Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 3

Malferme

Lanĉita la lingvolanĉilo

En kelkaj landoj de la mondo, la novaĵo, ke pli ol 100 infanoj lernas Esperanton, ne aparte okulfrapus. Tamen, kiam la koncerna lando estas Britio, hejmo de la internacie adoptita angla lingvo, kaj la infanoj lernas ne private sed en ŝtataj elementaj lernejoj (kie studas gejunuloj inter la aĝoj de 5 kaj 11 jaroj), la statistiko imponas. Des pli, ĉar lingvolernado ekis en la unua lernejo nur en septembro pasintjare, sed ĝi jam rikoltis pozitivajn kaj entuziasmajn reagojn kaj de instruistoj kaj, pli grave, de lernantoj.

Memevidente, la preparlaboroj estis farataj antaŭ septembro. Jam de du jaroj Angela Tellier, komisiito de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) pri edukaj aferoj, prilaboras la projekton ‘Lingvolanĉilo’ (angle: Springboard to Languages). Helpate de malgranda skipo de instruistoj, desegnistoj kaj aliaj konsilantoj, ŝi planis kaj verkis ne nur la kursmaterialojn sed ankaŭ la inform- kaj reklamilojn. Cetere ŝi interrilatis kun edukaj instancoj kaj kun la lernejoj mem. Ne forgesendas la rolo de EAB, kiu finance subtenas dum kvin jaroj la ambician kaj multekostan projekton.

Instigis kaj ebligis la iniciaton ŝanĝoj en la lingvo-politiko de la brita registaro (se, envere, eblas paroli pri lingvo-politiko en Britio). En la 1980-aj jaroj, pro enkonduko de t.n. nacia studprogramo, ne eblis oficiale instrui Esperanton en britaj lernejoj. Sankciitaj estis lingvoj de la Eŭropa Unio kaj tiuj de etnaj minoritatoj en Britio (ekzemple la kimra, la bengala, la guĝarata). Aliaj lingvoj, inkluzive de Esperanto, estis permesataj, kondiĉe, ke unuavice estu studataj aprobitaj lingvoj de la nacia programo. Rezulte, Esperanto estingiĝis en britaj lernejoj krom kiel dumpaŭza aŭ hobia okupo (notinde en la nordangla urbo Skipton, kie Malcolm Jones inspiris siajn lernejanojn ĉeesti Universalan Kongreson; ankaŭ en sudokcidenta Anglio, en Gloucester, danke al Elizabeth Stanley).

Intertempe, parte pro granda elekto de lernejaj studfakoj konsiderataj pli facilaj ol lingvoj (ekzemple sociologio, psikologio, amaskomunikiloj), ŝrumpis intereso pri lingvolernado en duagradaj lernejoj. Panikis la registaro, kiu ordonis, ke ekde la aĝo de 14 jaroj ne plu estu devige lerni fremdan lingvon (decido atakita de intelektuloj kaj eventuale, post registaro-ŝanĝo, renversota). Cetere, por stimuli lingvolernadon inter 11- ĝis 14-jaruloj, la registaro ĉi-februare anoncis, ke ĉe duagradaj lernejoj la deviga instruado de almenaŭ unu EU-lingvo estos nuligita favore al “ekonomie utilaj” lingvoj (ekzemple la ĉina aŭ la araba). Kompense, pro la ŝanĝoj ĉe duagrada nivelo, kaj por defendi sin kontraŭ kritikantoj, la registaro anoncis, ke ĝis la jaro 2010 ĉiu pli aĝa lernanto en elementa lernejo rajtos lerni fremdan lingvon.

Ĉi-foje la registaro ne insistis pri aprobitaj lingvoj. Sciante, tamen, ke en multaj elementaj lernejoj, sen sperto pri fremdlingva pedagogio, instruistoj frontas foje nervoze kaj senkonsile al sia nova defio, kaj rekonante la eblon oficiale enkonduki la internacian lingvon en naciajn lernejojn, britaj esperantistoj ekagis. La rezulto estas Lingvolanĉilo, kiu celas ne nur instrui Esperanton sed ankaŭ — jen la hoko por lernejestroj — prezenti ĝin kiel lernfaciligan lingvon prepare al studado de aliaj lingvoj ĉe duagrada lernejo. Substrekataj estas ankaŭ la tutmondaj kulturaj kontaktoj akireblaj pere de Esperanto.

Trovi lernejojn pretajn partopreni la pioniran fazon de la projekto ne facilis. En Britio la unua fremda lingvo, pro historiaj, ne plu pro ekonomiaj, kulturaj aŭ eĉ feriaj kialoj, estas la franca. Multaj britoj almenaŭ iomete lernis la francan, kaj do instruistoj en elementaj lernejoj sin preparas por instrui fremdan lingvon, provante freŝigi plejparte bazajn sciojn pri la franca. Konvinki ilin akiri kaj ekinstrui novan lingvon, aparte lingvon, kiu laŭ la brita subministro pri edukado, Lordo Adonis, en ĉi-jara letero al esperantisto, “ne asociiĝas kun aparta kulturo”, foje senesperigis. Sed ĝis la komenco de la jaro anoncis sin du entreprenemaj elementaj lernejoj kun klarvidaj kaj, honeste, kuraĝaj lernejestrinoj, pretaj akcepti Lingvolanĉilon.

Apliki la konceptojn de Lingvolanĉilo teorie simplas. Vizitadas lernejon sperta esperantisto, kiu kunlaboras kaj kun instruistoj kaj kun infanoj. Do al la lernejo Bar Hill, en la orientangla universitata urbo Kembriĝo (kie okazis antaŭ 100 jaroj la tria Universala Kongreso de Esperanto), iras Tim Morley. Du fojojn semajne li instruas Esperanton dum 30 minutoj al po tri klasoj. Kunlernas dum almenaŭ unu el la du lecionoj ankaŭ instruistoj kaj helpinstruistoj, kiuj foje ricevas kromajn sesiojn. Trejnado de la instruistaro aparte gravas: unu el la celoj de Lingvolanĉilo konsistas en tio, ke la Esperanta instruisto iom post iom retiriĝu, por ke la surlokaj instruistoj ekrespondecu pri la Esperanto-lecionoj. Klare, ĉar unusola esperantisto ne povos daŭre instrui la lingvon al la 90 gelernantoj, aĝantaj inter sep kaj naŭ jaroj, ĉe lernejo Bar Hill. Krome, se progresos laŭplane Lingvolanĉilo, spertaj esperantistoj, kiaj Tim, estos bezonataj ĉe aliaj lernejoj por trejni tieajn instruistojn.

Certe, la eventuala retiriĝo de ilia gvidanto iom timigas la instruistojn. Ekinstrui lingvon antaŭ kelkaj monatoj nekonatan, eĉ ĉe elementa nivelo, iom nervozigas. Laŭ unu el la instruistinoj ĉe Bar Hill, Su Proctor, lerni Esperanton ne facilas, ĉar mankas persona motivado. Cetere, ŝi aldonas, ŝi ne estas lingvistino. Alia instruistino, Karen Hindmarsh, tamen notas, ke ŝi relative rapide lernas. “Mi sufiĉe surpriziĝas, ke la lingvo enkapiĝas eĉ post nur duonhoro semajne. Aliflanke,” ŝi diras, “mi vere ne scias, ĉu en septembro mi kapablos ĝin instrui.”

Tamen, malgraŭ dubetoj pri siaj ontaj lingvo-kapabloj, ambaŭ instruistinoj ekscitiĝas pri la pozitivaj efikoj de projekto, kiu komenciĝis en Bar Hill nur en septembro. Laŭ Su Proctor: “La infanoj ĝuas ĝin. Ĉiuj volas partopreni. Plaĉas la interagaj aspektoj, la rol-ludado kaj la Mazi-vidbendo. Memfidon ili akiras, ankaŭ la infanoj, kiuj ne aparte lertas en aliaj fakoj, kaj ĉi ĉio transiras al aliaj okupoj. Jen nova aliro al lingvolernado, kaj kiam ili eklernos la francan aŭ la germanan, ili pensos: ‘Pri tio mi jam sukcesis’.”

Samopinias Karen Hindmarsh: “Mi ne atendis, ke la infanoj tiom entuziasmiĝos. Kaj mi ne atendis, ke la pli mallertaj infanoj povos ĝin legi. Mi opiniis, ke tiuj frontas al sufiĉe da problemoj rilate legadon de la angla, sed fakte pli facilas legi Esperanton, kaj tio helpas ilin legi en la angla.”

Ankaŭ la lernejestrino ĉe Bar Hill, Lin Whyte, notas la kromefikojn de Esperanto, kiuj pozitive influas aliajn studfakojn kaj aparte helpas la malpli dotitajn infanojn. Ŝi diras: “Esperanto estas tre inkluziviga lingvo. Ĉiuj infanoj, senkonsidere pri kapableco, povas pro ĝia strukturo ĝin aliri. Ni intencas uzi ĝin por instrui aliajn fakojn, ekzemple legadon. Kaj ankaŭ numeradon.”

Kvankam bonvenaj estas la komentoj de la profesiuloj, ili restas subjektivaj kaj ankoraŭ sen scienca bazo. Sed, danke al financa helpo de Esperantic Studies Foundation, esploristoj de la pedagogia fako de la prestiĝa nordangla Universitato de Manĉestro rigore kontrolos kaj priraportos la projekton dum kvinjara periodo (2007-2012). Espereble la rezultoj kontribuos al la trovitaĵoj de pli fruaj esploroj, ekzemple en Paderborn en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kaj en Monash, Aŭstralio, en 2000.

