Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro V.

Kverelo.

Ĉasistaj planoj de Telimeno. — La ĝardenistino, ironte en grandan mondon, aŭskultas instruojn de la zorgantino. — La pafistoj revenas. — Granda miro de Tadeo. — Refoja renkontiĝo en la Sanktejo de meditado kaj paciĝo faciligita pere de formikoj. — Ĉe la tablo komenciĝas diskuto pri la ĉasado. — Rakonto de Vojski, pri Rejtan kaj la duko de Nassaŭ, estas interrompita. — Komenco de pacaj traktatoj inter la partioj estas ankaŭ interrompita. — Aperaĵo kun ŝlosilo. — Kverelo. — Grafo kun Gervazo faras militan interkonsiliĝon.

Vojski, laŭde fininte ĉason, hejmrevenas;
Telimen’, en soleca domo, entreprenas
Ĉason. Vere ŝi sidas senmove, kvietas,
Kaj la brakojn sur brusto krucforme kunmetas,
Sed pense ŝi postkuras du bestojn, rimedon
Serĉante, kiel ambaŭ kapti en posedon:
Grafon kaj Tadeuŝon. Grafo estas vere
Grand-sinjor’, heredanto riĉa, juna, bela,
Jam ekaminta! Tamen ĉu restos fidela?
Ĉu li edziĝi volos? Ĉu amas sincere?10
Ŝi pliaĝas kelk jarojn! neriĉa virino!
Kion diros parencoj? la mondo en fino?

Telimen’ tiapense el sofo leviĝis,
Stariĝis piedfingre: ŝajne plikreskinte,
Malkovris iom bruston; flanke-fleksiĝinte
Ŝi mem sin ekrigardis per atent-okulo
Kaj pri konsil’ demandis ree en spegulo,
Poste mallevis frunton, sopire sidiĝis.

Grafo — sinjoro riĉa! ŝanĝojn amas tiaj!
Blonda! blonduloj estas ne troe pasiaj!20
Tadeo? — simplanima, honesta knabeto!
Unue li ekamas! preskaŭ infaneto!
Gardate, li ne rompos ligilojn sen peno;
Krome, li havas devojn jam por Telimeno…
Junuloj estas, kvankam pense ŝanĝiĝantaj,
Sente, ol aĝulaĉoj, multe pli konstantaj,
Ĉar konsciencaj. Longe de l’ koro virgeco
Restas danka por ama unua dolĉeco!
Ĝi kun ĝojo volupton renkontas salute
Kaj adiaŭas kiel amikan festenon.30
Nur maljuna drinkulo, kiu brogis tute
Intestojn, por drinkaĵo sentas abomenon.
Pri tio Telimeno estis tute certa,
Ĉar ŝi havis prudenton kaj estis tre sperta.

Sed kion diros homoj?… Ni povas foriri
El okuloj, kaj ien al flank’ nin retiri;
Pli bone ĉirkaŭaĵon forlasi, forkuri:
Ekzemple por loĝado ĉefurbon veturi,
La junulon en grandan mondon elkonduki,
Direkti paŝojn, helpi, konsili, eduki40
Koron; kiel amikon aŭ fraton disponi,
Kaj — ĝui mondon, kiam juna estas oni!

En alkov’, tiapense, kuraĝe, gajete
Promeninte — ŝi frunton mallevis ripete.

Ankaŭ de l’ Grafo sorto indas konsideron.
Ĉu svatado kun Zosja ne havus prosperon?
Neriĉa, sed laŭ nasko ŝi estas egala,
El digna, senatora domo familia.
Telimen’, se edzigo fariĝus reala,
Havus estont’-azilon en hejmo ilia;50
Parencino de Zosja, Grafa svatulino,
Por jun-geedzoj estus ŝi kvazaŭ patrino.

Post tia memkonsilo vokas Telimeno,
Tra fenestro, ludantan Zosjon en ĝardeno.

Zosja, en matenvesto, kun kap’ nekovrita,
Stare tenis kribrilon en mano levita;
Al ŝi kuris birdaro: Tie kokinetoj
Hirtaj volve-ruliĝas; jen tufaj koketoj
Skuas kapojn, ke kaskoj ruĝkoralaj tremas:
Ili tra sulkoj, herboj, per flugiloj remas,60
Larĝ-etendante spronajn kalkanojn; jen ŝovas
Sin poste meleagro, grave sin plenblovas,
Je ventanima sia edzino grumblante;
Sur herbo pavoj, kiel flosoj, direktante
Sin per long-vostoj, naĝas; ien, diversloke,
Arĝent-pluma kolombo falas neĝo-floke.
En mez’ de verda, herba rond’, ariĝas preme
La rondo da birdaro, krie, moviĝeme,
Zonite per kolomboj-rubando blank-hela,
Meze diverskolora, punkta, stria, stela.70
Tie bekoj sukcenaj, koralaj tufetoj,
Leviĝas el plumaro, kiel ond-fiŝetoj.
Jen koloj sin elŝovas kaj movas, trankvile,
Sanceliĝe, al akvaj tulipoj simile;
Al Zonjo mil okuloj fulmas, laŭ stelaro.

Ŝi meze alt-leviĝas super kort-birdaro:
Mem blanka, kaj en longa blanka vesto sia,
Turniĝas kiel inter floroj ŝpruc-fontano,
Ŝutante sur flugilojn, kapojn, per blank-mano,
El kribril’ densan hajlon da perlaro gria,80
Hordea: La indanta princ-tablojn grajnaro
Por litvaj viandsupoj estas alpreparo;
Zonjo el ŝrank’ ĝin prenas sen mastrina scio,
Farante al mastraĵo domaĝon per tio.

Ŝi aŭdis vokon — “Zosja!” onklinjo ripetis.
Do ŝi al birdoj reston da frandaĵoj ĵetis,
Kaj, kribrilon tenante, kiel dancistino
Tamburon, takt-batante, petola virgino
Trans kokinoj, kolomboj, pavoj, kuris salte:
Konfuzita birdaro ekflugis al-alte.90
Zonjo, apenaŭ teron piede tuŝanta,
Inter ili plej alte ŝajnis flug-pendanta.
Antaŭ ŝi, timigita flugis kolombaro,
Kiel antaŭ volupto-diina la ĉaro.

Tra fenestro, kun krio Zonjo enkurante,
Sur onklino-genuojn penspire eksidis;
Telimeno kisante ŝin kaj karesante,
Ĝoje ŝian viglecon kaj belecon vidis,
Ĉar la edukatinon ŝi amis sincere.
Sed ree ŝi agordis vizaĝon severe,100
Stariĝis, — larĝen, longen alkovon trairis
Kaj, tenante ĉe buŝo fingron, tiel diris:

“Vi tute jam forgesas, mia Zonjo kara,
Devenon, aĝon: via jaro deka-kvara
Hodiaŭ komenciĝas. Do lasu en fino
Kort-birdaron; fi! ludo de dignul’-filino!
Malpurajn kampulidojn sufiĉe ĝis horo
Vi karesis! — vidante vin, doloras koro:
Vi sunbrunigis haŭton, vera ciganino,
Kaj vi paŝas, moviĝas, kiel kampulino.110
Kontraŭ tio mi trovis jam rimedon bonan:
Mi hodiaŭ vin gvidos en mondon salonan;
Ni havas multajn gastojn, do bone atentu,
Ke, pro via konduto, mi honton ne sentu.”

