Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 11

Malferme

Forpasis granda poeto kaj verkisto
William Auld
1924-2006

Kiam nia redaktoro petis min verki kelkajn liniojn pri mia forpasinta amiko William Auld, mi volonte akceptis tiun taskon, ĉar tio donus al mi okazon mem ordigi la pensojn pri vivo eksterordinara. Sed ju pli mi pensis pri mia tasko des pli evidente estis, ke la simpla multeco de tiu vivo preterfluos mian kapablon ĝin enmanigi. Auld ja ne estis homo, kiu faris siajn simplajn homajn kontribuojn al nia internacia kulturo, sed animo, kiu animis ĝin. Li ne estis persono, kiu fakulis pri tio kaj tio laŭ sia specialista maniero, sed forto, kiu naĝis nian lingvon (intence mi transitivigas, ĉar tiel komplete la kulturo kaj la persono fariĝis unu fenomeno, unu kompleto).

Mi ne memoras kiam mi unue renkontis Auld, sed verŝajne temis pri unu el tiuj britaj kongresoj, kiujn mi vizitadis kiam mi estis juna studento de literaturo. Mi ja memoras, ke jam antaŭ tiu unua renkontiĝo mi aĉetis kaj legis lian kontribuon al la poemaro Kvaropo (1952) kaj lian tiam laste aperintan La Infana Raso (1956). Kiel junulo mode trempita de la modernismo, mi trovis la unuan impona kaj la duan nepenetreble alloga. Kiel nova esperantisto, mi ja ne atendis, venante al tiu lingvo, ke mi trovu en ĝi tiel maturan poezion, tiel kompletan klopodon preni poezian starpunkton. Sed Auld ne nur prezentis al facile impresita junulo profundan poezion, sed samtempe, per siaj tradukoj kaj redaktado de la unua volumo de la Angla Antologio (1957) lokis ĝin en la propra nacilingva poezia tradicio (Auld ĉiam kaj prave insistis pri sia skoteco, sed plene agnoskis ankaŭ sian anglan lingvan kaj kulturan heredaĵon) — kaj en la Esperanta tradicio, ĉar en 1958 sekvis lia Esperanta Antologio, kiu por multaj homoj (certe por mi) estis la ĉefa enkondukilo al la historia fluo de poezio en la Internacia Lingvo. Mia literatura eduko en Esperanto ne estis pure kaj nure nutrita de Auld, sed lia influo ĉe mi kaj miaj samtempuloj estis giganta.

Jarojn poste, en Usono, mi aŭdis pri la preskaŭ legendaj vizitoj de Auld al la someraj kursoj en Sanfrancisko, kie li entuziasmigis la studantojn ne nur per sia scio, sed ankaŭ per sia alta kapablo instrui kaj sia malferma personeco. Lia anglalingva lernolibro Esperanto: A New Approach (1965) donis novan aliron al Esperanto al inteligenta studanto, dum lia Paŝoj al Plena Posedo (1968) donis finfine al la progresanto materialon aŭtentike lernigan. Kiel instruisto li celis, ke liaj lernantoj aliru Esperanton ne kiel iun fremdaĵon vidatan tra la ekrano de la naciaj lingvoj, sed kiel lingvon memstaran. Mi vidis ĉirkaŭ mi kiel juna esperantisto multajn homojn, kiuj parolis kaj uzis Esperanton kvazaŭ temas pri ia neperfekta paŭsaĵo de la angla lingvo; sed ĉe Auld ĝi estis kompleta, senkompromisa. Auld, Lapenna, Kalocsay kaj kelkaj aliaj homoj konataj en tiu epoko portis Esperanton al nova nivelo pro sia insisto, ke Esperanto respondas al si mem, staras, por tiel diri, sur la propra lingva fundamento.

La sindediĉo de Auld al tradukado tamen igis lin konstante esplori la translingvajn ligojn inter la naciaj lingvoj kaj Esperanto. Mi estis mirigita — kaj restas mirigita — de la kristalaj tradukoj el la angla en la Angla Antologio, kaj de liaj tradukoj de Ŝekspiro, precipe liaj brilaj redonoj de la Sonetoj. Sed fekunde abundis liaj tradukaĵoj tra la tuta vivo — de poezio kaj ankaŭ de prozo, inkluzive, en la finaj jaroj, la romanaron de Tolkien La Mastro de l’ Ringoj. Li laboris rapide, per brila lingva sento — ne ĉiam senerare, ne ĉiam kun redono de la detaloj, sed ĉiam kun sento de la kompleta verko kaj de la memstareco de lia elektita lingvo. Kiel li mem ofte diris, tradukanto al Esperanto ĝuas la grandan avantaĝon traduki el la propra denaska lingvo — kaj Auld sentis sin ĉehejme ĉe ambaŭ flankoj de tiu lingva tuto. Esperanto portis al li lingvan hejmon, kiun li ne trovis en sia alia, anglalingva hejmo — idealon de homeco, de universaleco de la homa spirito — kvalitojn, kiuj trabrilis lian originalan verkaron, precipe la poemegon La Infana Raso.

Auld ne nur dediĉis sin al la poezio kaj al la solecaj taskoj de tradukanto, sed ankaŭ al la organizita movado. Jam juna li redaktis la revueton Esperanto en Skotlando dum unu el ties plej brilaj periodoj. Poste, dum pluraj jaroj li redaktis la revuon Esperanto (1955-58, 1961-62), la eksperimentan revuon de UEA Monda Kulturo (1962-63), kaj la revuojn Norda Prismo (1968-72), Fonto (1980-87) kaj tra dudek ses jaroj Brita Esperantisto (1973-99). Simple sumante la nombron de redaktaj jaroj ĉe la diversaj menciitaj gazetoj, oni venas al sumo de pli ol duonjarcento. Dum tri jaroj, sub mia prezidanteco, li estis vicprezidanto de UEA kaj dum kvar jaroj prezidanto de la Akademio.

Mi aparte karmemoras tiujn jarojn ĉe UEA. Auld estis feroce lojala al sia ideo de malferma asocio kun plej altaj organizaj kaj kulturaj normoj. Lia ĉeesto en la estraro dum tiuj jaroj ne nur kontribuis al la sumo de la atingoj de escepte aktiva kaj harmonia estrara teamo, sed ankaŭ kuraĝigis kaj instigis min mem kaj niajn kolegojn. Kiel estrarano pri kulturo li ja reprezentis ian pinton, sed lia personeco ankaŭ ekzemplis optimismon kaj kuraĝon.

Nekrologo pri li en la londona ĵurnalo Telegraph nomis lin “kvieta kaj modesta.” Strangaj epitetoj. Tiu Auld, kiun mi konis, estis certe sentema, certe kun komplika interna vivo, sed mi memoras lin kiel homon, kiu parolis aŭtoritate kaj memfide, kiu ĝuis la vivon (kaj insistis ke aliaj samon faru) kaj kiu ridis abunde kaj per tuta ventro.

Evidente, do, Auld estis gvidanto de la kolektiva kultura vivo de Esperanto, sed ankaŭ sperta pri ĝia organiza flanko — kaj li aliris la kulturon ne nur kiel poeto kaj redaktoro sed ankaŭ kiel kritikisto, kiu bone komprenis la rilaton inter la organizita movado kaj la literatura legantaro. Malmultas la literatura kritiko en Esperanto, sed tiuj, kiuj plej impone praktikis tiun arton estis miaopinie Auld kaj Waringhien — kaj Auld ankaŭ rolis kiel (por tiel diri) kultura kritikisto — kiel evidentas en Pajleroj kaj Stoploj (1997), kolekto de liaj ĉefaj prozaj artikoloj, kie brilis lia enciklopedia kompreno de la literaturo kaj de ties kultura fono.

Mencio de Waringhien reportas nin al pli frua epoko — la intermilita periodo kiam Auld estis ankoraŭ knabo kaj kiam Kalocsay, Waringhien, Tarkony, Bernard, Schwartz kaj aliaj estis dominaj sur la literatura scenejo. Auld estas komparebla en la historio de nia literaturo nur kun Kalocsay. Same kiel Kalocsay poeziis kaj tradukis, redaktis kaj spronis, kritikis kaj instigis novajn verkistojn, esploris la lingvistikajn kaj pedagogiajn aspektojn de Esperanto, Auld tion faris en la postmilitaj jaroj. Ambaŭ okupis centran lokon en granda reto de la kultura vivo en Esperanto — reto kie rolis eldonejoj kaj revuoj, kaj kie novaj verkistoj lernis per la ekzemploj de la majstroj. Kalocsay estis relative konservativa poeto, kiu strebis meti Esperanton sur egalan lokon kun la aliaj lingvoj; Auld, akceptante sen demando tiujn hereditajn atingojn, lanĉis sin en la nove eltrovitan kulturan maron de Esperanto aplombe kaj senhezite. Se Kalocsay estis la kompleta esperantisto de la antaŭmilitaj jaroj, Auld estis la kompleta esperantisto de la postmilitaj. Facile oni nomus lin koloso, giganto — sed tiuj vortoj ne esprimas bone la simplan senton de normaleco, la simplan akceptemon de Esperanto inter la lingvoj de la mondo, kiun li disradiis per sia esperantista konduto. Homo tiel homa, tiel sekura pri siaj sentoj, kaj tiel akceptanta pri la atingoj kaj potencialoj de Esperanto, ne estas nur homo, sed animo. Kaj, kara Vilĉjo, tiu animo, nepereema, daŭre restos ĉe ni kaj animos nian agadon.

Humphrey Tonkin

Omaĝe al William Auld

Lia multflanka servemo

Aliaj portos girlandojn omaĝajn por nia genia originala poeto, nia mirakle ekvivalenta tradukisto, kaj la vasteco de lia verkaro. Mi mem ĝojas, ke mi konservis liajn leterojn al mi ekde januaro 1953, kiuj atestas pri multaj aliaj aspektoj de mia kolego kaj amiko. Auld, kiu kiel redaktoro de Esperanto en Skotlando eldonis mian unuan Esperantan poemon, konstante kuraĝigis min, kaj, mem kun pli pezaj problemoj kaj premaj respondecoj, montris amikan simpation pri miaj problemoj kaj malĝojoj. Iam li multe klopodis por helpi amikinon mian, suferintan sub diktatora reĝimo; pri ŝi li havis nenian devon, sed humanan kompaton, praktikan helpemon. Li mem havis dum jaroj malglatan karieron, kaj malsanoj propraj kaj de familianoj multe malhelpis lin. Mi iam vizitis lian hejmon, kie lia milda kaj amema, sed firma kaj kohera sinteno al du junaj gefiloj sufiĉe impresis min.

