Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 7 + 8

Malferme

Gardi la forton kaj plifortiĝi

Verŝajne la malplej legataj paĝoj ĉi-numere estas tiuj kun la spezokonto kaj bilanco. Normale ili aperas samnumere kun la jarraporto de la Estraro, sed pro teknikaj kialoj tio ne eblis ĉi-jare. Al la redaktoro la financaĵoj estas ĉiujara premsonĝo, ĉar ne mankas al li interesaj tekstoj, kiuj tamen devas cedi lokon por aperigo iam poste aŭ eĉ neniam pro malaktualiĝo. Je malpli alta grado ĉio ĉi validas ankaŭ pri la “proza parto” de la jarraporto en la junia numero. Diference de financaĵoj, ĝia legado ne postulas trejniĝon por kompreni ĝin, sed ĉi-jare la estraranoj estis tre verkemaj kaj la raporto prenis pli da revuaj paĝoj ol kutime. Espereble tamen rezultis io, kion vi kiel leganto trovis leginda.

Ke UEA ĉiujare publikigas en sia revuo raporton de la Estraro kaj la financajn kalkulojn, estas konkreta formo de demokratio en nia Asocio. Ili eble ne estas tre fascina legaĵo, sed ili provizas ĉiun interesiton, eĉ nemembrojn, per amaso da indikiloj por prijuĝi kaj en multaj kazoj eĉ mezuri per ciferoj la evoluon de la Asocio kaj precipe la laboron de la Estraro. La formalan prijuĝon faros la Komitato de UEA, sed eĉ pli grava juĝo estas la impreso, kiun la raportoj faras ĉe membroj, kaj precipe la konkludoj, kiujn tiuj ĉi tiras, konscie aŭ nekonscie, post ilia legado. UEA estas malferma asocio. Ĝi publikigas siajn raportojn en ĉiu kazo, eĉ se la evoluoj estus negativaj. Ĝis antaŭ tri jaroj la membraro malkreskis kaj tion UEA verfidele statistikis en tiu ĉi revuo. Tiun modelon tro malmulte sekvas aliaj organizaĵoj kaj gazetoj, kiuj agas internacie, kaj kiel peston ĝin evitas singravigemaj establoj, kies pufecon honesta dokumentado denuncus.

La ĉefa konkludo el la financaj raportoj en tiu ĉi numero estas, ke la Asocio plifortikiĝis ankaŭ sur tiu kampo. Dum kelkaj jaroj ni luktis kun granda malekvilibro inter enspezoj kaj elspezoj. Spezokonto estas resumo de la kurantaj en- kaj elspezoj de la jaro, aranĝita en rubrikoj laŭ la fontoj de enspezoj kaj la celoj de elspezoj. En 2002 la ekvilibro disfalis kaj la elspezoj superis la enspezojn per 57 000 eŭroj. Pasintjare el tiu breĉo restis ankoraŭ kvarono, 15 000 eŭroj. Tamen, kiam oni preparis la buĝeton por la pasinta jaro, oni ankoraŭ antaŭvidis, ke la rezulto estos multe malpli bona. Ĉi-jare la elspezoj superos la enspezojn verŝajne nur per kelkmilo da eŭroj, kio jam praktike signifos ekvilibron.

Eble oni demandas, kiel UEA povas funkcii en la jaroj, kiam ĝiaj enspezoj ne sufiĉas por pagi la elspezojn. Tio eblas, ĉar oni kovras la mankantajn enspezojn prenante ilin el la kapitalo. La kapitalo konstruiĝis dum jardekoj, precipe per heredaĵoj de forpasintaj membroj, kiuj per siaj testamentoj volis plifirmigi la kondiĉojn por la laboro de UEA ankaŭ post sia forpaso. La rento de la kapitalo kovras pli ol 10% de la kurantaj elspezoj. Ni dankas la renton grandparte al niaj forpasintoj, kiuj tiamaniere kunfinancas la laboron de la hodiaŭaj agantoj.

Kvankam la kapitalo devis suferi ankaŭ malkontribuojn pro deficitaj spezokontoj kaj en iuj jaroj ĝi eĉ malkresketis, en longa daŭro ĝi ege plifortiĝis. Fakte UEA havas diversajn kapitalojn, sed pluraj el ili estas destinitaj por sekurigi la financan bazon de agado por iu difinita celo aŭ regiono. La ĉefa kapitalo, la t.n. ĝenerala kapitalo, kiu konsistigas du trionojn el la tuta kapitala havo de UEA, valoris ĉ. 991 000 eŭrojn fine de 2005. Dek jarojn pli frue, en 1995, temis pri 335 000 guldenoj. Nominale tiom da guldenoj egalas al ĉ. 152 000 eŭroj, tiel ke intertempe la ĝenerala kapitalo de UEA 6,5-obliĝis. La kresko estas tre impresa ankaŭ, se oni komparas la nunan kapitalon kun la hodiaŭa aĉetpovo de la sumo de 1995. La tiama sumo fakte nun egalas al 192 000 eŭroj. Se rigardi tiel, la ĝenerala kapitalo 5,2-obliĝis.

Antaŭ kelkaj jaroj la kresko de la kapitalo altiris la atenton kaj apetiton de iuj aktivuloj, interalie komitatanoj, kaj igis ilin kritiki la politikon, pro kiu laŭ ili UEA riskis “morti riĉa”. Kelkaj opiniis, ke UEA jam estas sufiĉe riĉa kaj povus direkti la novajn heredaĵojn kaj donacojn al diversaj projektoj anstataŭ aldoni ilin al la kapitalo kaj uzi nur ilian renton. Tiel aŭdaca propono apenaŭ havis apogon, sed antaŭ kvin jaroj la Komitato tamen decidis, ke 20% el la novaj heredaĵoj kaj grandaj donacoj fariĝu kurantaj rimedoj anstataŭ kapitaliĝi. En politiko oni ofte atingas almenaŭ ion, se oni sufiĉe laŭte krias, precipe kiam la pacema plimulto volas rapide reveni al la normala ordo de la tago.

Respondecaj gvidantoj de UEA devas daŭre klopodi plifortigi la Asocion ankaŭ ekonomie, ĉar ju pli ili sukcesos en tio, des pli da rimedoj UEA garantiite havos ĉiujare por sia agado en estonteco. Temas pri duobla respondeco: ne nur antaŭ la estonteco sed ankaŭ antaŭ tiuj, kiuj fidis al UEA, kiam ili donacis kaj testamentis. Tiu respondeco ne ĉiam estas io simpla. Daŭre aperas novaj iniciatoj, kiuj estas laŭte propagandataj kaj povas altiri eĉ rimarkindan nombron da apogantoj, ĵus forlasintaj iun pli fruan modan proponon. Ne malofte tiujn projektojn oni prezentas ne nur kiel modernajn sed ankaŭ nepre necesajn, kaj tiuj, kiuj surbaze de sia kono pri realaj kondiĉoj kaj ebloj rilatas al ili skeptike, ricevas stampon de konservativaj bremsuloj. Antaŭ ol ĵeti sin al novaj aventuroj, necesas tamen zorgi, ke tio ne okazu je la kosto de jam elprovitaj agadoj kaj projektoj. UEA mem estas la plej sukcesa Esperanto-projekto. Tiu sukceso daŭru kaj kresku.

Osmo Buller

Lingva demokratio: kio estas tio?

Demokratio estas unu el la plej influaj konceptoj de la moderna mondo. Baze temas pri tio, ke ordinaraj homoj rajtas kundecidi pri la leĝoj kaj gvidado de sia socio.

En la praktiko tamen montriĝas ke demokratio havas multajn vizaĝojn. Tiu ĉi artikolo ne detale pritraktos ilin, sed rapida skizo necesas antaŭ ol ni aliros nian kernan demandon: Kion signifas “demokratio” en la lingva sfero?

Demokratio — longdaŭra procezo

La enkondukado de demokratio bezonis longan tempon. Jam antaŭ 2500 jaroj la nocio aperis en Ateno, malgranda urbo-ŝtato ĉe Mediteraneo. De la antikva greka (helena) lingvo de la atenanoj venas ĝuste la vorto “demokratio,” kunmetaĵo el dêmos — popolo, kratos — potenco. Sed tiam nek virinoj, nek enmigrintoj, nek sklavoj rajtis voĉdoni aŭ en ajna maniero partopreni en la tiutempa “demokratio”.

Do la koncepto tiam estis vere embria, nur ia bazo por longdaŭra kultura evoluo. Necesis do multe da penado kaj konfliktoj, inter klasoj, ŝtatoj, politikaj grupoj kaj aliaj, por ke la demokratio fine konkeru Eŭropon. Survoje la eŭropaj ideoj kristaliĝis en sistemon, kiun oni nun nomas “liberala demokratio”. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti mortpafita aŭ malaperi ktp, liberajn amaskomunikilojn, kaj funkciantan leĝan ordon, kiu protektas ĉi tiujn liberecojn. Nur dum la 20-a jarcento virinoj ekhavis rajton partopreni en la demokratiaj procezoj, kaj la traktado de enmigrintoj ankoraŭ malsamas de ŝtato al ŝtato.

