Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Libro IX.

Batalo.

Pri danĝeroj, rezultantaj el senorda tendarejo. — Helpo neatendita. — Malgaja situacio de l’ nobelaro. — Kvestula vizito estas antaŭdiro de savo. — Majoro Płut per troa koketeco turnas sur sin la tempeston. — Pafo el tercerolo signalas batalon. — Faroj de l’ Aspergisto; faroj kaj danĝeroj de Macjek. — Verŝilo per insido savas Soplicovon. — Sukurso rajdistara; atako kontraŭ pied-irularo. — Faroj de Tadeo. — Duelo de ĉefoj, interrompita per perfido. — Vojski per decida manovro superpezigas la pesteleron de l’ batalo. — Sangaj faroj de Gervazo. — Ĉambelano, grandanima venkinto.

Ili ronkis, dormege tiel, ke, sen veko,
Kun lanternoj eniris da homoj kelkdeko,
Atakis nobelaron sen ies rezisto,
Kiel dormantajn muŝojn arane’ “falĉisto”:
Apenaŭ iu zumas, jam ĝin longa-krure
Ĉirkaŭprenas rabisto, sufokas terure.
Sed pli firme, ol muŝoj, dormas ar’ nobela:
Ne zumas, kvazaŭ kuŝas sen vivo iela,
Kvankam per fortaj brakoj estas ekkaptata
Kaj, kiel sur ligiloj pajlo, renversata.10

Nur Verŝilo, al kiu en distrikt’ ne trovas
Vi same fortan kapon ĉe festen’: li povas
Trinki du bareletojn da juli-mielo
Antaŭ lango-konfuzo kaj kapo-ŝancelo:
Li, kvankam long-festenis kaj ekdormis ŝtone,
Donis signon de vivo: okulon duone
Malfermis, vidas… veraj inkub’-inferanoj!
Du teruraj vizaĝoj, kun lipharoj-paroj,
Spiregas, buŝon lian tuŝas per lipharoj,
Kiel flugile volvas ronde per kvar manoj.20
Time, li krucosigni sin volas: sed vane,
Kvazaŭ flanke-najlita estas dekstra-mane,
Movas maldekstran, sentas: ve! de man’ spirita,
Kiel ido en vindojn, li estas vindita;
Li timas pli terure, kun fermit-okulo,
Kuŝas sen spir’, malvarma iĝas, laŭ mortulo!

Sed Aspergist’ sin volas defendi: malfrue!
En propra zon’ li estis ligita unue;
Tamen li kunvolviĝis, elaste eksaltis,
Falis, sur brustoj, kapoj de dormantoj haltis,30
Ĵetiĝis, laŭ ezoko sable, baraktante,
Muĝis laŭ urs’, el pulmoj fortikaj kriante:
“Perfido…” Tuj vekita nobelaro ronde,
Ĥore: “Perfid’, perforto!” ekkriis responde.

Spegulan ĉambron eĥoj atingas laŭtkrie;
Kun Gervazo, ĵokeoj, Grafo dormis tie.
Gervaz’ vekite, vane ŝiriĝas, kun miro
Sin vidas alligita ĉe propra rapiro;
Ĉe fenestro li vidas: jen homoj armitaj,
En nigraj kaskedetoj, verd-uniformitaj.40
Unu, skarpe-zonita, la spadon tenante,
Kaj akraĵon al siaj longuloj turnante,
Flustradis: “Ligu!” Ĉirkaŭ-kuŝas, kiel ŝafoj,
Ĵokeoj en katenoj; malarmita Grafo
Sidas; kun bajonetoj nudaj, du longuloj
Staras ĉe li. Rekonis Gervazo: Moskvuloj!!!
Ve!

Ŝlosisto ne foje estis en teruroj,
Multfoje havis ŝnurojn sur manoj kaj kruroj:
Tamen saviĝis; sciis fortul’ manieron
Ŝiri katenojn, sekve ne perdis esperon;50
Li pripensis, okulojn fermis, ŝajn-dormante,
Kaj malrapide brakojn, krurojn longigante,
Enspiris, — ventron, bruston kunpremis laŭpove:
Subite kuntiriĝas, sin streĉas plenblove;
Laŭ serpent’, kapon, voston, kaŝanta artike,
Longa Gervaz’ aspektis nun mallonge, dike,
Subite distiriĝis: eĉ ekknaris ŝnuro,
Sed ne krevis! Ŝlosisto, kun honto, teruro,
Renversiĝis, kaŝinte vizaĝon kolere,
Fermis okulojn, kuŝis kiel ligno tere.60

Ĵus aŭdiĝis tamburoj: malofte unue,
Poste ĉiam pli dense, pli frakase-brue.
Oficir’ de moskvuloj, je tiu apelo*
Ĵokeojn, Grafon, lasis sub gard’ en kastelo,
Nobelaron en korton gvidis; staris tie,
Dua rot’. Van-baraktas Aspergist’ furie.

* Kunvoko de armeo.

Stabo — en korto, kune armitaj nobeloj:
Podhajskioj, Birbaŝoj, Hreĉeĥoj, Bjergeloj,
Ĉiuj Juĝist-parencoj, amikoj, kun spado
Helpe kuris, aŭdante pri atak’, invado,70
Ĉar kun Dobĵinski-j estis longe en kvereloj.

Kiu moskvan taĉmenton el vilaĝoj gvidis?
Kiu najbarojn helpe kolekti rapidis?
Asesor’? Jankjel? Estis divers-opinio,
Certe neniu sciis tiam, nek post tio.

Jam leviĝas la suno, sange ruĝigite,
Malakra-rande kvazaŭ radi’-deŝirite,
Duonvideble kaŝas ĝin nigra nub-sfero,
Kiel ardas en karboj forĝistaj huf-fero.
Nubojn, ŝiritajn kiel glaci-buloj, vento,80
Plifortiĝante, pelis el la oriento;
Nubaĵoj flugas, pluvon malvarman ŝutante.
Post ili kuras vento, pluvon sekigante.
Post vento ree nubo malseka alkuras:
Tag’ alterne malvarmas aŭ pluve murmuras.

