Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Vespera ruĝo anoncas ventegon

Sveda novelaro

Proksimuma tradukojaro: 1950

Kreis la Esperantan tekston: Szilágyi

LARS AHLIN

Alveno per paraŝuto

Ellitiĝi frue ... Esti sola ... Regi la korpon ... Esti forta ... Esti ... Stig daŭrigis formi tiajn i-frazojn. Estis iaspeca ludo, sed pli ol ludo. Liaj okuloj brilis en la mallumo, kaj en ĝi estis io, kio streĉiĝis kaj laboris por la libero. Li ĵetis flanken la kovrilon kaj kuŝis preta elsalti en iu ajn momento. La i-frazoj funkciis kiel balancilo, en kiu lia volo sidis kaj lasis sin inciti. Sed subite haltis la balancilo.

Ne iĝi tia, kia li, li pensis. Li fermis la okulojn. Lia korpo ne inertiĝis en la litvarmo. Ĝi iĝis rigida, kvazaŭ ĝi estus rilatiĝinta kun io, kies kontakton li eĉ minimume ne volis. Sed tio, kion li timis tamen puŝis sin antaŭen al li. Li cedis. Liaj muskoloj inertiĝis, kaj li donis sin al tio, kio kaptis lin.

Ekzemple hieraŭ vespere! Ĉiuj sabatvesperoj estu malbenitaj. Aliajn vesperojn oni povas esti laca. Oni povas diri, ke oni studas leterkurson, ke oni iros al sportekzerco, ke oni iros al la Kleriga Asocio, oni povas diri, ke oni havas renkonton, aŭ ke oni iros al vaporbanejo. Sed sabatvespere oni havas nenion konvenan por preteksto, nenion, kio estus akceptita de la kamaradoj. Kaj se ili vere observas ion specialan, oni iĝas markita. Unue kiam li venis al tiu ĉi aĉa truo, venis la buboj kaj fajfis antaŭ la fenestro. Ili staris tie en la krepusko kun ĉapeloj laŭ la lasta modo kaj kun kravatoj laŭ la lasta modo, ili staris tie kaj fajfis kaj poste ili tamburdancis arde kaj incite kaj kriis:

– Ĉivespere ni havos inon. Huj! Sed se oni pretekstas pri io dum pli ol du sabatvesperoj, tiam ili ne plu venas. Tiam oni apartenas al la kategorio de la velkintoj kaj ilia intereso estingiĝas. Tiam oni povas aŭdi, ke la buboj starante sub la fenestroj fajfas kaj tamburdancas. Hieraŭ vespere lumis iliaj ruĝaj kravatoj kun la filmstelo, sub la fenestro de Gustav. Kaj Gustav ĵetmalfermis la fenestroduonon kaj kriis plengorĝe, dum li ĝustigis la kravatnodon:

– Ĉivespere Anna estos la mia! Huj! Kaj Gustav saltis sur seĝon kaj aranĝis tambure intensan paŝdancon. La buboj – ili estis triope tiun fojon – metis la brakojn sur la ŝultrojn unu al la alia kaj en ringformo tamburdancis ĉirkaŭe kaj estis vive viglaj kiel Mickey Rooney.

Sed post kiam ili foriris, Stig kuŝiĝis surdorsen kaj atendis la malhelon kaj la silenton. (Kial oni ne povas fari ion prudentan sabatvespere? Kial oni ne povas iri al sportekzerco aŭ legi? Kial oni devas nepre kuŝi kaj imagi al si, kion la aliaj faras?) Stig tute ne sciis, kial li estas tia, kia li estas? Li ne komprenis kial li diferencas de tiuj aliaj uloj. Kial li ne lernis danci? Kial li ne povis renkonti la rigardon de Rut, aŭ Eivor? Li estis minimume tiel bonaspekta kiel la aliaj. Jes, pli bona ol la plej multaj. Li aŭdis, ke la knabinoj mem diras tion. En manĝopaŭzo ili ŝtelis lian fotografaĵon. Tiun foton, sur kiu li staras en gimnastik-vesto. Li estis elitgimnastikisto, kaj lia korpo estis unuaklasa, kvankam li ne estis tre alta. Kaj lia situacio estis same bona – aŭ same malbona – kiel tiu de aliaj buboj, kiuj loĝis-manĝis ĉi tie kaj laboris en la fabriko. Kial do li timis?

Eble ĉar li nenie estas hejme. Li nenien povis retiriĝi. Li estis mem siaj propraj muraro kaj plafono. Neniu ŝirmis lian dorson. Neniaj parencoj. Neniu konis liajn parencojn. Neniaj infanmemoroj. Li estis ekzilita en Siberio. Kien ajn li venis, li estis ekzilita en Siberio. Per paraŝuto.

Sed hieraŭ vespere li elŝtelis sin, post kiam iĝis tute malhele kaj post kiam ĉiuj iris al siaj sabataj plezuroj. Mi ne iros tien, li pensis. Mi rondiros en la direkto de Ljungnes, mi faros etan elastigan marŝon. La torako devas puriĝi, estas klare. – Sed tamen laŭ kurbiĝanta hokvojo li venis malsupren al la Popola Parko, al la mizere malgranda Popola Parko, per kies kostoj tiu ĉi komunumo ŝarĝis sin. Longe tirita bleko el saksofono puŝis sin antaŭen tra la arboj, kiam li venis malsupren sur la arbara vojeto. Slowfox. Nun multaj homoj dancas vang-ĉe-vange. Li forlasis la arbaron. Kvindek metrojn pli sube, kiel sur kampo, staris bosketo ĉirkaŭ la dancejo kaj kafejo. Ĉirkaŭ la bosko pendis punktitaj elektraj lampoj kiel rozario de voluptulino.

Stig daŭrigis la vojon laŭlonge de fosaĵo, kie salikarbetoj kreskis. Li konis kaŝitan lokon, kie oni povas sidi ne vidate kaj rigardi al la dancejo. Estas komforta roko tie. Oni povas sidi bone. Sed ĝuste kiam li volis de malantaŭe suprengrimpi la rokon, li aŭdis, ke iu jam estas tie kaj zumkantas. Li ekkaŭris kaj esplore rigardis. Baldaŭ li sciis, kiu estas tiu. Milton Berg! La laborestro, maljuna fraŭlo, avarulo kaj ŝtelrigardanto, kiu pensas nur pri mono kaj havas nenian alian intereson krom pri mono, kiu duonfastas kaj estas ĉifona, por ke li vidu la bankokonton brili per altaj ciferoj. Milton, la plej malestiminda diablo en tiu ĉi komunumo! Ne iĝi tia, kia li, pensis Stig denove, kaj nun li faris salton de la mola lito al la lakitaj plankbretoj. Li frotis sin en malvarma akvo, frotis sin per malmola broso, li sekvis la matenan programon de punkto al punkto. Fine li stariĝis antaŭ la grandan spegulon (kiun li mem aĉetis per propra mono) por ke li povu observi la ludon de la muskoloj. (Li lumigis la plafonlumon. La tablolampon li metis sur la plankon, depreninte la flavan lumŝirmilon). Li observis sian korpon de la tibikarnmuskoloj supren ĝis la bicepso kaj koltendenoj. Kiel finon, li faris korpringon antaŭ la spegulo. Li faris tion tute konscie. Laŭeble li provis observi en la spegulo, kiajn arkojn la piedoj faras, ĝis ili atingas la plankon tuj apud liaj manoj.

Poste li devis havi defrotadon denove, sed farinte tion, li vestis sin. La domo ankoraŭ dormis. Estis ja dimanĉo. Kelkaj certe ĵus enlitiĝis. Li ĵetis la pantalonon ŝultren kaj en duonŝtrumpoj iris en la kuirejon. Emma preparis al li ion, kio estis sur plado en la bakujo. Li silente eksidis ĉe tabloangulo, manĝis kaj trinkis lakton. Li trinkis glason post glaso. Emma preparis al li ankaŭ pakaĵon da buterpanpecoj. Ĝi ne estis tre granda, tiel ke li povis enpoŝigi ĝin. Li ne petis pli grandan.

Nur ekstere sur la ponto li rimenis sur sin la marŝoŝuojn. Oni daŭre dormis en la domo. Eĉ Emma dormis, Emma, kiu faris preskaŭ ĉion, kion oni petis de ŝi, se ŝi ricevis liajn kafkuponojn. Dum li restis sidanta sur la ponto, jen eklumiĝis fenestro. Unue li kredis, ke ĝi apartenas al domo, situanta pli malsupre, sed kiam li ekiris, li konstatis, ke estas ĝuste la fenestro de Emma, kaj nur nun li rimarkis, kiel densa la nebulo estas.

*

Tiun dimanĉmatenon la nebulo ŝteliris ĉirkaŭe kiel glueca estaĵo. Ĉu ĝi densiĝos je pluvo dum la tago, aŭ solviĝos pro la radioj de la suno? Stig prenis la kompason kaj direktis sin al M. La unuan kilometron li kuretis. Poste li energie kuris laŭ la unua altaĵo. Nur poste li faris la ellaboritan, egalritman trotadon. Post du horoj li atingis la celon.

La nebulo staris kiel muro super la arbara lago. Estis preskaŭ sensone ĉi tie. Eĉ kolimboj ne estis aŭdeblaj. Stig faris fajron en rokfendo. Dekstre kreskis maljuna, inerta, de likenoj venkita abio. Kiam li ekprenis la grizverdajn kvastojn, lia mano pleniĝis de akvo. Li varmigis sin zorge. Li metis ladglason sur la ardaĵon kaj tiel, iom post iom boligis la akvon. Nun la pluvo malrapide komencis kribriĝi tra la nebulo. Venis do malseko anstataŭ suno. La griza muro tiris sin pli kaj pli al la mezo de la arbarlago. Iu aŭ alia nigra ŝtono pikis sin super la akvosurfacon kiel spionanta fokokapo. Nun aŭdiĝis ankaŭ la kolimbo. Ĝi ploris kiel infano.

Unue Stig intencis sin rekte returni. Sed la kolimbo logis lin. Estis ia kunpremita sopiro en la voĉo de la birdo. Stig kuris ĉirkaŭ la lago. Dufoje li ekglitis sur la glitiga boaclikeno. La branĉoj de la alnoj batiĝis al lia vizaĝo. Akraj ŝtonoj faris etajn, blankajn entranĉojn sur la supra ledo de liaj marŝoŝuoj. Sed la kolimbon li ne vidis. Kelkfoje li pensis, ke li vidas grandajn, etenditajn flugilojn, malhelajn kiel ombro, kiuj dividas la blankan densaĵon. Sed tio estis eble io alia. Eble ne kolimbo ploris? Ĉu la kolimbo ne apartenis al la kristalklaraj matenoj, kiam la akvo kuŝas malvarma kaj senmova kaj la ĉielo ruĝiĝas oriente? Li revenis al la rokfendo, kie li faris fajron. Ĝi estingiĝis. Li provis reflamigi ĝin, sed li ne sukcesis. Ĉio iĝis trae malseka.

Kaj la pluvo nur kreskis. La nebulo batiĝis pli kaj pli malsupren. Nun li povis vidi la flavpalajn kronojn de la pigmeoabioj. Interne en la arbaro oni ne sentis tiel forte la pluvon. Sed la irejo estis malseka kaj suĉis forte la piedojn. Ŝmacis malagrable. Ankaŭ en lia interno io komencis ŝmaci malagrable. Estis tiu ĉi malbenita i-frazo: Ne iĝi tia, kia li!

Denove li komencis cerbumi: Kial mi timas? Kial mi falis en la vivon per paraŝuto? Kial mi ne elkreskis normale de la hejmo al la lernejo, al la laboro? – Ĉi tie troviĝas neniu, kiu rememoras, kiam lia patrino portis lin, aŭ kiam lia patro mortis, neniu memoras, kiam li respondis ĝuste je ekzamena demando, kiam li rompis fenestrotabulon, kiam li ludis ion maldecan kun knabino malantaŭ la brutejoj, kiam li ricevis sian unuan longan pantalonon kaj sian unuan kurknaban postenon. Li estis sendata de la komenco de loko al loko. Nenie, kie li estis, troviĝis homoj, kiuj rememoras ion pri liaj pasintaĵoj. Ĉie li estis falinto per paraŝuto.

La unuaj domoj komencis vidiĝi inter la trunkoj. Nun finiĝis la argilo. La ĉefa vojo estis el betono. Ĉi tie la pluvo venis kun subitaj ventĵetoj. Inter ili falis preskaŭ neniu guto. Nun konturiĝis la komunumo, la malbenita eta truaĉo kun siaj pufaj, etaj vilaoj kaj malbela liber-religia kapelo kaj malhelaj kazernoj, la kooperativo en “funkis” estis racia kiel ĉiam. Vivu la kooperativo! Poste troviĝis nenio pli racia. Jes, eble ankaŭ io alia, sed la virinplimulto estis fantastika ĉi tie. La proporcio estis tri ne-edziniĝintoj kontraŭ unu fraŭlo. La komunumo fetoris de virinoj. Industrio por virinoj. Ĉi tie vi devus havi ŝancon, knabo! Ĉu la junuloj ne venis biciklante de la alia komunumo ĉi tien? Kaj ĉu la knabinoj ne biciklis al aliaj komunumoj de ĉi tie?

La vento prenis lin malmole ĉe la dorso kaj grandaj, malmolaj pluvgutoj frapis la ventimunan jakon. Estis preskaŭ nubfalo, kiu venis. Li tiriĝis al muro, poste pasis al profundiĝo de pordo. Tiam li vidis, ke troviĝas sukeraĵejo vidalvide. Li ne multe pripensis, sed transiris la straton kaj eniris. Li aperis en ton-nesto de subridoj. Knabinoj subridis el ĉiu direkto.

– Fine viro, knabinoj! kriis malhela aldo de dekstre.

– Ho jes, ho jes, kriis iu rekte de antaŭe. Trankviliĝu nur. Li estas pli vere nur infano.

Oni ridis nun eĉ pli eksplode.

– Ni volas lin ĉi tien! kriis ridaĉa voĉo de maldekstre.

– Fi, do! kriis la unua kriinto. Mi estas la unua, kiu ekvidis lin.

– Tio ne estas vero, kriis nova, akra voĉo de maldekstre. Mi vidis lin, kiam li kuntiris sin al muro vidalvide. Mi invitos lin je kafo.

Mi turnos min, pensis Stig. Kiel, je la infero, mi povis esti tiel stulta kuregi tien ĉi? Li ne turnis la korpon, sed en si jam li turnis sin kaj fuĝis el tiu ĉi inkafejo. Li estus ankaŭ turninta la korpon kaj estus elkureginta, se la pelo de la malnova ifrazo ne estus resvinginta lin: ne iĝi, kia li. Ne, nun aŭ neniam! li pensis, kaj lia rigardo, kiu fiksiĝis ie ĉe la servtablo, flugis rapide dekstren kaj ankaŭ maldekstren. Ĉirkaŭ preskaŭ ĉiu tablo sidis knabinoj. Eĉ ne unu virseksulo troviĝis ĉi tie. Nur nun Stig rememoris, ke la knabinoj nomis tiun ĉi sukeraĵejon “La virgulinejo”. Cetere ĝi aspektis kiel aliaj kafejoj. La muroj estis kolere verdaj.

– Ne timu nin! kriis la malhela aldo. Ne, li ne forkuros. Li devas trabati sin ĉi tie pro si mem, li sentis, kaj li iris antaŭen kaj sidiĝis. Li sidiĝis meze. Estis preskaŭ same multaj knabinoj en la mezo. Iom pli dense ili sidis dekstre kaj maldekstre ĉe la fenestroj. Oni daŭrigis la ridaĉon kaj komentis liajn movojn. Neniu rigardis nun tra la fenestro. – Sensacio! kriis knabino, tiel vulgara, kiel nur knabinoj povas esti.

– Certe mia vizaĝo estas ruĝa, kiel kankro, pensis Stig. – Oni kutimas demeti la ĉapon en tiu ĉi ejo! kriis la akra voĉo de maldekstre.

La dekstra mano de Stig ekskuiĝis. Sed li ne deprenis la ĉapon. Min ne interesas, kion ili diras, li pensis. Mi estos suverena, kiel ĉiuj, kiuj alvenas per paraŝuto. Ĉu li devus leviĝi, depreni la ĉapon kaj riverencante diri ĉiudirekten: “Mi estas danka pro ĉiuj informoj. Mi venis per paraŝuto ĉi tien. Mi ne konas la lokajn kutimojn ĉi tie.” Je Dio, kiu povus konduti suverene malgraŭ ĉio? li pensis. Sed li ne estis suverena. Li sidis rigide, strange kaj fiksis sian rigardon al la muro. Ho, se la kelnerino venus baldaŭ! Mi mendos nur oranĝ-akvon, verŝos en min kaj kuros.

– La knabo bezonas helpon, kriis la malhela aldo de dekstre (ŝia voĉo estis krude varma). Mi reordigos lin.

Kaj ŝi venis malrapide al lia tablo. Li ne multe vidis el ŝi, nur la sinon, ventron kaj bruston kaj la brakojn kaj manojn. Sed li vidis, ke ŝi estas grasa kaj rimarkis, ke ŝi estas super tridek. Ŝi deprenis lian ĉapon kaj prenis el sia valizeto kombilon kaj komencis kombi lin. Mi batos ŝin! pensis Stig. Mi batos krude ŝian vizaĝon per fermita pugno. Poste mi kuros. Sed li faris nenion. Li lasis, ke ŝi karesu lian kapon. Li enspiris plu la abomenan odoron, kiun la virino disŝutis.

– Nun li aspektas vere agrabla, ŝi diris, vere, kiel bona knabeto.

Ankaŭ du aliaj venis al li. Ili ankoraŭ estis pasivaj, – sed ege ridaĉis. Tiam la kelnerino envenis. Certe la posedantino mem. Ŝi estis super kvindek, malalta, tendena kaj ekscitita.

– Kion vi faras pri la knabo! ŝi kriis, kaj venis antaŭen kaj viŝis la tablon per ĉifono.

– Tason da bolita lakto kun du bulkoj, li mendis. Tuj li surpriziĝis pro sia voĉo. Kiel li povis esti tiel trankvila. Kial li ne mendis oranĝ-akvon? Li sciis. Li devis montri al la knabinoj, ke lin oni ne povas ofendi. Ho ne, ĉi tie estas bubo, kiun kelkaj flirtaĉaj knabinoj ne povas elpeli.

La knabinoj lasis lin dum mallonga tempo. Sed li sentis, kiel iliaj rigardoj bruligas lin ĉie. Li estus volinta fari ion. Almenaŭ per manoj. Unuan fojon li deziris, ke li estus komencinta la fumadon. Li estus volinta levi la manon al la buŝo. Nun anstataŭe liaj manoj palpis singarde sub la tablo. Tie kuŝis gazeto. Li prenis ĝin kaj komencis foliumi.

– Lia nazo devus esti pli rekta, li aŭdis de knabino. Tiam ili rekomencis. Preskaŭ ĉiuj komencis ŝerci pri lia eksteraĵo. Sed li ŝajnigis daŭre indiferentecon. Li sentis, ke li devas venki. Se li montrus nur sin tiel suverena, ke li povus fari ion.

Fine alvenis la varma lakto. Li tuj pagis. Poste li konsumis ĝin tre rapide. Li trempadis la bulkojn. Jes, tio estis iom tro rapida. Estante ĝuste preta, li vidis, ke Eivor envenas. Subite li eksciis, kion li devus fari. Li ne sciis, kiel estos. Li sciis nur, ke li devos provi, ke li devas riski ĉion per unu karto.

– Mi estas ĉi tie! li kriis al ŝi. Tio estis ne pripagebla ideo. Li sentis kiel la knabinoj mutiĝas. Estis kvazaŭ dudek kvin akvokranoj estus ĉesintaj ŝpruci. Eivor, kiu havis grandajn, esprimriĉajn okulojn, sed honteman, senteman buŝon, reagis mute, sed post momenta hezito ŝi venis al li.

– Vi venis malfrue, diris Stig laŭte. Eivor sidiĝis. Ŝi deprenis la rondĉapon kaj skuis siajn longajn, helajn harojn, malsekajn pro la pluvo. Stig sentis, kvazaŭ li estus faranta korpringon antaŭ publiko, kvazaŭ li rektigus sin ĝuste nun. La piedoj devas fari la ĝustan elegantan arkon kaj veni malsupren tie, kie konvenas.

– Kion vi deziras? li demandis kaj sentis, kiel li devas peni por teni la ekvilibron, kiel ĉiu vorto, ĉiu gesto, ĉiu sekundo povus lin bankrotigi. – Tion mi mem ordigos, ŝi diris.

Subite li rimarkis, ke ŝiaj okuloj ridetas al li kaj ŝiaj lipoj ektremetas en malforta emo al ironio. Ŝi prenis la valizeton kaj rigardis sin en la spegulo. Stig sentis, ke nova kaj ne priskribebla ĝojo fluas al li. La korpringo sukcesis. Eivor estis lia helpanto. Ŝi ludos la rolon.

Nun la kelnerino venis al ili.

– Kion vi deziras? ŝi demandis senhumore.

– Mi venis nur venigi lin, diris Eivor.

Ŝi leviĝis kaj ankaŭ li leviĝis. Li metis la manojn en la poŝojn de la mallonga, ventimuna jako. Ŝi metis sian manon sub lian brakon. Ne aŭdiĝis eĉ flustreto de la knabinoj. La kranoj ne plaŭdis ĝis ilia foriro.

Ekstere filtriĝis la pluvo. Dum longa momento ili diris nenion. Ŝi daŭre lasis sian manon sub lia brako. Kiam ili venis al la strato de la Teksejo, ŝi premis lian brakon.

– Ĉu vi sekvos min supren? ŝi demandis. – Ĉu mi ne devus iri hejmen kaj ŝanĝi vestojn? li diris. – Tio tute ne gravas, ŝi diris.

– Sed Emma certe havas preta la manĝon, li diris kaj tion li diris, ĉar li volonte aŭdis, ke ŝi faras kontraŭrimarkojn.

– Vi povas manĝi supre ĉe mi. Mi havas ĉambron kun kuirforno.

– Sed certe vi ne havas tian manĝaĵon, kian mi ŝatas, li diris. Mi estas krudvegetarano.

– Stultaĵo, ŝi diris kaj ŝia hontema, pura buŝo ridis kaj brilis malsekece.

– Kion vi scias pri tio? li diris.

– Venu! ŝi diris kaj tiris lian brakon. Kaj li sekvis ŝin, kaj li estis ĉe ŝi dum la tuta tago. Je la sepa kaj kvarono ili iris al la kino, sed poste neniu el ili rememoris, kio teksiĝis sur la blanka ekrano. Estis ilia intenco post kino viziti sukeraĵejon, sed elveninte, ili ne havis emon.

– Ni iros al via hejmo, diris Stig. Kaj li restis ĉe ŝi dum la tuta nokto, kaj nun la unuan fojon li kuŝis kun knabino. Jen kaj jen li vekiĝis kaj ĉiufoje li pensis, ke tio estas tiel neperceptebla, jes, estas preskaŭ ridige kuŝi tiel en la sama lito kun knabino, kiun li ververe eĉ ne konas. Sed li ne povis rememori, ke iam li estis tiel feliĉa antaŭe. Li ridis. Li ne povis ne ridi.

Je la kvara li vekiĝis la lastan fojon. Ankaŭ tiam li devis ridi. Lia rido estis mallonga kaj pura. Ŝi demandis, kial li ridas, sed li ne povis respondi je tio. Tiam ŝi petis lin ĉesigi la ridon, sed li ne povis interrompi. Ŝi certe ĉagreniĝis. Ŝi sovis sin al li kaj li sentis kiel senhelpa kaj konfuzita ŝi estas. Sed li devis ĉiukaze ridi.

– Respondu! ŝi flustris en la mallumo. Sed anstataŭ respondi li lumigis ŝian malgrandan tablolampon kun ruĝa silko. Poste li elrampis el la lito unue per la manoj. Li firmigis sin mole kaj singarde sur la litrando kaj liaj piedfingroj atingis preskaŭ la alkovplafonon. Poste li malsupreniris al la planko sen perdo de la ekvilibro. Tie li faris la ĝis nun plej belan korpringon de sia vivo.

Farinte tion, li karesis ŝin milde. Senvorte li komencis vesti sin. Sed antaŭ la foriro li iris al ŝi kaj denove karesis ŝin. Li ankaŭ kisis ŝin. Tiam ŝi malmole ekprenis lian nukon kaj arde premis lin al si. Kiam ŝia preno inertiĝis, li leviĝis. Kaj li sidis tute silente dum kelkaj minutoj sur la litrando. Tiam subite revenis la rido, sed tuj poste li klinis sin al ŝi kaj flustris.

– Oni ĉiam alvenas per paraŝuto. Poste li iris kaj neniam li estus kredinta, ke estis tiel facile venki ion, kio sentiĝis tiel malfacila. Ĉu eble, ĉar li ridis? Eble li ridis, ĉar li sciis en sia plej ena interno, ke la i-frazo neniam plu timigos lin, kaj neniam plu la virinoj. Neniam plu li malbenos la sabatvesperojn kaj neniam plu li kuŝos surdorse kaj atendos la silenton kaj malhelon. Sed eble li ridis, ĉar li levis sin super la kapon de la bubaro. Neniam li kuros kun ili. Neniam li haltos ekster la fenestro de iu knabo kaj fajfos, tamburpaŝos kaj huj-ados. Li alvenis per paraŝuto aliflanke de iliaj metodoj. Ili bezonos eble du jarojn por atingi lin.

Li iris tra la silenta komunumo, kie la lanternoj lumis same solecaj kiel la nudaj ŝultroj de Eivor lumis kontraŭ la malhela fenestro, kiam hieraŭ vespere ŝi senvestigis sin. Stig iris supren al sia ĉambro por ŝanĝi vestojn por la laboro. Sed Eivor sidis sur la lito ankoraŭ kelkajn minutojn, kvankam ŝia manĝpakaĵo ankoraŭ ne estis en ordo. Ŝi komprenis el lia rido, ke ŝi povos teni lin dum unu monato, maksimume dum unu monato. Poste li faros korpringon por aliaj knabinoj.

ERIK ASKLUND

La bando

La knaboj kutimis renkontiĝi ĉe Jakobsdal, la nuntempe ne plu ekzistanta, malnova kornikrezidejo ĉe Hornstull, tute apud la malnova Liljeholm-ponto, ĉe ĝia norda surtera soklo en la fino de Horn-strato. Tie havis ferfalaĵ-komercisto sian etan butikon en malnova, kolapspreta remizo. Ĉiusabate posttagmeze la knaboj kolektiĝis tie por vendi la kaptaĵon de la semajno kaj ricevi monon, per kiu ili aĉetis kinobiletojn por la dimanĉaj posttagmezaj prezentadoj. Dum la pasinta semajno, post la fino de la lernotago, ili ĉirkaŭvagadis sur la teritorio de la ŝipfarejo kaj de la grandaj mekanikejoj ĉe la periferio kaj kolektis ferfalaĵojn: rustajn ferpecojn, tordiĝintajn klinkojn el kupro, amason da kurbaj najloj kaj aliajn aĵojn, pezajn kaj estantajn el fero. Gisaĵoj havis pli malaltan valoron; iusabate ili alvenis trenante malnovan kamenfrison, por kiu ili ricevis nur 15 oerojn. Tiun fojon la feraĵkomercisto, malgranda, malgrasa aĝulo, kiun la knaboj nomis Simio, pro liaj gorilsimila vizaĝo kaj longaj, svingpendantaj brakoj, faris al ili longan prelegon, per kiu li zorge instruis ilin pri la diferenco inter ferfalaĵoj. Li atentigis ilin, ke el ĉiuj metaloj la kupro estas la plej bona, poste sekvas la latuno, la nikelo, post tio la fero kaj fine la zinko, galvanizita lado, diversaj alojaĵoj kaj plej laste, sube de la ranglisto, la gisaĵo, poroza, plej ofte fendita kaj etvalora. Kaj la knaboj obeis la instrukciojn de la maljunulo kaj zorge sortimentis la ferfalaĵon en diversajn partojn.

antaŭ ol ili alvenis al la remizo por vendi la kaptaĵon. Ili dividis la tutan sumon por ĉiu, egale inter si, se io restis post la certigo de la kinobiletoj, tio senmanke uziĝis por frandaĵoj, globetoj kaj aliaj aĵoj, pri kiuj duonkreskaj knaboj havas intereson.

Tute apud la remizo de la ferfalaĵkomercisto troviĝis eta, griza domo kun makuloj post defalinta plasto sur la fasado, kun etaj, malaltaj fenestroj kaj kun ĉiam fermita pordego, kies ŝtupoj estis fenditaj. En la supra etaĝo unu el la grupoj de la Savarmeo havis sian ejon kaj la suban etaĝon de la domo okupis – policarestejo, la timinda “Verda Kaĝo”, jam de jardekoj konata kiel finstacio de ĉiuj famaj interbatiĝoj inter drinkdiboĉuloj kaj batherooj de la suda urboparto, kaj ĉiun sabatvesperon ĝi estis centro de rondo de sovaĝa kaosbatalo, kie la policistoj havis sangan kaj streĉan laboron por diselekti la plej senbridajn batalemulojn kaj iel enigi ilin en la pripentejon.

Manne kaj lia ferkolektantaro kelkfoje travivis dum la sabataj vesperoj strangajn kaj terurajn scenojn antaŭ tiu ĉi domo. Jen kaj jen povis okazi, ke venis du policistoj, kuntrenante inter si ebriulon, kiu afable kaj obee venis kun ili ĝis la pordego. Tie estis halto. Ne atendite li elŝiris sin, estis atingata tuj de la policistoj kaj faris senesperan kontraŭstaron, batis per manoj kaj piedoj ĉirkaŭ si, sed plej ofte li iĝis venkita kaj enkarcerigita. Tra la fenestro aŭdis la streĉe aŭskultantaj knaboj lian furiozan bruon kaj la minacoplenajn ĵurojn, kelkfoje obtuzigitajn de la bastonbatoj, kiujn la policistoj donis al li, por ke fine la tuto dronu en la ĥoron de la helaj virgsopranoj savarmeanaj el la loĝejo, unu etaĝon pli supre. Kelkfoje la policistoj povis fari halton kun ebriulo, inerte pendanta inter iliaj krudaj brakoj, dum malgranda trupo de savarmeanoj enpaŝis tra la pordego kaj malaperis sur la ŝtupoj, tuj sekvate de policistoj, kiuj singarde enpelis la arestiton kaj poste fermis la pordegon post si. Ekster la enirejo staris ĉiam homamaso, kiu sekvis la policistojn de iu stratangulo, kie la kaptiĝo okazis, kaj formis iaspecan postgrupon de la malgaja procesio; ĉio finiĝis per ĵetado de malbelaj krioj, krudaj blasfemoj kaj insultoj al la enmarŝantoj, kio kutime ĉesis per la reveno kaj disiga manovro de la policistoj.

La falaĵkomercisto neniam partoprenis tiujn ĉi ĝenajn scenojn. Li sidis kurbiĝante post sia vendotablo kaj kaŝis la kapon en la manojn, luladis la korpon tien-reen kaj murmuris: – Tiaj ’omoj, tiaj teruraj ’omoj...

Cetere li estis establinta iaspecan filion de la karcero, kie li lasis ebriulojn, trovitajn en la danĝera proksimo de la “Verda Kaĝo”, eldormi sian narkoton interne de lia vendejo. Tio iĝis iom post iom lia kutimo, vera manio; kelkfoje li iris longajn vojojn ĉie en la kvartalo por serĉadi mizerulon, kiu tro funde plenigis la glason, provis lin helpi al lia hejmo, kaj se li ne sukcesis pri tio, li trenis lin kun si al la butikaĉo, kie li poste fidele dormis flanke de la plej timindaj batprovokantoj, ĝis ili vekiĝis dimanĉmatene; tiam li forigis ilin, por ke eble jam la saman vesperon ili revenu same senkonscie ebriaj kiel antaŭe. La falaĵkomercisto ne drinkis. Laŭdire li vivis en sia junaĝo sovaĝan kaj senbridan vivon, kies fino estis katastrofo. Foje, influata de la ebrieco, li batis sian filon ĝis tiu perdis la konscion. La sekvo estis koksdifekto, kiu lamigis la knabon por ĉiam. La malnova diro pri la malbonfaroj de la gepatroj, per tio ricevis teruran adaptiĝon, ĉar la filo plenkreskis je malbonfama batheroo kaj diboĉulo. Kun longaj interspacoj li kutimis aperi ĉe sia patro en la eta, malluma butiko kaj postuli de li monon por brando. Tiaokaze la falaĵvendisto ekfuriozis, forigis sian filon, vokis iun el la karcerpolicistoj, kiuj enŝlosis lin. Poste li ĉiam timis pro la sekvoj, ĉar la filo promesis ĉiufoje venĝon. “Simio” fuĝis de sia butiko, simple fermis ĝin, ĝis li eksciis, ke la filo iris alidirekten, aŭ estis arestita kaj sendita al la punlaborejo Svartsjö.

Tiel pasis la tempo. La aŭtuno iĝis vintro kaj ĝi proksimiĝis al Kristnasko. Konstante, ĉiusabate la falaĵvendisto havis ĉe si kelkajn el la plej famaĉaj diboĉuloj kiuj rajtis eldormi la ebrion sur la sakoj kaj poste dum milda kontraŭstaro ili estis elpelitaj matene, kaj kiuj post iom da tempo revenis por proponi brandon al la maljunulo, rekompence, ĉar li prizorgis ilin. Sed la falaĵvendisto skuis la kapon kaj diris:

– Dankon, ne! Mi uzas nenion fortan! Sed la aliaj estis obstinaj. Ili trudis kaj trudis ĝis la falaĵvendisto por fini la diskuton, diris:

– Nu, verŝu do iom ĉi tien, mi povos havi ĝin, se mi estos malsana.

Kaj li prenis malplenan botelon, kies duonon la trudanto plenigis. Post ilia foriro la falaĵvendisto kaŝis la brandon en iu angulo, kie ĝi forgesiĝis. Ĉiukaze li ne tuŝis gin. Pri novaj plenigoj li faris simile.

La scenoj ĉe la “Verda Kaĝo” ripetiĝis denove kaj ĉirkaŭ la Kristnasko ili kulminis en bruaj scenoj, ĉar la ĉiekonataj alkoholistoj havis siajn proprajn kutimojn por soleni la Kristnaskon. Ili kondutis laŭtvoĉe en la kafejoj, aranĝis interbatiĝojn ĉe ĉiu stratangulo kaj kontraŭstaris sovaĝe, kiam la polico volis ilin kapti. La grupo de la Savarmeo ĉe la supra etaĝo pligrandigis siajn kunvenojn kaj la miksiĝo de la ebria krio kaj unisona kanto kelkfoje donis strangajn impresojn al la konstanta, scivola homamaso ekstere, reaperanta okaze de ĉiu nova sceno.

Manne kaj lia bando troviĝis ĉe la falaĵkomercisto kun nova kolekto da falaĵoj, ĉar estis senneĝa vintro, kaj ili faris ekstran esplorekspedicion por ricevi pli abundan kaptaĵon por la kristnasko. Je sia miro ili trovis la maljunulon, sidanta en angulo, tute ebria. Starante antaŭ li, sin lulante tien-reen, estis videbla mallongstatura, juna viro, kies staturo havis strangan, oblikvan tenon, la maldekstra koksparto leviĝis grave pli alten ol la dekstra; tio devigis unu kruron pendi en la aero kaj doni la impreson de kripleco. Li estis la filo de la falaĵvendisto.

