Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 12

Malferme

Spica vizio

Per salata saluto, mi aludis al specifa menuo. Sekvas la kareoj spicaj. La ĉi-foja prezento de persona vizio pri Esperanto ligas la lingvan demokration en la strategio de UEA kun sintenoj al la unikeco de la lingvo mem, kiu distingas ĝin ne nur de la angla, sed ankaŭ de Volapük kaj Interlingua. Mi komencas per ideoj de guruoj miaj kaj finas per strategiaj proponoj.

La persona vizio de Renato Corsetti rilate la lingvon Esperanto emfazas la suplajn kapablojn de ĝia facila trunko. La malfacilajn vortojn de iuj branĉoj simple anstataŭu skemismaj esprimsolvoj. Lia Esperanto celas esti ĉiusektore facila, ĉiesa, universale lernebla. En Corsetti, temas pri diafana agadvojo gastama al ĉiuj kunvojontoj. Li ĝojas pri la mensa streĉo, per kiu pasiva uzanto de greklatinaj aŭ francdevenaj esprimoj aktive reformulas la koncepton per pensera rekombino.

La erudiciajn eŭfonio, repetitoro anstataŭigi per “belsoneco, lernigisto” donas okazon por pensi mem kaj ne simple regurdi ŝablonon ie aŭditan. Esperantisto estas, almenaŭ potenciale, memstara pensanto. Uzi gastigformatan lingvon malfermas min al la eblo, ke mi, konscie uzante ĝuste tiun ĉi lingvon, praktiku la gastamon. Mi foje forgesas, kaj enfalas de la pripensado en rutinemon. Sed la korpo de “la voj’ elektita” rekomunikas al miaj piedoj ritmon pripensan, revekan.

En la vizio de Corsetti, ĉiu ago uzi aŭ reuzi tipe Esperantan reesprimon de maldiafana vorto el “la okcidenta dialekto”, kiel nomis ĝin Claude Piron, estas universaliga laboro de efika gastejfarado por novaj uzantoj. Temas do labori ne nur pri aŭ per aŭ por Esperanto. Ĉe Corsetti, la uzado mem de nia unika lingvo estas kultura agado, se ni flegas ĝian unikon. Tiel konstruante kaj konservante neŭtralan interkulturan espriman gastigejon por la homaro, oni donas palpeblan formon al la homa rajto pri la lingvaj demokratio kaj diafaneco. Sen nia agado, neniu konscios pri tiu rajto disponi unikan planlingvan gastigejon.

Kiamaniere ni, kiuj uzas kaj kapablas flegi nian interlingvon, rilatu al tiu kultura laboro? Ĉu ni anhele laboregu, kun sento de urĝo, timante, ke eble iu rivalo minacas okupi nian celteritorion, invadi niajn korojn, amase kabeigi nin? En mondo sen kredindaj rivalaj interlingvoj, la “nokta fantomo”, kiu nin timigu, estas la angla, ĉu? La demandoj eĉ ne formuliĝus, se iuj ne simptomus timon pri la pluportiĝo de nia torĉo. Mi konas tiajn simptomojn ankaŭ en Kolkato: multaj bengalaj gepatroj, vidante la anglemon de siaj infanoj, pesimismas pri la sorto de la bengala. Sed la simptomportantoj, almenaŭ en Esperantujo, bonvolu atenti kelkajn komparajn demandojn, kiuj helpu alfronti rekte tiun maltrankvilon.

Kial vi serioze timas, ke, vidante multege pli da homoj ekuzi la anglan internacie, vi kolektive ne plu volos uzi Esperanton? Imagu, ke nur vi estus kapablaj kanti, kaj ke la publiko ĉirkaŭ vi neracie kliniĝus al ĥora deklamado de versoj ĝuste tie, kie vi vidas la interhoman neceson de la kunliga kantado. Imagu, ke la kantadon multaj najbaroj ridindigus kiel artefaritan stultaĵon ĉe homaro nature parolema. Ĉu vi pensus: “Nu, ĉiuj adoptas la ĥoran deklamadon, primokas la valoron de la kantipovo; tial ni cedu al la monda opinio kaj senkantiĝu”?

Kompreneble ne! Vi des pli vive komprenus la unikecon de la talento, kies flegadon vi daŭrigus. La batoj de l’ sorto kaj mokoj de l’ homoj estus por via voj’ elektita perkutaj akompanaĵoj. Konante bone vian amon de la kantarto, vi agnoskus ĝian unikecon kaj iaman plivastigeblon. Tamen vi jes bezonus rekompreni vian vojon, por vigle daŭrigi post la ekkonstato, ke la survoja trafiko estos alia ol vi pensis.

Simile iam rekomprenis sian vojon la praktikantoj de la jogo. En la antikva Barato, la jogarton praktikis religie trempitaj intelektuloj, el kiuj elektis mentorojn kaj konsilantojn la reĝoj. Poste, kiel konate, la joganoj perdis tiun potencon. Tamen evidentiĝis bezono pri la jogo en la moderna mondo. Ĝiaj praktikantoj kaj instruantoj, rekomprenante sian rolon, prezentis ĝin al novaj publikoj kiel ekzercon de kuraĝo malhaste kaj konscie spiri, pensi, malpensi. Nun la jogarto refloras, kvankam la modernajn princojn apenaŭ mentoras jogmajstroj.

Tia sama rekompreno fasonindas por la Esperanta arto — kiu invitas komparon kun la muziko pli ol kun la jogo, ĉu ne? Esperanto estas tiu muziko de la homaj lingvoj, pri kiu la ĝenerala publiko ankoraŭ ne uzas takso-kriteriojn seriozajn. Ni scias la valoron de la muziko, kiun ni praktikas; sed eĉ ni ricevis tiun scion de nia sperto, ne de la inicintoj.

Kiam oni inicis nin, oni iom insiste ligis Esperanton al la potencocela penso, ke ĉiaj interetnaj laboroj fariĝos per ĝi (ĉar, oni diris, la rivalecoj inter la nacioj malebligos la grandskaliĝon de la naciaj lingvoj). Sed ni proprahaŭte spertis la fakton, ke la praktiko de “la bona lingvo” Esperanto — kiel ni lernis de Piron rebapti ĝin — temas ne ĉefe pri veraj aŭ imagataj geopolitikaj bataloj. La unikeco kaj nemalhaveblo de nia ŝlosilo al la homa fenomeno Lingvo estas atuto sendependa de la neracieco en la lingva konduto de la mondaj instancoj. Via elektroliveranto foje malracie fakturas; ĉu pro tio vi ĉesas ludi la elektran gitaron?

La rekomprenon, aparte klaran ĉe Piron, Corsetti kaj la forpasinta Akiko Nagata-Woessink, spice resumas la formulo “internOcia lingvo”. Tiuj guruoj emfazis la suplecon de la afiksriĉa trunko. La tabelvortoj estas nur unu montrofenestro por tiu tabela magiilaro, kiu surprize kapablas la plimulton de la esprimaj laboroj. La lingvosimplema Corsetti, inspiranta nin discipline paroli la tabelan, emfazas la skemisman vivantigon de la afiksoj kiel la bazan novaĵon en la zamenhofa ilaro. Ĝuste tie donaciĝas al ni internocia lingvo, kies konkretan guston neniu suspektas antaŭ ol sperti ĝin.

Mi kuraĝas sugesti, tamen, ke ni preteriru tiun recelebron de la skemismo. Estas internocia ankaŭ la rilato inter la discipline tabelaj du-senc-a, dis-er-ig-o, sub-tegment-o kaj tiuj ambigua, analizo, mansardo, kiujn mi kontrapunkte nomos anarkie “babelaj”. La afiksema tabela Esperanto estas sufiĉe forta digestanto por povi asimili en spican vivadon ankaŭ la babelajn esperantigojn, kiujn el fremdaj fontoj venigas la dekkvina regulo de la praavgramatiko. Ĉi tiu asimilkapablo radikas en tiu frua kompromiso, kiu donis al Esperanto unikan niĉon en la eŭropa geografio.

Michel Duc Goninaz, franco bone scianta la rusan, foje emfazis, ke en la konsisto de Esperanto rolas la specife orienteŭropa akcepto de vortoj ĉefe latinidfontaj kaj parte ĝermanaj. Tiun ikonan akcepton, similan al la iama latina prenado el helenaj fontoj, Esperanto disponigas al la tuta mondo. Temas pri tio, ke enkarnigante tiun ĉi modelon de akceptado de okcidentaĵoj en la eŭropa oriento, la konsisto de Esperanto ekzemplas la krean akceptadon mem fare de ajna prenantaro el ajna fonto.

Kiam la tabela trunko internocie altradukas al si la babelajn branĉojn en nia unika lingvilo, historie rolas do specife orienta asimilo de okcidenteroj — sed en la skemisma formato, kiu unikigas nian muzikilon.

Provante doni al nia muzikilo rajtan lokon en la nuntempo, ni foje tro streĉas nin por realigi mallarĝe konceptitajn celojn, kolizias kun la gustoj de najbaroj ne lernintaj kunmanĝi niajn bakaĵojn, kaj komencas malĝoji. Sed la Strategia plano de UEA, fundamente celanta al la lingva demokratio, temas ĝenerale pri la defendado de la prilingvaj rajtoj kaj pri la laŭebla roligo de Esperanto en tiu strebo al pli justa mondo. Temas kongruigi tiun memkomprenon kun niaj kapabloj — kaj kun la unikaj virtoj de nia virtuoza muzikilo.