Demokratio — plursignifa koncepto

Estus tamen granda eraro kredi, ke nuntempe gravas nur la ideoj de liberala demokratio. De tiu malgranda semo plantita en Ateno kreskis tuta arbaro da ideoj pri demokratio, inkluzive de tute radikalaj kaj sufiĉe konservativaj. Ekzemple, subtenantoj de la ekonomia demokratio pledas por tio, ke la ekonomiaj rimedoj en socio estu relative egale dividitaj. Por anoj de la socia demokratio nepras egala aliro al publikaj servoj kiel edukado kaj sanprizorgado. Oftas argumentoj, ke por havi veran demokration ne sufiĉas doni balotrajton al ĉiuj civitanoj. Vera popolpotenco povas ekesti nur kiam ĉiuj havas decajn vivkondiĉojn kaj bonan edukon, ĉar sen tiu minimuma bazo la popolanoj ne povas serioze kompreni la demandojn, konsultiĝi inter si kaj praktiki sian pripensitan kolektivan volon.

Kio do estas la kernaj ideoj de la moderna demokratio? Eble ni povas listigi tri:

  • Egalaj rajtoj por ĉiuj homoj: t.e. leĝoj devas ne diskriminacii (principe kaj praktike), kaj la ŝancoj en la socio devus esti similaj por ĉiu persono;
  • Libereco de komunikado: t.e. ne estu limigoj je la povo de individuoj opinii, kritiki, konvinki aliajn ktp, kaj la ŝancoj kontribui al publikaj debatoj kaj diskutoj devus esti similaj por ĉiu persono;
  • Efika partopreno en decidoj: t.e. politika potenco ne kuŝu nur ĉe kelkaj homoj, kaj ĉiu persono havu realan povon influi la decidoprocezon, almenaŭ kiam temas pri decidoj kiuj tuŝas la tutan socion aŭ tiun personon aparte.

Certe ne ekzistas socio nuntempe, kie tiuj idealoj plene realiĝis en ĉiuj detaloj. Estas pli facile realigi la “negativajn liberojn” (manko de diskriminacio, manko de komuniklimigoj) ol la “pozitivajn” (egalaj ŝancoj), sed ankaŭ ekzistas multaj homoj kiuj timas la sekvojn de plena libereco. Do oni povus diri, ke demokratio konsistas el senfina evoluprocezo, kiu ĉiam enhavos konfliktojn, malkonsentojn kaj malperfektaĵojn. Eble tial la fama brita politikisto Winston Churchill foje diris pri la demokratio: “Ĝi estas la plej malbona politika sistemo, escepte de ĉiuj aliaj kiujn oni provis de tempo al tempo.”

Demokratio — novaj defioj

La defioj kaj kondiĉoj por demokratio de tempo al tempo ŝanĝiĝas. Unu ekzemplo de tio estis kiam pluraj landoj en Eŭropo kreis Union kaj starigis komunan parlamenton, komisionon, juĝejon ktp. Nun EU ampleksas 25 landojn kaj iĝis grava faktoro en la vivo de 300 milionoj da homoj. Tamen, multaj opinias ke la Eŭropa Unio ne estas tre demokratia. Tial, por plibonigi la demokration je EU-nivelo, stariĝis pluraj projektoj kaj kunlaborretoj, el kiuj ni prezentas unu kiel ekzemplon.

La juna (kaj ĉefe junula) organizo “Democracy International” / “Demokratio Internacia” (DI) diskonigas plurajn interesajn ideojn. Du el ili estas la uzo de Rekta Demokratio (RD) kaj la projekto “Eŭropean Citizens’ Initiative” / “Eŭropa Civitana Iniciato” (ECI), laŭ kiu miliono da Eŭropaj civitanoj povu alvoki la Eŭropan Komisionon por proponi ŝanĝon en la eŭropa leĝaro. Jen kelkaj citaĵoj de ilia hejmpaĝo (http://www.democracy-international.org/):

  • RD estas ideala ilo por krei eŭropan publikon. La eŭropa politiko iĝos grava por la popoloj de Eŭropo nur kiam ili vere povos partopreni en la decidado. Se tio ne okazos, ili daŭre sentos sin fremdigitaj kaj apatiaj kaj EU restos burokratia, elitisma organizo.”
  • Alvenis la tempo en la eŭropa projekto por stirado popola, ne nur elita. Efektivigite, ECI estos la unua transnacia demokratiilo.”
  • ”Se ni vere zorgas pri la demokratio ni devas evoluigi internaciajn respondojn al la konstanta kapitulacado rilate la formuladon de kohera politiko kaj al la serioza perdo de la demokratieco. Ni devus komenci ĉe la Eŭropa Unio. Ĝi estas la plej granda kaj plej integrita supernacia ŝtatsimila organizo en la mondo kaj pli kaj pli iĝas modelo por aliaj regionoj en la mondo.”

Tiuj ideoj montras, kiel forte iuj homoj sentas la mankon de demokratio en EU. DI ŝajne koncentriĝas ĉefe al la tria demokratia ideo en nia listo, nome la partopreno en decidoj. Sed estas evidente, ke por realigi tion necesas ankaŭ strebi por la aliaj du ideoj, nome egaleco kaj libereca komunikado. Se oni ne farus tion, oni riskus ke la rekta demokratio funkcius nur por iu malgranda parto de la eŭropa loĝantaro.

Demokratio — ĉu ankaŭ lingva?

En tiu kadro, la lingva aspekto de demokratio iĝas aktuala kaj esplorinda. Kiel havi debatojn kaj diskutojn inter homoj el pluraj landoj se la civitanoj de EU ne povas facile komuniki unu kun aliaj? Kiel atendi, ke la eŭropaj civitanoj venos al saĝaj decidoj pri transnaciaj proponoj, se la informoj kaj ideoj venas al ili nur per lingvoj kiujn ili neperfekte regas? En ĉiuj eŭropaj landoj, starigo de iu komuna lingva kadro, ĉu kun unu nacia lingvo, ĉu kun pluraj, estis esenca parto de la konstruado de la demokratio. Pro tio ni proponas enkondukon de nova koncepto en la politikan EU-debaton, nome “lingva demokratio”.

Por ni esperantistoj la termino ne estas plene nova. Antaŭ 10 jaroj Mark Fettes (Kanado) elpensis la titolon “Al lingva demokratio” por la aktoj de la unua Nitobe-simpozio (Prago 1996), kaj paragrafo de la samtempa Praga Manifesto traktas la temon. Poste UEA prenis similan nomon en la titolo de sia laborplano. Sed ŝajnas, ke malmultaj ekster Esperantujo scias pri la nocio “lingva demokratio”. Cetere, ĉu ni mem havas komunan rigardon, kiel difini aŭ klarigi ĝin? Ĉu ni komprenas, kiel ĝi similas aŭ malsimilas al la koncepto de “lingvaj rajtoj”? Ĉu ni vere povas nomi nin “movado por lingva demokratio”, laŭ la Praga Manifesto, se ni ne mem debatas kaj diskutas pri tiu ideo?

Por precizigi la koncepton, ni unue konsideru la fenomenon de lingva diverseco. Lingvoj povas esti diversaj ĉe unu homo (individua plurlingveco), ĉe homgrupo (grupa plurlingveco), kaj ĉe ŝtato aŭ institucio (institucia plurlingveco). Kutime ĉiu lingvo ludas iom malsaman rolon en la vivo de tiu homo, grupo aŭ institucio, kaj ilia relativa graveco kaj influpovo do povas malsami depende de la situacio.

Tio havas jenajn sekvojn por niaj tri kernaj demokratiaj ideoj:

Por individuoj:

  • Egaleco: leĝoj devas ne diskriminacii (principe kaj praktike) kontraŭ la parolantoj de difinita lingvo, kaj la ŝancoj akiri bezonatajn lingvokapablojn estu similaj por ĉiu, sendepende de gepatra lingvo;
  • Libereco de komunikado: ne estu limigoj je la uzado de difinita lingvo, kaj publikaj debatoj kaj diskutoj estu malfermitaj al kiom eble plej multe da lingvoj;
  • Efika partopreno en decidoj: politika potenco ne apartenu nur al la uzantoj de difinitaj lingvoj, kaj la decidoprocezo estu malfermita al kiom eble plej multe da lingvoj, precipe por tiuj personoj rekte tuŝitaj de la koncerna propono.

Por grupoj:

  • Egaleco: ĉiu lingvo (inkluzive de dialektoj, surdulaj lingvoj, lingvoj de enmigrintoj k.s.) estas egale valora kaj protektinda kontraŭ diskriminacio, kaj havu similajn ŝancojn de evoluo, kultura riĉiĝo ktp;
  • Libereco de komunikado: la esprimrimedoj de ĉiu lingvo estas egale validaj, kaj publikaj debatoj kaj diskutoj estu malfermitaj al la kulturaj konceptoj kaj perspektivoj de kiel eble plej multaj lingvogrupoj;
  • Efika partopreno en decidoj: ne estu limigoj je la uzado de lingvoj por politikaj celoj, kaj la decidoprocezo estu malfermita al kiom eble plej multe da lingvogrupoj, aparte de tiuj grupoj rekte tuŝitaj de la koncerna propono.

