Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro X.

Emigracio. Jacek.

Interkonsilo pri sendanĝerigo de l’ sorto de venkintoj. — Intertraktado kun Rikov. — Adiaŭdiro. — Grava malkaŝo. — Espero.

Matenaj nuboj, dise komence kurante,
Kiele nigraj birdoj, al zenit’ flugante,
Ĉiam ariĝis. Suno apenaŭ al subo
Ekiris el tagmezo, jam grandega nubo
Ĉielduonon kovris. La vento akcelis
Densiĝantan nubegon, kaj suben ĝin pelis,
Ĝis, unu flank’, duone de ĉiel’ ŝirite,
Al tero kliniĝinte, larĝe etendite,
En sin prenante ventojn, kiel granda velo,
De l’ sudo okcidenten kuris sur ĉielo.10

Estis moment’ mallaŭta — kaj aero tute
Silentis, surde, kvazaŭ de teruro mute.
Grenoj, kiuj antaŭe kuŝiĝis, kaj skuis
Ree supren la oran spikaron, kaj bruis
Kiel ondaro, staras nun tute senmove,
Ĉielrigardas, pajlon hirtigas denove.
Verdaj salikoj, poploj ĉevoje, starintaj
Kiele ploristinoj ĉe tombo, klinintaj
Fruntojn, kaj kiuj plektis longajn brakojn vente,
Dislasinte harligojn siajn blank-arĝente,20
Staras malvivaj, mutaj, laŭ esprim’ similaj
Al funebraj Niobo-statuoj Sipilaj.*
Sole tremolo skuas per griz-foliaro.

* Niobe, laŭ antikvaj tradicioj, estis edzino de Teba reĝo kaj patrino de sep filoj kaj de sep filinoj. Kolerigite pro ŝia fiereco, la dio Apollon kaj diino Diana mortigis ŝiajn infanojn. La malesperanta patrino, pro granda doloro, transformiĝis en ŝtonon sur la monto Sipilos.

Hejmrevenon kutime ne ŝatas brutaro,
Paŝtistojn ne atendas nune; ariĝante,
Ĝi forlasas nutraĵon, al domo kurante.
Virbovo hufe fosas, korne plugas teron,
Kaj per muĝo teruras de l’ brutar’ ceteron;
Bovino ĉiellevas grand-okulon mire,
Malfermas buŝon, ĝemas profunde sopire;30
Virporko malrapidas, grincas kaj koleras,
Kaj, grenofaskojn ŝteli provize, preferas.
Birdojn kaŝis la herboj, tegmentoj, arbaroj;
Nur lagetojn ĉirkaŭas da kornikoj aroj.
Ili per gravaj paŝoj ĉirkaŭpromenante,
Al nigraj nuboj nigrajn okulojn turnante,
El seka gorĝ’ eligas la langon, etendas
Larĝe siajn flugilojn, kaj banon atendas.
Sed tro fortan tempeston ili antaŭvidis,
Kvazaŭ nub’ leviĝinte, al arbar’ rapidis.40
Lasta, neatingebla en flugo, birdeto,
Nigran nubon memfide fendas, hirundeto,
Fine ĝi kugle falas.

Ĵus en ĉi momentoj
Kun moskvuloj batalon fininte terure,
Nobelar’ sub tegmentojn rifuĝas forkure,
Lasante batalkampon, kie elementoj
Batalos.

Okcidento ankoraŭ orumas
Teron: ĝi malserene, flavoruĝe lumas.
Jam nubo ombrojn, kvazaŭ retojn, etendante,
Forkaptas lumorestojn, sunon postkurante,50
Kvazaŭ ĝin kapti, antaŭ subeniro, provas.
Kelkaj ventegoj iam sube sin traŝovas,
Unu postkuras duan, pluvogutojn ŝutas:
Grandaj, helaj kaj rondaj, kvazaŭ hajlo gutas.

Ventegoj interbrake sin kaptis subite,
Luktas, en fajfegantajn rondojn kuntordite,
Rondkuras sur lagetoj, akvon funde skuas,
Ruliĝas sur herbaroj, en junkoj fajf-bruas;
Ŝprucas salik’-branĉetoj, flugas herb’, falĉate,
En venton, kiel haroj, plenmane ŝirate,60
Mikse kun garbaj krispoj. Ventoj, hurlas, falas
Sur kampojn, renversiĝas, baraktas, batalas,
Fosas, ŝiras terbulojn, al vent’ tria faris
Aperton; vent’ ŝiriĝis el grundo, ekstaris
Hum-kolone: ruliĝas piramidaj ruloj,
Kap-boras sablon, ŝutas ĝin al stel-okuloj,
Plenbloviĝas, malfermas supre tubo-veston:
Per giganta trumpeto trumpetas tempeston;
Ĝis, kun tuta ĥaoso da akvo, polvaĵo,
Pajlo, folioj, branĉoj, herbkovra ŝiraĵo,70
Ventegoj en arbaron ekbatis profunde,
Muĝante kiel ursoj.

Plaŭdas pluv’ abunde,
Dense, kvazaŭ kribrate. Tondr’ ekmuĝis nune:
Gutoj kuniĝis, kiel kordoj, ligas kune
Jen per longaj plektaĵoj teron kun ĉieloj,
Jen fluas per tavoloj, kvazaŭ el siteloj.
Jam tute kovris teron, kun kupol’ ĉiela,
Nigra nokt’ kaj tempesto, ol nokt’ pli malhela.
Horizont’ iam krevas derande-alrande:
Tempest’-anĝelo, kiel suno, ega grande,
Vizaĝe lumas, ree mortvual’-kovrate,
Forkuras, nuboj-pordon krakfermis tondrbate.
Ree tempest’ pli forta, pluveg’ pli intensa,
Malhel’ preskaŭ palpebla, tiel dika, densa.
Poste pluv’ mallaŭtiĝas, tondro pormomente
Ekdormas, revekiĝas, verŝas pluv-torente,
Ĝis ĉio kvietiĝis. Nur la arboj brue
Moviĝas ĉirkaŭ domo, — pluv’ murmuras plue.

Tre dezirinda estis nun tempest’-vetero:
Ĉar, krepuske, pluvego en batal’-tereno90
Plenverŝis vojojn, ŝiris pontojn sur rivero,
El bieno fermitan faris fortikaĵon.
Do, pri okazintaĵoj en Soplic’-bieno
Famo ne povis iri tuj en ĉirkaŭaĵon:
Kaj dependis nobeloj-sorto de mistero.

Grava interkonsilo estas ĉe l’ Juĝisto.
En lito kuŝas pala, sanga Almozisto,
Lacigita, sed mense sana; li disponas,
Kaj Juĝisto plenumas, kion li ordonas:
Invitas Ĉambelanon, Rikovon venigas,100
Vokas Ŝlosiston, poste la pordon ŝlosigas.
Interparol’ sekreta daŭris dum tut-horo,
Ĝis tiel interrompis ĝin Rikov sinjoro,
Ĵetante, sur la tablon, monujon or-plenan:
“Moŝtoj Laĥoj, jam uzas vi proverbon jenan,
Ke ĉiu ruso ŝtelas; diru demandito,
Ke li konis Moskvulon, jen Rikov, Nikito
Nikitiĉ, kapitano rota, kun medaloj
Ok, kaj tri krucoj, havis ilin por bataloj:
Jen medal’ por Oĉakov, jen por Izmailov,*110
Jen por batal’ ĉe Novi, jen por Prejsiŝ-Ilov,
Tiu por Korsakova fama renirado
El apud Zuriĥ; ankaŭ por kuraĝo spado;
Li havis, de marŝalo mem, tri kontentigojn,
Kaj de l’ caro du laŭdojn, kaj kvar memorigojn,
Ĉion skribe.”

