Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro IV.

Diplomatiko kaj ĉaso.

Aperaĵo en papilotoj vekas Tadeon. — Tro malfrua rimarko de l’ eraro. — Drinkejo. — Emisario. — Lerta uzo de tabakujo turnas la diskuton sur ĝustan vojon. — Pranestejo. — Urso. — Danĝero de Tadeo kaj de l’ Grafo. — Tri pafoj. — Disputo, pri pafiloj Sagalasa kaj Sanguŝka, decidita aprobe por la Horeŝka unutubo. — Bigoso. — De Vojski rakonto, pri duelo inter Dovejko kaj Domejko, interrompita per instigo de hundoj kontraŭ leporo. — Fino de l’ rakonto pri Dovejko kaj Domejko.

Samaĝuloj de litvaj grand-dukoj, arbaroj
De Bjalovjeĵa, Svitezj, Kuŝelev’, Ponaroj!*
Kiuj ombris kronitajn kapojn de Vitino,
De la Granda Mendogo kaj de Gedimino,*
Kiam ĉe fajr’ ĉasista, sur monto Ponara,
Li kuŝis sur la ursa felo vilo-hara,
Kaj, aŭskultante kantojn de saĝa Lizdejko,
Kaj, per Viljo-aspekto kaj bru’ de Vilejko
Dorm-lulite, li sonĝis pri la lupo fera,
Kaj vekite, laŭ dioj-ordono supera,10
Fondis Viln’-urbon,* kiu sidas en arbaro,
Kiel lup’ inter uroj, aproj kaj ursaro.
El ĝi, kiel el roma lupino reĝidoj,*
Eliris Kejstut, Olgerd kaj la Olgerdidoj,
Grandaj ĉasistoj, same gloraj kavaliroj,
En postkuro de bestoj kaj en milit-iroj.
Al ni ĉasista sonĝo malkovris misteron:
Ke Litvo bezonados arbarojn kaj feron.

* Bjalovjeĵa, praarbarego en Grodna gubernio kun vilaĝo Białowieża. — Świteź, pentrinda lago en Novogrodeka distrikto, fama per la balado de Mickiewicz s. t. “Svitezja nimfo.” — Ponary, montoj. — Kuszelewo, vilaĝo malproksime de Novogrodek.
* MendogMindowe, Litva reganto en XIII-a jarcento; li celis al unuigo de ĉiuj litvaj landoj sub unu reĝa sceptro. — Witenes, litva duko, mort. en komenco de l’ XIV jc.; li batalis dum la tuta vivo, precipe kun la germanaj Krucokavaliroj (krucistoj), por konservi sian landon en tuteco kaj sendependeco. — Gedymin, Granda duko litva 1315–1341, patro de Kiejstut kaj Olgierd kaj avo de Witold kaj Władysław Jagiełło, kiu, alpreninte la bapton kaj edziĝinte kun Jadwiga, nepino de la pola reĝo Kazimiro Granda, lasta vira posteulo el la Piasta dinastio, donis komencon al la Jagiellona dinastio, reganta en Polujo de 1386–1572 j. — Litvo, doninte al la Pola Krono sian dinastion, kaj akceptinte kun la roma-katolika Kristaneco la polan kulturon, post la libervola unuiĝo de ambaŭ ŝtatoj, nacie tute kunkreskis kun Polujo kaj dum la perfortaj dispartigoj de la komuna pola Respubliko kaj poste Litvo refoje heroe kunbatalis por la restarigo de ĝia tuteco kaj sendependeco. Multaj el plej eminentaj polaj viroj estis litvaj poloj.
* Laŭ tradicio, Gedymin havis sur la Ponara monto sonĝon pri fera lupo, kaj laŭ konsilo de Lizdejko (ĉefpastro de la idolana Litvujo) li fondis la urbon Vilno, ĉe la enfluo de l’ rivero Wilejka en Wiljon.
* Unuaj fondintoj de Romo: Romulo kaj Remo.

Arbaroj! vin rigardis al ĉaso veninta,
Lasta reĝ’ en Vitolda kolpako la pinta,20
Feliĉa Jagellona lasta militisto,*
Kaj, en Litvo, la lasta monarĥo ĉasisto.
Hejmlandaj arboj miaj! se dispono Dia
Permesos hejmrevenon, amikaro mia!
Ĉu vin mi trovos ree? ĉu vivas en sano
Vi, ĉirkaŭ kiuj rampis mi, kiel infano…
Ĉu vivas grandegulo, Baŭblis ĝia nomo,*
Kies jarcent’-kavaĵo, kiel bona domo,
Por dekdu homoj estis vespera manĝejo?
Ĉu floras bosk’ Mendoga, ĉe paroĥ-preĝejo?*30
Tie, en Ukraino, ĉu ankoraŭ bruas
Ĉe dom’ de Holovinski, kie Rosja fluas,
Tilio diskreskinta, ke sub ombro ĝia
Centpare iris dancon junular’ gracia?

* Zygmunt August, lasta pola reĝo el Jagiellona dinastio; li regis de 1548–1572 j., kaj estis levita laŭ antikva kutimo sur la tronon de la Granda litva duklando: li ligis al zono glavon kaj kronis sin per kolpako (alta pinta ĉapo velura kun zibelpelta borderaĵo). Li estis fervora ĉasisto.
* En Rosień-distrikta vilaĝo Bordzie, bieno de la litva “Landskribisto” Paszkiewicz, kreskis kverko, konata laŭ nomo Baublis, kiu en idolanaj tempoj estis pie adorata kiel sanktaĵo. En interno de tiu elputrinta grandegulo (forhakita en j. 1812), la ŝtatviro Paszkiewicz aranĝis muzeon de litvaj antikvaĵoj.
* Proksime de la Novogrodeka paroĥejo kreskis antikvaj tilioj; multaj el ili estis forhakitaj ĉirkaŭ la 1812-a j.

Monumentoj vi niaj! vin, kiom en jaro,
Forhakas komercistoj, moskva registaro!
Ne lasante azilon al la birdoj kantaj,
Nek al bardoj, la ombron kiel bird’ ŝatantaj:
Ja tili’ Ĉarnolesja al Jano sentema*
Inspiris tiom rimojn! kverko babilema40
Al bard’ kozaka tiom da mirakloj kantas.*

* Czarnolesie, vilaĝo, en kiu loĝis Jan Kochanowski, plej eminenta poeto pola en XVI jc., (nask. 1530, mort. 1584). Sub branĉegoj de tilio, kiu ĉirkaŭombris lian domon, li ofte meditis kaj verkis multajn el siaj belegaj poemoj, inter-alie la famajn korskuantajn elegiojn “Treny”, post la morto de sia plej amata filineto Ursula.
* Koncernas la ukrainan polan poeton Seweryn Goszczyński (1801–1876) kaj precipe lian poezian rakonton “Kanjova Kastelo” (Zamek Kaniowski), kiu, laŭ enhavo kaj karaktero, estas vera kozaka kanto, plena de malserena grandioza spirito de la stepoj.

Arboj miaj, kiome mi al vi ŝuldantas!
Pafisto, forkuranta mokojn de kolegoj
Pro maltrafita besto, sub viaj branĉegoj
Mi ĉasis revojn; kaj en sovaĝ-regiono,
Forgesinte la ĉason, mi sidis sur ŝtono:
Ĉirkaŭe brilis griza musko, surverŝita
Malhelblue per nigra bero dispremita,
Kaj tie flagris ruĝe erik’-altaĵetoj
Kun ornam’ el koralaj vakcini’-perletoj.50
Malhel’ ĉirkaŭe; supre branĉoj sin etendis
Kaj kiel verdaj, densaj nuboj suben pendis;
Vent’ furiozis, super arkaĵ’ nemovata,
Per ĝemo, hurlo, krako, frakas’ tondrobata:
Stranga, surdiga bruo! super kapo mia
Kvazaŭ estus pendanta la maro furia.

Malsupre, urb-ruinoj kvazaŭ: renversita
Kverko, kiel grandega trabaĵo rompita;
Kaj sur ĝia apogo leviĝas kolone
Branĉaraj trunkoj, traboj putrintaj duone,60
En ĉirkaŭbar’ de herboj. Kun terur’ vi vidas,
Arbaro-mastroj meze de l’ teraso sidas:
Aproj, ursoj kaj lupoj; jen kuŝas, ĉe fostoj,
Post nesingardaj gastoj, ekmorditaj ostoj;
Iam elŝprucas supren, tra herbo verdanta,
Kiel fontan’, du kornoj de cervo kuranta,
Kiu brilas tra arboj per flaveta strio,
Kiel estingiĝanta en arbar’ radio.

