Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Revuo Esperanto 2002-2007

La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio

Proksimuma verkojaro: 2002-2007

Revuo Esperanto 2007 9

Malferme

Japanio: 42 jarojn poste

kelkaj senpretendaj notoj de veterano

Giuseppe Grattapaglia

Laŭ la Kongresa Libro, la solena inaŭguro okazos je la deka matene, sed ne en Ueno Bunka Kaikan — tio estis en Tokio en la 1965-a — sed en la Halo Minato Mirai trans la strato Pacifiko-Jokohamo. Tien iras nia popolo sub la gvido de ĝentilaj japaninoj, same kiel en la ’65-a. Sed ĉi-foje la aliĝintoj estas 1901 kontraŭ 1710 dum la 50-a UK. Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia

La rememoroj intermiksiĝas. Sur la podio sidas la Estraro de UEA kaj kelkaj invititoj. La prezidanto mankas — ne, tio okazis en la ’65-a, kiam la tiama prezidanto de UEA timis flugi. En 2007 Renato Corsetti estas pli kuraĝa kaj jen, kun italeca akĉento, prezentas la longan vicon de siaj kunlaborantoj.

La urbestro de Jokohamo, Alta Protektanto de la Kongreso, sendis reprezentanton. Tute same kiel antaŭ 42 jaroj: la japanaj urbestroj, tra la generacioj, estas tro okupataj por riski enui dum niaj Solenaj Malfermoj.

Mi salutas la Kongreson kaj deziras sukceson en la nomo de ..., — ripetiĝas unutone, kun modestaj variantoj, 57-foje sur la podio. En la ’65-a la landoj reprezentitaj estis nur 46, kaj tio montras la tutmondiĝon de nia movado. En Tokio ankoraŭ ne estis penseble aŭskulti la salutojn de vjetnamo, de mongolo aŭ de iranano.

Ankaŭ pri la Kongresa Temo la rememoroj intermiksiĝas. Oriento-Okcidento estis la temo de la 1965-a; Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto estas la temo de la 2007-a. La temoj estis proksimume samaj, sed kiom ŝanĝiĝis intertempe la mondo! Nia movado konkrete kontribuis por la proksimiĝo de la homaro!

Dum la teatra vespero la monologo de Saša Pilipović estis pensiga pro la paralelo inter la konvinkoj de Galileo Galilei kaj la konvinkoj de ni esperantistoj.

Galileo asertis: Kaj tamen ĝi moviĝas!, spite al tiamaj potenculoj. Per nia kongreso ni asertas ke: Esperanto tamen funkcias!, spite al la batoj de l’ sorto kaj mokoj de l’ homoj.

Alvenas la plej kortuŝa momento: la himno. ... kaj rapide kreskas la afero... — kantas plenvoĉe la plimulto. Kelkaj suflore aldonas la prefikson mal-, ĉu optimisme antaŭ la adverbo, aŭ pesimisme antaŭ la verbo!

Sed ne gravas: Ni rezistas, ĝis la bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝos.

Solena Inaŭguro

Homoj kun homoj kunvenis en Jokohamo

Dimanĉe matene je la deka horo laŭ la japana tempo okazis en la salono Zamenhof, la muzika halo de Minato Mirai en Jokohamo, la Solena Malfermo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiu prezidis la inaŭguron, bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la podianojn (vidu la foton sur la antaŭa paĝo): Kaneda Takayuki (vicurbestro de Jokohamo), Usui Hiroyuki (lia interpretisto), Yukio Tsuda (enkondukanto de la kongresa temo), Kimura Goro (lia interpretisto), Gotoo Hitosi (IKU-rektoro), Sibayama Zyun’iti (prezidanto de LKK), Renato Corsetti (prezidanto de UEA), Claude Nourmont (vicprezidanto de UEA), Ulla Luin (ĝenerala sekretario de UEA), la estraranoj de UEA Ans Bakker, Maritza Gutiérrez, Amri Wandel kaj Yu Tao, Brian Moon (vicprezidanto de AdE), Peter Baláž (reprezentanto de TEJO), Zsofia Kóródy (reprezentanto de ILEI) kaj Osmo Buller (ĝenerala direktoro de UEA). La inaŭguron ĉeestis la diplomatoj Natalija Brmbota (ambasadoro de Kroatio), Irena Gancheva (diplomato de Bulgario), Hans-Peter Fluckiger (konsulo de Svisio), Algirdas Kudzys (eksambasadoro de Litovio) kaj Mario José de Menezes (vickonsulo de Brazilo).

Kaneda Takayuki, la vicurbestro de Jokohamo, voĉlegis salutmesaĝon de la Alta Protektanto de la Kongreso kaj la urbestro de Jokohamo Nakada Hiroshi. Ulla Luin, ĝenerala sekretario de UEA, laŭtlegis salutmesaĝon, senditan de D-ro Louis Christoph Zaleski-Zamenhof, kiu ne povis persone ĉeesti.

Sekvis salutparolo de la prezidanto de LKK kaj JEI, Sibayama Zyun’iti, post kiu Prof. Yukio Tsuda enkondukis la debatojn pri la kongresa temo “Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto” (legu sur la sekva paĝo), kiuj komenciĝis jam sabate posttagmeze.

Neatendite viva kaj verva danco “Somera Festo en Japanio” (la foto frontpaĝe) de la junulara dancgrupo Kijima Kyoko Dance Active plenigis paŭzon antaŭ la dua duono de la solenaĵo, kiu komenciĝis per inaŭgura festparolado de Renato Corsetti, prezidanto de UEA. Li memorigis, ke la malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. Zamenhof havis neimiteblan stilon, ĉar Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj en siajn paroladojn li enmetis sian koron. En Bulonjo-sur-Maro li diris: “Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj!” Grandaj kaj gloraj estis tiuj sekvoj, ĉar inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun ĉinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne taĝikoj kun koreoj, sed homoj el ĉiuj mondpartoj.

Post salutparoloj de TEJO fare de Petro Baláž, kaj de SAT fare de Yamasaki Seikô, estis prezentitaj novaj honoraj membroj. Sekvis la tradiciaj salutoj de la reprezentantoj de la landaj asocioj de UEA kaj de la plej aĝa, pli ol 90-jara kongresano Kurisu Kei.

Post teknikaj anoncoj kaj komune kantata himno Renato Corsetti martelbate proklamis la 92-an Universalan Kongreson malfermita.

[FORIGITA!: bildo]

Renato Corsetti prezidas la inaŭguron

[FORIGITA!: bildo]

Clay Magalhães, KKS

[FORIGITA!: bildo]

La kongreson salutas junaj japaninoj

[FORIGITA!: bildo]

La danco “Somera Festo en Japanio“

[FORIGITA!: bildo]

La dojeno Kurisu Kei

[FORIGITA!: bildo]

Salutas Clive Ledon el Kanado

Fakto estas “Okcidento super Oriento“

Prelego de Prof. Tsuda Yukio en la Solena Inaŭguro

Bonan matenon. Koran dankon, ke vi invitis min. Mi elkore gratulas pro la okazigo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Mi volas paroli pri la kongresa temo: “Okcidento en Oriento: Akcepto kaj rezisto”.

Ĉi-jare inter januaro kaj majo mi instruis en universitato en Kalifornio kaj prelegis diversloke en Usono pri mia temo: hegemonio aŭ regado de la angla. Pri tiu sperto mi volas raporti al vi hodiaŭ. La kongresa temo interese esprimas la streĉon inter Oriento kaj Okcidento. Okcidento ja profunde penetris en Orienton. Fakte Oriento multflanke okcidentiĝis. Ekzemple la vivstilo de ni japanoj klare montras tion. Ni alkutimiĝis al tio, manĝi McDonald’s kaj trinki Coca Cola. Ni vestiĝas ankaŭ eŭropstile kaj loĝas eŭropstile. Tradiciaj japanaj loĝdomoj apenaŭ restas.

Kial Okcidento povis tiom penetri tra la tuta mondo? Unu kialo estas, ke okcidentanoj kredas sian kulturon kaj civilizon “universala” kaj altrudis per milita kaj ekonomia povo tion al la tuta mondo. Okcidentanoj evoluigis sciencon kaj teknikon, invadis la tutan mondon kaj pretendas, ke la tuta mondo iĝu okcidenta. Per tia t.n. “okcidenta universalismo” kaj “kultura imperiismo” la tuta mondo okcidentiĝis. Tiusence, “Okcidento super Oriento” pli ĝustas ol “Okcidento en Oriento”. Oriento devis akcepti okcidenton. Tia okcidentigo okazis en la tuta mondo dum la lastaj 500 jaroj. Moderniĝo fakte signifas okcidentiĝon de la tuta mondo. Sed kiam orientanoj rimarkis, ke ili perdiĝas en troa okcidentaniĝo, ili komencis rezisti. Orientanoj klopodis regajni suverenecon. Sed ekzemple en Japanio, post la Dua Mondmilito, estiĝis la regado de “Usono super Japanio”. Tio daŭras ĝis hodiaŭ. En la lastaj 60 jaroj, Japanio pli kaj pli usoniĝis.

Hodiaŭ oni parolas pri tutmondiĝo. Tio fakte estas usoniĝo. Usonaĵoj iĝis monda normo: Ekonomie la dolaro kaj komunikade la angla.

Ĉu ni senreziste akceptu tian situacion? Ĉu ne indas pensi pri egaleca komunikado kaj lingva egaleco? Nun la angla regas super ĉiuj aliaj lingvoj. Tiel anglalingvanoj havas grandan avantaĝon, dum aliaj spertas “lingvan diskriminacion”.

Mi diris al usonanoj, ke la regado de la angla kaŭzas “lingvan diskriminacion”. Ili energie kontraŭis min, dirante, ke la mondo elektis la anglan. Kio estas la problemo?

Mi refutis: “Nun ni ne havas la liberon NE elekti la anglan.” Mi atentigis, ke la granda potenco de la mondangla malebligas la uzadon de aliaj lingvoj. Sed por usonanoj memevidentiĝas, ke la angla estas la monda lingvo. Ili ne volis agnoski la ekziston de la problemo. Mi ankaŭ atentigis, ke la angla kontribuas al usoniĝo de la mondo. Sed la reago de la usonanoj al miaj atentigoj jenis: “Oni bezonas la anglan por travivi. La angla estas ŝlosilo al sukceso kaj prospero.” Mi refutis: “Ĉiu lingvo kaj kulturo estas nemalhavebla kaj protektindas.” Ili ree kontraŭis: “Lingvo kaj kulturo ĉiam ŝanĝiĝas. Krome, eĉ se lingvo perdiĝus, kulturo restas.” Mi denove refutis: “Lingvo ne estas distranĉebla de kulturo kaj identeco.” Tiel la diskuto daŭris senfine. Ŝajne mia vidpunkto ŝokis usonanojn. Sed la fakto mem, ke ili energie kontraŭis, estas signifoplena. Kiusence signifoplena? Ilia kontraŭstaro al mia argumento fakte montras, kiom gravas por ili la regado de la angla. Estas danke al tiu fakto, ke ili tenas sian avantaĝan pozicion en la mondo.

Mia starpunkto kontraŭas ĝuste tion. Do estas tute nature, ke anglalingvanoj malakceptas kritikon, kiu minacas ilian pozicion kaj profiton. Mi ankaŭ menciu alian gravan aspekton. Al multaj anglalingvanoj simple mankas la moralo de egaleca komunikado. Tial ili rigardas la regadon de la angla kiel naturan fenomenon.

Por forigi tian malĝustan konscion, necesas severa rezisto. Mi mem klopodas rezisti verkante kaj prelegante pri la problemo de la angla regado. Ankaŭ la Esperanto-movadon mi rigardas kiel movadon kontraŭ la mondangla. La ekzisto de Esperanto jam profunde pridemandas la regadon de la angla. En mia hodiaŭa parolo mi intencis konsciigi, ke “Okcidento en Oriento” fakte signifas “Okcidento super Oriento”. Nia defio estas egaligi rilaton inter Oriento kaj Okcidento. Por tio simpla akcepto ne sufiĉas. Pli gravas rezisto. Kaj por tia rezisto la Esperanto-movado povas ludi gravan rolon. Ekzemple esperantistoj povas kontribui al reformado de lingva instruado. Mi esperas daŭran evoluon de via agado. Dankon pro via aŭskulto.

