Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 3

Malferme

Por ke Esperanto estu afrika ne sufiĉas ĝin nomi tia: plia ŝtupo en Afriko

La tuta kulturo de la parolantoj de Esperanto kaj de ĝiaj disvastigantoj estas resumebla per la vortoj de la himno La Espero. Ekzemple, kiam temas pri disvastigado de nia lingvo, de la komencaj tempoj oni strebis igi Esperanton flugi de loko al loko kaj tiel iĝi vere tutmonda.

La kondiĉoj por tio estis maturaj nur en la dua duono de la ĵus pasinta jarcento rilate al kelkaj mondo-partoj, kaj certe rilate al Afriko. Pluraj kampanjoj estis entreprenitaj kaj pluraj metodoj estis provitaj. Ni memoru nur pri la karavanoj de amikeco de la neforgesata Tibor Sekelj.

Certe la plej granda laboro estis farata kaj kunordigata de Hans Bakker dum la lastaj 25 jaroj. Temis pri “rutina” laboro: informado, instruado kaj kreado de homaj rilatoj inter afrikaj kaj eksterafrikaj esperantistoj. Mirakle ĉi tiu pena kaj modesta desubisma vojo estis pli sukcesa ol multaj desuprismaj ideoj kaj klopodoj.

Ĝi kondukis al la ekzisto de multaj afrikaj esperantistoj en multaj afrikaj landoj (bedaŭrinde ankoraŭ ne en ĉiuj). La organiza strukturo konsistis dum jaroj el aro da bonvolemuloj ĉirkaŭ Hans, kaj el aro da donacantoj al la Fondaĵo Afriko de UEA. Tio estas ege grava aspekto, kiun oni ne rajtas forgesi: ĉiu movo en Afriko eblas nur se troviĝas eksterafrikaj esperantistoj, kiuj finance subtenas. Antaŭ kelkaj jaroj ekestis oficejo en Lomeo, Togolando, kiun la komisiito de UEA funkciigis per mono el la Fondaĵo Afriko. Kiam la laboro pliiĝis, oni petis de pluraj flankoj, ke UEA transformu tion al vera Afrika Oficejo de UEA.

Ĉu surprize aŭ ne, UEA rezistis dum iom da tempo kontraŭ tro rapidaj movoj, sed fine ĝi devis kapitulaci kaj la laborantoj en la oficejo en Lomeo trovis sian lokon en la buĝeto de UEA, aprobata de la Komitato. Tio ankoraŭ ne estis plena plenumo de la deziroj, ke UEA havu sian oficejon en Afriko. Finfine, en la fino de 2005 UEA, tio estas la estraro interkonsente kun la Ĝenerala Direktoro, provis havi oficejon, kiu estus parto de la oficejaro, kiu agas laŭ gvidlinioj de kaj respondecas al la Ĝenerala Direktoro.

Tion ni ne povis realigi en Lomeo, kie la lokaj esperantistoj deziris agi sendepende kaj ne kiel oficistoj de UEA, en la kadro de privata lerneja instituto, kie oni instruas ankaŭ Esperanton. Sed estas malfacile haltigi maŝinon, kiu ekfunkciis, kaj sekve la oficejo de UEA en Afriko nun estas en alia afrika lando, Benino. Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn oni verŝajne estos fin-instalinta la meblojn kaj la telefonajn liniojn.

La agado daŭras kiel antaŭe. Nenio nova sub la (afrika) suno, ni povas diri. La oficejo helpos informi neesperantistojn, instrui ilin pri Esperanto, kaj krei homajn rilatojn, grupojn, landajn asociojn. Ĝi helpos per materialo kaj per konsiloj, kaj, en malmultaj kazoj kaj laŭ la eblecoj, ankaŭ per financa subteno de projektoj konsiderataj indaj je realigo.

En la funkcio de gvidado kaj konsilado ĉefe rolos la Afrika Komisiono de UEA, konsistanta komplete el afrikanoj, kaj gvidata de Jean Codjo, pri kiu pluraj el la legantoj de ĉi tiu revuo jam aŭdis paroli. Unu el ĝiaj unuaj sukcesoj jam okazis. La unuan fojon afrikaj esperantistoj prezentis Esperanton al la partoprenantoj de la Monda Socia Forumo en Bamako, kiuj estis kaj afrikanoj kaj alikontinentanoj. Imagu la scenon, en kiu afrikanoj klarigas al eŭropanoj, ke la internacia lingvo ne estas la angla aŭ la franca sed Esperanto.

Do, ni estas metantaj niajn radikojn, ankaŭ la oficejajn, kiuj estas la plej solidaj, en Afriko, kaj tio montras ke ni volas resti tie. En neniu alia kontinento, se vi volas rimarki tion, UEA havas regionajn oficejojn ekster Eŭropo. Tio eble signifas ion.

Kompreneble tio eblos nur kondiĉe, ke vi, bonhavaj legantoj, permesos tion. La Fondaĵo Afriko nun konsistas el unu kapitala parto, kiu ne estas tuŝebla, ĉar oni uzas nur la renton, kaj el unu speza parto. Vi rajtas donaci al ambaŭ partoj per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Sen tiuj viaj pagoj, malmulto okazos en Afriko, sed per tiuj viaj pagoj vi permesos al UEA fari multon, interalie sendi lerno-librojn al lernantoj. Unu el la kortuŝaj petoj ricevitaj lastatempe parolas pri lerneja Esperanto-klubo kun 75 lernantoj kaj unu sola lerno-libro. Via esperantisma koro certe ne povas permesi ion tian. La adreson de UEA en Roterdamo vi konas, nun bonvolu noti la adreson de la afrika oficejo, ĉefe se vi estas afrikano aŭ intencas vojaĝi al Afriko: Afrika Oficejo de UEA, BP 416, Lokossa-Mono, Respubliko Benino, tel: +229 95965124, retadreso: a...@uea.org, ret-paĝoj: www.afriko.org.

Renato Corsetti

[FORIGITA!: bildo]

Afrikaj esperantistoj prezentas Esperanton al la partoprenantoj de la Monda Socia Forumo en Bamako.

Stereotipoj pri la italoj? Probable veraj, sed ne ĉiam...

Pri Italio kaj la italoj ekzistas multaj “kliŝaj diroj”, kelkaj bazohavaj, aliaj puraj fantaziaĵoj. Por pli bone kompreni la landon de la UK estos sekve utile ekkoni kiel statas la aferoj.

Italoj kantas (ĉiam). Italio estas fama internacinivele pro siaj muziko kaj belkantado: kantoj kiaj “O sole mio” (La suno mia), “Nel blu dipinto di blu - Volare” (En blu’, farbita je blu’ — Flugadi) kaj operaj arioj estas inter la plej famaj melodioj de la mondo. Tio ĉi ne signifas tamen, ke ĉiuj italoj kantas. Eĉ: la bildo de italoj kiel gajaj mallaboremuloj, ĉiam pretaj improvizi kantadon, estas nur stereotipo kaj la realo estas tute alispeca. Tamen ĉi tiu kliŝaĵo metis tiom profundajn radikojn, ke estiĝis nerealaj kaj preskaŭ groteskaj situacioj. En Venecio (celatingo de amasa turismado) oni proponas al alilandanoj (kaj nur al alilandanoj) ekskursojn per “gondoloj” (la tipaj veneciaj boatoj) kun akompano de popolaj kantoj... de la suditala urbo Napolo, kiuj tute ne koncernas Venecion.

Italoj manĝas nur pastaĵojn (makaroniojn). “Pasta” (pastaĵo) estas vera itala tradicio. Aparte la “spaghetti” (spagetoj), kun multegaj, plej diversaj kondimentoj, estas specialaĵo kiun malfacile oni trovos bone kuirita en aliaj landoj. Kliŝa diro (kun iom da vero) tekstas, ke nur en Italio oni kapablas kuiri la pastaĵon perfekte. Oni devas senakvigi la pastaĵon kiam ĝi estas ankoraŭ iom malmola: ĝi ne devas esti tro kuirita. Por la spagetoj, ekzemple, ok minutoj da kuirado sufiĉas: unu plia minuto damaĝus ilin kaj igus ilin nemanĝeblaj por italo. Ĉi-teme, itala “pizza” (pico) estas tute alia afero ol tiu, kiun oni manĝas, ekzemple, en Usono.

Italoj vivas el arto. Se estas vere ke italoj estas fieraj pri sia historio, aparte pri la artaj ĉefverkoj kiujn precipe la romia epoko, Mezepoko kaj Renesanco postlasis en ĉiu loko de Italio, tamen ne estas vere ke Italio estas lando nur de artistoj. Arto ne estas certe la unika riĉofonto sur kiu povas baziĝi la landa ekonomio. La arta turismo estas grava laborfonto en Italio, sed same gravaj estas industrio, servoj kaj terkulturado. Italio estas okcidenta, industriiĝinta lando, ne “Disney-lando” balanciĝanta inter folkloro kaj arta turismo. Laŭ multaj aspektoj (ĉu ekonomiaj, ĉu kulturaj) Italio ne multe malsamas al Usono, kies spurojn ĝi sekvis dum la lastaj 60 jaroj.

Italoj estas katolikoj. Laŭ la statistikoj, plejmulto de la italoj estas katolika. Kredkonfesi sin katoliko, tamen, estas plejofte por la italoj kutimo kaj familia tradicio pli ol kohera vivoelekto. La katolikaj sakramentoj estas etapoj en la vivo de multegaj italoj. Ĉar ĝi gastigas la sidejon de la papado, Italio evoluigis specialan rilaton kun la katolika eklezio, travivante la religion kiel publikan, socialan kaj politikan fakton, pli ol spiritan realaĵon. Ĝis antaŭ 30-40 jaroj por la politika vivo kaj la ĉiutagaj elektoj de la italoj gravis la direkto donita de la religio kaj de la ekleziaj aŭtoritatuloj. Katolikismo en Italio poste laŭgrade limiĝis je la privata sektoro de la unuopuloj. La statistikoj montras altegajn procentojn da homoj kiuj deklaras sin katolikoj, sed el ili multegaj ne vizitas regule preĝejon aŭ praktikas la kredon laŭ persona sento.