Zonjo saltis, manplaŭdis, poste ĉe onklino
Ekpendinte per ambaŭ brakoj sur la sino,
Pro ĝojo ŝi laŭvice jen ploris, jen ridis.
“Aĥ, onjo! tiel longe mi gastojn ne vidis!
Ekde mi vivas tie-ĉi, kun birdoj, — gaste
Nur sovaĝan kolombon mi ekvidis laste.120
Enue tiel sidi en ĉambro trankvile,
Sinjor’ Juĝisto diras: eĉ san-malutile.”

“Juĝist’! diris onklino, tedas min terure,
Por vin konduki mondon; sub-naze murmure
Babilas, ke vi estas jam plene-kreskinta;
Jen avo, en grand-mondo, neniam estinta!
Mi scias, kiel longe devas sin prepari
Fraŭlinet’, por en mondo bon-impreson fari.
Sciu, ke, kiu kreskas inter homoj-rondo,
Eĉ bela, saĝa, restos sen efekt’ en mondo130
Kutiminta lin vidi ekde infaneto;
Sed edukita, plene-kreska fraŭlineto,
Se antaŭ mond’ ekbrilas el ie momente,
Tiam ĉiu alkuras, observas atente
Ŝiajn movojn, kaj kiel ŝi rigardojn ĵetas;
Ŝiajn vortojn aŭskultas ĉiu kaj ripetas;
Kaj kiam ŝi modiĝas jam foje, aplaŭdi
Ĉiu ŝin devas tiam, eĉ neplaĉan laŭdi.
Vi kreskis en ĉefurbo, do kondutos saĝe;
Eĉ kvankam vi du jarojn jam loĝas vilaĝe,140
Vi ne forgesis tute pri Petro-urbeto.
Nu, faru tualeton, prenu el tableto,
Vi ĉion pretigitan trovos por vestado.
La gastoj jam revenos baldaŭ el ĉasado.”

Vokitaj: ĉambristino, knabin’ por akcelo,
En arĝent-vazon verŝis akvon el sitelo.
Zonjo, — kiel pasero flirtas sablobane,
Lavas vizaĝon, kolon, brakojn ambaŭmane,
Kun helpantin’. Eligas vazojn Telimeno
Kun parfumoj, pomadoj, el la magazeno150
Sia ĉefurba, Zonjon aspergas parfume,
(Arom’-plenigas ĉambron), harojn unktas gume.
Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn,
Kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn.
Dume al ŝi korsaĵon laĉis ĉambristino,
Poste sur korson ĵetis mantelon el lino;
Oni la papilotojn frizitajn kolektis,
Buklojn, kiel tro longajn, en du volvojn plektis,
Lasante sur tempioj kaj frunto glat-haron.
Ĉambristin’ kolektitan freŝe cejanaron160
Kunligis en girlandon, kiun Telimeno
Al kap’ de Zonjo pinglas, laŭ art’ speciala,
De l’ dekstra flank’ maldekstren: flor’, de haro pala,
Kontrastis bele, kvazaŭ de spikoj da greno!
Post mantelo-depreno, preta estis ĉio.
Zonjo, tra kapo, blankan surĵetis robeton,
En mano volvas blankan, batistan tuketon,
Kaj ŝi tuta aspektas, kiel blank-lilio.

Harojn kaj veston oni al ŝi last-fasonis
Kaj iri longen, larĝen tra ĉambro ordonis.170
Onklin’ atentas, kiel konulino sperta,
Ekzercas la nevinon kaj grumblas kolere;
Fine, ĉe riverencoj, krias malespere:
“Mi malfeliĉa! Zonjo, jen influo certa
De anseroj, paŝtistoj! vi larĝe dismetas
Piedojn kiel knabo, rigardojn vi ĵetas
Kiel separatino! ĉio sengracia!”
Zonjo diris malĝoje: “Jen kulpo ne mia!
Fermite, mi ne povis flegi danco-arton:
Do ŝatis mi kort-birdojn kaj infanoj-varton;180
Sed kiam inter homoj mi iom distriĝos,
Vi vidos, onjo, kiel mi tiam lertiĝos.”

“Cetere, diris onjo, mi eĉ kort-birdaron
Preferus, ol ĝisnunan, nian fi-gastaron;
Diru, kiu kutimis gaste alveturi:
Preposto, damojn ludi aŭ preĝojn murmuri,
Kaj palestro* kun pipoj! Jen fraŭlaro nia,
Imitinda modelo de kondut’ gracia!
Nun almenaŭ sin montri povas fraŭlineto,
Ĉar ĉe ni kolektiĝas deca societo.190
Atentu, juna Grafo nun estos en domo,
Vojevoda parenco, instruita homo;
Estu por li ĝentila.”

* Vidu rimarkon sur paĝo 14-a*.

Ĉe pordego henas
Ĉevaloj, kaj ĉasistoj bruas: “Ili venas!”
Gvidante al salono nevinon, ŝi diris.
Sed la ĉasistoj tien ankoraŭ ne iris,
Sed en ĉambrojn, kaj ŝanĝis tie ĉaso-veston,
Por ne iri en jakoj sinjorin’-ĉeeston.
Tadeo, Graf’, unuaj, vestite alie,
Enkuris:

Telimeno mastrinas ĉi-tie,200
Salutas kaj sidigas gastojn, komplimentas,
Kaj nevinon al ĉiuj laŭvice prezentas:
Unue al Tadeo, kiel al parenco.
Li kliniĝis malalte, ŝi kun riverenco.
Li volis ekparoli, jam apertis buŝon,
Sed vidinte okulojn de Zonjo, timeme
Li mutiĝis kaj staris pale, flame, treme,
Kaj li mem ne komprenis sian koro-tuŝon.
Li estis malfeliĉa tree, — post rekono
De Zonjo, laŭ lum-haroj, kresko, voĉa sono;210
Ĉi talion, kapeton, li vidis ĝardene,
Ĉi voĉeto lin vokis al ĉaso matene.
Sed Vojski lin eligis el konfuz’: vidante,
Ke li paliĝas, staras krur-ŝanceliĝante,
Foriri al ripozo, donis la konsilon;
Tadeo sin apogi iris al kameno,
Poste, silente, larĝan, frenezan pupilon
Turnadis jen al Zonjo, jen al Telimeno.
Telimeno rimarkis, kaj ŝi ne eraris,
Ke Zonjo sur Tadeon grand-impreson faris;220
Ŝi ne divenis ĉion, tamen ŝin konfuzas
Lia aspekto, kiam ŝi gastojn amuzas.
Elektinte momenton, ŝi alkuras fine:
Ĉu li sanas? kaj kial malĝojas? obstine
Ŝi demandas, aludas Zonjon, ŝerci provas.
Sur kubut’ apogite, Tade’ sin ne movas,
Mute sulkigas brovojn kaj buŝon kurbigas,
Kaj des pli Telimenon konfuzas, mirigas.
Do, ŝanĝinte vizaĝon, parol’-manieron,
Ŝi komencis per akraj vortoj la koleron230
Eligi, pik-aludi, riproĉi. — Subite
Tade’ leviĝis, kvazaŭ de vespo pikite,
Ekrigardis kolere, kraĉis, ne eldiris
Eĉ vorton, piedŝovis seĝon kaj eliris,
Krake-fermante pordon. Feliĉe, pri l’ sceno
Neniu gast’ atentis, ekster Telimeno.
Li kuris en kamparon. — Kiele ezoko,
Kiam trapikis ĝian bruston dentoj-hoko,
Baraktas, subakviĝas kaj forkuri penas,
Sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas:240
Tiel Tadeon sekvis mordanta malĝojo;
Li saltis trans fosaĵoj, bariloj, sen vojo
Kaj sen celo, ĝis kiam, tre longe vagante,
Li eniris arbaran profundon, trafante,
Intence aŭ okaze, altaĵeton saman,
Kiu vidis feliĉon lian, kie aman
Bileton li ricevis, amo-garantie,
Lokon, “Sanktej’ medita” nomatan laŭscie.

