Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 11

Malferme

2008: jubileo-jaro, jaro de faro

La jaro 2008 prezentiĝas al la esperantistoj — kaj speciale al la UEA-membroj — aparte riĉa je datrevenoj kaj celebrindaĵoj; mi menciu nur tri el ili: (1) pasis 100 jaroj ekde la fondo de UEA; (2) 60 jaroj pasis de post la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj; (3) Unuiĝintaj Nacioj proklamis 2008 Internacia Jaro de Lingvoj, dum Unesko kunordigos la koncernan agadon.

Eĉ sola, ĉiu el tiuj celebrindaĵoj estas por la esperantistoj neordinara ŝanco por informado kaj agado. Kaj ili ĉiuj kune povas signifi trioblan ŝancon. Sed ankaŭ grandan riskon. Granda ŝanco, ĉar samtempaj agadoj por pluraj celoj povas inter-efiki sinergie. Ankaŭ granda risko, tamen: ĉar tro da agadoj povas diserigi la disponeblajn fortojn en neadekvatajn unuojn; senorde kaj mistakte disvolviĝi; elĉerpiĝi vane.

En Jokohamo la Komitato rekomendis al la Estraro estigi Laborgrupon por ekspluati la UN-proklamon de “2008 Internacia Jaro de Lingvoj”; prave, ĉar temas pri delikata ŝanco; des pli oportunas, do, ke tiu Laborgrupo ne forgesu la ceterajn celebrindaĵojn kaj eĉ ilian kunordigon, ĉar harmonia agado estas esenca ingredienco de sukceso por la tuta agado.

Ĉiukaze, pri iu vero endas konscii: kiom ajn brilaj estos la sugestoj de la Laborgrupo, ne multon oni atingos sen pensa kaj aga mobiliziĝo de la tuta esperantistaro. Kaj por tia mobiliziĝo, necesas tempo; tempo por konsciiĝo; tempo por sugesto, kompreno, diskuto, poluro de la iniciatoj; tempo por agado.

Por tiun tempon mallongigi, eble utilus jam nun kelkaj konsideroj pri komunaj kaj malsamaj trajtoj de la celebrindaĵoj, kiuj sugestas por ili parte samajn, parte diversajn agmanierojn, koncerne tempon, lokon, celatojn, atendojn, ... de nia agado.

Unu komuna ero estas celebrado, festado. Tiu estas aspekto agrabla kaj relative facila, kaj ni ĝin preterlasu, ĉi tie.

Pri la eroj (2) kaj (3) la ĉefaj celatoj estas, evidente, Unuiĝintaj Nacioj kaj Unesko, kun kiuj indus retrovi la iaman intimecon. Por tio, necesas plifortigi (kaj videbligi al ili!) nian partoprenon en tiuj iliaj programoj kiujn ni sentas konformaj al niaj celoj; kaj necesas videbligi al ili nian jaman agadon por tiuj niaj celoj kiujn ili povas percepti kiel konformajn al la siaj. Por tion atingi, necesas kaj rilati kun ili altnivele, kaj, ĉefe, ampleksa mobiliziĝo. Mobiliziĝo kiu, en siaj diversaj fazoj, etendiĝos tra la tuta jaro; kiom eble, ankaŭ pere de paĝaro moderna kaj dinamika. Tio, kion eblas fari ene de nia UK, estas nur parto, kaj ne la ĉefa, de la tuta agado. Pri la graveco de la lingvoj ni esperantistoj estas aparte sentemaj; tiu temo estas nia amata ĉevaleto; pri ĝi ni havas inter ni pli-malpli similajn ideojn (aŭ, ĉiukaze, la pria diskutado aĝas jam longan tempon). Oni povus veti, ke lertaj rezoluciistoj povus grandparte anticipi la ĉefajn rezultojn de longa diskutado tiutema en la Universala Kongreso.

Tio kontrastas kun la ero (1): ĉar, unuflanke, ankaŭ la historio de UEA estas relative bone konata al ni. Sed tiu ero estas okazo ne tiom por pliprofundigi la historion de UEA kaj festi la jubileon; ĝi donas al ni la ŝancon mediti pri nia propra organizo. Se ne aliaj kaŭzoj, la verko de H. Tonkin ( kaŭzoj, la verko de H. Tonkin (Lingvo kaj Popolo) kaj la homa kutimo repripensi sin mem kiam oni jubileas, pelas nin al tia pripensado. Repripensi sin mem, sian organizon, estas ekzerco multe pli defia ol simpozii pri lingvoj. Pro pluraj kialoj. La temoj organizaj estas en si mem pli malfacilaj ol la sciencaj / teoriaj. La esperantistoj ne disponas pri komuna organizo-kulturo (dum ili ja disponas pri — relative — komuna kulturo koncerne lingvojn). La hipotezo mem ŝanĝi ion en UEA estas ĝena, ĉar temas pri ŝanĝo de parto de nia vivo (dum, parolante pri lingvoj, ni jam anticipe scias, ke ni volas ŝanĝi la mondon, ne nin mem).

Por ke la pritraktado de tiu temo okazu pozitive, necesas procedi racie, por iel preventi la riskon de svageco. Povus utili diversaj rimedoj. Enkonduko (skema sed ne abstrakta) pri alternativaj organizaj modeloj; konkretigitaj per ekzemploj, tamen: per raportoj de aliaj organizaĵoj al ni similaj pri celaro, amplekso, tutmondeco, kiuj tiujn modelojn sukcese realigas en praktiko. Kaj, pri ĉio ĉi: diskutado; diskutado ĉiel ampleksa, laŭ subtemoj, laŭ partoprenantaro; ĉiea, ĉiutavola, realigata per plej diversaj komunikiloj (krom revuoj kaj diskutlistoj, utilus specifa sub-paĝaro, eble); diskutado kiel eble plej frua; kaj, nemalhaveble, diskutado dumkongresa, gvidata laŭ la metodiko per kiu oni ordinare pritraktas la Kongresan temon.

Ĉu, do, estu tiu la Kongresa Temo? Ne nepre: ĝi estu, por tiel diri, la “interna” temo. Dum la al-ekstera estu temo koncernanta la erojn (2) kaj (3). Havi du temojn ne estas kontraŭdire: tiu solvo ne estas novaĵo en la historio de UEA*. Ĉu mankos tempo por du temoj? La ŝanco kiu profiliĝas estas tiel eksterordinara, ke indas rekonsideri la tradician tempodistribuon. Ĉu / kiom eblus, eventuale, utiligi, por la al-ekstera temo, parton de la Esperantologia Konferenco, parton de la Kongresa Universitato, aŭ de alia tradicia programero?

* Cetere, oni ne nepre havu du oficialajn temojn: kio gravas pri la eroj 2 kaj 3 estas oficiala temo al kiu eblu alkroĉi finan rezolucion; kio plej gravas pri la ero 1 estas diskutado, kiu ne nepre postulas vortumon de dua oficiala temo.

Cetere, pri la al-ekstera temo, kies pritrakto niaflanka estu kiel eble plej videbla al Unuiĝintaj Nacioj / Unesko, kial ne dediĉi la strikte necesan tempon ene de UK, kaj la ceteron pritrakti “ekstere”, kaj ĝuste ĉe tiuj institucioj? Nuntempe, laŭ la ekzemplo de tio, kion UEA aranĝis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo kiam ĝi 90-jariĝis, oni estas provantaj tie okazigi simpozion pri temo koncernanta ĝuste la erojn (2) kaj (3), kun eĉ pli ambicia perspektivo, kiom eble.

Ĉio ĉi ne estas tuta vesto: nur duon-kudraĵo. La finan veston kunkudros ni ĉiuj, karaj membroj, karaj esperantistoj: ĝi ne estos, pro tio, arlekena; ĝi estos eleganta, kaj digna se ni ĉiuj pretos kunlabori por ĝin fasoni ne nur laŭ la tradicio, sed ankaŭ laŭ iuj atendoj de la hodiaŭa socio.

Ranieri Clerici

1-a DuaViva Universala Kongreso, 6-7 okt 2007

Dua Vivo (angle Second Life) estas virtuala mondo, vizitebla per via komputilo, helpe de interreto. Oni kreis ĝin en 2003 kaj en oktobro 2007 ĝi havas preskaŭ 10 milionojn da membroj. Kelkfoje estas en ĝi pli ol 50 000 uzantoj samtempe. En Dua Vivo formiĝis gupo de esperantistoj, kiu nun havas 240 membrojn kaj plurajn Esperanto-centrojn.

Imagu iri al internacia kongreso, en kiu vi aŭskultus konatajn prelegantojn, babilus kun homoj el tri kontinentoj, ĉeestus en laborgrupoj, ekskursoj kaj balo — tamen sen la neceso aĉeti vojaĝbileton aŭ mendi hotelon, kaj kie la kongresa kotizo estus nur duona eŭro.

Tio estis la sperto de la partoprenantoj en la 1-a DuaViva Universala Kongreso dum la semajnfino 6-7 oktobro. Por atingi la kongresejon ili bezonis nur ŝalti sian komputilon, ĉar temis pri la unua virtuala kongreso en la komputila mondo Dua Vivo.

Dua Vivo efektive estas mondo kun konstruaĵoj, arboj kaj riveroj, kie oni povas vagi en la formo de eta homfiguro, kies nomon kaj personan aspekton oni mem elektas. Ŝajnas freneze, ĉu ne? Kaj tamen ĉi tiu estis vera kongreso kun digna etoso kaj seriozaj prelegoj.

La kongreso estis malfermita de la organizanto, Erick Nykvist el Danlando, kaj de la alta protektanto, Renato Corsetti. Erick Nykvist en sia malferma parolado citis la vortojn de Zamenhof dum la kongreso en Bulonjo-sur-Maro: Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi... Renato Corsetti rakontis pri la rezisto de la homoj kontraŭ novaj komunikrimedoj, kaj memorigis, ke eĉ la Estraro de UEA dum longa tempo tute ne vidis la neceson, ke UEA starigu sian propran retpaĝon.

