Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 2

Malferme

Vojaĝo al Italio

Montaj kaj maraj pejzaĝoj, preskaŭ senkompare belaj; milda klimato; urboj al kiuj arto kaj historio aldonas senliman logadon; kampuldometaroj kaj turdomegoj, urbegoj kaj vilaĝoj, en kiuj vivado fluas tra la gloraj memoraĵoj de la estinteco, postsignoj de la plej pra-antikvaj civilizacioj, dum staras la modernaj elementoj de industriiĝinta socio. Kaj meze de tiom da ĉarmoj, popolo, kies karakterizoj surprizas. Jen kelklinie, Italio, kiel ĝin prezentus turisma flugfolio.

Kaj fakte, kvankam ĝi ne estas vastega lando, tamen Italio “posedas” la plej diversajn naturajn aspektojn: mildaj montetoj kaj imponaj montoj; longaj marbordoj kaj ĉarmaj lagoj, vastaj kamparoj kaj densaj arbaroj, ravaj insuloj kaj insuletoj. Plie, la mildiga influo de la maro kaj la protekto donita de la Alpoj kontraŭ la frostaj ventoj el la nordo donas al Italio moderan klimaton. Do, estas bele viziti Italion, ĉar oni iras al kalejdoskopa lando.

Kaj ĝi estas tia ne nur koncerne la geografian aspekton: meze de tia natura beleco oni trovas egan variadon de arto, kulturo, vivostiloj. Italio estas fama pro sia kulturo kaj pro la monumentoj kiuj beligas la tutan landon: la turo de Pisa, amfiteatro Koloseo, urboj Venecio kaj Florenco (por citi nur kelkajn) estas italaj simboloj konataj en la tuta mondo. Italio estas fama ankaŭ pro siaj kuirarto (“pasta”, “pizzaktp), vino, modo, teatrado, literaturo, muziko (opero, aparte), karakterizaj folkloraj kaj religiaj festoj kaj, pli ĝenerale, pro la vivostilo.

En Italio ĉiu loko prezentas apartajn karakterizojn kaj ecojn: ĉi tion tutcerte oni povas konstati en multaj aliaj landoj, sed en Italio ĝi estas la elemento kiu pleje imponas. Kial? Tutcerte “kulpis” pri tio la historiaj eventoj: invadoj kaj kolonizadoj fare de plej diversaj popoloj, altirataj de la klimato, de la strategia situo de la teritorio, de la naturaj riĉofontoj.

Italio estas longa duoninsulo, kiu etendiĝas en la Mediteranea Maro. Jam en foraj jarcentoj ĝia teritorio estis dividita etne kaj kulture fare de la alvenantaj popoloj: la grekoj, ekzemple, koloniis la sudan parton, estigante tie grandan kulturan spuron el filozofiaj, politikaj, artaj, lingvaj kaj sociaj karakterizoj. Centre de la duoninsulo ekloĝis la etruskoj. Estis la oka jarcento antaŭ Kristo (do antaŭ 2800 jaroj) kiam tiuj du civilizacioj elstaris. Sed “baldaŭ” (se ni kalkulas la tempon laŭ jarcentoj) tio kio estis establiĝo de paŝtistoj kaj terkulturistoj sur monteto (nomota Palateno), en iu loko ĉe rivero (nomota Tibero) fondis urbon (nomotan Romo) kaj komencis sin dediĉi al militaj konkeroj, startigante nehaltigeblan fazon de ekspansio en la mediteranea regiono, kiu kulminis per la starigo de vastega imperio: ekde preskaŭ Skotujo, ĝis Persujo kaj vastaj areoj de la subsahara Afriko, kaj, okcidente, ĝis la hodiaŭa Ĝibraltaro. Ĝi estis la Romia Imperio, daŭrinta ĝis la jaro 476 p.K.

Sed post ĉi tiu periodo, kiu tre influis la kulturan kaj socian evoluon en Eŭropo, sekvis longdaŭra interregno: dum jarcentoj en Italio multegaj lokaj kaj alipopolaj potenculoj batalis inter si por konkeri la teritorion. Estiĝis multaj ŝtatetoj. La urbo Romo akiris al si novan rolon, kiel sidejo de la papeco.

Komuna elemento de la ŝtatoj de la duoninsulo estis la kultura sezono, kiun oni nomas “Renesanco”: inter la fino de la 14-a jc. kaj la dua duono de la 16-a jc. estis “eksplodo” de scienco kaj artoj, ĉefe pro la fakto ke la princoj, kun la celo beligi kaj altniveligi siajn kortumojn, rolis kiel mecenatoj; jen kial artistoj kiel Leonardo da Vinci, Mikelanĝelo, Raffaello, Botticelli, kaj aliaj, povis altigi skulptadon, pentradon kaj arkitekturon ĝis altegaj niveloj de beleco kaj eleganto. Florenco, nia kongresurbo, estas unu el la plej evidentaj ekzemploj de ĉi tiu arta trezoro.

La duoninsulo restis ankoraŭ “multŝtata”: dum ĝiaj artistoj kaj sciencistoj impresis la mondon per siaj verkoj kaj malkovroj, Italio daŭre estis disbatata de la perfortaj internaj alfrontoj inter la ŝtatetoj kiuj konsistigis ĝin. Tre resume oni povas diri, ke la sudo estis dum longa tempo Regno de Napolo sub la regado unue de la suverenoj de Hispanio, poste de familio Burbono. La centro de la lando restis posedaĵo de la Eklezia ŝtato. Pri la nordaj teritorioj de Milano kaj Venecio daŭre disputis Francio, Hispanio kaj Aŭstrio, kaj la malnovaj senjorlandoj travivis malfacilajn momentojn. Sed fine naskiĝis la moderna Italio kiel ŝtato: en 1861 plejparto de la ŝtatoj de la duoninsulo kaj la du ĉefaj insuloj (Sicilio kaj Sardinio) estis unuigitaj.

Do, jen (tre resume) kiel estiĝis la hodiaŭa Italio, kiun la partoprenantoj en la 91-a UK povos renkonti kaj... ĝui.

Unue ilin atendas Florenco, la kongresurbo. La urbo estis la nesto de Renesanco kaj la loko de unu el la plej fruaj eksperimentoj de demokrata registaro. Naskiĝis tie Dante. Mikelanĝelo kaj Leonardo da Vinci kaj aliaj “gigantoj” de arto kaj arkitekturo vivis kaj laboris en Florenco. Ĝi konservas ĉefverkojn kaj grandajn arkitekturajn realigojn: oni supozas ke 20% de la okcidenta art-trezoro gastas en Florenco. Unu el la plej gravaj muzeaj kolektoj estas proponata de Galerio “Uffizi”, en kiu vi povus resti dum 6 horoj kaj ne sukcesi vidi ĉion. Tra la tuta urbo ravas belegaj konstruaĵoj, kun apartaj historioj kaj legendoj (“Preĝejo de la Sanktega Anunciacio”, en kiu estas fresko, kiun, laŭ legendo, kompletigis anĝeloj, ĉar la pentristo, lacega, endormiĝis. “Orsanmichele”: vendejo de tritiko kiun oni transformis en preĝejon). Ekde la 15-a jc. butikoj vendas siajn varojn sur Ponto “Vecchio” (malnova).

Ankaŭ ĝia regiono, Toskanio, estas senkompara nesto de la arto de ĉiuj epokoj. Tie oni trovas ekzemplojn de ĉiu epoko kaj stilo: ekde la etruskaj spuroj ĝis la romiaj monumentoj kaj ruinoj, ekde la romanika arkitekturo (artperiodo iom antaŭ gotiko) ĝis la imponaj gotikaj katedraloj kaj la tutesceptaj artaj ĉefverkoj de Renesanco. Unuafojan vizitanton de Toskanio nepre mirigos la natura simbiozo inter pejzaĝo kaj kulturo: vi trovos ĉarmajn montetajn vilaĝojn, en kiuj oni povas promeni tra ravaj mezepokaj kaj renesancaj kvartaloj, ĉirkaŭataj de mildaj naturaj panoramoj.

Ne estas necesa iu ajn priskribo pri la fama kliniĝanta turo de Pisa, kiu staras (oblikve) en placo (ne hazarde nomata) “dei miracoli” (de la mirakloj), apud la Katedralo, la baptejo kaj la malnova tombejo. La blankaj marmoroj de la konstruaĵoj kreas nekutiman kontraston de koloroj kun la herbo kiu ĉirkaŭas ilin.

La urbo Sieno estas perlo de la gotika stilo; en ĝia Placo “del Campo” okazas la tradicia ĉevalkonkuro, realigata kun la malnovaj kostumoj. Lucca estas konata pro sia romanika stilo kaj ĝi estas ĉirkaŭata de perfekte konservitaj mezepokaj muregoj.

Jam de la 14-a jc. datiĝas en Arezzo la teksa metiarto, kaj fama estas ankaŭ la prilaboro de oro (tradicio heredita de la etruskoj) kaj de arĝento.

San Gimignano konsistas el “arbaro” de altaj turoj, ĉiu pli alta ol la alia, rezulto de la senĉesa konkurado inter la lokaj burĝaj familioj.

Aldone al arto, allogas la naturaj belaĵoj: Toskanio proponas mirindajn naturajn lokojn, kiel la nacia parko “de Argentario” kaj la insulo “Elba”.

Sed venante al Italio, oni ne kontentigos nur la okulojn kaj la koron. Oni ne forgesu, ke la itala gastronomio estas sintezo de la plej bonaj gustoj kaj kulturoj, ĉeestantaj en la regiono de la Mediteranea Maro. La itala kuirarto (la t.n. “mediteranea dieto”) esence baziĝas sur la prilaboro de freŝaj kaj simplaj ingrediencoj: pura olivoleo, faruno, legomoj (aparte, tomatoj), fruktoj, viando. Ĉiuj prilaboritaj depende de la lokaj kutimoj: sufiĉas pensi al la majesto de la napolaj manĝaĵoj, aŭ al la tutesceptaj farĉitaj manĝaĵoj de Ligurio aŭ al la ŝinkoj de Emilio aŭ la aromoj de Apulio.

Ankaŭ fromaĝoj havas gravan rolon: “parmigiano” (parma fromaĝo), “mozzarella”...

Super ĉio regas la “pasta” (pastaĵoj), kiu estas malnovega itala tradicio. Ankaŭ la formo de la pastaĵoj ne limiĝas je la longaj spagetoj, sed ĉeestas multegaj tranĉmanieroj, formoj, mezuroj. Do, oni ne pensu nur pri “spagetoj kun saŭco de viandobuloj” (cetere, maloftega manĝaĵo en Italio): la italoj havas multajn receptojn de viandaj saŭcoj, kelkaj el kiuj bezonas longan kaj tre prilaboritan antaŭpreparon por esti kuiritaj (ekzemple: marinado de viando en ruĝa vino, dum 3 aŭ 4 tagoj!), sed ekzistas ankaŭ nekredebla varieco de pastaĵoj kuiritaj kun legomoj kaj maraj fruktoj. La pastaĵojn oni manĝas ankaŭ kuiritaj en buljono.

Plej diversajn kondimentojn havas ankaŭ “pizza” (pico) kaj ĝia apartaĵo estas, ke oni povas aĉeti ĝin popece kaj malmultekoste, kaj manĝi ĝin promenante, kvazaŭ sandviĉon.

Kaj kion pri la vino? Italio estas unu el la plej gravaj produktantoj de vino, ĉu kvante ĉu kvalite. Vino estas nacia trinkaĵo kaj ĝia kvalito estas bonega, ekde la plej rafinitaj kaj mondkonataj vinoj ĝis tiu, kiun oni nomas “vino de la domo”, trinkata dum la manĝoj en la hejmoj (la italoj trinkas ankaŭ bieron, sed plej ofte dum manĝado de pico).