Por Eŭropa Unio (kaj aliaj internaciaj/transnaciaj institucioj):

  • Egaleco: oni ĉiam klopodu krei kondiĉojn de sendiskriminacia interlingva komunikado;
  • Libereco de komunikado: oni faciligu kaj subtenu la komunikadon en kiel eble plej multe da lingvoj;
  • Efika partopreno en decidoj: oni kalkulu pri plurlingveco en la ellaboro kaj realigo de decidoprocezoj.

Vi eble rimarkis, ke ĉi tie temas ne nur pri “rajtoj” (ekzemple la rajto de individuo ne suferi diskriminacion pro sia lingvo, aŭ la rajto de lingvogrupo uzi sian lingvon por politikaj celoj), sed ankaŭ pri pozitivaj celoj, kies realigo postulus krean talenton kaj politikan volon. La koncepto de demokratio estas do pli ampleksa ol la koncepto de rajtoj, kvankam tiu ĉi montriĝis nemalhavebla ilo en la konstruado de demokratiaj socioj. Verŝajne tiel estas ankaŭ sur la lingva kampo.

Kiel ĉiu alia speco de demokratio, la lingva demokratio povos alpreni plej diversajn formojn. Ĝi certe ne devas limiĝi je la formulo iam proponita de Ivo Lapenna, laŭ kiu oni uzu lokan lingvon aŭ dialekton por lokaj aferoj, nacian lingvon por naciaj aferoj, kaj internacian neŭtralan lingvon por internaciaj aferoj. Ne eblas tiel nete distingi inter la niveloj, des malpli en mondo de interreto kaj tutmondaj retoj de komerco kaj kapitalo. Krome, diversaj landoj kaj institucioj jam ellaboris siajn proprajn solvojn, sur kiuj necesas plukonstrui.

Lingva demokratio — daŭra strebo

En la hodiaŭa mondo ni daŭre vidas, ke en multaj landoj mankas politika demokratio, kaj en preskaŭ ĉiuj landoj la ekonomia kaj socia demokratioj ankoraŭ ne penetris la tutan socion. Kvankam pli kaj pli da infanoj ja havas eblon iri al lernejo, daŭre estas tre malegalaj kondiĉoj kiam temas pri tio, kiuj povas studi en universitato, kaj en multaj landoj nur la riĉaj havas aliron al bona sanprizorgado, por mencii nur kelkajn ekzemplojn. Kio do pri lingva demokratio: kiel statas pri ĝi? Ĝenerale homoj ne tre konscias pri malegalecoj en la lingva kampo, kiuj tamen abundas. Pensu ekzemple pri:

  • minoritatlingvanoj, kiuj ne povas aŭ rajtas uzi sian lingvon en lernejo, labore ktp;
  • enmigrintoj, kiuj i.a. pro lingvaj kialoj malfacile eniras novan socion kaj trovas laboron;
  • homoj, kiuj malfacile lernas fremdan lingvon sed tamen volas agi en internacia organizo;
  • lernantoj, kiuj ŝatus lerni lingvon A, sed devas lerni lingvon B, ĉar ĝi laŭ la nuna modo estas la plej utila kaj grava;
  • laborpostenoj en EU, kie oni postulas denaskan konon de la angla aŭ franca;
  • konferencano, kiu devas alparoli la publikon en lingvo, kiun ŝi/li ne tute regas kaj pro tio impresas malpli inteligenta ol ŝi/li fakte estas.

Ankaŭ la homoj de Demokratio Internacia, kiun ni menciis supre, verŝajne ne sufiĉe konscias pri la lingva flanko de la demando. Iliaj retpaĝoj estas ĉefe en la angla, kaj ĝis nun ili ŝajne uzas nur kelkajn lingvojn de okcidenta Eŭropo en sia komunikado. Simila situacio estas en preskaŭ ĉiuj NRO-oj en la okcidenta Eŭropo. Tio montras, kiel profunde radikiĝis la problemo, kaj kiom da laboro atendas nin por ĝin solvi. Kaj eĉ se oni bone konscias pri la ideoj malantaŭ lingva demokratio ne estas tre facile sekvi ilin... Ekzemple, tradukado kaj interpretado ja estas kaj temporabaj kaj kostaj aferoj.

Tamen, la relativa manko de lingva demokratio devas ne senkuraĝigi nin. Same kiel la politika demokratio bezonis pli ol 2000 jarojn por konkeri Eŭropon, certe necesos longa tempo por enkonduki veran lingvan demokration en Eŭropan Union aŭ en la internacian vivon ĝenerale. Ĝis antaŭnelonge, eble la plej granda malfacilaĵo estis tio, ke relative malmultaj homoj havis grandan bezonon aŭ intereson pri internaciaj kontaktoj. La homoj kiuj atingis internacian karieron faris tion parte pro siaj lingvaj kapabloj, do por ili kutime ne estis problemo esprimi sin en fremda lingvo. Sed nun, pro interreto kaj aliaj evoluoj, pli kaj pli da homoj kontaktiĝas trans lingvajn limojn. En ili kreskas konscio pri Eŭropo, kaj pri la terglobo, kiel multlingva, multpopola medio en kiu demokratio estas ankoraŭ malforta, sed konstruinda. En tia situacio, voĉoj por lingva demokratio certe trovos pli kaj pli da aŭskultantoj.

Nova centro por lingva demokratio

Ĵus pretiĝis plurlingva centro en la reto kun la nomo Nitobe-centro por lingva demokratio (http://nitobe.info). Ĝi celas levi demandojn kaj instigi esploradon kaj kunlaboron pri aferoj, kiuj rilatas al lingva demokratio. La centro uzas la nomon de Nitobe Inazô, iama vicsekretario de la Ligo de Nacioj (antaŭulo de Unuiĝintaj Nacioj). En 1921 Nitobe observis la funkciadon de Esperanto en la Praga UK, kaj en sia raporto al la Ligo de Nacioj skribis:

  • “Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel lingua franca por sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo.”

Ni opinias, ke Esperanto povas daŭre ludi similan rolon. En la multlingvaj retpaĝoj de la Nitobe-centro, Esperanto funkcias kiel kerna pontolingvo, ebliganta la interŝanĝojn de informoj kaj ideoj inter homoj el plej diversaj lingvaj fonoj. Tiel, diverslingvanoj povos lerni pri la streboj por lingva demokratio en diversaj landoj, kaj kunlabori por influi kaj riĉigi la publikan kaj politikan debaton pri lingvopolitiko. Iom post iom, ni esperas allogi multajn homojn, kiuj vidas la bezonon de lingva demokratio en sia propra kunteksto kaj pretas doni sian energion al diversaj komunaj projektoj. Kvankam la Esperanto-movado havas pli vastajn celojn, ol nur tiujn de lingva demokratio (vidu ekzemple la Manifeston de Prago), ni opinias ke la Nitobe-centro prezentas konvenan kadron en kiu ekstermovadanoj pli bone komprenos la idealojn kaj efektivan valoron de la lingvo.

Kvankam la supra citaĵo de Nitobe estas iom malnoveca, li esence pravas. Lingva demokratio estas plej grava por tiuj, kiuj:

  • havas minoritatan lingvon kiel gepatran lingvon,
  • devis forlasi sian hejmlandon,
  • ne facile lernas fremdan lingvon,
  • ne havas eblon studi eksterlande
  • ktp.

Pli kaj pli, tiuj homoj estos la senhavuloj de nia kunplektiĝanta mondo. Kiel porparolantoj de la lingva demokratio, ni batalas ankaŭ por ili. Kvankam multaj obstakloj ankoraŭ baras la vojon — obstakloj ne nur kulturaj kaj politikaj, sed ankaŭ ekonomiaj kaj ekologiaj — ni troviĝas sur ondo de longdaŭra evoluo, kiu eble eĉ ankoraŭ gajnas mason kaj impeton. Se tiu procezo daŭre plu kunligos la naciojn, politike, ekonomie, kulture ktp, kaj se la homaro daŭre, eĉ se poiomete, kleriĝos kaj maturiĝos, tiuokaze estas nur afero de tempo ĝis la lingva demokratio fariĝos same aprezata, kaj same fortika, kiel la aliaj branĉoj de la mirinda Atena arbo.

Mark Fettes, Hokan Lundberg

Ĝemelaj urboj

Publika letero al urbestroj

Estimataj gesinjoroj urbestroj,

Universala Esperanto-Asocio (UEA) estis fondita la 28-an de aprilo 1908. Ĝi celas disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto, agadi por la solvo de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian komunikadon, plifaciligi ĉiuspecajn spiritajn kaj materiajn rilatojn inter homoj, malgraŭ diferencoj de nacieco, raso, sekso, religio, politiko aŭ lingvo, kaj kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidaro, kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj.

UEA estas en specialaj konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj (UN). Ĝi reprezentiĝas en multaj kunvenoj de UN, kaj flegas kontaktojn kun la landaj UN-misioj. Kun Unesko UEA havas oficialan ligon en la kategorio de operaciaj rilatoj. UEA reprezentiĝas en kunsidoj de Unesko kaj ofte povas konsili aŭ kunlabori pri komune interesaj demandoj. Alie UEA havas konsultajn aŭ kunlaborajn rilatojn kun kelkaj internaciaj organizaĵoj.

