Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro I.

Mastrumado.

Reveno de l’ sinjorido. — Unua renkonto en ĉambreto, dua ĉe la tablo. — De l’ Juĝisto grava instruo pri ĝentileco. — De l’ Ĉambelano politikaj rimarkoj pri modoj. — Komenco de disputo pri Stumpulo kaj Falko. — Plendoj de Vojski. — La lasta Vokisto de l’ tribunalo. — Ekrigardo je la tiama politika stato en Litvo kaj Eŭropo.

Litvo! Patrujo mia! simila al sano;
Vian grandan valoron ekkonas litvano*,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmsopiras.

* La sendependa Polujo konsistis el du ĉefaj partoj: Pola Krono kaj Litvo. La pola poeto estis naskita “litvano”, kion oni ne konfuzu kun “litovo”, ano de la litova gento en parto de Litvo.

Sankta Virgin’! Vi gardas Ĉenstoĥovon helan,
En Ostra-Brama lumas! Vi, kiu kastelan
Novogrodek defendas kaj pian urbanon!*
Kiel Vi al infano redonis la sanon —
(Kiam mi, de l’ patrino al Vi oferite,
La malvivan palpebron eklevis subite10
Kaj povis tuj al Via sanktejo ekiri,
Por redonita vivo Dion dankodiri),
Tiel Vi nin mirakle portos hejman limon!…*
Dume transportu mian sopiran animon
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj,
Al la kampoj, per greno diversa pentritaj,
De sekalo arĝentaj, de tritik’ oritaj,
Kiujn la neĝe-blanka poligon’ ornamas,
Kie per virga ruĝo trifolio flamas,20
Kaj ĉion zonas, kvazaŭ per verda rubando,
Kun maldensaj pirarboj la kampa limrando.

* En tuta Polujo estas konata la mirakla bildo de la Sankta Virgulino, troviĝanta en la monaĥejo sur la Hela Monto (Jasna Góra) en Ĉenstoĥova (Czȩstochowa). En Litvo troviĝas la famaj miraklobildoj de la Diopatrino en la preĝejeto super la “Ostra-Brama” (Pinta Pordego) en la ĉefurbo Vilno, kaj en la antikva kastelo de Novogrodek.
* Sian epopeon verkis Mickiewicz kiel politika elmigrinto en Parizo. La poeto mortis en eksterlando, neniam revidinte sian amatan hejmon.

Inter ĉi kampoj, antaŭ jaroj, sur monteto,
Staris apud rivero, en betulareto,
Nobela domo ligna, sube masonita;
De malproksime brilis murar’ blankigita,
Pli blanka eĉ, kontraste al verdo maljuna
De poploj, ĝin ŝirmantaj kontraŭ vent’ aŭtuna.
La ĉiuflanke pura, negranda loĝejo
Havis tri garbaregojn ĉe granda garbejo,30
Kiu ne povis ilin ampleksi tegmente.
Ĉirkaŭaĵo abundas per gren’ evidente;
Kaj montras fojnaretoj densaj sur herbaro,
Brilantaj kiel steloj, — montras plugilaro,
Tranĉanta nigroterajn kampojn, kiuj trenas
Sin vastege kaj certe al dom’ apartenas,
Bonkulturate, kiel bedaro ĝardena,
Ke en domo bonhavo loĝas ordoplena.
Malfermita pordego anoncas ĉiame,
Ke ĝi invitas ĉiujn pasantojn gastame.40

Ĵus veturile tien venis juna homo,
Ĉirkaŭveturis korton, haltis antaŭ domo
Kaj desaltis. — Ĉevaloj, ne tenataj bride,
Al pordeg’, pinĉi herbon, iris malrapide.
Neniu estas dome: frontpordo — fermita
Per paliseto, en la riglujon ŝtopita.
La veninto servistojn demandi ne iris,
Sed malfermis; li hejmon saluti deziris.
Li ne vidis ĝin longe, ĉar en urbo, fore,
Li studis, ĝis li finon atingis ĝojkore.50
Enkurinte, li vidas malnovan muraron
Kortuŝe, kiel sian bonan konataron.
Samaj mebloj, drapiroj aperas renkonte,
Kun kiuj de naskiĝo li ludis volonte.
Nur pli grandaj, pli belaj ili ŝajne estis;
Kaj la samaj portretoj sur la muroj restis:
Koscjuŝko*, en laĉita vesto, krakovane,
Okullevante, tenas glavon ambaŭmane;
Per ĉi glavo li ĵuris, sur ŝtupo altara,
Tri potenculojn peli el Polujo kara,60
Aŭ mem sur glavon fali. — Plu, en vesto pola,
Post perdo de libero, Rejtan* senkonsola,
Turnas al sia brusto tranĉilon por bato;
Apud li kuŝas Fedon* kaj vivo de Kato*
Plu Jasiński, junulo malserena, bela,
Apude Korsak, lia kunulo fidela,
Defendante remparojn kontraŭ la moskvuloj,
Sabras la malamikojn; jen Praga en bruloj!*
Li rekonis eĉ lignan ŝrankon kun malnova
Ludhorloĝo, staranta ĉe l’ enir’ alkova,70
Kaj, kun infana ĝojo, li ektiris ŝnuron
Por aŭdi la malnovan Dombrovski-mazuron.*

* Kościuszko Tadeusz, nask. en j. 1746 en Litvo, mort. en j. 1817 en Svisujo; pola generalo kaj ĉefa armeestro dum la nacia leviĝo en j. 1794.
* Rejtan Tadeusz, unu el plej noblaj viroj kaj patriotoj polaj. Post la unua dispartigo de Polujo (1773), li finis vivon per memmortigo en malespero kaj melankolio (1780).
* Fedon, verko de la greka filozofo Platon pri la senmorteco de l’ animo.
* Kato el Utika, roma brava kaj virta civitano; ne volante postvivi la pereon de la roma respubliko, li memmortigis sin en Utika en j. 46 antaŭ Kristo.
* Jasiński Jakób, ĉefo de la pola leviĝo en Vilno kaj en Litvujo, generalo en la nacia milito en j. 1794. — Korsak Tadeusz, ĉefo de la ĝenerala leviĝo de l’ Vilna vojevodlando. Ambaŭ partoprenis en la nacia insurekcio de Kościuszko kaj pereis en la sanga batalo ĉe Praga (antaŭurbo de Varsovio) en j. 1794, defendante ĝin kontraŭ la rusoj sub komando de Suvorov.
*

Dombrovski-mazurko, kanto de la polaj legionoj, batalintaj, sub la generalo Dąbrowski, por Napoleono en Italujo (1797), la fama “Ankoraŭ Polujo ne pereis”; jen ĝia unua strofo:

“La Polujo ne pereis, dum ni vive spiros;
Kion fremda forto prenis, ni per fort’ akiros.

Marŝu, marŝ’, Dombrovski! el itala lando
Al patruj’ nin gvidos via ĉefkomando!”

Li, trakurante domon, ĉambron serĉis vane,
Kie, antaŭ dek jaroj, li loĝis infane.
Li enkuras, reniras, vidas mirigita:
La ĉambro por virino estas aranĝita!
Kiu loĝas? La onklo ne havis edzinon,
Petersburg’ antaŭ jaroj gastigis onklinon.
Nek estas mastrinejo. Jen la klavikordo!
Sur ĝi notoj kaj libroj, sed ĉio sen ordo,80
Senzorge disĵetita: agrabla senplano!
Tiel ĉion disĵetis ne maljuna mano.
Jen, el hoko prenita robet’ blanke brila!
Por vestiĝo etendas ĝin seĝ’ apogila.
Sur fenestroj en potoj aromas floretoj:
Geranio, levkojo, astroj, violetoj.

El fenestro li novan miraĵon ekvidis:
Ĉe l’ frukt-arbaro, kie urtikoj insidis,
Nun estis vojetara ĝardenet’ malgranda
Kun florbukedoj, mento, herbo anglolanda.90
De l’ eta, ciferforme ligita barilo
Brilis da helkoloraj lekantetoj milo;
Ĉe l’ freŝe surverŝita bedaro ĝardena
Staris ankoraŭ lada vazo, akvoplena;
Ĝardenistino tamen nenie vidiĝas;
Ŝi eliris, ankoraŭ pordet’ balanciĝas,
Ĵus puŝite: sur sablo jen de piedeto
Postsigno: ŝi sen ŝuo estis, sen ŝtrumpeto.
Sur sablo delikata, seka, blanka pure,
Postsigneto preciza, vi divenos: kure100
Ĝin ĉi tie malgrandaj piedetoj lasis
De iu, kiu teron tuŝetante, pasis.

