Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 2

Malferme

Solidareca aŭtuno 2006

Kiam mi la 30-an de oktobro atentigis kelkajn amikojn pri la amasiĝantaj nuboj super la E-redakcio de Pola Radio, neniel mi supozis, ke mi frontas iujn el la plej dramecaj tagoj en mia ne nur profesia vivo. Tagojn, pri kies trapaso ne eblas diri ĉion, almenaŭ ankoraŭ ne, kaj kiuj similas al la scenaro de detektivromano. La urĝa bezono alvoki la Esperanto-socion al solidareco kun la varsoviaj E-elsendoj, ŝajnis esti tiom nekredebla, ke iuj preferis persvadi min kvazaŭan paniki. Jam la sekvan tagon posttagmeze evidentiĝis, ke estas preskaŭ tro malfrue, kiam sole nia redakcio ne plu troviĝis en la projekto de nova strukturo de Radio Polonia. Bonŝance tiam la persvaduloj transformiĝis al subtenkonsilantoj.

Sed ni estu sinceraj. Tiuj grizaj nuboj ja ne amasiĝis de unu horo al alia kaj kelkajn eksplikojn necesas doni al tiuj, kiuj senhezite entreprenis la subtenokampanjon. Kiam dum la unua renkontiĝo de la nova superulo respondeca pri Radio Polonia kun la redakciestroj — rekte antaŭ la florenca UK — ni aŭdis vortojn kontestantajn demokratiigajn progresojn en Pola Radio, rekomendon de novaj “sole fidindaj komentistoj” ktp, ni povis sole konjekti, ke ni frontas novan realon en PR. Kiam komence de oktobro oni prezentis al ni novan vicdirektoron de Radio Polonia kun atentigo, ke la poreksterlanda programo estos direktata ĉefe al belorusa kaj ukraina aŭskultantaroj kaj ĝi servos por instrukcii ĵurnalistojn por tiuj ĉi cellandoj, ni komencis konscii pri evidenta ŝanĝo en la servo-prioritatoj de nia programo. Ŝajnis, ke la vortoj de la nova prezidanto de PR, Krzysztof Czabański, diritaj publike pri la neceso forigi iun programon el Radio Polonia pro ĝia neaŭskulto, neniel koncernas nin. Ja en la poreksterlanda programo de PR ni senĉese fieris pri la plej multaj korespondaj kontaktoj. Aliflanke sendube ni sentis la nesufiĉon de tiuj reagoj, kiuj aferkerne rilatigis sin al la programenhavo. Tion bonege “elplukis” inter la vortoj diritaj de ni nia fidela hispana aŭskultanto Dario Rodriguez, kiu jam meze de septembro komencis kampanji por pli da tiaj, atentigante — kaj prave kiel evidentiĝis — ke ni frontas iom malfacilan situacion.

Nun, kiam ne plu aŭdiĝas la malnovformulaj E-elsendoj en Radio Polonia, mi povas sole kun bedaŭro konstati, ke la forigo de niaj ĝisnunaj programoj estis paŝo antaŭplanita kaj ekzekutokonsekvence realigata. Sed kaŝe, kun trompoj, ruzaĵoj, misinformoj kaj prisilentoj. La unua aferkerna renkontiĝo de la nova prezidanto de PR, Krzysztof Czabański — ekoficinta meze de julio — kun ĉiuj radiolaborantoj, okazis nur la 10-an de oktobro. Tiam ni eksciis pri la intenco de strukturaj ŝanĝoj, pri malgrandigo de la nombro de la radiolaborantoj kaj aliaj aferoj. Kiam kelkajn tagojn pli poste en interparolo kun estrarmembro de PR, al kiu subalternis Radio Polonia (nun PR por Eksterlando), Jerzy Targalski, mi levis la demandon pri la estonto de nia redakcio, mi eksciis responde, ke pri ĝi decidos la pola ministerio por eksterlandaj aferoj. Sed ja validis tute freŝa kontrakto, ĉar subskribita fine de majo, en kiu la ministerio antaŭvidis la programoferton i.a. en la lingvo Esperanto. Dek tagojn pli poste tamen estis alprenita decido foriganta la Esperanto-Redakcion, kiun al ni komunikis neniu kaj pri kiu ni eksciis nur la 13-an de novembro. Tial evidente fine de oktobro nekredebla ŝajnis al ni la foresto de nia redakcio en la projekto de nova radiostrukturo, kiu aperis sur la internaj retpaĝoj de PR malfruposttagmeze la 31-an de oktobro. La unusola preme trudiĝanta, sed neniel solvebla demando tekstis “kial?”

Sen atendi la respondon ĝi spronis nin evidente al aktivado des pli, ke ĝi hazarde — aŭ tute malhazarde — kongruis kun la aperinta maltrankvilo de niaj geaŭskultantoj. Nome, samtempe kun la ekvalido de la vintra elsendotempo ili konstatis kaj tuj atentigis nin pri la foresto de la interretaj E-emisioj. La sekvan tagon, la 1-an de novembro, ni dividis tiun ege maltrankviligan informon kun kelkaj aŭskultantoj kaj radioamikoj, aparte tiuj kiuj manifestis maltrankvilon pri la formalapero de niaj programoj interrete. Evidente ni kalkulis je subtenaj reagoj kaj intervenoj, ĉar ni rajtis ĝis la 8-a de novembro prezenti niajn rimarkojn pri la strukturoprojekto al la prezidanto de PR. Tian dokumenton kun rimarkoj mi transsendis ĝisdate kun tradukoj de 17 leteroj el 250, atingintaj nin nur dum unu semajno. Ne eblis pretigi pli, ĉar dum la sama semajno mi oficvizitis du landojn, Germanion kun Gabi, kaj poste sola Belgion. Sed tiu dokumento restis senresponda kaj preskaŭ samtempe flanke de la ĵurnalista sindikato de PR mi eksciis pri la maldungoproceduraj paŝoj rilate al Gabi Kosiarska kaj Wojtek Usakiewicz. El du sendependaj, neoficialaj fontoj aŭdiĝis konfirmoj, ke la likvidosorto de la redakcio estas decidita, dum ni daŭre oficiale sciis nenion. Ne estis dubo, ke ni partoprenas malegalŝancan ludon. Ne eblis doni seriozajn klarigojn al la esperantista publiko, ĉar pri tiuj ni mem ne disponis. Sed ja subtenargumentoj estis venantaj ĉiutage en la formo de protestleteroj, kopioj de mesaĝoj adresitaj al polaj diplomatoj kaj diplomaticentroj. La redakcion mem estis alvokantaj reprezentantoj de polaj ambasadoj el plej diversaj landoj. Samtempe ĉe la Kontrolkonsilio kaj sekve la Programkonsilio de Pola Radio ni trovis komprenemon por tiuj intervenoj kaj por la situacio ĉirkaŭ nia redakcio.

Sed tamen malgraŭ la viglo de intervenoj eksteraj kaj internaj venis la tagmezo de la 8-a de decembro, kiam nian redakcion por la unua fojo vizitis la respondeculo pri Radio Polonia, Jerzy Targalski. Tiam ŝokite mi, Gabi Kosiarska kaj Milada Szwedo aŭdis liajn pravigajn vortojn pri la redakcilikvido, kiuj neniel ligiĝis kun la kvalito de nia laboro aŭ manko de reagoj. La ideologian, naciisman argumentadon ni tuj kontestis kaj entreprenis klopodojn klarigi oficavoje. Laŭvica, aparta okazo doniĝis la 14-an de decembro. Tiam dum la publika renkonto pri la ĵus tiam aprobita nova radiostrukturo mi petis Krzysztof Czabański, la prezidanton de PR, komenti la vortojn de Jerzy Targalski. Mi ne kaŝis al miaj radiokolegoj en la plenŝtopita kunvensalonego, ke la decido pri la lasta emisio planita por la 15-a de decembro, kiam la tutmonda esperantistaro solenas la naskiĝdatrevenon de la kreinto de Esperanto, ricevas apartan emfazon. La respondo de Krzysztof Czabański venis la sekvan tagon en depeŝo de PAP-agentejo en la posttagmezaj horoj, kiam estis aŭdiĝonta nia lasta E-elsendo. Li difinis la eldiron de la estrarmembro de Pola Radio pri la juda deveno de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof “malbonŝanca kaj malĝusta”. Sed la 15-an de decembro ekde mateno eblis legi en la tiutaga eldono de Gazeta Wyborcza interparolon kun Jerzy Targalski, en kiu li vortumis la pravigon preskaŭ identan kun tiu, kiun ni aŭdis. Kiel poste evidentiĝis, spronis ĝin leteroj de aŭskultantoj atingintaj eĉ tiun ĉi polan gazeton. La esprimitaj ideoj elvokis tujajn viglajn indigno-reagojn de ĝiaj retlegantoj, reagoj aŭdiĝis kaj aperis presforme ankaŭ en aliaj polaj amaskomunikiloj. Jerzy Targalski mem vendrede la 15-an de decembro esprimis bedaŭron, ke lia eldiro metis Polan Radion kaj lin mem en falsan lumon.

Tutcerte la plej grava decido tiutaga, krom tiu pri la forigo de la ĝistiamaj programoj, estis alia: pri la daŭrigo de la elsendoj mallongonde, satelite kaj interrete — baze de la arkivaj materialoj — ĝis la lanĉo de interreta E-programo. Tio estis eta, esperodona lumeto, ke la E-amikoj de Pollando ne perdos sian ŝatatan programon.

Necesas tamen aparte reliefigi, ke same ili, kiel la ideo mem pri la interreta E-programo de Pola Radio startinta la 9-an de januaro 2007, povis aperi nur dank’ al eksterordinare solidara subteno, kiu venis flanke de geaŭskultantoj, amikoj de la esperantlingva radiofonio, helpo de esperantistaj diplomatoj kaj senĉesa subteno de UEA, ĉefloke kun ĝia prezidanto Renato Corsetti. Ili ĉiuj per siaj argumentoriĉaj leteroj i.a. al polaj diplomatcentroj, ministerio por eksterlandaj aferoj influis la aperon de novformula E-programo en Pola Radio. Tiel sendube ĉiu, kiu iamaniere reagis subtene, povas fieri, ke li aŭ ŝi alportis sian kontribuon por konservi la esperantlingvan informparolon en Pola Radio. Kun profunda kortuŝo mi esprimas miajn dankvortojn pro tiu solidareca kampanjo de la esperantlingva medio.

Cetere mia firma espero estas, ke estonte pri solidareco povos kalkuli ankaŭ Gabi Kosiarska, respondeca pri la retrorigardaj E-elsendoj kaj interretaj programoj. Ŝi de kvar jaroj talente lernis la respondecan taskon de esperantlingva radioĵurnalisto. Nun venis por ŝi tre malfacila periodo, kiam ŝi kuraĝe transprenis la taskon en laborkondiĉoj, se diri iom eŭfemisme, malfacilaj. Ŝi kiel neplendungito havas la taskon gvidi la programon, kiu postulas kelkpersonan redakcian skipon. Eĉ la unua interreta programo iom malrekte senvualigis la malfacilaĵojn, malgraŭ tio ke la nuna programo — aŭdebla i.a. pere de la nova paĝo: www.polskieradio.pl/eo, podkaste kaj pere de WRN estas nur 20-minuta. Gabi kaj ni ĉiuj, kiuj kun ŝi kunlaboris/as/os, certe ĉerpos el la ĝisnunaj spertoj, sed daŭre bezonas helpon. Helpo signifas senĉesan kontribuon per reagoj, opinioj, rimarkoj, informoj. Tiujn eblas sendi al la sama elektronika adreso: e...@polskieradio.pl, aŭ al la nova koresponda adreso: Polskie Radio SA, Dyrekcja Nowych Mediow, Esperanto Redakcio, Al Niepodleglosci 77/85, PL-00-977 Warszawa. Validas la sama telefonnumero +48 226459 337.

Estas tamen neniu dubo, ke la formulo de la E-Redakcio de Pola Radio inaŭgurita la 4-an de aprilo 1959 finiĝis la 15-an de decembro 2006. La lastaj komune travivitaj monatoj en firma kaj reliefa maniero elmontris la lokon de niaj programoj en la esperantlingva socio, la korligiĝon de la aŭskultantoj, kion ili manifestis senavare. Dankon pro tiu kunesto kun ni en ekstreme malfacilaj momentoj. Kiel atentigis kelkaj el niaj aŭskultantoj, la batalo estis gajnita, sed lukto daŭras. Temas i.a. pri lukto kontraŭ ĉia obskuro, maltoleremo, malrespekto, kiu povas manifestiĝi kie ajn. La lukto, en kiu kun firma espero ni proponas nian lingvon kiel instrumenton de paca, homama interkompreniĝo. Mi persone kredas samtempe, ke la nova formulo de la E-programo de PR signifas plian paŝon en la uzo de Esperanto en la radiofonio, kaj ke Pola Radio konservos sur ĉi tiu kampo sian ĝisnunan lokon.

Elkoran dankon mi ankoraŭfoje esprimas al ĉiuj, danke al kiuj la aŭtuno 2006 trovis firman lokon en niaj koroj, sed ja ankaŭ en nia lingva komunumo, kiel aŭtuno de solidareco.

Barbara Pietrzak
eksa estro de la E-Redakcio de Pola Radio

[FORIGITA!: bildo]

Carlo Sarandrea kaj Barbara Pietrzak dum la Florenca UK

92-a Universala Kongreso

Japanio, la ĉi-jara kongreslando

Tiuj el ni, kiuj jam aliĝis, sed certe ankaŭ tiuj, kiuj (ankoraŭ) ne aliĝis al la 92-a UK en Jokohamo, verŝajne havas multajn demandojn pri la lando, ĝia metropolo Jokohamo, la japanaj Esperanto-movado kaj literaturo ktp. Jen kelkaj respondoj de Hori Yasuo, prezidanto de la komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado.

Japanio geografie

Kie estas Japanio?

