Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 10

Malferme

Facila por kiu?
aŭ:
Aperitive pri la salata saluto

Kiam mi estis junulo, aliaj junuloj instruis min, ke en nia kamaradaro la norma maniero saluti estas diri ne “saluton!”, sed “salaton!”; tiel ni stampas la lingvon nia propra, junulara. En multaj kuirartoj la salaton oni prezentas aperitive, antaŭ la ĉefpladoj. Mi volas prezenti iom da pensoj pri la salata saluto kiel aperitivon; en postaj numeroj — mi devas averti la palatojn, kiuj eventuale tion ne ŝatas — sekvos pli spicitaj tekstoj.

Junulo enhejmiĝinta en Esperanta subkulturo, kiu uzas tiun salatan saluton kiel sinmarkan ŝiboleton, volonte kaj do facile kunuzas tiun markilon kun aliaj junuloj. Sed estas io sekreta pri tiu sublingvo, ĉu ne? Estas io intima, kio delikate forbaras la senkomprenajn eksterulojn. La gestoj, per kiuj “ni junuloj” stampas la lingvon kiel specife “nian”, igas tiun sublingvon pli komforta, pli facila por “ni”. Sed la samaj gestoj, kompreneble, igas la junulan sublingvon pli malfacila por la nejunuloj. Precize tio, kio intensigas la solidarecon inter la gejunuloj uzantaj tian intiman signaron inter si, deklaras la nejunajn homojn eksterrondaj.

Feliĉe, ke neniu ankoraŭ atakis la junularon rilate tiun emon konstrui propran lingvan ejaron. Oni ne provis apliki la facilismon aŭ la fundamentismon tiel senescepte. Alie oni venus al la ideo deklari la junulan novemon kontraŭfundamenta — aŭ almenaŭ malkongrua kun la sankta esperantista devo ĉiam funkcii diafane rilate al ĉiuj eblaj aŭskultantoj.

La junulara emo stampi la lingvon kiel sian ŝajnas al mi absolute kvila (mi kutime uzas tiun demaldekstran mallongigon de “trankvila” private, kiel junulaĵon, pro mia maljunula deziro prezenti min pli june ol mi vere rajtas). Ĝi estas tute konforma al la facilismo, se vi memoras, ke ankaŭ la junularo rajtas muldi lingvon facilan por la propra uzo. La demando do fariĝas: facila por kiuj? Mi promesis aperitivon, ne pladon. Vi do tuj komprenos, kial mi lasas al vi la digestadon de tiu demando kaj eĉ ne ekrespondon surtelerigas. (Vicprezidantino Claude Nourmont nuancas la demandon, atentigante, ke la hodiaŭaj gejunuloj sin salutas per “sal’”). Fartu bone, kaj ĝis ... revado!

Probal Dasgupta

EEU kaj Esperanto dum Ekonomia Forumo

Eŭropa Esperanto-Unio sukcesis prezenti Esperanton kaj la lingvopolitikan demandon dum la grava orienteŭropa aranĝo “Ekonomia Forumo”. Ĝi okazis 05-08 sept 2007, jam la 17-an fojon, en la pola kuracurbo Krynica.

EEU ĉeestis la forumon jam pasintjare. Tamen la nuna prezento kaj la atento pri Esperanto estis pli bonaj. Grave tion influis la ĉeesto de Prof. Reinhard Selten, kiu venis al la forumo kiel gasto de EEU, kaj tiel iĝis la unua Nobel-premiito en la Forumo.

La aranĝon, kies ĉeftemo estis Eŭropo — krizoj, ŝanĝoj aŭ ŝanco? ĉeestas kutime gravuloj: politikistoj, ekonomikistoj, entreprenistoj, plej multe el la meza kaj orienta Eŭropo. Ne mankas ambasadoroj, EU-komisionanoj, manaĝeroj de grandaj elektraj, naftaj aŭ komputilaj firmaoj... Inter la gastoj eblis trovi ekz. la eksprezidentojn de Pollando kaj Ĉeĥio, Aleksander Kwaśniewski kaj Václav Havel, la vicĉefministron de slovaka registaro Dušan Čaplovič, ministrojn, parlamentanojn kaj ambasadorojn de Pollando, Ĉeĥio, Slovakio, Ukrainio...

En Ekonomia Forumo kutime temas pri ekonomio kaj financoj, sed la programo (kaj sekve la paneldiskutoj kaj prelegoj) estas dividita al pluraj subgrupoj. La 7-an de septembro EEU prezentis Esperanton kaj la lingvan problemaron kun la temo Eŭropa Unio — lingva komunikado. Krizo aŭ ebleco? La panelon gvidis la prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato Seán Ó Riain. Kontribuis elstaraj gastoj: Reinhard Selten, nobelpremiito por ekonomiko (Germanio); Etsuo Miyoshi, entreprenisto, mecenato de Esperanto (Japanio); Barbara Despiney-Zochowska, ekonomia esploristo de franca scienca instituto (Francio/Pollando); Witold Stępniewski, vicrektoro de la teknika universitato en Lublin (Pollando) kaj Aida Čižikaitė, juristo kaj lingvisto, Universitato de Vilnius (Litovio).

La temo de Esperanto kaj lingvo-politiko de EU estis traktata de multaj flankoj. Post la prelegoj sekvis diskuto kun interesaj proponoj kaj demandoj. Ekz. de oficisto de Eŭropa Komisiono, fakulo pri la temo, venis la ideo proponi Esperanton kiel la duan lingvon, apud la angla, por Eŭropa patento. Politikistoj strebas solvi la aferon, en kiuj lingvoj la patento estu farata.

Al la prezento de Esperanto en la forumo grave helpis la ĉeesto de Reinhard Selten. Li havis kvar apartajn programerojn: prelego por “junaj gvidantoj” (dum Ekonomia Forumo de Junaj Gvidantoj), ĉeesto dum la ĉefa panelo Konkurenceco de Eŭropo en la tutmondiĝanta mondo, la paneldiskuto de EEU Eŭropa Unio — lingva komunikado. Krizo aŭ ebleco? kaj aŭtora vespero, dum kiu li prezentis sian Ludoteorion. Dum la forumo li estis kun la prezidanto de EEU intervjuata por la nova film-projekto Kia povus esti Eŭropo, preparata de EEU (pri Esperanto kaj ĝia ebla rolo en Eŭropo).

EEU prezentis sin dum la tuta aranĝo en EEU-stando (projekciado, libroj, diskoj, DVD-oj) kaj disdonis informilojn pri Esperanto kaj lingvo-politika temaro en la oficialaj lingvoj de la forumo: pola, angla kaj rusa. Estis granda intereso de la publiko pri Esperanto-stando, ankaŭ dank’ al ĝia bona loko: ĝi situis tuj kontraŭ la eniro al la ĉefa konstruaĵo. Pluraj homoj aĉetis lernolibrojn kaj la DVD-ojn Esperanto elektronike. La Esperanto-budo estis la ununura stando de neregistara organizo — ĉiuj aliaj estis de grandaj internaciaj nafto- kaj elektro-firmaoj kaj/aŭ de regionoj kaj urboj de Pollando. En la stando deĵoris krom Peter Baláž, estrarano de EEU, ankaŭ tri membroj de Pola Esperanto-Junularo: Tobiasz, Lukiz kaj Agnieszka.

La prezento de Esperanto en la forumo, kiun helpis la financa subteno de Esperantic Studies Foundation, Etsuo Miyoshi kaj UEA, okazis dank’ al sindona laboro de Halina Komar. En la Forumo sentiĝis ke ne tiom da homoj opinias Esperanton pura utopio aŭ nerealaĵo.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

Esperantistoj antaŭ sia stando kun la eksprezidento de Ĉeĥoslovakio Václav Havel

[FORIGITA!: bildo]

Panelo de EEU kun la ses elstaraj gastoj

[FORIGITA!: bildo]

Esperanta stando de EEU dum la forumo

Eĉ tri infanaj kongres-aranĝoj en 2007!

Kiam UK iras ekster Eŭropon, kutime ne okazas IIK, ĉar nemultas infanoj kaj probablas deficito. Tamen jam en 2007 pluraj gepatroj esprimis la bezonon lasi siajn gefilojn ie ekster la plenkreskula kongres-etoso.

Loko troviĝis, ja malproksima de Jokohamo, sed plej konvena por la 13 infanoj inter 7- kaj 16-jaraj, nome Esperanto-Domo de Jacugatake. Al ĝiaj komitato kaj helpantoj estu ĉi-tie esprimata sincera danko.

Grave atentis la ĉi-jaraj gvidantoj pri agoj eviti la neeviteblan krokodiladon, tiel matene okazis “Paroligaj Tempoj” endome. Posttagmezojn oni pasigis eksterdome, migrante al akvofalo, spertante japanstilan banejon, sportante en lerneja gimnastikejo... Tuttaga ekskurso gvidis nin al la sola japana kastelo el originala ligno, en la urbo Macumoto (Matsumoto, 松本市).

Samtempe en la UK-ejo, infanoj tre junaj aŭ ne parolantaj Esperanton havis sian ejon, nome Vartejon (vidu supre). Ĉirkaŭ 50 diversaj infanoj tie ludis unu- aŭ plurfoje, zorgataj de s-ino Sano Joûko kaj ŝia teamo.

Ne ĉiu povis vojaĝi al Japanujo. Ĉu neniu renkontiĝo por infanoj ie en Eŭropo? Ja okazis, nome Eŭropa Infana Kongreseto apud la slovena Maribor por infanoj, kies gepatroj kunvenis dum la EEU-kongreso. Infanojn el 5 landoj prizorgis s-ino Judita Rey el Zagrebo.

Gepatroj jam notu, ke IIK 2008 atendas 50 infanojn en ĉelaga infanferiejo en Oostvoorne, inter Roterdamo kaj la maro. Bezonatas helpantoj kapablaj paroligi kaj ludigi infanojn. Konsultu rete: bertosch.free.fr/iik2008.

