Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 5

Malferme

La rajto komuniki

Kvankam nia socio estas obsedata de efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.

La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.

Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.

La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo.

La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.

La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.

Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.

Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.

Claude Piron

Vojaĝo al Pollando: la pasinteco kaj la estonteco

Mi ne imagis ke la invito inaŭguri Esperantan memortabulon en la pola urbo Malbork fariĝos vojaĝo al miaj familiaj radikoj kaj malkovro de nekonata ĉapitro en la vivo de miaj delonge forpasintaj patro kaj geavoj.

Mi sciis ke mia patro naskiĝis kaj kreskis en la pola urbeto Skorcz [Skorĉ], apud Gdańsk, sed mi ne havis adreson nek ajnajn dokumentojn krom svaga memoro de la rakontoj de mia patro kiam mi estis infano. Mi pasintfoje vizitis Skorcz dum vojaĝo al Pollando en 1983, kiu realiĝis dank, al Esperanto, kiam mi estis invitita kiel prezidanto de TEJO partopreni junularan seminarion en Varsovio. Tamen, sen ajnaj informoj pri la domo kie loĝis la familio de mia patro mi ne povis multon vidi. Ĉi-foje, denove dank, al Esperanto, la situacio estis tute alia. La organizanto de mia vizito en Malbork, Eduardo Kozyra, kontaktis la urbestraron de Skorcz, kiu trovis la nasko-dokumentojn de miaj patro kaj onkloj. Ili ankaŭ trovis stratadreson kaj aranĝis viziton en la domo. Grupo da esperantistoj, kune kun la urbestro kaj membroj de la urba konsilantaro, akompanis min al la domo en Starogard-strato n-ro 12. Pli frue okazis solena akcepto en la lernejo de Skorcz, dum kiu gelernantoj, instruistoj kaj membroj de la urba konsilantaro demandis kaj aŭdis pri mia Esperanta kaj profesia vivo, ekzemple pri Esperanto kaj scienco, denaskuloj kaj nigraj truoj. La urbestro de Skorcz, Ryszard Dąbek, donacis librojn pri Skorcz, en kiuj aperas malnova foto de la domo, de antaŭ la dua mondmilito, kaj estas menciita mia avo. Mi reciprokis per la unua ekzemplero de la nova medalo baldaŭ oficiale emisiota en Israelo, okaze de la 90-a datreveno de la forpaso de Zamenhof kaj la 120-a jubileo de Esperanto, kiun la urbestro promesis gardi en la urbodoma honorkesto. Poste ni vizitis amas-tombon de 76 judaj virinoj, kiuj pereis en apuda arbaro dum mortomarŝado de la koncentrejo Stutthof, kaj mi metis florbukedon ĉe la memor-monumento. La koncentrejon kaj mortigejon Stutthof mi vizitis akompane de lokaj esperantistoj la sekvan tagon. Pli ol cent mil viktimoj — judoj kaj aliaj — pereis tie. Ĉio estas bone dokumentita kaj restaŭrita: la prezentaĵoj en la barakoj, la krematorio kaj gasa ĉambro... La atestoj estas ŝokaj kaj preskaŭ vivaj, kiel en aliaj pli konataj mortokampoj kiel Auschwitz. Mi lasis la lokon kun miksitaj sentoj — unuflanke pezis la tiel realaj vidaĵoj de la holokaŭsto, en kiu pereis la familioj de ambaŭ miaj gepatroj, sed aliflanke estis io komforta kaj esperodona en la fakto ke tiuj vizito kaj spertoj realiĝis dank, al Esperanto kaj esperantistoj, kiuj laboras por pli bona estonteco. Mi ekmemoris pri la iom similaj spertoj de mia filino Maja, dum ŝia vojaĝo al Pollando antaŭ du jaroj (revuo Esperanto, majo 2005).

Pli frue okazis ceremonio en la urbo Malbork, kiu ligis la pasintecon kun la estonteco. La cedro-arbon kaj memortabulon “Israelo”, kiujn mi inaŭguris en la “Parko de la Mondo”, sur la placo Esperanto, mi dediĉis “por paco kaj toleremo, memore al mia patro, Leo Sommerfeld el Skorcz” (li ŝanĝis sian nomon al Wandel kiam li fuĝis dum la dua mondmilito). Partoprenis la urbestro de Skorcz, la vicurbestro de Malbork Jerzy Skonieczny, la prezidanto de la urba konsilantaro Arkadiusz Mroczkowski, kaj la vic-distriktestro Jolanta Leszczyńska (ĉiuj sur la foto, dekstre de la memortabulo. Detala raporto kun fotoj aperis en la oficiala urba retejo (http://www.malbork.pl/index.php?option=content&task=view&id=1996). La cedro “Israelo” aliĝis al 33 arboj de aliaj landoj, plantitaj de konataj samideanoj kaj amikoj kiel Ludoviko Zaleski-Zamenhof por Francio, Sean O’Riain por Irlando, Etsuo Miyoshi por Japanio, Renato Corsetti por Italio, Reinhard Selten por Germanio kaj Helmar Frank por San Marino kaj AIS.

Sekvis vizito al la apuda urbo Pelplin, kie ni spektis kortuŝan spektaklon de la junulara folklora grupo Modraki (Cejanoj), de la loka lernejo. Parto de la grupo lernas Esperanton sub la gvido de Jadwiga Wasiuk, pensiita direktorino de la lernejo. Ili prezentis altnivelan danc-kaj kant-spektaklon, duone Esperante kaj duone pole. “Ni dankas vin, maljuna kuracisto...”, kantis la infanoj, kaj kiam mi dankis al ili fine de la spektaklo, miaj pensoj vagis al ne tro fora estonteco, kiam la samaj infanoj eble kantos en la fermo de la apuda Universala Kongreso, okdek jarojn post la UK en Gdańsk en 1929.

Amri Wandel

[FORIGITA!: bildo]

Ĉe la memor-monumento kun la urbestro de Skorcz

[FORIGITA!: bildo]

La folklora ensemblo en Pelplin

[FORIGITA!: bildo]

La inaŭgura ceremonio en Malbork

Ĉu la plej aĝa esperantistino?

ENKETO!

La 23-an de marto reprezentantoj de la roma Esperanto-grupo “Luigi kaj Carolina Minnaja” vizitis s-inon Zoraide Carrubba, por kune festi ŝian 103-an naskiĝtagon!

Ŝi estas esperantisto de multaj jardekoj, amikino de geedzoj Minnaja, ankoraŭ lastatempe entuziasme varbanta por la lingvo (ŝi instruis dum kelkaj horoj Esperanton al klaso de mezgradaj lernantoj, estante 99-jaraĝa!!!).

Dum la festo ŝi deklamis en Esperanto kaj la franca. Zoraide bedaŭras ke ŝi bezonas bastonon por promeni, kaj ne tro klare vidas. Tamen ŝi vigle interesiĝis pri la agado de la roma grupo kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, aparte post la pasintjara Florenca UK. Ŝi memoris la nomojn de ĉiuj gratulantoj, kaj parolis kun ĉiu unuope pri diversaj aktivaĵoj.

Ŝia filino konfidis al ni, kiom ŝi estis kortuŝita pro la lavango de bondeziroj el ĉiuj mondopartoj, ricevitaj okaze de la centjariĝo.

Zoraide kaj ĉiuj grupanoj ege scivolas ĉu ŝi estas la plej aĝa vivanta esperantisto, kaj pro tio ni lanĉas enketon, invitante sendi informojn al la adreso: m...@tiscali.it.

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto: Unuavice, de maldekstre: Carlo Sarandrea, Zoraide, Michela Lipari. Starantaj, de maldekstre: Filomena Canzano, Lucia Zuccaccia, Giorgio Denti (prezidanto de la roma E-klubo), Mirella Merlani kaj Bianca Del Giudice Tursi, filino de Zoraide.

Novaĵo en la beletra pejzaĝo: Beletra Almanako

Septembre aperos Beletra Almanako, redaktata de Jorge Camacho (ĉefredaktoro), Probal Daŝgupto kaj István Ertl. Claude Nourmont intervjuis la iniciatinton kaj ĉefredaktoron pri la nova literatura periodaĵo.

Ĉu vi povas rakonti, pri la (mallonga aŭ longa) historio de la projekto? Kiel kunmetiĝis la redaktora teamo? Ĉu estis facile?

Jam antaŭ la ĉeso de Fonto en diversaj retaj forumoj montriĝis komuna deziro je apero de nova literatura revuo. Kelkaj favoris nur retan revuon, kaj mi fakte ekaktivis por la kultura sekcio de Libera Folio, kun kiu BA espereble kunlaboros. Fine, en iu freneza mateno aŭ vespero, venis al mi en la kapon la ideo lanĉi ĉi tian, ĉi tiun libroforman revuon. Mi demandis pri tio kolegon Ulrich Becker, kiu entuziasme pretis eldoni ĝin, kaj poste kontaktis amikojn István Ertl kaj Probal Daŝgupto por kunredaktado.

Eldonejo en Usono, redaktoroj en Eŭropo kaj Azio, supozeble vi celos al tutmondeco de la Almanako? Kiel vi pensas realigi tion?

La deveno de la teamanoj estas hazarda. Se ĉiuj kvar naskiĝintus aŭ loĝus en Madrido, mi ne kribrus la tutan mondon por trovi ekzotikajn eldoniston kaj kunredaktistojn. Mi serĉis personojn kapablajn, kompetentajn, pruvintajn per siaj verkoj, faroj kaj diroj la emon al vivaj, viglaj kulturo kaj literaturo en Esperanto, sen pseŭdoideologioj, umbilikismoj aŭ personkultoj. Se aliaj personoj, el kiu ajn angulo de la mondo, pretas kunlabori, ni povas nur respondi: bonvenon!

Ĉu ĉefe temos pri poezio?

Ne. Poezio estos unu el la blokoj, certe grava, sed ne pli ol prozo (fikcia aŭ esea) kaj recenzoj.

Vi decidis krei novan revuon. Kial?

Ĉar, post la ĉeso de Fonto, mankas pure beletra aŭ literatura revuo, senpropaganda kaj sencenzura.

En la nuna reta tempo, ĉu ne estas defio produkti “paperan” almanakon?

Tute ne. Diĝitaj aŭ ciferecaj formatoj ankoraŭ ne anstataŭas paperon, sed fakte komplementas ĝin. Homoj daŭre ŝatas teni en mano (aŭ en poŝo) libron el papero, foliumeblan, sur kiu eblas skribi, donacindan ktp.

Ĉu en la Esperanto-movado, ĝi estas nova koncepto (almanako, pli ol revuo)?

La difino de la vorto “almanako” en PIV kaj NPIV montriĝas tro strikta. Koncerne ĉi Beletran Almanakon, temas pri revuo sed ankaŭ pri libro, kun inter 120 kaj 160 paĝoj por ĉiu numero, kaj sen deviga regula aperritmo.