Japanio situas en Pacifika Oceano laŭ la orienta bordo de la azia kontinento, najbare de Rusio, Nord- kaj Sud-Koreio, kaj Ĉinio. Japanio konsistas el ĉirkaŭ 7000 insuloj. La kvar ĉefaj insuloj estas la norda Hokkaidoo, mezaj Honŝuu kaj Ŝikoku kaj suda Kjuuŝuu. Pli sude estas la Nansei-insularo (sud- kaj okcidenta insularo), kiu konsistigas la gubernion Okinaŭa.

Ĉu Japanio estas tropika lando?

Jes kaj ne. Japanio etendiĝas longe de nordo al sudo. La longeco estas malpli ol 3000 kilometroj. La plej norda parto de Japanio apartenas al la subfrosta zono, kien alvenas flosantaj glaciegoj el la kontinento en vintro, kaj la plej suda parto, tuj apud Tajvano, apartenas al la subtropika zono, kie oni povas rikolti bananojn. La meza parto apartenas al la mezvarma zono, kie oni povas ĝui kvar belajn sezonojn.

Ĉu neĝas multe en Tokio kaj Jokohamo?

Ne. Laŭlonge de la Honŝuu-insulo etendiĝas altaj montaroj. Tiu geografia kondiĉo naskas grandan klimatdiferencon inter du regionoj apartigitaj de la montaroj. En vintro fortaj kaj malvarmaj ventoj alblovadas de Siberio al Japanio. Tiuj ventoj trafas tiujn montarojn kaj faligas neĝon en la regionoj frontantaj al Siberio kaj la Japana Maro. Ofte la neĝtavolo superas 3 metrojn kaj suferigas la tieajn loĝantojn. Male al la regionoj, kiuj situas laŭ Pacifika Oceano, venas nur malvarmaj ventoj sen neĝo kaj oni povas ĝui serenajn tagojn dum vintro.

Ĉu Japanio estas ebena lando?

Ne. Granda parto de la kvar insuloj konsistas el krutaj montoj kovritaj de arbaroj. 67% de la lando estas montara, kaj nur 13% estas ebena. La plejmulto de la japanoj loĝas en tiuj malvastaj ebenaĵoj.

La grandeco de la lando estas 370 000 km², kiu estas preskaŭ samgranda kiel Germanio. La loĝantaro de Japanio estas 127 770 000, dum tiu de Germanio estas 77 865 000, do vi komprenas, kiel dense japanoj loĝas.

Per la sekva infankanto pri trajnvojaĝo vi bone komprenos la geografiajn trajtojn de Japanio:

Ĵus kuregis ni tra monto kaj ĵus sur marbord’
sed nun brue sur ferponto kuras ni laŭ ord’
tamen post momento trovas ni nin en tunel’
tra ĝi baldaŭ ni nin ŝovos al vastkampa verd’

(tradukita de Macuba Kikunobu)

Tiu ĉi kanto montras, kiel variaj estas japanaj pejzaĝoj en malgranda tereno.

Kial oftas tertremoj?

Oriente de la japana insularo, la Pacifika Plato kaj Filipinmara Plato kolizias kun la Eŭrazia Plato, kio kaŭzas tertremojn. Pro la malstabila geologia situacio abundas vulkanoj en Japanio. Ĝi havas multajn aktivajn vulkanojn kiel la montoj Sakuraĵima, Asama kaj Aso, kiuj eligas fumon kaj foje cindron ĉiun tagon. Eĉ la monto Fuĵi (3776 metrojn alta) estas vulkano, kiu nur antaŭ 300 jaroj (en 1707) erupciis kaj naskis monteton ĉe sia flanko. Tamen, dank’ al vulkanoj estas tiom multe da termofontoj en la tuta Japanio, ke al japanoj ne mankas lokoj por sin bani.

Kiel pri jarsezonoj?

En Tokio kaj Jokohamo, kiuj situas en la mezvarma zono, estas kvar sezonoj. La vintraj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro. En ambaŭ urboj malofte neĝas kaj ne tre malvarmas. La printempaj monatoj estas marto, aprilo kaj majo. Komence de aprilo ĉie floras la naciaj floroj sakuroj kaj multaj homoj turismas por ĝui sakuro-florojn. Majo estas tre agrabla monato kun freŝaj verdaĵoj. La someraj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto. De la mezo de junio ĝis la mezo de julio estas pluva sezono, kiam hidrangeoj bele floras. Poste venas la varmega kaj humida somero. Bedaŭrinde en la plej varma tempo okazos la UK, sed ne timu. Japanio estas moderna lando ekipita per modernaj aparatoj, do en haloj kaj hoteloj vi povos agrable pasigi la tempon en agrabla temperaturo. La aŭtunaj monatoj estas septembro, oktobro kaj novembro, kiam la montoj estas bele tinkturitaj de ruĝaj kaj flavaj folioj.

Jokohamo ĝenerale

Ĉu Jokohamo havas longan historion?

Dum 250 jaroj antaŭ la japana moderniĝo (1868) Japanio sin fermis kontraŭ eksteraj landoj krom Ĉinio kaj Nederlando. En tiu periodo Jokohamo estis malgranda vilaĝo. Sed en 1859, kiam Japanio ŝanĝis sian izolisman politikon, Jokohamo fariĝis la ĉefa pordo de Japanio. Tial Jokohamo ne havas tiel longan historion kiel Nara, Kioto kaj Kamakura, la eksaj ĉefurboj de Japanio, sed ĝi ludis tre gravan rolon por la japana moderniĝo.

Kia urbo nun estas Jokohamo?

Antaŭ la dua mondmilito Jokohamo estis urbo de internacia komerco kaj industrio. Japana silko eksportita de Jokohamo al la tuta mondo prosperigis Japanion. Dume la Granda Tertremo Kantoo (1923) kaj la dua mondmilito detruis la tutan urbon, sed ĝi releviĝis de la cindro.

Kie estas la kongresejoj de la UK?

De la jaro 1989 oni komencis konstrui novan kvartalon nomatan MM21 (Minato-Mirai 21 = Haveno-Estonteco 21), kie estas Simbola Turo, internacia kongresejo Pacifiko-Jokohamo (ĉefkongresejo de la UK), Art-muzeo de Jokohamo, koncertohalo ktp. Kongresanoj povos ĝui ne nur konstruaĵojn kaj kulturaĵojn hereditajn de la 19a kaj la 20a jarcentoj, sed ankaŭ supermodernaĵojn de la 21a jarcento.

Kia estas la Esperanto-movado en Jokohamo?

En Jokohamo troviĝas la plej forta Esperanto-klubo en Japanio nomata Jokohama Esperanto-Rondo, karesnome Hama-Rondo. Ĝi havas 88 membrojn (2005) kaj ĉiun sabaton membroj lernas dise en kelkaj grupoj. Ĝi okazigas enkondukajn kursojn, ekspoziciojn, Hama-Rondo-Vesperon kun prelegoj ktp. Ĝi eldonas du periodaĵojn: La Tamtamo (ĉefe en la japana) kaj Novaĵoj Tamtamas (en Esperanto). Pro tiuj viglaj Esperanto-agadoj kaj oportuneco de la situo, Jokohamo elektiĝis kiel kongresurbo de la UK.

Japana Socio

Kial Japanio tiel rapide progresis post la dua mondmilito?

Preskaŭ ĉiuj grandaj japanaj urboj estis tute ebenigitaj de la usonaj aeratakoj ĉe la fino de la dua mondmilito, sed poste Japanio revivis kiel fenikso. Laŭ mia opinio, estas du ĉefaj kialoj kaj du sekvaj kialoj por tio. La unua estas la usona politiko uzi Japanion kiel ŝildon kontraŭ socialismaj landoj, nome Sovetunio kaj Ĉinio. Por tio Usono ne ŝparis monon kaj Japanio prosperis. La dua kialo estas la Japana Konstitucio, kiu malpermesas militon kaj posedon de armeo. Dank’ al ĝi, Japanio povis elspezi monon nur por sia ekonomia progreso, sed ne por armiloj. La du sekvaj kialoj estas du militoj: la Korea Milito kaj Vjetnama Milito. Dum la Korea Milito en la 50aj jaroj, Japanio proviantis la usonan armeon kaj multege profitis. Kiam la japana ekonomio ekstagnadis en la 60aj jaroj, okazis la Vjetnama Milito kaj Japanio denove proviantis la usonan armeon kaj profitis. Ni ne devas forgesi, ke la nuna japana ekonomia progreso ŝuldas al sango de koreoj, vjetnamoj, usonanoj kaj aliaj batalantoj.

Kiaj estas japanaj urboj kaj homoj?

Kiam vi atingos japanajn flughavenojn, vi surpriziĝos pro iliaj grandeco kaj beleco. Grandaj urboj estas plenaj de altaj betonaj konstruaĵoj kaj luksaj aŭtomobiloj, sed sen rubaĵoj. Trajnoj venas ĝustatempe sen malfruo, kaj pasaĝeroj el- kaj envagoniĝas vice kaj bonorde. Homoj vestas sin bele kaj dece sed vi neniam vidos virinojn en kimono. Japanaj urboj tute samas kiel eŭropaj urboj krom homoj kun mongoloidaj vizaĝoj. Kvankam lastatempe okazas foje teruraj krimoj, homoj povas vivi sen vivminaco kaj ŝtelado. Eĉ meznokte vi povas paŝi sen timo. En kamparo etendiĝas rizkampoj inter arbaroj kaj fore vi povos vidi altajn montojn. Japanio estas tre bela lando kun multe da bela naturo.

Japanio ofertas ĉiajn specojn de kuiraĵoj, orientajn, okcidentajn kaj eĉ afrikanajn. Japanio ankoraŭ estas fifama pro multekosteco, sed lastatempe ĉiuj prezoj malaltiĝis, kaj vi povos vivi pli malmultekoste en Japanio ol en okcidentaj landoj. Unu ekzemplo estas “bovaĵtaso”. Kontraŭ tri eŭroj vi povas satigi vin per ĝi en tiaj rapidservaj restoracioj. Do ne timu!

Kiaj estas la nunaj sociaj problemoj?

Ŝajnas, ke Japanio ne havas grandajn problemojn, se vi vidas surfacon de la japana socio, sed fakte tamen. Unue “malriĉeco” atakas homojn. La registaro diras, ke nun daŭras prosperego en nia ekonomio, sed nur grandaj entreprenoj prosperas, dum laboristoj suferas pro longaj laborhoroj kaj maldungoj. Pro la tutgloba ekonomio, por redukti produktokostojn, multaj fabrikoj translokiĝis al aliaj aziaj landoj, kaj mankas laborlokoj al japanoj. Kompanioj anstataŭigas regulajn laboristojn per neregulaj, tial la senlaboreca proporcio, precipe inter junuloj, pligrandiĝas. Krome dum la pasintaj kelkaj jaroj la registaro antaŭenpuŝis la usonstilan, pli “liberan” ekonomion, kaj tio naskis grandan enspez-diferencon inter la popolanoj, nome malmulte da riĉaj venkintoj kaj multe da malriĉaj venkitoj.

Due pro la kreskanta malfacileco vivi en la socio, malmultiĝas geedziĝoj kaj sekve naskiĝoj. La japana loĝantaro en 2005 estis 127 770 000, sed tiu nombro estis la pinto en nia historio kaj 50 jarojn poste en 2055 ĝi falos al 89 930 000.

Alia problemo estas ŝovinisma tendenco en la politika mondo. La japana konstitucio rezignas militon kaj dank’ al tio japanoj neniam mortis kaj mortigis en batalo post la dua mondmilito. Sed pro la usona premo, ke Japanio ne nur buŝe kaj mone subtenu sed milite helpu Usonon, la japanaj gvidantaj partioj volas revizii la konstitucion. La lastan decembron ili sukcesis leĝigi novan edukkonstitucion, kiu celas edifi lernantojn per patriotismo, nome sinofero (morto) por la patrujo. Tiu movo estas danĝera por la paca kunvivado de aziaj landoj, ĉar la revizioj de la konstitucio kaj la edukkonstitucio baziĝas sur ignoro kaj pravigo de la japana invado en aziajn landojn antaŭ kaj dum la dua mondmilito.

Historio de la Japana E-Movado

Kiam komenciĝis la japana Esperanto-movado?

La japana organizita movado komenciĝis en 1906. Tiu jaro estis tre mirinda jaro. Unue Hutabatei Simei, konata verkisto, eldonis lernolibron titolitan “Sekai-go” (Monda Lingvo) en Tokio, subvenciitan de la rusa kapitano Fjodor Postnikov. Lia lernolibro bone vendiĝis, kaj multaj homoj lernis Esperanton per ĝi, kaj el tiuj homoj naskiĝis aktivaj esperantistoj.

Due en 1906 George Edward Gauntlett, instruisto de la angla lingvo en la gubernio Okayama, kiu hazarde renkontis Esperanto-lernolibron verkitan de O’Connor, komencis korespondan kurson de Esperanto kaj la nombro de la lernantoj atingis 677.

Trie, Kuroita Katumi, doktoro pri historio, kiu ekkonis Esperanton pere de artikolo en Nagasaki Press skribita de Alfonse Mistler kaj komencis lerni Esperanton, skribis artikolon pri Esperanto en majo 1906 en la ĵurnalo Yomiuri, dank’ al kiu disvastiĝis informoj pri Esperanto. Surbaze de la nomaro de la Koresponda Kurso de Gauntlett, li kaj aliaj du esperantistoj la 12-an de junio 1906 fondis en Tokio Japanan Esperantistan Asocion, kaj en septembro okazis la unua Japana Esperanto-Kongreso.

Kiam fondiĝis Japana Esperanto-Instituto (JEI)?

En la sekva jaro 1907 okazis la dua Japana Kongreso, sed poste sekvis movada stagnado, kaj la tria Japana Esperanto-Kongreso okazis nur post 10 jaroj, en 1916. Tamen de tiam la japanaj kongresoj seninterrompe okazadas ĝis nun krom en 1944 dum la dua mondmilito.

