Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro XII.

Ni amu nin.

Lasta festeno malnove-pola. — Ĉef-servico. — Klarigo de ĝiaj figuroj. — Ĝiaj movoj. — Dombrovski ricevas donacon. — Ankoraŭ pri Fendilo. — Knjazjeviĉ ricevas donacon. — Unua ofica akto de Tadeo ĉe posedopreno de l’ heredaĵo. — Rimarkoj de Gervazo. — Koncerto super koncertoj. — Polonezo. — Ni amu nin.

Fine hal-pordo estis krake malfermita:
Vojski, en ĉap’, eniras kun kapo levita,
Ne salutas, ĉe tablo mem lokon ne prenas;
Ĉar Vojski nun en nova karaktero venas:
Korteg’-marŝalo, majstro li ceremonia,
Per bastono, la signo de ofico sia,
Montras al ĉiuj lokojn, sidigas laŭ vico:
Unue, laŭ plej grava vojevod’-ofico,
Honoran lokon prenis Marŝal’ Ĉambelano,
Veluran apog-seĝon kun ebur’-ĉemano;10
Apude, dekstraflanke, general’ Dombrovski,
Kaj maldekstre Knjazjeviĉ, Pac kaj Małaĥovski;
Meze Ĉambelanino, plue oficiroj,
Sinjorinoj, sinjoroj, nobelaro; viroj
Kaj virinoj alterne pare prenas vice
Sidlokojn, kien Vojski indikas ofice.

Juĝisto kapokline forlasis festenon;
Li, sur korto, regalas kampular’-kunvenon,
Kolektitan, ĉe tablo longega, ĉirkaŭe,
Mem sidiĝis ĉe fino, al prepost’ kontraŭe.20
Tade’, Zofi’, mem lokojn ĉe tablo ne prenis,
Regalante popolon, dum manĝo promenis;
Estis antikva moro, ke nov-hereduloj,
Ĉe unua festeno, servis al kampuloj.

Dume gastoj, en halo manĝojn atendante,
Rigardis grand-servicon sur tablo, mirante,
Kies metal’, laboro, egale tre karaj:
Princo Radzivił-Orfo* ĝin, laŭ tradicio,
Ordonis iam fari en urb’ Venecio
Kaj bel-ornamis pole laŭ planoj memstaraj.30
Servic’, dum sved-milito, el princa kastelo,
Iavoje transiris domon de nobelo,
El trezorej’ prenite, okupis de tablo
Mezon, en form’ de rado karosa sur stablo.

* Princo Mikołaj Krzysztof Radziwiłł, nomata Sierotka (Orfeto), Vilna starosto, kortega marŝalo litva, edukite en kalvina religio, transiris al katolika eklezio, faris vojaĝon en la Sanktan Landon kaj priskribis ĝin en aparta verko; li mortis en j. 1616.

Servico, plenverŝite de fund’ ĝis randlokoj
Per ŝaŭmoj, sukeraĵoj, blankaj laŭ neĝ-flokoj,
Ŝajnis vintra pejzaĝo, bone imitita:
Meze nigris grandega arbaro konfita,
Flanke domoj: vilaĝoj kaj nobelejetoj,
Kovritaj, kvazaŭ prujne, per suker’-ŝaŭmetoj;40
Por servico-ornamo, ĉe anguloj randaj,
Staras, el porcelano, personoj negrandaj,
En polaj vestoj, kvazaŭ, dum scena prezento,
Aktoroj partoprenas en ia evento;
Gest’ ilia — laŭarta, koloroj konvenaj,
Mankas voĉo, cetere kvazaŭ vivoplenaj.

Kion ili prezentas? la gastoj scivolas.
Vojski levas bastonon kaj tiel parolas:
(Dume, antaŭ manĝado, oni donis brandon) —
“Por respondi de Moŝtaj Sinjoroj demandon:50
Ĉi personoj, starantaj amase aŭ solaj,
Prezentas historion de sejmetoj polaj:
Konsiliĝon, voĉdonon, triumfon, ĉagrenon,
Kiel mi, diveninte mem, klarigos scenon.

“Jen dekstre — multenombra nobeloj-kunveno:
Antaŭ sejmet’ petitaj gastoj al festeno;
Tabl’ atendas kovrite; neniu sidiĝas,
Ĉiuj en amasetoj interkonsiliĝas.
Jen, en ĉiu areto, meze vir’ lokita:
Laŭ levitaj palpebroj, buŝo malfermita60
Kaj malkvietaj brakoj — parolanto ia
Fingre ion klarigas sur manplato sia.
Parolantoj proponas siajn kandidatojn,
Mienoj de nobeloj montras rezultatojn.

“En dua amaseto aŭskultas nobeloj,
Manojn ĉe zon’ metinte, per atent-oreloj;
Tiu tordas lipharojn, ĉe orelo tenas
Manon, kaj ŝajne vortojn bon-memori penas;
Parolanto, vidante efikon, kontentas,
Glatigas poŝon, tie globetojn jam sentas.70

“Sed en tria areto okazas alie:
Parolant’ aŭskultantojn zon-tenas ĉi-tie;
Sed ili elŝiriĝas, orelojn retiras;
Jen, kiel aŭskultanto kolere blov-spiras!
Levis manojn, minacas kvazaŭ parolanton,
Ke ŝtopos lian buŝon, ŝajne laŭdokanton
Aŭdis pri kandidato, kontraŭulo sia.
Jen dua klinis frunton, laŭ virbovo ia,
Vi dirus: parolanton sur kornojn li prenas;
Aliaj kaptas sabrojn aŭ forkuri penas.

“Inter aretoj staras kvieta nobelo,80
Videble senpartia, en anim’-ŝancelo,
Duboj-plene, ne scias, kiel voĉi devas?
Do, por demandi sorton, grand-fingrojn li levas,
Fermis okulojn, ungon al ungo cel-gvidas:
Al kabalo videble voĉon li konfidas;
Se fingroj trafos, donos li afirmativon,*
Kontraŭokaze, ĵetos sian negativon.

* Doni afirmativon, voĉdoni por iu; doni negativon, voĉdoni kontraŭ iu.

“Maldekstre dua sceno: monaĥej’-manĝejo
Al nobelaro servas kiel kunvenejo.
Pliaĝaj vice sidas, staras plijunuloj90
Kaj scivole, trans kapoj, rigardas okazon:
Marŝal’ en mezo staras, mane-levas vazon,
Kalkulas voĉojn antaŭ avidaj okuloj.
Ĵus li elskuis lastan; vokistoj manlevis,
Anoncas nomon, kiu oficon ricevis.

“Unu vir’, dum komuna konsent’, malkvietas;
El kuirej’-fenestro kapon li elmetas,
Larĝ-apertis okulojn, rigardojn disĵetas,
Buŝon malfermis, kvazaŭ ĉiujn manĝi pretas;
Vi devenas, ke: Veto!…* kriis ĉi nobelo.100
Vidu, kiel, ĉe tiu instig’ al kverelo,
Ĉiuj al kuirejo premiĝas el halo,
Eligis sabrojn; certe eksplodos batalo.

* Veto, vorto latina, signifas: mi ne permesas. Ĉiu pola sendito havis rajton, se li ne aprobis la rezolucion de la sejmo, diri: “veto” kaj tiamaniere interrompi la parlamentan kunvenon. Ĉi-tiun rajton, la simbolon de persona plej alta libereco, dum tre longa tempo kuraĝis uzi neniu sendito. Fine, kiam la moroj malboniĝis, la rajto estis ofte abuzata de anarĥiaj elementoj; do ĝin forigis la Konstitucio de la tria Majo 1791. Komparu rimarkon 2 sur paĝo 43*.