Italoj devas alfronti mafion kaj terorismon. Mafio estas la plej malnova kaj samtempe la plej grava problemo de Italio. Dum la lastaj jardekoj la batalado kontraŭ mafia krimado pliintensiĝis, kun rimarkindaj sukcesoj, sed mafio ankoraŭ ĉantaĝas la homojn kaj murdas policanojn kaj juĝistojn. Koncerne terorismon, Italio, inter la 60-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, travivis veran militon inter la ŝtato kaj la armitaj grupoj de ekstremistoj. Nuntempe la fenomeno estas tre limigita. La statistikoj montras, ke la nivelo de sekureco en Italio estas la sama kiel en ĉiuj eŭropaj kaj okcidentaj landoj.

Italoj ege amas futbalon. Ĝi estas stereotipo profunde vera. Futbalo estas la nacia sporto de Italio, ne nur ĉar ĝi estas la plej praktikata, sed ankaŭ ĉar pri futbalo oni daŭre parolas en Italio, ĉie kaj ĉiam (en televido, en ĵurnaloj, en trinkejoj, sub sunombreloj sur la strandoj ktp). Pro tio, oni devus diri, ke “paroli pri futbalo” (pli ol “ludi futbalon”) estas la nacia itala sporto. Iu iam diris, ke en Italio estas ĉirkaŭ 57,6 milionoj da futbal-trejnistoj (tiom kiom estas la italaj loĝantoj). Sed ne mankas pasiuloj pri aliaj sportoj; kelkaj el ili tute prifajfas futbalon. Vera “febro” pro futbalo trafas la italojn ĉiun kvaran jaron, kiam okazas la mondaj futbalaj ĉampionadoj. La lando haltas, por spekti la matĉojn.

Italoj estas “veraj latinaj amantoj”. Certe la “latina amanto” de la pasinteco (kiel ĝin priskribas multaj italaj kaj alilandaj filmoj) hodiaŭ ne plu ekzistas. La viroj estas okupitaj de multaj farendaĵoj, kaj ili ne dediĉas semajnfinojn aŭ laborpaŭzojn al serĉado de amikeco kun turistinoj. Tamen restas forta (dank’ al kelkaj gvidlibroj) la mito pri la emo de la latinidaj viroj “konkeri” virinojn, pri ilia amo por amindumado, kun ĉiuj teknikoj konsistantaj el ironio, parolemo, komplimentemo, ĝentileco. Sed precipe ĉe la junularo la alproksimiĝo al turistinoj solaj estas oftega evento, kun precizaj teknikoj, de ridetoj, de rigardo-nerigardo. Foje en grupeto de italaj knaboj, amikoj inter si, estiĝas preskaŭ “konkuro” por esti la unua kiu amikiĝas kun juna turistino. Plej ofte oni komencas per ĝentila komplimento aŭ invito al kafumado, aŭ gvidado tra la urbo. Nur la konsento de la knabino (esprimita, ekzemple, per duona rigardo aŭ rideto) ebligas la starigon de kontakto. Se oni ne ŝatas la “ĝenon”, ne necesas drastaj respondoj: sufiĉos turni la okulojn silente kaj la knabo komprenos. En la interreto kaj la libroj abundas rakontoj de neitalaj virinoj vojaĝantaj al Italio, kiuj esprimas admiron pro la “romantikeco” kaj “kulturaj scioj” de la italoj. Sed oni ne kredu ĉiam je la profundaj konoj pri historio kaj arto de la italo kiu volas amikiĝi kun neitalino: li respondos al ĉiuj demandoj pri tiu aŭ alia statuo, pentraĵo ktp, sed liaj klarigoj povus esti inventitaj. Ĉiuokaze, dum tiuj internaciaj rilatoj, necesas ĉiam sufiĉe da zorgemo: ne ĉiuj italoj estas honestaj sanktuloj.

Italoj trinkas kafon. Tre vere. Kafo, aparte tiu nomata “espresso” (koncentrita) estas parto de la ĉiutaga vivo de italoj. Same “cappuccino” (laktokafo) kies trinkado, tamen, devas respekti specifajn horarojn: por italo, fakte, estas strangaĵo trinki ĝin post la 11-a horo, kaj estas vera hororaĵo fini vespermanĝon per “cappuccino”.

Italio estas malriĉa lando. Ĝi estas vera stereotipo. Oni ne povas ĝeneraligi la ekonomiajn statistikojn por difini tutan landon, ĉefe ĉar Italio havas grandajn malegalecojn inter la sudo (kun ekonomio bazita plej ofte sur terkulturado kaj malpli progresinta) kaj la nordo (ligita kun la eŭropa industria evoluo). Se estas vere ke ekzistas socialaj situacioj de malriĉeco kaj marĝenigo, kaj ke ekzistas tuta socia tavolo kiu ne povas permesi al si la aĉeton de kelkaj varoj, estas ankaŭ vere ke averaĝe la italoj travivas kompletan konsumismon. Sufiĉas pensi pri la nombro da italaj familioj kiuj havas pli ol unu aŭtomobilon, televidilon aŭ poŝan telefonon, aŭ kiuj vojaĝas al feriado somere. La ideo pri “malriĉa Italio” verŝajne estas postlasaĵo de la epoko de la grandaj migrantaj ondoj de la italoj kiuj forlasis la landon inter la 19-a kaj la 20-a jarcentoj, por trovi laborpostenon eksterlande: verŝajne temis pri 23 milionoj da homoj, kies idoj nun vivas en multaj landoj de la mondo.

Laste mi menciu malpli gravan stereotipon. Laŭdire italoj kutimas “akompani” per svingoj de la manoj kaj de la brakoj tion, kion ili diras, kvazaŭ ili estus direktistoj de orkestro. Kun tiu onidiro ligiĝas tio kio iam okazis al unu mia lerneja kolegino. Ŝi vivis dum kelka tempo en Francio ĉe gastiganta familio. Al ŝi oni ĉiam rimarkigis ke ŝi, kiel ĉiuj italoj, emas “paroli per la gestoj”, en la senco, ke ŝi movas la brakojn dum ŝi parolas, por “akompani” aŭ emfazi la diratajn frazojn. Iun vesperon, kun la membroj de tiu gastiganta familio, ŝi spektis elsendon de la franca televido. Iu viro, kiu parolis perfekte la francan lingvon, larĝe movis siajn brakojn kaj mansignis. Per triumfanta mieno mia lerneja kolegino ekkriis al siaj francaj geamikoj: “Ha, vidu! Ankaŭ ĉe vi francoj estas kutimo paroli per gestoj. Ankaŭ ĉe vi...”. Ŝi ankoraŭ ne finis la frazon, kiam la televida anoncistino informis, ke “oni ĵus intervjuis la kulturan ataŝeon de la itala ambasadorejo en Parizo”.

Foje la stereotipoj pli veras ol kiom oni supozas.

Carlo Sarandrea

Kongresa Komuniko 2

91-a Universala Kongreso de Esperanto Florenco, Italio, 29 julio — 5 aŭgusto 2006

Konstanta adreso: Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: www.uea.org/kongresoj/uk﹍2006.html.

Kongresa Temo: La temo de la 91-a UK estas Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo. Se vi volas kontribui al ĝia traktado per prelego aŭ alimaniere, bv. skribi al la tema reĝisoro: s-ro José Antonio Vergara, Casilla 508, Puerto Montt, Ĉilio; rete: j...@gmail.com.

Kleriga Tago: En la kongresa lundo okazos por la kvara fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin (t...@hartford.edu) kaj Michela Lipari (m...@tiscali.it), kiuj volonte akceptas ideojn kaj (sin)proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj programeroj, kiuj rilatas ekz. al la lingvo, informado, instruado, interreto, kongreslando ktp.

Dua Bulteno: Komence de marto aperas la Dua Bulteno kun priskribo de loĝigaj, ekskursaj k.a. servoj kaj kun praktikaj konsiloj por la kongresanoj. Ĝin ricevas ĉiuj aliĝintoj kaj ĝi estas konsultebla ankaŭ en la kongresa TTT-ejo.

Loĝado: La loĝ-oferto varias de amasloĝejo ĝis luksaj hoteloj, tuj apud la kongresejo aŭ ĝis 3 km for de ĝi. Florenco estas ebena urbo kaj ĝia publika transportsistemo bone funkcias, pro kio ankaŭ la pli foraj loĝejoj tamen havas facilan ligon kun la kongresejo.

Ekskursoj: La antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj direktiĝos interalie al Venecio, Sienna, Verono, Sicilio kaj, kompreneble, Toskanio. La dumkongresaj ekskursoj malkaŝos sekretojn de la renesanca Florenco kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiel ekz. Pisa, Bologna kaj Assisi.

Mendoj: Kun la Dua Bulteno la aliĝintoj ricevas presitan mendilon por loĝado, ekskursoj kaj bankedo kun paginstrukcioj. Pli simple kaj rapide eblas tamen mendi per la kongresa retpaĝo. Ĉi-jare oni aparte konsilas la kongresanojn mendi per la retpaĝo, ĉar tiam oni havas la avantaĝon elekti la hotelon, en kiu oni volas loĝi (kiam temas pri 3- kaj 2-stelaj hoteloj), kaj scii, ĉu en la dezirata ekskurso ankoraŭ restas liberaj lokoj.

Flugoj: La oficiala flugservo de la 91-a UK estas la Stelo-Alianco (Star Alliance), en kiu membras 16 flugkompanioj el 6 kontinentoj kaj kiu havas facilajn ligojn kun Florenco kaj la apuda urbo Pisa.

