Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 7 + 8

Malferme

Malferme al la mondo kaj ne nur al ni mem

Ĉu Esperanto ankoraŭ havos funkcion en la morgaŭa mondo? Ĉu Esperanto ne estas preterpasita de la tempo? Ĉu ĝi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj de tiu mirinda periodo de espero, kiun la eŭropanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Ĉu nun la mondo ne estas esence malsama ol ĝi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de frateco, homa interhelpo, tutmonda paco?

Se oni rigardas ĉirkaŭe oni vidas nur timojn pro la fino de la planedo mem, kiun varmo kaj aliaj veteraj okazaĵoj ŝajnas anonci. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn ĉiam pli timindajn kontraŭ imagitaj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malriĉaj landoj montras sian veran vizaĝon: retoriko kaj nenio alia.

Ĉu en ĉi tiuj kondiĉoj estas ankoraŭ loko en la mondo por Esperanto? Mi senhezite respondas per granda jeso.

Efektive la popolo de Esperanto ĉiam kapablis adapti sin al la ŝanĝiĝantaj mondaj kondiĉoj dum la pasinta jarcento, kaj ankaŭ nun ĝi montras sian kapablon. Unuflanke niaj gejunuloj trovas solvojn ĉiam pli efikajn por enmeti la internacian lingvon en la plej modernajn komunik-rimedojn. Aliflanke multiĝas kongresoj universalaj kaj neuniversalaj en multaj partoj de la mondo, kie ili ne tiom ofte okazis antaŭe. Multiĝas kongresaj temoj kun tut-tera signifo, kiel tiu de la ĉi-jara Universala Kongreso: Okcidento en la oriento: akcepto kaj rezisto.

Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo. Inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Tion scias ĉiu komencanta esperantisto. Hodiaŭ ni estas vokataj realigi kongresojn, en kiuj kunvenas ne francoj kun ĉinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun araboj, sed homoj kun homoj. Alivorte Esperanto estas vokata ludi sian pontan rolon ne nur en Eŭropo sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la eŭropa, la islama, la orient-azia ktp.

Se ni ne faras tion kaj insistas parnasisme okupiĝi pri la grandaj malsamecoj inter la hungara kaj la skota skoloj, aŭ okupiĝi ĉefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Ĉinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj Eŭropo, kiu deklaras sin parto de ĝi), Afriko ktp. En ĉi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ĝi konservos sian signifon kaj eĉ pliigos ĝin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Bonŝance! Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, eĉ male, laŭ la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto jam iĝis, aŭ almenaŭ estas iĝanta, ponto inter ĉiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

Renato Corsetti

Printempa Malferma Tago en somero

Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime multnombre vizitatan “printempan” Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio. Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu ĉi aranĝo, organizita jam por la 26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj fariĝis fakte somera Esperanto-aranĝo.

Nekutima estis ankaŭ la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataŭ la nova konferencejo de la CO la programo disvolviĝis en la oficistaj laborĉambroj de la unua etaĝo, kies rekonstruado finiĝis tiel lastmomente, ke la oficistoj ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili estis evakuitaj por la daŭro de la konstruado.

La ĉefa gasto estis Claude Piron (sur la supra maldekstra foto), kiu elektis iom provokan temon por sia dufoje prezentita prelego: “Ĉiuj neesperantistoj estas afaziuloj”. Lucas Vignoli Reis, vojaĝanta “ataŝeo” de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj Petro Baláž enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio.

Kiu volis konatiĝi kun Vikipedio pli profunde, povis poste ĉeesti praktikan demonstron kiel uzi kaj kunredakti ĝin.

La tutan tagon estis ankaŭ montrataj Esperanto-filmoj. Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de “La espero” fare de Solo.

La plej furora libro dum la Tago estis la ĵus aperinta “Afero de espero: Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko” de Heidi Goes, kiun la aŭtorino mem prezentis kadre de la programo (sur la supra dekstra foto). “Afero de espero” vendiĝis en 17 ekzempleroj.

Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA (la dua foto sube) ankoraŭ posedis 15 ekz. de “Maks kaj Moric”, germana ŝatanto de tiu infanlibra klasikaĵo tuj aĉetis la tutan stokon tiel certigante al ĝi surprizan duan lokon.

De “Vikipedio: praktika manlibro” estis venditaj 9 ekz. kaj de la ĉiam populara lernolibro “Saluton!” 6 ekz.

Po 5-ekzemplere vendiĝis “Lingvo kaj popolo” de Humphrey Tonkin, “Ĵim la migrulo: aventuroj de juna leopardo” de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho “Eklipsas”. Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 eŭroj.

La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de novembro 2007.

Osmo Buller

Prelegturneoj en Eŭropo: kiam kluboj kaj individuoj sin prezentas

De la 17-a de aprilo ĝis la 8-a de majo ĉi-jare, mi ree havis la okazon prelegvojaĝi tra Francio kaj por la unua fojo en Svedio, kie mi renkontis klubanojn, aktivulojn kaj estraranojn de ambaŭ landaj asocioj.

Laŭ instigo de Claude Nourmont kaj organizo de Yves Nicolas el UFE, realiĝis dusemajna turneo al ses kluboj en la urboj Bourges, Chôteaurox, Tours, Lunay, Angiers kaj Caen (Hérouville). Poste mi flugis tra Parizo al Stokholmo, vizitis Gotenburgon kaj Västeräs.

Prelegoj temis pri la Esperanto-elsendoj de Radio Havano, informa servo esperantlingva de la kuba informagentejo ACN, pri Kubo ĝenerale kaj pri Esperanto lige al miaj propraj spertoj kiel enlanda estrarano kaj kiel UEA-estrarano pri landa kaj regiona agado. Partoprenis centoj da personoj inkluzive de neesperantistoj, kiuj povis mem aŭskulti Esperanton kiel komunikan ilon, el kiu sekvis traduko al la franca kaj al la sveda.

Kiel parto de la laborprogramo en ambaŭ landoj, kies kerna aranĝo estis la prelegoj ĉe kluboj kaj ĉe eksterasociaj medioj, okazis kvin radiointervjuoj, tri en Francio kaj du en Svedio. Ekzemple en Bourges oni muntis ekspozicion pri Esperanto en regiona kulturdomo, kie ĵurnalisto intervjuis min kun interpreto de Jack Le Puil. Okaze de ĉiuj prelegoj ĉiam kun interpreto al la koncerna lingvo la kluboj kunorganizis komunan aranĝon kun lokaj institucioj kaj aliaj neregistaraj organizoj ligitaj al Latinameriko, kaj al Kubo, kies membroj povis aŭskulti Esperanton vive kaj estis informitaj pri la agado de UEA kaj de la landaj organizoj. En Lunay eĉ la urbestro kaj kelkaj stabanoj partoprenis la vesperan prelegon kaj montris ke ili interesiĝas pri socikultura agado de la klubo esperantista.

Mi havis la okazon viziti la kastelon Grezijono kaj informiĝi pri la venonta somera staĝo; viziti belajn regionojn en la centra kaj okcidenta parto de Francio, kastelojn kaj katedralojn, muzeojn kaj aliajn belaĵojn, kiuj donis al mi la okazon ĝui la landon mem. Same okazis en Svedio kie mi havis tre valoran helpon de Ulla Luin, kaj sekve de ĉiuj prizorgantoj en Stokholmo, Gotenburgo kaj Västeräs. En la unua mi prelegis por la klubo kaj ĉe ne-esperantista asocio ligita al grupo solidareca al Kubo, kiuj estis informitaj pri Esperanto, UEA kaj la nuntempa lingva situacio en la mondo, kio konsistigis tre interesan interŝanĝon por ĉiuj partoprenantoj.