Dume Majoro trabojn, el apud barilo,
Igas treni, en ĉiu tranĉi per hakilo
Duonrond-truojn, meti al aperto trua
Kaptitoj-krurojn, fermi per lignaĵo dua.
Du traboj, akrarande najle-kunbatitaj,90
Kunpremis krurojn, kiel hund-faŭkoj fermitaj;
Ŝnuroj, forte streĉitaj, dorse manojn ligis;
Sed Major’ al nobeloj turmenton pliigis:
El kapoj deŝirigis la konfederatkojn,
El ŝultroj la mantelojn kaj la taratatkojn,
Eĉ kontuŝojn, ĵupanojn. Tiel trab-forĝite,
Dent-klakante, al pluvo, malvarm’, elmetite,
Nobeloj vice sidis dum malbon-vetero;
Aspergisto baraktas vane en kolero.

Vane sin pro nobeloj Juĝist’ intermetas,100
Kaj vane Zonjo ploras, Telimeno petas,
Agi pri katenitoj ne tiel severe.
Nikita Rikov, rota oficiro, vere
Paciĝus, mem moskvulo, sed bona sinjoro:
Tamen obei devis li al Płut, majoro!

Majoro, polo, naske el urbo Dzjeroviĉ,
Nomita pole (kiel aŭdiĝas) Płutoviĉ,
Alibaptiĝis; granda fripon’, laŭ regulo,
Se polo, en car-servo, fariĝas moskvulo.
Plut, kun pipo front-staris, koks-apogiĝante,110
Responde al kapklinoj nazon alt-levante;
Por signo de kolero li brovojn kuntiris,
Fumo-volvon ellasis kaj en domon iris.

Dume Juĝist’ Rikovon pacemigi penas,
Kaj ankaŭ Asesoron al flanko forprenas:
Ili pripensas fini sen juĝo aferon,
Kaj, pli grave, eviti registaran peron.
Do diris, al majoro Plut, Rikov sinjoro:

“Kion el ĉi kaptitoj havos ni, Majoro?
Doni sub juĝon? estos nobeloj-mizero,120
Kaj vi, Major’, nenion gajnos el afero.
Aŭdu, Major’, pli bone paciĝi: Sinjoro
Juĝisto rekompencu vin por ĉi laboro;
Ni diros, ke li estis de ni vizitata:
Tiel vivos kaprinoj, lupo estos sata.
Rusoj diras: singarde eblas ĉiu faro,
Kaj ankaŭ: por vi rostu sur rostil’ de caro;
Kaj ankaŭ: ol malpace, pli bone konsente;
Nodu bone kaj kaŝu finaĵojn prudente.
Ne raportu, do scios neniu pri tio.130
Rusoj diras: por preno donis manojn Dio.”

Major’, aŭdante tion kolere kraĉ-spiris
Kaj: “Vi frenezas, Rikov? Cara servo — diris —
Ne estas amikeco, stultulo maljuna!
Vi frenezas? Ellasu mi, en tempo nuna,
Milita, ribelulojn? Ha, poloj ribelaj,
Mi vin instruos! Ha, vi friponoj nobelaj,
Dobĵinski-j! malsekiĝu kanajloj, tremante!
(Li rigardis fenestren, tut-gorĝe ridante).
Jen ĉi Dobĵinski, kiu sidas en surtuto,140
— For surtuton! — pasinta-jare, dum reduto,
Kun mi kverelis… Estis ne mi komencinto:
Dum mi dancas, li krias: ‘Post pordon, ŝtelinto!’
Ke tiam, por priŝtelo de regiment-kaso,
Mi estis sub esploro, en grand-embaraso,
Ĉu tio lin koncernis? Estas danc’ mazura,
Li krias: jen ŝtelisto! kaj nobeloj: hura!
Maljust’? Falinte miajn ungojn, li prudentos.
Mi diris: He, Dobĵinski, vi tion ekpentos!
Kaj nun, Dobĵinski, kion? la vergojn vi sentos!”150

Kliniĝinte, li flustris en Juĝist’-orelon:
“Se vi volas, ke ili savu sian felon,
Por ĉiu kap’ mil rublojn, en kontanta mono;
Mil rubletojn, Juĝisto, jen lasta propono.”

Juĝisto ekmarĉandis; Major’ ne atentis,
Kuris en ĉambro, lasis dens-fumon: prezentis
Sin kiel turn-fajraĵo ia, aŭ raketo;
Postiris lin virinoj kun ploro kaj peto.
“Major’, diris Juĝisto, antaŭ tribunalo,
Kion vi gajnos? Estis nek sanga batalo,160
Nek vundoj; por manĝitaj anseroj, kokinoj,
Oni sole repagos laŭ Statut’-difinoj.
Kontraŭ Graf’ mi ne plendos, ne sekvos verdikto;
Tio estis kutima najbara konflikto.”

“Kaj ĉu Juĝisto legis Flavan Libron?”* diris
Majoro. — “Kian libron?” Juĝisto ekmiris.
“Libro — pli bona, diris Plut, ol la Statutoj,
Ĉiupaĝe: pendigo, Siberio, knutoj;
Libro milito-leĝa, nun en Litvo tuta,
Deviga; jam sub tablo kuŝas leĝ’ statuta!170
Milit-leĝe vi marŝos, por petolo tia,
Jam almenaŭ al puna labor’ siberia”.
“Sed mi apelacios al guberniestro.”
Diris Juĝist’. — “Eĉ iru al imperiestro!
Respondis Plut; — verdiktojn car’ konfirmas noble,
Punon pligrandigante, eĉ ofte duoble.
Apelaciu, trovos mi eble, bezone,
Kontraŭ Juĝisto hokon, por ektiri bone.
Jankjel, spiono, kiun registar’ insidas,
Via doman’, en via drinkejo loksidas.180
Vin ĉiujn mi areste povas nun reteni.”
“Sen ordon’, vi kuraĝus min areste preni?”
Diris Juĝist’. Disputo tre vive ekkuris,
Kiam al biendomo nova gast’ veturis.

* Flava libro, tiel nomata laŭ kovrilo, estis barbara libro da rusaj militaj leĝoj. Ofte dum paca tempo la registaro anoncis tutajn provincojn, kiel estantajn en milita stato kaj, laŭ la Flava Libro, donis al armea komandanto plenan povon pri la havaĵo kaj vivo de loĝantoj. Sciate estas, ke ekde j. 1812 ĝis la revolucio (1831 j.) tuta Litvo dependis de la Flava Libro, kies plenumanto estis la Grand-duko tron-sekvanto.

