Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 10

Malferme

Esperanto tiklas alian internacian movadon: Ĝi ja taŭgas por la geskoltoj!

Malmultaj homoj ne konas la geskoltan movadon, fonditan en 1907 de Robert Baden Powell, kaj havantan dekojn da milionoj da membroj tra la tuta mondo.

La esperantistoj verŝajne rimarkis ke ilia movado havas vastan komunan kampon kun la skoltismo, kiu ankaŭ strebas al la forigo de internaciaj bariloj kaj al tutmonda solidareco.

WOSM kaj WAGGGS estas la mondaj organizoj de la skolta kaj de la skoltina movadoj. Inter multaj internaciaj renkontiĝoj, ili okazigas ĉiun kvaran jaron tuteŭropan tendaron por geroveroj. Rovero estas pli aĝa skolto (16/21-jara). Tiu tendaro nomiĝas Roverway kaj okazis ĉi-jare en Italio, nur kelkajn tagojn post la UK.

La tendaro verdire konsistis el 100 vagantaj tendaroj de la 6-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2006, kaj unu fiksa tendaro de la 11-a ĝis la 14-a. La vagantaj tendaroj okazis en tuta Italio. La fiksa okazis en Loppiano, apud Florenco. Ĝin partoprenis 5000 geskoltoj.

Dum la fiksa tendaro oni aranĝis pli ol 100 “metiejojn”, kie la geroveroj povis diskuti kaj lerni pri diversaj temoj kaj teknikoj. SEL organizis tie metiejon pri Esperanto, gvidatan de Venkatesh Reddy kaj Francesco Maurelli. La metiejo pri Esperanto okazis 4 fojojn kaj ĉiun fojon partoprenis ĉirkaŭ 30 geroveroj.

La partoprenantoj ricevis kaj uzis la lernolibron Ĵamborea Lingvo. Per rekta instrumetodo ili lernis la fundamentojn de Esperanto kaj post la metiejo ili scipovis fari simplajn frazojn en la lingvo. Esperanto estis diskonigita ne nur al cento da geroveroj, sed ankaŭ al la stabo de la skolta movado.

Kiel anoncite fare de Louis C. Zaleski-Zamenhof dum la malfermo de la UK en Florenco, la Fondumo Zamenhof aljuĝis la Medalon de Toleremo al la Skolta Movado.

La 12-an de aŭgusto venis al la tendaro la prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj lia edzino Anna Löwenstein. Krom partopreni en unu el la metiejoj pri Esperanto por la geroveroj, ili enmanigis la medalon al Eduardo Missoni, ĝenerala sekretario de WOSM.

La ceremonio okazis en konstruaĵo meze de la tendaro. Ĉeestis la estroj de la partoprenintaj naciaj taĉmentoj, skoltaj gravuloj kaj iom da geroveroj. Renato Corsetti paroladis en Esperanto kaj la ĉeestantoj miris ke ili komprenis grandan parton de liaj vortoj. Anna Löwenstein tradukadis la paroladon anglen. Renato Corsetti substrekis la samecon de la idealoj de la esperantista kaj de la skolta movadoj. En sia dankparolado, Eduardo Missoni substrekis ke li akceptis la medalon nome de la geskolta movado, kaj ne nur de la virskolta organizo. Li ankaŭ menciis ke Baden Powell favoris Esperanton, sed bedaŭrinde li ne estis komprenata en sia tempo. Eduardo Missoni aldonis ke li havas revon: ke en iu venonta ĵamboreo (la tutmonda skolta renkontiĝo) ĉiuj geskoltoj povu interkompreniĝi per Esperanto.

Konklude, Eduardo Missoni kaj Renato Corsetti substrekis la rolon de la Skolta Esperanto-Ligo kiel ponto inter la du movadoj, kaj la ĝenerala sekretario de SEL donacis al Eduardo Missoni du insignojn de SEL. Post la ceremonio okazis formala akcepto, kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

Guido Ricci

[FORIGITA!: bildo]

Grupo el la lernantaj geskoltoj kun Francesco Maurelli (meze supre), Renato Corsetti, Anna Löwenstein kaj Venkatesh Reddy

[FORIGITA!: bildo]

Anna Löwenstein kaj Renato Corsetti enmanigis la medalon al Eduardo Missoni

[FORIGITA!: bildo]

Eduardo Missoni, Venkatesh Reddy kaj Francesco Maurelli

Ŝekspiraj tradukoj: Kelkaj konsideroj

Hamlet, la plej fama el la dramoj de Shakespeare, aperis en Esperanto-traduko de Zamenhof en 1894, nur 7 jarojn post la aperigo de la lingvo. Nun, 112 jarojn poste, ni havas tradukojn de 19 el la 35 dramoj de Shakespeare. Okaze de du novaj tradukoj, La Vintra Fabelo (The Winter’s Tale) kaj La Vivo de Henriko Kvina (The Life of Henry the Fifth), ambaŭ faritaj de Humphrey Tonkin, aperintaj en tiu ĉi jaro kaj en 2003, ŝajnas oportune rapide trarigardi la historion de ŝekspiraj tradukoj en Esperanto.

Bone faritaj tradukoj estas la plej rapida kaj fidinda metodo por riĉigi lingvojn. Tiel skribis la franca filozofo Jean le Rond d’ Alembert (1717-83) en sia Rimarkigoj pri la arto de tradukado. Kaj estas ja bone konata fakto, ke tradukoj multege kontribuis al la evoluo, pliriĉigo kaj rangaltigo de la naciaj lingvoj.

El historia vidpunkto tiu kontribuado okazis ĉefe laŭ du manieroj. Unuflanke tradukado estis kunligita al grandaj projektoj naciismaj, ideologiaj aŭ religiaj, ofte subtenataj de monarkoj, aristokratoj kaj institucioj. Bona ekzemplo estas la tradukada programo de Alfredo la Granda (849-99) por kontraŭagi la kulturan dekadencon de Anglujo, tiel kreante senton de nacia unueco kaj metante la fundamenton de angla prozo. Aliflanke oni havas tradukojn, kiujn ni povus nomi izolitaj, faritaj pli-malpli, aŭ entute, sen instigo aŭ subteno el ekstero. Mi supozas, ke la dua kategorio devas validi por Esperanto-tradukoj. Nenia potenco el ekstero pelas al laboro la izolitajn Esperanto-tradukantojn. Feliĉe, mi devas diri. Tamen ia pelforto devas esti, ia ekiga stimulo, ia plutena kuraĝigo, ia dinamika konvinko. Kaj tiu pelforto estas la konkreta lingvo mem. Surbaze de tiu konkreta fakto, en kreiva kunlukto kun alilingvaj tekstoj, niaj plej konsciaj tradukantoj daŭre plifirmigas kaj evoluigas Esperanton. Kaj oni ja rajtas supozi, ke almenaŭ en la kazo de la pioniroj temis envere pri konscia projekto konstrui lingvan komunumon kun sento de kolektiva historio, surbaze de tradukoj de grandaj kaj vaste konataj verkoj. Tiel ke, finfine, oni povas eble rekoni paralelon inter la ideo de Zamenhof pri movada unueco baze de la kreata lingva komunumo kaj la ideo pri nacia unueco, jam menciita.

Tia konscio pri graveco de tradukoj por la nova lingvo estas kompreneble aparte konstatebla ĉe Zamenhof, Kabe kaj Grabowski. Iliaj elektoj de verkoj por traduki atestas ilian konvinkon pri la neceso streĉi la fortojn de lingvo per indaj taskoj: Grabowski per Sinjoro Tadeo, Kabe per La Faraono, Zamenhof per Hamleto, La Malnova Testamento kaj Fabeloj, por nomi nur kelkajn el iliaj tradukoj.

El tiuj la Zamenhofa traduko de Hamleto (1894) nepre vekas eksterordinarajn pensojn. Shakespeare estis tiom ravita de vortoj, ke kiel dramisto li estis en danĝero esti superverŝita per la krea produktivo de sia lingva genio. Krome, li vivis en periodo, kiam la angla lingvo estis en kontinua fluo, el kio rezultis “preskaŭ kompleta libereco” (G.S. Gordon, Shakespeare’s English). Ankaŭ Zamenhof estis lingva geniulo, ankaŭ li amis vortojn. Sed li havis nek la rimedojn, nek povis permesi al si iajn ajn ekstravagancojn. Li devis teni sin laŭeble en la kadro de la tiama stato de la Esperanta vortaro. Sed li havis la avantaĝon esti poeto.Tial la du geniuloj povis renkontiĝi sur same aŭtentika nivelo de poezio. Tial la traduko de Zamenhof de Hamleto daŭre okupas honoran lokon en la Esperanto-tradukoj de la ŝekspiraj dramoj.

Oni povas ankaŭ demandi: Kial Zamenhof entreprenis la tradukon, havante malmultan scion pri la angla lingvo, kaj estis tial devigita uzi alilingvajn tradukojn? La respondon oni trovas rekte en liaj vortoj: La teoria opinio, ke la belliteraturajn tradukojn en nia lingvo legas nur iliaj aŭtoroj, estas en la faktoj absolute erara ... Kelkaj amikoj eĉ rekte skribis, ke la siatempa apero de Hamleto estis unu el la plej ĉefaj kaŭzoj, kial la danĝeraj konfuzoj kaj disputoj de la pasinta jaro tiel pace finiĝis preskaŭ tute sen postesigno kaj revekis ĉie novan energion ... . (Originala Verkaro, 204). Zamenhof fidis al la lingvo, li fidis al la homoj kaj li fidis al si mem. Kaj li havis ambicion. Kaj, plej grave, la feliĉa kombino de drameca sento, poezia subtilo kaj sobra inteligento, kiu karakterizas lian tradukon, kondukis al sukceso, malgraŭ oftaj parafrazoj de retorikaj komplikaĵoj. Sesdek ses jaroj devis pasi ĝis ŝekspira dramo estis publikigita en Esperanta vesto tiel digne kaj poeziece, tiam per Otelo en traduko de Reto Rossetti.

Ekde 1904 ĝis 1952 aperis tuta fasko de tradukoj de ŝekspiraj dramoj, entute 12. En tre bona artikolo de Marjorie Boulton, titolita La Evoluado de Esperanto Observita tra Tradukoj de Ŝekspiraj Dramoj, kiu aperis en la jubilea esearo 100-jara Esperanto (Fonto, 1987), la aŭtorino pritraktas tiujn tradukojn kritike. Ŝia ĝenerala konkludo estas, ke tiuj tradukoj ne havas konsiderindajn meritojn. Tamen, oni povas supozi, ke iuj el tiuj tradukoj, precipe tiuj de D.H. Lambert de Julio Cezaro (1906) kaj de la pli matura Makbeto (1908), havis pozitivan efikon al la reputacio de Esperanto en tiu tempo de gazetpolemiko kaj komenco de la idista movado.

