Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 6

Malferme

Premio Cassandra Pyle al Tonkin

Nur lastatempe ni eksciis pri aljuĝo de la prestiĝa Premio Cassandra Pyle por la jaro 2006 kaj sincere gratulas al la eksa prezidanto de UEA doktoro Humphrey Tonkin.

La premio estas ĉiujare aljuĝata al homo kiu ludis gvidan rolon en internaciaj interŝanĝoj je tutmonda skalo. Por esti konsiderata por la premio, proponato devas havi multjaran sperton, okupante gvidajn poziciojn en organizaĵoj kaj institucioj kun signifa rolo en internacia eduka interŝanĝo, subtenante junajn profesiulojn, faciligante kaj stimulante kunlaboron inter individuoj kaj organizaĵoj, kaj ekzemplante “paciencon, toleron, optimismon kaj bonan volon.” La organizaĵo NAFSA, Asocio de Internaciaj Edukistoj, kiu aljuĝas la premion, estas la ĉefa usona profesia organizaĵo de tiuj, kiuj gvidas internaciajn fakojn en universitatoj, prizorgas eksterlandajn studentojn kaj sciencistojn, aranĝas eksterlandan studadon por usonaj studentoj k.s.

Dum sia kariero d-ro Tonkin estis prezidanto de du universitatoj kaj gvidis la estrarojn de pluraj naciaj organizaĵoj pri internacia edukado. Dum kelkaj jaroj li estris la Konsilion por Internacia Eduka Interŝanĝo, la nacian organizaĵon, kiu administras la registaran programon Fulbright por interŝanĝo de sciencistoj inter Usono kaj aliaj landoj. Poste li prezidis la Komisionon Fulbright en Kanado. Li ankaŭ prezidis la Usonan Forumon por Internacia Edukado, unu el la ĉefaj pledantoj por internacia edukado en elementaj kaj mezaj lernejoj — same ankaŭ la Internacian Partnerecon por Servo-Lernado, kiu sendas studentojn eksterlanden por kombini studadon kun civila servado. Aldoniĝas tuta serio da organizaĵoj, en kies estraroj li laboris aŭ laboras. Li ankaŭ abunde verkis pri internacia edukado en usonaj universitatoj, pri lernado de fremdaj lingvoj, kaj, kompreneble, pri lingvaj problemoj.

Ne malplej grave, li plenumis naŭ jarojn kiel prezidanto de UEA — de 1974 ĝis 1980 kaj denove inter 1986 kaj 1989 — kaj egalan nombron da jaroj kiel estrarano en aliaj funkcioj. Ni ne scias ĝis kiu grado lia agado en la Esperanto-movado ludis rolon en lia elekto, sed certe tiu rolo ne estis nula.

El la parolado de Humphrey Tonkin, okaze de la ricevo de la Premio Cassandra Pyle, dum la Jarkonferenco de NAFSA en Montrealo (maldekstra foto):

Tra la jaroj, mi pledadas por lernado de fremdaj lingvoj. Pro tio, kiam mi havis dekkvinon da jaroj, mi lernis Esperanton kaj travojaĝis la mondon utiligante ĝin por paroli kun homoj, kiuj ne scipovis paroli usone aŭ brite. Pro tio, mi ĉiam instigis kaj instigas homojn taksi lingvojn ne kiel rigidajn sistemojn sed kiel formojn de homa konduto. Pro tio mi pledis por studado de antropologio samgrade kiel studado de ekonomiko. Pri tio mi laboris por la programo Fulbright. Pro tio mi ĉiam apogas eksterlandan studadon de speco, kiu preteriras la normojn, kiel ilin preteriras la programoj de SIT* kaj la Internacia Partnereco por Servo-lernado [programoj de studenta interŝanĝo]. Pro tio mi laboras por antaŭenigi Unuiĝintajn Naciojn kaj la principojn entenatajn en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj...

* School for International Training (Studejo por Internacia Trejnado).

[FORIGITA!: bildo]

D-ro Tonkin kaj Mariam Assefa, Prezidanto de NAFSA

Historia konferenco en Moskvo

La 13-an de aprilo 2007 okazis en la Rusia Akademio pri klerigo en Moskvo historia internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”. Kial historia, se similaj aranĝoj okazadis en la mondo dum jardekoj? Similaj, sed ne tre: 48 partoprenintoj el 7 landoj (Germanio, Hungario, Nederlando, Rusio, Ukrainio, Usono, Japanio) plus 4 korespondantoj, 27 profesoroj kaj 3 docentoj.

En 2005 du estraranoj de Rusia Esperantista Unio turnis sin al la Rusia Klerigministerio kun la propono enkonduki Esperanton en universitatajn studplanojn kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ la studado de fremdaj lingvoj. Ilia sinturno ne estis bone preparita kaj ne detale argumentita. Sekvis same neserioze argumentita rifuzo de la rektoro de la Moskva Ŝtata Lingvistika Universitato, profesorino Irina Ĥaleeva. Forton al la rifuzo aldonis la respondeca posteno de I. Ĥaleeva, eks-kolonelo, prezidanto de la Instru-Metodika Unuiĝo pri universitata lingvoinstruado por la tuta Rusio. Oni scias — se en la burokrata ŝtata sistemo iu problema demando ricevis negativan respondon, aliaj provoj ricevi pozitivan rezulton kutime estas senesperaj: en la letera akceptejo de la institucio sidas hometo, premas komputilan butonon pri la problemo, trovas antaŭan nean respondon kaj sen esplori ion butonas modelan “ne”. Por ke la sistemo denove revenu al la sama problemo, bezonatas iuj novaj tute neordinaraj pruvoj kaj argumentoj.

Tion komprenis la gvidantoj de la Eŭropa Jurscienca Universitato Justo, kiu edukas altkvalitajn juristojn, ekonomikistojn k.a. Kaj en Justo oni komencis serĉi la neordinarajn pruvojn. Pli ĝuste — ne serĉi, sed ilin krei.

Unue, aperis la ideo surbaze de Esperanto konsistigi nekutiman internacian fakulan komisionon el fakuloj de diversaj landoj, kiuj laborus sen tradukistoj — en Esperanto. Iniciatis la aferon kunlabore kun la Centro de Sendependaj Ekspertizoj profesoro Gennadij Ŝilo, advokato, specialisto en kriminala juro kaj procesoj. Estis kompilita malneta listo de fakuloj kaj verkita skiza versio de la fakula konkludo, apoganta sin sur la rezultoj de la internaciaj eksperimentaj spertoj, kiuj daŭras pli ol 100 jarojn. Originale la konkludo estis formulita en Esperanto. Poste estis serĉataj kaj troviĝis altgradaj specialistoj-esperantistoj, konsentintaj perfektigi kaj prilabori la konkludon. Inter ili estis juristoj, ekonomikistoj, filologoj, pedagogoj, teknikistoj, ĵurnalistoj...

Mirinda fakto — multaj, tro multaj konataj esperantistoj (eĉ inter spertaj juristoj) ne atentis la alvokon aliĝi al tiu agado. Pasis multaj monatoj antaŭ ol la konkludo ekhavis aspekton de serioza dokumento, kiun post konsultadoj agnoskis la menciita Centro de Sendependaj Ekspertizoj, kies statuton siatempe konfirmis la Juĝa Departemento ĉe Supera Juĝejo de Rusio.

La sekva instanco estis la Instituto pri Lingvoscienco ĉe la Rusia Akademio de Sciencoj. Post la konsultadoj en la Instituto la konkludo de la internacia fakula komisiono ricevis sian nunan aspekton, kiu taŭgos kiel helpilo por oficialigo de Esperanto en klerigejoj de ajna lando.

La 20-an de decembro 2006 la Universitato Justo kaj Rusia Esperantista Unio en sia komuna deklaro starigis antaŭ la Rusia Ministerio pri Klerigo kaj Scienco la problemon pri enkonduko de Esperanto en studplanojn de rusiaj mezaj kaj superaj lernejoj.

Meze de januaro 2007 la rektoro de Justo ricevis la eblon renkontiĝi kun Nelli Rozina, vic-direktorino de la Departemento pri ŝtata politiko kaj normig-jura reguligo en klerigo de la ministerio, kiu komence atakis la ideon enkonduki Esperanton per la samaj argumentoj, kiuj estis uzitaj en la supre menciita rifuzo de profesoro I. Ĥaleeva. Tamen la 10-kilograma sako da dokumentoj kaj aliaj varbiloj, kiujn alportis la rektoro G. Ŝilo, kaj liaj argumentoj (inkluzive la pozitivan reeĥon de la Ŝtata Dumao, adresitan al la ministro) konvinkis la vic-direktorinon N. Rozina kaj la aliĝintan al la diskuto profesorinon T. Petrova, ke “la afero ne estas tiom simpla, kiel ĝi aspektas en la konkludo de Ĥaleeva” (citita la opinio de N. Rozina).

Kun la propono organizi priesperantan konferencon konsentis la ministerio. La malrapidema burokratio de la ministerio kaj de Rusia Akademio pri Klerigo (RAK) faris ĉion eblan por prokrasti la aferon ĝis la nova lernojaro 2007/2008, tamen finfine tra multaj baroj kaj renkontoj estis atingita la decido okazigi la konferencon la 13-an de aprilo 2007. La konferencejon afable prezentis RAK, sur kies materiala bazo la Ministerio proponis okazigi la konferencon. La tutan organizan rolon, inkluzive la financan, konsentis surpreni la Universitato Justo, kiu proponis konsistigi la anaron de la konferenco po 30 personoj de la ministerio kun RAK kaj de la Universitato Justo. La ministerio kun RAK rekomendis nur 9 personojn, inkluzive la profesoron Ĥaleeva, la aliajn pli ol 50 personojn rekomendis la Universitato Justo. Finfine flanke de la ministerio kaj RAK partoprenis la konferencon (kaj nur en ĝia komenco) nur 2 personoj — la prezidanto de RAK, profesoro N. Nikandrov, kiu faris prudentan objektivan malferman parolon, kaj s-ino N. Rozina, kiu cetere deklaris: “Atendu de la ministerio neniun subtenon kaj eĉ ne turnu vin al ni. Ni nenion decidados”. El tiu deklaro klaras, kial el la nuraj naŭ personoj, planitaj de la Ministerio por partopreni la konferencon, ĉeestis nur du: oni strebis la konferencon obstrukci. Tamen la obstrukco ne havis sukceson: la rezolucio estis akceptita de la ĉeestantoj unuanime.

Prof. Vladimir V. Samodaj

[FORIGITA!: bildo]

Eksterlandajn gastojn akceptas la prezidanto de la Rusia Akademio pri Klerigo Nikolaj D. Nikandrov (dekstre) kaj la rektoro de la Eŭropa Universitato Justo Gennadij M. Ŝilo (maldekstre). La gastoj (de maldekstre): Akira Morita (Japanio), Gyorgy Nanovfszky (Hungario), Wim Jansen (Nederlando), Gunter Lobin (Germanio) kaj Stiv Cobb (Usono).

[FORIGITA!: bildo]

Ekspozicio de Esperanto-libroj dum la konferenco

[FORIGITA!: bildo]

Akira Morita, profesoro de Nagoja universitato, kaj Wim Jansen, estro de la Katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe Amsterdama Universitato, Nederlando.

