Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 1

Novjara mesaĝo de la prezidanto

Mi pli multe ricevis ol donis

Karaj legantoj de nia revuo,

Ĉi tiu estas la lasta mesaĝo, per kiu mi, kiel prezidanto de UEA, salutas vin okaze de la nova jaro. Eble venis la momento post tiom da jaroj starigi personan bilancon pri ĉi tiu tuta periodo: kion mi celis fari, kial mi celis tion, kaj kion mi atingis kaj ne atingis.

Unue mi diru sincere, ke mi opinias ke en ĉiuj ĉi tiuj jaroj mi pli multe ricevis de UEA ol mi donis al ĝi. Same mi opinias ke dum la tuta vivo mi pli multe ricevis de Esperanto ol mi donis al ĝi. Tio verŝajne ne estas nur mia sento. Mi trovis ĝin ĉe multaj esperantistoj sed ankaŭ ĉe la plej fidelaj agantoj en aliaj idealismaj organizaĵoj, ĉu en politikaj partioj, ĉu en perditaj misiejoj en Afriko. Pro tio, kion mi ricevis de Esperanto kaj de UEA, mi dankas vin, membrojn kaj nemembrojn de UEA, kiuj legas ĉi tiujn liniojn. Mi ne forgesos viajn donacojn, kaj viaj plej belaj donacoj estas tio, kion vi faris por Esperanto.

Se temas pri Esperanto mi havis la naivan ideon antaŭ deko da jaroj proksimume, ke unu el la problemoj de la nuna movado estas, ke ĝi ne plu estas movado. Vi scias, ke ĉiuj revolucioj en la daŭro de la tempo instituciiĝas, kaj ke la idealismaj batalantoj de la unua periodo transdonas la regadon al homoj kiuj apartenantaj al posta generacio, ne havas la samajn idealismajn pensojn, emojn kaj agojn. Temas pri homoj, kiuj volas mastrumi efike kaj remeti en ordon la ĥaosan entuziasmon de la antaŭa periodo. Tio estas, tre verŝajne, natura leĝo, el kiu ankaŭ la Esperanto-movado ne povas elfuĝi. Se Esperanto estus la lingvo plej multe instruata en la mondo, tiam certe ne profitus el tio idealistoj kiel ni, sed tiuj samaj homoj, kiuj nuntempe profitas el la instruado de la angla. Por profiti el io, oni devas esti profitema, kaj esperantistoj ne estas tiaj.

Sed la Esperanto-movado ne venkis, kaj la problemo ne estas tiu. La problemo de la nuna movado, kiu iĝis malpli mova, estas objektiva kaj ŝuldiĝas al la ekapero en la nuna epoko de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike disvastigas ĝin, trovante amason da homoj, kiuj pretas akcepti ĝin kaj mem pludisvastigi ĝin. Estas klare, ke fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof eĉ ne antaŭvidis, ni sentas nin senhelpaj, ni sentas, ke ni vane remas kontraŭflue. Kaj, kiel diras indonezia diro, eĉ krokodiloj — ĉi tie temas pri la veraj bestoj — ridas se vi provas remi kontraŭflue. Je tiu fenomeno en la pasintaj jardekoj estis plurspecaj reagoj. Kelkaj diris: ne estas nia tasko batali kontraŭ la angla. Eble kelkaj el vi konas la rakontojn pri Asteriks, loĝanto en malgranda vilaĝo de Gaŭlujo, la sola vilaĝo, kiu aŭdacas kontraŭstari la invadintan roman armeegon. Sendube la loĝantoj de aliaj vilaĝoj diris, ke ne estas ilia tasko, batali kontraŭ la latina — kaj vidu la sekvojn. En tiu kazo restas al ni nur la vojo krei nian propran niĉon, nian propran neston en forlasita parto de la arbaro, kaj zorgi pri niaj aferoj.

Tion mi neniel povas akcepti. Komprenigi tion al ĉiuj esperantistoj estis unu el la linioj de mia agado. Mi, ni, estas kiel la vilaĝo de Asteriks. Ni estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas aŭdi ĝin, ĉar ĝi renversas ekzistantajn ideojn kaj interesojn. La samo okazis pri sklaveco, la samo estas okazanta nun pri tre pli gravaj temoj. Oni eĉ ŝerce demandas, ĉu la terglobo malaperos en la jaro 2050 aŭ 2060, simple ĉar aro da homoj, kiuj taksas sian komforton pli grava ol ili taksas la pluekziston de la mondo, fajfas pri malpurigo de la medio, internaciaj konvencioj, ktp. Do, ne estas nur Esperanto, kiu estas malatentata de la regantaj fortoj en la imperio.

Ni devas agnoski la situacion de la mondo en nia lingva kampo, sed ni ne devas akcepti ĝin, se ni volas ankoraŭ havi la rajton, respekti nin mem kaj karesi niajn infanojn. Tion mi provis diri al la esperantistoj en ĉi tiu periodo, kaj mi trovis multajn aŭskultantojn favorajn je tio. Mi provis ĝisnaŭze revenigi al la idealismo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli danĝera revoluciulo ol ni nun.

Ni certe ne triumfigos Esperanton zorgante pri niaj elegioj en nia forlasita parto de la arbaro. Nur per klara montro de niaj celoj ni eventuale instigos la mondon atenti pri ni: ni volas atingi justecon en la lingva kaj kultura kampo. Eble oni rekte batalos kontraŭ ni, sed tio estos agnosko, ke ni ekzistas kaj ke niaj ideoj estas atentindaj.

Bonŝance la historio ne finiĝis. La nuna situacio ne daŭros eterne, kaj post la fino de unu batalo inter imperioj sekvas nun aliaj bataloj kaj aliaj antaŭvidoj por la estonteco. Mi kredas, ke la esperantistoj devus ree adaptiĝi al la monda situacio, kiel ili kapablis fari dum la pasinteco. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj el malsamaj kaj inter si batalantaj landoj dum la unua mondmilito. Esperanto estis tre bona ponto inter homoj loĝantaj en malsamaj flankoj de la tiel nomata “fera kurteno” en multaj jardekoj de la pasinta jarcento. Esperanto estu ankaŭ nun bona ponto inter malsamaj kaj interbatalantaj civilizoj. Por fari tion oni devas multe pli preti aŭskulti esperantistojn el aliaj civilizoj, kaj ankaŭ aktive labori por krei ilin, kie ili ne ekzistas.

Krei esperantistojn en ĉiuj mondopartoj kaj ne nur en la tradiciaj landoj estis la dua linio de mia laboro. Certe nun UEA ne estas nur malplena mallongigo en multaj triamondaj landoj.

Mi trovis multajn favorajn aŭskultantojn pri la supre menciitaj ideoj, sed mi ankaŭ trovis multajn indiferentajn aŭskultantojn kaj ankaŭ kelkajn kontraŭajn. Al ĉi tiuj mi diras, ke mi neniam pensis, ke nur mi posedas la veron. Ni vidu en la praktiko, kies ideoj portas pli da rezultoj, tio estas pli multaj neesperantistoj, kiuj konvinkiĝas lerni kaj uzi Esperanton, ĉar la cetero, laŭ konata libro-titolo, estas nur literaturo.

Mi devas ankoraŭ diri du aferojn. La unua temas pri la graveco de la Centra Oficejo de UEA kaj pri la supozataj (vere nur supozataj) luktoj ĉirkaŭ ĝi aŭ inter ĝi kaj la organoj de UEA. La Centra Oficejo estas la plej grava loko en la tuta komunumo. Sen ĝi ne ekzistus firma punkto al kiu rigardi. Ĝi estas nia Mekko kaj nia Vatikano, nia Jerusalemo kaj tiel plu. Dirinte tion, mi tamen diru, ke ĝi havas sian rolon kaj plenumas tion bonege, sed oni ne rajtas atendi de ĝi tion, kion ĝi ne povas fari. Se via intereso estas disvastigi Esperanton en Indonezio, en Gvatemalo aŭ en Francujo, inter la lingvo-instruistoj de Aŭstralio aŭ de Germanujo, la Centra Oficejo ne povas fari tion. Se vi volas ke Eŭropa Unio uzu Esperanton, ne pensu, ke tio okazos per translokado de la Centra Oficejo al Bruselo. Respondecas pri la progreso de Esperanto en la mondo, pri la atingoj de la celoj de la statuto de UEA, ni mem, la aktivuloj, neniu alia. Ne havu iluzion, ke per oficistoj vi povas anstataŭigi volontulajn agantojn. Tio estas la maljuneca malsano de nia movado, por parafrazi iun, kiun oni lastatempe tro malmulte citas. Tiukampe mi ne faris multon, sed certe UEA, inkluzive de la Centra Oficejo, eniris la retan mondon dum la lasta jardeko. Samtempe mi klopodis helpi la agantojn tra la landoj kaj tra la lokaj kluboj, ĉar ili estas la veraj produktantoj de esperantistoj, kaj ni ekzistas nur danke al ili.

La dua afero estas, ke mi havas tre bonajn memorojn pri la maniero, kiel multaj novaj esperantistoj en la ekonomie evoluinta mondo kaj multaj normalaj esperantistoj en Afriko, Azio kaj Suda Ameriko, reagis je miaj tro multaj petoj pri kunlaborado aŭ tutsimple pri laborado.

La retaj lernintoj estas, ekzemple, tiuj junuloj, kiuj ekpensas, ke estus bele se ekzistus franca-Esperanta vortaro, kaj ekverkas ĝin, ne konsciante pri la ekzisto de la tuta franclingva esperantistaro kaj pri ĝia historio (retaj kursoj ofte estas iom tro kaŝemaj pri la ekzistanta nereta movado). Por doni ekzemplon pri la neeŭropanoj, mi parolu pri juna afrikano, ĵus-lerninto de Esperanto, kiu havis teruran trafik-akcidenton, pro kiu li devis resti en malsanulejo, kaj lia biciklo komplete detruiĝis. Dum la restado en la malsanulejo lia ĉefa angoro estis, ke nun pro manko de biciklo li ne povos iri instrui Esperanton al lokoj malproksimaj du dekojn da kilometroj, kaj pri tio li parolis kun la homoj, kiuj demandis pri lia sano. Elirinte el la malsanulejo, kaj ricevinte la biciklon de eŭropaj esperantistoj, li refariĝis la plej feliĉa homo en la mondo, kaj ekpedalis al siaj foraj klubetoj. Da tiaj okazoj ekzistas multaj en la plej malriĉaj landoj de la mondo. Mi bedaŭras, ke mi ne povas citi pliajn, sed ĉiuj miaj sudamerikaj, afrikaj kaj aziaj geamikoj, certe rekonos sin.

Dum ekzistos tiaj homoj, vi rajtas dormi trankvile pri la pluekzisto de Esperanto, kaj mi rajtas trankvile fini mian periodon kun granda danko al vi ĉiuj!

Renato Corsetti

Nia intervjuo

Herzberg, la Esperanto-urbo

En la pasintjara oktobra revuo ni informis pri la germana urbo, kiu ricevis la oficialan kromnomon “La Esperanto-urbo”. Ni intervjuis la iniciatinton kaj prezidanton de la surloka Esperanto-asocio, Peter Zilvar.

Dum la UK en Florenco Renato Corsetti, resp. Zsófia Kóródy, informis pri la unuanima decido de la urba konsilantaro de Herzberg am Harz en Germanio, ke la urbo ricevu la oficialan kromnomon “Herzberg — la Esperanto-urbo”. Do, kio fakte okazis, kiel ekestis tiu unika decido?