Por plijustigi la geometrion de la lingva aliro en la nuna mondo, ni devas atenti la demandon de diafano, analizeblo, alireblo de vortoj/stiloj — ankaŭ ene de la etnaj lingvoj. Tie la akre malsamaj tavoloj de la nacia leksiko kreas akirajn malfacilojn por la lernejanoj kaj iuj plenkreskuloj. La batalo kontraŭ la analfabeteco formuliĝas nove, se ĝi donas taŭgan rolon al la konkretaj iloj disponeblaj ĝuste en nia internocia lingvo. Esperanto unike pontas — algebre inter la tabela kaj la babela, geometrie inter la latinida korpo kaj la slava etoso.

Kompreneble niaj instituciaj agemoj, entagordigitaj en la Strategia plano de UEA, devas daŭre strukturi nian rilaton kun la monda publiko, kiu perceptas nin unuavice ligitaj al alternativaj vojoj en la internacia komunikado. Ĝuste tial reemfazindas la kontinueco kun antaŭaj streboj. Sed samtempe gravas hodiaŭigado de komprenoj, por ke tiu kontinueco ne paŭsu eksvalidajn rutinojn, sed havu sencon.

Por fini mi skizu tri elementojn (pliklarigotajn en postaj eseoj) de strategieroj donontaj konkretan formon al la internocieca spicigo de Esperanto. Por ke la struktura laborado de UEA trafu fari el la pedagogio ne nur ilon sed seriozan laborejon, ni devas daŭrigi la jam (sed sen ĉi tia pripenso) komencitan instaladon de tri karakterizaj bazoj, kiuj donu al Esperanto unikan identigeblon kiel novtipa laborilo: (a) ponta tradukado, (b) interliteraturo, (c) prinorma intertraktado. Jen rapidaj fotetoj de la menueroj.

Sub (a) mi komprenas almenaŭ la kroatan modelon proponadi al retradukemaj alilingvanoj esperantigojn de nacilingvaj tekstoj.

En (b) mi imagas ejon de nova aŭtodidaktismo. Por fasoni memstaran kaj ne nacisklavan individuecon, serioze hodiaŭaj gejunuloj bezonas interkulturan vivejon. Por servi tiun bezonon, necesas minimume rete disponigi multajn Esperantajn tekstojn, originalajn kaj tradukajn, en plejeble multaj sferoj, por ke reviglu la memklerigila lingvo, per kiu iam klerigis sin Miyamoto Masao. Malpli retkonektitaj medioj bezonos aliajn solvojn, ne nepre nur la tradiciajn.

Ĉe (c) mi krisignas tiun publik-spaco-konstruan stilon, kiun Esperanto eksportu al la etnaj lingvoj, por ke tiuj transformiĝu al liberesprimaj spacoj. La esperantistoj scipovas senĉese intertrakti pri lingvaj kaj edukaj normoj. Ni ne evoluu en 999-an etnan lingvanaron. Male, la etnanaroj lernu de ni tiun stilon de intertraktado.

Ĉi tiujn fotetojn grandigos postaj tekstoj. Viaflanke, bonvolu komenti. Tiel vi kunkovos kun ni utilan, ĝeneraligeblan, hodiaŭan formon de tiaj rekomprenoj de pozitiva rolo por Esperanta movado — en tempo, kiam ne verŝajnas la baldaŭa ĝenerala adoptiĝo de nia lingvo por oficialaj interŝtataj laboroj, kvankam ni ne ĉesos labori por tiu ideo.

Probal Dasgupta

[FORIGITA!: bildo]

Imagu, ke la kantadon multaj najbaroj ridindigus kiel artefaritan stultaĵon ĉe homaro nature parolema... Sur la foto de Amri Wandel nia Internacia Koruso kantas dum la Internacia Arta Vespero en Jokohamo.

Ĝenerala Konferenco de Unesko

La konferenco okazis en Parizo de la 16-a de oktobro ĝis la 2-a de novembro 2007. Novalveninto estas Montenegro dum revenis Singapuro. La nombro da reprezentantoj kaj ilia aktiva partopreno multe dependas de la landoj, de ilia riĉeco aŭ parlamenta kulturo.

Nur kvindeko da Neregistaraj Organizoj sendis delegitojn. Inter ili UEA estis reprezentita de sia vicprezidanto Ranieri Clerici kaj de siaj reprezentantoj Renée Triolle kaj Barbara Despiney, kiuj faris sian eblon kontakti, informi, konvinki la delegaciojn, voki al kunlaboro aŭ subteno.

Ĝenerale la akcepto estas tre bona, kaj la fakto, ke plej ofte la homoj ricevas dokumenton en sia lingvo, tre aprezata . ILEI perdis la oficialajn rilatojn, sed ĝia deziro iĝi observanto bone reklamis, ĉar la Pleno devis diskuti kaj aprobi!

Nova tendenco estis interveni en la propra lingvo, tiel la Prezidento de Bulgario en la bulgara, la Prezidento de Grekio en la greka, la Prezidento de Montenegro ... en la ...? (interpreta silento, ĉar li ne anticipe provizis la interpretistojn per teksto en unu el la 6 oficialaj lingvoj), la vic-ministro pri eksteraj aferoj de Italio en la itala, la Ministro pri Edukado de Brazilo en la portugala ktp. Nur la reĝo de Svedio intervenis ... en la angla, same la Ministro pri Edukado el Jordanio, sed post publika rimarko de nia delegito, li poste parolis nur arabe.

Ĉar drasta estas la buĝeto, en ĉiuj fakoj la kostoj de la salajroj superas, ofte duoble, la sumon disponigotan por la programoj. Pro tio ankaŭ la tendenco krei oficejojn ekster la pariza sidejo: duobla gajno, la lando, kiu ricevas tiun oficejon (ekz. ĉi-jare Grekio kun oficejo pri sporto kaj virinoj), fieras pro la gloro, sed ankaŭ komplete financas ĝin.

La nuna tasko de la Ĝenerala Direktoro estas reorganizi la tuton; inter la organizaĵoj de UN, Unesko tute klare konservas Edukadon kaj Kulturon, kaj interese estas, ke UN komisiis al la fako “Kulturo” de Unesko zorgi pri la “internacia Jaro de la Lingvoj” 2008: tre klaras do la ligo inter lingvo kaj kulturo, pri kio batalas UEA kaj TEJO de pli ol 40 jaroj. Same la 60-jariĝo de la Homaj Rajtoj koncentriĝos al la Rajto pri Lingvo, rajto aliri la progreson de scienco, partopreni en la kultura vivo ks; alidire batalkampo de UEA en la komisiono antaŭ 35 jaroj!

Ne mankos al UEA kaj ĝiaj landaj asocioj laboro dum 2008: vivigi kontaktojn kun la landaj komisionoj de Unesko, konsciigi aliajn asociojn pri lingvo-diskriminacio; pledi ĉe la registaro por demokrata lingvo-instruado; partopreni la oficialajn festotagojn (la 21-a de februaro: tago de la Patrina Lingvo; la 8-a de marto: Virina Tago; la 21-a de marto: Tago kontraŭ rasa diskriminacio; la 3-a de majo: Tago por libera gazetaro; la 16-a de novembro: Tago por Toleremo; la 10-a de decembro: Homaj Rajtoj) kaj raporti pri la agado, ne forgesante subskribigon de Manifesto 2000.

Renée Triolle

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la partoprenantoj dum la inaŭguro

[FORIGITA!: bildo]

Parolas (bulgare) la Prezidento de Bulgario

[FORIGITA!: bildo]

Ranieri Clerici, Renée Triolle, Monique Arnaud kaj Jean-Pierre Boulet

Pri utileco de maljunulo

Mi honteme veturis al Vjetnamio kaj pripensadis, kiel kontrabandi miajn maljunajn ostojn al la 63-a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo. Nu, en la prahistoria epoko mi estis vicprezidanto de TEJO; la alia senkulpiga preteksto estis la pli frue planita renkontiĝo kun teamo tradukanta mian libron “La Zamenhof-strato” en la vjetnaman lingvon. Tamen atinginte la kongresejon, mi sentis min vera dinosaŭro.

Por atingi Hanojon, mi devis de Pekino tra la tuta Ĉinio vojaĝi per trajnoj kaj busoj. Tiu ekspedicio postlasis spurojn sur mia vertebraro. Ĝi manifestis sian ekziston, kiam mi atingis dormoĉambron kun ok litoj starigitaj po du unu super la alia. Ĉiuj malsupraj litoj estis jam okupitaj. Vole-ne-vole mi devis grimpi supren. Heroe atinginte la celon en gloro kaj doloro, mi konstatis mankon de matraco; anstataŭis ĝin lignaj tabuloj kovritaj de rizpajla plektaĵo. En la infera varmego mi pene etendis miajn dolorplenajn ostojn sur la malmola lignaĵo. Ĝi altrudis la penson pri ĉerko kaj donis la senton fariĝi martiro de nia afero en la tempo de paco. Granda ventumilo turnis freneze siajn manegojn super mia korpo, el kiu ŝvito torente fluis kaj aŭguris pulmoinflamon aŭ eĉ pli rapidan morton.

La instinkto de memkonservado ordonis agi. Mi pene malsupreniĝis por serĉi matracon, sed oni tute ne komprenis mian postulon. Finfine estis mi, kiu devis kompreni, ke dormi en la vjetnama varmega kaj humida aero sur matraco, signifas ŝanĝi ĝin rapide en ŝvitspongon, dum la rizpajla plektaĵo ne retenas ŝviton. Cetere ĉiu saĝa homo scias, ke vertebraro preferas malmolan ol elastan liton. Tiun ĉi aserton baldaŭ konfirmis ankaŭ miaj meritplenaj ostoj. Fakte al resaniĝo de mia vertebraro kontribuis ankaŭ “Yumeiho-terapio”, kiu dum la 63-a IJK estis ĉiutaga programero. Ĝi konsistis el teoria parto kaj ankaŭ praktika demonstrado, en kiu mi kuraĝe volontulis. La terapio egalis torturadon, sed mi senĝeme suferis, por manifesti utilecon de maljunuloj dum la junulara kongreso.

