Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 5

Malferme

Mi samopinias kun Claude Piron: Esperanto-movado havas belan estontecon

Mi estas esperantisto, ĉar mi volas plibonigi la mondon per Esperanto. Pri tio mi ĉiam predikas en ĉiuj lokoj, kie iu, eventuale preterintence, pretas aŭskulti.

Mi eble jam sukcesis tedi la plej grandan parton de la movado, sed evidente mi ne sukcesas ĉesi fari tion. Kiel Claude Piron mi opinias, ke la ĉefaj valoroj de Esperanto (justeco inter la malsampotencaj parolantoj kaj simpleco por la lernantoj) estas neekstermeblaj. Granda kaj potenca diktatoro povus ordoni ke oni mortigu ĉiujn esperantistojn, sed en la posta generacio renaskiĝus Esperanto, ĉar ĝi estas parto de la homa strebo al justo kaj al racieco. Kontraŭ ĉiuj oficialaj historiaj rakontoj, mi, fakte, ne kredas ke Esperanto naskiĝis en Bjalistoko en la fino de la 19-a jarcento. Antaŭ tiam Esperanto naskiĝis kaj mortis plurajn fojojn en la antaŭaj jarcentoj.

Nuntempe la reta mondo estas plena je junaj homoj, kiuj inventas lingvojn pro la plej malsamaj motivoj. Kiam mi diras “plena” mi volas diri “plen-plena”. El neniu alia reta medio mi devis fuĝi tiel rapide kiel el tiu. Simple ili estas tiom multaj, ke oni eĉ ne sukcesas legi la titolojn de iliaj mesaĝoj. Iam iu el tiuj inventantoj remalkovrus Esperanton, eĉ post la malapero de ĉiuj esperantistoj.

Do, niaj perspektivoj nuntempe estas, laŭ mi, bonaj, multe pli ol oni imagis ilin fine de la dua mond-milito, kiam esperantistoj ne povis kompreni, ke la samniveleco inter la venkintoj estas nur ŝajna, kaj ke unu el la lingvoj de la venkintoj estos pli venkinta en la longa daŭro. La sekvoj por Esperanto estas konataj. Nuntempe, almenaŭ, la movado havas plurajn eblojn. Se malgraŭ la heroaj premoj Eŭropo rifuzos Esperanton, povas esti ke Azio, Afriko aŭ Suda Ameriko akceptos ĝin. La mondo estas pli plurcentra ol oni volas kredigi al ni.

Se oni havus la eblon vidi la parolantojn de Esperanto en tiuj mondo-partoj, oni estus malpli malkontenta pri la evoluo de Esperanto en la mondo. Kaj la reto estas nia granda aliancano. Hieraŭ mi skribis al juna brazilano, kiu ĵus mem lernis per la reto, kaj jam helpas starigi retajn kursojn por afrikanoj. Aferoj nefareblaj nur antaŭ dudek jaroj.

Se oni konsiderus tion, multaj el tiuj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj rezignis proponi Esperanton al la mondo, por krei propran Esperanto-mondon (en kiu la proponoj estas ĉiam akceptataj), havus kialon por ĝoji kaj por forlasi la plurajn sindromojn de malsanoj, kiuj disvastiĝas tra la movado multe pli rapide ol la birda gripo. Unu el tiuj malsanoj konsistas el sencela kritikado nur por montri ke la kritikanto kapablas kritiki kaj povas fari tion tre bone kaj efike per la modernaj komunikrimedoj. Uzi tiujn rimedojn por fari ion por Esperanto, ne, tio ne estas io interesa. Ĉiuj retaj listoj estas plenaj je homoj, kiuj kritikas la farojn de aliaj, sed mem eĉ ne provas fari ion similan. [Mi ne parolas pri kritikoj al mi mem. Mi scias, ke mi estas ĉi tie ankaŭ por esti kritikata, sed mi vere fartas malbone, kiam iu pensiiĝinta veterano atakas komencanton, kiu naive montris la verdan flagon ĉe sia fenestro, kaj plue detale la veterano klarigas kial tio estas stultaĵo kaj idiotaĵo. Lasu komencantojn komenci kaj laŭdu ilian fervoron. Pri disvastigo de Esperanto kaj de ĝiaj idealoj ni havas tro malmulte da komencantoj kaj tro multe da ĉesintoj.]

Simila malsano rilatas al kverelado kontraŭ aliaj esperantistoj, al detala ekzamenado de la historio de antaŭaj epokoj, por provi trovi, kion misfaris iu esperantisto aŭ iu organizaĵo. Kaj, kiam oni ne trovas ion, oni inventas ion, kaj riveroj da inko kaj maro da energioj estas dediĉataj al por- kaj kontraŭ-pruvoj, pri aferoj, kiuj ne antaŭenirigas nin unu colon, aŭ: unu centimetron, se oni volas uzi la metran sistemon.

Oni petis min dum la pasinta jaro daŭre verki salutmesaĝojn al centjariĝoj de kluboj kaj asocioj kaj revuoj. Mi ĉiam diris la samon: rigardu malantaŭen, se vi volas, sed nur por fari la samon, kiun niaj antaŭuloj kapablis fari. Ĉio cetera estas vana babilado. Tio eĉ pli validas, kiam oni rigardas malantaŭen por trovi materialon por siaj nunaj polemikoj.

Mi ne vere scias, kiel redoni al la movado la spiritan unuecon kaj la spiritan trankvilon labori por Esperanto kaj ne por personaj, flankaj celoj. Finfine ni estas ĉi tie por disvastigi Esperanton, ne por disvastigi nin mem kaj niajn personajn ŝatojn kaj malŝatojn.

Se oni sekvus la ekzemplon de tiu kongolanda esperantisto, kiu bicikle veturas 25 kilometrojn en regiono kun stratoj disrompitaj de la militaj okazaĵoj, nur por instrui Esperanton al gejunuloj, kiuj eĉ ne havas folion por skribi siajn notojn, eble tiam oni retrovus la sencon de la laboro por Esperanto.

Se oni estus esperantisto kiel tiu esperantisto, kiu skribis: “Ree militas ĉe ni!”, kiel oni povus diri “Ree pluvas ĉe ni!”, tiam oni pli bone komprenus la sencon de Esperanto. Mi certe sekvos tiujn kaj ne aliajn.

La uzo en formo nepersona de la verbo “militi”, por priskribi naturan fenomenon de difinita lando, en kiu tio ŝajnas natura fenomeno, cetere, pruvas la elastecon de Esperanto. Ankaŭ pri ĝi kaj pri ĝia necesa simpleco mi havas la saman opinion kiel Claude Piron.

Renato Corsetti

Historio de la itala Esperanto-movado

La ĉeesto de Esperanto en Italio, komenciĝinta 3 jarojn post la apero de la Unua Libro, balanciĝis dum la jardekoj inter gravaj rekonoj kaj pezaj baroj, sukcesinte tamen transvivi la periodon de la faŝisma diktaturo kaj donante gravajn kontribuojn al la internacia E-movado kaj kulturo. Jen resuma historio pri la itala movado, kiu ĉi-jare alfrontas gravan kaj noblan defion: la UK en Florenco.

La ekapero de Esperanto en Italio datiĝas jam de la fruaj jaroj de Esperanto. Fakte la unua gramatiko por italoj estis kompilita kaj eldonita en 1890, fare de d-ro Daniele Marignoni, italo. Tamen la unuaj klopodoj disvastigi Esperanton en la lando ŝuldiĝis ĉefe al la izolitaj agadoj de neitalaj esperantistoj kiuj ekloĝis en Italio: en la jaroj inter la 19-a kaj 20-a jarcentoj aktivis la franca Albert Gallois, kiu lanĉis la unuan bultenon (1902) kaj la unuan italan landan societon (1903); la angla poeto kaj sciencisto Clarence Bicknell, eksa volapukisto, kiu fondis E-grupon en 1910, la bohema Rosa Junck Bílek. Menciindas ankaŭ la “de-ekster-landa” influo de la franca Louis de Beaufront, kies propagandaj artikoloj estis ofte represitaj en traduko fare de italaj ĵurnaloj.

Paralele kun la agado de la menciitaj pioniroj en la norda Italujo, en la plej suda parto, en Sicilio, komencis propagandi (1903) d-ro Vitangelo Nalli, kuracisto, kiu starigis en Palermo en 1906 la asocion “Sicilia Federacio Esperantista” kaj fondis la revuon Idealo. Dum la unuaj jaroj de esperantismo en Italio, meritas mencion la pioniroj adv. Raffaele Bagnulo kaj Giovanni Cacciapuoti, kiuj en Napolo aperigis en 1902 gazeton L‘Esperantista; en 1903 fondiĝis Esperanto-grupo en Napolo.

Precipe per la agado de pastro prof. Luigi Giambene stariĝis en Romo (1905) Esperanto-grupo kaj dum 1907 aperis gazeto Roma Esperantisto, kiu en 1908 eldonis la unuan jarlibron de la italaj esperantistoj. Dank’ al la intervenoj de pastro Giambene, pri Esperanto oni komencis paroli ankaŭ en Vatikano.

La vera komenco de tutlanda Esperanto-movado okazis en 1910. Jam fine de 1905 (laŭ la ondo de entuziasmo kiu estiĝis en multaj landoj post la sukcesa unua universala kongreso) fondiĝis multaj grupoj en Italio. El ili, tiu de Florenco donis impulson por la starigo de la Itala Esperantista Federacio (IEF): ĝia fonda kunveno okazis en Florenco, marte de 1910.

La unua organizo por instruado de Esperanto estis la “Liguria Instituto de Esperanto”, starigita en Ĝenovo en 1910 de doktoro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigonte en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Ĝenovo en 1911. Ankaŭ IEF havis en 1911 sian sidejon en Ĝenovo. En 1912 stariĝis Itala Katedro de Esperanto (IKE), prizorganta la instruadon de Esperanto, kiu poste, per kunfando kun la alia samspeca organizaĵo, estigis la ankoraŭ nun ekzistantan Italan Instituton de Esperanto.

En 1913 la sidejo de IEF translokiĝis de Ĝenovo al Milano kaj baldaŭ ĝi restis la sola nacia societo por propagando kaj organizo, ĉar IEA ĉesigis sian agadon. En 1913 ekaperis la dusemajna gazeto L’Esperanto, publikigita de la eldonisto kaj esperantisto Antonio Paolet: ĝi fariĝis la oficiala organo de IEF kaj ankoraŭ hodiaŭ ĝi aperas.

En la militjaroj 1914-18 la tuta movado malplivigliĝis. En 1915 provizore oni starigis oficejon de IEF ĉe la sidejo de IKE en Bologna, ĉar praktike la federacio, pro eniro de Italujo en la militon, ĉesigis sian aktivecon. En 1916 stariĝis Provizora Komitato por reorganizo de IEF ĉe la grupo de Cremona, sed pro la ĝenerala situacio la reorganizo ne povis okazi. Kontaktoj inter esperantistoj restis pere de cirkuleroj senditaj proprakoste de la samideano Cadario.

Post la unua mondmilito stariĝis en Ĝenovo Centra Komitato de IEF por ties reorganizo, kaj en 1920 ĝi rekomencis la organizadon de landaj E-kongresoj. En 1922 IEF havis 1512 membrojn kaj 52 delegitojn.

En la dudekaj jaroj pliaj grupoj aldoniĝis, plejofte en la nordaj regionoj de la itala duoninsulo. La kongresoj tamen konservis vastan geografian lokiĝon, kun gastigantaj urboj en la nordo, en la centro kaj en la sudo.

Diference de tio, kio okazis en Germanio sub Hitlero, aŭ en Hispanio dum la interna milito, la starigo de la faŝisma diktaturo en Italio (1922) ne signifis abruptan sufokon de Esperanto en la lando (en 1925 radiostacio eĉ elsendis kurson de Esperanto). Tio ja povus aspekti strange, pro la evidenta kontrasto inter la idealoj de Esperanto (kies kreinto cetere estis judo) kaj la naciisma sinteno de la diktaturo.