REZOLUCIO de Internacia konferenco “Propedeŭtika rolo de Esperanto en lernado de fremdaj lingvoj”
  • Konsentante kun la motivado de la Rezolucioj de la Ĝenerala Asembleo de UNESKO (1954, 1985), kiuj rekomendis enkondukon de la internacia lingvo Esperanto en studplanojn de klerigejoj en la ŝtatoj-membroj;
  • konsiderante la internacian pozitivan sperton de eksperimenta instruado de Esperanto kiel propedeŭtika rimedo dum la lastaj pli ol 100 jaroj (Britio, Hungario, Germanio, Italio, Rusio, Slovenio, Usono k.a.);
  • substrekante la unikan rolon de ĉiujaraj internaciaj esperantistaj kongresoj kiel ilo por sentradukista interkomunikado kaj interkompreniĝo de reprezentantoj el diversaj ŝtatoj;
  • taksante la modernan signifon de Esperanto kiel baza lingvo de internacia kunlaboro en scienco, tekniko, literaturo, arto kaj aliaj sferoj, en la agado de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, Internacia Akademio “Comenius” (Slovakio), Akademio de Esperanto (Francio) kaj multaj aliaj aktive funkciantaj en la lingvo Esperanto internaciaj organizaĵoj;
  • pozitive taksante Esperanton kiel rimedon, kontribuantan al forigo de ksenofobio, de nacia kaj religia malamikemo;
  • konfirmante, ke la lingvo Esperanto neniuokaze celas anstataŭi per si mem iun el la etnaj lingvoj, sed male, strebas kontribui al konservo de la lingvoj de ĉiuj popoloj, inkluzive la plej malmultnombrajn;
  • atentigante, ke en Esperanto en diversaj ŝtatoj estas eldonata originala literaturo — beletra (inkluzive porinfanan), scienca, teknika, jura, medicina k.a., kaj oni efektivigas tradukojn el naciaj lingvoj en Esperanton kaj el Esperanto en la lingvojn de la popoloj de la mondo;
  • strebante pli vaste uzi Esperanton kiel propedeŭtikan rimedon por lernado de fremdaj lingvoj;
  • atentante la rezultojn de praktika instruado de la lingvo Esperanto, kiuj atestas pri multe pli facila ekposedo de tiu lingvo, ol de ajna etna;
  • bazante sin sur la konkludoj de Internacia ekologi-lingvistika fakula komisiono pri la celkonformo de Esperanto-lernado en mezaj kaj superaj klerigejoj;
  • konsiderante la konkludon de la katedro pri internaciaj lingvoj de la Eŭropa Universitato Justo pri senelspeza enkonduko de Esperanto en studplanojn

la konferenco opinias necesa turni sin al la Ministro pri klerigo kaj scienco de la Rusia Federacio kun la propono subteni la efektivigatajn en Rusio eksperimentojn celantajn riveli kaj konfirmi la propedeŭtikan valoron de Esperanto, kaj enkonduki la internacian lingvon Esperanto en la studplanojn de rusiaj klerigejoj, samrajte kun ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, kiel propedeŭtikan rimedon antaŭ lernado de fremda lingvo.

(La Rezolucio estis akceptita unuanime).

RIMARKO: La Rezolucio estis transdonita la 24-an de aprilo 2007 en la oficejoj de la Ministro Andrej A. Fursenko kaj de la direktoro de la Departemento pri ŝtata politiko en klerigo ĉe Ministerio pri Klerigo kaj Scienco de la Rusia Federacio Isaak I. Kalina.

ESTRARA RAPORTO 2006

UEA en la jaro 2006

1. Enkonduko de la prezidanto

La estrara raporto estas rito. Kiel ĉiuj ritoj ĝi estas trankviliga kaj donas al ni la senton, ke plia jaro foriras trankvile kaj ke per aprobo de la raporto ni fermas ĝin feliĉe. Iusence temas pri la sama afero kiel trinkado de ŝaŭmvino kaj bondezirado okaze de nova jaro.

Mi ne havas ion kontraŭ ritoj. Ili utilas por kunteni la komunumon kaj doni al ĝi la senton de aparteno. Sed al kio ni apartenas? Plurfoje mi prezentis al mi ĉi tiun demandon, kaj plurfoje mi trovis respondon taŭgan por mi. Mi apartenas al komunumo de bonkoraj homoj, kiuj provas plibonigi la mondon. Eble ili estas tro bonkoraj kaj eĉ naivaj. Pli bone tiel ol esti cinika kaj malbonkora. Pli bone tiel ol provi trompi aliajn homojn, kio ŝajnas lastatempe sporto ne nur por individuoj sed ankaŭ por registaroj.

Mi ŝatus, ke krom legi kaj aprobi ĉi tiun raporton pri tio, kio okazis en la jaro 2006 (jes, 2006! io jam malproksima en niaj konscioj), ĉiu komitatano kaj membro de UEA faru al si la fundamentan demandon: kial mi apartenas al ĉi tiu komunumo? Kaj krome oni faru al si ankaŭ la same fundamentan demandon: ĉu ĉi tiu komunumo fartas bone aŭ malbone?

Mian resuman respondon pri la unua demando mi jam donis. Vi donu la vian. Mia respondo pri la dua demando estas: ni travivas, kaj atendas pli bonajn tempojn. Ni ne plu kuraĝas esti tiel aŭdacaj, kiel estis Zamenhof, tamen ni provas fari nian eblon.

Prezidanto de UEA dum 2006: Renato Corsetti

2. La laboro

2.1. Planado

Ne okazis gravaj ŝanĝoj en la labor-plano de UEA. Informado, Instruado kaj Utiligado restas la tri prioritatoj, kiujn oni atingu zorgante ankaŭ pri Plijuniĝo, Tutmondiĝo, Malfermiĝo kaj Profesiiĝo. Tutmondiĝo kaj Profesiiĝo ricevis plian impulson dum la jaro, ĉar multaj el la retaj servoj ekzistantaj estas nun prizorgataj de profesiuloj, kaj ankaŭ la penetro de Esperanto al ankoraŭ netuŝitaj landoj intensiĝis kiel vi legos en la raportoj de la kontinentaj komisionoj.

Estrarano pri planado dum 2006: Renato Corsetti
2.2 Informado

La informa laboro estas la ĉefa laboro de la movado. Ĝi estas plenumata fare de volontuloj, kaj ĉefe je loka kaj landa niveloj. Kompreneble ne mankis agadoj centre kunordigitaj, pri kiuj ni unuavice parolos en tiu ĉi raporto.

Partopreno en eksteraj aranĝoj

Esperantistoj partoprenis en ĉiuj forumoj de la tradicia Monda Socia Forumo, kiu okazis komence de la jaro, ĉi-foje en nova maniero, kaj samtempe en tri kontinentoj: en Karakaso (Venezuelo), en Bamako (Malio) kaj en Karaĉio (Pakistano). Esperantistoj el kvar afrikaj landoj, nome Benino, Ebura Bordo, Malio kaj Togolando, vojaĝis al Bamako per la helpo de UEA kaj tre aktive ĉeestis, disdonis informan materialon, prezentis la solvon de Esperanto al mirigitaj eŭropanoj, estis intervjuitaj de la radioj kaj gazetoj. Same impona estis la partopreno de la pakistanaj esperantistoj en la Monda Socia Forumo en Karaĉio. La prezidanto de la pakistana asocio, Shabbir Ahmad Sial, aranĝis marŝadon malantaŭ grandaj banderoloj reklamaj pri Esperanto.

En Eŭropo, ankaŭ ĉi-jare esperantistoj utiligis la eŭropan lingvo-tagon, kiu okazas tradicie la 26-an de septembro, kaj tagon de gepatra lingvo en februaro, por informi pri Esperanto. Eŭropa Esperanto-Unio kunordigis la agadon de la landoj en EU. Okazis pluraj partoprenoj ankaŭ en ekspozicioj kaj lingvaj festivaloj.

Konferenco “Perspektivoj de lingva politiko kaj de lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio” estis aranĝita en novembro en Bratislavo de la Informoficejo en Slovakio de la Eŭropa Parlamento kaj de la Reprezentejo en Slovakio de la Eŭropa Komisiono. En ĝi partoprenis reprezentantoj de pluraj mezeŭropaj landoj (la tiel nomataj Viŝegradaj landoj). Prelegis konataj esperantistoj kiel Seán O’Riain kaj neesperantistoj kiel Robert Phillipson.

Necesas mencii la efikon de informa laboro farita je loka nivelo en la urbeto Herzberg en Germanio. En tiu urbeto, ĉiu civitano ekde la urbestro ĝis la lokaj butikistoj kaj la infanoj de la bazaj lernejoj aŭdis pri Esperanto kaj la kontaktoj per Esperanto kun vizitantaj eksterlandanoj kaj kun la pola ĝemela urbo.

Aparta okazo informi estis en Florenco post la UK, kiam la Monda Skolta Organizaĵo solene ricevis en tut-eŭropa skolta aranĝo la Medalon de Toleremo de la Fondumo Zamenhof, Bjalistoko, omaĝe al la daŭrigo de la laboro iniciatita de Robert Baden Powell.

Publikaj aranĝoj kaj konferencoj

Grandaj publikaj aranĝoj okazis je la ago-tago, kiel kutime en Brazilo, kaj ĉi-jare ankaŭ en Pekino.

Dum la UK en Florenco okazis sukcesa gazetara laboro, kiu alportis dekojn da artikoloj kaj mencioj en radioj kaj televidaj kanaloj. Kun informa efiko povas esti taksata ankaŭ la publika evento honore al ĝia iama vic-prezidanto, Bruno Migliorini, aranĝita de la Akademio de Esperanto kunlabore kun la Akademio de la Itala Lingvo en la Florenca Universitato ĵus antaŭ la UK.

Reta Informa Centro kaj aliaj teknikaĵoj

Refunkciis la Reta Informa Centro al kiu oni povas alŝuti informilojn kaj de kiu oni povas elŝuti ilin. Reta diskutlisto “informado” povis parte disvastigi la informojn pri sukcesoj kaj pri iniciatoj, kiujn eblas sekvi ankaŭ aliloke. Daŭris la prizorgado de la granda reta informejo www.esperanto.net.

Retpaĝoj kaj gazetaraj informoj

La Centra Oficejo prizorgas la interretajn paĝojn de UEA per teknika helpo ekster la oficejo. Gazetaraj informoj estis redaktataj de la Ĝenerala Direktoro, kaj aperis per 31 numeroj kun entute 63 artikoloj dum 2006.

Estrarano pri informado en 2006: Renato Corsetti; speciala komisiito: Jukka Pietiläinen
2.3 Instruado

Instruado de Esperanto estas unu el la bazaj okupoj de lokaj grupoj, landaj asocioj, Esperanto-centroj. Nuntempe lernado de Esperanto ofte okazas pere de la reto. Inter la retkursoj elstaras “lernu!” kaj Nesto. UEA kunlaboras kun ILEI laŭ interkonsento pri la fako instruado. Je landa kaj regiona nivelo notindas paŝoj en lernejoj de pluraj landoj de Afriko, kaj raportoj pri universitataj kursoj en Ĉinio.

Retkursejo Lernu!

“lernu!” estas 25-lingva Esperanta retkursejo, ĉe kiu oni trovas informojn pri la lingvo kaj la movado, 15 diversnivelajn kaj diversmetodajn kursojn, vortarojn, ekzercojn, ekzamenojn, bibliotekon kun literaturaj verkoj, gazetoj, muziko kaj filmoj kaj eblon uzi la lingvon ene de aktiva uzantkomunumo pere de mesaĝoj, bildkartoj, forumoj. Malantaŭ la projekto staras cento da volontuloj, kiuj tradukas la paĝaron, korektas kurskorespondaĵojn de la uzantoj, testas kaj komentas novajn partojn. Sepkapa teamo de aktivuloj el E@I kunordigas la projekton, kaj ĝi estas finance subtenata de Esperantic Studies Foundation.

Dum 2006 “lernu!” kreskis enhave kaj laŭ la uzantaro. 9906 novaj uzantoj registriĝis, kaj la nombro de vizitoj duobliĝis al 105 617 en decembro 2006. La paĝaro ekhavis novajn strukturon kaj aspekton, kaj tri novajn kursojn. Grupo de la Akademio de Esperanto lingve kontrolas la enhavon de “lernu!”. Vortlernada modulo nun funkcias ankaŭ kun bildoj kaj sono, ne nur kun teksto. La vortarsistemo estas refarita. La paĝaro nun uzeblas ankaŭ en lingvoj en kiuj antaŭe ne ekzistis aktivaj esperantistoj.

Projekto Nesto

Projekto Nesto havas 3458 registritajn lernantojn por Nesto-KaPe (Baza Kurso), el kiuj 3406 estas aktivaj lernantoj. Nesto-Gerda (Daŭriga Kurso) havas 68 lernantojn. La diplomitoj de Projekto Nesto estas entute 196 (KaPe: 162 kaj Gerda: 34). Estas 156 KaPe-instruistoj kaj 19 Gerda-instruistoj. El 63 landoj jam atingitaj, la ĉefaj estas Brazilo, Hispanio, Usono, Meksiko. La ĉefaj nacilingvaj grupoj estas portugala, hispana, angla. La projekton kunordigas Adonis Saliba.

Esperanto en lernejoj

Novaj iniciatoj estas entreprenataj por enkonduko de Esperanto en lernejojn, inter kiuj elstaras Lingvolanĉilo (Springboard to languages) en Britio kun klopodoj disvastigi ĝin internacie, kaj lerneja kunlaborprojekto AKEL-2.

Lingvolanĉilo, brita projekto, eĉ ne celas instrui Esperanton, sed, pere de Esperanto, veki ĉe infanoj lingvokonscion. Internacia Laborgrupo “Lingvolanĉilo” iniciatis la propran internacian projekton, kies ĉefa celo estas la antaŭenigo de instruado en Esperanto en la bazgradaj lernejoj, kiel la unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto. Parto de la ILEI-estraro partoprenas aŭ kunlaboras.

