Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 4

Malferme

Novaj vizaĝoj de Rondo Familia

Karaj infanoj, familioj kaj legantoj,

Pluraj el vi eble konas min kiel gvidanton aŭ komisiiton de Rondo Familia (RF). En 1998 mi “heredis” tiun taskon de Renato Corsetti, kiu fondis kaj vartis RF dum multaj jaroj. Tiam Renato sentis ke liaj infanoj jam tro aĝas, kaj petis min transpreni la taskon. Baldaŭ mi venos al la sama stato, ĉar Raneto, mia plej juna filo, baldaŭ havos “Bar Micva” (13 jarojn laŭ la juda religio), sed antaŭ ol heredigi la respondecon al iu kun pli junaj infanoj, mi ŝatus resumi jardekon da aktiveco en RF kaj doni al ĝi novajn impeton kaj energion.

Antaŭ ok jaroj mi skribis (en propono al la Komitato en la UK en Berlino): “Mi kredas ke RF plenumas gravan rolon servante kiel ligilo inter familioj kaj generacioj... Mi kredas ke RF devas surpreni eĉ pli grandan rolon ol tiun kiun ĝi plenumis ĝis nun, uzante ekzistantajn kaj novajn rimedojn, kaj tiucele prezentos du proponojn: 1. Revizii la Internacian Infanan Kongreseton (IIK), por ke ĝi fariĝu pli alloga kaj alirebla ĝuste al la familioj kiuj plej bezonas ĝin, kaj 2. Ŝanĝi la Cirkulaĵon — la bultenon por E-familioj — tiel ke ĝi estu abonebla (kaj aboninda) periodaĵo.”

Kiel organizanton de la IIK mi varbis Stefan MacGill, kiu multe progresigis ĝin enhave kaj administre. Sekve mi strebis por malaltigi la IIK-kotizon, por ke ĝi estu pli facile atingebla por infanoj de junaj familioj. Ekde la pasinta somero la IIK havas novan direktoron — Bert Schuman, kiu jam sukcese gvidis la IIK en Florenco, kaj ĉi-somere organizos la IIK en Japanio. Paralele okazos Eŭropa Infana Kongreseto kadre de la kongreso de Eŭropa E-Unio en Maribor (www.esperanto-maribor.si/programo﹍de﹍kongreseto.html). La dua propono realiĝis paŝon post paso. Unue mi ŝanĝis la “Cirkulaĵon” al “Familia Esperanto” (FE) kaj invitis Katja Bodnárová esti ĝia unua redaktorino. Katja transformis ĝin en kvalitan periodaĵon. Kun la jaroj ĝia sendolisto ŝvelis ĝis super 400 adresoj, kio kreis grandan deficiton. Ni sukcesis resanigi la financojn de FE per subvencio de fondaĵo Hodler kaj restrukturado de la abonantaro. Por unu n-ro FE transiris al Brazilo, kun James Piton kiel redaktoro, sed nun, post dujara interrompo ĝi reaperas rete sub la sceptro de Claude Rouget. Ĝi estas videbla ĉe la nova retejo de RF kiun mi kreis lastatempe ĉe la UEA-paĝoj, kie oni povas viziti ankaŭ malnovajn numerojn de FE kaj la novan retejon de la IIK. Alia aktivaĵo de RF kiun mi enkondukis dum la jaroj, estas la Familia Forumo en la Universala Kongreso, kie kongresanoj kun familioj aŭ interesiĝantoj pri RF povas renkontiĝi kaj interŝanĝi spertojn.

Lastatempe la Estraro aprobis novan konsiston de la komisiono de RF: krom la antaŭaj anoj Jouko Lindstedt (kunordiganto de la listo denask-l) kaj mi, estas en ĝi du novaj membroj, jam supre menciitaj: Bert Schuman (IIK) kaj Claude Rouget (FE).

Kion mi antaŭvidas kiel prioritatajn taskojn por RF? Mi kredas ke unu el la plej gravaj celoj (kaj fakte de la tuta Esperanto-movado) estas subteni kaj flegi la Esperanto-familiojn, per la kreo de bonaj kondiĉoj por internaciaj familiaj renkontiĝoj. Ni devas dediĉi apartan atenton al la infanoj, havigi al ili pli da okazoj taŭgaj por sperti Esperanton en internacia etoso. Tio povas esti decida por ilia percepto de Esperantujo: ĉu enuaj kunvenoj de maljunuloj aŭ mirakla mondo ankaŭ por infanoj.

Speciale grava estas la Internacia Infana Kongreseto. Ĝi donas al niaj esperantidoj la eblon sperti internacian infanan etoson, kaj logas ilin al la E-socio. Mi havas tri bonajn pruvojn pri tio: miajn tri gefilojn, kiuj spertis plurajn Kongresetojn. Por povi pli bone plenumi tiujn celojn, ni devas plialtigi la subtenon por IIK kadre de la kongresa fako de UEA. Oni devas garantii la okazigon de IIK aŭ/kaj infanvartejo, kaj informi pri ĝi sufiĉe frue — almenaŭ en la unua informilo kaj en la revuo. Oni devas krei teamon de potencialaj gvidantoj de IIK, por ke la ŝarĝo ne falu ĉiam sur la saman personon.

Ni intencas regule eldoni FE, kaj familioj uzantaj Esperanton povas multe helpi per sendado de materialo: leteroj, artikoletoj, personaj rakontoj kaj familiaj novaĵoj, kaj kompreneble fotoj kaj desegnaĵoj. Por familioj kiuj ne havas aliron al komputiloj kaj al la reto, ni konsideras ankaŭ paperan eldonon. Tio bezonas pliajn rimedojn, ĉar ofte la senretaj familioj estas ankaŭ senrimedaj, triamondaj, aŭ ne transpagipovaj, nepovantaj pagi la abonkotizon por la papera eldono. Estus tre bonvene se tiuj el vi kiuj ja havas la rimedojn, (re)fariĝu abonantoj aŭ subtenantoj, per kontribuo de 10 eŭroj jare al la UEA-konto idoj-p.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Lastatempe Rondo Familia ricevis plurajn novajn vizaĝojn: ĝia cirkulero Familia Esperanto reaperas rete kun nova redaktoro, ĝi havas novan retejon ĉe UEA, http://uea.org/rondofamilia, kaj eĉ novan teamon.

Ek al VE(L)K?

Esperantio — kion ĝi al mi donis kaj kion ĝi prenis?

Tumultante inter la ĉiutagaĵoj oni haltas por pripensi sian propran vivon nur en iuj specialaj momentoj. Por esperantisto unu el tiuj povas esti ekrajto aparteni al la Veterana Esperantista Klubo (VEK).

Do, kiel tio okazis en 1965? Mia panjo venis hejmen kaj sciigis al mi, ke ŝi vidis en la urbo reklamon pri kurso de Esperanto. Dum la unua leciono grandega aŭlo ŝajnis malvasta: entuziasmis ĉ. 100 lernejanoj. Aperis modesta olduleto kaj didaktike mallerte, sensuke kaj sentruke komencis tedumi pri la “mirakla” lingvo. Sekvalecione ni sentis plivastiĝon de la salono: venis apenaŭ duono. Baldaŭ restis 20 — 10 — 5 kaj... finale en nia “aerodromo” sidis nur 2 ĉuadeptoj de la Majstro.

Kial mi, tiama 14-jarulo ne sekvis la aliajn? Tion mi neniam ekscios. Eble min flatis atento flanke de la instruisto (adoleskuloj ja bezonas maturaĝajn amikojn), eble mi senkonscie aprecis lian tuj videblan amon al Esperanto, eble ĉar mi sentis la bonkorecon de V. S. Baranov. Verŝajne ĉio ĉi kune kaj intereso al la lingvo efektive mirakle demokratia kaj kreiva kompare kun la jam gustumita angla. Ĉiel ajn, en 1968 la instruisto proponis al mi (tiam lernanto de mezlernejo) ekgvidi la unuan en mia vivo E-rondeton. Tio estis defio, eble mejloŝtona en mia E-biografio. Kaj... la unua ektimo de mia panjo. Lastaklase ja necesas multe lerni por studentiĝi. Sed mi daŭre okupiĝis pri Esperanto anstataŭ la devigaj lecionoj... Kompreneble, mi instruis fuŝe. Tamen aliaj lernejanoj favore akceptis la instruiston el “la siaj”. Kaj mi mem pli kaj pli penetris la misterojn de la lingvo.

Mi dediĉis al Esperanto ne nur mian liberan, sed ankaŭ la lernejan tempon. Malgraŭ tio — ora medalo (la plejo el la ebloj) kaj la neceso pensi pri la onta okupo. La studfakon elektis... mia patrino. Mi mem trovis fakultaton, kiu vere tentis min: la angla kaj hungara lingvoj. La panjo milde sed insiste kontraŭis, ĉar, unue, Boris — filo de ŝia amikino — finis la kemian fakultaton kaj estas tre kontenta, kaj, due, “mia” universitato situis en la malproksima Leningrado. Mi mem timetis pri miaj scioj kaj malemegis studi la anglan en niaurba pedagogia supera lernejo, ĉar vidante en kiaj ne tute luksaj (se diri tro milde) kondiĉoj vivas kaj laboregas miaj gepatroj (ambaŭ lernejaj instruistoj) mi sendiskute malakceptis eventualan ripeton de la sama eraro. (Ironio de l’ sorto: la tutan vivon mi pedagogas kaj ĝuas la procezon!)

La studentaj jaroj pasis interese: mi aktoris en amatora teatro, instruis Esperanton, viglege korespondis kun duoncento da homoj el kvindeko da landoj, kaj... enuegis ĉe la ĉefstudado. Tiam venis la dua panja timo. Ja mi konstante “okupiĝis pri sensencaĵo”. Kia utilo estus de tio?

Post la 2-a jaro mi firme decidis... verki disertacion pri Esperanto. Sed por tio nepras lingvistika klero — kaj, diplomita kemiisto, mi denove ekstudentas (ĉi-foje pri la angla lingvo).

Plia mejloŝtono — unua veturo al eksterlando. Kaj se oni tute ne komprenus mian Esperanton en Hungario?... Hura! Oni ja komprenis! Kia elano kaj jubilo! Por ekvilibrigi la plezuron la sorto trafigis min... en policejon pro tio, ke mi lasis la pasporton en Budapeŝto, mia “ĉefgastejo”, kaj veturis rigardi E-bibliotekon en Szeged. Naiva, mi supozis, ke tiel la pasporto estus en pli sekura loko ol en mia poŝo. Rezultis aresto kaj pluraj horoj en karcero. Amuze. Postaj vojaĝoj tra la mondo alportis multajn aliajn travivaĵojn, kiujn mi priskribis en libro kaj pluraj artikoloj (cetere, gajninte kelkajn etajn ĵurnalistajn premiojn).

En 1974 mi (tiam 23-jara instruisto pri kemio) eksciis, ke en Estonio P. Ariste okazigas ekzamenojn pri Esperanto ĉe la Tartua universitato. Ĝin mi memoros ĉiam. Mi — simpla junulo kun nulaj meritoj. Li — membro de la Estona, Hungara kaj Finna sciencakademioj kaj la Akademio de Esperanto, poligloto, kiu diversgrade posedis kvardekon da lingvoj. Lia unua demando: “Ĉu vi havas tranoktejon?” Poste: “Por ke vi ne sentu vin soleca, mi petos mian asistanton helpi kaze de neceso.” Tiel mi ricevis “personan adjutanton”. Poste la akademiano invitis min al la universitata kafejo por... ekzameniĝi. Li parolis kun mi Esperante pri tio kaj jeno, faris kelke da formalaj demandoj kaj diris, ke mi meritas la plej altan poenton. Ĉio ĉi estis por mi eksterordinara sperto. Kiu estis li kaj kiu mi?! Sed li eĉ foje ne montretis sian senduban superegecon. Tio estis mia unua renkontiĝo kun tute fremda super-supera socie, sed tiom anime proksima esperantisto.