En 1919 la ekonomia stato de la asocio fariĝis tiel malbona, ke la asocio paraliziĝis, kaj fondo de tute nova organizo iĝis nepre necesa. Fine de tiu jaro okazis speciala kunveno, el kiu rezultis la fondiĝo de Japana Esperanto-Instituto (JEI), kiu ĝis nun estas la motoro de la japana Esperanto-movado. La unua numero de ĝia organo La Revuo Orienta eldoniĝis en januaro 1920 kaj ĝi atingis la numeron 1028 en januaro 2007.

Kia estis la movado ĝis la fino de la dua mondmilito?

Sekvante la militon kontraŭ Ĉinio en 1931, Japanio forlasis la Ligon de Nacioj en 1933. Enlande regis militarismo, kaj fine Japanio komencis militi kontraŭ Usono, Britio, Nederlando, Francio ktp en 1941, aliancante kun Germanio kaj Italio. Sub tiu situacio iuj esperantistoj laboris laŭ la agresa politiko de la registaro. JEI nek sekvis la saman vojon, nek kontraŭstaris. Plimulto de la esperantistoj povis fari nenion krom protekti sian Esperanton, ne povante antaŭvidi kio okazos kaj kien Japanio iros.

Komence de la Pacifika Milito Japanio venkadis, sed poste la situacio pli kaj pli malboniĝis. En 1944, kiam oni timis aeratakojn fare de Usono, en la marta numero de La Revuo Orienta aperis la anonco “Perioda apero de nia organo ĉesos per la nuna numero”. La milito finiĝis la 15-an de aŭgusto 1945. Feliĉe la oficejo de JEI ne suferis pro aeratakoj kaj restis sendifekta sur la bruligite ebena tero de Tokio.

Kiel progresis la movado poste?

JEI tuj komencis restarigi la movadon. En 1956, 10 jarojn post la fino de la milito, al Japanio oni permesis membriĝi al Unuiĝintaj Nacioj kiel la 80-a membro, kaj samjare JEI estis aprobita kiel landa asocio de UEA.

En la 47-a Japana Kongreso en 1960 oni decidis inviti la 50-an Universalan Kongreson en 1965 al Tokio. Post 5-jara preparado ĝi okazis de la 1-a ĝis la 7-a de aŭgusto 1965 en Tokio. La nombro de aliĝintoj estis 1710 el 46 landoj. El Azio aliĝis 20 el Koreio kaj 12 el Ĉinio, sed efektivaj partoprenantoj estis nur du el Koreio.

Kia estas la evoluo post tiu UK ĝis hodiaŭ?

En majo 1969 mortis Ossaka Kenzi, la motoro de la japana Esperanto-movado kaj de la fondo de JEI. La ĝenerala sekretario de JEI Miyake Sihei eksiĝis en 1971. En la japana Esperanto-movado aperis nova ondo kun novaj aktivuloj. Dum tiuj jaroj JEI kaj Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj (kiun gvidis Miyamoto Masao), kiuj ludis gravan rolon respektive en la orienta kaj la okcidenta partoj de Japanio, translokiĝis al nova oficejo. Dum tiuj jaroj menciindaj estas eldonoj de du vortaroj, nome Vortaro Japana-Esperanta (1983) kaj nova Esperanto-Japana Vortaro (2006), kaj Esperanto-Domo de Yatugatake, donacita en 1994 de s-ino Morita Yooko al JEI, por ke ĝi estu Grezijono de Japanio. De la 90-aj jaroj, dank’ al la forta japana ekonomio, japanoj multe partoprenas en ĉiuj UK-oj kaj subtenas, ĉefe finance, la kongreson. En Azio, pro la politika stabiliĝo kaj la ekonomia progreso, naskiĝis kondiĉoj por progresigi la Esperanto-movadon, ne izolite sed kunlabore. En 1991 ekaperis la organo Esperanto en Azio, en 1994 fondiĝis Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) kaj en 1996 okazis la unua Azia Kongreso.

En tia situacio kaj en la epoko de interreto la japana esperantistaro ekhavis pli vastan perspektivon kaj pli grandan respondecon pri la Esperanto-movado ne nur en Japanio sed ankaŭ en la mondo. Profitante la okazigon de la 92-a UK en Jokohamo, la japana Esperanto-movado espereble pli forte, pli konstante antaŭeniros.

Mi volas scii ion pri la japana Esperanto-kulturo.

Multaj japanaj literaturaĵoj estas tradukitaj en Esperanton pere de Miyamoto Masao, Ossaka Kenzi, Konisi Gaku, Nakagaki Kojiroo ktp. Tamen historie kaj situe Japanio ĉiam akceptis novan kulturon kaj civilizacion de ekstere kaj evoluigis tiujn enlande, do ne multas originaraj verkaĵoj verkitaj de japanaj esperantistoj. Inter tiuj estas Verkoj de Verda Majo de Hasegawa Teru, kiu sekvis sian ĉinan edzon en Ĉinion kaj batalis kontraŭ la japana invado. Ŝi verkis en Esperanto kaj sendadis siajn vokojn al la tuta mondo.

Lastatempe la plej granda kontribuo al Esperanto estas tiu de Ludovikito, s-ro Itoo Kanzi, kiu forpasis en aprilo 2005. Li kolektadis multege da Zamenhofaĵoj kaj eldonis la 57-voluman PVZ (Plena Verkaro de Zamenhof).

Kiujn vi povos facile trovi en la kongresejo, tiuj estas unue verkoj de Hori Yasuo, serio de Raportoj el Japanio. En 1991 li komencis verki raportojn pri la japanaj socio, politiko, edukado, moro, kulturo ktp kaj en 2007 eldoniĝos lia 10-a libro. La alia estas serio de Japanaj Kantoj (1-6) kun muzikaj notoj, kiujn redaktis Yamada Tadasi helpe de Konisi Gaku. Ili kolektis preskaŭ ĉiujn japanajn kantojn tradukitajn en Esperanto. Tiuj du specoj de libroj fariĝos tre bonaj donacetoj al viaj Esperantaj amikoj.

Hori Yasuo

Internacia novjara festivalaro

Kiel kaj kie festi la novan jaron en Esperanta etoso?

Antaŭ kvindek jaroj unuafoje okazis en la urbo Mainz Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo: komuna jarfina tutsemajna E-renkontiĝo por gejunuloj. IS kreskis, okazante ĉiujare kun alia kadra temo kaj en alia germana urbo (vidu http://eo.wikipedia.org/wiki/InternaciaSeminario). Ĝi havas varian programon: prelegoj pri la kadra kaj aliaj temoj, ekskursoj, koncertoj, silvestra balo ktp. Kun la jaroj IS fariĝis pli kaj pli populara kaj internacia, kvazaŭ la vintra paralelo de la Internacia Junulara Kongreso de TEJO. Ĝi kreskis kaj en kelkaj jaroj estis eĉ pli multnombra ol IJK. Fine de la sepdekaj partoprenis ĝin pli ol tricent gejunuloj — kaj ne nur gejunuloj, sed ankaŭ iamaj gejunuloj kiuj intertempe ekhavis familiojn. Pro la aĝa diverseco kaj ĉar fariĝis malfacile trovi ejojn sufiĉe grandajn, leviĝis la ideo disigi IS-on en du apartajn renkontiĝojn: unu por gejunuloj, kiu plu portu la nomon IS, kaj alia renkontiĝo, kiu eknomiĝis Internacia Festivalo (IF) por mezaĝuloj kaj familioj. En la tri unuaj jaroj post la divido IS kaj IF okazis paralele samloke, sed ekde 1987 (kiam IF reokazis post sesjara interrompo) la du aranĝoj okazis aparte ankaŭ geografie.

En la naŭdekaj jaroj IF rapide kreskis sub la sperta gvido de Hans Dieter Platz (HDP), kaj komence de la 2000-aj ĝia partoprenantaro superis 200, laŭ iuj tro por konservi la familiecan etoson. Ŝajne maturiĝis la kondiĉoj por nova mitozo en la jarfina E-merkato: post dudekjara hegemonio de IF aperis en Germanio konkurenca novjara renkontiĝo por mezaĝuloj kaj familioj, kiu portas la nomon Novjara Renkontiĝo (NR). Evidentiĝis ke la novjara merkato daŭre ne estas sata: kvankam kaj IF kaj NR celas proksimume la saman publikon, sume la nombro de la partoprenantoj en ambaŭ kreskis al pli ol 300, kun averaĝe po 150 en ĉiu el la du. En la lastaj jaroj aldoniĝis eĉ kvara eblo — la pola Ago-Semajno (AS), kiu startis modeste en la jaro 2000 en la feri-urbo Zakopane, sed ĉi-jare ĝi signife kreskis al 180 partoprenantoj, kaj unuafoje ĝi okazis en alia loko — Nowy Sącz.

Nun la elekto inter la jarfinaj-novjaraj ebloj estis aparte malfacila: la gejunulojn kaj la IS-veteranojn logis la jubilea IS apud la urbo Paderborn, kun pli ol ducent partoprenantoj. La mezaĝulojn kaj la familiojn altiris la du familiaj renkontiĝoj, kiuj okazis tute proksime unu al la alia — IF en Saarbrücken kaj NR 100 km pli norde en la urbo Trier (ŝajne tre populara loko por E-renkontiĝoj, ĉar samloke kaj eĉ en la sama domo okazis pasintjare IF kaj en 2002/3 IS). Estas aparte interese kompari la du “familiajn/mezaĝulajn” renkontiĝojn. Ili havas similajn grandecon, demografion kaj programskemon, sed tamen aperas diferencoj. Laŭ la sperto de la lastaj jaroj, en NR partoprenas pli da junaj familioj kun tre junaj infanoj. La prelega programo en NR estas pli loza kaj malpli abunda ol en IF, kiu havas plurajn paralelajn prelegojn, inter kiuj ofte estas malfacile elekti. La vespera programo estas ĝenerale simila: pluraj koncertoj de konataj artistoj, internacia vespero kaj kiel ĉerizo sur la torto — la silvestra balo. Ambaŭ havas tuttagan ekskurson (ĉi-jare IF ekskursis al Strasburgo, dum NR al Luksemburgo) kaj plurajn mallongajn ekskursojn, porinfanan programon kaj nun ambaŭ havis propran magiiston kaj magian vesperon.

Se mi povus fari unu sugeston por la programo de ambaŭ renkontiĝoj, mi aldonus komunan eron, speciale se la du okazas ne tro malproksime unu de la alia, kiel ĉi-jare, ekzemple komuncelan tuttagan ekskurson, kie la partoprenantoj povus renkontiĝi, miksiĝi kaj eĉ interŝanĝiĝi por kelkaj tagoj. Por mi — kiel verŝajne por multaj partoprenantoj — la ĉefa celo estas renkontiĝi kun geamikoj kaj pasigi la novjaron kun niaj ŝatataj gekonatuloj, kaj komuna programero duobligus la nombron de potencialaj renkontiĝoj kaj la allogecon de ambaŭ aranĝoj. La sama propono povas esti aplikata ankaŭ al IS.

La ĉi-jaraj IF kaj AS estas detale priskribitaj sur la sekvaj paĝoj. La Novjara Renkontiĝo okazis la kvinan fojon, kaj havis entute 174 partoprenantojn el 13 landoj. Aparte menciindas la partopreno de 60 infanoj (la plimulto tre junaj) el ok landoj. La ĉefa periodo daŭris de la 27-a de decembro ĝis la 3-a de januaro kaj estis aldonaj tagoj ekde la 26-a de decembro ĝis la 7-a de januaro. La programo konsistis el riĉa por-infana programo, prelegoj kaj kursoj. Kadre de la ĉeftemo, Medio, infanoj kaj plenkreskuloj povis produkti el rubaĵoj plej diversajn objektojn kiel kap-ornamaĵoj, drat-konstruaĵoj, manpupoj, muzikiloj, objektoj el tubetoj, turboj, ludiloj... En la prelega programo estis variaj temoj: la furorlibro Les Bienveillantes, bicikla trafiko, biologia diverseco, medio, Esperanto en politiko, falsaj amikoj, klimatŝanĝo, Linukso, memoroj pri IS, Moskvo, Instruado de Esperanto. Inter la pli distraj programeroj/kursoj estis danc-kurso, jogo kaj masaĝo, lingvaj ludoj, sorobano kaj ventro-dancado. La vespera programo konsistis el koncertoj de Akordo kaj Ĵomart kaj Nataŝa kun la filino Karina, du internaciaj vesperoj, magia pupteatraĵo de Christoph Frank, muzika vespero, vingustumado kaj dancvespero.

Resume oni povas diri ke la Esperanto-komunumo viglas dum jarŝanĝo ne malpli ol dum somero, kaj efektive profitas de la daŭre kreskanta oferto sur la novjara merkato.

Amri Wandel

Tradicia kaj ĉiam alia: 23-a Internacia Festivalo

Kiam venas longaj kaj grizaj aŭtunaj vesperoj, kiam vintro iĝas pli kaj pli deprima, kiam proksimiĝantaj jarfinaj festoj komencas iĝi kapdoloreto pro donacoj aĉetendaj kaj taskoj ankoraŭ nepre farendaj, tiam multaj el ni ekhavas iun ne klare difineblan senton de malkontento...

Por mi kaj por centoj da esperantistoj tamen ekzistas mirinde bona rimedo por tiun ĉagreneton forviŝi: tiu rimedo estas la konscio, ke jarfina aranĝo en Esperantujo proksimiĝas kaj ke ne eblos esti malfeliĉa en amika rondo de interesaj homoj kaj en torento de abundaj eventoj.

Nun en Esperantujo jam eblas elekti inter kelkaj aranĝoj kaj por junuloj kaj por ĉiam junaj maturaj esperantistoj, sed mia raporteto estu pri la 23-a Internacia Festivalo en Saarbrücken, ja tiun festivalon mi mem travivis.

