Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro VIII.

Invado.

Astronomio de Vojski. — Rimarko de Ĉambelano pri kometoj. — Mistera sceno en ĉambro de Juĝisto. — Tadeo, volante lerte malimpliki sin, falas en grandajn embarasojn. — Nova Dido. — Invado. — Lasta vokista protestado. — Grafo konkiras Soplicovon. — Sturmo kaj buĉo. — Gervazo kiel kelestro. — Invada festeno.

Antaŭ tempesto estas mallaŭta momento:
Nubo super hom-kapojn transfluginte, haltas,
Minac-vizaĝe spiron retenas de vento,
Silentas, fulm-okule teron ĉirkaŭ-saltas,
Signante lokojn, tondre-batotajn laŭ vico:
Tia silent’-momento — en dom’ de Soplico;
Kaj, kvazaŭ antaŭsente de stranga apero,
Buŝoj mutas, spiritojn levis revoj-sfero.

Post vespermanĝ’ Juĝisto kun gastoj eliras
Antaŭ domon kaj ĝui vesperon deziras,10
Sidiĝas sur pordsojla, herbkovra sterneto;
Malserene, mallaŭte tuta societo
Rigardas al ĉielo, kiu malaltiĝas,
Malvastiĝas kaj ŝajne al ter’ proksimiĝas,
Ĝis ambaŭ sub vualon sin kaŝas vesperan,
Kaj, kiel geamatoj, parolon misteran
Komencas, klarigante sentojn per tenataj
Sopiroj, flustroj, vortoj duone dirataj.
Strangan vesper’-muzikon formas tiu bruo.

Komencis ĝin, ĝemante en mansard’, noktuo.20
Vespertoj flugas, flustre per molaj flugbatoj,
Al domo, kie lumas fenestro-vitraĵoj;
Svarmas noktpapilioj, laŭ vespertoj fratoj,
Allogate de blankaj virino-vestaĵoj,
Precipe tedas Zonjon, vizaĝeton batas
Kaj de hel-okuletoj ŝiaj allogatas.
Insektoj, kolektite ronde en aero,
Turniĝas, ludas kiel harmoniko-sfero.*
Zonja orelo aŭdas, inter mil bruuloj,
Muŝ-akordon kun falsa duonton’ de kuloj.30

* Harmoniko, ĉi-tie muzika instrumento, konsistanta el vitraj diskoj kaj rulo (aŭ sfero), kiu, turniĝante kaj tuŝante disketojn, eldonas sonojn.

Kampe koncert’ vespera ĵus komencis ordon;
La muzikistoj finis instrument’-agordon.
Trifoje kriis kreko, herb-violonisto,
El marĉoj lin sekundas botaŭro, basisto.
Jam skolopoj, flirtinte supren, volviĝante,
Blekas refoje, kvazaŭ tamburon batante.

Post muŝ-susuroj, birdo-krioj, por finalo,
Du-ĥore du lagetoj aŭdiĝas en valo,
Kiel kaŭkazo-monta ensorĉita lago,
Dum-vespere ludanta, silenta dum tago.40
Unu, klar-akva, havis bordon sabloplenan,
El brusto donis ĝemon mallaŭtan, solenan;
Dua, kun kota fundo, el faringo sia
Respondis per kriego malĝoje-pasia:
En ambaŭ ĉi lagetoj kantis ranoj-hordoj.
Ambaŭ ĥoroj konsentis en du grand-akordoj:
Tiu fortege sonis, ĉi mallaŭte spiras,
Tiu kvazaŭ lamentas, ĉi tiu sopiras.
Trans kampoj inter ambaŭ sonas kunparolo,
Kiel altern-ludantaj harpoj de Eolo.*50

* Harpo de Eolo, korda instrumento muzika kiun tonigas ekblovoj de vento.

Krepusk’ densiĝis. Brilis nur el saliketoj,
Ĉe l’ river’, lup-okuloj kiel kandeletoj.
Ĉe horizonto-randoj malvastaj, pli fore,
Paŝtistaj nokto-fajroj ie flamas ore.
Fine luno arĝentan torĉon ekbruligis,
El bosk’ irante, teron, ĉielon lumigis,
Kiuj nun, el krepusko duon-malkovrate,
Apude dormis, kiel geedzoj beate:
Ĉielo, pura-brake, ĉirkaŭis silente
Bruston de tero, kiu lumas lun-arĝente.60

Jam, kontraŭ luno, stelo unu, dua, tria…
Jam palpebrumas milo, milion’ ilia.
Kastor kun frato Polluks brilas fronte, hele,
Nomitaj iam slave: Lele kaj Polele;*
Ilia nom’ vulgara nun estas alia:
Unu nomiĝas Litvo, dua — Krono nia.

* La steloj estas hodiaŭ nomataj “Ĝemeloj” (dunaskitoj).

Plu brilas du teleroj de Pesil’ ĉiela:
Sur ili, dum kreado, (laŭ diro fabela),
Dio pesis laŭvice planedojn kaj teron,
Antaŭ ol ilin puŝis en abism’-aeron,70
Poste oran pesilon fiksis sur ĉielon:
Homoj havis por siaj pesiloj modelon.

Norde briligas rondo de Kribril’* stelaron,
Tra kiu Dio kribris sekalan grajnaron,
El ĉielo ĵetante ĝin al patr’ unua,
Elpelita, por pekoj, el ĝardeno ĝua.

* Kribrilo, konstelacio nomata “Harplektaĵo de Bereniko”.

Davida veturilo* iom pli levita,
Long-timone al polus-stelo ’as turnita;
Pri veturilo scias litvanoj maljunaj:
Ĝin malĝuste Davida nomas homoj nunaj,80
Ĉar ĝi estas Anĝela. Lucifer* sin lokis
Sur ĝin, kiam li Dion al lukto provokis;
Tra laktvojo li kuris en ĉielan sferon,
Sed Miĥael deĵetis el ĝi Luciferon.
Nun difektite, kuŝas ĝi inter stelaro;
Ĉefanĝel’ ne permesas je ĝia riparo.

* Davida veturilo, konstelacio nomata de astronomo “Granda Urso”.
* Satano, ĉefdiablo.

La maljunaj litvanoj scias ankaŭ tion,
(De rabenoj, laŭdire, preninte la scion)
Ke tiu zodiaka Drako longa, dika,
Ĉiele volviĝanta per stelar’ artika,90
Kiun Serpent’ erare baptis astronomo,
Estas fiŝo: Levjatan — ĝia vera nomo.
Dum diluvo ĝi loĝis maroj-profundaĵon,
Akvo-manke ĝi mortis; sur ĉiel’-volbaĵon,
Pro vidindec’, por fari memoraĵ’-ateston,
Anĝeloj elpendigis la malvivan reston.
Same en Mir-preĝejo estas pendigitaj*
Grandegulaj tibioj kaj ripoj fositaj.

