni ĉiam rediras al ni mem, ke la mondo nun estas pli malfacila ol ĝi estis en la tempoj de Zamenhof, ke nun ni estas regataj de tutmondaj senkoraj mastroj profitamaj, sed ĉu vere estas tiel? Eble ne, eble Zamenhof kaj liaj samtempuloj nur estis pli kuraĝaj ol ni, kaj kuraĝis batali kontraŭ la caroj kaj la aliaj perfortaj reĝimoj de tiu tempo. Kaj kiel sufiĉe laŭdi la postajn generaciojn, kiuj sukcesis porti Esperanton tra kruelaj mondmilitoj en Eŭropo kaj ekster Eŭropo?

Eble simple ni devas sekvi ilian ekzemplon, kaj ĉesi kvereli kaj disputi inter ni pri malgrandaĵoj, kiuj havas neniun rilaton al niaj unua kaj dua celoj, kaj kuraĝe rilati al la neesperantistoj.

Oni demandas min ofte: “Kiuj estas la nunaj defioj antaŭ la Esperanto-movado?” Mi ofte respondas: “La kutimaj”. Ili estas esence du.

Unuflanke ni devas konvinkiĝi, ke ni ne faras ion facile fareblan, ĉar ni volas plibonigi la mondon. En nia malgranda kampo, per niaj tute etaj fortoj, sed ja ni volas plibonigi la mondon, kaj tion ni povos fari nur forprenante iom da privilegioj de tiuj, kiuj nun havas ilin.

Poste ni devas konvinkiĝi agi ekvilibre kaj tolereme. Ni bezonas ĉiajn agadojn: desubajn [informado kaj instruado al normalaj homoj], desuprajn [informado kaj traktado kun politikistoj kaj internaciaj instancoj] kaj deflankajn [sciencaj studoj por apogi la aliajn agadojn]. Neniu havas la ŝlosilon por la vero aŭ por la sola ebla maniero triumfigi Esperanton. Do, ni faru ĉion ekvilibre. Individuo rajtas pasie interesiĝi nur pri unu agad-speco, sed organizaĵoj (de la loka grupo supren) ne.

Tiu ekvilibro estas postulata ankaŭ inter agado en Eŭropo (la tradicia) kaj agado ekster Eŭropo. Estas klare ke en la nuna momento multe pli da homoj volas lerni Esperanton en suda Barato ol en norda Svedujo. Ni alfrontu ekvilibre la situacion!

Do, ni estas antaŭ nova jaro de laboro. Ni alfrontu ĝin kun certeco, ke el laboro venas rezultoj. La agado en la pasintaj jaroj diras al ni tion. Se ni investis laboron en Kabulo, esperantistoj komencis aperi en Kabulo. Se ni ne investis laboron en Etiopujo, esperantistoj ne ekestis en Etiopujo. La afero estas tiel simpla.

Al ĉiuj bonan laboron kaj grandan ekvilibron en la laboro!

Renato Corsetti

Seminario en centra Afriko

La konata beograda Cseh-instruistino Tereza Kapista gvidis en Burundo internacian Esperanto-seminarion. Jen la dua parto de ŝia vojaĝraporto.

Antaŭ mia vojaĝo al Burundo mi dum unu jaro korespondis kun Birindwa Mushosi, la organizanto de la seminario. Li sendis sian foton, por ke mi rekonu lin ĉe la flughaveno. Montriĝis ke li estas juna homo kaj mi povus esti — lia avino. Kiam mi alvenis, Birindwa vere salutis min tiel: “Bonvenon, avino!” Ekde tiu momento mi por ĉiuj, dum la tuta seminario kaj ankaŭ poste en retmesaĝoj, estis “la avino Tereza”. Mi elkore akceptis tiun “titolon”.

Kiam komenciĝis la seminario, mi vidis ke Birindwa ne sola faris la organizadon. Matene, kiam mi venis al la lernejo, akompanis min Japhet Bayori Ntunzwenimana, kiu dum vesperoj estis kun seminarianoj. Li iris kun mi al ministerio kaj kun kelkaj aliaj al radiostacio. Sed nur en Rumonge mi vidis ke li estas la vera semanto de Esperanto en tiu parto de Burundo. Tie li instruis la unuajn esperantistojn, kiuj fariĝis bonegaj kunlaborantoj de la movado. Unu el ili, Jeremie Sabiyumva, faris la administran laboron, kontrolis la ĉeestantojn kaj dank’ al li alvenis multaj seminarianoj, ĉar li instruis gejunulojn en Buĵumburo, kie li frekventas la lernejon. Mi nepre devas mencii Libere Midende, profesoron, kiu sukcesis kunvoki grupon de 40 studentoj. Al tiu grupo aliĝis eĉ la direktoro de la liceo, kies ejojn ni uzis. Valora helpanto estis Asman Sadi, kiun ĉiuj nomas Hassumani. Li lernas en Buĵumburo, sed vivas en Rumonge. Li akompanis min en miaj liberaj horoj, ni iris kune al bazaro kaj al kudrejo, kie brodistoj el Sirio brodas virinajn vestaĵojn per specialaj maŝinoj. Kiam ni iris apud domo ĉirkaŭita de alta brika barilo, mi demandis: “Kio estas tio?” — “Hospitalo por virinoj suferantaj pro aidoso. Mi konstatis: “Ĉi tie do ili estas kuracataj”. — Ne, nur alportataj por morti, kuracilo ne ekzistas!” Same ekzistas vira hospitalo. Hassumani estis kun mi dum mia restado en Rumonge, kie li provizis min per manĝaĵoj kaj akvo, kiun mi devis aĉetadi. En Rumonge li surbendigis kelkajn kantojn, kiujn mi instruis, kaj mi bedaŭras ke mi ne povis kopii ilin, ĉar en la lasta tago, kiun ni dediĉis al kantado kaj solena fermo de la seminario, ne estis elektro. La sekvan matenon mi devis forveturi. Hassumani prenis la taskon esti bibliotekisto, ĉar de la donacitaj libroj oni fondis bibliotekon en lia ĉambro, ne havante aliajn ejojn por kunvenado. En Rumonge ĉiuvespere dum 1-2 horoj ne estis elektra lumo kaj mi devis uzi kandelon, aŭ ripozi en silento kaj mallumo, kiu tie estas jam de la 19-a horo. En tiu tempo venadis al mi Nestor Ndayongeje, kiu tie baldaŭ fariĝos pastro. Li estas 28-jara junulo, entuziasma pro la ideo de Esperanto. Mi akceptis instrui ankaŭ lin kaj peris por li la kontaktojn kun IKUE, de kiu li nun ricevadas esperantlingvajn gazetojn. Li promesis instrui Esperanton en Rumonge. En tiu urbo troviĝas katolika preĝejo, konstruita en 1888 kaj renovigita en 1988. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo. Mi vizitis ĝin por vidi sanktan meson. Meze de la preĝejo staris koruso, antaŭ kiu sidis virino, tamtamanta sur kvin tamtamoj. Estis tie ankaŭ elektra piano kaj la koruson gvidis junulo. Ili kantis per kvar voĉoj, bele kiel anĝeloj. Kiam venis la parto de Haleluja, ĉiuj ekstaris kaj levis la manojn al la ĉielo, surloke moviĝadis kaj tiam la tamtamoj sonis plej forte. Foje ili laŭritme aplaŭdis. Kiam ĉe la fino oni devis doni la manon unu al la alia, kelkdekoj kuris al mi, dezirante al mi “amahoro”, kio en la kirunda lingvo signifas “paco”.

Mi vizitis ankaŭ “fabrikon” de sapo, kiu estas la eksportprodukto de Burundo. Oni produktas ĝin el la oleo de palmoj. Mi metis la vorton fabriko en citilojn, ĉar ĝi fakte estas manufakturo. Ili elpremas el muelitaj kernoj de palmaj fruktoj la sukon kaj kuiras ĝin. Sur la korto staras vicoj da ladaj bareloj, sub kiuj oni simple faras fajron. La strato plenas de fumo! La oleo, kiu estas pli malpeza ol la akvo, supreniras kaj oni forprenas kaj verŝas ĝin en aliajn barelojn kun kaŭstika sodo, miksas, kaj jen ekestas la sapo. La mason oni verŝas en formojn kaj post kelkaj tagoj oni povas ĝin tranĉi. La plej terura afero estas ke la restaĵojn de tiu “fabrikado” oni metas antaŭ la domojn kaj nokte bruligas ĝin. La fumo nokte tre ĝenas kaj restas cindro, kiu kovras la stratojn kaj fiodoras.

En Rumonge ni vizitis lagon, kie virinoj lavas vestaĵojn kaj infanoj ĝuas la akvon kaj naĝetas. Tie iu avino prenis bebon de la patrino kaj donis ĝin en miajn manojn, ĉar “tio alportos al ĝi feliĉon”. Alia simpatia afero okazis kiam mi sidante en buso estis karesita de nigrulino, kiu de sur mia haŭto “prenadis la koloron” kaj ŝmiris sin per ĝi. Poste ŝi ridis, dirante ke ŝi konscias ke tiamaniere ŝi ne fariĝos blankulino, sed deziris senti la molecon de mia haŭto. La infanoj surstrate manpremadis min kaj mi devis diri “Ĝambo” aŭ “Amahoro”. Tiam ili ridis kaj longe kurante post mi akompanis min.

Mi konstatis, ke multaj infanoj havas haŭtmalsanon sur la kapo, blankajn makulojn, kaŭzitajn de iuj nevideblaj vermetoj, kiuj nutras sin per la harradikoj. Mi konsultis la lokan kuraciston kiu diris la diagnozon: Tinea capitis. La medikamento ekzistas kaj haveblas en tiu urbo, importita el Hindio, sed la kuracado de unu infano kostas 2,5 eŭrojn. Oni havas po dek infanojn kaj tute ne havas monon por kuraci ilin. La ŝtato tion ne financas. Tial mi petas esperantistojn helpi ke la infanoj liberiĝu de tiu terura malsano. La mondonacon eblas sendi al la UEA-konto aneb-d. Mi mem financis la resaniĝon por dudek infanoj, kiuj vizitis mian kurson. Mi konstatis ke jam post 15 tagoj foriĝis la blankaj makuloj kaj post 20 tagoj la malsano tute malaperis. En unu klaso estas po 80-120 lernantoj kaj sidas po tri en unu benko. En unu vico estas 17 benkoj.

Dum mia restado estis striko. La instruistoj strikis ne por pli altaj salajroj, sed por havi instrumaterialojn. Kiam mi instruis geografion, mi petis ke iu alportu mapon. Neniu havis, eĉ ne diplomita studentino pri geografio. Instruisto, kiu venis el Kongolando, kiam li devis legi, iradis al fenestro kaj tie starante legis la tekston de la leciono. Al mia demando ĉu li ne havas okulvitrojn li respondis: tio multekostas. Mi eksciis ke la instruistoj ne havas sanasekuron. En tiu lando pli ol 50% de la loĝantoj restas analfabetoj...