La 11-an de julio 2006 kunsidis la kvarpartia urba konsilantaro en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz. La urbestro Gerhard Walter leviĝis kaj petis la urbajn deputitojn, pro la pli ol 40-jaraj sukcesaj kaj konstantaj Esperanto-aktivaĵoj en Herzberg, ke la urbo fariĝu “Herzberg — la Esperanto-urbo”. La surlokaj politikistoj jesis kaj voĉdonis favore al la Esperanto-movado. Tamen ne temis pri spontanea decido, antaŭis ĝin longjaraj laboro kaj kontaktoj kun politikistoj.

Ĉu vi povas skizi viajn agadojn dum la lastaj 40 jaroj?

Jam meze de la sesdekaj jaroj Joachim Giessner, estro de la stacidomo en Herzberg, ekinstruis tie Esperanton. Dum ĉ. 50 jaroj li estis la prezidanto de GEFA kaj dum 25 jaroj de IFEF. Li faris bonegan laboron por la du grandaj fakorganizoj, fakprelegis, verkis gazetartikolojn, parolis kun politikistoj, kaj tradukis ne nur fakajn materialojn, sed ankaŭ pli ol 400 kantojn. Ekde 1976 ekzistas Esperanto-Societo Sudharco en Herzberg. Mi provis motori en la funkcio kiel ties aktiva prezidanto. Jardekojn ni regule ofertas regionajn kaj tutlandajn kursojn, gastigas homojn el ĉ. 50 landoj, organizas renkontiĝojn, eldonas regulan informilon, kiun ricevas ne nur esperantistoj, sed ankaŭ multaj simpatiantoj. Por ni gravas ankaŭ la ekstermovada informado: en la lokaj kaj regionaj gazetoj aperis centoj da gazetartikoloj pri Esperanto kaj pri la agado de nia Esperanto-Centro. Ankaŭ tiuj certe helpis, ke la legantoj, reprezentantoj de la loka kultura kaj politika vivo, jam havas konojn pri la lingvo, pri ĝia internacia rolo, kio formis pozitivan opinion pri Esperanto.

Ĉu estis iu turnpunkto dum tiu longdaŭra poresperanta aktiveco?

Fakte, jes. Esperanto estis rekomendata kiel pontolingvo por la ĝemelurbaj kontaktoj inter Herzberg kaj Góra en Pollando. En marto 2005 ambaŭ urbestroj, nome Gerhard Walter kaj Tadeusz Wrotkowski, oficiale interkonsentis ekuzi Esperanton kiel komunikadlingvon inter la civitanoj de ambaŭ urboj. Tio estas unika kaj promesiga modelprojekto. Por komenci tion ni klerigis proprakoste sep instruistinojn dum somero 2005 en Herzberg. Ili jam instruas amase Esperanton en la lernejoj kaj en la urba klubo de Góra. Okazas regulaj vizitoj inter ambaŭ urboj. Bela ekzemplo de komuna agado estis la arbara lernejprojekto kun lernantinoj el ambaŭ urboj sub gvido de Otto Kern, dum aŭgusto 2006 (sur la fotoj). La infanoj lernis en siaj lernejoj dum la lernojaro, kaj somere ili du semajnojn intense lernis kune, spertante la praktikan uzon de Esperanto en ĉiutagaj vivsituacioj.

Krom la lokaj programoj vi agadas ankaŭ land- kaj internaciskale, kio verŝajne montriĝas avantaĝa en mezgranda urbo kiel Herzberg. Bonvolu informi nin pri tio!

Ni organizas por Germana Esperanto-Asocio klerigadon kaj pluklerigadon de movadaj fakuloj, instruantoj kaj kursgvidantoj. Oni povas lerni ĉe ni Esperanton en multnivelaj lingvokursoj. Ni ofertas diversajn fakseminariojn, kaj en 1999 ni komencis organizi por GEA regulan klerigadon (semajnfinajn studsesiojn) kun multaj instrufakoj, ekz. gramatiko, interlingvistiko, literaturo, kulturo, movadaj konoj, varbado, historio, Cseh- kaj aliaj metodoj. Multaj konataj fakuloj kaj specialistoj prelegis, instruis kaj instruas ĉi tie en Herzberg, dum la t.n. Studsesioj. Ekzemple Vera Barandovská-Frank, Detlev Blanke, Werner Bormann, Sabine Fiedler, Rudolf Fischer, Ilona Koutny, Erich-Dieter Krause, Stefan MacGill, Atilio Orellana Rojas, Rüdiger Sachs, John C. Wells, Dirk Willkommen. Ni kore dankas al ili pro la helpemo kaj subteno, kaj ni fiere gratulas al niaj gestudantoj, kiuj post siaj studoj en Herzberg jam mem instruas Esperanton, prelegas kaj verkas en kaj pri Esperanto, faras sciencan laboron. Dum la lastaj jaroj ni klerigis 13 Cseh-instruistojn kaj 15 Esperanto-instruistojn. Ankaŭ ekzamenado de lingvaj kaj movadaj konoj apartenas al niaj taskoj. Per nia klerigsistemo ni estas je dispono ankaŭ al la internacia Esperanto-movado, UEA kaj ILEI. Instrukapabligo estas grava tasko, kaj la urbo mem konsciiĝis, ke tio estas unika oferto de Herzberg ne nur por germanoj, sed ankaŭ por multaj eksterlandanoj.

Ĉu la urbo iel subtenas tiun agadon?

Propraforte kaj per privata investado ni konstruis modestan centron por multflanka Esperanto-agado. En 2003 ni havis unu ejon, en 2004-2005 ni finkonstruis kvar kromajn: Interkultura Centro Herzberg nun havas arkiv-ĉambron por gazetoj, ĉambrojn kun ampleksa biblioteko kaj seminariejo, ĉiujn modernajn teĥnikaĵojn, grandan vidbendkolekton, sonbendojn, diskojn ktp. La urbo mem ne povas finance subteni nin, sed donas kelkajn servojn: ni ricevis kroman arkivejon en la subtegmentejo de la malnova urbodomo kaj uzrajton al la legoĉambro en la urba biblioteko por seminarioj, kaj same porokaze ni rajtas uzi ĉambrojn por kunvenoj en la publika “Domo de la Renkontiĝo”. Cetere, ĝi estas la unua publika konstruaĵo en la nova Esperanto-urbo, kiu surhavas dulingvan (germanan kaj Esperantan) ŝildon.

En kiu alia formo Esperanto ĉeestas en Herzberg?

Ĉi tie funkcias nun la filio de GEA por Klerigado kaj Kulturo, kaj ankaŭ la sidejo de la Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI), germana landa sekcio de ILEI sub la prezidanteco de Zsófia Kóródy. Ŝi estas la vicprezidantino de ILEI kaj ekde 2007 Interkultura Centro Herzberg en la oficiala Esperanto-urbo funkcios ankaŭ kiel konstanta klerigejo por la internacia instruista movado. En la urbaj lernejoj ni komencis pli vastan instruadon de Esperanto: en 2006 pli ol 90 gelernantoj eklernis la lingvon kiel kroman studobjekton. De 2007 kvar novaj grupoj ricevos Esperanto-instruadon en la gimnazio.

Kiel la Esperanto-movado reagis al la decido de la urbo fariĝi la Esperanto-urbo?

Post niaj unuaj informoj dum la UK en Florenco sufiĉe abunde venis al la urbestro Gerhard Walter salutoj kaj gratulleteroj el multaj landoj. Pri tio nia urbestro tre ĝojas kaj ankaŭ rakontas tion al multaj homoj. Alvenis multaj laŭdoj kaj proponoj, iu ĉina esperantisto eĉ skribis, ke post preskaŭ 120-jara serĉado Esperanto nun trovis hejmlokon! Sed kaj la urbo kaj ni bezonas daŭran subtenon. Ne sufiĉas plendeti, kritiki, kial ankoraŭ ne ĉiuj ŝildoj estas dulingvaj, kial ne ĉiuj manĝkartoj estas esperantigitaj, ktp. Ju pli da financa kaj volontula helpo, des pli da sukceso, kaj des pli rapide! Ni esperas, ke la Esperanto-movado konsciiĝas pri la graveco de tiu urba decido kaj kunhelpos en la evoluigo de la komencita laboro. Ideoj, bonaj proponoj estas ĉiam bonvenaj!

Kion la urbo atendas nun de la Esperanto-movado?

La konateco de Esperanto kaj de la Esperanto-urbo devos disvastiĝi. La vicurbestro Ulrich Schramke diris: “Ni volas atingi, ke Esperanto apartenu al Herzberg kiel la Eiffel-turo al Parizo”. Necesas vaste informi pri Esperanto en la urbo, kaj same gravas dissendi informojn pri la urbo al la E-medio. Do la urbo bezonas multajn kunagantojn, helpantojn ne nur surloke, sed ankaŭ en la tuta mondo. Herzberg kun la apuda Nacia Parko Harz estas bela ekskurscelo, la naturaj belaĵoj, la montoj, valoj, la bona aero, kuracbanejoj ktp povas kontentigi la migrantojn, ripozemulojn, serĉantojn de vintraj sportoj... Kompreneble, la urbo ŝatus montri siajn allogaĵojn per Esperanto al la gastoj. Esperanto-turistoj kaj studantoj el la tuta mondo, venu kaj vizitu tiun belan urbon en Meza Germanio, poste kunportu la famon, gastamon de Koro-monto (laŭvorta traduko de Herzberg).

Bonvenon al Herzberg, la Esperanto-urbo!

(Pliaj informoj: www.ic-herzberg.de)

[FORIGITA!: bildo]

La arbara lernejprojekto kun lernantinoj el la germana Herzberg kaj la pola Góra

[FORIGITA!: bildo]

La du-takta motoro de la Esperanto-urbo: Zsófia Kóródy kaj Peter Zilvar.

[FORIGITA!: bildo]

Peter montras Esperanto-ekspozicion, instalitan en la kastelo de Herzberg.

Mesaĝo de Eŭropa Forumo

La suba teksto estas enkonduka parolado de la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, okaze de Eŭropa Forumo, aranĝita dum la pasintjara UK en Florenco, la 30-an de julio 2006. Ĉar la teksto estas daŭre aktuala, EEU decidis peti aperigon de ĝi en nia revuo, por diskonigi ĝin ankaŭ al esperantistoj, kiuj ne povis ĉeesti la Forumon.

Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj,

Estas por mi granda ĝojo bonvenigi vin ĉiujn en nia Eŭropa Forumo. Mi intencas mallonge mencii kvin interesajn lastatempajn evoluojn; priparoli la antaŭenigon de Esperanto en Eŭropo kaj taktike kaj strategie, kaj fine proponi konkretajn agadojn, per kiuj ni ĉiuj povos helpi solvi la problemojn.

