Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro VII.

Interkonsilo.

Savaj konsiloj de Bartek, nomata Pruso. — Soldata voĉo de Macjek Baptisto. — Publika voĉo de sinjoro Buĥman. — Jankjel konsilas al konkordo, kiun Fendilo tratranĉas. — De Gervazo parolado, el kiu montriĝas grandaj efikoj de sejma elokventeco. — Protesto de maljuna Macjek. — Subita alveno de milita sukurso rompas la interkonsilon. — Hejse, kontraŭ Soplicoj!

Vice, Bartek sendito sian vorton diris.
Ĉar li ofte per ŝipo en Prusujon iris,
Tial de samgentanoj li Pruso nomatis,
Laŭŝerce, ĉar li prusojn malamis, kaj ŝatis
Nur priparoli. Homo, progresinta aĝe,
Kiu multe da mondo vizitis vojaĝe,
De gazetoj leganto, politik’-konscia,
Povis multe klarigi per konsilo sia.
Li tiel finis:

“Tio estas help’ ne vanta,
Sinjor’ Mateo, mia frato, bonfaranta10
Patro kvazaŭ de ĉiuj ni. Mi al francaro
Fidus milite, kiel al atutoj-kvaro:
Nacio militema; post Koscjuŝko nia
Ne estis en la mondo militist’ genia,
Kiel imperiestro, granda Bonaparto.
Mi memoras de francoj transiron de Varto*:
Mi estis eksterlande, pro komerco mia
Kun urbo Gdansk*, en mila-okcent-sesa jaro;
En land’ Poznanja loĝas mia parencaro,
Kiun mi vizit-iris; do kun Pan Jozefo20
Grabovski*, li nun estas regimenta ĉefo,
Kaj tiam en vilaĝo vivis oportune
Ĉe Objezjeĵe, ambaŭ ni ĉas-iris kune.
En Grand-Polujo estis paco; famo kura
Venis, foje subite, pri batal’ terura.
Kuriere leteron alsendis Todven-o:
Grabovski, ĝin leginte, kriis: ‘Jena! Jeno!*
Prusoj — kape batitaj, gajnita batalo!’
Mi tuj, por danki Dion, saltis de ĉevalo
Kaj genuiĝis… Urbon ambaŭ ni post tio30
Veturinte, ŝajnigas scii pri nenio;
Kaj jen ni vidas: ĉiuj Landratoj, Hofratoj,*
Komisarioj, ĉiuj similaj hundfratoj,
Salutas nin malalte; ĉiu tremas, palas,
Laŭ prusa blato, kiu sur brogaĵon falas.
Ni ridas, frotas manojn kaj humile petas
Novaĵojn: kion oni pri Jena ripetas?
Ili ektimis, miras, ke ni jam eksciis
Pri malvenko, kaj ‘aĥ-herr-gott-o-vee!’* kriis,
Mallevis nazojn, kuras domen, for el tie…40
Konfuzo, interpuŝo! Polaj vojoj ĉie
Pleniĝis; forkurantoj svarmas formikare,
Tiras siajn vagenojn, ĉe ni populare
Nomatajn veturiloj; geprusoj kun vestoj,
Kun pipoj, kafokruĉoj, plumlitoj kaj kestoj
Forkuras. Ni mallaŭte faras konsiliĝon:
Sur ĉevalojn! konfuzi prusan retiriĝon!
Hej! Landratojn nuk-bati, Hofratojn rip-ŝiri,
Kaj Herrojn oficirojn je harcopfoj tiri!*
Generalo Dombrovski venis Poznanion:50
Imperiestr’ ordonis la insurekcion!
Dum semajno prusaĉojn leviĝo popola
Balais, ke ne restis eĉ nur unu sola!
Se tiel lerte, vigle, turniĝus litvanoj,
Por regali moskvulojn per tiaj ŝvitbanoj!
Nu, Mateo? Se Moskvo kverelas malsprite
Kun Bonaparte: tiu ne ŝercas milite:
Plej granda mond-heroo! sennombra armeo!
He, kion pensas patro, Reĝeto, Mateo?”

* Rivero, ĉe kiu estas situita la ĉefurbo Poznań de l’ samenomata grandpola duklando, kaj poste prusa provinco Posen (komparu rimarkon sur p. 54*).
* Vidu rimarkon sur p. 96*.
* Grafo Józef Grabowski, posedanto de bienoj Łuków en grandpola Poznanja Duklando; dum la Napoleonaj militoj li estis kolonelo de l’ generala stabo, poste li ludis grandan rolon en la publika vivo de l’ Duklando. En Łuków, proksime de l’ urbo Obiezierze, gastis Adam Mickiewicz kun sia frato Francisko.
* Jena, urbo apud rivero Saale, memorinda pro la decida batalo, en kiu (1806) Napoleon I venkis la prusojn.
* Titoloj de germanaj oficistoj.
* Ho sinjoro Dio, ho ve! (germane).
* Herr, sinjoro; Haarzopf, harplektaĵo, portata tiam de oficiroj.