La nomo de la urbo Saarbrücken signifas “ponto trans la rivero Saar”, sed tiu germana urbo iĝis ponto inter 19 landoj kaj Francio, la temo de la aranĝo. Aliĝis 156 esperantistoj, kiuj povis dum la festivala semajno konatiĝi kun Francio el diversaj vidpunktoj. Jam la enkonduka forumo, organizita de C. Nourmont, montris kiel vidas Francion persono kiu tie naskiĝis kaj loĝas, aŭ francino japandevena kiu dum jardekoj estas en Francio, aŭ eksterlandanoj kiuj ofte vizitadas Francion, aŭ franco kiu elmigris kaj loĝas en Germanio, aŭ franco kies geavoj estis enmigrintoj el Pollando... Surprizo estis, ke inter la ĉeestantoj ne eblis trovi personon kiu neniam vizitis Francion! Sekvis kaj seriozaj kaj amuzaj prezentadoj de la lando: lumbilda prelego pri malpli konataj lokoj de Francio, seminario pri francaj fromaĝoj, prelego pri franca instruisto de la 19-a jarcento Henri, kvizo pri Francio (ĉiujn prizorgis C. Nourmont kaj B. Moon), pri kunlaboro de Germanio kaj Francio (U. Brandenburg), kasteloj de la Luar-valo (T. Loskutova) kaj Grezijono aparte (C. Trésorier), pri amikeco inter rusa kaj franca urboj (M. Bronŝtejn), pri la alzaca lingvo (A. Grossman).

Kvazaŭ por kompliki al IF-anoj la jam malfacilan elekton kion ĉeesti, la programo enhavis prelegojn pri renesanco en Italio, pri lingva egalrajteco (R. Clerici), pri vivo sur foraj planedoj, pri vojaĝo al Tibeto (A. Wandel), pri jogo, pri la diverseco lingva kaj kultura en Nepalo (Mukunda Pathik Wagle), pri la Esperanta stilisto J. Forge (L. Karpunina kaj G. Bussing), pri la rolo de Esperanto rilate multlingvecon (J. Derks), pri piedirado — sporto por ĉiuj (R. Keetlaer), filmetoj pri marmoro en Italio (Ugo de Riu)... Sed tio estas nur parto de la programo, ja plie estis aŭtoraj duonhoroj de M. Bronŝtejn, L. Karpunina, N. Caragea, katolika diservo (A. Kronenberger), seminarieto pri magio (Trixini), paroligaj kursoj (T. Loskutova), pentrado en rusa maniero “ĥoĥloma” kaj sur silko laŭ tekniko “batika” (S. Brovceva kaj T. Ljuleva), prezentado de ginsengo kaj bierseminarieto (Jeong-ok Song kaj H. Schicke), kuirado de uzbekia specialaĵo (S. Brovtseva), vizito al saŭno, matena taj-ĝi-ĉuan-gimnastiko (B. Poterucha), jogo-ekzercoj (A. Plutniak), malstreĉa gimnastiko (A. Dupechaud), piramidoludoj (T. Phoenix), prezentado kaj diskuto pri Sudoku-ludo (H. Theurich).

Pri la vespera programo parolu kurte la nomoj: JoMo kun sia tuta ĉarmo, Trixini kun sorĉa programo, Esperanto-Desperado kun alloga kantado, M. Bronŝtejn kiu kaj ĉarmas kaj sorĉas, kaj kantis kaj organizis multon jam dum multaj IF-oj... La internacia vespero, gvidata de li, estis entute interesa, sed kantanta grupo de IF-barbuloj (16 sur la scenejo samtempe kaj 2 en “rezervo”!) estis “la najlo” de la programo!

La Silvestro? Tiu estis tradicia: abunda bufedo, polonezo kaj mazurko solene dancataj por komenco de la balo, laŭvice festataj transiroj al 2007 en diversaj landoj, dancoj ĝis 05:30 matene, bondeziroj kaj kisoj, noktaj dorlotoj de L. Gabalda per memfaritaj kuketoj kaj regalo de R. Clerici per italaj dolĉaĵoj... Ankaŭ longega brunĉo* matene kaj novjara promeno posttagmeze estis tradiciaj kaj agrablaj.

* maten-lunĉo (el la angla “brunch”)

La ekskurso? Ni iris al la famega Strasburgo, kie la vetero favoris, la urbo atendis feste ornamita, la restoracio estis bona kaj nia ĉiĉerono C. Hurstel estis afabla kaj lerta. Pri kio mi forgesis? — Knajpo*! Bonege lokita en la domo, nek tro granda, nek tro malgranda, malfermita ĝis lasta gasto kaj bonega loko por babiladoj, tabloludoj, masaĝetoj, komputilumadoj, amindumetoj kaj elkoraj konversacioj. Knajpo ĉiam estas iuspeca centro de IF-oj kaj mi tre kontentas, ke persone mi tie pasigas multajn horojn.

* etosoplena trinkejo (el la germana “Kneipe”)

La mankoj? — Tradiciaj: ĉefe manko de dormo, manko de tempo por ĉio dezirata kaj ĉi-foje iom malmultaj infanoj, do junaj familioj bonvolu plibonigi tion!

La organizanto kaj ĉefmotoro de IF estas ĉiam Hans-Dieter Platz (ĉiuj nomas lin HDP), la cerbo kaj koro de tiu-ĉi IF estis Claude Nourmont, kiu kun Brian Moon aranĝis multegon por la ĉefa temo “Francio”.

Gražina Opulskienė

Ago-Semajno en Pollando

Ĉu io nova aperis? Ŝajne ne. Tamen en la konscio de multaj junaj esperantistoj pli videble ol antaŭe prezentis sin relative freŝa novjara “Ago-Semajno” (AS) de Varsovia Vento* kaj PEJ *.

* En la mondon venis nova sento... Varsovia Vento: Klubo, kies ĉefa tasko estas semi la ideon de la lingvo internacia en la junulara medio. Fondis ĝin en 1991 la eksa prezidanto de Varsovia E-Junularo, Ireneusz Bobrzak (Irek), en serĉo de ia solvo kontraŭ la tiama krizo en la sino de PEA, kiu du jarojn poste disfalis. Komence en la baza lernejo, sekve en aliaj privataj lokoj, sekvis evoluo de la klubo, kiu hodiaŭ formas unu el la plej aktivaj junularaj rondoj. Varsovia Vento, iniciatinto de la 61-a IJK en Pollando kaj de PEJ-reapero, renkontiĝas regule du-foje en semajno, gvidas diversnivelajn kursojn de Esperanto en Varsovio, organizas la novjarajn Ago-Semajnojn kaj la printempan Humuran Esperantistan Liberan Aranĝon, krome popularigas Esperanton ekster Varsovio kaj de jaro metas en la reto proprajn movadajn podkastojn, nome Varsovia-Vento-Elsendojn.
* PEJ (Pola Esperanto-Junularo), post reala falo en la 90-aj jaroj reaperis februare 2004, iniciate de Varsovia Vento, kies membroj formis komence ĝian provizoran estraron. Printempe de la sama jaro, post kelkmonata periodo de la tutlanda informado, sekvis la unua kunveno de la organizo kaj balotoj, rezulte de kiuj en la estraron eniris jam gejunuloj ne nur de Varsovio, sed ankaŭ de aliaj polaj urboj. Nun en la organizo, kiu somere 2005 kun la klubanoj de VV estis la kerno de LKK dum la 61-a IJK en Zakopane, Pollando, membras ĉ. 80 gejunuloj el la tuta lando.

Esperantistoj ŝatas turni atenton al la lingvo internacia. AS serĉas solvon plifortigi la flamon de junularaj organizoj en la zono de la meza Eŭropo. Pollando, Slovakio, Litovio kaj Ĉeĥio (kiel Bruselo por la landoj de EU) estas iaj punktoj de la mezo, kiuj evidentiĝas trafaj lokoj por organizi bonetosan evoluigan renkontiĝon de la “oriento” kun la “okcidento”. Ŝajne neniun mi devas konvinki, ke la internaciaj renkontiĝoj estas la plej bona rimedo por veki interesiĝon kaj emon ekposedi la lingvon. La Ago-Semajno interalie celas ankaŭ tion: la internacian etoson, mojosan* kaj distran programon — ja temas pri junularo — kaj aktivecon sur la kampoj de informado pri Esperanto kaj evoluigadon de la novaj generacioj.

* mojosa = en la junulara ĵargono: modern-junular-stila

Riĉa je proponoj de tipa programo por tiuspecaj aranĝoj kaj distra pro la novjara etoso, AS multflanke sukcesis. La ideo prezenti ĉiutage la vesperan programon en alia kulturcentro de la urbo ege flamigis la estrojn, kiuj subite malkovris la faktan ekziston kaj utilecon de Esperanto. Ankaŭ KLF*, dum kiu reprezentantoj de 24 landoj multforme prezentis sin antaŭ neesperantista junularo kaj la lokaj aŭtoritatoj, lasis en Nowy Sącz neforgeseblan impreson. Subtenis tion multaj artikoloj en la loka kaj regiona gazetaro kun surpriza konstato, ke ne nur emeritoj sed ankaŭ internacia junularo interkompreniĝas en la lingvo internacia.

* KLF — Kultura Lingva Festivalo, kies ideo estas prezenti al neesperantistoj la kulturojn kaj tradiciojn de la landoj, de kiuj venis la partoprenantoj. Esperanto aperas dum la prezentado kiel helplingvo kaj mem prezentas sin nature utila, sen specialaj klarigoj pri ĝia valoreco.

La lastan AS, okazantan inter la 26-a de decembro kaj la 2-a de januaro, partoprenis 187 gejunuloj kaj gvidantoj preskaŭ de la tuta Eŭropo, kio ne ofte okazas en tiu ĉi loko. La vicmarŝalo de Etpolia Vojevodio s-ro Andrzej Romanek, starosto kaj prezidento de Nowy Sącz, s-roj Jan Golonka kaj Ryszard Nowak, fariĝis honoraj patronoj de la renkontiĝo. La urbo malavare invitis esperantistojn admiri la regionan kulturon, organizante busajn ekskursojn, prezentadon de popola muziko kaj instruadon de lokaj dancoj, teatraĵojn trafe elektitajn por la internacia medio kaj gustumadon de lokaj specialaĵoj. Eblis ekkoni la ĉirkaŭaĵon el ĉevalaj ĉaroj kun manĝado en vilaĝa agrikulturejo, provi tipan alkoholan mieltrinkaĵon kaj gustumi famajn mineralajn akvojn de la kuracurbo Krynica. Sed gravis ne nur la kontento de la alvenintoj. La loka esperantistaro, kiu fervore helpis ĉe la preparoj kaj dum la aranĝo, dank’ al la Ago-Semajno foriris de ia ombro kaj pro la vekita simpatio de la lokaj aŭtoritatoj kaj estroj de la kulturcentroj nun pli reale ol antaŭe povas plani sian aktivadon. Kaj ĉio tio sekvis tuj post la fakto, ke en la polaj amas-komunikiloj aperis la skandalaj vortoj de la vicdirektoro de la pola radio, ke ne indas subteni Esperanton ĉar ĝi estas juda afero.

Apud la ekstera, AS havis ankaŭ internan signifon. Dum la aranĝo renkontiĝis animantoj de la junulara agado el “oriento” kaj “okcidento”, la prezidantoj de PEJ (la pola kaj la portugala), de FLEJA, ĈEJ, estraranoj de IEJ, aktivuloj el Rusio, Ukrainio, Hungario, Francio, Slovakio, kaj inter tiuj ĉiuj teame LKK-anoj de la tri lastaj IJK en Rusio, Pollando kaj Bosnio-Hercegovino. Ne temis pri iu grava kunsido, pri kuna cerbumado, sed pri la eblo simple ekvidi sin, ekkoni, ekamikiĝi, kio vekis naturan okazon babili pri eventuala kuna agado. Ĉio bezonas tempon, maturiĝon, ja la ideo de AS estas ankoraŭ juna, kiel la teamo de Varsovia Vento kaj PEJ, kiu ĝin organizis. Dum AS prezentis sin E@I, kies plej grandaj atingoj “Esperanto Elektronike” kaj “lernu!” grave ŝanĝas la pensmanieron pri informado. TEJO prezentis projekton de “Nova Programo Junularo”, okazis prezento de Manlibro pri Vikipedio kaj BEMI-kunsido.

Persone mi ĝojas pro la realiĝo de kunlaboro inter FLEJA kaj PEJ, kaj plifortiĝo de la ligoj inter la pola kaj la rusa junularo. Speciale mi dankas al Halina Komar, kora animantino de la esperantista vivo en Nowy Sącz, instruistino de la lingvo ĉe Universitato de la 3-aĝo, sen kies engaĝiĝo ne eblus atingi tiel altan nivelon de la renkontiĝo, kaj aparte al Kim J. Henriksen, kies koncertado grave kontribuis al la etoso de la Ago-Semajno tage kaj dum la noktoj!

La planoj? — Ekzistas: Unue ni serĉos ideojn diversforme subteni Esperanton kaj la esperantistan agadon en la lokoj, kie AS okazos. Due sur la fundamentoj de la individua, grupa kaj organiza amikeco dum la daŭro de la aranĝo kaj ankaŭ intertempe oni serĉos solvojn de pli kaj pli kuna agado. Trie komenciĝos konstruado de lerta internacia organiza teamo, kies celo estos interŝanĝo de spertoj kaj aktivado de novaj gejunuloj. Kvare ekde 1998 AS, ĉiun paran jaron organizata, estos ankaŭ ekster Pollando, en landoj de la meza Eŭropo, ĉar ne nur ĉe Vistulo okazis movada malprogreso. Unue en Slovakio. Kaj fine, kio sendube gravas, la Ago-Semajno restos freneza, amuza, etose neforgesebla, distra kaj antaŭ ĉio amika je kotizo, por ke ĉiuj havu la eblon ĝin partopreni. Agadon ja oni povas evoluigi ankaŭ tiamaniere. Kial ne?