Fakaj kunvenoj: Fakaj asocioj kaj aliaj Esperanto-instancoj ricevis cirkuleron pri mendoj de salonoj kaj budo dum la UK. Asocioj, kiuj ne ricevis ĝin, bonvolu peti de la Centra Oficejo. Limdato por tiuj mendoj estas la 31-a de marto.

Infana Kongreseto: La 37-a IIK okazos en bela domo ĉe parko en la urbo Prato, 20 km de Florenco. La kotizo, kiu inkluzivas restadon kaj transporton, varias laŭ loĝlando kaj aliĝperiodo. Informoj kaj aliĝilo troviĝas ĉe http://www.uea.org/kongresoj/iik2006.html kaj http://bertosch.free.fr/iik2006/, kaj ĉe la administranto s-ro Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francio; retadreso: b...@free.fr.

Reklamiloj: La kongresaj glumarko kaj afiŝo (99 × 69cm) bone taŭgas ankaŭ kiel reklamiloj pri Esperanto. Ili estas mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Glumarka folio kun 12 markoj kostas 1,20 eŭrojn kaj afiŝo 4,80 eŭrojn. Por ambaŭ oni ricevas rabaton de 1/3 ekde 3 ekz. Aldoniĝas la sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 19%.

Aliĝoj: La 19-an de februaro estis registritaj 1420 aliĝintoj el 53 landoj. Plej multe da aliĝoj liveris Francio (222), Italio (188), Germanio (131), Japanio (118), Pollando (54), Rusio (51), Belgio (49), Brazilo (45), Britio kaj Nederlando (po 36), Litovio kaj Svedio (po 34).

Kotizoj: Ĝis la fino de marto validas jenaj kotizoj (parenteze tiuj por kat. B): Individua membro de UEA (IM) 200 eŭroj (150); IM-junulo/kunulo/komitatano/handikapito 100 (75); ne-IM 250 (185); ne-IM junulo/kunulo/handikapito 150 (110). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2005 (p.37-38) kaj en la kongresa TTT-ejo.

Nia Intervjuo

Belartaj Konkursoj de UEA

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo. Ili okazas ekde 1950 dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto. Pri la spertoj en la juĝkomisiono ni demandas ties sekretarion Michela Lipari.

Kial kaj kiam vi akceptis tiun ĉi taskon?

Mi akceptis ĝin, ĉar iasence ŝajnis al mi ke ĝi taŭgas por mi en la ĝusta etapo de mia esperantista vivo. Fakte mi komencis, tuj post la junularaj spertoj, kiel sekretario de literatura konkurso organizita de La Patrolo, literatura itala rondo, kies kolonoj estis inter aliaj Clelia Conterno, Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi. Poste mi estis “kaptita” en la pormovada administra laboro en la estraro de IEF kaj en la komitato (de 1979), kaj en la estraro (de 1992) de UEA. Nun, post tiom longa deĵorado, same kiel faras “la junaj emeritoj”, pli oportune ol nenion fari estas havi pli leĝeran engaĝon. Krom tradukado de iuj por mi gravaj verkoj ŝajnis al mi logike akcepti la proponon de la Estraro de UEA kaj reveni al sekretariado de konkursoj... — ĉi-foje belartaj!

Kiaj estas viaj spertoj ĉi-rilate?

La unua jaro estis tre interesa sperto. Mi konatiĝis kun novaj homoj, eĉ trovis inter la konkursintoj kunlaboranton por la traduko al la itala de La Zamenhof-strato. Mi legis interesajn kaj emociajn verkojn... Multaj estis la partoprenintoj, eble pro la fakto ke ni decidis eksperimente (kaj nun la komitato definitivigis tion) akcepti la konkursaĵojn ankaŭ rete, kaj — se papere — en nur unu ekzemplero. Tio kaŭzis evidentan malaltigon de la sendokostoj kaj ebligis al esperantistoj el multaj landoj partopreni la konkurson. La unua kiun mi ricevis rete, estis kontribuo de samideano el Alĝerio, kies laboro estas travojaĝi kamele la dezerton, kaj foje, atinginte la “civilizon” kaj komputilon, li sukcesis sendi al mi poeziaĵon. Tre kortuŝa estis la akompana mesaĝo.

La konkurso havas siajn regulojn. Ĉu oni ĉiam respektas ilin kaj ĉu ne okazas miskomprenoj aŭ eĉ ofendiĝoj?

Fakte, vi pravas. Kompreneble estas ankaŭ neplaĉaj spertoj. Ekzemple klarigi ke akcepteblas nur originalaj verkoj, neniam konigitaj antaŭe — prese, lege, radie, interrete, grupe ... — ke, se temas pri la branĉo kanto, kaj la vortoj kaj la muziko devas esti originalaj kaj novaj, ke la muzikon la juĝantoj devas povi aŭskulti, kaj ne nur sekvi per notoj; ke eseo estas serioza studo pri difinita temo kaj ne kelklinia babilado familia; ke anonimeco estas... anonimeco: elekti pseŭdonimon kaj subskribi verkon per propra nomo estas kontraŭdiro!!!

Tamen la aferoj bone progresas, ĉu ne?

Jes ja, la bilanco estis pozitiva kaj entuziasmiga. Ni ankaŭ klopodis riĉigi la UK-programeron dum kiu oni anoncas la oficialajn rezultojn, farante el ĝi etan kulturan eventon, kaj intencas daŭrigi tiudirekte. Kompreneble sugestoj ĉiam bonvenas.

Ĉu io aldonenda al la invito partopreni en la ĉi-jara artkonkurso (en la novembra revuo, p. 229)?

Mi invitas ĉiujn verkemulojn sendi siajn kreaĵojn kaj dankas pro la kunlaboro la membrojn de la juĝkomisionoj, kiujn mi devigas tre severe (ĉu tirane?) en mallonga tempo plenumi vere pezan kaj malfacilan laboron!

Monda Tago de Poezio

Neide Barros Rêgo: Rajdanto de l' revo

Antaŭen, poeto,
selu kurĉevalon Vento,
rajdu sur la ĉielarko,
galopu tra via penso,
plonĝu en la plej sekretan
kaŝejon de l' emocio.

Iru senlime,
noktiĝe lumigu torĉon
kaj parolu kun la steloj,
voku la Sanktan Spiriton,
konstruu vian novan kanton,
lasu spurojn en la tempo.

Antaŭen, poeto,
kolektu frakasaĵojn,
el ili faru juvelojn.
El katenitaj ideoj
deŝiru bildojn, inventu,
kaj faru revolucion.

Antaŭen, revulo,
ne rigardu malantaŭen,
restu en via fantazio.
Kaj kiam vi liberiĝos
dissolvita en Poezio,
vi estos parto de l' Universo.
En viaj versoj vi vivos.

Branĉo poezio: Dua premio
Belartaj Konkursoj de UEA, 2005

Pakistana Socia Forumo

Esperanto forte videblis en Lahore

La 24-an de januaro okazis la 2-a Pakistana Socia Forumo en Ali-Instituto de la urbo Lahore. Estis invititaj ĉiuj pakistanaj organizaĵoj, kiuj laboras por la rajtoj de infanoj, virinoj, laboristoj, lernantoj kaj suferantoj de diversaj problemoj.

Origine devis okazi Monda Socia Forumo (MSF) en Karaĉio, sed ĝi estis prokrastita pro la tertremo. Pro tio oni aranĝis la 2-an PSF por montri unuecon kun MSF 2006 en Karakaso kaj Bamako. MSF 2006 en Karaĉio okazos de la 23-a ĝis la 27-a de marto 2006.

Anoj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) kaj estraranoj de Esperanto-Internacia Akademio (EIA) partoprenis, kunlaboris kaj aranĝis budon kun multaj libroj kaj enkondukaj materialoj pri Esperanto. Miloj da personoj partoprenis en la 2-a PSF kaj multaj vizitis la budon de PakEsA kaj multe demandis pri Esperanto. S-ro Rahim Shah Khan (ĉef-vicprezidanto de PakEsA), s-ro Javaid Easan (ĝenerala sekretario de PakEsA kaj komitatano de UEA), s-ro Muhammad Afzal (financa sekretario de PakEsA) kaj s-ro Malik Abdul Munir (direktoro de EIA kaj anstataŭanta prezidanto de Lahorea Esperanto-Klubo), s-ro Mian Muhammad Naveed Akram, s-ro Hamid Saleem Minhas, s-ro Shah, s-ino Anni kaj s-ino Ummerah k.a. respondis la demandojn kaj senpage disdonis al ĉiuj enkondukajn materialojn.

Ankaŭ estraranoj de PSF kaj MSF 2006 vizitis la budon de PakEsA. Multaj el ili jam antaŭe ekkonis Esperanton. Muhammad Nawaz Arain, kiu estas estrarano de la Junulara Grupo de Monda Socia Forumo 2006 kaj krome prezidanto de Karaĉia Esperanto-Klubo (KEK), en sia parolado traktis ankaŭ Esperanton kaj la pakistanan kaj tutmondan Esperanto-movadon. Li diris, ke Pakistana Socia Forumo, Monda Socia Forumo kaj Esperanto agas por samaj celoj, kiel ekzemple lingvaj rajtoj, demokratio kaj paco. Fine li invitis ĉiujn viziti la budon de PakEsA.

Televidaj reprezentantoj faris intervjuojn pri Esperanto. Grupo de PakEsA vizitis ankaŭ budojn de aliaj asocioj kaj organizaĵoj kaj renkontis iliajn reprezentantojn. Antaŭ la fino de la Forumo ĉiuj partoprenis en solidara marŝado de proksimume tri kilometroj.

Unuafoje en Pakistano Esperanto estis montrita antaŭ multaj reprezentantoj de diversaj organizaĵoj. Pakistana Esperanto-Asocio faris kun ili malavarajn amikajn rilatojn.

