Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Sinjoro Tadeo

Sinjoro Tadeo aŭ Lasta armita posedopreno en Litvo

(Pola epopeo “Pan Tadeusz”)

de Adam Mickiewicz

La bazan tekston origine enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma tradukojaro: 1918

Kreis la Esperantan tekston: Antoni Grabowski

La bazan elektronikan tekston kreis Simon Davies en 2022, de la skanbildoj en: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Mickiewicz-SinjoroTadeo,1918,Grabowski.pdf

Ĉe la fino de Libro XII estis presita la jena noto: “Korekto. Sur paĝo 69 en v. 324 legu: karneola ŝalo (t. e. flavoruĝa)”. Tiu verso (en Libro III) tekstis: “En smaragda herbar’, sur sangoherba ŝalo”. Kaj piednoto ĉe “sangoherba” klarigis la signifon: “Sangoherbo — aĥileo”. Tiu ĉi versio sekvas la ekzemplon de la tria eldono (“Serio Oriento-Okcidento, n-ro 22, 1986”), anstataŭigante “sangoherba” per “karneola” kaj ŝanĝante la noton al: “Karneola — flavoruĝa”..

Antaŭparolo.

Adam Mickiewicz, la plej granda poeto de Polujo, naskiĝis, la 24-an de Decembro 1798, en Litvo, en urbo Nowogródek (Mińska gubernio), kie lia patro, posedanto de ĉirkaŭaĵa bieneto Zaosie, estis juĝeja advokato.

La poeto pasigis sian infanecon inter la natur-belecoj de sia patro-urbo kaj kreskis sub la influo de sia amata religia patrino. En j. 1807 la okjara knabo estis donita en la urban klasikan lernejon, administritan de pastroj Dominikanoj, kie oni uzis multe da libera tempo por ludoj, fizikaj amuzoj, eĉ por soldataj ekzercoj.

En la j. 1812-a du okazaĵoj el hejma kaj nacia vivo potence skuis la animon de l’ junulo: en monato Majo mortis lia patro kaj en Julio tramarŝis Napoleonaj kaj polaj armeoj tra Nowogródek, irante kontraŭ Moskvo. Pri la impreso de ĉi-tiu militiro, kiun esperplene benis la tuta Polujo, la poeto en posteaj jaroj skribis al sia amiko Januszkiewicz: “Mi memoras bone la j. 1812… Mi estis tiam en funebra vesto post la morto de mia patro. Mi staris sur la strato kaj rigardis la enirantan polan armeon kaj pro ĝojo mi ploris…” Nome tiun “printempon de l’ espero” koncernas la grandioza komenco de l’ XI-a Libro de “Sinjoro Tadeo” finiĝanta per la vortoj:

Mi vin ankoraŭ vidas, sonĝ-vidaĵo bela!
Mi, naskita sub jugo, vindita en fero,
Havis nur unu tian printempon sur tero.

Post tiu ĝoja printempo venis longa, terura vintro, kun sangaj fantomoj de pereuloj el la granda armeo, treniĝantaj tra malvivaj, neĝekovritaj kampoj.

Fininte la gimnazion en j. 1815, M. iris por pluaj studoj en la ĉefurbon Wilno, kies pola universitato estis tiam floranta kaj posedis tutan serion da eminentaj fortoj sciencaj kaj pedagogiaj, kiuj donis al M. firmajn fundamentojn pri natur-sciencoj, lingvoj, literaturo, kaj vigligis lin al memstara laboro.

Inter la studentaro regis tiam plej noblaj tendencoj de virta vivo, diligenta laboro, amo al patrujo, kiuj koncentriĝis en la sekretaj unuiĝoj de t. n. Filomatoj kaj Filaretoj, en kies organizoj vive partoprenis la poeto. La idealaj amikaj interrilatoj estis tiel fortaj, ke ilian fadenon eĉ la posteaj registaraj persekutoj neniam kapablis disŝiri.

