Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 12

Malferme

Scienco, demokratio kaj Esperanto: Ideoj antaŭ la centjariĝo de ISAE

En julio 2006 okazis en la Esperanto-Kasteleto en Tavoleto, Italio, Jubilea Konferenco de Internacia Scienca Asocio Esperantista. Omaĝe al la 100-jariĝo de ISAE ni publikigas resumon de la prelego de José Antonio Vergara, prezentita dum la konferenco.

La paralelaj mondoj de ISAE 1906–2006

En la 2-a UK (Ĝenevo), la unuafoje okazanta fakkunsido de “kelkaj scienculoj kaj sciencamantoj” fondis la 30-an de aŭgusto 1906 preparkomitaton por Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), laŭ propono de H. Terry, sub la gvido de la gravaj pioniroj Hippolyte Sébert, Carlo Bourlet kaj, iom pli poste, René de Saussure.

Post 100 jaroj konstateblas ke preskaŭ ĉio ŝanĝiĝis en la du mondoj kiujn ISAE ĉiam klopodis kunligi. Unuflanke, dum la 20-a jarcento kaj aparte post la 2-a Mondmilito, la scienco kaj la teĥnologio sur ĝi bazita fariĝis unu el la plej gravaj motoroj de la socia-ekonomia evoluo kaj dominanta fundamento de la moderna vivo. La novigoj naskitaj de la scienca scio estis ege bonfaraj por la vivkvalito de la homoj, per revoluciaj atingoj en ekz. medicino kaj publika sano, agrikulturo, transportado kaj komunikado. Tiu efiko ege kreskigis la sociajn rolon, gravecon kaj prestiĝon de la scienco kaj teĥnologio (S&T) kaj siaflanke signife pligrandigis la kvanton kaj amplekson de la scienca penado, kun eksponencialaj plivastigoj en la nombro de profesiuloj, publikaĵoj, konferencoj, trejnejoj ktp, sur ĉiuj kampoj de Esplorado kaj Disvolvado (E&D).

Male, kiel sciate la sorto de Esperanto estis bedaŭrinde frape malsimila, certe nesukcesa laŭ tiuj kriterioj: ekzemple la Mondmilitoj, kiuj havis detruegan, preskaŭ finmortigan efikon sur la Esperantajn ideon kaj organizon, tamen stimulis eksplodan procezon de industriiĝo kaj ŝtatpolitika subteno al la scienco, i.a. pro la evidentiĝo de ties militteĥnologia apliko, aparte dum la 2-a Mondmilito.

ISAE naskiĝis frue, dum esperplena, intense organiza etapo de la E-movado, samtempe ĉe la sojlo de senprecedenca, revolucia disvolviĝo de la scienca scio, ne plu haltonta. Se origine ambaŭ ideoj ŝajnis kvazaŭ memkompreneble kunligitaj per nocio pri racio kaj progreso tiam hegemonia, poste ISAE neeviteble suferis pro la samaj kaŭzoj kiel la ĝenerala fenomeno Esperanto, kun la diversaj krizoj kaj stagnoperiodoj, sed aliflanke kun la sindona agado de homoj kiaj M. Rollet de l’Isle, O. Bujwid, W. P. Roelofs, G.F. Makkink, M. Fréchet, W. E. Collinson, Seiho Nishi, B. Popovic, J. Kavka, C. Støp Bowitz, R. Hauger, R. Sachs, kiuj i.a. obstine sukcesis teni viva dum jardekoj sciencan periodaĵon en lingvo. Ja temas pri tre valora, honorinda tradicio, kvankam ĉiam limigita laŭ la ĝenerala malforteco de la E-movado. Tial, okaze de la centjara jubileo de Esperanto en 1987, Paul Neergaard, post konciza ekzameno de la plej gravaj kaj vere salutindaj kontribuaĵoj kaj atingoj dum la ĝistiama historio, nome terminaroj, kelkaj originalaj esploroj, Esperantaj resumoj en etnolingvaj sciencaj revuoj, popularsciencaj kaj sciencolernaj verkoj ktp, konkludis mirinde maltroige ke tamen “la uzado de Esperanto [en la scienco] estas bagatela” kompare al la grandaj mondlingvoj. Ja estis objektivaj kaŭzoj por tio, tute preter la agpovo kaj influo de tiuj mirindaj aktivuloj.

Internacia karaktero de la scienco kaj ties lingva aspekto

La scienco ĉiam troviĝis inter la plej internaciaj el la homaj agoj. Ties esence kunlabora, kolektiva, sciointerŝanĝa karaktero trans la naciaj limoj, iĝis rimarkebla jam ekde la unuaj jardekoj de la 19-a jarcento. Poste, paralele al intensaj procezoj de profesiiĝo, faka disstarigo kaj instituciiĝo de la scienco, la ekesto de internaciaj sciencaj kongresoj, ofte ligitaj al la Universalaj Ekspozicioj, fariĝis ofta praktiko, kun averaĝe 30 eventoj jare jam ĉirkaŭ 1900.

Nuntempe tiu internacieco rapide pliprofundiĝis, kion montras la esploroj, egaj projektoj kaj publikaĵoj havantaj diverslandajn partoprenantojn. Tiu plua internaciiĝo de la scienco ne nur estas ligita al la efiko de la modernaj Informaj kaj Komunikaj Teĥnologioj (IKT), sed fakte iĝis nepra pro la defioj kiujn starigas antaŭ la scienca peno la komplekseco, tutmonda dimensio kaj kostoj de pluraj alfrontendaj problemoj kaj esplorobjektoj, kiel ekz. la Projekto Homa Genomo, elementpartikla esplorado, tutmonda klimata ŝanĝo, emerĝaj infektaj malsanoj, ktp.

Koncerne la lingvan aspekton de tiu internacieco, estas notinde ke la naskiĝo (ekz. Galileo Galilei, publikiganta siajn kopernikismajn verkojn en la itala, 1632 kaj 1638) kaj aparte la posta evoluo de la moderna scienco, esprimiĝis per la respektivaj etnolingvoj de la sciencistoj, kaj tamen ili ĉiam vigle komunikadis inter si tra Eŭropo ekde la 17-a jarcento, estante do kutime multlingvaj, dum la latina estis perdanta sian antaŭan statuson kiel lingua franca de la kleruloj. Jam fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcentoj, kelkaj mondlingvoj fariĝis klare hegemoniaj, laŭ la interligitaj politika kaj scienca potencoj de la respektivaj landoj, kaj ekzemple en 1897 la fama hispana histologo Santiago Ramón y Cajal, kiu poste ricevis la Medicinan Nobel-premion 1906, konsilis al siaj samlandaj kolegoj uzi nur la francan, anglan, italan kaj germanan, do jam tiam ne la hispanan.

Oni menciu ke tiutempe intense aktiviĝis ĉi-kampe la internacilingva movado kaj ties pluraleco, per diversaj argumentoj kaj iniciatoj, kion atestas i.a. la fondo mem de ISAE kaj la tiama elokventa eldiraĵo de la germana Nobelpremiito 1909 kaj idisto Wilhelm Ostwald:

La ideo pri mondliteraturo, kiun Herder kaj Goethe konceptis ĉefe el la vidpunkto de la arto, akiris nun el la vidpunkto de la scienco multe pli gravan signifon. Ĉar el la komunaj posedaĵoj de la homaro, neniu estas tiel vere universala kaj internacia kiel la scienco. Sed ĉiu komunikado kaj disvastigado de la scienco uzas la helpilon de la lingvo kaj tial la internacieco de la scienco nerezisteble postulas la internaciecon de la lingvo. Se ni konsideras, ke nuntempe kelkaj sciencaj verkoj, precipe lernolibroj, estas tradukitaj en dek du aŭ pli da fremdaj lingvoj, tiam ni komprenas, kiom granda kvanto da laboro povus esti ŝparata, se libroj ĉie en la mondo povus esti tiel ĝenerale komprenataj kiel ekzemple la muziknotoj aŭ logaritmaj tabeloj.

Samepoke, la grava itala matematikisto Giuseppe Peano lanĉis sian Latino sine flexione, en 1903, precipe por sciencaj celoj, kaj la posta revuo Schola et Vita (1926–1939) publikigis plejparte fakajn artikolojn pri matematiko, natursciencoj, teĥnologio, pedagogio, psiĥologio kaj sociaj sciencoj en tiu planlingvo. Siaflanke, post la Unua Mondmilito, la disĉiplo de Ostwald, d-ro Frederick Gardner Cottrell, ĉefo ekde 1919 de Komitato pri Internacia Helpilingvo de Internacia Esplorkonsilantaro, konvinkis la geedzojn Alice Vanderbilt Morris kaj Dave Hennen Morris fondi International Auxiliary Language Association (IALA) en 1924. Estis iom da teoria subteno al la ideo de neŭtrala internacia lingvo kaj aparte al Esperanto flanke de la Franca Akademio de Sciencoj, tiel per rezolucio de 1924, esprimanta sian konvinkon ke lingvo internacia “havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la progreso de la scienco kaj de ĝia aplikado”, kiel per la persono mem de ties tiama prezidanto Prof. A. Cotton, kiu prezidis la konferencon “Esperanto en la Moderna Vivo” (Parizo 1937).

Tamen, nek Esperanto nek iu ajn konkurenca lingvoprojekto havis signifan efikon sur la ĝeneralan vojdirekton de la internacia scienca komunikado, kaj ekde la 1930-aj jaroj kaj aparte post la 2-a Mondmilito, la antaŭa, limigita plurlingveco de la scienco, komencis forvaporiĝi, por cedi je kreskanta rapido sian lokon al ekdominanta pozicio de la angla, lingvo kiu dum la lastaj jaroj fariĝis fakte ununura por ĉiuj internacie orientitaj komunikaj funkcioj en la scienco: publikigo, konferencoj, skriba kaj parola komunikado, instruado eĉ en neanglalingvaj landoj. La grafikaĵoj 1 kaj 2 frape bildigas tiun daŭran procezon, per la ŝanĝiĝoj en la relativa proporcio laŭ lingvoj dum centjara periodo (1896-1996) en registritaj natursciencaj periodaĵoj.

[FORIGITA!: bildo]

Grafikaĵo 1. Laŭlingva divido en natursciencaj publikaĵoj de la mondo, 1880-1980 (elcentoj de ĉiuj artikoloj) (bazita sur informoj kolektitaj en Tsunoda 1983 — informoj por 1900 perditaj).

[FORIGITA!: bildo]

Grafikaĵo 2. Laŭlingva divido en natursciencaj publikaĵoj de la mondo, 1980-1996 (elcentoj de ĉiuj artikoloj) (y-akso logaritma; origine en Ammon 1998: 152).