Sed kion opinias pri Lingvolanĉilo la infanoj, kiuj pionire submetiĝas al argumenteble la plej ampleksa kaj eventuale la plej grava tia projekto iam entreprenita en Britio? La okjara Ola, kies gepatroj estas poldevenaj, kaj kiu parolas pole en la hejmo, notas, ke, se oni forigas la o-finaĵon de la vorto “domo”, restas ekvivalenta pola vorto. “Mi ŝatas lerni diversajn lingvojn: tio agrablas,” ŝi diras.

Plaĉas al okjara Matt kanti en Esperanto kaj fari la gestojn, kiuj akompanas la kanzonojn. “Esperanto estas interesa kaj mi lernas sufiĉe rapide,” li diras. Kaj jen Matt estas aparte frapita de la kontakto kun lernejo en Benino starigita kadre de Lingvolanĉilo. Li komentas: “Estas ŝoke vidi, ke en Afriko kelkaj neniam vidis aŭ tuŝis komputilon. Mi kredas, ke, se ili venus al Britio, ankaŭ ili mirus pro la elektro, kiun ni havas, kaj ili ne. Kaj se ni tien irus, kelkaj estus tre malgajaj, ĉar mankus al ili iliaj elektronikaj ludiloj kaj komputiloj.”

Tiel lanĉiĝas, ankoraŭ naive, ankoraŭ nemature, ne nur lingvoscioj sed ankaŭ internacia kompreno. Ĉi-lastan fortigi volas la lernejestrino Lin Whyte per vizito verŝajne ne al Benino, pro la altaj kostoj, sed al pli proksima lando, kie la infanoj de Bar Hill povos uzi Esperanton kaj ekkoni aliajn kulturojn.

Pro la sukceso de Lingvolanĉilo en Kembriĝo facilas preteratenti la alian, malpli grandan lernejon, en Scorton, vilaĝo en nordokcidenta Anglio, kie 21 infanoj inter la aĝoj de sep kaj 11 eklernis en januaro. Ankaŭ ĉi tie pozitive reagas lernantoj kaj instruistoj. Kiel en Bar Hill, plaĉas kanti en Esperanto. “Oni lernas amuzajn kanzonojn,” diras Katie, 10-jaraĝa. Samopinias Hannah, ankaŭ 10-jaraĝa: “Kantado gajigas kaj oni pli lernas.” Kaj ŝi notas la avantaĝon de Esperanto kontraste al aliaj lingvoj: “Esperanto helpas al homoj paroli tra la tuta mondo.”

Enkondukas la internacian lingvon en Scorton prezidinto de EAB, Stephen Thompson. Dum 25 jaroj li instruis fremdajn lingvojn en britaj lernejoj. Tiel li bone komprenas, ke unue pli gravas al infanoj lerni kiel akiri fremdan lingvon ol koncentriĝi pri aparta lingvo. Tiurilate pli sukcesas Esperanto ol iu ajn alia lingvo kaj jen, laŭ Stephen, la signifo kaj valoro de Lingvolanĉilo. Li tre kontentas retrovi sin en la klasĉambro: “Bone estas denove instrui infanojn: la elementa lernejo estas la ĝusta nivelo por enkonduki lernadon de fremda lingvo, kaj Esperanto estas la ĝusta lingvo.”

En la lernejo li kunlaboras kun la klasinstruistino, Alison Dodd. Ŝi entuziasmiĝas pri la projekto, mirante, kiom lernas la infanoj: “Esperanto ege plaĉas al ili, ĉar ili tiom progresis post maltiom da tempo. Ekzemple, ĝi jam komprenigis al la infanoj, kial ni ŝanĝas vortojn ankaŭ en la angla. Tiel ili akiras kompetentecojn en la gepatra lingvo.”

Ankaŭ la lernejestrino ĉe Scorton, Liz Smith, bonvenigas Lingvolanĉilon. Kun plezuro ŝi notas, kiel la studmaterialo provizas per informoj ĝenerale pri lingvo kaj gramatiko, ne simple pri Esperanto. Imponas cetere la kulturaj aspektoj de Lingvolanĉilo: “Nuntempe ni edukas civitanojn de la mondo,” ŝi diras.

Resume: imponas la progreso de Lingvolanĉilo ekde septembro, kiam eklernis la unuaj infanoj. Preparitaj — ĉefe de la nelacigebla Angela Tellier — estas plurdekoj da buntaj, infanoplaĉaj instruiloj: preparataj estas aliaj por la sekvaj jaroj de la projekto. Aldonendas varbiloj, informiloj kaj eĉ kompaktdiskoj por sciigi edukistojn, kaj la publikon, pri Lingvolanĉilo, ĉar espereble aliĝos al la du pioniraj lernejoj ankaŭ aliaj.

Jen projekto, kiu daŭre ŝanĝiĝas, evoluas kaj kreskas. Interesatoj povas sekvi la progreson de Lingvolanĉilo ĉe www.springboard2languages.org, kie legeblas — anglalingve — specimenaj dokumentoj kaj aliaj informoj.

Egale, kiel finiĝos la projekto, eblas diri, ke ĝi jam sukcesis. Prezenti Esperanton al pli ol 100 junaj lernejanoj en Britio reprezentas triumfon. Eble, kompare kun aliaj atingaĵoj en la Esperanto-mondo, nur eta triumfo. Tamen ĉiaokaze triumfo.

Paul Gubbins

Pro helpo dum preparado de ĉi tiu artikolo la aŭtoro deziras danki al Tim Morley, Angela Tellier, Stephen Thompson kaj al la instruistaro kaj infanoj en la lernejoj Bar Hill kaj Scorton.

[FORIGITA!: bildo]

La lernejo Bar Hill en Kembriĝo estas plaĉa kaj moderna.

[FORIGITA!: bildo]

Kunlernas ankaŭ la klasinstruistino ĉe Scorton, Alison Dodd, kiu helpas la sepjarulojn Ambar kaj Matthew.

[FORIGITA!: bildo]

Mona, 8-jara lernantino

[FORIGITA!: bildo]

La malgranda Scorton-lernejo, kun entute nur trideko da infanoj, datiĝas de la 19-a jarcento sed aktuale ĝi estas modernigata kaj pligrandigata.

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe Scorton ĉiu Esperanto-leciono finiĝas per Esperanto-kanzono, kiun ludas gitare Stephen Thompson.

[FORIGITA!: bildo]

La 8-jaraj Kirsty, Callum kaj Ethan

Kongresa Temo

Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto

La temo de la ĉi-jara UK, mi timas, eble estas enigma por multaj legantoj de tiu ĉi revuo. Mi kvazaŭ aŭdas ilin senhelpe murmuri: kion signifas “okcidento en oriento” kaj “akcepto kaj rezisto”? Fakte “okcidento en oriento” povus esti vortumita kiel “okcidenta civilizacio en oriento”. “Okcidento” en nia kunteksto referencas al Eŭropo kaj “eŭropidaj” mondpartoj kiel Usono, dum “oriento” al neokcidentaj mondpartoj inkluzive de orienta Azio, pri kiu specife mi volas okupiĝi en tiu ĉi artikolo.

La apudmeto de “akcepto” kaj “rezisto” sugestas, ke oni en oriento parte akceptis okcidentan civilizacion kaj parte rezistis kontraŭ ĝi (aŭ pli ĝuste: okcidentaj potencoj), aŭ, eĉ pli paradokse, ke oni akceptis la okcidentan civilizacion por rezisti kontraŭ okcidentaj potencoj, ĉar alie tiujn ne-okcidentajn popolojn atendis la sorto iĝi okcidentaj kolonioj. Do, entute la temo volas diri, ke i.a. en orienta Azio oni akceptis/as okcidentan civilizacion kaj samtempe rezistis/as kontraŭ ĝi. Sed ni ankaŭ devas noti, ke kiam oni alproprigas al si iun elementon aŭ tutan aron da elementoj el alia civilizacio aŭ kulturo, tiu(j) elemento(j) en alia kultura medio povas ricevi alian rolon, funkcion, signifon ol tiuj kiujn ĝi havas en la devena kulturo. Jen la bezonoj de “orientanoj” transformis la okcidentan civilizacion, kaj eble tiu transformaĵo foje eĉ retrofluas al okcidento mem. Ni komprenu ankaŭ tian transformadon de kulturaj elementoj kiel parton de la dramo “akcepto kaj rezisto”.

Por tiaj diskutoj Jokohamo, nia kongres-urbo, estas aparte taŭga, ĉar gi havas fortan historian ligon al “akcepto” de la okcidenta civilizacio en Japanio: ĝi ja estis unu el la havenoj malfermitaj al okcidentaj ŝipoj en 1858, unuafoje post ducent-kelkdek-jara praktiko de la pordoferma politiko. Aparta ĉarmo de la urbo eĉ nun sin trovas en tio, ke oni tie flaras ian ekzotikecon, sentas envenon de “facila vento”, kiu blovas transmare el la ekstero. Se tia ĉarmo de Jokohamo konsistigas parton de la akcepto-dimensio, ni tamen ne devas forgesi, ke la malfermo de la havenoj estis trudita sub milita premo de “Nigraj ŝipoj”, t.e. usonaj vapor-ŝipoj militaj, kies alveno teruris japanojn en 1853. Siatempe pluraj okcidentaj potencoj estis preskaŭ kompletigintaj sian regadon super plejparto de la tergloba surfaco kaj komencis minaci eĉ orientan Azion, alian ekstremon de la mondo el la eŭropa vidpunkto. Iuj japanoj volis tuj forpeli tiujn “barbarajn” blankulojn (jen do la rezisto-dimensio), sed multaj fine komprenis, ke ankaŭ por efika rezisto necesas unue akcepti/lerni la okcidentan civilizacion (dimensio de “akcepto” por “rezisto”), ĉar mankis al ili ekvivalentaj ŝipoj, militiloj kaj multaj aliaj aferoj. Tio tamen nur markis la komencon de la japana moderniga dramo.