Ĉe la enmarŝo de la knaboj la maljunulo pene levis sian kapon kaj murmuris ion. Poste li falis kapaltere kaj restis kuŝanta sur la planko. Apud li la junulo, ĵus ellasita el Svartsjö, levis lin ridante kaj kriis en lian orelon:

– Supren, paĉjo, supren, vi! Vi havas klientojn ... Manne kaj la aliaj knaboj staris kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Ili nenion komprenis. Manne sentis nevenkeblan angoron. Ĉirkaŭ si li aŭdis la flustron de la kamaradoj:

– La aĝulo ’stas ebria ... La simio drinkas ... Manne levis atentige sian manon. La flustroj eksilentis ĉirkaŭ li. Singarde li demetis la pezan sakon de feraĵoj, turnis sin kaj eliris, sekvata de la aliaj. La reston de la tago ili pasigis ĉe la periferio, malrapide interparolante pri la stranga afero, okazinta al “Simio”. Kio okazis? Manne divenis iom post iom, ke la filo iĝis libera, iris al la maljunulo kun minaco de perforto kiel kutime, pro kio tiu, por mildigi lin, proponis al li brandon el tiu sennombra aro da gutoj, kiujn li havis je dispono. Por eble tute moligi la filon, ankaŭ li mem trinkis kaj eble pro sia malforta korpokonstruo kaj alta aĝo, li ne toleris la alkoholaĵojn, sed iĝis komplete ebria. Nun li kuŝis tie kiel alia aĉulo inter siaj rustferaĵoj, dum la filo daŭrigis ebriigi sin per la magazenita brando. Baldaŭ alvenos la aliaj kompanianoj kaj la paca ferfalaĵkomercejo, kie neniam oni rajtis trinki glason da brando, transformiĝos je kaŝdrinkejo kun kriaĉo kaj bruo de ebriuloj, eble eĉ kun sovaĝaj interbatiĝoj.

La knaboj desegnis al si la scenojn, unu post la alia, sed ili dum la tuta tempo scivolis, kiel la ferfalaĵvendisto, ilia amiko kaj protektanto, falis antaŭ la tento por drinki. Ili eble neniam povos ricevi respondon je la demando.

Dum la sama vespero la eterne scivola homamaso antaŭ la karcero travivis la kuriozan finscenon de tiu metamorfozo, kiu okazis al la feraĵvendisto. Li venis ŝanceliĝante el sia vendejo kaj iris per stumblantaj paŝoj al la fermita pordego de la arestejo kaj frapis sur ĝi. Desupre oni klare aŭdis la ĥorkanton de la savarmeanoj. Per tremantaj manoj li ripetis la frapegojn sur la pordego. Unu el la policistoj venis kaj malfermis, la feraĵvendisto faris kelke da oblikvaj paŝoj kaj ekiris palpante kaj ŝanceliĝante supren sur la ŝtupoj. La policisto restis samloke pro la surprizo kaj mire rigardis post lin. La maljunulo iris malrapide supren sur la ŝtuparo kaj malfermis la pordon de la savarmea kunvenejo; muĝo de helaj voĉoj plenigis la atendoplenan silenton, poste aŭdiĝis skrapado de pezaj piedoj kaj malpeza falbruo. Poste iu kriis al la policisto, daŭre staranta ĉe la malsupro de la ŝtuparo, ne povante kompreni, kio okazis al la ferajvendisto, al tiu ĉi prudenta, mallaŭta homo, kiu cetere kondutis tiel sobra kaj ordema. Post iom da tempo la maljunulo reaperis, nun inter du savarmeanoj, kiuj malrapide gvidis lin malsupren al la atendanta policisto, nun perceptinta kio okazis. Milde li prenis la maljunulon inter la brakojn, malfermis la pordon de la arestejo kaj enpuŝis lin.

Subite iĝis silento. La ĥoro de la helaj voĉoj silentiĝis. La scivolemuloj instinkte retiris sin iom. La policisto elvenis kaj fermis la pordegon. Unutona mesanta voĉo penetris eksteren en rompitaj frazoj al la obstine restantaj grupoj. Iom poste ili disiĝis kaj malaperis. Estis la tago antaŭ la Kristnaska vespero. Facila neĝfalo kovris la malpurajn stratojn. Sed sur la trotuaro troviĝis la malhela, malpura postsigno de la paŝoj de la homoj, la ŝanceliĝaj oblikvaĵoj de ebriuloj, la rapidemaj paŝoj de gajaj, feliĉaj homoj, paŝoj de lacaj kaj laborŝiritaj virinoj, facilaj, delikataj piedspuroj de knabinoj kaj piedsignoj de infanoj kaj la malrapidaj, singardaj paŝoj de la maljunulo. En ĉiu fenestro estis lumo, la malhelaj domoj radiis vibrantan lumon, el la montrofenestroj de la butikoj elverŝiĝis lumriveroj kaj mem la tramoj ŝajnis esti pli helaj, pli varmaj, maleme sin turnantaj ĉe la kurboj sub pluvo de verdaj fajreroj el la supra elektra kondukilo. En la lumcirkloj de la lanternoj, la neĝo falis kiel blanka polvo, senbrue, malrapide, subite ekstermante la nigrajn truojn post la paŝoj de la homoj.

El la arestejo oni transportis la feraĵvendiston al la maljunulhejmo Rosenlund. Oni malplenigis la butikon kaj malkonstruis la remizon. Manne kaj lia bando serĉis aliajn porviveblecojn akiri monon por kinobiletoj. La policistoj poste konstatis gravan pligrandiĝon koncerne la nombron de ebriuloj en la timinda arestejo, sed iom post iom ĝi malpliiĝis. Post kelke da jaroj oni malkonstruis la domon kaj nun flamas la lumreklamoj fronte de modema ludomaro samloke, kie antaŭe la mallumaj kaj helaj fortoj renkontiĝis en obstina batalo pri la korpoj kaj animoj de homoj – .

HARALD BEIJER

Liberigita

La suno okupis la ĉambron de la kuratoro ĉe la alta supro de la malliberejo. Bela ĉambro ĝi estis, kun profundaj fenestroanguloj en la malnova ŝtonkonstruaĵo el la mezo de la pasinta jarcento. Antaŭ la fenestro pendis helaj, florornamitaj kurtenoj kaj sur la fenestrorando staris floranta pelargonio. Sur la muroj pendis bildoj, pentritaj de malliberulo kaj sur la tablo staris bukedo da freŝaj floroj. La kuratorino sidis sin klinanta al la papero kaj skribis, dum ŝi lasis strivestan malliberulon legi leteron. Ŝi estis taktema kaj tial ŝi ne rigardis supren al li, dum li legis.

La malliberulo dumtempe jam estis finleginta la leteron kaj sidis tie kun ĝi en la mano. Li rigardis la pelargonion, starantan ĉe la fenestro, lumantan en la sunbrilo. Li vidis multe da pelargonioj en multaj ĉambroj. Lia patrino, lia fianĉino kaj liaj fratinoj okupis sin multe pri tiaj floroj. Li havis ombrosimilan imagon pri tiuj virinoj kaj dronis en kelkminuta revado, ĝis lin vekis la voĉo de la kuratorino. Ŝia rigardo estis levita de la laboro kaj ŝi rigardis lin dum mallonga tempo, antaŭ ol ŝi parolis.

– Nu, kion vi diras pri la letero, Jansson?

– Kion mi diru? Tre afable de ŝi.

Jansson rigardis denove malsupren al la letero kaj perceptis kelkajn liniojn, kiuj speciale kaptis lin, sed li ne sciis, ĉu ili plaĉas al li aŭ ne. “Mi kredas, ke troviĝas multe da bono en li, tion ni ĉiuj kredas, liaj fratinoj kaj mi.” Ĉu oni parolas tiel pri homoj? Li mem ne pensis pri tio, ĉu io bona estas en iu, sed kiam temas pri iu, kiel li, estas ja io alia. Li sentis, ke laŭ la volo de la kuratorino li devus diri iom pli.

– Jes, tio estas tre bela. – Ĉu vi do vojaĝos hejmen al via fianĉino nun? – Estos plej bone tiel. Se ŝi tiel volas min reakcepti. – Sed vi ne ŝajnas esti gaja.

– Ĉu vi scias, sinjorino: gaja oni neniam estas en tiu ĉi domo. Kaj estas bone, kiel estas, mi opinias ...

– Ĉio estos bona, vi vidos, Jansson, kiam vi elvenos kaj alkutimiĝos. Per tio la aŭdienco finiĝis.

Reveninte tra la koridoroj de la malliberejo al la laborejo, Jansson pensis plej multe pri la pelargonio en la fenestro de la kuratorino. Kaj pri la esprimo en la letero, “troviĝas io bona en li”. Kio estas proprasence la bona en la homo? Tion li ne sciis.

Tiel venis la tago de la liberiĝo. Antaŭ la pordego li renkontis Friĉjon, kiu liberiĝis unu semajnon pli frue. Jansson ŝatis Friĉjon kaj tute ne estis surprizita ekvidinte lin. Temis pri ia ŝtelrompo; Friĉjo sciis pri io, kion oni povas fari senriske kaj nun li volis havi kompanianon, pri kiu li povas fidi. Friĉjo salutis kaj proponis cigaredon. Post iom da tempo li demandis:

– Vi venos, ĉu ne?

– Mi ne scias.

– Ni havas kun ni gorĝ-stimulilon, la uloj atendas en kafejo.

Jansson tordis kaj turnis sin kaj ne sciis, kiel konduti, nei estis same, kvazaŭ li montrus malestimon al kamarado kaj brando certe gustus bone; sed li ne volis kuniri.

Sed Friĉjo komprenis lin.

– Mi komprenas. Vi volas denove provi, sed rimarku, tio ne estas ebla.

– Sed oni povas provi.

– Provi oni ja povas, sed tio ne eblas.

– Mi kredas, ke mi tamen por ĉiu okazo provos.

– Sed vi povus kuniri kaj trinki brandon, vi povas vojaĝi pli malfrue.

– Ne, ne estas bone komenci per brando, oni daŭrigos kaj ili hejme sentos la odoron.

– Faru do kiel vi volas. Estus bon-bone, se vi sukcesus. Friĉjo sekvis lin al la tramo direkte al la centra stacidomo, rigardis, kiel li entramiĝis kaj kiel la vagono ekveturis, staris tie dum iom da tempo kaj rigardis post la vagono, dum li ekbruligis cigaredon. Estis iom da envio kaj ankaŭ iom da ironia mondkono en lia rigardo.

Jansson staris ĉe la biletgiĉeto de la centra stacidomo. Estis tumulto, homoj puŝiĝis kaj urĝis kaj li provis laŭeble simili al la aliaj. Li ne estis malbone vestita, li havis bonaspektan surtuton kaj molajn, nigrajn ŝuojn, sed tamen li sentis, kvazaŭ li ŝvebus malfirme en la aero. Eble estos pli bone, kiam li estos alveninta hejmen. Ne multaj sciis ion pri li: la instruisto, la prezidanto de la komunuma konsilantaro, liaj fratinoj kaj fianĉino. La patrino scias nenion, oni diris. Kaj finfine estas io bona en li. La pensoj zigzagis, dum li staris en la vico ĉe la kaso. Subite li imagis vidi pelargonion en fenestro. Tiam estis lia vico ĉe la kaso. Li diris la nomon de la stacio kaj la oficisto demandis:

– Simplan?

– Nnne, mi ne scias.

– Ĉu vi ne scias? Jansson rigide rigardis en la aeron, ĉu li devus aĉeti simplan aŭ tien-reen-bileton? Laŭ la letero li havas ion bonan en ŝi. Kaj la pelargonioj. Sed la homoj malantaŭ li iĝis senpaciencaj, komerca vojaĝisto tamburis per la piedoj por lin urĝigi kaj la oficisto en la kaso prezentis surprizmienon.

– Ĉu vi ne scias, kian vi deziras, simplan aŭ tien-reen? – Donu do tien-reen-bileton! La fervojoficisto komencis manovri per la biletmaŝino. Jansson kriis tra la aperturo:

– Se oni ne uzas la tien-reen-bileton, oni rericevas la monon, ĉu ne?

– Jes, kun reteno de la kosto por la simpla bileto plus kvindek oeroj.

Dum la vojaĝo Jansson sidis kvazaŭ ŝtono, li timis la alvenon hejmen. Pasaĝero eltrajniĝis kaj lasis sian gazeton, li prenis ĝin kaj komencis ĝin legi, sed la literoj staris senvivaj, ili ne emis kuniĝi je vortoj. Li sentis vomemon kaj li sidis kaj glutadis dum mallonga tempo. Tiel forpasis la vomemo, sed la malpleno restis. Sed li povis trankviliĝi, io bona ĉiam troviĝas en li. Li rigardis la pejzaĝon, kiu preterflugis en molaj ondoj. Tute subite estiĝis strioj sur la fenestro, etaj rubandoj el glimantaj kristalperloj. Tio estis ja bela, sed signifis, ke pluvas. Post iom da tempo venis tutaj faskoj el tiaj perloj, kaj baldaŭ iĝis la tuta vitrotabulo torenta akvofluo.

Estis bele rigardi la molan pejzaĝbildon ekstere, sed Jansson pensis pri siaj maldikaj ŝuoj kaj pri la duonmejla ŝoseo, kiun li havas antaŭ si de la stacio por atingi sian hejmon. Li metis sian maldekstran piedon surgenuen kaj rigardis la plandon. Ĝi nun estis disiĝinta de la ligplandaĵo kaj tie enpenetros akvo. Poste li rigardis la dekstran ŝuon kaj vidis, ke estis preskaŭ same ankaŭ pri ĝi.

Li jam pentis, ke li ne prenis paron da malpli delikataj, sed pli fortikaj laborŝuoj, li ja povis elekti kaj li memoris la acidan rimarkon de la karcergardisto, kiam li prenis la pli molan paron. Sed li volis esti neta, kiam li venos hejmen. Li denove rigardis eksteren; nun la ĉielo estis ĉie egale griza. La pluvo iom laciĝis, la unuaj, perfortaj puŝoj de la tempesto mildiĝis, sed nun komenciĝis la persista pluvo. Por li restis nun nur unuhora veturo en la trajno, li elrigardis tra la fenestro por trovi heliĝon, sed iĝis pli kaj pli grize.

Ne multaj homoj estis ĉe la stacio, kiam la trajno alvenis. La inspektoro, la stacia gardisto kaj ankoraŭ unu pasaĝero. Kaj tio estis bona, ĉar li tute ne estis certa, kiom da homoj sciis pri li, neniam li povis esti certa pri tio. La pasaĝero, por li nekonata, prenis la tie atendantan taksion, verŝajne li mendis la veturilon. Cetere ne estis konvene, ke li alvenu hejmen en aŭto, al la fratinoj tio ne plaĉus. Kaj al Ingegerd tio ne plaĉus, ĉar la fratinoj ne aprobus tion.

Jam antaŭ ol li venis al la placo malantaŭ la stacidomo, la akvo penetris en la ŝuojn. Malvarmeta, kota ondo fluis inter la piedfingroj. Baldaŭ li venis al kelkaj senŝirmaj kampoj, kie estis kontraŭvento. La vento batadis lian vizaĝon. Li batalis sin antaŭen en la pluvo kaj li pensis nur pri tio, ke li ne havos sekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kiam li alvenos. Poste li pensis pri Friĉjo kaj la kamaradoj, kiuj sidas en biertrinkejo en la urbo nun kaj sentas varmon. Eble estis stulte de li, ke li ne sekvis lin ĉimatene. Ĉu li iam atingos la finon de tiu ĉi kampo?

La pensoj kirliĝis intermite tra lia cerbo, inter la ventatakoj. Nun ankaŭ la dika surtuto malsekiĝis tiel, ke li sentis kvazaŭ la pluvo falus tra ĝi. Li eble estus farinta pli saĝe, se li estus restinta en la atendejo ĝis la fino de la pluvo. Sed tien iu estus povinta veni, kiu scias ion. La plej bona, kio koncernis Friĉjon kaj la kunularon, estas, ke ili scias ĉion, sed neniu donas gravon al ĝi. Inter li kaj la kamaradoj ne estas muro.

Ingegerd atendis lin, ŝi liberigis sin por tiu tago de la fabriko, por ke ŝi povu aranĝi la hejmon vere bele. Ŝi aĉetis freŝan kafkukon, la fajro brulis en la fajrujo, kaj ŝi devis nur surmeti la kafujon, kiam li venos sur la ŝtupoj. Ŝi ne estis tute certa, per kiu trajno li venos, ŝi tute ne sciis, ĉu li entute venos. Kaj ĉu li unue venos al ŝi, aŭ al iu el la fratinoj? Ĉu ŝi entute volis, ke li venu? Ŝi ne sciis, kion ŝi dezirus! Li estis en karcero kaj ŝi sentis, ke la sango jam ĉe la penso ruĝigis ŝian vizaĝon, ŝi sentis ankaŭ, kvazaŭ ŝi premus sin al li, ŝi fermus sin ĉirkaŭ li por ŝirmi lin kaj ne nur por ŝirmi lin. Ne, estis multe, multe pli. Kaj troviĝas io bona en li. Nun, kiam ŝi sentis tiel, ŝi staris kun senmovaj okuloj kaj elrigardis en la spacon.

Tiam ŝi aŭdis paŝojn en la suba perono, ili venis supren sur la ŝtupoj. Li, tiu estas li, ŝia koro tamburis. Ŝi faris paŝon al la pordo kaj aŭskultis. Kiam li venis al la supra ŝtupa plato, subite ŝi faris du paŝojn al la fajrujo, ke li ne rimarku, ke la envenanto ne rimarku, ke ŝi senmove aŭskultis. Ŝi ne volis, ke li sciu, kio okupas ŝiajn pensojn. Neniu rajtas sekvi niajn pensojn, eble tio reprezentas nian liberecon. Proprasence ni levas ja murojn.

Oni frapis sur la pordo. – Bonvoni enveni! Ingegerd mem sentis, ke ŝia voĉo estis malmola ĉe la elparolo de tiuj vortoj, sed ŝi ne povis helpi pri tio, ŝia maltrankvilo estis tiel granda. Ŝi returnis sin sammomente, kiam li malfermis la pordon. Li ne estis tia, kiel ŝi imagis, li estis malseka, la akvo glitis de li. Liaj haroj estis malsekaj kaj ili fiksiĝis sur la frunto, la vizaĝo estis pala. Li ne havis buklojn ĉe la frunto kaj pri ili ŝi sonĝis dorme-reve dum du jaroj. Ŝi rememoris kiel li aspektis, kiam li forveturis antaŭ du jaroj dum varma julia tago. Nun li estis tre pala, kaj ŝi pensis pri tio, ke tiuj, kiujn oni malliberigis, havas krimulaspekton. Kaj kiel ŝi povus eviti, ke ŝi efektive pensis tion.

Sed la plej grava estis tio, ke ekvidante lin, ŝi malantaŭeniĝis iomete, nur iomete, sed tamen tute rimarkeble. Kaj ŝi tuj vidis, ke li retiras sin, ke li enŝeligas sin. Ŝi provis ripari la eraron, dirante en pli mola tono, bonvenon. Sed nun estis io alia en ŝia voĉo: nun aŭdiĝis, ke tio estis io pripensita, io elserĉita, io, kio ne venis spontane elinterne. Kaj ŝi klare vidis, ke li rimarkas tion.

Li staris daŭre rigide ĉe la pordo. Li havis malagrablan percepton pri tio, ke akvomakulo formis sin ĉirkaŭ li, tie kie li staris. Estis io humiliga en tio. Kaj li estis konvinkita, ke fakte li ne estas bonvena. Oni kredas multon, kiam oni estas en tia situacio. Ŝia vorto, bonvenon, sonoris tiel false en liaj oreloj. Poste li vidis, ke Ingegerd ŝanĝiĝis. Pri tio oni ne povis ja miri, pasis du jaroj. Ŝia voĉo iĝis iom pli forta, ŝiaj brakoj iom pli rondaj kaj ŝiaj okuloj iom pli esprimplenaj. Jam tio efikis iomete kiel skuo je li.

Nun la lango de la pesilo staris kun apenaŭa movo inter ili. Ĉio dependas de la plej proksima movo.

Ingegerd faris la unuan iniciaton. Ŝi sekvis sian instinkton kaj iris al li por ĉirkaŭbraki lin. Ŝi atingis tiom, ke ŝi ektuŝis lin,

sed ŝia unua percepto per la fingropintoj estis, ke lia surtuto estas tramalseka kaj malvarma. Ŝi retiriĝis kaj ne finis sian movon. Tiam venis malamika esprimo en liajn okulojn kaj li faris paŝon malantaŭen.

Estis malfacile kaj neniu el ili sciis, kiel konduti. Denove Ingegerd estis tiu, kiu prenis la iniciaton, sed nun ŝi tiris sin el la malfacilaĵo, ŝi prokrastis por gajni tempon kaj havi la aferon pli ĉiutage simpla. Ŝi demandis:

– Ĉu vi estis ĉe Ester?

Li respondis tute mallonge:

– Ne.

La vorto falis tiel brutale formordita, ke li timigis sin mem. Kaj nun ĉio estis efektive detruita. Ester estis tiu el liaj fratinoj, kiu plej malfacile povus forgesi, ke li estis karcerulo. Li decidis, ke sian sintenon li zorge observos, eĉ se Ingegerd kaj la aliaj fratinoj estos tiaj, ke estos inde provi denove.

Ingegerd diris:

– Sed ne estu tiel abrupta!

Li rigardis rekte en ŝiajn akulojn kaj respondis:

– Ne estas tiel facile, tion mi povas diri.

Li staris ankoraŭ kaj hezitis, estis malfacile ŝiri sin de la ĉambro kaj la knabino, li komprenis, ke ŝi deziras reteni lin. Io en li instigis lin ĵeti sin sur ŝin kaj premi ŝin sur la plankon, sed li ne agis tiel. Estis tiel multe, kio batalis en li. Fine li perdis sin en io malhela, kio levis sin en li. Kaj li ekhavis la penson, ke li ne plu povas resti.

– Mi iros malsupren al Ester kaj parolos kun ŝi, eble estos plej bone, se mi parolos kun ŝi unue.

– Sed vi certe revenos? Li kredis aŭdi, ke ŝi sentas malpeziĝon, ĉar li foriras; estis ekstreme delikata sereniĝo en sia voĉo kaj por li estis dolore aŭdi, kiel ŝi diris tion al li. Sed li respondis nur, por pli facile forlasi ŝin.

– Kompreneble, mi revenos. Tiel li iris, unue prokrasteme ĉe la unuaj ŝtupoj, poste li pliigis la rapidon. Kiam li venis al la vilaĝa strato, ĉesis la pluvo. Li iris malsupren al la barako, kie Ester loĝas, sed li ne eniris, li reiris al la direkto de la stacidomo. Apenaŭ li pensis, li nur iris. Foje-foje krozis tra la cerbo imago pri beleta ĉambro kun pelargonio en la fenestro, sed baldaŭ ĝi formortis. Li venis precize al la stacio por atingi la lastan trajnon al la urbo. Ĉirkaŭ la dekunua vespere, li venis al la biertrinkejo en la Klara-distrikto. La kamaradoj sidis ĉirkaŭ tablo, kaj ĉiu vizaĝo eklumis, kiam ili ekvidis lin. Iu sammomente mendis ankoraŭ unu botelon da biero. Jansson sentis, ke li estas bonvena, kvankam neniu rekte diris al li. Friĉjo diris:

– Nu, vi vidas, ke estas neeble.

Jansson respondis:

– Jes, mi komencas kompreni tion. La biero alvenis, iu verŝis gluton da brando en la glason kaj poste oni trinkis. Kaj post tio oni daŭrigis la flustran interparolon pri la granda serurrompo.

GUSTAF RUNE ERIKS

La neatingita ĝojo

Estis tre sunbrila kaj verda mateno fine de majo. Estis nur duono post la sepa, kaj la stratoj de la urbo estis ankoraŭ malplenaj. Fruema kurknabo biciklis fajfante antaŭen laŭ la Grand-strato, poste denove estis silente.

Arvid Johansson, kontoristo, sentis sin duonvekiĝinta kaj ĉifoniĝinta, irante en la direkto de la parko. La kapon martelanta doloro turmentis. Dum la nokto lin atingis la malbonŝanco, ke li ekdormis dum grogdrinkado kaj kartludo. La aliaj ne volis veki lin – kelkajn horojn li estis dormanta plenvestite en fotelo. Kaj nun li serĉegis sukeraĵejon, kie li povus ricevi lakton kaj buterpanon, kaj frizejon, kie li povus razigi sin antaŭ ol li ekirus al la meblofabriko, kie li estas dungita.

Li havis multe da tempo kaj estus povinta atingi sian hejmon por iom da tempo intere, sed li opiniis nenecese renkonti sian edzinon kaj paroli kun ŝi antaŭ la vespero. Ŝin li povos ankoraŭ vidi kaj aŭdi sufiĉe, li opiniis.

Aliflanke sur la strato oni konstruis unuetaĝan domon, ĝi estis preskaŭ preta, sed la stablaro ankoraŭ restis tie. Pli antaŭe li vidis ruĝan sildon kun la vorto SUKERAĴEJO, kontrasti al la verdo. Sed ĝin oni ankoraŭ ne malfermis. Li preteriris la dormantajn domojn, aŭdis la nelacigeblajn kantojn de la birdoj sur la arboj de la strato.

Li sentis malfeliĉon kaj premon pensante pri la atendanta labortago kaj pri la edzino vespere. Nun – ĉe aĝo de tridek ses jaroj – li laboris jam de pli ol deksep jaroj en la sama fabrikkontoro kaj li estas edzo de iom pli ol dekunu jaroj. Li estis kontenta nek pri la laboro, nek pri la edzino, – ne plu! Tial li pli kaj pli ofte drinkis, kartludis kun siaj malnovaj fraŭlo-amikoj. Tiel estis. Se li volus esti sincera, li estis same malkontenta ankaŭ pri ili. Sed kiam oni ne eltenas esti hejme, apenaŭ troviĝas io por fari, li pensis kaj sentis la apation, kiel naŭzon en sia interno.

Li decidis transiri la parkon. Ĝi vastiĝis antaŭ li – granda kaj freŝa kaj silenta sub la hela tendo de la ĉielo. Siringo floris ĉie ĉirkaŭ la verdaj parkbenkoj kaj plenigis la aeron per sia forta odoro. Ĉe la rando de la herbejo paseroj enkavigis sin en la malsekan, molan humon – ili kuŝis tie kiel etaj, grizbrunaj pilkoj.

Arvid Johansson haltis sur la sablovojo, staris tie senmova kaj per profundaj spiroj enspiris la freŝan aeron. Dekstre de li estis fontano, kies akvo kun milda, trankviliga sono verŝiĝis sur ŝtongrupon, prezentanta ludantajn infanojn. Kaj ĉirkaŭ la fontano kreskis multkoloraj floroj. La plej belaj estis la flavaj floroj – ili estis kvazaŭ verdaj ĝojkrioj en la silento matena. La odoro de la floroj kaj la akvo kaj la mateno, donis al li subitan kaj strangan senton de paco, puro; – ia duone neklarigebla feliĉosento penetris tra la apatio kaj kapdoloro; li kredis, ke profunde en li troviĝas ĝojo kaj neeluzitaj ebloj. Tio estis delikata kaj nekutima sento. Li timis ke ĝi tro rapide forvaporiĝos kaj estos malfidela al li. Ĝi vekis lin kaj li portis ĝin singarde kun si, irante malrapide plu laŭ la sablovojeto. Ĝin li opiniis samtempe fremda kaj bone konata.

Ne plu estis tiel grave pri la buterpanoj kaj raziĝo, plej esence por li estis, konservi tiun ĉi sentagordon en sia memo.

Li venis al la nidejo kaj sidiĝis sur benko. Ankoraŭ ne estis infanoj tie, estis tro frue matene. La sunradioj tre milde filtriĝis malsupren tra la arbokronoj kaj formis helajn modelojn sur la sablo. En angulo de la ludejo kuŝis forgesita, difektita pupo; ĝi etendis siajn brakojn kurioze, kaj ĝiaj brilaj okuloj fiksiĝis obstine al la ĉielo.

Arvid Johansson sidis sola meze de la parko kaj ĝuis la belon kaj silenton kaj sian propran trankvilan ĝojon. Por momento li forgesis la labortagon kaj donis sin tute al la nuno. Malrapida vento foliumis iom en la arbfoliaro; ĝi kunportis la dormigan sonon de la plaŭdanta fontan-akvo.

La silenton proksimiĝantaj infanvoĉoj rompis. Li aŭskultis la gajajn voĉojn kaj pensis, ke ili apartenas al la mateno, ke ili memkompreneble havas lokon en la agordo. La infanoj ne ĝenis lin, kvankam ili tintadis per siteloj kaj fosiloj. Li aŭdis veni la paŝojn pli kaj pli proksimen kaj subite li ekaŭdis la rideton de juna virino. Ŝia rido estis bela, kiel la ĉielo kaj la aero kaj la mateno. Estis bela rido, kiu vekis melankolian doloron en li, iaspecan manksenton kun strioj de atendo. Li ne turnis sin.

La infanoj kaj la juna virino alvenis la ludejon. Estis ĉirkaŭ kvinjara knabino kaj iom pli juna knabo. La juna virino havis proksimume dudek jarojn. Ŝi havis helbluan robon sur si, kaj ŝia staturo estis juna kaj firma. Malhela hararo pendis libere al sia dorso. Ŝia vizaĝo ne estis precize bela, sed ĝi estis sincera kaj vivoplena. Ŝi movis sin elaste, mole.

Li sidis kaj rigardis la matengajan trion kaj la manksento altiĝis en li. Li rigardis la junan virinon kaj komparis ŝin enpense al la edzino. Li rigardis la knabon kaj la knabinon kaj pensis pri sia seninfana kaj senĝoja geedzeco. Li aŭdis la molan voĉon de la juna virino kaj rememoris la grumblajn vortojn kaj avarajn okulojn de sia edzino. Li denove pensis pri tio, ke li neniam kuŝis apud alia virino, nur apud la edzino, ke li eĉ ne kisis iun alian.

Li sidis tie kaj rigardis la tri homojn kaj li kredis, ke ili reprezentas ĉion, kion li ne trovis en la vivo. Li sentis, kvazaŭ li neniam estus vivinta vere, la realo neniam estus respondinta al liaj atendoj, estis, kvazaŭ lia tuta vivo estus konsistanta el senfina ĉeno de elreviĝoj. Li opiniis, ke li estas kvazaŭ arestito, kiu estas kondamnita migri tien-reen inter du ĉeloj: la fabrika kontoro kaj la hejmo ... Impulso trudis lin leviĝi. Li sentis sin iom ekzaltita, kiam li turnis sin al la infanoj.

– Nun vi vidos, kiel oni balancas sin en Saharo, li diris kaj iris al la balanciloj.

Dirinte tion, li sentis timon, li pentis. Li kredis, ke la infanoj opinios, ke li estas stranga kaj ektimos. Sed ne estis tiel – ili venis al li kaj rigardis lin scivole kaj senkaŝe. Kaj la juna virino – ŝi kredeble estis infanvartistino – ridetis afable kaj entute ŝi impresis miranta.

Certe pasis dudek jaroj de kiam li lastfoje sidis en balancilo. Li eksvingis sin kaj rimarkis, ke li ne forgesis, kiel oni devas fari. Li venis pli kaj pli alten, kaj li daŭrigis la krurfleksadon kaj tiun de la korpo ĝis la lulilo preskaŭ samniveliĝis kun la kructrabo, sur kiu la ĉenoj estis fiksitaj. Li vidis movantan perspektivon de la parko; kiam li estis plej supre, la suno radiis sur lian vizaĝon kaj kiam li estis plej malsupre, li estis en ombro. La infanoj staris sub li kaj ridis kaj kriis. Li malrapidigis la ritmon, iom bremsis per la piedoj sur la sablo kaj poste desaltis.

– Ĝuste tiel oni balancas sin en Saharo, li diris. Kaj la infanoj ridetis al li kaj aspektis tre ravitaj!

– Nun onklo devos veturi sur la deglitejo!

– Ho jes, li diris, estas klare, ke mi veturos sur la deglitejo. Li grimpis supren sur la ŝtupoj, sidiĝis laŭregule kaj veturis malsupren.

– Ankoraŭ unufoje! kriis la knabino.

– Jes, ja, li diris, oni devas veturi minimume dufoje. Ripetinte la veturon li iris al la karuselo. La infanoj kaj la juna virino sekvis lin.

– Li estas bona onklo, ĉu ne? diris la infanvartistino. – Jes jes, diris ĥore la infanoj.

Laŭ sia sento li neniam estis tiel libera, tiel gaja, tiel senkaŝa, eĉ ne kiel knabo. Li ekirigis la karuselon kaj sidiĝis sur unu el la etaj benkoj. Li lokis siajn piedojn sub la antaŭan benkon, forprenis la manojn kaj kun manoj etenditaj super la kapon li klinis sin el la karuselo. Estis agordo en la matenfrua parko kaj lia propra sento de melankolia malespero estis, kiu farigis per li tiujn akrobatajn ekzercojn. En unu maniero estis kompreneble tute freneze – sed al li plaĉis tio kaj la infanoj klare ŝatis tion kaj la vartistino ŝajne almenaŭ ne havis ion kontraŭ tio. Li ne pentis.

Babilinte iom da sensencaĵoj kun la infanoj kaj balancinte sin ankoraŭ unufoje, li sentis, ke liaj membroj estas pezaj kaj li spiras malfacile. Tio tiris kvazaŭ ombron inter lin kaj la ludejon. Denove li sentis sin tre inerta kaj malfeliĉa, vidante la belan, purplenan matenon ĉirkaŭ si. Li sentis sin pezaĉa kaj ridinda, kiam li rigardis la infanojn kaj la junan virinon. Li timis, ke li trovos kompaton en ŝia rigardo – sed tie troviĝis nur akceptema vivoĝojo. Kaj la infanoj prenis liajn manojn kaj volis, ke li daŭrigu la ludon kun ili. Sed la laceco kaj la penso pri la tempo efikis tiel, ke lia ĉiutaga prudento denove ekfunkciis.

Li klinis sian kapon al la juna virino kaj murmuris ion neaŭdeblan, pri kio li mem ne sciis, kion ĝi signifas. Kaj poste malrapide li foriris de la ludejo. La infanoj kuris kun li iomete kaj babilis, kaj li respondis al ili kaj provis rideti. Sed en sia memo li estis tre malĝoja kaj tre laca.

Li iris plu sola laŭ la sablovojeto. Irinte dekon da metroj li haltis kaj turnis sin. Li vidis la infanojn kaj la junan virinon, sidantajn en la karuselo kaj aŭdis tra la silento iliajn gajajn voĉojn. Li staris senmova por momento, antaŭ ol li daŭrigis. Li pensis, ke li lasis ĉiujn siajn eblecojn en la vivo malantaŭ si. Ĉe la infanoj kaj ĉe la juna virino troviĝis ebloj kaj la ĝojo, al kiu li neniam venis, kiun li neniam atingos. Li havis antaŭ si nur la konstantajn ripetiĝojn de la apatio – neniam li provos elrompi sin el la vivoformo, kiu nun fermis lin simile al trudjako. Por li ne ekzistas senco, por li restas nur la narkoto.

La birdoj kantis daŭre en la arbarfoliaro kaj la suno lumis same milde kaj klare al la herbo kaj floroj, kaj la ĉielo estis simile blua. Kiam li forlasis la parkon, la urbo jam estis vekiĝinta. La stratoj ne plu estis malplenaj, ili ekpleniĝis de homoj kaj veturiloj. La horloĝo de la preĝejo batis duonon post la oka kaj la giganta horloĝo antaŭ la butiko de la horloĝisto, montris precize la saman tempon.

Arvid Johansson ekvidis frizejon, ĝuste kiam nubo glitis inter la urbon kaj sunon. La strato subite venis en duonkrepuskon kaj la homoj iĝis ombrosimilaj kiel en sonĝo. La tonoj obtuziĝis kaj iĝis flustroj kaj la stratsono mallaŭta susuro, kun minaco de la morto.

Arvid Johansson sentis sin malreala kaj mekanika, kiam li transis la straton al la direkto de la frizejo. Antaŭ li estis sensenca tago kaj sensenca vespero kaj sensenca somero. Antaŭ si li havis maksimume la duonon de sensenca vivo.