Tiu ekskluda hegemonio de la angla kompreneble ne limiĝas al la scienco nek estas bazita sur ia ajn ontologia plejboneco kiel lingvo. Fakte, la plurkampa hegemonio de la angla havas historiajn, socipolitikajn, ekonomiajn, diplomatiajn kaj militajn kialojn. Lige al tio, ankaŭ specife sciencohistoriaj fenomenoj favoris tiun evoluon, ekz. la rivaleco inter la franca kaj germana kiel mondlingvoj en la scienco, kun bojkoto kontraŭ la germana kaj tiulandaj sciencistoj post la 1-a Mondmilito far la venkintaj landoj, kaj la senprecedenca akcelo kiun spertis en Usono la industriiĝo de la scienca praktiko tuj post la 2-a mondmilito, determinante la fortikan gvidan pozicion de tiu lando kiel monda potenco ankaŭ sur tiu kampo.

Paradokse, el vidpunkto engaĝiĝinta al la racia idealo de dua komuna lingvo por efika komunikado trans la naciaj limoj, la fakta nuna unulingvismo de la scienco montras unuflanke tre sukcese la enormajn avantaĝojn de tia sistemo, sed tamen je tre alta kosto konsistanta en malegaleco, minacoj, malfacilaĵoj kaj perdoj, aparte ne nur por la sciencaj komunumoj el neanglalingvaj landoj. Antaŭ ili, la deviga lernado de fremda etnolingvo je sufiĉa nivelo por adekvate informiĝi kaj memfide esprimiĝi parole aŭ skribe en internaciaj kuntekstoj, fakte starigas formon de ŝajne milda, tamen feroca lingva diskriminacio kaj grava ekonomia ŝarĝo, kiun kompreneble ne suferas la sciencistoj denaske angleparolantaj. Tiu nuna unulingvismo de la scienco ne nur estas do tute malegaleca kun ege signifa privilegio por anglalingvaj sciencistoj, sed aldone ĝi tute ignoras la kontribuaĵojn publikigitajn en aliaj lingvoj krom la angla. Ĝi krome povus limigi la sciencan kreemon pro la ekskludo de alilingvaj kognosistemoj kaj severe postrestintigas la terminologian korpuson de ĉiuj ceteraj lingvoj, eĉ tiuj de plene evoluintaj landoj kiel la sveda, frapa ekzemplo kiun prof. Kiselman prezentis E-medie.

Estus dezirinde havi ankaŭ el nia flanko interlingvistikajn esplorojn pri la problemoj ligitaj al tiu fakte ekskluda unulingvismo kiu nun regas en la scienco. Tio eble videbligus Esperanton en sciencpolitikaj medioj kiujn interesas tiu problemaro, kompreneble ne kiel tute pretan solvon sed eventuale kiel aliancanon. Ekz. la ofte menciata nekontentiga stato de la terminologio, kies nedisvolviĝon kaŭzas la manko de signifa faka utiligo de la lingvo, eventuale donus la ŝancon serĉi kunlaboron cele al sperta interŝanĝo pri korpusa planado kun fakgrupoj de etnolingvoj kiuj terminologie postrestas kompare al la angla (ekz. evoluantaj landoj).

La orientiĝo de scienco kaj Esperanto al demokratio kaj daŭripova evoluigo

La scienca penado kaj la fenomeno Esperanto dividas kelkajn gravajn komunajn trajtojn:

  • Ili ambaŭ estas kolektivaj aventuroj de la homa intelekto, esence, persiste, kreeme kunlaboraj trans la naciaj limoj, plene universalisme orientitaj, laŭ sia propra naturo.
  • Ties internacia kaj demokratia karakteroj naskis politike kaj ideologie motivitajn kontraŭstarojn, subpremojn kaj persekutojn sub totalismaj sistemoj, aparte dum la nazia kaj stalina reĝimoj: unuflanke la t.n. Deutsche Physik de la Nobel-premiitoj Philipp Leonard kaj Johaness Stark kontraŭ la “juda fiziko” de Einstein, kaj la proleta biologio de Lisenko kontraŭ la “burĝa genetiko” de Vavilov, aliflanke la germana, lingvo de “supera raso”, kaj la rusa, lingvo de la “avangardo de la monda proletaro”, kontraŭ la lingvo de respektive “judoj kaj komunistoj” aŭ “cionistoj kaj kosmopolitoj”.
  • Ekde la naskiĝo kaj tra la riĉa historio de ambaŭ aferoj, implice aŭ ne, diversaj signifaj homoj ligis ilin al la ideoj de racieco kaj efikeco por solvi problemojn de la homaro, kaj al la projektoj de homa emancipiĝo, demokratio kaj, lastatempe, daŭropova evoluigo kaj sciosocioj, cele al aktivaj, liberaj, informiĝintaj, memstaraj, decidopovaj civitanoj.

Oni tamen substreku la fakton ke la tradicia starpunkto pri la rilato inter S&T kaj Esperanto eble tro fidis al la ideala bildo pri nehaltigebla marŝo antaŭen de la racieco, laŭ la modelo de la metra sistemo, kies sukcesinta universaliĝo anoncus similan venkontan vojon por Esperanto. Tia optimisma analogio estis ofte esprimata de science koncernitaj esperantistoj. Tamen, kiel Mark Fettes iam skribis, la metra sistemo sur dekona bazo simple plifaciligis kaj homogenigis la kalkulojn sed ne ŝanĝis la fizikan mondon, dum Esperanto prezentas sisteman, demokratian alternativon sur la lingva kampo, kaj do estas en si mem multe pli defia ol iu nur pliboniga teĥnika rimedo.

Tiel, eble la penoj de la priscience interesitaj/koncernitaj Esperanto-uzantoj povus strategie orientiĝi precipe al kelkaj aspektoj de la interdependa rilato scienco-socio, kiun forte emfazis la Monda Konferenco pri Scienco, kunvokita al Budapeŝto en 1999 flanke de Unesko kaj la Internacia Konsilantaro por la Scienco (ICSU), ĉar nepra sojle de la nova jarcento:

  • la dialogo kaj reciproka fekundigo inter la sciencoj,
  • la publika kompreno pri la scienco,
  • la interkultura komunikado pri la kolektivaj bildaro kaj praktikaro kiujn S&T ekestigas ĉe la diversaj kulturoj, kaj
  • la helpo al la scienca edukado en subevoluintaj kaj evoluantaj landoj, kiuj suferas lingvajn barojn ĉi-kampe.

Ekzemple, la neceso krei kondiĉojn por la publika kompreno pri la scienco elstarigas la valoron de taŭgaj sciencpopularigaj sistemoj en nia komunumo. Krom iniciatoj tiaj, kiaj KAEST kaj IKU, aparte rimarkinda estas la uzo de la lingvo en Vikipedio, interreta enciklopedio, kies libera kaj kunlabora karakteroj neeviteble havas pozitivan resonancon ĉe multaj aktivuloj de la E-movado kaj tiel, efikon sur la evoluon de la faka lingvaĵo.

Fakte, la ligo de Esperanto kun la socia kaj demokratia engaĝiĝoj de la scienco havas honorindan spuron. Oni fieru pri la sciencpopulariga verko Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso de P. Neergaard (1937), lanĉita por eduki la homojn kontraŭ iu rasisma ideologio supozata scienca, tiam politike tre influa kaj danĝera.

ISAE, eble sub la nomo Internacia Scienc-antaŭeniga Asocio Esperanta, plu laboros per siaj trimonata Scienca Revuo, internaciaj konferencoj en Tavoleto (kiel la ĉi-jara), kreota retejo, ktp, por la antaŭeniro de la scienco ĝenerale kaj aparte en nia internacia lingvokomunumo, tiel kontribuante al la publika bildo de Esperanto, kiu potenciale riskas, estante malgranda, iom socie marĝena movado, esti miskomprenata kvazaŭ havanta en siaj vicoj pli ol normalan proporcion de subtenantoj al diversaj pseŭdosciencoj kaj malraciaj mistikismoj.

Interese, tiu grava interregistara fakorganizaĵo apartenanta al la UN-sistemo, kies rezolucio de 1954 favore al Esperanto iel fariĝis mejloŝtono de nia historio, povintus nomiĝi nur “Unesko” anstataŭ UNESKO, ĉar la diverslandaj delegitoj kunvenintaj en Londono novembre 1945 estis tiam fondontaj la “UN-Edukan-kaj-Kulturan-Organizon”. Feliĉe, danke al plurmonata kampanjo flanke de sciencistoj kiel Julian Huxley, ties estonta unua Ĝenerala Direktoro, oni enmetis la literon S por “scienco” inter la literoj E kaj K fine de tiu fonda konferenco, tiel ke la nova organizo eksplicite montris en sia nomo la Sciencon kiel unu el siaj agadkampoj. En la Esperanto-movado aparte elstaras la eduka (ILEI) kaj kultura agadoj, kaj kutime oni tro limige komprenas la vorton “kulturo” precipe kiel literaturon kaj aliajn artojn. Sed tamen la scienco estas kerna elemento de tiu naskiĝanta Tria Kulturo anoncita far la brita sciencisto C.P. Snow jam en 1959, kulturo de inteligentaj homoj tiom sentemaj rilate la artojn kiom kleraj rilate la sciencojn. La Esperanta kulturo kiel tuthomara kultura komuneco (Baldur Ragnarsson), nepre estu ankaŭ scienca. Jen tasko por ISAE dum sia dua jarcento.

José Antonio Vergara

Kongresa Komuniko 1

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio, 4-11 aŭgusto 2007

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2007.html.

Kongresa temo

La temo de la 92-a UK estas “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”.

Informoj

En la retejo de LKK troviĝas multe da informoj pri la lando, urbo, transporto ktp. Ĝia adreso: http://www.k4.dion.ne.jp/%7euk2007/espe/gheneralo.htm.

Por aliĝoj kaj mendoj servas la ĝenerala kongresa retejo de UEA: http://www.uea.org/kongresoj/uk2007.html.

Kongresejoj

La ĉefa kongresejo estas en la 4-a kaj 5-a etaĝoj de la konferenca centro de Pacifico Yokohama. Ĝi estas facile rimarkebla dank’ al la velŝipa formo de la 30-a etaĝa hotelo Intercontinental The Grand Yokohama, kiu situas tuj apude. La aliaj kongresejoj estas la halo Minato Mirai, trans la strato, kaj la Gubernia Muzika Halo.

Vojaĝado

La ĉefa flughaveno por atingi Jokohamon el ekster Japanio estas Narita, la komuna internacia flughaveno de Tokio kaj Jokohamo. De tie eblas veturi al Jokohamo per ekspresaj trajno aŭ aŭtobuso (kelkaj busoj iras ĝis la kongresejo). La vojaĝo daŭras ĉ. 90 minutojn. Pli detalaj informoj, kun mapo, troviĝas en la retejo de LKK (vd. supre).

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno. Krom diversprezaj hoteloj, estos ofertataj ankaŭ modestaj dormlokoj en tatamĉambroj (grandeco ĉ. 2,00 × 1,50 metroj) en iama laborista dormkvartalo, kiu transformiĝas en turisman dormkvartalon.