Alia “nacia rito” estas kafumado. Kafo, aparte “ekspresa” kaj “cappuccino” (laktokafo), estas parto de la ĉiutaga vivo de la italoj. Kafon oni trinkas ĉiam: matenmanĝe, post tagmanĝo kaj vespermanĝo, dum laborkunsidoj, en la hejmoj aŭ en star-trinkejoj. La aparteco de la itala kafo kuŝas en la fakto, ke ĝi estas koncentrita, tio estas, farita kun malmulte da akvo.

Kuirado estas unu el la plej debatataj temoj en Italio: dum surstrataj dialogoj samkiel dum la paŭzoj de gravaj kunsidoj. Ĉiuj parolas pri kuirado, verkas pri kuirado kaj ĉefe — plej grave por ni — inventas ĉiun specon de specialaĵoj en sia kuirejo. Do, ĉetable, oni devas nur lasi sin gvidi de tio, kion la koro deziras kaj... la stomako eltenas. Nepros startigi vojaĝon al aŭtentikaj italaj manĝaĵoj, sed ne nur pro la ĝuo por la sensoj, sed ankaŭ por ekkoni la kulturan kaj tradician heredaĵon de la lando.

Do, karaj legantoj, Italio, dank’ al la kombino de ĉiuj elementoj kiujn ni priskribis (kaj de multaj aliaj, ne menciitaj pro spacomanko) estas perfekta vojaĝocelo, kiu ajn estas via celo kaj interesiĝo: kaj imagu, des pli sukcesa estos via vojaĝo al Italio, ĉar vi venos al la plej impona Esperanto-aranĝo de la jaro: la Universala Kongreso en Florenco atendas vin. Ciao!

Carlo Sarandrea

[FORIGITA!: bildo]

Florenco, Ponto “Vecchio” (malnova). Ses jarcentojn ĝi gastigas tipajn butikojn (komence de buĉistoj, nun de oraĵistoj kaj arĝentaĵistoj).

[FORIGITA!: bildo]

La kliniĝanta turo de Pisa neniam estis perfekte vertikala: ĝi komencis kliniĝi jam dum la konstruado (1173).

[FORIGITA!: bildo]

Palaco “della Signoria” (de la Senjoreco) aŭ “Vecchio” (Malnova). Ĝia fasado montras heraldikajn emblemojn de la iama florenca ŝtato. Supre: la katedralo de Florenco, kun (maldekstre) detalo de la kupolo.

91-a Universala Kongreso de Esperanto

Vendoplaco de ideoj

En Gotenburgo, Pekino kaj Vilno ni organizis en la kadro de la UK tre sukcesan Klerigan Tagon, en kiu okazis plej diversaj kunvenoj — pri la lingvo Esperanto, pri ĝia historio, pri la kongresa lando, pri novaj metodoj de informado, pri kiel organizi kongresojn, ktp. Multaj kongresanoj partoprenis (verŝajne eĉ plimulto), kaj sekve iris hejmen kun novaj ideoj kaj nova entuziasmo.

En Florenco ni faros samon — sed la sukceso dependos de viaj bonaj ideoj kaj via preteco prezenti ilin al la kongreso!

Ĉu vi en via urbo aŭ lando ellaboris sukcesan elpaŝon en la disvastigo de Esperanto? Eble vi trovis manieron enpenetri la lokan gazetaron, aŭ utiligas lokajn foirojn por prezenti Esperanton, aŭ ellaboris novajn kaj trafajn informilojn, aŭ organizas novstilajn kongresojn aŭ kunvenojn? Ĉu vi pretas prezenti tiujn ideojn antaŭ la publiko en Florenco?

Ĉu vi aparte interesiĝas pri iu aspekto de lingvoj — pri la minoritataj lingvoj en via lando, aŭ pri la stato de la angla lingvo, aŭ pri lingvo-instruado? Ĉu vi havas ion seriozan por diri pri la lingvo Esperanto kaj ĝia funkciado? Se jes, proponu vin kiel parolanton en la Kleriga Tago. Ĉu vi havas ion por diri pri la historio de nia lingvo, eble en via regiono? Ĉu ion pri la Esperanto-literaturo, kiun eble vi aparte studis aŭ deziras prezenti? Aŭ pri tradukado? Aŭ pri utiligo de Esperanto en Interreto? Aŭ pri Esperanto en radio? Aŭ en scienco? Kaj ĉu vi povas kontribui al prezento de la internacie konata urbo Florenco kaj la itala kulturo ĝenerale — pri la Romia epoko, la Renesanco, aŭ aliaj aspektoj de la historio kaj arto?

Bonaj ideoj kaj interesaj informoj abundas en nia movado, sed ili ofte ne atingas la tagolumon. Jen okazo por prezenti viajn ideojn kaj opiniojn. Ni ankaŭ aparte interesiĝas pri plenaj programeroj. Se du-tri personoj deziras kune prezenti ion novan, aŭ organizi podian diskuton pri iu temo, ili nepre proponu tion.

Kaptu la okazon! Sendu viajn proponojn kiel eble plej baldaŭ al la organizantoj Humphrey Tonkin (t...@hartford.edu) aŭ Michela Lipari (m...@tiscali.it). Ne prokrastu!

Humphrey Tonkin

Franca-itala duelo en la aliĝado

Ĝis la 20-a de januaro la 91-a UK en Florenco nombris jam 1272 registritajn aliĝintojn el 49 landoj. Se la aliĝado en la dua kaj tria kotizperiodoj sekvos la saman ritmon kiel en antaŭaj jaroj, en Florenco kunvenos la tria sinsekva UK kun pli ol 2000 aliĝintoj.

En unu rilato ĝi tamen povos iĝi escepto je la tradicio, laŭ kiu la gastiganta lando kutime liveras plej multe da kongresanoj. En januaro Italio reprezentiĝis per 180 aliĝoj, sed ĉepinte en la januara statistiko staris la najbara Francio kun 207 aliĝintoj. Aliaj landoj super 100 estas Germanio kaj Japanio (respektive 124 kaj 117). La postan dekduon konsistigis Pollando (54), Belgio (46), Brazilo (40), Svedio (38), Rusio (33), Danio kaj Nederlando (po 32), Britio (30), Ĉeĥio (28), Svisio kaj Usono (po 27) kaj Kroatio (26).

La konferenco de ILEI kiel antaŭkongreso de la UK

La 39-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj okazos de la 25-a ĝis la 29-a de julio 2006 en Parma, Italio. Ĝia temo estos: “Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj”, kio bele komplementas la kongresan temon de la UK. Pri la 39-a ILEI-konferenco vi povas vidi detalajn informojn ĉe: http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/tilar/ilei, kie oni informas ankaŭ pri ĝiaj ĉefaj trajtoj:

  • Kolegeca etoso en intima rondo.
  • Plibonigu viajn instrukapablojn.
  • Moderkosta loĝado kaj varia programo.
  • Agrablaj vesperoj kaj tuttaga ekskurso, survoje al UK.

Aliĝi al IIK

Aliĝiloj por Internacia Infana Kongreseto, kiu okazos en la tagoj 29 jul – 05 aŭg 2006 en junulargastejo Villa Fiorelli en Prato, 20 km de Florenco, elŝuteblas ĉe: http://bertosch.free.fr/iik2006/index.html. Pri la pagmanieroj vidu: www.uea.org/asisto.html.

Andrea Bocelli en la Honora Komitato

La fama kantisto Andrea Bocelli akceptis eniri la Honoran Komitaton de la 91-a Universala Kongreso, kiu okazos en Firenze ekde la 29-a de julio ĝis 5-a de aŭgusto 2006. Andrea Bocelli aldoniĝas al multaj aliaj eminentuloj, el kiuj aparte menciindas la iama Prezidento de Itala Respubliko Francesco Cossiga kaj la verkisto kaj lingvisto, iama Ministro pri Instruado, Tullio De Mauro.

Nia intervjuo

Internacia Televido: La unua televidkanalo tute en Esperanto!

En aprilo 2004 nia revuo alportis intervjuon kun Flavio Rebelo pri la interreta portalo Ĝangalo kaj pri lia plano establi esperantlingvan interretan televidan kanalon.

Flavio, ĉu via plano realiĝis? Ĉu jam “estas lumo” ankaŭ en via televido?

Mi devas diri ke jes kaj ne. Jes, ĉar ni fakte sukcese lanĉis la unuan interretan televidkanalon tute en Esperanto. Sed, ŝajnas al ni, ke ankoraŭ ne pro tio ke multaj esperantistoj ankoraŭ ne konscias pri la grava atingo de Esperanto, do la lanĉo de ITV. Fakte Esperanto estas la ununura lingvo el ĉiuj artefaritaj lingvaj projektoj kiu sukcesis havigi al sia komunumo propran modernan amaskomunikilon kun la nivelo de televido. Kompreneble ITV estas ankoraŭ bebo kaj ni ne povas kompari ĝin rekte kun aliaj TV-kanaloj. Sed estas fakto ke ĝi ekzistas kaj pro tio ĝi povas iom post iom pliboniĝi kaj atingi nivelon antaŭe neimagitan de la esperantistaro. Sed ni faros tion nur kaj nur se la esperantistoj akceptos la televidkanalon kiel sian aferon kaj se ili helpos al la teamo de ITV plibonigi la programon per sugestoj, per rekta agado, per esploro, per rekta partopreno. Pro tio ke nia internacia komunumo estas ankoraŭ tre malgranda, ni bezonas kiel eble plej multajn brakojn. Do en tiu senco ni jam lanĉis la Internacian Televidon, sed ĝi ankoraŭ ne fariĝis laŭ ni, post du monatoj da vivo, la Internacia Televido, kiun ni planis, do unu el la centroj de la esperantista vivo nuntempe.

Kiu povas spekti Internacian Televidon kaj kiamaniere?

Por spekti ITV oni direktu sian krozilon al la retejo de la televidkanalo: www.internacia.tv (aŭ http://internacia.tv). Oni povas spekti la programojn de ITV ankaŭ pere de kelkaj videoprogramoj, ekz. Windows Media Player, sed tiu solvo ne estas tiel bona, ĉar kiam oni ekzemple ŝanĝas programon aŭ faras iun gravan modifon, tiuj kiuj ne vizitas la retejon, scios pri la ŝanĝoj nur post kelkaj tagoj. Tio jam okazis en decembro, kiam ni ŝanĝis la rektan adreson de la elsendoj. Estas nur tiuj du manieroj.

El kio nuntempe konsistas la programo kaj kiaj estas la planoj por la estonteco?

Nuntempe la programaro de ITV konsistas ĉefe el dokumentaj filmoj. ITV ankoraŭ ne kapablas produkti ekz. varieteojn kun partopreno de la publiko. Tio estas afero kiun ni planas fari ekzemple dum la ĉi-jara UK. Nuntempe ni do bazas nian programaron sur dokumentaj filmoj plejparte ricevitaj el Eŭropo. En 2006 ni komencas fari proprajn programojn, ekzemple la porinfanan “Infanurbo”. Ni lanĉis kampanjon por internacia muzikkonkurso “La verda stelo”. Sed ĉio dependas de la publiko: ju pli da partoprenantoj, ju pli da sugestoj, ju pli da kunlaborado, des pli bunta fariĝos la programaro. La planoj inkluzivas ne nur dokumentajn filmojn kaj programojn por infanoj kaj varieteojn, sed ankaŭ kinofilmojn, ekzemple kurtfilmojn kun aŭtoroj kiuj parolas Esperanton, sed ankaŭ historiajn mikroseriojn, ekzemple pri la vivo de Zamenhof.

Kaj la kvalito? Ĉu ĝi iam atingos tiun de la surtera aŭ la satelita televido?

En interreto ne. Ne pro nia manko aŭ nia nevolo. Simple pro tio, ke interreto ne kapablas elsendi kun la sama bild- kaj son-kvalito kiel televido. Estas limigo de la teknologio mem. Ni devas ankoraŭ atendi 10-30 jarojn ĝis la interreta televido havos la saman kvaliton kiel la ordinara televido. Sed ni jam pretigas niajn programojn en duobla maniero. Por elsendado en interreto, kaj ankaŭ por estonta elsendado per satelito aŭ kabla televido. Sed por atingi kablan televidon aŭ eĉ sateliton ni bezonas multe pli da mono kaj investoj. Nia celo estas ĝis maksimume 2010 esti spektebla en almenaŭ kelkaj landoj de Sudameriko, Nordameriko, Eŭropo kaj eble Azio pere de satelito.