Vetur’ amasa, stranga: Antaŭe kuranta,
Nigra vira ŝafego, kun kap’ hirtiĝanta
Per kvar kornoj, el kiuj du, laŭ ark-kurbaĵoj,
Ĉe oreloj volviĝas kun sonoriletoj:
Kaj du, el frunt’ al flanko ŝovante finaĵojn,
Per latunaj, tintantaj skuas rond-globetoj.190
Post virŝafo — ŝafinoj, bovoj, kaprinaro,
Post brutoj — pez-ŝarĝite, veturiloj-kvaro.

Ĉiuj divenis venon de pastr’ Almozisto;
Do devon de la mastro konante, Juĝisto
Staris sojle, saluti gaston. Veturante,
Pastro kaŝis vizaĝon, kapuĉ’-vualante;
Sed oni lin rekonis: vidinte areston,
Li alturnis vizaĝon kaj faris man-geston.
Dua veturigisto estas rekonita:
Maljuna Macjek Vergo, kampule vestita.200
Nobelaro ekkriis, kiam lin rekonis;
Li diris: “Stultaj!…”, mane silenton ordonis.
Sur tria veturilo — Prus’ en vest’ flik-ara,
Fine Zan kun Mickjeviĉ veturis sur kvara.

Kaj dume Podhajskioj kaj Isajeviĉoj,
Birbaŝoj kaj Vilbikoj, Bjergeloj, Kotviĉoj,
Vidante de Dobĵinskij pezan malliberon,
Komencis kvietigi malnovan koleron;
Ĉar pola nobelaro, kvankam kolerema
Kaj batalema, tamen ne estas venĝema.210
Oni Maljun-Mateon petas pri konsiloj:
Li starigas amason ĉirkaŭ veturiloj,
Atendigas.

Kvestulo iris ĉambron, pene
Rekonebla; ne ŝanĝis li vestaĵon sian,
Sed figuron alprenis li tute-alian:
Kutime malserena, nun li gaj-miene
Levis kapon, laŭ kruda kvestulo petola,
Antaŭ ol ekbabili, ridis:

“Ha, ha, hola!
Mi gratulas! Ha, ha, ha! bonege, image!
Sinjoroj oficiroj! iuj ĉasas tage,220
Vi nokte! Bon-ĉasaĵo: mi vidis nobelojn;
Hej! pinĉi, senplumigi, hej! deŝiri ŝelojn!
Nobelaro petolas, vi surmetu bridon!
Mi gratulas, Majoro, vi kaptis Grafidon:
Grasul’, riĉul’, sinjoro li el antenatoj;*
Ne lasu lin el kaĝo sen tricent dukatoj!
Prenu! por monaĥejo donu groŝoj-trion,
Kaj por mi; mi pri via savo petas Dion;
Jes, vere, mi tre zorgas por vi pri ĉielo!
Mort’ eĉ stab-oficirojn kaptas je orelo:230
Baka* pravis, ke morto trapikas brokatojn*
Kaj skarlatojn; sur drapon bone faras frapon;
Kaj tra tolo ĉe kolo ĝi tranĉas laŭ volo,
Sama normo: friz-formo, kiel uniformo.
Morto panjeto, diras Baka, laŭ bulbeto,
Larm-premas, dum alpremas; same karesemas
Dum lulo de mamulo aŭ diboĉ-bravulo!
Aĥ! Majoro! ni vivas, morgaŭ morto venos!
Kion ni manĝas, trinkas, al ni apartenos!
Juĝisto, matenmanĝi estas tempo nune?240
Mi sidiĝas ĉe tablo, petas ĉiujn kune.
Majoro, eble zrazojn? Moŝto Leŭtenanta,
Kion vi pensas? vazon da punĉ’ varmiganta?”

* Antaŭuloj, prapatroj.
* Pastro Józef Baka, jezuito, vivinta en XVIII-a jc., verkis poemon “Rimarkoj pri morto neevitebla, al ĉiuj komuna”, el kiu Mickiewicz citas ĉi-tie kelkajn versojn.
* Brokato, orteksaĵo. — Skarlato, skarlatkolora teksaĵo, metafore en senco de reĝa digno aŭ kardinala.

Oficiroj rediris: “Jes, Patr-Almozisto,
Tempas manĝi kaj trinki sanon de Juĝisto!”

La domanoj ekmiris kaj diveni penas:
Kial Vermo la gajan mienon alprenas?
Juĝist’ al kuiristo ordonon raportis:
Zrazojn, botelojn, vazojn, sukeron li portis.
Płut kaj Rikov komencis glutadi rapide,250
Tiel ofte posttrinki, manĝante avide,
Ke duonhore manĝis for dudek tri zrazojn
Kaj eltrinkis da punĉo du mezgrandajn vazojn.

Majoro sata, gaja, larĝe sur sofeto
Sidiĝis, prenis pipon, per banka bileto
Ekbruligis, deviŝis buŝon per tuk-finoj,
La ridantajn okulojn turnis al virinoj,
Kaj diris: “Bel-fraŭlinojn mi deserte ŝatas!
Je major-bantoj! kiam matene mi satas,
Post zrazoj mi, deserte, volonte babilas260
Kun bel-fraŭlinoj, kiuj ĉarme vin similas!
Mi proponus lud-kartojn? elf-cvelfe?* je visto?
Aŭ ni dancu mazurkon? je diabloj-centoj!
En jegroj-regimento mi — ĉefmazuristo!”
Kaj, pli proksimiĝante al damoj-asisto,
Li alternigis fumon kun la komplimentoj.

* Dekunu-dekdu (germane), kartludo.

“Danci! ekvokis Vermo: trinkinte ĝis resto
Botelon, eĉ mi, pastro, kun levita vesto,
Dancas mazurkon! Tamen, Majoro, je vere,
Ni trinkas, kaj la jegroj frostiĝas ekstere?270
Diboĉu! Mastro donos grizbrandon favore,
Major’ permesos: trinku bravuloj ĝojkore!”
Plut rediris: “Mi petus, lasante laŭvolon.”
Vermo flustris: “Juĝisto, donu alkoholon.”
Kaj tiel, dum en domo stabo glutis ĝoje,
Post dom’ armeo drinki komencis samfoje.

