Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro III.

Koketado.

Ekskurso de Grafo en ĝardenon. — La mistera nimfo paŝtas anserojn. — Simileco de fungo-kolektado al promenado de elizeaj ombroj. — Specoj de fungoj. — Telimena en la sanktejo de meditado. — Interkonsiliĝo pri la estonteco de Tadeo. — Grafo kiel pejzaĝisto. — De Tadeo pentristaj rimarkoj pri arboj kaj nuboj. — De Grafo opinioj pri arto. — Sonorilo. — Bileto. — Urso, sinjoro!

Graf’ ĉevalon haltigis ĉiam, dum reveno,
Kaj rigardis, turnante kapon, al ĝardeno;
Al li refoje ŝajnis, ke, el fenestreto,
Ekbrilis pure blanka, mistera robeto,
Kaj, ke io malpeza defalis el-alte,
Kaj momente trakuris tut-ĝardenon salte;
Inter verdaj kukumoj ree lumis io:
El nubeto eliĝas tiel sun-radio
Kaj, inter glebo, trafas silikan buleton
Aŭ, sur verda herbejo, akvan vitraĵeton.10

Graf’ desaltis, hejmsendis servistaron sian,
Kaj mem sekrete iris ĝardenon magian:
Li alkuris barilon, apertaĵon trovis,
Kiel lup’ en ŝafejon, mallaŭte sin ŝovis.
Malfeliĉe, li puŝis sekan gros-arbeton:
Ĝardenistino kvazaŭ ektimis brueton;
Ŝi rigardis ĉirkaŭe, sed nenion vidis,
Tamen, al dua flanko de l’ ĝarden’, rapidis:
Grafo, flanke, tra granda ĉeval’-rumeksaro,
Tra lap-folioj, herboj, sur finaĵoj-kvaro,20
Rampis mallaŭte, kiel rano eksaltante.
Li vidis mirindaĵon, kapon elmetante:

Kelk-ĉerizujoj kreskis tie en ĝardeno;
Inter ili, intence kunmiksita greno:
Tritik’, horde’ liphara, fabo kaj maizo,
Eĉ arbustoj kaj floroj, milio kaj pizo.
Al sia kort-birdaro, tian, kort-estrino
Elpensis ĝardeneton: fama domestrino
Kokoŝnicka, kun patra Jendikoviĉ-nomo.*
Ŝia invent’ epokon prezentas en domo-30
Mastrumado; hodiaŭ jam ĉie konata,
Tiam ankoraŭ, kiel novaĵo, donata
Al nemultaj personoj, kaj kiel sekreto,
Ĝis kalendar’ ĝin presis, sub titol’: “Rimedo
Je akcipitroj, milvoj, aŭ nova procedo
Eduki kort-birdaron” — jen la ĝardeneto.

* Nomoj ŝerce-fantaziaj; kokosz = kokino, klukulino; jędyk (indyk) = meleagro.

Do, apenaŭ la koko, kiu gardon faras,
Supren levinte bekon, senmove ekstaras,
Kaj al flanko deklinas kapon la krestulo,
Ke pli facile celu ĉielon okulo,40
Ekvidas akcipitron inter nubetaro
Kaj krias: — tuj ĝardenon kuras kokinaro;
Eĉ anseroj kaj pavoj, kaj, alarm’-terure,
Kolomboj el tegmento rifuĝas forkure.

Sur ĉiel’ ne vidiĝis, en momento nuna,
Malamiko. Nur, kontraŭ fajrobrulo suna,
Birdoj per grena bosko sin ŝirmas agrable,
Kuŝas sur herbokovro, aŭ baniĝas sable.

Inter la birdaj, homaj sin levis kapetoj,
Senkovraj, kun mallongaj haroj, kiel lino;50
Koloj nudaj ĝis ŝultroj; inter infanetoj,
Pli alta kape, haroj pli longaj — knabino.
Post idoj sidis pavo; ringoj de plumaĵo
Disvastiĝis en arkon koloran, ĉielan,
Sur kiu blond-kapetoj, kiel sur pentraĵo,
Brilis, ĵetite sur la fonon blu-malhelan,
Konturite de pavaj okuloj, en greno,
Kiel steloj-kroneto en aer’-sereno,
Meze de la maizaj bastonetoj oraj,
Angla herbo, en strioj arĝento-koloraj,60
Merkurial’ korala, alteoj verdantaj,
Kies formoj, koloroj, kune miksiĝantaj,
Kunplektis kvazaŭ kradon, el or’ kaj arĝento,
Kiel kurten’ malpeza, moveblan de vento.

Super densaĵ’, kolora, spik-, trunketoj-plena,
Papili’-helnebulo pendis baldakena:
Ĉi “avin’-papilioj” kun kvar flugiletoj,
Malpezaj, diafanaj, kiel vitraĵetoj,
Pendante en aero, pen-videblaj estas,
Kaj, kvankam zumas, ŝajne tut-senmovaj restas.70

Knabino svingis tufon per mano levita,
Similan al pav-pluma fasko kunplektita;
Ŝi forpelis, laŭŝajne, el kap’ de infano
Papilian or-pluvon. En la dua mano
De ŝi, lumetas io kornforma, or-brila,
Al vazo por infanoj-nutrado simila:
Ĉar ĝin vice al buŝoj almetis knabino,
Kvazaŭ oran abundo-kornon de feino.

Sed ŝi turnadis kapon, kvankam okupata,
Al gros-arbusto, pro la bruet’, memorata,80
Sen sci’, ke atakanto, tra l’ bedar’, silente,
El kontraŭflank’, proksime alrampis, serpente:
Ĝis, el lapoj saltinte, li staris proksime,
For kvar bedojn, kaj kline-salutis estime.
Ŝi jam deturnis kapon, levis brakojn alte,
Kiel garul’, ektime, por forflugi salte;
Jam foliojn alblovis piedetoj-spiro,
Kiam infanoj, time, pro fremdul’-eniro,
Kaj pro knabin’-forkuro, ekkriis momente.
Ŝi, aŭdante, eksentis, ke, tre malprudente90
Estus, lasi idetojn en terur’ kaj sole,
Kaj, haltante, revenis, kvankam kontraŭvole,
Kiel laŭ sorĉalvoko spirit’, malvolonte;
Ŝi alkuris, kun ido plej kria ludonte,
Sidiĝis kaj sur sinon prenis la infanon,
Sur duan, karesvorte, ŝi metis la manon:
Ili, trankviliĝinte, premis per manetoj
Kaj kapetoj genuojn ŝiajn, laŭ birdetoj
Sub flugil’ de patrino. Ŝi diris: “Ĉu bone,
Ĉu bele, tiel krii? Timos senbezone100
Vin la sinjor’. Ne venis kun sak’ almozulo,
Sed gast’, sinjoro bona, vidu, jen belulo!”