Lastatempaj evoluoj

a) Oktobre 2005 okazis io tre grava por la estonto de la lingvoj de Eŭropo: publikiĝis la raporto Grin, de eminenta svisa ekonomiisto de la Universitato de Ĝenevo, kiu klare kaj science montris ke la nuna internacia pozicio de la angla lingvo kontribuas, rekte kaj malrekte, per almenaŭ 17 miliardoj da eŭroj jare al la brita ekonomio. Alivorte 87% de la EU-civitanoj kiuj denaske parolas aliajn lingvojn, subvencias Brition jare per trioblo de la fama brita EU-buĝeta rabato, kaj oni malmulte legas pri tio en la gazetaro. Vere ekstremdekstra situacio, kaj konkreta pruvo pri la manko de lingva justeco: malriĉaj poloj, hungaroj, litovoj, slovakoj kaj aliaj estas devigataj pliriĉigi la riĉulojn.

b) Ekde novembro 2001 estiĝis pli ol 60 000 artikoloj de la esperantlingva versio de Vikipedio, kiu estas libera reta enciklopedio en multaj lingvoj — la artikolaro en Esperanto jam estas la 15-a plej granda el la 229 lingvoj de la enciklopedio. Tio ege gravas, ĉar ĝi estas tuj alirebla kaj uzebla por ĉiu kiu havas ret-aliron.

c) Iom malnova novaĵo, sed tiom grava ke mi neniam laciĝos menciante ĝin: En 2003 publikiĝis ege grava libro de la angla profesoro R. Phillipson, jam esperantigita kiel Ĉu nur-angla Eŭropo? Tiu libro science forigis la lastajn dubojn pri la lingva evoluo de EU: ni ĉiuj survojas al nur-angla Eŭropo, kie ĉiuj aliaj lingvoj simple ne gravos, kaj tio okazas malgraŭ la fakto ke anglalingvaj denaskuloj kiel elcentaĵo de la EU-loĝantaro malpligrandiĝis de 16% kiam estis nur 15 EU-landoj al nunaj 13% de la 25-landa EU. Mia propra sperto dum la lasta jaro, laborante en Bruselo, simple konfirmas tion. Forte rekomendindas la traduko de ĉi tiu libro al aliaj lingvoj, kaj mi ĝojas ke oni publikigos litovan tradukon ĉi-jare.

d) Kiel por konfirmi la tezon de Phillipson, en februaro 2002 Britio decidis ke ĉiuj lernantoj en la aĝo de 14 jaroj rajtas ĉesi lerni fremdlingvojn. Tio signifas ke, ĝuste kiam pli da lernejoj en aliaj landoj volas fari interŝanĝojn kun lernejoj en Britio, la britaj lernejoj malpli emas: ju pli bone vi lernas la anglan, des malpli la anglalingvanoj bezonos viajn lingvojn!

e) Fine de 2002 malavara japana mecenato, Etsuo Miyoshi, ekis gazetan anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. Intertempe li elspezis pli ol 300 000 eŭrojn de propra mono por financi la kampanjon. Al li niajn elkorajn dankojn. Lia lasta anonco estis intervjuo la 12-an de majo kun profesoro Robert Phillipson en la franca nacia gazeto Le Figaro, kun titolo Le Tout-anglais — A qui la Faute? (Ĉio angla — kiu kulpas?) La kerna mesaĝo estas ke la franca rifuzo de Esperanto en la Ligo de Nacioj antaŭ 80 jaroj malfermis la pordon al la nuna dominado de la angla lingvo.

f) Dum la lasta jaro la paĝoj en Esperanto trovitaj de la serĉmaŝino Google rapide plimultiĝis kaj nun atingis 150 milionojn. Por komparo, la rezulto por “italiano” (la itala) estis 429 milionoj, kvankam preskaŭ 60 milionoj da homoj denaske parolas itale.

A. Taktike. Taktike ni ĉiam rekomendu la lernfaciligajn ecojn de Esperanto. Tio substrekas ke ni ne kontraŭas aliajn lingvojn, sed male, volas subteni veran multlingvismon en Eŭropo. Eĉ lingvistoj kiuj neniam subtenis Esperanton, kiel Claude Hagège, nun skribas “Esperanto estas sendube unu el la plej bonaj aliancanoj de la multlingveco.” Miasperte tio ofte helpas: Ekzemple, novembre 2005 mi faris franclingvan prelegon dum konferenco pri multlingvismo en Eŭropo en Parizo, kiun publikigis la franca lingvodidaktika revuo Les Langues Modernes en sia printempa numero en 2006. Mi antaŭe sciis ke la organizantoj decidis ekskludi mencion de Esperanto, sed substrekante la lernfaciligajn ecojn de la lingvo, mi sukcesis enigi ĝin en la konkludan dokumenton de la konferenco.

Kelkaj diros ke oni ne povas science pruvi ke Esperanto havas lernfaciligajn ecojn, sed estas fakto ke plimulto de la lingvistoj akceptas ke iu ajn dua lingvo, kondiĉe ke bone lernita, emas helpi la lernadon de sekvaj lingvoj. Cetere, malfacilas science pruvi multajn aferojn kiujn ni simple akceptas kiel evidentaĵojn. Ekzemple, antaŭ ol lerni kuri, oni lernas piediri. En Irlando 85 jaroj da sperto de deviga instruado de la irlanda lingvo al ĉiuj lernejanoj montras fiaskon: nur 30% sukcesas lerni la lingvon, kaj 70% ne. Ni provas instrui kuradon al infanoj kiuj ne povas piediri, alivorte ni instruas tre malfacilan neregulan lingvon al infanoj kiuj neniam lernis regulan lingvon, kaj ni poste miras kial 70% de niaj infanoj falas sur la vizaĝon!

Dum alia konferenco en Bruselo fine de aprilo, profesoro Grin subtenis mian referencon al la lernfaciligeco de Esperanto, kaj alta funkciulo de la Komisiono, s-ro Delmoly, publike akceptis ke tia esplorado estas subteninda de la Komisiono.

Pro tiuj spertoj mi pli kaj pli konvinkiĝis ke substreki la lernfaciligecon de Esperanto estas bona taktiko. Kaj ni forigu unu konfuzon: ne estas ĉefe pro simileco inter Esperanto kaj la poste lernenda lingvo: multe pli gravas ke sukceso en la lernado de Esperanto donas eble la unuan sperton de lernsukceso al multaj infanoj, kaj ke “nenio helpas al sukceso pli ol sukceso mem”.

Aldona eta afero kiu montras la netaŭgecon de la angla kiel internacia lingvo en aliaj mondpartoj. Korea kuracisto skribis interrete ke li kalkulis precize kiom da tempo li uzis por lerni la anglan: dum tiu longega tempo li povus fini ne unu, sed tri doktorigajn studojn! Kaj post tiu longa studado li ankoraŭ ne sentis sin egala, diskutante angle kun usonano aŭ alia anglalingva denaskulo.

B. Strategie: Kelkaj kontraŭas la politikon de EEU proponi al Eŭropa Unio Esperanton kiel eŭropidentigan lingvon, do lingvon, kiu kreos la eŭropan identecon ĉe la civitanoj de la Unio. Mi havas du demandojn al niaj tradiciemaj samideanoj kiuj tiel pensas: 1. Ĉu la fakto ke la usonangla estas la identec-lingvo de Usono iel bremsas la lernadon de la angla en aliaj mondpartoj? 2. Se ne, kial la akcepto de Esperanto kiel identeca lingvo de EU devus bremsi la lingvon ekster Eŭropo? Ŝajnas al mi ke, tute male, tiu grandega antaŭenigo de Esperanto en Eŭropo centmilobligus la studantojn de Esperanto ekster Eŭropo, kaj donus planedan rivalon unuafoje al la anglalingva hegemonio.

Mi klarigu mian sintenon: la Esperanto-movado havas klaran elekton. Ni povos daŭrigi tradiciajn metodojn. Tio verŝajne donos pli de la samaj sukcesoj kaj malsukcesoj kiujn ni jam spertis dum pli ol 100 jaroj. La lingvo ja disvastiĝas mondskale, sed malpli ol 0,1% de la homaro uzas ĝin. Se tio sufiĉas por ni, ni daŭrigu la tradician aliron kaj subtenu la tradiciajn ideojn. Tiu vojo eĉ povas promesi sukceson, post kelkaj jarcentoj! La kristanismo bezonis 300 jarojn por atingi la imperiestron de Romo!

Sed se vi, kiel mi, iom malpaciencas pro tiu malrapida vojo, EEU proponas novan aliron, kie Esperanto ne nur servos lingvajn celojn, sed ankaŭ politikajn, kaj, ŝajne paradokse, pli proksime sekvos la konsilojn de Zamenhof kiam li skribis “paŝo post paŝo, post longa laboro”. Esperanto povas fari gravan kontribuon al la eŭropa integriĝo kaj EEU havas tute praktikan kialon por tiu aliro: EU bezonas fortigi eŭropan identecon, harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj, kaj EU havas financajn rimedojn por fari tion. Kial ni ne kunlaboru kun EU se tio estas klare en la intereso de ni ambaŭ? Mi scias ke nia aliro estas iom malfacila por esperantistoj kiuj kutimas pensi tutmonde, sed laŭ EEU ĝi necesas. Ni ne forgesu la realecan aliron de Zamenhof: Esperanto ne povos saltegi de la nuna stato al tutmondeco — ĝi bezonas “paŝojn”.

La ĉefmalsano de Eŭropo, laŭ la klarvida prof. Helmar Frank, estas la manko de eŭropa “ni-sento”, de komuna eŭropa identeco sentata de niaj 460 milionoj da kuncivitanoj. En la lingvo de Frank: por multaj Eŭropo estas apenaŭ pli ol regiono de harmoniigitaj porkoprezoj, kaj tia Eŭropo neniam havigis al si la lojalecon kaj la amon de la popoloj de Eŭropo. Kaj mi ne hontas paroli pri emocioj: ja temas pri lojaleco kaj amo, kaj ne pri malvarma kalkulo de interesoj.

Se vi volas konkrete vidi simptomon de tiu malsano, rigardu Eŭro-monbileton. Vi tuj vidos la problemon: ĝi estas senvorta, ĉar ne ekzistas lingvo por esprimi eŭropan identecon. Alia praktika problemo estas, en kiu lingvo EU-civitanoj kiuj kuniĝas el pluraj landoj, devus kune kanti la eŭropan himnon? Ĉu germane, ĉar tiu estas la originala lingvo de la vortoj de Schiller? Ĉu angle, por ankoraŭ pli substreki la duarangecon de la 87% de EU-civitanoj kiuj ne parolas angle denaske? Aŭ ĉu en neŭtrala eŭropa lingvo kiel la latina aŭ Esperanto, por substreki la samrajtecon kaj komunan identecon de ĉiuj eŭropanoj?

Kial ni entute pensas ke Esperanto havas speciale bonan ŝancon en la EU-landoj? Tutsimple ĉar nenie aliloke en la mondo ekzistas organizaĵo kiel EU, kun 21 oficialaj laborlingvoj.

(Daŭrigo venontnumere)

Konferenco pri la lingva politiko en Eŭropa Unio

En la slovaka ĉefurbo Bratislavo okazis dum la tagoj 24-25 nov 2006 internacia konferenco “Perspektivoj de lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio”.

La konferencon sub patronado de slovaka vicĉefministro Dušan Čaplovič (sube dekstre) organizis Eŭropa Parlamento (Informoficejo en Slovakio) kaj Eŭropa Komisiono (Reprezentejo de EK en Slovakio). La ĉefaj taskoj de la konferenco estis:

  1. Kontribui al la diskuto pri dokumento de la Eŭropa Komisiono el la 24-a de novembro 2005 sub la nomo Nova kadra strategio por multlingvismo.
  2. Pridiskuti la konkludojn de tielnomata Brusela deklaracio pri lingvoinstruado, kiun eldonis Eŭropa Federacio de Naciaj Lingvosciencaj Institucioj la 25-an de novembro 2005.
  3. Diskuti pri problemoj skizitaj dum la 10-a konferenco de Eŭropa Komisiono Nova multlingva strategio en Bruselo la 10-an de marto 2006, kaj dum la konferenco en Ĝenevo la 24-an de marto 2006.
  4. Proponi por Viŝegradaj landoj (t.n. V4) rekomendojn, kiuj estu akceptitaj de tiuj kvar landoj kaj iĝu komunaj elirpunktoj por lingva politiko.
  5. Daŭrigi en la diskuto de la 4-a Nitobe-simpozio Lingvopolitikaj konsekvencoj de la plilarĝigo de EU.