“Profesian esperantiston” faris el mi Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM), kiun mi ekatentis laŭ konsilego de Novosibirsk-ano V. Sibircev. En 1974 mi decidis gustumi Sovetian Esperantistan Junularan Tendaron (SEJT). Ĝis tiam mi kuiriĝis nur en la “marĉa seneventeco” de nia apenaŭ vegetanta urba klubo. Kaj — jen la tendaro. Ŝpruco de kreivo, inĝenieco, bona humoro, amikemo...

La knabo kun “diabletoj en la okuloj”, kiel karese epitetis min nia veterano A. Rogov, allogis atenton de V. Aroloviĉ, “eterna aktivulo kaj fidelulo” de Esperanto. Li ekzorgis pri mia kariero en SEJM. Ĝi evoluis de estrarano ĝis la prezidanto kaj instruis min pri multo ekster Esperantio. Mi ja devis kontakti plurajn burokratojn kaj tiel kompari ties vortojn kaj farojn, kiuj, ve, ne ĉiam koincidis. Dank’ al Esperanto mi eksciadis pri aferoj prisilentataj en nia patrujo kaj eĉ la unuan legaĵon pri sekso mi ricevis en la formo de la Esperanta ABZ de amo. Ankaŭ la malpermesitan Besta farmo de Orwell, kompreneble en nia kara lingvo, mi kaŝe ricevis pere de la ĉeĥa esperantisto I. Železný (dankon al li). Esperanto ne faris el mi aktivan disidenton, sed instruis multon pri la mondo preter la filtriloj de la reĝimo.

Intertempe mia movada ardo kaj agemo kondukis min al urba tagĵurnalo. En la redakcio oni renkontis min afable, tamen diris rekte: Iam pro Esperanto ni “ricevis sur la kapon”. Sed, eble, venis novaj kondiĉoj. Ili ja venis: Pri Esperanto eblas, sed ne tro. (Por neinformitoj: siatempe ekzistis speciala cirkulero de Glavlit-ĉefcenzurejo de USSR: Pri Esperanto aŭ malbone aŭ neniel.) Ekde tiam mi publikigis centon da artikoloj, ĉefe ligitaj kun Esperanto, kaj en 1997 — ruslingvan libron Portreto de ideo kun malordinaruloj anstataŭ fono, aŭ La lingvo de doktoro Esperanto.

En 1985 komenciĝis la fama perestrojko. Kaj en 1986 ĉiu amatora klubo ekrajtis fariĝi oficiala institucio, kio draste pligrandigis ties rajtojn. Mi trairis la burokratan purgatorion kaj oficialigis la klubon, elektiginte min kiel la salajratan prezidanton. Tio signifas ke mi devis enkasigi monon al la kluba konto, el kiu poste mi rajtis ricevi salajron. Sekvis du festivaloj de la E-kulturo, dum kiuj ni sukcesis vendi niajn koncertojn al urbocentra kinejo, Kulturdomo de blinduloj, urba parko kaj al unuopuloj, kiuj venis por koncerto de la E-ensemblo “Eterna muziko” (la loka korusa societo disvendis la biletojn, produktis kaj dispendigis en la urbo afiŝojn; rezulte pli ol cento da homoj eksciis pri Esperanto kaj bisis al la ensemblo; la profito estis dividita egalduone). Dank’ al la nova kluba statuso mi presigis mian libron pri specifaj E-kulturaj scioj de esperantistoj kaj oficiale mendis E-lingvan provan suplementon al la tiam furoraj Moskvaj novaĵoj. Funkciis pluraj kursoj de fremdaj lingvoj (kompreneble, inkluzive Esperanton), sekvis multo alia nepermesita antaŭe.

En 1988 malfermiĝis “pordego al Okcidento”. Se en 1980 post ĉ. 2-monata kabinetumado por partopreni IJK-on en Raŭmo mi ricevis ekstravagancan respondon: Ni ne havas ion kontraŭ vi, sed vi ne veturos, en 1988, invitite de Mila v.d. Horst-Kolinska, la “patrino de Mazi”, mi ekveturis al Nederlando por partopreni la ILEI-konferencon en Kerkrade kun mia prelego Kiel instrui tedaĵojn distre. La prezento estis tiom sukcesa, ke ekde tiam mi estis invitata plu kaj plu. Instruado ĉe la Somera Akademio en Luksemburgo kaj en Barlastono, prelegvojaĝo en Germanio, seminarioj ĉe la Somera Universitato en Aŭstralio, Paroligaj Kursoj en la Bergena UK, Indiĝenaj dialogoj, NASK (Usono)... Kaj tiel — dudeko da landoj de 4 kontinentoj. Ĉar pro miaj prelegoj kaj kursoj mi ĉiam havis ian “valutan poŝmonon”, kiu por la tiutempa (ve, ne por la nuna) Rusio estis sufiĉe solida sumo, mi povas diri, ke ĝuste Esperanto savis min de almozpetado en la plej malfacilaj jaroj.

Sed la historio de la movado absolute dependas de la ĝenerala historio. Perestrojko transformiĝis en... katastrojkon. Labori kiel salajrata prezidanto de E-klubo fariĝis absolute neeble. Homoj ne havis monon ne nur por studi lingvon aŭ kulturumi — ili devis barakti por ne morti... Do, necesis serĉi alian oficon.

Tiutempe mi estis jam defendinta doktoran disertacion pri interlingvistiko. Ĉu, eble — karieron de instruisto ĉe supera lernejo? Sed kiu min rekomendus? En iu E-renkontiĝo min aliris profesoro de akademio, kiu bezonis doktoron de filologiaj sciencoj posedantan Esperanton. Mi respondis, ke mi eĉ senpage donacus E-kurson, se nur ili dungus min kiel etatan instruiston pri la angla. Tiel mi ekhavis novan postenon.

Mia scienca intereso pri Esperanto daŭre flamis kaj mi decidis verki habilitacian* disertaĵon pri tio, kial kaj kiel eblas produkti, konservi kaj transdoni kulturon en Esperanto. Post esploro de ĉ. 10 mil paĝoj aperis mia 631-paĝa ruslingva libro kaj... plia problemo: kie defendi la disertacion, ja la ĝenerala sinteno de la “granda lingvistiko” al la “malgranda interlingvistiko” ne estas la plej favora, aparte en Rusio. Kaj dank’ al kio venis la solvo? Kompreneble, dank’ al Esperanto.

* instrukapabligan

En 2003, rekomende de A. Blinov, la animo de la E-movado en Ĉuvaŝio, mi estis invitita kiel honora gasto al Lingva Festivalo. Dum vizito al la loka universitato min renkontis unu el la partoprenintoj de “Indiĝenaj dialogoj” — la nuna vicdekanino de la Ĉuvaŝa universitato J. Afanasjeva. Ŝi konatigis min kun la ĉefo de la disertacia konsilantaro, kiu... mem proponis defendi la disertacion ĉe ili. Kaj decembre de 2004 mi ja faris tion (legu pli en nia revuo, aprilo 2005, p. 80). La nova esplordirekto ekŝajnis al la ĉuvaŝaj sciencistoj ege interesa kaj en 2006 ili petis min organizi interlingvistikan sekcion kadre de siaj ĉiujaraj konferencoj, kion mi volonte akceptis kaj prizorgas nun.

Kion diri krome? Ke mi “produktis” denaskulinon Helena, kiu gajnis premiojn en E-poeziaj konkursoj “Liro” kaj “Belartaj Konkursoj”, verkas kaj plenumas E-kantojn kaj instruas nian lingvon? Ke mi dankas Esperanton pro miaj E-amikecoj, kiuj renkontigis min kun homoj iusence el alia universo: pli bona, honesta, justa, kreema, helpema ktp.? Ke Esperanto edukis min tia, kia mi nun estas? Ke ĝi savis min en pluraj malfacilaj periodoj de l’ vivo? Ke mi ne imagas mian vivon sen Esperanto? Jes, mi devas diri ĉion ĉi por esti sincera.

Kaj kio pri “VELK”? Tiun siglon de Veterana Esperant-lingva Klubo proponis iu ŝerculo alternative al VEK. Al li mi respondu: “Ne hodiaŭ, mi dankas vin!” Mi preferas resti ne inter “velkuloj” sed inter “vekuloj” — kaj veki, veki, veki!

Aleksandro S. Melnikov

[FORIGITA!: bildo]

Aleksander Melnikov (meze) dum regiona ID-kurso en Syktyvkar (Komi-respubliko).

[FORIGITA!: bildo]

Aleksander (dekstre) dum la unua sesio de Indiĝenaj Dialogoj en Nederlando

La nomoj de la familianoj de Zamenhof aldoniĝis al la listo de Jad Vaŝem

[FORIGITA!: bildo]

Adam Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Lidia Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Ida Zimmerman-Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

Sofia Zamenhof

Fine de 2004 la israela institucio por memorigo de la holokaŭsto, Jad Vaŝem, inaŭguris interretan paĝaron, kiu prezentas la nomojn de tri el la ses milionoj da judaj viktimoj de la holokaŭsto. Jad Vaŝem konsideras tiun ĉi kampanjon kiel sanktan moralan devon kaj honorigon al la pereintoj, komplezon de la postrestintoj al la judaj viktimoj.

La intenco estas kompletigi la liston, ĝis trovado de la lasta nomo. La kolektado de nomoj komenciĝis jam en la 50-aj jaroj, precipe inter la postrestintoj kiuj alvenis Israelon, sed en la lastaj jaroj ĝi pli kaj pli disvastiĝis en la tuta mondo.

Ĝis la lasta tempo neniu pereinta membro de la familio Zamenhof aperis en la listo. Sekve de iniciato de la belga esperantisto Herman Deceuninck, Josef Ŝemer el Israelo prizorgis en 2005 la aperigon de la nomo de Lidia (Lidja) Zamenhof, la filino de L. L. Zamenhof, tre aktiva esperantistino pereinta en Treblinka. Li turnis sin al Ewa Toren el Tel-Avivo, kiu loĝis samstrate kun Lidia en la varsovia geto kaj kiu ŝin ege admiris. Ŝi vidis en septembro 1942 Lidian suriri la vagonaron, kondukontan judojn de Varsovio al la koncentrejo Treblinka.

Li petis de Ewa permeson plenigi ŝianome la “atestofolion” de Jad Vaŝem kaj petis ŝin subskribi. Post kelkaj monatoj la nomo de Lidia Zamenhof (1904-1942) aldoniĝis al la longega listo, apud ŝiaj aliaj senkulpaj samnacianoj.

Post kelkaj monatoj J. Ŝemer sendis al Jad Vaŝem atestofoliojn pri tri aliaj Zamenhofanoj, murditaj de la nazioj: Ida Zimmerman (fratino de LLZ), Sofia (filino) kaj Adam (filo, patro de Louis Zaleski-Zamenhof). Ekde januaro 2007 ili aperas en la listo.

Nun ĉiu retohava esperantisto povas viziti la retejon de Jad Vaŝem kaj trovi la eternigon de la nomoj de la kvar parencoj de LLZ: http://www.yadvashem.org (elektu la deziratan lingvon: angla, rusa aŭ hebrea, klavu “Shoah Victims’ database” kaj atingu la lokon kie oni tajpas la nomon de la viktimo. Tajpu la familian nomon “Zamenhof” ktp. Per musklakado oni povas aperigi la atestofoliojn kun la detaloj de ĉiu viktimo.

(Josef Ŝemer)

Letero al Margot: Esperanto post la angla

Jen teksto, kiun la svisa verkisto kaj psikoterapiisto Claude Piron afiŝis en la rettaglibro de s-ino Wallström, vicprezidantino de la Eŭropunia Komisiono.