(tradukis kaj interpretis Kimura Gorou)

[FORIGITA!: bildo]

Prof. Tsuda Yukio prelegas

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

El Kubo salutas Hernándes Angulo

[FORIGITA!: bildo]

José Antonio Vergara el Ĉilio

[FORIGITA!: bildo]

Salutas reprezentanto el Nepalo

[FORIGITA!: bildo]

La podianoj dum la Malfermo

Kongresa Temo

De superrego de “okcidento” al interlokaj dialogoj

Iom nekutima estis la kongresa temo ĉi-jare: Okcidento en oriento — akcepto kaj rezisto. Ĝi ja aludis la ekziston de interciviliza malekvilibro aŭ eĉ malegaleco, dum la tradiciaj kongresaj temoj ofte prikantis iun belan idealon.

La ĉi-foja temo estis proponita kun la intenco specife respeguli la spertojn de ne-okcidenta mondparto en kiu la kongreslando mem sin trovas, sed ties implicoj povas esti ĝeneraligataj pli vaste en ĉiuj interkulturaj/civilizaj kontaktoj inkluzive de tiuj pri kiuj okupiĝas esperantistoj.

Ŝajne la ĉi-jara kongresa temo havis iom ambiguan kaj samtempe provokan karakteron. Iuj ĉeestantoj certe devis esti perpleksigitaj kiam Tsuda Yukio, la ne-esperantista festparolanto okaze de la inaŭguro, komentis pri ĝi, ke fakte devas temi ne pri “okcidento en oriento” sed “okcidento super oriento”, eĉ se lia kritiko kontraŭ la hegemonio de la angla estis akceptita kun granda aklamo. Tuj poste tiun iom akran komenton nekonscie relativigis la prezidanto de LKK, Sibayama Zyun’iti, kiu ŝerce bonvenigis la kongresanojn al la lando en la “ekstrema okcidento” (sed li ja aldonis: “...rande de la Paca Oceano”). Tiel malkaŝiĝis la problemo de foje tro ambiguaj, foje tro rigidaj konceptoj pri “okcidento” kaj “oriento”, kiuj tamen eĉ nun nin ofte katenas malfaciligante verajn dialogojn.

Tiu ĉi problemo ĉiam fantome ŝvebis en la tri sesioj pri la kongresa temo, kiuj okazis dimanĉe, marde kaj ĵaŭde. En la unua sesio, post la mallonga enkonduko fare de la subskribinto, Probal Dasgupta parolis pri la specifa kazo de “akcepto kaj rezisto” de la angla en Barato. Post tio Ulrich Lins prilumis la rolon de Esperanto en la orienta Azio, kiu laŭ onia espero kunfandu kulturojn orientan kaj okcidentan. Sekvis tion interveno de Sergey Anikeev, kiu montris la influon de la rusa kulturo en Japanio, memorigante ke ambaŭ landoj havas ofte ambiguan situon inter okcidento kaj oriento. La fino de tiu ĉi sesio estis kronita de Aleksandra Watanuki, kiu pritraktis unu el la lastatempe frapaj ekzemploj de kultura influo el oriento: tiu de japanaj bildstrioj (Manga) en Eŭropo.

La dua sesio havis du prelegojn kaj laŭgrupan diskutadon. Unue parolis Ahmad Reza Mamduhi, kiu substrekis la gravecon de intercivilizaj kontaktoj por prosperigo de la homaro kaj la apartan rolon de Esperanto por ili. Due Kimura Goro Christoph prezentis referaĵon pri akcepto de kristanismo en Japanio, en kiu iuj provis uzi tiun ĉi “okcidentan” religion por kritiki ĝuste okcidenton. Post tiuj du prelegoj la ĉeestantaro (ĉirkaŭ 80 personoj) dividiĝis en kvar laŭtemajn grupojn por diskuti diversajn dimensiojn de la kongresa temo: t.e. soci-ekonomiaj faktoroj, politiko, lingvo kaj eduko, kaj religio kaj mondrigardoj. Gvidis la grupojn respektive Mamduhi, Kitagawa Hisasi kaj la subskribinto, Dasgupta, kaj Kimura.

Komence de la diskutoj multaj provis doni klarajn difinojn al la terminoj “okcidento” kaj “oriento”, sed ne sukcesis trovi ĝeneralan aprobon. Dank’ al tio oni tamen notis grandan diversecon en la t.n. “orientaj landoj”, kio klarigendas per tio, ke siatempe eŭropanoj simple nomis ĉion “orienta” kio ne apartenis al ili. Sed diverseco troveblas ankaŭ en “okcidento”: laŭ iuj ĉeestantoj, ekzemple, Usono tiom ŝanĝis “okcidentajn” valorojn, ke eŭropanoj malfacile povas akcepti ilin. Similaj difin-problemoj leviĝis pri multaj vortoj kiel ekzemple “religio”, kies signifon oni emas tro ofte konsideri mem-evidenta. Eŭropo- aŭ okcidento-centraj difinoj de tiaj konceptoj povas marĝenigi spertojn de neokcidentaj mondpartoj kaj redukti aŭ malhelpi ilian kontribuon al la pliriĉigo de la homara spertaro.

La tria kaj do fina sesio ampleksis du prelegojn kaj konkludan diskutadon. A. Giridhar Rao parolis pri la ŝanĝoj okazantaj en la evoluiga tagordo en Barato: de grandaj nacikonstruaj projektoj al ties redifinoj surbaze de lokaj bezonoj — ŝanĝoj interpreteblaj en la kadro de “akcepto kaj rezisto” de okcidentaĵoj en oriento. Kaj la plej lasta interveno venis de Mai Wenbiao (Bill Mak), kiu ne nur priskribis la modernan influon de okcidentaj lingvoj en Ĉinio sed provis situigi ĝin en la historio de fremdlingva influado en la lando: tiu ĉi historia perspektivo konsciigas nin pri la fakto, ke “mem-identeco evoluas” tiel modifante la rolojn en la dramo de “akcepto kaj rezisto” rilate al fremda kulturo.

Gravas por ni konstati, ke la roloj povas modifiĝi aŭ eĉ ŝanĝiĝi en la intercivilizaj/kulturaj kontaktoj. Se la komence citita vortumo de Tsuda (okcidento super oriento) esprimas partan veron, ĝi tamen riskas dividi kun tiu sama superregado de okcidento kulpon pri rigida esencismo malhelpanta nin rimarki reciprokan influadon inter kulturoj. Fakte ne temas pri iu “okcidento” mem sed tro rigidaj konceptoj pri “okcidento” kaj “oriento”, kiuj nevidebligas diversajn liberajn interŝanĝojn (io kion la kongresa rezolucio nomis “interlokaj dialogoj”). Esperantistoj ja konscias pri la malegaleco ekzistanta inter lingvoj de la mondo, sed multe mapli ofte pri interkulturaj problemoj kaj precipe pri tiuj kaŭzataj pro malegaleco inter kulturoj. La UK en Jokohamo espereble fariĝos unu el la komencoj por tio, ke ni atentu ankaŭ pri tiaj problemoj ne malpli gravaj en la nuna epoko de tutmondiĝo kaj ne sole en “oriento”.

Usui Hiroyuki

Kongresa Rezolucio

Rezolucio de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo “Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto”,

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter “Okcidento” kaj “Oriento”, sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri “Okcidento” kaj “Oriento” malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Alvokas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

(Noto: Oficialaj angla kaj franca tradukoj de la rezolucio estas riceveblaj ĉe la Centra Oficejo.)

Salutmesaĝo de Louis C. Zaleski-Zamenhof al la 92-a UK

Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj Honoraj Gastoj, Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, alvenintaj al Jokohamo el ĉiuj partoj de nia planedo, akceptu la tradician Zamenhofan saluton!

Vi reunuiĝis por ĝui la sen-egalan, neforgeseblan etoson de niaj kongresoj kaj por debati i.a. pri la akcepto de Okcidento en Oriento aŭ pri rezisto tiurilata. Tiu elektita kongresa temo aperas urĝe aktuala en nia epoko de tutmondiĝo. Fakte, unu jarcenton post nia unua Universala Kongreso, kiam “...inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj...”, nun, citante la vortojn de nia Prezidanto, “... homoj kun homoj ĉi tie reunuiĝantaj venas ne nur de Eŭropo sed de plej diversaj kulturregionoj de la mondo”.

Mi, persone, estante inĝeniero de pontoj, ege ŝatus kontribui al konstruo de pontoj de interkompreno kaj de akcepto reciproka inter Oriento kaj Okcidento. Dum mia profesia kariero, plurajn jarojn mi funkciis kiel konsilisto ĉe mondfama Tokia konstrufirmao. Tiam, dum miaj oftaj restadoj en via lando, mi spertis persone la akcepton de Oriento; mi ĝuis amikecon de miaj tiamaj kunlaborantoj, mi estis kore akceptata en iliaj hejmoj, konatiĝis kaj amikiĝis kun iliaj gefamilianoj. Kelkajn jarojn pli malfrue mi estis akceptita ankoraŭ pli sincere, estante, kun mia edzino, invititoj de Oomoto, al kies membroj mi ŝatus eldiri ĉi tie mian apartan saluton.

Mi ŝatus aparte saluti ankaŭ doktoron Kobayashi kaj la teamon de tradukintoj de La Zamenhof-strato, kies laboro estis rekompencita per la belega eldono de la japana versio de la libro. Fine mi dezirus honori la memoron de Itô Kanzi, mia forpasinta spirita frato Ludovikito, el kies senlaca strebo rezultis impona kolekto de la plena verkaro de nia komuna Avo, kies ideoj estas akceptataj de bonpensantoj same en Okcidento kiel en Oriento.

Tamen, kontraŭe al miaj personaj spertoj, mi konscias ke la rezisto inter Oriento kaj Okcidento certe ankoraŭ ne malaperis. Ĝi rezultas de malkompreno ne nur de lingvo sed ankaŭ de kutimoj kaj ĝenerale de kulturoj malsamaj. Por venki tian reziston ni devas esti armitaj de toleremo ambaŭflanka. Estas ja la idealo de toleremo, kiu antaŭ 120 jaroj naskis nian Lingvon Internacian, por ke ĝi faciligu la komprenon de la diverseco kaj sekve la akcepton de tiu diverseco — de diverseco, sekve de multnombro de kulturoj, kontribuanta al la spirita riĉeco de la homaro.

Ni esperantistoj kontribuas per nia agado al la akcepto kaj ni kontraŭbatalas la reziston inter Oriento kaj Okcidento. Mi forte deziras al via Kongreso, ke ĝi estu grava paŝo sur la vojo kondukanta al tiu nobla celo.

Louis C. Zaleski-Zamenhof

Laboro de la Komitato

Nova Estraro elektita kun vasta apogo

Timoj pri manko de kvorumo en la Jokohamaj kunsidoj de la Komitato de UEA montriĝis vana pesimismo. La unua kunsido sabaton, la 4-an de aŭgusto, estis kvoruma tuj ekde la komenco.

Entute partoprenis 57 komitatanoj aŭ anstataŭantoj, inkluzive la komitatanojn C elektitajn en la UK. Ĉi-jare ili estis pli laborigitaj ol pasintjare en Florenco, kie du kunsidoj daŭris ses horojn. En Jokohamo tri kunsidoj postulis dek horojn, ĉar krom decidi pri ĉiujare ripetiĝantaj aferoj, ĉi-jare oni devis elekti Estraron k.a. organojn. Krome, dum la semajno kunsidis po unu-du horojn ok “subkomitatoj” pri specifaj agadkampoj.