Lia vasta verkaro, plus fidelaj familiaj kaj amikaraj rilatoj, sufiĉus por pravigi unu vivon; sed li faris sindediĉajn, tre temporabajn laborojn redaktorajn ĉe La Brita Esperantisto, Norda Prismo, Fonto; verkis lernolibrojn elstarajn, precipe Paŝoj al Plena Posedo; iam li helpis en la Centra Oficejo de UEA kiam ĝi estis en Britio. Li estis elstara preleganto en pluraj naciaj kongresoj, ekzemple Southampton, Cheltenham, Oxford. Maljuna, li iom ekstreme evitis vojaĝi, sed dum la somero de sia vivo li kontribuis al Esperantaj eventoj ne nur en pluraj mondkongresoj en Eŭropo, sed en kursoj aŭ aliaj kulturaj eventoj en Usono, Japanio kaj Ĉinio.

Inter miaj personaj spertoj estas, kiel li trovis min plorantan en la UK en Marsejlo, ĵus sciiĝinte, ke amiko sub diktatora reĝimo estas en danĝero. Multaj vidis min kun la letero en mano; estis Auld, okupita, eminenta, kiu alvenis por laŭeble konsoli min.

Sed en pli agrablaj situacioj li povis esti societema, gaja, sprite ŝercema — en la hejmo, la drinkejo, kongresa koridoro.

Eble tipaj de lia servemo kaj altaj kriterioj estis liaj roloj en Esperantaj kursoj en Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, kiujn mi direktis dum 25 jaroj. Temis pri unu semajno de iom intensa studado per diversaj aktivoj. La unua estis tre etskala provo, improvizita; sed Auld venis el Skotlando kaj jam impresis per vere altkvalita instruado, lerte direktita al preskaŭkomencantoj. Kiam tiuj kursoj evoluis, li helpis studantojn ĉe tri sci-niveloj. Mi certas, ke li helpis en kvin barlastonaj kursoj kaj suspektas, ke en pluraj aliaj. Li prelegis, konversaciis, instruis, legis poemojn. Ĉion li faris altnivele. Kaj li aktoris. Kaj aperis ankaŭ estiminda aktora talento. Iam li aktoris en scenoj el Ŝekspiro, iam en sia propra poezia drameto; kaj ankaŭ en por-okazaj farsetoj miaj: mi memoras lin kiel kuraciston en hospitalo, kiel veterinaron; li entuziasme alprenis sian rolon; vere studis ĝin, tiel seriozis, ke li brile komikis. Relative malmultaj iam vidis tiun ekstran talenton.

Mi suspektas, ke multaj aliaj kunlaboradoj altnivelaj, bonkoraj helpoj en minoraj aferoj, restas en nur kelkaj diversaj memoroj. Apud la brilaj kreaj verkoj de William Auld brilas riĉaj memoroj de lia multflanka servemo.

Marjorie Boulton

Persona adiaŭo

Forpasis Auld. La tago ŝajnas stranga
post vort’ subita kaj silento sekva,
silento morta post ruliĝ’ lavanga,
tamen serena, ĉar la blanko puras,
forpasis homo, kies bild’ staturas
en niaj pensoj alte, vojogvide
por daŭre krei, same lingvofide.

En iu aŭgusta posttagmezo en la jaro 1957 mi staris sur stacidoma pasaĝerkajo en Glasgovo kaj interŝanĝis alvenajn salutvortojn kun William Auld, kiu estis invitinta min por kelktaga vizito en lia hejmo en Johnstone. Antaŭ tio niaj kontaktoj estis perleteraj jam de du aŭ tri jaroj, regulaj kaj abundaj kaj spirite intimaj, mi devas diri: tio estis en la tempo, kiam mi preparis min por fariĝi poeto en la internacia lingvo. Tiuj leteroj estas delonge perditaj, kaj la sentoj kaj pensoj al ili ligitaj, estas unu el la grandaj malĝojoj de la vivo devi konstati la efemerecon de la fervoro de l’ juneco. En tiuj jaroj, post la apero de Spiro de l’ pasio en Kvaropo, Auld trovis sin en la mezo de tiu kreiva fluado, kiu kondukis al La Infana Raso, kiu aperis en la jaro antaŭ mia vizito al li; eĉ ankoraŭ mi povas resenti mian ekfieron, kiam li, kiel redaktoro de Esperanto — Revuo Internacia, petis min recenzi tiun verkon por Esperanto. Kaj estas al mi pli evidente nun ol iam ajn antaŭe, kiom determina estis por mi kiel evoluanta poeto la spirita influo de Auld, precize en tiu eruptkrea tempo de lia vivo. Li ankaŭ — kaj pli konkrete — aperigis kelkajn miajn poemojn en la revuo kaj prezentis min al Juan Régulo Pérez, kiu eldonis mian unuan poemaron du jarojn poste.

Mia vizito al Auld kaj lia familio en Johnstone estas delonge kontur-konfuze vualita post preskaŭ duona jarcento. Mi tamen bone memoras viziton de John Francis en iu tago, kaj la peton de Bill, ke mi deklamu La Sonoriloj de Poe en traduko de Kalocsay, kion mi certe fuŝis, sentante min ĝenite malplivalora fronte al tiuj du poetaj spertuloj. Ankaŭ la infanetojn Roy kaj Judith, tiam unu- kaj trijaran, mi bone memoras, kaj ĉiam precize tiel memoras, kiel infanojn, mi ne vidis ilin post tiam. Nur malĝojo senteblas je provoj rememori delonge forpasintan tempon, pasintaj faktoj havas multon komunan al senvivaj artikloj en neglektata muzeo.

Sed plu vivos la verkoj de William Auld kaj la ekzemplo, kiun li kreis al niaj verkistoj kaj poetoj per sia vivo, tiel senkondiĉe dediĉita al la internacia lingvo. Per tiuj vortoj kaj la supra mallonga poemo mi adiaŭas tiun homon, kies memoro pluvivos tiom longe kiom Esperanto vivos mem.

Baldur Ragnarsson

Auld kaj mi

En la parolado dum la funebra ceremonio mi reliefigis la fakton, ke William Auld ne nur estis poeto, literaturisto, tradukisto, ktp sed li estis ankaŭ simpla esperantisto inter la esperantistoj, kaj pro tio la popolo amis lin. Alivorte li ne estis poeto, kiu rondiris pozante kiel poeto. Vi scias, kiel pozas poetoj kaj literaturistoj, ĉu ne? Li surprenis dum la jaroj multegajn movadajn funkciojn kaj redaktis ĉion redakteblan, de la skota revuo al la brita ĝis la revuo de UEA.

Mi memoras niajn kontaktojn ĉefe pro liaj movadaj okupoj. La unua afero, kiun mi memoras, estas poemo por subteni unu el la flankoj en la ideara ŝtormo antaŭ la Universala Kongreso en Hamburgo. Poste mi memoras senfinan vojaĝon en tro varma vetero inter Braziljo kaj Bona Espero, kie okazis estrarkunsido de UEA en la somero de la jaro 1981. Kaj fine mi memoras tre intensan kunlaboron okaze de la jubilea jaro en 1987, por instigi lin kaj poste helpi lin, krei lian libron La fenomeno Esperanto.

Estis mia plezuro lastatempe partopreni kiel proponanto en la proponoj de li por la premio Nobel, sed tio okazis jam sen kontakto al li.

Renato Corsetti

Hungaroj kaj ĥina scienco

Koverto en mia poŝtkesto kun brita poŝtmarko, artisma leterkapo kun nevestita virina figuro: kiel komencanto, mi tre fieris ricevi leteron de William Auld. Nia korespondeto ekestis ĉar en la jubilea jaro 1987 mi tradukis al la hungara lian ĉefverkon La infana raso, kaj mi petis lin verki por ĝi antaŭparolon. Rapide, afable Auld sendis la prefacon. Mi tre esperas ke ankoraŭ mi havas ie tiun leteron lian ... sed ĉar mi ne tute certas ĝin retrovi, mi decidis provizore mem retraduki ĝin el la hungara. Jen eta, stilekzerca omaĝo al William Auld, teksto en kiu la ideoj estas liaj, sed la vortoj ĝisvenas nin tra duobla filtro. Ĉu ĥina scienco?

Mi estas feliĉa ke, dank’ al István Ertl kaj Opus Nigrum, mia verko La infana raso povas aperi en la hungara lingvo. Ĝis nun ĝi estas eldonita en la nederlanda, eldonota en la portugala, kaj tradukita en la anglan kaj francan. Jen do ĉi tiu kvina traduko, ne malpli grava por mi ol la aliaj. Kiel vi eble scias (antaŭ kelkaj jaroj mi verkis pri tio artikolon por Hungara Vivo), jam de kvardek jaroj mi multe ŝatas kaj ĝuas la hungaran literaturon, kies pluraj verkistoj kaj poetoj apartenas al miaj plej ŝatataj aŭtoroj. Mi dankas tiun plezuron preskaŭ ekskluzive al Esperanto, ĉar la hungara lingvo — krom la frazoj “nem gyorsvonat /ne ekspresa trajno/ kaj “kis fehér házam van /mi havas malgrandan blankan domon/ — estas por mi ĥina scienco (se mi rajtas metafori tiel konfuze). Jen verko mia, tradukita en la lingvon de la hungaroj, proksimigas min nun al tiu sorĉa lando, kiun fizike mi ankoraŭ neniam sukcesis viziti!

Nur maljunaj homoj povas tute kompreni kion mi sentas, kiam mi foliumas ĉi tiun verkon el la junaĝo. Kvankam la mondo intertempe ŝanĝiĝis konsiderinde, ŝanĝiĝis nek la kosmo nek la homa naturo, la bazaj temoj de mia libro. Kvankam intertempe mi senĉese verkis (aperis pli ol 35 libroj), tamen en la kompanio de La infana raso mi daŭre sentas min kiel patro de multinfana familio, kiu fartas pli hejmece ĉe unu el la filoj ol ĉe la aliaj. En ĉi tiun verkon mi metis min mem tute, tiom ke poste mi apenaŭ povis fari pli ol ĝin piednoti.

Tre multaj esperantistoj jam rakontis ke legi mian verkon vere plezurigis ilin. Jen balsamo Gileada en mia vivo. Laŭ angla proverbo “plej sincera flatado estas ripetado”; jene mi modifas ĝin: “la plej valora esprimo de admiro al iu verko estas ĝin traduki” — mi mem ofte agis laŭ la sama principo. István Ertl tradukis mian verkon. Ĉu mi taksas tion kiel flatadon? Ne: kiel honoron. Mi sincere esperas ke almenaŭ kelkaj hungaroj legos lian tradukon kun plezuro. Kaj mi estos ligita, kiom ajn malrekte, per plia ligilo al la hungara animo.

W. Auld, 18.11.87.
Tradukis al kaj retradukis el la hungara István Ertl

Teatraĵo por matenmanĝo

En la jaro 1982 ni kongresis en Antverpeno. Bestĝardeno estis la kongresa adreso. Pravis la diro ke esperantistoj estas raraj bestoj.

Mi kontribuis al la UK per teatraĵo Gastamo: ĝi havis tiom da roluloj kiom da membroj de Drama Grupo de Studenta Esperanto-Klubo pretis vojaĝi al la kongreso. Lastminute al la teamo aliĝis ankaŭ komencanto, studento el Burundio Antoine, kiu studis en Zagrebo. La teatra verko ricevis sian lokon en bela antverpena teatro je la 10-a matene! Eble ne pro tio ke Konstanta Kongresa Sekretario ne scias, ke teatraĵo laŭkutime estas vespera programo, sed ni devas ŝpari.

