Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 6

Malferme

Ju pli da amikoj, des pli da sukceso

Entuziasmaj esperantistoj esperas, ke ekster nia komunumo estos nur du hom-grupoj: amikoj de Esperanto, kaj ontaj amikoj de nia kara lingvo. Fakte ne povas ekzisti malamikoj de Esperanto, ĉar ĝia ideo estas tiel nobla, ke oni simple ne havas kialon kontraŭstari ĝin.

Laŭ la Statuto, unu el la celoj de UEA estas: disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto.

Disvastigo kaj diskonigo ne estas facila tasko, kiam la mondo tiel rapide ŝanĝiĝas kaj homoj kolektiĝas en pli multaj sed pli malgrandaj grupoj.

Opinio-gvidantoj estas aparte gravaj en tia mondo. Por disvastigado de Esperanto ni devas trovi tiajn personojn, kiuj havas grandan influon en la socio, meritas esti modelo por la publiko, kaj subtenas la ideon de la internacia lingvo Esperanto.

En la historio de nia lingvo de post 1887 tiaj homoj neniam mankis. Ni menciu la nomojn de famaj verkistoj kiel Mao Zedong, Lev Tolstoj, Romain Rolland, Jules Verne, Rabindranath Tagore, Lusin, Amadou Mahtar M’Bow (iama ĝenerala direktoro de Unesko)… Ni ankaŭ ne forgesu la altajn protektantojn de la UK-oj ktp.

En 1981 fondiĝis en Ĉinio la societo “Amikoj de Esperanto”, kiu konsistas el multaj eminentuloj de Ĉinio. La societo helpas la movadon ĉinan kaj tutmondan jam dum 25 jaroj.

En 1996, laŭ propono de d-ro Lee Chong-Yeong, tiama prezidanto de UEA, la prezidento de Litovio Algirdas Brazauskas akceptis “kun plezuro” fariĝi “Amiko de Esperanto”.

Kiam mi eniris la Estraron de UEA en 2004, unu el miaj prioritataj taskoj estis plilongigi la nomoliston de Amikoj de Esperanto (AE) kaj trovi pli multajn personojn, kiuj subtenas la ideon de Esperanto kiel internacie neŭtrala komuna lingvo; kiuj havas vastan konatecon, noblan karakteron, elstaran karieron, grandan kontribuon al la evoluo de la homaro; kiuj oficiale konsentas esti “Amikoj de Esperanto”.

En septembro 2004, nelonge post la dua Pekina UK, okazis letero-reciprokado inter nia prezidanto Renato Corsetti kaj s-ro Zhao Qizheng, ministro de la Informa Oficejo de Ĉinio. S-ro Zhao Qizheng donis grandan subtenon al la 89-a UK en Pekino, kaj nia prezidanto invitis lin esti “Amiko de Esperanto”. Zhao Qizheng respondis en letero: Estas plezuro por mi konsenti esti listigata en la listo de “Amikoj de Esperanto” kaj mi volontas fari mian kontribuon al popularigo de Esperanto. Mi kredas, ke Esperanto helpos al profundigo de la interkompreno kaj amikeco de diversaj popoloj.

En la ĉi-jara marto, kiel membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), Zhao Qizheng parolis antaŭ miloj da membroj de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj ĈPPIK (ambaŭ similaj al parlamentoj), ke “kiam iu lingvo fariĝos hegemonia, la landoj kaj nacioj kiuj uzos tiun lingvon, facile posedos la informan kaj kulturan hegemoniojn, kaj tio influos la politikan esprimrajton.” Aŭdinte liajn vortojn, mi ŝatas kredi, ke lia konscio pri la lingvo-problemo grandparte venis de la kompreno pri la Esperanto-movado. Kaj mi esperas, ke lia parolo influos multajn ĉinojn.

Ni bezonas tian personon kia estas s-ro Zhao Qizheng, kiu bone konas la ideon de Esperanto kaj iamaniere helpas nin.

Mi esperas, ke “Amikoj de Esperanto” helpos:

  • Ĝeneralan diskonigon de Esperanto
  • Kandidatigon de UEA por la Nobelpremio de Paco
  • Prezenton de Esperanto en Eŭropa Unio, Unesko kaj UN
  • Utiligadon de Esperanto en scienca esplorado, internacia scienca esplorado, komercado ktp.

Kiam oni diskutas pri lingvoproblemoj en Eŭropa Parlamento, kiam ni komencas kandidatigi UEA aŭ esperantistojn al la Nobel-Pacpremio, kiam lokaj organizoj deziras havi pli da membroj… ni konscias ke ni bezonas pli multe da eminentaj kaj influhavaj subtenantoj.

En la ĉi-jara kunsido en la Centra Oficejo, la Estraro de UEA diskutis pri la gvidlinioj de la projekto Amikoj de Esperanto kaj nun la Estraro estas konsideranta definitivigi la projekton por havigi al ni pli da amikoj. Ni kune klopodu por tio, ĉar ju pli da amikoj, des pli da sukceso.

Yu Tao

[FORIGITA!: bildo]

La ministro Zhao Qizheng salutas la kongresanojn

En la “ventro” de la Kolekto por Planlingvoj

En la januara numero de Esperanto ni raportis pri la malfermo de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB) en la Palaco Mollard, tute en la centro de Vieno. Sed ne nur la muzeo translokiĝis. Ankaŭ la Kolekto por Planlingvoj, la plej ampleksa biblioteko por Esperanto kaj interlingvistiko, fondita en 1990 kiel nova kolekto interne de ANB. Ĝi daŭrigas la bibliotekan laboron de la Internacia Esperanto-Muzeo, fondita en 1927 fare de la aŭstra fervojisto Hugo Steiner.

Hodiaŭ — estas frusomereca tago — mi havas la privilegion viziti kun Herbert Mayer, la gvidanto de la muzeo kaj la kolekto, la libro-stokejon, kiun neniu rajtas eniri sen speciala permeso. Tuj ĉe la enirpordo impresas min la fakto, ke necesas speciala identigado de la eniranto per blat-karteto. Sen ĝi ekestus alarmo kaj ene de kelkaj minutoj venus persono gardisto por kontroli la ejon.

Kiam oni eniras la grandan halon, kie troviĝas la trezoroj de la Kolekto por Planlingvoj, oni rimarkas tuj — kontraste kun la ekstero — agrable friskan aeron.

Jes, fakte, la temperaturo en tiu librostokejo restas la sama dum la tuta jaro, proksimume 18° celsiaj. Kaj ne nur konstantan temperaturon ni havas, sed ankaŭ konstantan humidecon de la aero. Klimatiza instalaĵo aŭtomate kontrolas kaj reguligas la librostokejan klimaton.

Ĉu vi povas klarigi al la legantoj, kial oni faras tiajn certe ege multekostajn aferojn?

Libroj konsistas grandparte el organika materialo. Kaj organika materialo “vivas” en la senco, ke ĝi reagas al la ĉirkaŭanta medio. Se la humideco estas tro granda, la materialo ensuĉas ĝin kaj povas eki la procedo de lanta mikroorganisma atako al tiu materialo, en la plej malbona okazo ekestas ŝimo. Aliflanke, se la aero estas tro seka, la paperaj elementoj fariĝas tute rompiĝemaj, kio ankaŭ estas evidente tre malavantaĝa por la dokumentoj.

Kaj la temperaturo akcelas ĉiujn tiajn procedojn, ĉu ne?

Fakte jes, tiuj donitaĵoj estas la kaŭzo, kial ni havas klimatizilojn en ĉiuj ejoj, kie troviĝas — eĉ ofte nur mallongdaŭre — dokumentoj: en la muzea areo same kiel en la prilaborejo aŭ en la salono, kie la publiko legas ilin.

Estas imprese, kiom grandspaca estas la halo. Kaj ĉio estas plena je librobretaroj. Nu, eble tiu vorto ne estas la ĝusta esprimo.

Temas pri tielnomataj “kompaktaj librostokiloj”, t.e. instalaĵoj, kiuj estas plej ekonomiaj koncerne la spacon, tiel ke teorie vi trovas ĉi tie lokon por preskaŭ duona kilometro da libroj vice stokitaj.

Do certe estas ankoraŭ sufiĉe da libera loko por estontaj tempoj.

Jes, per la translokiĝo al tiu nova ejo nia problemo de mankanta spaco estas solvita por duona jarcento — krom se Esperanto subite venkus, kompreneble! Sed ni ne havas nur librojn. Jen vidu la kompaktan stokilon por niaj 3000 objektoj kaj la 30 000 fotoj. Jen la statuoj kaj bustoj, jen la bildaj objektoj — kaj la skatoloj por la steloj.

Ĉu iu venas por vidi tiujn objektojn?

Nu, la objektojn ni ĉefe bezonas por nia muzeo, sed fojfoje ili plenumas ankaŭ alian destinon. Ekzemplo: Ni posedas la modelon de la Esperanto-momumento, kiu staris proksime de la stacidomo en Linz. Okaze de la renovigo de la stacidomo iu konstrua firmao erare detruis tiun monumenton. Nun oni volas refari ĝin tute laŭ la originala stato kaj pro tio oni venis al ni, por ciferecigi tiun — kompreneble sufiĉe grandan — tridimensian modelon de la monumento.

Jen sliparo tute malnova. Kio ĝi estas?

Tio estas parto de la heredaĵo Wüster. Eugen Wüster, la fondinto de la terminologia laboro internacia kaj eminenta esperantologo, dungis aron da specialistoj, kiuj trakribris la tutan tiaman Esperanto-literaturon, surslipigante vortojn. Kaj tiu sliparo fariĝis la bazo de la fama Enciklopedia Vortaro de Esperanto. Ni posedas la planlingvan postlasaĵon de Wüster. Kaj jen apude vi vidas la specialajn ŝrankojn por niaj pli ol mil Esperanto-afiŝoj, inter ili kelkaj jam pli ol centjaraj.

Oni diris al mi, ke vi fondis la Kolekton por Planlingvoj antaŭ 16 jaroj. Sed la havaĵo estas multe pli malnova.

Mi ne fondis, sed mi iniciatis ties kreon ĉe la Ministerio por Sciencoj. Ĝis tiam ekzistis laŭ la leĝo de la Aŭstria Nacia Biblioteko, ratifita fare de la parlamento, nur la Esperantomuzeo. Ekde 1990 estas du institutoj sine de la Aŭstria Nacia Biblioteko, kiuj okupiĝas pri Esperanto: la muzeo kaj la Kolekto por Planlingvoj. Tio donas firmajn avantaĝojn en la administrado, ja biblioteko kaj muzeo havas tute diversajn bezonojn. Sed kompreneble, la kolekta laboro ekis jam en 1927 kaj la muzeo havis apude ĉiam bibliotekon, kiu — dum la preskaŭ 80-jara ekzisto — fariĝis la plej granda Esperanto-biblioteko de la mondo.

Intervjuis: Katinjo Fetes

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la heredaĵo Wüster

[FORIGITA!: bildo]

La koridoro de la librostokejo kun la kompaktaj librostokiloj

Kongresa Temo

Demandoj kaj (eblaj) respondoj

La Kongresa Temo estas la kerno de la kongresa programo. La ĉi-jara reĝisoro de la Kongresa Temo klopodas inspiri vin al diskutoj per kelkaj demandoj kaj respondoj. Nepre partoprenu, kontribuu per via opinio kaj aŭdu la opiniojn de la aliaj.

Kio estas Daŭrigebla Evoluo?

Temas pri kompleksa, larĝa koncepto mem evoluanta, kun diversaj aspektoj kaj dimensioj, kies kerno estas la strebado al inda vivkvalito por ĉiuj homoj, nunaj kaj estontaj, per la plej diversaj klopodoj cele al evoluo, kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie plutenebla, sur ĉiuj niveloj (loka, regiona, monda). Surbaze de la homaj rajtoj, ĝi emfazas la ligojn kaj reciprokan efikon inter la homaro, la ekosistemoj, la naturmediaj rimedoj (akvo, aero, energio) kaj la homaj bezonoj (nutraĵo, sano, edukado, loĝado, sekureco), fronte al problemoj tiaj kiaj malriĉeco, subevoluinteco, seksa socimalegaleco, poluado kaj detru-minacoj al biodiverseco.

Kio do estas Edukado por Daŭrigebla Evoluo (EDE)?

Tiel kiel legeblas en la ĉapitro 36 el la Agendo 21 (Agad-programo por la 21-a jarcento, adoptita dum la Tera Pintkunsido, Rio-de-Ĵanejro 1992), edukado estas nepra por antaŭenigi daŭrigeblan evoluon kaj plibonigi la kapablon de la homoj atenti la mediajn kaj evoluajn aferojn. Edukado estas kaj homa rajto kaj motoro por tiu bezonata ŝanĝoprocezo.

EDE povas kreskigi kaj fortigi en la mensoj kaj praktikoj de la homoj, komunumoj kaj socioj la kapablon taŭge, kritike pritaksi, decidi kaj agi favore al daŭrigebla evoluo, ekonomie, socie kaj medie, por fari la mondon pli sekura, pli sana, pli respektema al la vivo kaj ekosistemoj, pli konscia kaj zorga pri la rajtoj kaj digno de ĉiuj.