Kara Margot,

Mi sonĝis pri vi. Estis la jaro 2080, mi kredas. En klaso, knabo demandis: “Kial s-ino Wallström iĝis tiel fama?” Kaj la instruisto klarigis: “Ŝi estas la persono, kiu redonis vivon al Eŭropo. Ŝi sukcesis konigi al la simplaj civitanoj ion, kion ili povos fari persone por plibonigi la internaciajn rilatojn, samtempe estigante senton de unueco kombinitan kun plej granda respekto al ĉiu unuopa kulturo. Ŝi do ŝanĝis la tutan etoson, kaj la homoj sentis pri tio dankemon. Ŝi fidis, ke ili povos ŝanĝi la mondon, kaj la mondon ili ŝanĝis.”

Poste — vi ja scias, kiel okazas en sonĝoj — mi revenis al la nuna tempo. Mi vidis vin diri, ke tiom tedas vin la homoj, kiuj grumbladas pri via uzo de la angla, kaj speciale tiuj, kiuj premas favore al Esperanto, ke vi instrukciis lingvistojn kaj aliajn fakulojn helpi vin pruvi, ke tiu Esperanto prezentas neniu intereson por Eŭropo.

Mi vidis ilin poste raporti al vi. Ili klarigis, kiel ili objektive kaj detale esploris la aferon. Ili komparis, koncerne fluecon, precizecon kaj kreemon, homojn, kiuj lernis Esperanton dum ĉ. 8 monatoj, kun homoj, kiuj studis la anglan dum 3 aŭ 4 jaroj, komparis Esperantajn kunsidojn kun aliaj internaciaj kunvenoj, analizis la kulturan efikon de ambaŭ tipoj de lingvolernado kaj faris aliajn esplorojn surterene. Ĉar ili sciis, kial vi postulis tiun laboron, ili estis iom deprimitaj pro la penso, ke ili devos diri al vi, ke la komparo estas ĉiurilate favora al Esperanto. Ilia esploro ja montris, ke la rilato efikeco/kosto estas en ĝi multe pli bona. Ĝi rivelis ke la Esperanto-parolantoj manifestas pli grandan intereson al la aliaj kulturoj ol la anglalernintoj, kiuj pli enfokusigas la anglo-saksan mondon. Krome, en la anglalernintaro nur eta elcento kapablas paroli fremdlingve, kontraste kun la Esperanto-uzantoj. Esperanto-kunsidoj estas ege pli viglaj ol tiuj kun nur la angla aŭ kun samtempa interpretado: en ili partoprenantoj pli spontanas kaj parolas pli flue, estas pli da egaleco kaj nete pli da humuro. Alivorte, kiu ajn la kriterio, Esperanto montriĝas supera al la aliaj komunikiloj. Klare iliaj konkludoj ne plaĉis al vi, kvankam ili baziĝis sur plej solidaj pruvoj.

Sed via honesteco igis vin decidi juĝi mem. Mi do vidis vin lernanta Esperanton retkurse. Post kelkaj semajnoj vi povis legi ion ajn verkitan tiulingve, kaj vi sentis, ke la tago, kiam vi povos senti vin hejme en ĝi ankaŭ parole ne estas tre fora. Mi vidis vin diskuti pri tio kun intima amikino, kaj vi diris: “Kontraŭ ĉia atendo, estas vere io mirinda. Ĉu ne estas io, kion mi devus kundividi kun ĉiuj eŭropanoj?” Tiam vi pritraktis kun membroj de la Komisiono kaj de aliaj organoj la eblon akceli ĝin, sed ili kontraŭstaris per argumento post argumento: “Mankas mono, tro malfacile organizeble, aliaj prioritatoj” ktp.

Tiumomente stranga rolulo eniris la sonĝon. Mi ne estas certa, ĉu estis anĝelo, eksterterano aŭ forpasinta treege amata parenco via, kiu revenis Teren por inspiri vin. La formo estis homa, sed tro nebula, por ke mi povu precize vidi. Ĝi diris: “Vi ne bezonas monon, vi ne bezonas organizon, vi ne bezonas foroferi prioritatojn, vi havas viajn postenon kaj prestiĝon, tio sufiĉas.”

Tiam la sonĝo montris vin aperanta ĉe televido kaj diranta: “Serioza esplorado montras, ke, se ĉie eŭropanoj eklernos Esperanton nun, ili baldaŭ povos komuniki kun anoj el ĉiuj landoj tiel bone kiel ili nun faras en la gepatra lingvo, dekoble pli bone ol ili faras nun per la t.n. “globiŝa”, ia fuŝa angla aŭ perantoj. Mi forte rekomendas al ĉiu eŭropano nun eklerni tiun lingvon.”

Publikopinio reagis ŝokite. Ĵurnalistoj esprimis sian ironion plej sprite, mokdesegnistoj bildigis vin ridige, politikistoj montris ridinda tiun “plian stultaĵon el Bruselo”. Sed multaj homoj aŭdis el via voĉo, ke vi seriozas kaj parolas pri io, kion vi konas mem. Ili sekvis vian rekomendon. Kelkaj radioj kaj televidkanaloj, same kiel diversaj gazetoj, komencis ĉiutage prezenti kelkajn Esperanto-frazojn kune kun ekzemploj montrantaj, kiel la lingvo funkcias. Ekzemple, kiel, laŭ la modelo de parolema kaj kverelema vi povas formi vortojn kiel poŝtelefonema (“kiu konstante uzas sian poŝtelefonon”) aŭ kisema (“kiu malfacile sukcesas subpremi sian inklinon multe kisi”), ktp. Kompreninte, ke multe da humuro estas enmetebla en la lingvon, homoj eklernis ĝin por amuzo, kiel ludon, kaj la ĝenerala etoso en Eŭropo ekestis malpli deprima.

La sonĝo tiam venigis min al unu jaro pli poste. Mi vidis ĉeĥan kamioniston perditan en hispana urbeto demandi pri la vojo en Esperanto kaj ricevi de lokano respondon samlingvan. Ili interkompreniĝis kvazaŭ samlandanoj. Mi vidis sindikatistojn el 12 landoj diskuti pri strategio same flue-facile kiel sialingve. Mi vidis sur la reto forumojn, en kiuj homoj el multe pli da landoj ol nuntempe kune diskutis. Mi eĉ vidis ĉinajn turistojn esperantlingve klarigi en hungara butiko, kion ili deziras, kaj esti samlingve respondataj. La impeto, kiun vi startigis en Eŭropo ja tuŝis aspiron, kiu estis latenta en la tuta mondo. Homoj ĉie ekster Eŭropo komprenis, ke estas en ilia intereso lerni tiun ŝlosillingvon, se ili volas negoci kun Eŭropo, aŭ simple agrable vojaĝi.

Kaj tiam mi vidis arojn da tradukistoj, kiuj ege feliĉis. Kelkaj ellaboris la oficialan Esperanto-version de multaj gravaj oficialaj dokumentoj ĝuante la fakton, ke estas ege pli facile esperantigi ol traduki al alia lingvo. Kaj ĉar estis decidite, ke parto de la lingvobuĝetoj dediĉiĝos al kulturo, multaj aliaj, anstataŭ traduki tedajn administrajn aŭ teknikajn dokumentojn, nun estis pagataj por prepari la Esperanto-version de romanoj, poezio, literaturo, filmoj, detektivaj kaj sciencfikciaj rakontoj, porinfanaj verkoj kaj similaĵoj, kion ili ege preferis. Estis multe pli amuze ol ilia antaŭa laboro, ĉar ili povis esti pli kreemaj. Kaj tion ili tre alte taksis.

Tiam mi vekiĝis. Mirplene. Nu, Margot, ĉu vi kredas je antaŭdiraj sonĝoj?

Claude Piron

Kvin komitatanoj B rekte elektitaj

Kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas la individuajn membrojn en la supera organo de UEA.

Ĉar fine de la jaro 2006 la individuaj membroj de UEA nombris pli ol 6000, povis esti elektotaj sep komitatanoj B. Ĝis la limdato, la 28-a de februaro, liveris kompletajn dokumentojn kvin kandidatoj. Sekve ili estas aŭtomate elektitaj kaj poŝta voĉdonado de membroj ne estas bezonata.

La kvin komitatanoj B, kies oficperiodo komenciĝos je la unua tago de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, estas Marija Belošević (Kroatio), Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando), István Ertl (Luksemburgio) kaj Jukka Pietiläinen (Finnlando). Belošević, Ertl kaj Pietiläinen membras ankaŭ en la nuna Komitato elektita en 2004. Chmielik kaj Derks eniros la Komitaton kiel novaj membroj.

Laste la komitatanoj B estis elektitaj sen poŝta balotado en 1992. Kvankam en la antaŭa jaro UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn, unuafoje de 60 jaroj, por naŭ lokoj de komitatanoj B anonciĝis nur ok kandidatoj. En kvar postaj fojoj okazis balotoj, en kiuj partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri la ses lokoj de komitatanoj B en la nun deĵoranta Komitato konkursis antaŭ tri jaroj 16 kandidatoj. Voĉdonis tiam 1491 membroj, t.e. 31,4%.

Marija Belošević naskiĝis en 1965 en Zagreb, Kroatio) kaj esperantistiĝis en bazlernejo. Diplomita internacia pedagogo de Esperanto, ŝi 27 jarojn gvidas E-kursojn; IM de UEA; membro de IKUE kaj ILEI; siatempe C-komitatano de TEJO; A-komitatano de UEA por ILEI kaj observanto de ILEI ĉe la Estraro de UEA (1993-1998); estrarano kaj sekretario de ILEI (1991-1998); B-komitatano de UEA (2001-2004; 2004-2007); komisiito pri faka agado de UEA (2003-2004); de la jaro 1991 aktive partoprenas en la agado de IEK (rajtigita ekzamenanto); kunlaboranto de la projekto Interkulturo; kunlaboranto de Juna amiko kaj Monato; dum pluraj jaroj tradukas el kaj al Eo; aktivis/as en pluraj E-organizoj (lokaj/urbaj kaj landaj) kaj en la regiona agado (Esperanto-komunumo de Alp-Adrio); estraranino kaj vicprezidantino de IKUE (de 2003); aktiva en la sfero de la kroataj NROj (i.a. membro de la Konsilio por la evoluo de la civila socio de la kroata registaro 2003-2007). Kiel B-komitatano de UEA ŝi aparte interesiĝos pri: faka agado (plifortigo, evoluo, subteno, kunlaboro); instruado/edukado kaj regiona kunlaboro.

Tomasz Chmielik: en 2007 pasas 35 jaroj de kiam li eklernis la internacian lingvon kaj fariĝis esperantisto. Tiuj jaroj estis plenaj de traduka kaj instrua laboro, ĉiam akompanis lin ĝojo, ke li povas renkonti centojn da interesaj “verdsteluloj”, de kiuj en amika etoso li lernis toleremon kaj estimon por ĉiu homo. En 1989, en Svidniko, estis fondita la eldonejeto LIBRO-MONDO, en kiu ĝis nun li aperigis dekojn da libroj, ĉefe siajn beletrajn tradukojn el diversaj lingvoj. Li ordigis la franclingvajn artikolojn de Edmond Privat, kunlabore kun CDELI (La Chaux-de-Fonds, Svisio), kiujn li eldonis sur 30 000 paĝoj, preparas kun polaj tradukantoj kvinvoluman Polan Antologion, instruas historion de Esperanto-literaturo en Interlingvistikaj Studoj ĉe la Poznana Universitato. Li volus, ke lia voĉo aŭdiĝu en la aferoj de Esperanta kulturo kaj instruado de Esperanto, ĉar sur tiuj agadkampoj li aktivas de jaroj. La Esperanta kulturo, kaj precipe literaturo, estas unika fenomeno kaj bezonas pli grandan prestiĝon. Tial EVA (Esperantlingva Verkista Asocio), kies estrarano li estas, klopodas, ke ekestu Akademio de Literaturo. Tion ni ŝuldas al la forpasintaj koleg(in)oj, por ke iliaj verkoj ne estu forgesitaj. Tion ni bezonas, por ke la nunaj aŭtoroj ekhavu pli indan organizan forumon, kaj nia literaturo disvolviĝu en fervoro de programaj disputoj, kun kritika apogo de ĉiuj legantoj, ke ĝi spronu intereson de la ekstera mondo. Dum la lastaj jaroj plene ŝanĝiĝis la leĝaj kadroj por instruado de fremdlingvoj en la ŝtatoj de la orienta Eŭropo. Ĉiuj ĉi ŝanĝoj tuŝas ankaŭ Esperanton. Ili postulas novajn instruprogramojn kaj modernajn lernilojn por ĉiugradaj kursoj, kaj ni bezonas instruistojn, kies kvalifikojn agnoskos klerigaj instancoj. Kiel lingvo-instruisto, gvidinta ankaŭ multajn kursojn de Esperantaj literaturo kaj historio, li volus kunlabori sur tiu kampo, utiligante siajn profesiajn spertojn. Eldone, prelege kaj verke li deziras pli diskonigi la vivon kaj ideojn de Edmond Privat, por ke ni povu libere ĉerpi el la riĉega heredaĵo, de tiu forgesita pioniro.

