La bazan tekston origine enkomputiligis Universala Esperanto-Asocio
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La bazan XML-version kreis Simon Davies el PDF-dosieroj disponigitaj de Universala Esperanto-Asocio
Proksimuma verkojaro: 2008-2012
Novjaro estas komenco — bona momento por aŭskulti rakonton pri prakomenco spektakla. Longe meditinte, Sidhartho Gaŭtamo fine fariĝis iluminito, “Budho”. Malgraŭ la spirita triumfo, lian psikon prinubis dubemo. Dum li hezitis, ĉu diskonatigi sian evangelion aŭ private iri sian nove luman vojon, li trovis sin apud flegma, memfida komercisto, kaj demandis: “Sinjoro, mi pensas, ke mi malkovris ion gravan, sed sieĝas min duboj. Kion farus vi en tia situacio?” La komercisto sugestis, ke li konsiliĝu kun sia amikaro.
Gaŭtamo dankis lin kaj vojaĝis al tiuj amikoj, en kies kunesto li iam komencis sian meditan aventuron. La amikoj tuj diris: “Ha, revenas al ni tiu bizara homo, kiu kredas, ke eblas esti asketo kaj tamen abunde manĝi! Kiel vi fartas kun tiuj viaj manĝegoj, kara Gaŭtamo?” Gaŭtamo diris: “Ne diru, homoj, ke vi forgesis mian respondon! La ordinara publiko efektive manĝas tro, sed vi ekscese evitas manĝi; mi mem sekvas mezan vojon (maĝĝhima magga) kaj manĝas nek tro, nek maltro.”
“Bone, bone,” ili diris, kamarade frapante al li la dorson: “ĉiu laŭ sia gusto. Diru do, kiel ĉio iras?” Li iom post iom babile rakontis al ili siajn malkovrojn. Komence skeptikaj, preskaŭ ĉiuj amikoj laŭgrade konvinkiĝis, ke li trovis ion gravan, sed unu amiko persistis en sia skeptikemo. Per long aj reklarigado kaj replikado al liaj demandoj, Gaŭtamo fine konvinkis ankaŭ lin. Ĉiuj tiam insistis: “Vi devas, kara, rediri la tuton, en la formo de serioza prezento, por ke ni senmanke kaptu la bildon.” Budho — ĉar nun li ne plu dubis sian iluminitecon — tiam predikis al ili la ekrulon de la darma rado. Per tiu praprediko lanĉiĝis la Budhismo.
Ni vivas en ege malantikva epoko. Sed ja ne malvalidiĝis la konsilo de tiu komercisto. La amikaro estas nia plej alta kortumo. Ĝiaj juĝoj estas definitivaj. En momentoj de dubemo, plioftiĝintaj en la lastaj jaroj, ni nin turnu plenkore al ili. Ni pretu ne nur aŭskulti ilin, sed ankaŭ vigle repliki, kiam ni trovas ilin nekomprenemaj kaj do nekapablaj vere plensaĝe konsili. La saĝon ni foje devas eltiri unuj de la aliaj per vigla, amika diskuto.
Diversas niaj gustoj. Iuj inter ni pensas, ke aliaj inter ni volas tro manĝi, koste de tiuj, kiuj askete fastas. La akuzatoj pri troa manĝemo diras: “Ni trovis mezan vojon inter strasa materiemo kaj asketega spiritemo.” La akuzantoj diras: “Se vi volas prosperi, ne serĉu profitojn en Esperantujo.” Mi proponas, ke ni... nederlandane forgesu niaj akuzativoj (la roterdamaneco de nia asocio dotis niajn nederlandajn gekolegojn per fortika imuneco al tiaj ŝercoj) kaj bonvenigu la novan modon en Esperantujo anstataŭigi la n-finaĵon per la partikulo na*. Por refortigi niajn amikecojn trans opinidiferencoj, ĉi-novjare, ni tostu per esprimo de amikeco, sankte-harmonie incitante unu la alian per klasikmuzike kantataj partikuloj... jes, mi pretigas vin por terure laŭta ŝerco, kovru la orelojn... Na na na na na! Distostu tion tra la kontinentoj! Havu belegan jaron.
Imagu la landon Ikslando, kiu havas riĉan Esperanto-kulturon. Sinjorino Ipsilono verkas historion de la Esperanto-movado en Ikslando, kaj volas kompreneble aldoni fotojn al la verko.
Al la fotoj, pri kiuj ŝi interesiĝas, apartenas tiu pri la estraro de la landa asocio en 1986. La foto aperis siatempe en la ikslanda Esperanto-revuo. Ĉu ŝi rajtas uzi ĝin? Se la fotinto mortis antaŭ pli ol sepdek jaroj, tiam la foto estas senrajta. Oni diras ankaŭ: ĝi apartenas al la publika havaĵo. Sed kompreneble, foto el 1986 ne povas tiukiale aparteni al la publika havaĵo.
Kiu faris la foton? La revuo havas neniun informon pri tio. La redaktinto de la revuo ne povas informi, ĉar li intertempe mortis. Do kontakto kun la fotinto estas malebla aŭ almenaŭ malfacila. Kaj sinjorino Ipsilono ja ne volas uzi nur unu foton, sed multajn. Kia laboro, eltrovi la fotintojn! Fine ŝi perdas la paciencon kaj aperigas la verkon sen fotoj.
En Esperantio, multaj homoj tamen republikigas tiajn fotojn. La danĝero, ke la fotinto protestos, estas malgranda en Esperantio, ĉar la fotintoj kutime ĝojas pri la reuzo. Sed ĉu ne ekzistas vojo por trakti fotojn kaj ĝenerale verkojn sur pli bona bazo?
Ekde kelkaj jaroj ekzistas homoj la koncepton kiuj propagandas “Libera Scio”. Unu el la plej konataj ekzemploj de Libera Scio estas la “libera enciklopedio” Vikipedio. Kvankam Vikipedio apartenas al la kvin plej popularaj retejoj en la mondo, preskaŭ neniu konas la koncepton Libera Scio, preskaŭ neniu komprenas kial Vikipedio nomas sin “libera”.
La koncepto havas multajn nomojn; ĝi devenas de la “libera programaro” (softvaro) kaj poste estis uzata ankaŭ por tekstoj, bildoj kaj alispecaj verkoj. Por la programaro oni konas ankaŭ la esprimon “open source software” (programaro kun videbla programkodo). Kelkaj uzas la esprimon “libre” (laŭ la franca vorto por “libera”) por tiu koncepto.
La simpla vorto “libera” ŝajnas esti nesufiĉe komprenata, precipe en la angla, kie “free” signifas unuavice “senpaga”.
Sed kion signifu “libera” en tiu ĉi koncepto? Normale, ĉiuj verkoj estas protektataj aŭtomate de aŭtora rajto. Aŭtoro povas tamen “liberigi” sian verkon, dirante ekzemple ke ĝi ne submetiĝu al la limigoj de aŭtora rajto, ke ĉiu homo rajtu uzi la verkon sen ajna malhelpo. Ke la verku apartenu al la publika havaĵo. Sed publikan havaĵon fihomoj povas misuzi, tial oni rekomendas mezan vojon inter klasika aŭtora rajto kaj publika havaĵo: “Libera Scio”.
En Vikipedio ni realigas la Liberan Scion per la permesilo CC-BY-SA.
Permesilo estas jure valida teksto, kaj kiam oni diras “mi publikigas tiun ĉi verkon sub CC-BY-SA”, tiam por la reuzo validas la reguloj de tiu teksto.
Sonas komplike. Sed kion signifas tio en la praktiko? Vidu la bildon maldekstre. Ĝin faris la nederlandano Harm Joris ten Napel, kaj li publikigis ĝin sub la permesilo CC-BY-SA. Ĉu vi deziras kopii la bildon kaj ekzemple republikigi ĝin sur via retpaĝo? Sen problemo. Vi devas tamen aldoni la informon “Harm Joris ten Napel, CC-BY-SA”. Do se iu alia persono vidos ĝin sur via retpaĝo, kaj volas mem reuzi ĝin, li scias kiuj estas la reguloj. Li simple kopios la foton kaj aldonos, same, “Harm Joris ten Napel, CC-BY-SA”. Preta.
Libera Scio estas la sekreta aldonaĵo de Vikipedio. Ĉar sen tiu koncepto estus tute neeble verki tian kunlaboran enciklopedion. Imagu, ke persono A verkas artikoleton en Vikipedio. Poste venos persono B kaj volas aldoni frazojn kaj korekti kelkajn lingvajn erarojn. Laŭ klasika aŭtora rajto, persono B devas peti la permeson de persono A.
Kompreneble, tio rabas tempon, kaj se konsideri la multajn aŭtorojn en Vikipedio tio estas fakte neebla.
Publikigi ion en Vikipedio — tio do signifas aŭtomate publikigi sub la permesilo CC-BY-SA. Iu ajn rajtas elprinti la tekston, sed devas respekti la permesilon; li do ne rajtas aserti ke li mem verkis la tekston. Iu ajn rajtas ŝanĝi la tekston; se li volas fari tion en Vikipedio mem, li devas kompreneble respekti la regulojn de Vikipedio.
Tamen, kunlabora verkado ja ekzistis jam ĉiam. Kiel faris la eldonantoj de tradiciaj enciklopedioj? Tie la aŭtoroj transdonis la uzrajtojn de siaj tekstoj komplete al la eldonejo. Sekve la eldonanto estis riĉa je uzrajtoj kaj povis sola decidi ĉu ekzemple republikigi verkon aŭ ne. La aŭtoro, ricevinta honorarion (aŭ eble ne), estis senrajtigita je sia propra teksto.
Vikipedio kiel retejo estas posedaĵo de Wikimedia Foundation (WMF, Vikimedia Fondaĵo). Sed la enhavo estas libera, kaj la aŭtoroj estas volontuloj. Imagu ke WMF faros ion, pri kio multaj aŭtoroj estos nekontentaj. Tiam la aŭtoroj povos foriri, “kunporti” la enhavon kaj konstrui novan retejon sub nova nomo, kaj tie daŭrigi. En la praktiko, tia foriro kun kunportado estus malfacila, pro la grandeco de Vikipedio, tamen ebla. Libera Scio ne estas la solvo de ĉiuj problemoj, sed saĝa koncepto kiu provas esti justa al ĉiuj, precipe al la kreantoj.
La homoj kiuj produktas verkojn devas demandi sin, kio estas la celo.
Se vi estas profesia fotisto, faranta arte tre valorajn fotojn, kaj vi vivas de la vendado de la fotoj, tiam vi daŭrigu kun la klasika aŭtorrajto. Sed ekzistas intertempe fotistoj kiuj laboras kun CC-BY-SA. La nederlandano Sebastiaan ter Burg en konferenco de Vikimedio Nederlando klarigis, kio estas lia sistemo enspezi.
Sebastiaan ter Burg diras pri si mem ke li estas tre bona fotisto, kaj liaj fotoj pruvas tion. Sed li verŝajne neniam faros tian unikan foton, kia venkos ĉiujn premiojn kaj faros lin riĉa. Tial li ne provas aŭtorrajte protekti siajn fotojn, ĉar tio fakte postulas de li registri ĉiujn fotojn en speciala katalogo kaj kontroli ĉu la reuzantoj pagas la kotizon.
Ne, li fotas por asocioj, entreprenoj kaj partioj, kiuj organizas eventon kaj volas havi fotojn de la evento. Li klarigas al siaj klientoj kiel funkcias Libera Scio, kaj ke li publikigas ĉiam sub CC-BY-SA. Kaj la klientoj tre ŝatas tion: tiuj asocioj ja ne volas “protekti” la fotojn, sed ke ili estu uzataj de la gazetaro. Ĵurnalisto povas facile kaj senpage reuzi fotojn sub CC-BY-SA.