Li finis. Ĉiuj tiam verdikton atendis60
De Mate’. Li eĉ kapon ne movis, etendis
Nur manon kaj ĉeflankon ekbatis: laŭ vido
Li serĉis sabron. (Ekde pollando-divido
Jam sabron li ne portis, sed, ĉe rememoro
De Moskvo, manon metis, laŭ malnova moro,
Ĉe flanko: kvazaŭ “vergon” li kaptus batale;
Do oni lin Ĉeflanko nomis ĝenerale).
Li levis kapon: ĉie ekregis silento;
Tamen Mateo, malgraŭ komuna atento,
Ree mallevis kapon kaj brovojn kuntiris.70
Fine li, aŭdiĝante, ĉiun vorton diris
Malrapide kaj kapon balancis laŭ senco:

“Silentu! la novaĵo el kie devenas?
Kiel proksime francoj? ĉefkomandon tenas…?
Ĉu, kie, kial iĝis milito-komenco?
Kie tramarŝos francoj? kun kia potenco?
Arme’-specoj? scianto parolu pri jeno!”

Silente sin rigardis vice la kunveno.
“Mi, diris Prus’, konsilus la pastron atendi,
Vermon, de li devenas ĉitiu novaĵo;80
Dume certajn spionojn al la limo sendi,
Kaj mallaŭte armiĝi en la ĉirkaŭaĵo,
Kaj dume tut-aferon singardeme gvidi,
Por neniel al Moskvo intencojn perfidi…”

“Atendi? sendi? mendi?” dua Macjek krie
Interrompis, baptita Aspergist’ alie,
Laŭ bastonego, kiun li kunportis ĉie
Kaj nomis aspergilo. Tiun li starigis
Antaŭ si, ambaŭ manojn sur globo pendigis,
Man-apogis mentonon: “Prokrasti! veturi!
Konsiliĝi! Hem, trem, brem, kaj poste forkuri!90
En Prusuj’ mi ne estis; prudento tiela
Bona por prusoj, mia prudento — nobela.
Do mi scias: por bati — kaptu aspergilon,
Kaj por morti — alvoku de pastro konsilon!
Mi vivu, batu! Pastron? kvazaŭ ni — bubaro?
Por kio Verm’? Antaŭen! ni estu vermaro,
Mordu Moskvon! Spionoj? Hem, trem, brdem, por klaĉoj?
Tio pruvas? — ke estas vi maljunulaĉoj,
Tut-netaŭgaj! He, fratoj! ĉashundo — postflaru,
La Bernardino — kvestu! mi — aspergon faru!100
Aspergi!” — Bastonegon sian li svingetis,
Kaj kriantar’: “Aspergi! aspergi!” ripetis.

Baptist-partion prenis Bartek, la Razilo,
Laŭ tre maldika sabro, kaj Mate’, Verŝilo,
Laŭ apogtub’, el kies vast-gorĝo facile
Dekdu kuglojn ŝprucigis li, kvazaŭ verŝile.
“Vivu Baptisto!” kriis ambaŭ. Prus’ dum tio
Ekparolis, sed ĉesis pro rido kaj krio.
Oni kriis: “For! prusoj, timuloj, for paŝu!
En bernardan kapuĉon timulo sin kaŝu!”110

Tiam Mate’ maljuna ree kapon levis,
Do bru-paroloj ree mallaŭtiĝi devis:
“Ne moku Vermon; konas mi pastraĉ’-ruzulon;
Ol vi, pli grandan nukson ĉi vermet’ mordetis.
Nur foje mi lin vidis: mi rigardon ĵetis
Kaj rekonis birdeton; li turnis okulon,
Time, ke mi konfese-prenos lin pro io;
Sed — afero ne mia, longa historio!
Li ne venos, do vane voki kapuĉulon.
Se de tiu-ĉi venis tuta novaĵeto,120
Kion ĝi celas? estas diablo pastreto!
Se, krom tiu novaĵo, vi scias nenion,
Do kial vi alvenis, kaj volante kion?”

“Militon!” kriis oni — “Kian?” — “Kun la caro,
Militon kun moskvuloj! Kontraŭ moskvularo!”

Pruso vokis kaj voĉon li pli alte levis,
Kapoklinis, ĝis fine aŭskulton ricevis,
Parte per voĉo alta, kriema akiris.