Por la “transvivo” de la itala E-movado ludis ĉefe la grava rolo, kiun havis en civilaj kaj armeaj medioj la gvidantoj de la movado: prezidanto de IEF estis tiutempe Carlo Cordero di Montezemolo, milita heroo, markizo kaj generalo; la vicprezidanto estis prof. Giorgio Canuto, universitata rektoro, fama sciencisto, estonta UEA-prezidanto. Alia notinda persono estis prof. Bruno Migliorini, eminenta lingvisto, universitata docento, prezidanto de la prestiĝa Akademio “della Crusca” kaj membro de la same prestiĝa Akademio “de la Linkoj”.

Aldoniĝis iu “adaptado” (ne eblas diri ĝis kioma grado ĝi estis “brila elturniĝo”, aŭ forta konvinkiĝo de la koncernatoj): la italaj esperantistoj, fronte al la aŭtoritatuloj de la reĝimo, levis la “originalan” tezon, laŭ kiu Esperanto “estas la lastenaskita filo de la glora latina lingvo”, “nova lingvo, sed latina laŭanime”. Entute, oni klopodis iamaniere akordigi la E-movadon kun la reĝima propagando pri la grandiozeco de la romia kaj itala civilizacioj, kaj uzi Esperanton kiel rimedon de tia propagando.

Kvankam la temon pri la rilato inter faŝismo kaj esperantismo en Italio oni devas ankoraŭ pristudi el historiologia vidpunkto, tamen fakto estas ke kiam oni petis la laŭleĝan permeson okazigi universalan Kongreson de Esperanto en Italio (1935), inter la motivoj proponitaj estis: “la deziro de la organizantoj de la kongreso diskonigi en plej vastajn sferojn la mirindajn progresojn, kiujn faris kaj faras Italujo sub la impulso kaj laŭ la direktivoj de Mussolini” (el la inaŭgura parolado de la 27-a UK).

Preskaŭ la tuta movada agado de tiuj tridekaj jaroj fokusiĝis por la okazigo kaj sukceso de la Universala Kongreso de 1935.

En 1931 IEF (kiu por kelkaj jaroj translokiĝis al Torino) denove havis la sidejon en Milano, en la centro de la urbo, apud la katedralo. Por la unua fojo tie ekfunkciis centra nacia oficejo, plenumanta la administran kaj sekretarian laborojn de IEF, kaj servanta la tutan italan E-movadon, sub la nomo Esperanto-Centro Itala. Post la ricevo de la registara rajtigo, al ĝi estis konfidita la aranĝo de la UK en Italio.

La subteno de la registaro konkretiĝis ankaŭ per la starigo (1935) de ĉiusemajnaj radioelsendoj en Esperanto ĉe Radio Romo, antaŭvide al la UK: komence ili proponis nur turismajn informojn por la estontaj kongresanoj; poste, radioĵurnalon kun sciigoj el Italio kaj el la esperantista mondo.

La unua UK iam okazinta en Italio estis specialaĵo: kvankam oni memorigas ĝin kiel “la kongreson de Romo”, tamen ĝi estis “vojaĝanta” kongreso: la kongresanoj devis ariĝi en 5 nordaj urboj, de kie ili kunfluis al Florenco kaj poste al Romo kaj Napolo, kun posta ŝipa ekskurso al Malto kaj Afriko. La aliĝoj estis 1422. Porokaze la Itala Turisma Klubo publikigis la luksan Gvidlibro de Romo, tradukitan de Luigi Minnaja kaj Carolina Minio-Paluello (kiuj poste geedziĝis).

La postaj jaroj ĝis la eksplodo de la 2a mondmilito estis karakterizitaj de laŭgrada malfortiĝo de la movado, ne nur pro la movadaj fortoj elĉerpitaj pro la aranĝado de la UK, sed ankaŭ pro la komenco de burokrataj komplikaĵoj kiuj envere celis bojkoti la Esperanto-agadon. Verŝajne, ne povante tute malpermesi la agadon (pro la motivoj supre menciitaj) la reĝimo almenaŭ iel malfaciligis ĝian vivon: kun la preteksto ke “oni devas ŝpari la paperon”, la revuo ne plu povis aperi.

En 1938, post la promulgo de la leĝoj pri la raso, IEF konsilis al siaj hebreaj membroj ne renovigi sian aliĝon, por ke oni povu anonci al la aŭtoritatuloj ke la asocio ne havas hebreajn membrojn.

La E-lingvaj elsendoj de Radio Romo daŭris ĝis 1942, sed ili prezentis nur depeŝojn pri la milito kaj politikajn komentojn de la faŝisma reĝimo.

Kun la kresko de la milito la situacio pligraviĝis: IEF ne sukcesis teni kontaktojn kun la grupoj. La oficejo en Milano estis detruita de la bombadoj.

Post la paso de la milita ŝtormo kaj kun la laŭgrada reveno al normala vivo, la italaj esperantistoj denove sin dediĉis al la disvastigo de Esperanto. La unua postmilita nacia kongreso okazis en 1948 en Torino, kie oni starigis la novan IEF-sidejon: oni konstatis siajn fortojn, kun peno restartis la kultura kaj propaganda agadoj. En 1950 reaperis la nacia revuo kaj Radio Romo rekomencis elsendi en Esperanto, per la redaktado kaj prezento de Ascenzio Blasimme, Luigi Minnaja (redaktoroj ankaŭ de la antaŭmilitaj elsendoj) kaj Vincenzo Musella. La elsendoj daŭras ankoraŭ nun (prizorgataj de d-ro Antonio De Salvo).

Kompare kun la realaĵo de 20 jaroj antaŭe, la situacio estis ege pli aĉa, sed la renaskiĝon oni travivis kun entuziasmo kaj la fruktojn oni baldaŭ vidis. La membraro kreskis de malpli ol 300 en 1949 ĝis pli ol 1400 en 1957. Pliintensiĝis la agadoj, kiuj kulminis per la denova okazigo de UK en Italio: la 40-a en Bolonjo (1955), kun 1687 aliĝoj. En 1956 IEF ricevis juran personecon per dekreto de la ŝtatprezidanto. La rekonstruo post la dua mondmilito koncernis ankaŭ la junularan movadon (aperintan por la unua fojo en 1913), per la starigo de Itala Esperantista Junularo (IEJ) en 1947. Ĝi aranĝis 2 kongresojn de TEJO en Italio: en 1955 (L’Aquila) kaj 1997 (Asizo). El ĝiaj vicoj eniris la ĝeneralan movadon multaj aktivuloj.

La vivo de la itala movado dum la lastaj 50 jaroj esence karakteriziĝis per la ĉiujaraj kongresoj, la kontaktoj kun parlamentanoj kaj ministeriaj funkciuloj, la klopodoj akceptigi leĝon favoran al la enkonduko de Esperanto en lernejojn, kaj kultura produktado, ĉu per tradukoj el la itala literaturo, ĉu per originala verkado. Ekde la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento intensa agado celis la titoladon de stratoj aŭ placoj al “Esperanto” aŭ “Zamenhof”. En la lastaj jaroj prestiĝaj italaj eldonejoj publikigis vortarojn kaj gramatikojn de Esperanto.

La itala movado notinde kontribuis per ideoj kaj personoj al la internacia movado: multaj italoj rolis (ankaŭ kun prezidantaj taskoj) en internaciaj Esperanto-asocioj. Italaj estis la prezidantoj de almenaŭ 4 internaciaj asocioj (UEA, IKUE, IFEF kaj ILEI), foje samperiode.

El Italio, kie la katolika eklezio havas sian centron, la italaj samideanoj multe aktivis ĉe la religiaj instancoj: sufiĉas mencii la enkondukon de regulaj elsendoj en Esperanto ĉe Radio Vatikana (1977), la aprobo de liturgiaj tekstoj, la oficiala agnosko de IKUE fare de la Sankta Seĝo, la uzo de Esperanto en la paskaj kaj kristnaskaj bondeziroj de la papoj (unue Johano Paŭlo la 2-a en 1994 kaj plej ĵuse Benedikto la 16-a je Pasko 2006, legu sur la p. 115): la nomo “Esperanto” aperis en tutmonda televida elsendo okaze de tiuj papaj bondeziroj.

Hodiaŭ IEF (kies sidejo estis restarigita en Milano antaŭ 35 jaroj) havas milon da membroj, arigitaj en kvardeko da grupoj. Ĉi-jare ĝi estis akceptita kiel kultura asocio al kiu la italaj civitanoj, okaze de impostodeklaro, povas destini 5-promilojn de la pagataj impostoj.

Nun la itala movado alfrontas unu el la plej grandaj defioj de sia historio: la okazigon por la tria fojo de UK: en Florenco, la urbo kie naskiĝis la organizita movado antaŭ 96 jaroj.

Defio, jes, grava, fronte al jam nun preskaŭ 1900 anoncitaj aliĝoj.

Carlo Sarandrea

[FORIGITA!: bildo]

Inaŭgura parolado de Prof. Stefano La Colla, prezidanto de la LKK, dum la 27-a Universala Kongreso de Esperanto en Romo (1935). Tute maldekstre sidas gen. Louis Bastien, post li prof. Giorgio Canuto, dekstre (rekte alrigardanta) estas Julio Baghy.

[FORIGITA!: bildo]

Roma Esperantista Societo. Foto farita somere de 1908, ĉe montet-deklivo Pincio.

Oratora Konkurso en Florenco

En la 91-a UK en Florenco denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro. Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno en la konkurso estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo, s-ino Claude Nourmont (m...@pt.lu).

La junaj oratoroj povos elekti inter kvar temoj:

  • Kiel eduki al daŭrigebla evoluo?
  • Renesanco metis la homon en la centron. Ĉu tio ankoraŭ validas?
  • Kiu rolo por Esperanto en sciencoj?
  • Libereco en Interreto

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

Kongresa Temo

Esperanto por daŭrigebla evoluo

Lige al la UN-Jardeko de Edukado por Daŭrigebla Evoluo 2005 – 2014, decidita en decembro 2002 de la Ĝenerala Asembleo de UN, kun gvidado taskita al Unesko, dum la ĉi-jara UK la partoprenantoj havos la ŝancon kune diskuti pri “Lingvoj, Kulturoj kaj Edukado por Daŭrigebla Evoluo”. Koincide, la koncepton daŭrigebla evoluo oficiale prezentis en 1987 la raporto Nia komuna Estonteco de la Monda Komisiono pri Medio kaj Evoluo (Raporto Bruntland), dum ni jubileis la miraklan unuan jarcenton de Esperanto, vide al ĝia dua. Sed ĉu, krom tiu hazarda samtempeco, eblas pli signifaj rilatoj inter ambaŭ ideoj?

Laŭ la menciita teksto, daŭrigebla evoluo estas tiu “kiu plenumas la bezonojn de la nuno sen limigi la ŝancon de la estontaj generacioj plenumi la siajn”. Aldone al tiu emfazo pri la homaj bezonoj kaj estonteco, la dokumento Zorgi pri la Tero de Media Programo kaj la Internacia Naturkonserva Unuiĝo de UN (1991) atentigis ĉi-difine pri “la kvalitplibonigo de la homa vivo laŭ la eltenkapablo de la subtenaj ekosistemoj”. Kerne de tiu ĉi tutmonda ŝanĝoprocezo troviĝas do la bona farto kaj de la homoj kaj de la ekosistemoj.

Pro facile kompreneblaj kialoj, la du versioj de la Tera Pintkunsido (Rio-de-Ĵanejro 1992 kaj Johanesburgo 2002) kaj aliaj UN-konferencoj energie substrekis la nepran rolon de edukado kaj lernado por ĉia ajn aliro al daŭrigebla evoluo. Temas pri la bezono helpi al la personoj kaj komunumoj kompreni sin mem kaj la mondon en kiu ili vivas, alfrontante la kompleksecon kaj interligitecojn de la sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de problemoj tiaj, kiaj la malriĉeco, malplibonigo de la natura kaj socia medioj, malŝparema konsumado, seksa malegaleco, perforto, publiksanaj minacoj, milito kaj malatento al la homaj rajtoj, por mencii nur kelkajn el la diverstipaj endanĝerigoj al la pluvivo de la homaro. La edukado laŭ la principoj, valoroj kaj praktikoj de la daŭrigebla evoluo, en ĉiuj vivetapoj, spacoj kaj niveloj, povas doni pli kontentigan formon al la morgaŭa mondo, provizante la individuojn, instituciojn kaj sociojn per iloj, perspektivoj, konoj kaj valoroj por daŭrigebla vivmaniero.