Sebastiaan ter Burg estas pagata laŭhore, kaj kun granda kontenteco li vidas ke liaj fotoj fakte estas uzataj de multaj gazetoj kaj retejoj.
Ĉu ne ankaŭ Esperanto-asocioj povas profiti de libera scio? Kiam volontulo faras foton, li volas ke homoj ŝatu kaj uzu ĝin. Asocioj volas ke ekzistu fotoj pri la asocia vivo. Kaj kompreneble la Esperanto-movado alvoku la esperantistojn lerni pli pri Libera Scio kaj retejoj kiel Vikipedio.
[FORIGITA!: bildo]
Venkinto en la tuteŭropa konkurso “Wiki Loves Monuments”, 2011, en Nederlando. Foto pri konstruaĵo-monumento en Marken (Nederlando). Harm Joris ten Napel, CC-BY-SA
[FORIGITA!: bildo]
La aŭtoro de tiu ĉi artikolo Ziko van Dijk dum konferenco de Vikimedio Nederlando en 2010, fotita de Sebastiaan ter Burg, CC-BY-SA
La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro allogis 70 vizitantojn el 11 landoj.
La ĉefan prelegon faris Spomenka Štimec pri la vivo de la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj (1912-1988). La 14-an de februaro pasos 100 jaroj de post lia naskiĝo, pro kio Eŭropa Esperanto-Unio deklaris la jaron 2012 Jaro de Tibor Sekelj, kaj ankaŭ la Komitato de UEA rekomendis priatenti la datrevenon. La prelego de Štimec estis do kvazaŭ enkonduko al la jaro. Ĝi estis filmita kaj estas videbla en la Reta Kinejo de UEA.
En sia alia kontribuo al la programo Spomenka Štimec, unu el la plej konataj nuntempaj Esperanto-aŭtoroj, parolis pri sia verkista agado. D-ro Ziko van Dijk, prezidanto de Wikimedia Nederland, parolis pri la libera reta enciklopedio Vikipedio. Krome, deko da interesatoj revenis al la Centra Oficejo en la posta tago por la seminario “Libera scio: kulturo de disdonado”. Ili konatiĝis kun la filozofio malantaŭ Vikipedio kaj ricevis trejnadon ne nur pri ĝia uzado, sed ankaŭ pri tio, kiel mem kontribui al ĝia enhavo. La seminarion gvidis Ziko van Dijk kaj la Vikipedia aktivulo Marek Blahuš (sur la supra foto). En la programo estis ankaŭ du filmoj. La unua, “Vojaĝo al Marseille”, estas 45-minuta dokumento produktita de Esperanto-Filmo Germanujo pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la Universala Kongreso en Marsejlo en 1957. Malgraŭ la titolo la filmo enhavas ankaŭ fragmenton pri la UK en Kopenhago en la antaŭa jaro. Biblioteko Hodler ricevis la filmon siatempe donace de Joachim Giessner, unu el ĝiaj aŭtoroj, kaj UEA ciferecigis ĝin lastatempe. Parte en UK-oj estis farita ankaŭ la alia montrita filmo, “The Universal Language” (“La Universala Lingvo”), de la usona reĝisoro Sam Green.
La Malferman Tagon finis tradicie la programero “Estraranoj respondas”, dum kiu vicprezidanto Claude Nourmont, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak kaj estrarano Loes Demmendaal respondis demandojn pri la aktuala agado de UEA. La libroservo estis bone vizitata kaj ĝiaj vendoj sumiĝis je 2 176 eŭroj. Apud verkoj de Sekelj kaj Štimec plej multe vendiĝis la tute nova disko Amindaj de la samnoma kuba muzikgrupo kaj la ĵus aperinta numero 12 de Beletra Almanako.
La sekva Malferma Tago okazos sabaton la 28-an de aprilo 2012 kaj estos dediĉita al la 50-jara funkciado de la Centra Oficejo en la domo ĉe Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo.
La etnografia muzeo en Zagreb en Kroatio gardas plurajn objektojn el etnografiaj ekspedicioj de Tibor Sekelj.
La urba muzeo en Senta en Serbio ricevis lian heredaĵon konsistantan el 600 objektoj kolektitaj dum liaj vojaĝoj. (Li limigis sian kolekton al tri interesoj: kapkovriloj kiujn la homoj portas tra la mondo, maskoj kaj muzikiloj.) Oni dirus ke li estis etnografo, muzeologo.
Sed unue li famiĝis pro ekspedicio al la plej alta pinto de Andoj, Akonkagvo. En la ekspedicio pereis kvar el ses teamanoj. Oni konsideris lin bone informita montgrimpanto-andisto.
La tragedio dum la konkero de Akonkagvo en 1942 inspiris lian unuan ampleksan prozaĵon Tempesto super Akonkagvo, kiu havis fortan eĥon kaj igis lin hispanlingva verkisto. (La libron esperantigis Hugo E. Garotte kaj eldonis Serbia Esperanto-Ligo en 1959. Ĝi estis poste japanigita de Kurisu Kei kaj Akane Kei kaj eldonita en du eldonoj.)
La vivon Tibor Sekelj komencis en Slovakio en la loko nomata Spišská Sobota, nuntempe parto de la urbo Poprad, la 14-an de februaro 1912. Sekvis infanaĝo en la nuntempa Rumanio kaj gimnazio en la nuna Montenegro. En Zagreb, tiam en la Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj, li studis juron kaj fariĝis juristo. Poligloto li estis de sia junaĝo. Dum la studjaroj li lernis Esperanton. Kun la diplomo en la poŝo li enposteniĝis kiel dramaturgo kaj filmreklamisto en la filmfirmao Merkur.
En la jaro 1939 ŝipo portis lin de la adriatika havenurbo Rijeka al Sudameriko. Argentino estis lia celo. Li vivtenos sin en Buenos Aires foje kiel stratdesegnisto kaj poste kiel ĵurnalisto. (En la negranda valizo troviĝis membrokarto de Internacia Esperanto-Ligo kun kvitancmarko por la jaro 1939, kiu pruvis ke li pagis la jarkotizon. Stampis la membrokarton d-ro Ivo Lapenna, ĉefdelegito de I.E.L. por la lando Jugoslavio.)
En Buenos Aires en 1945 li publikigis etan novelon La trovita feliĉo. Per ĝi li celis legaĵon por kursfinintoj.
Post Akonkagvo, inspirite de ĵurnalmendo, li tuj direktis sin al Brazilo, por esplorado de Mato Grosso. Li volis kontroli ĉu la tribo Tupari ankoraŭ praktikas kanibalismon. En brazila praarbaro fluas la rivereto portanta la nomon Rio Tibor. La tribo Tupari montriĝis ekskanibala. (La lingvo de la plurnaciaj ekspedicianoj estis Esperanto. Eble la posteuloj de la tribo, kiujn Tibor Sekelj esploris, ankoraŭ nuntempe kantas Dek boteloj pendas de la mur’). La vivo kun indianoj inspiris lin por la verko Tra lando de Indianoj (verkita hispanlingve, esperantigita de Ernesto Sonnenfeld, eld. en Malmö 1970) kaj por la esperantlingva Kumeŭaŭa — la filo de la ĝangalo. En Esperanto la libro aperis nur en 1979 ĉe TK-Stafeto, sed intertempe per la Esperantlingva manuskripto ĝi ekvivis en multaj lingvoj de la mondo, en baldaŭ 30 lingvoj. Plej grandan reeĥon la libro akiris en Japanio dank’ al la fakto ke la japanigon prizorgis intelektulo de tia formato kia estas la japana esperantisto Takasugi Itirô, kiu sukcesis eldoni la tradukon en 300 000 ekzempleroj. (Bonvolu legi detalojn pri la tradukisto en la artikolo de Tacuo Huĝimoto en La arto labori kune, Festlibro por Humphrey Tonkin.) La vivo kun indianoj estis la ĝermo por lia kolekto de versoj de popoloj nehavantaj skribon Elpafu la sagon (El la buŝa poezio de la mondo).
En la jaro 1949 naskiĝis lia filo Diego.
Aventuristo? Nu jes. Precipe kiam li en Meksiko esploris la subteran riveron kiun neniu trairis antaŭ lia teamo, aŭ kiam li suriris vulkanon erupciontan en Salvadoro. La aventurojn li resumis en Mondo de travivaĵoj (verkita unue en Esperanto). Aparte impresis tiuj el Hinda Unio, kiam li instruis Esperanton al la fama baratano Vinobe Bhave. La instruado okazis per iom nekutima instrumetodo: dum kurado tra regiono de Hinda Unio. Sekelj volis verki pri tiuj spertoj kaj alteriĝis en Nepalo. Estis tro da defioj tie: En tiu lando li fondis la unuan popoluniversitaton. Pri la lando raportas lia Esperantlingva libro Nepalo malfermas la pordon (Eld. en La Laguna 1959)
En 1955 li ĝisrevidis al Argentino kaj revenis al Jugoslavio. Instituto por oficialigo de Esperanto en Beograd estis la instituto de kie li agadis, asertante: Pli bona praktiko ol centhora prediko. La instituto havis propran gazeton IOE-Gazeto (1956-1964), poste transformiĝontan al Esperanto-Gazeto (1968-1972). Koresponda Kurso por serbaj, hispanaj kaj hungaraj lernantoj el 1955 kaj 1970 kaj Aǔdvida metodo por Esperanto estas rezultoj de lia Esperanto-instruado. (Humuraĵoj el liaj gazetoj reaperis en la libreto Ridu per Esperanto). Same ĉe Internacia Kultura Servo en 1974 aperis liaj Premiitaj kaj aliaj noveloj.
Kiel poeto li estas reprezentata en ekz. Reeĥo. Jugoslavia poemaro, eldonita en La Laguna de Tenerife. Plej famas lia poemo Mi vizitas mian farmon.
Post tiom da vojaĝoj li, geografo, redaktis en Esperanto Geografia Revuo (1956-1964). Mondmapo vidis la mondon en 1968. Muzeologia leksikono (kun B. Golden) aperis en 1982.
Li fariĝis TV-ĵurnalisto. Aparte impresis esplorado de Afriko, priskribita en Ĝambo Rafiki, eldonita de Edistudio.
Liaj libroj aperis en diversaj lingvoj. Li artikolis kaj prelegis abunde. La nombro de liaj prelegoj superis 7 000.
Renkontiĝo kun multaj politikistoj inspiris lin agi por akiro de plia rezolucio pri Esperanto, kiun akceptis la Ĝenerala konferenco de Unesko en Sofio en 1985. Tiu rezolucio portas la titolon Festado de centjariĝo de Esperanto.
Minilibro sub la titolo Paco, en kiu li prezentas la vorton paco en cent lingvoj en etlibra formato de 3×3cm kaj 15×15cm, estas la lasta verko, pri kies eldonado li zorgis en 1985.
Li volis eldoni plian, similan, kun la vorto amo. Sed por tiu amo ne plu estis tempo.
Postmorte kolektitaj noveloj kaj poemoj estis eldonitaj sub la titolo Kolektanto de ĉielarkoj. (Eld. Edistudio 1992.)
Li fondis grandan nombron da societoj kaj asocioj diversloke en la mondo. Esperantlingva Verkista Asocio estis unu el liaj multaj idoj.
Pluraj Landaj Asocioj kaj individuoj planas okazigi programojn en la jaro 2012 honore al Tibor Sekelj. Estas anoncitaj programoj en Argentino, Kroatio, Hungario, Slovenio, Rumanio...
Se vi volas kontribui, helpu diskonigi informojn pri lia agado, ekz. tradukante artikolojn pri Tibor Sekelj el Esperantlingva vikipedio por via nacia vikipedio.
Tian multflankan kaj celkonscian homon kia estis Tibor Sekelj nia Esperantujo ne ofte havas je sia dispono.