Mi imagis ke postmatenmanĝe malmultaj homoj emos iri al la teatro. Mi pravis. Ne abundis spektantoj. Sed jen, venis William Auld. Ĉu ankaŭ vi manĝas teatraĵojn por matenmanĝo? mi salutis lin. Li ridis. Mi kontrolis dum la teatraĵo kiel la verko funkcias: ĉu Auld el la unua vico ridas je la “ĝustaj lokoj”. Li ridis. Li venis gratuli al mi post la teatraĵo per vortumo tre bonintenca.

Grava kuraĝigo por la aŭtoro kies teatraĵo komenciĝas je la 10-a matene. Kion li diris, mi ne memoras. Sed mi relegas liajn kuraĝigajn vortojn kiel dediĉon kelkajn jarojn poste en En barko senpilota, subskribita en Varsovio.

Omaĝe al William Auld, la gazeto Tempo kiun mi aktuale redaktas, publikigas kelkajn tradukojn el liaj poemoj en la kroata, kroatigitaj de Ivo Borovečki. Ke el lia granda sulko restu spureto ankaŭ en niaj nacilingvaj literaturoj.

Spomenka Štimec

Renkontiĝo kun WA

Trevor en 27/9/2006, 05:25:43, perretaĵo: Mi mem neniam renkontis la grandan homon. La solan fojon, kiam mi estis en Skotlando, en 2003, mi gastis ĉe esperantistoj en Glasgovo, kiu estas ne malproksima al la urbeto, kie Bill loĝis. Kiam mi demandis, ĉu eblus viziti la homon, kiun mi dum jardekoj defore admiris, venis la sobriga mesaĝo: Bill ne plu eĉ legas, li fordonacis sian tutan libraron, li ne plu montras intereson pri la afero. Tio estis trista momento. Trevor

Leginte la supran mesaĝon, por kies ĉitiea aperigo mi ekhavis la permeson de la verkinto, mi memoris pri io, sed mi ne scias, ĉu tio estas interesa: mallonge raporti pri la sola vespero, en kiu William Auld venis al mi (pardonu mian modestecon!): Sep jarojn antaŭ la estado de Trevor en Glasgovo, sed en tiu sama urbo mi ĉeestis verdan kunvenon, al kiu mi estis invitita. La antaŭan jaron la Sekretariejo pri Kulturo de Paranao, unu el la Brazilaj Ŝtatoj, estis elektinta min Sciencisto de la Jaro, kaj la premio estis diplomo (bona) kaj dusemajna restado en la Regna Unio (plej bona), kie mi alvenis iom antaŭ la fino de la vintro. Mian tiean itineron organizis la Brita Konsilantaro, sed ilin surprizis, ke mi sendis al ili nur adresojn rilatajn al nia Verdujo. En ĉiu el la multaj urboj, kie mi gastiĝis, diris al mi la vizitatoj, kiuj plu loĝas en mia koro kaj memoro: “Ni informis al la Brita Konsilantaro, ke ni zorgos mem pri via gastigo, sed ili rediris, ke vi ricevis stipendion de la Paranaa Sekretariejo kaj devas ĝin elspezi ĈI TIE...” Kaj ili ne estis skotoj!...

Jam sur la sojlo mi vidas, ke mi estas mergita en alia kulturo: ĉiu venis kun peza surtuto, iris al mallarĝa koridoro (se mia memoro ne perfidas min...) por devesti kaj pendumi, pardonu! pendigi ĝin... En tiu sidejo mi renkontis William Auld, kaj miaj amikinoj kaj amikoj povas imagi al si, kian temon ni esploris dum nia interparolo: evidente, niajn participojn. Iom antaŭ nia foriro, ni facile akordis pri paca konkludo en unu punkto: — Mi estas okupata, diras William. — Mi estas okupita, diras Geraldo. Kaj ambaŭ pravis, sed mi sekvas Zamĉjon!

Kaj en tiu momento mi observis aliajn iri al la jam citita koridoro (se mia memoro ne perfidas min...) por dependumi (sama ĝustigo!) kaj vesti siajn surtutojn... Kaj mi diris al mi mem: se ne estus ili, mia surtuto restus, kvankam la frosto verŝajne revenigus min. Kaj mi do iris tien, sed reiris afliktita al William, kaj plendis ĉe li: — Mi ne trovis tie mian surtuton. Ĉu alia ĝin ne misvestis?!... Li ridis kaj respondis: — Kompreneble ne! Vi jam portas ĝin ekde via alveno...

Kaj mi hontas konfesi: kiam mi aŭdas lian nomon, unue mi ekmemoras pri mia surtuto, due pri la komenco de unu el liaj sonetoj, kiun cetere li mem ege estimis: En mia mio kaŭris infaneto... Kaj poste pri ĉio alia lia, kaj senescepte pri lia deveno: infana raso... Lin la verda Deino* tenu en sia sino!

* Diino, laŭ “deismo” k.s.
Geraldo Mattos

Ni komencas kompreni

La verkoj de William Auld unuafoje prezentis en la Esperanta literaturo la eblecon koncepti la modernan homon kiel esence aspirantan al altegaj atingoj kaj trafantan, ĝuste pro tiu aspiro, senprecedencan solecon. Auld per vervaj bildoj montris, ke en tiu soleco, naskita de la intelekto, oni akute sentas la tenton kapitulaci antaŭ iu kreda sanktejo, religia aŭ doktrina. En Auld, tia kapitulaco kontraŭdiras la tutan intelektan kaj moralan bazon de la vivo de moderna homo. Li demandas sin, kiamaniere homo aspiranta al la astroj, kaj akceptanta la fakton de la nigreco de la ĉirkaŭa spaco, povas racie kaj hodiaŭane rekonstrui tiujn bazojn de la interhoma solidareco, kiujn ni iam serĉis en la religioj kaj la sekularaj fidoj. Tiu lia sindemandado, eble plej klare dismetita en Unufingraj melodioj, ŝoforas la klasikan rerakonton de la homara historio en La infana raso, la multfingrajn melodiojn de Humoroj, la multegajn partoprenojn en la homaraj kulturaj aventuroj per abunda traduka kaj kritika verkado, kaj tro multon alian por simpla listigo. La interveno de Auld tiel komplete refasonis nian ĉielon, ke neniu posta verkisto en Esperanto povis ne loĝi sub ĝuste lia ĉielo. Kvazaŭ ĉi tio ne sufiĉus, li donis al ni brilajn antologion, krestomation, lernolibron, postlernajn studilojn. Nun, kiam ni ne plu persone havas lin inter ni, ni komencas kompreni, kial al absolute neniu en la Esperanta komunumo venis en la kapon, ke iu alia ol li povus esti nia kandidato por literatura Nobel-premio.

Probal Daŝgupto

“Kuraĝon kaj obstinon” ... ĝis mia “tendo-malmunto”

Mi neniam renkontis William Auld, nek korespondis kun li. Lia forpaso tamen frapis min multe, ĉar de kelka tempo mi profundiĝis en Esperanta poezio pere de ĝia tradukado japanen: komence de septembro mi preskaŭ finis japanigon de iom malpli ol kvardek poemoj de Auld, eldonotan unu-volume en la venonta printempo.

Tiam mi estis naive pensanta skribi leteron al li por peti rendevuon en ... novembro. Eĉ pli naive mi revis inviti Auld al Japanio okaze de la UK en Jokohamo(!), kvankam pro lia granda aĝo mi ne kovis grandan esperon pri tio. Kiel ajn, perdiĝis por ĉiam mia ŝanco lin fizike renkonti.

Neniam mi povos enmanigi al liaj propraj manoj la nun pretigatan poemaron, nek montri al li interpreton de Ebrio, kiun mi “deklamas” rolante mem kiel kvazaŭa ebriulo. Senigite je ĉia fizika renkonto, mi ekemas fantazii pri iu spirita renkonto. Pardonu min, kara ateisto! Sed li mem ja versis pri sia onklino: Sed ŝi mankas certe / nun, kiam ŝi malmuntis sian tendon / kaj konas spiritmondon proprasperte. Kio okazus, se mi sukcesus starigi al li la demandon: Kiel vi nun (mal)spertas tiun mondon? Ĉu li plore en tavern’ rifuĝus, kiel faris Dio aŭ Satano en liaj versoj, aŭ ĉu li simple ridete levus glason salute?

Tamen en efektivo mia demanda voĉo nur vane sonas. Do ĝis la momento de mia propra tendo-malmunto restas al mi nur sekvi lian moton: Kuraĝon kaj obstinon!.

Usui Hiroyuki

William Auld kaj la originala Esperanto-poezio

Omaĝante al la memoro de ĉi literatura giganto, mi lasas al aliuloj liajn facetojn aldonajn, kiuj estas multaj. Laŭ mi plej gravas liaj kontribuoj sur la kampo de la originala poezio, kiel poeto, redaktoro, kuraĝiganto kaj tradukisto el Esperanto en la anglan.

Superante Kalocsay, William Auld fariĝis la posta plej grava poeto en nia lingvo. Multaj lin rigardas kiel nian verkiston atutan. Li ankaŭ montriĝas la plej elstara poeto de Skotlando en ajna lingvo, kvankam la tiulanduloj ĉi tion ankoraŭ ne scias.

Jam liaj debutpoemoj, Spiro de l’ Pasio en Kvaropo (1952), estis epokfaraj. Parenteze tiu libro ankaŭ fariĝis la lanĉilo por nova eldonejo sub la marko Stafeto far impona Kanariano, Juan Régulo Pérez. Kaj jen subite Auld ascendis al sia zenito per La Infana Raso (1956), aŭ ŝajne. Efektive li verkis eĉ pli elstare en la posta volumo, Unufingraj Melodioj (1960). Dum mallonga periodo kvarjara li do atingis sian apogeon kaj ankaŭ kvante kreis la plej multajn siajn poemojn originalajn. Preskaŭ jardekon poste, en Humoroj (1969), li ankoraŭ restis sur simile alta nivelo per pluraj poemoj vere bonaj, kvankam kelkrilate alitonaj. Do temas entute pri dek tri oraj jaroj, kiujn sekvas la ĝenerale malpliaj El Unu Verda Vivo (1987) krom la diversjare verkitaj Rimportretoj — kune kun Marjorie Boulton.

Iujn verŝajne surprizos iuj eroj de la supra takso, kiun oni povas trovi ampleksigita en mia 37-paĝa studo La Poeto William Auld, unu el la eroj kiuj enkondukas lian En Barko Senpilota: Plena Originala Poemaro (1987). Tiun mian analizon, bedaŭrinde tro makulitan de eraretoj precipe presaj, mi persone diskutis kun li dum mia unua vizito al lia hejmo en Dollar. Li ĝin deklaris la plej bona kritiko pri lia poezio originala.