Bert Schumann
UEA-komisiito pri Internacia Infana Kongreseto

[FORIGITA!: bildo]

Internacia Infana Kongreseto en Jacugatake

[FORIGITA!: bildo]

Vartejo dum la 92-a UK en Jokohamo

[FORIGITA!: bildo]

La 13 infanoj, partoprenintaj en la ĉi-jara Internacia Infana Kongreseto en Jacugatake, salutas la kongresanojn en Jokohamo

Nia intervjuo

Homo kun homo en Bjalistoko

Interparolo kun D-ro Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof

Sinjoro Doktoro, ĉu Vi foje imagis Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko?

Ne nur mi imagis, sed ankaŭ esperis. Sed la ideo ŝajnis malfacile realigebla.

Pro kies kulpo?

Eble tiu de la Esperanto-movado... Ĝi kreskis tro granda por kongresi en la naskiĝurbo de Ludoviko Zamenhof.

Ĉu nun la urbo atingis la necesan dimension?

Preskaŭ. Evidentiĝis, ke Bjalistoko disponas pri proksimume 4000 dormlokoj, inkluzive de 1500 en hoteloj. La aliajn ĉambrojn ofertas studentaj domoj, ĉefe en la komplekso de la Politekniko, kie povas okazi ankaŭ la plimulto de la kongresaj programeroj.

De kie Vi scias pri tio?

Mi feriis aŭguste en Pollando. Ĝuste ĉe la bordo de Balta Maro atingis min la kortuŝa novaĵo. La Komitato de UEA dum la UK en Jokohamo decidis organizi en Bjalistoko la Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2009, okaze de la 150-a datreveno de la naskiĝo de mia avo. Mi ricevis la informon de Jarosław Parzyszek, prezidanto de la Fondumo Zamenhof. Okazis, ke samtempe la urbaj aŭtoritatuloj invitis min al Bjalistoko. Mi ĝoje akceptis la inviton.

Kies gasto Vi estis?

Gastigis min D-ro Tadeusz Truskolaski, la urbestro de Bjalistoko. Mi ankaŭ renkontis la marŝalon (estrarprezidanton) de la regiono Podlahio, sinjoron Dariusz Piontkowski, kaj la vicurbestron, D-ron Aleksander Sosna. Ili ĉiuj estas freŝdate elektitaj kaj reprezentas la junan generacion. Niaj interparoloj tre pozitive min impresis.

Per kio?

Per la alta intelekta nivelo de miaj gastigantoj, per iliaj kompetento kaj entuziasma rilato al organizo de la jubilea kongreso. Ili konsideras ke la decido de UEA kongresi en Bjalistoko honorigas ilian urbon. Ŝajnas ke tiu etoso fariĝis ĝenerala inter la bjalistokanoj.

Kial Vi tiel opinias?

Dum du tagoj mi estis daŭre sieĝata de ĵurnalistoj. Ĉiuj demandoj estis seriozaj, starigataj en simpatia tono. Mi sentis, ke oni komprenis la valoron de Esperanto por la urbo kaj ĝojas ke la Universala Kongreso povos tie okazi.

Mi aŭdis, ke la urbestro parolis Esperante dum la kongreso en Jokohamo.

Doktoro Truskolaski verŝajne sincere interesiĝas pri la lingvo internacia. Mi donacis al li la libron La Zamenhof-strato kun la konvinko, ke li legos la libron lernocele.

La urbestro plimultigos la nombron de esperantistoj en Bjalistoko. Bone, ĉar ili ne estas multnombraj.

La kongreso ne povus okazi sen esperantistoj. Ekzistas tamen firma stabo, kiun konsistigas Jarek Parzyszek, supozebla prezidanto de Loka Kongresa Komitato, Elżbieta Karczewska, kiu estras Bjalistokan Esperanto-Societon, Nina Pietuchowska, kompetenta instruistino kaj la juna Przemek Wierzbowski, freŝdate lerninta Esperanton en interreto. La decido pri la UK vekis aliajn esperantistojn, sed, kio pli gravas, junaj homoj multnombre enskribiĝas al kursoj de Esperanto. Bjalistoko urĝe bezonas instruistojn. Pri la serioza rilato al la kongreso atestas ankaŭ tio, ke la urbestro nomis kiel oficialan respondeculon pri la kongreso je la nomo de la urbestraro sinjorinon Elżbieta Karczewska.

Ĉu oni parolis pri supozebla nombro de kongresanoj?

Temas pri jubilea kongreso, tial oni taksas la nombron de partoprenontoj je tri ĝis kvar miloj.

Eĉ Varsovio ne havas salonon por kvar mil personoj.

Nek havis Florenco. Tie oni decidis pri provizora solvo. Simile okazos en Bjalistoko. La Estraro de UEA akceptis proponon de la bjalistokanoj starigi grandegan tendon kun ĉiuj necesaj instalaĵoj. La urbo promesis financan partoprenon.

Ĉu Vi dormis bone en Bjalistoko?

Bonege! Imagu, mi loĝis en hotelo, kiu situas en Zamenhof-strato. Ĝi estas nova, malgranda, sed eleganta konstruaĵo kaj konsiderinde plibeligis la straton. Cetere preskaŭ vid-al-vide troviĝas tabulo kun granda foto, kiu prezentas la iaman naskiĝdomon de mia avo. Ĝuste situintan tiuloke. Mi eksciis, ke sur la blinda muro de apuda domo oni planas pentri fenestrojn kaj ene de ili unuopajn membrojn de la tiama familio Zamenhof. Bele aspektas ankaŭ la placo, sur kiu troviĝas monumento al Ludoviko Zamenhof.

Bjalistoko havis iam grandan planon pri konstruo de Monda Zamenhof-Centro. Ĉu la planata kongreso permesos revivigi la ideon?

Ĝuste pri tio mi parolis interalie kun la marŝalo Piontkowski. Li promesis disponigi sufiĉe vastan ekzistantan konstruaĵon en la urbocentro por aranĝi tie la Esperanto-Centron Ludoviko Zamenhof. Ĝi estos ĉefe muzeo de Esperanto kaj unu el la urbaj vidindaĵoj. Cetere Bjalistoko abundas je interesaj monumentoj. La plej grava estas belega rezidejo de la magnata familio Branicki, vera perlo de la baroka arkitekturo. Aliaj allogaĵoj troviĝas ekster la urbo. Bjalistoko situas centre de belega naturo. La regionon oni kutimas nomi “verda pulmo de Pollando”.

Mi aldonu, ke Podlahion karakterizas diverseco kultura, nacia, religia.

Iom simile kiel dum la infaneco de mia avo. Ne miru, ke mi multe esperis pri okazigo de Universala Esperanto-Kongreso en Bjalistoko, dum kiu kunvenos “ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj”.

Interparolis: Roman Dobrzyński

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Ludoviko C. Zaleski-Zamenhof, Jarosław Parzyszek kaj Roman Dobrzyński

Ĉu vi estas membro de Societo Zamenhof?

Ni ĉiuj amas nian Esperanton, kaj ni deziras, ke tiu bebo kresku kaj prosperu. Jen mi havas por vi sugeston.

Ĉu vi rimarkis en la julia-aŭgusta numero de la revuo la spezokonton de UEA? Vi certe kontentis vidi, ke ĝi estas en preskaŭ kompleta egaleco: en la jaro 2006 UEA ne elspezis pli da mono ol ĝi enspezis.

Nu, bone: tio montras bonan mastrumadon. Sed, verdire, UEA ne enspezis multan monon entute — certe ne sufiĉan monon por organizaĵo, kiu celas signifan socian efikon. Se oni konsideras la kostojn ligitajn al la regula agado de la Asocio — produktado de la revuo, salajroj, la Jarlibro, la Libroservo, la retpaĝaro, libroeldonado, la biblioteko, la domo — oni tuj rimarkas, ke restas malmulto por la disvastigo de Esperanto, la informado, la reprezentado de UEA en internaciaj organizaĵoj, la instruado de Esperanto. UEA ja havas ankaŭ siajn diversajn specialajn fondusojn por specifaj funkcioj, kaj ĝi ja havas sian kapitalon (kies enspezoj siavice havas lokon en la spezokonto), sed baze ĝia bonfarto dependas de la jarkotizoj pagataj de la (tro malmultaj) membroj, kaj tiuj kotizoj esence kovras nur la rutinajn elspezojn.

Niaj kotizoj sufiĉas por subteni la rutinan laboron de nia Asocio, sed ne por ebligi veran salton antaŭen.

Multaj membroj de la Asocio kapablas pagi pli ol nur bazan kotizon. Kelkaj el ili donacas plian monon por specialaj celoj diversaj — sed apenaŭ por la ĝenerala funkciado de la Asocio.

Sciante, ke multaj niaj membroj deziras fari pli, oni fondis antaŭ multaj jaroj la tielnomatan Societon Zamenhof.

En la Jarlibro 2007, sur paĝo 7, vi trovos anoncon pri Societo Zamenhof (vidu ĉi-apude). Societanoj pagas pli altan jarkotizon, kiu estas uzata por subteni tiun salton antaŭen al kiu mi ĵus aludis. Per via aliĝo al tiu Societo vi kontribuas al tiu parto de la laboro, kiu estas pli ol rutinaĵoj.

Se vi trafoliumos la ceteron de la Jarlibro, vi rimarkos informojn pri amaso da diversaj malpli rutinaj agadoj de UEA. Sen nia Societo Zamenhof, tio ne eblus.

Baldaŭ vi pagos vian jarkotizon por la jaro 2008. Pensu tiam pri la eblo, per iom pli granda financa streĉo, aliĝi al Societo Zamenhof — tiel garantiante la pli sekuran kaj sanan kreskon de nia bebo Esperanto en la venonta jaro. Jen nepo, kiu certe vin benos!

Humphrey Tonkin iama prezidanto de UEA

Junularo en Jokohamo

Ni lernu de niaj gejunuloj

Antaŭ kelkaj jaroj Universala Kongreso ne estis vere universala. Kompreneble estis pluraj programeroj, emociplenaj momentoj, internacia kaj amikema etoso..., sed io mankis. Tiu io estis la junularo. Ŝajnas ke tiutempe UK estis por junuloj kiel akvo por katoj, aŭ kiel dezerto por fiŝoj.

Bonŝance, iom post iom, UK fariĝis vere universala, kun vigla partopreno de multaj junuloj el diversaj landoj kaj kun oficiala organizado de la junulara programo.