“Mi volas bati! bruston frapante, li diris;
Kvankam sen aspergilo, per ŝip-stango mia,130
De mi ricevis bapton prusoj-kvar’ ebria,
Volinta min dronigi, ĵeti en Pregelon.”*
“Bravul’! diris Baptisto, bon-aspergis felon!”
“Sed, dolĉa Jezu! oni havu la konscion,
Kie batali? kial? homoj sciu tion,
— Vokis Prus’ — ĉu popolo volos kune iri?
Kien iri? ni tion eĉ ne scias diri.
Fratoj, nobelaj moŝtoj! ni agu prudente!
Ni faru ĉion plane, bonorde, konsente!
Por militi: ni ligu konfederacion,*140
Sub ies estr-bastono; kie fari tion?
En Grand-Polujo vidis ni la retiriĝon
Prusan, do ni sekrete faris konsiliĝon,
Armis nin kaj preparis kampular’-leviĝon:
Prete, ni de Dombrovski ordonon ricevis:
Sur ĉevalon! kaj ĉiuj samtempe sin levis!”

* Pregel, Pregola, rivero en Orienta Prusujo.
* Armita unuiĝo de nobelaro sub estr-bastono t. l. prezido de marŝalo elektita.

“Mi petas voĉon!” vokis Klecka Rajtigito,
En germana* vestaĵo, homo juna, bela,
Nome Buĥman, sed polo, Poluja naskito;
Ne certe, ĉu devene li estis nobela;150
Oni lin ne demandis, en ĉiu rilato
Estimante: li servis ĉe litva magnato,
Estis bon-patrioto kaj plena de scio;
El fremd-libroj lerninte pri ekonomio,
Bienojn administris li orde, kun plano;
Pri politik’ prudente konkludis Buĥmano,
Bel-skribis, flu-parolis, lerte argumentis,
Do kiam li komencis, ĉiuj eksilentis.
“Mi petas voĉon!” diris li, kraĉotusinte,
Kliniĝis kaj eksonis per vortoj bel-tinte:160

* Mallonga, laŭ modo internacia.

“Preopinantoj* miaj tuŝis elokvente
Ĉiujn decidajn punktojn, kaj, ĉefa-momente,
Diskuton sur pli altan levis pozicion!
Do en unu fajrujon mi kunprenu ĉion:
Trafe ĵetitajn pensojn, gravajn argumente,
Ke kontraŭ-opinioj kuniĝu konsente.
Du partojn en diskuto tuta mi ekvidis,
Kaj mi sekvos partigon, kiel vi dividis.
Unue: kial devas leviĝi la lando?
Kiasence? jen viva unua demando;170
Dua koncernas regon kaj revolucion.
Divido — trafa; prenus mi inverse tion.
Ni esencon de rego komprenu unue,
El ĝi leviĝo-celon mi deduktos plue.
Pri rego, se okule homar’-historion
Mi trakuras, do tiam mi perceptas kion?
En arbaroj sovaĝe vagas hom-genero,
Kaj ĝin kolektas, ligas komuna danĝero,
Pripenso de defendo: jen konsil’-apero.
Ĉiu parton de propra liberec’ demetas180
Por bon’ komuna: tiel statuto jam pretas;
El ĝi elfluas, kiel el fonto torento,
Ĉiuj leĝoj: formiĝas rego per konsento,
Neniel devenante el la volo Dia;
Do regecon apogas kontrakto socia,
Rego-divido estas nur sekva momento…”

* Antaŭaj parolintoj; fremd-vorto lasita ĉi-tie intence laŭ originalo.

“Kaj jen estas kontrakto!* Minska aŭ Kijova?
Diris Mate’ maljuna, — Babin-rego nova!*
Sinjor’ Buĥman, ĉu caron al ni trudis Dio
Aŭ diablo, neniu kverelos pro tio;190
Vi diru, kiel caron forigu nacio”.

* Famaj estis siatempe la kontraktoj aŭ kunvenoj, en Kijov kaj Minsk; en certaj templimoj ili okazis por farado de diversaj ĉiuspecaj interkonsentiĝoj precipe pri komerca foiro.
* Babina Respubliko. En j. 1568 fondis pola nobelo, nome Pŝonka, en sia bieno Babin ĉe Lublin, satiran societon kiu ricevis la nomon de Babina Respubliko. Ĝi vipis la morojn de samtempanoj kaj sendis al ĉiu, kiu distingiĝis per difekto aŭ malsaĝeco, diplomon, per kiu li estis akceptita en la respublikon kaj ricevis en ĝi oficon: Kurac-fuŝulo fariĝis kuracisto, timulaĉo — armeestro, disipulo — ekonomo.

“Jen, kriis Aspergisto, malfacil’ en kio!
Se mi, ekzemple, povus salti pli facile
Al tron’, kaj plaŭd! surŝpruci caron aspergile,
Tiam li ne revenus sur Kijova trakto,*
Nek sur Minska, nek ia Buĥmana kontrakto;
Nek lin pop’ dia-pove, nek mem Belzebubo
Revivigus… Aspergas ĉiu brava bubo!
Sinjor’ Buĥman, vi moŝto, elokventon havas,
Sed elokvento — ŝum, drum*: kaj aspergo gravas.”