Kiel nun aspektas la ITV-stabo kaj la ekipaĵoj?

Iom ĥaosa, por diri la veron, pro tio, ke ni ankoraŭ muntas la studion, do ne ĉio estas preta. Ni ankoraŭ serĉas la plej bonan manieron labori. Oni komprenu kaj estu iom pacienca pri la teamo de ITV, ĉar ĝi dume akiris nur du trionojn de la bezonata mono kaj do devas rearanĝi la planojn kaj reordigi la prioritatojn kaj ne estas preta lanĉi ekzemple la televidon kun ĉiuj 11 planitaj programoj. Dume ne eblas fari proprajn seriojn, la teleĵurnalon, kiu estas nia granda atuto por la dua semestro de 2006. La ekipaĵo? — ni havas nuntempe tri komputilojn, unu el ili tre bonan, sur kiu estas nia servilo, kaj kameraojn, lampojn, stativojn, mikrofonojn... Ili ne estas absolute profesiaj, pro tio ke mankis mono, sed ili estas almenaŭ duonprofesiaj, tiel ke la rezulto estas jam sufiĉe bona.

Ĉu la projekto jam vivas per siaj propraj monrimedoj, aŭ ĝi daŭre bezonas la subtenon flanke de esperantistoj?

Ni sukcesis en decembro akiri la unuan reklamanton. Verŝajne esperantistoj kiuj havas entreprenojn, vendas librojn, la libroservoj kaj la revuoj, la kantistoj, la diskeldonejoj — ankoraŭ ne rimarkis kiel potenca povas esti la Internacia Televido por reklami siajn varojn, servojn kaj personojn. Pri renkontiĝoj kiuj okazos en 2006 kaj pri kiuj oni apenaŭ scias, se oni metos la reklamon en ITV, post unu monato preskaŭ ĉiuj esperantistoj scios. Do ne temas nur pri tio, ĉu la esperantistoj daŭre subtenas la kanalon aŭ ne, temas ja pri tio, ĉu la entreprenistoj esperantistaj finfine vidos en ITV valoran amaskomunikilon. Valora ne en la senco de elspezado, sed en la senco de oportuno. Temas ja pri tre oportuna maniero komuniki rekte kun la klientoj, kun la aĉetantoj de diskoj ktp. Esperantistoj konsciu ke ITV daŭre bezonas apogon. Kial ne apogi tiun ĉi unikan ŝancon por Esperanto? Oni ankoraŭ subtaksas Internacian Televidon kaj oni ne rimarkas ke ĝi estas la plej efika konvinkilo ĉe la neesperantistoj.

Kio pri Ĝangalo? Ĉu ĝi transformiĝis al Internacia Televido, aŭ la unua vivas plu kaj daŭre proponas alispecajn servojn?

Ĝangalo daŭras kaj daŭros. Ĉar ĝi kaj ITV estas du gamboj de la sama korpo. ITV estas televidkanalo, Ĝangalo estas interreta portalo. La celo de ITV estas liveri iom post iom konstantan videon, aŭ vidan produktadon en Esperanto, dum la celo de Ĝangalo estas esti la grundo, la fekunda grundo por ke vera ĵurnalismo finfine estiĝu en Esperanto. Ĉar nuntempe estas malmultaj ĵurnalistoj kiuj uzas Esperanton. Kaj la nivelo de nia gazetaro ankoraŭ estas tre malalta. Ĉu enhave, ĉu dezajne. La celo de Ĝangalo do estas levi la nivelon de ĵurnalismo kaj interretaj servoj en Esperanto. Kaj kadre de ĉi tiu kunteksto ni ankoraŭ havas multon por fari en Ĝangalo. Estas tre rimarkinda la fakto ke ITV havas sian propran retejon kaj ke Ĝangalo ankaŭ havas sian propran retejon. Estis tia ideo nomi ITV simple Ĝangalo-Televido. Aŭ ke la retejo de ITV estu subportalo ene de Ĝangalo. Mi rifuzis ambaŭ planojn. Pro tio ke laŭ mi gravas ke la esperantistoj vidu ĉi tiujn du kiel du apartajn iniciatojn. De la sama grupo, sed temas pri apartaj iniciatoj. Same kiel venos ankaŭ postaj iniciatoj dum tiu ĉi jaro. Sed pri tio poste.

Kaj ITV mem? Ĉu ĝi proponas aŭ planas produkti ankaŭ ion alian krom la televidaj programoj spekteblaj per interreto?

Jes, la plej grava celo de ITV estos ĝuste kreskigi la kvanton de DVD-oj, tio estas videodiskoj, kiujn eblas spekti en Esperanto. Nuntempe ni havas maksimume 30 titolojn. Kaj ni bezonus multe pli. Post eble kvin aŭ ses jaroj nia celo estas havi 150, eble 200 titolojn de DVD, spekteblajn en Esperanto, kaj lanĉi tiujn DVD ne nur ene de Esperantio, sed ankaŭ ekster ĝi. Precipe ekster Esperantio, por ke iu ajn neesperantisto, ne gravas kie en la mondo, povu iri al sia videoklubo kaj lui DVD-ojn en Esperanto, kun subtekstoj en sia nacia lingvo, por ke li alkutimiĝu al la ideo aŭskulti Esperanton, eĉ se li ne komprenas ĝin.

Aplikado de Esperanto

Silvestrumi Esperante en Germanio

La italaj gejunuloj havis la sloganon: “Kie paski? Italuje!” Se nun ni demandas kie silvestrumi, certe la respondo estos: “Germanuje!”

Jam de jardekoj IS (Internacia seminario) estas organizata por gejunuloj — ĉi-foje jam la 49-a; sed la eks-junuloj delonge volis daŭrigi la belan tradicion kune silvestrumi, kune kun siaj infanoj kaj la malnovaj geamikoj. Tiel kreiĝis IF (Internacia Festivalo), kiu nun organiziĝis por la 22-a fojo. Kaj nun ankaŭ tradiciiĝas NR (Novjara Renkontiĝo), kiu celas plimalpli la saman publikon kiel IF (aŭ eble ni diru: la novajn eks-junulojn). Aldone al tio, en Germanio okazis la 59-a sarlanda semajnfino, kelkajn tagojn antaŭ la tri jam menciitaj aranĝoj. Jen do okazas paralele tri buntaj renkontiĝoj en Germanio, por ĉies gustoj kaj emoj, kun entute pli ol 500 partoprenantoj. Ĉu ne bela pruvo pri la vigleco de Esperanto en tiu regiono? Kiom oni ŝatus, ke la sama “konkurenco” inter diversaj aranĝoj okazu ankaŭ en multaj aliaj partoj de la mondo!

Internacia Festivalo

La 22-a IF — kion novan skribi, kiam oni estas unu el la malmultaj partoprenintoj, kiuj jam ĉiujn 22 festivalojn ĉeestis? Kompreneble, kompari kun la antaŭaj… sed verŝajne tio tedus la legantojn. Do nur kelkajn impresojn mi liveros ĉi tie.

La ciferoj: ĉ. 200 partoprenantoj el dudeko da landoj, do la plej granda el la tri aranĝoj. La organizado: profesia; ekde la komenco sub la zorgo de H.D. Platz, pli konata kiel HDP, kun aro da helpantoj pri ĉiuj aspektoj de la programo: transporta servo, preparo de la diversaj salonoj, servado en la knajpo*, ktp. La etoso: bonega, kun daŭre la plej sukcesa programero: la knajpo. Fakte preskaŭ ĉiujare oni povus verki la samon. Ke oni ĝuas revidi la samajn familiojn, kun la grandiĝintaj infanoj (kiujn oni apenaŭ rekonas…), ke oni ĝuas retrovi la samajn konatulojn (sen la grandiĝintaj infanoj, kiuj preferas memstare iri al IS, aŭ ne esperantumi…), ke oni ĝuas konatiĝi kun novaj homoj: ekzemple ĉi-jare venis juna germano loĝanta en Francio, kiu eklernis per la reto antaŭ tri monatoj, cetere sub la gvido de unu el la partoprenantoj de IF, kaj li tute kontentige jam parolis.

* Knajpo = drinkejo kaj manĝejo.

La urbo kie ĝi okazis, Trier, estas unu el la plej ĉarmaj urboj kiujn mi konas, kaj kun plezuro la partoprenantoj (re)vizitis la centron, la katedralon, kaj aliajn monumentojn… sed ne ĉion, kion ili deziris, ĉar jen muzeo estis fermita, pro forta glacio ne eblis aliri iujn lokojn, pro riparoj alia monumento ne estis vizitebla ktp.

Pri la temo Eŭropo pligrandiĝanta okazis pluraj prelegoj de fakuloj, ĉiam en plenaj salonoj, malgraŭ paralele okazantaj aranĝoj; la temon ilustris vizito al Luksemburgo, kie estas pluraj eŭropaj institucioj, kaj al la vilaĝo Schengen. Kaj eblis kleriĝi pri aliaj aktualaj temoj: La birda gripo — ĉu pandemio minacas nin? Pri maljuniĝo kaj naturkuracado. Pri la enhavo de sukoj, kun gustumado kaj lertaj klarigoj de naturkuracisto. Pri Marso: ĉu vivo sur la ruĝa planedo?. Kaj ankaŭ pri Karl Marx, kiu naskiĝis en Trier. Pri kantoj de Latvio, pri vojaĝo tra Siberio per trajno, kaj multaj aliaj temoj. Interese estis aŭskulti la sperton de du italoj, kiuj ĵus iris al Barato por instrui Esperanton.

Kiel kutime infanoj ĝuis apartan prizorgadon, kun manlaborado, ludoj, kantoj kaj ceteraj aktivaĵoj.

Kaj pelmele, novaj kaj tradiciaj programeroj: Jumeiho-terapio, origamio, botelpentrado laŭ tradicia rusa maniero, rusa teumado, malstreĉa gimnastiko. Societaj ludoj estis tre popularaj, same ĉe infanoj kiel ĉe ne-infanoj.

Kaj la Silvestro? Bufeda ordo, fotoebloj, sidiĝo, salutvortoj de la mastroj, manĝo. Malfermo de la silvestra balo per polonezo. Novjaro rusa, novjaro israela, novjaro nia, piroteknikaĵoj ekstere, novjaro angla, novjaro kanada. Tiu listo kompreneble ne respegulas la kutime bonan etoson en tiaj momentoj!

Kaj la unua de januaro? Lunĉo, mallonga refreŝiga subpluva promeno, knajpo. Prelego, vespermanĝo, vespera programo pri Dagestano, knajpo.

Vesperaj programoj estis ĉiuj allogaj. Elstaris la koncerto de JoMo. Lin mi spektis jam plurfoje, kaj kiel ĉiufoje, mi plene ĝuis la ludadon de tiu talenta artisto, kiu ĉiam sukcesas kapti la intereson de la publiko. Internacia vespero, kie partoprenas diversaj talentoj inter la ĉeestantoj, estis aparte bona ĉi-foje.

Speciala afero ĉi-jare estis la paralela programo zorgita de AIS kaj Eŭropa Klubo, pri kiu vi legos apartan raporton. Tiu programo allogis novajn homojn, kiujn ni kutime ne vidas en IF.

Pluan fojon IF meritis sian nomon kaj sian renomon, de bunta, multaspekta, kleriga, bone organizita, etosplena renkontiĝo.

Claude Nourmont
Internacia Seminario

La 49-an IS gastigis la tutnova junulargastejo de la malnova kaj historiplena loko Xanten (ksanten), proksime al Nederlando. En tiu urbo, kie siatempe la romianoj klopodis defendi sin kontraŭ la malnovtempaj ĝermanoj, kolektiĝis ĉ. 180 gejunuloj el 25 landoj (averaĝa aĝo: 26); “malpli da rusinoj ol kutime, ŝajne pro okazigo de samtempa renkonto en Pollando”, rimarkis franca junulo.