Alia afero kiu zorgigis min estas ke ĉiuj uzas potojn kaj aliajn ujojn — el aluminio. Sur apuda foto vi povas vidi kiel oni kuiris por la seminarianoj. Tiel estas ĉie, oni kuiras antaŭ la domoj kaj en bazaroj vendiĝas nur tiaj aluminiaj ujoj. Ni en Eŭropo scias ke tio estas venena. La manĝado okazis tiel, ke la seminarianoj staris ĉirkaŭ la tablo, sur kiu estis nur unu ujo, kaj prenas mane la manĝaĵon, farante el la kaĉo bulketojn kaj trempante ĝin en ujo kun fazeoloj.

Multajn esperantistojn mi ne menciis laŭ la nomo, ili pardonu tion al mi, sed samtempe mi ankaŭ dankas pro ilia diligenteco kaj entuziasmo al nia lingvo, de kiu ili esperas pli bonan vivon.

Tereza Kapista

[FORIGITA!: bildo]

Tamtamado en preĝejo

[FORIGITA!: bildo]

Brodistinoj sur lerneja korto

[FORIGITA!: bildo]

Tamtama programo ĉe Tanganjika

[FORIGITA!: bildo]

La plej aktivaj seminarianoj

[FORIGITA!: bildo]

Komencantoj en Rumonge

[FORIGITA!: bildo]

La klaso en Rumonge

[FORIGITA!: bildo]

Gajaj stratinfanoj en Buĵumburo

[FORIGITA!: bildo]

La seminarieja kuirejo

25-jariĝo de la Afrika Agado Kongreso

En la Stokholma UK en 1980 Renato Corsetti, tiama estrarano de UEA pri regiona agado, prelegis kaj invitis homojn al kunlaboro, por verdigi aliajn kontinentojn. Ĝis tiam la movado en Afriko estis preskaŭ nekonata.

Hans Bakker, kiu multe aktivis en TEJO, kaj precipe en KER (Komisiono pri Eksteraj Rilatoj) taskis al si verdigi la nigran kontinenton.

La 15-an de septembro1980 li skribis siajn unuajn leterojn kadre de sia laboro kiel komisiito de UEA pri Afriko. La 15-an de septembro 2005 do pasis 25 jaroj kaj la bilanco montras multon. Esperanto atingis multajn angulojn de la kontinento. Okazis kvar afrikaj kongresoj kaj multaj naciaj. Afrikanoj ne nur lernis de Hans Esperanton, sed ankaŭ ricevis kaj pluricevadas de li la sukon de sia vivo: lernantoj finstudis, metilernantoj fariĝis majstroj, senlaboruloj ricevis laborilojn, malsanuloj resaniĝis; infanoj edukiĝas, multaj afrikanoj havas pli realan komprenon pri la vivo. La afrikaj esperantistoj adresas sian dankon kaj gratulas pro tiu ĉi datreveno al Hans Bakker kaj al UEA, kiu nomumis lin kiel komisiiton kaj forte subtenis lin.

Oni ne forgesas ankaŭ pri dekoj da aliaj aktivuloj, kiuj partoprenis en tiu ĉi agado. Afrika Agado de UEA ja ne estas laboro de unu sola persono, sed de multaj aktivuloj, helpemuloj, sendantoj de libroj, instruantoj, korespondantoj, donacantoj al Afrika Fondaĵo kaj Afrika kapitalo.

Afrikaj esperantistoj deziras al Hans Bakker kaj UEA pliajn longajn jarojn kun sia verko Afriko, ke ĝi multe pli verdiĝu.

Grandan ĝojon manifestis la afrikaj esperantistoj pri tio, kaj Togolandanoj dediĉis dutagan celebradon de la evento.

La 15-an de septembro estis la unua tago de la nova lerneja jaro 2005-06 en la Instituto Zamenhof. Tiam ne abundis gelernantoj, ĉar ili atendis la oficialan daton por eniri la lernejon. Sed la instruistoj estis tie, kaj la okazo memorigis al ili la eventon de la 15-a de septembro en la historio de Esperanto en Afriko. Okazis komuna manĝo kaj prelego pri la signifo de la 15-a de septembro en la vivo de Esperanto en Afriko. Ĉiuj komprenis, ke sen tiu tago hodiaŭ ne estus la Instituto Zamenhof en Togolando, kiu vivtenas ilin. La 25-jara ekzistado de Afrika Agado ne estas io bagatela. UEA kun Hans Bakker kaj aliaj kunlaborantaj organizaĵoj faris por la afrika movado dum tiuj jaroj tre multe kaj la afrikaj esperantistoj esprimas siajn dankojn al ĉiuj. Ili pliafoje dankas al UEA pro ties nova engaĝiĝo por la antaŭenigo de la Afrika Agado, disponiganta al ĝi eron en sia spezokonto. Pliaj jaroj pliprogresigu la movadon en Afriko kaj ties esperantistoj taskas al si sekvi la paŝojn de siaj ĉefaj vartantoj Hans Bakker kaj UEA.

Gbeglo Koffi

Ankaŭ vendistinoj lernas Esperanton

La 2-an de novembro 2004 komenciĝis la instruado de Esperanto en Instituto Zamenhof kiel aldona lernobjekto. Pli ol cent gelernantoj tiel lernis la lingvon en la lerneja jaro 2004-05.

Tiam ankaŭ la lokaj vendistinoj de nutraĵoj ŝatis eklerni la lingvon, sed ne povis tuj komenci, kvankam instruisto estis je ilia dispono. La 19-an de septembro 2005 komenciĝis la nova lerneja jaro, kaj pluiras nun la Esperanto-kurso por gelernantoj. Instituto Zamenhof pli kaj pli vestas sin Esperante kaj galantis antaŭ la virinoj. Ili ne povis rezisti.

La 18-an de septembro 2005 masonisto alfiksis sur la muron de la instituto jenan tabuleton:

Kiu eniras la instituton, tiu tuj legas kaj provas kompreni. Reirante hejmen post vendado de nutraĵoj al gelernantoj, la vendistinoj ariĝis antaŭ la tabuleto kaj laŭtlegis. Ili klopodis kompreni la tekston kaj — decidis lerni la lingvon.

Du tagojn poste la vendistinoj eniris la instituton kun kajeroj en la manoj. “Hodiaŭ ni eklernos Esperanton. Ankaŭ ni volas paroli ĝin.” La pedagogia direktoro Attaglo Elom devis enkonduki la kurson ankaŭ por ili kaj estis decidite, ke la vendistinoj lernos ĉiuĵaŭde posttagmeze. La dua leciono okazis la 6-an de oktobro.

Eblas sendi salutkartojn al tiuj kuraĝaj virinoj: Instituto Zamenhof, Virina E-grupo, 11 BP 48 Lome, TOGO. Se vi decidus donaci instrumaterialojn, bonvolu aldoni en la adreson “s-ino Adoko Afiwa”.

Gbeglo Koffi

[FORIGITA!: bildo]

Ferma ceremonio de la lerneja jaro 2004-2005 en Instituto Zamenhof: Maldekstre: Futbalmatĉo inter la instruistaj teamoj de Instituto Zamenhof kaj Instituto Montesqieu. Meze kaj dekstre: Kulmino de la ferma ceremonio — proklamado de la rezultoj al la gelernantoj kaj ties gepatroj. La premiojn (lernolibrojn, kajerojn, skribilojn kaj stipendiojn) ricevis ne nur la plej diligentaj, sed ankaŭ la plej ĝentilaj kaj la plej respektemaj infanoj.

La projekto AKEL

Renkontiĝis alternative komunikantaj lernejoj

La projekto AKEL, Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj, estas projekto por helpi la solvon de la problemo de lingva diskriminacio en Eŭropa Unio. La partoprenanta lernejklaso lernas Esperanton dum la daŭro de la projekto, kaj eklernas aliajn fremdajn lingvojn, kiam ĝi vizitas siajn partnerojn. La projekto estas subtenata de la programo Socrates de Eŭropa Unio. La partoprenantaj grupoj (almenaŭ tri grupoj el tri malsamaj landoj) unuope kandidatiĝas per siaj naciaj Socrates-agentejoj.

De la 6-a ĝis la 13-a de novembro 2005 okazis la unua renkontiĝo inter la delegacioj de la tri lernejoj, partoprenantaj en la projekto AKEL: mezlernejo “Canko Cerkovski” de Polski Trambeŝ, regiono Veliko Tarnovo, Bulgario; ŝtata mezlernejo “Cavour” de Modeno, Italio, kaj mezlernejo “Sir Thomas Rich’s School” de Gloucester, Gloucestershire, Britio. La renkontiĝo okazis en la bulgara urbo Polski Trambeŝ kaj estis subtenata de la lernejestro Pavlina Mineva.

Por gasti en Bulgario venis du italaj studentoj, Valeria Bocchini kaj Ermanno Tarracchini, kun siaj instruistoj Luisa kaj Vittorio Madella, kaj kvar britaj studentoj kun siaj instruistoj Elizabeth Stanley kaj Jacky Hewett.

En la bulgara lernejo renkontis ilin la respondeculino de la projekto s-ino Mariana Gencheva kaj multaj lernantoj kaj instruistoj.

La 9-an de novembro, post solena inaŭguro kun la eŭropa himno kaj la himnoj de Italio, Britio kaj Bulgario, la tri lernejoj prezentis sin al la multnombra publiko pere de video-filmoj, faritaj de la lernantoj kaj de la instruistoj.

La italaj, britaj kaj bulgaraj geknaboj poste realigis kune afiŝojn, kiuj esprimis la signifon de paco kaj amikeco pere de Esperanto. Tiuj afiŝoj kune kun fotoj kaj bildoj estos gardataj de la unuopaj lernejoj kiel studmaterialo. La lernantoj de la tri lernejoj ludis kune korbopilkon, dancis popolajn dancojn, kantis kantojn en Esperanto kaj ekskursis.

La bulgaraj gastigantoj en siaj belaj folkloraj kostumoj bonvenigis la gastojn pere de la tradicia pano kun salo kaj mielo. La eksterlandaj gastoj havis la eblon ĝui la delikatan kaj sinceran amikecan etoson en la lernejo kaj en la tuta urbeto. Ankaŭ la urbodomo kaj la urbestro kune kun la urbodoma konsilantaro akceptis la gastojn en la urbodoma salono de Polski Trambeŝ (vidu la supran foton) kaj sendis pere de ili amikajn salutojn al la urbestroj de Modena kaj Gloucester kun la propono, ke tiu ĉi paŝo povas esti la starto de tre grava kultura interŝanĝo kaj de amikaj rilatoj, kiuj povus celi interurbajn ĝemeliĝojn.

La venonta paŝo en la realigo de la projekto estas kolektado de materialoj pri la moroj kaj festoj de la tri landoj por povi prepari prezentadon pri sia naskiĝlando kun ties kulturaj heredaĵoj kaj historie valoraj objektoj. Poste oni organizos konkurson pri desegnaĵoj kaj figuraj artoj pri la temo: “Mia fremdlanda amiko”. La dua renkontiĝo de la delegacioj de la tri lernejoj okazos de la 2-a ĝis la 9-a de aprilo 2006 en Modeno (Italio).