* Trakto, ĉefa landvojo, kuniganta grandajn urbojn (ŝoseo).
* Vortoj son-imitaj, signifantaj sensencan bruon.

“Jes, jes!” manojn frotante, Bartek la Razilo,200
De Baptisto al Macjek kuris, laŭ teksilo-
Boben’, el unu flank’ al dua: “Nur, kun vergo
Vi Macjek, kaj vi Macjek, kun il’ de aspergo,
Konsentu, kaj, je Dio, vere, moskvan bandon
Ni splitigos; mi iros sub Vergo-komandon”.

“Komand’, diris Baptisto, bona por parado;
Ĉe ni estis komando en Kovna brigado,
Tre konciza: Timigu, ne timu; atingu
Per bato, mem evitu baton; dense svingu;
Ŝaĥ, maĥ!”* — Razilo pepis: “Bona regularo!210
Kial skribi, difekti inkon? — En ĉi loko
Nun ligi konfederon volas nobelaro?
Marŝalo — nia Macjek, estr-bastono — vergo!”
“Vivu, kriis Baptisto, surpreĝeja Koko!”
Oni respondis: “Vivu majstroj de aspergo!”

* Vortoj sone-imitantaj la skermadon.

Meze mallaŭtigate, flanke bruis krioj:
Konsilo dispartiĝis, estis du partioj.
Buĥman kriis: “Konsenton ne laŭdi, jen mia
Sistemo!” — “Ne permesas mi!” kriis alia.
En angul’ oni jesas. Fine voĉo tuba220
Aŭdiĝis de veninta nobelo Skoluba:

“He sinjoroj Dobĵinaj! kion vi komencas?
Nin senigi de nia rajto vi intencas?
Invitante el nia nobelar’-ejeto,
(Invitis nin Ŝlosisto Fendulo Moŝteto)
Oni diris, aferoj estas okazontaj,
Ne Dobĵinon, sed tutan distrikton tuŝontaj,
Tut-nobelaron; ankaŭ Vermo murmuretis,
Kvankam neniam finis, ĉiam balbutetis,
Malklare parolante. — Fine de aferoj,230
Ni kunvenis, najbarojn vokis kurieroj:
Ĉeestas jen ĉi-tie, krom Dobĵinaj viaj,
Ĉirkaŭ ducent diversaj nobeloj aliaj;
Do ĉiuj ni konsilu! Se baston’ marŝala
Necesas, ĉiuj voĉu, ĉiu voĉ’ — egala.
Vivu egalo!”

Tiam du Terajeviĉoj,
Same kvar Stipulkovski-j kaj tri Mickjeviĉoj
Krias: “Vivu egalo!” kiel li proponas.
Buĥman vokis: “Konsento estos fin-pereo!”
La Aspergisto kriis: “Ni vin ne bezonas:240
Vivu nia marŝalo, Mateoj-Mateo!
Prezidu!” — “Ni invitas!” krias Dobĵinanoj;
“Ni ne permesas!” vokas aliaj litvanoj.
Amas’ disiĝas, en du grupojn sin kolektas,
Kaj kapojn al du flankoj, kriante, direktas,
Tiuj: “Ni ne permesas!” — ĉi-tiuj: “Ni petas!”

Maljuna Macjek sidas meze kaj kvietas,
Kaj sola lia kapo tute ne moviĝis.
Kontraŭ li la Baptisto staris, man-pendiĝis
Sur bastoneg’, kaj kapon, sur glob’ apogitan,250
Turnis, kiel kukurbon, sur stango fiksitan,
Alterne sin antaŭen, posten balancante,
Kaj senĉese: “Aspergi, aspergi!” kriante.
Razileto laŭlonge ĉambron paŝ-mezuris,
De benko Aspergista al Matea kuris.
Kaj Verŝilo laŭlarĝe la ĉambron trairis,
De Dobĵinaj al fremdaj, ŝajne pac-inspiris;
Unu vokadis: “Razi!” — dua: “Verŝi!” tentis.
Macjek, jam ekkoleris laŭ vid’, sed silentis.

Post kvaronhora bruo, en amas’ krianta,260
Super kapojn elsaltis kolono brilanta:
Tio estis longega rapir’, kun larĝeco
De man-streĉo, kaj ambaŭ-flanke kun tranĉeco.
Laŭvide glav’ teŭtona, Nurnberg-ŝtal’ forĝita:
Ĉiuj silent-rigardis. Kiu glavon tenis?
Ne vidiĝis, sed oni tion tuj divenis:
Jen Fendil’! kaj leviĝis laŭt-krio subita:
“Vivu Fendulo! Vivu Sabruloj-juvelo,
Duonkapro, Moŝteto, Rembajlo nobelo!”