La japanaj amikoj multe laboris por la ĉi-jara UK kaj tute ne forgesis pri junulara programo, kiu eĉ estis la plej grava parto de la programo, laŭ mia vidpunkto.

Mi ne volas nei la gravecon de la kongresa temo, mi ne intencas subtaksi la buntajn renkontiĝojn de la fakaj asocioj, la komitatkunsidojn, la klerajn universitatajn prelegojn aŭ la klerigan lundon, samkiel mi ne opinias la junularan programon interesa nur ĉar mi renkontis multajn samaĝulojn kaj kune festis kaj ĝuis la kongreson.

Kvankam la ampleksa, bunta kaj intereskapta junulara programo jam sufiĉus por plene gratuli la junajn japanojn pro ilia laboro, ili ne nur faris tion, sed sukcesis en tiu tasko kie la oficiala programo ofte (por ne diri ĉiam) fiaskas: malfermiĝi al la ekstero.

UK estas kutime fermita kongreso, kaj tre malofte oni sukcesas organizi ion publikan. Ŝajnas ke la esperantistoj pli kaj pli ŝatas amikumi en la granda rondo familia, multe pli ol organizi publikajn aranĝojn por diskonigi nian lingvon.

Kiom utilas al Esperanto la plurhoraj (ne)pacaj bataloj de la komitato pri regularoj kaj elektoj, kaj kiom la plurminuta diskuto pri strategio pri informado kaj instruado?

Dum en la luksa kongresejo aro da homoj interbabilis inter si, eble ne kiel religia sekto, sed tutcerte kiel fermita elito, en la aliaj kongresejoj, prizorgataj de la junularo, okazis multaj publikaj kunvenoj, kun la partopreno de multaj ne-esperantistoj, kiuj entuziasmiĝis pri la lingvo kaj la movado. Ĉu eblas entuziasmiĝi vidante nur la UK-afiŝon? Malfacile... Multe pli verŝajne se oni trovas en Esperantujo ion similan al siaj interesoj.

Mi skizos nur kelkajn ekzemplojn, por montri la sukceson de la japana agmaniero. Tre populara aranĝo estis poezia vespero, en kiu partoprenis 220 homoj. Inter ili pli ol 50 estis japanaj neesperantistoj. La kongresa kuriero Ondas Jokohamo skribas: “Iu japana ne-esperantisto konfesis, ke ŝi ĝis nun pensadis, ke Esperanto estas mortinta lingvo, tamen nun eksciis, ke ĝi ja estas vivanta lingvo”. Ĉi tio estis ebla nur per la grava laboro de la junuloj, kiuj sukcesis ne nur aranĝi sukcesan poezian vesperon, sed, pli grave, sukcesis venigi tre faman japanan poeton, reklami pri la evento kaj malfermi la programeron al ĉiuj interesitoj.

Grava aranĝo, kiu estu ekzemplo por la aliaj fakaj asocioj, estis la vegetara lunĉo, organizita en la kadro de la junulara programo. La landa reprezentanto de Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio ne nur organizis lunĉon por vegetaranaj esperantistoj, sed sukcesis kunlabori kun la loka kaj landa vegetarana asocioj. Ĉeestis eĉ la direktorino de la Japana Vegetarana Asocio, kiu prelegis dum la lunĉo. Tiamaniere eblis kunlabori kaj prezenti Esperanton al la ekstera publiko.

Tria kaj lasta ekzemplo, kvankam oni povus plenigi la tutan revuon per la multaj mirindaj agoj de la junularo, estas “Muzike Interkulturi”, grandioza koncerto en vera koncertejo, kun tiom da partoprenantoj ke ne ĉiuj trovis sidlokon. Ankaŭ en tiu ĉi kazo, multaj homoj el la publiko ne estis esperantistoj, verŝajne neniam aŭdis pri Esperanto antaŭe, aŭ havis misinformojn pri ĝi. Tie eblis prezenti kvalitan koncerton, montrante al la publiko rektan ekzemplon kion eblas fari per Esperanto kaj, eĉ pli grave, montrante viglan kaj vivantan lingvon kaj movadon.

Menciindas ke la junularo sukcesis havi bonajn rilatojn kun la urbaj instancoj por havi la uzon de la junulara kongresejo kaj sukcesis havi senpagan retkonekton tie (male al la oficiala kongresejo).

Se oni volas ke Esperanto pluvivu en bonfarto kun multaj esperantistoj, oni devas lerni de la junularo. La UK ne plu estu ludilo por esperantistoj, sed grava okazo por prezenti Esperanton, serioze kaj profesie, al la ekstera publiko.

Koran dankon al Yayoi kaj al Mayko pro ilia grava laboro. Ĝi estu ekzemplo por la venontaj UK-oj!

Francesco Maurelli

Nitobe-Simpozio 2007

Diskuto pri eŭropaj lingvoj kaj aziaj nacioj

La 5-a Nitobe-Simpozio okazis en Tokio, Japanio, la 2-an kaj 3-an de aŭgusto, ĵus antaŭ la UK en Jokohamo.

Fakuloj — kaj esperantistoj kaj neesperantistoj — kunvenis en la Sophia-Universitato por diskuti la temon Eŭropaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo. La baza deirpunkto de la simpozio estis, ke en la procezo de moderniĝo en Azio, eŭrop(deven)aj lingvoj rolis ŝlosile kaj ke eŭropaj lingvoj iĝis parto de la azia historio kaj integra parto de la azia nuno. La simpozio do celas prilumi la rolon kaj perspektivon de la jam enradikiĝintaj eŭropdevenaj lingvoj en Azio, inkluzive de Esperanto. Kvankam ne parto de la UK, la simpozio fakte pritraktis la lingvan dimension de la kongresa temo: Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.

La simpoziejon plenigis pli ol 200 interesatoj, inter ili konataj fakuloj pri lingva politiko kaj edukado en Japanio. La pli ol 30 invititaj prelegantoj kaj komentantoj diskutis dum la unua tago la temojn Problemoj kaj defioj de lingva politiko en Azio kaj La rolo de eŭropaj lingvoj en la evoluo de aziaj landoj, kaj, dum la dua tago, la temojn La angla en Azio? enradikiĝo kaj kontraŭstaro, Identeco, lingvaj rajtoj kaj transnaciismo en Azio kaj Plurlingvismo kaj interpontado.

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvoproblemoj (CED) kaj la Eŭropa Instituto de la Sophia-Universitato respondecis pri la organizado de la simpozio, kune kun Japana Esperanto-Instituto (JEI) kaj Simul International a.k., renoma entrepreno por interpretado kaj tradukado. La simpozio okazis danke al subvencioj de JEI kaj de Esperantic Studies Foundation.

La Nitobe-Simpozio portas la nomon de Nitobe Inazô (1862-1933), Ĝenerala Sub-Sekretario de la Ligo de Nacioj, kiu strebis al lingva egaleco kaj lingva justeco en tiu organizaĵo. Inkluzivante Esperanton kiel diskuttemon kaj laborlingvon, la simpoziaro celas, en aktuala kunteksto, revivigi kaj daŭrigi la diskuton kiun li ekigis siatempe. La unua Nitobe-Simpozio okazis en Prago en 1996. Postaj simpozioj okazis en Berlino (1999), Pekino (2004) kaj Vilno (2005).

La simpoziaj lingvoj estis Esperanto, la japana kaj la angla. La organizantoj aranĝis samtempajn interpretadojn ĉiudirekte, parte eĉ en la japanan gestolingvon. La partoprenantoj aprezis la bonegan kvaliton de la interpretado. Efektive, krom la alta kvalito de la kontribuaĵoj mem, la tuta organizado de la simpozio rezultigis tre pozitivajn reagojn.

La barata sociolingvisto E. Annamalai rimarkigis: por mi, persone, apudmeti Esperanton kaj la anglan kiel mondajn lingvojn, ĉiu kun siaj propraj apogantoj kaj filozofioj, donis novan perspektivon pri ambaŭ.... La komuna prizorgo en Azio estas kiel ekvilibrigi jenajn vidpunktojn: vidi la anglan kiel disponiganton de modeloj por la moderniĝo de aziaj lingvoj; kaj vidi la anglan kiel uzurpanton de ilia statuso kaj socia rolo, kiu malhelpas ilian evoluigadon.

Humphrey Tonkin prinotis, ke kontraste al la eŭropa situacio, kie la Eŭropa Unio kaj ties politiko formas kadron por diskuti pri lingvopolitiko en Eŭropo — kaj ankaŭ por realigi tiun lingvopolitikon — en orienta kaj suda Azio mankas regiona lingvopolitiko entute. Sekve, la simpozio metis sur la tagordon ion komplete novan, nome la internaciajn lingvofluojn de la regiono, kies postsekvoj povus esti tute interesaj.

Tove Skutnabb-Kangas, konata aktivulino pri lingvaj homaj rajtoj, resumis sian kontenton pri la simpozio jene: amasoj da interesaj homoj kaj referaĵoj, okazo renkonti malnovajn amikojn, tre malmulte da tempo, kiel kutime, sed bonege organizita: dankegon!

La resumoj de la prelegoj legeblas en la simpozia retejo ĉe www.info.sophia.ac.jp/g-areas/nitobe2007esp.htm. Oni planas publikigi la aktojn de la simpozio.

A. Giridhar Rao

Akademio de Esperanto

AdE raportis kaj respondis

Kiel kutime, la publika kunsido de la Akademio de Esperanto altiris multe da publiko. Laŭ tradicio, en la komenco 15 akademianoj (inkluzive 5 ĵus elektitajn novulojn) prezentis sin.

Vicprezidanto Brian Moon rakontis, kiel funkcias la Akademio, kaj tralegis adiaŭan leteron de Geraldo Mattos, kiu ne plu kandidatiĝis al la posteno de la Prezidanto.

Direktoro de la Sekcio “Ĝenerala Vortaro” Bertil Wennergren raportis pri la aprobita 9-a Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, kiu entenas 209 vortojn kun difinoj en Esperanto. En la nova tri-jara periodo la Sekcio laboros pri la 10-a kaj eble ankaŭ pri la 11-a Oficialaj Aldonoj kun malpli grandaj kvantoj da pridiskutotaj vortoj. Li atentigis, ke uzindaj en la praktiko estas ne nur la Fundamentaj kaj Oficialaj vortoj; tamen la Fundamentaj kaj Oficialaj vortoj estas kernaj por la lingvo kaj troviĝas en la Akademia vortaro, kiun la Akademio de Esperanto prilaboras dum multaj jaroj kaj intencas prilabori ankaŭ estontece.