Li longe en fenestro staris, meditante,
Per aromaj blovetoj de floroj spirante.
La vizaĝon li klinis ĝis la violetoj,
Per okuloj scieme vagis sur vojetoj;
Kaj li ree al etaj postsignoj revenis,
Pripensante, al kiu ili apartenis.
Li levis la okulojn: sur tabul’ barila
Staris juna knabino; vesto, blanke brila,110
Ĝis la brusto nur kovras figuron gracian,
Ne kaŝante la ŝultrojn, cignan kolon ŝian.
Tiel vestite, sole por matena iro,
Litvanino neniam vidiĝas al viro.
Do, eĉ sen atestanto, per manoj-surmeto
Sur bruston, ŝi aldonis ŝirmon al robeto.
La haroj, ne en bukloj, sed node-tordite
Kaj, en blankaj papero-silikvoj, kaŝite,
Mirornamis la kapon, ĉar, de sun’ radia,
Ili lumis per nimbo ĉielana ia.120
Vizaĝo — nevidebla. Al kampo turnite,
Ŝi iun serĉis fore, malsupre. Subite
Ŝi ekvidis, ekridis, kaj, manojn plaŭdinte,
Kiel bird’, el barilo sur herbon, fluginte,
Tra-l’ ĝardeno, tra floroj, ŝi pasis en kuro.
Sur tabul’, apogita ĉe la ĉambra muro,
Antaŭ ol li rimarkis, ŝi flugis facile
Tra-l’ fenestro, subite, mallaŭte, lunbrile.
Trilante, ŝi robeton kaptis, kaj spegulon
Enrigardi kuretis. Vidinte junulon,130
Ŝi faligis robeton — pala de hororo
Kaj miro. Li ekflamis per roza koloro,
Kiel nubo, renkonte kun maten’-aŭroro.
Li modeste okulojn kovris, ekbalbutis,
Volis sin senkulpigi, sed nur klinsalutis
Kaj reniris. Virgino ekkriis dolore,
Malklare, kiel ido, sonĝe timigita.
Li time rerigardis: ŝi jam estis fore;
Lia kor’ laŭte batis, kaj li, konfuzita,
Eliris, ne sciante mem, ĉu la renkonto140
Estas inda de rido, de ĝojo aŭ honto.

Dume oni rimarkis bone en bieno,
Ke antaŭ dom’ okazis nova gast-alveno.
Jam al stalo ĉevalojn forkondukis oni
Kaj ne avaris, fojnon kaj avenon doni.
Juĝist’ ne volis novan modon rekomendi:
Gast-ĉevalojn al juda gastejo forsendi.
Servistar’ ne eliris saluti respekte,
Ne tial, ĉar ĝi servis en domo neglekte,
Sed nur, ĉar ĝi atendis de Vojski* alvenon:150
Li ekster dom’ aranĝis vesperan festenon.
Li anstataŭas mastron; se mastro ’as fore,
Gastojn li mem akceptas kaj amuzas kore;
(Dom-amiko de-l’ mastro, forparenco ia.)
Vidinte gaston, kuris li al ĉambro sia;
(Li ne povis renkonte iri en tolvesto),
Do li prenis rapide vestaĵon, por festo
Preparitan, ĉar sciis li ekde mateno,
Ke li kun multaj gastoj sidos ĉe-l’ festeno.

* Wojski (tribuno), antaŭe en Polujo oficisto, kies devo estis, gardi la sekurecon en la konfidita al li distrikto, kaj zorgi pri la edzinoj kaj infanoj de l’ nobelaro dum la milito. Tiutempe (j. 1811-a) la ofico estis nur titola.

Vojski al gasto brakojn etendis de fore,160
Kaj krie ĉirkaŭprenis lin kaj kisis kore.
Rapide kaj konfuze ili ekparolis:
Kelkjaran historion vort-resumi volis
Plej mallonge; demandojn sekvis rakontado,
Ekkrioj, eksopiroj, nova salutado.
Kiam Vojski demandis kaj esploris ĉion,
En fino li rakontis tago-historion.

“Bone, mia Tadeuŝ” (ĉar la juna homo
Estis bapte nomita per Koscjuŝka nomo,
Pro sia milittempa naskiĝo, memore),170
“Bone, mia Tadeuŝ, vi venis ĝusthore,
Ĉar ni havas en domo fraŭlinar’-ĉeeston.
Onklo por vi pripensas jam edziĝofeston.
Do elektu; ariĝas societo granda
Ĉe ni, de kelkaj tagoj, pro juĝo limranda,*
Por fini kun la Grafo malnovan proceson.
La Grafo, morgaŭ veni mem, donis promeson.
Ĉambelan’* kun edzino, filinoj, jam venis.
Junular’ ĉaspafilojn en arbaron prenis;
Maljunuloj, virinoj rikoltatan grenon180
Rigardante, atendas junular’-revenon.
Se vi volas, renkontos ni apud arbaro
Onklon, Geĉambelanojn kun sinjorinaro.”

* Limjuĝo estis juĝo, kiu ekskluzive decidis procesojn pri bienlimoj. Ĝin plenumis la ĉambelano (kamerestro), supera oficisto de l’ distrikto, en loko de disputo, kaj li verdiktis, kolektinte ĉiujn dokumentojn.
* Ĉambelano (kamerestro), antaŭe supera dignulo kaj oficisto en sendependa Polujo; li plenumis devojn de la reĝa kortego. La distrikta ĉambelano juĝis limprocesojn (vidu supre*). Sub la rusa regado tiu ĉi ofico perdis sian signifon kaj restis nur titola.

Vojski kun Tadeuŝo al arbaro iras,
Kaj ĉiam satparoli ankoraŭ deziras.
Suno al ĉiellimoj aliradis laste,
Malpli forte ol tage, sed lumis pli vaste,
Tutruĝa, kiel sana vizaĝ’ de kampulo,
Kiu finis laboron sur grenkampo sia
Kaj revenas ripozi. Jam rondo radia190
Falas arbaran supron; krepuska nebulo
Jam la pintojn kaj branĉojn de arboj plenigas,
Kaj tut-arbaron kvazaŭ kunverŝas kaj ligas;
Arbaro nigras, kvazaŭ domo grandegulo,
La suno ruĝas, kiel sur tegmento brulo;
Ĝi falis suben, ĵetis tra branĉegoj brilon,
Kiel kandel’ tralumas fenestro-kovrilon,
Kaj estingiĝis. Tiam en greno falĉiloj
Sonantaj, kaj en herbo ŝovataj rastiloj
Silentis, haltis: tiel ordonas Juĝisto;200
Ĉe li, kun tago finas laboron kampisto.
“Kiel longe labori, Mondoestro diras;
Kiam la suno, Lia laborist’, foriras,
Ankaŭ kampolaboron devas fini homo”.
La sinjoro Juĝisto paroladis jene.
Lian volon respektas sankte ekonomo,
Ĉar eĉ veturigiloj, ne ŝarĝitaj plene,
Kun duona garbaro al garbej’ veturas:
Bovoj, pro nekutima malpezo, ĝojkuras.

Ĵus el arbaro iris tuta societo,210
Gaje, orde. Antaŭe, infanoj-areto
Kun guvernist’; Juĝisto kun Ĉambelanino;
Ĉambelan’, ĉirkaŭita familia-krone;
Post ili la fraŭlinoj; junular’, en fino,
Flanke, post la fraŭlinoj, eble paŝ-duone.
(Tion ordonas deco). Neniu parolis
Pri ordo, kaj neniu vicordon kontrolis,
Kaj ĉiu, malgraŭvole, la ordon observis,
Ĉar Juĝist’ malnov-morojn en domo konservis.
Por aĝo, nask’, prudento, ofico, respekton220
Flegante, ne toleris li ĝian neglekton.
“Orde, li diris, staras domo kaj nacio,
Senorde ili falas, kaj pereas ĉio.”
Do al ordo kutimis anoj de la domo,
Servistoj, gast’, parenco, kaj eĉ fremda homo;
Ĉar, se iu vizite al Juĝisto venis,
Li baldaŭ la kutimon de l’ domo alprenis.

La Juĝisto salutis kore nevon sian,
Donis por kiso manon, kisis frunton lian,
Sed parolis malmulte, pro gastoj laŭvide;230
Tamen la larmoj, kiujn li viŝis rapide
Per tranĉita maniko de sia kontuŝo,*
Vidigis lian amon al Pan Tadeuŝo.

* Kontuŝo (kontusz), longa nobela supervesto kun distranĉitaj manikoj.