La konferencon partoprenis ĉirkaŭ 60 homoj, inter kiuj multaj eminentuloj el diversaj landoj.

Malferman parolon prezentis la slovaka vicĉefministro Dušan Čaplovič, en kiu li ege trafe kaj klare skizis la ĉefajn problemojn de la internacia komunikado en la plilarĝiĝanta EU. Krom aliaj aferoj li mem eĉ menciis eventualan rolon de Esperanto en tiu kampo!

Okazis entute kvar tem-blokoj. En la unua preleg-serio pri aplikado de lingvopolitiko en EU prelegis Vladimír Šucha (SK), Michael Cwik (DE), Hugo Baetens Beardsmore (BE) kaj Zlatko Tišljar (SL). En la dua parto de la programo estis pridiskutita la influo de la tutmondiĝo, eŭropigado kaj evoluo de la angla lingvo kompare al la pozicio de la ceteraj naciaj lingvoj kaj al lingva diverseco. Interesajn prelegojn prezentis Michele Gazzola (CH), Robert Phillipson (DK), Seán Ó Riain (IE), Ivo Samson (SK), Lapo Orlandi (IT) kaj Ina Druvietė (LV). La tria parto de la programo estis dediĉita al planlingvoj, kie sub la titolo Ĉu internacia lingva komunikado povus gajni de planlingvoj? prezentis siajn kontribuojn Ilona Koutny (HU/PL), Seán Ó Riain (IE), Ranieri Clerici (IT). Aldone oni legis referaĵojn de Humphrey Tonkin (Usono) kaj Věra Barandovská-Frank (CZ/DE). (La mencio de Esperanto eĥiĝadis ĝuste en tiu ĉi sesio plej ofte.)

En la lasta punkto de la programo fare de Eva Poláková estis prezentita Lingvopolitika strategio de Slovaka respubliko kiel membra ŝtato de EU.

Malgraŭ tio, ke dum la konferenco estis prezentitaj saĝaj proponoj, la konferenco (pli precize ŝtataj reprezentantoj de Hungario kaj Pollando) ne akceptis komunan rezolucion. Kaŭzoj kial tiel ne okazis estas certe kelkaj, sed la plej grava estas verŝajne la fakto, ke neniu membrolando de Eŭropa Unio havas oficialan ŝtatan lingvopolitikan strategion. Ankaŭ Eŭropa Unio ne havas seriozan lingvan programon. La plej grava konkludo de la konferenco estas, ke la loĝantaro de Eŭropa Unio devas verŝajne mem komenci diskuton pri lingvaj problemoj. Oficialaj ŝtataj kaj Uniaj institucioj timas malkovri la lingvan problemaron — kaj precipe pli profunde okupiĝi pri ĝia solvo.

Ján Vajs

[FORIGITA!: bildo]

Seán Ó Riain dum la vendreda prelego

[FORIGITA!: bildo]

R.Clerici (IT), W.Stepniewski (PL) kaj J.Vajs (SK) dum preleg-paŭzo

[FORIGITA!: bildo]

Seán Ó Riain, Ranieri Clerici kaj Jiří Suchánek dum la panelo

[FORIGITA!: bildo]

Dušan Čaplovič

KAEST 2006: Ne nur pri “Lingvo kaj Interreto”

Aparte en Ĉeĥio oni konscias pri la graveco de faka apliko de Esperanto kaj la koncerna terminologia laboro.

Tion pruvas abundo da tiaspecaj konferencoj, publikigaĵoj kaj aliaj aktivadoj. Jam tradicie en la tagoj 10-12 nov 2006, en la apudpraga urbeto Dobřichovice, la entrepreno KAVA-PECH de Petro Chrdle (www.kava-pech.cz) organizis la kvinan aranĝon de la unika serio Konferenco pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko. Iom pli ol 50 partoprenantoj, inter ili ĝojige multaj gejunuloj, aŭskultis 16 diskutigajn prelegojn. La konferencoj, kiel ĉiam, havis ĉeftemon, ĉifoje Lingvo kaj Interreto (tamen kun nur 6 prelegoj) kaj krome donis sufiĉe da spaco por diversaj aliaj fakaj temoj.

Interese, ke nur junaj homoj, ja pli proksimaj al la modernaj elektronikaj komunikiloj, prelegis pri la ĉeftemo. Temis pri Unikodo (Marek Blahuš, CZ), nomoj en retbabilejoj (Aida Čižikaitė, LT), multlingvaj tradukvortaroj en la reto (Pavla Dvořaková, CZ), la interreta lingvo de reklamado (Alla Kudrayashova, RU), pri seminarioj de la tre aktiva grupo E@I, kiu ĵus eldonis la imponan DVD Esperanto Elektronike (Clayton Smith, CA/Viliam Búr, SK) kaj pri internaciigo de komputilaj programoj (Viliam Búr, SK).

Multe pli bunta estis la dua parto, kie temis pri prapioniroj de la Esperanta faklingvo (Wera Blanke, DE) kaj Esperantaj bibliotekoj kaj arkivoj (Detlev Blanke, DE). Jan Werner (CZ) prezentis terminologiajn aspektojn de ĉarpentistaj lignoligoj, Tibor Kepencay (SK) informis pri bazaj grandoj de kvanto kaj kvalito; kaj pri maŝinelementoj laŭ plene tradukita mirinda faklibro de Mužlay/Varinský prelegis Miroslav Malovec (CZ). Josef Horn (CZ) informis pri la kreskanta elektronika vortarego Esperanta-Ĉeĥa, Frank Nitzsche pri laborĉambra klimato, Jan kaj Lene Niemann (DK) pri monda heredaĵo, Rüdiger Sachs (DE) proprasperte pri medioprotektado en Afriko kaj Manfred Westermayer pri Agendo 21.

Ĝis nun KAVA-PECH en tre bona kvalito eldonis la aktojn de la unuaj kvar aranĝoj (ĉefe redaktis ilin Zdeněk Pluhař) kaj tion faros ankaŭ por la kvina. La serio KAEST estas esence grava por la pluevoluigo de la faka lingvo kaj meritus pli aktivan subtenon flanke de la fakaplikuloj. La vendo-sukceso de la aktoj estas hontinde malgranda. Ĉu simptome por la nivelo de la nuna lingvo-komunumo, kie ŝajne plej multaj kredas povi sukcesigi Esperanton ĉefe per poemoj ignorante la fakan aplikon? La 6-a KAEST estas planata por 2008. Partoprenu ĝin!

Detlev Blanke

[FORIGITA!: bildo]

Junaj KAEST-anoj

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la publiko

Nia intervjuo

Ni salutas la kvinjaran paĝaron

La 15-an de decembro 2001 estis lanĉita la porinstruista paĝaro, funkciigita kaj financata de ESF, prirevita kaj redaktata de nia demandato Katalin Kováts.

Ĉu vi povus traduki la 5-jarojn en kelkajn karakterizajn ciferojn?

Malfacile, sed eble la sekvaj ciferoj tamen donas imagon pri la amplekso de la paĝaro:

  • ĉ. 13 500 redaktoraj laborhoroj
  • tage averaĝe 40 respondendaj mesaĝoj
  • 425 ekzercoj, elŝutitaj iom pli ol 60 000 fojojn
  • 250 prezentataj lerniloj
  • centoj da kursoj kaj anoncoj
  • amaso da elŝuteblaj artikoloj, afiŝoj, kursoplanoj, sondosieroj kaj ludiloj
  • 1160 membroj el 88 landoj
  • 23 kilogramoj kaj 126 centimetroj.

— Aĥ, pardonu, tiuj ciferoj rilatas al nia fileto, Martin, kies vivo startis kune kun edukado.net. Ili du komplete plenigis miajn lastajn kvin jarojn.

Kial kaj kiel vi komencis okupiĝi pri la paĝaro?

Kun la fondo de nova familio, forlasinte mian universitatan katedron kaj ekloĝante en nova lando mi serĉis okupon, kiu ebligos resti hejme kun la fileto kaj samtempe profesinivele vivi por mia hobio: instruado, disvastigo de Esperanto. Responde al la bezonoj de ofte solece agantaj instruantoj de Esperanto kaj eluzante la kreiĝintajn teĥnikajn kaj financajn eblojn de tago al tago, popaŝe mi konstruis la paĝaron. Ĝis nun por la realigo de miaj revoj mi “forkonsumis” ses programistojn, inter ili la lastajn de profesia nederlanda firmao, kie oni neniam povis imagi ke por tia simpla lingvo — tamen skribita per strangaj, teĥnike apenaŭ venkeblaj ĉapelitaj literoj — oni povas elpensi tiom kompleksan sistemon kaj ke estas intereso pri tiom da diversaj servoj.

Kaj ĉu vere estas intereso?

Jes, kaj bezono kaj intereso. La paĝaron pli kaj pli da kolegoj uzas, serĉante por siaj kursoj materialojn, helpon, trovante eblojn por pliperfektigo kaj spertinterŝanĝoj. Jam kvindeko da ili ankaŭ kontribuas kaj metas en la “komunan poton” siajn sukcese uzitajn materialojn, kiujn la redakcio enpaĝigas, korektas kaj bele ilustras. Ĉiu profitas kaj la uzataj materialoj estas bonkvalitaj, belaj. Multloke en la mondo funkcias jam klasoj, kluboj studantaj laŭ niaj materialoj, prilaborante niajn tekstojn, regule ricevatajn.

Ĉu ĉefe el Eŭropo? Aŭ vi sukcesis jam konkeri ankaŭ alikontinentajn uzantojn?

Plej multajn membrojn ni havas el Francio kaj Brazilo (150/145), sed veras, ke laŭnombre elstaras eŭropanoj. Tamen el la monate 90 vizitintaj landoj ni havas fidelajn membrojn el Japanio, Vjetnamio, kaj ankaŭ el Nov-Kaledonio, Peruo, Ĉilio, Burundo, Zambio ktp. Kvankam mi ankaŭ antaŭ edukado.net multe vojaĝis por instrui, nun mi vere povas helpi tutmonde.

Vi tamen ne nur virtuale instruas. En la lastaj jaroj edukado.net videblas ankaŭ dum la universalaj kongresoj, ĉu ne?

Jes, por prezenti kiel uzi niajn materialojn kaj doni informojn pri la paĝaro, mi kun Sylvain — mia edzo kaj kolego — gvidas dum UK-oj paroligajn kursojn, kiujn partoprenas centoj da kongresanoj ĉiujare. Krom tiuj aranĝoj dumjare estas ankoraŭ kelkaj okazoj kiam ni instruas kaj trejnas instruistojn ne nur virtuale. Estas bone elprovi la materialojn kaj (re)renkonti homojn, kun kiuj ni havas ĉefe nur korespondajn rilatojn.

Bone ke vi mencias la korespondadon. Oni ŝerce diras, ke vi respondas al mesaĝoj pli frue ol oni sendas ilin al vi. Kiel eblas?

Kiam oni adicias la laborhorojn kun tiuj de la hobiaj, la sumo facile fariĝas tage 15–16, ĉu ne? Unu el la grandaj fortoj de la paĝaro kaj sekreto de la sukceso estas la rapidaj reagoj al eventoj, okazaĵoj kaj mesaĝoj. La uzantoj sentu ke ili komunikas kun viva persono kaj ne kun maŝino, ke ili estas traktataj individue, atenteme kaj rapide. Tio forigas la senton de soleco, kaj enigas la kolegojn en virtualan laborkomunumon. Mi havas la feliĉon kaj la grandan respondecon gvidi kaj helpi la plej grandan “tutmondan” instruistan teamon de Esperanto.

Kiuj estas la kondiĉoj por esti membro de edukado.net kaj uzi la servojn?