Dum tiu periodo la Hamlet-traduko de Zamenhof daŭre havis reeldonojn (8-a eldono 1964), kio pruvas ĝian unikecon en nia tradukita literaturo. Stranga interludo estis la prozaj tradukoj de Stephen A. Andrew, entute kvar (i.a. Romeo kaj Julieto) 1945-1952. Post tio tradukado de ŝekspiraj dramoj eniris novan periodon de pli altaj kriterioj. La kondiĉojn por tiu plialtiĝo de kriterioj kreis diversaj fortoj lingvaj kaj kulturaj: kreskanta vort-trezoro, novaj vortaroj, evoluo de pli altnivela poezio originala kaj tradukita. Pli gravaj, tamen, estis la literaturaj scioj kaj poeziaj kapabloj de tiuj homoj, kiuj sin okupis pri tradukado el Shakespeare “post Andrew” ĝis nun.

Otelo en traduko de Reto Rossetti (1960) lanĉis tiun novan periodon, kiu ja daŭras ĝis nun. Per tiu traduko, kaj ja ankaŭ per pecoj el Romeo kaj Julieta kaj Julio Cezaro, iom pli frue aperintaj en Angla Antologio, Rossetti establis artajn kriteriojn por servi inspire al postaj tradukantoj el Shakespeare. Oni povas nur bedaŭri, ke Rossetti ne entreprenis ankaŭ novan tradukon de Makbeto. Por seriozaj legantoj estas oportune studi tiujn du dramojn kune, ĉar iliaj kontrastaj temoj elvokas tiel variajn manierojn de esprimado. La protagonistoj en tiuj du dramoj estas malsimilaj: Otelo simpla, honesta, brava en agoj, fremda al intelektaj subtilaĵoj, Makbeto introspekta, konscio-tortura, ĉiam kovanta la farotan malbonon, ĉiam taksanta sian pekon. La dramaj versoj respondas al la bezonoj de tiuj kontrastoj, klare rivelante karakterojn kaj simbolajn sekvojn. La fruaj paroloj de Otelo esprimas fieran, virecan kaj simplan karakteron, ili estas rektaj, sendeviaj, mankaj je imagoj, retoriko, argumentoj. Sed paralele kun lia kreskanta afliktiĝo liaj paroloj fariĝas pli imagoriĉaj, ofte groteskaj kaj koruptecaj, kiujn Rossetti certe ne evitas redoni. La fina parolado de Otelo, eble la plej subtila en la tuta dramo, estas tamen tasko malfacile plenumebla; ĉu, ekzemple, la simpla kvieto de la unua frazo: Soft you; a word or two before you go estas kontentige transdonita per Paŭzu momenton: iom mi parolu? Mankas la trankvila, preskaŭ tenera sentrudo de la peto, ĝin anstataŭis formala ordono. Sed ne havas multan sencon tiel trakribri la tradukon de Rossetti, li estis vorta artisto, kiu profunde konis la dramojn de Shakespeare kaj trovis vojon de aŭtentika artismo ĉiam inda je respekto ĉe niaj tradukistoj.

Sekvis Hamleto en traduko de L.N.M. Newell (1964). Supozeble jam venis tempo por nova traduko de tiu tragedio post multfoja reeldono de tiu de Zamenhof. Kaj, kiel atendeble, la liberan tradukon de Zamenhof devis anstataŭi traduko fidelisma. Estas interese noti la diferencon de opinioj ĉe Rossetti kaj Newell pri sinteno al la tikla tasko traduki el Shakespeare. Rossetti tralegis Aktojn I kaj II de la traduko de Newell, sed tiom malkonsentis pri lia fidelisma metodo, ke li retiris sin de plia kunlaboro. Tia diskuto okazas tamen plej ofte interne ĉe ĉiu tradukisto, precipe de poezio, kaj kutime oni atingas interkonsenton inter si mem kaj la originalo. Kaj tion certe atingis Rossetti pri sia Otelo kaj same Newell pri sia Hamleto. Efektive, se entute ekzistas du skoloj: artisma kaj fidelisma, la diferenco estas neglektinda en la koncernaj kazoj, aŭ kiel Boulton rimarkigas: preciza Newell redonas belan artverkon, artisma Rossetti kutime redonas la sencon tre proksime.

La diferenco inter la du tradukoj de Hamleto estas evidenta preskaŭ ĉiupaŝe. Kiel junulo mi facile parkeris partojn el la Zamenhofa traduko, precipe la monologojn: Ho, kial ne fandiĝas homa korpo / Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento! ... (Newell) Ho, se ĉi tro makula karn’ sin fandus, / Akviĝus, kaj sin solvus en roserojn! Mi trovas la “tradukon” de Zamenhof pli drameca, pli eldirebla ol la sence preskaŭ laŭvorta de Newell. Ĉu pro tio oni loku Zamenhof en la artisman skolon? Supozeble ne; mi emas kredi, ke por Zamenhof tuja kompreneblo kutime kondukas al ia ora mezo, kaj ke li ne havis multajn zorgojn pri fidela ekzakteco, se la drama dinamiko estis garantiita.

Post la Otelo de Rossetti kaj la Hamleto de Newell la vojo estis klare distingebla al postirantoj. Tuj sekvis Kálmán Kalocsay per tri tradukoj de dramoj antaŭe tradukitaj: Reĝo Lear (1966), Somermeznokta Sonĝo (1967) kaj La Tempesto (1970). Kalocsay multe dankas al Reto Rossetti pro lia helpo en la tradukado de ĉiuj tri dramoj, supozeble la alta nivelo de la tradukoj multon ŝuldas al liaj konsiloj. Tamen oni ne povas ne miri kaj ja admiri la eksterordinaran fortostreĉon de la hungara poeto, certe sen specialista scio pri la angla lingvo, elplenumi taskon de tia kalibro kun sukceso. Sekvis William Auld kun Epifanio (1977), John Francis per Rikardo Tria (1980), Auld kaj A. Simeonov per La Komedio de Eraroj (1987) kaj G.C. Jervis per La dresado de la megero (1988). Kiel atendeble la tradicio de ekvilibra mikso de artismo kaj fidelismo, firme establita post la dialektika efikado de reciprokoj en la sepdekaj jaroj, nete konstateblas en tiuj tradukoj sen evidentaj surprizoj. La surprizo venis per la du novaj tradukoj menciitaj en la komenco de tiu ĉi artikolo. Marjorie Boulton diras en sia eseo, ke post Andrew ĉiuj tradukistoj de ŝekspiraj dramoj estis mem poetoj kaj laboris laŭ kreaj procedoj de poetoj. Humphrey Tonkin ne aperigis originalan poemaron laŭ mia scio, sed, pli ol kompense: li estas homo profunde erudicia pri poezio, precipe de la epoko de Shakespeare. Tio eble klarigas, ke la tradukoj de Tonkin estas laŭ mi pli ŝekspire substancaj ol aliaj provoj transdoni en Esperanto la verkojn de la plej fama dramisto el ĉiuj.

Baldur Ragnarsson

Nia intervjuo

50 jaroj da persistemo kaj sindonemo por la prestiĝa planlingva arkivejo

Stefano Keller intervjuis la arkiviston de CDELI Claude Gacond

Vi estas tutmonde konata interalie pro via sukcesplena aktiveco, kiu kondukis al la hodiaŭa prestiĝa stato de CDELI, la Centro de Dokumentado kaj Esplorado pri la Lingvo Internacia en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds. Tiu planlingva arkivejo estas hodiaŭ unu el la plej gravaj tiuspecaj institucioj.

Jes, fakte ĉiujare CDELI estas vizitata de esploristoj kaj historiistoj venantaj el ĉiuj kontinentoj. Kio allogas ilin, tio estas grandparte la kontraŭ-Esperantaj arkivaĵoj donacitaj de adeptoj el diverstendencaj planlingvaj orientiĝoj. Tiu materialo lumigas la fuŝinformojn, kiujn Ligo de Nacioj kaj Unesko ricevadis okaze de pri-Esperantaj diskutoj en la dudekaj kaj kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento.

Entute, kiel komenciĝis tiu aventuro antaŭ 50 jaroj?

En 1956, kiel juna esperantisto, ekdeĵoranta instruiste en la vilaĝo La Sagne, mi aliĝis al la Esperanto-grupo de la najbara urbo La Chaux-de-Fonds. Kaj ĉar montriĝis, ke mi estas la sola konsultanto de la grupa biblioteko, tiun libraron mi kvazaŭ donace ricevis. Sed mi ne posedis propran apartamenton, kie la libroj povus instaliĝi, tial mi serĉadis konvenan rifuĝejon por ili. Mi iris diskuti pri tiu problemo kun mia siatempa studkamarado pri etnografio Fernand Donzé, kiu fariĝis la nova direktoro de la biblioteko en La Chaux-de-Fonds. Kiel kondiĉon al la gastigo de la proponita Esperanta libraro li petis, ke mi mem ordigu la librojn en subtegmenteja ĉambreto metita je mia dispono kaj pretu regule helpi la bibliotekistinon por la kataloga laboro la lundon matene, kiam la biblioteko estas fermita al la publiko. Informitaj pri tio la lernejaj aŭtoritatoj de La Sagne, interkonsente kun la kantona instruministerio, adaptis mian instruhoraron, por ke mi povu plenumi mian helpan taskon serve al la ĉaŭdefona biblioteko je la dezirinda unua mateno de la semajno. Baldaŭ mia edzino akompanis min kaj formiĝis laborgrupo ne nur kun aliaj esperantistoj, sed ankaŭ kun la okcidentalisto Alphonse Matejka.

Kiel esperantisto, kiel vi povis arigi ĉirkaŭ vi aktivulojn de aliaj planlingvoj?

Kiel 15-jaraĝa mi provis mem trovi dokumentojn pri Esperanto en la biblioteko de Neuchâtel, sed fakte nur kontraŭ-Esperantan literaturon mi malkovris. Tial mi bicikle vizitis adeptojn de tiuj planlingvoj, kies adresojn mi trovis en la pruntita dokumentaro. Tiel mi konatiĝis kun okcidentalistoj kaj idistoj, kiujn mi trovis afablaj kaj interesaj.

Poste, malgraŭ via esperantistiĝo, vi restis ekster la tiamaj interlingvistikaj disputoj, ege viglaj en la kvindekaj jaroj. Kiel vi sukcesis konservi bonajn rilatojn kun la malamikoj de Esperanto?

Pro mia amikiĝo kun kontraŭesperantistoj mia esperantistiĝo ne heredigis en mi malamon kontraŭ Ido, Occidental kaj Interlingua. Mi nepre staris ekster la interlingvaj konfliktoj kaj senfruktaj polemikoj, kiuj venenis la tiaman planlingvan vivon. Mia etnografia orientiĝo multe helpis min en la studado de la sinteno propra al ĉiu planlingva tendenco. Mi estis lerninta kontaktiĝi kun homa medio por priskribi ties morojn kaj propran pensmanieron. Tiel mi komencis observadi la diversajn movadojn, kiujn mi havis la okazon frekventi. Kaj tio helpis min konsideri kiel iluzian aŭ mitan grandan parton de la ideologio propra al ĉiu tendenco kaj eĉ al ĉiuj kune.

Fakte, via savemo ne nur de Esperantaj dokumentoj sed ankaŭ de arkivaĵoj de aliaj planlingvoj, estis revolucia.