“Sed jen, maljuna pastro, tra la koridoro,
Alvenas en ornato: li estas prioro,
Kiu la Plejsanktaĵon portas el altaro;
Knabo, en mes-ĉemizo, tintas: cedas aro,
Kaŝas sabrojn, kruc-signas sin kaj genuiĝas;
Kie armilo sonas, pastro alturniĝas;
Ĉe lia ven’ silentas, paciĝas rankoroj.110

“Aĥ! tion ne memoras vi, junaj sinjoroj!
Inter ar’ malkvieta, armita, nobela,
Ne ekzistis bezono de polic’ iela:
Dum floris kredo, leĝoj-estimo en koro,
Estis libero, ordo, bonhavo kaj gloro!
Laŭ dir’, en alilandoj estas, ĉe registoj,
Ĝendarmoj kaj konstabloj,* divers-policistoj;
Sed, kie sole sabro gardas sendanĝeron,
Mi ne kredas, ke ĝuas ĉi landoj liberon.”

* Gardistoj de publika sendanĝereco.

Tabakujon tintigis Ĉambelan’ sinjoro120
Kaj diris: “Vojski, lasu moŝt’, por posta horo
Ĉi historiojn. Ili interesas vere;
Sed ni malsatas, manĝojn portigu prefere.”

Tiam Vojski, bastonon ĝis al tero klinas:
“Ekscelenc’, vi permesu favore, mi finas
Tuj de niaj sejmetoj polaj lastan scenon:
Nova marŝal’ forlasas triumfe kunvenon
Sur partianoj-brakoj. Oni ĝoj-radias,
Ĵetas ĉapojn, malfermis buŝojn: vivu! krias.
Kaj tie, duaflanke, sinjor’ rifuzita,130
Tut-sola, ĉapon premas al frunto medita.
Edzino, antaŭ domo, rezulton divenas…
Vee! sur ĉambristino-brakoj ŝi eksvenas
Malfeliĉa! nomota Ekscelenc’ ŝi estis,
Kaj ree, por tri jaroj, sen titolo restis!”

Vojski finis priskribon, por signo eltiris
Bastonon; tuj lakeoj po paroj eniris,
Portante manĝojn: barĉon, reĝa ĉenomitan,
Rosolon* malnov-polan, arte kuiritan,
En kiun sinjor’ Vojski, laŭ strangaj sekretoj,140
Enĵetis monopecon, kelkon da perletoj —
Sang-purigas, fortigas sanon supo tia.
Plu — kiu diros nomojn de manĝar’ alia!
Kiu scias pri tiuj nun jam ne konataj,
Ĉi pladoj da kontuzoj, arkasoj gelataj,*
Moru’-ingrediencoj, farĉoj, fegateloj,
Cibetoj, moskateloj, dragantoj, pruneloj;
Ĉi fiŝoj: salmoj sekaj, salmoj dunajecaj,
Huzoj, kaj kaviaroj turkaj kaj venecaj,
Kap-ezokoj, uln-longaj ezokoj mez-pecaj,150
Pleŭronektoj, grand-karpoj, karpo delikata,
Kaj kuirist’-sekreto: fiŝo netranĉata,
Fritita ĉe la kapo, mez-pece rostita,
Kaj ĉe vosto, kun saŭco, ragu’ alfarita!

* Viandsupo, buljono.
* Kontuzo, speco de kolbaso, mortadelo; — arkaso, gelato el kremo kaj ovoflavo; — fegatelo (ital.), hepatherbo, hepataĵo; — Dunajec, rivero, dekstra alfluo al Vistulo en Galicio; — veneca, Venecia.

Gastoj eĉ ne demandis pri nomoj de manĝo,
Nek montris intereson pri sekret’-aranĝo,
Ĉion kun apetito manĝis soldatara,
Plenigante kalikojn per vino hungara.

Dume granda servico alikoloriĝis,*
Senigite de neĝo, jam tute verdiĝis;160
Malrapide fandiĝis, de varmo somera,
La malpeza, glacia ŝaŭmeto sukera,
Kaj aperis kaŝita fund’ al okularo:
Pejzaĝ’ prezentis novan sezonon de jaro.
Jen kolora printempo, verde ekbrilanta!
Ĝermas divers-grajnaro, rapide kreskanta:
Safran-flava tritiko movas spikon oran,
Sekal’ surmetis veston arĝento-koloran,
Poligonon prezentas ĉokolad’ artplene,
Piro- kaj pomo-arboj floras laŭ-ĝardene.170

* En la XVI-a kaj en komenco de l’ XVII-a centjaro, en epoko de florantaj artoj, estis aranĝataj, eĉ de artistoj, festenoj plenaj de simboloj kaj teatraj scenoj. Dum fama festeno, donita en Romo por la papo Leono X-a (1513–21), troviĝis servico, prezentanta laŭvice la kvar jaro-sezonojn, kiu verŝajne servis kiel modelo por la Radzivilla. La tablo-kutimoj aliiĝis en Eŭropo ĉirkaŭ la mezo de l’ XVIII-a centjaro; en Polujo ili daŭris plej longe (M.).

Gastoj, somer-donacojn rigardante ĝue,
Vane petas, ke Vojski ilin montru plue:
Servico, laŭ planeda nepra turn-reveno,
Ŝanĝas sezonon: ore pentrita la greno
Preninte ĉambro-varmon, malrapid-fandiĝas;
Jam flaviĝis la herboj, folioj ruĝiĝas,
Falas, vi dirus: vento blovetas aŭtune.
Fine, antaŭmomente verdaj arboj, nune,
Kvazaŭ en ventoj, prujnoj, ŝiriĝis ornamo,
Staras nudaj: bastonoj restis de cinamo,180
Aŭ laŭro-folietoj, ŝajniĝintaj pino,
Kiun, laŭ pingloj, vestis grajnoj de kumino.

Gastoj, trinkantaj vinon, komencis ŝireti
Branĉojn, trunkojn, radikojn kaj ilin mordeti.
Pan Vojski ĉirkaŭiris servicon kelkfoje,
Rigardante la gastojn triumfe kaj ĝoje.

Henrik Dombrovski, ŝajne kun miro tre granda
Diris: “Vojski, jen estis ombraro ĥinlanda?
Ĉu helpis vin Pinetti* kun diabloj siaj?
Ĝis nun en Litvo estas servicoj ĉi-tiaj?190
Ĉiuj festenas laŭ la malnova kutimo?
Diru, ĉar mi tut-vivon pasigis trans limo”.

* Pinetti, italo, ĵonglisto fama en tuta Polujo; kiam li tie gastis ne estas sciate.

Vojski diris kapkline: “Ekscelenco via,
Generalo! ne estas tio art’ malpia!
Sed sole memoraĵo de festenoj famaj,
Kiujn donis sinjoroj en domoj iamaj,
Kiam feliĉ’, potenco, en Polujo regis!
Priskribon en ĉi-tiu librego mi legis.
Vi demandas, ĉu restis ĉie moro tia?
Domaĝe! disvastiĝas jam modo alia,200
Jam sinjoridoj krias: ni luksojn ne faras,
Kaj ili manĝon, trinkon al gastoj avaras,
Avaras hungarvinon, kaj trinkas satanan,
Falsan vinon laŭmodan, moskvan kaj ĉampanan.
Poste, kartlude perdas tiom da dukatoj,
Ke por ili festenus cent nobeloj-fratoj…
Eĉ (kio koron premas, mi diros sincere,
Ĉambelano ĉi-tion ne prenu kolere),
Dum mi, el trezorejo, eligis servicon,
Eĉ Ĉambelano mokis min kaj ĉi kapricon!210
Dirante, ke maŝino, laŭ malnova stilo,
Tempo-prena, simila al infan’-ludilo,
Ne konvenas por viroj tiel eminentaj!
Kaj Juĝist’: ke enuos gastoj malkontentaj;
Kaj tamen mi konkludas el sinjora diro,
Ke tio estas arto inda de admiro!
Mi ne scias, ĉu estos bon-okazo nova,
Havi tiajn dignulojn en dom’ Soplicova:
Mi vidas, ke festenojn konas Generalo;
Li akceptu ĉi libron pri festa regalo!220
Ĝi taŭgos al vi bone, ĉe festen’-dispono
Por monarĥaro, nu, eĉ por Napoleono.
Sed permesu, sinjoro, mi antaŭ-dediĉe,
Diru, kiel mi libron akiris feliĉe.”