Johan Derks (1940) studis teorian fizikon kaj sociologion en Utrecht kaj instruis matematikon dum kvar jaroj en Afriko, anglalingve kaj franclingve. Kiel sociologo li mallonge laboris en Leiden. Lia plej longdaŭra funkcio estis mezlerneja instruisto de matematiko en Nederlando. Johan edziĝis antaŭ nelonge kun esperantistino Svetlana Milanović el Serbujo. Kiel knabo li lernis la internacian lingvon. Post sia studo li ne plu aktivis en la E-movado, sed realiĝis antaŭ 12 jaroj. En 2002 li surprenis la kasistecon kaj poste la sekretariecon en Eŭropa Esperanto-Unio, sed eksiĝis, ĉar li ne trovis la estraran konsenton pri la klopodoj certigi la financadon de Brusela Komunikada Centro. Li estas eksperto pri la raporto “Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko”. Kiel komitatano li insistos pri evoluigado de pli specifa strategio kun apogo sur sciencaj studoj, disvastigado de laborplanoj al la membroj de UEA, asistado al landaj estraroj kaj kreado de interreta membraro de ne-organizitaj esperantemuloj. Li konceptas la movadon “lernanta movado” kaj sin mem “lernanta komitatano”.

István Ertl (1965). Hungaro/franco, loĝas kun esperantistino Fabienne Berthelot kaj tri infanoj en Luksemburgio, tradukas por la Eŭropa Revizora Kortumo. Instruis lingvojn mezlerneje kaj instruas Esperanto-literaturon universitate en Poznań. Laboris eldoneje, radie, kaj ĉe Eŭropa Reto kontraŭ Rasismo. Redaktis la revuojn Opus Nigrum, Internacia Pedagogia Revuo, Kontakto, Esperanto (1992-2001) kaj Libera Folio. Kunredaktas Beletra Almanako. Verkis kaj tradukis ĉ. dek kvin librojn.

En la Komitato li volas daŭre utili laŭ la linioj de sia ĝisnuna mandato kiel komitatano B. Por tio li intencas plu: aktive kaj lojale helpi estraranojn pri siaj kampoj de kompetento: kulturo, informado, eksteraj rilatoj; instigi klaran difinon de la movadstrategiaj kaj lingvopolitikaj principoj kiuj gvidu nian agadon; esplori eblojn de plia demokratiiĝo kaj plijuniĝo ĉe la UEA-decidostrukturoj; kunzorgi ke la Komitato aktivu kiel debatforumo tra la tuta jaro; elinterne sproni la konsciiĝon de la EU-aparato pri niaj lingvopolitikaj ideoj, kaj plu kunlabori kun niaj agantoj eŭrop-nivelaj.

Jukka Pietiläinen (1966), Finnlando. Doktoro pri sociaj sciencoj (2002). Universitata esploristo pri ĵurnalistiko kaj sociaj sciencoj. Laboras en Universitato de Tampereo. Eklernis Esperanton en 1983. Volontulo en CO de UEA somere 1989. Estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) 1988-99, prezidanto 1994-98. Komitatano B de UEA ekde 2004. Nuntempe okupiĝas pri esperantologio, tradukas en Esperanton, aktivas en Vikipedio, verkas popular-sciencan libron pri Esperanto en la finna, prizorgas retpaĝojn de EAF. Movadaj celoj: Necesas plialtigi la pozicion de Esperanto en lingvopolitika diskuto kaj la pozicion de lingva egaleco en la politika vivo ĝenerale. Necesas antaŭenigi esperantologion kiel universitatan fakon, unuavice ne kiel fonton de novaj esperantistoj, sed pro la utilo kiun scienca esplorado povas doni. Esperantlingva vikipedio servu kiel centro por historia kaj terminologia laboroj. Esperanto ne estu (nur) hobia movado, sed serioza politika forto, kiu influas la internacian vivon kaj praktike montras, ke alternativaj solvoj eblas kaj jam ekzistas.

Dediĉi tankaojn al Utafesto en “Bonvenon al Oomoto en 2007!“

De la 11-a ĝis la14-a de aŭgusto 2007: ĉe Oomoto-Centro, Japanujo
献詠歌 Dediĉtankaoj varbataj por “Esperanta Oomoto-Utafesto” 献詠歌

Ĉi-somere, tuj post la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, okazos de la 11-a ĝis la 14-a de aŭgusto internacia amika evento “Bonvenon al Oomoto en 2007!” sub la komuna aranĝo de Oomoto, Universala Homama Asocio (UHA) kaj EPA; por tio la organizantoj bonvenigos ĉirkaŭ 60 esperantistojn el dek kelkaj diversaj landoj en Oomoto-Centroj en Ajabe kaj Kameoka. En ties lasta tago ni solene plenumos en la sanktejo Ĉoosejden (Palaco de Vivo Longa) “Esperantan Oomoto-Utafeston” en Esperanto.

Tiu ĉi utafesto estas festo por pripreĝi pacon kun utaoj dediĉitaj al Mastra Dio, kaj samtempe ĝi estas evento etnografia, en kiu dia afero kaj arto estas kunigitaj; kaj ĝi estis celebrita de fora tempo antikva en vilaĝoj de Japanujo. Sed, de iam post la epoko Kamakura (1192–1333) ĝi ĉesis okazi; poste en la 10-a jaro de Ŝooŭa (1935) ĝi tamen estis restaŭrita kun plia originaleco aldonita fare de la manoj de Majstro Onisaburo Deguĉi, kunfondinto de Oomoto, kiel “Oomoto-Utafesto”.

La utafesto okazas ĉiujare en somero: nombro da utaoj kontribuitaj de tutlandaj kredantoj de Oomoto ĉirkaŭas dekoble-dudekoble la kolonon kun kvar flankoj sur kiuj troviĝas “Jakumoŝinka”, la utao de Dio Susanoo; kaj oni dediĉas sinceran preĝon al Mastra Dio, dezirante realiĝon, eĉ unu tagon pli fruan, de la mondo de “ĉiuj popoloj en konkordo” sur la tero.

Por la ĉi-foja Esperanta Oomoto-Utafesto ni kun plezuro atendas kontribuojn de dediĉtankaoj, esprimantaj realiĝon de la mondpaco, en la lingvo Esperanto, fare de esperantistoj dissemitaj vaste en la mondo, super la muroj kunformaj kaj senformaj, nome ŝtataj, religiaj, etnaj, lingvaj, kulturaj k.a.

Priskribo:

(1) Formo: Same kiel la ordinaraj tankaoj, la varbata tankao estu 31-silaba, nome 5-7-5-7-7 (supersilabo, ekzemple 8 anstataŭ 7 eblas; tamen ne necesas rimi).

Detale pri “Kiel fari tankaojn?”, bonvolu sin turni al la retpaĝoj de Esperanto-Populariga Asocio (adreso malsupre).

(2) Lingvo: Esperanto.

(3) Temoj de dediĉtankaoj: paco, espero, amo (tiuj vortoj mem ne bezonas aperi en unuopaj tankaoj).

(4) Partopreno: ĉiu persono po unu tankao.

(5) Kiel kontribui: sendi tankaon kun la adreso, landnomo, plena nomo (propra kaj familia), retpoŝta adreso. Faks- kaj telefonnumeroj per poŝto en koverto, E-poŝte, fakse, al EPA.

(6) Limdato: nepre antaŭ la fino de majo 2007.

(7) Nominala prijuĝanto: Kurenai Deguĉi.

(8) Ĵurianoj: Jorge Camacho, Tacuo Huĝimoto, Ŝigeki Maeda.

(9) Publikigo de premiitoj: la 14-an de aŭgusto 2007, ĉe la Esperanta Oomoto-Utafesto en la sanktejo Ĉoosejden, ĉe Baiŝooen (Oomoto-Centro) en la urbo Ajabe.

(10) Honorigo kun premio: memoraĵo de Oomoto kun premisumo de tridek mil enoj (Ĉielo); dudek mil enoj (Tero); dek mil enoj (Homo), kvin mil enoj (Akso) estos respektive donitaj al la kvar (4) supralokaj premiitoj.

(11) Eldono de tankaaro: en la tago mem de la festo, la dediĉtankaaro de ĉiuj kontribuintoj estos redaktita broŝurforme kaj donacita al la koncernaj personoj (al la neĉeestintaj kontribuintoj la broŝuro estos poste ekspedita). Cetere, la premiitaj verkoj estos publikigitaj en la revuo Beletra Almanako de la eldonejo Mondial, Novjorko.

(12) Adreso por kontribui: EPA, Tenon-kjoo, Kameoka-ŝi, Kioto-hu, 621-8686 Japanujo. (+81(771)22-5561, 6+81(771)25-0061, : o...@epa.jp; http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/index-es, >EPA.

Beletra Almanako (BA)

Nova literatura periodaĵo, redaktata de Jorge Camacho (ĉefred.), Probal Daŝgupto kaj István Ertl. BA 1 aperos septembre, kun proks. 140 paĝoj, kun kontribuoj de i.a. Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Trevor Steele, Edwin de Kock kaj la premiitaĵoj de la Belartaj Konkursoj de UEA. Mendoj, kontribuoj ktp: www.librejo.com.

Grava tasko por plia rekono al nia movado

Laŭ mia opinio unu el la gravaj taskoj de la landaj asocioj estas havi specife bonajn rilatojn kun la naciaj komisionoj por Unesko kaj la landaj UN-asocioj, sed ankaŭ ĝenerale kun ministeriaj kaj publikaj instancoj.

Precipe pri la du menciitaj organizaĵoj mi havas kelkajn bonajn spertojn. Kiam mi kontaktis la ĝeneralan sekretariinon de la dana komisiono por Unesko post mia elekto kiel landa prezidanto, mi konstatis ke ŝi ne havas informojn pri nia movado, nek pri la rezolucioj de Montevideo kaj Sofio fare de Unesko. Mi tuj sendis al ŝi la menciitajn dokumentojn kaj ni sekve havis tre agrablan kunvenon. Ankaŭ pasintjare mi sendis la rezolucion de la UK en Florenco.

Samtempe mi kontaktis la prezidantinon de la dana UN-asocio, kaj por ŝi estis precipe interesa la rezolucio de la monda federacio de UN-asocioj. La dana UN-asocio estas organizita simile al UEA: ĝi havas estraron kaj komitaton kun duspecaj reprezentantoj de la membroj: unu parto reprezentas la individuajn membrojn, kaj alia parto estas la reprezentantoj de la membraj organizaĵoj, precipe NRO-organizaĵoj, sed ankaŭ kelkaj politikaj organizaĵoj. La ĝenerala kunveno de la UN-asocio okazas nur ĉiun duan jaron, kaj pasintjare ĝi okazis la 11-an kaj 12-an de novembro. Mi partoprenis kiel reprezentanto de nia landa asocio DEA kaj estis elektita kiel membro de la komitato.