Shabbir Ahmad Sial, prezidanto de PakEsA, taksas, ke pro la Pakistana Socia Forumo la Esperanta movado de la lando fortiĝos pli kaj pli. “Fakte Pakistana Esperanto-Asocio ludis tre bonan kaj fortan rolon en la agadoj de la 2-a Pakistana Socia Forumo”, li fiere konkludas. Pro granda helpo en la preparoj por sukcesa partopreno li esprimas dankon al la prezidanto de UEA Renato Corsetti kaj al la komitatanoj de UEA José Antonio Vergara el Ĉilio kaj A. Giridhar Rao el Barato.

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

El la historio de MSF

La Monda Socia Forumo okazis en la jaroj 2001, 2002, 2003 kaj 2005 en Porto Alegre en Brazilo. En 2004 ĝi okazis en Mumbajo (iama Bombajo), Barato, kaj en 2006 ĝi okazas samtempe en Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio).

En 2004 en Mumbajo estis 100 000 partoprenantoj, en 2005 en Porto Alegre jam 155 000. Inter la mondaj forumoj okazas kontinentaj forumoj (Afrika Socia Forumo, Azia Socia Forumo, Eŭropa Socia Forumo, Socia Forumo de la Amerikoj), landaj forumoj en trideko da landoj, kaj eĉ urbaj forumoj.

La partopreno en la Mondaj Sociaj Forumoj okazas laŭ la Ĉarto de la Principoj, kiu ekskludas politikajn partiojn.

En la Mondaj Sociaj Forumoj kutime ĉeestas ankaŭ esperantistoj, kiuj tie aktive proponas Esperanton al aliaj homoj kun mondŝanĝema internacia pensmaniero. En la triloka Monda Socia Forumo de 2006 esperantistoj aktivis en ĉiuj tri lokoj de la Forumo: Karakaso (Venezuelo), Karaĉio (Pakistano) kaj Bamako (Malio). Pri la partopreno de esperantistoj en la Karakasa MSF, kiu okazis de la 24-a ĝis la 29-a de januaro 2006, informas Vilhelmo Lutermano en la “Raporto pri la Plurcentra Monda Socia Forumo 2006 en Karakaso, Venezuelo” (trovebla rete: ĉe http://mas-eo.org/article71.html).

La ĝisnunaj temoj de MSF: Daŭrigebla disvolviĝo; Homrajtoj, diverseco, egaleco; Informiloj, kulturo kaj hegemonio; Politika povo kaj rilatoj kun la civila socio kaj demokratio; Monda demokrateca ordo, militismo kaj paco.

(Laŭ Vikipedio)

Libroservo

Kolker ĉampionis por la kvara fojo

Kiel ĉiujare ekde 2002, Vojaĝo en Esperanto-lando, perfektiga lernolibro de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo, estis la plej multe vendita titolo en la Libroservo de UEA en 2005.

Kvankam tiu verko de Boris Kolker estis denove aĉetebla nur ekde julio, kiam aperis ĝia tria eldono, en duona jaro ĝi estis vendita en 440 ekzempleroj. Plejparte la Libroservo vendis ĝin al aliaj libroservoj, kursgvidantoj kaj aliaj kvantaj aĉetantoj, dum ĉe la pinto de la statistiko de unuekzempleraj aĉetoj estas alia novaĵo de UEA, Sed homoj kun homoj de Z.M. Sikosek pri la 100-jara tradicio de Universalaj Kongresoj, kiun aĉetis 62 individuaj klientoj. Entute la verko de Sikosek vendiĝis en 267 ekz. kaj devis cedi en la statistiko de totalaj vendoj, krom al Vojaĝo, nur al la listo de gastigantoj de Pasporta Servo, kiu ĉiujare troviĝas inter la pintaj furoraĵoj.

En la listo de ĉiuj vendoj 11 titoloj el 20 estas eldonaĵoj de UEATEJO. La plej sukcesa titolo de alia eldonejo estis la bildvortaro Mil unuaj vortoj en Esperanto (173) kaj la nova volumo kun aventuroj de la bildstria heroo Tinĉjo (165). Notinda estas la bona vendiĝo de Manlibro pri instruado de Esperanto (101), redaktita de K. Kovats, kaj Historio de Esperanto (86) de A. Korĵenkov. Ambaŭ estas verkoj, por kiuj ekzistis vera merkata bezono, kaj sekve la venda sukceso venis kiel natura rezulto.

Ankaŭ pasintjare neniu kompakta disko konkeris lokon en la furorlisto de totalaj vendoj. En tiu de unuopaj vendoj troviĝas la nova Kajto-disko Lokomotivo, rulu nun! (19) kaj, konvene por la jubilea jaro, Universalaj Kongresoj (18), kolekto de sondokumentoj el UK-oj de 1955 ĝis 1998. Kun 53 ekz. la UK-disko de Sikosek estis pli populara rilate sumajn vendojn ol la disko de Kajto, de kiu vendiĝis 44 ekz.

Ĝojige estis, ke la totala volumeno de vendoj de la Libroservo de UEA kreskis en 2005. La malneta vendosumo estis 128 021 eŭroj. En 2004 la vendoj sumiĝis je 121 374 eŭroj. Sekve la kresko estis 5,5%. Konsiderante, ke la nederlanda inflacio estis 1,7%, temis pri klara reala kresko.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

En la Libroservo de UEA. Starantaj: Osmo Buller (maldekstre) kaj Povilas Jegorovas. Apud la komputilo estas Ionel Oneţ.

Recenzoj

Rakonto kun humanisma mesaĝo

Arne, la ĉefido. Rakonto el la vikinga epoko. Leif Nordenstorm. Ilustraĵoj de Pavel Rak. Dobřichovice, KAVA-PECH, 2005. 112p. 17cm. ISBN 8085853779. Prezo: € 5,40

Juna knabo legas runojn sur ŝtono ĉizitajn memore al lia avo, la loko estas ie sur la orienta bordo de Svedujo, la tempo frue en la 9-a jarcento, en la t.n. vikinga epoko. La tempo estas danĝera, komerca vojaĝo trans la Baltan Maron estas riska afero, piratoj serĉas predojn surmare kaj surborde. La rakonto tamen ne temas pri vikingoj, sed pri ordinaraj homoj, kiuj preferas hejman vivon kaj pacan laboron al militista gloro. La knabo Arne, filo de Björn, ĉefo de malgranda bienula komunumo, elkreskas en atmosfero fremda al militisma etoso, li ne estas destinita al kariero de vikingo; lia patrino ne nutras esperojn pri batalista gloro por sia filo, ŝi estas saĝa kaj kuraĝa virino, kiu gvidas la infanojn tra arbaro al sekura loko, kiam minacas atako de piratoj. Komparo kun la islandaj sagaoj el la vikinga epoko ĉi tie sin invitas; tie patrino antaŭvidas vikingan gloron por sia filo, kiu verkas strofon: Diras mia patrino, ke oni donu al mi batalŝipon, ke mi iru kun vikingoj kaj revenu hejmen faliginta multajn homojn en batalo, — tiel parolas Egil, sepjara filo de Skalla-Grim en sagao, kiu portas lian nomon. La kontrastoj estas akraj: unuflanke la glorigita vikinga vivo, aliflanke la ordinara, tamen tute ne seneventa aktivado de honeste laborantaj homoj.

Tute ne seneventa, jes, fakte tiel estas. Ĉasado de alkoj, vizito de kristanaj misiistoj, alproksimiĝo de ŝipo kun suspektindaj homoj, probable piratoj; ludoj, laboroj, festenoj; ĉio kunplektiĝas en proceso de efikoj kaj sekvoj, kiu evoluas al nova kompreno pri interhomaj rilatoj, kio estas la motivo kaj celo de tiu ĉi laŭdinda infanlibro de Leif Nordenstorm.

Arne, la ĉefrolulo, estas vigla, agema knabo, sed ankaŭ pensema kaj scivolema pri aferoj, kiuj instigas al demandoj, esploroj kaj eventuale al novaj vidpunktoj kaj sintenoj al realaĵoj. Sklavoj apartenas al la komunumo, aĉetitaj sed ne kaptitaj, ili ne estas malbone traktataj, sed ili “devas scii ke ili estas sklavoj”, kiel la patro de Arne plurfoje admonas, li ankaŭ ne tro multe ludu kun la sklavaj infanoj. Gravan rolon en la spirita evoluo de Arne ludas la sklava knabeto Trumbe. Okazas malbelaj aferoj, kiuj kaŭzas konsciencan doloron al Arne kaj li komencas pridubi la diferencon inter liberulo kaj sklavo. Kaj iom post iom ŝanceliĝas ĝis ekrompiĝo la barilo, kiu apartigas la du knabojn kiel liberulon kaj sklavon. La kristanaj misiistoj — Ansgar kaj Vitmar, ja historiaj personoj — evidentigas, ke Trumbe estas kristana, kio vekas ĉe Arne gravan demandon pri sia avino, kiu estis liberigita sklavo, — ĉu eble ankaŭ ŝi estas kristana? La afero klariĝas dum vizito ĉe la patrinliniaj geavoj en alia vilaĝo. Neniam malbontraktu sklavojn kaj Dio benu vin, mia infano! diris la avino.

La rakonto ne tiel finiĝas, ke la familianoj de Arne fariĝas kristanoj. Multaj generacioj forpasis ĝis plena kristanismo en Svedujo. Sed la rakonto havas gravan humanisman mesaĝon, kiu estas ĉiamvalida: Ne malbontraktu, ne persekutu!

Entute, bona infanrakonto — kaj ne nur por infanoj —, realisme prezentita surbaze de solidaj scioj pri la sveda prasocio — kaj ne dramomanke. La ilustraĵoj de Pavel Rak estas absolute ŝatindaj, ili estas bonhumoraj kaj bele harmonias kun la etoso de la libro.