En junio la Elekta Komisiono (Edvige Tantin Ackermann, István Ertl, Lee Chong-Yeong, Janez Jug) publikigis proponon pri nova Estraro. Poste ĝi estis kritikata en la komitata retlisto, ĉar ĝi proponis nur unu eblan teamon kaj ne klarigis, kial ĝi lasis flanke tri validajn kandidatojn. Tio tamen ne estis malobservo de la Elekta Regularo, kiu ne postulas, eĉ se ĝi ebligas, pli ol unu proponon. Eblas riproĉi, ke la Komisiono ne klarigis, kial ĝi lasis ekster sia propono du antaŭajn estraranojn, kiuj rekandidatiĝis. Pli ĝenerale, la Komisiono ne sufiĉe atentis pri la maniero, en kiu ĝi defendis siajn proponojn. Aperis la impreso, ke ĝi volas trudi sian volon, precipe kiam ĝi ne pretis rekonsideri la proponon pri kandidato, kiu renkontis fortan reziston ankaŭ ekster la Komitato. La instruo al estontaj komisionanoj estas, ke ili atente flaru la etoson en kaj ekster la Komitato kaj adaptu siajn proponojn laŭ ĝi por eviti ĉiujn nenecesajn malglataĵojn. Antaŭ la elekto de la Estraro oni elektis komitatanojn C, da kiuj povas esti ĝis kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B, reprezentantaj respektive la aliĝintajn asociojn kaj la individuajn membrojn. La nombro de A (52) kaj B (5) rajtigis je 14 C, sed oni decidis elekti dek. Estis 14 kandidatoj, el kiuj ses aparte rekomenditaj de la Komisiono. (La nombro estis duoble pli ol en 2004, kiam ĉiuj sep kandidatoj estis elektitaj pli-malpli aŭtomate.) Kun 20 voĉoj kontraŭ 19 (4 sindetenoj), oni decidis uzi balotilon, en kiu la kandidatoj estis alfabete ordigitaj sen indiko pri la rekomendo por ses el ili. Sukcesis Probal Dasgupta (39 voĉoj), Hori Yasuo (36), Barbara Pietrzak (33), Amri Wandel (33), Paulo Branco (31), Marcel Delforge (31), Loes Demmendaal (30), Michela Lipari (22), Julian Hernández Angulo (21) kaj Philippe Chavignon 19. Ne elektitaj estis Choi Yun-huy (16), Josep Franquesa Solé (14), Tacuo Huĝimoto (14) kaj Edvige Tantin Ackermann (14). En la tria kunsido aldoniĝis ankoraŭ la kataluno Josep Franquesa Solé, kiun rekomendis la nova Estraro pro la bezono havi en Barcelono iun kun formala ofico ĉe UEA por kontaktoj kun la Linguapax-instituto de Unesko. Tiun alelekton la Komitato aprobis kun 40 voĉoj por, 1 kontraŭ kaj 1 sindeteno.

La elekton de la Estraro antaŭis diskuto, kiu ripetis la pli fruajn postulojn en la retlisto, ke por ĉiu ofico estu pli ol unu kandidato por povi paroli pri demokratia elekto. Ĉar ne aperis enhavaj argumentoj, denove ne iĝis klare, kial demokratio estu aritmetike mezurebla. Ĉe la elekto de prezidanto kaj aliaj estraranoj virtuale ĉiam estas pli ol unu kandidato, ĉar eĉ pri unusola kandidato oni voĉdonas pore, kontraŭe aŭ sindetene. Se la sola kandidato ne ricevas apogon de plimulto, malfermiĝas vojo por proponi aliajn kandidatojn. Ĉi-foje restis en rezervo ekstra kandidato por ĝenerala sekretario kaj du por aliaj lokoj en la Estraro. Tiuj ĉi ne estis en la 8-membra listo proponita de la Elekta Komisiono, sed oni estus poste voĉdoninta pri ili, se iuj kandidatoj de tiu listo estus malakceptitaj. Kelkaj komitatanoj volis, ke oni ne voĉdonu unue nur pri la propono de la Komisiono sed ke oni inkluzivigu en la balotilo ankaŭ la tri aliajn kandidatojn. Laŭ la Elekta Regularo necesas tamen unue voĉdoni pri la specifa propono de la Komisiono, kaj tiel okazis. Prave, ĉar regulojn oni ne ŝanĝu meze de la ludo.

Unue necesis decidi pri la grandeco de la Estraro. La Komisiono proponis ok membrojn, inkluzive de du vicprezidantoj. Laŭ komitatano Povilas Jegorovas tiel granda Estraro ne pravigus la ekstrajn kostojn, ĉar ĝi ne funkcius same efike kiel 7-kapa. Lia propono pri sep estis akceptita kun granda plimulto (40 por, 5 kontraŭ, 3 sindetenoj), dum falis la propono de Michela Lipari elekti nur unu vicprezidanton (15 por, 25 kontraŭ, 7 sindetenoj).

Post la decido havi malpli da estraranoj ol la Komisiono proponis, tiu ĉi retiriĝis por konsideri sian proponon pri la teamo. Multaj verŝajne atendis, ke ĝi reduktos sian liston el ok al sep, sed tio ne okazis. Sekve restis al la Komitato elekti sep estraranojn el ok kandidatoj. En sekreta baloto Probal Dasgupta elektiĝis prezidanto (49 por, 2 kontraŭ, 1 sindeteno), Ranieri Clerici (38 — 12 — 2) kaj Claude Nourmont (45 — 5 — 2) vicprezidantoj kaj Barbara Pietrzak (44 — 4 — 4) ĝenerala sekretario. Aliaj estraranoj fariĝis Loes Demmendaal (46 — 3 — 3), Hori Yasuo (38 — 9 — 5) kaj José Antonio Vergara (37 — 10 — 5). Ne sukcesis Marija Belošević (9 — 36 —7). Voĉdonis 52 komitatanoj, dum en 2004 ili estis nur 35, kiuj ankaŭ tiam elektis sep estraranojn el inter ok kandidatoj. Estas kurioze, ke kvankam la Elekta Komisiono estis tre kritikata, el ĝia preparlaboro tamen rezultis Estraro, kiu estiĝis kun grave pli forta apogo ol tiu en 2004.

Praktike unuanime estis elektitaj Marcel Delforge kaj Paulo Branco kiel reviziantoj, kaj Helen Fantom kaj Flory Witdoeckt kiel membroj de la Financa Komisiono. UEA ekhavis du novajn Honorajn Membrojn. Tiun distingon ricevis d-ro Endre Dudich el Hungario kaj prof. d-ro Konisi Gaku el Japanio. Oni modifis la regularon pri Honoraj Membroj, i.a. aldonante Diplomon pri Elstara Agado kiel plian formon de honorigo. Pri ĝi decidas la Estraro, kiu en la fermo de la UK anoncis kiel la unuajn diplomitojn Interkulturan Centron Herzberg el Germanio kaj s-ron Donald J. Harlow el Usono. Asocio de Esperantistoj de Taĝikio fariĝis la 68-a aliĝinta landa asocio de UEA. La komisiono, kiu ekzamenas la aliĝpetojn de landaj kaj fakaj asocioj, estis reelektita kun la ĝisnuna konsisto (Yves Bellefeuille, Ulrich Lins, Brian Moon). Pro sia nova funkcio en UEA, Probal Dasgupta forlasis la prezidantecon kaj membrecon de la Internacia Ekzamena Komisiono. Nova prezidanto fariĝis Mireille Grosjean kaj nova membro Mónika Molnár. (Tiujn elektojn konfirmis poste la Komitato de ILEI.)

Post vigla diskuto oni akceptis, kun negravaj korektoj kaj precizigoj, la Estraran Raporton 2006. La adiaŭanta Estraro ricevis laŭdojn pro la resanigo de la financoj de UEA. Komitatano Rob Moerbeek aldonis, ke al tio parte kontribuis ankaŭ la Centra Oficejo, kies laboron en malfacilaj cirkonstancoj pro longedaŭra malsano de la ĉefkontisto Marvin Stanley aparte omaĝis estraranino Ans Bakker-ten Hagen. (S-ro Stanley forpasis la 12-an de aŭgusto.) La buĝeto por 2008, ankaŭ ekvilibra, estis akceptita kun plialtigo de la baza kotizo (MA por Nederlando) el 57 al 58 eŭroj.

Fine de la lasta kunsido en vendredo prezidanto Dasgupta ankoraŭfoje dankis pro la fido de la Komitato al la nova Estraro. Per varmaj vortoj, kun akompano de aplaŭdo de la komitatanoj kaj ĉeestanta publiko, li dankis ankaŭ la antaŭan Estraron kaj precipe Renato Corsetti, kiu dum ses jaroj gvidis la Asocion kiel tre populara prezidanto. La teamo de Dasgupta eklaboris dum la UK, i.a. decidante pri interna taskodivido (vd. la kolofonon), elektante Bjalistokon kiel la urbon de la Zamenhof-jubilea UK en 2009 kaj elektante la proponon de la kataluna grafikisto Guillem Sevilla kiel la simbolon de la 100-jara jubileo de UEA en 2008 (legu sur la p. 185).

Osmo Buller

Nova Estraro sin prezentas

Probal Dasgupta

Prezidanto (kunordigo, ĝenerala planado): Elbengaligis Esperanten poemojn de Robindronath Tagor (Primico, 1977) kaj eniris la Akademion de Esperanto en 1983, estis unu el ĝiaj vicprezidantoj 2001-07. Reprezentis UEA ĉe UN en Nov-jorko 1977-79. Kuninstruis Esperanton en San-Francisko (1978) kaj Barlastono (1988). Volontulis en la CO de UEA 1980. Kunfondis la landan asocion (Federacio Esperanto de Barato) en 1982, servis en ĝia estraro 1982-89. Reĝisoris la kongresan temon en UK-oj en 1988, 1994, 2003. Aŭtoris multajn artikolojn; tradukis literaturaĵojn al kaj el Esperanto. Estis ano de la Internacia Ekzamena Komisiono 2003-2007 kaj ĝia prezidanto 2006-07. Planoj en la rolo de prezidanto: emfazi la pontan rolon de Esperanto, traduki tiun ideon en konkretan agadon, kaj flegi la asocian ĝardenon surbaze de ĉi tiu iom post iom kompletigota vizio.

Ranieri Clerici

Vicprezidanto (eksteraj rilatoj): italo, abiturientiĝis en klasika liceo kaj inĝenieriĝis. Mallongtempe scienca esploristo. Esperanton li eklernis mem en 1954. Plurjare kaj plurloke junulara aŭ faka delegito de UEA (ekde 1959). Partoprenis plurajn IJK kaj UK (ekde 1968). Estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo. Instruis/as Esperanton plurloke. Dumvive: UEA-membro, UEA-patrono, TEJO-patrono. En Itala Esperanto-federacio: A-komitatano de UEA (ekde 2004); Vicprezidanto (ekde 2005). Planoj: plenumi la koncernajn indikojn de la Komitato. Dum la unua jaro, speciale celi plejeblan valorigadon/ekspluat(ig)adon de la UN/Unesko-proklamo de 2008 kiel Internacia jaro de lingvoj, kohere kun la Kongresa rezolucio, ankaŭ kunlabore kun aliaj E-organizaĵoj en rilato kun UEA. Kiel vicprezidanto, proponi, kiel komunan kromagadon de la Estraro, celadon al pli firma ankrado de Esperanto al homrajtoj kaj plivastigo de la “tegmenta” funkcio de UEA. (Pliampleksigi la servojn. Fortigi la senton de aparteneco al UEA ĉe individuoj, grupoj, organizaĵoj kies agado, kvankam neformale, fakte enkadriĝas en la laborplano de UEA). Kaj plejmoderneco de la funkciado.

Claude Nourmont

Vicprezidanto (kulturo, kongresoj, edukado): Laŭ nacieco franca, vivas de pli ol 30 jaroj en Luksemburgio. Magistro pri filozofio, licenciito pri psikologio kaj arthistorio, diplomita pri industria psikologio. Laboris en Francio kiel instruistino pri filozofio, kaj instruistino-dokumentistino. De pli ol 40 jaroj partoprenas E-renkontiĝojn, kaj agas por diskonigi Esperanton. Unue en studenta medio, kunfondinte rondon de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence (Francio), estrarano de tiama (Studenta Tutmonda STELO Esperantista Ligo), kies kongreson ŝi kunorganizis en 1968 en Aix.

En 1969 ŝi sukcesis kun Prof. Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence (ĝi okazis dum 25 jaroj). Ŝi okupis diversajn postenojn en UFE (kie ŝi komitataniĝis en 1968, fariĝis ĝen. sekretario en 1973), kaj en TEJO; prezidanto de TEJO inter 1975 ĝis 1977, poste ĝia honora prezidanto. Ĝen. sekretario de UFE, poste dum 7 jaroj la prezidanto. Nun redaktoro de Le Monde de l’espéranto, dulingva magazino de UFE. Dum multaj jaroj komitatano de UEA (C kaj A por Francio), prezidanto de LKK por la UK en Montpellier en 1998. Dum la tri pasintaj jaroj vicprez. de UEA, estrarano pri kulturo, kongresoj, edukado; i.a. organizis simpozion pri La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer en 2005. Pro la diversaj spertoj deziras daŭrigi kaj ampleksigi la entreprenitajn laborojn, specife en la kampoj kulturo kaj kongresoj. Klopodos disvolvigi kaj flegigi la Esperantan kulturon, kunlaboros en la konceptado kaj realigo de Universalaj Kongresoj por adapti ilin al la nunaj cirkonstancoj. Kunlabore kun kolegoj de Estraro kaj kun ĉiuj fortoj de la movado, strebos ke UEA en sia baldaŭa centjariĝo estu forta asocio interne senriproĉa, kaj ekstere elstara, cele al daŭripova evoluigo de la asocio en la 21-a jarcento.