Ŝi ekrigardis: Grafo, per ridet’ afabla,
Ŝajne dankis por tiom da laŭdo agrabla;
Ŝi mallevis okulojn, tion rimarkinte,
Kaj, kiel roz-burĝono, tute roziĝinte.

Vere, li estis bela: mezkreska, ovalan
Havis vizaĝon, freŝan, kvankam iom palan;
Okuloj — bluaj, mildaj; helblonda longharo:
Sur ĝi folioj, viloj, kiujn, el herbaro,110
Graf’ deŝiris, tra bedoj rampante vizite,
Kaj kiuj verdis, kiel krono, malplektite.

“Ho vi! li diris, kia vin honoras nomo,
Ĉu diaĵo aŭ nimfo, spirit’ aŭ fantomo!
Diru: ĉu propra-vole vi sur teron venis,
Aŭ vin, sur valo, fremda potenco katenis?
Ho! mi divenas: certe rifuzit’- amanto,
Potenca grandsinjoro, ĵaluza zorganto,
En ĉi parko vin gardas, kiel ensorĉitan!
Vi indas kavaliroj-batalon armitan,120
Kaj iĝi de romanoj heroino; bela!
Malkovru la misterojn de sorto kruela:
Jen savonto! Al gesto via, de ĉi horo
Obeas mia brako, kiel mia koro.”
Li etendis la brakon.

Ŝi roziĝis honte,
Sed, kun gaja vizaĝo, aŭskultis volonte;
Kiel infanon logas bildar’ helkolora,
Kaj ludmarkoj amuzas ĝin per brilo ora,
Ĝis ekkon’ de valoro: same ŝi, aŭskulte,
Kaptis belvortojn, kiujn komprenis malmulte.130
Kaj fine ŝi demandis: “Vi venas el kie,
Sinjor’? kaj kion serĉas sur bedoj ĉi-tie?”

Graf’ malfermis okulojn, konfuze, mirante,
Silentis; alparolo-tonojn mallevante,
Li diris: “Fraŭlineto, pardonu! Laŭvide
Mi ĝenis ludojn; kuris mi tiel rapide
Matenmanĝi; malfrui tro mi ne dezirus;
Vi scias, ke, sur vojo, mi ĉirkaŭe irus;
Tra l’ ĝardeno pli rekte al domo biena…”
Knabino diris: “Tie estas voj’ ebena;140
Jen vojet’; ne difektu, moŝto, la bedetojn…”
“Ĉu dekstre aŭ maldekstre?” la moŝto sinjora
Demandis. Ŝi, levinte bluajn okuletojn,
Rigardis lin, laŭŝajne, kun sciem’ esplora;
Ĉar domo, for mil paŝojn, tut-videble staris,
Kaj Graf’ demandis vojon? sed li tion faris,
Por ion diri, serĉe je motivo ia. —
“Fraŭlin’, vi tie loĝas, proksime de via
Ĝardeno, aŭ vilaĝe? Mi, en domo, laste,
Vin ne vidis… Vi eble ĵus alvenis gaste?”150
Knabino skuis kapon. — “Pardon’, fraŭlineto,
Vi loĝas tie ĉambron, kun ĉi fenestreto?”

Li pensis: ne estante roman’-heroino,
Ŝi tamen estas juna, belega knabino.
Ofte granda animo, granda pens’, kaŝite,
En solec’, kiel rozo en arbar’, subite
Ekfloras; ĝin elportu en mondon, sunbrilon,
Kaj rigardantoj miros da koloroj milon!

Ĝardenistino dume stariĝis silente;
Idon, sur brak’ pendantan, ŝi levis atente;160
Duan ŝi mane-prenis, kaj kelkajn postiris,
Kiel anseridaron, pele, tra l’ ĝardeno.
Turniĝinte: “Ĉu povas sinjoro, ŝi diris,
Mian birdaron ree peli al la greno?”
— “Mi birdojn pelu?” kriis Grafo, mirigite…
Ŝi dume malaperis, per arboj kovrite.
Momenton, el spaliro, tra verdaĵo maja,
Tralumis io, kvazaŭ okulparo gaja.

La Grafo staris sole, antaŭ la spaliro.
Lia animo, kiel ter’, post sun-subiro,170
Malvarmiĝis, prenante kolorojn malhelajn;
Li ekrevis, sed sonĝojn li havis nebelajn.
Vekite, li ne sciis, kiun li koleris:
Domaĝe, li malmulte trovis, tro esperis!
Kiam tra bedoj rampis li, al paŝtistino,
Brulis en lia kapo, saltis kor’ en sino:
Mil ĉarmojn por mistera nimfo li elektis,
Ŝin vestis en miraĵojn, tiom li konjektis!
Ĉion trovis alie. Jes, vizaĝo ŝia —
Bela, tali’ — gracia, sed senproporcia!180
Kaj vizaĝa moleco, ruĝiĝa viveco,
Pruvas pri simplanima, troa feliĉeco!
Penso ankoraŭ dormas, kor’ — nenionfara;
Ĉiu respondo — tiel vilaĝa, vulgara!
“Kial iluziiĝi? li kriis, misterojn
De l’ nimfo mi divenas: ŝi paŝtas anserojn!”

Kun malaper’ de nimfo, tuta sorĉ-vidaĵo
Aliiĝis: rubandoj, la ĉarma kradaĵo
El or’, arĝent’, domaĝe! estis pajl’ en vero?

Grafo, manojn plektante, rigardis al tero,190
Al herbe-kunligita agrosta garbeto,
Kiun li opiniis plumofasko pava.
Li ne forgesis vazon: ora verŝileto,
Abundo-korno — estis karoto ruĝflava!
Li vidis, kiel ido ĝin manĝis avide!
Do pasis for miraĵo! ĉarmo! sorĉ’! rapide.

Tiel knabo, ĉe vido de flor’ cikoria,
Logite de silkaĵo mola, blua ĝia,
Kareseme aliras, blovas: tuj, forfluge,
Tuta flor’, en aero, disfalas lanuge;200
Kaj, en mano, ekvidas esplorant’ scivola:
Nuda trunk’, de grizverda herbo, restis sola.