Baldaŭ Gervazo (estis li), trapremiĝinte270
En mezon, kaj ĉirkaŭe per fendil’ fulminte,
Klinis ĝian akraĵon suben, kaj salute
Al Macjek diris: “Vergon salutas Fendilo.
Frat-nobelar’ Dobĵina! kial por konsilo
Mi vin arigis, diros mi, neniel tute,
Kion fari; decidu, kiel vi deziras.
Delonge famo inter nobelejoj iras,
Ke grand-aĵoj okazos en mond-historio;
Pastro Robak parolis, vi scias pri kio?”
— “Ni scias!” oni kriis. — “Bone. Laŭ regulo,280
Sufiĉas, ke du vortojn ekaŭdu saĝulo;
Vere?” li diris. — “Vere!” — “Estro de francaro,
Diris Ŝlosist’, almarŝas ĉi-tien kaj caro;
Do milit’: car’ kun estro, kaj reĝo kun reĝo
Kap-batiĝos, jen estas de monarĥoj leĝo.
Kaj ni kviete sidos? Se grandul’ alian
Sufokos, ni sufoku etajn, ĉiu sian.
Ĉiuj supre, malsupre, ni interbatalos
Kaj hakos: tiam tuta kanajlaro falos
Kaj feliĉo florigos Respublikon nian.290
Ĉu vere?” — “Vere, kvazaŭ el libro legite!”
“Vere, diris Baptisto, aspergu kaj kvite!”
“Mi ĉiam razi pretas”, aŭdiĝis Razilo;
“Nur konsentiĝu, petas afable Verŝilo,
Baptisto kaj Mateo! kiu — komandulo?”
Sed Buĥman interrompis: “Konsentu stultulo;
Diskuto, por publika afer’, jen utilo.
Silenton!” — “Ni aŭskultas”. — “Gajne por decido,
Ŝlosisto opinias laŭ nova punkt-vido”.
“Jes, ekvokis Ŝlosisto, laŭ mia regulo,300
Pri granda aĵo pensi devas granda ulo:
Imperiestro, reĝo, senat’, deputatoj.
Tielaĵoj fariĝas en Krakov konvene,
Moŝtet’, aŭ en Varŝava, ne ĉi-tie, fratoj;
Konfeder-aktojn oni ne skribas kamene
Per kret’, ne sur vicino-ŝip’, sed pergamene.
Por skribi aktojn estas en Poluj’ skribuloj*
Kronaj kaj litvaj: tiel faris antaŭuloj.
Mia afero — fendi”. — “Plaŭd-aspergi plene.”
Aldonis Aspergisto. — “Kaj fari pikadon”310
Kriis Bartek Aleno, elpreninte spadon.

* Skribistoj (pisarze), oficistoj en malnova Polujo, apartaj por la Krono kaj Litvo; ili laboris flanke de reĝoj kaj kancelieroj kaj kun ilia scio eldonis aktojn kaj diplomojn.

“Ĉiujn, finis Ŝlosisto, mi ateste prenas,
Ĉu Vermo ne parolis: antaŭ ol litvanojn
Vizitos Napoleon, purigu kabanojn
De balaaĵo? Ĉiuj aŭdis, ĉu komprenas?
En distrikt’ — balaaĵo? Kiu ’as malica
Mortigint’ de bravulo? Farinte rabaĵon,
Kiu de heredulo forŝiras restaĵon?
Kiu li? Ĉu mi diru?” — “Fripono Soplica!”
Interrompis Verŝilo. — “Premegant’ ofica!”320
Pepis Razil’, — Baptisto: “Svingi aspergilon!”
Buĥman: “Se li perfidis, iru pendigilon!”
Hejse!” ekkriis ĉiuj, “hej, kontraŭ Soplica!”

Sed Juĝiston kuraĝe Pruso ekdefendis
Kaj al nobeloj brakojn levitajn etendis:
“Sinjoroj fratoj! vee! je vundoj de Kristo!
Ĉu obsedita estas vi, sinjor’ Ŝlosisto?
Se li frenezan fraton havas, ekzilaton,
Ĉu tial oni punu la senkulpan fraton?
Jen kristane! En tio serĉu intrigaron330
De Grafo… Ke Juĝisto premas nobelaron,
Ne vere! kiel estas? Vi mem, sen neceso,
Lin provokas; li serĉas pacon, kaj punaĵon
Pagante, li forcedas eĉ sian propraĵon.
Se Juĝisto kun Grafo estas en proceso,
Riĉuloj interŝiru: ĉu nia afero?
Juĝist’ — tiran’! Unua lia malpermeso:
Kampuloj ne kliniĝu antaŭ li ĝis tero,
Ĉar tio estas peko laŭ li. — Li afable
Kampulojn, mem mi vidis, sidigas ĉetable;340
Pagas vilaĝ’-impostojn: ne laŭ Klecka moro,
Kie germane regas moŝt’ Buĥman sinjoro.
Juĝist’ — perfida! Kune, de infim’*, ni estis:
Honesta ido, sama ĝis hodiaŭ restis;
Polujon amas, polajn morojn li deziras
Konservi; moskvaj modoj al li ne ĝisiras.
El Prusuj’ revenante, lavi germanaĵon,
Mi kuras Soplicovon, kvazaŭ kern-polaĵon:
Sat-trinki kaj sat-spiri Patrujon! — Je Dio!
Mi — frat’ Dobĵina via, sed zorgos pri tio,350
Ke, al Juĝist’, neniu faru maljustaĵon!
Grand-Polujo* ne konas, fratoj, tian ordon:
Agrable rememori — spiriton! konkordon!
Per bagatel’, neniu konfuzis konsilon.”