Jen la novaĵo (laŭ tio kion mi scias, sed eble mi ne konas similajn malnovajn iniciatojn). Anstataŭ bindigi jarkolektojn de revuo, jen libro dekomence preta por la breto. (I. Ertl: Pri jamaj almanakoj, la rusa revuo Sezonoj difinis sin almanako en la 80-aj jaroj, kvankam jarkvarona.)

Ĉu ion novan vi intencas doni al la Esperanto-kulturo?

Legindan beletron, prozan aŭ poezian, fikcian aŭ esean, originalan aŭ tradukitan. Kaj leginda literaturo, laŭ mia kompreno, ĉiam novas. Eĉ se verkita antaŭ jardekoj aŭ jarcentoj.

Ĉu temos ĉefe pri originalaĵoj?

Prefere jes (ĉefe pro la kopi-rajtoj!), sed ne nepre. Plej gravas la kvalito aŭ valoro de la verkoj, kaj tion originaleco ne ĉiam garantias. BA publikigos ankaŭ tekstojn jam aperintajn en la reto sed ne surpapere.

Vi parolas pri eseoj. Ĉu eseoj ankaŭ pri la movado?

Jes, ankaŭ pri ĝi, kial ne? Sendepende de la temo, eseo estas en si mem literatura ĝenro, kiun oni ne konfuzu kun pamfleto.

Ĉu la debatoj temos nur pri literaturo?

Post apero de la unua “boao” (jen nia ŝercnomo por BA1), espereble alvenos leteroj. Mi ne kapablas antaŭdiri ilian enhavon. Ni atendu kaj vidu. Sed ankaŭ la nomon “Beletra Almanako“, konkrete la adjektivon “beletra“, oni ne legu tro strikte. Plej diversaj kontribuoj trovos sian lokon en ĝi, ekzemple ankaŭ komiksoj kaj ilustraĵoj.

Ĉu unu el la celoj estas konigi novajn talentojn?

Mi esperas, ke tio estos unu el la rezultoj. Ja la fakto ke BA aperigos ĉiujn verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA kaj en la Uta-festo de Oomoto montra s al tiu direkto. Verkemuloj kiuj eknaŭtas sur la akvoj de nia literatura oceaneto laŭeble trovu en BA sekuran kaj plaĉan havenon.

Kiajn kontribuojn vi plej ŝatos ricevi?

Enhave aŭ stile valorajn, aŭdacajn, surprizajn originalaĵojn, en kiu ajn ĝenro. Sen aparta limo je longeco aŭ profundeco.

Kiajn kontribuojn vi ne deziras ricevi (aŭ deziras ne ricevi?)

Tekstojn banalajn, tedajn, gurditajn, grizajn... Ankaŭ ne pseŭdointelektajn manifestojn, aŭ atakojn kalumniajn, rasismajn, gejofobiajn, kiel tiuj aperintaj en aliaj revuoj kaj forumoj.

Veterana Esperantista Klubo (VEK) re-VEK-iĝas

La artikolo “Ek al VE(L)K” de Aleksander S. Melnikov en la ĉi-jara aprila revuo ŝerce aludis ekziston de la klubo por niaj veteranoj. Tamen ĝi vere ekzistas!

La fakton ke la Esperanto-movado estas matura pruvis jam en 1949 la ekesto de asocio por homoj kies esperantisteco datiĝis de la komenco de la 20-a aŭ eĉ de la fino de la 19-a jarcento — Veterana Esperantista Klubo (VEK).

“Veterano estas tiu kiu lernis Esperanton antaŭ kvardek jaroj; kiu lernis Esperanton antaŭ kvindek jaroj estas krome Jubileano.” Al tiu priskribo en la Jarlibro de UEA oni povas aldoni: “La plej malnova esperantisto inter la membroj titoliĝas Dojeno.”

Tre bele. Sed kion faris tiuj veteranoj ekde la fondo de sia klubo? Ĉu ili venis al Universalaj Kongresoj vestitaj en verdaj uniformoj? Ĉu ili paradis en urbocentraj placoj malantaŭ verdflagaj svingistoj? Ĉu la dojeno portis kvin verdajn stelojn ĉeŝultre, dum nuraj jubileanoj portis kvar? Ĉu ili rajtis al senpaga partopreno en ekskursoj de Esperantotur? Ĉu eble ili ĉiuj fariĝis patronoj de TEJO?

La respondo ne multe gravas. Plej grave estas scii kion hodiaŭ tia klubo povas fari, ne por la profito de ĝiaj membroj, sed por la profito de la Esperanto-movado.

En Vilno en 2005, post plurjara stagnado de la klubo, kelkaj movadaj veteranoj kaj historiistoj konceptis novan funkcion por niaj verdaj veteranoj, kiu nun esprimiĝas jene en la nova statuto de VEK: “ĉerpi el la memoroj de membroj historiajn faktojn por pliriĉigi la arkivojn de la Esperanto-movado; ĉerpi el la konoj kaj spertoj de membroj konsilojn cele al la antaŭenigo de la Esperanto-movado”.

Sub la gvidado de la konata geedzparo Vilĉjo kaj Lusi Harmon (respektive sekretario kaj vic-prezidanto) ĉi tiu 58-jara asocio re-VEK-iĝas kaj laŭiras tiun novan vojon.

Diccon Masterman
Prezidanto de VEK

Rimarko de la redaktoro: interesiĝantoj pri la membreco en VEK bonvolu anonci sin al UEA, de kiu ili ricevos la enketilon/aliĝilon.

Nova ZEO en Brazilo

En la ĉefurbo de Brazilo estas laŭleĝe malpermesite starigi monumentojn al homoj, aŭ doni iliajn nomojn al stratoj. Sed en la sama Braziljo aperis A Rua Zamenhof. Ĉu la leĝo ne koncernas la kreinton de Esperanto?

Temas pri evento, kiu okazis la 30-an de marto, do kelkajn horojn antaŭ la 1-a de aprilo. Malgraŭ tiu dato ne temas pri aprila ŝerco, la nova ZEO estas vera fakto, sed ĝi havas la formon de libro. Eldonejo “União Planetaria”, kiu estas samtempe privata filmproduktejo por televidkanaloj, aranĝis en la plej granda librovendejo de Braziljo, Livraria Cultura, lanĉon de la libro A Rua Zamenhof de Roman Dobrzyński. En la konferenca salono de la librejo kolektiĝis multnombra publiko, antaŭ kiu prezentiĝis la gefratoj Lis kaj Jean Nardoto, kantistoj konataj de ĉiuj operscenejoj de Brazilo. Kiel adoleskantoj ili furoris dum la Universala Kongreso de Esperanto en Tampereo (1995). Nun Jean ĝuas kromnomon de “Brazila Pavarotti”.

La lanĉon de La Zamenhof-strato en la portugala lingvo ĉeestis Roman Dobrzyński, kiu en sia mallonga parolado konstatis: Kiam libro forlasas sian presejon, la rolo de ĝia aŭtoro finiĝas. Li ne plu povas diri, kion li volis skribi; gravas nur tio, kio estas skribita. Li emfazis la mesaĝon de la libro, kiu instigis lin entute ĝin verki: La militaj teruraĵoj, kiujn spertis la Nepo, rezultis el tio, ke la idealoj de la Avo estis piedtretitaj.

Al la lanĉo venis la ambasadoro de Pollando en Brazilo, Paweł Kulka-Kulpiowski. En sia spontana portugallingva elpaŝo, kaj jam konante la enhavon de la libro, la ambasadoro esprimis sian fieron pri la aŭtoro, kiel fama pola ĵurnalisto, kiu per sia verko provizas brazilajn legantojn per granda dozo de la pola historio, ĉar skribante pri Ludoviko Zamenhof, oni ne povas preterlasi lian naskiĝlandon. La pola diplomato, admirante la belan enportugaligon de A Rua Zamenhof, admiris Esperanton kiel plenvaloran pontolingvon inter la literaturoj. Li ankaŭ miris pri la forto kaj solidareco de la Esperanto-Movado en Brazilo, ĉar la ambasado ricevis multajn leterojn lige kun la ĉesigo de Esperantaj disaŭdigoj de Pola Radio, kiuj estis plusenditaj de lia oficejo al la respektivaj instancoj en Pollando.

Unu tagon pli frue simila lanĉo de A Rua Zamenhof okazis en la belega arkitektura komplekso de Ligo de Bona Volo.

Ekde la apero de la libro en Esperanto La Zamenhof-strato mi sentis fortan deziron ke tiu grandioza verko aperu en la portugala lingvo. Ĝi estas bonega dokumento por la ne-Esperanton-parolantaj familianoj de esperantistoj. La argumentoj de la aŭtoro kaj de la heroo favore al la ideo de Internacia Lingvo estas trafe kaj efike konvinkaj.

Feliĉe mi sukcesis kunordigi la brilajn tradukantojn Ismael Miranda, Affonso Soares, James Piton, Paul Sergio Vianna, samkiel la reviziantojn José Passini, Reinaldo Ferreira kaj Paulo Nascentes. Ili ĉiuj estas inter la plej elstaraj brazilaj esperantistoj.

Mi aldonu, ke la ĉefa celo de la nuntempa vizito de Roman Dobrzyński al Brazilo estas la verkado de libro pri Bona Espero okaze de ĝia 50-jara jubileo.

Ursula Grattapaglia

[FORIGITA!: bildo]

Roman Dobrzyński aŭtografas

[FORIGITA!: bildo]

La geedzoj Grattapaglia (dekstre).

La ĉi-jara UK

Movada Foiro kaj Kleriga Tago

Ankaŭ la 92-a UK en Jokohamo havos en sia programo Movadan Foiron kaj Klerigan Tagon.

Post la sukcesa unua provo en Florenco, ankaŭ en Jokohamo la Movada Foiro okazos lige kun la sabata Interkona Vespero. En ĝi landaj kaj fakaj asocioj, eldonejoj, kulturaj kaj movadaj instancoj k.a. povos prezenti siajn agadon, eldonaĵojn ktp. Interesitoj petu specialan respondilon ĉe Anna Löwenstein, Via del Castello 1, IT-0036 Palestrina, Italio; <a...@esperanto.org>.

En la kongresa lundo okazos jam por la kvina fojo la Kleriga Tago. Ĝin organizas Humphrey Tonkin <t...@hartford.edu> kaj Michela Lipari <m...@tiscali.it>, kiuj akceptas ideojn kaj (sin)proponojn por prelegoj, podiaj diskutoj aŭ alispecaj programeroj, kiuj rilatas ekz. al lingvo, informado, instruado, interreto, kongreslando ktp.