* Estis la kutimo pendigi en preĝejoj la elfositajn skeletojn, kiuj, laŭ opinio de l’ popolo, estis ostoj de grandeguloj. — Mir, urbo en Litvo.

Tiel rakontis Vojski pri stel-historio;
Li konis ĝin el libroj kaj el tradicio.100
Maljunulo jam vidis malforte vespere:
Pri ĉielo ne helpus okulvitro lia;
Sed stelo-formojn, nomojn li konis parkere
Kaj montris fingre lokojn de vetur’ ilia.

Hodiaŭ ne atentis iu al babilo
Pri Pesilo-teleroj, Drako aŭ Kribrilo.
Ĉies okulojn, penson, nova gast’ altiris,
Kiu ekde nelonge sur ĉiel’ vojiris:
Kometo de unua grando, forto hela,*
Kuris de okcidento al nordo ĉiela,110
Sang-okule malplenan kaleŝon mezuris,
Kvazaŭ ĝin post Lucifer ekokupi kuris,
Per trenaĵo envolvis ĉielo-trionon,
Kvazaŭ rete forŝovis steloj-milionon,
Kaj ilin posttrenante, mem per kapo celon
Mezuras norde, rekte en polusan stelon.

* Memorinda kometo el j. 1811.

Litva popol’ rigardis stranga-antaŭsente
Ĉiunokte miraklon tiun firmamente,
Kaj malbonon aŭguris el ĝi kaj aliaj
Signoj: tro ofte birdoj, malbon’-antaŭkriaj,120
Akrigis, sur malplenaj kampoj ariĝante,
Bekojn, kvazaŭ kadavrojn tie atendante.
Oni vidis, ke hundoj ofte kavojn faris,
Terure hurlis, kvazaŭ morton antaŭflaris,
Malsat’-, milit-aŭgure; arbaristoj vidis,
Kiel pest-virgulino tra tombej’ rapidis,
Kiu frunte plej altajn arb-suprojn atingis
Kaj en maldekstra mano sangan tukon svingis.

Divers-konkludojn formis, apud palisaro,
Laborestro, veninta kun tag-raportaro,130
Kaj spez-skribisto, flustre kun la ekonomo.

Ĉambelan’, inter gastoj, sur sojl’ antaŭ domo,
Interrompis parolojn, mem parolos nune:
Lia grand-tabakujo ekbrilis ĉe-lune,
(Tuta el pura oro, briliant’-kadreto;
Meze, post vitro, reĝa Stanislav-portreto).
Li sonigis ĝin fingre, flarumis kaj diris:
“Sinjor’ Tade’, pri steloj vi al ni inspiris
Eĥe, kion vi devis en lernej’ aŭskulti.
Pri miraklo mi ŝatas simplulojn konsulti.140
Mi, pri astronomio, aŭskultis dujaron
En Vilno, kie riĉa sinjorino, saĝa
Puzina,* el enspezo ducent-hom-vilaĝa,
Teleskopojn aĉeti igis kaj vitraron;
Pastro Poĉobut,* fama vir’, observatoro,
De tut-Akademio li estis rektoro,
Fine lasis katedron priastronomian,
Revenis monaĥejon, silent-ĉelon sian,
Tie mortis. Mi konas, ne sole laŭ nomo,
Snjadecki-n,* viron saĝan, kvankam li mondano.150
Jen planedon, kometon, ĉiu astronomo
Tiel rigardas, kiel karoson* urbano:
Scias, ke rezidejon reĝan ĝi veturas,
Aŭ trans limon, tra urbaj barieroj, kuras.
Kiu veturis? kion kun reĝo parolis?
Ĉu reĝo pacon sendis? aŭ militon volis?
Oni eĉ ne demandas. Mi memoras tion,
Kiam Branicki* iris en karos’ Jassion;*
Malhonestan karoson, da Targoviculoj
Trenaĵo sekvis, kiel kometon: Kampuloj,160
Kvankam en publikaĵoj ili ne part-prenis,
El trenaĵo perfido-aŭguron divenis.
Ĉi-kometon popolo nomas balailo,
Diras, ke balaata estos miloj-milo.”

* Puzyna, Elizabeto, fama fondintino kaj subtenantino de la astronomia observatorio en Vilno, mort. 1767.
* Pastro Poczobut Odolanicki, nask. 1728, fama astronomo pola, eldonis verkon “Pri zodiako en Dendera”, kaj li kunhelpis per siaj astronomiaj observoj al Lalande ĉe liaj kalkuloj pri rondiro de luno. Poczobut estis profesoro kaj rektoro de la Vilna Akademio 1764–1799. Lasinte sian instruistan okupon li revenis al la societo de Jezuitoj en j. 1808 kaj mort. 1810.
* Jan Śniadecki, nask. 1756, eminenta matematikisto kaj astronomo pola, profesoro de la Krakova akademio, kaj post Poczobut, rektoro kaj profesoro de la Vilna, mort. 1830.
* Karoso, kovrita kaleŝego.
* Branicki, Francisko Ksavero, granda hetmano kronlanda kaj poste generalo rusa; li estis, apud Felikso Potocki kaj Severino Rzewuski, unu el formintoj de la Targovica konfederacio (komparu rimarkon sur p. 43*).
* Jassy, urbo en Rumanujo; en j. 1792 kunveturis tien la Targovicanoj.

Tiam, ekparolonte, Vojski kapoklinis:
“Vere, mi rememoras, moŝta Ĉambelano,
Kion oni parolis al mi, al infano,
Memoras, kvankam dekan jaron mi ne finis,
Kiam estis en nia domo vizitanto,
Sapjeha, de kirasa signo leŭtenanto,*170
Li poste estis reĝa marŝal’ kortegana,
Kaj grand-kanceliero li mortis litvana,
Havinte cent-dek jarojn. Li, dum reĝo Jano
Tria, apud Vieno, estis sub hetmano
Jablonovski. Sapjeha rakontis pri tio:
Ĝuste kiam ĉevalen sidiĝis Jan Tria,
Kaj por voj’ adiaŭis lin papa nuncio,
Reĝan piedon kisis sendito aŭstria,
Tenante piedingon, (de l’ sendito nomo:
Graf’ Vilĉek); reĝ’ ekkriis: ‘Jen, rigardu homo,180
Ĉielen!’ super kapoj treniĝis kometo,
Sur vojo, kiun marŝis ar’ de Mahometo,*
Orient-okcidenten. — Pastro Bartoĥova*
Komponis panegiron* pri triumf’ Krakova,
Embleme ‘Orientis Fulmen’; pri-l’ kometo
Ĝi traktas. Priparolas ĝin ankaŭ verketo
Janina’ nome, kie estas priskribita
Tuta ekspedicio de l’ reĝo farita,
Kaj gravurita granda flag’ de Mahometo
Kaj sama, kiel nia hodiaŭ, kometo”.190

* Leŭtenanto de kirasa signo, rango oficira ĉe t. n. kirasaj standardoj en pola armeo.
* Turkaj armeoj marŝantaj kontraŭ Vieno.
* Pastro Bartochowski, jezuito, dediĉis sian laŭdan poemon sub titolo “Fulmen Orientis” al reĝo Jan III, post lia reveno el la Viena ekspedicio.