Ĉirkaŭe rigardante, Tadeo ekvidas:
Telimeno! solece, pens-profundiĝinte,250
Laŭ figur’, vest’ — alia ol hieraŭ sidas,
En blankaĵo, sur ŝtono, kvazaŭ ŝtoniĝinte;
La klinitan vizaĝon en manojn ŝi premas,
Kaj, kvankam ne aŭdiĝas, videble plorĝemas.

Vane Tadea koro sin defendi provis:
Li sentis, ke kompato lian koron movis.
Li mute rigardadis, fine eksopiris,
Kaj mem al si kolere: “Stultulo! li diris,
Ĉu estas ŝi la kulpa de mia eraro?…”
Do li elŝovis kapon el post arbetaro —260
Ŝi subite leviĝas kaj en ĉi momento
Ĵetiĝas ĉiuflanken, saltas tra l’ torento,
Diskrucas brakojn, harojn dislasinte, palas,
Kuregas en arbaron, ekgenuas, falas,
Ne povante leviĝi, sur herbo turniĝas,
Kaj el movoj teruro de l’ turment’ vidiĝas:
Ŝi kaptas bruston, kolon, genuojn; do time
Saltis Tade’, pensante pri epilepsia
Atako aŭ frenezo. Sed kaŭzo alia
Estis de l’ movoj.

Apud betular’, proksime,270
Estis grand-formikejo. Insekt’ laborema
Ĉirkaŭe herbe svarmis, nigra, moviĝema;
Ia bezono, plaĉo aŭ celo kaŝita
Ĝin speciale logis al Sanktej’ medita:
De l’ ĉefurba altaĵo ĝis fonto flustranta
Eltredis vojon ĝia vicaro marŝanta.
Telimen’, malfeliĉe, sidis sur vojeto:
Formikoj, bril-logite de blanka ŝtrumpeto,
Dens-enkuris, komencis tikleti, mordadi;
Do ŝi devis forkuri, ilin forskuadi,280
Fine sur herb’ sidiĝi kaj insektojn ĉasi.

Ne povis ja Tadeo sen helpo ŝin lasi:
Purigante robeton, li teren kliniĝis,
Al ŝia frunt’ okaze per buŝ’ proksimiĝis. —
En ĉi amika pozo, ili ne parolis
Pri kvereloj, kaj tamen paciĝi bonvolis;
Eble pli longe daŭrus la interbabilo,
Sed ilin Soplicova vekis sonorilo:
Signo al vespermanĝo…

Temp’ al revenado,
Precipe, ĉar aŭdiĝis branĉetoj-krakado.290
Oni serĉas? ne decas kuna hejmreveno:
Do Telimen’ ŝteliĝas dekstren, al ĝardeno,
Kaj Tadeo maldekstren kuras, sur la straton.
Ambaŭ sentis revene timan koro-baton:
Al ŝi, el post arbusto, foje kvazaŭ brilis
Vizaĝo kapuĉita, ĝi Vermon similis;
Tadeo vidis bone, ke, al li, refoje
Longa kaj blanka ombro montriĝis dumvoje:
Kiu estis? ne sciis li, sed antaŭsentis,
Ke, en angla surtuto, Grafo sin prezentis.300

Oni manĝis kastele. Obstina Vokisto,
Malgraŭ, ke ne permesis tion la Juĝisto,
Ree sturmis kastelon kaj prenis posedon,
Kaj “intromitis”* (kiel li diras) bufedon.
Gastoj eniris orde kaj ronde ekstaris:
Ĉe tabl’ unuan lokon Ĉambelano prenis:
Laŭ aĝ’, ofic’, la digno al li apartenis.
Irante, li al ĉiuj klinsalutojn faris;
Kvestant’ forestis; lokon de la Bernardino
Havas, dekstre de l’ edzo, la Ĉambelanino.310
Juĝisto, stariginte la gastojn konvene,
Manĝotablon latine krucosignis bene.
Viroj ricevis brandon; poste sidiĝante,
Ĉiuj malvarman supon manĝis, silentante.

* Enkondukis, enportis (leĝe).

Sekvis kankroj, kokidoj, legom’ asparaga,
En akompan’ de vinoj, hungara, malaga.
Ĉiuj manĝas kaj trinkas sen parol’-murmuroj.
Ŝajne, de kiam staris la kastelaj muroj,
Kiuj regalis tiom da nobeloj frate,
Aŭdis tiom vivuojn, kaj eĥis rebate,320
Ne estis vespermanĝo tiel malserena;
Nur ŝtopiloj-frapado, teleroj-tintsono
Aŭdiĝas en vestiblo granda kaj malplena:
Kvazaŭ la buŝojn laĉis spirit’ de malbono.

Multaj estis silento-kaŭzoj. Ĉasistaro
Revenis babileme, gaje el arbaro;
Sed pensante pri ĉaso, kiam la fervoro
Malvarmiĝis, rimarkis ili, ke sen gloro
Ili revenis: iu pastraĉ’, kapuĉulo,
El ie saltis, kiel el kanab’ grizulo,*330
Kaj venkis la ĉasistojn de l’ distrikt’? Fi, honto!
Kia estos en Lido, Oŝmjano, rakonto,*
Kiuj kun ni batalas, de pli ol jarcento,
Pri ĉasart’? Tiel pensis ili en silento.

* Originale: Kiel Filip el Konopie, t. e. malĝustatempe (proverbe). Laŭ tradicia klarigo de l’ proverbo, iam la parlamenta delegito “Filip el Konopie” komencis, dum kunsido, paroladon, kiu tute ne koncernis la objekton de l’ debato. La delegitaro laŭte ekridis kaj la malĝustatempa ekparolo fariĝis proverba. Ĉar leporon oni nomas ankaŭ kelkdistrikte “Filipo” kaj “Konopie” signifas “kanabo”, do la proverbo povas esti pli simple klarigita, kaj ĉi tiun pli simplan klarigon sekvas la traduko.
* Lida kaj Oszmiana, urboj en Litvo, en Vilna gubernio.

Krom komuna aflikto, Rejent’, Asesoro,
Freŝan honton pri hundoj havas en memoro.
En okul’ ili vidas: jen fripon’, leporo,
Streĉas saltilojn, voston movas, per svingilo
Mokas kaj vipas korojn, kiel per batilo;
Sidante, ili klinis vizaĝon al plado.340
Asesor’ havis novan kaŭzon de plendado:
Telimenon kaj siajn rivalojn li vidas.
Al Tade’ flankturnite, Telimeno sidas,
Konfuzite, rigardi lin, al si ne fidas;
Ŝi volis iom distri la Grafon sinjoron,
Per diskuto bonigi lian senhumoron:
Ĉar Grafo malserene venis el promeno,
Pli ĝuste, laŭ Tadeo, el embusk’-posteno.
Fiere levis frunton Grafo, ŝin aŭdante,
Kuntiris brovojn, poste preskaŭ malestime350
Rigardinte, sidiĝis ĉe Zonjo proksime,
Plenigas ŝian glason, telerojn ŝanĝante,
Kliniĝas kaj ridetas, ĝentilaĵojn diras,
Iafoje okulojn turnas kaj sopiras.
Tamen, kvankam li lerte simulis komence,
Vidiĝas, kiu-spite li Zonjon koketas,
Ĉar, kapon returnante, kvazaŭ neintence,
Al Telimen’ rigardon minacan li ĵetas.