La tralegita raporto de la Sekcio “Faka Lingvo” (Direktoro Marc Bavant) traktis la pasintjaran Terminologian Forumon en Florenco, diskuton pri la scienca vortprovizo, difinadon de kriterioj de akcepto de terminoj, rilatojn kun Vikipedio kaj Reta Vortaro. La Sekcio serĉas fakajn kunlaborantojn.

La tralegita raporto de la Sekcio pri kontrolado de lerniloj (Direktoro Marc Bavant) menciis kontrolon de du kursoj de la reta portalo Lernu! Oni planas kontroli brazilan retkurson kaj eble pliajn kursojn.

Direktoro de la Sekcio “Prononco” Probal Dasgupta voĉlegis la decidon de la Akademio “Pri apartaj teknikaj bezonoj rilate al niaj alfabeto kaj ortografio”, kiu indikas, ke uzado de surogataj alfabetoj estas nura teknika rimedo, ne celanta reformon de la ortografio de Esperanto; kiam ĝi neniel kaŭzas konfuzon, oni ne rigardu ĝin kiel kontraŭ-Fundamentan.

Gvidanto de la Sekcio “Konsultejo” Boris Kolker, kiu kandidatas al la posteno de Direktoro de la Sekcio, rakontis, ke la Sekcio estas kreita kiel fenestro, tra kiu la publiko povas rapide ricevi respondojn pri komplikaj demandoj, kies solvoj estas malfacile troveblaj en bonaj gramatikoj kaj vortaroj. La respondoj de la Konsultejo estas ne oficialaj decidoj de la Akademio, sed privataj opinioj de grupo de kompetentaj akademianoj kaj havas nur rekomendan karakteron. La Konsultejo jam respondis al multaj demandoj kaj pretas konsili pli en la estonteco, ekzemple, redaktorojn de gazetoj, kiuj urĝe bezonas konkretajn lingvajn solvojn.

Humphrey Tonkin, kiu kandidatas por la posteno de Direktoro de la Sekcio “Literaturo” notis, ke la celo de la Sekcio estu ekzamenado de la tuta fenomeno de la literatura lingvo. Li substrekis la gravecon de kreo de sinteza historio de la Esperanta literaturo, kio ĝis nun ne ekzistas.

En la restinta tempo venis tri demandoj de la publiko, al kiuj akademianoj donis respondojn, kiuj havas privatan karakteron.

Demando: Multaj esperantistoj, eĉ eminentaj, havas neĝustan prononcon. Respondo: Kompreneble, ni ĉiuj alstrebu ian modelan, norman prononcadon, sed la normo estu sufiĉe vasta, por ke ĝi allasu iom da diverseco. Se oni konscias, ke oni devas komprenigi sin al la kunparolanto, oni facile tenas sin interne de tiu vasta normo.

Demando: Ĉu la verbo “kosti” estas transitiva? Respondo: Ne, la verbo “kosti” estas netransitiva; ĝi ne fariĝas pasiva participo; la vortoj, kiuj staras post ĝi, estas ne objektoj, sed komplementoj.

Demando: UEA devas ellabori fiksitan regularon pri la interpunkcio. Respondo: Ne estas la afero de UEA, nek de la Akademio de Esperanto ellabori fiksitan regularon pri la interpunkcio. Sed pli-malpli klaraj reguloj estas ellaborindaj, kvankam ili ne devas esti tro rigoraj en la nuna tempo. La gazeto “Monato” havas sekvindan regularon pri la interpunkcio kaj konvencioj; tiu regularo troveblas en la retejo de “Monato”.

Boris Kolker

[FORIGITA!: bildo]

Kelkaj akademianoj dum unu el la kunsidoj en Jokohamo

Teatro

La monodramo Galileo

La kongreslibro promesis teatraĵon bazitan sur la Vivo de Galileo de la germana dramisto Bertolt Brecht. La spektantaro ricevis multon pli kaj, samtempe, multon malpli.

La unuhora spektaklo konsistis ne nur el la promesita teatraĵo sed ankaŭ el eta sinprezento flanke de la ĉefa aktoro, Saša Pilipović; el amuzeta sed esence bagatela skeĉo (titolon kaj aŭtoron mi ne kaptis: mankis programaj mencioj) pri edzino, kies edzo supozeble fordiboĉetas kun bibliotekistino: aktoris Tereza Kapista; kaj el voĉlegata historio pri Galileo — ĉi-lasta superflua, unue, ĉar la historio de Galileo estas relative bone konata kaj, due, ĉar kiam finfine komenciĝis la duonhora Brecht-adaptaĵo, ĝi entenis en drama formo plejparte ĉion, kio ĵus estis voĉlegata.

Tamen impone kaj profesie prezentis Pilipović la Galileo-monodramon. Muzikon, kanzonojn, filmerojn kaj pupojn li uzis por skizi la batalon de la renesanca sciencisto kaj raciisto kontraŭ la obskurantismo de la romkatolika eklezio. Tiamaniere la teatraĵo — esperantigita de Tereza Kapista — liveris interesan studaĵon, kiel eblas al solaktoro ekspluati la rimedojn de la teatro. Tamen teĥnikaj trukoj ne garantias bonan dramon kaj ne povas anstataŭi teatran bezonon pri emocioj, internaj konfliktoj, memduboj. Plejparte forestis ecoj tiaj: prezentiĝis malpli dramo ol seka leciono pri historio. Kulpas ne la aktoro: kulpas la adaptaĵo.

Cetere, ĝis la fino de la teatraĵo, enŝoviĝis — supozeble por plaĉi al verda publiko — propagando krude Esperanta. Jenas la mesaĝo: samkiel mi, Galileo, luktas kontraŭ mezepokuloj, kiuj rifuzas kredi, ke la suno, ne la tero, centras en nia universo, do same vi, esperantistoj, luktas kontraŭ nuntempuloj, kiuj rifuzas akcepti la zamenhofan lingvon. Viaj ideoj flugu tra la mondo kiel etaj steloj ...’ kaj jen, sursceneje, ekbrilas verda stelo. Sendube, al kelkaj verdsteluloj, plaĉas efektoj tiaj: sed ĉu esperantistoj ne sufiĉe plenaĝas por mem kapti ligon inter la ‘herezulo’ Galileo kaj sia propra, ‘hereza’ lingvo?

El la teatraĵo mi kunportis alian mesaĝon. Ni herezuloj, kiuj taksas originalan dramarton Esperantan fleginda, galilee luktu por ĝi, ne akceptante la dogmon, ke dum internaciaj kongresoj valoras nur tradukitaj aŭ adaptitaj naciaj dramoj. Do nepras demandi, kial dumkongrese ne estis prezentata Korvo — brila, mult-tavola unuaktaĵo originale verkita en Esperanto en 1936 de la japana dramisto Tabata Kisaku? Japana teatraĵo de japana esperantisto dum japana kongreso ... malgraŭ la allogeco de Brecht, malgraŭ la ĉarmo de verdaj steloj, jen estus spektaklo vere inda je la talentoj de Saša Pilopović kaj aliaj. Hontinde, tamen, okazo mistrafita. Tiamaniere ne progresos nia originala dramarto.

Paul Gubbins

[FORIGITA!: bildo]

Tereza Kapista kaj Saša Pilipović

Premio, subvencio kaj trofeo

Dum la fermo de la Jokohama UK estis solene anoncitaj la ricevantoj de la tradiciaj movadaj premio, subvencio kaj trofeo.

Premio Deguĉi estas “esperantista pacpremio” aljuĝata ekde 1987 pro agado, kiu pere de Esperanto antaŭenigas internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de Onisaburo Deguĉi kaj Lazaro Ludoviko Zamenhof. Ĉi-jare ĝin ricevis pastro Duilio Magnani el Italio. Dum jardekoj li rilatis kun esperantistoj en evoluantaj landoj, precipe en Afriko, kaj helpis ilin plurmaniere kaj rilate al Esperanto kaj rilate al ceteraj viv-bezonoj, i.a. per perado inter ili kaj neesperantistaj donacantoj. Ĉar pastro Magnani ne povis ĉeesti en la UK, la transdono okazos en la novembra Malferma Tago de la CO.

Subvencio Cigno estas donacita de s-ro Etsuo Mijoŝi por helpi konkretajn projektojn en ekonomie malfortaj landoj. La Estraro de UEA disponigas por ĝi 500 000 enojn (ĉ. 2950 eŭroj) jare. Ĉi-jare ĝi estis aljuĝita por du projektoj. Kuba Esperanto-Asocio ricevos ĝis 1000 eŭrojn por pagi la eldon-kostojn de longe atendata lernolibro. Julián Hernández, komitatano de UEA, estas la ĉefa aŭtoro kaj kunordiganto de la kunlaborantoj por tiu ampleksa libro por bazaj kursoj. La resto iros al la agado “Lingvo de Paco” de UEA por helpi aranĝi en la jaro 2008 kunvenon de esperantistoj el ĉiuj landoj kaj religiaj grupoj de Meza Oriento en lando neŭtrala, Armenio, por ekestigi dialogon inter ili. La projekton prizorgos komitatano Renato Corsetti.

Trofeo Fyne estas premio al la landa asocio, en kies lando okazis la plej granda proporcia kresko de la individua membraro de UEA aŭ kiu alimaniere kontribuis al la plifortigo de UEA. Ĉi-jare ĝin ricevis Unuiĝo Franca por Esperanto. Francio tradicie staras pinte de la statistiko de UEA kaj la reto de delegitoj estas tie unu el la plej vastaj en la mondo. UFE gajnis la Trofeon jam en 1985. Ĉi-foje ĝi estis premiita pro la konstanta kaj vasta informa agado pri Esperanto en Francio dum la lasta jardeko per rimedoj daŭre modernigataj. La informadon al la ĝenerala publiko UFE kombinas kun modela agado ĉe politikistoj kaj francaj membroj de la Eŭropa Parlamento.

Kanado 2008: Amerikoj kongresos!