Ree silent’ malsupre. Pego, sur-abie,
Frapetas, poste flugas, malaperas ie,70
Sed ne ĉesas per beko frapi en kaŝ-loko,
Kiel infano serĉi invitas per voko.
Sciur’, tenanta nukson, pli proksime sidas,
Mordas; vosteto pendas super la okuloj,
Kiel plumtufo super kask’ de kirasuloj:
Malgraŭ ŝirmil’ atentas ĝi, kaj se ekvidas
Gaston, saltas plej lerta el arbar’-saltuloj
De la arbo sur arbojn, fulm-brile; en fino
Ĝi nevideble kaŝas sin en trunko-sino,
Kiel revenas hejman arbon driadino.*80
Ree mallaŭte.

* Driado, antikva greka nimfo, loĝanta en arbo.

Branĉo skuiĝis puŝita,
Kaj, inter la sorpuja berar’ disŝovita,
Ekbrilis, pli ol sorpoj, vizaĝo ruĝhela:
Berojn, nuksojn kolektas junulino bela;
En bast-korbeton metas ŝi la kolektatajn
Freŝ-vakciniojn, kiel ŝia buŝ’, skarlatajn.
Flanke junul’ avelojn klinas; post deklino
Briletajn nuksojn kaptas fluge la virgino.

Ĵus ili aŭdis kornoj-sonon, hund-bojadon,
Kaj divenis proksime venantan ĉasadon;90
Do ambaŭ timoplene, en densaj branĉetoj
For malaperis, kiel arbaraj dietoj.

Soplicovo moviĝas: sed, nek hundoj-bojo,
Ĉevaloj-heno, knaraj kaleŝoj sur vojo,
Nek de trumpetoj ĉaso-signalo donita,
Povis tiri Tadeon el sternaĵo lita;
En vest’ falinte liton, dormegis jun-homo,
Kaj neniu ekpensis serĉi lin tra l’ domo;
Ĉiuj, mem-okupite, laŭ ordon’ rapidis,
Pri dormul’ forgesinte, foreston ne vidis.100

Li ronkis. Tra l’ aperto fenestrokovrila,
Eltranĉita korforme, enfalis sunbrila
Fajrokolono, rekte al frunto kaj buŝo
De volanta ankoraŭ dormi Tadeuŝo.
Li turniĝis, ŝirmante sin. Ĵus frapo ia
Lin vekis. Gaja estis revekiĝo lia:
Li estis birde vigla, facile respiris
Kaj sentis sin feliĉa, al si ridetante:
Pri ĉio, okazinta hieraŭ, pensante,
Li sentis korbatadon, ruĝiĝe sopiris.110
Li rigardis fenestron: miraĵoj! En klaro
De tiu koro, brilis hela okulparo,
Tre larĝe malfermita, al rigard’ simila,
Kiu penetras ombrojn el taglumo brila.
Kaj li vidis: maneto, kvazaŭ ventumilo
Al sun’ turniĝis, kiel okuloj-ŝirmilo;
Fingretoj, direktitaj al roza sun-helo,
Ruĝiĝis trae, kiel rubena juvelo;
Scieme disklinita buŝo kun dentetoj,
Kvazaŭ, inter koraloj, lumantaj perletoj;120
Vangoj, kvankam ŝirmitaj per roza manplato,
Flamas mem, kiel rozoj, per viva skarlato.

Tadeo, ĉe fenestro, en ombro kuŝante,
Kaj belegan aperon super si vidante
Preskaŭ sur la vizaĝo, ne sciis, ĉu tio
Estas vere maldormo, aŭ sonĝa vizio
Pri aminda, helbrila infana vizaĝo,
Kiun sonĝe ni vidis en senkulpa aĝo.
Vizaĝeto kliniĝis: li time kaj ĝoje
Tremante, ha! ekvidis precize, refoje,130
Rememoris, rekonis mallongan blond-haron,
Volvitan en neĝblankan papilotoj-aron:
Kvazaŭ arĝent’-silikvoj, ili suno-brile
Lumis, al kron’ sanktula en bildet’, simile.

Li eksaltis; vidaĵo, pro krako timplene
Forflugis, malgraŭ lia atend’, senrevene!
Nur aŭdiĝis denove trifoja frapado
Kaj la vortoj: “Leviĝu, tempo por ĉasado!
Vi malfruos.” Li saltis el lit’, ĉe foriro
Puŝis la fenestrumojn, ke krakis ĉarniro,140
Kaj malfermitaj flankoj ekbatis la muron;
Li elsaltis, rigardis, kun konfuzo, miro;
Sed nenia postsigno perfidis forkuron.
Proksime de l’ fenestro estis frukt-arbara
Baril’: sur ĝi lupoloj kun krono florara
Ŝanceliĝis, puŝitaj de manet’? aŭ vente
Movitaj? Li rigardis longe kaj atente.
Ne kuraĝante iri ĝardenon, ĉe bara
Palisar’ apogite, li levis silente
La okulojn, kaj fingron al buŝo alpreme
Metis silent’-ordone, ke vort’ rapideme150
Ne rompu la silenton; poste frunton frapis
Li, kvazaŭ al memoro dormanta, admone,
Fine ekmordis fingron, ĝis sango sin skrapis,
Kaj laŭt-ekkriis: “Prave al mi, tiel bone!”

En domo, bruoplena nur antaŭ momento,
Nun estis kvazaŭ tomba, obtuza silento.
Ĉiuj iris en kampon. Tade’ alturnetis
Orelojn, kaj al ili manojn tube metis;
Aŭskultis, ĝis alportis vento el arbaro
Trumpet-sonojn kaj kriojn de la ĉasistaro.160

Lia ĉeval’ en stalo atendis selite.
Li, preninte pafilon, kiel obsedite
Galopis al drinkejoj, kie, ĉe kapelo,
Matene kolektiĝis anoj de ĉaspelo.

Du drinkejoj, duflanke ĉe l’ voj’ kliniĝante,
Staris kvazaŭ fenestre al si minacante:
Malnova estis juĝe kastela heredo;
Nova spit-konstruita, Soplica-posedo.
Tiu, kvazaŭ heredo propra de Gervazo,
En ĉi-tiu ĉe tablo prezidas Protazo.170

Nova drinkej’ ne estis interes’-ekscita;
Malnova, laŭ antikva model’, konstruita,
Kiun elpensis iam Tiraj ĉarpentistoj,*
Kaj poste judejanoj disportis sur-tere:
Konstruo-speco, kiun fremdaj konstruistoj
Ne konas; ni de judoj ĝin heredas pere:

* Tiro, urbo en antikva Fenicio.

Fronto kiel arkeo, kaj posto — sanktejo;
Arke’, kvazaŭ de Noe kvarflanka bestejo,
Konata nun vulgare laŭ nomo de staloj,
Kaj en ĝi bestoj: bovoj, bovinoj, ĉevaloj,180
Barbaj kaprinoj; supre da birdoj kolektoj,
Ankaŭ rampuloj pare, ne mankas insektoj.
Posta part’ kiel stranga sanktejo; konstrue
Memoriĝas, laŭ vido, templo Salomona,
Kiun metio-sperte starigis unue
Hiramaj ĉarpentistoj sur monto Siona.*
Nun judoj ĝin imitas en siaj lernejoj,
Lernej’-modelon sekvas staloj kaj drinkejoj.
El tabuletoj, pajlo: tegment’, pintigita,
Ĉifaĵa, kiel juda ĉapo difektita.190
El supro ŝpruce-levas randojn galerio,
Apogitajn sur ligna kolonoj-serio.
Kolonar’, kio estas miraĵ’ arĥitekta,
Daŭras, kvankam duone putrinta, malrekta,
Kiel en Piza turo,* sed ne laŭ modeloj
De grekoj, ĉar sen bazoj kaj sen kapiteloj.
Super kolonoj pendas duonrond-arkaĵo,
Ankaŭ ligna, de gota arto imitaĵo.
Supraĵe art-ornamoj, ne per skulpt-ĉizilo,
Sed lerte eltranĉitaj per ĉarpent’-hakilo,200
Kiel kurb-brakoj de la kandelabr’ sabata;
Fine-pendas globetoj, kvazaŭ la butono,
De la judoj dum preĝoj frunte-pendigata,
Kaj kiun ili nomas “cices* en ĵargono.
Malproksime, drinkejo malrekta, ŝancela,
Kvazaŭ preĝanta judo balancas per kapo:
Taŭza pajlaĵo — barbo, tegment’ kiel ĉapo,
La fulgaj muroj kiel nigra teg’ mantela,
Kaj kiel “cices” frunte — skulptaĵo antaŭe.