La junulargastejo estas ege nova kaj belega: tre granda konstruaĵo en formo de U, kun muroj tute el vitraĵoj tiel ke, de ie ajn en la gastejo, vi vidas la tutan domon... kaj kio plej surprizis: la manĝaĵoj estis bonegaj! “Mi partoprenis 5 aŭ 6 IS-ojn kaj neniam tiom bone manĝis. Aspektis mirakle por mi kaj multaj aliaj kiuj alkutimiĝis al la ideo malbone manĝi en Germanio,” diris franca partoprenanto.

Kun la urbo oni konatiĝis per tuttaga vizito, ĉefe de la antikva romia urbo; tre malvarmis ĝuste tiun tagon, kvankam ne tre malvarmis dum la ceteraj.

La temo ĉi-jare estis same histori-plena kiel la loko: “Religioj, kulturoj kaj viv-filozofioj en la 21-a jarcento”, pritraktata pere de diversaj prelegoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj, ankaŭ pri ateismo. Estis sufiĉe multe da kursoj por lerni aŭ plibonigi sian Esperanton. Elstaris tre interesa prelego de Gunnar Fischer pri tradukado de kanzonoj al Esperanto.

La plej furora ateliero temis pri trikado (pere de helica nadlo) de ingo por poŝtelefono. Sed ĉefrolis kiel kutime la distra kaj vespera programoj. Estis ludejo kie homoj kartludis, faris puzlojn, kaj aliajn ludojn... estis aparta ĉambro por la ludo “homlupoj”, kiu jam furoris dum IJK kaj denove allogis novajn partoprenantojn; tiu ludo eble fariĝos plia kutimo de la junularaj internaciaj aranĝoj...

Abundis koncertoj. Malfacile diri, kiu estis la plej sukcesa: ludis Jomo, DJ Roĝer’, Dolchamar, Krio de Morto, Amir (de Esperanto-Desperado)… ĉiuj estis tre bonkvalitaj.

La kulmino de la renkontiĝo estis la silvestra balo, kiel en IFNR. Je ĉiu plena horo ie aliloke en la mondo komenciĝas la nova jaro, tial la partoprenantoj interŝanĝas novjarajn bondezirojn ekde la malfrua vespero ĝis la frua mateno.

Sed ankaŭ dum la tuta semajno eblis festi ĝis frua mateno. Ĉiuvespere estis proponitaj paralele pluraj ebloj: danci en la diskejo, amuziĝi en la trinkejo aŭ ĝui teon en la trankvila “gufujo”. Aparte de “normala” trinkejo, en kiu plej ofte regas brua, viglega etoso, ekzistas teejo kun kvieta atmosfero. Tiuj ejoj ofte fermiĝis nur mallonge antaŭ la matenmanĝo. Grava novaĵo en tiu IS: la gufujo estis pli sukcesa ol la trinkejo. “Pri la Fina Venko mi certas ke la Gufujo venkis, kaj mi rajtas diri tion, ĉar mi forlasis la ejon ĉirkaŭ la sepa matene kaj mi ne estis la lasta. Kelkaj homoj restis tie eĉ pli longe!” asertas partoprenantino el Rusio. Ĉu la lastatempa okazigo de trejnseminario de TEJO kune kun asocio de senalkoholula junularo grave influis?

(kompilita de C. Nourmont, laŭ informoj pri IS kaj impresoj de partoprenantoj, ĉefe X. Godivier)
Kvara Novjara Renkontiĝo

Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa kun ilia filino Karina, mezepoka vespero de Christoph kaj Ines Frank kaj en plia vespero koncerto de Kim Henriksen — tiuj verŝajne apartenis al la plej memorindaj eventoj de la 4-a Novjara Renkontiĝo de la asocio EsperantoLand. La aranĝo okazis de la 28-a de decembro 2005 ĝis la 8-a de januaro 2006 en Frankfurto ĉe Majno, la naskiĝurbo de Goethe, al kies gepatra domo kondukis unu el la ekskursoj.

Partoprenis en la renkontiĝo entute 119 homoj el dek du landoj, el kiuj 65, do iom pli ol duono, venis el eksterlando. Tio certigis agrable internacian etoson por la multjaraj Esperanto-parolantoj kaj bonan ĉirkaŭon por kelkaj komencantoj kaj progresantoj, kiuj lernis kaj plulernis dum la renkontiĝo; la partoprenantoj povis libere elekti la partoprentagojn — ĉu nur komence, ĉu tuttempe aŭ ĉu nur fine post aliaj silvestraj aranĝoj.

Partoprenis trideko da infanoj en la aĝo inter unu kaj dek kvin jaroj, el sep diversaj landoj, kiuj povis konstrui kastelojn, produkti feltajn ornamaĵojn, partopreni en mezepoka festo, pentri figurojn, sekvi lingvokurson aŭ kune amuziĝi lauplaĉe.

La renkontiĝo vekis la intereson de la gazeto Frankfurter Rundschau, kiu raportis dufoje pri la aranĝo. Krome raportis la televido Rhein main tv kadre de la regionaj novaĵoj, en kiuj aperis ankau Ĵomart kaj Nataŝa.

Dum la NR oni povis aŭskulti prelegojn kaj kursojn pri diversaj temoj; okazis interalie amuza prezento de La postdomo fare de ties aŭtoro István Ertl, legado de poemoj, diskuto pri Esperanto kaj politiko, jogo-kurso, Sudoku-rondo kaj korusaj kunvenoj. Ekskursoj krom la du menciitaj gvidis la partoprenantojn al la urbo Mainz kaj al la urboparto Höchst. Krome ne povis manki la silvestra festo, dum kiu meznokte oni grimpis al la kvina etaĝo de la domo por tie povi spekti dum unu horo ĉiuflanke la piroteknikaĵojn de la ĉi-kampe vere tre aktivaj frankfurtanoj.

Wieland Pusch
AIS-kunveno dum la 22-a IF

La 22-a jarfina “Internacia Festivalo”, kiu okazis de 2005-12-27 ĝis 2006-01-03 en Treviro (Trier), gastigis sub-aranĝon ne pure internacilingvan: AIS San-Marino kaj la asocio “Eŭropa Klubo” aplikis en sia “kromprogramo” la modelon de “poliglota dialogo”. Tio signifas, ke la prelegantoj kaj diskutantoj laŭ propra elekto uzis Esperanton aŭ la lokan germanan lingvon, sen traduko, tiel ke necesis kompreni ambaŭ lingvojn. La poliglota dialogo ebligis la partoprenon de kelkaj eksteruloj, ekz. de prof. Heinrichs, kiu partoprenis kiel reprezentanto de la lingvoprotekta asocio “Verein Deutsche Sprache” kaj nur kelkajn semajnojn antaŭe eklernis Esperanton.

La “kromprogramo” pridiskutigis plurajn modelojn de internacia komunikado. Interalie reprezentantoj de Ido kaj de la lingvoprojekto “Lingve facil” prezentis siajn lingvojn.

Eŭropo-Klubo decidis instali eksperimentan laborgrupon kiel modelon de kultura kaj lingva parlamento; tiu parlamento kunigu reprezentantojn de la oficialaj lingvoj de EU kaj de diversaj neŭtralaj lingvoj kaj decidu pri rekomendo de solvo de la EU-lingvoproblemo. Ĝis septembro 2006 tiu parlamento estu kompleta kaj havu inter 50 kaj 100 membrojn. Inter ili estu reprezentantoj de eŭropaj lingvoj kaj fakuloj pri komunikado trans lingvo-limoj, ekz. pri neŭtralaj lingvoj kaj pri maŝina tradukado. Kadra kondiĉo estas la neŭtraleco de la proponota solvo.

Kunlabore kun UEA, reprezentata de la estrarano Claude Nourmont, estis ekplanita la Eŭropo-politika forumo, kiu okazos dum la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco. Eŭropo-Klubo partoprenos en tiu forumo kaj en ĝia preparo.

La kromprogramo prezentis ankaŭ aplikan projekton pri lingvoj: en la rumana urbo Sibiu-Hermannstadt, kiu en 2007 estos kultura ĉefurbo de Eŭropo, studentoj laboras pri la tradukado de turisme interesaj tekstoj (muzeaj priskriboj, indikiloj, menukartoj ktp.). Centran rolon ludu Esperanto, kiu ne nur estas cellingvo, sed ankaŭ helpas en la kunlaboro de diverslingvaj tradukistoj.

La kromprogramo paŭzis la 30-an de decembro por ebligi partoprenon en la IF-ekskurso al Luksemburgo kaj Schengen. Sub la sperta ĉiĉeronado de Brian Moon du bus-plenoj da festivalanoj konatiĝis kun la luksemburgia ĉefurbo kaj kun la loko, kie estis subskribita la traktato, kiu nun ebligas vojaĝadon tra multaj eŭropaj landoj sen landlimaj kontroloj. Re-ligon al la kromprogramo donis la fakto, ke en 2007 Luksemburgo kaj Sibiu dividos la honoran rolon esti “kultura ĉefurbo de Eŭropo”.

Koncize pri la 59-a KSF

Al la jarfinaj aranĝoj en Germanio apartenas ankaŭ la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo — jam la 59-a, sed la unua, en kies kadro okazis Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA. Ĉiuj kandidatoj povis gaji post sukcesa trapaso kaj rikoltis elkoran aplaŭdon dum la Internacia Vespero.

Ĝi vere rajtis nomiĝi internacia: Eruda Li el Hongkongo prezentis ĉinajn kantojn, Antje Naumann kontribuis per orientaj dancoj kaj sekvis esperantlingve kantataj germanaj ŝlagroj.

Peter Hauser

Lingva situacio en Eŭropo

Novaj paŝoj de EEU

La 7-an de januaro 2006 okazis en Bruselo laborkunsido de la estraro de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĉeestis ĝin ĉiuj kvin estraranoj: Seán Ó Riain, Zlatko Tišljar, Flory Witdoeckt, Georgo Handzlik kaj Peter Baláž, kiel gasto la TEJO-volontulo Marteno Miniĥ kaj parte ankaŭ la eksa BKC-ĉefo Dafydd ap Fergus.

La estraro pritraktis la laborplanon por 2006 kaj faris kelkajn konkludojn (detala raporto: http://lingvo.org/eo/6/1238). Estis akceptita la propono pri baza strategia celo de la nuna estrarmandato: krei honoran komitaton de la EEU-kongreso en Maribor el kelkaj parlamentanoj de EU kaj aliaj politikistoj, kiun prezidos Margareta Handzlik. La honora komitato petos akcepton ĉe la slovena registaro en aŭtuno 2006 kaj prezentos al ĝi proponon ke la slovena registaro en la unua duono de 2008, kiam Slovenio prezidos Eŭropan Union, iniciatu akcepton de dokumento utila por Esperanto. Oni akceptis proponitan liston de laborkampoj kiujn prizorgos Peter Baláž: prizorgi la kampanjon kaj produktadon de filmo (DVD) Kia povus esti Eŭropo; krei kaj kompletigadi EEU-paĝaron; prizorgi la distribuadon de informoj kiujn produktas EEU (bulteno, alvokoj, apartaj diskutoj kaj klarigoj), ĝisdatigi la adresarojn; lanĉi novan kampanjon — kolekti faktojn pri lingva diskriminacio en ĉiuj formoj en Eŭropo kaj daŭrigi la kampanjon pri diskriminaciaj laboranoncoj. Oni akceptis la proponitan programon por EEU-kongreso en Maribor (29 jul-03 aŭg 2007).