Tial, la edukado por daŭrigebla evoluo temas esence pri stimulado de respekto: respekto al la digno kaj homaj rajtoj de ĉiuj enloĝantoj de la mondo, kun demokratio, solidareco, kunlaboro kaj intergeneracia respondeco favore al niaj estontaj posteuloj; respekto al la vivo kaj ties diverseco, kun tutmonda partnereco por protekta kaj resaniga aliro al la ekosistemoj de la Tero; respekto al la kultura diverseco, por konstrui loke kaj monde kulturon de tolero, senperforto kaj paco. Vivodaŭra edukado tia devas do esti transdisciplina kaj tuteca, orientita laŭ etikaj valoroj, stimula al la kritika pensado kaj problemsolvado, diversmetoda, partoprene demokratia, loke taŭga (kulture kaj lingve).

Responde al la unuaalinea, iom provoka demando, oni povas facile bildigi al si diversajn, interesajn ligojn kaj eĉ similojn inter la karakterizaj trajtoj de la persista, obstina strebado de la E-movado/komunumo kaj la ĉi-supraj principoj kaj praktikoj inspiritaj de ili. Plej ĝenerale: ĉu estus troige diri ke, malgraŭ la malforteco kaj internaj konfliktoj (kiujn ial kelkiuj preferas elstarigi), oni tamen pleje trovas tra niaj historio kaj socia praktiko la spurojn de noblaj valoroj, intencoj kaj klopodoj, de sincera emo al lingva egaleco, interkultura dialogo, interpopola kompreniĝo kaj intergenta paco, kun respektoplena sinteno kaj laŭdado al la kultura kaj lingva diversecoj de la homaro? Ĉu eblas hipotezi ke signifaj eroj da la esperantistaro ariĝis laŭ la modelo de Zamenhof ĉirkaŭ praktika rimedo, sed ofte motivitaj de ia dezirinda, pli justa estonteco (eĉ se nur lingve pli justa), por kiu ili laboris per tiu ĉi planlingvo? Ĉu estis iaj sensignifaj akcidencoj ekzemple la rigora pritakso pri Esperanto kaj rezulta rekomendo flanke de d-ro Nitobe, la fakto ke oni tuj tradukis en ĉi tiun lingvon la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj post ĝia lanĉo, aŭ la Montevidea Rezolucio de Unesko mem en 1954, rekona al la atingoj de Esperanto?

Plie, nia civilsocia E-tradicio ĉiam estis kaj plu estas esence eduka, kleriga movado, kun eksterordinare vasta kaj bunta amplekso de spertoj ĉi-rilate, ekde la nerealismaj revoj pri “deviga instruado de la lingvo en ĉiuj lernejoj” ĝis la praktikaj unuopaj iniciatoj dum preskaŭ 120 jaroj por instrui la lingvon al homoj de la plej diversaj aĝoj, seksoj, sociaj klasoj, etnoj, lingvoj kaj statusoj, per la plej diversaj metodoj kaj rimedoj, en neimageble diversaj lokoj de la mondo. Se oni trafoliumus la kolektojn de ĉiu ajn movada revu(et)o, oni certe trovus nenombreblajn informojn kaj fotojn pri homgrupoj lernantaj (-intaj, -ontaj, -untaj) la lingvon, preskaŭ ĉiam sub la gvido de iu sindona voluntulo, ktp. La iama laborista E-movado siatempe sukcesis amase stimuli milojn da socie subpremitoj, eĉ analfabetoj, tamen digne lerni la lingvon kaj pliampleksigi la propran kulturan horizonton.

Al la edukado por daŭrigebla evoluo ni ne nur povas, sed morale devas kontribui per la ideoj kaj akumuliĝintaj spertoj pri i.a. memvolaj edukado, lernado kaj agado kulturcele fare de ordinaraj homoj, lingva ekologio, interkultura komunikado kaj lingvaj homaj rajtoj. La principoj de la Manifesto de Prago, kies dekjariĝon oni festu ĉi-jare, privilegie metas nin antaŭ la sociajn kaj homajn aspektojn de la idea kampo kaj procezo ĉirkaŭ daŭrigebla evoluo (demokratio, transnacia edukado, pedagogia efikeco, plur lingveco, lingvaj rajtoj, lingva diverseco kaj homa emancipiĝo). Estus bone restudi tiun valoregan dokumenton.

Eble iuj pensis pri la kongresa temo “nu, denove ia taktika, senenhava ornamaĵo por obeeme flati kiel kutime tiujn mondajn instituciojn, kiuj ĉiel ajn venas nur formale saluti la kongreson, sen vera intereso pri nia afero”. La kunlaboro de UEA kun agadoj kiel la Tago de la Gepatra Lingvo kaj la Internacia Jardeko por Kulturo de Paco kaj Senperforto bonfare al la Infanoj de la Mondo 2001 – 2010 estas interesa precedenco. Laŭ mia opinio, la demando ne estas ĉu fari tion iel utilos al Esperanto, sed ĉu diskutado tia per Esperanto estas necesa. Mia respondo estas ke nepre jes. Eĉ se ene de modesta homgrupo, kiu tamen kapablas starigi kelkajn iniciatojn ege interesajn: jen Indiĝenaj Dialogoj, la projekto Interkulturo (ILEI), la libroserio Oriento-Okcidento.

Patrick Gallaud, reprezentanto de Unesko antaŭ la Fortaleza UK (2003) tiam diris: “Via movado devas pli montri sin al la ekstera mondo”. Jes, nepre. Mi certas ke, laŭ la prava aserto de la fama Manifesto, ni havas ion valoran por diri, ankaŭ pri la edukado por daŭrigebla evoluo.

José Antonio Vergara

Strategia Forumo en Florenco: Scienca agado per Esperanto

La Strategia Forumo ĉi-jare havos la ĉeftemon Esperanto en la Scienco. La antaŭvidita plano havas tri partojn: Scienca strategio, ISAE kaj AIS.

En la parto pri Scienca Strategio ni pritraktos diversajn aspektojn de progresigo de Esperanto en sciencaj medioj, ĉu en la movado, ĉu kun ne-Esperantaj sciencaj medioj.

Internacia Scienca Asocio Esperantista (ISAE), kiu festos sian centjaran jubileon, prezentos historian perspektivon de sia agado dum la jaroj kaj planojn por la estonteco. Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) prezentos siajn lastatempajn universitatajn sesiojn kaj agadon kaj la planitajn aktivaĵojn.

Inter la diskutotaj temoj estos:

  • Kunlaboro kun eksteraj instancoj: UNESKO kaj NROj
  • Alta edukado (universitatoj, ILEI)
  • Internacia Kongresa Universitato (IKU)
  • Scienca eldonado en Esperanto: libroj, IKU-libro, Scienca Revuo
  • Reta scienca kaj faka agado: Vikipedio, la reta IKU, Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB)
  • AIS/IKU-komunaj sesioj, kunlaboro inter AIS kaj UEA kaj scienca terminologio

Asocioj kaj individuoj, kiuj interesiĝas pri tiuj aŭ rilataj temoj kaj volas kontribui, estas invitataj sin turni al la organizanto (la estrarano pri faka kaj scienca agado) por helpi kunmeti la diskutplanon.

Aldone okazos la Faka Forumo, dum kiu fakaj asocioj havos la podion por prezenti sian sperton, metodojn kaj konsilojn por faka agado per Esperanto. La kontribuantoj povos prezenti la praktikan aplikon de Esperanto en diversaj fakoj. Oni traktos ankaŭ la fakan agadon dum la kongreso, kiel kunvenoj de fakaj asocioj, la Faka Budo, la dezirata formo de la Faka Forumo kaj la Terminologia Forumo.

Amri Wandel

Kongresa Komuniko 3

91-a Universala Kongreso de Esperanto
Florenco, Italio, 29 julio — 5 aŭgusto 2006

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: www.uea.org/kongresoj/uk﹍2006.html.

Loĝigo:

Post la apero de la Dua Bulteno LKK sukcesis rezervi lokojn en kelkaj malmultekostaj loĝejoj: Ostello Della Gioventù Villa Camerata kun lokoj en plurlitaj ĉambroj (EUR 17,50) kaj tendumejo (EUR 14,00 kaj EUR 17,00); Ostello Gallo D’Oro kun lokoj en 2- kaj 3-litaj ĉambroj (EUR 32,00) kaj 4- ĝis 6-homaj ĉambroj (EUR 29,00); kaj Hotel Savonarola (loko en dulita ĉambro EUR 32,00). Informoj kaj rezervado ĉe LKK-anino Cristina de Giorgi: c...@sirius.pisa.it; letere: Via Filippi 22, Caprona, IT-56010 Vicopisano (PI), Italio. Ankaŭ en la retpaĝo de LKK http://www.ukflorenco2006.it/unikodo/gastigado/logxado troviĝas detaloj de la supraj ofertoj. Necesas urĝe mendi, ĉar la lokoj estas tre limigitaj!

Mendado:

Meze de aprilo restis ankoraŭ relative malmulte da liberaj lokoj en hoteloj kaj studenta loĝejo. Uzo de la reta mendilo ĉe http://www.uea.org/kongresoj/ukmendilo.html estas la plej rapida kaj sekura maniero mendi. Por uzi ĝin necesas tajpi siajn kongresnumeron, UEA-kodon kaj la retadreson registritan ĉe UEA. Kongresano, kiu volas mendi rete, sed kies retadreso ne estas konata al la Centra Oficejo, sendu retmesaĝon al k...@co.uea.org kun la peto registri sian (novan) retadreson.

Kiam oni uzas la retan mendilon por aldoni aŭ ŝanĝi jam faritajn mendojn, oni nepre ripetu la tutan mendon ĉar ĉiufoje, kiam oni aliras la retmendilon, la antaŭaj mendoj nuliĝas! En kazo de dubo oni kontaktu la Kongresan Fakon ĉe k...@co.uea.org.

Esperantologia Konferenco

La temo de la Esperantologia Konferenco estos “Esperantologio kaj Interreto”. Bonvenaj kontribuaĵoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por pri esperantologoj. Oni aparte kuraĝigas junajn esperantologojn kontribui al la programo. La Konferencon organizas Bertilo Wennergren, al kiu interesitoj bv. anonci sin retpoŝte: b...@gmail.com.

Faka Forumo

Fakaj asocioj povos denove prezenti siajn spertojn, metodojn kaj konsilojn pri faka agado per Esperanto. Reprezentantoj de fakaj asocioj bv. rezervi lokon en la Forumo ĉe la estrarano pri faka kaj scienca agado, prof. Amri Wandel: a...@vms.huji.ac.il.

Strategia Forumo

En la 91-a UK okazos por la 9-a fojo la Strategia Forumo de la Esperanto-Movado kun la temo “Esperanto en la scienco”. Apartan lokon en ĝia programo oni dediĉos al Internacia Scienca Asocio Esperantista, kiu ĉi-jare festas sian 100-jariĝon. Ĉiuj, kiuj volas prezenti kontribuaĵon pri progresigo de Esperanto en sciencaj medioj, bv. antaŭanonciĝi ĉe prof. Amri Wandel: a...@vms.huji.ac.il.

Aliĝoj

Ĝis la 14-a de aprilo estis registritaj 1853 aliĝoj el 60 landoj. La Florenca UK superas per 70 la nombron de aliĝoj al la Vilna UK je la sama dato pasintjare. La landoj kun plej multe da aliĝintoj estas Francio (275), Italio (235), Japanio (162), Germanio (151), Pollando (119), Rusio (69), Belgio (64), Brazilo (55), Hispanio (52), Britio kaj Nederlando (po 42), Litovio (38), Ĉeĥio kaj Svedio (po 37), Usono (36), Danio (35).

Labora Estrarkunsido en Roterdamo

La Estraro de UEA havis tre intensan laborkunsidon en Roterdamo en la semajnfino de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo. Ĉiuj sep estraranoj kaj la observantoj de TEJO kaj ILEI partoprenis en la kunsido, kiu diference de la antaŭaj Roterdamaj kunsidoj de la pasintaj 20 jaroj okazis ne en ĉambro Zamenhof, sed en ĉambro Kanado, kie nun ankoraŭ troviĝas Biblioteko Hector Hodler.