Baldur Ragnarsson

Du filmoj aktualaj tra la jaroj

Ŝafejo de la naŭa profeto / Granda origino. Roman Dobrzyński. Varsovio: La aŭtoro, 2005. 27 + 30 min. DVD. € 18,00

Du vidbendoj de Roman Dobrzyński aperis kune sur DVD (vid-disko): Ŝafejo de la naŭa profeto kaj Granda Origino. La subtitoloj klarigas la kunmeton de informaj filmoj pri du religioj: la unua subtitoliĝas “Filmo pri Oomoto, la japana ŝintoisma religio, kiu laŭ sia doktrino apogas Esperanton”; ĝi daŭras 30 minutojn kaj aperis unue en 1987. La dua subtitoliĝas “filmo pri la Bahaa Kredo, kiu laŭ sia doktrino apogas Esperanton”; ĝi daŭras 27 minutojn kaj aperis unue en 1993. Plia ligo inter Oomoto kaj la Bahaa Kredo ne estas menciita: Onisaburo Deguĉi aŭdis pri Esperanto kiam vizitis lin du usonaj bahaaninoj kiuj parolis bone Esperanton kaj klarigis al li la internan ideon.

En ambaŭ partoj la bildoj kaj koloroj ofte estas iom svagaj, la voĉoj klare aŭdeblaj. La parto pri Oomoto montras i.a. diservon, komunajn ritojn, tetrinkadon kaj manĝadon. Sekvas la historio kaj klarigo de kelkaj principoj, kiel la graveco de korpa ekzercado kaj de beleco: kaligrafio, ceramiko. La alternado de intervjuoj kaj bildoj de konstruaĵoj, naturo, aktivado bone helpas facilan digeston de la informoj.

La parto pri la Bahaa Kredo elvokis memorojn el la jaro 1991 pri seminario de BEL (Bahaa Esperanto-Ligo) en Pollando, kie Roman Dobrzyński filmis vesperan parton. BEL iufoje uzis tiun vidbendon en sia UK-informbudo. Ĝi montras i.a. geedziĝon en la bahaa monda centro en Hajfa, Israelo, intervjuon kun geoficistoj tie, inter ili unu esperantistino, arkitektajn klarigojn pri la konstruo de novaj konstruaĵoj, terasoj kaj ĝardenoj, inaŭguritaj en majo 2001; klarigon pri historio kaj instruoj.

Roman Dobrzyński elektis por siaj intervjuoj kaj filmotaj lokoj temojn kiuj restis aktualaj tra la jaroj. Pro tio la filmoj meritas la reeldonon per nova tekniko.

Anneke Schouten-Buys

Bele farita kaj bone tradukita

Fabeloj el la Budhisma Literaturo. Watanabe Aiko. El la japana trad. Yamaguti Sin’iti. Ilustris Hatanaka Kôkyô. Japana Budhana Ligo Esperantista, 2002 (Budhisma Biblioteko n-ro 2). 68p. 22cm. Bind. ISBN 4901651013. € 13,50.

La budhisma tradicio ekde sia komenco sciis uzi fabelojn kaj fablojn; kelkajn oni trovas jam en la palilingva Tripitako, kaj pliajn en la mezepokaj komentarioj de Buddhaghosa kaj aliaj precipe al la Ĝatako (Jataka), pri la antaŭaj vivoj de Budho, kaj al la Dharmo-pado. Ofte la rakontoj estas konataj jam en antaŭbudhisma literaturo kaj importitaj en la budhisman, kun provo fari ilian moralon pli budhisma. (Kaj se la budhisma literaturo foje importis rakontojn, ĝi ankaŭ eksportis ilin; kaj la ortodoksa kaj la katolika eklezioj siatempe — pro eraro, sed tamen — eĉ kanonizis Budhon sub la nomo Sankta JozafatJoazaf, kiam la legendo pri lia vivo transpasis geografiajn kaj religiajn limojn kaj aliformigis lin en kristanan sanktulon.)

En la skribita versio de Buddhaghosa, la stilo estas tre stereotipa, por ne diri teda — sed li vivis en kulturo kie la literaturo estis ĉefe buŝa, kaj sendube rakontistoj kutimis rerakonti la fabelojn pli-malpli libere; almenaŭ en la palilingva literaturo la komentariajn tekstojn, male al la kanonaj, kiuj kutime ne estas parkere recitataj.

En ĉi tiu libro, la verkistino faras same skribe kiel la perbuŝaj rakontistoj parole; temas pri libera rerakontado, ne pri strikta traduko, almenaŭ kiam temas pri fabeloj kiujn mi jam legis en aliaj versioj.

La rakontoj estis verkitaj (dek jarojn antaŭ la Esperanta traduko) por la ĵurnalo Dôbô, el kio sekvas ke ĉiuj havas proksimume la saman longecon — po kvar paĝoj en ĉi tiu libro. En la sepa el la dek rakontoj, tiu pri La Fratoj Pantaka, tio devigis la verkistinon draste mallongigi la rakonton kaj ne inkluzivigi ĝian dramecan komencan parton, kie knabino de bona familio forkuras kun vira sklavo kaj naskas al li du filojn, ĉiufoje apud la ŝoseo kiam ŝi estas survoje por viziti siajn gepatrojn — de tie nomoj de la fratoj, “Maha Panthaka” kaj “Ĉula Panthaka” (“Vojulego” kaj “Vojuleto”); nek, en la fino de la rakonto, la detalon kiel la “stultulo” Ĉula Panthaka multobligas sin mem por vere montri siajn ĝis tiam kaŝitajn kapablojn. Same, en la dua rakonto, Guto de mielo — fakte unu el la klasikaj budhismaj paraboloj — mankas la kutima klarigo de ĝiaj detaloj.

El la dek tekstoj sep estas prenitaj el nordbudhismaj (mahajanaj) fontoj kaj tri el la palilingvaj, do sudbudhismaj (theravadaj) komentarioj de Buddhaghosa.

Estas diskutate, kaj diskutite, ĉu en Esperanto permeseblas h post plozivo, precipe en vortkomenco; la fundamento diras nenion pri tio, kaj en la Akademio de Esperanto nuntempe Probal Daŝgupto — same kiel siatempe tre emfaze Juan Régulo Pérez — diras ke jes, dum ekzemple Renato Corsetti kaj Bertilo Wennergren asertas ke ne. Do ne mirige se iuj hezitas uzi ĝin en esperantigitaj nomoj (kaj mi scias ke Yamaguti estas unu el ili); sed en ĉi tiu libro, tiu h konsekvence mankas ankaŭ en vortoj ne esperantigitaj sed pure palilingvaj, do anstataŭ la korektaj “Dhammapada” kaj “Panthaka” estas skribite “Dammapada” kaj “Pantaka”, nek palie nek — ĉar temas pri substantivoj kun alia fina vokalo ol o — Esperante. Tio verŝajne dependas de la fakto ke la teksto pasis la japanan lingvon, kie mi supozas ke tiu fonetika distingo ne troveblas. La libro estas tre bele farita, kaj tradukita en bonan kaj simplan Esperanton. Iom nekutima estas la uzo de la signoj “<” kaj “>” ĉirkaŭ certaj citaĵoj — ĉu interretismo? Nu, la dek ses reguloj nenion diras pri interpunkcio.

Gunnar Gällmo

Plezurigu vin, sed ne diru al fridpisuloj!

Esperantujo mia. Bruna Ŝtono (pseŭd). Tiĥvin, 2002. 49 min. KD. € 15,00.

Jen plua disko de nia verda kanzonisto. Kanzonisto kiu plie majstre prikanzonas.

El la 12 kanzonoj, plej multnombraj rilatas rekte al konataj figuroj de nia historio. En Letero de Leo de Beaufront, letero adresita al “Sinjoro Ludoviko kaj Lazaro”, nia preferata Judaso skribas “Mi devas nun konfesi, kiel kavaliro — pri pekoj miaj — aj-jaj-jaj!”, sed ankaŭ “Jes, mi pri ĉio, certe, kulpas mem! — Konsentu, tamen, kara, — ke mia vorto ‚matro’ — pli taŭgas por blasfem’.” Tuj venas respondo, per Letero de LZZ: “Cent jaroj pasis — samas la naiv’! — Vi diru ne ‚onklino', eĉ ‚ondatro' — ne tio ja plej gravas en la viv’.”

Dank’ al la Valseto de Ŝlejer vi eklernos volapukon: “Simplas: monato — mul, — kaj la ĉielo — sul, — estu kvadrat’ — vadat, — kaj patro estu — fat. — Estu kukolo — kuk, — kaj lingvo estu — puk. — Ĉion komprenos ni! — Jes, estas mi geni’!” Amara iĝas Bruna Ŝtono en Esperantujo mia, kiam li kantas “Ŝvebantaj super militara flamo, — ni pledas nur pri l’ reciproka amo, — sed ĉu aŭdeblas nia pled’ alvoka — inter kanona bruo reciproka?”