Dum la kunsido oni diskutis pri la ev. propono al EU-ŝtatoj/EU-parlamento (far EEUM. Handzlik) pri la kantado de la EU-himno en Esperanto. Estis decidite pri la pluaj iniciatoj de M. Handzlik — poioma sendado de materialoj, rilataj (kaj favoraj) al Esperanto, al EU-parlamentanoj (raporto pri la Nitobe-simpozio en Vilno, resumo de la Grin-raporto, la libro de R. Phillipson: “Ĉu nur-angla Eŭropo?”). La estraro konscias pri la du vojoj celantaj la saman celon — disvastigon de Esperanto (ĉu kiel komuna lingvo de Eŭropa Unio, ĉu kiel tutmonda lingvo) — la tiel nomataj desubismo kaj desuprismo. La unua restos ĉiam la tasko por unuopaj landaj sekcioj, asocioj, kluboj kaj unuopuloj, kiuj ja plej bone povas alparoli “proprajn homojn” — konas sian ŝtatan/nacian medion, scias pri la problemoj, ebloj, plej bone orientiĝas en propralanda teritorio. Desuprismo en la agado de EEU ne estas facila tasko: oni devas ne nur argumenti al politikistoj pri la taŭgeco de Esperanto kiel neŭtrala, nediskriminacia kaj efika solvo de la nuna eŭropa Babelo, sed unue konsciigi la koncernulojn pri la ekzisto de tiu problemo kaj pri la lingvo mem.

La EEU-estraro aprobis la produktadon de la filmo “Kia povus esti Eŭropo”, kiu nealtrude, koncize kaj konvinke montru la Esperanto-komunumon kiel modelan ekzemplon por Eŭropo. Ĝi estos plejparte filmata dum la UK en Florenco kaj fine de la jaro disdonata al ĉiuj EU-parlamentanoj (se ne eblas venigi parlamentanojn al UK, ni alportu UK-on al ili). Mallonga filmmaterialo pli valoras ol mil paĝoj da raportoj kaj rekomendoj. Kunlaboros ankaŭ Roman Dobrzyński kaj Michael Cwik. La EEU-estraro lanĉas kampanjon “Subtenu la EEU-filmon”. La bezonata sumo por la produktado estas 10 mil eŭroj. Ĉiu kiu subtenos la projekton almenaŭ per 50 eŭroj (UEA-konto: eece-p), ricevos unu kopion (200 abonoj pagus la produktokostojn). Pri la stato de la projekto eblos legi en Eŭropa Bulteno (http://lingvo.org/bulteno) kaj sur la nova EEU-paĝaro, kiu ekfunkcios marte.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

La EEU-estraro kun la gastoj (fotis Peter Baláž)

Fondumo Zamenhof en Bjalistoko

La 13-an de januaro okazis kunveno de la Komitato de la Fondumo Zamenhof en Bjalistoko. Reprezentitaj estis UEA, ILEI, PEA, BES (Bjalistoka E-Societo), la urbo Bjalistoko (vicurbestro) kaj la vojevodio Podlahio.

Prof. Hanna Konopka, prezidanto de la Fondumo ekde 1995, estis denove elektita kiel prezidanto de la Komitato. La Komitato akceptis raporton de la Estraro, kiun preparis Jarosław Parzyszek (prezidanto) kaj Nina Pietuchowska (sekretario). Ĝi enhavis informojn pri la laboro kaj la financoj de la Fondumo por la pasinta periodo. Dum la kunsido okazis vigla diskuto pri la celoj kaj pri la estonto de la Fondumo.

La Komitato elektis por la 3-jara oficperiodo novan, 3-personan estraron: Jarosław Parzyszek (prezidanto), Nina Pietuchowska (sekretario) kaj Povilas Jegorovas (komitatano).

Dum la kunsido la Komitato decidis kompletigi ankaŭ la Honoran Patronan Komitaton de FZ, kaj elektis d-ron L.C. Zaleski-Zamenhof, prof. Humphrey Tonkin (eksprezidanto de UEA kaj de FZ), d-ron Ulrich Lins (historiisto), Roman Dobrzyński (iniciatinto kaj eksprezidanto de FZ), kaj prof. Witold Stępniewski (vicrektoro de la Lublina Politekniko).

La Komitato diskutis pri la aljuĝo de la “Medalo de Toleremo”. La nuna unusola medalo estis enmanigita en 1999 en Drohiczyn al la tiama Papo Johano Paŭlo la II-a. Estas kelkaj proponoj por individuoj kaj organizaĵoj.

Stanislaw Mandrak

[FORIGITA!: bildo]

La prezidanto de UEA kun la vicurbestro de Bjalistoko Ryszard Zimnoch

Esperanto en radio

Medalo al Barbara Pietrzak

En 2005, la jaro de la 80-jariĝo de Pola Radio, la pola estraro de la publika radiofonio decidis omaĝi ĉiujn, kies laboro en aparta maniero gravuriĝis en la historio de Pola Radio.

Porokazajn medalojn, emisiitajn de la Ŝtata Monemisiejo, projektitajn de la “Studio P” de Andrzej Pagowski, ricevis la plej elstaraj reprezentantoj de la pola publika vivo. Inter ili ne mankis ankaŭ meritiĝintaj laborantoj de la publika radiofonio, inkluzive de ĝia poreksterlanda programo. Inter la premiitaj per la ordeno de la 80-jariĝo de Pola Radio troviĝas ankaŭ la estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio, redaktoro Barbara Pietrzak. — Elkorajn gratulojn al Barbara Pietrzak kaj al la jubileanta Pola Radio!

La Esperanto-Redakcio de Pola Radio ĝustigas, ke la ondolongo [frekvenco] de ĝia Esperanto-elsendo je la 19-a horo laŭ UT (respektive la 20-a horo laŭ la mezeŭropa tempo) egalas al 41,15m [7290 kHz]. Ekde la fino de decembro 2005 estis ŝanĝita la ricevfrekvenco de la satelita emisiado al la nun valida 12 284 MHz.

Ekde la fino de decembro ŝanĝiĝis la elektronika adreso de la Redakcio, kiu nun tekstas: e...@polskieradio.pl. De kelka tempo ankaŭ ne plu validas la poŝtkesta koresponda adreso de la redakcio. Unusola adreso por tradiciaj korespondaĵoj estas: Esperanto-Redakcio de Pola Radio “Radio Polonia”, al. Niepodległości 77/85, PL-00977 Warszawa.

Ni plu kolektu subskribojn por Manifesto 2000

Militoj naskiĝas en la kapo de la homoj, sekve necesas prepari en ilia kapo pacon. Tio estas la starpunkto de grupo de Nobel-premiitoj, kiuj en 2000 verkis tekston, kiu estas persona engaĝiĝo vivi laŭ kelkaj principoj. Universala Esperanto-Asocio partoprenis la unuan ondon de subskriboj, eldonis samtipan manifeston en Esperanto kaj rikoltis kelkmilojn da subskriboj, kio permesis al ĝi listiĝi inter la 16 unuaj en la mondo.

Sed la kolektADo daŭras dek jarojn. Do ĝis 2010 vi ankoraŭ povas subskribi kaj subskribigi ĝin.

Respekti ĉiun vivon: respekti la vivon kaj la dignon de ĉiu homo sen diskriminacio aŭ sen antaŭjuĝoj;

Rifuzi perforton: praktiki aktivan senperforton, rifuzante perforton en ĉiuj ĝiaj formoj: fizika, seksa, psiĥologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malriĉaj kaj la plej vundeblaj, kiel infanoj aŭ adoleskuloj;

Dividi kun aliaj: kundividi miajn tempon kaj materiajn rimedojn, praktikante malavarecon, por haltigi forpuŝadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon;

Aŭskulti por kompreni: defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan diversecon, ĉiam preferante dialogi kaj aŭskulti, ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj rifuzado de aliaj;

Konservi la planedon: favori respondecan konsumadon kaj evoluigon kiu respektas ĉiujn vivo-formojn kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo;

Remalkovri solidarecon: kontribui al la evoluo de mia komunumo kun plena partopreno de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, por kune krei novajn formojn de solidareco.

Kiel vi legis, nenio en tiu manifesto ŝokas esperantistojn. Do daŭre subskribu kaj subskribigu ĝin: okaze de forumoj, festoj, renkontiĝoj, kolektu! Paperforme, kvazaŭ peticio, petante enskribi propran kaj familian nomojn,naskiĝdaton, sekson, urbon, landon kaj subskribon. Aldonu daton kaj sendu al la CO de UEA, aŭ al mia adreso: Renée Triolle, Bello Bauco, 694 chemin de la Civade Verde, FR-13600 LA CIOTAT, aŭ rete kun la samaj informoj al u...@esperanto.org, aŭ t...@wanadoo.fr.

Delegacio de UEA ĉe Monda Socia Forumo en Afriko

Prelegoj, intervjuoj ĉe lokaj radio-stacio kaj gazetoj, disdono de flugfolioj pri Esperanto, ekspozicio de kelkaj Esperantaj verkoj — tiel resumiĝas la aktivadoj de 5 geesperantistoj el 4 afrikaj landoj (Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando) okaze de la Monda Socia Forumo en Bamako de la 19-a ĝis la 23-a de januaro 2006.

La sukcesa partopreno de la afrika delegacio de UEA en tiu ĉi tutmonda renkontiĝo en Malio, en kiu partoprenis pli ol 30 mil homoj el la kvin kontinentoj, ŝuldiĝas al la klopodoj de komitatano s-ro Antonio José Vergara el Ĉilio. Li tre fervore perkoresponde partoprenis en la prepara fazo, konsilante kaj donante instrukciojn al ni.

Kvankam la vojaĝo en buso al Bamako estis ege laciga pro la malbona stato de vojoj, ni tie dum la tuta periodo de la Forumo ne ripozis. Ni havis budon pri Esperanto en la kortego de la kultura palaco. Tie ni deĵoris por buŝe havigi informojn, respondi al demandoj de vizitantoj, disdonante al ili reklamilojn pri la internacia lingvo. Ni krome registris adresojn de ĉiuj, kiuj montris intereson pri la lingva studo, kaj entute estis listigitaj ĉirkaŭ 150 adresoj.

Dum diskutrondo aranĝita de la asocio “Libereco por la lingvoj”, kies temo estis “Afriko kaj la mondo estas plurlingvaj — kiom da lingvoj afrikanoj devas do paroli”, ni intervenis kaj vigle kaj elokvente pledis por Esperanto al cento da homoj el diversaj mondanguloj.

Adjévi emfazis la lingvan diskriminacion en la internacia komunikado, reliefigis la neŭtralecon de Esperanto kaj ties rolon protekti la naciajn lingvojn, el kiuj kelkaj minoritataj estas mortantaj pro la lingvaj imperiismoj de “grandaj” landoj. Konklude li prezentis Esperanton kiel idealan lingvan egalrajtigilon. Ĉion ĉi poste tradukis franclingven François kaj Idrissa en la bambaran, nacian lingvon en Malio. Antoine respondis al demandoj de la scivola publiko kaj fine la franca esperantisto Francisko Simonnet, gvidanto de la diskuto, fermis tiun ĉi favore al Esperanto.

Francisko revojaĝis al sia patrolando, sed lia kontribuo surloke al sukcesa prezento de Esperanto dum la forumo menciindas tie ĉi. Li disponigis al ni pakaĵon da Esperantaj libroj kaj flugfolioj. Li poste pledis pri Esperanto tra la gazeto de la Forumo, en du lokaj gazetoj “L’Essoir” kaj “Nouvel Horizon”, kaj lia intervjuo estis elsendita tra la ondoj de la radio “Kledou”.

Tiom ni ŝatis marki la eventon per Esperanto kiom la tempo permesis al ni. Aliaj tiaj renkontiĝoj post unu jaro okazos samperiode en du malsamaj afrikaj landoj, Sud-Afriko kaj Kenjo. Kaj hodiaŭ pli ol antaŭe ni devas esti pli solidaraj kaj engaĝintaj por defendi kune la verdan aferon, ĉefe dum manifestacioj, kiuj havas similajn celojn kiel tiuj de UEA.

Adjé Adjévi

Delegitiĝo eblas ankaŭ rete

La Delegita Reto estas unu el la plej famaj kaj tradici-riĉaj servoj de UEA. En Jarlibro 2005 troviĝas la adresoj de 1784 delegitoj.