La ĝisnuna konferenceja ĉambro Zamenhof estas intertempe rekonstruita kaj post la baldaŭa instalo de ŝrankoj la biblioteko translokiĝos tien. Ĉambro Kanado estos kunigita kun la apuda Aŭstralio por formi novan, divideblan konferencejon, kiu krom por kunsidoj donos lokon ankaŭ por diversaj klerigaj aranĝoj. Ke post longa planado la rekonstruado en la oficeja domo komencis realiĝi, la estraranoj konstatis kun evidenta ĝojo.

Kialoj por kontento ne mankis ankaŭ en la kunsido mem. Precipe ĝojiga estas la evoluo de la membraro, kiu pasintjare kreskis por la tria sinsekva jaro. UEA havis 6107 individuajn membrojn, kio superis per 251 la nombron en 2004. La aligitaj membroj nombris 12 253, kun kresko de 105. Apartan laŭdon ricevis TEJO pro la rimarkinda plimultiĝo de junaj membroj. Parte pro la kreskintaj kotiz-enspezoj, sed ankaŭ pro aliaj faktoroj lige kun celkonscia mastrumado, la resanigo de la Asocia ekonomio donis pli bonajn fruktojn ol oni antaŭvidis ĉe buĝetado. La spezokonto de 2005 ne jam definitiviĝis, sed certas, ke pasintjare la negativa saldo restis sub 15 000 eŭroj. La buĝeto atendis, ke la elspezoj superus la enspezojn per 37 000 eŭroj. Por la nuna jaro la buĝeto, aprobita en Vilno, antaŭvidas minuson de 8 750 eŭroj, dum por 2007 la Estraro proponas al la Komitato buĝeton kun negativa saldo de 5 000 eŭroj. En buĝeto kun sumaj elspezoj de 45 3000 eŭroj tio praktike jam signifas ekvilibron.

Multe da tempo oni dediĉis al la preparoj de la 91-a UK en Florenco. La Konstanta Kongresa Sekretario povis raporti, ke malgraŭ nekutime grandaj malfacilaĵoj, precipe por trovi malpli kostajn loĝeblojn en tiu turisme furora urbo kun ĝenerale alta preznivelo, la organizado progresas laŭplane. La aliĝado progresas bone: dum la kunsido estis registrita jam la 1700-a kongresano, kio signifas, ke post Pekino kaj Vilno, ankaŭ en Florenco kunvenos UK kun pli ol 2000 aliĝintoj. Kvankam la programo ankoraŭ ne estas preta, unu novaĵo en ĝi jam estas certa, nome Movada Foiro lige kun Interkona Vespero, en kiu ĉiaspecaj asocioj kaj movadaj instancoj povos prezenti sian agadon. Apud la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato okazos ankaŭ tri kursoj de AIS.

Ĝenerale malmultaj decidoj de la kunsido povas jam esti raportataj. Kelkajn oni publikigos nur en la UK kaj multaj aliaj ankoraŭ ne estis maturaj por decido, sed ili povos esti deciditaj nur pli poste, aŭ la decidojn faros la Komitato. Al la kompetento de la Komitato apartenas i.a. decido pri aliĝoj de landaj asocioj kaj kontraktoj kun fakaj asocioj. En ambaŭ kategorioj la Komitato ricevos almenaŭ po unu peton.

En la diskutoj leviĝis ankaŭ kelkaj ideoj pri la festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio en 2008. Kvankam formala decido ne estas farita, la nuna hejmurbo de UEA, Roterdamo, plej verŝajne tiam gastigos la UK. Oni esploros la eblecojn de taŭga aranĝo en la naskiĝurbo de la Asocio, Ĝenevo, laŭ la modelo el 1998, kiam la 90-jariĝon de UEA oni festis per komuna seminario kun la tiea Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj. Parto de la preparoj por la jubileo estos ankaŭ baldaŭa relanĉo de la kampanjo por kandidatigi UEA por la Nobel-pacpremio.

Osmo Buller

Esperantologia Konferenco en UK 2006

La Esperantologia Konferenco de la ĉi-jara Universala Kongreso en Florenco (29 jul - 05 aŭg) havos kiel temon “Esperantologio kaj la Interreto”. Bonvenaj estos kontribuoj pri scienca pritraktado de Esperanto en la Interreto kaj pri la Interreto kiel helpilo por esperantologoj. Aparte kuraĝigataj estos kontribuoj de junaj esperantologoj. La Konferencon organizas ĉi-jare Bertilo Wennergren.

ESF (Esperantic Studies Foundation), kiu subtenas la Konferencon, planas aperigi la referaĵojn en sia TTT-ejo kaj eble ankaŭ en presita formo. La referaĵoj tial prefere enhavu angla-lingvan resumon.

Interesatoj bonvolu anonci sin ĉe Bertilo Wennergren, retpoŝte: b...@gmail.com.

Bertilo Wennergren

Forumo

Ĉu esperantistoj volas esperi aŭ venki?

Mi partoprenas de nur unu jaro la “movadon”, sed mi pli kaj pli kredas, ke granda parto de la esperantistoj ne volas “venki”, t.e. ne vere volas ke ilia kara lingvo reale iĝu lingvo internacia, sed nur volas esperi, ke ĝi venku.

Kiam Zamenhof sin nomis D-ro Esperanto, estis tiutempe tute nature: li ne sciis, ĉu aliaj homoj bonvolos uzi lian lingvon! Li tiuvoje ankaŭ esperis alvenon de tutmonda paco kaj frateco, kaj tio fakte ankoraŭ estas esperinda. Sed Esperanto iĝis kaj restis la nomo de la lingvo, kaj eble tial ĝi subkonscie iĝis iom post iom emo de homoj, kiuj ŝatas vivi en espero, sed ne en realo.

Fakte, la realo mem estas tre timiga, speciale kiam tiu realo — la realiĝo de la “fina venko” — koncernas la tutan mondon, kaj eĉ pli, eble mondan evoluon, nesimilan, nekonatan, kiu “ekus” se la registaroj de la mondo, aŭ eĉ nur de EU, subite decidus ĉie instrui Esperanton.

Realiĝo estas ĉiam malsama ol tio kion ni imagis. Kontraŭe, revi pri Esperanto kaj Esperanta estonteco estas tre facile, estas trankvila, fidela, ĉiam simila lumo en nia koro. Ni eble ankaŭ timas senreviĝon…

Krome, se Esperanto iĝus ĉies lingvo, ne plu eblus diferencigi esperantistojn kaj ne-esperantistojn, ne plu estus rekoneblaj la samideanoj. Parolante la lingvon kun nekonataj personoj, oni tute ne scius ĉu ili estas karaj samideanoj, aŭ nur devigite lernis la lingvon: estus la fino de la spirito esperantista. Timige, bedaŭrinde!

Esperanto estas kvazaŭ nia bebo. Ni flegas, prizorgas ĝin, ni havas grandajn esperojn pri ĝi, ni vivas kun ĝi, eble multjare, eble tutvive; tiu interrilato ne nepre ŝanĝiĝas, estas kiel fidela amikeco, kiu ne aliiĝas. Male de reala infano, rapide kreskanta, fine foriranta, Esperanto estas escepte rara, altpreza bebo, restante promesplena infano. Eĉ pli ekzakte: estas nenaskita bebo, eterne naskiĝonta, afable reviganta siajn gepatrojn pri si. Gepatroj do preparas ĉion por la nasko, eterne preparas, revas pri ĝi, antaŭĝojas pri ĝia alveno. Estas vera paradizo. Sed ne temas pri surtera vivo.

Sed reale, Esperanto tamen vivas kaj ĉiuhore venkas! Kvankam ankoraŭ ne oficialigita, ĝi ĉeestas unuflanke en la menso de pli kaj pli multaj eŭropaj parlamentanoj aŭ aliaj politikuloj, aliflanke en projektoj kaj en laboro de homoj, inter kiuj povus esti kelkaj mondkomercistoj, kiuj vidas en ĝi novan vojon por atingi konsumantojn de pli kaj pli da nacioj. Ĝi ekzistas ankaŭ en la menso de pragmatistoj, laŭ kiuj baldaŭ plimultiĝos la okazoj — ne plu senpage laŭ Esperanta principo! — instrui la lingvon ĉu fiere kaj oficiale al la granda Eŭropo, ĉu — sekve — al “kapitalistoj” flarantaj en ĝi novan profiton. Ankaŭ en, ĉu profitema, ĉu neprofitema komputila kaj reta mondo, multaj paĝaroj kaj programoj nun estas tradukitaj/ataj en Esperanton. La TTT-etoso tre similas la Esperantan etoson: libera, tutmonda. Ĉefe per ĝi trairas kaj evoluas nun eble memstara kaj multspeca Esperanto-agado, intime ligita al la evoluo de la Interreto. Ĉefe kun la senpaga, humana, humanisma, “alternmondisma” parto de la Reto. Sed kiu parto de la Reto venkos? Kaj kiu Esperanto? Ĉu, ekzemple, Esperanto nur eŭropa? “Fortreso” eŭropa, ne plu serĉanta mondan demokration?

Se ni ne atentas la nunan adoleskan realon de nia infano, tro malfrue vekiĝonte ni eble ne rekonos ĝin. Ekzemple, en la tago kiam Esperanto reale estos la lingvo de Eŭropo, kien malaperos ĝia tutmonda spirito kaj la espero de la “tria mondo”? En la tago, kiam ĉio en la Interreto estos tradukita en nian lingvon kaj ĝi estos la lingvo de la tutmonda komerco kaj komunikado, kien foriros la spirito esperantista? Kiom amara estos la venko, kiu ne estos esperantista?

Esperantistoj grandparte estas homoj tre bonkoraj, kiuj kore deziras ke ĉesu militoj, mizero, maljusteco… Sed la venkinta, t.e. ĉies-Esperanto, en ĉi tiu mon-dependa mondo, eble alportos la venkon ne de bonkoraj homoj, sed de homoj strebantaj al riĉo kaj povo. Ni revas, dum la ŝtelistoj de la mondo, kiuj celas regi ĉion kaj el ĉio fari monon, nepre ŝtelos ankaŭ Esperanton!

(Mallongigita)

Hélène Ménissier

Esperanto — ĉu identigilo monda, eŭropa, aŭ ambaŭ?

Kial demandi sin pri io, kio ja memkompreneblas? Nu, ŝajnas, ke lastatempe tiu demando ĉiam pli aktualiĝas: Eŭropa Esperanto-Unio intense preparas sin por proponi al Eŭropa Komisiono de EU Esperanton ne kiel komunan komunikadan lingvon inter eŭropaj popoloj, sed kiel eŭropidentigan lingvon, do lingvon, kiu kreos la eŭropan identecon ĉe la gecivitanoj de EU.

Tiu antaŭ nelonge kaj neatendite pridecidita sinteno de la estraro de la ĉefa organizaĵo de eŭropaj esperantistoj estas, almenaŭ por mi, unuaranga surprizo, por ne diri ŝoko. Ĝis nun esperantistoj paroladis: Eŭropa Unio, ni proponas solvon de via lingvokomunikada problemo. Ĝi nomiĝas Esperanto, neŭtrala lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, sed estas kiel eble plej taŭga por internacia interkomunikado. Ĉar nenacia, tiu lingvo tute eliminus la nunan praktikan malegalrajtecon de la eŭropaj lingvoj. Ĝi estas facile lernebla. Ĝi ebligus la plej efikan kaj malmultekostan komunikadon inter la eŭropaj popoloj. Ĝi estas ankaŭ ideala lernfaciliga (propedeŭtika) lingvo, relajsa lingvo en tradukado… Ekde nun, ŝajnas, la propono de la eŭropaj esperantistoj estos argumentata jene: Ni vidas, ke EU urĝe bezonas identigilon, kiu kreos eŭropan identecon ĉe la civitanoj de EU. Tiukaze, la plej efika identigilo estus komuna lingvo. Gravas, ke tiu lingvo ne estu nacia lingvo, ĝi devas esti neŭtrala. Ni proponas al vi solvon. Ĝi nomiĝas Esperanto ktp, ktp. Laŭ mi, tia maniero proponi Esperanton al nur parto de la mondo estas maltaŭga, verŝajne ankaŭ danĝera je la ŝanco de Esperanto iam iĝi ĝenerale akceptita internacia lingvo por la tuta mondo. Estas multaj esperantistoj kiuj dividas tiun opinion, estas tamen miasente malpli multaj, kiuj defendus la sintenon de EEU. Por pli klare konscii pri la graveco de la problemo, mi invitas vin sekvi min tra kelkaj demandoj.