“Amen, diris Juĝisto, pri aŭguro via
Mi konsentas: kun astro aperu Jan Tria!
En okcidento estas grand-hero’ franclanda,
Kiun komet’ algvidu, donu Dio granda!”

Vojski rediris, kapon klininte malĝoje:
“Kometo — jen milito, kverel’ alifoje.
Ĝi aperis ĵus super Soplicovo nia:
Eble al ni minacas malfeliĉo ia.
Ni hieraŭ sufiĉe havis da kverelo,
Dum ĉaso kaj vespera manĝo en kastelo;200
Matene remalpacis Rejent’, Asesoro,
Kaj vespere Tadeo kun Grafo sinjoro.
Tiun disputon ŝajne kaŭzis ursa felo;
Se mian buŝon tiam Juĝisto ne ligus,
Mi ambaŭ kontraŭulojn ĉe tablo pacigus,
Ĉar mi volis rakonti akcidenton tian,
Kiu tree similas hieraŭan nian;
Ĝi okazis al grandaj paf-majstroj de ĉaso,
Al sejm-sendito Rejtan kaj duko de Nasso.
Jen kiel:

Generalo de landoj Podolaj*210
Veturis el Volinjo al bienoj polaj,
Aŭ, se mi bon-memoras, al sejm’ Varsovia;
Vizitante nobelojn, por amuzo sia,
Aŭ por populareco, venis al sinjoro
Tadeuŝ Rejtan, nun jam en sankta memoro.
Rejtan en Novogrodek iĝis sejm-sendito,
Kaj mi kreskis en lia dom’ ekde infano.
Jen do, pro Generalo princo, al Rejtano
Multnombra nobelaro venis laŭ invito.
Estis ‘teatrum’ (princo — ŝatant’ de teatro);220
Fajraĵojn donis Kaŝic, loĝanta en Jatro;
Pan Tizenhaŭs dancistojn sendis, kaj kapelon
Ogiński kaj Pan Sołtan, loĝanta Zdjencjelon:
Oni eksterkutimajn amuzojn preparis
En domo, kaj arbare grand-pelĉasojn faris.
Pri Ĉartoriski-j scias vi, ĉiu sinjoro
Princ’, kiom ilin povas ampleksi memoro,
Kvankam Jagjello-sanga, sed por ĉasisteco
Ne tro fervora: ne pro maldiligenteco,
Sed pro gustoj fremdlandaj; same Generalon230
Pli ofte libroj vidis, ol li hundoj-stalon,
Pli virinajn alkovojn li, ol lin pelĉaso.

* T. e. princo Adam Kazimir Czartoryski, ĉefestro de podolaj landoj, civitano meritplena por patrujo. Li naskiĝis en Gdansk (1734), mortis en Sieniawa (1823).

En Princa sekvantaro estis duk’ de Nasso;
Pri li rakontis oni, ke en ter’ Libia
Gaste, li ĉasis iam kun negra reĝ’ ia,
Tie tigron renversis per lanco en mano,*
Pro kio duko laŭdis sin tre fanfarone.
Kaj ni je aproj ĉasis ĉitiu-sezone:
Grand-aprinon pafile mortigis Rejtano,
Kun grand-danĝero, ĉar li proksime cel-tiris;240
Do paf-trafecon ĉiuj ni laŭdis kaj miris,
Nur germano de Nasso aŭskultis okazon
Tute indiferente kaj flustris sub nazon,
Ke paf’ kuraĝ-okulon pruvas, pik-armilo
Kuraĝan brakon; sekvis vasta rebabilo
Pri lia lanco-puŝo en tero Libia
Pri lia negra reĝo kaj pri tigro lia.
Pro ĉi-tio Pan Rejtan ĉagreniĝis vere;
Li ekbatis je sabro kaj diris kolere:
Duk’! kuraĝ-batalanto prenas bone celon,250
Aproj valoras tigrojn, lanco karabelon —
Komenciĝis diskurso impeta sufiĉe;
Sed General’, rompante diskutojn feliĉe,
Pacigis france. Mi ne scias babilaĵon:
Sed pacigo nur metis cindron sur ardaĵon;
Ĉar Rejtan plu koleris kaj atendis sole
Okazon, por repagi al duko petole;
Li pagis petolaĵon preskaŭ sano-koste,
Sekvatage, kaj kiel, mi diros tuj poste”.

* La duelo de l’ duko de Nassaŭ (komparu rimarkon sur p. 129*) kun tigro en Libio resonadis tiam en ĉiuj gazetoj eŭropaj.

Ĉe tio, silentante, Vojski levis manon260
Kaj pri la tabakujo petis Ĉambelanon.
Li longe flaras, fini ne bonvolas temon,
Kvazaŭ li de aŭdantoj akrigus sciemon,
Fine komencis: tiam ree iĝis ĉeso
En rakont’ aŭskultata kun grand-intereso!
Ĉar al Juĝist’ subite homon iu sendis,
Kiu kun senprokrasta afero atendis.
Juĝisto al tut-rondo bonan nokton diris;
Do oni diversflanken tuj dormi disiris:
Sur fojno en garbejo aŭ en biendomo;270
Juĝist’ aŭskulton donis al vojaĝa homo.

Aliaj dormas. — Sole Tade’, laŭ gardisto,
Paŝas vestible ĉirkaŭ pordo de Juĝisto,
Pri grav-aĵoj konsilon de onklo serĉante,
Hodiaŭ antaŭ dormo, sed frapi ne volas:
Juĝisto ŝlosis pordon, sekrete parolas;
Tade’ atendas finon, orelon streĉante.