Intertempe la nombro kreskis kaj meze de januaro estis registritaj precize 1800 delegitoj. Aktualajn informojn pri la delegitaro oni trovas en la reta Jarlibro ĉe http://reto.uea.org/, kiun UEA lanĉis en aprilo 2005. Individuaj membroj de UEA povas registriĝi kiel ĝiaj uzantoj ĉe tiu sama adreso, elektante unue siajn salutvorton kaj pasvorton. En la reta Jarlibro eblas facile serĉi delegitojn tra la tuta mondo kaj fakdelegitojn laŭ iliaj fakoj. Oni trovas iliajn poŝtajn adresojn kaj al tiuj delegitoj, kiuj havas retadreson, oni povas rekte sendi retmesaĝon, tamen ne vidante la retadreson de la ricevanto.

Ĉu ankaŭ vi mem volas fariĝi delegito de UEA, se vi ne jam estas? Uzantoj de la reta Jarlibro povas nun fari tion ankaŭ rete, plenigante retan respondilon en ĝia submenuo “Delegita Reto”. La respondilo iras aŭtomate al la ĉefdelegito, se tiu ekzistas en la koncerna lando, kaj al la Centra Oficejo. Post aprobo fare de la ĉefdelegito kaj la direktoro de UEA, informoj pri la novaj delegitoj estas konsulteblaj en la reta Jarlibro, dum antaŭe la delegitecoj povis efektive ekfunkcii nur kiam aperis la presita Jarlibro.

Tiuj, kiuj ne registriĝis kiel uzantoj de la reta Jarlibro sed tamen volus fariĝi delegitoj, povas elŝuti paperan respondilon ĉe http://uea.org/agadoj/dr.html kaj post ĝia plenigo sendi ĝin al sia ĉefdelegito aŭ, se en la lando mankas ĉefdelegito, al la Centra Oficejo. Krome, ĉefdelegitoj kaj la CO volonte sendas presitan respondilon al ĉiuj interesitoj.

(GaKo)

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Kálmán Kalocsay : Vespero en la parko

(El Izole, 1939)

Senmovas arboj en la parko,
sur la ĉiel’ la kurba barko
de l’ Nokt’, la Luno flosas.
Oblikve tra la branĉtegmento
vidiĝas en la okcidento
la sun-kisita firmamento,
kiu nun pale rozas.

Transmonda estas la trankvilo.
Jen silentiĝis eĉ la trilo
de l’ bruaj birdkantistoj.
Lulzume nur skaraboj krozas,
la arbobranĉoj dorme pozas,
la parko pace ekripozas
post la someraj distroj.

Sed la odoroj estas viglaj!
Sin trudas timianoj tiklaj,
rezedoj, mentoj, malvoj,
freŝa odor’ de l’ rosa humo.
Kaj tra ĉi odorfrenezumo
triumfe pafas rozparfumo
per ĉiovenkaj salvoj.

Mi sur la mola herbo kuŝas
kaj mian varman vangon tuŝas
rosa herbet’ petola.
Kun tiu malhelblua arko
de l’ firmament’, kun la Lun-barko,
kun parfumsonĝoj de la parko,
mi estas sola, sola.

La Nokto venas brunkolore,
la Nokto nigras jam. Sed fore
la Urb’ matenkrepuskas.
La Urb’ albrilas por averto:
necesas tie lukti lerto;
en grotoj de ĉi ŝtondezerto
la hom’ je hom’ embuskas.

Necesas tie lukti, skermi,
aŭ ekstermiĝi aŭ ekstermi
kun turmentata cerbo:
necesas en tumulto puŝi,
la donacitan vivon fuŝi…
Beate estas — kuŝi, kuŝi
sur herbo aŭ sub herbo.

Poetoj ne mortas

Antaŭ 30 jaroj, la 27-an de februaro nokte je la dua horo, forpasis Kálmán Kalocsay (1891-1976), renoma infektologo, kies nomo fariĝis vaste konata pere de Esperanto. Kiel poeto, tradukanto, lingvisto, eseisto, redaktoro, movadano dum 60 jaroj, li estis elstara kultivanto de la Esperanto-kulturo.

Dum la forpasintaj jaroj 8-voluma biografia kompilaĵo kaj pliaj 19 libroj aperis pri li aŭ el lia postlasaĵo, kaj 21 reaperis el liaj elĉerpitaj verkoj.

Lian memoron, sub la gvido de Ada Csiszár kaj kunlabore kun Esperantlingva Verkista Asocio, flegas La Amika Societo de Kálmán Kalocsay.

Ada Csiszár

Recenzoj

Ŝoka libro pri vera okazaĵo

Vivbruligita (Honorkrimo). Suad. Paris: SAT, 2004. Trad. Rémy Bouchet. 2004. 189p. 20cm. ISBN 2950243274. € 17,40.

Ĉi tiu estas ŝoka libro. Des pli se oni konsideras, ke temas ne pri romano sed pri vera okazaĵo. Ekleginte, mi ne povis ĉesi ĝis mi atingis la finon.

La libro rakontas la vivon de Suad, araba knabino loĝanta en la palestinaj teritorioj dum la 70-aj jaroj. Ŝia vilaĝo, laŭ ŝia propra takso, estis aparte postrestinta: knabinoj ne iris al la lernejo, apenaŭ rajtis eĉ eliri el la domo, sed devis laboregi la tutan tagon. Suad kaj ŝiaj tri fratinoj vivis kiel sklavoj en la propra hejmo; ili trovis tion tute normala, same kiel la fakton ke ilia patro konstante kriaĉas kontraŭ ili, insultas kaj bategas ilin, ĉar kiel ŝi mem skribas: “Naskiĝi ino en mia vilaĝo estas malfeliĉo.”

Deksep-jara, Suad enamiĝis al loka junulo kaj gravediĝis. Sekve ŝia familio provis mortigi ŝin, kiel postulis la familia honoro. Per miraklo ŝi eskapis, terure brulvundita, kaj estis trovita en malsanulejo de reprezentanto de internacia bonfara organizaĵo, kiu sukcesis forporti ŝin al Svislando por kuracado. Poste Suad kreis por si novan vivon “ie en Eŭropo”, kiel ŝi mem subskribas ĉe la fino de la libro: eĉ dudek kvin jarojn poste, ŝi ne kuraĝas malkaŝi, kie ŝi loĝas, timante la venĝon de sia familio, se ili malkovros, ke ŝi ankoraŭ vivas.

La libro estas tradukita el la franca. La traduko ĝenerale estas tre bona, sed ĝenas la uzo de ci anstataŭ vi (temas pri aparta manio de franclingvanoj). Makulas ĝin de tempo al tempo ankaŭ vortoj prenitaj rekte el la franca, kvankam ekzistas tute bona Esperanta radiko por la sama koncepto, ekzemple violento, rezidejo, demoralizata, basketŝuoj, kaj precipe ultra- en la senso “ekstreme”.

Anna Löwenstein

Valora sed ĝisdatiginda libro

Esperanto — Learning and Using the International Language, David Richardson. El Cerrito / Eastsound: ELNA/Orcas, 2004 (3-a eld). 369p. 22cm. ISBN 0939785064. Prezo: €15,00

Tiu ĉi bela kaj valora anglalingva libro estas la tria eldono de verko, kiu unue aperis en 1988. Ĝia celo estas prezenti Esperanton, kaj ĝian historion kaj la lingvon mem, al nordamerika publiko. La libro havas tri partojn: la unua parto priskribas la mondan lingvan problemon kaj skizas la historion de Esperanto en 64 paĝoj; la dua parto estas mallonga (90-paĝa), sed bone ellaborita kurso de Esperanto; la tria kaj pli ampleksa parto, 128 paĝoj, prezentas legaĵojn en Esperanto. Ĝi enhavas ankaŭ anglalingvajn ŝlosilojn por la lecionoj, dialogoj kaj ekzercoj, kvarpaĝan bibliografion kaj Esperanto-anglan vortareton. La verko havas interesajn fotojn de i.a. la stabo de Pola Radio, aŭ de kimraj lingvo-aktivistoj, kiuj detruis anglalingvajn vojmontrilojn.

La formato bone taŭgas: unue la historio kaj poste la lingvo mem. Malpezas la stilo de la historio, kaj ĝi plenplenas de memorindaĵoj kaj amuzaĵoj, kiuj bone preparas la terenon antaŭ ol prezenti Esperanton — aspekto ofte neglektata. Citindas kelkaj ekzemploj, kiuj aparte alparolis min. Mistradukoj ofte amuzas: jam sur la paĝo 3 ni legas, ke la usona Prezidento Carter, tiam vizitante Pollandon, diris, ke li venis por konatiĝi pli bone kun la poloj, sed la tradukistino diris, ke li venis ĉar li karne deziris la polinojn! Plej konata estas la militeca eldiro de Ĥruŝĉov dum vizito en Usono en 1955: “Ni enterigos vin”, kiam lia rusa esprimo fakte signifis nur “ni supervivos vin, nia sistemo pli longe daŭros ol la via”. Ankaŭ citindas (p. 5) la komparo fare de usona lingvisto de traduko al esti kisita tra vualo: “iel ekscita, sed ne la vera afero!” General Motors faris aŭton kun la nomo “Chevrolet nova” (p.7), kaj miris, ke ĝi apenaŭ vendiĝis en Latin-Ameriko. La klarigo simplas: “nova” signifas hispane “ĝi ne funkcias”! Kaj usonaj reklamoj provis vendi skribilojn en Sud-Ameriko per slogano, kiu povus signifi, ke la inko en ili malhelpus gravediĝi!

La aserto (p. 14), ke la elcentaĵo de la monda loĝantaro, kiu parolas angle nuntempe malpligrandiĝas, pravas nur se la aŭtoro celas anglalingvajn denaskulojn (de 11% en 1950 al la nuna 7-8%). Aliflanke, kiel irlandano mi ne povas ne mencii la substrekon de la graveco de Richard Geoghegan (p. 30), juna irlanda studento de la ĉina lingvo en la Universitato de Oksfordo, kiu jam korespondis latine kun Zamenhof en 1887; kiu verkis la unuan uzeblan lernolibron de Esperanto por anglalingvuloj; kaj kiu donis la verdan koloron al la Esperanto-movado (p. 252): letero de Zamenhof el 1911: s-ro Geoghegan rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero.”

La lecionoj estas klare prezentitaj, kaj tuj montras dialogojn. La legaĵoj estas vera juvelo: klasikaj prozo kaj poemoj de Zamenhof, Baghy, Auld, Boulton, Sekelj ktp, ĉiam kun utilaj lingvaj notoj; la korespondado de “Barbro kaj Eriko”, svedino kaj aŭstro; falsaj amikoj inter Esperantaj kaj anglaj vortoj; fiksitaj frazoj; kaj multaj aliaj frandaĵoj. Mia sola kritiketo: ege bona libro, sed post 16 jaroj en nia rapida mondo oni bezonas ĝisdatigi eĉ la plej bonajn librojn, kaj aparte la unuan parton ĉi-libre.

Bonega donaco al usonaj aŭ aliaj anglalingvaj geamikoj!

Seán Ó Riain

Ĉu manĝo ankaŭ por la cerbo? Ĉu vi gustumis tritikan viandon?

Manĝoj el sanigaj plantoj. Zlata Nanić. Trad. V. Dujnić. Zagreb: La aŭtoro, 2002. ISBN 9539766451, 75p. 21cm. € 9,90.

