Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro XI.

Jaro 1812.

Printempaj aŭguraĵoj. — Enmarŝo de armeoj. — Dioservo. — Ofica rehonorigo de sankt-memora Jacek Soplica. — El interparoloj de Gervazo kaj Protazo oni povas konkludi pri proksima fino de l’ proceso. — Amindumoj de ulano kun knabino. — La disputo pri Stumpulo kaj Falko decidiĝas. — Poste gastoj kolektiĝas al festeno. — Prezentado de gefianĉoj al armeaj ĉefoj.

Jaro! kiu vin vidis sur litva kamparo!
Ĝis nun popol’ vin nomas — bonrikolta jaro,
Kaj soldatoj — milita; ĝis nun la maljunaj
Pri vi babilas; kantoj vin gloras eĉ nunaj.
Delonge vi mirakle estis anoncita
Inter popol’, de fluga famo, antaŭita.
Printempa suno naskis en litvana koro
Mir-antaŭsenton, kvazaŭ de mondfina horo;
Ĉiuj atendis ion sopire kaj ĝoje.

Brutaro, elpelita for, unuafoje10
Printempe, kvankam estis malgrasa, malsata
Ne kuris al paŝtejo, jam herbe-kovrata,
Sed kuŝiĝis sur kampo, la kapojn klinadis,
Muĝis, aŭ sian vintran nutraĵon maĉadis.

Kampuloj la plugilojn por semado tiris,
Sed ne ĝojis, ke longa vintro jam foriris,
Ne kantis; diligente ili ne laboras,
Semadon kaj rikolton kvazaŭ ne memoras;
Ili haltigas bovojn, ĉevalon erpilan,
Al okcident’ rigardon turnas maltrankvilan,20
Kvazaŭ tie miraklon atendus proksime,
Kaj revenantajn birdojn observas kortime.

Jam al hejmo alflugis cikoni’ unua,
Etendis blank-standardon de printempo frua;
Poste venis kriemaj aroj da hirundoj,
Kiuj, kolektiĝante super akvaj grundoj,
Prenas por nestoj koton el rigida tero.
En arbustar’ skolopo flustras dum vespero.
Super arbaro flugas anseroj serie,
Kaj lace, por nutraĵo, defalas laŭtkrie.30
Sur ĉielo malhela gruoj krias ĝeme;
Nokt-gardistoj, aŭdante, demandas timeme:
Kion, en birdoj-regno, la konfuzo celas?
Kia ventego ilin tiel frue pelas?*

* Historiisto rusa simila-maniere priskribas la aŭguraĵojn kaj antaŭsentojn de l’ moskvolanda popolo antaŭ milito en j. 1812-a.

Jen novaj aroj: kvazaŭ piroloj, sturnetoj,
Aroj da helkoloraj plumtufoj, flagetoj,
Ekbrilis sur altaĵoj, falas sur kamparo:
Rajdistar’! Strangaj vestoj, fremda armilaro!
La regimentoj marŝas: kvazaŭ neĝ’ fandita,
Fluas sur voj’ vicaro, la fere-forĝita;40
El arbar’ nigras ĉapoj, bajonetoj brilas,
Infanterio svarmas, formikar’-similas.

Ĉiuj al nordo! Kvazaŭ, el sudlando varma,
Irus al ni, post birdoj, la popolo svarma,
Al fort’ nerezistebla, instinkta, cedante.

Ĉevaloj, homoj, agloj, tag-nokte, konstante
Fluas; ĉielo flamas, ie bruloj ruĝas,
Tero tremas, kaj flanke fulmotondroj muĝas.

Milit’! milit’!… ne estis, en Litvo, angulo,
Ĝis kiu ne alirus ĝia krako, brulo.50
Praarbarano, kiu, laŭ avoj-kutimo,
Dumvive ne eliris trans arbara limo,
Kaj sur ĉiel’ aliajn bruojn ne komprenis,
Krom ventoj, kaj sur tero — krom bestegoj-muĝo,
Gastojn nur vidis, kiam arbaranoj venis,
Nun vidas: strange ardas ĉiela brulruĝo;
Kaj li aŭdas krakadon: kuglo de kanono
Eraris el batalo tra l’ arbara krono,
Ŝirante trunkojn, branĉojn. — La grizbarba uro
Hirtigas kolhararon, tremas de teruro,60
Duonleviĝas, antaŭpied’-apogite,
Skuas barbon, rigardas ege mirigite,
Al la fulmanta, inter rompaĵo, brulejo:
Grenad’ erara fajfas kaj turniĝas brue,
Krevas fulme-frakase; ur’ en viv’ unue,
Time, al pli profunda kuris kaŝiĝejo.

Batal’!… Kie? demandas junuloj, kaptante
Armilojn; manojn levas virinoj, preĝante;
Ĉiuj esperas venkon; sonas larma krio:
Nin gvidas Napoleon! kun li estas Dio!70

Printempo! kiu vidis vin sur la kamparo!
Memorinda printempo, de l’ milita jaro!
Printempo, kiu vidis vin tiel florantan
Per la grenoj kaj herboj, per homoj brilantan,
Event-plenan, gravedan de l’ esper’ ĉiela!
Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidaĵo bela!…
Mi, naskita sub jugo, vindita en fero,
Havis nur unu tian printempon sur tero.

Ĉe Soplicovo tuŝe, grand-vojo sin tiris,
Kiun de Njemen-flanko du ĉefoj marŝiris:80
Princ’ Jozef kaj vestfala reĝo Hieronim
Okupis Litvo-parton de Grodno ĝis Slonim:*
Reĝo donis ripozon ĝis la tago tria;
Sed polaj soldataroj, malgraŭ laco sia,
Plendis, ke ne permesas reĝo marŝi plue;
Ili volus atingi moskvulojn plej frue.

* La dekstran flugilon de Napoleona armeo komandis reĝo de Vestfalujo, frato de Napoleon I, Hieronimo (Jérôme) Bonaparte, sub kies komando estis princo Jozefo Poniatowski, ĉefo de pola armeo, kalkulanta ĉirkaŭ 70.000 viroj. — Grodno, urbo apud Niemen, ĉelime de Litvo, Polujo kaj Blank-Rutenujo. — Slonim urbo en Grodna gubernio.