Post la mastro al korto iris sekvantaro:
El rikolto, herbejo, paŝtejo, arbaro.
Tie interpremiĝas la ŝafoj blekante,
Kaj densan polvan nubon sur vojo levante;
Kaj poste, malrapide paŝas, kun latuna
Tintilar’, la tirola bovinaro juna;
Jen el herbejo kuras ĉevaloj henante.
Ĉio al put’, al ĝia ligna brako, kuras,240
Kiu knare en trogojn trinkaĵon mezuras.

Juĝisto, kvankam laca, kaj inter gastaro,
Gravan devon de mastro ne lasis pretere;
Li iris mem al puto. Plej bone vespere
La mastro vidas staton de sia brutaro.
Li neniam inspekton fidas de servulo,
“Ĉar la brutaron nutras de mastro okulo”.

Kun Vokisto* Protazo, Vojski, ĉe kandelo,
En vestiblo disputis, iom en kverelo;
Ĉar, dum forest’ de Vojski, Vokisto sekrete250
El dom’ forigis tablojn, jam kovritajn prete,
Kaj rapide starigi en kastel’ ordonis,
Kies ruinojn rando de l’ arbaro zonis.
Vojski, pro la transportoj malkontenta, iris
Praviĝi al Juĝisto. Juĝisto ekmiris,
Jam ne povante ŝanĝi, preferis en fino,
Sin ekskuzi kaj gvidi gastojn al ruino.
Vokist’, dumvoje, ĉiam al Juĝist’ klarigis,
Pro kio li disponon mastran aliigis:
En domo ne ekzistas ĉambro tiel vasta,260
Por tiel estiminda, granda aro gasta;
En kastel’ as vestiblo, bone konservita,
Arkaĵo sendifekta, unu mur’ fendita,
Fenestroj, sen vitraĵoj, ne ĝenas somere,
Proksimeco de keloj oportuna vere.
Sed li dume Juĝiston per okul’ sciigis,
Ke li pli gravajn siajn kaŭzojn sekretigis.

* Vokisto (Woźny), antaŭe malsupera juĝa oficisto en Polujo; lia devo estis disporti juĝajn invokojn, anonci verdiktojn k. t. p. Tiun ĉi oficon plenumis kutime la nobeletaro.

Dumil paŝojn post domo estis situita
Kastelo, grandioze, vaste konstruita,
De Horeŝko antikva hered’ familia.270
Li mem pereis en la temp’ insurekcia;
La bienojn detruis sekvestraj ediktoj,
Senordo de l’ zorgado, kaj juĝaj verdiktoj.
Parencoj de l’ patrina flank’ heredis parte,
Kreditoroj la reston dividis aparte.
Neniu volis preni dum kalkul’ kastelon,
Kies subten’ per kostoj troŝarĝus nobelon.
Sed la Grafo, najbaro, post plenkresko sia,
Riĉa sinjor’, Horeŝka forparenco ia,
El vojaĝoj veninte, ekŝatis la murojn,280
Klarigante gotikan la arĥitekturon;
Kvankam Juĝist’ asertis, laŭ antikva plano,
Ke arĥitekt’ ne Goto estis, sed Vilnano.
Nu, Graf’ volis kastelon. Ĝuste sama-date
Juĝist’ ekvolis samon; kial? nesciate.
Do proces’: en distrikto, en ĉefa juĝejo,
Senat’, ree distrikto, provinc’-oficejo.*
Fine, post mult-verdiktoj, multaj kostoj grandaj,
La afero revenis al juĝoj limrandaj.

* Polujo konsistis el vojevodlandoj (kvazaŭ provincoj, posteaj gubernioj), kiuj dividiĝis en distriktojn.

Vokisto diris prave, ke vestiblo vasta290
Ampleksos la palestron* kun la aro gasta:
Halo, kiel manĝejo, volbo sur kolonoj,
Konveksa; planko estis sternita per ŝtonoj.
Sur muroj senornamaj, puraj, sin etendis
Kapreolaj kaj cervaj kornoj, kiuj pendis
Kun surskrib’: kie, kiam estis akiritaj,
Sub ĉasistaj blazonoj, nomoj gravuritaj.
Sur la arkaĵo brilis en supre, kun krono,
Duonkapro, antikva Horeŝkoj-blazono.

* Juristoj, advokatoj kaj iliaj lernantoj. La palestro estis praktika lernejo de leĝoscienco kaj advokateco.

Gastoj eniris orde, kaj ronde ekstaris300
Ĉe tabl’; unuan lokon Ĉambelano prenis,
Laŭ aĝ’, ofic’, la digno al li apartenis;
Li, irante, al ĉiuj klinsalutojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina*
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Viroj ricevis brandon; tiam, sidiĝante,
Ĉiuj manĝis malvarman supon,* silentante.

* Monaĥo, kolektanta almozon por sia monaĥejo.
* Chołodziec, manĝaĵo el betfolioj kaj malvarma kremo.

Tadeuŝ, gastorajte, kvankam li junulo,
Sidis apud fraŭlinoj, ĉe Pastro-moŝtulo;
Inter li kaj la onklo unu loko restis310
Libera, kvazaŭ iun atendanta estis.
Onklo ofte ĉi lokon kaj pordon okulis,
Kvazaŭ certa pri ies veno, ĝin postulis.
Tade’, rigardon onklan al pordo sekvante,
Revenadis, malplenan lokon rigardante.
Strange! ĉirkaŭe estas de fraŭlinoj sido,
Kiujn plezure povus rigardi reĝido:
Ĉiuj noble naskitaj, bela, juna ĉiu;
Tade’ rigardas, kie sidas ja neniu.
Enigma lok’, junuloj ŝatas enigmaĵon.320
Li, distrite, la belan sian najbarinon,
Apenaŭ alparolis, Ĉambelanidinon.
Li ne ŝanĝas telerojn ŝiajn, nek trinkaĵon
Enverŝas, nek ĝentile-parole amuzas,
Nek li sian ĉefurban edukon fruktuzas.
Nur ĉi loko malplena lin logis kaj ligis…
Jam ne malplena, li ĝin per pensoj plenigis;
Sur ĉi loko jam kuris mil’ da supozetoj,
Kiel, post pluv’, sur sola herbejo, ranetoj.
Unu figuro reĝas, kiel, belvetere,330
Lilio frunton levas, sur lago, fiere.

Ĉe la tria manĝaĵo, guton da ruĝvino
Ĉambelano enverŝis al Rozo, filino,
Al pli juna li ŝovis kukumoj-teleron,
Kaj diris: “Vin, filinoj, servos, ĉi vesperon,
Mi maljuna, mallerta”. Tuj saltis de-table
Kelk-junuloj, por servi fraŭlinojn afable.
Juĝist’ flanke-rigardis al Pan Tadeuŝo,
Ĝuste-metis manikojn de sia kontuŝo,
Enverŝis hungarvinon kaj diris: “Junuloj340
Por instruo sendiĝas, laŭ nunaj postuloj,
En ĉefurbon. Ke niaj filoj nun ricevas
Pli da libra instruo, ni konfesi devas;
Sed por junuloj mankas lernejoj, domaĝe,
Kiuj, kun homoj vivi, instruus junaĝe.
Al kortegoj veturis nobelid’ antaŭe;
Mi mem dek jarojn estis tia kortegano*
De l’ Vojevodo, via patro, Ĉambelano!
Danke, viajn genuojn mi prenas ĉirkaŭe!
Vojevod’ min al servoj publikaj preparis,350
El zorgado ne lasis, ĝis min homo faris.
Do ĉiam lin memoros kare domo mia;
Por li korpreĝojn sendas mi al trono Dia.
Se mi ne tiel grandan elportis utilon
Kiel aliaj, hejme postiras plugilon,
Dum aliaj, pli indaj de liaj favoroj,
Aliris al plej altaj en lando honoroj,
Almenaŭ mi profitis, ke, en mia domo,
Neniu min riproĉos, ke al iu homo
Mankas de mi ĝentilo, afablo. — Ĝentila360
Eco ne estas eta instruo, facila;
Ĝentileco ankoraŭ ne finiĝas tuta
Per lerta piedŝovo, ekrido saluta
Al ĉiu: jen ĝentilo komercist’-popola,
Laŭ mi, sed nek nobela, nek antikve pola.
Ĝentilecon al ĉiu! ne al ĉiuj samo:
Ne estas senĝentila de l’ infano amo,
Respekt’ inter geedzoj, de l’ mastro al sia
Servist’; sed ĉie estas diverseco ia.
Oni lernu tre longe ĝin, por ne erari,370
Kaj al ĉiu la ĝustan afablaĵon fari.
Eĉ maljunuloj lernis: ĉe sinjoro granda,
Interparolo estis — historio landa,
Ĉe nobeloj — distrikta, hejma historio;
Do la frato nobelo sciiĝis per tio,
Ke la homoj lin konis, ne malŝat’-rigardis;
Tial nobelo zorge siajn morojn gardis.
Nun ne demandu: Kiu? de kia deveno?
Kion li faris? — Ĉiu eniru sen ĝeno,
Escepte mizerulon, registar’-spionon.380
Kiel Vespaziano* ne flaris la monon,
Ne demandis: el kiaj manoj, landolimoj?
Tiel oni ne scias pri deven’, kutimoj;
Sufiĉas valideco kaj stampo; konkludo:
Oni ŝatas amikojn, kiel monon judo”.