Mia ĝenerala impreso pri la franca movado, samkiel pasintjare, tre pozitivas, kvankam ofte geklubanoj laboras iom izole tra la tuta lando, tio estas, sen vera ligo al UEA; tamen pluraj membras en la landa asocio aŭ en SAT-amikaro kaj foje en UEA. Ili tamen estas konstantaj aktivuloj por Esperanto en siaj kluboj kaj regionoj, tre bone kapablas organizi prelegvojaĝojn kaj tre ĝuas bonvenigi gastojn.

Rilate al Svedio, tiu ĉi unua kontakto ebligis al mi renkonti kelkajn estraranojn de Sveda E-Federacio kaj klubanojn de Stokholmo, Gotenburgo kaj Västeräs. Ili ĉiuj, kvankam ne multnombraj, tre serioze laboras kaj por plibonigi sian sidejon en Stokholmo, por la ILEI-sekcio en Gotenburgo, kaj en la informa medio en Västeräs.

La ĉi-jara prelegturneo tra Francio kaj Svedio konfirmis al mi la validecon de tiu ĉi strategia laborlinio de UEA rilate al instigo de prelegturneoj organizeblaj de landaj organizoj kaj kluboj, kiuj lige al tio sukcese kapablas mobilizi siajn homojn por akcepti gastojn, prelegontojn, allogi neesperantistan publikon kaj pere de Esperanto paroli pri diversaj temoj malferme al ĝenerala aŭskultantaro.

Mi aparte dankas al ĉiuj gastigintoj, organizintoj, tradukintoj kaj plej simplaj esperantistoj, kiuj ebligis la sukcesan okazigon de la prelegturneo en Francio kaj Svedio. Evidente, temas pri konkreta maniero prezenti la movadon, tra la kluboj kaj per agado de individuoj kiel ĉefrolantoj. Al ĉiuj elkoran dankon pro la sperto!

Maritza Gutiérrez González

[FORIGITA!: bildo]

En la sveda urbo Västerås Maritza renkontis anojn de la loka esperantista klubo

[FORIGITA!: bildo]

La sveda Radio P4 faris kun Maritza 20-minutan intervjuon.

Loke — fake — persone

ĈINIO: La jaro 2007 estas la Esperanto-instrua jaro de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA). La Universitato Shenyang aktive reagis al tiu ĉi iniciato. La 1-an de marto 2007, la unuan tagon de la nova semestro, 600 studentoj eniris en kvar Esperanto-kursojn funkciigitajn de la universitato kaj ĝis nun neniu forlasis tiun ĉi nedevigan studobjekton. Tiu nombro estas la plej alta en la nunaj universitatoj, kiuj enkondukas Esperanton en la provinco, kaj temas pri nova rekordo. La studentoj akiros du studpoentojn se ili sukcese trapasos ekzamenon. Uzata estas la lernolibro Esperanto-Kurso de La Nova Jarcento!, kompilita de Prof. Liu Zhengkun kaj Prof. Song Yunsheng

Wu Guojiang

BRAZILO: La 15-an de marto 2007, Jorge Linck da Silva, estrarano de Tri-Rivera Esperanto-Klubo, prelegis ĉe Rotaria Klubo Beira Rio en la brazila urbo Três Rios. La parolado temis pri Esperanto kaj la agado de Tri-Rivera Esperanto-Klubo. La scivolemon de la rotarianoj vekis dupaĝa ilustrita artikolo pri la Internacia Lingvo en la revuo Brasil Rotário de decembro 2006.

VASILIJ EROŜENKO (1890-1952) estis blinda ukraina poeto, kies verkoj aperis — originale aŭ tradukite — en Esperanto, la ukraina, rusa, ĉina kaj japana. Dum multaj jaroj li vivis en Japanio kaj Ĉinio, kie li, ĉefe dank’ al Esperanto, akiris multajn amikojn, inter ili la grandan ĉinan verkiston Lusin. En sia hejmlando Ukrainio li estas ĝis nun malpli konata. Sed en aprilo ĉi-jare, sekve de la klopodoj de komitatano de UEA, Evhen Kovtonjuk, en bela ĉambro de la ŝtata Ekcim-banko en Kievo establiĝis studo-centro, kiu celas memorigi pri la vivo kaj verkaro de Eroŝenko. Aperis vinjeto kunigita kun ukraina poŝtmarko kaj medalo, dediĉitaj al li. Estis publikigita libreto Fabeloj kaj legendoj de Eroŝenko. La studocentron (adreso: ab.kesto 165, UA-01001 Kiev), kiun gvidas la verkisto Vladislav Taranjuk, meze de majo kiel unua eksterlandano vizitis Ulrich Lins, germana komitatano de UEA.

MOĴAJEV: Per komuna decido de la estraroj de TEJO kaj UEA Pavel (Paŭlo) N. Moĵajev el Ukrainio transprenos de Ĵenja Amis la redaktorecon de Kontakto. Ĵenja Amis estas redaktoro de la socikultura revuo de TEJO ekde 2002. Post pli ol kvinjara sukcesa kaj multe laŭdata laborado ŝi laŭgrade transdonos la respondecon al sia posteulo ĉi-jare. Paŭlo Moĵajev naskiĝis en 1981 kaj diplomiĝis en 2003 en la Krimea Ŝtata Medicina Universitato en Simferopolo, kie li nun estas instruisto pri anatomio. Kun Esperanto li konatiĝis en 2000 kaj ekde tiam aktive partoprenas la landan movadon. Ekde la jaro 2003 li okupiĝas pri provlegado de Kontakto, kies redaktoron li pasintjare ekhelpis kiel vicredaktoro. Partoprenantoj de pluraj Esperanto-aranĝoj povis ekkoni ankaŭ liajn muzikajn talentojn; ekz. en IJK-oj en 2004 kaj 2005 li koncertis prezentante proprajn kantojn. Aldone, Moĵajev estas aktiva Esperanto-instruisto kaj diplomiĝis pri la Cseh-metodo. Li verkas, tradukas kaj lastatempe laboras ankaŭ super Esperanta-rusa vortaro.

BELGIO: En la 100-jara jubilea renkontiĝo de la klubo “Verda Stelo” en Antverpeno salutis nome de UEA la estrarano Amri Wandel, kiu prelegis dum la programa parto pri “Esperanto-agado en Israelo” kaj rakontis pri la kunlaboro kun Flandra E-ligo por la eldono de la libro Kosmo kaj ni. Sur la foto: Ivo Durwael kaj Amri Wandel dum la festvespero de la jubilea kunveno de “Verda Stelo”.

Amri Wandel

FILMOJ: Sur la TTT-ejo www.homajrajtoj.org/index.php?id=17 troviĝas 30 Esperante subtitolitaj filmetoj pri Homaj Rajtoj. Per tiuj filmoj Douwe Beerda volas atentigi pri la homaj rajtoj kaj petas vian helpon, ekzemple per publikigo de la filmetoj en diversaj retpaĝaroj (tio eblas per youtube-kodo), aŭ alimaniera konsciigo de esperantistoj pri la homaj rajtoj.

PAKISTANO: Multana Esperanto-Rondo festis Semajnon de Internacia Amikeco, organizante vesperan kunsidon kun lokaj esperantistoj. Dum la kunsido oni festis ankaŭ la naskiĝtagon de Jawaid Eahsan. En la kunsido partoprenis la prezidanto Akram Rongha kun sia filino, Abid Ali Qureshi, malnovaj kaj junaj samideanoj.