Ni devas diri, ke la mondo siatempe estis komplete okcidentocentra. Ekzemple, en usona lernolibro pri geografio el la jaro 1872 oni klasifikis popolojn de la mondo en kvar evolu-gradoj: “sovaĝuloj”, “barbaroj”, “duon-civilizitaj” kaj “civilizitaj” nacioj. Kiel “duon-civilizitaj” estis klasifikitaj Ĉinio kaj Japanio. En tia situacio japanoj komencis strebi al tio, ke ili estu akceptitaj kiel parto de la plene civilizita mondo, t.e. nenio alia ol la okcidento. Eĉ nun inter japanoj estas bone konata tiu ĉi moto, elmetita de klerigisto Hukuzawa Yukiti, kies portreto, parenteze, sidas sur la japana plej multekosta monbileto de dek mil enoj: “Ni eliru el Azio kaj eniru en Eŭropon”. Estas interese, ke ankaŭ en Ĉinio oni havas similan dir-manieron: “Ni eliru el Azio kaj eniru en la mondon”. Tiuj du motoj klare montras al ni, ke la mondo siatempa estis “Eŭropo” kaj orient-aziaj popoloj, sentante sin ekskluditaj el ĝi, klopodis por esti rekonataj kiel plenrajtaj membroj de tiu ĉi mondo. Tiu aliĝemo estas manifestiĝo de tio, ke orient-azianoj enkorpigis la ekzistantan intercivilizan malekvilibron.

En la kazo de japanoj, ili klopodis kvazaŭ asimiliĝi dum duonjarcento, dezirante “eniri en Eŭropon”. Sed tiuj klopodoj metis japanojn en ambiguan pozicion pendigante ilian identecon kvazaŭ “meze en aero” inter okcidento kaj oriento, inter Eŭropo kaj Azio. Depende de la tempa (mal)fluso la sinteno de la japanoj ŝanceliĝis inter “akcepto kaj rezisto”, do senmezura amo al kaj forrifuzo de ĉio okcidenta. Kiel ajn japanoj provis lerte asimiliĝi al okcidentanoj, tiuj ĉi lastaj ne pretis akcepti ilin en sian vicon. Post la unua mondmilito, ekzemple, en la packonferenco de Parizo Japanio proponis rezolucion por forigi rasajn diskriminaciojn, sed ĝi estis rifuzita. Konstatinte el tiu ĉi kaj aliaj multaj okazaĵoj, ke la sopirata akcepto fakte ne okazas, japanoj komencis iom post iom iri vojon de ŝovinisma memizolado pli gravigante ian “japanecon” alternativan al “okcidenteco”. Sed estas ironia fakto, ke la asimiliĝemo jam multrilate fremdigis japanojn disde ilia tradicia kulturo, kies signifo marĝeniĝis kiel io sen “universalaj” valoroj en la mondbildo superregata de la okcidenta civilizacio. Aliflanke, la memfido de japanoj vid-al-vide de aliaj aziaj popoloj tro ŝvelis i.a. pro la fakto, ke la japana popolo estis tiu-epoke preskaŭ la unua kaj sola sukcesa lerninto de la “okcidento” en Azio. Tio estis kvazaŭ necesa por kontraŭpezi al minuskomplekso fronte al la “okcidento”... Aŭ ni povas ankaŭ diri, ke japanoj tro bone lernis el la okcidento, tiel havigante al si “eŭropajn okulvitrojn” por rigardi siajn aziajn najbarojn, kaj fine nur proponis japanan version de imperiismo por anstataŭigi la okcidentan imperiismon en Azio. Tiu ĉi dilemo fine eksplodis kiel la Dua Mondmilito kondukonta Japanion al la katastrofa malvenko.

Gravas por ni esperantistoj noti, ke tiu ĉi dramo havis ankaŭ lingvan flankon: la lernado de okcidenta civilizacio estis grandparte perita de la angla lingvo. Estis ĝuste la supremenciita Hukuzawa, kiu vizitis la havenon de Jokohamo en 1859, dezirante praktiki sian longe lernatan nederlandan lingvon, kaj trovis, ke ĝi tute ne helpas lin por komunikiĝi kun eŭropanoj, kiuj malfermis siajn vendejojn kaj oficejojn tie; li rapide komprenis, ke li devas lerni la anglan lingvon por paroli kun ili, kaj decidis eklerni tiun lingvon, kiun li poste nomis “monda” lingvo. De tiam do japanoj uzis ĉefe la anglan por lerni okcidentan civilizacion. Tio ŝuldiĝas al tre forta ĉeesto de la britoj, kaj pli poste de la usonanoj en Azio, kaj havis siajn implikaĵojn: en la okuloj de japanoj unuflanke la angla aperis kiel utila lingvo kondukanta ilin al “la” civilizacio, sed aliflanke ankaŭ kiel malakceptinda venenilo. Tiu-rilate en 1919 interesan proponon faris fama radikala naciisto, Kita Ikki, kiu en sia “revolucia” programo pledis por abolo de la anglalingva instruado en japanaj lernejoj favore al enkonduko de Esperanto. Li pravigas tion, dirante ke “la angla idee venenas la japanojn tiel same kiel siatempe importado de opio fare de la britoj venenis la ĉinojn”, ĉar “lingvo alportas ideojn, kaj ideoj invitas al submetiĝo al regado”. Sed li kovis pli grandiozan vizion enkonduki Esperanton kiel la oficialan lingvon de la granda imperio, kiun laŭ li Japanio konstruu, kaj kvazaŭ “sennaciisme” li antaŭvidis, ke post cent jaroj ĉiuj loĝantoj de la imperio parolos nur tiun lingvon, forĵetinte siajn etnolingvojn. La ideo baziĝis sur lia socia evoluismo, laŭ kiu lingvoj pli efikaj kaj raciaj forpelos malpli efikajn kaj malpli raciajn. La japanoj, li opiniis, strategie adoptu Esperanton por preterpasi la eŭropanojn, kiuj mem ankoraŭ ĝin ne alprenis. Esperanto, same kiel evoluismo, naskiĝis en Eŭropo, sed Kita alproprigis ilin siamaniere, por ke ili povu funkcii ne nur por pasiva lernado de la okcidento sed eĉ por aktiva rezisto kontraŭ kaj finfina transvenko super ĝi.

En la mondo de interciviliza malegaleco Esperanto estis speco de identec-ekvilibrigilo por tiaj “orientanoj” kiel Kita. Ĉar al ĝi mankis specifa ligiteco al iu grandpotenco okcidenta (do, politika neŭtraleco), la lingvo ŝajnis helpi al ili “eniri en la mondon” sen tro konfuzi sian identecon kaj krome sen endanĝerigi sian sendependecon. Nu, tiu ĉi lingvo estas kulture multrilate eŭropeca, sed tio estis io necesa: estis maleble pensi pri iu lingvo sen ia eŭropa fono, kiel enkondukilo de novaj scioj en la mondo, ĉar, kiel dirite, la mondo estis eĉ pli eŭrocentra ol nun. Se la japanoj sentis socipsikologian reziston kontraŭ la angla kiel “venenilo”, des pli la ĉinoj, eĉ pli memfieraj pri sia propra civilizacio kelkmil-jara, malemis plenkore akcepti tiun ĉi lingvon de “barbaroj”. Ankaŭ por ili, do, Esperanto ŝajnis esti tre bonvena solvo. Pionira esperantisto-anarkiisto ĉina, Liu Shifu (Sifo), “kunfandis naciecajn konsiderojn kaj kosmopolitajn idealojn al fascina perspektivo: al la ideo, ke Ĉinio estas la antaŭbatalanto de la monda revolucio, en kiu kuniĝos en unueco la okcidenta kaj orienta kulturo” (parafrazo laŭ Ulrich Lins). Se la citaĵoj el Kita aŭ Sifo estas laŭ vi tro antikvaj, mi citu atestaĵon pri fenomeno en la 1970-aj jaroj en alia parto de ne-okcidenta mondo: “Esperanto alportas por Irano la bonmesaĝon, jam de-longe sopiratan, pri la ebleco de alveno de iu nova renesanco humana kaj de nia kunlabora ĉeesto kultura sur la internacia scenejo”. Tiel M.H. Saheb-Zamani klarigis la subitan eksplodan interesiĝon de la irananoj pri Esperanto, tuj antaŭ la islama revolucio tie. La irananoj evidente volis “eniri la mondon” sed ne povis akcepti la anglan, kaj vidis (eĉ se momente) la eventualan solvon en Esperanto.