Ekskursoj

En la Dua Bulteno aperos priskriboj pri la antaŭ-, post- kaj dumkongresaj ekskursoj. Inter la vizitotaj lokoj estas la fama Fuĵi-monto kaj la urboj Kamakura, Hanoke, Hiroŝimo kaj Kioto. Dum pluraj ekskursoj eblos konatiĝi kun la kongresurbo Jokohamo.

Infana Kongreseto

Se sufiĉe da infanoj aliĝos, dum la UK okazos Internacia Infana Kongreseto. Interesitoj bv. kontakti la komisiiton pri IIK, Bert Schumann, b...@free.fr, por pli da informoj.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estis jam vaste distribuita. Unuopuloj povas ankoraŭ peti ekzempleron ĉe UEA. Aperis ankaŭ bela afiŝo (60×42cm), kiu montras la kongresejan konstruaĵaron, kaj glumarko kun la kongresa emblemo. Ambaŭ estas mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Glumarka folio kun 12 markoj kostas 1,20 eŭrojn kaj afiŝo 3,00 eŭrojn. Por ambaŭ oni ricevas rabaton de 1/3 ekde 3 ekz. Aldoniĝas la sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 19%.

Aliĝilo

La aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe la konstanta adreso. UEA volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo, kie eblas ankaŭ rete aliĝi al la UK.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2006 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) EUR 160,00 (120,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, EUR 200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, EUR 80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, EUR 120,00 (90,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1986 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento!). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2006 (p. 36-37) kaj en la TTT-ejo.

Statistiko

Ĝis la 15-a de novembro estis registritaj 332 aliĝintoj el 42 landoj.

Instruado

Eksperimento en rusa mezlernejo

Leginte interesajn artikolojn pri la destino de la komuna lingvo en Eŭropo kaj pri la estonta E-eksperimento en anglaj lernejoj, pri kiu klopodas la brita esperantistino Angela Tellier, mi decidis priskribi nian sperton, akiritan dum multjara kaj fruktodona laboro sur tiu ĉi kampo.

En la jaro 1993 estis disvastigita tra la tuta eks-Sovet-Unio eksperimento pri enkonduko de Esperanto kun propedeŭtikaj celoj, por plifaciligi la studadon de fremdaj lingvoj, sub aŭspicioj de AIS de San-Marino kaj Kibernetika Instituto de Padeborn (Germanio).

Ankaŭ en kelkaj sankt-peterburgaj mezlernejoj (Rusio) oni partoprenis ĝin. En Gimnazio n-ro 271 Esperanto estis instruata ekde 1991. La rezulto estis tiel bona ke la estraro afable permesis enkonduki Esperanton kiel devigan lernobjekton en la unua klaso (unua grado de la bazlernejo en Rusio). Bedaŭrinde la eksperimento ne en ĉiuj lernejoj finiĝis sukcese, unue pro administraciaj obstakloj, due pro manko de spertaj instruistoj.

Sufiĉe entuziasmigaj rezultoj estis atingitaj en Gimnazio n-ro 271, kun profundiga studo de la franca, kie oni ĝis la jaro 2002 instruis Esperanton devige, eĉ tiam kiam jam ne temis pri eksperimento. La lingvo tre nature eniris la lernejan programon. Ĝi helpadis al la gelernantoj pli facile kaj kun plezuro lerni poste la francan lingvon. Multjara laboro alportis aprobitan laboraĵon, kiu ricevis la titolon “Aŭtora programo pri Esperanto. Por la klasoj 1-10. Baza kurso — unuagrada ŝtupo, 2 horoj semajne. Nedeviga kurso por la klasoj 2-10, 1 horo semajne”.

Post serioza ekspertizo la programo (340 horoj) estis agnoskita ĉe Sankt-Peterburga ŝtata universitato pri pedagogia mastrumado en februaro 2001.

La baza kurso (deviga) enhavas 68 horojn kaj ĉiu sekva fakultativa jaro enhavas po 34 horojn.

La programo estis ellaborita por “muzikaj” klasoj, por lernejanoj kiuj krom ordinara lerneja programo okupiĝas pri muziko kaj kanto. Esperanto estas tre muzika, krea lingvo, ĝi tre similas latinidajn lingvojn. Ĝi havas similecon kun la franca lingvo kaj elvokis favoran rilaton flanke de la estraro en la gimnazio. Ankaŭ la E-instruistaro ĝin ŝatis kaj propagandis, sekve ĝi vekis intereson flanke de la gepatroj kaj ankaŭ intereson flanke de la infanoj. Dank’ al tio oni realigis multajn E-vojaĝojn kaj E-koncertojn fare de la lernantoj kaj la urbaj esperantistoj, okazis vigla korespondado, la gimnazio partoprenis en la projektoj Interkulturo kaj Euroscola (2002).

La instruistoj sukcese instruis Esperanton dum multaj jaroj en la gimnazio. La programo estas farita por montri al la gelernantoj la similaĵojn kaj diversaĵojn inter la franca kaj Esperanto. Dume la gelernantoj havas eblon konatiĝi kun la Esperantaj literaturo kaj historio ktp. Oni trapasas al la lernado de la franca unue lernante la leksikon kaj gramatikon de Esperanto. Ne estas hazarde, mi opinias, ke kelkaj el la lernantoj elektis post la gimnazio studadon de fremdaj lingvoj: la franca, la hispana kaj aliaj, por sia profesia vivo.

Malgraŭ tio ke la eksperimento estis sukcesa, ŝajnas al mi ke relative malmultaj homoj scias pri ĝi. (Mauro La Torre skribis pri ĝi en Esperanto n-ro1132, januaro 2001). Esperantistoj devus esti pli bone informitaj pri la rezultoj de la eksperimento, por povi konvinki nekredemulojn pri la pozitivaj, valoraj flankoj de Esperanto por studado de fremdaj lingvoj jam sur la “lernejaj benkoj”.

Svetlana Miroŝniĉenko

Instrui en Ĉinio

Tri monatojn mi pasigis en Pekino, instruante Esperanton en privata universitato. En ĝia turisma fakultato mi laboris kiel gastprofesoro. Mi loĝis en ĝia nova parto, kiu situas en la norda ekstremo de Pekino, survoje al la Granda Muro. Sur dudek hektaroj staras modernaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de muroj. En ili tri mil studentoj trovas kondiĉojn, kiuj plene kovras la bezonojn pri studado kaj ĉiutaga vivo tiel, ke oni povus diplomiĝi sen eliri eksteren.

Espelando

La oferton instrui Esperanton en la ĉina universitato mi akceptis kiel defion, kiu evidentiĝis grandega kaj renversis mia imagon pri la facileco de la lingvo internacia. La ĉinoj nomas ĝin shi jie yu, kio signifas mondlingvo, kaj prononcas proksimume ŝi ĵie ju. Tamen se vi eĉ sukcesos ekzakte elbuŝigi unuopajn sonojn, ankaŭ tiam ĉinoj vin ne komprenos, ĉar ĉiu sono devas esti dirita en adekvata tono, por ke la vorto reprezentu la deziratan signifon. En 1986 okazis Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Mi akompanis eŭropan esperantiston, kiu estis poligloto kaj parolis ankaŭ la ĉinan. Li parolis, sed tute ne estis komprenata.

Eŭropajn lingvojn kaj la ĉinan dividas abismo. Centro Ŝtato Rego Teorio Mola Objekto Lerni Korto. Tiu abstrakta kunmeto de vortoj konsistigis la nomon de mia lernejo: “Ĉina Universitato de Administrado kaj Informadiko”. La ĉina vortfarado radikas en la fora historio, estas strikte ligita kun ideografio, tial multaj vortoj prezentas enigmojn en si mem. El du vortoj piao liang la unua signifas “videbla”, la alia “lumo”, ambaŭ signifas “bela”. En la ĉina lingvo mankas morfologia ŝanĝiĝo pri persono, genro, kazo, gramatika nombro ktp. Ĉiu vorto aŭ pli precize ideogramo havas unusolan formon, kiu estas komparebla kun la Esperanta radiko. Ni Hao! tradukiĝas ekzakte “Vi Bon’!” kaj signifas “Saluton!”. Haunying Ni! signifas “Bonvenon al vi!”, sed precize tradukiĝas kiel “Ĝoj’ Renkont’ Vi!”.

Scivolemuloj pri la ĉina lingvo profundiĝu mem en tiun temon. Mi citu nur kelkajn propre notitajn ekzemplojn. Mi diris al studentoj “preni”, ili ripetis “pleni”, “iri — ili”, “revi — levi”. Estas konata afero, ke azianoj malfacile prononcas “r”. Sed tio ne estas la sola problemo. Kiam mi diris “monto” — oni ripetis “mondo”. Ne ĉiuj ĉinoj havas samajn problemojn. Ekzemple la nordanoj anstataŭ “kongreso” diras “gongleso”, “kaj” prononcas kiel “gaj”. Multaj sudanoj ne kapablas prononci “r” nek “n”, ambaŭkaze ili diras “l”. Neĝa, tre diligenta studentino, surskribis kelkajn paĝojn de sia kajero per nur unu vorto “frato”. Kiam mi petis legi, ŝi diris — “flado, flado, flado...”. Tiam mi komprenis, ke necesas lernigi unuopajn vortojn al ĉiu studento individue. Dum miaj lernantoj ripetadis sensukcese Esperantan vorton, mi provis prononci ĝian ĉinan ekvivalenton. Evidentiĝis, ke mi eĉ pli fiaskas, kio edifis la junajn ĉinojn. Ni ĉiuj estas samaj viktimoj de la Babela Turo.

Antaŭ duonjarcento estis adaptita la latina alfabeto al tiel nomata “ĝenerala lingvo” (putonghua). Ĝi estas fakte la pekina dialekto disvastigita en la tuta teritorio de Ĉinio. La alfabetigon de “putonghua” multe influis Esperanto. Nun surbaze de la latina alfabeto funkcias komputiloj kaj poŝtelefonoj. Tamen ne estas facila afero legi la ĉinan lingvon per la latinaj literoj. Ekzemple mi petis studenton skribi la vorton “prospero” kaj li skribis “blosbilo”.

Mi havis sume ses grupojn kiuj ampleksis 80 studentojn. Ne eblis memori iliajn ĉinajn nomojn, tial mi petis, ke ĉiu mem traduku sian personan nomon al Esperanto aŭ elpensu pseŭdonimon. Knabinoj adoptis siajn nomojn en adjektiva formo: Jada, Verda, Neĝa, Bela, Sukera, Sona, Akva. Inter la studentoj distingiĝis Soldato, Tigro kaj la kompatinda Prospero. Dum tri monatoj li ne sukcesis flue prononci sian Esperantan nomon. Dum superaj ekzamenoj oni kontrolas la prononckapablon de ekzamenatoj per jena turmenta frazo: “Pro propra profesia progreso kaj prospero”, kion oni prononcas pli malpli: “Blo blobla blofesiaktp.