Jawaid Eahsan

KUBO: Kun partopreno de 125 esperantistoj el 7 provincoj realiĝis en la urbo Bayamo, en la oriento de Kubo, renkontiĝo organizita de la provinca filio de Granma, kies prezidanto estas Rafael Cabrera, kaj programita de Kuba Esperanto-Asocio. De la 18-a ĝis la 20-a de majo, la popola kampadejo El Salto de Jibacoa inundiĝis de Esperanto-parolantoj, kiuj ĉefrolis en varia programo de prelegoj, kulturaj kaj distraj prezentoj. Okazis prelegoj pri aktualaj temoj de la Esperanta mondo kaj konversaciaj rondoj por profundigi la konojn pri la gramatiko de la lingvo. En la kultura programo prezentiĝis kanzonoj, humuro, kaj la muzikensemblo Zero de Bayamo fermis la vesperon per varia repertuaro, kiu inkluzivis rokmuzikon.

LITOVIO: En la Vilna Pedagogia Universitato (ties pedagogia kaj psikologia fakultato) komenciĝis instruado de Esperanto (la unua grado) kiel libere elektebla studobjekto. Por la kurso registriĝis pli ol 40 studentoj de tiu universitato. Instruas lekciisto de la instituto pri kulturo, filozofio kaj arto en Vilno, juna esperantisto Gediminas Degesys (g...@yahoo.com). La studado donos al studentoj du kreditunuojn. La programo antaŭvidas ne nur rektan instruadon de Esperanto, sed ankaŭ konatigon de la studentoj kun problemoj de internacia lingvo ĝenerale, eblojn de Esperanto kiel la internacia lingvo, historion de Esperanto en la tuta mondo kaj en Litovio speciale. Estas preparita listo de rekomendata literaturo por studentoj. Ĉiuj studentoj fine de la studado devos verki referaĵon pri la temo. Temas jam pri la tria litova universitato, kie Esperanto estas instruata (la ceteraj estas la universitato de Šiauliai, kaj Kauna humanisma fakultato de Vilna universitato).

Povilas Jegorovas

KONGRESEJO ESPERANTO: Komence de majo mi devis pro profesiaj kialoj vojaĝi al la kongresejo “Esperanto” en la germana urbo Fulda. Estis impone vidi tie la gigantajn, pli ol 10 m altajn literojn “ESPERANTO” sur la ekstera muro de la halo, en kiu prelegis la 4-an de majo i.a. nia vickanceliero Franz Müntefering. Mi faris foton pri la halo kaj enmetis ĝin en Vikipedion: http://eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:KongresejoEsperanto.jpg. La kongresejo Esperanto estas grava ZEO, uzata kiel foirejo, kongresejo kaj koncertejo (i.a. jam por unu el la plej popularaj muzikaj elsendoj en la germana televido). Ĝi estis konstruita en 2005 kaj konsistas el Hotelo Esperanto (4-stela, kun 330 ĉambroj), Kongresa halo “Esperanto” (kun areo de 6 400 kaj loko por 5 000 homoj) kaj Enira halo “Plaza Esperanto” (liganta la hotelon kun la kongresa halo).

Ulrich Matthias

Kongresa statistiko

1739 kongresanoj el 57 landoj aliĝis al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto okazonta en Jokohamo, Japanio, de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto ĉi-jare. Iom pli ol duono (907) venas el la gastigonta lando. Francio (91) ŝajnas jam certigi la duan lokon en la statistiko antaŭ Korea Respubliko (87). Aliaj landoj en la pinta dekduo estas Germanio (60), Ĉinio (54), Italio kaj Litovio (po 43), Rusio (34), Nederlando kaj Pollando (po 32), Usono (31) kaj Brazilo (26).

Thorsen-apogo je dispono de bibliotekoj

Esperanto-bibliotekoj havas denove ŝancon pligrandigi siajn kolektojn, ĉar ankaŭ ĉi-jare UEA disdonos subvenciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen.

Rajtas kandidatiĝi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de ŝtata, urba aŭ alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon pri si kaj liston de dezirataj libroj laŭ ordo de prefero. Petoj pri diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj. Subvencion oni ricevos kiel librojn laŭ la listo, kiu akompanis la peton. Pasintjare sep bibliotekoj ricevis subvenciojn je la valoro de 75 ĝis 250 eŭroj.

La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA ĝis la 15-a de oktobro 2007. Krom paperpoŝte (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al d...@co.uea.org.

Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.

En kio similas Hispanio kaj Ĉinio?

De antaŭ unu monato mi troviĝas en la urbo Kantono, en la sudo de Ĉinio. Ekde mia alveno mi povas fermi nek la buŝon, nek la okulojn, pro admiro. Ĉio en ĉi tiu grandega lando estas impona.

Fakte se mi iel devas klarigi pri ĝi, mi simple uzos du esprimojn: “Ega”, kaj “multaj homoj”. La eŭropaj mezurunuoj tute ne validas por Ĉinio. Ekzemple, la urbo kie mi troviĝas, Kantono, havas eble 12 milionojn da loĝantoj. Kial eble? Mankas statistikoj, aŭ la loĝantoj simple ne scias. Kelkaj parolas al mi pri 15 milionoj, aliaj pri 10, kaj eĉ unu diris al mi ke 50. Fakto estas ke la laŭleĝe registritaj homoj povas esti “ĉirkaŭ” 10 milionoj, sed loĝas tie milionoj da homoj, kiuj venas el la kamparo, el la vilaĝoj, kiuj tute ne estas kalkulitaj en tiuj statistikoj. La “kvartalo” kie mi loĝas nomiĝas Panyu. En ĝi loĝas “nur” tri milionoj. Kiel Madrido, pli granda ol Romo. Plena je nuboskrapuloj. Interesa miksaĵo inter la plej modernaj konstruaĵoj, belaj kvartaloj, grandegaj avenuoj, kun mizeraj stratoj (fakte por mi la plej interesaj). Restoracioj abundas, abundegas. Miloj kaj miloj. Unu apud la alia. Ĉiam malfermitaj, ofertante al la klientoj ege varian kaj buntan elekton de manĝaĵoj, ĉiaspecaj. Eblas manĝi en luksaj restoracioj por du eŭroj. Servitaj de armeo da belaj knabinoj, bele ĉine vestitaj, kiuj zorgas pri ĉiu detalo kaj bezono de la klientoj.

Pri vendejoj, vendejetoj, vendejegoj, ne eblas kalkuli. Ĉio estas tie vendata. La plej strangaj, la plej belaj, la plej riĉaj varoj. Unu apud la alia. Kio ne estas restoracio estas vendejo. Prezoj nekredeble malaltaj. Elekto nekredeble riĉa.

En kio similas Ĉinio kaj Hispanio? En multaj diversaj aferoj. Ĉefe en la karaktero de la loĝantoj. Ĉinoj havas mediteraneajn karakteron kaj kutimojn. Ili estas afablaj, babilemaj, gajaj, bonhumoraj, gastamaj, kaj ŝatas vivi nokte. Ili ŝatas esti sur la stratoj, manĝi tie, babili tie, sidi tie, ludi kartojn aŭ aliajn ludojn tie. Ĉiam grupe. Ofte amase. La ludo estas nacia emo, malvirto. Homoj ludas dum horoj, senlace, ĝis malfrue nokte. En Pollando mi surpriziĝis kiam miaj ĉinaj gestudentoj proponis al mi: “Venu dimanĉe al mia loĝejo por ludi”. Mi ne komprenis. Pri kiu ludo ili parolis? Simple por ili “veni ludi” estas same kiel por eŭropanoj diri: “venu dimanĉe al mia loĝejo por kafumi”, aŭ simple “vizitu min dimanĉe”.

Pri vidindaĵoj prefere ne paroli. Eblus paroli dum horoj kaj horoj. La kulturo kaj tradicioj de Ĉinio estas grandegaj. Ĉie troviĝas belaj, belegaj lokoj por viziti: ĝardenoj (vere fantaziaj), temploj (ĉefe budhismaj kaj ŝintoismaj), montoj belegaj, riveroj ege larĝaj, lagoj, antikvaj konstruaĵoj (kaj modernaj). Ĉi tie la vizitanto certe ne enuos.