Projekto “Alternativa Komunikado inter Eŭropaj Lernejoj” (AKEL) kun subteno de la programo Socrates de Eŭropa Unio, jam funkcias.

[FORIGITA!: bildo]

Solenaĵo okaze de la finiĝinta E-kurso en la lernejo Waldson Pinheiro en Natal, Brazilo.

Projekto “Esperanto-Instruistoj por Afriko”

Antaŭvide al la ILEI-Konferenco en Afriko en 2008, oni lanĉis la projekton “Esperanto-Instruistoj por Afriko”, kiu celas igi afrikajn progresantojn instruistoj, kiuj partoprenu ekzamenon okaze de la ILEI-konferenco en Portonovo, Benino. La projekto baziĝas sur koresponda kurso, kies unua materialo estas la pritrakto de “Gerda malaperis”, sekvota de materialo pri la historio de Esperanto en Afriko kaj pri instru-metodoj. Ĝi okazas en la landoj Benino, Togolando, Burundio, Ebura Bordo kaj Demokratia Respubliko Kongo.

Projektoj pri instrukapabligado

Daŭre estas realigata la projekto “Flugiloj de malfacila vento” kunlabore inter ILEI, TEJO kaj E@I. Nova iniciato por plifortigo de la projekto estas “Gvidu la Flugilojn”, por trejnado de novaj gvidantoj de seminarioj de “Flugiloj”. En Interlingvistikaj Studoj de UAM en Poznań estas planata metodika fako en la tria studjaro kun subteno de ILEI. Interkultura Centro Herzberg (ICH), Germanio, ofertas kursojn por pluklerigado de instruistoj. Interkonsente kun ILEI, dum la jaro 2007 ICH evoluigos kaj testos modulan (plurseminarian) sistemon de kapabligado de E-instruistoj.

ILEI daŭre subtenas klerigajn aranĝojn de siaj sekcioj kaj kunlaborantaj institucioj, ekzemple ISLA-2006 (Internacia Somera Lernejo en Armenio, aparte grava por plifortigo de ILEI-agado en la okcidenta kaj centra Azio), Pedagogiaj Tagoj de la ILEI-Sekcioj en Hungario kaj Nederlando, metodikaj seminarioj en Danio kaj Svedio.

Retpaĝaro Edukado.net

Kunordigate de Katalin Kováts, Edukado.net havas pli ol 1200 membrojn, kaj ĝi al tiuj membroj donas regulan fakan helpon, pretajn lecion- kaj kursomaterialojn, komunikeblon kun la redaktoro, kunlaboreblojn kun aliaj membroj. Eldoniĝis la libreto “Poŝamiko”. Okazas ĉeestaj kursoj (ankaŭ dum UK), trejnseminarioj, informprogramoj, kaj aktiva partopreno en la lingvopolitika agnoskigo de Esperanto ĉe la Konsilio de Eŭropo. Edukado.net ankaŭ sendas donace librojn por nepagipovaj kolegoj.

Ekzamenado

La nove elektita Internacia Ekzamena Komisiono (IEK), formale akceptita de ILEI 28 jul 2006 kaj de UEA 4 aŭg 2006, ekagis en aŭgusto 2006. IEK akceptis novan internan regularon rilate la procedurojn en la laboro de la komisiono, kaj aranĝis la aligon de multaj novaj anoj al la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro.

En 2006 okazis kvar sesioj de internaciaj ekzamenoj, en St. Andreasberg (Germanio), Florenco (Italio), Herzberg (Germanio), kaj Dobřichovice (Ĉeĥio).

IEK poluris la tekston de la gvidilo pri elementa kaj meza niveloj de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA, kaj restas la tasko ĝin definitivigi.

Neformala laborgrupo de IEK, ILEI, UEA kaj AdE kun forta kunlaboro de edukado. net starigis kunlaboron kun la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, kaj ricevis tradukpermeson por la Komuna Eŭropa Referenckadro (KER) por Lingvoj — Lernado, Instruado kaj Taksado. Teamo el Sveda Esperanto-Instituto komencis kreadon de Eŭropa Lingva Dokumentujo (ELD) — Modelon por Esperantistoj. Pluaj paŝoj estas planataj por evoluigi diversnivelajn ekzamenojn pri Esperanto laŭ la kriterioj kaj normoj de la referenckadro. Dume IEK prizorgas la ekzamenojn laŭ la ekzistanta sistemo.

Konferencoj kaj eldonaĵoj

Funkcias retejo de ILEI, kaj la organizaĵo ankaŭ eldonas la revuon Internacia Pedagogia Revuo kaj la revuon por bazlernejoj Juna Amiko, kiu estonte subtenos la projekton “Lingvolanĉilo”. En la konferenco de ILEI en Parmo 2006 okazis pluraj novaj programeroj, kaj ILEI preparas konferencojn en Azio kaj Afriko dum la venontaj jaroj. ILEI partoprenas Unesko-agadon kunlabore kun UEA. Reprezentantoj de ILEI partoprenis en la kongreso de FIPLV, neregistara monda organizaĵo por instruistoj de modernaj lingvoj.

Estrarano pri instruado en 2006: Claude Nourmont; reprezentanto de ILEI ĉe la estraro de UEA: Radojica Petrović
2.4 Faka kaj scienca agado

Faka kaj scienca agado estas multfaceta flanko de la laboro de la membroj de UEA. Fakaj asocioj temas pri multaj flankoj de la vivo, ekde profesiaj fakoj, tra vivkonceptoj kaj religioj, ĝis hobioj kaj hejmbestoj. La scienca agado manifestiĝas parte en la agado de fakaj asocioj, parte en aranĝoj dum kongresoj, ekzemple en formo de Internacia Kongresa Universitato (IKU), kaj parte ankaŭ en eksteraj rilatoj kun scienc-rilataj organizaĵoj.

UEA havas rolon en la infrastrukturo de tiuj agadoj: aktualaj adreslistoj, eblecoj de kunvenoj dum Universala Kongreso, informado pere de la revuo Esperanto, administra servo pri transpagoj kaj abonoj, librovendado per la libroservo. La aktivaj sciencistoj kaj fakuloj troviĝas en diversaj partoj de la terglobo, kaj la interreto helpas en la kontaktoj, sed samtempe la interreto efikas en tia maniero ke la informado kaj kontaktoj ŝajnas esti senpagaj, kaj tiel ne estas.

Scienco

La sesio de Internacia Kongresa Universitato (IKU) en Florenco 2006 enhavis naŭ prelegojn en diversaj fakoj kiel lingvistiko, beletro, psikiatrio, medicino, kulturhistorio, filozofio, pedagogio.

La preparlaboron faris la komisiono pri Internacia Kongresa Universitato, kun prof. Christer Kiselman kiel sekretario. Rektoro de IKU 2006 estis Fabrizio A. Pennacchietti kun Carlo Minnaja kiel vicrektoro. Tri el la IKU-prelegoj estis samtempe parto de la kurso de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) laŭ kunlabora kontrakto kun UEA. La IKU-libro 2006 (kolekto de la IKU-prelegoj, redaktita de Amri Wandel) aperis papere dum la UK kaj en elektronika formo en la retejo de UEA. Speciala retejo de IKU estis kreita kadre de la retejo de UEA, kie aperis ankaŭ kelkaj pli fruaj IKU-libroj.

UEA provas instigi scienc-teknikan publikigon kaj eldonadon en Esperanto, paperan kaj retan. Ĝi ankaŭ provas kontakti kaj kunlabori kun ne-Esperantaj scienc-rilataj kaj fak-rilataj organizaĵoj kiel neregistaraj organizaĵoj (NRO-j) kaj Unesko.

Verkado pri sciencaj temoj okazas ĉefe en la kadro de la Esperanta Vikipedio (interrete). Menciindas ankaŭ la datumbazo de Scienca kaj Teknika Biblioteko, STEB, kiu klopodas kolekti kaj re-disponigi Esperantajn tekstojn, kaj la virtuala Terminologia Esperanto-Centro (TEC).

Dum 2006 okazis kontaktoj kun Internacia Asocio de Universitatoj (IAU) kaj ĝia ĝenerala sekretario, Eva Egron-Polack. Rezulte la UK kaj IKU de Florenco aperis en la IAU-kalendaro.

Faka agado dum la Universala Kongreso

Trideko da fakaj asocioj okazigis kunsidojn dum la UK en Florenco. La temoj de la kunsidoj variis, ekde trakto de jarraporto kaj elektoj ĝis fakaj prelegoj kaj diskutoj.

La Strategia Forumo dum la UK havis la ĉeftemon “Esperanto en la scienco” kun tri partoj, pri strategio, AIS kaj ISAE. En la Faka Forumo, fakaj asocioj havis la eblon prezenti sin mem.

Funkciis ankaŭ faka budo, kie reprezentantoj de fakaj asocioj deĵoris por sin prezenti al la kongresa publiko, kaj krome kelkaj fakaj asocioj havis proprajn budojn.

Inter la kunvenoj pri fakaj temoj indas mencii ankaŭ la Terminologian Forumon, kiu celis montri, ke terminologio estas ne nur afero de sciencistoj aŭ teknikistoj, sed ankaŭ grava parto de ĉiutaga laboro.

Faka agado en aliaj medioj

Dum la jaro pluraj fakaj asocioj aranĝis krome apartajn kvalitajn konferencojn aŭ kongresojn. Notindas, ke la scienca faka asocio ISAE aranĝis jubilean konferencon pro sia centjariĝo. Aliaj gravaj konferencoj estis aranĝitaj de la instruista asocio ILEI kun la ĉeftemo “Lingvaj rajtoj, lingvolernado kaj edukado por ĉiuj”, la fervojista IFEF unuafoje en Ĉinio, la blindula LIBE en kunligo kun la Universala Kongreso, la katolika IKUE en julio kaj la kristana KELI en aŭgusto, kaj pluraj aliaj aranĝoj kun scienca, religia aŭ politika enhavo.

Aro da fakaj revuoj estas eldonata de la fakaj asocioj, kio progresigas la lingvoevoluon, kaj pluraj fakaj asocioj prizorgas proprajn retpaĝojn pri sia agado. La reta diskutlisto pri scienca kaj faka agado havas reprezentantojn el ĉiuj fakaj asocioj kaj krome multajn individuajn partoprenantojn.

Familioj kaj infanoj

Kiel parto de la faka laboro, UEA apogas familiojn, kiuj uzas Esperanton, pere de Rondo Familia, la Internacia Infana Kongreseto (IIK, kiu okazis en Italio en 2006), per eldono de porfamilia bulteno Familia Esperanto, kaj per nova retejo ĉe UEA kreita fine de la jaro 2006.

Estrarano pri faka kaj scienca agado kaj Rondo Familia en 2006: Amri Wandel
2.5 Kulturo
Literaturo

Eldonado de Esperanta literaturo en vasta senco (originala kaj tradukita beletro, faka literaturo, kaj lernomaterialo kune kun vortaroj) okazis tra la tuta mondo per pli ol 200 titoloj, ĉe 114 eldonantoj. Pri la eldonaĵoj aperis kiel kutime dokumenta listo en la revuo Esperanto.

En 2006 UEA mem eldonis: Lingvo kaj popolo. Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, de Humphrey Tonkin; La Vintra fabelo, trad. de H. Tonkin; Hamleto, reĝido de Danujo, trad. de L.L. Zamenhof; La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka de Gian Carlo Fighiera; Esperanto kaj lingva diverseco — Intervjuo kun Claude Hagège, kiel E-Dokumento, kaj aperis ankaŭ la franca originalaĵo; IKU-libro 2006, red. A. Wandel. Aperis ĉe UEA ankaŭ ne-libraj eldonaĵoj: Vizito al la Centra Oficejo (DVD), kaj Kiel sonis... (kvar KD). En la serio Oriento-Okcidento estis akceptitaj La Gefianĉoj (de Alessandro Manzoni, trad. Battista Cadei), La Princo (de Niccolò Machiavelli, trad. Carlo Minnaja), kaj nova eldono de la Biblio (en traduko de L.L. Zamenhof), G. Berveling, J.C. Rust, B.J. Beveridge, C.G. Wilkinson). Inter gravaj novaĵoj el aliaj eldonejoj oni menciu ankaŭ: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (de Bertilo Wennergren), Ordeno de verda plumo — Leksikono de esperantlingvaj verkistoj (kompilita de Josip Pleadin), Kantoj de Anteo (unua eldono libroforma de la poemoj de Mao Zifu), sistema reeldono de verkoj de Edmond Privat, eldono de novaj Esperanto-vortaroj al la rusa kaj al la japana. Estis ĉe pluraj eldonejoj aparte abunda kaj varia aperigo de tradukaĵoj rilataj al Italio, lando de la UK, kaj ties kulturo. Daŭras tradukado de la libro La Zamenhof-strato en diversajn naciajn lingvojn, kaj ĝi eldoniĝis en 2006 en la portugala kaj la slovaka.