Oni devas povi kaj kapabli uzi komputilon retkonektitan. Multaj aferoj estas konsulteblaj por ajna persono, sed por plena uzo de la materialoj oni devas membriĝi. Tio estas senkosta. Tamen ni volonte akceptas mondonacojn por povi — kiel eble plej longe — funkciigi la paĝaron sen devi pagigi la uzantojn kontraŭ la servoj.

Kie kaj kiel vi festas la jubileon?

Kompreneble virtuale sur la paĝoj de www.edukado.net. Ĉiu estas bonvena. La vizitantoj festas lasante siajn mesaĝojn en la Gastlibro, sendante kontribuojn, kaj mi mem plu laborante kaj dankante al ĉiuj, kiuj helpis kaj helpas en tiu grava laboro. Mia speciala danko iru al mia tolerema kaj helpema familio, al la plej diligenta kunlaborantino Beatrice Allée, al la financa subtenanto Esperantic Studies Foundation, kaj ni ĉiuj memoru kun dankemo pri Cathy Schulze, kies malavara heredaĵo nutras ne nur la nian, sed ankaŭ plurajn aliajn poresperantajn projektojn. Cathy certe ĝojus vidi, kiel mi organizas “miajn korespondajn kursojn”.

[FORIGITA!: bildo]

Katalin Kováts prezentas la paĝaron

[FORIGITA!: bildo]

Ekranfoto de la ĉefpaĝo www.edukado.net

[FORIGITA!: bildo]

Dum la UK en Florenco: Katalin, Sylvain kaj ilia vjetnama edukado.net-amiko kaj kolego Xuan Thu

Malferma Tago en nova medio

Prof. John Wells, iama prezidanto de UEA, estis la ĉefa gasto en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, sabaton, la 25-an de novembro. Tiu ĉi populara aranĝo, organizita jam la 25-an fojon, allogis 125 vizitantojn el 14 landoj.

Unuafoje ĝia programo disvolviĝis en la nova konferencejo de la UEA-domo. La nova, bela aspekto de la antaŭa bibliotekejo kaj de la tuta rekonstruita unua etaĝo, rikoltis multe da laŭdoj de la vizitantoj.

La ĵusa emeritiĝo de John Wells inspiris lin elekti kiel temon de sia prelego Rigardi malantaŭen, rigardi antaŭen, sub kiu li rakontis pri sia vivovojo persona, esperantista kaj profesia.

Salutojn el Japanio portis Usui Hiroyuki, kiu kontribuis per du programeroj. Li parolis pri la kongresa temo de la Jokohama UK Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto, kaj faris personan omaĝon al la forpasinta William Auld, kies poemojn li japanigis. Usui precipe kaptis sian publikon per verva deklamo de la Aulda poemo Ebrio.

Grandan intereson vekis ankaŭ la prezentoj de du novaj eldonaĵoj: tiu de d-ro Ziko van Dijk (antaŭe Sikosek) pri sia disertaĵo pri la politika historio de UEA kaj tiu de Stano Marĉek pri sia rektmetoda instruilaro de Esperanto.

Fine de la tago la publiko havis okazon diskuti dum unu horo pri aktualaĵoj de la agado de UEA kun kvar estraranoj, i.a. prezidanto Renato Corsetti.

La libroservo spertis viglan tagon. Kiel ĉiam, pleje furoris novaj eldonaĵoj. La unuan lokon okupis Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin, de kiu vendiĝis 14 ekzempleroj, kaj la duan La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka de Gian Carlo Fighiera (10 ekz.). Po 8-ekzemplere estis venditaj la germanlingva disertaĵo de Sikosek (Die neutrale Sprache) kaj la lernolibro de Marček (Esperanto per rekta metodo). De du akompanaj materialoj de la kurso de Marček, kompakta disko kun 500 bildoj kaj DVD kun aŭdvida konversacia kurso, estis venditaj po 4 ekz., same kiel de La princo de N. Machiavelli kaj de la nova eldono de la Biblio. Entute la libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por la suma valoro de 2784 eŭroj.

(GaKo)

Nia enketo

La revua enketo surprizis, sed ne nur

La revuaj enketiloj en 2006 donis malsaman rezulton ol tiuj en 2003. Ekzemple krucenigmoj estis tiam la malplej favorataj, sed nun la krucenigmuloj aktiviĝis kaj la krucenigmoj estas inter tiuj, da kiuj granda parto el la legantoj volas havi pli multe en la revuo.

La enketo aperis kun la numero 2/2006 kaj venis 186 respondoj, do malpli ol pasintfoje. Eble pro la pli ampleksa kaj temporaba enketilo, kiel unu respondinto rimarkigis.

El la respondintoj estis 137 (74 %) viroj kaj 36 (19 %) virinoj, dum 13 personoj ne indikis sian sekson. Duono el la respondintoj naskiĝis antaŭ 1945. La meza aĝo estis 61, kio estas tri jarojn malpli ol pasintfoje. Plej multaj respondoj venis el Francio (18), Germanio (15), Nederlando (15) kaj Brazilo (12). Entute venis respondoj el 44 landoj. El ekster Eŭropo venis 52 respondoj (28 %). Duono (84) de la legantoj legas sian ekzempleron sola, meznombre unu ekzempleron legas du personoj.

La respondintoj eklernis Esperanton averaĝe en 1978. Entute 27 personoj lernis la lingvon antaŭ 1950 kaj kvarono lernis ĝin post 1990. La meza aĝo de la eklerno estas 30 jaroj kaj tiu de la eklego de Esperanto estas 38 jaroj. La plej ofta lernoaĝo estis 18 jaroj kaj 25 % lernis Esperanton antaŭ sia 20-jariĝo. Ĉiu oka respondinto lernis Esperanton kiam li aŭ ŝi estis pli ol 50-jara.

La legantoj ĝenerale ŝatas la enhavon kaj ĝian grafikan aspekton. La grafika aspekto estas ŝatata iomete pli ol la enhavo, tamen tiuj, kiuj aparte ne ŝatis la grafikan aspekton estis iomete pli multaj. La enhavon kaj la grafikan aspekton opiniis bona aŭ tre bona preskaŭ 80% el la respondintoj. Tiuj, kiuj estis kontentaj pri la artikoloj de la numero 2/2006, estis ankaŭ ĝenerale kontentaj pri la enhavo. Ankaŭ tiuj, kiuj legas la gazeton aktive, estis pli kontentaj. Pli maljunaj legantoj ŝatis la enhavon pli multe ol la junaj.

Legantoj, kiuj volus pli da krucenigmoj, koloraj fotoj, Loke-fake-persone, artikolojn pri junularo, Esperanto en Eŭropa Unio, UN/Unesko kaj kongresaj aferoj, ŝatis la enhavon ĝenerale pli ol la aliaj. Tiuj, kiuj volus havi pli da reklamoj, kulturo, leteroj, forumo kaj literaturo, ŝatis la enhavon ĝenerale malpli ol la aliaj. Ankaŭ tiuj, kiuj volus havi pli da kritikaj artikoloj kaj artikoloj pri Esperanto ekster UEA, estis pli kritikaj kontraŭ la enhavo ĝenerale. Kelkaj, kiuj aldonis siajn komentojn, rimarkigas, ke dum la redaktado de Stano Marček la revuo daŭre pliboniĝis aŭ ke ili estas kontentaj pri la redaktado. Relative malmultaj respondintoj legas aliajn gazetojn. La plej populara alia gazeto estas Monato, dum la renkontiĝo de la legantoj en la Florenca UK. kiun legas 78 respondintoj (42 %), sekvas Ondo de Esperanto 34 (18 %), Kontakto 29 (16 %), Heroldo de Esperanto 20 (11 %), Fonto 16 (9 %) kaj Sennaciulo po 16 (9 %). El interretaj gazetoj la plej populara estas Libera Folio, kiun legas 13 respondintoj (7 %).

La plej bona kovrilo de 2005

El kovrilpaĝoj de la jaro 2005 la plej bona estis la aprila kovrilo (Montgrimpado en Slovakio; kun E-flagoj) laŭ 17 respondintoj. La dua estis la decembra kovrilo (Seminario en Centra Afriko), kiun subtenis 15 respondintoj. Sur la tria loko kun 12 subtenantoj estis kaj la januara (Margareta Handzlik) kaj la oktobra (IJK).

Plej malmulte da subteno ricevis la julia-aŭgusta (Esperanto@Interreto) kun 3, la maja (Nia lingvo parolita en Eŭropa parlamento) kaj la septembra (kongresa numero) kun 4 respondintoj. Tamen ĉiu kovrilo estis la plej bona almenaŭ por kelkaj. La plej sukcesaj kovriloj havas rekoneblajn vizaĝojn (sed tiajn havas ankaŭ la maja) kaj ian agadon, ne nur starantajn personojn. Meze popularaj estis la “senhomaj” kovriloj.

Opinio pri la numero 2/2006

Tre kontenta estas unu triono el la respondintoj. Nur 10% ĝenerale ne ŝatis la enhavon de tiu numero. Tiuj kiuj legis pli grandan parton de la numero, ĝenerale estas pli kontentaj pri la enhavo kaj la grafika aspekto. La grupo kiu legas la revuon meze estas pli kontenta pri la grafika aspekto ol la ĝenerala enhavo.

La plej legitaj artikoloj estis Malferme: Vojaĝo al Italio, Intervjuo pri ITV kaj Tra la mondo. La plej malmulte legitaj estis Kotiztabelo, Aldone al abontarifoj kaj Oficiala informilo. El “veraj artikoloj” plej malmulte legita estis Delegitiĝo eblas ankaŭ rete. La plej bonaj materialoj de la numero estis Laste aperis kaj Tra la mondo. Post ili la longa malferma artikolo pri Italio, kaj Recenzoj estis inter la plej popularaj. Ankaŭ la kovrilo (Katedralo de Florenco), EVA-angulo kaj Loke-fake-persone ricevis bonajn poentojn. En la pinta deko estis ankaŭ Intervjuo pri Internacia televido kaj la artikolo Novaj paŝoj en EEU. Plej malmulte ŝatataj estis administraj informoj kaj ankaŭ anoncoj. El veraj artikoloj plej malmulte ŝatata estis Delegitiĝo eblas ankaŭ rete. Ankaŭ Forpasoj ricevis relative multe da negativaj komentoj. Ĝenerale la legantoj volus pli da materialoj pri preskaŭ ĉiuj temoj. Multaj respondintoj sentas mankon de artikoloj pri lingvaj temoj. Poste sekvas Esperanto ekster UEA, malgraŭ tio, ke temas ja pri eldonaĵo de UEA kaj utiligo, leteroj de legantoj, kritikaj artikoloj, vivo de ordinaraj esperantistoj, disvastigo de Esperanto kaj scienco. Duono el la respondintoj volus pli da materialo pri tiuj ĉi temoj.

Relative multaj volas pli da krucenigmoj kaj plendas pro tio, ke pli frue ili aperis pli ofte, sed estas ankaŭ granda minoritato, kiu volas malpli da krucenigmoj. Unu, kiu volas pli, esperis, ke ĝi aperos almenaŭ en ĉiu dua numero. En la enketo de 2003 krucenigmoj estis en la fino de la favorlisto. Ankaŭ komputiloj, interreto kaj religio estas temoj kiuj dividas la legantojn.

Iom tro la revuo skribas pri administrado kaj financoj, religio kaj la kongresa temo. Ankaŭ nigra-blankaj fotoj iom troas. La opinioj malsamis plej multe pri krucenigmoj, komputiloj, interreto kaj Esperanto en Eŭropa Unio, sed ankaŭ pri religio kaj beletro. Iuj volus havi pli da materialo pri tiuj temoj, dum aliaj estas kontraŭ.

