Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2006 9

Malferme

Taglibro de kongresano

Humphrey Tonkin

Ĵaŭdo. Parmo: unutaga konferenco ĉe la universitato, kunlabore kun la Esperanto-instruistoj, kiuj kongresis en Parmo. Mi prelegis pri usona lingvo-instruado. Tago ŝajne tre sukcesa — kvankam mia alveno estis komplikita de misdirektita valizo, kio necesigis pli da tempo en flughavenoj ol normale plaĉus.

Vendredo. Konferenco ĉe la Universitato de Florenco, kunlabore organizita inter la Akademio de Esperanto kaj la itala lingva akademio, Accademia della Crusca. Prestiĝa kunlaboro, certe utila al la akceptiĝo de Esperanto en fakaj medioj. Mi prelegis pri la Zamenhofa Hamleto.

Sabato. Kongresejo tute apudas la centran parton de Florenco, kaj ĉiuj ĉefaj vidindaĵoj de la urbo estas facile atingeblaj piede. Iom tro da ŝtupoj: mi havis la impreson, ke la kongresaj salonoj estas kvazaŭ en granda stako; sed tio ekzercas la koron. Anna Löwenstein havis la ideon organizi la Interkonan Vesperon kiel grandan subĉielan foiron, ĉe kiuj fakaj asocioj, redakcioj ktp. ĉiu havis sian tablon. Brila ideo. La homoj bone amuziĝis, renkontiĝis, kaj samtempe informiĝis pri novaj kaj malnovaj iniciatoj.

Dimanĉo. Tro da aliĝoj por ŝovi la tutan kongresanaron en iun pli taŭgan lokon, kaj sekve la inaŭguro okazis en vere netaŭga halo (aŭ ĉu ni nomu ĝin simple “spaco”?). Tamen la ceremonio mem bonis — precipe la paroladoj de François Grin, kiu diris al ni verojn, kiujn ni devis aŭdi, kaj Renato Corsetti, kiu komparis nin al Davido fronte al Goliato (la statuo de Davido, de Michelangelo, estis la kongresa emblemo). La Corsetti-a aludo estis nur la unua el multaj aludoj al la Renesanco, al Dante, al diversaj aliaj italaĵoj. Tiuj italoj tra la jaroj ja montriĝis nekredeble influaj. Kaj la tuta mondo manĝas picon....

Aŭtora duonhoro dum la posttagmezo. Mi prezentis mian novan libron Lingvo kaj Popolo kaj mian novan Ŝekspiran tradukon (La Vintra Fabelo).

Lundo. La Kleriga Tago. Michela Lipari kaj mi respondecas pri organizado de dekkvino da seminarioj tra la tuta mateno pri historio, movadaj demandoj, veteranoj, mondvojaĝado, interlingvistiko, kaj amaso da aliaj demandoj (en tri blokoj po kvin). Amase ĉeestataj — meze cento da homoj en ĉiu sesio. Mi mem gvidis sesion, kun Rob Moerbeek, pri la norda Renesanco, kaj sesion kun Wera Blanke pri publika parolado — ĉi-lasta kun 150 partoprenantoj — pli ol la dudeko, kiun ni atendis! Evidente ekzistas granda soifo al tiu temo. La mondo ŝanĝiĝis: ne plu temas pri bele skulptitaj oratoraĵoj, sed pri praktikaj prezentoj taŭge organizitaj. Oni revivigis la Oratoran Konkurson, sed la ĉefa bezono estas aliloke.... Bela eta prezento de tri monologoj el la frua periodo de Esperanto. Bona ideo — kaj interesaj monologoj. Aparta kaj imitinda karakterizo de la nuna kongreso: pli sistema prezento de simplaj originalaj teatraĵoj, kiuj ne bezonas komplikan teatran ekipaĵon.

Mardo. Publika kunsido de la Akademio. Ni eĉ povis montri al signifa progreso. La kutima malkonsento inter la konservemuloj kaj la aliaj (mi rigardas min kiel unu el la aliaj) — kio en si mem tute sanas. Varmega tago. Mi eskapis inter kunsidoj por viziti la Palacon Medici kaj ties brilan kapeleton dekoraciitan de Gozzoli. Mi finfine sukcesis legi mian retpoŝton: mankis ebleco tion fari en la kongresejo — afero atentinda en la hodiaŭaj kondiĉoj. Urbestra akcepto, ŝvita sed en ĉirkaŭaĵo senspiriga (Palazzo Vecchio).

Ĵaŭdo. Post merkreda ekskurso al Sieno, ek al laboro denove. Diversaj interkunsidaj renkontiĝoj — pri planata Nitobe-simpozio en Bratislavo, pri CED, pri ktp. Sukcesa Esperantologia Konferenco pri Esperanto en Interreto — sub gvido de Bertilo Wennergren. Tria kunsido pri la kongresa temo — temo iom malfacile enkapigebla por multaj kongresanoj, ankaŭ pro tio, ke multaj homoj ne povis ĉeesti ĉiujn tri kunsidojn pri la temo kaj do iom perdis la fadenon.

Atentinda problemo. Brila legado de Dante fare de Mauro Nervi (la italaj esperantistoj feliĉas, ke ili havas tiom da talento). Dorse de koverto mi versis:

Mauro Nervi legas Dante

Laŭdante Dante, Nervi bravas,
klarige kiel Dio savas
kaj por Paradiz’ sufiĉe
estas ami Beatrice
— Laŭ Dante.

Beatrice riĉe lumas;
en kontemplo ŝi brilumas.
Viaj vortoj, kara Mauro,
meritas je beata laŭro
— beat-riĉe.

Mi bedaŭras, ke mi maltrafis la koncerton de Korobejnikov, kiu laŭdire brile pianludis.

Vendredo. Konstanta salto de loko al loko: kunsidoj kaj interkunsidaj traktoj. Belartaj Konkursoj ŝajne bone iris sub mia prezido — kun helpo de Carlo Minnaja kaj eta skipo de legantoj. Sekvis la ĉiam elĉerpa (en ĉiu senco: objektoj, monujoj, miaj fortoj) Aŭkcio — kun bona rikolto favore al la Volontula Fonduso de UEA; post tio kunsido pri la Nitobe-procedo kaj dek jaroj de la Manifesto de Prago. Renkontiĝo kun anoj de la Jokohama LKK vespere.

Sabato. Fermo. Ĝis revido — post bunta, amuza, amika kongreso, plena je propraj belaĵoj kaj en ĉirkaŭaĵo brila. Dankon LKK, dankon oficistoj de UEA, dankon italaj esperantistoj. Ne pasu duonjarcento ĝis la venonta UK en Italio!

[FORIGITA!: bildo]

Humphrey Tonkin kaj Louis C. Zaleski-Zamenhof

Solena Inaŭguro

Pacbatalantoj en la urba fortikaĵo

Dimanĉe matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof, plasta halo iom for de la kongresejo, en la florenca fortikaĵo Fortezza da Basso, la Solena Inaŭguro de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto.

La “malfermon de la malfermo” jam tradicie faris la prezidanto de UEA Renato Corsetti, bonvenigante la kongresanojn kaj prezentante la podianojn. Inter ili troviĝis la LKK-prezidanto kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio Aldo Grassini, prezidanto de la Akademio de Esperanto Geraldo Mattos, la estraranoj de UEA Amri Wandel, Maritza Gutiérrez, Yu Tao kaj Ulla Luin, Ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA Osmo Buller, la prezidanto Renato Corsetti, reprezentanto de Florenco, la skabeno Eugenio Giani, la estraranoj Claude Nourmont kaj Ans Bakker, IKU-prezidanto Fabrizio A. Pennachietti, ILEI-reprezentanto Radojica Petrović kaj TEJO-reprezentantino Adenjo Charrière.

Inter personoj salutantaj la kongreson estis la konsuloj de Britio, Ĉinio kaj Litovio. Salutmesaĝojn sendis reprezentantoj de la ambasadoroj de Kroatio kaj Irlando (la lasta en brila Esperanto!) kaj la itala ambasadoro de Vilno, kiu pasintjare transprenis la kongresan flagon. La kongresanojn salutis ankaŭ la skabeno de Florenco Eugenio Giani, kiu aludis al la principoj de la urba statuto de Florenco, kie renkontiĝas la valoroj de paco, solidareco kaj interkompreniĝo, do perfekta urbo por organizi Universalan Kongreson de Esperanto. La skabeno parolis pri la ideo de la iama urbestro de Florenco, kiu volis en la urbo organizi renkontiĝojn por ebligi dialogojn inter urboj de la mediteranea regiono kaj por efektivigi tie politikon de integriĝo ankaŭ sur la nivelo de lingvoj.

La sekva, varme bonvenigita festparolanto, estis “la nepo”, D-ro Louis Zaleski-Zamenhof (legu sur la p. 175), post kio la prezidanto de UEA informis pri ceteraj ricevitaj salutoj, i.a. de la italaj politikistoj Romano Prodi, vicĉefministro Rutelli, ministro Chiti, la ĉefepiskopo de Florenco kardinalo Antonelli, Esperanto-urbo Herzberg, la verkistino Marjorie Boulton, la Esperante parolanta eŭrop-deputitino Margareta Handzlik kaj la urbestro de Bjalistoko.

Muzikan interludon, komponaĵon de Musorgskij, prezentitan de la Esperanta piana virtuozo Andreo Korobejnikov, sekvis salutparolado de Aldo Grassini, kiu kore bonvenigis tiujn, kiuj venis al Florenco kaj menciis sian propran oran jubileon. Li konstatis, ke al Florenco jam venis pli ol 2200 esperantistoj el la tuta mondo kaj atentigis pri la grava rolo de la Loka Kongresa Komitato, kiu ĉi-jare konsistas el esperantistoj el la tuta lando. La salutojn kaj bonvenigajn vortojn li finis per alvoko al la kongresanoj direkti al Luciano Pavarotti, membro de la honora komitato de la kongreso, kiu grave malsanas, specialan saluton de la kongresanoj kun la deziro de lia baldaŭa resaniĝo. Li malkaŝis al la kongresanoj, ke la fama tenoro en sia junaĝo mem lernis Esperanton.

Enkonduke al la kongresa temo Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo (kion la postaj diskutoj ŝanĝis al “... por daŭropova evoluigo”) parolis prof. François Grin. Resumante en modela Esperanto la rezultojn de siaj esploroj li konkludis, ke la landoj, kiuj instruas en siaj lernejoj nur la anglan lingvon, alportas al la brita ekonomio pli ol 17 miliardojn da eŭroj jare. Li atentigis pri oftaj misprezentoj de liaj esploroj fare de esperantistoj, kiuj mise atribuas al la esploroj puran subtenon aŭ rekomendadon de nia lingvo.

En sia solena parolado Renato Corsetti klarigis al la kongresanoj, kial estas ege oportune, ke la kongreso okazas en Florenco. La unua kialo estas ke Florenco estas la patrujo de humanismo kaj renesanco, kiuj fakte signis la finon de la mezepoko kaj la komencon de la nova epoko, en kiu la homo kaj ĝiaj bezonoj estis en la centro de la pensado. Tio kondukis al evoluigo de naciaj lingvoj kaj poste al Esperanto kiel interpopola komunikilo. Ni estas malproksime de la renesanco, sed ĝiaj principoj daŭre validas, ĉar ni riskas eniri novan teknologian mezepokon, en kiu en la centro de la pensoj ne estas la homo kaj ĝiaj bezonoj, sed teknologio kaj la bezonoj de teknologio, spite al eventuale kontraŭaj bezonoj de la homoj. Do, Esperanto povas helpi en ĉi tiu lukto kontraŭ teknologia mezepoko. La dua kialo ke ni kongresas en Florenco estas la statuo de Davido, kiun oni uzas kiel emblemon de la kongreso. Ĝi ne estis farita simple kiel statuo. Michelangelo faris ĝin dum la imperiestra armeo, interkonsente kun la Papo, sieĝis kaj provis rekapti Florencon, kiu tiam iĝis popola respubliko. La popolo de Florenco, la komercistoj, la burĝoj, la laborantoj ktp ribelis kaj starigis urban konsilantaron kaj la imperiestro kaj la Papo en la fino rekaptis ĝin. Sed la statuo estis farita ĝuste por simboli la lukton de la popolo kontraŭ la potenco. Tio estas Davido kontraŭ Goliato. La statuo estas bela kaj nun ĉiuj parolas nur pri ĝia beleco. Ankaŭ ni esperantistoj estas kiel malgrandaj Davidoj, kiuj batalas kontraŭ multaj Goliatoj. Do se ni daŭrigos, ni povas venki kiel Davido venkis, ĉar la justeco je la fino ĉiam venkas.