JAN FRIDEGÅRD

Debuto en eta urbo

Estis longa atendo inter la apero de la klientoj en la vendejeto, kie mi vendis malbonajn vestojn je partopago. Mi konjektis, ke la famo de la vendejo ne estas la plej bona, sed kiel malbona ĝi estis, tion mi eksciis, kiam mi aŭdis, ke urbano kompate diras al iu alia, montrante al vilaĝano, kiu hezitante pasis tra mia sonoranta pordo:

– Kompatinda diablo, kiel li aĉetas vestojn tie! Nu, nek la vestoj, nek la prezoj estis miaj kaj la eldiro ne tuŝis min tro forte. Sed por iel antaŭigi la tempon, mi pruntis librojn el la biblioteko de la bontemplanoj. Mi legis plejparte lirikon, kaj estis tiel, kiel kutime estis – fine ankaŭ mi komencis verki poemojn. Ili pritraktis ekskluzive junan, interesan viron, lokitan antaŭ la mondproblemoj, kaj liaj trajtoj konsiderinde similis miajn proprajn.

Mi ne memoras, ĉu mi mem ekhavis la ideon verki mokokanton pri la komercistoj en Enköping. Povas esti, ke iu estis kolera je ili kaj uzis min kiel mediumon. Mi tute ne estis kontraŭ ili kaj esperis, ke ili konsideros la kanton ŝerco, kiel mi mem opiniis.

Kelkfoje venis en la vendejon kuriozulo kaj babilis kun mi. Li estis teozofo kaj li estis ĉirkaŭ 50-jara. Li havis ian malsanon, kiu kaŭzis, ke li ne povis labori, sed li staris sur la placo kaj ĉe iu malgranda vendtablo vendis legomojn. Lia vendtablo kelkfoje estis la sola sur la granda placo, kaj povis pasi tagoj sen aĉetantoj.

Mi deklamis la mokokanton al li kaj li opiniis ĝin bona. Verŝajne estis lia ideo, ke mi presigu ĝin en mil ekzempleroj por gajni iom per ĝi. Mi intertraktis poste kun Edhagen, la presisto, kaj li pretendis 50 kronojn por la laboro. Laŭ vendoprezo de po 25 oeroj, mi devus perlabori ne malgrandan ekstran enspezon. Al la afero apartenas, ke mi laboris preskaŭ sen salajro en la vestvendejo. Estis tiaj tempoj, kiam oni estis feliĉa ricevante manĝon kaj ĉambron.

Por ke la eventualaj aĉetantoj de la kanto ricevu pli da valoro por sia monero, mi verkis aldone etan kantaĉon pri dancejo ekster la urbo, kien multaj el la urba junularo veturis por amuzo. La loko havis la nomon Ulvsunda kaj miaj gepatroj estis tie bienservistoj dum 8 jaroj. Tio estis antaŭ mia naskiĝo en la naŭa jardeko, antaŭ la jarcentturno.

La legomvendisto ne kuraĝis senkaŝe vendi la kantojn ĉe sia vendloko, tio estis ja malpermesita kiel plejparte ĉio en tiu ĉi mondo. Sed li ĉifis grandan kvanton el ili en sian poŝon kaj diris, ke mi baldaŭ povos vidi diablan svarmon. La famo pri la kantoj flustrovoje atingos la homojn kaj estos viglo ĉirkaŭ lia vendotablo.

Mi atendis streĉe post mia malplena vendotablo, kaj posttagmeze venis konato al la vendejo kaj diris:

– Vi povus doni kanton donace al mi. Mi scias, ke vi verkis kaj presigis ĝin. Andersson vendas ĝin kaŝe ĉe la placo.

– Aĉetu do de li. 25 oerojn vi povas elspezi.

– Jes ja, sed tiu diablo ne volas vendi al mi, se mi ne aĉetas napon, aŭ du kilogramojn da terpomoj.

Oho, tiel do li prizorgis mian negocon! Malgraŭ tio, ke mi promesis al li la duonan gajnon. Renkontante lin dum la sama vespero, mi antaŭdiris, ke iam lia animo renaskiĝos en la korpo de uzuristo. Sed li ridis kaj diris, ke li jam scias, kio estos el li. Arbo kun bele susuranta foliaro.

Dum la sekvantaj tagoj mi ricevis plezuron kaj ĉagrenon pro mia poezia eksperimento. Biciklokomercisto en la apuda domo ricevis la kanton por favori la bonan najbarecon. Nun li venis al mi kaj demandis, kial, je la infero, li ne rajtas esti en ĝi. Ĉu li ne estas same bona negocisto kiel kiu ajn en la urbo? Kaj li malmole frapfermis la pordon kaj foriris.

La ununura bierkafejo de la urbo estis en posedo de nejuna sinjorino kaj ŝi igis tre kolera pro sia poemparto. Mi kredis, ke ĝi ne estis tiel danĝera, sed ŝi havis alian opinion. Tiel ĝi sonis.

Al la kafej’ eniras oni rekte, senbalance,
sed elvenante oni sin balancas dance,
kaj poste oni kurbas ĉe la placorando,
al stratkanalo fluas multa brando.

Post tio mi ne kuraĝis eniri la kafejon. Sed iun fojon la posedantino staris ĉe la pordo, kiam mi preteriris kaj ŝi demandis min kun glaciefrosta malestimo, ĉu mi estas tiel malsaĝa, ke mi kredas, ke la uloj iras al la placo, kiam ili fartas malbone. Tie ja ĉiam iradas policisto. Ŝi sukcesis diri sian opinion pri tio, ke mi estus devinta resti en mia provinca angulo kaj ne veni al la urbo kaj skribi diablaĵojn pri honestaj homoj.

Sed danke mi enkasigis kelkajn ridetojn de vendistinoj, pri kiuj mi skribis laŭdojn. Mi estus povinta certe eluzi la okazon, se mi ne estus estinta malriĉa kiel pediko. Mi ne povis ilin inviti eĉ al

Ĉe Lundevalls, la rava truo
kun servistin’ impertinenta kaj pianobruo.

Multaj komercistoj konsideris la kanton amuza, kaj unu el ili kantis ĝin laŭtege al siaj klientoj. Aliaj estis rigidaj kaj ŝajnigis indiferentecon. Post kelke da tagoj ĝi estis forgesita pro aliaj sensacioj, kaj same honore kiel ekonomie la rezulto estis malriĉa por la aŭtoro.

Iom pli da bruo estis ĉirkaŭ la Ulvsunda-kanto, la kanto sur la lasta paĝo de la kajero. La prizorganto de la dancejo ricevis 100 ekzemplerojn por komisia vendo kaj posta prikalkulo. La kanto vekis ĝeneralan furiozon tiuloke kaj kontraŭ tio oni diru nenion. Ĝi estis maljusta kaj malbela. La lasta strofo estis jena:

Ĝis la genuoj la jupoj sin etendas,
kaj sube la kruroj tremantaj pendas.
Sed nun rampas ili laŭ la muzikado,
kiel lamaj muŝoj ĉirkaŭ iu plado.

La junuloj promesis al mi pugne ŝtopi mian buŝaĉon, se mi montrus min ankoraŭfoje en la ejo, kaj mi singarde restis malproksime de tie. La sekvo de tiu evoluo estis, ke la prizorganto ne tre fervoris pri la aranĝo de la kalkuloj koncerne la venditajn kajerojn. Kiam mi respondecigis lin, li deklaris, ke la gejunuloj leginte la kanton, repostulis sian monon.

La plej malfacila afero ankoraŭ restis – pagi al la presisto. Li havis grandan familion kaj estis preskaŭ tiel malriĉa kiel mi. Preskaŭ ĉiutage li sendis al mi knabon kun kvitanco de 2, 3 aŭ 5 kronoj, por ke li havu monon por manĝaĵo kaj tio puŝis min en malesperon. Plurfoje mi prenis la sumon el la kaso kaj neniam mi pentis pro tio.

Kien la mil kant-ekzempleroj venis, mi ne plu scias. Mi havas unu ekzempleron kaj la Reĝa Biblioteko unu. Se iu povas akiri kelkajn, volonte mi pagos la surpresitan prezon, 25 oerojn.

La legomvendisto mortis antaŭ longe kaj li estas eble nun arbo kun bele susuranta foliaro. Mi ne envias lin.

JAN FRIDEGÅRD

La Arbino

La ekssoldato batis malrapide, sed malmole per la angulo de la hakilo sur la lignokojnon, kaj ĝi penetris pli kaj pli en la trunkpecon, fendotan en du duonojn. Klakis protesto en la arbo pro ĉiu bato, sed la fendo pligrandiĝis kaj fine la trunkpeco cedis. La du duonoj disiĝis kun klako, similanta al malforta krio kaj falis poste rezigne duflanken. La ekssoldato aerkaptante, kontente rigardis la du nudigitajn duonojn kaj li havis malklaran ideon pri tio, ke li vidas ion, kion neniam okulo antaŭ li vidis – la internon de la arbo. Io el la makulita ĉasteco ŝvebis super la blankaj duonoj kaj freŝa aero, kiu leviĝis de ili supren, memorigis pri parfumo.

– Fine mi kaptis vin, li diris laŭte, kvankam li estis sola en la arbaro.

Iom rekolektinte la spiron, li kuŝigis unu el la lignopecoj surbraken por meti ĝin sur la staplon. Ĝi estis malseka kaj peza, pli peza ol li supozis. Kiam li volis fari la malmultajn paŝojn al la staplo, li ekglitis pro io kaj falis kapaltere. Liaj maldekstraj ripoj forte puŝiĝis al la lignopeco kaj dum mallonga tempo li perdis la spiron.

– Diablo, li diris unue, kaj la voĉo sonis maldike kaj pepante, antaŭ ol li povis spiri normale. Li preskaŭ ektimis pro la fremda voĉo kaj pensis, ke li vundis sin pli forte ol li supozis. Sed tuj poste li povis diri “diablo” denove kaj tiam ĝi sonis same kiel kutime. Li sentis sin pli trankvila kaj malrapide restariĝis.

– Maljunaj virkaproj havas solidajn kornojn – li murmuris. Oni ankoraŭ toleras bategon, kvankam oni estas pli ol 79jara.

Kiam li denove levis la lignon, denove li sentis la parfumodoron. Iel ĝi gvidis lin al tiu regiono, kiun li forlasis 50 jarojn pli frue kaj scivole li esploris sin. Pri kio parolis kaj pri kio lin la odoro memorigis? Pri io, kio havis valoron, kiam oni estis pli juna. Komenciĝis kiam la du blankaj duonoj malfermiĝis, proksimume kvazaŭ la trunko estus virino, pensanta, ke plu ne estas eble kontraŭstari. Nun oni devas cedi al la pli forta. La odoro similis al tiu de la floroj. Jes, oni ja faras parfumon el floroj. Eble ankaŭ la arboj havas ion similan en si.

Li levis la alian lignopecon kaj metis ĝin apud la unuan. – Vi povas bone kuŝi kune, li diris laŭte kaj findecide. Proksiman fojon mi prenos vin, tiam vi estos konvene sekaj.

– Se mi vivos, poste li pensis silente. Dum la lastaj jaroj ĉiufoje li pensis tiel, kiam temis pri io, kio estas en la estonto.

Subite li perdis la emon plu labori, kvankam ankoraŭ horoj da taglumo restis. La spirado ankoraŭ estis tro rapida kaj ĝi ne volis mildiĝi. Eble li tamen domaĝis sin. La brusto estis sentema, kie la ligno puŝiĝis al ĝi kaj li estis maljunulo.

Li kaŝis la hakilon kaj segilon en la densejo, kiel kutime, kaj ekiris hejmen el la arbaro. La aero estis milda kaj la neĝo estis duonsolida. Kelkfoje falis neĝfloko de arbo kaj atingis la teron kun sono. La liberiĝinta abibranĉo svingis adiaŭon al sia frosta ŝarĝo, kaj estis videble, ke ĝi sentis sin pli malpeza. Tio estis fine de marto kaj la arbaro staris en silenta atendo. Ĉe la suda flanko la arbaro jam estis sekŝela, kaj kiam la suno brilis, oni sentis odoron, kvazaŭ bluaj anemonoj estus tie.

*

– Ĉu vi do venas hejmen pli frue? demandis la aĝulino.

– Jes, mi ne havis emon daŭrigi ĉivespere. Tio koncernas neniun diablon, kiam oni venas kaj iras, kaj estas bone tiel.

Li altabliĝis, purigis la okulvitrojn kaj komencis rigardi la gazeton. Sed la intereso estis for, kaj baldaŭ li metis ĝin flanken. La maljunulino malfermis la fajrej-truon kaj blovis la karbon tiel, ke la vango streĉiĝis. La ekssoldato alrigardis ŝin kaj subite memoris, kia ŝi estis kiel junulino. Sammomente li ekvidis denove ankaŭ la du blankajn lignoduonojn, kiuj malfermiĝis, kiam la trunko cedis al la kojno. Kaj li denove sentis malfortan parfumodoron en la nazo. Estis samtempe plaĉe kaj maltrankvilige.

– Ĉu ĝia rezulto estas, ke mi albatis la bruston, li pensis. Eble mi iĝis kurioza iel. Pri virinoj kaj tiaspecaĵoj oni ne zorgis dum pluraj jaroj nun.

La edzino babilis kiel kutime, kaj li respondis sen intereso pri tio, kion ŝi diris. Sed li rigardis ŝin kaj provis trovi plurajn postsignojn de la malaperintaj beleco kaj junaĝo. Li ne volis rakonti, kio okazis en la arbaro. Tio ne estis kutima akcidento, kaj li ne volis paroli pri tio, antaŭ ol li klarigis ĝin en si mem. Sed manĝinte kaj kuŝiĝinte sur la kunŝoveblan liton sur la maldekstra flanko de la brusto li ricevis malican kaj pikan doloron. Ĝi grandiĝis kaj radiis al la brakoj kaj supren al la kolo. Li devis ĝemi kaj suspiri iom, kvankam proprasence li ne estis sentema.

– Kio estas al vi? demandis la aĝulino. Li parolis pri la doloro, sed ne pri tio, kiel li akiris ĝin. La aĝulino ellitiĝis kaj ĉagrene pantoflis al la komodo por serĉi nervmildigajn gutojn kaj la kamforodoro baldaŭ leviĝis al la konservitaj sangkolbasaĵoj sub la tegmento. La gutoj mildigis la doloron, kaj li sentis, ke lia maltrankvio cedas. La aĝulino vestis sin por kuri al la najbaro por termometro.

– Ne necese. La gutoj malaperigis ĝin. Sed la aĝulino emis pli al la nova modo kaj li lasis ŝin iri. Verŝajne ŝi volis ankaŭ paroli pri tio, ke li estas malsana. Estis tiel io nova en la soleco.

*

– Je la kruco, diris ŝi maltrankvile iom pli poste. Mi kredas, ke vi havas febron de 39 gradoj. Kaj ŝi turnis kaj flankigis la termometron antaŭ la lampo.

La ekssoldato ekatentis. Li sciis, ke estas danĝere havi altan febron, kiam oni estas maljuna. Estis peze spiri, sed cetere li ne sentis malsanon.

– Eble la diablo fine do forportos ĉion, li pensis. Kaj la tutan nokton li kuŝis maldorma kaj pensis pri la morto kaj kelkfoje la doloro revenis kvazaŭ rememorigo. La aĝulino dormis periode, spiregis kaj ofte demandis, kiel li fartas.

*

Kelkaj tagoj pasis; venis la Sankta Vendredo kaj la Sankta Sabato. La plej longaj kaj plej malfacilaj tagoj, kiujn li spertis. Li trinkis glason da brando, sed senefike. Ekstere estis printempo kaj la tegmento gutis. En la kabano estis mallume kaj iĝis pli kaj pli malfacile spiri.

En la paskantaŭvespera krepusko ili kuŝis denove en la lito, post kiam la aĝulino prizorĝis la bovinon kaj ordigis ĉion por la nokto. La kato kuŝis kiel varma pilko ĉe iliaj piedoj.

– Ĉu vi scias, pri kio mi pensas? demandis la aĝulino kuŝinta dum kelke da tempo.

– Ne.

– Jes, vi scias pri tiu febrotermometro. La filineto de la najbaro havis same 39-gradan febron kelkajn tagojn antaŭ la prunto. Eble tio restis post ŝi.

La ekssoldato sentis leviĝi en si grandan malpeziĝon. Certe estis tiel, kiel panjo pensis. Ankaŭ li opiniis, ke ne estas signoj por tiel alta febro.

– Pri tio vi pravas – je la diablo! li diris kaj la voĉo estis pli forta ol dum pluraj tagoj. Ili forgesis deskui la termometron. Ili komencis paroli kaj ridi en sia granda malpeziĝo. Kaj nun la krepusko antaŭ ilia fenestro ne plu estis tiel prema. Male, li povis vere senti la odoron de degelakvo kaj disfalinta foliaro ĉe la avelarbusta deklivo, kaj vidi la avelbranĉojn kvazaŭ vertikalajn liniojn antaŭ la disko de la luno, ĵus leviĝinta. Kaj aŭdi la fontradion vezikumi el la humo en la nebuleta kaj varmeta printempa vespero.

Kaj nun li denove sentis momentan odoron el la lignoduonoj kaj vidis ilian blankon en la malhelo. Io venis en lian korpon, kio koncernis virinojn kaj la junaĝon. Ĉu la printempo povis inspiri maljunulon en tia rilato? Jes, kial ne? Tra la mallumo helis la vizaĝo de la edzino de-sur la kuseno kaj ŝi tute ne aspektis maljuna. Nu jes, ŝi tute ne estas maljuna – 19 jarojn pli juna ol li. Ŝi impresis ne tre gaja, kiam antaŭ kelke da jaroj li devis ĉesigi veni al ŝi. Sed ŝi estis bona kaj ne plendis.

La doloro ĉe la flanko kelkfoje memorigis lin pri ŝi, sed nun ĝi ne povis detrui lian bonan humoron. Li daŭre pensis pri la estinto en la geedzeco kaj pri la vivo en la tagoj de la juno. Nun ne ŝajnis al li tute neeble, reekprovi tiun aferon. Li sendube estis viro el malnova gento. Kaj denove traŝvebis milda odoro la kabanon kaj la lignopecoj ventumis sin.

Li flankenpugnis la edzinon kaj ridis sub la lipharoj. Ŝi malfermis la okulojn kaj rigardis mire, sed ne malamike al li tra la mallumo.

– Ĉu vi estas tiel vigla nun? ŝi demandis. Kaj post iom da tempo ...

– Sed ne ... ĉu vi ne kredas ... ĉu tio estas bona por vi, ĉu vi kredas tion? Sed la ekssoldato ne retiris sin kaj longtempe estis la malluma kabankuirejo plena de pezaj spiroj.

*

Li pli revis ol dormis kaj dum longa tempo li sentis sin tute for. Ĉirkaŭ la mateno iĝis pli klare, kaj li memoris pri la plej multaj okazaĵoj. Sed nun li estis indiferenta por ili. Estis ankoraŭ pli malfacile enspiri, kaj li sopiris eksteren en la nokto. La kruda kaj freŝa aero ekstere certe plibonigos la bruston. Lia kapo turniĝis, kiam li vestis sin, sed el la brusto malaperis la doloro. La aĝulino dormis kaj ne rimarkis, kiam li eliris. La kato elglitis, kiam li malfermis la pordon, sed ĝi sekvis lin nur ĝis la arbarrando. Tie ĝi sidiĝis kaj rigardis per malvarmaj pratempaj okuloj post lin.

Li iris al la lignostaplo kun malforta sento, ke tie troviĝas io, kion li bezonas. Eble li povus regajni la sanon samloke, kie li perdis ĝin. Li volis rigardi ankaŭ tion, kio faligis lin.

La du lignopecoj kuŝis kiel li metis ilin, sed nun li sentis nur ilian freŝan lignodoron. La parfumodoro malaperis. Li klinis sin super la lignostaplon kun la korposupro kaj sentis, ke la brusto malpeziĝas, Estis strange, kiel simpla kaj facila ĉio estis ĉi tie – facile por spiri kaj jen cedis ankaŭ la angoro. Kiel tio rilatis unu al la alia. Nu, povis esti kiel ajn ...

*

La aĝulino sekvis liajn postsignojn ĝis la lignostaplo, kaj li staris surpiede kaj klinis sin super ĝin, kvazaŭ li dormus. Li ne falis, kiam ŝi ekprenis lian brakon.

– Tio ja ĉiuokaze ne estis bona, ŝi pensis, kiam plorante ŝi rekuris por helpo.

Kiam ŝi preterkuris la kabanon, ŝi aŭdis la blekon de la bovo en la stalo kaj vidis la katon sur la ŝtupo. La paska tago solenis alte en la vilaĝo kaj fora preĝejsonorilo komencis sonorigi je ekiro al la preĝejo.

FOLKE FRIDELL

Portu la ŝarĝon unu por la alia

Unu el ili estis malsana. Io tia, kompreneble, povas okazi; ĉiuj ne povas esti ĉiam sanaj. Malsanoj apartenas al la vivo. Nur la morto liberigas nin de la malsanoj. Tiu ĉi okazo venis, kompreneble, maloportune, kaj ĉagreno densiĝis ĉirkaŭ la lito de la malsanulo. Ili kuŝis longe kaj malametis lin pro la malsano; ili opinis, ke li sabotas kontraŭ ilia kolektivo nun, kiam finfine ili ricevis bonan arbaran hakejon kaj akcepteblan pagon. Samtempe ili iomete timis ankaŭ infektiĝon, ĉar li tre suspektinde tusadis kaj sputis amason da muko ĉirkaŭ sin.

Jonas, la gvidanto, malfermis la kuraclibron, ĉar Persson volis tiel kaj malsanulo valorigas sian volon. Neniu el la uloj trotaksis la librojn, tiel ke tiu ĉi kuraclibro estis la sola trovebla, kiu koncernis literaturon. Kiam ili ĉiuj estis sanaj, Persson kutimis uzi ĝin, kiel submetaĵon, por lardotranĉado, ĝi estis stabila kaj dika kiel predikaro kaj donacis ioman nuancon da onklineca bonfara asocio al la kabana grupo.

Jonas blasfemis kaj malbenis ĉiujn, kiuj verkas kuraclibrojn, ĉar apenaŭ troviĝis iu malsanpriskribo, kiu ne agordis al la malsano de Adrian Persson. Preskaŭ ĉio, kio estis infekta, povis sterniĝi el li, de ĉiutaga angino ĝis pesto.

Dum Persson havis iom da konscia ĉeesto, Gvid-Jonas legis laŭte, sed li finis subite, opiniante, ke la malsanulo kvazaŭ aplikus sin laŭ la diversaj priskriboj. Persson tusis dum la duono de la nokto laŭ la ftizosimptomoj, aŭ li retenis la spiron, ĝis lia vizaĝo bluiĝis, kiam la laborestro legis la ĉapitron pri la angino tonsila.

Plej malfacilaj estis por la sanuloj la noktoj. Tage ili lasis lin kuŝi sola, ĉar oni ne povis oferi la tutan vivon por homfrato, kaj ili havis sian hakejon kaj siajn malsatajn idojn tie hejme. Sed dum la noktoj ili ne havis forton kuŝi kaj aŭskulti lian spirmankon kaj ĝemveojn. Kiam Persson vomis, ili alterne malplenigis la vazon por liberiĝi de la fetoro.

Li estis nur por malfaciligi ilian situacion, kaj ne montriĝis pliboniĝo. Persson iĝis nur pli malsana. Jonas havis respondecon kiel komisiito de la entrepreno kaj li volis lin rehejmigi trans multajn mejlojn jam komence de la malsano, sed tiam la malsanulo protestis kaj kredis ke ili volas lin senigi ankaŭ de lia hakejo.

Pli malfrue, poste, kiam la alta febro venis, iĝis tute neeble lin transporti. Persson estis antaŭe tre utila por ili kaj eble tial ili malamis lin nun, kiam li kuŝas senpova. Li estis tre lerta en la kuirado kaj bonega en la prizorgo de la laboriloj.

Sendube estis kelkaj, kiuj eksuspiris pro malpeziĝo tiun nokton, kiam Persson forlasis la lardodoron kaj la kuraclibron. Oni ne dormis poste, ĉar lit-ĉe-lite kun la morto oni iĝas maldorma kaj tiuj, kiuj malametis lin dum la malsanperiodo, nun post la fino de la turmentoj, ricevis konsciencriproĉon. Tiel estas preskaŭ ĉiam.

La kontenteco subite finiĝis, kiam iĝis klare, ke Persson iel devos alveni al sia hejmo. Ne estis eble havi kadavron en la kabano, nek pro la parencaro, nek pro ilia propra trankvilo. Pli ol 30 kilometrojn ili devis porti lin tra la arbaro, kie ne troviĝas veraj vojoj. Ili tiomgrade perdis la emon pro la penso pri tiu ĉi transporto, ke fine ili rezignis pri la laboro kaj decidis ekiri kun sia stranga sarĝo.

Ne estas facile gastigi la morton inter vivantoj. Ho jes, ili ĉiuj provis sin senkulpigi, sed tute ili ne sukcesis. Angore ili kalkulis ĉiujn fojojn, kiam ili malplenigis la noktovazon post Persson, aŭ la fojojn, kiam ili donis al li helpon, ke ili forigu la pikojn de la konscienco. Ili rememorigis al si ĉiujn afablajn vortojn al la malsanulo kaj provis forgesi la krudajn pensojn. Por kelkaj estis fine tolereble. Ili faris sian devon, kaj eĉ kadavro ne havas rajton postuli pli ol kutiman kompaton.

Nun, kiam Persson estis mortinta, tiu afero estis tre grava. Pro io ĉiuj pentis; ke ili ne helpis al Persson veni hejmen antaŭ la plej malfacila parto de la malsano. Eĉ kontraŭ lia volo ili estus povintaj influi lin. Nun ĉiuokaze ili devis prizorgi, ke li alvenu hejmen por esti enterigita. Ili ne kuraĝis havi mortinton kiel samĉambranon.

Pli frue ili estis ses viroj krom la laborestro. Ili estis tiom, sed nun unu el la ses estis mortinto. Ili portis alterne po du kaj estiĝis komplika sistemo por ŝanĝi la kvinan. Neniu kuraĝis peti la estron akcepti sian dornaĵon. Li estis koler-impulsa kaj forta. Cetere tio estus simpliginta la problemon, tiam ili estus povintaj havi tri-alternan dividon.

Jonas iris antaŭe kaj montris la vojon. Li faris sian parton al la lignaĵista laboro kaj nun incitiĝis, ĉar la transporto okazis tro malrapide, jen kaj jen li haltis kaj atendis la morttransporton.

Jonas ne povis ne rimarki la furiozajn rigardojn, sed li tenis sin al sia estra digno kaj metis siajn manojn en la pantalonpoŝojn. Laŭ la kresko de la kolero malpliiĝis la respekto al la danĝera humoro de la estro. Fiŝist-Anders – Dio scias kial li havis tiun nomon, fiŝisto li ne estis – la kuzo de Jonas fine koleriĝis. Estro li estis ja tiu Jonas, sed nun ne temis pri arbfaligo, sed pri kadavrotransporto.

– Certe vi estas laca kaj elĉerpita, Jonas? Ĉu ni ne devus porti ankaŭ vin? Tio efikis. Jonas ne havis forton kontraŭstari kaj akceptis sian dornaĵon, sed tio ne plibonigis la agordon. Malrapide ili marŝis, ĉar apenaŭ estis trovebla vojo, kaj oni devis fari longajn ĉirkaŭvojojn pro la printempa inundo. Dum la tagoj ili prosperis iel, kiam la suno pelis la obskurombrojn kaj diablaĵojn for, kaj la vento venis kun ĉiuj freŝaj spiroj de la printempo. La tagoj estis kvazaŭ salutoj al la vivantoj. Sed la noktoj estis malfacilaj. Tiam silentiĝis la birdkanto precize tiel, kvazaŭ mucida ĉifono ŝtopus la kolojn de la etaj mizeruloj.

Kun la silento venis ankaŭ la malbona konscienco de la vivantaj viroj. Dum tiuj malmultaj horoj, kiujn ili permesis al si mem, ne eblis dormi. Dormi ĉirkaŭ kadavro, kiu ĵus estis bona kamarado, ŝajnis al ili senmorala malsanktigo de la memoro. Kaj lasi lin sola kun la soleco ne konvenis.

Fine ili interkonsentis pare maldormi. Tiel ĉiuj povis iom dormi.

Unue ili portis lin surŝultre, preskaŭ dum la tuta unua tago ili faris tiel, ĉar tiel estis malpli penige, sed ĉirkaŭ la vespero, kiam ili ĉirkaŭiris akvokavon kaj la vento blovis kontraŭ ili, Fiŝist-Anders diris:

– Mi kredas, ke li odoras. Baldaŭ ili ĉiuj sentis la fetoron kaj tiam ili decidis porti lin laŭkutime per la manoj.

Estis fortostreĉa migrado kaj iom post iom oni forgesis la mortintan amikon pro siaj propraj zorgoj. Estis freneze peze trenaĉi sin antaŭen. Ili iĝis incitemaj kaj blasfemis unu kontraŭ la alia pro sia morta sarĝo, kiam la takto ne estis bona, aŭ iu ekglitis.

Tio atingis tiun gradon, ke ili silente malamis sian mortintan kamaradon eĉ pli ol dum la malsano. Tiam li povis almenaŭ eligi voĉon el si, sed nun li kuŝis supraklase-indiferente por krudaj pensoj kaj frosta malamo. Ili ne povis sibli kaj malbeni lin, kiel ili povus fari pri vivanto. Estas malfacile insulti mortinton, parte, ĉar li aŭdas nenion, parte, ĉar oni ne kuraĝas.

Sed ne malami lin ili ne povis dum la tagoj pasis kaj la penego pri la portilo iĝis pli kaj pli granda.

Nun iĝis tiel, ke Gvid-Jonas kaj Fiŝist-Anders iĝis paro, eble tio dependis de la timo ĉe la aliaj, aŭ ili opiniis, ke parencoj devus kunlabori. La kuzoj portis kune, gardis kaj ripozis kune. Neniu el ili sciis, kiam la nigraj pensoj renkontiĝis; la zigzagiro de la pensoj iĝas tiel stranga ĉe la homoj kelkfoje. Oni ne povas tie fari protokolojn, neniu kapablas meti sian nomon kaj daton kiel supr ... Ili havis noktogardon ĉe la portilo. Iom opale la lunlumo ekhelis jen kaj jen, inter rapidegaj printempaj nuboj kaj la ombroludo timdevigis ilin proksimiĝi unu al la alia. Ili duonkuŝis flank-ĉe flanke kaj pro la fetoro ili sidis laŭ la direkto de la vento.

– Baldaŭ ni estos duonvoje. Ĉe la Sun-rivereto. Gvid-Jonas parolis mallaŭte kaj tion lastan pri Sun-rivereto li murmuris preskaŭ nur al si mem. Sed Fiŝist-Anders renkontis la pensojn duonvoje.

– Estos malfacile transiri tie kun Persson.

– Jes.

Anders prenis pli firme la ŝnuron.

– Estos plej bone atenti, ke oni ne ekglitu.

– Jes.

Tiam eksilentis ankaŭ Anders. Tiu diabla, silentema kuzo ne sukcesos logi el li ion specialan, ne! Longtempe ili kuŝis kaj batalis en si mem, sed tiam Jonas ne plu povis silenti.

– Estos plej bone, se vi kaj mi portos lin ĉe tiu danĝera loko.

– Jes. Akcidento okazas tre facile! Nur simpla mispaŝo. Ili ne diris iom pli, sed sufiĉis. La pensoj troviĝis tie kaj vere levi la rigardojn unu al la alia ili ne kuraĝis.

En la vilaĝo oni babilos – kompreneble. Sed rekte neniu kuraĝos akuzi la portantojn, se okazus akcidento. Tion eĉ mem Persson ne farus; kuŝi sub la ponteto ne estis la plej malbona afero.

Sed tio malpezigus la ŝarĝon de la vivantoj. Kompreneble unu el ili iros hejmen al la vilaĝo kaj rakontos la funebran okazaĵon al la familio. Tio estos la tasko de Gvid-Jonas, pensis Anders kun iaspeca stranga agrabla sento. Sed la aliaj kvin povus returniĝi al la arbhakejo.

Je la deka horo la roto venis al la danĝera loko. Estis precize la vico de Jonas kaj Anders, preni sian penporcion kaj la kompanianoj ne povos diri ion, se akcidento okazus.

La ponteto estis glita kiel ŝmirsapo ... Malrapide, paŝon post paŝo palpadis antaŭen la kuzoj kun sia morta sarĝo. La printempa torento ŝprucis malvarmetan akvon sur iliajn ardiĝintajn vizaĝojn. Jonas iris unua. Li ja estis estro.

Ili pensis pri la sama afero: ili atendis la ekskuon de la alia.

La etan mallertaĵon, kiu entombigus Persson ie sub la ŝaŭmantaj akvoamasoj. Sed neniu volis komenci. La timo kaj la malbona konscienco malhelpis ilin. Tiu strange egoista konscienco, kiu volis savi nur la propran pentminacon, sed tute ne estis kontraŭ tio, ke la alia havu ŝarĝitan konsciencon.

Du homoj sopiris fari tiun etan skuon, sed neniu kuraĝis, aŭ volis pro la timo. Estis tre grave teni malmole kaj firme, iri certa kaj lasi la alian komenci. Estis grave, ke oni sentu pro la venontaj sensonĝaj noktoj tute klare tion, ke mi, mi estas senkulpa.

Mi, Gvid-Jonas tenis tiel forte kiel eble ... Mi, Fiŝist-Anders provis teni denove, kiam la skuo venis ... Tial nenia skuo kaj nenia subita entombigo por Persson. La aliaj viroj transprenis la servon tuj post la ponteto. Estis peza laboro transigi la portilon tie. Estis eble pli peze atendi la akcidenton ... Sed pri tiu batalo la aliaj sciis nenion. Nun ili bezonis ripozon.

La parenc-amo ne iĝis precize pli arda post la ŝanceliro. La malamo estis densa inter ili, silenta, koroda malamo. Sed kiam la lastan fojon ili ripozis antaŭ la atingo de la vilaĝo, la malamikeco finiĝis. Nun venis la kontenteco kaj konscienca paco. Ili estas farintaj sian devon kaj spitintaj ĉiujn nigrajn pensojn. Ili povis trankvile dormi dum la noktoj. Kaj Gvid-Jonas diris:

– Estis bonŝance, ke vi kaj mi havis la vicon ĉe la ponteto. La aliaj eble estus faligintaj la kompatindulon. Kun propra volo. Oni ne povas fidi la homojn.

– Sed ni certigis liajn realvenon kaj kristanan enterigon ... Pie kontente venis la vortoj. Sed tio estis nur la lingvo de la lipoj, post tio estis la insidaj pensoj:

– Diablo vi, vi nur atendis tiun skuon ... Persson ricevis belan enterigon kiel preskaŭ ĉiu, kiu suferis neĉiutagan morton kaj kiu havis multajn idojn por formi plorĥoron ĉe la tombo.

Gvid-Jonas parolis pri la temo: Portu la ŝarĝon unu por la alia. La tuta arbhakista grupo streĉis sin kun la konscio, ke ĉiu faris sian devon.

La sekvan tagon ili returnis sin al sia bona arbhakejo. Kaj ili dormis bone dum la noktoj ...

HELMER GRUNDSTRÖM

Mamon al Johana

“La semajno de la inoj” komenciĝis per fojnofalĉado kiel kutime. Ĝis la malfrua vespero, ĉirkaŭ la nokto-mezo, susuris la akrigradoj kaj frue, ĉirkaŭ la kvara siblis la falĉiloj. La somero estis ĉarma tiujare kaj la trifolio kaj timoteo estis forfalĉitaj en bonodoraj strioj.

Estas neoportune naski infanon dum tiu ĉi semajno, tion sciis ankaŭ Eva-Kristina. Kun sintruda obstino ŝi tenis sin surpiede, sed ĵaŭde la doloroj decidis. Neniu krom la vilaĝa akuŝistino, Teolina, havis tempon por helpi ŝin.