Bedaŭrinde, necesas diri, ke la aludo pri la modestaj nombroj validis ĉi-foje eĉ pli ol kiam Zamenhof diris ĝin en 1905. La tuta aliĝintaro de la kongreso estis 31 homoj, sed ankaŭ Zamenhof ne havus kialon por plendi pri la internacieco de la aranĝo, ĉar ili venis el dek kvar landoj kaj tri kontinentoj (aŭ kvar, depende de la vidpunkto): Eŭropo, Norda kaj Suda Ameriko, kaj Azio.

En la dua tago estis diverstemaj prelegoj de Renato Corsetti, Katalin Kováts kaj mi mem, sekvataj de demandoj kaj komentoj de la publiko. Ĉiu el la prelegoj estis akompanata de projekciaĵoj sur ekrano malantaŭ la parolanto.

Esenca parto de universala kongreso, kompreneble, estas la ekskursoj, kaj tiuj okazis ankaŭ en ĉi tiu virtuala UK. Unu ekskurso vizitis ekzotikan terenon en Dua Vivo, dum la alia iris al duavivaj Esperanto-centroj. Ne mankis ankaŭ la libroservo; pluraj virtualaj libroj efektive staris sur du tabloj, aĉeteblaj (per reala mono) de Dana Esperanto-Asocio.

Okazis ankaŭ dancado ĉe kongresa balo. “Dancado” signifas kompreneble, ke la homfiguroj dancis, kaj oni povus demandi sin ĉu tio donis apartan plezuron al ties posedantoj, kiuj sidis en sia ĉambro, movante nur siajn fingrojn. Por realigi la dancadon la homoj ĉe sia komputilo tamen devis interŝanĝi teknikajn klarigojn kaj instrukciojn, kio multajn esperantistojn verŝajne ne malpli interesas ol la dancado mem.

Surprizis min, ĝis kia grado la aranĝo efektive havas la etoson de vera kongreso. La malfermo estis konvene solena, post kelkaj teknikaj hezitoj dum la unuaj momentoj. Dum la balo, la kongresanoj babilis inter si, reciproke admiris siajn vestojn (pli fantaziajn ol eblus en la reala vivo) kaj ĝenerale distriĝis. Dum la prelegoj, aliflanke, ili aŭskultis seriozan enhavon dum 30-40 minutoj, kaj poste diskutis. Oni povus argumenti, ke tio ne estas malsama ol aŭskulti prelegon per la radio; kaj tamen faras mirigan diferencon efektive vidi la parolanton (eĉ se nur en virtuala formo), rigardi la projekciaĵojn, kaj konscii pri la ĉeesto de aliaj aŭskultantoj.

La kongreso finiĝis per ferma kunveno, en kiu la ĉeestantoj tre varme gratulis la organizinton kaj tuj ekformis LKK-on cele al estonta kongreso. Ili konstatis, ke la ĉefa problemo de virtuala kongreso estas kaŭzata de la hordiferencoj en malsamaj mondopartoj: se horo estas taŭga por amerikanoj kaj eŭropanoj, la bedaŭrindaj azianoj devas rezigni pri dormado por partopreni.

Kaj eble la organizantoj supertaksis la pretecon de ĉeestantoj pasigi sian tutan tagon ĉe la komputilo. Kiam oni iras al vera kongreso, necesas vojaĝi al alia lando, malproksime de siaj ĉiutagaj zorgoj, kaj oni estas preta dediĉi plenan semajnon nur al tio. Se por ĉeesti la kongreson necesas nur ŝalti sian komputilon, estas malpli facile distancigi sin de siaj normalaj okupoj, tiel ke inter la prelegoj oni emas reveni al siaj kutimaj devoj en la reala mondo.

Oni povus eĉ demandi sin, ĉu la koncepto “kongreso” havas sencon en virtuala mondo. Kongreso necesas, kiam la homoj devas vojaĝi por esti kune. Sed se oni povas esti kune, aŭskulti prelegojn, kaj babili kun aliaj esperantistoj en iu ajn vespero, kial aranĝi ĉion en la samaj du tagoj? Tial en Dua Vivo, ni nun planas organizi paroladon de konata esperantisto ĉiumonate: ne necesos vojaĝi al alia lando por aŭdi prelegojn de eminentuloj.

Ĉu en tia situacio ni ankoraŭ devas premi amason da agado en la saman mallongan periodon?

Ĉu vi mem volas esti unu el tiuj homoj, kiuj prelegos al la Esperanto-grupo en Dua Vivo? En tiu kazo, kontaktu min ĉe la suba adreso.

Pli da informoj pri Dua Vivo troviĝas ĉe www.freewebs.com/duavivo/.

Anna Löwenstein
a...@esperanto.org

En Dua Vivo oni povas vagi en la formo de eta homfiguro (avataro). Ĝi estas dividita en multajn malgrandajn terenojn, kiujn oni povas viziti: ekzistas tie virtualaj versioj de Venecio, Amsterdamo, Tokio, Bankoko, kaj multaj aliaj famaj urboj. Pluraj komercaj kaj kulturaj instancoj jam aĉetis terenon en Dua Vivo: ekzemple oni povas trovi tie la oficejojn de Reuters kaj Renault, kaj la Sveda Registaro starigis tie virtualan ambasadejon.

Sur la bildoj:

Ekde la 8-a de oktobro 2007, ĉiulunde, je la 20:00-21:30 GMT, okazas en la 2-a etaĝo de “Asocio”, en Esperanto-Lando, Mez-nivela Esperanto-kurso. Lariko Melnik, la instruistino, proponas helpi la partoprenantojn plibonigi lingvo-konon per konversacio kaj lingvo-ekzercoj: http://www.freewebs.com/duavivo/kursojenduavivo.htm

Esperanta stando de Lingva Festivalo, okazinta la 19-an de septembro. Video pri ĝi troviĝas ĉe http://www.vocale.org/mondo/videoj/dua-vivo.htm.

Ekde la 12-a de aŭgusto 2007, ĉiudimanĉe je la 18-a horo GMT, okazas Esperanto-rondo en Esperanto-Lando (“Capitol City 131, 227, 22”).

La 6-an kaj 7-an de oktobro 2007 okazis la Unua DuaViva Universala Kongreso de Esperanto. La programo enhavis i.a. Interkonan Aranĝon, prelegojn, Poezian Konkurson, du ekskursojn kaj balon.

La 1-a renkontiĝo de esperantistoj de Orkuta Komunumo okazis la 24-an de junio 2007 en “Cascades Southeast”.

La 2-a kunveno okazis la 9-an de septembro 2007, je la 13:00-14:30 horo GMT. Organizis ĝin samideanino Lariko.

Ĝi estis en la belega aŭditorio CRAEDO de “Colonia Nova (217, 70, 25)”. La kunvenon ĉeestis: Allan Habana (Usono), Bonulo Runo (Japanio), Carl Ronmark (Germanio), Emiliocid Amat (Brazilo), Erick Nykvist (Danlando), Esocom Hirano (Germanio), Esperantino Morigi (Pollando), Esperantisto Allen (Brazilo), Ferhar Halderman (Hungario), Lariko Melnik (Italio), Marvin Kronfeld (Germanio), Paavo Piek (Italio), Renato Corsetti (Italio), Revemulo Jun, Stealth Snook (Kanado) kaj Terurĉjo Gynoid (Rusio).

Radioelsendoj en Esperanto

Novaĵoj pri la E-programoj de publikaj radiostacioj

Post kelka interrompo denove fasko da aktualaj informoj pri la esperantlingvaj programoj. Ni esperas, ke ili stimulos ne sole ĝui la esperantlingvajn programojn, sed ankaŭ kontribui al ilia enhavo. Ni esperas ne laste, ke per vivsigno oni ŝatos konfirmi la aŭskultadon de tiuj elsendoj, prilaborataj kun sindediĉo fare de pli aŭ malpli grandaj redakciaj staboj.

Bedaŭrinde niajn informojn ni devas komenci per malĝojiga sciigo, nome la 29-an de septembro 2007 aŭdiĝis la lasta esperantlingva programo de RAI Internacia. La Itala Radio decidis ĉesigi ekde la 1-a de oktobro la emisiadon de fremdlingvaj elsendoj per mallongaj ondoj, kio inkluzivas la emisiadon de la esperantlingvaj programoj. Esperantistoj povas esprimi sian bedaŭron pro la maleblo plu informiĝi pri la itala socio kaj pri la itala kulturo en Esperanto aŭ en aliaj naciaj lingvoj. Proponu, ke tiuj informoj estu disponigeblaj almenaŭ interrete. Estas dezirinde, ke la ĝentiltona mesaĝo direktita al Vic-ministro Ricardo Franco Levi l...@camera.it kaj Direktoro Piero Badaloni p...@rai.it enhavu tradukon en la nacia lingvo de la mesaĝanto.

Multe pli ĝojiga novaĵo koncernas la esperantlingvajn programojn de Radio Havano-Kubo, kiu direktas siajn mallongondajn programojn nur al Ameriko. Ekde nun dank’ al kunlaboro kun la Amerika Komisiono de UEA la ĉiudimanĉaj havanaj elsendoj de septembro kaj oktobro estas jam troveblaj en la retpaĝo de la komisiono www.ameriko.org. Raportojn kaj opiniojn oni direktu al la adreso: r...@enet.cu. La Redakcio elsendas siajn programojn al la tuta amerika regiono per mallongaj kaj mezaj ondoj.