Pli da informoj pri Tibor Sekelj troveblas en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/TiborSekelj
En majo 2012 Subotica digne rememoros sian elstaran loĝinton, honoran civitanon, verkiston, mondvojaĝanton — kiel modeste staras sur lia tomboŝtono — Tibor Sekelj.
La urbo, en kiu li travivis la lastajn jarojn de sia vivo, preskaŭ ĝian kvaronon, la urbo kiu — jaron antaŭ lia forpaso — distingis lin per premio pro lia viv-verko, en majo 2012 rememoros la centjaran datrevenon de lia naskiĝo.
Ĝia kerno estos Ronda Tablo pri la vivo kaj verko de Tibor Sekelj, kun proksimume trideko da invititaj partoprenantoj, kies referaĵoj kaj eseoj estos prezentitaj en kelkaj sekcioj. Antaŭvidate estas ke, pere de la Interreto, la tuta programo de la Ronda Tablo estu videbla dise tra la mondo. Ĉiu kiu volos, povos, pere de skajpo, partopreni la diskuton. En du lingvoj, nur, ĉar la tuta sesio iros en du (aŭ ni diru tri?) lingvoj: serba kaj/aŭ kroata, kaj Esperanto, kun simultana traduko. La plenajn tekstojn de la referaĵoj kaj la diskuton ni planas eldoni libroforme.
Ni petas ĉiujn kiuj povas valore kontribui al la temo(j) de la Ronda Tablo, pri kiuj ni ne havas informojn, kontakti la ĉeforganizanton: d...@yunord.net; e...@diurnarius.info; skajpo: georgius.dragojlovic; ipernity: www.ipernity.com/home/205558; twitter: @suwineknight.
Intervjuo kun Roman Dobrzyński, gajninto de la unua premio en la Belartaj Konkursoj de UEA 2011 pro la filmo: Japana Printempo — Oomoto 2009.
Gratulon! Kiom da premioj vi ricevis pli frue pro viaj Esperantaj filmoj?
Roman Dobrzyński: Mi neniam partoprenis Belartajn Konkursojn.
Kial?
Laborante profesie ĉe la Pola Televido kiel aŭtoro kaj reĝisoro mi respondecis pri la enhavo kaj formo de miaj filmoj, sed pri ilia teknika realigado zorgis tuta stabo de diversfakaj profesiuloj. La konkursoj de UEA en la filma branĉo estas destinitaj por amatoroj. Tiutempe ne decis, ke mi konkursu.
Ĉu nun decas?
Jes. Japana Printempo estas mia unua plene amatora verko. Ĉi-foje mi ne superrigardis la laboron de aliuloj, sed mem faris ĉiujn ĝiajn elementojn, do bildojn, sonon, muntadon, grafikon, komentarion. Alia amatora elemento de la premiita filmo estas tio, ke mi produktis ĝin proprakoste kaj per privata aparataro.
Kial vi elektis Oomoton kiel la temon?
En 2009 dum kelkaj monatoj mi gastis ĉe Oomoto, invitite por studi kaj eventuale verki libron pri tiu movado-religio tiel forte ligita kun Esperanto. Ravis min la japana printempa sezono, ĝiaj bunteco, ekzotiko, fascinaj festoj kaj ankaŭ ĉiutagaj eventoj interne de Oomoto. Ĉio ĉi estis filminda. Ĉar mi hobie kutimas kunporti filmkameron, kolektiĝis dekunu horoj da bildoj. Foje mi revuis la bendojn kaj konstatis, ke ili entenas materialon por interesa filmo.
Kaj vi faris dokumentan filmon pri Oomoto.
Ne estis mia intenco fari pri Oomoto prelegon ilustritan per bildoj, sed prezenti personajn impresojn pri mia estado en Japanio.
Kiel vi tie interkompreniĝis?
Ekskluzive en Esperanto. Tuj post la alveno al la Oomoto-centro en Kameoka mi vizitis banejon kaj sidiĝis en ampleksa kuvo kun varma akvo, el kiu elstaris kelkaj nigraharaj kapoj. Imagu mian miron, kiam tiuj kapoj alparolis min en Esperanto. Tio konsciigis al mi, ke Oomoto estas tutmonde rara neesperantista institucio, en kiu eblas konstante uzi Esperanton. Ĝis la fino de mia restado kelkdeko da personoj surprize alparoladis min en Esperanto.
Ĉu ĝi estas la laborlingvo de via filmo?
Memkompreneble. En la tridekokminuta filmo dekfoje aperas oomotanoj kun siaj komentoj eldirataj en la lingvo internacia. Ĝuste tiu ĉi uzado de Esperanto pravigis partoprenigi la filmon en la Belartaj Konkursoj de UEA.
Kial nur via filmo ricevis premion, kvankam vi ne estis la sola konkursanto?
Pri tio bonvolu demandi la ĵurianojn. Fakte via demando tuŝas la ĝeneralan problemon de la Belartaj Konkursoj, aparte en ĝia filma branĉo. Temas pri la manko de premiindaj verkoj.
Dum ne mankas kongresanoj kurantaj tien kaj reen kun siaj kameroj.
Sed ne kameroj faras filmojn. Oni ofte miskomprenas la terminon filmo. Homo aĉetas filmkameron kaj pensas, ke interne sidas malgranda japano, kiu faras ĉion. Sufiĉas nur enŝalti la kameron, poste elpreni la bendon kaj jen preta filmo. Dum temas pri kinoarto, en kiu sumiĝas kelkaj ĝenroj de arto. Kiel en la opero prioritato estas en la homa voĉo, en la filmo la prioritata elemento estas bildoj. Kiel registri scenojn, kiel poste ilin kunmunti, kiel prizorgi sonon, kiel verki komentarion, por ĉio ĉi ne sufiĉas talento, oni devas koni la bazajn regulojn de tiuj profesioj.
Cetere filmo, same kiel literatura verko, bezonas siajn enhavon kaj dramaturgion.
Ĝuste tion necesas konsciigi al amatoraj filmistoj, kiuj volas partopreni la Belartajn Konkursojn. Sed kiel konsciigi, se la kinoarto praktike ne ekzistas en Esperantujo? Oni povas mencii unuopajn filmojn, kiuj iel koncernas Esperanton, unuopajn reĝisorojn, el kiuj la vera majstro estis en la fora pasinteco la pola reĝisoro Jan Fethke, konata en la movado kiel Jean Forge.
Kiom da Esperantaj filmoj vi faris?
Proksimume kvardek. Sed fakte temas pri esperantigitaj versioj de filmoj, kiujn mi faris ekster la movado, ene de la Pola Televido per ĝiaj rimedoj kaj por ĝia neesperantista publiko. Nur kelkaj koncernis rekte Esperanton, interalie la filmo produktita okaze de la centjara jubileo de la lingvo internacia en 1987. Ĝi estis realigata en 14 landoj, kie mi serĉis konkretajn ekzemplojn de la aplikado de Esperanto. En la filmo ne mankis historio, sed ĝi estis prezentita per aktualaj realaĵoj, kiel la Esperanto-Muzeo en Vieno aŭ la Esperanta Redakcio de Pola Radio. Pri la monda lingva problemo parolis la pola ambasadoro ĉe UN en Novjorko kaj pri la kultura valoro de Esperanto la tiama ĝenerala direktoro de Unesko en Parizo. Pri la lingvistika aspekto de Esperanto parolis lingvistoj de Budapeŝta Universitato. Pluraj scenoj montris Esperanton ne kiel kabinetan teorion aŭ historian kuriozaĵon, sed kiel praktike vivan lingvon.
La filmo verŝajne estis multekosta entrepreno. Kiu pagis?
Kompreneble la Pola Televido. Por ĝi Esperanto, pro sia centjara jubileo, aŭtomate fariĝis grava temo. Tamen ĝenerale oni rifuzis akcepti Esperanton en la televidan programon, suspektante kriptoreklamon. Nur sporade mi sukcesis. Ekzemple en 2004 oni aprobis mian proponon fari dokumentan filmon pri la UK en Pekino. La ĉefa argumento ne estis la lingvo kaj ĝia kongreso, sed la fakto ke ĝi okazis en Ĉinio, kio ŝajnis eksterordinara evento, dum la “centrolando” fariĝis tiam alloga temo.
Tamen en pluraj viaj filmoj videbliĝas Esperanto.
Sed ne kiel ilia ĉefa temo. En 1984 mi realigadis dokumentajn filmojn en Brazilo. Dum la lastaj tri liberaj tagoj mia teamo vizitis la esperantistan edukejon Bona Espero, pri kiu mi nur iomete sciis. Tiu neplanita vizito surprize fruktis per filmo, kiu montriĝis pli interesa ol ĉiuj aliaj. Esperanto ne estis ĝia temo, sed ĝia laborlingvo, en kiu oni rakontis pri la sorto de infanoj en la tria mondo kaj pri esperantistoj, kiuj libervole helpis solvi tiun ĉi problemon. Rezulte mi komprenis, ke la plej efika metodo “kontrabandi” Esperanton en la televidon ne estas paroli pri ĝi, sed paroli en ĝi. Poste en diversaj landoj mi invitis esperantistojn komenti respektivajn scenojn de la realigataj filmoj. Tiukaze Esperanto funkciis samrange kiel la hispana, kiun mi plej ofte uzis, sed ankaŭ kiel aliaj lingvoj, ekzemple la finna en la filmo Reveno al Finnlando, realigita laŭ iniciato de Osmo Buller pri malmulte konata epizodo de la dua mondmilito.
Kio estis la publiko de viaj filmoj?
Mi laboris profesie por la unua kanalo de la Pola TV, kiu kovris la tutan teritorion de Pollando. Do temis ĉiukaze pri milionoj da spektantoj.
Bela donaco de la Pola Televido al la Esperanto-movado! Kiel viaj esperantigitaj filmoj distribuiĝas inter esperantistoj?
Iomete danke al la komplezemo de la Libroservo de UEA. En nia movado mankas, mi diru, infrastrukturo necesa por evoluo de kinoarto, daŭre dominas la teksto presita. Tiun ĉi fakton respegulas interalie la krizo de la filmbranĉo de la Belartaj Konkursoj.
Ĝia prezidanto Humphrey Tonkin lanĉis ideon de filma festivalo dum Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Tio estas la ĝusta direkto. Cetere la unua paŝo jam estis farita dum la jubilea kongreso en Bjalistoko laŭ iniciato de la estraranino pri kulturo Claude Nourmont. Tiam okazis revuo de miaj filmoj ĉiutage en ĉiam plenplena salono. Do, kongresanoj ŝatas kinon, kiel modernan formon de uzo de Esperanto. Kun plezuro mi legis pri la filmfestivalo okazinta en 2011 en São Paulo dum la Tutamerika Kongreso de Esperanto. Pri la sama ideo pensas la urbaj aŭtoritatoj de la pola kuracejo Szczawno (Ŝĉavno), kiu nomiĝis Bad Salzbrunn, kiam gastis tie Ludoviko Zamenhof en 1912. Mi forte kredas, ke la propono de Humphrey Tonkin realiĝos en Hanojo kaj donos impulson al sistema evoluo de la kinoarto en Esperantujo. Tiam reviviĝos ankaŭ la filma branĉo de la Belartaj Konkursoj de UEA.
[FORIGITA!: bildo]
Roman Dobrzyński en la esperantista edukejo Bona Espero
Eĥoj de la dumkongresaj kunsidoj pri landa kaj regiona agado en Kopenhago estas temo kiu plu meritas nian atenton, interalie, ĉar ĝi kunvokas nin, unualoke, individuojn, engaĝiĝi pli aktive en la agadoj de niaj regionaj, landaj kaj lokaj organizoj tradiciaj kaj novtipaj.
Krome, ĉar la antaŭpreparo de tiaj kunsidoj ĉi-jare motivis nin rekte adresi kunvokajn mesaĝojn al sesdeko da landaj asocioj, al komitatanoj A, al la regionaj komisionoj kaj tra diversaj listoj. Ĉiuj ĉi kunformas niajn strukturojn daŭre utiligeblajn pro sia kunvoka potencialo.