UEA havas konstantan Centran Oficejon en Rotterdam, Nederlando, kiu speciale respondecas pri traktado de diversaj aferoj. UEA ĉiujare organizas en malsama lando Universalan Kongreson de Esperanto. Ĝi estas internacia manifestacio de la esperantistaro, kun riĉa programo. UEA havas 65 aliĝintajn landajn asociojn kaj pli ol 70 fakajn asociojn, ĝiaj membroj troviĝas en 114 landoj.

La monda interurba ĝemeliĝo startis en la komenco de la 20-a jarcento, ĝi evoluis al internacia interŝanĝa agado kun pli da populareco kaj organiziteco en la fino de la 40-aj jaroj kaj komenco de la 50-aj jaroj. En la 60-aj jaroj Esperanto komencis ludi rolon en la interurba ĝemeliĝo, kaj atingis sukcesojn, ekz. inter Massa (Italio) kaj Bad Kissinger (Germanio), inter Kameoka (Japanio) kaj Knittelfeld (Aŭstrio).

Enirinte en la novan jarcenton la ter-globa situacio estas grande ŝanĝiĝanta; oni havas pli ardan deziron al paca kaj akorda mondo. Plimultiĝas la interŝanĝo de esperantistoj kaj Esperantaj organizaĵoj en la ĝemelurboj, plievidentiĝas la pontorolo de Esperanto. Konsiderante tiun situacion UEA starigis en 2002 la projekton “Ĝemelaj Urboj” kun la celoj: disvastigi kaj apliki Esperanton, fortigi kunlaboron de ĝemelurboj kaj akceli ĝemeliĝon inter urboj. La projekto ricevis aktivajn reagojn de la esperantistaro kaj UEA taksas tre grava ĝian evoluon. Tion sufiĉe pruvas, ke UEA dufoje okazigis Kunvenon de Ĝemelaj Urboj en la lastaj du Universalaj Kongresoj de Esperanto, kaj la agado de ĝemelaj urboj estis enskribita en la jaran raporton de la Estraro de UEA ekde 2003.

Estimataj ges-roj urbestroj; ni skribas ĉi tiun leteron al vi por sciigi al vi la rolon de Esperanto en la interŝanĝo inter urboj kaj por akiri viajn komprenon kaj subtenon al la projekto “Ĝemelaj Urboj”. Ni estos tre dankaj, se vi povos instigi lokajn esperantistojn kaj Esperantajn organizaĵojn aktive agadi por interkomunikado de la ĝemelurboj kaj nova ĝemeliĝo inter urboj. Kun plej noblaj salutoj,

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, Maritza Gutiérrez Gonzáles, estraranino de UEA pri landa kaj regiona agado, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, Wu Guojiang, komisiito de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”

La projekto “Ĝemelaj Urboj” de UEA efike akcelas interŝanĝon inter esperantistoj en ĝemelaj urboj kaj ludas rolon en la agado de ĝemelurboj. Ĝi estas pli kaj pli vaste konata en Esperantujo. Por plie antaŭenigi la projekton, sufiĉe sciigi la projekton al amaso da urbestroj en la mondo kaj gajni ilian komprenon kaj subtenon, ni speciale skribas Publikan Leteron al Urbestroj. Ni kore esperas, ke vi povos respektive produkti nacilingvajn versiojn de ĉi tiu letero kaj transdoni ilin al viaj urbestroj.

Wu Guojiang, Komisiito de UEA pri la projekto “Ĝemelaj Urboj”

50-jara jubileo de CDELI

La 6-an de majo okazis la jubilea festo de la 50-jariĝinta Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), en La Chaux-de-Fonds, Svislando.

La Biblioteko de la Urbo, kies sekcio estas CDELI, proponis al siaj vizitantoj tagon riĉan je eventoj. Por esperantistoj: dum la antaŭtagmezo disvolviĝis tie la Ĝenerala Jarkunveno de Svisa Esperanto-Societo (SES), posttagmeze okazis la festado de la 50-jariĝo de la planlingva arkivejo. Paralele estis organizita la tago de malfermitaj pordoj de la modernigita biblioteko. Tiel ariĝis ne nur multaj esperantistoj dum la tago sed ankaŭ la ne-Esperanta publiko povis konatiĝi kun CDELI. Des pli ĉar la festadon enkondukis saluta spektaklo pri planlingvoj, prezentita de Esperanto-lernantoj de la privata lernejo Granda Ursino (foto 2). La teatraĵo finiĝis per ilia kantado kun gitara akompano de Olivier Tzaut.

La ceremonion inaŭguris la direktoro de la biblioteko, s-ro Jacques-André Humair (foto 4, maldekstre). Liaj vortoj konfirmis la tre favoran konsideron de la aŭtoritatoj pri la aktiveco kaj graveco de CDELI, kio esprimiĝas en la statuso de la monde fama arkivejo kadre de la urba biblioteko. Lia alparolo estis esperantigita por la ĉefe Esperanta publiko far s-ino Mireille Grosjean (meze), membro de la Konsulta Komitato de CDELI.

Poste la spektantaro povis aprezi la kantadon de s-ro Thierry von Büren (same membro de la Konsulta Komitato, foto 1), kiu kantis erojn de Vintra Vojaĝo de Schubert laŭ Esperanta traduko de s-ino Mad Mevo/Stakian. Inter la kantoj Claude Gacond (foto 4, dekstre + frontpaĝe) esprimis kelkajn rememorajn vortojn pri la vivo de CDELI, kies kreinto kaj ĉefa motoro li estas. Andreas Künzli, verkanto de la enciklopedio Universalaj lingvoj en Svislando, raportis pri la stato de sia laboro.

Aperitivaj momentoj en la nova salono de CDELI grupigis la partoprenantojn kaj ebligis al la publiko esprimi sian aprezon pri la atingoj de tiu planlingva arkivejo.

Stefano Keller

Recenzoj

Grava por la mezgradaj scipovantoj

Kompendio de la Esperanta gramatiko. Mirko Manner-Mamužić. Zagreb: Esperanto-Societo Bude Borjan, 2000 (2-a eld.). 109p. 24cm. ISBN 9539812704. Prezo: € 12,00

Okaze de la UK en Fortalezo oni prave plendis pro la nekritikeco de la Esperantaj recenzoj. Sed aliflanke, tiu nekritikeco estas objektive klarigebla, almenaŭ parte, per la malvasta presospaco en la periodaĵoj publikigantaj recenzojn. Konsiderante tiujn ambaŭ aferojn kiel kontraŭstarajn faktojn, mi provos ĉi tie, en la malvaste postulita spaco, objektive kaj samtempe kritike prezenti la legitan libron.

Temas pri verko kies unua eldono aperis en 1958. La aŭtoro, la hungardevena kroatiano Mirko Manner-Mamužić (1928-1998), estis laŭfake maŝin-inĝeniero, kaj lia oklingvaneco pravigis lin verki gramatikon de Esperanto, des pli ke li estis ano de la Ekzamenkomisiono de KEL, apoginta sin sur la Plena Analiza Gramatiko de K. Kalocsay kaj G. Waringhien, atente esplorita, sed kun esprimo de ankaŭ propraj opinioj. Ĉi tiu dua eldono aperis postmorte de la aŭtoro kaj estas prizorgita kaj antaŭparolita de Ivo Borovecki. Dekomence mi devas substreki, ke la libro fontas el medio vaste konata en Esperantio pro la plurflankaj valoraj atingaĵoj rilate la Internacian Lingvon — medio, kiun oni nomas Zagreba Skolo.

La kompendio, post la enkonduko (p. 5-9) klariganta la bazajn konceptojn kaj la respondajn terminojn (t.e. parol- kaj frazelementoj, vortkategorioj kaj vortfunkcioj), estas dividita en ses grandaj ĉapitroj, kaj nome: la fonetiko (p. 10-11), la ortografio (p. 12-16), la vortfarado (p. 17-33) — unu el la du pli ampleksaj ĉapitroj de la libro, la afiksologio (p. 34-52), la morfologio kaj sinetio (p. 53-94), ĉapitro kies amplekso klariĝas per la pritrakto de du kunplektitaj aferoj: unuflanke, la morfologio striktasence, aliflanke, la sinetio, t.e. la studo de la gramatikaj. kategorioj (genro, nombro, kazo ktp), fine, la sintakso (p. 95-104), limigita, interalie, pro la fakto, ke iuj sintaksaj aferoj estas jam pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj.