Kapitan’ senparole kalikojn plenumis;
Major’ trinkis, samtempe damojn amindumis,
Kaj ĉiam pli-grandiĝis lia danc-inklino;
Manon de Telimeno li kaptis en fino,280
Por danci; ŝi forkuris; li al Zonjo iris,
Ŝanceliĝe-kapkline, danc-inviton diris:
“Hej! Rikov, ĉesu fine blovi fum-pipeton:
For la pipon! vi bone ludas gitareton;
Jen kuŝas gitareto, do prenu gitaron,
Mazurkon! Mi, majoro, dancos gvido-paron.”
Kapitan’ sur gitaro kordojn streĉe-tiris,
Plut ree Telimenon emigi deziris:

“Major’-vorton: ne ruso mi estas, Fraŭlino,
Se mi mensogas; estu mi tuj ‘sukinsin-o’,*290
Mensogante; demandu ĉiun oficiron,
Ĉiuj, tuta armeo atestos ver-diron:
Ke en naŭa korpuso de l’ armeo dua,
En regiment’ kvindeka, divizi’ unua
De Jegroj, Plut majoro — ĉefa mazuristo!
Venu do, fraŭlineto! ĉar mi, por rezisto,
Obstinan fraŭlineton punos oficire…”

* Sukinsyn (hundin-filo), insulta vorto rusa.

Li saltis, Telimeno-manon tiondire
Kaptis, kaj larĝa-kise blankan brakon klakis;
Tadeo lin alkuris: survango ekkrakis.300
Ŝmac’, survango aŭdiĝis en vic-ordo tia,
Kiel vorto post vorto, unu post alia.

Plut’ konsternite, pala kolere, okulojn
Ekfrotis, poste kriis: “Ribel’! ribelulojn!”
Kaj kuris, eliginte spadon por trapiko.
Ĵus pastro tercerolon prenis el maniko,
Kriante: “Taĉjo! pafu kiel hel-kandelon!”
Tadeo kaptis, celis, pafis, sed li celon
Maltrafis, nur surdigis, nigrigis orelon
Al Major’. — Kun gitaro, vokante: “Ribelo!”
Al Tade’ saltis Rikov; sed Vojski al celo310
Trans tablo svingis manon: ekfajfis tranĉilo
Inter kapoj; plifruis bato ol ekbrilo,
Trafis gitaron funde kaj trae ĝin splitis;
Rikov flanken kliniĝis kaj morton evitis,
Sed ektimis, kaj: “Jegroj! ribelo!” kriante,
Prenis defende spadon, al sojlo cedante.

Ĵus aliflanke ĉambron nobeloj konkiras
Tra fenestro kun sabroj; Vergo fronte iras.
Plut, Rikov, en vestiblo, vokas je soldatoj.
Jam helpe plej proksimaj kuras tri vokatoj;320
Jam tra pordo eniĝas brilaj bajonetoj,
Kaj post ili tri nigraj klinitaj kasketoj.
Mate’, levinte “vergon”, apud pordo staras,
Ĉe mur’; laŭ kat’ je ratoj, insidon li faras;
Terura bat’ faligus tri kapojn; sed vidis
Eble aĝul’ malbone, aŭ fervor-rapidis:
Antaŭ koloj-apero li hakis kasketojn
Kaj deŝiris; tint-falis vergo bajonetojn.
Rusoj reniras, antaŭ Mate’ forkuregas
En korton.

Tie granda konfuziĝo regas.330
Tie Soplico-anoj labore vet-iras,
Disforĝas Dobĵinanojn kaj trabojn disŝiras.
Jegroj tien alkuras, ekvidinte tion;
Per bajonet’ trapikis serĝent’ Podhajskion,
Du nobelojn li vundis kaj pafis al tria:
Ili forkuras. — Tie jam ĉe trabo sia
Baptist’ liberajn manojn havis; do por bato
Li stariĝis, long-fingrojn volvis ĉe manplato,
Kaj el supre sur dorson de rus’ faris frapon,
Ke en pafil’-seruron batis lian kapon;340
Seruro krakis, sed pro sango ne ekbrulis;
Serĝento al Baptistaj piedoj sin rulis.
Baptist’ kliniĝis, tubon de pafil’ kaptinte,
Turnas ĝin aspergile kaj, supren levinte,
Muel-turnas, soldatojn du igas al falo;
Ŝultre, kape trafita estas kaporalo.
Reston de trabo pelas for teruro-sento:
Baptist’ nobelojn ŝirmis laŭ mova tegmento.

Oni disbatis trabon, distranĉis ligilojn;
Nobelaro, libere, kuras veturilojn350
De Kvestul’: prenas sabrojn, rapirojn, tasakojn,*
Falĉilojn kaj paftubojn; Verŝil’ — du sturmakojn,
Sakon da kugloj; ŝutis ilin en sturmakon,
Per dua sam-ŝargita li ekipis Sakon.

* Tasako, larĝa glavo; sturmako, pafilo kun larĝa tubo ĉe elfluga aperto.

Da jegroj pli alvenas. Tumult’ ĉiuparte;
Nobeloj jam ne povas sabri kruca-arte;*
Jegroj ne povas pafi; en mana batalo,
Dent’ por dento, fendiĝas jam ŝtalo je ŝtalo,
Bajoneto je sabro, falĉil’ klingon falas,
Pugno pugnon renkontas, brak’ kun brak’ batalas.360

* Kruca arto, sabrado dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ krucforme.

Rikov, kun jegroj-parto, kuris palisaron
Ĉe garbej’, tie haltas, vokas soldataron,
Ke ili ne batalu en tia konfuzo,
Kie sub pugnoj falos sen armiloj-uzo;
Li koleras, ĉar mem li pafcelon ne trovas,
Diferencigi rusojn de poloj ne povas,
Krias: “Stroj!” (vicon formu signifas ĉi-tio),
Sed komando ne estas aŭdata en krio.

Maljun-Mate’, por manaj luktoj ne taŭgante,
Retiriĝas, la vojon antaŭ si farante,370
Dekstre, maldekstre: Viŝas sabra pinto cela
Bajoneton el tubo, laŭ meĉo kandela;
Pikante kaj tranĉante, maldekstran li svingas,
Kaj tiel singardeme kampon ekatingas.