Precipe lin ĝojigis, ke mi ne vidis lin tro ekskluzive kiel la kreinton de La Infana Raso, verko kiun elfaris juna viro nur 32-jara, tiom pli ĉar li ne plu optimismis pri la homara supervivo. Fakte la esperema vizio de la evoluismo ateista, kiu ĝin subkuŝas, konsistigas restaĵon el la deknaŭa jarcento, kiam tiom da intelektuloj ankoraŭ kredis, ke la scienco plus la instruado solvos niajn ĉefajn problemojn, plibonigante nian specion.

Kompreneble literatura valoro ne tro dependas de la mondrigardo kiun ĝi esprimas. Tion ekzemple montras la Dia Komedio, kiu sin bazas sur la mezepoka teologio Katolika, miksita kun paganaj elementoj Grek-Romiaj kiuj reiras al Vergilio kaj Homero. Tamen estus naive supozi, ke la gvida vizio pri la realeco kaj ĝia parenca valorsistemo neniel koncernas la poeziajn efektojn, precipe kiel ili tuŝas la imagon por ne diri la koron de la leganto. Ke Danto kredis je Dio kiu bruligus homojn eterne, dubindigas la samtempan insiston pri Lia granda amo. Tiaĵo ne povas ne lezi nian ĝuon de verko kiel ajn impona. Kontraŭ tio, tamen, didaktikaĵo malpoezia neniam meritas nian atenton. En la literaturo ĉiam pli gravas la kielo de la verka kreado ol ĝia enhavo idea.

Iuj partoj de La Infana Raso, interalie la unua kanto, restos por ĉiam trezoro de nia lingvo. Neforgesebla ĝi estas. Bedaŭrinde, tamen, ne ĉio en la verkego estas oro. Strasaj montriĝas interalie iuj eroj de ateista propagando kiuj krude malsukcesis literaturiĝi. Tiun neegalecon kritikis ankaŭ Kalocsay, kun la prava rimarkigo: Ĉio tro rekte dirita vekas abomenon.

Unu problemon pri la takso far la legantoj parte kreis Auld mem, per sia komenca insisto pri verka longeco kiel literatura kriterio. Ĝi ne estas tute falsa, kondiĉe ke la nuran amplekson ni ne supertaksu kaj ĉiam insistu ankaŭ pri la kvalito de la kvanto. Poste li mem forlasis tiun starpunkton, kun multe pli granda ŝato al la grandaj lirikaĵoj, sed ne kun publika emfazo. Li do fariĝis, kiel ofte la poetoj, la viktimo de siaj propraj eldiroj.

Iom antaŭ, dum kaj post kiam li pretigis La Infana Raso, li krome verkis Unufingraj Melodioj. En ĝi sin anoncis multe da elstara poezio, atinganta iufoje pli altan nivelon. Tre plaĉas al mi ĝia lasta poemo, Konĉerto por unu fingro kaj orkestro. El ĝiaj tri movimentoj plej imponas la unua kaj la tria. Kiel mi siatempe skribis, en ĝi kunfandiĝis ĉiuj elementoj dezirindaj en bona poezio: tekniko elstara, versmuziko, sentuma riĉeco, trafaj figuroj kaj valida vivmedito. Kunrolas eĉ iom da romantiko.

Bonegaj estas ankaŭ pluraj pecoj en Humoroj, ekzemple Novembra Spleno, La Urbo de Mia Animo, Tagfina Pikniko, Neĝo, Trankvilo, Post la Ŝtormo kaj Simfonieto. Strangas, ke nia literaturkritiko ankoraŭ nematura apenaŭ atentis la elstaraĵojn de ĉi tiu, lia lasta grava poemaro.

Krom per propraj kontribuoj al nia originala poezio, Auld ĝin pluenigis ankaŭ alimaniere. Li faris tion fone kaj publike, per kaj la kuraĝigo de aliaj poetoj en multaj leteroj aŭ personaj kontaktoj kaj per la Esperanta Antologio, kies kunordiganto krom redaktoro li estis. Rimarkindas la fakto, ke li aperigis en ĝia unua eldono ankaŭ partojn de mia Kvin Elementoj, debutigante min libroforme sur tia eminenta scenejo. Adepto de la lingvo de nur 1955, mi nome verkis tiun poemaron du-tri jarojn poste en 1957-1958. Kiel kuraĝa li estis tuj decidi, ke ĉi novbakito en fora lando ĉe la periferio de la Esperantismo meritas tian inkludon!

Temis pri ankaŭ aliaĵo, kiun mi nur laŭgrade komprenis dum la postaj kvardek jaroj kiel verkisto, Esperante kaj nacilingve: la sindona malegoismo de Auld. Aŭtoroj, homoj iufoje enviemaj, ofte ne ŝatas unuj la aliajn. Ilin tipe regas primadona komplekso. Ĉar ili amas aplaŭdon, al ili ege plaĉas la scenejocentro. Dume, per flankenrigardoj, ili kaŝe observas aliajn aspirantojn al la samaĵo. Kial ili do helpu potencialajn rivalojn? Sed ne tia estis William Auld. En li pli fortis, apud la sinamo natura al ĉiu homo, la pli granda amo por la Internacia Lingvo kaj ĝia honoro.

Tiu sinteno daŭris tra la jaroj. En 1985, ĉe la Aŭgsburga Universala Kongreso, li intervenis por certigi taŭgan eldonon de la Kolektitaj Poemoj far Len Newell. Mi estis multe laborinta en la kolektado de ĉi ties poezio krom vivdetaloj, interalie per pluraj leteroj al Aŭstralio. Dum 1985 mi eĉ fizike vagonaris al Gorizia, lia lasta hejmo Italuja apud la Jugoslavia landlimo. Mi editoris la tuton kaj ankaŭ verkis literaturan biografion pri Newell. Laŭ antaŭa korespondo, Reinhard Haupenthal pretis eldoni la libron. Por pliaj intertraktoj li min transportis aŭtomobile de la kongresejo al sia hejmo, kie li informis min, ke la verkon li volis aperigi en nur ducent ekzempleroj. Laŭ mi tio ne sufiĉus por ke ĝi supervivu. En mia koro mi do tuj rifuzis kaj ree ĉe la Kongresshalle, senkuraĝigite, informis Auld. Li tuj ekagis, aranĝante kun la koncernuloj ke kadre de la Manĉestraj Kajeroj ĝi aperu en kvanto sufiĉa. En Sud-Afriko mi finpretigis kaj kompostis la tekston. La libro eldoniĝis en 1987. Tio ja estis sperto persona, sed sendube ne izolita. Jam antaŭ mi kaj eble aliaj unuopuloj malmultaj, Auld komprenis, ke pli ol la tradukoj el aliaj lingvoj gravas niaj originaloj. Tio konkretiĝis per lia frua redaktoreco de la kurtekzista Monda Kulturo (1962-1963). Li klopodis publikigi en ĝi nur verkojn kreitajn rekte en Esperanto kaj ne, kiel kutime faris niaj revuoj ĝistiamaj, ankaŭ tradukojn el la nacilingvoj. Tio estis sinteno vere revolucia. Ne mirige, ĝin rezistis la konservativuloj. Laŭ persona komunikaĵo al mi far Auld mem, verŝajne inter la leteroj nun ĉe ELNA, lia plej granda oponanto pri ĉi tio estis la Ĝenerala Sekretario de UEA, Ivo Lapenna, kiu dum tiuj jaroj estis la plej potenca homo en nia movado. La poetoredaktoro rifuzis submetiĝi al la superburokrato, kaj pereis rimarkinda eldonaĵo.

Dum mia dua vizito al kaj gastiĝo en la hejmo de Auld dum 1992 li transdonis al mi tre specialan manuskripton anglalingvan kaj rajtigis al mi ankaŭ eldoni ĝin: kolekton da tradukoj poeziformaj el Esperanto. Multajn, kvankam ne ĉiujn, tiujn angligojn li mem elfaris, fine aldonante mallongan priskribon kaj takseton pri ĉiu aŭtoro. Pro multaj taskoj kaj komplikaĵoj antaŭ kaj post mia translandiĝo al Usono, bedaŭrinde ne eblis tiutempe publikigi la verkon, kvankam mi malnete almenaŭ enkomputiligis ĝian tekston. Ĝi estas la lasta grava, ankoraŭ neeldonita kontribuo al nia afero far William Auld. Lia forpaso rezultigis, ke mi enpoŝtigis al UEA lumdiskon kun tiu materialo. Espereble oni ĝin eldonos en sufiĉe baldaŭa estonteco.

Edwin de Kock

[FORIGITA!: bildo]

La poeto Albert Goodheir, William Auld kaj Edwin de Kock. La tri ridetoj foje en Dollar, antaŭ la vastaj librobretoj en la salono de William Auld, grandioza biblioteko privata, kun pli ol 4000 volumoj.

Sanon kaj poezion!

Unu el la mirakloj de Esperantujo estas ke oni povas renkonti homojn ne nur el aliaj kulturoj, sed ankaŭ el diversaj aĝoj, klasoj, kastoj. Maje de 1983, deksesjara, ricevinte respondon de William Auld al mia enketo pri la dek plej belaj vortoj en Esperanto, mi sendube ne imagis ke ni iĝos iam bonaj amikoj kaj, jarojn poste, poetofratoj (aŭ eble mi diru: patro kaj filo, onklo kaj nevo). Lia elekto: malgaja, amindumo, farniento, odalisko, paduso, pelerino, triloj, lulas, miozota, panjo. Por ĉiu vorto li citis pravigan poezian kuntekston, ĉar, liadire, (i) por kio ni havas poetojn, se ne por trovi la belaĵojn de la lingvo? kaj (ii) vorto sen kunteksto estas nur duonviva.

Pasis la jaroj, ni korespondis i.a. pri la antologio Sub la signo de socia muzo (kiun mi juna ilustris), liaj leteroj kaj dediĉitaj donaclibroj jam surhavis la subskribon Vilĉjo, kaj, fine, okaze de la jubilea Hispana Kongreso en Madrido en 1987, ni persone renkontiĝis. Unu sunan tagmezon ekster la kongresejo mi, denaska pigrulo, sukcesis konvinki lin traduki La Mastro de l’ ringoj kondiĉe ke ĝin eldonos Liven Dek (kaj ĉi tiun mi paralele konvinkis pri la samo sed inverse, kvankam fine la trilogion publikigis Sezonoj en Rusujo). Svage mi memoras tiaman vesperon ĉe Ada kaj Gian-Carlo Fighiera, sed tute klare la neforgeseblan impreson de la amika etoso, de la kunridoj, de liaj humuro kaj bona humoro.