Tial, EDE estas dumviva edukado, kiu, sur ĉiuj niveloj kaj sociaj kuntekstoj (familio, lernejo, laborejo k.a.), permesas al la lernantoj alproprigi al si la ilojn, kapablojn, valorojn kaj konojn por fariĝi plene evoluintaj, rajtohavaj, demokratiaj kaj respondecaj civitanoj, agantaj kohere al daŭrigebla evoluo.

Tamen, kial ni diskutu pri EDE kadre de la UK?

Ĉar evidente la valoroj kaj praktikoj de la Esperanto-movado/komunumo estas ne nur tute kongruaj kun tiuj de daŭrigebla evoluo, sed la ideoj mem de lingva demokratio, lingvaj rajtoj kaj interetna planlingvo por egaleca interkompreniĝo kaj paca kunlaboro trans la homaj kulturoj bezonas mondon tien orientitan por realiĝi. Nia afero, ne tiom lingva kiom kerne eduka, estas socie respondeca kaj (naive, laŭ la cinikuloj) celas pludoni al la posteuloj mondon pli bonan, provizitan per lingva ilo por plenumi la rajton je komunikado. Fakte, nia preskaŭ 120-jara praktiko ĉiam estis formo de EDE, kvankam ni ne konsciis pri tio. UEA havas funkciajn rilatojn kun Unesko, do ni kunlaboru kun ĝi ankoraŭfoje per la senprecedenca homa forumo, kiu ni estas.

Sed per kio ni povas konkrete kontribui, kiel esence lingva kaj kultura movado?

Kulturo estas esenca dimensio de daŭrigebla evoluo, kiel aparte substrekis la Johanesburga Tera Pintkunsido 2002. Estas paraleleco kaj reciproka efiko inter kultura diverseco kaj biodiverseco, kaj la devo protekti la naturan kaj kulturan (tuŝeblan kaj netuŝeblan) heredaĵojn estas nepra por la pluvivo de kaj ekvilibro inter la homaro kaj la ekosistemoj.

La interkultura dialogo por paca mondo kaj daŭrigebla evoluo bezonas, i.a., la atenton kaj protekton al la lingva diverseco. La malaperminaco kiun hodiaŭ suferas la indiĝenaj lingvoj ne nur estas identec-detrua, sed forrabos al nia komuna heredaĵo la riĉecon de la konoj de tiuj popoloj kaj ties antaŭaj generacioj pri la biodiverseco.

Ni estu kapablaj ligi la lingvan kaj kulturan aspektojn al la ekonomiaj, sociaj kaj mediaj flankoj de EDE. Kaj ne nur teorie: ekz. ĉu niaj praktikoj (ekz. E-turismo) estas koheraj kun la principoj de daŭrigebla evoluo, ĉu niaj buntaj eventoj kun multlingvaj, diversetnaj partoprenantoj estas kulture utilaj, instigaj al la komunumo ĉirkaŭ ni ?

Tamen mi estas tipa esperantisto, kiu interesiĝas preskaŭ nur pri gramatikaj aferoj, etimologio ktp

Nu, vi povas esplori kun iuj aliaj ekz. kiel oni esprimas la koncepton “daŭrigebla evoluo” en la diversaj lingvoj de la mondo, kaj ni kolektive kontribuu tion al la EDE-teamo de Unesko, kiu demandas ĝuste pri tio en sia retejo.

Aŭ vi povas rigore kritiki la vortumon de la koncepto en Esperanto mem, kaj esplori alternativajn formojn kiel “plutenebla disvolviĝo”, “daŭripova evoluo”.

Aŭ vi povas, vide al la nomo Jardeko de EDE 2005 – 2014, respondi la enigmon kial kelkaj esperantistoj senĉese volas pliokcidentigi kaj malreguligi la lingvon per balastaj, tute nenecesaj vortoj tiaj kiaj la latineca “dekado” anstataŭe al “jardeko”.

Kiel prepariĝi por bone kontribui al la UK-a diskuto?

Mendu kaj legu librojn kiel Kulturo kaj evoluo de Mervyn Claxton (Unesko/UEA, 1998) kaj Kio ni estas kaj kion ni celas [pri la Manifesto de Prago] (UEA, 1999), trafoliumu malnovajn numerojn de la revuoj Esperanto, Kontakto kaj aliaj, ĉar tiuj ofte pritraktis rilatajn temojn, informiĝu pri vialandaj laboroj lige al EDE, vizitu retejojn pri daŭrigebla evoluo kaj kultura, lingva kaj ekologia diversecoj, ktp. Skribu al mi, se vi havas ideojn kaj proponojn.

José Antonio Vergara
j...@gmail.com

ESTRARA RAPORTO 2005

UEA en la jaro 2005

1. Enkonduko

Karaj membroj de UEA,

Alia tradicia batalo en Esperantujo apud la “statutbatalo” estas la batalo pri la plej bona enhavo de Estrara Raporto. Unu flanko opinias ke la raporto restu en la limoj de tio, kion la Estraro mem aŭ maksimume la asocio mem faris. Alia flanko opinias, ke ĝi estu ĝenerala pritrakto de la evoluo de la tuta movado dum la raportata jaro.

Mi mem aliĝas al ĉi tiu dua opinio, sed mi ne havas deziron, ke oni akceptu ĝin, ĉar en ambaŭ pozicioj estas parto da vero. Se la Nepala Esperanto-Asocio, ankoraŭ ne aliĝinta al UEA, sukcesis malfermi filion en la orienta parto de la lando, kie ĝis nun ne estis esperantistoj, tio okazis sen la rekta partopreno de UEA, kaj en la centra UEA mem oni malkovris ke tio okazis, nur per la raporto de la prezidanto de la azia komisiono de UEA, KAEM, kiu vizitis la filion, okaze de vojaĝo al Nepalo. Do tio ne devus esti en ĉi tiu raporto. Sed aliflanke dum jaroj UEA subtenis la movadon en Nepalo en la plej malsamaj manieroj, de mono al materialo, al kuraĝigoj fare de KAEM, al instigo al esperantistoj partopreni la himalajajn renkontiĝojn, al subvenciado fare de membroj de UEA al nepalaj esperantistoj, por ke ili partoprenu la Universalajn Kongresojn. Ĉu tiu orient-nepala filio de la Nepala Esperanto-Asocio ne estas do ankaŭ frukto de la laboro de UEA?

En la praktiko en ĉiu raporto oni strebas atingi ekvilibron. Juĝu mem, ĉu ni sukcesis por la jaro 2005-a.

Tiu ĉi Estrara Raporto estas komuna verko de la estraranoj. La unuopaj estraranoj preparis la tekstojn pri siaj respektivaj taskoj, sed la Estraro respondecas kiel tuto pri la raporto. En Florenco, la Estraro respondos al demandoj dum unu el la kongresaj kunsidoj.

Renato Corsetti, prezidanto

Kio estas la Estrara Raporto?

La Estraro de UEA ĉiujare pretigas raporton “pri la agado de la Asocio” dum la antaŭa jaro. La raporto estas diskutata de la Komitato de UEA kiam ĝi kunvenas dum la Universala Kongreso de Esperanto. Principe la raporto kovras la antaŭan kalendaran jaron kaj ĝi traktas tiujn agadojn, kiuj estas rekte ligeblaj al la Asocio. Tamen, en la praktiko, estas foje malfacile distingi la agadon de la fakaj asocioj, aŭ eĉ de sendependaj institucioj, kiuj tamen proksime rilatas kun la Asocio. Tiu ĉi raporto do prezentas bildon de la agado de UEA en la kunteksto de la ĝenerala laboro de la Esperanto-movado, ĉefe dum la jaro 2005.

2. La laboro

2.1. Planado

Kiel jam kutime en la komitata kunsido, en Vilno la Komitato havis la okazon diskuti pri la dek-jara laborplano kaj fari al ĝi kelkajn amendojn. Esence, tamen, la strukturo restas la sama. Vi vidos en la venontaj paĝoj kiel ni ĉiuj provis realigi la taskojn antaŭviditajn. Mi donu ĉi tie nur ĝeneralan pritakson de la grandaj labor-kampoj. Mi kredas, ke post jaroj nun la grandaj linioj de la plano komencas rekte aŭ nerekte iĝi konataj inter la esperantistoj je ĉiuj niveloj, ĝis la nivelo de la loka grupo. Informado, instruado kaj utiligado kune kun tutmondiĝo/malfermiĝo, profesiiĝo kaj plijuniĝo gvidas la starigadon de pluraj laborplanoj tra la movado.

Lastatempa reta debato inter kelkaj eŭropaj aktivuloj pri la preferinda strategio rilate al la instancoj de la Eŭropa Unio baze konfirmas ke nenio revolucie nova estas inventebla rilate al nia agado.

Oni devas baze informi la ĝeneralan publikon kaj instrui al ĝi la lingvon, por havi laŭeble grandan parolantaron, kiu povos siavice influi la decidantojn pri lingvopolitiko rilate al decidoj pri la lingvoj instruotaj en lernejoj.

Mi donu nun nur unu ekzemplan sukceson pri ĉiu el la labor-planaj kampoj.

Informado

Grandan sensacion inter esperantistoj vekis la tiel nomata Raporto Grin en Francujo pri la kostoj de la politiko pri instruado de lingvoj. Pri ĝi vidu poste en “Informado”, sed ĉi tie mi diru, ke ĝi estis la bazo por sukcesa gazetara agado en pluraj landoj de EU. Ankoraŭfoje konfirmiĝas la ideo, ke se Esperanto estas io kunligita kun “veraj” problemoj de la landoj, ĝi trovas atenton kaj eventuale ankaŭ kontraŭstaron.

Instruado

La apero de novaj esperantistoj en Kostariko aŭ en Papuo sen rekta interveno de la movado lasas la interesiĝantojn perpleksaj, sed fakte temas nur pri la senlandlima reto, kiu produktas siajn efikojn ĉiam pli. Parolante pri reto kaj instruado estas malfacile ne reliefigi la efikon ĉiam pli vastan, almenaŭ en la ekonomie fortaj landoj, de la retejo www.edukado.net, kiu liveras ĉiuspecajn servojn al okupiĝantoj pri instruado de Esperanto.

Utiligado

En ĉi tiu punkto oni povas preskaŭ samvorte reutiligi la vortojn de la pasinta jaro. Ankaŭ utiligado funkcias, ĉefe en kelkaj fakoj (literaturo, flegado de la lingvo mem). Ekzistas ankaŭ kelkaj tre interesaj provoj utiligi Esperanton en la reto, ekzemple Le Monde Diplomatique en Esperanto kaj Ĝangalo. Ilia limo estas la manko de sufiĉe vasta komunumo, sufiĉe granda merkato, por teni ilin speze ekvilibraj. Ankoraŭ ili ĉefe baziĝas sur volontuloj. Aparta formo de utiligado estas la renkontiĝoj, la feriumado en Esperantujo, kiu daŭre kresketas ankaŭ en Eŭropo.

Kiel iĝis jam daŭra praktiko ankaŭ ĉi-jare la Komitato estos vokata revizii la labor-planon pri kelkaj marĝenaj punktoj.

Estrarano pri planado en 2005: Renato Corsetti
2.2 Informado

La informa laboro estis plenumita fare de volontuloj. Tre diversaj manieroj kaj agadoj ebligis al amaskomunikiloj kaj la granda publiko interesiĝi pri Esperanto. En Japanujo la traduko de La Zamenhof-strato en la japanan kaj gazetara raporto pri ĝi igis 13 mil japanojn rigardi la rete haveblan tradukon. En Finnlando la famiĝo de Dolchamar kaptis multan atenton, apud la organizo de Kultura Esperanta Festivalo en Helsinki julie. La UK en Vilno estis inter la plej vaste raportataj en la landa gazetaro kaj en apudaj landoj, i.a. en la Kaliningrada regiono de Rusio.

Anoncoj

Etsuo Miyoshi daŭrigis financi la publikigon de tutpaĝaj anoncoj, kiuj ĉi-jare aperis plejparte en gazetoj de la meza kaj orienta Eŭropo, ekzemple en Pollando, Litovujo, Slovenujo kaj Hungarujo. Reagoj al gazetaraj novaĵoj kaj debat-artikoloj aperis en diversaj landoj. Unu el la plej sukcesaj estis serio da respondoj, kiuj aperis en North Shore Times en Aŭstralio. Ĉi-rilate la agado de tiu grupeto, kiu ĉirkaŭ la listo ’reago’ organiziĝas por reagi al artikoloj en gazetoj estas mirinda.