* Hiramo, reĝo de Tiro, ŝatanto de grandiozaj konstruaĵoj, estis en rilatoj kun Salomono, kiu konstruis la faman templon.
* En itala urbo Piza troviĝas turo, kiu estas 59 metrojn alta, kaj 5 metrojn klinita.
* Cices, fadenoj; ĉi-tie oni parolas pri “tefilim”, leda skatoleto kun la diaj dek ordonoj.

Drinkej-partoj laŭ juda lernejo ankaŭe:210
Kun ĉambretoj malvastaj, longformaj, unua
Parto, por gesinjoroj, kiuj vojaĝiras;
Kaj en grandega halo, ĉe muroj, en dua,
Multpiedaj, mallarĝaj lign-tabloj sin tiras,
Kun malaltaj, al tablo similaj benketoj,
Kiel idoj al patro.

Ronde, sur seĝetoj,
Sidas parte kampuloj, nobeletoj parte,
Ĉiuj vice; nur sidas ekonom’ aparte.
Post fru-meso, ĉar estis dimanĉ’, el kapelo
Ili venis distriĝi, trinki ĉe Jankjelo.220
Antaŭ ĉiu jam ŝaŭmis kaliko griz-branda;
Drinkejistin’ kuradis kun botelo granda.
Farmisto Jankjel portis longan sarafanon
Ĝis ter’, kun hoketingoj arĝentaj; li manon
Unu al sia nigra silka zono metis,
Per dua sian grizan barbon glatumetis;
Li ĉirkaŭe rigardis, disponis, salutojn
Faris al enirantoj, ĉe gastoj diskutojn
Komencis, kverelantojn li emigis pace,
Sed servis al neniu, irante senlace.230
Konata, pro honesto, judo maljunulo
De multjaroj drinkejon farmis; sed kampulo
Neniu, nek nobelo en bieno plendis.
Ĉar kial? Li drinkaĵojn ĉiam bonajn vendis;
Li kalkulis singarde, tamen sen trompeco,
Ne malhelpis gajiĝon, sed sen ebrieco!
Li ŝatis tre amuzojn, kaj oni solenis
Ĉe li edziĝojn, baptojn; en dimanĉoj venis
El vilaĝo drinkejon, laŭ lia dispono,
Muzik’ kun sakfajfiloj kaj basviolono.240

En muziko famigis lin granda talento;
Kun cimbalo, de sia popol’ instrumento,
Iam li domojn iris, per lud’ mirigante
Kaj per kantoj; ĉar estis li tre lerta kante,
Havis sufiĉe puran elparolon polan
Kaj precipe ekamis kantaron popolan:
Li alportis, farante trans Njemen veturojn
Kolomijkojn el Haliĉ, varŝavajn mazurojn.*
Famo, ne ĉiam certa, ĉirkaŭe kolportis,
Ke li, el eksterlando, unue alportis250
Kaj disvastigis tiam, en distrikta rondo,
Kanton, faman hodiaŭ en la tuta mondo,
Kiun unuafoje, sur ter’ de Aŭzonoj,*
Ludis polaj trumpetoj de la legionoj.
Kanta talent’ en Litvo akiras la amon
Ĉe la homoj, kaj donas riĉecon kaj famon:
Jankjel, havante gloro-sufiĉon kaj monan,
Pendigis ĉe la muro cimbalon belsonan,
Loksidiĝis kun idoj en drinkej’ biena,
Krome, en urbo estis li helpant’ rabena,260
Ĉie agrabla gasto, doma konsilanto.
Li estis ankaŭ sperta grenkomerc’-konanto
Kaj riverŝipa, kio vilaĝe tre gravis;
Kaj li ankaŭ de bona polo famon havis.

* Kolomijkoj (Kołomyjki), rutenaj kantoj, kiel la polaj mazuroj aŭ mazurkoj (t. e. mazuretoj).
* Aŭzonoj, antikva loĝantaro de la sudokcidenta parto de Italujo; ĉi tie en senco de Italujo. La kanto estas la marŝo de Dąbrowski, kies komenco troviĝas sur paĝo 8-a*.

Li kverelojn, eĉ sangajn, pacigis unue
Inter ambaŭ drinkejoj: ambaŭ farmis plue;
Lin estimis egale malnov-partianoj
De Horeŝko, kaj ankaŭ Soplicaj domanoj.
Lian aŭtoritaton respektis Ŝlosisto
Minacema, kaj ankaŭ kverelant’ Vokisto;270
Antaŭ li kvietigis kolerojn Gervazo,
Minaca mane, kiel per lango Protazo.

Gervaz’, foresta, iris pelĉasi la urson.
Ne volante, ke gravan, danĝeran ekskurson
Faru sole la Grafo, nesperta junulo,
Li iris por konsilo kaj defend’-okazo.

Nune, plej for de sojlo, anstataŭ Gervazo,
Inter du benkoj, sidis en drinkej’-angulo
Honora,* pastro Vermo; la lokon elektis
Jankjel por li. Videble, ke li alt-respektis280
Bernardinon, ĉar kiam li sole ekvidis
Mankon en lia glaso, li tuj alrapidis
Kaj julian mielon alverŝi ordonis.
Laŭ dir’, kun Vermo ili junaĝe sin konis,
Ie fremdlande. Vermo ofte dum vesperoj
Lin vizitis, sekrete pri gravaj aferoj
Kun judo konsiliĝis, laŭ dir’: kontrabanda
Komerc’; sed tio ŝajnas kalumnio granda.

* Loko honora, originale “pokucie”: loko, kien antaŭe oni starigis la domajn diojn, kaj kie ĝis nun la rusoj pendigas la bildojn de sanktuloj. Tie litva kampulo sidigas sian gaston, volante lin honori.

Vermo, tabl-apogite diskutis, nobeloj
Ĉirkaŭe lin aŭskultis per atent-oreloj,290
Kaj nazojn al monaĥa klinis tabakujo;
Flarante, ili ternis kvazaŭ el pistujo.

“Ho! Reverendissime,* Skoluba terninte,
Diris, tabako iras la kapon ĝis-pinte!
Ekde mi nazon portas (li glatis long-nazon,
Ternis), mi tian flari ne havis okazon;
Vere monaĥa, certe kun Kovna sigelo,
Urbo, fama en mondo, pro tabak’, mielo.*
Mi estis tie…” Vermo enmiksis: “Por sanoj
De ĉiuj viaj moŝtoj, sinjoroj litvanoj!300
Koncerne la tabakon, ĉi tiu devenas
El pli fore, ol moŝto Skoluba divenas:
Paŭlinoj de Hel-monta monaĥej’ malnova
Tian tabakon faras en urb’ Ĉenstoĥova,*
Kie estas la bildo, per mirakloj fama,
De Virga Dipatrino, Reĝino ĉiama
Pola, nomata ankaŭ de Litvo Dukino, —
Jes, Ŝi portas ankoraŭ kronon de reĝino,
Sed en Litva Duklando la skismo* eknestis!”
“El Ĉenstoĥovo? diris Vilbik, tie estis310
Mi dum la indulgenco antaŭ tridekjaro.
Ĉu vere, ke en urbo nun gastas francaro,
Rabi trezoron, templon ruinigi volas?
Ĉar Litva Kuriero* pri tio parolas.”
“Nevere, diris Vermo, ĉar franca majesta
Moŝt’, katoliko estas, modele honesta.
Papo lin unktis, ili vivas en konkordo
Kaj konvertas la francojn, ĉe kiuj la ordo
Iome difektiĝis. Ĉenstoĥovo, vere,
Donis multan arĝenton el trezor’, ofere320
Al patrujo, Polujo; laŭ ordono Dia:
Liaj altaroj estas trezorej’ nacia.
Ja en Duklando, pola armeo laŭscie
Kalkulas jam cent milojn, baldaŭ estos plie:
Kiu pagos armeon? ĉu ne litvanaro?
Sed vi nur monon donas por la moskva caro.”
“Ne donas, kriis Vilbik, oni prenas forte.”
“Bonfaranto, — aŭdiĝis kampul’ humilvorte,
Kliniĝinte al pastro, skrapis kapoŝelon:
Mizero nur duone premas la nobelon;330
Nin ili senhaŭtigas.” — “Kampul’, kriis laŭte
Skoluba, vi kutimis tion, kaj senhaŭte
Vivas plu, laŭ angilo; sed bone-naskitaj,
Al oraj liberecoj ni kutimigitaj!
Egalis ja nobelo, sur kampet’ malgranda…
(‘Jes — kriis ĉiuj — al la vojevodo landa!’)
Nun ili, nobelecon neante, ordonas
Serĉi paperojn, ilin esplori proponas.”
“Pri vi, kriis Juraha, afer’ malpli grava:
Kampul’ nobeligita vi estas praava;340
Sed mi el princoj! Ili demandas pri tio,
Kiam mi nobeliĝis? memoras nur Dio!
Moskvul’, demandi kverkon, iru en arbaron,
Kiarajte ĝi kreskas super arbustaron.”
“Princ’, diris Ĵagjel, vi nin imponi ne pravas,
Ĉi-tie pli ol unu domo mitrojn* havas.”
“Vi havas en blazono krucon, jen kaŝita
Alud’, kriis Podhajski, al gent’ neofita.”*
“Fals’! interrompis Birbaŝ, mia grafa krono,
Tatara, havas krucojn super ŝip-blazono.”350
Poraj,* mitro or-kampa, princ-blazono, laste
Kriis Mickjeviĉ, skribas ĝin Strijkovski* vaste.”