Post fino de la studoj en j. 1819 la juna M. fariĝis gimnazia instruisto en Kowno kaj tie li komencis verki siajn poeziaĵojn, kiuj, eldonite en du volumoj en Wilno (1822), enhavis “Balladojn kaj Romancojn”, belegan poezian rakonton “Grażyna” pri litva dukedzino, kiu, defendante la patrujon, heroe pereis, kaj krom tio ili enhavis du partojn de dramaj bildoj s. t.Dziady” (Avoj), en kiuj la poeto pentris la antikvan litvan moron de festo de mortintoj kaj la historion de sia malfeliĉa amo al Maryla Wereszczaka. Ĝi estas prezentita tra ĉiuj plej subtilaj stadioj de melankolia medito, tra eksplodoj de korsento, maldolĉo, malbeno, minaco kaj indiferenteco ĝis perdo de konscio kaj frenezo. Tiuj du volumoj estis akceptitaj kun admiro de tuta Polujo kaj ili estis la anoncantoj de la nova granda romantika epoko en la pola literaturo, brilanta per la nomoj de Mickiewicz, Słowacki kaj Krasiński.

En la j. 1823 la poeto, liberiĝinte de sia instruista okupo, reaperis en Wilno inter siaj amikoj kaj kolegoj. Sed la feliĉo ne daŭris longe. La rusa kuratoro de l’ universitato, Novosilcov, malkovris la sekretajn unuiĝojn de l’ junularo. Sekvis amasaj revizioj kaj arestoj. Ankaŭ M. estis arestita kaj komenciĝis lia sesmonata mallibereco, dum kiu okazis lia nova spirita aliformiĝo: mortis en li la malfeliĉa amanto Gustav kaj naskiĝis Konrad, spirita ĉefo de l’ nacio, heroo de la postea III-a parto de “Avoj”. En Aprilo de l’ j. 1824 M. estis liberigita, sed li restis ankoraŭ duonjaron en Wilno, atendante pluajn disponojn de l’ registaro, kiu fine transloĝigis la liberigitojn en malproksimajn lokojn de Rusujo. Ankaŭ M. devis forlasi sian amatan hejman Litvon, por ĝin neniam plu revidi. Por la poeto komenciĝis longaj jaroj de devigita migrado, dum kiu fortiĝis lia spirito kaj leviĝis al ĉiam pli altaj flugoj.

Lia unua vojaĝa etapo estis Petersburgo, kie la poeto konatiĝis kun la pola pentristo kaj religia mistikulo Oleszkiewicz, kiu ne restis sen influo sur lian postean animan staton. En Januaro de l’ jaro 1825 M. forlasis Petersburgon, vojaĝante en Odesson, kie li estis ricevonta okupon ĉe l’ liceo Richelieu; sed la loka registaro tion ne permesis. Do la poeto partoprenis en la Odessa societa vivo, studis lingvon italan kaj verkis siajn erotikajn “Sonetojn”, kies arta valoro estas tre granda, dank’ al la koncizeco de l’ lingvo, delikate pentritaj anim-agordiĝoj kaj la majstreco de l’ formo. — Frukto de lia marvojaĝo al la Krimeo estis la “Krimeaj sonetoj”, en kiuj potence regas la grandioza, minaca kaj sovaĝa naturo. La bildoj estas penetritaj de admiro kaj de seriozaj, profundaj pensoj.

Baldaŭ post la Krimea ekskurso la poeto vojaĝis Moskvon, por alpreni malagrablan por si devon de oficisto. Tie li eniras en rilatojn kun rondo da poetoj kaj scienculoj, interkoniĝas kun la granda rusa poeto Puŝkin, vizitas salonojn, ĉie agrable vidate kaj adorate pro sia simpla konduto, profunda menso kaj brila talento improviza.

En Moskvo (1827) la poeto finis kiel produkton de siaj zorgoj pri la nacia ekzisto, de personaj travivaĵoj, koraj doloroj, maltrankviloj kaj meditoj, la grandiozan poemon “Konrad Wallenrod”, pri la bataloj de la antikvaj litvanoj kun la ordeno de Kruckavaliroj. Duafoje la poeto, ne povanta paroli tute malkaŝe, reniris al la historio de Litvolando, por prezenti sur ĝia fono la potencon de l’ amo al patrujo, koncentritan en la animo de l’ heroo, konanta neniajn leĝojn, krom sia volo de potenco kaj savo de l’ patrujo. La poemo vekis grandan entuziasmon, ne sole pro la politika tendenco patriota, sed ankaŭ pro eminentaj artaj belecoj: riĉa fantazio, potenco de l’ sento, plastikeco de ĉefaj figuroj kaj majstra formo de l’ lingvo.