Unua demando: Ĉu anoj de iu nacia, federacia aŭ konfederacia ŝtato nepre bezonas komunan lingvon por povi identiĝi kun sia komunumo? Estas multaj ŝtatoj, kie la komuna lingvo estas identiga (Francio, Ĉinio, Etiopio, Indonezio, Rusio, Mongolio, Turkio k.a.), sed estas nombreblaj almenaŭ 118 ŝtatoj, kies civitanoj ne povas uzi sian komunan lingvon kiel identigilon. Kiu povas imagi, ekzemple, ke (komuna aŭ almenaŭ oficiala) lingvo estus identigilo por svisoj (germana, franca, itala kaj romanĉa), mozambikanoj (portugala), kanadanoj (angla kaj franca), kolumbianoj (hispana), belgoj (franca kaj flandra), niĝerianoj (angla), aŭstralianoj (angla), brazilanoj (portugala), baratanoj (angla, hinda kaj 15 regionaj lingvoj)? Malgraŭ tio, ĉiuj menciitaj nacianoj ja havas sian ŝtatan identecon. Konklude, la respondo al la demando estas: Ne nepre bezonas. Eĉ pli, evidentas, ke la identeco plimultkaze ne baziĝas sur la lingvo.

Dua demando: Ĉu Esperanto jam nun estas identigilo por iuj kaj, jeskaze, identigilo de kia aparteneco? Certe. Per Esperanto esperantistoj apartenas al Esperantujo. Kaj Esperantujo estas monda afero (ĉar ekzemple neniu japana esperantisto povas ekskludi iun eŭropan aŭ afrikan esperantiston el ĝi kaj inverse). Estas tutmonda komunumo apriore. Ĉu do eŭropa Esperantujo ne eblas? Mense konstruita ĝi eblas, sed en la vero neniel. Jugoslavio estas interesa ekzemplo por tiaj kazoj: du federalaj respublikoj kune fondis novan federalan ŝtaton kiun ili volis nomi “Jugoslavio” por sole, sen la aliaj kvar disiĝintaj respublikoj, ĝui la tutan por ili utilan heredaĵon de la disfalinta Jugoslavio. Ili ne sukcesis — nun ilia komuna ŝtato finfine nomiĝas Serbio kaj Montenegro.

Tria demando: Kio okazus, se, ni supozu, en la jaro 2010 EU akceptus tian proponon de EEU kaj ekmasonus eŭropunian identecon sur la komuna lingvo Esperanto? Ekde la ekscio, ke tia propono estis donita al EU, multaj eŭropaj kaj precipe neeŭropaj esperantistoj protestus aŭ almenaŭ publike ekindignus pro tio. Ankoraŭ pli multaj indignus silente. Okazus kabeiĝoj. La kohereco de la tutmonda movado ekmalfortiĝus. Kial? Ĉar la eŭropaj esperantistoj per tia propono signalus al la neeŭropaj, ke Esperanto estas eŭropa lingvo, lingvo kiu apartenas al Eŭropo. Pli malfrue, kiam la propono estos akceptita de EU, la lingvo vaste laŭdata de ĉiuj pro sia eŭropeco kaj la tuta eŭropa esperantistaro maksimume engaĝita en la edukado de Esperantaj instruistoj, tradukistoj kaj interpretistoj, produktado de instruiloj, instruado de la loĝantaro pri Esperanto, verkado kaj eldonado de Esperantaj literaturaj verkoj kaj vortaroj, starigo de Esperantaj fakaj terminaroj, esperantigo de la eŭropunia leĝaro kaj sennombraj aliaj farendaĵoj, la esperantistoj en EU havos nek tempon nek energion por vigle kunlabori kun neeŭropaj esperantistoj. Tiuj sentos sin forpuŝitaj. Ilia agado plu malvigliĝos.

Tamen, post dek aŭ dek kvin jaroj, kiam la tuta EU-civitanaro estos jam esperantigita, esperantistoj en la nuna senco ne plu ekzistos. Eŭropa Unio dissendados milojn da Esperantaj instruistoj en neeŭropan mondon por, ni supozu, helpi disvastigi Esperanton en ĝi. Sed jen surprizo: en ĉiuj neeŭropaj landoj ili renkontos dekmilojn da denaskaj usonanoj, aŭstralianoj, novzelandanoj kaj kelkajn britojn instruantajn la anglan. Niaj bravaj eŭropanoj provos instrui homojn pri Esperanto, asertante, ke tiu lingvo ne estas imperiisma kiel la angla, ke ĝi estas lernebla en dekono da instruhoroj, bezonataj por ellerno de la angla, ktp. La lokaj homoj respondos: Ne parolu stultaĵojn!! Ni konas vin. Vi venis rekolonii nin, ĉi-foje per via nova lingvo. Ne, dankon! Cetere, vi povis vidi mem: vi venis tro malfrue.

Kvara demando: Ĉu la plej gravaj apogiloj de la nuna eŭropa Esperanta movado kiel la Konkluda dokumento de la Kvara Nitobe-Simpozio, la Studaĵo Grin, la publikaĵoj de Robert Phillipson, la ŝlosilaj dokumentoj de UEA kaj la movada politiko de UEA subtenas la komence menciitan sintenon de EEU? Mi detale tralegis ĉiujn tiujn dokumentojn, sed mi trovis nenion, kio subtenus ĝin.

Kvina demando: Ĉu la esperantistoj, kiuj intencas proponi Esperanton kiel eŭropunian identigilon vere kredas je la argumento de eŭropunia identigeco de Esperanto? Jes, ili kredas. Mi scias tion el aŭtentika skriba fonto.

Estus malprave insinui al mi, ke mi skribis la supron malice. Tute ne. Mi konas la ĉefajn propagandantojn de tiu nova movadpolitiko, kaj povas diri, ke ili estas mirindaj personoj, kiujn mi profunde respektas pro ilia laboremo kaj sinoferemo en la antaŭenigado de la Esperanta afero. Mi estas en tre bonaj personaj rilatoj kun kelkaj el ili kaj mi esperas riĉigi tiujn niajn rilatojn ankaŭ per tiu ĉi artikolo. Do, kial mi verkis la artikolon, kion mi volis diri? Sincere dirite: pro granda timo. Timo de perdo. Perdo de Esperanto. Esperanto, kiu kunigas ĉion plej bonan de ĉi tiu mondo.

Karaj gelegantoj, permesu al mi fini la artikolon per vortoj, kiujn eldiris Renato Corsetti en sia reago al la reago de Kimura Goro, en la ĉi-jara januara revuo Esperanto:

…Se temas pri identeco, nun Esperanto estas la lingvo de identeco por tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon, kaj alveni al egaleca komunika situacio, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio, ĉu ie ajn en la mondo. Ĉiu alia identeco, kiun oni ligas al ĝi, estas pure persona afero…

Tomaž Longyka

Kontaktoj ĉe Unesko

Dum la lasta jaro, kadre de la scienca agado de UEA, mi renovigis la kontaktojn kun Internacia Asocio de Universitatoj (IAU, www.unesco.org/iau), granda neregistara organizo de Unesko, en kiu membras sescent universitatoj de cent dudek landoj.

Post la estrarkunsido de UEA komence de aprilo, mi vojaĝis al Parizo por rendevuo kun la ĝenerala sekretario de IAU, s-ino Eva Egron-Polack. Mi vizitis Uneskon kune kun François Lo Jacomo, reprezentanto de ILEI ĉe Unesko. Dum la renkontiĝo, kiu daŭris unu horon, mi prezentis la du universitatrilatajn instancojn kiuj uzas Esperanton: la Internacia Kongresa Universitato (IKU) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). Por pliaj informoj kaj kiel pruvon de la IKU-agado mi prezentis IKU-librojn de antaŭaj jaroj kaj publikaĵojn de UEA kaj AIS.

Mi sugestis ke IAU inkluzivigu la UK-on kaj aparte la IKU-on en sia reta kalendaro de renkontiĝoj (http://www.unesco.org/iau/other/othermeeting/othermeetingsfull.html), kion s-ino Egron-Polack akceptis. Aldone mi pledis ke IAU akceptu AIS kiel membron, do kiel universitaton. S-ino Egron-Polack diris ke ŝi prezentos eventualan aliĝpeton de AIS antaŭ la IAU-estraro, sed por esti akceptita, AIS devas plenumi la trajtojn de memstara universitato pri kio ŝi ne estas certa.

Aldona renkontiĝo ĉe Unesko estis kun s-ino Aline Bory-Adams, ĉefo de la sekcio por daŭrigebla evoluo, temo kiun UEA elektis por la UK en Florenco.

Necesis unue klarigi kio estas UEA kaj Esperanto. Mi donis al ŝi dokumentujon kun la revuo Esperanto, plurajn dokumentojn de UEA kaj leteron verkitan speciale por klarigi al ili niajn celojn rilate la kongrestemon. Ŝi akceptis nian peton ke ili sendu oficialan saluton por la inaŭguro de la UK. Ŝi ankaŭ donis al UEA dosieron kun materialo pri la UNO-jardeko pri daŭrigebla evoluo.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Kun François Lo Jacomo ĉe Unesko

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe la IAU-sekretariino Eva Egron-Polack

Recenzoj

Cherpillod kompleta: etimologia nomaro

Etimologia vortaro de la propraj nomoj. André Cherpillod. Roterdamo: UEA, 2005. X+227p. 21cm. ISBN 9290170891. Prezo: € 19,50

André Cherpillod verkis multegajn esperantologiajn librojn. Eble li estas plej konata kiel la aŭtoro de Konciza etimologia vortaro (2003), frukto de 30-jaraj esploroj. Tiu vortaro tamen reprezentis nur duonon de lia laboro; ĝi nun estas kompletigita per eldono de analoga vortaro de propraj nomoj. Tiun koncepton Cherpillod interpretas en plej vasta maniero: temas ne nur pri geografiaj kaj personaj nomoj, sed ankaŭ nomoj de famuloj (Dikenso, Vagnero), kaj konataj esperantistoj (Ĉe, Privat), kaj krome de dinastioj, religioj, famaj konstruaĵoj, monatoj kaj festoj, bildstriaj figuroj, planlingvoj… Neniam en mia 80-jara vivo mi vidis etimologian verkon kun tia enverguro. La sumo de ĉiuj kapvortoj estas laŭ la aŭtoro 4 313. Ili aperas en du kategorioj: formoj esperantigitaj laŭ PIV (plej multaj) kaj kursive skribitaj neasimilitaj formoj. La ordo estas strikte alfabeta (laŭ radikoj), tamen ne centprocente: ekzemple la ĉefurboj de usonaj ŝtatoj aperas sub la nomo de la respektiva ŝtato: Austin kaj Dallas troviĝas sub Teksaso.

La etimoj estas donitaj plej koncize; Cherpillod estas majstro de unulinia informado. Bedaŭrinde (laŭ mi) li citas ĉiujn etimojn per aŭtoktona skribo; tio reduktas la uzeblecon por la interesita publiko. Certe, li ankaŭ transskribas la plej multajn per latina alfabeto — sed esceptas la grekajn kaj la rusajn: tiujn alfabetojn la uzanto devas esti lerninta. Kiel ajn justa kaj eleganta estu tiu sistemo, ĝi ne estas la plej konvena por informserĉantaj esperantistoj. Oni neniam trotaksu la sciojn de la legantaro.