La parolaparato de eŭropano estas malsame formita ol tiu de ĉino. Tial la vorton “parto” li ripetis kiel “baldo”, “tre” kiel “dle”, “kajo” kiel “gajo”, “tago” kiel “dakoktp. Reciproke mi mem fuŝe aŭdis ĉinajn vortojn, ne povante distingi b kaj p, d kaj t. Por mi a ofte sonis kiel e, o kiel u kaj e ŝajnis i. Mi petis skribi “per kreto”, oni skribis “pal glado”. Bu Dong (“Mi ne komprenas”) sonas por mi en la parola formo kiel Pu Tun. Ĉinoj ne pensas pere de sonoj kaj literoj, sed per bildoj (ideografiaĵoj). Ili lernas tutan vorton kaj ne dispartigas ĝin je unuopaj sinsekvaj sonoj reprezentataj de respektivaj literoj. La ĉinan lingvon konsistigas unusilabaj vortoj kun komenca konsonanto kaj fina vokalo. Tial ne nur “prospero” prezentas por ĉino kakofonion, sed ankaŭ aliaj multsilabaj vortoj, eĉ sen la damna “r”, kiel ekzemple “konstitucio”. La problemo pligrandiĝas en kunmetitaj vortoj, kiel korespondamikino. Ĉino vidas en tiu ĉi sepsilaba esprimo sep diversajn vortojn. Li ne nur devas ekmemori ĉiun silabon aparte, sed ankaŭ ilian sinsekvon kaj stumblas kiel eŭropa infano, diranta “lomokotivo” anstataŭ “lokomotivo”.

Por ĉino ĉiu vorto en Esperanto estas fremda, ankaŭ geografiaj nomoj. “Usono” estas Mei Guo, “Pollando” — Bo Lan, “Parizo” — Ba Li, “Varsovio” — Hua Sha, “Eŭropo” — Ou Zhou. En poŝtoficejo mi volis sendi poŝtkarton al Hamburgo. Sub la adreso mi skribis angle la nomon de la cellando. La poŝtkarto ne povis esti sendita, ĉar neniu oficisto sciis, kio estas “Germany”. Parenteze “Germanio” en la ĉina estas De Guo, kio signifas “Nobla Lando”. Kial do la Zamenhofa lingvo nomiĝas en la ĉina shi jie yu? Ĉar la vorto Esperanto estas por ĉinoj ne prononcebla kaj propagandi la lingvon sub tiu ĉi nomo havus neniun sencon. Parto de miaj studentoj post trimonata lernado ankoraŭ parolis “espelando” kaj mi devis konsideri tion progreso kompare kun la pli fruaj variantoj, kiel ekzemple “esblando”. Tamen je la fino la plimulto sukcesis klare prononci: “Esperanto”.

La instruado

Dum la instruado akompanis min ĉinaj esperantistoj, Cui Jiayou “Gajo” kaj Liu Baoguo, “Optimisto”. Ili instruis laŭ ĉinaj lernolibroj, dum mia tasko estis paroligi la studentojn. Por tiu celo mi uzis la televidan kurson “Mazi en Gondolando”. Mi finis ĝian Esperantigon en 1995 per korinfarkto, el kiu savis min tuja operacio. Mazi “savis” min 11 jarojn pli malfrue en Ĉinio, ĝi kreis etoson de interesiĝo kaj bonhumoro. La studentoj povis tuj ekparoli, ripetante dialogojn kaj respondante demandojn. La instruadon faciligis la fakto, ke en Ĉinio — je mia surprizo — estas vendata “Mazi en Gondolando” en formo de diskoj kune kun akompana lernolibro, en kiu troviĝas dialogoj en Esperanto kaj en la ĉina. Tiamaniere la studentoj komprenis la tekston, kio multege faciligis nian konversacion kaj iumomente ebligis al mi instrui tute sola.

En la universitata kampo kvindek studentoj lernis en du grupoj. La aliaj kvar grupoj estis malgrandaj kaj sume nombris tridek personojn. Ili estis studentoj pri turismo, kiuj praktikis en hoteloj kaj restoracioj. Mi volonte veturis al ili, ĉar la instruado en malgrandaj grupoj estis tre agrabla kaj efika. Unu el la grupetoj konsistis el nur tri knabinoj. Pro la vestaĵkoloroj mi spontane baptis ilin Kredo, Espero kaj Amo. Ili tre diligente kaj efike lernis kaj kiel la unuaj atingis la finon de la aventuroj de Mazi.

Laboro kun la du grandaj grupoj estis pli malfacila. Ne eblis reteni la atenton de ĉiuj. Cetere en privata lernejo ne ĉiuj studentoj vere interesiĝas pri studado. Alia problemo estis malmulta tempo. Mi venis por nur tri monatoj. Ĉiu grupo havis du horojn semajne. Tamen pro diversaj kaŭzoj, kiel sportaj kaj aliaj konkursoj, lecionoj ofte ne okazis. Laŭ mia kalkulo ĉiu grupo perdis almenaŭ duonon de siaj lecionoj. Mi speciale atentis studentojn, kiuj montris la deziron lerni. Post la lecionoj mi plu troviĝis en la universitata kampo. Tiamaniere miaj kontaktoj kun la studentoj estis daŭraj kaj donis al mi oftan eblon babili. La diligentuloj vizitis min en mia apartamento kaj tiam okazis la plej efikaj lecionoj. Alia formo de instruado estis miaj sabataj ekskursoj al pekinaj vidindaĵoj kun du, tri personoj. Ili havis vortarojn kun si. Tiam Esperanto tute nature funkciis. Jada, la plej diligenta studentino, diris al mi ĉe la adiaŭo: “Mi lernas okan jaron la anglan lingvon kaj mi ne povas paroli. Mi lernas tri monatojn Esperanton kaj mi povas paroli”.

Alia dimensio

Tio estis mia kvina vizito al Ĉinio. Ĝi daŭris pli longe ol la pli fruaj kaj malfermis antaŭ mi alian dimension de la interhomaj rilatoj. Mi vivis inter la ĉinoj, kiuj rapide fariĝis amikoj kun propraj vizaĝoj kaj nomoj, ankaŭ kun siaj propraj ĝojoj aŭ zorgoj. Foje vizitis min knabino por plori pro sia amproblemo. Studentoj venis el diversaj anguloj de la grandega Ĉinio, dum tuta jaro ili ne vidas siajn familianojn. Ofte mi rolis kiel anstataŭa avo. Kial? Neniu alia eksterlandano instruis en la universitato. Miaj studentoj konfesis, ke ili pli frue neniam vidis de proksime “blankan longnazulon”. Mi funkciis kvazaŭ ekzotika estaĵo, kiun oni povis sendanĝere tuŝi, dum en Ĉinio rilatoj inter studentoj kaj instruistoj estas tre formalaj.

Instruisto ĝuas prestiĝon. Oni nomas lin Lao Shi, kio tradukeblas kiel “Maljuna Instrui”. Mi estis Luoman Lao Shi (Roman Instruisto). Fakte mi ĝuis duoblan estimon, jen kiel Lao (maljunulo), jen kiel Lao Shi (instruisto). En Ĉinio homo ne hontas pro sia maljuneco. La eksterordinara atento, kiun renkontas ĉiuflanke maljunuloj, estas en tiu lando specifa aspekto de la homaj rajtoj. Komence mia eŭrope komprenata vira ĝentileco rilate al virinoj koliziis kontraŭ la ĉina ĝentileco rilate al maljunuloj. Kiam mi haltis ĉe la pordo por lasi la virinon eniri la unua, ankaŭ ŝi haltis por ke mi povu eliri la unua. Finfine mi cedis al la ĉina tradicio kaj senĝene uzis la privilegion de mia aĝo.

Ne ĉiuj ĝentilaj gestoj estas kompreneblaj por eŭropano. Foje oni salutis min per jenaj vortoj: “Mi trovas, ke vi havas pli da grizaj haroj ol antaŭ du jaroj”. Tio estis komplimenta aludo al mia aĝo. Mi devis kompreni, ke malgraŭ la grizaj haroj mi aspektas vigle. Tiel klarigis al mi Liu Jianguo, esperantisto el Hefei, kiu organizis mian vojaĝon al Ĉinio. Ĝentileco estas grava elemento de la ĉina kulturo, ofte ĝi estas formaligita. Ekzemple dum tostado pli alte devas troviĝi la glaso de pli grava persono.

Neĝa estis oficistino en la dekanejo de la turisma fakultato. Ŝi zorgis pri miaj ĉiutagaj aferoj. Ŝi ankaŭ preparis la teknikajn kondiĉojn de la instruado. Neĝa ĉeestis lecionojn en ĉiuj grupoj kaj tiamaniere lernis multe pli ol aliaj. Subite Esperanto fariĝis nia natura laborlingvo. Okaze de la unuamaja festo la lernejo fermiĝis por tuta semajno. La dekanino Ruan Liping invitis min viziti ŝiajn gepatrojn en la urbo Tonghua apud la nordkorea limo. Neĝa akompanis nin kiel interpretistino kaj mirinde plenumis sian taskon. Ŝi, kiel multaj aliaj ĉinoj, ne parolas la anglan lingvon, malgraŭ pluraj jaroj de ĝia lernado. Tamen parolante en Esperanto, ŝi ofte diris thank you. Tiuj du vortoj furoras en Ĉinio. Eĉ se mi dankis en la ĉina xiexie (ŝjeŝje), oni ofte redankis al mi angle. Laŭ mia asistanto Optimisto thank you dankas sian karieron pro la simileco al la ĉina esprimo san ke you, kio signifas tri gramoj da oleo.

Ĉinoj obsede lernas la anglan. Buso numero 8, per kiu mi atingadis la lastan etapon de la revenvojo al la universitato, estis ĉiam plenplena. Dekjaraĝa knabino levis supren kajeron kaj ripetis anglajn vortojn. Optimisto alparolis ŝin: “Ho, vi amas la anglan lingvon!” — “Ne, mi ĝin malamas”, respondis la lernantino. “Do, kial vi lernas ĝin en tia interpremo?” Sekvis surpriza respondo: “Se mi ne diros parkere dek novajn vortojn, la patrino ne donos al mi tagmanĝon”. Ĉinoj akceptis senkritike la novan kredon pri la angla kiel la ĉefa instrumento de profesia kariero. Tamen la rezultoj de tiu amasa lernado estas “magraj”, kiel konstatis aŭstralia esperantisto instruanta la anglan en alia universitato. Post jaroj da lernado ĉinoj ne sukcesas paroli, aŭ parolas tiel, ke oni ne povas ilin kompreni.

Kelkaj konkludoj

Esperanto estas tre malfacila lingvo por ĉinoj, tamen la angla estas multege pli malfacila. Laŭ la propra sperto mi opinias, ke Esperanto povas efike helpi ĉinojn lerni eŭropajn lingvojn. Kun plezuro mi observis, kiel miaj studentinoj memstare penis esprimi sin parole, foliumante vortaron. Neĝa iam konfesis: “Mi volas esti bona Esperanto-istino.”

