Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Tokio invitas vin

La bazan tekston origine enkomputiligis UEA

Proksimuma verkojaro: 1963

Kreis la Esperantan tekston: Yagi

Ĉe la komenco de la nova jaro 1963 mi deziras al vi ĉiuj membroj de UEA kaj ankaŭ al ĉiuj Esperantistoj en la mondo feliĉan novjaron, sanon kaj prosperon. Nova jaro kutime alportas al ni novan senton kaj freŝan inspiron. Ni esperu ke tiu ĉi nova jaro estu fruktodona por nia movado kaj ni laboru kun freŝa energio por nia komuna afero!

Vi scias ke la Komitato de UEA konstatis en Kopenhago dum la lasta Universala Kongreso la notindan fakton, ke en 75 jaroj de sia ekzistado kaj ĉiam pli vasta aplikado en la internacia praktiko, Esperanto transformiĝis en vivantan lingvon kun propra, vere internacia spirito kaj fariĝis jam vere matura kiel instrumento de internacia komunikado, arta esprimilo kaj lingvo de la scienco. Ni komprenu tiun ĉi fakton kun ĝojo kaj instigu nin mem por nova laboro, kiel progresigi la aferon unu paŝon antaŭen. Por nia nova laboro, mi estas certa, ke harmonio inter ni estas necesa, paca, amika kunhelpo estas absolute bezonata. Ĉiam ni laboru manon en mano; ni “bataladu kune tenataj per unu bela espero” kaj neniam forgesu ke “unueco estas forto”. Jes, nur per unueco sur nia agadkampo ni povos venki kaj atingi nian celon ...

La Universala Kongreso en Tokio, 1965, estos epokofaranta ne nur en la historio de Esperanto, sed ankaŭ en la problemo de lingvo internacia. La Kongreso estos la 50-a jubilea!

Unue en la historio de Universalaj Kongresoj urbo ekster Eŭropo aŭ Ameriko invitas ĝin. En Azio, kie sin trovas dekoj da lingvoj kaj centoj da dialektoj, Esperanto montros sian unikan kapablon kiel vere intergenta lingvo kaj konvinkos la tutan Azian loĝantaron per la unika lingvo kaj la bela homama idealo. Sukceso de la Tokio-Kongreso fariĝos granda mejloŝtono por estonta evoluo de Esperanta movado. Mi invitas vin ĉiujn al Tokio. Mi kore deziras vian aliĝon. Jam de januaro 1963 la Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, povas akcepti vian aliĝilon. Tio estas eksterordinara afero, akcepti aliĝilon de antaŭ tri jaroj. Sukcesigu nian Jubilean per via ĉeesto! La Loka Kongresa Komitato okupas sin fervore por la preparo. La Kongresejo estas jam decidita.

Tokia Kultura Domo en Ueno Parko estos nia kunsidejo (Foto); bela, moderna kaj perfekte ekipita .... ĝi estas simbolo de la nova japana kulturo tre taŭga por kunveno de pacaj batalantoj. La Komitato ankaŭ diskutas multe kiel gastigi vin aliĝontojn por doni al vi bonan impreson kaj ĝojan atmosferon pri pure japana afero kaj al vi certe ekzotika lando. Tokia Kongreso montros al la mondo gravan signifon de Esperanto kaj helpos alporti ĝojan venkon al Esperantistoj. D-ro Zamenhof diris, “forte ni staru, brave laboru, kuraĝe, ho nia rondo! Nia afero kresku kaj floru per ni en tuta la mondo!”