Li aŭdas ploron, anson ektuŝi sin gardas
Kaj, tra ŝlosila truo, tra serur’, rigardas:
Vidas strangaĵon! Vermo, Juĝist’, genuante280
Sin alpremas, per larmoj kortuŝe plorante:
Al Juĝist’ manojn kisis Verm’; Juĝisto forte
Ĉirkaŭprenis, plorante, Vermon ĉirkaŭ kolo;
Fine, post kvaronhora ĉeso de parolo,
Mallaŭte ekparolis Vermo tiavorte:

“Frato! Dio ĝin scias, ke mi ne ekĉesis
Kaŝi, kion pek-pente mi ĵure-promesis,
Ke al Dio, Patrujo, tute dediĉite,
Ne servante fieron, hom-laŭdon evite,
Mi vivis; morti volis Bernardino ia,290
Silentante, pri nomo mia familia,
Al ĉiuj, eĉ al frato kaj al filo mia!
Tamen Provincialo* donis la permeson
In articulo mortis* fari ĉi konfeson.
Ĉu mi revenos viva? Kia iĝos fino?
Frato, granda ĥaoso regas en Dobĵino!
Franc’ — malproksime, antaŭ vintro-pas’, ne venos;
Ĉu io nobelaron ĝis tiam retenos?
Eble mi, pri leviĝo, troagemon uzis!
Oni min ne komprenis! Ŝlosisto konfuzis!300
Freneza Graf’, mi aŭdas, al Dobĵin ekpelis!
Mi lin ne antaŭvenis, gravaĵ’ min ŝancelis:
Jen Macjek min rekonis; nur unu parolon
Li flustru, kaj mi donos al fendilo kolon:
Ŝlosisto ne hezitos! Mi ne zorgas sanon,
Sed komploto-malkaŝo ŝirus tutan planon.
Tamen mi tien kuras, ekscii pri ĉio!
Eĉ perei, ĉar kaptus nobelojn furio!
Adiaŭ, kara frato, adiaŭ, mi iros.
Post mia mort’ vi sola al Dio sopiros;310
Okaze de milito, vi finu laŭ plano
Komencita; memoru, ke vi — Soplicano!”

* Ĉefo de samregulaj monaĥejoj en monaĥeja provinco.
* En danĝero de morto (latine).

Pastro larmojn deviŝis, kapuĉon surŝovis,
La postan fenestrumon mallaŭte formovis,
Kaj tra fenestro saltis ĝardenon; restinte
Sola, Juĝisto ploris, seĝon sidiĝinte.

Tade’ atendis, antaŭ ol anson ektiris,
Post malŝloso, mallaŭte, kapkline eniris,
Dirante: “Kara Onklo, kelk tagojn mi sidis
Ĉi-tie: tagoj, kiel moment’, forrapidis;320
Mankis tempo sat-ĝoji, vin kaj domon vidi,
Ĉar tuj mi forveturas; mi devas rapidi,
Tuj hodiaŭ, Onkleto, morgaŭ plej malfrue.
Vi memoras, ni Grafon provokis unue;
Batiĝos — mi; provoko de mi jam senditas.
Ĉar en Litvo dueloj nun malpermesitas,
Mi veturos al limo de Dukland’ Varŝava.
Grafo — fanfaronulo, sed kuraĝohava,
Sur lokon difinitan li certe alvenos,
Do ni interbatalos, kaj, se Dio benos,330
Mi lin punos, kaj poste trans Łososna-bordoj
Mi naĝos, kie frataj atendas vicordoj.
Armean servon patra testament’ ordonis,
Kaj mi ne scias, kiu alie disponis.”

“Tadeo, diris onklo, ĉu vi fervorulo
Estas tia, aŭ turnas vin, laŭ vulp’ ruzulo,
Kiu ne tien iras, kiel voston tenas?
Jes, ni provokis, certe dueli konvenas:
Sed veturi hodiaŭ, kial obstiniĝi?
Antaŭ duel’ kutimas ni amikojn sendi340
Intertrakti. La Grafo povas senkulpiĝi,
‘Depreki’: estas tempo, do volu atendi.
Aŭ alia tabano vin pikis sub nazo?
Tiam diru sincere ĝin, sen ĉirkaŭfrazo!
Jun-koron mi maljuna kompreni ne ĉesis,
Patris al vi (li nevon sub menton’ karesis),
Mia fingreto flustris al mi en orelon,
Ke kun fraŭlinoj havis vi etan kverelon.
Junuloj kun fraŭlinoj nun frue komencas!
Nu, Tadeet’, konfesu, kion vi intencas.”350

“Vere, diris Tadeo, estas kaŭz’ alia,
Amata Onklo, eble eĉ pro kulpo mia!
Eraro! malfeliĉo! ŝanĝi malfacile!
Ne, mi ne povas resti ĉi-tie trankvile!
Eraro de juneco! Ne demandu plie:
Mi devas plej rapide iri el ĉitie.”

“Ho! diris onklo, certe amaj malkonsentoj!
Jen lipojn vi hieraŭ mordetis per dentoj,
Rigardante oblikve iun knabineton;
Ankaŭ ŝi tre acidan havis mieneton.360
Mi konas ĉi stultaĵojn: amu idoj-paro,
Tuj sekvas malfeliĉoj ekster ordinaro!
Ili ĝojas, sin ree ĉagrenas malĝoje,
Aŭ senkaŭze kverelas ĝis dentoj kelkfoje,
Staras en anguletoj, grumblule murmuras,
Ne parolas, eĉ iam en kampon forkuras,
Se vin ĉi frenezeto atakas simile,
Estu nur paciencaj, mi helpos konsile;
Mi baldaŭ vin kondukos al paco komuna;
Mi konas ĉi stultaĵojn: ja estis mi juna.370
Rakontu, moŝto, eble mi malkaŝos ion,
Kaj tiel reciproke ni klarigos ĉion.”

“Onklo — diris Tadeo, kisis manon lian,
Ruĝiĝante — jen vero: fraŭlineton, vian
Edukatinon, Zonjon, mi tre ŝatas nune,
Kvankam ni nur kelk-foje ambaŭ estis kune:
Laŭ dir’, destinis Onklo jam por mi edzinon,
Belan, riĉul’-filinon, Ĉambelan-idinon.
Mi ne povus fraŭlinon Rozon edzinigi,
Amas Zonjon: neeble koron aliigi!380
Preni unu-n, kaj ami duan — malhonesto,
Eble temp’ min kuracos dum longa foresto.”