Post plua ĝuinda piana interludo de Andreo Korobejnikov, komponaĵo de Skrjabin, sekvis salutoj el Esperantujo mem, unue de la organizaĵoj, reprezentantaj diversajn alojn de nia komunumo. Kiel la unua salutis la kongresanojn Adenjo Charrière, reprezentanto de TEJO. Sekvis Radojica Petrović nome de ILEI, kiu avertis, ke niaj kongresoj daŭras tro mallonge por krei esperantistojn laŭ natura metodo kaj invitis al kursoj kaj diversaj dumkongresaj programeroj pri instruado, al la venontjara ILEI-konferenco en Japanio kaj la sekva en Benino, Afriko.

Geraldo Mattos, kiu alparolis la kongresanojn “Amataj samideaninoj kaj estimataj samideanoj”, invitis esperantistojn uzi la servojn de la Akademio. Sekvis salutparolo de Chose Maria Sangero nome de SAT, kiu substrekis ke SAT ne estas nur eldonanto de PIV, sed ankaŭ pledanto por ĉiuj valoroj de la lingvo, kaj invitis al la sekva SAT-Kongreso en Beogrado.

Ulla Luin, la ĝenerala sekretariino de UEA, anoncis la du novajn honorajn membrojn: italon Umberto Broccatelli, kiu ĉeestis kaj venis al la podio, kaj hungaron Ottó Haszpra (detaloj venontnumere).

La tradiciajn salutojn de la landaj reprezentantoj gvidis Maritza Gutiérrez kaj Amri Wandel. Sekvis la komuna kantado de nia himno La Espero, sub profesia gvido de la kantisto Jean Thierry von Büren, post kiu venis la lasta punkto de la inaŭguro, la martelfrapo, per kiu la UEA-prezidanto proklamis la kongreson malfermita.

[FORIGITA!: bildo]

La LKK-prezidanto Aldo Grassini

[FORIGITA!: bildo]

Prof. François Grin

[FORIGITA!: bildo]

Flanka ekrano en la halo

[FORIGITA!: bildo]

Salutas reprezentanto el Nepalo

[FORIGITA!: bildo]

La muzika interludo

[FORIGITA!: bildo]

Saluto el Togolando

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti gvidas la inaŭguron

[FORIGITA!: bildo]

La salutontoj atendas la vicon

[FORIGITA!: bildo]

Por Israelo salutas Tali Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Parolas la nova honora membro

[FORIGITA!: bildo]

Fotantoj eternigas la momentojn

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj kunkantas la himnon

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

Kongresa Temo

Sur la spuroj de la Manifesto de Prago

La kongresa temo Lingvoj, kulturoj kaj edukado por daŭropova evoluigo, lige al la tutmonda Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005-2014, kies respondeca UN-agentejo estas Unesko, kaptis la atenton de multaj kongresanoj, konsciajn pri la neceso ligi la strebadon de nia movado al pli ĝeneralaj sociaj demandoj, laŭ la spirito de la dekjariĝanta Manifesto de Prago. Ili fidele kaj kontribueme partoprenis tri longdaŭrajn kaj informoriĉajn sesiojn, spite al la konkurenco de aliaj tre interesaj programeroj.

Dum la enkonduka sesio oni skize ekzamenis la devenon kaj gravecon de la konceptoj daŭropova evoluigo kaj edukado por daŭropova evoluigo, menciante i.a. la atingojn de du Teraj Pintkunsidoj (UN-Konferenco pri Naturmedio kaj Evoluigo, Rio-de-Ĵaneiro 1992, kaj Monda Konferenco pri Daŭropova Evoluigo, Johanesburgo 2002). Tiel oni substrekis ke Edukado por Daŭropova Evoluigo celas personojn kaj komunumojn kapablajn kritike kompreni sin mem kaj la mondon, alfrontante solvocele la kompleksecon kaj interligitecon de la sociaj, mediaj, ekonomiaj kaj kulturaj aspektoj de problemoj tiaj, kiaj malriĉeco, malplibonigo de la natura kaj socia medioj, trokonsumado, seksa maljusteco, perforto, publiksanaj minacoj, milito kaj aliaj endanĝerigoj al la pluvivo de la homaro.

Lige al la koncernoj de la Esperanto-komunumo pri lingva ekologio, oni emfazis la kunevoluon de biodiverseco kaj lingva kaj kultura diversecoj, kaj do la dependan rilaton inter la nunaj minacoj al ambaŭ elementoj de tio kion oni amplekse povus nomi biokultura diverseco.

Oni ekzamenis la oficialan malatenton rilate la persistan lingvan baron al internaciaj kunlaboro kaj partnereco i.a. por efika agado cele al la Jarmilaj Evoluigaj Celoj (H. Tonkin), diversajn lingvopolitikajn problemojn en Barato (A. Giridhar Rao), la signifajn transpagojn al anglalingvaj landoj kiel ekonomiajn efikojn de la nuna hegemonio de la angla (F. Grin) kaj la rolon de la scienco en la strebado al daŭropova evoluigo (A. Wandel).

Agrabla surprizo estis la saluto de Margherita Bersisa, itala biologino kaj la organizinto de la 3-a Internacia Kongreso de Naturmedia Edukado kaj Daŭropova Evoluigo (Torino, 2005), kiu ekinteresiĝis pri Esperanto ĝuste pro la kongresa temo kaj volas utiligi ĝin en sia vasta agado ĉi-kampa.

En la dua sesio estis prezentitaj prelegoj pri la graveco de la baza edukado al infanoj per la propra lingvo (R. Corsetti), la Projekto Interkulturo de ILEI kaj E@I kiel konkreta apliko de Esperanto ĉi-cele (R. Petrović), la eventuala rolo de Esperanto por la plenumo de la Agendo 21 (S. Kirf), la lastetapa historio kaj strategia graveco de niaj rilatoj kun Unesko (F. Lo Jacomo) kaj Esperanto kiel formo de Nemateria Kultura Havaĵo de la Homaro (M. Urueña).

Fine, dum la tria sesio, la ĉeestantoj diskutis pri la ligo kaj reciproka efiko inter edukado por daŭropova evoluigo kaj niaj klopodoj por lingva demokratio, responde al la demando “Kiel ni engaĝiĝu?”.

Pli ol 80 homoj, venintaj el plej diversaj landoj, intense interŝanĝis sciojn kaj opiniojn ene de 7 diskutgrupoj, kun la helpa faciligo de unuopa voluntulo por ĉiu el ili (H. Tonkin, R. Corsetti, A. Giridhar Rao, F. Lo Jacomo, B. Moon, D. Vasconi-Couturier, J. Hernández). Leviĝis tre interesaj rekomendoj kaj starpunktoj, i.a. pri la neceso iri eksteren kaj ne limigi la agadon de la Esperanto-parolantoj al nia malgranda movada kadro, pri la etika neakceptendo de la nuna mondskala mortigo de lingvoj, pri la konveno zorgi pri la ekologia piedspuro de i.a. la UK-oj mem, pri la nepra neceso taŭge ligi nian agadon al iniciatoj favoraj al kultura diverseco kaj lingvaj homaj rajtoj, daŭropova evoluigo, ktp. Ĝenerale, esprimiĝis la deziro ke Esperanto, loke kaj tutmonde, plu kaj pli funkciu kiel ilo por pli justa mondo, cele al aktiva intergeneracia demokratio, solidareco, kunlaboro kaj respond eco favore al niaj estontaj posteuloj; cele al respekto por la vivo kaj ties diverseco, kun partnereco por protekta kaj resaniga aliro al la ekosistemoj de la Tero; cele al kultura diverseco, por mondo kun tolero, senperforto kaj paco.

José Antonio Vergara

Kongresa Rezolucio

Rezolucio de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto

La 91-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Florenco (Italujo) kun 2209 partoprenantoj el 62 landoj,

konstatinte,

  • ke la Jardeko de Edukado por Daŭropova Evoluigo 2005–2014 estas grava kadro por iniciatoj cele al evoluo kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie daŭrigebla;
  • ke nuntempe ekzistas gravaj minacoj kaj al biodiverseco kaj al kultura kaj lingva diversecoj, pro la reciproka dependeco inter la homo kaj la naturmedio; ke la nuna superrego je monda skalo de unu lingvo havas maltrankviligajn ekonomiajn, sociajn, kaj edukajn efikojn koncerne daŭropovecon, lingvan ekologion kaj la rajton je komunikado; ke la strebado de la Esperanto-movado al lingva demokratio kongruas kun la valoroj de transnacia edukado celanta informitajn, aktivajn civitanojn, kiuj estu kapablaj kritike kompreni sin mem kaj la ĉirkaŭan mondon por partopreni la evoluprocedon respondece kaj solidare.

Alvokas la Esperanto-komunumon aktive engaĝiĝi en la agadoj kiuj, sur diversaj niveloj, strebas antaŭenigi praktikojn koherajn kun la principoj de la bezonata ŝanĝoprocezo, kaj utiligi siajn lingvon kaj retojn serve al tiuj klopodoj.

Rekomendas al la Estraro de UEA doni al la ĉi-rilataj problemoj pli da atento en estontaj kongresoj kaj agadoj, partnere kun neesperantistaj organizaĵoj.

Konfirmas la pretecon de la Esperanto-komunumo kunlabori kun Unesko kaj aliaj organizaĵoj cele al tutviva edukado por paco, socia justeco kaj kultura diverseco, kaj atentigas ilin pri la lingva aspekto de daŭropova evoluigo.

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 91-a UK

Sinjoro Prezidanto, gesinjoroj Honoraj Gastoj, estimataj Gekongresanoj, karaj Amikoj,

Bonvolu akcepti mian tradician tutkoran saluton, saluton de Zamenhofa familiano al la granda Zamenhofa familio ĉi tie alveninta de ĉiuj partoj de nia terglobo. Por mi la momento estas aparte kortuŝa, ĉar en tiu ĉi bela urbo Florenco mi jam aliafoje ĉeestis Esperanto-kongreson: la 27-an UK tie ĉi komenciĝintan. Mi intence ne elvokas la daton tiurilatan, dezirante evitigi kalkulon de mia aĝo; mi estis tiam juna knabeto kaj juna estis nia movado. De post tiam mi iom maljuniĝis, tamen la movado daŭre estas juna, daŭre fervora kaj daŭre evoluema; ĝuste pri la daŭrigebla evoluado ni havos la okazon diskuti dum ĉi tiu, la 91-a kongreso.

Fakte hodiaŭ mi salutas vin ne nur en la rolo de Zamenhofa nepo sed samtempe en la rolo de Prezidanto de la Honora Komitato de la Zamenhofa Fondumo, starigita antaŭ ĉirkaŭ 20 jaroj en la naskiĝurbo de mia Avo, Fondumo dediĉita al disvastigo tra la mondo de Zamenhofaj ideoj. Unu el ĉefaj tiuj ideoj, ideo kiu iniciatis la naskiĝon de nia lingvo internacia, estas ideo de toleremo, ideo de akcepto kaj de kompreno de la alia, de la malsama. Toleremo de la diverseco de kulturoj, tiu diverseco estante la granda riĉeco de homaro. Pro tio la Fondumo kreis Medalon de Toleremo por honorigi personojn aŭ instituciojn grave kontribuantajn al efektiviĝo de tiu ideo. Post la dekorado, antaŭ kelkaj jaroj, de la forpasinta Papo Johano Paŭlo, heroldo de ekumenismo, do de toleremo interreligia, ni honorigos per la sama medalo, tuj post la Kongreso, la Mondan Skoltaron, organizaĵon laŭdegantan, de post Baden-Powell, ĝia kreinto, la toleremon de etna diverseco kaj edukantan tiusence la tutmondan junularon. Estos Profesoro Corsetti, Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio kiu asistota de Guido Ricci, Prezidanto de Skolta Esperanto-Ligo, akceptis la ŝarĝon enmanigi la medalon al la ĉefaj instancoj de la Tutmonda Skolta Movado, en la persono de Doktoro Missoni, la Ĝenerala Sekretario, tion faronte antaŭ kvin miloj da skoltoj kunflugontaj al Toskanio el la tuta Eŭropo.