En urb’ proksima, haltis princa stab-ĉefaro,
En Soplicovo kvardek miloj en tendaro;
Kun siaj staboj venis: General’ Dombrovski,
Knjazjeviĉ, Małaĥovski, Gjedrojć kaj Grabovski.*90

* Kniaziewicz Karol, pola generalo, nask. 1762, mort. en Parizo, partoprenis en nacia leviĝo 1794, komandis unuan polan legionon en Italujo, kie li plenumis multe da brilaj faroj (vidu p. 32*, rim. 2); en 1812 li aliĝis al la Napoleona armeo kaj estis komence lokita en la generala stabo de la vestfala reĝo; poste li ricevis komandecon super la 18-a divizio de l’ korpuso de princo Poniatowski; li distingiĝis en bataloj ĉe Smoleńsk, Moskva kaj apud Berezina. — Małachowski, Kazimierz, nask. 1765, mort. 1845 en Francujo, aliĝinte al armeo en j. 1786, kiel simpla soldato, atingis rangon de generalo, batalis en polaj legionoj, distingiĝis en milito 1812, partoprenis en la pola revolucio 1830. — Grabowski Michał, generalo, pereis en la batalo ĉe Smoleńsk 1812. — Princo Romuald Giedrojć, generalo el tempoj de la Varsovia Duklando.

Estis malfrue: ĉiu do prenis laŭ povo
Loĝejon en kastelo kaj en Soplicovo.
Kiam antaŭgardaro estis starigita,
Ĉiu, en sian ĉambron, iris lacigita.
Nokta silent’: en tendoj, dom’, kamparo; sole
Oni vidas, laŭ ombroj, vagantojn patrole,
Kaj tendaraj fajrujoj flagras en kelk lokoj,
Alterne de postenoj sonas signalvokoj.

Dormis dolĉe: dom-mastro, ĉefoj, milituloj,
Kaj sole ne fermiĝis de Vojski okuloj;100
Vojski devas por morgaŭ festenon prepari,
Volas per ĝi Soplicojn eterne glor-fari:
Inda de kor-agrablaj pol-gastoj festeno
Estu konforma kun la granda tag-soleno,
Preĝeja festo, ankaŭ familia estos:
Morgaŭ tri paroj sian fianĉiĝon festos.
Kaj general’ Dombrovski dum vespero diris,
Ke li, por morgaŭ, polan tagmanĝon deziris.

Kvankam malfrue, Vojski rapide akiris
Kvin kuiristojn, kiujn ĉirkaŭaĵo donis:
Ili servis kaj Vojski, laŭ mastro, disponis.110
Li blankan kuirestran tukon antaŭligis,
Prenis nokt-ĉapon, brakojn ĝis kubut’ nudigis.
Unumane li muŝojn per klakil’ batalas,
Ĉar insektoj avide sur frandaĵojn falas,
Per dua man’ li okul-vitrojn surnazigis,
El ĉebrust’ libron prenis, elvolvis, disigis.

Libro havis titolon: “Kuirist’ perfekta”*
Kaj estis speciala priskribo korekta
De pol-tabloj. Tenĉina Graf’, laŭ ĉi detala
Priskrib’, festenojn donis en lando itala,120
Pri kiuj Sankta Patro Urban Oka miris.*
Laŭ ĝi Karol-Amato-Radzivil kuiris
En Njesvjeĵ, ĉe akcepto reĝa Stanislava,
Aranĝante festenon, kies famo prava
Ĝis nun en Litvo vivas, en rakont’ vulgara.*

* Libro nun tre malofta, eldonita en j. 1682 en Kraków sub titolo: “Compendium ferculorum, aŭ kolekto da manĝaĵoj, de (nobele) naskita Stanisław Czerniecki, Sekretario de Lia Reĝa Moŝto, kaj kuirejestro de L. Moŝto Princo Lubomirski”, La libro estis poste kelkfoje represita sub ŝanĝita titolo.
* Jerzy (Georgo) Ossoliński, grafo de Tęczyn, eminenta ŝtatviro; sendite de reĝo Władysław IV en delegitaro al la papo Urbano VIII, li faris brilan enveturon en Romon (1633 j.), aperante ĉie kun eksterordinara pompo kaj lukso. Czerniecki, aŭtore de l’ “Kuiristo perfekta”, estis ankaŭ lia kuirejestro.
* Princo Karol Radziwiłł, nomata “Sinjoro Amato” (Panie Kochanku), laŭ proverbo kiun li ĉiam uzis, plej riĉa magnato de sia tempo en tuta Polujo, akceptis (1785) en sia kastelo en Nieśwież la reĝon Stanisław Poniatowski, kaj ĉi-tiu akcepto kostis al li milionojn.

Vojski legas, anoncas post kompreno klara,
Kaj spertaj kuiristoj laŭ tio laboras;
Kvindek tranĉiloj vigle sur tabloj sonoras;
Kuirej’-buboj nigraj portas, laŭ ordonoj,
Lignon; aliaj lakton, vinon, el kaldronoj130
Verŝas en kaserolojn, potojn, kuirilojn;
Ĉe forn’ sidantaj buboj movas fajr-blovilojn:
Vojski, por pli akceli ekbrulig’-aferon,
Sur brullignon verŝigas fanditan buteron;
(Tian lukson bonhava dom’ ne persekutas).
Buboj, en fajron, sekan branĉ-rompaĵon ŝutas;
Aliaj sur ponardojn metas grand-rostaĵojn,
Bovajn kaj kapreolajn, kaj apro-dorsaĵojn;
Ĉi-tiuj senplumigas: flugas lanugaro,
Nudiĝas urogaloj, tetroj kaj kokaro.140
Kokoj estis malmultaj: post invad’-atako,
Kiun faris Dobĵinski, sang-avida Sako,
Sur kokejon de Zonjo, kiam, en impeto,
Li detruis mastrumon ĝis lasta koketo,
Ne povis per birdaro ekflori de-novo,
Fama iam, pro siaj birdoj, Soplicovo.
Cetere da viandoj abundeco granda,
Arigita el domo, butikar’ vianda,
El arbar’, de najbaroj, proksime kaj fore:
Vi dirus, birda lakto nur mankis ĉi-hore.150
En Soplicov’ kuniĝas, por festen’ sinjora,
Du kondiĉoj: abundo kaj arto labora.