Kromajn informojn — fotojn, filmetojn kaj ankaŭ la podkastan* sonraporton pri Ago-Semajno serĉu ĉe la paĝaro de Varsovia Vento: www.viavento.org

* Podkasto — transsendebla dosiero.
Ireneusz (Irek) Bobrzak

Mesaĝo de Eŭropa Forumo

Ni aperigas la duan parton (daŭrigon el la januara revuo) de la enkonduka parolado de la prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, Seán Ó Riain, okaze de la Eŭropa Forumo, aranĝita dum la pasintjara UK en Florenco.

“Esperanto-mono“

Antaŭ 10 jaroj germana politikisto atakis la ideon de la eŭro kiel utopiaĵon, aŭ “Esperanto-monon”; sed tiu “Esperanto-mono” estas nun en la poŝoj de pli ol 300 milionoj da homoj, kaj pli fortas ol la usona dolaro. La grandega sukceso de la “Esperanto-mono” devus esti uzebla por antaŭenigi la lingvon kun la sama nomo. Kelkaj vidas danĝeron en tiu aliro. Eble jes, sed ne tro se ni memoras ĉiam substreki kaj la similecon kaj la malsimilecon: la eŭro forigis la naciajn valutojn, sed vere neniu celas ke Esperanto forigu la naciajn lingvojn. Tute male, ni forte subtenas la lingvan diversecon, kaj la absolutan samrajtecon de parolantoj de tiel-nomataj grandaj kaj malgrandaj lingvoj.

En la tuta diskuto pri la eŭro, neniu proponis ke EU povus adopti la germanan markon, la pli fortan nacian valuton, aŭ la usonan dolaron. Kial la usona lingvo pli akcepteblas ol la usona mono?

Praktika Agado

EU multfoje kaj en pluraj dokumentoj garantias la samrajtecon de civitanoj, sed la praktiko de EU ne respektas la lingvan samrajtecon. Nuna prioritata agado estas uzi la GRIN-raporton por montri la praktikajn financajn sekvojn de tiu manko de samrajteco. Ni skribis al la tuta Eŭropa Parlamento, kaj rekomendis al la Landaj Asocioj de EU sendi nian resuman leteron pri la GRIN-raporto en la propra lingvo al ĉiuj naciaj parlamentanoj por altiri la atenton al tiu afero (la letero troveblas ĉe: www.lingvo.org/grin kaj www.europo.eu).

Ĉu tio signifas ke ni donkiĥote kontraŭ-batalas la anglan? Tute ne. Ni kontraŭ-batalas ne la anglan, sed la maljustecon. Tio estas nia kialo por ekzisti. Maljusta estas maljusta, kaj neniu argumento pri praktikeco aŭ io ajn alia konvinkos nin akcepti ĝin.

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU

Kongresa Komuniko 2

92-a Universala Kongreso de Esperanto

Jokohamo, Japanio
4-11 aŭgusto 2007

Konstanta adreso

Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Tel.: +31 (0)10 436 1044; fakso: +31 (0)10 436 1751. Retadreso: k...@co.uea.org. TTT: http://www.uea.org/kongresoj/uk2007.html

TTT

En la retejo de LKK troviĝas multe da informoj pri la lando, urbo, transporto ktp. Ĝia adreso: http://www.k4.dion.ne.jp/~uk2007/espe/gheneralo.htm. Por aliĝoj kaj mendoj servas la kongresa retejo de UEA (vd. supre).

Dua Bulteno

Fine de januaro aperis la Dua Bulteno kun amaso da utilaj informoj, i.a. detalaj priskriboj de loĝeblecoj kaj ekskursoj. Ĝi troviĝas ankaŭ en la kongresa retejo de UEA (vd. supre). Resumaj informoj pri hoteloj kaj ekskursoj aperas ĉi-sube.

Hoteloj

Eblas elekti inter 20 hoteloj. La prezoj varias de € 16 por loko en dulita ĉambro en la plej simpla tatamdormoĉambro, € 21 en junulara gastejo, € 31 en simpla sed komforta hotelo, ĝis € 125 en dulita ĉambro aŭ € 180 en unulita ĉambro en la kongreseja hotelo.

Antaŭkongresaj ekskursoj

A1 Kioto kaj Nara (de la 1-a ĝis la 3-a de aŭgusto): € 650 en unulita ĉambro, € 590 en dulita ĉambro; A2 Hiroŝimo, Miyajima kaj Kioto (de la 31-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto): € 961 en unulita ĉambro, € 890 en dulita ĉambro; A3 Nikko kaj Utsunomiya (de la 1-a ĝis la 3-a de aŭgusto): € 720 en unulita ĉambro, € 640 en dulita ĉambro.

Postkongresaj ekskursoj

P1 Tokio, Nikko kaj Mito (de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto); € 785 en unulita ĉambro, 645 en dulita ĉambro; P2 Tokio (de la 12-a ĝis la 14-a de aŭgusto): € 495 en unulita ĉambro, € 415 en dulita ĉambro.

Dumkongresaj ekskursoj

Tuttagaj ekskursoj: E1 Tokio (Edo, Ueno kaj Bazaroj) € 58; E2 Tokio (Tocho, Nacia Dieto, Sensoji, Nakamise kaj Nijubashi) € 55; E3 Meiji Shinto, Toyota, Hamarikyu kaj Nijubashi € 59; E4 Kawasaki € 62; E5 Kamakura € 65; E6 Hakone € 78; E7 Fuĵi-Monto € 66.

Duontagaj ekskursoj: D1 Kirin-bierfarejo € 39; D2 Souji-ji templo kaj meditado € 51; D3 Zoorasia € 43; D4 Minato Mirai € 22; D5 Jamaŝita, ĉina kvartalo kaj haveno € 17; D6 Sanktejo de Isejama kaj Noo-teatro € 5; D7 Ĝardeno Sankeien kaj havenparko € 25.

Infana Kongreseto

Se sufiĉe da infanoj aliĝos, dum la UK okazos Internacia Infana Kongreseto. Interesitoj bv. kontakti la komisiiton pri IIK, Bert Schumann, b...@free.fr, por pli da informoj.

Infanvartejo

Por infanoj, kiuj estas tro junaj aŭ ne povas aŭ volas partopreni en la IIK, estos infanvartejo en la kongresejo, kie kompetentaj kaj spertaj helpantoj zorgos pri ili. Oni tamen petas, ke la gepatroj volontulu en la vartejo.

Flugoj

JAL Japan Airlines estas la oficiala flugkompanio de la 92-a UK. Krom favoraj prezoj por flugoj el ĉiuj siaj startlokoj, JAL ofertas specialan rabaton por flugoj el kvar eŭropaj landoj. Detaloj troviĝas en la anonco sur la dorsa kovrilo de tiu ĉi numero.

Kotizoj

Ĝis la 31-a de marto 2007 validas jenaj kotizoj (interkrampe tiuj por la landoj de tarifo B): Individuaj Membroj de UEA (sed ne MG) € 200 (150); MG-membro aŭ ne-IM de UEA, € 250 (185); Komitatano/kunulo/junulo/handikapulo, IM de UEA, € 100 (75); Kunulo/junulo/handikapulo, ne-IM de UEA, € 150 (110). Infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31-a de decembro 1986 aliĝas senpage (bv. sendi kopion de dokumento!).

Statistiko

Ĝis la 17-a de januaro estis registritaj 1223 aliĝintoj el 50 landoj. Po pli ol 20 aliĝojn liveris Japanio (732), Germanio (50), Korea Resp. (43), Francio (42), Litovio (32), Ĉinio (29), Italio (25), Nederlando (24) kaj Pollando (22).

Recenzoj

Elstara literatura evento de 2006

Kantoj de Anteo. Mao Zifu. Novjorko: Mondial, 2006. 259p. 22cm. ISBN 1595690441. Prezo: € 17,10

Du literaturaj eventoj elstaras en la historio de Esperanto en la jaro 2006: la traduko de Humphrey Tonkin de La Vintra Fabelo de Shakespeare (kiu sekvis lian tradukon de La Vivo de Henriko Kvina antaŭ tri jaroj) kaj originala poemaro de ĉina poeto, Mao Zifu, Kantoj de Anteo. Pri ĉi tiu dua evento mi havas la honoron diri kelkajn vortojn.

Mao Zifu naskiĝis en 1963, studis matematikon en universitato en la Hunan-provinco kaj komencis instrui en mezgrada lernejo en 1984. En marto 1985 li paraliziĝis pro trafik-akcidento kaj estas ligita al rulseĝo ĉiam poste. En la sekva jaro li eklernis Esperanton, kion li rigardas providenca. La skizo, kiun la poeto donas pri sia vivo en la libro, estas kortuŝa en sia mallongeco. Nudaj substantivoj: Destino. Fatalo. Rezignacio. Providenco. Scivolemo, diras multon pri liaj sintenoj al siaj vivstatoj kaj okazoj. Plej rivela estas jena komento: Verkisto/versisto. Tempopasigo. “Tempopasigo” — certe jes, sed ne nur tio, ĉar samtempe la poeto, ŝtupon post ŝtupo, konstruis eksterordinaran verkon anime terapian por si mem, sed ankaŭ arte evoluigan por la kultura stato de nia literaturo. Sur la tereno de poezio mi ne konas ion kelkiome kompareblan laŭ persona sinprezento kaj temara amplekso, krom eventuale la Eroj de Marjorie Boulton, teknike tamen kontraste malsimilan al la Kantoj. Boulton estas dediĉita al la tradiciaj rimedoj de piedversado kaj rimoj, Mao Zifu uzas plejparte liberajn, senrimajn versojn. Tamen rimitaj poemoj troveblas en lia libro, eĉ unu alte arta sestino.

Ne estas tute klare, kiam Mao Zifu komencis verki, verŝajne sufiĉe baldaŭ, ĉar liaj poemoj komencis aperi en Esperantaj revuoj nur kvar jarojn post lia eklerno de la lingvo. Ĉi tie estas nepre menciinda lia eksterordinara scio de Esperanto, fojon post fojo oni miregas pri lia enciklopedia kono pri la vorttrezoro de la lingvo; por legi multajn el liaj poemoj oni devas teni ĉemane nian plej grandan vortaron. Legante ekzemple lian longan poemon tiujn jarojn mi faris por mi glosaron de pli ol tridek vortoj, kiujn mi fakte ne, aŭ nur nebule, konis malgraŭ miaj pli ol kvindek jaroj da esperantisteco! Temas plejparte pri specifaj vortoj kiel ekzemple toporo, ŝuŝi, viatiko, placebo, ktp. Tio, agnoskinde, povas iom ĝeni fluan legadon kaj prokrasti komprenon de la poetaj vizioj, — jen io simila al la uzado de specifaj vortoj ĉe Rimbaud, kio okaze faras ĉi ties viziojn malfacile kompreneblaj.

Mi menciis Rimbaud, fakte la poezio de Mao Zifu estas unika en la Esperanta literaturo, simile kiel estas unika en la franca la poezio de Arthur Rimbaud. Komparo rivelas interesajn paralelojn, kaj ne nur la menciitan, sed ja ankaŭ diverĝojn, en iliaj klopodoj akordigi la fekundecon de siaj mensoj al vizioj de universa amplekso. Ambaŭ poetoj montras simbolismajn kaj superrealismajn trajtojn, kiuj disfoje faras iliajn poetikajn viziojn nefacile alireblaj. Koncerne simbolismon la lingva uzo de la du poetoj tamen neniel konformas al la tradicia karaktero de la tiel nomita simbolismo, kiu inklinas al oblikva aŭ vualita semantiko. Substanca, konkreta figurado karakterizas la poezion kaj de Mao Zifu kaj de Rimbaud. Iliaj superrealismaj tendencoj sin manifestas en lingvokonscia celado liberigi la menson el la katenoj de racio. La vizioj rezultintaj el tiaj klopodoj estas tamen diferencaj: Rimbaud revis pri ĉiaj imagitaj, fantaziaj pejzaĝoj en siaj alparoloj al la “mondo”. Sed al mi ŝajnas, ke malgraŭ abunda uzado de metaforoj, ofte eksterordinaraj, en siaj vizioj, Mao Zifu neniam perdas sian firman tenon al realaĵoj. La senindulga konkreto de liaj devigaj cirkonstancoj ja klare konstateblas en lia poezia kreado. Tamen, kiel Miguel Fernández prave diras en sia bonega kaj simpatia antaŭparolo, la malfacilaj vivkondiĉoj de la poeto neniel sin atestas en memkompato. Tute kontraŭe, la poeto forrifuzas ĉiajn “alvokojn al larmado” kaj kuraĝe kaj plenfide sin donas al eksterordinare varia esplorado de vizioj, kie lia originala pensado kaj liaj superaj scioj pri mitologioj, religioj, filozofio kaj poetiko povas evolui al ĉiam novaj eltrovoj. Lia karakteriza metodo en tiu esplorado estas uzi streĉitajn imagojn kaj bildojn, ofte sinsekvajn, sen rekoneblaj rilatoj al agnoskita logiko. Tiu metodo ja ofte devigas la leganton rearanĝi siajn ordinarajn pensokutimojn, kio povas facile bremsi aŭ eĉ provizore bari lian pluiron tra la universoj de Mao Zifu. Ĉi tie validas la konsilo mediti senhaste ĉiun novan bildon kaj tiel provi konstati kaj fine agnoski ĝin kiel memstaran etan universon dependan de sia propra interna logiko. Almenaŭ tiel mi mem provis fari kun, laŭ mi, akcepteblaj rezultoj. Ĉe tia trairo de tuta poemo ĝia seriozo sin liveras, se ne ĉiam revelacie, do almenaŭ kontentige malkovre. Jorge Camacho en sia recenzo (legebla en la ret-revuo Libera Folio), sekve de sia eldiro pri la universaleco de la poezio de Mao Zifu, sugestas, ke eblus traduki, koncede “per diabla cerbostreĉo”, liajn poemojn en kiun ajn lingvon “sen aprezebla estetika perdo”. Nu, mi provis pruvi tion elflanke de la islanda lingvo, tradukante lian poemon tiam. Sombra poemo ĝi estas, plena de frapaj, ofte kruelaj bildoj. Jen ekzemplaj versoj el la 34-versa poemo:

frakasas homoj bronzfigurojn
de siaj antaŭuloj kaj per
tiuj peceroj sub piedoj
sin plialtigas ... sur riveroj
bebaro forlasita drivas ...
bruteskaj homoj prenas sian
larmon kiel vinon ...
eltiras siajn ostojn por
plektadi vantajn glor-girlandojn ...