Graf’ surpremis ĉapelon, same revenante,
Kiel li venis, sed la vojon rektigante,
Li sur legomoj, floroj, grosarbustoj, iris.
Transsaltinte barilon, fine li ekspiris!
Al knabin’ li parolis pri manĝo matena:
Eble ĉiuj jam scias pri lia ĝardena
Renkonto, antaŭ domo? eble serĉi iros?
Rimarkinte forkuron, kion ili diros?210
Do, revene, klinante sin apud barilo,
Ĉirkaŭ limetoj, herboj, post turniĝoj-milo,
Li troviĝis, kontente, sur vojo ebena,
Kiu rekte kondukis al domo biena.
Rigardi la ĝardenon, li zorge evitis,
Kiel ŝtelist’ grenejon; ke ne pensu iu,
Ke li volas viziti ĝin, aŭ jam vizitis;
Sed singardeman Grafon observis neniu.
Li vidis flanke, dekstre: estis situita

Betularo maldensa, herbkovre-sternita.220
Sur la herba tapiŝo, tra blanka trunkaro,
Sub tendo de pendiĝa, majverda branĉaro,
Svarmis multo da formoj, strange moviĝantaj,
Kvazaŭ dancus, ĉe luno, fantomoj vagantaj;
En nigra kaj malvasta, stranga vest’, kelk-iaj,
En longa, dislasita, neĝblanka, aliaj,
Tiu kap’ sub ĉapelo, vasta barelringe,
Alia nuda; tiuj kvazaŭ nubon pasas,
Kaj, post kapo, laŭ vento, vualojn dislasas,
Tiratajn, kiel vostoj de kometoj, svinge.230
Ĉiu alia-poze: tiuj, terfiksitaj,
Turnas nur per okuloj siaj mallevitaj;
Tiu rigardas rekte, dormeme paŝante,
Kiel sur ŝnur’, neniel al flanko turniĝas:
Kaj ĉiuj, al diversaj flankoj, alkliniĝas
Ĝis al ter’, kapoklinojn kvazaŭ dediĉante.
Se ili renkontiĝas, ili preteriras,
Nek parolas, nek ian saluton eldiras,
En sin profundiĝinte. Grafo, por komparo,
Vidis en ili bildon: elize’-ombraro,240
De doloroj kaj zorgoj jam libera plene,
Vagas trankvile, mute, tamen malserene.

Kiu divenus, ke la malmulte sinmovaj,
Silentaj homoj estas konatoj malnovaj?
Ili iris, post brua manĝado matena,
Al fungokolektado, laŭ rito solena.
Kiel homoj prudentaj, ili moderigas
Siajn parolojn, movojn, ilin konformigas,
En ĉiu cirkonstanco, al loko kaj horo.
Do, antaŭ ol ekiri post mastro sinjoro,250
Ili prenis la pozojn kaj vestojn aliajn:
Servantajn al promeno, blankajn lin-mantelojn,
Kiuj ŝirmas desupre kontuŝojn iliajn;
Kaj, sur la kapojn, ili metis pajlĉapelojn,
Do similas animojn, la purgatoriajn.
Junular’ samvestita, ekster Telimeno
Kaj kelkaj, sin vestantaj france.

Nova sceno
Por Graf’: li ĝin ne konis, la moron ne vidis,
Do li, tre mirigite, en boskon rapidis.

Fungoj estis abunde. De fraŭlar’ ŝatataj:260
Ruĝovangaj “vulpinoj”,* en kanto glorataj
Simboloj de virgeco, sen verma difekto;
Strange, neniam sidas sur ili insekto.
Fraŭlinoj “arbaranon” ĉasas la gracian,
Kiun fungoj, en kanto, nomas ĉefon sian.*
Ĉiuj serĉas “ruĝulon”; kreske ĝi modestas,
Malpli fama en kantoj, plej bongusta estas,
Ĉu aŭtune aŭ vintre, freŝa aŭ salita.
Vojski ĉasas je “muŝo-morto” amanita.

* La traduko imitas la popolajn nomojn; la botanikaj latinaj estas: Vulpino — cantharellus cibarius; arbarano — boletus edulis; ruĝulo — lactaria deliciosa (agaricus deliciosus); muŝomorto — agaricus (amanita) muscarius; rusuleto — russula; kaprido — boletus luteus; funeleto — cantharellus aurantiacus; blankulo — lactaria piperata; polvulo — lycoperdon.
* Unu el litvaj popolkantoj parolas pri fungoj, militirantaj sub komando de “arbarano”.

Aliaj fungoj estas malŝatataj juste,270
Kiel san-malutilaj, aŭ malbonaj guste.
Sed eĉ ili utilas: ĉar, nutrante bestojn,
Ornamas boskon, donas al insektoj nestojn.
Sur verda herbotuko, kvazaŭ da malgrandaj
Tablovazetoj vico, staras rondo-randaj
“Rusuletoj” arĝentaj, flavaj kaj ruĝhelaj,
Kvazaŭ, kun vin’ diversa, pokaletoj belaj;
“Kaprido” renversita funde belpoteto;
“Funeleto” gracia ĉampan’-kaliketo;
Plue “blankuloj”, rondaj, blankaj, larĝaj, plataj,280
Kiel laktplenaj tasoj, en Saksuj’ farataj;
Globoforma, per nigra polvo, plenigita
“Polvul’” kiel piprujo; — de aliaj, nomoj
Konataj nur al lupoj, leporoj; de homoj,
Ilia granda nombro estas ne baptita.
Al lupaj kaj leporaj neniu rapidas;
Se iu, kliniĝinte, eraron ekvidas,
Kolere piedbatas: li, fungon rompante,
Faras nesaĝe, belan herbkovron difektas.

Telimeno nek lupajn, nek homajn kolektas,290
Distrite kaj enue ĉirkaŭrigardante,
Kun kapo alt-levita. Do Rejent’, kolere,
Diris: ŝi fungojn serĉas sur arboj prefere;
Asesor’, pli malice, ŝin igis kompari
Al in’, serĉanta lokon, kie neston fari.