Partopreno

La Esperanta budo en la 5-a Monda Socia Forumo en Porto Alegre, Brazilo, en januaro, kaptis grandan atenton de la partoprenantaro. Esperantistoj sukcesis utiligi ankaŭ la tagon de la gepatra lingvo (februaro) kaj la Eŭropan tagon de lingvoj (septembro) por informi pri Esperanto, i.a. en Nederlando informo pri Esperanto estis sendita al parlamentanoj. Prilingvaj ekspocizioj kaj foiroj diversloke, ekzemple en Madrido, havigis bonan okazon prezenti Esperanton kaj ĝiajn eblojn. Partopreno en tute aliaj ekspozicioj utilis por informado, ekzemple, en Florenco, Italio, la esperantistoj partoprenis ekspozicion pri ekologiaj temoj en aprilo, kaj Dana Esperanto-Asocio partoprenis Kopenhagan librofoiron en novembro. Nitobe-simpozio post la UK en aŭgusto donis eblon informi pri Esperanto al elstaraj fakuloj de lingvistiko kaj Eŭropa politiko.

Ĝisdate

La iniciatemo kaj aktiveco en la loka kaj landa niveloj tre multe influis al la informa agado. Reta diskutlisto “informado” povis parte disvastigi la informojn pri sukcesoj kaj pri iniciatoj, kiujn eblas sekvi ankaŭ aliloke. Jarfine la preparado de nova serio de Ĝisdate pri Esperanto komencis esti tradukata al diversaj lingvoj. Necesas intensigi tiun tradukadon por ke la informilo aperu en plejeble pliaj lingvoj. Intertempe devas refunkcii en 2006 ankaŭ la Reta Informa Centro, pri kies reaktualigo UEA kontraktis kun fakulo. Daŭris la prizorgado de la granda reta informejo www.esperanto.net.

Retpaĝoj kaj gazetaraj informoj

La Centra Oficejo prizorgas la interretajn paĝojn de UEA per teknika helpo ekster la oficejo. Gazetaraj informoj estis redaktataj de la Ĝenerala Direktoro, kaj aperis per 26 numeroj kun entute 60 artikoloj dum 2005.

Estrarano pri informado en 2005: Renato Corsetti speciala komisiito: Jukka Pietiläinen
2.3 Instruado

Lernado de Esperanto okazas en multaj formoj, kaj instruado estas unu el la bazaj okupoj de lokaj grupoj, landaj asocioj, kunlabore kun la instruista organizaĵo ILEI, en interretaj paĝoj, en eldonejoj kaj en la kursejoj. Instrukapabligaj seminarioj estas organizataj de landaj asocioj kaj Esperanto-centroj memstare aŭ kunlabore kun ILEI. Notindas la trijaraj Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato de Poznań, kie en la tria studjaro eblas specialiĝo pri Esperanto-metodiko. Grava nova iniciato estas akordigo de la instruado, lernado kaj ekzamenado de Esperanto al kriterioj, normoj kaj referenckadroj aplikataj por naciaj lingvoj en oficialaj eduksistemoj — lingvonormoj de Amerika Konsilio de Instruistoj de Fremdaj Lingvoj (ACTFL) kaj Komuna Referenckadro por Lingvoj — Lernado, Instruado kaj Taksado.

Kursoj kaj lernolibroj

Semajnaj aŭ semajnfinaj kursoj je internacia nivelo iom speguliĝas en la sekcio pri landa kaj regiona agado, sed pli bone en la kalendaroj, kiuj aperis dum la jaro. Por bona bildo pri lokaj studrondoj necesus studi la detalajn landajn raportojn.

Notoj pri novaj lernolibroj de Esperanto en lingvoj aŭ regionoj, kie ne antaŭe estis lernolibro pri Esperanto, troviĝas en la sekcio pri landa kaj regiona agado. Aliaj novaj lernolibroj aŭ nov-eldonoj de lernolibroj estas menciitaj en la revuo Esperanto dum la jaro.

Per la interreto eblas lerni Esperanton je tute privata nivelo. La interreto parte anstataŭas tradiciajn perkorespondajn kursojn, parte estas kompletigo al ili. Pluraj bonaj interretaj kursoj ekzistas, konstruitaj ĉefe per privataj aŭ volontulaj iniciatoj. En 2005 la Estraro de UEA decidis aŭspicii la kurson lernu.net. Vastan popularecon kaj bonajn rezultojn atingis ankaŭ la projekto Nesto.

Revuoj

Internacia Pedagogia Revuo (IPR) de ILEI regule aperas kvar fojojn jare kun varia enhavo de fakaj artikoloj kaj organizaj informoj. Ekde la jaro 2006 ĝi havas sciencan komitaton, kies celo estas plialtigo de la kvalito de fakaj artikoloj, plialtigo de la prestiĝo de IPR en la akademiaj rondoj. Juna Amiko, la revuo por bazlernejanoj kaj komencantoj, aperas laŭ nova aperritmo kun diversigita enhavo por diversaj celgrupoj.

Kunlaboro kaj eksteraj rilatoj pri instruado

La multjara kunlaboro inter Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) kaj UEA rezultigis dum 2005 internaciajn ekzamenojn, plej grave dum la UK en Vilno. Aliaj flankoj de la kunlaboro estis, ke tago de la kongreso estis dediĉita al edukado, kaj okazis praktikaj kursoj dum la kongreso. ILEI subtenas la laboron de Germain Pirlot pri kolektado de informoj pri instruado de Esperanto kaj interlingvistiko ĉe universitatoj. UEA kaj ILEI kune havis kontaktojn kun Unesko. Dum la jaro okazis diskutoj inter TEJO, ILEI kaj UEA pri trejnado de interpretistoj ĉe internaciaj aranĝoj, kie okazas kunlaboro kun ne-esperantistaj organizaĵoj.

Necesas noti la kontribuon de TEJO/E@I en la evoluo de instruado, pedagogio kaj moderna tekniko de la Esperanto-instruado. Metodikaj la projekto “Flugiloj de trejnseminarioj de malfacila vento” de ILEI kaj E@I jam tradicie okazas dum IJK kaj ILEI-konferenco. Rezulto de tiu projekto estas ankaŭ la eldono Manlibro pri instruado de Esperanto, kiu trafis ardan merkatan bezonon. Notindas plua evoluo de kunlaborrilatoj de ILEI kaj FIPLV (Internacia Federacio de Asocioj de Fremdlingvaj Instruistoj), kies membro ILEI estas.

Konferenco de Esperanto-pedagogoj

La tradicia konferenca programo de ILEI pliriĉiĝis per lingva festivalo kaj simpozio pri la konferenca temo, kiu ĉiujare rilatas al iu specifa aspekto de Esperanto kaj edukado. Tiuj aranĝoj malfermis la konferencon al ĝenerala kaj akademia publiko en la konferenclando.

Estrarano pri instruado en 2005: Claude Nourmont, reprezentanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA: Radojica Petrović

[FORIGITA!: bildo]

Kashando Buregeya instruas en 5-a klaso de pororfa lernejo en Uvira, Kongolando.

2.4 Faka kaj scienca agado

Faka kaj scienca laboro, per kiu oni utiligas Esperanton por diversaj temoj, estas grava ero de la laboro de UEA. Kiel organizo, UEA prizorgas aktualajn adreslistojn de fakaj asocioj, eblojn de kunvenoj pri fakaj kaj sciencaj temoj dum la Universala Kongreso, kaj administran servon de abonoj, transpagoj kaj librovendoj per la Centra Oficejo.

UEA provas instigi scienc-teknikan publikigon kaj eldonadon en Esperanto, paperan kaj retan. Ĝi ankaŭ provas kontakti kaj kunlabori kun ne-Esperantaj scienc-rilataj kaj fak-rilataj organizaĵoj kiel neregistaraj organizaĵoj (NROj) kaj Unesko.

La sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Vilno 2005 enhavis dek prelegojn en diversaj fakoj kiel astronomio, ekologio, lingvistiko, matematiko, tradukado kaj etnologio.

La preparlaboron faris la komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, kun prof. Christer Kiselman kiel sekretario. Rektoro de IKU 2005 estis prof. Aloyzas Gudavičius. Tri el la IKU-prelegoj estis samtempe parto de kurso de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) laŭ kunlabora kontrakto kun UEA. La kontrakto inter AIS kaj UEA pri okazigo de komunaj AIS-IKU-sesioj dum kongresoj estis ŝanĝita. La IKU-libro (redaktita kolekto de la IKU-prelegoj) de 2005 aperis papere dum la UK kaj en elektronika formo en la retejo de UEA. Komenciĝis kampanjo por krei retpaĝon kun pli fruaj IKU-libroj.

Verkado pri sciencaj temoj okazas ĉefe en la kadro de la Esperanta Vikipedio (interrete). Menciindas ankaŭ la datumbazo de Scienca kaj Teknika Biblioteko, STEB, kiu klopodas kolekti kaj re-disponigi Esperantajn tekstojn.

Nova virtuala Terminologia Esperanto-Centro (TEC) estis kreita en 2005, kaj plie modifita fine de 2005.

Dum 2005 okazis kontaktoj kun Internacia Asocio de Universitatoj (IAU), interalie cele al akcepto de la Internacia Kongresa Universitato kiel universitat-rilata aranĝo kaj aperigo de ĝi en la IAU-kalendaro. Pli ambicia celo de la kontaktoj estis, ke IAU rekonu AIS kiel universitatecan organizaĵon kaj akceptu ĝin kiel membron.

Faka agado dum la Universala Kongreso

Dudeko da fakaj asocioj okazigis kunsidojn dum la UK en Vilno. La temoj de la kunsidoj variis de trakto de jarraporto kaj elektoj ĝis fakaj prelegoj kaj diskutoj. En la Faka/Strategia Forumo dum la UK, deko da fakaj asocioj faris sinprezentojn, kaj okazis diskutoj pri ĝeneralaj temoj de scienca agado. Funkciis ankaŭ faka budo, kie reprezentantoj de fakaj asocioj deĵoris por sin prezenti al la kongresa publiko. Inter la kunvenoj pri fakaj temoj indas mencii ankaŭ tiun pri profesiaj radio-elsendoj. Okazis Terminologia Forumo sub la gvido de Detlev Blanke, kaj Familia Forumo sub gvido de Amri Wandel.

Dum la jaro pluraj fakaj asocioj aranĝis krome apartajn kvalitajn konferencojn aŭ kongresojn, ekzemple la instruista asocio ILEI, la fervojista IFEF, la medicinista UMEA, la blindula LIBE, kaj pluraj aranĝoj kun religia aŭ politika enhavo. Aro da fakaj revuoj estas eldonataj de la fakaj asocioj, kio progresigas la lingvoevoluon, kaj pluraj fakaj asocioj prizorgas proprajn retpaĝojn pri sia agado.

La komisiono pri Rondo Familia traktis la familian agadon dum la UK, kiel infanvartejo, internacia infana kongreseto kaj junulara programo, kaj pri la plua apero de Familia Esperanto, papere kaj rete.

Estrarano pri faka kaj scienca agado en 2005: Amri Wandel
2.5 Kulturo

2005 estis jaro de pluraj gravaj datrevenoj. La Universala Kongreso en sia centjariĝo estas kvazaŭ la kultura ĉefurbo de Esperantujo, kaj ankaŭ centjariĝis la Esperanto-teatro kaj la revuo Esperanto.

Kongreso

En la Universala Kongreso en Vilno plej la artaj aranĝoj kun okulfrapaj kulturaj eroj estis teatroprezentoj, koncertoj, nacia kaj internacia vesperoj. La rezultoj de la belartaj konkursoj estis prezentitaj okaze de speciala ceremonio. Okazis ankaŭ Oratora Konkurso.

Literaturo

Eldonado de Esperanta literaturo okazis tra la tuta mondo per pli ol 150 titoloj, kiuj havis la karakteron de originala beletro, tradukita beletro, faka literaturo kaj lernomaterialo kune kun vortaroj. Pri la eldonaĵoj aperis kiel kutime dokumenta listo en revuo Esperanto, kaj elektita aro da libroj estis ankaŭ recenzita en la revuo. La libroservo de UEA plibonigis sian interretan paĝon pri la libroj, kaj daŭre prezentas eblon mendi pli-malpli ĉiujn el la haveblaj libroj en Esperanto. En Litovio estis aparte abunda kaj varia eldonado de libroj tradukitaj al aŭ de Esperanto. Nuntempe okazas traduko de la libro La Zamenhof-strato en diversajn naciajn lingvojn, kaj ĝi jam eldoniĝis en pluraj el ili.

Kulturaj okazaĵoj

Kultura Esperanto-Festivalo okazis en Helsinki, Artaj Konfrontoj (Arkones) en Pollando, EoLA en Rusio, Aroma Jalto en Ukrainio. Multaj aliaj kulturaj renkontiĝoj estis aranĝataj ekster la formalaj kadroj de UEA. Multaj el la landaj aŭ fakaj aŭ privataj aranĝoj de kongresoj, konferencoj kaj kunvenoj en diversaj partoj de la mondo enhavas erojn de kulturo, kiel muziko, prelego, prezento de teatraĵo aŭ ekspozicio; oni povas nombri pli ol centon da tiaj aranĝoj. Antaŭ cent jaroj okazis la unua prezento de teatraĵo en Esperanto, kaj tion festis aparte britaj esperantistoj en Barlaston. Stariĝis artista datenbazo enkadre de Esperanto@Interreto.