Post la dua mondmilito Japanio reludis la “akcepto/rezisto”-motivon ne plu politike-milite sed ekonomie. En la 1980-aj jaroj ne senkaŭze oni parolis pri “ekonomia milito” inter Japanio kaj Usono. Se nun la japana ekonomio malpli fortas ol antaŭ dudek jaroj, ĝin tamen sekvas aro da aliaj landoj aziaj, pli frue Korea Respubliko, Tajvano kaj sudorient-aziaj landoj, kaj nun ankaŭ Ĉinio aŭ Barato. Do Japanio ne plu estas la sola lando “orienta” sukcese alpropriginta okcidentan civilizacion. La samo validas ankaŭ ekter la ekonomia kampo: se antaŭ duonjarcento Japanio estis interesaĵo nur por manpleno da japanologoj kaj japanesko-ŝatantoj, nun ĝi multe pli influas ankaŭ eŭropajn gejunulojn pere de importataj bildstrioj (konataj eĉ per japanlingva vorto por ĝi: Manga) kaj televidaj movbildoj, kiuj laŭ iuj eĉ “venenas” la junajn eŭropanojn. Sed pli indas starigi la demandon: kiom efektive relativiĝis la interciviliza malekvilibro inter “oriento” kaj “okcidento? Ĉu oni ne plu deziras “eliri el Azio kaj eniri en Eŭropon”? Kiom oni en la iama centro — okcidento — pretas akcepti orienton kiel parton de universalo anstataŭ rigardi ĝin nur kiel akcesoran ekzotikaĵon? Ĉu ne plu problemas la dividiĝo en Azio, kiu estiĝis en la moderna epoko? Se iuj akuzus, ke ĝi estas tro loke aŭ regione limigita en Azio, tiu tamen konsciiĝu, ke ĝi efektive temas pri rilatoj inter centro kaj periferioj en la moderna mondo. Tia reformulado povas helpi nin apliki ĝin preskaŭ ĉie: ni povas trovi paralelon en Ruslando, ekzemple, kie la dramo de “akcepto” kaj “rezisto” evidentis inter “okcidentemuloj” kaj “slavamantoj”. Zamenhof mem parte ĝuste trovis sin en tiu rusa medio, kvankam samtempe por li, kiel judo, ankaŭ gravis interetna malegaleco: li ŝanceliĝis inter “akcepto” (asimiliĝo al la rusoj) kaj “rezisto” (cionismo) fronte al la rusoj, kaj fine ekvilibrigis sin per la kredo de Esperanto... Do, fakte ni havas temon “universalan”, kaj vi estas kore invitataj por partopreni en la diskutoj pri ĝi en Jokohamo.

Usui Hiroyuki

[FORIGITA!: bildo]

La hodiaŭa Jokohamo nokte

La Komuna Eŭropa Referenckadro

ILEI kaj UEA partoprenis en la Interregistara Forumo pri “La Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER) kaj la ellaboro de lingva politiko: defioj kaj respondecoj”, organizita ĉe la Konsilio de Eŭropo, en Strasburgo, 06-08 feb 2007.

Sekve de unujara kunlaboro inter ILEI-UEA kaj la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, Márta Kovács el Hungario havis la eblon reprezenti la tutmondan esperantistaron en la ĵus finiĝinta interregistara Forumo, kie partoprenis fakdelegitoj kaj projektogvidantoj, reprezentantoj de eŭropaj kaj ekstereŭropaj landoj, eŭropaj politikaj kaj lingvoinstruaj instancoj kaj neregistaraj organizaĵoj.

En grava parto de la programo oni prezentis la klopodojn de la Konsilio de Eŭropo por realigi sian instruan politikon, kies centra elemento estas edukado al plurlingveco. En tiu kunteksto estis ekzamenataj la atingoj de KER; prezentitaj la raportoj kaj studoj de la reprezentantoj. Du laborgrupoj diskutis pri la du ĉefaj terenoj de la uzo de KER: planado de lingvaj instruprogramoj, respektive pritakso de lingvaj konoj. Koncerne la pluan utiligon de la Referenckadro en ambaŭ grupoj prioritaton havis la ellaborado de normigitaj referenciloj lige al ĝi, same kiel laŭnivelaj ilustraĵoj, krome la plia diskonigo de la Referenckadro mem, per la verkado de iom pli facile kompreneblaj resumoj.

Ĝuste tia estas la Esperantlingva libreto La Komuna Eŭropa Referenc-kadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj, eldonita de UEA/ILEI, kiu aperis ĵus antaŭ tiu konferenco kaj estis transdonita dum ĝi al la respondeculoj ĉe la Konsilio de Eŭropo.

La kernon de tiu libreto konsistigas la Esperantlingva traduko de la unua ĉapitro de la plurcentpaĝa libro eldonita de la Konsilio de Eŭropo kaj konsiderata la plej baza kaj grava dokumento en la eŭropa lingvoinstrua medio. La rajton traduki la tutan libron nun ILEI/UEA ricevis de la Konsilio de Eŭropo.

Al deko da diversnaciaj partoprenantoj nia reprezentanto Márta Kovács sukcesis paroli pri UEA/ILEI kaj pri la kunligo de la Referenckadro kaj Esperanto, informi pri la favora statuso de la internacia lingvo ene de la hungaraj abiturienta kaj ŝtatnivela ekzamensistemoj, en kies laboro ŝi aktive kaj respondece partoprenas.

La nuna partopreno en la forumo donis novajn spertojn kaj kontaktojn por la estontaj tiuterenaj kunlaboroj kaj projektoj, pri kiuj la laborgrupo de UEA kaj ILEI estas plu laboranta.

Renato Corsetti

Fine de januaro aperis ĉe UEA, rezulte de ties kunlaboro kun la instrua TTT-paĝaro www.edukado.net kaj la instruista faka asocio ILEI, la informkajero La Komuna Eŭropa Referenckadro: Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj”.

Per tiu ĉi eldonaĵo UEA kaj ILEI celas diskonigi la enhavon kaj la signifon de la Referenckadro, informi pri sia kunlaboro kun la Lingva Departemento de la Konsilio de Eŭropo kaj indiki la paŝojn faratajn kaj farotajn por ebligi al la monda esperantistaro pli bonkvalitajn kaj modernajn lingvouzajn kondiĉojn. La esperantistaj fakuloj pri lingvoinstruado nun alfrontas la defion oficiale kaj konsekvence apliki la novan skalon kaj la koncernajn terminojn, kaj ellabori kaj akreditigi novan, laŭnorman ekzamensistemon de UEA kaj ILEI. Pri la progreso en tiu laboro informos la oficialaj organoj de ILEI kaj la porinstruista paĝaro www.edukado.net.

La broŝuro La Komuna Eŭropa Referenckadro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA por la prezo de 3,00 eŭroj (plus sendokostoj kaj 6% por imposto en EU; rabato de 1/3 ekde 3ekz.). Ĝi estas ankaŭ rete elŝutebla ĉe www.edukado.net, kies sekcioj Referenckadro kaj Katalogo havas pli da informoj pri la eldonaĵo.

La materialojn de la kajero tradukis Roel Haveman, Katalin Kováts kaj István Ertl. Pri la ĝenerala kunordigo kaj redaktado respondecis Katalin Kováts.

Libroservo de UEA

Boris Kolker venkis denove

Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker konkeris la unuan lokon en la vendostatistiko de la Libroservo de UEA en la jaro 2006, jam por la kvina sinsekva fojo.

Tiu perfektiga legolibro kaj gvidilo tra la Esperanto-kulturo estis vendita en 347 ekzempleroj kaj ĝia tradicia rivalo, la listo de gastigantoj de Pasporta Servo, en 322 ekz. Kun 272 ekz. tre bone startis la vendado de la diskut-instiga verko de Humphrey Tonkin, Lingvo kaj popolo, aperinta jarmeze.

Ĉi-kune ni prezentas du furorlistojn. Tiun de totalaj vendoj influas kvantaj mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn al individuaj klientoj poŝte aŭ surloke en Roterdamo. Titoloj de aliaj eldonejoj ol UEA evidente havas iom pli da ŝanco eniri ĝin. En la furorlisto de ĉiuj vendoj estas 12 eldonaĵoj de UEA/TEJO; en tiu de unuopaj vendoj ili nombras 9 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas enkalkulitaj en la statistiko de ĉiuj vendoj. Aparta furorlisto de la Florenca UK aperis en la novembra numero (p.229).

Apud Gerda malaperis! de Claude Piron, kiu jam havas konstantan lokon en ĉiu furorlisto, pasintjare la plej populara libro de alia eldonejo ol UEA estis Plena manlibro de Esperanta gramatiko de Bertilo Wennergren, kiu post multjara konsulteblo en la reto fariĝis alirebla ankaŭ en presita formo.

Jam de pluraj jaroj nur libroj troviĝis en la pinto de ĉiuj vendoj. En la pasinteco kasedoj kaj (kompaktaj) diskoj nur sporade estis sufiĉe furoraj por tio, sed vera premiero estas la apero de DVD en la “granda” listo. Temas pri Esperanto elektronike (86 ekz.), kiun E-organizaĵoj krome mendis grandkvante rekte ĉe la eldoninto. Nur unu kliento mankis, por ke ankaŭ alia DVD, la scienc-fikcia Kin-Dza-Dza! (70 ekz.) eniru la liston de ĉiuj vendoj. Inter la unuopaj vendoj ĝi troviĝas kun du aliaj DVD-oj, la dokumenta filmo Vizito al la Centra Oficejo kaj la teatraĵo La duonokulvitro.

Pasintjare ni raportis, ke en 2005 la vendoj de la Libroservo de UEA kreskis 5,5% kompare kun 2004. Des pli ĝojige okazis simila kresko ankaŭ pasintjare. La vendoj sumiĝis je 133 919 eŭroj, kio estas je 4,6% pli ol en 2005 kaj signifas realan kreskon, ĉar la inflacio en Nederlando estis 1,2%. La plej vervaj statistikemuloj fine notu, ke la Libroservo vendis entute 2459 diversajn titolojn, sed de plej multaj el ili evidente nur po 1 aŭ 2 ekzemplerojn.