Lige kun demandoj aŭdiĝintaj dum niaj lastaj renkontiĝoj E-Redakcio de Pola Radio rekonfirmas la senĉesan, ĉiutagan emisiadon de siaj programoj pere de interreto, kiuj estas aŭdeblaj pere de la paĝo www.polskieradio.pl/eo. Cetere la novaĵo de tiu paĝaro estas riĉa Fotogalerio. La Redakcio volonte akceptas fotojn de siaj aŭskultantoj kaj aliaj kontribuantoj kondiĉe, ke ili deklaru la pretecon disponigi ilin por la publika kaj senhonoraria prezento. La interreta adreso ĉe kiu oni atendas rimarkojn kaj opiniojn: e...@polskieradio.pl.

La varsoviajn E-elsendojn eblas aboni ankaŭ kiel podkaston. Sufiĉas tiucele ekzemple uzi la retpaĝon: http://www.apple.com/itunes/overview/. La tie trovebla programo iTunes funkcias same sub Vindozo kiel ankaŭ sub MacOs X. Per tiu ĉi paĝo eblas ĝin elŝuti klakante la vorton “download”. Sekvante la proponatajn paŝojn iTunes-programo instaliĝas en la komputilo. Ĉe la menuo de la elŝutita programo necesas elekti “Advanced” kaj alklaki ĝin por atingi la submenuon “aboni podkaston”. Klakante tiun oni bezonas nun englui la adreson: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Se ĉio okazis korekte, ekde nun — kiel dirite — la abonita E-programo mem ĉiutage aperos en via komputilo.

Ĉiutage siajn E-programojn elsendas Ĉina Radio Internacia — http://esperanto.cri.cn/. La programojn eblas aŭskulti ankaŭ per mallongaj ondoj. La Redakcio atendas rimarkojn kaj opiniojn de siaj aŭskultantoj ĉe la adreso: e...@cri.com.cn.

Dimanĉe, merkrede kaj ĵaŭde la E-programojn de la Vatikana Radio, emisiatajn per mallongaj ondoj, eblas aŭskulti ankaŭ per interreto: http://www.radiovaticana.org/esp/index.asp. Por kontakti la redakcion skribu al: e...@vatiradio.va.

Red. Gabriela Kosiarska

Aliaj podkastaj radioelsendoj en Esperanto:

Temas pri radio-emisiadoj pere de interreto. Oni povas gardi la elsendojn en sia komputilo kaj aŭskulti ilin kiam oni volas.

La elsendoj troveblas ĉe jenaj adresoj:

  • http://www.zervic.com/chitienun — Ĉi Tie Nun
  • http://esperan.to/podkasto/ — esPodkasto
  • http://www.radioverda.com — Radio Verda
  • http://www.republika.pl/viavento/aktuale/sonmaterialoj.htm — Varsovia Vento
  • http://www.rogerborges.com — Roger Borges
  • http://www.radio-esperanto.com — Radio-Esperanto
  • http://87.242.26.81:8000/listen.pls — Radio Jászberény

Homaj rajtoj, Zamenhof kaj ni

Daŭrigante provon de siaj antaŭuloj, ankaŭ ĉi-jare la Estraro de UEA alvokas al celebro de Semajno de Homaj Rajtoj kaj de Esperanto.

Ĉi-jare la semajno ekos ĝuste la 10-an de decembro (kiam datrevenos la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj) kaj finiĝos en la 15-a (la Zamenhof-tago). Depende de lokaj bezonoj kaj kutimoj, eblas enfokusigi la Zamenhof-tagon mem kiel “Tagon de Esperanto”, aŭ la tutan semajnon, aŭ la UDHR-datrevenon por kunplekti la temojn UN kaj homaj rajtoj kun Esperanto kiel kontraŭbatalejo kontraŭ la lingva diskriminacio. Bonvolu doni al la festo, kiun vi loke fasonas, informan karakteron, ekzemple farante aranĝon komunan kun aŭ direktitan al neesperantistoj.

En la 15-a de decembro ni interne rememoros la patran rolon de Zamenhof; en la 10-a ni ekstere atentos la fratinaran rolon de la UN-organizaĵoj. facilos konsciigi niajn najbarojn, se ni interne konsciados, ke la ĉeesto de Esperanto sur la scenejo rekte rilatas al la strebado por pli justa, sendiskriminacia mondo. Niaj stiloj de konsciigado estas diversaj. Foje ni produktas skribajn, vidbendajn, diapozitivajn prezentojn — jen lerneje uzeblajn, jen amaskomunike — por konsciigi pri la specifeco de la lingvaj rajtoj; la juraj laboroj pri la lingvaj rajtoj estas ja tre junaj. Alifoje niajn kritikojn pri diskriminaciaj praktikoj ni prezentas al la amaskomunikiloj, la kortumoj, la plendo-akceptaj instancoj, por altiri la publikan atenton.

Emfazis tiujn tagordojn pasintjare Renato Corsetti, petante vin “kolekti informojn de nerespekto de lingvaj rajtoj en via loĝloko kaj sendi la pruvon pri tio al UEA, kiu siavice atentigos la Oficejon de la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj de UN” kaj “ankaŭ zorgi pri la tradicia pli interna agado (festo de la libro en Esperanto, kluba kunveno por memorigi Zamenhof)”. Ĉi-numere vicprezidanto Ranieri Clerici, en sia artikolo “2008: jubileo-jaro, jaro de faro” aparte emfazas, ke ni agu por “retrovi la iaman intimecon” kun UN kaj Unesko.

Enhave, la laboro renovigi nian parencecon kun la UN-familio tuŝas la ĉi-suprajn fadenojn. Sed ni foje forgesas orienti niajn agadojn al la strukturaj ecoj de nia ĉefa partnero Unesko. La Landaj Komisionoj de Unesko, iusence ĝiaj “membroj”, proksime kunlaboras kun la respektivaj edukaj, kulturaj, sciencaj ministerioj por formuli aŭ influi la agadliniojn de Unesko. Por ke ni povu peti specifan kunlaboron aŭ subvencion, aŭ kunfasoni programojn, niaj landaj agantoj devas, de malsupre, kunagi kun la Unesko-komisionoj nacinivele kaj kun la Unesko-kluboj tute loke. Por doni konkretan ekzemplon, la ĉiudujara Ĝenerala Konferenco de Unesko — ĉi-foje 16.10.07-3.11.07 — diskutas interalie la strategion de Unesko. Malneton por la strategio rilate la jarojn 2008-2013 vidu ĉe http://unesdoc.unesco.org/images/0014/001499/149999e.pdf. Se ni ĝustatempe parolas kun la ĝustaj homoj, ni povas influi la prilingvan enhavon de tiu strategio. Kunagante kun Unesko kaj la UN-familio, ni sukcesas aliri ankaŭ la fratinajn neregistarajn organizaĵojn.

Kompreneble temu ne nur pri organizaĵaj laboroj, sed ankaŭ pri interpersonaj, en nia pedagogio mem. La teritorio de niaj neesperantistaj najbaroj ekaperas jam en la loka societo mem. La komencantoj, kvankam iugrade ekmaleksteruloj, estas vere “la publiko”. La progresintoj, kiuj plej atentos la Zamenhof-tagon kiel tagon de la Esperanta libro, bezonas plibonigi sian scion ne nur de la lingvo, sed ankaŭ de ĝiaj ligitecoj al la kulturo, al la strebo por pli justa kaj klera mondo, al la organizaj agadoj unuavice en tiuj kadroj, kiel UN kaj Unesko. Ni mem emas forgesi ne nur la specifajn paragrafojn de la dokumentoj, sed ankaŭ kial ili naskiĝis. Kial do ili naskiĝis?

La plej grandaj teruraĵoj de la dudeka jarcento — el kies cindroj naskiĝis UN, formulinta kaj defendanta la homajn rajtojn — estis atencoj kontraŭ malplimultoj kaj pli ĝenerale kontraŭ “aliuloj” malsimilaj al la atenckapablaj “ni”-oj. Se ne fortikiĝos kaj ne stabiliĝos la pozicio de la atencitaroj, se ne floros la sincera celebrado de diverseco, la planedo ĉiam riskos refali en tian faŝisman etoson, kia regis en la 1930-aj jaroj. Via loka publiko scias ĉion ĉi, sed ne scias, ke la Esperanta afero rekte alparolas tiujn demandojn. Diru tion al ili.

Probal Dasgupta

45 membroj de du Esperanto-asocioj en Asturio, Hispanio, la Avilesa Esperanto-Grupo kaj la Astura Esperanto-Asocio en Gijón, kunvenis la 18-an de decembro 2006 en avilesa kulturdomo, por kune celebri la Z-tagon. Post la kunveno ili promenis tra la bela Parko Fereira, kun la nomtabulo “Promenejo Esperanto”, kie ili metis florojn, kaj poste komune bankedis en loka restoracio. Pri la evento raportis ĵurnaloj, radio kaj televido.

Instruado

Interlingvistika sesio kaj instruista trejnado en Poznań

La aŭtuna sesio de Interlingvistikaj Studoj, okazinta 14-21.09.2007 en la Universitato de Adam Mickiewicz, Poznań, atendis la partoprenantojn kun pli riĉa programo ol kutime, ĉar en la tria jaro de la studoj okazas specialiĝo, ĉi-foje pri komunikado, lingvistiko kaj lingvopedagogio.

István Ertl prelegis por ĉiuj pri la nuntempa E-literaturo kaj analizis kelkajn verkojn. La kurso de la bone konata psikologo kaj verkisto Claude Piron pri psikologiaj aspektoj de komunikado katenis la atenton de la aŭskultantoj. Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj, prezentis lingvistikajn aspektojn de komunikado (la foto apude), i.a. esploris la E-lingvan bildon de la mondo.

Enkadre de la lingvopedagogia specialiĝo, destinita al instruantoj kaj instruontoj de Esperanto, Katalin Kováts, prizorganto de la elstara instruista retejo Edukado.net, enkondukis la partoprenantojn al la bazaj faktoroj de lingvoinstruado, kaj Maria Majerczak, metodikisto de la Jagiellona Universitato en Krakovo, multjara prezidanto de la Pola ILEI-sekcio, traktis praktikan metodikon. Al la programo kontribuis ankaŭ Zsófia Kóródy, vicprezidanto de ILEI.