[FORIGITA!: bildo]

Opinio pri “sufiĉo de materialo” en la revuo Esperanto

La listo de temoj estis malsama ol en la pasinta enketilo, sed eblas trovi kelkajn tendencojn. Lingva angulo, historio, leteroj de legantoj kaj forumo/reagoj konservis sian lokon inter la plej popularaj temoj. Malpli da materialo la respondintoj de 2006 volas pri libroservo, recenzoj, kalendaro kaj Loke-fake-persone.

Kelkaj novaj eroj en la listo: Esperanto ekster UEA, utiligo de Esperanto, kritikaj artikoloj, disvastigo de Esperanto kaj vivo de ordinaraj esperantistoj okupis la pintajn lokojn. Esperanto en radio kaj scienco kaj tekniko ricevis nun pli da subteno ol pasintfoje. Same malmulte kiel antaŭe la respondintoj volas scii pri administrado kaj financoj, religio, interreto kaj statistikoj.

Pli junaj respondintoj volas, pli ol aliaj, havi pli da materialoj pri teatro, muziko, literaturo, aliaj mondaj movadoj, interreto kaj komputiloj, kaj kalendaro de Esperanto-aranĝoj. Ili interesiĝas malpli ol aliaj pri Esperanto en Eŭropa Unio. Respondintoj ekster Eŭropo volus havi, pli ofte ol la aliaj, materialon pri religio, statistikoj, junularo, vivo de ordinaraj esperantistoj kaj komputiloj, sed malpli da kalendaroj de Esperanto-aranĝoj.

Konklude

Kelkaj temoj, kiuj estas nun sufiĉe maloftaj en la revuo kiel lingva angulo, la vivo de ordinaraj esperantistoj, Esperanto ekster UEA kaj utiligo de Esperanto estas io, kion la plej granda parto de la legantoj volus havi pli. Granda parto bonvenigus ankaŭ pli da kritiko.

Parto de la legantoj volus havi oficialan organon de la asocio, kiu raportu pri administrado kaj financoj, estraro kaj komitato kaj prezentu diversajn statistikojn. Tamen multaj legantoj volus havi ion pli: diskutigan, kulturan kaj pli ĝenerale Esperantan revuon. Iuj legantoj aktive legas plurajn gazetojn en Esperanto, dum por multaj aliaj la revuo estas eble la sola (aŭ la sola internacia) revuo, kiun ili legas en Esperanto.

La dilemo de la revuo Esperanto estas ke ĝi estas samtempe la organo de UEA kaj ankaŭ la ĉefa Esperanto-revuo, kiu eventuale plenumu ankaŭ aliajn taskojn ol pure administrajn. Parto de la legantoj plenumas siajn bezonojn pri kromaj informoj per aliaj Esperantaj gazetoj, sed relative granda parto (almenaŭ de la respondintoj, se ne la legantoj ĝenerale) ne havas aliron al ili. Pro tio necesus havigado de artikoloj pri plej eble diversaj temoj, ĉar neniu el la proponitaj temoj estis juĝita komplete nebezonata. La paĝo-kvanto metas siajn limojn al tio, ke ne eblas plenumi la respondojn komplete, tamen la respondintoj respondis relative modeste, komprenante ke, se ili volas pli pri iu temo, tio signifas malpli pri iu alia temo.

Jukka Pietiläinen

[FORIGITA!: bildo]

Jukka Pietiläinen prelegas pri la revua enketo

Recenzoj

Paco estus, se homoj ne farus plu militojn

Ni ne estas senpovaj / Nie sme bezmocní. Marian Repka. El la slovaka trad. P. Petrík, M. Minich. Partizánske: Espero, 2003, 144p. 21cm. ISBN 8096904205. Prezo: € 9,00

La lingve dispaĝigita broŝuro, maldekstre Esperanta, dekstre slovaka, proponas principojn, metodojn kaj konkretajn paŝojn por atingi plenan pacon sur la tero. Ĝi komenciĝas per bazaj informoj, kiamaniere legi la Esperantan kaj slovakan tekstojn, sekvas la antaŭparolo de la eldonisto Peter Baláž, la teksto daŭras per informoj, kiamaniere estiĝis la libro, per la pensoj “Milito kaj paco”, “Kredo” (tamen ne en religia senco), “Negativa vojo” — kaj poste sekvas kvin “paŝoj”: 1. Esperanto, 2. Naciecoj, 3. Rasoj, 4. Ideologio, 5. Meditado — sekvas Resumo, Konkludo, Paŝoj subtenantaj pacon, Malbonoj subtenantaj militon, Uzita literaturo kaj informoj pri la eldonejo.

La aŭtoro deiras de la principo, ke tutmonda paco estas ebla, supoze ke oni kredu je tiu ĉi eblo kaj sekvu ĉiujn kvin paŝojn por atingi ĝin.

La unua paŝo laŭ la opinio de la aŭtoro estas nepra enkonduko de la internacia lingvo Esperanto. La dua paŝo estas la forigo de la naciecoj kaj laŭnacia divido de la homoj. La tria paŝo estas refuto de la rasa koncepto, ĉar ekzistas, laŭ la aŭtoro, unu sola homa raso, do la rasoj ne ekzistas. La kvara paŝo estas refuto de ĉiuj mondperceptoj, religioj kaj aliaj kredoj, kiujn la aŭtoro ĉiujn metas en la komunan kategorion de “ideologioj”. Kaj la lasta, kvina paŝo, estas dediĉo al regula meditado, kiu starigus la homon en pozicion, en kiu li/ŝi estus kapabla starigi kaj konservi pacon.

En la libroŝranko de sociaj utopioj ne mankas libroj, kiuj promesas: se oni sekvos la ĉi tie prezentitajn paŝojn kaj principojn, estiĝos socia justeco, estiĝos daŭra paco... Ne ĉiuj el ili troviĝas sur la sama nivelo, kvankam ili ĉiuj havas la saman karakterizon: ili estis kaj restas utopioj en la plena signifo de la vorto — loko, kiu ne ekzistas.

La bonaj inter ili (kiel ekzemple Utopio (1516) de Tomaso Moreo (1478-1535) estis unuflanke tre profundaj kritikoj de la aktuala sociordo kaj aliflanke fonto de multaj bonaj ideoj por politikaj ŝanĝoj, kiuj tamen poste fariĝis realo. Al tia kategorio apartenas eĉ la fama libro de Teodoro Herzl (1860-1904) Der Judenstaat (La juda ŝtato), kiu en siaj moralaj idealoj bedaŭrinde restis utopio — sed efektiviĝis kiel reala juda ŝtato en Palestino. Estas alitipaj utopioj, kiuj en sia supoze bona intenco nek tute nek detale realiĝis, sed spronis tute kontraŭan evoluon, pri kiu la “patroj” ne povis sonĝi, kaj finfine kaŭzis la ekeston de teruraj totalismaj diktaturoj, kiel la socialisma utopio de Karlo Marx kaj Frederiko Engels. Kaj fine restas la tria kategorio de utopiaj verkoj, kiu enhavas tekstojn, kiuj por ĉiam restos bone intencitaj opinioj kaj konsiloj, sed nek kaŭzos utilon nek, bonŝance, malutilon, probable sporade kaj foje kompatan prirideton de la preterpasa leganto. Al tiu kategorio, mi pensas, apartenas ankaŭ tiu ĉi libro de Marian Repka, eĉ se kelkaj ideoj en ĝi, kiel ni montros pli poste, apartenas al tekstoj historie tre danĝeraj kaj tute ne kongruaj kun la spirito kaj esenco de vera paco.

Mi eĉ dum momento ne pridubis la supozan bonan intencon de la aŭtoro. Mi kredas, ke li vere provas profundiĝi en la noblan ideon de tutmonda paco, kian profetas ekzemple la granda malnovtestamenta profeto Jesaja: “... kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.” (Jes. 2, 4-5). Tamen inter bona intenco kaj efiko troviĝas diferenco, foje abisma.

Ĉu la enkonduko de Esperanto vere estus tiom granda apogilo kaj garantio por paco? Eĉ Zamenhof mem ne estis tiel naiva por tion kredi. Li pensis modeste, ke Esperanto povus subkondiĉe iomete helpi al paco. La tridekjara protestant-katolika milito okazis pliparte interne de la sama, germana lingvo. Kroatoj, bosnianoj kaj serboj havas baze la saman lingvon, tamen tio absolute ne malhelpis la kruelaĵojn antaŭ iom pli ol 10 jaroj. La usona intercivitana milito okazis kun sia kompleta kruelo spite al la sama lingvo. Ni povas nur ripeti post Zamenhof: Esperanto povus iomete favori la strebojn por paco, sed Esperanto pacon nek povas starigi nek garantii!

Ĉu la ekzisto de nacioj vere estas kaŭzo de la militoj — kaj ĉu negado de ilia ekzisto povus helpi al paco? Tian senbazan doktrinon sekvis inter aliaj ankaŭ la komunisma Jugoslavio. Estis malpermesite diskuti pri naciaj problemoj en Jugoslavio — kaj sub la kovrilo pli kaj pli bolis, pli kaj pli kreskis la interna premo, ĝis ĝi dek jarojn post la morto de la diktatora prezidanto eksplodis en senkompara krueleco. Nacioj estas unu el la faktoj de nia mondo. Se oni ilin simple negus aŭ ignorus, oni per tio mensogus al si mem kaj balaus la malpuraĵon sub la tapiŝon. La rezulto estus io simila kiel ni ĝin vidis en Jugoslavio. Sed estas vero, ke la maljustaj rilatoj inter la nacioj estas partaj kaŭzoj de la milito. Anstataŭ forigi la naciojn oni do prefere forigu la maljustaĵojn inter ili!

La samon oni povas diri pri la ideo negi la ekziston de la rasoj. Estas geniuloj, kiuj el la antropologia parto de la naturhistoria muzeo en Vieno forigis modelojn de unuopaj homaj rasoj. Ili naive kredis, ke tiamaniere la rasa problemaro de la homaro estas elegante solvita. Ne estas problemo la ekzisto kaj registro de la rasoj. La problemo estas, ke la reprezentantoj de unu raso ĝin prenas por gvida, pli kapabla, pli morala ktp, dum la aliajn ili konsideras subaj, servutaj, eĉ foje ekstermendaj. Sed mi ne vidas grandan diferencon inter la forigo de aliaj rasoj flanke de la momente plej forta — kaj la mensa forigo de ĉiuj rasoj en la nomo de kontraŭrasismo. Same kiel la ekzisto de nacioj ne jam estas naciismo, ankaŭ la ekzisto kaj konstato de homaj rasoj ne jam estas rasismo. Kiel tia doktrino mem fariĝas rasisma en plej malbona senco, montriĝas en nia libro, kiam la aŭtoro meditas, kiamaniere solvi la problemon de “ciganoj”. Li ĉarme proponas likvidon de la cigana apartaj lingvo kaj kulturo kaj sento de komuna aparteno — sed li la samon ne proponas al sia slovaka popolo! La alineoj pri ciganoj (romaoj) en tiu ĉi pripaca libro legiĝas kiel prenitaj el iu nazia literaturo.