* Latine: plej respektinda.
* Kovno, urbo komerca en Litvo, ĉe riveroj Vilja kaj Njemen. Ĉi tie en j. 1819 la 21-jara Mickiewicz estis instruisto gimnazia.
* Częstochowa apartenis tiam (1811) al la Varsovia duklando (komparu rimarkon sur p. 33*. Pro la rus-franca milito la litvanoj esperis, ke Napoleon kiel venkanto reunuigos Litvon kun Polujo kaj restarigos la polan regnon en la antaŭaj limoj.
* La rusa eklezio; tio signifas: Litvo estas sub rusa regado.
* Registara gazeto, eldonata tiam en Vilno.
* Mitro, princa krono super princa blazono.
* Por dokumenti sian sindonecon al la nova religio, la konvertitoj kutimis meti krucon en la familian blazonon.
* Poraj, la blazono de Mickiewicz, havis blankan rozon sur ruĝa ŝildo.
* Stryjkowski, Maciej, pola historiisto, vivinta en la XVI-a jc.

Drinkejo ekbruegis; do pastro Robako
Ree vice regalis per sia tabako
Parolantojn. Post krioj fariĝis kviete,
Ĉiu flaris ĝentile kaj ternis ripete.
Profitante silenton, la Pastro daŭrigis:
“Ho, grandajn virojn mia tabako ternigis!
Jen, kvarfoje el tiu tabakujo same
Generalo Dombrovski flarumis iame!”360
— “Dombrovski?” ili kriis. — “Jes, jes, li, litvanoj;
Mi estis en tendaro, kiam de germanoj
Li prenis Gdanskon;* skribis li ion; timante
Ekdormi, li flarumis, ternis; min frapante
Sur la ŝultron, li diris: pastro Bernardino,
Ni vidos nin en Litvo, antaŭ jaro-fino;
Diru, ke min atendu litvanoj kun tia
Tabako ĉenstoĥova, neniel alia!”

* Gdańsk, germane Danzig, urbo apud Vistulo, proksime de l’ Balta maro, ekokupita de prusoj post la dua dispartigo de Polujo en j. 1793. En j. 1807-a la urbo kapitulacis al franca marŝalo Lefebvre (duko de Danzig, laŭ L. II v. 835*).

Parolado de Pastro elvokis magie
Tian miron kaj ĝojon, ke ekregis ĉie370
Silento; poste sekvis duonlaŭte nova
Demandado: “Tabako pola? Ĉenstoĥova?
Dombrovski? Italujo?…” Ĝis fine kuniĝis
Penso kun pens’, kaj vorto kun vort’, kaj aŭdiĝis
Unuvoĉe, kaj kvazaŭ laŭ ies komando,
La krio: “Marŝ’, Dombrovski, el itala lando!”
Korpremis sin: kampulo kun grafo-tataro,
Kruc’ kun Mitro, Porajoj kun Grif’ kaj Ŝiparo;
Kaj forgesinte ĉion, eĉ la Bernardinon,
Kantis, kriante: “Brandon, mielon kaj vinon!”380

Longe kanteton Vermo aŭskultis inkline;
Por interrompi, prenis li en manojn fine
Tabakujon, per terno melodion skue
Miksis kaj diris, antaŭ reagordo, plue:
“Laŭdante la tabakon, sinjoroj, vi pravas;
Vidu, kion interne tabakuj’ enhavas!”
Li, frotinte per tuko la malpurigitan
Kovrilon, montris etan armeon pentritan,
Kiel muŝ-svarmo; meze, rajde-sidis viro,
Granda kiel skarabo, ĉef’ de militiro,390
Spronis, kvazaŭ por salti ĉielon okaze,
Manon tenis sur brido, kaj duan ĉe-naze:
“Rigardu, diris Vermo, tiel minaceme
Kiu teniĝas?” — Ĉiuj rigardis scieme. —
“Granda imperiestro, ne de moskvularo,
Ĉar neniam tabakon flaris moskva caro.”
“Granda vir’, vokis Cidzik, kaj kapot’-vestite?
Mi pensis, tia iras per oro kovrite:
Ĉar ĉe moskvuloj iu general’, sinjoro,
Brilas, kiel ezoko en safran’, en oro.”400
“Nu, mi vidis Koscjuŝkon, en juneco mia,
Diris Rimŝa, li estis ĉefestro nacia,
Granda vir’, tamen iris en ‘sukmano’ sia*
Krakova, aŭ ‘ĉamarko’!” — “En ĉamarko kia?
Diris Vilbik, ĝin oni nomis ‘taratata’.”
“Sed tiu havis franĝojn, kaj ĉi-tiu glata”,
Kriis Mickjeviĉ. — Sekvis disputo-komenco
Pri ĉamar’, taratatko, kaj form-diferenco.

* Sukmano, vilaĝana drapsurtuto; ĉamaro aŭ ĉamarko, pola laĉvesto; taratato aŭ taratatko, mallonga pola kapoto kun laĉoj kaj franĝoj.

Vermo, ĉar diskutado disvojiĝis tree,
Komencis al fajrujo ĝin kolekti ree,410
Per tabak’ regalante; oni ternis brue,
Al si deziris sanon; li parolis plue:
“Se franc-imperiestro dum batalo flaras
Tabakon, ĝi signifas, ke li venke staras.
Ekzemple kun kanonoj apud Aŭsterlico*
Staris francoj, al ili kuris moskva vico.
Li rigardis: Se francoj elpafis, momente
Kiel herbo sterniĝis rusoj regimente;
Kiam galope nova regimento falis,
Napoleon, flarante tabakon, signalis,420
Ĝis fine Aleksandro kun Konstanto, sia
Frat’, kaj imperiestro Francisko aŭstria
El kamp’ forkuris: tion Napoleon vidis,
Do, post batalo, fingrojn skuante, li ridis.
Se, en lia armeo, ĉeesta sinjoro
Iu servos, li tion havu en memoro”.

* En la batalo ĉe Austerlitz (ĉeĥe Slavkov) en j. 1805, en kiu Napoleon venkis aliancan armeon aŭstro-rusan sub komando de Kutuzov, ĉeestis persone la imperiestroj Franco II kaj Aleksandro I kun sia frato Grand-duko Konstanto.

“Aĥ, ekvokis Skoluba, Almozisto mia,
Kiam tio okazos? Ja por ĉiu dia
Festo dum jaro homoj la francojn profetas!
Ni rigardas, ĝis lace okul’ sin fermetas;430
Kaj moskvulo je kolo nin tenas per forto:
Antaŭ ol venos helpo, nin forprenos morto.”

“Moŝto, diris la Pastro, virino veplendu,
Kaj, kunmetinte manojn, la judo atendu,
Ĝis venos gast’ aŭ pordon ekfrapos amiko;
Venki kun Napoleon — eta artifiko:
Li trifoje al svaboj draŝis felon, tredis
Prusaĉojn, kaj trans maron anglojn forekspedis;
Sekve moskvulojn certe li simile benos;
Kio rezultos? moŝtoj, kio poste venos?440
Jen, litva nobelaro saltos sur ĉevalojn,
Prenos sabrojn, post kiam li finos batalojn;
Tiam, venkinte ĉiujn, moŝt’ Napoleona
Diros: kiu vi estas? helpo — malbezona.
Ne sufiĉas atendi, gast-inviton fari,
Oni devas domanojn kolekti, prepari
Tablojn, kaj antaŭ festo purigi en domoj,
Mi ripetas: balau kaj purigu, homoj!”

Sekvis silento, poste voĉoj are sonas:
“Kiel domon purigi? Kiel vi proponas?450
Ni pretiĝos por ĉio, por ĉio prepare;
Nur Pastro Bonfaranto parolu pli klare.”

Verm’ rigardis fenestron, diskuti ĉesinte;
El fenestro li metis kapon, ekvidinte
Ion interesantan, kaj diris: “Ĉar nune
Mankas temp’, ni pli vaste priparolas kune
Tion morgaŭ: En urbo pro afer’ mi estos;
Reveturante, voje mi ĉe moŝtoj kvestos.”*

* Kvesti, kolekti almozon por bonfara celo; ĉi-tie por monaĥejo.