* En Polujo estis la kutimo, ke nobelaj junuloj, precipe malpli riĉaj, iris sur la kortegojn de grandaj sinjoroj, tie lernis la societajn manierojn kaj prepariĝis por la publikaj oficoj kaj por la armea servo.
* Roma imperiestro (69–79 p. K.), kiu impostis la urinon, aplikatan de fulistoj; li diris, ke la mono el tie devenanta “non olet” (ne odoras).

Juĝist’ ĉirkaŭrigardis la gastojn atente,
Ĉar, kvankam li parolis flue kaj prudente,
Li sciis, ke enuas la nunaj junuloj
Ĉe parolad’, dirata eĉ plej elokvente;
Sed ĉiuj lin aŭskultis profunde-silente.390
Ĉambelanon demandis Juĝist’ per okuloj;
Sed, por ne interrompi, Ĉambelan’ ne laŭdis,
Nur silente, per ofta kapklino, aplaŭdis.
Juĝist’ haltis; responde al jesa kapklino,
Li por ambaŭ plenverŝis kalikojn per vino,
Kaj diris: “Ne malgrava estas ĝentileco;
Ĉar, kiam homo pesas konvene, laŭ speco,
La aĝon, naskon, virtojn, morojn de aliaj,
Li samtempe sciiĝas pri valoroj siaj:
Por ekkoni, pri nia pezo, ĝustan veron,400
Ni devas iun meti sur kontraŭteleron.
Tre atentinda estas ĝentilec’ modela,
Kiun ŝuldas junuloj al la sekso bela,
Des pli, se dom’ honesta, donoj de l’ fortuno,
Denaskajn ĉarmojn, ecojn, briligas en suno.
Jen vojo al korsentoj, vojo al splendoro
De familiaj ligoj — laŭ malnova moro.
Do…” Ĉi tie Juĝisto, la kapon turnante,
Sur Tadeo severan rigardon ektenis,
Videble al konkludoj de l’ parolo venis.410

Tiam diris, per ora tabakuj’ sonante,
Ĉambelan’: “Ho, Juĝisto! estis ja antaŭe
Pli malbone! Ĉu modo nin ŝanĝis ankaŭe,
Ĉu junuloj boniĝis; sed, laŭ mi, konstante
Skandaloj malpliiĝas. — Kiam, al Patrujo,
Ho, mi memoras, modoj venis el Francujo!
Tiam junaj sinjoroj, el la fremdaj landoj,
Horde al ni invadis, kiel Nogaj’-bandoj*
Persekutante Dion, de prapatroj kredon,
Leĝojn, morojn, de vestoj naciaj posedon.420
Kompaton junulaĉoj vekis, flaviĝintaj,
Parolantaj tra nazoj, ofte sen-nazpintaj,
Kun proviz’ da broŝuroj, diversaj gazetoj,
Anoncoj de nov-kredoj, leĝoj, tualetoj.
Grand-forton super mensoj havis tiuj bandoj:
Ĉar, kiam la popolon punas Dia mano,
La prudenton forprenas ĝi de l’ civitano.
Pli saĝaj ne kuraĝis rezisti al dandoj;
Tuta popolo timis ilin, kiel peston,
Ĉar ĝi, interne, sentis jam malsano-neston.430
Oni mokis modanojn, modelojn prenante,
Kredon kaj lingvon, leĝojn kaj vestojn ŝanĝante:
Post tiu maskobalo, karnaval’ petola*,
Venis la granda fasto — malliber’ popola.

* Nogajoj, tataroj el la nomada hordo apud la Azova Maro.
* Koncernas la korupton de naciaj moroj, kiu antaŭiris la pereon kaj dispartigon de Polujo.

“Mi memoras, ankoraŭ estis mi infano,
Kiam al mia patro, en distrikt’ Oŝmjano*
Alveturis, sur franca veturil’, subite
Pokalestrid’,* unua laŭfrance vestite.
Post li, kiel post falko birdoj, ĉiuj saltis,*
Kaj enviis la domon, antaŭ kiu haltis440
La dando kun du-rada sia fiakreto,
Kiu franclingve nomis sin karioleto:
Anstat’ lakeoj, poste, sidis du hundetoj;
Gvidside: svab’, tabule malgrasa, ostvangoj,
Kruroj maldikaj, longaj, kiel lupol-stangoj,
En ŝtrumpoj, kaj en ŝuoj kun arĝent-krampetoj;
Peruko, en har-sako ligita. Ĉe l’ vido
De l’ ekip’, maljunuloj eksplodis per rido,
Kampuloj krucosignis sin time kaj diris:
Ke diablo en franca kaleŝo vojiris.450
Skizi Pokalestridon — longa historio;
Al ni li ŝajnis kiel papago, simio.
Perukon sian nomis li ora lanaro;
Laŭ ni, kun pliko estis pli ĝusta komparo.
Se iu polajn vestojn eĉ pli belaj sentis,
Ol imito de fremda modo, li silentis;
Ĉar junularo krius laŭte, ke li faras
Malhelpojn al kulturo, la progresojn baras,
Perfidas! Tia estis antaŭjuĝ’-potenco!

* En Vilna gubernio.
* Filo de reĝa pokalestro (podczaszy), titolo.
* La sakerfalkon are postflugas birdetoj, precipe hirundoj; el tie devenas la pola proverbo: “Postkuri iun kiel sakerfalkon”.

“Pokalestrid’ anoncis pri sia intenco460
Reformi, civilizi nin laŭkonstitue,
Klarigis, ke ĉe francoj aperis unue
Pri homoj-egaleco la granda invento;
Kvankam tion jam skribis Dia testamento,
Kaj ĉiu pastro tion diras en prediko.
Scienc’ malnova estas, mankas nur apliko!
Sed tiam tiel granda blindeco ekregis,
Ke oni malnovaĵon ne kredis, ne flegis,
Se en franca gazeto oni ĝin ne legis.
Pokalestrido, malgraŭ egalec’, markizo470
Titoliĝis; titoloj venas el Parizo,
Kaj tiam estis moda titolo markizo;
Do, kiam aliiĝis poste moda stato,
Ĉi markizo titolon prenis — demokrato;
Fine, kun modo-ŝanĝo, sub Napoleono,
Demokrat’ el Parizo revenis barono.
Se li vivus pli longe, eble nova dato
El barono lin farus ree demokrato.
Famo de modo-ŝanĝoj al Parizo flatas,
Kaj kion franc’ elpensas, tion polo ŝatas.480

“Dank’ al Dio, ke nia nuna junularo
Veturas eksterlanden jam ne pro vestaro,
Ne por serĉi leĝdonon en presaj vendejoj,
Lerni elokventecon en pariz-kafejoj.
Sub Napoleon, homo saĝa, rapid-aga,
Ne temp’ al modo-serĉo, babilo papaga.
Tondras glavoj, do niaj koroj releviĝas,
Ke la famo pri poloj en mondo laŭtiĝas;
Estos la Respubliko, ĉar jam estas gloro:
El laŭroj ĉiam kreskas libereco-floro.490
Nur malĝoje, ke jaroj treniĝas senlime
En senagec’! kaj ili ĉiam malproksime!
Atendado! novaĵoj malofte aliras!…
Pastro! (li al moŝtulo pli mallaŭte diras),
Mi aŭdis: el post Njemen vi havas skribaĵon;
Ĉu pri nia armeo ĝi portas novaĵon?”
“Ne, nenion”, respondis Verm’* indiferente,
Kiu interparolon aŭdis malkontente,
“Politik’ enuigas min, venis letero
El Varŝavo, pri nia monaĥa afero;500
Ĉu dum la vespermanĝo pri tio babili?
Ĉeestas ja mondanoj, afer’ ne por ili”.

* Vermo, pole Robak, kaŝnomo de l’ monaĥo.