“Tade’, enmiksis onklo, stranga-maniere
Vi amas — forkurante de amataj! Vere
Bone, ke vi sinceras; vi farus sensencon
Forirante, ĉar svati mi havas intencon
Al vi Zonjon. Nu? kion? vi ne saltas ĝoje?”

Tadeo diris: “Onkla boneco multfoje
Min mirigas. Sed kion? Favora ofero
Ne taŭgas jam por io! Ho! vana espero!390
Telimeno ne donos al mi Zofieton!”
“Petu!” diris Juĝisto.

“Vane fari peton,
Interrompis Tadeo: ne, mi senprokraste
Devas nun forvojaĝi, morgaŭ frue laste;
Donu al mi, Onkleto, sole benon vian:
Mi pretas tuj veturi landon Varsovian.”

Juĝist’ lipharojn tordis, rigardis kolere:
“Do tiel moŝto koron malfermis sincere?
Unue la duelo, poste amo, via
Forveturo; ho! estas komplikaĵo ia.400
Mi jam aŭdis, mi viajn paŝojn jam postiris!
Deloganto, flirtulo, vi mensogojn diris!
Kaj kion do hieraŭ vespere vi faris?
Kaj kion vi ĉe domo ĉashunde postflaris?
Ho, bubeto! se eble vi Zonjon inside
Delogis kaj nun volas forkuri rapide,
Tiam vi ne prosperos! Vi ŝatas, ne ŝatas,
Sed Zonjon edzinigos, tion mi konstatas:
Se ne, vipon — vi morgaŭ edziĝos, sinjoro!
Li babilas pri sentoj, pri konstanta koro!410
Fi! mensogul’! pri moŝto mi faros esploron
Kaj lin ankoraŭ bone je oreloj tiros!
Hodiaŭ mi de zorgoj havas kapdoloron;
Li malhelpas trankvile ripozi! vi iros
Tuj dormi!” — Larĝe pordon malfermis Juĝisto
Kaj por senvestiĝado vokis je l’ Vokisto.

Tade’ mallevis kapon, eliris silente,
Malagrablan diskurson pripensis atente:
Unue insultita tiel!… Li, sentante
Pravecon de riproĉoj, ruĝiĝis hontante.420
Kion fari? se ĉion ekscios nun Zonjo?
Peti manon? sed kion diros ŝia onjo?
En Soplicovo resti plue — li ne povas.

Medite li kelk paŝojn antaŭen sin movas,
Kiam voje lin baras nokt-fantomo ia
En blankaĵo; maldika, longa kaj gracia
Ĝi ŝoviĝas, kaj mano al li etenditas,
De kiu sin refleksas luna brilo treme.
“Sendankulo! mallaŭta voĉo plendas ĝeme,
Vi serĉis la rigardon, kiun vi evitas;430
Por serĉitaj paroloj nun orel’ fermitas,
Kvazaŭ vortoj, rigardo, venenus per spiro!
Bone al mi, mi sciis, ke vi estas: viro!
Fremda al koketeco, mi vin ne turmentis,
Feliĉigis; do tian dankemon vi sentis!
Triumf’ je mola koro vian koron hardis:
Tre facilan akiron vi malŝat’-rigardis!
Bone! Sed instruite per terura provo,
Pli ol vi, mi malŝatas min el tuta povo!”

“Telimeno, li diris, ne hardiĝis mia440
Koro, nek vin evitas pro malŝato ia;
Sed pripensu, nin oni vidas, spioniras:
Pri tia malkaŝeco kion homoj diras?
Tio estas maldeco, eĉ peko en fino…”
“Ha, peko! — ŝi respondis kun maldolĉa rido —
Senkulpa ŝafideto! Se mi, la virino,
Pro amado ne zorgas pri ies insido,
Eĉ ies kalumnio: kaj viro, sinjoro?
Kio al li domaĝas, se li eĉ konfesas,
Ke li dek amatinojn laŭvice karesas?450
Vi volas min forlasi?” — ŝi diris kun ploro…
“Telimen’, kion mondo parolus pri homo,
Kiu, en mia aĝo, nun sidus en domo
Sane, kaj amus, kiam tiom da junuloj,
Edzoj, for de edzinoj, infanoj, karuloj,
Ekster limon sub signojn naciajn rapidas?
Se mi eĉ volus resti, ĉu mem mi decidas?
Ke mi servu en pola armeo, ordonis
La patro testamente, onklo redisponis:
Mi veturas, farinte jam decidon mian,460
Kaj, di-vere, ne povas mi fari alian.”
“Mi, diris Telimeno, ne volas ja bari
Vian glor-vojon, nek al feliĉ’ kontraŭstari!
Vi estas vir’! vi trovos pli indan de l’ koro
Amatinon, pli riĉan, pli belan, sinjoro!
Antaŭ disiĝo sciu mi nur, por konsolo,
Ke amo estis via inklin’, ne petolo,
Vera amo, ne ŝerco volupta, pasia;
Mi konsciu, ke amas min Tadeo mia!
Vorton ‘mi amas’ aŭdu mi el via buŝo,470
En penson skribu, skulptu ĝin mia kortuŝo;
Pli facile pardonos mi: eĉ ami plue
Vi ĉesu, mi memoros!” — Ŝi ploris korskue.

Tade’ vidante, kiel ŝi petegas plore
Kaj nur bagateleton postulas memore,
Kortuŝiĝis; traigis lin kompata pento,
Kaj, se li sondus koron pri kaŝita sento,
Nun eble ne ekscius li mem efektive,
Ĉu li ŝin amis, aŭ ne. Do li diris vive:
“Telimeno, min trafu hela fulmobato,480
Se malvere, ke estis mi plena de ŝato,
Aŭ am’ al vi. Mallongaj nur pasis momentoj,
Sed pasis tiel dolĉe; pri agrablaj sentoj
Mi tre longe, neniam memori ekĉesos,
Kaj vin mi, diovere, neniam forgesos”.

Telimeno lin salte ĉirkaŭ kolo prenis:
“Mi esperis! Vi amas, do vivo revenis!
Propramane mi volis hodiaŭ frakasi
Mian vivon; vi amas min, do ĉu forlasi
Vi min povas? Mi donis koron al karulo,490
Donos havon, vin sekvos: ĉiu mond-angulo
Estos kun vi agrabla; kredu, amopleno
Sovaĝ-dezerton faros volupto-ĝardeno”.