Telimeno ĉi-tion kompreni ne povis,
Ekpensis: jen strangulo! kaj ŝultrojn ekmovis.360
Pri nova koketado de l’ Graf’ eĉ kontente,
Ŝi al dua najbaro sin turnis atente.

Tadeo ne aŭskultis, nenion manĝante,
Ne trinkis, al telero okulojn fiksante;
Telimen’ al li verŝas vinon; li kolere
Je l’ trudec’, demandite pri sano — oscedas.
Li indignas (ŝanĝite tiel ĉi-vespere),
Ke tro da koketeco Telimen’ posedas;
Tro dekoltita vesto skandalas junulon,
Kiel maldeca — dume, li levis okulon!370
Li ektimis, li havis nun pupil’-spegulon
Pli klaran, ĉar, al ŝiaj vangoj rigardeton
Ĵetinte, tuj malkovris teruran sekreton:
Ŝi estas ruĝumita!

Ĉu malbona speco
De koloril’? ĉu iel viŝiĝis ruĝeco:
Kelkloke haŭto estas maldense kovrita…
Eĉ eble mem Tadeo, en Sanktej’ medita,
Parolante proksime, viŝis el blankilo
Ruĝon, malpezan kiel polvet’ de flugilo
Papilia. Ŝi troe rapidis revene,380
Mankis tempo bonigi kolorojn konvene:
Ĉirkaŭ buŝo vidiĝis lentugaj makuloj.
Kiel ruzaj spionoj, de Tade’ okuloj,
Malkovrinte perfidon unu, la restaĵon
De ĉarmoj vic-esploras kaj trovas falsaĵon:
En buŝ’ — du dentoj mankas; sur frunt’, sur tempio —
Sulkoj, mil sulkoj — sub la menton’ antaŭ ĉio!

Tade’, domaĝe! sentis, kia malbezono
Atenti tro belaĵon; hontinde, spiono
Esti de amatino sia; abomene,390
Ŝanĝi guston — sed kiu regas koron plene?
Tutvane volas helpi konscienc’ al amo,
Revarmigi animon ĉe l’ rigardo-flamo:
Jam ĉi rigardo, kiel lun’, senvarme helas,
Do, ĝisfunde rigida, anim’ ne delegas…
Li tiel mem-riproĉis sin, kaj koro-pente
Klinis kapon kaj mordis la lipojn silente.

Dume malbon-spirito lin allogas tente,
Kaŝ-aŭdi, kion Zosja al la Grafo diras.
Graf’ afable favoron de l’ knabin’ akiras:400
Ŝi mallevas okulojn, roziĝas de honto,
Sed poste ili ridis; sekvis babilado
Pri ia, en ĝardeno, subita renkonto,
Kaj pri ia, sur lapoj kaj bedoj, paŝado.
Tadeo eble-longe orelojn streĉante,
Glutis maldolĉajn vortojn, anim’-digestante
La teruran festenon. — Kiel en ĝardeno
Viper’ pikile trinkas el herbaĉ’-veneno,
Poste, kunvolviĝinte, kuŝiĝas sur strato,
Minace al sengarde-kura piedplato:410
Tiel, ĵaluz’-venenon trinkinte abunde,
Li, ŝajn-indiferenta, koler’-ŝaŭmis funde.

Se gaja societo havas kelk kolerajn,
Malserenec’ ilia influas ceterajn.
Ĉasistoj jam silentis; dua part’ egale
Eksilentis: Tadeo ĝin infektis gale.

Eĉ Ĉambelano sidis tree malserene,
Sen babilem’, vidante, kiel sidis jene
Liaj dothavaj, belaj kaj junaj filinoj,
Laŭ distrikt’-opinio unuaj fraŭlinoj,420
Silente, neglektite de la junularo.
Juĝist’ gastama same ĉi-tion atentas;
Kaj Vojski, rimarkante, ke ĉiuj silentas,
Diris: tiel ne manĝas poloj, sed luparo!

Hreĉeĥa je silento estis tre sentema;
Li amis babilulojn, mem tre babilema
Ne miru! li pasigis vivon je festenoj,
Sejmetaj konsiliĝoj, pelĉasoj, kunvenoj.
Al li kutime io al orel’ tamburis,
Eĉ kiam li silentis aŭ muŝon postkuris430
Kun klakil’, aŭ, ferminte okulojn, ekrevis;
Tage — diskutoj, nokte — murmuradi devis
Ies rozari’-preĝoj aŭ rakont’ fabela.
Do li sentis malamon al pipo malbela,
Invento de germanoj, por nin fremdlandigi:
Ĉar Polujon mutigi — estas ĝin mortigi.*
Aĝon trababilinte, li dormis en bruo;
Silent’ lin vekis. — Tiel mueliston skuo
Kaj radoj-knar’ dormigas; kiam aksoj haltas:
Vort’ karniĝis!* li time kriante eksaltas.440

* Originale: mutigi estas, germanigi (mutuligi), vortludo malfacile imitebla, ĉar en slavaj lingvoj, laŭ muta — niemy, la nomo de germano (niemiec) signifas popol-etimologie “mutulo”; kvankam aliparte ekzistis iam apud Rejno la germana gento de “nemetoj.”
* Citaĵo evangelia, proverbe kiel esprimo de mirego.

Vojski kapkline turnis sin al Ĉambelano,
Al Juĝist’ signodonis ĉe buŝo per mano,
Petante voĉon. Ili ambaŭ kapokline
Respondis, tio estas, invitis inkline.
Vojski komencis:

“Volu, sinjoroj junuloj,
Ĉe vespermanĝ’ amuzi laŭ malnov-reguloj,
Ne silenti kaj maĉi. Ĉu kapucenaro
Ni estas? Silentanto, inter nobelaro,
Similas al ĉasisto, ŝargon en pafilo,
Rustiganta. De avoj emon al babilo450
Mi laŭdas: ne nur manĝi post ĉasado ili,
Sed ankaŭ reciproke volis satbabili,
Malpezigante korojn, laŭdis kaj mallaŭdis:
Pri pafistoj, pelantoj, hundoj oni aŭdis
Opiniojn; leviĝis, por ĉasist’-orelo,
Bruo agrabla, kvazaŭ dua ĉasopelo.
Mi scias: Nub’ da nigraj zorgoj, viapense,
El kapuĉo de Vermo ekleviĝis dense!
Vi hontas pro maltrafoj! Ne hontu pri pafoj:
Al plej bonaj ĉasistoj okazas maltrafoj;460
Trafi, maltrafi estas sort’ de pafisteco.
Vagante kun pafilo ekde infaneco,
Mi maltrafis! Tuloŝĉik, fam-pafisto, same;
Rejtan, la mortinto, ne trafis ĉiame.
Pri Rejtan mi rakontos poste. Koncernante
Ellason el sieĝo: ke, lancon havante,
Ambaŭ sinjoroj antaŭ best’, kiel mi aŭdas,
Ne staris firme, tion ja nek iu laŭdas,
Nek mallaŭdas; forkuri kun ŝargo pafila
Signifis ĉiam esti timul’ sensimila;470
Kaj ankaŭ (kiel faras multaj), pafi blinde,
De fore, sen celpreno, estas tre hontinde;
Sed kiu al si beston allasas, mezuras,
Kiel konvene, celon, kaj poste forkuras,
Maltrafinte, li tute reniras sen honto;
Li povis lanc-batali, sed nur laŭ volonto,
Ne laŭ devo, ĉar lanco servas, ĉe pafilo,
Ne por atak’, sed sole kiel defendilo.
Tia estis regulo. Do fidu, sinjoroj,
Al mi, kaj retiriĝon ne prenu al koroj,480
Kara Tadeo, same via moŝto, Grafo!
Kiel ofte vi pensos pri tiu maltrafo,
Rememoru averton de Vojski refoje:
Neniam baru unu la alian voje,
Kaj ne pafu duope al sama ursino…”