La cerbo havas miliardojn da neŭronoj. La sinapsoj sekrecias ĉirkaŭ 30 neŭrotransmisiilojn, ekz. adrenalinon. Sed fiziologoj scias ke estas nur tri agoj de tiuj pli ol 30 kemiaĵoj. Plusendi impulson senŝanĝa, amplifi aŭ malamplifi ĝin. Do, kial tiom da impulstranssendaĵoj? La facila respondo estus ke nia cerbo havas multajn kupeojn kaj ĉiu kupeo nutriĝas per diversaj manĝaĵoj. Ne sufiĉus se ni manĝas purajn glucidojn, proteinojn, grasojn kaj vitaminojn. Ĉiu greno havas glucidojn, oleojn, vitaminojn kaj aliajn en diversaj kvantoj. Sed kio estas bananeca en banano aŭ mangeca en mango? Ĉiu vegetaĵo, greno, folio estas unika. La analizo, farita surbaze de la ingrediencoj, ne povas ekspliki la verajn efikojn.

‘La nutraĵo estu sanigilo via, kaj la sanigilo estu nutraĵo via!’ La aŭtoro mem recenzas sian libron per ĉi tiu trafa eldiro de Hipokrato sur la kovrilpaĝo. Ĉi tiu libreto konvinkas nin trovi ne nur ĝuon sed ankaŭ sanon manĝante vegetaĵojn preparitaj en diversaj manieroj. La aŭtoro elektas 17 krudaĵojn, ekzemple avenon, rizon, tritikon ktp kaj gvidas nin prepari diversaĵojn el tiuj, ekz. trinkaĵon el daikono, dolĉan trinkaĵon el kukurbo, spinacaĵon el urtiko ktp. Kvankam multaj el ili ne estas novaj, la verko aspektas interesa. Eble la vegetaranoj, minoritataj en la okcidentaj landoj, ŝatus la libron.

Kreskaĵoj havas ankaŭ tiel nomatajn ‘kontraŭnutraĵojn’. La tradicia kuirmaniero sukcese forigas multajn kontraŭnutraĵojn. Ĉar la homo eksperimentis dum milionoj da jaroj kaj alnormigis la kuirmetodojn.

Kiam oni inventas novajn metodojn kuiri aŭ preparas strangajn manĝaĵojn por eltrovi novajn gustojn, oni nepre konsciu pri la kontraŭnutraĵoj, oni esploru ĉu ili likvidiĝas per la novaj manieroj. Oni ne certas ĉu ĉiuj priskribitaĵoj estas entute sekuraj, sed ili certe povas doni al vi novajn gustojn. Kelkaj kulturoj jam kuiras tiel kaj ĝuas sanon.

Leginte la libron oni demandus sin ĉu ĝi estas kuirlibro, scienca libro, libro por malsanuloj aŭ sanuloj, libro de naturopatio? Ĝi estas mikso de ĉio ĉi. La verko listigas bonajn efikojn de la komunaj grenoj, ĉefaj vegetaĵoj kaj trovas novajn gustojn en ili. Se vi ankoraŭ ne gustumis la tritikan viandon, ek al ĉi tiu libreto.

P. V. Ranganayakulu

De la libereco ĝis la homa sorto

La filozofio de Libereco. Rudolf Steiner. El la germana trad. W. Nüesch. Berno: La tradukinto, 2002. 205p. 21cm. € 21,00. Teozofio — Enkonduko en la supersensajn mondekkonon kaj homodestinon. Rudolf Steiner. El la germana trad. W. Nüesch. Berno: La tradukinto, 2002. 149p. 21cm. €18,00.

Ĉu la homo en sia pensado kaj agado estas spirite libera estaĵo aŭ ĉu li staras sub la devigo de pure naturscienca fera neceseco?”

Per la ĉi-supra demando komenciĝas la verko La Filozofio de libereco de la aŭstra filozofo Rudolf Steiner (1861-1925), fondinto de la antropozofio (el la greka “kono pri la homo”). Malnova kaj profunda demando, kiun, en malsamaj formuladoj, la analoj de la historio de filozofio multfoje registris.

Steiner, pasia studinto i.a. de Kant kaj Goethe, pritraktas la temon “libereco” per aludoj al diversaj filozofoj. Tiel, jen li forpuŝas jen li akceptas (hipo)tezojn formulitajn en aliaj pensosistemoj. Samtempe li kondukas la leganton tra la padoj de sia propra filozofio de libereco. Neeviteble aperas konsideroj pri libera volo, memdeterminado kaj individua rajto de la homo, kiu havu konscian pensadon. Tio, la konscio pri sia memdeterminado, estas la ilo per kiu la homo fariĝas mastro de sia sorto.

Pli radikalaj aspektus en nia materiisma-pozitivisma mondo liaj konsideroj el Teozofio, kie li prezentas, surbaze de siaj esploroj, la tiel nomatan “spiritosciencon”: vojon por i.a. ekkoni la naturon de la homo, lian rilaton kun la sferoj anima, fizika kaj spirita, kaj la postmortan spiritan vivon. La verko evidentigas la firman kredon de Steiner, eksplicite vortumitan en Filozofio de libereco, ke materiismo neniam povas liveri kontentigan mondklarigon. Ĉi-lasta penso, kerna en la filozofio de Steiner, ne estas io nova en la nuntempo. Ĝi figuras en pluraj pensosistemoj aŭ mondkonceptoj, precipe en kelkaj fluoj de filozofio de la scienco, kiuj pridubas metodojn kaj efikecon de la reganta scienca paradigmo.

Willy Nüesch, la tradukinto kaj eldoninto de la verkaro de Steiner, faras heraklan laboron, liverante al ni simplaspektajn sed tipografie klarajn librojn en bona Esperanto.

Reinaldo Marcelo Ferreira

En tiu ĉi rubriko aperas recenzoj de libroj aŭ varoj kiuj estas aĉeteblaj de la Libroservo de UEA, do kiuj jam menciiĝis en la rubriko Laste Aperis. Ni petas eldonantojn de esperantaĵoj kiuj deziras recenzigi ilin en nia revuo, sendi al la Libroservo du ekzemplerojn de siaj eldonaĵoj (kun informo pri prezo, rabato, sendokostoj). La unua, post mencio en Laste Aperis, restos en la Biblioteko Hector Hodler. La alian ricevos la recenzanto.

Loke — Fake — Persone

KROATIO: Kroata Turisma Asocio publikigis belan libron en kiu ĝi informas pri diversaj kongresaj ebloj en Kroatio. La libro celas partnerojn de Kroata Turisma Asocio tra la mondo. La titolpaĝon ornamas tri fotoj: de Zagreb, de Dubrovnik kaj de iu el la kongresoj okazintaj en Kroatio: tiu de UK en Zagrebo 2001. Foto de la pleno, kun granda verda flago en la fono. Jen ni en kongresa kaj turisma menuo de Kroatio.

S. Štimec

NEPALO: De la 25-a ĝis la 29-a de aŭgusto de 2005, en Katmanduo, ĉefurbo de Nepalo, okazis la 4-a Azia Kongreso de Esperanto. Ĉirkaŭ 120 samideanoj partoprenis en la kongreso, inkluzive de tiuj el Japanio, Koreio, Vjetnamio, Barato. Dum la kongreso okazis diversaj bankedoj, vesperoj, kaj eĉ manifestacio surstrate por reklami Esperanton.

Hirata Akiko

RUSIO: 70 esperantistoj el Germanio, Litovio, Pollando kaj Kaliningrado kunvenis la 2-an 3-an de decembro en la Ĝenerala Konsulejo de Pola Respubliko en Kaliningrado, okaze de la kvina Zamenhofa Semajnfino. Ĉeestis persone Jarosław Czubiński, la Ĝenerala Konsulo de Pollando en la plej okcidenta ruslanda regiono, Arvydas Juozaitis, kultura ataŝeo de Litovio en Kaliningrado, kaj la prezidanto de la Litovia Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas. La festprelego de Aleksander Korĵenkov titoliĝis Zamenhof kaj Bulonjo. Okazis seminario pri kunlaboro de baltlandaj esperantistoj, Zamenhofa bankedo kaj ekskurso tra la banurbo Svetlogorsk (Rauschen). Dum la aranĝo naskiĝis la ideo pri serio de kulturaj semajnfinoj, kiuj okazu laŭvice en Pollando, Litovio kaj Kaliningrado. Nur 20% de la partoprenantoj (14 el 70) estis ruslandanoj.

MELNIKOV: En unu el la plej prestiĝaj lingvistikaj gazetoj de Rusio (Voprosy filologii n-ro 2(20), 2005, p. 85-88), kiun kuneldonas la Lingvoscienca Instituto de la Rusia Scienca Akademio kaj la Rusia Akademio de Lingvistikaj Sciencoj, aperis tre favora recenzo pri la monografio de A. Melnikov “Lingvo-kulturologiaj aspektoj de internaciaj planlingvoj (fone de la etnaj)”. La recenzon verkis tre renoma sciencisto — vicdirektoro de la Orientologia Instituto de la Rusia Scienca Akademio, japanologo kaj socilingvistikisto V. Alpatov, kiu cetere estis la t.n. “oficiala oponanto”, t.e. fakta eksperto, de la samtitola disertacio (pri kies defendo ni raportis en la aprila numero de nia revuo, p. 80). Li diris al la libro-aŭtoro, ke la monografio estas ege interesa kaj la “granda lingvistiko” devas pri ĝi ekscii.

ITALIO: De la 8-a ĝis la 11-a de decembro 2005 la Roma Esperanto-Centro Luigi Minnaja, sub la gvido de Michela Lipari, organizis kunvenon por festi sian centjariĝon. La unua Esperanto-grupo de Romo estis fondita en la jaro 1905 (la sama entuziasmo-jaro, en kiu okazis la Universala Kongreso en Bulonjo ĉe Maro) dank’ al la iniciato de loka juna katolika pastro, Luigi Giambene. La ĉefa centjariĝa solenaĵo okazis la 9-an de decembro en “Salono de la skulptitaj bustoj”, prestiĝa salono sur Kapitolo (historia monteto, en la koro de Romo, sur kiu troviĝas la urbodomo kaj la Kapitolaj Muzeoj). Partoprenis 180 homoj, inter kiuj la plejmulto estis neesperantistoj, parencoj de la pioniroj, kaj aliaj invititoj. Prelegis prof. Tullio de Mauro, Carlo Sarandrea, d-ro Renato Corsetti kaj prof. Carlo Minnaja. Okaze de la solenaĵo la Roma Esperanto-Grupo eldonis libreton pri la historio de la grupo, verkitan de Carlo Sarandrea.

(Fabrizio Pagliaroli)

RETA MUZEO: La 10-an de januaro en Portugalio estis oficiale inaŭgurita la E-versio de Virtuala Muzeo de Bildo-desegnaĵoj. La “unuan viziton” al la Esperanta versio de la Muzeo faris la portugala ministro pri financoj. Esperanto iĝis la tria post la portugala kaj la angla versioj. La adreso de la muzeo estas: www.cartoonvirtualmuseum.org.

METALA: Klarita Velikova, kies Esperanta nomo estas Metala, la prezidanto de Monda Esperanta Ligo por Sporto, partoprenis la 24-an de decembro en la tutlanda Teggjon-konkurso en Koreio. Ŝi venkis kaj ricevis la unuan premion — la oran medalon. Temis pr ŝia lasta partopreno antaŭ la forlaso de Koreio, kie ŝi loĝis dum preskaŭ 9 jarojn. Gratulegon por la sukceso!

Juergen Kloker

JEGOROVAS: La internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto ĉiujare organizas proklamon de la plej elstara esperantisto. La internacia komisiono elektis s-ron Povilas Jegorovas “La Esperantisto de la Jaro 2005”: pro la bonega preparado kaj sukcesa realigo de la 90-a Universala Kongreso de Esperanto kaj de la 4-a Nitobe-Simpozio en Vilno; pro la ekzemplodonaj rilatoj kun litoviaj aŭtoritatoj, intelektuloj kaj amaskomunikiloj, danke al kiuj Esperanto progresas en Litovio, kaj pro la kunordigo de eldonado de gravaj libroj pri Esperanto en la litova lingvo. La solena proklamo okazis la 17-an de decembro 2005 en Kaŭno, en la tradicia Zamenhofa Tago, kun ĉeesto de pluraj esperantistoj kaj ĵurnalistoj (kvin televidoj sendis siajn raportistojn).