Konrad Wallenrod” ricevis la permeson de la iom pli liberala cenzuro en Petersburgo, kie la poemo aperis en j. 1828, sed baldaŭ turnis sur ĝin sian atenton la konulo de simboloj, persekutanto de la junularo en Wilno, Novosilcov. Li rimarkis la danĝerajn tendencojn kaj al la poeto minacis almenaŭ deviga ekzilo en pli malproksimajn guberniojn de Rusujo. — Dank’ al helpo de influaj amikoj M. ricevis la permeson, forvojaĝi en eksterlandon aŭ pli ĝuste vagi for de la patrujo ĝis fino de l’ vivo.

Forlasinte en Majo de l’ j. 1829 Rusujon el Kronstadt, la poeto vojaĝas Berlinon kaj aŭskultas prelegojn de l’ filozofo Hegel, ne alprenante tamen liajn abstraktaĵojn. Poste M. vizitas Drezdenon; en Praha li konatiĝas kun la bohema poeto Hanka, kaj en akompano de sia amiko Odyniec li rapidas al Wejmar, por saluti respektplene la maljunan grandan kreinton de “Faust”. Poste M. veturas tra Svisujo kaj la ĉefurboj de Italujo en Romon, kies potenca impreso superis ĉiujn ĝisnunajn impresojn de vojaĝo.

La j. 1830 la poeto pasigas en Svisujo, revenas en Romon, kie lin atingas la sciigo pri la revolucio en Polujo. En j. 1831 li serĉas en Parizo vane la eblecon por veturi Varsovion, do li vojaĝas almenaŭ en la prusan Polujon, kaj ne povante transiri la limon, gastas tie kelkajn monatojn kaj vidas arojn da polaj elmigrantoj, kiuj post la malfeliĉa fino de l’ pola milito, iris en Francujon.

En j. 1832 M. vojaĝas Drezdenon, kie li komponas sian plej alteflugan ĉefverkon, la III-an parton de “Dziady”, estantan eksplodo de elementa inspiro, kiu atingas Prometean altecon en la ribelo kontraŭ Dio, kiu rigardas indiferente la turmentojn de milionoj. La poeto Konrad sentas sian potencon super la naturo, koncentrigas en sia koro ĉiujn suferojn de l’ nacio kaj fiere postulas la regadon de animoj, por savi sian popolon. Dio anoncas sub mistera signo al Polujo la savonton, sed ne al li, nur al sia humila servisto, la pastro Petro, kiu havas vizion de l’ estonteco. — Baldaŭ poste sekvas “Libroj de l’ nacio” kaj “Libroj de pola pilgrimeco”, kiuj montras al la popolo la vojon de interna renaskiĝo, kaj apogas sin sur la kredo pri reviviĝo de Polujo, post ĝia martireco, en la estonta homaro renaskita, fratigita kaj repacigita kun Dio.

En la sama j. 1832 la poeto loksidiĝas en Parizo. Post la travivitaj anim-skuoj, evitante la bruegon de l’ urbo kaj la disputojn de emigraciaj partioj, M. serĉas trankvilon en la rememoroj de l’ infaneco, tiu lando “sankta kaj pura, kiel unua ekamo”. Li turnas sin al ĝi per ama rigardo, por ĉerpi el tie balzamon por propraj kaj samlandanaj suferoj. Tia estas la psikologia genezo de lia eposo “Sinjoro Tadeo”, kiun li komencis verki en Decembro de l’ j. 1832 kaj finis en Februaro 1834, kaj al kiu ni ankoraŭ revenos, por priparoli la ĉefverkon iom pli vaste.

Oni povas diri, ke kun “Sinjoro Tadeo” finiĝas la poezia agado de M. La fundon de lia animo okupas nun la nesolvitaj taskoj kaj demandoj naciaj kaj individuaj kaj la studado de mistikaj verkistoj. — En Julio 1834 la poeto edziĝas kun fraŭlino Celina Szymanowska. Kiam lia familio komencis pligrandiĝi sekvis materialaj zorgoj pri vivtenado. La poeto verkas do en lingvo franca du dramojn “Jakób Jasiński” kaj “Baraj Konfederatoj”, kiuj tamen ne estis prezentitaj sur la pariza scenejo kaj fine preskaŭ tute perdiĝis ĉe la teatro-direktoroj, tiel ke restis nur kelkaj fragmentoj. — Ricevinte la katedron de latina literaturo en Lozano (Svisujo), M. prelegas tie dum la akademia j. 1839–40, kaj li estas alvokita tuj poste en Parizon kiel profesoro de slavaj literaturoj ĉe “Collège de France”, kie li ravas sian vastan aŭdantaron per sincera inspiro, kiu lin eĉ por momento ne forlasas.