Tion dirante, strabis li al festenano,
Gasto rusa, sinjoro Rikov, kapitano,
En vilaĝo loĝanta soldato maljuna,
Ĝentile invitita al manĝo komuna,
De l’ Juĝist’. Li bonguste manĝis, parolante
Malmulte; sed li levis la kapon, aŭdante
Pri Varŝavo, kaj diris: “Ho! Pan Ĉambelano!
Sciemas pri Varŝavo! Bonaparte-ano!510
Nu! Patrujo! Mi pole scias, ne spionas:
Patrujo! tion sentas mi ĉion kaj konas!
Vi, poloj, kun mi, ruso, ne militas nune;
Batalhalto! do manĝas ni kaj trinkas kune.
Rus’ kun franc’, avangarde, ofte ĉe babiloj
Trinkas brandon, ĝis krio: hura! — pafegiloj!
Ni diras: mi lin batas, ĉar mi amas kore;
Do karesu amike, aŭ batu fervore.
Ni havos la militon! Al majoro Plut-o,
Stab-adjutant’ hieraŭ venis kun saluto:520
‘Pretiĝu al marŝado!’ Kontraŭ turk’ ordono,
Aŭ franco? Ho, ruzulo, ĉi Napoleono!
Sen Suvorov* li povas nin frapi per batoj.
Kontraŭ francoj marŝante, rakontis soldatoj,
Ke Suvorov sorĉadis, same Bonaparto;
Do estis tiam sorĉoj kontraŭ sorĉa arto:
Bonapart’ malaperis foje dum batalo,
Kien? Li iĝis vulpo, do Suvorov — hundo;
Bonapart’, kiel kato, en sama sekundo,
Unge-gratas; Suvorov tuj iĝas ĉevalo.530
Rigardu, kion faris lia sorĉ-rivalo…”
Li haltis; ĉar manĝaĵon, la kvaran laŭ ordo,
Portis servist’. Subite malfermiĝis pordo.

* Suvorov Aleksandro, rusa generalo, nask. en j. 1729, mort. 1800. Post la malvenko de Kościuszko ĉe Maciejowice li ekokupis Pragon (1794), masakrinte 12,000 loĝantojn, kaj poste Varŝavon. Li batalis ankaŭ venke kune kun la aŭstroj kontraŭ francoj en Italujo (1799). La rusa popolo rakontis multe pri la sorĉaĵoj de Bonaparte kaj Suvorov.

Venis nova persono, juna kaj gracia.
Ŝia aper’ subita, bela kresko ŝia,
La vest’, okulojn turnis; ĉiuj, ŝin konante,
Ekster Tadeuŝ, klinis kapojn, salutante.
Ŝi havis ĉarman bruston, la talion belan,
Robon el silka ŝtofo, rozkoloran, helan:
Kun dekolt’, maniketoj mallongaj, kolumo540
El puntoj. Ŝi, ludante, turnis ventumilon,
(Ĉar ne estis varmege); ventumil’-orumo,
Svingate, ĉirkaŭĵetis da fajreroj milon.
Kapo belforma: haroj, en buklojn volvite,
Kaj, per rozaj rubandoj, inter si plektite,
Ŝajnkaŝis brilianton, kiu lumis brile,
Al stelo, en kometa harligo, simile.
Kelkaj flustris, ke troe eleganta vesto
Por vilaĝo, kaj tago labora, ne festo.
Piedetojn okulo ekvidi ne povis,550
Ĉar ŝi kuris rapide, pli ĝuste, sin ŝovis,
Kiel figuroj, kiujn, dum Trireĝoj-festo,
Knaboj kaŝe transŝovas en sia mirkesto.
Ŝi kuris, kapokline ĉiujn salutante,
Sur lok’, por si lasita, sidiĝi volante;
Malfacile; ĉar seĝoj mankis por gastaro,
Sur kvar benkoj, da gastoj sidis vicoj-kvaro.
Transsalti benkon devis ŝi, aŭ vicon movi;
Ŝi lerte, inter benkoj, sciis sin traŝovi,
Poste, inter gast-vico kaj tablo apuda,560
Ŝi rond-ruliĝis, kiel globo bilard-luda.
Kure, nian junulon trafis ŝia tuŝo;
Per falbalo al ies genuoj kroĉite,
Ŝi glitfaletis iom, kaj tiel, distrite,
Sin apogis sur brako de Pan Tadeuŝo.
Ŝi ekskuzis sin, prenis lokon, klinsalute,
Inter li kaj la onklo, sed ne manĝis tute.
Ŝi nur ventumis sin, aŭ turnis prenileton
De ventumil’; jen ŝia mano kolumeton
El la brabantaj puntoj iom ĝuste-metis,570
Jen har-buklojn kaj helajn rubandojn tuŝetis.

Interparoloj paŭzis ĉirkaŭ kvar minutoj.
Dume, ĉe tabla fino, mallaŭtaj disputoj
De viroj plilaŭtiĝis: interparolado
Juĝis pri hodiaŭa leporoj-ĉasado.
De l’ Asesor’, Rejento*, disput’ nefinita
Daŭriĝis pri Stumpulo, hund’ voste-tranĉita.
Pri leporul’, fiere, Rejento sinjoro
Asertis, ke ĝi estis kaptint’ de leporo;
Dume, al li refutis, spite, Asesoro,580
Ke al vertrago Falko apartenas gloro.
Do ĉirkaŭe demandis oni opinion;
Ĉiu prenis de Falko aŭ Stumpul’ partion,
Kiel konul’ aŭ kiel atestant’. — En fino
Dua, de tabl’, Juĝisto al nov-najbarino
Diris: “Pardonu, ke ni sidiĝis pli frue,
Ne povante prokrasti vespermanĝon plue;
Gastoj malsataj, fore en kamparon iris;
Mi pensis, ke vi veni al tabl’ ne deziris”.
Poste Juĝist’ mallaŭte, ĉe plena kaliko,590
Kun Ĉambelan’ parolis pri la politiko.

* Asesoroj prezentis la distriktan vilaĝan policon kaj estis elektataj de l’ registaro aŭ de civitanoj. — Rejentoj (notarioj) administris la kancelarion, gardis la aktojn kaj enskribis en ilin dekretojn kaj privilegiojn.

Ĉe tablo, ambaŭflanke tiel okupata,
Tade’ rigardis al la person’ nekonata.
Pri lok’ li rememoris, ke, ĉe la ekvido,
Li divenis, por kiu estis tiu sido.
Lia kor’ nekutime batis, li ruĝiĝis,
Vidante, ke misteraj konjektoj solviĝis:
Sekve, ĉe lia flanko sidis, laŭ destino,
Vidita, en krepusko, lia belulino!
Vere, ke pli belkreska ŝi estas ĉi tie,600
Ĉar la kreskon vestaĵo prezentas alie.
Tie estis hararo mallonga, hel-ora,
Jen: longa, plekt-volvita kaj korvo-kolora?
Ŝajne, kolor’ devenis de suna radio,
Per kiu, ĉe l’ subiro, ruĝetiĝas ĉio.
Vizaĝon li ne vidis tiam, ĉar tro frue
Ŝi foriĝis; ĝin penso divenas unue:
Li pensis, ke ŝi havis nigrajn okuletojn,
Blankan vizaĝon, ruĝajn lipojn-ĉerizetojn.
Ŝi similas, laŭ buŝo, okuloj, vizaĝo;610
Plej grandan diferencon prezentus la aĝo:
Ĝardenistino ŝajnis malgranda knabino,
Kaj ĉi tiu, jam aĝe matura virino;
Sed junul’ ne demandas belecon pri aĝo;
Al junul’ ŝajnas juna, ĉiu belvizaĝo,
Samaĝulin’, al knabo, ĉiu belulino,
Kaj al ĉastulo, ĉiu amatin’, virgino.

Tadeuŝ, kvankam preskaŭ dudekjar’-junulo,
Kaj loĝis en ĉefurbo* ekde infaneco,
Li havis pastron, kiu, laŭ malnov-regulo,620
Inspektis kaj edukis lin en severeco.
Do kun Tadeuŝ venis, al lia hejmlimo,
Kor’ senkulpa, pens’ vigla, kaj pura animo;
Sed kune petolemo eta, de junaĝo.
Antaŭe jam projektis li, ke, en vilaĝo,
Li ĝuos je veninta libereco nuna;
Li sciis, ke li estis vigla, bela, juna,
Kun gepatroj-heredo, fortiko kaj sano.
Li nomiĝis Soplica: ĉiu Soplicano
Estas, sciate, brava, forta, korpulenta,630
Bona soldat’, science malpli diligenta.

* Vilno, kiu havis faman polan universitaton, fermitan de rusoj en j. 1832-a; tie studis interalie Mickiewicz.