La nuna sesio estis specifa, ĉar la lingvo pedagogia specialiĝo realiĝis en kunlaboro de UAM kun ILEI, kaj pro tio povis aliĝi ankaŭ kromaj partoprenantoj (7 personoj el 4 landoj) al la 19 persistaj studentoj el 11 landoj. La kunordigita instruista trejnado daŭros unu jaron (kun reta konsultiĝo inter la sesioj). Tiuj ĉi novaj kursanoj sekvis krome minikurson pri literaturo (István Ertl) kaj pri movadhistorio (Aleksander Korĵenkov) kaj povis aŭskulti donace la aliajn Korĵenkov) kaj povis aŭskulti donace la aliajn proponitajn kursojn de la Interlingvistikaj Studoj.

La komuna vespero meze de la studsemajno, tradicia renkontiĝo kun poznanaj esperantistoj, okazis en tre bona etoso.

Kiel tradicie en septembro, semajnfine la kultura aranĝo Arkones (ĉi-foje sub la aŭspicio de UEA) amuzis la partoprenantojn per abundaj programeroj: koncertoj (i.a. Anjo Amika, Zuzanna Kornicka, JoMo), filmoj, diskutrondoj kaj prelegoj, kiuj kompletigis la universitatajn kursojn (de Piron, Ertl, Buller, Ligęza, Chmielik, Kóródy, Koutny, Marček, Malewicz, Rokicki k.a.), kaj donis eblon ankaŭ al la studentoj kontribui (ekz. Reza Torabi pri Irano, repa koncerto de Marteno Minich, Peter Baláž pri E@I).

Ilona Koutny

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller kaj parto de la publiko dum Arkones.

Silezia Studadsesio de AIS

Akademio Internacia de la Sciencoj San-Marino estas universitatnivela kleriga kaj esplora institucio, kiu por scienca komunikado uzas precipe la Internacian Lingvon (= “ILo”). Kiel tiun AIS elektis Esperanton.

Enkadre de la Pola Filma Festivalo en Cieszyn, kies filman programon dominis la temoj Regionismo — nacieco — identeco — toleremo, kaj kiu estis organizata kun helpo de la Urba Oficejo en la pola urbo Cieszyn, okazis en la tagoj 07-15 jul 2007 la 2-a Silezia Studadsesio de AIS.

La AIS-Sesio, instalita en la urba Nacia Domo, kies ĉeftemo estis Paco — amikeco — justeco, krom intensa laborprogramo, enhavanta kursojn, prelegojn kaj lekciojn kronitajn per ekzamenoj, antaŭvidis ekskursojn kaj senpagan filmospektadon okaze de la filma festivalo.

Ekskurso al la urbo Cieszyn, mem apudlima, kaj la najbara ĉeĥa urbo Těšín, kun E-ĉiĉerono, estis direktita al preĝejoj, universitato kaj muzeoj, do al la ĉefaj kulturaj instancoj, konservantaj gravajn dokumentojn de la nacia historio.

La promocia kaj memoriga rolo de la AIS-Sesio* estis akcentita dum Inaŭgura Tago, kiu okazis en la Reprezenta Salono de Konsilantoj de la Urba Oficejo. La inaŭguron honorigis persone la vicurbestro de Cieszyn mag. J. Matuszek, generalo de NATO prof. Bolesław Izydorczyk, kaj AIS-senatano prof. Dieter Quednau. Post parolado de la Vicurbestro, diskutiga prelego de la NATO-generalo kaj salutprelego de la AIS-senatano, estis voĉlegita gratulmesaĝo de Renato Corsetti kaj gratulmesaĝo el la Kancelario de la pola Prezidento Lech Kaczyński. La oficialan parton finis individuaj salutoj de diverslandaj partoprenantoj kaj transdono de simbola, paca solenmesaĝo kun la enskribo: Vi estas ĉeneroj en ĉeno de historio, direktita al la grupo de la diversnaciaj studantaj esperantistoj, fare de la pola E-veterano Jerzy A. Walaszek.

La programon de la AIS-Sesio valorigis altnivelaj lekcioj de prof. Quednau pri faŭno kaj flaŭro de Eŭropio, pritraktanta sinkronan kaj diakronan evoluojn de ekologiaj makrosistemoj en Eŭrazio. Same simple, profesiece kaj interese prelegis d-ro Mira Zielińska pri naturkuracado kontraŭ kanceroj kaj pri aplikado de homeopatio, komparante ĝin kun danĝeraj rezultoj de farmakologia kuracado. Ne indas prisilenti prelegojn pri interreta praktiko de kapitano mag. Zieliński, prelegojn de mag. H. Gorecka, A. Lewanderska kaj A. Grochowalski pri televido, filmo kaj historio de Silezio, nek perfektigajn E-kursojn por studentoj gviditajn de la ILEI-reprezentanto M. Komarnicka.

Evoluigi kaj firmigi la Esperantan etoson, respektante samtempe estimon kaj respekton al aliulaj vidpunktoj kaj mondokonceptoj, jen la ĉefa devizo de la AIS-Universitato.

Resumante la okazintan AIS-Sesion, mi povas nur danki kaj gratuli la AIS-organizantojn por la sukcesa plenumo de la ambicia programo, realigita ofte improvize, sed altnivele, konsekvence kaj efike.

Jerzy A. Walaszek

* Studadsesio de AIS estas universitateca konferenco, dum kiu okazas klerigaj aranĝoj. Laŭ la juraj cirkonstancoj ekzistas diversaj kategorioj:

SUS (Sanmarineca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj je iu ajn nivelo.

MUS (Magistreca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj ĝis maksimume la magistreca nivelo.

BUS (Bakalaŭreca Universitata Sesio) estas konferenco, dum kiu okazas studfinaj ekzamenoj ĝis maksimume la bakalaŭreca nivelo.

Simpla studadsesio ampleksas nur sciencajn kursojn kaj prelegojn (kaj kadran programon), sed ne studfinajn ekzamenojn. Tiu speco estas la sola, kiu povas okazi en landoj, kie AIS ne havas specialan ŝtatan agnoskon.

AIS-IKU estas komuna aranĝo inter UEA kaj AIS dum la Universalaj Kongresoj. La enkondukaj lecionoj de tiuj studadsesioj estas samtempe prelegoj de Internacia Kongresa Universitato.

Kursoj dum studosesioj ordinare ampleksas almenaŭ ok lecionojn.

Sciencaj prelegoj povas daŭri inter 10 kaj 40 minutojn kaj ili disponigas tempon por diskuto. Dum SUS-oj okazas ankaŭ “Akademia Forumo” pri temo de ĝenerala signifo, kiu estas traktata en la formo de diskuto inter podianoj kaj spektantaro. Ofte la arta kaj teknika sektoroj de AIS kontribuas al la sesia programo.

AIS klopodas aranĝi ĉe SUS-oj enkondukajn lingvokursojn pri Esperanto kaj pri la lingvo(j) parolata(j) en la sesieja regiono.

(Laŭ Vikipedio)

Funkciuloj de UEA vizitis Bjalistokon

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller kaj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães faris laborviziton al Bjalistoko la 11-an kaj 12-an de oktobro 2007.

Temis pri ilia unua vizito al Bjalistoko post la decido de la Estraro de UEA, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en 2009 okazos tie por prifesti la 150-an datrevenon de la naskiĝo de L.L. Zamenhof. La oficistojn akompanis la Ĝenerala Sekretario de UEA Barbara Pietrzak kaj, flanke de la loka esperantistaro, Jarosław Parzyszek kaj Elżbieta Karczewska, prezidantoj respektive de Fondumo Zamenhof kaj Bjalistoka Esperanto-Societo, kaj Nina Pietuchowska, sekretario de Fondumo Zamenhof.

Denove konfirmiĝis la eksterordinare favora sinteno, kiun Esperanto kaj la okazigo de UK ĝuas ĉe la aŭtoritatoj de la naskiĝurbo de Zamenhof kaj kiu manifestiĝis en la Jokohama UK per la elpaŝoj de la urbestro, d-ro Tadeusz Truskolaski. Dum renkontiĝo kun la urbestro la reprezentantoj de UEA traktis diversajn aspektojn de la antaŭvidata urba subteno al la organizado de la UK. Poste d-ro Truskolaski kaj Osmo Buller donis gazetaran konferencon, en kies komenco Buller transdonis al la urbestro specialan diplomon pri lia elekto kiel “Amiko de Esperanto” rezulte de voĉdonado de la reta gazeto “Freŝo”. La konferencon partoprenis ĵurnalistoj de multaj lokaj kaj tutlandaj amaskomunikiloj. Krome, Barbara Pietrzak estis intervjuita de Pola Televido.

La funkciuloj de UEA diskutis pri UK-preparoj ankaŭ kun vicurbestro Aleksander Sosna kaj konatiĝis kun turismaj entreprenoj. Ili vizitis la ejojn de la Teknika Universitato, kiu funkcios kiel la ĉefa kongresejo de la 94-a UK kaj apud kiu estos starigita granda tendo por la inaŭguro k.a. programeroj celitaj por la tuta kongresanaro. En la densa programo estis ankaŭ multnombre vizititaj prelegoj al studentoj. Osmo Buller parolis en la historia fakultato de la Bjalistoka Universitato pri la historio de UEA kaj UK-oj. Grandan intereson elvokis la prelego de Clay Magalhães al studentoj de turismiko en la Teknika Universitato pri la organizado de UK-oj kaj ĝiaj specifaĵoj kompare kun aliaj internaciaj kongresoj. La prelegon de Magalhães antaŭis prelego de prof. Halina Swieczkowska pri filozofiaj aspektoj de planlingva kreado.