Ekster pordo leviĝis bruo, sonas voko
De multaj voĉoj: “Vivu Surpreĝeja Koko!”
Ar’ puŝiĝas en halon, Mateo front-iras;
Juĝisto lin al tablo je mano altiras
Kaj lokas alte, inter armea ĉefaro:
“Sinjor’ Mate’, li diras, malbona najbaro!230
Vi venas tre malfrue, preskaŭ post tagmanĝo”.
“Mi manĝas frue, diris Dobĵinski, por manĝo
Mi ne venis, algvidis min sciemo mia,
Rigardi deproksime al arme’ nacia.
Multo estus direbla — jen strangaĵo ia!
Min vidinte, altiris per fort’ nobelaro;
Vi min ĉe tabl’ sidigas — mi dankas, najbaro.”
Li renversis, por montri, ke manĝi ne volis,
Teleron fund-al-supre, kaj plu ne parolis.

“Sinjor’ Dobĵinski, diris Dombrovski, do sama240
Vi estas, la sabristo Koscjuŝka, la fama
Mateo Vergo! konas mi vin laŭ la gloro.
Ĝis nun vi estas vigla, fortika sinjoro!
Kiom da jaroj pasis! jen, mi maljuniĝis;
Jen ankaŭ ĉe Knjazjeviĉ hararo griziĝis:
Vi kun junuloj povus lukti kavalire,
Kaj vergo, kiel iam floradas; laŭdire
Antaŭnelonge rusoj sentis vergo-batojn.
Mi tre dezirus vidi ankaŭ viajn fratojn,
Vidi de ĉi-Fendiloj, Raziloj, eksterojn,250
De malnova Litvujo lastajn ekzemplerojn.”

“Generalo! post venko — Juĝisto ekdiris —
Preskaŭ ĉiuj Dobĵinskij en Duklandon iris
Rifuĝe, por aliĝi al pol-legiono!”
“Vere — respondis juna ĉef’ de eskadrono —
En mia kompanio estas timigilo
Liphara, la serĝento Dobĵinski-Verŝilo,
Kaj Mazuroj lin urso litvana titolas;
Ni lin vokos, se tion Generalo volas.”
Kaj leŭtenanto diris: “Mi konas soldaton,260
Devenantan el Litvo, Razilo nomaton,
Kaj dua kun tromblono rajdas ĉe flankiroj;*
En ĉasist’-regimento estas grenadiroj
Du Dobĵinskij.”

* Tromblono, pafilo kun larĝa elflug-tubo; flankiroj, rajdista taĉmento, disigita laŭ reguloj kaj destinita por atentado kaj maltrankviligo de l’ malamiko, ankaŭ por ŝirmado de l’ ĉefa taĉmento antaŭ la malamikaj pafoj.

— “Sed volus mi pri ĉef’ ilia
Scii, diris Dombrovski, pri tiu Fendulo,
Pri kiu mirrakontis Vojski, moŝto via,
Kvazaŭ pri antikveca iu grandegulo.”
“Fendilo, diris Vojski, li ne ekziliĝis,
Sed juĝ-esploron moskvan timante, kaŝiĝis;
Mizerul’, dum tut-vintro, en arbaroj niaj270
Vaginte, ĵus eliris. En militaj tiaj
Tempoj, li povus taŭgi, kavalir’! domaĝo
Nur, ke iom li estas premata de aĝo.
Sed, jen li!”

Vojski geston al vestiblo faris:
Servistoj, kampularo, plenŝtopite, staris
Ĉi-tie; super kapoj, brilanta kalvaĵo,
Simila al plenluno, aperis subite,
Trifoje eliĝante el kapoj-nubaĵo:
Ŝlosisto klinsalutis; el amas’ puŝite,
Li diris:

“Kron-Hetmano! Ekscelenc’! laŭ volo:280
Generalo! — ne gravas ĉi-tie titolo —
Jen mi, Rembajlo, venas laŭ alvoko via,
Kun plum-fendilo, kiu, ne pro kadro sia,
Nek pro surskriboj, sed pro hardo gajnis gloron,
Ke famo eĉ atingis Ekscelenc’-sinjoron.
Se ŝtal’ paroli scius, ĝi rakontus plion:
Por laŭdo de maljunaj brakoj dirus ion,
Kiuj servis fidele, longe, danke Dion,
Al Patrujo kaj ankaŭ Horeŝkoj sinjoroj,
Pri kio famo vivas ĝis nun en memoroj.290
Moŝtet’! malofte tiel lerte tranĉ-pintigis
Skribisto plumojn, kiel ĝi kapojn forigis.
Longe nombri! orelojn, nazojn, sen kalkulo!
Kaj estas ĉi fendilo nenie fendita,
Pri mortigista faro, sen ia makulo:
Nur duelo malkaŝa, aŭ batal’ milita.
Foje nur! pacon donu al li Eternulo!
Ve! sendefendan homon forigis persono!
Sed, Dio min atestu, ‘pro publico bono’.”

“Montru, diris Dombrovski, ridante sincere:300
Plum-fendil’! ekzekuta glavego pli vere!”
Kaj li rigardis grandan rapiron kun miro
Kaj al aliaj ĉefoj montris laŭ vic-iro.
Ĉiuj ĝin provis; pene iu oficiro
Povis levi rapiron al-supre. Laŭ diro,
Sole Dembiński*, fama pro fortika mano,
Levus glavon; forestis ĉi-tiu kompano.
Nur eskadrona ĉefo, ĉeesta Dvernicki,*
Ankaŭ peletonestro, leŭtenant’ Ruĵicki,*
Ĉi-tiun feran stangon eksvingi scipovis:310
Tiel ĉiuj daŭrige siajn fortojn provis.

* Dembiński Henryk, nask. 1781, generalo de pola armeo, partoprenis en Napoleonaj militoj, en pola nacia leviĝo 1830–31, kaj en hungara 1849, mort. 1864.
* Dwernicki Józef, nask. 1779, servis en polaj legionoj, partoprenis en rusa milito 1812, fariĝis generalo de pola armeo 1829 kaj batalis en naciaj vicoj 1830–1831, mort. 1857.
* Różycki Samuel, ĉefo de tria bataliono.

Sed general’ Knjazjeviĉ, pola kurlandano,*
Plej altekreska, pruvis plejforton en mano,
Kaptis rapiron, levis laŭ spado facile
Kaj super gastoj-kapojn svingis fulme-brile,
De pol-skerm-artifikoj farante konstaton:
Kruc-arton, muelilon, kurban, tranĉan baton,
Ŝtel-baton, kontraŭpunktojn, tempojn de terceto
Li prezentis, lerninte iam ĉe kadetoj.

* La generalo Kniaziewicz naskiĝis en Kurlando, kie loksidiĝis lia avo, transmigrinte el Litvo. Pri liaj meritoj vidu rimarkojn sur p. 32* kaj 257*.