Barbara Pietrzak

Ĝenerala sekretario (informado): polino, ĵurnalistino, redaktoro de la esperantlingvaj programoj de Pola Radio ekde 1968 kaj la lasta estro de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio en ĝia poreksterlanda fako, Radio Polonia (2000-2007), nun kunlaboranta kun la podkasta E-programo de PR. Kiel skoltino lernis Esperanton en 1958, partoprenante Infanan Kongreseton dum la jubilea UK-1959 en Varsovio. Membro de Pola Esperanto-Asocio, aktivulino de Pola Esperanto-Junularo kaj TEJO, interalie PEJ-sekretario kaj kunlaboranto de la PEJ-organo Tamen (1962-1965). En la organizita E-movado en Pollando reaktiviĝis en la 80-aj jaroj redaktante kelkajn numerojn de Pola Esperantisto, ekde 1995 individua membro de UEA. Komence de la 90-aj jaroj prezidantino de la pola IKUE-Sekcio kaj redaktoro de ĝia Bulteno, eksa estrarano de IKUE. Diversperiode lingvoinstruisto. Preleganto i.a. en la Studumo pri Kulturo kaj Turismo en Bydgoszcz. Dum 1968-2007 aktivanta en kaj por la E-movado pere de diversaj tiutemaj, ĉiusemajnaj programeroj. Praktike ekde la komenco de sia profesia laboro ligita kun la E-Redakcio de Pola Radio ne nur kiel redaktoro, sed ankaŭ felietonisto, recenzanto, tradukisto kaj aŭtoro de literaturaj elsendoj, raportisto, intervjuanto, parolistino. Trejnisto de junaj adeptoj de la ĵurnalista laboro, respondanta pri la terminologia laboro de la Redakcio kaj lingva nivelo de ĝiaj E-programoj.

Ideoj pri la estrara posteno: kiel la Ĝenerala Sekretario zorgi pri laŭplana, al la Statuto kaj regularoj konforma plenumo de la decidoj de la Komitato de UEA en harmonia kunlaboro kun la Komitato, CO kaj la tuta Estraro. Kiel estrarano pri informado: redifini la informan politikon de UEA cele al niaj eksteraj bezonoj kaj lertigi la komunikadon kadre de la E-komunumo, konsiderante ĉiujn tiucele aplikeblajn rimedojn, inkluzive de la interreto. Establi laborgrupon pri informado, konsistontan el ĉikampaj spertuloj por apliki metodojn plej taŭgajn al niaj celoj.

Loes Demmendaal

Financo, administrado, TEJO: Diplomiĝis pri dietiko, kompania ekonomio kaj kiel financa kontrolisto. Laboras kiel ekonomikisto ĉe ŝtata instanco pri akvomastrumado. Esperantistiĝis en 1965. Individua membro de UEA ekde 1978. Komitatano C 1983-1986, 1998-2001, 2004-2010. Membro de la Virina Komisiono komence de la okdekaj jaroj. Membro de la Komisiono pri Financo kaj Administrado 1983-1986. Komitata revizianto 1998-2001 kaj 2004-2007. Estrarano de Institucio Hodler 1996-2004. Membro de LKK en UK Roterdamo 1988 kaj 2008. Estrarano de Progresema Esperanto-Asocio 1978-1994, prezidanto 1987-1994 (en 1994 la asocio kunfandiĝis kun Nederlanda Esperanto-Asocio kiel Esperanto Nederland). Organizanto de la kultura kaj eduka Faulhaber-semajnfino dum dudeko da jaroj. Laboris en la centra oficejo kiel librotenisto 1977-78 kaj volontulis en la librotena fako en 1996.

Planoj: Kune kun la stabo de la CO teni la financojn kaj administradon en bona ordo. Esplori kaj realigi plibonigojn en la financo kaj administrado surbaze de la staba homforto kaj teni bonajn kontaktojn kun TEJO.

José Antonio Vergara

Faka kaj scienca agado: ĉiliano, kuracisto, specialiĝinta pri populacia sano/epidemiologio. Laboras en regiona oficejo de la landa Ministerio pri Sano. Lernis Esperanton en 1982, estas DM de UEA kaj komitatano A por ISAE, ties ĝen. sekretario ekde julio 2006. Dum la lasta jaro kaj duono kunordiganto de la Amerika Komisiono de UEA. Aktivulo por Esperanto kaj lingva ekologio kadre de la Monda Socia Forumo. Interesiĝas pri interlingvistiko/esperantologio, la interrilato scienco kaj socio, lingvaj homaj rajtoj kaj demokratia lingvopolitiko, faka apliko de Esperanto kaj terminologio. Gastiganto de Pasporta Servo pro konkreta lojaleco al la interhome kunliga rolo de nia lingvo. Prelegis en IKU (UK Montpellier 1998), UK-strategiaj forumoj (Gotenburgo 2003 kaj la centjariĝa Florenco 2005), ISAE-festkonferenco (Tavoleto 2006; resumo en revuo Esperanto decembro 2006), gvidis la Kongresan temon en la UK Florenco 2006 pri Edukado al daŭropova evoluigo kaj lekciis trisesian AIS-kurson dum la Jokohama UK 2007. Ideoj por la estrara posteno: emfazi la strebadon al lingva demokratio en la strategio sur la faka kaj scienca kampoj; kunordigi la sisteman disvolviĝon de la terminologia laboro; starigi kunlaboran rilaton kun la scienca branĉo de Unesko.

Hori Jasuo

Landa kaj regiona agado: naskiĝis en Tokio kaj kreskis en gubernio Gunma. En 1965 finis la studadon en Universitato Kyoto, poste instruis la anglan lingvon en altlernejoj kaj universitatoj, laboris en eldonejo en Tokio. En 1960 memlernis Esperanton. Ekde 1993 estrarano de Japana Esperanto-Instituto (respondecas pri La Revuo Orienta, de 2005 ties vicdirektoro). Prezidanto de Komisiono de UEA pri Azia Esperanto-Movado. Partoprenis en dudeko da UK-oj, de Varsovio (1987) ĝis Jokohamo (2007) kaj plurfoje en Aziaj Kongresoj. Verkis Kantu Nian Naŭan Simfonion (en la japana), Angla Gramatiko Cougar (en la japana kaj la angla), Raportoj el Japanio (10 volumoj), Invito al Esperanto (en la japana kaj Esperanto), 1400 citaĵoj klasifikitaj laŭ gramatikaj eroj (en la japana kaj la angla), Monatoj tra la Mondo (verkita de diverslandaj 11 esperantistoj), Vivoj tra la Mondo (verkita de 11 diverslandaj esperantistoj). Laboris kiel prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) dum la ses pasintaj jaroj. Azio ludas tre gravan rolon en la tutmonda E-movado. Li daŭre laboros por tiu kampo kaj samtempe utiligos spertojn en Azio al ceteraj regionaj movadoj.

UEA Respondas

Centra Oficejo senprobleme

Dum la lasta jaro la Centra Oficejo de UEA laboris sub premo de ekstraj malfacilaĵoj, el kiuj la plej grava estis la malsano de librotenisto Marvin Stanley. Krome la oficejo estis rekonstruata, kio ankaŭ malhelpis laboradon tie.

Ĝis la venonta jaro, kiam okazos UK en Roterdamo, la riparlaboroj estos finitaj kaj la kongresanoj povos viziti sian propran domon kaj vidi ĝin en tute alia stato ol antaŭ kelkaj jaroj. Tiel komenciĝis la ĉi-jara programero Centra Oficejo respondas.

Al demandoj de la publiko respondis kvar oficistoj sub gvido de la ĝenerala direktoro Osmo Buller. Pri la plibonigita administrado atestas tio, ke ne venis eĉ unu klare kritika demando aŭ peto. Jam tradicie demandoj temis pri kontoj de membroj kaj rapideco de informoj pri okazintaj pagoj. Ĉar en kontoj okazas kutime malmulte da ĝiroj, ne estas aparta bezono por pli ofta sendo de konteltiroj, kaj laŭbezone eblas peti retpoŝte konteltiron.

Kial vi ne propagandis tion pli, ĉar mi ne sciis pri ĝi, demandis unu maljuna partoprenanto, kiam Osmo Buller rakontis pri fiksdataj mondeponoj, kiujn eblas fari ĉe UEA kun 3-procenta rento per minimume mil-eŭra monsumo. Tio estis eble la plej grava plendo en la kunsido.

Inter netradiciaj demandoj temis pri Azia kapitalo kaj uzo de granda japana donaco. UEA ne uzas la kapitalon, sed nur la renton de tiu kapitalo, kvankam la donacinto permesis ankaŭ la uzadon de la kapitalo. Inter la aziaj demandoj estis tiu pri la decidoj de la uzo de mono de Fondaĵo Azio: la komisiono pri azia Esperanto-movado (KAEM) proponas la projektojn kaj la Ĝenerala Direktoro kutime akceptas la proponojn, krom se, ekzemple, ne plu haveblos mono por tiu jaro.

La membroj donis sugestojn pri organizo de infanvartejo en niaj kongresoj, kio ebligus al mezaĝuloj pli facile partopreni aranĝojn, kaj pri donacoj: se iu volas subteni iun apartan agadon, eblas diri, ke la sumo estu uzata aparte por tiu celo, ekzemple por subteni partoprenon de iu al socia forumo. Eblas donaci ankaŭ sen scii la nomon de taŭga fondaĵo aŭ kaso, simple informi la celon kaj la oficistoj metos la donacon en taŭgan fondaĵon.

Al kongresa sekretario Clay Magalhães venis eĉ ne unu demando, kio laŭ Osmo signifis ke ne estas problemoj en la organizo de la kongreso. Krome la partoprenantoj sciiĝis, ke en jaro 2010 la Universala Kongreso okazos verŝajne ekster Eŭropo, kvankam ne estas strikta regulo pri tio. Tamen Osmo Buller opiniis, ke en baldaŭa estonteco kun granda probablo UK okazos en Rusio, kvankam ne estas certe ĉu jam en 2010.

Inter la esperoj de oficistoj estas donacoj por domrenovigo: necesas ne nur renovigo, sed ankaŭ renovigo de mebloj. La ĝenerala direktoro aparte alvokis donacojn por libroŝrankoj de la biblioteko: eblas aĉeti je sia nomo libroŝrankon per 2000 eŭroj. El naŭ libroŝrankoj kvin estas jam venditaj.

Jukka Pietiläinen

Interkona mateno de la nova Estraro de UEA

Kvankam ĵaŭde matene okazis pluraj interesaj programeroj, tricento da kongresanoj plenigis la salonon Hodler, kie sin prezentis la nova Estraro de UEA.

Komence la novaj estraranoj prezentis sin kaj rakontis etajn biografiojn (vidu apude). Probal Dasgupta, la nova prezidanto de UEA, nomis la kunsidon Interkona Mateno. Mankis nur la nova “financministro” Loes Demmendaal, kiun prezentis Ans Bakker.

La sekvajn diskutojn kun la publiko gvidis Renato Corsetti. Venis demandoj, ĉu la nova Estraro jam dividis la fakojn kaj ĉu ĝi jam havas novajn ideojn pri eksteraj rilatoj (la respondojn vidu sur la apudaj paĝoj).

Sekvis demando, kial afrikanoj ne partoprenas en la ĉi-jara UK kaj ĉu la laboro de Hans Bakker ne perdiĝos. Renato Corsetti respondis, ke la laboro de Hans ne perdiĝis, sed ke tiu petis ke la Afrika Oficejo transprenu lian laboron. Ĉar vojaĝo el Afriko estas multekosta, oni invitis ĉefe azianojn, dum al Roterdamo eblos inviti afrikanojn.

Al la demando, kial la junaj kongresanoj estas tiel maljunaj, Claude Nourmont respondis, ke la impreso estas erara, ĉar la junulara programo okazas aliloke, en ZAIM. TEJO havis sian propran kongreson, plie junuloj ne havas multe da mono kaj ne povas iri al foraj kongresoj. José Antonio Vergara aldonis, ke ne gravas la juneco de la kongresoj, sed de la movado mem. Multaj junuloj lernas la lingvon, ekzemple per www.lernu.net. La ideo de Esperanto ja mem restas juna.

KONGRESA KALEJDOSKOPO

Pinĉilumado kaj paroligaj lecionoj kun edukado.net

La porinstruista teamo lanĉis novan paroligan aktivaĵon dum la ĉi-jara UK kaj ĝi havas ŝancon fariĝi tradicio dum E-kunvenoj kaj aranĝoj.