Solecon kaj silenton serĉante laŭvide,
Ŝi, for de societo, iris malrapide
Tra l’ bosko, sur monteton, deklive levitan,
Kaj, per arboj pli densaj, ĉirkaŭe ombritan.
En mezo grizis ŝtono; torent’, el sub roko,300
Bruis, ŝprucis kaj, serĉe je ombrara loko,
En densaj, altaj herboj, sin kaŝis subite,
Kiuj ĉirkaŭ-flugpendis, akvo-trinkigite:

Tie la petolulo, en herba vindaĵo,
Sen movo kaj sen bruo, sur foli’-sternaĵo,
Kaŝite, pen-aŭdeble flustris; laŭ similo,
Kiel ido kriema, kiun, al lulilo,
Metis patrino, ligis super ĝi kurtenon,
Kaj papavo-foliojn ŝutis sub kusenon.
Loko kvieta; ofte ĉi tie kaŝita310
Telimeno, ĝin nomas “Sanktejo medita”.

Ŝi deĵetis, sur herbo-kovron ĉe torento,
El ŝultroj ruĝan ŝalon, flirteman laŭ vento;
Kaj, kiel naĝantino, antaŭ ol kuraĝas,
Sin mergi en malvarman banon, kaj eknaĝas,
Ŝi ekgenuis, klinis sin flanke al ŝalo;
Fine, kvazaŭ kaptite de torent’-koralo,
Ŝi falante, laŭlonge etendis korp-tuton,
Tempiojn man-apogis, sur herbo kubuton,
Kun malsupren klinita kapo; ĉe kuseno,320
Brilis, de franca libro, papero-veleno,
Kaj, super alabastraj, libro-paĝaj randoj,
Plektiĝis nigraj bukloj kaj rozaj rubandoj.

En smaragda herbar’, sur karneola* ŝalo,
En longa robo, kvazaŭ tego de koralo,
De kiu refleksiĝis har’ el unu fino,
El dua — nigraj ŝuoj, dum, ĉe flankoj brilis
Neĝblankaj ŝtrumpoj, tuko, manoj, blank-vizaĝo.
Ŝi, malproksime, raŭpon makulan similis,
Rampintan sur acero-folion.

* Karneola — flavoruĝa.

Domaĝo!330
Ĉiuj, de tiu bildo, ĉarmoj en kombino,
Van-atendis konulojn; rigardis neniu,
Per fungo-kolektado sin okupis ĉiu.
Tamen Tade’ atentis flanke per okulo;
Ne kuraĝante rekte, flank-iris junulo;
Kiel pafist’, en sia budo, sur du-rado,
Branĉ-kovrite, veturas al otis’-ĉasado,*
Aŭ ĥaradrioj-ĉase* sur selo pafilon
Kaŝas aŭ sub ĉevala kolo; la erpilon
Ŝajne, sur kamplimeto irante, li trenas,340
Kaj ĉiam pli proksime al birdaro venas:
Tiel Tade’ ŝteliris.

* Otiso, birdo granda kiel meleagro, malfacile alirebla.
* Ĥaradrio, birdo vadanta, nestas en vastaj marĉoj.

Juĝist’ konfuzante
Embuskon, tranĉis lian vojon, rapidante
Al fonto. Vente-flirtis la blanka mantelo
Kaj granda tuk’, ligita ĉe zono; ĉapelo
El pajlo, subligite, moviĝis sur kapo,
Ŝanceliĝante, kiel folio de lapo;
Jen ĝi falis sur ŝultrojn, jen okulojn kaŝas;
En mano — grand-bastono: Juĝist’ tiel paŝas.
Li kliniĝis, kaj, manojn en fonto lavinte,350
Ĉe Telimen’ eksidis sur ŝton’, apoginte
Sin per manoj sur globo, el ost’ elefanta,
De baston’; kaj aŭdiĝis alparol’ sekvanta:

“Aŭdu, moŝtin’, de tempo, kiam Tadeeton
Ni gastigas, mi havas grandan malkvieton.
Mi — senida, maljuna; ĉi bubet’ petola
Estas mia, en mondo, konsolaĵo sola
Kaj mia heredonto. Laŭ favor’ ĉiela
Li havos belan pecon da pano nobela:
Pripensi lian sorton, venas jam momento;360
Sed konsideru kaŭzon de mia turmento!
Vi scias: de Tadeo patro, frato mia,
Jacek, strangul’, silentas pri intenco sia,
Ne volas hejmreveni kaj sin kaŝas ie;
Pri sia vivo, filon lasante senscie,
Ĉiam lin administras, pensis en komenco
Pri legion’, afliktis min per la intenco,
Poste konsentis: restu li hejme trankvile
Kaj edziĝu. Edzinon li trovus facile;
Partion mi elektis. Kiu civitano,370
Laŭ nomo, parenceco, al la Ĉambelano
Egaliĝas? Jen lia pli aĝa filino,
Anno, bela, dothava, estas jam fraŭlino.
Mi volis svati…” Tiam Telimen’ paliĝis,
Fermis libron, leviĝis iom kaj sidiĝis.

“Kiel mi panjon amas, ŝi diris, ĉu, frato,
Via koro sen Dio estas, sen kompato?
Vi pensas de Tadeo iĝi bonfaranto,
Se vi la knabon faros poligon’-semanto!*
Vi baros al li mondon! li iam malbenos,380
Se vi tian talenton en arbaroj tenos!
Mi ekkonis: la ido havas kapablecon
Kaj indas, en grand-mondo, pluan polurecon.
Frato, vi bone knabon en ĉefurbon sendus,
Varŝavon? Aŭ mi, frato, kion rekomendus?…
Petr-urbeton? Verŝajne, pro afer’, aŭtune
Tie mi estos; tial ni pripensos kune,
Kion fari. Mi tie mult-personojn konas,
Havas influojn, tio karieron donas.
Kun mia help’ en gravajn domojn li eniros,390
Kaj kiam li, kun altaj dignuloj, akiros
Konatecon, li havos oficon, ordenon;
Tiam li lasu servon, faru hejmrevenon,
Post akir’ de signifo kaj de mondo-kono.
Do kion frato pensas?” — “Vere, ne malbono,
Diris Juĝist’, se iom junulo veturas,
Rigardas mondon, inter homoj sin poluras;
Ne malmulte en mondo mi veturis june:
Al Pjotrkov,* Dubno, kiel palestrano, kune
Kun tribunal’; aferojn proprajn akcelante,400
Mi estis en Varŝavo, multe profitante!
Tial mi ankaŭ volus, la nevon junaĝe
Elsendi inter homojn, jen simple vojaĝe,
Kiel metihelpiston, kiu migri iras
El hejm’, kaj mondo-konon per tio akiras;
Ne pro rangoj, titoloj! Pardon’, Telimeno,
Kian signifon havas moskva rang’, ordeno?
Antaŭe, nun eĉ, kiu sinjoro pli grava,
Aŭ, en distrikt’, nobelo, iome bonhava,
Zorgas pri similaĵoj? tamen ĉiu homo410
Lin estimas, respektas, pro deveno, nomo
Aŭ ofico, sed ia civitan’-elekta,
Kaj ne danka al ies favoro protekta.”