* Oczaków, urbo apud dekstra bordo de Dnjepro; ĝi estis konkirita de princo Potemkin en j. 1788. — Izmaił, fortikaĵo, kiun prenis sturme Suvorov en j. 1790. — Novi, en Italujo, estas memorinda pro la venko de rusoj kaj aŭstroj super francoj 1799. — Preussisch-Eylau, en Prusujo; tie batalis sange Napoleon I kun prusoj kaj rusoj 1807. — Generalo rusa Korsakov, estis helpe sendita al Suvorov en Svisujon kaj estis kape-batita apud Zurich en j. 1799-a.

“Sed turnu, Kapitan’, atenton,
Vokis Verm’, se ne volas vi interkonsenton,
Kio kun ni fariĝos? Aranĝi aferon,
Vi donis vorton.”

“Vere, mi faros ceteron,
Diris Rikov, jen ree vorto! Kaj pro kio?
Ĉar via pereigo taŭgus por nenio!120
Mi, honestulo, ŝatas vin, Laĥoj, por tio,
Ke vi, gajuloj, bonaj por drinko, regalo,
Kaj same, kuraĝuloj, taŭgas por batalo.
Rusa proverbo diras, ke, kiu veturas,
Iam defalas; kiu nun antaŭe kuras,
Morgaŭ poste; batanto sentos morgaŭ baton;
Do ne koleri, vivo instruas soldaton.
El kie homo prenus tiom da kolero,
Koleri pro malvenko! Oĉakov-afero
Estis sanga; ĉe Zuriĥ ar’ infanteria130
Pereis; ĉe Aŭsterlic — tuta roto mia.
Kaj antaŭe, Koscjuŝko, apud Raclavice*
Mi serĝentis — taĉmenton mian forfalĉigis:
Kio sekvis? Mi ree, ĉe Macjejovice,*
Propra-lance du bravajn nobelojn mortigis:
Kun falĉil’, Mokronovski iris antaŭ fronto,
Al kanonisto tranĉis for manon kun lonto.*
Oj! vi Laĥoj! Patrujo! mi ĉion-ĉi sentas,
Mi Rikov; car’ ordonas, kaj ni tion pentas.
Ĉu Laĥoj nin koncernas? Moskvon — Moskvularo,140
Polujon — Laĥoj havu! — ne permesas caro.”

* Racławice, vilaĝo en nord-orienta flanko de Kraków; ĉi-tie Kościuszko, fronte de malgranda armeo (ĉirkaŭ 5000, kaj inter ili 500 kampuloj armitaj per falĉiloj), venkis 7000 rusojn, la kvaran de Aprilo 1794.
* Maciejowice, urbeto apud rivero Okrzejka, estas memorinda pro la batalo (4 Oktobro 1794), en kiu Kościuszko estis venkita de la rusaj armeoj sub komando de Fersen, kaj, grave vundite, kun multaj aliaj fariĝis militkaptito. Ĉi tiu batalo decidis la sorton de la Koscjuŝka insurekcio.
* Meĉaĵo (pole lont, germane Lunte).

La Juĝisto rediris: “Sinjor’ Kapitano,
Ke vi honestas, scias ĉiu civitano,
Ĉe kiu, ekde jaroj, vi loĝis en paco;
Sed ne koleru, bona amik’, pro l’ donaco:
Ni ne volis ofendi vin, kuraĝis oron
Dediĉi, vin konante neriĉan sinjoron.”

“Aĥ, jegroj! vokis Rikov: mia roto tuta
Mort-pikita! kaj ĉio estas kulpo Pluta!
Li, komandant’, respondos pri tio ĉe caro;150
Kaj tiun monon prenu al vi, sinjoraro;
Kapitana salajro ne estas ja riĉa,
Sed, por punĉo kaj pipo da tabak’, sufiĉa.
Mi vin ŝatas, ĉar kune manĝas, trinkas dome,
Babilas, diboĉetas kaj vivas tut-home.
Mi vin defendos, kiam juĝ-esploro estos;
Honest-vorton mi donas, ke mi bon-atestos.
Ni diros, ke ni venis ĉi-tien vizite,
Trinkis, dancis, eĉ iom ebrietigite;
Plut okaze komandis fajron doni cele,160
Batal’! bataliono pereis iele.
Se sinjoroj esploron per oro bon-ŝmiros,
Vi elturniĝos. Nune mi nur tion diros,
Kion de mi jam aŭdis long-rapir’-havanto,
Ke mi estas nur dua, Plut — ĉefkomandanto:
Plut restis viva, povas do fleksi hoketojn,
Ke vi pereos; estas li ruz-intriganto;
Oni ŝtopu en lian buŝon bank-biletojn.
Nu, kun longa rapiro, Sinjoro Nobelo,
Ĉu kun Plut konsentiĝo jam venis al celo?”170

Gervaz’ ĉirkaŭrigardis, kalvaĵon glatigis,
Senzorge man-balancis, kaj kvazaŭ sciigis:
Jam farite. Sed Rikov insisti ne ĉesis:
“Ĉu Plut, per vort’ certiga, silenti promesis?”
Ŝlosisto, kiun tedis demandoj, kolere,
Klinis grava-miene grand-fingron al-tere,
Svingis manon, por tranĉi parolojn cetere,
Kaj diris: “Ne perfidos Plut; mi je fendilo
Ĵuras, ke ĉesis lia kun iu babilo.” —
Gervaz’ mallevis manojn, per fingroj klak-bruis,180
Kvazaŭ tutan misteron el manoj forskuis.

Tiun malklaran geston aŭdantoj komprenis,
Staris kaj sin kun miro okul’-ekzamenis
En silent’ malserena. Rikov post minuto
Diris: “Lup’ rabis bruton, pereis ĉe bruto!”
Requiescat in pace”,* diris Ĉambelano;
Kaj Juĝisto: “Videbla estas Dia mano!
Mi ne sciis, pri sango mi senkulpas plene.”

* Latine: li ripozu en paco.

Verm’ el kusen’ leviĝis, sidis malserene,
Kaj diris al Ŝlosisto kun rigard’ severa:190
“Granda peko — mortigo de hom’ senlibera!
Eĉ malamikon venĝi malpermesas Kristo!
Vi peze, antaŭ Dio, respondos Ŝlosisto!
Unu estas escepto: se faris persono
Ne stult-venĝe, sed sole ‘pro publico bono’.”*
Ŝlosist’ balancis kapon kaj manon ĉe zono,
Kaj diris palpebrume: “Pro publico bono!”

* Latine: por komuna bono.