Naŭ IKU-prelegoj kaj tri AIS-kursoj

En sia aprila kunsido la Estraro de UEA elektis la prelegojn de la Internacia Kongresa Universitato en la Jokohama UK.

La decido estis farita surbaze de la profesia pritakso de la Komisiono pri IKU kunordigita de prof. Christer Kiselman. La Komisiono taksis la prelegproponojn laŭ du kriterioj: fakeco, t.e. kiom kvalifikita estas la preleganto por la temo, kaj populareco, t.e. kiom interesa kaj alloga estas la proponita temo por la kongresanoj.

En Jokohamo oni aŭdos naŭ IKU-prelegojn: Gotoo Hitosi: La Vortaro por Lernantoj; Kimura Gorou: Ĉu malplimultaj lingvoj estas ekonomiaj malvenkintoj?; Lee Chong-Yeong: Kapitalismo kaj Konfucea kulturo; Eugen Macko: Orienta-okcidenta dialogo laŭ Heidegger; Sibayama Zyuniti: Geografia Informo-Sistemo (GIS) en nia vivo; José Antonio Vergara: Malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj; Amri Wandel: Orienta astronomio: gasto-steloj en la Galaksia fervojo; Zhu En: Esperanto kaj Bakin; Yamasaki Seiko: Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.

La resumoj de la prelegoj estas jam legeblaj en la retejo de IKU: http://uea.org/dokumentoj/IKU.

La prelegoj de Sibayama, Vergara kaj Wandel estos samtempe kursoj de Akademio Internacia de la Sciencoj. Ĉiu el la tri kursoj konsistos el la koncerna IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj pri la sama temo, kio ebligos al la partoprenantoj pli profunde konatiĝi kun la temo.

Azia Agado

Kunlaboro inter Esperanto-grupoj kaj asocioj en Azio

La ĉi-jara kongreslando instigas al aparta atento por la azia E-movado. Aparte interesa aspekto estas la movada kunlaboro — ĉu inter E-grupoj el diversaj landoj, kiel la Komuna Seminario (KS) inter japana, korea (kaj lastatempe ankaŭ ĉina) junularoj, kiun mi iniciatis en 1980 kaj kiu ĉi-jare havos sian 25-jaran jubileon, aŭ ene de unu lando, kiel la landaj kunvenoj aŭ “kunloĝadoj” de pluraj landaj organizaĵoj en Japanio, aŭ regiona internacia aranĝo, kiel la Himalaja Renkontiĝo en Nepalo. Taŭga kadro por publike trakti tiun kaj rilatajn temojn estas la Komisiono de Azia E-Movado (KAEM), kies kunsido okazos en Jokohamo. Ni invitas la interesiĝantojn pri la temo, landajn aktivulojn, organizantojn de renkontiĝoj kaj redaktorojn de revuoj kaj publikaĵoj veni al la kunveno de KAEM kaj laŭeble sciigi pri sia eventuala kontribuo al la komisiito pri Azia agado, Hori Yasuo (h...@water.sannet.ne.jp).

Amri Wandel

Dankon kaj feliĉan jubileon, kara Belka!

Belka Beleva, la konata bulgara aktorino kaj Honora Membro de UEA kaj BEA, ĉi-jare 80-jariĝas. Ŝia nevino rememoras:

Ni komencu en 1912 per la foto de kvar belulinoj: Anastasija (la avino de Belka) kaj ŝiaj filinoj Katina, Ralica kaj Vasilka. Vasilka, studentino pri juro, edziniĝis al respektata asekuragento, la bonkora Hristo Belev, kaj naskis du filinojn: Ralica kaj Belka. La knabinoj kreskis en etoso de amo kaj romantika aventuremo. Tiu feliĉa periodo finiĝis en 1929, kiam Hristo Belev mortis. Ralica (9-jara) kaj Belka (5-jara) orfiĝis.

La du fratinoj elektis malsamajn vivovojojn: Ralica iĝis sciencistino (ŝi prelegis pri bioĥemio kaj fondis bioĥemian laboratorion kun pli ol kvardek kolegoj), dum Belka kontentigis sian pasion por la teatro kaj diplomiĝis en Artlernejo en Sofio. Ŝia diplomprezentaĵo temis pri la rolo de Puck en Mezsomera Nokta Sonĝo de Ŝekspiro sur la scenejo de la Nacia Teatro en 1947.

Ŝia kariero evoluis sur la scenejo de la teatro “Trudov front”, kie ŝi iĝis unu el la elstaraj aktorinoj. Kun sia edzo — la forpasinta aktoro Anani Anev — ŝi lernis Esperanton kaj ili fondis Bulgaran Esperanto-Teatron (BET), teamon de profesiaj aktoroj sub la egido de Bulgara Esperantista Asocio. La unua prezentaĵo okazis en Sofio la 19-an de majo 1958 (Divorco). En 1959 naskiĝis ilia filo Veselin Anev. En 1964 la teatro estis fermita (ĉar ĝi prezentis teatraĵojn neaprobitajn de la cenzuristo) kaj Belka restis senlabora. Post du jaroj sen enspezoj ŝi iĝis prelegistino ĉe Art-Akademio. Dum 30 jaroj estontaj aktoroj, televidaj kaj radiofoniaj komentistoj, multaj advokatoj, politikistoj, ĵurnalistoj kaj universitataj instruistoj estis trejnataj de ŝi rilate ĝustan prononcadon, spiradon kaj publikan paroladon. En 1971 okazis la premiero de recitado, kiun Belka Beleva kunmetis el sonetoj de Ŝekspiro. La sukceso de tiu pensiga kaj nekutima prezentaĵo estis furora! Kio daŭre stimulis ŝin, estis Esperanto: tradukoj, provludoj, pakado de valizoj, rigardoj de entuziasma publiko, grandega korespondado kun memorindaj homoj. BET ludis ĉe 12 renkontiĝoj de bulgaraj esperantistoj (Komedio de eraroj en 1963) kaj 17 Universalaj Kongresoj: Varsovio (1959 kaj 1987), Hago (Edzigpropono 1964), Budapeŝto (1966 kaj 1983, La malnovmoda komedio), Helsinko (1969), Vieno (1970), Londono (1971, Kara Mensoganto), Beogrado (1973), Hamburgo (1974), Kopenhago (1975), Rejkjaviko (1977), Lucerno (1979), Aŭgsburgo (1985), Roterdamo (1988), Havano (1990) kaj Prago (1996).

Oni invitis la grupon aktori ankaŭ ĉe naciaj kongresoj en Hispanio kaj Italio.

La sukceso de BET baziĝis sur la elstare bona elekto de teatraĵoj. La surscenigoj estis plenumataj de profesiaj aktoroj kun bona rego de la lingvo. Kaj plej grave, la grupo estis kaj estas intime ligita al la laboro de Bulgara Esperantista Asocio. En 1986 Belka Beleva publikigis en Esperanto la libron Teatro sen lingva bariero — Travivitaj rememoroj kaj preparis manuskripton de eventoj de la dudek jaroj post 1986. Surbaze de ŝia libro la historio de BET estis verkita bulgare, kaj tiu historio, kun nomoj de ĉiuj kolegoj kaj detaloj de ĉiuj surscenigoj, aperis en Enciklopedio de la Bulgara Teatro en 2005.

Oni devus vidi leterportiston alporti sakojn da leteroj el la tuta mondo, aŭskulti la longajn telefon-konversaciojn kun aktoroj de BET, sperti la provprezentojn en la domo de Belka, kun interrompoj por trinki fortan kafon kaj manĝi de ŝi mem faritajn biskvitojn! Tiam oni komprenus, kial la esperantista publiko prezentis al ŝi florbukedon altan 1,5 m (Lugano 1972), kaj kial ŝi estas sincere amata de siaj kolegoj kaj familio (foto de Belka kun siaj filo Veselin, bofilino Adriana, nepino Anna, nevino Maria kaj ties edzo Ross, 2005).

La vortoj, per kiuj Belka Beleva finis sian paroladon ĉe la 45-a jubileo de BET, estis: Dankon, Esperanto! Kaj ni diras: Dankon, kara Belka!

Maria Staykova (Aŭstralio)
Traduko: Trevor Steele

Leterkesto

“Jango kaj jino”

Mi ne povas kredi la finon de la raporto pri la publika kunsido de la Akademio en Florenco (oktobra numero, p. 200): “Pri esprimoj por ‘yang’ kaj ‘yin’ la akademianoj opiniis, ke devus esti ‘jango’ kaj ‘maljango’, ĉar jino jam havas alian signifon.”

Unue, kiel prave diras PMEG: “Multaj pensas, ke vortelementoj havas (aŭ havu) en Esperanto nur po unu signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufiĉas malfermi vortaron por nuligi tiun ideon. Ekzistas eĉ homonimoj (samformaj vortelementoj kun komplete senrilataj signifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatraĵo, dokumento), ARTIKOL (la, skribaĵo en gazeto), DEVIZ (principfrazo, pagilo), KUB (sesflanka objekto, lando), METR (unuo de longo, poezia ritmo). Ĉiuj [ĉi] ekzemploj estas oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se ili povus kaŭzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj en Esperanto.” Parenteze, skribis tiujn saĝajn liniojn Bertilo Wennergren, fakulo pri roko kaj popo.

Sed ĉiel ajn okazas, ke la vorto “jino” havas en NPIV nur unu signifon!: en la ĉina filozofio, la taon karakterizas la alterno de la principoj jino kaj jango. Se oni diras “memori kaj forgesi”, “vivi kaj morti”, “tago kaj nokto”, “jes kaj ne”, nenio do malhelpas uzadon de “jino kaj jango”. Kaj diri la malon kontraŭus la taon.

Jorge Camacho
(Hispanujo — Tajvano)

Lingvaj normoj

Se ni permesas, ke Esperanto evoluu kiel sengvida natura lingvo, post pluraj jardekoj ĝi perdos sian logikecon kaj regulecon kaj facilecon kaj bonecon kaj taŭgecon. La celo de ĉiu nacia lingvo estas la esprimo de la pensmaniero de ĝiaj nunaj parolantoj. Ĉe nacia lingvo gravas nur la nuno kaj la demokrate fiksitaj lingvaj normoj laŭ la uzo far la plejmulto da parolantoj. Male, la celo de Esperanto estas funkcii kiel tutmonda internacia komunikilo, kapabla esprimi ĉion eblan, jes, tamen ne en ia ajn arbitra maniero, sed ĉiam logike, ĉar nur logikeco povas esti kaj resti tutmonda. Ĉe Esperanto gravas pli la estonto ol la nuno, ĉar la plej grava celo de Esperanto ankoraŭ ne estas atingita. La nunaj parolantoj de Esperanto devas plue konservi kaj riĉigi sian karan lingvon tiel, ke ĝi iĝu pli esprimplena, sed nepre restu ĉiam facila, logika, senescepta, klara, preciza, sistema, tutmonde kaj ĉiutempe ŝatebla.