* Moknomo por bienposedanto, vilaĝa mastrumanto.
* Piotrków, urbo en Pola Reĝolando, estis en malnovaj tempoj loko de kunvenoj kaj kronlandaj sejmoj; poste sidejo de plej supera juĝo aŭ Kronlanda tribunalo. — Dubno, urbo en Volinio, antaŭe fama per foiroj kaj kontraktoj (negocaj interkonsentoj).

Telimen’ interrompis: “Sekve bone, frato:
Tra la mondo vojaĝi, iru la zorgato.”

Juĝist’, skrapante kapon diris: “Jes, fratino,
Mi volus, sed mi havas novan malfacilon!
Ĉar Jacek ne ellasas el zorgado filon;
Kaj ĵus al mi, sur kolon, venis Bernardino
Vermo el-transvistule, kiu konfidato420
Estas, konanta ĉiujn intencojn de l’ frato;
Do ili, pri Tadeo, jam decidis ĉion
Kaj volas, ke edziĝe li prenu Zofion,
Edukatan de via moŝt’. Ambaŭ havaĵon
Ricevos mian, krome, de Jacek dotaĵon,
En kapitaloj; ilin havas ja sinjoro
Jacek, kaj mi plejparton el lia favoro:
Do li rajtas disponi. — Pensu pri metodo,
Ke ĉio kun malgranda fariĝu klopodo.
Ili interkoniĝu; vere, junaj aĝe,430
Precipe ŝi, sed tio estas nedomaĝe.
Estas tempo eligi ŝin el fermiteco,
Ĉar Zosja jam elkreskas ja el infaneco.”

Telimeno ekmiris kaj preskaŭ timiĝis,
Leviĝante, sur ŝalo ree genuiĝis.
Komence ŝi aŭskultis, poste, ĉe orelo,
Neante skuis manon, kvazaŭ por forpelo
De malagrablaj vortoj, returne en buŝon
De parolanto, kiel trudiĝantan muŝon.

“Ha! novaĵo, sinjoro! ŝi diris kolere,440
Ĉu bona por Tadeo, juĝu mem prefere!
Min Tade’ ne koncernas; mem pri li decidu,
Faru lin ekonomo, en drinkej’ li sidu,
Vendu brandon, ĉasbestojn en arbar’ insidu:
Kun li laŭvole agu. Sed Zonjon — mi flegas!
Ĉu Zosja vin koncernas? Ŝian manon regas
Nur mi mem! Se sinjoro Jacek donis monon
Por eduko de Zonjo, promesis aldonon
Al malgranda tutjara pensieto ŝia:
Li Zonjon ne aĉetis. Cetere konscia450
Vi estas, kaj memoras homoj ĝis momento,
Ke ne senkaŭza estas malavaro via…
Ŝuldas ion Soplicoj al Horeŝkoj-gento.”
(Tiujn vortojn aŭskultis Juĝist’ kun ĉagreno,
Konfuzo kaj videbla ia abomeno;
Kvazaŭ li timus reston de parol’, klinante
La kapon, li per mano jesis, ruĝiĝante).

Telimen’ finis: “Estis mi la vartistino
Kaj nun sola, de Zonjo, parenc’-zorgantino.
Krom mi, neniu pensos pri feliĉo ŝia.”460
— “Se ŝi feliĉon trovos en edziĝo tia?
Okullevante diris li; se Tadeeto
Plaĉos al ŝi?” — “Ĉu plaĉos? Restu en kvieto!
Plaĉos, ne plaĉos: tute afero malgrava!
Vere, Zosja ne estos partio dothava;
Sed ankaŭ ne vilaĝa ia nobelino,
Sed ekscelenca moŝto, vojevodidino!
Edzon trovos nepino Horeŝko-devena!
Ŝia eduko estis tiel zorgoplena!
Ŝi eble sovaĝiĝis ĉi-tie!” — Atente470
Rigardis ŝin Juĝisto, ŝajne jam kontente,
Ĉar li diris gajete: “Nu, do kion fari!
Dio vidas, mi iris al negoc’ sincere;
Nur sen koler’. Se volas fratin’ kontraŭstari,
Ŝi rajtas; nu, domaĝe, tamen senkolere.
Mi konsilis, ĉar frato ordonis; ne uzas
Iu devigon: se vi Tadeon rifuzas,
Mi reskribos al Jacek, ke, pro kulp’ ne mia,
Ne povas fianĉiĝi Tade’ kun Zofia.
Nun mi zorgos mem. Ŝajnas, ke kun Ĉambelano480
Ni svatos kaj konsentos pri cetera plano!”

Dume ŝi malvarmiĝis el fervor’ laŭvide:
“Mi nenion rifuzas, fratet’, malrapide!
Vi mem diris: tro frue, kaj tro juna paro —
Ni pripensu, atendu, ne estos ja baro;
Interkoniĝi povas gejunuloj niaj,
Sed ni laŭ traf’ ne risku sorton de aliaj.
Nur mi frue avertas: ke frat’ ne emigu
Tadeon kaj lin ami Zonjon, ne devigu;
Kor’ ne estas servisto, ne konas sinjoron:490
Neniam superforto katenos la koron.”

Juĝisto, leviĝinte, foriris medite.
Tade’, el kontraŭflanko, alvenis subite,
Ŝajnigante, ke fungoj-serĉo lin altiris.
Samdirekte la Grafo malrapide iris.

Grafo, kiam disputis Juĝist’, Telimeno,
Staris post arboj, ege mirante pri sceno.
Paperon kaj krajonon el poŝ’ eliginte,
Kiujn li ĉiam havas, — sur trunk’ fleksiĝinte,
Li fiksis etenditan desegno-karteton500
Kaj diris: “Kvazaŭ mem vi pozigus grupeton:
Li sur rok’, ŝi en herbo, pentrindaj en vero,
Laŭ vizaĝoj-kontrasto, kapoj-karaktero!”

Li aliris, haltadis, frotis la lorneton,
Rigardis, ĉe okuloj svingante tuketon:
“Ĉu belega vidaĵo, inda je admiro,
Malaperos, sin ŝanĝos ĉe proksim-aliro?
Ĉu herb-velur’ — papavo, verdaĵ’ betfolia?
En nimfo ĉu vidiĝos kortestrino ia?”