Sed kio pleje plaĉas al mi estas la surstrata vivo. Ĉio estas en la stratoj. La vivo tie svarmas. La stratoj estas la plej interesa spektaklo en ĉi tiu fascina lando.

Rilate Esperanton, mi tuj havis la plezuron renkontiĝi kun multaj kaj bonaj esperantistoj, kaj en la urbo Kantono kaj en la urbo Wuhan (“nur” 10 milionoj da loĝantoj). Oni invitis min prelegi, instrueti, kaj kompreneble, manĝi kaj manĝi, kaj poste manĝi.

La Esperanta movado ĉi tie havas la samajn problemojn kiel en la cetera mondo. Malpli da esperantistoj ol antaŭe, sed pli fervoraj. La internacia lingvo por ili estas pli malfacila ol por aliaj. La strukturo kaj prononcado de la ĉina lingvo estas tute malsamaj. Pro tio havas grandan valoron la entuziasmo de la lokaj esperantistoj, kiuj spite al la malfacileco de nia lingvo, daŭre lernas kaj praktikas ĝin. Ekzemplo por ni. Kiel sciate la ĉina lingvo, ankaŭ nomata putonghua, aŭ han yu, estas la oficiala lingvo de la tuta lando. Sed en Ĉinio kunvivadas pli ol 50 naciecoj, kun propraj lingvoj kaj eĉ kun propra alfabeto. Vero estas ke al la nacio han apartenas 95% de la loĝantaro. Sed krom tio kunekzistas multaj dialektoj (laŭ ili “dialektoj”, laŭ mi veraj parolataj lingvoj, kvankam skribe ĉiuj estas la samaj aŭ almenaŭ praktike la samaj). Ĉinoj de iu provinco tute ne komprenas parole la ĉinojn de aliaj provincoj. Eĉ ofte okazas ke ili ne komprenas la loĝantojn de la najbara urbo. Ekzemple en Kantono (Guangzhou) la dialekto estas kuangtong hua. En mia “kvartalo” jam la homoj parolas alie ol en la centro de la urbego. Sed ankaŭ en kelkaj subkvartaloj de mia kvartalo oni parolas alie. Ekzemple en la urbo Wuhan, kie mi partoprenis E-seminarion, la esperantistoj havas gravan problemon por prononci “kvartalo”, “rivero”, “bela”. Por ili estas “kvartano”, “riveno”, “bena”. Kaj uzante la lernolibron “Junulkurso”, kies ĉefa rolulo estas iu Karlo, por ili Karlo estas Krardro, aŭ io simila.

Iom post iom mi lernas pri Ĉinio. Ĉiutage ion novan. Ĉiutage nova surprizo. Mi iom post iom klopodas digesti kion mi vidas kaj aŭdas. Espereble post la du monatoj kiuj restas al mi ĉi tie, mi iomete komprenos Ĉinion kaj ĉinojn.

Augusto Casquero

La 60-a Internacia Kongresa Universitato: La nova IKU-libro pretas

La prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo jam haveblas en la nova, ĵus kompletigita IKU-libro

En la libro (redaktis A. Wandel) vi trovos 9 prelegojn, 120 paĝojn, multajn diagramojn kaj bildojn.

La libro mendeblas jam nun ĉe UEA, kaj kiel ĉiam, en la Libroservo dum la UK.

La Internacia Kongresa Universitato (IKU) ĉi-jare festas sian sesdekan datrevenon. La IKU aldonas al la UK altnivelan klerigan kadron de prelegoj en variaj temoj. La ĉi-jara elekto de prelegoj estas granda kaj varia. Estas prelegoj pri astronomio, medicino, geografio kaj filozofio. Aliaj rilatas al la kongrestemo Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.

Ankaŭ ĉi-jare okazos tri AIS-kursoj, kiuj konsistas el po tri prelegoj: la unua enkonduka IKU-prelego kaj du daŭrigaj prelegoj, en kiuj la preleganto povos pli profunde kaj vaste prezenti la temon.

Ĉi-jare estas senprecedenca plimulto da prelegantoj el orienta Azio: kvar japanaj, unu korea kaj unu ĉina.

Komence de la ĉi-jara IKU-libro vi trovos artikolon pri IKU kaj Esperanto en la scienco kaj tekniko. La artikolo kaj la resumoj de la prelegoj havas tradukojn en la franca, la angla kaj (nur la resumoj) en la japana, por ekstera informado pri la scienca kaj eduka laboro en Esperanto.

La IKU-libro povas esti utiligata por demonstri la sciencan, fakan kaj edukadan aplikadon de Esperanto al eksteraj instancoj, kiel Unesko kaj scienc-rilataj kaj universitat-rilataj organizaĵoj.

Amri Wandel

Recenzoj

Rusa kvarteto

Jazyk Esperanto za odin mesjac. Samouĉitelj’ razgovornogo jazyka. I.G. Gonĉarova. Moskva: AST, 2006. 156p. 17cm. ISBN 5170385463. € 7,50. Elementarnaja grammatika jazyka esperanto. N.L. Gudskov. Moskva: AST, 2006. 91p. 17cm. ISBN 5170385439. € 4,50. 500 samyh vaĵnyh slov jazyka esperanto. N.L. Gudskov. Moskva: AST, 2006. 31p. 17cm. ISBN 5170385447. € 3,00. Strana Esperantija — Karmanaja enciklopedija. N.L. Gudskov. Moskva: AST, 2006. 159p. 17cm. ISBN 5170385455. € 7,50.

Kvar similaspektaj poŝlibretoj — tutevidente ligitaj unu al la aliaj — verkitaj por memlernantoj de la internacia lingvo formas serion de lerniloj pri Esperanto. La eldonaĵoj viciĝas inter centoj da prilingvaj publikaĵoj de la rusa eldonejo ВОСТОК-ЗАПАД (Oriento-Okcidento).

Lernanto aĉetinta la libretojn estos bone ekipita kaj havos ĉion necesan — krom eblo rekte komuniki kaj en la praktiko uzi la lernatan lingvon — por memstare alproprigi la bazon de Esperanto, eĉ se ne ene de unu monato, kiel tion I. Gonĉarova promesas en sia lernolibro. En ĝi ŝi en senpera stilo gvidas la legantojn al tiu ĉi celo, alparolante ilin, interplektante la du lingvojn, klarigante la gramatikajn regulojn, invitante al ekzercoj.

Komence de la lecionoj la enkonduko prezentas la ĉefajn temojn de la koncerna unuo. Tiun parton sekvas la tekstoj, plej ofte traktantaj movadajn temojn, ekz.: Ŝakista familio, En la klubo, Rajt kaj Lerta decidas lerni Esperanton, Preparo de Esperanta aranĝo, En la IJK [tiel!] ktp, kiuj finiĝas per dudirekta vortolisto. Tiun parton sekvas de 4 ĝis 10 paragrafoj, kie estas pritraktataj la novaj eroj (gramatiko, leksiko, tekstoj, pliaj legaĵoj, literaturaĵoj). La instruo de la novaj eroj okazas laŭ la gramatika-traduka metodo, do ĉio estas tradukita. La lecionojn fermas ŝlosiloj, kiuj helpas en la kontrolo de la faritaj taskoj.

Fine de la libro troveblas leksika indekso, kie ĉe la vortoj (Esperanto-rusaj) ciferoj indikas la lecionon, kie ili aperas. Bedaŭrinde ne estas simila helpilo por trovi la gramatikajn erojn, kaj fakte mankas eĉ normala enhavtabelo, kie oni povus legi, en kiu leciono pri kio temas. Tiel la lernanto devas simple laŭvice progresi en la libro, trastudi la 12 lecionojn, kiuj donas abundan materialon pri la lingvo kaj kulturo, kaj konsilojn por plia studado kaj ekzercado.