* Plej malalta (unua komenca) klaso en lernejo.
* Vidu rimarkon sur p. 54*.

Ŝlosist’: “Ne bagatelo! fripon’ — pendigilon!”

Bruo kreskis. Ĵus Jankjel aŭskulton atingis;
Li stariĝis sur benko, super kapojn svingis
Barbon kiel pajlfasko, pendantan ĝis zono;
Per dekstra man’ deprenis li sian vulp-ĉapon,
Per maldekstra jarmulkon* alpremis sur kapon,360
Post zon’ maldekstran metis, pasis al propono,
Per kolpak’ salutante malalte laŭ vico:

* Malsupra ĉapeto, ne deprenata de l’ kapo.

“Nu, sinjoroj Dobĵinaj! mi, judaĉo tia,
Nek frato, nek svatano estas de Soplico,
Tre ŝatinda sinjoro, bona, estro mia;
Estimon al Dobĵinaj Bartkoj, Mackoj! karaj
Kiel bonaj najbaroj, sinjoroj bonfaraj.
Malbone, se vi volas fari superforton
Al Juĝisto; ĉar povas batiĝon, bat-morton
Tio kaŭzi — kaj spravnik? asesor?… arestas.370
Ĉe Soplico, vilaĝe, soldataro estas:
Jegroj!* Asesor’ — dome: li fajfsignon faras,
Ili venas, intence kvazaŭ tie staras,
Kio sekvos? — Se moŝtoj atendas je franco,
La franco — malproksime, granda voj-distanco.
Mi — judo, pri militoj ne scias, sed vidis
En Bjelica* judetojn, kiuj lime sidis;
Aŭdiĝas: francoj — apud Łososna* rivero,
Kaj milit’ — en printempo, se estos en vero.
Nu, mi diras: Soplica dom’ — ne butiketo380
Disprenebla, kaŝebla en veturileto.
Biendom’ ĝis printempo staros, ne veturos;
Juĝisto — ne farmanta judet’, ne forkuros:
Oni lin en printempo trovos kun facilo.
Nun disiru, kaj laŭta ne estu babilo
Pri tiu, kiu estis, tuta historio!
Al favoraj nobeloj mi havas nun peton:
Mia Sjora malgrandan vindis Jankjeleton,
Do mi regalas ĉiujn, grand-muzik’ ĉe tio!
Fajfiloj, violonoj, bas’, formas kapelon:390
Moŝto Macjek maljunan ŝatas trink-mielon,
Novan mazurkon; havas mi novajn mazurkojn,
Kaj mi instruis kanti ‘fejn’ miajn ‘baĥurkojn’.”*

* Jegroj, ĉasistoj; vorto germana, uzata en rusa armeo.
* Bielica, urbeto apud Njemen.
* Łosośna, alfluo de Njemen.
* Infanoj, pola etiga formo laŭ hebrea “baĥur” junulo; fein, bele (germane).

De komune ŝatata Jankjel elokvento
Trafis korojn. Leviĝis ĝoj-kria konsento;
Bru’ aplaŭda eĉ antaŭ la domon elkuris:
Kiam Gervaz’ Jankjelon per fendil’ mezuris.
Judo saltis amason. “For! kriis Ŝlosisto,
Fingrojn jud’ inter pordon ne puŝu! afero
Ne via! — Prus’, moŝteto! ĉar vi de Juĝisto400
Kelk mizerajn vicinojn* havas sur rivero,
Vi lin ŝirmas? pri via patro forgesante?
Horeŝkajn dudek ŝipojn al Prusuj’ konstante
Li flosis, do riĉiĝis kaj li kaj infanoj,
Kaj ĉiuj ĉeestantaj moŝtoj Dobĵinanoj.
Ĉiu aĝul’ memoras, kaj aŭdis junulo:
Tablestro ĉies patro estis, bonfarulo!
Kiu en Pinsk-bienoj havis plenrajtecon?
Dobĵinski! — Kalkulistoj? same! — Marŝalecon*
De bufed’ al neniu alia li fidis,410
Nur al Dobĵinski-j; ĉie Dobĵinskijn vi vidis!
Li protektis dobĵinajn procesojn laŭ leĝo,
Por vi favoran panon klopodis ĉe reĝo,
Infanojn po sesdekoj lokis en konvikto*
Ĉe Piaroj, je sia kosto, vesto, vikto;
Plenaĝulojn promovis* li per kosto sia.
Kaj pro kio? ĉar estis li najbaro via!
Hodiaŭ vi Soplican tuŝas limo-strion;
Kion bonan li faris al vi?”