Granda novaĵo estas la starigo de Internacia Televido, ITV, la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto, dank’ al la persistaj streboj de Flavio Rebelo el Brazilo.

La projekto “Interkulturo” de ILEI kaj E@I progresas, kun diskutaj tekstoj pri diversaj temoj, kiuj rilatas al la manieroj percepti kulturon, aŭ kulturaj manieroj percepti la mondon. Interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio. Ĉio respeguliĝas tra la Esperanto-mondo, kaj inkluzivas laboron de UEA-membroj aŭ landaj kaj fakaj asocioj.

Kulturaj centroj

Kelkaj centroj estas plene dediĉitaj al Esperanto-agado, kaj funkcias regule dum parto de la jaro. En aliaj centroj inter diversaj aktivaĵoj revenas plurfoje dum la jaro Esperanta aktivaĵo. En tiuj lokoj oni ne nur instruas Esperanton je diversaj niveloj, sed ankaŭ uzas la lingvon por kulturaj celoj.

Bibliotekoj kaj muzeoj

Jam la 9-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen.

La projekto pri Biblioteko Hodler, kun subvencio el ekstera fondaĵo, daŭras, kaj estas grava projekto en tempo kiam pli kaj pli da historio riskas malaperi pro ekonomiaj kaŭzoj. La Esperanto-muzeo en Vieno tute renoviĝis.

Estrarano pri kulturo en 2005: Claude Nourmont
2.6 Esploro kaj dokumentado

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, daŭrigis sian intensan agadon por subteni la laboron de UEA kaj de la tuta movado en siaj laborkampoj.

En la jaro 2005, CED daŭrigis sian aktivadon sub direkto de la estraro, kiu konsistis el profesoro pri slavistiko Jouko Lindstedt (Universitato de Helsinki), docento pri interlingvistiko kaj la hungara lingvo Ilona Koutny (Universitato de Poznań), docento pri interlingvistiko Detlev Blanke (Universitato Humboldt, Berlin), vicprofesoro pri edukado Mark Fettes (Universitato Simon Fraser, Vankuvero), kaj la direktoro de CED, Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri humanistiko (Universitato de Hartford, Usono).

Informado

Sur la kampo informado, d-ro Blanke redaktis la regule aperantan Informilo por Interlingvistoj, kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp. Tiu Informilo estas senpage havebla por ĉiu interesiĝanto. D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). Por la jaro 2004 (registrita en 2005) ĝi enhavis 353 bibliografiajn erojn en la ĉapitro pri Esperanto kaj interlingvistiko, kaj plurajn erojn aliloke en la bibliografio, ekzemple en la literaturaj ĉapitroj. Tiu ĉi estas nepre la plej kompleta internacia bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio, konsultebla en ĉefaj esplorbibliotekoj tra la mondo.

Retejoj

Daŭris en la jaro 2005 la subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) al la retejoj, kiuj okupiĝas pri instruado de la lingvo. La retejo de edukado.net grave antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion. Dum la jaro Edukado.net sub gvido de Katalin Kováts konsiderinde plivastigis siajn servojn al instruistoj, plimultigis siajn uzantojn, kaj plifirmigis siajn rilatojn kun kunlaborantoj. La retejo lernu.net, gvidata de Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj. InterKulturo de ILEI havas retejon kiel gvidejon kaj laborejon por la projekto. Estas nun planata ampleksa retejo por pluevoluigi la t.n. Nitobe-procezon, la dialogon pri alternativaj aliroj al la lingvaj aranĝoj en internaciaj organizaĵoj, kiel ekzemple la Eŭropa Unio. Tiu retejo enhavos datumbazon pri lingvoj en internaciaj rilatoj, interagajn diskutgrupojn kaj aliajn elementojn.

Literaturo

Pluaperis regule la revuo de CED, Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado), eldonata de la granda nederlanda eldonejo Benjamins, kaj redaktata de d-ro Tonkin kaj d-ro Probal Daŝgupto, profesoro pri lingvistiko ĉe la Universitato de Hajderabado. La artikoloj aperas en diversaj lingvoj, plej ofte la angla, sed kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de ĉiuj ĉefaj esplorbibliotekoj, kaj membras en ĝia redaktokomitato eminentaj lingvistoj kiel ekzemple Ulrich Ammon, John Edwards, Joshua Fishman, David Graddol, Rainer Enrique Hamel, Shirley Brice Heath, Ali Mazrui, Robert Phillipson kaj Abram de Swaan. Tiu ĉi elstara faka periodaĵo estas direktata unuavice al la ekstera publiko, kaj ĝi ludas gravan rolon en la akceptigo de Esperanto inter lingvistoj kaj aliaj universitatanoj.

Eldonaĵoj

Rilate al la centjariĝo de la Universalaj Kongresoj la ĉefa eldonaĵo estis Sed homoj kun homoj. Universalaj Kongresoj de Esperanto 1905-2005 de Ziko Marcus Sikosek, eldonita de UEA.

Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA ankaŭ menciindas tekstoj el la Internacia Kongresa Universitato 2005.

Konferencoj

Esperantologia Konferenco en Vilno okazis sub gvido de Detlev Blanke, pri diversaj temoj, prezentitaj de grandparte novaj esperantologoj.

Okaze de la centjariĝo de la Universalaj Kongresoj UEA okazigis simpozion en Bulonjo-ĉe-Maro, organizitan de Claude Nourmont, kun la temo “Lingvoj kaj la strebo al justa tutmondiĝo: la centjara sperto de Esperanto-renkontiĝoj”.

Al la simpozio, kiu okazis en la franca kaj en Esperanto, kontribuis elstaraj fakuloj esperantistaj kaj ne-esperantistaj. Ĝi allogis pli ol 200 partoprenantojn.

CED, sub gvidado de Mark Fettes kaj Humphrey Tonkin kaj kun la helpo de litovaj esperantistoj, precipe Povilas Jegorovas, organizis NITOBE-simpozion en la Parlamentejo de Vilno tuj post la Universala Kongreso, kun la temo “Lingvopolitikaj aspektoj de la plivastiĝo de Eŭropa Unio”. Partoprenis sepdeko da invititaj lingvistoj, sciencistoj, politikistoj, el preskaŭ ĉiuj novaj landoj de Eŭropa Unio kaj ankaŭ el aliaj mondopartoj. Ĝi okazis en pluraj laborlingvoj, tiel ke necesis interpretado, kie Esperanto rolis tute egale kiel la aliaj lingvoj.

La konkluda dokumento alvokas la ŝtatojn-membrojn de EU al kunlaboro pri evoluigo de komuna lingva kadro, kiu kreu ekvilibron inter pozitiva agnosko de lingva diverseco kaj la bezono de efika, altkvalita komunikado inter ĉiuj civitanoj de EU.

Subteno de ESF estis grava por tiuj altnivelaj aranĝoj.

Aliaj Agadoj

Subteno de ESF ebligis la kompletigon aŭ daŭrigon de kelkaj esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo, starigon de rilatoj kun la Centro por Kompara Literaturo kaj Socio ĉe Universitato Columbia (Usono), partoprenon de esperantologoj en naciaj kaj internaciaj konferencoj, kaj pretigon de normoj por la lernado kaj instruado de Esperanto (projekto gvidata de Timothy Reagan kaj Duncan Charters). ESF ankaŭ gastigas ĉe sia retejo (www.esperantic.org) la retpaĝaron de CED.

Estrarano pri Esploro kaj Dokumentado en 2005: Claude Nourmont
2.7 Kongresoj

La 90-a Universala Kongreso en Vilno 24-31 julio kolektis 2 344 kongresanojn el 60 landoj. Estis granda apogo fare de la lokaj aŭtoritatoj. Litovaj amaskomunikiloj montris bonan interesiĝon pri la kongreso. La UK estis tre videbla en la urbo.

Kultura kaj kleriga programo

La kongreso havis abundan kulturan kaj klerigan programon. Enkadre de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) estis faritaj 10 prelegoj. Krom tio estis aparta Esperantologia Konferenco pri diversaj temoj. En kleriga lundo 42 fakuloj mallonge prelegis pri diversaj temoj, grupigitaj sub ĉeftemoj, kaj kun viglaj diskutoj en plenplenaj salonoj. Aldoniĝis kursoj pri la loka lingvo, prelegoj kaj programeroj specife pri Litovio. Cetere la kongresanoj estis aparte laboremaj kaj kleriĝemaj, ĉiuj tiuj programeroj allogis amason da homoj.

La kongresa temo estis nekutime pri la kongresoj mem: Universalaj Kongresoj: 100 jaroj de interkultura komunikado. Oni diskutis pri la estinto, estanto kaj estonto de la UK. El la vesperaj programoj elstaras la nacia vespero, ĝuindaj teatroprezentoj, koncertoj, internacia arta vespero. Okazis dek aŭtoraj duonhoroj en la abunda libroservo. Bone organizitaj ekskursoj donis turisman ripozon inter la laborkunsidoj, kaj pliajn konojn pri la kongresa lando.

Laboraj kunsidoj

Pri la komitatkunsidoj kaj fakaj kunsidoj estas mencioj en aliaj partoj de la Estrara Raporto. Ankaŭ la Akademio kunsidis, same kiel la Centro de Esploro kaj Dokumentado.

Organize la kongreso estis bonega, kun glata funkcio de ĉio. En kunligo kun la Universala Kongreso okazis aliaj kongresoj. ILEI havis sian konferencon samlande en Kaŭno, dum la 61-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en najbara lando Pollando ĉe Zakopane. Senlige al ĝi, sed lige al la historio de Esperanto, cent jarojn post la unua kongreso, okazis fine de marto renkontiĝo en Bulonjo-ĉe-Maro kun pli ol 500 partoprenantoj. Aparta ekskurso sekvis la spurojn de Zamenhof al Britujo. La urbo Bulonjo aparte subtenis la konferencon.

Pri urboj por Universalaj Kongresoj de la jaroj 2006 kaj 2007 ekzistas jam pli frue decido pri Florenco kaj Jokohamo.

Estrarano pri kongresoj en 2005: Claude Nourmont
2.8 Eksteraj rilatoj

En 2005 la laborantoj pri eksteraj rilatoj estis okupitaj pri plur-direkta rilatado. Kiel pasintjare oni okupiĝis ĉefe pri Unesko kaj la oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, Ĝenevo kaj Vieno, kaj ankaŭ pri Eŭropa Unio, la Eŭropa Konsilantaro en Strasburgo. Sed al tio aldoniĝas la firmiĝo de la reprezentiĝo de esperantistoj en la movado por la Mondaj Sociaj Forumoj.

Partopreno en Monda Socia Forumo

La 5-a Monda Socia Forumo okazis en Portalegro (Porto Alegre) en Brazilo de la 26-a ĝis la 31-a de januaro. UEA estis reprezentita de José Antonio Vergara, sed multegaj entuziasmaj junaj esperantistoj brazilaj igis sin tre videblaj pro siaj verdaj ĉemizoj, grandaj rubandoj kaj sia entuziasmo. Ankaŭ partoprenis kaj prelegis (ne)esperantista asocio, Libero por la lingvoj, kies ĉefa animanto estas la konata franca esperantisto Francisko Simonnet. Entute la laboro de kontaktoj kun unuopuloj kaj asocioj estis tre utila.

Eŭropaj instancoj

La agado al la eŭropaj instancoj trovis momentojn de granda intenseco en 2005. Oni invitis ĉiujn parlamentanojn al la Universala Kongreso en Vilno kaj multajn el ili al la tiel nomata simpozio Nitobe, kiu okazis post la kongreso. Estis ricevitaj multaj reagoj ĝenerale kuraĝigaj por simila agado en la postaj jaroj.

Aliflanke ne okazis progreso pri la ideoj rekte alparoli la parlamentanojn pri kelkaj el la projektoj de esperantistoj, kiel vastigo al ĉiuj eŭropaj landoj de la rajto ekzameniĝi pri Esperanto, kiun havas hungaraj civitanoj.

En la fino de la jaro okazis tre favora aperigo en Francujo de la tiel nomata Raporto Grin. La raporto, verko de François Grin de la universitato de Ĝenevo, esploras plurajn scenarojn de la lingvopolitiko pri fremdaj lingvoj en Francujo, kaj konkludas, ke la plej malmultekosta kaj samtempe justa solvo estus Esperanto. Provizore oni iru al situacio de plurlingveco kun Esperanto. La raporto ebligis al eŭropaj esperantistoj disvastigi informojn pri nia kutima solvo, sed per la apogo de ekonomia analizo. Kompreneble oni ankaŭ konsciis, ke la batalo estos longa, ĉar la instanco mem, kiu mendis la raporton kaj la francaj edukinstancoj ĝenerale ne tre atentis ĝin. Alivorte la elektoj en ĉi tiu kampo ne estas nur raciaj.

Pri tiuj elektoj oni parolis en la simpozio Nitobe en la UK en Vilno, kies konkludoj estas bazo por posta agado en tiu kampo.