Dum ridante li skermis, genue Sabrulo320
Lin ekkaptis je kruroj, kaj kun larm-okulo
Post ĉiu turno ĝemis: “Bela, brava bato!
Generalo! ĉu estis vi konfederato?
Jen piko de Pulavski-j!* tiel ataketis
Dzjerĵanovski!* de Sava* pik’! Kiu ĝustmetis
Vian manon? Mateo Dobĵinski? Jen, mia
Invento, diovere! sen memlaŭdo ia:
Jen tranĉ’, konata sole en Sabrul’-ejeto,
Laŭ mia nom’, nomata ‘bato de moŝteto’.
Do kiu vin instruis? estas mia hako!”330
Li leviĝis, skermiston ĉirkaŭi per brako.

* Puławski (aŭ Pułaski) Józef, forminto de la Bara konfederacio (v. p. 157*, rimarkon duan) en j. 1768, kaj ĉef-komandanto de l’ armeo, havis du filojn: Franciskon, kiu pereis dum la konfederaciaj bataloj (1769) kaj Kazimiron, gloran heroon kaj bonegan komandanton, kiu pereis (1779) en la amerika milito pri sendependeco.
* Dzierżanowski Michał, fama konfederato Bara.
* Sawa, unu el plej bravaj armeestroj en la Bara konfederacio.

“Nun mi mortos trankvile! Mi trovis kompanon,
Kiu karese-premos mian kar-infanon;
Tage-nokte el brusto eliĝis sopiro:
Post mia morto eble rustiĝos rapiro!
Ĝi tamen ne rustiĝos! Generalo! peton
Mi havas: vi forĵetu tiun rostileton,
Fremdan spadeton; hontu nobelid’ tielan
Bastoneton, kaj prenu vi sabron nobelan!
Ĉi fendilon mi metas ĉe viaj piedoj,340
Plejkaraĵon el miaj, en mondo, posedoj.
Mi estis sen edzino, estis sen infano;
Jen edzino kaj ido: mi el ĉirkaŭpreno
Mia ĝin ne ellasis, de frua mateno
Ĝis nokt’ karesis; dormis ĝi ĉe mia mano;
Kiam mi maljuniĝis, super lito mia
Ĝi pendis, kvazaŭ super Jud’, ordono Dia!
Mi volis ĝin kuŝigi en tombon kun mano;
Jen heredant’! — ĝi servu do al vi, Hetmano!”

General’, duon-ride, duon-emocie,350
Diris: “Koleg’, vi cedas jen al mi ĉi-tie
Edzinon, idon; estos vi, dum resto viva,
Tre sola, maljun-vidvo, orfo efektiva!
Por kar-donac’ mi donu rekompencon kian,
Por dolĉigi orfecon kaj vidvecon vian?”
“Ĉu mi estas Cibulski?* — Ŝlosisto ekplendis —
Kiu al rus’, kartlude, edzinon forvendis,
Kiel rakontas kanto. — Por mi — jam sufiĉe,
Ke fendil’, antaŭ mondo, rebrilos feliĉe
En tia man’! — Nur havu, General’, atenton,360
Kaj longan, etenditan, prenu pasamenton,
Kaj haku ambaŭmane, de-maldekstr-orele,
Tiam de kap’ ĝis ventro vi tratranĉos bele.”

* En Litvo estas konata plenda kanto pri sinjorino Cybulska, kiun la edzo kartlude malgajnis al moskvulo.

Generalo, preninte fendilon, ne povis
Pro longeco ĝin porti; servistoj ĝin ŝovis
En furgonon; pri sorto — divers-opinio;
Neniu sciis certe tiam, nek post tio.

Dombrovski al Mateo diris: “Laŭ mieno,
Kolego ne kontentas pro nia alveno?
Silentas malserene? Do ne saltas koro,370
Kiam vi vidas aglojn el arĝento, oro?
Dum veksignal’ Koscjuŝka sonas al orelo?
Mi pensis, Macjek estas bravuloj-modelo!
Se vi ne prenos sabron, ne saltos al selo,
Vi gaje kun kolegoj trinkos en kastelo
Sanon de Napoleon, de Poluj’ esperojn!”

“Ha! rediris Mateo, mi vidas aferojn!
Sed du agloj ne nestas kune, moŝt-sinjoro!
Hetmano! tre malcertas de estroj favoro!
Francestro — grand-heroo, sen long-vortoj iaj!380
Mi memoras: Pulavskij, bon-amikoj miaj,
Diradis, rigardante moŝton Djumurian,*
Ke Polujo bezonas heroon nacian,
Kiu estu nek franco, nek ital’, sed polo,
Do JanJuzef, fine — eĉ Macjek, laŭ volo!
Arme’! laŭdire pola! sed fuzilieroj,
Saperoj, grenadiroj kaj kanonieroj:
En ĉi amas’ aŭdiĝas da fremdaj titoloj
Pli, ol polaj! Kaj tion-ĉi komprenu poloj?
Ŝajne vi ankaŭ turkojn, tatarojn posedas,390
Eble skismanojn, kiuj eĉ Dion ne kredas:
Ili vilaĝaninojn atakas, voj-baras
Kaj priŝtelas pasantojn, preĝej-rabon faras!
Francestro iras Moskvon! malproksime tio,
Se Lia Moŝto vojon ekiris sen Dio!…
Laŭ dir’, jam episkopoj anatemon metis
Sur lin; do…” Macjek panon en supon trempetis
Kaj, manĝante, en mezo de vort’ eksilentis.

* Dumouriez Klaŭdio Francisko, franca generalo; li partoprenis en la Bara konfederacio, kiun la franca registaro subtenis per monrimedoj kaj spertaj oficiroj.

Ĉambelan’ pri Matea parol’ ne kontentis;
Junular’ ekmurmuris. Juĝist’ malkomprenon400
Trarompis, anoncante fianĉ-par’-alvenon.

Jen alvenis Rejento: laŭ propra deklaro;
Neniu lin rekonis. Ĝis nun pol-vestaro
Lin ornamis; nun lia fianĉin’ devigis
Edz-kontrakte rezigni kontuŝon kaj zonon:*
Do Rejent’, vol-ne-vole, france sin vestigis.
Frako de li forprenis animo-duonon:
Li paŝas rekte, kvazaŭ glutinte bastonon;
Kiel gru’, flank-rigardi eĉ timas Rejento;
Montras mien’, en kia li estas turmento,410
Ne scias, kien igi la manojn ĉe l’ jako,
Li, gest-ŝatinto! manojn post zonon metante —
Mankas zon’ — sin glatumis sole sur stomako;
Li rimarkis eraron; kankre ruĝiĝante,
Ambaŭ manojn li kaŝis en poŝon de frako.
Li pasas kvazaŭ vergojn, inter mokantaro,
Hontas pro frako, kvazaŭ pro malinda faro,
Ĝis li ekvidis Maćkon kaj ektremis time:

* La modo de alivestiĝado en francajn vestaĵojn disvastiĝis en polaj provincoj de j. 1800 ĝis 1812. La plej multaj junuloj alivestiĝis antaŭ edziĝo laŭ postulo de siaj fianĉinoj.

Ĝis nun Mateo vivis kun Rejent’ intime,
Nun rigardis lin tiel akre kaj sovaĝe,420
Ke Rejent’, fariĝinte tut-pala vizaĝe,
Butonumi komencis sin, pensante time,
Ke Macjek vestojn rabos per rigard’ insulta.
Dobĵinski nur dufoje diris laŭte: “Stulta!”
Sed terure indignis pro Rejenta vesto,
Ĉar li forlasis tablon sen adiaŭ-gesto,
Kaj, eliĝinte, rajdis al hejmo nobela.