Tute aktualas la postaj kanzonoj. “Jen festo, jen tempesto — post la kvieta viv’! Aperis Manifesto — por la verda kolektiv’. — Jam miaj tentoj prancas — en ĝua antaŭflar’, — kaj diablidoj dancas — en animo mia ĉar — De nun ni estas Civito!” estas la enkonduko de la Civitana kanto, kiu finiĝas per “Sed estas nur sapveziko — l’ Civit’ en mia delir’.” Mi tute ne kuraĝas paroli pri Enigmo, kie oni ekscias ke “En la kamen’ jam fajro brilas, — Esperantuj’ eklepuilas.” Kaj ankoraŭ malpli pri LKK-kantiko, kie oni trovas tiun ĉi konsilon: “Kaj fartu trankvile — senĵaklepuile, — sen spico, sen salo, — sen viv’ en realo.” Post la eldono de La Postdomo de Ertl Fabelo pri du sorĉejoj montras ke niaj respondeculoj, kiel la politikistoj en la laika vivo, estas fonto de inspiro. En la fabelo de Bruna Ŝtono vi retrovos Moso Brulle, Pokale Senpelli, Pikkolo Drašić, Cusimo Mildvoĉa, Monato Spagetti kaj Tekila Kampari; kompreneble ne mankas “la fama Sil Gorĝo” kiu asertas “Sorĉu ni nur por sorĉa civito! — tiam venos prosper’ sen evito”. Al la amikoj estas la lasta kanzono de Bruna Ŝtono, do ni ne hezitu kanti kun li “Se vi, se vi — venos por rericevi — ĝuon de nia kanto kuna, nuna — vi jam denove estos — juna.”

Ĉi tie ne tre gravas la muziko. Eĉ, kiel Montmartraj kanzonistoj, Bruna Ŝtono povus uzi famkonatajn melodiojn por ilustri siajn tekstojn. Kaj tre pozitiva flanko estas la modela prononcado de la artisto: fakte la libreton mi uzis preskaŭ nur por kontroli mian volapukan konon! Plezurigu vin, aŭskultu la kanzonojn, sed tion ne diru al fridpisuloj!...

Ĵak Le Puil

La Granda Muro sur via breto

Ĉe akvorando. El la ĉina Laŭlum. Beijing: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2004. Serio Oriento-Okcidento n-ro 35. Tri volumoj. 1830p. 21cm. ISBN 7119036378. Prezo: € 120,00

Mi skribas ĉi liniojn nur kelkajn horojn antaŭ la omaĝo al la nelge forpasinta Fernando de Diego, majstra tradukinto de majstroverkoj, kadre de la Hispana Kongreso en Alcalá de Henares. Laŭ kalkulo de Gonçalo Neves en perfekta nekrologa artikolo verkita por Fonto, Diego sume tradukis 3560 paĝojn “da klara kaj elasta stilo”.

Dume, ĉe Ĉina Fremdlingva Eldonejo aperas la tri-voluma romano Ĉe akvorando (numero 35 en la serio “Oriento-Okcidento”), kun entute cent ĉapitroj kaj 1830 paĝoj da aventuroj kaj bataloj, esperantigita de Laŭlum (t.e. Li Shijun), plia senlaca praktikanto de nia traduk-arto.

Ĉe akvorando, konata ankaŭ laŭ la titolo Ĉiuj homoj estas fratoj, estas unu el la kvar plej popularaj ĉinaj klasikaj romanoj. Verkite de popolaj rakontistoj laŭlonge de 400 jaroj, ĝi prezentas kamparanan insurekcion okazintan ĉirkaŭ la jaro 1000 kontraŭ la koruptitaj oficistoj, prefektoj kaj korteganoj de la dinastio Song. Kvankam pluraj el ĝiaj herooj ekzistis historie, ĝi tamenas fikcia verko, simile al la homera Iliado pri la sieĝo de Trojo.

Ĉio komenciĝas per la mispaŝo de marŝalo Hong liberigi 108 demonojn aŭ dajmonojn enfermitajn en steleo en la halo de taisma* abatejo. Avatare, ĉi 36 steloj de ĉielaj spiritoj kaj 72 steloj de teraj spiritoj iĝos la 108 banditoj poaperantaj laŭĉapitre en la romano. Iom post iom ili kolektiĝas en fortreso sur la monto LiangLiangshan, de kie ili ribelas kaj batalas kontraŭ la armeo de la imperiestro. Ĉar la monto staras apud lago, la banditejo aktivas “ĉe akvorando”.

* Ta/o, ta/isma: Laŭlum mem uzas (kvankam ne ekskluzive!): “Taŭ/o”, “taŭ/isma”.

La intrigo aŭ, fakte, intrigaro pensigas min pri eŭropaj kavalirromanoj mez-epokaj, kiajn satiris Cervanteso en sia romano Don-Kiĥoto el Manĉo. Simile al ĉi lasta, kiun plej multaj hispanoj ne debretigis por ĝin legi, ankaŭ la aventurojn kaj anekdotojn de Ĉe akvorando multaj ĉinkulturanoj konas nur el televidaj serioj (knabaĝe mi mem spektadis unu tian titolitan La blua limo).

En romano pri feŭdismo kaj militoj, hetmanoj kaj ribeluloj, ne povas manki kruelo, violento kaj masklismo, ofte troigitaj. Sed abundas ankaŭ humuro, suspenso, mitoj, instruoj, kulture interesaj esprimoj (“ne tiru vangharojn de tigro”) kaj eĉ poezio: tre ofte poemo ilustras epizodon, batalon, pejzaĝon aŭ la aperon de rolulo aŭ monstro.

La esperantigo, en stilo flua kaj natura, meritus apartan recenzon. Laŭlum elektas solvojn kompromisajn por la ĉinlingvaj nomoj: jen “Monto de Drako kaj Tigro” apud “Lu Zhishen” (“Zhishen” signifas “profunda saĝo”) kaj, mikse, “Naŭdrakulo Shi Jin”. Al la riĉa leksiko de nia lingvo li kontribuas vortojn el la ĉina, kiel “jameno”*, “kotoŭi”* aŭ “vongo”*; tamen, kvankam la nova PIV rompis la tabuon pri “ŭ” antaŭvokala, vorto kiel “ĝŭangĵuano* sonas al mi iom pletore en Esperanto, lingvo kun ege malpli da homofonoj ol la ĉina. Laŭlum ne evitas vortojn el la japana kiel “ŝakuhaĉo”, sed por konceptoj aŭ ideoj el la ĉina kulturo li preferas preni rekte el ĉi ties lingvo, kiel “vejĉio” anstataŭ “goo”. Interese, tra la tuta romano la roluloj trinkas “vinon”; tamen ĝi estas ne uva sed riza; temas do pri “rizvino” aŭ, japanece, “sakeo”, kvankam nur la kunteksto ĝin specifas. Kio starigas la demandon, ĉu pomvino aŭ rizvino estas, simple, “vino” kaj, pli ĝenerale, ĉu nur kirkoj nomeblas “preĝejo”.

* jameno: oficejo aŭ rezidejo de civilaj aŭ militaj aŭtoritatoj.
* kotoŭi: riverenci surgenue, foje tuŝante la plankon aŭ teron per la frunto, por esprimi profundan respekton.
* vongo: profunda fajenca vazego por vino, akvo, greno ktp.
* ĝŭangĵuano: la unua el la sukcesintoj en la ŝtata ekzameno supervidata de la imperiestro mem.

Eĉ iom da ĉinida sintakso ni trovas. Apud la tradicia orient-azia dirmaniero “bonvole diru” anstataŭ “bonvolu diri”, jen la verŝajne akceptinda: “Tie loĝis ses- aŭ sepcent bonzoj”.

Se vi disponas taelojn, tempon kaj legemon, trovu lokon por tiu ĉi Granda Muro da ĉina literaturo sur via breto aŭ, almenaŭ, en la libraro de via loka klubo.

Jorge Camacho

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Nikolai Kurzēns: “Aŭtuna elegio”

Hieraŭ pluvis, kaj hodiaŭ pluvas kaj morgaŭ same, lace glitos gutoj; kaj same, lace iros la minutoj de mia viv’, sencela kaj enua.

Ja ĉiu tag’ forlavas rabe ion! Ja ĉiu nokto portas ion for! Ja de l’ pasinto restas nur memor’! Ja por l’ estonto havas mi nenion! Ne fendas plu ĉielon fulma glavo, ne tremas tondre plu la firmamento. Ĉe la anguloj ploras ftiza vento, kaj pluvas, pluvas, pluvas — tag’ post tago.

Kaj ĉiu tag’ forlavas rabe ion, kaj ĉiu nokto portas ion for; kaj de l’ pasinto restas nur memor’ kaj por l’ estonto — havas mi nenion…

Nikolai Kurzēns (1910-1959) naskiĝis en Latvio kaj kunlaboris kun gravaj literaturaj revuoj de sia epoko. Li publikigis poemaron en 1938 (“Mia spektro”) en kiu li foje — kiel en ĉi tiu poemo — reeĥas zamenhofajn temojn.

Loke — fake — persone

BOSNIO KAJ HERCEGOVINO: En Banja Luko la 23-an de decembro okazis solenaĵo dediĉita al la deka datreveno de la aktivado de la Esperanto-societo La Mondo (1995-2005). La societo en Banja Luko ekzistas ekde la 1953-a jaro kaj kelkfoje ŝanĝis sian nomon. La unua nomo estis La Mondo, tial oni post la civitana milito en Bosnio decidiĝis por la malnova nomo. Dum la solenaĵo la unua prezidanto prof. Ljubiša Preradović prezentis la aktivadon dum la periodo 1995-2005. Post la videoprezentado li prezentis la ĵus presitan propran bibliografion. Tereza Kapista el Belgrado parolis pri sia pacmisio, subtenita de UEA kaj UNICEF en Burundio. Pro sindona kontribuo en la aktivado de la societo dankesprimojn ricevis: Boriša Miličević, Tereza Kapista, Ljubiša Preradović, Mičo Vrhovac, Mira Makivić, Sveto Preradović, Vukašin Cutić, la urbestro de Banja Luko Dragoljub Davidović, la estrino por kulturo en Banja Luko Ljiljana Radovanović, la Urbo Banja Luko kaj la Instituto por Esperanto el Serbio. La solenaĵon en la ejo de “Centro BeL@Espero” kaj la galerio “Dacešin” vizitis 55 esperantistoj kaj aliaj gastoj. Venis ankaŭ ĵurnalistoj de la ŝtata televido, la gazeto Voĉo de Serbio kaj Radio Bosnio kaj Hercegovino, kiuj poste raportis pri ĝi. Tereza Kapista gastis en la matena programo de la televido de Respubliko Serba kaj Sveto Preradović en la loka televido ATV.