En kunsido kun profesorino Hanna Konopka, prezidanto de la Komitato de Fondumo Zamenhof, oni traktis la funkciadon de la Fondumo kaj ĝiajn planojn por la estonteco. Post 20-jara serĉado de solida bazo por ĝiaj aktivaĵoj oni nun rigardas antaŭen kun optimismo, ĉar verŝajne la Fondumo baldaŭ ricevos propran ejon por starigi Zamenhof-muzeon, ekspozicion, bibliotekon kaj esplorejon pri Esperanto kaj interlingvistiko. La apogon al tiuj planoj kaj al la invito de UK direktoro Buller vidas kiel klaran indikon, ke la nunaj decidfarantoj de la urbo malkovris la unikan potencialon por turismo kaj ekonomio, kiun prezentas la fakto, ke la aŭtoro de Esperanto naskiĝis en Bjalistoko.

(GaKo de UEA)

[FORIGITA!: bildo]

Clay Magalhães, Nina Pietuchowska, Barbara Pietrzak, Jarosław Parzyszek, Osmo Buller, Tadeusz Truskolaski kaj Elżbieta Karczewska.

UEA invitas prelegi en la Roterdama IKU-sesio

Dum la 93-a UK en Roterdamo okazos la 61-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato.

UEA invitas universitatajn profesorojn, docentojn kaj personojn kun simila kvalifiko sendi proponojn de prelegoj al la sekretario de IKU, prof. Amri Wandel, 767, IL-71799 Makabim, Israelo, rete: a...@huji.ac.il, ĝis 2008-01-31.

Lige de IKU okazos studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Proponantoj de IKU-prelego povas samtempe proponi AIS-kurson, kies unua prelego estos parto de IKU kaj kiu aldone havos du daŭrigajn prelegojn. Oni bv. indiki, ĉu la IKU-propono estu konsiderata ankaŭ kiel AIS-kurso.

La prelegoj estu pri interesaj, allogaj temoj kaj taŭgaj por klera publiko. Estos bonvenaj proponoj ligitaj al la kongresa temo. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto (kune ne pli ol unu paĝo).

La proponoj estos prijuĝataj de la Komisiono pri IKU kaj fine konsiderataj de la Estraro de UEA. La proponintoj estos informitaj pri akcepto aŭ ne-akcepto ĝis 2008-04-15. La sukcesaj kandidatoj devos sendi kompletan tekston de siaj prelegoj al UEA ĝis 2008-05-31. Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta honorario. Pliaj detaloj kaj antaŭaj IKU-prelegoj kaj -resumoj troviĝas en la IKU-paĝo ĉe http://uea.org/dokumentoj/IKU.

Belartaj Konkursoj

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas de UEA en 2008 partoprenantojn por la 59-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas jenaj kondiĉoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 × 65 karaktroj. Tri premioj.

Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la temo de la UK. Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo. Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2007. Unu premio.

Branĉo kanto ĉi-jare ne okazos.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin en unu ekzemplero; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Principe ĉiuj konkursaĵoj, escepte de infanlibroj kaj filmoj, akcepteblas rete.

Ĉiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 2008. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron ĝis la 1-a de julio 2008.

Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio; rete: m...@tiscali.it.

La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu pseŭdonimaj. La veraj nomo kaj adreso estu en aparta retmesaĝo aŭ koverto se oni sendas la tuton poŝte. Se eble, oni sendu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, en kiu oni konkursas aŭ instrukciu debetigi propran uea-konton per la sama valoro.

Premioj: Unua premio: 230 eŭroj; dua premio: 161 eŭroj; tria premio: 92 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 161 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 483 eŭroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Ĝi legeblas ankaŭ ĉe http://uea.org/dokumentoj/belartajkonkursojregularo.html.

Recenzoj

La danĝera neŭtraleco

Die neutrale Sprache. Eine politische Geschichte des Esperanto-Weltbundes. Marcus Sikosek. Bydgoszcz: Skonpres, 2006. 459p. ISBN 9788389962034. Prezo: 36,00 €

Diskutoj pri neŭtraleco kaj neŭtralismo akompanas la Esperanto-movadon ekde la tempo de L.L. Zamenhof, kiu inventis la neŭtralan lingvon. Depende de la ŝanĝiĝantaj internaj kaj eksteraj cirkonstancoj ili fariĝis aktualaj en Universala Esperanto-Asocio (UEA), neregistara organizo fondita en 1908, kiu restis praktike la ĉefa kaj sola grava reprezentanto de la neŭtrala Esperanto-movado ĝis nun. Konfliktoj neeviteble aperis en UEA unuflanke kiam ĝiaj funkciuloj el plej diversaj landoj kaj kun diversaj kulturaj kaj sociaj fonoj, politikaj konvinkoj kaj individuaj karakteroj alportis sian personan ideologian kontribuon kaj laŭ sia propra maniero interpretis la neŭtralecon kaj provis formi la neŭtralecan politikon de la asocio. Kiel elstaraj ekzemploj, kiuj elvokis kontraŭdirojn, povas esti menciitaj la hilelismo-homaranismo de Zamenhof, la internacijure bazita pac-humanismo de Hodler, la socialdemokratie influita mondfederalismo de Privat, la sennaciismo de Lanti (kvankam apud UEA), la ambivalenta politika sinteno de Jakob kaj Stettler (vidalvide de la nacisocialismo), la ne tute klara marksisma-komunisma koncepto de Lapenna, la etnismo de Moritz kaj la emo de Tonkin kunlabori kun neneŭtralaj organizaĵoj. Certe, iuj kontraŭjudaj eldiroj de Jakob kaj Stettler en la 30-aj jaroj estas, almenaŭ el hodiaŭa vidpunkto, ege bedaŭrindaj, riproĉindaj kaj netolereblaj, sed iusence ankaŭ imageblaj fone de la antisemita etoso, kiu regis en tiu epoko, ankaŭ en Svislando (ĝuste en tiu periodo en Berno, kie Stettler loĝis, okazis la skandala jurproceso ĉirkaŭ la ‘Protokoloj de la Saĝuloj de Ciono’!).

Aliflanke tre specialaj situacioj kaj defioj por UEA elkristaliĝis, kiam ĝi alfrontis, tra siaj Landaj Asocioj, politikecajn-ideologiajn konfliktojn kun ‘neneŭtralaj’ ŝtatoj, precipe faŝismaj-nacisocialismaj kaj komunismaj, kiam oni devis aŭ volis eviti alpreni politikan starpunkton aŭ kiam necesis solvi la demandon de la kongresloko en iuj ‘problemlandoj’, kie situis la urboj Kolonjo 1933, Zagrebo 1953, Varsovio 1959 kaj 1987, Tokio 1965, Tel Avivo (Rotterdamo) 1967, Beograd 1973, Havano 1990 k.a. Malpli konataj epizodoj en la historio de la neŭtraleco de UEA koncernis ankaŭ la kverelon pri lokaj nomoj en la unua ĉeĥoslovaka respubliko, la vojaĝo de Privat al Hindio, la trakto de la sudetgermana Esperanto-asocio kaj aliaj. Kiel vere bizara kazo legiĝas la Connor-skandalo en Usono. Iom specialaj subkazoj koncernis la kunlaboron kun Unesko kaj Monda Packonsilio kadre de la eksteraj rilatoj, kie aperis diversaj ‘tentoj’ kun la neneŭtralismo, aŭ rilatis la ekziston de NEM kaj MEM, organizoj kiuj poste malaperis. Tiklajn neneŭtralajn fortojn UEA absorbis en sia sistemo de fakaj asocioj.

Spite al ‘fremdaj’ ideologiaj tentoj, UEA sukcesis kutime rezisti la politikajn perturbojn kaj resti lojala al la neŭtraleco ankrita en ĝia origina statuto konforme al artikolo 60 de la Svisa Civilkodo, en kiu la asocio difinis sin absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco. Al kiu, kiel Privat kaj Lapenna, la politiko de UEA ne plaĉis, tiu povis eksiĝi aŭ distanciĝi de ĝi kaj starigi konkurencan asocion.

Eblas konkludi, ke diskutoj pri politiko kaj neŭtraleco en si mem estis malŝatataj, ja evitindaj temoj en UEA, almenaŭ publike kaj precipe flanke de la Centra Oficejo, kiu preferis racie reagi al tiklaj skandal-suspektaj okazaĵoj, en kiuj UEA estis implikita, ĉar oni devis pragmate labori por atingi siajn (komercajn) celojn, ekzemple okazigi UK-n. Volonte flegataj tiuj temoj estis de iuj vervaj protagonistoj, ekzemple en Estraro aŭ Komitato, kiuj kredis, ke ili havas ion gravan por mesaĝi ĉe la ideologia fronto, sen konscii, ke temas pri krevonta balono. Kutime la neŭtraleca debato estis altrudita al UEA de la makropolitikaj cirkonstancoj, do de ekstere, ĉar internacia organizo, kiu agadis (cetere sufiĉe sukcese) trans la ideologiaj blokoj, vole-nevole estis tuŝita de politikecaj temoj kun internacia signifo. Kaj eĉ pli ofte konfliktoj en UEA fontis el internaj problemoj — organizaj, administraj kaj/aŭ financaj; ĉefe tiuj kondukis al la movada ‘skismo’ (aŭ dueco) en 1936-47, kiam Bastien kaj granda parto de la esperantistaro subtenis la ideon de nova movada komenco per la fondo de Internacia Esperanto-Ligo (IEL). Mirinde en tiu memorinda procedo estas, ke oni eĉ fajfis pri la neŭtrala grundo de Svislando kaj preferis Anglion (kie regas alia jura kompreno) por la sidejo de la nova organizo! La aŭtoro de la libro ĝuste celas montri ankaŭ tiujn interrilatojn kaj eĉ starigas la aserton, ke unu dimensio (debato pri neŭtraleco) ne povis okazi sen la aliaj (administraj, organizaj, financaj kvereloj). Pro tio en la libro oni legas relative abunde pri internaj problemoj kaj konfliktoj. Speciala atento estas atribuita al la ‘malnova’ UEA en Ĝenevo kaj ties ĉefa aganto Hans Jakob.