Reprezentiĝo en internaciaj konferencoj

Dum la jaro 2005 UEA estis reprezentata en pluraj internaciaj konferencoj. Du el ili okazis en Kanado, unu pri la partopreno de la Civitana Socio en UN kaj unu pri klimataj ŝanĝoj. Kanadaj esperantistoj tre efike reprezentis la movadon tie.

En Eŭropo okazis fine de la jaro, la 24-an kaj 25-an de novembro, en Parizo “Eŭropa forumo pri plurlingvismo” (france: Assises Européennes du Plurilinguisme). Ĝin partoprenis fakuloj pri lingvopolitiko el pluraj medioj. Kelkaj esperantistoj ĉeestis. UEA estis reprezentita de Claude Nourmont, sed estis multaj reprezentantoj de la partio Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Prelegis interalie Seán Ó Riain kaj ankaŭ pluraj konataj amikoj de Esperanto, kiel Robert Phillipson kaj Kurt Gawlitta. Entute Esperanto, pri kiu la organizantoj ne volis akcepti prelegojn, estis tre bone reprezentita.

UK en Vilno

Dum la Universala Kongreso en Vilno estis faritaj pluraj kontaktoj kun la landaj politikaj instancoj. Tute aparte oni havis multajn okazojn kontakti litovajn politikistojn dum la UK mem kaj en la posta simpozio Nitobe. Tute aparta estis la ĉi-jara salutado de la Universala Kongreso fare de la Ĝenerala Direktoro de Unesko mem, kiu reliefigis la komunecon de celoj inter UEA kaj Unesko.

Rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj

La plej rimarkinda evento de la jaro rilate al la rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj estas la aktiva partopreno en la 61-a Sesio de la Komisiono pri Homaj Rajtoj, kiu kunvenis en la UN-sidejo en Ĝenevo. Ĝin partoprenis por UEA Renato Corsetti kaj Andreas Künzli. Utiligante sian rajton prezenti skriban dokumenton pri la tagordaj punktoj, ili prezentis dokumenton pri lingvaj homaj rajtoj. En tiu dokumento oni montris al la 2-a artikolo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, “Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo, religio....” Ĝis nun, la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj ricevis atenton nek de UN nek de ĝiaj membro-ŝtatoj. La dokumento estis disponigita al ĉiuj delegitoj, kaj estis faritaj tre utilaj kontaktoj. Oni ankaŭ ricevis la eblon alparoli unu el la subsesioj pri kulturo.

La eksperimenta lanĉo de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto fare de la Estraro montros ĉu la Esperanto-movado povas ligi pli firme Esperanton al la Homaj Rajtoj. Temas pri Semajno, kiu inkluzivu la tagon de homaj rajtoj, la 10-an de decembro, kaj la tradician Zamenhof-tagon, la 15-an de decembro.

Pri la funkcio de la Novjorka Oficejo, kiu estas starigita por la kontaktoj kun UN, vidu sub punkto 2.4 Administrado.

Plano pri Amikoj de Esperanto

La Projekto de Internacia Listo Amikoj de Esperanto (AE) ne multe progresas. La gvid-linioj por AE estas preparitaj, kaj por realigi la projekton ni bezonas helpon de Landaj Asocioj. Tamen estas malfacile trovi la “komunan valorkoncepton”, kiaj homoj estas ŝatataj de plej multaj homoj. Ni devas trovi homojn, kiuj estas alte taksataj en la Esperanto-komunumo kaj same ĉe la ekstera publiko. Ni kune klopodu por trovi pli da amikoj.

Unesko en Parizo

La agado ĉe Unesko ĉi-jare okazis sub la signo de la laboro pretiga por eventuala nova rezolucio pri Esperanto prezentota al la 33-a Ĝenerala Konferenco, okazinta dum la pasinta oktobro. Efektive ĉiuj landaj asocioj estis petitaj kontakti siajn landajn instancojn por esplori pri la preteco de la reprezentantoj de tiuj landoj en Parizo subteni novan rezolucion pri Esperanto. Laŭdinde multaj landaj asocioj respondis al la alvoko kaj klopodis, sed mallaŭdinde malmultaj landoj estis pretaj subteni, kaj inter ili neniu el la grandaj landoj pretis kunprezenti la rezolucion, kies tekston pretigis la litova reprezentanto. Sekve de tio, en la lasta momento estis decidite ne prezenti la rezolucion, por ne riski malaprobon. La laboro por la 34-a Ĝenerala Konferenco rekomenciĝis. La reprezentantoj de UEA kaj de ILEI ĉiukaze ĉeestis la Asembleon kaj faris rimarkindan informan laboron, interalie, per filmeto.

Ni partoprenis ankaŭ la kutiman aŭtunan kunvenon de Ne-Registaraj Organizaĵoj kaj daŭre alvokis por pliaj subskriboj de la Manifesto 2000 de Unesko. Oni povas diri, ke efika teamo ĉe Unesko rekomencis labori kunordige kun la reprezentantoj de ILEI. En 2005 UEA renovigis la kunlaboron kun Internacia Asocio de Universitatoj, unu el la plej grandaj NROj.

Estrarano pri eksteraj rilatoj en 2005: Renato Corsetti pri Amikoj de Esperanto: Yu Tao

3. Landa kaj regiona agado

3.1 Ĝenerale

La laboro de UEA estas bazita sur iniciatoj de membroj en diversaj landoj de la mondo, kaj bazo de tiu laboro ofte estas tute loka agado, kiu multe dependas de la kapablo kaj entuziasmo de individuoj kaj grupoj. Tiu ĉi raporto nek celas nek povas ĉion mencii, sed grava parto de la raporto pri la jaro 2005 estas superrigardo pri la Esperanto-laboro en la regionoj, kiuj proksimume similas al mondopartoj. Pli kaj pli la kontaktoj inter membroj kaj grupoj okazas per interreto aŭ per interretaj diskutlistoj, speciale kiam temas pri la disvastigo de informoj pri agadoj, kongresoj, kunvenoj kaj kursoj. En tio menciindas la rolo de la revuo Esperanto, de la landaj kaj regionaj retpaĝoj kaj aparte de la komisiito pri ĝemelaj urboj.

La laboro de la komisiito pri ĝemelaj urboj plu estis grava piliero rilate la evoluon de tiu ĉi UEA-agado. Ĝis la fino de la jaro 2005 la projekto ricevis reagojn de 107 esperantistoj el 43 landoj. 146 urboj estis menciitaj en la ricevitaj mesaĝoj. Okazis kunsido en la UK. La decido farita de la urbestroj de la ĝemelaj urboj Gora, Pollando kaj Herzberg am Harz, Germanio, pri uzado de Esperanto kiel pontlingvo inter la du urboj cele al vigligo de la urbo-partnereco kaj redukti la komunikad-barilojn, antaŭenpuŝis la interŝanĝon de esperantistoj kaj ekdonis fruktojn. Subtenate kaj proponite de la urbodomo okazis renkontiĝo de esperantistoj el la ĝemelurboj de la rumana urbo Kluĵo.

Esperanto-kluboj en ĝemelaj urboj interkonsentis pri kunlaboro, ekzemple tiuj de Rennes en Francio kaj de Brno en Ĉeĥio, same kiel tiuj de Prilep en Respubliko Makedonio kaj de Zmijev, Ukrainio. En kongreso okazinta en Rigo en julio 2005 estis ĝemelurba programo. Sub la helpo de la projekto, esperantistoj en la japana urbo Himeji kaj en la usona urbo Davis trovis samideanojn en la ĝemelaj urboj. Aperis reta revueto pri la projekto. UEA dankas la sindediĉon de sinjoro Wu Guojing kaj de ĉiuj kunlaborantoj al la ĝemelurba agado en 2005.

Estraranoj pri landa kaj regiona agado: Maritza Gutiérrez González (ĝenerale) kaj Yu Tao (Azio)
3.2 Afriko

La instancoj de la movado en Afriko en 2005 estis Afrika Oficejo en Togolando, la Afrika Komisiono kaj la enlandaj movadoj. Laŭ kontrakto kun UEA, Afrika Oficejo funkciis en la Instituto Zamenhof en Lomeo. Pri arabaj landoj vidu alian ĉapitron.

En radiostacioj

Rilate la informan agadon, elsendoj tra radiostacioj okazis en Togolando, Popola Kongolando kaj Burundio. Attaglo Elom, Agbolo Didier kaj Adjé Adjévi, nome de JOTE kaj UTE informis la aŭskultantaron Togolandan de Radio Metropolis. En Kongolando elsendis dufoje Jean-Louis Madzella. En Burundio, Tereza Kapista, akompanata de Jérémie Sabiyumva kaj Birindwa Moshosi, parolis al aŭskultantaro de radiostacio. La Esperanto-Klubo en Niamey, Niĝera Respubliko, dufoje parolis pri Esperanto ĉe radiostacioj.

Prelegoj

Prelegoj okazis en lernejoj por informi instruistojn kaj gelernantojn, ankaŭ en universitatoj. JOTE en Togolando trairis lernejojn kaj la universitaton de Lomeo, kaj plie organizis informkampanjon en la urbo Kpeme okaze de la 13-a Togolanda Esperanto-Kongreso. Kotdivuara Esperanto-Asocio entuziasme aliris la universitaton de Abighano-Cocody, kie s-ro Antoine Kouassi Koublan kaj Daniel Tuo prelegis pri Esperanto. Niĝerlanda Esperanto-Klubo same eniris la universitaton de Niameo por paroli pri la internacia lingvo.

Kursoj

Rilate la instruan fakon indas mencii ke okazis kursoj en pluraj landoj, jen en kluboj jen en lernejoj. En Togolando, Instituto Zamenhof disponigis kurson al pli ol 100 gelernantoj dum oficialaj instruhoroj. En Benino, la lernejoj Codji kaj La Rimedo disponigas kurson al infanoj ekster la lernejaj horoj. Tiel okazas ankaŭ en Burundio. En Madagaskaro okazas kurso perkoresponda per libro verkita de enlandanoj. Tie agadas ankaŭ CIE de Désiré Rabevazaha. En Demokratia Kongolando okazis kurso en la universitato kaj ankaŭ en lernejo kadre de la programo “Esperanto por daŭropova evoluo”. Pluiras la kurso en la Orodo-Vilaĝo de Niĝerio. En Burundio la Cseh-instruistino Tereza Kapista (el Serbio kaj Montenegro) gvidis kurson kun partopreno de multaj dekoj da esperantistoj en Buĵumbura kaj en Rumonge. La kursoj okazis en la kadro de la agado “Lingvo de paco” de UEA. Niĝerlanda Esperanto-Klubo organizis kurson en la universitato de Niameo, kaj ankaŭ en angla klubo de la ĉefurbo de Niĝerlando.

Internacia ekzameno de UEA okazis en Madagaskaro; tiu de Togolando estas prokrastita pro ne sufiĉa preparo, sed okazis ekzameno laŭ la Zagreba Metodo.

Kluboj

La vivo en kluboj estas la unua kampo de la lingvoutiligado. Al tio aldoniĝas ankaŭ korespondado, kunvenoj, renkontiĝoj kaj kongresoj. En Demokratia Kongolando aktivis la klubo EVG de Kikulu Mukeba Bertin kaj Namutema Wabasobe; estis ankaŭ la klubo de Mondengi Vital kaj EKM (Esperanto Kultura Movado) de Emile Malanda. La agado de Konga Esperanto-Rondo estas rimarkinda. Ĝia futbalteamo ludis multajn matĉojn en la jaro. En Madagaskaro funkcias la kluboj de Mahabo kaj Antsirabe. Al tiuj ĉi aldoniĝas la Itaosy Esperanto-klubo kaj la klubo en Antsalova. En Burundio agadis pluraj kluboj prizorgataj de la nacia landa asocio ANEB. En Niĝerio laboris kluboj en Owerri, Ibadan kaj Badagry, dum “Dzaleka Esperanto-klubo en Malavio” (DEKM) agadas en Malavio. En Togolando funkciis deko da kluboj. En Ugando aktivis SEK (Esperanto-Klubo Solidareco).

Landaj asocioj

Notindas funkciantaj landaj asocioj en Burundio, Ebura Bordo, Malagasio, Niĝerlando, Niĝerio, Sudafriko kaj Togolando. El tiuj ĉi nur la landaj asocioj en Madagaskaro kaj Togolando povis organizi nacian kongreson en la jaro: estis la 13-a en Togolando, sed la 3-a en Madagaskaro. La Zamenhof-festo estis diverse celebrata tra la kontinento. Eĥoj de tio aŭdiĝis el Burundio kaj Togolando.

Sendube la afrika agado forte baziĝas sur la agado de multaj malavaraj esperantistoj tra la mondo, kiuj konstante kontribuas al la afrika fondaĵo. La afrika komisiono sub gvido de Gbeglo Koffi vigle kunlaboris al tiu ĉi celo.

Al ĉiuj kunlaborantoj indas danki kaj rekoni ilin pro la konstanta kaj sinofera kunlaboro.