Mi aparte volas insisti pri la rolo de la komitatanoj A kaj la regionaj komisionoj; tre aparte pri la subkomitato pri landa kaj regiona agado, kiu dum la tuta jaro suferas pro nia propra manko de aktivado, malgraŭ tio ke ĝi devus esti la ĉefrolejo, ne nur dum kongresoj, por starigi konkretajn rekomendojn al la komitato.
Ĉi-jare en Kopenhago la subkomitato pri landa kaj regiona agado rekomendis al la Komitato — kaj tio estis aprobita, ekzemplojn de sukcesaj informiloj kaj tekstojn de artikoloj tradukendaj kaj adaptendaj por disponigo al la gazetaro, kiel unu el la proponoj venintaj per enketo al landaj asocioj, plus opinioj de pluraj landaj organizoj, verŝitaj en diversaj kunsidoj; alia rekomendo estis plifortigi la laborkapablojn de la kontinentaj komisionoj helpe al la estrarano pri landa kaj regiona agado; kaj fondi Eŭropan Komisionon en kiu estu reprezentanto de EEU, kiu antaŭe esprimis sian pretecon esti reprezentata en la estonta laborgrupo.
Kiel aldona komento al tiuj ĉi rekomendoj indas mencii ke ĝia origino serĉendas en daŭraj klopodoj komencitaj jam de kelkaj jaroj per laboro kaj kunlaboro de diversaj estraranoj kaj aktivuloj pri landa kaj regiona agado firme subtenantaj tiun ĉi bezonon.
Pri sukcesaj informiloj menciindas ke la informa fako de UEA kaj diversaj landaj asocioj konstante klopodas plialtigi kaj aktualigi sian informan ilaron. Por tiaj celoj daŭre validas la Gvidlinioj pri Informado de UEA, Ĝisdate pri Esperanto, la Manifesto de Prago kaj la Gazetaraj Komunikoj, por mencii nur kelkajn, kiuj estas efike uzataj de landaj organizoj, laŭ ebloj kaj konkretaj cirkonstantoj; sed la informa fako kiel ĉio alia estas en konstanta evoluo kaj la postuloj senhalte kreskis, kaj ili igas nin plu serĉi kaj transformi niajn informilojn kaj komunikrimedojn ekde la nomata centra nivelo ĝis landa kaj loka niveloj. Indas mencii ke landoj kiel Francio kaj Brazilo, ekzemple, ĉiam serĉis kaj ofte sukcesis produkti modelajn informilojn kaj varbilojn lige al konkretaj eventoj kaj kampanjoj.
Pri la alia rekomendo de la subkomitato pri landa kaj regiona agado, nome la rolo de la kontinentaj komisionoj, mi firme kredas ke, implicite, ekde la momento kiam ili estis kreitaj jam en la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, UEA agnoskis la valoron de tiuj laborgrupoj spite al tio ke oni ne vere celkonscie utiligis ilin, kio multe variis laŭ la konsisto mem de la komisionoj, la regionoj, iliaj potencialo homa kaj financa plus aliaj kulturaj elementoj kiuj karakterizas iliajn membrojn.
Dum la lastaj jaroj, iompostiome, la komisionoj pli kaj pli estis kunvokitaj ekroli en la informflua sistemo de UEA, ili laborkunsidas kadre de UK, estis kreitaj la regionaj listoj, ili ekpartoprenis en la kunverkado de estraraj jarraportoj kaj pli engaĝas sin en la perado de informoj kaj labortaskoj kun la landaj organizoj, kunorganizas regionajn eventojn; kompreneble, ne ĉiam konstante, ne ĉiam tiel efike kiel bezonate, sed oni ne povas preteratenti ke ili estas kvazaŭ la brakoj de la koncerna estrarano.
Ĝuste tial, al plenumo de tiu ĉi rekomendo mi invitas aktivulojn kaj komisionanojn daŭre agadi unue kiel individuoj, ne nur dum kongresoj sed dum la tuta jaro, en la lokaj kaj landaj forumoj, tra la listoj kaj per ĉiu ebla tribuno, ĉar UEA estas ni ĉiuj, ne slogane, ne flanke, sed kolone, kaj disaj kaj samtempe komunumaj, kiuj estas konsistaj pilieroj de nia domo, ĉiam renovigenda.
Pri la tria rekomendo de la subkomitata kunsido aprobita dum la komitata pleno, la Eŭropa Komisiono de UEA, mi revenos, ĉar ĝi estas tasko necesa, tamen malfacila, kvankam realigebla.
Por omaĝi al d-ro Kolomano Kalocsay, kiu naskiĝis antaŭ 120 jaroj, ni kolektiĝis la 6-an de oktobro 2011 en lia naskiĝloko: la urbo Abaújszántó en la norda Hungario.
Ni renkontis unu la alian unue en la Kulturdomo Petőfi Sándor (Aleksandro Petofi), kie atendis nin la urbestraro kaj kulturdomanoj kun salaj kukoj, refreŝigaj trinkaĵoj, kafo kaj freŝe presitaj koloraj prospektoj pri Abaújszántó. La prospektojn eldonis la urbestraro, la tekstojn kompilis Beáta Szúnyog, freŝe diplomita pri lingvoscio de Esperanto.
Kiam ĉiuj aliĝintoj alvenis, ni iris en la Lokhistorian Muzeon, en kies korto estis starigitaj flagoj de la urbo, la hungara, la Eŭropunia kaj ĉiuflanke unu Esperanta. Apude staris la urbestro György Madár, Adri Pásztor, Imre Szabó, Anna Bartek (Anjo Amika), la popolkantisto kaj urba poeto István Nagy kiel la unuaj rolantoj de la solenaĵo. Vidalvide staris cirkle la partoprenantoj.
Post aŭskulto de la Himno Esperanta parolis la urbestro pri la vivo kaj verkaro de Kolomano Kalocsay. Sinjorino Adri Pásztor parolis pri tio, kial ĝuste en Abaújszántó estis preparitaj la memorlokoj pri nia granda verkisto, poeto, arta tradukisto, kuracisto kaj profesoro. Ŝi faris mencion pri la alvenintaj mesaĝoj por saluti kaj gratuli la organizantojn, la rolantojn de la programo kaj la ĉeestantojn. Tiuj alvenis de Humphrey Tonkin el Usono, Herbert Mayer de la Aŭstria Nacia Biblioteko, Esperanto-Muzeo kaj Biblioteko de Planlingvoj, de Leopold Patek, ĉefdelegito de Aŭstrio, de la prezidanto de la fervojistaj esperantistoj Jindřich Tomíšek el Ĉeĥio, Bronislav Ĉupin el Udmurtio kaj de la rabeno Tivadar Löwenkopf el Israelo. Post la evento alvenis mesaĝo de Barbara Pietrzak. Mi dankas ilin en ĉies nomo.
Imre Szabó, prezidanto de HEA, revuis tiujn datumojn pri la vivo de Kolomano Kalocsay, pri kiuj la pli fruaj parolantoj nenion diris. La paroloj tiel iĝis multflanke koloraj. Sekvis esperantlingva kantado de hungaraj popolkantoj prezentataj de Anjo Amika kaj vizito de la Kalocsay-memorĉambro kaj aliaj muzeaj ĉambregoj.
La dua fazo de la festo okazis ĉe la busto de Kalocsay. Tie ni povis aŭdi lerte prezentatajn versaĵnajn fabelojn, esperantigitajn de Kalocsay. La urba popolkantisto prezentis poemon sian kaj hungarajn popolkantojn. Sinjoro Wacha de la Societo Kalocsay parolis pri la sistemigo de la vortoparoj en la Esperanta gramatiko, farita de Kalocsay. Poste okazis florkronado kaj komuna fotado.
La tria fazo de la programo okazis angule de la strato Kalocsay, antaŭ la memortabulo surmure de la iama domo de la familio Kalocsay. Tie Adri Pásztor rememoris pri la pioniraj esperantistoj de Abaújszántó kaj pri Barnabo Batta, prezidanto de la iama BAZ-departementa Esperanto-Komitato. Ŝi rakontis ankaŭ pri la unuaj spuroj de la familio Kalocsay, kiujn esploris László Molnár kaj Barnabo Batta. László Molnár estis la unua esperantisto en la urbo, kiu gvidis Esperanto-kursojn en la jaroj 1981 kaj 1982.
La instruistino Ildikó Széphalmi instruis 15 infanojn, kiuj bele rolis en la evento.
Pri Kalocsay rememoris ĉe la tabulo Margit Evva, prezidantino de la Encs-urba Lokhistoria kaj Patrujkoniga Asocio. Ŝi alvenis kun la parlamenta deputito de la urbo Encs. Florkronojn metis la urbestraro de Abaújszántó, HEA, Ernesto Gaál, prezidanto de Societo de la Montosubaj Kreantoj (verkista societo) el la urbo Szerencs, la Elementa Lernejo de Abaújszántó, la Societo Kalocsay, István Mészáros de HEA, László Pásztor de la Esperanta Amika Rondo Miskolc kaj de la Amikeca Esperanto-Asocio Jozefo Eszényi, Jozefo Gulyás el Ózd kaj Ernő Könczöl el Eger.
Post la florkronado ni povis aŭskulti blovinstrumentan prezentadon de belegaj popolaj kantoj de István Ringler el la urbo Szerencs. La lastan ni akompanis kune kantante.
En la publika tombejo ni surtombigis niajn florkronojn, bruligis meĉon, esperantlingve preĝis la Patro Nia. Per tiu ago finiĝis la oficiala parto de la programo. Poste ni povis tagmanĝi en loka restoracio, kiel gastoj de la urbestraro. Dankojn nianomajn pro ĉi komplezo.
Post la fino de la programo ni hejmeniris, sed konstatis kiel bela estas la senegoisma agado por komuna celo, Esperanto. Bela estas la unueco de la esperantistoj de nia lando, zonigitaj kun niaj geamikoj en la mondo.
En 1930 oni nomis ĝin stulteco, efike kuracata per vangofrapo. En 1950 oni parolis pri vortblindeco, en 1970 pri skribmalfacilaĵo. Ekde 1990 oni la saman problemon nomas disleksio. Laŭ PIV ĝi estas neŭrologia perturbo en la legado. Min, kiun trafis tiu ĉi handikapo, tre helpis Esperanto.
Lastatempe la fenomeno estas traktata en amaskomunikiloj, kvazaŭ temus pri nova, populara fenomeno. Por homo trafita de tiu ĉi handikapo ĝi estas neagrabla memoraĵo pri la unua lerneja jaro.
Kvankam nun olda, mi tre bone memoras la penigajn leg- kaj skrib-lecionojn. La kondiĉoj por efika lernado ne estis bonaj en mia eta vilaĝa lernejo. En komuna ĉambro unu instruisto okupiĝis pri tri diversnivelaj klasoj.
Disleksio povas aperi en diversaj gradoj, de tre malfacila handikapo ĝis nur iom malrapida legkapablo kaj ortografia stumblado. Mi havis bonŝancon, miaj problemoj apartenis al pli milda formo.
Disleksiuloj estas tre sentemaj kaj impresiĝemaj al la ĉirkaŭaĵo; babilado kaj alia bruo forte distras ilin. Ortografia ekzerco estis temo por aparta kajero. La lernantoj devis uzi bluan inkon kaj ŝtalplumon. Ni skribis laŭ diktado. La instruistino poste korektis nian skribon per ruĝa inko, kaj per grandaj ciferoj ŝi markis la erarojn. Kelkfoje ŝi montris mian kajeron al la tuta klaso, kiel verkon de senespera neinstruebla lernanto. Estis samkvante da ruĝa kaj blua koloro, do iom distance la skribaĵo fariĝis violkolora.