Mi ne kapablas ripari aŭtomobilon, ĉar mi ne estas meĥanikisto. Same, la ĝenerala parolantaro ne kapablas gvidi la evoluon de sia lingvo. Nur la lingvistoj kapablas. Mi elkore petegas, ke la Akademianoj de Esperanto, konstatinte la vivajn tendencojn ĉe la parolantaro, eldonu normojn devigajn, kaj ke ili aktive gvidu la naturan evoluon de la lingvo en la direkto al ĉiam pli granda logikeco kaj difiniteco. Se tio ne okazas, en la 2100-a jaro Esperanto eble ne plu taŭgos por la celo, por kiu Zamenhof kreis ĝin.

Pau Mendoza Casp
(Hispanujo)

Interesa Malferme

Plaĉis al mi legi la enkondukajn vortojn de Osmo Buller al la numero de julio-aŭgusto 2006: pli ol entuziasmiga, pro la pozitiva evoluo de la financoj de UEA, la artikolo estas instrua al tiuj, kiuj, kiel mi, ne konas la financajn procedurojn de nia organizaĵo. Tiaspeca informado povas ja iom sobrigi aventuremajn entreprenemulojn, kiuj de tempo al tempo petas de UEA financadon por siaj ofte senrezultaj — kaj kostegaj — projektoj. Senkondiĉe mi estas adepto de lia ne eksplicite formulita penso, laŭ kiu “pli bone ne sali, ol sali tro multe”. Mi nur bedaŭras, ke jam de kelkaj jaroj tiel interesaj artikoloj estas pli kaj pli maloftaj en la rubriko “Malferme”.

Reinaldo Marcelo Ferreira
(Brazilo)

Kiel literumi proprajn nomojn

Laŭ mi ekzistas en Esperantujo io grava, nome la demando kiel literumi niajn proprajn nomojn. Nu, tio estas lasita al sovaĝejo, dezerto: ni ne scias, kion fari. Multaj okcidentanoj ne konscias, kiom malracie ili kondutas skribante, ankaŭ en Esperantujo, sian propran nomon senŝanĝe en nacilingva literumo. Ni, neeŭropanoj, ekz-e mi, japano, ŝanĝas la nomon el la propra japanlingva alfabeto, do tute sen la origina nomo en ĉinaj ideogramoj. Ankaŭ la slavlingvaj samideanoj jam delonge literumas latinalfabete siajn nomojn. Kial do, ankoraŭ nun la okcidenteŭropanoj kaj ties epigonoj volas resti ĉe sia origine kara nomliterumado? Propraj nomoj, kiom ajn belaj en sia nacilingva formo, presitaj ekster la 28-litera alfabeto de Esperanto, estas neprononceblaj; kaj la nomoj ne prononceblaj fare de la indiĝenoj en Esperantujo ne apartenas al nia Esperanto-kulturo.

Dum legado de teksto por registri voĉe, mi devas ofte stumbli kaj halti, ne sciante, kiel prononci renkontitajn proprajn nomojn. La homoj, kiuj restas obstine ĉe la origina, nacilingva formo de propraj nomoj, estis tolerataj ĝis nun, mi tamen komencas batali kontraŭ tiaj ĝenaj kaj ĉagrenaj sintenoj, ne permeseblaj en neŭtrala, universala Esperantujo.

Literumi proprajn nomojn per la alfabeto de Esperanto estas konsekvenca kaj grava parto de Esperanta ortografio; se oni ne sekvas tiun nepre observendan regulon, tiam eĉ senkonscie pri tio oni ja perfidas sian fundamenton; ĉiu ortografio, precipe tiu de Esperanto, estas la konstitucio de la koncerna lingvo; se tamen iu individuo ne toleras vidi sian nomon transskribita laŭ esperantismo, tiu povus inventi iel prononceblan nomon, aŭ laŭ la modelo de KABE nomi sin, ekz-e LUZA (nu, de “Ludoviko Zamenhof”), aŭ laŭ la ĉarma korea maniero apliki karesnoman aŭ esperantoniman voknomon: Ŝlosilo, Hortensio, Honesta, Amata, ktp.

Kial esperantistoj, permesintaj al si eniri en la mondon de Esperanto, ne volas ŝanĝi la literumon de siaj propraj nomoj? Ĉu ilia esperantismo havas tian limon? Ŝerce mi diras: miaj nomoj, persona kaj familia, ambaŭ finiĝas per -o; mi ja estas, substantive kaj nominative, kompleta esperantisto; cetere, en la spirito de la gramatiko de Esperanto, mi ĉiam en Esperantujo skribas mian nomon tiel, propra nomo unue, kaj familia nomo due, malgraŭ mia japaneco. Multaj japanoj sekvas sian japanisman vortordon. Mi tamen opinias, ke ankaŭ propranome oni devas sekvi la gramatikon de Esperanto.

Neinicitoj pri la mondo de esperantistoj aŭdacas aserti, ke Esperanto ne funkcias, ĉar ĝi estas lingvo sen propra kulturo; mi komencas kredi, ke ili tamen pravas... Kial ? Simple ĉar mankas en Esperantujo ortografio pri propraj nomoj, kaj la propraj nomoj plej evidente apartenas al la sfero de kulturo. Se ni, ĉiulandaj esperantistoj, malhavas neŭtralan kriterion pri tio, kiel en Esperantujo literumi proprajn nomojn, tio ja povus signifi mankon de komuna kulturo inter ni, t.n. samideanoj.

Se iuj tamen asertas, ke ni ja havas esperantisman kulturon, tiuj bonvolu pruvi tion, ĉefe koncerne la literumadon de niaj propraj nomoj en Esperantujo. Tio estas mia deziro, kaj peto al tiurilate interesataj personoj.

Tacuo Huĝimoto
(Japanio)

Vladimir Sutkovoj

En RE 11-2006 aperis poemo de Vladimir Sutkovoj kun plendo, ke oni preskaŭ nenion scias pri li. — Li estis odesano; jen kion mi sukcesis trovi pri lia vivo.

Vladimir Sutkovoj (1900-1937) naskiĝis en Odeso, finis Unuan Odesan gimnazion, nomitan laŭ ĝia fondinto duko de Richelieu, iama urbestro de Odessa. Tamen Sutkovoj ne ricevis superan kleron, kaj laboris kiel simpla seruristo. Mi opinias, ke li devenis el nobela familio (aliaj ne povis lerni en la plej bona, porelita urba gimnazio), sed post la revolucio, kiu okazis ĝuste kiam li finis la gimnazion, speciale al reprezentantoj de nobeloj estis malpermesite lerni en universitatoj. Tamen li mem estis universitato — mirinde multtalenta persono. Li estis poligloto, poeto, tre aktiva Esperanta aganto, aktive kunlaboris en la fama hungara Literatura mondo, korespondis kun K. Kalocsay. Antaŭ sia morto Kalocsay interesiĝis pri lia sorto kaj la sorto de lia verkaro, kaj demandis pri tio konatajn rusajn esperantistojn. Poemoj de Sutkovoj estis publikigitaj en la unua Antologio de Esperanta poezio, eldonita en Budapeŝto en la 30-aj jaroj. En la Odesa societo “Esperanto”, kaj poste, en Literatura-Scienca Rondo (LSR) ĉe la Odesa filio de SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unuiĝo) oni nomis lin “Talpo” pro lia strebo ĉiam, en ĉiu afero “elfosi la veron”.

Malnova esperantisto, kiu loĝis en la 20-aj jaroj en Odessa, tiel priskribas la aferojn: “En tiu epoko LSR estis unika grupo de kvalifikitaj, aktivaj kaj kolektivemaj homoj kun virtuoza lingvo-posedo, kaj ankaŭ kun kreemaj naturoj. Kaj estis talenta kaj skrupule, sistemec-akurata sekretario de LoSoRo V. Sutkovoj. Lia kono de Esperanto estis ne nur virtuoza, sed ĝuste “fenomena”. Kiam Sutkovoj estis ankoraŭ knabo de 14-16 jaroj (li ĉiam aspektis pli juna ol li estis reale), ĉiam tre magra kaj pala, ĉirkaŭ li kunsidis gravaj viroj, profesoroj, ŝtataj oficistoj, membroj de la tiama Odesa societo “Esperanto” — ĉiuj solidaj barbuloj. Do, kreiĝis kurioza bildo: inter doktaj seriozuloj sidas infano. La paroladoj fluis en facilmova elokventa Esperanto. Sed subite iu el la oratoroj stumblas, kunpuŝiĝinte kun ekzotika nomo, ne norma vorto, faka termino, rara besto, kreskaĵo aŭ bizara situacio, kiun la parolanto povis esprimi nur ruse. La vorto estis prononcata en la rusa, kaj tuj ĉies okuloj turniĝas al la “infano”. Tiu sammomente eligas el la senlima provizo de sia memoro la bezonatan vorton. Komence ĉiu miras pri tio, poste ridetas, kaj baldaŭ... alkutimiĝas”.

V. Sutkovoj mem estis “vivanta vortaro”: do, ne mirinde, ke la Centra Komitato de SEU mendis de li kompili Esperanto-Rusan vortaron, kies unua eldono aperis en 1927. Kaj ĝis la apero de la vortaro de Bokarev en 1974, tiu vortaro de Sutkovoj estis la plej bona E-rusa vortaro.

Ni daŭrigu la rememorojn: “Dotita knabo, talenta poeto, li ankoraŭ distingiĝis per tute nekutima precizeco en faroj kaj skriboj kaj skrupula precizeco en ĉio, granda kaj malgranda; en ĉio, kion li iniciatis aŭ partoprenis. Li diligente protokolis ĉiun kunsidon de LSR, plej detale kaj ekzakte. Preskaŭ al ĉiu kunsido Sutkovoj alportis novan versaĵon kaj, certe, tuj ĝin recitis. Liaj versaĵoj ordinare okupis ne multe da tempo, sed ili estis ĉiam tiel komponitaj, kun tia polifonio, ke multaj post tralego estis kvazaŭ sub hipnoto. Li ankaŭ tradukis. Se la kunsido estis dediĉita al scienca temo, estis strebo enprofundiĝi en la esencon de la traktata temo. Krom ĉio dirita, Sutkovoj estis ankaŭ scienca leksikologo kun sia ampleksega sliparo. Lia patrino asertis, ke li estis denaska sciencisto”.

Verŝajne, tiuj protokoloj, sekretaria laboro kaj do grandega internacia korespondado de LSR, kiun gvidis V. Sutkovoj, ludis la ĉefan rolon en lia tragika sorto. Same kiel alia fama soveta poeto, ankaŭ ano de LSR, Eŭgeno Miĥalskij, kies 110-jariĝon ni festis la 21-an de januaro, Vladimir Sutkovoj estis en 1937 arestita kaj ekzekutita kiel “spiono”. Sed malnovaj odesaj esperantistoj rakontis al mi, ke lin denuncis la najbarino de lia loĝejo, por ricevi aldonan ĉambron post lia morto. Tiaj estis la moroj...