Kial mi opinias ke tio gravas? Simple ĉar, se ni volas atingi rekonon ĉe UN kaj Unesko kaj ĉe aliaj instancoj, ni devas esti videblaj kaj devas ankaŭ partopreni en la laboro de tiuj organizaĵoj je landa nivelo. Ĉio grava en UN aŭ en Unesko okazas nur pro proponoj de la landaj reprezentantoj. Pro tio estas esence grave, ke niaj landaj asocioj havu aliron kaj bonajn rilatojn al la naciaj Unesko-komisionoj kaj UN-asocioj.

Nia dana UN-Asocio estas tre bone organizita kaj sendas ofte informojn pri gravaj eventoj, kiel ekzemple pri la nacia socia forumo, kie ni ankaŭ sukcese partoprenis emfazante la lingvan diversecon kaj la lingvajn rajtojn, kaj ni jam komencis prepari nin por la dana socia forumo en 2007.

Ileana Schrøder
Prezidanto de Dana Esperanto-Asocio
Zorganto por UEA pri UN-Unesko-aferoj je landa nivelo

Vojoj al la Homa Digno

Por diskuti tiun temon kunvenis la 8-an de decembro 2006 en Parizo ducento el la 345 Ne-Registaraj Organizoj (NRO-j) de Unesko.

Por UEA ĉeestis Renée Triolle, por ILEI Monique Arnaud. Unesko estis reprezentita de s-ro Massalah (Direktoro pri Internaciaj Rilatoj kaj Novaj Partneroj), Ambasadoro Lakatos (Prezidanto de la Komitato de NRO-j, kiuj reprezentas la socion) kaj Katerina Steunou (el la fako Kultura Diverseco). Ŝi tre bone levis la filozofian demandon pri la homa digno, kiu ekzistas, eĉ se malklare difinita en ĉiuj socioj, atentigante tamen ke malgraŭ ĉiuj streboj de Unesko tro grandskale estas reprezentitaj la unudiaj pensmanieroj el Okcidento. La invititoj (profesoro Filoramo el Torino kaj Yel Liono) substrekis, ke la homa digno estas en la centro de la socio, ke ĝi ne povas estis laŭgrada, ke tiu principo regas eĉ kiam juro aŭ leĝoj forestas, sed restas la risko sin kaŝi malantaŭ la religia kredo de ĉiuj. Mi estas kiu mi estas dank’ al tio, kio ni ĉiuj estas diras bantua saĝo, sed bedaŭrinde manko de afrikaj aŭ aziaj reprezentantoj ne permesis larĝigi la vidpunkton aŭ lumigi ĝin tra aliaj kulturoj. Diversaj NRO-j raportis pri siaj spertoj por veki la homan dignon ĉe minoritatoj (en Latin-Ameriko, malfacilaj aborigenaj knaboj en Aŭstralio k.s.). La konkludo, ke la Universala estas la loka minus la muroj povos esti la moto de plua pripensado, ĉar ŝajnas, ke Unesko volas doni pli da loko al la homaj sciencoj kaj invitas al vera pensado. Certe la esperantistoj povas kontribui: imagu, ke pere de Esperanto ni havigus al Unesko diversajn tekstojn, filozofiajn pensojn, popoleldiraĵojn el la tuta mondo! Ni tiel efike montrus la apartan valoron de Esperanto por la tutmonda kultura diverseco!

Estas reorganizata la TTT-ejo de la NRO-j, en kiuj funkcios 7 komisionoj. UEA bonvenigas du novajn reprezentantojn, Alexandre Kadar kaj Emmanuel Debanne.

Renée Triolle
reprezentanto de UEA ĉe Unesko
t...@wanadoo.fr

Recenzoj

Leginda biografio malgraŭ puĉoj kaj koterioj

Vivo de Andreo Cseh. Ed Borsboom. Hago: IEI, 2003. 313p. 21cm. Ilus. ISBN 9080565121. Prezo: € 18,90

Kiu skribas, tiu restas, diras historiistoj, kaj tiel oni povas klarigi kial ekzemple Edmond Privat estas nuntempe multe pli konata ol aliaj UEA-prezidantoj, kiuj oficis pli longe ol li. Simile restos en la kolektiva memoro verkistoj kiel Julio Baghy kaj William Auld. Alispeca memorindulo estas la hungardevena pastro Andreo Cseh (1895-1979), konata pro speciala metodo instrui Esperanton. La Cseh-metodo ankoraŭ nuntempe estas aplikata kaj instruata, ne nur en Hago (Nederlando), kie nun situas Internacia Esperanto-Instituto. Ĝuste el tiu flanko venis Esperanta biografio de vere elstara nivelo.

Ed Borsboom, docento pri la germana lingvo en Utrecht, estis disĉiplo kaj amiko de Cseh. Jam en 1976 li prezentis biografion pri la Esperanto-laborista gvidanto Lanti. Biografio ja estas kvazaŭ superrigardo pri epoko, sed kun unu homo kiel la centro de interesiĝo. Tiun superrigardon Borsboom lerte donas nun ankaŭ en la Cseh-biografio, situigante la instruiston kaj vojaĝantan propagandiston en la 20-an jarcenton kaj la movadon. Glata, sed ne maleleganta teksto, eble foje kun iom tro longaj citaĵoj, tamen: vera biografio, kiu ne devas timi la komparon kun nacilingvaj verkoj. Oni povas nur rekomendi la aĉeton, kaj deziri ke la arto de Borsboom trafu ankoraŭ plian “viktimon”.

Malgraŭ la ĝuo kiun la leganto havas, necesas mencii ankaŭ kelkajn kritikindaĵojn. Unuavice, historisciencisto bedaŭras ke Borsboom decidis verki sen referencoj. La listo de fontoj, en la fino de la verko, ja estas jam multe pli ol oni trovas ĉe multaj diletantoj-esperantistoj, tamen ĝi neniel povas anstataŭi referencojn kiuj klarigas de kie Borsboom havas siajn sciojn. Due, tro ofte oni time rimarkas: la ĉefa fonto por Borsboom estis Cseh mem, tiel, ke Borsboom vidas multajn aferojn simple tra la neobjektiva, ĉagrena okulparo de Cseh.

Tio havas neagrablajn sekvojn por la verko. Ekzemple, en 1960 la nova UEA-estrarano E.J. Woessink ektraktis la kazon Jakob. Laŭ Borsboom, la eksdirektoro Hans Jakob en 1947 ne transdonis ĉiujn posedaĵojn de UEA (librojn, meblojn, monon). Woessink jurpersekutis, kaj Borsboom juĝas: “La konfisko estis sufiĉe pridubita, eĉ kontestita en la verda respubliko” (p. 272). Woessink sekve suferas tre negativan priskribiĝon ĉe Borsboom — eble pro tio, ke ankaŭ Cseh havis kverelojn kun Woessink. Sed fakto estas: Jakob de 1947 ĝis 1960 sistemece priŝtelis la Asocion, kaj tute ne estis Woessink sola, kiu provis al UEA rehavigi ĝian monon — helpis UEA-direktorino Marianne Vermaas, kiun Borsboom traktis multe pli simpatiece, ĉar ŝi aktivis same kiel Cseh iam en Universala Ligo.

Retorike, Borsboom demandas kial UEA ne uzis la Stelo-monsistemon de Cseh, kaj mem respondas: Ĉar UEA-direktoro Goldsmith volis hegemonii la movadon kaj kontraŭbatalis la influojn de la Cseh-instituto (p. 263). Sed ĉu ne eblas multe pli simple klarigi la aferon, nome ke la Stelo-moneroj ne estis praktikaj?

La plej granda eraro, ĉe kiu Borsboom sekvis sian majstron, estas la prijuĝo de la “stokholma puĉo” de 1934. Laŭ tiu vidpunkto, tiam troviĝis ĉe unu flanko en Esperantio la “malnova spirito”, kiu favoris internaciajn rilatojn, toleremon, la egalan rajton de ĉiuj esperantistoj. La adeptoj estis krom Cseh ankaŭ Privat, Stettler kaj Karsch, do la gvidantoj de UEA ĝis 1934. Ĉe la alia flanko staris la “nova spirito”, kiu transprenis “sloganojn de ŝovinismaj naciistoj”. La “ĉampiono de la nova spirito” estis Robert Kreuz, kiu laŭ Borsboom volis centralizi kaj regi la movadon. La sekvo: “puĉo”, “palaca revolucio” en la kongreso de 1934, kun la forpuŝo de Privat kaj Cseh (p. 148-150).

Borsboom prezentas kvazaŭ batalon inter bono kaj malbono, en kiu fine venkis la malbono — la “koterio de Kreuz, Dietterle, Merchant kaj Vogt” (p. 100). Dietterle estis laŭ la biografio “ne amiko de Andreo Cseh pro lia didaktika sukceso”. Ĉu Dietterle vere estis nur enviulo, aŭ ĉu la plendoj de Dietterle — ke la Cseh-metodo kaŭzas nur mallongan entuziasmon, sed ne kreas multajn novajn esperantistojn — ne trovis pli vastan eĥon en Esperantio? Similan opinion havis Hans Jakob, tiu apostolo de la “malnova spirito”. Borsboom riproĉas al Anton Vogt ke li estis membro de la Hitler-partio — tio certe ne estis laŭdindaĵo, sed ĉe Vogt oni almenaŭ ne trovas tiujn antisemitismajn eldirojn, kiujn faris Jakob kaj Stettler. Vogt en 1933, en letero al Jakob kaj Kreuz, eĉ principe laŭdis la Cseh-metodon.

Borsboom foje ankaŭ kritiketas sian idolon. Tamen: Tiel nigra-blanka la movado ne estis, kiel (i)li prezentas ĝin al ni. UEA-kunlaborantoj kiel Goldsmith kaj Woessink ne meritas tian postmortan publikan ekzekutiĝon. Sed la problemo estas pli profunda ol la Cseh-emo de Borsboom (aŭ la inklino de ĉiu ajn biografo al la biografiato): al nia historiografio ankoraŭ mankas matureco kaj la bazaj verkoj kaj helpiloj. Tiel longe, kiel ne ekzistas taŭgaj tutprezento kaj nova enciklopedio, restos tre malfacile rekonstrui la vivon de esperantista historiulo sen sekvi ties antaŭjuĝojn. La defio estas al la movado, ankoraŭ pli substance subteni la Esperantan historiografion.

Ziko van Dijk

Poemkolekto nur parte sukcesa

Trilingva landlim’. Frontera trilingüe / Trilingual Borderland. Peter Browne. Thaumiers: LKK, 2005. 32 p. 15cm. ISSN 03985822. Ilus; trilingva (E, hispana, angla). Suplemento al La Kancerkliniko. Prezo: € 4.80

Naskiĝinte en Teksaso, Peter Browne (aŭ Petro Braŭn, 1957) parolas kaj verkas flue en la angla, en Esperanto kaj en la hispana, kiun li instruas universitate proksime de la uson-meksika landlimo. De li jam aperis en Esperanto la mem-eldonaj Amerika skizlibro (rakontaro, 1996) kaj Vagabonde (poemaro, 1998), kiujn mi ne konas; kompense mi tralegis tri poemlibrojn liajn en la hispana lingvo, kiujn antaŭ pluraj jaroj li donacis al mi (tia nia mondeto!), plus multajn el liaj poemoj aperintaj en diversaj revuoj, ĉefe en Fonto.

Ĉi-foje li prezentas 30-paĝan poemareton en la samaj tri lingvoj. Oni povus sin demandi ĉu temas pri tradukoj el unu el ili en la aliajn du, ĉu pri plurlingva verkado. La Esperantajn versiojn mi nomus tradukoj, ne nur ĉar almenaŭ duono el tiuj poemoj jam aperis en la menciitaj hispanlingvaj volumoj (de 1996-1997), sed ankaŭ ĉar la versoj en Esperanto sonas malpli flue kaj poezie ol tiuj en la hispana (pri la angla mi preferas ne juĝi). Ne nur kiel sonas versoj laŭvorte tradukitaj, sed ofte ankaŭ eĉ malpli precize, al kio kontribuas ekzemple la ne plu surpriza emo de Browne prefiksigi sufiksojn.