Ĉio estos en ordo, konsolis Teolina. Ŝi estis maljuna kaj meminstruita, la arĝentblanka hararo estis suprenkombita kaj la sulkaj manoj pure lavitaj.

Sed la afero ne estis en ordo. Johana sukcesis alveni la mondon, sed Eva-Kristina komencis forsangadi. Teolina faris, kion ŝi povis, por bari la fluon. Sed ŝi estis senpova kaj devis kuri eksteren al Fabian, li laboris anstataŭ du nun, kiam Eva-Kristina ne povis esti je helpo.

Fabian blasfemis iom por si mem. Sed envenante, li rimarkis, kiel statas kaj li kuregis al la najbaro, kun griza vizaĝo kaj tremeganta kiel tremolfolio.

– Mia Dio, ŝi forlasos min, li ĝemis. Kaj nu lin fariĝis egale, kiel urĝe estis pri la fojno. Eva-Kristina devis ricevi helpon.

La vilaĝa vojo, dek kilometrojn longa ĝis la granda ŝoseo,

estis mallarĝa, kurba kaj kruta. Ĉiu vilaĝano havis sian deĵoron, kiam oni devis ripari, egaligi kaj rastadi la ŝtonojn. Sed tiuj laboroj estis malzorgitaj, la radspuroj estis duonmetron profundaj, la trairejoj kadukiĝis, ŝtonoj kaj arbradikoj puŝis sin supren ĉe la plej malbonaj lokoj. Estis neeble transporti Eva-Kristinan per ĉevalo, oni do portis ŝin sur portilo.

Estis posttagmeze, proksime al la vespero. La fojno odoris. La burdoj zumis. Papilioj kaj libeloj flirtis ĉirkaŭe. Laŭ la malglata vilaĝa vojo ses viroj portis Eva-Kristinan. Ili evitis la kavojn, rampis singarde trans la radikojn, provis iri samritme. Je ĉiu malsingarda movo ekveis Eva-Kristina. Kaj la sango fluis. Ĝi kolorigis la portilon kaj glitis suben en la gruzon.

Fabian estis unu el la portantoj. La angoro flugis subensupren en lia kolo, la flartabako gluiĝis en liajn lipharojn kaj la koro frapegis.

Kaj ekscitite por ĉiu metro, li rapidigis:

– Rapidu, rapidu! Eva-Kristina kuŝis kun kretblanka vizaĝo kaj duonfermitaj okuloj. Ĉiu sekundo glutis vivon el ŝi. Tiu ĉi estis ŝia unua feria tago. Ĉiun someron antaŭe ŝi staris de mateno ĝis vespero. Ambaŭflanke de la vojo kuŝis la lagoj kaj la arbaraj lagetoj tute silentaj. La arbaro ne kuraĝis susuri. La okuloj de la birdoj rigardis serioze el la foliaro. La marĉa rubuso kaŝis sin en la verdebruna marĉo. Kaj sur la granda ŝoseo iris tienreen la veturigisto. Ĉiuminute li rigardis, ĉu la buŝrimeno estas tie, kie ĝi devas esti, ĉu la rimenoj ne implikiĝis, ĉu la radoj ne havis ian mankon. De la vojdisiĝo al la loko por la unua helpo estis 20 kilometroj. La granda ŝoseo estis glata kaj larĝa, kaj la ĉevalo estis ripozinta. Sed la veturigisto devis ne mortlacigi la ĉevalon. Kiam la portantoj alvenis tien, Eva-Kristina jam estis mortinta. Laŭlonge de ĉiuj nezorgitaj vojpartoj kuŝis ŝia vivo elsternita. Gutoj de tiu vivo falis en la radspuron, kolorigis la radikojn kaj metis signon en la gruzon.

La portantoj ŝanceliĝis hejmen, kurbe kaj malespere. Fabian sekvis la mortinton al la preĝejo. Kaj hejme, en la varto de Teolina, tremis la malgranda, brua, krianta homideto Johana. Ŝi ne estis dezirita infano, ĉar ŝi alvenis en tiel netaŭga tempo. Kaj nun ŝi estis sen patrino. Kiu havis tempon preni ŝin al si, mamnutri ŝin, zorgi pri ŝi, ke ŝi ne malsatmortu? Fabian staris sola, la brusto de Teolina estis elĉerpita, kaj ĉie urĝis la falĉado.

Ĉe la rando de la vilaĝo, ĉe la laga golfo, loĝis la familio Sparrman, malriĉaj terproletoj. La kabano estis ventŝirata kaj kaduka kaj la infanoj svarmis kiel muŝoj. Estis ofte kverelo ĉe la familio. Se Kalle ne, Amanda ĉiam trovis motivon por ĝi. Ofte la kverelo transiris en interbatiĝon; tiam la infanoj kuris arbaren kaj kaŝis sin ĝis la plej danĝera parto forpasis.

Amanda ne devenis de la vilaĝo. Ŝi venis de iu fora, arbara farmeto kaj ŝi estis hontema, malrapida kaj melankolia, kiam Kalle kaptis ŝin.

Post kiam ili ekloĝis kune, li ne faris eĉ provon por igi ŝin pli taŭga. Li restis ofte ĉe la najbaroj, lasis ŝin sola en la kabano. Per tio ŝi iĝis jam de komence izolita de la vilaĝo. La infanoj venis unu post la alia; malsanema kaj malforta ŝi malfacile atingis ordon pri siaj okupoj. Malpuro kaj malbonfarto kreskis kaj Kalle fuĝis dehejme tuj, kiam li havis okazon por tio. Amanda malofte sciis, kien li iras. En sia trolaciĝo ŝi iĝis facile incitebla kaj komencis suspekti ĉiun virinon. Kelkfoje ŝi ŝteliris post lin por rigardi, ĉu li eble renkontas virinon kaj post la arbustoj kuŝiĝas kun ŝi. Kalle venĝis tiel, ke li diris malbonon pri ŝi kaj la afero iĝis pli malfacila por ŝi. La virinoj kredis, ke ŝi ne estas tute mensforta kaj la viroj konsilis al Kalle, ke li forte batu ŝin; ili opinis tion saniga medikamento.

La infanoj, kompreneble, ĵetiĝis inter ili. Dum siaj plej malfacilaj momentoj eksvingis Amanda ĉirkaŭ si ĉion, kion ŝi hazarde ekprenis. Tiam ŝi uzis la plej krudajn insultojn, mallaŭdis, furiozis, ploris kaj blasfemis. Se la infanoj venis al ŝia vojo, ŝi vangofrapis ilin kaj ĵetis ilin al la pordo.

– Bastardoj, ŝi povis ekkrii, idaĉoj de via patro! Sed la sekvantan momenton ŝi pentis, ĉirkaŭbrakis la infanojn, premis ilin al si kaj senkulpigis sin.

– Mi tiel amas vin, ŝi ploretis. Se vi tamen sentus, kiel mi penas por via bono. Sed tio estas la kulpo de Kalle. Li estas vera bruto. Se li estus alia, mi estus la plej bona patrino por vi.

La infanoj amis kaj ankaŭ timis ŝin. Periode ŝi estis senlime bona al ili. Kiam la manĝaĵo, kiel jen kaj jen okazis, estis nesufiĉa, ŝi atentis, ke ili manĝu unuaj, ofte ŝi kontentiĝis per la porkrestaĵo aŭ manĝis nenion.

Hejme Kalle estis bruta kaj tirana. Li kriegis kaj blasfemis ĉiutage al la infanoj, formanĝis la plej bonajn manĝpecojn kaj malatentis ilian malsaton. Kelkfoje li logis ilin je stultaĵoj, en aliaj momentoj li batis ilin, se ili nur ekridetis, batis ilin per betulvergoj, tiradis iliajn orelojn, piedumis ilin. Ofte li mem ne sciis, kian malbonon ili faris; tion ili neniam eksciis. Kiam li estis tute netorelebla, intervenis Amanda; tiam iĝis kverelo kaj denove interbatiĝo kaj la infanoj devis kuri en la arbaron. Cetere la familio vivis kiel la aliaj en la vilaĝo. La manko pri ili estis, ke ili neniam kunlutiĝis; per tio ili diferencis de la aliaj familioj. Tial la farmeto malriĉiĝis, la amo ŝrumpis. La infanoj estis kiel birdidoj. Ĉifonaj, malpuraj, malicaj kaj vekis atenton pri si.

Al tiu hejmo venis Johana. Fabian kuris ĉirkaŭe en la vilaĝo por akiri mamon al Johana. Sed ĉie oni rifuzis lin. Oni ne havis tempon. La fojnon oni devis falĉi. Senokupa virino ne ekzistis. Kaj neniu havis patrinlakton en tiu tempo. Teolina eksperimentis pri kaprinlakto kaj dolĉa ĉifonsuĉaĵo. Johana glutis, sed vomis.

– Mamon ŝi deziras, diris Teolina. Fabian, kiu ĝuste tiam estis interne, eliris. Li sentis la koron peza, kiel plumbo. Li pensis pri Eva-Kristina.

– Ho, se ŝi tamen vivus, li elpremis la vortojn.

Kaj poste:

– Se la eta mizerulino estus sekvinta sin! Sammomente venis Amanda trans la kampojn. Ŝi iris rapide kun etaj, molaj paŝoj, Fabian ne sciis, ĉu ŝi havas ion por li aŭ intencas preteriri. Amanda haltis, honteme ŝi salutis lin mallaŭte, kiel ĉiam. Fabian respondis kaj ili staris silente dum momento.

– Mi estas scivola, diris Amanda fine, ĉu vi trovis iun mamon por la knabineto.

– Ne, respondis Fabian amare, troviĝis nur unuloke kaj ŝi ne rajtis resti.

– Sed la knabineto devas havi patrinlakton, alie ŝi forvelkas, diris Amanda.

– Ankaŭ Teolina diris same, respondis Fabian. Sed neniu havas tempon por ŝi. Vane mi kuradis tra la tuta vilaĝo. Kaj nun ni ne scias kien iri.

Amanda rigardis supren por momento, tiam ŝi denove mallevis la rigardon al la herbo.

– Vi ne estis ĉe ni, ŝi diris malcerte. Tremo kuris tra Fabian. Ero da espero ekbrulis en liaj funebraj okuloj. Malofte li vizitis la familion Sparrman. Kaj ili loĝis ĉe la alia ekstremo de la vilaĝo.

– Karin ja mortis, daŭrigis Amanda kaj mi havas ankoraŭ patrinlakton, mi estis en la vendobutiko kaj tie mi aŭdis, ke vi malfacile trovas iun por nutri ŝin. Kaj tiam mi pensis iel, ke mi povus provi. Unu infano pli aŭ malpli, por mi tute ne gravas.

Fabian ne sciis, sur kiu piedo li staru. Estis kvazaŭ la ĉielo estus malfermiĝinta por li. Poste li havis la penson, ke estos ja tro malfacile por Amanda. Sed Amanda ne aliigis la aferon. Kaj tiel venis Johana al ili. Estis iu malfrua vespero, kiam la strigoj estis trokuraĝaj kaj la vesperto preterflugis tuj apude. Fabian portis ŝin en korbo kaj Amanda kaj Teolina iris tuj poste.

Ĉiuj infanoj estis maldormaj. Ili gapis scivole al Johana. Kalle sidis ĉe la fajrujo; li estis demetanta siajn ŝuojn.

– Kion vi opinias? demandis Fabian, kiam Kalle iĝis informita pri la cirkonstancoj. Ĉu vi opinias, ke estis konsilinde, ke Amanda, kiu havas zorgon jam pri tiom da infanoj, prenu Johanan al si?

– Ŝi povas fari precize kiel ŝi volas, respondis Kalle. Tio estas ŝia afero. Mi komencos morgaŭ fari fosaĵon en la Grizamarĉo.

– Sed ĉu vi ne falĉos fojnon? Estas nun bonega vetero. – Jes, la vetero estas certe bona. Sed tiun skrapaĵon, kiu troviĝas ĉi tie antaŭ ni, mi prenos poste. Ne urĝas.

Fabian kaj Kalle implikiĝis en babilon pri fosaĵlaboro kaj falĉado. Pri la seka “semajno de inoj”. Pri la bariloj kaj novplantaĵoj. Teolina lulis Johanan kaj Amanda kuiris kafon. La infanoj enlitiĝis. Ili estis dormemaj. Sed ili batalis kontraŭ la dormemo, aŭskultis kaj flustris. La kafodoro incitis iliajn naztruojn. Ĉiun sorbon el la subtaso ili travivis. La malsato ŝiris iliajn stomakojn. Nevole ili sin turnis al la muro, kiam la kafo estis eltrinkita. La okuloj malklariĝis de larmoj kaj ili sentis sin forlasitaj. Fabian foriris post horo kaj Teolina iris kun li. Tuj post ilia foriro Kalle rampis en la liton; li estis laca vespere kaj devis ellitiĝi frumatene. Amanda ne enlitiĝis tuj. Estis ŝtrumpoj por ripari, vestoj por reordigi. La manĝosako de Kalle devis esti preta. La okuloj brulumis; la nebulo de kularo preskaŭ malebligis por ŝi la vidon. Sed la maldormo ne turmentis ŝin tiel kiel dum pli fruaj vesperoj. Ŝia ekzisto ne plu ŝajnis esti tiel sensenca kiel antaŭe. Ŝi ricevis ion, por kio ŝi povis vivi, ion krom la ĉiutagaĵoj. Klinante sin kun nuda brusto al la buŝo de Johana, ŝi sentis, kvazaŭ ŝi denove estus juna. Kiam ŝi rigardis tra la malfermita fenestro, ŝin frapis la beleco de la vespero. La lago estis spegulbrila. Plej fore ĝi kunfluis kun la krepusko. De la kampoj aŭdiĝis la trankviliga tintado de la bovinsonoriloj. Jam delonge ŝi ne sentis sin tiel gaja kaj trankvila. Dum pluraj jaroj.

Nun Kalle turnis sin fine je sia dorso, li ronkis ege. La fumo komencis maldensiĝi; estis plej bone surmeti ankoraŭ unu betulpecon sur la fajron.

Kiam Fabian venis hejmen, li sidiĝis sur la perono de la dometo. Lia koro malpeziĝis, komprenante, ke Amanda prizorgos Johanan. Proksiman matenon li devos daŭrigi la interrompitan falĉadon. Li devis streĉi siajn fortojn, nun kiam li estis sola, sed li devis veni al rezulto. Ĝis la plej proksima dimanĉo li devas prepari sin por la enteriga festeno, ĉar tiam Eva-Kristina estos enterigita.

Li leviĝis kaj malfermis la pordon, sed li ne havis forton eniri. Nun kiam Johana ricevis mamon kaj Teolina iris al la siaj, la malpleno estis tre kompakta. Li ne havis forton penetri tra ĝi.

Tie, kie li staris ĉe la pordaperturo, lia rigardo fiksiĝis al la diversaj objektoj, per kiuj Eva-Kristina okupis sin. Ŝi ne plu tuŝos ilin. Aliaj venos kaj aranĝos por li dum la proksima tempo. La bofratinoj alternos ĉe la melkado. Kiel estos ĝis la vintro, estis necerte; li ne kuraĝis cerbumi pri tio.

Kun pezaj paŝoj li reiris eksteren kaj konfuze li restis sur la perono. Desupre el la vilaĝo aŭdiĝis rido de kelkaj gejunuloj, kiuj malfacile disiĝis. Ie siblis daŭre falĉilo. Odoroj de ĵusfalĉita herbo kaj fumo tiklis liajn naztruojn.

Kiel estas pri Johana nun? Palpante li etendis sian manon, kvazaŭ por ricevi la apogon de Eva-Kristina, sed subite li retiris ĝin. Rompita kaj forlasita li malrapide iris al la remizo. Tie li demetis la falĉilojn kaj remetis ilin. Ne povinta returni sin, li daŭrigis sian vojon al la fojnejo kaj kapaltere li ĵetis sin en la fojnon. Tremegante kvazaŭ de frosto, el li eksplodis senhelpa ploro, kiu neniigis kaj ankaŭ liberigis lin.

GUSTAV HEDENVIND ERIKSSON

Mi ricevis taglaboriston

Kiel fajreroj kuregis la ŝarkdentsimilaj tranĉlamenoj tra la trifolioj kaj ĵetis kastanjetmuzikon en la vesperon. La ĉevaloj rapidis rondon post rondo, bluverda, sukoplena herbo falis post la tranĉilon kaj lokiĝis laŭ strioj, similaj al rigidiĝintaj, verdaj ondoj.

Jen la morto de la trifolioj, mi pensis kaj enspiris kun plezuro ilian bonodoran animon. Jes, la tekniko faris atencon eĉ kontraŭ la klasika simbolo de la morto. La tute aktualan simbolon de tiu morna gasto mi vidis foje desegnita sur fojnejpordo ĉe Kristiansund. Kelkaj tankoj estis antaŭ grandega falĉmaŝino. Sur ĝia sidejo sidis skeleto de simio kaj veturigis. La artisto intencis diri per tio, ke la tekniko eĉ senlaborigis la maljunan, faman falĉiston kaj ke la homoj, gvidataj de atavistaj inklinoj kaj la perfekto de la tekniko, estas vojaĝpretaj denove al la simiarbaro.

Sed kiam mi pleje profundiĝis en la pensoludoj, dum la ĉevaloj faris siajn turnojn kaj la parcelo ŝrumpis, aperis malgranda, kurba figuro kun longaj brakoj, kies unu mano ripozis sur granda bastono; li preterglitis la magazenangulon. Li paŝis al la kampo. Kaj nun mi vidis, ke li estas la senmorta maljunulo Norberg, preskaŭ kuniĝanta al la griza malhelo de la vespero. Li venis certe por saluti kaj vidi, kiel mi sola prosperas pri la fojnenporto. Jes, estis li, pri kies pasinto mi aŭdis de li mem kaj parte de aliaj; oni tre volonte rakontas pri aliaj, kaj tiuj rakontoj plenigis min per admiro al li.

Sesjara li estis, kiam li komencis prizorgi sin mem; kiel paŝtistknabo li havis por sia manĝosako kvaronon de haringo, kelkajn terpomojn, paron da nigraj panpecoj, botelon da buterlakto kaj la katekismon. Estante dudekjara, li edziĝis kaj apenaŭ perceptis, ke li estas edzo, kiam idoj elŝveligis la murojn de la kabano. Iom post iom la infanoj plenkreskis kaj flugis el la nesto. Nun li povis dum la festotagoj ordigi ĉion al si kaj konsumi kelkajn tasojn da brandmiksita kafo, sen ke li devus pugni la tablon kaj postuli de la ĉirkaŭuloj silenton. Sed fine okazis io pli malbona ol la ĝis nun travivitaj. Foje, kiam li estis erpanta branĉojn, la bovoj eksovaĝiĝis. Li venis sub la volverpilon kaj kelkaj el ĝiaj stalpintoj boriĝis en lian dorson, en la pletiron. Poste estis rapida transporto al la hospitalo, kaj neniu esperis revidi lin en tiu ĉi vivo.

Lia eta, laborŝirita vivkunulino iĝis senespera – tute kompreneble – sed tiam ŝi ekhavis subliman inspiron, kiu baldaŭ evoluis je fiksa ideo, neŭtraliganta ŝian ĉagrenon. Ŝi ekpensis pri la funebra festeno kaj decidis prepari tute unikan festenon je sia malfeliĉa edzo, kiu ja ne estis viridealo en la vivo, almenaŭ ne laŭ ŝia opinio. Sed por esti rememorata per funebra festeno, li nepre taŭgis. Jes, ŝi faros grandiozan manĝon kun kafo kaj bakaĵoj kaj gastoj. Por akiri la necesajn rimedojn, ŝi komencis kolekti kaj vendi berojn. Ŝi kolektis, purigis, vendis tage-nokte; purigis kaj atendis la sciigon pri la morto.

Sed la tendena-fortika korpo de la maljunulo volis ion alian. Kaj iun posttagmezon, kiam ŝi sidis ĉe la fajrujo kaj purigis vakciniojn, pripensante, kiel kutime, kiujn ŝi invitos kaj kiujn ne al la funebra festeno, ŝi ekskuiĝis kaj oblikvigis la kapon por aŭskulti ion. Strange konataj sonoj venis al ŝiaj oreloj. Melodio, aŭdebla pli kaj pli klare. Kantmelodio, kiun ŝi aŭdis oftege ĉe ĉiu festo de la jaro, eĉ dum maljunuldiboĉoj kaj bruoj en la domo. Malbona konjekto kaptis sin. Ŝi paliĝis kaj levis sin subite, forbalais la rubaĵojn de la vakcinioj el sia kitelo kaj iris al la fenestro, elrigardis kaj preskaŭ svenis.

Kiu proksimiĝas tie? Jes, li, la maljunulo estas, kiu laŭ homa konsidero jam devus esti mortinta, kaj nun li ŝajne ne nur estas sana kaj forta kiel antaŭe, eĉ se lia iro estas iom malcerta, sed li havas pendolantan valizon en unu mano, precize kiel antaŭe, kiam li venis el la urbo, kunportante iom da kuraĝiga fluidaĵo. Li kantis kiel kantoro kaj aspektis feliĉa, kvazaŭ li estus ekvidinta la eternan vivon anstataŭ la truokulan forpasemon de la morto. Li svingiĝis tra la ĝardena pordo kaj paŝis al la perono.

Ho jes! Kvazaŭ subite ĉio kolapsis ĉirkaŭ ŝi. Kien malaperis nun la plezuro de ŝia peno en la berplena arbaro? Kien foriĝis ŝia revo, kiu tenis ŝin supre, kiu tiel ĝojigis ŝin, kiu riĉigis ŝian vivon dum tiuj ĉi solecaj semajnoj? Fine ŝi koleriĝis kaj apenaŭ donis manon al li, kaj apenaŭ respondis je lia gajagorda saluto, kiam li enpaŝis kaj etendis al ŝi sian grandan kaj tuberan manon.

Ŝi pardonis al li multe, ĉar estas homece pardoni. Sed, ke li ne mortis, kiam li sendube estis sur la bona vojo, kaj kiam ŝi faris tiom da peno, tio estis preskaŭ tro multe por pardoni. Ŝi pensis tiel ofte nun dum solecaj horoj dum ŝtrumpriparado kaj decidis ne plu kolekti eĉ ununuran beron.

Sed ŝi kaŝis la enspezojn de la berkolektado kaj kelkfoje ekhavis malfortan esperon, ke ŝi tamen ankoraŭ povos ilin uzi por la originala celo, kvankam ŝajnis esti nekredeble. Sed miraklo povas okazi ankaŭ en ŝia longa, monotona vivo. Tiam ne estus vanaj la penoj pri la idoj, la maldormo kaj rezignoj. Ne, tute ne vane. Dio indulgu! Sed la tendena-fortika korpo de la maljunulo daŭre deziris ion alian. Malgraŭ siaj okdek du jaroj li laboras ĉiutage kaj prizorgas sin, disponas pri alkoholporcio kaj se iu venas al li iun festvesperon, li povas montri kaj sentigi, ke li ankoraŭ senmanke posedas siajn homajn rajtojn.

La ĉevalo rajtis halti kaj ekmordi kelkajn bulojn da trifolio, dum ni salutis unu la alian. Li rigardis ridetante el sia barbkrono kaj frapis mian manon per sia tubera mano, post kiam ni sidiĝis sur la rando de la fosaĵo por paroli pri vetero kaj vento, pri la fojnrikolto kaj io alia, kion oni povis ligi al tiu temo.

Estis vere agrable babili dum iom da tempo, li opiniis kaj elprenis sian novarĝentan skatoleton, frapis sur ĝian kovrilon kaj puŝis ĝin al mi. Mi flartabakis, ternis kaj eklarmis priplorante unu milionon da nazbaciloj. Dume li boris la fundon de la fosaĵo per la bastongumo, kvazaŭ li estus subite malkovrinta, ke tie estas io speciale valora, kiun li povas elskrapi. Poste li demandis per seriozaj vortoj, ĉu mi efektive intencas sola fini la fojnenporton.

– Nu, tio ne koncernas min, li aldonis sen atendo pri la respondo kaj post mallonga paŭzo li daŭrigis: Mi ja vidas, ke vi komencis kaj mi komprenas, ke eble ne estas pli bone ... Jes. Estas terure strange nuntempe. Se estas laboro, ne estas homoj, se estas homoj, estas nenio por fari. Kvankam mi ne povas plendi tiurilate. Ĉar dum mia vivo ĝis nun mi ne estis senlabora ... Tiam li faris novan bortruon en la teron, rigardis foren al la nebulo super la rivero kaj ripetis en pensoj, ke estas terure rimarkinde pri ĉio nuntempe: samtempe estas tro multe kaj tro malmulte el ĉio. Oni nenion komprenas. Kvazaŭ oni rigardus en nebulon. Oni aranĝas kaj konstruas ĉie en la mondo, ŝparas kaj dividas. Kaj la unua estas same freneza, kiel la alia.

– Kiel dirite. Tio memorigas min pri la maljuna Karlsson en Eksbekken, kiel oni nomas lin, kiu kunskrapis dekdu mil kronojn; li estas seninfana kaj sola. Sed ke li dum tuta vivo nur kolektadis kaj ne havis alian plezuron el la moneroj ol la certon ke li havas ilin, tio estas nekomprenebla. Almenaŭ mi opinias ... Nun li rigardis min, serioze jesante el sia barbokrono. Mi rejesis serioze, post kiam li ripetis post mallonga paŭzo la lastan vorton, ke tio estu komprenebla kaj serioze daŭrigis:

– Kiel dirite ... Kaj ĉivespere mi ekpripensis, ke mi vizitos vin. Kvankam tion mi ne estus devinta fari, almenaŭ ne ĉivespere. Kvankam eble ne estus pli bone alian fojon ... Nu! Kiam mi venis tien, li staris ĉe la angulo kaj ploris. Mi ne volis paŝi antaŭen. Sed li ekvidis min kaj mi devis – kompreneble – diri ion kaj mi demandis, kio mankas al li. Li ne tuj respondis, sed fine diris, ke li pensas pri siaj penoplene akiritaj kaj ŝparitaj moneroj. Kaj jen, oni preterveturis kun la kadavro de la mortinta Rennil. Tiam mi ekhavis emon konsoli lin kaj mi faris tion, kiel estis eble ... “Ho,” mi diris per instiga maniero kaj premis lian manon. Vi estas ja tutajn du monatojn pli juna ol mi kaj vi povus forkonsumi grandparte la ŝparitan monon, se vi bone eluzus la tempon. Sed li nur skuis la kapon, viŝis la okulojn per la postflanko de la dikfingro, kaj eniris. Tiam mi daŭrigis la vojon kaj pensis, kiel kuriozaj estas la homoj. Ĉiam mankas io al ili, kio ŝajnas havi pli altan val oron ol la jam gajnita ... Nu! Tiam mi ekaŭdis vian falĉomaŝinon kaj decidis veni ĉi tien kaj rigardi, kiel vi prosperas ... en la rikolta tempo de la soleco ... he-he-he ... Kaj per tio la maljuna Eksbekken estis forgesita por ĉi tiu fojo. La maljunulo ridis denove kaj daŭrigis ruze okulumante, ke oni mem estas sia plej bona servisto kaj ke fortulo helpas sin mem. Sed enporti sola tiel grandan rikolton, estas tro pene, li timis, kaj daŭrigis post signifoplena paŭzo:

– Nu! Ne por ke mi miksu min en vian faron kaj laboron, sed se vi ne obstinas pri la soleco, mi povas veni kaj helpi vin. Ne malpli ol tri petis min, ke mi helpu pendigi fojnon. Sed kiel mi vidas, vi bezonas min pli multe ol tiuj aliaj. Certe mi estas maljuna. Sed mi ĉiam faras iom pli ol neniom.

Tio estis neatendita kaj ankaŭ bonŝanca propono. Mi kaptis lin je lia diro.

– Bone! Mi do venos morgaŭ. Pro ĉio. Ni aranĝos tion. Kaj tion ankaŭ mi kredis; poste ni leviĝis, li por iri hejmen, mi por fini la parcelon. Kaj ni premis manon unu al la alia kaj deziris bonan nokton, kun la reciproka espero, ke ni la sekvan tagon revidos unu la alian por ekpreni la fojnoforkon kaj pendigi la falĉitan fojnon.

Malgraŭ ĉio mi do havas helpon por la falĉo, kio tamen ne rompas mian konvinkiĝon, ke la rilato de la homoj inter si en ĉiuj direktoj iĝas multe pli dependanta de la kontanto, ol de la frateco. Fine eble dependos eĉ tiu ĉi ĝenerala sinteno al la ekzistado, ekskluzive de la konstante altiĝanta premo de la koncentrita socia medio. De ni ĝi postulas pli kaj pli multe da mono por vivi kiel individuo, kiel kolektiva estaĵo, kiel civitano, kiuj kune destinas la vivtrenon. Ĉiu do devas klopodi por la maksimumo, por la plej multo da valuto, doni kiel eble plej malmulte por kiel eble plej granda rekompenco, jes, fine preni kiel eble plej multe por la nura risko, ke la negoco, surprizatako aŭ kapto malsukcesos.

Sed tamen mi havis ĉivespere la ŝancon ricevi helpon de maljunulo, kiu iel respondas al miaj ebloj, kiu kreskis per terpomo kaj buterlakto, kiu dum sia tuta vivo devis kontentiĝi per seka pano, kiu dum siaj plej bonaj jaroj laboris ĉiutage dekdu horojn kaj eĉ pli, por eta salajro. Tiel estus ideale, se la tagsalajro reduktiĝus je minimumo, sed la normala monkonsumo en ĉiu tereno perturbiĝus. Sed tiam, kiu kuraĝus preni laboron, kiun li sola ne povus aranĝi, kaj kiu permesus al si ekpreni la direktilon de la ŝtato kun la espero trovi spontanan financministron? Eĉ la diablo mem, kiu nuntempe ŝajne transprenis la gvidon en la ĉefkontoro de la mondordo, ne kuraĝus preni sur sin la taskon.

Estas do plej bone, ke ĉio povas resti, kiel estas, dum ĝi restas tuto.

BJÖRN ERIK HÖIJER

Ankoraŭ iom da hela tempo

Hodiaŭ estas bela vetero, hodiaŭ ŝi denove eliras kun la veturilo, estas aŭtuna vetero, kvankam estas jam vere malfrue, la unua de novembro; ne troviĝas eĉ makulo de la neĝo; oni ne povas sidi endome kaj froti la krurojn; ne, hodiaŭ ŝi denove eliros kun la veturilo. Dum la lasta semajno neĝis, ne, eble mi eraras, estis do unu semajnon pli frue ... Tiam oni kredis, ke la vintro alvenis. Tiam oni surprenis la kamizolojn kaj vindis la ventron per lantuko ĝis la brusto. Maljunulinaĉo bezonas tion; ŝi frostas tiel facile. Sed tiam ne estis vintro, ne. La neĝo foriĝas. Kaj rimarkinde estas, ke ĉe la apero de la neĝo oni opiniis, ke estas ege bele, tre lume, ĉarme kaj pure, la tuta nigrebruna nudaĵo estis vestita en blanko – jes! Sed jen, la neĝo degelis fine de oktobro! Nu prenu la veturilon kaj ek al la vojo, al la sama loko denove! Senutile ni ne preterlasu tiun ŝancon! Kaj la vintro? Ĝi estas sufiĉe longa, ne necese, ke ĝi komenciĝu en oktobro! Kaj lume! Eĉ la nuda tereno, ŝtonoj, kaj la hela herbo ja estas duoble pli lumaj! Neĝo, strioj jen kaj jen, blankaj en la bruno, kaj flavverdo kaj violbluo – sufiĉas, ankoraŭ sufiĉas. En novembro povas ekneĝi, aŭ en decembro, se Dio volas. Estus tre bone kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko. Kial ne nur post Kristnasko? Kial ne? Kristnasko sen neĝo, jes, kial ne? Ne nur pro la hejtligno. Estas certe bone ricevi ĝin; estas tiel. Sed – vidi la teron mem, la ŝtonojn, la herbon ĝis la komenco de la proksima jaro ...! Jen ŝi prenas la infanveturilon kaj rapidas sur la ŝoseo. La hakilo kuŝas en sia sako kaj en la knaro de la veturilo ĝi aparte tintadas obtuze. La vojoj estas ŝtonplenaj, la tintaĉa veturilo saltas kaj saltas, la radoj knaras; bone oni aŭdas, ke ŝi venas. Ŝi vidas iujn ĉe Jonsson kaj Karlsson kaj Andersson kaj Björk staras ĉe la fenestro kaj rigardas ŝin. Jes, tion oni vidas laŭ la kurtenoj; la kurtenoj flankeniĝas, aŭ almenaŭ ekŝvebas. Ili do staru kaj ŝtelrigardu. Ĉiukaze ili ne plu elvenas por prediki al ŝi pri novaj tempoj kaj ne konsilas al ŝi resti hejme kaj eĉ ne mokas ŝin, demandante, ĉu ŝi havas tiel bonan Dion, ĉu ŝi ne fidas pri Li, ĉu ŝi vere kredas, ke Li lasos ŝin sen helpo, kiel li faras pri la birdoj? Estas bone. Ŝi malsupreniras ĉe la vojo plej proksime al la marĉo kaj plantejoj; pripensu, ke estas tiaj homoj, kiuj plantadas kaj okupas sin eĉ nun pri tio! Kaj ŝi turniĝas al la granda enirvojo. Nun ŝi vidas, kial la tero kaj ŝtonoj kaj herbo lumas alie nun ol pasintaŭtune, kiam ĉio estis tiel malpura kaj malhela. Estas ekstreme delikata prujno sur ĉio! Kaj la aero! Pasintaŭtune estis malseke kaj grize kaj ŝlime, sed nun estas froste kaj agrable. Ĝi pinĉas la naztruojn, ili bruletas. Ŝi kvazaŭ ekstimuliĝas. Kaj eĉ ŝiaj maljunaj okuloj vidas, ke estas bele, bele! Bona Dio ... Ŝi renkontas neniun; estas frumatene, la suno ĵus leviĝis, la arbustoj ekbrilas. Kelkaj korvoj proksimiĝas. Aŭ eble estis kornikoj. Ĉiukaze: birdoj el la granda rubaltaĵo sur la alia flanko de la monteto. Ŝi ne volas ankoraŭ unufoje renkonti Bendriksson. Iam ŝi renkontis lin, tio okazis tuj sub la dometoj; tion ŝi neniam forgesos. Hendriksson lokis sin meze de la vojo; ŝi devis halti. Li tiras sian longan predikantbarbon al la brusto kaj blovas sian longan spiron rekte sur ŝin. “Ho, tiel do, Amalia Sjölander, ĉu vi estas ekstere kaj tiras infanveturilon, ĉu? Krimo kaj honto, krimo kaj honto!” Kaj li klinas sin kaj elprenas la hakilon, kuŝantan sur la fundo de la veturilo. “Ho, ho, kiel ĉarma, eta infano, ho, ho!” Kaj li levas la hakilon kaj iras rekte al ŝi kaj siblas: “Maljunulinaĉo, iru hejmen! Ne vagadu kaj incitu la Majstron per tiu ĉi sensencaĵo. Dio prizorgas la birdojn sub la ĉielo kaj la herbon sur la tero, kaj vi, vi iras kaj tiras, trenas kaj misfidas! Returnu vin, turnu vin, vi aĉa virino!” Sed ŝi estas jam malproksime de sia kabano, kaj cetere li kuŝas en la tombejo de tri aŭ kvar jaroj ... Sed ŝi tute ne povas forgesi tion ... Jes, ŝi ektrotas sur la ŝoseo kaj tiras sian veturilon. La hakilo – sendube – kiel infano kuŝas surfunde. Malnova infanveturilo povas esti utila tiel; ĝi tintaĉas kaj knaras ja, sed taŭgas bone, taŭgas bone. Estas facile manovri per ĝi. Kaj ĝi donas samtempe ian apogon. Oni tenas sin bone per ĝi. Kaj ĝi ne balanciĝas tien-reen, kiel la antaŭa ĉareto, kies rado rompiĝis; iam ĝi estis bona.