Fine de la kvina klaso mia instruistino postulis ke mi postrestu en la klaso. Pro tio miaj gepatroj aranĝis transiron al alia lernejo, tri kilometrojn for de la hejmo.
La nova instruisto baldaŭ komprenis miajn legajn kaj ortografiajn problemojn. Li ne povis forpreni mian disleksion, sed permesis al mi montri miajn kapablojn en aliaj studfakoj kiel naturscio,geografio kaj matematiko, kiuj ne estis problemaj. En la slojdĉambro* mi havis honoran pozicion, kelkfoje mi eĉ instruis miajn samklasanojn. Mia instruisto sciis ke se mi kapablus altigi mian memfidon, la disleksia problemo estus malpli granda. Honoro al tiaj instruistoj!
Kelkajn jarojn post la elementa lernejo mi sentis la bezonon kompletigi miajn praktikajn kaj mekanikajn lertojn per teorio. Studado ja povas kaj esti interesa kaj doni pli bonan salajron. Baldaŭ mi trovis ke perkoresponda studado estas taŭga metodo por mi. Nenia nigra tabulo, kie mi devis montri mian malkapablon, aŭ konstati nesufiĉan tempon por la tasko. Neniu rikanis pro mia malrapida legkapablo. Mia edzino afable korektis miajn taskojn. La perleteraj kursoj estis tre bonaj, rapide mi atingis kontentigajn rezultojn. Disleksio estas lingvo-handikapo, sed okazas ke disleksiuloj (kun helpo) povas esti eĉ bonaj verkistoj. Tamen, lerni fremdajn lingvojn estas tre malfacile, malbona fonetiko kaj senorda ortografio povas saboti eĉ la plej kuraĝan provon.
La korespondlernejo postulis ke mi kontentige sciu almenaŭ unu fremdan lingvon por ricevi plenvaloran ekzamenon. Mi provis lerni la germanan kaj poste la anglan, sed pro seniluziiĝo mi forĵetis la kurslibrojn, diskojn kaj bendojn, kaj mi ĵuris ne plu okupi min per tia frenezaĵo.
Iutage en loka gazeto mi vidis anoncon pri Esperanto-kurso. Mi aŭdis ke ĝi estas facile lernebla kaj ke oni parolas kiel oni skribas. Do, almenaŭ ne simila al la angla. Tre kritikema mi iris por aŭskulti la informon. Ĝi ŝajnis al mi interesa ideo, klara kaj bonorda, speco de konstruludo. Esperanto kaptis min. Mi kapablis kunmeti frazojn per vortoj kun reala signifo, eĉ sen esceptoj! Mi ne asertas ke mi aŭ alia disleksiulo senprobleme lernas Esperanton, sed la diferenco kun naciaj lingvoj estas grandega. Kial mi pli frue ne rimarkis kaj ne lernis tiun ĉi tre valoran lingvon? Kial miaj gepatroj kaj lernejaj instruistoj ne prezentis Esperanton al mi? Ili ja ĉiuj konis mian handikapon. Kion scias disleksiuloj ĝenerale pri la kvalitoj de Esperanto?
Post dujara studado mi trovis leteramikon en Germanio. En feria tempo li invitis min kun mia edzino resti dum unu semajno en ilia familia rondo. Kun iom da dubo pri mia lingva scio ni akceptis la inviton. Vera aventuro, ni faris nian unuan eksterlandan vojaĝon per aŭto kun nur Esperanto kaj iomete da germana lingvo. Mi ĝis tiam malmulte parolis Esperante, legi kaj skribi ja ne estas dialogo. Pro tio mi dum la veturo serĉis kontaktojn kun polaj kaj ĉeĥaj esperantistoj, por plibonigi mian parolan lertecon antaŭ la alveno al mia germana amiko. Tiel mi kvazaŭ per helpo de magia vergo povis interparoli kun poloj, ĉeĥoj — kaj post kelkaj tagoj halti ĉe la germana familio. La vojaĝo estis vera triumfo, danke al la Zamenhofa inventaĵo.
De tiam mi vizitis multajn landojn helpe de Esperanto. Mi konstatis ke la prononcoj de esperantistoj en diversaj landoj estas malpli variaj ol la dialektoj ene de la naciaj lingvoj mem.
Esperanto devus esti, laŭ mia percepto, mondskale infektema kiel la azia gripo. Kial ne? La tendenco de tutmondiĝo per unu nacia lingvo estas danĝera evoluo. La gepatraj lingvo kaj kulturo estas neperdebla hereda trezoro, parto de nia identeco. En multaj landoj, ekz. en Svedio, gejunuloj devas studi kaj uzi la anglan ĉe studado de iuj fakoj. Do, via propra lingvo ne plu estas taŭga en via propra lando. Ĉu ne temas pri subpremo de nia identeco?
Lastatempe la fenomeno disleksio ricevas pli da atento. Disleksiuloj en elementa lernejo ofte ne kapablas atingi kontentigan nivelon en la sveda kaj angla lingvoj, kaj pro tio ne rajtas studi en gimnazio. En pli altaj lernejoj oni ofte uzas anglalingvajn studmaterialojn.
En Svedio 5 ĝis 8 procentoj de la popolo pli-malpli suferas pro disleksio. Mi supozas ke povas esti same en ĉiuj landoj.
Disleksio ne estas malsano kuracebla per operacio aŭ medikamento, sed ia nivelo de aparta kapablo. Do, mi komparas disleksion kun ekzemple muziko, ĵonglado, matematiko aŭ homa konduto. Ajnan kapablon oni povas neglekti aŭ evoluigi. Laŭ mia propra sperto Esperanto estas la plej taŭga helpilo por disleksiuloj. Surprizas min, ke mi ĝis nun ne vidis disertacion aŭ alian seriozan raporton pri la valoro de Esperanto por disleksiuloj. Tia dokumento necesas por pruvi mian aserton. Esperanto povas al disleksiulo: 1) minimumigi la tedecon dum lingvolecionoj kaj eviti senlogikan ortografion; 2) doni memfidon, identecon kaj kanalon al pli vasta mondo; 3) doni tempon por evoluo de la ceteraj talentoj; 4) ebligi plibonigi la uzon de sia gepatra lingvo.
Esperanto estas por disleksiulo serioza afero, ne nur hobio. Li bezonas ĝin kiel helpilon.
Per la pruvita utileco de Esperanto en lingva kaj precipe disleksia edukado Esperanto ricevos pli respektindan pozicion. La angla metodo “Springboard to Languages” pritraktas la problemon. Mi komprenas, ke precipe anglaj, lingve netalentaj lernantoj en pli kaj pli anglalingva mondo ne emas lerni la propran gramatikon. Por ili taŭgus Esperanto por facile lerni alian lingvon.
[FORIGITA!: bildo]
Artikolo pri Hans Dahl, disleksio kaj Esperanto en sveda gazeto.
En 1986, antaŭ jarcentkvarono, mortis en sia kataluna hejmlando Luís Mimó Espinalt. Li estis klera kaj diligenta esperantisto, kiu preskaŭ solece esploris la Zamenhofan kodon dum multaj jaroj. La kvintesencon de siaj ekkonoj li formulis jene: “Centjara tradicio ne sanktigas, nek sankcias eraron. Logiko estas la fundamento de la Fundamento de Esperanto.”
Per saĝaj komparoj kaj konkludoj li solvis multajn problemojn, pri kiuj lingvistoj ĝis hodiaŭ pene cerbumas sen scio pri la giganta laboro, kiun jam plenumis Mimó. Li traktis interalie la vortfaradon, la refleksivon, la participojn, la proprajn nomojn, preskaŭ nenion preterlasante. Li aperigis la materialon en ampleksa manuskripto sub la titolo Esperanto por la jaroj du mil. Fininte tiun laboregon, Mimó mortis subite pro infarkto de la miokardio. En lastaj leteroj li amare konstatis, ke la oficiala Esperantujo tute ignoras kaj lin kaj lian verkadon. Estis Rikardo Ŝulco, kiu disvastigis la ideojn de Mimó pri regula, senkaprica Esperanto. La menciita verko aperis en pli bone utiligebla formo en 1989 ĉe Esperanto-Centro Paderborn helpe de ĝia estro Hermano Bermano (Hermann Behrmann).
Nuntempe la verkoj de Mimó estas malfacile akireblaj. Tamen valoras ankaŭ aktuale la penon konsulti ilin, ĉar la verkisto sobre, klare kaj sisteme prezentas la lingvaĵon tia kia ĝin konceptis ĝia kreinto: rimedo pura, racia, senescepta, internacie komprenebla, plene taŭga por ĉiuj vivosferoj kaj evolukapabla por estontaj bezonoj.
Ĉiam ankoraŭ Mimó estas la granda nekonato en la historio de Esperanto, meritoplena, sed forgesita, tamen daŭre aktuala. La dudekkvina datreveno de lia morto povas stimuli novan okupiĝon.
Verkoj prilingvaj:
Tradukoj:
Platero kaj mi. Juan Ramón Jiménez. En Esperanton trad. M. Gutiérrez Adúriz (Liven Dek). Málaga: Andaluza Esperanto-Unuiĝo, 2009. 200p. 18cm. ISBN 9788493030430. Prezo: € 7,50
La prozopoemoj el Platero kaj mi prezentiĝas precipe kiel lirikismaj monologoj de poeto, kiu alparolas sian azenon Platero. Foj-foje, la poeto parolas al si mem aŭ rekte al la leganto, lasante la arĝentkoloran Platero paŝti sin aŭ dormi. Ofte aperas ankaŭ aliaj homoj kaj bestoj en la poemoj, kaj tiamaniere la tuta libro aspektas iusence kiel drameca beletraĵo, en kiun Jiménez ofte enŝovas eĉ reĝisorajn indikojn. Jen ekzemple la sceno el la poemo La lulantino, kie junulino endormigas sian frateton:
“La karbistino kantas dolĉe kaj tenere:
Dormu mia bebo, dormu,
gardos vin la Dipatrino.
Paŭzo. Vento inter la arbokronoj...
Dormu ke, ĉe via dormo,
dormu do la lulantino...
La vento... Platero, milde pasanta inter la bruligitaj pinoj, proksimiĝas iom post iom... Poste ĝi kuŝiĝas sur la obskuran teron kaj, ĉe la longa patrina kanto, duonendormiĝas kiel infano.”
Alia elemento kiu kontribuas al la drameco de la teksto estas la flueco de la parolado, kvazaŭ la teksto ne estus surpaperigita sed aŭdigata. La leganto sentas sin kvazaŭ spektanto, tre ofte ne ekster la sceno sed ene de ĝi. Tiel la duopo fariĝas fakte triopo: poeto, azeno plus nevidebla leganto. Jen bela fragmento el la poemo La granato, kie la poeto parolas buŝplene:
“Kiel bona ĝi estas, Platero! Jen, manĝu! Kiel bongusta! Kiel plezure la dentoj penetras en ĝian gajan, abundan kaj ruĝan karnon! Atendu... mi ne povas paroli. [...] Nu, finite!”
Jiménez realigas iun apartan senton de samtempeco inter sia viva sperto kaj ĝia poema komunikado — efekto kiun verŝajne nek kutima prozo nek tradicia (fiksaforma) poezio estus povinta krei, sed la prozopoema formo ja ŝajnas tre taŭga por ĝi. Tiu tre karakteriza samtempeco igas la leganton senti sin kvazaŭ ene de vivanta pentraĵo. Unu el la plej “pentrecaj” priskriboj en la libro troviĝas en la poemo La infano kaj la akvo, kie la realisma imago de infano ludanta per fluanta akvo de fonto fariĝas simbolo:
“Kuŝe sur la tero, [la infano] tenas la manon sub la viva ŝprucaĵo, kaj la akvo formas sur lia polmo treman palacon el frisko kaj gracio, kiun liaj nigraj okuloj kontemplas en ekstazo. [...] La palaco, ĉiam sama kaj ĉiumomente renovigita, iufoje ekfalas. Kaj tiam la infano kuntiriĝas, absorbiĝas ankoraŭ pli, koncentras sin por ke eĉ tiu pulsobato kiu ŝanĝas per la movo de unu sola vitropeco la sentivan bildon de kalejdoskopo, ne forrabu de la akvo ĝian unuan kaptitan formon.