Sed Mateon atakas, kun granda fervoro,
Maljuna Gefrejtero, soldat’-instruktoro;*
Bajoneta ĉef-majstro sin streĉis risorte,
Pafilon ambaŭmane ekkaptis tutforte:
Dekstra man’ ĉe seruro, maldekstra sur tubo;
Li turnas sin, eksaltas, kaŭriĝas al subo,380
Maldekstran li mallevas, el dekstra armilon
Ŝovas kiel serpento el faŭko pikilon,
Kaj ree ĝin retiras, genu’-apogante,
Tiel turniĝas, saltas, Maćkon atakante.

* Kaporalo, instruanta rekrutojn.

Do Mateo, taksinte lerton kontraŭulan,
Per maldekstra surmetis naz-vitron okulan,
Verg-tenilon per dekstra man’ ĉe brusto tenas,
Cedas, Gefrejter-movojn okul’-ekzamenas,
Krur-ŝanceliĝas, kvazaŭ li estus ebria.
Gefrejter kuras, certe jam pri venko sia,390
Por fari pli facile al cedant’ atakon,
Leviĝis, long-etendis tutan dekstran brakon;
Puŝante karabenon, li tiel streĉiĝis
Per puŝ’, armilo-pezo, ke li eĉ kliniĝis:
Macjek, kie sur tubon bajonet’ metatas,
Submetis verg-tenilon kaj supren ĝin batas,
Mallevas vergon, ruson je mano hakante,
Kaj tuj, maldekstramane, makzelon tranĉante.
Tiel falis Gefrejter, majstr’ en skerm-turniro,
De kvar medaloj kaj tri krucoj kavaliro.400

Ĉirkaŭ traboj, maldekstra nobeloj-flugilo
Jam venke staras. Tie batis Aspergilo,
Tie Razil’ al rusoj distribuis frapojn:
Ĉi-tiu korpojn tranĉas, tiu hakas kapojn,
Jen kiel de germanaj majstroj la maŝino
Elpensita, nomata de ni draŝistino
Kun pajlhakilo: draŝ-, kaj tranĉ-ilojn havante,
Pajlon tranĉas kaj grenon samtempe eldraŝas;
Aspergist’ kaj Razilo tiel kune paŝas,
De supre kaj malsupre moskvulojn buĉante.410

Sed Aspergist’, jam certan venkon forlasante,
Kuras dekstran flugilon, kie nov-danĝero
Maćkon minacas. Morton de brav-Gefrejtero
Venĝante, long-spontone Praporŝĉik* atakas;
(Spontono lance pikas kaj hakile hakas,
Hodiaŭ neglektita kaj nur en ŝiparo
Uzata, tiam servis al piedularo).
Praporŝĉik, homo juna, sed batalis sperte:
Se kontraŭul’ armilon flankbatis, li lerte
Cedis: junulon Macjek ne kaptus postkure,420
Kaj sekve, ne vundante, sin defendis nure.
Al li Praporŝĉik lance jam vundeton faris,
Jam levante spontonon hako-prete staris:
Baptisto alkuranta, mezvoje haltinte,
Sub malamik’-piedojn armilon ĵetinte,
Rompis oston: Praporŝĉik, post sponton’-ellaso,
Ŝanceliĝas; alkuras Baptist’ kaj amaso
Nobela, poste rusoj el maldekstr-flugilo.
Komenciĝis batalo ĉirkaŭ Aspergilo.

* Praporŝĉik, unua rango oficira en tiama rusa armeo.

Defendinte Mateon, li perdis armilon,430
Preskaŭ per vivo pagis serveman ĝentilon;
Ĉar el poste du fortaj rusoj, alsaltinte,
Kvar manojn en hararon lian implikinte,
Per piedoj firmiĝis, tiris laŭ elastaj,
Ligitaj, al rivera ŝip’, ŝnuregoj mastaj.
Vane Baptist’ blind-batojn posten ĵetas, time
Sanceliĝante: vidas Gervazon proksime,
Do li vokas: “Fendilo! Ho Jezu! Mario!”

Ŝlosist’, teruron lian ekkonis laŭ krio,
Returniĝis kaj ŝtalan akraĵon faligis,440
Baptist’-kapon kaj moskvajn manojn fulm-disigis.
Rusoj, cedante voĉojn terurajn eldonis;
Sed unu man’ pli forte en hararo dronis:
Tiu restis pendanta, per sango ŝprucinte.
Tiel aglo leporon per ungo kroĉinte,
Per dua, por firm-teni, ĉe arbo ekpendas;
Kaj lepor’, ekŝirinte, aglon duon-fendas:
Dekstra ungo ĉe arbo restas en arbaro,
Maldekstran, sangan, portas lepor’ al kamparo.

Aspergisto, libera, rigardojn rond-sendas,450
Serĉas armilon, vokas kaj manojn etendas,
Dume tondras per pugnoj kaj paŝas sentime,
Ĉar flanke de Gervazo teniĝas proksime,
Ĝis, en amas’, li vidas sian filon Sakon;
Sak dekstramane turnis al celo sturmakon,
Maldekstra man’ lignegon poste-treni devis,
Armitan per silikoj, tuberoj, enhakoj;*
(Neniu ĝin eklevus krom Baptisto-brakoj).
Baptisto aspergilon karan rericevis:
Kaptis ĝin, kore kisis, ĝoj-salte ĝin levis,460
Super kap’ ĉirkaŭsvingis kaj tuj ensangigis.

* La litva “maczuga” estas farata laŭ sekvanta maniero: oni elektas junan kverkon kaj ektranĉas ĝin de supre ĝis malsupre per hakilo, por vundi supraĵe la arbon, distranĉante la mukŝelon. En tiujn entranĉaĵojn oni enmetas akrajn silikojn, kiuj post kelka tempo enkreskas en la arbon kaj formas malmolajn tuberojn. La maĉugoj prezentis dum idolanaj tempoj la ĉefan armilon de la litova pied-ira armeo. Oni uzas ilin iam ĝis nun kaj nomas “nasieki” (tuber-bastonegoj).