Oni komparu la verson malgraŭ ties fika eg-petrolo kun la alilingvaj with all his bloody petroleumcon todo su puto petróleo; solvo simila al kun sia tuta merda petrolo impresus pli trafe kaj nature.

Ĉi poemareto nur parte kaj supraĵe montras poeton atentinde latentan. Pli vasta kompilo de liaj esperantlingvaj poemoj (prefere post fundaj revizio kaj eĉ reverko) montrus pli diverse kaj intense la verkistan emon de Browne al i.a. pejzaĝoj kaj homoj translimaj; al senfinaj pratempoj kaj praspacoj; al la nuntempa usona politiko; al la (por gringo*) ekzota belo de certaj meksikaninoj...

* Gringo — alnomo al fremduloj loĝantaj en la hispanida Ameriko; ĉefe aplikata al usonanoj.
Jorge Camacho

Bela aldono al literatur-scienca verkaro

“Pli lume la mallumo zumas...” Stilfiguroj en la poezio de esperanto. Till-Dietrich Dahlenburg. Novjorko: Mondial. 2006. 22cm. 215 paĝoj. ISBN 9781595690579. Prezo: € 19,20

Preskaŭ ok jardekojn post la unua eldono de Parnasa Gvidlibro aperis libro, kiun oni povas konsideri kiel esploron de pliaj flankoj de poezia stilo. La libro de Kalocsay kaj Waringhien pritraktas metrikon kaj fiksformajn poemojn, la libro de Dahlenburg retorikajn terminojn, kiuj koncernas specialajn uzojn de lingvo, ofte konstateblajn en poemoj. Granda parto de tiaj terminoj devenas de klasikaj kaj renesancaj teoriistoj, kaj povas esti rigardataj kiel arkaikaj. Kvankam iuj supozeble emus konsideri ilin specialista ĵargono, malmulte rilatigebla al la poezio de nia tempo, tio ne malplivalorigas ilian enhavon el la vidpunkto de interesitoj pri subtila klasifiko de la diversaj eblecoj de lingva uzado. Menciinda estas ankaŭ alia diferenco inter la du libroj: La Parnasa estas ja gvidlibro por poetoj, spite la diron de Waringhien en la antaŭparolo de la unua eldono, ke li ne intencas “instrui al la poetoj ilian metion”; Dahlenburg diras en sia antaŭparolo, ke lia libro rezultas el lia “pasinta profesia instruista laboro”, ke li deziras, ke la kolekto “utilu kiel instigo al pli profunda okupiĝo pri poeziaĵoj”. Li celas do legantojn de poezio baze de siaj propraj spertoj en instruado. Por tion emfazi, li uzas ekzemplojn el la Esperanto-poezio, originala kaj tradukita, tiel ke la kolekto prezentas ne nur difinojn de terminoj, sed ankaŭ ne malgrandan antologion de poemoj.

La terminoj listigitaj kaj difinitaj en la libro estas 155, el kiuj 49 estas esperantigoj faritaj de Dahlenburg mem surbaze de germana faklibro, Lexicon der Sprachkunst de J. Dominik Harjung (2000). Kvar indeksoj pliutiligas la libron: klasigo de terminoj laŭ ĝeneralaj nocioj; listoj de la poetoj kaj tradukintoj de la ekzemplo-donaj poemoj; etimologiaj interligoj de terminoj kun la ĝenerala leksiko de Esperanto; kaj terminara listo kun ekvivalentaj nomoj en la germana lingvo.

Difino de retorikaj figuroj ne estas simpla kaj ja subtila afero. Neniel eblas krom supraĵe kaj etkvante pritrakti en mallonga recenzo la difinojn prezentitajn de la kompilinto. Ĝenerale ili estas klaraj, sed okaze tamen eble ne sufiĉe distingaj inter si. Nu, supozeble tio ne estas facile farebla, stilfiguroj ofte similas. Ekzemple, la diversaj figuroj listigitaj sub la ĝenerala superskribo ripetado unuavide ne montras klare art-efikan diferencon: batologio (mekanika ripetado), ciklo (strofkomenca kaj stroffina ripeto), duplikacio (milde, milde), epanalepso (aliloka ripeto), epanodo (ripeto en inversa ordo), epibolo (aliloka frazripeto), epizeŭkso (tondro, tondro, tondro), homeomezo (strofmeza vortripetado), ktp. Finfine, la plej distingaj leksikaj ripetoj estas efektive nur tri, kompreneble klare difinitaj en la libro: anaforo (ripeto de vortoj komence de sinsekvaj frazoj), epistrofo (ripeto fine de frazoj) kaj simploko (ripeto komence kaj fine). Ĉio cetera estas ia ludo por teoriistoj, interesa ludo, agnoskinde, laŭ la formulo: “Pejzaĝo estus malmulte valora, se ĝi ne havus nomon”.

Diversfontaj difinoj de retorikaj terminoj povas ankaŭ iom diferenci, se nur subtile. Ni prenu kiel ekzemplojn kelkajn difinojn de la termino epanalepso. La difino ĉe Dahlenburg estas “ripeto de vorto aŭ vortgrupoj en alia loko de la frazo aŭ verso sen ia ajn ŝanĝo de la signifo, cele al la daŭrigo de la penso”. W. Nash en Designs in prose: a study of compositional problems and methods (1980) difinas ĝin simple kiel ripeton de komenco kaj fino de linio aŭ frazo. J.A. Cuddon, en A dictionary of literary terms (1979), difinas epanalepson kiel ripeton de vortoj post intermetitaj vortoj por emfazo aŭ eble por esprimo de emocio G.N. Leech en Linguistic guide to English poetry (1969) difinas tiun figuron kiel specon de duobla ripeto inkludanta paralelismon. Tiuj difinoj ja havas komunan kernon, tiun de ripeto, sed ankaŭ iom diferencajn emfazojn. La difino de Leech akcentas paralelismon, Cuddon emfazon kaj emocion, Dahlenburg la neŝanĝitan signifon de la koncerna vorto. Lia ekzemplo el Baghy ja tion atestas per la ofta ripeto de la vorto plore kun sekvanta adverbo: plore kaj plende, plore korfunde, plore korvunde, plore langvore, plore stertore, ktp. Sed ĉar la ripetita vorto plore ĉiam aperas fronte de linio oni verŝajne povus nomi tion ankaŭ anaforo, kaj la malsamaj, sed ĉiam samformaj adverboj, elvokas paralelismon. Efektive la tuta afero de ripetado estas ja komplika, ĉar abundas la variaĵaj eblecoj de leksikaj kaj gramatikaj ripetoj, formalaj kaj paralelismaj. Tio montriĝas klare en Indekso I, kie 35 terminoj estas listigitaj sub la ĝenerala kapvorto ripetado. Tamen mankas diversaj figuroj de ripetado, ekz-e antanaklaso, diakopo, diaforo, epergeso, por nomi nur kelkajn. La listo ŝajnas longigebla preskaŭ senfine, fakte ne havas multan sencon provi elĉerpi la potencialon.

Por mencii alian ekzemplon de senca interkroĉiĝo de terminoj: adinaton (lat. impossibilia) mi preferas rilatigi pli al speco de hipotezo ol al parafrazo. La donita ekzemplo Sonas sunhorloĝ’ esprimas ja neeblaĵon, sed pli atestas konfuzon de perceptoj, fakte temas pri sinestezio, simile kiel “pli lume la mallumo zumas”. Klaran adinaton kiel neeblaĵon oni trovas ekz-e en jena citaĵo el traduko de John Francis (en Angla antologio) de fama poemo de Andrew Marvell, Al sia pudora amatino: “... Ekde de l’ Diluv’ mi amus vin / kaj vi rifuzus kun obstin’ / ĝis konvertiĝ’ de l’ Judoj”.

Al la difino de anominacio: “frapa simileco de vortoj, etimologie ne parencaj” ŝajnas aldoninda jenaĵo, eble aparte: Ŝanĝo de litero aŭ literoj en vorto por elvoki mokan aŭ malrespektan kontraston baze de la koncerna vorto. Ekzemploj el La Infana Raso de Auld povus bone servi ĉi tie: “Laŭ gonoraloj, la milit’ necesas / nu, kunpremeble, ĉar per ĝi inspezas / tiaj fraponoj, kaj hakiras gloron ...”

Du terminoj, hajto kaj keningo devenantaj el la praĝermana poezia poetiko, plej esence el la antikvaj islandaj poemoj de la versoformo drottkvœtt, bezonas apartan komenton. Keningoj, isl. kenningar, sing. kenning, estas kunmetitaj vortbildoj de metafora kaj mitologia naturo; hajtoj, isl. heiti, estas pure poeziaj sinonimoj, vortoj apartenaj nur al poezio kaj ne aperas en la ordinara lingvo. La ekzemploj donitaj sub tiuj terminoj, “mortiga ŝtalo” por glavo aŭ io simila, ne taŭgas kiel ekzemplo de kenning, nek “ĉielo” kiel ekzemplo de heiti. Fakte nek kenning nek heiti troveblas en la Esperanto-poezio, kaj ja ne en la moderna poezio ĝenerale. Ilia inkluzivigo en la terminaro ŝajnas superflua, krom per akompanaj literaturhistoriaj klarigoj.

Nuntempa poezio ne estas retorike orientita. Trovi trafajn ekzemplojn en la Esperanto-poezio pri diversaj stilfiguroj tial verŝajne ne estis senproblema afero. Multaj ekzemploj el tradukoj tion atestas. Ekzemple eŭfemismon oni kontentige konstatas en traduko el angla 17-jarcenta poeto (fare de John Francis), sed apenaŭ same klare en ekzemplo elektita el poemo de Auld. Mi tamen volas diri, ke la aman sindediĉon, kiun la kompilinto montras al la nia poezio, serĉante tie taŭgajn ekzemplon, mi alte estimas.

Ĉi tiun studindan libron de Dahlenburg oni bonvenigu kiel meritan aldonon al la ankoraŭ iom magra literatur-scienca verkaro en Esperanto. Gravas ankaŭ, ke la libro aspektas bele, kiel ja kutimas la eldonaĵoj de Mondial.

Baldur Ragnarsson

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.org/

Martin Ljubin: Fabriko

Kun siaj nigraj kamentuboj, gratantaj plumbon de la nuboj,
ĉiame same la fabriko minace staras antaŭ ni.
Ĝi estas nia malamiko, en kiu — scias ni — mortigo
atendas nin — malriĉajn sklavojn de l’ ora kaj senkora di’!

El ŝtono kaj el fer’ malvarma forĝita estas ĝia karno.
Neniam ĝin vibrigis vivo, neniu ĝojo tuŝis ĝin.
Senŝanĝe, apatie mutas, kaj kvankam vivojn ĝi englutas,
neniam ĝi fariĝis sata, de ĝi neniu savis sin!

Ho, kiom multe da doloroj, ho, kiom da rompitaj koroj,
da veaj plendoj silentiĝis en la fabrika kruda bru’!...
La radoj de l’ maŝinoj tie muelis ilin apatie
kaj per oleo — homa sango — ŝmirite sin turnadas plu.

Neniam helpa kri’ kaj plendo elvokis ĝian varman senton,
ĉar la fabrika fera koro kaptita estas de Sinjor’.
Kaj glutos sklavojn la fabriko, kaj kaŝos sin en ĝi mortigo
ĝis kiam fine ĝin lumigos la flam’ purpura de l’ Aŭror’!

Marin Ljubin estas la pseŭdonimo de Asen Grigorov (1903-1985), bulgara oficisto, tre aktiva en la laborista revolucia movado antaŭmilita. Li publikigis poemojn (“Ruĝa Aŭroro”, 1930), novelojn (“La himno”, 1931) kaj diversajn porpacajn tekstojn (“Gardu la pacon!”, 1980). En liaj verkoj la porsocialisma retoriko ofte soras al sincera partopreno en la homa malfeliĉo de la plej malaltaj sociaj klasoj.