— Mi ne scias ĉu vi komprenos kion mi diras, Platero: sed tiu infano havas mian animon en sia mano.”
Inter la simboloj de la libro, tiu de Platero estas verŝajne la plej memorinda. La arĝentkolora azeno ŝajnas signifi purecon de animo, infanecon, bonecon, fidelemon kaj ofte la animon de la poeto mem. “Ĝi estas tiel simila al mi, tiel diferenca de la aliaj, ke mi ekkredis ke ĝi revas miajn proprajn revojn” — diras Jiménez pri sia azeno, en la poemo Amikeco.
Malgraŭ tia ekstaza omaĝo al la pureco de infana animo, la portretoj de infanoj en la libro ne estas nepre idilie anĝeligitaj. Male, la malperfekteco de la homa animo aperas eĉ pli klare en la kruelaj agadoj de nezorgataj infanoj. La terura sceno kie la infanoj ŝtonmortigas maljunan blindan ĉevalinon memorigis al mi iun faman pentraĵon de Salvador Dalí, kie anĝelmiena infaneto tenas sangoplenan kadavron de rato inter siaj dentoj... Jen maltrankviliga bildo el la poemo La blanka ĉevalino:
“Kiam mi vidis ĝin, la ŝtonoj ankoraŭ kuŝis apud ĝia korpo, ŝtone frida. Ĝi havis larĝe malfermitan okulon, kiu, blinda dumvive, nun, postmorte, ŝajnis rigardi.”
La profunda sereneco de la pejzaĝo kontrastas okulfrape kun kelkaj maltrankviligaj realismaj scenoj, priskribantaj aspektojn de socia maljusteco kaj profunda homa sufero. Tiaj scenoj senvualigas la teruran malriĉecon de multaj vilaĝanoj, la hipokritecon de la klerikoj, la malhonestecon de la vilaĝestroj ktp. Kelkfoje, en tiaj priskriboj, Jiménez lerte humuras kaj satiras. Jen ekzemple fragmento el La infanĝardeno, kie la poeto alparolas sian azenon kvazaŭ li estus unu el la infanoj de la vilaĝo:
“Se vi venus en la infanĝardenon kun la ceteraj infanoj, Platero, vi lernus la abocon kaj krajonus streketojn. [...] Vi scius pli ol la kuracisto kaj la pastro de Palos, Platero.”
Kaj jen satira portreto de andaluzia pastro en la poemo Sinjoro Jozefo, la pastro:
“... li iras sanktoleita kaj verŝanta mielajn vortojn. Sed, vere, tiu, kiu ĉiam anĝelas, estas lia azenino, la sinjorino.”
Unuafoje mi vojaĝis kune kun la poeto kaj lia azeno en 1966, kiam mi estis studentino. Ekde tiam, mi konservas en la koro la belegajn priskribojn de la ĉielo de Andaluzio tra ĉiuj sezonoj kaj ĉiuj horoj, kaj ankaŭ de la belaj okuloj de Platero, kies fascina personeco identiĝas kun tiu de la poeto. En 1999, mi turismumis en Andaluzio kaj renkontis la ĉielon de Jiménez en majo. Dum la unuaj tagoj de mia vojaĝo, la grizaj dormemaj andaluziaj azenoj kiujn mi vidis, seniluziigis min. Mi estis serĉanta la okulojn de Platero, “kiel du skaraboj el nigra kristalo” (kiel diras Jiménez en la poemo Platero)... Sed unu tagon, kiam mi troviĝis sur la vojo al Ĝibraltaro, mi sentis min subite rigardata de ĝuste “ĝiaj” okuloj kaj tiam mi rekonis “ĝin”, tian kia la poeto enigis ĝin en mian koron: “... vi, tiel intelekta, amika al maljunulo kaj al infano, al rojo kaj al papilio, al suno kaj al hundo, al floro kaj al luno, pacienca kaj pripensema, melankolia kaj afabla, Marko Aŭrelio de la herbejoj...” (mi ĵus citis la priskribon de Platero el la poemo Azenografio)
Ĉi-jare mi denove renkontis la poeton kaj lian azenon, ĉifoje relegante la libron en Esperanto. La tradukinto Liven Dek estas mem konata aŭtoro de memorindaj poemecaj sciencfikciaj noveloj en Esperanto. Li verkis i.a. la plej ĉarman metaforan priskribon kiun mi iam ajn legis pri la okuloj de ajna besto: la unu-paĝan noveleton Ne ekzistas verdaj steloj, pri la okuloj de kato (en Beletra Almanako 4). Li verkis ankaŭ neforgeseblan kaj pensigan poemecan prozaĵon pri senĉiela urbo de grave poluita mondo, kie maljunulo freneze sopiras pri peco da vera ĉielo: Kien vi iras, maljunulo? (en la antologio Trezoro). Mi opinias, ke malofte okazas tiom bona kongruo inter la personeco de la poeto kaj tiu de la tradukanto. La rezulto de la kunlaboro trans la tempo inter tiuj du altvaloraj verkistoj estas tiu ĉi libro, kiun mi konsideras vera juvelo de la Esperanta kulturo.
Romano pri la tri regnoj. Luo Guanzhong. El la ĉina trad. Laŭlum. Beijing: Ĉina Fremdlingva Eldonejo, 2008. 1807p. 21cm. Serio Oriento-Okcidento. Tri volumoj. ISBN 9787119054933. Prezo: € 90,00
Kiel eŭropano eklegante verkon klasikan el fora kulturo, kaj krome el fora tempo, kio ankoraŭ plifortigas ĝian fremdecon, kutime mi klare konscias pri nia malavantaĝo: tre ofte almenaŭ la klasikajn ĉefverkojn aŭ aŭtorojn de Eŭropo konas eruditaj homoj de Ĉinio, Japanio, Hindio k.s., — sed inverse kutime preskaŭ nenion ni konas. Kompreneble, pri kelkaj ĝeneralaĵoj eĉ ni konscias: ni scias pri fora dinastio kun la nomo Han, ni scias pri historio plurmiljara, ni scias pri Lao-Cu kaj Konfucio, — sed se rigardi pli atente: la fora Ĉinio grandparte restas nekonata kontinento.
Legante en tiu ĉi romanego, plurfoje mi estis mirigita, kiom da similecoj troveblas inter la fora Romia Imperio kaj Ĉinujo: en ambaŭ kulturoj ŝajne aŭguraĵoj grave rolis (okazas io ŝajne hazarda kaj tuj oni estas invitata serĉi ĝian klarigon: p. 130 rompiĝas rado kaj konduka rimeno — “Tio signifas ke Via Ekscelenco devas akcepti la tronon de Han-dinastio, forlasi la malnovon por novo kaj veturi en imperiestra ĉaro kaj rajdi en ora selo”.)
Imperiestroj en tiu tempo ne estas senskue fortikaj kiel eble oni atendus: p. 190 ekzemple la imperiestro ekploras, fariĝas pala; sur p. 207 al la imperiestro eĉ mankas la kuraĝo fari proprajn decidojn: antaŭ la perfortema Cao Cao li “ne kuraĝis malobei. (..) Cao Cao lin [= la imperiestron] eskortis kun armeo sub sia gvido, kaj la korteganoj lin sekvis.” Kiu serĉas komparojn kun la okcidenta Eŭropo, povus kompari kun la fruaj Merovidaj reĝoj, kiujn ofte superregis iliaj majordomoj. La ĵus menciita Cao Cao fariĝas por granda parto de la romano grava persono: laŭfakte li regas — sufiĉe perforte. Efektive, la historio ja estis sufiĉe kruela: oftegas militado, bataloj, murdoj ktp. Kaj kiom da kapoj estis fortranĉitaj, mi vere ne kapablis kalkuli. Jen hazarda ekzemplo: p. 110 “Iutage, Dong Zhuo iris el Heng-Pordego, la korteganoj alvenis por lin adiaŭi kaj Dong Zhuo ilin regalis per festeno. Ĝuste en tiu momento alvenis centoj da kapitulacintaj soldatoj el la nordo. Dong Zhuo ordonis dehaki la manojn kaj piedojn de iuj, elpiki la pupilojn de aliaj, detranĉi la langojn de triaj kaj kuiri kvarajn en kaldronego. Plorkriegoj skuis la aeron kaj la oficistoj ne povis firme teni siajn manĝbastonetojn pro timo, sed Dong Zhuo drinkis, manĝis kaj babilis tute sen ĝeniĝo.” Oni ŝajne tiom timas pri Dong Zhuo, ke neniu kuraĝas eĉ plej ete komenti — eĉ ne, kiam iom pli poste li igas senkapigi ministron — “baldaŭ poste, servanto envenis prezentante la kapon de Zhang Wen [la ministro], en ruĝa pleto.”
Trajto por okcidentano eble neatendebla estas, ke foje la rakonton interrompas poemeto aŭ versduo. Ekzemple p. 199 “neniam Han-Dinastio estis en pli mizera stato. Posteulo verkis jenan poemon lamentan pri tio” — kaj sekvas dustrofa poemo.
La jam menciita Cao Cao, kiu nepre ne estis la plej bona amiko imagebla, foje ankaŭ montras sin atingebla por la nocio justeco: foje, ekzemple, kiam li kredas ke li misagis, li provas igi puni sin mem. En p. 265 temas pri nova leĝo, ke trairante tritikan kampon, la armeo ne damaĝu ĝin — “la oficiroj deĉevaliĝis kaj iris flankenpuŝante permane tritikplantojn en sinsekvo, sen piedpremi ilin”. Do sufiĉe zorgeme — oni tion ne atendus de tiaj armeoj meze de tiom da perfortemo. Jen venas Cao Cao mem, kaj “subite koturno en tritika kampo estis surprizita kaj ekflugis en la aeron. La ĉevalo surpriziĝis de la fremda birdo kaj saltis en la tritikan kampon kaj detruis grandan parton de ĝi. Cao Cao alvokis la ĝeneralan sekretarion en la armeo por punigi sin pro la kulpo detrui tritikan kampon.” Jen granda problemo — konsterniĝo: kiel oni povus puni lin — ja lin!? Sed li — kvazaŭ stoikulo — rezonas, ke se eĉ li ne obeus la leĝon, ja kiu do plu emus ĝin obei? Do li decidas memmortigi sin. Sed tion oni malhelpas, — kaj surbaze de saĝa vorto de Konfucio oni trovas simbolan punon por la granda estro — li detranĉas la proprajn harojn anstataŭ la kapon...
Kompareble kun la Romia historio, inter krudaĵoj plej kruelaj kaj vere humanisma saĝeco, plu iras la rakontado.
Sur p. 306 legante dekreton de la imperiestro, oni vidas kiel kunefikas socie Konfuciismo: “Ni kredas, ke en la homa etika ordo, la ligo inter patro kaj filo estas en la unua loko; kaj en la diferenco de respektindeco, tiu inter la imperiestro kaj liaj servantoj estas la plej grava. Nun perfidulo Cao Cao misuzas senbride sian aŭtoritaton, molestas sian suverenon, kolizias kun siaj partianoj kaj detruas la principojn de la kortego, senigis min de la rajtoj de ordonado, premiado, nomumado kaj punado. Mi pensadas maltrankvile kaj timas, ke la imperio estas en danĝero. (...)”. Tiun insiston pri fila pieco rilate al la patro ni konas el klasikaĵo Konfuciisma; ĝi nomiĝas tie “radiko de ĉiuj virtoj, de ĝi devenas ĉiuj instruoj kaj eĉ politiko devas fondiĝi sur ĝi” (cito el p. 3 de Libro-konstantaĵo de Fila Pieco; esenco de la praktika etiko de Konfuciismo el 1933.)