Osmo Buller

Recenzoj

Promesa dua debuto

Ĉiuj dioj estas for. Novjorkaj poemoj. Ulrich Becker. Novjorko: Mondial, 2004. 104p. 22cm. ISBN 1595690093. Prezo: € 10,80

La plurfoja laŭreato de Belartaj Konkursoj de UEA, aŭtoro de la originala novelaro La aĵoj kaj la sezonoj (eldonita en 1996) kaj de germanlingva romano aperinta en 2002, publikigas sian unuan poemaron, verkitan (originale en Esperanto) en 2003-2004. Ĉi tiel reklamas ĉi verkon la eldonejo Mondial, gvidata de Ulrich Becker mem (1958), en sia retpaĝo.

Temas do pri dua debuto, ĉi-foje kiel poeto. La poemaro, kun la atentinda subtitolo Novjorkaj poemoj, konsistas el tri partoj kaj epilogo. La unua, “Pri la urbo mem”, ekas per poemo preskaŭ samtitola, kies komencaj versoj rekte alparolas Novjorkon:

Hibrido vi, hieno hida,
hipokritulo, hidro,
vi hipnotiga monstro mordo-
preta! Akcipitro!

Tia konstanta alparolo ne pri, sed ja al la urbo, prezentas sentojn gamantajn de naŭzo kaj abomeno al miro kaj admiro. Oftas la sociaj temoj, ne krude kiel ĉe Bukowski, sed iom laŭ la vojo de CarrUngar. Tiel Becker kontribuas (ĉu nove en nia originala poezio?) al la mitaro pri Novjorko, urbo en kies metroo “iu elpoŝigas pluvombrelon, alia / sian revolveron”, sed ankaŭ “la hejmo por homoj, l’ azil’ por la artoj / la lok’ de protest’ kaj diskuto”.

La duan parton, “Unu kun vi...”, li dediĉas al Uday, sia ama(n)to aŭ umiko*, “kiu kulpas pro ĉiu unuopa linio de tiu ĉi poemaro”. Mi trovas tiujn poemojn malpli intensaj kaj interesaj, ne pro la temo mem (Becker suferis gejofobiajn atakojn... en Esperantujo), sed pro la fina rikolto, ne sufiĉe distilita. Ke eblas arti nebanale pri geja amo, tion pruvas la filmo Brokeback Mountain, sukcesa laŭ ĉiaj kriterioj.

* umiko — persono havanta amrilaton kun alia persono, ofte kun la intenco nupti aŭ vivi pare.

La tria parto, “Ĉiuj dioj estas for...”, reprenas la socian temaron, ne konkrete pri la “urbo ekzekuta”, sed medite pri la malhumana, malhoma mondo en kiu ni vivadas, plena je ekspluato kaj militoj, kaj profunde hipokrita (aŭ cinika): “kaj la ludon / de la civilizo kun la fremdaj logoj / enterigos ni” (en la kodoo** Civilizacio de Strika Tango, Cosavella kantas simile pri “civilizacio kaj aliaj mensogoj / eble vi jam spertis tion”). Alterne kun skeptiko kaj eventuala aspiro je revolucio, Becker elversas amaran kritikon:

Ĉiuj dioj estas for.
La homoj ne plu pensas.
Nur mono regas en la ĥor’,
la voĉojn burs’ kompensas.

* kodoo — KD, K-disko, kompakta disko

Fine, la epilogo sonas tro patosa kaj bombasta, kvazaŭ de antaŭ jardekoj. Tia eĥo foje aŭdeblas en iuj pli simplaj strofoj klasikaj aŭ tradiciaj, sed ĝenerale li ĝuste dozas poemfinajn ritmoŝanĝojn, aliteraciojn, asonancojn. La samon eblas diri pri la rimoj: okazaj rimokrimoj (kor’ — dolor’) kontrastas kun tre trafaj solvoj (vertiĝi — vekiĝi) kaj kun kelkaj tre bonaj sonetoj. Kvankam foje li poemas iom banale aŭ prozece, jen kaj jen li surprizas per aparte kunigema sintakso (“ĝiskubute-mute-lante mian timon / enpenetris”) aŭ per bele nekutimaj kunmetoj (“fajroĉiutago”, “antaŭĉiumilitaj”). Temas do ne pri geniaĵo aŭ majstroverko, sed pri leginda poemaro de promesa aŭtoro, kio tre bonvenas.

Jorge Camacho

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Martin Strümpfel: Aŭtuno

Aŭtuno iras tra la landoj,
brunnigran violonon ludas,
kaj kien lude li salutas
melankolie sonas kantoj.

Ektremas ĉiuj verdaj plantoj,
timeme ĉiu flor’ kondutas,
aŭtuno iras tra la landoj,
brunnigran violonon ludas.

Al liaj ŝuoj mankas plandoj,
el truoj bruna haŭto nudas,
de temp’ al temp’ li brandon glutas
aŭ maĉas kernon de juglandoj:

aŭtuno iras tra la landoj!

Malmulton oni scias pri la germano Martin Strümpfel, kiu kunlaboris kun “Literatura Mondo” kaj aktivis kiel UEA-delegito dum la 30-aj jaroj. Li mortis jam antaŭ la dua mondmilito. Liaj poemoj publikiĝis en “Naŭ poetoj” (1938).

Riĉiĝo per ŝparoj

Esperanto priamou metódou. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 114p. 25cm. ISBN 8096956167. Prezo: € 7,50; Esperanto per rekta metodo. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. 110p. 25cm. ISBN 8096958186. Prezo: € 8,10; Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. En du skatoloj. 500 folioj (19×14cm) kun 500 desegnaĵoj uzeblaj en internaciaj kursoj. Prezo: € 57,00; Instruaj bildoj por rektmetoda instruado. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková. Martin: La aŭtoro, 2006. Kompaktdisko kun 500 bildoj en formato PDF. Prezo: € 15,00; Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. DVD. Prezo: € 24,00

Ĉu vi povas imagi, ke la tutmonda esperantistaro fariĝis riĉa pro altiĝo de la poŝtokostoj en Slovakio? Tamen veras. Pasintprintempe la redaktoro de la revuo Esperanto devis antaŭlabori por ekspedi pli frue la revuon kaj tiel povis ŝpari signifan sumon de sendokostoj. La subite akumuliĝinta libera tempo* ebligis al li realigi siajn malnovajn revojn, revivigi la entirkeste dormantajn instruideojn, planojn.

* Temis pri pli ol 2-monataj “ferioj”, rim. de la red.

Kaj jen la rezulto: Stano Marček kaj lia filino Linda kun plurparta instrukompleto regalis la merkaton de instruiloj.

La bazo de la unua pakaĵo estas lernolibro por komencantoj, kiu tuj post sia lanĉo trovis fekundan terenon por plia disvastiĝo. Ene de kelkaj monatoj deko da samideanoj ektradukis ĝin al diversaj naciaj lingvoj. La moderna tekniko kaj la rekta metodo uzata en la libro ebligas, ke kun malmulte da interveno kaj investo povu kreiĝi lernilo, mondskale uzebla, kiu povas servi kiel bazo por pluraj interesaj kunlaboroj kaj projektoj. La aldono de nacilingvaj notoj, vortaro kaj specifaĵoj povas esti malmultekosta kaj rapida maniero por krei Esperanto-lernilojn ankaŭ en tiuj lingvoj, kie ankoraŭ ne disponeblas fakaj kaj financaj rimedoj por tio.

Fakte unue aperis la slovaka versio, kiun sekvis la Esperanta, kaj espereble baldaŭ ni povos raporti pri la eldono de la jam tradukataj versioj de la angla, bulgara, ĉina, franca, germana, greka, hispana, itala, japana, nederlanda, pola kaj rusa lerniloj.

La 22-leciona instrumaterialo, bele ilustrita de Linda Marčeková, la filino de la aŭtoro, konsistigas kompleton de lernolibro kaj akompanaj materialoj en la formo de 500 ilustraĵoj (A5-formataj desegnitaj, kartonaj, senkoloraj bildkartoj de la kursomaterialo) kaj KD, enhavanta la saman bildoserion en formo de unu granda PDF-dokumento).

La ilustraĵoj kun la racie aranĝitaj indeksoj kaj titoloj facile uzeblas. La aldono de la du helpiloj estas valora kompletigo de la pakaĵo. Kompreneble la eroj aĉeteblas ankaŭ aparte.

La studmaterialo baziĝas sur rekta, tielnomata indukta metodo, laŭ kiu la lernantoj unue ricevas la klarigojn de la novaj elementoj kaj poste en tekstoj kaj ekzercoj rerenkontas kaj ekzercas ilin ĝis alproprigo. En la kazo de naciaj eldonoj post la rektmetoda leciono venas nacilingva klarigo, kiu firmigas la jam intuicie komprenitan materialon. La lernolibra vortoprovizo respektas la oficialan oftec-liston (Baza Radikaro Oficiala, Aktoj de la Akademio II), kiun AdE rekomendas por ĉiuj lernolibroj de Esperanto. Ĝi ĉerpas la 750 pleje uzatajn vortradikojn (komence la plej ofte uzatajn ktp).

La komprenon de la leksikaj elementoj helpas ne nur nacilingvaj vortolistoj, sed ankaŭ la paĝrandaj filmstriecaj desegnaĵoj, en kies kadroj aperas la ilustraĵoj de la entekste per ciferoj markitaj leksikaj aŭ gramatikaj eroj.

La aŭtoro prilaboras la plej gravajn prepoziciojn kaj afiksojn, la problemon de -ig, -iĝ, participojn kaj refleksivon, kaj multajn ĉiutagajn paroltemojn, kiel familio, aĉetumado, homa korpo (eĉ dufoje), tagordo, naturo, sezonoj-tempoj, kalendaro ktp. La tekstoj estas priskribaj, monologaj kaj inter la didaktikcelaj materialoj legeblas ankaŭ proverboj, kelkaj fabeloj kaj literaturaĵoj.