Jes, kaj tiu sinteno enkondukis veran interlingvistikan pacon. Laŭ mi, ne nur inter la adeptoj de malsimilaj planlingvoj estis dezirinda reciproka toleremo, sed ankaŭ en la Esperanto-komunumo mem koncerne al gramatikaj kaj movadaj prikonsideroj. Fakte mi konsideris tiujn ĉi konfliktojn kiel esprimon de eksa generacio baldaŭ malaperonta, kio montriĝis fakte ĝusta.

Kiel evoluis la statuso de CDELI kadre de la urba biblioteko?

Pro kresko de sia havaĵo, de 1956 ĝis 2006 CDELI travivis dek translokiĝojn al ĉiam pli vasta kaj digna situacio. Kaj nun, okaze de grandigo kaj modernigo de la biblioteko, ĝi ricevis grandan kaj prestiĝan laborsalonon centre de la biblioteko mem, kaj vastan propran deponejon por siaj libroj kaj arkivaĵoj. Krom tio, CDELI povas funkcii sendepende de la tre strikta biblioteka horaro por okazigi kursojn, seminariojn kaj kolokvojn en klasejoj kaj aŭlo. La aŭtoritatoj de la urbo fieras pri la famiĝo de CDELI kaj favoras ĝian pluan evoluon.

Kiuj estas la nunaj servoj de CDELI?

Surloke, helpo al la studentoj konsultantaj la ĝeneralan sliparon. en kiu estas registritaj pli ol 20 000 bibliografiaj unuoj. Tiu materialo pli kaj pli konsulteblas ankaŭ rete, dank’ al la laboro de salajrita bibliotekistino (www.rero.ch ekz. kun serĉvorto CDELI). Tiel kreiĝas Bibliografio de Esperanto kaj planlingvistiko laŭ la kolektoj de CDELI. Ekzistas brokanta kaj interŝanĝa servoj konsulteblaj rete: www.esperanto-gacond.ch/Brokantejo.html. Ankaŭ la stato de la kolektoj de la periodaĵoj de CDELI ek-konsulteblas per: www.esperanto-gacond.ch/CDELI-periodajhoj-kolekto.html.

Kiel mi scias, ekde kvindek jaroj via laboro por CDELI estis ĉiam nesalajrita kaj vi neniam ŝparis vian tempon kaj energion.

La sola salajrita laboro en CDELI ĉiam estis tiu de la bibliotekisto, nuntempe plenumata de s-ino Martine Schneller. Nepre menciindas ankaŭ la infrastrukturo de la biblioteko mem, kiu multobligas nian forton. La persistemo kaj sindonemo de niaj bonvolaj kunlaborantoj estas rimarkinda kaj aprezata de la aŭtoritatoj.

Mi fieras esti unu el tiuj kunlaborantoj kiuj ĉirkaŭas vin en la plua evoluigo de CDELI.

CDELI ne restis afero de nur unu homo, kaj tiu fakto firmigas ĝian ekziston. Ĝia populareco ne nur inter esperantistoj sed ankaŭ en la urbo La Chaux-de-Fonds estis bone videbla okaze de la 50-jara jubileo la 6-an de majo 2006.

Florencaj premioj kaj subvencioj

Dum la fermo de la Florenca UK estis solene anoncitaj la ricevantoj de la tradiciaj premioj kaj subvencioj.

La premion Deguĉi, pro plifirmigo de internacia amikeco (ĝi valoras proksimume 2 000 eŭrojn), ricevis en Florenco la multjara oficisto de UEA kaj aktivulo de la internacia Esperanto-movado Simo Milojević.

Premio Deguĉi estas monpremio kiu celas regule distingi la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj “aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof kaj instruoj de Deguĉi Onisaburo”.

Aldone la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de Universala Esperanto-Asocio, kies Statuto invitas “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.” La premio estas nomita laŭ la japano Onisaburo Deguĉi. Premio Deguĉi estis starigita en la jubilea jaro 1987 per donaco de la religia movado Oomoto, kaj pri ĝia ricevanto decidas la estraro de UEA.

La ĉi-jara ricevanto de la premio, Simo Milojević, naskiĝis en 1936 en Bosnio-Hercegovino. Gimnazion li finis en Zemun (nun parto de Beogrado, ĉefurbo de Serbio) kaj poste studis komparan literaturon en Beogrado, laboris kiel armea oficisto en Zemun kaj poste fariĝis profesia esperantisto.

Li estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo, ĉefredaktoro de ĝia gazeto La Suda Stelo, gvidis plurajn kursojn kaj aktivis en la Esperanto-societoj en Zemun kaj Beogrado. Jugoslavia Esperanto-Ligo distingis lin per Ordeno por meritoj en 1964. Kune kun Tibor Sekelj, li estis ankaŭ unu el la pioniroj de la nepala Esperanto-movado: li dum pluraj monatoj instruis Esperanton en Katmando. Nepala Esperanto-Asocio estis akceptita kiel landa asocio de UEA en la vendreda kunsido de la komitato de UEA en Florenco.

En la 1970-aj jaroj Simo Milojević eklaboris en la Centra Oficejo de UEA. Dum multaj jaroj li estis redaktoro de la revuo Esperanto. En 1983 li transprenis la oficon de Ĝenerala Direktoro de UEA. Ekde 1996 li plulaboris, ĝis sia emeritiĝo en 2002, kiel libroservisto de la Asocio. Li dum tri jardekoj estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj.

La subvencion Cigno, kiu estas donata ĉiujare al esperantistoj laborantaj por Esperanto en evolu-landoj, ricevis ĉi-jare du projektoj:

  • La projekto Nesto, kiu instruas Esperanton rete al homoj tra la tuta mondo, por ke ĝi informu pri la versio en la indonezia de la kurso de Carlos Pereira, kiun ili uzas, kaj por ke ĝi ekinstruu Esperanton tiurimede en Indonezio.
  • La projekto Tagaloga Vortaro, kiu estas finredaktanta vortaron de Esperanto en la tagaloga por uzo en Filipinoj, kie la movado por Esperanto apenaŭ ekzistas. Ĝia ĉefa kunordiganto estas la konata esperantisto origine el Irano, Reza Kheir-Khah.

La subvencio Cigno estas financata per 500 000 japanaj enoj de Etsuo Mijoŝi.

Kongresa Mozaiko

La septembra revuo ne permesis raporti pri ĉiuj interesaj florencaj kongreseroj. Jen mozaike pri kelkaj pluaj.

Akademio de Esperanto disputis en amika etoso

Informojn pri la laboro de la Akademio de Esperanto kaj amikan disputon pri la esprimo “dank’ al” enhavis la publika kunsido de la Akademio dum la ĉi-jara kongreso. Preskaŭ duono (17) de la akademianoj partoprenis la kunsidon.

Demando pri nefundamenteco de “dank’ al” anstataŭ “danke al” vekis plej multe da diskuto. Laŭ Fundamento de Esperanto eblas forlasi nur finaĵon -o, sed ne finaĵon -e. Tial la formo estas kontraŭgramatika, sed ĝi ja ekzistas en la reala lingvouzo. Iuj akademianoj diris ke ili fakte komprenas la esprimon kiel mallongigon el “kun danko al” aŭ “estu danko al”, sed ankaŭ tiel ne estas korekte mallongigi. La amika disputo akriĝis speciale inter la akademianoj Renato Corsetti kaj Humphrey Tonkin.

Corsetti opiniis, ke Esperanto devus konservi sian facilan karakteron ankaŭ por neeŭropanoj kaj ke ne indus imiti ekzemplojn de siaj propraj naciaj lingvoj. Iam iuj esperantistoj kredis ke Esperanto devas esti kiel la franca lingvo kun Esperantaj finaĵoj, nun tiuj kredas ke Esperanto devas esti la angla kun Esperantaj finaĵoj, kion Corsetti mem opiniis neakceptebla pensmaniero.

Tonkin defendis la realan uzon de la lingvo kaj emfazis ke la lingvo devas evolui kaj, ke ne eblas restigi Esperanton tia, kia ĝi estas nun aŭ estis iam. Ĉe “dank’ al” temas pri normala evoluo.

La longedaŭra projekto pri la naŭa oficiala aldono al la ĝenerala vortaro proksimas al la fino. Temis pri longedaŭra laboro, ĉar la akademio ne tro rapidas en sia laboro. Estas tamen espero ke unuan fojon post 1974 la oficiala aldono estos akceptita ĝis la fino de tiu ĉi jaro. La aldono havos iom pli ol 200 vortojn. Al la laboro kontribuis pli da akademianoj ol iam antaŭe. Sekciestro pri la ĝenerala vortaro Bertil Wennergren volas proksimigi la oficialan lingvon kaj normalan lingvouzon kaj el tio eventuale sekvos pli oftaj oficialigoj de vortoj.

Aliaj demandoj de la publiko temis i.a. pri esperantigo de nacilingvaj nomoj, formoj kiel biologo kaj historiisto kaj pri Esperantaj esprimoj por “yang” kaj “yin”.

Ne aperis klara rekomendo ĉu esperantigi aŭ lasi nomojn en nacilingva formo. Se necesas doni aparte fremdan etoson, indas uzi nacian formon, sed ankaŭ eblas esperantigi se tio estas la plej oportuna solvo.

Pri formoj kiel biologo apud biologiisto akademiano François Lo Jacomo diris ke ne indas kopii neregulaĵojn de naciaj lingvoj.

Biologiisto estas certe ĝusta esprimo, sed restas demando ĉu biologo (kiel fakulo pri biologio) estas aprobinda aŭ rekomendinda. Tonkin opiniis, ke eventuale estis Zamenhof, kiu fuŝis la lingvon kaj ne ĉio Zamenhofa estas aŭtomate aprobinda. Brian Moon emfazis, ke se amaso decidas uzi iun formon tio fariĝos normo.

Pri esprimoj por “yang” kaj “yin” la akdemianoj opiniis, ke devus esti “jango” kaj “maljango”, ĉar jino jam havas alian signifon.

JP

Esperanto universitate kaj kongresa universitato

Ĉi-jare dum la Universala Kongreso la temo de universitatnivela lekciado per Esperanto estis traktita kaj demonstrita en kvar gravaj aranĝoj.

Unuavice sukcesa sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Due en la Tago de la Lernejo, kie A. Wandel prelegis pri Universitata edukado per Esperanto, emfazante la rolon de IKU. Trie en la Strategia Forumo (legu. p. 180 en la septembra numero) kiu temis pri scienco, intense traktis la rolon de IKU kaj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Kvare, IKU estis prezentita en la antaŭkongresa seminario de la Itala kaj Esperanta Akademioj memore al Migliorini en prelego de A. Wandel pri Esperanto en la scienco en la reta epoko.

IKU kaj AIS

Kiel ĉiam, la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato (IKU) vekis grandan interesiĝon. Pli ol cent personoj partoprenis la inaŭguron de la 59-a sesio de IKU. Malfermis ĝin A. Wandel, kiu emfazis la valoron de IKU en la scienca aplikado de Esperanto. La IKU-rektoro, prof. Fabricio Pennachietti, prezentis la temojn de la prelegoj kaj Prof. H. Frank, prezidanto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), parolis pri la komuna sesio de AIS/IKU. Fine la IKU-prelegantoj faris po unu minutan reklamon de siaj prelegoj. Tuj post la inaŭguro okazis la unua prelego, Akademioj, lingvoj kaj planlingvoj de Vera Barandovská kaj sekvis Geraldo Mattos, kiu prezentis la duan IKU-prelegon, pri la ideologio de Esperanto en la originalaj poemoj de ĝia kreinto.