Mian planon helpis la kulturaj cirkonstancoj tipaj por la Fora Oriento, kie la maljuneco ne estas hontinda afero, male — grandaĝuloj ĝuas respekton kaj helpemon. Tiun tradicion verŝajne favoras la fakto, ke maljunaj homoj ne estas tiel ofte videblaj kiel en Eŭropo. Rezulte en Vjetnamio oni facile liberiĝas de la dinosaŭra komplekso. Cetere mi devis iom redukti la mankon de polaj gejunuloj en la 63-a IJK, helpate nur de unusola alia polo, Pŝemo Grzybowski, universitata profesoro el Bydgoszcz. Malfacila tasko, ĉar ni ambaŭ aĝas sume 108 jarojn. Alivorte averaĝa pola partoprenanto de la junulara kongreso havis 54 jarojn.

Tamen mi decidis plonĝi en la junularan etoson, kies natura elemento en varmega klimato estas malvarma biero. Dum oni estas drinkanta la duan duonon de botelo, la unua jam banas vian tutan korpon. La procedo devas esti daŭre ripetata kaj ĝia financa efiko kalkuliĝis en milionoj. La 63-a IJK donis plezuran senton iĝi milionulo. Por taksiveturo el la flughaveno al la urbocentro oni pagas 200 mil dongojn. La aktualaj prezoj, kvankam plurciferaj, fakte estas tre malaltaj. Vjetnamio rapidege evoluas kaj verŝajne baldaŭ stabiliĝos ĝia financa sistemo. Do, urĝu, se vi volas ĝui la bonstaton de Rockefeller kaj elspezi milionojn.

Ne mankas aliaj allogaĵoj en tiu lando. La plej okulfrapan bildon prezentas la larĝaj avenuoj de Hanojo. Ili ŝajnas riveroj, en kiuj anstataŭ akvo fluas konglomeraĵo de bicikloj, motorbicikloj kaj skoteroj. La urbego logas ekskursemulojn per sia riĉa turisma oferto, interalie la belega parko kun la maŭzoleo de Ho Chi Minh, kiun oni rajtas viziti nur dece vestita. Partoprenantoj de la kongreso ofte ekskursis. Ĉiuj veturis al la unika natura mirindaĵo, la golfo Ha Long. Ĝuste la kongresaj ekskursoj donis al mi, maljunulo, ŝancon montriĝi utila, kiel trejnisto pri konversacio. La kongreso estis bona okazo por tutsemajna paroliga kurso.

Inter la vjetnamaj partoprenantoj aparte videbliĝis 30-kapa grupo de helpantoj. Ili ĉiuj estas studentoj de la Hanoja Fremdlingva Universitato. Ĝiaj ampleksaj konstruaĵoj servis kiel kongresejo. Oni tie dormis, manĝis, debatis kaj realigis preskaŭ ĉiujn programerojn. Ĉiuloke oni vidis la helpantojn, kiuj vestitaj per verdaj bluzoj kuris tien kaj reen aŭ staris deĵore. La tuta grupo komencis lerni Esperanton duonon de jaro pli frue, sed multaj el ili tute bone kapablis interkompreniĝi en la lingvo internacia. Ili avide serĉis eblojn konversacii, sed ofte ne povis trovi favoran okazon, ĉar mankis partneroj por interparolo.

Granda parto de la aktivuloj de TEJO estis daŭre okupitaj pri realigado de la kongresa programo, ili debatis, kunvenis, prelegis ktp. Cetere gejunuloj pro sia naturo ŝatas restadi pare aŭ en amikaj rondoj, ili interparolas fluan Esperanton kaj iusence fortimigas nememfidajn komencantojn. En tiu situacio la dinosaŭraj partoprenantoj ŝajnis ĉielsenditoj laŭ inspiro de la Zamenhof-spirito.

Mi estis daŭre sieĝata de la vjetnamaj gejunuloj kaj babilis, babilis ĝis doloro de makzeloj kaj plezure observis, kiel la komencantoj, kiuj neniam antaŭe parolis kun eksterlandanoj, transformiĝas al fluparolaj esperantistoj.

En tiaj cirkonstancoj oni forgesas pri sia maljuneco. Cetere demandite, kiom da jaroj mi havas, mi kutimis respondi: “Cent!” Kaj oni kredis. Ja por 20-jarulo ne ekzistas principa diferenco inter homo 60- aŭ 100-jara. Foje mi tamen aŭdis komplimenton: “Kiel centjarulo vi tute bone fartas.” Kelkaj gejunuloj ne volis kredi. Por tiuj estis alia klarigo: “Fakte mi havas cent jarojn, sed tio estas suma aĝo de kvin junuloj, kiuj konsistigas min.” La kurso de Esperanto komencita en Hanojo ne finiĝis. Danke al modernaj komunikiloj plu okazas babilado inter Metuŝelaĥo el Varsovio kaj Minh Thu, Bui Phuong kaj aliaj gejunuloj el Hanojo.

Roman Dobrzyński

[FORIGITA!: bildo]

Vjetnamino kaj japano

[FORIGITA!: bildo]

Komitato de TEJO en la akvo de la mirinda golfo Ha Long

Herzberg — la Esperanto-urbo

Mozaiko de la evoluo

En Jokohamo UEA honorigis per la Diplomo pri Elstara Agado la germanan Interkulturan Centron, agantan en la urbo Herzberg, kiu ricevis la oficialan kromnomon “La Esperanto-urbo” (v. revuo Esperanto, jan. 2007, p. 4, 5).

Oni jam scias pri instruado de Esperanto en la surlokaj lernejoj, oficiala uzado de Esperanto kiel komuna pontlingvo kun la pola ĝemelurbo Góra, pri la internaciskala agado de Interkultura Centro Herzberg (klerigejo de GEA), esperantlingvaj vojindikiloj al la Esperanto-Centro, kelkaj grandaj dulingvaj ŝildoj sur urbaj domoj, sed eble por multaj estas novaĵo la ofertoj de lokaj restoracioj: pluraj manĝokartoj en Esperanto kaj eĉ la unuaj manĝaĵoj kun Esperanto-nomoj!

Inter la sukcesoj estas ankaŭ la kresko de materialoj en la fakbiblioteko kun arkivo (dankon al la donacintoj kaj helpantoj, kiuj prizorgas la plibonigon de nia elektronika katalogo), kaj la multnombraj partoprenantoj ekz. dum la Metodika Semajno kun Katalin Kováts (edukado.net) kaj Pedagogiaj Tagoj (Torpedo-3) kun Stefan MacGill, Chuck Smith kaj Gerald Tucker, la bela inaŭguro de la monumento al la Esperanto-pioniro el Herzberg, Joachim Gießner, dank’ al la internacia fervojistaro (sur la fotoj).

Herzberg multon faras ankaŭ por la E-lingvaj turistoj: la promen-rondvojoj en la urbo, ekz. apud la du riveretoj kaj lagoj (t.n. “Akvo-8”) kun esperantlingvaj resumtekstoj pri la historio kaj nuntempo, estas pretaj kaj certe esplorindaj kaj fotindaj. Pretas ankaŭ esperantlingva informbroŝuro pri vizitindaĵoj kaj la unuaj Esperantaj bildkartoj.

Nun ni instruas al la unuaj turismaj gvidantoj Esperanton, kiuj laŭ niaj planoj povos jam prezenti ZEO-jn kaj vizitindajn lokojn al turistoj ekz. antaŭ la UK 2008 en Roterdamo, ŝatontaj vidi propraokule la novaĵojn. La gvidantoj kaj la fiera urbestro planas ankaŭ bonvenigi la esperantlingvajn gastojn, kiuj venos al la Internacia Feriosemajno (kun varia programo inter 11-18 jul 2008) kaj al la samtempe okazonta INA-konferenco (de Internacia Naturkuraca Asocio).

Pli da informoj pri la Esperanto-urbo aperados sur la nun konstruata hejmpaĝo: http://esperanto-urbo.eu. Interesiĝantoj povas peti E-lingvajn broŝurojn, informojn pri tranoktado kaj servoj, aliĝilojn aŭ de la urba Turisma Oficejo, aŭ de la Interkultura Centro. Bonvenon!

Peter Zilvar

Kongresa Komuniko 1

93-a Universala Kongreso de Esperanto

Roterdamo, Nederlando, 19-26 julio 2008

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2008.html.

Kongresa temo

Lige kun la Internacia Jaro de Lingvoj la temo de la 93-a UK estos “Lingvoj: trezoro de la homaro”. Ankaŭ la 100-jariĝo de Universala Esperanto-Asocio ricevos multe da atento en la programo (vd. Esperanto, novembro 2007, p. 219-220).

Informoj

Por aliĝoj kaj mendoj servas la kongresa retejo de UEA: http://www.uea.org/kongresoj/uk2008.html.

Kongresejo

La programeroj de la UK okazos ĉefe en la kongresejo Beurs-WTC (Borso — Mondkomerca Centro) en la koro de Roterdamo ĉe la urba ĉefstrato Coolsingel. En ĝia ĉirkaŭaĵo okazos multaj someraj aktivaĵoj, kiujn eblos senpage spekti, i.a. aviadila spektaklo (19-20 julio) kaj karnavalo (26 julio).

Vojaĝado

Estas facile veturi al Roterdamo trajne, aŭte kaj aviadile. Fervoje ĝi estas atingebla i.a. per rapidegaj trajnoj el Parizo kaj, kun ŝanĝo en Bruselo, el Londono. La ĉefa flughaveno por veni al Roterdamo estas la Amsterdama internacia flughaveno Schiphol, de kie trajnveturo al Roterdamo daŭras 45 minutojn. Rektaj flugoj al Roterdamo estas i.a. el Ĝenevo, Ĝirono, Hamburgo, Londono kaj Romo.