Centoj da kongresumantoj povis ekipi sin surloke per verda aŭ ruĝa vestaĵpinĉilo (bildo 1) depende de la intenco esti helpata aŭ esti helpanto en la ekzercado de Esperanto. Laŭ la raportoj la novaj markiloj helpis la kongresanojn sperti interesajn renkontiĝojn kaj babiladojn kaj donis kuraĝon al la komencantoj en la lingvouzo.

Iru aparta danko al la du ĉefaj sponsoroj: al s-roj H.-Georg Macioszek (Germanio) kaj Thu Xuan Nguyen (Vjetnamio).

Kiel jam kutime ankaŭ ĉi-jare la instruista retejo okazigis paroligajn kursojn. La geedzoj kaj kolegoj Kováts-Lelarge gvidis entute 16 lecionojn por komencantoj kaj mezniveluloj (bildo 6). La erojn partoprenis ĝenerale de 50 ĝis 100 personoj, entuziasmaj, lernemaj. Kvankam estis japana plimulto, ankaŭ alilandaj grupoj, individuoj ĝuis la komunan lernadon kaj ekzercadon kaj kun intereso uzis la eldonaĵon Poŝamiko.

Radioaŭskultantoj

Tradicie la Universala Kongreso estas ankaŭ la okazo por renkontiĝo de la aŭskultantoj de E-radioelsendoj kun reprezentantoj de la esperantlingva radiofonio. En Jokohamo AERA-renkontiĝo okazis ĵaŭde posttagmeze. Venis por ĝi, krom aŭskultantoj el diversaj mondopartoj, reprezentantoj de tri publikaj radiostacioj, emisiantaj en nia lingvo. La E-Redakcion de Ĉina Radio Internacia reprezentis Zhao Jianping kaj liaj du koleginoj Zhang Ping kaj Wang Shanshan. La E-Redakcion de Pola Radio prezentis Gabi Kosiarska (bildo 2) kaj Barbara Pietrzak, kiu gvidis la renkontiĝon. La redaktoroj de la ĉina kaj pola radiostacioj ĉiutage liveris el Jokohamo al la tutmonda esperantistaro raportojn pri la trapaso de la kongreslaboroj, kaj estis agrable jam dum la kongresaj tagoj aŭdi kaj legi la konfirmon pri ilia aŭskulto. Verdire la unuan fojon Pola Radio kvazaŭ transportis sian E-Redakcion al la kongresurbo, ne sole registrante tie siajn sondokumentojn, sed ankaŭ tie prilaborante ĉiutagajn programojn kaj el Jokohamo direktante ilin al la varsovia servilo de la Pola Radio. Dum la nunjara AERA-renkontiĝo ne mankis Maritza Gutiérrez kaj ŝiaj informoj pri la funkciado de la havana E-programo. Krom reprezentantoj de la publikaj radiofonioj varme bonvenigitaj estis reprezentantoj de la fama Radio ZZZ el Aŭstralio, ges-roj Jennifer kaj Allan Bishop. Post la sinprezento unuopaj redaktoroj informis pri la plej gravaj novaĵoj en la laboro de siaj redakcioj kaj respondis demandojn de la aŭskultantoj.

Gabi Kosiarska kaj Barbara Pietrzak
Internacia Arta Vespero

Vendrede vespere, sub sperta reĝisorado de Mireille Grosjean, okazis Internacia Arta Vespero, en kiu prezentis sian arton la kongresanoj mem. La programo komenciĝis per Verda Koncerto de instrumenta muzika grupo el Koreio, en kiu ludis saksofonon ankaŭ la eksprezidanto de UEA Lee Chong-Yeong (bildo 3). Hortensio el Koreio prezentis tradician korean dancon. La grupo Nova Erao kaj Xavier Haddad kantis el Brazilo kantis kun gitara akompano. Siomi Motohiko el Japanio fajfis per okarino kaj Gomolickaitė-Grudzinskaitė el Litovio per fluto. Yamazaki Machiko el Japanio prezentis tradician vestadon per kimono, kaj Kimura Sonoko el Japanio kantis kun piana akompano de Tanaka Teiiti. Klarita Velikova (bulgarino el Britio) kaj Amerkeshev Rustem (kazaĥo el Koreio) montris korean batalarton. Korusa Grupo, gvidata de Ono Tadahito, prezentis japanajn kantojn, post kio Gao el Ĉinio proponis al la publiko sanigan dancon el Taj-ĉi. Vida Jerman el Kroatio aldonis pecon el sia teatra repertuaro, post kio Internacia Koruso, diligente trejniĝinta dum la kongresa semajno, finis la programon, kiu montris la diversecon kaj riĉecon de nia verda mondo.

UK 2009 en Bjalistoko

La nova Estraro de UEA decidis en sia kunsido la 9-an de aŭgusto en Jokohamo, ke la 94-a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Bjalistoko, Pollando, por omaĝi la 150-an datrevenon de la naskiĝo de d-ro L.L. Zamenhof en lia naskiĝurbo mem. La urbestro de Bjalistoko, d-ro Tadeusz Truskolaski (bildo 4) ĉeestis la kunsidon, kune kun la prezidantino de Bjalistoka Esperanto-Societo, s-ino Elżbieta Karczewska, kaj s-ro Aleksander Zdechlik, kiu reprezentis la Ĉefan Estraron de Pola Esperanto-Asocio. D-ro Truskolaski transdonis al la Estraro alvokon de bjalistokanoj por okazigo de la UK en ilia urbo. Dum unu semajno ĉirkaŭ 3500 personoj subskribis la alvokon. Krom la entuziasma akcepto de la urbanoj, la urbestro promesis vastan apogon de la urbo al la organizado de la kongreso.

Libroj de la jaro

La kutima programero “Libroj de la jaro” enhavis riĉan rikolton de tre malsamaj verkoj por la plej diversaj gustoj. Ja Bero ne eklipsis kaj UEA private aperis (sur la bildo 5: Claude Nourmont kaj Ionel Oneţ). Estis prezentitaj diversaj verkoj el la kongreslando (i.a. jam la 10-aj Raportoj el Japanio), nova eldono de la Biblio, vortarego Esperanto-ukraina, pli ol 10 versioj de Esperanto per rekta metodo, ekzercaro pri prefiksoj kaj sufiksoj, Beletra Almanako, kaj multaj aliaj novaĵoj. Ĉu vi sciis, ke Rusoj loĝas en Rusujo? Poemojn oni deklamis kaj la programo vigle disvolviĝis, dank’ al la vervo de la prezentantaj eldonistoj kaj aŭtoroj.

Claude Nourmont
Internaciaj ekzamenoj

Ĉi-jare en Jokohamo al la elementa nivelo de la Internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA aliĝis nur tri personoj kaj eĉ ne unu al la meza nivelo. Tio estas bedaŭrinda fakto, tiom pli ke neniu japano el milo da japanaj kongresanoj uzis la unikan eblon akiri internacian diplomon. Kiel tute matura lingvoreganto montris sin la nederlanda oficisto Rudi Koot. La rusia lingvoinstruistino Olga Muranova, kiu finis retan kurson antaŭ du kaj duona jaroj, montris firmajn lingvokonojn kaj bonan informitecon pri la vivo de la Esperanta komunumo. La ekzamenantoj ricevis grandan plezuron, aŭskultante sufiĉe liberan kaj klaran paroladon de la itala miraklo, studentino de la lasta klaso de liceo Marta Giammattei, kiu eklernis Esperanton nur nelonge antaŭ la vojaĝo al la Kongreso. Gratulon al la freŝbakitaj diplomitoj kaj al iliaj instruintoj! Espereble, la ekzamenaj sesioj en la sekvantaj Universalaj Kongresoj altiros pli da partoprenantoj.

Boris Kolker
IEI-honorigo

La Estraro de Internacia Esperanto-Instituto en sia kunsido de majo 2007 decidis akcepti S-inon Jennifer Bishop el Aŭstralio kiel Honoran Membron, pro la valora kontribuo al la disvastigo de la Cseh-metodo, kaj ŝia kontribuo al la instruado de Esperanto. Arĝentan medalon kaj diplomon transdonis nome de Internacia Esperanto-Instituto (IEI) ĝia direktoro, Atilio Orellana Rojas, dum la 92-a UK en Japanio, en la ĉeesto de pluraj Cseh-instruistoj, helpantoj kaj subtenantoj de la instituto (bildo 7).

Statistiko de la 92-a UK

Al la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo aliĝis 1901 esperantistoj el 57 landoj. La dua UK en Japanio estis do pli multnombra ol la unua, kiu okazis en Tokio en 1965 kaj arigis 1710 aliĝintojn. En Jokohamo ĉeestis krome 160 personoj, kiuj aĉetis 196 unutagajn kartojn. La oficiala statistiko de UK-aliĝintoj, kiu aperas i.a. en la Jarlibro de UEA, tamen ne inkluzivas aĉetintojn de unutagaj kartoj. Plej multe da kongresanoj, 1024, liveris la gastiganta lando Japanio. Minimume 10 aliĝintoj venis el Francio (94), Korea Respubliko (91), Germanio (62), Ĉinio (57), Litovio (49), Italio (46), Rusio (35), Pollando kaj Usono (po 34), Brazilo kaj Nederlando (po 32), Britio kaj Hispanio (po 24), Irano kaj Svedio (po 19), Finnlando, Kroatio kaj Svislando (po 18), Aŭstralio, Belgio kaj Bulgario (po 16), Ĉeĥio (12), Hungario kaj Israelo (po 11), kaj Slovakio kaj Vjetnamio (po 10).

Rezultoj de Konkursoj

Belartaj Konkursoj de UEA 2007

Poezio

1-a premio: Anja Karkiainen (Finnlando) pro En ambaŭ; 2-a premio: Michael Cayley (Britio) pro Memoroj; 3-a premio: ne aljuĝita. 30 verkoj de 16 aŭtoroj el 13 landoj (pasintjare 33 verkoj de 18 aŭtoroj el 12 landoj). Juĝantoj: Carmel Mallia (Malto), Roberto Passos Nogueira (Brazilo), Mao Zifu (Ĉinio), Jorge Camacho (Hispanio). Same kiel pasintjare, la vicordigoj de premieblaj verkoj variis draste inter la diversaj juĝantoj — malgraŭ tio, ke temis en du kazoj pri novaj juĝantoj. Unu el la juĝantoj apenaŭ trovis iun ajn el la verkoj merita je premio. Ni revenas al la sama demando, kiun mi citis pasintjare: la manko de interkonsento pri tio, kio konsistigas bonan poemon en Esperanto. Kelkaj homoj argumentas, ke tiu manko de unuanimeco estas sana, ĉar ĝi montras, ke nia literaturo ne estas fermita en la propraj rutinaĵoj, dum aliaj argumentas, ke aktiva, vivanta literaturo tamen evoluigas, en kunlaboro kun la publiko, siajn kriteriojn. Mi emas al la dua tendaro: la poezio estas nesufiĉe legata kaj nesufiĉe diskutata en niaj rondoj. Se oni konsideras ĝian centrecon en la evoluo de la lingvo kaj de la Esperanto-kulturo, tiu situacio estas despli bedaŭrinda. En multaj lingvoj, la poezio estas kvazaŭ lukso: en nia malgranda diaspora kulturo, ĝi estas ege esenca.

Prozo

1-a premio: Tim Westover (Usono) pro Ruĝvela ŝipo; 2-a premio: Lena Karpunina (Rusio) pro La botoj; 3-a premio: Sten Johansson (Svedio) pro Frotvundo. 24 verkoj de 13 aŭtoroj el 11 landoj (pasintjare 17 verkoj de 11 aŭtoroj el 9 landoj). Juĝantoj: Donald Broadribb (Aŭstralio), Konisi Gaku (Japanio), Don Harlow (Usono). Oni povas esti kontenta pri la nombro de verkoj ĉi-jare, kvankam la kvalito ne kondukis al klara elstaro de nur kelkaj, kaj la juĝantoj baraktis kun sia tasko. Same kiel ĉe la eseoj, la rezulto estis kompromiso inter la vicigoj de la tri juĝantoj.