La celoj de la AKEL-projekto, akceptita kaj financata de EU, konsistas el la konstruado de ideo de eŭropa kaj monda civitaneco de la junaj homoj en Eŭropa Unio kaj ni devas agnoski, ke la gejunuloj de la tri lernejoj estas forte engaĝitaj labori diligente por atingi ĉiujn celojn de la trijara kunlaboro.

Mariana Genĉeva, Luisa kaj Vittorio Madella

[FORIGITA!: bildo]

La urbestro kune kun la urbodoma konsilantaro akceptis la gastojn en la urbodoma salono de Polski Trambeŝ

El la historio

Albert Einstein pri la internacia lingvo

Foje oni asertas, citante fontojn, ke Albert Einstein (1879-1955) sin esprimis favore al Esperanto. Sed oni ankaŭ citas fontojn, kie li sin esprimis kontraŭ la lingvo aŭ eĉ subtenis alian projekton. Kio estas vera? Ĝustas, ke la Nobelpremiito sin kelkfoje esprimis pri internacia lingvo, sed kontraŭdire. La faktoj donas iom buntan bildon.

Esperanto

Albert Einstein transprenis la honoran prezidantecon por la 3-a SAT-kongreso, en 1923 (Kassel). Li skribis la 14-an de junio 1923 (Berlin) tute klare al Lanti: Mi konsentas, ke vi faru min honora prezidanto de via kongreso kaj dankas vin pro la pruvo de simpatio, dezirante al via aranĝo plenan sukceson.

Tamen pli ol du jardekojn poste li ne plu memoris pri la afero: La iama prezidanto de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, William Solzbacher, per letero de la 21-a de oktobro1949 klopodis gajni la subtenon de la mondfama fizikisto por peticio favora al Esperanto, direktota al Unuiĝintaj Nacioj. Einstein respondis la 26-an de oktobro1949 (Princeton): Mi ne memoras, ke mi estis honora prezidanto de Esperanto-kongreso en 1923 en Kassel. Fakto estas, ke mi neniam interesiĝis pri la klopodoj enkonduki artefaritan lingvon, ĉar mi kredas ke la obstakloj superas la avantaĝojn de tia entrepreno. Pro tio mi sentas min nekapabla subskribi vian peticion.

Tamen ne povas esti tute vera la aserto, ke Einstein neniam interesiĝis pri la temo. La scienchistoriisto Friedrich Herneck, aŭtoro de kelkaj libroj pri germanaj natursciencistoj, en la jaro 1978 en la eldonejo Der Morgen (Berlin) aperigis la libron Einstein private. Herta W. rememoras pri la jaroj 1927-1933. Herta Waldow (HW), la dommastruma helpistino de la edzino de Einstein, klare memoras pri la sinteno de Einstein al Esperanto. Sur p. 107 de la libro troviĝas jena dialogo kun la aŭtoro Herneck (FH), [kiu enŝovas koncizan klarigan komenton]:

FH: Se mi bone memoras, vi iam menciis, ke Einstein interesiĝis pri Esperanto.

HW: Pri tio sinjoro profesoro multe simpatiis, por tiu ĉi lingvo, kiu devus servi por ĉiuj kiel interkomprenilo. Pri tio oni ofte parolis en Haberlandstrasse. Pro tio mi entute scias pri Esperanto.

Komento de Herneck-DB: La demando de artefarita mondlingvo, kiu devus servi kiel internacia helplingvo, estis ankoraŭ vigle diskutata dum la tiamaj jaroj, eĉ se ne tiom forte kiom antaŭ la unua mondmilito. Siatempe la kemiisto kaj Nobelpremiito Wilhelm Ostwald emfaze pledis por iu plibonigita Esperanto, “Ido”, kiun li rekomendis por apliko en la scienca literaturo. Oni rekomendis traduki en tiun ĉi artefaritan lingvon almenaŭ resumojn de artikoloj en fakaj revuoj. Sed li ne sukcesis pri tiu propono.

FH: Ĉu Einstein mem estis esperantisto? Ĉu li lernis kaj parolis Esperanton?

HW: Tion mi bedaŭrinde ne scias. Sed mi scias, ke sinjoro profesoro forte interesiĝis pri tio.

FH: Parolante pri la malfaciloj, kiujn Einstein havis kun la naturaj fremdlingvoj kaj pri lia intereso pri Esperanto, ni tute perdis la fadenon al la unua vojaĝo al Pasadena...

Poste la konversacio turniĝas al alia temo.

La impreson, ke Einstein favoris Esperanton, ankaŭ subtenas alia fonto: En La Wachsmann-raporto — informoj de arkitekto de Michael Grüning (Berlin: Verlag der Nation 1988), la arkitekto i.a. de la domo de Einstein en Caputh (ĉe Berlin), Konrad Wachsmann, memoras lige al la vizio de Einstein pri monda registaro jene (p. 132): Einstein pensis pri oficiala lingvo por la tuta mondo, ekz. Esperanto de Zamenhof. Ĉiuj aliaj lingvoj pluekzistu kaj same la kulturoj.

Anglic

Ĉirkaŭ la jaro 1930 R. E. Zachrisson, sveda profesoro pri angla filologio, publikigis planlingvan projekton kun la nomo “Anglic”. Ĝi baziĝas je la angla sed havas simpligitan ortografion. Komence de la 30-aj jaroj oni forte varbis por Anglic. Oni ankaŭ klopodis gajni la subtenon de konataj intelektuloj. Albert Einstein subtenis ĝin, kio vekis negativajn komentojn en la esperantista gazetaro. Tiam, ok jarojn post la 3-a SAT-kongreso, ŝajne Einstein ankoraŭ iom memoris pri sia honora prezidanteco. Almenaŭ li probable akceptis iun tian atentigon de la esperantistino Margarete Upmann el Berlin kaj reagis al ŝia demando en letero de la 7-a de oktobro 1931 (Caputh ĉe Potsdam): Vi tute pravas. Ja al mi estas tre malagrable, ke oni metis mian nomon en la kuntekston kun la Anglic-movado. Tio okazis ne tute sen mia kulpo, ĉar mi esprimis min favore pri la plano. Mi tamen vere devas diri al mi, ke mi komprenas tro malmulte pri tiaj lingvaj problemoj, por povi juĝi. Do estas devo, lasi juĝi la juĝkapablulojn. Estonte mi detenos min de ĉiu opini-esprimo.

D-ro Talmey kaj Arulo

Post la menciita letero apenaŭ pasis du jaroj, kaj Einstein tamen sin esprimis denove pri la problemo de internacia helplingvo. En 2004 prof. Humphrey Tonkin transdonis al la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno dokumentojn el la postlasaĵo de la usonano d-ro Max Talmey, okulisto kaj aŭtoro de diversaj publicaĵoj pri matematikaj kaj fizikaj problemoj, en kiuj li ankaŭ klopodis popularigi la relativec-teorion. Ĝis 1909 Talmey estis esperantisto. Li poste transiris al Ido. Ekde 1925 li publikigis eseojn pri sia projekto “Arulo” (foje ankaŭ kun la nomo “Ilo” aŭ “Gloro”), kiu estas tre proksima al Ido. Talmey konis Einstein el la tempo de komuna frekvento de la sama gimnazio. Ili korespondis. En letero de 17.3.1933 (Novjorko) Einstein reagas al ricevitaj priplanlingvaj eseoj de Talmey: “Mi legis kun multe da intereso viajn publicaĵojn pri internacia aŭ pli bone racia helplingvo. Mi estas konvinkita, ke la publikigo de via libro pri tiu temo estus tre dezirinda kaj trovus grandan intereson ĉe tiuj, kiuj estas proksimaj al la problemo. Mi sentas la bezonon tion komuniki al vi tuj nun; alian fojon, se mi havos pli da trankvilo, mi volonte skribos al vi pri aliaj aferoj, ankaŭ pri personaj”.

La planita libro de Talmey pri internacia lingvo, al kiu aludas Einstein, ŝajne neniam aperis. Almenaŭ mi ne trovis koncernajn bibliografiajn informojn.

Konklude

Ŝajnas, ke Einstein ne povis esti tiom kontraŭ la ideo de internacia lingvo (aŭ, kiel li skribas “racia” lingvo), kiom li asertas en la citita letero al Solzbacher. Post la transpreno de la honora prezidanteco por la SAT-kongreso en Kassel (1923) la mondfamulo eble tro ofte estis petita de esperantistoj sin esprimi favore. Tio povas havi nur negativan efikon. Tamen hejme oni parolis pri la lingvo. Ankaŭ la riproĉo pro Anglic certe ne plaĉis al li, do li volis esti pli singardema. Tamen li ja pozitive reagis al la publicaĵoj de sia kungimnaziano. Ĉu nur pro ĝentileco? Restas demandoj.

Detlev Blanke

Malferma Tago

Omaĝo al oficeja jubileo

La Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA sabaton, la 26-an de novembro, omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Roterdamo. Ekde novembro 1955 la CO troviĝas en la nederlanda metropolo, kies animon “ornamas filozofia saĝo, aŭdaca praktikemo kaj senfina kuraĝo”, kiel Ivo Lapenna skribis en la revuo Esperanto, anoncante la ekfunkcion de la asocia centro en la nova loko.

Kun la unua, Ĝeneva epoko de la sidejo, la publiko konatiĝis per la prelego de historiisto Ziko Sikosek pri la tiama direktoro Hans Jakob. Poste Johano Rapley, la lasta gvidanto de la oficejo en la apud-Londona vilaĝo Heronsgate, prilumis tiun mezan periodon de la Centra Oficejo. En formo de intervjuo, kiun gvidis Sikosek, prezentis siajn rememorojn Glauco Pompilio, iama KKS, kiu komencis sian oficistan servon en la unua, luita domo de UEA en Roterdamo, kaj Victor Sadler, kiu laboris en la nuna domo du jardekojn kiel redaktoro, oficeja direktoro kaj ĝenerala direktoro.

En la antaŭa tago ekstreme aĉa vetero atakis Nederlandon kaj paneigis la trafikon sur fervojoj kaj aŭtoŝoseoj. En la sabato de la Malferma Tago kelkaj fervojlinioj estis ankoraŭ rompitaj kaj partoj de la lando plu restis sen elektro. Malgraŭ la malfavoraj kondiĉoj la laborantoj de la CO havis cent vizitantojn el 12 landoj. La ĉefgasto estis la prezidanto de UEA, Renato Corsetti, kiu vigle diskutis kun aŭskultantoj pri la taskoj kaj defioj, kiujn aktuale frontas UEA. Novaĵo en la programo estis la ludo-tago de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiu ebligis pasigi tempon per diversaj tabloludoj.

Sukcesa estis la tago por la Libroservo de UEA, kiu vendis librojn kaj aliajn varojn por 2522 eŭroj. Denove la plej furora verko estis Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker, kiun akiris 10 vizitantoj. Ĝin sekvis, kun po 9 ekzempleroj, la plej novaj eldonaĵoj de UEA, lanĉitaj en tiu ĉi Malferma Tago: Etimologia vortaro de la propraj nomoj de André Cherpillod kaj Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj, libreto kun la prelego de Marjorie Boulton en la Malferma Tago en novembro 2004. En 6 ekz. vendiĝis la utopia novelo Klaŭstralio de István Bejczy, kies tradukinto István Ertl mem prezentis la libron. De Taglibro de mia frato (C. Pressburger), Historio de Esperanto (A. Korĵenkov) kaj La unufoja lando (T. Venclova) estis venditaj po 5 ekz.