Loĝado

Detalaj informoj aperos en la Dua Bulteno.

Ekskursoj

En la Dua Bulteno aperos priskriboj pri la antaŭ-, post- kaj dumkongresaj ekskursoj. Inter la vizitotaj lokoj estos la kampara nordo kaj la fiŝista sudo de Nederlando, la giganta digo Afsluitdijk kaj Amsterdamo. Dum pluraj ekskursoj eblos konatiĝi kun la kongresa urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

Infana Kongreseto

Se sufiĉe da infanoj aliĝos, dum la UK okazos Internacia Infana Kongreseto en Oostvoorne, 35 km de Roterdamo. Interesitoj bv. kontakti la komisiiton pri IIK, Bert Schumann, b...@free.fr, por pli da informoj.

Esperantologia Konferenco

La temo de la 31-a Esperantologia Konferenco estos “Esperanto kompare kun aliaj lingvoj — kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj”. Proponojn pri kontribuaĵoj akceptas d-ro Detlev Blanke, <d...@snafu.de>.

Reklamiloj

La Unua Bulteno estas senpage ricevebla ĉe UEA. Glumarkoj kun la kongresa emblemo estas mendeblaj ĉe la Libroservo de UEA. Folio kun 12 markoj kostas 1,20 eŭrojn. Oni ricevas rabaton de 1/3 ekde 3 folioj. Aldoniĝas la sendokostoj kaj por EU-landoj imposto de 19%. La kongresa afiŝo estas elŝutebla el la retpaĝo http://www.uea.org/pdf/roterdamaafisho.pdf.

Aliĝilo

La aliĝilo estas ricevebla ĉe la perantoj kaj ĉe UEA, kiu volonte liveros ĝin grandkvante por distribuado kun E-gazetoj kaj en E-aranĝoj. Eblas elŝuti ĝin en PDF-formato ĉe la kongresa TTT-ejo, kie eblas ankaŭ rete aliĝi al la UK.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de decembro 2007 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) EUR 160,00 (120,00); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, EUR 200,00 (150,00); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, EUR 80,00 (60,00); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, EUR 120,00 (90,00). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1987 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento!). Pagmanieroj troviĝas en la aliĝilo, Jarlibro 2007 (p.36-37) kaj en la TTT-ejo.

Statistiko

Ĝis la 15-a de novembro aliĝis 332 kongresanoj el 42 landoj.

Postkongresi en Afriko kun instruistoj

La 41-a Konferenco de 29 jul – 05 aŭg 2008 en Portonovo, Benino “Instruistoj de Esperanto por la Planedo Tero“

Pluraj esperantistaj aranĝoj okazas en diversaj landoj, en diversaj kontinentoj, esperantistoj migradas tra la tuta mondo el unu renkontiĝo al alia, konatiĝas kun diversaj homoj, kulturoj, starigas personajn kontaktojn, kunlaboras ankaŭ en profesia nivelo — jen por kio ni nepre bezonas internacian lingvon kaj jen pro kio ĝi disvastiĝas el lando al lando, el kontinento al kontinento.

Preskaŭ en ĉiu kontinento oni povus signi plurajn verdajn steletojn, kie jam okazis grandaj internaciaj aranĝoj: UK, SAT-kongresoj, ILEI-konferencoj, Lingvaj Festivaloj k.a. En diversaj aranĝoj oni povas renkonti reprezentantojn de ĉiuj kvin kontinentoj. La ĉefa esperantista aranĝo estas la ĉiujara UK. Sed ne por ĉiuj tiom facilas veni, — pro tio varias landoj kaj kontinentoj.

Tamen, en niaj E-aranĝoj ni vidas nur malmultajn samideanojn el Afriko, malgraŭ tio ke ili havas grandegan volon veni, partopreni, sperti, lerni, informiĝi, kaj tion kunporti al siaj landoj, disdividi kun lokaj samideanoj. Malfacilas ricevi vizojn, malfacilas kolekti monon por la vojaĝo. Pro tio venis tempo por pensi pri alternativo kaj ILEI akceptis la defion — konferenci en Afriko, tuj post la UK en Roterdamo. Tiu ĉi novaĵo devus esti tre bona por niaj afrikaj samideanoj: grava internacia aranĝo, la ĉefa jara renkontiĝo de instruistoj, venas al Vi!

Karaj afrikaj amikoj, vi nun havas la eblon veni al la aranĝo pli facile ol kutime (ne tiom multe kostos la vojaĝo, ne tiom malfacilos akiri vizon, speciale por vi estos rabatitaj prezoj) kaj vi havos la eblon lerni de spertaj esperantistoj, instruistoj, konatiĝi ne nur kun Benino kaj kulturoj de viaj najbaraj landoj, sed ankaŭ kun homoj kaj kulturoj ekster via kontinento, partopreni en prelegoj, seminarioj, diskutoj...

Karaj samideanoj de aliaj kontinentoj, vi estas invitataj partopreni la ILEI-Konferencon por omaĝi kaj kuraĝigi la lokajn samideanojn, doni instigojn al iliaj pliaj paŝoj. ILEI-Konferenco en Afriko estos grava evento kaj por la E-movado entute, kaj por la historio de ILEI, same kiel por la E-movado en Afriko. Por partoprenantoj el aliaj kontinentoj okazos kultura kaj ekskursa postkonferenca programo kun vizito al aliaj apudaj landoj. Pliajn informojn bonvolu serĉi en Internacia Pedagogia Revuo 4/2006, 2/2007, 3/2007 kaj 4/2007 kaj sekvajn en la jaro 2008, ankaŭ en la retejo de ILEI www.ilei.info.

Por la konferenca programo oni antaŭvidas tradiciajn programerojn: inaŭguron, komitatkunsidojn, estrarkunsidojn, ekzamenojn de ILEI/UEA en elementa kaj meza niveloj, Interkonan Vesperon, Nacian Vesperon, Internacian Artan Vesperon, Solenan Fermon. Okazos ankaŭ tradiciaj programeroj kiel unutaga Scienca Simpozio laŭ la konferenca temo, konatigo de lokaj aŭtoritatoj kaj intelektuloj kun Esperanto-medio en certa nivelo, kaj ebligo de daŭra kunlaboro de esperantistoj kaj ne-esperantistoj; Lingva Festivalo (prezento de lingvoj kaj kulturoj fare de partoprenantoj de la konferenco el diversaj landoj) — laŭeble publika, kiel donaco de esperantistoj al lokaj loĝantoj kaj unu el la formoj de kunlaboro kaj konatiĝo kun loka medio, ankaŭ kiel efika varbilo por nia lingvo; bankedo — komuna vespermanĝo en lukseca amika etoso, nepre kun afrika vino; vesperaj renkontiĝoj kun kultura programo.

Financa helpo por subvencii la partoprenon de instruistoj kaj instrukapabligadon de junaj instruemuloj el Afriko bonvenos al la konto de ILEI ĉe UEA (ilek-a) aŭ al Afrika Fondaĵo de UEA, ĉiam kun la indiko: “Benino 2008”.

La organizantoj

[FORIGITA!: bildo]

Portonovo: kunvenejo en Sohghai-Centro kaj (sube) dometo kun hotelecaj ĉambretoj.

La lingva defio: alfronti la realon

Claude Piron aperigis en interreto (“Youtube”) serion de dek franclingvaj elsendoj pri la lingva problemo, laŭgrade kondukantaj al la solvo “Esperanto”. Sur la retadreso www.dotsub.com/films/thelanguage sekve aperis simila okminuta videoprogramo en la angla, al kiu baldaŭ aperis subtitoloj en diversaj lingvoj. La filmetoj estas produktitaj dank’ al François Randin, esperantisto el Lausanne, kiu venis kun la ideo kaj produktis la filmetojn. Jen la teksto en Esperanto, unu el la 22 elekteblaj subtitolaj lingvoj.

Saluton! Eble mi estas tro memfida, aŭdacante alparoli vin en la angla, lingvo, kiun mi ĉiam sentos fremda al mi. Sed mi ĝojas pri ĉi tiu okazo atesti pri miaj spertoj en la lingva kampo, kaj mi esperas, ke vi indulgemos, se mia maniero paroli la anglan ne atingas la nivelon, kiun vi atendas.

Mi laboris por internaciaj organizoj en la tuta mondo. Mi do scias, de interne, kiel komunikado funkcias, same en grandaj asembleoj kaj malgrandaj fakulgrupoj, kiel en ĉiutagaj kontaktoj kun la loĝantaro.

Mia aliro al la lingva defio eble estas nekutima per tio, ke mi parolas Esperanton ekde miaj adoleskaj jaroj. Esperanto estas internacia lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de projekto lanĉita de juna viro en Pollando en 1887. Ĝi disvastiĝis tutmonde kaj estas nun homoj, kiuj uzas ĝin, en pli ol 120 landoj. Amaskomunikiloj, politikistoj, la plimulto el la lingvistoj kaj la “homo surstrata” [=la ordinaruloj] komplete ignoras ĝin, sed ĝi vivas, kaj estas ĉiutage uzata de parto de la tera loĝantaro.

Multaj imagas, ke la lingvan defion solvas la angla. Ne estas vere. Denaskaj parolantoj de la angla konsistigas nur 5 elcentojn el la monda loĝantaro, kaj nedenaskuloj kapablaj uzi ĝin je bona nivelo nur pliajn 5 elcentojn. En la kontinenta Eŭropo, 90 elcentoj el la loĝantaro ne kapablas kompreni simplan specimenon de ĉiutaga angla lingvo.