Loke — fake ...

NEDERLANDO: Kadre de la simpozio “Perspektivoj pri Esperanto”, kiu okazis sabate la 3-an de februaro, prelegis Wim Jansen (Vorton post vorto tra la historio de Esperanto), Petro De Smedt (Vortaraj Perikloj*), Ziko van Dijk (Problemoj de la Esperanto-historiografio) kaj Gerrit Berveling (Esperanto kaj ĝia kulturo). Fine de la simpozio kaj por konkludi, okazis ronda tablo sub la gvidado de Ed Borsboom. La simpozio okazis en la Andreo Cseh-Domo, sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto kaj al ĝi aliĝis 21 personoj el Belgio, Meksiko kaj Nederlando.

* Ne familio de Periklo laŭ PIV, sed latinismo = riskaj travivaĵoj, danĝeroj.
Atilio Orellana Rojas

GERMANIO: Laŭ invito de Interkultura Centro Herzberg (ICH), la prezidanto de UEA d-ro Renato Corsetti, de la 12-a ĝis la 14-a de marto oficiale vizitis Herzberg Harz, unuanime proklamitan de la urbestraro “La Esperanto-urbo”. La urbestro Gerhard Walter kunvokis en la urbodomo honore al la vizitanto specialan laborkunsidon kun akcepto, en kiu partoprenis kaj la lokaj skabenoj kaj la gvidantoj de ICH. La urbestro konfirmis pluan subtenon de la urbo al la internacia agado de ICH, dum la prezidanto de UEA emfazis varman apogon de UEA al la agado de ICH. Post la kunsido, la urbestro regalis la esperantistan delegacion per tagmanĝo kaj samtage ĉeestis kun diverspartiaj politikistoj alian plurhoran kunvenon en la sidejo de ICH. La loka gazetaro substrekis, ke la centro akiris grandan reputacion pro siaj sukcesoj rilate al publika apliko de la internacia lingvo en la urbo, ĝemeligita al Góra (Pollando).

Esperantologia konferenco en Jokohamo

Estas jam tradicio, ke en la kadro de Universala Kongreso okazas esperantologia konferenco.

Ĝi celas esti forumo por la diskonigo de esploroj en interlingvistiko kaj esperantologio; ĝi ne volas esti nur interŝanĝo inter fakuloj, sed estas direktita ankaŭ al la esperantista publiko. Restas ankoraŭ multo esplorenda pri internacia lingva komunikado, pri planlingvoj kaj — aparte — pri Esperanto kun ĝia komunumo por havi pli bonan, science bazitan fundamenton por niaj klopodoj kaj argumentoj.

La temo de la esperantologia konferenco kadre de la UK en Jokohamo estas Aziaj kontribuoj al esperantologio. Ni aparte invitas japanojn, ĉinojn kaj koreojn anonci sin kaj submeti la ĝisnunan rezulton de siaj studoj pri lingvaj, literaturaj kaj movadhistoriaj aspektoj de Esperanto. Se via aktuala esploro ne havas rektan rilaton al la ĉeftemo de la ĉi-jara esperantologia konferenco kaj vi tamen volas nun proponi referaĵon pri ĝi, bonvolu konsiliĝi kun ni.

Bonvenaj estas ankaŭ junaj esplorantoj, kies magistriĝa aŭ doktoriĝa tezo teme rilatas al Esperanto aŭ interlingvistiko. Ni planas eldoni la aktojn de la konferenco. La Estraro de CED, kiu aŭspicias la konferencon, inter la altkvalitaj kontribuoj elektos la plej bonan por eventuala aperigo en la socilingvistika revuo Language Problems and Language Planning.

Interesatoj sin anoncu ĉe d-ro Ulrich Lins (u...@gmx.net).

En 2008 UEA estos 100-jara. Por identigi aktivaĵojn okaze de tiu festo, UEA invitas partopreni en

KONKURSO PRI JUBILEA SIMBOLO

La simbolo emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj. Ĝi estu elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike. Ĝi estu unukolora aŭ plurkolora sed ankaŭ unukolore uzebla.

La simbolo estos uzata nur lige kun la jubileo de UEA kaj ne anstataŭos la ĝeneralajn movadajn simbolojn (verda stelo, simbolo de la Jubilea Jaro 1987 k.a.).

Rajtas partopreni ĉiuj, ankaŭ ne-esperantistoj. Oni rajtas sendi pli ol unu konkursaĵon.

La gajninto ricevos premion de 500 eŭroj. La rajtoj pri la premiita konkursaĵo, inkluzive de ĝia eventuala adapto, apartenos al UEA. Pri la aljuĝo decidos la Estraro de UEA.

Oni sendu la konkursaĵojn ĝis la 30-a de junio 2007 al Universala Esperanto-Asocio, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando; aŭ rete al s...@co.uea.org.

Kvina Nitobe-Simpozio okazos en Tokio

Ekde la unua en Prago (1996), ĝis nun diversloke okazis kvar Nitobe-simpozioj pri internacia lingva politiko, kiujn organizis Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED) pri la Monda Lingvoproblemo kunlabore kun lokaj institucioj ŝtataj aŭ universitataj.

La 2-an kaj 3-an de aŭgusto 2007, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Jokohamo, okazos la 5-a Nitobe-simpozio unuafoje en la naskiĝlando de Nitobe. Gastiganto estas la Eŭropa Instituto de la Sophia-Universitato en Tokio. Kunorganizas CED kaj Japana Esperanto-Instituto.

La temo estas: Eŭropaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo. Kvankam la simpozio ne rekte rilatas al la UK, evidente la temo rilatas al la kongresa temo: Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto. La simpozio celas kunvenigi fakulojn por diskuti eblecojn de lingva politiko en Azio fronte al tutmondiĝo.

Informoj pri la simpozio: http://www.info.sophia.ac.jp/g-areas/nitobe2007.htm.

Pri pasintaj simpozioj vidu: http://eo.nitobe.info/pri/nitobe-simpozioj.php

Kimura Goro Christoph

Tra la mondo

Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo

Esperanto impone aperis en la 23-a Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo.

La foiro okazis dum tuta semajno (18-23 feb 2007) en la plej prestiĝa konferenca kaj kultura centro “Binjanej Hauma”. Ĝi estas granda evento, okazanta regule ĉiun duan jaron ekde 1963 kaj altiranta milojn da vizitantoj. Esperanto aperis en la foiro unu fojon en la pasinteco, en 1999, antaŭ la 85-a Universala Kongreso okazinta en Tel-Avivo.

En la ĉi-jara foiro (http://www.jerusalembookfair.com/main.html) prezentiĝis pli ol 1 200 eldonejoj kaj institucioj. Grandega halo estis rezervita por fremdlingvaj libroj, kie ekspoziciis eldonejoj de pli ol 40 landoj kaj lingvaj-kulturaj institucioj el la tuta mondo. En tiu internacia salono estis reprezentata ankaŭ la internacia lingvo. Esperanto-Ligo en Israelo luis grandan pavilonon, kie estis eksponataj centoj da Esperanto-libroj, gazetoj kaj kompaktdiskoj, scienca kaj faka literaturo, turismaĵoj, vortaroj kaj lernolibroj. Sur la bretoj de la pavilono, kiu portis la oficialan titolon “Esperanto — la internacia lingvo”, la vizitantoj povis impresiĝi de la Biblio kaj Korano apud Don Kiĥoto kaj La Eta Princo, ABZ de Amo apud Asteriks, Jarlibro de UEA apud Esperanto en Perspektivo. Ili povis aŭskulti Esperantan muzikon, “gustumi” diversajn komputilajn kursojn kiel “Lernu!” kaj aŭskulti retajn elsendojn de Radio Polonia, pere de du komputiloj, retkontakto kaj laŭtparoliloj.

La Esperanta pavilono fariĝis unu el la plej aktivaj kaj multe vizitataj en la internacia halo, aparte dank’ al la abundo da materialo kaj viglaj deĵorantoj.

En la pavilono deĵoris ĉiutage almenaŭ 2-3 esperantistoj, de la 10-a matene ĝis la 22-a nokte. Sume volontulis 13 aktivuloj. Multaj aliaj esperantistoj vizitis la foiron. La pavilonon vizitis ĉirkaŭ mil homoj, multaj ricevis informilojn pri Esperanto kaj E-kurso en Jerusalemo (kiu malfermiĝis la sekvan semajnon) kaj pluraj aĉetis elektronikan hebrean kurson aŭ la unuatagan koverton de la ĵus emisiita israela poŝtmarko okaze de la 120-jariĝo de Esperanto. Kvankam komerco ne estis la ĉefa celo, la vendoj de esperantaĵoj dum tiu semajno sumiĝis je centoj da eŭroj.

Ĉiutage estis en la foiro riĉa kultura agado. Merkrede prelegis la fama Israela verkisto Amos Oz (aŭtoro de Rakonto pri Amo kaj Mallumo), kiu prezentis sian novan novelon baldaŭ aperontan. Amri Wandel, kiu antaŭ sep jaroj invitis Oz al la honora komitato de la UK en Tel Avivo, renkontis lin post la prelego kaj donacis al li la israelan kompaktdiskon Bonvenu Paco. Oz ankaŭ subskribis la unuatagan Zamenhof-koverton.

Ĵaŭdo la 22-a de februaro estis la kulmino de Esperanta agado en la foiro: tiam okazis publika prelego de Amri Wandel (sur la suba foto), la ĉeforganizanto de la pavilono, pri Zamenhof kaj Esperanto: la historio de la internacia lingvo, altirinta 40 vizitantojn kaj 10 esperantistojn. La prelego aperis (kaj ankoraŭ videblas) en la oficiala retejo de la foiro kaj estis krome reklamita per flugfolioj disdonitaj de niaj deĵorantoj en la foiro. Ĝi daŭris pli ol unu horon. Krome, intervjuoj kaj raportoj aperis en reta elsendo (en kvar lingvoj), en la juda usona ĵurnalo World Jewish Digest kaj en longa raportaĵo ĉe loka televido.

Pli frue Wandel partoprenis publikan konferencon pri la kampanjo “Reskribo de la Biblio” (http://www.bible-valley.org), kiun inaŭguris Ŝimon Peres kaj ministrino pri eksteraj aferoj en la unua tago de la foiro, skribante verson en Esperanto el la libro Jesaja. Sekve li diskutis kun Amos Rolnik, la direktoro de la projekto, la eblon lanĉi kampanjon “Reskribo de la Biblio en Esperanto”.

Resume, la publiko montris grandan interesiĝon pri la Internacia Lingvo. La aktiva prezentado de Esperanto en unu el la prestiĝaj kulturaj aranĝoj kreis informadan impeton, kiu espereble daŭros en la proksimaj jaroj.

Amri Wandel

Interlingvistika sesio en nova loko

La kvara sesio (27.01-02.02.2007) de la nuna grupo de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj (Universitato Adam Mickiewicz, Poznań, Pollando) okazis en nova loko (Collegium Novum), kien translokiĝis la Lingvistika Instituto de UAM. 17 gestudentoj el 10 landoj (Germanio, Francio, Italio, Irano, Kroatio, Litovio, Pollando, Slovakio, Slovenio, Ukrainio) partoprenis la prelegojn kaj ekzamenojn kun daŭra interesiĝo.

Aleksander Korĵenkov prelegis pri la historio de la Esperanto-movado, aldonante novajn informojn al la materialo de sia libro. Prof. Aleksander Melnikov (kiu habilitiĝis per ruslingva verko pri lingvokulturologiaj aspektoj de planlingvoj) gvidis kurson pri pragmatiko kaj lingvokulturologio. Li prezentis multajn amuzajn ekzemplojn pri la lingva personeco de tipa esperantisto. Tiklajn demandojn de Esperanta gramatiko (kiel vortfarado, evoluo de Esperanto, ekzisto de frazeologio kaj lingvotavoloj, seksismo en la lingvo ktp.) kaj leksikografion traktis Ilona Koutny. Ankaŭ Zbigniew Galor kontribuis per prelego pri lingvo kaj socio. Marc Bavant (akademiano) alparolis pri terminologia agado kaj proverbaro.