Pri Plut Majoro plie oni ne parolis,
Sekvatage lin dome vane trovi volis,
Vane oni difinis por kadavro pagon:200
Majoro malaperis, kvazaŭ falus lagon.
Pri malaper’, diversa estis opinio;
Neniu sciis certe tiam, nek post tio.
Vane oni demande tedis sen bezono
Ŝlosiston; li nur diris: “Pro publico bono”.
Vojski konis sekreton; sed per vort’ ligite,
Maljunulo silentis, kvazaŭ ensorĉite.

Rikov ĉambron forlasis post traktat’ finita;
Verm’ ordonis, ke venu nobelar’ milita,
Al kiu dignoplene diris Ĉambelano:210
“Fratoj! nian armilon benis Dia mano;
Sed al Moŝtoj konfesu mi sen ĉirkaŭfrazoj,
Ke el batal’ rezultos malbonaj okazoj.
Kulpaj ĉi-tie estas ĉiuj, ni eraris;
Verm’, ke famoj-vastigon tro ageme faris;
Ŝlosist’, nobeloj, ĝuste ne komprenis sencon;
Milit’ kun rusoj havos ne baldaŭ komencon;
Dume, kiuj part-prenis ĉefe en afero,
Ne povas en Litvujo resti sen danĝero;
Do vi devas forkuri Landon Varsovian:220
Kun sinjoro, Baptisto nomata, Mateo
Savu kapojn Verŝilo, Razilo, Tadeo
Trans Njemen, por aliĝi taĉmenton nacian.
Ni sur vin kaj sur Pluton, dum via foresto,
Rulos tut-kulpon; tiel saviĝos la resto.
Adiaŭ por nelonge; estas cert-espero,
Ke printempe ekbrilos aŭror’ de libero,
Ke Litvo adiaŭas vin kiel migrantojn,
Por baldaŭ vin revidi venkplenajn savantojn.
Juĝist’ por voj’ preparos ĉion laŭ bezono;230
Kaj mi, laŭ kapableco, vin helpos per mono.”

Pravecon de l’ konsilo sentis nobelaro:
Ĉar, kiu unufoje malpacis kun caro,
Kun li ne repaciĝos sur tero sincere,
Kaj batali aŭ putri devas mallibere.
Do ili sin rigardis malgaje, silente,
Eksopiris kaj kapojn balancis konsente.

Polo, kiu pro tio ĉe popoloj famas,
Ke, pli ol vivon, sian hejmlandon li amas,
Ĉiam pretas forlasi ĝin, sur fremda tero240
Travivi longajn jarojn en vaga mizero,
Batali homojn, sorton, dum, en tondr-vetero,
Lumas al li, pri servo al Patruj’, espero.

Oni volas vojaĝi tuj; nur tiu plano
Ne plaĉis tiaforme al sinjor’ Buĥmano:
Prudentulo batalon tute ne part-prenis,
Sed, pri konsil’ aŭdante, voĉdoni alvenis,
Trovis projekton — bona, volis aliigi,
Pli precize disvolvi, ekzakte klarigi:
Antaŭe elektita estu komisio,250
Por konsideri celojn de l’ Emigracio,
Rimedojn, manierojn, rilatojn krom tio.
Mallongeco de tempo malhelpis, domaĝe,
Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe.
Nobelar’ adiaŭas, en vojon ekiras.

Sed Juĝisto Tadeon en ĉambron retiras,
Dirante: “Pastro! tempas diri al vi tion,
Pri kio mi hieraŭ ricevis la scion:
Ke Tadeo sincere amas Zofieton;
Antaŭ forir’, li turnu al ŝi mano-peton.260
Kun onklin’ mi parolis: ŝi fine konsentas;
Zonjo ankaŭ pri volo zorganta kontentas.
Se ni ne povas paron tuj geedze ligi,
Estus bone, almenaŭ ilin fianĉigi,
Nun antaŭ forveturo: juna koro, voje,
Kiel sciate, tentojn havas diversfoje;
Kaj ja, se edzo-ringon rigardas okulo,
Ke li jam estas edzo, memoras junulo,
En si al fremdaj tentoj estingas fervoron;
Ĉar grandan forton havas edz-ringo sur koron.270

“Min, antaŭ tridek jaroj, venkis kor-inklino,
Kaj mi akiris koron de Marto fraŭlino.
Ni estis gefianĉoj; sed Dio ne benis
Ĉi ligon, kaj orfigis min, kaj ŝin forprenis
Al sia gloro, belan, de Vojski idinon,
De bon-amiko mia, Hreĉeĥo, filinon.
Restis al mi de ŝia virto rememoro,
Kaj de ĉarmoj, kaj tiu ĉi ringo el oro.
Kiam mi ĝin rigardas, mortintino mia
Staras antaŭ okuloj: el favoro Dia280
Ĝis nun, al fianĉino, fidela mi restas,
Kaj mi, ne edziĝinte, maljun-vidvo estas;
Kvankam dua, sufiĉe bela Vojskidino,
Similetas al mia Marto, amatino!”

Tiondire rigardis ringon maljunulo,
Turnis manon kaj viŝis larmojn el okulo:
“Frat’, li finis, ĉu iĝos fianĉa soleno?
Ili sin amas, vorton donis Telimeno.”

Sed Tadeo alkuras kaj diras tre vive:
“Per kio mi redankos onklon efektive,290
Kiu penas senĉese pri feliĉo mia!
Aĥ! bon-onklo, mi estus feliĉe radia!
Se Zonjeto nun iĝus mia fianĉino,
Se mi scius, ke estos ŝi mia edzino;
Sed mi diros malkaŝe: fianĉiĝo mia
Ne povas tuj okazi; estas kaŭzo… kia?
Ne demandu… Se Zonjo atendi volontos,
Eble pli bonan, indan, baldaŭ min renkontos;
Eble konstanto gajnos reciprokon ŝian,
Eble iom ornamos gloro nomon mian;300
Kaj se baldaŭ-revenon ebligos sukceso,
Tiam mi memorigos onklon pri l’ promeso,
Surgenue salutos mi karan Zonjeton;
Se libera ŝi estos, mi petos maneton.
Nun mi eble por longe iĝas elmigrulo;
Dume povas al Zonjo plaĉi aliulo;
Ligi ŝin, mi ne volas; pri reciprokeco
Peti, ne meritinte, estus malindeco!”

Kiam ĉi vortojn diris junulo korsente,
Kiel du perlo-beroj, ekbrilis arĝente310
Du larmoj sur pupiloj grandaj, el lazuro,
Kaj sur liajn roz-vangojn ruliĝis en kuro.

Sed, el alkov’-profundo, Zonjeto scivola,
Tra l’ fend’ aŭskultis, aŭdis pri interparola
Sekret’: kiel Tadeo, sen tim’, simpla-vorte,
Konfesis amon — ŝia kor’ ektremis forte —
Kaj ŝi vidis du grandajn larmojn en pupiloj;
Do, kvankam ŝi ne sciis pri sekret’-ligiloj:
Kial li ŝin ekamis? kaj kial forkuras?
Ŝi malĝojis pro tio, ke li forveturas.320
Unue de junulo ŝin aliris flata,
Stranga, granda novaĵo: ŝi estas amata.
Do ŝi kuris al sia doma altareto,
Prenis el ĝi bildeton kun relikvujeto:*
Sur ĉi bildeto estis Sankta Genovefo,
Kaj, en relikvo, vesto de Sankta Jozefo,
Fianĉo kaj de junaj fianĉoj patrono;
Kaj ŝi iris en ĉambron kun sanktaĵoj-dono:

* Kaŝujo por relikvoj, t. e. restaĵoj de ostoj de Sanktuloj, aŭ de aĵoj de ili poseditaj.