Eseo

1-a premio: Geoffrey Sutton (Britio) pro Pri la periodoj de la Esperanto-literaturo; 2-a premio: Paulo S. Viana (Brazilo) pro Psiko-memhelpa literaturo: utila? senutila? malutila?; 3-a premio: Tony del Barrio (Hispanio) pro La normala lingvo. 8 verkoj de 6 aŭtoroj el 5 landoj (pasintjare 9 verkoj de 9 aŭtoroj el 8 landoj). Juĝantoj: Detlev Blanke (Germanio), Gian Carlo Fighiera (Italio), Gotoo Hitoshi (Japanio). Kvankam la juĝantoj estis ĝenerale kontentaj pri la kvalito de la konkursaĵoj, ili ŝajne ne trovis ilin elstaraj, kritikante jen la iom mallarĝan gamon de konkursaĵoj, jen la mankon de seriozeco ĉe kelkaj pecoj. Fakte, draste falis la nombro de konkursantoj — de 9 al 6. La juĝantoj havis tre varian juĝon pri la premiindaj verkoj, kaj la fina aljuĝo estis rezulto de kelkaj kompromisoj.

Teatraĵo

1-a premio: ne aljuĝita; 2-a premio: Brian E. Drake (Usono) pro Koroj en mallumo; 3-a premio: ne aljuĝita; Honora mencio: Stefan MacGill (Hungario) pro La aŭto-mato. 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj (pasintjare 4 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj). Juĝantoj: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio), Martin Haase (Germanio). Pasintjare ni atentigis pri la malgranda nombro de teatraĵoj verkataj en Esperanto (rezulto de la neevoluinta teatra tradicio kaj de la ekonomiaj cirkonstancoj de la movado). Ĉi-jare aperis nur du konkursaĵoj. Unu estis vere ne pli ol skeĉo, dum la alia havis konsiderindajn pretendojn, estis laŭdata kiel teatra peco, sed montris malaltan lingvan nivelon. Verŝajne se la lingvo de tiu peco estus pli alta, oni rekomendus ĝin eĉ por la unua premio. Sed konkursantoj minimume regu adekvate la lingvon... Mi ripetu, cetere, ion kion mi skribis pasintjare en mia raporto: Hodiaŭ la Esperanto-movado apenaŭ havas teatrajn trupojn, ĉar ĝi apenaŭ havas spektantarojn sufiĉe grandajn — nek rimedojn por bonaj teatraj prezentoj... Necesas enkadrigi en Esperanto-kongresojn, konferencojn kaj festivalojn okazojn por prezenti simplajn teatraĵojn kun simplaj postuloj, ĉar pli komplikaj verkoj apenaŭ havas ŝancon de prezentiĝo entute.

Infanlibro de la Jaro

Eldonejo “Éditions Pour penser à l’endroit” pro la libro Ĉio fareblas de Aline de Pétigny, tradukita de Martine kaj Christian Rivière. 5 verkoj el 5 landoj (pasintjare 2 verkoj de 2 aŭtoroj el 2 landoj. Juĝantoj: Jouko Lindstedt (Finnlando), Anna Löwenstein (Italio), James Rezende Piton (Brazilo). Tiu ĉi konkurso celas librojn publikigitajn dum la pasinta jaro. Evidente temis pri fruktodona jaro por infanaj libroj.

Kanto

1-a, 2-a kaj 3-a premioj: ne aljuĝitaj; Honora mencio: Dina Lukjanec (Kazaĥio) pro La urbo ora. 8 verkoj de 4 aŭtoroj el 4 landoj (pasintjare 12 verkoj de 10 aŭtoroj el 5 landoj). Juĝantoj: Jacques Le Puil (Francio), Gianfranco Molle (Italio), Bertil Wennergren (Germanio/Koreio). Kiel ankaŭ pasintjare, daŭre malhelpas nin la manko de klareco pri tio, kio konsistigas kanton, kio konsistigas novan kanton, kaj kio konsistigas la kriteriojn por juĝi kanton. Sed aldoniĝas plia problemo: la ŝanĝiĝanta teknologio. Unu el niaj juĝantoj skribis jene: La ĉefa problemo estas ke la bonaj aŭtoroj ne partoprenas ĉar, mi kredas, ili ne amas esti juĝataj ĝenerale. Estas preskaŭ miraklo ke iu partoprenas. La konkurso mem ne povas funkcii: io estas ŝanĝinda, verŝajne la premio estu por la plej bona publikaĵo de la antaŭa jaro. Esence, do, tiu juĝanto proponas transiron al sistemo simila al tiu por la infanlibro de la jaro. Tamen, kiel difini publikigon? Pasintjare, oni devis elimini du konkursaĵojn ĉar ili estis jam publikigitaj, kaj ĉi-jare denove unu. Dua juĝanto estis simile malkontenta pri la kvalito de la konkursaĵoj.

Branĉo Filmo

Ne venis konkursaĵoj. Juĝantoj: Roman Dobrzyński (Pollando), Brian Moon (Luksemburgio), Francisko Veuthey (Nederlando).

Resume

Pasintjare mi skribis, ke pli da dialogo inter la juĝantoj ŝajnas al mi esenca, ne por mise influi la sendependecon de la juĝantoj sed por klopodi atingi ian minimuman interkonsenton pri kriterioj. Mi ripetas tiun proponon, tamen samtempe atentigante, ke la Belartaj Konkursoj ĝenerale bone funkcias, dank’ al la diligento de tuta amaso da juĝantoj kaj helpantoj (al ili mi transdonas grandajn dankojn de UEA kaj de la granda publiko). Mi aparte ĝojas, ke la nova Beletra Almanako fariĝos la disvastigilo de niaj premiitaj verkoj tra la Esperanto-movado kaj mi instigas niajn literaturamantojn subteni ĝin. Fine, tamen, mi emfazu, ke la plej bona maniero subteni konkurson pri verkado estas per verkado... kaj konkursado. Niaj poetoj akrigu siajn plumojn, niaj kantoverkantoj agordu siajn brustojn, niaj teatristoj elvenu el la kulisoj, kaj ni celu altigi ĝenerale la artan nivelon de nia malgranda literaturo tiel grava por la estonteco de nia lingvo kaj nia kulturo.

(Laŭ raporto de la prezidanto Humphrey Tonkin)

Honorigoj en UEA

En la 92-a Universala Kongreso en Jokohamo UEA ricevis du novajn Honorajn Membrojn.

Pro iliaj gravaj servoj al la tutmonda Esperanto-movado la Komitato de UEA distingis d-ron Endre Dudich el Hungario kaj prof. Konisi Gaku el Japanio.

D-ro Dudich naskiĝis en 1934 kaj laboris profesie kiel geologo, i.a. ĉe Internacia Unio de Geologiaj Sciencoj en Parizo. Li estis i.a. membro de la Komisiono de UEA pri Scienca kaj Faka Aplikado de Esperanto kaj vicprezidanto de Hungara Esperanto-Asocio. Liaj ĉefaj Esperantaj verkoj estas la geologia lernolibro Ĉu vi konas la teron? kaj la sciencfikcia romano La lumo nutranta.

Konisi Gaku, universitata profesoro pri fiziko, naskiĝis en 1934. Li estas prezidanto de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, kaj longtempa juĝanto de la Belartaj Konkursoj de UEA. Li multe tradukis, i.a. Neĝa lando de Kawabata Yasunari kaj Nokto de la galaksia fervojo de Miyazawa Kenzi. De li aperis la originalaj prozaĵoj La kosmoŝipo Edeno n-ro 5 kaj Vage tra la dimensioj. En 2006 aperis ampleksa Esperanto-japana vortaro, kies redaktan komitaton li gvidis.

En Jokohamo la Komitato starigis ankaŭ novan formon de honorigo, Diplomon pri Elstara Agado, pri kies aljuĝo decidas la Estraro. Ĝiaj unuaj ricevantoj estas la germana Interkultura Centro Herzberg kaj s-ro Donald J. Harlow el Usono. La Centro en Herzberg famiĝis en la Esperanto-movado pro sia aktiva kaj altkvalita agado, kies elstara frukto estis la decido de la urbo Herzberg oficiale deklari sin Esperanto-urbo. S-ro Don Harlow estis diplomita pro pionira Esperanta aktivado en Interreto.

Oratora konkurso

Ĵaŭde posttagmeze okazis en la salono Lapenna la 7-a (novepoka) oratora konkurso de UEA.

La ĵurio konsistis el Tahira Masako el Japanio, Bertilo Wennergren el Koreio kaj Anna Löwenstein el Italio. La kandidatojn prezentis Pasquale Zapelli (dekstre sur la foto).

Unua premio: Rolf Peter Fantom, Britio (Sur la foto, maldekstre), pri Ĉu ni lernas el pasinteco? Dua premio: Wang Shanshan, Ĉinio (sur la foto apud Fantom), pri Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto. Tria premio: Song Ho-young (dumonata esperantisto), Koreio, pri Kiel la reto ŝanĝas la Esperanto-movadon.

Ferma parolado de la Prezidanto

Probal Dasgupta petas benon de guruoj

Karaj kongresanoj, permesu al mi komenci per simplaj dankoj. Vice de la nova UEA-Estraro kaj el mia propra koro mi dankas Renaton Corsetti, la Estraron ĵusan, kiun li prezidis, kaj la aliajn antaŭajn prezidantojn surpodie. Humphrey Tonkin estis la prezidanto en 1977, kiam mi ekaktivis en la movado. Lee Chong-yeong estis la dua azia prezidanto de UEA, post nia unua, Hideo Yagi, kiu forpasis en 1964, longe antaŭ nia tempo.

Sincere kaj aziane dirite, mi petas la benojn de tiuj eksprezidantoj kaj de la eksestraro. Benoj, tro azia vorto, faras el ili altajn guruojn, kiuj ne moviĝas. Bondeziroj, tro eŭropa vorto, farus el ili saltajn kanguruojn, kiuj tro moviĝus laŭ la ritmo de la mandatoj, kaj kies mentorecon mi ne rajtus premisi kiel konstantaĵon.

Sed mi estas aziano. Mi jes premisas la konstantan benemon de pliaĝuloj — de Konisi Gaku, aŭ Tacuo Huĝimoto, aŭ Krizantemo, aŭ Syôzi Keiko, Yamasaki Seikô. Mi ne nomas miajn eŭropajn aŭ usonajn pliaĝulojn, kiujn tia eksplico embarasus, ĉar paroli pri iliaj benoj aŭ mentoreco ŝajnus al ili tro forte jesi la hierarkion aŭ tro facile nuligi la plue akiritajn liberojn de la okcidento. Efektive, miaj okcidentaj gekolegoj pravus, dirante, ke mi ne povas sincere peti benojn de ili, ĉar tiu esprimo perfidus la etoson de miaj dumvivaj rilatoj al ili — rilatoj diversaj, kaj rilatoj neniam kanguruaj, sed ankaŭ certe ne guruaj. Simile, mi devas konfesi, ke la uzo de la Esperanta vi-pronomo, eĉ pli demokratia ol en la plimulto de la eŭropaj lingvoj, malfortigas mian beno-ricevan senton ankaŭ rilate al miaj japanaj pliaĝuloj. Zamenhof instruis al ni, ke al ĉiu, ĉiuj kaj ĉio ni diru ĉiam nur “vi”. Se mi “ci”-dirus al Usui-kun kaj moŝtige, majuskle “Vi”-dirus al Syôzi-sanYamasaki-san, mi reproduktus en Esperanto tiajn malsimetriojn, kiujn la japana havas komune kun mia gepatra bengala lingvo.

Resume, mi sentas min aziano, kaj do ne tute sen-plie egala al miaj okcidentaj pliaĝuloj: mi atendas de ili ion benecan, kvankam ne tute benan. Aliflanke, mi estas neĝisosta aziano, kaj tial ne estas senplie partoprena en la japanaj hierarkioj. Iam Gotoo Hitosi komentis, ke nur en Esperanto li povas diri, ke Yamasaki Seikô estas inter liaj amikoj. Neniu japana vorto por amiko povus valide kaj verdire esprimi tiun rilaton en lia gepatra kulturo. Mi volas eĥi tiun perceptan konstaton de amiko Gotoo. Li kaj Yamasaki-san — kvankam mi kun plezuro uzas tiun “san” — estas amikoj miaj, de kiuj mi multon lernas, kaj ĉe kiuj mi ja sentas la pliaĝecon de Yamasaki-san, tamen ne irante ĝis la ekstremo guruigi lin.

Vi eble ŝokiĝas kaj demandas vin: kial do tiu ĉi prezidanto sur publika podio regalas nin per konstatoj de sentoj pri personaj rilatoj?