Ke la aŭtoro mondpercepton, religian kredon, filozofiajn, politikajn kaj vere ideologiajn ideojn ĵetas en la saman kaldronon per la etikedo IDEOLOGIO, montras problemon de instruiteco kaj mankon de baza logiko. Ĉu la ideo de paco kaj ĉio, pri kio parolas la libro de Marian Repka, ĝuste laŭ lia difino, ne estas tute same ideologio? Li do elprenas propran ideologion, faras el ĝi escepton — kaj proponas likvidi ĉiujn aliajn... Same kiel rilate naciecon kaj rason, ankaŭ la pura ekzisto de diversaj filozofiaj, politikaj, religiaj kaj mondperceptaj ideoj ne estas la kaŭzo de milito. Milito venas de la sinteno, kiu ne toleras la ekziston de mondpercepta kaj religia diverseco — kaj tian sintenon montras kaj demonstras ĝuste la libro, kiu ŝajnigas pledi por paco... Bone: por ke povu ekzisti la ideo kaj la ideologio de paco (laŭeble pli reala kaj fruktodona ol tiu de Marian Repka) — ni tamen devas ĝoje toleri la ekziston de ĉiuj ideoj pri diversaj temoj, krom se temas pri ideoj rekte krimaj, kiaj estis ekzemple la ideoj de nacisocialismo, al kiu bedaŭrinde proksimas la ideo de nia aŭtoro, kiamaniere solvi la problemon de ciganoj en Slovakio.

La plej senproblema estas la ĉapitro pri meditado — sed ve, denove ideologio! — kvankam la aŭtoro mem agnoskas, ke oni povas el medito akiri ne nur “pozitivajn”, sed ankaŭ “negativajn” rezultojn. Restas la demando, kiamaniere la aŭtoro povas distingi inter la aferoj “pozitivaj” kaj “negativaj”, se li ne volas havi ideojn kaj ideologiojn — ja en la naturo, kie ideologioj vere ne ekzistas, tiu distingado ne troviĝas kaj principe ne povas troviĝi! Nur du aŭtoritatoj povas informi pri valoroj kaj ilin ordoni: Dio por ĉiuj kaj ĉiu unuopa homo nur por si mem. Se do oni volas havi valorsistemon por ĉiuj, oni devas supozi Dion aŭ oni parolas stultaĵojn. Sen Dio oni povas esti eĉ ekstreme morala homo, tamen se la aŭtoritato estas nur propra menso, tio povas validi nur por la koncerna homo mem, ja ĉiu alia havas propran menson, kiu povas ordoni ĝuste kontraŭan valoron!

La kerna momento de la porpacaj paŝoj ĉe Marian Repka estas la mirakla vorteto “se”. Se la homoj akceptus Esperanton... Se la homoj ĉesus sin koncepti nacioj... Se la homoj ĉesus sin dividi laŭrase... Se ĉiuj homoj meditus... Tamen, kial kompliki? Ĉu ne estus pli simple diri: paco estus, se homoj ne farus plu militojn...?

Spite al ĉiuj menciitaj enhavaj problemoj kaj mankoj oni tamen devas agnoski la bonan lingvan nivelon de la libro. Kvankam la homo, kiu volas forigi ĉiujn kredojn, volas al ni kredigi, ke tutmonda paco estas ebla, mi ne povas partopreni je lia sola permesita kredo. Ne nur la historio, sed ankaŭ ĝia logiko certigas min, ke tiuj, kiuj faras militojn, ne entuziasmiĝos multe pri la libro de Marian Repka, eĉ se ĝi ne estus tiom naiva, kia ĝi estas. Ili ignoras eĉ pli gravajn librojn, kiel ekzemple la Biblion. Estas bone labori por paco — sed estas bone tion fari kun racio kaj historia kono — eĉ se ideoj kaj ideologioj en la mondo de Marian Repka estas strikte malpermesitaj!

Vinko Ošlak

Muzika orakolo bonaera

Civilizacio. Strika tango. Donneville: Vinilkosmo, 2004. KD. Kun tekstobroŝuro. 46 min. Prezo: € 18,90

Esperanto-klubo ie en Eŭropo, lundon posttagmeze. Ulo dudekkelkjara parolas kun simil-aĝa junulino:

— Ĉu vi konas ĉi kodoon*?

* kodoo — KD, k-disko, kompakta disko

— Lasu min vidi...: “Strika Tango”?

— Tio estas la nomo de la bando. La albumo titoliĝas “Civilizacio”.

— Neniun el la du mi konas precize.

— Temas ambaŭkaze pri Alejandro Cosavella, argentinano, de kies pli frua bando “La Porkoj” eldoniĝis la kodoo “Ŝako”.

— Jes ja, tiun mi tre ŝatis, pleje rokmuzikan...

— Nun enestas tre variaj stiloj, de regeo, bosanovo kaj ĵazfunko ĝis lantaj, meditigaj baladoj kaj tangecaj ritmoj argentinaj. Cetere, la diskon oni produktis en Bonaero per nemultaj financaj rimedoj, kaj poste oni plibonigis kaj plibeligis ĝin teknike ĉe Vinilkosmo.

— Ĉu li bone kantas?

— Jes, tre bone, iom freneze (en la pozitiva senco). Ja li estas profesia muzikisto. Vi devintus aŭdi kaj vidi lin dum la kefo*... Espereble oni invitos lin al renkontiĝo ĉi-somere.

* kefo — Kultura Esperanto-Festivalo

— Kaj enhave?

— Tre interesa. Nu, ne ĉiuj kantoj same plaĉas, evidente, sed vi trovos denuncan revoluciemon, laŭdon de ĝuado kaj plezuroj, omaĝon al aliaj druidoj kaj poetoj, taan* percepton de la vivo...

* taa — konforma al la tao (t.e. la vojo, vero, vivo)

— Kaj pri Esperanto mem?

— Eĉ tio haveblas por la sama prezo: nekabeiga dozo da esperantismo kaj homaranismo, en du eroj cetere premiitaj en la Belartaj Konkursoj, kiuj (ĉu plene hazarde?) enhavas kortuŝan rimon...

Jorge Camacho

Malŝarĝi sin de pezaj travivaĵoj

Infantravivaĵoj, Aŭtobiografia rakonto. Armela LeQuint. Thaumiers: la aŭtoro, 2005. 36p. 21cm. “Junjaraj vivokazaĵoj”. Prezo: 4,50 EUR

Junulino biciklumas akrobate sur malglata pado tutplena je profundaj sulkoj. La celo estas forĵeti de ŝia interna ventro la etaĵon kiu alkroĉiĝis tie.

Tiel trafe komenciĝas la aŭtobiografia libreto de Armela LeQuint. Tiu enventra etulo estis fakte ŝi mem, kaj bedaŭrinde post la nasko la patrino same maldeziris ŝin kiel antaŭe. Tial Armela pasigis malĝojigan kaj suferplenan infanecon ĉe tuta serio da parencoj: ĉe avino, ĉe prageonkloj, ĉe baptopatrino (kiu tamen fariĝis skizofrenia kaj tenis la knabinon en tre stranga etoso), tiam ĉe la patro kaj vicpatrino, eĉ mallonge ĉe la vera patrino, antaŭ ol reveni al la prageonkloj.

La malica vicpatrino estas konata figuro en la tradicia infanliteraturo, kaj tiu de Armela kondutis laŭ la ŝablono. Ŝi mistraktis la knabinon, ofte batis ŝin, kaj eĉ devigis ŝin diri al sia vera patrino, ke ŝi ne plu volas ricevi ties vizitojn. Kiel Armela tamen sukcesis restarigi la rilaton kun sia patrino estas unu el la plej memorindaj okazaĵoj en la libro.

La verkistino klarigas sur la malantaŭa kovrilo, ke ŝi verkis la libron por malŝarĝi sin de pezaj travivaĵoj de sia infanaĝo. La libreto efektive impresas kiel tre persona memoraĵo, verkita tiom por la verkisto mem kiom por ekstera legantaro.

Anna Löwenstein

Interesaj raportetoj

Raportoj el Japanio 8. Hori Jasuo. Tokio: Libroteko Tokio, 2005. 178p. 21cm. Kun ilustraĵoj. ISBN 494772880. Prezo: € 13,50 Jen la 8-a volumo da raportoj el kaj pri Japanujo fare de Hori Jasuo, mem japano, emerita instruisto pri la angla. Kiel scias la legantoj de Monato, kie ili pli frue aperis, temas ne pri profundaj eseoj nek pri profesi-nivelaj artikoloj de ĵurnalisto, sed pri senambiciaj raportetoj traktantaj diversajn aspektojn de la japanaj socio kaj kulturo el persona, ofte tre subjektiva vidpunkto. La aŭtoron aparte interesas i.a. statistikoj, sportoj (speciale bazpilko), la iraka milito (kie li rekte kontraŭas la decidojn de la ĉefministro Koizumi), manĝaj aŭ trinkaj kutimoj kaj ĝenerale kutimŝanĝoj, lernado kaj instruado, naciismo kaj historio (konkrete pri militoj kun najbaraj landoj, kiel Rusujo kaj Ĉinujo), seksa rajt-egaleco, vetero kaj naturo (inkluzive de tertremoj kaj tajfunoj).

La libro, presita en granda litertipo, facile legeblas ankaŭ pro la stilo simpla kaj flua, kun apenaŭaj stumbloj (anstataŭ “forlogi” li povintus uzi “kidnapi”). Pli ĝena makulo koncernas la japanajn nomojn. Dum tiujn personajn kaj de negravaj lokoj li transskribas per Esperantaj literoj (“Hokkaidoo”, “Kjuuŝuu”), por gravaj urboj li preferas anglalingvan transskribon (“Kyoto”, “Tokyo”) anst. la tradiciaj esperantigoj Kioto kaj Tokio. Ĉi lastaj kongruus kun lia nomado de alilandaj urboj (Atlanto, Honkongo, Moskvo, Munĥeno, Pjongjango, Seulo, Sidnejo...) kvankam jen aperas, angleske, “Baghdad” kaj, mikslingve aŭ du-sisteme, “Stockholmo”, “Yokohama (Jokohamo)”. Paradokse, ĉu ne?, ĉi tiom da ĥaoso por eldonaĵo de la aplaŭdinda Libroteko Tokio...

Jorge Camacho

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Miyamoto Masao: el “La rememoro jam fora”

Mi grimpe venis
apenaŭ senanhela
al lok’ konata,
sed la aŭtun’ jam fridas
sur la ruin’ kastela.

Ĉe l’ fin’ aŭtuna
glacia pluv’ plu daŭras
sub plumb’ ĉiela.
Ĉu plenda besto splene
eterne en mi kaŭras?

Mi iru foren,
al insulet’ sovaĝa
por ke mi mortu
sur fremda neĝa tero!
Forŝaŭmis rev’ junaĝa.

Neĝfloko falis
al mia febra vango
per frid’ pli splena.
La rememoro foras,
ne bolas jam la sango.

Langvoro cindra
en kor’ krizaĝa kreskas
sub nubo vintra.

Miyamoto Masao (1913-1989) estis la ĉefa enkondukanto de japanaj ritmoj kaj etosoj en la Esperantan literaturon. Japano, li politike tre aktivis en maldekstremaj movadoj kaj pro tio ankaŭ estis arestita. Lia “Invit’ al japanesko” (1971) estis biblio por ĉiuj, kiuj serĉis novan inspiron en la orientaj poezi-reguloj.

Nova volontulino de TEJO en CO

La 15-an de novembro eklaboris nova volontulo de TEJO, Katarzyna (Kasia) Marciniak el Pollando.

Ŝi sekvas Martin Minich, kiu deĵoris en la Centra Oficejo de TEJO nekutime longe, preskaŭ du jarojn. Kasia specialistiĝis pri turismo ĉe la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz kaj bakalaŭriĝis ĉe AIS per diplomlaboraĵo pri la eŭropa integriĝo. Krome ŝi laboris kaj studis lingvojn en Nederlando, Belgio kaj Italio. Kiel plentempa laboranto la volontulo estas la dekstra mano de la Estraro. Krom plej diversaj administraj taskoj Kasia respondas informpetojn, korespondas kun membroj kaj estos ankaŭ la “vizaĝo” de TEJO en diversaj junularaj Esperanto-renkontiĝoj.