Tade’ el ĉirkaŭpreno perforte sin ŝiris.
“Ĉu vi frenezas? kien? kial? li rediris;
Vi sekvos min? Vin trenu mi, simpla soldato,
Kiel provizistinon?” — “Edziĝu, amato!”
Respondis Telimeno. — “Neniam! sensenco!
Vokis Tade’. Edziĝi, ami — nun intenco
Ne mia. Ŝercoj! lasu ni tiun aferon!500
Kvietiĝu, mi petas, faru konsideron!
Mi estas al vi danka, sed edziĝi — nune
Ne eble. Ni nin amu, sed tiel — malkune.
Plu mi resti ne povas; morgaŭ en mateno
Mi veturos; adiaŭ, mia Telimeno!”

Surŝovinte ĉapelon, turniĝis junulo,
Por iri; lin haltigis Telimen’-okulo
Kaj vizaĝo Meduzo-kapa.* Kun teruro
Li restis, rigardante al ŝia figuro:
Pala, sen movo, staris ŝi, sen viv’, ne spiris,510
Ĝis, etendinte manon, laŭ glavo por puŝo,
Fingre okulojn celis ŝi de Tadeuŝo:
“Ha! drak-lango! lacerta kor’! ŝi krie diris,
Ĝuste tion mi volis! tion mi deziris!
Ke mi pro vi okupis mian koro-senton,
Malŝatis Asesoron, Grafon kaj Rejenton,
Ke vi orfinon lasis, sciinte delogi, —
Jen nenio! vi — viro, vi konas kruelon;
Mi scias, laŭ aliaj, vi rompas fidelon;
Sed, krome, vi kapablas malnoble mensogi!
Mi aŭskultis, ĉe pordo onkla… Do, la ido,520
Zonjo? al vi ekplaĉis? kaj via perfido
Insidas ŝin?… Ĵus unu trompinte animon,
Apud mi jam alian vi serĉis viktimon!
Forkuru, sed atingos vin malbeno mia;
Aŭ restu, mi malkaŝos al mondo pri via
Senhonor’, vi ne trompos plue, perfidulo!
For! vi estas mensoga homo, malnoblulo!”

* Meduzo, ĉe antikvaj grekoj fabela, monstra virino, kun serpentaj haroj kaj rigardo ĉion ŝtoniganta.

Je l’ ofendo, mortiga por ĉiu nobelo,
Kiun neniam aŭdis Soplica orelo,
Li ektremis, kun morta paleco vizaĝa,530
Piedfrapis kaj diris buŝ-preme: “Malsaĝa!”

Li foriris; sed kore resonis esprimo:
“Malnobla”; li skuiĝis, sentis en animo,
Ke li meritis, faris ja al Telimeno
Grandan maljuston; pravis ŝi, laŭ konscienco;
Sed, post ĉi plendoj, kreskis al ŝi abomeno.
Pri Zonjo, ve! ekpensi eĉ estus sensenco.
Kaj Zonjo estis tiel bela kaj agrabla!
Onklo svatis! ŝi estus edzino afabla:
Sed satan’ lin implikis en pekojn, kaj vice540
En mensogojn kaj cedis, ridante malice!
Insultite, li perdis de ĉiuj estimon,
Detruis estontecon! juste punis krimon!

En tempesto de sentoj, brilis al Tadeo,
Kiel ripozo-ankro, pri duel’ ideo:
“Morton al Graf’, fripono! — kolere li kriis,
Venĝi, aŭ mem perei!…” Kial? li ne sciis;
Kaj la kolero, tiel granda, post momento
Forflugis. Ree kaptis lin profunda pento;
Li pripensis: “Se estis, laŭ observo mia,550
Inter Grafo kaj Zonjo konsentiĝo ia,
Do sekve? eble Zonjon amas Graf’ sincere,
Eble, ke ŝi lin amas? kaj edzigos vere?
Kiarajte mi volus rompi tiun ligon,
Mem malfeliĉa, kaŭzi plu malfeliĉigon?”

Malesper’! li nenian vidis manieron,
Nur forkuron; sed kien? en tombon, sub teron!

Do al klinita frunto li pugnon alpremis,
Kuris herbejon, kie lagetoj bril-tremis,
Kaj li haltis ĉe l’ kota; akvan verd-koloron560
Avide rigardante, kotecan odoron
Tra malfermita buŝo li enspiris ĝue;
Ĉar memmortiĝo, kiel voluptem’, unue
Pripensas: en furia kapturn’, laŭ dorloto,
Nedireble lin tentis — droniĝi en koto.

Sed Telimen’ divenis el lia staturo
Malesperon; vidante al lagetoj kuron,
Kvankam al li tutprave ŝi ardis kolere,
Ŝi ektimis, havante bonan koron vere.
Ŝi bedaŭris, ke amis alian Tadeo;570
Punonte, ŝi ne pensis pri lia pereo.
Do ŝi lin kure sekvis, levis manojn krie:
“Haltu! stultaĵo! amu aŭ ne! eĉ alie
Edziĝu, aŭ veturu for! sed haltu nure!” —
Sed li jam antaŭiris ŝin, rapida-kure,
Malproksime, jam — haltis ĉe lageto-bordo.

Strang-dispone de sortoj, sur la sama bordo,
Rajdis Grafo, lin sekvis ĵokeoj-vicordo;
Kaj, ravite per ĉarmo de nokto serena,
De orkestro subakva, harmonio-plena,
De ĥoroj, kiuj sonis laŭ harpoj eolaj,580
(Neniaj ranoj ludas bele kiel polaj),
Li haltigis ĉevalon, forgesis voj-celon,
Kaj aŭskultis, turninte al laget’ orelon,
Okule vagis kampojn, sur ĉiel’-vastaĵo:
Ŝajne, pense-komponis li noktajn pejzaĝojn.
Efektive, pentrinda estis ĉirkaŭaĵo!
Ambaŭ lagetoj turnis al si la vizaĝojn,
Laŭ geamantoj; dekstra akvo estis glata
Kaj pura, kiel vangoj de virgin’ amata;
Maldekstra, malpli hela, laŭ vizaĝ’ de juna590
Viro, jam barb-lanuga kaj iom sunbruna;
Dekstra, per ora sablo, ŝajn-brilis ĉirkaŭe
Blond-hare; de maldekstra frunt-haroj, kvazaŭe
Per salika vergaro tufaj, hirtigitaj;
Ambaŭ lagetoj estis verdaĵe-vestitaj.

El ili riveretoj du, laŭ manoj kore
Sin premas. Rivereto en kavon pli fore
Falas, ne malaperas: ĉar en kav-mallumon
Ĝi forportas, sur ondoj, de luno orumon;
Akvo tavole falas; ĉiu tavoleto600
Flagretas per plenmanoj da luna brileto;
Lumo en mil splitetojn fendiĝas; kaptante
Ilin, en profundaĵon portas ond’ kurante;
Kaj desupre plenmane falas lun’ brilante;
Kvazaŭ apud lageto sidas Svitezjanka,*
Senfine verŝas fonton el kruĉeto blanka,
Per dua man’ amuze disĵetas, prenitan
El la antaŭtuketo, oron ensorĉitan.