Tade’ ne degeneris el prapatroj-speco:
Li pied-iris brave, rajdis kun firmeco;
Ne malkapabla, grandajn progresojn ne faris,
Kvankam onklo nenion por eduk’ avaris.
Li preferis pafadi, sabr-ekzercojn fari,
Ĉar oni lin intencis al arme’ prepari;
Ĉi volon testamente la patro eldiris;
Do li, jam en lernejo, al tambur’ sopiris.
Subite onklo ŝanĝis unuan destinon:640
Ordonis hejmveturi kaj preni edzinon,
Kaj promesis donaci vilaĝet’-mastraĵon,
Kaj poste doni tutan sian posedaĵon.

Ĉi virtoj de Tadeo, kaj ecoj-kombino,
Altiris la rigardon de la najbarino.
Ŝi mezuris belforman kaj altan figuron,
Larĝan bruston, fortikajn ŝultrojn, la staturon,
Rigardis la vizaĝon, kiu ruĝetiĝis,
Kiam junul’ kun ŝia okul’ renkontiĝis.
Libere de unua timem’, li rigardis650
Kuraĝe per okuloj, kiuj fajre ardis.
Egale ŝi rigardis: kaj pupiloj-kvaro
Kontraŭ si flamis, kiel frumes’-kandelaro.

Ŝi unue Tadeon france alparolis.
Li revenis el Vilno, do ŝi aŭdi volis
Pri aŭtoroj kaj novaj libroj opinion,
Kaj, laŭ respond’, sekvigis demandoj-serion.
Ŝi poste ekparolis pri arta pentrado,
Pri muziko, pri dancoj, kaj eĉ pri skulptado!
Pruvis konon de notoj, pres’ en ĉia speco:660
Ĝis Tade’ konsterniĝis je l’ instruiteco,
Timis, por ne fariĝi celo de mokanto,
Balbutis, kiel, antaŭ instruist’, lernanto.
Feliĉe, instruisto bela, nesevera,
Divenis, kia estis terur’-kaŭzo vera.
Do ŝi al pli facilaj transiris objektoj:
Vilaĝa viv’, enuo, penoj kaj projektoj,
Kiel oni distriĝu, la tempon partigu,
Kaj, en vilaĝo, vivon al si agrabligu.
Tadeo, respondante, parolis sentime;670
Post duonhoro ili estis jam intime,
Kaj komencis malgrandajn ŝercojn, disputetojn;
Fine ŝi metis antaŭ li tri panglobetojn
Por elekt’: plej proksiman li tuŝis per mano.
Frunt-sulkiĝis filinoj de la Ĉambelano;
Najbarino ekridis, tamen ŝi silentis,
Kiun tiu feliĉa globeto prezentis.

Ĉe dua tablo-fino, oni sin alie
Amuzis: Falko-anoj, fortiĝinte tie,
Senkompate atakis de Stumpul’ partion.680
Disputo bruis, oni manĝis plu nenion;
Ambaŭ flankoj kverelis stare, trinkis nure;
Rejento iritita estis plej terure:
Li ne ĉesis aferon sian prezentadi
Kaj ankoraŭ tre klare per gestoj pentradi.
(Antaŭe advokato, Rejento Bolesta,
Predikisto nomata, pro la emo gesta),
Manojn al flank’, kubutojn posten elfleksinte,
El sub brakoj long-ungajn fingrojn elŝovinte,
Per ĉi bildo du hundojn li prezentis nune;690
Ĵus li finis paroli: “Pel!* ellasas kune,
Mi kun Asesor’; kvazaŭ du ĉanojn al subo,
Faligus unu fingro ĉe pafil’-dutubo;
Pel! Kiel kord’ leporo en kampon flankiris,
Hundoj tuj tuŝ! (sur tablo li manojn long-tiris,
Per fingroj imitante de hundoj movecon),
Hundoj tuj tuŝ! forpelis de l’ arbar’ jam pecon.
Falk’ antaŭen! rapida hund’, sed fervorulo,
Eliĝis tiom, fingron, antaŭ la Stumpulo:
Mi sciis, ke maltrafos li. Lepor’, ruzulo,700
Kuris, ŝajne, en kampon, post li hundoj; nune
Lepor’, ruzulo! kiam hundojn sentis kune,
Salt! dekstren, kapriolon! hundar’, malprudente
Samflanken; li maldekstren sving! salt! salt! momente.
Hundoj tuj sving! arbaren li, kaj la Stumpulo:
Kapt!!” Rejento, sur tablon klinite, kun tia
Kri’, per fingroj alkuris ĝis al flank’ alia,
Kaj “kapt” en la orelon kriis al junulo.
Per ĉi voĉo-eksplodo, Tadeo kaj lia
Najbarin’, timigitaj, mez-interparole,710
Ambaŭ de si forŝovis kapojn, malgraŭvole,
Kiel suproj de arboj, ligitaj kupole,
Kiujn disŝiras vento; kaj manoj, metite
Proksime sub la tablo, diskuris subite,
Kaj du vizaĝojn kovris unu ruĝetiĝo.

* Imitante la ĉasistan lingvon, la traduko uzas en ĉi tiu rakonto de l’ Rejento kelkajn senfleksiajn interjekciojn: Pel! = pelu, postkuru (voko al hundoj, liberigataj de l’ konduk-rimeno); tuj tuŝ! = preskaŭ tuŝas, jam estas tre proksime; salt! = faras salton; salt! salt! = faras du saltojn; sving! = svingas, turnas sin; kapt! = kaptas.

Tade’, por ne konfesi pri sia distriĝo,
Diris: “Vere, Rejento, sendube kaj certe,
Stumpul’ as bela hundo; se li kaptas lerte…”
— “Lerte? kriis Rejento — do kaptus mallerte
Mia hund’-favorato?…” Do Tadeo nia720
Ĝojis, ke bela hundo estis sen mank’ ia;
Domaĝe, li nur vidis ĝin apud arbaro;
Mankis tempo, koniĝi kun bona ecaro.

Nun Asesor’ kalikon tremfaligis plenan,
Kaj turnis al Tadeo rigardon venenan.
Li, ol Rejento, malpli moviĝema, kria,
Malpli dika li estis kaj malpli statura,
Sed en balo, distrikta kunveno, terura.
Laŭ dir’, pikilon havis li en lango sia;
Li sciis tiel spritajn ŝercetojn komponi,730
Ke ilin kalendaroj povus prese doni:
Ĉiuj malicaj, akraj. Iam en bonstato,
Li disipis post patro heredon, de l’ frato
Bienon, figurante en la granda mondo;
Nun, oficist’, graviĝis en distrikta rondo.
Li amis tre ĉasadon, parte por amuzo,
Parte, ĉar kornoj-sono, de pelistoj uzo,
Al li rememorigis, kiam, en juneco,
Li havis pafistaron kun fama hund-speco:
Nun al li, el hundaro, du vertragoj restis,740
Kaj, kontraŭ glor’ de unu, oni nun protestis!
Do li alproksimiĝis, glatis malrapide
Vangoharojn, kaj diris, malice-ekride:
“Hundo sen vost’ — nobelo sen ofica ago;
Vost’ ankaŭ multe helpas, dum kur’, al vertrago.
Laŭ vi, stumpeco pruvas pri boneco ia?
Ni povas lasi juĝon al onklinjo via,
Telimen’. En ĉefurbo ŝi loĝis antaŭe,
Ne delonge distriĝas ĉi tie ĉirkaŭe,
Sed ĉason, pli ol junaj ĉasistoj, komprenas:750
Jen tiel, kun la jaroj, sperteco mem venas”.

Tadeuŝ, kiun trafis tondrobat’ subite,
Momenton senparole staris, konfuzite,
Sed rigardis rivalon terure severe…
Ĉambelan’ tiam ternis, ĝustatempe vere:
“Vivu!” ekkriis ĉiuj; li dankis kapkline,
Kaj, per fingroj, sonigis tabakujon fine;
La tabakuj’ el oro, briliant’-kadreto,
Kaj, en mezo, de reĝo Stanislav* portreto.
Reĝo, al lia patro, ĝin donis favore,760
Ĉambelano, post patro, ĝin vartis honore;
Per ĝi donante signon, li paroli volis:
Do ĉiuj eksilentis, neniu parolis.
Li diris: “Moŝtaj fratoj, moŝta nobelaro!
Ĉasist’-juĝejo estas herbej’ kaj arbaro;
Mi, pri-l’ afer’, en domo ne donas decidon,
Tial ĝis morgaŭ solvas mi nian kunsidon,
Kaj partiaj refutoj ne trovos toleron.
Vokisto! vi en kampon revoku aferon;
Morgaŭ ĉi-tien venos Graf’ kun ĉasistaro,770
Vi ankaŭ tien iros, Juĝisto, najbaro!
Kun estrinoj, fraŭlinoj ĉiuj, bel-eskorte;
Ni apartan grand-ĉason faros, unuvorte;
Ankaŭ Vojski honoros nin per akompano.”
Tabakujon transdonis al li Ĉambelano.