Mi deziras al la Kongreso plenan sukceson kaj vastan eĥon en la mondo; ĝi estu granda paŝo antaŭen al la disvastigo de la lingvo internacia, al la kompreno de la graveco de ĝia edukado por la daŭrigebla evoluo.

Laboro de la Komitato

Komitato kunsidis kontenta

62 komitatanoj aŭ rajtigitaj anstataŭantoj kaj tri observantoj partoprenis la kunsidojn de la Komitato de UEA dum la Florenca UK.

Nia supera organo laboris en plenkunsidoj en la unua sabato kaj la en vendredo de la kongresa semajno, entute ses horojn. Temas pri unu el la malplej parolemaj konsistoj de la Komitato, ĉar antaŭ kelkaj jaroj la plenkunsidoj daŭris duoble pli longe. Laŭ sia elekto la komitatanoj povis partopreni ankaŭ en t.n. subkomitatoj por pli detale trakti unuopajn laborkampojn de la Asocio. Iliaj temoj estis edukado, eksteraj rilatoj, faka kaj scienca agado, financoj, informado, junularo, kulturo kaj landa agado, kaj ili kunsidis malsamtempe tra la semajno, por ke ĉiu komitatano havu eblecon ĉeesti plurajn el ili.

Tradicie la plej bela momento de la unua kunsido estas elekto de novaj Honoraj Membroj de UEA. Ĉi-foje al tiu rondo de la plej elstaraj Esperanto-aktivuloj estis akceptitaj d-ro Umberto Broccatelli el Italio kaj prof. d-ro Ottó Haszpra el Hungario. Iliaj biografietoj aperos en la oktobra numero de tiu ĉi revuo.

Plej multan tempon en la sabata kunsido oni dediĉis al la Estrara Raporto pri la jaro 2005. En ĝia traktado rajtis interveni ankaŭ nekomitatanoj, sed nur du el la tridekkapa publiko faris komentojn. Tio ne signifas mankon de interesiĝo, sed al la publiko pli plaĉas fari siajn komentojn kaj kritikojn en la neformala programero “La Estraro respondas”, kiu ekde sia enkonduko en Valencio en 1993 estas ege populara. La interesiĝon de la komitatanoj mem oni supertaksis, ĉar la raporto vekis malmulte da demandoj pri ne tre gravaj detaloj kaj sekve la kunsido finiĝis pli ol unu horon pli frue ol programite. Eble la Estraro devus verki malpli detalan raporton venontfoje, kun pli da prijuĝoj kaj diskutprovokaj komentoj pri diversaj evoluoj kaj fenomenoj. Ju pli detala la raporto estas — ĉi-foje ĝi okupis 16 revuajn paĝojn anstataŭ 10 pasintjare kaj nur 6-8 pli frue — des pli ankaŭ la atento de komitatanoj erarvojas al detaloj for de tio, kion la Statuto atendas de ili, nome difini la ĝeneralan agadon de la Asocio.

La Estrara Raporto estis akceptita sen kontraŭaj voĉoj, same kiel la spezokonto kaj bilanco de la pasinta jaro. Pri la financaj dokumentoj ne ekestis multa diskuto, kio ĉiam estas signo pri bona evoluo de la asocia ekonomio. Pasintjare ĝi estis eĉ multe pli bona ol la buĝeto antaŭvidis. Anstataŭ 37 000 eŭroj la negativa saldo estis 14 972 eŭroj. Ĉi-jare ĝi jam falos sub 10 000 eŭrojn kaj en 2007, laŭ la aprobita buĝeto, ĝi estos 5000 eŭroj. Ĉar la buĝeto de UEA havas volumenon de preskaŭ duonmiliono da eŭroj, jam nun la kurantaj en- kaj elspezoj estas praktike en ekvilibro. Lige kun la aprobo de la buĝeto, la Komitato decidis ankaŭ plialtigi la bazan membrokotizon (MA por Nederlando) el 56 al 57 eŭroj por kompensi la nederlandan inflacion, kiu feliĉe daŭre restas malgranda.

La nombro de landaj asocioj de UEA kreskis al 67 per la akcepto de la aliĝpetoj de Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj (UME) kaj Nepala Esperanto-Asocio (NespA). La komisiono, kiu pristudas la aliĝpetojn, ne transdonis al la plenkunsido peton de Asocio de Esperantistoj de Taĝikio, ĉar la peto ankoraŭ ne estis kompleta. UEA havas nun 37 landajn asociojn en Eŭropo kaj 30 ekster ĝi. Pluraj landoj estas preskaŭ pretaj por aliĝi, pro kio jam en proksima estonteco ne-eŭropaj asocioj konsistigos plimulton de la asocia reto de UEA.

Ĝojige estis, ke post kelkjara paŭzo kreskis ankaŭ la nombro de fakaj asocioj kun oficialaj rilatoj kun UEA, ĉar la Komitato akceptis kunlaboran kontrakton kun Rondo Kato / Esperantista Kat-amikaro, kiu aktivas jam 20 jarojn, kaj kun la multe pli juna Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE). Komitatano Yves Bellefeuille esprimis heziton pri la kazo de EDE, ĉar unuafoje UEA kontraktis kun politika partio. Li tamen aldonis, ke simila kontrakto estis jam farita kun multaj neneŭtralaj asocioj kaj ke ankaŭ kun partio eblas ĝin fari. Nur por ke iu asocio povu aliĝi al UEA, necesas, ke ĝi estu neŭtrala.

Unu asocio kun kunlabora kontrakto, Astronomia Esperanto-Klubo, intertempe ĉesis funkcii kiel memstara asocio kaj sekve la kontrakto kun ĝi nuliĝis. Bonŝance AEK ne mortis, sed ĝi plu funkcias kadre de ISAE kiel ties sekcio. Nun UEA havas oficialajn rilatojn kun 41 fakaj organizaĵoj, el kiuj 7 estas aliĝintaj al UEA kaj 34 havas kontrakton pri kunlaboro.

La komitatanoj aŭdis mallongan raporton de la Elekta Komisiono pri la preparoj por la diversaj elektoj en 2007. La plej interesa elekto kompreneble estos tiu de nova Estraro, kiu estos gvidata de nova prezidanto, ĉar post du trijaraj mandatoj Renato Corsetti ne estos reelektebla por tiu funkcio. La Komisiono okazigis en la UK ankaŭ publikan kunsidon, en kiu ĉiu ajn rajtis interveni. Diversaj opinioj aperis, ekz. ke estus dezirinde havi nur unu zorge elektitan kandidaton por ĉiu posteno kaj ke la nomoj de la kandidatoj restu konfidencaj kiel eble plej longe. Laŭ komisionano Edvige Tantin Ackermann la Komisiono sekvos la regularon, tiel ke pluraj kandidatoj estos eblaj kaj la Komitato ricevos pri ili raporton sufiĉe frue antaŭ la kunsido en Jokohamo, kie la elektoj okazos.

Dum la semajno preskaŭ ĉiutage kunsidis ankaŭ la Estraro. Plejparton de ĝia tempo postulis diversaj praktikaĵoj de la aktuala UK. La Estraro havis ankaŭ tre utilan kunsidon kun pluraj LKK-anoj de la Jokohama UK. Laŭ propono de LKK la Estraro elektis kiel kongresan temon por Jokohamo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”. Oni ankaŭ elektis Roterdamon kiel la urbon de la 93-a UK en 2008, kiam UEA festos sian 100-jariĝon.

Osmo Buller

Kleriga Tago

Komitato kunsidis kontenta

1300 fajfis survoje hejmen

Fama orkestra dirigento iam asertis, ke sukcesa koncerta programo liveras al la aŭskultanto ion intelekte defian, ion emocie plenuman, kaj melodion por fajfi survoje hejmen. El ĉiuj programeroj, la Kleriga Lundo plej bone respondas al tiuj postuloj.

Tiu kongresa kleriga tago estis kreita antaŭ kvaro da jaroj surbaze de tre simpla konstato: preskaŭ la tuta kongresa programo konsistas el programeroj fiksitaj ĉu de la kongresaj organizantoj ĉu de la partoprenantaj asocioj. Malmultas la programa spaco por tiuj, kiuj havas ion interesan por diri, precipe se la koncerna interesaĵo ne rilatas rekte al Esperanto aŭ al la “movada” laboro.

Pro tio oni kreis en Gotenburgo en 2003 la unuan kongresan klerigan tagon. Dum tiu tago apenaŭ okazis aliaj programeroj: oni enprogramigis blokojn de unuopaj “seminarioj” pri plej diversaj temoj — literaturo, historio, organizado, sociaj aferoj — surbaze de sinproponoj de aliĝintoj al la kongreso. La rezulto estis elstare sukcesa: ĉiuj salonoj estis plenplenaj, kaj la reagoj de la kongresanoj estis tre pozitivaj. La eksperimento ripetiĝis en Pekino en 2004 kaj Vilno en 2005, kun similaj sukcesoj.

Oni povas diri, do, ke la kleriga tago pruvis sian utilecon kaj popularecon. Certe en Florenco ĝi eĉ superis la atendojn.

La programo konsistis el tri 90-minutaj blokoj de kvin kiel eble plej diversaj seminarioj, do entute dek kvin seminarioj kaj pli ol 22 programhoroj. En la unua bloko tri homoj, kiuj travojaĝis la mondon uzante kaj disvastigante Esperanton — Philippe Chavignon, Tereza Kapista kaj Daniele Binaghi — parolis pri siaj spertoj al tre atenta ĉeestantaro. Apude, Otto Prytz, Eva Barandovská kaj Gerrit Berveling esploris la kulturan kaj historian efikon de la latina lingvo. En tria salono Nicolino Rossi, Carlo Minnaja kaj Michela Lipari rakontis pri la itala tradicio en la Esperanto-poezio kaj legis el la verkoj de italaj Esperanto-poetoj. Kvara seminario pritraktis la utiligon de la amaskomunikiloj (Etsuo Miyoshi, Eva Poláková kaj Thomas Bormann), dum kvina prezentis diversajn sociajn agadojn pere de Esperanto (Nino Vessella, Davide Turcato, Elisabeth Schwarzer).

En dua bloko, Aldo Grassini, Pierluigi Da Costa kaj Otto Prytz pritraktis la interesan demandon “Kiel blinduloj ĝuas arton,” ekzamenante la estetikon de palpado, kaj la diversajn alireblojn al arto je la dispono de blinduloj. Samtempe, alia seminario esploris la Renesancon en Italio — tra la okuloj de la politika pensulo Machiavelli (Carlo Minnaja), la filozofo Pico della Mirandola (Gerrit Berveling) kaj la grandaj pentristoj, skulptistoj kaj arkitektoj de la periodo (Ranieri Clerici). Samtempe Wera Blanke kaj mi mem gvidis amase ĉeestatan seminarion pri la arto publike paroli, precipe en Esperanto, kun la celo plibonigi la kvaliton de niaj publikaj parolantoj. En alia ĉambro Tatjana Auderskaja, Giridhar Rao kaj Peter Kühnel parolis pri naturprotektado, dum en kvina ĉambro Nicola Minnaja, Alan Bishop kaj Ermanno Tarracchini parolis popularige pri diversaj sciencaj demandoj (ekzemple komparante la homajn sensojn kun elektronikaj sensoroj kaj esplorante la malsimilecojn).