Kiam mezuma polo kaj mezuma italo, koreo aŭ portugalo diskutas angle, ili aspektas kiel senlingvuloj, kiel t.n. afaziuloj, kvazaŭ ili suferis cerban difekton kaj la lingvocentro en ilia cerbo ne plu normale funkcias. Ili konstante traserĉas la menson por trovi bezonatan vorton, ilia prononco estas aĉa, ili gestas por kompensi la mankon de vortoj kaj ili bezonas kelkajn ripetojn por kompreni. Tre ofte ili rezignas, ĉar la peno esprimi sin en lingvo malbone regata rabas de ili tro da energio.

Tamen ili studis la anglan dum ses aŭ sep jaroj, kun kvar aŭ kvin horoj ĉiusemajne. Instruo de la angla estas terura malŝparo. Kaj la kaŭzo estas, ne ke instrumetodoj aŭ instruistoj estas neadekvataj, nur ke la angla ne estas adaptita al la postuloj de interkultura komunikado.

Mi ĉeestis centojn da internaciaj kunsidoj uzantaj la anglan, centojn kun samtempa interpretado kaj centojn en Esperanto. La solaj vere viglaj, la solaj kun egala partopreno de ĉiuj, la solaj, en kiuj homoj vere estas spontanaj kaj sentas sin lingve hejme, komforte, estas la Esperantaj. La strukturo de la lingvo estas tia, ke la vortformo, kiu nature prezentiĝas al la menso, estas la ĝusta. Ses monatoj da Esperanto kondukas vin al komunikpovo, kiun vi ankoraŭ ne atingis post ses jaroj en aliaj lingvoj, inkluzive de la angla. Esperanto estas vere kost-efika, speciale se en koston vi inkluzivas penadon kaj tempon.

Mi parolis Esperanton kun lokaj loĝantoj en pli ol 50 landoj, de Japanio al Brazilo kaj de Nederlando al Uzbekio. Mi ĉiam trovis ĝin treege plaĉa. En Esperanto oni povas esti si mem. En la angla, nedenaskaj parolantoj devas imiti fremdan modelon, sciante, ke ili neniam sukcesos perfekte. La miraklo pri Esperanto estas, ke vi povas grandparte konservi vian prononcmanieron, vian manieron formi la frazojn, kaj tamen ĉiu komprenas ĉiun, kaj neniu iam ajn sentas sin ridinda, malsupera aŭ simple fremda. Ekzemple, por esprimi la ideon “Mi lernis ĝin vere rapide”, oni diros, laŭ la deveno: “Mi lernis ĝin vere rapide” [franca akĉento], “Ho, vere rapide mi lernis ĝin” [brita akĉento], “Mi ĝin lernis vere rapide” [itala akĉento], aŭ “Ĝin vere rapide mi lernis” [pola akĉento]. Jarcento da uzado pruvis, ke tiuj diferencoj tute ne ĝenas perfektan reciprokan komprenon.

Kiel iama UN-tradukisto, mi povas atesti, ke Esperanto estas bonega traduklingvo. Ĝi estas pli preciza ol la angla kaj do pli bone taŭgas por juraj kaj sciencaj tekstoj. Ĝi estas tre bone adaptita al humuro, kaj al poezio, kaj estas aparte taŭga por esprimi sentojn kaj emociojn, ĉar la formoj, kiuj spontane prezentiĝas en la menso, neniam devas esti inhibataj pro esceptoj, komplika gramatiko aŭ la manko de kohera derivsistemo. En Esperanto, se vi scias, kiel diri luno, vi ne devas lerni luna, vi formas la vorton mem. Simile urbo > urba, jaro > jara. Tiu eblo libere kombini nevariajn erojn, trajto kiun Esperanto kundividas kun la ĉina, havigas esprimriĉan kaj ampleksan vortprovizon sen trudi grandan penon al la memoro.

Ekde 1985, ne okazis tago sen uzo de Esperanto en internacia kongreso, konferenco aŭ alia renkontiĝo ie en la mondo. Ĝi estas tre uzata sur la Reto. Ekzistas Esperanto-versio de Google, kaj ankaŭ de Vikipedo.

Politika volo antaŭenigi ĝin kuracus la homaron el la afazio, kiu aperas ĉe la plimulto el ni, kiam ni devas interagi kun fremdlingvanoj.

Se la ŝtatoj decidus kunordige organizi Esperanto-instruadon en ĉiuj lernejoj de la mondo, kune kun rekomendo al plenkreskuloj dediĉi al ĝi dek minutojn ĉiutage dum tri monatoj — dek minutoj, tio estas malpli ol vi bezonas por solvi krucvorton aŭ sudokuon — tio ekfunkciigus “neĝbulan” procezon, kiu, post tempo, komplete ŝanĝus la lingvan panoramon de nia planedo. Ĉiu konservus sian gepatran lingvon, sed disponus praktikan rimedon por komuniki kun homoj el ie ajn. Estus pli da justeco por ĉiuj popoloj, pli bona reciproka kompreno ĉiukampe kaj tre pli bona uzo de la mono de la impostpagantoj. Ekonomiisto François Grin kalkulis, ke se Eŭropo alprenus Esperanton, tio estigus ŝparon de 25 miliardoj da eŭroj jare, t.e. ĉiujaran ŝparon de 35 miliardoj da usonaj dolaroj. Ĉu ne indus serioze konsideri ĉiujn ĉi faktojn kaj agadi surbaze de ili?

Mi dankas pri via atento.

Lastmomenta sciigo de la redaktoro: la filmo estas nun sur la ĉefpaĝo de Dotsub! Multaj homoj do povas vidi ĝin ĉe www.dotsub.com!

Internacia Kongresa Universitato

Aperis reta IKU-Libro 2007. Atendataj prelegantoj por 2008.

Kvar monatojn post la elĉerpiĝo de cent paperaj ekzempleroj preparitaj por la Jokohama IKU, denove haveblas rete la libro de la 60-a IKU-sesio (9 prelegoj, 120 paĝoj, red. A. Wandel). Ĝi troviĝas en la IKU-paĝo de UEA (http://uea.org/dokumentoj/IKU), kiu estis aldone ampleksigita per pluraj novaj informoj, kiel la nova IKU-komisiono, la IKU-regularo, raporto pri la IKU-sesio en Jokohamo kaj la invito de prelegoj por la venonta IKU en 2008 (vidu RE, novembro 2007). Proksimiĝas la limdato por la proponoj, kiuj devas ĝis la 30-a de januaro atingi la sekretarion de la IKU-komisiono, prof. Amri Wandel (a...@huji.ac.il). Proponoj devas konsisti el koncizaj resumo kaj biografieto (sume ĝis unu paĝo), kaj povas esti konsiderataj ankaŭ por AIS/IKU-kurso (tri prelegoj). Estos bonvenaj proponoj rilataj al la kongresa temo “Lingvoj: trezoro de la homaro” kaj rilataj al la cent-jariĝo de UEA.

La sukcesaj proponintoj ricevos, krom honorario, la honoron kontribui al la Roterdama kongresa programo (kaj IKU-libro), dividante sian konon kun dekoj aŭ eĉ centoj da kongresanoj kaj legantoj.

Amri Wandel

Recenzoj

Eksterordinara superrigardo pri kultura fenomeno en nia kulturo

Moskvaj sonoriloj. Antologio de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj. Div. aŭtoroj. REU/Impeto, 2007. 159p. 22cm. ISBN 9785716101395. Prezo: 15,00 €

En mia junaĝa periodo kiel esperantisto mi bonŝance akiris kelkajn jarkolektojn de la iamaj Lingvo internacia kaj Juna esperantisto. Dum mi legis tie poemojn de Deŝkin, Devjatnin, Jarmoleviĉ, Levenzon, ekevoluis ĉe mi la impreso, ke rusaj Esperanto-poetoj estas iel diferencaj de la ceteraj poetoj sin okupantaj pri poezio en la internacia lingvo. La sincere emocia tono de iliaj poemoj tuŝis mian junan koron: amo, tristo, esperoperdo, despero, simple kaj sendevie esprimitaj sentoj: Mi volis ploregi, kaj vi — vi ekridis / ĉar amon vi mian ne sentis, ne vidis — tiel Deŝkin en 1912. Tamen, aŭdiĝis voĉoj kritikaj pri tiatonaj temoj: en la komenco de la tridekaj jaroj Nekrasov, kunfondinto de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj) kaj mem poeto, skribis (en Enciklopedio de Esperanto, 1933), ke la temaron de Deŝkin limigas “la nuraj motivoj pri amo kaj naturo” kaj ke tiaj temoj “ne multe harmonias kun la epoko”; kelkajn jarojn poste ambaŭ poetoj fariĝis viktimoj de tiuj revoluciaj fortoj, kiujn Nekrasov opiniis pli inda temaro de tiuepoka sovetia poeto ol la amo. Nekrasov estis pafmortigita, Deŝkin malliberigita kaj ekzilita dum multaj jaroj; la historio de multaj rusaj esperantistoj en tiu paranoja epoko estas pli peza ol povas larmoj esprimi.

Poste, dum mi legis la poemarojn de Miĥalski kaj Hohlov pluevoluis ĉe mi la menciita impreso, ke la rusaj poetoj pli inklinas al sentoriĉaj esprimmanieroj ol al intelektaj abstraktaĵoj. Ĉu tio ŝuldiĝas al la kutime iom stereotipa opinio pri la sentema rusa popolanimo, mi ne scias, eble jes, eble ne. Kaj nun, legante la poemojn de Moskvaj sonoriloj, mi ne povas ne konstati ĉe mi revivigon de mia daŭre konservita impreso de antaŭ jardekoj pri tiu esenca diferenco: ke emocia pulsado pli ol io alia karakterizas la vivon de tiuj poemoj.