Dum la tuta Malferma Tago laboris kun siaj kameraoj Petro Baláž kaj Francisco Veuthey, kiuj registris scenojn de la tago por dokumenta filmo. La filmo prezentos ankaŭ la vivon de la Centra Oficejo. Oni antaŭvidas lanĉi ĝin en aprilo.

(GaKo)

Sep bibliotekoj ricevis Thorsen-apogon

La estrarano de UEA pri kulturo Claude Nourmont kaj ĝenerala direktoro Osmo Buller asignis subvenciojn al sep Esperanto-bibliotekoj el la rimedoj de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

UEA disdonas ĉiujare ekde 1997 subvenciojn el la monsumo, kiun la konata dana esperantista paro donacis por pliriĉigi la kolektojn de bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco.

En 2005 disponeblis 1000 eŭroj. Al Slovakia Esperanto-Biblioteko oni asignis librojn je la valoro de 80 eŭroj. Triesta Esperanto-Asocio (Italio), Kultura Centro de Esperanto (Campinas, Brazilo) kaj Fonduso Cesar Vanbiervliet (Kortrijk, Belgio) ricevis po 100 eŭrojn. Provinca Filio Havano de Kuba Esperanto-Asocio ricevis 195 eŭrojn kaj Esperanto-Societo “Cele-kula” (Niš, Serbio) 200 eŭrojn. La plej grandan subvencion, 225 eŭrojn, ricevis Hubei-a Esperanto-Asocio (Ĉinio).

Petoj pri subvencioj en 2006 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco.

Lingva situacio en Eŭropo

La unua eŭropa forumo pri plurlingvismo

La 24-an kaj 25-an de novembro 2005 okazis en Parizo, en prestiĝaj lokoj kiel la Supera Porinstruista Altlernejo kaj la Senatejo en Palaco Luxembourg, la forumo nomata Premières Assises européennes du Plurilinguisme, t.e. la unua eŭropa forumo pri plurlingvismo.

Organizis ĝin ASEDIFRES, asocio por progresigi la eŭropan identecon, kaj kelkaj partneraj asocioj. La celo estis kunvenigi diversajn respondeculojn el la politika, administra, ekonomia, pedagogia kaj lingvika medioj por pritrakti la temon Kulturaj lingvoj, komunikaj lingvoj: defio de tutmondiĝo.

Unueco en diverseco estas la devizo de Eŭropa Unio. Plurlingvismo kaj respekto al la kultura diverseco estas nepraj kondiĉoj por aktiva eŭropa civitaneco. Kontraŭ la monopolo de unusola komunika lingvo necesas subteni plurlingvismon bazitan sur “kulturaj lingvoj”. Pri tiaj aferoj oni debatis ankaŭ dum la ĵusa NITOBE-simpozio, do la temoj ne sonis fremde al esperantistaj oreloj.

Kiam antaŭ pluraj monatoj ASEDIFRES lanĉis alvokon por kontribuoj al tiu forumo, pluraj esperantistoj proponis prelegon, kie ili klare menciis Esperanton en la resumo de sia kontribuo. Ĉiuj estis rifuzitaj. Tamen eblis ĉeesti kiel simpla partoprenanto, kaj inter la ĉ. 200 aliĝintoj estis pluraj esperantistoj. C. Nourmont aliĝis nome de UEA, pluraj nome de E-D-E (Eŭropo - Demokratio - Esperanto), partio kiu prezentiĝis ĉe la eŭropaj balotoj en Francio, kaj kelkaj individue.

La temo estis traktita laŭ tri subtemaroj, debatitaj en apartaj atelieroj:

  • plurlingvismo en ties ekonomia kaj kultura dimensio
  • lernado de lingvoj dum la tuta vivo
  • lingvoj en la internaciaj rilatoj.

La enkonduka prezento enhavis la kutimajn forviŝojn de artefaritaj lingvoj, sensukcesaj, senkulturaj… Inter la podianoj de la inaŭgura sesio sidis Robert Phillipson kaj Charles Durand.

La surprizo venis de Charles Durand. La invitintoj certe atendis de la direktoro de Franca Instituto pri Informadiko en Hanojo, ke li parolos je la gloro de franca lingvo. Lia kontribuo en alia sesio estis pri Scienco pagas imposton pro la unulingveco — pri kio li pli-malpli intervenis en la NITOBE-simpozio ĉi-somera. Sed Charles Durand tuj anoncis ke li parolos en sia propra nomo, do tute ne en la nomo de sia Instituto. Kaj kio estis la konkluda parto de lia prelego? Ke fronte al tiuj lingvaj problemoj, ekzistas lingvo facila, kun simpla gramatiko, kiu funkcias jam de jardekoj... Mi precizigu la ĉefan aferon: li parolis dum pluraj minutoj pri tiu lingvo, sen nomi ĝin. Li sciis ke ĝi estas tabua vorto.

La posta preleganto kompreneble tuj prononcis la tabuan vorton, kun kelkaj malestimaj komentoj.

Plej interesa por la esperantistoj estis evidente la tria temo.

Mi ĉeestis la atelieron kie estis prelegontaj i.a. Seán Ó Riain, R. Phillipson, K. Gawlitta, do subtenantoj de Esperanto. En la publiko ĉeestis 4 aŭ 5 aliaj esperantistoj. Konsiderante, ke estis apenaŭ kvardeko da homoj en la salono, estis forta proporcio de esperantistoj kaj simpatiantoj.

Post prelego de S. Ó Riain, la kunvenestrino komentis: ni ne volis paroli pri Esperanto kiam ni preparis la kunvenojn, sed en tia formo, kiel vi prezentas la aferon, ĝi estas tute akceptebla kaj interesa.

Iuj esperantistoj intervenis en eble tro pasia maniero post la prelego de Sean Ó Riain, sed fine ili pravis. La reagoj ne estis malpli pasiaj flanke de la neesperantistoj. Verŝajne ĝi estis la plej vigla debato de la tuta Kunsidaro. Fine estis komento de iuj: Ni havas nenion kontraŭ Esperanto, sed kiu rilato kun plurlingvismo? En tiu ĉi forumo, kiu pristudas multlingvecon ĝenerale, kial oni dediĉus pli da tempo al promocio de Esperanto ol al promocio de la franca aŭ iu ajn specifa lingvo? Kiel unu plia lingvo solvus problemon de multlingveco, kaj kiom da tempo necesus por ekakceptigi al niaj politikistoj la ideon de Esperanto? Mankis bedaŭrinde la tempo por pli ĝisfunde debati kaj klarigi tion.

Ĉe la fina dokumento kaj konkludoj, la raportanto Marianne Lederer ja menciis la viglan pasian debaton pri Esperanto... Ankaŭ la plendojn, ke interne de iuj eŭropaj institucioj oni ne respektas la egalecon de lingvoj: dunganoncoj estas por English native speakers (denaskaj anglalingvanoj). Sed plej grave, estis akceptita la propono el la prelego de S. Ó Riain, fari eksperimentojn pri la propedeŭtika valoro de Esperanto.

Dum la reprezentanto de la franca ministro pri kulturo kaj komunikado diris la kutimajn ŝablonajn vortojn pri la streboj de Francio al plurlingvismo, bela teorio ne aplikata, estis tre interesa interveno de franca deputitino el Polinezio, kiu raportis, ke nun oni reenkondukis la lokajn polineziajn lingvojn, por ke la infanoj tie retrovu sian kulturan identecon kaj tiel pli bone lernu la francan lingvon, anstataŭ fuŝparoli en la familio fremdan lingvon.

Lasta surprizo venis, kiam parolis la delegito de CFTC (sindikato de la kristanaj laboristoj) Jean-Loup Cuisiniez. Vigle, tre aŭskultate, plej aŭskultate, ĉar li ne parolis en akademia pompa stilo, sed en vera, vereca, vigla stilo, pri la longdaŭra subfosa konkerado de la angla lingvo en Francio. Li parolis ankaŭ pri la proceso de la dungitoj de la entrepreno GEMS (General Electric Medical System) kontraŭ sia firmao, kies laborlingvo estas nur la angla. Ili plendis pro devigo, ke ĉiuj instrukcioj, internaj notoj... eĉ inter franclingvaj dungitoj estu en la angla, kaj ili gajnis, sed la firmao apelaciis, kaj estos denove proceso la 26-an de januaro 2006. Kaj, jen la ĉerizo sur la kuko, li menciis, ke la sindikatoj subtenis la dungitojn, kaj ke ili estis helpataj de la Esperanto-Movado en la manifestacioj. Do certe Esperanto faris tie etan paŝon al plena agnosko.

C. Nourmont

La Esperantomuzeo en Vieno en nova vesto

La Aŭstria Nacia Biblioteko investis kelkcentmil eŭrojn por doni al la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj tute modernan hejmon. Tio estas por ni instigo prezenti en serio tiujn unikajn institutojn, kiuj gardas la kulturan heredon de Esperanto kaj prezentas ĝin al internacia publiko.

Ekde la unua de decembro 2005 du gravaj ŝtataj Esperanto-institucioj ree estas alireblaj por la publiko: la Esperantomuzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno. En Herrengasse 9, tute en la centro de la urbo, inter la Ministerio por Internaj Aferoj kaj la Ministerio por Eksteraj Aferoj, situas la nove adaptita Palaco Mollard, en kiu ekloĝis kvar sekcioj de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Kaj tie la Esperantomuzeo trovis sian novan hejmon kune kun la tutmonde fame konata Kolekto por Muziko kaj la unika Muzeo de Tergloboj.

La lastaj dek jaroj estis krizaj por la Esperanto-movado. La politikaj ŝanĝoj alportis novajn sociajn strukturojn, kiuj certagrade estas malpli favoraj por nia lingvo. Ne malmultaj grandaj Esperanto-asocioj kaj -entreprenoj suferis redukton de sia aktivado.

La jaroj ĉirkaŭ 2000 estis tre danĝeraj por la Esperantomuzeo. Fakte oni ne bezonis timi pri la biblioteka havaĵo, ĉar ĝi estas ja en la posedo de la Aŭstria Biblioteko kaj kiel tia neniel forigebla. Firmaj leĝoj protektas niajn objektojn. Sed jes, oni devis timi pri la memstareco de nia instituto. Sed ni elturniĝis el tiu kriza situacio fortaj kiel neniam antaŭe. Ni atingis la maksimumon de la atingeblo, deklaras Herbert Mayer, la direktoro de la Muzeo.