Jam ekiĝis de Sankta Flor’-Virgin’ soleno.*
Vetero estis bela; en frua mateno
Ĉielo pura ĉirkaŭ tero sin etendis;
Kiel maro silenta, konkave ĝi pendis.
Nur ankoraŭ kelk steloj lumas el profundo,
Kiel perloj, brilantaj tra l’ ondar’ el fundo:
Flanke nubet’ alflugas blanka, unu-nura
Kaj flugilojn ekmergas en ĉiel’ lazura,
Similajn al plumaro de Gardant’-Anĝelo,160
Kiun, per noktaj preĝoj, retenis teranoj,
Kaj kiu rerapidas al samĉielanoj.

* Festo de Anunciacio.

Ĉielfunde jam lasta estingiĝis stelo,
Kaj en mezo de frunto paliĝas ĉielo,
Ombroj-kusenon tuŝas per dekstra tempio
Bruneta, dum maldekstran jam ruĝigas io;
Pli fore, rondo, kvazaŭ palpebro, disiĝas
Kaj, en mezo, blankaĵo okula vidiĝas
Kun ĉielark’-pupilo: jam ŝprucis radio,
Sur ĉielrond’ fleksite, trabrilis lum-strio170
Kaj, en blank-nubo, kiel or-sago pendiĝas.
Post ĉi paf’ tag-signala, flamoj-fasko ŝprucas,
Mil raketoj en mondo-ĉirkaŭo sin krucas,
Kaj sun-okul’ suriris. — Ĝi iom dormemas,
Fermetiĝas, radiaj okulharoj tremas;
Sep koloroj kunbrilas: safiro bluhava,
Sange-ruĝa rubeno kaj topazo flava;
Sekve suno disbrilis kristal’-diafane,
Poste briliant-lume, fine fajr-fontane,
Kaj kiel luno grande, flagrante laŭ stelo:180
Tiel iris soleca suno sur Ĉielo.

Hodiaŭ ĉe tagiĝo, el tut-ĉirkaŭejo,
Litvanaro kolektis sin antaŭ preĝejo,
Kvazaŭ por ekanonco de miraklo nova.
Ĉi kolektiĝon kaŭzis piec’ de popolo,
Kaj parte ĝi devenis el granda scivolo:
Ĉar hodiaŭ al dia-servo Soplicova
Estas venontaj ankaŭ kelkaj generaloj,
Ĉi-tiuj gloraj ĉefoj de pol-legionoj,
Kies nomojn adoris popol’ laŭ patronoj,
Kies ekspedicioj, vagadoj, bataloj,190
Evangeli’ nacia estis litvolanda.

Jam venis oficiroj, soldataro granda;
Popol’ ĉirkaŭas ilin, kaj apenaŭ fidas,
Rigardante, al propraj okuloj: ĝi vidas
Landanojn, uniformon armean portantajn,
Armitajn kaj liberajn, pole parolantajn.

Por meso ne ampleksis preĝejet’ kunvenon:
Popolo genuiĝis sur herboterenon,
Kaj, nud-kape, rigardas al pordo kapela.
De litvanoj hararo, blanka aŭ blondhela,
Orumiĝas laŭ bedo de matur-sekalo;200
Ie brilas virgina bela kap-ovalo,
En ornamo freŝ-flora aŭ pav-okulara,
Kun senligaj rubandoj en plektaĵo hara,
Inter vir-kapoj, kiel gren-cejan’ aŭ lolo.
Genuanta, kolora amas’ de popolo,
Ĉe tintil’-voĉo, kvazaŭ ĉe blovo matena,
Kap-klinas, kiel spikoj sur bedaro grena.

Kampulinoj hodiaŭ, al Mari’-altaro,
Portas printemp’-donacon de herbofloraro;
Ĉio en bel-ornamo de bukedoj, kronoj:210
Altaro, bildo kaj eĉ sonorej’, balkonoj.
Iam, el oriento, maten-vent’ blovetas,
Deŝiras florkronetojn, sur tempiojn ĵetas,
Kiel mes-incensilo bonodor-fumetas.

Kiam finiĝis meso, prediko kaj beno,
Eliris Ĉambelano, estro de l’ kunveno,
Antaŭ nelonga tempo, en distrikto sia,
Elektite Marŝalo Konfederacia,*
En vojevoda vesto: ĵupan’ or-brodita,
Kontuŝo grodetura,* zono orteksita,220
Flanke, kun lacert-leda* prenil’, karabelo;
Sur kolo brilis pinglo per briliant’-helo,
Konfederatko blanka, kun fasko da karaj
Tuf-plumetoj, de blankaj ardeoj, tre raraj.
(Por festo nur metiĝas la riĉa tufeto,
Dukaton kostas ĉiu tiela plumeto).
Ĉambelan’ sur altaĵon ĉe l’ preĝej’ suriris,
Kaj de popol’, soldatoj, ĉirkaŭite, diris:

* En Litvo, post enmarŝo de francaj kaj polaj armeoj, oni formis en vojevodlandoj konfederaciojn kaj elektis senditojn por la sejmo.
* Gros-de-Tours, peza silkŝtofo franca.
* Lacertledo, ledo malglata (ĉevala aŭ azena), aspekte simila al lacert-haŭto.

“Fratoj! anoncis pastro al vi el ambono,
Ke liberon redonis Francestro al Krono,230
Kaj nun donas al Litvo, tut-Polujo kara;
Vi aŭdis pri la grava edikt’ registara,
Pri kunvoko de granda sejmo varsovia.
Nun aŭdu kelkajn vortojn komunumo nia
Pri famili’-afero de Soplic’, sinjoro
Ĉi-tiea.