Pardonu. Mi esperas, ke vi komprenos tuj, ke mi fakte provas kontribui al la kongresa temo. La aventuro de Esperanto kiel kultura neŭtralilo estas ankaŭ la eksperimentoj de István Ertl per majuskligo de V en iuj siaj vidiroj, estas ankaŭ la propono de Izumi Yukio en 1982 alparoli pliaĝulojn per insistaj sinjoro kaj sinjorino por traduki la japanan sufikson “san” aŭ la altan vi-pronomon “anata”, kaj aliaj osciloj de niaj diversaj esprimoj de reciprokaj estimosentoj. Ni ne rajtas difini mezon kaj senpacienci ordoni al la oscilado, ke ĝi haltu ĉe tiu mezo por ke ni mezuru la justecon kaj realigu la idealon en de ĉiuj sekvota lingva regularo, obeota de la ideala, meza esperantista sentosistemo. Ne tiel funkcias la fiziko de la osciloj. Ne tiel pulsas la koroj.

Per tiu tuŝo sur la klavon de koroj, mi rapide memorigas vin pri mia salutomesaĝo en la kongresa kuriero. Mi ne havas la tempon por ĝin ripeti ĉi tie, sed temis pri la konkreta socia helpemo de la esperantistaro kiel konsistiga eco de nia lingvanara idealo. Rimarku, mi petas, ke nian lingvon tre ofte lernas dektrijaruloj kaj sepdektrijaruloj. Malofte lernas ĝin tridekjaruloj. Lingvanaro plenplena je tre junaj kaj sufiĉe maljunaj homoj evidente devas reliefigi la interhelpemon ene de la komunumo. Tiu fluo ofte superfluas en aliajn kanalojn kaj aligas nin al aliaj socihelpaj impulsoj ankaŭ ekster la uzantaro de Esperanto kaj ankaŭ preter la lingva demando. Sed la ĉefa fakto pri ni estas la specifa sperto de Esperantujo. Kia do estas tiu sperto kaj kiel ni povas tiom lerni de ĝi ke tiu lerno povas transporti nin al la necesaj novaj memkomprenoj?

Ni spertas en Esperantujo la veron, kiun esprimas la japana proverbo Tasuke wa hito no tamenarazu, “La helpo ne estas por la aliaj”. La interhelpaj rilatoj inter individuoj, el kiuj multaj estas aŭ tre junaj aŭ tre maljunaj, kaj kiuj ofte alikiale malhavas fortan memfidon, faras el ni komunumon, kiu estas palpeble pli forta, ol multaj el ĝiaj individuoj. Aludante al tiu forteco de nia komunumo, mi ne provas elvoki ĉe vi naivan bildon de baldaŭa fina venko. Mi intencas tiri vian atenton al la intensa ĝojo, kiun mi spertas, renovigante niajn amikecojn, malgraŭ tiom da faktoroj, pro kiuj sobra aŭ objektiva taksmaniero instigus nin antaŭdiri baldaŭan disfalon de ĉiuj niaj kunestemoj kaj kunagemoj. La povo ĝoji estas grandega forto. Ni havas ĝin. Tio ĉi estas tre grava. Pro tre komplikaj teoriaj kialoj. Mi esperas klarigi ilin en artikoloj en la revuo, kondiĉe ke Stano Marček konsentu aperigi ilin kune kun la teoria spico, kondiĉe ke vi konsentu draŝe kritiki ilin, kaj kondiĉe ke el tio naskiĝu nova kompreno de UEA. Mi volas, kun via helpo, plifirmigi niajn instituciojn kaj niajn celojn, sed rekompreni ilin pli kongrue al niaj aktualaj realaĵoj. Farante tion, ni foje bezonos malsimple pensi kaj debati. Sed ne sur la podio dum ferma solenaĵo post bonega semajno da debatado pri bonege formulita kongresa temo, pri kiu ni pensu plu, survoje al niaj tre diversaj hejmoj.

Koran dankon al tiu ĉi agrabla urbo, lando, regiono. Koran dankon al Unuiĝintaj Nacioj, kiuj deklaris 2008 kiel la Internacian jaron de la lingvoj — ni devos grande fuŝi por ne profiti de tio. Koran omaĝon al miaj kapablegaj samskipanoj. Mi admiras en Claude la senlacan atentadon al la kunmeto de la mikraj kun la makraj realaĵoj en nia kulturo, en niaj kongresoj, en niaj sistemoj, en la eduko kiu ĉie tie niĉas. Mi admiras en Ranieri la juran, strukturan vizion ligitan al vasta kaj profunda konaro en kaj ekster la movado. Mi admiras en Barbara ne nur la legendajn pintojn de Pola Radio sed ankaŭ ŝian konegon de la informa endaro. Mi admiras en Hori-san lian sindediĉon al kaj rigoran enplektitecon en la orientazia projekto ĝiskovi la aliajn aziajn movadojn. Mi admiras en José la kombinon de naturscienca rigoremo kun socia konscienco trempita en la historio de niaj sudaj landoj. Mi admiras en Loes la kombinon de financa-administra precizemo kun la sentiva kono de individuoj kaj apartaĵoj. Mi havas nenion por kontribui al ilia kolektivo krom la emon konstante aŭskulti ilin ĉiujn kaj la CO-kolegojn kaj mianivele, eble nur meznivele, kolekti la kolektivon. Mi petas vin kunadmiri ilin kun mi! Fartu bone kaj vojaĝu senmalglataĵe! Ĝis nia Unujariĝo, ĝis Roterdamo! Vivu Hector Hodler! Vivu la posta jubileonto, nia Zamenhof!

Jubilea Konkurso

Simbolo por la 100-jara UEA

Entute 19 aŭtoroj aŭ aŭtoraj duopoj el 12 landoj partoprenis la konkurson pri simbolo por la 100-jariĝo de UEA en 2008.

Preskaŭ ĉiuj sendis pli ol unu proponon aŭ plurajn variantojn de sama propono. Deklarante la konkurson la Estraro de UEA deziris, ke la simbolo “emfazu la 100-jaran historion de UEA kaj la aktualecon de ĝiaj celoj kaj idealoj” kaj estu “elvoka, laŭeble simpla kaj uzebla presite kaj elektronike”.

Du Estraroj de UEA partoprenis en la juĝado. La malnova Estraro selektis kvin proponojn por la “finalo”, lasante la finan decidon al la nova Estraro, elektita en Jokohamo. Tiu ĉi unuanime juĝis la verkon de Guillem Sevilla la plej bona. La laŭreato estas 24-jara grafika dezajnisto el Barcelono, membro de Kataluna Esperanto-Junularo.

Guillem Sevilla klarigas, ke la simbolo emfazas “per simpla kaj aktuala aspekto la tut-teran disvastiĝon de la neŭtrala lingvo Esperanto, atingitan grandparte danke al UEA”.

La simbolo “subtile rilatiĝas al tradiciaj esperantismaj identigiloj (stelo), sed ĝi uzas ankaŭ eksterajn identigilojn (parolvezikoj, kvin koloroj) rekoneblajn de la publiko, kiu ne konas la esperantistan heraldikon”.

La elektita emblemo ne havas unu fiksan formon, sed “temas pri fleksebla identiga sistemo kun senfinaj potencialaj variantoj depende de la bezonoj kaj rimedoj”.

Osmo Buller

Oceania Kongreso en Nov-Zelando Januaro 2008

Oceania Kongreso okazos en Auckland, la plej granda urbo de Nov-Zelando

14-23 januaro 2008

Trankvila kongresejo inter urbcentro kaj internacia flughaveno

Kongresa programo plena je ekskursoj, debatoj, distraĵoj kaj kursoj kun internaciaj instruistoj: Stano Marček, redaktoro de Esperanto (Slovakio), Trevor kaj Katja Steele (Aŭstralio)

Kongresa kotizo ekde nur 425 eŭroj por 9-taga kongreso: surloka loĝado, ĉiuj manĝoj, partopreno en kongreso kaj kursoj

Por pliaj informoj kaj aliĝilo: www.esperanto.org.nz

Ni bonvenigas samideanojn el la tuta mondo al nia varm-somera kongreso

Solena Fermo

De Jokoh-amo al Roterd-amo (du amoj)

Samhore kaj samloke, sed semajnon post la Solena Inaŭguro, okazis la Solena Fermo de la 92-a UK en Jokohamo.

La Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller bonvenigis la kongresanojn kaj prezentis la surpodiajn gastojn: la novan Estraron kaj tri eksajn prezidantojn de UEA, reprezentantojn de LLK, kaj reĝisoron de la ĉi-jara kongresa temo.

Sekvis malĝoja momento, dum kiu la kongresanoj dediĉis duminutan silenton al la memoro de William Auld, Yamazoe Saburô kaj aliaj forpasintaj esperantistoj.

La transdonon de honordiplomo kaj medalo de EEU al Etsuo Miyoshi fare de Flory Witdoeckt sekvis transdono de la movadaj premio Deguĉi, subvencio Cigno kaj trofeo Fyne (detaloj venontnumere), kaj anonco pri la rezulto de la Oratora Konkurso (legu sur la p. 183). La nova Ĝenerala Sekretario Barbara Pietrzak faris la ferman paroladon pri la farita laboro (legu apude) kaj la kongresan rezolucion voĉlegis la kongrestema reĝisoro Usui Hiroyuki (p. 174).

Post muzika piana interludo fare de Tazima Mayuko La memoro de somero, la nova Prezidanto Probal Dasgupta faris la tradician ferman paroladon (p. 184).

Clay Magalhães invitis al la podio LKK-anojn, por publike danki ilin pro la bonege farita laboro. La urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski, invitis la kongresanojn, en bela Esperanto, al la UK en 2009, post kio la prezidanto de JEI Sibayama Zyun’iti transdonis la kongresan flagon al Ans Bakker, kun la vortoj: Jen du amoj — Jokoh-amo kaj Roterd-amo! Impresa saluto de la partoprenantoj de la Infana Kongreseto, Komuna kantado de nia himno La Espero, kaj la sekva martelbato de la nova Prezidanto donis definitivan punkton post la 92-a Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo.

Kongresferma Raporto

Jokohamo retrorigarde

Karaj kongresanoj,

Unue permesu al mi difini mian raporton kiel retrorigardon al la kongreslaboroj, ĉar evidente honeste dirante, ne eblas dum kelkaj minutoj — pri kiuj mi disponas — sumigi la grandegecon de la kongresaj laboroj kaj eventoj, kiuj ne nur sekvis unu la alian, sed ja ankaŭ tradicie samtempis.

Tio metis nin ĉiujn antaŭ la defion fari malfacilajn elektojn. Debati, kunveni, rendevui aŭ ekskursi? Tiun dilemon devis solvi ĉiu el ni. Kaj mia tasko, kiel la Ĝenerala Sekretario, estas doni al vi resuman bildon pri la finiĝanta kongressemajno.

Unuavice permesu al mi tutkore danki al Ulla Luin, kiu kiel la eksa Ĝenerala Sekretario de UEA ne nur faris enorme grandan antaŭkongresan laboron, sed kiu ankaŭ ne ŝparis al mi siajn konsilojn tuj post kiam mi havis la honoron transpreni la taskon de Ĝenerala Sekretario.

La unua informo, kiun mi ŝatus dividi kun vi estas, ke al la 92-a UK-o en Jokohamo, kiu hodiaŭ fermas siajn debatojn, aliĝis 1898* esperantistoj el 57 landoj de la mondo. Krom tiuj, kiuj kongresis dum la tuta semajno, ne malmultis tiuj, kiuj eĉ dum kelka tempo ŝatis kunĝui la kongresetoson en la varmo ne sole de la aŭgusta Jokohamo, sed de niaj sopirantaj koroj vidi unu la alian.

* Rimarko de la redakcio: lasttage aliĝis pliaj tri kongresanoj.

Dum la Inaŭguro ĉi-jare ni ripetis la Movadan Foiron, kiel interkonan vesperon — iom alispecan ol estis tiu en Florenco — sed kiu ja konfirmis, ke konatiĝante kaj re-renkontiĝante eblas ankaŭ ne sole revidi geamikojn, sed ankaŭ reciproke multon novan ekscii pri niaj diverskampaj aktivadoj. Mi esperas, ke la Movada Foiro iĝos konstanta elemento de niaj Inaŭguroj, kaj ke ĝia varma etoso en Jokohamo ne ligiĝis sole kun vasteco de la salonego kaj varma klimato, per kiu regalis nin la kongresurbo.

En la kongresan temon Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto, kies debatrezultoj speguliĝas en la kongresa rezolucio, enkondukis nin dum la solena inaŭguro Tsuda Yukio, dividante siajn spertojn pri la temo, kiu aparte lin interesas, nome Hegemonio aŭ regado de la angla. Li ne hezitis konkludi, ke la defio estas egaligi la rilaton inter Oriento kaj Okcidento, en kio pli ol akcepto gravas rezisto, kaj li vidas apartan ĉi-koncernan rolon de esperantistoj. Sub la gvido de la reĝisoro de la Kongresa Temo, Usui Hiroyuki, disvolviĝis tri viglaj debatoj pri la temo.