Kaj dume, de l’ Rejento amatino bela,
Telimen’, siajn ĉarmojn etendas kun brilo
De vesto, ĉiuparte laŭ plej moda stilo.
Kian robon ŝi havis, kian kap-ornamon,430
Vane la plumo penus priskribi la damon.
Eble penik’ nur pentrus ĉi tulojn, ptifenojn,*
Tiujn puntojn, kaŝmirojn, perlojn kaj rubenojn,
Roz-vizaĝon, vivecon de rigard’-ĵetado.

* Speco de muslino.

Tuj rekonis ŝin Grafo. Pale de mirado
Li leviĝis kaj serĉis ĉirkaŭ si pri spado:
“Do estas vi! li vokis, ĉu trompas okulo?
Vi! ĉe mi, premas manon de alia ulo?
Malfidela estaĵo! anim’ nekonstanta!
Ĉu sub teron ne kaŝos sin frunto hontanta?440
Vi tiel freŝan ĵuron vian tut-forgesis?
Fidemul’! ĉi rubandon porti mi ne ĉesis!
Sed ve! rivalon, kiu, por insulta faro,
Nur tra mia kadavro paŝos al altaro!”

Rejent’ tre konfuziĝis, gastoj jam ne ridas,
Ĉambelano rivalojn pacigi rapidas;
Sed flank-preninte Grafon, flustris fianĉino:
“Ankoraŭ mi ne estas Rejenta edzino;
Se vi malhelpas, diru en tia okazo,
Respondu tuj mallonge, Graf’, sen ĉirkaŭfrazo:450
Ĉu vi ĝisnune amas min, senŝanĝa-kore,
Ĉu vi kun mi edziĝi pretas tuj, ĉi-hore,
Hodiaŭ? mi rifuzos tiam al Rejento.”
Grafo diris: “Virino, kun enigma sento!
Antaŭe vi, en sentoj, estis poezia;
Kaj nun al mi vi ŝajnas esti proza tia!
Kio estas edziĝoj viaj? ili ĉenas
Nur manojn; sed spiritojn ĉu ili katenas?
Kredu: estas deklaroj, sen amo-konfeso;
Estas devoj, sen ia deviĝa promeso!460
Sur du finoj de tero, du koroj ardantaj,
Kunparolas, laŭ steloj radie tremantaj…
Eble pro tio tero rapidas al suno,
Kaj ĉiam tiel kara ĝi estas al luno,
Ke ili sin rigardas, plejmallonga-voje
Kuras al si — sed trafas sin neniufoje!”
“Sufiĉe! ŝi trarompis, — laŭ Dia favoro,
Mi ne estas planedo, sed virin’, sinjoro!
Mi scias reston, ĉesu babiladon vian!
Mi avertas: se pepos vi vorteton ian,470
Por rompi la edziĝon, tiam, dio-vere,
Mi, kun ĉi-tiuj ungoj, alsaltos kolere
Kaj…” “Mi ne malpacigos la ge-feliĉulojn!”
Diris Graf’, kaj forturnis malŝate okulojn,
Kaj, por puni malindan sian amatinon,
Flama-kore elektis Ĉambelanidinon.

Vojski junulojn ree pacigi intencis
Per saĝ-ekzemploj: tial rakonti komencis
Historion pri apro, Naliboka ĉaso,
Kaj kverelon de Rejtan kun duko de Nasso.*480
Sed gastoj, glaciaĵon manĝinte, senpere
Iris el halo korton, freŝiĝi aere.

* La historio pri disputo de Rejtan kun duko de Nasso, kiun Vojski ne rakontas ĝis fino, estas konata el la tradicio. Ni donas ĉi-tiun finon, por kontentigi la sciemon de legantoj: Rejtan, kolerigite pro fanfaronado de la duko de Nasso, stariĝis apud li en mallarĝa trairejo. Ĝuste tiam grandega virapro, furiozigite de pafado kaj hundaro, ĉi-tien alkuris. Rejtan elŝiras pafilon el manoj de duko, sian pafilon li ĵetas teren, kaj kaptinte ĵetponardegon kaj transdonante duan ekzempleron al la germana duko: “Nun, li diris, ni vidos, kiu pli bone svingas lancon.” La apro jam atakis, kiam Wojski Hreczecha, staranta defore, per celtrafa pafo la beston mortigis. La sinjoroj komence koleris; poste ili interpaciĝis kaj rekompencis malavare Hreczecha’n. (Rimarko de l’ poeto).

Kampuloj tie trinkas, post festen’, mielon;
Muzikistoj agordas por dancoj kapelon.
Oni serĉas Tadeon, kiu flanke staris
Kaj ion al estonta edzino deklaris:

“Zofi’! mi vin konsultu, afero tre gravas;
Mi demandis jam onklon, konsenton mi havas.
Vi scias, ke vilaĝojn mi nun ekposedas,
Kiujn leĝe, grav-parte, vi ankaŭ heredas.490
Servut’-kampuloj estas sub regeco via:
Mi ne kuraĝus agi sen estrin’ ilia.
Nun, kiam nov-ekfloras kar-Patrujo nia,
Ĉu kampuloj profitu nur el ŝanĝo tia,
Ke ili nun ricevos alian sinjoron?
Vere, ili regate, ĝuas estr-favoron;
Post mia morto povus sin ŝanĝi reguloj:
Mi soldatas, ni ambaŭ estas mortemuloj;
Mi estas homo, timas mem propran humoron;
Do, pli certe, rezignos mi mian regecon,500
Kaj fordonos kampulojn sub leĝo-zorgecon.
Mem liberaj, ni faru al kampul’ liberon,
En heredecon donu posedatan teron,
Sur kiu li naskiĝis, sin labor’-ŝvitigas,
Kaj el kiu li nutras ĉiujn kaj riĉigas.
Sed mi devas averti vin: el grundo resta,
Malpli-enspez’ devigos nin al viv’ modesta.
Mi kutimis jam ŝpari de juneco mia,
Sed, Zofio, vi estas magnat’-familia,
En ĉefurb’ vi pasigis vian junan aĝon:510
Ĉu, for de l’ mond’, vi volos ekloĝi vilaĝon,
Nobeline?…”

Modeste respondis Zofia:
“Mi — virino, regado ne estas do mia.
Vi estos mia edzo; por konsil’, sinjoro,
Mi — junas, sed aranĝon konsentas el koro!
Se vi, liberigante, malpli riĉa restos,
Al mia kor’, Tadeo, vi plikara estos;
Famili’ nekonata min ne interesis;
Mi, malriĉa orfino, memori ne ĉesis,
Ke de Soplicoj estis mi filin-igita,520
Ĉe ili edukita, al edzo donita.
Vilaĝon mi ne timas. En urb’ infan-aĝon
Pasintan mi forgesis, kaj ŝatas vilaĝon.
Kredu al mi, ke miaj kokoj, kokinetoj,
Min ĉiam pli amuzis, ol ĉi Petr-urbetoj.
Urbo min enuigas; al homoj, distraĵoj,
Se iam mi sopiris, estis infanaĵoj.
En Vilno min konvinkis vintro pasigita,
Ke por vilaĝa vivo mi estas naskita:
Dum baloj mi sopiris al dom’ Soplicana,530
Kaj laboron ne timas junulino sana.
Mi jam ŝlosilojn portas, trotetas utile;
Vi vidos, ke mastrumon mi lernos facile!”