* Stanisław August, lasta reĝo de Polujo (1764–95).

Vojski, inter ĉasistoj, ĉe tabla angulo,
Aŭskultis, senparole, kun fermit-okulo.
Ofte oni demandis lian opinion,
Ĉar neniu pli bonan havis ĉaso-scion.
El tabakuj’ pinĉprenon li pesis, silente780
En fingroj, kaj ĝin fine enflaris atente;
Li ternis, ke resonis ĉambrego eĥante,
Kaj diris, kun maldolĉa rido, kap-skuante:
“Ho, kiel min ĉagrenas, mirigas ĉi tio!
Kion dirus maljunaj ĉasistoj pri ĉio,
Ke, en nombra nobeloj-, sinjoroj-ĉeesto,
Oni juĝos disputojn pri hunda vost-resto?
Kion, reviviĝinte, Rejtan al ni dirus?
En sian Laĥoviĉan tombon li reirus!
Kaj kion Njesjolovski*, vojevodo landa,790
Posedant’ de plej fama ĉashundejo granda?
Ducent pafistojn tenas tiu grand-nobelo,
Cent ret-veturigilojn havas ĉe kastelo;
Monaĥe, jarojn sidas li en domo sia,
Ne akceptas invitojn al ĉasado ia;
Al Bjalopjotroviĉa* li rifuzis peto!
Kion li povus kapti dum via ĉaseto?
Bela estus la famo, se tia moŝtulo,
Laŭ nuna modo kurus post lepor’-grizulo!
En mia temp’, nomataj estis, ĉasparole,800
Nobelaj bestoj: apro, urs’, alk’, lupo, sole.
Sen kojndentoj, ungegoj, sen kornoj bestaro
Restis por la servistoj kaj la dungataro.
En manon preni volus neniu sinjoro
Pafilon, kiun ŝroto igis sen honoro!
Oni tenis vertragojn, ĉar, post ĉaso, vere
Okazas, ke elkuras, sub ĉeval’ senpere,
Lepor’. Amuze, oni solvis hundoj-ŝnuron,
Sinjoridetoj faris ĉevale postkuron,
Ĉe okul’ de gepatroj, kiuj vidi pelojn810
Bonvolis, sed ne farus pro ili kverelojn!
Do, Ĉambelana moŝto, revoku ordonon,
Kaj al mi ne rifuzu favoran pardonon,
Ke mi ne partoprenos en ĉasado tia;
Neniam paŝon faros tien pied’ mia!
Mi nomiĝas Hreĉeĥa: ekde reĝo Leĥo*
Post la leporoj kuris neniu Hreĉeĥo.”

* Niesiołowski Józef, grafo, lasta vojevodo de Novogrodek, prezidanto de revolucia juĝejo, dum insurekcio, kiun, kontraŭ Rusujo, organizis en Litvo Jasiński en j. 1794-a.
* Białopiotrowicz Jerzy (Georgo), ŝtat-viro ĉe reĝo Stanisław August, lasta “Skribisto” de Litva Grand-Duklando, partoprenis ankaŭ en la litva leviĝo kontraŭ rusoj en j. 1794.
* Lech, fabela protoplasto de leĥidoj (poloj), fondinto de urboj Gniezno kaj Poznań.

Junularo ekridis tiam superbrue;
De tabl’ oni leviĝis, Ĉambelan’ unue:
Laŭ aĝ’, ofico, lia estis digno tiu;820
Irante, klinsaluton faris li al ĉiu;
Pastro post li, Juĝisto apud Bernardino.
Ĉe pord’ Juĝist’ brakdonis al Ĉambelanino,
Tade’ al Telimena, al Tranĉist’-filino*
Asesor’, kaj Rejento al Hreĉeĥidino.

* Reĝa tranĉisto (krajczy), antaŭe en Polujo kortega oficisto, plenumanta servon ĉe la reĝa tablo. Tiu ĉi ofico fariĝis poste nur titola.

Tadeuŝ kelkajn gastojn al garbej’ gvidante,
Sin konfuza, kolera, malgaja sentante,
Iris, kaj okazaĵojn pripensis sen fino:
Renkonton, vespermanĝon apud najbarino;
Ĉirkaŭ lia orelo precipe vorteto830
“Onklinjo” zumis, kiel trudiĝa muŝeto.
Li dezirus Vokiston demandi esplore
Pri Telimen’, lin kapti ne povis ĉi-hore;
Vojski ankaŭ forestis, ĉar, post vespermanĝo,
Ĉiuj iris post gastoj, zorgi pri aranĝo
En domo, kiel ĉambrojn por ripoz’ reformi.
Virinoj, maljunuloj, en dom’ povis dormi;
Junularon Tadeuŝ gvidis en garbejon,
Mastron anstataŭante, sur fojno-kuŝejon.

En domo mallaŭtiĝis post duona horo,840
Kiel en monaĥejo, post preĝa sonoro;
Silenton interrompis nur voĉ’ de gardisto.
Ĉiuj dormas. Ne fermis okulojn Juĝisto:
Li, kiel mastr’, ekskurson en kampojn preparis
Kaj en domo aranĝojn por amuzo faris;
Kaj li, al ekonomoj, voktoj, garbejestroj,
Skribistoj, domestrino, pafistoj, ŝtalestroj,
Donis ordonojn, tago-kalkulojn kontrolis,
Nun, kun help’ de Vokisto, senvestiĝi volis.
Vokist’ malligis Sluckan* zonon, or-teksitan,850
Per densaj kvastoj, kiel faskoj, lumigitan:
Unuflanke orŝtofo kun purpur’-floraro,
Inverse silko nigra, arĝent’-karearo;
Ambaŭflanke metebla estas zono tia,
Ora — solene, nigra — ĉe funebro ia.
Nur Vokist’ sciis zonon malligi, kunmeti;
Li, ĉe-l’ okupo, finis tiel babileti:

* En Słuck (nun en Minska gubernio) estis fabriko, fondita de princo H. Radziwiłł en j. 1750-a, kie oni faris famajn orteksajn zonojn.

“Ĉu malbone, ke tabloj en kastelo staris?
Neniu perdis; eble, ke vi gajnon faris.
Ĉi kastelon koncernas ja procesaj aktoj:860
Por kastel’, de hodiaŭ, nin rajtigas faktoj;
Kaj, malgraŭ obstineco, la kontraŭpartia,
Mi pruvos, ke okazis posed-preno nia.
Se iu en kastelon gastojn peti pravas,
Li pruvas, ke posedon li prenas aŭ havas;
Mi eĉ kontraŭpartion ateste proponas;
Similajn okazaĵojn miaj tempoj konas.”

Juĝist’ dormis. Vokisto en vestiblon iris
Kaj, ĉe kandel’, el poŝo libreton eltiris,
Kiu, kvazaŭ preĝaro, al li servas ĉiam;870
Li forĵetas ĝin hejme, vojaĝe, neniam.
Ĝi estis tribunala “vokando”:* laŭ vico
Tie sekvis procesoj, kiujn, ĉe-l’ ofico,
Vokisto, propravoĉe, antaŭ jaroj vokis,
Aŭ kiujn li ekkonis kaj en libron lokis.
Al simpluloj “vokando” ŝajnas nur nomaro,
Al Vokist’, grandioza de bildoj skizaro.
Li legis kaj meditis: Oginski-Vizgird-o,
Dominikanoj-Rimŝa, Rimŝa-Visogird-o,
Radzivil-Vereŝĉaka, Gedrojc-Rodultovski,880
Obuĥoviĉ-Kaĥalo*, Juraha-Pjotrovski,
Maleski kun Mickjeviĉ, fine Graf’ sinjoro
Kun Soplica; legante, en sia memoro
Li vidis grand-procesojn, okazaĵ’-seriojn,
Juĝejon, atestantojn kaj kontraŭpartiojn;
Kaj li sin mem rigardis en blanka ĵupano*,
Kontuŝ’ blunigra, antaŭ tribunal’, kun mano
Unu sur sabro, dua al partioj donas
Alvok’-signon, kaj lia: “Silentu!” eksonas.
Revante, fine de la vesper-preĝo sia,890
Ekdormis lasta litva Juĝ-Vokisto nia.