“Por nokto Njehrimovon bonvenu! en domo
Standardestro* kontentos, diris Ekonomo.460
En Litvo ja parolas proverbo malnova:
Feliĉa homo, kiel kvestant’ Njehrimova!”
“Kaj nin, diris Zubkovski, vizitu favore;
Estas tol-peco, buter-barelet’ ĉi-hore,
Ŝaf’, bovinet’; memoru la vortojn por provo:
Feliĉul’, trafis kiel pastro al Zubkovo.”
“Al ni” diris Skoluba. “Al ni, Terajeviĉ,
Malsate ne eliris pastro el Puceviĉ.”
Nobelaro promesis kaj invitis kore,
Akompanante Vermon ekster pordon fore.470

* Standardestro (chorąży), antaŭe en Polujo ofico krona, kortega aŭ landa. Dum grandaj solenoj, militoj k. t. p. la standardestroj portis standardon ŝtatan aŭ landan. Poste ĉi-tiu ofico fariĝis titola.

Antaŭe, tra fenestro, li vidis kiele
Tadeo plengalopis sur voj’, senĉapele,
Kun kap’ klinita, pala vizaĝ’ malserena,
Kaj spronis, vipis beston en galopo plena.
Tiu aspekto pastron konfuzis laŭvide,
Do li post la junulo ekpaŝis rapide
Al praarbaro: kien okulo ĝisiris,
Sur horizonta rando ĝi nigre sin tiris.

Kiu vin tutesploris, abisma profundo
De litvaj praarbaroj, ĝis mezo, ĝis fundo?480
Fiŝisto borde sondas la fundon de l’ maro;
Ĉasist’ rondiras ĉirkaŭ litva praarbaro;
Li konas nur supraĵe la formon, eksteron,
Sed neniel internan de l’ koro misteron.
Kio en ĝi okazas? scias nur fabeloj;
Ĉar post arbaroj, densaj arbetaĵ’-manteloj,
Estas rempar’ da trunkoj, ŝtipoj kaj radikoj,
Defendita de marĉoj kaj de mil torentoj,
De reto da herbaĉoj, ejoj de formikoj,
Vespoj-, krabroj-nestaro, volvoj da serpentoj.490
Se ĉi obstaklojn venkus kuraĝ’ homsupera,
Ĝin renkontus ankoraŭ baro pli danĝera:
Ĉiupaŝe insidas, lupkavoj-fasone,
Lagetoj, putoj, herbe-kovritaj duone;
Homoj neniam sondos ilian profundon,
(Tre verŝajne diabloj okupas la fundon).
Vitre brilas la akvo, sangorusto-plena,
El intern’ iras fumo, odor’ abomena.
Arboj ĉirkaŭe perdas foliojn; senŝelaj,
Kalvaj, pigmeaj, vermaj kaj malsane-ŝvelaj,500
Klininte branĉojn, kun la muska plik’ sur nukoj,
Ĝibigante la trunkojn, kun fungaĉ’-verukoj,
Kvazaŭ sorĉistinaro ĉe kaldrono staras,
Varmiĝas, kaj kadavron kuire preparas.

Post ĉi lagetoj plue, ne nur paŝ’ ne povus,
Sed eĉ okulo vane enpenetri provus;
Ĉar tie kovras ĉion la nebula nubo,
Kiu leviĝas el la varma marĉa subo.
Sed post nebuloj (kiel fabelas popolo),
Etendiĝas fertila, bela regiono,510
La besta kaj kreskaĵa regnoj-metropolo:
En ĝi, de ĉiuj arboj, herboj, sem-depono,
El kiu divers-specoj diskreskas sur tero;
Kaj, kiel en arkeo, de bestoj-genero,
Por multiĝo, almenaŭ konserviĝas paroj.
Ĝust-meze, en kortegoj loĝas fundamentaj:
Prabovo, uro, urso, praarbaraj caroj;
Sur arboj ĉirkaŭloĝas linkoj akrosentaj,
Kaj manĝegemaj guloj*, ministroj atentaj;
Plue, kiel vasaloj, nobelaj subuloj,520
Loĝas la aproj, lupoj kaj alkoj kornuloj;
Ensupre vivas falkoj kaj agloj sovaĝaj,
Ĉe la kortegaj tabloj, flatistoj kuraĝaj.
Ĉi tiuj patriarkaj, ĉefaj besto-paroj,
Kaŝitaj nevideble, meze de arbaroj,
Trans lim’, por kolonizo, infanaron sole
Sendante, mem trankvilon ĝuas metropole,
Ne pereas de tranĉa aŭ pafa perforto,
Sed maljunuloj mortas de natura morto.
Ili havas tombejon; se mort’ proksimiĝas,530
Birdoj demetas plumojn, suĉbest’ senhariĝas,
Kiam urso sendenta maĉi plu ne povas,
Cervo kaduka, kiam piedojn pen-ŝovas,
Leporo, kies sango, jam iĝas rigida,
Korvo, iĝante griza, kaj falko senvida,
Kiam aglon maljunan beko, kurbigite
En arkon, ĉesas nutri, eterne fermite,*
Ili iras tombejon; eĉ best’ malpli granda
Vundite, morti kuras al flanko hejmlanda.
Tial en loko, kie homo gasti povas,540
De mortinta bestaro ostojn li ne trovas.*
Laŭ dir’, en metropolo ĉiuj bestoj flegas
Bonajn morojn, ĉar tie ili mem sin regas,
De homa civilizo ne vidas modelojn:
Ne konas, pri propreco-rajto, la kverelojn,
Ne konas la militan arton, nek duelojn.
Kiel edene avoj, vivas nepoj-gento,
Sovaĝaj, hejmaj kune, en amo, konsento;
Nek sin kornpuŝas ili, nek mordas per dento.
Eĉ se homo enfalus tien senarmile,550
Li, meze inter bestoj, trairus trankvile;
Ili rigardus homon kun tia mirado,
Kun kia, en la sesa tago de l’ kreado,
Iliaj pragepatroj, kiuj pace sidis
En paradiz’, unue Adamon ekvidis.
Feliĉe, homo tien el voj’ ne eraras,
Ĉar Pen’, Terur’ kaj Morto enirejon baras.

* Gulo, speco de urso.
* Laŭ vulgara opinio la bekoj de grandaj rabobirdoj en maljuneco ĉiam pli kurbiĝas, kaj fine la supra pinto, fleksiĝinte, fermas la bekon kaj la birdo mortas de malsato.
* Efektive oni neniam trovas skeleton de mortinta besto.

Nur iam en postkuro tro fervoraj hundoj,
Troviĝinte sengarde en kavaj profundoj,
Kies intern’-aspekto ilin ekteruras,560
Hurlete, kun freneza rigardo, forkuras,
Longe poste, per mano homa karesate,
Ĉe li piede, tremas time-obsedate.
Mistera metropolo, bestoj-restadejo,
Nomatas en ĉasista lingvo: “Pranestejo!”

Stulta urs’! se vi sidus en pranesto via,
Vojski pri vi neniam fariĝus konscia.
Sed, ĉu abel-arbaro vin logis arome,
Aŭ matura aveno vin tentis tiome?
Vi eliris, trans rando densarbara, fore;570
Arbaristo vin tie spionis esplore,
Tuj sin, per sieĝantoj ruzaj, plen-informis,
Kie vi tage-manĝis, kie nokte-dormis.
Ĉaspelantoj de Vojski, jam antaŭ pranestoj
Vice starante, baras reniron al bestoj.

Tade’ eksciis: multe da tempo jam pasis,
Kiam hundoj, en densa arbaro, ekĉasis.
Mallaŭt’. — Ĉasistoj vane streĉas aŭdosenton,
Vane scieme ĉiuj aŭskultas silenton,
Kaj en loko longtempe, senmove atendas:580
Nur al ili muzikon praarbaro sendas;
Hundoj ĝin sondas, kiel mergisto sub maro;
Kaj pafistoj, turninte tubojn al arbaro,
Rigardas Vojski-n, kiu per orelo teron
Demandas. Kiel legas amikoj esperon
De viv’, aŭ mort-verdikton, pri kara persono,
En kuracist-vizaĝo, tiel al ĉaskono
Lia fide, pafistoj lin rigardis time.
Leviĝante, li diris: “Estas, jam proksime!”
Li aŭdis! — plu aŭskultis ili — jen unua590
Hundo ekbojis, poste la dua, dekdua;
Diskurinta hundaro jam kune, amase,
Pelas, trovinte tracon, bojludas pelĉase,
Ne tiel malrapide, kiel en ĉashoro
Dum postkuro de cervo, vulpo aŭ leporo,
Sed mallonge, tre ofte, akre kaj kolere;
Do ili proksimiĝas, jam beston senpere
Vidas, pelas, atingas — momenton atendas,
Ree bojas, hurletas: besto sin defendas
Kaj certe vundas; inter bojado kaj krio600
Aŭdiĝas ofte ĝemo de hund-agonio.