La tria bloko kunvenigis niajn veteranojn por pridiskuti sian rolon en la Esperanto-movado. Gvidis la diskuton Werner Bormann kaj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia.

Apude Rob Moerbeek kaj mi mem ekzamenis la nordan etendiĝon de la Itala Renesanco ĉefe en la deksesa jarcento. Pasquale Zappelli, italo loĝanta en Nederlando, Julie Winberg, usonanino loĝinta en Italio, kaj Anita Altherr, sloveno alterne loĝanta en Italio kaj Svislando, esploris la misterojn de italoj eksterlande kaj eksterlandanoj en Italio. Pri la regiono de la Orienta Mediteraneo parolis Fabrizio Pennacchietti el Italio kaj Maria Pontika el Grekio. La kvina seminario en tiu ĉi tria bloko estis diskuto pri la plej bona maniero konvinki fakulojn pri la graveco de Esperanto kiel fenomeno kaj instigi ilin esplori ĝin (Detlev Blanke, Mauro La Torre kaj Aida Čižikaitė).

Kiel unu el la organizantoj de la Kleriga Lundo (mia kunlaboranto estis Michela Lipari), mi klopodis kolekti statistikon pri la nombro de ĉeestantoj en ĉiu kunsido. En la unua bloko la meza nombro estis 70 personoj — do 350 personoj entute. En la dua bloko temis pri iom pli alta nombro (en mia seminario pri publika parolado, ekzemple, estis 150 personoj) kaj same en la tria. Kompreneble multaj homoj ĉeestis pli ol unu kunsidon, sed la suma nombro de ĉeestoj en la diversaj kunsidoj estis verŝajne ĉirkaŭ 1300.

Intelektaj defioj? Ili abundis. Emociaj momentoj? Nu, elektu vi mem inter italaj Esperanto-poetoj, la itala pentra arto, aŭ la muziko de la Renesanco. Melodioj? Nu, mi ne memoras kantojn, sed ja scias, ke en la kongresejaj koridoroj oni multe rerakontis la rakontojn, kiujn oni aŭdis en kelkaj seminarioj....

La programo de la Kleriga Lundo estis denove finpretigita nur lastmomente, kaj la detaloj pri kunsidoj aperis ne en la Kongresa Libro sed en aparta folio distribuita kun la kongresaj dokumentoj. Venis nun la tempo por aldoni la informon al tiuj, kiuj aperas en la Kongresa Libro. Tion ni celos por Jokohamo. Ja ne plu temas pri nura eksperimento.

Kaj se vi havas ion interesan por diri — pri via laboro, via esperantisteco, viaj flankokupoj — ne estas tro frue jam nun anonci al ni vian deziron prezenti vian temon en Jokohamo!

Humphrey Tonkin

UEA Respondas

Centra Oficejo pri tradiciaj temoj

La demandoj al oficistoj de la Centra Oficejo estis grandparte tradiciaj, do oni aŭdis ilin jam pli frue en similaj situacioj. Reta kontrolado de kontoj kaj publikigo de retpoŝta adreso anstataŭ strat-adreso en la kongresa libro jam apartenas al ĉiufojaj petoj.

La ĝenerala direktoro Osmo Buller respondis, ke li ne kuraĝas malfermi tian eblecon kaj ke kutime okazas malmulte da transakcioj ĉe individuaj kontoj kaj ke ĉiam eblas retpoŝte peti informojn pri la aktuala stato de sia konto. La oficistoj ankaŭ ne pretas publikigi nur retadresojn, ĉar multaj ne uzas interreton kaj se aperus ies retadreso en la kongresa libro, senretuloj ne havus eblecon kontakti tiujn, kiuj elektis publikigi nur la ret-adreson.

Retpoŝto kaŭzas al la oficistoj pli da laboro, kvankam ĝi aliflanke ankaŭ helpas en laboroj. En la letera epoko la respondoj de la oficistoj ne ofte rezultigis senfinan respondo foje kaŭzas novajn korespondadon, dum retpoŝte la respondo foje kaŭzas novajn demandojn kaj senfinajn diskutojn, kiujn la oficistoj devas iam fini. Reta ebleco aliĝi al la kongreso kaj pli rapidaj pagomanieroj kaŭzis tion, ke multaj faras siajn aliĝojn en la lastaj tagoj antaŭ la limdato, dum pli frue la aliĝoj venis kun pli stabila ritmo.

Novaĵo anoncita en la kunsido estis por multaj ankaŭ tio, ke ekde februaro 2006 aŭtomata mesaĝo estas sendata el la Centra Oficejo en la sekva tago, post kiam la kotizo por nova jaro estas registrita. La partoprenantoj aŭdis ankaŭ ke la Universala Kongreso en 2008 okazos en Roterdamo kaj por 2009 estas esplorataj diversaj urboj de Pollando.

Pri la kongreso la oficistoj aŭdis plendojn ke kelkaj hoteloj promesis pli da ĉambroj ol ili fakte havis, kaj devis poste peri alternativan hotelon, kiu kutime situis malpli proksime al la kongresejo. Aperis ankaŭ plendo ke la kongresa programo enhavas tro malmulte da interna ideo. La oficistoj promesis ke Dua Bulteno aperos ĉi-jare jam en decembro.

Oficistoj ricevis ankaŭ laŭdojn ke ili voĉlegas la revuon Esperanto al blinduloj malgraŭ sia granda kvanto da laboro.

JP

Estraro respondis, sed ankaŭ petis kaj laŭdis

La Estraro de UEA respondis al demandoj, parte novaj, parte tradiciaj, en paca kaj kunlaborema etoso, ĵaŭde matene.

La prezidanto Renato Corsetti respondis al demando pri la rilatoj kun la Esperanta Civito, ke la ĉefa ideo de UEA estas “ŝanĝi la mondon kaj ne krei propran mondeton” kaj ke pro tio la Civito ne estas io aparte atentinda por UEA.

La prezidanto esprimis ankaŭ siajn grandajn dubojn rilate agadon en Bruselo kaj en Eŭropo: “la aliaj mondopartoj fariĝas pli kaj pli gravaj” kaj ke ĉiuj laboroj estas gravaj. Afrika agado restas grava por UEA kaj unu ekzemplo pri tio estas organizo de ILEI-konferenco en Benino en 2008.

Demandinton mirigis ankaŭ tio, ke la saluto de Unesko mankis ĉi-jare en la malfermo, sed la prezidanto respondis, ke Unesko faras tre malmulte da tiaj salutoj de la Ĝenerala Direktoro, kaj ke nia kongreso povas ricevi saluton de la Ĝenerala Direktoro de Unesko ĉiun duan jaron. Jam estas faritaj kontaktoj kun la japana Ĝenerala-Direktoro de Unesko por la venontjara saluto. Krome, pro la situacio en Libano la Ĝenerala Direktoro de UN, Koffi Annan, ne havis tempon okupiĝi pri tiaj salutoj ĉi-jare. Al demando ĉu Unesko subtenas Esperanton, la respondo estis ke Unesko foje helpas finance projektojn por inviti kongresanojn el aliaj mondopartoj.

Iu partoprenanto esperis renkontejon por komencantoj en la kongresejo ĉiutage, kaj la Estraro promesis esplori la eblecon, sed esperis ankaŭ, ke komencantoj miksiĝu kun bonaj parolantoj.

La Estraro emfazis, ke konsultaj rilatoj kun iamaj estraranoj ekzistas kaj ke ne okazas perdo de spertoj en estrara laboro kiam la estraranoj ŝanĝiĝas. Krome la Estraro konstatis, ke UEA faras tro malmulte por disvastigi Esperanton, sed ĝi ja povis certigi partoprenon en mondaj forumoj kaj esperas kunordigi informajn fakojn de landaj asocioj. La Estraro planas ankaŭ kandidatigi UEA-n por la Nobel-premio pri paco en 2008, kiam UEA fariĝos 100-jara.

Al la kategorio “Estraro petis” apartenas tio, ke Ans Bakker ten Hagen petis tiujn kun bona ekonomia stato membrigi iun alian al UEA kaj eventuale fari tiun alian ankaŭ dumviva membro. Al la parto “Estraro laŭdis” apartenas la laŭdo pro la intereso de kongresanoj partopreni diversajn programerojn, ekzemple la prelegoj de la Kongresa Universitato allogis multajn aŭskultantojn kaj la IKU-libro kun la prelegoj elĉerpiĝis tiel ke necesis nova eldono.

JP

Terminologio

Forumo pri spertoj de profesiuloj

Ĉi-jare la Terminologia Forumo ŝanĝis la aspekton. Por montri ke terminologio koncernas ĉiujn, ne nur sciencistojn aŭ teĥnikistojn, kaj por logi al ĉeestado plej larĝan publikon, ni rezignis pri formalaj prelegoj kaj invitis du konatajn lingvoprofesiulojn dividi kun ni siajn spertojn.

Eblas diri, ke la aranĝo renkontis sukceson, ĉar, laŭ la cirkulanta folio, en ĝi ĉeestis pli ol 80 kongresanoj.

Barbara Pietrzak, estro de la Esperanta redakcio de Pola Radio, substrekis la bezonon serioze pritrakti la terminologiajn demandojn aperantajn en la ĉiutaga laboro de la redakcio. Ŝi skizis la evoluon de la redakcia politiko ĉi-rilata kaj malkaŝis, kiamaniere eblas “ĉasi” la ĝustan terminon en la fontoj (diverstipaj vortaroj kaj gazetaraj tekstoj). Necesas ankaŭ konsideri tri specifecojn de la radia laboro, nome tempopremon, bezonon pri lingva varieco kaj malhomogenecon de lingva nivelo kaj kultura fono de la aŭskultantaro. Cetere la aŭskultantoj ofte volas trudi siajn terminologiajn gustojn aŭ argumentojn favore al tiu aŭ tiu ĉi termino, kio ne simpligas la aferon. Tiurilate akademiano Marc Bavant memorigis, ke ĉiu termino estas ial kritikebla, kaj ke pli gravas la stabileco de la faka lingvo, ol ia neatingebla perfekteco laŭ kriterioj, kiuj cetere estas ofte dogmaj kaj mem kritikeblaj.

Siavice István Ertl, hungara tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo, starigis kelkajn interesajn konstatojn kaj problemojn. Ekzemple, ke jam ekzistas tre bona esperantlingva sporta terminaro, sed ke malmultaj potencialaj uzantoj ĝin konas, aŭ ke fojfoje okazas kolizioj inter la hungara termino uzata en iu EU-agentejo kaj tiu uzata de la fakuloj mem. Li menciis la eblecon uzi la terminologian datumbazon IATE (Inter-Agency Terminological Exchange), kiu servas por registri plurlingvajn tradukojn de fakvortoj, sed la manko de difinoj kaj la historio de tiu ĉi datumbazo igas ĝin ne tre rekomendinda modelo por terminologia laboro. Entute li opinias, ke Esperanto, pli efike ol la angla, povus ludi la rolon de pivota lingvo en tiuj tradukaj laboroj, kaj ke enkonduko de Esperanto kostus verŝajne malpli, ol kostas enkonduko de alia “malgranda” lingvo, kiel ekzemple la irlanda, kiu laŭŝtupe eniros la Eŭropajn agentejojn en 2007 kaj por kiu malfacile troveblas kompetentaj tradukistoj.

Detlev Blanke prikomentis la dirojn de la gastoj kaj aldonis informojn pri la historio de TEC (Terminologia Esperanto-Centro), iniciatita de Wera Blanke. Kelkajn specimenajn paĝojn el la retejo de TEC, i.a. kun metodologiaj konsiloj, li disdonis al la publiko. Cetere li substrekis la estimon, kiun ĝuas la esperantistoj en la terminologiaj medioj, parte pro historiaj kialoj (E. Wüster estis la patro kaj de terminologio, kaj de Esperantologio), parte pro la modela laboro de iuj esperantistaj terminologoj, ekzemple en la kadro de la forsta aŭ fervoja terminologioj. Tian estimon necesus tamen nutri multe pli aktive.