En j. 1841 aperas en Parizo la mistikulo Towiański, kiu tute gajnas la poeton por siaj ideoj. La lecionoj de l’ poeto fariĝas prelegoj pri mesianismo, pri nova historiozofio, nova filozofio, nova historio kaj antaŭ ĉio pri idealo de nova homo. Per titanaj anim-streĉoj M. formas sintezojn de l’ pasinteco, nuneco kaj estonteco kaj starigas ilin antaŭ la popolo kaj homaro kiel voj-montrilon. En j. 1844 la franca registaro donas al li devigan forpermeson kaj por la granda homo komenciĝas malĝojaj tagoj; li batalas kun mizero, sed li restas fidela al sia misio.

Kiam en j. 1848 venis la falsa printempo de popoloj, M. rapidas Romon, por emigi la novan papon Pion IX, ke li malkaŝe elpaŝu kiel defendanto de premataj popoloj. Ne trovinte aŭskulton li formas polan legionon, batalontan por libereco de Italujo kaj tramarŝas triumfe la tutan landon de Romo ĝis Mediolano. Reveninte Parizon li fondas la gazeton “La tribune de peuples” kun tendenco demokrata.

En j. 1852 M. ricevas formalan eksigon kiel profesoro de Collège de France, por kio oni al li donas oficon de bibliotekisto en la Arsénale. La poeto tamen ne ĝisvivas trankvilan maljunecon. En j. 1855, post eksplodo de l’ orienta milito, li aperas en Konstantinoplo, por formi legionon, kaj fariĝas viktimo de la reganta ĥolero. Li mortis la 26-an de Novembro 1855, kiel soldato sur posteno, restinte ĝis la lasta momento en servo de l’ patrujo kaj de l’ homaro. Lian korpon oni transveturigis en Parizon kaj enterigis sur tombejo Monmorency. En Julio 1890 li ekripozis en la reĝaj katakomboj sur Wawel en Kraków.

Sinjoro Tadeo aŭ lasta ‘zajazd* en Litvo, nobela historio el j. 1811 k. 1812, en dekdu libroj verse de Adam Mickiewicz”, estas la modesta titolo, kiun la poeto donis al sia eposa ĉefverko. Li intencis komence komponi “idilian poemon en speco de Hermano kaj Doroteo”, sed dum la verkado la kadroj disvastiĝadis ĉiam pli, ĝis fine M. donis tutsolan en la moderna literaturo grandan poemon,* kies temo, historia momento kaj vivoplenaj figuroj de tuta malaperinta socio — kunmetis tutaĵon, pentritan kun Homera plastikeco kaj kun Olimpa trankvilo kaj sereno. La poeto prezentas la pasintecon, en kiu al li ĉio estas konata kaj kara, mondon kiu enhavis ĉiujn kondiĉojn de poezieco kaj kiu, vidate tra l’ prismo de hejmsopiro, vestiĝis per ĉarmo; tial ĉio estas en ĝi viva, klara kaj perfekta. Ĉar la poeto enfermis la tutaĵon sur malgranda spaco kaj en tre mallonga tempo (la tuta simpla agado de la unuaj dek libroj okazas en 5 tagoj, de vendredo ĝis mardo, kaj la du lastaj libroj okupas ne plenajn 24 horojn), do la poeto povis per siaj preskaŭ dekmil versoj priskribi ĉion tiel vaste, neniun kaj nenion preterlasante. Per belegaj koloroj kaj kun granda vereco estas pentritaj magnatoj kaj nobeloj, kampuloj kaj judoj, ilia vivo en palacoj, biendomoj kaj kabanoj, ĉe laboro, distriĝo kaj preĝo. La granda poeto prezentas la tutan kulturon, kutimojn, dezirojn kaj aspirojn de sia litvopola hejmlando. Same precize kaj belege li pentras la tutan naturon: la ĉielon kun astroj kaj nuboj, kaj la teron kun torentoj kaj lagetoj, kun bestoj sovaĝaj kaj hejmaj, kun arbaroj, grenkampoj kaj herbejoj, kun ĝardenoj, fruktarboj, legom-bedoj kaj floroj. Ĉio estas en la verko mirinde bele interligita kaj nenio estas en ĝi malnecesa.