“Sinjor’ jam forveturas? Por vojo mi donos
Al vi donacon, ankaŭ averte proponos,330
Ke ĉi relikvojn ĉiam kunportu sinjoro,
Kaj bildeton, kaj havu Zonjon en memoro.
Di-Sinjoro vin sane kaj feliĉe gvidu,
Ke vi al ni feliĉe baldaŭ rerapidu.”
Ŝi mallevis la kapon; el blu-okuletoj
Fermitaj, malavare ruliĝis larmetoj;
Kaj Zonjo, kun fermitaj palpebroj starante,
Silentis, briliantan larmaron ŝutante.

Tadeo prenis donojn, kisante maneton,
Kaj diris: “Mi adiaŭ-diras fraŭlineton!340
Adiaŭ, min memoru, iam preĝu pie
Por mi! Zofi’!…” Paroli li ne povis plie.

Sed Graf’ kun Telimeno subite eniris
Kaj vidis, kiel juna par’ adiaŭ-diris;
Kortuŝite, rigardis Graf’ al Telimeno,
Kaj diris: “Bela estas tia simpla sceno!
Dum paŝtistin’-animon lasas de soldato
Animo, kiel ŝipon, tempeste, boato!
Vere! nenio tiel korsentojn ardigas,
Kiel, kiam de koro sin koro forigas.350
Tempo — vento: malgrandan kandelon estingos;
Granda brulo en vento eksplodon atingos.
Mia amo fortiĝos pli dum foresteco.
Soplico! mi suspektis vin pri rivaleco;
Ĉi eraro kunkaŭzis nian kvereladon,
Min devigis eligi kontraŭ vi la spadon
Mi rimarkas eraron: vin, al paŝtistino,
Kaj min, al bela Nimfo, donis kor-inklino.
En malamikoj-sango nun dronu rankoroj!
Ne per mortiga fero militos la koroj;360
Nian aman disputon decidu batalo:
Kiun el ni kor-sente superas rivalo!
Ni foriros de niaj plej karaj rigardoj,
Ambaŭ rapidos kontraŭ glavoj, ĵet-ponardoj;
Ni luktu per konstanto, sufero anima,
Malamikojn postkuru kun brako sentima.”
Telimenon rigardis Graf’ post tiu diro;
Ŝi nenion respondis, en grandega miro.

“Grafo! diris Juĝisto, pro kio vi vere
Forveturas? Vi povas resti sendanĝere.370
Nobelojn registaro vipus kaj arestus;
Vi, Grafo, en bienoj sendifekta restus;
Vi konas registaron: de vi, homo riĉa,
Duon-enspezo estos elaĉet’ sufiĉa.”

“Ĝin baras, diris Grafo, karaktero mia!
Se ne amato, estos mi hero’ nacia;
Amo-zorge mi vokos konsolon de gloro,
Mi estos granda brake, mizerul’ en koro.”

Telimeno demandis: “Kio estas bara,
Ami, esti feliĉa?” — “De destinoj povo,380
Diris Graf’, antaŭsentoj, per mistera movo,
Puŝas al fremdaj limoj, verk’ neordinara.
Mi intencis, honore al vi, Telimeno,
Bruligi flamojn apud altar’ de Himeno:*
Sed ĉi junulo donis al mi bel-admonon,
Ŝirante mem, bonvole, sian edzo-kronon,
Kurante, sian koron provi kontraŭ baroj
De ŝanĝa sorto, kaj en sangaj milit’-faroj.
Hodiaŭ komenciĝas mia nov-epoko!
Mia armilo sonis ĉe Birbante-rokko:390
En Polujo ĝi trovu vastan resonadon!”
Li finis kaj fiere ekbatis la spadon.

* Himenajos, ĉe antikvaj Grekoj dio de edzeco.

“Laŭdinda, diris Vermo, estas ĉi fervoro;
Iru kun mono, roton vi formu, sinjoro,
Laŭ Vladimir Potocki*: li francojn mirigis
Per milion’-ofero; garantiaĵigis
Princ’ Dominik Radzivil* el bienoj rentojn
Kaj plen-armis du novajn ĉeval’-regimentojn.
Veturu, prenu monon: da brakoj — sufiĉe
En Dukland’, mankas mono; vojaĝu feliĉe!”400

* Potocki Włodzimierz, filo de Feliks (Szczęsny), kreinto de l’ Targovica Konfederacio (vidu rimarkon p. 43*), volis forviŝi la patran makulon kaj li aliĝis al la pola armeo (1808 dum la Varsovia Duklando), kie li honore distingiĝis kaj ricevis rangon de kolonelo; li mortis en j. 1811, havante 22 jarojn.
* Pri Radziwiłł vidu rimarkon sur. p. 58*.

Telimen’, rigardinte la Grafon malĝoje,
Diris: “Vee, nenio vin haltigos voje!
Kavaliro! paŝante milita-arene,
Al amatin’-koloro turnadu rigardon!
(Rubandon deŝirinte, ŝi faris kokardon
Kaj sur bruston de Grafo alpinglis gust-plene).
Ĉi koloro vin gvidu al fajr’ pafegila,
Kontraŭ pluvo sulfura kaj lancaro brila;
Kaj kiam vin glorigos jam heroaj faroj,
Kaj kiam tutvualos senmortaj laŭraroj410
Sangan kaskon, pro venkoj fieran: rigardon
Ankoraŭ tiam turnu sur tiun kokardon,
Memoru manon, kiu ĝin fiksis unue!”
Ŝi donis manon. — Graf’ ĝin kisis ekgenue;
Telimen’ metis tukon al okulo sia,
Kaj desupre rigardis Grafon per alia.
Grafo ŝin adiaŭis kun fort-emocio;
Ŝi sopiris, sed ŝultrojn ekmovis ĉe tio.

“Graf’, rapidu, malfrue jam!” Juĝist’ proponis.
Kaj Verm’, minac-miene: “Ĉesu jam! aldonis,420
Rapidu!” — Pastr’ ordonon de Juĝist’ akcelas,
Disigas aman paron kaj el ĉambro pelas.

Dume Tadeo onklon larme ĉirkaŭprenis
Kaj kisante la manon de Kvestulo tenis.
Verm’, al brusto tempiojn de knabo preminte,
Sur lian kapon manojn krucforme metinte,
Ĉielrigardis: “Filo! kun Dio!” li diris
Kaj ekploris… Tadeo jam post sojlon iris.
Juĝist’ demandis: “Frato, vi diros nenion
Al li eĉ nun? Ankoraŭ ne havos ekscion430
Knabo — antaŭ vojaĝo?” — “Ne! diris Kvestulo,
(Plorante, kun kovrita per manoj okulo),
Ĉu li, mizera, sciu pri patro-ekzisto,
Kiu sin kaŝis kiel fripon’, mortigisto?
Dio vidas konsolo-deziron: el tio
Por la pekoj oferon mi faros al Dio.”