La temoj ĉi-jare ne tro variis, kvin el naŭ prelegoj rilatis al Esperanto aŭ lingvistiko. La aliaj rilatis al psikiatrio (Eichhorn), kolesterolo (Bojaĝieva), Renesanco (Berveling) kaj ĉina filozofio (Sun Dachen).

La jam tradicia komuna AIS/IKU-sesio okazis en Florenco la naŭan fojon (la unua okazis en Tampereo en 1995). Ĝi konsistis el la unuaj tri IKU-prelegoj kun po du daŭrigaj prelegoj pri la sama temo, kiuj okazis en la universitato de Florenco, je kvaronhora promendistanco de la kongresejo.

Kiel en antaŭaj kongresoj, la plenaj IKU-tekstoj aperis en la IKU-libro (redaktis A. Wandel) kaj estis aĉeteblaj en la Libroservo kaj dum la IKU-prelegoj. Ĉi-jare la IKU-libro estis aparte furora: la komenca stoko de 125 ekzempleroj elĉerpiĝis jam meze de la kongreso, kaj oni devis surloke produkti aldonan kvanton. La IKU-libro estas popular-scienca dokumento kaj povas utili en informado pri la scienca kaj eduka aplikoj de Esperanto, aparte al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj sciencaj aŭ universitataj organizaĵoj. Tiucele ĝi ĉi-jare enhavas detalan artikolon pri IKU kaj Esperanto en la Scienco kaj Tekniko, celita speciale por eksteraj instancoj, kun tradukoj en la francan kaj anglan.

Fine de la kongreso la IKU-komisiono kunsidis kaj diskutis la metodon por garantii elekton de IKU-prelegoj, kiuj estu teme variaj, popularaj kaj kun alta lingva kaj profesia nivelo. Kandidatoj por IKU en Jokohamo estas jam invitataj sendi proponojn (kun resumo kaj biografieto) al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. Christer Kiselman (k...@math.uu.se).

Faka agado

Krom la jarkunvenoj de specifaj Fakaj Asocioj, okazis du ĝeneralaj kunvenoj pri faka agado: la Faka Forumo, kaj la subkomitata laborgrupo pri scienca kaj faka agado. En la Faka Forumo, okazinta vendrede kaj gvidita de A. Wandel, prezentis sin dek tri fakaj asocioj kaj grupoj: Nefumantoj, Eldonado kaj presado, Rondo Kato (kiu estis samtage akceptita kiel Faka Asocio de UEA), IKUE (katolikoj), INA (naturkuracado), ILEI (instruistoj), spiritistoj, Turismo, AVE (Ekologio), Etnaj Liberecoj (IKEL), Skolta E-Ligo, ELF (filatelistoj) kaj IKEF (komercistoj).

Oni diskutis la servojn por fakaj asocioj kiel la retlisto de Scienca kaj Faka Agado http://groups.yahoo.com/group/scienca-kaj-faka-agado, per kiu fakaj asocioj kaj individuaj interesiĝantoj povas komuniki inter si kaj kun UEA, kaj la Faka Budo, libere uzebla de fakaj asocioj dum la UK. Kvin fakaj asocioj utiligis po du horojn la Fakan Budon, kiu funkciis dum la tuta mardo: filatelistoj, katolikoj, ateistoj, bahaanoj kaj kat-amantoj.

Amri Wandel

Florenca Familia Forumo: “Infanoj kaj junularo dum la UK

Tiun temon kaj aliajn traktis la jam tradicia Familia Forumo, kiu ĉi-foje okazis vendrede, fine de la kongreso. Oni diskutis la taŭgecon de Universala Kongreso por la juna generacio.

Amri Wandel prezentis la generaciajn problemojn en la movado kaj aparte en la kongreso. Familioj kun malgrandaj infanoj (sub la aĝo de ses jaroj) bezonas infanvartejon (oni planas havi tian en Jokohamo), dum por infanoj en la aĝo de sesdek kvar jaroj la Internacia Infana Kongreseto (IIK) provizas idealan kadron. Preskaŭ kvardek infanoj partoprenis la IIK-n en la apuda urbeto Prato.

Gejunuloj pli aĝaj povis partopreni la junularan programon, kiu estis vigla sed malproksima. Ĝi okazis en gastejo kvin kilometrojn for de la kongresejo (la pasintjara junulara programo okazis en amasloĝejo apud la kongresejo). Pluraj gepatroj kun infanoj kaj gejunuloj rakontis pri sia sperto pri kongresumado kun la familio.

Oni laŭdis la junularan programon kaj la infanan kongreseton, sed konstatis ke mankas kadro por infanoj kiuj ne povas aŭ volas partopreni en la infana kongreseto. Estus dezirinde havi en ĉiu UK organizitan infanvartejon. Alia rekomendo jam pasintjare farita estas provizi per specialaj ofertoj de familia loĝigo familiojn kun infanoj, kiuj deziras tranokti kun la gepatroj.

Diskutata estis ankaŭ la estonteco de la bulteno Familia Esperanto, kiu spertis malfacilaĵojn dum la lasta jaro, pro manko de redaktoro. Oni tamen konstatis ke ĝi estas valora por pluraj familioj kaj deziris ke ĝi plu aperu en reta aŭ papera formo.

A. Wandel

Kristanoj dum la UK

Dum la Florenca UK estis rimarkinda partopreno de kristanaj esperantistoj. Jam la unuan tagon IKUE kaj la Esperanta redakcio de Radio Vatikano prezentiĝis ĉe la Movada Foiro. Ĉe ilia tablo oni povis trovi grandan lingvan abundon: informojn pri IKUE en dudeko da lingvoj.

La ekumena diservo iĝis unu el la regulaj dimanĉaj programeroj de la UK-oj. Same estis ĉi-jare. En la baziliko de Sankta Laŭrenco kolektiĝis pli ol 400 gekongresanoj. La ekumenan diservon gvidis S. Hawkes Teeples, B. Eichkorn kaj G. Berveling.

Tuj post la ekumena diservo sekvis la dimanĉa meso, kiun kuncelebris kvin katolikaj pastroj ĉeestantaj en la kongreso. La ĉijara ekumena diservo eble akiris iom pli da atento, ĉar iuj uzis la eblon por (senpage) viziti la preĝejon.

Kristanaj esperantistoj havis eblon kunsidi, informiĝi kaj diskuti pri la nuna kaj estonta agadoj. G. Berveling prezentis la projekton pri la traduko kaj eldono de la tuta Biblio en Esperanto. B. Eichkorn informis pri aliaj eldonaj projektoj kaj reatentigis pri la “perlo de nia literaturo”, la ekumena preĝ- kaj kantlibro Adoru. M. Belošević kaj C. Sarandrea prezentis la agadon de IKUE, inter kiuj oni aparte devas substreki la ĉeeston de IKUE en la 2-a Tutmonda kongreso de la ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj, okazinta komence de junio en Rocca di Papa, kaj renkontiĝon de la Papo Benedikto la 16-a kun la membroj de la ekleziaj movadoj kaj novaj komunumoj la 3-an de junio sur la placo de Sankta Petro. La ĉeestintoj en la kunsido havis eblon aŭdi pri la ĉi-jara IKUE-kongreso, okazinta komence de julio en Velehrad (CZ) kaj pri la venontjara Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelpin (PL).

Redaktoro de la Esperanta elsendo de radio Vatikano ĉeestis la kunsidon kun la radio-aŭskultantoj. IKUE dum la funkciado de la faka budo prezentis sian agadon, samkiel dum la faka forumo kaj subkomitato de UEA pri faka agado.

Ankaŭ ĉi-jare ĉiun tagon oni okazigis meson en Esperanto kaj ekumenan preĝon. Salutmesaĝon al la kongreso sendis la ĉefepiskopo de Florenco, kardinalo Ennio Antonelli. Ĝojigas ankaŭ la fakto, ke la kristanaj programeroj, kiuj estas enprogramigitaj aŭ organizataj ekster la kongresejo, de jaro al jaro kaptas pli da atento de la kongresanoj.

Marija Belošević

Florenco tra la prismo de landa agado

Kiel tradicie, fine de la kongreso en Florenco ni aŭdis ĝeneralan raporton pri la kongresa semajno kun statistikoj kaj komentoj pri la programeroj ĉefe klerigaj kaj kulturaj. Sed pro tio ke konsiderindan parton de la kongresa programo okupas la agado en la landoj kaj regionoj, indas raporti ke okazis pluraj kunsidoj kie reprezentantoj de landaj asocioj, kluboj kaj regionoj prezentis diversajn spertojn de la asocia agado kiuj klare difinas la rolon de la homoj, la kluboj kaj landaj organizoj kiel pilieroj de UEA.

La Universala Kongreso en Florenco estis efektive bona okazo denove arigi la esperantistaron dum tuta semajno por diversaj celoj praktikaj, ĝuoplenaj, laboraj kaj stimulaj. Aliflanke, atentinda nombro da kongresanoj rolas iel alie kiel aktivuloj, organizantoj, instruantoj, agantoj ĉefaj aŭ flankaj ene de la Esperanto-movado je landa aŭ internacia niveloj.

Ĉi-okaze ni aparte deziras raporti pri tiuj kongreseroj, kiuj eskapinte el la ĝenerala fina raporto dumkongresa, konsistigas esencan elementon, kiuj iel pravigas la kongreson mem, ĉar temas pri desuba kaj konstanta laboro tra la jaroj.

En Florenco okazis la jam tradicia kunsido pri Landa Agado; pri la regionoj aŭ la regionaj komisionoj kiel Afriko, Ameriko, Azio kaj Eŭropo; kunsido pri Ĝemelaj Urboj kaj Indiĝenaj Popoloj, krom la subkomitata kunsido pri landa agado kie interesitoj kaj komitatanoj proponas agadojn kaj iniciatojn surbaze de lokaj spertoj, kaj kadre de la strategia laborplano de UEA, laborliniilo kiu bezonas pli da atento flanke de la landaj organizoj kiel instigilo al pli unueca kaj kohera agado de la internacia Esperanto-movado. Kelkaj centoj da kongresanoj entute partoprenis tiujn kunsidojn, kiuj donis okazon aŭdi raportojn pri interesaj spertoj, ekzemple ĉe universitatoj de la tria aĝo en Pollando; pri la modelprojekto de la Esperanta urbo Herzberg, rezultinta el sukcesa iniciato pri urbo-ĝemeliĝo inter ĉi germana urbo kaj la pola urbo Góra; pri la bone organizita programo de prelegvojaĝoj de la landaj asocioj de Francio kaj Germanio; pri estontaj regionaj kongresoj en Ameriko kaj Azio; pri la landaj kongresoj en Burundio kaj Niĝerio; pri la evoluo de la projekto Nesto en Brazilo; pri la partopreno de landaj asocioj en la mondaj sociaj forumoj, interalie.