Kvankam Graf’ Telimenon antaŭe vidadis510
En domo de Juĝisto, kie li estadis,
Li malmulte atentis ŝin; do kun surprizo
Li rekonis modelon sian de la skizo.
Loko, ĉarma staturo, gusta vest-fasono,
Ŝanĝis ŝin, faris pene ebla al rekono.
En okuloj kolero ne tut-estingiĝis;
La vizaĝo, sub freŝa ekblovo, viviĝis,
Kiam subite venis junuloj proksime,
Per ruĝeco pli forta, viva, ol kutime.

“Estrino, diris Grafo, kuraĝon pardonu,520
Permesu senkulpiĝi, dankemon rekonu:
Ekskuzas sin de viaj paŝoj esplorinto,
Kaj dankas, de medito via, atestinto.
Tiom mi vin ofendis! tiom ŝuldas sento!
Mi ĝenis meditadon, ŝuldas por momento
De l’ inspiro, momento feliĉa! personon
Kondamnu, sed artisto atendas pardonon!
Mi tre multe kuraĝis, jen pli da kuraĝo:
Juĝu!” — Li genuiĝis kun sia pejzaĝo.

Do Telimeno juĝis la skizojn per tono530
Ĝentila, kiel arton konanta persono;
Ŝi, avarante laŭdojn, vigligon ne ŝparis:
“Mi gratulas, ŝi diris, vi ĝin brave faris,
Sed vi flegu talenton, serĉu por modelo
Belan naturon! Ho! vi feliĉa ĉielo
Itala! de Cezaroj vi ĝardenoj rozaj!
Kaskadoj, de klasika Tibur’,* grandiozaj!
Terura Paŭzilipa* roka voj’! Jen tio
Pentristoj-lando, Grafo! Nin, kompatu Dio!
Muz-id’, ĉe Soplicovaj nutristinoj, certe540
Mortos. Mi tion, Grafo, enkadrigos lerte,
Aŭ lokos en albumon, al desegnareto,
El ĉie kolektita de mi, en tableto.”

* Tibur, urbo proksima de Romo, hodiaŭa Tivoli; tie loĝis la glora roma poeto Horaco.
* Pausilippo, monto, fama per grandega groto, proksime de Neapolo.

Ili interparolis pri ĉiel’-bluaĵoj,
Mar-bruoj, vent-aromoj, pri rokaj supraĵoj,
Kaj intermiksis, laŭ la vojaĝul’-kutimo,
Ridon, mokon pri aĵoj en patruja limo.
Tamen ilin ĉirkaŭis la litvaj, malhelaj
Arbaroj, seriozaj kaj mirinde belaj! —
En krono de lupoloj, la padoprunujoj;550
Kun freŝa, paŝtistina ruĝiĝo, sorpujoj;
Aveluj’, laŭ menado,* kun verdaj sceptretoj,
Kvazaŭ uv-ornamitaj de nuksaj perletoj;
Arbaridoj: kratagon viburn’ ĉirkaŭprenas;
Rubuso, nigran buŝon al framboj premanta.
Per folioj sin arboj, arbustoj mantenas,
Kiel por danc’ fraŭlinoj, junular’ staranta
Ĉirkaŭ geedzoj. Meze de l’ rond’ staras paro,
Levite, super tuta amas’ de l’ arbaro,
Per ĉarmo de koloro, graciec’ talia:560
Betulo, amatino, — karpen’, edzo ŝia.
Plue kvazaŭ infanojn, nepojn, maljunuloj
Rigardas en silento: jen fagoj, aĝuloj,
Tie poploj, matronoj; jen muske barbhara,
Kun sia ĝiba nuko, kverko kvincentjara,
Kiun apogas, kvazaŭ rompitaj kolonoj,
Kadavroj de kverk-avoj, kiuj iĝis ŝtonoj.

* Menadoj, virinoj el sekvantaro de greka dio Bakho, portis en manoj bastonojn, ĉirkaŭvolvitajn per hedero kaj vinberaj branĉetoj.

Tadeuŝ, enuante, turnis sin kaj movis
Pro diskuto, en kiu part-preni ne povis.
Kiam laŭdon de fremdaj boskoj kaj belecoj570
Sekvis, vice-nomate, ĉiuj arbo-specoj:
La cipresa, oranĝa, oliva, migdala,
Citrona, mahagona, juglanda, santala,
Aloa, kakta, fika, eĉ fine hedera,
Kaj sonis glor’ de ĉies formo, trunko, floro,
Tiam Tade’ fariĝis ĉiam pli kolera
Kaj ne povis reteni indignon de l’ koro.

Li simplul’, sed kapabla por natur’-admiro,
Rigardante arbaron, diris kun inspiro:
“En Vilna botanika ĝarden’, mi atente580
Observis famajn arbojn, kiuj oriente
Kreskas, kaj en la suda bela ter’ itala;
Kiu el ili estas al niaj egala?
Ĉu fulmoforigiloj — aloaj bastonoj?
Ĉu pigmeo, kun oraj globetoj, citronoj,
Mallonga, dikotrunka, kun laka folio,
Kiel virin’ malbela, sed riĉa por tio?
Ĉu maldika, malgrasa kaj longa cipreso?
Enua, ne malĝoja arbo, laŭ impreso;
Ĝi aspektas malĝoje sur tomb’? jen lakeo,590
Germano, en funebra kortega livreo,
Ne kuraĝanta levi manojn, nek moveton
De l’ kapo, por neniel rompi etiketon.

“Ĉu ne pli bela nia honesta betulo,
Ploranta kampulino, pro filo, mortulo,
Aŭ pro edzo vidvino, kiu man-plektante,
Ĝis al tero etendas harligon torente:
Muta malĝoj’, stature ploras elokvente!
Kial sinjoro Grafo, pentradon ŝatante,
Ne pentras arbojn, inter kiuj li mem sidas?600
Vere, pri vi najbaroj eble ŝerce ridas,
Ke, loĝante fertilan litvan ebenaĵon,
Vi pentras rokoplenan ian dezertaĵon.”