En Ĉinio verŝajne lernas Esperanton pli multe da homoj ol en kiu ajn alia lando, sed tre malmultaj ĝin parolas. Mia sperto pruvas, ke dum la instruado necesas paroligi lernantojn en Esperanto anstataŭ paroli en la nacia lingvo pri Esperanto. Tiu ĉi postulo pli bone realiĝas, se la instruisto estas eksterlandano, ne scipovanta la lokan lingvon. Krome eksterlandano prezentas alian modelon de prononcado kaj tiel helpas lernantojn senkateniĝi de la nacia fonetiko. Krom ĉio ĉi mia eksterlanda alieco tutcerte vekis scivolemon de la studentoj kaj samtempe ilian interesiĝon por la instruata objekto.

Se mi devus tute sola instrui, fiasko estus neevitebla. Tial la decido de la dekanino dungi ankaŭ la ĉinajn instruistojn estis saĝa. Tiamaniere formiĝis eble tute nova kaj fruktodona modelo de la Cseh-metodo. Laborante duope ni havis ŝancon instrui Esperanton ne kiel abstraktan lingvo-kodon, sed kiel portilon de utila scio. Fakte pere de Esperanto mi lernis multe pri la ĉina kulturo, sed samtempe mi povis transdoni al la studentoj konkretajn informojn kaj klarigojn, respondante iliajn demandojn. Mi parolis malrapide kaj klare, klopodante ke la aŭskultantoj min komprenu. Ne ĉiam tio eblis, tiam intervenis mia asistanto per interpreto. Jada, Neĝa kaj Verda korespondas kun mi rete. Ili estas veraj “Esperanto-istinoj”.

Roman Dobrzyński

[FORIGITA!: bildo]

Verda kaj Jada, la plej diligentaj studentinoj.

Lernejo Jules Verstraeten de Codji: De helplingvo al sinhelpo

Kiam esperantistoj kontribuas al konstruado de lernejo, ĉu publika ĉu privata, evidentiĝas, ke instruado de Esperanto kiel lernfako en tiu lernejo iĝas tute normala ne nur por la gelernantoj, sed ankaŭ por ties gepatroj.

La lernejo Jules Verstraeten de Codji en Benino, Afriko, estas unu el tiuj kelkaj lernejoj, kiuj verŝajne ne bone funkcios sen malavara kontribuo de esperantistoj eksterlandaj kaj enlandaj. En la jaro 2005, la unua generacio de gelernantoj, kun kiuj la lernejo fondiĝis en 1999, sukcesis preskaŭ centprocente enirekzamenon por gimnazio. Tia sukceso ne nur estas rezulto de multjara kontribuo de eŭropaj unuopaj esperantistoj kaj fondaĵoj (fondaĵo Mondo el Germanio, ktp), sed ankaŭ rezulto de senĉesa laboro fare de surlokaj instruistoj kiel Houenavo Pierre (la Esperanto-instruisto) kaj Gouvi Benoit (la lernejestro). 24 gelernantoj eniris sukcese al gimnazio en oktobro 2005. La kostoj por la lernjaro 2005-2006 estis pagataj danke al la fondaĵo Mondo el Germanio kaj kelkaj unuopuloj el Kanado. La sukceso de tiu unua generacio de gelernantoj estas vere testo ne nur por la instruisto, sed ankaŭ por eventuala oficiala enkonduko de Esperanto en lernejojn. Enkonduki ion novan en la studprogramaron de ĉiu lernejo estas granda defio, precipe en publikaj lernejoj, kie neniu el la aro de instruistoj estas esperantisto. Al tiu defio aldoniĝas alia malfacilaĵo rilate al la utilo de Esperanto por la gelernantoj en la estonto, kaj ankaŭ al eventuala konfuzo, kiun la lernado de Esperanto okazigus. Kelkaj homoj povus supozi, ke lernado de Esperanto malhelpus lernadon en aliaj lernfakoj. Pri tiu lasta vidpunkto ni ĵus ricevis belan novaĵon rilate al sukceso de niaj lernantoj, kiuj de 2005 studas en la gimnazio de la regiono: la unuaj tri plej diligentaj lernantoj de la gimnazio estis ĉiuj el la lernejo Jules Verstraeten de Codji. Tiuj tri ankaŭ tre bone scipovas Esperanton kiel la aliaj dek sep lernantoj, kiuj sufiĉe bone sukcesis. Tio estas pruvo, ke lernado de Esperanto ne ĉiam malhelpas al la lernado en la oficiale permesitaj lernfakoj. Kiel sekvo de tiu sukceso, multaj aliaj lernejoj de la regiono favoras la enkondukon de Esperanto en siaj respektivaj lernejoj. Ankaŭ la sola publika gimnazio de la regiono favoras tion. Nun estas la kliento, sed mankas la servo, ne pro manko de Esperanto-instruistoj, sed pro manko de rimedoj por ke la instruisto povu moviĝi de unu lernejo al la alia. La idealo estus havigi sufiĉe bonan biciklon aŭ etan motorciklon, por ke Pierre Houenavo povu instrui en tri aliaj lernejoj kaj ankaŭ en la gimnazio.

Defio por venontaj jaroj

La influo de la tradicio en kelkaj afrikaj landoj malaltigas la nombron de knabinoj en lernejo, eĉ kiam oni disponigas rimedon por kuraĝigi iliajn gepatrojn. Kvankam la kialo povus esti financa, ĝi tamen estas ankaŭ socia: la rolo de la virino en la tiea socio, manko de memfido flanke de knabinoj, ktp. Tiu situacio malaltigas la nombron de la lernantinoj ekde la kvina kaj sesa studjaroj, kaj sekve en la gimnazio. Tikla estas precipe la situacio en la kamparo, kie la tradicio restas ankoraŭ influoplena. Codji ne estas escepto, kvankam multaj knabinoj frekventas lernejon ĝis la kvina studjaro. La pasintan jaron tri knabinoj sukcesis en la enirekzameno, sed unu el ili malsukcesis en la gimnazio. Nia venontjara strategio estas pli atente interesigi la lernejon al la knabinoj, kunlabore kun iliaj gepatroj kaj la aliaj membroj de la komunumo.

Aparta ĉi-jara festa etoso

Ĉiujare, kelkajn tagojn antaŭ la ferioj, gelernantoj de la lernejo ricevas ĉiuspecajn premiojn kaj donacojn. La ĉi-jara etoso estis pli propaganda kaj festa, ĉar du aliaj lernejoj en la regiono (Adohoun kaj Sovotinu) ĉeestis. Futbalturneo estas aranĝita por la tri lernejoj kaj la gajnintoj ricevis pokalon kaj piedpilkon. Fakte ĉiuj tri lernejoj ricevis piedpilkojn, sed la pokaloj iris al la lernejo de Adohoun kaj de Codji. La afero verŝajne iĝos tradicio por ĉiuj lernejoj en la regiono, en kiuj oni instruas Esperanton.

Sinhelpo

Antaŭ kelkaj jaroj ni enkondukis en la lernejo lernadon de terkultivado, ĉar tio estas unu el niaj strategioj, por ke la gelernantoj klopodu anstataŭigi helpon per sinhelpo. La tuta projekto rilate al kulturado de ĝardeno kaj bredado postulas energion, taŭgan scion kaj tempon. Se la terkulturado sukcesas, la bredado ankoraŭ ne komenciĝas, ĉar necesas pli taŭga strukturo por io tia. En la lernejo Jules Verstraeten nun eblas ne nur manĝi maizon, sed ankaŭ plantagon, bananojn, ananasojn kaj aliajn legomojn.

Jean Codjo

[FORIGITA!: bildo]

La lernantoj kun la gepatroj en la lernejo Jules Verstraeten de Codji en Benino.

Recenzoj

Por pli bone kompreni nian movadon

Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Humphrey Tonkin. UEA, Rotterdam 2006. 159 paĝoj. 21cm. ISBN 929017093X. Prezo: € 14,10

Por la aŭtoro Humphrey Tonkin, kiu estas konsiderata kiel “la plej elstara gvidanto de la Esperanto-movado de la lastaj jardekoj” (dorsa kovrilo), Esperanto signifas lingvan revolucion, sed la metodoj de la Esperanto-movado disvastigi tiun lingvon apenaŭ montriĝas revoluciaj. La artikoloj de la fama brita-usona esperantisto, publikigitaj en la libro Lingvo kaj Popolo, kiuj estas la skriba formo de prelegserio, kiu devintus okazi kadre de la postdiploma programo de Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Pollando, mem ne celas esti revoluciaj, sed klarigaj, informaj kaj diskut-instigaj. Ĉiuj el la ok aparte legindaj ĉapitroj estas dediĉitaj al alia prioritata temo, kaj ĉiu ĉapitro starigas amason da konsideroj, asertoj, tezoj, demandoj kaj meditoj pri la pasinteco, aktuala periodo kaj estonteco de la Esperanto-movado, de UEA kaj de la esperantismo. La aŭtoro referencas al propraj kaj fremdaj artikoloj, kies bibliografion oni trovas fine de la volumeto.

Ĉar en la historio de la Esperanto-movado ĝiaj komunumanoj ofte debatis kaj kverelis pri la adekvataj organizaj formoj kaj ne certis, ĉu ili fondu organizaĵon aŭ prefere agu ekster ajna organiza kadro, Tonkin atentigas en la unua ĉapitro pri La lingvo kaj ĝia rolo: idearo kaj ideologio, ke necesas sin demandi pri la dezirinda identeco: ĉu do ni estas — aŭ estu — movado, lingvokomunumo, popolo aŭ civito, diasporo aŭ ĉu (novtipa) kulturo? Do la esperantistan socion oni povas koncepti laŭ diversaj manieroj, depende de la valoroj atribuataj al ĝi, kaj oni povas vidi ĝin tra pli ol unu prismo. La motivoj por esperantisteco povas tre varii, same la karaktero de la Esperanto-movado en la plej diversaj landoj.

La konkludo, ke ju pli efika Esperanto fariĝas, des malpli urĝa estas la bezono disvastigi ĝin, certe estas paradoksa kaj malagrabla vero por la esperantistaro, kiun necesas digesti kaj al kiu oni devas adekvate reagi: Ne per unuiĝo en negativa opinio rilate la lingvan problemon en la mondo kaj la eksteran publikon, ĉar la ĉirkaŭanta ekstera socio tiel malestime konsideras nian lingvoprojekton, sed per pozitiva aliro al tiu lingva realeco, eĉ se la usonangla lingvo dominas. En la dua ĉapitro pri Lingva politiko interna kaj ekstera Tonkin lamentas pri la malkapablo de la Esperanto-movado kongruigi la du sferojn de la interna kaj ekstera politiko.

En la tria, teoria ĉapitro pri Kio estas lingvopolitiko? Tonkin atentigas, ke lingvoplanado ne estas afero nur de registaroj, sed ankaŭ de neregistaraj organizaĵoj. Sekve UEA okupu la adekvatan lokon en tiu diskutado, kondiĉe ke la diversaj difinoj kaj aspektoj de lingvopolitiko kaj lingvoplanado estas korekte aplikataj al Esperanto.