“Vi ĉiuj havas en memoro,
Kion krimis mortinto — Soplica Jaceko;
Sed, dum vi ĉiuj scias nur pri lia peko,
Tempas, al mond’ anonci pri meritoj liaj.
De ĉeestaj ĉi-tie generaloj niaj240
Mi aŭdis ĉion, kion mi diras pri l’ homo:
Jacek ne mortis (kiel laŭtis fam’) en Romo,
Sed, post ŝanĝo de vivo, profesio, nomo,
De kulpoj, kontraŭ Dio kaj Patruj’ faritaj,
Puriĝis, per sankt-vivo, grand-faroj militaj.

“Jen li, ĉe Hohenlinden,* kiam generalo
Riŝpans, venkate, pensis pri cedo-signalo,
Ne sciante, ke marŝas Knjazjeviĉ al savo,
Jacek penetris inter ĵetaĵoj kaj glavoj,
De Knjazjeviĉ al Riŝpans leterojn transdonis:250
Ke poloj malamikoj-poston ĉirkaŭzonis.
Li, poste, ĉe hispanoj, dum pol-ulanaro
Konkiris Sommo-Sjerran dorson de remparo,*
Ĉe Kozjetulski estis dufoje vundita!
Kun sekretaj ordonoj poste elsendita
Li kuradis, spiriton de popolo sondis,
Sekretajn societojn kolektis kaj fondis;
Kaj li fine, ĉe litva leviĝ’-preparado,
Pereis en Soplica hejmo, dum invado.
Ĵus venis en Varŝavon sciigo pri lia260
Mort’, dum lin rekompencis Estro Imperia,
Por antaŭ-heroaĵoj kaj servoj konspiraj,
Per signoj, de honora legi’, kavaliraj.*

* En batalo ĉe Hohenlinden (3-an de Decembro 1800), francoj sub komando de Moreau venkis aŭstrojn kaj bavarojn; la venkon decidis pola korpuso sub komando de generalo Kniaziewicz.
* Sommo-Sierra, intermontoj en Hispanujo; en j. 1808, en ĉeesto de Napoleono, ili estis konkiritaj de polaj ulanoj, kiujn komandis Leon Hipolit Kozietulski; tiu heroaĵo ebenigis al francoj la vojon al ĉefurbo Madrid.
* Honora legio, franca ordeno por merito, fondita de l’ imperiestro Napoleono I en j. 1802.

“Do mi, aferojn tiujn-ĉi konsiderante,
Kaj Vojevod’-regecon kunreprezentante,
Anoncas ĉe bastono konfederacia,
Ke Jacek, per fidela, longa servo sia,
Kaj ankaŭ per favoro de l’ estr’ imperia,
Forviŝis infamion, al honor’ revenas,
Kaj inter patriotoj ree lokon prenas.
Do, kiu nun kuraĝos Jacek-familion270
Memorigi pri kulpo aŭ aludi ion,
Tiun atendas puno, por riproĉo tia,
Gravis notae maculae* laŭ statuto nia,
Kiu punas ‘militem’, kiel ‘skartabelon’,*
Se ili infamion semas sur nobelon;
Kaj ĉar regas egalo, artikolo tria
Deviĝas por urbanoj kaj kampulo ĉia,
Tiun marŝal’-dekreton metos moŝt’ Skribisto
Al ĝeneralaj aktoj, — anoncos Vokisto.

* Vortoj latinaj, kiuj signifas: de notaĵo pri grava makulo, t. e., ke li estos enskribita en aktojn de juĝejo, kiel homo kiu plenumis krimon.
* Militem (latine) soldaton, ĉi-tie en senco de nobelo; scartabello (itale) malnova paperaĉo; la latinigita formo scartabellus signifas posedanton de dokumento pri nobeligo.

“Kio koncernas krucon de l’ honor’-legio:280
Ke ĝi malfruis, gloron ne ofendas tio;
Se ĝi ne povis Jackon ornami merite,
Ĝi servu memoraĵe, sur tomb’ pendigite.
Dum tri tagoj ĝi pendos, en preĝej’ post tio
Ĝi metiĝos por voto* al Patrin’-de-Dio”.

* Aĵo pie dediĉita.

Ĉambelano ordenon el tego eligis
Kaj sur modestan tombo-kruceton pendigis:
Rubandeton kokarde-ligitan, ruĝhelan,
Kaj, kun ora kroneto, krucon blankan, stelan.
En sun-radioj lumis steletoj kaj oro290
Kvazaŭ lastaj rebriloj de Jacka ter-gloro.
Popol’ “Anĝel’-saluton” genue flustretas
Kaj pri eterna paco por pekulo petas.
Juĝisto, inter gastoj kaj vilaĝ’-kunveno,
Ĉiujn al Soplicova invitas festeno.

Du aĝuloj sidiĝis ĉe domo biena:
Ĉe ĉiu, sur genuoj, miel-poto plena.
En ĝarden’ ili vidas: ĉe papav’ kolora
Staras ulan’, sunflore, en kolpak’ kun ora
Lad-ornamo kaj koka vostplumo fiera;300
Ĉe li knabin’, en verda vest’, laŭ rut’ ĉe-tera,
Levas blu-okuletojn, laŭ trikoloretoj,
Al okuloj de knabo; pli for, fraŭlinetoj,
Kap-deturnante, florojn ŝiris en ĝardeno,
Ke geamantoj povu paroli sen ĝeno.