Mičo Vrhovac

ISRAELO: En la israela Esperanto-movado estis neniu arabo ĝis la jaro 2005, kiam finis Esperanto-kurson du arabaj gejunuloj: Fidaa Mograbi kaj Ŭassim Zaher, studentoj-koramikoj, kiuj vivas en la nordo de Israelo. Ili ambaŭ veturis tuj post la kurso al la IJK en Pollando, ricevinte monan helpon de Esperanto-Ligo en Israelo. Tie, kune kun ses aliaj judaj israelanoj, ili aktive partoprenis la eventon kaj eĉ prezentis la araban lingvon kadre de la tiea Lingva Festivalo. tre entuziasmaj, Ili revenis hejmen deklarante ke ili restos esperantistoj kaj eĉ veturos dum la proksima somero al Sarajevo, kie okazos la IJK en 2006.

POLLANDO: En la pola urbo Bydgoszcz dum 03-12 feb 2006 okazis tradicia Internacia Pedagogia Esperanto-Kurso kadre de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK). La ĉefa gvidanto de la kurso estis Ewa Bondar, sub kies gvido oni resumis kelkmonatan ĉiutagan studadon en Esperanto kaj prepariĝis por Esperanto-instruado. Samtempe okazis kursoj de Barbara Pietrzak pri “Esperanto en radio”, de Zdzislaw Blazejczyk pri arta fotado kaj kelkaj kursoj pri turismiko kaj kulturo. Por la kurso kaj ISTK-studado en Bydgoszcz venis novaj gestudentoj el Kamerunio, Niĝerio kaj Burundio. Ankoraŭ daŭras la favorpreza aliĝado por ISTK-studado en la lernojaro 2006/2007.

MEKSIKO: Oni nun trovas “Tequila Esperanto” en meksikaj vendejoj de alkoholaj trinkaĵoj. La pakaĵo diras nenion pri la kialo por la nomo “Esperanto”. Sur la foto: s-ino Guadalupe Vega Acosta y Montalbán el Meksikurbo kaj s-ro David Ryan el Nov-Zelando dum la vizito en Meksikurbo, kiuj sendis la foton.

LITOVIO: La 17-an de decembro 2005 okazis en Kaŭno la 41-a Kongreso de Litova Esperanto-Asocio. Partoprenis ĝin pli ol 200 personoj el multaj urboj kaj loĝlokoj de Litovio kaj gastoj el Latvio, Pollando, Rusio. Post enkondukaj vortoj de la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj himno de Esperanto fare de Vilius Sidlauskas estis legita salutmesaĝo al la kongreso de la Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller. Pri la agado de litovaj esperantistoj dum 2005 raportis Povilas Jegorovas, kiu ĉefe analizis la preparadon de la jubilea UK ĉi-jare en Vilno kaj ĝian okazigon. Estis enmanigitaj dankfolioj de la urbestro de Vilnius Arturas Zuokas al la 14 plej aktivaj LKK-anoj de la jubilea UK kaj dankfolioj de LEA al 35 litovaj esperantistoj (LKK-anoj kaj helpantoj), kiuj multe kontribuis al la organizado kaj realigo de la UK. La kongreso akceptis la eksiĝon de la unua vicprezidanto de LEA Stasys Kruzinauskas kaj la estraranino Dalia Pileckienė. Fine de la kongreso okazis solena ceremonio okaze de la proklamo de “La Esperantisto de la Jaro 2005”, organizata de la internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto.

Povilas Jegorovas

NOV-ZELANDO: La 70-a nacia kongreso de la Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okazis en Wellington dum la unua semajnfino de februaro. Ĉeestis 23 samideanoj, kun vizitantoj el Japanio, Aŭstralio kaj Nederlando. Dum la kongreso okazis lingvaj sesioj kaj prelegoj pri diversaj temoj. Oni diskutis kiel propagandi Esperanton kaj kiel allogi novajn membrojn. La venonta kongreso okazos verŝajne en Christchurch komence de 2007.

JAPANIO: La 21-an de januaro okazis komitatkunsido de Esperanto-Domo de Yatugatake, kiu decidis kelkajn aferojn pri la administrado de la Domo en 2006. Estis elektitaj novaj komitatanoj: s-ro Kurita Kimiaki estis elektita kiel la ĉefo kaj s-ro Motiduki Masahiro kiel la ĝenerala sekretario. Inter la ceteraj komitatanoj estis dividitaj diversaj taskoj. La Domo malfermiĝos la 15-an de aprilo kaj fermiĝos la 18-an de novembro. Ĉiujn sabatojn kaj dimanĉojn dum tiuj monatoj kaj ĉiujn tagojn ekde la 29-a de julio ĝis la 31-a de aŭgusto la komitatanoj deĵoros por akcepti gastojn. Okaze de la 92-a UK en Jokohamo oni volas inviti eksterlandajn gastojn.

UKRAINIO: Ŝajne nur antaŭ nelonge la Esperanto-klubo en Ĥarkovo festis relative “rondan” datrevenon — la 90-jariĝon (ĝi estis fondita en 1910, decembre). Intertempe la klubo festis sian 95-an datrevenon. Estis multaj rememoroj pri la pasintaj jaroj (kelkaj klubanoj estas membroj pli ol 40 jarojn). La partoprenantoj rememoris kaj esperantistojn, kiuj daŭre agis en la klubo, kaj tiujn, kiuj venadis en la urbon (inter la vizitintoj estis ankaŭ Edmond Privat kun la edzino en 1912 kaj Parrish Donald Evans, usona esperantisto el Los-Angeles). Sur la foto de D. Cibulevskij estas la festantaj membroj de la klubo.

Tra la mondo

Esperanto kiel terapio!

En decembro 2005, en la urbo Volta Redonda, ŝtato Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, 27 gelernantoj finis la bazan kurson de Esperanto, gvidatan de la UEA-Delegito kaj universitata eksprofesoro inĝeniero Alberto Flores.

La kurso okazis en la “Centro de Komunaj Agadoj Roque Garcia Duarte”, kiu estas parto de la granda Asocio de Emeritoj kaj Pensiuloj de Volta Redonda kun 45 000 asocianoj.

Tie oni konsideras ke Esperanto estas valora okupa terapio, kiu helpas krei memestimon, stimulas la memoron, pligrandigas la memfidon kaj ebligas amikecon kaj fratecon inter la gelernantoj de ĉiuj aĝoj.

La kurso de Esperanto daŭris ok monatojn, kun ĉiumerkredaj lecionoj de la oka tridek ĝis la deka horo. Dum mallongaj paŭzoj inter la lecionoj la centro prezentis kafon, mineralakvon kaj biskvitojn al la gelernantoj. La klaso estis tre komforta, kun bonaj lumo kaj ventolado. La instruisto skribis sur blankan tabulon per speciala skribilo kaj uzis vidbendojn.

La kurso estis senpaga, sed la lernantoj devis aĉeti la libron de apogo.

Ĉe la fino de la kurso oni disdonis belajn atestilojn pri la lernado al la lernantoj, kiuj estas feliĉaj ke Esperanto malfermis al ili vastan fenestron al la mondo kaj ebligas al ili kontakton kun aliaj esperantistoj pere de interreto kaj leteroj.

Nova baza kurso de Esperanto okazos ankaŭ dum la jaro 2006.

(AF)

Inaŭguro de la Komunuma Centro Bona Espero

La 50-jara jubileo de la Eduka Institucio Bona Espero en Alto Paraiso, Goias, Brazilo, alproksimiĝas. La bieno-lernejo por malriĉaj infanoj dece preparas sin por ĝi.

Fondita en 1957, danke al larĝvida iniciato de ses brazilaj esperantistoj, Bona Espero akiris dum la jaroj la statuson de institucio de Federacia Publika Utilo kaj dum tiom da jaroj senĉese protektis, nutris, edukis kaj instruis centojn da etaj brazilanoj, per la solidara helpo de pli ol cent esperantistoj el multaj landoj de la mondo. Intertempe tiuj etuloj iĝis plenkreskuloj, geedziĝis kaj ĝuas normalan vivon de konsciaj civitanoj en Alto Paraiso kaj apudaj regionoj.

Pluraj el ili kunlaboras nuntempe kiel volontuloj en la institucio por eduki la novajn generaciojn, du ekslernantoj estas membroj de la estraro, kaj entute Esperanto ĝuas prestiĝon en la regiono pro la seninterrompa sindediĉo de tiuj esperantistoj el diversaj landoj, kiuj dum jardekoj konkretigis la devizon: Esperanto, lingvo de solidara frateco.

Dum la diversaj festo-eventoj, tre oftaj en Brazilo, kaj precipe dum Kristnasko, Pasko kaj feriotempo, en Bona Espero nun svarmas infanoj kaj familianoj, eks-gelernantoj kun la propraj gefiloj, eminentuloj kaj loĝantoj de la vilaĝo allogitaj de la internacia etoso kaj de la — internacia kuirmaniero en la bieno.

Prezentiĝis do la urĝa neceso pligrandigi nian gastigan spacon por pli komforte akcepti tiom da homoj. Unua impulso al la konkretigo de tiu ideo, estis la vizito de delegacio de Oomoto en decembro 2004, kiam la Spirita Gvidantino s-ino Kurenai Deguĉi donacis al Bona Espero la fundamenton de la nova konstruaĵo.

La murojn ni starigis per la helpo de IABE (Itala asocio de blindaj esperantistoj), kies prezidantino Daniela Bottegoni kun la edzo Aldo Grassini, prezidanto de Itala Esperanto-Federacio, estas inter la plej simpatiaj vizitantoj de Bona Espero, alportante belegajn italajn ludilojn por infanoj, ne imageblajn por nia regiono.