La Sepa Tutamerika Kongreso de Esperanto (TAKE) en Montrealo, Kebekio, Kanado, 12-18 julio 2008: Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj: Diverseco por daŭripova evoluigo de la Amerikoj.

En 1994, dum la 79-a UK en Seulo estis kreita la Amerika Komisiono de UEA por plivastigi la kunlaboron inter la landaj movadoj de la regiono kaj apogi grupojn kaj izolulojn en landoj sen organiza strukturo aŭ kun malforta movado.

Ameriko estas kontinento kun apartaj trajtoj, i.a. neekzisto de vera lingva problemo en vasta regiono, komuna kultura fono, analfabeteco de sufiĉe multnombraj popolamasoj, kaj ekonomiaj malfacilaĵoj, kiuj en multaj landoj malhelpas aliron al novaj teknologioj kaj vojaĝadon.

La Komisiono provis helpi latinamerikajn esperantistojn ekz. partopreni UK-ojn kaj volontuli en la CO de UEA. Por realigi tiujn k.a. agadojn ĝi varbis donacojn por Fondaĵo Ameriko.

Regionaj kongresoj estas prioritata tasko por la Komisiono. Ili estas forumo, kie amerikanoj povas kundividi spertojn, pritaksi sian agadon kaj plani la estontecon je regiona nivelo.

Kanado akceptis okazigi la 7-an TAKE en Montrealo 2008. Tiel ĝi ebligis kontinuecon de tiu regiona evento, fundamenta kontribuo de la amerika movado al la monda movado.

Montrealo kaj ties Universitato de Kebekio ofertos malmultekostajn loĝejojn. Pri la kongresa temo okazos serio da prelegoj kaj tri-aŭ kvartaga “praktikumo” por pli konkrete studi la problemaron kaj, interalie, ĝian signifon por esperantistoj. Ne mankos kulturaj kaj klerigaj programeroj, ekskursoj ktp.

Tamen, granda defio estos la reprezentiĝo de Latina Ameriko. Granda potencialo de elstaraj movadanoj troviĝas en la centra kaj precipe suda parto de la kontinento. Fondaĵo Ameriko ne povas alfronti nun subvenciadon de nepagipovaj esperantistoj, inter kiuj estas multaj talentaj kaj entuziasmaj gejunuloj k.a. estontaj gvidantoj de la movado.

Ni elkore invitas ĉiujn esperantistojn, ne nur amerikajn, partopreni la 7-an TAKE en Montrealo 2008 kaj laŭeble kontribui al Fondaĵo Ameriko por partoprenigi latinamerikajn aktivulojn en tiu evento.

Ni atendas vin en Montrealo 2008!

Maritza Gutiérrez González

Jubilea IKU en Jokohamo

Naŭ prelegoj, tri kursoj, centoj da aŭskultantoj, cent ekzempleroj de la IKU-libro — jen statistiko de la Internacia Kongresa Universitato dum la Jokohama UK.

La Internacia Kongresa Universitato ĉi-jare festis sian sesdekan datrevenon. Ĝi ofertis al la kongresanoj altnivelajn klerigajn eblojn per prelegoj pri variaj temoj: astronomio, medicino, filozofio kaj la kongresa temo. Okazis tri kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), kiuj konsistis el po tri prelegoj: enkonduka IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la aŭskultantoj povis pli profunde kaj vaste konatiĝi kun la temo. Ĉi-jare la plimulto de la prelegantoj estis el la orienta Azio: kvar japanaj kaj unu ĉina. Pli ol cent kongresanoj plenigis la salonon Lapenna dum la IKU-inaŭguro, kiun malfermis Amri Wandel per trarigardo de la IKU, kaj la rektoro Hitosi Gotoo, kiu prezentis la prelegontojn. Sekvis la unuaj du prelegoj, de Wandel (Orienta Astronomio) kaj Vergara (Malegalecoj je sano). Dum la sekvaj tagoj okazis la ceteraj prelegoj, de Sibayama (Geografia Informo-Sistemo), Macko (Orient-okcidenta dialogo laŭ Heidegger), Gotoo (La Vortaro por Lernantoj), Lee (Kapitalismo kaj Konfucea kulturo), Yamasaki (Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto), Zhu En (kiun anstataŭis samlandano pro malsano, pri Bakin kaj Esperanto) kaj Goro (Malplimultaj lingvoj — ekonomiaj malvenkintoj?).

Okazis ses daŭrigaj AIS-prelegoj. Fine de la AIS-kursoj estis ekzamenoj kaj la sukcesintoj ricevis AIS-ateston pri la kurso.

La jubilea IKU-libro (120 paĝoj, 9 preleg-tekstoj kun bildoj kaj resumoj en la angla, franca kaj japana kaj plurlingva eseo pri IKU kaj Scienco, red. A. Wandel) furoris en la libroservo kaj dum la prelegoj. 80 ekzempleroj estis forvenditaj en la unuaj tri tagoj. Kvankam la stoko de Jokohamo elĉerpiĝis, unuopaj ekzempleroj ankoraŭ estas mendeblaj ĉe UEA.

Amri Wandel

Oomoto-postkongreso en Ajabe

Unu el la plej popularaj fakaj kunvenoj dum la UK estas la prezentaĵo de Oomoto, kie kongresanoj povas spekti japanajn tradiciajn artojn kiel te-ceremonio, flor-ornamado kaj kimono-vestaĵoj.

Post la UK en Jokohamo okdeko da kongresanoj havis la okazon sperti multe pli longan kaj intiman konatiĝon kun Oomoto dum la kvartaga kunveno “Bonvenon al Oomoto 2007”.

Tuj post la fermo de la UK la rapidega ŝinkansen-trajno prenis la partoprenantojn al la spirita centro de Oomoto en la urbo Ayabe [Ajabe], apud Kyoto. Ekde la amika akcepto en la stacidomo oni sentis la specialan etoson de amikeco, trankvilo kaj harmonio. La tradiciaj japanaj dormejoj, la apliko de japanecaj kutimoj dum manĝoj, lavado kaj ĉiutaga konduto, donis la impreson de transiro al alia dimensio, kie la tempo preskaŭ haltigis sian kuradon. Surmetante la jukaton (malpeza somera robo) post bano en la japanstila komuna varma banejo, mi havis la impreson de kunfandiĝo kun orienta vivstilo, preterlasante la haston kaj premon de la ĉiutaga vivo en la okcidento. Ĝi estis agrabla kontrasto al la ege okupita kongresa semajno, sed tamen ne tute mala: oni parolis kaj vivis per la sama lingvo, kun pluraj el la konataj geamikoj. Por mi estis kvazaŭ fermo de cirklo: vizito en Oomoto-centro en Kameoka estis unu el la plej fortaj spertoj de mia unua vizito en Japanio antaŭ 27 jaroj. Agou Takaŝi, ĉeforganizanto de la nuna evento, restas bona amiko de post la tiama vizito. Ĉi-foje la sperto estis eĉ pli forta, kvankam multo estis simila. En la mateno de la dua tago okazis impona kaj kortuŝa inaŭguro. La partoprenantojn akceptis la kvina spirita gvidantino Kurenai Deguĉi. Tre afabla, ĉarma kaj klera juna virino. Ŝiaj energio kaj entuziasmo pri apliko de Esperanto jam rezultigis senteblan kreskon dum la kvin jaroj ekde ŝia enoficiĝo. Barbara Pietrzak legis la saluton de Renato Corsetti nome de UEA, kaj mi donacis al Kurenai la IKU-libron de Jokohamo, komparante kun la apliko de Esperanto ĉe Oomoto por siaj spiritaj celoj al la apliko de E-o por scienco ĉe Internacia Kongresa Universitato. Posttagmeze okazis prelegoj pri Oomoto kaj ĝiaj principoj. En la vespero estis vizito al diversaj tradiciaj japanaj metiejoj — te-ceremonio, ceramikaĵoj, kie la gastoj povis ornami propran tason, kaj teksaĵoj.

La tria tago estis por mi la plej interesa. Matenaj trejnado de kaligrafio kaj Aikido (orienta batal-arto), kaj posttagmeze veturado al Kameoka — la dua centro de Oomoto — por bunta festivalo kaj konkurso de la tradicia danco Miroku. Ĉiuj esperantistoj ricevis persone kudritajn jukatojn kaj japanstilajn lignajn pantoflojn. Post ioma trejnado kaj ekzercado pluraj el ni povis sufiĉe lerte danci kaj eĉ starigis kelkajn teamojn por la konkurso. Nia teamo eĉ gajnis premion. Ni vizitis la faman monumenton de Oomoto kun la tri principoj: “Unu Dio, unu Mondo, unu Interlingvo”.

La lastan tagon okazis la Uta-festo — somera Oomoto-ceremonio, kiun por la gastoj oni gvidis tute en Esperanto. Inaŭguris ĝin Kurenai Deguĉi, kiu faris resuman paroladon de la tuta aranĝo. Aparte speciala por la kvar israelaj partoprenantoj estis la deklaro pri la intenco de Oomoto okazigi Uta-feston en Jerusalemo. Kvankam mi ne estas religiema, la Uta-festado estis por mi (kaj por multaj aliaj el la gastoj) kortuŝa sperto kaj taŭga kompletigo de la tuta kunveno, ĉar iasence ni ja ĉiuj dividas la verdan religion.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Barbara Pietrzak kaj Amri Wandel apud Oomoto-monumento en Kameoka.

Recenzoj

La Verko

Universalaj Lingvoj en Svislando. Andreas Künzli. La Chaux-de-Fonds: SES/CDELI, 2006. 1129 p. 24cm. ISBN 2970042525. Prezo: € 66,00

Post multjara esplorado la svisa interlingvisto Andreas Künzli (n. 1962) lanĉis en la mondon sian kolosan interlingvistikan verkon. En ĝi la aŭtoro sisteme kaj detale kolektas, prilaboras, prezentas kaj komentas homojn, faktojn kaj eventojn pri la historio de la planlingvaj movadoj en Svislando, precipe de Esperanto, sed ankaŭ de Volapük, Ido, Occidental-Interlingue kaj Interlingua, kaj eĉ de malpli konataj projektoj.