Meze de la semajno okazis la kutima komuna vespero kun kantoj de Suzanna Kornicka kaj dancado. Post la plenŝtopita semajno, parto de la kursanoj vizitis Malbork, kie ili spertis interesan gvidadon tra la fama kavalira kastelo kaj vespere la gastamon de la lokaj urbaj instancoj.

Ilona Koutny

Fervojistoj fervore skiis en Rumanio

Inter la 17-a kaj 23-a de februaro 2007 okazis la tradicia Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno (IFES) en Azuga, Rumanio.

La aranĝon, kiun partoprenis 23 esperantistaj fervojistoj el Aŭstrio, Belgio, Danio, Hungario kaj Rumanio, organizis la prezidantino de la Rumana Esperanto-Fervojista Asocio Rodica Todor, kun la gekolegoj de Braŝovo, Bukareŝto kaj Ploieŝti.

Sabate okazis interkona vespero kaj dimanĉe la partoprenantoj promenis tra la urbeto Azuga, bela ripozloko en la Valo de Prahova, situanta inter la montoj, kovrita de ĉiam verdaj arbaroj. Oni vizitis la iaman famkonatan fabrikon de ĉampano Rhein, funkciantan ekde la jaro 1892, kiu provizis per ĉampano la reĝan familion. Ĉi tie oni eksciis pri la fabrikadprocezo de la ĉampano kaj en gaja etoso gustumis la plej altkvalitajn ĉampanojn. Posttagmeze okazis skikonkurso, kiun gajnis Silvia Pura el Rumanio kaj Ben Indestege el Belgio. Martin Stuppnig enmanigis belajn pokalojn donacitajn de la urbestro de lia aŭstria loĝloko kaj de Johann Geroldinger, “la patro” de IFES.

Sekvis la tradicia karnavalo, dum kiu oni admiris belajn kostumojn de geĉinoj, orienta geedza paro, tataro kaj dancistino en kabareto, kantisto el Meksiko, la grupo Abba k.a. La unuan premion oni atribuis al la fervoraj gekantistoj de Abba: Gabriella Tibuleac, Rosmarie Macarie, Rodica Kraila, Alexandru Ţibuleac. La duan al la ĉinino Enikő Teghiu.

Lunde okazis tuttaga ekskurso al Braŝov, kie, post vizito de la urbo, la partoprenantoj renkontis E-kursanojn en la Kulturdomo “Reduta”. Marde, dum la dua tuttaga ekskurso, oni vizitis la fortikaĵon Raŝnov, la Kastelon Bran (kies nomo estas ligita al Drakula) kaj la faman ripozlokon Poiana Braŝov, kie en dakstila restoracio (dakoj estas prauloj de la rumana popolo) oni gustumis tradician vinon aŭ brandon boligitajn kun spicaĵoj. Vespere Aurora Bute kaj Rodica Todor prezentis al la eksterlandanoj la gastigantan landon Rumanio kaj Martin Stuppnig instruis kvin tibetajn ritojn, kiuj helpas al homa sanstato. Ĵaŭde oni skiis en Predeal, alia fama ripozloko, kaj la neskiantoj ekskursis tra la arbaro, sur neĝa vojeto. Vendrede la partoprenantoj forlasis la belan urbeton Azuga kaj reveturis hejmen, espereble kun belaj memoroj pri vintra semajno en montara regiono de Rumanio.

Aurora Bute

Forpasoj

Wilfrid G. Atkinson (1922-2006) mortis la 30-an de decembro en Londono. Li prezidis la Londonan E-Klubon 1957-62, longe gvidis ĝian ĥoron kaj estis ĝia honora vicprezidanto. Li estis sekretario de LKK de la 74-a UK en Brajtono en 1989. Malfeliĉe li ne vidis la aperon de sia libro Relativeco per bildoj (2007) pri la teorio de Einstein.

May Bijleveld (1910-2007) forpasis la 18-an de februaro en Rio-de-Ĵanejro. Ŝi esperantistiĝis 20-jara en Nederlando kaj sekvis kurson de Andreo Cseh. Edziniĝinte kun brazilano, kiun ŝi ekkonis en la Londona UK en 1938, ŝi ekloĝis en Brazilo. Ŝi estis Cseh-instruisto, fakdelegito pri instruado kaj agema informanto. Bijleveld realigis vojaĝantan ekspozicion, kiun vidis centmiloj da vizitantoj tra Brazilo. Ŝi iniciatis ĉeeston de Esperanto en la monda media konferenco en Rio en l992, kie la budo de UEA havis milojn da vizitantoj kaj kies rezolucio rekomendis al NRO-j disvastigi Esperanton “adoptotan kiel duan lingvon por ĉiuj popoloj”.

Marcel Devillez (1941-2006) forpasis en Charleroi (Belgio), kie li estis longe fakdelegito pri vendotekniko.

D-ro Viktor Petroviĉ Grigorjev (1925-2007) mortis la 9-an de februaro en Moskvo. Li estis fakulo pri poezia lingvistiko kaj membro de Akademio de Esperanto 1977-86.

Sándor Kovács (1927-2006), fervoja inspektoro, iama fakdelegito pri uzinaj kontaktoj, forpasis la 10-an de oktobro en Budapeŝto. En 1988 Hungara E-Asocio distingis lin per sia honorinsigno.

Edward Philip Ockey (1913-2006), em. havenoficisto, mortis la 21-an de novembro en Lydbury North (Shropshire, Britio). Li estis membro de UEA ekde 1941 kaj preskaŭ same longe delegito kaj fakdelegito pri bibliografio, genealogio kaj mormonismo. Liaj plej gravaj verkoj estas Akademia vortaro-radikaro: konkordanco de Fundamento de Esperanto (1978), kaj Bibliografio de vortaroj (1982; TTT-versio parte ĝisdatigita de G. Sutton, 2002). Sian grandan librokolekton Ockey donacis al UEA.

Renato Pennazio (1932-2006), delegito en Trofarello (Italio), mortis en decembro.

Prof. d-ro Kiril Petkov Popov (1922-2007), sekciestro en la Medicina Akademio de Sofio, mortis la 24-an de februaro en Sofio. Li estis vicprezidanto de Universala Medicina E-Asocio 1983-2000 kaj redaktoro de ĝia Medicina Kuriero 1988-94. Li kunredaktis La medicino dum 1300-jara historio de Bulgario (1981) kaj Sanfavora vivmaniero (1991). Popov, kiu estis komitatano de UEA 1989-98, aperigis siajn movadajn rememorojn en La plej granda fenestro (1992). Sub la pseŭdonimo Papaver li aŭtoris la poemaron Sub la ĉielarko (1994).

Margarethe (Greta) Stoll (1912-2007), svisdevena em. aktorino, forpasis la 10-an de marto en Beogrado. Ŝiaj originalaj poemoj aperis, krom en revuoj, en Reeĥoj: jugoslavia poemaro (1961) kaj fine en ŝia propra volumo Miozoto (2006). Ŝiaj tradukoj aperis en Antologio de la moderna bosnia-hercegovina novelo (1989), Antologio de la serba parola literaturo (1991) kaj Antologio de la serba poezio 1200-2000 (1998).

István Temesi (1925-2006), multjara fakdelegito pri fervojoj, forpasis la 26-an de septembro en Miskolc (Hungario). Li estis aktivulo de la hungara fervojista movado kaj de la movado en Miskolc. Post la repermeso de E-agado en 1956 li fondis la bultenon Verda vojo, kiu tiutempe estis la sola E-gazeto en la lando kaj kiun li redaktis dum pluraj jaroj.

Diference al la nekrologo pri Erich Seidemann (marto, p.70) ni ĝustigas, ke li estis sekretario de Herber Wehner, dum tiu ĉi estis membro de la saksa parlamento, ĝis 1933. Pli frue ili kune transiris de anarkiismo al komunismo.

Migrante

ĝui la montaran ĉirkaŭaĵon, travivi la naturon je alteco de 2 500 metroj super la marnivelo. Tio eblas por familioj, grupoj aŭ unuopuloj ĉe la Albert-HEIM-Kabano de la Svisa Alpa Klubo.

Krom tio

montgrimpi — skiadi por komencantoj kaj spertuloj.

Trovu informojn kaj ĉion sciindan en Esperanto ĉe www.albert-heim-huette-sac.ch

KONTAKTO kun la mondo!

KONTAKTO estas la plej vaste legata junuleca revuo pri landoj, popoloj, kulturoj, socio kaj politiko — por gejunuloj kaj ĉiuj kiuj estas junaj en la koro.

KONTAKTO aparte taŭgas por instruistoj kaj komencantoj: parto de la artikoloj aperas en la lingvaĵoj “facila” kaj “tre facila”.

KONTAKTO estas varia kaj amuza — interesa por ĉiuj!

KONTAKTO aperas 6-foje jare. Abonu rekte de UEA aŭ pere de via kotizperanto.

Granda rabato por grupaj abonoj ekde ses ekzempleroj. Informiĝu!

MALMULTEKOSTA VOJAĜADO

La plej populara eldonaĵo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj Pasporta Servo, aperas ekde 1974. La nova eldono de 2007 enhavas 1294 adresojn en 89 landoj, sur 186 paĝoj.

La gastigantoj ricevas ĝin senpage. La aliaj povas mendi ĝin kontraŭ 15 EUR + sendokostoj (kun triona rabato ekde tri ekz.) ĉe la Libroservo de UEA. Por aliĝi kiel gastiganto, petu aliĝilon de UEA, de la kompilinto aŭ de la landaj organizantoj. Pliaj informoj ĉe la kompilinto: Derk Ederveen, Westenburgstr. 15, NL-2275 XR Voorburg, Nederlando, p...@wxs.nl, aŭ ĉe: www.esperanto.net/ps.

Kongresu japanie!

Glumarkoj (4×5cm) por la Jokohama UK haveblas ĉe la Libroservo de UEA. 12-peca folio kostas €1,20. Triona rabato ekde tri folioj.

ĈU VI SERĈAS KORESPONDAMIKON?

Sendu al Koresponda Servo Mondskala jenajn detalojn: nomo, adreso, sekso, aĝo, profesio, geedza stato, kiom da korespondantoj dezirataj, en kiuj landoj kaj pri kiuj temoj. Kunsendu du internaciajn respondkuponojn, aŭ, se ili ne estas aĉeteblaj en via lando, neuzitan poŝtmarkon. KSM transdonos viajn informojn al alia(j) korespondemulo(j), kiu(j) konformas al viaj deziroj. Vi ricevos rektan respondon. KSM estas servo de UEA.

Koresponda Servo Mondskala
B.P. 6, FR-55000 Longeville-en-Barrois, Francio www.multimania.com/kosomo

Fondaĵo Canuto

Multaj arde deziras membriĝi en UEA, sed ne ĉiuj povas. Via donaco al Fondaĵo Canuto helpos nin teni la kontaktojn kun tiuj kiuj suferas pro transpagaj baroj. Antaŭdankon pro via solidareco!

En 2006 141 esperantistoj subtenis la agadon de UEA per aliĝo al

Societo Zamenhof

Aliĝu ankaŭ vi al tiu klubo de mecenatoj de UEA! Vi ricevos leterojn de la prezidanto de UEA, inviton al akcepto en UK kaj specialan donaceton. La kotizon (duoblo de MA por via lando) vi povas pagi al via peranto aŭ rekte al UEA.

JAPANAĴOJ EN LA SERIO “ORIENTO-OKCIDENTO”

El la 45 libroj aperintaj en la prestiĝa serio, kvin estas tradukaĵoj el la japana literaturo. Ĉe la Libroservo de UEA: sesona rabato por samtempa aĉeto de minimume tri ekzempleroj de la sama titolo.