Pafistoj staris, ĉiu pafilo jam pretis;
Ili fleksiĝis, kapojn antaŭen elmetis,
Ne povas plu atendi! laŭ vic’ el posteno
Forkuras, en arbaron premiĝas kun peno,
Por renkonti la beston: kvankam, avertante,
Pan Vojski ĉirkaŭrajdis postenojn, kriante,
Ke ĉiu, ĉu kampulo, ĉu sinjoro-filo,
Lasinte lokon, sentos baton de gvidilo!
Tutvane! Ĉiuj kuris, malgraŭ la konsiloj,610
En arbaron. Ekkrakis kune tri pafiloj;
Poste ĉiam pafado, sed ĝin superbruis
Muĝo de urso, eĥe tut-arbaron skuis;
Terura muĝ’! doloro, malesper’, furio!
Poste bojo, trumpetoj, de pafistoj krio
Tondris el arbar-mezo. Tien la ĉasanoj
Kuras ĝoje aŭ tenas la fingrojn sur ĉanoj;
Nur Vojski plendas: oni maltrafe celtiris.
Unuflanke pafistoj, pelantoj ekiris
Trae, inter arbaro kaj retoj de ĉaso,620
Kaj urso, antaŭ hundoj kaj homoj-amaso,
Returniĝis al lokoj malbone garditaj,
Al kampoj, de pafistoj plejparte lasitaj,
Kie restis el tuta vico da ĉasantoj:
Vojski, Tadeo, Grafo, kun kelkaj pelantoj.
Tie arbaro estis maldensa rilate.

Aŭdiĝas muĝo, krakas rompaĵ’, frakasate,
Kvazaŭ el nub’, ruliĝas urso tondrobate;
Hundoj lin pelas, ŝiras. Urso, stariĝante
Postpiede, timigas muĝe malamikojn,
Kaj frontpiede ŝiras el tero radikojn,630
Trunkojn, stumpojn de arboj, ŝtonojn, bategante
En hundojn, homojn. Fine li arbon elŝiris;
Svingante bastonegon, li furie iris
Al lasta ĉas-posteno kaj atakon faras
Kontraŭ Graf’ kaj Tadeo. Ili firme staras
Sen tim’; al besto ĉiu turnis la paftubon,
Kvazaŭ fulm-forigiloj du celas en nubon;
Ĝis ambaŭ unufoje ektiris per ĉanoj
Kaj kune (senspertuloj!) ambaŭ ili pafis;
La urs’ antaŭen saltis: ambaŭ lin maltrafis.640
Fiksitan lancon ili kaptas per kvar manoj,
Intertire; subite, ili vidas flanke:
El ruĝ-buŝego brilas du dentvicoj blanke;
Ungopied’ sur fruntojn jam baton mezuris.
Ili paliĝis, saltis posten kaj ekkuris
En maldensejon. Urso postkuras, leviĝas,
Unge-kroĉas, maltrafas, alkuras, stariĝas,
Jam al Grafa blondharo celas; cerboŝelon
Li certe ŝirus, kiel el kapo ĉapelon;
Sed Asesor’, Rejento, alrapidis nune,650
Gervazo antaŭ ili, ĉirkaŭ paŝoj-cente,
Kun Vermo, sen pafilo, kaj unumomente
Kaj, kvazaŭ laŭ komando: tri elpafis kune.
Best’ supren saltis, kiel lepor’ ĉe hundaro,
Krak-falis kape-suben, kaj, per piedkvaro
Pezaĵon de la sanga korpo renversante,
Rulis ĝuste al Grafo, teren lin ĵetante.
Urso ankoraŭ muĝas kaj leviĝi penas,
Sed lin furiaj Spravnik, Strapĉina jam tenas.

Tiam Vojski ekkaptis sian pasamente660
Ligitan bubal-kornon, boao-serpente
Tordiĝan, longan, strian: al buŝo ĝin metis,
Plenblovis vangojn, sange en okul’ briletis,
Duonfermis palpebrojn, la ventron entiris,
En pulmojn tutprovizon de l’ aero spiris
Kaj ekludis. La korno, kiel vent’ senhalta,
Portis muzikon eĥe tra l’ arbaro alta.
Eksilentis pafistoj kaj bestopelantoj,
Mirante harmonion kaj forton de kantoj.
Maljunul’ sian arton, faman en la mondo,670
Nun refoje prezentis al ĉasista rondo.
Li plenigis, vivigis ĉasejon, kverkaron,
Kvazaŭ li por komenco enlasus hundaron.
Ĉar muzik’ historion de la ĉaso donis:
Vigla alvok’ unue: jen signal’ eksonis;
Ĝem’ post ĝemo hurletas: jen hundoj-ludado;
Iam tono pli akre tondras: jen pafado!

Li ĉesis, korn-tenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.

Li blovis ree. Korno, kvazaŭ form-ŝanĝante,680
En buŝ’ de Vojski malpli aŭ pli dikiĝante,
Imitis bestajn voĉojn: jen lupo malsata
Hurlas per ĝemo longa, terure trenata.
Poste el ursa faŭko muĝo vaste bruas,
Poste ura blekado aeron traskuas.

Li ĉesis, korn-tenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.
Aŭskultinte la arton de korna ĉefverko,
Ripetis ĝin la fagoj, kaj kverko al kverko.

Li blovas; ĉu en korno estas kornoj-cento?690
Aŭdiĝas mikse krioj, kolero, lamento,
De homoj, hundoj, bestoj, ĝis Vojski korn-tubon
Levis kaj, per triumfa himno, batis nubon.

Li ĉesis, korn-tenante; pensis aŭdantaro,
Ke ludas li, sed ludis — eĥo tra l’ arbaro.
Kiom da arboj, tiom da kornoj sin trovis,
Kaj kiel ĥoroj eĥe la kanton reblovis.
Sonis muziko ĉiam pli vasta, pli hela,
Kaj ĉiam pli mallaŭta, pli pura, pli bela,
Ĝis ie, sur la sojlo ĉiela, ĝi svenis!700

Vojski ambaŭ la manojn de l’ korno deprenis,
Kruc-etendis; korn’ falis sur rimeno sia;
Kaj Vojski kun vizaĝo ŝveliĝa, radia,
Levis okulojn, staris kvazaŭ en inspiro,
Sekvante per orelo tonojn ĝis foriro.
Dume ektondris laŭte miloj da aplaŭdoj,
Miloj da vivu-krioj, gratuloj kaj laŭdoj.

Post mallaŭtiĝo turnis sin ĉies okulo
Al la freŝa kadavro de l’ urso grandulo,
Kiu kuŝis, sangante, per kugloj borite,710
Kun brust’ en herbo-plekton densan enbatite;
Li frontpiedojn larĝe krucforme distiris,
Tra naztruoj torenton da sango elspiris,
Malfermadis okulojn, sen kapo-ŝancelo;
Lin Ĉambelan’-hirudoj tenas sub orelo:
Strapĉin’ maldekstre, Spravnik dekstre pendiĝante,
Suĉis la nigran sangon, gorĝon sufokante.

Vojski igis fer-stangon enmeti atente,
Por malfermi al hundoj faŭkojn inter-dente,
Kaj per kolboj renversi beston, dors’ al subo;720
Ree vivu’ trifoja ekbatis je l’ nubo.

Asesoro ekkriis, turnante per tubo:
“Nu? do diru! Ni venkis, mia pafileto!
Nu, diru, pafileto! Malgranda birdeto,*
Kiel vi distingiĝis? Por mi ne novaĵo:
El ĝi laŭ vento iras nenia ŝargaĵo.
Mi ĝin de princ’ Sanguŝko donace ricevis.”
De mirinda laboro pafileton levis
Li, montrante, kaj nomis ĉiun bon-kvaliton.
Rejento interrompis lin, viŝante ŝviton:730
“Mi tuj post urso; Vojski krias: Staru loke!
Kiel stari? Urs’ kampon kuris kvazaŭ moke,
Kiel leporo salte, pli, pli malproksime;
Mi pen-spiris, atingi malesperis time…
Mi ekrigardis dekstren: li kuras; por celo
Lin prenante, mi pensis: haltu do Miĥelo!*
Kaj paf! nun kuŝas tie senviva amaso!
Jen Sagalasa, brava pafilo de ĉaso,
Signo: Balabanovka, London Sagalas-o…”
(Serurist’ tie loĝis, polo, kies famo:740
Polaj pafiloj, tamen kun angla ornamo).