Belartaj konkursoj

La rezultoj de belartaj konkursoj estis prezentitaj okaze de speciala ceremonio dum la UK. La tekstoj de la premiitaj verkoj aperis en la revuo Fonto. Pluajn konkursojn organizas Sezonoj, OSIEK kaj aliaj asocioj. Dum la UK okazis ankaŭ Oratora konkurso.

Kulturaj okazaĵoj

Kiel kutime la Universala Kongreso rolis kiel la kultura ĉefurbo de Esperantujo. En Florenco, plej okulfrapaj kulturaj eroj estis la artaj aranĝoj kun teatroprezentoj, koncertoj, internacia vespero (vidu la rubrikon Kongresoj).

Artaj Konfrontoj (Arkones) en Pollando, EoLA en Rusio, Aroma Jalto kaj Velura Sezono en Ukrainio, Baltaj Esperanto-Tagoj en Estonio, germanaj silvestraj aranĝoj kaj multaj aliaj kulturaj renkontiĝoj estis aranĝitaj ekster la formalaj kadroj de UEA, kaj atestas pri la vigleco de la Esperanto-kulturo. Multaj el la landaj kongresoj kaj lokaj kunvenoj en diversaj partoj de la mondo enhavas kulturajn prezentojn. Estas artista datenbazo enkadre de Esperanto@Interreto. Internacia Televido, ITV, la unua interreta televidkanalo tute en Esperanto, funkciis nur ĝis la fino de 2006, sed alvenis malpli ambicia projekto “Farbskatol’”. Interreta enciklopedio konstante kreskas en la paĝoj de Vikipedio.

Kulturaj centroj

Kelkaj centroj estas plene dediĉitaj al Esperanto-agado, kaj funkcias regule dum parto de la jaro. En aliaj centroj inter diversaj aktivaĵoj regule revenas plurfoje dum la jaro Esperanta aktivaĵo. Elstaras Interkultura Centro Herzberg (Germanio), kiu havas aktivaĵojn dum la tuta jaro.

Bibliotekoj kaj muzeoj

Biblioteko Hector Hodler translokiĝis al la teretaĝo de la Centra Oficejo kaj tute renoviĝis. Ĝi nun estas pli facile alirebla dank’ al nova sistemo de surrelaj ŝrankoj. Por malpezigi la ŝarĝon de tiu grava investo por la protekto kaj valorigo de tiuj historiaj trezoroj estis lanĉita kampanjo “Ĉu vi volas aĉeti libroŝrankon?”.

Jam la 10-an fojon UEA subtenis Esperanto-bibliotekojn pere de la Biblioteka Apogo Thorsen.

Estrarano pri kulturo en 2006: Claude Nourmont

2.6 Esploro kaj dokumentado

La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), la esplora fako de UEA, daŭrigis sian laboron en 2006 por reliefigi en sciencaj medioj la gravecon de Esperanto kaj la lingva demando. Ĝi aparte aktive laboris en la kadro de Eŭropa Unio kaj la demando pri konservado de lingva diverseco en Eŭropo kun samtempe efika komunikado inter ĉiuj ŝtatoj-membroj, inkluzive la novajn. Unu rezulto de tiu laboro estis simpozio pri la lingva politiko de la Viŝegradaj landoj (Ĉeĥio, Hungario, Pollando, Slovakio) en Bratislavo en novembro, pri kiu CED kunlaboris. Humphrey Tonkin, universitata profesoro pri Humanistiko en la Universitato de Hartford, rolis kiel direktoro de CED, kun la helpo de kvarmembra estraro. La ĉiujara Esperantologia Konferenco de CED okazis dum la UK en Florenco sub la gvido de Bertilo Wennergren, kun la titolo “Esperanto kaj la Interreto”.

Eldonaĵoj

Aperis regule la revuo Language Problems and Language Planning (Lingvaj Problemoj kaj Lingvo-Planado, LPLP), eldonata de la granda nederlanda eldonejo Benjamins kaj de CED. Redaktoroj estas d-ro Tonkin kaj d-ro Probal Daŝgupto, profesoro pri lingvistiko ĉe la Barata Statistika Instituto. La artikoloj aperis en diversaj lingvoj, plej ofte la angla, sed kun resumoj de ĉiuj artikoloj en Esperanto. La revuo estas abonata de ĉiuj ĉefaj esplorbibliotekoj, kaj membras en ĝia redaktokomitato eminentaj lingvistoj. Tiu ĉi elstara faka periodaĵo estas direktata unuavice al la ekstera publiko, kaj ĝi ludas gravan rolon en la akceptigo de Esperanto inter lingvistoj kaj aliaj universitatanoj. La jarkolekto de 2006 estis la 30-a. Aperis tra la jaroj pli ol 90 numeroj.

D-ro Detlev Blanke redaktis la regule aperantan Informilo por Interlingvistoj (IpI), kiu celas teni ĝisdataj la sciojn de interlingvistoj pri novaj eldonaĵoj, konferencoj ktp. IpI estas senpage abonebla por ĉiu interesiĝanto per peto al la CO de UEA.

Inter la sciencaj eldonaĵoj de UEA menciindas ankaŭ tekstoj el la Internacia Kongresa Universitato 2006, sub redakto de d-ro Amri Wandel.

Bibliografia laboro

D-ro Tonkin kunlaboras kun d-ro Blanke en kompilado de la ĉiujara Internacia Bibliografio de la Asocio pri Modernaj Lingvoj (Usono). La bibliografio, la plej granda jara kompilaĵo de fakaj studoj pri literaturoj kaj lingvoj, aperas ĉiujare en kvin volumoj ordigitaj laŭ ĉeftemoj kaj aŭtoroj (plus granda indeksa volumo da aldonaj ligoj). La unua volumo traktas literaturojn el angleparolantaj landoj, la dua literaturojn el aliaj landoj, la tria lingvojn kaj lingvistikon, la kvara ĝeneralajn literaturajn temojn, kaj la kvina folkloron. La ĉapitro pri helplingvoj kaj internaciaj lingvoj aperas en la tria volumo kaj listigas ĉiujn ĉefajn sciencajn librojn kaj artikolojn pri Esperanto kaj ĝia komunumo, kiuj aperis en la jaro 2005. Temis pri entute 20 eroj pri helplingvoj kaj internaciaj lingvoj ĝenerale, kaj 239 kiuj ĉefe rilatas al Esperanto, plus diversaj pri-Esperantaj eroj, kiuj aperas aliloke en la bibliografio. La kompilaĵo estas la plej kompleta internacia bibliografio pri interlingvistiko kaj esperantologio, konsultebla en la ĉefaj esplorbibliotekoj tra la mondo.

Retejoj

Per subteno de Esperantic Studies Foundation (ESF) al retejoj, kiuj okupiĝas pri instruado de la lingvo, la retejo edukado.net grave antaŭenigas unu el la celoj de UEA, la lernadon kaj instruadon de Esperanto. Edukado.net liveras informojn ĉefe por instruistoj, pri lerniloj kaj instruiloj kaj aliaj helpiloj rilate Esperanto-pedagogion.

Dum la jaro, sub gvido de Katalin Kovats, ĝi plivastigis siajn servojn al instruistoj, plimultigis siajn uzantojn, kaj plifirmigis siajn rilatojn kun kunlaborantoj. La retejo lernu.net, gvidata de Hokan Lundberg kaj Sonja Petrović, donas helpon al lernantoj de la lingvo per unu el la plej popularaj retaj kursoj. InterKulturo de ILEI havas retejon kiel gvidejon kaj laborejon por la projekto.

Estis lanĉita retejo por pluevoluigi la t.n. Nitobe-procezon, la dialogon pri alternativaj aliroj al la lingvaj aranĝoj en internaciaj organizaĵoj, kiel ekzemple Eŭropa Unio. Tiu retejo enhavos lingvoj en internaciaj rilatoj, interagajn datumbazon pri diskutgrupojn, kaj aliajn elementojn. Ĝin subtenas ESF.

Subtenado de esploroj

Per subvencio de ESF de proks. € 8000 por la jaro 2007, CED lanĉis en 2006 novan fonduson, kies celo estas subteni malgrandajn esplorprojektojn pri Esperanto, interlingvistiko, kaj rilata lingvopolitiko. Ĉiu fakulo pri tiuj temoj estas libera peti subvenciojn por subteni specifan esplorprojekton, inkluzive de vojaĝoj al esplorbibliotekoj, partopreno en fakaj konferencoj, publikigo de materialoj, k.s. La fonduso estas gvidata de d-ro Blanke, kune kun d-ro Christer Kiselman (Svedio) kaj s-ro Osmo Buller (Nederlando). Proponojn oni sendu unuavice al d-ro Blanke.

Aliaj Agadoj

Subteno de ESF ebligis la kompletigon aŭ daŭrigon de esplorprojektoj de unuopaj esploristoj en diversaj lokoj de la mondo (interalie projekton pri la historio de Esperanto en Japanio, kaj la unuajn paŝojn en starigo de parola korpuso de Esperanto, aldone al jam ekzistanta skriba korpuso, siatempe subtenata de ESF). Ankaŭ rilatoj kun la Centro por Kompara Literaturo kaj Socio ĉe Universitato Columbia ricevis subtenon kaj ebligis konferencon en oktobro en Hartford, Usono, kun partopreno de pluraj fakuloj pri esperantologio. La projekto pri starigo de normoj por la lernado kaj instruado de Esperanto taŭgaj por usonaj lernejoj kaj universitatoj estis kompletigita kaj la rezultoj nun atendas publikigon. ESF gastigas ĉe sia retejo (www.esperantic.org) ankaŭ la retpaĝaron de CED.

Estrarano pri esploro kaj dokumentado 2006: Claude Nourmont
2.7 Kongresoj

La 91-a Universala Kongreso en Florenco 24-31 julio 2006 kunvenigis 2209 kongresanojn el 62 landoj.

Movada Foiro

Novaĵo estis la okazigo de Movada Foiro kiel interkona vespero; partoprenis 80 fakaj aŭ landaj asocioj, kio donis buntan bildon pri la movado, kaj bonan okazon efektive interkonatiĝi.

Klerigo kaj kongresa temo

La kongresa temo “Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo” estis traktita dum 3 kunsidoj, sub la reĝisorado de José Antonio Vergara.

Enkadre de IKU, la Internacia Kongresa Universitato, estis faritaj 9 prelegoj, kompletigitaj de 3 AIS-kursoj. Okazis aparta Esperantologia Konferenco pri “Esperantologio kaj la Interreto” kunordigata de Bertilo Wennergren, terminologia forumo, gvidata de Marc Bavant, publika kunveno de la Akademio kun partopreno de 17 akademianoj. En kleriga lundo, sub la reĝisorado de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, 42 fakuloj mallonge prelegis pri diversaj temoj, ĉu movadaj, ĉu specifaj pri kulturaj aspektoj de la gastiganta lando, ĉu pri pli ĝenerale klerigaj temoj: oratorado, blinduloj, sociaj agadoj. Kaj aldoniĝis kursoj pri la loka lingvo, 6 prelegoj specife pri Italio, kun aparta atento al Renesanco.

Ankaŭ junulara programo kaj ekskursoj helpis al la konatiĝo kun Florenco kaj kun la loka kulturo.

Kultura kaj labora programo

Aldone al la prezento de la libroj de la jaro kaj ceremonio pri la rezultoj de la Belartaj Konkursoj, okazis 17 aŭtoraj duonhoroj en la riĉe provizita libroservo.

Per la Tago de la Lernejo kun dekkvino da prelegetoj, strategia forumo pri “Esperanto en la scienco”, eŭropa forumo, kunsidoj de la komitato kaj de la estraro de UEA, kaj de diversaj komisionoj, faka forumo kaj apartaj kunsidoj de pli ol 30 fakaj asocioj, sen forgesi paroligajn kursojn, Cseh-kurson ktp, la UK estis tre laboriga aranĝo.

La kongreso proponis ankaŭ diversajn eblojn por distri sin, ekzemple la tradician aŭkcion kaj la novan programeron “kvizo”.