Kiam Vojski parolis la vorton: ursino,
Asesor’ duonlaŭte sufloris: knabino.
Brave! kriis junuloj, kiel brua eĥo,
Ripetante averton de sinjor’ Hreĉeĥo,
Nome vorton: ursino; aliaj: knabino,490
Vokis ridante. Flustris Rejento: virino.
Koketulino, diris Asesor’, rigardojn
Al Telimen’ ĵetante, kiele ponardojn.

Vojski neniun iel pik-aludi volis,
Nek li atentis, kion flustrantoj parolis;
Tre kontenta, ke povis li gastojn ridigi,
Kaj volante ĉasistojn konsole gajigi,
Li diris, en kalikon enverŝante vinon:

“Vane miaj okuloj serĉas Bernardinon:
Al okazaĵo — turnus mi lian atenton,500
Similanta ĉi-tagan nian akcidenton.
Nur unu viron konis Ŝlosisto ĝishore,
Pafantan, kiel Vermo, celtrafe, de fore.
Mi konis duan, kiu, per celtrafo, same
Savis du vivojn; tion mi vidis; tiame
Iris en Nalibokajn* arbarojn al ĉaso
Sendit’ Tadeuŝ Rejtan kaj duko de Nasso:*
Sinjoroj ne enviis gloron de nobelo,
Lian sanon ĉe tablo trinkis en kastelo.
Grand-donacojn ricevis li, sen nombro iu,510
Kun fel’ de mortigita apro. Pri ĉi-tiu
Apro kaj paf’ rakontos mi, kiu atestas
Okul-vide: afero tre simila estas,
Kaj okazis al grandaj paf-majstroj de ĉaso,
Al sejm-sendito Rejtan kaj duko de Nasso.”

* Naliboki, urbeto en Litvo, en distrikto Oszmiana.
* Duko Karlo de Nassau-Siegen (nask. 1745, mort. 1808), fama militisto kaj aventuristo. Li estis rusa admiralo kaj venkis turkojn ĉe Lemano; poste li estis tute venkita de svedoj. Kelkan tempon li restadis en Polujo kaj havis polan civitanecon.

Tiam Juĝist’, kun plena pokalo en mano,
Diris: “Vojski, mi trinkas por Verma bonsano!
Ne povante Kvestulon rekompenci riĉe,
Ni almenaŭ por pulvo lin pagos sufiĉe:
Por urso, mortigita de Verm’ en ĉasejo,520
Dujar’-kuirprovizon havos monaĥejo.
Sed felon mi ne donos al Verm’; ĝin posedos
Mi per fort’, aŭ monaĥo humile ĝin cedos,
Aŭ mi felon aĉetos, eĉ por dek zibeloj;
Ni laŭvole disponos pri ĉi-tiu felo:
La glorokronon prenis jam servisto dia:
Felon donos moŝtulo, Ĉambelano nia,
Al ĉi, kiu por dua rekompenc’ meritis.”

Ĉambelan’, glatumante frunton, ekmeditis.
Pafistoj ekmurmuris: ĉi-tiu sinjoro530
Trovis beston, alia faris al ĝi vundon,
Tiu returnis beston al ĉasejo, hundon
Tiu vokis. Kverelis Rejent’, Asesoro,
Unu, laŭdante ecojn de Sanguŝka ĉasa
Sia pafil’, kaj dua, de la Sagalasa.

“Juĝist’, najbaro! fine Ĉambelano diris,
Unuan rekompencon la Pastro akiris.
Kiu ricevu duan, juĝi malfacile;
Ĉiuj ŝajne meritis ĝin tute simile
Kaj egalas laŭ sperto, lerto, kuraĝeco.540
Du ĉasistojn distingis sort’ per danĝereco,
Du estis plej proksime de urs-ungoj-celo:
Tade’ kaj Graf’; al ili apartenas felo.
Sinjor’ Tade’ (mi certas pri lia intenco),
Cedos, kiel pli juna kaj mastra parenco;
Do prenos moŝto Grafo ‘opima spolia’:*
Ĉi ornamo de ĉambro ĉaspafista lia
Estu de hodiaŭa amuz’ rememoro,
Signo de ĉasfeliĉo, impulso al gloro.”

*Spolia opima” (latine), venko-signoj, akiraĵoj.

Li pensis, ke li Grafon ĝojigis konsole,550
Kaj, dume, lian koron li akre traboris;
Ĉar kiam Graf’ pafistan ĉambron rememoris,
Li rigardis, levinte kapon, malgraŭvole
Al cervaj kapoj, branĉaj kornoj: laŭr-arbaro,
Kiun patroj al filoj semis por kronaro.
La portret’-ornamitaj vicoj de kolonoj,
En arkaĵ’ Duonkapro, antikvaj blazonoj,
Per voĉoj de pasinto ekparolis ĉie.
Li vekiĝis: ĉe kiu li gastas? kaj kie?
En propra dom’, Horeŝka gastas heredanto!560
Ĉe malamik’ Soplico, kiel festenanto!
Kaj, kiun por Tadeo li sentis, envio
Kontraŭ Soplicoj, Grafon movas ekster tio.

Do li diris maldolĉe: “Ĉar dometo mia
Ne indas je donaco grandioza tia,
Do inter ĉi kornuloj restu ursa felo,
Ĝis Juĝisto ĝin donos al mi kun kastelo.”

La Ĉambelano, kio minacas, vidante,
Sonigis tabakujon, pri voĉo petante.

“Tre laŭdinde, li diris, mia Graf’, najbaro,570
Vi, eĉ manĝante, zorgas pri negoc’-afero,
Ne tiel, kiel moda, juna sinjoraro,
Vivanta sen kalkulo. Laŭ dezir’, espero,
Mia juĝo finiĝos per paco bonvola;
Pri grund’ biena restas malfacilo sola.
Interŝanĝon proponi tial mi intencis,
Laŭ manier’ sekvanta.” — Paroli komencis
Li orde, (laŭ kutimo), pri plan’ intencita,
Kiam, duonparole, mov’ neatendita
Komenciĝis en fino de tablo. Kelk-iaj580
Ion rimarkis, fingre ĝin montris aliaj,
Ĝis fine kapoj, kiel spikoj, reklinite
De vent’, al kontraŭflanko turniĝis subite,
Al angul’.