Alia nenecesaĵo estas la ofta citado de la koncerna vorto en ege multaj lingvoj; tio funkcias kiel ekspozicio de la ampleksa sciado de la aŭtoro. Kiel interese estas legi la nomon Johano en 25 lingvoj? Aŭ la respondaj formoj de Kopenhago en la persa, hebrea, hungara? La etimologiaj informoj riskas droni en tiu multlingveco. Aparte mislokitaj estas la volapükaj (!) nomoj de tre multaj landoj. Eĉ ne temas pri la formoj de Schleyer mem sed de la “reformita” versio de De Jong. Schleyer ne skribis Portugän sed Bodugän, ne Fransän sed Flentän. Tiuj neuzitaj kaj neuzataj formoj estas nepre forĵetendaj en eventuala dua eldono.

La etimoj mem estas tre koncize prezentataj. La aŭtoro konstatas (p. VIII) ke ofte estas tre malfacile ekscii kiuj hipotezoj estas valoraj kaj kiuj estas fantaziaj. En tre multaj okazoj ni trovas tiun signon kiu estas specialaĵo de Cherpillod: ĝi konsistas el sago trastrekita per demandosigno kaj indikas dubon. Aliokaze certa etimo estas donata, sekvate de la frazo: “Alia hipotezo:…”. Ĉe Berno oni eĉ povas elekti inter tri hipotezoj. Ĉio tio estas normala kaj tute ne kritikinda. Oni tamen devas esperi ke la aŭtoro, kie tiaj rezervoj ne estas faritaj, konsideras la donitan etimon valida.

La aŭtoro ne ĝenerale elmetas siajn proprajn opiniojn rilate lingvajn demandojn. Escepto estas la landnomoj, kie li plurloke pledas por plej eble internaciaj formoj. Tial li kritikas Barato (p.28): “Vorto arbitre enkondukita en Esperanton, kvankam ne fundamente Esperanta, ĉar ne internacia”. En virinaj nomoj li konservas finan -o, “kio cetere estas konforma al la Fundamento kaj al la konstanta uzado de Zamenhof” (p. VII).

Estas memkompreneble, ke nura foliumado en tiel ampleksa verko donas agrablan ŝancon pliriĉigi siajn sciojn. Por mi, tio funkciis speciale rilate la familiajn nometimologiojn, kiuj en multaj landoj estas malfacile troveblaj. Kia ĝojo povi konstati la bazajn signifojn de Lapenna (“la plumo”), Auld (“olda”), Lanti (“la anti-ulo”), Waringhien (“la hejmprotektanto”)! Aŭ trovi ke la nomoj de kaj Cherpillod kaj Grabowski radikas en vortoj signifantaj “karpenon”!

Rilate la neesperantistajn familinomojn, tiu de Umberto Eco plej surprizegis min: akronimo de la latina ex coelis oblatus “el la ĉielo donita” (lia avo estis sengepatra trovita infano).

Krom sia propra tasko, tiu ĉi enorma ekspozicio de Esperantaj propraj nomoj donas bonan eblon serioze studi la diversajn esperantigojn de PIV unuflanke kaj multaj aliaj fontoj uzitaj de Cherpillod aliflanke; tian eblecon ni ĝis nun ne havis.

La aŭtoro petas pri atentigoj rilate mankojn aŭ malĝustaĵojn. Mi notis kelkajn, kiuj koncernas miajn interesosferojn (la latina/greka kaj la nordia): Ĉe Epidaŭro: la latina formo estas Epidaurus; -um estas alia urbo (en Dalmatio). — Ĉe Erasmo: la greka adjektivo erásmos ne ekzistas; estu erásmios. — Ĉe Gotlando: ne enmiksu tie ĉi ostrogotoj “brilaj” kaj visigotoj “saĝaj”. En Svedio troviĝas vestrogotoj kaj ostrogotoj, tutsimple signifantaj “okcident-” respektive “orient-”. — Ĉe Gustavo: la agnoskita etimologio estas *göt-stav “bastono (=apogo) de la gotoj”. — Ĉe Elsinoro: Sv Helsingör . — Ĉe Juvenalo: lat. juvena ne ekzistas. Sufiĉas juvenis. — Ĉe Lineo: Io estas erara ĉi tie. Carl Ingemarsson estas, se mi ne eraras, lia avo, ne li mem. — Ĉe Moseo: Sv Moses. — Ĉe Norvegio: Mankas la novnorvega formo Noreg, ankaŭ ĝi oficiala. — Ĉe Olimpikoj: grek. Olympiakoí.

Eble etimologio de nomoj, kun ties homaj kunligoj, havas eblecon kapti la intereson de granda legantaro. Ni esperu, ke la esperantistoj grandnombre trovos tiun ĉi unikan verkon kaj daŭre uzos ĝin, tiel riĉigante sin mem kaj konstatante la universalecon de nia lingvo: la nomaro absolute ne estas eŭrocentra, sed tutmonda!

Ebbe Vilborg

Interesa verko por klera esperantisto

Hillel la saĝulo. Lia vivo. Lia Instruo. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2005. 35p. 21cm. ISBN 2906134678. Prezo: € 4,50

La esperantistoj konas la nomon Hillel pro la Zamenhofa projekto Hilelismo, kiu poste evoluis en Homaranismon (Hilelismo estas ponto inter la judoj, dum Homaranismo estas ponto inter la homoj). Tiu ĉi modesta, sed tre erudicia kajero estas grava elpaŝo, ĉar por Zamenhof la afero Esperanta estis nur parto de la ideo pri unuiĝo de la homaro.

Laŭ la Talmudo, iam venis ne-judo al Hillel la saĝulo, por ke ĉi-lasta konvertu lin, kondiĉe se Hillel instruos al li la tutan Leĝon, dum li staros sur unu piedo. Hillel diris al li: “Kio estas malagrabla al vi, tion ne faru al via proksimulo. Jen la tuta Leĝo”. La rakonteto resumas tiun instruon de Hillel, kiu penetris la Hilelismon, sed la kajero ofertas pli larĝan horizonton (fojfoje iom for de la temo): legeblas pli ĝenerale pri la doktrino de Hillel, klarigoj pri niaj fontoj pri Hillel, detaligo pri la Babilona medio de Hillel, eĉ komparo inter Hillel kaj Jesuo, kiuj eble konis unu la alian. Krome pri la posteularo de Hillel, kaj pri la Zamenhofa Hilelismo, verko ne tre konata, kies sola postrestinta originala ekzemplero troviĝas nun en la Nacia Biblioteko en Jerusalemo.

La klera esperantisto certe trovos la verkon interesa. Al la ĝenerala eleganteco de la teksto (kvankam ne de la ekstera aspekto) kontribuas la fakto, ke ĉiujn hebreajn vortojn akompanas ne nur Esperanta traduko, sed preciza fonetika-semida transskribo.

Doron Modan

Farita profesie — kaj enhave kaj aspekte

Simpozio pri interkultura komunikado / Symposium on Communication Across Cultural Boundaries. Red. C. Kiselman. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. 157p. 21cm. Prezo: € 15,00

Kiel recenzi ĉi tian buntan kompilaĵon de dek same recenzindaj prelegotekstoj sen postuli tro da spaco? Elekti kelkajn signifus nejuste preterlasi aliajn. Mia drasta solvo estas privilegii unu kaj prisilenti la tutan reston. Pli ekvilibra malatento ne eblus.

Tuj unuavide allogis min la sola kontribuo de neesperantisto (krom la enkonduko), la anglalingva referaĵo Kio faras lingvon malfacila? La Esperanto-kazo fare de Lars-Gunnar Andersson. La aŭtoro starigas al si la teorie interesan demandon, ĉu Esperanto, se inventata hodiaŭ, rezultus alia ol tiu, kiun vi nun legas, dank’ al la progresoj atingitaj en la lingvistiko post 1887 kaj disponeblaj al nuntempa lingvokreanto. Estas bedaŭrinde, ke ĉi-kadre Andersson ne mencias Valter Tauli, kiu jam antaŭ kvardek jaroj kaj ĝuste en Svedio serioze okupiĝis pri la problemo de lingvokreado el lingvoteoria perspektivo. Nomante la fenomenon lingvokreado maloftaĵo, la aŭtoro denove montras sin ne tute bone informita. Estas fakto, ke ekzistas ununura plene sociiĝinta planlingvo, Esperanto, sed da lingvoprojektoj naskiĝis centoj kaj da iom ekflorintaj duonlingvoj estis kaj estas pluraj. Andersson ekzamenas la lernofacilon de Esperanto laŭ la kriterioj de ĝia struktura konsisto, ĝia proksimeco al aliaj lingvoj, la leksiko, la uz-reguloj (kie li traktas la aplikeblon al Esperanto de kelketaj aspektoj de la pragmatiko) kaj la soninventaro. La tezo de la aŭtoro, ke la vorttrezoro de lingvo prezentas ĝian plej grandan obstaklon al fremda lernanto, estas pridubebla aŭ almenaŭ preciziginda. En la kampo de la interkultura uzo de Esperanto mi ne konsentas kun la konjekto de Andersson, ke Esperanto, kreita kun la specifa celo simpligi la komunikadon inter diverslingvaj grupoj, estas verŝajne pli facila ol aliaj lingvoj (kiuj, laŭ li, estas verŝajne pli facila ol aliaj lingvoj devas esti kapablaj vortumi sociajn distingojn). Simpligi la komunikadon ja ne signifas nuligi sociajn distingojn, kiel ŝajnas sugesti la aŭtoro. Se oni volas uzi Esperanton kiel kompletan interkulturan lingvon, ĝi devas ebligi al siaj uzantoj la ellaboron de tiu detala pragmatika instrumentaro, kiun la uzantoj sentas bezonata. Tio, ke la regula strukturo de la lingvo helpas en la plenumo de tiu tasko, estas alia afero.

Andersson opinias Esperanton neoptimuma laŭ la kriterio de sintezeco, t.e. li juĝas la lingvon tro kunmetema aŭ morfemakumula, se kompari ĝin kun aliaj tipaj kontaktlingvoj. Multaj vort-izolaj piĝinaj kaj kreolaj lingvoj, kaj ankaŭ la plej disvastiĝinta nacia kontaktlingvo, la angla, ŝajnas pravigi lin. Kombinante la skizajn ideojn de Andersson kun la detale ellaboritaj kriterioj pri ekonomio de la supre menciita Tauli, oni estus efektive tentata indiki kelkajn areojn ene de Esperanto, kie iom malpli peza fleksio estus sendanĝere enkondukebla. Sed, dum regas la Fundamento, tiaj pensoj prave restu herezaj.

Jen kiom instruas kaj pensigas referaĵo de ne-esperantista kaj ne ĉiukampe bone informita lingvisto. La aliaj tekstoj estas de Allén (anglalingva enkonduko) kaj de Blanke, Corsetti, Dasgupta, Koutny, Lindstedt, Rössler, Tišljar kaj Tonkin, ĉiuj en Esperanto, redaktitaj de Christer Kiselman, kiu pro tio meritas varman gratulon.

La libro estas profesie farita, tiel enhave kiel aspekte. Se vi volas, la sola kritikindaĵo estas la fakto, ke kelkaj referaĵoj malhavas literaturajn fontojn aŭ referencojn kaj ke mankas biografietoj de la kontribuintoj.

Wim Jansen

Unu aŭtoro, du diskoj, iom da frando

Duone. Thierry Faverial. Perigueux: La aŭtoro, 2001. 43min KD. Prezo: € 16,50; Ŝosoj de l’ utopi’, La. Thierry Faverial. Perigueux: La aŭtoro, 2004. 56min. KD. Prezo : € 15,90

Ĉiujn muzikaĵojn komponis la kantisto.

En Duone, Faverial verkis tri tekstojn, unu — Paradizo de l’ revo — estas traduko de poemo de franca poeto Jean Richepin (1849-1926) far Roger Bernard kaj la ses aliajn verkis Marcel Redoulez (kun C. Pomirol por Uliso). En La ŝosoj de l’ utopi’ Faverial verkis naŭ el la dek tekstoj; la dekan, La fia besto, verkis Roel Haveman.

Ĉiuj instrumentoj, krom gitaro kaj basgitaro en kelkaj kanzonoj de C. Candeau, la sonregistrado kaj sonmiksado estas de Faverial. La muziko iras de slovoj al roko, tra bosanovo kaj pasodoblo. La voĉo estas firma, varma, agrabla.