“Tempo, diris Juĝisto, pensi pri vi, frato:
Homo, en via aĝo kaj malsana stato,
Kun aliuloj kune elmigri ne povos;
Vi diris, ke vi certan rifuĝejon trovos;440
Diru kie? Rapidu ni, briĉko — jungita.
Ĉe l’ arbarist’ plej bone vi estus kaŝita.”

Verm’, kap-balance, diris: “Ĝis maten’ atendi
Mi povas; kaj nun volu al preposto sendi,
Ke plej rapide venu li kun viatiko.*
Forigu ĉiujn, lasu Ŝlosiston, amiko!
Ŝlosu pordon.” —

* Lasta sankta komunio, donata al mortantoj.

Juĝisto laŭ ordonoj faris
Ĉe Verm’ sur lit’ sidiĝis, kaj Gervazo staris,
La kubuton sur klingo de rapir’ fiksante
Kaj sur manoj klinitan frunton apogante.450

Verm’, antaŭ ekparolo, Ŝlosiston severe
Rigardante, konservis silenton mistere.
Kiel ĥirurg’ antaŭe mola-mane tuŝas
Korpon malsanan, antaŭ ol ĝin tranĉe puŝas:
Tiel Vermo okuloj-esprimon mildigis
Kaj ilin sur okuloj de Gervaz’ irigis,
Fine, kvazaŭ blind-frape ekbati deziris,
Kovris per man’ okulojn kaj fort-voĉe diris:

“Mi ’as Jacek Soplica…”

Ĉe tiu vort-sono
Ŝlosist’ paliĝis, klinis sin, per korp-duono460
Antaŭ-fleksite staris, pendis unu-krure,
Kiel monta ŝtonego haltigita kure;
Li malfermis okulojn, buŝon dislarĝigis
Per blank-dentoj minace, lipharojn hirtigis,
Rapiron ellasinte, ĉe plank’ ĝin retenis
Per genuoj, kaj klingon dekstra-mane prenis,
Premante ĝin; rapiro, post li etendita,
Per longa nigra pinto balancis. Ŝlosisto
Estis tiam simila al linko vundita,
Kiu el arb’ okulojn saltos al ĉasisto:470
Sang-okule fajreras, volve sin plenblovas,
Voston svingas, murmuras kaj lipharojn movas.

“Sinjor’ Rembajlo, diris Pastro, ne teruras
Min hom-koler’: min vokas Dio. Mi alĵuras
Vin en nomo de mondo-Savinto, de Kristo,
Kiu sur kruco benis al ekzekutisto,
Kaj peton de fripono akceptis: kvietu,
Aŭskultu, kion diros mi, kun pacienco,
Ke mi, por malpezigo de la konscienco,
Ricevu la pardonon, almenaŭ ĝin petu:480
Aŭskultinte konfeson, vi faros laŭ volo.”
Kaj li kunmetis ambaŭ manojn ĉe l’ parolo,
Kvazaŭ preĝe. Ŝlosisto, mire, sin reŝovis,
Batis per mano frunton, kaj la ŝultrojn movis.

Kaj Pastro ekrakontis sian intimecon
Kun Horeŝko, al lia filino amecon,
Kaj tial kun Tablestro siajn malkonsentojn.
Li parolis senorde, ofte miksis pentojn
Kaj plendojn en konfeson, ofte jam intencis
Kvazaŭ fini aferon, kaj ĝin rekomencis.490

Ŝlosisto de Horeŝkoj konis historion
Bone, do kvankam Pastro intermiksis ĉion,
Li memore ordigis ĉion kaj divenis;
Sed Juĝist’ mult-aferojn tute ne komprenis.
Kapokline aŭskultis ambaŭ diligente;
Jacek malrapidigis vortojn kaj momente
Interrompiĝis.

“Ja ofte, Gervazeto, Tablestro min gaste
Invitis al festenoj kaj trinkis toaste
Mian sanon, kaj kriis, levante kalikon,500
Ke li Jacek-egalan ne havis amikon,
Kiel li min korpremis! Kiuj tion vidis,
Pensis, ke li animon por mi disdividis.
Li amiko? Li sciis, kio en animo
Mia tiam fariĝis! —

“Dume pri tio flustroj ĉirkaŭe jam kuras;
Iuj diras: ‘He, moŝto Jacek! vi konkuras
Vane svate; ĉar estas de dignulo sido
Tro alta, do ne grimpu ĝin Pokalestrido.’
Mi ridis kaj simule mokis la magnatojn510
Kaj iliajn filinojn; se aristokratojn
Mi vizitas, mi faras ĝin pro amikeco,
Kaj edzinon mi prenos nur laŭ mia speco.
Sed min doloris tia ŝerco pik-incita:
Al mi, junul’ kuraĝa, mond’ as malfermita,
En lando, kie ĉiu nobele naskato
Estas, kiel sinjoroj, krono-kandidato!
Tenĉinski* pri filino reĝo-familia
Svatiĝis: reĝo donis ŝin, sen honto ia.
Al Tenĉinskij egalas Soplicoj-honoro,520
Sango, blazon’, fidela al patruj’ fervoro.

* Jan Tęczyński, Belza vojevodo, estis edziĝonta kun Cecilio, filino de sveda reĝo Gustavo I, sed mortis en malliberejo en Kopenhago (1562 j.).

“Kiel facile homon malfeliĉa fari!
Momenton — longa vivo ne povas ripari.
Nur vorton de Tablestro: feliĉaj ni estus! —
Kiu scias? ni eble ĝis nun vivaj restus;
Eble ke li, ĉe sia infano sentema,
Ĉe sia bela Evo, ĉe bofil’ dankema,
Maljuniĝus kviete! eble nepojn nune
Li lulus! kaj — nin ambaŭ pereigis kune,
Kaj li mem — ĉi mortigo — poste sekvoj ĉiaj530
De l’ krimo, ĉiuj kulpoj kaj mizeroj miaj!
Akuzi mi ne rajtas: mortiginto lia,
Mi ne rajtas: pardonas al li koro mia;
Sed ankaŭ li —

“Se li min unufoje rifuzus sincere;
Li konis miajn sentojn; se li min prefere
Ne akceptus vizite: tiam? forveture
Mi kolere insultus iom, kaj murmure
Lin lasus; sed konceptis li ruze-fiere
Ŝajnigi, ke neniam li ekpensis vere,540
Ke mi povus klopodi pri ligiĝo tia!
Li min bezonis, ĉar min nobelaro nia
Respektis, bienuloj min ŝatis ĉirkaŭe.
Sekve, li mian amon ne vidis kvazaŭe,
Akceptis min, insistis eĉ, kiel antaŭe,
Ke mi venu pli ofte; solaj kiomfoje
Ni estis kaj li vidis okulojn malĝoje
Larmajn, ke mi plen-bruste eksplodi jam pretis,
Ruzul’ indiferentan vorton intermetis
Pri procesoj, sejmetoj, ĉasoj —550

“Aĥ, ofte ĉe kalikoj, kiam li senteme
Pri amikeco sia asertis korpreme,
(Li mian sabron, voĉon bezonis tiame)
Kaj mi devis afable korpremi lin same:
Mi kolere salivon kolektis en buŝo,
Kaj per mano mi klingon kunpremis por puŝo;
Kraĉonte amikecon, mi sabron ekprenis;
Sed Evo min atentis kaj iel divenis,
Kio tiam en mia animo fariĝis:
Ŝi rigardis petege, vizaĝe paliĝis.560
Kaj kolombet’ ŝi estis bela, mildo-plena!
Kun rigardo afabla kaj tiel serena!
Anĝela! ke mi iel ne kuraĝis vere
Timigi ŝin, mi tial — silentis prefere.
Kaj mi, en tuta Litvo, malpaculo fama,
Kiun timis eĉ ofte grandsinjor’ tiama,
Mi, duelisto, kiu, ne nur de Tablestro
Maljuston ne tolerus, sed eĉ de regnestro,
Mi, kiun furioza igis disputeto:
Tiam, koler’-ebrie, mi, laŭ ŝafideto,570
Silentis, Sanctissimum* kvazaŭ mi ekvidus! —

* Plej sankta altara Sakramento.