La antologio enhavas poemojn de 36 reprezentantoj de la “Moskva skolo”, 25 viroj kaj 10 virinoj. La kompilinto, Nikolao Gudskov, en sia antaŭparolo konvinke pravigas tiun nomon tiel, ke kompare kun aliaj esperantistaj centroj de Rusio, Moskvo estas historie la urbo de la Esperanto-poezio, kie elstaraj poetoj kiel Konstantin Gusev, Vladimir Samodaj kaj Bonifatio Tornado influe kontribuis al sentiĝo pri “skolo” meritanta apartan nomon. Ankaŭ la amtempa disfloro de originala kanta kulturo de junaj sovetiaj esperantistoj kaj plusekve la kultura aktivado de la moskva klubo Lev Tolstoj kaj poste de MLEK (Moskva Literatura Esperanto-Klubo) estis sendube gravaj faktoroj en tiu evoluo. Tamen restas provo difini la karakteron de la Moskva skolo de Esperanto-poetoj. Tian provon mi ne riskas fari definitive, kvankam la ĉi-koncerna antologio liveras konsiderindan materialon por pripenso. Mi tamen emas aserti, ke multo komuna estas konstatebla ĉe la koncernaj poetoj, precipe la efikoj de malferma, aperta stilo, kiu garantias rektan kaj nebaritan konekton inter persona vivo kaj eksteraj cirkonstancoj kaj okazaĵoj, ordinaraj kaj neordinaraj. Tiun rektan, nebaritan, fluan konekton inter interno kaj ekstero mi volas emfazi, ĉar ĝi sentive kontribuas al senpretendo kaj sincero. En sia poemo Poezio Vladimir Samodaj demandas: Kio estas poezio? Ĉu fantazio, intelekta kaŝludo, klara penso, elokvento? Li ne scias la respondon, sed konstatas fine por si mem, simple kaj sincere: Miaj versoj ne hipnotas / per bombaste pompa rim’/ Mi nur simplajn vortojn notas / kiujn diktas la anim’.

La libro estas dividita en kvar partojn laŭ kronologia ordo laŭeble proksima al la eniro de la prezentitaj poetoj en la Esperanto-kulturon. Detalaj informoj pri la poetoj konsistigas gravan parton de la libro. Frontas G. Deŝkin, N. Hohlov, N. Nekrasov kaj A. Logvin. Estas kortuŝe legi poemojn de Deŝkin, verkitajn en liaj lastaj jaroj post jardekolongaj suferoj; lia poemo Morna soneto reeĥas versaĵojn de liaj fruaj jaroj, la amo vizitas lin denove: Ekzisto sen revoj kaj sen kreoforto / vegeto sen amo, tenero, ador’... / Aĥ, nur iafoje pri Vi rememor’ / devigas bedaŭri pri manko de vorto. Sekvas la spronantoj de la Moskva skolo: K. Gusev, B. Tornado (B. Tokarev) kaj V. Samodaj kaj pliaj poetoj sub la komuna dividtitolo “Profetoj”. Iliaj temoj grandparte estas tre personaj, sed tamen diferencaj: Konfeso de Gusev elvokas kunsenton kaj kuraĝigon al vjetnama amiko, Prologo de Tornado metaforan memhistorion, Jaroj kuras, jaroj flugas de Samodaj realecan vivkronikon, ĉiuj grandaj poemoj kaj altmeritaj. Ĉe M. Bronŝtejn oni konstatas pli variajn temojn ol ĉe multaj aliaj, politikan satiron miksitan kun grimaca humuro en Mia prezidento kaj Gajaj frapistoj, sed ankaŭ intimecajn, dubecajn memesplorojn: Do mi ploras kaj amas / kun ĉagren’, kun kares’ / kaj fortuno ekrampas / de “apenaŭ” al “jes”. V. Melnikov, M. Giŝpling kaj G. Arosev, tre rimarkindaj poetoj, trovas lokon kun pliaj poeziaj kolegoj sub la dividtitolo “Nova testamento”. La poemoj de Melnikov atestas kaj virtuozan talenton kaj teman multflankecon, li filozofiumas en Denove pri beleco kaj Saniga maro, delikate sentesploras en Post unu jaro, bruske humuras en Observoj de biletkontrolisto. Giŝpling sombre meditas pri Voĉoj el paseo, “kio do estos poste” li demandas en du poemoj; lia poemo Lumturo atestas zorge ellaboritan uzon de simbolo, sed li verkas ankaŭ pri la lingvo kaj la rimoj: Ĉe nia manko de rimeblaj vortoj / lasante for la manieron snoban / surmetu, Muzo, hejman lozan robon / kaj benu min per rimoj eĉ abortaj. Arosev montras eltenan talenton en tema disvolvo en sia granda poemo Ŝtoneto.

Ne estas eble komenti en mallonga recenzo pri ĉiuj unuopaj poetoj en tiu ĉi atentinda antologio. Ke mi devis ellasi plej multajn ne signifas, ke mi ne taksas ilin valoraj por aparta pritrakto. Antaŭ ol meti finan punkton al mia transfluga supervido mi tamen volas mencii la lastan poemon en la volumo, la solan de N. Soljakova, titolitan Al amiko. Tion mi faras, ĉar ĝi bele reprezentas temon pli-malpli konstateblan ĉe preskaŭ ĉiu el la poetoj de la Moskva skolo, nome la amon: Mi sopiras, mi tiel sopiras, amiko / pri la tagoj feliĉaj de la festival’ — deziro, sopiro, manko — la samaj sentoj, kiujn esprimas Deŝkin en la cititaj poemoj de 1912 kaj 1960. Iuj eble diras: tiaj la rusoj! Sed mi aldonas: Tiaj ni ĉiuj, almenaŭ iafoje.

Nikolao Gudskov faris bonegan laboron kompilante tiun ĉi rimarkindan antologion de verkoj de moskvaj poetoj-esperantistoj. Ĝi donas eksterordinaran superrigardon pri certa kultura fenomeno en grava centro de vivanta Esperanto-kulturo. Aparte dankinda estas lia kolekto de daŭre valoraj biografioj de la verkistoj.

Baldur Ragnarsson

Bardo revenis!

La Fiŝkaptisto. Vojaĝo tra la poezio de Fabrizio De André. Kantas Gianfranco Molle. Pisa: Edistudio, 2007. 40min. KD. ISBN 9788870360813. Prezo: € 15,00

Post multaj, multegaj jaroj fine revenis Ĝanfranko. Ĝanfranko Molle, kiu antaŭ tridek jaroj, kun sia kasedo La vojo malfermis la pordon al tuta generacio de kanzonistoj.

Kvankam en tiu ĉi disko La Fiŝkaptisto estas nur (fakte ne, sed poste!) kanzonoj de Fabrizio De André, la itala Brassens, ne eblas tuj ne rekoni kaj la stilon kaj la belan voĉon de la itala bardo. Ĉiujn kanzonojn brile tradukis Renato Corsetti. Kaj ĉi tie ne temas pri tekstoj de dek linioj ripetitaj dek-foje! Ne! Temas pri poeziaj tekstoj, ofte protestaj. Eble la muziko de Fabrizio De André iom postrestas la melodiojn de Brassens — foje...

Sed nepre aŭskultadu tiujn personojn. Jen la fiŝkaptisto, kiu partigas sian panon kaj vinon kun murdinto, kiun pelas la ĝendarmoj; jen Manjo, kiu glite falis en riveron kaj “kiam la vento vidis ŝian belon, el la rivero portis ŝin sur stelon.” Jen la Mul-vojo en la maro, kie bedaŭrinde la muziko komplete superas la voĉon de l’ kantisto... Ŝpinu la lanon, kiun Ĝanfranko registris en 1976, unu el la plej belaj kanzonoj de tiu ĉi disko — temas pri nostalgia elvokado de la korteza amo de iu poezia Mezepoko — ne estas de Fabrizio De André, sed de Robert Marcy, franca aŭtoro, komponisto, interpretisto, kiu verkis tiun kanzonon en 1949! La stultulo estas plena de humuro: “por brili sufiĉas parkeri folion — mi provis la tutan enciklopedion...” (kun voĉo, ve!, ankoraŭ tro malantaŭa!), La Princino ektraktas temon ankoraŭ tabuan por multaj, tiun de transseksemo, Franca Majo jam en La Vojo parolas per si mem... La milito de Pjero ankaŭ en La Vojo estas unu el la plej belaj kontraŭmilitaj kanzonoj, Send Krik kaj Rimini estis en la kasedo Baf! de 1984; Marĉela kunkantas Rimini, kaj oni povas nur plori, plori pro la malapero de tiu unika, varma voĉo en nia verdujo... La lasta kanzono La flut-muzikisto certe ne estas la plej trafa...

Iom strange tute ne aperas la nomoj kaj de Ĝanfranko kaj de Fabrizio De André sur la kovrilo... Tamen ja sur la disko!

Mi kompreneble atendas nun novan diskon de Ĝanfranko kun liaj propraj kanzonoj. Sed hodiaŭ ne maltrafu tiun ĉi juvelon, kiun ni ŝuldas al Renato, Fabrizio, Marĉela, bonegaj muzikistoj kaj Ĝanfranko la “Reaperanto”!