Kleriga Lundo por konstante eniris la programon de la Universalaj Kongresoj. Same kiel antaŭe kunreĝisoris ĝin Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari. 12 diverstemaj kunsidoj dense partoprenataj multfacete prilumis i.a. la eventojn kaj problemojn regionajn, pri kio atestu almenaŭ tiaj titoloj, kiel “Azia Komuna Historio”, “Azia ekonomio”, “E-movado en Azio”, “Pacifiko”, “Esperanto — eŭropa aŭ tutmonda lingvo”.

Iu el la nesubtakseblaj eroj de la Universalaj Kongresoj estas ilia Internacia Kongresa Universitato, kombinita kun la sesioj de AIS. Ĉi-jare la rektoro de ĝia 60-a eldono estis Gotoo Hitosi, kiu en sia prelego dediĉita al la temo “La vortaro por lernantoj” reliefigis la gravecon de la E-japana vortaro por la altagrada lernado kaj praktika uzado de la lingvo fare de la japanlingvanoj. Inter naŭ nunjaraj prelegoj, tri, tiuj de Amri Wandel, José Antonio Vergara kaj Sibayama Zyun’iti, rolis samtempe kiel AIS-kursaro.

La Universala Kongreso de Esperanto en Japanio estis eksterordinara okazo sperti la kulturon kaj tradicion de la gastiganta lando. Servis al tio ne sole ĉi-koncernaj prelegoj, kulturaj eventoj, sed ankaŭ dumkongrese funkcianta ĉambro de Japana Tradicia Kulturo, en kiu eblis praktike partopreni kursojn pri te-ceremonio, floraranĝado, ŝamiseno, kaligrafio, sorobano, kimonvestado k.a. Apartan atenton kaptis ankaŭ la kursoj pri la “Japana eksprese”. Riĉan kulturan programon partoprenis, en sia aparta Kongresejo ZAIM, esperantistaj gejunuloj.

Enhave tre riĉan programon liveris la Lerneja Tago, daŭranta kvin kaj duonan horojn, prezentante entute 14 prelegojn. Sed krome ni notu, ke ankaŭ ĉi-jare okazis kursoj de la instruista retejo. La konata instruista paro Kováts-Lelarge gvidis 16 lecionojn por komencantoj kaj mezniveluloj, kiujn partoprenis inter 50 kaj 100 personoj. Eĉ se dominis japanoj, la komunan lernadon kaj ekzercadon ĝuis ankaŭ alilandaj kongresanoj. En la dumkongresaj Cseh-kursoj de Gražina Opulskieniė partoprenis 41 personoj el 5 landoj. Cseh-seminarion, gviditan de Teresa Kapista kaj Atilio Orellana Rojas, partoprenis 11 kongresanoj el 4 landoj. Do krom la kleriĝado sur la plej alta nivelo kadre de IKU, en la daŭro de la kongresa semajno okazis diversnivela instruado de la lingvo, konfirmita ankaŭ per ekzameno. Nome dum ĝi okazis ekzamena sesio de ILEI/UEA sur la elementa nivelo, al kiu sukcese subiĝis tri kandidatoj el Rusujo, Italujo kaj Nederlando.

Dum la 92-a Universala Kongreso de Esperanto ni ĝuis riĉan artan programon, komenciĝantan de la Nacia Vespero ĝis la Internacia Arta Vespero, kronanta la kongres-semajnon. Mankas nun tempo por mencii ĉiujn teatraĵojn kaj koncertojn, sed ne estus dece ne mencii pri la dimanĉa poezia vespero, entuziasmiginta la publikon en la kongresejo ZAIM.

Jam en la unua numero de la kongeskuriero Ondas Jokohamo ni trovis liston de la aŭtoraj duonhoroj, kiuj ĉi-foje ne okazis en la libroserva salono, sed iom japaneske kaj intimetose malantaŭ la paravano (ekranego, rim. de la red.) ĉe la salonoj Hodler kaj Lapenna. La kongresa libroservo servis tradicie ne sole kiel butiko, sed ankaŭ kiel specifa ekspozicio de niaj libroj. Aldonendas, ke la nunjara Universala Kongreso disponigis 1314 titolojn kaj Japanion atingis libroj, kies suma pezo preskaŭ egalis al la nombro de ĝiaj titoloj, t.e. 1300 kilogramoj.

Universalaj Kongresoj estas ne sole la plej gravaj esperantistaj rendevuejoj dum la jaro, sed ja ankaŭ debat-asembleoj. La nunjara kongreslaboro aparte gravis pro la elekto de la nova UEA-estraro. En la elektojaro la Komitato kunsidis trifoje ne nur elektante la konsiston de la nova estraro kaj ĝiaj instancoj, sed ankaŭ akceptante la estraran raporton, kaj la buĝeton. Dum sia lasta kunsido la Komitato alprenis la decidon pri la akcepto de sia nova, jam 68-a Landa Asocio, nome Asocio de Esperantistoj de Taĝikio. Notindaj estas la viglaj kunsidoj de la subkomitatoj, kiuj fruktis per riĉa fasko da rekomendoj por la postkongresa laboro de la estraro. Dum la kongresa semajno okazis kunsidoj de tre multaj fakaj asocioj kaj seninterrompe funkciis budoj de kelkaj el ili. La kongreso amplekse traktis la landan kaj regionan agadojn, ĝi informis kaj ebligis interŝanĝi opiniojn pri la laboro de la centraj organoj de UEA.

La glata funkciado de la kongreso estus neebla sen la enorma laboro de LKK kaj ĝia stabo de ĉirkaŭ 300 volontulaj helpantoj. La kongresa kuriero Ondas Jokohamo pretigis por la kongresanoj sep riĉenhavajn numerojn, ĉar malgraŭ sia vendreda deklaro, ke temas sole pri ses, hodiaŭ, t.e. sabate en la ferma tago, aperis — pro la abundo de la raportoj — la sepa, ekstervica eldono. Ekde la unua numero Ondas Jokohamo aperis ankaŭ rete, eĉ brajle. Ĝi ne sole raportis, sed ĉi-foje krome konsilis pri la plej allogaj programeroj, pri la lige kun la kongreso aperigitaj libroj, kaj per sia hajka angulo ĝi ankaŭ kontribuis al la konatiĝo kun la japana kulturo. Kongresaj eventoj speguliĝis ankaŭ en la hejmpaĝo de Japana E-Instituto.

La Jokohama Universala Kongreso eĥis ankaŭ pere de gazetaraj informoj, kiuj aperis interalie en la informa gazeto de la kongresejo Pacifiko Jokohamo, kovrile prezentante afable konversaciantajn esperantistojn en epokaj vestoj el la periodo, kiam Jokohamo malfermiĝis al la mondo. Sed pri la 92-a Universala Kongreso de Esperanto publicis ankaŭ en la japana gazetaro, i.a. en la loka gubernia gazeto Kanagaŭa-ŝinbun, en Ŝinano-mainiĉi en la regiono Nagano; aperis informoj en tri senpagaj gazetoj i.a. en Jokohamo kaj Tokio. Krome pri Esperanto ĝenerale kaj pri antaŭnelonga ĉi-loka lekciado de profesoro Selten informis respektive Ĉuuniĉi-ŝinbun kaj Ŝikoku ŝinbun. La kongresejon vizitis filmista skipo, pretiganta dokumentan filmon pri Hasegawa Teru, omaĝe al ŝia 60-a mortodatreveno. La filmo kun sonscenoj pri la 92-a UK estos lanĉita la 11-an de februaro 2008 en la tuta Japanio. Pri la kongreso ĝisdate informis la esperantistan komunumon en la mondo dum la kongresa semajno ĵurnalistoj de Ĉina Radio Internacia kaj Pola Radio. Ĉi-lasta la unuan fojon siajn raportojn pretigis surloke, de Jokohamo rekte elsendante siajn prikongresajn programojn. Tiuj raportoj ekde la unua tago vekis viglan reagon de aŭskultantoj el la tuta mondo, ne povantaj persone partopreni la kongreson. Iuj plendis, ke en la kongresejo Pacifiko Jokohamo ne videblas gejunuloj. Sed ja riĉa junulara programo disvolviĝis en la salono “Eroŝenko” en la kongresejo ZAIM. La junulara programo enhavis ankaŭ aranĝojn paralelajn al tiuj okazantaj en Pacifiko Jokohamo, kiel ekzemple junularaj bankedo kaj balo. Ankaŭ tie okazis allogaj programeroj komenciĝante de la dimanĉa Poezia Posttagmezo, teatraĵoj, prelegoj proksimigantaj la japanan socion kaj ĝian kulturon. Tie ankaŭ la ekstera publiko havis la eblon lerni la Internacian Lingvon.

Ankaŭ dum la ĉi-jara Universala Kongreso okazis Oratora Konkurso, speciale celita al la junaĝa partoprenantaro de la kongreso. Sed premioj estis atribuitaj ne sole en tiu ĉi konkurso destinita al junaj esperantistaj oratoroj. Solene estis anoncitaj ankaŭ la rezultoj de la Belartaj Konkursoj, tradicia kultura aranĝo de niaj Universalaj Kongresoj. La aŭkcio kiel ĉiam ne nur venigis amase la publikon por admiri la arton de Humphrey Tonkin gvidi tiun ĉi aranĝon, sed ĝi ankaŭ alportis enspezojn en la alteco de 182 400 enoj.

Al multaj kongresanoj multnombraj duontagaj ekskursoj kaj la merkreda ekskursa tago ebligis pli intime konatiĝi kun la kongreslando kaj la kongreslando ĝuis grandegan popularecon.

Aldonendas, ke krom la aliloke daŭranta Internacia Infana Kongreseto en la kongresejo Pacifiko Jokohamo estis aranĝita speciala infanvartejo kaj tiuj kiuj enrigardis la vartejan ĉambron, konatiĝis kun la plej juna generacio de estontaj esperantistoj.

Karaj Kongresanoj! Mia unua raporto sekvas la skemon, kiu celis telegrafstile fari mallongan retrorigardon. Ne pri ĉiuj aktivadoj pro manko de koncernaj notoj mi povas nun raporti. Ja mi celis sole memorigi kelkajn facetojn de la bunta, varma kongressemajno. Sed ja ĉiu el ni forlasos la kongreson kun la propra raporto mense kaj kore, teksita el la travivaĵoj, kolektitaj dum la debatoj, kunvenoj, renkontiĝoj kaj rendevuoj kun la kongresaj urbo kaj lando. El Japanio, en kiu la organizita Esperanto-movado ĵus pasintjare solenis sian 100-jaran jubileon, ekde nun ni fiksrigardos al la venontajara Universala Kongreso, kiu en Roterdamo jubilos lige kun la 100-jariĝo de nia asocio — Universala Esperanto Asocio.

Barbara Pietrzak
Ĝenerala Sekretario de UEA

[FORIGITA!: bildo]

Osmo Buller prezentas podianojn

[FORIGITA!: bildo]

Flory Witdoeckt kaj Etsuo Miyoshi

[FORIGITA!: bildo]

LKK-anoj sur la podio

[FORIGITA!: bildo]

La urbestro de Bjalistoko T. Truskolaski

[FORIGITA!: bildo]

La publiko en la salono Zamenhof

[FORIGITA!: bildo]

La infanoj salutas la kongresanojn

[FORIGITA!: bildo]

Enirejo al la kongresejo

[FORIGITA!: bildo]

La teatraĵo

[FORIGITA!: bildo]

La vicurbestrino de Jokohamo

[FORIGITA!: bildo]

Tago de Lernejo, Katalin Kováts

[FORIGITA!: bildo]

La LKK-anoj adiaŭas

Kongresa Panoramo

[FORIGITA!: bildo]

Sur la fotoj: 1. Urbestra akcepto. 2. Koncerto de Asorti en ZAIM. 3. Claude Nourmont donas diplomon al oratora konkursanino Wang Shanshan. 4. Japanaj patrinoj-kongresaninoj. 5. Verdstelaj etulinoj. 6. Solena Malfermo en la salono Zamenhof. 7,8. Internacia Vespero. 9. Vespermanĝo de UEA kun LKK-anoj. 10. Kurso pri arta pakado. 11. Junaj dancistinoj dum la Inaŭguro. 12. La kongresejo nokte.