Mi volas, ke vivu memoro pri tiu admirinda homo kun tragika sorto; tial mi kolektis tiujn rememorojn, kaj esperas, ke ili iel prilumos lian vivon. Mi uzis la rememorojn de N.F. Danovskij “Edifa runo pri Losoro”, publikigitajn en la almanako Sezonoj, numeroj 10-13.

T. Auderskaja
Ukrainio

Estrarkunsido: Ekvilibro post trijara laboro

La Estraro de UEA, elektita en la Pekina UK en 2004, kunsidis en Roterdamo de la 13-a ĝis la 15-a de aprilo.

Temis pri la lasta ordinara kunsido de la Estraro, kiu ja ankoraŭ kunvenos komence de la UK en Jokohamo, sed kiu traktos nur lastajn teknikajn detalojn de la kongresa programo kaj de la unua kunsido de la Komitato. Certas jam, ke en Jokohamo UEA ricevos plejparte novan Estraron, ĉar krom prezidanto Renato Corsetti, por nova periodo ne rekandidatiĝas la nunaj estraranoj Ans Bakker-ten Hagen, Ulla Luin kaj Yu Tao. La restantaj monatoj de la mandato tamen ne signifas, ke la estraranoj povas ekferii, sed ili restas plene okupitaj ĝis la UK kaj laŭbezone faros decidojn rete.

Same kiel en ĉiu kunsido dum la pasintaj tri jaroj, ankaŭ en la lasta partoprenis ĉiuj estraranoj. Ĉeestis krome la Ĝenerala Direktoro, Konstanta Kongresa Sekretario, redaktoro de Esperanto, kaj observantoj de TEJO (Chuck Smith) kaj ILEI (Zsófia Kóródy). La estraranoj povis mem vidi, ke progresas laŭplane la rekonstruado de la oficeja domo. Pro la konstruado ili tamen ne povis kunveni en la jam finkonstruita nova konferencejo, ĉar tie provizore laboras la oficistoj de la unua etaĝo, kiu nun estas renovigata. Pro tio en la unua tago oni kunsidis en la proksima Finna Marista Hejmo kaj en la du aliaj tagoj en la oficeja kafĉambro.

Plejparto de la tagorderoj de la aprila kunsido estas sama ĉiujare kaj ĉefe rilatas al la preparado de la kunsidoj de la Komitato, al kiu la Estraro devos raporti pri sia agado en la antaŭa jaro kaj proponi buĝeton k.a. planojn por la venonta jaro. La agadraporto pri 2006 estis jam praktike preta, sed ekestis diskuto pri tio, kiom detala ĝi devus esti. La konkludo estis klopodi iom koncizigi ĝin antaŭ ĝia aperigo en la junia numero de tiu ĉi revuo. Pro personaraj problemoj en la Centra Oficejo la financaj raportoj ankoraŭ ne pretis. Ĉar la plej gravaj eroj de la spezokonto tamen estis finkalkulitaj, estas jam klare, ke en 2006 la en- kaj elspezoj ekvilibriĝis. La buĝeto de 2006 antaŭvidis negativan saldon de 8650 eŭroj, sed la fina minuso estas nur kelkcent eŭroj. Por la jaro 2008 oni proponas plene ekvilibran buĝeton. La Estraro enoficiĝis fronte al deficito de 57194 eŭroj en 2003 kaj povas do kalkuli la financan resanigon de la Asocio inter siajn ĉefajn atingojn.

KKS raportis, ke la preparoj de la Jokohama UK marŝas bone, ne laste dank’ al la diligenta kaj sindediĉa LKK. Oni elektis la prelegontojn de la ĉi-jara IKU-sesio, kiu konsistos el naŭ prelegoj kaj tri AIS-kursoj (vidu sur p. 105 ĉinumere). Komenciĝis ankaŭ la preparoj de la 93-a UK en Roterdamo (19-26 julio 2008). La Estraro konfirmis la konsiston de ĝia LKK, kiun prezidas Ans Bakker ten Hagen, kaj diskutis pri la temo de tiu UK, sed kontentigan vortumon oni ankoraŭ ne eltrovis. Ĉar en 2008 oni festos la 100-jariĝon de UEA kaj ĉar ĝi estos Internacia Jaro de la Planedo Tero, oni klopodas kunigi ambaŭ aferojn sub sama temo. Por trovi taŭgan kaj elegantan vortumon la Estraro atendas proponojn ankaŭ de komitatanoj kaj aliaj interesitoj.

La elektado de la loko por la UK en 2009 proksimiĝas al la fina decido. La Estraro definitivigis, ke ĝi okazos en Pollando por festi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof. La fina elekto okazos en Jokohamo inter Bjalistoko kaj Poznano.

La Estraro benis formale la jam pli fruan intencon transdoni la premiitajn verkojn de la Belartaj Konkursoj por publikigo en la nova revuo Beletra Almanako, kiun la eldonejo Mondial lanĉos ĉi-jare. Al la eldonserio Oriento-Okcidento estis akceptita nova titolo, Maitreyi de la granda rumana verkisto Mircea Eliade, aperonta ĉe la eldonejo Bero. La 23-a okazigo de la fama Esperanto-aranĝo ARKONES en Poznano (21-23 septembro 2007) ricevis aŭspiciojn de UEA. La Estraro diskutis ankaŭ pri nova maniero por distingi meritplenajn Esperanto-agantojn aldone al la kategorio de honoraj membroj. Verŝajne jam en Jokohamo la Komitato ricevos proponon pri ĝi. Oni notis kun kontento la informon de la observanto de TEJO, ke la junulara sekcio de UEA intertempe estis jure registrita kun la nuna statuto kaj konservo de sia karaktero kiel integra parto de UEA. La observantino de ILEI siavice ricevis bonan informon por transdoni al sia estraro, nome ke ankaŭ ĉi-jare UEA donas financan subvencion al la instruista asocio. Laŭ la propono de la landa asocio, en Latvio estis enoficigita nova ĉefdelegito, s-ino Margarita Želve, kiu jam funkciis kiel peranto. Kelkaj decidoj restas ankoraŭ konfidencaj kaj estos publikigitaj, kiam la nuna Estraro eĉ ne plu oficos. Temas pri la ricevontoj de la Premio Deguĉi, Trofeo Fyne kaj Subvencio Cigno, anoncotaj en la fermo de la Jokohama UK.

Osmo Buller

[FORIGITA!: bildo]

En la unua tago la Estraro kunsidis en la proksima Finna Marista Hejmo

Recenzoj

Facile digestebla romano

Vizito sur la Teron. István Nemere. Moskvo: Impeto, 2001. 168p. 20cm. ISBN 5716100848. Prezo: € 6,60

Nemere laŭdire verkis preskaŭ tricenton da libroj, kiuj konsumiĝas en milionoj da ekzempleroj. Tio ne eblus, se li ne scius kiel kapti la atenton de la legantoj. Ĉi-verke li faras tion per simplaj sed efikaj rimedoj. Aperas kelkaj homoj kun trajtoj, kiuj ebligas al ni identiĝi kun ili. Ekĝermas amo inter duopo antaŭe iom seniluzia. Rolas konflikto inter estro kaj subulo. Sed unue kaj laste gravas la ĉasado. Ĉion li prezentas per paralelaj evento-ĉenoj laŭ ritmo komence trankvila, poste pli kaj pli rapida.

La mediopriskriboj kaj personaj prezentoj estas koncizaj, efikaj. Nur iuloke, kiam estas bezono ripozigi la menson, li enŝovas sensimpresojn el naturo kaj urba medio.

La titolo de la romano rakontas precize ĝian intrigon. Iu aŭ io surteriĝas, pasigas kelkajn tagojn sur nia planedo, kaj poste forlasas ĝin. Temas do pri verko scienc-fikcia. Originala detalo estas, ke la vizitanto kvazaŭ “petveture” alvenas kaj foriras.

La vera misio de tiu vizitanto estas simpla, sed la kondiĉoj surtere igas nenecese plenumi ĝin. Krome, la vizitanto estas ĉiel supera, perfekta, nevundebla, netuŝebla kiel la Fundamento, kaj same seninteresa. Malgraŭ tio, Nemere kreis ĉirkaŭ ĝi ekscitan rakonton kun ĉasado kaj pafado kiel en normala Holivudaĵo.

En turista ĉemara urbeto okazas senintenca murdo. La polico komencas grandskalan serĉadon. La policestroj estas stultuloj, kiuj ne komprenas tion, kio evidentas, kaj kion jam delonge scias la leganto. Ĉi-verke la polico estas eĉ obstine kretena, surd-muta kaj blinda. Eble la verkisto iomete troigas, kiam oni ĉirkaŭas per eta armeo ĝardenan baseneton, pro tio ke knabineto aŭdis plaŭdadon en ĝi.

Ankaŭ obstina rifuzo lerni ion de siaj malsukcesoj karakterizas la ĉi-romanan policon. Bone, alie ĝi rapide rimarkus tion, kion la leganto tuj komprenas: ke tute vanas batali kontraŭ ĉi vizitanto sur la Tero.

En ĉi-ĝenra verko necesas iom da pseŭdo-scienco kaj pseŭdo-filozofio. Al la unua apartenas frazoj kiel “La atomoj de hidrogeno sen elektronoj kiel katjonoj traiĝas al la oksigena spaco“ (p. 155). Al la dua apartenas la jena stultaĵo, kiun jam Arkimedo povintus frakasi: Ĝia ekzisto kaj moviĝo ampleksis tiomajn tempojn kaj spacojn, kiujn oni povis mezuri per neniu vorto (p. 63).

Nemere tamen ne nur distras. Li havas ankaŭ idean mesaĝon al ni. Mesaĝon tre plaĉan, kvankam eble ne la plej originalan:

Homo, kiu povas interkompreniĝi kun Ĝi... Ĉu tiuj aĉuloj ne volas kompreni, ke tion saman scipovus fari iu ajn homo? Sed ja ne kun armilo en mano aŭ kun armiltubo inter la ripoj. Tio falsas aŭ malhelpas ĉiun interkompreniĝon! (p. 158).

Nemere ŝajne ne multe zorgas pri la lingvaĵo, kio estas sinteno parte pozitiva en ĉi-speca verko. Lia lingvaĵo tamen jam de dudek jaroj havas siajn makulojn, kaj ŝajne li fajfas pri ili. Ĉi-verke eĉ tri redaktantoj ne sukcesis elsarki ilin.