Tie pendis Tablestro-portreto,
De lasta el Horeŝkoj-gento; el pordeto,
Tie kaŝita inter kolonoj, jen homo
Mallaŭte elŝoviĝis, kiele fantomo:
Gervazo, laŭ staturo kaj vizaĝo grava,
Kun arĝent’-Duonkaproj sur la jako flava.
Li paŝis rekte, mute, severe, la ĉapon590
Ne depreninte, eĉ ne klininte la kapon;
Kaj li, ponarde-brilan ŝlosilon tenante,
Malfermis ŝrankon, ion en ĝi ŝraŭb-turnante.

En du vestibl’-anguloj, kolon’-apogite,
Staris du lud-horloĝoj, en ŝrankoj fermite:
La malnovaj stranguloj, en malpac’ konstanta
Kun sun’, tagmezon montris ĉe sun’ subiranta.
Ripari maŝinaĵon, Gervazo ne provis,
Sed ankaŭ sen streĉado ĝin lasi ne povis,
Kaj per ŝlosil’ turmentis en ĉiu vespero;600
Ĵus nun okazis tempo de tiu afero.
Do, kiam Ĉambelano okupis atenton
De partioj, Gervazo pezilon ektiris:
Grincigis rustaj radoj la fenditan denton;
Ĉambelano skuiĝis kaj, haltinte, diris:
“Vian urĝan laboron vi prokrastu, frato!”
Kaj li daŭrigis planon. Ŝlosist’, dum traktato,
Duan pezilon forte-pli ektiris spite,
Kaj tuj pirolo, super horloĝo lokite,
Komencis sian kanton, kun flugiloj-bato.610
Birdo, arte-farita, difektita tute,
Ekbalbutis kaj pepis, ĉiam pli balbute.
Gastoj ridis; rompiĝis Ĉambelan’-traktato;
Li ekkriis: “Ŝlosisto, pli ĝuste noktuo,*
Se vi ŝatas la bekon, sufiĉe da bruo!”

* Ŝlosisto (klucznik) kaj noktuo (puszczyk) donas en lingvo pola riman asonancon, formante tiel vortludon, malfacile imiteblan. Por tio la Ŝlosisto, en sia respondo, vortludas kun noktu’ kaj nokte en v. 622*.

Sed Gervazon minaco tute ne tuŝetis;
Dekstran manon li grave sur horloĝon metis,
Kaj ĉe kokso preninte sin maldekstra-mane:
“Ĉambelaneto! kriis li, vi ŝercas vane;
Paser’, pli eta, hejme pli kuraĝa estas620
Ol noktu’, kiu fremdan kastelon eknestas.
Ne mi — noktu’, sed kiu nokte sin enŝtelas
Fremdan domon — noktuas, kaj mi lin forpelas.”

“For, for kun li!” ekkriis Ĉambelan’. “Sinjoro,
Grafo! vokis Ŝlosisto, kion vi aranĝis:
Sufiĉe makuliĝis jam via honoro,
Ke vi, kun ĉi Soplicoj, kune trinkis, manĝis;
Jen vi toleras: oni kastel’-oficiston,
Min, Gervazon Rembajlon, Horeŝkoj-Ŝlosiston,
Insultu, nepunate, en Tablestra domo?”630
Tiam vokis Protazo: “Silentu! En nomo
De leĝo! Mi Protazo, Baltazar’ Bĵeĥala,
Du-noma, Generalo iam tribunala,
Vulgo* Vokisto, faras mian obdukcion*
Vokistan kaj samtempe formalan vizion,*
Mendante ĉeestantoj-ateston; sinjoro
Asesor’! mi alvokas vin por juĝ-esploro
Pro Juĝista Soplica moŝt’; pri inkursio
Aŭ lim-invado! estas superforto tio
Pri kastelo, en kiu Juĝist’ leĝe sidas,640
Ĉar tie li manĝadas, kiel ĉiuj vidas.”
Bĵeĥaĉ!* kriis Ŝlosisto, vi ĉesos, fripono!”
Kaj li, preninte ferajn ŝlosilojn ĉe zono,
Ĉirkaŭ kap’ ilin svingis, ĵetis el tut-forto;
La fasko flugis, kiel el ĵetilo ŝtonoj,
Certe Protazan kapon fendus je kvaronoj;
Sed Vokisto sin klinis kaj savis de morto.

* Vulgo (latine), ordinare, aŭ kutime.
* Obdukcio, ago de juĝa oficisto, de li protokole farita.
* Vizio, ofica vokista rigardado de l’ loko kaj de la faritaj tie malutiloj.
* Brzechacz, bojanto, kalumnianto, vortlude kun la samradika nomo de l’ Vokisto Brzechalski.

Ĉiuj saltis el sidoj; mallaŭtiĝis plene,
Ĝis Juĝisto ekkriis: “Ligu lin katene!
Hola servistoj!” — ili alvenis en kuro,650
Tra mallarĝa irejo inter benk’ kaj muro.
Sed Graf’ per seĝ’ al ili meze vojon baris,
Kaj sur redut’ malforta per pied’ ekstaris:
“Garde! Juĝist’! li vokis, neniu ofendu
En mia dom’ serviston; kiu volas, plendu
Al mi, sed ne kuraĝu tuŝi maljunulon.”

Ĉambelano al Grafo strabis en okulon:
“Sen via help’ mi scios puni senprokraste
La impertinentecon de ĉi nobeleto;
Graf’, kastelon proprigas vi antaŭ dekreto;660
Ne vi ĉi-tie mastras, nek akceptas gaste:
Se vi eĉ ne respektas kapon pro grizeco,
Distriktan alt-oficon estimu laŭ deco!”

Graf’ murmuris: “Sufiĉe da babilo via
Pri respektoj, oficoj; enuu alia!
Mi faris stulte, kiel kun moŝtoj miksata
En drinkadon, kun fino tre maldelikata;
Pri honoro-ofendo, respond’ ĉe okazo
De sobra revidiĝo! Sekvu min Gervazo!”

Ĉambelano respondon ne supozis tian.670
Ĝuste tiam plenigis li kalikon sian;
Malrespekto lin trafis kiel fulmobato:
Ĉe kalik’ apogite, botel’ en manplato,
Kun kapo flankturnita, orelo streĉita,
Larĝ-apertaj okuloj, buŝo malfermita,
Li silentis, sed premis kalikon en mano
Potence; vitro krevis, vinon ŝprucigante
En okulojn, kaj kvazaŭ fajron enverŝante
En animon: vizaĝe flamis Ĉambelano,
Okuloj ardis; vorton li maĉis, post maĉo680
Ĝi elflugis tra dentoj: “Stultul’!… Grafidaĉo!
Mi vin tuj! Mi ĉi-tie! Tomaŝ, karabelon!
Mi vin instruos ‘mores*! en karceron sendos!
Respektoj enuigas delikat-orelon!
Mi tuj ĉi oreletojn per sabro forfendos!
For! ekster pordon! Sabron! Tomaŝ, karabelon!”

* Mores (latine), moroj; deca konduto, respekto. La senco de la frazo estas: Mi vin punos.