Kiel li plu batalis kaj venkojn multigis,
Vane kanti: ĉar kredus al Muzo neniu,
Kiel Vilno ne kredis al virino, kiu,
Starante super Ostra-Brama, tion vidis,
Kiel general’ Dejov regimenton gvidis
Kaj malfermis pordegon jam kun bruo kraka,
Kiam unu urbano, nome Ĉarnobaka,
Mortigis lin kun tuta regiment’ kozaka.*

* Post la leviĝo de Jasiński (vidu rimarkon sur p. 7*) kiam la litvaj armeoj cedis en direkto de Varsovio, la rusoj proksimiĝis al la forlasita urbo Vilno. Generalo Dejov, fronte de l’ stabo, enrajdis tra la Pinta Pordego (v. p. 5*) en la urbon. La stratoj estis malplenaj, la loĝantaro fermis sin en la domoj. Tiam iu urbano, rimarkinte kanonon, forlasitan en strata angulo, ŝargitan per kartoĉoj, celturnis ĝin al pordego kaj elpafis. Ĉi-tiu unu pafo savis tiam Vilnon. Generalo Dejov pereis, kun li kelkaj oficiroj; la restintoj, timante embuskon, forcedis de l’ urbo. La nomo de tiu urbano ne estas certe konata.

Okazis, kiel diris antaŭe Rikovo:470
Jegrojn venkis tumulte kontraŭuloj-povo;
Dudek-tri, mortigite, jam kuŝas sur tero,
Tridek-kelkaj, per vundoj tutkovrite, ĝemas,
Multajn kaŝis ĝardeno, lupol’, ĉerivero,
Kelk sub virinoj-zorgon, en domon sin premas.

Kun ĝoja krio kuras venkantaj nobeloj,
Tiuj ŝiri akirojn, tiuj al bareloj;
Triumfon ne kunsentas sola Verm’; Kvestulo
Mem ĝis nun ne batalis, (ĉar pastra regulo
Ĉi-tion malpermesas), sed kiel spertulo480
Konsilis, batalejon ĉirkaŭe revidis,
Batalantojn per mano kaj rigardo gvidis,
Nun vokas, ke kolektu sin oni prefere,
Por ataki Rikovon, fini venkon vere;
Dume lia sendito al Rikov ripetu,
Ke li, por savi vivon, armilon demetu;
Sed, se li senprokraste sabron ne fordonos,
Verm’ restintojn ĉirkaŭi, forhaki ordonos.
Kapitan’ Rikov tute ne petis “pardonon”,*
Ĉirkaŭ si kolektinte duon-bataljonon,490
Kriis: “Armil’!” Tuj estis armiloj kaptitaj,
Ektintis karabenoj delonge ŝargitaj;
Li kriis: “Cel’!” — ekbrilis tuboj-vic’ longstria;
Kriis: “Vic-pafu!” — tondras unu post alia;
Ĉi pafas, tiu ŝargas, aŭdiĝas armiloj:
Kugloj fajfas, seruroj tintas kaj ŝargiloj.
Tut-vico ŝajnas kiel rampulego voje,
Kiu mil bril-piedojn svingas unufoje.

* Indulgo, konservo de vivo soldata.

Vere, jegroj per forta trinkaĵo ebrie,
Malbon-celas, maltrafas, kaj apenaŭ ie500
Iun mortigas, tamen estas du Mateoj
Vunditaj, falis unu el Bartolomeoj.
Nobeloj el malmultaj tuboj nur celtiras,
Malamikon per sabroj ataki ekiras,
Sed aĝuloj retenas; kugloj cel-akiras,
Trafas, forpelas, korton preskaŭ malplenigas,
Kaj jam de biendomo fenestrojn tintigas.

Tade’ virinojn ŝirmis en dom’, onkl-ordone,
Sed aŭdante: batalo turniĝas malbone,
Elkuris; Ĉambelano sekvis kun palaŝo,510
Kiun fine alportis laŭ ordon’ Tomaŝo;
Li rapide kuniĝis kun nobeloj, fronte
Kuras kun sabro; sekvas nobelar’ volonte;
La jegroj allasinte ilin, per subita
Kugloj-hajlo ekŝutis: Razilo — vundita,
Pereis Isajeviĉ, Vilbik; do Kvestulo
Kaj Mateo nobelojn duflanke retiras:
Nobeloj malvarmiĝas el fervor’, reniras,
Rerigardas; ekvidis ĉi-tion moskvuloj:
Kapitan’ Rikov pensas laste ekbategi,
El kort’ nobelojn peli, kaj domon ekregi.520

“Formu atakon! kriis li, per bajonetoj!
Antaŭen!” Vic’ elmetas tubojn laŭ stangetoj,
Klinas kapojn, ekiras, paŝon rapidigas.
Vane el flank’ pafante, nobeloj haltigas:
Vico jam duon-korton pasis sen rezisto;
Rikov, montrante domon per spad’, al Juĝisto
Krias: “Subiĝu, ĉar mi domon forbruligos!”
“Mi vin, vokas Juĝisto, en brulo rostigos.”

Biendomo Soplica! se ne detruitaj,
Brilas, sub poploj, viaj muroj blankigitaj;530
Se najbar’-nobelaron Juĝisto ĝisnune
Apud gastamaj tabloj sidigas komune:
Certe li tie trinkas je Verŝilo-sano,
Sen kiu Soplicovon serĉi estus vano!

Verŝilon ne distingis kuraĝo supera
Ĝis nun; kvankam el trabo unue libera,
Li tuj en veturilo retrovis sturmakon,
Sian karan verŝilon, same kugloj-sakon,
Li ne batalis, tial, ke al si ne fidis
Tut-sobre; do li iris, kie tinon vidis,540
Per man’ al buŝo klinis de brando torenton,
Kaj kiam, varmiĝinte, sentis kor-kontenton,
Li ĝuste-metis ĉapon kaj prenis verŝilon,
Enŝutis pulvon, supre palpigis ŝargilon,
Rigardis batalkampon: vidas, ke brilante,
Bajonet’-ondo batas nobelojn, puŝante:
Li naĝas kontraŭ ondo, al tero kliniĝas,
Kaj en densa herbaro, tra-l’ korto mergiĝas
Meze; ĝis, kie kreskas urtikoj, li lokas
Sin embuske, kaj Sakon per gestoj alvokas.550

Sak ĉe domsojlo staris kun sturmako sia,
Ŝirmante: tie loĝis kara Zonjo lia;
Kvankam ŝian rifuzon li konsciis plende,
Ŝin amis ĉiam, volus perei defende.