Sur 90 la nova Esperantomuzeo montras sin tute hodiaŭa: apud tradiciaj vitrinoj funkcias ses komputilaj instalaĵoj kaj prezentas diversaspekte la Internacian Lingvon. Per ludaŭtomato ekzemple la vizitantoj povas facile lerni la bazajn gramatikajn principojn de Esperanto. Ke arta lingvokreado ne nur koncernas Esperanton, sed ankaŭ naciajn lingvojn, montras komputila instalaĵo per ekzemploj de artefaritaj vortoj el la germana kaj la angla lingvoj. Filmo donas informon pri la historio de Esperanto. Konciza, sed facile komprenebla enkonduko rakontas al la publiko la fascinajn aspektojn de la propedeŭtika valoro de Esperanto, kiujn pruvis multjaraj eksperimentoj de la Kibernetika Instituto de la Universitato de Paderborn.

Unu komputila instalaĵo estas preskaŭ komplete dediĉita al UEA: Speciala programo montras la praktikan aspekton de nia lingvo: sur ekrano movebla mondomapo peras ideon pri la funkcio de la Pasporta Servo, de la delegita reto de UEA kaj de ties organiza laboro, de la Universalaj kongresoj. Tiuj iloj de moderna muzeoteknologio kombiniĝas kun tradiciaj vitrinoj, kiuj prezentas per libroj, manuskriptoj, fotoj, muzeaj objektoj kaj insignoj la historion de Esperanto kiel fenomenon firme ligitan al la kultura kaj politika historio de la homaro: jen la unua libro de Esperanto, mane pentritaj kaj skribitaj gazetoj el la militkaptitejoj ĉirkaŭ 1919 kaj la manuskripto de la sekretario de Tolstoj, Victor Lebrun.

Ofta, sed ne tre konata fenomeno ekster Esperantujo: Esperanto-vortoj ne malofte servas kiel produktonomoj: Amo, Skribo, Mirinda, Movado, Rado... Tuta vitrino estas dediĉita al tiaj produktoj kaj peras al la vizitantoj la scion, ke la lingvo Esperanto estas tiel bela, ke ĝi funkcias kiel fonto por vastekonataj kaj efektivaj komercobjektoj. Kaj buntaj afiŝoj historiaj, sed ankaŭ kelkaj aktualaj peras belan optikan impreson de la muzeo.

Krom la ampleksigo de la prezentita temaro, la muzeo ofertas plian servon: Ĝi estos ekde nun vizitebla ankaŭ sabate, funkciante dum la sekvaj tagoj:

Lunde, merkrede, marde, vendrede, sabate 10h00 — 14h00, ĵaŭde 15h00 — 19h00.

[FORIGITA!: bildo]

La Esperantomuzeo trovis sian novan hejmon en la Palaco Mollard, sur la strato Herrengasse 9, en la centro de Vieno.

Loke — Fake — Persone

BRAZILO: La 18-an de septembro Taguatinga Esperanto-Klubo en Brazilo okazigis la 8-an Esperanto-Renkontiĝon de Taguatinga, kun la rekorda ĉeesto de 205 homoj. La ĉeftemo de la renkontiĝo estis: Esperanto en la mondo. Dum la unutaga evento okazis prezentado de la filmo Esperanto - respekto en ĉiuj lingvoj de la brazila ĵurnalisto Eduardo Garces, prelego pri la ĉeftemo fare de Lício de Almeida Castro, eksprezidanto de Esperanto-Asocio de Braziljo kaj de Brazila Esperanto-Ligo, arta spektaklo fare de profesiaj kaj amatoraj artistoj, teatra ensemblo de Lernejo Lazaro Ludoviko Zamenhof prezentis la teatraĵeton “La muŝo”, kantis Flávio Fonseca kaj aliaj. La renkontiĝon ĉeestis ŝtataj aŭtoritatuloj — deputito Izalci Lucas, Ŝtata Sekretario pri Scienco kaj Teknologio de la Registaro de la Federacia Distrikto (Braziljo) kaj José Humberto Pires de Araújo, Administranto de la Regiono Taguatinga.

(Carlos Maria)

ĈINIO: En la Fakultato pri Internacia Turismo de Ĉina Universitato de Administrado kaj Softvaro en Pekino komenciĝis la 17-an de septembro 2005 Esperanto-kurso. Por pli ol cent studentoj ĝin gvidas s-ro Cui Jiayou. S-ino Lordanka el Anglio, s-ro Elvis el Niĝerio kaj du ĉinaj samideanoj vizitis la kurson kaj faris paroladon pri lernado kaj aplikado de Esperanto. Kontaktu ilin: c...@yahoo.com.cn.

SERBIO KAJ MONTENEGRO: En Kragujevac Saŝa Pilipović organizis Esperantan vesperon en Biblioteko. Ĝin ĉeestis Tereza Kapista, Cseh-metoda instruisto, kiu parolis pri sia instruado en Afriko. Saŝa Pilipović kaj Slavica Radulović parolis pri siaj aktoraj laboroj. Saŝa jam aktoris en sep kongresoj. Slavica aparte parolis pri siaj impresoj dum la Litova UK. Ŝi estis profunde kortuŝita pro la internacia etoso. Post la renkontiĝo en la biblioteko de Kragujevac la urba televido montris kelkajn segmentojn pri la vespero, sekve de kio multaj telefonis al la redakcio kaj petis pliajn informojn pri Esperanto. Post du tagoj okazis unuhora televida elsendo pri Esperanto. Dum tiu elsendo la organizantoj menciis ke Esperanton eblas lerni ankaŭ en Kragujevac. Post kvar tagoj aliĝis dek kvin personoj al la kurso. La kurso intertempe finiĝis kaj Tereza ĝojas, ĉar la kursanoj estas plejparte studentoj. Dek el ili jam aliĝis al la SAT-kongreso, kiu okazos en Beograd en aŭgusto 2006. La prelego pri Afriko instigis la homojn ke ili voku Tereza instrui ankaŭ en la propra lando. Dank’ al afrikanoj do en Kragujevac estas dek kvin nova junaj esperantistoj.

(D. J.)

KATALUNIO: De la 16-a ĝis la 18-a de septembro (vendredo ĝis dimanĉo) okazis la t.n. Esperanto-Tagoj de Barcelono. La tradicia renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio fariĝis 80-homa kongreseto, danke al la impeto de Kataluna Esperanto-Junularo. La Esperanto-Tagoj sekvis la strukturon de la marta renkontiĝo en Mataró: ili estis senpagaj kaj malfermitaj al la publiko. Sabate, kiam disvolviĝis la kerno de la programo, okazis tri samtempaj aranĝoj planitaj por tri malsamaj lingvoniveloj: plenaj komencantoj, progresantoj kaj fluaj parolantoj. Partoprenis homoj ĉiuaĝaj, de 17 ĝis 71 jaroj; el la tuta kataluna landaro kaj eksterlandanoj el sep malsamaj naciecoj; delongaj esperantistoj, memlernantoj por la unua fojo aŭdintaj Esperanton, mezlernejanoj verkantaj klaslaboraĵojn pri Esperanto kaj scivolemuloj. La aranĝo pruvis, ke la marta sukceso ne estis mirindaĵo, sed ke la okulfrapa kresko havas solidan grundon post plurjara laboro. Novaj homoj serioze ekaktivas: dum la aranĝo okazis ne nur dudeko da kursoj, prelegoj, diskutoj kaj du ekskursoj, sed estis tempo ankaŭ por renkontiĝo de liberecanoj, kunveno de valenciaj aktivuloj, ateliero por novaj Indymedia-tradukantoj kaj asembleo de KEJ, kie nova estraro estis elektita. Pri la renkontiĝo aperis informo en la kvartala gazeto kaj aktivulo estis intervjuita dum kvaronhoro en radio.

Hektor Alos i Font

ĈEĤIO: En la studprogramo de la Pedagogia fakultato de Universitato Masaryk en Brno estas inter la elekteblaj studobjektoj ankaŭ Kleriga kibernetiko, instruata esperantlingve. Por la ĉiaŭtuna semestro registriĝis en ĝi 18 studentoj. Kiu ne konas Esperanton, povas lerni ĝin ĉe alia elektebla studobjekto de la Pedagogia fakultato, en kiu nun registriĝis 38 studentoj de diversaj fakultatoj. Kunlaboro kun eksterlandaj universitatoj, kie estas instruata Esperanto, povus komenciĝi en 2006 en Somera Esperanto-Tendaro en Lanĉov.

(Inĝ. J. Vojáček)

SENEGALIO: Alphonse Diatta, prezidanto de Senegala Esperanta Asocio (S.E.A.), serĉas kontaktojn kun Esperanto-asocioj en Orienta Eŭropo. Li partoprenis sian unuan Universalan Kongreson en Varsovio en 1987 kaj estis ankaŭ en Budapeŝto kaj Zagrebo. Li ĝojatendas bonajn amikecajn rilatojn kun Esperanto-asocioj. Adreso: S-ro Alphonse Diatta, B.P. 21231 Dakar-Ponty, SN-Dakar, Senegalio/Sénégal.

KROATIO: Zagrebaj esperantistoj festis la ĉi-jaran tagon de la Esperanta libro la 7-an de decembro en la librovendejo Profil, prezentante al la zagreba publiko “La Zamenhof-straton” de Roman Dobrzyński. La urbestro de Zagrebo Milan Bandić ĉeestis la feston kun la estro de la zagreba kulturfako Pavle Kalinić. (La urbestro alvenis post kiam Kroata Esperanto-Ligo sendis al li la koncernan kroatan libron kun la informo pri tradukoj de la libro plurlingven kaj kun la invitilo por la librolanĉo. La libro estis sendita ankaŭ al pluraj politikistoj. La prezidento de Kroatio Stjepan Mesić dankis letere pro la donacita La Zamenhof-strato). Pri la lanĉita libro parolis la eldonisto Damir Mikuličić kaj la tradukisto Domagoj Vidovic. Fragmentojn el la verko legis Vida Jerman. Spomenka Štimec prezentis la tutan projekton pri la tradukado de La Zamenhof-strato en aliajn lingvojn. Estis ekspoziciataj la japana, litova, pola, Esperanta, kroata kaj ĉeĥa eldonoj. Anoncita estis la slovena eldono, kiu aperos en Maribor kaj la slovaka eldono, kiu aperos en Martin. Kroata Unuiĝo de Nevidantaj Esperantistoj anoncis ke la kroata traduko de la libro aperos en 2006 en surbendigita formo en la eldonejo por surbendigitaj libroj ĉe la Blindulasocio. Estis menciite ke oni tradukas la libron krome en la portugalan, la latvan kaj la estonan kaj ke la hungara traduko serĉas sian eldoniston. Estas preparata ankaŭ franca traduko. Kroata televido filmis pri la evento, aparte interesiĝante pri la personeco de la nepo Zamenhof. Familia radio elsendis pri ĝi. La ĉi-jaran zagreban Zamenhof-tagan feston partoprenis 60 ĉeestantoj, inkluzive reprezentantojn de la Pola Ambasadejo en Zagrebo, al kiuj estis donacita pola ekzemplero de la libro.