Ne estas multe da prujno, nur kvazaŭ membrano, kvazaŭ – hi! – kiso! Jes – kareso. Sed: Glacio sur la rivereto, glacio sur la rivereto! Oni povas veti, ke nun infanoj glitumas tie supre sur la lageto. Kaj tiu herbo, tiu flava herbo, preskaŭ blanka, preskaŭ kiel infanhararo, sed pli longa ol tiu, preskaŭ kiel virinhararo, tiel mola kaj kun neĝfloro sur si.

Nun supren kaj suben sur la alia flanko de la deklivo! La homoj komencis sian veturadon; tri-kvar aŭtoj jam pretersiblis, ŝarĝaŭtoj kun gruzo; ili laboras pri la ŝoseo; oni ordigos la vojon finfine ĝis la Fervoja Barilpordo. Pordo meze de vojspiralo! Se la trajno venas supren sur la vojo, vane ĝi signalas kiom ajn, tiuj, kiuj sidas en la aŭto sur la ŝoseo, ne aŭdas. Kaj jen – krak! Ŝi devus iri tien, rigardi kiel ili laboras kaj paroli kun ili. Sed – estas iom tro longe tien; ŝiaj piedoj kvazaŭ dirus: “Pripensu tion bone, Malia!” Cetere ili havos certe amason da lignetoj por ŝi, metos ilin en la veturilon kaj eĉ fiksos ilin per ŝnuro, kaj eĉ proponos kafon al ŝi. Tio okazis iam. Tiuj, kiuj laboras, estas tre helpopretaj kaj homecaj, precipe tiuj, kiuj laboras en la fosaĵoj kaj sur la vojoj kaj simile. Sjölander – tiutempe – sed ne pensu pri tio, ne pensu pri tio! Ŝi iras tiel proksime al la Pordo, kiel eble. Plej volonte ŝi estus ironta tien kaj trans la alian flankon de la fervoja digo. Sed, kiel dirite, estas iom tro multe por ŝiaj piedoj, kaj ŝi tamen ne estas tiaspeca maljunulinaĉo; se oni diras, ke oni havas forton por tio, tiam oni havu vere forton. Estis pli bone sur la alia flanko. Sed estos somero ankaŭ venontjare; tiam ŝi marŝos tien, prenos por si la tutan tagon, havos kafon en la termosbotelo kaj kelke da buterpanpecoj. Nun estis iom malvarmete por tiaj ekskursoj; ŝi povis nun aranĝi iom malpli penige.

Jen ŝi deflankiĝas de la ŝoseo ĝuste ĉe la malnova sablofosejo, kie ili faris iaspecan ponton super la fosaĵon; tion ŝi transiras sen troa hezito. Estas malnova vojo ĉi tie, la malnova ŝoseo, antaŭ ol oni rektigis ĝin kaj forigis ĉiujn nenecesajn kurbojn. Tiam ŝi ne kutimis iri tiun vojon, kiel ŝi memoras. Sed tamen ĝi estas tiel konata, tiel kara kaj plena de memoroj. Ĝi memorigas aliajn vojojn el tiu tempo! Kvankam ĝi estas preskaŭ tute herbejiĝinta, kvankam la postsignoj de ĉarradoj enfosiĝis kaj kuŝas tie kvazaŭ eterne, kvankam la herbo formas jen kaj jen tufojn, kvankam la salikarbeto penetras en ĝin kaj kunkreskas kelkloke; ĝi estas kvazaŭ speciala vojo, tiel facile estas iri sur ĝi, tiel luma ĝi estas. Tiel mola ĝi estas! Kaj kvankam estas preskaŭ novembro, kvazaŭ ŝvebus somermeza brilo super la vojo, super la arbetoj ĉirkaŭe, super la marĉo sub la arbetoj, eĉ super la pinoj. Dio – estas somermeza brilo eĉ super la prujno! Kaj ĉi tie ŝi forlasas la veturilon, prenas la hakilon kaj ekiras en la veran arbaron.

Maljunulino – Amalia Sjölander – kolektas lignon. Ŝi ektiras la koltukon kaj tuj trovas branĉon, kiun ŝi povas uzi kiel palpbastonon. Ŝi opinias, ke estas plej saĝe palpi antaŭen; la tereno estas trompa, pri tio ŝi havas spertojn; iun fojon ŝi preskaŭ – sed nun denove ŝi ne volas pensi pri tio. Por tio oni havos longajn, sensonĝajn, malgajajn noktojn ... Ĉi tie ŝi estis ĉiukaze ofte dum la lastaj jaroj. Ĉi tie estas kvazaŭ purbalaite. Estas kvazaŭ reveni al malnovaj bertrovejoj kaj iri trans la branĉojn, kaj pensi, ke certe restis iom. Sed ĉio estas aĉe dezertigita! Nu, nun fine montriĝas kaptaĵo; tie kuŝas tuta plenbrako da branĉoj. Kiel ŝi povis preteriri ĝin, ŝi, kiu tagon post tago pasintsomere flaradis ĉi tie? Jes, jes, ŝi sentis bone ĉimatene, kiam ŝi malfermis la okulojn ...! ŝi fakte ŝvitas pro la fervoro. Ŝi devus unue por momento eksidiĝi. Bona Dio – jen tuta pino! Ĉu ververe? Sed estas tiel, estas tiel; vi iras kaj iras kaj serĉadas, serĉadas kaj kolektas kaj kolektas kaj kunskrapas kaj skrapas, sed tamen okazas, ke vi preteriras, eĉ la plej bonan branĉon, sonĝbranĉaron, Tagon post tago vi trovas nur jen unu lignopecon, jen unu alian, kiu apenaŭ taŭgas por kafkuirado, eĉ malplie por kuiro de terpomoj. Sed, jen Malia, jen vi tuj ektrovas – kion? Oni faligis tiun ĉi pinon ĉi-vintre; la branĉoj estas ankoraŭ brunaj, ne grizaj, ne sekaj. Mem la perfekteco! Kaj nun ne trorapidu; memoru, kiel estis la antaŭan fojon, kiam vi komencis – sed ne pensu nun pri tio! Ĉi tien vi devas veni morgaŭ kaj postmorgaŭ kaj poste la sekvontan tagon. Dio – veturilo post veturilo kaj denove plena de ligno! Tuj ŝi ekhakis. Nur rezistaj branĉoj troviĝis. Tion ŝi tuj konjektis. Sed ŝi ja ne povis kredi ... Kaj la hakilo estas iom malakra. Ankoraŭ longan tempon ŝi ne povas viziti Erikon, la lignaĵiston, por peti, ke li akrigu la hakilon; ŝi mem ja ne kapablas fari tion. Lignaĵist-Eriko pro honto ne povas akcepti pagon de maljunulino. Do, anstataŭ tio, li ridetas malice kaj demandas, ĉu lia laborejo estas por prizorgi la hakilakrigon por ĉiuj troveblaj maljunulinaĉoj, por ke ili povu haki ŝtonojn per la iloj? Oni povas haki branĉetojn. Sed vidu, ŝi aspiras la grandajn. Ili kontraŭstaras, kvazaŭ ili estus plenaj de malico. Kvazaŭ ili estus parencaj kun Lignaĵist-Eriko, la sama kolerema, insida speco. Kvazaŭ ili kunagus. “Ne, sed ne! Tiu ĉi hakilo ne kuraĝus veni al la akrigilo dum monatoj!” Sed ĉivespere ŝi iros tien. Li kvazaŭ ne aŭdos, kiam ŝi parolos pri pago, estas klare. “Kuru kaj kriu,” li diras nur, farinte kelkajn turnojn per la akriga ŝtono. Kaj poste li staras en la laboreja pordo kaj flartabakumas. “Vi mem diru, kiam vi bezonos la tenilon! Kaj la hakferon! Vi sendos sciigon, kiam vi bezonos la hakferon, ĉu?” Sed li estas tia; tia estas lia maniero ... ŝi ekhakas tre kolere, – ŝi komencas koleriĝi – kurban firman branĉon, kiu faras, kvazaŭ oni tiklus ĝin kaj saltas ĉiufoje, kiam ŝi albatas. Ŝi pensas: Tion mi estus devinta havi antaŭ dudek jaroj, tiam vi ne havus okazon senti vin tikliĝema. “Sed, Malia, pasis longa tempo de tiam. Ĉu ne? Mi efektive skuiĝas je la penso, ke estis antaŭ tiel longe!” Dudek jaroj, jes, kaj tiam ŝi tute ne bezonis eliri tage tiel al la arbaro kun forĵetita, malnova infanveturilo kaj malakra hakilo kaj vestita en longa trikita jaketo kaj ŝalo kaj malnovaj, duonĉifonaj neĝŝuoj, kaj haki restintajn branĉojn, branĉojn, kiujn neniu bezonis. Sed multo aliiĝas kun la jaroj en tiu ĉi mondo. Rigardu; kaj pri tio pensu. Ekzistis tempo ankaŭ antaŭ kvindek jaroj. Jes. Sesdek. Ŝi volis diri sepdek, sed tiam ŝi estis apenaŭ pli ol novnaskita; ŝi ne povas altabligi tiajn aferojn, pri kiuj ŝi scias neniom, almenaŭ ne pli ol, ke ŝi jam troviĝis tiam. “Do, ni ambaŭ povas diri, ke ni ambaŭ estas maljunaj! Ĉu ne?” La penso batis ŝin kiel skurĝo. Ŝi devis reiri unu, du, tri paŝojn. Ŝi devis delasi la hakilon kaj rektigi sin kaj rigardi. Nur forĵetitaj branĉoj. Ŝi devis ĉirkaŭrigardi. Pino apud pino, apud pino. La pinoj atingas cent jarojn, eĉ pli. Unu aŭ alia betulo kun blanka trunko. Betuloj putriĝas rapide kaj kolapsas, ili povas atingi ĉirkaŭ sepdek kvin. Abioj, etaj kaj ĝibaj – ĉu ili entute povas maljuniĝi? Ŝi devis iri iomete. Poste ŝi devis sidiĝi. Ŝi estis preskaŭ laca. Ne estas multo en ŝiaj brakoj. La manoj prenas malfacile firman tenon sur la hakilaĉo, ili eĉ ne povas tute kunfermiĝi, ne malofte ili ekfrostas, eĉ tre. Estas iom malvarmete en la aero. La frosto – nu – ĝi foriĝis. La suno brilas, la arboj ĵetas ombrojn. Sed mem la sunbrilo estas tiel malvarmeta. Ĉio staras silenta kaj atendanta. Nenio estas tiel nekredeble jubila kiel somere. Nenia krako estas aŭdebla. Ankaŭ la birdetoj estas malaperintaj. Kaj la kuloj: kvankam ne funebritaj, ne resopiritaj! Ŝi sidas sur tufo kaj ripozas. Estis ia kapturniĝo, ŝi laboris iom tro forte, denove.

Ho-ho-ve-ve, vi peza mondo!

Nun venas la grasaj banditoj de la arbaro kaj okulumas al ŝi, aro da junkfasketoj kuras kiel ombroj, kiel dikaj fantomoj sub kaj sur la arboj, tien-reen, ili ĵetas sin kaj saltas, aperas kaj malaperas, ili estas ruĝaj kaj grizaj kaj strangaj, kaj sen iu sono, sen iu sono. Unue ŝi ektimas, sed poste ŝi retrovas sin. Tiaj fieraĉuloj, ŝi pensas, se oni surblovas ilin, la plumoj kaj la flokoj disflugas kaj ne restas el ili pli ol el pasero. Venu, venu, sed ne tro proksimen, tion mi diras al vi.

Kelkaj nigraj birdoj vagas antaŭen ĝis la pinopintoj. Denove kornikoj. Aŭ korvoj.

Nun ŝi rimarkas, ke ŝi rigardas sidante sur memfalinta arbo, sur pino falinta kaj kuŝanta kun elŝiritaj radikoj, ĝi kuŝas en lulilo de siaj propraj branĉoj. Estas ŝtonoj jen kaj jen inter la radikoj. Ŝi ĝemas, ŝi ne scias, kial. Tiu ĉi pino – ĉu ŝi neniam vidis ĝin? Ĝi verŝajne kuŝis ĉi tie dum pluraj jaroj. Sekve la branĉoj ja devas esti sekaj. Do ŝi trovis ankoraŭ unu sonĝkaptaĵon, ĉu ne? Ŝi sentas pikon en la dorso. Ŝi staras kaj observas la falintan arbon kaj metas la manojn sur la dorson. Ili kvazaŭ varmigas ĝin. Ŝi sentas, ke ŝi kurbiĝis; la dorso inertiĝas. Nu, ŝi povos aranĝi la aferon, kiam ŝi revenos. Ho, tia fripono! La branĉoj ne estas mortintaj. La arbo ne estas mortinta, kvankam ĝi kuŝis dum pluraj jaroj de la Sinjoro. Rimarkinde! Preskaŭ strange! Kaj sur la supra flanko eliĝas ĝermo, novaj burĝonoj, preskaŭ novaj arboj, kvankam etaj kaj ridindaj. Freneza pino! Ĝi ne nur vivas, kuŝante nazaltere kun la radikoj supren, sed ĝi eĉ rekreskas. Stultega pino, ĉu vi ne rimarkas, ke vi estas ridinda, kuŝante tie, ĉu ne? Ĉu vi ne rimarkas, ke vi ne plu povas esti vera arbo?

Ŝi iradas kaj fingrumas inter la radikoj de la pino. Unu aŭ du el ili restis en la tero, la aliaj forŝiriĝis.

Ŝi pensas: se oni dehakus tiujn ĉi radikojn, oni havus revkaptaĵon de ligno ĉi tie, por du tutaj jaroj.

Tie kuŝas la hakilo. Ŝi rapidas por preni ĝin. Ŝi revenas, spiregas kaj blovas. Ŝi rigardas la novajn arboĝermojn. Kiel ridinde ili aspektas! Nun oni vidos ion alian! Ŝi eksvingas la hakilon. Haku, haku! Persistaj radikoj, persistaj, kiel la maliculo, molaj, sed tamen firmaj, plenaj de moko. Sed ŝi hakas, ŝi bone scias, kion ŝi faras. Estas longe iri al la altaĵo aliflanke de la fervojo. Proksiman jaron estos eĉ pli penige, tute nature! Tiam ŝi venos eble nur ĉi tien. Kaj ŝi penis pri la kun skrapo de tiu ĉi seka musko. Haku, haku! kaj jen cedas la lasta radikfadeno kaj ĝi mem ŝiras sin for, kvazaŭ kun ĝemo.

Nun ŝi estas laca, sed samtempe kvazaŭ kontenta. Ŝi sentas, kvazaŭ ŝi estus sciuro, kiam ŝi residiĝas sur la tufo. Ŝi kolektis por venontaj vintroj. Se la vintro estas malvarma, ŝi bezonas lignon. Ŝi estas kvazaŭ sciuro. Hendriksson ne komprenis tion ĉi, certe ne. Dio nur prizorgas, ke oni ekzistu. Sed, se vi kredas, ke li metas ĉion en la manojn, vi do eraras. Vi devas iri kaj alporti. Vi devas prizorgi la aferon. Vi devas prizorgi, ke vi havu ion, se vi malsaniĝos, ke vi havu el tio provizon. Ke vi havu ĝin proksime por tiu okazo, ke la kruroj komencas esti malfortaj kaj ankaŭ la dorso.

Bona Dio – tia fripone giganta abio! Kaj farinte nun veran kontribuon, ŝi kontentiĝas por tiu ĉi fojo. Ŝi kolektas etajn branĉojn, ne gravas, se venos inter ili iom da sekaj pingloj, iom da brulligneto. Ŝi metas la hakilon plej suben, kaj tretas, kunigas, forŝiras la nigran muskon, forigas la plej nenecesan malpuraĵon. Ne estos ia kaptaĵo por fanfaroni pri ĝi. Ŝi altigas la ŝarĝon kaj ligas ŝnuregon ĉirkaŭ ĝin. Kaj jen: lasta rigardo al la revpino. “Ĝemu mia koro, sed ne krevu!” Pino estas pino. t. e. ĝi iĝos ligno. Ĉu la broso povas kreski? Ridinde, ridinde! Ĝi estas falinta, ĉu ne? Nu! ne ofte okazas, ke oni vidas maljunulinon, kiu prenas pinon kun la radikoj entere! Tio neniam okazas.

“Iris mi kun pen’
tra l’ arbar’, sur rok’,
hejmenvenos jen
mi kun lignoblok’ ...”

... ŝi kantas kaj sentas iel plenan kontentecon. Ĉiam, kiam iurilate ŝi sukcesas, ŝi iĝas kvazaŭ poezia. Ŝi povus verki kaj kanti. Nun povus Hendriksson veni – se li vivus. Nun Sjölander estus povinta sidi hejme en la kabano kaj atendi min kun la kafujo – se li ne, ne ... Ne; sed revenu nun, Lignaĵist-Eriko, vi ricevos respondon je tio, kion vi diros.

Ŝi pensas pri la momento, kiam ŝi fine estis suprengrimpinta al la granda ŝoseo. Estis penige, minimume dirite. La veturilo balanciĝis en la kavoj kaj sur la tufoj. Ŝi abunde ŝarĝis ĝin. Ŝi ĉirkaŭŝnuris ĝin malbone, fojon post fojo ŝi reŝnuris. Sed nun, nun ... La horoj pasis konsiderinde rapide. Leviĝis nuboj, grizaj malfruaŭtunaj trupoj. Ne plu estis sunbrilo. La prujno malaperis, la tero estas sen specialaj brilo kaj beleco, nur seka kaj morta. La sola, kiu lumas, estas jen kaj jen neĝostrioj. La arbaro estas tiel osteca.

Sed ŝi subkantas kontente kaj havas nenian bezonon de la terena beleco, nun. Ŝi venas supren al la granda dekliva supro kaj vidas kiel la domaĉoj de la urbo montras sian fronton al ŝi, kiel konatajn vizaĝojn. Jes-jes, jes-jes. La preĝturo pikiĝas supren, kiel ekkrio el la svarmo de multkoloraj domtegmentoj.

La glacio restas daŭre sur la rivereto. La Lignulino, (tiel oni nomas ŝin) iras proksimen al la fosaĵo, ĉar venas aŭto post aŭto, post aŭto. Ŝi ne havas intereson pri ili. Homoj venas kaj biciklas. Kaj iras. Ŝi sufiĉas por ŝi mem sub sia malnovmoda kaptuko. La veturilo knaras. Nun denove aro da nigraj birdoj flugas tra la arbaro, malhela, aŭtuna trupo. Apenaŭ ŝi rimarkas ilin.

Ĝuste kiam ŝi turnas sin ĉe la lignaĵista laborejo, venas Eriko, la lignaĵisto elinterne sur la ponton, por fumi sian tabakporcion. Ŝi, ekvidante lin, miskomprenas la geston, per kiu li metas la pipon en la buŝon, haltas kaj riverencas kun “bonantagon”. Lignaĵist-Eriko faras svingon per la pipo kaj ridetas. Ŝi volas diri ion. Sed kion ŝi diru? Tiam diras Lignaĵist-Eriko:

– Nu, panjo Amalia, ĉu vi eble baldaŭ bezonos akrigitan hakilon? Ŝi sentas, kvazaŭ la koro ŝvelus en la brusto.

– Dankon, dankon, kara mia, sed mi vere ne ... Li elprenas alumeton kaj bruligas ĝin. Kun la pipo enbuŝe kaj suĉante la fumon kaj kelkajn fingrojn ŝtopante en la piptruon, li diras bonkore:

– Nu-nu, ne afektu denove! Mi sendos la knabon al vi por la hakilo. Pli malfrue.

Ŝia mieno ridigas lin. Li diras:

– Jes, jes, rimarku: tia bela, lasta tago antaŭ la neĝo! Ŝi kredas ĉiukaze, ke li mokas ŝin, ŝi ekskuas sin, kvazaŭ sub skurĝobato.

– Neĝo?

Kaj tiam li montras supren al la montaro.

– Kie vi havas viajn okulojn, panjo Amalia Rigardu – nun kuras blanke la lagopo sur la monto.

Ŝi provas vidi. Sed ŝi ne vidas, la okuloj estas tre malfortaj. Sed, ĉu pro liaj vortoj, ĉu pro la laciĝo, ŝi komencas laciĝi; ŝi sentas, ke estas froste, froste, froste. Ŝi palpebrumas: ĉu vere? Ĉu sude de la montaro estas blanko de neĝo? ŝi ĉirkaŭrigardas. La nuboj nur densiĝas, sude estas peza, grizenigra nub kumulo, plena de neĝo. Pli kaj pli ŝi tremas kaj frostotremas kaj malvarmas. Kaj ŝi rapidigas la iron, ŝi rapidigas la iron.

Lignaĵist-Eriko postkrias ŝin:

– Iru hejmen, kaj surmetu la kafujon, panj Amalia! Rapidu, ĉar la neĝo jam kirliĝas sur la pinpintoj.

Jes, jes, jes, jes, ŝi pensas kaj ĝemas. Neĝo. Ĝin anoncis la bela tago. Ŝi estus devinta kompreni tion.

Ĉar sciu: neniam la aŭtuna tago estas tiel fajreranta kaj viva kaj tiel klare elĉizita kiel ĝuste en la horoj antaŭ la unua vintra neĝo.

EYVIND JOHNSON

Etoliano

Li palpebrumis; oni opiniis, ke li havas malican rigardon. Lia nomo estis simpla kiel evidenta vero: Dekatos el Leŭkas en Leŭkadio en la Jona maro. Ne estis inde pridiskuti, eĉ se li mensogis iom pri tio, ĉu li estis la naŭa, deka, aŭ dekunua el la multaj gefratoj; tio ne interesis tiujn, kiuj rigardis lian korpon, palpis liajn muskolojn kaj demandis lin, ĉu li estas manĝegema. Li ne estis sklavo, sed li devis labori ĉe la porkejoj, en la arbaro, aŭ ĉe domkonstruo, por la vivteno. Li estis tre juna, kiam li komencis, sed li devis, kaj ĉar li ne reprezentis ian konservindan valoron, oni ne indulgis lin. Oni demandis lin kelkfoje, kial li ne estas militisto, kaj tiam li respondis mallaŭte en sia kruda, insula dialekto, kiun li neniam povis deskui, ke li ne toleras la sangodoron. Tial oni donis al li tranĉilon dum la granda porkobuĉo de la aŭtuno kaj ridis, kiam li forlasis ilin kaj vomis. Li estis malalta, sed pezosta kaj persista. Li havis tuberajn piedfingrojn, kvazaŭ li estus devinta havi sur si tro malvastajn sandalojn, la haroj kaj la barbo estis tiel nigraj, kiel ili estas en Etolio; Akarnanio kaj Fokis insultis lin esti kaoniano kaj moloso* el Epiroso. Li havis ankaŭ difektajn dentojn, kaj tial scivolis la aliaj servistoj kaj la plej impertinentaj el ili eĉ demandis, ĉu la pano de lia junaĝo estis tiel malmola, ke oni devis ĝin mordi dufoje por ĉiu maĉo, kaj, strange ja, li respondis per jes sen honto kaj ne forturuante sin. Li palpebrumis al ĉiuj, al siaj laborkamaradoj kaj al la mastroj. Oni demandis lin, ĉu lia patro estis sklavo kaj batis la vizaĝon de siaj infanoj, anstataŭ ilian postaĵon, kiel liberuloj faras, sed tiam li skuis la kapon kaj diris mallaŭte, ke li neniam konis sian patron, sed lia avo estis militisto kaj neniam batis infanon. Tiam oni ŝercis pri lia nomo kaj nomis lin Ekatastos, kaj tiam li respondis paceme, ke tiun nomon li havus volonte, – ĉar vi ĉiuj scias, li diris kaj palpebrumis ĉirkaŭe kun speciala ekbrilo en la okuloj, ke tiu patrino, kiu naskis cent infanojn, povas esti komparata al la maro, kun Poseidono kaj Demetrio. La sklavoj kaj servistoj, ne povante diskuti kun li pri la dioj, devis tiam alimaniere montri sin pli altaj. Ĉe festotagoj oni aranĝis manĝkonkursojn: ili manĝis varmegan, fumvaporan porkviandon kaj trinkis selakton kaj kelkfoje vinon, kaj la pacema Dekatos el Leŭkas devis partopreni. Li ne estis manĝegulo kaj ankaŭ la vinon li ne toleris; kiel ajn bona ĝi estis, rapide li ebriiĝis. Kelkfoje li ekdormis tuj, post kelkaj gutoj, kaj tiam oni metis lin sur la korton, kie li povis kuŝi kaj resobriĝi, sed ne malofte li sentis, ke li devas kanti kaj tiam oni havis bonan amuzon pro li. Li sidis sur la longa benko kun siaj harplenaj piedoj tiritaj supren kaj la barba mentono estis apogata per la genuoj; liaj ebriaj okuloj ne plu palpebrumis, sed lia rigardo estis klara, vasta kaj fora kaj per sia raŭka voĉo li prezentis kantojn, kiujn li lernis en Leŭkadio, aŭ mem verkis – kantojn pri la sezonplantaĵoj, pri la porkobuĉo, pri la diaj kasteloj de Pierio, pri la ŝtelema Hermes, la amema Apolono, pri la stulta Hefaistos: aŭ etajn, malicajn kantojn pri la avaraj kampuloj kaj pri la arogantaj, sed malsaĝaj servistoj kaj malkuraĝaj sklavoj en Tesalio, kaj pri la kuraĝaj fiŝistoj kaj maristoj en la Jona kaj Libia maroj, pri la dezertaj vojoj en Iliro kaj Macedonio, pri la mirkonstruaĵoj en Kalkidicio, pri la brilaj urboj ĉirkaŭ la Pieria golfo kaj pri la pulsanta vivo en Argos, Korintos kaj Aten. Tiam li ricevis iaspecan dignon, kiu silentigis eĉ la plej kriaĉemajn servistojn. Ili iĝis sentimentalaj, puŝis la dorson unu al la alia, aspektis tragikaj, multvidintaj kaj bonaj; ili singultis kaj ploris, sed kiam Dekatos eksilentis kaj per nekutime grandaj kaj maltrankvilaj okuloj serĉis al si angulon por eldormi la ebriecon, ili renormaliĝis, batis lin, kompreneble ŝerce kaj ne malice, kaj elĵetis lin el la korto, aŭ ili ordonis al li iri al la provizestro kaj peti pli da vino kaj samtempe kunporti sklavinojn, kiuj almenaŭ iom plaĉaj estas kaj povas danci. Li faris tion volonte. Kaj ankaŭ tio incitis la aliajn; kiam li ne kontraŭdiris eĉ per gesto, oni pensis pri li, ke li estas sinkurbiga kaj plena de ruzo kaj ke li portas klaĉojn al la mastro. Eble li faris tion: kiel ajn malbone oni traktis lin ĉe la bienoj, kie li laboris, neniu el la sinjoroj, grandbienuloj kaj militistoj forgesis, ke li estas liberulo, kiu nur ludonis siajn manojn, sed mem posedas siajn korpon kaj vivon. Kaj povas esti, ke oni ŝatis lin, ĉar li povis rakonti piajn kaj ankaŭ senhontajn historiojn pri la dioj kaj malgraŭ la raŭkeco de sia voĉo, li kantis pli bone ol la sklavoj kaj la aliaj servistoj, kiuj ne povis prezenti ion alian, krom plendkantojn aŭ maldecajn Dionisos-strofojn, kiujn ili mem eltrovis. Se gastoj venis, Dekatos rajtis sidi ĉe la sojlo aŭ kelkfoje ĉe la tablo; sed se li ebriiĝis, oni ankaŭ de tie elĵetis lin. Li estis liberulo, tial neniu el la sinjoroj lin batis, sed neniam diris ion, kiam la sklavoj bastonis lin; ili ne havis tempon enmiksiĝi en tiajn aferojn.

Sed foje li leviĝis subite kaj intense, tiel ke oni povis kredi, ke iu dio obsedis lin. Li gajnis grandan liberecon – tiel grandan, ke ĝi sufiĉis al li por la tuta vivo – sed ĝia prezo estis unu el liaj okuloj. Poste li malaperis el la vivo de Etolio kaj revenis nur longe, longe poste, en la jarcento, kiam oni forgesis lian kromnomon kaj donis al li pli bonan kaj resteman.

Li laboris kiel servisto sur bieno en la proksimo de Kalidon, kaj tien venis dum la aŭtuna festo fanfaronema militisto, buŝheroo kun la nomo Fenevs, parenco al la mastro kaj devena el Zakintos. Li estis pli frue en Argolis kaj eĉ pli malproksime; li asertis, ke li estis ne malpli malproksime ol aliflanke de Tesalio kaj Kakidicio, ke li vidis ruinojn de la malnova Ilion, sed – kompreneble – povis doni nur tre malcertajn informojn pri la lokoj; granda ŝtonaltaĵo estas tie, li asertis, super kiu ĉiam ŝvebas nubo de spiritoj, kun kiuj oni povas paroli kaj demandi pri kio ajn, se oni havas la ĝustan kuraĝon por tio. Li estis manĝegulo kaj ŝtopis en sin lardon, viandon kaj hordeopanon kaj verŝis en sin tiom da vino, ke la okuloj ŝvelis el lia kranio. Li kondutis malbone ĉe la tablo kaj frapadis la femurojn de la servistinoj kaj bruis, ke li volas muzikon kaj dancon – kaj tiam oni venigis Dekatos-on. Sed Dekatos neniam havis ian kantvoĉon, kaj nun li estis krom tio malvarmuma. Malvigle kaj sen intereso li kantis kelkajn kantojn, kiujn li opiniis konvenaj, kaj li devis jen kaj jen interrompi sin, purigi kaj viŝi la nazon. Fenevs, kiu komence aŭskultis lin kun simpatio kaj iomete eĉ kun kortuŝiĝo, ekfuriozis kaj ekinsultis, ne nur Dekatoson, sed entute ĉiujn, kiuj, laŭ li, nur parazitas en la bienoj kaj ŝajnigas nur la kantkapablon, por ricevi okazon por ekkapti delikataĵojn kaj gluton da vino. Ne, en milito oni povus lerni aliajn manierojn, kaj tiuj ne devus sidi hejme kaj graki rankvoĉe kaj imagi, ke ilia pepado kaj kriado havas ion komunan kun la vera kantado. Kaj cetere Dekatos ne povus kredigi al iu, ke li estas el Leŭkadio, ĉar li mem estis tie, kaj tie oni povas paroli almenaŭ kiel homoj kaj tiel, ke oni povas kompreni, kion ili diras. Li insultis lin krude kaj sen logiko, sed Dekatos aŭskultis lin atente, ĝis li finis, kaj tiam li rigardis lin preskaŭ amike per siaj palpebrumantaj okuloj kaj petis pardonon, ke li malfermis sian buŝon je tia aĉa kanto. Li sendube aŭdis, li diris, ke troviĝas orator-akademio en Argolis, sed li neniam sciis, ke oni fondis ankaŭ en Zakintos ion tian, doninta tiel grandiozan rezulton. Plue li deziris scii, ĉu oni instruas ankaŭ grandajn kantistojn tie, ĉar tiuokaze li sammomente vojaĝus tien. Samtempe li estus tre danka, se Fenevs por komenco volus kanti kelkajn kantojn en sia eminenta zakintosa dialekto, ke simpla ĉarlatano, deveninta eble de Macedonio, aŭ same eble el Epiros, kiu neniam povis lerni la atenan elparolon de la vortoj, povu havi lecionon pri tio, kiel oni kantas antaŭ tre moŝtaj sinjoroj. Tiam eksaltis Fenevs kaj verŝis el si tian amason da vulgaraĵoj, ke la virinoj kuris en siajn ĉambretojn kaj la manĝaĵo acidiĝis sur la tablo kaj la fajro en la malfermita fajrujo spiregis por aero. Li estis renkontanta sklavojn kaj ankaŭ kanajlojn dum sia vivo, li diris, kiam oni fine povis trovi kelkajn prudentajn vortojn en lia babilado, sed ĝis nun neniu kuraĝis moki lin pro lia insulo, liaj spertoj kaj la instruo, kiun li ricevis de la plej bonaj instruistoj, same hejme kiel ankaŭ en Argolis. Sed poste li ne atingis pli. Lia cerbo strikis. Li rigardis helposerĉante, kaj, ĉar ĉiuj aliaj gastoj rigardis alidirekten, li tute perdis la prudenton. Li prenis la duone demaĉitan viandoston, kuŝantan antaŭ li, kaj svingis ĝin per plej granda forto rekte sur la vizaĝon de la palpebrumanta servisto, kiu kolapsis de la doloro kaj blekis kiel surtretita hundo; kaj kiam Dekatos levis sian sangan vizaĝon, oni vidis, ke lia maldekstra okulo estas frakasita.

Dekatos veadis tutan nokton, tiel, ke eĉ la mastro sentis kompaton kaj venis eksteren al li kun fandita porkograso por meti ĝin sur la vundon, kaj kun ĉifonoj por vindi la kapon kaj kun granda pokalo da sicilia vino. La tagon poste li ricevis forpermeson de la laboro kaj kuŝis tute silenta sur sia benko, rigide rigardis la fuman tegmenton per la sana okulo kaj respondis mallaŭte kaj afable je la demandoj. Nokte li komencis deliri; oni kredis, ke li mortos, kaj Fenevs, kiu resobriĝis kaj pentis, venis ekster en al li, prenis dum momento liajn varmegajn manojn kaj murmuris pardonpetojn kaj preĝojn, pri kio la tuta bienanaro ridegis, ĉar tio pruvis, ke li ne estas vera militisto. Por elpeli la varmon el la korpo de Dekatos, oni verŝis malvarman akvon sur lin, ŝmiris liajn lipojn per mielo kaj ektranĉis unu el liaj vejnoj por eligi la plej varmegan sangon; sed tion oni faris laŭ malnova kutimo; oni tamen estis certa, ke li mortos. La aliaj servistoj kaj sklavoj sidis duoncirkle ĉirkaŭ li kaj aŭskultis atente je lia delira babilo, kaj ili estis la solaj en la tuta mondo, kiuj eksciis pri la vero, de kie li venis; ne el Leŭkos, kiel li diris pli frue, sed de la malproksima nordo kaj malproksima oriento, kaj de regionoj, kie li ricevis plenburson da etoliaj kaj jonaj dialektvortoj, kies enhavon oni apenaŭ komprenis. kaj de la malproksima okcidento, kie la mondo finiĝas per alta rifo kaj ne-tranavigebla, blua maro, kaj de la landoj sude de Kreto, de la ebenaĵo de la dancanta sablo. Kaj kiam li komencis babili pri dioj kaj duondioj, kiujn li renkontis sur la altaj montoj kaj en la submondo, oni komprenis, ke li nur fantazias ĉion, sed ili opiniis tion tre agrabla kaj amuza. Oni en troa konvinko preĝis al la dioj, ke li povu vivi almenaŭ, ĝis li elbabilos la plej agrablajn historiojn, kaj ili verŝis multajn pokalojn da malvarma akvo sur lin dum la sekva tagnokto. Plurajn fojojn li ĝemis tiel profunde, ke oni kredis, ke li estas jam duonvoje suben al la ombra regno de Hadeso, kaj oni klinis sin antaŭen scivole, sed ĉiukaze iom time kaj aŭskultis liajn vojaĝpriskribojn, kaj ili sentis sin mizere trompitaj, kiam en la kvina tago li falis en profundan dormon.

Dekatos dormis dum tutaj tago kaj nokto kaj vekiĝinte, volis manĝi kaj trinki iom, kaj tiam oni komprenis, ke li estas resaniĝonta kaj oni perdis la intereson pri li. Li kuŝis sur sia benko kaj ripozis dum pluraj tagoj. Li kuŝis kaj palpebrumis per sia okulo tra la pordaperturo kaj atente rigardis ĉiun, kiu transiris la korton; li fiksis en sia memoro ilian aspekton, iliajn vestojn, iliajn staturon kaj irmanieron. Li neglektis la demandojn, kiujn la aliaj servistoj faris al li. Nur kiam la mastro mem sciigis al li iumatene, ke tiu ĉi bieno ne estas tia, kie la homoj povas kuŝi kaj refortiĝi kaj farti bone dum longa tempo kaj nur manĝi kaj dormi, li forlasis la liton, ĝustigis la ĉifonojn sur la okulo kaj iris eksteren, kie li etendis sin kaj palpebrumis al la spaco por rigardi, ĉu estos bela vetero.