* Vidu rimarkon sur p. 49*.
* Marŝaleco, administrado de l’ domo kaj servistaro.
* Piara konvikto, edukejo kaj instruejo, administrata de pastroj Piaroj, estis tiutempe plej bona instituto de publika edukado en Polujo. — Vikto, vivteno, nutraĵo.
* Promovi, antaŭenŝovi, levi sur pli altan pozicion.

— “Tut-nenion!
Vokis Verŝil’, ĉar li el nobelet’ devenas!420
Nun plenbloviĝas, phu, phu, nazon alte tenas!
Mi lin al edzofesto petis de filino
Kaj trinkigis; li diris: ne trinkas sen fino
Mi, kiel vi nobeloj, funele! — Magnata
Pupet’, el marimonta* farun’ delikata!
Ne trinkis; ni en gorĝon verŝas, do li krie:
Perfort’! Nu, el Verŝilo, mi enverŝos plie.”

* Plej delikata kaj plej bona faruno en la tuta lando, devenis el mueliloj en Marymont apud Varsovio.

Baptisto kriis: “Mi lin aspergos, trompulon,
Por mia filo, kiu estis saĝa ido,
Nun stultiĝis, nomata estas Sak,* bovido,430
Kaj kaŭze de Juĝisto iĝis li stultulo.
Mi diris: Soplicovon vi vagas pro kio?
Se mi vin tie kaptos, do gardu vin Dio!
Li al Zonjo ŝteliĝas ree tra l’ kanabo:
Mi kaptis lin kaj ŝiris je orel’ dolore;
Kaj li ploras, ploregas, kiel eta knabo:
Patro, mortigu, iros mi, li ĝemas plore —
Kial? — li diras: Zonjon mi amas! kaj ŝatas
Eĉ iom ŝin rigardi! Do mi lin kompatas
Kaj al Juĝisto: donu al Sako Zofion.440
Li diras: tro malgranda, atendu jar-trion,
Kiel ŝi mem ekvolos. Fripon’, jam ŝin svatas
Al iu; mi al tiu edzofesto venos,
Per aspergil’ al ili edzoliton benos.”

* Sak, bovida ledo, sinonimo de stultulo.

“Kaj ĉi kanajlo, vokis Ŝlosisto, regadu
Kaj sinjorojn, pli bonajn ol li, ruinadu?
Kaj Horeŝkoj-memoro, nom’ pereos fine!
Kie dankem’ en mondo? forestas Dobĵine!
Fratoj! batalon volas vi kun car’ multpova,
Kaj vi timas militon kun dom’ Soplicova?450
Timas turon! Ĉu iun mi al raboj sendas?
Dio gardu! Ne, fratoj! mi leĝon defendas;
Graf’ ja gajnis, obtenis dekretojn, atendas
Nur ilian ekzekvon!* Laŭ malnovaj moroj
La dekreton plenumis nobeloj sinjoroj
Kaj precipe Dobĵinski-j, do iĝis famuloj
En Litvo! Ja tut-sole Dobĵinaj bravuloj
Batalis, ĉe invado Miska, kun moskvuloj,
Kiujn algvidis rusa ĉefo Vojniloviĉ,
Kun fripono, amiko, Volk el Logomoviĉ.460
Vi memoras: ni prenis Volk en arestejon
Kaj kondukis, pendigi sur trab’, en garbejon,
Kiel kampul’-tiranon, serviston de caro;
Sed Volkon ekkompatis stulta kampularo!
(Mi lin ankoraŭ rosti sur fendilo volas).
Pri multaj grand-invadoj mi eĉ ne parolas,
El kiuj ni nobele-konvene eliris,
Profiton, ĝeneralan aplaŭdon akiris!
Kaj hodiaŭ? Najbaro Grafo vane penas
Fini sian proceson, dekretojn obtenas:470
Neniu volas helpi al orf’ mizerulo!
De Tablestro, nutrinta milojn, heredulo
Jam ne havas amikojn, krom Ŝlosist’ kastela
Kaj jen ĉi-tiu mia fendilo fidela!”

* Ekzekvi, plenumi juĝe.

“Kaj aspergilon! diris Baptist’. Gervazeto,
Mi — kun vi, dum en mano plaŭdos plaŭdileto.
Du estas du! Je Dio! Gervazo, vi brave
Sabras, do mi aspergos kaj vi hakos glave:
Kaj tiel: ŝaĥ, maĥ, plusk, plask!* anstataŭ babilo!”

* Plusk, plask, vortoj sone-imitantaj plaŭdadon, laŭ originalo.