Aliaj ĉefĉapitroj traktas la eventojn, kvankam ofte nur skize kaj eble nekomplete (ĉar la historio de la Esperanto-movado en orienteŭropaj landoj meritus apartan studon, kiel Sikosek prave rimarkigas), lige kun la ‘orienta bloko’ post la dua mondmilito ĝis 1989. Cetere, en mia persona aktiva TEJO-periodo de la 80-90-aj jaroj mi memoras iujn diskutojn pri neŭtraleco, sed ŝajnas al mi, ke la gejunuloj tiam ne tre interesiĝis pri politikaj temoj.

Certe multon pri la temoj prilaboritaj en la disertacio de Marcus Sikosek, verkita en la germana lingvo por la universitato de Utrecht (Nederlando), oni jam povis legi en la libroj Esperanto en Perspektivo (1974) kaj La Danĝera Lingvo (1988) de Ulrich Lins, al kiuj Sikosek ofte (kaj parte kun kritikaj rimarkoj) referencas. Sur tiuj bazoj la verko de Sikosek ricevis sian kadron — tute en ordo. Tiumaniere tiuj gravaj klasikaj verkoj ricevas ankaŭ novan sciencan atenton kaj nov-pritakson fare de juna, kompetenta Esperanto-historiisto; en 2003-2005 li utiligis sian postenon en Biblioteko Hector Hodler (BHH) apud la ricevita celo verki la libron Sed homoj kun homoj. Universalaj kongresoj de Esperanto 1905-2005 por private esplori la arkivaĵojn preparante sian monografion pri la neŭtraleco de UEA. La verdira specifaĵo, kiun karakterizas la laboro de Sikosek kaj kiu faras lian libron interesa kaj leginda, estas la abunda ekspluato de ĝis nun netuŝitaj korespondaĵoj inter gravaj funkciuloj de UEA, kiujn Sikosek trovis en BHH. Ĉi tiuj dokumentoj, kiujn la aŭtoro lerte integris en sian tekston, estas tiom atentokaptaj, ke oni apenaŭ satiĝas dum la legado.

Kvankam iuj ĉapitroj meritus pli profundan studadon, sendube Sikosek brile solvis sian duoblan taskon: verki 459-paĝan libron, en adekvata tempolimo, por esti akceptita de la akademiaj ekspertizistoj (kaj por ricevi la doktoran titolon) kaj fari ĝin legebla ankaŭ por ‘laikoj’ kaj esperantistoj. Por mi persone iom mankas la severa hipoteza karaktero, kiu neniel estas neglektinda en disertacia projekto (kaj kiu distingas ĝin de magistra verkaĵo aŭ de ‘simpla’ monografio). Kelkfoje la priskriboj de Sikosek, aŭtoro, kiu estas konata kiel specialisto pri detruo de mitoj (vd. Esperanto sen mitoj, 2003), tendencas devojiĝi al skandal-historiografio, en kiu kelkaj centraj figuroj de la Esperanto-movado estas lasitaj en iom dubinda lumo. Pli fortan ekvilibron la prezento de tiuj kontestataj UEA-‘ikonoj’ estus ricevinta, se la aŭtoro estus aldoninta, anekse al la libro, detalan biografion pri iliaj agadoj kaj meritoj. La nescia ekstera publiko en multaj kazoj eble bezonus aldonajn klarigojn.

Tial ĉe la fino eble restas la demandoj, kion la disertacio de Sikosek instruu al UEA kaj kion UEA mem, ekzemple el vidpunktoj de pedagogia, strategia-politika kaj organiza teorioj, scienc-ekkone lernu el ĝi. Ke 100 jarojn post sia origina fondo UEA ankoraŭ ekzistas, estas granda merito ĝuste de tiuj ofte kontestataj gvidantoj de la organizo (kaj nature de ĝia baza membraro kaj de la Landaj Asocioj). Ke tiuj parte eble iom naivaj idealistoj, kiuj arde kredis je Esperanto, UEA kaj ĝia (evidente sukcese praktikata) koncepto pri neŭtraleco, faris ankaŭ erarojn, kiujn eblas hodiaŭ facile riproĉi kadre de la senĉesa kaj senskrupula ‘ellaboro de la historio’, kaj kiuj estas kompromiteblaj per la utiligo kaj publikigo de privataj, konfidencaj korespondaĵoj (principe temas pri tikla afero!), estas ĝis iu grado pardoneble, ĉar kutime ili troviĝis en premiera, sensperta kaj senprecedenca situacio, kaj ofte ankaŭ en ag-soleco kaj decid-dilemo. Tamen, la kritikema sinteno al legenduloj de la Esperanto-movado kiel Privat, Stettler, Jakob, Lapenna k.a. estas principe sana sinteno.

Skonpres en Bydgoszcz (Pollando) presis la libron sur bela papero (escepte de kelkaj palaj paĝoj), kiu surhavas kelkajn fotojn (eble iom arbitre elektitajn). Domaĝe, ke la ISBN-numero ne fariĝis parto de la germana librosistemo; sed la titolo feliĉe estas registrita almenaŭ en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko. La traduko de tiu libro almenaŭ al Esperanto estus tute imagebla kaj bonvena.

Andreas Künzli

Korea kuriozaĵo

Rubriko Esperanto de la tagĵurnalo “Dong-a ilbo”, 1924. Kompilis la redakcio de KEA. Korea Esperanto-Asocio, 2004. 79p. 21cm. ISBN 8987281140. Prezo: € 3,90

Unuavide malfacilas kompreni, kial tiu ĉi libreto, konsistanta el artikoloj aperigitaj dum 1924 en korea tagĵurnalo, estas proponata al eksterkorea publiko. Eble du-tri Esperantaj historiistoj interesiĝos pri la fakto, ke dum la pioniraj jaroj de Esperanto en Koreio aperis rubriko en la internacia lingvo en korelingva gazeto; eble ili volos noti, ne kun granda surprizo, la solidajn kaj solidarigajn titolojn de kelkaj kontribuaĵoj: i.a. “Esperanto estas Latino de Demokratio”, “Monda Paco kaj Esperanto” aŭ “Alvokoj al karaj niaj gefratoj”.

Tamen, honeste, ne imageblas, ke eksterkorea kaj ĝenerala leganto trovos multon interesan aŭ multon valoran en la volumeto. Tradukitaj poemoj, unu en du versioj (“Liberigu min el la bandaĝo de via dolĉeco, mia karulino! / Ne pluigu al mi tiun ĉi vinon da kisoj”), eble prilumetas korean poezion; la originala Esperanta poemo, verkita de iu Esperantujano, estas — feliĉe — mallonga (“O mondo! / Mi elprenis vian floron, O Mondo!”). Korea fabelo, “Kato kaj hundo”, promesplene komenciĝas sed baldaŭ perdiĝas en flankaĵoj pri ratlando kaj ŝtelita kruĉo.

Kelkaj kontribuaĵoj tamen kaptas la atenton. La aŭtoro de la leganto-letero “Pri akvometrilo” prilamentas la koston de elkrana akvo kaj notas: “Nun la malriĉa akvoportilisto estas perdigota sian oficon. Tio estas ankaŭ unu granda socia problemo”. Interesas raporto pri “Korea Virina Societo”.

Koncizaj, interesaj tekstoj ĉiam bonvenas en la Esperanta klasĉambro. Tamen instruistoj turnu sin al tiuj ĉi legaĵoj nur post multe da pripensado. Kiel notas LEE Chong-Yeong en la enkonduko: “Ŝajnas, ke kelkaj preseraroj troviĝas, sed ni intence lasis ilin kiel ili estas, por ke la legantoj aprezu tiaman etoson”.

Bone. Sed tiama etoso — eble patoso pli taŭgus — ne akordas kun ĉies gusto. Espereble Korea Esperanto-Asocio preparos parencan libreton, por ke legantoj aprezu nunan Esperantan etoson en Koreio.

Paul Gubbins

Bonvena ŝtopo en nia historiografia breĉo

Historio de Esperanto. Aleksander Korĵenkov. Kaliningrado: Sezonoj, 2005. 128p. 20cm. Prezo: € 12,00

Aleksandro Korĵenkov, ĉefredaktoro de La Ondo de Esperanto, verkis prelegaron por Somera Esperanto-Kursejo en Jekaterinburg en 1998. Post prilaboro li eldonis tiun materialon en 2005 libroforme sub la titolo Historio de Esperanto. La aŭtoro vere ŝtopis truon en la kampo de la lernolibroj pri nia estinteco. Precipe se ni serĉas unun, kiu traktas en konciza amplekso ne fragmenton, sed nian “tutan” historion. Ĝis nun oni povus helpi sin dum lecionoj per (ne malbonaj) superrigardoj ekz de Privat 1927, Isbrücker 1932, Zakrzewski 1912, sed ili prezentas nur faktojn el la unua periodo de Esperanto. La nuna libro havas krom tiutempa “kompleteco” aliajn fortajn punktojn.

Ĝi priskribas — tre interese — en la lasta ĉapitro Post la falo de la berlina muro sur 5 paĝoj la plej freŝajn okazaĵojn el nia komunumo. Ekzemple la dujaran deĵoron de Trevor Steele kiel ĝenerala direktoro de UEA kaj la re-enoficigon de Osmo Buller en 2004. La malkreskon de la nombro de organizitaj esperantistoj en la ne-plu komunismaj ŝtatoj kaj sekve la malaperon de popularaj gazetoj kiel Hungara Vivo, Paco, El Popola Ĉinio. Tamen revekiĝis kun cetere pli modesta abonantaro la legindaj La Ondo de Esperanto (Rusio) kaj Litova Stelo (Litovio).