Auld atente sekvis la evoluon de miaj karieroj studenta, eklabora kaj Esperanta ĝis, en 1993, okazis mia unua vizito al Vilĉjo kaj Meta en Dolaro. Bele! Unu tagon li veturigis min tra la skotaj pejzaĝoj; mi fakte devus diri ke li pilotis kaj mi pasaĝeris, se juĝi laŭ lia flua maniero stiri la aŭton. Post vespermanĝo ni sidis en la kuirejo, kun alternaj glutoj da viskio kaj biero (portero aŭ stoŭto), konversante ĝis malfrua horo kun tostaj paŭzoj. Rezulto de tiuj tagoj estas Kastelo inter burnoj, en kiu la nomoj de l’ kastelo kaj la rojoj plene realas. Mi ne povas imagi pli bonan omaĝon miaflankan al li ol per tiu poemo, verkita kun admiro dum li ankoraŭ vivis, kaj per pluaj vesperaj tostoj je nia sano.

Jorge Camacho
Jorge Camacho

Kastelo inter burnoj*

* burno: rojo [el La infana raso].

al William Auld, admire kaj amike

1

En belo de la kampo ĝia nomo
sonoras grize: Tristo. La kastelo
atendas lin kun roka pacienco.
En hela fru-vespero li ascendas
la kurban vojon al la ŝtona Tristo.
Naskiĝe ni ricevas vivon turban
en daŭro kaj intenso. Li feliĉe
kontemplas nun la vojon ĝistiaman;
li ĝojas (la arbaro ekprintempas)
kaj rememoras: li oficis kiel
piloto spita kaj mentoro, seme.
Sed oni tiun turnon en la danco
ne konas, kaj preferas ĝin ne koni.
Per sola vorto ĉiuj lin resumas:
Poeto, kaj la iro farandola
aspektas nun parado al Parnaso.
Nur vivo bunta fajran diron plektas.
Li vidas la kastelon sur la supro
de l’ monto. La krenela Tristo sidas
obstine inter du silentaj burnoj
vokantaj la poeton mandoline.
Poeto sen medio ne ekzistas.
Senkosma homo estas amuleto
sur vasto brusta de kadavro vana.
Genio evoluas el kontrasto.
En li poeti montras la kulminon
de senso kaj estezo: supla lipo
knabina, kiu iam lin salutis
karese kaj leĝere; la fascina
muziko voĉa de infana klaso
sur korto pralerneja; meĥaniko
oprese prava en fabrik’ glasgova
aŭ en atak’ armea; la surprize
agrablaj gustoj de porci’ budena,
rabarba torto, gluto da viskio
(viviga akvo de la lando alba);
la onomatopeoj de petolaj
boreoj kaj severaj akvilonoj;
la korvaj flugilbatoj kripte pendaj
super konsekraj nekropoloj torfaj;
sakŝalma huo, veo kaj hurao,
aŭ fulmosagoj tra la nokto kalma;
la skota kardo — en pejzaĝ’ viola —
kaj Tristo — en astempo miozota.
Ĉi ĉio lin akuŝis, modlis, skulpti
s konforme al hazardkosmogonio.
Teksturo kosma lin karakterizas,
dominas liajn jarojn klaroskuro
kaj tamen sortofratojn li malhavas.
Fatalo distribuas nin malsamen
sen plano kaj sen celo, sur tabulon,
kaj ĉiu peco estas solinfano
unika: saĝa reĝo, rudimenta
peon’ aŭ kuriero lunatika.
Eĉ du peonoj samaj ne ekzistas;
se unu ruzas, dua penas dupe.
Ĝemelaj vivoj trompas, ĉar ĝemeloj
montriĝas nur sozie paralelaj
simile al la burnoj ĉirkaŭ Tristo.

2

Medio sen poeto ne ekzistas.
Senhoma kosmo estas fantazio
bastarda, kaj koŝmaro infinita.
Ĝenio, ĝino, demiurgo arda,
esplore kaj inspire li modulas
la mondon ĉirkaŭ sin, imperatore.
Esprimoj, gestoj, movoj mem sufiĉas
por kreo de abismoj kaj landlimoj;
de best’ en naturkaĝo; de blizardo;
de homo, kiu drivas sianesten;
por kreo de muziko, kiu lulas
la koksojn harmoniajn de almeo.
Impetas la poeto Tristo-cele
la metrojn lastajn, kaj senlace tretas
la grundon sur la vojo alkastela.
Nur vido fajna teksas viv-abundon.

3

Arĝento kun arĝento kamaradas
sur kastelkorto. Sub la firmamento
enspiras la poeto pulmonutre.
Sub arko kaj blazono li transiras.
Nokturno flustras la lontanan fluon
de nova rojo apud juna burno.
Fantomoj akvaj en la sin’ arbara:
Morno kaj Zorgo estas ties nomoj.

Bruselo, 26.4.1997
(El Celakantoj)

Elekto de komitatanoj B de UEA

En 2007 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA. Parto de tiu procezo, kiu kulminos en la 92-a UK en Jokohamo, estos elekto de komitatanoj B kiel reprezentantoj de la individuaj membroj (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Laŭ la antaŭvidebla nombro da IM je la 31-a de decembro 2006 oni elektos sep komitatanojn B por la periodo 2007-2010.

La Ĝenerala Regularo (art. 8) preskribas: Dek individuaj membroj el minimume tri diversaj regnoj rajtas proponi unu solan kandidaton el inter la individuaj membroj. Al la proponoj, subskribitaj de la proponintoj, devas esti aldonitaj, krom la skriba konsento de la kandidato, ankaŭ biografieto kaj deklaro pri la movadaj celoj de la kandidato, kiuj kune ampleksu maksimume 150 vortojn.

Kompletaj proponoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo ĝis la 28-a de februaro 2007. Validaj estos nur skribaj dokumentoj kun originalaj subskriboj (t.e. ne telefaksoj aŭ retmesaĝoj).

Ĉiu kandidato devas esti individua membro de UEA dum du jaroj antaŭ la elektiĝo (t.e. 2005 kaj 2006) kaj kotizi ankaŭ por 2007. Salajrata oficisto de UEA ne rajtas esti komitatano. Jama komitatano estas reelektebla kondiĉe ke en la periodo 2001-2006 li/ŝi ĉeestis almenaŭ unu komitatkunsidon. Oni tamen memoru ke la elektoj estas ŝanco alporti freŝajn fortojn kaj ideojn al la gvidado de la Asocio.

Se ne estos pli ol sep validaj kandidatoj, oni konsideros ĉiujn elektitaj. Se ili estos pli multaj, la individuaj membroj ricevos voĉdonilon por elekti siajn reprezentantojn per poŝta balotado.

Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro

Belartaj Konkursoj de UEA en 2007

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 58-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 × 65 karaktroj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi en kiu ajn aŭdebla maniero (ekz. KD-e, rete aŭ sonbende), la tekston rete aŭ papere. Premio “An-Song-san” kaj du aliaj premioj.

Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2006. Unu premio. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero, por kanto oni sendu en kvar ekzempleroj se KD-e aŭ sonbende; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2007. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2007.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete <m...@tiscali.it>.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku la elektitan pseŭdonimon.

Premioj: Unua premio: 230 eŭroj; dua premio: 161 eŭroj; tria premio: 92 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 483 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe u...@co.uea.org. Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo www.uea.org.

Premiita filmo pri la Centra Oficejo

La filmo Vizito al la Centra Oficejo, preparita omaĝe al la 50-jariĝo de la CO en Roterdamo, gajnis la 3-an lokon en la tutslovakia konkurso en amatora video-kreado Videoama, kiu okazis en la slovaka urbo Piešťany la 8-an kaj la 9-an de septembro 2006.

La filmo estis subtekstigita en la slovakan kaj (kompare kun la originala 25-minuta versio) mallongigita kaj aligita al la kategorio dokumentaj filmoj longaj ĝis 10 minutoj.

La dokumenta filmo (DVD) pri la Centra Oficejo de UEA ekestis dum ĝia Malferma Tago en novembro 2005.

Peter Baláž
reĝisoro de la filmo

Recenzoj

Por esprimi ideon, necesas unue ĝin kompreni

Traduku! Angla-Esperanta tradukekzercaro. William Auld. Barlaston: EAB, 2004 (2-a kompletigita eld). 116p. 21cm. ISBN 0902756230. Prezo: € 12,00

Kvankam multaj lingvaj kursoj komenciĝas per tradukado, la fakto estas ke tradukado estas lerto ne por-komencanta, sed tre altnivela. Lerni plene funkcii en nova lingvo en si mem estas sufiĉe defie; esti devigata klopodi samtempe funkcii en du lingvoj multobligas la defion. Ĝuste tiun defion, samtempe plene mastri du lingvojn, elstarigas la libro Traduku! de William Auld.

La libro konsistas el kolekto de 56 samtitolaj rubrikekzercoj aperintaj en La Brita Esperantisto plejparte inter 1991 kaj 1999, en la fino de la jarcentkvarono kiam Auld estis ĝia redaktoro. Auld elektis aparte defian teksteton, alineon aŭ du, en angla lingvo kaj ĝin publikigis en la revuo por tradukado Esperanten fare de legantoj. En sekva numero li aperigis en Esperanto koncizajn komentojn pri specifaj esprimoj kaj ekzemplan tradukon de la teksto foje faritan de li mem, sed pli ofte de leganto aŭ kompilitan el tradukoj de legantoj.

Frapis min, kiom malfacila estas “la” angla lingvo, kaj kiom maltaŭgas la artikolo la en tiu frazo! Kiel usona denaskulo, mi trovis en preskaŭ ĉiu teksteto eron kiun mi ne komprenis sufiĉe por povi adekvate traduki. Kulpas parte la diferencoj inter la lingvoj brita kaj usona, sed ankaŭ scimanko mia de la kulturo, politiko kaj aliaj specifaĵoj de la vivo en Britio. Jen por mi viva reliefo de la unua el la tri demandoj kiujn Auld sugestas (ĉe n-ro 15) starigi ĉe ĉiu traduka momento: “(1) Kion la aŭtoro fakte diris? (do la signifo); (2) Kiel li diris tion? (do la formo); kaj (3, plej grave): Kiel li dirus tion, se li verkus originale en Esperanto? (Emfazo de Auld.)

Legante ĉi tiun libron, do, mi lernis pli ne nur Esperanton, sed ankaŭ anglan lingvon. Ekzemple, en ekzerco n-ro 3 aperas la vorto “doddle”, de mi nekonita ĉar apenaŭ uzata en Usono. La komentoj kaj la Esperanta traduko ofte klarigis al mi signifdetalojn kiujn mi ne komprenis el la originalo.

Komentoj kaj konsiloj de Auld multfoje montras lian majstrecon de ambaŭ lingvoj kaj de la arto traduki. Tamen, ĉar tiujn komentojn li direktis al la tradukintoj, li foje neglektas detali iun fuŝetan tradukeron priadmonatan.