Mi instigas al tiaj traduk-provoj, la sperto rivelas multon.

Ne eblas en mallonga recenzo kontentige pritrakti la grandan poemlibron de Mao Zifu, parte ornamitan per artaj desegnaĵoj de la aŭtoro. Mi nur aldonu, ke la libro estas dividita en kvar partojn, kies lasta estas inspirita de la antikva ĉina libro de aŭguroj Yi Jing (I Ching), Ŝanĝiĝoj, klasika verko de la konfuceanismo. Tiu ciklo konsistas el 64 poemoj, konformaj al la strukturo de tiu praĉina libro. En tiuj poemoj la poeto interpretas laŭ sia kontempla maniero, la “efemeran vivon kaj eternan universon”, kiel klarigas en simpatia prefaco Shi Chengtai, la redaktoro de la revuo Penseo, kie siatempe aperis la unuaj poemoj de la poeto.

Kantoj de Anteo estas verko de homo, kiu, almenaŭ parte, sin identigas kun la mitologia giganto Anteo, filo de la Tero mem, kies nevenkeblon en luktoj li dankis al konstanta refortigo fare de la patrino. Heraklo tamen sukcesis lin venki, levinte lin aeren, ekster tuŝiĝon ĉe la tero. Mao Zifu suferis venkon super siaj korpaj fortoj, sed ne super sia spirito. Lia spirito prenis la rolon de Gea, la Terpatrino, restarigis Anteon, refortigis Anteon, faris Anteon denove nevenkebla. Kiel tia li proponas sian poezian potencon al pluevoluigo de la literaturo de la internacia lingvo Esperanto.

Baldur Ragnarsson

Interlingvistikaj kontribuaĵoj sciencnivele

Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion internationaler Plansprachen. Detlev Blanke. Eld. Sabine Fiedler. Peter Lang. Frankfurt/M., Berlin, Bern, Bruxelles, New York, Oxford, Wien. 405p. 21cm. ISBN 9783631550243. Prezo: € 56,50

Interlingvistiko kaj esperantologio apartenas al tiuj temoj, kiuj ne havas sciencan “konjunkturon” kun alta prestiĝo. Eĉ pli malbone: krom iuj esceptoj, la fako apenaŭ estas instruata en gravaj universitatoj kaj sekve ne konas brilajn perspektivojn futurajn kaj profesiajn, almenaŭ nuntempe. Al tiuj disciplinoj komplete mankas ne nur la publika premo (iom da intereso flanke de la studentaro tamen ekzistas), sed des pli la politika volo por pravigi ilian enkondukon en la instruplanojn de altlernejoj. Neforigeblaj antaŭjuĝoj abundas kaj tenas sin obstine kontraŭ planlingvoj. Ankaŭ profesiaj interlingvistoj aŭ esperantologoj estas malmultnombraj, kaj multaj iom interesataj sciencistoj okupiĝas pri interlingvistiko nur rande de sia origina fako. Solidaj, modernaj, aktualaj enkondukaj lernolibroj pri interlingvistiko kaj esperantologio, kaj en Esperanto, kaj en naciaj lingvoj, estas raraĵo. Do la temo tute ne estas populara. Oni povas nur bedaŭri tiun neglekton, ĉar almenaŭ multaj esperantistoj kaj esperantologoj konsideras tiujn fakojn esencaj por studi la internacian lingvan problemon, kun kiu interlingvistiko ja estas intime ligita. Sed dank’ al la en 2006 aperinta volumo sub la iom seka titolo Interlingvistikaj kontribuaĵoj — pri la trajtoj kaj funkcioj de internaciaj planlingvoj ni disponas finfine, en la germana lingvo, pri libro kun scienca nivelo, kiu bone taŭgas por enkondukaj, informaj kaj superrigardaj celoj. Temas pri kolekto de fakaj kontribuaĵoj verkitaj aŭ prilaboritaj de Detlev Blanke, unu el la plej brilaj kaj renomaj interlingvistoj, kiuj en la pasinteco jam aperis en iuj fakaj aŭ sciencaj periodaĵoj. Kompreneble la artikoloj respegulas la ĉefajn interesokampojn de la aŭtoro mem, kiu jam en la tempo de GDR estis tre verva esperantisto kaj esperantologo-interlingvisto kaj kiu hodiaŭ prezidas la Societon por Interlingvistiko (GIL), rezidantan en Berlino. La libro unuigas en si 14 plej diversajn kontribuaĵojn, kiuj estas dividitaj en kvar ĉefĉapitroj: en la unua ĉapitro (Interlingvistiko kaj planlingvoj) estas traktitaj ĝeneralaj demandoj kaj la vojoj al la fakliteraturo; en la dua ĉapitro (Scienchistoriaj aspektoj) aperas artikoloj pri Wilhelm Ostwald, Eugen Wüster kaj Ernst Beermann; la tria ĉapitro traktas la leksikologion kaj leksikografion de planlingvoj, kaj la kvara parto estas dediĉita al la traduksciencaj aspektoj de planlingvoj i.a. kun studo pri Zamenhof kiel tradukisto. Anekse oni trovas la bibliografion de la publikaĵoj de Blanke aperintaj inter 2001 kaj 2005. Tre signifa estas ankaŭ la fakto, ke tiu libro ne aperis en iu ajn amatora eldonejo, sed en la internacie konata eldonejo Peter Lang, kiu eldonas precipe la verkaĵojn de sciencistoj, ĉu junaj ĉu malnovaj, ankaŭ disertaciojn kaj habilitaciojn*. Fakte jam pluraj interlingvistikaj verkaĵoj povis aperi libroforme en tiu eldonejo (vd. ekzemple la studojn de Alicja Sakaguchi el la jaro 1998 kaj de Sabine Fiedler pri la frazeologio en Esperanto de 1999). Libroj, kiuj estas produktitaj ĉe Peter Lang, estas eble iom simple presitaj kaj malfeliĉe havas vendoprezon tro altan (pro la limigita eldonkvanto).

* Disertacioj doktorigaj kaj docentigaj (grado super doktoreco).
Andreas Künzli

Necesas pli da atento kaj zorgo

Mil unuaj vortoj en Esperanto. Heather Amery. El la angla trad. Edmund Grimley Evans. Ilustraĵoj de Stephen Cartwright. Barlaston: EAB, 2004. 63p. ISBN 0902756214. 30cm. Prezo: € 12,00

Jen libro, kiu povus esti tre grava kaj utila ne nur por infanoj, sed ankaŭ por ĉiuj komencantoj. Unuavide ĝi estas tre bela, kun koloraj bildoj, alloga por rigardi ĝin. Sed bedaŭrinde la eldonanto ne sufiĉe atente prilaboris ĝin, tro ofte oni sentas simplan — kaj sekve malĝustan! — tradukon el la angla lingvo. Unu persono tradukis, kaj neniu kontrolis, reviziis la tekstojn. Tro ofte oni renkontas maltrafajn esprimojn, vortojn, nociojn, simple dirite: maltaŭgan tradukon. Ĝi ne estas “simpla legolibro”, sed konsultlibro, kiu devas nepre liveri ĝustajn kaj fidindajn vortojn. Jam sur p. 2 troviĝas tia ekzemplo: En ĉiu granda bildo sur du paĝoj troviĝas flava anasido por serĉi. Kompreneble la teksto devus esti: aŭ ... anasido por esti serĉata, aŭ: Serĉu ĝin! Kaj sur p. 3 ni legas, ke la libro estas refasonita, certe malĝusta vorto. Ankaŭ tio estas malĝusta lingvaĵo: ... por ke infanoj trovos ĝin... anstataŭ trovu ĝin.

Tro ofte estas videblaj objektoj, por kiuj mankas la respektivaj vortoj, kaj marĝene sur la koncernaj paĝoj kaj en la listo en la fino de la libro, kvankam tie troviĝas la aserto: Jen listo de ĉiuj vortoj en la bildoj.

Jen nur kelkaj ekzemploj, kiuj prezentas malĝustajn Esperanto-vortojn: bolkruĉilo anstataŭ boligilo/akvoboligilo; ĉarumo anstataŭ puŝĉaro; fajroestingilo anstataŭ fajrobrigadisto; ĝinzo anstataŭ ĵinso; kofro anstataŭ valizujo/kofrujo; koltuko anstataŭ ŝalo; lanugaĵo anstataŭ litkovrilo; lulĉevalo anstataŭ balancĉevalo; manilo anstataŭ klinko/anso; ombrelo anstataŭ sunombrelo; pagajo anstataŭ padelo; potoj anstataŭ bokaloj; super anstataŭ sur; norkelo anstataŭ spirtubo; ŝtupetaro anstataŭ eskalo; veturado anstataŭ trafiko kaj pluraj aliaj.

Lingve kritikindaj estas: gladtabulo anstataŭ gladotabulo; sumoluktado anstataŭ sumooluktado; ventmuelilo anstataŭ ventomuelilo.

Ĝenas ankaŭ, ke por kelkaj grupoj mankas la artikolo, ekzemple banĉambro, salono ktp, dume por aliaj grupoj artikolo estas indikita. La listo fine de la libro indikas por pluraj vortoj nur unu paĝonumeron, por iuj vortoj nur du, kvankam tiuj objektoj/vortoj aperas multe pli ofte en la libro. Krome estas sendube, ke infanoj, kaj ne nur ili, trovas ofte objektojn en la bildoj, por kiuj tute mankas vortoj. Tio signifas, ke infanoj demandas: “Kio estas tio?”, ... respondo mankas!

Absolute dubinda kaj nepre riproĉinda estas la bildo sur p. 7, kie infano surmetis kuirpoton (kvazaŭ ĉapelon) sur sian kapon! Simile kritikinda estas la t.n. rubfajro sur p. 9. Tiaj ilustraĵoj neniam rajtas ekzisti en libro por infanoj!

Kiel en aliaj tiuspecaj vortaroj mankas ankaŭ ĉi tie gravaj kaj ofte uzataj verboj, ekzemple aŭdi, vidi, stari, montri, genui, vendi, tranĉi, ... kiuj estas facile prezenteblaj en bildoj. Kaj por adjektivoj aperas nur kelkaj “Malaj vortoj”.

Resumo: Necesas tre atente, multe pli zorge kaj adekvate eldoni librojn por infanoj, kaj tio validas des pli por vortaro, kiu devas prezenti absolute fidindajn esprimojn, vortojn, sed ne iujn vortojn simple transprenitajn el iu nacia lingvo. Eldoni vortaron necesigas zorgan kaj ne hastan laboron. Ĝi nepre postulas, ke minimume du aŭ tri personoj kun alia nacia lingvo kontrolu la laboron, antaŭ ol oni metas la rezulton al presmaŝino. Belaj bildoj ne sufiĉas!

Nora Caragea

Rim. de la red.: PIV nomas sinonimoj la vortojn ĝinzo/ĵinso; lulĉevalo/balancĉevalo; ŝtupetaro/eskalo, kaj klarigas ankaŭ la vortojn “pagajo, ĉarumo, manilo, ventmuelilo”.

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Ferenc Szilágyi: La spegulfiguro
(El “Dekdu poetoj”, 1934)

Mi timeme tiras min
al ŝima muro,
sed estas alta, forta
la spegulfiguro.

Dum silentaj horoj,
je vesperpurpuro
severe min rigardas
la spegulfiguro.

Super mi altiĝas en juĝistveluro,
disputas, juĝas, punas
la spegulfiguro.

Trans la teron paŝas treme mia kruro,
teruras sur ĉiel’ min
la spegulfiguro.

Ĉiu plore ploras, vanis eĉ la kuro,
ne havas korkompaton,
preparas sabrobaton
mil jarojn atendas super mi, tremanta mi,
la spegulfiguro.

Ferenc Szilágyi (1895-1967) estis hungara advokato, poste sveda civitano. Li multe aktivis kiel verkisto kaj ĉefredaktoro de la epokfara literatura revuo “Norda Prismo”.

Inter planedoj kaj fosilioj: du superbaj poemaroj

Saturno. Poemas bilingües / dulingvaj poemoj. Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2004. 138p. 20 cm. Prezo: € 10,80. Celakantoj. Poemoj. Jorge Camacho. Rotterdam: Bero, 2004. 116p. 20 cm. Prezo: € 9,90

Ne ĉio verda smeraldas... Tio ne veras pri la plejparto de la poemoj en Saturno kaj Celakantoj, kiuj jes ja staras je la pinto de ĉio kio legeblas Esperante.

Matura voĉo, ĉizita lingvaĵo, kohera mondbildo, teme unuecaj poemaroj, malsentimentalismo — tia la enhavo de ĉi volumoj. Poeto plen-statura, kiun oni prave komparas kun de Kock kaj Auld. Tamen (kiel aliaj jam substrekas) preskaŭ sena je liriko, je pasi-elverŝo... ĉar temas pri poeto antaŭ ĉio de l’ intelekto.

Kelkajn plusojn la volumoj havas krom la enhavo mem. Unue la postparoloj de Gonçalo Neves (Saturno) kaj de Mauro Nervi (Celakantoj), kiuj estas, laŭ mi, plejparte universitat-nivelaj. Tamen kun unu manko: tre apenaŭ ili lokas Camacho-n inter ties supozajn samskolanojn. Kiamaniere ni ekzemple komparu la talentegan Camacho-n kun la talentega Montagut? Sed nature, tia studo postulus apartan artikolon, fakte eĉ plurajn. Alia pluso estas la materiala: la alloga profesia kvalito je kiu Eldonejo Bero eldonis la volumojn.