Aparte substrekinda estas la fakto, ke la aŭtoro komparas kelkfoje la esperantlingvajn strukturojn kun la respondaj strukturoj en variaj naturaj lingvoj (p. 13-14, 68, 70, 86) kaj precipe en la slavaj, inter kiuj distingiĝas la kroata (p. 62, 81, 84), denaska lingvo de la legantoj, al kiuj la aŭtoro sin turnas speciale. Spite la lastan rimarkon, oni devas agnoski, tamen, la utilon de la lernolibro por ĉiuj ajn mezgradaj esperantistoj, indiferente de ilia denaska lingvo. Ne mankas en la libro eĉ la normiga vidpunkto: multloke (p. 41, 45, 50, 54, 56, 78, 80, 82, 84, 90 k.a.), la aŭtoro atentigas pri la nekorektaj, eraraj esprimoj, kompare al la rekomendindaj aŭ almenaŭ tolereblaj, kelkfoje kun resendoj al la iniciatinto (p. 26, 50, 94), ĉu kontraŭstarante la Plenan Gramatikon (p. 36, 44, 48) ĉu aprobante ĝin (p. 6, 8, 39, 104), aŭ klarigante la distingon inter la komunuza parolo, unuflanke, kaj la poezia esprimo, aliflanke (p. 47, 72), inter la uzo de variaj sencproksimaj vortoj, — kiel tio kaj ĝi (p. 61), inter elegantaj kaj neelegantaj esprimmanieroj (p. 68).

Kelke da kritikaj rimarkoj, rilatantaj nurajn detalojn: La interjekcioj ne estas veraj helpvortoj, kion skribas la aŭtoro, sur la p. 6. “Esperanto estas fonetika lingvo” (p. 12) estas tute nefakula esprimo, anstataŭ “Esperanto estas lingvo kun fonetika skribo” (nur skribo, kaj neniel lingvo, povas esti aŭ ne esti fonetika). “(...) la sufikso NJO (...) esprimas virinajn karesnomojn” (p. 48), anstataŭ “konstruas...” aŭ “kontribuas al la konstruo de virinaj karesnomoj”. Kvankam la aŭtoro rekomendas (p. 67), ke oni uzu la strukturojn ĈI TIU, ĈI TIUJ, ĈI TIO, kun la “vorteto” ĉi antaŭ la propre-diritaj pronomoj, li mem liveras kontraŭan ekzemplon: “Donu al mi TIUN ĈI libron” (sampaĝe). La aŭtoro ne klarigas sian antaŭe implicite esprimitan preferon, pravigitan spite la unuatempan uzadon de la postmetita ĉi. La pravigo de la antaŭmeto estas la jena: la kombinaĵoj kun ĉi estas “fonetikaj vortoj”, trisilabaj, kun regula akcento sur la antaŭlasta silabo, kvazaŭ amfibrako; se oni postmetas ĉi al la pronomo, kiel en la unua tempo de la uzado de Esperanto (sendube laŭ la franclingva modelo, ĉar ĉi estas, etimologie, francdevena), tio kreas trisilabajn “fonetikajn vortojn” kun la nekutima akcento sur la tria silabo kalkulita ekde la fino de la vorto, t.e. kvazaŭ daktilojn, utilajn ankaŭ nuntempe eble en la poezio, sed nekonformajn al la akcentsistemo praktikebla en la komuna lingvouzo. Sur la paĝo 55, rilate la ekzemplojn OKULVITROJ kaj PANTALONO, ŝajne la aŭtoro konfuzas la koncepton kun la objekto.

Kritika rimarko rilate la duan eldonon de la libro tuŝas aferon parenca al la deikto (deixis), pli precize — al la tempa deikto. La aŭtoro tre bone klarigas la uzadon de la aktivaj kaj pasivaj participoj alvokante kronologiajn datojn koncernantajn la momenton de la unua eldono, 1958, kiam li ekzemplas per “La 10-an de majo 1948 Karlo, ESTIS skribanta leteron” k.s. (p. 87), “La 10-an de majo 1968 Karlo ESTOS skribanta leteron” k.s. (p. 88) kaj “Hodiaŭ la letero ESTAS skribata, skribita aŭ skribota”, “En 1948 la letero ESTIS skribata, skribita aŭ skribota”, “En 1968 la letero ESTOS skribata, skribita aŭ skribota” (p. 90). La prizorginto de la dua eldono estus devinta, laŭ mia modesta opinio, aktualigi, ĝisdatigi tiujn ekzemplojn, laŭ pure filologia vidpunkto, por plifaciligi al la leganto la aliron al la sencoj de la kunmetitaj verbaj formoj, kaj konsideri, ekzemple, la datojn 2000 anstataŭ 1958, 1990 anstataŭ 1948 kaj 2010 anstataŭ 1968, kun eventuala precizigo en sia antaŭparolo pri tia tre pravigita interveno aŭ modifo en la originala teksto de la bedaŭrinde forpasinta aŭtoro.

Mi ne mencios eksplicite la preserarojn facile korekteblajn far la leganto, kiel tiuj sur la paĝoj 3, 4, 6, 8, 9, 10, 15, 21, 26, 28, 31, 34, 36, 38, 44, 58, 59, 60 kaj aliaj. Anstataŭe, mi mencios nur la malmultajn erarojn iom ĝenajn, povantajn okazigi miskomprenon aŭ ambiguaĵon en la mensoj de iuj legantoj: JU (p. 12; korekte: JH), plendas (P. 19; korekte: pledas), (hispana) Ciudad Mejico (p.50; korekte: Ciudad de Mejico), “Eĉ tutaj sintagmoj estas esprimataj per unu adjektivo: TRA LA FENESTRO = TRAFENESTRE, ktp” (p. 84, kie la vorto adjektivo aperas, per probabla skriberaro, anstataŭ la vorto adverbo), FUMAS (p. 100; anstataŭ, probable, FULMAS).

Oni devas agnoski, iel ripete, ke la lernolibro de Manner-Mamužić meritas pli ampleksan kaj detalan pridiskuton, ĉar ĝi estas grava kaj tre utila por la perfektigo de la mezgradaj scipovantoj de Esperanto, do necesus pli da presospaco, eble en faka, lingvistika publicaĵo.

Constantin Dominte

Tri libroj pri historio de Esperanto en Katalunio

El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938). Margais i Basi, Xavier. Palma: Documenta Balear, 2002. 372+16 p. 24cm.ISBN 8495694298. Prezo: € 33,60. Esperanto en Katalunio (1887-1987). Antonio Marco Botella. Barcelono: Barcelona E-Centro, 2005. 358 p. 20cm. ISBN 8493370010. Prezo: € 22,50. Komenca esperanto-movado en Katalunio, La. Els inicis del moviment esperantista a Catalunya. Francesc Poblet i Feijoo. Sabadell: Kataluna Esperanto-Asocio, 2004. 115p. 21cm. ISBN 8493338052. Prezo: € 13,20

La historio de la Esperanto-movado en Katalunio estas mirinde interesa, faktoplena kaj multflanka. Eblas legi ĝin preskaŭ kiel aventur-romanon, kun interbatalantaj roluloj kaj ekstermovadaj eventoj decide influantaj la sorton de la okazaĵoj. Tial, post dekoj da fakaj artikoloj, pluraj broŝuroj pri lokaj Esperanto-grupoj, detala kronologio kaj nacilingva biografio pri elstara Esperanto-aktivulo (kaj atentinda pioniro de socilingvistiko), nature alvenis la tempo, kiam eldoniĝas tutaj libroj: eĉ tri en tri jaroj.

La unua el la serio, El moviment esperantista a Mallorca (1898-1938) [La Esperanto-movado en Majorko (1898-1938)] estas la doktoriĝa tezo de la aŭtoro, Xavier Margais. Jen solida volumo, verkita surbaze de multjara esplorado fare de kompetenta eksperto kaj aktiva Esperanto-movadano.

La verko unue studas la serĉadon de internacia lingvo kaj poste fokusiĝas pri la ekesto de Esperanto kaj kiel ĝi atingis Iberion kaj la Katalunan Landaron, kaj precize Majorkon. La aŭtoro detale analizas la vojojn, per kiuj diskoniĝis tiuj ideoj, kiaj homoj interesiĝis pri ili, pro kiuj kaŭzoj, kaj kiel ili poste influis siajn mediojn. Estas interese vidi, kiel Esperanto eniris en Balearojn kiel signo de progreso, kiel rimedo por internacia komerco kaj eĉ por la tiam naskiĝanta turismo. Tial la internacia lingvo estas aparte ligita al la Ĉambro de Komerco kaj Industrio, en kiu la Esperantista Klubo Palma havis la sidejon dum deko da jaroj, aŭ la organizo Disvolvo de Turismo, kies prezidanto de 1919 al 1925, komercisto Ferran Alzamora, estis membro de la Klubo, aŭ la Ruĝa Kruco, kies ĝenerala sekretario de 1918 ĝis 1920 estis la aktivulo Gabriel Alomar, aŭ la Asocio por la Kulturo de Majorko. Ĝuste diversaj elstaruloj en socipolitikaj kaj ekonomiaj rondoj aktivis en la Klubo, kiel la urbestro de Palma inter 1919 kaj 1921, Francesc Barceló (poste estrarano de la Ruĝa Kruco kaj sekretario de la Ĉambro de Komerco), aŭ la sekretario de la Brita Konsulejo kaj poste fama sanskritisto, Joan Mascaró, aŭ la industriisto Narcís Bofill — unu el la ĉefaj motoroj de la movado.