Kiel ĝenerala konstato, oni povas mencii ke evidentiĝis ofta manko de respondecaj reprezentantoj de la landaj asocioj en la UK-kunsidoj. Kion ĝi signifas? Unuflanke, estas fakto ke dum kongresa semajno okazas tiom da programeroj samtempe, ke kongresanoj devas elekti la partoprenotan kunsidon, kaj aliflanke, se la landaj organizoj ne vere konscias pri tio ke la UK estas ankaŭ laborkovejo kie oni prezentu spertojn kaj iniciatojn por senpera komunikado kaj retroefiko, la decido pri reprezentiĝo restas al hazardo kaj plaĉo de la individuo, kio kaŭzas malĉeeston de landaj reprezentantoj, ofte estraranoj de landaj organizoj, en la kunsidoj regionaj kaj landaj.

Cetere, ni konsciu ke homfortoj estas vera obstaklo en pluraj landaj organizoj kaj teritorioj, dum manko de monrimedoj baras la agadon en aliaj mondopartoj. Ĝuste tial tre gravas profiti ĉiujn eblojn interŝanĝi spertojn kaj provi adapti laborplanojn kaj iniciatojn al la realo de la koncernaj teritorioj. Tamen, ni ne povas forgesi ke la individuoj, la kluboj, la landaj organizoj kaj regionaj komisionoj estas la veraj ĉefrolantoj, kiuj povas kaj devas flegi la ligojn de la kluboj kaj landaj asocioj al la internacia Esperanto-movado kaj rezulte pli kohere kaj aktive partopreni la agadon de UEA kiel tegmento de nia komuna domo.

Maritza Gutiérrez González

La germana urbo Herzberg, laŭ la decido de urba konsilantaro, ekde la 11-a de julio 2006 oficiale nomiĝas Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt (La Esperanto-urbo). Sur la foto: la urbestro de la Esperanta urbo Herzberg (la tria de maldekstre) inter esperantistoj, antaŭ la Domo

Novaj Honoraj Membroj

En la Florenca UK la Komitato de UEA distingis du elstarajn Esperanto-agantojn per Honora Membreco de la Asocio.

Umberto Broccatelli (1931), Italio

Broccatelli esperantistiĝis en 1947 kaj tuj ekaktivis movade, estante unu el la refondintoj de Bolonja E-Grupo kaj ĝia sekretario dum kelkaj jaroj. Samjare li aliĝis al Internacia E-Ligo, kiu tuj poste kunfandiĝis kun UEA. Li kunorganizis nacian kongreson en Bolonjo en 1952 kaj la 40-an UK samurbe en 1955. En 1980 li estis elektita al la Nacia Konsilio de Itala E-Federacio. Li restis konsiliano de IEF ĝis 2005 kaj plurfoje, ĝis 1999, membris en ĝia estraro. De 1989 ĝis 2002 li redaktis la organon de IEF, l’ esperanto. Li iniciatis la aliĝon de IEF al la Itala Konsilio de la Eŭropa Movado, en kies gvida komitato li poste reprezentis IEF. En 1999 li reaktivigis Eŭropan E-Union, kiun li prezidis, ankaŭ redaktante ĝian informilon Eŭropa Bulteno, de 1999 ĝis 2004, kiam li fariĝis honora prezidanto de EEU. Broccatelli aŭtoris la vortarojn Vocabolario Esperanto-Italiano (1984) kaj Dizionario Italiano-Esperanto, Esperanto-Italiano (2004), kaj la lernolibron Nuovo Corso di Esperanto, per allievi e autodidatti (1993). Li multe artikolis pri lingvaj demandoj de Esperanto, pri kiuj temas ankaŭ lia broŝuro Esperanto, lingvo planebla (1996), kaj pri eŭropaj aferoj. Li prizorgis la E-eldonon de la gazeto La Partio Nova de Transnacia Radikala Partio. Broccatelli tradukis ankaŭ beletraĵojn, i.a. por Itala antologio (1987).

Prof. D-ro Ottó Haszpra (1928), Hungario

Haszpra estas emerita profesoro de la hidro-konstrua katedro de la Teknika Universitato de Budapeŝto, eksperto de UN, membro de Hungara Akademio de Sciencoj. Liaj sciencaj publikaĵoj nombras ĉ. 300 en sep lingvoj. Haszpra lernis Esperanton en 1958. Li estas membro de Hungaria Esperanto-Asocio ekde 1962 kaj servis ĝin kiel komitatano (1965-1990), estrarano (1977-1990) kaj vicprezidanto (1981-1990). Li estas fakdelegito de UEA pri inĝenierado ekde 1972. Li estis komitatano de UEA (1980-1990) kaj estrarano pri faka agado (1986-1989). Ekde 2004 li membras en Akademio de Esperanto. Haszpra estis redaktoro de Sciencaj komunikaĵoj (1974-1979) kaj gvidanto de Scienca Eldona Centro de UEA en Budapeŝto (1981-1985). Li aperigis multe da sciencaj kaj popularsciencaj artikoloj en Esperanto kaj ofte prelegis. Li kunlaboris por la 6-lingva Geodezia fakterminaro (1976-1981) kaj por Hungara-Esperanta meza vortaro (1996). En 2000 aperis lia ampleksa E-lernolibro por hungaroj. Haszpra aŭtoris la E-dokumenton Esperanto — lingvo de natursciencoj kaj tekniko 1887-1986 (1988) kaj la studojn La vera kosto de la multlingveco (1978), La natura ŝarĝo de la lingvolernado kaj ties radikala malpliigo (2002), Egalrajteco kaj ekonomieco en la internaciaj rilatoj (2005).

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Feliks Zamenhof: el “Kial ofte, knabineto...

Kial ofte, knabineto
el sub via palpebreto
larmo falas en sekreto:
signo de ĉagren’?

[...]

— Ne pro perdo de l’ junulo
verŝas larmojn la okulo...
En animo mia — brulo.
Ho, malĝojas mi:

ĉar forlasis min espero,
kaj la fid’ al vira vero,
ho, de l’ kredo eĉ fajrero
ne briletas jam.

False fluas vivo-ondo,
falsa — proksimula rondo,
falsa, falsa — tuta mondo,
falsa estas am’!

Unu el la pli junaj fratoj de la iniciatinto de Esperanto, Feliks Zamenhof (1868-1933) estis entuziasma adepto de la frua movado, kaj unu el la plej trafaj ekzemploj de tiu naiva poeziado, kiun poste William Auld baptis “primitiva romantismo”. Ĝuu ĉi tiun simplan, ritme plaĉan specimenon el forpasinta epoko.

Infana Paĝo

Esperanto rektigos la tutan mondon

Pri la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto en Prato la itala ĵurnalo Oggi alportis la 23-an de aŭgusto 3-paĝan artikolon kun tia titolo. La gvidantino Tali Wandel rakontas pri siaj spertoj.

Sabate, kiam venis pli kaj pli da amikoj al la kongresejo en Florenco, vidiĝis ankaŭ pli kaj pli da infanoj. Unue estiĝis grupeto de jam konataj geamikoj sur herbejo ekstere, ludante rompitan telefonon. Multaj el ni malfruis al la renkontiĝejo. Tie la gepatroj povis demandi kion ni faros dum la kongreseto, kaj kontroli ĉu ili sekure povas transdoni al la gvidantoj siajn infanojn... Ŝajnis ke la gepatroj hezitas. Atendis nin buso kiu speciale venis por veturigi nin rekte al Prato. Tiun ĉi buson ni devis atendigi ĝis kuraĝiĝis ĉiuj gepatroj por ke ĉiuj partoprenantoj de la kongreseto 2006 povu kuniĝi kaj eki.

Ni kantis kaj ludis veturante eble duonhoron ĝis la gastejo. Post tio niaj tagoj kaj noktoj estis vere amuzaj. Ni ĉiuj dormis malmulte. La infanoj pro babilado kaj ludado, kurante tra la tuta gastejo kaj la korto ekstere, ride kaj gaje, kaj ni gvidantoj provante ilin persvadi tamen enlitiĝi.

Unu vesperon okazis koncerto en korto, kaj niaj bravaj gebuboj surgrimpis la tegmenton por ĝin spekti. Kelkajn tagojn post tio ni havis koncerton, kiam Ĵomart kaj Nataŝa venis kanti kaj ludi kun sia filino, partoprenantino de nia kongreseto. Ankaŭ niaj najbaroj el la urbo Prato estis invititaj al ĉi tre bela koncerto. Mi kredas ke ĝuis ĝin ĉiuj kiuj traviglis kaj tradormis ĝin (post laciga ekskursa tago, necesas kompreni). Ni ĉiuj kantis Esperantajn infankantojn. Helpis tiuj kiuj bone konas la kantojn pro antaŭaj renkontiĝoj. Mi mem ilin komprenis je la unua fojo. Partoprenante kiel infano en IIK antaŭ multaj jaroj, mi apenaŭ ilin komprenis. Dank’ al la klara instruado (kaj pli bona kompreno de la lingvo estante plenkreska), mi povis feliĉe kanti kun la infanoj kaj poste ankaŭ memorigi al geamikoj ĉe IJK kaj instrui al amikoj kiuj mem esperantistiĝis post la infanaĝo.

Ni ekskursis preskaŭ ĉiutage, al diversaj regionoj de nia gastiganta lando. Ni vizitis Florencon. Tie ni kantis al la vicurbestro kaj ĉiu infano sidis en turniĝanta seĝo malantaŭ longaj tabloj kaj mikrofonoj kiujn kutime uzas tiuj plenkreskuloj kiuj decidas kio okazu en la urbo. En la sama palaco, ni renkontis dukinon kun ege longa robo, kiu iom klarigis al ni pri vestkutimoj de sia tempo de antaŭ kelkaj jarcentoj. Poste, sur la herbejo ĉe la kongresejo, kelkaj el ni ludis brazilan muzikilon kiu nomiĝas birimbaŭ.

En la gastejo la kuirantoj traktis nin afablege. Helpite de nia fidinda gvidanto Leonardo, unu el du esperantistoj el la urbo Prato, kiu interpretadis inter la itala kaj Esperanto, ni ĉiuj estis sataj kaj kontentaj. Ni naĝis en naĝejo de la urbo Prato kaj vendrede ni veturis tra belega natura pejzaĝo ĝis la Kalva Montaro, kie ni promenis kaj naĝis en natura rivereto. Eĉ akompanis nin specialisto pri marŝado kaj promenado en montaroj, kiu ĵus montaroj, revenis el la Andoj en Suda Ameriko.

En nia internacia vespero multaj el ni demonstraciis siajn talentojn de diversaj variaj artoj. Kaj se ni ne ĉesus noktomeze, ni daŭrigus teatrumi, kanti kaj ludi muzikon kaj akrobataĵojn ĝis la fino de la kongreso. Kiaj getalentuletoj!