La ekzercoj (sen indikitaj solvoj) legigas, skribigas, respondigas kaj atentigas pri parkerigindaĵoj. Utila parto estas la librofina parto “La ĉiutaga Esperanto”, en kiu troveblas laŭtemaj listoj de plej oftaj parolturnoj de la lingvo. Kvankam ene de la libro ne troveblas informoj pri la movado, antaŭ la ferma enhavtabelo la aŭtoro donas liston de E-kluboj kaj de kelkaj (inter)naciaj retejoj.

8-leciona kurso kun ampleksa lernomaterialo, bildoj, sonoj, tekstolibreto estas la alia rezulto de la deviga ripozo de Stano. La ĉ. 25-jara bild- kaj sonmaterialo, kiu antaŭe sur lumbildoj kaj sonkasedoj konsistigis aŭdo-vidan instrukompleton, nun estas reeldonita kaj adaptita por moderna tekniko, taŭga por perkomputila, grandekrana projekciado kaj uzo de DVD-legilo.

La materialo traktas 8 ĉiutagajn temojn (de familia vivo tra vojaĝoj ĝis industria produkto kaj komerco), laŭgrade plivastiĝintajn rilate sian leksikan kampon.

Ekfunkciiginte la diskon oni povas elekti la deziratan lecionon kaj post la apero de la granda bildo aŭdeblas la laŭtlegita detala priskribo de la vidaĵoj. La tekston ofte akompanas rilataj sonefektoj, realaĵoj por ankaŭ tiel helpi kompreni la tekston. Modernaj kaj klasikaj muzikpecoj donas fonon al la legado.

La teme po 8-10 priskribitaj bildetoj estas anoncitaj laŭnumere. Fine de iu temo oni aŭdas dekon da demandoj kaj por respondi al ili necesas haltigi la ludilon. La legoritmo estas malrapida (komence kelkloke eĉ posilaba), certe kompreneble je la nivelo komencinta, kiun la materialo laŭ la leksiko celas.

La disko uzeblas en grupa lernado (sur la disko legeblas interalie la uzkonsiloj de la produktinto) kaj ankaŭ por memstara studo, kiam oni perkomputile rigardante la bildojn havas detalan priskribon kaj povas riĉigi sian vortoprovizon. Por faciligi la alproprigon en ambaŭ kazoj printeblas ankaŭ la teksto (serĉu ĝin ĉe komputila uzo sur la disko). La materialo pretigita laŭ specifa metodo kun sperta uzo de gvidanto povas fariĝi bona bazo por konversacioj, bildpriskriboj kaj rakontigaj ekzercoj.

Resume: vidante la rezulton de la deviga redaktora ripozo, ĉu ni deziru al la movado novajn kontraŭinflaciajn decidojn en Slovakio? Aŭ ĉu eblus eĉ sen tio ekhavi same valorajn instruhelpilojn?

Pri la prezentataj instrukompletoj, kunlaborebloj pri eldono de novaj naciaj versioj vi povas trovi pli detalajn informojn kaj elŝuteblojn konsultante la KATALOGON de www.edukado.net aŭ kontaktante la aŭtoron.

Katalin Kováts
www.edukado.net

Kelkaj pliaj al “Mil unuaj vortoj”

Reago de Edmund Grimley Evans al la recenzo de Nora Caragea pri Mil unuaj vortoj en Esperanto, aperinta en la februara revuo Esperanto.

La unua eldono de Mil Unuaj Vortoj en Esperanto estis iniciato de Will Green (1911-2003) kaj aperis en julio 1994. Jonathan Cooley elektis la vortojn kaj enpaĝigis la tekston. La libro estas produktata en pluraj lingvoj per “kunpresado”: ĉiuj vortoj (ankaŭ la vortoj en bildoj) estas nigraj, tiel ke eblas unue presi la kolorajn partojn kaj poste surpresi la nigran parton por ĉiu lingvo aparte. Tiel eblas malmultekoste produkti la libron ankaŭ en minoritataj lingvoj kiel Esperanto.

Mi respondecis pri la esperantigo de la dua eldono, kiu aperis en julio 2004. Kiel fontojn mi uzis la unuan version en Esperanto, la duan version en la angla, diversajn vortarojn, la propran lingvoscion, kaj serion da enketoj, kiujn mi faris en la dissendolisto DENASK-L.

DENASK-L estas dissendolisto fondita en 1995 “por dulingvaj kaj plurlingvaj familioj, en kiuj Esperanto estas unu el la lingvoj uzataj hejme”. Inter februaro 2001 kaj januaro 2004 mi sendis al DENASK-L serion da mesaĝoj, en kiuj mi demandis la listanojn, kiel ili nomas diversajn aferojn. En ĉiu mesaĝo mi demandis pri pluraj aferoj, laŭeble grupigitaj laŭteme, kaj mi poste komparis la respondojn kaj dissendis resumon. Ofte sekvis diskuto post tio. Mi klopodis ĉiam demandi tiel, ke mi ne sugestas la respondon, ekzemple: * Kiun vi uzas el la vortoj kanapo kaj sofo? Se vi uzas ambaŭ, kio estas la diferenco? * Kiel vi nomas tubeton, per kiu oni suĉas trinkaĵon el glaso? Mi pritraktis entute ĉirkaŭ 300 respondojn al miaj enketoj. Plej ofte mi uzis en Mil unuaj vortoj la vorton, kiun preferis la abonantoj de DENASK-L, sed kelkfoje ne estis klara prefero, aŭ la uzado estis tute ne unueca, do mi devis mem respondeci pri la fina decido. Ambaŭ eldonoj de Mil Unuaj Vortoj bone vendiĝis: averaĝe ĉirkaŭ 500 ekzempleroj jare dum pli ol jardeko. Oni ĵus mendis represon de la dua eldono, kiu estos entute la kvina preso.

La recenzoj pri la dua eldono estis ĝenerale favoraj. Ulrich Matthias skribis, ke ĝi estas “la plej bela Esperanto-lernilo, kaj samtempe unu el la plej utilaj”. Jouko Lindstedt skribis: “preskaŭ ĉe ĉiu bildo la vorto estas ĝuste tiu, kiu ankaŭ al mi venus unue en la kapon, kaj se en kelkaj kazoj ne estas tiel, temas tamen pri vorto kiun laŭ mi oni nepre devas almenaŭ rekoni.”

Kvankam mi scias pri unu preseraro en la indekso, mi scias pri neniu tia eraro en la ĉefa parto de la libro. Kompreneble, ne ĉiuj vortoj plaĉas al ĉiuj legantoj. Ekzemple, al iu ne plaĉis la ŝanĝo de “plastro” al “pansaĵo”. Eble mi mem iam preferos alian vorton por kelkaj aferoj. Tamen, mi pensas, ke estus malhelpe fari ŝanĝetojn en ĉiu represo. Tial la venonta represo estos senŝanĝa.

La recenzo, kiu aperis antaŭ du monatoj en ĉi tiu gazeto, ne estis favora, sed ĝiaj plej fortaj kritikoj baziĝas sur mislegoj. Tiu recenzo priplendas interalie la sekvajn “malĝustajn Esperanto-vortojn”: bolkruĉilo, fajroestingilo, norkelo. Fakte, neniu el tiuj tri vortoj aperas en la libro, kaj la vorto “norkelo” eble aperis la unuan fojon en Esperanto ĝuste en tiu recenzo. (“Norkelo” povas esti tajperaro por “snorkelo”, sed ankaŭ tiu vorto aperas nek en Mil Unuaj Vortoj nek en PIV.)

Loke — fake — persone

ISRAELO: En Haaretz, la tria plej legata kaj la plej prestiĝa israela gazeto, aperis intervjuo kun Amri Wandel kun realisma kaj serioza prezento de Esperanto (kadre de 5-paĝa artikolo pri internaciaj lingvoj) kun la titolo “La onidiroj pri la morto de E-o estis tro fruaj — la lingvo vivas kaj prosperas en interreto”. En la intervjuo aperis i.a. informo pri la E-retejoj kaj la portreto de L. Zamenhof kun la subskribo Lazaro Zamenhof — lia revo efektiviĝas.

ĈEĤIO: La 18-a Internacia Kultura Festivalo kaj la 27-a Ĉeĥa-Saksa Tago, okazintaj 08-10 dec 2006 en Ústí nad Labem, estis dediĉitaj al la 100-a datreveno de la naskiĝo de du elstaraj ĉeĥaj literaturistoj Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr. En la prelega matineo eksonis prelegoj de Vlastimil Novobilský, Jiří Patera kaj Miroslav Malovec, okazis spirita koncerto en la preĝejo de Sankta Paŭlo, prezentis sin la operkantisto Miroslav Smyčka kaj profesiaj kantistoj el Praha, Brno, Olomouc kaj Ústí nad Labem.

KROATIO: La 5-an de januaro 2007 estis anoncita ĉiutaga Esperanto-kurseto en televida programo “Bonan matenon, Kroatio”. Sekve de la reagoj okazas Esperanto-kurso por dek zagrebaj TV-komencantoj, kiun gvidas Spomenka Štimec.

POLA RADIO: Malgraŭ la januara ĉesigo de la E-elsendoj de Radio Polonia pere de mallongaj ondoj, oni daŭre povas aŭskulti ĝin pere de interreto. Nova juna redakcia teamo nun pretigas ĉiutage dudekminutan elsendon, kiun oni povas aŭskulti ĉe www.polskieradio.pl/eo/. En la sekcio “Aŭskultu” oni povas lanĉi la lastan elsendon; sub ĝi troviĝas “Arkivo de antaŭaj elsendoj”. La nova sistemo ebligas precizan kalkuladon de aŭskultantoj, tial nun des pli gravas subteni la elsendojn — per aŭskultado!