Granda parto de la teksto koncernas la rolon, taskojn kaj problemojn de Universala Esperanto-Asocio, la pinta rolulo de la Esperanto-movado. Por rompi sian izolecon, Tonkin rekomendas al UEA alianciĝi kun tiuj, kiuj almenaŭ komprenas la gravecon de la lingva dimensio en internaciaj rilatoj. La kvara ĉapitro emfazas la gravecon de Lingvokultivado kaj atribuas al UEA, kiu sendube estas konservenda, sed ankaŭ reformenda kaj modernigenda, en tio amason da gravaj taskoj. Koncerne la neŭtralecon de UEA, Tonkin apartenas al tiuj, kiuj favoras aliancojn kun samtipaj aŭ similcelaj organizaĵoj, eĉ se ili estas neneŭtralaj kiel ekzemple komunistaj. Lapenna, kiu daŭre estas traktata en la libro, evidente devis resti por Tonkin speco de koŝmaro, de kiu li ŝajne malfacile liberiĝas, ĉar la travivitaj krizoj kun li devis profunde impresi la tiaman junulon, en kiu iuj mem kredis malkovri la novan Lapennan. Kiel gravega influanto rilate la lingvouzon de ĝiaj membroj, parolan kaj skriban, UEA do neniel neglektu la lingvan nivelon de la membroj, sed male, altigu ĝin, mem uzu la lingvon modele kaj krome ankaŭ okupiĝu pri la kultura dimensio de la lingvo. Se Tonkin kritikas ankaŭ la neadekvatan plenumadon de la prizorgado kaj stimulado de la libro-kulturo en Esperanto, li trafas alian vundan punkton de la Esperanto-movado.

Kiom grandan signifon havas por Tonkin la Eksteraj rilatoj kun UN kaj Unesko, eblas konstati en la kvina ĉapitro. La ĉefa celo de la ekstera agado estas gajni statuson kaj influon por Esperanto. Eksteraj rilatoj estas delikata tereno kaj dependas de multaj faktoroj kaj kapricoj ofte malfacile antaŭvideblaj. Same la sukceso de eksteraj rilatoj dependas ne nur de formala diplomatio, sed ankaŭ de personaj amikecoj kun gravaj funkciuloj, kiuj simpatias al la afero de Esperanto.

En la sesa ĉapitro pri Nunaj kaj estontaj strukturoj Tonkin montras sin konvinkita, ke la falo de la komunismo, la enkonduko de la kapitalismo en Orienta Eŭropo kaj la interreto profunde ŝanĝis la mondon kaj postlasis spurojn ankaŭ en UEA. Antaŭ ol enkonduki iujn ajn strukturajn reformojn sur la ebeno de la Komitato, Estraro kaj oficistaro, estas neeviteble, ke UEA unue okupiĝu pri siaj financoj, kaj ankaŭ pri sia Strategia Plano. Krome necesus eviti la rivalecon inter la Centra Oficejo kaj la Estraro kaj klare distingi la rolon kaj taskojn de ambaŭ instancoj. La Estraro ludu sole superrigardan rolon, la Centra Oficejo ricevu la okazon por garantii, krom la administraj, aldonajn servojn sur la eduka kaj kultura kampoj, nelaste favore al la Landaj Asocioj. La malnova konstruaĵo de 1887 en Roterdamo devus esti renovigita*. La Universalan Kongreson oni ne devas malmunti, sed tamen reekzameni ĝiajn celojn por plenumi tiujn celojn pli bone. Antaŭ ĉio necesus eviti, ke la UK-publiko restu pasivaj konsumantoj, ke la kultura kaj kleriga dimensioj estu pli efike flegataj kaj ke la individuaj kotizoj estu reduktitaj.

* ) La renovigoj jam komenciĝis, rim. de la redaktoro.)

Pri la ĉefaj trajtoj de La Esperanto-komunumo en la mondo oni povas legi en ĉapitro 7. La tiklan demandon de la esperantista identeco traktas la fina, oka ĉapitro Esploroj kaj estonteco. Laŭ Tonkin, kaj aliaj, ne tio estas konvinka, ĉu Esperanto havas aŭ ne havas akuzativon, sed ĉu ĝi havas estontecon. Kiu do deziras konatiĝi ne nur kun la pensado de unu el la plej elstaraj, spertaj kaj kleraj movadaj aktivuloj, sed ankaŭ por pli bone kompreni bazajn debatojn, diagnozojn, analizojn kaj interpretojn pri la Esperanto-movado, kiel ĝi aperigas sin dum jardekoj kaj nuntempe, nepre legu tiun libron.

Andreas Künzli

Kulisa retrospektivo pri la lingvo kaj movado

Pri nia pvz-ado 1959 —2004. Ludovikito kaj liaj kamaradoj. Kyoto: Ludovikito, 2004. 258+26p. 21cm. Kun kolora kromkovrilo. Prezo: € 16,50

Kiam, kvazaŭ etrecenze pri la 57 volumoj, Ulrich Lins artikolis en la revuo Esperanto pasintaprila pri la “finfine kompletigita plena verkaro de l.l. zamenhof” eldone de Itô Kanzi, pli bone konata kiel Ludovikito, li probable ne sciis, ke ankoraŭ mankas la perlo, kiu fermas la aŭreolon de Ludovikito al Ludoviko (Zamenhof). Ja “pri nia pvz-ado / 1959-2004 / ludovikito kaj liaj kamaradoj” aperis poste. Ĝi estas la verkista piroteknikaĵo de pasia admiranto pri la penso, personeco kaj la lingvo de la iniciatinto de Esperanto, kiu interalie devis barakti meze de “bataloj de kraboj en la profundo de oceanoj”. Tiel nomis Ludovikito la senkompatajn konfliktojn inter esperantistoj kaj reformemajn krizojn de la lingvo.

Eksterseria volumo ĝi estas: “al ĉiuj koramikoj, kiuj spirite kaj korpe bonvolis helpadi lin, kaj fosilitrovade kaj monrimede subtenadis lian idiotan entreprenon, kun elkoraj dankoj kaj bondeziroj dediĉas tiun ĉi humilan memoraĵeton tute kadukiĝinta 86-jara ermitaĉo”.

Fakte temas ne nur pri historio de la tuta eldono, sed ankaŭ pri aŭtobiografio de tiu mecenato al kiu ni ŝuldas la komentitan savon, ne malofte faksimile, kaj diskonigon de lingve modelaj zamenhofaĵoj malgraŭ arkaismoj, kiuj demonstras, ke Esperanto estas vivanta lingvo.

La desegnaĵoj kaj buntaj kovrilpaĝoj estas de “m. fruscieva”. La teksto konsistas el 117 ĉapitroj kaj ĉiu ĉapitro estas, senescepte, dupaĝa, kio, en si mem, estas lertaĵo neordinara. La stilo estas tipe ludovikita, bone konata de tiuj kiuj ĝuis liajn postparolojn laŭlonge de la eldonoj.

Kiel ĉiam la presado estas altkvalita eĉ se iuj povas esti ĝenataj pro la uzo de nur minusklaj literoj.

Je la fino de la libro kronologia tabelo de la eldonaĵoj de Ludovikito, resendo al la diversaj volumoj por retrovi la inkunablojn kaj indekso de la nomoj estas tre utilaj.

Kiu havas intereson pri la historio de la lingvo kaj de la movado tutcerte aprezos tiun kulisan retrospektivon de la havindaj eldonoj de Ludovikito.

Jean Amouroux

Leginda kaj ludinda

Onklo Vanja. Anton P. Ĉeĥov. Trad. M. Povorin. Moskvo, 2005. 44 p. 21cm. Prezo: € 3,00

La subtitolo (“Scenoj el vilaĝa vivo en kvar aktoj”) pensigus pri drameto; ankaŭ la modesta kajero (literatura suplemento al la gazeto REGo) kaj la absoluta manko de informoj pri ĝia aŭtoro. Temas pri la mondfama rusa verkisto Ĉeĥov (1860-1904), de kiu jam aperis en Esperanto i.a. la kolektoj Sveda alumeto kaj Ĉeriza ĝardeno. Jen fakte unu el liaj plej konataj kaj ludataj teatraĵoj, kun diverslandaj filmaj versioj. En malpli ol 50 paĝoj, krom priskriboj de la dekadenca vivo de burĝoj en la neurba Rusujo kaj la degenero de ties familiaj kunligoj, oni trovos ankaŭ mediton pri la tempopaso kaj la neevitebla kadukiĝo de homoj... tamen ne el la buŝo de Ĉeĥov mem, sed el tiu de la pluraj protagonistoj.

La tradukinto evitis doni informojn pri la nomsistemo de la rusa lingvo, konkrete pri karesnomoj (unu tia estas ĝuste Onklo Vanja). Ĝenetas ankaŭ lia, probable zorge pripensita, decido uzi disfoje la pronomon “ci”; kiel aliaj recenzintoj (Gubbins, Johansson) ankaŭ mi ŝatas la ĝeneralan stilon de la traduko, escepte de tiu kulo en la okulo, kies piednota pravigo ne sonas konvinke. Ĉiel ajn, malgraŭ tio kaj la tro simplaj aspekto kaj redakto, jen sendube majstroverko leginda... kaj ludinda.

Jorge Camacho

Giuliano Turone aktoras

“Mi ne partoprenas en ĉi tiu oratora konkurso” diris Giuliano Turone, je la komenco de sia partopreno ĝuste en oratora konkurso. Estis la IJK en Vraca, 1963. Lia partopreno pluis per vortaj kaj gestaj ĵongloj, kaj per lasta bildo en kiu li imagis sin tute nuda antaŭ la publiko. La ĵurio atribuis al li trian premion, poste kontestitan de la publiko, nekutimanta al tiaspeca humura prezentado.

Tiel sursceneje debutis internacie Giuliano Turone, tiam brila itala studento pri juro. Liaj teatraj kvalitoj estis do jam antikvaj, kaj sindediĉo al la teatra arto en Italujo, soliste aŭ en trupo, precipe en la duonkomika ĝenro, akompanis lin ĉiam dum pli ol kvardek jaroj. Rapida estis lia profesia progreso: doktoriĝo, unu jaro pasigita en Usono, kaj la tento pri la diplomata kariero; sed li decidas iĝi juĝisto: ja diplomato devas nur plenumi la politikon de sia registaro, dum juĝisto responsas nur al la leĝo kaj al sia konscienco. Kiel esplorjuĝisto Turone aktivis en kelkaj el la plej gravaj procesoj pri mafio kaj sekvestroj, fariĝinte spertulo pri la temo; li verkis plurajn librojn kaj artikolojn, kaj li estas daŭre vokata prelegi diverskontinente. Li ankaŭ laboris en la internacia ĵurio en Hago pri la krimoj faritaj en la eksa Jugoslavio. En la movado li aktivis ankaŭ kiel prezidanto de Itala Esperantista Junularo, sed post la fino de la sesdekaj jaroj, premite de la labordevoj, li eklipsiĝis preskaŭ komplete, plutenante nur feblajn kontaktojn kun iuj geamikoj. Lia reapero en la verda popolo estis ĝuste en la UK.