Jam jegroj-vico marŝe urtikojn eniris;
Verŝilo movis ĉanon, tub-faŭko elspiris
Al moskvuloj dekduon da kugloj hakitaj;
Sak ellasas dekduon: Jegroj konfuzitaj,
Per embusk’ konsternite, vicon volvaĵigas,
Cedas, lasas vunditojn; Baptist’ finmortigas.560

Grenej’ — jam for; timante pri longa posteno,
Rikov al palisaro saltas de ĝardeno,
Haltigas rot-forkuron, ordigas kaj faras
El vico triangulon: akra kojn’ elstaras
Antaŭen, kaj du flankoj apud palisaro
De l’ ĝarden’ apogiĝas. Prava estis faro,
Ĉar el kastel’ galopas sur lin rajdistaro.

Grafo, kiu gardate en kastelo sidis,
Kiam rusoj forkuris, saltis sur ĉevalon
Kaj, aŭdinte pafadon, rajdantojn li gvidis,570
Mem fronte, super kapon levante la ŝtalon.
Rikov ĵus kriis: “Fajron, duon-bataljono!”
Sur seruroj trakuris longen fajra zono,
El tricent tuboj kugla ekfajfis zum-sono:
Rajdant’ pereis, falis tri vunditaj grave;
Graf’, el ĉeval’ falinta, falis; kuras save
Al li Ŝlosisto krie: de jegroj celpreno
Lasta Horeŝko, kvankam laŭ patrin’-deveno.
Verm’, pli proksima, Grafon korp-ŝirmas post falo,
Ricevas por li pafon, lin el sub ĉevalo580
Eligas, ne permesas iri tiel are,
Oni pli bone celu, maltrafu avare,
Kaŝu sin post bariloj, putoj, muroj, staloj;
Graf’ kun anar’ atendu tempon por ĉevaloj.

Planojn de Verm’ komprenis kaj plenumis plene
Tadeo. Ligna puto lin kaŝas postene;
Kaj ĉar li sobras, bone el dutubo pafas,
(En aeron ĵetitan florenon li trafas),
Batas terure, ĉefojn elektas por celo:
De lia paf’ unua falis feldvebelo,*590
El du tuboj serĝentojn du trafas bravulo;
Laŭ galonoj li celas, aŭ al triangulo
Ŝirmanta stabon. Tial Rikov koleretas,
Piedfrapas, de spado tenilon mordetas:
“Majoro Płut, li vokas, kio fine estos?
Baldaŭ el ni neniu ĉe l’ komando restos!”
Do Plut granda-kolere al Tadeo vokas:
“Moŝto Pol’, vi hontinde post arbo vin lokas,
Ne timaĉu, eliru mezon, kun honoro
Batali.” Kaj Tadeo respondas: “Majoro,600
Se vi tiel kuraĝa estas kavaliro,
Do kial vi vin kaŝas post jegroj-spaliro?
Mi ne timaĉas: iru nur el post barilo;
Mi, doninte survangon, pretas al duelo!
Kial sang-verŝi? inter ni estis kverelo:
Do malpacon decidu spado aŭ pafilo.
Vi elektu armilon, pinglon ĝis kanono,
Aŭ mi vin pafos kiel lupojn, sen pardono.”
Dirinte, li elpafis per celtrafa mano
Kaj leŭtenanton frapis apud Kapitano.610

* Ĉefserĝento.

“Majoro, flustris Rikov, eliru unua
Kaj revenĝu por lia faro matenfrua.
Se ĉi nobel’ pereos de iu alia,
Major’ ne lavos honton el honoro sia.
Ni devas ĉi nobelon en kampon eligi,
Se karaben’ ne taŭgas, per sabro mortigi.
Paf’ laŭ traf’, do mi estas amiko de piko:
Diris Suvorov; iru, Major’, al duelo,
Ĉar li ĉiujn forpafos; jen prenas por celo.”
Major’ rediris: “Rikov! vi, kara amiko,620
Estas bravul’ pri spadoj: iru, Rikov, frato.
Aŭ? leŭtenanton sendos ni por interbato.
Al Major’ de soldatoj cedi ne konvenas,
Batalion’-komando al mi apartenas.”
Rikov’, levinte spadon, kuraĝe eliris,
Ĉesigis pafojn, blankan tukon antaŭtiris,
Al Tadeo demandon pri armil’ direktis;
Post traktad’ ambaŭ spadojn konsente elektis.
Tadeo ĝin ne havis: oni serĉis spadon;
Armita Graf’ alsaltis kaj rompis traktadon.630

“Sinjor’ Soplica! vokis li, pardon’, Sinjoro,
Vi provokis Majoron! plifruas rankoro
Mia al Kapitano: en kastelon mian…”
(Diru, rompis Protazo: en kastelon nian)
“Enkuris, finis Grafo, de rabistoj fronte,
Ĉi-tiu Rikov, miajn ĵokeojn ligonte,
Kaj mi lin punos, kiel mi faris en loko,
Sicilianoj nomas ĝin Birbante-roko.”

Do ekĉesis pafado, silentis scivolaj
Armeoj, pro renkonto de ĉefestroj solaj:640
Graf’, Rikov iras, flanken-turniĝas malpace,
Per dekstra man’ kaj dekstra okulo minace;
Ĵus per maldekstraj manoj malkovras estime
La kapojn kaj salutas. (Honoro-kutime
La mortigon komencas oni salutinte).
Jam renkontiĝis spadoj kaj ekgrincis tinte:
Kavaliroj piedojn levas, aŭ genue
Kaŭriĝas, kaj antaŭen, posten, saltas plue.

Plut, Tadeon vidante antaŭ sia fronto,
Konsiliĝis mallaŭte kun gefrejter Gonto,650
Kiu en roto estis plej bona pafulo.
“Gonto, diris Majoro, se al ribelulo
Kuglon sub kvinan ripon vi batos prudente,
Vi tuj de mi ricevos kvar rublojn arĝente.”
Gont al serur’ kliniĝas, levas karabenon,
Kompanoj per manteloj kovras entreprenon;
Sed ne al rip’, al kapo li mezuris celon,
Pafis, trafis — proksime, traboris ĉapelon.
Tade’ ĉirkaŭturniĝis: Baptist’ alrapidis
Kaj atakis Rikovon, kriante: “Perfidis!”660
Tade’ lin ŝirmas antaŭ nobelaro-batoj.
Rikov pen-retiriĝis mezon de soldatoj.