Li havis kapturnon; la detruita okulo ankoraŭ doloris kaj la kruroj tremis. Sed la tago estis tiel freŝa kaj serena, ke oni devis rideti. Li aŭdis la murmuron el la kuirejo, la bojon de la hundoj ekstere sur la kampoj kaj la akrajn vokojn de la paŝtistoj, kiuj eĥis inter la montoj, la gruntadon de la porkoj kaj la ronkon el la grandaj haloj, kie iu kuŝis kaj dormis. Sur nestabilaj piedoj iris Dekatos al la pordo kaj enokulumis. Plej interne en la malluma halo, tuj antaŭ la malferma fajrujo, kuŝis Fenevs sur felo kaj ronkis kun malfermita buŝo. Dekatos turnis sin hezite al la malplena korto. Li fiksis sian rigardon nun al la spaco; estis klare, sed tre fore la nuboj grupiĝis, li vidis tiel, ĉirkaŭ la montpintoj. De tie venis la malvarmeta vento kaj ankaŭ la benita pluvo venis de tie.

– Nia Sinjoro Zevs, li flustris, se vi donas pluvon je mia faro, tio do estas bona! Li mortigis Fenevson mallaŭte, preskaŭ zorgeme li prenis liajn mantelon kaj glavon kaj forŝtelis sin el la bieno. Oni serĉis lin, sed li kaŝis sin en la arbaroj kaj iris pli kaj pli malproksimen; kaj oni havis ankaŭ aliajn aferojn por prizorgi nun en la urĝiga aŭtuno, kiam Zevs donis pluvon al la tero kaj deziris solenajn oferojn.

Oni rememoris kaj kantis kelkajn el la kantoj de Dekatos, tiel kiel oni povis, sed lia nomo kaj la moknomo Ekatastos forgesiĝis dum la daŭro de la jaroj; venis maltrankvila tempo, kiam okazis multo kaj multe da pli gravaj aferoj. Kaj li mem akiris aliajn nomojn. Supre en Farsalos kaj Atrakos oni nomis lin la eta Kiklopo; en la malhelaj regionoj ĉirkaŭ Olimpo kaj en Stimfalio li ekzistis sub la liomo “Raŭka Joniano”, kaj en la etaj urboj plej fore ĉe la Termatia golfo, kie li vivis kelkajn jarojn, oni nomis lin simple “Lama Drinkporko”; li trinkis multe tiutempe kaj pro io unu el liaj kruroj rigidiĝis. Li vojaĝis multe teremare, sed neniam partoprenis militon. Li estis trompisto kaj drinkbarelo, ĝis en Melibosa li perdis ankaŭ la alian okulon. Tiam li, blinda viro, ekmigradis al la nordo. Oni diris, ke li ricevis bonan kantvoĉon post la blindiĝo. En Pierio oni nomis lin Homeros.

EYVIND JOHNSON

Kari

Plej fore ekstere situas grupo de etaj insuloj, rondaj insuloj. Nenio kreskas tie, krom la eterna fukokrono, kiu nedetrueble leviĝas kaj falas kun la tajdo. Antaŭe estas la senfina Atlanto.

Unu tagon antaŭ la Kristnaska Vespero, kelkaj fiŝistoj remis al la rifo inter la kontinento kaj la insuloj. Estis kvin, ses boatoj, en ĉiu paro da viroj. Estis duonmejlo tien sed ilin helpis la fluo.

Ili neniofaris tie kelkajn horojn, kiam ekblovis la vento. La fluo turnis sin kaj ili havis ĝian helpon hejmen, sed la vento – orienta – estis kontraŭ ili. Du boatoj venis hejmen sendifekte, du el ili devis fuĝi al la unua terpeco, ĉar ili ne plu havis forton, sed unu el la boatoj saviĝis, kaj oni trenis ĝin al la bordo; unu rompiĝis inter la rokoj, kiuj estas sternitaj en la oblonga fjordo, sed la viroj savis sin. Unu el la boatoj mankis kun maljuna fiŝisto kaj lia 25-jara filo.

Poste blovis la vento dum la tuta festo. Oni marŝis laŭlonge de la bordo kaj serĉis la ŝiprompitojn, sed neniu kuraĝis eksidi en boaton. Silvestronokte la vetero trankviliĝis, kaj tiam kelkaj remis al la rifo por ankrumi. Ili ne faris tion, ĉar ili kredis, ke ili trovos la kadavrojn, sed pro pli egoismaj kaŭzoj; por pli bone dormi dum la noktoj. Tie surmare ili aŭdis ilian vokon el la ondoj. Ili komprenis, ke la fluo ne forigis la kadavrojn, sed, ke ili nepre kuŝas ie proksime. Se ili estus drivintaj kun la fluo, ili ne krius. Oni kredis, ke la boato fiksiĝis ie ĉe la fundo. Sed veninte pli proksimen al la insuloj, ili aŭdis, ke de tie sonas la krio. Tie ili trovis maljunulon. Li estis loĝanta dum la tuta festo en borda kabano kaj manĝanta mitulojn, kiujn li kaptis ekstere inter la fukoj, kiam estis refluo. La boato estis tute detruita kaj la filo malaperis. Ili trovis la filon en la Lysgolfo. Li drivis dek mejlojn norden kun la fluo kaj kuŝis en la akvo tri semajnojn. Oni rekonis lin laŭ unu el liaj ŝuoj; cetere li estis preskaŭ nerekonebla. Oni opiniis, ke estas bonŝance tiel, ĉar estis vintro, tiel ke liaj restaĵoj ne malbonodoris tiel forte.

La insularo de tiam havas la nomon Festotagoj. Foje, antaŭ jardeko, unu el la grandaj rapidŝipoj fundfiksiĝis tie ekstere, kiam en malbona vetero ĝi klopodis antaŭen en la fjordo. Oni metis marsignilon, stangon pentritan per nigra kaj ruĝa farboj, bone ankritan. Kiam la fiŝistoj venis tien kaj puŝe hokis moruojn, ili kutimis ligi la boaton al la marsignilo, por tiel ŝpari la ankroĵeton.

Sube ĉe la bordo, en malalta torfkovrita dometo, loĝas maljuna virino, kies nomo estas Kari. Ŝi ne estas tiel maljuna, kiel ŝajnas esti; ŝi havas ĉirkaŭ 50 jarojn kaj vivas el la maro. Ŝia edzo dronis antaŭ 15 jaroj ĉe fiŝado en Lofoten.

Antaŭ kvin jaroj du junuloj, 17-18 jaraj, remis iun vesperon eksteren por fiŝi ĉe la rifo. Unu el ili estis la filo de Kari. Ili ne revenis nokte, kaj matene unu el la bonhavaj homoj, kiu havis motorboaton, veturis post ilin. Oni trovis la remboaton renversita, sed ĝi flosis surmare. Ĝi kuŝis ligita al la marsignilo. Kaj profunde sube en la akvo sidis unu el la junuloj; li kroĉis sin al la stango kaj la ĉenoj kaj ne ellasis ilin. Nek li, nek lia kamarado sciis naĝi. Oni elprenis la kadavron kaj returnis la mallarĝan remboaton en normalan staton. Iu divenis, ke la junuloj laciĝis pro la ondado post iu el la grandaj bordpreteraj ŝipoj.

Post kelkaj semajnoj unu el la fiŝistoj, malproksime ekstere en la Lys-golfo, elprenis la filon de Kari per haringreto. Kari povis kunveturi per kutro kaj ŝi rekonis sian filon, laŭ la ledzono kaj tranĉilingo. Estis ankoraŭ frua aŭtuno kaj varme. Oni portis la kadavrorestaĵon al la borda budo, ĉe la alia flanko de la duoninsulo. Tie troviĝis fiŝolea kuir-uzino, kie fetoras ĉiukaze, oni opiniis.

Bonŝance, ke oni trovis lin antaŭ ol la kaptado de grandaj fiŝoj serioze komenciĝis, oni aldonis, ĉar tiam oni bezonas ĉiun minuton, sin proponantan por la dormo.

Kari remas ĉiuvespere kun tricent hokoj por fiŝkapti. Kiam estas refluo kaj la akvo malleviĝas per du metroj aŭ pli kaj grandaj partoj de la sablofundo estas nudaj, ŝi iras tie kun fosilo, kun forta, forkosimila fero kaj elfosas loglumbrikojn. Ili similas ordinarajn lumbrikojn, sed pli malhelaj kaj sabloplenaj ili estas.

Neniam ŝi rapidas, sed ofte ŝi venas supren al la dometo, kie ni loĝas, kaj eksidas sur la ŝtupoŝtono kaj babilas. Plejparte pri la vetero. Ŝi laŭdas tiun ĉi someron kaj donas al ĝi bonan ateston. Sed ĝi trovarmigas la akvon kaj la fiŝoj ne venas supren, ŝi diras. Nun oni devas remi malproksimen en la maro aŭ en la fjordo. Pleŭronektojn oni ĉiam kaptas ĉi tie, sed nun estas manko de moruo. Kaj laŭdire en Ameriko oni havas maŝinojn, kiuj povas tunkvante ĉerpi salmojn el la akvo. La akvo ŝvelas, ŝi levas sin kaj retenas iomete la boaton.

– Ĉiukaze estas tro facile nuntempe pri ĉio, ŝi diras. Nun oni povas ekscii, kia estos la vetero; oni nur surmetas la radioaŭskultilojn. Kvankam tio ne ĉiam konformas. Sed certe ne estas facile elkalkuli ĉion je minuto.

– Ĉu vi remas malproksimen? mi demandas.

– Ne. Por unu horo aŭ simile.

– Sed vintre do?

– Oni devas ien. Kaj tiam daŭras pli longan tempon. Du, tri horojn. Sed kelkfoje venas la fiŝoj ĉi tien al la tero. Kaj multe da fiŝoj estis kaptataj ĉi tie en la golfo.

Ŝi ridetas kaj lulas sian grandan, muskolan korpon; sonas preskaŭ kokete, kiam ŝi diras:

– Sed tio estas ja virlaboro. Iun vesperon ŝi eliras kaj falĉas la ventoŝiritan herbon sur kampeto, ne pli granda ol ĝustmezura kuirejplanko. Ni venas survoje kaj haltas; ŝi paŭzas kaj akrigas al falĉilon.

– Oni devus havi bovinon, ŝi diras. Mi havis kapron; ĝi iris sur la monteton tie, sed tie ĝi malaperis. Certe ĝi falis maren kaj la fluo ja estas forta. Sed oni devus havi bovinon. Antaŭ du jaroj mi havis ŝafon. Mi havis specialan markon sur ĝi, kolringon. Ni ĉiflanke kutimas havi niajn ŝafojn sur la monteto de Ole. Sed mia ŝafo falis en la maron; kiel, mi ne scias. Sed ŝafoj estas tiaj; ili scias naĝi, se ili volas. Sed se la lano estas tro dika, ili dronas kaj paŝadas surfunde, ĝis ili falas. Ili nur iras kaj iras, dum ili havas aeron en si. Poste ili kuŝigas sin. Sed mian ŝafon ni trovis poste.

Mi pensis pri Lys-golfo, tie fore, kie oni trovas ilin, dronintajn ĉi tie.

Sed ŝi rakontas:

– Ni trovis la ŝafon sur la alia flanko de la fjordo. Kaj tie estas certe pli ol ducent klaftojn profunde. Jes, certe neniu precize mezuris, kiel profunde estas tie. Tiel, ke la ŝafo ne povis iri la tutan vojon.

Ŝi ridas.

– Ne, mi devus havi bovinon. Ĝi almenaŭ ne forvagas en la maron.

– Sed vi jen semis ĉi tie.

– Jes, ian plezuron oni ja devas tiri el la somero. Kaj kiam oni havas preta la falĉilon, oni povas imagi, ke oni havas bovinon.

Ŝi sidiĝas, volas rakonti, eble iom fanfaroni:

– Kiam mi edziniĝis, mi havis bovinon. Mi estas de tie. Tie ... Ŝi levas sin denove, fervore montras.

– Tage, en klara vetero tio vidiĝas multe pli bone. Tie. Tiu hela parto!

– Tie. Ĉu vi vidas? Tie estas tre multe da tero.

Sed tio estas sur la alia flanko de la larĝa fjordo. Ni vidas helajn makulojn sub la montaro. Ŝi venis de unu el la etaj farmoj tie.

Tiam ŝi estis bonhava kaj havis bovinon.

– Sed la unuan vintron, kiam ni loĝis ĉi tie en la fiŝista kolonio, la maro prenis nian boaton. Kaj fiŝisto devas havi boaton. Kaj tiam ni vendis la bovinon.

Se la bovino nun vivus, ĝi havus pli ol dudek kvin jarojn. – Oni povas doni haringojn al la bovinoj, nu, tamen ne tro multe. Ĉar facile ĝi donas guston al la lakto. Por mi estas egale. Sed multaj homoj ne ŝatas la haringoguston. Se oni estus vendinta kelkajn litrojn.

Ŝi cerbumas:

– Jes, nun oni eltrovas ĉion eblan. Ekzemple haringfarunon. Tion oni donas al la bovinoj. Kvazaŭ la bovinoj ne povus manĝi rekte haringojn. Ankaŭ la homo ne devas ricevi la haringon en la formo de faruno, por ke ĝi estu manĝebla. Kaj se la haringo taŭgas al la homo, ĝi do taŭgas ankaŭ al la bovinoj, kiel ajn altspeca besto ĝi estas.

Kelkaj plenbrakoj da fojno estas. Ŝi falĉas malrapide por ĉerpi multe da plezuro el sia falĉado.

Ŝi prizorgas la fojnon ĉiutage, iomete ordigas ĝin.

– Estas unuaklasa fojno, ŝi diras, kiam oni haltas kaj parolas kun ŝi.

Kiam ĝi estas seka, ŝi fordonacas ĝin.

– Jes, ĝi estas bonega fojno, ŝi diras. Ĝi ricevis almenaŭ tiom da sterko, kiom la terpomoj. Ĉi tie kreskus aveno kaj ankaŭ sekalo, se oni havus tempon por tio.

Tiu, de kiu ni luas la dometon, rakontas pri Kari. Ŝi volonte ĉeestas enterigojn. Tio komenciĝis antaŭ longe, kiam ŝia edzo pereis en la maro. Ĝenerale oni invitas ŝin, sed ankaŭ se oni ne faris tion, ŝi iras tien. Ŝi staras inter la funebrantoj kaj ploras pli ol iu ajn el ili. Ŝi parolas pri siaj edzo kaj filo. Eĉ se temas pri eta infano, ŝi ploras kvazaŭ ŝi estus koninta ĝin dum dudek kvin jaroj.

– Li estus povonta iĝi vera fiŝisto, se li restus vivanta, la kompatinda, ŝi diras. Aŭ li estus povinta veni malproksimen, eble li estus loĝonta en la urbo kiel plenaĝulo.

Dum la milito atingis tiun ĉi bordon nekonatoj. Kaj dum la hispana gripepidemio estis multe da enterigoj. Ŝi sekvis ilin ĉiam sur la longa vojo al la preĝejo kaj zorge rigardis, ke ne estu preterlaso ĉe ilia enterigo. Sed kiam la restaĵoj de ŝia filo estis enterigitaj, ŝi sidis hejme.

– La vojo estas tiel longa kaj mi ne havas fortojn, ŝi diris tiam.

Sed nun ŝi iras al la tombo unufoje ĉiusemajne, se ŝi havas tempon. Eble ŝi ne funebras tre multe nun, sed ŝi havas la kutimon de la funebro. Ŝi kutimas iri tien ankaŭ vintre.

Ĉi tie, en la kolonio oni ŝercis pri ŝi kaj amuzis sin per tio. Ŝi havis kanarion; ĝi mortis kaj estis enterigita. Ŝi metis ĝin en skatolon kaj invitis kelkajn fiŝistonklinojn por trinki kafon. Ili kantis psalmon; tion ili faris volonte kaj plezure pro la ekstra kafo.

Unu el la knabetoj en la kolonio, Ole, havis la taskon porti la kanarion al la angulo de la terpomplantejo, kiun ŝi elektis kiel la lastan ripozejon de la kanario sur tiu ĉi tero. La knabo iris antaŭ la maljunulinoj, kaj la infanaro de la kolonio sekvis ilin kaj kantis, ĉar Kari havis ankoraŭ kafon en la kafkuirilo. Ole metis sian manon en la skatolon; li opiniis, ke estus domaĝe meti la belan birdon en la teron. Li sukcesis elpreni ĝin kaj subigis ĝin en la pantalonpoŝon. Tiel oni enterigis skatolon. Sed kiam Ole volis elpreni sukerpecon el la poŝo, kelke da birdplumoj, kelkaj nuraj plumeroj, sekvis ĝin kaj ŝvebis super la terpomplantejo.

– Jen, la spirito! diris Kari. Aŭtune fantomo frapis ŝian fenestron; duonkreskuloj faris tion. Ili frapadis sur la vitro kaj pepis kiel etaj birdoj, kaj iu provis trili.

Sed Kari elpaŝis sur la ŝtuposupron kaj kriis en la mallumon:

– Ne kredu, ke mi timas, eĉ tiam ne, se vi estus aglo. Ripozu en paco kaj restu trankvila, eta monstro!

Iun brilan nokton ŝi remis al la Fest-insuloj kun siaj tricent hokoj.

La sekvan tagon ŝi demandis nekutime mallaŭte:

– Ĉu vi aŭdis nenion dum la nokto?

Ne, neniu aŭdis ion nekutiman.

Ŝi rakontas poste:

– Mi albordiĝis ĉe unu el la insuletoj kaj kriis tutan horon.

– Kriis?

– Jes, por tiu okazo, se oni estus en danĝero, oni volus scii, ĉu la krio estus aŭdebla ĝis ĉi tie. Mi pensas pri tiu kompatinda, kiu antaŭ longe devis resti tutan semajnon tie.

Kaj Kari estis raŭka.

IVAR LO-JOHANSSON

Infanstriko

En Kjula en Sörmland loĝis en la XIX-a jarcento bienservisto, kiun oni nomis la Forta Andreo, sed cetere lia nomo estis Andreo Andersson, unu el la sennomuloj, kiu sen sia forto estus restinta ĉiam sennoma. Jam kiel infano li pruvis sian neĉiutagan korpan forton. Li iĝis dum siaj junaj jaroj junservisto en Barva, kaj tie li prezentis sian unuan veran fortoprovon. Iun tagon dum la tagmeza paŭzo la viroj amuzis sin per tio, ke ili provis kurbigi du fer-relojn, eliĝantajn el iu magazeno. Du el ili sukcesis nuancete fleksi supren la relojn. Iu ŝerce demandis la junan kortserviston, ĉu ankaŭ li volus fari provon. Andreo staris senvorta momente, nesciante, ĉu li efektive rajtas partopreni en tiu ĉi fortprovo de la pli aĝaj. Fine li iris antaŭen, kvazaŭ li ekprovus, faris certan prenon je ĉiu relo, malrapide leviĝis kaj je la konsterno de la ĉirkaŭstarantoj fleksis ambaŭ ferrelojn alten al la muro. Ion tian neniu atendis. De tiam flugis la famo de Andreo trans tutaj paroĥoj de Sörmland. Li faris multe da fortoprovoj, li mem estis pensmalfrua, ne precipe inteligenta cerbe, faris la laboron de multaj viroj, se oni iom flatis lin, kaj la sinjoroj lin elsuĉis. Li edziĝis, kiam li atingis la ĝustan aĝon kaj iĝis bienservisto.

Post kelkaj jaroj li venis al la bieno F. en la paroĥa distrikto Jeder kaj restis tie ĝis sia morto. Dum la lastaj jaroj li trostreĉis sin per levado kaj iĝis pulmomalsana. Lia morto okazis inter dramaj cirkonstancoj. Tio okazis en la sama tempo.

kiam la unuaj organizaj pensoj atingis la ebenejan bienservistaron de Sörmland. Tial ĝi estu prezentata per aparta rakonto.

*

Aŭtune vekiĝis la burdgiganto de la draŝmaŝino je vivo en la kortangulo. Ankaŭ la infanojn oni priuzis en la produktado. Por gvidi la nedraŝitan grenon al la profunda grenplanko oni uzis longan ĉenon da infanoj.

Ofte estis pli ol dudek infanoj, dekjaraj kaj dekdujaraj, kiuj volis prefere ludi kaj kiuj suferis terure pro la lumkuboj de la draŝaperturo, polvo, tondro kaj skuado.

Ili do staris tie vice, ĵetis la grenfaskon al la sino unu al la alia, ĝis la lasta en la vico metis la grenfaskon supren al la apertura tablo, post kiam la “nutranto” igis la faskon disfiltriĝi en la draŝcilindro.

Ekster la tremantaj draŝejmuroj 6-8 paroj da bovoj, gvidataj de subservisto, tiradis en rondo la draŝmaŝinon grandan, kaj provis ŝtele surtreti la bartrabojn. La tondrado de la draŝmaŝino plenigis ĉiujn valojn. Sur la alia flanko de la grenejo kreskis la pajlo je stakoj, similantaj flaveblankajn montarojn. Interne sur la planko kuŝis musidoj en etaj, vilaj nestoj. Sed la infanoj devis labori! Por 12-hora laboro ricevis ĉiu infano pagon de dek du oeroj.

Tiam okazis dum la draŝtempo, ke agitisto venis piede de alia bieno. Li eniris la grenejon dum la tagmanĝ-paŭzo kaj diris al la viroj:

En nia farmo ni ricevas pli da mono, ĉar ni minacis, ke alie ni ne laboros. La sinjoroj lernu pagi! Ni faris tion tuj antaŭ la draŝado ... La draŝantaro demandis pri io kaj alio, kaj povis aŭdi, ke tiuj en la najbara farmo iris simple al la arbaro, sed ili opiniis, ke tio ne konvenas por ili.

– Se ili ne havas nin, havas la aliajn, ili diris.

– Sed se ne ekzistas tiaj, kiujn ili povas havi? demandis la servisto el la fremda bieno. Fine li turnis sin al Forta Andreo kun sia demando.

– Labori estas ja tio, kion mi pleje kapablas, li diris post momento. Kaj se mi havus ĉiujn kontraŭ mi, mi povus labori same multe kiel ĉiuj kune.

La agitisto foriris. Sed la infanoj en la “ĉeno”, kaŝitaj en la grenfundo, aŭskultis. Ili opiniis la planon ne malprudenta. Se ili ricevos 25 oerojn anstataŭ dek du, ili daŭrigos la laboron, sed alie ili kuros arbaren.

Tuj antaŭ ol ili volis komenci, venis la inspektoro survoje al la grenejo. Kiam li turnis sin ĉirkaŭ la angulo, ĉiuj infanoj staris tie.

– Ni volas havi dudek kvin oerojn tage! Alie ni kuros arbaren, ili kriis.

La inspektoro nur ridis. Li daŭrigis al la granda, lignokrenela draŝmaŝino por doni ordonon pri laborkomenco. Sed atinginte la duonvojon, li tamen turnis sin.

– Eniru nun, ĉar ni komencos sammomente, li diris al la infanoj.

La infanoj restis obstine, ĝis la draŝmaŝino ekmuĝis tie interne, sed kiam la inspektoro elvenis kaj montris la bastonon al ili, escepte unu, ili ekkuris ĉiuj arbaren.

Nun okazis io rimarkinda, ke malgraŭ tio, ke la draŝmaŝino rondiris, ĉiuj radoj movis sin, la maŝino muĝis, tamen ne venis greno. Neniu troviĝis por distranĉi, nenio troviĝis por ŝtopiĝi en la cilindron. La apertura breto estis malplena. La draŝiloj frapadis la nenion. La lagroj minacis esti varmaj. La tuta infanĉeno estis fuĝinta al la arbaro.

La inspektoro iris al la viroj ĉe la stakoj, similantaj flavblankajn montojn, kaj diris:

– La infanoj forkuris escepte unu. Mi fakte bezonas kvin homojn por alporti la grenfaskojn, sed kiel estus, se mi havus nur unu, kiu superas vin ĉiujn? Se mi elektus vin, Forta Andreo? Forta Andreo pensis tireme kaj respondis fiere:

– La laboro estis tio, en kiu mi estis la plej forta pli frue, kaj certe mi faris ofte la laboron de kvin homoj, tiel ke ankaŭ nun mi bone povos fari tion.

Tiam Forta Andreo paŝis en la grenejon, grimpis malsupren al la profunda grenplanko, iris al la ekstremo de la muro, pikis la forkegon en kunpakitan amason, kiu estis granda kiel duona ĉevalŝarĝo kaj ekprenis. Rimarkante, ke ĉiuj restas kaj admiras lin, li metis la ŝarĝon surdorsen. Kun ĝi li iris al la apertura breto, kie la tie forgesita knabo staris preta por fari la distranĉadon. La knabo preskaŭ dronis sub la amaso.

De la grenejo kriis nun la servistoj sub la gvido de la inspektoro:

– Lin oni povas nomi viro. Li laboras anstataŭ dudek, kvankam anstataŭ infanoj! Forta Andreo ŝajnis iom ofendita. Li respondis tra la bruo:

– Nun mi nur ekprovetis. Sed venontfoje sekvos la ĝusta plenbrako!

Li returnis sin, tordis la forkegon en la greno tiel profunde, ke eĉ la tenilo ŝajnis malaperi en ĝi.

Sed nun okazis io neatendita, same neatendita, kiel pli frue, kiam li fleksis la unuan fojon la ferrelojn. Kiam li nun devis levi la ĉevalŝarĝe grandan amason, li haltis duonfare. Li lasis subiĝi la plenbrakon. Li provis denove. Ĝenate li kapthezitis al la aero, iĝis kadavre pala, klinis sin mem super la amason. El lia buŝo rompis vojon sangondo kaj ruĝigis la grenon. Tuj poste li kolapsis. Li ekkuŝis rekte-etendite en la greno.

Tiuj, kiuj staris plej proksime en la grenejo, kuris suben al la polvkirlita grenplanko. Ili turnis lin dorsaltere kaj fine elportis lin al la libera aero. Ankoraŭ li spiris malfacile.

Tiam li ankoraŭ foje leviĝis, ekdisigis la brakojn, forskuis ilin, kiuj lin tenis, kaj ŝajnis etendi la manojn al la forkego. Li provis diri ion sed sango venis. Post sekundoj li estis mortinta.

*

La draŝmaŝino, kiu funkciis malplene jam tro longe, devis pleniĝi, kaj ĉiu devis labori, kaj tuj, kiam la mortinto transportiĝis sub la tegmenton de servista kabano, oni devis kuri tuj en la arbaron kaj krii, ĝis oni ricevis respondon:

– Vi ricevos dudek kvin oerojn! Revenu tuj! Dudek kvin! Revenu! Ili kriegis en la arbaro.

– Nun vi ĉiuj povas atesti, aŭdiĝis la respondo post la arbustoj kaj supre sur la abioj. Hola-ho, vi, en la tuta arbaro! Nun vi estas niaj atestantoj, ke ni ricevu, kiom ni postulis. – Dudek kvin oerojn!

IVAR LO-JOHANSSON

La studento kaj la Terproletido

Kiam li plenkreskis, li agis kiel la plej talentaj, t. e. – li “fuĝis el la klaso”. Li fakte ne fuĝis, male li volis labori por sia klaso de-ekstere, de alia flanko. Li estis konscia, ke li povos fari pli grandan utilon en tiu maniero. Tra la societvivo baldaŭ li venis al la faka. Li legadis kaj labore rompis vojon al si. Fine li fariĝis sindiko de sia sindikato.

Samtempe kun li ekhavis intereson pri la afero de la plej malriĉaj terlaboristoj juna studento X, kies gepatroj estis riĉaj, kaj li mem havis romantikemon. Kaj de tiam la vivovojo de tiuj du komencis kuri paralele.

Dum siaj junaj jaroj la karierulo verkis artikolojn al la loka gazeto. Li verkis bonegajn artikolojn pri la vivgravaj problemoj de la terlaboristoj.

Nun ankaŭ X komencis verki al la gazeto. Kaj foje la iama proletknabo konstatis, ke la studento ricevas duoble pli grandan honorarion por la artikoloj, kiujn li verkis, ol li por siaj. La redaktoro estis ekslaboristo, aŭtodidakto. Li iris al la redaktoro kaj demandis:

– Sed se li ne ricevas tiom, do li simple preterlasos skribi por ni! diris la redaktoro.

– Sed mi do?

– Mi kredis, ke vi skribas por perlabori ekstran moneron, diris la redaktoro. Tio estas alia afero! Li ja ne estas devigata!

Tio estis alia afero. Tiam li serĉis kaŭzon en si mem. Kaj tie li trovis la malplivalorkomplekson de sia klaso antaŭ la studento.

Liaj propraj kunuloj estis fieraj pri la studento, ke li verkadis. Kiam li mem verkis, tion ili konsideris kiel rimedon, uzatan de li por proksimiĝi al la viandpoto, kiel oni kutimas diri. Kiam li klopodis pleje, li faris tiun ĉi observon ĉe la amaso – ĝi ne volis vidi supren. Ĝi penadis por malsuprentiri lin denove al si! Li rekonis ĉiujn ĉi trajtojn, ĉar li mem naskiĝis inter ili, ili estis lia propra aro. Kaj kun la antaŭscio kaj sento pri ili, li volis mildigi ilin. Li volis eviti provokon, volis mem ŝajni senpretenda, prezenti sin kiel humila servisto. Sed tio malhelpis lin. Tio donis necertecon al lia konduto, donis ian rigardon de fuĝemo al liaj okuloj, kaj estis kvazaŭ li ne estus tute honesta. Liaj samuloj rimarkis tion pleje el ĉiuj. Samtempe ili rimarkis, ke la studento, edukita alimaniere, ne havas tiun hezitemon. Estinte sindiko dum iom da tempo, li komencis grasiĝi, ricevis rondan ventron kaj dikan kolon kaj pezajn, pendsakajn vangojn. La plej multaj sindikataj oficistoj kaj funkciuloj same havis grasajn ventron kaj nukon kaj pezajn vangojn. Tio estis facile klarigebla. Ĉiuj estis tiaj, kiuj transiris el la korpa laboro al la trankvile sida vivo. Ili ĉiuj provis dum certa tempo konservi la formojn de sia korpo. Sed la laboro ligis ilin al la seĝoj, al la skribtabloj. Ili apartenis al tiu generacio de la laborista movado, kiu translokiĝis rekte de la plugkampoj, montoj kaj arbaroj. Nur en la sekva generacio venos la teoriulo, la librovermo, la funkciulo, edukita al tio. Nun ili estis, kiaj ili estis. Nun ili povis aŭdi de siaj opinikontraŭuloj same kiel de siaj samuloj:

– Estas abomeninde vidi grasan socialiston! diris kontraŭulo.

– La dikventrulo! diris liaj samuloj. Pro kio li grasiĝus, se ne pro ni. Kio estos el ni? Tiam li ricevis novan vundon. Sed super ĉio staris la afero. Li glutis kaj forgesis.

Nun li veturis per aŭto, kiam li havis ion aranĝotan en la bienoj kaj farmoj. La piedirado kaj biciklado estis pasinta periodo en la historio de la movado. Kelkfoje temis pri diskutata sumo de dek kronoj. Sed la aŭtotaksimetro estis jam supre ĉe dudek kronoj, kiam li alvenis. Tio vekis malamikan senton. Tiam li haltigis la aŭton malantaŭ la provizejo, aŭ malantaŭ la pajlostakoj, kaj li piediris la lastan pecon. Tion li faris, ĉar li sciis, kion la terproletoj el la malnova gento pensos, vidante kiel ilia mono estas uzata. Sed la junuloj opiniis, ke li estas malkuraĝa.

Starante antaŭ la labordonantoj, li mem estis plej interne la terproleto. En la profundo li timis. Irante trans la grandan kastelkorton supren al la granda ŝtuparo, li sentis, kiel li ŝrumpiĝas interne. Kiam li envenis, li restis ĉe la pordo. Kiam li ekparolis, estis kvazaŭ li elpremus la vortojn. Kiam oni invitis lin, nur laste li akceptis. La terproleta karaktero fumegis peze en lia interno. Ĝi similis al brulantaj terpomtigoj. Li iĝis obstinmiena kaj retiriĝema en societo. Li donis grandan gravon al la vorto (li estis kutima al la puno pro ĉiu facilanima vorto). Longe li staris silenta, kiam oni kverelis kun li, kaj tial oni nomis lin malrapidema (tio restis en li de tiu tempo, kiam ne estis permesate kontraŭgrumbli en la grandbieno). Li miris pro tio kaj flatis lin ĉiufoje la mencio de lia nomo, (li kutimiĝis al tio, ke oni forgesu lin, ke neniu kalkulus pri li, ke li ĉiam restu tie, kie li estas)! Nun ankaŭ X, la studento, komencis agiti inter la terproletoj kaj terlaboristoj. Li estis svelta kaj elasta, ĉar li ĉiam estis kutima al ĝusta dieto. Li konsideris la tuton romantika ludo, ĉar tio estis nur parentezo por li, kaj ĉar li intencis iam forte avanci. La studento veturis per aŭtobuso, diris subite al la ŝoforo, ke li haltu, malsupreniris al la ŝosea fosaĵo kaj sidiĝis por skribi afiŝon. Li parolis ĉe provizejoj kaj grenejoj, kaj li tute ne estis angora iri al la kastelo, ĉar li sentis sin hejme en ĝia interno. Iun tagon li venis ien, kie oni volis havi Kristnask-festovesperon. Tiam li iris al la arbaro kaj faligis abion. Vespere li venis al la ejo de la soleno kun du proletidoj sur la ŝultroj kaj unu en la brakoj, kaj poste li dancis kun edzinoj kaj melkistinoj ĝismatene. Pri li oni diris:

– Rigardu, li estas sinjorido, kaj tamen li venas al ni. Lin ni kredas! Sed pri la proletido, kiu iĝis sindiko, ili diris:

– Tiu, jes, li volas nin uzi por grimpi sur nian dorson kaj tiel veni supren! La dikventrulo! X havis jam delonge propran domon, sed la terlaboristo konstruis al si vilaeton. En la antaŭurbo ĝi staris. Kaj ankaŭ tion li povis nun aŭdi.

– Dank’ al ni li povis iĝi domposedanto kaj kapitalisto!... diris liaj samuloj, kiuj zorge observis ĉiun lian paŝon.

Kaj kiam la tempo estis pasinta, ili havis tute diferencajn spertojn pri la laboristoj, kvankam ili renkontis la samajn unuopulojn. La studento povis diri senrezerve bonajn vortojn pri ili. Li admiris kelkfoje eĉ iliajn difektojn. Sed la terproletido estus povinta amariĝi, se la afero ne estus tiel grandioza.

Tiam li venis al malnova kutima eldiro de soldato, pri kiu li aŭdis paroli kiam li estis infano: “Se estus milito, prefere ol havi iun talentulon kun la ĉiutaga nomo Svensson, mi akceptus kiel komandanton stultulon kun la eleganta nomo Gillenŝnits, ĉar tiajn ulojn oni sekvas!” La studento ne estis mensmalfortulo, male, sed tiaj diroj ne interesis lin. Kaj iam foje post la morto oni diros pri la unua: – Li iris de ni por prosperi! Sed pri la alia: – Li venis malsupren al ni! Kiu scius solvi tiun sekreton! Kaj jen estis okazonta kongreso kun jubileo. Kaj multaj atendis, ke nun estos milito je vivo kaj morto por la gvidanteco inter ili du. Kelkaj eble atendis, ke la terproletido tedata de la laboristoj transiros al la labordonantoj. Sed aliaj opiniis, ke oni devas elĵeti lin. Tiel statis la afero, kiam ili ambaŭ paŝis antaŭen por diri sian paroladon.