“Amiko, diris Grafo, estas bel-naturo:
Formo, fon’, materio, sed anim’ — inspiro,
Kiun levas alsupre fantazi’-flugiro,
Kaj apogas reguloj; gusto ’as poluro.
Ne sufiĉas naturo, nek ia fervoro:
Ideal’-sferon flugi devas nia koro!
Ne ĉio bela estas pentrebla, ne ĉio!610
Vi sciiĝos pli vaste el libroj pri tio.
Koncerne pentro-arton: pejzaĝoj bezonas
Vidpunktojn, grupojn, kunon, ĉielon, ĝin donas
Italuj’! Do en pentra arto, Italujo
Estis, estas kaj estos: pentristoj-patrujo!
Tial ekster Breŭghel-o,* sed ne Van der Hell-o,
Nur pejzaĝisto, (nome estas du Breŭghelo),
Kaj krom Rujsdal-o,* kie, en tuta nordlando,
Ekzistis pejzaĝisto de unua grando?
Do ĉielon!” — “Orlovski* nia, estis ĝuste,620
Telimen’ interrompis, Soplican’ laŭguste,
(Tio estas Soplicoj-malsano, laŭ scio,
Ke, krom patrujo, plaĉas al ili nenio).
Orlovski ĉiam vivis en Petro-urbeto;
Fama pentrist’, (mi havas skizojn en tableto);
Li loĝis apud caro, kiel en edeno:
Graf’, vi kredos? li revis pri hejmo-reveno!
Li ĉiam pri juneco sia rememoris,
Polajn: teron, ĉielon kaj arbarojn gloris…”

* Breughel, Brueghel Jan, nask. 1568, mort. 1625, fama nederlanda pentristo de pejzaĝoj. Lia frato “de helsche Brueghel” pentris scenojn inferajn.
* Ruisdael Jakob, fama holanda pejzaĝisto.
* Orłowski Aleksander, fama pentristo kaj desegnisto pola; nask. 1777 en Varsovio, mort. 1832 en Petersburgo.

“Kaj li pravis! ekkriis Tadeo fervore:630
Ĉiel’ itala estas, laŭ dir’, ĉiuhore
Blua, pura, do kvazaŭ akvoj glaci-ŝelaj;
Ĉu vent’, malbonvetero, ne estas pli belaj?
Ĉe ni, vi levu kapon: kiom da vidaĵoj!
Kiom da scenoj, bildoj, ludas la nubaĵoj!
Ĉiu nubo — alia: aŭtuna ĉi-tie
Pluve-graveda rampas, laŭ maldiligenta
Testudo, kaj delasas ĝis ter’, longostrie,
Malplektitajn harligojn da pluvo torenta;
Vento pelas hajl-nubon, al balon’ similan,640
Rondan, malhele-bluan, meze flave-brilan;
Granda bruo ĉirkaŭe; vidu, eĉ en niaj
Ĉiutagaj nubetoj, ŝanĝoj estas kiaj!
Komence anseraro, blankaj cignoj velas,
Dorse vent’, kiel falko, ilin kune pelas:
Ili premiĝas, kreskas — nova mirindaĵo!
Ricevas kurbajn nukojn, dislasas kolharon,
Elŝovante piedojn, sur ĉiel’-arkaĵo,
Kiel ĉeval’-tabuno, trakuras steparon;
Ĉiuj, arĝente-blankaj, miksiĝis; — subite650
El koloj kreskas mastoj, el kolharo — veloj:
Tabun’, en grandiozan ŝipon transformite,
Naĝas, sen bru’, sur blua eben’ de ĉieloj!”

Graf’, Telimeno staris, supren rigardante;
Tade’, per unu mano al nubo montrante,
Per dua manon premis li al Telimeno.
Jam pasis kelk minutoj de silenta sceno;
Graf’ dismetis paperon sur sia ĉapelo
Kaj eligis krajonon. Tiam, por orelo
Malagrable, aŭdiĝis sonoril’ biena;660
La silenta arbaro iĝis bruoplena.

Graf’, balancinte kapon, serioza-tone
Diris: “Ĉio finiĝas sonorila-sone!
Kalkul’ de granda penso, plan’ de imageco,
Ludoj de senkulpeco, ĝoj’ de amikeco,
Konfidoj de la koro: ĉe l’ bronzo-sonoro,
Ĉio sin miksas, rompas, for malaperante!”
Al Telimen’ senteman rigardon turnante:
“Kio restas?” li diris, kaj ŝi: “Rememoro!”
Kaj volante konsoli la malĝojan koron,670
Ŝi deŝiris por Grafo neforgeso-floron.*
Grafo kisis ĝin kore kaj fiksis ĉe l’ sino;
Duaflanke, Tadeo, post arbet’-disklino,
Vidis, ke tra folioj, al li brilas io:
Tio estis maneto, kiel blank-lilio;
Li, kaptinte ĝin, kisis; en ĝi buŝo lia
Dronis, kiel abelo en kalik’ lilia.
Li eksentis malvarmon sur buŝ’: ŝlosileton
Li trovis kaj da blanka papero ruleton;
Li metis ĝin en poŝon, sciante nenion,680
Kion ŝlosil’ signifas: kartet’ diros tion.

* Miozoto.

Sonoro ĉiam sonis; eĥe el arbaroj
Respondis mil da krioj kaj da bruofaroj.
Tio estis resono de serĉo, vokado,
Signalo de finita fungo-kolektado;
Ne resono malĝoja, enterig’-aranĝa,
Kiel ŝajnis al Grafo: kontraŭe, tagmanĝa,
Subtegmente, en ĉiu-tagmezo, krianta,
Al tagmanĝo servistojn, gastojn invitanta:
Tia kutim’ antaŭe en bienoj estis,690
Kaj ankaŭ en la domo de l’ Juĝisto restis.
Do iris ar’ portanta bastajn skatoletojn
Kaj, al fin’ de tuketoj, ligitajn korbetojn
Kun fungoj; ĉe fraŭlinoj, en la unu mano,
Volvita ventumilo kvazaŭ: “arbarano”,
En dua, kunligitaj, kiel kamp-floretoj,
“Trunkanoj,”* kaj diversaj, “kolor-rusuletoj.”
Vojski kun “muŝomorto.” Kun mano malplena,
Flanke de sinjoridoj, venas Telimena.

* Armillaria; pri ceteraj fungoj komparu p. 67*.

Gastoj eniris orde, kaj ronde ekstaris:700
Ĉe tabl’ unuan lokon Ĉambelano prenis;
Laŭ aĝ’, ofic’ la digno al li apartenis:
Li irante, al ĉiuj klinsalutojn faris.
Ĉe li, antaŭ Juĝisto, Pastro Bernardina
Diris mallongan preĝon en lingvo latina.
Oni donis la brandon; poste, sidiĝante,
Ĉiuj manĝis malvarman supon, silentante.