Tiam saltis amikoj al la Ĉambelano;
Juĝist’, vokante: “Haltu!” kaptas lin je mano;
“Antaŭe li provokis min! Protaz’, palaŝon!*
Kiel urs’ ĉe bastono, li faros danc-paŝon.”690
Sed Tade’ Ĉambelanon kaj onklon retenas:
“Moŝtoj, ĉu kun la dando batiĝi konvenas
Al vi, sinjoroj? estas ĉi-tie junuloj;
Konfidu: mi lin punos laŭ ĉiuj reguloj.
Kaj vi, kiu provokas aĝulojn kverele,
Ni vidos, ĉu vi estas kavalir’ duele:
Ni morgaŭ fin-decidos pri loko, armilo;
Nun kuru, dum vi sanas!”

* Speco de sabro, tranĉa kaj pikarmilo, iom kurbigita.

Tre bona konsilo:
Por Graf’, Ŝlosisto, estis danĝera situo;
Ĉe supra tablo-fino estis nur grand-bruo,700
Sed el malsupra, fluge boteloj zumetis
Ĉirkaŭ kapo de Grafo. Ekploris, ekpetis
Timigitaj virinoj; Telimen’, kriinte:
“Vee!” levis okulojn kaj falis, sveninte;
Kolon, trans Grafaj brakoj, ŝi klinis kaj metis
La cignan bruston sian al Grafo ĉe koro.
Grafo, kvankam kolera, haltis en fervoro,
Komencis elsvenigi, froti.

Dume celis
Al Gervazo boteloj, seĝoj, jam ŝancelis
Lin; servistaro levis jam pugnojn por bato,710
Atakante amase: feliĉe, kompato
Movis Zonjon; vidante sturmon, ŝi alsaltis
Kaj braketojn etendis ŝirme: oni haltis.
Cedante, li foriĝis ien el okulo;
Oni serĉis sub tablo: tiam maljunulo
Eliris, duaflanke, el sub ter’ kvazaŭe,
Per fortaj brakoj levis benkegon, ĉirkaŭe
Ĝin turnis muelile, vestiblon dumvoje
Duonpurigis, prenis Grafon, ŝirme svingis
Benkon, ĝis ambaŭ tiel pord-sojlon atingis;720
Li haltis, malamikojn rigardis refoje
Kaj pensis dum momento, ĉu cedi armite,
Aŭ kun armilo serĉi feliĉon milite:
Li batalos. Jam kiel rompilon de muro
Li posten svingis benkon, jam kapon fleksinte,
Kun brust’ antaŭstreĉita, kun levita kruro,
Atakis, sed ektimis… Vojski-n ekvidinte.

Pan Vojski kun okulo duone fermita,
Sidis silente, ŝajne profunde-medita;
Sed li alturnis kapon, kiam Graf’ malpacis730
Kun Ĉambelan’ kaj poste Juĝiston minacis;
Vojski frotis palpebrojn, tabakon reflaris.
Kvankam li al Juĝisto forparence staris,
Sed, loĝante en lia domo gast-amema,
Por sano de l’ amiko estis tre zorgema;
Do scieme rigardis li al ĉi-batalo,
Metis sur tablo manon, kaj sur ĝi tranĉilon;
Al ung’ de montra fingro turninte tenilon,
Al kubut’ li direktis akraĵon el ŝtalo:
Poste, per brak’ klinita posten, balancante,740
Li kvazaŭ ludis, Grafon fikse rigardante.

Tranĉil’-ĵet-art’, terura en batalo mana,
Jam neglektita estis en lando litvana:
Nur maljunaj ĝin konis; Ŝlosist’ iam svingis
Tranĉilon dum kvereloj, Vojski sin distingis.
Ke li forte ekbatos, montras man-impeto,
El okuloj vidiĝas: Grafon celas ĵeto,
(La lastan el Horeŝkoj, kvankam laŭ patrino).
Junuloj ne atentis pri movoj-destino:
Gervaz’ paliĝis, Grafon post benk’ ŝirme lokas,750
Cedas al pordo. “Kaptu!” kriantaro vokas.

Kiel lup’, ĉirkaŭite sur kadavro besta,
Hundojn, kiuj malhelpis lin ĉe manĝo festa,
Atakas, pelas, ŝiras: ĵus, tra l’ bojo, sonas
Kraket’ de duon-ĉano:* lup’ kraketon konas,
Ĉirkaŭrigardas, vidas: post hundoj, kaŝite,
Ĉasist’ duon-klinite, genu’-apogite,
Turnas tubon, jam tuŝas ĉanon… Lup’ orelojn
Mallevas, vost-alpremas kaj forkuras celon;
Hundaro, triumfante, sur lupon ĵetiĝas,760
Pinĉas lin je vil-haroj; jen, besto turniĝas,
Rigardas, makzel-klakas, dentojn grincigante,
Minacas, — tuj forkuras hundoj, hurletante:
Tiel Gervaz’, minaca stature, forkuras,
Atakantojn per benko kaj okul’ teruras,
Ĝis, kun Grafo, en niĉon rifuĝi prosperis.

* Duonĉano, parto de ĉano, subtenanta en fajroŝtonaj pafiloj la ŝtonon.

“Kaptu!” ree laŭtiĝis. Triumfo — tro frua
Ŝlosisto, super kapoj de l’ amaso brua,
Sur ĥorej’, ĉe malnova orgen’, reaperis,
Elŝiradis plumb-tubojn, kaj krakigis akre,770
Jam, batonte el supre, minacis masakre;
Sed gastoj la vestiblon forlasis en kuro,
Kaj servistoj ne staris firme; pro teruro,
Kaptis vazojn kaj sekvis sinjoroj-postsignon,
Pri kovraĵoj kaj mebloj, farante rezignon.

Do kiu cedis lasta el kampo batala,
Malgraŭ minacoj, batoj? — Protazo Bĵeĥala.
Li, post seĝo Juĝista, neskueble staris,
Kaj, per vokista voĉo, daŭrige deklaris,
Ĝis li el batalejo foriris, post fino;780
Tie restis kadavroj, vunditoj, ruino.

Homoj-perdo ne estis, sed, dum militiro,
Benkoj perdis piedojn; lama tabl’, apude,
Sen tuko, sur telerojn vin-makulajn, nude
Falis, kiel, sur sangajn ŝildojn, kavaliro,
Meze de meleagraj korpoj, kokidetoj,
En kies brustoj staris fiksitaj forketoj.

En Horeŝka, soleca kastel’, post momento,
Ree ĉie ekregis kutima silento.
Mallum’ densiĝis; restoj de festen’ sinjora790
Kuŝas, kiel ĉe nokta fest’ Avoj-memora,*
Al kiu la mortintoj venos, sorĉ-vokite.
Subtegmente ekkriis noktuoj subite,
Kvazaŭ sorĉistoj, lunon salutas vespere:
Ĝi falis tra l’ fenestro malsupren, trem-brilas
Laŭ puriĝej’-animo; tra l’ truoj, el-tere,
Elsaltas ratoj, kiuj damnitojn similas:
Mordas, trinkas; ekfrapas iam, en angulo,
Ĉampan’-botel’, toaste al fantom’, mortulo.

* Avoj (Dziady) festo de mortintoj, litva popola festo, konservita el idolanaj tempoj kelkloke ĝis hodiaŭ, por honori la animojn de mortintaj parencoj. La sorĉisto (guślarz) invokis la spiritojn kaj oni ilin regalis per manĝo kaj trinkaĵo. — Tiu-ĉi festo formas la centron de “Dziady”, unu el plej sublimaj poeziaj verkoj de Mickiewicz. Fragmento el ili, la “Improvizacio de Konrad” ekzistas jam en Esperanto.