Tri el la kanzonoj de Marcel Redoulez (por la tekstoj) ni jam konas per la KD de La Kompanoj Survoje. Nekontesteble la plej forta estas Jes ni solidaru, kiu rakontas rasisman scenon en pramo, kie graveda negrino devas lasi sian sidlokon al “vir’ kun kravato”; sed reagas la pasaĝeroj: “Tuj ankaŭ ni staru! Jes, ni solidaru!” Forta teksto, vigla muziko.

Via korpo estas erotika teksto (kie, ve!, gluteoj iĝas... glutoj!). Kurta kun lanta muziko. Kial do muziki dum kvin minutoj? Atendemo, je balanciĝanta muziko, rakontas la vanan atendon de amsopiranto... ne tiel fidela, ĉar tiu ĉi rapide provas sin konsoli per “Blondulino bela (kiu) pasas nun”; sed vane ĉar “subite jen ĝenanta vir’ — okulfrape li alvenas al ŝi...”. Ĉu rokeca muziko taŭgas por rakonti en La longa vojaĝo la nostalgion de orfo, kiu perdis sian familion pro milito? Mi dubas... Pasodoble ni ekkonas la solecan vivon de La lanternulo.

La fia besto, kontraŭfaŝisma kanzono “Ĝiskrie ŝvelu la protest’ — Ĉar sufokiĝu tiu best’ — Pro ĝi semiĝas akra hat’ — Ĝin pereigu sen kompat’” estus laŭ mi ankoraŭ pli forta kun muziko... malpli forta! Pluraj amkanzonoj: Iluzio “Ĉu mi iam revos pri am’ — de l’ kera dam’ sen melodram’”, Suneto “Ŝi iam svenis — en la aero — sur eta vojo — pro aŭto”, Iom post iom... iom monotona. En La infaneco oni stumblas pro “l’ adolteco” aŭ “la helecon — D’ ektagiĝa lumofluo”... Kaj fine en la naiva Mi petas de l’ mondo “ke ĝi flamiĝu pro amo” oni ve trovas iun “Ĉesu buĉadon”...

Senkonteste Thierry Faverial havas ion por diri, por kanti. Ŝajnas al mi, bedaŭrinde, ke la tuto estas iom tro kabineta, ke la kantisto ne sufiĉe forlasis sian landon, ne konscias, ke gravas kompreni la tekston de kanzono sen legi ĝin... des pli kiam ĉi teksto estas frandinda.

Ĵak Le Puil

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Raymond Schwartz: El “Bagatelo 1943”

Kelkfoje miajn noktojn ĝenas
spirego-bru’ de mastodontoj,
kiuj en mian sonĝon venas
el nekonataj horizontoj.

Senvole mi el dormo glitas
ĝis kruda realec’ de l’ horoj:
ankoraŭ tuta mond’ militas
kaj supre zumas flugmotoroj.

Aergigantoj serĉas larĝon
for de lumgarboj kaj ŝrapnelo
por treni mortgravedan ŝarĝon
ŝtelire al signita celo.

Raymond Schwartz (1894-1973), franco, estis unu el la plej popularaj verkistoj de sia tempo, ĉefe dank’ al siaj facilfluaj versaĵoj, en kiuj eksterordinara lerteco en vortludado servas al humuro brila kaj sprita. Sed ni volas prezenti ĉi tie pli seriozan kaj do malpli konatan flankon de Schwartz, en poemo inspirita al li de la dummilitaj bombardadoj.

Loke — fake — persone

TOGOLANDO: Loka Esperanto klubo UVA kaj Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj JOTE realigis la 11-an de marto 2006 informtagon, dum kiu 34 gelernantoj de la privata kuirarta lernejo Avenida partoprenis ĉe la marbordo de Avepozo, periferia kvartalo de Lomeo. La programo prezentis Esperanton, de ĝia kreo ĝis penetro en Togolandon kaj agadon de JOTE. La reprezentanto de la klubo UVA Adjé Adjévi klarigis al la partoprenantaro la manifeston de la movado por Esperanto, kiun li distribuis franclingve al ĉiu partoprenanto. Okazis debatoj pri eksterlingvaj temoj kaj lud-konkursoj, kiuj ebligis al la gajnintoj ricevi esperantaĵojn kaj materialojn disponigitajn de Asocio Togolanda por la Familia Bonstato ATBEF de la nacia programo de lukto kontraŭ Aidoso PNLS. Simila renkontiĝo sekvos kun malfermiĝo al liceoj kaj kolegioj de Lomeo, kun invito al ĵurnalistoj por ne rompi la naskiĝantajn rilatojn inter la partoprenintoj, kiujn nun varmigas Esperanto-kurseto sine de Avenida, post oficialaj kurshoroj.

Adjé Adjévi

AŬSTRALIO: La publika universitato “University of New South Wales” (Universitato de Nova Sud-Kimrujo) en Sidnejo, Aŭstralio, lanĉis oficialan kurson pri Instruado de Esperanto. Temas pri moderna kaj prestiĝa publika universitato kaj ĝia Instituto de Lingvoj respondecas pri la instruado de estontaj instruistoj de fremdaj lingvoj. Ĝi jam ofertis diversajn oficialajn kursojn pri instruado de aliaj lingvoj — la angla, japana, indonezia, franca, germana ktp. La kurso por instruado de Esperanto estas nova aldono al la listo. Trapasinte la kurson, la studanto ricevos oficialan profesian kvalifikon, aprobitan kaj agnoskitan de la loka aŭstralia registaro, kiu ebligas instrui tiun lingvon profesie kaj eĉ ricevi registaran financan subtenon por instruado, se disponebla, ekzemple por instrui ĉe etnaj aŭ komunumaj kolegioj, aŭ en la universitatoj de la tria aĝo. La kurso daŭras 6 monatojn, kaj kvankam nur parttempa (du vesperoj ĉiusemajne), ĝi estas profunda kaj inkluzivas temojn kiel lingva teorio, historio, specifaj problemoj de lingva instruado, teknikoj kaj metodologioj de lingva instruado, analizo de la bezonoj kaj problemoj de lingvaj studentoj kaj studgrupoj, elekto de taŭgaj instru-metodo, tekniko kaj materialo, preparo de lecionoj, specifaj trajtoj kaj problemoj pri la instruado de Esperanto kaj aliaj. La kurso havas teorian (100 lecionoj) kaj praktikan partojn: la studanto instruos Esperanton al lernanta grupo dum 6 horoj, kaj je la fino devos verki ne nur lecionan planon, sed plenan koheran kaj profesian kurson de Esperanto. La plejparton de la lecionoj kune partoprenas la studantoj de ĉiuj fremdaj lingvoj, kaj tial, tiuj lecionoj estas instruotaj per la angla lingvo. La lecionoj specife pri Esperanto okazos aparte, ĉe prof. Daniel Kane. La unua klaso komencis fine de aprilo kaj finos en septembro. Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrujo krome ofertas stipendion por tiu kurso: por tiuj kiuj pretas labori parttempe kiel instruistoj de Esperanto por la federacio, dum almenaŭ du jaroj post la kurso, la Federacio pagas la kurskotizon.

Ĝeneralaj informoj pri la kursoj por instruado de fremdaj lingvoj ĉe University of New South Wales troveblas (anglalingve) ĉe: http://www.lang.unsw.edu.au/teachereducation/index.htm.

Igor de Oliveira Couto
prez. de Aŭstralia Esperanto-Asocio

AŬSTRIO: En la Viena Pedagogia Instituto okazis la 4-an de aprilo 2006 la tuttaga evento “Ĝojplezur’ pri Eŭropo” kun 100 lingvoj, programeroj 45-minutaj pri instruado, politiko kaj simile. Unu el la prelegoj estis “Ĝojplezur’ pri Esperanto”. Parolis ses gelernantoj kaj ties instruisto de la gimnazio en Vieno 15, Diefenbachgasse 19, pri la temoj: Lingvoj en Eŭropo kaj en la mondo; dialektoj; altlingvoj; planlingvoj, ekzemple Volapuko, Ido, Latino, Novial, kaj Interlingua. Sekvis bazaj pri informoj Esperanto.

Walter Klag

HONKONGO: La 6-an de aprilo okazis en Honkongo inaŭguro de “Azia Institucio por Disvastigado, Instruado kaj Esplorado de Esperanto” en la Politeknika Universitato. La ceremonion ĉeestis Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Li Hongjie, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL kaj ĝia ĝenerala sekretario, prof. Leung Tin-pui, respondeculo de la Instituto Konfuceo de Honkongo, kaj estroj de la Politeknika Universitato kaj la Tutmonda Esperanto-Eduka Fonduso. La centro havas du ĉefajn celojn: funkciigi kurson pri Esperanto en tiu universitato pere de instruisto verŝajne sendota el Pekino, kaj produkti instrumaterialon samstilan kaj samrimedan (temos pri lum-disko, KD) por instrui la lingvojn ĉinan, Esperantan kaj anglan. Post la ceremonio Renato Corsetti kaj Chan Shui-duen, dekano de la fakultato pri la ĉina kaj du lingvoj de la universitato subskribis memorandon.

Wang Ruixiang, Renato Corsetti

RUSIO: La 30-an de marto finiĝis supozeble la plej amasa en la mondo Esperanto-kurso. Temas pri reta konatiga E-kurso, komencita la 4-an de decembro 2005 en tri rusiaj dissendolistaj serviloj Subscribe.ru, Maillist.ru kaj Content.mail.ru. La kurso estis konatiga, la dissendita lecionaro maksimume malkomplika kaj kun pretendoj je amuzado: ĝi estis verkita en la formo de fantazia rakonto, kies heroo petveturas en futura kosmo, lernante kaj uzante E-on. La abonantaro de la kursoj estis 7 280 personoj. Do, nun en la ruslingvaj landoj (la kursojn abonis ankaŭ ukrainoj, bjelorusoj, kazaĥoj, israelanoj ktp) estas multe pli da “saluton-esperantistoj”. Jam estas informoj, ke iuj el ili reaperas en la lokaj ĉeestaj kaj en pli seriozaj retaj E-kursoj.

Andrej Grigorjevskij
(la instruinto)

VATIKANO: Daŭrigante la tradicion startigitan de lia antaŭulo Johano Paŭlo la 2-a, ankaŭ papo Benedikto la 16-a uzis Esperanton por bondeziri “feliĉan Paskon” al la mondo. La E-lingva bondeziro estis la antaŭlasta, antaŭ la latina lingvo. Dum la paska mesaĝo de la papo ĉeestis sur la Placo de Sankta Petro grupeto de esperantistoj, gvidataj de Giovanni Conti, kiuj levis — por la 10-a fojo en 5 jaroj okaze de papaj ceremonioj paske kaj kristnaske — la panelojn kiuj konsistigas la vorton “Esperanto”: oni povis vidi ilin plurfoje dum la rekta televida elsendo, elsendata en multaj landoj de la mondo. Sur la Placo de Sankta Petro en Vatikano ĉeestis almenaŭ 100 000 personoj kaj multaj el ili petis informojn pri Esperanto. La itala satelita televidstacio “Canale Italia” intervjuis la roman esperantiston Ranieri Clerici (sur la foto). La organizantoj petas adresi dankemajn vortojn al la papo Benedikto la 16-a pro la uzo de Esperanto. Sufiĉas skribi al: Papo Benedikto la 16-a, 000120 Vatikana Civito.

Carlo Sarandrea

RADIO: Post la redaktfino de MIKROFONEE-13 (informilo de Ĉina Radio Internacia) okazis ĝojiga ŝanĝo: 1 horo pli por Eŭropo! Jen la aktuala horaro por Eŭropo: MET 19:30-20:30; frekvencoj 7265, 9745 kHz; 41,29, 30,43 (premiera programo), bv. forstreki frekvencon 7245 kHz; 41,41 m. MET 16:00-17:00; 1215 kHz (ripeta programo). NOVA! MET 17:00-18:00; 11650 kHz; 25,75 m (ripeta programo) en Aŭstrio bonege aŭdebla. Rete: http://es.ĉinabroadcast.cn/; e...@cri.com.cn.