Al ne-ĉinaj legontoj mi sugestas, ke dekomence oni faru liston de nomoj ofte renkontataj — kun iom da komento, por ke iom post iom oni alkutimiĝu al la fremdaj nomoj kaj tiom pli plezure povu plu legi la verkon, kiu ja estas nepre leginda. Ĝi ne estas verkaĵo el glata furorlisto. Oni senhaste kaj kun atento digestu la rakonton; sed tiu tempo kaj tiu atento ja certe valoras la penon.
Rerigardante oni povas komenti, ke sinsekvas en la verkego tiom da personoj, tiom da kontraŭecoj, ke oni ne ricevas klaran perspektivon super la tutaĵo. Se oni ekzemple legas Iliadon de Homero, komence oni povas esti mistifikita de la multaj protagonistoj, herooj, dioj kaj interbataloj, sed kutime sufiĉe baldaŭ oni sukcesas trovi du grandajn kampojn: Trojo kaj “la grekoj”. Kaj ambaŭflanke iom post iom oni povas strukturi la rilatojn inter la herooj. Ĉi tie la totalo estas en tiel pli vasta skalo, ke unuflanke ne nur temas pri heroo kontraŭ heroo, sed ambaŭflanke eĉ falas miloj da viktimoj; aliflanke oni ekhavas la impreson, ke interplektiĝas tiom da intrigoj kaj konspiroj, ke oni preskaŭ ne trovas firman punkton, por el tie rigardi la bataladon. Mia sugesto estus: simple eklegi, provi rekoni nomojn kaj verŝajne ekde la momento, kiam aperas ĉiam pli ofte Cao Cao, oni ekvidas certan strukturon por kaj kontraŭ li. Tiu Cao Cao kuntrenas kun si iun imperiestron, kiun li ordonas — kiel la menciita Merovida majordomo —, sed la imperiestro mem kunorganizas reziston kontraŭ Cao Cao. — Eble mi estas iom pesimisma, dirante ke okcidentulo ne provu ĝisdetale trakompreni ĉiujn batalojn, sed kiel ajn: legu la verkon, ĝuu la bonan stilon de la traduko, kaj spertu tiun ĉi unikan travivaĵon.
La 29-an de decembro 2009 mi legis en la taggazeto Trouw, ke arkeologoj malkovris la tombegon de la reĝo Cao Cao, “kruela tirano kaj unu el la plej ruzaj militistoj, kiujn iam ajn konis Ĉinio.” La gazeto aldonis ke liaj venkoj estas ĉe la bazo de la romanego pri la Tri Regnoj. Tiel do la arkeologio iom helpas konkretigi la heroojn de la verko.
Pli ol cent belaj ilustraĵoj el malnovaj eldonoj de la verko ornamas tiun ĉi eldonon. La plej gravaj personoj en la komencaj paĝoj eĉ ricevas pli grandajn portretojn. Por ĉinoj nepre ili devas esti multe pli rekoneblaj ol por ni. En la enkonduko mi legis, ke la tradukinto junaĝe jam eklernis pri tiuj herooj, ke ili ankoraŭ grande rolas en operoj, teatraĵoj, rakontoj ktp. Sekve — ili simple apartenas al la ĝenerala kulturo de Ĉinio, same kiel Aĥilo, Ajakso aŭ Odiseo al la nia.
Pri la traduko kiel traduko kompreneble nenion mi povas diri; sed mi ja povas diri ke la lingvaĵo estas tre klara, sen superfluaj novaĵoj. Kelkfoje — tre malofte — oni ricevas helpon de piednotoj, kutime vere utilaj. (Ekzemple pri teknikaj terminoj, kiel en piednoto p. 114 — tajŝio = ...).
S-ro Laŭlum tra la jardekoj kunkonstruis al si inter ni kvazaŭ propran imperion da tradukaĵoj. Ni menciu pri Aŭtuno en la Printempo, fratina verko al inverstitola romano de Baghy, Frosta nokto de Bakin, Ĉe Akvorando ankaŭ 3-voluma klasika romano, Mirrakontoj de Liaozhai, sed elnombri ĉion estus neeble.
Laŭ propra sperto pri traduklaboro, mi nur povas profunde riverenci antaŭ ĉi grandega atingo! Ĝi kostis certe multe da amo, da studado, da sindediĉo, da persistemo ktp ktp. Gratulon sinceran!
La 5-an de novembro, en Montepulciano, urbeto en la centra Italio, la kultura asocio Pietro Calamandrei organizis kunvenon por prezenti la lastajn du librojn, kiujn Margherita Bracci italigis.
Temas pri Modernaj Robinzonoj kaj pri Maskerado ĉirkaŭ la morto, ambaŭ verkitaj de Teodoro Schwartz (t.e. Tivadar Soros), hungaro, eldoninto kaj motoro de la famkonata kultura revuo Literatura Mondo, kiu transloĝiĝis en 1956 al Usono.
Antaŭ pli ol kvindeko da interesatoj surpodiis elstaraj personecoj por prezenti la diversajn aspektojn de tiu gravulo.
Antaŭ ĉio George Soros, unu el la du filoj de Tivadar (hungara ekvivalento de Teodoro), per videomesaĝo salutis la kunvenintojn, poste ĉefprelegis prof. Tonkin — sendita de la Fondaĵo Soros mem — en la itala, pro respekto al la publiko (prof. Tonkin redaktis la du verkojn). Sekvis lin prof. Marco Rossi Doria, kiu rakontis la historion de sia patrina familio, hebrea el Hungario, en la malfacila periodo de la nazia okupado de Budapeŝto.
Prof. Carlo Minnaja, konata esperantisto kaj literaturisto, parolis pri la kreado kaj eldonado de Literatura Mondo kaj ĝia influo al la kultura vivo de Esperantujo.
Fine prof. Terence Ward, angla verkisto loĝanta en Florenco, ilustris — angle — la celojn kaj agadojn de la fondaĵo kreita de George Soros.
La interesan eventon fermis la tradukintino, Margherita Bracci, kiu malkaŝis al la publiko sian ĝuon en la tradukado de tiuj du verkoj, kiuj respegulas du momentojn de la vivo de Tivadar: Modernaj Robinzonoj, aventuro vidata per la okuloj de junulo, Maskerado ĉirkaŭ la morto, matura verko de zorgoplena patro.
La ĉeestanta eldonisto d-ro Gaspari, samkiel la tuta publiko, entuziasmis pri la interesa kaj altnivela aranĝo, kaj ĉiuj ĉeestantoj haltis ĉe la tablo por aĉeti la du librojn, kiuj en la itala titoliĝas Robinson in Siberia kaj Ballo in maschera a Budapest.
Menciindas ke Modernaj Robinsonoj aperis — post la itala eldono — ankaŭ en la angla, zorge de prof. Tonkin, dum Maskerado ĉirkaŭ la morto estas tradukita ankaŭ al la germana, rusa, turka, hungara kaj plej laste ĉina lingvoj.
[FORIGITA!: bildo]
George Soros ricevis la unuan ekzempleron de Robinson in Siberia okaze de sia 80-a naskiĝdatreveno
Per tio la 15-a aljuĝo de subvencioj el la donaco de ges-roj Thorsen fariĝis la lasta. La konata dana esperantista paro donacis la bazan bonhavon de la Biblioteka Apogo al UEA en la jaro 1997 kaj samjare okazis ankaŭ la unua disdono. Origine oni antaŭvidis, ke la donacita mono sufiĉos por deko da jaroj, sed la gajnita rento plilongigis la vivodaŭron de tiu speciala kaso de UEA.
Per la decido de Claude Nourmont, estrarano pri kulturo kaj vicprezidanto de UEA, kaj Osmo Buller, Ĝenerala Direktoro de UEA, subvencion en formo de Esperanto-libroj ricevis Demokratia Kongolanda Esperanto-Asocio (250 EUR), Asocio de Beninaj Esperantistoj (250 EUR), Reza Kheir-Khah (Tajvano, Ĉinio; 200 EUR), Marc Vanden Bempt (Belgio; 155 EUR), Biblioteko de la Esperanto-Muzeo en Svitavy (Ĉeĥio; 155 EUR), Triesta Esperanto-Asocio (Italio; 100 EUR) kaj Kroata Esperanto-Ligo (55 EUR).
Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto Poul Thorsen (1915-2006) eblas konatiĝi per la retejo www.poulthorsen.dk.
En la Muzika pavilono de Banja Luka okazis la 19-an de oktobro vespero de la rusa kulturo “El Rusio kun amo”. Aktoroj, verkistoj kaj kantistoj prezentis al banjalukanoj parton de la riĉa rusa kulturo.
La ĉefa gasto estis la rusa verkisto, muzikisto kaj esperantisto Mikaelo Bronŝtejn, en Banja Luka aparte konata kiel verkisto de la romano Dek tagoj de kapitano Postnikov. Laŭ tiu romano la “Shelter Sceno” el Kragujevac (Serbio) kaj la centro “BeL@Espero” el Banja Luka faris teatraĵon, kiu estis jam prezentita en Pollando, Rusio, Serbio, Kubo, Bosnio-Hercegovino, Kroatio, Danio kaj Italio.
Mikaelo prezentis siajn popolajn rusajn kantojn kaj la publiko tre bone akceptis lin. “Mi estas tre kontenta, ĉar mi vizitis ĉi belan urbon, ekkonis interesajn homojn kaj foriras plenkore kun la espero post kelkaj jaroj reveni al Bosnio”, diris la gasto ĉe la adiaŭo. Krom li al la publiko prezentiĝis banjalukaj artistoj: Kenan Hodžić (ludis per gitaro Ansiamski mačak), Vanja Gajić (recitis versojn de Puŝkin kaj Jesenjin) kaj Miĉo Vrhovac (ludis parton de la teatraĵo Dek tagoj de kapitano Postnikov). Aparte interesan prezentaĵon havis la aktorino de la Nacia Teatro de Respubliko Serba Jelna Trepetova Kostić. Ŝi recitis versojn de Puŝkin kaj Jevtuŝenko kaj kantis popularajn rusajn kantojn kun Mikaelo Bronŝtejn (sur la foto).
La 26-an kaj 27-an de novembro 2011 okazis en la municipa kulturdomo Diez de Octubre en Havano renkontiĝo, kiu arigis havanajn kaj aliajn esperantistojn el la najbara provinco Matanzas, kaj du eksterlandajn esperantistojn. Ili estis Vilhelmo Lutermano kaj Ana Montesinos.
La renkontiĝon partoprenis kvardeko da esperantistoj, kiuj ĝuis prelegon pri la kultura valoro de Esperanto per la verkoj de la nacia apostolo José Martí kaj la nacia poeto Nicolás Guillén.
Okazis konkurso pri poezio, prozo, kanto, deklamado kaj fotografio, lernoludoj, libroekspozicio kaj arta ekspozicio de loka skulptisto, subtenanto de Esperanto, kaj fotoekspozicio pri Esperanto. Alia programero estis arboplantado en kunordigo kun la loka asocio de naturamantoj kaj la ekologia grupo de KEA, iniciatita de la junulara sekcio en Havano. La fermo okazis per bela kultura vespero.
La arta festivalo estas parto de tutlanda programo, planita komence de la jaro kadre de la jara asembleo de KEA, kie oni fiksas la kalendaron de eventoj de la jaro. La ferma ĉi-jara evento efektiviĝis en la orienta provinco Guantánamo okaze de la Zamenhofa tago, inter la 15-a kaj 19-a de decembro.
La 19-a okazis en Malgrat de Mar apud Barcelono en Katalunio, Hispanio, de la 1-a ĝis la 8-a de oktobro 2011.