Kiam Zonjo ĉi lastajn parolojn eldiris,
Gervazo malserene, mirante, aliris:
“Jam de Juĝist’ mi aŭdis pri libero tuton!
Sed mi ne scias, kiel ĝi tuŝas servuton?
Mi timas, tio estos fremd-modo! Libero
Ja ne estas kampula, sed nobel’-afero!
Vere, ke ni devenas ĉiuj de Adamo:540
Sed mi aŭdis, kampuloj devenas de Ĥamo,
La judoj de Jafeto, nobeloj de Semo,
Do ni, pli aĝaj, regas ambaŭn, jen sistemo!
Nu, alie instruas prepost’ Soplicova…
Li diras: tio estis Testament’ Malnova,
Sed, kiam Krist’, devene reĝo multe-pova,
Inter judoj naskiĝis, en kampula stalo,
Li jam pacigis ĉiujn klasojn per egalo. —
Estu tiel, se esti ne povas alio!
Precipe, ke mi aŭdas: Ekscelenc’ Zofio,550
Mia Estrino, ankaŭ konsentas pri ĉio.
Mi obeu, jam regas ŝia opinio.
Nur averto: liberon havu kampularo,
Ne vanan, vortan, kiel dum rego de caro,
Kiam moŝt’ Karp kampulojn siajn liberigis,
Kaj car-impost’ trioble ilin malsatigis.*
Mi konsilas: kampulojn, laŭ malnova moro,
Ni nobeligu, donu al ili blazonojn:
Estrin’ al kelk vilaĝoj donos Kapr-duonojn,
Al aliaj Lelivojn Soplica sinjoro.560
Tiam Sabrul’ rekonos kampul’-egalecon,
Kiam kampul’ ricevos blazon’-nobelecon.
Sejm’ konfirmos.

* La rusa registaro ne rekonis liberajn homojn, krom nobeloj. Kampuloj, liberigitaj de l’ posedanto, estis tuj enskribitaj en registrojn de caraj apanaĝaj bienoj, kaj anstataŭ servutaĵo devis pagi pligrandigitan imposton. Sciate estas, ke en j. 1818 la bienularo de la Vilna gubernio decidis dum sejmeto projekton, liberigi ĉiujn servutulojn kaj tiu-cele elektis delegitaron al la caro; sed la Registaro ordonis neniigi la projekton kaj neniam plu ĝin rememorigi. Ne ekzistis alia maniero liberigi homon, ol adopti lin al nobela familio. Tiamaniere nobeliĝis multaj dank’ al sinjora favoro aŭ por pagita mono. (A. M.).

“Kaj edzo ne timu pro tio,
Ke lin tre malriĉigos grundoj-cedo: — Dio
Ne donos, ke manetojn de dignul’-filino
Trolacigu laboro de doma mastrino.
Estas rimed’. — Mi konas keston en kastelo,
Kun Horeŝka surtabla manĝilar’, en kelo;
Krom tio estas ringoj, kanakoj, maneloj,*
Riĉaj tufoj, jungaĵoj, belaj karabeloj.570
Kion tere-kaŝita trezorej’ entenas,
Herede al Estrino Zofi’ apartenas;
Mi en kastel’ ĝin gardis per atent-okuloj,
Kontraŭ moskvuloj, ankaŭ — Soplicoj moŝtuloj.
Krom tio, mia propra taler’-sako plenas:
El servo kaj sinjoraj donoj kolektita.
Mi pensis, kiam estos kastel’ redonita,
Ĝiajn murojn ripari por ĉi-tiu mono;
Nun ĝi al nov-gemastroj taŭgos en bezono; —
Tial mi transloĝiĝos al Soplic’ Sinjoro,580
Kaj manĝos, ĉe l’ Estrino, panon de favoro.
Ĉe lulil’ de Horeŝka generaci’ tria,
Mi skerm-ekzercos idon de l’ Estrino mia,
Se estos fil’ — li estos, ĉar sonas armiloj,
Kaj ĉiam, en milita temp’, naskiĝas filoj.”

* Kanako (tatar.), virina kol-ornamo, inkrustita per juveloj; — manelo, braceleto (france manille).

Apenaŭ lastajn vortojn eldiris Gervazo,
Kiam, per gravaj paŝoj, aliris Protazo,
Salutis, el kontuŝa poŝ’ panegiregon
Trifolian eligis kaj komencis legon.
Juna suboficiro rime ĝin komponis:590
Lin iam, en ĉefurbo, odoj fame-kronis,
Poste, en uniformo, plue beletristo
Faris versojn. — Jam tricent tralegis Vokisto,
Ĝis loko: “Ho vi, kies ĉarmoj vekas sentojn
De dolora ĝojeco kaj ĝuajn turmentojn!
Se Bellon’-vicon* trafos rigard’ via milda,
Rompiĝos ĵet-ponardoj, krevos lado ŝilda!
Per Himen’ venku Marson, ĉe hidro kruela
De malpac’, frunt-viperojn ŝiru mano bela!…”
Tadeo kaj Zofio manplaŭdis konstante,600
Kvazaŭ laŭde, sed vere, aŭdi ne volante.
Pastro, laŭ vol’ Juĝista, jam sur tablo staris
Kaj de Tade’ liberon al popol’ deklaris.

* Bellona, ĉe antikvaj Romanoj diino de milito.

Apenaŭ ĝoj-novaĵon aŭdis vilaĝanoj,
Saltis al Sinjorido, al Estrino-manoj,
Ekkriante kun larmoj: “Gesinjoroj-sanon!”
Tadeo kriis: “Sanon de kuncivitanoj,
Liberaj kaj egalaj — Poloj!” — “Popol’-sanon!”
Diris Dombrovski; kriis popolo: “Hetmanoj,
Arme’, popolo, vivu! vivu ĉiuj klasoj!”610
Alterne tondris voĉoj mil, kaj tintis glasoj.

Sole Buĥman ne ĝojis; li laŭdis projekton,
Sed dezirus antaŭe malgrandan korekton:
Oni faru laŭleĝe komisi’-elekton,
Kiu —

Manko de tempo malhelpis, domaĝe,
Plenumi, kion Buĥman konsilis tre saĝe;
Sur kastel-korto staris jam pare estrinoj,
Oficiroj, soldatoj kun vilaĝaninoj.
Polonezon! ekkriis ĥore tut-publiko:
Oficiroj alvenas kun arme’-muziko;620
Sed Juĝisto al Ĉefo flustris en orelon:
“Ordonu moŝt’ ankoraŭ haltigi kapelon.
Sciate, fianĉiĝon festas nevo mia,
Kaj ĉe ni malnov-moro regas familia,
Ke kun vilaĝ-muziko solenojn ni festas.
Violonist’, fajfisto, cimbalist’ jen estas,
Bon-ludistoj; indignas jam violonisto
Kaj kapkline petegas per okul’ fajfisto:
Se mi ilin forigos, ploros mizeruloj;
Laŭ alia muziko ne saltas kampuloj;630
Do ĉi-tiu komencu; distriĝu popolo!
Poste ni ĝuos vian muzikon laŭ volo.”

Violonist’, manikon de l’ vest’ reŝovinte,
Prenilon fort-kunpremis; mentonon metinte
Ĉe apogil’, kurigis arĉon laŭ ĉevalo.
Sakfajfistoj, apude, je tiu signalo,
Kvazaŭ flugil’-batante, ofte ŝultrojn movas,
El aer-plenaj vangoj en sakojn spir-blovas;
Vi pensus: en aeron forflugos la paro,
Simila al plenvanga Borea idaro.*640
Mankis cimbalo.

* Boreas, ĉe antikvaj Grekoj, norda vento kaj ĝia personigo.