Ankaŭ la unua ĉapitro La iniciatoro de Esperanto tiras nian atenton, ĉar ĝi ne nur liveras la konatajn ingrediencojn pri Zamenhof, sed sufiĉe vaste la judajn elementojn el lia vivo. Aplaŭdinde, sed foje eĉ tro por studlibro, kiu ekde nun povas validi kiel la plej taŭga ilo por aŭtodidakto aŭ kurso de progresantoj. Preskaŭ unu tutan paĝon okupas detaloj pri la nomo de la kreinto. Jen alineo:

Pri la familinomo la konfuzo estas malpli granda. Germane ĝi aperas kiel Samenhof (ekzemple en “La Esperantisto”), kaj pole Zamenhof. Kelkfoje eĉ en la menciita “Libro por enskribo” pro manko de “h” en la rusa lingvo, oni skribis ruse Zamenov, kvankam pli tradicia ekvivalento por “h” estas “g“. (La fina “ov” estis uzita por doni al la nomo pli rusan aspekton.)

Tria merito estas la objektiva maniero de transdono de informoj. La aŭtoro envicigas la eventetojn, sen trudi sian starpunkton aŭ aprobon. Malgraŭ tio mi ofte volonte estus aŭdinta lian analizon pri diskuteblaj iniciatoj kiel la Esperanta Civito. Sed ne, oni vane serĉas. Li pentras konfliktojn laŭvorte kaj figure je distanco. Li ne kondamnas De Beaufront kaj ne mencias lian nesinceran konduton en la Ido-krizo. Notas la avantaĝojn de ĝi: la foriro de la reformuloj el la Esperanta tendaro; la demonstro, ke 100-membra Lingva Komitato ne labor-kapablas; la neceso pri unueca internacia organizaĵo. Kaj laŭ mi oni ne forgesu la stimulon al publikigo de lingvistikaj eseoj pri la lingvo Esperanto mem, kiel i.a. surpaperigis ilin “la pura klara mens’” René de Saussure.

Iel la libro enhavas por mi nekonatajn facetojn pri kelkaj epizodoj. Mi ne konsciis, ke la Rusa Periodo ĝis 1898, laŭ la klasika difino, estis tiel fragila, eĉ rompiĝema almenaŭ el adept-nombra vidpunkto. La verkisto tamen ne menciis la pozitivan elementon en la rusa influo tiam, kiun oni en nia historiografio bele indikas per la enblovo de animo en la lingvon — movadon. Korĵenkov pliprecizigis mian scion pri la konfliktoj inter francaj herooj dum la Franca Periodo 1898-1914. Kiel nekredebla kaj fanatika estis tiu interbatalado.

La rolo de Lapenna kiel nelacigebla kaj eminenta gvidanto estas trafe reliefigita. Li vere enorme laboradis por antaŭen- kaj suprenpuŝi la nivelon kaj fortikon de Esperanto. Tute saĝe la aŭtoro ne analizis liajn lastjarajn bedaŭrindajn decidojn. Korĵenkov repensigis min pri la urĝa bezono de biografio pri tiu granda figuro. Ĉu ne tasko por LinsTonkin, aŭ kial ne por la juna Sikosek?

Kvare frapas la precizeco en la teksto. Nomoj, jaroj, citoj, ĉio kun skrupuleco menciita donas al la verko fidindan karakteron. Nur escept-kaze mi trovis miseron. Andreo Cseh lernis la lingvon en 1911 anstataŭ en 1912 kaj li redaktis La Praktiko ĝis 1964 anstataŭ ĝis 1963. La informo, ke la komunisma organizo IPE en 1934 posedis 10 000 membrojn, venas el la plumo de IPE mem kaj estas nekontrolebla. Ĉu tiu (propaganda) nombro veras, mi forte pridubas.

Valora parto konsistas en la aneksaĵo “Biografietoj“, kiu enhavas ankaŭ nuntempajn aktivulojn, pri kiuj aliloke malfacile troveblas koheraj komunikoj, kiel ekzemple pri Renato Corsetti, Helmar Frank, Lee-Chong Yeong, Humphrey Tonkin. Mallonge, la instruistoj havas nun en la mano la konsilendan libron por la fako “historio”.

Ed Borsboom

Loke-fake-persone

ĈINIO: La 24-an de junio okazis en la belega budhisma templo “Duobao” (“multaj trezoroj”) en la urbo Sanmen (“tri pordoj”), en la orienta Ĉinio, seminariokurseto pri la didaktiko de Esperanto, por la budhismaj bonzoj. Gvidanto de la seminario estis Augusto Casquero. Unuafoje en sia vivo li instruis nudpiede. La organizanto de la seminario, bonzo Miaohui, estas konata en la ĉina E-movado. Li instruas Esperanton, aktivigas homojn, donas konsilojn, kuraĝigas esperantistojn. Li tradukis al Esperanto budhisman literaturon.

Augusto Casquero

ISRAELO: En la oktobra n-ro de la prestiĝa israela scienca revuo Galileo aperis 16-paĝa artikolo de prof. Amri Wandel pri la temo “Vivo en la Kosmo”. La artikolo prezentas ĝisdatan perspektivon de la ebloj por vivo kaj inteligenteco eksterteraj, de la lastatempaj malkovroj kaj estontaj projektoj por trovi planedojn ĉirkaŭ foraj steloj, kaj de SETI (serĉado de ekster-tera inteligenteco). En la biografieto fine de la artikolo estas menciita lia okupiĝo pri Esperanto. En oktobro Wandel estis gasta sciencisto de la reta forumo de Galileo kaj komencis sian kurson “Astrofiziko kaj vivo en la universo” en la universitato de Jerusalemo, la naŭan jaron sinsekve. En decembro li ĉefprelegos pri la sama temo en la jarkunveno de la Israela societo pri astro-biologio.

JANSEN: Doktoriĝis en la Universitato de Amsterdamo la iama estrarano de Esperanto Nederland kaj de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) Wim Jansen, docento pri interlingvistiko kaj Esperanto en tiu sama universitato. Por atingi tiun ĉi rezulton Jansen faris esploron pri vortordaj aspektoj troveblaj en la nuntempa, ĵurnalismeca lingvaĵo kaj publikigis pri tio disertacion, kiun li sukcese defendis la 2-an de oktobro. La doktorigaj akompanantoj estis la profesoroj Hengeveld (por la ĝenerallingvistika parto) kaj Van Oostendorp (por la ĝenerallingvistika kaj por la esperantologia aspektoj). En la doktoriga komisiono sidis i.a. prof. Haase de la Universitato de Bamberg, Germanio. La ceremonion ĉeestis pluraj konataj esperantistoj el Nederlando kaj ekstere. La 283-paĝa disertacio estas verkita en la nederlanda lingvo kaj proponas resumojn en la angla, Esperanta kaj germana lingvoj. Temas pri la dua disertacio pri temo rilatanta Esperanton, defendita en nederlanda universitato ene de unu jaro (post Marcus Sikosek, doktoriĝinta en novembro 2006 post esploro pri la historio de UEA), sed pri la unua disertacio post 1947(!), kiu rekte koncernas la lingvon mem. La teksto de la disertacio estas libroforme aĉetebla ĉe IEI.

Atilio Orellana Rojas

Pardonpeto: Ternopil ne troviĝas en Rusio, sed en Ukrainio (Loke-fake-persone, okt. 2007, p. 210). ☹

Tra la mondo

La 40-a ILEI-Konferenco

Inter la 11-a kaj 19-a de aŭgusto 2007 okazis en la japana urbo Ranzan la 40-a ILEI-konferenco, en kiu partoprenis 70 personoj el kelkdeko da landoj.

La ĉi-jara konferenca urbo troviĝas meze de monteta regiono en la gubernio Saitama, 60 kilometrojn nordokcidente de Tokio, kaj havas ĉ. 20 mil loĝantojn. En la urbo troviĝas belaj vidindaĵoj, dank’ al grandaj ebenrokoj, la rivero Cukigaŭa, kaj rezervejo de papilioj Oomurasaki.

La konferencejo, la Ŝtata Edukcentro por Virinoj, estis malfermita en oktobro 1977 kaj funkcias cele al virina edukado. La loĝ- kaj laborkondiĉoj estis bonegaj, la konstruaĵo estas ekipita per ĉiuj modernaj teknikaĵoj necesaj por altnivela prezentado.

Laŭ la lastjaraj kutimoj la konferenco malfermiĝis per prezento de tradiciaj manĝaĵoj. La 12-an de aŭgusto okazis simpozio, kiu traktis la konferencan temon Virinoj en Esperanto-kulturo, celante la virinon ĝenerale, pozicion kaj rolojn de la virino en la socio, kaj la virinajn rajtojn kiel specifan aspekton de la universalaj rajtoj.

La virino, kiu staras ĉe la komenco de Esperanto, estis Klara Zilbernik, la novedzino de Zamenhof, kies doto estis parte uzita por eldono de la Unua libro. Pri la edzino kaj filinoj de Zamenhof, sed ankaŭ pri aliaj virinoj gravaj por nia literaturo parolis Spomenka Štimec. Anna Löwenstein prezentis la florintan virinan agadon interne de la E-movado dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam virina komisiono organizis seminarion en Roterdamo kaj en Pisanica (Bulgario), kaj aktive kontribuis al la kongresa temo Diskriminacio dum la Stokholma UK en 1980. Inter la jaroj 1979 kaj 1988 aperis la revuo Sekso kaj Egaleco, kiu esploris multajn temojn rilate la socian vivon de virinoj. Pri Sekso kaj Egaleco parolis ankaŭ Yamakawa Setsuko, kiu eldonis la japanan version de la revuo. Interesa kaj tragika figuro de la japana Esperantio estis Verda Majo (Hasegaŭa Teru, 1912-1947). El Ĉinio, kien ŝi translokiĝis kune kun sia ĉina edzo, ŝi multe kritikis la japanan agresmiliton kontraŭ sia nova lando. Per radioelsendoj ŝi vokis japanlingve rekte al japanaj soldatoj. Sekve kaj la polico kaj la japana socio persekutis ŝin kaj ŝian familion. Prelegis pri tio Kaba Toyohiko. Renato Corsetti parolis pri seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto. Pri sekso kaj genro en Esperanto parolis Aloyzas Gudavičius. La 13-an de aŭgusto okazis Lingva Festivalo. La celo de la festivalo estis spekti lingvan mozaikon, diversajn bildojn, buntajn materialojn kaj eĉ naciajn kostumojn. Plej interesaj estis la kulturaj aspektoj de la prezentoj, historioj de diversaj lingvoj kaj popoloj.