Temas pri kelkaj diversaj trajtoj. Unu ne tre grava estas la apero de nenormalaj vortformoj, kiel akcio (= agado, p. 80), NFO (= nifo, p. 81), vizuala (= vida, p. 98), banknoto (= monbileto, p. 143), zero (= nul, p. 156), mikroskopia (p. 150, 164).

La orienteŭropa dialekto de Nemere fojfoje impresas ĉarme, sed aliokaze povas iom ĝeni la komprenon:

Mi apenaŭ kredis siajn okulojn. (p. 64; = miajn).

Darney en tiuj minutoj iomete malamis ĝin, kiel alitempe, aliloke neunufoje malamis la krimulojn (p. 69; = kiel li plurfoje malamis).

Ĝis kiam li estas fermita, li nenion povas damaĝi (p. 129; = dum li estas enfermita).

Ĝi agis kiel eterna fremdulo, ĝis oni ne atakis Ĝin (p. 148; = ĝis oni atakis / dum oni ne atakis).

Malgraŭ ĉio, lia rakonta voĉo kaj liaj dialogoj ĝenerale fluas nature kaj senobstakle. Plej ofte, li ne komplikas tion, kio prefere povas esti simpla.

En kelkaj verkoj Nemere enplektas vere gravajn kaj pensindajn temojn kaj dilemojn de la homa estado. La romano Vizito sur la Teron ne enviciĝas inter tiujn. Ĝi estas ekscita distraĵo, facile digestebla, kiu supozeble ne longe restos en la memoro. Nu, ankaŭ tio estas ĝenro de la literaturo.

Sten Johansson

Fripone kaj impone

JoMo friponas. KD, 42 min. Donneville: Vinilkosmo, 2001. Prezo: € 15,90

Apenaŭ estas neceso aparte prezenti al vi JoMo’n — la francan kantiston Jean-Marc Leclercq, menciitan en la Guinness-libro, kantantan en multaj lingvoj kaj sukcesantan krei dum siaj koncertoj tra la tuta mondo frenezige bonan kaj gajan etoson. Sed se vi hazarde ne konas lin — tiu ĉi disko estos la plej bona por la unua konatiĝo. La originalaj kantoj ĉi tie najbaras al popolaj melodioj, primovadaj ŝercoj kaj aludoj — al sociaj kaj eĉ revoluciaj temoj. En la disko eblas trovi eĉ la faman “Kisu min”, sufiĉe pasie plenumitan!

Sed kio unuigas ĉiujn kantojn ke ili ĉiuj estas brile kaj gaje plenumitaj kaj plimulto el ili estas tre dancigaj. La muzik-aranĝoj estas perfekte simplaj (do, ne tro streĉaj), sed pli-malpli variaj kaj belsonaj. Aparte menciindas la kantado — nu, por JoMo tio ja estas normala stato: kanti brile kaj trile. La lingvaĵo estas pli-malpli simpla kaj senriproĉa; la sola afero, kiu iom ĝenas — estas tro libera traktado de la akcento, kiu sufiĉe ofte deglitas de la necesa loko pro la muzikaj konsideroj.

La disko estas plaĉe ornamita kaj akompanas ĝin bela tekstolibreto. Laŭ mia opinio, estas nepardoninde por ĉiu esperantisto (aparte por junaj samideanoj) tute ne koni la faman “Bambo” kaj neniam aŭdi la brilan “Esperanto”. Ne perdu do la tempon! Fripono JoMo donacos al vi multe da agrablaj momentoj!

Pavel Moĵaev

Konserveme renovigi? Jen la pruvo!

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Bertilo Wennergren. El Cerrito: ELNA, 2005. 696p. 23cm. Bind. ISBN 0939785072. Prezo: € 27,00

NPIV en 2002, PMEG en 2005 — rigardante malantaŭen, niaj nepoj konkludos ke la 21-a jarcento komenciĝis bonege por la internacia lingvo, ĉar la verko de Wennergren faris Esperanton eĉ pli internacia ol ĝi estis antaŭe. En la 20-a jarcento PAG* longe regis la gramatikan terminaron, ĉefe greklatin-devenan, je bedaŭro de japanaj kaj ĉinaj esperantistoj. Feliĉe, la purisma PMEG nun alportas freŝajn nomplatojn: O-vorto, A-vorto, multe-nombro, rolfinaĵo N, rolvorteto, objekta verbo, nombroj, helposignoj, sonimito ktp anstataŭ la klasikajn (substantivo, adjektivo, pluralo, akuzativo, prepozicio, transitiva verbo, numeraloj, interpunkcio, onomatopeo).

* Plena Analiza Gramatiko de Esperanto. K. Kalocsay, G. Waringhien. Rotterdam: UEA, 1980. Kvara, tralaborita, eldono.

Senpretende la aŭtoro asertas ke li celis ordinarajn esperantistojn, kaj ke lia kreaĵo estas unuavice praktika lernilo. Kvankam oni povas pridubi la praktikecon por komencantoj de sepcentpaĝa volumo, la nova verko certe inspiros instruistojn kaj kursgvidantojn, kaj per ili estontajn generaciojn. Sed krome, la amplekso de PMEG, kune kun ĝiaj altaj gradoj de precizeco kaj klareco, faros ĝin favora fonto ankaŭ por lingvistoj kaj esperantologoj.

Por vera manlibro gravas ne nur la intelekta enhavo, sed same la enpaĝigo kaj prezentstilo: la uzanto volas rapide trarigardi paĝojn, apogi sin sur sisteme kaj klare titolitaj paragrafoj kaj subparagrafoj, facile distingi la specifajn vortojn en ekzempla frazo. Zorge elektitaj litertipoj, ĝusta uzo de aline-deŝovoj kaj dikliteroj — el nura vidpunkto de percepta ergonomio PMEG estas modele farita.

Juĝante la kvaliton de tiu ĉi granda verko entute, ni ne forgesu kiel ĝi dum ĉ. 10 jaroj maturiĝis: publike, antaŭ la okuloj de diversaj esperantistoj kaj aliaj interesitoj, sur la interreto, kie ĝi ankaŭ nun restas konsultebla (senpage, ĉe www.bertilow.com/pmeg/). La elstara paperlibra publikigo de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) nun aspektas merita kronado post longa evoluperiodo, dum kiu la verkisto, ensorbante reagojn kaj kritikojn, iom post iom reĝustigadis kaj finverkis sian konstruaĵon.

Tamen notinde estas ke la moderna kulturo de nia interret-epoko ne malhelpis akademianon Wennergren resti solide sur la Fundamento. Prenu ekzemple la 11-paĝan §27, pri I-verboj, meze en la manlibro. Detala komparado kun PAG, kiu al ‘infinitivo’ dediĉas preskaŭ saman kvanton da paĝoj (sed disaj tra tiu libro), montras surprize multan enhavan samecon. Tion oni malkovras finfine, certe ne unuavide, ĉar kvankam la senca enhavo egalas inter la du, la eksplikstilo, la grupigo de subtemoj, la terminaro kaj la akcentoj diferencas. Kion PAG nomas ‘traktativa objekto’, PMEG titolas I-verbo kiel pri-komplemento*. Kio en PAG estas kaŝita malgrandlitere, en PMEG povas aperi en grasa subtitolo*.

* Tio rilatas al ekzemploj kiel: Mi instruas lin legi (PAG §180), Mi ĝojas vin vidi (PMEG §27.3.2).
* En PAG §117, p.160, Rim. I: “pri krom kaj inter, oni povus diri, ke la sekvanta infinitivo akiras iom el la karakterizo de citaĵo (G.W.)”. En PMEG 27.5, p.394: Rolvorteto antaŭ citata I-verbo.

Wennergren reordigis, renomis, reakcentis sed — ne maltrankviliĝu — li bone konservis la heredaĵan trezoron de antaŭaj generacioj. Li eĉ plifaciligis la aliron al ĝi: ĉiuj el la kelkmil Zamenhofaj ekzemploj en PMEG estas indikitaj ne simple per litero Z (kiel en PAG), sed per pli preciza fontindiko, ekz.Rz.32’ referencas al p.32 de la Zamenhofa traduko de Gogol La Revizoro. El la sesdek referencitaj fontoj mem, kelkaj estas alireblaj ankaŭ per la reto (www.bertilow.com/tekstaro/). Kompreneble, inter la sennombraj lingvaj ekzemploj en PMEG estas ankaŭ multaj simplaj, faritaj de la verkisto mem. Ekzemplojn kun referenco al nuntempa fonto oni ne trovas. Tio iel konfirmas la konserveman karakteron de la verko — kion cetere Wennergren mencias tre klare en sia Enkonduko.

Al la kvalito de la manlibro kontribuas ankaŭ la ekvilibraj juĝoj de ĝia aŭtoro ĉe aferoj ekster la Fundamento aŭ rande de gramatiko. Ĉu temas pri Seksa signifo de O-vortoj (§4.2) kaj ties evoluo, ĉu pri Vortordo (Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo, §34.2.2)*, ĉu pri Propraj nomoj (§35), Wennergren ĉiam donas saĝan konsilon al la lingvo-uzanto. Samtempe li atentigas, se por iu fenomeno ne ekzistas devigaj reguloj en Esperanto. Tio aplikiĝas i.a. al majuskligo de (adjektivigitaj) propraj nomoj, sed ankaŭ al vortotranĉado kaj interpunkcio (Helposignoj, §1.2). Pri tio lasta mi tre ĝojas, ĉar mi ŝatas fojfoje forlasi komon antaŭ kiu!

* Ekz. anstataŭigu Kiu Karlo diris, ke edziĝis? per Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?.

Mi trovis du kazojn, en kiuj PMEG montriĝas eĉ pli Fundamenta ol PAG. Unu estas la silenta rezigno pri la vorteto far (fare de), kiun PAG siatempe laŭdis kiel tre oportunan formon por la subjekta suplemento. La alia koncernas la demandon Ĉu ALI-vortoj povas esti tabelvortoj? (§13.3). Kvankam PAG, koncedinte la nefundamentecon de tio, jesis ĝin, PMEG eksplicite neas la demandon kaj do forpelas serion de eble jam hejmecaj vortetoj (aliu, alies, alie, aliel, aliom…). Tamen la paĝlonga argumentado pri tio aperas tre konvinka. Cetere, kaj PAG kaj PMEG malpermesas kelkiu (se ununombra).

La 116-paĝa parto pri vortfarado, afiksoj kaj kunmetaĵoj (§37-39) vere faras la manlibron plena. Tiu ĉi parto estas same alirebla kaj ĝisfunda kiel la frazgramatika. Ĝi komenciĝas per instruiva enkonduko pri la baza karaktero de radikoj (verb-, A- kaj O-karakteraj), pri kombinoj, interligaj finaĵoj, ŝajnafiksoj ktp. Sekvas ampleksa pritrakto de unuopaj afiksoj, kun multaj ekzemploj kaj praktikaj konsiloj. Ĉi-rilate, tre oportuna cirkonstanco estas, ke la aŭtoro havas ankaŭ vortaristan kompetenton. Tio faras PMEG tiom pli fidinda.