Unu vesperon post vespermanĝo Leonardo prezentis al ni grandan rulaĵon, kiu evidentiĝis pli kaj pli longa, rakontante pri la historio de Pinokjo. Kiaj aventuroj! Ankaŭ tiuj kiuj jam legis la libron helpis rakonti. Speciale unu knabineto, kiu ŝajnigis koni la rakonton pli bone ol la aŭtoro mem! Sekvonttage ni renkontis ĉiujn aventurojn el la historio en la parko de Pinokjo en Kollodi. Tio estas la naskiĝurbo de la aŭtoro, kiu sin nomis laŭ la nomo de la urbo. Kiom ni ĝuis tiun belan kaj agrablan lokon! Ni kuris inter plantoj, gigantaj kaj mirindaj karakteroj kaj lokoj de la libro. Ni estis surŝprucitaj de akvo de krabego kaj ŝarkego, surkraĉitaj de fumo de ridanta serpentego, grimpis la dorsegon de terura ŝarko, provis perdiĝi ĉe bambua labirinto, kuris ĉirkaŭ aŭ inter la kruroj de serioza policoficiro en la vilaĝo, kaj fine ni ĉiuj “rajdis” karuselojn! Amuza ludo kiu kreskis dum la kongreseto estis eltrovo de “familiaj rilatoj” inter ni. Mi iĝis avino al kvin genepoj, unu el ili estis mia frateto, kio al li kaŭzis estiĝi avo de si mem. Resume, ni ĉiuj kune tre ĝuis la kongreseton kaj ŝatus ke ĝi daŭru pli ol unu semajnon. (Vidu ankaŭ http://bertosch.free.fr/iik2006fotoj/index.html).

Recenzoj

Sandviĉo pri la Centra Oficejo

Vizito al la Centra Oficejo. Rotterdam: Espero / UEA, 2006. 24 min. DVD. Prezo: € 12,90

Sandviĉo estas la DVD Vizito al la Centra Oficejo: la vizito mem, sufiĉe suka kaj bongusta, estas ŝovita inter tranĉoj de pli malfacile digestebla tramaĉaĵo.

Mi klarigu: la DVD, malgraŭ la titolo, ekas per plurminuta filmhistorio pri Roterdamo. Videblas folioj, arboj, haveno, statuo kaj fine la eksteraĵo de la Centra Oficejo. Tiam, kiam la manĝonto diras al si: Ha! Nun venas la titola bongustaĵo... subite, kvazaŭ per sorĉbastono, ni trovas nin denove en la urbo, ĉi-foje ĉe la stacidomo, konatiĝante kun la ĉarma Indrė, kiu invitas nin akompani ŝin per tramo — ĉu la malfacile digestebla tramaĉaĵo jam menciita? — al la Centra Oficejo por partopreni kun ŝi Malferman Tagon. Jes, bone, Indrė... sed ni ĵus staris, almenaŭ filme, ekster la Centra Oficejo. Kial tiam ni ne eniris? Almenaŭ la tramvojaĝo kun Indrė ebligas al ni rimarki ŝian bizaran pantalonon: blankan tub(p)aron ornamitan, ŝajne, de bruna serpento. Eble la plej lasta modo: venontjare estos krokodilo.

En la Centra Oficejo ni renkontas, dank’ al la serpentpantalonulino, Osmo Buller, kiu intervjuiĝas pri UEA kaj la oficejo mem. Sekvas scenoj, montrantaj la diversajn ĉambrojn ĉe la UEA-ĉefsidejo, kaj aliaj intervjuoj, ĉiuj informoriĉaj, ĉiuj interesaj, sed en kiuj — bizare — ĉefrolas kap-malantaŭoj. Ĝis nun mi ne rimarkis, ke esperantistoj posedas tiel elegantajn kap-malantaŭojn; sed la kameraisto evidente preferas, ke la intervjuato nanu meze de bildo dominata de intervjuanta kap-malantaŭo. Krome varias la sonkvalito en la intervjuoj: la vortoj ĉiam kompreneblas sed saltetas — kiel foje la kamerao (ekz. dum la Corsetti-parolado) — la sonniveloj. Mi kulpigas la pantalonon: ankaŭ mi saltetus, se mi ĝin ekvidus.

Tiam, glutinte tiun ĉi frandaĵon (la filmon, ne la pantalonon), la manĝanto trovas, ke restas ankoraŭ sandviĉa pano: iom krude bakita kaj, vere, nura stomakbalasto. Rakontita, mallonge per fotoj, estas la historio de centraj oficejoj; sekvas pliaj fotoj rilate la Malferman Tagon (plejparte jam spektitaj en la filmo), kaj foto-scenoj el la filmado. Akompanas la foto-galerion irite insista tamburado kaj la raŭka voĉo de iu Roĝer Borĝes: tute ne laŭ la gusto de miaj mezaĝaj oreloj sed eble plaĉa al serpentopantalonoj.

Kiom ofte, aĉetinte sandviĉon, ni manĝas la interpanaĵon kaj lasas surtelere panpecojn? Tiel Vizito al la Centra Oficejo. La DVD aĉetindas: ĝi surhavas multon valoran; eblas per ĝi sate informiĝi pri la Centra Oficejo. Sed, sandviĉe, ne necesas ĉion konsumi: estu preta flankenŝovi la malpli frandindajn erojn. Nun... kie mi akiru serpento-pantalonon?

Paul Gubbins

Laŭdinda aldono al ŝekspira trezoraro

La vintra fabelo. William Shakespeare. Tradukis Humphrey Tonkin. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2006. 154p. 21cm. ISBN 9290170913. Prezo: € 14,10.

La vintra fabelo ne estas inter la plej ofte prezentataj teatraĵoj de Shakespeare, kaj ĉar mi neniam spektis ĝin, mi ne povas diveni kiom adekvate la traduko de Tonkin taŭgus por enscenejigo. Sed certe rilate al legebleco, ĝi estas laŭdinda, kaj bona aldono al la ŝekspira trezoraro nun havebla en Esperanto.

La gustoj de teatrumuloj multe varias de epoko al epoko. En nia aktuala epoko, klasikstilaj dramoj maloftas en la teatroj. Parte tio ŝuldiĝas al la diferenco inter la prezenteblecoj de la 17-a jarcento kaj la 21-a. Per televido kaj per filmoj ni povas montri agadon kiu en la epoko de Shakespeare estis nur aludebla per vortoj. Konsekvence, la relativa kvanto da parolado kompare kun agvidigo multe ŝanĝiĝis. Mi iom timas imagi kia estus La vintra fabelo prezentata per televido aŭ filmo. Nepre ĝi malsimilegus al la dramo enscenejigita de Shakespeare en la Teatro Globo. Kio devis esti esprimata per vortoj kaj voĉtonoj, nuntempe estus grandparte esprimata per vidimpresoj. Eventoj tre gravaj povis esti aludataj pervorte, sed ne vidigataj, en la originala dramo. Ekzemple, la familiara temo de nove naskita bebo kondamnita de la Reĝo, kaj tial elmetita en sovaĝa stranda loko por tie morti aŭ esti trovita de paŝtisto povas esti koncize prezentita per konversacioj en la originaloj. Sed por modernspeca pseŭdodokumenteca vidprezento, tiel konciza dramevento ne estus ebla — kaj pro tio, la ekvilibro de la rakonto radikale ŝanĝiĝus.

La intrigo de La vintra fabelo similas al tiu de multaj malnovaj rakontoj popularaj dum centoj da jaroj. Reĝo Leonto de Sicilio miskredas ke lia edzino adultis kun vizitanta Reĝo Polikso de Bohemio.

Lia paranojo fariĝas superrega. Reĝo Polikso devas forfuĝi por eviti murdiĝon. Leonto freneze ordonas mortigi kaj la reĝinon kaj la naskitan bebon. Lia freneza paranojo estas evidenta al ĉiu escepte de li mem. Amikoj kaj servistoj sekrete kaŝas la reĝinon; la bebo estas forportita al Bohemio, kie ĝin trovas kaj adoptas ŝafisto. Kompreneble la bebo kreskinte fariĝas belega junulino; kaj la inkognita filo de la Reĝo de Bohemio enamiĝas al ŝi, kiel same ŝi al li. Sed Reĝo Polikso ne povas toleri ke lia princa filo edziĝu kun ŝafistidino. Do la du gejunuloj devas fuĝi. Ili iras al Sicilio, kie la nun pentoplena Reĝo Leonto ĝoje sciiĝas pri la pluvivo de sia filino, kaj la transvivo de sia edzino kiun li estis kredinta morta.

Nur majstra teatristo povus sukcese verki kaj enscenejigi tian dramon, per rimedoj tiel malfamiliaraj al ni (nur unu scenloko, kelkaj simplaj rekvizitoj). Kiel samtempe aŭtoro, reĝisoro, rekvizitisto kaj aktoro, Shakespeare sukcesis pri tio nekredeble; eble nur Charlie Chaplin per sia La granda diktatoro egalis lin talente.

La traduko farita de Tonkin estis la rezulto de multa laboro kaj egale granda inspiriteco. Li ne penis reprezenti laŭvorte la tekston de Shakespeare, sed la signifon de la enhavo de la parolaĵoj. Kontraŭe al la (laŭ mi ne tre sukcesaj) provoj “fideli” al la vortotekstoj de Dante kaj Goethe, en lastatempaj eldonoj de iliaj majstroverkoj, Tonkin penas komprenigi al la leganto la vortojn; kaj multaj piednotoj klarigas aludojn kiujn pro la diferencoj inter epokoj aŭ la hejmkulturoj de la legantoj la nuntempa esperantisto eble ne komprenus.

Pri la poezia formo de tre granda parto de la teksto de la dramo, mi lasos la tiutemulojn disputi. Mia opinio estas ke ĝi bone reprezentas la naturon de la ŝekspira poezidramparolado. La leganto akceptas ĝin kiel naturan; kaj same kiel la spektantoj de la dramo en la epoko de Shakespeare, sentos ĝin kiel belan paroladon, pri kies teknika konstruiĝo ili nek demandemas nek konsciemas.

Donald Broadribb

Monumenta kompendio

Tarokoj kaj epokoj. Christian Declerck. Antverpeno: FEL, 2002. 650p. 21cm. ISBN Christian Declerck. Antverpeno: FEL, 2002. 650p. 21cm. ISBN 9071205983. Prezo : € 36,60

De Christian Declerck (1938) aperis originale en 1991 la ampoemaro Ŝirpecoj (anstataŭ monumento). La sama eldonejo, en 2002, eldonas lian (650-paĝan!) sibiografian kaj grandparte samteman romanon Tarokoj kaj epokoj, kiu pruvas lin supera proziste ol poete. Anstataŭ tio, ke la nuna verko servus ĉirkaŭtekste al la antaŭa, okazas ja male: retrospekte la iamaj poemoj ilustras la romanajn intrigojn kaj epizodojn. Kiel en Ŝirpecoj, plej gravas la amoj kaj ama(n)tinoj en la vivo de la aŭtoro, ĉi-kaze alinomata Arno Dirk. Ankaŭ pliaj roluloj intime ligitaj al li ricevas fikcie fikciajn nomojn, dum en aludoj al konataj ceteruloj plej ofte la romano konservas la originalajn formojn.