OSIEK-PREMIO 2006

En 2005 la OSIEK-anoj proponis 20 verkojn premiindajn; ĉiuj estis prezentitaj en la junia numero de La Gazeto. La 21-an de julio 2006, dum la IEK en Timişoara, Rumanio, sekreta voĉdonado atribuis la premion al André Cherpillod

Pro Konciza etimologia vortaro

Gratulon! La premio, 600€, rekompencas vivantan aŭtoron pro publikigita verko nefikcia aŭ pro grava traduklaboro.

Informoj: La Gazeto, 55210 Creuvë, Francio, http://osiek.org

Loke — fake — persone

POLLANDO: 20 gestudantoj el 10 landoj partoprenis la trian semestron de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) inter la 23-a kaj 29-a de septembro. Prof. John Wells gvidis kurson pri la bazoj de ĝenerala kaj Esperanta fonetiko. Doc. Michel Duc Goninaz prezentis problemojn de Esperanta sintakso. István Ertl traktis ĉapitrojn el la tria periodo de Esperanta literaturo kaj analizis poemojn de William Auld. Michael Farris faris enkondukon al ĝeneralaj leksikologio kaj semantiko. Małgorzata Nitkowska sukcese defendis sian diplomlaboraĵon “Propedeŭtika valoro de Esperanto por la lernado de la angla lingvo”. La sciencan programon akompanis agrabla renkontiĝo kun Poznanaj esperantistoj en la ĝardeno de unu el la partoprenantoj. La universitatan sesion kompletigis riĉa arta programo de la 22-a ARKONES.

ĈINIO: La 18-an de novembro malfermiĝis Esperanto-seminario pri Turismo de 2006 en Haikou de Hainan, la plej suda provinco de Ĉinio. Partoprenis ĉirkaŭ 70 esperantistoj el 18 provincoj, urboj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kaj franca samideano vojaĝanta en Ĉinio. La 5-taga seminario temis pri turismo pere de Esperanto kaj aplikado de Esperanto en turismo. Ses esperantistoj prelegis pri la seminaria temo kaj rakontis pri siaj personaj spertoj en turismo. Krome ili traktis retan edukadon kaj Esperantan literaturon, kaj akcentis la uzon de Esperanto en E-aranĝoj aŭ agadoj.

La 19-an kaj 21-an de novembro ili vizitis vidindaĵojn en Haikou kaj Sanya, de Hainan-provinco.

(EPĈ)

Tra la mondo

Kristnaska abio

De la 1-a ĝis la 3-a de decembro 2006, dum la Kristnaska Bazaro (Foiro) en Wintzenheim apud Colmar (Francio), en la urba halo estis prezentita kristnaska abio kun ornamaĵoj kaj desegnaĵoj de esperantistaj infanoj kaj gejunuloj el la kvin kontinentoj.

Al la konkurso “Abio de espero” (vidu la anoncon en la novembra revuo, p. 238) alvenis preskaŭ 200 verkoj el 24 landoj de la mondo.

“Por la urbo Wintzenheim tio estis granda sukceso”, skribis la lokaj gazetoj. Al la Esperanto-klubo gratulis inter aliaj la urbestro, s-ro Daesslé.

Dimanĉe ankaŭ la infanoj de la urbo povis desegni kaj skribi kelkajn vortojn en Esperanto. Partoprenis 35 infanoj. Vespere oni faris fotojn apud la abio kun Avo Frosto.

Bona uzo de Esperanto en neesperantista medio! Ĉiuj loĝantoj de la urbo nun scias pri Esperanto.

La ĵurio aljuĝos premiojn dum la Zamenhofa festo en Freiburg la 16-an de decembro 2006. Poste la ekspozicio gastos po-semajne en la lokaj lernejo, hospitalo, preĝejo kaj urbodomo.

Pakistano: Virina laborejo kaj tria kunsido

La 14-an de novembro 2006 okazis la Virina laborejo kaj tria kunsido de jaro 2006 de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) en la Urbo Multan.

Bushra Khanum, tre verva aktivulino pri homaj rajtoj de Observ-organizaĵo (WATCH) aliĝinta al Pakistana Socia Forumo (PSF), invitis s-ron Shabbir Ahmad Sial, la prezidanton de PakEsA, por instrui la bazan kurson de Esperanto al virinoj de la urbo Multan.

Naŭ knabinoj/virinoj kaj tri knaboj partoprenis la kurson de Esperanto. Ĉiuj partoprenintoj estas estraranoj de diversaj sociaj organizaĵoj de la urbo, kiuj ankaŭ aliĝis al Pakistana Socia Forumo (PSF). Tariq Umer Ch kaj Rahim Shah Khan prelegis pri Esperanto kaj poste Shabbir Ahmad Sial komencis la Esperanto-kurson.

Post la kurso okazis ekzameno, en kiu sep knabinoj kaj tri knaboj sukcesis, la aliaj du knabinoj relernos. Ĉiuj nov-gelernantoj ricevos atestilojn en la venonta, 29-a Jara Kongreso de PakEsA. La prezidanto de PakEsA komisiis Khanum esti prezidantino de la virinoj por la urbo Multan, kiu laboros por establi la virinan klubon sub la gvidado de S-ro Tariq Umer Ch.

Post la Laborejo, vespere, oni okazigis komunan kunsidon de la membroj, supera konsilantaro kaj la estraro de PakEsA ĉe la Centra Oficejo de PakEsA, kaj diskutis pri diversaj administraj aferoj de la landa asocio. Oni ankaŭ diskutis pri la revuo Facila Esperanto.

Shabbir Ahmad Sial

Astrofiziko en Xiʼan, Esperanto en Pekino

En oktobro 2006 la UEA-estrarano Amri Wandel vizitis Ĉinion okaze de internacia konferenco pri astrofiziko en la urbo Xi’an.

En Pekino Wandel estis gasto de la Universitato de Pekino, kie li prelegis pri nigraj truoj. Li renkontiĝis kun lokaj esperantistoj kaj vizitis la oficejojn de ĈEL kaj de El Popola Ĉinio, kie li renkontiĝis ankaŭ kun sia “kolego” Yu Tao. Sekve li vizitis la redakcion de la Esperanta fako de Ĉina Radio Internacia, kie li estis intervjuita pri du el siaj okupoj — astrofiziko kaj la Akademio de Esperanto. Dum tiu vojaĝo Wandel atingis la “tegmenton de la mondo” — Tibeton, kie li ekskursis en la regiono de la ĉefurbo Lhaso kaj al la sankta lago Nam Tso (tibetlingve: “ĉiela lago”), en la alteco de 5000 metroj. Resume, li asertis, estis speciala travivaĵo — miksaĵo de scienco, Esperanto, kulturo kaj naturo.

(Laŭ A. Wandel)

[FORIGITA!: bildo]

Kun Yu Tao kaj la stabo de “El Popola Ĉinio“

[FORIGITA!: bildo]

Vespermanĝo kun la redakcio de la E-fako de Ĉina Radio Internacia

Parko de Milan Zvara

Kiel ni informis en nia revuo (nov 2005, p. 238), la urba parko en la slovaka urbo Poprad ricevis la nomon laŭ la tre aktiva esperantisto, mikologo kaj skolto Milan Zvara (1933-2002).

La solena inaŭguro de la parko sur la Štefánik-strato, en kiu estas instalita memortabulo al Milan Zvara (sur la foto), okazis la 30-an de novembro 2006. La solenaĵon partoprenis cento da esperantistoj, familianoj, skoltoj kaj urbaj funkciuloj. Nome de UEA salutis la ceremonion Renato Corsetti (la mesaĝon tralegis Stano Marček). Pri la evento raportis lokaj periodaĵoj kaj televido.

S. Marček

Forpasoj

Bernard C. Ballard (1938-2006), dumviva membro, forpasis lastatempe en Vista (Kalifornio, Usono).

Harry Bily (1930-2006) mortis la 6-an de februaro en Berlino. Li estis dumviva membro kaj membro de Societo Zamenhof ekde ties fondo en 1975.

Irmgard (Irma) Grosser (1914-2006), delegito kaj turisma fakdelegito en Stein (Germanio), mortis la 22-an de septembro.

Hayasi Ken (1933-2006), forpasis la 12-an de aprilo en Higasimurayama (Japanio), kie li estis fakdelegito pri telefonio.

Frank Helfrich (1943-2006) forpasis la 14-an de oktobro en Halver (Germanio). Dufoje jare li organizis “rozofeston” subtene al la bieno-lernejo Bona Espero.

Teo Jurukov (1929-2006) mortis la 27-an de novembro en Sofio. En Bulgara Esperanto-Teatro li dum tri jardekoj reĝisoris kaj aktoris en multaj teatraĵoj. Tri originalaj unuaktaĵoj en lia reĝisorado estis registritaj sur la vidbendo Espere, despere (1997). Li estis estrarano de Bulgara E-Asocio pri kultura agado.

Teodoro Kereszthegyi (1932-2006) forpasis la 11-an de novembro en Budapeŝto. Iama komitatano de Mondpaca Esperantista Movado kaj prezidanto de la hungara MEM-sekcio, li estis honora membro de Hungarlanda E-Asocio, revizoro de Amika Societo de K. Kalocsay kaj fakdelegito pri muziko. Li kunredaktis plurajn kantarojn en Esperanto.

Margrete Landmark (1917-2006), em. universitata lektoro, forpasis la 23-an de novembro en Nøtterøy (Norvegio). Ŝi estis dumviva membro kaj membro de Societo Zamenhof ekde ties fondo en 1975. Ŝi estis delegito kaj fakdelegito pri psikologio kaj ŝi membris en la ekzamena komisiono de Norvega E-ista Ligo kaj, de 1980 ĝis 1992, en la UEA-komisiono pri Internacia Kongresa Universitato. En 1978 aperis ŝia verko Infanpsikologio: elektitaj temoj, prelegaro en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo.

Maurice Sujet (1920-2006), em. direktoro de gimnazio, mortis la 30-an de novembro en Jouy-sur-Morin (Francio). Li estis membro de UEA ekde 1950, dumviva membro ekde 1961, regula membro de Societo Zamenhof kaj delegito ekde 1957. Sujet estis konata vizaĝo en UK-oj k.a. kongresoj, kiujn li fervore registris per sia kamerao. Li estis ankaŭ aktiva reaganto al gazetaraj misprezentoj pri Esperanto kaj kontraŭ la trouzo de la angla.

Edna Turvey (1925-2006) mortis la 30-an de julio en Katoomba (Aŭstralio). Ekde la 50-aj jaroj ŝi aktivis en la E-Societo de Sidnejo kaj longe prizorgis la Esperanto-Domon de Aŭstralia E-Asocio, por kiu ŝi aktivis ankaŭ kiel lingva ekzamenanto en Nova Sud-Kimrio.

David Withey (1921-2006), emerita doganoficisto, forpasis la 31-an de oktobro en Liverpool (Britio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri skoltismo. Li estis longtempa estrarano de Liverpola E-Rondo kaj de 1961 ĝis 2005 kasisto de Skolta E-Ligo.

INTERNACIA SEMAJNO DE AMIKECO

La lasta semajno de februaro (19 ĝis 25) kiel ĉiujare estos sub la devizo Amikeco trans limoj. Kreita por konsciigi pri la amika rolo de la internacia lingvo, ĝi estas taŭga okazo por komuna evento kun neesperantistoj, kun societoj de aliaj movadoj.