Pli ol sesdekjara, kun blankaj haroj kaj tute mallonga blanka barbo, Giuliano Turone soliste ĝuigis la spektantojn en Florenco per plenhora programo en du partoj. En la unua li prezentis kaj deklamis, en diversaj lingvoj, ekzistantaj aŭ onomatopee novkreitaj, de norditala al antikva brita, de la germana al la japana, pecojn el Manzoni kaj la unuajn versojn el la Dia Komedio de Dante. Lia gesta kaj parola arto, kun diversaj komikaj akĉentoj kaj eksterordinare brila mimiko, imitanta diversgentajn stereotipaĵojn, estis plezuro kaj surprizo: la recitataj tercinoj plutenas sian belecon en ĉiuj lingvoj, kaj la atmosferoj kreitaj, jen altflugaj jen pastiĉaj, estis ege ĝuindaj. Interesa estis ankaŭ la proponita komparo pri la tradukoj, inter kiuj elstaras la kaloĉaja. Turone estis jam prezentinta ion similan ankaŭ sur italaj scenejoj, sed kompreneble defia estis la prezento antaŭ internacia publiko, kiu kapablas pli bone juĝi pri la diversaj lingvoj ol nur unulingva spektantaro; kaj tiun defion nia aktoro plene sukcesis venki.

Plurpeca estis la intermezo de flutoludado, kiun brile plenumis la litova artistino kaj muzikinstruistino Lidija Gomolickaitė-Grudinskaitė. Spertuloj certe rekonis la porflutajn transskribojn de pluraj litovaj kaj okcidenteŭropaj komponistoj; aparte ŝatinda la menueto en G-maĵora el la Kajeroj por Piano de Anna Magdalena de J. S. Bach.

La dua parto konsistis el la fama monologo Pri la malutilo de la tabako de Anton Ĉeĥov en nova traduko de A. Korĵenkov (pli frua traduko estis prezentita de la Internacia Arta Teatro fare de Srdjan Flego dum la UK en Marsejlo, 1957). La teatraĵo aspektas dekomence drameca, sed la fikcio malkaŝiĝas tuj, kaj enŝteliĝas komikeco: preleganto, al kiu la diktatoreca edzino perforte trudis temon pri la malutilo de tabako, sukcesas elverŝi sian animon kontraŭ despoteco de la virinoj, miksante siajn alispecajn principajn seniluziiĝojn. La interpreto de Turone estas tre intensa kaj patosa: la vortoj fluas torente, kun sonalto preskaŭ kria, kiam la imagata ekstersceneja edzino ne sukcesas aŭdi, ĝis mallaŭto preskaŭ flustra; la frazoj rapide ŝanĝiĝas de la anoncita temo al traktado de pli profunda espero pri eskapo el la hipokrita mondo. La jako kun renversitaj manikoj parodias severan prelegistan kostumon, la rapide moviĝanta korpo parodias dramecon. La majstra transiro de unu gamo al alia ravis la spektantojn: kvankam profesie Turone estas juĝisto, estus maladekvate nomi lin amatoro en la aktorado. La raportinto por la Gazetara Servo, Gian Carlo Fighiera, transdonis dirojn de kongresanoj, ke eĉ tiu nura kongresero indis partoprenon en la UK. Kiu aŭdis la spektaklofinan aplaŭdadon povas nur konfirmi tiun aserton.

Carlo Minnaja

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

V.G. Sutkovoj: el “Eterne sama” (“Naŭ poetoj”, 1938)

Ni, kvazaŭ geinfanoj
liberaj kaj petolaj,
kuradis sur vojetoj,
sidiĝis ĉe la mar’,
dum sur ĉiel’ nubetoj
en ĝojaj karavanoj
lanugaj, plume molaj
sin miris en ondar’,

kaj, poste, en vespero,
ekbrilis sorĉe luno
sur nigre blua pluŝo
de l’ fora firmament’.

Malvarma ĝia sfero
nin, en la dolĉa kuno,
aspergis per la duŝo
de hela bril-torent’.

[...]

Kaj mia tuta vivo —
nur pala fantomaro,
nur vaksa panoptiko
kreita de l’ imag’.
Alud’ al efektivo,
premanta sonĝ’ — koŝmaro
de deliranta psiko,
akir’ por ĉies sag’.

Preskaŭ nenion oni scias pri la sovetiano V. G. Sutkovoj, kiu okupiĝis pri Esperanto-rusa vortaro kaj estis membro de la Literatura Komisiono de SAT. Samtempulo de Miĥalski, li reeĥas kelkajn stilapartaĵojn liajn (vidu ekzemple en la supra poemo la luno kiu “aspergas” la amantojn per sia lumo) kaj impresis Kalocsay per siaj “frapanta temokapto kaj originala voĉo”.

Avo Frosto respondos en Esperanto!

La jarfinaj festoj 2006 alvenas kaj kiel ĉiujare, miloj da infanoj el la tuta mondo skribos al Avo Frosto. Ekde 2002 la infanoj kiuj skribas Esperante, ricevas la respondon en Esperanto.

Esperanto-Societo Kebekia invitas esperantistojn, junajn kaj junkorajn, malkovri tiun kristnaskan tradicion kaj skribi al Avo Frosto. Simple sendu manskribitan leteron al: AVO FROSTO, NORDA POLUSO, HOH OHO, KANADO - CANADA

Ne forgesu klare skribi la vorton Esperanto sur la koverton.

Normand Fleury

Renovigo de la domo de UEA: Ĉu vi volas aĉeti libroŝrankon?

Komence de oktobro nia redaktoro atestis per sia fotilo la ekrenovigon en la unua etaĝo de la Roterdama domo de UEA. En junio Biblioteko Hector Hodler translokiĝis el tiu etaĝo al la antaŭa konferencejo en la teretaĝo. La bibliotekaj trezoroj nun troviĝas en grandaj metalaj ŝrankoj en la ĉambro Zamenhof. La ŝrankoj moviĝas sur reloj, kio ebligas, ke la libroj kaj periodaĵoj bezonas malpli da spaco kaj estas protektitaj kontraŭ lumo kaj polvo. Ili ankaŭ fariĝis pli facile alireblaj, kiel jam spertis Christian Lavarenne (en la fotoj) el Francio, kiu utiligas la fontojn de la biblioteko por esploro pri diversaj konceptoj de la Interna Ideo.

La novaj ekipaĵoj de la biblioteko kostis pli ol 20 000 eŭrojn. Donacoj estas tre bonvenaj por malpezigi la ŝarĝon de tiu investo kaj de aliaj kostoj de la domrenovigo. Ankaŭ la plej etaj kontribuaĵoj estos danke akceptataj. Grandajn donacojn oni rekompencos en aparta maniero. Por donaco de 2 000 eŭroj la nomo de la donacinto (aŭ, laŭdezire, alia nomo) estos gravurita sur nomplato, kiu estos fiksita sur ŝranko en Biblioteko Hodler. Se vi volas “aĉeti” ŝrankon, bv. kontakti la Ĝeneralan Direktoron.

Kiam vi legas tion ĉi, la novembra Malferma Tago jam okazis en la renovigitaj ĉambroj Kanado kaj Aŭstralio, en kiuj antaŭe estis la biblioteko. Ekde nun ili servas kiel konferencejo, ĉu kiel du apartaj ĉambroj ĉu kunigitaj en unu grandan salonon. Kvazaŭ renaskitaj estas ankaŭ la sametaĝaj ĉambroj Saft kaj La Kvazaŭ renaskitaj estas ankaŭ la sametaĝaj ĉambroj Saft kaj La Colla (laborejo de KKS). Komence de 2007 oni rekonstruos la etaĝon kun la direktora ĉambro, sekretariejo kaj librotenejo. Ĝis novembro 2007 tion spertos la plej supra etaĝo, kie situas i.a. la TEJO-oficejo kaj volontulaj ĉambroj.

Osmo Buller
d...@co.uea.org

Tra la mondo

Agado de EEU — etaj paŝoj antaŭen

Ekde la florenca UK, kie Eŭropa Esperanto-Unio videbliĝis en tri programeroj: Jara kunveno de EEU-asembleo, Malferma kunveno kaj Eŭropa Forumo (la lasta organizita kune kun Eŭropa Klubo), la agado por Esperanto daŭre progresas en Eŭropo.

Septembre 2006 EEU sukcesis prezentiĝi dum granda kaj grava ekonomia aranĝo, nome la XVI-a “Ekonomia Forumo” (XVI Economic Forum), kiu okazis de la 6-a ĝis la 9-a de septembro en la pola urbeto Krynica.

El 40 landoj venis ĉ. 1300 personoj, reprezentantoj de la ekonomia, socia, kultura kaj politika vivo, inkluzive de pluraj eksaj prezidentoj (el Litovio, Pollando, Slovenio kaj Slovakio), ministroj kaj la aktualaj ĉefministroj de Pollando kaj Ukrainio. Unuafoje estis en tiu aranĝo prezentita ankaŭ Esperanto.

Interese estas ke, kvankam la forumo temas pri ekonomio, la ĉeftemo de la forumo estis: Eŭropa defio: la demando de Eŭropa identeco.

EEU sukcesis eniri la oficialan programon, proponinte la temon: Lingva politiko — kia modelo por Eŭropo? La diskuton, vizitatan de ĉ. 50 personoj, gvidis Margareta Handzlik, deputito de la Eŭropa Parlamento. Krome kontribuis Barbara Despinay (Francio), Zlatko Tišljar (Slovenio) kaj Peter Baláž (Slovakio). (Rim.: detala artikolo de Roman Dobrzyński pri la aranĝo legeblas ĉe: http://europo. eu/index.php?art=2&art2=23.)

La 3-an de oktobro 2006 japana esperantisto Etsuo Miyoshi iniciatis kaj financis vespermanĝan debaton en Bruselo, kiun organizis kaj gvidis Seán Ó Riain. La debato daŭris de la 20-a horo ĝis post la noktomezo! Margareta Handzlik klarigis Esperante la lingvajn problemojn de Eŭropa Parlamento kaj Etsuo Miyoshi montris la praktikan ekzemplon de Indonezio, kiu enkondukis simplan kaj logikan lingvon, Bahasa Indonesia, por sia loĝantaro de pli ol 200 milionoj da homoj. (Rim.: pli detala artikolo de Seán Ó Riain pri la debato legeblas ĉe: http://europo.eu/bulteno/151.pdf.)

La 24-an kaj 25-an de novembro 2006 EEU-estraranoj ĉeestis lingvopolitikan konferencon “Perspektivoj de lingvopolitiko kaj de lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio” en Bratislavo, Slovakio. Fine de novembro estis transdonita al ĉiu EU-parlamentano la DVD Esperanto elektronike.

Pri detala agado de EEU eblas legi sur la paĝaro www.europo.eu kaj en la monata reta revuo Eŭropa Bulteno, sur la sama paĝaro.

(Rim.: enkonduka parolado de Seán Ó Riain de Eŭropa Forumo aperos venontnumere.)