Mi nomas ĝin sibiografio, ĉar ne la mio rakontas unuapersone siajn (mis)aventurojn kaj (mal)prodaĵojn: ĉi-kaze la rakonta voĉo parolas deekstere pri la sio, pri ĉi ties naskiĝo kaj disvolviĝo tra la tempo. Dum en La litomiŝla tombejo, probable la pleja atingo de nia originala literaturo, Piĉ uzis samcele alrakontan vion (Vi verkas romanon ktp), en Tarokoj... alternas li-, mi- kaj ci-formoj (ĉi lastaj du, kiam la Arno de la jaro 2000 interrompas la tajpadon de la romano por enŝovi nunan komenton, graslitere presitan): Jes, li devas verki. Romanon kaj, ie poste, Mi ne diskutos prieCi trovas similan penson ĉe poeto. Estiĝas tiel kontrasto inter du aŭ eĉ tri distempaj rakontadoj fare de la “sama” voĉo. Legantoj prefere seniĝu je la iluzio aŭ konvencio de la “mio”: temas fakte ne pri unu sed pri pluraj voĉoj, apartenantaj al diversaj aĝoj de la “sama” individuo.

La romano, en pli-malpli laŭtempa ordo, konstruiĝas mozaike, kvankam foje ĝia konsisto pensigas pri tond-kaj-kunglu-bildo. Jen kaj jen enestas kelka materialo sensuka kaj seninteresa, aŭ trudita; la tuto certe gajnus el pluaj kribro kaj poluro kaj ellaso de balasto (kiel la interlingvistikaj tekstoj de antaŭ 80 jaroj, des pli se alilingvaj kaj sen traduko).

Sed romanon pafkritiki estas facile, ĝin verki... tute male! Ni do turnu nin al ĝiaj sendubaj meritoj. Ĉu ĝi legindas nur ĉar verkita en Esperanto? Certe ne, ja ankaŭ enhave ĝi prezentas ion novan. Ne sufiĉas tamen legi ĝin kiel literaturon belgan, flandran, antverpenan; nek ĉar ĝi entenas, spegule kaj pesimisme, la nunan konvulsian mondon. Dum Mi juna, de Manashi Das Gupta, prezentas la genezon de nova fenomeno (la formiĝon de barata intelektulino en la tridekaj jaroj), ĉi stiffikcia* romano de Declerck apartenas al la sama ĝenro, pli konkrete al la branĉo de sama ĝenro, pli konkrete al la branĉo de La litomiŝla tombejo, Adolesko de Vaha, Kaj kiu pravas de Zilah, la membiografio de BervelingHetajro dancas de Urbanová, nome tiu pri la estiĝo de intelektulo esperantisto. Kun Zilah, pli ol kun aliaj aŭtoroj, li aparte kundividas la altiriĝon al orient-aziaj filozofioj kontraste kun la hejmaj kredoj kristismo kaj sciencismo, same kontraŭdiraj. Ja religio montriĝas grava temfadeno en ĉi fekunda kaj sekvinda literatura subĝenro, same kiel la strukturo familio, t.e. la problema rilataro inter gepatro(j) kaj geido(j).

* duonfikcia

Jen li skribas: Pacience, ĉiam re kaj re kaj re, li reprenos la ripetadon monotonan de la mantro. Ĝi estas nur rimedo, helpilo, por finfina silentigo de ĉiu cerbobruo, cele al ĉesigo de l’ pensado, tiu meĥanika, nevola, neestrata kaj nekontrolebla pensofluo kiu trenas onin senorde de unu temo al alia, de unu temero al plia, senfine. Regi la menson, ne pensi, kiel malfacile! Unufraze: Ho, la embuskejo de niaj pensaĉoj! Nia aŭtoro tamen pensas, kaj verkas, pri temoj plej diversaj, de enamiĝo el fiziologia vidpunkto, nudismo, mistike fizikaj (aŭ fizike mistikaj) spertoj aŭ la milito en Jugoslavio, al alternativaj terapioj kaj masklismo en kuracado. Pri pluraj eĉ obsede; dum la Piĉa Sankta Triunuo estis la urbo Litomiŝlo, la lingvo Esperanto kaj virinoj, Declerck adoras propran fraktan triopon: virinoj kaj sekso; Esperanto; libroj kaj literaturo.

Unue, koncerne la lingvon, karakterizas la aŭtoron flua stilo kun preciza, eĉ precioza, vort-elekto, plus ioma obsediĝo pri la lingvo mem kaj pri apartaj lingveroj. Eble pro praga influo li ŝatas vortseriojn (Oni jubilu, aplaŭdu, admiru, konsentu, pravigu, komplimentu kaj gratulu), sed ankaŭ jen listojn kaj elnombradojn, aŭ oftajn rimojn (spontane kaj senplane, kretene kaj senretene) kaj, foje, kaŝajn versojn, tiel ke legiĝas tutaj alineoj da poezia prozo. Mem la apostrofon li uzas, sentabue, sporade. La dialogoj ĝenerale sonas naturaj, ankaŭ la re-prezentoj de dialogoj sufiĉe intelektecaj. La romano enhavas i.a. interesajn rakontojn aŭtonomajn, trafajn priskribojn de personoj kaj ĉi ties karakteroj, eseetojn, stil-ekzercojn ktp, kaj eĉ dozeton da revpensado pri esperantismo (p. 623).

Declerck informas, enkonduke al la Glosaro: Kelkaj vortoj estas hapaksoj kaj aperas nur unu fojon entute, aliaj (precipe kelkaj de Piĉ) estas uzataj pro la karaktero de la libro. Se ne sufiĉus tiu nepetita pardonpeto, tra la verko piĉismoj tre ofte skribiĝas kursive, kiel se temus pri vortoj nenormalaj, neasimileblaj, fremdaj. Ni ne forgesu ke la lingvo pli facile enakceptas novajn radikojn finaĵhavajn, malpli facile afiksojn, kaj apenaŭ aŭ neniom partikulojn, des malpli en parolo. Kial do entute uzi ilin? Li mem demandas sin kial kaj respondas: Ne nur imitemo. Nek kaprico. Bezono, ia bezono. Eta lukto en li. Sed, dum La litomiŝla tombejo estas la unua memrakonto, en la internacia lingvo, de neŭrozo [...] intime ligita al Esperanto mem (Septje en La Kancerkliniko), tiel ke Piĉ devas havi eĉ sian propran Esperanton, alian ol tiu de la cetera mondo (Buller en Hamburgo en beletra vivo, en Serta Gratulatoria in Honorem Juan Régulovol. IV), Declerck, male, elfremdiĝas, apertas al la mondo, volas kunparoli. En lia prozo, la piĉidaj dialekteroj, anstataŭ kontribui al la tono kaj etoso, distras kaj distiras. Feliĉe ili ne tro abundas nek malhelpas mergiĝon en la legadon.

Due, rilate literaturon, ni aŭdu mem la verkinton: Vivi kun nur libroj kiel kompanoj. Kun libroj kaj iliaj sensonaj aŭtoroj kiel nura kompanio. [...] En la vivo oni tamen malmulte pripensas, rare enpenetras la enigmojn, la sekretojn, la kaŝitajn aspektojn. Aŭtoroj, male — ĉar ili estas serĉantoj — ofte fosas profunden. Ĝis la fundo, se eble. Sed ĉu la vivo havas fundon? Sonĝoj estas borborigmoj de la subkonscio. La vivo mem radikas multe pli profunde, en la nekonscio. Eble ĉi tial la romano montriĝas plena de citaĵoj, kvazaŭ katalogo de liaj prefer-eroj, omaĝe al niaj poetoj (ĉefe) kaj prozistoj, dialoge kun ili aŭ kun ĉi ties verkoj, kaj invite al la legantoj, ke ili divenu kiesas ĉiu citaĵo (bedaŭrinde kelkaj fragmentoj estas kriplaj aŭ ŝanĝitaj alisignifen).

Trie, pri virinoj... Nu, sekso aperas ĉiam, ĉie, ĉiel; ne fantaziefantasme kiel ĉe Piĉ, sed reale, tuŝeble kaj flareble: amoj, amoroj kaj seksado, jen eksplicite (foje tro detaleme) jen mediteske, aŭ kadre de la ciklo vivo-oldiĝo-kadukiĝo-morto. Ĉe Declerck virinoj (cetere, a-nomaj: Ragna, Jolanda, Onira) kunrolas aktive, kaj la pluraj Arnoj ofte provas kaj sukcesas vidi la mondon ankaŭ virine.

Kial verki romanon tiel ampleksan kaj ambician? Pro pluraj motivoj: Mi tiom ricevis de niaj aŭtoroj, ie li citas iaman sin mem, ĉu mi nenion redonus? Aliloke: Kaj kial verkas li? Unue, ĉar ĝi estas defio por li. Due, ĉar kreado, venko de malfacilaĵoj, realigo de projekto... donas plezuron. Sed esence li verkas por venki la malĝojon — por superi la tristecon kiun kaŭzas vivi en mondo materialisma, kruela, senkora. Poste: Tamen, ĉu por aliaj li verketas? Aŭ ĉu li esprimas sin mem, por si mem? [...] Kiom da jaroj lin premas la deziro, la bezono, la volo skribi — elskribi kion li ne povas eldiri? Fakte ekde la adolesko. [...] Ĉar nun jam urĝas la afero. Se li nun ne ekmovas la manojn, baldaŭ estos tro malfrue. Kun ŝanĝo de vidpunkto: Mi scias, ke verkisto mi ne estas. Mi skribas, ĉar mi volas esprimi min, pripensi mian vivon, resumi ĝin. Mia provo esprima estas ia memrealigo. Tio estas la esenco de la afero: miaj klopodoj penaj, longaj, lantaj. Plia turno: Ma [= sed] sen fantaziaĵoj, fikcio neniom kaj neniel interesas lin nun. Sed li ne estas verkisto. Kaj li ne trovos tempon. Nek talenton nek la necesan disciplinon li havas — por persista krea laboro. Kaj fine: Sed eĉ la fikcio ne estas fikcia.

Jen la motivaro. Kun tarokoj kaj epokoj gvidfadene: tarokoj kiel konciza kaj praktika ilustro de ĉiuj aspektoj de la (inter)homa vivo, kiu siavice estas sinsekvo de epokoj, ĉiukampe kaj ĉiugrade. Kontraŭdire al la priverkita nepensemo, Declerck repensas kaj traprezentas sian ekziston. Nenie abundas, des malpli en Esperantujo, ĉi tiaj vivokompendioj, de homoj tiel kleraj, sinceraj, sindemandaj... Oni ne permesu al si la lukson maltrafi tiun ĉi.

Jorge Camacho

Loke — fake — persone

PREMIO WÜSTER: La 30-an de majo 2006 la Internacia Informcentro pri Terminologio en Vieno (Infoterm), fondita en la jaro 1971 de Eugen Wüster, distingis Wera kaj Detlev Blanke per la Speciala Premio Eugen Wüster (Eugen Wüster Sonderpreis), aprezante iliajn “senlacajn klopodojn kaj eksterordinarajn rezultojn sur la kampo de terminologio”. La premio estas subtenata de la urbo Vieno kaj de la Aŭstria Unesko-Komisiono. La geedza paro Blanke per publicaĵoj kaj prelegoj aparte atentigis pri la planlingvaj radikoj de la terminologio-scienco kaj klopodis kontribui al la organizado de terminologia agado en Esperanto.