3.3 Ameriko

Dum la jaro 2005 la amerika movado daŭre kaj entuziasme laboris pere de siaj kluboj, landaj grupoj kaj asocioj tra vasta regiono. Pluraj eventoj okazis kaj estis raportitaj pere de retpaĝoj kaj paperaj komunikiloj. Indas danki al Atilio Orellana, kiu pro laborkialoj devis fini sian laboron kiel komisionestro. Menciindas la vigla agado de José Antonio Vergara, proponita kiel nova kunordiganto. Certe multaj gesamideanoj dum la jaro entuziasme kaj senĉese agadis por plifortigo kaj pluvivado de la amerika movado. Tiu ĉi raporto estas nur resumo de kelkaj el la agadoj. En 2005 okazis kunveno dum la UK en Vilno pri amerika Esperanto-agado, cele al starigo de kunlaboraj ligoj. La Komisiono, pere de José Antonio Vergara el Ĉilio partoprenis la Mondan Socian Forumon en Porto Alegro kunlabore kun la loka Esperanto-grupo, la landa asocio BEL, kaj la asocio Libero por la Lingvoj. Kadre de tio kaj rezulte de prelego de la komisionano Vergara estiĝis kontakto kun la eldonanto de la grava Latinamerika Agendo, kaj oni publikigis en la eldono por la jaro 2006 alvokon de la agenda komunumo mem al la legantaro lerni Esperanton. Oni aranĝis retkurson por la interesiĝantoj, kiun prizorgas la komisionano Adonis Saliba (Projekto Nesto).

Landaj eventoj

La Komisiono fariĝis aktiva kontribuanto al la preparlaboroj de la Brazila E-kongreso okazonta en 2006 kaj proponis la okazigon de Internacia Simpozio pri “La lokaj Esperanto-grupoj kiel komunuma socia kapitalo”. En Urugvajo oni festis la centjaran jubileon de Esperanto. Argentinanoj lanĉis sian retkurson kaj regule eldonis sian bultenon.

En la centramerika kaj kariba regiono ekestis ankoraŭ ne evoluintaj eventoj subtenate de la projekto Nesto per ĝiaj kursoj. Kubo partoprenis la Internacian Festivalon de la kariba kulturo, kaj okazigis trejnseminariojn, dum la kuba informagentejo AIN ekuzis Esperanton kiel laborlingvon. En Norda Ameriko la esperantistoj kunigis fortojn por okazigi la 3-an mezkanadan renkontiĝon en Toronto kun partopreno ankaŭ de usonanoj. Fondiĝis du novaj studentaj E-kluboj en universitatoj en Montrealo. ELNA kreis novan kaj pli dinamikan retpaĝaron. La jara kongreso okazis en la ĉefurbo de Teksaso. Diversaj regionaj kongresetoj okazis, ekz. la 36-a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto en julio en Vermonto, kaj la Aŭtuna Rekontiĝo de Esperanto en Silver Bay, Novjorkio.

3.4 Arabaj landoj

Samkiel dum la antaŭa periodo en 2005 la Araba Komisiono, gvidata de Marielen Désert, ne ripozis, kvankam rezultoj nur iom post iom montriĝos. El la lernantoj kiuj aliĝis al la retkursoj komencitaj en 2004, kelkaj el Maroko kaj Alĝerio starigis fortajn ligojn kun la esperantistaro tra la mondo, kaj nun korespondas ĉu rete, ĉu poŝte. Danke al helpemaj asocioj kaj/aŭ unuopaj esperantistoj, oni ricevis lernolibrojn kaj vortarojn, kaj tiel povos daŭrigi la lernadon kaj eventuale la instruadon surloke. En malfacilaj kondiĉoj kaj malgraŭ teknikaj problemoj, laborgrupo ektradukis retkurson al la araba, kaj oni atendas ke baldaŭ arablingvaj parolantoj povos uzi tiun lernilon pere de la interreto. Intertempe antaŭeniris la korektado de la araba-Esperanta vortaro de Georges Abraham fare de sinjoro Abada.

Post kontaktoj kun universitatanoj en Libano, ekis projekto pri prelegoj kaj kursoj en Bejruto. Tiu ĉi plano ankoraŭ ne plene realiĝis, ĉefe pro manko de monrimedoj. Pro unuopulaj iniciatoj okazis renkontiĝoj kaj foje eĉ kursoj, inter vojaĝantoj kaj magrebaj lernantoj, en Tunizio kaj Maroko. En Francio, Zohra Boubker instruis al 15 lernantoj el Maroko, kiuj staĝis portempe en Montpeliero.

Oni aparte dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj subtenintoj kiuj dum la jaro klopodis tie teni la torĉon de Esperanto.

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la landa kongreso de ELNA. Austin, Teksaso, 2005.

3.5 Azio

En 2005, Irana Esperanto-Asocio fariĝis nova Landa Asocio de UEA. La irana estas la oka LA el Azio. La aliaj estas Ĉinio, Hinda Unio (Barato), Israelo, Japanio, Koreio, Pakistano kaj Vjetnamio.

Bulteno, kongresoj

En majo de 2005, aperis la 50-a numero de la bulteno Esperanto en Azio, kiu festas ankaŭ la 15-jaran jubileon. Ekzempleroj iras al aziaj esperantistoj kaj al mon-donacintoj de la Fondaĵo Azio. Ĝin eldonas la komisiono de UEA pri la azia Esperanto-movado, KAEM.

La 4-a Azia Kongreso prokrastiĝis pro la malstabila politika situacio en Nepalo kaj la diligenta kaj entuziasma NespA devis duoble labori, unue por “Antaŭ-kongresa Renkontiĝo”, al kiu venis 24 homoj el ekster Nepalo, kaj poste por la 4-a AK, kiu okazis inter la 25-a kaj 29-a de aŭgusto kun 120 partoprenantoj (aliĝis 171). La kongreso estis ne granda tamen tre sukcesa kun diversaj fakaj kunsidoj kaj ekskursoj. Finance japanoj multe kontribuis al la sukceso de la kongreso.

En la Vilna UK kaj AK en Kathmandu, KAEM organizis kunsidojn pri azia agado kun jenaj ĉefaj decidoj: La 5-a Azia Kongreso okazos en Bangaloro, Barato, de la 11-a ĝis la 15-a de februaro 2008. Azia kongreso okazos ĉiun duan jaron anstataŭ la nuna ritmo de tri jaroj, la 6-a AK okazos en 2010.

Membroj

Projekto-C celas membrigi aziajn aktivulojn al UEA, kaj grave kontribuis. Kelkaj brilaj samideanoj forlasis nin en 2005. Forpasis Bakin (Ba Jin), membro de la Honora Patrona Komitato kaj fama verkisto, honora membro de UEA kaj la unua prezidanto de KAEM s-ro Takeuti Yosikazu, kaj la honora membro de UEA Ito Kanzi (ludovikito). La azia esperantistaro dankas kaj memoras ilin.

En Israelo, ELI ekhavis junajn arabajn membrojn, kiuj kunaranĝis la 6-an Komunan Israelan Esperanto-Semajnfinon.

Samideanoj el Ĉinio, Japanio kaj Koreio kune tradukas libron pri komuna historio de la tri landoj. Tio estas nova ekzemplo, kiu montras la utilecon de Esperanto por paco kaj interkompreno. Dank’ al la subteno de Renato Corsetti kaj Hori Yasuo, helpe de Ĉina Esperanto-Ligo, la Fakultato pri Ĉina Lingvo kaj Du-lingva Studado de Hongkonga Politeknika Universitato planas fondi “Edukan Bazon por Disvastigo kaj Esplorado de Esperanto en Azio”, kiu helpos la disvastigon de Esperanto en sudorienta Azio.

3.6 Eŭropo

En Litovio, antaŭ, dum kaj post la sukcesa UK, daŭre okazis serio de agadoj en la informa kaj instrua kampoj. Same vigle agadis la landaj asocioj en aliaj landoj. Ni menciu Kroation kaj ĝiajn eldonaĵojn, kaj aparte la 7-an kongreson de kroatiaj esperantistoj en Zabok.

En Rusio la Esperanto-movado vigle laboris en la diversaj agadkampoj kaj prioritatoj de UEA, interalie la apero de REGo, okazigo de la literatura konkurso de La ondo de Esperanto Liro 2005 kaj aktualigo de la retpaĝaro www.reu.ru. Inter aranĝoj menciindas la evento RET-05 (Rusiaj E-Tagoj).

Balkanaj landoj

En la balkana regiono la membroj de la balkana komisiono daŭre strebas al serĉado de unuigaj projektoj. En Makedonio ekzistas Makedonia Esperanto-Ligo (MEL), sed ĝi bezonas ankoraŭ transiri al vera praktika ligo. En Makedonio estas 13 Esperanto-societoj, sed aktive laboras ĉefe E-societoj en Skopje kaj en Prilep. Oni fondis MEJO-n (Makedonia Esperanto Junulara Organizo). Intertempe en Prilep oni organizis internacian pentraĵ-konkurson por infanoj, okaze de internacia tago de handikapitaj personoj, kiun partoprenis infanoj el Pollando, Kroatio, Francio kaj Armenio.

En Serbio menciindas la informa laboro plenumita pere de televid-elsendoj, kie oni ankaŭ prezentis novan eldonon de vortaro Esperanto-Serbokroata kaj lernolibron por ekspresaj kursoj. Libroekspozicioj okazis en la Foirejo de Novi Sad. En Banja Luko, Bosnio kaj Hercegovino, la 23-an de decembro okazis solenaĵo dediĉita al la deka datreveno de la aktivado de urba Esperanto-societo sub la nomo “La Mondo” (periodo 1995-2005). La instituto Beograd daŭrigis sian aktivadon en diversaj kampoj malgraŭ malfacilaĵoj materiaj kaj financaj.

Bonnivelan agadon oni notis ankaŭ en pluraj urboj en Bulgarujo. Oni impulsis la uzadon de komputilaj kursoj, kaj aranĝis sciencan sesion en Karlovo, en la ejoj de la fondata esperantlingva universitato.

Renkontiĝoj

En Slovakio okazis tutslovakia renkontiĝo organizita de Slovakia Esperanta Federacio — SKEF kaj Okcidentslovakia Esperanta Societo (OSES) en Modra, Piesok. Dume en Pollando oni aŭskultigis La Esperon, registritan en Pola Radio speciale por la 8-a Muzik-Festivalo de Pola Radio. En Rumanio okazis kursoj en kelkaj Esperanto-centroj. La fervojistoj okazigis la Internacian Esperanto-Kongreson 2005, kiu solidigis la kunlaboran rilaton inter la landa asocio kaj la fervojista.

Eŭropa Esperanto-Unio, EEU

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) startis en nova organiza kaj labora formo en 2005. Ĝis aprilo 2005 ankoraŭ funkciis Brusela Komunika Centro, en kiu laboris profesie Marko Lins. Ekde la unua de majo la Estraro decidis havi nur duontempan laboron kadre de EEU, kiun plenumos du personoj: unu zorgos pri interretaj aktivadoj kaj medioj kaj alia redaktos la Eŭropan Bultenon, zorgos pri preparoj de la EEU-kongreso kaj pri projektoj sendataj al eksteraj fondusoj por financado.

Eŭropa Bulteno aperis ĉiumonate en elektronika formo (komence de la jaro ankaŭ en papera formo).

Kunveno de EEU

En majo 2005 estis fine oficiale registrita EEU kun sidejo en Bruselo kaj ekde tiam EEU havas juran personecon kaj sian bankkonton. La financan laboron prizorgis Flory Witdoeckt. La estraro de EEU havis unu kunsidon aprile en Kolonjo kaj unu en Vilno julie. La Asembleo de EEU kunvenis la unuan fojon en nova konsisto (24 reprezentantoj de 24 EU-landoj) en Vilno (Litovio) la 26-an de julio. Dum la kunveno oni elektis novan estraron por 3-jara mandato: d-ron Séan Ó Riain (IRL), prezidanto, Zlatkon Tišljar (Slovenio), sekretario, Flory Witdoeckt (BE), vicprezidanto kaj kasisto, Petron Balaž (Slovakio) kaj Georgon Handzlik (Pollando).

Al EEU aliĝis novaj landaj asocioj el pluraj novaj EU-landoj: Malto, Hungario, Ĉeĥio, Pollando, Slovenio, Slovakio. En Kipro ne ekzistas Esperanto-asocioj. Baltaj landoj ankoraŭ ne aliĝis. EEU vigle aktivis per retforumoj .

EEU helpis al Margareta Handzlik disdoni inviton al ĉiuj EU-parlamentanoj por la UK kaj la Nitobe-simpozio en Vilno (ĉiu parlamentano ricevis inviton en sia nacia lingvo) kio havis tre pozitivan reagon.

Dum la unuaj 4 monatoj okazis regula sekvado de gazetaro, reagkampanjoj kaj sekvado de diskriminaciaj dunganoncoj, kiuj estis regule aldonataj al la listo en www.lingvo.org.