S. Štimec

KOREIO: La biografio de L.L. Zamenhof estas elektita kiel “Rekomendinda libro al junuloj por 2005”. Korea Eldonkulturo-Asocio kaj Korea Eldonkulturo-Evoluiga Fondaĵo kune elektis la libron La Homo kiu defiis Babelon (Korea-lingva versio), de René Centassi kaj Henri Masson, tradukitan de Korea Esperanto -Asocio, kaj eldonitan en oktobro 2005 de Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj. Korea Eldonkulturo-Asocio estas oficiala asocio de ĉiuj eldonejoj en Koreio. Entute estis elektitaj 33 libroj, rekomendindaj al junuloj. Inter ili estas 4 libroj pri socikulturo, kaj La Homo kiu defiis Babelon estas unu el ili. La elekto signifas, ke la libro povas havi sur sia kovrilo la markon de rekomendinda libro, kaj ĉiuj universitataj kaj publikaj bibliotekoj devas ĝin aĉeti.

ĈINIO: Ĉina Esperanto-Ligo fondis Turisman Fakon por akcepti esperantistojn kaj amikojn el diversaj landoj de la mondo. La Turisma Fako povas helpi rezervi hotelon, flugbileton kaj aranĝi ekskursojn. Interesiĝantoj pri la historio, kulturo, manĝaĵoj kaj aliaj aferoj en Ĉinio povas kontaktiĝi kun s-ro Shi Guang, oficisto de la Turisma Fako. Li povas helpi al esperantistoj ĝui agrablajn tagojn en Ĉinio. Krome, la Turisma Fako esperas kunlabori kun turismaj servoj de diversaj landoj. Retpoŝto: c...@163.com, c...@sina.com.

TAJVANO: Kadre de la ekster-kursara agado ekde la pasinta septembro ekzistas Esperanto-kurso en la mezalta lernejo, kie Reza Kheir-khah instruas la anglan. La lernejo nomata Ping Rong High School estas unu el la plej grandaj en sudo de Tajvano kun ĉirkaŭ 3000 studentoj. Pasintjare la kurso havis 14 studentojn, el kiuj nur 4 finis la kurson. Ĉi-jare 24 aliĝis al la kurso kaj ili estas pli bonaj studentoj, se konsideri ilian fakon kaj ankaŭ la nivelon de la kono de fremdaj lingvoj. La aĝo de la studentoj estas 15-17 jaroj. La grupo bonvenigas interklubajn interlernejajn kaj kontaktojn: R...@yahoo.com.

Nova sekretario por la CO

La posteno de oficeja sekretario en la Centra Oficejo de UEA restis vaka post la emeritiĝo de s-ino Atie van Zeist en majo ĉi-jare.

Intertempe la Ĝenerala Direktoro de UEA dungis por tiu posteno s-ron Ralph Schmeits, kiu eklaboris la 1-an de novembro. S-ro Schmeits estas 26-jara aktivulo de Nederlanda Esperanto-Junularo. Kun unujara kontrakto li deĵoros kvar tagojn semajne. S-ino van Zeist plu helpas pri sekretariaj taskoj kiel volontulo unu tagon semajne.

Recenzoj

Modelo de profesieco kaj amo

Ilustrita frazeologio. Sabine Fiedler. Ilustris Pavel Rak. Dobřichovice: KAVA-PECH. 2004. 136p. 21cm. ISBN 8085853574. Prezo: € 12,90

Ni ne havis ĝis nun en Esperantujo ĉi-specan popularan verkon: frazeologiaĵoj (parolturnoj, proverboj ktp) ilustritaj per plaĉaj kaj spritaj desegnoj. La libro aspektas jene: sur ĉiu paro da paĝoj aperas maldekstre po unu proverbo aŭ parolturno kun du-tri ekzemplaj citaĵoj el revuoj aŭ libroj por aŭtor(itat)igi ĝin; dekstre aperas granda humura desegno kaj ekvivalentaj esprimoj en tri-kvar aliaj lingvoj, ne ĉiam la samaj, tamen preskaŭ ĉiam eŭropaj. Estus tre interese plivastigi la lingvoliston por eventuala dua eldono.

Mi trovas ĉi libron facile vendebla, kaj ĝi eble helpos klerigi la nekleriĝeman esperantistaron (des pli bone). Veraj interesatoj pri frazeologio prefere sin turnu rekte al la ĉiam aminda Proverbaro Esperanta de Zamenhof, al la same aminda Faktoj kaj Fantazioj de Boulton — kies disaj proverboj ĉarmas kaj elegantas — kaj akcesore ankaŭ al la ekzemplo-frazoj de PIV. Survoje kaj enkonduke situas Ilustrita frazeologio de Fiedler, kiu ja povus veki intereson pri frazeologio ĉe kelkaj komencantoj kaj progresintoj.

Mi ja rekomendas ĉi libron: tre bonvenas la alfabeta ordo laŭ la ĉefa substantivo kaj ankaŭ la indekso en la komenco. Mi tre ŝatas, ke la aŭtorino regule mencias eventualan aperon en Proverbaro Esperanta kaj en PIV. Ŝi ĉiam mencias ankaŭ fontojn, kvankam bedaŭrinde ili ne ĉiam estas personaj sed foje nur revuaj sen plia klarigo: koni la nacianecon aŭ la gepatran lingvon de fraz-aŭtoro ja tre helpus spuri eblan nacilingvan paŭson. Tre ŝatindas ankaŭ la aperigo de kelkaj pure Esperantaj parolturnoj, nome Iri glite kaj glate (p. 46), Kredu min, sinjorino (p. 114) kaj Jam temp’ está (p. 128).

Foje aperas parolturnoj, kiuj ne fidele sekvas la vortumon en la Proverbaro Esperanta. Ekzemple, Fiedler proponas Sinki en forgeson (p. 36) anst. la Proverbaran Formeti la aferon en la keston de forgeso; Al iu hirtiĝas la haroj (p. 40) anstataŭ la Proverbaran La haroj streĉiĝas kaj Elverŝi sian koron (zamenhofa esprimo, p. 62) anstataŭ la Proverbaran Malkovri antaŭ iu sian koron. Eble la aŭtorino faris tion ĉar: (a) ŝi volis fidele speguli la veran uzadon de la frazeologiaĵoj; (b) ŝi adaptetis por la nacilingvaj tradukoj, aŭ (c) ŝi ne reale registris la Proverbaran formon en la fakte uzata Esperanto.

Kompreneble ne ĉio en la libro ronde perfektas. Fiedler parolas en la enkonduko pri la influo de la gepatra lingvo kaj ekzemplas per la Proverbara Unu hirundo printempon ne alportas, kiu buŝe de esperantistoj povas fariĝi Unu hirundo printempon ne farasUnu hirundo ne sufiĉas por anonci la printempon. Laŭ mi — kaj ŝajne ankaŭ por la aŭtorino — tiaj paŭsoj estas nerekomendindaj... Sed sur p. 44 Fiedler proponas kiel samrangan varianton Unu hirundo ne faras someron, kiu ja estas denove simpla paŭso de la eŭropaj lingvoj... (Parenteze, ankaŭ la aŭtorino montras gepatralingvan influon en sia enkonduko, ekz. traduk-transprenaĵoj anst. paŭsoj, fremdlingvojn anst. fremdajn lingvojninter alie anstataŭ interalie).

Mi same ne komprenas kial sur p. 110 (el sango kaj karno) la aŭtorino rimarkas, ke pro etnolingvaj influoj oni trovas ankaŭ el karno kaj sango. En mia gepatra lingvo oni uzas neniun el ambaŭ: Ĉu mi devas do dedukti, ke el sango kaj karno pli bonas ol el karno kaj sango? En la du sekvaj ekzemplaj frazoj aperas ambaŭ formoj; bedaŭrinde, la du aŭtoritataj fontoj en la paĝo estas senaŭtoraj (La Gazeto 63 kaj Fonto 244), kaj ni do ne povas scii, ĉu estas frazoj de imitindaj bonaj aŭtoroj aŭ de sinjoro Ajnulo ĵus lerninta Esperanton. Necesas nur konsulti en PIV 2 la vortojn sango kaj karno por trovi kvin zamenhofajn esprimojn kun la sinsekvo karno-sango: ricevi karnon kaj sangon; ŝia infano, ŝia propra karno kaj sango; mi ne plu deziros, ke vi (pupoj) ricevu karnon kaj sangon; ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj; vi estas lia karno, lia sango. Ĉu eble ankaŭ Zamenhof uzis tian ordon pro etnolingvaj influoj?

Tiuj makuletoj tamen ne malplivalorigas la libron, kiu — enhave, bilde, preseje — estas modelo de profesieco kaj amo al nia lingvo. Dankon, Fiedler!

Antonio Valén

Ne nur-angla Eŭropo

Une langue pour l’Europe? Mais oui! Pour sauver les langues de l’Europe. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2003. 79p. 21cm. ISBN 2906134643. Prezo: € 4,50

Jam en 1995 A. Cherpillod verkis rimarkindan broŝuron, Espéranto ou Babel, kiu estas, laŭ mi, la plej valora, konvinka kaj trafa enkonduko al Esperanto por scivolema persono, kiu deziras informiĝi.

Efektive, ĉu al amiko, ĉu dum ekspozicio, antaŭ budo, al vizitanto, kion proponi al neesperantisto kiel enkondukon al la lingva problemo kaj al Esperanto? 1. Al specialisto, kiu disponas sufiĉe da tempo, intereso kaj mono: Le défi des langues de Claude Piron, pro du kaŭzoj: la dikeco de la libro kaj ties prezo.

Sed oni absolute bezonas materialon facile legeblan kaj aĉeteblan: 2. Espéranto ou Babel tute respondas al tiuj ĉi kriterioj. Plie, se oni bezonas prezenti Esperanton al neesperantista publiko, oni povas uzi la tekston de Espéranto ou Babel kiel tute pretan tekston de tre bona kaj konvinka prelego. Krome, ĝi tute taŭgas por vendo, ĉe budo, en kermeso aŭ ekspozicio. 3. Une langue pour l’Europe situas meze inter la du ĉi-supraj kaj uzeblas diverscele: a. Por la posedanto mem, kiel tre kompleta kaj trafa argumentaro, en kiu svarmas faktoj, ekzemploj, statistikoj. b. Por pruntedoni al persono, kiu eventuale legus iom pli longan tekston ol Espéranto ou Babel. c. Por donaci al publika biblioteko aŭ al klubo.

Ĉiu esperantisto trovos sur ĝiaj paĝoj ne nur ĉiujn argumentojn por Esperanto, sed ankaŭ ĉiujn nerefuteblajn faktojn por pravigi ilin. Jen la ĉefaj ĉapitroj: 1. Aktuala situacio: katastrofo! 2. La mensogaj asertoj de la oficiala propagando. 3. Kial la angla nek estas nek povas fariĝi internacia lingvo. 4. Aliaj neeblaj projektoj: latina, perkomputila tradukado... 5. La solvo: Esperanto. Kial? 6. Esperanto kaj verkistoj, filozofoj, lingvistoj (multnombraj citaĵoj). 7. Kia la estonteco?

Kiel oni povas konstati, tiu ĉi libro ne estas pledo por Esperanto, sed nerefutebla demonstracio de ĝiaj nepraj neceso kaj valoro kiel internacia lingvo.