Multaj estis cimbalistoj,
Sed ne kuraĝis ludi ĉe Jankjel ludistoj.
(Jankjel, dum tuta vintro, for-estadis ie,
Nun li, kun ĉefa stabo, aperis ĉi-tie).
Sciante, ke neniu, sur ĉi instrumento,
Egalas lin laŭ lerto, gusto kaj talento,
Oni petas lin ludi, kun cimbal’ aliras.
Jud’ rifuzas: ke manoj krudiĝis, li diras,
Li forgesis, sin ĝenas, sinjorojn hontante;
Kapkline li foriras. Zosja, ĝin vidante,650
Alkuras lin kaj donas, sur blanka manplato,
Stangetojn, kiujn uzas majstr’ en kordobato,
Per dua, ŝi glatumas lin je barb’ grizhara
Kaj riverence diras: “Ludu, Jankjel kara!
Ludu Jankjel, jen estas mia fianĉiĝo!
Vi promesis ja ludi ĉe mia edziĝo?”

Jankjel Zonjon tre amis; do li, kun komplezo
Barbon konsente klinas; gvidite al mezo,
Li sidiĝas, cimbalon metas surgenue,
Kaj rigardas ĝin tiel fiere kaj ĝue,660
Kiele veterano, ĉe servo-alvoko,
Kiam nepoj glavegon tiras el mur-hoko;
Avo ridas: ĝin longe ne uzis kompano,
Sed sentas, ke armilon lerte svingos mano.

Ĉe cimbal’ du lernantoj ekgenuas dume,
Agordas nove kordojn, provas ilin zume;
Jankjel, duonferminte okulojn, silentas,
Kun senmovaj stangetoj en fingroj, atentas.

Li ekludis, per takto triumfa batante,
Poste pli dense, kvazaŭ pluvege, hakante:670
Ĉiuj miras. — Li faris nur ludo-provetojn,
Ĉar li haltis kaj supren levis du stangetojn.

Li ludas. Jam stangetoj tremas per ektuŝo,
Kvazaŭ sonigus kordon flugilo de muŝo,
Mallaŭtan, pen-aŭdeblan zumon ĝi elsendas.
Majstro ĉiel-rigardas, inspiron atendas.
Li desupre cimbalon per okul’ mezuris,
Levis manojn, faligis; stangetoj ekkuris:
Ekmiris la aŭdantoj. —

Jen, sono kordara
Ektondris, kvazaŭ tuta kapel’ janiĉara,*680
Kun ŝalmetoj, tintiloj, tambureto-sonoj;
Tria-Maj’-polonezo bruas!…* Saltaj tonoj
Per ĝojo spiras; ĝojon aŭdosento ĝuas;
Knabinoj volas danci, knaboj piedbruas;
Sed maljunuloj revas pri pasinta dato,
Pri jar’ feliĉa, kiam senditoj, senato,
Post tago Tria-Maja, en urbdoma halo,
Reĝon naci’-konsentan festis per regalo,
Kiam dancantoj kantis: “Vivu reĝo kara!
Vivu Sejmo,* Nacio la ĉiuklasara!”690

* Janiĉara aŭ turka muziko distingiĝas per multaj tintantaj kaj tamburantaj instrumentoj.
* La tria de Majo (1791), dato de la fama konstitucio bonege reforminta la regnon de Polujo. (Komparu rimarkon 2 sur paĝo 43*).
* Pola parlamento.

Majstro taktojn akcelas kaj tonojn fortigas;
Ĵus, fals-akorde, sonas siblo de serpento,
Aŭ grinc’ de fer’ sur vitro: ĉiujn frost’ tremigas
Kaj la ĝojon konfuzis terur’-antaŭsento.
Malĝoje, timoplene, dubas aŭdantaro:
Instrument’-falsagordo? muzikist’-eraro?
Ne eraras la majstro! Li frapas intence
Tiun perfidan kordon, melodi’-atence,
Ĉiam pli laŭte taŭzas akordon koleran,
Kontraŭ konkordo de la tonoj konfederan,700
Ĝis Ŝlosist’, kompreninte de majstro kapricon,
Kovris per man’ vizaĝon sian, kaj terure
Ekkriis: “Ve! mi konas voĉon! Targovicon!”*
Kaj tuj, fajfante, krevis kord’ malbon-aŭgure…

* Pri la ribela Targovica konfederacio legu rimarkon sur paĝo 43*.

Majstro kuras al primoj, ŝiras takt-mezure,
Forlasas primojn, kuras stangetoj al basoj:
Aŭdiĝas mil’ da ĉiam pli laŭtaj frakasoj,
Marŝ-takt’, milit’, atako, sturm’! pafado! — Sonis
Infanoj-ĝem’, patrinoj-plor’… Li tiel donis
Perfekte sturm-teruron, ke virinoj tremis,
Al si, kun larm’ dolora, re-memorigante710
Praga-masakron,* — ploris ĝin rakontoj kante —
Kontentaj, ke li fine per kordoj ekĝemis,
Voĉojn sufokis, kvazaŭ en teron bat-premis.

* Praga, antaŭurbo de Varsovio. En j. 1794 la rusa generalo Suvorov forbruligis ĝin kaj buĉis la tutan loĝantaron. Komparu rimarkon sur p. 21*.

Apenaŭ aŭdantaro eliris el miroj,
Ree muzik’ alia: unue zum-spiroj,
Delikataj, mallaŭtaj; ĝemas kelk kordetoj,
Kiel muŝoj ŝiriĝas el arane’-retoj…
Sed kordoj plimultiĝas: Diskurintaj tonoj
Kuniĝas, sin akordaj ligas legionoj,
Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj.720
Formiĝas la malĝoja melodio kanta:
Pri soldato senhejma, tra l’ arbar’ vaganta,
Mizeron kaj malsaton ofte suferanta;
Li falas fine apud fidela ĉevalo,
Kiu por li la tombon fosas per huf-ŝtalo.
Kant’ malnova, al pola arme’ sonas kare!
Rekonis ĝin soldatoj, kolektiĝas are
Ĉirkaŭ majstro, aŭskultas, vidas rememore
La tempon, kiam apud Patruj’-tombo, plore
Ili kantis la kanton kaj en mondon iris,*730
Kaj poste multejara migrado sin tiris
Tra sabl’ varmega, frosto, maroj, kontinentoj,
Kie ilin en tendo, inter fremdaj gentoj,
Ĝojigis kaj kortuŝis ĉi kanto multfoje.
Medite, ili klinis la kapojn malĝoje,

* Post la tria dispartigo de Polujo (1795) polaj soldatoj elmigris el la patrujo kaj la generalo Dombrovski formis el ili la polajn legionojn, kiuj batalis heroe en diversaj landoj kaj terpartoj por Napoleono. Komparu rim. 2 p. 32*.

Sed baldaŭ ilin levis: tonojn majstr’ altigas,
Streĉas, la taktojn ŝanĝas, alion sciigas.
Ree desupre kordojn li okul’-mezuris,
Kunigis ambaŭ manojn, stangetoj ekkuris:
Li batis tiel arte kaj tiel potence,740
Ke kordoj eksonoris trumpetar’-parence,
Trumpetar’-blove kanton konatan rekreis,
Triumf-marŝon: “Ankoraŭ Poluj’ ne pereis!*
Marŝ’, Dombrovski, Polujon!” Kaj ĉiuj manplaŭdis,
Kaj ĉiuj “Marŝ’, Dombrovski!” tutĥore aplaŭdis!

* Kanto de la legionoj en Italujo; ĝi fariĝis poste kaj estas ĝis nun pola nacia himno. Komparu rimarkon sur p. 8*.

Muzikist’ sian kanton kvazaŭ mem ekmiris:
Li faligis stangetojn, manojn supren-tiris;
Levita barbo grave flugpendis; el kapo
Defalis sur la ŝultrojn lia vulpa ĉapo.
Sur vangoj brilis rondoj de stranga ruĝeco,750
En okul’ spirit-plena, ardis la juneco.
Kiam sin al Dombrovski turnis maljunulo,
Larmoj el mankovrita ekfluis okulo:
“Generalo! li diris, longe Litvo nia
Vin atendadis, kiel ni Judoj Mesian…
Vin delonge profetis, al popol’ fidela,
Kantistoj… vin miraklo* anoncis ĉiela…
Vivu, ho nia!…” Ploris li dum la parolo:
Jud’ honesta Patrujon amis kiel Polo!
Dombrovski donis manon al li, dank-favore;760
Li, ĉapon depreninte, kisis manon kore.