La verko estas tre ampleksa kaj bunta. Ĝin malfermas kvar antaŭparoloj. En la kvara Künzli prezentas la metodikajn aspektojn de sia projekto. Tre grava kaj leginda teksto, en kiu li skribas i.a. ke La historiisto devas okupiĝi pri la kaŭzologio, por fine eltrovi la historian veron, sen apliki ideologian historiismon, sen transformi la historion al propagando, sen krei el ideologio eĉ utopion aŭ mitologion. (p. 28).

La antaŭparolojn sekvas sep enkondukaj tekstoj en la kvar oficialaj lingvoj de Svislando plus (sen evidenta kialo) la angla, verkitaj de Künzli (pri la planlingvaj movadoj tutmonde kaj en Svislando), C. Gacond (pri tutmonda humanismo), C. Piron (pri la komunikmetodoj ĉe internaciaj organizaĵoj kaj pri Esperanto kiel nova formo de humanismo), T. Carlevaro (pri interlingvistiko) kaj A. Baur (pri la romanĉa kiel planlingvo).

La enkondukajn eseojn sekvas kvin sekcioj, dediĉitaj al la kvin ĉefaj planlingvoj laŭ kronologia apero, kaj sesa pritraktanta malpli konatajn projektojn kaj ceterajn planlingvajn temojn. Temas pri la torso de la verko, pri la propre enciklopedia parto. La Esperanta sekcio kompreneble estas la plej ampleksa (358 p.), sekvata de tiuj pri Ido (22 p.), Occidental-Interlingue (14 p.), Volapük (11 p.) kaj Interlingua (8 p.). La sesa sekcio, surprize longa (32 p.), pritraktas 30 projektojn. La sekcioj konsistas el apartaj artikoloj alfabete ordigitaj, pritraktantaj la individuojn (ĉirkaŭ 500), grupojn, societojn, gazetojn, verkojn, domojn, urbojn, kongresojn, ejojn, iniciatojn kaj objektojn kiuj armaturas la longan kaj vervan aktivadon de la planlingvaj movadoj en Svislando.

La ses menciitaj sekcioj konsistigas la propre Künzli-an parton de la verko. La aŭtoro mem verkis ĉiujn artikolojn, en Esperanto, per stilo klara, flua kaj plaĉa, kiu feliĉe kontrastas kun la pezaj vortumoj de multaj el la paĝoj de Esperanto en Perspektivo. Mi ne povas eviti komparon ankaŭ kun la fama Enciklopedio de Esperanto, kies artikoloj, kvankam skribitaj per flua lingvaĵo, ofte konsistas nur el teda sinsekvo de datoj, eventoj, postenoj kaj verkoj. En la enciklopedio de Künzli, kontraste, la artikoloj estas variaj kaj vivecaj, kvankam ne malpli science ellaboritaj.

Künzli, kiel talenta enciklopedia verkisto, metas la individuojn en la centron de la historio prezentante ne nur ties agojn, sed ankaŭ ties pensojn, hezitojn, aspirojn kaj dezirojn, ĉiam surbaze de dokumentoj, sen spekulativo, sen fantazio. La individuoj aperas ne nur kiel historiaj agantoj aŭ plenumantoj, sed ankaŭ kaj eĉ precipe kiel personoj, kun siaj meritoj kaj virtoj sed ankaŭ kun mankoj, kapricoj kaj manioj. Tial li ne hezitas prezenti ankaŭ faktojn kaj eventojn kiujn aliaj historiistoj — pli kabinetaj kaj severaj — eble opinius “minoraj”, aŭ eĉ anekdotaj.

Alia rifo kiun historiistoj ne ĉiam sukcesas eviti estas ia (sub)konscia ideologiigo de la historiaj aktoroj kaj scenaro. Ĝin ne sukcesis eviti Drezen (1892-1937) en pluraj partoj de sia cetere tre bona Historio de la mondolingvo (1928-1930). En la enciklopedio de Künzli, male, la individuoj ne estas nuraj marionetoj aŭ risortoj de ideologioj aŭ “sociaj fortoj”. Ili pensas kaj agas mem, ili faras la historion anstataŭ pasive kaj inerte spekti ĝin. Ilin ne puŝas obskuraj tendencoj aŭ partiaj brevieroj, eĉ kiam ili havas kaj manifestas politikajn, sociajn aŭ religiajn simpatiojn kaj preferojn. Ili estas la kerno kaj la motoro de la historia disvolvo.

Alia menciinda faceto de la aŭtoro estas lia objektiveco. Ĉi-verke li pritraktas ne nur figurojn kies korpojn jam longe glutis la patrina tero, sed ankaŭ homojn ankoraŭ vivantajn kaj agantajn, homojn kun opinioj kaj metodoj foje polemikaj, foje diverĝaj de tiuj kiujn la aŭtoro manifestis private kaj publike, skribe kaj parole, dum sia esperantista vivo. Tamen Künzli sukcesas submeti la koron al la intelekto. Li prezentas faktojn kaj figurojn kaj komentas ilin, sed liaj komentoj ĉiam impresas racie, sobre kaj ekvilibre. Ili ne trudiĝas, ne celas konvinki aŭ persvadi, eĉ ne “gvidi” la leganton, sed nur ilustri kaj prilumi la eventaron. La objektiveco de la aŭtoro plene manifestiĝas en lia pritrakto de polemikaj figuroj kaj faktoj. Ekzemple liaj longaj artikoloj pri la tiel nomata Civito kaj ties “konsuloj” (p. 242-249), pri Serge Reverdin (p. 618-620), kaj pri Gonzague de Reynold (p. 621-626), estas vere modelaj kaj atestas la eksterordinaran kapablon de Künzli teni sin objektiva kaj senpartia kiel historiisto, malgraŭ siaj konvinkoj kiel movadano.

La verko de Künzli estas tre zorge ellaborita kaj redaktita. “Fakajn” erarojn mi trovis nur du, en la artikolo Ido en Svislando, en la sama frazo (p. 793). Unue la aŭtoro ŝajne konfuzas la komitaton de la Delegitaro kun la konstanta komisiono. Poste li mencias broŝuron kiun la komitatanoj evidente ne povis konsulti en 1907, ĉar ĝi aperis nur en 1908. Iom nekongrua kun la serioza kaj scienca tono de la verko mi trovas ankaŭ la aserton ke Ido povas esti karakterizita iusence kiel Eo sen homaranismo, sen akuzativo kaj sen supersignoj (p. 794). Ĉi tie Künzli strange miksas gramatikon kun socia strebado kaj donas malĝustan bildon pri grava planlingvo.

La ses sekciojn ilustras la impresa kvanto de 1270 fotoj, precipe de individuoj, sed ankaŭ de grupoj, domoj, kongresejoj, sidejoj, oficejoj, libroj, broŝuroj, gazetoj, prospektoj, informiloj, desegnoj, karikaturoj, poŝtmarkoj, glumarkoj, pentraĵoj, tomboŝtonoj, memorŝtonoj, memortabuloj, afiŝoj, kartoj kaj eĉ bushaltejoj kaj vojmontriloj. La fotoj estas bonkvalitaj kaj nigrablankaj, krom kelkaj koloraj sur libromeza fasko da glaceaj folioj.

La sekciojn dividas 40 antologiaj tekstoj, precipe pri la planlingva temaro, verkitaj de “signifaj personecoj”, preskaŭ ĉiam svisaj civitanoj. Ĉi tie ni renkontas klasikajn nomojn (Zamenhof, Privat, Hodler, Baghy, Carlevaro, Piron, Gacond, Silfer, Ostwald, Berger, Schild) apud aliaj malpli konataj. La tekstoj estas verkitaj precipe en Esperanto (20), la germana (8) kaj la franca (7), sed troviĝas ankaŭ po unu teksto en la angla, Ido, Interlingue, Interlingua kaj eĉ en Volapük (kun paralela traduko en la germana). Ĉiujn tekstojn antaŭas detala esperantlingva enkonduko plume de la redaktoro. La antologiaj tekstoj estas ĝenerale tre interesaj kaj ege riĉigas la volumon.

Laste mi menciu la vastan bibliografion (44 p.), la nomindekson (bedaŭrinde nedetalan) kaj la finan legoŝlosilon de Esperanto (france kaj germane), tre utilan, por helpi la konsulton de la enciklopedio fare de homoj sen antaŭa Esperantoscio. Mi tamen sentas la mankon de bildindekso.

Mia fina impreso estas tre favora. La enciklopedio de Künzli estas unu el la plej gravaj sciencaj verkoj ĝis nun verkitaj en Esperanto, se ne la plej grava. Ĝi interesas ne nur svisajn esperantistojn, sed la tutmondan adeptaron de la kvin ĉefaj planlingvoj kaj ankaŭ ajnan fakulon aŭ studemulon pri interlingvistiko. Ĝi estas verko kiu ne povas manki sur la breto de ĉiu serioza planlingvano kaj interlingvisto. De nun oni abunde referencos al ĝi kaj nomos ĝin simple La enciklopedio de Künzli. Ĝi estos La Verko. La svisa slavisto kaj interlingvisto jam starigis al si monumenton pli daŭran ol bronzo. Tio nomiĝas gloro. Li ĝin meritas.

Gonçalo Neves

Voĉo aŭdinda...

Esperanta voĉo. Vera Jordan. KD. 43min. Kun tekstofolio. Prezo: € 10,80

Restu mia persona prefero, ke inter muzikaĵoj el Sudameriko mi dum jardekoj plej ŝatas la brazilajn. Eble influis subkonscie la dudekjara ĉeesto en la kesto (ĝuste tiel rusoj nomas televidilon) de senfinaj brazilaj filmseriaroj, kiujn treege ŝatas mia edzino; mi ne spektas tiujn, laborante en alia ĉambro, sed ja muziko aŭdeblas ĉie!

Ne ŝrumpigis la ŝaton ankaŭ la muzikaĵoj venintaj el brazila Esperantujo — almenaŭ tri diskoj estas en mia kolekto — tiuj de Flávio Fonseca kaj de Tarcísio Lima — ili ŝajnas al mi bonetosaj, iom ekzotikaj, kaj pro tio eĉ pli interesaj kaj frandindaj.

Jen do eniris mian kolekton la kvara, Esperanta Voĉo de Vera Jordan, kiu iomete rompas la ĝeneralan bildon, instaliĝintan antaŭe en mia kapo.