Dobĵinanoj atakis vete kun litvanoj,
Malgraŭ antaŭkvereloj inter partianoj,
Batalas frate, unu alian incitas.
Dobĵinaj vidas kiel Podhajski militas,
Jegroj-vicon tranĉante per falĉil’, do gaja
Kri’ ilia eksonis: “Long-vivu Podhaja!
Antaŭen! frat-litvanoj havas superecon!”
Kaj Skoluboj, vidante de Razil’ bravecon,670
Kiu, kvankam vundite, kuras, sabron svingas, —
Krias: “Vivu! Mazuroj superon atingas!”
Kaj, sin fervorigante, kontraŭ rusoj iras:
Vane ilin Mateo kaj Vermo retiras.

Dum tiel jegroj-roton fronte batas oni,
Vojski cedas el kampo, en ĝarden’ disponi.
Flanke ĉe li Protazo singardema iras;
Al li, mallaŭte, Vojski sian planon diras.

En ĝarden’ staris, tuŝe apud palisaro,
Ĉe kiu sin apogis Rikov kun jegraro,680
Malnova fromaĝejo, krade konstruita
El traboj, kruc-ligitaj, simila al kaĝo.
En ĝi brilis sesdekoj da blanka fromaĝo;
Ĉirkaŭe ŝanceliĝis garbar’ sekigita:
Salvi’, benedikt-kardo,* timian’ aroma,
Vojski-idina, herba apoteko doma.
Fromaĝej’, larĝa klaftojn ĝis tri kaj duono,
Malsupre apogiĝis sur unu kolono,
Kvazaŭ nest’ cikonia. Malnova kverkaĵo
De kolono kliniĝis; putre ĝis duono,690
Ĝi fal-minacis. Tamen Juĝist’, je propono
Pri renvers’ de kaduka aĝe konstruaĵo,
Respondis, ke preferas li dume ripari,
Ol renversi kaj novan restarigon fari.
Li prokrastis konstruon kaj donis disponon
Dume du apogilojn ŝovi sub kolonon.
Iom plifortigite, konstruaĵ’ malnova
Ĉe baril’ pendis super triangul’ Rikova.

* Cnicus benedictuscentaŭrea benedicta, kuraca kreskaĵo.

Al fromaĝejo Vojski kun Vokisto iras
Senparole, kaj ĉiu stangegon kuntiras;700
Post ili kort-estrino kuras tra kanabo
Kun kuireja bubo, tre fortika knabo.
Ili en kolon’-supron stangojn batis pinte,
Puŝas tutforte, mem ĉe finoj pendiĝinte:
Kiel flosistoj ŝipon, sur sablaĵa fundo
Fiksiĝintan, el bordo pelas al profundo.

Krakis kolon’: konstruo ŝanceliĝe knaris,
Falegis triangulon moskvan; trab-etaĝoj
Premas, vundas, mortigas; kie vicoj staris,
Kuŝas traboj, kadavroj kaj blankaj fromaĝoj,710
Sange-, cerb-makulitaj. Tondras Aspergilo
En triangul’ splitita; jam fulmas Razilo,
Vipas Vergo; el domo kuras nobelaro;
Sur diskurintojn falas Grafa rajdistaro.

Jam nur ok jegroj, fronte serĝent’, sin defendas.
Kontraŭkuras Ŝlosisto; do ili etendas
Naŭ tubojn kaj Ŝlosistan kapon celmezuras;
Li, svingante fendilon, kontraŭ pafo kuras.
Pastro, tion vidante, Ŝlosiston voj-baras,
Falas mem, al Gervazo krur-submeton faras:720
Ili falis, tuj pafo pelotona knaris;
Apenaŭ plumbo fajfis, Gervazo jam staris,
Saltis en fumon, kapojn du tranĉas balae,
Postkuras forkurantojn, fendas ilin trae;
Ili kuras tra korto, de Gervaz’ pelate,
Grenejon, kies pordo staras malfermate;
Do Gervazo grenejon post jegroj enfalas,
En malhel’ malaperas, sed plue batalas:
Tra pord’ aŭdiĝas densaj batoj, ĝemo, krio.
Kun sanga glavo, kiam eksilentis ĉio,730
Gervaz’ eliris.

Kampon nobeloj akiris,
Kaj dispelitajn jegrojn hakis, pikis, ŝiris.
Rikov batalas sola, armilon el mano
Ne demetos: alkuras al li Ĉambelano,
Levas sabron kaj diras per solena tono:

“Kapitan’ ne makulas honoron ‘pardono’,
Vi pruvis, malfeliĉa, brava militisto,
Kuraĝon: do forcedu de vana rezisto,
Demetu sabron, ŝparu al glavoj laboron,
Vin malarmi: vi savos vivon kaj honoron!”740

Rikovon dignoplena venkis parolado;
Kliniĝe li fordonis sian nudan spadon,
Ĝis kaptil’ sang-makulan: “Laĥoj,* fratoj! veo,
Li diris, ke kanonon ne havis armeo!
Suvorov diris: ‘Rikov, frat’, memoru bone,
Kontraŭ Laĥoj neniam iru senkanone!’
Jegroj estis ebriaj (Majoro permesis
Drinki! Ho, Plut majoro hodiaŭ ekscesis!
Li al caro respondos pri komando sia.
Ĉambelano! mi restos bon-amiko via.750
Kiuj sin forte amas — rus-proverbo diras —
Tiuj sin ankaŭ forte je l’ hararo ŝiras.
Vi taŭgas por batalo, kiel por drinkado,
Sed, pri jegroj, fin-ĉesu via petolado”.

* Malnova rusa nomo de poloj.

Ĉambelan’ levas spadon, aŭdinte proponon,
Per Vokist’ ĝeneralan anoncas pardonon,
Bandaĝigas vunditojn, el kamp’ mortigitojn
Forigas, militkaptas jegrojn malarmitojn.
Plut, tre longe serĉita, en urtik’ sin kaŝis,
Kuŝis kiel malviva; fine li elpaŝis,760
Vidante, ke finita estis batalado.

Tiel finiĝis lasta en Litvo invado.*

* Estis ankoraŭ poste invadoj, kvankam ne tiel famaj, tamen sufiĉe laŭtaj kaj sangaj. Ĉirkaŭ j. 1817-a sinjoro U… en Novogrodka Vojevodlando, venkis dum invado tutan novogrodkan garnizonon kaj malliberigis la ĉefojn.