* En la esperanta titolo mi tradukis la vorton “zajazd” per “armita posedopreno”, ĉar ĝi ne signifas simplan invadon (najazd), sed rajtigitan plenumon de juĝa verdikto per kolektitaj privataj fortoj armitaj.
* La germana filozofo Nietzsche, kreinto de Zarathustra, skribas en sia antaŭnelonge eldonita korespondado al sia amiko Overbeck: “Ĉu vi konas Sinjoron Tadeon de Mickiewicz, en traduko de Lipiner? Mi konfesas, ke mi estas plena de miro, ke en niaj tempoj povis aperi tia poemo. Mi ne scipovus en la literaturo de nia centjaro trovi ion egalan al Sinjoro Tadeo, laŭ riĉeco, enhavopleno kaj simpleco de anim-agordiĝoj, ankaŭ rilate al stranga ĉarmo poezia”.

La poemo ne estas heroa en la kutima senco de l’ vorto. Sinjoro Tadeo, doninta kiel ĉefa amanto la nomon al la komence intencita idilia poemo, ne estas heroo, sed kiel la Goethea Hermano nur brava, bona junulo; ĉefa persono de la tuta agado estas la tragedia figuro de Jacek Soplica, kaŭzinto de l’ konflikto inter du familioj kaj ĝia viktimo; efektiva ĉefa objekto kaj kune heroo de l’ eposo estas la tuta popolo en sia propra, originala vivo, en sia honesta, bona naturo, en sia serena, bela karaktero, en sia tuta amo al patrujo kaj en la preteco de oferiĝo por ĝi. Alte super la sfero de idilia amo, kiu ligas kaj interesas precipe la geamantojn kaj iliajn zorgantojn, super la sfero de grava konflikto inter du familioj, kiu interesas la ĉirkaŭaĵon, la tutan distrikton, alte super tiuj hejmaj kaj interfamiliaj rilatoj, staras en “Sinjoro Tadeo” sfero tria, plej alta kaj plej larĝa, kiu ligas la rakonton kun la intereso de l’ tuta nacio: dum la tuta rakonto ĉiuj okuloj turniĝas esperplene trans la riveron Njemen, kie staras, apud limo de Litvujo, la armeo de Napoléon, la longe atendita liberigonto de tuta Polujo. La popolo prepariĝas por lia akcepto kaj la junuloj rapidas en liajn vicojn. Ĉe l’ fino de la poemo la oraj kaj arĝentaj agloj aperas efektive en Soplicowo kaj la idilia rakonto alprenas karakteron, indecon kaj grandecon de nacia epopeo.

La politika situacio de Polujo, kiun ni donas por pli bona antaŭorientigo de legantoj, estis la sekvanta: En j. 1795, post la lasta dispartigo de Polujo inter la tri najbarajn regnojn, multaj polaj patriotoj forlasis la patrujon, por agi eksterlande por la restarigo de la perdita libereco. La generalo Henryk Dąbrowski iris en Italujon, kie militis Francujo, kaj li intertraktis (1797) kun Napoléon Bonaparte pri formado de pola armeo, kiu estis helponta al Francujo kaj poste penetronta en Polujon, por restarigi ĝian sendependecon. Multaj polaj milituloj sekvis la flaman alvokon de Dąbrowski kaj tiel estis formitaj la famaj polaj legionoj, kiuj sub komando de Dąbrowski kaj Kniaziewicz verŝis la sangon por Francujo en Italujo, Germanujo, Hispanujo, atendante la momenton, kiam Napoléon helpos al ili en la batalo pri sendependeco. En la paco de Luneville (1801) Napoléon ne memoris pri Polujo, kaj li sendis baldaŭ grandan parton de la legionoj sub komando de princo Jabłonowski kontraŭ la ribelantaj negroj en San Domingo. Nur post la eksplodo de franc-rusa milito en j. 1806 Napoléon rememoris siajn polajn aliancanojn. Dąbrowski ree milithelpis al N. kaj post la batalo ĉe Jena li enmarŝis en Poznanion. Dum la paco de Tilzit (1807), Napoléon, indulgante Rusujon, faris nur el parto de prusa Polujo la sendependan Varsovian Grand-duklandon. La poloj esperis, ke post milito kun Rusujo Napoléon tute reunuigos la dismembrigitan patrujon; kaj efektive en j. 1812 li elmarŝis kun siaj armeoj kontraŭ Moskvo, sekvate de polaj soldataroj sub komando de marŝalo Józef Poniatowski kaj generalo Dąbrowski. Enpaŝinte en Litvon, Napoléon anoncis, ke li faras sian duan polan militon. La lastaj du libroj de “Sinjoro Tadeo” prikantas la ĝojan tempon, kiam la polaj generaloj aperas kun siaj armeoj en Litvo.