Novaj perantoj en Latvio kaj Rusio

Post plurjara servado kiel kotizperanto de UEA por Latvio, s-ino Alīda Zigmunde transdonis la stafeton al s-ino Margarita Želve, kiu profesie estas bibliotekistino. La adreso de la nova peranto estas Rūpniecības iela 35-13, Rīga 1045; e...@one.lv.

Por pliefikigi la varbadon en la kontinente granda Rusio, UEA sekvis rekomendon de sia landa asocio kaj nomumis tie trian kotizperanton. Li estas s-ro Viktor Kudrjavcev, redaktoro-eldonisto de la ĉiam pli populara gazeto Komencanto. Lia adreso estas ab. ja 132, RU-620041 Jekaterinburg; k...@r66.ru. La aliaj UEA-perantoj en Rusio estas s-ro Miĥail Ĉertilov kaj s-ino Halina Gorecka.

Tra la mondo

Konferenco pri naturkuracado

De la 5-a ĝis la 9-a de decembro 2005 okazis en Ŝanhajo, Ĉinio, la 2-a Konferenco de la Internacia Naturkuraca Asocio (INA). La konferencon, dum kiu prelegis sep naturkuracistoj el kvin landoj, partoprenis pli ol 40 esperantistoj el Koreio, Germanio, Litovio kaj Ĉinio.

Inter la ĉeestantoj ne mankis estrarano de UEA kaj Ĝenerala Sekretario de ĈEL Yu Tao, prezidanto de INA Puramo Chong, kaj Zhu Yaoren, Ĝenerala Sekretario de la Ŝanhaja Federacio de Soci-Sciencaj Asocioj (supera instanco de Ŝanhaja E-Asocio).

La konferenco, kies temo estis “Maljuniĝo kaj Naturkuracado”, havis klerigan kaj distran programon. Krom la prelegoj pri sano kaj naturkuracado okazis vizito al Ŝanhaja Medicina Hospitalo, kaj ĉiutaga lernado kaj ekzercado de Tajĝiĉjuan. Ĉiuvespere okazis bankedoj, dum kiuj oni povis gustumi bongustajn kaj sanigajn ĉinajn manĝaĵojn. Ne mankis ekskursoj al ŝanhajaj vidindaĵoj, spektado de ĉinaj akrobataĵoj kaj veturado per magnetŝveba trajno.

Jiang Limin

Esperanto en gimnazio

Mi instruas fizikon en gimnazio en Vieno, la 15-a distrikto, Diefenbachgasse 19. En septembro 2005 kelkaj el miaj lernantinoj proponis “projekton” pri Esperanto.

La direktoro tuj konsentis. La projekto okazis la 23-an de decembro 2005. Jen la programo: 08:00-09:00: Referaĵoj fare de la gelernantoj pri la temoj: Gepatraj lingvoj en la Eŭropa Unio kaj mondskale; Dialektoj, altlingvoj, planlingvoj; La plej konataj planlingvoj: Volapuko, Esperanto, Interlingua kaj aliaj.

09:00-10:00: Esperanto-kurseto laŭ la broŝuro Esperanto als Ratespass de Ulrich Matthias.

10:00-13:00: Vizito al la Esperanto-muzeo kaj la Globusa Muzeo. Ambaŭ muzeoj estas renovigitaj kaj troviĝas kun la Kolekto de Muzikaĵoj kaj la Kolekto pri Planlingvoj en la Palaco Mollard en Vieno, Herrengasse 9. (Por la vizito oni veturas pere de la metrolinio U 3 ĝis la haltejo Herrengasse). La renovigaj kostoj estis 3 milionoj da eŭroj. La malfermo okazis la 1-an de decembro 2005.

En ambaŭ muzeoj la gelernantoj estis gvidataj de kunlaborantinoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko, al kiu apartenas la kvar kolektoj. La kolekto pri Planlingvoj estas la plej granda en la mondo. La Globusa Muzeo estas la plej granda publike alirebla kolekto.

Prof. Walter Klag

[FORIGITA!: bildo]

La grupo de gimnazianoj antaŭ la Palaco Mollard en Vieno.

Semajno de krea aktiveco

Dum la semajno ekde la 21-a de novembro 2005, jam la trian sinsekvan jaron, okazis ĉe la mezgrada Lernejo Ada Negri en Bolzano, Italio, kurso de Esperanto, kadre de la tiel nomata “Semajno de krea aktiveco”.

La celo de la kurso estis alproksimiĝo de la lernantoj al la lingvo de Zamenhof, por ke ili ekkonu ĝian strukturon kaj ekkonsciu ke ĝi permesas facilan interkomunikadon kun ĉiuj popoloj en la mondo. Post mallonga prezentado pri la biografio de la konceptinto de Esperanto oni okupiĝis pri la poezio de ĉina poeto Tien Min “Antaŭe, poste, ĉiam la paco” kaj pri la legado de “Patro Nia”.

Dum ĉi tiu speciala semajno, oficiale aprobita de la lernejestro, oni interrompis ĉiujn aliajn lecionojn por permesi al la 28 lernantoj la partoprenon al la multflanke proponitaj kursoj, kun la celo intensigi ilian krean aktivecon.

La kurso de Esperanto konsistis el du partoj: la teoria, gvidita de profesoro Merlino, docento pri beletro, kaj la praktika, gvidita de profesorino Braccesi, kiu produktis manfaritaĵojn sur kiujn la lernantoj stampis homaranajn skribaĵojn en Esperanto. La kurso evidentiĝis tre sukcesa, ĉar ĉiuj lernantoj trapasis kun bonegaj rezultoj. Dum la lasta tago de la kurso partoprenis sinjorino Lea Fabbri, estrino de la katedro de Esperanto de Bolzano, kiu sin disponigis al la enkonduko de Esperanta kurso por la lernantoj. Ni esperas, ke ĉi tiu fascina sperto restos por la lernantoj unu el la plej belaj lernejaj memoraĵoj.

Prof. Pietro Merlino

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: la kursanoj kun prof. Lea Fabbri (dekstre, staranta) kaj prof. Braccesi (maldekstre, sidanta ĉe tablo).

En ĉeĥa Universitato

En la Pedagogia fakultato de la universitato Masaryk en Brno, Ĉeĥio, sukcese finis la studobjekton Esperanto (por komencantoj) 17 studentoj per fina studkontrolo.

La studentoj lernis laŭ videokursoj Mazi en Gondolando kaj Mazi revenas. La instruado okazis dum la semestro po tri horoj semajne kaj por ĉiu semajno ili ricevis taskon skribe prepari iun konversacian temon. Por studkontrolo ili havis taskon prepari kaj diri ion pri “Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj en mia loĝloko kaj/aŭ ĝia ĉirkaŭaĵo — estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto”. Poste ili plenumis interaktivan teston el Edukado.net de Katalin Kováts “Mia amiko lernas”. Sur la almetita foto la studentoj prilaboras la teston. Krom tio du studentoj sukcesis en la studobjekto Klerigkibernetiko, instruata en Esperanto.

Josef Vojáček

Forpasoj

B. Harry Bengtsson (1914-2005) mortis la 28-an de julio en Östersund (Svedio). Profesie lokomotivestro, li estis aktiva en la terminologia laboro de IFEF. En 1976 aperis lia Fervoja terminaro Esperanto-sveda. Li ricevis bronzan medalon de la internacia fervojista kultura asocio FISAIC kaj en 2002 honoran membrecon de IFEF. Li estis delegito kaj fervoja fakdelegito 1961-84.

Olav Bjørnsrud (1914-2005) forpasis la 7-an de decembro en Kongsberg (Norvegio). Li estis fakdelegito pri mana teksado kaj kontribuis al PIV pri teksaj terminoj. Revizoro profesie, li estis longtempa revizoro de Norvega Esperantista Ligo kaj Eldonejo Esperanto.

Lies Broekema-Clemens Schröner (1916-2005), iama fakdelegito pri muziko, forpasis la 27-an de novembro en Haren (Nederlando).

Will E. Farrier (1917-2005), vicdelegito, mortis en Letchworth (Britio).

Anny Hartwig (1937-2005), animo de la loka grupo, kies informriĉajn jarajn raportojn ŝi fervore redaktis, forpasis la 23-an de decembro en Nurenbergo (Germanio). Ŝi estis fidela membro de UEA kaj longtempa vicdelegito.

Horst Jakob (1932-2005), iama delegito, mortis la 26-an de oktobro en Püttlingen (Germanio).

Ŝimun Kreŝimir Jankoviĉ (1929-2005), franciskano, forpasis la 17-an de decembro en Omiŝ (Kroatio). Pri Esperanto li ekokupiĝis, jam grave malsana, komence de la 90-aj jaroj. Li verkis poemojn en Esperanto kaj celebris Esperantajn diservojn en Zagrebo.

Karl-Heinz Kersting (1924-2005) mortis la 13-an de oktobro en Essen (Germanio). Li agis en SAT kaj okupiĝis pri ĝemelurba agado, precipe pri rilatoj kun la finna Tampereo.

Antun Kiridžija (1920-2005) mortis la 26-an de julio en Dubrovnik (Kroatio), kie li dum multaj jaroj estis delegito kaj turisma fakdelegito. Li esperantistiĝis en 1938 kaj gvidis multajn kursojn.

Sergej V. Kocarj (1949-2003), komitatano A de UEA 1992-94, iama fakdelegito pri ekonomiko, forpasis en Krasnodar (Rusio).

Cyril G. Love (1914-2005), delegito kaj fakdelegito pri edukado kaj muziko, mortis la 21-an de septembro en Wolverhampton (Britio).

Gerrit François (Frans) Makkink (1907-2006) forpasis la 5-an de januaro en Wageningen (Nederlando). Li naskiĝis en 1907 kaj lernis Esperanton en la 20-aj jaroj. Makkink estis biologo kaj multe aktivis por disvastigi Esperanton en la scienca mondo. Li kunfondis la nederlandan sekcion de Internacia Scienca Asocio Esperantista kaj ekde 1949 estis kelkajn jarojn kunredaktoro de Scienca Revuo. Siajn sciencajn studojn li ofte provizis per Esperanta resumo. Okaze de la Jubilea Jaro li verkis nederlandlingvan informlibreton Esperanto honderd jaar (E-o centjara; 1986). Makkink estis longe kunlaboranto de CED. Li verkis multajn studojn pri la lingva problemo en scienco kaj pri esperantologiaj temoj, i.a. La participoj en Esperanto (1967), La problemo de komunikado en la mondo (1971), Pri la artikolo en Esperanto (1987) kaj Nia Fundamento sub lupeo (1990). Li okupiĝis ankaŭ pri esperantigo de poezio kaj grave kontribuis al Nederlanda antologio (1987). Makkink estis delegito de UEA de 1946 ĝis 1994, fidela membro de Societo Zamenhof kaj mecenato de UEA. Kiel honora membro de la Asocio li estis elektita en 1988.

William (Bill) McCallum (1947-2005), juristo, mortis la 2-an de septembro en Glasgovo (Britio). Dum multaj jaroj li kompiladis gaelan vortaron, kiun lia filo planas kompletigi.

Emil Vokal (1916-2005) forpasis la 29-an de decembro en Vieno. Li lernis Esperanton 16-jara. En 1935 li kunfondis la Vienan grupon “Harmonio”, sed pri la signifo de E-o kiel internacia lingvo li vere ekkonsciis en la Viena UK en 1936. En 1945 li kunhelpis reaktivigi la movadon en Vieno kaj la tuta Aŭstrio. Li estis parolisto de Radio Aŭstria Internacia, por kiu li prezentis ĉ. 2400 Esperanto-elsendojn ekde 1946. Multaj alilandanoj ĝuis ankaŭ lian fascinan ĉiĉeronadon tra Vieno. En multaj jaroj li preparis Zamenhof-solenaĵojn en la Pola Instituto en Vieno. Li estis longtempa afergvidanto de Aŭstria Esperantista Federacio (AEF); poste dum kelkaj jaroj vicprezidanto.