La aŭtoro detalas ankaŭ la partoprenon de aliaj homgrupoj, kiel pastroj (kaj aparte la kverelema figuro de Bartomeu Font) kaj armeaj oficiroj. Ilia partopreno estas grava, sed en Majorko ĉefe et-burĝaj komercistoj plej elstaras en la gvidaj organoj de la asocioj. Certe ankaŭ laboristoj partoprenis la movadon, kaj ili ricevis la plej grandan subpremon post la faŝisma puĉo de 1936: la esperantistoj Joan Matas, Josep Salom, Antoni Coll kaj Sebastià Crespí estis murditaj de la armeanoj. Aliaj estis malliberigitaj aŭ estis ekonomie aŭ administracie reprezaliitaj. Per tio la Esperanto-movado en Majorko estis praktike neniigita por 25 jaroj.

La verko estas detalplena, kaj en ĝi amasiĝas nomoj. Eblas legi eĉ listojn de membroj de lokaj kluboj (kaj iliajn profesiojn kaj adresojn), aŭ de ricevataj Esperanto-gazetoj, aŭ de Esperantaj gastoj, aŭ citaĵoj de internacia korespondado ktp. Tio igas ĝin juvelo por esploristo, sed tro pene legebla por normala interesito pri Esperanto: eblus eltiri el ĝi plurajn libretojn pli alireblajn por la publiko. La Esperanto-historio en Majorko montriĝas surprize interesa kaj certe meritas pli vastan diskonigon.

Kontraste, Esperanto en Katalunio de Antonio Marco montriĝas ekstreme supraĵa verko. Same kiel li faris en sia pli longa kaj same senenhava Analoj de la Esperanto-movado en Hispanio, la aŭtoro kopiis unu post la alia longegajn raportojn pri preskaŭ ĉiuj Esperanto-aranĝoj ĝis la jubilea jaro 1987. Se vi volas scii pri la menuo de la bankedoj aŭ la koloro de la vestaĵoj de la reĝinoj de la Floraj Ludoj, jen la libro por vi. Sed se vi eventuale interesiĝas pri grava diskuto okazinta en unu el tiuj kongresoj, bedaŭrinde vi trovos preskaŭ nenion en ĝi. Krome, se vi eventuale interesiĝas pri aferoj ekster la kongresa kadro, vane vi serĉos preskaŭ ĉion ajn. Krome la aŭtoro preferas laŭeble kaŝi ĉiajn disputojn... kaj per tio li flankenpuŝas, eĉ kaŝas, esencajn faktojn, kiuj malhelpas kompreni la okazaĵojn. Unu el la multaj ŝokaj neglektoj de la libro troveblas en la mejloŝtona kongreso de Vinaròs en 1928, kiun la aŭtoro mem taksas “vere malfacila”. Ni ekscias, ke “la 22-an de aŭgusto, t.e. du semajnojn antaŭ la kongreso programita por okazi en Vinaroz [Vinaròs] (Castellón [Castelló]), la prezidanto de Kataluna Esperantista Federacio, s-ro Dalmau, devis demisii post ricevo de ordono de la Barcelona Provincestro s-ro [generalo] Milán [Milans] del Bosch, kiu sugestis al li ŝanĝojn en la statuto de KEF kaj ĝian aliĝon al Hispana Esperanto-Asocio, kaj oficiale fermis lian profesian laborejon Liceo Dalmau”. La aŭtoro forgesas mencii, ke Delfí Dalmau ricevis ankaŭ fortegan monpunon. En aliaj verkoj eblas legi pli precize, kiujn ŝanĝojn “sugestis” generalo Milans del Bosch: la aŭtoro taksis negrava detali ilin. Fakte, en la sep paĝoj da detalplena kongres-raporto, li eĉ konsideras neoportuna mencii la decidon malfondi KEF atende de pli favoraj politikaj cirkonstancoj... kio vere igas la sekvajn paĝojn enigmoplenaj por nekonantoj de la okazaĵoj. Kaj, tute kompreneble, li eĉ ne rimarkigas, ke en la enmiksiĝo de la aŭtoritatoj en la aferojn de KEF eĉ lernej-knabo povas fortege suspekti pri denunco de alitendaraj esperantistoj. La termino mem “sugesti” en rilato al ordono de generalo dum armea diktaturo, akompane de altega monpuno kaj fermo de entrepreno, estas ekstreme ŝoka.

Jen okazo inter senfino da aliaj. Kiel leganto mi ekzemple aparte elreviĝis, trovante nur tri paĝojn pri la ege atentinda rolo de Esperanto dum la interna milito (1936-1939). Ĉar la aŭtoro partoprenis tiun periodon ankaŭ kiel esperantisto, tio estas ege bedaŭrinda: jen maltrafita okazo ion interesan kaj novan diri.

La citaĵo montras ankaŭ alian ege malfortan flankon de la libro: ĉiupaĝe oni renkontas mise skribitajn proprajn nomojn. Plej ofte ili aperas en ŝajn-kataluna, t.e. en iu kataluna lingvo kun hispana ortografio. Simile okazas kun loknomoj. Neniu katalunlingvano reviziis la tekston. Kaj bedaŭrinde oftas eraroj ankaŭ en Esperanto, same kiel tajperaroj abundas.

La libro malhavas eĉ la plej etan analizon, kio igas la verkon ne libro pri historio, sed tede longa kongresa anekdotaro. Eĉ ne por momento la aŭtoro haltas por iom vidi kiom kaj kiaj estis esperantistoj: kiel ili aliĝis al Esperanto; kiamaniere ĝi disvastiĝis; inter kiuj soci-tavoloj? Ni eĉ ne scias, konkrete kiuj bultenoj aperis, kiom longe, dum kiom da numeroj; kiuj grupoj fondiĝis, kiom longe ili aktivis, en kio konsistis ilia agado, kun kiuj kolektivoj (esperantistaj aŭ ne) ili rilatis kaj kiamaniere. Ĉar ĝi ne kongresis, la laborista Esperanto-movado estas tre neglektita. La aŭtoro ŝajne ne scias, ke ekz. ekzistas doktora tezo pri la katalunia laborista gazetaro antaŭmilita, kiu pritraktas ankaŭ la Esperanto-gazetaron. Fakte multloke leviĝas fortaj suspektoj, ke la aŭtoro malbone konas la rimarkinde multajn esplorojn pri la Esperanto-movado en Katalunio (i.a. de Fluvià, Margais, Solé Camardons kaj Amouroux). La graveco de diversaj esperantistoj en la kataluna kulturo aŭ socio estas nerimarkita: kiel eblas kompreni la rolon de Pujulà i Vallès, se oni ne konas lian ekstermovadan gravecon? Nur Fernández Jurado estas iom priatentita ĉi-flanke (kvankam en librofina noto).

Novan kontraston prezentas la libreto de Francesc Poblet La komenca Esperanto-movado en Katalunio (1898-1908). Dum la verko de Margais estis en la kataluna kaj tiu de Antonio Marco en Esperanto, jen dulingva verko — en la kataluna originalo kaj Esperanta traduko. Ni alfrontas ĉi tie denove verkon de historiisto, akumulantan informojn kaj profunde analizantan la faktojn.

La verko estas mallonga kaj didaktika: ĝi evidente celas ne nur esperantistojn interesiĝantajn pri sia historio, sed homojn ĝenerale scivolemajn pri nuntempa historio kaj konkrete pri la rolo de sociaj movadoj en ĝi. Malgraŭ sia konsiderinda graveco, Esperanto estas neglektata de la kataluna historiografio, ĉar la plimulto de ĝiaj materialoj estas nealirebla por historiistoj pro la lingva baro; kaj kiam fojfoje esperantistoj verkas nacilingve, ili staras sub suspekto de partianiĝo. Jen la unua okazo, ke ekstermovada historiisto esplorcele lernas Esperanton.

La komencaj dek jaroj de la Esperanto-movado estas eksterordinare riĉaj kaj kontrastaj. Konverĝas en tiun periodon ĉefe tri homgrupoj: katolikaj pastroj, armeaj oficiroj (tre ofte ankaŭ framasonaj) kaj katalunistoj. Aperas ankaŭ ĝermoj de laborista movado, sed ĝi ankoraŭ ne disvolviĝas. La malsimileco kaj interkonfliktemo de la grupoj evidentiĝas i.a. en la denunco kontraŭ Pujulà i Vallès antaŭ la armeaj aŭtoritatoj, kiuj puŝis lin en ekzilon: la historio de la katalunia movado estas nemalofte makulita per akraj intergrupaj bataloj kaj eĉ denuncoj antaŭ la aŭtoritatoj.

La sinteza prezento de Poblet montras, kiel la ekscio pri Esperanto atingis Katalunion, plej verŝajne el Francio, kaj kiel nord-katalunoj elstare partoprenis en la starigo de la komenca organizita movado. Simile al tiutempa Pollando, Esperanto trovis aparte fekundan grupon inter la simpatiantoj en la naciliberiga movado. Imponas ankaŭ la kvanto de socie influaj homoj, kiuj fariĝis esperantistoj: tio akre kontrastas kun la nuntempa movado. Tiuj du faktoj baldaŭ donis al la kataluna esperantismo specifan gravecon (kun dekoj da samtempaj kursoj en Barcelono kaj pluraj magazenoj uzantaj la nomon “Esperanto”), sed ankaŭ klare apartigis sian vojon disde la franca kaj hispana movadoj, kie oni tiutempe konsideris la internacian lingvon ĉefe utila teknologia malkovro, analoga al la telegrafo kaj la metra sistemo.