Por la multekosta tegmento ni ricevis helpon de la “Societo Bona Espero e.V.”, leĝe registrita instanco en Germanio, kiu de 25 jaroj helpas, pagante komence la bazajn infrastrukturojn kiel akvo-instalaĵojn, telefon-turon, kilometrojn da pikdratbariloj, domkonstruojn kaj ekde kiam la brazila ŝtato ne plu subvencias la vivtenadon de niaj infanoj, la Societo garantias la nutradon de la infanoj. La germana grupo nun sukcesis fari kampanjon inter siaj subtenantoj laŭ la esprimo: “eĉ mono malgranda konstante alvenanta, konstruas tegmenton celitan”.

La 4-an de februaro 2006 la Komunuma Centro Bona Espero staris preta por la inaŭguro je la entuziasma gratulo de pli ol 80 geamikoj. Ĉeestis la vic-prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, la klub-prezidantoj de Brasília kaj Taguatinga, esperantistoj, eksgelernantoj kaj lokaj aŭtoritatoj. Tridek metrojn longa kaj dek du metrojn larĝa, kun granda kunven-salono 200-kvadratmetra informadika laboratorio de la lernejo (filio de la publika urba lernejo), granda kuirejo kaj higienaj servoj, nia Centro riskas esti la dua plej granda konstruaĵo de Alto Paraiso post la sporta palaco.

Dum sia festprelego Aldo Grassini akcentis la fakton, ke ekzistas tri kategorioj de homoj: la poetoj, kiuj revas, sed nenion konstruas, la konstruantoj laŭ mendo, sed sen fantazio kaj... la bonesperanoj kiuj kapablis revi kaj konstrui, ĉar en Esperantujo mirakloj ja okazas!

Giuseppe Grattapaglia

Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco

La 7-an de januaro okazis en Pekino la “4-a Forumo pri Historia Rekonado kaj Orient-Azia Paco” kun la temo “Resumado kaj Antaŭvido de la 60-jara Historio post la Dua Mondmilito”.

La forumon ĉeestis esperantistoj el Ĉinio kaj Japanio, inter ili Yu Tao, ĝenerala sekretario de Ĉina Esperanto-ligo kaj estrarano de UEA, Japana Satoo Morio, konsilanto de Pacdefenda Esperantista Asocio, kaj Li Jianhua, tradukisto de El Popola Ĉinio. La partoprenantoj interkonsiliĝis pri tradukado de Moderna Historio de Tri landoj de Orienta Azio, kunlabore kun esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio. La libro Moderna Historio de Tri landoj de Orienta Azio estis iniciatita de la forumo, kaj kompilita de erudiciuloj kaj instruistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio en tri jaroj. Senĉese leviĝis la vendokvanto de la libro en la ĉina, japana kaj korea versioj.

Nun la esperantistoj de la tri landoj estas esperantigantaj la libron por kontribui al la paca disvolvo de Orienta Azio per Esperanto. La kunorganizantoj de la tradukado de tiu libro estas Lee Chong-Yeong (Koreio), Yu Tao (Ĉinio) kaj Satoo Morio (Japanio).

Forpasoj

Edina de Barros Reis (1908-2005), farmaciistino, forpasis la 15-an de decembro en Ubá MG (Brazilo), kie ŝi estis loka delegito kaj fakdelegito pri spiritismo. Ŝi estis aktiva kursgvidanto kaj estrarano de la loka klubo “João Ernesto”.

Edeltraud Bichler (1923-2005), emerita instruistino, forpasis en Weilheim/Ob. (Germanio), kie ŝi estis delegito kaj fakdelegito pri instruado kaj turismo.

Rudolf Büsche (1931-2006), iama fakdelegito pri edukado kaj turismo, mortis la 1-an de februaro 2006 en Mainz (Germanio).

Robert Burnay (1927-2006), iama dumviva membro kaj fakdelegito pri fervojoj, mortis la 1-an de januaro en Namur (Belgio).

Bogdan A. Jerković (1911-2005), emerita ĵurnalisto, mortis en Beogrado. Li estis dumviva membro kaj fakdelegito pri longtempa agrikultura ĵurnalismo.

Egon Kiefer (1930-2005), emerita fervoja oficisto, mortis la 28-an de decembro en Lohr am Main (Germanio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri fervojoj.

Anatole T. Lubovich forpasis la 16-an de novembro en Sacramento (Usono). En 2002 li gajnis la unuajn premiojn pri poezio kaj kanto kaj la premion “Nova Talento” en la Belartaj Konkursoj de UEA.

Osaki Kazuo (1905-2005) mortis 100-jara la 10-an de decembro en Takamatsu (Japanio). Li esperantistiĝis en 1923. Li estis dumviva membro de SAT, longtempa membro de UEA, membris en Societo Zamenhof kaj ĉeestis plurajn UK-ojn.

Eva Řiháčková (1931-2006), LKK-anino pri la Gazetara Servo de la 81-a UK en Prago (1996) mortis la 7-an de januaro en Prago. Junaĝe ŝi aktoris en la teatra trupo “Verda Ĉaro de Julio Baghy” de la Praga klubo.

D-ro Ludwig Röll (1929-2005) forpasis la 13-an de decembro en Günzburg (Germanio). Profesie notario, li estis dumviva membro, longtempa delegito kaj fakdelegito pri juro, sekretario-kasisto de la iama Internacia E-Asocio de Juristoj, kaj prezidanto de LKK de la 70-a UK en Aŭgsburgo (1985).

D-ro Balázs Szemök (1940-2005), dentisto, mortis en Ceglédbercel (Hungario), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri historio, interlingvistiko kaj odontologio. Li gvidis la stomatologian sekcion de UMEA kaj redaktis la bultenon Stomatologia forumo. En 1988 li doktoriĝis pri la temo “La evoluo de la dentologia faklingvo kaj ĝia evoluigo en Esperanto”. Li verkis historian studon “Revigliĝo en la hungarlanda E-movado 1955-1960” (1996). En 1989 UMEA asignis al li la Shinoda-premion.

Poul Thorsen (1915-2006) forpasis la 30-an de januaro en Kopenhago. Thorsen, profesie instruisto, lernis Esperanton en 1931 kaj ekaktivis en la Esperanto-movado. En 1937 li unuafoje SAT-kongreson partoprenis en Roterdamo, invitante tie al laborista partopreno en la Kopenhaga kongreso en 1939, kiun li organizis kun Paul Neergaard. En la 50-aj jaroj Thorsen gajnis plurajn premiojn en la Belartaj Konkursoj. De 1954 ĝis 1962 li gvidis la eldonejon “Koko” kaj estis kunredaktoro de la altnivela kultura-literatura revuo Norda Prismo de 1957 ĝis 1974. Liaj ĉefaj eldonitaj verkoj, kiujn ofte karakterizas satira humuro, estas la poemaroj Rozoj kaj urtikoj (1954), Sen paraŝuto (1963), Gruk (de Kumbel, 1956), Pluk: miniaturoj (1960); Du el (kun Marjorie Boulton, 1985), la rakontaro Stokita vino (1995), kaj la rememoroj Babile kun mi mem (1996). Liaj grandaj hobioj estis, kiel li mem diris, “ekscesa vojaĝemo” — li vizitis pli ol 80 landojn — kaj fungoj, pri kiuj li longe ankaŭ estis fakdelegito de UEA. Membro de UEA li estis ekde 1947. En 1997 li kaj lia edzino Roma donacis al UEA grandan monsumon por starigi la kason Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen, kiu intertempe helpis kelkdekon da E-bibliotekoj por pliriĉigi siajn kolektojn. En 1988 li doktoriĝis pri la temo “La evoluo de la dentologia faklingvo kaj ĝia evoluigo en Esperanto”. Li verkis historian studon “Revigliĝo en la hungarlanda E-movado 1955-1960” (1996). En 1989 UMEA asignis al li la Shinoda-premion.

POLITIKUMI E-LINGVE

Kio estas demokratio? 80 demandoj kaj respondoj. David Beetham, Kevin Boyle. Kun desegnaĵoj de Plantu. El la angla trad. Geoffrey Sutton. Facile komprenebla manlibro pri la esenco, celoj kaj praktika funkciado de demokratio. Rotterdam: UEA, 2000. 143p. 21cm. € 9,90.

Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj. Leah Levin. Ilustrita de Plantu. El la angla trad. Edmund Grimley Evans. Gvidlibro de Unesko por antaŭenigi kaj protekti homajn rajtojn. Rotterdam: UEA, 1998. 140p. 21cm. € 9,90.

Paĉjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun. El la franca trad. Armela LeQuint kaj Ĵak Le Puil. Dialogo inter patro kaj filino pri tikla temo. Rotterdam: UEA, 1999. 52p. 19cm. € 6,30.

Enprizonigo: krepusko de erao. César Barros Leal. El la portugala trad. James Rezende Piton. Pri enprizonigo kaj alternativaj punoj kiel solvo de kontraŭleĝaj agoj. Komparo inter la brazila kaj alilandaj sistemoj. Fortaleza: Edições Demócrito Rocha, 2002. 151p. 20cm. € 6,90.

Diskriminacio. Red. Renato Corsetti. Prelegoj, kadre de la 65a UK, pri multaj aspektoj de diskriminacio rasa, etna, kontraŭvirina, lingva ktp; kun proponoj pri agado. Rotterdam: UEA, 1984. 175p. 21cm. € 4,50.

Unuiĝintaj Nacioj: Venu kun mi! Nane Annan. El la angla trad. Anna Löwenstein. Porinfana prezento de nia bunta mondo kaj de la laboro de UN. Koloraj ilustraĵoj. Zagreb: Izvori, 2001. 34p, 21cm. € 7,80.

Triona rabato ekde tri ekzempleroj de la sama titolo.