Teatroprezentoj estis aparte ĝuindaj, pro la profesieco de plej multaj aktoroj: prezento de tri monologoj el la frua periodo de Esperanto, de du unuaktaĵoj de Paul Gubbins, premiitaj antaŭ nelonge en la Belartaj Konkursoj kaj de “Stilekzercoj” en versio de Henrri De Sabates. Nova sur la scenejo, Giuliano Turone, ravis ĉiujn per sia spektaklo “De Dante al Ĉeĥov”. Okazis koncertoj de konataj esperantistoj Solo, “Viro kaj Virino”, Ĵomart kaj Nataŝa kun Carina, kaj de la virtuoza pianisto Andrej Korobejnikov. La internacia vespero prezentis la kutiman bunton de artistoj el diversaj landoj.

Aranĝoj kunlige al la UK

Prelude al la UK okazis en la Universitato de Florenco studotago memore al la elstara lingvisto-esperantisto Bruno Migliorini, kun la temo: “Vojoj de interlingvistiko: ekde Bruno Migliorini ĝis hodiaŭ”.

La Universalan Kongreson akompanis aliaj kongresoj. Infana kongreseto (IIK) festis sian 50-jariĝon en Prato, tre proksime al Florenco. ILEI havis sian konferencon samlande en Parma, dum la 61-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Sarajevo (Bosnio-Hercegovino). Rilate al la urboj por Universalaj Kongresoj de la jaroj 2007 kaj 2008 ekzistis jam pli frue decido pri Jokohamo kaj Roterdamo.

Estrarano pri kongresoj en 2006: Claude Nourmont
2.8 Eksteraj rilatoj

En 2006 la laborantoj pri eksteraj rilatoj okupiĝis pri la kutimaj kontaktoj kun Unesko kaj la oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-jorko, Ĝenevo kaj Vieno. Ampleksaj raportoj estis senditaj al Unuiĝintaj Nacioj kaj al Unesko pri la agado de la Esperanto-movado en la kadro de la ĝeneralaj gvidlinioj de tiuj organizaĵoj. Al tio aldoniĝis ankaŭ la tradiciaj rilatoj kun Eŭropa Unio kaj kun Eŭropa Konsilantaro en Strasburgo, kaj la reprezentiĝoj en la movado por Mondaj Sociaj Forumoj.

Partopreno en Monda Socia Forumo

Pri tio la raporto parolas en la sekcio pri Informado (p. 127).

Eŭropaj instancoj

La agado al la eŭropaj instancoj estis kiel kutime gvidata de Eŭropa Esperanto-Unio, kiu tra la jaro kaptis plurajn okazojn por informi la membrojn de la eŭropa parlamento kaj aliajn politikajn respondeculojn pri nia sinteno al la multlingveco en EU. La enhavo de la konata Raporto Grin estis plue utiligata ankaŭ por gazetara laboro en pluraj landoj de EU. Fine de la jaro, en novembro, okazis la konferenco “Perspektivoj de lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en Eŭropa Unio” en Bratislavo. La organizado kaj la partoprenantaro estis miksita: esperantista kaj neesperantista. Ĝi ne kondukis al komune akceptita rezolucio, sed ĝi la unuan fojon prezentis al ŝtataj reprezentantoj de la Viŝegrada grupo la neceson pri lingva politiko je la nivelo ne nur de EU, sed ankaŭ de la unuopaj landoj.

Necesas ĉi tie aparte emfazi, ke la rilatoj kun la Konsilantaro de Eŭropo en Strasburgo estis aparte intensaj en la jaro 2006. La Konsilantaro de Eŭropo konsentis ĉi-jare meti en sian retan paĝaron pri la Eŭropa Tago de Lingvoj materialojn en Esperanto. La afero estis aranĝita de Katalin Kovats, www.edukado.net, kun helpo de kelkaj aliaj pri la tradukoj. Al oficiala dankletero de UEA la Konsilantaro respondis, ke “Niaflanke ni devas danki vin [la Esperanto-movadon] pro via forta laboro kaj pro via persisto antaŭenporti Esperanton kiel la lingvon por ĉiuj”. La bonaj rilatoj restarigitaj kaj pluflegataj kondukis en la komenco de la jaro 2007 al la permeso traduki la Eŭropan Referenc-Kadron pri lingvoinstruado kaj lernado (vd. la ĉapitron 2.3, Ekzamenado).

Homaj Rajtoj kaj Esperanto

La lanĉo de la Semajno de Homaj Rajtoj kaj Esperanto fare de la Estraro montris ke en pluraj lokoj la Esperanto-movado povas ligi pli firme Esperanton al la homaj rajtoj. Temas pri Semajno, kiu inkluzivu la tagon de homaj rajtoj, la 10-an de decembro, kaj la tradician Zamenhof-tagon, la 15-an de decembro. Tiu agado, kune kun la koncepto pri Lingvaj Homaj Rajtoj, trovas ĉiam pli vastan eĥon en Esperantujo. Verŝajne en la posta jaro ĝi estos ree emfazata en komuna kunveno inter UEA kaj la Oficejo de la Supera Komisiito pri Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj, nun organizata por okazi en Ĝenevo en la ejoj de UN.

Plano pri Amikoj de Esperanto

Pri la laboro de Amikoj de Esperanto aperis artikolo “Ju pli da amikoj, des pli da sukceso.” en la revuo Esperanto, junia numero 2006. “Gvidlinioj por Internacia Listo Amikoj de Esperanto” estis senditaj al Landaj Asocioj. Por havi pli da amikoj, ni bezonas pli da tempo kaj laboro.

Unesko en Parizo

La agado ĉe Unesko ĉi-jare rilatis al reprezentiĝo en pluraj kunvenoj pri temoj proksimaj al nia agad-kampo. Ekzemple en februaro UEA estis reprezentita de Renée Triolle en tuttaga kunveno organizita de la komuna komisiono de NRO-j kaj Unesko pri kultura diverseco laŭ la temo “Plureca identeco”.

La reprezentanto de UEA, kiu normale partoprenas la laborojn de tiu komisiono, ankaŭ kunlaboris pri la ĝenerala antaŭpreparo de la tago kaj raportis en la revuo Esperanto. Plej interese estas, ke ĉiuj partoprenantoj (proksimume ducent) ricevis kajeron pri la laboro de la komisiono kaj pri la agado de la kunlaborantaj neregistaraj organizaĵoj (NRO-j); sekve tuta paĝo rilatis al UEA.

La laboro de UEA estas ankaŭ menciata en la protokolo de la komisiono pri Edukado por Ĉiuj, kie ni estas listigataj sub la (bona) nomo Esperanto International, pli simpla maniero por loki nin sub la nomo “Esperanto”.

En 2006, krome, UEA refirmigis la kunlaboron kun Internacia Asocio de Universitatoj, unu el la plej grandaj NRO-j ĉe Unesko. Tute aparte post la aprila estrarkunsido la estrarano Amri Wandel vizitis ilin en Parizo, kaj sekve la Internacia Kongresa Universitato estis listigita en ilia kalendaro de universitat-nivelaj renkontiĝoj. Aldone Amri Wandel vizitis s-inon Aline Bory-Adams, la ĉefon de la sekcio por daŭrigebla evoluo, temo kiun UEA elektis por la UK en Florenco.

Estrarano pri eksteraj rilatoj en 2006: Renato Corsetti, pri Amikoj de Esperanto: Yu Tao

3. Landa kaj regiona agado

3.1 Ĝenerale

La landaj asocioj kaj la regionaj komisionoj de UEA faras gravan laboron loke, lande kaj regione.

Krome, en la projekto pri ĝemelaj urboj oni vidas lokan laboron, kiu etendiĝas al aliaj mondpartoj. En la jaro 2006, en la kampo de ĝemelurba laboro, UEA denove havis en la komisiito s-ro Wu Guojiang gravan pilieron rilate la evoluon kaj stabilecon de tiu ĉi UEA-agado.

Ĝemelaj urboj

Publika letero al urbestroj, subskribita de kvar funkciuloj de la projekto pri Ĝemelaj urboj, estis tradukita en la lingvojn rusa, japana, ĉina, urdua kaj mongola, kaj transdonita al koncernaj urbestroj.

Ligite interalie al la laboro pri ĝemelaj urboj, la urbo Herzberg am Harz havas la novan oficialan nomon: die Esperanto-Stadt / la Esperanto-urbo.

La urbodomo de Florenco oficiale akceptis reprezentantojn de kelkaj ĝemelaj urboj dum la kongreso, post persona letero de la urbestro de Kioto, Japanio. Ankaŭ la urbestro de Orvieto akceptis reprezentanton de sia japana ĝemelurbo.

56 gesamideanoj partoprenis la jaran kunvenon de ĝemelaj urboj Alkmaar (Nederlando), Darmstadt (Germanio), Chesterfield (Britio) kaj Troyes (Francio), organizitan de la Esperanto-grupo en Troyes. La urboj Kioto (Japanio) kaj Zagrebo (Kroatio) simile kiel ĝemelurboj de Milano havis aranĝojn pri ĝemelurboj kun reprezentiĝo de esperantistoj.

La reta revueto Informilo de Ĝemelaj Urboj estas legebla en la interreto, kaj 102 esperantistoj el 46 landoj aktive partoprenis diskutadon kaj raportadon pri la aktivaĵoj de ĝemelaj urboj.

Maritza Gutiérrez González (Landa kaj Regiona Agado), Yu Tao (Azio)
3.2 Afriko

La jaro 2006 estis ne nur komenco de nova epoko por la afrika movado, sed ankaŭ jaro de landaj kongresoj tute subvenciitaj de UEA. Unu el la ĉefaj taskoj de la komisiono eklaborinta en januaro 2006 estis individue kaj kolektive instigi ĉiujn esperantistojn kunpartopreni por atingi la celojn menciitajn en la laborplano de la afrika agado.

Informado en afrikaj landoj

Pri informado en la komisiono respondecas Jérémie Sabiuyumva. Pere de lia agado Esperanto sufiĉe ekkonatas ne nur en Burundio, sed ankaŭ en aliaj landoj de la regiono kiel Ruando, Zimbabvo kaj Tanzanio. Ĉe lokaj radiostacioj oni elsendis intervjuojn pri Esperanto; aranĝo de futbalturniro dum la burundia landa kongreso ege kontribuis al disvastigo de Esperanto en tiu lando.

En Ebura Bordo, la komisionano Antoine Kouablan, respondeca pri eksteraj rilatoj, sukcesis atingi ne-Esperantajn afrikajn organizojn, ĉu ŝtatajn ĉu neŝtatajn. Leter-dissendo okazis en pluraj lingvoj al multaj afrikaj politikaj instancoj. Seminarion oni aranĝis por allogi neesperantistojn el la universitata medio.

En Benino, François Hounsounou, respondeca pri ILEI kaj TEJO, ankaŭ enkondukis agadon de mondcivitaneco por allogi homojn ne nur al Esperanto, sed pere de Esperanto al mondkonsciiĝo. Oni sukcesis atingi homojn el ne-Esperantaj medioj dum internacia konferenco en Benino. Indas mencii, ke tri esperantistoj (François, Antoine Kouablan kaj Adjévi Adjé) elstare partoprenis en la monda socia forumo kiu okazis en Bamako (Malio).

Rimarkeblas ke ekzistas bona bazo por daŭrigi la informan laboron en la regiono, kaj oni devas nur uzi ĝin kreive kaj konstante.

Instruado en Afriko

La ĉefa atingo de la ĝisnuna Afrika Komisiono ĉi-kampe estas la evoluigo de bezonataj paŝoj por ebligi ke ILEI-Konferenco en 2008 okazu en Benino. Konvinki homojn aŭ organizojn malavarajn estis la plej temporaba laboro.

Indas mencii kontribuon de eksterafrikanoj, kiuj respondecis pri disdonado de lerno-materialoj kiel “Gerda malaperis” al afrikanoj kadre de la ILEI-konferenco kaj seminario. En Madagaskaro oni ekdisponis pri lernmaterialo, same kiel en Kotdivuaro, kie Antoine Kouablan kontribuis al ilustrado de lernolibro en Esperanto.

Utiligado kaj kongresoj

Lerni la lingvon teorie estas la unua, sed utiligi ĝin estas la plej grava paŝo. Tiel kongresoj daŭre restas unu el la plej belaj okazoj por praktiki la lingvon per rekta interŝanĝo. Sur tiu kampo du landaj kongresoj tute subvenciitaj de UEA okazis en 2006. La unua en Burundio kaj la dua en Niĝerio. En Togolando bone sukcesis la ĉiujara landa kongreso. En Benino, la landa asocio okazigis seminarion por sia junulara sekcio. Krom tiaj aranĝoj neoftaj, korespondado restas la ĉefa kanalo por multaj afrikanoj utiligi la lingvon. Molière Ngangu, respondeculo pri turismo, vojaĝis en Afriko kadre de Esperanto.