– Eble ŝajnas esti kurioze doni personan deklaron en tiu ĉi kontakto, diris la iama terproleta knabo, kiam li peza kaj laca kaj elmergita paŝis antaŭen kiel unua parolanto. – Kaj tamen estas tio parte la plej grava, kion mi volas deklari, io, kio tuŝas la tutan movadon. Kaj nun mi diros tion! Kiam iu venas el la popolo, la popolo ne komprenas aŭ ne volas kompreni. Ili ne kredas al li tion, kion li volas finfari. Oni gardas lin preskaŭ kiel malamikon. Sed male, se iu venas de alia direkto, kiel ilia propra, malsupren al ili en ilian mizeron, tiam ili estas multe pli volontaj aŭskulti, ili estas multe pli sensuspektaj sekvi iun tian. Ili opinias, ke li volas gajni nenion, sed li estas preta disponigi sian forton por ilia bono. Kiam ili supozas materialecon kaj egoist-profiton en la antaŭa okazo, ili trovas idealismon en la dua. Tio prezentas memakuzon, ĉar tio volas aludi pri tio, ke la laboristo mem ne pensas idealisme pri si mem. Kaj tamen ni scias, ke la konkludo estas erara ... Kiam la nuna generacio en nia movado iros en sian tombon, ĝi kalkulos inter siaj memoroj ankaŭ la socian malplivalorkomplekson de la klaso i. a. antaŭ la erudicio kaj librostudoj. Ni ĉiuj multe suferis de tio. Tio estas nun malaperonta de ni, sed ne malaperinta. Dum ĝi ekzistas, ĝi malhelpos esencajn fortojn por liberigi sin tute, kaj tio estos je malutilo por ĉiu afero. Mi ne scias, ĉu ĉiu komprenas, pri kio mi parolas. Por mi tio estas same persona kiel la tutan movadon laboristan rilatanta deklaro.

– Li volas ĝemaĉi pro io, kio malhelpis lin veni supren! flustris la aĝaj terproletoj. Kio povas esti tio?

– Tio estas nur, kion mi volas diri, diris la sindiko kaj retiriĝis.

Peza kaj videble laca, dikkarna kiel renesancfiguro, sed elmergita de laboro kaj maldormo, li iris kelkajn paŝojn flanken.

Tiam antaŭenpasis la iama studento, X kaj je ĉies surprizo diris similan paroladon.

– Ankaŭ mi volus fari personan deklaron, li diris, starante svelta kaj en posedo de siaj neforuzitaj fortoj, antaŭ la kunvenintoj. Kiam mi aŭdis la ĵusajn vortojn, mi komprenis ion, kion nur malmultaj, kaj nur de ekstere venintaj komprenas. Mi komprenas, kiel malmulte mi scias de la komenco pri tio, kio estas la homa koro. Tio, kion oni instruas en la lernejoj, estas mizera, senpova scio kompare al la brila scio, kiun la vivo instruas. Tio estas la universitato de la homkoro. Kiam mi komencis mian laboron inter la laboristoj, mi kredis, ke mi komprenas ĉion. Staranta sur la duonvojo, mi komencas kompreni, ke mi estas nekapabla lerni tion, pri kio mi kredis, ke mi jam perfekte scias. La postulo de la idealismo, pri kiu ĉi tie estis parolo, estas tiel nekredeble forta ĉe la laboristoj, ke ili ne fidas siajn samulojn. Ili estas preskaŭ la solaj en la tuta mondo, kiuj postulas tiun idealismon tiomgrade de siaj gvidantoj, ke por tio ili estas emaj ververe oferi siajn proprajn homojn. En tiu ĉi batalo do pluraj bonaj kapoj, kvankam ne la plej fortaj ŝultroj, dronas. Neniu alia klaso kapablas doni tiajn egajn oferojn por sia afero. Iam la plej malfortaj infanoj ĉe la necivilizitaj popoloj estis metataj en la arbaron por morti tie. Ĉe la laboristoj la plej grandaj talentoj havas la saman sorton por morti. Kaj se ili spite la plej mizerajn cirkonstancojn, kaj dank’ al siaj superhomaj fortoj, ne mortas, ilin atingas novaj persekutoj, kiam ili iĝas plenkreskuloj, kaj tiuj daŭras ĝis ilia maljunaĝo. Estas kruela moro. Nur senĉese kaj abunde aganta klaso kapablas kompensi tiun ĉi sensencan sangeltiron. Sed estas malĝuste, kiam ĝi gvidas al granda mildeco kontraŭ aliaj homoj, kiujn vi edukas kaj nutras per tiu via plej bona sango.

– Mi povas nenion aldoni, li diris tuj poste kaj iris elaste kaj bele reen al sia loko.

– Ĉu ili repaciĝis? flustris la maljunaj terproletoj, tuj post kiam li reiris.

– Sed tio estas klara! diris la junaj en la salono. Pri kio ili ne estis samopiniaj? La du oratoroj iris trans la podion kaj etendis la manon unu al la alia.

Sed kiam la ekssindiko iĝis pli aĝa kaj ricevis filojn, kiuj komencis kreski brave, li iĝis denove ŝanceliĝema kaj donis ĉiun forton de sia vireco por influi siajn filojn esti studentoj. Sed la filo de X, la ununura, iris al la sovaĝa kampo jam en la infanaĝo, kiel junulo iris maren, forkuris kaj fine albordiĝis kiel orfosisto en Alasko.

HARRY MARTINSON

Kalabozo

En Ĉilio, Peruo, Bolivio, Ekvadoro kaj Kolombio la policgardejoj estas preskaŭ kiel karceroj aliloke, kaj ili havas la nomon “kalabozoj”. La tertremoj donas pretekston al la magistratoj por ne konstrui centrajn arestejojn. Ili detruiĝos, opinias la magistrato, kiam murmuro aŭdiĝas, kvazaŭ de montognomo, el la vulkano Illimani. Tio kaŭzas, ke la “kalabozoj” estas same oftaj laŭlonge de la Andoj kiel ofta la agariko estas en sveda arbaro.

La kalabozo estas timata. Tiel timigaj arestejoj, kiel laŭlonge de la Andoj, troviĝas nenie en la tuta mondo, escepte Ĉinion kaj Abisenion. La kalabozoj estas odoraĉantaj truoj sen aerumo kaj plej ofte sen fenestroj. En iuj regionoj de Peruo oni ankoraŭ praktikas la ŝtip-punon kaj dek du, dek kvar kaptitoj povas sidi kun la piedoj sur sama trabo.

Iun fetoran nokton de mia vivo mi sidis kaptita en la kalabozo en Tal-tal en Ĉilio. Post kiam la policistoj fermis la ĉelpordon, mi sidis tie interne, en la karbnigro tutan nokton kaj fantaziis tute sobre. Oni arestis min pro ebrieco. Ververe mi trinkis botelon da “Selters”-akvo. Tio estis la tuto.

Mi sidis tie en la densa kaj mucida malhelo kaj divenadis, kion ili faros pri miaj okdek kvin pesoj, kiujn oni prenis de mi dum samtempaj kelkaj vipbatoj trans mian nazon.

En la silento de la nokto mi sentis varmega la nazon, ĝi ŝvelis, brulis kaj furiozigis min. Ekscitita mi sidis sur la sama ĉelplank-peco tutan nokton. Mi atendis la alvenon de la horo, kiam oni denove konsideros min sobra. La ĉelo ne havis fenestrotruon. Senfine, malrapide rampis la nokto, kiel limako, en la odoraĉo. Post la forgutiĝo de la eterneco de indigno kaj ĉagreno, venis la mateno. Atendante ĉiam preskaŭ ĉion de la homoj, mi ne speciale senreviĝis, kiam la kalabozo senkonscience retenis matene okdek kvar pesojn kaj redonis al mi unu peson kun la aserto, ke estis tiom kiom mi kunhavis. Mi sciis ja tre bone, ke en la kalabozoj de Ĉilio sidas banditoj en la gardĉambroj, dum sur la ĉelplankojn falas la plej sendanĝeraj uloj de la socio.

La konsterniĝo estis tute alispeca ol pro la pesoj. Ĉar kiam la ĉelpordo ĉe la malfermo enlasis ok kubmetrojn da matenlumo, sidis sur kuŝbenko juna indianino kaj frostotremis. En la karbmalhelo de la ĉelnokto mi sidis kolere sur la sama benko kaj blasfemis laŭ ĉiuj skandinavaj manieroj. Ŝi opiniis min ebria, danĝera sovaĝulo kaj mortsilente ŝi sidis dum la tuta nokto. Nun ŝi sidis tie sin kuntiranta kaj frostis en la maldikaj kotonvestaĵoj, kiuj estis ellavitaj ĝis la disŝiriĝo; la flormotivoj estis forfrotitaj de koroda perua ŝmirsapo. Ŝi nome estis el Peruo, tion mi poste eksciis; ŝi estis eta, perua laboristino de pajlĉapelfabriko; ŝi intencis alveni Santiagon kaj serĉi servistinan postenon. Tion ŝi ne ricevis, ĉar ŝi lasis tro malheligi sian haŭton sub la perua suno, kaj io tia ne estas konsiderata kiel eleganta ĉe la sinjoraro tie, en Santiago. Fieraĉa rangbando, kompreneble; iliaj grasaj virinoj tremas de instinktoj kaj pasio, sed ŝajnas, ke la arogantecon kaj la rangmalsanon ili neniam povas forfraji de si; kvankam ilia frajujo estas granda kaj balkonoj kaj verandoj (kun rigardo al la neĝpintoj de la Andoj) arkiĝas kaj luliĝas kiel prahispana ŝipbeka fortikaĵo sub ilia idaro. La indianknabino devis doni sin al vagado kaj almozpetado.

Nun estas tiel, ke la vagabonda vivo en si mem ne havas koncernon al la tragiko, sed la netoleremo en Ĉilio estas nigra magio, kiu korodas la malriĉulon, simile kiel la salpetrokampo de la interna lando mordas la piedojn de la vaganta indianino. Ŝi marŝas nudpiede kaj iĝas vunda; ĉiu rifuzas ŝin. Tiam ŝi ne sidas kaj ploras plurajn tagojn, kiel iaspeca Hiavatah, sed kiam la malsato iĝas atakema, ŝi komencas ŝteleti. Ŝtelas ruze ovojn el kokinejo kaj sur verando, kiu en la frua mateno ekmalfermas la panoramfaŭkon al la neĝa vulkano en la malproksimo, ŝi ŝtelas, silente kiel kardlanugo velas, paron da “paragattas” por siaj vundoplenaj piedoj.

Tiel ŝi vivas sufiĉe adaptinta sin al sia subite formiĝinta vivmaniero ĝis tio iĝas kutimo kaj eta difekto. Siajn kotonvestojn ŝi, nature, lavas ofte kaj zorge en la montriveretoj. Foje foje ŝi kaptas iun “tortuga”, kiun ŝi preparas kiel supon en kunportita lada ujo. Sed kiam iun fruan matenon ŝi volas strangoli kokinon proksime al Tal-tal, ŝi mallertumas tiel, ke la kokino ekkrias. Nun ŝi do estas ĉi tie en la kalabozo de Taltal kaj kiam la ĉelpordo malfermiĝas, fluas la larĝa sunstrio kiel orkurteno trans ŝian korpon; tie ŝi sidis kun indianece rudimentaj, sekaj larmglandoj kaj funebre frostis. Mi konsterniĝis. Mi sidis ĉi tie, du metrojn de ŝi kaj ruladis la malbenojn de mia furiozo. Nun mi iĝis staranta kiel terakot-maristo kun du ruĝegaj vangoj kaj kun kapo trasaĝita de pensoj kaj impresoj, tiel ke ĝi doloriĝis. Ŝi sidis en la subita sunfluo kaj plektis sian hararon. Pri mi ŝi zorgis same malmulte kiel pri la diablo.

Post la ellaso mi petis kelke da klarigoj.

– Ŝi estas perua vagabondino, diris la graskarna ĉefbandito, ŝi ŝtelis kovkokinon ĉe Buena Vista de la Tarde.

Mi staris pacience kaj aŭskultis, dum tire kaj spiregante li rakontis tiom, kiom eblis pri ŝi.

– Ĉu oni eble povus elaĉeti ŝin? mi demandis. Mi kaj la aliaj “marineros” havas monon sur la ŝipo.

La grasa vizaĝo brilis strabe, kvankam malvarme kiel la luno:

Si señor, possible, possible. Mi deziris, ke liaj lipharoj ekbruliĝu, sed mi diris:

Quanto costa? Ni interkonsentis pri cent pesoj. Li ekbruligis kontente malgrandan cigaron.

– Bonan ŝancon, li murmuris ridetante, revenu do kun ili. Mi iris, mortfrakasante lian memoron inter miaj dentoj.

Vespere ni elaĉetis la knabinon, kiu cetere estus iĝinta seksmatraco de la arestgardistoj, ĉar tiel kutimas formiĝi la virinsorto en la kalabozo, dum la potenca dorso de la Andoj kuŝas mortinta kaj senhelpa.

Ni aĉetis kotonrobon kaj bonan pajloĉapelon; laŭlarĝe ĝi egalis al malgranda kaftablo. Novaj “paragattas” kaj paro da ŝtrumpoj el flavkolora artsilko, fervojbileto tra Antofagasta al Uyuni, ŝia hejmregiono en Peruo.

Ni interkonsentis, ke ni ne faros erotikan inviton al ŝi, sed interrilatos kun ŝi kiel misiaj fratoj de alta valoro.

Jesuo akceptu! Kiel feliĉa ŝi staris tie ĉe la trajno, kiam ni mansvingadis al ŝi. Ŝi ricevis sepdek kvin pesojn en valizmono, kiam ni aranĝis kaj aĉetis ĉion. Per ili ŝi efektive povis kredigi al la homoj en Uyuni, ke ŝi ĉiukaze laboris en Santiago. Ni proponis tion al ŝi; ŝi kapjesis kaj ridetis tre ruze kaj silente beate. Poste ŝi forveturis kaj mansvingis kiel frenezulo kaj kriegis pro la ĝojo kaj preskaŭ falis de la trajno, kiu serpentspirale eniris montfendaĵon.

– Ĝis, vi, eta ĉapelknabino, ni diris en primitivhispana. Kiel vi nun vidis, la mondo estas diable problemplena. Oni devas provi ĉiel en tiu ĉi troamasiĝo de kalkulantaj vulpoj kaj vegetantaj vermoj. Tion ni desegnis kaj diris en primitivhispana, antaŭ ol la trajno ekveturis. Poste ni ĵetis nin en la simple kunmetitajn labirintojn de vinplezuroj kaj vendita amo en Tal-tal, sed la vespero estis tro banala, post kiam la knabino sub la kontentiĝo kaj feliĉo de nia koro vojaĝis hejmen al sia Uyuni supre ĉe la plej supraj bretoj de la Andoj.

Ni ĉiuj dormis, sendube, po sia publikulino, sed kutimece kaj indiferente, kvazaŭ ni estus edziĝintaj de dudek jaroj, kaj la tuta bordelo miris.

La sekva tago estis dimanĉo, sed ni iris al la ŝipo frue. Inter la palisoj ĉe la marbordo iris kelkaj kokinoj kaj prenadis herbsemojn inter kelkaj marĉizitaj lafblokoj. Ili klukis incite. Subite ni ŝajnis esti ŝarĝitaj de sama penso: ni ĉirkaŭringis ilin. Ni tordis la kolojn de ĉiuj kaj ĵetis ilin en la maron. La Pacifika maro komencis luli ilin, tien-reen inter la ŝtonoj. La malfaremajn kokinojn de la cinika Ĉilio.

Ĉar ŝi iĝis viktimo de banditoj per la kokinoj, ŝi la simbolulino de nia koro en Uyuni.

Dum sinlavo oni trairas siajn memorojn aŭ rigardas en la estonton. Mi povas scivoli, kiel ŝi nun vivas, tiu ĉi knabino en Uyuni. Ĉu eble ŝi sidas tute kunklinita sub la suno ekster la pajloĉapel-provizejo kaj faras eksportĉapelojn por la glatparola monplebo de Nordameriko. Verŝajne jes. Ĉar la mondo ĉiam estas tia. Vi ne diru al mi, ke ĉio ordiĝas. Ne estas tiel.

Sidante tute kunkliniĝinta ŝi iĝos kurbdorsa, katarema, ŝrumpita kaj velkinta kiel aĝulino.

Multaj, multaj milionoj da homoj estas bonaj kaj klaraj, sed mi ja scias, kiaj la aliaj estas, kiaj la plej multaj estas. Ili estas la plej malice malicaj.

Bona sapo estas tiu ĉi, ĝi ŝaŭmas bone kaj ankaŭ la maro ŝaŭmas de salo kaj meduzoj kaj fosforbestoj tie ekstere. Mi iras nuda kaj ensapumita antaŭen al la ventumilo de la lavejo kaj rigardas kiel malaperas la plej alta bordmonto de la mondo en la nubo kaj en la glacie bluaj neĝspacoj.

Kelkaj marpelikanoj, kiuj kovadis sur la insulo Ĉinca, peze flugas al la tero. Ili malaperas iom post iom ĉe la giganta draperio, kiu ĉiuvespere envolvas la ĉiliajn Andojn.

HARRY MARTINSON

La libera dimanĉo

Elĉerpitaj patrinoj kaj dorlotitaj infanoj ĉiam troviĝas sur la sama branĉo. Ili estas adjektive iniciantoj unu al la alia. Dum ok jaroj Hanna Fast ricevadis definitivan promeson pri libera dimanĉo. Dum ok jaroj oni ĉirkaŭprenis ŝin per la promeso, vindadis ŝin en ĝin, ĝis ĝi iĝis pli malbona kateno ol se oni neniam estus promesinta ion. Ŝiaj infanoj mem revis ĉiam filmforme, ekzotike, sed ŝin ili katenis tiel loke, kiel putsitelo estas ĉenita en la puto. La sola ekzotika ekbrileto, kiun ŝi povis travivi, estis tio, kion ŝi vidis sur la skatolo de la fernigriga rimedo “Zebro”.

Sed la infanoj kaj la edzo donis al ŝi la promeson. Tio sonis jene:

– Iun someran dimanĉon vi veturos al la kamparo, panjo. Pripensu, por tuta dimanĉo.

Kaj ili pentradis al ŝi, kiel ŝi ĝiatempe povus kalkuli pri tute mirinda tago.

Ŝi kapjesis kaj ridetis.

– Jes, tio estos tre agrabla, ŝi diris, kompreneble, se tio realiĝos.

– Jes, certe estos tiel, panjo, ili diris. Kiel vi, panjo, povus dubi pri io tiel simpla. Tuta dimanĉo.

Ili ridetis kaj promesis. Sed estis videble, kiel peniga tio estas al ili. Ili ripetis la aferon tiel ofte, ke ili trouzis ĝin. Subkonscience tio estis ilia plej interna penso, ĉar ili malenviis al ŝi ne nian trankvilon.

Nun iĝis tute decidite, ke ŝi devos veturi al la kamparo por tuta dimanĉo.

– Ni mem kuiros tiun tagon, diris unu.

– Jes, pripensu, kiel agrable estos al panjo tiun tagon, diris alia.

– Tute certe, diris iu tria.

La kvara diris:

– Jes, panjo supozeble bezonas tion. Ni mem kuiros tiun tagon, se panjo diros, kiel ni devas kuiri.

Dum kelkaj monatoj ili daŭrigis la parolon pri la afero. Ili neniam povis sufiĉe glorigi, kiel agrabla estos al ŝi tuta dimanĉo en la kamparo.

Kiam la aŭtuno alvenis, iĝis iliaj voĉoj pli palaj. Venis oktobro kun pluvo, novembro kaj decembro kun neĝkoto. Ŝi mergis kristkandelojn preskaŭ mortlace, por ĉion havi en ordo kaj ke estu iom festece, kiel devas esti la 24-an de decembro.

Ŝiaj kruroj ŝvelis pro la taglonga starado kaj kurado. La bluaj varikoj ekfloris kiel prunelbranĉoj sur la kruroj kaj tibikarnoj. Ŝi alrigardis ilin kaj angoro kaptis ŝin. Speciala, stranga angoro. Sed tion oni ne montru, ĉar tion oni povas nek friti nek manĝi.

Foje-foje povis okazi, ke ŝi havis silentan plezuron pro la “diligenta floro” aŭ kiam la pikila kaktbulo ekfloris ĉe la suda fenestro, kiu rigardis al farmputo, sed ankaŭ tio estis io, kio devis resti en ŝi mem, ĉar el ĝi ne povis esti kotleto.

En januaro komenciĝis denove la promesoj. Estas facile doni someran promeson en neĝtempesto. La farmputo pleniĝis de la kirliĝanta flokaro. La neĝoblovaĵoj restis kuŝantaj ĉe la rando de la putfundo. Unue ili estis puraj kaj ili havis la plezuron blankan de la novo same kiel blanka tollavaĵo, sed poste ili iĝis malpuraj kaj bierkoloraj. Kaj nun komenciĝis, kiel dirite, tempo de la promesoj.

– Ne estis eble pasintsomere, sed panjo vidos, ke estos tiel, kredu panjo. Pripensu, tutan dimanĉon en la kamparo.

– Jes, ŝi diris, jes, jes.

– Kaj ni aranĝos ĉion por la manĝo kaj ĉion ceteran tiutage.

La edzo aprobis la aferon. Ankaŭ li promesis, ke estos tiel ... iom post iom.

Tiel pasis la vintro. La infanoj vizitis la lernejon kaj la ludparkojn. Kaj la pli aĝaj? La ondo de la sportkluboj kaptis ilin kelkfoje ĝis la kamparo. Tio okazis vintre kaj somere. Kelkfoje ankaŭ la lernejo ekskursis kaj grupvojaĝoj okazis. Ili komencis esti vere dorlotitaj koncerne la kamparon.

Kelkfoje ili rakontis ion pri tio.

– Jes, diris la patrino. Jes jes ... Devas esti bele kaj agrable tie ekstere preskaŭ ĉiusezone. Mi ja memoras pri tio, sed oni ne havas tempon por memori. Baldaŭ mi forgesos kiel la kamparo aspektas.

– Sed tio okazos, ili diris. Tio okazos. Tutan dimanĉon havos panjo. Tute certe, ili diris, tute certe.

Ili fiksrigardis sin. Kial tiu ĉi laca mieno? Kial ŝi ne estas pli dankema? Kiel strange, ili pensis. Kurioze, efektive. Ili incitiĝis kaj intencis repreni ĉion. Sed iel ili pentis kaj kun la alveno de februaro ili komencis denove promesi.

– Ĉu vi povas imagi, tutan dimanĉon, panjo.

*

Tiel forfluis kvin jaroj kun la fonto. La promesoj tiam jam tedis ŝin. La temo iĝis ĝena. Nun eĉ la diablo ne scias, ĉu estos io el ĝi. Ŝi montris dubon ĉiufoje, kiam iu parolis pri ĝi. Ĉu ŝi ne komprenis, ke ili volas bonon? Ne. Ŝajne ŝi ne komprenis tion. Nu, tiel do.

Frue dum iu aŭgusta mateno de la oka jaro post la promeso ŝi ŝtelis sin el la lito.

Kiam la aliaj vekiĝis, ŝi jam estis for.

– Ŝi foriris, ili diris, nun ŝi prenis sian dimanĉon. Dum la tuta antaŭtagmezo ili parolis pri la afero. Tio estas la plej impertinenta, kion ili spertis. Jes, efektive! Dum tiu tempo de la tago ŝi sidis ĉe rivereto, kiu malrapide plaŭdante prikantis sin mem alvenante en verdan valeton. Sed ĉio luliĝis antaŭ ŝiaj okuloj. Ŝi sciis nur, ke ŝi sidas havante siajn piedojn en la fluanta akvo. Sed kie estis cetere la kamparo? Kvazaŭ ŝi ne estus povinta kapti ĝin.

Ŝi ekkuris cirkle sur la kampo, sed la ŝvelintaj kruroj malhelpis ŝin kaj ege doloris ŝin. Kie estis la kamparo? Super la okuloj ankoraŭ restis la urba membrano. La sento por la novo ŝajnis aperi nur iom post iom.

Ŝi sekvis la rivereton iom eksteren. Ĝi malaperis en bosko. Meze de la bosko ŝi ripozis sur ŝtono. Tie ŝi sidis tiel longe kiel ŝi kuraĝis. Ŝi demetis la ŝuojn kaj metis ilin flanken. Interne en ili jam svarmis formikoj. Ŝi sidis sub densa arko de folioj. Sur la arbo kantis birdoj. Sed tamen ŝi povis kapti nenion el la tuto. Ŝi eĉ sentis iaspecan angoron, kiu ŝajne volis ŝin iĝi tute malplena. La rigardoj estis sorbitaj de arbo post arbo, de folia denso, aŭ de iu birdo, hazarde aperinta. Sed ŝi vidis ilin sen ke ŝi estus vidinta, ĉar ŝi estis premata de la sento, ke nur ŝi vidas kaj sekve neniu vidas tion.

Jam ŝi estis sidanta ne mallongan tempon kaj tamen ŝi ne sukcesis senti la ekziston. Ŝi malbutonumis sian bluzon kaj elprenis unu el la grandaj mamoj. Ŝi tenis ĝin en la manoj kiel en apoganta pokalo. Ĝi estis pufa, granda, harsubtile bluvejnita kaj tute neĝblanka, ĉar dum ege multaj jaroj ĝi estis enŝlosita en vestoj, devo kaj urbo. Longe ŝi rigardis ĝin, dum ŝi trovis samtempe sian ideon tute sensenca, kaj ŝi restis ankoraŭ sufiĉe longe sidanta kun la mamo en la manoj. Fine ŝi devis pensi pri la vojaĝo hejmen. Pri tio efektive ŝi pensis dum la tuta tempo. Antaŭ ol ŝi forveturis, ŝi forgesis maljungi la animon kaj pendigi la jungilaron sur forta najlo en la kuirejo. Sed ŝi forgesis demeti ankaŭ la lignecan jugon kaj ĵeti ĝin en la devodefluilon. Ŝi havis kun si la obstine malĝojan penetron de la realo en la eternan rondiron de la tirancirkloj. Kaj nun ŝi komencis elverŝi la formikojn el la ŝuoj. Nun ŝi devas ekiri kaj denove veturi hejmen.

Sed kiam ŝi volis surpreni la ŝuojn, ŝi rimarkis, ke la piedoj ekŝvelis tiel, ke estis neeble trudi la karnarkon sub la ŝuarkon. Kaj ĉar la realo en siaj plej sentemaj partoj konsistas el karno kaj sango, ŝi ne povis ekstermi siajn piedojn, aŭ igi ilin spirite elastaj kaj grandioze sublimaj. Ŝi sciis ankaŭ tion, kiel la virinoj persekutis unu la alian per modokuloj kaj per okuloj kun senso por la deca kaj ĝusta. Veni al la trajno kun nuraj duonŝtrumpoj, tio estus konsiderata de la plej multaj virinoj, malgraŭ la ŝvelintaj piedoj, kiel libervola migro al la frenezulejo. Trudi parton de sia korpo en la du ridindajn ŝuojn estis vivgrava virina afero, kiu fidele sekvis ordonantan realon. Kulpo kontraŭ ĉi tiu regulo estis punata per ŝia propra angoro kaj timo antaŭ la onia opinio. Tiu angoro kaj timo estas senfunda laŭ tiuj mezuroj, kiujn la realo pridecidas.

Tial ŝi trudis laŭ ĉina torturo la piedojn en la ŝuojn. Ververe ŝi ne povis sukcesi, sed ŝi faris ion superhoman. Poste ŝi levis sin, staris momente kaj ŝia korpo ekŝanceliĝis, kvazaŭ ŝi starus sur stangoj, kvankam la ŝuoj estis plataj. Ŝi ĝemetis, kaj dum ŝi ĝemetis, ŝi komencis simile al senpova kolimbo ŝanceliĝi al la stacio. Ĝi estis videbla trans la somersusura densejo kaj la murmurantaj foliamasoj.

Kaj tiam fakte ŝi kolapsis. Estis neelteneble kaj estas limoj por ĉies povo. Ŝi restis sidanta en maldensejo kun ĉiuspecaj floroj, sed kun la difina influo de la realo, kiu daŭre premis ŝiajn kranion kaj piedojn. Tie per kelkaj movoj ŝi liberigis sin de la ŝuoj kaj poste ekploris. La semaforo staris tie fore kaj salutis ŝin per sia levita diktatorbrako. Ŝi kuŝis sur la kampo kaj spiris malamon en la aeron – pleje kontraŭ sin mem, ĉar ŝi foriris. Nur ĉe la kvara trajno ŝi venis al la stacio.

Hejme en la sunrostita brikdezerto de la urbo troviĝis nun la katodora oazo, kiun ŝi ankoraŭ devis atingi.

Kaj kiam fine vespere ŝi venis hejmen, ŝi ne iĝis miranta pro la riproĉoj. Ŝi pensis nur: Dank’ al Dio, ke miaj ŝvelintaj kruroj estas hejme.

Sed ŝi devis toleri. Oni longe ne laciĝis en la klarigoj pri tio, ke estas maldece tiel forkuri de hejme.

– Panjo estus ja povinta atendi. Ni intencis ĝuste nun proponi al panjo dimanĉon.

– Jes. Kaj nun la ŝajno estas, ke ni envias de panjo dimanĉon, malgraŭ tio, ke ni konstante pensis precize pri tio.

– Jes, je la diablo, senhonte, tute simple, diris tiu, kiu venis el la Stadiono.

– Jes, jes, diris malrapide la patrino kaj rigardis per timaj okuloj al ĉiuj, atakita de ĉiuj. Jes, jes ... Kaj poste la realo daŭrigis sian vojon. Kaj kiel senlaca maŝinrisorto, la patrina animo turnis sin en la brikputo.

MOA MARTINSON

Vespera ruĝo anoncas ventegon

Simile al flamanta incendio, kies varmo estis donata nur al la ĉielo, subigis sin la suno super la mallonga, frosta oktobra tago en Guntofta kaj sendis purpurborderojn al la kuirejo kaj al la hejme loĝanta plenkreska filo de la familio, Lars Erik Larsson, kiu staris meze de la planko kun sia duonjara krianta filo ĉe la sino.

– La suno anoncas ŝtormon, li murmuras kaj grimacas al la etulo por silentigi lin. Sed la knabo ekkrias eĉ pli forte, ĉar li ektimis pro la grimaco de la patro, kaj parte, ĉar la patro tenas lin tro forte kaj maldelikate, timante ke li faligos lin. Cetere ne estas malbela vizaĝo, kiu klinas sin al la etulo. Kaj la konturoj de la iom alte-malgrasa figuro estas tia, ke la virinoj kun plezuro disigas lin de la amaso jam de longa distanco.

Oni frapas sur la pordo. Li rapide eniras la ĉambreton interne de la kuirejo, metas la etulon sen speciala zorgo en la lulilon, li ne vidas tiel klare en la krepusko, sed dank’ al Dio, la infano eksilentas sammomente. Tiam li iras al la kuirejo kaj krias envenu-on.

Kampulo envenas. Li estas en longa koĉermantelo, supozeble pruntita, ĉar la subaĵo atingas la teron kaj li konstante stumblas pro la pendantaj flikĉifonoj.

La junulo en la kuirejo estas tiel malamike agordita kontraŭ la neinvitita vizitanto, ke dum kelkaj sekundoj li povas fari siajn silentajn observojn pri la pruntita koĉermantelo kaj ankaŭ pri la stumblanta iro de la gasto. Li deziras, ke la vizitanto falu nazaltere, plenpeze. Sed tiel ne okazas, anstataŭ tio li transdonas leteron.

– Tio estas al Lars Erik Larsson en Guntofta, ĉu tiu estas vi? La junulo kapjesas kaj lia vizaĝo iĝas pli ruĝa. – Via patro sendis min. La vizitanto rigardas scivole al la junulo, kies vizaĝo estas tiel ruĝa. Ĉu li sidadis kaj drinkis sola dum la posttagmezo? Kial li ne estis kun sia patro kaj sia juna edzino en la foiro? Letero de mia patro, li ja devus veni hejmen vespere, balbutas la junulo.

– Tion li certe ne faros laŭ tio, kion li diris, mi nun ja transdonis la leteron, pagon mi jam ricevis de via patro – adiaŭ, diris la kampulo kaj elstumblas en sia terbalaanta koĉermantelo. La junulo staras tie, kun la letero, ne diras dankon, eĉ ne adiaŭas. La infano estis silenta. Ĉio iĝis tiel timige silenta. Kiam la kampulo ŝmacis al la ĉevaloj, sonis kvazaŭ laŭta mokrido.

La bruo de la radoj sur la frostinta tero kaj la klakado de la hufoj doloris la orelojn kaj ekfajreris antaŭ la okuloj.

Letero! Neniam li ricevis leteron. Tiel longvojajn konatojn oni ne havis en Guntofta kaj Ameriken vojaĝintoj ne troviĝis en la parencaro. Kaj nun atinginta sian dudektrian jaron, kiel edzo kaj patro li ricevis sian unuan leteron. Leteron de lia patro, kiu vojaĝis kun sia bofilino al la foiro.

Li ektimis. La patro ĉiam estis senrespondeca kaj kelkfoje vere brandosoifa kaj facilanima en la negocoj. Kial la patrino ne venas? “Unu horon,” ŝi diris. Li eklumigis la lampon. Li estas tiel ekscitita, ke li devas sekvi per la montra fingro la ciferojn de la granda kesthorloĝo en la kuirejo, por eltrovi kiom da tempo pasis. Unu horon kaj duonon jam la patrino forestis. Kaj nun li staris tie kun letero de la patro, kiu vojaĝis al la foiro kun Lidia, ĉar la etulon oni devus disigi de la patrina mamo.

Frue matene ili kriis:

– Ni revenos vendrede vespere, estu varma tiam la kafkaserolo! Sed oni devus legi la leteron. Li ne sciis, kiel oni malfermas leteron. Eble estas mono en ĝi, ne estus bone disŝiri ĝin. Eble la patro iris al iu fora bieno por rigardi bestojn. Li faris bonajn negocojn kaj sendis hejmen monon. Sed la bofilino? Ĉu li trenadis kun si la edzinon de la filo dum bovkomerca vagado? La knabeto devus havi mamon dum la tuta vintro, li murmuras. La pensoj flugas kaj foras ... dum li serĉas tondilon, li ekmemoras, ke la kudrokorbo de la patrino troviĝas en la ĉambreto, kie kuŝas la knabeto. Li rimarkas, ke la etulon li kuŝigis en eraran direkton. Li kuŝas pli alte ĉe la piedoj ol ĉe la kapo; sed li dormas, li ne kuraĝas movi lin, ĉar nun li devos legi leteron, neĝenate de infankrio. Li trovas la tondilon, tondas la randon singarde kaj elprenas krajonskribitan, malfacile legeblan leteron.

– Certe li estis ebria, murmuras la junulo kaj komencas silabi. Jes ja! Oni povis tamen legi. Li silabumas vorton post vorto, iĝas pli kaj pli pala, komencas blasfemi mallertajn, ridindajn malbenojn kaj samtempe liaj larmoj ruliĝas. La patrino estas religia, tiel ke la viroj en la bieno blasfemis malofte, escepte kiam la patro estis ebria. La patro! Bona Dio! Infero! Li frotas la okulojn per la mano, sibligas la nazon. Je la kruco, ĉu li ploras. Ĉu li ploras por tiu ĉi diabla, malbenita letero? Ĉu vere, ĉu oni ploras, kiam iĝas tiel? Ĉu li ploras? Li kontentus, la aĉulo, patro! Jes, tion oni nomas patro! Kiu ĉiam estis kontenta, kiam li ekplorigis la filon, antaŭ ol li plenkreskis.

– Karinfano de panjo, li kriis, surprenu jupojn, karinfano! Kaj nun li sidas ĉi tie kaj ploras precize kiel dum sia infanaĝo. Ne-e! Ĉi tie ne estos ploro! La infano dormas. Bone! La infano! Sankta Dio! Li enpoŝigas la leteron, surprenas paron da botoj, ĉapon kaj jakon, estingas la lampon kaj iras eksteren. Eta infano kuŝas sola kaj dormas en malkomforta pozicio en eta bieno, apud arbarrando.