Sed aĝuloj babilas ĉe vino miela
Kaj sin tabak’-regalas el ujo arb-ŝela:

“Jes, jes, Protaĉjo”, diris Ŝlosisto Gervazo.
“Jes, jes, Gervaĉjo”, diris Vokisto Protazo.
“Jes, jes!” ripetis ambaŭ kelkfoje, cetere310
Takt-balancante kapojn. “Jes, finiĝas vere, —
Diris fine Vokisto, — strangamaniere.
Ja estis, mi ekzemple memoras, procesoj
Kun multe pli malbonaj, ol ĉe ni, ekscesoj,
Kaj embarason finis intercizo-datoj:*
Tiel paciĝis Łopot kun Borzobohatoj,
Krepŝtuloj kun Kupscioj, Putrament — Pikturno,
Kun Odincoj Mackjeviĉ, Kvileckij kun Turno.
Kaj de Poloj kun Litvo! estis pli malica
Konflikto, ol ĝin havis Horeŝkoj, Soplica:320
Sed kiam konsideris reĝino Jadvigo,*
Sen juĝo tuj finiĝis la tuta intrigo.
Se partioj fraŭlinon havas, aŭ vidvinon,
Edziĝo tiam faras al procesoj finon;
Do plej longe proceso daŭras kun pastraro
Katolika, kaj inter proksim-parencaro,
Ne povante finiĝi per geedzoj-paro.
Do malpacoj, de Laĥoj — Rusoj, nefinitaj
Ekde Leĥo kaj Ruso, du fratoj naskitaj;*
Tial tre longe daŭris proces’ de litvanoj330
Kun la pastroj Krucistoj, ĝis gajnis Jagjelo;*
Do antaŭ aktoj longe ‘pendebat* kverelo,
Fama proces’ de Rimŝoj kun Dominikanoj,
Ĝis gajnis monaĥeja sindik’, pastro Dimŝo,
Do proverb’: Di-Sinjoro pligrandas ol Rimŝo;
Mi aldonos: plibonas miel-pot’ en mano,
Ol fendil’”, kaj li trinkis je Ŝlosista sano.

* Intercizo, ofica antaŭedziĝa kontrakto.
* La unua kuniĝo aŭ unio de Litvo kun Polujo okazis en j. 1386 sekve de edziĝo inter Jadwiga, reĝino pola, kaj Władysław Jagiełło, litva grand-duko (vidu p. 85*).
* Laŭ fabela historio poloj kaj rusoj devenas de du fratoj: Lech kaj Rus. Pri Leĥ vidu rim. p. 29*.
* La ordeno de Krucistoj aŭ Kruckavaliroj, venigita en XIII jarcento de pola duko Konrado Mazovia, por ke ĝi defendu la limojn de Polujo kontraŭ atakoj de la idolanaj Prusoj, post venko kaj ekstermo de ĉi-tiu litova gento, volis ankaŭ aneksi Litvon kaj komencis kun ĝi militojn sub preteksto de konvertado en kristanecon. La potencon de l’ Ordeno kruckavalira rompis fine Jagiełło en la militbatalo ĉe Grunwald kaj Tannenberg en j. 1410.
* Pendebat (latine) pendis, ne estis decidita.

“Vere! — diris Gervazo per kortuŝo-tono,
Tre strangajn sortojn havis nia pola Krono,
Kaj Litvo nia! Kvazaŭ du geedzojn Dio340
Kunigis, sed disigis satanoj-envio!
Aĥ, frato Protazeto! Jen, kion litvanoj
Ni vidas! revizitis nin fratoj kronanoj!
Mi antaŭ jaroj servis en taĉment’ ilia:
Ĝi estis bravularo konfederacia!
Se sinjoro Tablestro ĝisvivus ĉi horon!
Jacek! Jacek! — sed kial ĉagreni la koron?
Kiam Litvo kun Krono nun ree sin ligas,
Jam tio sola ĉion pacigas, bonigas.”

“Strange”, diris Protazo, “pri Zonjo gracia,
Kies maneton petas nun Tadeo nia,350
Antaŭ jar’ ĉielsigno estis aŭ omeno!”
“Fraŭlin’ Zofi’ ŝin oni nomu, laŭ konveno,
Rompis Ŝlosist’, plenkreska, ne eta knabino,
Krome, dignula sango, Tablestra nepino!”
“Jen do, finis Protazo, estis signo tia
Pri ŝia sort’; mi signon per okuloj vidis:
Antaŭ jaro, dum festo, servistaro sidis,
Trinkante el potegoj da miel’ julia,
Kiam: klak’! ni rigardas, el tegmento falas
Du maljunaj paseroj viraj, kaj batalas:360
Iom pli juna havis grizan subgorĝaĵon,
Dua nigran: tra l’ korto iĝis lukt’ furia,
Kaj renversad’, ke ambaŭ fosiĝis polvaĵon.
Ni rigardas, dum flustris servistaro nia:
Nigra estu Horeŝko, Soplico — alia;
Oni kriis, dum supre estis la grizulo:
Vivu Soplico! fi al Horeŝko, timulo!
Kaj se li falis, tiam: Rebonigu, frato!
Ĉar honto por nobelo cedi al magnato!
Ni ridas kaj atendas venkon de rivalo;370
Tiam Zonjon pro birdoj kortuŝis kompato;
Ŝi saltis, kavalirojn kovris per manplato;
Sed eĉ en man’ ne ĉesis plum-ŝira batalo,
Tia estis, en tiuj etuloj, furio.
Virinoj, rigardante, flustris pri Zofio,
Ke kredeble destino estas de l’ knabino,
Malpacajn familiojn pacigi en fino.
Hodiaŭ plenumiĝis omeno; sed vere,
Ke tiam oni pensis pri Grafo prefere,
Ne pri Tade’.”

Ŝlosisto pri tio respondis:380
“Estas strangaj aferoj, kiu ĉion sondis?
Mi diros pri afero, ne, kiel omeno,
Mirakla, malfacila tamen por kompreno.
Mi antaŭe Soplicojn dronigus kolere
Ĉiujn, sed ĉi knabeton, Tadeon, mi vere
De infaneco lia treege ekŝatis!
Ĉar, kiam sin bubetoj kun li, taŭze batis,
Li venkadis; do kiam li kuris kastelon,
Mi, instige, tuj montras malfacilan celon;
Ĉio al li prosperis: kolombojn detiri390
El turo, aŭ la viskon sur kverko forŝiri,
Grimpi, al kornik’-nesto sur pino, por rabo,
Li scipovis; do pensis mi: naskiĝis knabo,
Domaĝe ke Soplica, sub feliĉa stelo!
Kiu dirus: li estos mastro de kastelo,
Edzinigos Zofion, mian Moŝt-Estrinon!”