* Świtezianka; laŭ vulgara famo, sur bordoj de l’ lago Świteź (vidu rimarkon 1 sur p. 84*) montriĝas nimfoj, kiujn la popolo nomas Svitezjankoj t. e. Svitezjaninoj.

El fosaĵo kurinte for, sur ebenaĵo
Torento kvietiĝas, laŭ-vide fluetas;610
Ĉar sur ĝia moviĝa, tremanta tegaĵo,
Tremanta luna lumo laŭlonge flagretas.
Kiel bela, “givojtos” nomata serpento
Samogita, ŝajn-dorme kuŝas en eriko,
Sed rampas, vic-brilante per oro, arĝento,
Kaj subit-malaperas en musk’ aŭ filiko:
Tiel ankaŭ turniĝis torent’, kaŝiĝonta
En alnoj, kiuj nigris ĉe fin’ horizonta,
Kaj levis siajn formojn malpezajn malklare,
Kiel duonvideblaj spiritoj nubare.620

Inter lagoj, en foso, muelilo sidas;
Kiel zorgant’ maljuna amantojn insidas,
Subaŭskultis parolojn, koleras malpace,
Skuas kapon kaj brakojn, balbutas minace:
Tiel sian musk-frunton muelilo skuis,
Fingran pugnon rond-turnis, sed apenaŭ bruis
Kaj klake dent-makzelojn movis, tuj ĝi same
Superbruis lagetojn, parolantajn ame,
Kaj vekis Grafon.

Grafo vidis, ke proksime
Tade’ aliris lian postenon sentime,630
Do li kriis: “Armilojn! kaptu!” Tuj ĵokeoj,
Antaŭ ol, kio iĝas, komprenis Tadeo,
Kaptis lin, kuras domon. — Krias nokt-gardistoj,
Hundoj bojas, vekiĝas domo. Elrapidas
Juĝist’ duonvestite; ĉar li bandon vidas,
Ĝis li Grafon rekonas, pensas pri rabistoj.
“Jen kio?” li demandas. Spadon Graf’ eltiris,
Sed vidis nearmiton, do grave li diris:
“Hereda malamiko! mi punos, Soplico,
Vin por malnovaj kulpoj kaj da freŝaj vico;640
Vi respondos pri mia havaĵo rabita,
Kaj mi venĝos por mia honor’ ofendita!”

Sed Juĝist’, kruc-signante sin kriis: “Je Kristo,
Fi! Grafo, ĉu vi estas rabist’, mortigisto?
Pro Dio! ĉu konvenas via entrepreno
Al via mond-signifo, eduko, deveno?
Maljuston ne toleros mi!” — Servistoj liaj
Kure portis bastonojn, pafilojn aliaj;
Vojski de-fore Grafon rigardis scieme
Kaj en maniko tenis tranĉilon alpreme.650

Komencotan batalon Juĝisto retenis;
Vana defendo: nova malamik’ alvenis:
En alnaro ekbrilis, paf’ aeron skuis!
De rajdistaj huf-frapoj river-ponto bruis,
Kaj “Hejse je Soplico!” milvoĉe eksonis.
Juĝist’ ektremis: signon de Gervaz’ li konis.
“Bagatel’, vokis Grafo, ni estos mult-pliaj;
Do subiĝu, Juĝisto, jen liganoj miaj!”

Alkuris Asesoro kun kri’: “Arestadon,
En nom’ de Cara Moŝto, mi faras; do spadon660
Donu Grafo, aŭ venos helpe soldataro!
Vi scias: por armita nokt-atako-faro,
Estas per mil-ducenta ukaz’ avertate,
Ke…” Ĵus Grafo vizaĝon lian sabris plate.
Li falis kaj sin kaŝis en urtik’-profundon:
Ĉiuj pensis, ke mortis li aŭ havis vundon.

“Oni, diris Juĝisto, ekrabos ĉi-tie”.
Ĉiuj ekĝemis; Zonjo superbruis krie,
Kriis, ĉirkaŭpreninte onklon per manetoj,
Laŭ ido, kiun pikas judoj per pingletoj.670

Dume inter ĉevalojn Telimeno kure
Falis, al Grafo manojn etendis, terure
Kriante: “Je honoro via! — kun klinita
Kapo al-poste kaj kun harar’ dislasita —
Je ĉio sankta, Grafo, ni petas genue!
Vi kuraĝus rifuzi al ‘damoj’?* Unue,
Kruelulo, mortigu nin per via glavo!” —
Ŝi svene-falis. — Grafo alsaltis por savo,
Mirante, konfuzite, pro ĉi-tiu sceno:
“Fraŭlin’ Zofi’ li diris, estrin’ Telimeno!680
Neniam sendefenda sang’ makulos spadon,
Soplicoj iros mian malliber’-tenadon.
Tiel en Italujo mi faris en loko,
Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko;
Mi, konkirinte tendojn, armitojn mortigis,
Malarmitajn rabistojn mi nur katenigis;
Ili sekvis ĉevalojn, bril-triumf’-okaze,
Poste oni pendigis ilin Etna-baze.”

* Sinjorinoj, fraŭlinoj (france kaj internacie), laŭ originalo.

Por Soplicoj feliĉe, ekster ordinaro,
Pli taŭgis Graf-ĉevaloj, ol de nobelaro.690
Por unue alveni, Grafo malantaŭe
Rajdantoj-reston lasis, mejlon almenaŭe.
Obea, disciplina lia ar’ ĵokea
Estis kvazaŭ taĉmento regule-armea:
Dum nobelar’ cetera, laŭ ribelo mema,
Estis tre malkvieta kaj tre pendigema.