Toon Witkam

La angulo de Esperantlingva Verkista Asocio

http://www.everk.it/

El La Floroj de l’ Malbono de Charles Baudelaire, redaktitaj de K. Kalocsay kaj G. Waringhien (1957):

Don Juan en la Infero

Kiam Don Juan descendis al la Infer-rivero
kaj li obolon sian jam al Ĥarono pagis,
jen, sombra almozulo kun Antisthen-a fiero
remilojn per venĝema kaj forta brak’ atakis.

Kun siaj pendaj mamoj, en malfermitaj vestoj,
virinoj timtordiĝis sub nigra firmamento,
kaj kiel granda grego de oferotaj bestoj
malantaŭ li trenadis muĝadon de lamento.

Salajron Sganarelo petis kun laŭta rido,
dum per tremanta fingro Don Luis avertis disajn
borde vagantajn ombrojn pri sia aŭdaca ido,
kiu kuraĝis moki al li la harojn grizajn.

Frosttreme de funebro, Elvira, magra, ĉasta,
apud la edz’ perfida, ŝia amant’ pli frua,
postulon ŝajnis meti pri amrideto lasta,
en kiu brilus dolĉo de lia ĵur’ unua.

Streĉrekte, en armvestoj, grandega ŝtona viro
la direktilon tenis por ondojn nigrajn bridi;
sed la hero’, trankvile, kurba sub la rapiro,
rigardis l’ akvosulkon, nenion degnis vidi.

“La Floroj de l’ Malbono” en Esperanta traduko estis eldonita de Stafeto en la jaro 1957. Kalocsay kaj Waringhien prizorgis la ĝeneralan redaktadon, sed la tradukon mem plenumis ankaŭ diversaj aliaj literatoroj: Lajos Tárkony, Henry Vatré, Magda Carlsson, Roger Bernard, Hilda Dresen. (“Don Juan en la Infero” estas ĉeftradukita de Henri Vatré.) Tamen, la kunlaboro estis tute aparta, kiel oni legas en la antaŭparolo: “La tuto estis funde reviziita de Kálman Kalocsay, rilate al la formo, kaj de Gaston Waringhien, rilate al la senca fideleco. Tiamaniere, la tradukoj, kvankam el diversaj manoj, ne malhavas tamen la unuecon laŭ formprincipoj, nek laŭ tono, kaj, kvankam ne ĉiuj tradukintoj estas Francoj, sencmiskomprenoj estas eliminitaj” (p.44). La eldono estas skrupule filologia (eĉ donante novajn ideojn pri la ordo, pri la defalaĵoj kaj la fragmentoj), kio ankaŭ estas konsiderinda atingo por nia literaturscienco. Ĉiuj ĉi ecoj faris la bodleran tradukon mejloŝtono ankaŭ por nia originala literaturo.

Loke — fake — persone

ISRAELO: Du israelaj esperantistoj estis inter la 120 reprezentantoj de ŝtataj kaj aliaj instancoj kiuj metis bukedojn ĉe la ceremonio en la Holokaŭsta memortago (16 apr). Ĝi okazis en “Placo de la Varsovia getto” en la memora muzeo kaj monumento Yad Vaŝem (Jerusalemo) en la ĉeesto de la ĉefministro Olmert. Malka (“Reĝino”) Zemeli kaj Tom Juval (la nova prezidanto de JELI) metis la bukedon nome de Esperanto-Ligo en Israelo kaj de UEA. Oni laŭtlegis la nomojn de ĉiuj membroj de la familio Zamenhof kiuj pereis en la holokaŭsto.

Amri Wandel kaj Tom Yuval

NOV-ZELANDO: La ĉi-jara kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio (NZEA) okazis en Christchurch dum la unua semajno de februaro 2007. Ĉeestis 17 personoj, kun 3 eksterlandaj vizitantoj el Japanio, Francio kaj Luksemburgio. David Ryan, 39-jara ŝtatoficisto de Wellington kaj iama voluntulo ĉe la CO de UEA, elektiĝis kiel la nova prezidanto de NZEA.

USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko havas novan direktoron por la Centra Oficejo. La estraro de ELNA aprobis la proponon kaj Vilĉjo Harris servas ekde la 15-a de februaro 2007. Li antaŭe estis kasisto de ELNA kaj estro de la Komitato pri Membreco. Don Harlow, la antaŭa direktoro, ne plu povas servi pro malsano. La estraro dankas al Don Harlow pro la granda servo al ELNA kaj la movado, kaj al Vilĉjo Harris, kiu translokiĝis 3200 mejlojn (5150 km) por loĝi proksime al la oficejo.

F. Dorcas

KROATIO: En Suvremena lingvistika n-ro 2 por la jaro 2006, la plej prestiĝa lingvistika revuo en Kroatio, d-ro Velimir Piškorec publikigis ampleksan 10-paĝan recenzon pri la verko de Detlev Blanke Interlinguistische Beiträge. Zum Wesen und zur Funktion Internationaler Plansprachen. (Interlingvistikaj kontribuaĵoj. Pri la esenco kaj funkcio de internaciaj planlingvoj). La revuo, kiu dum 32 jaroj prestiĝas inter lingvistoj, nun liveras al ili serioze dokumentitajn materialojn pri Esperanto “bazita je intense travivitaj kaj vivataj spertoj de aparteno al bunta kaj agema komunumo de esperantistoj de la mondo”.

S. Štimec

LITOVIO: Litova entrepreno “Komunikado per modernaj elektronikaj teknologioj” en 2006 lanĉis unikan retan projekton Lietuva panoramose (Litovio en panoramoj). Ĝia retejo estas www.panoramas.lt. La projekto funkcias en la germana, angla, litova, pola, rusa kaj ekde la 12-a de aprilo 2007 ankaŭ en Esperanto. Tamen la ĉefaj lingvoj de la projekto estas la litova, angla kaj Esperanto. La celo de la projekto estas montri Litovion per virtualaj panoramaj vidaĵoj. Ĝi estas destinita por turistoj kaj homoj, kiuj interesiĝas pri Litovio. La projekto estas apogata de la Litova Registaro. Paĝojn de tiu ĉi retejo uzas ankaŭ la Informa Turisma sistemo de Litovio. Nuntempe en la retejo estas pli ol 550 panoramaj virtualaj bildoj el Litovio kun klarigoj en Esperanto. Version de la retejo en Esperanto iniciatis la gvidanto de la entrepreno Kostas Sukevicius. Ĝi estas efektivigita kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio.

P. Jegorovas

WENNERGREN: La sveda esperantisto Bertilo Wennergren fariĝis en la enketo iniciatita de la internacia magazino La Ondo de Esperanto, “La Esperantisto de la Jaro 2006”, pro la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG). Pliajn informojn pri la projekto kaj intervjuojn kun ĉiuj antaŭaj laŭreatoj legu rete ĉe: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-jaro.htm.

H. Gorecka

ĈINIO: La jaro 2007 estas la Esperanto-instrua jaro de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) en Ĉinio. La Universitato Shenyang aktive reagis al tiu ĉi iniciato. La 1-an de marto 2007, la unuan tagon de la nova semestro, 600 studentoj eniris kvar Esperanto-kursojn de la universitato kaj ĝis nun neniu forlasis tiun ĉi nedevigan studobjekton. Uzata estas adoptita lernolibro Esperanto-Kurso de La Nova Jarcento! de prof. Liu Zhengkun kaj prof. Song Yunsheng.

Wu Guojiang

Kongresa statistiko

1602 personoj el 54 landoj aliĝis al la 92-a UK en Jokohamo ĝis la 20-a de aprilo.

Kompare kun la situacio antaŭ la fino de la dua kotizperiodo, kun 873 aliĝoj la gastiganta lando plu liveras iom pli ol duonon de la nombro, sed Francio (84) preterpasis Korean Respublikon (81). Aliaj landoj kun minimume 20 aliĝoj estas Germanio (57), Litovio (42), Ĉinio (34), Italio (33), Nederlando kaj Pollando (po 30), Usono (26), Brazilo (22), Britio (21), Hispanio kaj Rusio (po 20). Laŭ la nuna ritmo oni antaŭvidas, ke la fina nombro estos ĉ. 1800.

Tra la mondo

Agrabla vetero, varmega kurskunveno

La 17-a Internacia Kurskunveno de Esperanto kaj Printempa Kurso de Namkang Esperanto-Lernejo samtempe okazis de la 24-a ĝis la 25-de marto 2007 en la urbeto Chongdo, Koreio.

La kurskunveno kun 92 esperantistoj el 5 landoj (Koreio 69, Japanio 20, Aŭstralio 1, Hispanio 1, Kongolando 1) estis okazigita fare de Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) koreaflanke, kaj Esperanto-Populariga Asocio (EPA) japanaflanke.

Namkang Esperanto-lernejo estis malfermita en la jaro 1998 por havi regulajn kurskunvenojn de Esperanto, iniciatite de d-ro Park Hwa-chong, vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio. La lernejo havas kurskunvenon dufoje ĉiujare, somere kaj aŭtune.

Estas notinde, ke la konstruaĵo de la lernejo ne estas moderna, sed tipa korea malnova lernejo-formo. Pro tio oni povas ĝui unikan malnovan lernejan etoson kaj flari freŝan aeron de la kamparo.

La Internacia Kurskunveno de Esperanto komenciĝis laŭ la iniciato de Lee Jung-kee el Koreio kaj Takaŝi Agou el Japanio, la tiama ĝenerala sekretario de EPA de la jaro 1991. La unua kurskunveno okazis en la urbo Kjuŝu, Japanio, al kiu koreaj esperantistoj karavane partoprenis.

La renkontiĝo daŭre okazis en Japanio ĝis la 8-a kurskunveno, sed por plivigligi la renkontiĝon ambaŭlande, ekde la jaro 1999, de la 9-a kurskunveno, la evento okazas alterne inter la du landoj. Krom Komuna Junulara Seminario inter Ĉinio, Japanio kaj Koreio, tiu ĉi evento estas la sola regula renkontiĝo inter la esperantistoj de Koreio kaj Japanio.

En la malferma ceremonio, per siaj respektivaj salutvortoj la lernejestro Kuak Jong-hun, la direktoro de Namkang Esperanto-lernejo Park Hwa-chong, la prezidanto de SEK Lee Jung-kee kaj la internacia fakestro de EPA Tanaka Masamiĉi diris bonvenigajn salutojn al la partoprenantoj.