Ili finis, medite trinkas miel-vinon,
Kaj aŭdiĝas nur iam de vortoj ripeto:
“Jes, jes, mia Gervazo, — jes, jes, Protazeto.”

Ĉe pordo-sojl’, fenestro estis kuireja400
Malfermita: eliĝis fum’ kvazaŭ bruleja,
Ĝis el fumo-volvaĵoj, laŭ blank-kolombeto,
Ekbrilis kuirestra, lumanta ĉapeto:
Super aĝuloj-kapojn sin Vojski silente
Elŝovis kaj aŭskultis parolojn atente,
Fine al ili donis, sur eta tas-plado
Biskvitojn, parolante: “Manĝu ĉe trinkado,
Kaj mi al vi rakontos sciindan egale
Disputon, finiĝotan eble sang-batale,
Kiam, en Nalibokaj arbaroj, dum ĉaso,410
Rejtan faris petolon al duko de Nasso.
Ĉi petolon li pagis preskaŭ sano-koste,
Kaj, kiel mi pacigis, vi aŭdos tuj poste…”
Sed rakonton trarompis kuiristoj-veno
Kun demand’: kiu tablojn kovru por festeno?

Vojski foriris; ĉerpis mielon aĝuloj
Kaj medite ĝardenon vagis per okuloj,
Kie kun fraŭlineto staris bel-ulano.
Ĵus, preninte maneton per maldekstra mano,
(Dekstran, laŭ vid’ vunditan, tol-bandaĝo ligis),420
Li, al fraŭlin’, per tiaj vortoj sin aŭdigis:
“Zofi’, vi nepre devas al mi diri tion;
Antaŭ ŝanĝo de ringoj mi havu la scion.
Malgrave, ke dum vintro pasinta vi pretis
Doni vorton; mi tiam la vorton ne petis:
Ĉar kion do valoras vort’, eldevigite?
En Soplicov’ mi estis mallonge vizite;
Kaj mi ne estas vanta, havi iluzion,
Ke mi unu-rigarde vekis simpation.
Mi, ne fanfaronulo, volis nur pretendi430
Merititan favoron, eĉ longe atendi.
Nun vi bonvolas vian vorton ree diri…
Per kio ĉi favoron mi sciis akiri?
Eble min Zonjo prenas, ne el kor-inklino,
Sed, ĉar tiel konsilas onklo kaj onklino?
Zonjo, edziĝ’-afero estas grava tree!
Konsultu propran koron, neniun obee:
Nek de onklo minacojn, nek onklin’-inspirojn;
Se vi al mi korsentas nur bonajn dezirojn,
Ni povas fianĉiĝi, sed iam estonte;440
Vin ligi mi ne volas, atendos volonte.
Nenio urĝas; krome, hieraŭ komando
Min lasis regimenta instruktor’ en lando,
Ĝis miajn vundojn ree sanigos ĉarpio.
Do kion, kara Zonjo?”

Kaj Zonjo je tio
Levis kapon, rigardis honteme kaj diris:
“Mi ne memoras bone, kio antaŭiris;
Mi scias nur, ke estis pri tio parolo,
Ke mi kun vi edziĝu: mi, ĉiam al volo
Ĉiela kaj zorganta, cedas.” Ĉi-momente450
Ŝi mallevis okulojn, por diri korsente:
“Kiam mortis la pastro Vermo, dum teruris
Nokta tempest’, mi vidis, ke vi forveturis
Pro ni malĝoje: viajn okulojn vualis
Larmoj, kiuj, mi diru, mian koron falis;
Ke vi, sinjor’, min ŝatas, mi tiam ekfidis;
Kaj poste, por sukceso via, kiomfoje
Mi preĝis, ĉiam staris vi same, malĝoje
Antaŭ mi, kaj du grandajn bril-larmojn mi vidis.
Poste Ĉambelanino al Vilno vojiris
Kaj, por vintro, kunprenis min; sed mi sopiris460
Al Soplicovo, ankaŭ al tiu ĉambreto,
Kie okazis nia renkont’, ĉe tableto,
Kaj adiaŭo. Ial via memoraĵo,
Simile al aŭtuna legomo-semaĵo,
En mia kor’, dum tuta vintro, kreskis bele,
Ke, kiel mi parolis, mi ĉiam sopiris
Al la ĉambret’, kaj io al mi flustre-diris,
Ke mi vin tie trovos — okazis tiele.
Tion pensante, havis mi ofte en buŝo,
Dum karnavalo vian nomon, Tadeuŝo;470
Do, ke mi enamiĝis, fraŭlinetoj diris.
Se tiel estis, koron mian vi akiris.”
Tade’, pri tia pruvo de amo kontente,
Ekpremis ŝian brakon, kaj ili silente
El ĝardeno eliris al tiu ĉambreto,
Kie, antaŭ dek jaroj, loĝis Tadeeto.

Tie Rejento gastis nun; en bel-ornamo,
Kiel fianĉo, servis li al sia “damo”,
Kurante, transdonante, ringojn kaj ĉenetojn;
Cilindrojn, boteletojn, pulvorojn, muŝetojn;480
Li rigardis triumfe, gaje fianĉinon,
Kiu, sidante, faris tualeto-finon,
Kaj en spegul’ konsultis diojn de gracio.
Ĉambristinoj, kun frizo-feraĵoj, dum tio
Refreŝigas ringaron de harplektoj ŝiaj:
Genue, ĉe falbaloj, laboras aliaj.