Alia allogo de la libro estas ankaŭ interesa elekto de fotoj, en 23 centraj paĝoj. Same okazas en la libro de Margais, kun bildoj ne nur en la 16 centraj paĝoj, sed ankaŭ ie-tie en la tuta verko. Ni tiel pli rekte konatiĝas kun la aktivuloj, kun la periodaĵoj, kun la klubejoj, kun la aranĝoj kaj eĉ kun butikoj kun la nomo “Esperanto”, defilantaj tra paĝoj da klarigoj.

Entute, jen tri libroj ege malsimilaj: tre detala scienca esploro pri la ĝismilita movado en Majorko, en la kataluna; plene malsukcesa banalaĵo pri la katalunia movado, en Esperanto; kaj interesa kaj ege plaĉ-lega dulingva verketo pri la komenco de la Esperanto-movado en Katalunio.

Hektor Alos i Font

Loke — fake — persone

KATALUNIO: La tria Printempa Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Junularo (29 apr – 01 maj 2006) kunigis 81 homojn en Canet de Mar, ĉe la norda marbordo apud Barcelono. La partoprenantoj estis ĉiuaĝaj, sed ĉefe junaj. 18 gustumis por la unua fojo Esperanto-renkontiĝon, kaj 15 alilandanoj helpis malkrokodiligi la etoson. La renkontiĝoj de KEJ baziĝas sur tri samtempaj programeroj, laŭ lingvoniveloj: kursoj kaj nacilingvaj prelegoj por plenaj komencantoj, paroligaj rondoj kaj esperantlingvaj prelegoj por progresantoj, kaj ĉiaj aktivadoj en Esperanto por fluaj parolantoj. Aldoniĝis kunvenoj de aktivulaj grupoj, pro kio la programo entenis ĉ. 50 erojn. La enhavo estis ankaŭ distra kaj festa: okazis ateliero pri orientiĝo per kompaso, aŭ alia pri afiŝ-kreado. Nokte homoj kuniĝis por aŭskulti kaj kunludi popolmuzikon: la akordionado de Mon Cardona kaj ili premdancis, Rosa Pàmies, dum estis apoteozo. Eblis spekti filmojn subtitolitajn en Esperanto kaj multaj ĝuis ĝismatenan muzikvesperon kun vigla trinkejo organizita de la novaj lernantoj, membroj de la liberecana sindikato CNT, en la apuda urbo Premià de Mar. Tage, la tento de apuda fajnasabla plaĝo estis tro alloga por kelkaj: la forta suno eĉ puŝis la plej kuraĝajn en la maron. En la lasta tago dudeko da partoprenantoj aliĝis al vilaĝfesto sur proksima montopinto, en kiu eblis popoldanci, kunmanĝi el giganta paeljo surloke kuirita kaj promeni en la pinea arbaro.

Kataluna E-Junularo

LITOVIO: La 12/14-an de majo okazis en Kaŭno internacia interfaka scienca konferenco, organizita de Departemento de Regionaj studoj de Instituto pri politikaj sciencoj kaj diplomatio de la universitato Vytautas Magnus. La ĉeftemo estis “Lingvo, diverseco kaj integriĝo en vastiĝanta Eŭropa Unio: defioj kaj eblecoj”. Krom du plenkunsidoj la konferenco laboris en sep diverstemaj sekcioj (po 2 aŭ 3 samtempe) kaj tri kolokvoj. Partoprenis pli ol cent personoj el 23 landoj kaj estis en ĝi dece reprezentita Esperanto. En la sekcio “Eŭropa Unio kaj lingva diverseco” prelegis Michael Cwik el Bruselo. Du kolokvojn pri lingva politiko en Eŭropa Unio gvidis kaj mem prelegis prof. Robert Phillipson el Kopenhago. Prelegis ankaŭ vicsekretario de Esperanto Radikala Asocio el Italio Lapo Orlandi. Li eĉ proponis akcepti nome de la konferenco tiel nomatan Manifeston de Kaŭno. Pro neprepariteco kaj pro manko de la dokumento ĝi ne estis akceptita, sed tio elvokis viglan diskuton. Pro malsaniĝo ne povis veni al la konferenco François Simonnet el Francio, sed resumo de lia prelego aperis en la konferenca libro. Prelegon pri “Egalrajteco kaj ekonomieco de internacia kunlaboro” faris sekretariino de Litova Esperanto-Asocio Aida Čižikaitė (prelego preparita kun prof. Otto Haspra). Prelegon pri lingvaj minoritatoj en Eŭropa Unio faris prof. Roland Breton el Francio. Resumoj de la prelegoj aperis en la konferenca libro, kiun ricevis ĉiu partopreninto, kaj aperos plua volumo kun plenaj tekstoj. Litova Esperanto-Asocio helpis en organizaj preparlaboroj de la konferenco.

Povilas Jegorovas

ISRAELO: Grupo da israelaj esperantistoj (gejunuloj kaj vojaĝemuloj) organizas vojaĝojn tra la naturo. Oni povas ilin nomi “verdaj ekskursoj” kun duobla signifo. En aprilo ĝi aranĝis tian ekskurson okaze de la vizito de Gabriele Corsetti el Italio. Sekve de junulara kunveno en Tel Avivo, kie dek kvar gejunuloj renkontiĝis kun la gasto, okazis tuttaga ekskurso en kanjono apud la Morta Maro. Partoprenis kvin israelanoj kaj la gasto. Sekve oni decidis fondi vojaĝgrupon Rondo de Esperanto-Vojaĝantoj en Israelo. En majo REVI ekskursis denove — ĉi-foje duoble, kun Arjen Sjoerd de Vries el Nederlando. Okazis du ekskursoj: al la Morta Maro kaj al Galileo, kie oni vizitis la urbon Akko kaj poste apudan riveron Kziv kaj la kastelon de krucbatalantoj Monfort. Sur la foto: israelaj esperantistoj kun Gabriele Corsetti apud la Morta Maro.

Amri Wandel

Nova projekto de E@I

DVD “Esperanto Elektronike” estis anoncita dum majo, kun la celo atingi ĝis la fino de junio antaŭmendojn de la Landaj Asocioj de UEA (kaj Landaj Sekcioj de TEJO), kio ebligos malmultkostan eldonon kaj prezon.

La prezo por la asocioj kaj sekcioj ĉe antaŭmendoj estas 2,- EUR (normala prezo estos 9,- EUR). Sur la viki-paĝo: http://vikio.ikso.net/DVD troveblas detalaj informoj pri la projekto, interalie ankaŭ, ke: “Tiu ĉi DVD estis kreita kun la celo informi pri Esperanto (informado), ebligi al la interesiĝantoj lerni ĝin (instruado) kaj prezenti erojn de la Esperanta kulturo (utiligado) — ĝi do kovras ĉiujn tri agadkampojn de UEA.”

La eŭropan premieron la DVD havos dum la UK — kien ĝi estos liverita por transdono al Landaj Asocioj. Unu semajnon pli frue ĝi prezentiĝos en Usono dum la kongreso de ELNA.

La enhavon de la DVD kunmetas E@I — internacia junulara neregistara organizaĵo (okupiĝanta pri buntaj projektoj, rilataj al Edukado@Interreto), kies ĉefaj celoj estas instigi interkulturan lernadon, subteni lernadon kaj uzadon de interreto kaj lingvoj.

La nova DVD promesas la plej ampleksan kaj plej multflankan Esperantaĵon — sur kiu troviĝos vortaroj, libroj, muziko, fotoj, filmetoj, ludoj, kursoj, informiloj, instruiloj, programoj, vikipedio, revuoj, fakaj verkoj k.s.

La projekton subtenis finance ankaŭ: ESF (Esperantic Studies Foundation), UEA, E@I kaj ID-fondaĵo. Al la projekto kontribuis per sia materialo multaj esperantistoj, al kiuj E@I dankas pro la afabla disponigo.

Peter Baláž E@I-kunordiganto

Tra la mondo

Monda Socia Forumo en Karaĉi

Unu el la tri kunvenoj de la ĉi-jara Monda Socia Forumo okazis de la 24-a ĝis la 29-a de marto 2006 en Karaĉi, Pakistano. En la forumo okazis pluraj kunsidoj pri Esperanto. Unu el la kunsidoj estis pri Libero por la Lingvoj, aranĝita laŭ instigo de la konata samnoma esperantista organizaĵo.

Pli ol 50 personoj partoprenis kaj ricevis broŝurojn havantajn tradukon de la vortoj “Libero por la Lingvoj” en diversaj lingvoj: Esperanto, la angla, la franca, la urdua kaj aliaj.

Okazis ankaŭ kultura programo. En la programo s-ino Pauline John kaj ŝia grupo kantis en la urdua, hindia, guĝaratia, sinda kaj taria lingvoj. Dum la programo daŭre estis montrata larĝa banderolo kun la vortoj Universala Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Flago.