Oni tagmanĝis ekster-kutime trankvile,
Sen babil’, kvankam mastro invitis ĝentile.
Partianoj de hundoj manĝis sendispute,710
Morgaŭan vetbatalon pripensante mute;
Granda pens’ al silento devigas la buŝon.
Telimen’ alparolis ĉiam Tadeuŝon,
Ankaŭ devis turniĝi al Grafo sinjoro,
Kelkfoje okuleti eĉ al Asesoro.
Same birdist’ rigardas kaptilon, logante
Kardelojn, kaj samtempe paserojn kaptante.
Tade’ kaj Grafo estis feliĉaj, kontentaj,
Ambaŭ espero-plenaj, do ambaŭ silentaj.
Graf’ rigardis fiere al sia floreto,720
Kaj Tadeo ŝtelume palpis je l’ poŝeto,
Ĉu ŝlosil’ ne forkuris? kaj turnis en mano
Ne legitan karteton. Al la Ĉambelano
Juĝisto alverŝadis hungar-, ĉampan-vinon,
Premis lin je genuoj, servis diligente,
Sed por interparolo ne havis inklinon,
Videble ian zorgon li sentis.

Silente
Pasadis de manĝaĵoj kaj teleroj ŝanĝo,
Kiam rompis enuan iron de tagmanĝo,
De gast’ neatendita, subita enkuro;730
Arbarist’ eĉ tagmanĝo-finon ne atendis,
Kuris al mastro; montris mieno, staturo,
Ke grava, nekutima novaĵo lin sendis.
Ĉiuj al li okulojn turnis. Li respiris
Iomete kaj: “Urso, Sinjoro!” nur diris.
Reston ĉiuj divenis: el sia pranesto,*
En arbaron post Njemen, traŝteliĝas besto,
Oni ĝin persekutu; tion sciis ĉiu,
Kvankam nek konsiliĝis, nek pripensis iu;
Kuna penso montriĝis en vokoj subitaj,740
Vivaj gestoj, diversaj ordonoj donitaj,
Kiuj, el tiom buŝoj elirante kune,
Tamen al unu celo rapidis komune.

* Pranestejo (matecznik), nealirebla loko en arbarego, kie la sovaĝaj bestoj naskiĝas kaj vivas sendanĝere.

“Vilaĝen rajdu! kriis Juĝist’ al centulo!*
Tagiĝe morgaŭ ĉaso! ĉiu volontulo,
Kiu iros kun lanco, de laboro tera*
Kaj kvintaga servuto estos tut-libera.”

* Centulo aŭ centestro, estro super cent kabanoj.
* Deviga komunuma laboro ĉe vojoj kaj pontoj; servuto, laboro por bienposedanto.

“Selu grizulon, diris Ĉambelan’ ekkrie,
Galopu mian domon kaj prenu el tie
Du hirudojn,* la fame ĉirkaŭe konatan750
Hundoparon, Strapĉina kaj Spravnik, nomatan;*
Ŝtopu al ili buŝojn kaj en sakon ligu,
Kaj ĉi-tien rapide sur ĉeval’ venigu!”
— “Vanjka! kriis al knabo Asesor’ rus-tone,
Larĝan glavon Sanguŝkan tuj akrigu bone;
Vi scias, kiu estas de la princo dono;
Kuglo estu en ĉiu ŝargaĵo ĉe l’ zono!”
— “Pafilojn, kriis ĉiuj, igu en pretecon!”
Asesor’ ĉiam vokis: “Plumbon, plumbo-pecon!
Kuglo-formil’ en poŝo.” — “Al prepost’ biena,760
Diris Juĝist’, sciigu, ke, en fru’ matena,
Morgaŭ li legu meson en kapel’: oferto*
Por ĉasistoj; jen, meso de sankta Huberto.”

* Speco de anglaj hundoj, malgrandaj sed fortikaj, servantaj en pelĉaso je granda sovaĝa besto, precipe urso (buldogoj).
* Spravnik, landa policestro, kaj Strapĉi, speco de registara prokuroro; rusaj oficistoj, kiuj, pro abuzado de sia povo, estis malamataj de civitanoj; Strapĉina, la nomo de la hundino.
* Oferto, mallongigo de “offertorium”, dua parto de la meso kun preĝoj por la intencita celo.

Post donitaj ordonoj fariĝis silente.
Ĉiuj meditis, ĉirkaŭ-rigardis atente,
Kvazaŭ iun serĉante; ĝis rigardo kuna
Ariĝis sur vizaĝo de Vojski maljuna:
Jen tiel por elmarŝo ĉefon serĉis oni,
Kaj decidis al Vojski estr-bastonon doni.
Vojski stariĝis, volon de ĉiuj vidinte,770
Kaj, per man’ serioze la tablon batinte,
El ĉebrusto orbrilan ĉeneton ektiris,
Kun poŝhorloĝo, dika kiel pir’, kaj diris:
“Morgaŭ, duon’ de kvina, al arbar’-kapelo,
Venos ĉasistoj kaj la anar’ de ĉaspelo.”

Dirinte, li foriris de tabl’; arbarestro
Lin sekvis: ili ĉason pripensos, aranĝos,

Kiel, post anoncita batal’, armeestro.
Soldatoj armilaron purigas kaj manĝos,
Aŭ sur manteloj, seloj, senzorge jam dormas,780
Dum la ĉefoj en tendo batal’-planon formas.

Post manĝo, tago pasis je hufum’-forĝado,
Hundoj-nutro, kolekto, armil’-purigado;
Vespere estis preskaŭ neniu ĉe-table;
Eĉ partioj de Falko kaj Stumpul’, afable,
Sian grandan disputon forgesinte plene,
Prenis sin je la brakoj: Rejent’, Asesoro,
Serĉas plumbon. Ceteraj, lace de laboro,
Iris dormi, por frue vekiĝi matene.

Al Tade’ oni donis en domo ĉambreton.790
Li starigis kandelon en la kameneton,
Simulis dormon, tamen ne fermis okulon,
Sed atendis meznokton. Enue, junulo
Ĉe fenestrokovrila eltranĉo ekstaris,
Por vidi, kion nokta domgardisto faris.
Kiam gardist’ foriris, Tade’, elsaltinte,
Fermis fenestron, kaj, al tero kliniĝinte,
Laŭlonge de la muroj, ŝtelume forpaŝis.
Kien? ĉi-tion densa nokt-vualo kaŝis.