Pri ĉi poemaroj eblus verki doktorigan tezon. La mallonga spaco de recenzo permesas al mi fari nur kelkajn rimarkojn. Mi opinias ke tutece la du volumoj staras samnivele, kaj ke ambaŭ estas absolute endaj por tiu kiu serioze interesiĝas pri la Esperanta poezio. Tamen, por mi la dulingveco de Saturno prezentas specialan dimension, ĉar kaj la hispanan kaj Esperanton mi regas kvazaŭ denaske. Antonio Valen (Fonto 2005) jam substrekas la teoriajn neeblojn de tia dulingveco. Miaopinie temas pri simpla fakto. Ĉu povas efektive sami objekto el plasto kaj objekto el ceramiko?

Nature, la efikoj de la versoj Esperantaj kaj la hispanlingvaj ne malofte malsamas, kun la rezulto ke nedisiĝe de subjektivismo oni preferas unu aŭ la alian. Mi trovas multe pli da suko en entretanto, / lúdico, deambulo por mil calles / sin salida ol en intertempe / mi promenas lude de sakstrato / al sakstrato (toda / ĉies, pp. 6-7). Temas pri la lingva registro. Lúdico kaj deambulo ne apartenas al la lingvaĵo de miaj TeksMeksaj* (tamen denaskaj hispanlingvaj) studentoj; pluraj probable ne komprenus la vortojn. Ambaŭ esprimoj eĥas beletreskan spertadon, specialan guston. Kontraŭe, la Esperantaj promeni kaj lude tutsimple kolokvas (malgraŭ la respektiva deveno franca kaj latina). Aliflanke, Camacho eĉ surprizas min hispanece: per la adjektivo cienciaficcionarios, kaj verbo en la imperfekto, cienciaficcioneábamos. Belaj esprimaĵoj, eĉ se silab-abundaj.

* Teksas-meksikaj.

Ne malofte la poemoj pli plaĉas tamen en Esperanto: ĝuste pro ties permesoj, fleksebloj kaj kurtebloj, kiuj eĉ ne reveblas en la hispana. Camacho estas nerefutebla majstro de tiaj ercoj.

Kio hispanecas en la hispana poeto Camacho? Se oni tralegas la volumojn spurante ian Hispanujon ŝablonan, probable nenio. (Same oni nur vane intencus spuri ian “sudafrikecon” ĉe de Kock). Nu, je la nivelo de la poetiko spureblas eblaj hispanecoj ĉe nia, cetere, kosmopolito.

Mauro Nervi majstre resumas la enhavon de Celakantoj: “vivo en sia konkreto — sango kaj polvo, bataloj, ideologio, vojaĝoj, homaj interrilatoj.” Tielas ĝuste la hispana Angel Gonzales, kelkajn el kies poemoj tradukis Camacho mem (Astura bukedo). Kaj estas aliaj similecoj (inter kiuj la fajna ĉiziteco de lingvaĵo kaj versoj). Sed jen alia temo por aparta artikolo. Per la venen-elverŝa Bonan vesperon, Majstro!, Camacho montras sin vere digna ido de la 17-a-jarcenta hispana poeto Quevedo.

Ĉu Camacho estas sciencfikcia poeto? Ja mankas la tipaj ŝablonbildoj. Sed se ni akceptas la alvokon de Stanisław Lem al pli serioza speco de sciencfikcio, probable Camacho tiel klasifikeblas. Aparte plaĉas al mi poemoj kia Astraj nevusoj, kun surpriza progreso de la mirindo de l’ Kosmo al trafa erotiko. Se Hispanujo apenaŭ spureblas, malas pri Finnujo, lando kiun Camacho tre artisme etosigas eĉ per japaneskaj inkaĵoj.

Camacho povas ŝoki per ekstremoj: foje (tamen beletreske!) li fivortas, fiesprimas; foje li deziras la tujan morton de estroj ne de nia tutglobisma mondo... Miaopinie, tio nur igas lin pli interesa. Ankaŭ ia malkaŝa ateismo kaj (mi dirus, iom kompleksa) pluesperanta postesperantismo de Camacho povus ĝeni kelkajn legantojn.

Laŭ ĉiaj indikoj, Jorge estas speco de Übermensch* lingva, poeta, kaj intelekta (“Teror-infano”, laŭ Joxemari Sarasua en Fonto. Laŭ iu finnino, la kamaĉa rego de la finna elmontras talenton tute preter la ordinaro — ĉu eble li poemas ankaŭ en tiu lingvo?). Bonŝance la poemoj de Saturno kaj Celakantoj estas plejparte kompreneblaj por vi kaj mi. Sed ĉu vi scias kio estas multetuberulo, graptolito? Ekzistas bonfortune enciklopedioj por esplori tiaĵojn. La paleontologio estas grava subteksto ambaŭvolume.

* Superhomo.

La “arkaika Esperanto” mem malfuturas. Tial tiom taŭgas la metaforo de la trilobito: fosilio tre bela je formoj kaj simetrioj, kaj tamen neresurektive morta. Per Saturno kaj Celakantoj ni plene ĝuu pint-momenton de nia tamen belega pradiluvaĵo. Sed jen averto por serĉanto de novaĵoj: pluraj ĉi poemoj jam aperis en Fonto kaj aliloke.

Peter Browne

Loke — fake — persone

HUNGARIO: Esperanto estas ene de la hungara ŝtata lingvo-ekzamensistemo kaj tiel ĝi estas la unua, kiu konformas al la novaj Eŭrop-uniaj normoj. Ekde septembro 2006 lingvokono de Esperanto estas same mezurebla kaj estas egalrajte agnoskata, kiel la aliaj fremdaj lingvoj. La baz-, mez- kaj supergradaj ekzamenoj estas alĝustigitaj al la 6 niveloj (A1-C2) laŭ la skalo de la Konsilio de Eŭropo — la skemon oni povas vidi en la oficialaj retpaĝoj de la ekzamencentro en Budapeŝto:

http://www.itk.hu/origo/altinfo/

ISRAELO: Fine de decembro la esperantistoj en Israelo havis du grandajn atingojn: intervjuo en la programo Mehajom Lemahhar (de hodiaŭ al morgaŭ), unu el la plej spektataj novaĵprogramoj en la unua kanalo de la israela televido. En la intervjuo kun la aktiva junulo Doron Modan oni montris erojn el la televida programo pri la 85-a UK en Tel-Avivo kaj menciis la retan Esperanto-kurson “lernu!”. Sed la ĉefa kialo de la intervjuo estis alia granda atingo por la E-movado en Israelo — eldono de la unua E-poŝtmarko en Israelo, la 17-an de decembro (dediĉita al Zamenhof, okaze de la 120-jariĝo de Esperanto). En la poŝtmarko oni vidas portreton de Zamenhof sur fono de la artikolo pri Zamenhof en Esperanta Vikipedio, grandlitere aperas la skribaĵo “Esperanto 1887-2007” kaj en la hebrea “120 jaroj de Esperanto”, la vorto “Esperanto” — Esperante kaj arabe, kaj “L.L.Zamenhof 1859-1917” hebree kaj Esperante. En la suba talono aperas la Esperanto-flago kaj la biblia frazo “Sur la tuta Tero estis unu lingvo kaj unu parolmaniero”, hebree kaj Esperante. La poŝtmarko fakte ne estas la unua: okaze de la 52-a UK en Tel-Avivo (kiu ne okazis pro la milito de 1967) la Israela filatela servo planis eldoni specialan poŝtmarkon. Pro la nuligo de la UK oni haltigis la eldonon kaj detruis pli ol milionon da poŝtmarkoj, kiuj estis jam presitaj. Nur lastatempe oni unuafoje vidis tiun poŝtmarkon, kies bildo aperis kun la nova poŝtmarko sur la kovrilo de la oficiala filatela revuo Shoval kun artikolo pri la nova kaj malnova poŝtmarkoj. Ĝi estas verda kaj montras la du partojn de la terglobo kun kvinpinta stelo inter ili. Sur ĝi aperas la teksto “52a Kongreso de Esperanto”, Esperante kaj hebree. Sur la talono aperas la signo de la 52-a UK: la emblemo de Tel-Avivo, enkadrigita en kvinpinta stelo.

A. Wandel

AŬSTRIO: la unuan de januaro 2007 aperis en Aŭstrio poŝtmarko kun turfalko, la “birdo de la jaro 2007”. La teksto estas en la germana lingvo kaj en Esperanto.

W. Klag

KROATIO: En Nuntempa lingvistiko n-ro 2 por la jaro 2006, la plej prestiĝa lingvistika revuo en Kroatio, d-ro Velimir Piškorec publikigis ampleksan 10-paĝan recenzon pri la verko de Detlev Blanke Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion Internationaler Plansprachen. (Interlingvistikaj kontribuaĵoj. Pri la esenco kaj funkcio de internaciaj planlingvoj). Ĉapitroj: Pri la aŭtoro; Baze pri la libro, Kio estas interlingvistiko?, La latina kiel inspiro, Kiel fariĝas planlingvo?, Interlingvistiko kiel Cindrulino, Pri la vivoj kaj verkoj, pri vortoj kaj vortaroj; Pri tradukado, Konkludaj rimarkoj. La revuo, kiu dum 32 jaroj prestiĝas inter lingvistoj, nun liveras al ili serioze dokumentitajn materialojn pri Esperanto “bazita je intense travivitaj kaj vivataj spertoj de aparteno al bunta kaj agema komunumo de esperantistoj de la mondo”.

S. Štimec

LITOVIO: La 16-an kaj la 17-an de decembro 2006 okazis en Kaŭno la tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj “Zamenhoj-Tagoj-2006”, dediĉita al la 147-a datreveno de la naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝon partoprenis pli ol 200 esperantistoj el 19 litovaj urboj kaj gastoj el Latvio kaj Pollando. La ĉefan prelegon Etnolingvistikaj aspektoj de Esperanto faris profesoro de la universitato de Šiauliai, Aloyzas Gudavičius. Alian prelegon pri Kio logas litovojn en Kenigsberga-Kaliningrada areo? faris la redaktoro de Litova stelo Vytautas Šilas. Estis montrita la nova filmo Gerda malaperis, koncertis la flutistino Lidija Gomolickaitė-Grudzinskaitė, kantis Valdas Štriužas, kaj poemojn deklamis Juratė Bartaskienė. Dimanĉe okazis katolika meso en Esperanto, kiun celebris Lionginas Vaičiulionis. Ĉoe Taesok prelegis pri Uonbulismo kaj Esperanto kaj kvizon pri nia movado gvidis Nina Petuĉovska. E-instruistino el distrikto de Joniskis Genovaitė Liepinia prezentis du filmojn: Fringoj 2006 kaj Kune en lernejon.

P. Jegorovas

WENNERGREN: La sveda esperantisto Bertilo Wennergren fariĝis en la enketo iniciatita de la internacia magazino La Ondo de Esperanto, “La Esperantisto de la Jaro 2006”, pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm.

(H. Gorecka)
Thorsen-apogo al sep bibliotekoj

Sep bibliotekoj ricevis subvenciojn de la fondaĵo Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun siaj petoj. Po 250-eŭran subvencion ricevis la Brazila Sekcio de ILEI, Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Pakistana Esperanto-Asocio kaj La Ondo de Esperanto (Rusio).

Esperanto-Biblioteko de Kuzerano kaj Pireneoj (Francio) povis pliriĉigi sian kolekton per 100 eŭroj. La bibliotekoj de la Kultura Domo de Esperanto, konata kiel Kastelo Grezijono (Francio), kaj Vicenza Esperanto-Centro (Italio) ricevis po 75 eŭrojn. Petoj pri subvencioj en 2007 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro. Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu ordigitaj laŭ dezirindeco. Pluaj informoj troviĝas je la adreso http://www.poulthorsen.dk.

Lernu kaj ĝuu Esperanton en Sunriĉa Sud-Kalifornio

La Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK)

  • bela marborda situo, en mondfama universitato
  • trisemajna intensa lernado de Esperanto
  • por progresantoj ĝis akademianoj
  • internaciaj instruistaro kaj studentaro
  • riĉa vespera kaj semajnfina programo

NASK revenos al la okcidenta flanko de Usono; ĉi-foje sud-Kalifornio. La instruistoj pretigas dunivelan studprogramon, kiu emfazos la aktivan uzadon de Esperanto. La vivo kaj verkoj de William Auld estos la ĉefa temo de la supera kurso, kaj estos parto de la studprogramo en la meznivela kurso.

Datoj: 9-27 julio 2007.

Loko: Universitato de Kalifornio en San Diego (UCSD).

Instruistoj: d-ro Paul Gubbins (Britio) kaj Lee Miller (Usono).

Kotizoj: loĝado en unulita ĉambro kun manĝoj, US$1160; kurskotizo US$1160.

Stipendioj haveblas.

Por pliaj informoj: http://esperanto.org/nask aŭ skribu al la kunordiganto: Ellen M. Eddy, 11736 Scott Creek Drive SW, Olympia WA 98512; tel. (360) 754-4563; retpoŝto e...@aol.com

Tra la mondo

19-a Renkontiĝo de EKOR: Esperanto plonĝis en la koron de Hindio

Pro la elekto de Gandhi, la bonfara kiel la ĉeftemo, la 19-an Renkontiĝon de Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Rio (EKOR), okazintan la 26-an de novembro 2006, samideano Evandro Caboclo trafe difinis kiel plonĝon de EKOR en la hindan animon.

Pli ol 150 homoj, kolektiĝintaj en la Bangu-kvartala lernejo Henrique Magalhães (Rio-de-Ĵanejro, Brazilo), spertis la familiaran etoson de la animvasteco, atingitan de la granda pacmisiulo, kiun la mondo aprezis.

Kvankam la aranĝo komenciĝis oficiale je la 10-a horo, jam ekde la 9-a eblis spektado de la filmo Gerda Malaperis en agrabla salono de la lernejo, kiun oni provizis per granda ekrano.