Por havi sisteman gramatikan trarigardon jen la dua libreto, verkita de N. Gudskov. En ĝi la aŭtoro prezentas en la rusa lingvo la gramatikon, donas ekzemplojn kaj listojn pri la apliko de la plej gravaj menciitaj elementoj.

La profundeco de tiuj klarigoj ne transiras la limojn de bazaj scioj, tamen tuŝas ĉiujn necesajn punktojn, kiujn lingvouzanto — sen grandaj kaj lingvistikaj pretendoj — povas bezoni.

Legeblas ankaŭ kelkaj primovadaj informoj, praktikaj konsiloj (ekz. pri la komputilaj skribmanieroj kun iksoj!) kaj la aŭtoro atentigas pri falsaj amikoj ĝenantaj inter la du lingvoj. Post la ĝenerala prezento en la unua aldona parto legeblas la 16 reguloj kaj en la dua venas listo de plurcentoj da internaciaj vortoj, ĉefe teknikaj terminoj, kompreneblaj (por rusoj) sen traduko.

Kvankam kun alia vortostoko ol uzita en la lernolibro, la tria kajereto kun la 500 plej gravaj vortoj de Esperanto povas servi kiel poŝvortaro. La leksiko estas prezentita en laŭtemaj tabeloj, en kies unuaj du kolumnoj legeblas la rusaj vortoj kaj ties Esperanta traduko. En la tria kolumno troviĝas la transskribita prononco de la E-vortoj. La 46 temoj rilatas plejparte al nocioj, ĉiutagaj esprimoj, sed fine de la libreto aperas ankaŭ gramatikaj listoj de koloroj, numeraloj, adjektivoj, verboj, pronomoj ktp.

La orientiĝon ene de la temoj, serĉadon de konkreta vorto bedaŭrinde helpas nek enhavtabelo, nek iu logika vicordo. Same mankas almenaŭ alfabeta aranĝo en ajna lingvo. Ne rimarkeblas “ordo” ankaŭ ene de la temoj; la tieaj ĉ. 10-15 vortoj viciĝas ŝajne sen interna logiko.

Dum la unuaj tri libretoj servas por la lernado de la lingvo, la kvara eldonaĵo klerigas pri la Esperantaj kulturo kaj movado. En la libro la leganto povas legi interesajn faktojn, ne nur historiajn, sed ankaŭ koncerne la aktualan situacion, organizadon, instruadon de la lingvo, ties politikan kaj lingvopolitikan pozicion kaj ekkoni la lingvouzan medion. (Malaktualaj estas jam la informoj pri la E-radioelsendoj kaj mankohavaj tiuj pri la reto.)

Signifan parton okupas la “panteono” kun prezento de 25 tre gravaj — tamen preskaŭ kvindekprocente rusaj — figuroj de la historio kaj kulturo de Esperanto.

La libron finas listo de konsilataj legaĵoj kaj utilaj adresoj (ambaŭ listoj estas faritaj ĉefe por rusoj).

Estas laŭdinde, ke la kvar, unu la aliajn kompletigantaj lernomaterialoj, aperis en po 2000 ekzempleroj kaj aĉeteblas ĉe prestiĝa rusa eldonejo.

Tiumaniere Esperanto havas pli da ŝanco por esti malkovrata ankaŭ de ekstermovaduloj.

Katalin Kováts

Aprobinda, sed kun detenoj

Esperanto elektronike. Komputila DVD. Partizánske: Espero, 2006. Prezo: € 9,00

Prestidigitistoj estas la kompilintoj de la DVD Esperanto elektronike. Alivorte magiistoj, kiuj el ordinara DVD-skatolo kapablas elsorĉi ne ludkartojn, kravatojn aŭ kuniklojn sed filmeton kaj fotojn, librojn kaj ludojn, informojn kaj instruilojn. Verdire, enestas tiom da eroj, ke oni finfine seniluziiĝas, ke ne elskatoliĝas la estraro de UEA, kune kun Nieuwe Binnenweg 176 kaj preterklakanta tramo. Sed ankaŭ novaj teĥnologioj konas siajn limojn.

Kaj jes, ankaŭ la DVD konas siajn limojn. Ekzemple la filmeto pli bruas ol instruas, kaj la fotoj — pri kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj — skrapas nur la surfacon de la Esperanta komunumo. Ĝenas eksmodaj aludoj: Universalaj kongresoj okazos en Fortaleza, Brazilo (2002) ...: kial, en DVD publikigita en 2006, bazaj informoj tiaj ne estas ĝisdatigitaj? Cetere eblas legi pri Spomenka >>timec (tiel) kaj Alan Ayckbourg: ĉi-lasta eble kuzo de la angla dramisto Alan Ayckbourn.

Tamen pli vastas kaj pli valoras la sekcioj pri libroj, vortaroj kaj fakaj tekstoj (malgraŭ tio, ke ĉe la recenzata DVD ne malfermiĝis artikoloj de i.a. Detlev Blanke kaj Umberto Eco). Efektive, indas akiri la DVD-on simple por posedi la 696 paĝojn de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (Bertilo Wennergren). Aldone haveblas la Hejma Vortaro (Jouko Lindstedt), la Komputada Leksikono (Sergio Pokrovskij) kaj la Matematika Vortaro (Jan Werner).

Tiuj, kiuj ne volas vortar- aŭ leksikumi, povas profundiĝi en verkojn de Carroll, Dickens, Gogol, Poe, Puŝkin kaj multaj aliaj (bedaŭrinde neglektatas tamen originala Esperanto-literaturo). Legeblas numeroj de la revuo EsperantoKontakto kaj aŭdeblas kanzonoj de dudeko de la plej gravaj verdaj muzikistoj.

La DVD memorigas esperantistojn — se necesas memorigado — pri la nuna socia kaj kultura riĉeco de la zamenhofa koncepto. Samtempe, pro la multlingveco de la DVD, eblas ĝin ekspluati por montri al nacilingvaj cinikuloj aŭ skeptikuloj, ke Esperanto estas multe pli ol nura lingvo.

Do, ĝenerale, la DVD aprobindas. Espereble sekvos ĝisdatigita versio — pli zorge redaktita por elsarki la eraretojn kaj por garantii, ke ĉiu ero egale kontribuu al la magio de la elskatoligita DVD.

Paul Gubbins

Oni ne sentas ĝin tradukaĵo

La lupino kaj aliaj rakontoj de Saki. H.H. Munro. Tradukis el la angla Edmund Grimley Evans. Kembriĝo, 2005. 152p. 20cm. ISBN: 0902756249. Prezo: € 12,90

H. H. Munro, kies plumnomo estis Saki, estis skota novelisto, kiu vivis 1870-1916. Li verkis aron da satiraj noveloj kaj unu romanon. Karakterizas liajn novelojn inventema sprito, kaj imago kiu preskaŭ kredigas ke ili povus prezenti realajn eventojn.

Ekzemplo estas la novelo La kluba mensogulo. Temas pri mensogulo, kiu volis sin savi de tre teda konversaciulo, kiu sidis apud li en londona klubo. Kiam ajn la fanfaronema konversaciulo komencis paroli, la mensogulo tuj interrompis lin per elpensita kaj tute nekredebla rakonto pri iu aventuro de konato aŭ parenco, rakonto tiom grandioze nekredebla ke la tedulo neniel povus superatuti ĝin per rakonto propra. Fine la tedulo stariĝas kaj foriras, kaj la mensogulo povas trankvile legi.