Kiam Rejenton distris ĉi-tiu laboro,
Kuiristeto frapis fenestron: leporo!
Lepor’, el salikaro, trakuris herbejon
Kaj saltis en ĝardenon, inter legomejon,490
Tie sidas: facile estos fortimigi
Ĝin kaj apud barilo vertragojn instigi.
Asesor’ per gvidilo sian Falkon tiras;
Rejent’ Stumpulon vokas, rapide postiras.
Vojski ilin kun hundoj lokas sur postenon,
Kaj mem, kun muŝklakilo, iras en ĝardenon,
Piede-frapas, fajfas, klakas, timigante;
Instigantoj, vertragojn ĉe rimen’ tenante,
Montras lokon, leporo elsaltos el kie,
Kaj lip-ŝmacas; orelojn streĉinte, vertragoj500
Levis buŝojn al vento kaj tremas pasie,
Kiel metitaj, unu tendenon, du sagoj.
Vojski kriis: “Pel!” Saltis best’ el post bariloj
Herbejon; hundoj sekvas; tuj Falko, Stumpulo,
Sen turniĝo, ĵetiĝis kune al grizulo
El ambaŭ flankoj, kiel du birdo-flugiloj,
Kaj dentoj kiel ungojn en dorson enpremis.
Lepor’, laŭ nov-naskito, malĝoje ekĝemis!
Instigantoj alkuras: ĝi kuŝas jam morte,
Hundoj taŭzas sub ventro blank-hararon forte.510

Instigantoj glatumis hundojn, Vojski tiris
El-ĉe zon’ tranĉileton ĉasistan kaj diris,
Detranĉante saltilojn: “Hundetoj favoron
Ĝuos egale, saman akirinte gloron,
Egalis rapideco, egalis kur-spaco;
Indas Pac la palacon, kaj Pacon palaco,*
Sinjoroj indas hundojn, kaj sinjorojn hundoj;
Finiĝis long-disputo en kelkaj sekundoj;
Mi, kiun vet-juĝanto vi faris inkline,
Eldonas fin-verdikton: ambaŭ gajnis fine;520
La vetaĵoj revenas: al ĉiu — la sia;
Vi subskribu konsenton.” Post invoko tia
Instigantoj heligis vizaĝojn kontente,
Long-disigitajn manojn kunigis konsente.

* Pola proverbo, signifanta, ke ambaŭ estas egalvaloraj. — Generalo Pac konstruigis, en fino de l’ XVIII-a jarcento, en sia bieno Jezno (en nuna Vilna gubernio) proksime de l’ urbo Troki grandiozan palacon, kiu fariĝis proverba. — Dum tramarŝo de la Napoleona armeo en la Paca palaco ekloĝis tuta regimento. — Alia palaco de Pac troviĝas en Varsovio ĉe strato Miodova.

Rejent’ diris: “Mi vetis pri ĉeval’, jungaĵo;
Mi ankaŭ garantiis per ofic’-skribaĵo,
Ke al Juĝisto mian ringon mi deponas.
Veto-garantiaĵon oni ne redonas.
Ringon akceptu moŝto Vojski por memoro;
Sur ĝi gravuru sian nomon la sinjoro,530
Aŭ Hreĉeĥajn blazono-ornamojn laŭ volo;
Oro estas altprova, glata karneolo.
Ĉevalon nun forprenis ulanoj, rajduloj;
Restis jungaĵo; nomas ĝin ĉiuj konuloj:
Oportuna, daŭrema, belludilo vera:
Selet’ mallarĝa, turko-kozak’-maniera;
En antaŭparto brilas ŝtonaro juvela,
Sidon sternas silk-ŝtofa kuseneto bela;
Sur sel-arkon saltinte, sur lanug’-molaĵo
Vi sidas oportune, kvazaŭ sur litaĵo.540
Kaj kiam vi galopas — (Rejento Bolesto,
Kiu, sciate, estis ŝatanto de gesto,
Disigis krurojn, kvazaŭ sur selon saltante,
Poste kvazaŭ galopis, balancet-iĝante) —
Kaj kiam vi galopas, tiam ĉabraketo
Helbrilas, kvazaŭ gutus or’ el ĉevaleto,
Ĉar sel-pendaĵoj estas ore-aspergitaj,
Kaj arĝent’-piedingoj larĝaj — orumitaj;
Sur buŝpeco-rimenoj, sur kolbrid’-duonoj
Briletas perlamota vico da butonoj;550
Kaj ĉe brustumo pendas Leliva blazono,
Tio estas novluno. Ĉi jung-specialo,
Konkirita (laŭ famo) en Podhajc’-batalo*
El iu grava, turka, nobela persono,
Pruvu al Asesoro pri estimo mia.”

* Ĉe Podhajce (en Galicio) estis kelke da bataloj kun Turkoj kaj Tataroj; ne estas sciate, pri kiu batalo la Rejento parolas.

Kaj Asesoro, gaje pro donaco tia:
“Mi de princo Sanguŝko iaman donaĵon
Vet-garantiis, mian belan hund-kolaĵon,
Lacert-lede kovritan kun ringoj el oro,
Kaj silk-teksan gvidilon, kies art-laboro560
Egale kara, kiel ŝton’ lumanta brile.
Miaj infanoj devis ĉi-tion heredi…
Edziĝante, mi idojn esperas posedi;
Sed ĉi aĵon, Rejento, mi petas humile,
Favor-prenu por via jungaĵo tre kara
Kaj memore de nia disputo longjara,
Kiun finis, por ambaŭ ni, tiu momento
Honore. Ree floru inter ni konsento.”
Ili revenis domon anonci ĉe-table:
Ke Falk’, Stumpul’, disputon finis tre agrable.570

Estis famo, ke Vojski edukis en domo
Leporon, kaj ĝin lasis kaŝe en legomo,
Por pacigi disputon facil-maniere.
Aĝul’ ĉi-artifikon faris tre mistere,
Ke tutan Soplicovon li trompis prospere.
Kuirist’ post kelk jaroj tion kaŝ-parolis,
Asesoron, Rejenton, reinstigi volis;
Sed li vane pri hundoj semis kalumnion:
Vojski neis, neniu do kredis ĉi-tion.