Kvankam oni trovas en la libro multajn idealajn esprimmodelojn, ne ĉio en ĝi estas senerara. Ĉu eĉ Auld mem kaptiĝis de la angla nebuleco pri temposenco? En siaj komentoj, li ofte (sed ne ĉiam) diras, ekzemple, “tre plaĉis al mi la neteco de ...”. Ĉu do tiu neteco ne plu plaĉas al li kiam li skribas la komentojn? La finaj tradukoj prezentitaj de kurspartoprenintoj (en la libro sennomaj) foje enhavas makulojn. Ekzemple, en n-ro 32 (teksto aparte malfacila pro abunda slango) iu leganto misuzis la vorton stelo anstataŭ stelulo, kaj misaŭguritajn anstataŭ sortkondamnitajn aŭ io simila.

La reganta sento restanta ĉe mi post lego de la libro estas admiro kaj miro pri la esperantlingva esprimkapablo klara, riĉa kaj delikata.

Joel Brozovsky

Fabeleca realismo

Lundo ekas sabate. Arkadij kaj Boris Strugackij. El la rusa trad. Mikaelo Bronŝtejn. Moskvo: Impeto, 2005. ISBN 5716101275. 232p. 20cm. Prezo: € 16,80.

Antaŭ Lundo ekas sabate, kvin pliaj verkoj de la rusaj fratoj Arkadij kaj Boris Strugackij publikiĝis en Esperanto. Kiuj jam legis iun el ili ne bezonas mian (mal)rekomendon. Leginte neniun krom ĉi plej lastan, mi povas komuniki nur freŝan impreson, kvazaŭ de komencanto.

Kiel en La Majstro kaj Margarita, La fatalaj ovojTeatra novelo de Bulgakov, la aŭtoroj fone karikaturas la socion kaj vivon en sia epoko, konkrete la sovetiajn burokratismon kaj karierismon de la 60-aj jaroj, dum la Malvarma Milito kontraŭ Usono. Ne mirinde, ke Lundo ekas sabate kundividas kun tiuj verkoj (kaj kun Milito kontraŭ salamandroj de Čapek, La viro kiu ĵaŭdis de Chesterton, aŭ la taglibroj de Ijon Tichy fare de Lem) tonon groteskan, ofte rande de absurda humuro. Sed kun la ĉefverko de Bulgakov komunas ankaŭ la apero de magio, koŝmaroj, homeskaj monstroj kaj fantomoj, kio kontrastas ne nur kun la severo de komunismo sed ankaŭ kun la dekalogoj de fundamenta aŭ dura sciencfikcio; fakte foje ĝi impresas kiel parodio de dura SF (kiun, kiel duran sofon, la sidvangoj eltenas ne tro longe).

Kvankam komence ne facilas sin orienti en la rakonto, la absurderoj kunbrikiĝas harmonie, tiel ke sur p. 57 (el 232) mi jam legis kun apenaŭa surprizo frazon absolute frenezan kiel La grifo dormis, enĉambre plu restis ozonodoro, plene koheran kun ĉio antaŭa kaj sekva. Skribas la tradukinto Mikaelo Bronŝtejn, ke ĉi romano estas la plej gaja libro de la rusa fikcia literaturo. Mi certe taksas ĝin amuza, sed, kiel en Tigro! Tigro! de Bester, tutan ĉapitron pri tempovojaĝo mi sentis teda kaj malviva (ĝi sekvas la fruan modelon de Wells sen atingi ties nivelon), kaj la abruptan finon, post kontentigaj ĉapitroj pri papago kaj Tungusko, eble motivis manko de plua inspiro.

Pri la traduko, ĉio en ordo, aparte de kelke tro da kunmetitaj verboformoj. Koncerne la enhavon, abundas roluloj kaj, do, viglaj dialogoj; jen kaj jen, aludoj kaj omaĝetoj al aliaj SF-verkistoj (kiel LemWells), okulsigne al ŝatantoj de la ĝenro; ankaŭ interesaj, malrutinaj ideoj i.a. pri la inerteco de raciisma pensado, ekzemple: “Neniu akceptas en la kapon, ke inter la faktoj konataj kaj iu nova fenomeno povas etendiĝi maro da nekonataĵoj, kaj tiuokaze ni proklamas la novan fenomenon supernatura kaj, sekve, malebla” (p. 43).

Ĉu fantazio, parodio, alegorio...? Entute, Lundo ekas sabate allasas legadon plurtavolan, multsignifan, kaj invitas al serĉado de la ceteraj jam esperantigitaj romanoj samaŭtoraj.

Jorge Camacho

Forpasoj

Elfriede Ernst (1910-2006), honora membro de UEA ekde 1995, forpasis la 25-an de junio en Bruselo. Ŝi naskiĝis en Vieno, kie ŝi lernis Esperanton per radiokurso de Hugo Steiner en 1935. Ŝi estis helpanto en la 28-a UK en Vieno en 1936. Avertite, ke la nazioj malpermesos Esperanton, ŝi elmigris al Belgio, kie ŝi aktive partoprenis en Brusela E-Grupo kiel estrarano kaj kursgvidanto. Ŝi estis malavara mecenato de la Movado, donante per siaj donacoj nomojn al du ĉambroj en la domo de UEA en Roterdamo kaj al unu en tiu de Institucio Hodler en Antverpeno. En Societo Zamenhof ŝi membris ĉiujare ekde 1975. En 1986 ŝi financis la E-eldonon de la romano Amo kaj morto en Balio de la aŭstra verkistino Vicki Baum.

Antonio Gambuti (1929-2006) forpasis la 16-an de septembro en Rimini (Italio). Li estis longtempa membro de UEA kaj ekde 1962 delegito.

Elli Güse (1927-2006), iama delegito, mortis la 2-an de septembro en Schwerin (Germanio).

Jeannette ten Hagen-Weerman (1911-2006) forpasis la 13-an de julio en Amsterdamo unu semajnon post sia 95-jariĝo. Ŝi trovis sian edzon en la laborista E-movado kaj apogis lin en liaj funkcioj en la nederlanda Federacio de Laboristaj Esperantistoj FLE kaj en SAT, al kiu ŝi estis dumvive fidela. Ankoraŭ pasintjare ŝi estis vigla protagonisto en dokumenta filmo pri Esperanto, kiun la Nederlanda TV intertempe elsendis kvarfoje.

Romualdas Kalonaitis (1941-2006) mortis la 25-an de aŭgusto en Hago, kie li oficis kiel ambasadoro de Litovio en Nederlando ekde 2004. Post ĵurnalista kariero li estis ambasadoro en Svedio kaj ĉe Eŭropa Unio. Li lernis Esperanton memstare kaj longe membris en la Vilna E-klubo. Ekde la restarigo de Litova E-Asocio en 1988 li estis membro de LEA.

Jaroslav Kuzník (1929-2006) mortis la 26-an de junio en Opava (Ĉeĥa Resp.). Li esperantistiĝis en 1947 kaj aktivis en la junulara movado. Post la likvido de la landa E-asocio en 1952 la junularo kunordigis ankaŭ la ĝeneralan agadon. Laŭ ĝia decido Kuzník estis “ĉefdelegito” 1953-1956 kaj samtempe redaktoro de Tagiĝo, kiu funkciis kiel fakta organo de la tuta movado. Poste li estis delegito kaj fakdelegito de UEA dum multaj jaroj.

Aleksandras J. Masjukas (1930-2006) mortis la 20-an de aŭgusto en Murmansko (Rusio), kie li dum multaj jaroj estis la motoro de la loka movado kaj delegito de UEA.

Bruno Najbaro (1923-2006) forpasis la 1-an de marto. Dum kvar jardekoj li estis delegito de UEA en Keighley (Britio) kaj fakdelegito i.a. pri abelbredado kaj SOS-aŭtoservo. Brito kun latva deveno, li eldonis en 1994 siajn rememorojn en Rakonto de kampara bubo. En lia traduko aperis Latva fabelareto (1975).

Wouter Pilger (1942-2006) mortis la 15-an de aŭgusto en Lelystad (Nederlando). Profesie li laboris kiel redaktoro en eldonejo de lernolibroj. Dum pluraj jaroj li instruis Esperanton, la anglan lingvon kaj nederlandan kulturon en la fama Internacia Altlernejo en Elsinoro (Danlando). Li estis estrarano de TEJO 1967-1970 kaj komitatano de UEA 1980-1983. En LKK de la 73-a UK en Roterdamo (1988) li respondecis pri artaj aranĝoj. Pilger verkis originale poemojn (Ne ĉiam, 1974; Tondaĵoj, 1978) kaj tradukis beletraĵojn (Amoro kaj amo de P. C. Hooft, 1974; Ribela saĝo de Multatuli, 1977; mezepoka antologieto En frua majmateno, 1977; Per amo al amo de Hadewijch, 1996; Duamana traduko por la rusa caro: pri 17a-jarcentaj novaĵ-tradukoj en “Vesti-Kuranty”, kun Ingrid Maier, 2000). Li tradukis ankaŭ kantojn de Dylan kaj Seeger (disko Jen nia mondo de Duo Espera, 1968) kaj infanlibrojn (Tiel do de R. Kipling, 1992). Li kompilis “provizorajn privatajn listojn” de komunlingvaj nomoj de plantoj (1982), de bestoj (1992) kaj de slango kaj ĵargono en Esperanto (1998). Lia plej konata verko estas Baza Esperanta radikaro (2001), listo de 2500 radikoj kun priskriboj en Esperanto. Li publikigis artikolojn pri la hejma uzo de Esperanto, kiun li mem parolis hejme kun sia poldevena edzino kaj kun la infanoj.

Leo Teräntö (1931-2006), fakdelegito pri bahaismo, mortis en Lahti (Finnlando) en aprilo.

Roma Thorsen (1919-2006) mortis la 18-an de julio 2006 en Kopenhago, duonjaron post sia edzo Poul. Ambaŭ geedzoj estis instruistoj kaj akiris la rajton eksperimente instrui Esperanton en siaj lernejoj. Pri siaj spertoj Roma Thorsen prelegis en konferenco de lernejoj kun Esperanto kiel instrufako en Beogrado en 1963 kaj verkis danlingvan raporton en 1967. Ges-roj Thorsen prelegvojaĝis eksterlande vizitante lernejojn kaj ili dividis komunan amon al fungoj, pri kies utiligado ili prelegis kaj artikolis. En 1997 estis starigita per ilia donaco Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen de UEA por plivastigi kolektojn de E-bibliotekoj.

Yvette Vierne (1932-2006), dumviva membro de UEA, forpasis la 1-an de julio en Montpeliero. Profesie kuracisto, ŝi estis prezidantino de la asocio “Esperanto, Kulturo kaj Progreso” de Montpellier, kie ŝi estis longtempa delegito kaj turisma fakdelegito de UEA. De 1874 ĝis 1983 ŝi estis komitatano A de UEA. Vierne estis granda inspiranto de la 83-a UK en Montpeliero en 1998, en kies LKK ŝi estis vicprezidanto. En 1979 ŝi kunaŭtoris la kajeron Kiel organizi landan kongreson?