Leopold Patek

“VERDA” SUNEKLIPSO: Survoje al la estrarkunsido de UEA, la astrofizikisto Amri Wandel haltis en Turkio kun celo nur malrekte ligita al lia respondeco en la estraro (scienca kaj faka agado): spekti la totalan suneklipson, okazantan la 29-an de marto. Tio estis por li fermo de ciklo, kiu komenciĝis en la jaro 1999. La tiama suneklipso okazis tuj post la UK en Berlino, kie Wandel prelegis pri la eklipso antaŭ centoj da kongresanoj, sed ne sukcesis mem spekti la eklipson. Post la reveno al Israelo Wandel prelegis en la Tel-Aviva Esperanto-klubo pri la suneklipso, kiu en Israelo estis nur parta. Li asertis ke la diferenco inter parta kaj totala eklipso estas efektive kiel “inter tago kaj nokto”: por tri minutoj noktiĝis meze de la tago, malvarmis kaj videblis steloj kaj la impona spektaklo de la suna korono, ĉirkaŭanta la komplete nigran rondan ombron de la luno. La venonta totala eklipso okazos la 22-an de julio 2009 kaj videblos en norda Hindio kaj Ĉinio.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: supre: Doron Modan kaj Amri Wandel rigardas la suneklipson en Antalio (Antalya). Apude: La totala eklipso.

Tra la mondo

Kvaronjarcentaj junularaj kursoj en Bavario

Esperanto estas jam dum 25 jaroj libervola fako en la mezlernejo de Neu-Ulm, Bavario (Germanio).

La kursoj por progresintoj funkcias seninterrompe ekde 1981 ĉiun vendredon sub la gvidado de Germana Internacia Societo, kiu jam organizis kelkajn E-aranĝojn, interalie la SAT-kongreson en 1989.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la apuda foto: la nunan junularan kurson vizitas (starante): Michael Scherm (instruisto), Elsa, Jessica, Sabrina; sidante: Bahar, Nelli kaj Angelina.

Vojmontriloj en Herzberg: rezulto de persista varbagado

Interkultura Centro Herzberg en Germanio estas klerigejo kaj kulturcentro de Germana Esperanto-Asocio. Ĝi ofertas kursojn, seminariojn, kaj havas proprajn bibliotekon kaj muzeon.

Dum la lastaj monatoj la centro plurajn realigis modelajn varb-aktivaĵojn en la urbo Herzberg kaj ĝia ĉirkaŭaĵo: Kunordigante sian agadon kun la urbaj instancoj (urbestro, funkciuloj), ĝi fiksis pli ol 100 varbafiŝojn dise en la urbo, disdonis pli ol 1 500 flugfoliojn pri Esperanto kaj sia jarprogramo. Ĉiuj aktivaj asocioj en Herzberg kaj en apudaj vilaĝoj: Pöhlde, Scharzfeld, Lonau kaj Sieber, kaj la lokaj hoteloj, pensionoj ricevis informleteron kun lernolibreto de s-ro Schiffer.

La centro regule informas pri sia agado en lokaj lernejoj, ekz. la prelegon en la regiona gimnazio ĉeestis 80 geinstruistoj kaj reprezentantoj de la gepatroj.

En la regiona gazetaro regule aperas diversspecaj ilustritaj kontribuaĵoj (en la unuaj dek semajnoj de 2006 aperis 12 artikoloj).

Unufoje monate ICH invitas la urban ne-esperantistan publikon al germanlingvaj prelegoj de la Interkulturaj Vesperoj. Informoj pri tio troveblas inter la kulturprogramoj de la urba retpaĝaro.

Bone evoluas la pilotprojekto uzi Esperanton kiel pontlingvon por la civitanoj kaj asocioj inter la ĝemelurboj Herzberg kaj Góra (Pollando).

ICH antaŭ nelonge fiksis en Herzberg ok vojmontrilojn kun la teksto “Esperanto-Centro”, de la stacidomo tra la urbocentro ĝis Grubenhagen-strato, kio faciligas al esperantistoj trovi la vojon al la centro kaj faras reklamon al niaj lingvo kaj movado.

Kontaktoj: Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg, Grubenhagenstr. 6, DE-37412 Herzberg/Harz, Germanio. Tel: +49 / (0) 55215983, rete: http://www.ic-herzberg.de.

La grupo Pac-horo en Rio-de-Ĵanejro 20-jariĝis

La 25-an de marto la Esperanto-grupo Pac-horo en la brazila ĉefurbo okazigis solenaĵon okaze de sia 20-jariĝo.

Ĉirkaŭ 100 homoj ĉeestis la programon, kiu komenciĝis per la historio de la grupo, ekde ĝiaj unuaj paŝoj ĝis nun. Tuj poste oni legis gratulmesaĝojn de Renato Corsetti nome de UEA, kaj Affonso Soares nome de Brazila Spiritisma Federacio. La sekva paŝo estis prelego kaj diskuto pri la temo de la evento: “La Spirita Mondo kaj Esperanto”, prezentita de d-ro Elmir dos Santos.

La dua parto de la programo estis dediĉita al arto: du korusoj prezentis belajn muzikaĵojn; la kantisto Rinaldo Galindo prezentis kantojn en Esperanto kaj Evandro Caboclo deklamis poezion, verkitan omaĝe al la jubileanta grupo.

Alia interesa programero de la evento estis la omaĝo farita al la plej aĝaj samideaninoj Elce Maria (83) kaj Rubinéa Estevão (77) pro la konstanta laborado por Esperanto, kio estas sendube sekvenda ekzemplo!

Post la fino de la programo, la samideanaro kunfratiĝis kaj gustumis bongustan lunĉon.

Celso Pinheiro

Pekinaj esperantistoj festis

La 11-an de marto 2006 okazis en la Esperanto-Bosko en Pekino la solenaĵo “Verda printempo — Esperanta junularo — Harmonia mondo”, okaze de la 55-a datreveno de la fondiĝo de ĈEL.

La solenaĵon, kiun okazigis Ĉina Esperanto-Ligo kaj Ĉina Junulara Esperanto-Asocio, partoprenis kvardeko da esperantistoj el Ĉinio, Japanio kaj Britio.

La aranĝon gvidis la prezidanto de ĈJEA Jiang Limin. Zhao Changqian, vicprezidanto de ĈEL, anon cis la inaŭguron de serio da memorigaj aktivadoj por la 55-jara jubileo de ĈEL.

Veteranaj esperantistoj, kiuj iam laboris en ĈEL, rakontis siajn travivaĵojn. La reprezentantoj de Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, Pekina Esperanto-Asocio kaj ĈJEA gratulis kaj esprimis siajn bondezirojn al ĈEL. Post komuna fotado oni komune akvumis la Esperanto-Boskon, establitan dum la 89-a UK en Pekino.

Forpasoj

Gunnar Börjesson (1921-2006) forpasis la 20-an de februaro en Gotenburgo. Li aktivis en SAT kaj membris dum multaj jaroj en Societo Zamenhof.

Michel Dartige (1930-2005) mortis la 12-an de novembro en Saint-Méloir-des-Ondes (Francio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri babelismo kaj DX-aŭskultado.

Eberhard Hammes (1913-2006), iama delegito de UEA, mortis la 3-an de januaro en Ebersteinburg (Germanio). Li kunlaboris por la E-eldono de La malgranda sorĉistino de O. Preussler (1994).

Jan Kabala (1921-2005), aktiva en la katolika movado, forpasis la 30-an de decembro en Piotrków Trybunalski (Pollando). En la 2-a mondmilito li vidis, ke nazia gardisto ne permesas al forportata hebreino repreni libron, kiu falis de ŝi. Kabala prenis ĝin — gramatikon de Esperanto. Tiu skua sperto signifis la komencon de lia esperantisteco.

Gerhard Kalckhoff (1907-2006) forpasis en Munkeno. Fizikisto, li estis fakdelegito pri scienc-teknika terminologio. Li kunaŭtoris la 4-lingvan Komputada baza terminaro (1985).

Gilbert Lebec, longtempa plenumkomitatano kaj kasisto de SAT, forpasis 85-jara en Creteil (Francio).

Malte Markheden (1911-2006) forpasis la 28-an de februaro en Strömnäsbruk (Svedio). Li verkis originale, i.a. la rakontaron Grajnoj (1994) kaj la poemaron Petaloj (1990). Li multe tradukis, i.a. kvar Plupo-infanlibrojn de Inga Borg kaj la krimromanojn Ture Sventon en Londono de Åke Holmberg (1989) kaj Roseanna de M. Sjöwall kaj P. Wahlöö (1990). Li kompilis terminarojn pri svedaj arboj kaj birdoj, kaj estis delegito kaj fakdelegito pri naturo. En UEA li membris ekde 1943.

Eric McCanlis (1916-2006) forpasis en Hurstpierpoint, West Sussex (Britio). Li aktivis en Londona E-Klubo kaj servis longe kiel ĝia prezidanto. En 1939 li aliĝis al IEL kaj poste iĝis dumviva membro de UEA. Li membris en LKK de la 74-a UK en Brajtono en 1989. Li estis ankaŭ regula membro de Societo Zamenhof kaj Patrono de TEJO.

Eckart Raabe (1937-2005) mortis la 14-an de decembro en Falkensee (Germanio). Preskaŭ 30 jarojn li estis kunorganizanto de Someraj Esperantaj Familiaj / Feriaj Tendaroj.

Werther João de Lima (1919-2005), Sacramento delegito, mortis la 4-an de novembro en Cacém (Portugalio). Li esperantistiĝis junaĝe, sed i.a. pro la movada stagnado dum la faŝisma periodo li aktiviĝis nur en la 80-aj jaroj. Li membris en la estraro de Portugala E-Asocio kaj ame prizorgis ĝian bibliotekon.

Werner Schad (1926-2006) mortis en la montaro de Bariloche (Argentino), kie oni trovis lin la 27-an de marto. Doktoro pri lingvistiko (romanidaj lingvoj), li laboris profesie kiel ĵurnalisto kaj lingvoinstruisto en pluraj latinamerikaj landoj. Schad naskiĝis en Germanio, sed Argentino fariĝis lia hejmlando por duona jarcento. Li aperigis en la hispana lingvo plurajn librojn pri siaj vojaĝoj en Latina Ameriko, precipe pri la vivo de indiĝenoj, kaj verkis pri ili kaj pri movadaj temoj por Esperantaj gazetoj, i.a Monato. En 1991 li eldonis libreton Kie diskriminacio justas kun eseoj pri homoj, ŝtatoj kaj korupto. Schad estis fervora kursgvidanto, i.a. laŭ sia propra “100-minuta metodo”, kaj estis sekretario de Bariloĉa Esperanto-Rondo. Dum dek jaroj li estis delegito de UEA en San Carlos e Bariloche.

Wolfgang Schumacher (1934-2006), fakdelegito pri bahaismo, forpasis en Gusterath (Germanio).

S. A. Snincak (1910-2005), pastro, mortis la 4-an de oktobro en Sarasota (Florido, Usono). Li estis dumviva membro de UEA kaj iama delegito.

Dolores Teixidó Melero (1921-2006) forpasis la 15-an de februaro en Terrassa (Hispanio). Kun sia edzo Giordano Moya ŝi longe kaj diverskampe laboris por la hispana movado, kiu rekonis la meritojn de “Lola” per la Premio Klara Silbernik en la Jubilea Jaro 1987.

Dojeno de la Delegita Reto 100-jara

La dojeno de la Delegita Reto de UEA, s-ro René Llech-Walter, festis sian 100-an naskiĝdaton la 30-an de marto.

Jam ekde 1932 li plenumas la oficon de Delegito de UEA en sia hejmurbo Perpignan en Francio. De 1955 ĝis 1964 li estis ankaŭ estrarano de UEA. Ĉambro en la Centra Oficejo de UEA portas lian nomon memore al lia kontribuo por la aĉeto de la propra domo de la Asocio en Roterdamo komence de la 60-aj jaroj. Llech-Walter estas honora prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto. Krom en UEA, li estas dumviva membro en Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Llech-Walter estas unu el la plej konataj kulturaj agantoj inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca eduka ministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, promocio al la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj.

Gratulkartojn al s-ro Llech-Walter oni povas sendi laŭ lia adreso en la Jarlibro de UEA (Perpignan, Francio).