Jam gastoj, kolektite en kastela halo,580
Ĉe tablo kunparolis antaŭ fest-regalo.
Juĝist’, en vojevoda uniform’, dum tio
Eniris; kune venis Tade’ kaj Zofio.
Per man’ maldekstra kapon tuŝante, Tadeo
Salutadis soldate ĉefojn de l’ armeo;
Kaj Zofio, rigardon al ter’ mallevante,
Per riverenc’ salutis gastojn, roziĝante;
(Bel-riverenci Zonjon instruis onklino).
Sur kap’ kroneton havis ŝi, laŭ fianĉino;
Cetere sama vesto, en kiu Zofio590
Metis printempan garbon al Patrin’ de Dio.
Ŝi rikoltis nov-garbon da flora herbaro:
Per unu man’ ŝi donas florojn al gastaro,
Dua sur kap’ ĝustmetas brilan falĉileton;
Ĉefoj prenis herbflorojn, kisante maneton,
Kaj ŝi reriverencis, honte-rozigite.

Ĉef’ Knjazjeviĉ je brakoj ŝin prenis subite
Kaj metis patran kison sur frunton Zofian,
Kaj, levinte knabinon, sur tablo star-lokis;
Tiam ĉiuj manplaŭde: Jen brave! ekvokis,600
Admirante belegan knabinon gracian,
Kaj ravite de ŝia litva vest’ vulgara:
Ĉar, por ĉefoj, post vivo vaganta, multjara
En fremdaj landoj, havis strangajn ĉarmojn tia,
Delonge nevidita, simpla vest’ nacia,
Kiu rememorigis ilin pri juneco
Kaj malnovaj amaĵoj. Do, kun kortuŝeco,
Ili ĉirkaŭis tablon, rigardis scivole:
Tiuj petas, ke frunton ŝi levu bonvole,
Montru okulojn; tiuj, ke Zonjo ĉirkaŭe610
Turniĝu; ŝi turniĝas, sed, kiel antaŭe,
Kovras per man’ okulojn. Tadeo atente
Ŝin rigardis kaj manojn kunfrotis kontente.

Ĉu la robeton iu konsilis prudente,
Ĉu instinkte ŝi sciis (ĉar knabin’ divenas
Ĉiam instinkte, kio al ŝi bel-konvenas,)
Sed, unue dum vivo, Zonjon en mateno,
Pro obstinec’ insultis onklin’ Telimeno:
Zonjo kun plor’ rezistis al mod-ornamaĵo;
Oni ŝin devis lasi en simpla vestaĵo.620

Ŝi havis longan, blankan jupeton el tolo,
Robeton verd-kamlotan, kun roz-borderaĵo;
Verda, per roz-rubandoj laĉita, korsaĵo
Multstrie ŝin ĉirkaŭis de sino ĝis kolo;
Sube brust’, laŭ burĝonoj sub foli’ kaŝitaj.
Blankaj ĉemiz’-manikoj sur brakoj sin movas,
Kiel por flug’ iletojn papili’ plenblovas;
Ĉe man’, krispaĵoj estas per ruband’ streĉitaj.
Ĉirkaŭ kolo, mallarĝa kolumet’ ĉemiza,
Kun roz-ligila nodo; el kerno ĉeriza630
Orel-ringetoj: ilin cizelis tre arte
Sak Dobĵinski, kaj tial fieris aparte.
(Tie estis du koroj, kun sago, flameto,
Kiujn Sak, svatiĝante, donis al Zonjeto).
Sur kolum’ du ŝnuretoj pendas da sukceno;
Sur tempioj — kroneto el verd-rosmareno;
Harlig’-rubandojn Zonjo sur la ŝultrojn ĵetis:
Kaj, falĉistin’-kutime, sur frunton ŝi metis
Rikoltilon, de freŝa herb-tranĉado brilan,
Al novluno, sur frunto Diana, similan.640

Ĉiuj aplaŭdas. Iu oficir’ eligis
Paperujon el poŝo, paperon pretigis,
Krajonon pintiginte, en buŝ’ malsekigis,
Rigardas Zonjon, skizas. Apenaŭ krajonon
Vidis Juĝist’, rekonis desegnist’-personon,
Kvankam lin kolonela vesto aliigis:
Riĉegaj epoletoj, mieno ulana,
Lipoharoj nigritaj, barbeto hispana.
Juĝisto diris: “Grafa moŝto, kia farto?
Eĉ en ŝarguj’ vi havas ilojn por pentr-arto!”650
Efektive, jen Grafo ekzercis talenton;
Juna soldat’, sed havis li grandegan renton,
Proprakoste ekipis rajdist’-regimenton,
En unua batalo tuj firme ekstaris:
Do lin imperiestro kolonelo faris;
La Juĝisto salutis Grafon, gratulante;
Sed Grafo ne aŭskultis, plue desegnante.

Dume eniris dua gefianĉoj-paro:
Asesor’, de Francestro, kaj iam de caro
Servisto, ĝendarmaran nun komandis vicon,660
Kvankam de dudek horoj nur havis oficon.
Li prenis uniformon bluan kun fald-zonoj
Polaj, trenis kurb-sabron kaj tintis per spronoj.
Flanke, per grava paŝo, iris amatino
Tre bel-vestita: Teklo, Hreĉeĥa filino;
Ĉar Asesor’ delonge lasis Telimenon:
Al koketin’ volante pliigi ĉagrenon,
Al Vojskidin’ turniĝis li kun kor-inklino.
Fraŭlino ne tro juna, laŭ dir’, kelkdekjara,
Sed persono solida, mastrino memstara670
Kaj dothava: vilaĝon belan ŝi heredis,
Kaj, aldone, monsumon de Juĝist’ posedis.

Trian paron longtempe oni van-atendas.
Juĝist’, malpacience, servistojn elsendas;
Ili revenas, sed ne gvidas paron trian:
Rejento, ĉe leporo, perdis ringon sian,
Serĉas en herbo; lia fianĉino sidas
En la tualetejo; kvankam ŝi rapidas
Kaj kvankam servantinoj ŝin helpas akcele,
Tualeton ŝi povis fini neniele;680
Por kvara hor’ ŝi estos pene pretigita.