Floreal Villar (1920-2006) forpasis la 26-an de julio en Bonaero. Li esperantistiĝis en 1934, membris en UEA kaj SAT, kaj pli ol sepdek jarojn aktivis en la argentina movado. En Argentina E-Ligo kaj Bonaera E-Asocio li okupis ofte sekretarian aŭ alian gvidan funkcion kaj en diversaj periodoj redaktis la revuon Argentina Esperantisto. Li gvidis sennombrajn kursojn, ankaŭ en Paragvajo, kie li vivis kelkajn jarojn. Kiam li estis 19-jara, li flegis la malsanan E. Lanti dum lia restado en Bonaero.

Semajno de homaj rajtoj kaj de Esperanto: 2006.12.09-16

Homaj Rajtoj riskas iĝi tro banala esprimo, ĉar ĝi estas redirata tagon post tago, horon post horo de ĉiuj inform-kanaloj de la mondo.

Ĝenerale oni parolas pri la homaj rajtoj, kiujn ni respektas kaj niaj malamikoj ne respektas. Neniam oni parolas pri la homaj rajtoj, kiujn ni ne respektas kaj niaj malamikoj respektas. Lastatempe iĝis laŭmoda la utiligo de homaj rajtoj eĉ por celoj komercaj: tiu difinita lando ne rajtu vendi siajn pli malmultekostajn varojn ĉe ni, ĉar ĝi ne respektas la homajn rajtojn, dum ni nur sekvas la merkaton, kiu sen nia kulpo igas nin havi homojn sen la rajtoj, kiujn oni insistis enmeti en la duan parton de la deklaracio.

Bonŝance rigardado de la statistikoj de Unuiĝintaj Nacioj pri la landoj, kiuj subskribis kaj ratifis la internaciajn interkonsentojn ĝuste pri protektado de rajtoj de homoj, de infanoj, de indiĝenoj, de virinoj, ktp povas instrui en ĉi tiu kampo pli ol miloj da horoj da televidaj novaĵoj.

Ĉiukaze estas unu aspekto de homaj rajtoj, pri kiu oni apenaŭ parolas. Temas pri la lingvaj homaj rajtoj. Jes, kelkaj izoluloj, neesperantistaj kiel ankaŭ esperantistaj, parolas pri tio. Ili asertas ke tio, kio estas skribata en la 2-a artikolo de la deklaracio efektive devas validi, ankaŭ rilate lingvon.

Fakte en la retejo de la Supera Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj http://www.unhchr.ch/udhr/lang/1115.htm, oni povas legi ankaŭ en Esperanto, ke Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen ia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ alia stato.

Kaj tamen, ni, kiel esperantistoj ekestis ĝuste, por ke tiuj rajtoj estu respektataj ĉie, kaj, bonvolu atenti, je ĉiuj niveloj. Oni ne rajtas defendi la lingvon de la enmigrinta grupo, kaj ne samtempe tiun de la tradicia malplimulta nacio vivanta en la lando de longa tempo. Oni ne rajtas defendi la lingvajn rajtojn de la malplimulta nacio kaj ne samtempe defendi la lingvajn rajtojn de la tuta lando antaŭ pli fortaj internaciaj lingvoj. Mi volas diri, ke oni ne rajtas batali nur por protekti la oficialajn lingvojn de Eŭropa Unio kontraŭ la evidenta klopodo de la angla forviŝi ilin kaj ne samtempe batali por la lingvaj rajtoj de la bretonoj en Francujo kaj de la turkoj en Eŭropo.

Nur esperantistoj povas kompreni la miopecon de multaj grupoj, kiuj opinias, ke ili povos savi sin ankaŭ se la aliaj pereos. Ni naskiĝis por defendi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiuj niveloj. Kaj tamen tiu miopeco ekzistas. Zamenhof tre brile diris, ke: ... tiu naciismo de grandaj nacioj estas maljusta. Tiu de malgrandaj nacioj estas, ankaŭ, malprudenta. Tiu estis la sama Zamenhof, kiu ankaŭ diris: Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiliĝu aŭ englutu alian...

Surbaze de ĉi tiuj ideoj la estraro de UEA alvokas vin festi la Zamenhof-tagon en la kadro de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto, de la 9-a ĝis la 16-a de decembro 2006. Jam pasintjare ni diskutis pri tio, ke jam pluraj esperantistoj havis la ideon vastigi la signifon de tiu tago al “Tago de Esperanto” kaj doni al ĝi ankaŭ informan elementon per aranĝado de eventoj kune kun aŭ por neesperantistoj.

Tiu semajno inkluzivas la 10-an de decembro, ĉiu-jara datreveno de la Deklaracio de Homaj Rajtoj, kaj la 15-an, kiu estas la Zamenhof-tago.

Do, la Semajno nun lanĉata ebligas agadon al la ekstero pri la lingvaj homaj rajtoj. Ekzemple, kolektu informojn de nerespekto de lingvaj rajtoj en via loĝloko kaj sendu la pruvon pri tio al UEA, kiu siavice atentigos la Oficejon de la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj de UN. Estas tempo transiri de teoriumado inter ni al agado praktika pri la lingvaj homaj rajtoj. Vi povus aranĝi kunvenon pri tio kun neesperantistaj asocioj aŭ lingvistoj aŭ instruistoj, ktp. kaj klarigi al ili kial Esperanto estas parto de la tutmonda batalo por la homaj rajtoj.

Samtempe oni povas ankaŭ zorgi pri la tradicia pli interna agado (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof).

Ni igu ĉi tiun semajnon ilo por atentigi la mondon pri lingvaj homaj rajtoj kaj pri la solvo de ili pere de Esperanto kaj samtempe por festi nian esperantistecon.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Brazilaj esperantistoj ankaŭ pasintjare festis la Zamenhof-Tagon per la tradicia “Kunfratiĝo“

Tra la mondo

Niaj fervojistoj kongresis en Ŝanhajo

La 58-a kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF) okazis inter la 6-a kaj la 13-a de majo 2006 en la ĉina havenurbo Ŝanhajo. La unuan IFEF-kongreson organizitan ekster Eŭropo partoprenis 224 kongresanoj el 18 landoj. La slogano de la kongreso estis Per Esperanto por fervojo.

Sabaton la 6-an de majo posttagmeze okazis en la malgranda kongresa salono gazetara konferenco, dum kiu reprezentantoj de televido, radio kaj gazetaro estis informitaj pri utiligo de Esperanto kaj ĝia disvastigo en la mondo kaj en la fervojistaj medioj kaj rondoj, pri IFEF kaj pri la kongreso mem.

La dimanĉan Solenan Inaŭguron en granda kongresa salono partoprenis ĉinaj eminentuloj kaj reprezentantoj de publikaj kaj Esperantaj organizoj, inter ili Chen Haosu, prezidanto de la Cina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, estraranoj de IFEF kaj pli ol ducent kongresanoj.

La tutsemajna programo enhavis akceptojn de la urbestro kaj Ĉina Fervoja Societo, laborkunvenojn, fakajn prelegojn, unu tuttagan kaj du duontagajn ekskursojn, ankaŭ kulturprezentadojn, sed bankedon kaj Internacian Balon.

Okazis naŭ fakprelegoj: La ĉefa temis Pri la nova fervojlinio de Kunming al Lhasa, ĉefurbo de Tibeto.

Dum la unua duontaga ekskurso en Ŝanhajo oni vizitis la Templon de la Jada Budho, Ĝardenon Yuyuan, Templon de la Urba Dio kaj malnovan urboparton. La merkreda tuttaga ekskurso gvidis la kongresanojn al la pitoreska urbo Hangzhou, 180 km de Ŝanhajo. Dum alia duontaga ekskurso oni vizitis Fervojan Muzeon kun multaj unikaĵoj kaj interkonatiĝis kun magnetŝveba trajno, veturante de Longyanglu-haltejo ĝis la internacia flughaveno Pudong, tien kaj reen. La magnetŝveba trajno estas la sola en la mondo, kiu ĉiutage veturigas pasaĝerojn kun rapideco de 431 km/h. La vojo longas 30 kilometrojn kaj la veturado bezonas nur 7 minutojn.

La venonta 59-a IFEF-kongreso okazos en Parizo inter la 12-a kaj 19-a de majo 2007, kun postkongresa aranĝo en Liono (Francio).

Jindřich Tomíšek

Ago-Tago en Pekino: geknaboj lernas Esperanton

Okaze de la Ago-tago, la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis la 7-an de oktobro en la servo-centro de loĝkvartalo en la Haidian-distrikto de Pekino ceremonion por inaŭguri la Pekinan Bazon por Esperanto-instruado al Infanoj.

Yu Tao, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, esprimis la esperon, ke Esperanto kontribuos al konstruado de harmonia socio, riĉigo de kultura vivo de loĝkvartaloj kaj edukado de infanoj. Huang Xueqin, estro de la centro, diris, ke la centro klopodos pri instruado de Esperanto al infanoj. Li Weilun, prezidanto de PEA, prelegis pri “Internacia helpa lingvo helpas lerni fremdajn lingvojn”. Ekde la 8-a de oktobro 21 geknaboj eklernos Esperanton en Infana E-Kurso en la Haidian-distrikto.

(Zhao Guangzhou)

Ĉu nova agado ĉe indiĝenoj?

La sunsubiro ornamis la pinton de la vulkanoj super la kvietaj akvoj de la lago Atitlan (la loko de la akvo en la nahuatla lingvo). Baldaŭ la noktiĝo lumiligos la indiĝenajn vilaĝojn kiuj ĉirkaŭas la lagon. Ne ĉiuj uzas la saman etnan lingvon. Ĉu iam Esperanto fariĝos la pontolingvo de la indiĝenoj mondskale? mi min demandis el mia belvidejo. Ĉu la profetaĵo de Jules Vernes La indiĝeno kiu tiel parolis estis unu el tiuj rimarkindaj tipoj...li sin esprimis nature en Esperanto... iam realiĝos?

Kiam dum siaj unuaj jaroj da funkciado la projekto Indiĝenaj Dialogoj havigis al si la mon- kaj hom-rimedojn por provizi la indiĝenojn per efika sistemo de komunikado, grandaj estis la esperoj ĉe la esperantistoj. Seminarioj plursemajnaj kunvenigis en pluraj mondopartoj indiĝenojn diversetnajn kaj -lingvajn por lerni Esperanton kaj perfektiĝi pri uzo de la interreto. Multaj esperantistoj diversmaniere unuope kunlaboris kaj UEA forte apogis la projekton. Eĥoj aŭdiĝis ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko.

La atingaĵoj estis gravaj, sed kiam la mono, por plenumi la ambiciajn celojn profesinivele, elĉerpiĝis, la skipa homforto disiĝis. Kvankam ne plu funkcianta, la reto de influaj indiĝenoj kiuj partoprenis la projekton, daŭre ekzistas. De kelkaj jaroj mi provis reaktivigi la ĉefajn indiĝenojn kaj krom kunlaboro kun ID partoprenis la “Laborgrupon” kadre de la Jardeko de la Indiĝenaj Popoloj. Sub aŭspicio de UN pluraj centoj da indiĝenaj delegitoj renkontiĝas ĉiujare julie en Ĝenevo cele al ellaboro de “Deklaro de la rajtoj de la indiĝenaj popoloj” aprobota de UN.