“Kiel ofte mi volis malkovri kviete
Antaŭ li koron, kaj eĉ humiliĝi pete,
Sed vidante rigardon lian, laŭ glacio
Malvarman, tuj mi hontis pri kor’-emocio!
Kaj mi, eble malvarme, revenis rapide
Al aferoj, sejmetoj, eĉ mi ŝercis ride!
Ĉi-tio pro fiero: por ne ofendeti
Soplicoj-nomon, por ne malaltiĝe peti
Vane, por ne ricevi rifuzon; ĉar kia580
Estus rakonto inter nobelaro nia,
Se oni scius: Jacek, mi…

“Horeŝkoj al Soplico fraŭlinon ne donis!
Ili al Jacek nigran la supon proponis!*

* Vidu rimarkon 1 sur p. 43*.

“Kaj fine, por min iel el afer’ eligi,
Mi pripensis nobelan taĉmenton arigi,
Kaj forlasi por ĉiam distrikton, patrujon,
Elmigri, milit-iri Moskvon, Tatarujon.
Do, premi adiaŭe al Tablestro manon,
Mi veturas, espere: fidel-partianon590
Vidante, kaj amikon, preskaŭ samdomanon,
Kun kiu li militis, trinkis laŭ intimo,
Kiu, adiaŭante, iras al mond-limo,
Ke eble kortuŝiĝos maljuna sinjoro,
Montros al mi eĉ iom da homana koro,
Kiel limako kornojn!

“Aĥ, kiu, koro-funde, fajreron da sento
Por amiko konservas: en disiĝ’-momento,
Ĉe adiaŭ, eliĝas tiu fajrereto,
Kiel, ĉe agonio, lasta viv-flameto!600
Tuŝinte de amiko frunton lastafoje,
Plej malvarma okulo eklarmas malĝoje.

“Ŝi, aŭdante pri mia forvetur’, ekpalis,
Sen konscio, apenaŭ kadavre ne falis,
Ne povis ekparoli, ĝis torent’ larmara
Vidigis, kiel estis mi, al Evo, kara!

“En viv’ unuafoje mi tiam ekploris
Ĝoje kaj malespere, kaj mi ne memoris,
Ke mi frenezas, volis min genue ĵeti
Antaŭ li, por volviĝi serpente kaj peti:610
Patro kara, mortigu aŭ prenu min file!
Malvarma, sal-kolone, Tablestro ĝentile
Ekparolis — pri kio? — edziĝo-okazo
De filin’! Ĉi-momente? Atentu, Gervazo,
Vi havas homan koron!

“Tablestro diris: Moŝto Soplica, svatano
Venis al mi, de filo de moŝt’ Kastelano;
Kion, amik’, vi diros pri ligo tiela?
Mia filin’, sciate, estas riĉa, bela:
Kaj Kastelan’ — vitebska! Tio, en senato,
Malalta, ligna seĝo.* Do konsilu, frato! —620
Mi tute ne memoras, ĉu mi ekmurmuris
Aŭ silentis — mi saltis selon kaj forkuris!…”

* Kastelanoj estis superaj kaj malsuperaj. La Tablestro eraris, dirante, ke la Kastelano de Vitebsk havis en senato malsuperan lignan seĝon; kontraŭe, li apartenis laŭ digno al superaj kastelanoj.

Jacek! vokis Ŝlosisto, saĝe vi eligas
Kaŭzojn: ĉu ili kulpon vian malgrandigas?
Ĉar en mondo pli ofte ekokazis jame,
Ke, al magnat’-filino, iu ardis ame,
Volis per fort’ akiri, forkapti elŝtele,
Venĝi malkaŝe — tamen mortigi tiele
Malice pol-sinjoron, kun Moskvo konsente!”

“Mi ne interkonsentis!” diris Jacek pente.630
“Perforte rabi? El post kradoj, rigloj, ĉie
Mi ŝin kaptus, disbatus kastelon furie!
Kvar nobelejoj sekvus min ekster Dobĵino.
Aĥ, se ŝi estus, kiel nia nobelino,
Forta, sana! ne timus forkuron, postkuron,
Povus aŭdi armiloj-tinton kaj tamburon!
Sed ŝin faris dorlotoj de gepatroj tia
Malforta, tima! tio estis papilia
Raŭpet’ printempa! sekve, ŝin rabi, ektuŝi
Per brak’ armita, estus ŝin mortige puŝi:640
Mi ne povis, ne!…

“Venĝi malkaŝe? sturmi kastelon armite?
Hont’!… oni scius, ke mi venĝis, rifuzite!…
Ŝlosist’, honesta via koro ne komprenas,
Ke fier’ ofendita inferon entenas!

“Fier’-satan’ komencis min konsil’-instigi:
Venĝi sange, sed venĝo-kaŭzon sekretigi,
Ne viziti kastelon, kaj elradikigi
Amon, forgesi Evon, edziĝi alian,
Kaj poste, poste trovi provoketon ian650
Kaj venĝi —

“Komence mia koro kvazaŭ aliiĝis;
Pri ideo kontentis mi, kaj — mi edziĝis
Kun malriĉa knabino, unue vidita!
Sed mi faris malbone kaj estis punita!
Malfeliĉan, ne amis mi, Tade’-patrinon,
Al mi plej sindonitan, honestan virinon:
Malnova am’, kolero, el kor’ ne foriris,
Mi kvazaŭ furiozis; vane mi deziris
Deviĝi al mastrumo, aferoj, sed vano!660
Kolera, obsedita de venĝo-satano,
Malafabla, nenian konsolon mi konis
En mondo — kaj el pekoj en pekojn mi dronis;
Kaj mi komencis drinki —

“Baldaŭ edzino mia mortis pro sufero,
Lasinte idon; kaj min mordis malespero!…

“Kiel amata estis Evo malfeliĉa!
Mult-jaroj!… mond-vagado! ne estis sufiĉa
Ŝin forgesigi: ĉiam figuro amita
Staras antaŭ okuloj, kvazaŭ bel-pentrita!…670
Mi drinkis, sed ne cedis memor’, eĉ momente,
Nek, kiam mi trakuris landojn kontinente!
Nun, en monaĥa vesto, — servisto de Dio,
Sur sanga lit’ — mi longe parolis pri tio!
Nun pri tio paroli? pardonos Sinjoro!
Ĉar vi sciu, en kia malesper’, rankoro,
Mi plenumis…