Variaj, multnombraj kaj interesaj estis la diverstemaj seminarioj, kiuj donis bildon pri la bunta Esperantio. Terezija Kapista prezentis siajn spertojn el Burundio kaj Irano, Zsófia Kóródy montris ZEO-jn en sia urbo Herzberg, la Esperanto-urbo, kaj bildojn pri Benino, la lando de la venontjara ILEI-konferenco. Kimie Markarian instruis sorobani per tradicia japana kalkulilo, la partoprenantoj sekvis kurson de origamio (gvidis ĝin Hiroko Suga kaj Atuko Aoyama), lernis paki donacojn per silka teksaĵo dum la kurso de Furoŝiki, laŭ la indikoj de Ayako Kooriyama, faris belajn floraranĝojn laŭ la japantradicia arto Ikebana (gvidis Wienia Sato kaj Krizantemo). Preskaŭ ĉiuj partoprenantoj surmetis kimonon kaj fine okazis te-ceremonio.

Ne mankis programeroj kutimaj por niaj aranĝoj: Nacia Vespero, kiam Yasuo Hori montris interesajn ludilojn, muzikaĵojn kaj aliajn tradiciajn japanaĵojn, Internacia Vespero, prezentanta diverslandajn kantojn, skeĉojn, ŝercojn, dancojn, kaj ekskursoj, dum kiuj oni vizitis kaj admiris templojn, monumentojn, sanktejojn konstruitajn de ŝogunoj, naciajn trezorojn, mondajn kulturajn heredaĵojn de Unesko, papilian rezervejon, artmetian centron konatan pro japana tradicia papero Waŝi.

La konferencon kunorganizis la japana ILEI-sekcio kaj Japana Esperanto-Instituto. La organizado estis laŭ la japanaj reguloj — perfekta, ĉio iris glate, dank’ al granda laboro de la organiza teamo, sub la gvidado de Tieko Isikawa.

Gratulon al niaj japanaj gekolegoj kaj grandan dankon pro iliaj grava laboro, admirinda sindonemo kaj senkompara afableco!

Aurora Bute

Nova estraro en Pollando

En la tagoj 15-16 aŭg 2007 okazis en Lodzo Landa Kunveno de Delegitoj de Pola Esperanto-Asocio, en kiu partoprenis la malnova estraro, 25 delegitoj kaj 24 gastoj.

En la kunveno estis elektita nova estraro de PEA, kies prezidanto fariĝ is Halina Komar. La novelektita estraro planas organizi Polan Esperanto-Kongreson en Lodzo en 2008, pli aktive kunlabori kun Pola Esperanto-Junularo kaj kun aliaj polaj kaj eksterlandaj organizaĵoj, prepari oficialan programon por lernado de Esperanto, eldonadi Pola Esperantisto kiel organon de PEA kaj organizi kursojn pri financaj aferoj.

Andrzej Sochacki

Niaj gejunuloj kongresis en Hanojo

La 63-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis inter la 27-a de julio kaj la 3-a de aŭgusto 2007 en Fremdlingva universitato de la ĉefurbo de Vjetnamio, Hanojo.

La kongreson partoprenis 200 plejparte junaj esperantistoj el 33 landoj. La ĉeftemo de la kongreso estis “Paco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo”. Ĉar la kunveno de la TEJO-Komitato ne havis kvorumon, ne okazis elektoj de la nova estraro de TEJO. En la funkcioj do restis la ĝisnunaj estraranoj.

La kongreso ricevis ŝtatan subtenon kaj estis al ĝi dediĉita granda atento de vjetnama gazetaro kaj amasmedioj. Kiel gasto partoprenis ankaŭ la tiutempa prezidanto de UEA Renato Corsetti.

La kongresanoj havis la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Vjetnamio, al kiuj estis dediĉitaj pluraj kongreseroj. Pri la ĉeftemo “Paco, Kunlaboro kaj Disvolviĝo” okazis pluraj prelegoj kaj diskutrondoj.

La partoprenantoj havis la eblon viziti la urbajn vidindaĵojn kaj ĝui tuttagan ekskurson al la golfo Ha Long, kiun Unesko enskribis en la liston de mondaj heredaĵoj.

La sekva, 64-a IJK okazos en Szombathely, Hungario, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2008 (tuj post la UK en Roterdamo).

Forpasoj

Aref Azari (1924-2007), honora membro de UEA ekde 2001 kaj honora prezidanto de Irana Esperanto-Asocio, forpasis la 13-an de oktobro en Tehrano. Li diplomiĝis en Usono kiel meĥanika inĝeniero kaj profesie laboris en Usono kaj Germanio. En Irano li estis direktoro en kelkaj famaj fabrikoj. Li ekkonis Esperanton junaĝe sed serioze okupiĝis pri ĝi ekde 1976. Li ofte gvidis kursojn kaj multaj el liaj lernantoj fariĝis movadaj aktivuloj, tamen li ĉefe dediĉis sin al vortara laboro. En 2000 aperis lia Ampleksa Esperanto-persa vortaro kun pli ol 15 000 kapvortoj. La alidirektan vortaron li sukcesis fini 70-procente.

Fernando Domingues da Costa (1920-2007) forpasis la 18-an de septembro en LavraMatosinhos (Portugalio), kie li estis delegito kaj iam fakdelegito pri SOS-aŭtoservo.

Erna Döring (1920-2007), dumviva membro de UEA, mortis la 26-an de aŭgusto en Bazelo (Svislando). Ŝi konatiĝis kun Esperanto infanaĝe en Dresdeno kaj relernis ĝin en 1966. Ŝi aktivis en la Bazela Esperanto-Societo kaj la naturamika movado TANEF, kies revuon La Migranto ŝi tajpis kaj administris dum multaj jaroj. Döring estis internacia fakreferanto de TANEF 1976-1996 kaj agnoskita de la Naturamika Internacio kiel internacia fakreferanto por Esperanto. Ŝi estis sekretario de LKK de la 64-a UK en Lucerno en 1979 kaj en 1981 ŝi kunorganizis SAT-kongreson en Bazelo.

Alica Komlóši (1942-2007) forpasis la 23-an de septembro en Bratislavo (Slovakio). Profesie pedagogo, ŝi estis fakdelegito de UEA pri historio kaj ĉiĉeronado.

Jon Rømmesmo (1923-2007) mortis la 1-an de aŭgusto en Røyse (Norvegio). Li verkis plurajn librojn, i.a. Fantaziaĵoj kaj kantoj por infanoj (1995), Facila Esperanto-legolibro (1996), Esperanto ABC (2001), kaj la popularan Esperanto lærebok-lernolibro (3-a eld. 1991), sur kiu estis bazita ankaŭ radiokurso. En lia traduko aperis Norvegaj popolfabeloj (1986). Rømmesmo kunlaboris ankaŭ por la retkurso Esperanto Viva.

Sven Sjöblom (1923-2007) mortis la 4-an de oktobro en Malmö (Svedio). Profesie inĝeniero, li estis dumviva membro de UEA kaj dum dudeko da jaroj, ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj, prezidanto de Eldona Societo Esperanto.

Gilberto Aquino da Silva Velho (1911-2007) forpasis la 1-an de oktobro en CaçapavaSP (Brazilo), kie li estis delegito kaj iam fakdelegito pri fizika edukado. Emerita majoro, li estis senlaca informanto pri Esperanto, i.a. per la informilo Esperanto Notícias, kiun dum 20 jaroj ekde 1986 li mem tajpis kaj riĉe ilustris.

Jules Verstraeten (1915-2007) forpasis la 17-an de septembro en Borgerhout (Belgio). Li estis sekretario, prezidanto kaj poste honora prezidanto de la Antverpena klubo La Verda Stelo, kasisto de Belga Esperanto-Federacio, LKK-ano de la 45-a UK en Bruselo en 1960 kaj kunfondinto de la fondaĵo Domo en Antverpeno. Verstraeten estis membro de UEA ekde 1950, regula membro de Societo Zamenhof kaj fakdelegito pri sia profesia fako, vitraĵoj, 1957-1997. Li servis kiel estrarano de Institucio Hodler 1977-2000 kaj estis konstanta subtenanto de la lernejo Jules Verstraeten en Benino. Li verkis Historio de la Esperanto-grupo La Verda Stelo 1957-1982.

Radivoje Vujnić (1933-2007) mortis la 23-an de septembro en Prijedor (Bosnio kaj Hercegovino). Li estis dumviva membro de UEA, delegito kaj fakdelegito pri komerco.

Margaret (Peggy) Zarchy (1922-2007) mortis la 22-an de septembro en Los-Anĝeleso, kie ŝi longe estis delegito. Dumviva membro de UEA, ŝi aktivis en la klubo de Los-Anĝeleso ekde la 1970-aj jaroj.

Hans-Joachim Zettier (1932-2007) forpasis la 24-an de majo en Prenzlau (Germanio), kie li kunfondis Esperanto-rondon post la 2-a mondmilito. En GDR li aktivis en la pedagogia komisiono de la landa asocio GDREA kaj en ties regiona estraro. Li kontribuis al Esperanto in Mecklenburg und Vorpommern (red. R. Kuse; 1999).

Estas tempo rekotizi por 2008!

Frua pago certigas la kontinuecon en la ricevado de tiu ĉi revuo. Krome, ĝi helpas la laboron de la Centra Oficejo kaj ŝparas monon al UEA. Antaŭdankon!