* Mallarĝa longforma libreto, en kiun oni enskribis la nomojn de la procesantaj partioj laŭ difinita ordo. Ĉiu advokato kaj ĉiu juĝa vokisto devis havi tian vokandon.
* Estraro de izraelida komunumo.
* Malsupra vestaĵo, sur kiun oni metis la kontuŝon (vidu antaŭe*).

Tiaj estis amuzoj, disputoj en rondo
De kvieta vilaĝo litva, dum la mondo
Resta dronis en sango; kaj vir’, di’ milita,*
En regimentoj-nuboj, milkanon’-armita,
Aglojn orajn, arĝentajn, al batala ĉaro
Junginte, de Libia dezert’ ĝis Alparo,
Flugis kaj tondre-ĵetis li fulmon post fulmo,
Ĉe Piramidoj, Tabor, Marengo, ĉe Ulmo,
Aŭsterlic. Post kaj antaŭ li, kuris Konkiroj900
Kaj Venko. Glor’ de faroj, kaj de kavaliroj
Heroaj nomoj, bruis de Nilo al Nordo,
Sed kiel rokoj ilin, ĉe Njemena bordo,
Rebatis vic’, gardanta Litvon, feromura,
Kontraŭ famo, por Moskvo,* kiel pest’, terura.

* Napoleon I, Bonaparte, granda imperiestro de francoj (1804–1815), kiu militis en Egipto (1798) kaj en Sirio, kie lia generalo Kleber venkis la turkojn sur la monto Tabor (1799); same li venkis la aŭstrojn ĉe Marengo en Italujo (1800) kaj ĉe Ulm en Virtembergio (1805), kaj aŭstrojn kaj rusojn ĉe Aŭsterlic en Moravio (1805); fine li marŝis kontraŭ Rusujo (1812).
* En senco de Rusujo; la nomo restis parte en la pola lingvo kiel mallongigo de la malnova nomo “Moskva Grand-Duklando”.

Tamen, kiel ĉiela ŝton’, iam novaĵo
Falis sur Litvon: Venas, peti pri manĝaĵo,
Senkrura, aŭ senbraka iu almozulo;
Nutrite, li rigardas per atent-okulo;
Se li en domo vidas nek judan ĉapeton,910
Nek soldaton, nek rusan ruĝan kolumeton,
Tiam, legionisto, li konfesas veron,
Ke li portis maljunajn ostojn sur hejm-teron,
Ne povante defendi ĝin plu… — Tiam tuta
Famili’, servistaro, kun alprem’ saluta
Lin akceptis plorege! Kaj, ĉe tabl’, al rondo,
Li, kvazaŭ mirfabelojn, rakontis el mondo:
Ke general’ Dombrovski,* ĉefo de komando,
Al Poluj’ penas marŝi el itala lando;
Ĉe li, sur kamp’ lombarda, ariĝas la poloj;920
Ke Knjazjeviĉ ordonas el la Kapitolo;
Ke li ĵetis, venkinte Cezar’-posteulojn,
Cent sangantajn standardojn al franc’ en okulojn;
Ke Jablonovski kuris, kun legi’, ĝis tero,
Kie kreskas la pipro, la kan’ de sukero,
Kaj arboj, en eterna printempo, elspiras
Aromojn; li, venkante negrojn, hejmsopiras.
Ĉi rakont’, en vilaĝo, rondiris kaŝite;
Junulo, ĝin aŭdinte, el domo subite
Malaperis; tra marĉoj, arbar’, ŝteliĝante,930
Antaŭ rusa postkuro en Njemen saltante,
Naĝis, sub akvo, ĝis la bordo de Varŝava
Dukland’,* por aŭdi voĉon: “Ho, kolego brava!”
Sed li saltis sur rokon, antaŭ ol foriris,
Kaj al rusoj trans Njemen: “Ĝis revido!” diris.
Tiel iris Gorecki, Pac kaj Obuĥoviĉ,
Pjotrovski, Obolevski, Ruĵicki, Janoviĉ,
Mjeĵejevski-j, Broĥocki, Kupść kaj Gedimin-o,
Bernatoviĉ-oj, multaj aliaj sen fino:
Ili lasis gepatrojn en hejmlando kara,940
Kaj bienojn forprenis trezorejo cara.

* Post la tria dispartigo de Polujo en j. 1795-a, polaj elmigrintoj, diskurinte en Eŭropo, pensis pri restarigo de la sendependeco de sia patrujo per armita forto. Henryk Dąbrowski, generalo en la insurekcio de Kościuszko, organizis en j. 1797-a, kun permeso kaj helpo de la franca registaro, en Italujo polan armeon (polaj legionoj) kaj preparis planon, por batale trapenetri kun ili en Polujon. Kiam tio ne prosperis, li restis plue en franca servo, partoprenis honore en la itala milito kaj enmarŝis (1798) en Romon. Lia subkomanda generalo Kniaziewicz, kreinto de t. n. apuddanuba legiono, ricevis (1799) rekompence de siaj meritoj la distingan komision, enmanigi al la franca registaro la standardojn, konkiritajn de la tuta armeo ĉe-l’ malamiko. Malgraŭ la brilaj faroj ne plenumiĝis la esperoj, kiujn oni alligis al la legionoj. Francujo disigis ilin en j. 1801-a, kaj parton de ili, kontraŭ ilia volo, ĝi elsendis sub komando de princo Jabłonowski sur la insulon San Domingo, igante ilin viktimo de malsanoj kaj de negraj bataliloj.
* Varsovia Duklando, tiam (1811) pola ŝtato sendependa kun saksa dinastio, estis formita de Napoleon en j. 1807-a, post lia venko je Prusujo kaj Rusujo, el la partoj de Polujo, kiujn la prusoj forprenis post la lasta dispartigo en j. 1795-a. Tiu ĉi Varsovia Duklando, nomita tiel laŭ sia ĉefurbo, ekzistis ĝis la j. 1812-a, kaj post la Viena kongreso, ĝi transiris, kiel Pola Reĝolando, sub la rusan sceptron.

Okazis, ke al Litvo venis, de translime,
Almozist’; ekkoninte domon pli proksime,
Li malkudris gazeton el skapulario;
Tie estis soldatoj-nombro, kaj, krom tio,
De ĉiu legiestro la nomo kaj sorto,
Kun priskribo de ĉies venko, aŭ de morto.
Post jaroj tiel venis al la familio,
Pri vivo, glor’, pri morto de filo ekscio:
Pro timo silentante, dom’ funebron prenis,950
Sed kiun ĝi funebris, oni nur divenis
Ĉirkaŭe; kaj de mastroj mallaŭta ĉagreno,
Aŭ ĝoj’ mallaŭta, estis gazet’ de bieno.

Vermo estis, laŭdire, tia almozisto:
Li aparte parolis ofte kun Juĝisto;
Post ĉi interparoloj disvastiĝis kure
Ia famo ĉirkaŭe. Monaĥ’, laŭfigure,
Perfidis, ke ne ĉiam en kapuĉo sia
Li iris, nek en servo maljuniĝis dia.
Super dekstra orelo, en tempi’-alteco,960
Li havis haŭt-cikatron de mano-larĝeco,
Kaj, en barbo, postsignon de paf’, ponardego;
Ĉi vundojn ne ricevis li ĉe meso-lego…
Ne nur en vid’ minaca, en cikatroj-speco,
Sed en voĉ’, movo, estis ia soldateco.

Ĉe meso, kun levitaj manoj, turniĝante
Al popol’, kaj “Sinjoro kun vi!” eldirante,
Li ofte, post lertega turniĝo, ekstaris,
Kvazaŭ li “dekstren-posten” laŭ komando faris;
Kaj liturgio-vortojn li diris per tono970
De oficir’, staranta antaŭ eskadrono:
Servo-knaboj rimarkis ĝin, ĉe meso lia.
Pri politiko estis Vermo pli konscia,
Ol pri Sanktuloj-vivo; pro kolekto sia
Veturante, li ofte havis mult-aferojn
En urb’ distrikta: jen li ricevis leterojn,
Kiujn li ne malfermis ĉe fremdulo ia;
Li sendis kurierojn, sed kien ne diris.
Tre ofte li sekrete, dum nokto, eliris
Al biendomoj, kun la nobelar’ murmuris,980
Ĉirkaŭe kampovojojn piede-mezuris,
En drinkej’ kun kampuloj diskutis intime,
Kaj ĉiam tion, kio okazis translime.
Nun Juĝiston, jam ekde unu hor’ en dormo,
Li vekas; ŝajne venis li kun nov-informo.