Aliĝis 145 gesamideanoj, sed ĉeestis 131. Se rimarkigi, kio estis la plej ŝatata — la ĝuinda etoso dum la tuta Semajno. Ŝajnis familia renkontiĝo, ĉar iuj jam de multaj jaroj venas al ĉi tiu modesta Esperanta evento. Sen problemoj de ekonomio, kaj sen la ofte ĝena tasko elekti novan estraron, la partoprenantoj restis tute liberaj por aŭskulti prelegojn aŭ iri al la strando.
La Semajno estis inaŭgurita en la ĉeesto de Conxita Campoy i Martí, urbestro de Malgrat de Mar, kiu diris: “Nepre daŭrigu vian lukton por solvi la lingvan problemon, kiun mi bone konas, kiel urbestro de la turisma marurbo”.
La Semajno komenciĝis sabate posttagmeze per malfermo de libroservo kaj Esperanto-kurso, gvidata de Stano Marček. Post la 22-a horo ni festis la tradician interkonatiĝon, kie ne mankis bona humoro, frandaĵoj kaj ĉampano Esperanto.
La Premio Ada Sirkorska Fighiera estis aljuĝita al Eugene de Zilah. La serion de prelegoj komencis la geedzoj Michel-Hubert el Belgio pri la nordaj eŭropaj landoj. La kataluno Guillen Nicolás, profesie ĝardenisto, instruis nin, kiel grimpi al la arbpinto por tondi branĉojn. Eddy Raats el Belgio prezentis la laboron de Monda Asembleo Socia. Pere Navarro-Rosinés, profesoro de la Barcelona Universitato, malkaŝis la mondon de la sciencistoj, por klasifiki kaj doni nomon al diversaj vivaĵoj. Eduardo Kuster parolis pri la “Belga kompromiso”, Bouchet Rémyel el Francio translokis nin per siaj bildoj al Laoso, Rodica Todor prezentis sian landon Rumanio. La ĉeftemo estis “Ĉu Esperanto estas lingvo artefarita”. En folklora vespero la grupo “Els Rogers” ludis havanan muzikon, tre ŝatatan en Katalunio.
Okazis duontaga ekskurso al la Muzeo pri Natura Akvo en Viladrau, duontaga ekskurso al la urbeto Caldas de Malavella kaj Santa Coloma de Farnés, kaj tuttaga ekskurso al Sabadell, kun vizito de la Muzeo pri Paleontologio, Avenuo Zamenhof kaj promenado al la strato Ludoviko Mimó, verkisto kaj esperantologo de Sabadell, fondinto de la tiel nomata Analiza Skolo.
[FORIGITA!: bildo]
Inaŭguro de la Semajno
Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio okazis la 7-an kaj 9-an de oktobro 2011en la urbo Seungnam, apud Seulo en Koreio.
Ĝi estis proponita de Japanio en la jaro 2008 kaj preparata ekde la jaro 2009. La kongreso kombinis la 98-an Japanan Kongreson kaj la 43-an Korean Kongreson. Samtempe kaj samloke okazis ankaŭ la 30-a Komuna Seminario inter la ĉina, japana kaj korea junularoj.
Al la kongreso aliĝis 486 esperantistoj. 130 japanoj kaj 16 koreoj partoprenis morale, kiuj kvankam ili ne povis korpe ĉeesti, per la aliĝo montris sian amon al la komuna kongreso. Rezulte partoprenis 209 japanoj, 131 koreoj, 6 rusoj, 2 ĉinoj, 2 mongoloj kaj 1 ĉeĥo. Diversaj interŝanĝoj de kulturaj aferoj okazis per 28 fakaj kunsidoj kaj 12 budoj. Aŭskultindaj estis 6 oficialaj prelegoj.
En la interkona vespero, kiu okazis en la unua tago, oni sinsekve prezentis kantojn, muzikojn kaj dancojn de amatoraj amikoj, kaj belan pupteatraĵon de la Yangpyeong-filio de KEA. Pro la neevitebla fakto, ke kantado estas multe ŝatata de la ambaŭ popoloj, aŭtomate sekvis kanteja tempo. Oni unuope aŭ grupe kantis kun sinprezentado kaj amuza komentario. Tiuj neoficialaj partoj de la interkona vespero finiĝis je la dua matene.
En la arta vespero en la dua tago estis prezentitaj la naciaj tradiciaj dancoj kaj teatraĵoj. Krom la himno de Esperanto, tri kantoj estis prezentitaj koruse. La kanto Saluton! estis preparita kiel la kongresa kanto. La kanto Printempo de Japanio kaj Printempo de la hejmloko de Koreio estis elektitaj por kunkanti en Esperanto.
Ĝi estis la unua provo por ambaŭ landoj kongresi komune. La plej rimarkinda punkto estis, ke ne nur en la oficialaj programeroj, sed ankaŭ en privataj konversacioj, eĉ inter samlandanoj la kongresanoj nature parolis nur Esperante.
La rilato-stato inter Japanio kaj Koreio havas multe da koloroj. En la bona flanko televidaj dramoj kaj filmoj transpontas la du landojn. Kantoj kaj dancoj de la du landoj ludas efikan rolon por junuloj. Sed en la alia flanko ofte provokitaj estas problemoj ekz. pri la teritorio kaj historio. La plej proksimaj landoj alterne varmiĝas kaj malvarmiĝas ĉefe pro politikaj kialoj.
La komuna kongreso estis raportita en ĵurnalo de Koreio kun la scivolemo, kiel la esperantistoj de ambaŭ landoj praktikas la amikiĝon kiel ordinaraj popoloj. Kaj la ĵurnalo akcente raportis, ke prezentiĝis korea tradicia teatraĵo Ĉunhjang, kiun koreoj kaj japanoj kunlabore ludis en Esperanto.
Danke al la komuna kongreso, novaj amikecoj naskiĝis kaj samtempe oni povis renkonti malnovajn amikojn, kiuj havas saman intereson, kaj tio daŭrigos iliajn amikecon kaj kunlaboron per interretaj kontaktoj.
[FORIGITA!: bildo]
Partoprenantoj de la duontaga ekskurso
Enrico Dondi (1935-2011) mortis la 9-an de novembro. Profesie kuracisto, li lernis Esperanton en 1954 kaj baldaŭ gajnis premiojn per originalaj kaj tradukitaj poemoj en la Belartaj Konkursoj. Liaj tradukoj de Dante (Purgatorio 2000, Vivo nova 2003 kaj la tuta La Dia Komedio 2006) kaj de Tasso (Jerusalemo liberigita 2010) apartenas al la pinto de nia tradukliteraturo. En 2007 aperis lia traduko de la ampoemaro La Floro de Durante (probable kaŝnomo de Dante). Krome li estis kuntradukinto de la oratorio Danteskaj itineroj de V. Russo (2001).
Helga Erhard (1914-2011) mortis la 21-an de novembro en Bad Dürkheim (Germanio). Ŝi estis dumviva membro de UEA, regula membro de Societo Zamenhof kaj iama delegito.
Vida Jerman (1939-2011) forpasis la 10-an de decembro en Zagrebo. Ŝi diplomiĝis en la Zagreba Akademio de Dramarto. Ŝi laboris en diversaj teatroj kaj rolis en pluraj filmoj, i.a. Kiu kantas, malbonon ne planas de Krešimir Golik (1970), konsiderata la plej bona kroata filmo de ĉiuj tempoj, kaj La elekto de Sophie de Alan Pakula (1982). Al la Esperanta teatro Jerman kontribuis ekde 1973, kiam ŝi aliĝis al la Drama grupo de Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo kaj debutis en Doktoro Rosales de G. Silfer en la 29-a IJK en Sarajevo. Ŝi precipe famiĝis pro siaj prezentadoj en multaj UK-oj, unuafoje en Pekino (1986) kiel Verda Majo en Virino, kiu flustris en uragano de S. Štimec. En postaj UK-oj ŝi rolis i.a. en Amo per proverboj de A. Azevedo (Havano 1990; kun Saša Pilipović), Inventante ke mi sonĝas de J. Agustín (Adelajdo 1997), La rompita virino de S. de Beauvoir (Montpeliero 1998), La poto de Ŝalom Alejĥem (Tel-Avivo 2000) kaj La plej longa tago de Maria Theresia kaj Judita de Miro Gavran (resp. Zagrebo 2001 kaj Pekino 2004). En Tampereo (1995) ŝi prezentis la recitalon Virino mi estas kun kroata poezio kaj en Prago (1996) poezion de la ĉeĥa Nobel-premiito Jaroslav Seifert. Ŝi prezentiĝis ankaŭ en IJK-oj, SAT-konferencoj k.a. renkontiĝoj. En 1997 Vida Jerman fondis en Zagrebo la teatran trupon “Ponto”, kies arta direktoro ŝi estis. Krom Esperante, ĝi prezentis ankaŭ en aliaj lingvoj. En 1996 ŝi publikigis la sonkasedon Teatra vespero de Vida Jerman, kiu estas registraĵo de Inventante ke mi sonĝas kaj de la recitalo de kroataj poetoj Izolulo prezentita de ŝi i.a. en la Seula UK (1994). En 2002 aperis ŝia kompakta disko Brazila akvarelo kun brazilaj poemoj. Ŝi estis LKK-ano de la Zagreba UK (2001), estrarano de Kroata Esperanto-Ligo kaj fakdelegito pri teatro. En 2010 la Estraro de UEA rekonis ŝiajn grandajn meritojn per Diplomo pro Elstara Arta Agado. En 1997 la prezidento de Kroatio distingis ŝin per ordeno pro ŝia kontribuo al teatro kaj diskonigo de la kroata kulturo en- kaj eksterlande.
Elna Matland (1921-2011) forpasis la 23-an de novembro en Bergeno (Norvegio). Ŝi lernis Esperanton en 1939 kaj baldaŭ ekaktivis movade. Ŝi estis prezidanto aŭ sekretario de la lokaj kluboj en Bergeno kaj Sauda, kaj estrarano de Norvega Esperantista Ligo. Ŝi gvidis NEL kiel prezidanto de 1985 ĝis 1991 kaj reprezentis ĝin en la Komitato de UEA de 1983 ĝis 1995. La kulmino de ŝia esperantista agado estis la prezidanteco de la Loka Kongresa Komitato de la modele organizita 76-a UK en ŝia hejmurbo Bergeno en 1991. En 1992 UEA elektis ŝin kiel Honoran Membron. Krome ŝi estis honora membro de Esperanto-Klubo Bergen ekde 1991 kaj de NEL ekde 2001. En 2009 ŝi ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon pro Merito rekone al ŝia laboro kiel instruistino kaj al ŝia agado en sindikato, volontulaj organizaĵoj kaj ĉe lokaj aŭtoritatoj.
Jiří Pištora (1931-2011) mortis la 12-an de novembro en Česká Třebová (Ĉeĥio). En 1965 li kunfondis la ĉeĥoslovakan sekcion de IFEF kaj reprezentis ĝin en la komitato de IFEF dum ses jaroj. En la muzeo de sia hejmurbo li fondis Esperanto-fakon en 1993 kaj gvidis ĝin kiel direktoro. Li estis ankaŭ delegito kaj fakdelegito pri fervojoj.
Ankaŭ en la 97-a UK en Hanojo okazos la tradicia Esperantologia Konferenco.
Ĝia organizanto estas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi estis unuafoje en la programo de la UK en Varno en 1978. En Hanojo okazos la 35-a sesio.
La Esperantologia Konferenco celas doni okazon prezenti la rezultojn de novaj esploroj kaj ebligi sperto-interŝanĝon kun aliaj esperantologoj. La prelegoj estos poste eldonitaj kiel aktoj.
Interesatoj sendu mallongan biografian informon pri si kaj resumon de la prelego ĝis 2012-02-29 al prof. Christer Kiselman (Poŝtkesto 480, SE-751 06 Uppsala, Svedio, rete: k...@math.uu.se).