El la publiko venis valoraj precizigoj i.a. de Brian Moon pri IATE, kaj de André Grossmann pri la terminologia agado de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj), kiun respegulas la jarkolekto de TAKE. Al demando pri la rolo de la Akademio estis respondite, ke ĝi provas kuraĝigi la terminologiajn iniciatojn kaj antaŭenpuŝi la uzon de ĝustaj labormetodoj, por ke la laboro akiru aŭtoritatecon kaj eventualan aprobon akademian. La du horoj de la aranĝo tre rapide pasis kaj multaj antaŭviditaj temoj restas por iu venonta aranĝo.

Marc Bavant, organizinto

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Lingvoekzercado per www.edukado.net

Dum UK jam tradicie okazigis siajn paroligajn lingvokursojn la porinstruista hejmpaĝo www.edukado.net. La ĉiutagaj kursoj disvolviĝis en du niveloj; tiun por la komencantoj gvidis Katalin Kováts (foto 1) kaj la meznivelulojn paroligis Sylvain Lelarge. Ambaŭ kursoj havis sukceson, ĉijare precipe la salono de Sylvain estis ĉiam plenŝtopita, necesis plurfoje bloki la pordon kaj rifuzi la eniron de tiuj, kiuj malgraŭ la infera varmo kaj ŝvitiga temperaturo pretis sekvi la amuzajn ekzercojn kaj kortuŝajn kantigojn de Sylvain. La novan inventaĵon “Korelativa danco” oni entuziasme ekzercis en la parko de la kongresejo. Katalin okupiĝis pri la komencantoj. Pluraj el ŝiaj ekslernantoj konfidis al ŝi siajn familianojn kredante je ŝia motivigo ekamigi Esperanton. Ne nur lernemuloj sed ankaŭ instruantaj kolegoj vizitis la aranĝojn por akiri spertojn, ŝteli ideojn. La partopreno en la lecionserioj estis senpaga, tamen por subteni la paĝaron kaj havi ĉemane la kursmaterialon ankaŭ post UK oni estis petataj aĉeti la novan eldonaĵon de la paĝaro, la libreton Poŝamiko. Ĝia populareco estis verŝajne librovenda rekordo, ĉar jam dum la unuaj tagoj forvendiĝis ĉiuj 500 ekzempleroj. La poŝforman eldonaĵon konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kolorilustritaj (www.edukado.net, sekcio Poŝamiko).

Internacia Arta Vespero

La tradicia kultura programo okazis en la plej granda ejo de la kongreso, kiu pleniĝis je pli ol mil interesiĝantoj, same kiel dum la inaŭgura kaj la ferma ceremonioj. La gvidlinio de la programo estis la diverseco kaj riĉeco de mondoj, mondo de arto, de dramo, tiuj de kantverkistoj kaj eŭropaj kantistoj, klasika kaj leĝera muziko. La mozaikerojn elektis kaj vicigis la du reĝisoroj Alan Bishop kaj Mireille Grosjean. La rolantoj de tiu vespero estis kongresanoj, esperantistoj, sed pluraj el ili profesinivele majstris en sia kampo. Neforgeseblas la prezentoj de la virtuoza pianludo de la juna Andrei Korobejnikov (foto 2), kantisto Jean Thierry Van Büren, ĵazklarnetisto Marek Andraszevski, flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė (foto 2), aktorino Vida Jerman kaj azia dancistino Choi Yun Huy (Hortensio). Kelkdeko da entuziasmaj kongresanoj formis la Internacian Koruson (foto 3), kiu sub la gvido de Franz-Georg Rössler kaj pianakompano de Irina Mironova pledis por surtera paco en unu el la prezentataj E-lingvaj komponaĵoj de la dirigento. La publiko reaŭdis plurajn el la ŝatataj enmovadaj muzikistoj kaj kantoverkistoj: Julian Hernández, Mihael Povorin, Natalia Kasymova, Francis Soghomoniam, Marcella Fazani kaj Ĝanfranko Molle. Belan kolorgamon kaj varion donis al la vespero la surpodiaj dancoj de la aziaj samideanoj kaj certe povintus doni la samon la neoficiala, tamen de multaj spektata kaj filmata, ĉe la enirejo improvizita latinamerika dancado de junulara grupo. Inter la bunta diverseco de ĉefe muzikaj programoj re- kaj revenis Carlo Sarandrea, kiu laŭtlegis kelkajn sonetojn de Giuseppe Gioachino Belli (dialekta itala poeto el la 19-a jarcento). La parodio de Carlo pri Renato Corsetti kaj humura partoprenigo de la publiko en la prezenton de unu el la sonetoj estis amuzaj elementoj de la eble tro serioza vespero, kiu tamen finiĝis per amuza surprizo: la tri gvidantoj de la arta vespero Katalin Kováts, Jill Gubbins kaj Fabrizio Pagliaroli invitis la rolintojn kaj la koruson sur la podion, kie ĉiuj kune kantis la rapidritman kaj faman napolan kanton Funiculì, funiculà. Per tiu ero (kaj neplanita salto al Nepalo) finiĝis la programo “Nia Internacia Arta Mondo”.

Strategia Forumo

La ĉi-jara Strategia Forumo temis pri Esperanto en la Scienco. Ĉirkaŭ cento da kongresanoj kunvenis por aŭskulti kaj diskuti la sciencan strategion de la movado en la pasinteco kaj estonteco. Ĉefrolis la tri Esperanto-organizaĵoj kiuj aktivas pri scienco: UEA, AIS kaj ISAE. Amri Wandel (foto 4, dekstre), estrarano pri scienca kaj faka agado, resumis la sciencan strategion de UEA en la pasintaj jaroj kaj la planon pri la proksima estonteco. La ĉefa agado de UEA sur la scienca tereno koncentriĝis ĉirkaŭ la organizado de la IKU kaj la eldonado de la IKU-libro, kiu ĉi-jare ĝuis rekordan popularecon kaj vendiĝis en pli ol 140 ekzempleroj, kaj per la kontaktoj kun Unesko kaj scienc-rilataj NRO-j, aparte Internacia Asocio de Universitatoj, kiu ĉi-jare inkludigis la UK-on kaj la IKU-on en sia reta kalendaro de universitataj internaciaj renkontiĝoj (vidu la majan revuon p. 109). Li emfazis la gravecon de reta publikigado de sciencaj tekstoj en Esperanto, kiel la Scienca Teksto de E-Biblioteko (STEB) kaj la reta eldonado de la IKU-libro en la UEA-retpaĝoj. Rüdiger Sachs, prezidanto de ISAE, kiu ĉi-jare festas sian centjaran jubileon, prezentis historian perspektivon de la agado de ISAE dum la jaroj kaj planojn por la estonteco. Aparte li priskribis la jubilean seminarion de ISAE, okazintan en Tavoleto (Italio) dum la semajno antaŭ la UK. José Vergara prelegis pri la Einsteina revolucio en la scienco. Li citis Neergaard (1987), kiu konstatis ke Esperanto estas bagatela en la scienco, kaj prezentis esploron pri la relativa graveco de diversaj lingvoj en sciencaj eldonaĵoj, kiu montras la lingvan hegemonion de la angla en la lastaj jardekoj. Vergara plu diris ke ni bezonas novan kontrakton inter la scienco kaj la socio kaj proponis mondan konferencon pri scienco. Prof. Helmar Frank, prezidanto de AIS (foto 4, meze), prezentis la kunlaboron kun UEA kadre de la komunaj AIS/IKU-sesioj, siajn lastatempajn universitatajn sesiojn, agadon kaj la planitajn aktivaĵojn. Li emfazis la kunlaboron inter AIS kaj ISAE. Prof. Reinhard Selten parolis pri la neceso plijunigi AIS. Kelkaj AIS-senatanoj prezentis diversajn aspektojn de la estonta laboro: Carlo Minnaja traktis pri la kursoj kaj publikaĵoj de AIS, pri la premio Pirlot, kiu celas stimulon al scienca publikigado en E-o kaj pri la projekto de aliĝo de AIS al IAU. Quednau lekciis pri softvaro kaj Wickström pri studentoj. Radojica Petrović, prezidanto de ILEI, parolis pri la aspektoj de alta edukado en universitatoj kaj elstarigis la gravecon de sciencaj tekstoj kaj la rolon de Esperanto por sciencistoj neesperantistaj. Wandel resumis per du konkludoj: unue ni devas agnoski ke la rolo de Esperanto en la monda scienco estas bagatela, sed due, ni tamen povas kaj devas evoluigi la sciencan agadon per Esperanto kaj trovi specifajn niĉojn en kiuj Esperanto ja povas interesi ne-Esperantajn sciencistojn, ekz. pri la lingvaj aspektoj de Esperanto kaj Esperanto kiel socia fenomeno.

Amri Wandel
Koncertis Dolchamar

Mirinda koncerto ravis ĉiujn homojn kiuj partoprenis la junularan programon per la orelfrapa muziko de Dolchamar, finna rokgrupo (foto 5). La tutan areon okupis verdokulaj esperantistoj kiuj post vingustumado furore ĝuis la amasan dancadon kaj kantadon. “Mi ŝategis la ĉi-jaran junularan programon kaj certe intencas veni al venonta IJF, ĉar italoj havas vere bongustegan vinon kiu neprigos mian ĉeeston dum la sekvontaj dek jaroj en Italio!” asertis ĉarma litovino. “Ankaŭ la ekskursoj, ĉefe tiu al la maro, estis tiel bone organizitaj kaj sekve tiel sukcesaj, ke mi sentas devige gratuli al LKK pro la junularaj aranĝoj, kaj ĉefunue al Daniela kaj Francisco”, kriis Nicola, IEJ-prezidanto, dum koncerta saltado en Villa Camerata, ĉefurbo de Junesperantio.

(Florenca Lilio, la kongresa kuriero)
Infana kongreseto

La Internacia Infana Kongreseto, IIK, estas “kongreso” por infanoj inter 6 kaj 14 jaroj, kiuj scipovas aŭ lernas Esperanton. La infanaj kongresetoj estas unusemajnaj feriaj aranĝoj, kiuj kutime okazas samtempe kaj samloke kun la Universala Kongreso. La partoprenantoj de la 37-a IIK, kiu ĉi-jare okazis en Prato, 20 kilometrojn norde de Florenco (samtempe kun la UK en Florenco), salutis “la gepatrojn” dum la Solena Fermo en la salono Zamenhof (fotoj 6, 7). Necesas mencii, ke la infana kongreseto festis sian oran jubileon. Ĝi fariĝis 50-jara, ĉar la 1-a IIK okazis en Kopenhago en 1956, kune kun la 41-a UK. La nunan infanan kongreseton partoprenis 36 infanoj el 21 landoj kaj 9 gvidantoj el 8 landoj. Gvidantoj de la kongreseto estis Bert Schumann el Francio kaj Leonardo Pampaloni el Italio.

Rezultoj de Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA 2006

Poezio. 1-a premio: Francisco Javier Moleón (Hispanio) pro Sed tiam kaj Christian Rivière (Francio) pro Kvankam silenti; 2-a premio: Neide Barros Rego (Brazilo) pro Mistero; 3-a premio: Helena Melnikova (Rusio) pro Mia lando. Partoprenis 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj. Juĝantoj: Carmel Mallia (Malto), Roberto Passos Nogueira (Brazilo), Wouter Pilger (Nederlando).

La juĝantoj ne sendis substancajn raportojn pri la kvalitoj de la diversaj verkoj, sed iliaj vicordigoj de premieblaj verkoj variis draste. Laŭ tio, kion diras antaŭaj gvidantoj de la Belartaj Konkursoj, ĉiam ekzistis ĝenerala manko de interkonsento inter la juĝantoj pri tio, kio konsistigas bonan poemon en Esperanto. Kvankam oni ne atendus kompletan interkonsenton, la granda diverseco de opinioj indikas mankon de firma kritika tradicio pri poezio en niaj rondoj, kaj la relativa foresto de publika dialogo pri poezio.