SLOVAKIO: Dum la unua januara semajnofino okazis la jubilea, 25-a ascendo al la monto Poludnica. La aranĝon, kiun krom la montgrimpado karakterizas valoraj prelegoj kaj riĉa kultura kaj turisma programo, partoprenis okdeko da esperantistoj el Aŭstrio, Ĉeĥio, Israelo, Pollando, Slovakio, Rusio kaj Ukrainio.

RADIO AKTIVA baldaŭ atingos kvin monatojn da daŭra elsendado interrete. Ĝi elsendas en Esperanto kaj la hispana, ĉiutage kaj dum la tuta tago. La programaro estas varia kaj alloga, ĝi daŭras inter 2 kaj 3 horojn, kaj ripetiĝas dum la tago. Ĝia celo estas disvastigi Esperanton inter la hispan-parolantoj, kaj esti ilo por E-asocioj (fakaj kaj landaj). Ĝi disaŭdigas E-muzikon, recenzojn de revuoj kaj libroj, diskonigas esperantistajn kulturajn eventojn, havas programeron por infanoj kaj gelernantoj, jen per radio-kursoj, jen per informado pri la historio de Esperanto kaj la movado, jen per aliaj specifaj programeroj. Radio Aktiva invitas E-asociojn profiti la eblon havi propran senpagan spacon en la programo; ankaŭ reklamadon de E-entreprenoj aŭ iniciatoj, ĉu komercaj, ĉu senprofitaj: http://radioaktiva.esperanto.org.uy.

Oratora Konkurso en Jokohamo

En la 92-a UK en Jokohamo denove okazos Oratora Konkurso por junularo. La precizaj dato kaj loko estos anoncitaj en la Kongresa Libro.

Rajtos partopreni gejunuloj ĝis-30-jaraj, kiuj aliĝis al la UK. Partopreno estos senpaga, sed la kandidatoj devos skribe anonci sin minimume unu tagon antaŭ la konkurso al la estrarano pri kulturo s-ino Claude Nourmont, m...@pt.lu.

La junaj oratoroj povos elekti unu el jenaj temoj:

  • Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto
  • Kiel la reto ŝanĝas la Esperanto-movadon?
  • Ĉu ni lernas el pasinteco?
  • Sciencfikcio — ĉu fantazio aŭ aŭguro?

Oni devos paroli pri la elektita temo libere, sen antaŭpreparita teksto, sed oni tamen rajtos uzi memorigajn notojn. La maksimuma daŭro de parolado estos 10 minutoj. La paroladojn oni taksos el vidpunktoj enhava, lingva, stila kaj laŭ la ĝenerala sinteno de la kandidato kiel oratoro. La plej bonaj konkursantoj ricevos libropremiojn.

Tra la mondo

Sukcesa eksperimento en rusa lernejo

Post la tralego de “Eksperimento en rusa mezlernejo” de Svetlana Miroŝniĉenko en Esperanto No 1198 (decembro 2006) ankaŭ mi decidis rakonti pri nia modesta sperto sur la sama kampo.

En mezlernejo n-ro 100 de la urbo Iĵevsk (Rusio) Esperanto estas instruata ekde 2001. Dum la lernojaro 2001 – 2002 ĝi estis instruata al lernantoj de la 3-a klaso kaj al la pli aĝaj. La sekvan jaron naskiĝis la ideo instrui la internacian lingvon al lernantoj de la 2-a klaso. Tiel okazis, ke ekde la pasinta jaro Esperanto estas instruata al 7-jaraj etuloj, kiuj tuj elmontris grandan intereson kaj kapablon lerni nian lingvon. Pli ol duono el tiuj lernantoj ĉi-jare daŭrigas lerni ĝin. Samjare ili komencis lerni kiel devigan studobjekton la anglan lingvon, kaj tiuj lernantoj, kiuj konas Esperanton, lernas la anglan lingvon kun pli granda deziro kaj pli progresas kompare kun tiuj, kiuj ne lernis Esperanton.

Evidentiĝis interesa fenomeno. Multaj infanoj enirintaj la 1-an klason ne sciis legi nek skribi en sia gepatra (la rusa) lingvo. Do ili samtempe lernis fari tion kaj en la gepatra lingvo, kaj en Esperanto. Fakte okazis ke la alfabeton de Esperanto ili ellernis pli frue ol tiun de la rusa lingvo.

La infanoj lernas Esperanton kun granda plezuro, ĉar la lecionoj pasas interese pro tio, ke laŭ la programo estas lernataj kantoj kaj versoj, kiuj poste iĝas programeroj en festaj koncertoj. La lernantoj tre ŝatas kanti kaj deklami parkere versaĵojn.

Estas kompilitaj programoj por lernantoj de la 1-a kaj 2-a klasoj (triŝtupa — daŭras tri jarojn), por lernantoj de la 5-a kaj 6-a klasoj (triŝtupa) kaj por lernantoj de la 9-a kaj 10-a klasoj (duŝtupa — daŭras du jarojn). Ĉiuj programoj antaŭvidas okupojn pri Esperanto po du horojn semajne.

En la lernejo estas tradicio aranĝi lecionojn de la angla lingvo kun elementoj de Esperanto kaj tiujn de Esperanto kun elementoj de la angla lingvo. La lernantoj dum tiuj lecionoj informiĝas pri komunaj trajtoj de la du lingvoj kaj pri ties distingoj. Tio elvokas intereson pri la lingvoj. Aparte entuziasme aktivas dum la lecionoj la lernantoj, kiuj scias Esperanton.

En la lernejo dum gravaj festaj tagoj estas aranĝataj koncertoj kun programeroj en kvar lingvoj: en la angla, franca, germana kaj Esperanto.

Esperantistoj de nia lernejo regule renkontiĝas kun membroj de la Klubo de Internacia Amikeco, kiu funkcias ĉe Palaco de Junulara Kreado. La renkontoj okazas kutime en decembro dum Esperanto-semajno kaj en februaro dum la tradicia Internacia Semajno de Amikeco. Niaj geknaboj rakontas pri Esperanto kaj la Esperanto-movado kaj prezentas koncerton. Por tiuj renkontoj ĉiam estas invitataj lernantoj el aliaj lernejoj de la urbo. Lernantoj-esperantistoj kaj ilia instruisto estis kelkfoje intervjuataj per televido kaj radio.

Dum someraj tendaroj okazigataj en la lernejo funkcias Esperanto-kurso por 7/8-jaraj infanoj, kiuj dum la tendarperiodo (24 tagoj) sukcesas ellerni du kantojn, tri versaĵojn kaj spertiĝas iom paroli en Esperanto. Rezulte la kursanoj en la sekva lernojaro iĝas ŝatantoj de Esperanto kaj diligente lernas ĝin. La programo de la E-kurso por somera tendaro titolita Ni konatiĝas kun la mondo estis alte aprezita de la urba departemento pri klerigado.

Multaj lernantoj ŝatas kaj kapablas verki fabelojn. Kelkaj el ili partoprenis en Internacia Fabelkonkurso, kiun ĉiujare organizas Päätalo-Instituto en Taivalkoski (Finnlando). En la jaroj 2003, 2004 kaj 2005 niaj lernantoj gajnis premiojn. Jaroslav Vorobjov, gajninta la ĉefan premion en 2003, partoprenis en la tutlanda projekto “Talentaj infanoj de Rusio”.

Dum la pasintaj kvin jaroj instruistoj pri la angla, franca kaj germana lingvoj reale eksentis la utilon de instruado de Esperanto en nia lernejo. Ili unuanime deklaras, ke Esperanto estas bezonata studobjekto, ĉar la lernantoj, kiuj antaŭe studis Esperanton, pli bone sukcesas en studado de fremdaj lingvoj. Kaj la tuta pedagogia kolektivo de la lernejo esprimas la opinion, ke Esperanto estu plu instruata en la lernejo.

Bronislav Ĉupin

Niĝerianoj kongresis

La 1-an Niĝerian Esperanto-Kongreson (15-17 dec 2006) partoprenis 48 personoj el Niĝerio, Togolando, Benino kaj Nederlando.

La unuan tagon okazis rektmetoda kurso de Esperanto fare de Seraphin A. Ahmed kaj interkona vespero/Zamenhof-festo, dum kiu la gekongresanoj prezentis sin kaj interkonatiĝis. La historion de Zamenhof kaj Esperanto prezentis Ayo Petro Hunyinsude, Francis Agbenou, François Hounsounou, Adjé Adjévi, Latiffu Gbadamasi kaj Juri Smolders el Nederlando.

La duan tagon okazis la inaŭgura ceremonio. Alhaji Sikiru entuziasme deklaris la kongreson malfermita. Sekvis salutparoloj de reprezentantoj el diversaj landoj; Adjé Adjévi (Togolando), Latifou Gbadamasi (prezidanto de BEF, Benino), Juri Smolders (Nederlando) kaj la reprezentanto de TEJO en Afriko François Hounsounou. Estis legitaj salutmesaĝoj de Agnes Geelen el Belgio, Japhet Bayori, la prezidanto de Burundia Esperanto-Movado, Gerhard Hirschmann, la plenum-direktoro pri mondcivitaneco (fako Esperanto), Doumegnon Koffi kaj Agbolo Didier el Togolando, Prince Henriko, Jean Codjo kaj Renato Corsetti.