Estis krome organizita budo de Esperanto. Shabbir Ahmad Sial (prezidanto de PakEsA), Rahim Shah Khan (ĉef-vicprezidanto de PakEsA) kaj aliaj partoprenis en la MSF. Oni kolektis 23 subskribojn subtene al la Manifesto 2000 por kulturo de paco. Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) dankas al s-ro Osmo Buller (Ĝenerala Direktoro de UEA), d-ro Renato Corsetti (prezidanto de UEA), d-ro A. Giridhar Rao (Ĝenerala Sekretario de la Federacio Esperanto de Barato kaj Komitatano de UEA), s-ro José Antonio Vergara (Komitatano de UEA) kaj s-ro Francisko Simonnet (franca esperantisto kaj ĉefa aktivulo de la organizaĵo Libero por la lingvoj) pro ilia intereso al MSF kaj al Pakistano.

Jawaid Eahsan

Verda ĝojplezur’ en Viena Pedagogia Instituto

En Aŭstrio, en Viena Pedagogia Instituto, okazis la 4-an de aprilo 2006 la tuttaga evento “Ĝojplezur, pri Eŭropo”.

Dum la evento okazis cent 45-minutaj programeroj pri instruado, politiko lingvoj, kaj simile. Unu prelego estis nomita “Ĝojplezur, pri Esperanto”. Parolis ses gelernantoj kaj ties instruisto de la gimnazio en Vieno 15., Diefenbachgasse 19, pri la temoj: Lingvoj en Eŭropo kaj en la mondo; dialektoj; altlingvoj; planlingvoj, ekzemple Volapuko, Ido, Latino, Novial, Interlingua. Sekvis bazaj informoj pri Esperanto.

Walter Klag

En Pollando studas esperantistoj el 22 landoj

Okaze de 660 jaroj de la urbo Bydgoszcz kaj 15 jaroj de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, okazis de la 31-a de marto ĝis la 9-a de aprilo 2006 la 31-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz, la 6-a Bakalaŭriga Universitata Sesio, la 24-a Pola kaj la 29-a sesioj de Akademio Internacia de la Sciencoj, kun aliĝintoj el 22 landoj de Afriko, Azio kaj Europo.

Dum la sesioj okazis serio da AIS-kursoj kaj ekzamenoj, sed restis tempo ankaŭ por kulturaj aranĝoj, dum kiuj per E-kantoj prezentiĝis gestudentoj el Zimbabvo, Senegalio, Kamerunio, Tanzanio kaj Ĉinio. Okazis vizito en la klubo Esperanta Amiko ĉe Pola Asocio de Nevidantoj en Bydgoszcz kaj vizito de ceramika laborejo en Bydgoszcz, kie oni lernis fari ceramikaĵojn, kune manĝis kaj kantis. Post la ekzamenoj la gestudantoj ricevis atestilojn, diplomojn kaj bakalaŭrajn kaj magistrajn titolojn de Akademio Internacia de la Sciencoj. Dum Jubilea Vespero, okaze de 15 jaroj de Internacia Studumo pri Turismo, la partoprenantoj ricevis jubileajn medalionojn.

La 2-an de aprilo okazis Ĝenerala Kunveno de Internacia Klubo “Esperantotur”, dum kiu oni diskutis kaj aktualigis la internacian adresaron de la klubo, troveblan interrete ĉe: www.geocities.com/mtimermane/Verda﹍Ondo. Okaze de la aranĝoj estis eldonita esperantlingva kolora plano de la urbo-centro de Bydgoszcz (10 mil ekz.), senpage ricevebla kun la informoj pri la studado ĉe Internacia Klubo “Esperantotur”, Str. M.Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando.

Andrzej Grzębowski

Junaj parlamentanoj

La 26-an de aprilo 2006 revenis kroataj gimnazianoj de Eŭropa Parlamento, kie ili gastis kun siaj kolegoj el 16 landoj, kadre de la ĉi-jara programo Euroscola.

Eŭropa konstitucio kaj demokratiigo, Medio, transporto kaj energio, Edukado, kulturo kaj sporto, Estonteco de Eŭropo, jen la temoj traktitaj. Kroataj gelernantoj kun la instruistino Martia Jerković partoprenis la aranĝon dank’ al la kunlaboro kun la finna lernejo Jokelan Lukio kaj la instruistino Carola Antskog.

Spomenka Štimec

Forpasoj

Lucija Bebić (1919-2006) forpasis en Zagrebo la 29-an de aprilo. Ŝi aktivis precipe en E-Societo “Bude Borjan”, i.a. kiel kasistino kaj sekretariino.

Gurgen Chobanjan, aktivulo de Armena E-Asocio kaj talenta kantisto kaj muzikisto, kiu gajigis multajn E-aranĝojn, forpasis 44-jara la 24-an aprilo.

Constantin Dominte (1944-2006), universitata profesoro pri ĝenerala lingvistiko, mortis la 29-an de aprilo en Bukareŝto. Li lernis E-vortaro Esperanton aŭtodidakte en 1958 kaj aktivis en la movado je diversaj niveloj. Li kunordigis la kompiladon de la plej ampleksa dudirekta por rumanlingvanoj, kunlaboris por Rumana Antologio, Eminescu en Esperanto k.a. libroformaj eldonaĵoj. Li estis konstanta kunlaboranto de pluraj periodaĵoj Esperantaj kaj rumanlingvaj. En 2005 aperis lia broŝuro kun 11 originalaj Esperantaj poemoj, kiujn li tradukis en la rumanan.

Wim Koopmans (1918-2006), patro de la konata esperantista familio, forpasis la 9-an de februaro en Oosterbeek (Nederlando). Profesie instruisto, li estis dumviva membro de UEA kaj funkciis dum pluraj jaroj kiel delegito. Agado por paco, socialismo k.a. idealoj estis proksimaj al lia koro kaj li multe helpis ankaŭ la blindulan E-movadon kaj la projekton E-vid-ente.

Danièle Roger (1940-2006) mortis la 16-an de majo en Bois-Colombes (Francio), kie ŝi estis delegito kaj fakdelegito pri instruado. Por la 83-a UK en Montpeliero en 1998 ŝi kunlaboris kiel ĉefhelpanto pri la kongresejo. Emeritiĝinte en 2002 ŝi helpis en la sidejo de UFE en Parizo ĝis sia malsaniĝo en 2005.

Izabel C.O. Santiago (1959-2006) forpasis la 13-an de majo en Roterdamo. En sia hejmlando Brazilo ŝi verkis unu el la plej vaste vendataj informlibroj pri Esperanto, O que é Esperanto: a questão da língua internacional, kiu aperis ĉe la renoma eldonejo Brasiliense en 1986. En 1989 ŝi laboris kiel volontulo en la Centra Oficejo de UEA, kaj dum postaj jaroj ŝi estis la redakcia sekretario de Monato.

Wim Sluijtman (1926-2006) mortis la 1-an de majo en Eindhoven (Nederlando). Emerita fervojisto, ekde 1996 li estis vicdelegito en sia urbo kaj poste ankaŭ fakdelegito pri fervojoj.

Inter la nekrologoj en la maja numero (p.118) ni malĝuste informis, ke forpasis s-ro Wolfgang Schumacher. Ni pardonpetas pro la eraro.

Reta Informado-Centro reaperas

Aperis nove-malnova paĝaro por informado pri Esperanto por esperantistoj.

Reta Informado-Centro (RIC), projekto kiu dum la lastaj monatoj “dormis”, reaperas en nova stilo kaj kun nova vizaĝo. Danke al kunlaboro de UEA kaj E@I (faka sekcio de TEJO) estis kreita nova hejmpaĝo por la centro, kiu celas esti “reta stokejo” de informiloj pri Esperanto. La paĝaro proponas sian spacon por jenaj tipoj de materialoj: informiloj, fotoj, bildoj, videoj kaj retligiloj. (Laŭ la bezono estos kreataj pluaj submenuoj por ili.) Eblas ankaŭ diskuti la temojn de informado en la Diskutejo, en kiu eblas krei forumojn laŭteme kaj laŭbezone. Plej grava trajto de la paĝaro tamen estas ebligo de enmetado de informiloj fare de la vizitantoj mem (t.n. “Alŝutejo”). Tiel eblos atingi daŭran riĉigadon de la paĝaro per novaj informiloj. Baldaŭ aldoniĝos ankaŭ la dokumentoj kaj informiloj de UEA. Ankaŭ viaj informiloj estas bonvenaj en la nova paĝaro: www.informado.net.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto, p...@ikso.net

Papo apud Katedralo de esperantistoj

Honore al la unua Papo, oficiale uzanta kaj favoranta Esperanton, staras en la itala urbo Rimini, apud la “Katedralo de esperantistoj”, lia bronza monumento.

Starigon de la bronza monumento, alta 180 cm, inciatis la pastro Duilio Magnani, honora prezidanto de IKUE. Estas konate, ke por Papo Johano Paŭlo la Dua Esperanto fariĝis ne nur lingvo “aprobita”, sed ankaŭ parolata de la katolika Eklezio. Tial li meritas ke la katolikaj esperantistoj konservu daŭran rememoron pri li. La monumento estis inaŭgurita okaze de la unua datreveno de lia morto, la 2-an de aprilo 2006. Sub la piedoj de la statuo estas memortabulo, skribita en tri lingvoj: la etna, la nacia kaj la internacia.