* Birdeto, malgrand-kalibra pafilo, en kiun oni metas malgrandan kuglon. Bonaj pafistoj el tiaj pafiloj trafas flugantan birdon.
* Kutime Miĉjo (Misio), nomo donata ŝerce al urso.

Asesor’ kraĉospiris: “Je ursoj-centmilo!
Do kvazaŭ vi mortigis? Amuza babilo!”
“Aŭdu, diris Rejento, juĝ-esplor’ ne estas
Ĉi-tie, sed pelĉaso, do ĉiuj atestas.”

Do obstinan kverelon komencis pro tio
Anoj de Asesoro kun Rejent’-partio,
Gervazon forgesinte; ĉar ĉiuj rapidis
El flanko, kaj en fronto faraĵon ne vidis.
Vojski diris: “Almenaŭ disput’ ne senkaŭza,750
Ĉar tio jam ne estas la leporo naŭza,
Sed urso: ne domaĝe revenĝo-konsolon
Serĉi per serpentino* aŭ preni pistolon.
Malfacile pacigi; laŭ malnovaj moroj,
Ni permesas duelon al ambaŭ sinjoroj.
En miaj tempoj vivis du najbaroj, bravaj,
Honestaj viroj, ambaŭ nobeloj praavaj;
Ili loĝis duflanke ĉe river’ Vilejko,
Unu nome Domejko, kaj dua — Dovejko.
Al ursino pafante, ambaŭ kune celis:760
Kiu mortigis? ili terure kverelis
Kaj ĵuris tra urs-felo sin pafi duele,
Preskaŭ tubo en tubon: jen vere nobele!
La duelo bruegon faris, kaj eĉ kantoj
Ĝin prikantis, mi estis inter sekundantoj;
Kiel ĉio okazis, mi konante ĉion,
De komenco rakontos tutan historion.”

* Serpentino, sabro kurbigita.

Antaŭ komenc’, Gervazo pacigis momente
Disputon: ĉirkaŭiris li urson atente,
Per hakilo buŝegon disduoniginte,770
En kapo-posto, cerbo-tavolojn tranĉinte,
Trovis kuglon, eligis, per vest’ purigetis,
Almezuris ŝargaĵon, al pafilo metis,
Poste diris, levante la kuglon sur mano:
“Sinjoroj, vi ne havis ĉi kuglon sub ĉano;
Jen Horeŝka pafilo solvas ĉian dubon!
(Li malnovan, laĉitan levis unutubon);
Pafis ne mi; ho, mankis kuraĝo por pafo;
En okuloj malhele fariĝis! terure
Rememori: Jen ambaŭ sinjoroj forkure780
Sin savas; urs’ tuj-tuŝe sur kapo de Grafo,
La lasta el Horeŝkoj! laŭ patrino sia.
Jezu-Mari’! mi kriis; anĝelaro dia
Sendis helpon en pastro Bernardino sava.
Li hontigis nin ĉiujn, ho, pastreto brava!
Kiam mi tremis, tuŝi eĉ timis je l’ ĉano,
La pafilon elŝiris li el mia mano,
Ekcelis, pafis: inter du kapojn! paŝ-centon!
Trafis ĝust-meze faŭkon! elbatis la dentojn!
Moŝtoj! longe mi vivas, sed, dum vivo mia,790
Nur unu vir’ kapablis al celpafo tia:
Iam fama pro tiom da duelaj bruoj,
Kalkanumojn pafanta for de virin-ŝuoj,
Fripon’ super friponoj, eterna-memore,
Lipharul’ Jacek — patra nomo restu fore:
Sed li nun certe ursojn ĉase ne insidas;
Ĝis lipharoj kanajlo en infero sidas.
Glor’ al Pastro! du homojn li savis plej lerte —
Eble tri; sin Gervazo ne laŭdos, sed certe,
Se el Horeŝkoj-sango la lasta infano800
Falus en ursan faŭkon, mondon mi forlasus,
Ankaŭ mian ostaron la besto frakasus;
Venu Pastro, ni trinkos je via bon-sano.”

Vane serĉi la Pastron; oni scias nure,
Ke, post besto-mortigo, li aliris kure
Al Grafo kaj Tadeo, rigardis atente,
Kaj vidante, ke ambaŭ sanas, li silente
Ĉiellevis okulojn, sian preĝon diris,
Kaj tuj poste en kampon rapide foriris.

Dume ordonis Vojski eriko-faskaron,810
Sek-branĉetojn kaj trunkojn ĵeti en ŝtiparon.
Flamegas fajro, kreskas griz-pino fulmplena
Kaj supre etendiĝas en form’ baldakena.
Sur flam’ oni kunmetis lancojn en ĉevronojn,
Sur ĵetilojn pendigis dikventrajn kaldronojn;
El veturiloj venas legomoj, panetoj,
Farun’, viand’.

Juĝisto keston kun faketoj
Malŝlosis: de boteloj blank-kapoj elstaris;
De kristalo plej granda elekton li faris,
(Ĝin Vermo al Juĝisto donacis afable);820
Jen gdanska brando, polo ĝin trinkas agrable:
“Vivu — krias Juĝisto kaj botelon levas,
Urbo Gdansk! iam nia, ni ĝin rericevas!”*
Li kalikojn plenverŝis per arĝent’-likvoro,
Ĝis en suno ekbrilis kaj ekgutis oro.*

* Vidu la rimarkon sur p. 96*.
* En boteloj de gdanska brando (likvoro), estas funde oraj folietoj.

Bigos’ kaldron’-varmiĝis. — Vana estus nomo
De mireginda gusto, kolor’, bel-aromo;
Orelo nur rim-ordon, vortoj-tinton sentus,
Sed enhavo urbanan stomakon ne tentus.
Litvajn kantojn kaj manĝojn ĝuste nur komprenas830
Vilaĝul’ sana, kiam li el ĉaso venas.

Sed eĉ sen tiaj spicoj bonegas aparte
Bigoso, ĉar el bonaj legomoj ĝi arte
Kunmetiĝas: hakita brasiko acida,
Kiu, laŭ la proverbo, mem en buŝon iras;
Fermite en kaldrono, per sino humida,
Ĝi kovras elektitajn pecojn de viandoj,
Kaj varmiĝas, ĝis fajro el ĝi plen-eltiras
Nutrajn sukojn kaj ŝprucas brogaĵo el randoj,
Kaj aero ĉirkaŭe per aromo spiras.840

Bigos’ preta. Pafistoj vivuas trifoje,
Kuler-armite kuras, vazon frapas ĝoje;
Tondras kupro, bigoso kiele kamforo
Malaperas; el fundoj de kaldronoj iras,
Kvazaŭ el estingiĝaj krateroj, vaporo.

Oni trinkis kaj manĝis, ĉiuj ĝis kontento,
Metis beston sur ĉaron, kaj saltis sur selojn,
Gaje kaj paroleme ĉiuj; nur kverelojn
Siajn daŭrigis plue Asesor’ Rejento,
Disputante pri ecoj de pafilo ĉasa,850
Sanguŝka, kaj de fama tubo Sagalasa.
Graf’, Tade’ ankaŭ rajdis malgaje kaj honte,
Ke maltrafinte urson, forkuris renkonte:
Ĉar, se dum ĉaso beston ellasas litvano,
Li, antaŭ refamiĝo, long-penos je vano.

Graf’ diris, ke unua li, per lanco-puŝo,
Volis renkonti beston, sed lin Tadeuŝo
Malhelpis; kaj Tadeo refutis aserte,
Ke, pli forta, pez-lancon li svingas pli lerte,
Kaj volis anstataŭi Grafon: do kun tia860
Disputo ili rajdis en amaso kria.

Vojski rajdis en mezo; maljuna sinjoro
Revenis parolema kaj en bon-humoro.
Amuzi kaj pacigi havante volonton,
Pri Dovejko, Domejko, li finis rakonton:
“Asesoro, se volis mi, ke kun Rejento
Vi duelu, ne pensu, ke ĝi estis tento
De homo sang-avida; ne, ne, timu Dion!
Mi volis vin amuzi, kvazaŭ komedion
Aranĝi, renovigi ŝercaĵeton spritan,870
De mi, jam antaŭ kvardek jaroj, elpensitan.
Vi junaj ĝin ne konas; sed en miaj jaroj
Ĝia famo laŭtiĝis tra litvaj arbaroj.

“De Domejko, Dovejko, ĉiu kontraŭeco
Devenis, strang-afere, de nom-simileco
Neoportuna: Kiam oni sejm-elektis
Kaj voĉojn por Dovejko amikoj kolektis,
Al nobel’ iu flustris: voĉu por Dovejko,
Tiu, malbon-aŭdinte, voĉis por Domejko.
Dum festeno toastis marŝalo Rupejko:880
‘Vivu Dovejko!’ — kriis aliaj: ‘Domejko!’
Do kiu sidis meze, estis sen konsilo,
Precipe ĉe tagmanĝa malklara babilo.