Ĵak Le Puil

Recenzoj

Instrue, distre kaj edife

L’extraordinaire diversité des langues et sa répercussion sur l’espéranto. André Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2006. 103p. 21cm. ISBN 2906134708. Prezo: € 9,00 Balenoj, delfenoj kaj aliaj mirindaĵoj de l’ oceano. Marie-Christine Body, André Cherpillod. Trad. A. Cherpillod. Courgenard: La Blanchetière, 2006. 58p. 21cm. ISBN 2906134694. Prezo: € 6,00

La verkoj de André Cherpillod estas bone konataj ĉe ni pro lia verva, malsnoba erudicio pri multaj temoj, inter ili ĉefe Esperanto kaj aliaj lingvoj sed ankaŭ iuj paranormaloj. La franclingva libro, kies titolo signifas “La eksterordinara lingva diverseco kaj ĝia manifestiĝo en Esperanto”, prezentas plurajn gramatikajn kategoriojn, sistemojn kaj fenomenojn (de la genro kaj nombro de vortoj ĝis la konjugacioj aŭ la vort-ordo) per amaso da ekzemploj el ĉiaj lingvoj de la mondo, kaj poste montras kiel faktas en Esperanto kaj kial liaopinie Esperanton ĝenerale karakterizas la plej klaraj, simplaj kaj raciaj solvoj. Koncerne ĉi tion, foje Cherpillod nekonscie transiras de la dezirinda objektiveco al siaj subjektivaj preferoj, ekzemple pri la literoj kaj la sonoj de Esperanto aŭ kiam li bedaŭras la neuzadon de “ci”, superregan jam de Zamenhof kaj eĉ de la Unua Libro kaj la Fundamenta Gramatiko. Verŝajne tia prezento de Esperanto, iom tro insista kaj reliefa, konvinkos neniun alian ol tiujn jam pli frue konvinkitajn, nome franclingvajn esperantulojn: kiel de amdeklaroj, ankaŭ de argumentoj tro fervoraj oni kutime fuĝas. Ĉiel ajn, ĉi verko entenas multajn interesajn informojn, jen i.a. pri surprizaj koincidoj inter la geografie foraj lingvoj ŝemidaj kaj keltaj, aŭ pri la same surpriza struktura simileco inter la verboj Esperantaj kaj ĉinaj.

La libreto pri balenoj, delfenoj kaj aliaj cetacoj, plene en Esperanto, same abunde kaj precize informas pri la vivado kaj ecoj de tiuj maraj mamuloj ofte amikaj kaj sufiĉe inteligentaj. Ne nur el la vidpunkto bestoscienca sed ankaŭ mita, historia kaj lingva (per la etimoj de iliaj nomoj), kaj kun speciala atento al ilia “fato”, nome ke “post maksimume kelkaj jardekoj, pluraj specioj de cetacoj estos definitive forstrekitaj de la listo de la nun vivantaj specioj”. Ne pro natura malsano, sed pro la “senlima ĉasado” fare de la homoj avidantaj ilian viandon (i.a. por nutrado de hundoj kaj katoj!), ostojn, dentojn, grason kaj aliajn substancojn. Plej ĉasemaj montriĝas Japanujo (kiun la geaŭtoroj atakas plej emfaze), Rusujo, Norvegujo, Islando, Hispanujo, Sudkoreujo, Tajvano, Brazilo, Ĉilio, Peruo... t.e. la kapitalisma mondo.

Oni permesu al mi atentigi pri kelkaj eraretoj facile forigeblaj en venonta reeldono (neniu sanktulo estas sen makulo): “aŭdorganoj” (p. 11) iĝu “flar-organoj”; “karakteristiko”, “plastika”, “racio” kaj la kobolda “et” iĝu resp. “karakteriz(aĵ)o”, “plasta”, “porcio”, “kaj”; “Arktiko, -a” kaj “Antarktiko, -a” iĝu “Arkto, -a” kaj “Antarkto, -a” (cetere kaj malgraŭ PIV, oni prefere uzu ĉi du formojn nur por la polusaj regionoj kaj oceanoj, kaj rezervu por la antarkta kontinento la sufiksohavan “Antarktio, -ia”).

Mi dubas pri “drivo” sur p. 23 (ĉu temas eble pri “direktilo”?) kaj probable anstataŭ “sonaro” taŭgus “asdiko”. Fine, konvenus ŝanĝi “polucio” al “polu(ad)o”, ĉar eble ankaŭ balenoj kaj delfenoj, pri kies ripozado la libreto ne multon diras, senvole ellasas spermon dum la dormo.

La aŭtoroj kontribuas al nia originala fakliteraturo ankaŭ per fakvortoj (belugo, butuo, mikrofaga, orcelo, platanisto, psikopompa, riteno, sotalio, teŭtofaga, tursiopso ktp), el kiuj almenaŭ la nomoj de cetacaj specioj povus eniri novan eldonon de PIV. Ĉi-rilate, tamen, mi ne komprenas lian uzon de “dronto” anstataŭ “dido”, aŭ lian decidon ne proponi la nomon “pajĝio” por la ĉina lagdelfeno. Parenteze, kaj pri la vivdaŭro de balenoj, mi ĵus legis en ĵurnalo ke, ĉijare, alaskaj inuitoj trovis en la kolo de agonianta 50-tuna baleno harpunon kun la dato 1880, kio signifas ke ĝi aĝis preskaŭ 130 jarojn.

“Balenoj...” estas verko samtempe instrua, distra kaj edifa. Leginte ĝin mi eksciis, ke kaĉaloto grundinta sur plaĝo mortas neeviteble ne pro asfiksio, sed premita de sia propra pezo; aŭ ke cetacojn ne eblas anestezi, ĉar ili spiras vole, ne aŭtomate kiel homoj. Bele, se verkiĝus simila libro ekzemple pri primatoj.

Jorge Camacho

La morto kaj la morto de Marvin Stanley

Legi nekrologon de kara kolego ĉiam estas ŝoke, eĉ sciante jam pri lia forpaso. Aparte onin kaptas ia sento de malrezigno ĉe la konstato ke Marvin Stanley (okt., p. 214) vivis kruele mallongajn 53 jarojn — dum meza esperantisto atingas, se sterile statistiki laŭ la mortrubriko de ĉi tiu revuo, almenaŭ okdek vivojarojn. (Sed ne Akiko Nagata, 1936-1990; ne Neil Salvesen; 1944-1990; ne Izabel Santiago, 1959-2006...).

Kiam mi mem verkadis, redaktore, vivpriskribojn de niaj mortintoj, ofte mi haltis por pripensi, preter la ĉioma maljusteco de ĉies nia provizoro, kiel ridinde relativas ĉi tiuj resumoj: “forpasis... esperantistiĝis... aktivis... prezidis... eldonis... fakdelegito... multjara... Societo Zamenhof... Honora Membro...”

Pri iuj el ni, la arkivoj riĉas je donitaĵoj; pri aliaj el ni, malpli — sed ĉu tiaj diferencoj vere indikas ion pri la efektiva enhavo de niaj vivoj? Kelkaj amasigas verdajn titolojn kaj rangojn, akumulas modestajn moŝtecojn (redaktore respureblajn, nekrologe retroveblajn) laŭlonge de sia movada vivo, dum aliaj pacience, persiste plenumadas eble nur unu aferon, konstante, kohere kaj kompetente — tiel ke ilia vivo povas efiki malpli bunte, simple resumeble, dum ili alportas pli gravan brikon al nia konstrua, komuna entrepreno.

Ĉi tia konstrua homo estis ĉefkontisto Marvin Stanley. Mense mi revidas lin labori en la ciferplena ĉambro Monte-Carlo; forigi, kun rastilo en la mano, falfoliojn de la oficeja tegmento; formeti sian poŝplenan laborveŝton en nia komuna hotelĉambro Adelajda; mi vidas lin en la Roterdama metroo, kie nian diskuton (li ne kaŝis kaj ne trudis siajn opiniojn) interrompis subita haltejo... Jes, Marvin estis aktivulo de Espermenso, jes, ĝardenemulo — sed precipe homo kies ĉeesto, kies esto plej konkretis por tiuj centoj kaj centoj da kongresanoj, por tiuj miloj da verdaj klientoj kiujn li priservis kun barba rideto, neniam laŭtigante la voĉon, en profunda pacienco.

Ne facilas bildigi al si idealismon kiu sin esprimas ne tra entuziasmoj kaj manifestoj, sed tra ĉiutaga, ofte tage dekdu-hora, diligento kaj ĝisfundemo, profesie solida servado al la afero.

Malaperis la Marvina evidento.

István Ertl

Tra la mondo

Al diverskultura komunumo

Semajnfine 13-14 okt 2007 okazis la 39-a Korea Kongreso de Esperanto en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj, Seulo. Aliĝis 163 personoj inkluzive de 11 eksterlandanoj el Francio, Svedio, Aŭstralio, Japanio kaj Ĉinio.

La kongresa temo estis La vojo al diverskultura komunumo.

Dum la kongresa programo okazis fakaj kunsidoj: partoprenontoj en Hindia Azia-Kongreso, interesatoj pri Esperanto-literaturo, la anoj de Espera Monto, katolikoj, kristanoj kaj ŭonbulismanoj.

La programo de kongresa universitato konsistis el du prelegoj: la unuan faris d-ro Kawanishi Tetsurou el Japanio, pri la temo La lastaj jaroj de Zamenhof. La duan prelegon faris d-ro Lee Chong-Yeong pri la libro Historio por Malfermi Estontecon, pri la valoro de komuna historia lernolibro inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio, kiu estis eldonita en la komuna lingvo en julio.

Kadre de la kongreso okazis simpozio pri la kongresa temo, en kiu prelegis s-ro An Ĝong Su (eksa ĝenerala sekretario de KEA) pri Politiko en Koreio por enmigrintaj nekoreaj laboristoj, profesoro Sandor Horvath el Aŭstralio pri Ĉu Koreio estas stranga? kaj profesorino Birke Dockhorn el Germanio pri Vivo de fremdulo en Koreio. Oni konkludis, ke ankoraŭ ne larĝas la vojo al diverskultura komunumo en Koreio.

Dum la kongreso KEA-deputitaro elektis d-ron Park Wha-Chong kiel novan prezidanton de KEA. Li estas esperantisto de la jaro 1977 kaj estas estro de la Kliniko Espero en la urbo Pohang.