La prezidanto de SEK Lee Jung-kee en sia bonveniga saluto bondeziris, ke la partoprenantoj ĝuu nian karan lingvon Esperanto, interamikiĝu kun novaj kaj malnovaj samideanoj kaj altigu sian lingvo-kapablon. Plie oni plifortigu sian kredon je la lingvo Esperanto, je nia movado kaj je estonta finvenko de Esperanto.

D-ro Lee Chong-yeong, eksprezidanto de UEA, memorprelegis pri la temo Deklaracio de Korea Sendependiĝo kaj Esperanto-etoso. En la prelego li akcentis, ke la esenco de Deklaracio de Korea Sendependiĝo kaj la ideo de Esperanto-movado estas samcelaj.

Laŭ d-ro Lee, komunaj vortoj de la deklaro kaj la etoso estas egaleco, amo, kunvivado, frateco, justeco, humaneco kaj libereco.

En la unua tago oni havis kurskunvenojn sub la gvido de naŭ gvidantoj: Kong Gil-yun, Park Yong-seong, Lee Jung-kee, Chang Jeong-yeol, Ma Young-tae, Park Hwa-jong, Takaŝi Agou, Tanaka Masamiĉi kaj Sandor Horvath.

Krome Rubeno Fernandez Asensio el Hispanio (Katalunio) kaj Johano Bolemo el Kongolando internaciigis la renkontiĝon. La interkonan vesperon oni ĝuis kun belaj kantoj, muzikprezentoj kaj bongustaj krudfiŝoj.

En la dua tago oni daŭrigis la lernadon kaj posttagmeze en la ferma ceremonio la standardo de Esperanto estis simbole transdonita de SEK al EPA.

La 18-a Internacia Kurskunveno okazos venontjare marte en Kjuŝu, Japanio. Organizos ĝin Matumoto Akira. Agou Takaŝi anoncis tion kaj petis aliĝi al la evento, kiun EPA okazigos kun la titolo Bonvenon al Oomoto en 2007 de la 12-a ĝis la 14-a de aŭgusto 2007 en Ajabe, Japanio, post la Jokohama UK .

Post la ferma ceremonio la partoprenantoj spektis bovo-bataladon, kiu hazarde okazis proksime de la Namkang Esperanto-lernejo.

Lee Jung-kee

[FORIGITA!: bildo]

Sur la foto de Kimio Macumoto: La du-linia konversacio.

Studadsesio en la pola Bydgoszcz

Dum la semajno 24-26 mar 2007 okazis en la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en la pola urbo Bydgoszcz stud- kaj ekzamensesio de la lernojaro 2006/2007.

Kiel oni scias, la oficiala lingvo de tiu lernejo estas Esperanto. En tiu lingvo okazas la plej granda parto de la tuta instruado.

La sesion partoprenis gestudentoj (ĉirkaŭ cent) el diversaj landoj, kiel Albanio, Uzbekio, Japanio, Ĉinio, Brazilo, Senegalio, Kamerunio, Tanzanio, Mongolio, Zimbabvo, Kenjo, Pollando ktp.

Ankaŭ la profesoroj kaj prelegantoj estas el diversaj landoj: Boĵidar Leonov (Bulgario), Mirka Korniluk (Pollando), Marcel Delforge (Belgio), Mara Timermane (Latvio), Andrzej Korniluk (Pollando), Augusto Casquero (Hispanio), Regina Grzębowska (Litovio), Remigiusz Mielczarek (Pollando), Xu Xiao Nan (Ĉinio) kaj Abraham Langoume (Senegalio).

Fine de la sesio okazis ekzameno, en kiu la gelernantoj devis prezenti kaj defendi siajn diplomverkojn tute en Esperanto. La gestudentoj de la tria jaro bakalaŭriĝas, kaj atingas la ŝtatan polan diplomon.

Augusto Casquero

Katalunaj esperantistoj por la okcitana

Katalunaj esperantistoj partoprenis en la manifestacio por la okcitana lingvo en Besièrs la 17-an de marto, organizita de la Instituto pri Okcitanaj Studoj kaj aliaj kvin okcitanaj kulturaj asocioj.

La manifestacio kunigis 20 000 homojn por postuli la rajtojn de la okcitanoj uzi sian lingvon. La iniciato estas daŭrigo de la unua tutlanda amasiĝo por la okcitana lingvo, okazinta en Carcassona la 22-an de oktobro 2005, kiam pli ol 12 000 homoj surstrate pledis por la okcitana, por ĝia oficiala agnosko kaj por kontraŭstari la malhelpojn, por ke ĝi estu instruata en la lernejoj kaj uzata en la amaskomunikiloj.

La okcitanan lingvon, la iaman lingvon de la trobadoroj, parolas ĉ. 3 milionoj da homoj ĉefe en la suda triono de Francio (39 departementoj), sed ankaŭ en Katalunio (Val d’Aran), Italio (12 valoj en Piemonto) kaj Monako. En Katalunio ĝi estas ekde 1979 oficiala lingvo en Val d’Aran (kun 7 000 loĝantoj) kaj la pera lingvo de instruado ekde la fruaj 1980-aj jaroj. Pasintjare ĝi fariĝis la tria kunoficiala lingvo de la tuta Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. En Italio (kun ĉ. 150 000 parolantoj) ĝi atingis la statuson de protektata lingvo en 1999. Tamen ĝi havas neniun agnoskon en Monako kaj en Francio, kie loĝas la grandega plimulto de la okcitanoj. Francio misfamiĝis kiel unu el la eŭropaj ŝtatoj malplej respektemaj pri la lingvaj rajtoj de siaj malplimultoj kaj ĝis nun ne akceptis subskribi la Eŭropan Ĉarton pri Regionaj aŭ Minoritataj Lingvoj, aprobitan de la Konsilio de Eŭropo en 1992.

Katalunaj esperantistoj havas fortan ligon kun lingvoprotektaj agadoj kaj aparte por la okcitana. Eĉ la nuna prezidanto de la Instituto pri Okcitanaj Studoj, tiam elstara kulturaganto, prelegis en prilingva aranĝo por neesperantista publiko organizita de Kataluna Esperanto-Asocio (KEA) antaŭ deko da jaroj. En 2005 nur du E-asocioj subtenis la manifestacion en Carcassona: KEA kaj la Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj (IKEL). Ĉi-foje aliĝis unu okcitania Esperanto-grupo (Cercle Biterrois d’Espéranto), tri katalunlandaraj (KEA, Kataluna Esperanto-Junularo kaj Valencia Esperanto-Junularo), kvar franciaj (Espéranto Culture et Progrès, Espéranto et Diversité des Langues, Centre Culturel Espéranto el Tours kaj Espéranto Jeunes) kaj unu internacia (IKEL). Okcitanaj kaj katalunaj esperantistoj organizis budon apud la marŝejo, kaj KEA eldonis kaj distribuis okcitanlingvajn flugfoliojn. KEA, KEJ, VEJ kaj IKEL, kune kun la neesperantista organizo ADÒC (Asocio por la Diskonigo de Okcitanio en Katalunion), kreis specialan retpaĝaron por la aranĝo en tri lingvoj (okcitana, kataluna kaj Esperanto) kaj marŝis malantaŭ tri-metrojn larĝa tolafiŝo en la okcitana. Francaj esperantistoj marŝis malantaŭ franclingva tolafiŝo. Verŝajne mankis aliaj E-asocioj, ne nur internaciaj, sed ankaŭ naciaj: la subteno de malplimultaj lingvoj ne aperis kun la Manifesto de Prago, sed havas multe pli longan tradicion en la movado ol ofte kredas esperantistoj, ĉar jam en 1906 “Hungarlanda” Esperanto-Asocio aliĝis al la mejloŝtona unua internacia kongreso pri la kataluna lingvo, sur kies konkludoj oni starigis la nunan norman katalunan lingvon.

La aktivado de la katalunaj esperantistoj daŭrigas sian strategion agadi ekster la Esperanta kadro kaj ligiĝi al agadoj por subteni la lingvan diversecon, pro kio ekz. ili subtenis, kune kun IKEL, la pasintjaran kongreson pri la aragona lingvo. La organizo de la TTT-ejo kaj ĝia diskonigo tra la gazetaro celis plibonigi la rezulton atingitan en 2005, kiam, post la manifestacio de Carcassona, la TTT-ejo de KEA staris inter la unuaj afiŝintaj fotojn de la okazaĵo, kaj pro tio estis anoncita en nacilingvaj retgazetoj kaj sukcesis senteble plimultigi la nombron de vizitantoj dum kelkaj tagoj. La rezultoj superis la esperojn: Vilaweb, la ĉefa kataluna retgazeto, en sia informo pri la manifestacio, atentigis pri la Esperanta TTT-ejo, ĉar ĝi fariĝis la sola informejo en la kataluna pri la manifestacio. La esperantistoj estis eĉ kontaktitaj plurfoje laŭlonge dum la tago por informi la retgazeton pri la evoluo de la aferoj. Rezulte, la TTT-ejo de KEA atingis sian maksimumon de vizitoj en unu tago (1389), malgraŭ la multaj konkurencaj politikaj okazaĵoj de la tago (i.a. grandaj diverscelaj manifestacioj en Barcelono, Palmo de Majorko kaj Eŭskio). Entute, do, temis pri agado por Esperanto, por la okcitana kaj por la lingva diverseco.

Kataluna Esperanto-Asocio
Internacia Komitato por Etnaj Liberecoj

Kun floroj de la prezidento

Kroata Esperanto-Ligo organizis la 13-an de aprilo, okaze de la Tago de memoroj pri viktimoj de la holokaŭsto, kulturan programon en la zagreba Zamenhof-Strato.

La programo omaĝis al la 90-a datreveno de la morto de Lazaro Ludoviko Zamenhof. Reprezentanto de la Juda Komunumo Bet Israel el Zagrebo, Jasminka Domaš, parolis ĝenerale pri la signifo de la holokaŭsto. Krom muziko en la centro de la programo estis voĉlegado el la libro La Zamenhof-Strato de Roman Dobrzyński.

La aktorino Vida Jerman legis Esperantan fragmenton el la libro kun tradukoj en la kroata kaj slovena. Estis prezentitaj fragmentoj el la ĉapitroj pri juda geto en la pola, slovaka, ĉeĥa, franca, japana... Per tamburo akompanis Kaja Farszky kaj Vlad Vučeta. Violonis infana duopo de Setsuko Ŝimizu. La tuta programo komenciĝis per solena omaĝo kaj metado de florobukedo de la prezidento de Kroatio Stjepan Mesić: la delegacio de la prezidento metis florojn al la strattabulo kun la nomo Lazaro Ludoviko Zamenhof. Post la floromaĝo la publiko marŝis akompanate per tamburo al la provizora scenejo muntita en la Zamenhof-Strato. Radio kaj tri ĵurnaloj raportis. Bela vetero allogis sesdekon da ĉeestantoj.