“Eĉ pli malbone, foje en Vilno, nobelo
Ebria, kun Domejko sabris en duelo
Kaj ricevis du vundojn; dum li hejm-rapidis,
Strang-okaze ĉe pramo Dovejkon ekvidis,
Kaj, kune veturante per pram’ sur Vilejko,
Li demandis najbaron: kiu? — kaj ‘Dovejko’
Aŭdinte, li rapiron kaptis sub kirejko:*890
Frap! Dovejkan lipharon tranĉis por Domejko.
Fine, kvazaŭ aldone, eĉ okazi devis,
Ke, dum ĉaso, proksime postenojn ricevis
Kaj apude la ambaŭ samnomanoj staris,
Kaj al sama ursino kune pafon faris.
Vere, ŝi post la pafo tuj falinte mortis,
Sed antaŭe jam kuglojn dek en ventro portis;
Samkalibraj pafiloj multaj tiam estis:
Do, kiu ŝin mortigis? ili ne atestis.

* Kirejka, turka surtuto kun pelta subaĵo.

“Ili kriis: ‘Sufiĉe! ni du nin disigu;900
Di’ aŭ diablo ligis nin, kaj ni malligu!
Nin du, kiel du sunojn, mondo ne bezonas.’
Tuj ili serpentinoj-duelon proponas.
La honestulojn volis nobelar’ pacigi,
Sed tio la koleron ŝajnis nur instigi;
Ili forĵetis sabrojn, al pistoloj kuris,
Stariĝis: ‘tro proksime’ ni krias; do ĵuris
Ili spite, celpafi sin tra ursa felo:
Mort’ senduba! ĉar preskaŭ tub’ en tubon — celo,
Kaj ambaŭ pafis brave — ‘Estu sekundanto,910
Hreĉeĥ!’ ‘Konsent’, mi diris, sed tombofosanto
Faru kavon: disputo finiĝos kruele;
Sed batalu, ne kiel buĉistoj, nobele;
Cel’ sufiĉe proksima, vi estas bravuloj:
Sed ĉu tubojn apogu ventroj, celtabuloj?
Mi ne permesas, tamen konsentas: cellime
Vi pafos, sed ne fore pli, nek pli proksime,
Ol tra urs-felo; ĉar mi sekundas duelon,
Sur tero mi etendos mem ĉi-tiun felon,
Kaj vin starigos, moŝtoj; vi staros: unua920
Sur fino de buŝego, kaj sur vosto, dua.’ —
‘Konsent’!’ ‘Temp’?’ — ‘Morgaŭ’. ‘Loko?’ — ‘Uŝ-drinkej’.’ Post tio
Ili disiris. Tiam mi al Virgilio…”*

* Vojski aludas ĉi-tie la epopeon “Eneido” de la fama roma poeto Publius Vergilius Maro.

Daŭrigon rompis krio: Pel! Saltis grizulo
El sub ĉevaloj; pelas jam Falk’, jam Stumpulo.
La hundojn oni prenis, ĉar dum ĉas-reveno
Sur kampo renkontiĝas lepor’. Sen rimeno
Ili apud ĉevaloj iris, kiam vidis
Leporon, sen instigo ambaŭ ekrapidis.
Rajde postkuri volis Rejent’, Asesoro,930
Sed Vojski ilin tenis: “Halt! rigardi, stari!
Mi el loko eĉ paŝon ne permesos fari:
Tie ni bone vidas, kamp-iras leporo.”
Grizul’, sentante poste ĉasistojn, hundaron,
Kiel du ĉam-kornetojn pintigis aŭdilojn,*
Kursaltis, etendite longe, kaj saltilojn
Elstreĉis sube, kvazaŭ da stangetoj kvaron,
Ŝajne ilin ne movas, nur tuŝas je l’ grundo
Supraĵe, kiel akvon kisanta hirundo.
Polvo poste, post polvo — hundoj; for aspektis,940
Ke lepor’, polvo, hundoj unu korpon plektis:
Kvazaŭ tra kampo ŝovus sin vipero ia,
Leporo — kapo, polvo — kolo bluestria,
Kaj la hundoj — duobla svingo-vosto ĝia.

* Aŭdiloj — oreloj de leporo; saltiloj — piedoj de leporo, laŭ pola lingvo ĉasista.

Rigardante, Rejento, Asesor’ retenas
Spiron, apertas buŝojn. Rejent’ iĝas pala,
Asesor’ ankaŭ, vidas… fariĝo fatala!
Vipero, ju pli fore, des pli sin distrenas,
Jam ŝiriĝas, forestas jam kolo-polvaro;
Kap’ tuj en bosko, vostoj — kie? ne atingis!950
Kap’ malaperas, kvazaŭ laste kvaston svingis,
Falis arbojn; ŝiriĝis vost’ antaŭ arbaro.

Malfeliĉaj vertragoj kuris ĉirkaŭloke,
Konsultis sin, kulpigis ŝajne reciproke:
Malrapide tra bedoj saltante, revenas,
Orel-mallevas, vostojn ĉe ventro prem-tenas,
Ne kuraĝas eĉ levi okulojn, hontante,
Ne iras al sinjoroj, deflanke starante.

Malserene la frunton mallevis Rejento,
Asesoro rigardis en malgaj-silento;960
Kaj poste ili ambaŭ komencis pruvadi,
Ke hundoj ne kutimis sen gvidil’ iradi;
Lepor’ saltis subite; malbon-instigite,
Hundoj, sur plugokampo, eble bot-vestite,
Tra akraj ŝtonoj kuri povus sendomaĝe.

La spertuloj aferon klarigis tre saĝe;
Ĉasistoj el paroloj profitus amason,
Sed ili ne atentis. Ekfajfis kelk-iaj,
Ĉi-tiuj ridis laŭte, babilis aliaj,
Memorante la urson kaj freŝan pelĉason.970
Vojski apenaŭ foje rigardis grizulon,
Vidante la forkuron, deturnis okulon
Kaj finis la rakonton: “Ĝis kio mi venis?
Ha! ĝis tio, ke ambaŭ mi je vorto prenis,
Ke ili tra urs-felo pafos en duelo.
Certa mort’! tub’ en tubon! kriis nobelaro.
Mi ridis, ĉar instruis min amiko Maro,*
Ke mezur’ respektinda estas besta felo.
Vi scias, moŝtoj, kiel Dido, la reĝino,*
Venis al Liboj, tie, penege, en fino980
Al si ter-pecon tian elmarĉandis sprite,
Kian povus bov-felo kovri etendite:
Sur tiu teropeco Kartago ekstaris!
Do mi nokte, zorgeme la planon preparis.

* Vergilio, vidu rimarkon sur p. 112*.
* Dido, filino de la reĝo de Tiro, devigite forlasi la patrujon, venis sur la bordon de Afriko, kie ŝi elpetis ĉe la reĝo tiom da tero por fondo de loksidejo, kiom kovros bova felo. La reĝo konsentis; tiam Dido tranĉigis la felon en maldikajn strietojn kaj ĉirkaŭzonis per ili grandan spacon, sur kiu ŝi konstruis la urbon Kartago. — Vojski eraris, parolante, ke li legis tion en verkoj de Vergilio, ĉar ĉi tiu priskribo, kvankam Vergilio multe parolas pri Didono, ne troviĝas en lia Eneido. La maljunulo verŝajne sciiĝis pri tio el iaj klarigoj al la Eneido.

“Tagiĝe, el du flankoj, jam sur ‘taradejko’*
Alveturas Dovejko, kaj rajdas Domejko.
Jen! tra rivero kuŝas vila ponto: zono
El ursa fel’, tranĉita tute laŭ ĉifono.
Unuflanke, sur besta vosto, mi Domejkon
Starigis, — duaflanke, sur kapo, Dovejkon:990
Pafu, mi diris, pafu, ĝis la vivo pasos,
Sed antaŭ repacigo mi vin ne ellasos…
Ili koleras; preskaŭ nobelaro krevis
De rido; mi, kun pastro, citas al partioj
Parolojn el statutoj kaj evangelioj,
Ĝis fine: ili ridis kaj — paciĝi devis.

* Skuiĝanta veturileto.

“Poste ili, por tuta vivo, amikiĝis:
Dovejko kun Domejka fratino edziĝis;
Domejko edze-prenis fratinon bofratan;
Ili egal-partigis havon posedatan,1000
Kaj en loko de stranga duelo-decido,
Konstruinte drinkejon, nomis ĝin: Ursido”.