La EEU-estraro estis reprezentita en la laboro de la Nitobe-simpozio en Vilno kaj la prezidanto partoprenis en Pariza konferenco pri minoritataj lingvoj, kie li prezentis reeĥan referaĵon. Margareta Handzlik iniciatis kunvenon kun la EU-komisionano Jan Figel kaj proponis aktivecon kiu ebligus realigi la tiel nomatajn hungarajn rajtojn ankaŭ en aliaj EU-landoj. En Maribor komenciĝis preparoj por la 7-a EEU-kongreso.

3.7 Oceanio

La movado por Esperanto en Oceanio vigle laboris dum 2005 aparte pri klopodoj subteni malpli fortajn landojn en la regiono. La oceania komisiono, gvidata de Bradley McDonald, korespondis kaj diskutis esencajn aspektojn de la regiona agado pere de sia retlisto.

Aparte menciindas la laboro farita kaj plufarata por Indonezio. La reta “Kurso de Esperanto” de Brazilo estis tradukita en la indonezian lingvon de s-ino Vera Payne. Oni povas resume diri, ke pri Indonezio progreso ne estas tiom granda kaj rapida kiom oni esperis. Tamen, oni aranĝis sendadon de lernmaterialoj kaj la afero restas kiel gravega ero en la tagordo de iuj esperantistoj en Aŭstralio kaj aliloke.

En Nov-Zelando la movado restis relative stabila. Kongreso okazis en Aŭklando, kie gastis Micuko Itabashi el Jokohamo kaj esperantistoj el Nov-Kaledonio, kies nova grupo rimarkindas.

Ankaŭ la renovigita hejmpaĝaro de AEA kaj starigo de fakoj por agado en diversaj sferoj estas gravaj temoj entreprenitaj dum la jaro. Kadre de la somerkursaro de AEA en Adelajdo okazis la jarkunsido, kie oni elektis Marcel Leereveld kiel prezidanton.

La instruistaro por la 12-taga somerkursaro inkluzivis Marcel Leereveld, Penny Vos, Fransiska Toubale, Trevor Steele, kaj ankaŭ Sabine Trenner (Germanio) kaj Oliver Mazodze el Zimbabvo. La teamo en Adelajdo meritas laŭdojn pro la bona aranĝo.

La Oceania komisiono esprimas sian dankon al ĉiuj kontribuintoj kaj kunlaboremaj samideanoj kiuj dum la jaro 2005 ebligis plivigliĝon de la Esperanta movado en la regiono.

4. Organizo

4.1 Komitato kaj Estraro
Komitato de UEA

La Komitato konsistis el 58 Komitatanoj A (50 elektitaj de 45 landaj asocioj, 5 de 5 aliĝintaj fakaj asocioj, 2 de TEJO, 1 de la observantoj), 6 komitatanoj B (elektitaj de la individuaj membroj) kaj el 10 komitatanoj C. La Komitato krome konsistis el 10 observantoj de malgrandaj aliĝintaj asocioj. La adresaro de la Komitato aperis en la Jarlibro 2005, escepte de tri komitatanoj C, kiuj estis elektitaj en la UK en la 90-a Universala Kongreso en Vilno.

En la kunsidoj dum la UK partoprenis 58 komitatanoj aŭ rajtigitaj anstataŭantoj kaj 4 observantoj. La Komitato kunsidis en la sabato antaŭ la UK kaj en la dumkongresa vendredo. Dum la ceteraj tagoj la komitatanoj laboris en ok subkomitatoj. Tie oni preparis rekomendojn/decidojn por la kunsido en pleno. En la subkomitataj kunvenoj ne-komitatanoj estis bonvenaj, havis parolrajton sed ne decidorajton.

En Vilno la Komitato akceptis 2 novajn landajn asociojn. Temas pri Irana Esperanto-Asocio kaj Esperanto-Federacio de Niĝerio. Ekde tiam estas 65 landaj asocioj aligitaj al UEA.

La Komitato faris decidojn pri tri regularoj, nome pri perantoj, pri ŝanĝoj de la regularo pri la belartaj konkursoj, kaj pri ŝanĝoj de la regularo pri IKU. Pri la Strategia Laborplano, la Komitato akceptis modifojn kaj aldonojn por la jaroj 2005-2007.

La Estraro

De post la elektoj en Pekino 2004, la estraro konsistas el la jenaj funkciuloj (la fotoj laŭvice): prezidanto Renato Corsetti, vicprezidanto s-ino Claude Nourmont, ĝenerala sekretario s-ino Ulla Luin, membroj: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, s-ino Maritza Gutiérrez Gonzáles, s-ro Yu Tao kaj s-ro Amri Wandel. Observanto de TEJO estis s-ino Sonja Petrović, kiun anstataŭis s-ro Chuck Smith. Observanto de ILEI estas s-ro Radojica Petrović. Sinjoro Jukka Pietiläinen estas speciala komisiito pri informado.

Integra parto en la estraraj kunsidoj estas la Ĝenerala Direktoro Osmo Buller. La redaktoro de Revuo Esperanto Stano Marĉek ĉeestas estrarajn kunsidojn kiel observanto.

La Estraro kunsidis en Roterdamo de la 28-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2005. Ĝi kunsidis en Vilno antaŭ la kongreso, kaj ĉiutage dum la kongreso. La ceteraj kontaktoj estas farataj rete kaj telefone.

4.2 TEJO

La junulara organizaĵo Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas integra parto de UEA, tiel ke junaj membroj de UEA aŭtomate estas membroj de TEJO, kondiĉe ke ili informas pri sia aĝo, sed samtempe ĝi havas siajn proprajn organojn kiel Komitato kaj Estraro, kiuj povas fari memstarajn decidojn en kadro de la financaj ebloj.

La 61-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) 2005 okazis en Zakopane de la 31-a de julio ĝis la 7-a de aŭgusto 2005 en la suda Pollando, post la Universala Kongreso (UK) en Vilno. Al ĝi venis 500 gejunuloj, kio montras, ke la aranĝo estas aparta kaj memstara. En la raportoj videblas la diferencoj kun la UK, per tio ke muziko, danco, ludoj, ekskursoj kaj aliaj aktivaĵoj havas pli grandan rolon, same kiel ebleco kunestadi dum noktoj. Tamen ankaŭ en IJK estas aro da teoriecaj programoj, teatro, kursoj, kunsidoj. Okazis ankaŭ kurso en la serio “Flugiloj de malfacila vento” dum la IJK.

La Komitato de TEJO elektis novan estraron por la periodo 2005-2007, kun nova prezidanto Heming Welde Thorbjǿrnsen, Valentina Sidorova ĝenerala sekretario, Katja Ignatieva kasisto (sur la fotoj, laŭvice), kaj krome François Hounsounou, Haris Subašić, David-Emil Wickström kaj Chuck Smith.

Junuloj partoprenis en la UK en Vilno, je pli malalta nombro, sed kun propra programo, kaj ankaŭ kaptis la okazon influi al estontaj kongresoj per proponoj kaj diskuto en la UK-kunsidoj.

La eldonado de TEJO inkluzivas kiel antaŭe la revuon Kontakto, kiun eldonas UEA, la organizan informilon Tejo Tutmonde, retan informilon Tejo Aktuale kaj la vaste uzatan adresaron Pasporta Servo. En 2005 la Pasporta Servo enhavis 1 364 gastigantojn el 89 landoj.

Kultura aranĝo en Finnlando, nome Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), altiris multajn junajn partoprenantojn. Junuloj grave kontribuas al la Esperanto-laboro en diversaj landaj asocioj.

Estrarano pri rilatoj kun TEJO en 2005: Ans Bakker-ten Hagen
4.3 Revuoj kaj Jarlibro
Revuo “Esperanto”

La revuo Esperanto aperis laŭ la plano per 11 numeroj. Redaktoro estis laŭ kontrakto Stano Marĉek. La revuon ricevas membroj en tiuj kategorioj kiuj enhavas abonon, kaj krome simplaj abonantoj.

La enhavo spegulas la tutmondan agadon en kaj ekster UEA. Novaj libroj en Esperanto aŭ pri Esperanto estas listigitaj, kaj la plej gravaj recenzitaj. Kalendaro pri venontaj konferencoj kaj kongresoj je internacia intereso aperas regule, kaj artikoloj pri la plej gravaj el ili aperas post la okazaĵo. La Universala Kongreso ricevas vastan raportadon. La revuo informas pri radio-elsendoj, pri interretaj paĝoj kaj pri diversaj organizaj statistikoj. Krome, la revuo estas grava diskutforumo pri movadaj temoj kaj pri lingvopolitikaj demandoj, en formo de debat-artikoloj kaj en formo de leteroj de legantoj. Ankaŭ la mallongaj notoj pri novaĵoj je loka, faka kaj persona intereso estas ofte legataj.

Anoncoj je grandaj kaj malgrandaj formatoj donis kontribuon al la ekonomio de la revuo.

Jarlibro

La Jarlibro 2005 aperis en junio. Ricevas ĝin ĉiuj membroj en la kategorioj kun Jarlibro aŭ kun abono, kaj ili ankaŭ povas atingi la informojn pri la delegita reto per la interreto (kun kodvorto). Membroj en la kategorio kun Gvidlibro ricevas apartan presaĵon.

La Jarlibron redaktas Roy McCoy en la Centra Oficejo, kaj ĝi enhavas aktualajn informojn pri la Esperanto-movado, en du partoj: organizaj informoj kaj delegitaj servoj. La organizaj informoj temas pri la centraj instancoj de UEA, pri TEJO, pri landaj asocioj, pri fakaj asocioj, kaj pri aliaj utilaj aferoj. Ekde aprilo 2005 la Jarlibro estas konsultebla en la reto.

La Jarlibro montriĝis taŭga por anoncoj en kunligo kun landaj aŭ fakaj informoj, kaj tio donis kontribuon al la ekonomio de la jarlibro.

Revuo “Kontakto”

La revuo Kontakto aperis 6-foje en 2005, redaktita de la duopo Ĵenja Zvereva kaj (redaktoro) Joel Amis (vic redaktoro). Ĝi estas kultura revuo, kun variaj kontribuaĵoj el ĉiuj mondopartoj. Rimarkindas ankaŭ ke ofte oni aparte prilumigas la pozicion de virinoj.

4.4 Membraro

En 2005 estis entute 6107 individuaj membroj (IM) (en 2004: 5856). La kresko okazis en la kategorioj membro kun jarlibro (MJ) kaj junaj membroj kun jarlibro (MJ-T). Pli ol dek procentoj el la membroj estas dumvivaj membroj. La nombro de individuaj membroj de TEJO estis je simila nivelo kiel en 2004. La estis je simila nivelo kiel en 2004. La aliaj membrokategorioj kaj la kvanto de simplaj abonoj je la revuoj estis proksimume samaj kiel en la antaŭa jaro. Societo Zamenhof, kiu donas iom da kroma mono al la ĝenerala kaso, iomete kreskis.

La landaj asocioj (LA) anoncis 12 253 aligitajn membrojn (AM) (en 2004: 12 148), el kiuj 2074 (en 2004: 1840) estis AM de TEJO. Detala statistiko aperas ĉiu-jare en la revuo Esperanto.

Honora Patrona Komitato

En 2005 forfalis el nia rondo du membroj de la Honora Patrona Komitato. Prof. Lionel Elvin, iama direktoro de la Eduka Departemento de Unesko, forpasis nur du monatojn antaŭ sia 100-a datreveno. Bakin (Ba Jin), pli ol centjara ĉina eminentulo, postlasas en nia movado diversajn altkvalitajn verkojn. Li riĉigis la ĉinojn per tradukoj el Esperanto de famaj verkoj.

Honoraj Membroj

La Komitato nomumis 8 novajn Honorajn Membrojn: Roman Dobrzyński (Pollando), Ursula Grattapaglia (Brazilo), Heta Kesälä (Finnlando), Boris Kolker (Rusio/Usono), Telesforas Lukoševičius (Litovio), Pastron Duilio Magnani (Italio), D-ron Stevens Norvell (Kanado) kaj Andrzej Pettyn (Pollando). Forpasis la Honoraj Membroj Johano Bachrich (Venezuelo), Itô Kanzi (Japanio), Fernando de Diego (Hispanio) kaj Takeuti Yosikazu (Japanio).

Delegitaro

La delegitaro de la Jarlibro 2005 konsistis el 1784 individuoj en 92 landoj. Estis 53 ĉefdelegitoj, 991 (lokaj) delegitoj, 133 vicdelegitoj, 36 junularaj kaj 1344 fakdelegitoj.

[FORIGITA!: bildo]

Glauco Pompilio, Victor Sadler kaj Ziko Marcus Sikosek dum la aprila Malferma Tago en Roterdamo

[FORIGITA!: bildo]

La Estraro kaj la oficistoj de la CO komune vespermanĝas post la aprila Malferma Tago

4.5 Administrado
La Centra Oficejo (CO) de UEA kaj TEJO

La Centra Oficejo administras la membraron de UEA kaj TEJO, la Universalajn Kongresojn, libroservon kaj redaktadon de la Jarlibro, dum la revuoj Esperanto kaj Kontakto estas redaktataj ekster la oficejo. La domo en Roterdamo krome enhavas la grandan Bibliotekon Hector Hodler. Dum la jaro 2005, la administrado funkciis en ordo, malgraŭ longdaŭra malsano de unu el la oficistoj.