“Tio okazis baldaŭ post la fianĉiĝo
De Evo; oni ĉie nur pri fianĉiĝo
Babilis kaj rakontis, ke, kiam ŝi prenis680
Ringon el Vojevoda mano, ŝi eksvenis,
Havas febron, de ftizo komencon, kaj ĝeme
Ploras senĉese; oni diris: sekreteme
Ŝi amas iun. — Dume, Tablestro, kviete,
Aranĝis balojn, gastojn kolektis ripete,
Min ne invitis: kial mi estus bezona?
Senorda dom’, mizero, kutimo malbona,
Min faris malŝatata, ridinda al mondo!
Min, kiu iam skuis distrikton en rondo,
Min, kiun nomis princo Radzivil: amato!690
Min, kiam mi elrajdis el nobelej’-strato,
Mi havis sekvantaron, ol princa pli brilan!
Se sabron mi eligis, sabraron kelkmilan
Mi briligis, timige al kastel’-granduloj. —
Kaj poste min mok-ridis idoj de kampuloj!
Tiel, en hom-okuloj, mi iĝis mizera!
Jacek Soplica! — Kion sentis li, fiera?…”

Pastro, malforte, falis sur litaĵo sia;
Ŝlosist’ kortuŝe diris: “Granda juĝo Dia!
Vere! vere! vi estas? Jacek! kapuĉulo?700
Soplica? kaj vi vivis kiel almozulo!
Vi, kiun mi memoras tiam sana, bela
Nobelo, kiun flatis sinjorar’ kastela,
Kaj virinoj frenezis pro vi! Lipharulo!
Antaŭ nelonge! pente iĝis maljunulo!
Kiel mi ne rekonis vin, kiam vi pafis,
Kiam vi urson tiel perfekte celtrafis?*

* Vidu paĝ. 104*, v. 650–659 kaj paĝ. 108*, v. 775–803.

“Ĉar super vi en Litvo ne estis pafisto;
Kaj, post Macjek, vi estis unua sabristo!
Vere! pri vi virinoj kantis kun adoro:710
Jacek, liphar’-tordante, nobelojn timigas,
Kaj pri kiu li nodon sur lipharo ligas,
Tiu tremos, eĉ estu Radzivil sinjoro.’
Vi ligis nodon ankaŭ pri sinjoro mia!
Mizerul’! kaj vi estas? kvestul’ profesia?
Lipharul’ Jacek kvestas! Granda juĝo Dia!
Eĉ nun, ha! vi senpune ne estos lasita,
Mi ĵuris; Gut’ da sango Horeŝka, verŝita…”

Dume sur lit’ sidiĝis Pastro, apogita:
“Ĉirkaŭ kastel’ mi rajdis. Diabloj-kiomon720
En kap’ kaj kor’ mi havis: kiu diros nomon?
Tablestro — mortiganto de propra infano!
Min detruis! — Min logas al pordeg’ satano:
Rigardu, li diboĉas! drinkad’ en kastelo!
Kandelar’ en fenestroj, en salon’ kapelo!
Kaj kastel’ ne falegos sur lian kalvaĵon?

“Pensu pri venĝ’, alŝovos satano armaĵon.
Mi ekpensis: li sendis moskvulojn. Mi staris,
Rigardante atakon, kiun ili faris.*

* Tio okazis en j. 1792, kiam Rusujo deklaris militon al Polujo, kaj la rusaj armeoj enpaŝis en limojn de la Pola Respubliko.

“Malvere, ke mi iel kun Moskvo konsentis!730

“Diversaj pensoj svarmis en kap’; mi atentis
Stulte-ridete, kiel infano ĉe brulo;
Kaj poste mi eksentis ĝojon de rabulo,
Deziris vidi brulon kaj falegon bruan;
Iam mi pensis salti, savi ŝin unuan,
Eĉ Tablestron. —

“Sciate, vi defendis vin brave, konscie.
Mi ekmiris. Moskvuloj mort-faladis ĉie.
Brutoj, malbone pafas! — Pro malvenk’ ilia
Mi koleris. — Tablestro venkoplena tia!740
Ĉu li en mondo ĉiam nur prosperon havos?
Ankaŭ el ĉi atako sin triumfe savos?
Mi forrajdas kun honto. — Jam estis mateno.
Ĵus mi vidas: Li staris sur balkon’ sen ĝeno,
Per brilianta buko al suno briletis
Kaj tordis la lipharojn kaj fiere ĵetis
Rigardojn… Al mi ŝajnis, ke min li mok-ridis,
Manon tiel etendis, ĉar min li ekvidis,
Kaj minacis. — Mi kaptas moskvul’-karabenon,
Almetas, ne mezuras eĉ preskaŭ celprenon —750
Paf’! — Vi scias! —

“Malbenita pafilo! Kiu glav-mortigas:
Ekatakas, rebatas, svingas, senarmigas
Eble, povas haltigi glavon duonvoje;
Sed fajr-armil’: seruron nur ektuŝu foje,
Moment’, unu fajrero…

“Kiam al mi desupre celon vi mezuris,
Mi fiks-rigardis vian tubon, ne forkuris:
Malesper’, stranga pento, min ter-fiksis ŝtone!
Kial, Gervazo, tiam vi celis malbone?760
Estus favoro! Peko penton evidente
Bezonis…”

Spir’ al Pastro remankis momente.

“Vere, diris Ŝlosisto, trafi mi deziris!
Kiom da sango unu via paf’ eltiris,
Kiel malfeliĉigis nin kaj familion
Vian, kaj, Jacek, via kulpo kaŭzis ĉion!
Sed, kiam Grafo estis de jegroj celpreno,
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrin’-deveno,
Vi lin ŝirmis, kaj, antaŭ moskvuloj-elpafo,
Min ĵetis teren, tiel savis min krom Grafo.770
Se vi estas monaĥo, pastro, laŭ verdiro,
Via vesto defendas vin antaŭ rapiro.
Adiaŭ, vian sojlon laste mi trapasu,
Inter ni kvite, — reston al Dio ni lasu!”

Jacek manon etendis, — Gervaz’ sin reŝovas:
“Sen ofendo de mia nobelec’, ne povas
Mi ektuŝi je mano, mortig’-makulata,
Ne pro publika bono, sed venĝo privata!”

Sed Jacek el kusenoj sur liton defalis,
Turniĝis al Juĝisto, kaj ĉiam pli palis,780
Kaj demandis pri pastro prepost’ maltrankvile,
Kaj vokis al Ŝlosisto: “Mi petas humile,
Restu; baldaŭ mi finos, apenaŭ mi fortas
Fini. — Sinjor’ Ŝlosisto, — ĉi-nokte mi mortas!”

“Kion, frato? ekkriis Juĝist’; ja, laŭvide,
Vundo negranda. Kion? al prepost’ rapide?
Malbon-bandaĝo? tuj al doktoro! unue
El apoteko…” Pastro diris: “Frat’, malfrue!
Mi tie havis pafon malnovan, ĉe Jeno,*
Malbone sanigitan, gratite — gangreno.790
Mi konas vundojn: sango — nigra, fulgohava
Kvazaŭ; doktoron? vane; sed afer’ malgrava:
Unu fojon ni mortas, animon fordonas —
Sinjor’ Ŝlosist’, mi devas fini, vi pardonas!