Eseo. Premio “Luigi Minnaja”: Aleksandr Melnikov (Rusio) pro Ekparolu por ke mi vin vidu — aŭ ĉu esperantisto rekoneblas laŭ paroloj; 2-a premio: Christian Rivière (Francio) pro Tamen kompreni kaj Jan Werner (Ĉeĥio) pro Pri bono, malbono kaj multkulturismo; 3-a premio: ne aljuĝita; honora mencio: Anna Bennett (Usono) pro Neperforta komunikado. Partoprenis 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj. Juĝantoj: Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio), Gotoo Hitoshi (Japanio).

La nombro de ricevitaj konkursaĵoj kaj la ĝenerala kvalito de la verkoj estis kontentiga: la premiitaj verkoj traktis gravajn temojn kun bona argumentado en bona verka stilo.

Prozo. 1-a premio: Paul Gubbins (Britio) pro Nia paradizo bonvenigas; 2-a premio: Tim Westover (Usono) pro Meduzet; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Tomatoj el Nederlando kaj Lena Karpunina (Germanio) pro Trovi kaj perdi. Partoprenis 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj. Juĝantoj: Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio), Don Harlow (Usono). Kvankam la nombro de verkoj estis kontentiga, ŝajnis iom rutina jaro.

Teatraĵo. 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Marko Nikoliĉ (Serbio) pro Nia diligenta kolegaro; honora mencio: Li Shijun (Laŭlum; Ĉinio) pro Cignoj. Partoprenis 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj. Juĝantoj: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Martin Haase (Germanio).

Kun nur kvar konkursaj verkoj de nur du homoj la branĉo restas subevoluinta. Hodiaŭ la Esperanto-movado apenaŭ havas teatrajn trupojn, ĉar ĝi apenaŭ havas spektantarojn sufiĉe grandajn — nek rimedojn por bonaj teatraj prezentoj. Kiel mi mem atentigis multfoje (kune kun pluraj aliaj personoj interesitaj de la fako), necesas enkadrigi en Esperanto-kongresojn, konferencojn kaj festivalojn okazojn por prezenti simplajn teatraĵojn kun simplaj postuloj, ĉar pli komplikaj verkoj apenaŭ havas ŝancon de prezentiĝo entute. Feliĉe en la Universala Kongreso de 2006 estis kelkaj tiaj okazoj. Eble ili stimulos pli da verkado. Notindas, cetere, en tiu ĉi fako, ke la juĝantoj kvazaŭ laboris por trovi premiitojn — kaj ke ne ekzistis klara interkonsento.

Infanlibro de la Jaro. Arne, la ĉefido de Leif Nordenstorm (Svedio), eldonita de Kava-Pech (Ĉeĥio). Partoprenis 2 libroj de 2 eldonejoj el 2 landoj. Juĝantoj: Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Lowenstein (Italio), James Rezende Piton (Brazilo).

La branĉo estis starigita por stimuli pli da verkado de infanlibroj en Esperanto, sed la eldonado de tiuj verkoj restas malforta. Venis nur du konkursaĵoj, sed la juĝantoj trovis la kvaliton de ambaŭ libroj alta.

Kanto. 1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando; teksto) kaj Tarcísio José de Lima (Brazilo; muziko) pro Multe pli ol simpati’ kaj pro Oraj horoj; 3-a premio: ne aljuĝita. Partoprenis 12 kantoj de 10 aŭtoroj el 5 landoj. Juĝantoj: Jacques Le Puil (Francio), F. G. Rössler (Germanio), Bertil Wennergren (Germanio/Koreio).

Daŭre malhelpas nin la manko de klareco pri tio kio konsistigas kanton, kio konsistigas novan kanton, kaj kio konsistigas la kriteriojn por juĝi kanton. Iam, en la periodo de artkantoj, estis relative facile rigardi la muziknotojn kaj la tekston kaj veni al konkludo, sed la hodiaŭaj teknikaj rimedoj alportas kantojn en plej diversaj formoj kaj kun plej diversaj ecoj. Jam publikigitaj kantoj ne estas novaj kantoj — kaj pro tio ni devis elimini du konkursaĵojn.

Branĉo Filmo. 1-a kaj 2-a premioj: ne aljuĝitaj; 3-a premio: Joe Bazilio Costa (Brazilo) pro Tiel estas la vivo; honora mencio: Kim Henriksen (Danlando) pro Tri muzikvideoj. Partoprenis 2 konkursaĵoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj. Juĝantoj: Roman Dobrzyński (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio), Francisko Veuthey (Nederlando).

La komisiono faras sian finan decidon dum la koncerna UK, kaj ankoraŭ mankas raporto pri la procedo. Estas notinde, tamen, ke nur tria premio kaj honora mencio estis aljuĝitaj, kaj ankaŭ ke la komisiono luktis ankaŭ ĉi tie kun difina problemo: Kio estas filmo?

Resume. Kiam antaŭ duo da jaroj mi sugestis al la juĝantoj, ke estus utile klopodi atingi iom da interkonsento pri juĝkriterioj en la diversaj branĉoj, pluraj juĝantoj proteste esprimis la opinion, ke tia antaŭa interkonsento reduktus la objektivecon. Mi ripetas: la nuna manko de tia dialogo emas konduki al arbitraj rezultoj, en kiuj la administrantoj de la konkursoj devas interveni por klopodi elpaŭsi ian harmonion inter la rekomendoj kaj per tio havas multe tro da influo en la finaj rezultoj. Pli da dialogo inter la juĝantoj ŝajnas al mi esenca.

(Raporto de Humphrey Tonkin, Prez. de B.K.)

Kvankam silenti

Verki sen vortoj, sen leksikono. Diri sen punkto, sen spiro,
sen tono verdikta, sen zorgo pri frazoj. Mallongigi, brevigi,
tuji, eĉ nenion esprimi. Por tion esencan eldiri,
kaj tion eternan silenti.

Inklinas penso ideojn abeli, idealojn kolekti. Sen limoj,
aperte al novaj parentezoj, scivolaj al l’ infinito dedukta,
kvazaŭ teoremo sensolva. Kaj ĉi hipotezo forvelkas
ĝis implico, fide-konfide, konfidence.

Penso samkiel vivo bezonas zigzagojn, ublieti kaj reveni,
vagade laŭ cerba pulsado, balbuti, hezita kaj disa
vortozo, futile utopien, stilon stucante, verkante
per plumo hazarda, orname silabojn de prozo dilema.

Kunflugu ni al ĉi labirinto senplana, laŭ spuro
de milskolaj spertoj, kiuj kuraĝis “Kial?”, kiuj kovardis
“Kial ne?”. Akceptu tiun abundon da lumoj malcertaj,
da paĝoj sencelaj sur paŝoj iesaj, jam centfoje vizititaj.

Kiel sur ondo irreira, kiu senlace dubon luladas, nia vekto
regule svingiĝas, kvazaŭ masto sur maro senleĝa. Kaj laŭ
fluo favora, nia menso drivas al haveno ĥaosa, sen decido
aŭtoritata de konkludo definitiva.

Penso kiel vivo spiron bezonas, ĉe haltejo disvoja, ami kaj
erari, fine konfuze nur krion ellasi. Kaj ni tiam simpligas
ĝis neniigo, prudentas de skizo al signo, super tialoj kaj\ tabuoj, kvazaŭ detaloj.

Disvolvu ni de la penso la tapiŝon, sufiĉe vastan por tie
perdiĝi, kaj eterne debati, komune-mitinge, por sidi-
pikniki sur la ĉiesa forumo, forflugi el la vorta kaĝo,
kunverki sur la sorta paĝo, kaj neniam atingi la finon.

Christian Rivière
Unua premio en Belartaj Konkursoj de UEA, 2006

Oratora konkurso

Por la 6-a fojo en la nova epoko, okazis la oratora konkurso, la 4-an de aŭgusto 2006 en Florenco.

Aliĝis kvin kandidatoj, el kiuj unu estis malhelpita veni, do fakte kvar partoprenis.

1-a premio: ne aljuĝita

Dua premio: Sebastian Kirf, Germanujo, pri la temo: “Kiel eduki al daŭrigebla evoluo“

Triaj premioj: Francesco Maurelli, Italujo, pri la temo: “Interreto kaj libereco” kaj Cassius Genesio Desconsi, Brazilo, pri la temo: “Kial lerni Esperanton?”.

Junularo dum la UK

Mankis tempo por tagmanĝi

Universala Kongreso estas ĉiam neforgesebla aranĝo. Mia unua (kaj bedaŭrinde la nura antaŭ la Florenca UK) estis tiu en Gotenburgo en 2003. Mi ankoraŭ memoras la solenan inaŭguron, la mirindajn prelegojn, la diskutgrupojn, la renkontiĝojn de fakaj asocioj.

La programo estis ĉiam plenplena de eroj tiel ke eĉ ne estis tempo por tagmanĝi. Oni sin nutras ne nur per manĝaĵoj, sed ankaŭ pere de kulturo, mi grumbletis al mia panjo kiam ŝi maltrankviliĝis. Mi ja partoprenis en aliaj Esperanto-aranĝoj, sed la etoso dum UK estas vere unika. Ne temas nur pri la kvanto de la partoprenantoj, temas pri pli internacia, pli multrasa, pli multfaka, pli multvalora renkontiĝo.

Kiam oni proponis al mi eniri la LKK-on de la UK en Florenco, mi pripensis mian vojaĝon al Svedio kaj volonte akceptis tiun taskon por klopodi doni al la partoprenontoj almenaŭ eron de mia antaŭa sperto.

Mi jam kunorganizis kelkajn Internaciaj Junularajn Festivalojn (junulara aranĝo dum la Paska semajno en Italio), sed la organizado de UK estas iom malsimila al organizado de aliaj E-aranĝoj. Kaj iom aparta afero estas organizi junularan programon. Kiam mi ekis en mia laboro, mi kontaktis multajn homojn, por kompreni kiamaniere aspektas junulara programo dum UK.

La nura “fiksa punkto” kiun mi havis estis ne apartiĝi, sed klopodi kongresi laŭeble kun la plenkreskuloj. Ni devas vidigi nin al la plenkreskuloj, prezenti interesajn programerojn, montri viglan junularon. Se iuj subtaksas la junularon, estas pro la fakto ke tiuj konas nenion pri ni, pri niaj agadoj. Tion mi pensis dum la monatoj antaŭ la UK. Bedaŭrinde la lokoj ne tro helpis nin, ĉar la junulargastejo estis iom for de la kongresejo, sed bonŝance mi rimarkis dum la kongreso ke tio tute ne malkuraĝigis interesatojn. Por organizi sukcesan junularan programon en plenplena UK ni elektis agadi en tiuj horaroj kaj lokoj kiuj estis iom pli liberaj. Kaj tio okazis en la tri diversspecaj programoj aranĝitaj: vespera/nokta programo en la junulargastejo estis la nura “vespera” programo de la kongreso (la “oficiala” programo finiĝis ĉiam je la 9-a. Do... ni tute ne povis lasi la kongresanojn solaj dum la “vera” vespero kaj nokto!), ni klopodis aranĝi tagan programon en la kongresejo kiam estis liberaj ĉambroj (kaj ne estis tro da aliaj programeroj) kaj ni kunmetis ekskursan programon. Kvankam okazis ankaŭ “oficialaj” ekskursoj, la niaj estis alternativaj kaj ŝparigaj por tiuj kiuj ne povis/volis ĝui tiun servon de UEA. Ĉiuj programeroj estis vere sukcesaj kaj partoprenitaj.

La pinto de la vesperaj programoj estis la koncerto de Dolchamar, kiu vere frenezigis la ĉeestantojn. Du plenaj busoj de la kongresejo ĝis la gastejo alportis interesatojn al la scenejo, kie ilin atendis spektakla kaj grandioza koncerto. Dum la aliaj vesperoj okazis bardaj kantoj, karaoko, diskoteko, projekciado de noktaj filmoj...