La traduko de la tuta epopeo en lingvon Esperanto ŝajnis al mi, pro la grandegaj malfacilecoj, afero preskaŭ ne ebla; almenaŭ mi neniam kuraĝis pensi, ke miaj fortoj por tia tasko povus sufiĉi. Sed en j. 1916 kiam mi kolektis malgrandan aldonon por mia “El Parnaso de popoloj”, tiam tentite de samideano S. K., post longa ŝanceliĝado mi decidiĝis aldoni kelkajn belegajn fragmentojn el ĉi-tiu verko. Vizitante la malsanan, neforgeseblan karan Majstron, mi rakontis al li ĉi-tion kaj mi montris la tradukitajn fragmentojn, solajn kaj lastajn laŭ mia opinio. Tiam mi ricevis la respondon: “Traduku la tutaĵon”. Mi ekridis, ĉar al mi ŝajnis, ke la Majstro naive postulas neeblaĵon. Sed doktoro Zamenhof ne ĉesis min emigi ĉe ĉiu mia nova vizito, ĝis mi fine subiĝis kaj komencis en Decembro de l’ j. 1916 la tradukadon, kun malfido ke mi iam ĝin finos. Tamen komencinte, mi jam ne ĉesis. La Majstro, kiun mi konsultadis pri kelkaj novaj vortoj, formoj kaj esprim-manieroj, legis antaŭ sia morto preskaŭ la unuajn kvar librojn. Poste, malgraŭ mia malbona sano-stato, mi daŭrigis la laboron, kiu postulis streĉon de ĉiuj miaj anim-fortoj, por plenumi la lastan deziron de mia kara amiko, la granda kreinto de nia lingvo. Nun mi prezentas la verkon al la Esperantistaro en la konvinko, ke mi faris bonan servon al la patrujo kaj al nia tutmonda afero.

La tradukon mi faris kun granda pietismo por la pola originalo kaj la lingvo Esperanto, penante eble plej fidele transdoni la enhavon kaj ĝian formon. Kvankam la esperantaj vortoj estas ĝenerale pli longaj ol la polaj, la fleksebleco kaj elasteco de Esperanto permesis al mi koncizigi la lingvon kaj konservi la formon de l’ originalo preskaŭ sen pliigo de versoj; nur en kelkaj lokoj oni trovos verson aldonitan, kiu tiakaŭze ne estas nombrita en la dekversa kalkulado.

En lingvo E., kiu havas konstantan akcenton, verso ĉiam egalritma, en granda eposa verko kiel “Sinjoro Tadeo” estus unutona kaj ĝi ne transdonus la muzikon de l’ originalo. La skemon de la uzata verso 13-silaba, kun konstanta akcento nur sur la 6-a kaj 12-a silabo, mi donis jam en “El Parnaso”. La leganto baldaŭ alkutimiĝos kaj sentos kiel moviĝeme la ritmo sekvas la penson kaj kiel bele ĝi ilustras la enhavon: Ekzemple kiam en L. XII v. 855* la suno, kun osceda hiatuso

“Ekdormante, per varma aero ekspiras”,

la ritmo kvazaŭ “balancante, kantante ĝin lulas al dormo”; sed jen formiĝis legionoj (L. XII v. 720*)

“Kaj jam laŭtakte marŝas harmoniaj sonoj”.

Ĉe la tradukado mi ofte devis admiri, kiel sonopentraj estas la vortoj de Esperanto. Tute fidela, preskaŭ laŭvorta traduko permesis konservi ankaŭ la poezian onomatopeon de l’ originalo, kiel la atenta leganto rimarkos tion en la Koncerto de Jankjel, en la Tempesto, en la Ĉaso k. t. p.

Mi intencis doni la verkon kun portreto de l’ poeto kaj kun 24 ilustraĵoj de Andriolli. La nuna tempo, kiu multoble pligrandigis ĉe ni la eldonokostojn, tion jam ne permesis. Eble iam mi prosperos aperigi apartan albumon.

Al la Esperantista Rondeto, kiu dum la malfacila milita tempo per sia helpo ebligis la eldonon de l’ verko, mi esprimas mian plej koran dankon.

La tradukinto.

Varsovio, en Februaro 1918.