POŜTMARKO: Kolomano Kalocsay, unu el la plej elstaraj Esperantaj literaturistoj, forpasis la 27-an de februaro en 1976. Danke al la zorgado de s-ino Ada Csiszár (k...@drotposta.hu), okaze de la 30-a datreveno de lia morto, estis produktita personigita oficiala poŝtmarko ĉe la Hungara Poŝto en valoro de 50 HUF.

TELEVIDO: Kataluna E-Asocio havas televidan novaĵ-servon kun la nomo Kataluna Inform-Servo Televida, KIS-TV. La projekton entreprenis Ferriol Macip kaj Jomo Milla, kunlaborantoj de la loka televid-kanalo Barcelona TV, por kiu ili produktas etan televid-novaĵan programon en la okcitana lingvo. Temas pri reta televid-servo, ia “novaĵ-kanalo”, en kiu, anstataŭ montradi tedan 24-horan programon milfoje ripetatan, oni proponas bongustan menuon diversspecan kun formo de etaj “informkisoj”. La TTT-ejo www.esperanto.cat/kistv estas dulingva.

GEEDZIĜO: La 7-an de septembro 2006, en la nederlanda urbeto Varsseveld, geedziĝis Ingeborg van Dijk, eksa prezidantino de Nederlanda E-Junularo, kaj Ziko Marcus Sikosek (nun: Ziko van Dijk), eksa oficisto de UEA. Elkorajn gratulojn kaj bondezirojn!

UEA invitas prelegi en la Jokohama IKU-Sesio

Dum la 92-a UK en Jokohamo okazos la 60-a sesio de Internacia Kongresa Universitato, kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila kvalifiko.

UEA nun invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Christer Kiselman, Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, rete: k...@math.uu.se, plej laste 2007-01-31.

Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS estas invitataj proponi kurson, kies unua lekcio funkcios samtempe kiel IKU-prelego.

Propono enhavu mallongan (ĉ. duonpaĝan) resumon de la prelego en Esperanto kaj koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton kun persona bibliografio.

Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj al la kongresa temo, kiu estas Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto. La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.

Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro de UEA plej laste 2007-04-15 kaj, kaze de akcepto, tiu sendu sian tekston al la Centra Oficejo plej laste 2007-05-31. Pliaj detaloj troviĝas en la IKU-regularo, rete konsultebla ĉe http://uea.org/dokumentoj/ikuregularo.html.

Tra la mondo

Bona lingvopolitiko en la belga Spa

Brilis belega suno (malofta ĉi-jare) por la trilanda renkontiĝo en Spa, la 23-an de aprilo. Rimarkeblas bona lingvo-politiko de la urbo: kvankam tre turisma kaj mondfama, Spa minimume uzas la anglan: vizitoj plej ofte okazas nur en la franca, nederlanda kaj germana, kelkfoje en la valona.

Spa kontraŭe forte subtenas la francan lingvon, interalie dank’ al famaj festivaloj pri teatro kaj franclingva muziko (“Francofolies”).

Sekve de nia vizito, ankaŭ la tre amuza muzeo pri lesivo favoras Esperanton kaj vendas 28-paĝan esperantlingvan broŝuron (se vi vizitos tiun muzeon, nepre petu tiun broŝuron).

Same la aŭto-trajneto kiu trairas la urbon kaj la regionon (al la fonto “Tonnelet” kaj la lago de Warfaz) aŭdigas Esperanton kaj disponas pri Esperanto-teksto.

Kiel kutime partoprenis esperantistoj kun tri malsamaj gepatraj lingvoj (franca, nederlanda kaj germana), pro kio Esperanto absolute necesis.

La relative malgranda partoprenantaro (25 ĉeestintoj) grandparte ŝuldiĝas al la fakto ke oni lastmomente devis komplete ŝanĝi la lokon de la renkontiĝo... Kiel kutime, fotoj pri la kunveno troveblas ĉe http://www.pixagogo.be/2042225298 (kaj ankaŭ rete alireblas de la ttt-ejo de Senlime).

En Ĉinio pri edukado kaj internacia kunlaboro

La 5-an de aŭgusto 2006, en la urbo Shenyang, Liaoning-provinco en nordorienta Ĉinio, okazis la 9-a Liaoning-a Esperanto-Kongreso.

La temo de la kongreso estis Disvolvo de edukado de Esperanto, pliigo de internaciaj kunlaboro kaj interfluo. La kongreson ĉeestis 80 esperantistoj el Liaoning kaj aliaj provincoj.

Dum la kongreso oni faris raporton pri la laboro de la konsilantaro de la Liaoning-a Esperanto-Asocio. La ĉeestantoj faris diskuton pri regularo de la asocio kaj aliaj temoj.

Kluboj kaj individuoj en la centro

De la 3-a ĝis la 25-a de aprilo mi havis la okazon prelegvojaĝi tra Francio kaj renkonti la kluban vivon, kiu tre varias kaj vivtenas sin en tiu bela lando. Laŭ instigo de Claude Nourmont kaj organizo de Yves Nicola el UFE, realiĝis sufiĉe longa turneo kiu inkluzivis naŭ klubojn en la urboj Thionville (Nilvange-Metz), Dijon, Lyon, Bourg-en-Bresse, Romans, Toulouse, Béziers, Parizo kaj Amiens. Poste mi ankoraŭ vizitis Kortrejkon kaj Antverpenon en Belgio, reirante al Nederlando por la reveno al Kubo.

La prelegoj temis pri la Esperanto-elsendoj de Radio Havano, kiu jam 18-jariĝis, la nova informa servo esperantlingva de la kuba informagentejo ACN kaj pri Kubo ĝenerale; entute partoprenis centoj da personoj inkluzive de neesperantistoj, kiuj povis mem aŭskulti Esperanton kiel komunikan ilon, el kiu sekvis traduko al la franca.

La unua prelego okazis en Nilvange, organizite de la E-klubo de Thionville, kies prezidanto Henry Bruno invitis neesperantistojn ligitajn al asocioj amikecaj al Kubo. Ĝi estis la plej amasa prelego kiun mi spertis en Francio kun proksimume kvardek partoprenantoj. (Sur la foto Bernard Vivier interpretas la paroladon de Maritza.)

La dua halto en mia turneo estis Dijon, bela urbo relative proksima al Gray, kie mi konatiĝis kun la Esperanto-muzeo situanta en malnova domo kaj havanta riĉan kolekton da libroj, gazetoj kaj aliaj esperantaĵoj. La prelego okazis en apuda urbo Quetigny, kie nuntempe ekzistas relative juna Esperanto-klubo.

La tria halto okazis en Lyon, la dua plej granda urbo de Francio, kie min akceptis la klubestro Joseph Catil. Ili havas E-centron, fonditan en 1946, kiu gastas ĉe la domo de asocioj urbocentre. Pli ol 70 esperantistoj membras en la klubo, kvankam evidentas, ke kiel en multaj grandaj urboj, malfacile oni sukcesas ariĝi por renkontiĝoj kaj kunvenoj. Interesis min la E-centro KTP, situanta en la malnova urboparto, kaj konstanta Esperanta ekspoziciejo kun publika biblioteko, vizitata de neesperantistoj. Ĝi konsistigas kulturan centron kun klasĉambroj, kie neregule okazas kursoj kaj Esperantaj kaj alispecaj. En Tuluzo, forta kultura piliero de la movado, mi ne trovis multajn homojn, ĉar pluraj vojaĝis al la SAT-kongreso. Tie oni laboras en diversaj direktoj: radio-elsendoj, esperantigo de Le Monde Diplomatique, varbado de gejunuloj, kaj bone parolas la lingvon. Same mi povus paroli pri Béziers, kie kunvenis esperantistoj el Montpeliero kaj najbaraj regionoj; pri la pariza regiono, kie pluraj gejunuloj vigle agadas ĉefe per la reto, kaj Amiens, kiu posedas interalie belan kaj informivan bultenon.

Mia ĝenerala impreso pri la franca movado tre pozitivas, kvankam ofte geklubanoj laboras iom izole tra la tuta lando, pluraj membras en la landa asocio aŭ en SAT-amikaro kaj foje en UEA, sed multaj ne havas klaran koncepton pri tiuj tri organizoj kaj preferas resti marĝene de ĉiuj. Ili tamen estas firmaj aktivuloj por Esperanto en siaj kluboj kaj regionoj, kaj tre bone kapablas organizi prelegvojaĝojn kaj ebligi al gastoj konatiĝi kun la kluba vivo, sed ankaŭ kun la francaj lando kaj kulturo.

Mi povis konstati, ke kvankam multaj gesamideanoj ne aktive membras en iu Esperanta organizo, tamen ili kapablas bone kunlabori kun la landaj asocioj, por tiel sindone gastigi eksterlandajn vizitantojn kaj riĉigi la kluban vivon. Konfirmiĝas la ideo plurfoje substrekita, ke kluboj kaj individuoj estas ĉefrolantoj de la movado, ke kunlaboro kun la landaj asocioj kaj grupoj estas esenca por sukcesa organizo kaj plenumo de niaj komunaj celoj.

Mi aparte dankas al ĉiuj gastigintoj, organiz intoj, interpretintoj kaj plej simplaj esperantistoj, kiuj ebligis la sukcesan okazigon de la turneo. Ili ĉiuj donis al mi la okazon konatiĝi kun la lando, kun la franca kuirarto, kiu sendube elstaras, kun bela amikeca etoso, kun la kluba vivo en lando sufiĉe vasta. Certe ĉe la kluboj kaj per agado de individuoj, kiel ĉefrolantoj de nia movado, per regula aktivado en plej apartaj lokoj, vivas la Esperanto-movado. Al ĉiuj elkoran dankon pro la bela sperto!

Maritza Gutiérrez González

E-kurso en hispana universitato

Jam la 6-an jaron okazas oficiala kurso de Esperanto en la Vaska Universitato, en la urbo Bilbao, norde en Hispanio.

Gvidata de J. Miguel Garcia-Iturrioz, instruisto de tiu universitato, en la nuna studjaro enskribiĝis 20 gelernantoj. La kurso estas oficiale agnoskita kiel elektebla studobjekto kun valoro de 4,5 kreditoj, tio estas 45 horoj. Sur la foto aperas kelkaj el la gelernantoj kun la instruisto (meze, en la unua vico).

J. Miguel Garcia-Iturrioz

Anoncetoj

Unu vorto = 1 internacia rpk (€ 0,85).

Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P.6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo.

Pro problemo kun niaj retadresoj ekde majo 2006, ni petas niajn klientojn renovigi ne ekspeditajn libromendojn. Eldona Societo Esperanto, retadreso: e...@telia.com.

Atentigo de la redakcio: fine de julio 2006 ĉesis funkcii la redakcia retadreso r...@stonline.sk kaj sekve ankaŭ la plusenda r...@uea.org. Se vi sendis mesaĝon al tiuj adresoj kaj ne ricevis reagon, bv. sendi ĝin refoje al r...@gmail.com.

Estas tempo rekotizi por 2007! Frua pago certigas kontinuecon en la ricevado de tiu ĉi revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA.

Lastmomenta sciigo: William Auld, la plej elstara Esperanto-verkisto, forpasis la 11-an de septembro 2006. La venonta, novembra revuo, estos dediĉita al lia memoro.