Dume Graf’ malvarmiĝis el fervor’, kolero,
Pensis fini batalon sen sango-ofero:
Do li Soplico-anojn en domo fermigis
Milit-kapte, kaj gardon ĉe pordoj starigis.700

Jen “Hejse je Soplicoj!”… Nobelaro venas
Ĉirkaŭas bien-domon kaj sturme ĝin prenas,
Facile: ĉef’ — prenita, forkuris eskorto;
Sed konkirintoj volas bati, pri objekto
Serĉas, kaj ne lasite en domon, al korto
Kuras, en kuirejon: de potoj aspekto,
Fajro ĵus estingita, freŝa manĝ-odoro,
Hundoj krake mordantaj restaĵojn de manĝo,
Kaptas ĉiujn je koroj, sekvas pensoj-ŝanĝo,
Koler’ foriĝas, vekas sin al manĝ’ fervoro.710
Post marŝo kaj tuttaga sejmeto krom tio,
“Manĝi! manĝi!” trifoje ekbruis laŭtkrio;
Respondis: “Trinki, trinki!” — Nobel-bando lokas
Sin du-ĥore, jen “trinki”, kaj jen “manĝi” vokas.
Resono eĥe kuras, trovante rebaton,
Naskas en buŝ’ agacon, en stomak’ malsaton.
Tiel neatendite, laŭ signala vorto,
Armeo, pro furaĝo, disiris en korto.

Gervazo, forpuŝite de ĉambro Juĝista,
Cedis respekte antaŭ Grafa ar’ gardista,720
Kaj ne venĝinte kontraŭ malamiko sia,
Pensis pri dua granda cel’ ekspedicia:
Kiel spertulo, lerta pri jura procedo,
Volas sidigi Grafon, en nova posedo,
Leĝe kaj forme; do li Vokiston insidas,
Ĝis, post longaj esploroj, post forno lin vidas,
Je kolumo lin kaptas, en korton eltiras,
Kaj, celinte al brusto per fendilo, diras:
“Sinjor’ Vokisto, Grafo vin petas humile,
Ke vi, al nobelaro, anoncu akt-stile730
Pri Grafa ‘intromito’* kastelon, vilaĝon,
Soplic-domon, semitajn grundojn, sterilaĵon,
Kune ‘cum gajis, boris et graniciebus,
Kmetonibus, scultetis et omnibus rebus,
Et quibusdam aliis*. Vi laŭscie boju,
Nenion forlasante!” — “Ŝlosist’, vi ekboju!
Diris Protazo, manojn metinte post zonon —
Mi pretas sekvi ĉian partioj-ordonon:
Averte, ke ne havos forton, devigita
Perforte, tia akto nokte anoncita.”740
“Kiu? diris Ŝlosisto, perfortaĵon celas?
Mi petas ja ĝentile; se al vi malhelas,
Per fendilo, al moŝto, mi fajron eligos,
Kiel en sep preĝejoj okulojn lumigos.”
“Kial, diris Vokisto, Gervazet’, koleri?
Ne vokista afero — juĝe konsideri;
Sciate, ke vokiston invitas partio,
Diktas laŭ vol’, vokisto anoncas laŭ tio.
Vokiston, leĝ-senditon, neniu arestas;
Do mi ne scias, kial mi sub gardo estas.750
Mi skribos akton, donu al mi lanterneton;
Nun mi anoncas: Fratoj, silenton, kvieton!”

* Leĝa enkonduko.
* Tiuj vortoj estas diritaj de Ŝlosisto per ŝerce imitita malbona latinaĵo, laŭ uzata tiam en juĝejoj, kiu enhavis ofte polajn esprimojn kun latinaj deklinaciaj finiĝoj. La frazo signifas: “kun boskoj, arbaroj kaj limoj, kampuloj, vilaĝestroj kaj ĉiuj aĵoj, kaj kelkaj aliaj.”

Por laŭtiĝi, ekstaris li sur grand-trabaro,
(Traboj sekiĝis apud ĝarden’-palisaro);
Li suriris, tuj kvazaŭ de vent-blova skuo
Malaperis. Aŭdiĝis en brasik’ fal-bruo;
Tra kanabej’ malhela flugis blanka lia
Konfederatko, kvazaŭ hel-kolombo ia.
Verŝilo pafis ĉapon, ne trafis laŭ volo;
Krakas stangoj, Protazo vokas el lupolo:760
“Mi protestas!” Jam certas forkuro prospera;
Restis post li salikoj kaj marĉo rivera.

Kvazaŭ, sur konkirita rempar’, de kanono
Lasta pafo, aŭdiĝis ĉi protesta sono;
En dom’ Soplica ĉesis jam ĉia rezisto,
Malsata nobelaro rabas: Aspergisto,
En bovejo, sur sia prenita posteno,
Bovon kaj du bovidojn asperge-mortigis,
Razil’ al ili sabron en gorĝojn dronigis;
Same ageme uzis spadeton Aleno,770
Jun-porkojn sub skapolojn pikante en staloj.
Buĉo minacas birdojn: Anseroj, per krio
Savintaj Romon antaŭ perfido de Galloj,
Vane alvokas helpon; anstataŭ Manlio,*
Kuras Verŝil’ kameron, gras-birdojn sufokas
Aŭ vive, ĉe kontuŝa zon’, ligante lokas.
Vane birdinoj turnas kolojn, raŭkiĝante;
Vane siblas anseroj, rabiston pinĉante;
Li kuras: surŝutite per lanugo brila,
Levate per laŭ-rada movo dens-flugila,780
Al malica ĥoĥliko* li estas simila.

* Manlius, brava militisto, post invado kaj dezertigo de Romo per Galloj, en j. 389 antaŭ Kr., savis antaŭ ili Kapitolon (roman kastelon kun templo de Zeŭso), vekite per krio de sanktaj anseroj.
* Speco de koboldo aŭ malbona spirito.

Sed, kvankam malplej krie, buĉo plej teruris
Inter kokoj. Kokejon juna Sak enkuris;
El ŝtupetoj per laĉo kaptante koketojn,
Detirante hirt-plumajn, tufajn kokinetojn,
Ĉiujn vice sufokas: amason metita
Kuŝas bela birdaro, per grioj nutrita.
Sak senpripensa! kia vin kaptis furio!
Tion al vi neniam pardonos Zofio.

Gervaz’ antikva-more farante disponojn,790
Al si ordonas doni de kontuŝoj zonojn,
Kaj per ili eligas, el Soplica kelo,
Barelojn da griz-brando, biero, mielo,
Kelkajn tuj senŝtopigas; aliajn nobela
Densa aro forrulas al sojlo kastela.
Tie ĉiuj kolektas sin por nokt-kuŝejo,
Tie estas fondita Grafa ĉef-loĝejo.

Cent fajroj brulas, rostas, bakas kaj kuiras;
Viandoj fleksas tablojn, drinkaĵoj fluiras.
Nokto estis pasonta trinke, manĝe, kante;800
Sed vice ekdormetas oni, oscedante;
La okulojn estinge nebulo vualas,
Kapojn balancas ĉiuj, kie sidis, falas:
Kun plado, glaso, kruĉo, aŭ rostaĵa pato.
Tiel venkintojn venkis dormo, morto-frato.