Iakaŭze mi komencis aŭskulti ĝin de la lasta kanto, kaj trovis bonegan muzikaĵon, aranĝitan kun elokvente bona gusto, interese kolorigitan tembron de la virina voĉo emocia kaj emocianta, klaran Esperanton kaj la impreson pure brazilan, spertitan antaŭe, rekoneblan, eĉ se ne sonus en la teksto la multfoje ripetiĝanta vort’ “Brazilo”. Ĝuste pro tiu vorto mi tiris la tekstofolieton de la disko, kaj trovis, ke tiu lasta kanto estas la brazila nacia himno. Ja jes, ĝi meritis tiom energian, helan kaj vivoplenan kantadon! Entuziasmiĝinte, mi ekaŭskultis la tuton de la komenco, sed kun pli kaj pli da disreviĝo. Ho ne, la voĉo de Vera Jordan ne iĝis malpli klara kaj interese kolorigita, ne malaperis sperta muzikaranĝo kun elokventaj elementoj de brazila muziko, nek la sento pri viveco de plenumo. Tamen, io ne estis akceptebla, io kaŭzis perturbon, kio do? Mi ne tuj komprenis. Nur ĉe la reaŭdo estis trovita (aŭ elpensita por trankviligi min mem) la klarigo.

En la kantoj mi ne plu trovis la aspiratan Brazilon. La incitan ritmon. La muzikan individuecon de melodioj. La fajrajn intonaciojn memorfikseblajn tuj ĉe la aŭdo. Kun voĉo bela, sincera gvidis min de kanto al kanto tro simila monotona melodiaro — jen estis la kaŭzo de mia kreskanta disreviĝo.

El inter dekduo da kantoj, prezentitaj sur la disko, pli ol duono iel-tiel rotacias ĉirkaŭ nia lingvo, kaj mi absolute ne havas pretekston por pridubi la plenan sincerecon de tiu senterupcio: amo al Esperanto, amo al kamaradoj en la tuta mondo, amo al Paco, Blua Revo. Pravas tamen famulo, dirinta ke poemo devas esti ne priskribo sed evento. Do — eventoj mankas ĉi-okaze.

Verŝajne mi iĝis tro postulema, tro rigora post antaŭa ekkono de la muziko de Flávio, verkita por brilaj poemoj de Geraldo Mattos. Nature — post bono mi ŝatus denove havi bonon. Kaj — mi iras denove al la fino de la disko por refoje aŭdi la brilan himnon brazilan.

Mikaelo Bronŝtejn

Loke — fake — persone

ĈINIO: Fine de junio 2007 finiĝis du kursoj de Esperanto en Kantono. Unu el ili okazis en loka universitato. La instruistoj estis la ĉina profesoro Liu Weizhuang kaj Augusto Casquero el Hispanio. La dua kurso okazis en la sidejo de la Esperanta Asocio de Kantono, gvidata de Augusto Casquero. La sidejo troviĝas sur la 21-a etaĝo de 30-etaĝa nubskrapulo (ĉu “la plej alta E-Asocio”?). Post la fermo okazis solenaĵo kun komuna tagmanĝo (vidu la apudan foton).

Augusto Casquero

RUSIO: en la urbo Ternopil okazis fine de junio (29-30) la konferenco “Esperanto en la XXI-a jarcento; la nuna stato kaj perspektivoj de ĝia evoluo”. Ĝi estis dediĉita al la 100-jariĝo de la unua lernilo por ukrainoj Lernolibro de la Internacia Lingvo Esperanto, de Myĥajlo Jurkiv. Dum la konferenco estis prezentita dudeko da materialoj pri literaturaj kaj movad-historiaj temoj.

D. Cibulevskij

KOSTARIKO: De marto ĝis la fino de junio 2007 okazis la kutima baza E-kurso ĉe Universidad de Costa Rica, gvidata de Prof. Hugo Mora. Temas pri regula semestra kurso, kun valoro de 3 studunuoj, kiu estas nedeviga, sed alirebla por ĉiuj studprogramoj sur la nivelo bakalaŭra. Ĉeestis 20 gestudentoj, el kiuj certe iuj promesas esti semoj por estontaj rikoltoj!

Hugo Mora

[FORIGITA!: bildo]

Partoprenantoj de la kurso en Kostariko.

FRANCIO: En 1907 Hector Hodler kaj Théophile Rousseau regule renkontiĝis en Bourg-en-Bresse, Francio, kaj kune preparis la statuton de la estonta Universala Esperanto-Asocio, kreota en 1908. Por festi tiun eventon, la Esperanto-grupo de Bourg-en-Bresse organizas tra la tuta jaro serion da eventoj, el kiuj la ĉefa estis la Kongreso de Esperanto en Francio, kie kuniĝis pluraj franciaj Esperanto-Asocioj (25-29 maj 2007). Pli ol 160 homoj el sep landoj partoprenis la kongreson. La programo enhavis la kutimajn jarkunvenojn kaj laborkunvenojn de la partoprenantaj asocioj. Espéranto-France elektis novan (kaj junan) estraron, kiun pluprezidas Bruno Flochon. La kultura programo estis abunda kaj varia. Rodica Todor prelegis pri Rumanio kaj Isabelle Nicolas prezentis ĉapitron de preparata doktoriĝa disertacio.

Claude Nourmont

EKUMENISMO: 21-28 jul 2007 okazis en la pola urbo Pelplin la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso. Organizis ĝin Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista kaj Kristana Esperantista Ligo Internacia. La kongreson partoprenis 225 esperantistoj el 20 landoj. Samtempe okazis la 8-a Ekumena Esperanto-Tendaro.

EŬROPO: La 7-an Kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio, kiun ĉeestis 256 delegitoj el 24 landoj, gastigis 28 jul - 07 aŭg 2007 la slovena urbo Maribor. Oni konstatis kelkajn gravajn atingojn: La Eŭropa Komisiono financis la kongresan konferencon, “Alieco kiel Valoro”, kio esta grava oficiala agnosko de EEU. Ĉeestis 2 EP-anoj. Unu el ili, la slovenino Ljudmila Novak, kiu membras en la Komisiono pri Kulturo de la Eŭropa Parlamento, proponis ke EEU faru ekspozicion pri Esperanto en la Eŭropa Parlamento. Pri la kongreso raportis slovenaj amaskomunikiloj.

SANSKRITO: Seminario pri Sanskrito, ĝia kultura heredaĵo kaj Esperanto okazis la 8-an de septembro 2007 en la universitato de Kalkato. Prelegis vickancelieroj de kvin Universitatoj, profesoroj kaj aliaj gravuloj el diversaj provincoj de Barato kaj Bangladeŝo. D-ro Probal Daŝgupto, la Prezidanto de UEA, donis klarigon pri la interna forto de Esperanto, kaj montris la strukturon de Esperanto kompare kun Sanskrito. Okaze de la seminario estis eldonita memorlibro.

Tra la mondo

Nova kursejo pri Esperanto kaj pri slava kulturo

Slava Esperanta Studado (SES) — tiel nomiĝas nova, freŝa kaj la unuan fojon okazinta internacia junulara aranĝo, kiun oni povis ĉeesti inter la 21-a kaj la 27-a de julio 2007 en hotelo Esperanto, en Pribylina, Slovakio.

Junular-etosa aranĝo strebis kunligi someron, tri nivelajn Esperanto-kursojn kaj interŝanĝon de diversaj slavaj kulturoj. Slaveco estis la “ligilo” de la aranĝo — pluraj programeroj estis dediĉitaj al komparo de slavaj lingvoj, kulturoj, tradicioj, naciaj trajtoj.

La someran lernejon frekventis 50 partoprenantoj el 10 landoj. Komencantojn rektmetode instruis Stano Marček el Slovakio, pri komencintoj okupiĝis Xosé Condes el Katalunio, kaj kun progresantoj laboris Irina Gonĉarova el Rusio.

Dum la aranĝo okazis ankaŭ distra programo: tri duontagaj ekskursoj, vesperaj koncertoj de la slovaka popola muzikgrupo de Peter Sarnovský, kaj de Milan Dočekal, membro de la slovaka grupo Team. Okazis interkona kaj internacia vesperoj, spektado de filmoj, diskotekoj. La programon pliriĉigis prelegoj (plejparte slavtemaj), diskutrondoj kaj kvizoj pri slavaj landoj. Ne mankis la eblo okupiĝi pri manlaboroj kaj diversmaniere sportumi.

Tre valora estis teatraĵo de la rusa grupo (sur la foto, ĝi estis montrita ankaŭ por ekstera publiko en subĉiela muzeo de la Liptova vilaĝo). Temis pri prezento de la tradicia nupto-festo, en originalaj naciaj kostumoj.

SES ĉi-jare organizis Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ) kune kun Liptova Esperanto-Klubo (LEK), kun helpo de pola kaj rusa junularoj. La hotelo Esperanto finance subtenis la aranĝon.

Estas la ideo okazigi la aranĝon ĉiujare en alia slava lando kaj tiamaniere igi ĝin “vaganta aranĝo”.

Necesas mencii, ke la nomo de la aranĝo ne timigu “neslavojn”. La aranĝo, malgraŭ sia temo, estas malfermita por ĉiuj, kiuj volas profundigi siajn E-sciojn, ekkoni interesajn slavajn kulturojn aŭ simple ĝui someron.

Peter Baláž

Spirita renkontiĝo en Brazilo

“Bonega laboro!” Tio estis la opinio de la plimulto el la 139 ĉeestantoj kaj pliaj 20 virtualaj retaj partoprenantoj de la 6-a Spirita Esperantista Renkontiĝo, okazinta 09 sept 2007 en Rio-de-Ĵanejro.

La 6-an SER organizis la Esperanto-grupo Lazaro Luiz Zamenhof en la strato Abilio dos Santos 137, Bento Ribeiro, en Rio-de-Ĵanejro.

La ĉefparolanto, Affonso B.G. Soares, dum unu horo parolis pri la ĉefa temo: La 70 jaroj de Esperanto en Brazila Spiritisma Federacio (BSF) kaj la graveco de la lernado de Esperanto por spiritistoj. Poste li dum 20 minutoj respondis demandojn pri la temo, faritajn de la ĉeestantoj. Ankaŭ la “interretanoj” demandis kaj ricevis siajn respondojn.