* Kometo en j. 1811. Komparu p. 183* v. 109 kaj pluajn.

Polonezon komenci Ĉambelano iras:
Manikojn de l’ kontuŝo* li iom retiras,
Donas manon al Zonjo, ektordas lipharon,
Kaj ĝentile invitas en unuan paron.
Post Ĉambelano vice la paroj ariĝas;
Signalvorto! li gvidas, danco komenciĝas:

* Legu rimarkon sur p. 12*.

Sur herbokovro brilas ruĝaj botoj hele,
Lumas or-teksa zono, fulmas karabele;*
Li paŝas malrapide, kvazaŭ ne atentas,770
Sed ĉiu paŝo, movo, fidele prezentas,
Kion ĵus la dancanto pripensas aŭ sentas.
Li haltis — por demandi sian sinjorinon;
Por flustri en orelon — li faras kapklinon;
Ŝi deturnas la kapon, aŭskulti sin ĝenas;
Li humile kliniĝas kaj ĉapon deprenas,
Ŝi favore rigardas, sed plue silentas;
Li malakcelas paŝon, rigardon atentas.
Kontente pri respondo, li dankas ekride,
Kaj, mokante rivalojn, paŝas pli rapide.780
Sian ardeo-pluman, konfederan ĉapon*
Li pendigis sur frunto, lerte skuis kapon
Kaj kovris ĝin deflanke, ektordis lipharon
Kaj paŝas, sekvigante envieman aron.
Li volus kun estrino foriĝi facile,
Do li haltas, kaj, manon levante ĝentile,
Ke oni preterpasu, petas plej humile.
Iam li lerte celas al flanka eliĝo,
Ŝanĝas vojon, por trompi aron de kunuloj;
Sed lin, rapidapaŝe, sekvas trudemuloj790
Kaj ĉirkaŭe envolvas per danca turniĝo;
Do li sur sabron metas la manon kolere,
Kvazaŭ: “Ve, enviuloj!” li dirus fiere,
Kaj provoke li paŝas rekte en la aron:
Dancantoj ne kuraĝas pluan kontraŭstaron,
Cedas, kaj, batal-ordon formante alie,
Postkuras lin denove.

* Karabelo, kurba sabro; komp. rim. p. 44*.
* Konfederatka, vidu rim. p. 141*.

Krioj sonas ĉie:
“Ho, rigardu junuloj! Jen, vi eble vidas
La lastan, kiu tiel polonezon gvidas!”

Iris paroj post paroj, bruoplene, ĝoje;800
La rondo sin distordas, kunvolvas refoje
En mil volvaĵojn, kiel serpento giganta;
Flagras diverskolore, kiel skvam’ brilanta:
Belvestoj sinjorinaj, sinjoraj, soldataj,
El orient’ oritaj de suno-radioj,
Kaj, de malhela herba fono, refleksataj.
Bruas danco, muziko, plaŭdoj, vivukrioj!

Nur kaporal’ Dobĵinski-Sak, li nek atentas
La kapelon, nek dancas, nek li ĝojon sentas;
Li staras malserene, manojn dorse-metis,810
Pensas, kiel li Zonjon iam svat-koketis:
Por ŝi alportis florojn, el nestoj birdetojn,
Faris orelo-ringojn kaj plektis korbetojn…
Sendankulin’! Donacojn li vane oferis!
Kvankam ŝi lin evitis, kaj patro koleris,
Li tamen!… kiomfoje sur barilo sidis,
Ĝis, fine, tra fenestroj, li Zonjon ekvidis.
El kanab’ li spionis, kiel ŝi bedaron
Sarkis, kukumojn ŝiris, nutris kokidaron.
Sendank’!… Li klinis kapon; fine, ekfajfinte820
Mazurkon, sur orelojn kaskedon preminte,
Li foriris en tendon, al kanona gardo,
Distriĝi kun soldatoj per karta hazardo,
Kaj trinki el kaliko ĉagren’-dolĉiganta.
Tiel estis, por Zonjo, Dobĵinski konstanta.

Ŝi dancas gaje, kvankam en unua paro,
Malproksime apenaŭ videbla al aro.
Sur la herba vastaĵo, en verda robeto,
Girlande-ornamita, en flora kroneto,
Ŝi flugas, nevidebla, regas danc-turniron,830
Kiel anĝel’ de noktaj steloj rondo-iron.
Kie ŝi estas? diras okuloj turnitaj,
Kaj brakoj, interpreme, al ŝi etenditaj.
Resti ĉe Zonjo, vane Ĉambelano celis:
Jam lin, el gvido-paro, enviuloj pelis.
La feliĉa Dombrovski ne longe ŝin gvidis:
Li cedis ŝin al dua; tria alrapidis;
Ankaŭ tiu foriris, same reŝovita;
Ĝis, laŭvice, renkontis Zonjo lacigita
Tadeuŝon: Do, pluan ŝanĝadon timante,840
Ŝi finis dancojn, resti jam kun li volante,
Iris verŝi kalikojn ĉe tablo festena.

Suno subiras — varma vespero serena:
Per nubetoj sternita ie glob’ ĉiela,
Okcidente ’as roza, supre — bluehela.
Belveteron aŭguras nubetoj: brilantaj,
Malpezaj — kvazaŭ ŝafoj sur herbo dormantaj;
Ie pli etaj — kiel sovaĝ-anasaro;
Okcidente nubaĵo: tulkurtenoj-paro,
Diafana, faldita, supre perle pura,850
Kun randoj orumitaj, kaj funde purpura,
Ankoraŭ, per subira brilo, ardas vaste,
Kaj poste iĝas flava, pala, griza laste.*
Suno mallevis kapon, nubeton surtiris,
Ekdormante, per varma aero ekspiris.

* La leganto, kiu rimarkis la intiman interligon, en kia la poeto prezentadas natur-aperaĵojn flanke de homaj aferoj, facile komprenos, ke la nubaĵo, tiel vaste pripentrita, ĉe l’ fino de l’ poemo, dum la granda festeno, ne estas nur okaza eksteraĵo, sed, ke ĝi havas por la tuta situacio simbolan signifon. La okcidenta nubaĵo, ekstere ornamita per oro kaj perloj, interne sange-ruĝa, malgraŭvole pensigas pri la granda okcidenta heroo Napoleon kaj pri la esperoj, kiujn Polujo ligis al lia nomo. Estas la j. 1812: La aŭreolo de lia nomo kaj la ĝojaj esperoj de la festenantoj same baldaŭ iĝos “flavaj, palaj, grizaj laste”, kiel la brilanta, preterpasema aperaĵo, post kiu la suno ekdormis. — Kiel antaŭe, en la vortoj de maljuna Maciek Dobrzyński (p. 287*), la poeto kvazaŭ antaŭsentigas la grandan tragedion, kiu estis baldaŭ skuonta Litvon-Polujon kaj la tutan mondon.

Nobelar’ ĉiam trinkas; tondras vivukrio:
Napoleon, Ĉefestroj, Tadeo, Zofio!
Vivu ĉiuj tri paroj, la fianĉigitaj!
Gastaro ĉeestanta, ĉiuj invititaj!
Amikoj, kiuj inter la vivantoj restas,860
Mortintoj, kiuj sankte-memorataj estas!…

Mi gastis kaj toastis tie kun aliaj;
Kion mi vidis, aŭdis, libroj diras miaj.