La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies
Proksimuma tradukojaro: 1918
Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski
La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf
Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..
Kion mi, sur Pariza pavimo, meditas,
Kiam mi la bruegon de l’ urbo evitas?
Preterlasis mi, birdo de flugo malalta,
Regionon de tondroj kaj pluvo senhalta,
Kaj mi serĉis serenon de aĝo infana,
Kaj mi serĉis trankvilon de hejmo kabana…
Sed pri sango, verŝita freŝe en patrujo,
Pri larmoj, kiuj fluas en tuta Polujo,
Pri ankoraŭ resoni ne ĉesinta gloro,
Eĉ pensi ne kuraĝis mi en tia horo!
Ĉar popol’ iam estas en turmento tia,
Ke rigardon turnante al martiro ĝia,
Malespere eksvenas plej kuraĝa koro.
Al ni, en mondo gastoj, nepetita speco,
En la tuta nuneco, tuta estonteco,
Restis jam sole unu lando de konsolo,
Kiu hodiaŭ havas feliĉon por polo:
Lando de l’ infaneco! restos por ĉiamo,
Sankta kaj pura, kiel unua ekamo,
Per eraroj-memoro neniam skuite,
Per esper’-iluzio ne subefosite,
Kaj per okazantaĵoj-torent’ ne ŝanĝite.
Ho, se iam ĝisvivus mi konsol’-momenton:
Ke tiuj libroj migru sub pajlo-tegmenton;
Ke kampulinoj, kiuj turnas ŝpin-radetojn,
Kiam ili amatajn kantas la strofetojn:
Pri knabino, ŝatinta tiel violonon,
Ke, ludante, ŝi perdis anseroj-duonon,
Pri orfin’, kiu bela, kiel roz-aŭroro,
Iris hejmpeli birdojn en vespera horo —
Ke en la manojn prenu kampulinoj polaj
Ĉi librojn simplajn kiel kantetoj popolaj!