Strukturo

Kvankam ŝajne ne tro grava en la afrika laborplano, la temo strukturo ege influis la laboretoson. Estas videble, ke lampaŝado de la movado en Afriko fontas el manko de taŭga strukturo, precipe de demokratia strukturo. Ekzemple, Emile Malanda, respondeculo pri landa agado, ege kontribuis al instalo de modela strukturo en Kongolando.

La membroj de la Afrika Komisiono estas Jean Codjo, kunordiganto de AK 2006, Antoine Kouablan Kouassi (Kotdivuaro), Emile Malanda (DR Kongo), François Hounsounou (Benino), Jèrèmie Sabiyumva (Burundio) kaj Molière Ngangu (DR Kongo). Al la komisionanojn kaj ĉiujn kunlaborantojn indas agnoski kaj danki pro la konstanta kaj sinofera kunlaboro.

[FORIGITA!: bildo]

Monata somera kurso de Esperanto en Benino.

3.3 Ameriko

Dum la jaro 2006 la amerika esperantistaro senĉese agadis por plifortigo kaj pluvivo de la movado pere de siaj kluboj, landaj grupoj kaj asocioj tra vasta regiono. Pluraj eventoj okazis kaj estis raportitaj pere de retpaĝoj, bultenoj kaj aliaj lokaj komunikiloj. Kelkaj el tiuj agadoj resumeblas jene:

Pere de José Antonio Vergara kiel kunordiganto, la Amerika Komisiono kunlaboris kun la LKK de la 41-a Brazila E-Kongreso okazanta en Campinas, julio 2006, per la kunorganizo de dumkongresa simpozio pri la lokaj E-grupoj kiel komunuma socia kapitalo, omaĝe al la centjariĝo de la fondo en tiu urbo de “Suda Stelaro”, la unua brazila E-grupo. Aliĝis preskaŭ 400 esperantistoj, brazilaj kaj eksterlandaj.

Okazis sukcesa kunsido pri amerika agado en la Florenca UK, kiu i.a. servis por montri al la ĉeestantaro la spertojn el la Projekto Nesto, kun la celo alvoki la homojn fariĝi Patronoj por la projekto.

Dum la jaro oni festis plurajn jubileojn, i.a. la 20-jariĝon de la Esperanto-elsendoj de Radio Rio-de-Ĵanejro, kiuj okazis unuafoje la 21-an de novembro 1986.

Aliflanke, specialan mencion meritas la retejo de AEL www.esperanto.org, kiu ĉiam publikigas aktualajn informojn pri la progreso de Esperanto en Argentino kaj en la mondo ĝenerale; internacia Esperanta seminario okazis en la urbo Wanda, provinco de Misiones, kunlabore kun la pola ambasadejo kaj internacia partoprenantaro.

La Ago-Tago elstariĝis en pluraj landoj de la regiono, en Brazilo aparte brilis en la urbo Natal, kie lokaj samideanoj kaptis la okazon por disdoni 9 000 flugfoliojn. La 15an de decembro, Urugvaja Esperanto-Societo festis la Zamenhofan tagon per la inaŭguro de sia nova sidejo; en Kubo oni ĝin festis per tutlanda evento en la urbo Guantánamo, kiu arigis partoprenantojn el la tuta insulo en Esperanta Metiejo pri la vivo de Zamenhof kun kultura programo.

Tre sukcesa estis la 12-a Kolombia Kongreso de Esperanto en la urbo Perejro, inter la 4-a kaj la 6-a de novembro; en Meksiko denove sukcesis Esperanto-kursoj en la Aŭtonoma Nacia Universitato (UNAM).

Alia grava paŝo estis la aperigo, la 21-an de septembro, de Radio Aktiva (http://radioaktiva.esperanto.org.uy/), kunordigata de Daniel Bebelacqua.

Pluraj aliaj gravaj eventoj estis organizitaj en la amerikaj landoj danke al sindona agado de individuoj kaj kolektivoj, kiuj ofte en tre apartaj regionoj plutenas la entuziasmon kaj esperantismon en la regiono. Al ĉiuj kunlaborantoj indas agnosko kaj danko.

Landaj eventoj

La Komisiono fariĝis aktiva kontribuanto al la preparlaboroj de la Brazila E-kongreso okazonta en 2006 kaj proponis la aranĝon de Internacia Simpozio pri “La lokaj E-grupoj kiel komunuma socia kapitalo”. En Urugvajo oni festis la centjaran jubileon de Esperanto. Argentinanoj lanĉis sian retkurson kaj regule eldonis sian bultenon.

En la centramerika kaj kariba regionoj ekestis tute novspecaj eventoj subtenate de la projekto Nesto per ĝiaj kursoj. Kubo partoprenis la Internacian Festivalon de la kariba kulturo, kaj okazigis trejnseminariojn, dum la kuba informagentejo AIN ekuzis Esperanton kiel laborlingvon. En Norda Ameriko la esperantistoj kunigis fortojn por okazigi la 3-an mezkanadan renkontiĝon en Toronto kun partopreno ankaŭ de usonanoj. Fondiĝis du novaj studentaj E-kluboj en universitatoj en Montrealo. ELNA kreis novan kaj pli dinamikan retpaĝaron. La jara kongreso okazis en la ĉefurbo de Teksaso. Diversaj regionaj kongresetoj okazis, ekz. la 36-a Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto en julio en Vermonto, kaj la Aŭtuna Rekontiĝo de Esperanto en Silver Bay, Novjorkio.

3.4 Arabaj landoj

En 2006 la Araba Komisiono provis aktualigi la rilatojn kun la diversaj arabaj landoj, kunligi tieajn esperantistojn, provizi izolitajn lernantojn per kursoj kaj kontaktoj.

Pro manko de surlokaj kluboj, diversaj personoj uzas la interretajn kursojn “lernu!”, “ikurso”, “Nesto” por progresi. Ili ĝenerale ne aliĝas al asocioj, kaj tial estas ege malfacile taksi la esperantiĝon de la araba mondo.

En tradukado de interreta kurso al la araba lingvo, triono de la lecionoj estis tradukita kaj bezonas kontrolon, kaj ni daŭre atendas volontulojn, kiuj proponos ne nur tradukadon, sed ankaŭ reviziadon de la kurso, kaj poste korektadon de la lernantoj. Arabaj versioj de lerniloj kaj informiloj estas grava paŝo al vera aktiveco de la esperantistoj en la araba mondo.

3.5 Azio

En preparado por la 63-a IJK en Hanojo de Vjetnamio, por la 92-a UK en Jokohamo de Japanio kaj la 5-a Azia Kongreso (AK) en Barato, la E-movado en la tri gastigantaj landoj rapide progresas.

Dank’ al la efika laboro de KAEM (Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado) kaj japanaj samideanoj, la organo Esperanto en Azio estas regule eldonata kaj ekspedata. Tio donas informojn kaj kuraĝigon al multaj esperantistoj en Azio. Oni presas 500 ekzemplerojn, inter kiuj 350 iras al aziaj aktivuloj kaj 150 iras al donacintoj de la Fondaĵo Azio (ĉefe japanoj kaj koreoj).

UEA havas novan Landan Asocion en Azio, post la akcepto de la aliĝo de Nepala Esperanto-Asocio.

Fondiĝis Esperanto-Asocio por Filipinoj. KAEM prezentas gratulon kaj dankon al Nepala Esperanto-Asocio kaj s-ro Bharat Ghimire el Nepalo, kiuj kontribuis por la filipina movado. KAEM pretas helpi kaj plifortigi la movadojn en aliaj landoj en kiuj nia movado burĝonas, ekz. Indonezio, Srilanko. S-ro Bharat Ghimire el Nepalo estis sendita al Filipinoj por du monatoj kaj sukcesis fondi Esperanto-Asocion por Filipinoj (EAF) post kursoj kaj prelegoj en universitatoj. En januaro 2007 s-ro Hori Yasuo vizitis Filipinojn por kuraĝigi la movadon kaj kontroli la lernolibron kaj vortaron. Li kunportis dudek librojn donacitajn de Japana Esperanto-Instituto por Esperanto-ŝranko de la asocio en Filipina Normala Universitato.

Inter la 6-a kaj 13-a de majo 2006 okazis en Ŝanhajo la 58-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso (IFEK), gastigata de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA). 224 samideanoj el 18 landoj partoprenis la kongreson, kies temo estis “Per Esperanto por la Fervojo”. Estas unuafoje en la historio de IFEK, ke ĝia kongreso okazis ekster Eŭropo. Tio montras la evoluon de la Azia Movado en fakaj kampoj.

En aŭgusto 2006 okazis en Pekino la 25-a Komuna Seminario (KS) de Junaj Esperantistoj. Ĝin ĉeestis pli ol 20 esperantistoj el Ĉinio, Koreio kaj Rusio. Sendis salut-mesaĝon la Japana Esperanto-Junularo. Junaj esperantistoj diskutis pri la temo “Harmonia Azio”. La serio de aranĝoj de Komuna Seminario de Junaj Esperantistoj de Ĉinio, Japanio kaj Koreio komenciĝis en 1981 kaj celis akceli komunikadon inter la junuloj de Orienta Azio kaj disvastigi Esperanton.

En Florenco okazis fermita kunsido de KAEM kaj fakkunsido “Azia Agado”. Retejo de KAEM ekfunkciis fine de 2006 danke al s-ro Reza Torabi el Irano.

Ĝenerale, la cirkonstanco por Esperanto estas nun favora en Azio, danke al ekonomia evoluo, relative paca etoso kaj rapida disvolviĝo de interreto. Azianoj nun agas pli solidarece.

[FORIGITA!: bildo]

La grupo Pac-horo en 2006 diskonigis niajn idealojn en Brazilo.

3.6 Eŭropo

Landaj asocioj en Eŭropo havas vastan lokan kaj landan agadon, kiun ne eblas prezenti en tiu ĉi raporto: lokaj kluboj, revuoj, kursoj kaj kongresoj. Notoj troveblas ĉi-sube kunlige kun raporto pri EEU, sed ankaŭ landoj ekster Eŭropa Unio (EU) havas viglan Esperanto-agadon. Ekzemple okazas jam delonge interesaj instruprojektoj en Rusio, kie ankaŭ estas vigla eldonado de libroj kaj periodaĵoj per asociaj aŭ individuaj iniciatoj.

Balkanaj landoj

En la balkanaj landoj, kiuj daŭre havas pli malfacilajn laborkondiĉojn ol aliaj eŭropaj landoj, menciindas aranĝo de ago-tagoj kaj partopreno en librofoiro en Serbio, kaj preparo de la SAT-kongreso en Beograd. En Bosnio kaj Hercegovino okazis aranĝo de Tago de Esperanto-kulturo, kaj speciala kunveno okaze de la aperigo de turisma informilo en Esperanto. En Rumanio okazis konferenco de Osiek, staĝo de Esperanto, tutlanda simpozio, kaj seminario de ILEI.

Eŭropa Esperanto-Unio

En la jaro 2006 Eŭropa Esperanto-Unio vastiĝis je du pliaj landaj asocioj. La financa situacio de EEU ne estis stabila pro neregula kotizado de pluraj landaj asocioj. Mondonaco kontribuis al pozitiva evoluo ĉi-rilate. La ĉefaj elspezoj rilatis al pago de du partatempaj laborantoj: sekretario Petro Baláž kaj redaktorino de Eŭropa Bulteno Vesna Obradović. Ĉiuj planitaj eroj de la laboro estis realigitaj. Oni aperigis 11 numerojn de Eŭropa bulteno en elektronika formo, kaj unu numeron en papera formo, kiu estis disdonita al partoprenantoj de la UK en Florenco kaj al la IJK en Sarajevo.

En printempo oni distribuis al la 732 EU-parlamentanoj leteron kun la konkludoj de la Grin-raporto, kaj en junio leteron kun invito al la UK en Florenco en 20 naciaj lingvoj, kaj aŭtune la DVD-diskon Esperanto-Elektronike (eldonita de E@I).

Okazis pluraj kontaktoj, interalie kun vicprezidanto de la slovena parlamento Marko Pavliha, kiu sendis parlamentan iniciaton al la slovena registaro, kun slovena EU-parlamentanino Ljudmila Novak, kaj kun komisionano de la Eŭropa Komisiono Janez Potočnik. Retpaĝaroj por EEU kaj por la EEU-kongreso estis finfaritaj.

EEU organizis kunsidon de sia asembleo kaj la diskutforumon Eŭropa Forumo dum la UK.