Post malfermaj vortoj de la organizantoj kaj kantado de la esperantista himno, la grupo “Jun-EKOR” surscenigis la teatraĵon Intervjuo kun Gandhi, kvazaŭ kolektivan interparoladon kun la granda hindo, kio donis oportunon por ekkono de la idealoj de amo kaj frateco, kiujn predikis “Mahatmo” (Granda Animo). Interalie okazis interago kun la publiko, el kiu oni elektis la intervjuantojn.

Sekve la partoprenantoj dividis sin en grupojn laŭ kategorioj veterana, vizitanta, junulara kaj infana, por la tradiciaj “metiejoj”. La veteranoj ĝuis kortuŝan prelegon de Elmir dos Santos Lima pri la vivo de Gandhi, pri kiu temis ankaŭ la dokumentfilmo La animo de Hindio, poste prezentita al la ĉeestantoj.

Posttagmanĝe ekfunkciis la budoj, bunte starigitaj de la grupoj aliĝintaj al EKOR, por prezenti la forton de la Esperanto-movado en Okcidenta Rio. Pro tio ke la temo de la jaro fakte konsistis el eminentaj bonfaraj personoj de la homaro, la grupoj omaĝis Gandhi, sed ankaŭ la mediumon Chico Xavier (Ŝiko Ŝavier’), Patrinon Tereza el Kalkuto, d-ron Zamenhof, la kolektivon “Kuracistoj sen landlimoj” kaj aliajn anonimajn heroojn. Monteiro Lobato amuzis la infanaron per kreiva, por li konstruita budo.

Je la 14-a komenciĝis Arta Posttagmezo kun prezento de muziko fare de Rinaldo Gallindo kaj Dirce Sales, kaj emocia partopreno de la infanoj de Verda Koreto, kiuj kantis en Esperanto kaj ludis la skeĉon La freneza Sciencisto en la portugala kaj la internacia lingvoj.

La posta programero estis sendube novaĵo en la Renkontiĝoj de EKOR, cetere ligita kaj al la ĉeftemo kaj al la interna ideo de Esperanto, regalanta ĉiujn per momentoj de ĝojo, sereno kaj paco. Grupoj de cigana danco kaj de sahaja jogo prezentis harmonioplenajn dancojn kaj muzikon (vidu la apudan foton).

En etoso de granda kontento la organizantoj venigis la lastajn allogaĵojn, la jam kutiman prezenton de “EKOR-kanto”, EKOR-ensemblo, lotumon de skatoloj kun kristnaskaj manĝaĵoj kaj abonon de la revuo Esperanto al aliĝinta grupo (bonŝancis la E-Grupo Pac-horo). Fine ĉiuj kantis la himnon “La Espero” kaj okazis oficiala fotado (sur la supra foto).

Ĉi-tiel la 19-a EKOR-Renkontiĝo kvazaŭ mejloŝtonas en la vico de tiaj aranĝoj: ĝi prenis temon ŝajne sen ligo al la Esperanta afero, kaj ĝin faris la ĉefa ilo por sukcesigo de la okazaĵo, kvazaŭ per tio atingante maturecon en la Movado.

Djalma Pessata

Katalunoj kongresis

Kataluna Esperanto-Asocio elektis Amposta, la ĉi-jaran ĉefurbon de la kataluna kulturo, por okazigi sian 33-an nacian kongreson, de la 8-a ĝis la 10-a de decembro 2006.

Por la unua fojo, eksperimente, estis organizita ankaŭ turisma antaŭkongreso, en kiu tri familioj ĝuis la belegajn kaj variajn pejzaĝojn de la Delto de Ebro, sed ankaŭ helpis starigi Esperanto-budon en la regione grava Foiro de Amposto, okazonta dum la semajno de la kongreso.

La riĉa programo, kun entute 31 eroj, turniĝis ĉirkaŭ interkulturo per plej diversaj formoj: matena praktikado de la ĉina gimnastiko ĉikongo, prezento de okcitanlingva libro, ukraina revolucio, islamaj katalunoj, lingva kaj kultura diverseco en Nepalo, ateliero pri interkulturo, kunveno de Monato-abonantoj, koncertoj de Jomo kaj Kaj Tiel Plu...

Entute 15 prelegantoj, i.a. Stefan Maul, Przemek Grzybowski kaj Mukunda Pathik, kaj du altiraj koncertoj allogis 134 aliĝintojn, inkluzive de 23 alilandaj esperantistoj el 9 landoj. Parto de la programo estis nacilingva por interesi neesperantistojn, ekz. la renoma socilingvisto Jordi Solé Camardons nacilingve prelegis pri la multlingveco en la kataluniaj lernejoj. Aparte menciindas la sukcesa informado pri la kongreso. 150 montrofenestroj de Amposta estis kovritaj per kongres-afiŝoj, dum du metrojn altaj afiŝejoj tra la urbo informis pri la programo. La loka radio regule dissendis reklamon kun muziko de Jomo kaj Kaj Tiel Plu, en kiu oni invitis partopreni la koncertojn kaj la nacilingvajn programerojn. Reeĥe al la varbado okazis kortuŝa vizito de ŝafisto kun la edzino, kiuj venis vidi la kongreson post enstaligo de la bestaro kaj ĝuis la etoson per infana miro. Naci-skale, aperis entute 15 gazetaj informoj pri la kongreso kaj ankaŭ novaĵeto pri ĝi en la dimanĉaj tagmezaj novaĵoj de televid-kanalo: senteble pli ol kutime.

Hektor Alos i Font

7-a KIES: Esperanta inundo en la Morta Maro

Tridek ok personoj ĝuis la Komunan Israelan Esperanto-Semajnfinon (KIES), okazantan fine de oktobro 2006 en la oazo En Gedi, apud la Morta Maro.

Aldone al la planita ekskursa kaj kultura-distra programo, la partoprenantoj spertis neatenditan imponan kaj maloftan fenomenon: dezertan inundon.

Jam la sepan fojon okazis tiu tradiciiĝinta aranĝo de la israela movado. La unuan fojon ĝi estis en la dezerta urbo Arad, en 2001. En la postaj jaroj la sukcesaj aranĝoj instigis la israelajn esperantistojn ripeti la aranĝon ĉiujare en diversaj lokoj en la lando, ĉiam kun ekskursoj kaj kultura, socia kaj distra programo: la dua KIES en 2002 okazis en la norda urbo Haifa, kiam la ĉefa allogaĵo estis vizito en la bahaa centro kaj ties belegaj ĝardenoj. En 2003 KIES gastis en Masado, kie oni vizitis la elfosaĵon kaj aŭskultis la historion de la juda ribelo kontraŭ la romianoj. En 2004 okazis du renkontiĝoj — en la kibuco Maagan apud la lago de Galileo kaj en Jerusalemo, kie oni vizitis interalie la preĝejon kie videblas tabuloj kun la preĝo Patro nia en pli ol cent lingvoj, inter ili Esperanto. Pasintjare KIES okazis en la norda urbeto Ŝlomi, kaj oni vizitis la antikvan urbon Akko.

Ĉi-foje oni revenis al la Judea Dezerto kaj al la Morta Maro, en la oazon kaj kibucon En Gedi. Speciala aŭtobuso veturigis la partoprenantojn vendrede el Tel-Avivo al la moderna junular-gastejo de En Gedi. Tagmeze oni ekskursis al la rivero David, natura rezervejo kaj verda oaza perlo meze de la dezerto. Pluraj el la partoprenantoj naĝis en la basenetoj kaj “duŝis sin” en la akvofaloj. Oni vidis ibeksojn kaj hirakojn, kiuj loĝas en la rezervejo. Sekvis banado ĉe la apuda plaĝo de la Morta Maro, kie oni plezure flosis en tiu plej sala, plej malalta lago de la mondo. Kelkaj ŝmiris sin per natura mineralriĉa koto el apudaj basenetoj.

Posttagmeze okazis kleriga programo: la tradician vortoenigmaron de Josi Ŝemer sekvis programero omaĝe al William Auld. Poste ĉiuj ĝuis festan sabatan vespermanĝon, kiu interrompiĝis pro pluraj elektro-paneoj kaj rezulte fariĝis tre romantika pro la kandeloj. Oni daŭrigis la romantikan etoson per stelobservado kun Amri Wandel, rigardante stelojn, la Laktan Vojon kaj aŭdante klarigojn pri konstelacioj, galaksioj kaj nigraj truoj. Sekvis bela bilda vojaĝo tra Armenio kun Gian Piero Savio kaj por la “noktaj birdoj” — lumbildoj de la IJK en Sarajevo.

La sekvan tagon devus okazi dua ekskurso — al la apuda rivero Arugot, sed la veterprognozo aŭguris pluvon, kiu en la dezertaj vadioj ofte signifas danĝeron de inundo. La prognozo efektive realiĝis — kaj la akvo en la riveroj torentis kaj fluegis kun impona kaj eĉ timiga potenco, kunportante teron kaj ŝtonojn. La ĉefŝoseo estis blokita dum kelkaj horoj, ĝis la akvofluo iom malfortiĝis kaj oni forigis la teron kaj ŝtonojn de la ŝoseo. La partoprenantoj povis vidi la inundon de la rivero David el la observejo apud la gastejo. Aventurema grupo de REVI (Rondo de Esperanto-Vojaĝantoj en Israelo) sukcesis senpere sperti la inundon.

Anstataŭ la planita ekskurso oni vizitis la apudan, arkeologie restaŭritan sinagogon kaj sekve, veturante tra la impona, forte fluanta rivero Arugot, kiu inundis la ŝoseon, oni vizitis la belegan botanikan ĝardenon de la kibuco En Gedi (sur la foto), kie oni vidis diversajn plantojn kaj arbojn kiel baobabo, kiuj normale kreskas en pli sudaj landoj, sed pro la speciala vetero kaj varmo povas kreski surloke. Posttagmeze daŭris la distra programo, per la Teatraĵo de Ĉeĥov La Urso, prezentita de Tali Wandel kaj Sergeo Tirin, kiuj premieris tiun teatraĵon en la IJK en Sarajevo. Fine mi prezentis “bildan resumon de KIES”. La partoprenantoj povis resperti la travivaĵojn de la semajnfino, inkluzive de la dramaj fotoj de la inundo (la fotoj estas videblaj ankaŭ interrete, http://pic.hevre.co.il/UserAlbum.asp?uid=D8777F72636E4E808C9EF5247A259825.

Oni finis per dankoj al la tradicia organiza triopo — Nava Cinori, Amri Wandel kaj Josi Ŝemer.

Amri Wandel

Anoncetoj

Por 5-jara filino kaj kelkaj aliaj geknaboj mi ŝatus inviti al mia hejmo (nord-orienta Francio) por unu jaro aŭ kelkaj monatoj ne-francan bonnivelan, alternativ-mondistan, ekologieman esperantist(in)on, kiu interesiĝas aŭ, prefere, jam aplikas Waldorf-pedagogion. Bv. skribi al h...@free.fr aŭ telefoni al +33 325415072.

JAL

JALJapan Airlines estas la oficiala flugkompanio de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Apud la jam ekzistantaj malaltaj prezoj el ĉiuj urboj en sia reto de vojaĝceloj, ĝi ofertas al la kongresanoj specialajn prezojn por flugoj el kvar landoj de Eŭropo al Tokio.

  • Por flugoj aĉetitaj ĝis la 15-a de februaro 2007: el Belgio*, Francio kaj Nederlando €700,00*, el Germanio €740,00*.
  • Por flugoj aĉetitaj ĝis la 31-a de marto 2007: el Belgio* €750,00*, el Francio kaj Nederlando €820,00*, el Germanio €840,00*.
  • Por flugoj aĉetitaj ĝis la 31-a de majo 2007: el Belgio* €800,00*, el Francio kaj Nederlando €900,00*, el Germanio €940,00*.
* Por Belgio validas nur flugoj el Amsterdamo. Inter Bruselo kaj Antverpeno kaj la flughaveno Schiphol funkcias ir-revena busa transporto de JAL.
* Al tiuj prezoj aldoniĝas impostoj k.a. eventualaj pagoj. Prezoj por minimume 6-taga kaj maksimume 3-monata restado en Japanio, nur por rektaj flugoj. Por flugoj tra alia eŭropa lando (ne-rektaj flugoj, ekz. Frankfurto-Londono-Tokio-reen) validas aliaj rabatitaj prezoj. La specialaj prezoj validas nur por kongresanoj, kies aliĝo al la UK estas pagita kaj registrita antaŭ la aĉeto de la flugbileto.

La kontaktadresoj por aĉeti flugbiletojn por la speciala kongresa prezo estas:

Belgio
s-ro Marc Bekaert
r...@jalpak.be
JALPAK Brussels
Avenue Louise 283, Box 17
1050 Brussels
+32 (0) 26390910

Francio
s-ino Marie Bellentani
r...@jalpak.fr
JALPAK Paris
4 rue de Ventadour
75001 Paris
+33 (0) 144551571

Germanio
s-ino Shoko Kameyama
r...@jalpak.de
JALPAK Frankfurt
Rossmarkt 15
60311 Frankfurt/Main
+49 (0) 6992187749

Nederlando
s-ino Joanne Yang
r...@japantours.nl
JALPAK Amsterdam
Jozef Israëlskade 48c
1072 SB Amsterdam
+31 (0) 205709870

Por aliaj landoj nepre demandu ĉe via plej apuda JAL-oficejo/agentejo pri prezoj kaj kondiĉoj de la flugbiletoj. La adresoj troviĝas en la retejo www.jal.com.

JAL estas internacie konata pro altkvalita servo kaj komfortaj novaj aviadiloj kun la plej modernaj ekipaĵoj por dumfluga distriĝo. Kiel unu el la plej grandaj flugkompanioj de la mondo, JAL eĉ pli fortigos sian pozicion post eniro en la alianco oneworld, en aprilo 2007.