Dum la taga programo en la kongresejo la dediĉita ĉambro ĉiam estis plena. Krom la “normalaj” programeroj kiel “TEJO sin prezentas” kaj “Akcepto de Patronoj”, okazis koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa (kunlabore kun la oficiala programo), prelegoj pri Pasporta Servo, pri vojaĝo ĉirkaŭ la mondo, pri lingvaj komparoj kaj... pri vingustumado: la partoprenantoj povis gustumi kvin diversajn italajn vinojn kaj manĝeti biskvitojn. Ĝi estis aparte sukcesa! Kiam la ĉambro estis plenplena, ni aranĝis duan grupon kaj ankaŭ la dua grupo plenigis la ĉambron. Ne temis pri komuna drinkado, sed pri gustumado, do plezuro gustumi diversajn vinojn, komparante la guston, la robustecon, la postguston. Ni informis pri la diversaj vinoj, pri iliaj karakterizoj, ilia deveno. Sed la plej trafa parto de tiu ĉi programero okazis dank’ al la partoprenantoj kiuj vere igis la etoson neforgesebla. La partoprenantoj proponis el siaj naciaj repertuaroj kantojn, kiujn oni kutime kantas dum vin-trinkado, tiel ke ankaŭ la aliaj ĉeestintoj povis kunkanti.

La ekskursoj disvolviĝis glate kaj agrable por ĉiuj partoprenantoj (ĉiam multnombraj). Ni interalie organizis du grupojn por viziti muzeon pri maŝinoj ideitaj de Leonardo Da Vinci, ekskurson al Fiesole kun komuna pico, tuttagan ekskurson al la maro kaj tranaturan ekskurson ĝis la pinto de monteto tuj apud Florenco. Ni aranĝis noktan urban promenadon kaj... pli ol 100 homoj aliĝis kaj nia verda vicego ŝoviĝis tra la urbo kiel granda serpento. Fine de la nokta promenado agrabla surprizo atendis la ekskursantojn: tranĉitaj kaj varmaj picoj atendis la grupon! Ni okazigis duan fojon la noktan promenadon kaj ankoraŭ pli ol kvardek homoj partoprenis.

Mi vere ĝojas pri la ĵusa UK. Ni sukcesis organizi buntan, viglan kaj riĉan junularan programon, kun helpo de kunlaborantoj, kiuj estis veraj amikoj. Inter ĉiuj mi mencias Daniela Tagliafico, pro ŝia granda helpo antaŭ, dum kaj post la UK. Kompreneble tiu ĉi UK havis alian saporon ol la Gotenburga, sed la ĉefaj trajtoj estis la samaj: reala internacia komunikado kaj interkompreniĝo kaj... manko de tempo por tagmanĝi.

Francesco Maurelli

[FORIGITA!: bildo]

Italaj gejunuloj antaŭ la kongresejo. Dekstre estas la aŭtoro.

La 62-a IJK

Salupon el Capajebo

Kion signifas tiu ĉi stranga titolo? Ĉu vi trafoliumis vian vortaron kaj ne trovis la nekonatajn vortojn? Se vi ĉeestis la ĉi-jaran IJK, vi eble scias. Se ne, ne gravas. Des pli diligente vi legos tiun ĉi artikolon por ekscii, kion mi volis diri per la stranga titolo...

Kiam mi forlasis la 61-an IJK en Zakopane, mi tuj sciis, ke mi partoprenos ankaŭ la venontan en Sarajevo. Tutan jaron mi ĝojatendis la momenton, kiam mi entrajniĝos, svingos al mia panjo kaj forveturos al la ĉefurbo de Bosnio-Hercegovino.

En Sarajevon ni alveturis la 6-an de aŭgusto je la kvina matene. Unue en Sarajevo mi rimarkis surskribon en la stacidomo: Sarajevo-Capajebo. Mi miris, kial ni ne eltrajniĝis en la ĉefa stacidomo, sed en iu kvartalo Capajebo. Nur poste mi ekkomprenis: Capajebo estas Sarajevo transskribita en la cirila alfabeto...

Posttagmeze ĉiu ricevis ŝlosilon de sia ĉambro kaj sian nomŝildon kun mansako, en kiu oni trovis kelkajn utilaĵojn (ekz. kongresan libron) kaj donacetojn (ekz. tre bongustan bombonon). Dum Interkona Vespero oni ludis interkonajn ludojn, dancis kaj poste ekis diskoteko, gufujo, trinkejo kaj filmejo, kio fakte estis regula ĉiuvespera programo.

La postan tagon, lunde, okazis en la urbodomo la solena malfermo. Dum ĝi parolis la prezidanto de TEJO Heming W. Thorbjǿrnsen (dum la kongreso estis elektita alia prezidanto), poste parolis membroj de LKK kaj fine ankaŭ gasto de la solena malfermo, estro de la komunumo Novi Grad. Posttagmeze mi venis en ludejon kaj de tiu tempo mi dormis malmulte pro “homlupa ludo”. La venkintoj ne plu salutis unu la alian “saluton” sed “salupon”.

Marde okazis duontaga ekskurso en la urbon. Mi eksciis iom pri la historio de Sarajevo, vidis la ponton, ĉe kiu estis mortigita Franz Ferdinand, la ĉefajn adorejojn de kvar religioj: ĉefan sarajevan moskeon, katolikan katedralon, ortodoksan katedralon kaj judan sinagogon. La konstruaĵoj troviĝas nur kelkajn metrojn unu de la alia. Tio estas pruvo, ke se oni volas, diversaj kulturoj kaj religioj povas kune vivi en paco. Vespere okazis koncerto de JoMo. Li ludas gitaron kaj estas vera rokulo, kantanta ne nur Esperante, sed ankaŭ en aliaj lingvoj.

Merkrede preskaŭ ĉiuj partoprenantoj forlasis Sarajevon. Ili enbusiĝis kaj veturis en tri direktoj. La unua ekskurso estis al MostarPočiteljBlagaj, la dua al SrebrenicaTuzlaBijambare. Mi ĉeestis la trian, kiu estis simila al la unua, nur anstataŭ Počitelj ni veturis al Međugorje. Mostar iom ŝokis min. En Sarajevo mi vidis multajn damaĝitajn domojn pro pafado, sed mi vidis, ke ili estas riparataj kaj ke la urbo resurektas. Sed preskaŭ malon mi vidis en Mostar. Ni veturis tra ruinigita strato, sur domoj estis afiŝoj, ke estas danĝere eniri en la ruinojn. Sed ankaŭ Mostar reviviĝas. Oni povas tion vidi almenaŭ pro la simbolo de la urbo — Malnova Ponto. Ĝi estis konstruita en la jaro 1566, kaj en la jaro 1993 dum la milito ĝi estis komplete detruita. Renovigita ĝi estis en la jaro 2005. El Mostar ni veturis al Međugorje. Laŭ katolika kredo tie ekde 1981 revelacias la Virgulino Maria. En Blagaj ni vizitis tipan derviŝan domon kun belega ĝardeno. Post la reveno la organizantoj preparis por ni pianan koncerton de Doron Modan kaj Kaja Farski.

Ĵaŭde la 10-an de aŭgusto vespere okazis koncerto de muzikgrupo Dolchamar, do la vespero estis dediĉita al hiphopo.

Vendrede mi prelegis pri ortodoksismo en Ĉeĥio kaj mi ĉeestis diskutrondon pri Bosnio dum la milito kaj nun. Posttagmeze okazis Kultura kaj Lingva Festivalo, dum kiu la kongresanoj prezentis la landojn, de kiuj ili devenas. Vespere okazis teatraĵo Galaktika Krozŝipo Ludoviko en Epizodo: La Muro de la Mallumo, parodio pri sciencfikcio, dum kiu ni spektis historieton de esperantista ŝipanaro, kiu esploras la Muron de la Mallumo, el kiu fine neniu revenas...

Dum la lasta vespero koncertis Amiro el la grupo Esperanto Desperado kaj sekvis Internacia Vespero kun kantoj kaj teatraĵoj, post kio la bosna LKK transdonis la kongresan flagon al la vjetnama.

Daniel Mrázek

Solena Fermo

Ĉio bela havas sian finon

Sabate matene je la deka horo okazis en la salono Zamenhof la Solena Fermo de la 91-a UK. Gvidis ĝin Renato Corsetti, kiu tuj enkonduke diris, ke ĉio bela ja havas sian finon.

Renato Corsetti bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la surpodiajn gastojn, inter kiuj krom la estraranoj kaj la Ĝenerala Direktoro estis la TEJO-reprezentanto Adenjo Charrière, la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara, la ILEI-reprezentanto Radojica Petrović kaj Aldo Grassini, la duobla prezidanto (de LKK kaj IEF).

Sekvis iom malĝoja momento, dum kiu la kongresanoj dediĉis la lastan omaĝon al la memoro de la forpasintaj esperantistoj, kies laboro estas grava por nia movado. Maritza Gutiérrez prezentis la ĉi-jarajn movadajn premiitojn, honorigitojn kaj subvenciitojn (detaloj pri la Premio Deguĉi, Subvencio Cigno kaj la Trofeo Fyne aperos venontnumere).

Post muzika interludo de Andreo Korobejnikov (Sonato n-ro 2 de Raĥmaninov) la ferman paroladon pri la farita laboro, la kongresfinan resumon, faris Ulla Luin (legu apude). Amri Wandel raportis pri la sciencaj partoj de la kongreso (p. 180) kaj pri la rezultoj de la Oratora Konkurso raportis Claude Nourmont (p. 183). La rezulton de la diskutoj, la Kongresan Rezolucion (p. 175) tralegis la kongrestema reĝisoro José Antonio Vergara.

Venis iom surpriza, spontana reago de “la nepo” Louis C. Zaleski-Zamenhof, kiu kore gratulis al la organizantoj pro la okazigo de la sukcesa kongreso kaj gratulis al la ĉeestantoj. Li rememorigis pri la interna ideo de nia lingvo kaj substrekis, ke parolante Esperante oni ne nur interkompreniĝas, sed ankaŭ amikiĝas, ĉar la lingvo mem ja reprezentas ideojn de paco.

En sia ferma parolado Renato Corsetti aldonis al la epiteto de Ulla Luin, ke la kongreso estas suna, la epiteton itala, ĉar kvankam ĉio disvolviĝis tre glate, multaj aferoj solviĝis lastmomente. Li konstatis, ke esperantistoj, kiuj antaŭe pli interesiĝis pri turismo, nun pli kaj pli interesiĝas pri la laboro dum la kongreso. Ĉiuj salonoj estis plenaj de homoj kiuj volis partopreni, demandi, diskuti, ankaŭ la komitato, kiu dum horoj sidis, diskutis, debatis kaj voĉdonis. La movada foiro montris, ke la homoj volas prezenti sin kaj sian agadon. Paralele okazis alia “junulara kongreso”, tre abunde vizitata, kun propra programo, koncertoj, ekskursoj al la maro. Corsetti tamen ankaŭ atentigis, ke ni ne povas forgesi ke ĉirkaŭ ni ekzistas mondo, en kiu oni ne atentas pri la valoroj, pri kiuj ni atentas. Ekzistas mondo kun milito, Eŭropo kie oni klopodas detrui fundamentajn valorojn de Eŭropo, ekzemple solidarecon inter la homoj. Ĉio ĉi igas intensigi nian agadon por ke la valoroj de Esperanto estu ankaŭ la valoroj de Eŭropo kaj la mondo. Ni estas Davidoj kaj ni lanĉas nian ŝtonon, la ŝtonon de Esperanto.

La eble tro seriozan ceremonion malstreĉis tre viva vizito kaj saluto de la infanoj el la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto, kiuj enkuris sur la podion, unuope prezentis sin al la publiko kaj aŭdigis graditan frapfrazon pri Esperanto.