Foliumante ĝin, vi malkovros amuzajn kaj signifoplenajn faktojn, ekz.: Kiel loki la akcenton en anglaj vortoj? Tute simple: sufiĉas lerni apliki 5 ĉefajn regulojn, 40 klasojn da esceptoj kaj 120 klasojn da esceptoj al esceptoj! (laŭ J. Wells) Aŭ, se iu neanglalingvano pretendas ke la angla lingvo estas facila, tuj petu ties helpon por traduki du aŭ tri anglajn esprimojn tute ordinarajn, sed kiujn vi ne komprenis. Ekz. when he was done inI’m fed up. Vi certe ĝuos la konfuzitan mienon de via “specialisto” pri la angla. Jen du ekzemploj inter mil, kiujn vi trovos en tiu ĉi interesa libro.

Do, ne hezitu. Eĉ se vi jam posedas Le défi des langues de C. Piron, akiru Une langue pour l’Europe. Sur ĝiaj 79 paĝoj vi trovos la ĝisdatigitan esencon de la 350-paĝa libro de Piron; vi povos pruntedoni ĝin, aŭ donaci ĝin al iu ajn, kiu interesiĝas pri Esperanto. Se vi deziras prezenti Esperanton al neesperantista publiko, kaj esti kapabla respondi al ĉiuj kritikoj kaj argumentoj, ne serĉu plu: ĉio troviĝas en tiu ĉi libro. Se vi konas la francan, akiru ĝin, tralegu ĝin kaj, se vi povas, traduku ĝin en vian lingvon (la aŭtoro permesas tion): ĝi vere meritas esti tradukita en aliajn lingvojn, kaj indas esti uzata por informado kaj propagando ĉie en la mondo.

Jean Marin

Aĉetenda, tre aĉetenda...

Manlibro pri instruado de Esperanto. Red. K. Kováts. Partizánske/Hago: Espero/ILEI, 2005 (2-a eld.). 150p. 21cm. ISBN 8096904264. Prezo: € 7,50

Ĉiu el ni havas sian amatan ĉevaleton. Mi pensas, ke tiuj, kiuj uzas la neFundamentan -io por landonomoj estas morale apenaŭ super la nivelo de De Beaufront kaj Blinkenberg. Stefan MacGill pensas, ke tiuj, kiuj ne opinias, ke la verbo estas ĉio en la frazo, ne komprenis ion ajn pri lingvoinstruado.

Stefan estas unu el la kontribuintoj al la recenzata libro. La aliaj estas multaj, sed tamen ne estas senutile rapide listigi ilin: A. Orellana Rojas, B. Dockhorn, D. Charters, H. Lundberg, I. Kocięba, K. Kováts, L. Szilvási, M. Molnár, P. Baláž, R. Petrović, V. Ivanov kaj Z. Tišljar. El tiu listo vi povas vidi kiom da malsamaj kompetentoj kuniĝis, por krei la libron, kio estis ebligita de la formo de malproksima kunlaborado pere de la komputila reto.

Male ol oni povus supozi, la multeco de aŭtoroj en redakte difinita kadro igas la libron pli valora, ĉar ĉiu aŭtoro verkas nur pri tio, kion li aŭ ŝi plej bone konas kaj plej profunde ŝatas.

Tiom, kiom mi povas juĝi, kaj pri la partoj pri kiuj mi havas ian fakan scion, ekzemple pri la lingvo-instruaj metodoj kaj ilia historia apero kaj malapero, mi trovis la materialon en la libro unuaranga. Same unuaranga ĝi ŝajnas al mi pri ĉiuj aliaj kampoj, kiujn ĝi pritraktas per mallongaj sed efikaj artikoletoj. Tio, kio ofte detenis min de legado de pedagogiaj tekstoj, estas la parolabunda stilo kun longaj frazoj en kiuj oni dubas ĉu la lingvo, kiun oni renkontas, estas la malnova greka aŭ Esperanto. Male ĉi tiu libro estas freŝe malsama kun mallongaj kaj fakt-abundaj tekstoj. Se vi volas scii, kiun metodon sekvi en difinita situacio, kiun ekzercon uzi, kiun ekzamenon celi por viaj lernantoj, la informoj estas tie. Temas pri speco de enciklopedieto pri instruado de Esperanto en 115 paĝoj, tre utila por niaj instruantoj, kiuj ne jam lernis lingvoinstruadon en normalaj naciaj lernejaj kadroj.

Ĉu kritikendaj partoj? Mi vere ne povas trovi ion tian. Mi povas nur iom ŝerci kun Stefan MacGill pri la graveco donata al transitiveco de verboj en Esperanto. Transitiveco ja estas problemo por homoj el almenaŭ kelkaj difinitaj gepatraj lingvoj, sed ne nepre kaj ne samgrade por ĉiuj, kiel supozigas la verko. Sed eble tio estas nur unu el miaj amataj ĉevaletoj. Konklude: aĉetenda, tre aĉetenda, se vi ne sukcesas elpresi ĝin el la reto, kiel supoze eblos, sed nur post iom da tempo.

Renato Corsetti

Ideala por ŝatantoj de mallongaj pecoj

Mi ne estas Mona Lisa. ’Sigmond Júlia. Berkeley: Bero, 2001. 22cm. ISBN 1882251377. 64p. Prezo: € 9,90

’Sigmond Júlia scias lerte kunmeti bonan frazon. Tion oni atendus; ŝi ja estas redaktoro de Bazaro, malgranda revuo eldonata de loka Esperanto-asocio en Rumanujo, sed kun neatendite vasta kaj internacia mondrigardo.

Ŝia libreto Mi ne estas Mona Lisa enhavas dek kvin tre zorge verkitajn artikolojn kaj noveletojn. Temas pri etaj scenoj, tre delikataj observoj de homoj kaj situacioj kun perfekta elekto de vortoj kaj frazoj. Por legantoj, kiuj ĝuas mallongajn pecojn, ĉi tiu libro estas ideala. Mi devas konfesi, tamen, ke mi mem preferus iom malpli da delikateco kaj iom pli da solida substanco. Estas kvazaŭ oni proponus pladon post plado da ame preparitaj antaŭmanĝetoj, sed iel neniam venus al la vera manĝo. La rezulto estus tre admirinda en si mem, sed finfine ne tute satiga. Multaj el la noveletoj en ĉi tiu kolekto estus tre bonaj scenetoj interne de pli longa verko, sed en si mem ne tute sufiĉas.

La kovrilo de Joel Brozovsky estas aparte menciinda; neniam antaŭe okazis, ke mi rigardis kovrilon de libro kaj tuj ridis.

Anna Löwenstein

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Leonard N. Newell: El “La ruĝa tramo”

Ho svingiĝanta tram’, ruĝega krio
ardanta sur printempa mola sino
de l’ ŝaŭmaj arboj: ŝtala geranio

rimanta kun la lip’ de stratanino
(papavo de l’ pavimo), vi ŝoviras
tra bluaj retoj de la gazolino

kantante ĉefarion, kiu ŝiras
l’ obtuzan tondron rondan de l’ sonato
trafika; onda kontrapunkt’ deliras

kaj ŝprucas sur krutaĵon de l’ murplato
- bruoceano sur la granda vojo,
flueta flustro en la fora strato.

Leonard N. Newell (1902-1968) estis angla asekuristo, kiu multe aktivis kiel poeto, novelisto, redaktoro. Liaj poemoj eniris la kolekton “Dekdu poetoj” (1934). En ĉi tiu ĉerpaĵo li fajne ekspluatas la interrilatojn de fonetiko kaj bildkreivo, de aliteracio kaj vortkoloro.

Esperanta Promeso-Banko

Ekde decembro 2005 la retejo PledgeBank.com estas je la dispono de la Esperanta komunumo. PledgeBank (Promeso-Banko) estas fondita de brita almozfondaĵo mySociety, la kreinto de pluraj retejoj, kiuj celas doni simplajn, senteblajn avantaĝojn kadre de la civitana kaj komunuma aspektoj de niaj vivoj.

Ĝuste kiel la iama promeso, kiun promociis Zamenhof “Mi promesas lerni Esperanton, sed nur se 10 milionoj da personoj faros same” — oni povas per PledgeBank krei promeson fari iun bonan agon, kondiĉe ke ankaŭ aliaj personoj helpos aŭ faros same. Ekzemple: “Mi promesas recikligi miajn rubaĵojn, sed nur se 100 samurbanoj faros same”. “Mi promesas donaci iom el mia tempo al Internacia Televido, sed nur se 10 aliaj personoj faros same”. “Mi promesas konstrui utilan retejon, sed nur se 1000 personoj promesas kontribui al ĝi”. “Mi promesas sendi skatolon da libroj al iu afrika Esperanto-centro, sed nur se 15 aliaj personoj sendos al mi pliajn librojn por plenigi ĝin.”

La temo povas esti enmovada aŭ ekstermovada, kaj la celo povas esti loka (ekz. “Mi promesas organizi iun okazaĵon en mia loka E-klubo se 5 aliaj membroj helpos min”), nacia (“Mi promesas ĉeesti iun demonstracion se 200 aliaj personoj venos kune”) aŭ internacia (“Mi promesas estigi senpagan interretan kurson pri io se 15 personoj promesas sekvi ĝin”). En la mondo de Esperanto, plej multaj promesoj verŝajne estos internaciaj, sed ankaŭ estas aplikaĵoj ĉirkaŭ kongresoj, ekz. “Mi promesas prepari prelegon pri ekzotikaj herboj, sed nur se 20 personoj promesas ĉeesti kaj aŭskulti ĝin ĉe iu kongreso”.

Same kiel la kreintoj de la origina britangla versio, mi ne povas imagi ĉian eblan uzon de la servo, sed mi kredas, ke ĝi ja instigas homojn fari bonajn agojn, kiuj aliokaze ne fariĝus. Mi kredas ankaŭ, ke ĝi plene taŭgas al la esperantista komunumo, kiu enhavas amason da individuoj, kiuj jam montriĝis pretaj fari nekutiman paŝon por io, kion ili kredas farinda kaj subteninda.

Mi invitas vin viziti la novan Esperantan vizaĝon de PledgeBank ĉe www.eo.pledgebank.com. Eble subskribu unu el la jam ekzistantaj promesoj (i.a. de Renato Corsetti), kaj malkovru pli da detaloj per la Respondaro: http://www.eo.pledgebank.com/faq.

Tim Morley

Kio estas STEB?

Antaŭ ol ekverki novan sciencan/teknikan artikolon, indas konatiĝi kun la jam uzataj esprimoj, terminoj, parolturnoj de la koncerna profesio.

Ĝuste tion ebligas la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB, kolektanta fakajn tekstojn en elektronika formo.

Kelkaj novaj temoj en STEB: Enkonduko en la biologion; Farmakologio; Interplanedaj vojaĝoj; Diagnoza aparato por trakforkoj; Geokemia priskribo kaj komparo de tri hungaraj baŭksitkuŝejoj: Interreta telefonado; Sakeo - la japana trinkaĵo; Fabrikado de aerfiltriloj por eksplodmotoroj kaj klimat-aparato por maturigi viandaĵon; Kompleksa diagnozada aparato “medbiotech”. Matematikaj kaj statistikaj terminoj en PIV-2.