Sekvis la arta parto de la programo. La amatoraj gekantistoj Márcio Santos, Gallindo, kaj la koruso de E.G. Porto Carreiro Neto, prezentis popolajn kantojn.

La gelernantoj de E.G. Lazaro Luiz Zamenhof deklamis la “Preĝon sub la Verda Standardo” kaj Djalma Pessata deklamis “Preĝu kaj Laboru”.

Djalma Pessata kaj Floriano prezentis sur la scenejo la humuran skeĉon “En la Konsultejo”, kiu sincere ridigis la ĉeestantojn.

Fine de la renkontiĝo ĉiuj kantis la Esperantan himnon “La Espero”, post kio ĉiuj pozis por la oficiala fotaĵo de la renkontiĝo (vidu sube).

Ĉiuj kantoj kaj poemoj estis projekciitaj sur granda ekrano, dulingve, kaj la humura skeĉo estis prezentita eĉ du-foje (dulingve) por helpi la grandan nombron de neesperantistoj kaj komencantoj.

La 7-a SER okazos samloke la 14-an de septembro 2008. Ĝia ĉeftemo estos: “Jesuo, Fonto de Evangelio, Spiritismo kaj Esperanto”.

Paŭlo Kverko

Raportoj el Kubo

Renkontiĝo en Granma

Kun partopreno de pli ol 50 esperantistoj el 7 provincoj okazis en Bayamo renkontiĝo, organizita de la provinca filio de Granma (bildoj 1, 6). De la 18-a ĝis la 20-a de majo, la popola kampadejo El Salto de Jibacoa inundiĝis de Esperanto-parolantoj, kiuj ĉefrolis en varia programo de prelegoj kaj kulturaj kaj distraj prezentoj.

Somera kurso

En la havenurbo Cienfuegos, en loka lernejo de medicino, okazis somera kurso de Esperanto (bildo 3). Ĝi okazis de la 9-a ĝis la 13-a de julio, kun partopreno de 24 homoj el Sierra-Leono, Gujano, Gambio kaj Brazilo. Bárbara Borrell García, gvidantino de la loka grupo, kunordigis la kurson kun la fakultato de medicino. La kurson gvidis Norberto Díaz Guevara, KEA-estrarano pri informado.

Ekspozicio pri KEA

La 9-an de junio inaŭguriĝis la ekspozicio “28 jaroj de KEA” en la muzeo “Naskiĝdomo de Seraf ín Sánchez Valdivia” en Sancti Spíritus. Inter la ĉeestantoj (bildo 4) estis ankaŭ Rosa Castañeda Guerrero, honora membro de Kuba E-Asocio. La loka TV-kanalo filmis la aranĝon kaj intervjuis la prezidantinon, Yoandra Isabel Rodríguez Labrada, kaj aliajn invititojn (bildo 5). La filmo estis dissendata dufoje de la nacia televidkanalo Telerebelde.

Festo de KEA

La membroj de la filio en la provinco Sancti Spíritus renkontiĝis la 16-an de junio 2007, por festi la 28-an datrevenon de la fondiĝo de Kuba Esperanto-Asocio (bildo 2). La aranĝo okazis en la muzeo “Naskiĝdomo de Seraf ín Sánchez”, kies laboristaro estas en kunlaboraj rilatoj kun la filio.

Norberto Díaz Guevara

Forpasoj

Enrique Balech (1912-2007) mortis en Necochea (Argentino) en aŭgusto. En 1941 li fariĝis la unua prezidanto de Argentina E-Ligo kaj en 2004 ĝia honora membro. Lia Diccionario Esperanto-Español (1951) estis la unua E-vortaro en Argentino. Monde konata fakulo pri oceanografio, li estis kunfondinto kaj orda profesoro de AIS. Li aŭtoris 5-lingvan Terminaro pri mikroskopio kun krestomatio (1966) kaj Planktono kaj mara produktado (1974), prelegaron en Someraj Universitataj Kursoj en Lieĝo.

Elmano R. Barbosa (1912-2006), advokato kaj ĵurnalisto, forpasis en Rio-de-Ĵanejro en decembro. Li estis dumviva membro de UEA kaj iam fakdelegito pri turismo.

Odette Bernet (1916-2007), regula membro de Societo Zamenhof kaj subtenanto de diversaj E-organizaĵoj, mortis en Ivry-sur-Seine (Francio).

Houkje Boersma-Hoekema (1919-2007) forpasis la 27-an de julio. Ŝi aktivis en Frisa E-ista Rondo kaj helpis sian edzon en ties laboro kiel ĉefdelegito de UEA kaj prizorganto de la libroservo de Nederlanda E-Asocio.

Zoraide Carrubba Del Giudice (1904-2007) forpasis la 25-an de julio en Romo. La 25-an de marto reprezentantoj de Roma E-Klubo gratulvizitis ŝin okaze de ŝia 103-a naskiĝtago.

Henri Chaisnot (1917-2007) mortis la 11-an de julio en St-Lambert-la-Potherie (Francio). Li estis landa reprezentanto de ILERA kaj iama fakdelegito pri radio-amatorismo.

Elvira Fontes (1916-2007) forpasis la 25-an de aŭgusto en San-Paŭlo. Profesie instruisto de la franca, ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj ekde la posta jaro instruis la lingvon en E-Asocio de San-Paŭlo (EASP) dum kvar jardekoj. En la 70-aj jaroj ŝi gvidis televidkurson ĉe TV Cultura. Fontes prezidis EASP de 1974 ĝis 1983, estis direktoro de ĝia instrua departemento kaj redaktis ĝian bultenon La Lampiro. Ŝi estis sekciestro de ILEI en Brazilo kaj prizorgis ekzamenojn ĉe Brazila E-Ligo. De 1973 ĝis 1988 ŝi redaktis semajnan rubrikon pri Esperanto en la San-Paŭla ĵurnalo Diario Popular. Oni ofte invitis ŝin paroli pri Esperanto ĉe ĵurnaloj kaj televidstacioj. Ŝi aŭtoris du furorajn lernolibrojn, Unuaj paŝoj (7-a eld. en 2001) kaj Survoje al Esperantujo (1991). Fontes estis fakdelegito pri literaturo ekde 1973, komitatano A 1974-1980 kaj ekde 2000 Honora Membro de UEA.

Mihály Gergely (1921-2007) mortis la 28-an de julio en Budapeŝto. Krom renoma kaj multfoje premiita verkisto, kiu aŭtoris pli ol 70 librojn, li estis prezidanto de Hungara E-Asocio 1966-1967 kaj 1986-1989, kaj redaktoro de Hungara Vivo kaj de la hungarlingva Eszperantó Magazin (poste Világ és Nyelv) 1968-1977.

Bogoljub Grabarević (1918-2007), ofta kursgvidanto kaj fervojista aktivulo, forpasis la 7-an de junio, en Subotica (Serbio). Por la peticio al UN pri Esperanto (l952-54) li kolektis milojn da subskriboj, probable plej multe en la tiama Jugoslavio.

Rejna de Jong-Beukers (1922-2007) mortis la 5-an de julio en Leiden (Nederlando). Ŝi estis multjara juĝanto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj provleganto de la revuo Esperanto. Ŝi aŭtoris la poemarojn Divershumore (1980), Facetoj (1984), Bukedo de esperantistoj (1986), Suno kaj ombroj (2002) kaj Nordmara duopo (kun A. Goodheir, 1994). En ŝia traduko aperis la romanoj La malgranda Johano de F. van Eeden (1986) kaj Gabrielo de H. van Eyk (1990) kaj la poemaro En senvoja sovaĝejo de J. Maris (1979).

Tomislav Karlović (1924-2007), fakdelegito pri blindulaj aferoj 1986-2006, forpasis en Zagrebo.

Russel John (José) Milton (1924-2007) forpasis la 14-an de aŭgusto en Helsinko. Brito, naskiĝinta en Ĉinio, ekde 1951 li vivis en Finnlando. Li estis dumviva membro de UEA ekde 1960, fakdelegito pri lingvoj ekde 1953 kaj loka delegito 1971-2005. Milton estis LKK-ano de la 54-a UK en Helsinko 1969, kunredaktanto de Esperanta Finnlando 1967-1969 kaj 1975-1977, kaj ŝatata kursgvidanto en la E-Klubo de Helsinko.

Alida E. Moerbeek-Prins (1909-2007), dumviva membro de UEA, forpasis la 20-an de aŭgusto en Zeist (Nederlando). Ŝi regule subtenis UEA, specife Fondaĵon Canuto, kaj, admire al sia bofilino Nora, la nederlandan asocion de blindaj esperantistoj NOSOBE.

János Sárközi (1932-2007), esplorinĝeniero, mortis la 14-an de aŭgusto en Vác, kie li estis delegito kaj fakdelegito pri fiziko. Krom traduki el la hungara, li verkis La botelo kaj aliaj noveloj (1993), Adamo kaj Eva (romaneto por komencantoj, 1994), Paĝoj por komencanto, tamen ne por infanoj (1994) kaj Filmo por pli ol 16-jaruloj kaj aliaj noveloj (1996).

Marvin H. Stanley (1953-2007) mortis la 12-an de aŭgusto en Portadown (Norda Irlando) post longa elĉerpa malsano. En 1975 li diplomiĝis pri ekonomiko kaj kontado, kaj en 1984 ankaŭ kiel bibliotekisto kaj informadikisto. Servinte kiel ŝtatoficisto en Belfasto, ekde septembro 1986 li laboris en la Centra Oficejo de UEA kiel ĉefkontisto. Dum multaj jaroj li gvidis ankaŭ la agadon de la faka asocio Espermenso. Unu el liaj ŝatokupoj estis ĝardenado kaj tial li volonte pasigis sian malmultan liberan tempon prizorgante la ĝardeneton de la UEA-domo.

Tanabe Tatsuji (1928-2007), delegito en Hamamatu (Japanio) forpasis la 17-an de julio.

Hilda Tharme (1922-2007) mortis en Bangor (Britio) la 24-an de aprilo. Ŝi estis dumviva membro de UEA, delegito kaj fakdelegito pri turismo kaj kristana scienco.

Toyoda Motoki (1920-2007), mortis maje en Gihu (Japanio), kie li longe estis delegito.