Plua piana interludo de Andreo Korobejnikov, 3-a parto de la Sonato 2 de Raĥmaninov, proksimigis la finon de la Solena Fermo. Al la podio venis reprezentantoj de la sekva UK en Japanio, la prezidanto de la Japana E-Instituto Sibayama Zyun’iti kaj la vicprezidanto Syôzi Keiko, kiuj transprenis el la manoj de Aldo Grassini la kongresan flagon. Aldo Grassini raportetis pri la laboro de LKK kaj diris, ke la kongreson de blindaj esperantistoj vizitis duoble pli da personoj ol kutime. La prezidanto de JEI diris, ke la venontjara UK okazos lige kun la nunjara 100-jariĝo de Esperanto en Japanio, sed estas pliaj interesaj koincidoj: kaj Jokohamo kaj Zamenhof naskiĝis en la sama jaro!

La 61-a UK en Florenco ne povus okazi sen granda laboro de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães, kiu publike dankis pro la farita laboro, vokante al la podio unuopajn LKK-anojn kaj iliajn helpantojn, transdonante al ili rozojn. Komuna kantado de la himno La Espero kun pianakompano de Andreo Korobejnikov, kaj la sekva martelbato de Renato Corsetti donis definitivan punkton post la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco.

Kongresfina Resumo

Florenco, la suna kongreso

Karaj kongresanoj,

post semajno da sunplenaj kaj varmaj tagoj estas jam tempo resumi. Ni laboris kaj amuziĝis en la historiaj centroj de Florenco, kiu montris al ni kiel funkcii moderne kaj samtempe kun plena respekto al la karaktero de muzeo.

Ni eniris parkon, kun arboj, kiuj invitis al kunestado sub ilia ombro, kaj ni eniris kongresejon en formo de granda vilao. La domo aspektas malgranda por tia kongresanaro, sed ĝi estis sorĉita: pli granda interne, simile al komputila ludo. El la teretaĝo ni iras etaĝon suben, poste etaĝon suben, kaj tie videblas la elrigardo sur la urbon kaj la montojn ĉirkaŭe. Efiko de bildoj kaj lumoj, sed surprize.

Inaŭguro

La inaŭguro de la kongreso tamen okazis en la fortikaĵo malantaŭ la parko. Vicurbestro Eugenio Giani diris kuraĝigajn vortojn pri Esperanto, kiujn li ankaŭ diris dum akcepto de parto el la kongresanoj en la urba domo kelkajn tagojn poste. En la inaŭguro parolis ankaŭ ne-esperantisto François Grin en bele flua Esperanto, kiel enkonduko al la kongresa temo.

Kongresa temo

Iom malfacila estis la kongresa temo ĉi-foje: “lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo”. Reĝisoro de la kongresa temo estis José Antonio Vergara, kaj li kolektis interesan grupon de prezentoj pri diversaj aspektoj: eduksistemaj praktikoj, graveco de gepatra lingvo, internaciaj laboroj pri vivmedioj.

Kleriga lundo

Viglaj diskutoj estas ankaŭ la karaktero de la “Kleriga lundo”. Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari reĝisoris ĝin, kun 42 mallongaj prelegoj pri plej diversaj temoj en 15 sesioj. Mi menciu nur kelkajn: pri amaskomunikiloj, pri la ebleco por blinduloj ĝui arton, pri memoraĵoj de veteranaj esperantistoj, pri itala arto, pri medioprotekto, konflikt-solvado, interlingvistiko kaj alio.

Science

Kutime alta nivelo de prelegoj estis en la Internacia Kongresa Universitato. Rektoro estis Fabrizio Pennacchietti, kaj li mem prelegis pri prepozicioj en Esperanto. Estis ok aliaj prelegoj, interalie pri antikvaj akademioj, poemoj de Zamenhof, teksto-esploro de la konstitucia propono de Eŭropa Unio, kolesterolo, komputiloj. Ligite al kelkaj el ili okazis AIS-kursoj por profundiĝo.

La strategia forumo ĉi-foje havis sciencon kiel temon, kaj la forumoj pri esperantologio kaj terminologio kontribuis al la scienca enhavo de la kongreso.

Prelegserioj pri Italio kaj pri lernejoj

Alia altnivela prelegserio temis pri Italio, kie ja okazas la kongreso: itala kulturo, kelkaj tre konataj literaturaj verkoj, itala muzika tradicio de operoj.

Necesas mencii la lernejan tagon, kun kontribuoj de 15 mallongaj prelegoj pri aspektoj de instruado de Esperanto en diversaj partoj de la mondo.

Artaj aranĝoj

Grava parto de la kongreso estas la artaj aranĝoj. En publika placo, kie la kongresanoj miksiĝis kun aliaj vizitantoj de Florenco, okazis prezento de flagsvingado, kio estas originala itala spektaklo. La koncerto de Andreo Korobejnikov estis tre ŝatata, kaj lin oni aŭdis tute mallonge ankaŭ en la inaŭguro kaj la fermo. Ĵomart kaj Nataŝa kune kun Karina kantis, kaj kelkaj el iliaj prezentoj estis unuafojaj, verkitaj antaŭ nur kelkaj semajnoj. Ni aŭdis aliajn koncertojn de fluto, de kantoj, kaj ni vidis prezenton de korea danc-kulturo. Estis pluraj prezentoj de teatraĵoj: “Stil-ekzercoj”, “Mikael kaj la monstro”, kaj “Pacaj batalantoj”. Vendrede vespere okazis tradicia “internacia arta vespero”.

Libroservo

Alia speco de artaj aranĝoj estas la aŭtoraj duonhoroj, kiuj okazis en la libroservo. 15 tiaj estis aranĝitaj. La libroservo troviĝis en aparta domo en la parko, kaj ĝi havis bonan klimatizilon, kio certe efikis bone por la vendado. Oni transportis al Florenco 1400 kilogramojn da libroj. Haveblis 1500 titoloj. Vendiĝis miloj da ekzempleroj. Plej popularaj estis novaj tradukoj el la itala, sed ankaŭ DVD-disko “Esperanto elektronike”.

Laboro

Ni ne forgesu, ke la kongreso estas laboro. La Komitato de grandparte UEA kunsidis, akceptis la estraran raporton, notis aron da rekomendoj de la subkomitataj kunsidoj por estonta laboro, akceptis buĝeton. Vendrede la Komitato akceptis novajn aliĝojn de du landaj asocioj kaj kunlaboran kontrakton kun du fakaj asocioj: Unuiĝo de Malagasaj Esperantistoj, Nepala Esperanto-Asocio, Eŭropo Demokratio Esperanto, kaj Rondo Kato. Ni bonvenigas ilin al la rondo de asocioj, kiuj aliĝis aŭ kunlaboras kun UEA.

Granda nombro da fakaj asocioj kunsidis, kaj pluraj prezentis sin dum la faka forumo, aŭ uzis la eblecon de kelkaj horoj da faka budo. Aliaj laboraj kunsidoj temis pri landa kaj regiona agado, kaj pri la centraj organoj de UEA.

Ekzamenoj

Ĉu laboro aŭ amuzo, okazis aro da kursoj pri Esperanto je diversaj niveloj, kaj ekzamenoj je internacia nivelo. En la ekzamenoj partoprenis 12 personoj. El ili 7 sukcesis je la elementa nivelo kaj 3 je la meza nivelo. Gratulojn al ili!

Loka Kongresa Komitato

Certe la Loka Kongresa Komitato (LKK) kaj ĝiaj helpantoj opiniis, ke la kongreso estas laboro. La giĉetoj kaj budoj funkciis glate kaj afable, la kuriero Florenca Lilio aperis per 6 numeroj malgraŭ teknikaj problemoj. La helpantoj kaj la membroj de la landa kongresa komitato meritas nian grandan dankon!

Re-eĥo

Ĉu la kongreso re-eĥiĝas en Florenco kaj aliloke? Televidstacioj je loka, regiona kaj tutlanda niveloj dissendis intervjuojn, kaj itala semajna revuo preparas artikolon pri la infankongreseto. En la Esperanto-medio, Pola Radio aktivis, kaj ni vidos multajn raportojn en la venontaj semajnoj en Esperantaj revuoj, retpaĝoj kaj dissendoj. La kongreso certe re-eĥos en la Esperanto-mondo pro la speciala poŝta stampo, kiu kreis longajn vicojn en la lundo.

Interkonatiĝo, junuloj, premioj

Certe oni ankaŭ aŭdos pri la interkona vespero, kiu konsistis el movada foiro kun sepdeko da tabloj aŭ duon-tabloj en la kongreseja parko, kaj kun bone mendita bela vetero.

Junulara programo estis pli klare aranĝita ol kutime, kun ekskursoj, koncertoj, filmoj, promenoj, kantoj. Ĝi parte okazis en alia loko, gastejo, sed estis tiom preparita, ke ĝi povis aperi en la kongresa libro. Speciala tradicia kongresa programero por junuloj estas la “oratora konkurso”, kiu okazis en la vendredo.

Disdono de premioj pro belartaj konkursoj okazis vendrede. Ankaŭ aŭkcio okazis en la vendredo, kun Humphrey Tonkin kiel motoro. Per ĝi ni kolektas monon por la volontula fondaĵo, kiu kore dankas al la kongresanoj.

Ekskursoj

Por la plej multaj kongresanoj, ekskursoj estas nepraj. La ekskursoj donas konon pri la urbo kaj lando de la kongreso, kaj tiaj konoj estas gravaj por la scio pri la mondo. Ĉi-jare la kongresanoj aliĝis per 1480 ekskursaj biletoj kaj 146 vojaĝoj de antaŭkongreso aŭ postkongreso.

Infanoj

Samtempe kun la Universala Kongreso okazis Internacia Infana Kongreseto, kiel la ĉeestantoj de la ferma kunsido baldaŭ rimarkos, kaj en ĝi partoprenis 35 infanoj.

Suna

Per tio ĉi mi finas mian resumon, kiu ja estas nur tre mallonga versio de tiu ĉi abunda semajno. Ni estis entute 2209 aliĝintoj el 62 landoj je tiu ĉi 91-a Universala Kongreso de Esperanto en Florenco.

Ĝi restu en la memoro kiel la suna kongreso!

Ulla Luin

[FORIGITA!: bildo]

Ulla Luin dum la ferma parolado

[FORIGITA!: bildo]

La kongresejo kun parko

[FORIGITA!: bildo]

Vizite ĉe ĈEL-stando en la teretaĝo

[FORIGITA!: bildo]

La Solena Inaŭguro

[FORIGITA!: bildo]

La skabeno en la urbodomo

[FORIGITA!: bildo]

Ionel Oneț prezentas novajn librojn

[FORIGITA!: bildo]

Estrarkunsido kun Jokohama LKK

[FORIGITA!: bildo]

Aŭkcio, Humphrey Tonkin

[FORIGITA!: bildo]

Carlo Sarandrea, Barbara Pietrzak

[FORIGITA!: bildo]

La internacia koruso

[FORIGITA!: bildo]

La publiko dum la fermo

[FORIGITA!: bildo]

Clay Magalhaes, floroj por la LKK

[FORIGITA!: bildo]

Transdono de la kongresa flago

[FORIGITA!: bildo]

Kantado de la himno

Kongresa Panoramo

Sur la fotoj:

[FORIGITA!: bildo]

1. Ekskurso en la urbo.

[FORIGITA!: bildo]

2. Julian Hernández kantas kaj gitarludas antaŭ la kongresejo.

[FORIGITA!: bildo]

3. La Nacia Vespero komenciĝis sur la placo Piazza della Signoria per itala spektaklo de flagsvingantoj.

[FORIGITA!: bildo]

4. Vjetnamaj esperantistoj invitas al la venontjara IJK en Hanojo.

[FORIGITA!: bildo]

5. Gejunuloj el Kazaĥio.

[FORIGITA!: bildo]

6. La homtumulto en parko inter la kongresejoj.

[FORIGITA!: bildo]

7. Vingustumado dum ekskurso al Chianti-areo.

[FORIGITA!: bildo]

8. Franca stando dum la Movada Foiro.

[FORIGITA!: bildo]

9. La kongresa libroservo.

[FORIGITA!: bildo]

10. La publiko dum la urbestra akcepto.

[FORIGITA!: bildo]

11. La plej juna kongresano Cristiano Aquilina, KN2209.

[FORIGITA!: bildo]

12. Panoramo al Florenco el la supra etaĝo de la kongresejo.