Adreso de la biblioteko STEB: http://www.eventoj.hu/.

Teamo de STEB/Eventoj bonvenigas ankaŭ vin en la labor-teamo!

(Laŭ Ret-Info)

Estas tempo rekotizi por 2006!

Frua pago certigas la kontinuecon en la ricevado de tiu ĉi revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA.

Tra la mondo

Sukcesa antaŭpremiero en Jokohamo

Dum la antaŭlasta oktobra semajnofino (21-23.10. 2005) okazis en Jokohamo la 92-a Japana Esperanto-kongreso. La belega japana havenurbo, kiu en la jaro 2007 gastigos la 92-an (kia koincido!) Universalan Kongreson de Esperanto, kunvenigis 370 esperantistojn. Al la kongreso aliĝis 550 personoj, sed 180 el ili per la aliĝkotizo nur libervole subtenis la landan kongreson.

La kongreson inaŭguris la prezidanto de Japana Esperanto-Instituto Sibayama Zyun’iti. La inaŭguron ĉeestis kaj salutis ankaŭ vicurbestro de Jokohamo kaj japanaj movadgvidantoj. La estro de la organiza fako de JEI Inumaru Fumio prezentis al la partoprenantoj raporton pri la dumjara E-movado en Japanio. Dum la inaŭguro estis anoncitaj la premiito de la premio Ossaka, pro aktiva E-agado, Yamasaki Seiko, kaj la premiito de la belarta konkurso Aida Yayoi.

Dum tri fruktodonaj tagoj sub la ĉefa temo Rekonu, Esperanto nun! la kongreso okupiĝis pri movadaj, lingvaj kaj klerigaj demandoj, kaj sukcese laboris en diversaj sekcioj, oficialaj kunsidoj, fakkunvenoj, konversaciaj rondoj ktp.

La organizantoj invitis ankaŭ eksterlandajn esperantistojn el 5 landoj: Ĉinio, Mongolio, Rumanio, Rusio kaj Ukrainio, kiuj aktive kontribuis al la programo, prelegante, gvidante konversaciajn rondojn ktp. La aŭtoroj de tiu ĉi artikolo, kiel redaktoroj de la revuo Komencanto, rakontis pri ĝi kaj pri sia poresperanta agado.

Krom laboraj momentoj estis ankaŭ la distraj: gaja Amika Vespero, allogaj ekskursoj tra la urbo, bankedo en granda restoracio kun ekzotikaj pladoj.

Dum la kongreso okazis ankaŭ kunsido de la Landa Kongresa Komitato, kiu jam aktive okupiĝas pri la preparado por la 92-a Universala Kongreso, okazonta en 2007 en Jokohamo.

La altnivele okazigita kongreso, dumkongresaj kontaktoj kun multaj japanaj E-aktivuloj, iliaj kuraĝaj iniciatoj kaj ideoj, forte konvinkas pri tio, ke Esperanto ĉi tie hejmas, kaj ke oni povas esti tute esperoplenaj pri la sukceso de la 92-a UK en Jokohamo. Ne preterlasu la okazon viziti tiun mirindan urbon kaj ĝui la belecon de la lando kaj la varmecon de internacia amikeco!

Raja kaj Viktor Kudrjavcev

[FORIGITA!: bildo]

La kongresejo de la 92-a UK en 2007

[FORIGITA!: bildo]

La aŭtoroj dum ekskurso en Jokohamo

Ekspozicio en Kopenhaga Librofoiro

Dana Esperanto-Asocio partoprenis en la Kopenhaga Librofoiro, kiu okazis de la 18-a ĝis la 20-a de novembro, kun ekspozicio de libroj, revuoj, flugfolioj, kaj lingva konkuro.

Profesoro Robert Phillipson prelegis pri sia libro Ĉu nur-angla Eŭropo? kaj subskribis sian libron ĉe la stando post la prelego. Oni disdonis la materialon al kelkaj centoj da vizitantoj kaj pluraj tuj aliĝis al la kurso por komencantoj, kiu okazos fine de januaro, gvidota de Radojica Petrović . Okazis ankaŭ intervjuo kun la studenta radio kaj la Kopenhaga televidprogramo.

Ileana Schrøder

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Robert Phillipson kun la prezidanto de DEA Ileana Schrøder

Hispana tago en Pollando

Okaze de la Hispana Nacia Festo, la 12-an de oktobro, okazis malgranda festo en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (Pollando).

Partoprenis la festeton la gestudentoj de la hispana lingvo en tiu altlernejo, kie la instruado okazas en Esperanto.

La hispana profesoro Augusto Casquero instruas tie la hispanan lingvon (pere de Esperanto) kaj Esperanton.

Sur la fotoj videblas krom la profesoro kelkaj gestudentoj el Senegalio, Ĉinio, Japanio, Pollando,Tanzanio, Kenjo, Tunizio. Estas ankoraŭ aliaj gestudentoj, kiuj ne aperas sur la foto, el Albanio, Mongolio kaj Kongo.

Augusto Casquero

Galabovo, dommastro de la 57-a Bulgara

De la 2-a ĝis la 4-a de septembro 2005 okazis en la urbo Galabovo la 57-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio. La partoprenantoj metis florkronon al la monumento de la militaj pereintoj, trarigardis la etnografian muzeon kaj en la Kulturdomo spektis la komedion Miskomprenita civilizacio.

La Kongreson inaŭguris la kolonelo Kanjo Kanev, prezidanto de LKK. Personajn salutojn al la delegitoj esprimis Ljuben Delĉev, vicurbestro de Galabovo, kaj Janka Petrova, prezidantino de la Komunuma Konsilio. Kanjo Kanev kaj Radi Radev, vicprezidanto de LKK, tralegis salutleterojn, kiuj venis de pli ol dudek landoj. Speciale oni dankis al esperantistoj el Razgrad, kiuj donacis vestojn por la loĝantoj de Galabovo, antaŭ nelonge suferintaj pro granda inundo.

La prezidanto de BEA Petar Todorov tralegis la jarraporton, en kiu estis prezentita la riĉa kaj multflanka agado de BEA. Li emfazis la grandan intereson al la Internacia Lingvo en la lando dum la lasta jaro. Pri Esperanto kaj la movado en Bulgario informis pluraj radiostacioj, televidoj, ĵurnaloj kaj revuoj. Ankaŭ la financa stato de BEA estas tre bona.

La kunsidojn gvidis Boĵidar Leonov kaj Georgi Mihalkov. La estraro de BEA donis diplomojn kaj honorajn bendojn al novaj honoraj membroj.

Post la kunsidoj estis prezentita riĉa artprogramo. La delegitoj kaj la gastoj estis ravitaj de la grandioza dancspektaklo Legendo pri Galabovo, en kiu partoprenis lernantoj el la urbo.

Sekvis amuza vespero en restoracio, kun muziko kaj viglaj dancoj. En la Kongreso gastis esperantistoj el Serbio kaj Montenegro kaj el Rumanio. Oni esprimis la opinion, ke la 57-a Kongreso de BEA estis unu el la plej bone organizitaj kongresoj de la Asocio.

Kanjo Kanev kaj Georgi Mihalkov

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Georgi Mihalkov (Julian Modest) dum la kongreskunsido, kiun li gvidis

Forpasoj

Manol Ĉolev (1903-2005), iama delegito kaj fakdelegito pri turismo kaj paco, esperantisto ekde 1919, mortis en Velingrad (Bulgario). Pro sia Esperanto-agado li ricevis la ŝtatan ordenon “Kiril i Metodi” en 1963.

Ryszard Grzębowski (1956-2005), honora ano de Monda Turismo, forpasis la 30-an de oktobro en Bydgoszcz (Pollando), kie li estis fakdelegito pri gastronomio kaj dum pluraj jaroj estris la klubejon “Esperanto” kaj administris la hotelon “Esperanto”. Li estis estrarano de “Esperantotur” kaj kunposedanto de la firmao “Espero”.

Helvi Jaakkola (1917-2005), iama estraranino de la finna sekcio de KELI, forpasis la 26-an de oktobro en Helsinko. En la 80-aj jaroj ŝi prizorgis E-kurson en la populara porknaba revuo Joka Poika.

Nikolao Kriveckij (1945-2005) forpasis la 22-an de novembro en Ternopil (Ukrainio). Prezidanto de la loka klubo, li ankaŭ verkis poemojn. En lia esperantigo aperis poemaroj de B. Andruŝkiv kaj B. Melniĉuk.

Nakamura Masami (1943-2005), dumviva membro, forpasis la 12-an de oktobro. Li estis estrarano de Japana Esperanto-Instituto 1975-1982 kaj dum multaj jaroj regule helpis en la oficejo de JEI kiel volontulo. En siaj lastaj vivotagoj li faris gravan donacon al JEI por subteni la preparojn de la 100-jariĝo de la japana movado, de UK en Jokohamo kaj de Esperanta-japana vortaro. Memore al li, lia vidvino Koganei Mariko faris post lia forpaso grandan donacon al UEA.

Neus Moly i Martí (1944-2005) forpasis la 19-an de novembro en Barcelono. Ŝi estis prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio (1999-2002), estrarano de KEA kaj delegito de UEA en Barcelono. Ŝi instruadis Esperanton en la Barcelona Unesko-klubo kaj estis, kun sia edzo, la animo de la tiea Esperanto-grupo.

Werther João de Lima Sacramento (1919-2005), delegito en Cacem (Portugalio) forpasis la 4-an de novembro. Li estis membro de UEA ekde 1945.

Stato de la UK-aliĝoj

Ĝis la 8-a de decembro, kiam ankoraŭ ne estis sentebla la fino de la unua kotizperiodo, 436 esperantistoj el 41 landoj jam aliĝis al la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco (29 julio — 5 aŭgusto 2006). Kiel atendite, la kongreslando Italio staras ĉe la pinto kun 57 aliĝintoj, proksime sekvate de Francio (53). Inter la dek plej multnombraj landoj estas krome Germanio (46), Brazilo kaj Japanio (po 24), Nederlando (23), Rusio (17), Belgio kaj Pollando (po 16), kaj Danio (15).

Nova membrokarto de UEA

La Centra Oficejo de UEA komencis liveri al la novaj membroj de la Asocio novstilan membrokarton.

Temas pri kreditkartformata, plastumita kaj kolora karto, kies dezajno estas inspirita de la interreta hejmpaĝo de UEA.

La unuan ekzempleron de la karto ĝenerala direktoro Osmo Buller transdonis al prezidanto Renato Corsetti dum sia laborvizito al Florenco la 18-an de novembro. Krom la novaj membroj de UEA, la novstilan karton ricevos inter la unuaj ankaŭ la komitatanoj de UEA kaj TEJO kaj la membroj de Societo Zamenhof.

INTERNACIA SEMAJNO DE AMIKECO

La lasta semajno de februaro (21 ĝis 27) kiel ĉiujare estos sub la devizo Amikeco trans limoj. Kreita por konsciigi pri la amikiga rolo de la internacia lingvo, ĝi estas taŭga okazo por komuna evento kun neesperantistoj, kun societoj de aliaj movadoj.