Pro manko de monrimedoj ne plu eblas nun dungi profesiulojn kiel faris ID por instrui, mastrumi ttt-ejon. Alia strategio estas bezonata por motivi la indiĝenojn al lernado kaj uzo de Esperanto, laŭeble memstara finance. Laŭ peto de la indiĝenoj mem, ni decidis disvolvi ekoturismon laŭ solidara spirito. Jam komence de januaro 2006, kunlabore kun la indiĝena organizo Kichin Konojel (Kiĉin Konoĥel) grupo da ekoturistoj, inter kiuj paro da esperantistoj, vizitis Gvatemalon.

Kvankam la indiĝenoj reprezentas inter 70 kaj 80% de la popolo kaj estas la ĉefa turisma allogaĵo de la lando, ili etproporcie profitas el la elturisma ekonomio. Ĝin regas elito socia kaj fremduloj. Nia celo do estas helpi la indiĝenojn alproprigi al si la turisman ekonomion. Ni provas elspezi kiel eble plej ofte ĉe indiĝenaj komunumoj. Lige al la vojaĝo, ni kontribuas al solidara projekto Sunenergio, aliro al trinkebla akvo. Kaze de sukceso, ni intencas starigi tutmondan indiĝenan vojaĝagentejon por organizi vojaĝojn al multaj landoj, kie ni havas indiĝenajn kunlaborantojn. Ju pli da esperantistoj partoprenos, des pli Esperanto estos aprezata kaj uzata en la indiĝena mondo.

En la strategio de UEA devus esti emfazo al pli efika uzo de la konsumpovo de la esperantistaro. Ĉiun fojon kiam ni estas elspezontaj, ni devus nin demandi: Ĉu tiu elspezo povus iamaniere kontribui al plifortiĝo de Esperanto?

Vi, esperantistoj el pagipovaj landoj, estas vojaĝemaj, kial ne vojaĝi per/por Esperanto? Ne maltrafu la okazon.

UEA, konsiderante la lastatempan neagadon de ID, decidis lanĉi projekton Indiĝenaj Popoloj por daŭrigi la agadon ĉe la indiĝenoj. Estis kreita retlisto i...@yahoogroupes.fr kaj UEA-konto “ipop-b”, kien eblas sendi kontribuaĵojn por stimuli la agadon. Ĉu ekzemple ne estus bone venigi unu aŭ du indiĝenojn al ĉiu UK?

Se vi ne estas vojaĝemulo, estas multaj manieroj por kunlabori: tradukoj, helpo al lernantoj, al funkciado de retlisto, pere de personaj kontaktoj kun indiĝenoj.... la kuniniciatinto kaj Bessie Schadee, direktorino de ID, informis antaŭ nelonge pri tradukbezono.

La venonta vojaĝo okazos en Gvatemalo en januaro 2007. Mi profitas la okazon por danki la donacemulojn kiuj malavare respondis al mia alvoko por nutra helpo al la damaĝitoj de la pasintjara tropika ŝtormego “Stan”. En tiu kampo de helpo al damaĝitoj de naturaj katastrofoj oni povus apliki la Esperantan preferon: uzi nian donacpovon prefereble tra la esperantista reto ol tra neesperantistaj organizoj. Tiel ni same aŭ eĉ pli bone certas pri la trafeco de la donaco kaj krome ni bonfamigas esperantistojn tiel en la lando de la donacantoj kiel en la lando de la ricevantoj. Tiuj ĉi lastaj ne nepre devas esti esperantistoj, sed ricevi helpon pere de lokaj esperantistoj. Por pluaj informoj, bonvolu kontakti min.

Philippe Chavignon
M.F. du Plan
06470 Guillaumes, Francio

[FORIGITA!: bildo]

Gvatemalaj indiĝenoj ricevas donacojn de esperantistoj.

Ĉu vi ŝatus krei atenton pri Esperanto en la ekstera mondo?

Ho, Esperanto. Ĉu ĝi ekzistas ankoraŭ? Esperanto ne sukcesis. Oni neniam aŭdas pri ĝi. Esperanto? Kio estas tio? Ni ĉiuj ofte renkontas tiajn eldirojn de neesperantistoj. Kaj ili ne malpravas. Esperantistoj ĝis nun apenaŭ sukcesas atentigi la eksteran mondon pri Esperanto. Lasu nin montri, ke Esperanto vivas!

Mi proponas la jenon: Mi produktigos ŝvit- kaj poloĉemizojn en unuaklasa kvalito. Sur la maldekstra parto de la brusto estu dulinia brodaĵo: Esperanto — lingvo internacia.

Bazo por mia mendo estas mil antaŭmendoj el Esperantujo al mi.

Kiom la ĉemizoj kostu? Unu ĉemizo haveblos por € 10. Aldoniĝos € 24 por sendokostoj.

Jenaj rabatoj eblas: 2 ĉemizoj sendotaj en la unusama pakaĵo kostos kun sendokostoj kune € 50.

10 ĉemizoj en sama pakaĵo kostos (maksimume, depende de la afranko) ĉio kune € 147. Bonvolu atenti, ke la rabato eblas pro la pli malgranda afranko por ĉemizo.

Mi deziras emfazi, ke mi ne agas profitcele, mi ne havos ian financan gajnon el la ĉemizo-perado. Post atingo de mil antaŭmendoj mi miaflanke mendos ĉe la fabriko. Pasos kelkaj semajnoj, antaŭ ol mi ricevos la varon. Tuj kiam mi estos mendinta, mi informos la mendintojn. Nur tiam ili estos petataj sendi la pagon al mi. Tuj post la ĉemizlivero al mi mi povos dissendi la ĉemizojn al tiuj, kies plenan pagon mi ricevis.

Por pliaj detaloj bv. rigardi www.esperantocxemizo.1go.dk aŭ bv. sendi informpeton al p...@tele2adsl.dk.

Laste: Mi petas vin pludoni tiujn ĉi informojn al ĉiuj esperantistoj, kiujn vi konas!

Koran dankon pro via atento,

Peter Weide
Hellekistevej 18, DK-3370 Melby, Danio

ATENTON! KONKURSO!

ABIO de ESPERO (Kristnaska Abio)

De 1521 en la regiono Alzaco de Francio estas malnova tradicio ornami arbon dum decembro por la Kristnaska periodo.

La asocioj de WINTZENHEIM-COLMAR (Alzaco) lanĉas konkurson por infanoj kaj gejunuloj pere de Esperanto.

ORNAMU nian urban abion dum decembro 2006 per desegnaĵoj pri espero, paco, Kristnasko; poemoj en via nacia lingvo + Esperanto; kantoj; fotoj; man-laboraĵoj k.t.p.

Via(j) kontribuaĵo(j) estos fiksita(j) sur la abio en la Halo de la urbo-centro dum decembro. Sendu via(j)n verko(j)n antaŭ la 30/11/2006 al:

TAKE-ESPERANTO “Konkurso Abio” 90, Rue du Tiefenbach FR-68920 WINTZENHEIM-COLMAR, Francio

NEPRE skribu viajn nomon, adreson, aĝon kaj kelkajn vortojn en Esperanto. La konkursaĵon vi povas sendi ankaŭ retpoŝte al: c...@wanadoo.fr

PREMIOJ — La unuaj de ĉiu kontinento ricevos 75 eŭrojn, la ceteraj diversajn premiojn. (Informoj en diversaj Esperantaj gazetoj.)

Anoncetoj

Unu vorto = 1 internacia rpk (€ 0,85). Ni ne respondecas pri la enhavo. Ripeto ne rajtigas rabaton. Pri korespondpetoj zorgas ankaŭ Koresponda Servo Mondskala, B.P.6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio, www.multimania.com/kosomo

F-ino Claude de Coudenhove (204 rue du Faubourg Madeleine, FR-45000 Orléans, Francio) deziras korespondi kun homoj pli ol 40-jaraj el Portugalio, Israelo kaj Britio cele al privata kunveno kun aliaj esperantistoj.

500 div. Esperanto-stampoj, Esperanto-poŝtmarkoj. Ofertolisto kontraŭ neuzitaj pm je la valoro de 1 EUR. Mi donos Germanion kaj Iranon. Neussner, DE-37284 Waldkappel, Germanio.

Pola esperantistino, flegistino, interesiĝanta pri turismo, arto, muziko, fotado kaj libroj, deziras korespondi kun diverslandanoj: Alicja Tabor, Ul. Długa 8/10, PL-32-065 Krzeszowice, Pollando.

DVD Esperanto Elektronike re-eldonota: Fine de novembro aperos nova eldono de la furora DVD Esperanto Elektronike (de la 1-a eldono vendiĝis 9000 ekzempleroj!), prezentita dum la ĉi-jaraj UK kaj IJK. Antaŭmendojn (minimuma kvanto: 50 ekz., prezo: 2€/peco) por la dua, plibonigita eldono, eblas fari ĝis la 20-a de novembro. Pliaj detaloj pri la DVD: www.esperantodvd.net

El la verkaro de William Auld

La fenomeno Esperanto. Studo pri la lingvoproblemo kaj pri la Internacia Lingvo. Celita por traduko en naciajn lingvojn. Rotterdam: UEA,1988. 120p. 21cm. €7,20.

Unufingraj melodioj. La triapoemaro de la skota poeto. Enhavas kelkajn pli longajn poeziaĵojn, i.a. versan komedion. La Laguna: J. Régulo, 1960. 126p. 19cm. €2,70.

Don Johano. Kanto unua. Lordo Bajron. Tradukaĵo el la angla. Grandioza komika poemo, ĉefverko de la aŭtoro. Manĉestro: Esperantaj kajeroj, 1979. 71p. 21cm. €3,00.

Rimleteroj. Rondelaj rim-leteroj per kiuj William Auld kaj Marjorie Boulton korespondis en 1953-54. Manĉestro: Esperantaj kajeroj, 1986. 94p. 14cm. €1,50.

Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj proza∆oj. Kolekto de eseoj, rakontoj, prozaj tradukoj kaj recenzoj. Rotterdam: UEA, 1997. 6+342p. 21cm. €16,50.

Humoroj. Poemaro pri la vakuo de la vivo kaj la homa kapablo rezisti, eĉ humure. La Laguna: J. Régulo, 1969. 113p. 19cm. €2,70.

La Graveco de la Fideliĝo. Oscar Wilde. Tradukaĵo el la angla. Ege sprita triakta komedio. Manĉestro: Esperantaj kajeroj, 1987. 79p. 21cm. €3,00.

Het Kinderras. Nederland-lingva versio de La infana raso. En la nederlandan trad. W.A. Verloren van Themaat. Amsterdam: Tor, 1982. 88p. 21cm. €3,00.

Ĉe la Libroservo de UEA, triona rabato por samtempa mendo de minimume tri ekzempleroj de sama titolo. Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando
Telefono: +31 10 436 1044
Telefakso: +31 10 436 1751
Retpoŝto: <libroservo@co.uea.org>