La 39-an KKE oni rerigardas kiel tre sukcesan kongreson, precipe pro la infana kurso, en kiu 22 geknaboj lernis Esperanton ludante kaj kantante per la lingvo sub la gvido de s-ino Bak Suhyeon.

Kim Uson

“Diplomitaj esperantistoj” en Brazilo

La 26-an junio 2007 13 novaj gelernantoj fariĝis “diplomitaj esperantistoj”.

La kurso okazis en la lernejo Moacyr Padilha en la brazila urbo nomata Três Rios (Tri Riveroj). La bazan kurson, kiu daŭris dum tri monatoj, gvidis la estrarano de Tri-rivera Esperanto-klub o Jorge Linck da Silva. La kursanoj sekve transiris al daŭriga kurso, ĝis decembro 2007. Kelkaj kursanoj havas retadresojn, se vi volus gratuli ilin: d...@hotmail.com; l...@yahoo.com.br; v...@hotmail.com; a...@hotmail.com; r...@hotmail.com.

Ĉinaj komercistoj kaj entreprenistoj

De la 15-a ĝis la 17-a de septembro 2007 okazis en la ĉina havenurbo Rizhao sukcesa jarkunveno “IKEF-Ĉinio 2007”. Partoprenis en ĝi 34 personoj, plejparte komercistoj kaj entreprenistoj el ĉina Esperantujo, krome du uzbekaj kaj unu brazila esperantistoj.

En Ĉina Esperantujo ekzistas cento da komercistoj kaj entreprenistoj, kiuj parolas nian lingvon, kaj volas uzi ĝin por sia laboro. La septembra kunveno konsciigis ilin pri la “flugiloj”, kiujn donas al ili Esperanto kaj tial ili decidis organizi plian kunvenon en 2008.

La organizantoj de la venonta “IKEF-Ĉinio 2008” intencas partoprenigi pli multajn eksterlandajn komercistojn kaj entreprenistojn, parolantajn nian lingvon, resp. neesperantistojn, akompanatajn de interpretistoj.

Interesiĝantoj bonvolu kontakti s-ron Ĉielismo Wang Tianyi, ĉina peranto de IKEF: k...@public.xa.sn.cn, aŭ c...@yahoo.com.cn.

“Semajno” en Katalunio

La 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo okazis 29 sep - 06 okt 2007 en Tossa de Mar, Girona, Katalunio, Hispanio.

La ĉi-jara “Semajno” atingis novan rekordon: aliĝis 131 esperantistoj el diversaj landoj de Eŭropo, Japanio kaj Meksiko. La sabatan Interkonan Vesperon sekvis la dimanĉa Inaŭguro, kun ĉeesto de la skabeno pri Turismo kaj Kulturo s-ro Josep Colomer. Post ĝi okazis la tradicia komuna fotografado.

Nia delegacio estis akceptita de la urbestrino Imma Colom i Canal. En urbodoma vitrino estis deponita memortabulo pri la evento.

Okazis tri ekskursoj: unu duontaga, perŝipa, al bela klifa marbordo kaj ties grotoj, kaj tuttaga ekskurso al “Kastell Sant Ferràn”, malnova fortreso, konstruita en epoko de militaj konfliktoj inter Hispanio kaj Francio, kaj al “Aiguamolls” (Humidaĵoj), haltejo por la migrantaj birdoj irantaj al Afriko. En ties aŭditorio prelegis la belgino Ives Eeckhout, helpate de bildoj, pri diversaj kutimoj de birdoj. La prelegon Eŭropo en perspektivo faris Antoni Marco Botella. Ĝi transiris al debato pri la naskiĝanta Eŭropo. Árpád Máthé el Hungario informis pri la laboro de “Rondo Takács” sur la kampo de bibliografio. En tiu projekto kunlaboras ankaŭ Hispana Esperanto-Muzeo kaj “Biblioteko Molera”, ambaŭ el Katalunio. Prelegis ankaŭ Wolfgang Guenter pri komunikada ekologio: Esperanto — sinoptiko de ĝiaj porvivaj rekoniloj.

Kiel kutime okazis du interkonaj vesperoj, kie ne mankis ĉampano Esperanto, refreŝigaj trinkaĵoj kaj frandaĵoj. Apartan mencion meritas la folklora vespero, kie la ensemblo “Grupo Habaneras Montjuict”, per siaj kubaj kanzonoj (iuj en Esperanto) amuzis la ĉeestantaron. Kaj al tio aldonu la faman “cremat”, la tipan trinkaĵon de Katalunio.

Kurson de Esperanto gvidis nia hispana akademiano Miguel Gutiérrez Aduriz, kun granda ĉeesto. Per la “Premio Ada Sikorska Fighiera” estis premiita la hispana s-ano Antonio Marco Botella.

Pro la fakto, ke ĉi-jare estis elektita nova Estraro de UEA, okazis “Radiografio al UEA”. La debato baziĝis sur jenaj demandoj: Ĉu UEA estas necesa por la disvolviĝo de la E-movado? Ĉu UEA devas esti neŭtrala? Ĉu vi konsideras taŭga la elektadon de la UEA-gvidantoj? Ĉu vi aprobas la nunan funkciadon de UEA? Kiam la informadiko estos plene uzata, ĉu tio favoros al UEA? Ĉu ĉiu esperantisto devus esti membro de UEA?

Oni povas konkludi el la diskutoj, ke la ekzistado de UEA estas tute necesa, kvankam devus ŝanĝiĝi kelkaj aspektoj de la nuna UEA.

Luis Serrano Pérez

Forpasoj

Margaret L. Barkley (1921-2007) forpasis la 24-an de aŭgusto en San-Francisko (Usono). Dumviva membro de UEA, ŝi estis delegito en San-Francisko ekde 1970 kaj vicdelegito ekde 1997. Ŝi subtenis multajn Esperanto-agadojn kaj regule membris en Societo Zamenhof.

Zdzisław Błażejczyk (1941-2006) mortis la 12-an de decembro. Prestiĝa fotografo, li partoprenis pli ol 250 ekspoziciojn en 36 landoj kaj liaj verkoj troviĝas en la Novjorka Muzeo de Moderna Arto. En la 1960-aj jaroj li aktivis en Pola E-Junularo. Li lekciis pri fotoarto en la Studumo pri Kulturo kaj Turismiko en Bydgoszcz kaj estis membro de AIS.

Robert Durand (1922-2007), konsilanto pri daŭra edukado, forpasis la 3-an de novembro en Epinal (Francio), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri geografio.

Zlata Flego (1922-2007), emerita ĵurnalistino, fratino de Srđan Flego, forpasis la 15-an de septembro en Zagrebo. Ŝi estis respondeca redaktoro de La Suda Stelo 1948-1950 kaj aperigis E-kurson en la porvirina revuo Žena 1963-1964.

Manfred Gränitz (1932-2007) mortis la 6-an de novembro en Chemnitz (Germanio). Li aktivis en la loka grupo kaj kunorganizis dufoje la saksan E-renkontiĝon JAZAF en sia urbo, tiam nomata Karl-Marx-Stadt.

Georges Larglantier (1920-2007) mortis la 15-an de oktobro en Parizo. Li redaktis la tabelon de E-radioelsendoj por tiu ĉi revuo ekde ties januara numero 1950 ĝis la decembra numero 1991. Kiam li forlasis la taskon, la revuo notis, ke “neniu ĝis nun tenis tiom longe — 42 jarojn — difinitan postenon ĉe UEA”.

Giuseppe Martini (1924-2007), delegito en Pizo, forpasis en Asciano Pisano (Italio). Li estis prezidanto de la E-klubo de Pizo ekde 1970 kaj membro de la Nacia Konsilio de Itala E-Federacio 1973-2000. Dum multaj jaroj li instruis Esperanton al universitataj studentoj kaj al plenaĝuloj en la Universitato por plenaĝuloj, kiun li kunfondis.

Lajos Szekeres (Ljudevit Sekereś, 1927-2007) mortis la 22-an de oktobro en Senta (Serbio). Fervoja inĝeniero, li aktivis en Jugoslavia Asocio de Fervojistaj Esperantistoj, i.a. kiel prezidanto, sed lia plej grava agadkampo estis terminologio. Li kunverkis Fervoja terminareto Eo-serbokroata/serbokroata-Eo (1971) kaj de 1973 li estis membro de la Terminara Komisiono de IFEF.

Richard E. Wood (1940-2007), dumviva membro de UEA, forpasis la 25-an de septembro en Keaau (Havajo, Usono). Laŭnaske brito, li estis ano de Kembriĝa E-Klubo en la fruaj 1960-aj jaroj. Li poste doktoriĝis en Usono kaj fariĝis profesoro pri lingvistiko, ĝis en la 1980-aj jaroj li retiriĝis al Havajo, kie li fondis vendejon de fruktoj kaj kafo. La kontribuo de Wood al la starigo de interlingvistiko kaj esperantologio kiel akceptataj studoterenoj en universitataj medioj estis tre signifa, i.a. pro lia alta reputacio en la lingvistika mondo. Li estis redaktoro de La Monda Lingvo-Problemo 1973-1976 kaj de ĝia daŭriganto Language Problems and Language Planning 1977-1984. Wood aŭtoris la E-dokumenton Current work in the linguistics of Esperanto (1982) kaj multe artikolis en fakaj revuoj pri Esperanto kaj rilataj temoj. Li havis eksterordinaran kapablon kvazaŭ ensorbi lingvojn, ĉefe per DX-aŭskultado, lia granda ŝatokupo. Li komprenis centon da lingvoj kaj flue parolis ĉ. 12. Lia gvidlibro pri DX-aŭskultado, Shortwave voices of the world (1969), estas vaste konata.