Sed supre, en spegula, nomata salono,800
Kvankam mankis speguloj, — Grafo, sur balkono,
Turnita al pordego, sin al vent’ elmetis,
Por freŝiĝi; sur ŝultron li surtuton ĵetis;
Duan manikon, baskojn, li falde kuntiris,
La bruston per surtuto mantele-drapiris.
Gervazo, en salono, faris grandajn paŝojn.
Ambaŭ al si, medite, ne ĉesis babili:
“Pistolojn, diris Grafo, laŭvole — palaŝojn.”
Ŝlosist’: “Kastel’, vilaĝo, niaj estas ili.”
Grafo: “Provoku onklon, nevon, familion!”810
Ŝlosist’: “Kastelon, grundon, la vilaĝon, ĉion
Ni forprenu”. Li poste Grafon alparolas:
“Rabu ĉion, se moŝto pacon havi volas.
Kial proces’? afero havas tago-helon:
Kvarcent-jare posedis Horeŝkoj kastelon;
Grundoj-parton, ŝirinte for, dum Targovica,
Kiel vi scias, oni donis al Soplica.
Ne nur ĉi parton — ĉion forprenu vi kune,
Por kostoj de proceso, por rabado pune.
Mi ĉiam diris: ĉesu, ĉesu procesadi;820
Mi ĉiam diris: preni perforte, invadi!
Antaŭe, kiu prenis, ekposedis teron:
Gajnu en kamp’, vi gajnos en juĝej’ aferon.
Kun Soplicoj, koncerne malnovan kverelon,
Ne proces’, fendileto atingos nur celon;
Kaj se Mateo donos helpe la vergeton,
Ni du Soplicojn tranĉos en pajl-hakaĵeton.”

“Brave! diris la Grafo, plan’ — gote-sarmata,
Preferinda al ia disput’ advokata.
Ĉu vi scias? ni tutan Litvon movos brue,830
Per neaŭdita longe jam ekspedicio,
Kaj distriĝos. Du jarojn mi sidas enue:
Nur kampuloj batiĝis foje pro lim-strio!
Nia ekskurs’ aŭguras finiĝi sang-flue.
Mi tian unu faris dum vojaĝo mia,
Kiel gasto ĉe iu duko Sicilia.
Montaj rabistoj kaptis lian bofileton
Kaj postulis: parencoj pagu elaĉeton.
Kolektinte servistojn, kun aro vasala
Ni atakis; rabistojn du, mi mem mortigis;840
Kaptiton, mi unua en tend’, liberigis.
Gervazo! vere estis triumfon egala,
Nia bela reveno, kavalir’-feŭdala!
Kun floroj nin renkontis popol’; duk-filino,
Danke por savo, larme premis min al sino.
Pri mia ven’, Palermon sciigis gazetoj,
Per fingroj min montradis ĉiuj virinetoj;
Eĉ romano aperis pri evento tia,
Kie estas nomata mi, laŭ nomo mia.
Roman’ titolon havas: Grafo aŭ mistera850
Kastel’ Birbante-rokka. — Ĉu estas subtera
Mallumej’ en kastelo?” — “Jes, malplenaj keloj!
Diris Ŝlosist’, ĉar vinon Soplic’ el bareloj
Eltrinkis”. Grafo diris: “Ni armos ĵokeojn,
Kaj vokos el bienoj vasalojn!” — “Lakeojn?
Interrompis Gervazo. Fi! ĉu friponaĵon
Celas invado? Kiu faras similaĵon
Kun kampuloj? Vi tion sekve ne komprenas!
Vonsaloj,* lipharuloj, jes, tio konvenas.
Ne vilaĝe, sed serĉu ilin en ‘zascjankoj’,*860
En Dobĵin, Ĵezikovo, Cjentiĉe, Rombankoj:
Nobela de jarcentoj sango kavalira,
Favora por Horeŝkoj, sed malame-spira
Kontraŭ la malamika Soplicana gento!
El tie kolektiĝos liphara tricento;
Mi ĝin faros. Revenu palacon, sinjoro,
Dormu bone, ĉar morgaŭ estos grand-laboro;
Vi ŝatas dormi, kantas la koko jam due;
Ĝis tagiĝo mi gardos kastelon, kaj frue
Mi aperos en Dobĵin, ĉe suna leviĝo.”870

* La Ŝlosisto ne komprenas la stilon de l’ Grafo. Same kiel li konfuzas ĵokeojn kun lakeoj, li ne konas la vorton vasaloj (wasale) kaj anstataŭigas ĝin per vonsaloj (wąsale) kiuj signifas lipharulojn, kaj estas sinonimo de nobeloj, flegantaj grandajn lipharojn.
*ZaścianekOkolica” oni nomas en Litvo nobeletaran kolonion, por diferencigo de kampulara vilaĝo. La fierajn nobeletojn-lipharulojn ni vidis jam en la drinkejo de Jankjel en Libro IV. La ŝerce-fantaziaj nomoj de la nobeletejoj “Rzezikowo, Ciętycze, Rąbanki” aludas la batalemecon de iliaj loĝantoj, (ĉar rzezik — tranĉeto, tranĉilo; cięty — tranĉita, akra, tranĉema; rąbanka — eta hakado, sabrado; nur Dobrzyn devenas de dobry — bona).

Graf’ el balkono cedis, sed, antaŭ foriĝo,
Li rigardis ankoraŭ tra l’ breĉo por pafo;
Lumojn, en dom’ Soplica vidante, la Grafo
Ekkriis: “Iluminu! morgaŭ, en kastelo,
Ĉi-hore estos lumo, kaj ĉe vi — malhelo!…”

Gervazo ter-sidiĝis; ĉe mur’ apogite,
Al la brusto la frunton li klinis medite.
Luna lumo defalis sur kapo-kalvaĵon,
Sur ĝi Gervazo fingre faris desegnaĵon:
Estontan milit’-planon li al si prezentas.880
Pezaĵon de palpebroj li ĉiam pli sentas;
Kol-balance, li vidis dormon jam proksiman,
Kaj komencis vesperan preĝaron kutiman;
Sed inter Patro-nia kaj Salut’-Mario,
Aperis volve-preme fantomoj-serio:
Jen li vidas Horeŝkojn: malnov-estroj liaj,
Kun karabel’, kun estra bastono aliaj,
Ĉiu minac-rigardas, lipharojn tordante,
Skermas per karabelo, bastonon svingante;
Silenta, malserena, unu ombro poste,890
Kun sanga brust’… Gervazo rekonis, tremfroste,
Tablestron, kaj komencis kruco-signojn fari,
Kaj, por certe terurajn sonĝojn kontraŭstari,
Pri puriĝej’-animoj flustris litanion.
Okuloj kungluiĝis, sonor’ en oreloj —
Li vidas nobelaron, brilas karabeloj;
Invado! Koreliĉojn! gvidas kompanion
Rimŝa! Sur griz-ĉevalo, mem Gervazo kuras,
Rapiron super kapo svingante, teruras;
Malbutonite, vente bruas taratatko,*900
El orel’ posten falis la konfederatko;*
Li renversas rajdantojn, pied-iran vicon,
Kaj fine, en garbejo, bruligas Soplicon.
Revoj-peze, sur bruston, falis kap’ senmova;
Tiel ekdormis lasta Ŝlosist’ Horeŝkova.

* Vidu rimarkon sur p. 97*.
* Konfederatka, kvarangula ĉapo, kun borderaĵo el ŝafida pelto.