Okaze de la Eŭropa lingva tago, EEU kun financa helpo de mecenato, kiu ankaŭ pagis grandformatan reklamon por Esperanto en Le Monde, invitis al aparta lunĉo francparolantajn EU-parlamentanojn en Bruselo, kaj okazis utila opiniinterŝanĝo.

La prezidanto de EEU partoprenis en skandinavia E-kongreso en Malmö en Svedio maje, kaj la sekretario en jubilea Germana E-kongreso en Braunschweig junie kaj en IJK en Sarajevo.

EEU estis reprezentita en Ekonomia Forumo de Orienta Eŭropo en Krynica (Pollando). En la aranĝo partoprenis pli ol 1600 politikistoj kaj ekonomikistoj de dudeko da landoj, inter ili ses ŝtatprezidantoj kaj kvin eksaj ŝtatprezidantoj. Pri Esperanto kaj eŭropa identeco parolis M. Handzlik, Z. Tišljar, B. Despiney kaj P. Baláž. EEU estis reprezentita en konferenco pri lingvoj kaj komunikado en EU novembre, kiun organizis la slovaka registaro en Bratislavo, kadre de la asocio de Viŝegradaj ŝtatoj, kaj tie Esperanto estis unu el la laborlingvoj. Dank’ al granda klopodado de Jozef Reinvart, ĝi estis la unua interŝtata konferenco en EU organizata de iu registaro, kiu traktis ankaŭ internacilingvan temon kaj uzis Esperanton. Aparte elstara estis la rolo de rektaj interpretistoj el kaj al Esperanto.

Januare 2007 en la revuo de Verein Deutsche Sprache e.V. (Asocio pri Germana Lingvo) Sprachnachrichten publikiĝis unupaĝa resumo fare de Seán O’Riain kaj Kurt Gawlitta pri la raporto Grin, kiu substrekis la financan efikon de la dominado de la angla.

Dum la UK en Florenco, G. Handzlik kaj Seán O’Riain akceptis polan EU-parlamentanon Marek Czarnecki kaj gvidis lin dum kelkaj horoj tra la Universala Kongreso.

Reprezentantoj de EEU aktive partoprenis ankaŭ en kunveno de lingvistoj en Londono pri keltaj lingvoj, en konferenco de EU (EK) pri minoritataj lingvoj en Bruselo, konferenco de EK pri nova multlingva strategio en Parizo kaj en konferenco pri lingva politiko kaj multlingveco en Bruselo.

Pluraj landaj asocioj partoprenis en lingvaj konferencoj en la koncernaj landoj: Dana Socia Forumo; Faka konferenco de universitato en Kaŭnas pri Lingvo-diverseco en EU; konferenco de mezeŭropaj E-asocioj en Hungario; Monda filatelista ekspozicio kun Esperanta parto en Belgio; Euroscola kaj junulara E-renkontiĝo en Strasburgo.

EK lanĉis portalon pri multlingvismo, en kiu oni asertis ke artefaritaj lingvoj ne havas kulturan fonon kaj ne estos konsiderataj de EU-instancoj. Post protestleteroj al la komisionano Jan Figel, fine ili retiris tiun aserton.

La finon de 2006 signis subita decido de Pola Radio nuligi la Esperanto-elsendojn, kio kaŭzis gravajn protestojn. Fine la elsendo pluekzistas, sed nur en interreta formo.

Gravaj pozitivaĵoj estas sufiĉe forta subteno de televidoj en Slovenio kaj Kroatio al Esperanto, kaj hazarda koncentriĝo de gravaj Esperanto-aktivuloj en Bruselo. Pro tio en la sekva trijara periodo estos la eblo efike kaj koncentrite agi, kun la celo starigi firmajn kaj seriozajn rilatojn al EU-instancoj.

3.7 Oceanio

La movado por Esperanto en Oceanio laboris dum 2006 aparte pri klopodoj subteni malpli fortajn landojn en la regiono. La Oceania Komisiono gvidata de Bradley McDonald regule korespondis pere de sia retlisto.

En Nov-Sud-Kimrujo en la sud-orienta kampara parto de Aŭstralio, ĉe la loko nomita Tathra, apud la marbordo, okazis bona somerkursaro dum du semajnoj en januaro. Ĉeestis sesdek partoprenantoj inkluzive de kelkaj infanoj.

La somerlernejo estis kvazaŭ renkontiĝo por familioj se oni komparas ĝin kun la tipa evento jam okazigita en Aŭstralio dum la pasintaj 21 jaroj. Antaŭaj somerkursaroj kutime okazis en granda urbo kaj en etoso ligita al universitato.

En Nov-Zelando la ĉiujara kongreso okazis en Velingtono de la 4-a ĝis la 6-a de februaro 2006. Tri aŭstralianoj kaj du nederlandanoj ĉeestis kune kun 16 novzelandanoj. Ĝi koincidis kun la feritago “Waitangi” kaj la ĉefurbo tiam tre viglis.

Notinda estis la sukceso enigi Esperanton en kurson por instruistoj de lingvoj ĉe la “University of New South Wales” en Sidnejo. Tri esperantistoj el Aŭstralio profitis tion en 2006.

En Hobarto, Tasmanio, tiea grupeto, kiu ekfunkciis frue en 2006, kuraĝe invitis ke AEA aranĝu somerkursaron por januaro 2007.

Agado rilate al Indonezio en 2006 estis minimuma. La naturkatastrofoj en la regiono kreis ege malfacilan kondiĉon por tieuloj. Nov-Kaledonio estas la tria teritorio en Oceanio kie Esperanto videblas.

La Oceania komisiono tre dankas al ĉiuj kontribuintoj kaj kunlaboremaj samideanoj kiuj dum la jaro 2006 ebligis plivigliĝon de la Esperanta movado en la regiono.

4. Organizo

4.1 Komitato kaj Estraro

[FORIGITA!: bildo]

Komitatkunsidoj dum la UK en Florenco

Komitato

Komence de la jaro la Komitato konsistis el 60 komitatanoj A (51 elektitaj de 47 landaj asocioj, 6 de 6 aliĝintaj fakaj asocioj, 2 de TEJO, 1 de la observantoj), 6 komitatanoj B (elektitaj de la individuaj membroj) kaj el 9 komitatanoj C. La Komitato krome konsistis el 9 observantoj de malgrandaj aliĝintaj asocioj. Dum la UK en Florenco la Komitato kunsidis en la sabato antaŭ la UK kaj en la dumkongresa vendredo. La komitatanoj laboris en ok subkomitatoj dum la aliaj tagoj. La trakto de la estrara raporto en la plenkunsido estis publika, en la senco ke la publiko povis fari demandojn kaj komentojn. Ankaŭ dum la kunvenoj de la subkomitatoj, la publiko rajtis interveni. Komitataj decidoj temis pri honoraj membroj, elekto de membroj de la komuna komitato de ILEI kaj UEA pri ekzamenoj, buĝeto, membrokotizoj, kaj proponoj de la subkomitatoj pri estonta agado. Dum la cetera parto de la jaro, la kontaktoj precipe okazas per reta diskutlisto por komitatanoj, kiun ankaŭ aliaj membroj de UEA povas legi.

Estraro

En la jaro ne okazis ŝanĝoj en la estrara konsisto. Ĝi konsistis el la sekvaj funkciuloj: prezidanto Renato Corsetti, vicprezidanto s-ino Claude Nourmont, ĝenerala sekretario s-ino Ulla Luin, membroj: s-ino Ans Bakker-ten Hagen, s-ino Maritza Gutiérrez Gonzáles, s-ro Yu Tao kaj s-ro Amri Wandel. Observanto de TEJO estas s-ro Chuck Smith. Observanto de ILEI estas s-ro Radojica Petrović. Integra parto en la estraraj kunsidoj estas la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller. La redaktoro de la revuo Esperanto, Stano Marĉek, ĉeestas estrarajn kunsidojn kiel observanto.

La Estraro kunsidis en Roterdamo de la 30-a de marto ĝis la 2-a de aprilo 2006. Ĝi kunsidis en la tago antaŭ la Universala Kongreso, ĉiutage dum la kongreso kaj tuj post ĝia fino. La ceteraj kontaktoj estas farataj rete kaj telefone. Individuaj estraranoj renkontiĝis en Roterdamo okaze de la Malferma Tago de la Centra Oficejo por teknika kunsido.

4.2 TEJO

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) estas la junulara organizaĵo de UEA, kaj junaj membroj de UEA estas aŭtomate membroj de TEJO, se ili informas pri sia aĝo. Samtempe TEJO havas siajn proprajn organojn, revuojn, komitatkunsidojn, estraron, kaj ene de la financaj ebloj, ĝi faras memstarajn decidojn. La Centra Oficejo de UEA estas samtempe la oficejo de TEJO.

La 62-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) okazis en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino) de la 6-a ĝis la 13-a de aŭgusto 2006, post la Universala Kongreso (UK) en Florenco. Distra kaj muzika programo kaj ekskursoj estas grava parto de la aranĝoj de IJK, sed okazas ankaŭ laborkunsidoj de la estraro kaj komitato. Dum IJK 2006 TEJO elektis novan prezidanton, David-Emil Wickström.

En la Universala Kongreso en Florenco estis speciala junulara programo kun koncertoj, kaj ankaŭ la parko de la kongresejo estis utila por junularaj renkontiĝoj. Krome okazis oratora konkurso por gejunuloj.

Kunlabore kun la faka sekcio Esperanto ĉe Interreto (E@I), Ĉeĥa Esperanto-Junularo aranĝis 4-10 nov 2006 trejnseminarion en Brno (Ĉeĥio), kun la temo Lingvoj en interreto.

La eldonado de TEJO inkluzivas kiel antaŭe la revuon Kontakto, kiun eldonas UEA, la organizan informilon TEJO Tutmonde, la retan informilon TEJO Aktuale kaj la vaste uzatan adresaron Pasporta Servo.

Estrarano pri rilatoj kun TEJO en 2006: Ans Bakker-ten Hagen; observanto de TEJO en la estraro de UEA: Chuck Smith
4.3 Revuoj kaj Jarlibro
“Esperanto”

La revuo Esperanto aperis regule per 11 eldonoj. En la revuo la redaktoro, Stano Marĉek, spegulas la tutmondan agadon en kaj ekster UEA. Tiel ĝi informas pri plej diversaj agadoj. La kongresa aranĝo “Legantoj de Esperanto” estas bona okazo por legantoj kaj la redaktoro interŝanĝi ideojn. Ankaŭ per enketo oni havigis opiniojn pri la revuo. La revuo tiel plurfoje estas stimulo por la leganto imiti agadon aŭ kontakti aktivulojn en aliaj regionoj. La recenza rubriko kaj la rubriko “Laste aperis” ebligas celtrafe elekti siajn mendojn en la Libroservo.

Jarlibro

Jarlibro 2006 aperis en junio. La Jarlibro estas eldonaĵo vaste uzata pro la organizaj informoj kaj speciale pro la delegitaj servoj, en kiu la anoncoj de asocioj, privatuloj kaj komercaj instancoj regule kaptas la atenton de la uzantoj. Ekzistas la eblo rete konsulti la Jarlibron (por la membroj).

“Kontakto”

Kontakto estas la dumonata socikultura periodaĵo de TEJO. Ĝi aperis en 5 eldonoj, el kiuj unu estis duobla numero. Ĵenja Zvereva (redaktoro) kaj Joel Amis (vicredaktoro) denove sukcesis prezenti interesan jarkolekton. La artikoloj traktas aktualajn, universalajn temojn. Oni tuŝas historion por kompreni nuntempon. Kulturan diversecon kaj varian enhavon garantias la kunlaborantoj kiuj venas el ĉiuj mondopartoj.

4.4 Membraro
Membrostatistiko

UEA spertis ioman malkreskon de sia membraro en 2006, kiam ĝi registris 6066 individuajn kaj 11 732 aligitajn membrojn. En 2005 la nombroj estis respektive 6107 kaj 12 253. Estis entute 17 798 membroj en 117 landoj, dum en 2005 temis pri 18 360 membroj en 113 landoj. La junaj membroj de UEA samtempe apartenas al la junulara sekcio TEJO, kiu pasintjare havis 515 individuajn (533 en 2005) kaj 1979 (2074) aligitajn membrojn.

En 2006 Societo Zamenhof havis 141 membrojn (143), estis 3 (3) Dumvivaj Patronoj de UEA, la nombro de Patronoj de TEJO estis 64 (64) kaj tiu de Dumvivaj Patronoj de TEJO 21 (21).