Peter Baláž
EEU-estrarano

Junulara seminario “Lingvoj@Interreto“

Ĉeĥa Esperanto-Junularo, kunlabore kun E@I (Esperanto ĉe Interreto, faka sekcio de TEJO) organizis de la 4-a ĝis la 10-a de novembro 2006 en Brno, Ĉeĥio, trejn-seminarion kun la temo “Lingvoj en Interreto”. Ĉeestis ĝin 19 gejunuloj kaj 4 trejnistoj el 9 landoj.

La seminario estis finance subtenita grandparte de la EU-programo “Junularo” (Youth). La programo estis bunta, ĉefe rilata al ret-projektoj, multlingvismo de ret-paĝoj, kreado de retaj vortaroj kaj ĝisnunaj projektoj de E@I (ekz. lernu.net, lingvo.info, RIC*...). Kelkaj programeroj estis komunaj, por aliaj la teamo estis dividita al du grupoj: komencantoj kaj progresintoj. La unua grupo sekvis bazajn prelegojn pri HTML, Java Script, CSS, grafika aspekto de paĝaro. Dua, sperta grupo, okupiĝis pri kreado de multlingvaj paĝaroj, administrado de Linuks-serviloj, Flash-kreado...

Preskaŭ ĉiuj gejunuloj post la fino de la trejn-seminario daŭrigis sian lernadon dum KAEST, kiu ĉi-jare traktis la saman temon (proponitan antaŭ 2 jaroj de E@I-membroj): Lingvoj kaj Interreto.

Trejnistoj de la trejn-seminario ankaŭ mem kontribuis al la programo de KAEST per du prelegoj — la unua pri Internaciigo de komputilaj programoj kaj la dua pri E@I-seminarioj — kiel bona ŝanco por junaj esperantistoj.

Nun estas evoluigataj kelkaj novaj projektoj de E@I kaj pliboniĝas la jamaj. Estas plano okazigi venontjare almenaŭ du trejnseminariojn, unu en Litovio, unu en Hispanio.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto
p...@ikso.net
* Reta Informado-Centro

Grupe uzi kaj praktiki

Jam la dekan fojon renkontiĝis en la sudpola urbo Gliwice esperantistoj por partopreni la tradician Gliwice’an Rendevuon de Uzantoj kaj Praktikantoj de Esperanto (GRUPE).

La semajnofino 11-12 nov 2006 “grupigis” pli ol 70 esperantistojn el ne nur eŭropaj landoj. Krom poloj venis bulgaroj, ĉeĥoj, slovakoj, germano, hispano, eĉ gastoj el Senegalio, Niĝerio kaj Ĉinio.

En la malfermo partoprenis la vicurbestro Andrzej Karasiński kaj la direktoro de Gliwice’a Centro por Eksterregistaraj Organizaĵoj Andrzej Gilner. La renkontiĝo antaŭanoncis la 120-an datrevenon de la alveno de Esperanto al la urbo, kiun la urbo festos venontjare.

Oni povis aŭskulti interesajn prelegojn. Pri Esperanto en Senegalio kaj tieaj lingvaj problemoj rakontis Abraham Langoume. Esperanton en ekologio prezentis Boĵidar Leonov el Bulgario. La ĉinan kalendaron prezentis Xiao Nan Xu kaj pri Esperanto kaj kastanjetoj rakontis Augusto Casquero el Hispanio.

Belege eldonitajn KD-albumojn kun polaj tradiciaj kristnaskaj kantoj en Esperanto prezentis la kantistino de Granda Teatro el Varsovio Anna Osmakowicz. La partoprenantoj povis spekti la filmon de Roman Dobrzyński “Ĉuvaŝa leciono” pri lingva festivalo en la malproksima rusa regiono, Ĉeboksaro. Esperantan poezion prezentis Lidia Ligęza el Krakovo, kaj en Esperanta karaokeo kantis kun la partoprenantoj Waldemar Lipowicz.

Viglan intereson inter la partoprenantoj elvokis la noveldonita lernolibro Esperanto priamou metódou (Esperanto per rekta metodo), kiun prezentis la aŭtoro Stano Marĉek. Krom la lernolibro por slovakoj, kiu estas jam tradukata al la pola kaj kelkaj aliaj lingvoj, li prezentis novajn didaktikajn helpilojn por instruistoj Instruaj Bildoj por Rektmetoda Instruado.

Dum la aranĝo oni povis rigardi foto-ekspozicion pri la pasintaj E-aranĝoj en Pollando de la fama fotisto Andreo Sochacki.

La partoprenantoj povis rigardi vidindaĵojn de la gastama urbo Gliwice kaj en agrabla etoso travivi la jubilean “Rendevuon”.

Stanislaw Mandrak

Esperanto ree iĝas danĝera lingvo en Pollando

Antaŭ iom da tempo Pollando ekhavis novan registaron. Vi mem informiĝu ĉe viaj neesperantistaj fontoj (ĵurnaloj, interreto ktp) pri ĝi. Nova registaro: nova politika kaj socia etoso. En ĉi tiu nova etoso la radiaj instancoj (ĝis ĉi tiu momento nur laŭŝajne) decidis forigi la dissendojn en Esperanto de la Pola Radio verŝajne ekde la nova jaro.

Pluraj kialoj estas priparolataj:

  • forigo de postkomunismaj elementoj en la radiaj dissendoj el Varsovio;
  • neceso plifortigi pli utilajn dissendojn en la bjelorusa kaj en la ukraina;
  • eble, kion mi ne volas kredi, eĉ ligiteco de Esperanto al la juda iniciatinto.

Ĝis ĉi tiu momento nenio ŝajnas findecidita, ankaŭ danke al la protestoj de esperantistoj, rete informitaj pri la eventoj.

Mi invitas vin ĉiujn plej energie daŭrigi la protestojn, skribante al la redaktejo de Radio Polonia, al la prezidanto de la Radio kaj al la ambasadoj de Pollando en viaj landoj. Se vi havas rimedojn atingi aliajn polajn politikajn instancojn aŭ ĵurnalojn, bonvolu tion fari. Diru al ili ĉefe pri:

  • la avantaĝoj por Pollando (ne por Esperanto) pro la ekzisto de tiu redaktejo, el kiu multaj ricevas siajn informojn pri la lando;
  • la subteno al Esperanto de la granda polo, la papo Wojtyla; la fakto ke Esperanto kaj esperantistoj daŭre interesiĝis pri Pollando, de la tempoj de Edmond Privat, kies agado favore al la renaskiĝo de Pollando dum la unua mondmilito estas konata;
  • la fakto ke Esperanto estis por poloj elemento por havi pli da kontaktoj kun eksterlando en momentoj, kiam Esperanto estis ignorata, subpremata, kaj eĉ persekutata, kaj tiel ĝi kontribuis al la kreo de la nuntempa Pollando malfermita al la ekstera mondo.

Skribu kaj skribigu viajn konatojn. Ni montru al la polaj instancoj, kiom multaj estas la potencialaj aŭskultantoj de Pola Radio en Esperanto, kiom multaj estas la parolantoj de tiu lingvo, kiun iniciatis granda filo de Pollando kaj de la homaro, Ludoviko Lazaro Zamenhof. En ĉi tiu momento ni estu ĉiuj poloj (por provi eviti malavantaĝon al Pollando), ĉiuj judaj poloj, pro nia daŭra defendo de ĉiuj minacataj malplimultoj ie ajn en la mondo, ĉiuj socie konsciaj defendantoj de la rajto de homoj esti solidaraj kaj ne nur egoismaj, antaŭenportantoj de idealoj kaj ne nur de ekonomiaj interesoj.

Ni tiom fieras pri nia historio, kaj Pola Radio estas parto de ĝi.

Renato Corsetti

Jen la adresoj:

Pola Radio, Radio Polonia, Esperanto-Redakcio
PL-00-970 Varsovio, Pollando
Tel.: + 48 (22) 6459 337, + 48 (22) 6459 358
Fakso: + 48 (22) 645 59 17; Rete: p...@polskieradio.pl

La poŝta adreso de la Prezidanto de Pola Radio:
Pan Krzysztof Czabański, Al. Niepodlegosci 77/87;
PL-00-970 Varsovio, Pollando
Retadreso: K...@polskieradio.pl

Forpasoj

Heidi Baur-Sallenbach (1916-2006) mortis la 15-an de aprilo en Männerdorf (Svislando). Ŝi kontribuis al Svisa antologio (1939), redaktita de Arthur Baur, al kiu ŝi edziniĝis en 1943. Pli ol 40 jarojn ŝi helpis la edzon por la Esperanto-elsendoj de Svisa Radio Internacia.

José M. Claramunt (1928-2006), pastro, forpasis la 6-an de junio en Oaxaca (Meksiko). Li estis fakdelegito pri katolikismo kaj landa reprezentanto de IKUE por Meksiko, kien li migris el Hispanio en 1974. Li aŭtoris Katolika terminaro Esperanto-español (1964).

Margrit Guldin (1924-2006) mortis la 30-an de marto en Bern (Svislando). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj delegito 1978-90. Dum multaj jaroj ŝia kafejo estis la hejmo de Berna E-Grupo.

Peter Hayward (1928-2006) mortis la 11-an de februaro en Bournemouth (Britio), kie li estis delegito de UEA. Li aktivis en la brita sekcio de KELI kaj ofte gvidis Esperanto-diservojn en Bournemouth. Kun la edzino Audrey li redaktis la bultenon Kristana Alvoko.

Marian Kostecki (1922-2006) mortis la 12-an de aŭgusto en Krakovo (Pollando). Li aktivis movade ekde la fino de la 50-aj jaroj, okupante gvidajn postenojn en la loka, regiona kaj landa niveloj de Pola E-Asocio. Li okupiĝis ankaŭ pri la movada historio kaj lastatempe eldonis la libretojn Esperanta verkaro de fratoj Zamenhof, Historio de Krakovaj Esperantaj Tagoj kaj Krakovaj kunkreintoj de Esperanto-movado kaj kulturo (1906-2006).

E. E. Mallett (1915-2006) mortis en Borehamwood (Britio). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj regule membris en Societo Zamenhof.

André Mertens Goossens (1924-2006) forpasis la 3-an de novembro en Aalst/Alost (Belgio). De 1983 ĝis 2003 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68.

Tadeusz Nowak (1924-2006) forpasis la 2-an de aprilo en Llévin (Francio). Li estis fidela membro de Societo Zamenhof kaj mecenato de la fondaĵoj Grabowski kaj Afriko.

Carlos Ogando Valcarcel, advokato, iama fakdelegito pri juro, mortis en Santiago de Compostela (Hispanio) en 2005.

Stevo Radjenović (1922-2006), kunaŭtoro de Esperanta-serba-Esperanta vortaro (1995), forpasis la 10-an de julio en Beogrado (Serbio).

André Sandoz (1911-2006), svisa politikisto, prezidinto de “Amis d’Edmond Privat”, mortis la 16-an de majo en La Chaux-de-Fonds (Svislando).