Oficis dum la raporto-jaro: Clay Magalhães (kongresoj), Roy McCoy (prespretigado, Jarlibro), Linda B. Monteiro (purigado), Ionel Oneţ (Libroservo), Marvin H. Stanley (financoj), Stanka Starčević (financoj) kaj Atie van Zeist (sekretariado).

Atie van Zeist emeritiĝis kaj forlasis la oficon en majo post 14 jaroj da servo. En novembro venis anstataŭa oficeja sekretario, Ralph Schmeits, aktivulo el la Esperanto-Nederlanda Junularo. Ekde aprilo iama direktoro Pasquale Zapelli laboras kiel duontempa oficisto. Ĉiujn oficistojn estris la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller.

Rob Moerbeek estas nia fidela volontulo, kiu krom multaj aliaj taskoj okupiĝas pri la provlegado de Esperanto. Ankaŭ Simo Milojević regule venis por asisti sian posteulon en la Libroservo. Post la emeritiĝo Atie van Zeist regule venas por volontule labori. En la CO deĵoris en 2005 kiel TEJO-volontulo Martin Minich.

En 2005 ni daŭrigis la laborojn prepare al la renovigo de la konstruaĵo. La necesaj riparoj estas faritaj. La Biblioteko Hector Hodler (BHH) estas preparita tiel ke interna translokado estas farebla. La unua paŝo en la renoviga laboro estos farata en 2006, nome realigo de BHH en nova biblioteka ĉambro en kondiĉoj pli favoraj por gardi la bibliotekan enhavon kaj por studi la arkivaĵojn. Grava helpo en la diskutoj pri la konstruado venis de Pasquale Zapelli.

Dufoje dum la jaro 2005 okazis Malferma Tago en la CO kun varia programo kaj bona nombro da vizitantoj. La Malferma Tago de novembro omaĝis la 50-an datrevenon de la translokiĝo de la sidejo de UEA al Rotterdam, kun vizitoj aŭ prelegoj de estraranoj kaj iamaj oficistoj.

(La spezokonto kaj bilanco de UEA aperos venontnumere.)

Oficejo por rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (Novjorka Oficejo)

La reprezentado de UEA ĉe UN restis senŝanĝa. La reprezentantoj estis Humphrey Tonkin, Rochelle Grossmann kaj Chuck Smith. Ĉefrespondeculo estas Tonkin. UEA estas membro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj ĉe EKOSOK (Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN).

Afrika Oficejo (AO)

La oficistoj en la Afrika Oficejo (AO) de UEA laboris laŭ kondiĉoj starigitaj en kontrakto kun la lernejo “Instituto Zamenhof” ekde januaro 2005. En la oficejo en Lomé (Togolando) en 2005 laboris Koffi Doumegnon kaj Koffi Gbeglo. Oni informis en Afriko pri Esperanto, instruis la internacian lingvon kaj helpis al lokaj iniciatantoj organizi regionajn klubojn/landajn asociojn, kaj UEA kore dankas pro tiu laboro. Pro manko de interkonsento pri ŝanĝo de la kontrakto, ĝi ĉesis validi je la fino de 2005.

Paŝoj estis faritaj por starigi oficejon en Benino.

Ĝenerale pri la oficejoj

Multaj landaj asocioj de UEA havas oficejojn por sia laboro, ofte en kunligo kun klubejo kaj libroservo, kaj ili siavice havas helpantojn ekster la oficejo por multaj gravaj laboroj de membroregistro, eldonado, abonoj, kursoj kaj konferencoj. La laboroj de perantoj kaj landaj asocioj estas gravaj por la funkciado de UEA.

Ni konscias, ke en la Asocia agado grandan parton el la laboro faras volontulaj helpantoj. Al ĉiuj, kiuj tiel ebligas la funkciadon de la Esperanto-movado, ni ŝuldas varman dankon.

[FORIGITA!: bildo]

La aprila estrarkunsido en la ĉambro Zamenhof

5. Konkludo

Estas malfacile eltiri konkludon el la antaŭaj detalaj raportoj pri faritaj aferoj en unuopaj, ŝajne eĉ senrilataj kampoj. Sed ni devas provi. Kelkaj aferoj elstaras en 2005.

Centjariĝoj

La centjara datreveno de la unua kongreso en Bulonjo-ĉe-Maro markis la komencon de tuta jaro da centjariĝoj. En pluraj landoj entuziasmaj revenintoj el tiu kongreso ekfondis siajn grupojn, kiuj nun ĉiuj samtempe jubileas. Ni estas fieraj pri nia historio. Ni estas prave fieraj pri ĝi. Ni rajtos esti fieraj pri ĝi, tamen, nur se ni prenas ĝin kiel bazon por pluaj cent jaroj da same heroa agado en la novaj mondaj kondiĉoj. Tro ofte ni vidis nur detalajn memorojn pri la pasinta gloro, sen kuraĝa serĉo de sama gloro en la nuno.

Intelektulaj medioj

Evidente ni trovis la manieron rilati kun la intelektula medio, almenaŭ en la kampo de lingvistoj. La simpozio Nitobe en Vilno ree pruvis tiun kapablon. Bedaŭrinde postrestas nia kapablo eluzi la rezultojn por konvinki la politikistojn, kiuj, siaflanke, apenaŭ deziras esti atentigataj pri mankoj en la nuna lingvo-politiko de ŝtataj kaj interŝtataj instancoj.

Kiom da esperantistoj?

Malgraŭ la debatoj, kiuj de tempo al tempo reekestas pri la efektiva nombro da parolantoj de Esperanto (ĉu 2 milionoj, 200 mil aŭ 20 mil?), unu tute certa indiko venas el la nombro de la membroj de UEA, kiu komencis stabile rekreski. Ĉu tio estas reprezenta, ĉu ĝi estas nur la pinto de la glaci-monto? Ni ne povas diri, sed certe temas pri kuraĝiga indiko apud la aliaj de la speco: universitataj kursoj en pluraj internaj ĉinaj provincoj, apero de novaj homoj en, ekzemple, Kostariko, kiuj pensas, ke estus tempo fondi kostarikan asocion (kiu jam ekzistas de jardekoj, sed pri kiu tiuj retaj lernintoj ne havas konscion). Ni devas agnoski la evidenton: la grandaj landoj, kie mankas entute esperantistoj, daŭre malpliiĝas.

Perspektivoj

Kiuj perspektivoj ekzistas por nia movado, kaj ĉu entute ekzistas perspektivoj je longa tempo? Ni kredas, ke la nuna monda situacio ne estas eterna. La momento de pinto de ĉi tiu unu-centra mondo estis en la pasintaj jaroj, kaj la nunaj okazaĵoj komencas montri, ke la posta evoluo povus gvidi al mondo pli mult-centra, al mondo en kiu la ideoj pri multkultureco kaj solidareco prenos la lokon de la batalo inter civilizoj kaj de la komerca efikeco, al mondo en kiu la rilatoj inter potencaj lingvoj estos aliaj.

En tiu nova mondo espereble ankaŭ la rilatoj inter landoj estos pli ol nun bazataj sur justeco kaj ne sur forto. En tia mondo ankaŭ Esperanto havos sian lokon.

Responde al la artikolo de Tomaž Longyka

La revuo Esperanto starigis gravajn demandojn pere de la artikolo de Tomaž Longyka “Esperanto — ĉu identigilo monda, eŭropa, aŭ ambaŭ?” Mi eĉ miris ke tia polemiko ne startis pli frue, ĉar ja temas pri defendo de la Movado, de nia Komunumo. Tial mi komencos de demando dua de Longyka “Ĉu Esperanto jam ne estas identigilo?” Tiu demando ja estas preskaŭ nenecesa. Esperanto dankas sian 120-jaran historion al la fakto ke Zamenhof kreis kune kun la lingvo ankaŭ ideologion, kiu kaŭzis la establon de la Komunumo kaj tiu komunumo estas signita per la lingvo. Esperanto estas de sia komenco identigilo de tiuj Esperanto-parolantoj kiuj kredas je ĝia ideologio, kiuj estas ties internaidea-uloj. Ankaŭ mi estis kaj estas ties apartenanto, la tiel nomata ĝisostulo kiu eĉ siajn infanojn esperantigis denaske. Sed necesas kompreni ke esperantismo per si mem, per la starigo de mondisma, universalisma ideologio ne estas io vere monda. Ekzistas multegaj tutglobaj kaj universalismaj movadoj kaj tamen nur certaj homoj apartenas al ili. Tial ne estas demando ĉu Esperanto estu eŭropa aŭ monda identigilo, sed ĉu ĝi restu identigilo de esperantistoj (tiuj kelkmil homoj dissemitaj en la tuta mondo) aŭ ĝi fariĝu identigilo de ĉiuj 500 milionoj da eŭropanoj? Kaj poste pro forto kiun ĝi tiel akirus, ĝi baldaŭ fariĝus komunika (ne identiga) lingvo internacia apud la angla.

Mi pri tio skribis multfoje kaj ĉiuj kiuj interesiĝas pri multflankaj aspektoj de tiu demando legu miajn librojn “Eŭropa ideologio” kaj “Eŭropo vi baldaŭ mortos”, kiuj troviĝas ankaŭ en elektronika formo.

Necesas klarigi ankaŭ miskomprenon troviĝantan en la demando unu de Tomaž: “Ĉu anoj de iu nacia, federacia aŭ konfederacia ŝtato nepre bezonas komunan lingvon por povi identiĝi kun sia komunumo?” Mi konsentas kun Tomaž, ke ne nepre, ĉar lingvo ne estas identeco. Identeco estas kredo pri valoroj de grupo al kiu vi apartenas. Identeco de esperantistoj estas kredo pri valoroj kiujn ni kreis kaj pri ĝusteco de nia ideologio ke “ni plibonigos la mondon”, kiel samnumere diras Renato. Sed lingvo estas la ĉefa signo de aparteno kaj absolute la plej grava. Tial estas ege malmultaj ŝtatoj kiel Svislando kiuj malgraŭ manko de identeca lingvo ekzistas dum jarcentoj — nur dank’ al specifa historia pozicio ekzistas dum jarcentoj — nur dank kaj daŭra tre ekvilibra ekonomia politiko, kiu kaŭzis ke svisoj kunestas pro intereso kaj ne pro ideologio. Ĉiuj aliaj landoj klopodis kun pli aŭ malpli da sukceso krei komunan tutŝtatan lingvon kiu estus ankaŭ identeca, sed ĉar kutime ili perforte devigis la homojn akcepti lingvon ne-neŭtralan, tiuj landoj aŭ baldaŭ disfalis pro internaj konfliktoj aŭ eventuale longe ekzistis baze de fortega armea kaj polica perforto.

Tial nuntempe ege gravas por ĉiu komunumo, kiu volas ekzisti longe, krei komunan identecan lingvon, kiu nepre devas esti neŭtrala.

Multaj esperantistoj en Eŭropo konscias pri tio kaj subtenas tiun ĉi strategion de EEU: “batali por eŭropa multlingveco sub komuna neŭtrala identeca lingvo”. Ĝi estas io alia ol la jam dum multaj jardekoj ripetiĝanta kaj sensukcesa strategio: “Esperanto estas pli bona internacia komunika lingvo ol la angla”. Tiu ĉi strategio estas parte malvera kaj ĉefe ofenda por ĉiu neesperantisto. Malvera ĉar ja ĉiuj lingvoj estas bonaj komunikiloj, kaj pruvi ke iu estas pli bona estas apenaŭ ebla kaj ofenda ĉar dirante tion oni asertas ke lingvoj konataj de viaj kunparolantoj malpli valoras. Forgesi ke lingvo havas krom komunikan ankaŭ identecan rolon kaj ne paroli ĝuste pri tio, kio ja estas nia plej forta argumento — ke Esperanto estas neŭtrala kaj pro tio rajtigita esti komuna lingvo de nova identeco de eŭropanoj — kio ja neniel povas esti naciaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ili jam estas identecaj lingvoj de iuj nacioj — estas perdo de energio.

Kompreneble kaj prave Tomaž asertas ke tia vidpunkto kondukas al malapero de nia Movado. Sed ĉu la ideologio de Zamenhof parolas pri tio ke Esperanto estas lingvo por iu movado aŭ lingvo por ĉiuj homoj?

Ankaŭ mi bedaŭrus, se malaperus la mondeto de esperantistoj en kiu mi tre bone fartas kaj ĝuas amikecan etoson, sed mi pli preferas lasi ĉi tiun mondon en sekura stato por miaj genepoj ol forgesi la mondon kaj zorgi nur pri nia komforto en nia movada komunumo.

Zlatko Tišljar, sekretario de EEU