Per nemultaj vortoj, Saki sukcesas krei etoson en kiun la leganto facile lokas sin. Alia rakonto, La lupino, temas pri viro kiu fanfarone kredigas al grupo ke li povas, post sia vizito al Hindio, estigi preskaŭ miraklajn eventojn. En la grupo, virino defias lin ŝanĝi ŝin en lupinon. Tion li rifuzas, ĉar li ja nur mensogadis pri siaj kapabloj. Sed ĉeestanto sekrete aranĝas ke malsovaĝa lupino kaŝe estu alportita, kaj dum la virino kelkajn minutojn forestas, li aperigas la lupinon. Tio teruras la fanfaronemulon, kiu ekde tiam ne plu volas paroli pri siaj “miraklaj” kapabloj.

Dudeko da tiaj noveletoj distras la leganton, kiu ĝuas ne nur la nekutiman humuron de la verkinto, kaj la trokredemon de la ĉiutagaj homoj en la socio, sed ankaŭ bonan literaturan kvaliton.

Konforme al sia reputacio, Edmund Grimley Evans senĝene redonas la rakontojn en Esperanta vesto tia, ke oni ne sentas ilin tradukaĵo. Liaj vortelekto kaj gramatikaĵoj estas senmakulaj. Li mem kompostis la libron, egale tiel lerte kiel li tradukis la tekstojn. Do, plezuraĵo por la legemulo.

Don Broadribb

Fakte kaj fantazie pri la italoj

Ksenofobia gvidlibro al la italoj. Martin Solly. Esperanta traduko de Anna Löwenstein. Milano: Federazione Esperantista Italiana, 2006. 72p. 18cm. Prezo: € 9,00.

Laŭ noto fine de la libro, la aŭtoro de ĉi tiu ĉarma libreto estas anglo vivanta en Italio. Ke li estas anglo oni povas jen kaj jen rimarki tra la libro: oni ja povas spuri specon de angla aroganteco en kelkaj lokoj. Mi scias, tio sonas iom ĝeneralige — ne ĉiuj angloj/britoj estas samaj. Sed ankaŭ ne ĉiuj italoj estas samaj, krom se oni akceptas la vidpunkton de Solly.

Kvankam jam en la komenco la aŭtoro atentigas la leganton ke “[l]a italoj ne estas raso, sed aro da popoloj” (p.1), tra la tuta libro li ĝeneraligas per “la italoj”, “ĉiuj italoj”. Ni, do, devas kredi ke, kvankam la italianoj “emas pensi pri si mem ĉefe kiel romanoj, milananoj, sicilianoj aŭ florencanoj, kaj nur duavice kiel italoj” (p.1), “[l]a italoj mem vidas sin kiel pasiajn kaj ĉarmajn” (p.9), “[l]a italoj amas eksterlandanojn” (p.10), “[l]a italoj estas malavara popolo” (p.19), “[l]a italoj estas ĝentila popolo” (p.20), “[l]a italoj pretas mortigi kaj manĝi preskaŭ ĉiun estaĵon, kiu kuras, flugas aŭ naĝas” (p.28), “[l]a italoj estas elstare praktikaj” (p.29), “[l]a italoj maltrankviliĝas pro objektoj, okazaĵoj, konduto kaj (precipe) homoj, kiuj laŭ ili kaŭzas, aŭ povus kaŭzi, al ili misŝancon” (p.48), “[l]a italoj estas manĝocentra popolo” (p.50). Tiu “la” komence de ĉiu frazo igas la leganton pensi pri ĝeneraligo. Multaj el tiuj ĝeneralaĵoj validas ankaŭ por aliaj landoj. Feliĉe la italoj estas tolerema kaj ĝentila popolo, kaj ne ĝeniĝos pro la ĝeneralaĵoj, kiujn brito skribis pri ili. Oni povas demandi sin kiel reagus brito al la aserto de italo ke “la britoj estas morna kaj senhumura popolo”. Tiaj ĝeneralaĵoj nur aldonas al la listo de stereotipaĵoj. Kaj tiu pri italoj estas aparte impona.

Oni tamen ne miskomprenu: la libro ne konsistas nur el tiaj [diskutindaj] ĝeneralaĵoj. Ĝi ja provizas la leganton per interesaj rimarkoj pri la “popolo en la boto”. Informoj (diskretaj) pri familio, pri obsedoj, pri kutimoj kaj tradicioj, por mencii nur kelkajn, donas pli realisman bildon pri tiu ĉarma “popolo de popoloj”.

La libreton, en senriproĉa Esperanto (kian oni atendas de prima donna), ni ŝuldas al, precipe, la tradukinto (ŝi mem brito vivanta en Italio) kaj al la 91-a UK okazinta en Italio, por kiu la libro pretiĝis kaj kie ĝi lanĉiĝis. Ĝi estis unu el la furoraĵoj de la kongresa libroservo kaj ne senkiale: malgrandformata, facillingva, plaĉastila, la libreto estas utila gvidlibro por tiuj kiuj volas koni Italion kaj ĝian popolon “tra l’ okuloj de aliaj”. Oni povas ekscii el ĝi pri la karaktero, konduto kaj ĝentileco de italoj; po iom el la publika vivo en Italio (distrado, komerco, publikaj servoj), kaj eĉ iom (tro malmulte) pri la historio, kulturo kaj politiko de la lando. Sed, prefere mi ne tro detalu, por doni al la leganto mem la plezuron malkovri la ĉarmon kaj utilon de la libro.

Tiaj libretoj, malgraŭ siaj mankoj, estas tre bonvenaj por nia vojaĝema, scivolema, aperta komunumo. Ni esperu ke la libro de Solly estas la unua en serio de tiaj “ksenofobiaj gvidlibroj”, kies devizo estas “Konu nin, ŝatu nin!”, kaj kiuj ja povas esti kuraciloj kontraŭ la ksenofobia malsano (dorskovrilo). Dankon, do, al la iniciatintoj, kaj plenan ĝuadon al la legantoj.

Ionel Oneţ

Koruso bretona, muziko plurkultura

Meven. Bretona Esperanto-Koruso. KD. Sant-Brieg: Esperanto-Bretagne. 2001. Prezo: € 12,90; Ondumoj tra la mond’. KD. Sant-Brieg: Esperanto-Bretagne. 2004. Prezo: € 19,80

La Bretona Esperanto-Koruso jam kreis du kompaktdiskojn kiuj similas laŭ kvalito kaj malsamas laŭ enhavo. La korusanoj estas laŭvorte amatoroj: ili kantas kune, ĉar ili amas la muzikon kaj la kunkantadon. Tiu amo memevidentiĝas por ajna aŭskultanto: oni povas aŭdi la ridetojn en ĉiu silabo. La voĉoj estis tiuj de najbaroj anstataŭ tiuj de profesiuloj. Tio fakte aldonas tre agrablan spiriton al la muziko, ĉar tiel la aŭskultanto kredas ke “ankaŭ mi povas tiel kanti”. La amatoreco de la koruso invitas al kunkantado kvazaŭ oni sidas en salono kun amikoj. La muzikiloj kiuj akompanas la kantistojn, estas simplaj kaj simple ludataj. Ankaŭ tio donas tre plaĉan impreson, ke oni umas kun amikoj anstataŭ aŭskulti koncerton formalan.

La enhavo de la unua disko Meven konsistas plejparte el francaj kantoj, precipe de Bretonio. Kelkaj ja havas tre fortan guston de bretona stilo. La libreto donas originalan version de preskaŭ ĉiuj tekstoj, inter kiuj troviĝas unu en la bretona. Strange, unu teksto tute mankas: tiu de la kanono Ek! Venu!, kiu estas traduko de angla kanono.