Dum la demanda kaj responda sekcio novuloj eksciis multon pri Esperanto kaj ĝiaj celoj, kaj la debato pri la kongresa temo Memstariĝo de la Niĝeria Esperanto-Movado montris, ke la niĝeria movado por tio ankoraŭ ne maturiĝis. François proponis ke verkado en naciaj lingvoj kaj vendado de Esperantaj materialoj povus helpi havigi financojn al la asocio. Membrokotizojn sugestis Monday kaj Ayo. Francis opiniis ke se esperantistoj el kaj ekster Afriko helpus subteni projektojn pri muziko, komerco, bredado ktp, tio helpus financi la Esperanto-movadon en Afriko.

La debatoj rezultigis agadplanon por la venonta jaro, el kiu menciindas varbado de novaj kaj kuraĝigo de malnovaj esperantistoj, praktikado de Esperanto per aranĝoj kaj observado de internaciaj kaj naciaj tagoj, seminarioj kaj kongresoj. Post la dua kurso, kiun gvidis Francis Agbenou, okazis ĝenerala asembleo kun interŝanĝo de ideoj pri kluba kaj landa agado, kaj kvizo.

La trian tagon okazis la ferma ceremonio kun kongresaj raporto kaj rezolucio, legataj de Ahmed Seraphin, kaj komuna fotado (sur la supra foto).

Ahmed S. A. kaj Moses Opa G.

Ĉu la lasta kurso en ĉeĥa universitato?

En la Pedagogia fakultato de Universitato Masaryk en Brno, Ĉeĥio, antaŭ Kristnasko 59 gestudentoj finis p er studkontrolo la studobjekton “E1” (E-kurso por komencantoj).

La instruado okazis laŭ la kurso Mazi en Gondolando, tri horojn semajne en du grupoj, kaj por ĉiu semajno la studentoj ricevis hejmtaskon, konversacian temon, kiu parte rilatis al la lernata leciono. Por la studkontrolo oni ricevis la taskon prepari mallongan rakontadon “Vidindaĵoj kaj memorindaĵoj de via loĝloko kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. Estu ĉiĉerono por via eksterlanda gasto”. Dum la studkontrolo (sur la foto) estis uzata la interaktiva testo el edukado.net Mia amiko lernas. Dudeko el la studentoj ĝis nun registriĝis por daŭriga kurso “E2” dum printempa semestro. Ĉi tiu sukceso eble estos la lasta, ĉar venontjare Esperanto estos forstrekita el la studprogramo de la fakultato. Problemo estas, ke ne estas katedro, kiu povus transpreni garantion super la studobjektoj. Ĝis nun la garantion havis Katedro de sociala pedagogio, sed la ĉefo ne plu volas ĝian daŭrigon kaj eĉ decidis nuligi la studobjekton “E3” (dumferia konversacia kurso en Somera Esperanto-Tendaro ĉe Lančov, Ĉeĥio). Studentoj, kiuj deziros, partoprenos, sed ne ricevos kreditojn. Al lingvaj katedroj ne eblas aldoni Esperanton. Plej konvene ĝi povus esti sub tutuniversitata Centro de Lingva Instruado, sed tie oni instruas nur “grandajn lingvojn”. En la Filozofia fakultato estas instruataj ankaŭ minoritataj lingvoj, sed Esperanton oni ne volas aldoni. En la aŭtuna semestro mi instruas en Esperanto (!) la studobjekton Klerigkibernetiko por tiuj, kiuj trapasis almenaŭ E1 kaj E2. Mi provos aldoni por la sekva semestro la studobjekton Klerigkibernetiko 1, kiu estus lingva preparo por Klerigkibernetiko kaj parte anstataŭus la kursojn E1 kaj E2. Sed mi ne certas, ĉu mi sukcesos.

Josef Vojáček

Forpasoj

Oldřich Antoš (1933-2006), em. fervoja inspektoro, mortis en novembro en Děčín (Ĉeĥa Resp.), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri fervojoj kaj kristanismo.

Liisa Bergman (1933-2007 forpasis la 11-an de januaro en Vantaa (Finnlando). Ŝi fidele apogis la movadon kiel membro de Societo Zamenhof kaj patrono de TEJO.

Eric Castell (1926-2006), mortis en februaro en Tengsryd (Svedio). Li membris en Societo Zamenhof kaj iam kontribuis al Esperanto-gazetoj i.a. per krucenigmoj.

Josep Ferrer i Manyá (1931-2007), fakdelegito pri stenografio, forpasis la 26-an de januaro en Barcelono, kie li aktivadis en la kataluna Esperanto-movado, ĉefe pri instruado.

William Gilbert (1912-2006) forpasis la 20-an de oktobro en Tours (Francio). Unue adepto de Occidental kaj ano de ĝia senato, komence de la 50-aj jaroj li konvinkiĝis pri la plitaŭgeco de Esperanto. En 1962 aperis lia grava verko Planlingvaj problemoj: Esperanto kaj naturalismo. Li estis longe ĝenerala sekretario, poste vicprezidanto de Mondpaca Esperantista Movado.

Dez Hackett (1918-2007) forpasis la 21-an de januaro en Toronto. Li estis membro de UEA ekde 1947. Dum kelkaj jaroj sekretario de Esperanto-klubo de Toronto, en 1958 li iniciatis la refondon de Kanada Esperanto-Asocio, malaperinta en 1941 pro la dua mondmilito. Li servis kiel la unua sekretario de KEA, poste kiel vicprezidanto. Li estis ĉefdelegito de UEA 1954-1984 kaj membro de Societo Zamenhof.

Hirose Yasumi (1925-2007), prezidanto de Oomoto kaj honora prezidanto de Universala Homama Asocio, forpasis la 17-an de januaro en Kioto. Li estis la patro de la Majstrino Deguĉi Kurenai, la 5-a Spirita Gvidantino de Oomoto.

René Llech-Walter (1906-2007), dojeno de la Delegita Reto, forpasis la 24-an de januaro en Perpignan (Francio). Ekde 1932 ĝis sia morto li estis delegito. Li estis estrarano de UEA 1955-1964 kaj prezidanto de Unuiĝo Franca por Esperanto 1957-1967, kiu poste elektis lin honora prezidanto. Li estis dumviva membro de UEA kaj de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Llech-Walter estis konata kultur-aganto inter katalunoj en Francio. En 1982 la franca edukministerio rekonis lian aktivadon per sia plej grava distingo, la rango de Komandoro en la Ordeno de Akademiaj Palmoj. Ĉambro en la Centra Oficejo portas lian nomon memore al lia kontribuo por aĉeti la domon de UEA komence de la 60-aj jaroj.

Josef Petera (1948-2006), mortis la 1-an de oktobro en Dvůr Králové nad Labem (Ĉeĥa Resp.). Li estis delegito kaj fakdelegito pri ĉiĉeronado, komunismo kaj medicino.

D-ro Jan Pióro (1926-2005) forpasis en Piastów (Pollando), kie li estis delegito kaj fakdelegito pri kemio. Li okupiĝis precipe pri la kemia nomenklaturo kaj multe eldonis, i.a. Fundamento de kemia nomenklaturo (1986), Semiotiko (1996), Ekesto de Esperanta kemia nomenklaturo (2001) kaj Kemia internacia vortaro (2002). Li eldonis ankaŭ verkojn de sia patrino, la Esperanta verkistino Julia Pióro.

Erich Seidemann (1908-2006), fakdelegito pri historio, mortis la 19-an de oktobro en Dresden (Germanio). Inter la mondmilitoj li instruis Esperanton al infanoj per teatraĵo verkita de li laŭ Ĉirkaŭ la mondo en 80 tagoj de Verne. Fine de la 30-aj jaroj li estis ankaŭ sekretario de la germana komunisto, poste socialdemokrata politikisto Herbert Wehner. Post la milito li rilatis kun la lingvisto Victor Klemperer.

Ray Smith (1914-2006) forpasis en Worcester (Britio), kie li estis delegito.

Mark (Mordeĥaj) Steinberg (1914-2006), la plej maljuna e-isto en Israelo, kien li enmigris el Pollando en 1957, forpasis la 6-an de aŭgusto. Jam 14-jara li komencis ĵurnalistan karieron kiel reportero por jida gazeto, kaj samtempe lernis E-on. Pro jidaj kaj hebreaj libroj kaj artikoloj, en kiuj li ofte priskribis sian ligitecon al E-o, li ricevis du literaturajn premiojn. Li estis fakdelegito pri la jida kaj landa reprezentanto de Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio.

Ernő Szőke (1921-2007) mortis la 13-an de januaro en Oradea (Rumanio). Li ŝatis versi en pluraj lingvoj, sed liaj poemoj restis konataj nur inter familianoj kaj amikoj.

Hugo Wöstemeyer (1925-2006), mortis la 17-an de decembro en Verl (Germanio), kie li estis longtempa delegito kaj fakdelegito pri internacia junulara interŝanĝo.

D-ro Yamazoe Saburoo (1908-2007), forpasis la 15-an de januaro en Maebasi (Japanio). Li estis biokemiisto kaj profesoro pri medicino. Esperantisto de 1928, li estis dumviva membro de Japana Esperanto-Instituto kaj prezidanto de Japana Esperanta Medicina Asocio. Yamazoe estis ĝenerala sekretario de Universala Medicina Esperanto-Asocio 1970-1989; ĉefredaktoro de Medicina Internacia Revuo 1976-1993 kaj kasisto de UMEA 1976-2000. Krom fakaj artikoloj, li aŭtoris du ampleksajn vortarojn: Angla-Esperanta Medicina Terminaro (2001) kaj Esperanta-Angla Medicina Terminaro (2006). En 1980 li ricevis premion de la japana registaro, en 1996 la Premion Ossaka de Japana Esperanto-Instituto kaj en 1998 li fariĝis Honora Membro de UEA.