“Vi Bartkon ne forpelos, diris la Razilo;480
Do kion vi sapumos, mi razos tut-glate.”
— “Kaj mi, diris Verŝilo, kune iros frate,
Se ili ne konsentas pri marŝalo ia;
Mi lasu voĉ-globeton! Jen globet’ alia!
— Li tintis per prenitaj el poŝo kugletoj —
Jen globetoj! Juĝiston per ĉiuj globetoj!”
— “Al vi, vokis Skołuba, al vi ni aliĝas!”
— “Kun vi, kriis nobeloj, ni ankaŭ kuniĝas!
Vivu Horeŝkoj! Duon-kaproj! en ofico
Vivu Ŝlosist’ Rembajlo! Hej, kontraŭ Soplico!”490

Kaj tiel ĉiuj sekvis Gervaz’-elokventon,
Ĉar al Ĵuĝisto havis jam ofendosenton,
Kutiman ĉe najbaroj: domaĝo per brutoj,
Elhako de arbaro, pri limo disputoj.
Unujn koler’, aliajn envio instigis
Kontraŭ riĉa Juĝisto: ĉiujn konsentigis
Malamo. Al Ŝlosisto leviĝas palaŝoj,
Bastonoj. —

Tiam Macjek, ĝis nun nubigita
Kaj senmova, leviĝis kaj per gravaj paŝoj
Iris mezon; ĉe koksoj mane-apogita,500
Antaŭ sin rigardante, kapon balancante,
Li prenis voĉon, ĉiun vorton parolante
Kun halto kaj akcento: “Ho stultaj! ho stultaj!
Vi stultaj! Kulpa estos unu, pentos multaj!
Dum Poluj’-revivigon koncernis konsilo
Kaj publik-bonon, bruis malpaca babilo;
Ne estis eblo, stultaj, opinion diri,
Nek, por elekti super vi ĉefestron, ordo;
Tamen, stultaj! se iu volas vin inspiri
Per personaj rankoroj, stultaj, tuj konkordo!510
Do, for, for! ĉar mi, Macjek, vin je milionoj,
Centmiloj, veturiloj, bareloj, furgonoj*
Da diabloj!!!”

* Ŝarĝa veturigilo.

Silentis ĉiuj, fulm-trafite;
Sed kriego leviĝis antaŭ dom’ subite:
“Vivu Graf’!” Li enrajdis korton de Mateo,
Mem armita, armite sekvis dek ĵokeoj.
Grafo, en nigra vesto, sidis sur-ĉevale:
Sur vest’ — nuksokolora mantel’, laŭ itale
Tre larĝa, sen manikoj, kiel grand-tegaĵo,
Ĉe kol’ bukite, falis ŝultrojn per faldaĵo;520
Li havis rond-ĉapelon kun plumo, kaj spadon
En man’ turnante, faris ĉirkaŭ-salutadon:

“Vivu Graf’! oni kriis, kun li vivon, morton!”
Nobelar’, tra fenestroj, rigardis en korton
Kaj, post Ŝlosist’, premiĝis ĉiam pli al pordo.
Ŝlosist’ eliris, sekvis amaso sen ordo.
Macjek reston elpelis, pord-riglon ektiris
Kaj, tra fenestr’, ankoraŭ foje: “Stultaj!” diris.

Dume kun Graf’ nobeloj drinkejon eniris.
Gervaz’ malnova-more faris la disponojn:530
Do, al si doniginte tri kontuŝo-zonojn,
Sur ili tri barelojn el drinkeja kelo
Eligas: da biero, brando kaj mielo.
Malŝtopite, trinkaĵoj ŝprucis tri-torente:
Sukcene, karneole kaj blanke-arĝente,
Kaj supre per triobla ĉielark’ radias,
Zum-falas cent pokalojn, cent glasojn. Bruante,
La nobelaro trinkas, al Graf’ dezirante
Cent jarojn; ĉiuj “Hejse je Soplico!” krias.

Jankjel sen sel’ forrajdis kaŝe. Pruso volis,540
Ne aŭskultite, kvankam li saĝe parolis,
Forkuri; oni sekvis lin krie: perfidis.
Mickjeviĉ staris fore, silente: sed vidis
Nobelar’ el mieno lia, ke konspiras
Li ankaŭ; do al sabroj! Li skerme reniras,
Jam vundita; premite al bariloj, haltas;
Sed Zan kaj tri Ĉeĉotoj* al li helpe-saltas.
Oni batalhaltigis, sed, dum ĉi ribelo,
Du estis man-tranĉitaj, unu ĉe orelo.
Resto — sur selojn!

* Zan kaj Czeczot estis universitataj kolegoj kaj amikoj de l’ poeto, do li metas ĉi-tie iliajn nomojn apud la sia.

Graf’ kaj Gervazo disponas,550
Ordigas, kaj armilojn, ordonojn, disdonas.
Fine ĉiuj, tra longa Dobĵina strat-vico,
Forgalopis, kriante: “Hejse, je Soplico!”