La enhavo de la dua disko Ondumoj tra la mond’ montras pli forajn fontojn, kvazaŭ la mevo pli longe forflugis por kolekti kantojn. Tie ĉi oni aŭdas kantojn de Francio, Zairio, Nederlando, Hispanio, Rusio, Pollando, Flandrio, Kubo kaj Kanado. Ne nur la fontoj estas internaciaj, ankaŭ la stilo de la kantado kaj la instrumentoj akompanaj. La efiko de tiu ĉi kantaro tute malas rilate la unuan diskon, ĉar la unua montras bretonan kulturon dum la dua montras diverse internacian kulturon. Du kantoj sur la dua disko prezentiĝas dufoje: unue kun la teksto kaj poste sen teksto. Do la invito estas tre rekta: “Jen via vico. Ekkantu!” Fakte tio estas la ĝenerala impreso de tiuj ĉi kantaroj: ili invitas al kunkantado kaj bone montras ke iu ajn grupeto de lokaj esperantistoj povas kuniĝi kaj kunkanti tiujn kantojn kun foraj amikoj de Bretonio.

Miko Sloper

Jarlibro 2007 aperis

Portreto de Antoni Grabowski (1857-1921) malfermas la ĉi-jaran Jarlibron de UEA omaĝe al la 150-a datreveno de la granda poeto-tradukisto, kiu grave influis la evoluon de la nova lingvo.

La apero de la Jarlibro preskaŭ koincidis kun lia naskiĝtago la 11-an de junio. En la antaŭparolo Renato Corsetti, por la lasta fojo kiel prezidanto de UEA, traktas la rolon de tiu ĉi plej populara Esperanto-libro, al kiu la evoluo de komunikrimedoj nun metas aliajn defiojn ol en la tempo, kiam Hector Hodler redaktis ĝin.

Kun 1733 adresoj en 102 landoj la Jarlibro havas 56 delegitojn malpli kaj 3 landojn pli ol pasintjare, kiam estis 1789 delegitoj en 99 landoj. Estas 53 ĉefdelegitoj (52 en 2006), 976 (1006) lokaj delegitoj, 118 (116) vicdelegitoj, 39 (40) junularaj kaj 1295 (1333) fakaj delegitoj. Krome en Brazilo estas 5 regionaj delegitoj. La fakdelegitoj reprezentas preskaŭ 800 fakojn. La nombro de kontakt-informoj pri lokaj kluboj restas sama kiel pasintjare, 81 en 28 landoj. La proporcio de rete atingeblaj delegitoj plu kreskis, kvankam la jaroj de rapida kresko jam pasis. Entute 1223 (70,6%) delegitoj anoncas retadreson. En Jarlibro 2006 ili estis 1233 (68,9%).

En la unua parto de la Jarlibro, eldonita ankaŭ aparte kun la titolo Gvidlibro 2007, aperas adresoj k.a. informoj pri la organoj, instancoj kaj servoj de UEA kaj TEJO, pri landaj kaj fakaj asocioj, Akademio de Esperanto, edukaj kaj kulturaj organizaĵoj, bibliotekoj ktp. Tie legeblas ankaŭ la Esperanto-rezolucioj de Unesko kaj la Gvidlinioj por informado de UEA. La Jarlibro enhavas krome anoncojn kaj rabatkuponon de la Libroservo de UEA.

Individuaj membroj de UEA povas profiti de la informa trezoro de la Jarlibro ankaŭ rete. Krom facila uzebleco por rapida serĉo de delegitoj k.a. informoj, avantaĝo de la reta Jarlibro estas ĝia ĝisdateco. Pere de la reta Jarlibro eblas krome sendi retmesaĝojn al delegitoj kaj akiri por si plusendan retadreson kun la finaĵo @uea.org. Uzantoj de la reta Jarlibro, kies kotizo rajtigas ricevi la revuojn EsperantoKontakto, povas legi ilin rete jam, kiam ili estas presataj, kaj daŭre disponi pri la antaŭaj numeroj ekde la jarkolekto 2004. Por ekuzi la servon necesas registriĝi ĉe http://reto.uea.org, alirebla ankaŭ per la ligilo “Jarlibro” sur la startpaĝo de www.uea.org. Meze de junio tiu ĉi servo, enkondukita en aprilo 2005, havis 1450 uzantojn. En sia antaŭparolo Renato Corsetti dankas la kreinton de la reta Jarlibro: Mi kredas ke Hector Hodler en la transmondo estas aparte fiera pri Andrej Grigorjevskij, kiu realigis la retan Jarlibron, kaj pri UEA, kiu komisiis la realigon.

(GK)

Tra la mondo

100 jaroj de Esperanto en Slovakio

Dum la lasta maja semajnofino Esperanto festis sian centjariĝon en Slovakio. Kongreso de ties landa asocio okazis en la urbo Martin, kie antaŭ 100 jaroj aperis la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj. Eldonis ĝin la tolstojano d-ro Albert Škarvan. La kongreson ĉeestis sesdeko da personoj el kvin landoj.

Paralele kun la kongresa programo okazis la jam tradicia “Mezeŭropa Konsultiĝo”, dum kiu reprezentantoj de Landaj Asocioj de mezeŭropaj landoj interŝanĝas siajn spertojn kaj planojn, kaj informas pri la agado en sia lando. Ĉi-jare ĝi okazis kun la ĉeesto de la junularaj reprezentantoj, estraranoj de Landaj Sekcioj de TEJO. La Konsultiĝon ĉeestis reprezentantoj el Slovakio, Ĉeĥio, Pollando, Hungario kaj Aŭstrio, kaj Georgo Handzlik kiel reprezentanto de EEU. La “bardo sen barbo” kontribuis ankaŭ al la muzika parto de la kongreso, per unuhora koncerto.

La solenaĵojn grave subtenis la urbaj instancoj. Dank’ al ilia malavara subteno estis eldonitaj 10 mil informiloj pri Esperanto, reeldonita la unua lernolibro, ĉiuj urbaj muzeoj estis senpagaj por la ĉeestantoj, la eksterlandanoj ĝuis senpagan restadon. Martin kandidatiĝas por la titolo “Eŭropa urbo de kulturo” de la jaro 2013 kaj kaze de la venko proponis okazigi tiujare grandan E-aranĝon (UK, IJK, EEU-kongreso?).

La kongreso “naskis” novan estraron, kiun gvidos Rastislav Šarišský. Kantis Milan Dočekal el la grupo TEAM, estis prezentitaj noveldonitaj libroj, okazis prelegoj pri la 100-jariĝo de Esperanto en Slovakio, vizito de la Muzeo de Martin Benka (nacia artisto, pentristo kaj esperantisto) kaj de la Nacia tombejo, kie estas entombigitaj kelkaj gravaj slovakaj esperantistoj. La kongresanojn dancigis la grupo Kečka (la KD Kantoj de l’ popolo), okazis kvizo, kulturaj programeroj kaj tombolo, estis prezentitaj novaj lerniloj de Stano Marček, prelegis Viliam Búr pri internaciigo de komputilaj programoj kaj Marček pri Alberto Škarvan. La nova prezidanto prezentis la prioritatojn kaj agad-planon por la sekva periodo kaj ĉe la fino oni vizitis la lokan subĉielan muzeon pri slovakaj vilaĝoj.

Peter Baláž

[FORIGITA!: bildo]

Parto de la partoprenantoj.

La 9-a Tago de Pioniro

Korea Esperanto-Asocio festas la Tagon de Pioniro unutage en ĉiu majo ekde la jaro 1999, por ke oni memoru la kontribuon de forpasintaj pioniroj, kiuj aktivis la por Korea Esperanto-movado.

Ĉiujare KEA eldonas memorlibron de la prilumata pioniro kun ne nur liaj/ŝiaj skribaĵoj kaj resumita biografio, sed ankaŭ rememoraĵoj pri la pioniro verkitaj de la amikoj, posteuloj kaj familianoj.