Honoraj Membroj

La Komitato nomumis du novajn honorajn membrojn: prof. d-ron Ottó Haszpra (Hungario) kaj Umberto Broccatelli (Italio). Forpasis la sekvaj honoraj membroj: mag. Gerrit Frans Makkink (Nederlando), sinjorino Elfriede Ernst (Belgio) kaj mag. William Auld (Britio).

Delegitaro

La delegitaro de la Jarlibro 2006 konsistis el 1789 individuoj (1784 en 2005) en 99 landoj (92 en 2005). Estis 52 (53) ĉefdelegitoj, 1006 lokaj delegitoj (991), 116 vicdelegitoj (133), 40 junularaj (36) kaj 1333 (1344) fakdelegitoj.

4.5 Administrado
La Centra Oficejo de UEA kaj TEJO

La Centran Oficejon gvidas la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller. En ĝi oficis dum la raporto-jaro: Clay Magalhães (kongresoj), Roy McCoy (prespretigado, Jarlibro), Linda B. Monteiro (purigado), Ionel Oneţ (Libroservo), Marvin H. Stanley (financoj), Stanka Starčević (financoj), Ralph Schmeits (sekretariado) kaj Pasquale Zapelli. TEJO-volontulo Martin Minich daŭrigis la deĵoron dum parto el la jaro, kaj fine de la jaro Katarzyna Marciniak transprenis tiun taskon.

Oficistoj, kiuj emeritiĝis, revenas por helpi per volontula laboro, nome Atie van Zeist, Rob Moerbeek kaj Simo Milojević.

La Biblioteko Hector Hodler (BHH) translokiĝis al la iama salono Zamenhof, kiu tiucele estas renovigita. La nova biblioteka ĉambro havas kondiĉojn pli favorajn por gardi la bibliotekan enhavon kaj por studi la arkivaĵojn. La ĉambroj en la unua etaĝo estis renovigataj fine de 2006. Pasquale Zapelli ĝenerale respondecis pri la kontaktoj kun la konstru-entreprenisto.

Malfermaj Tagoj en la Centra Oficejo okazis la 13-an de majo kaj la 25-an de novembro, kun vizitoj de 100-150 personoj, kaj kun programeroj de prelegoj, intervjuoj kaj filmoj.

(La spezokonto kaj bilanco de UEA aperos venontnumere.)

Afrika Oficejo

La laboroj por Afriko estas taskitaj al Benino, kie nun troviĝas la Afrika Oficejo de UEA.

Novjorka Oficejo

La novjorka oficejo havas taskon de rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj. Ne ŝanĝiĝis la reprezentado de UEA ĉe UN. La reprezentantoj estis Humphrey Tonkin, Rochelle Grossman kaj Chuck Smith. Ĉefrespondeculo estas Humphrey Tonkin.

Ĝenerale

Ni konscias ke en niaj oficejoj, same kiel en multaj aliaj lokoj en la Asocia agado, la laboron malpezigas multaj volontulaj helpantoj. Al ĉiuj kiuj tiel ebligas la funkciadon de la Esperanto-movado ni ŝuldas varman dankon!

5. Konkludo

Kiel vi vidis, la jaro estas jaro de kontinueco. Ĉio funkciis normale kun kelkaj apartaj sukcesoj en kelkaj kampoj kaj en kelkaj landoj. Mankis miraklaj antaŭeniroj krom eventuale en la rilatoj kun la Konsilantaro de Eŭropo pri la konsiderado de Esperanto kiel unu el la lingvoj al kiu aplikeblas la samaj ekzamenaj proceduroj kiel al la ceteraj lingvoj. Tio ne ŝajnu malmulto.

En la sama periodo ni ankoraŭ estas devigataj aŭskulti la kutimajn frazojn: “Ni ne povas konsideri Esperanton, ĉar ĝi estas lingvo sen kulturo”. Tion oni ĝis nun diris nur en landoj de Eŭropa Unio, sed nun oni komencis diri la samon ankaŭ en Rusio kaj aliloke.

Ni devas daŭrigi nian informan laboron por montri, ke tio estas alia tutplaneda mensogo, kiun la praktika renkontiĝo kun la Esperanto-kulturo povas forvaporigi. Kvankam tio ne estas simpla, ĉar antaŭjuĝojn nenio venkas, eĉ ne la propraokula konstatado de la vero, ni fidas, ke homoj donos pli da pruvoj pri tio, ke en la longa daŭro la vero ĉiam triumfas.

Tra la mondo

Perspektivoj pri Esperanto

Al la simpozio “Perspektivoj pri Esperanto”, kiu okazis la 3-an de februaro 2007 en la domo de Andreo Cseh, sidejo de la Internacia Esperanto-Instituto, aliĝis 21 personoj el Belgio, Meksiko kaj Nederlando.

Kadre de la simpozio prelegis Wim Jansen (Vorton post vorto tra la historio de Esperanto), Petro De Smedt (Vortaraj “Perikloj”), Ziko van Dijk (Problemoj de la Esperanto-historiografio) kaj Gerrit Berveling (Esperanto kaj ĝia kulturo). Fine de la simpozio, kaj por konkludi, okazis ronda tablo sub la gvidado de Ed Borsboom.

Atilio Orellana Rojas

21-jara grupo en Brazilo

La 28-an de aprilo 2007, Grupo de Esperanto Pac-horo, Rio-de-Ĵanejro, Brazilo, festis sian 21-an datrevenon. Pli ol 100 geesperantistoj ĉeestis la eventon, kies temo estis “La junuloj kaj Esperanto”.

La celo de la temo estis stimuli kaj reorganizi la junularan movadon en la Okcidenta Regiono de Rio-de-Ĵanejro, sub la zorgo de Esperanta Kunfratiĝo de Okcidenta Regiono (EKOR).

La ĉefa konkludo estis ke junulo bezonas okupi sian lokon kaj respondecon, kaj, kune kun la veteranoj, labori por pli forta esperantista movado. Multaj ideoj estis prezentitaj: promenadoj, artaj festivaloj, specifaj administraj kunvenoj inter junuloj ktp. Post la debato inter la junuloj reliefiĝis la arta momento, kiam pli ol 20 infanoj el la Esperanto-grupo Verda Koreto prezentis belajn infanajn kantojn en Esperanto; bone prezentiĝis per kanto ankaŭ la juna koruso de la Esperanto-Grupo Ismael Gomes Braga, kaj la kantisto Rinaldo Galindo aŭdigis belajn komponaĵojn. La poetoj Evandro Caboclo kaj Raymundo de Souza brile deklamis siajn proprajn poemojn. Ĉe la fino de la programo, la estraro de la grupo Pac-horo surprizis la ĉeestantojn montrante per projekciilo fotojn el diversaj eventoj de la grupo kaj de la esperantista movado mem.

Ni esperas, ke tiu unua festkunveno estos la unua paŝo por ke la junularo de nia regiono finfine marŝadu en la esperantistan movadon!

Celso Pinheiro

Forpasoj

Krystyna Babiarz (1921-2006), dumviva membro de UEA, forpasis la 29-an de novembro en Gdynia (Pollando).

Julius Balbin (1917-2006) mortis la 14-an de julio en Marche-en-Famenne (Belgio), kien li transloĝiĝis la antaŭan jaron el Nov-Jorko. Li naskiĝis en Krakovo, doktoriĝis pri filozofio en Vieno en 1950 kaj ekde 1951 vivis en Usono. En 1963 li ekverkis poemojn, ĉefe surbaze de siaj travivaĵoj en kvar koncentrejoj dum la 2-a mondmilito. Li ankaŭ tradukis el ok lingvoj. Li aperigis la poemarojn Strangolitaj krioj (1981), The bitch of Buchenwald (1986), Imperio de l’ koroj (1989), Damnejoj (1992), Inter vivo kaj morto (1996), kaj tradukon de Mi volas nur esti de A. Szyper (1992). Li publikigis ankaŭ artikolojn pri esperantologio. Balbin estis dumviva membro de UEA, fakdelegito pri interlingvistiko kaj literaturo, kaj membro de Akademio de Esperanto 1995-2004.

Max Finkenzeller (1905-2007) mortis la 4-an de aprilo en Vieno. Li aktivis en la naturamika movado, kie li renkontiĝis kun la nuna federacia prezidento de Aŭstrio, d-ro Heinz Fischer, kiu en sia gratulmesaĝo okaze de lia 100-jariĝo rememoris pri tio. En 1970 Finkenzeller fondis la asocion Monda Turismo. Li aŭtoris Gvidlibreto por esperantistaj ĉiĉeronoj kaj ekskursgvidantoj (1983).

Stojan Kocevski (1923-2006), iama prezidanto de Makedonia Esperanto-Ligo, komitatano de UEA (1995-98) kaj longtempa delegito, forpasis en Skopje. Li kontribuis per tradukoj al Makedona antologio (1981).

Stanisław Pochanke (1934-2007) forpasis la 15-an de februaro en Wil (Svislando). En la 60-aj kaj 70-aj jaroj li estis estrarano de la filioj de Pola Esperanto-Asocio en Gliwice, Silezio kaj Katowice-Biała. En 1981 PEA premiis lin per la titolo Merita Esperantisto. Ekde 1988 li vivis kun sia Esperanta familio en Svislando kaj animis la klubon en Wil, kie li ankaŭ estis delegito.

Koga Sirô (1926-2007) mortis la 25-an de marto en Kitakyûsyû (Japanio), kie li estis delegito kaj, profesie pediatro, fakdelegito pri medicino.

Anni Orterer (1923-2005) forpasis en Kreuth-Tegernsee (Germanio). Ŝi estis dumviva membro de UEA kaj delegito dum 30 jaroj.

Ludomir Sobanski (1915-2007) mortis la 14-an de aprilo en Salcininkai (Litovio). Esperantisto ekde 1929, li verkis poemojn en Esperanto, la pola, rusa kaj ukraina.

J.C.J. den Toonder (1921-2007) forpasis la 25-an de aprilo en Terneuzen (Nederlando), kie li gvidis Zeland-Flandrujan Esperanto-Grupon kaj aktivis pri informado kaj instruado.

André Védrine (1914-2007) forpasis la 28-an de aprilo en Liono (Francio). Li esperantistiĝis en 1937 en kurso de Lidia Zamenhof. Li estis dumviva membro de UEA kaj fakdelegito pri la historio de Esperanto, medicino kaj protestantismo. Li verkis plurajn librojn, i.a. pri la historio de la movado en Liono kaj la regiono Rodano-Alpoj.

Truus van Woerden-van der Graaf (1921-2007), dumviva membro de UEA kaj iama fakdelegito pri humanismo, forpasis la 11-an de marto en Hago.

Kio estas OSIEK?

OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas rendevuejo de la inteligencio esperantista, kiu ŝatas renkontiĝi kaj senfanatikisme diskutadi sentabuajn temojn.

La celo de OSIEK-konferencoj (IEK-oj) estas prezenti prelegojn kaj pridiskuti ilin en etoso de amikeco kaj reciproka respekto. OSIEK estas organizaĵo por Esperanto, ĉar ĉio kio okazas per Esperanto estas iamaniere por Esperanto.

IEK okazas ĉiujare en alia loko, pleje interesa el vidpunkto de kultura turismo. La konferencanoj per sekreta voĉdonado elektas la lokon de la venontaj konferencoj, kutime lasante al la loka organizanto du jarojn por preparado.

En julio 2005 en Grekio, OSIEK estis invitita en Bulgarion de Giorgi Mihalkov (Julian Modest). La temo de la ĉi-jara IEK estos: Mitoj kaj legendoj. Almenaŭ tri prelegoj rilatos al tiu ĉi temo. La aliaj povas rilati al historiaj kaj geografiaj problemoj de Bulgario, kaj unu al ia aspekto de la E-kulturo.

Grava kaj ŝatata tasko de IEK-oj estas atribuado de OSIEK-premio. Ĉiu OSIEK-membro rajtas proponi ŝatatan verkon nefikcian ĝis komenco de majo. El inter la proponitaj verkaĵoj la 5 plej ofte proponitaj estos prezentataj la 20-an de julio, al la ĝenerala asembleo de OSIEK, kiu per sekreta voĉdonado du-balota atribuos la premion al la aŭtoro de unu el la kvin verkoj. La aŭtoro devas esti vivanta je la momento de atribuado de la premio. La premio estas 600 eŭroj kaj ĝi entute elvenas el la modestaj kotizoj de la membraro: valoro de 25 poŝtmarkoj por sendi enlandan leteron. Pliaj informoj ĉe Eric Laubacher, 1 rue Bougainville, FR-78180 Montigny-Bx, rete k...@osiek.org aŭ Georgi Mihalkov, j.k. “Nadejda” V, bl. 529, vh. A et. 9 ap. 33, BG-1229Sofia, rete m...@abv.bg.