* Jeno, vidu paĝ. 163*, rimarkon 4.

“Estas merit’, ne voli nacia kulpulo
Resti, kvankam vin nomis naci’: perfidulo!
Kaj precipe en homo, kiel mi, fiera!

“Nom’ ‘perfidul’’, gluiĝis, kiel pesto vera,
Al mi. Forturnis kapojn de mi civitanoj,
Forkuradis malnovaj amikoj, kompanoj;800
Timemaj, evitante, salutis de fore;
Eĉ kampul’, judo, kvankam kapklinis laŭmore,
Sed, deflanke, min mokis ridete, trabore.
‘Perfidul’!’ en oreloj sonis, rebatiĝis
Eĥe en dom’, en kampo, tut-tagon volviĝis
Antaŭ mi, laŭ makul’ en malsana okulo;
Kaj tamen mi ne estis lando-perfidulo.

“Moskvo min opiniis sia aliĝinto,
Soplic’ ricevis bien-parton post mortinto;
Targovicanoj poste volis honorigi*810
Min per ofic’. — Se volus mi min moskvuligi!
— Satan’ konsilis — Estis mi en riĉa stato:
Se mi moskvulo iĝus, plej granda magnato
Serĉus mian protekton, eĉ nobelo-frato;
Eĉ popolaĉ’ facile landanojn postponas,*
Kaj pli feliĉajn Moskvo-servantojn — pardonas!
Mi sciis tion, tamen — mi ne povis…

* Ŝajnas ke la Tablestro estis mortigita ĉirkaŭ la j. 1792, dum unua milito. Dua milito estis en j. 1794. — Pri Targovico vidu rimarkon sur p. 146*.
* Postponi, malpli respekti, malŝati.

“Mi forkuris el lando!
Kaj kie mi ne estis! kion ne suferis?

“Ĝis Dio kuracilon malkaŝis konsole:820
Pliboniĝi kaj tion ripari bonvole,
Laŭeble, kio…

“Tablestridin’, kun edzo vojevodo, kune
Iris en Siberion, tie mortis june:
Lasis en land’ filinon, la malgrandan Zonjon.
Mi ordonis eduki ŝin.

“Pli ol pro amo, eble mi pro stult-fiero
Mortigis: do humilo, en monaĥa sfero.
Pro l’ gento mi fiera iam kuraĝulo,
Mallevis kapon, Vermo fariĝis, kvestulo,830
Ĉar, kvazaŭ verm’ en polvo…

“Al Patrujo malbonan ekzemplon mi donis,
Kiu per bon-ekzemploj repagon bezonis,
Per sango, oferiĝo…

“Mi batalis por lando. Tie ne glor-amo
Min pelis kontraŭ glavoj, kontraŭ pafoj-flamo.
Memor’-agrablaj estas, pli ol batalilaj
Laŭtaj verkoj, la verkoj silentaj, utilaj,
Kaj suferoj, pri kiuj neniu…

“Al mi prosperis ofte penetri lim-zonojn,840
Kaj kolekti informojn, porti ĉef-ordonojn,
Formi konspirojn. — Konas ja Galicianoj*
Ĉi monaĥan kapuĉon, — kaj Grandpolujanoj!
Dum jar’ mi ĉarojn puŝis en fortikaĵ’ prusa;
Kaj miajn ŝultrojn vundis bastonado rusa;
Mi iris Siberion; poste Aŭstrianoj
En Ŝpilberg* min en kelojn fosis, al laboro,
En ‘carcer durum*; tamen, mirakle, Sinjoro
Min savis, kaj mi mortas inter samlandanoj,
Kun Sakramentoj. —850

* Galicio, parto de Polujo, aneksita de Aŭstrio. — Pri Grandpolujo legu rimarkon sur p. 54*.
* Spielberg, urbo proksime de Bern en Moravio, malbonfama pro sia malliberejo por politikaj krimuloj.
* Severa malliberejo (latine).

“Eble eĉ nun mi pekis, antaŭ Dia trono,
Per leviĝo-akcelo, super ĉef-ordono!
Penso, ke gent’ Soplica armiĝos unue
Kaj en Litvo Postkuron* lanc-fiksos plej frue,
Ĉi penso… ŝajnas esti pura…

* Pri Postkuro legu rimarkon sur p. 149*.

“Venĝon vi havas! tranĉis vi, ilo de Dia
Puno, per glav’ intencojn de tut-vivo mia:
Vi konspiro-fadenon ŝpinitan konfuzis!
Grandan celon, por kiu mi vivon foruzis,
Lastan mian, en mondo, teran senton, planon,860
Kiun mi flegis, kiel plej karan infanon,
Vi mortigis — kaj mi vin pardonis el koro!
Vi…”

“Ke egale pardonu ankaŭ Di’-Sinjoro!
Diris Ŝlosist’; atendas vi je viatiko:
Mi ne estas skismano, nek Luter-amiko;
Mortanton malĝojigi, jen peko laŭ scio.
Mi ion diros, certe konsolos vin tio:
Kiam sinjoro mia falis, mort-vundite,
Kaj mi, genue, super lia brust’ klinite,870
Glavon trempis en sangon kaj venĝon ĵur-diris:
Li, kap-skuante, manon al pordeg’ eltiris,
Al via flanko signis krucon en aero,
Kvazaŭ dirus: al Jacek mi pardonas morton.
Mi komprenis, sed flamis tiel per kolero,
Ke neniam pri l’ kruco mi eldiris vorton.”

Interparolon rompis malsanul’-suferoj;
Kaj poste venis longa hor’ da silentado.
Oni atendas pastron. — Ektondris huf-feroj,
De spireganta Jankjel aŭdiĝas frapado:880
Grava leter’! al Jacek farmisto ĝin donas;
Jacek al frato laŭte ĝin legi ordonas.
Leter’ de Fiŝer, kiu estis tiam ĉefo
De pol-armea stabo, sub princo Jozefo,*
Sciigas, ke sekreta decid’ primilita
Jam estas, de francestro al mond’, anoncita;
Ke kunvokita Granda Sejmo Varsovia
Kaj la konfederita Klasar’ Mazovia
La aligon de Litvo tuj proklami volas.

* Józef Poniatowski, vidu rimarkon sur p. 147*.

Jacek, aŭskulte, preĝojn mallaŭte parolas.890
Li alpremis al brusto benitan kandelon,
Esper-lumajn pupilojn levis en ĉielon
Kaj diris kun ĝu-larmoj en okul’ radia:
“Nun, Sinjor’, iru pace for servisto via!”
Ĉiuj genuis; antaŭ sojl’ ektintis io —
Sonorileto: venis preposto kun Dio.

Ĵus nokto jam foriris; tra blanka ĉielo
Roza, kuras unua sunradia helo,
Falas tra vitroj kiel sagoj briliantaj,
Sur lit’, de malsanulo-kap’, refleksiĝantaj:900
Vizaĝon kaj tempiojn orumis lumzono,
Ke li mirbrilis, kiel sanktulo en krono.