Ĉi-jare okazis la 9-a Tago de Pioniro sabate la 12-an de majo en Hankuk-Universitato de Fremdaj Studoj, kie oni omaĝis al la pioniro Elpin AN U-seng (1907~1991), per la eldono de memorlibro La Literatura Mondo de Elpin (kun 203 paĝoj, verkita de LEE Young-Koo). En la kunveno ĉeestis entute 69 partoprenantoj, inkluzive la reprezentantojn de la familio de la honorata pioniro.

La pioniro AN U-seng, naskita en la provinco Hŭanghe-do, norda Koreio, estis patrioto kontraŭ la japana kolonia regado de Koreio. Li ĉefe aktivis en Ĉinio kaj instruis Esperantan poezion en la universitato Zhungshan, Ĉinio, kie li lernis Esperanton.

Li verkis kaj tradukis el la ĉina kaj korea multajn poemojn, novelojn kaj romanojn. Unu el ili estas La Taglibro de Frenezulo de LU Sin (Orienta Kuriero, aprilo 1939).

En la poemoj, noveloj kaj romanoj li batalis kontraŭ la maljusteco de la japana imperio, akuzis pri militaj kruelaĵoj kaj agitis por movado kontraŭ-japana kaj korea sendependiĝo.

Kim Uson

AKEL-2: Renkontiĝo en Bulgario

Esperanto-geinstruistoj en Bulgario, Italio, Britio kaj Hispanio efektivigas la porlernejan projekton AKEL — Alternativa komunikado inter eŭropaj lernejoj por konstrui la mondkoncepton de la junaj homoj en unuiĝinta Eŭropo (Socrates kaj Comenius).

Ankaŭ Litovio eniras la teamon, kvankam monapogon de Socrates ĝi ne ricevis. Laŭ invito de la kunordiganta bulgara lernejo, tri lernantinoj de la oka lernojaro el la distrikto de Joniškis, kaj ilia instruistino Liepinia Genovaitė, partoprenis en laborsemajno de la projekto AKEL-2, okazanta de la 15-a ĝis la 22-a de aprilo en la mezlernejo de Canko Cerkovski en Polski Trambeŝ, Bulgario. La temo de la renkontiĝo estis: Kutimoj kaj tradicioj aŭ kiamaniere festas mia popolo.

Ĉiu lerneja teamo montris preparitan komputilan prezentaĵon, enhavantan materialon pri la temo, alportis aĵojn por la komuna ekspozicio kaj partoprenis en internacia koncerto en la urba Kulturdomo. Eseoj de gelernantoj laŭ la temo Eŭropcivitaneco estas kolektataj por aparta eldonaĵo.

Ni prezentis filmitan materialon pri Litovio; ekspoziciis elektitajn manlaborojn de gelernantoj el Gataučiai, desegnaĵojn pri patrujo de la lernantino Reda Stankūnaitė el Linkaičiai, porpaskajn tranĉaĵojn de papero el mezlernejo en Meškuičiai, distrikto de Šiauliai. Dum la internacia koncerto pianludis nia lernantino Mylita Žemeckaitė, esprime deklamis Reda kaj Akvilė Jakubkaitė en la litova, kaj kantis Akvilė kaj Mylita.

La bulgara lernejo prezentis por la partoprenantoj porpaskan spektaklon en perfekta Esperanto; gvidis lecionon, kiamaniere oni preparas bulgaran nacian ornamaĵon “martenico”, kaj ravis nin per energiaj popolaj dancoj.

Mirigis nin la belega naturo. En Litovio ĵus komenciĝis printempo, dum en Bulgario ĉio plenverdis. Jam floris tulipoj, violoj kaj multaj arboj. Pleje impresis nin la montoj. Ne la kutimaj montetoj kiel en Litovio, sed altaj montoj kovritaj de neĝo.

Dum la semajno ni povis komunikiĝi kun tre afablaj kaj interesaj homoj. Unu vespero pasigita en klubejo kun la loka junularo ne apartenanta al la projekto, montris la gravecon koni kelkajn fremdajn lingvojn...

Ni multe ekskursis, vizitis la plej belajn lokojn en Bulgario — la monaĥejon de Rila, la ĉefurbon Sofio, la belajn urbojn Pleven, Trojan, impresajn muzeojn. Ni estis oficiale akceptitaj en la urbodomo de Polski Trambeŝ kaj en la regiona centro de Veliko Târnovo.

Liepinia Genovaitė

Forpasoj

Svend Dragsted (1923-2007) mortis la 30-an de aprilo en Holte (Danio), kie li iam estis delegito. Li estis prezidanto de Centra Dana E-ista Ligo 1954-62, poste redaktoro de ĝia gazeto. Li aŭtoris Esperanto-grammatik (1953) kaj Miniatura vortareto dana-Esperanta (1964).

Antonio González Álvarez (1947-2007) mortis la 31-an de januaro en Torrox (Hispanio). Li organizis 4-foje Andaluzian E-Kongreson, akiris urban decidon nomi avenuon laŭ Esperanto, kaj kunlabore kun Esperantotur aranĝis turismadon de centoj da poloj en Hispanio.

Marcel Lloberas Ribal (1913-2006), UEA-ano ekde 1953, forpasis la 19-an de decembro en Terrassa (Hispanio), kie li pli ol 40 jarojn estis delegito kaj fakdelegito pri paco kaj sociala humanismo.

Trond Øgrim (1947-2007), dumviva membro de UEA, mortis la 23-an de majo en Oslo. Li estis konata en Norvegio kiel radikala politikisto, verkisto kaj prelegisto. Li interesiĝis pri lingvoj kaj interreto kaj ĉeestis en pluraj UK-oj k.a. aranĝoj, en kiuj li partoprenigis ankaŭ triamondanojn kaj siajn junajn filinojn. En 1989 li aŭtoris felietonon La revo pri la perfekta lingvo pri Solresol, Volapuko, Esperanto k.a. planlingvoj en la Norvega Radio.

John (Johano) Rapley (1927-2007) forpasis la 9-an de junio, nur dek tagojn antaŭ sia 80-jariĝo. Li estis la lasta direktoro de la Centra Oficejo de UEA en la vilaĝo Heronsgate apud Londono. Esperantisto de 1944 kaj membro de UEA ekde 1945, li eklaboris en la CO en 1951 kaj estis ĝia direktoro (tiam nomata sekretario) de novembro 1954 ĝis septembro 1955, post kiam la CO translokiĝis al Roterdamo. Post kariero kiel kontisto en ŝipkomerco li laboris ankaŭ en la Roterdama CO kiel kontisto en du periodoj, 1983-86 kaj 1990-92. En 1992 li aldone redaktis la Jarlibron. Lia granda amo estis libroj, pri kio atestis lia ampleksa biblioteko. Longe li estis ankaŭ fakdelegito pri bibliotekoj. En lia esperantigo aperis la Unesko-eldonaĵoj Kulturo kaj teknologio (1997) kaj Kulturo kaj evoluo (1998), kaj Monda Federacio? de R.J. Glossop (2001). Vivante ankoraŭ en Londono li aktivis en la Londona E-Klubo, kies honora vicprezidanto li fariĝis, kaj kiel peranto de SAT. Laste Rapley kaj la edzino Helga vivis en Francio, i.a. kelkajn jaroj en la vilaĝo Bouresse, helpante en La Kvinpetalo.

Danko Rehorić (1927-2007) mortis en Zagrebo la 7-an de majo. Li estis aktiva kursgvidanto kaj preleganto en pedagogiaj seminarioj en la E-kampadejo en Primošten. La emblemo de la 38-a UK (Zagrebo, 1953) estis desegnita de li.

Bryce Waters (1924-2007) forpasis la 20-an de majo en Burnaby BC (Kanado). Li estis dumviva membro de UEA kaj de la 60-aj ĝis la 80-aj jaroj aktiva en la Vankuvera E-Societo kiel kasisto kaj sekretario.