Per longaj paŝoj li rapidas al la dometo, kie la preĝkunveno okazas. La vera preĝejo estas malproksime, tien oni iras nur dum la grandaj festoj. Sed la religiaj kampulinoj kaj farmetulinoj iniciatis specialan preĝkunvenon dum la tempo de la foiro; al la foiro iliaj malpiaj edzoj iris kaj interŝanĝis bestojn kaj brandon kaj blasfemis kaj interbatiĝis kaj nur Dio, la sola, sciis, kion ili faras tie, ĝemis la virinoj.

La preĝkunveno ĵus finiĝis kaj la kafo estis altabligita, kiam la juna viro envenis. Liaj longaj okulharoj saltetas suprensuben, kiam li okulumas al la lumo.

Li ne salutas, staras tie kaj kuntiras la okulojn kaj serĉas iun en la amaso. La lumo rompiĝas sur la, ankoraŭ malsekaj okulharoj, iĝas longaj disaj glorioj ĉirkaŭ la lampoflamo. Li vidas malklare la vizaĝojn. – Diru al patrino mia, ke ŝi venu hejmen tuj, li krias, ĉar mi devas foriri por iom da tempo. Kaj li denove eliras lasinte tie aron da mirantaj virinoj kun sendecida predikanto malantaŭ si.

Estas pli ol dek kilometroj al la gastejo. Sed li kvazaŭ flugas antaŭen. La ŝvito fluas de li. Li demetas la jakon, demetas la ĉapon, ekpalpas la poŝon por senti, ĉu la letero estas en la poŝo ... Mi estus devinta voĉlegi ĝin antaŭ la preĝkunveno, tiam la afero estus farita, tiam oni nur devus ekfunkciigi la venenpikilojn. Li mokgrimacas. Ĉar li ne plu intencas plori. Ho ne! Ho, se tiuj bestaĉoj estus tie ĉi! Ilin oni devus mortigi – la porkojn – ĉu karcero? – kiun incitus karcero? Tiuj falsaj diabloj! “Estu la kafkaserolo varma ili kriis. La morto mort!...” Li mendas kafon kaj brandon kaj la gastejestrino miras, ĉar neniam pli frue li trinkis brandon en tiu ĉi ejo. Bela knabo, ŝi pensas kaj ordigas siajn buklojn post la oreloj. Sed li aspektas tiel stranga kaj ŝi mem servas al li.

– Ni havas bonan farĉitan bulviandon hodiaŭ kaj bonan viandsupon, ŝi diras.

Li faras movon, kvazaŭ li volus vomi.

– Ĉu mi rajtas aĉeti du litrojn da brando, li diras.

– Vi scias, ke mi ne rajtas vendi brandon por forporto.

– Ĉu mi do povas prunti du litrojn, mi havas malsanan bovinon.

La gastejestrino rigardas meditante lin. Ŝi aŭdis la saman kanton antaŭe pri malsanaj bovinoj, kiam la brandosoifo ekregis la kampulojn.

– Ĉu ne vi mem estas malsana, ŝi flustras tute ĉe lia orelo kaj li rigardas en varman, brunan okulparon. Jes ja, ja! La gastejestrino en Eka, ŝi strebis por Vendel, certe ŝi havis inklinon ankaŭ je aliaj, cetere ŝi estas bona, ŝi estas vera virino, ŝi rigardas varme kaj ĉarme al li. Tio kvazaŭ malpezigas lian internon. Por kelkaj minutoj li forgesis la leteron. Li forgesis knabeton, kuŝanta sola, al kiu mankas la varma, dolĉa patrinlakto por la nokto.

– Venu kun mi en mian kontoron, diras la gastejestrino en komerca tono.

La junulo obeas. Kiam li iras el la kontoro, li havas ladbareleton kun du litroj da brando. La gastejestrino ŝajnis kredi pri lia malsana bovino.

Estis la unua brando, kiun li aĉetis, la patro ĉiam prizorgis tion.

– Nun estas finite pri tio, murmuras la junulo. Al la infero ĉiujn, li krias, tiel ke onklino veninta de la preĝkunveno, restinta iom ĉe najbaro por komenti la strangan konduton de la knabo el Guntofta en la preĝkunveno, ektimante ŝtelrampas en la fosaĵon.

Fine li estas hejme. Lumas el la fenestro, kvankam estas post la noktomezo; li vidas sur la kurteno la ombron de la patrino. Ŝi staras ĉe la fenestro kun la knabo ĉe sia brusto. Li iras rekte en la stalon, kuŝiĝas en la malplenan fakon, kien li metis delikatan pajlon por tiu okazo, se la foirantoj venus hejmen kun ĉevalo.

– Jen, mi iĝis bruto, li murmuras kaj ekdormas ĉe la brandbotelo.

Li vekiĝas ĉirkaŭ la kvina, tiel, kiel li turnis sin ĉe la ekdomo. Estas karbnigre, li frostas, la kapo doloras, la akra stalodoro, kiu neniam pli frue ĝenis lin, pikas lian nazon. Sed li ja neniam pli frue ricevis leteron, nek kuŝis ebria en stalo. Li ne ŝatas brandon. La patrino faris el tio meriton kaj diris, ke tiel estas dank’ al tio, ke Dio aŭskultis ŝiajn preĝojn. Ŝi petis Dion ĝis li naskiĝis, ke li ne amu brandon, ŝi kutimas mencii, kiam la patro venas hejmen krikantante kaj ŝanceliĝante.

– Dio aŭskultas preĝojn; kuŝante tie en la mallumo li denove pripensis la aferon, dum liaj dentoj klakadis pro la malvarmo. Dio aŭskultas preĝojn! Li iom ektordiĝas, li sentas susuri la leteron en la poŝo. Ne, tio ne estis sonĝo! Nu, patrino vidos ja, kiel Dio aŭskultas preĝojn, nur li venu el tiu ĉi karbnigra stalo.

La ĉevalo! Ĉu ili kunprenis ankaŭ la ĉevalon? Ĉu eble la letero estas ŝerco de maliculo? Ne, tio estis skribita de la patro kaj tie estis aferoj menciitaj, pri kiuj nur la patro povis scii. Li palpas la trabon, apogas sin kaj leviĝas. Tiam la pordo malfermiĝas, lampolumo radias en liajn okulojn.

– Kio estas tio, diras la patrino sen saluto kaj iras supren al la fako, kie la filo staras sin apogante al la trabo, lia vizaĝo estas grize-pala kaj tiel simila al la patro en lia junaĝo, ke ŝi nur silentas, nur rigardas lin, dum la angoro ekleviĝas en ŝi. La filo elprenas la leteron kaj donas ĝin al ŝi, klinas sin kaj palpas rekte al la brandbotelo. Ŝi staras silente kun la letero en la mano. Kun la instinkto de matura kaj hardita virino, ŝi sentas, ke la plej nigra mizero estas sin mallevonta super ŝin, kaj ke la filo tie staras kun la brandbareleto en la mano, estas bagatelo. La vivo preterkuras ŝin dum kelkaj sekundoj. La averto de la gepatroj, kiam ŝi spitis ilin kaj edziniĝis. La furiozo de la viro, kiam la gepatroj aranĝis pri la apartigo de la havaĵo por la filino. Kvereloj, drinkado, kelkfoje amo, ĉio preterkuras en la malvarma stalo kaj ŝi sentas, ke ŝi volonte mortus. Kelkaj longaj okulduonfermoj. Sinteno kiu diras, ke ĉio estas venkebla. Kiel kulpa ŝi estis, kiel malpura, kiam ŝi cedis al la amo por tiu viro. Kaj la filo, ankaŭ li spitis kaj edziĝis al Lidia, la servistino. Kio okazis al la filo? Kio estas tio? Kion signifas la letero? Profunden en la peko ŝi glitis. Tie staras la filo kun brandbarelo en la mano, kaj ŝi eĉ ne pensas pri tio ke tio en si mem estas malfeliĉo. La konjektita malfeliĉo ombrumas ĉion.

– Ĉu ni ne eniru? diras la filo, skuata de la malvarmo.

– Jes, mi havas la kafon preta, ŝi flustras. La varma, lumplena kuirejo kun la kafodoro donas kelkminutan trankvilon al la viro. Li metas la brandbareleton en la malhelan angulon, kvazaŭ li subite estus ekhontinta pro ĝi, demetas la jakon kaj la botojn, dum la patrino verŝas la kafon. Li trinkas, dum ŝi legas la leteron. De interne el la ĉambreto aŭdiĝas la pepado de la infano.

Simile al singardaj araneoj inter maldikaj retfadenoj, pasis la horoj.

Li okulumas tra la fenestro, blindigita de la suno kaj frosto. Li ombrumas la okulojn per la mano. Jes, ŝi iras en la brutejon. Jezuo! ŝi ja estas kurbdorsa! Ŝi, kiu ĉiam estis rekta kiel soldato! Nur antaŭ kelkaj horoj ŝi estis rekta kaj trankvila kaj sin kaŝema. Dum la horoj, kiuj sekvis la leterlegon, ŝi aspektis, kvazaŭ nenio estus okazinta. Ĉu nun ŝi kurbiĝis? Cetere, ĉu tio estis miriga! Ĉu ankaŭ li ne estis survoje por kurbiĝi? Kurbigota kaj idioto ... Sed ĉu helpis iom da kurbiĝo? Tio ne narkotis lian egan furiozon, kiu jam preskaŭ sufokas lin, tiun teruran doloron en la brusto, kiun li neniam antaŭe sentis. Tie en la ĉambreto kuŝas la infano. Neniu en la mondo antaŭe aŭdis simile harstarigan malbenitan ion! Neniu en la mondo estis trafata kiel li – jes, patrino kompreneble – ŝi, kiu iras kurba al la tri bovinoj kaj en malplenan stalon.

Finfine tio dependas de ŝi. Tiel estas! Li mem estis blanka kiel la neĝo, pri kiu ŝi kantis en la preĝejeto. Neniam plu li povos montri sin en la regiono. Ŝi iru tiel kurbe, se ŝi volas. Ŝi certe nur ŝajnigas. Ne povas esti por ŝi tiel diabla la afero, ŝi ja baldaŭ iĝos kvindekjara. Kaj la patro! La aĉulo! Li estas nur kvardek kvin. Kial ŝi edziniĝis al tiel juna viro? Ŝi estus povinta edziniĝi al maljuna, riĉa kampulo, kiu mortus antaŭ ŝi. Sed, jes, estas ja lia patro kaj li similas ja sian patron kaj la junulinoj – jes kompreneble – Lidia estis bela kaj ŝi kaj la aliaj knabinoj kuris post lin, ĉar li similas sian patron, tion li nun komprenis.

Sed panjo estus povinta pli bone pripensi, ol edziniĝi al tia ulo, nun ŝi povis iri kurba, se ŝi tiel volis. La furiozo en li trankviliĝis iomete post la akuzo kontraŭ la patrino. Interne li ja scias, ke ŝi estas senkulpa, sed li devas akuzi iun, eĉ iun, kiu estas senkulpa.

Akuzi iun pro mizeraĉo, pri kiu nek Dio nek la reĝo povus helpi. Li sciis en sia interno, ke neniu estus povinta malhelpi tion, kio okazis. Simile malfacile iu povus malhelpi ŝtormon, aŭ tion, ke la abeloj svarmu. Konscie li iras al la ŝranko, forpelas el sia vojo la blankan katon, kiu deflankiĝas nur kelkajn colojn en la sunstrio de la mallonga oktobra tago, teksanta sian propran modelon sur la ĉifontapiŝoj de la planko. Li prenas la plenan brandbotelon kaj glason el la ŝranko.

Antaŭ ŝia nazo li sidos kaj drinkos, antaŭ la kurbulino. Ŝi grumbladis. Ŝi apartigis la drinkporciojn kaj ĝemadis kaj pelis por laboro kaj avaris kaj kuradis al la preĝejo kaj parolis pri sia doto, ĝis la patro iĝis furioza. – Silentu, – ĉu la infano ne moviĝis interne? Jes ja! Tiel multe li valoris! Li kaj la infano ne taŭgis! Ĉu li estas efektive la patro de la infano Jes tute certe. Ĉar tiutempe Lidia ne konis sian bopatron. Bopatro! Patrino rajte metis bridon sur lin. Ŝi estus devinta forpuŝi lin, tiun drinkulon. Tiun ĉi dekorulon! ŝi estus devinta bastoni lin, anstataŭ iradi al la preĝejo. Kaj Lidia! Patro donis al ŝi ian sorĉpulvoron. Li verŝas al si brandon. La suno rompas belajn kolorojn sur la facetita vitro. Li rigide rigardas la kolorojn, ombrumas la okulojn. Li sentas sin tiel strange laca pro la suno, pro la koloroj de la glaso, pro la muelantaj pensoj, kiuj bruligas kaj boras lian internon.

Subite ternas la kato. Mirante li ĉirkaŭrigardas, li forgesas kurbiĝi kiel la patrino.

Ankoraŭ neniam oni aŭdis terni katon simile al homo. La suno pikas ĝian nazon, li pensas kaj prenas la glason por verŝi en sin la enhavon, kiam li sentas, ke li devas terni. Singarde li demetas la plenplenan glason, retenas la ternon kun grimaco, kiu doloras la kapon pro la brando konsumita hieraŭ vespere ĉe la gastejestrino en Eka. Li vidas ŝin antaŭ si, ŝin, la afablan, malhelbuklan, rondplenan virinon, malklaraj impulsoj zigzagas tra la cerbo. Tiam li ekternas. Grandega terno, kiu preskaŭ eksplodigas la orelmembranojn. La larmoj fluas el la okuloj, li forviŝas ilin, blovpurigas la nazon kaj volas denove preni la glason, kiam li sentas, ke li devas terni denove. Fojon post fojo li provas preni la glason kaj trinki la brandon, sed ĉiam li devas terni kaj kiam li ne ternas, ternas la kato. Fine li lasas netuŝita la glason kaj sidas trankvile sur la sofo kaj atendas la plej proksiman ternon. Li fikse rigardas la katon. Ĉu ankaŭ ĝi intencas terni. Sed la kato estas trankvila, dum la viro rigardas al ĝi. Ĝi incitas min, tiu ĉi diablo, ĉio incitas min. Kaj la viro ternas denove.

Tuj kiam li movas sin, io tiklas lian nazon por terno.

– Mi ne havas tempon por katoj! Mi ne havas tempon por terni, li krias – mi devas elpensi ion, kiel mi povus kapti ilin, mi devas fari ion, mi mortbatos ilin kaj ĉi tie mi sidas kaj konkurse ternadas kun kato, – estas infere, se mi ne povas preni la brandon en min; li preskaŭ blekas kaj verŝas la brandon en sin, sed preskaŭ sufokiĝas, ĉar la ternado aperas tuj kaj li ricevas la brandon en la bronkon. Sammomente envenas la patrino; ŝi rektigas la dorson kaj krias pro la teruro, vidante, ke la vizaĝo de la filo bluiĝas kaj la blanko de la okuloj elturniĝas.

– Ĉu vi trinkis sublimaton? La filo ekspiras denove. Li sentas sin iom malpeziĝinta vidante, ke la patrino denove staras rekta kaj ke ŝi denove estas en la ĉambro. En sia plej interna interno li timis, ke ŝi faris ion tie en la brutejo. Ke ŝi pendigis sin per paŝtoŝnurego aŭ iel simile ... Sed li tute ne povis regi sin tiel, ke li eliru kaj malhelpu kion ajn. Certe ankaŭ ŝi kredis la samon pri li. Ke li trinkis sublimaton. Ho, ne, tiel stulta li ne estas! Kaŭzi al ŝi tiajn dolorojn, kiajn ĝi estigas. Sed li sentas sin iom malpli mizera pro la angoro de la patrino pri lia vivo. Li verŝas denove brandon en la glason, sed venas denove la terno.

– Ni estas sub sorĉo, li krias kun fluantaj okuloj, ili eksorĉis nin antaŭ ol ili foriris, mi nun ternis ĉi tie unu horon, kaj tiu ĉi malbenita kato ternas simile al homo kaj imitas min, kiam mi ternas. Li eksilentas, rapide glutas la brandon kaj aspektas fiera, ke li sukcesis gluti ĝin neternante. La patrino ŝajnas, kvazaŭ ŝi ne estus aŭdinta tion. Tiam la filo ekternas denove.

– Vi malvarmumis en la stalo dum la nokto, diras la patrino mallaŭte kaj rigide rigardas la katon, kvazaŭ la besto havus en sia interno ilian sekreton. La filo verŝas ankoraŭ glason.

– Elpelu la katon, ĝi ternas denove! La patrino obeas, kaj elpelas la ternantan katon.

– Ni certe estas perdantaj la prudenton, ni ambaŭ! Ĉu vi ne kredas, se mi prenos duonan glason da brando, nur duonan glason, tio eble trankviligos min; tio estas ebla, ĉu ne, diras la patrino kaj rigardas post la katon tra la fenestro.

– Ĉu vi volas preni glason? Vi, kiu kuradis dum via tuta vivo al la preĝejo!

– Ne efikas, se oni iras al la preĝejo, vi ja vidas, – cetere nenion mi preterlasis per tio, ke mi iris al la preĝejo. Ŝi verŝas al si duonglason da brando.

– Vi devas preni pli, por senti ĝin, diras la filo kaj ternas denove.

– Eble vi ricevis peston, la maljunuloj diras, ke la pesto komenciĝas per terno. La maljunuloj diras ankoraŭ nun, kiam iu ternas: “Helpu Dio!” La patrino verŝas glason plenan al si kaj eltrinkas. La filo premas malmole sian nazon por malhelpi la ternon, balancas la korpsupron kaj flustras al ŝi:

– Kio estos pri ni! Patrino kiu neniam gustumis brandon kaj nun komencas drinki subite, kiel bovkomercisto. La patrino ne aŭdas liajn tranazajn flustradojn, ŝi verŝas ankoraŭ glason al si. Kun konsterno li vidas, ke ŝi verŝas en sin la kvaran glason.

– Kion? Je la diablo! Pesto? Li krias kun la sento, ke li devas malhelpi sian drinkadon per babilado. Ĉu tio estas flavmalsano, aŭ ftizo? Li ternas denove.

– Oni ricevas abscesojn sur la tuta korpo, diras lakone la patrino.

– Ĉu vere? Abscesojn? Nur tio mankas ankoraŭ al mi, mi estas jam nun, kiel absceso. La tuta korpo suferas. Kiam mi havos tiujn ĉi abscesojn, estos neeble vivi post ĉio ĉi; pensu, kiam la homoj ekscios ...

– Ne estas pli malbone al vi ol al mi, diras la patrino.

– Ĉu ne? Li iĝas ekfuriozanta. Ĉu ne estas? Tiu, kiu forkuris de vi, estas maljuna drinkbarelo, estas alie pri mia Lidia, tiu bestaĉo.

– Ni neniam kverelis, sed despli multe vi kaj patro. Li estas fripono kaj diablo, sed vi ĉiam defendis lin kontraŭ la homoj kaj nun la homoj diros, ke anĝelon vi perdis. Li verŝas glason plena al la patrino kaj al ŝi mem. Ŝi drinku, se ŝi volas, jes ankaŭ ŝi, ne gravas, tute ne, li diras laŭte. La ebrio altiĝas en li, venkas lin. Ĉiuspecaj eblaj ideoj flugas tra lia kapo.

– Estas mums killibabba ĉi tie! Ĉu vi povas diri: mums killibabba?

– Ĉu vi parolas eksterlandan? Ĉu vi diris tion amerike? krias la patrino.

– Jes, je la diablo, amerike, mums killibabba, tio estas amerika. Patro mia kaj edzino mia, ili estas sur amerika ŝipo kaj parolas amerike kaj la ĉevalo henas amerike.

Li ridegas, batadas la genuojn. La patrino ne povas lin sekvi tute. La brando dormemigas ŝin.

– La ĉevalon ili sendos hejmen, ĉar via patro ricevis mil kronojn de mi por aĉeti bovinojn kaj du bovojn. Neniam antaŭe li petis monon de mi, kaj kiam li nun volis ricevi, do li ricevis. Sed vi volis, ke Lidia veturu al la foiro, kaj nun ili estas survoje al Ameriko. La patrino fuŝparolas iomete.

– Ameriko, Ameriko duonkantas la filo. Ili vojaĝis al Ameriko. Al la infero ili iru certe! Vi ricevos novan ulon, panjo! Vi ne havas grizon en via hararo kaj via dorso estas rekta, se vi mem ne persistas pri kurbiĝo. Mums killi babba, vi ne ricevos pli da brando, se vi ne povas diri: mums killi babba.

– Se estas amerike, mi ne diros, mi ne parolas ilian sendian lingvon. Dio igos ilin ambaŭ, vian patron kaj Lidia, bruli en la infero, ili estas adultuloj.

Ŝi estas tute elĉerpita, la okuloj brilas, la vizaĝo estas timige ruĝa.

– Ĉu vi volas lasi la babilaĉon pri dio kaj la infero, kiam vi drinkas, diru mums killi babba, tiam vi ricevos ankoraŭ unu glason, krias la filo.

Mums killi babba, diras obee kaj daŭre en pli bona agordo la patrino. Malgraŭ la kolera alvoko de la filo, ŝi intencas studi la amerikan lingvon. Fuĝintoj kun propraj bienoj kutimas reveni, tiam li povos aŭdi, kion la filo ĵus diris, ke ŝi estus povinta ricevi novan ulon.

– Instruu al mi pli da amerika lingvo, ŝi diras al la filo en nova, pacema tono. Sed la filo, kiu ne plu perceptas ion, parte pro la ebrio, kaj malsato, parte pro la stranga konduto de la patrino, havas senton, ke la mondo ŝovis sin tro proksime al li, ke Ameriko estas lin frakasonta. Li kuŝiĝas sur la sofon.

La patrino iras kun ŝanceliĝantaj paŝoj en la ĉambreton al la etulo, kiu ĵus ekkriis, metas lin en sekaĵon, donas al li botelon, sed la lakto estas malvarma, tiel ke la infano krias kaj gestadas per la brakoj, por ricevi molan, varman bruston. La avino sidiĝas en la lulseĝo kaj komencas luli la nepon kaj sin mem al la trankvilo.

La filo vekiĝas post kelkaj horoj. Li sentas marteladon en sia kapo, estas malvarme kaj preskaŭ malhele interne. Li volas lumigi la lampon, staras tie kun la brulanta alumeto – lastfoje, kiam li eklumigis la lampon, li legis leteron. Diablan, malbenitan sterkleteron! – Estis ja la patrino, kiu donis al ili vojaĝkoston! Mil kronojn – por aĉeti bovinojn kaj bovojn! Pripensu, kiel ili ridaĉis pri ŝi.

Li bruligas sin per la alumeto, ŝanceliĝas al la fajrujo kaj faras fajron, verŝas brandon en glason kaj eltrinkas, sidiĝas sur la sofon. Dank al Dio, la ternoj ĉesis. Nun li povas pensi, pensi. Patro kaj Lidia estas survoje al Ameriko. La knabo! Estas ja infaneto! Li stumblas en la ĉambreton. La infano dormas kun konfuzita kapo pro la longa lulado. La patrino dormas kun kapo falinta al sia brusto. Li preskaŭ ekploras ŝin vidante tie ... Plori! Tio koncernas neniun, se li ploras. Kompatinda panjo! Tia infero! Tute naive ŝi donis al ili mil kronojn! Kaj poste ŝi drinkis brandon. Sed pri tio neniu eksciu! Ĉar ŝi ne plu povos viziti la preĝdomon, kaj tiam ŝi estos tute priklaĉata. Li vekis ŝin. Silente ŝi iras en la kuirejon kaj verŝas denove al ŝi brandon. Li volas preni la glason de ŝi. Sed ŝi verŝajne ne bone fartis kaj ne tuŝis la glason. Cetere, ĉu gravas, ke ŝi trinkis, nur ke neniu eksciu pri tio! Kion ŝi povus fari kaj kion li povus fari? Li sidas kaj rigardas ŝin. Ŝi havas ja vere belan aspekton. Pri tio li neniam pensis. Ĉu ŝi ne konvenus eble al tiu ĉi ... Nun komenciĝas la doloro en la brusto denove, la gorĝo kuntiriĝas. Nun ili estas surŝipe, ili luliĝas al la lando de la oranĝoj. Li neniam manĝis oranĝojn. Eble Lidia sendos tutan keston da oranĝoj al Guntofta. Li ridegas.

La patrino rigardas lin indiferente. Li ektimas, vidante, kiel apatia ŝi estas. Li devas serĉi helpon por la infano, por la bieneto, bestoj. Sed li ne povas vidi homojn. Li devus iri maren kaj dronigi sin nokte. Poste estos, kiel kutime, ia helpo. Li verŝas en la glason kaj eltrinkas.

– Eltrinku vian brandon, vi, panjo, li diras kaj la voĉo iomete eksingultas. Li pensas pri tio, kiel malgaja ŝi iĝos. La edzo malaperis. La filo estas mortinta.

Sur la pordo oni frapas. Pluraj leteroj, li pensas indiferente. Aŭ eble – – – eble ili ne forveturis, ili eble venos nun – kaj ili ekvidos la patrinon tiel, – sed tiam ili retiriĝos kun ŝvelintaj kapoj. La hejmo ne koncernas ilin nun. La letero! Ne, ne ili estis. Denove fremdulo. Cetere li ne bezonas dronigi sin. Estis bone, ke iu venis. Li havas peston kaj nun la tuta distrikto estos infektita, la tuta distrikto formortos. Li aŭdis pri tia okazaĵo. Tiam neniu povus babilaĉi pri la patrino aŭ pri la forkurintoj aŭ pri io. La pesto aranĝos la aferon por Guntofta.

Oni frapas denove kaj voĉoj aŭdiĝas.

– Envenu, li krias gajvoĉe.

Li fiksrigardas la vizitantojn, ili rigide rerigardas lin. Ili vidas ruĝpufan viron kun ŝvelintaj okuloj. Ĉu ili aranĝis preĝkunvenon ĉi tie? Anne-Mari estis ja tre pia de naturo, sed pri la filo oni ne aŭdis. – Pensoj kirliĝis en la cerboj de la vizitantoj, dum la viro senespere serĉas ion, kion li povus diri. Estis la servistineto Ester el Odby, – ŝi, kiu sekvis post Lidia, – kaj la maljuna Skroa.

Estas bone. Li do povos ekscii ion pri la pesto, la maljunulino estis medicinkonanto. Eble ŝi povis kuraci lian ternon. Li volis ĝuste peti ilin enveni, sed li komencis terni.

– Mi havas peston, li krias inter du ternoj.

Mums killi babba, diras Anne-Mari kaj verŝas al si glason da brando.

La servistineto el Odby staras konsternita kaj Skroa, kiu jam vidis multon dum sia vivo, aspektas meditanta.

– Ili ambaŭ estas ebriaj, flustras la servistineto kun trema voĉo.

– Ili malvarmumis, respondas mallonge Skroa. Ŝi konis tion; ŝi sciis, ke oni ne devas kredi pri ĉio, kion oni vidas per la okuloj.

– Mi varmigos akvon, en kiun vi metos la piedojn, tiam baldaŭ vi finos la ternadon kaj tion ĉi ni forigos, diras Skroa kaj forprenas la brandbotelon kaj glason, poste ŝi iras al la kuirilo kaj komencas fari viglon. Samtempe la etulo ekkriegas. Kvazaŭ li estus kompreninta, ke ne estis praktike uzi la gorĝon, antaŭ ol li ekaŭdis tiujn ĉi fremdajn voĉojn. Antaŭe li ricevis nur luladon, ĝis li devis cedi kaj la malplena stomako iĝis eĉ pli malplena.

La servistineto el Odby eniras al la knabo kaj kiam la patro aŭdas ŝin babili al la etulo, li sentas ke la terura muĝo kaj bruo, kiun li havis dum longa infera tago-nokto en la oreloj, subite eksilentas. Kvazaŭ iĝus pli hele interne, li vidas la malnovajn, kutimajn aĵojn, pri kiuj li ne atentis dum tiu ĉi tagnokto. Li alrigardas la patrinon por vidi, ĉu ŝi rimarkas, ke la tondro kaj bruaĉo eksilentis. Ĉu ŝi aŭdas, ke juna virino konsolas la nepon?

Mums killi babba, estas amerike, diras Anne-Mari, sentante la okulojn de la filo direktiĝi al ŝi. Ŝi palpas al la tablo por la glaso, kiun Skroa forprenis.

Skroa eklarmas, ŝi siblas tra la nazo kaj ploretas. Ŝi konas Anne-Marian en Guntofta jam de multaj jaroj, ŝi scias, kiel klara kaj prudenta ŝi ĉiam estis kaj krom tio kiel harmonia. Io vere terura okazis al ŝi, tute certe.

La filo murmuras: Panjo neniam plu trinkos, tion oni devas forgesi; la plej terura en la tuta mizero estas, ke la patrino trinkis brandon, sed tion oni devas forgesi. Se necese, li subaĉetos aŭ batos la homojn, sed tio ne disfamiĝu.

Skroa verŝas vaporantan akvon en la kuvon kaj li obeeme metas en ĝin la piedojn, akceptas la varman kafon, kiun ŝi donas al li kaj li uzas la okazon por flustri:

– Ni havas inferan malordon, tial patrino iĝis tia; ni ne manĝis de hieraŭ, ankaŭ la knabo ricevis nenion. Lidia volas lin dekutimigi de la mamnutrado kaj tial ŝi sekvis patron al la foiro. Tiam li eksilentas, prenas gluton da kafo.

– Ni aranĝos manĝon por vi ĉiuj, diras Skroa, kiam la servistineto venas en la kuirejon kun la knabo sur la brakoj. La kampulo iĝas ĝenata. Li sidas ĉi tie kiel idoto, kun la piedoj en la akvo. Sed li devas liberiĝi de la ternado, iĝi klara kaj prudenta, tiel ke li povu aranĝi la aferojn kaj la problemojn. Cetere oni klaĉas ankaŭ pri la servistino en Odby. Oni devus dancigi ilin, tie en Odby, por ke la babilo ĉesu. Ili estas en la sama situacio, la servistinoj en Odby kaj li, la filo en Guntofta. Kvankam kio estas ilia historio kompare al lia? Kiel kulpiko al leonmordo. Ĉu troviĝas leonoj en Ameriko? Ili devus disŝiri je pecoj la forkurintojn. Lidia devus ricevi brustinflamon, kiel en la Blua-farmo la junulino, kiu mortigis sian infanon. Ŝi poste freneziĝis.

La kompatinda, ebria Anne-Mari levas la kapon, kapjesas: Vi pravas, Skroa. Vi scias. Vi scias multe. Poste ŝi faligas la kapon al la brakoj kaj ekdormas.

– Mi helpos ŝin enlitiĝi, sed unue la knabo devas havi nutron. Kio okazis ĉi tie? diras la servistineto.

– Tion, kio okazis ĉi tie, neniu povas prirakonti, io tia neniam okazis sur la tero, respondas la filo.

– Ĉu vi melkis vespere? demandas Skroa por rompi la estiĝantan silenton.

– Mi ne scias, ĉu ni melkis entute hodiaŭ, mi devas pripensi, mi devus mortbati iun, sed katoj kaj ebriulinoj kaj pesto kaj terno kaj ĉio ebla baras la vojon, mi ne atingas la penson, sed mi devas pensi. Lidia! Lidia, ŝin oni devus strangoli, ankaŭ mian patron, sed – pri patrino, neniam vi rajtas diri ion pri patrino, ĉu vi aŭdas; ŝi neniam trinkos, ŝi neniam trinkis ĝis tiu ĉi tago. Mi komprenas nenion, katojn, peston, leteron – mi estas laca, li flustras, mi estas laca, kuŝigu patrinon sur la kuirejan sofon – ne povas supreniri ĉivespere en sian ĉambron – mi iros kaj enlitiĝos.

Li tiras la piedojn el la kuvo, smaciras en la ĉambreton kaj lasas grandajn, malsekajn signojn post si.

La servistineto kaj Skroa laboras silente. Ili kuiras nutraĵon al la etulo. La servistineto manĝigas lin. Li krias tuj, se la kulero ne venas sufiĉe rapide. Fine li estas sata. Skroa je veko skuas Anne-Marion, helpas ŝin demeti la ŝuojn, provas depreni la vestojn, sed ŝi ne povas demeti la kamizolon, ĉar Anne-Mari fermis siajn manojn tiel forte ĉirkaŭ la letero, ke oni ne povas depreni la manikojn. Skroa lasas ŝin enlitiĝi kun la kamizolo sur si.

– Tie, en ŝiaj fermitaj manoj estas la sekreto, murmuras Skroa, dum la junulino iras en la ĉambreton kun la dormema knabo.

La kampulo kuŝas kun fermitaj okuloj ... ŝi rigardas maltrankvile al li. Ŝi volas per sia fingro tuŝi la longajn okulharojn, la belan buŝon ŝi volonte – ho jes, li estas ja edzo. Ŝi hontas pro siaj malĝustaj deziroj. Ŝi lulas la etulon, zumkantas malrapide. Pro kio ŝi devus honti? Li estas ja freneza pro malĝojo. Ion oni devas fari.

– Ni venis ĉi tien ĉivespere por inviti vin kaj Lidian por danco sabate, sed nun mi aŭdas, ke estas ia frenezaĵo pri Lidia. Lidia ja servis en Odby – ni estas nur servistinoj, sed ĉar Lidia estiĝis via edzino, ni kredis, ke ankaŭ vi volas veni. Ŝi eksilentas. La kampulo kondutas tiel konsiderinde. Li ploras. La junulino staras konfuzita. Ŝi ne povas lasi la viron kuŝi tiel. Kion faris tiu ĉi ĉifona Lidia, ŝi, kiu tiom fanfaronis, ĉar ŝi edziniĝis al terposedanto! Ŝi iras antaŭen al li, tuŝas la okulharojn per la fingro. Ŝi devis fari tion, li povas pensi, kion li volas. Neniam ŝi vidis viran vizaĝon aspekti tiel malĝoja, mola kaj bela.

– Rakontu, kio estas tio, ŝi flustras per sia buŝo ĉe lia orelo.

– Mia patro kaj Lidia forveturis al Ameriko, li ploretas. Ŝi ne respondas. Sammomente ŝi plenkreskiĝis. La pensoj venas klare kaj logike. Lidia! Tia ulino! Tion oni neniam povos pardoni. Forlasi sian infanon kun tia brandbarelo, kiu fingrumis kaj detruis ĉiujn virinojn, kiujn li nur povis atingi. Tio estas la plej terura, kion ŝi aŭdis. Ŝi ĉirkaŭrigardas. Beleta ĉambro, granda kuirejo, propra korto. Ne, ne temis pri tio, sed pri la viro ĉi tie. La pensoj ĉirkaŭkirliĝas, ŝi devas iri rekte antaŭen, ŝi devas fari decidon. Tiu ĉi bona, bela viro! Tiu Lidia estas stulta. Ne estas malĝuste helpi lin, provi ricevi lin. Se li nur povos forgesi! Sed li ja havas la infanon, li certe lasos sin konsoli. Estus malpli danĝere, se la ĉifonulino estus kunpreninta ankaŭ la infanon.

Ŝi denove klinas sin al li.

– Vi ricevos helpon tiel, ke vi forgesos ŝin. Ni kunmetos iun mensogon tiel, ke ni havos iom da tempo. Ne estas necese, ke la homoj tuj eksciu ĉion. Ni diros, ke Lidia vojaĝis al siaj parencoj, ke ŝi heredis, ke via patro estas kun ŝi por helpi ŝin, por ordigi la heredaĵon. La homoj rapide forgesas.

La junulino estas fiera pri si. Ŝi opinias, ke ŝi tre bone elcerbumis tion. La viro tiras ŝin al si, boras sian kapon kontraŭ ŝia brusto.

– Ĉu vi kredas, ke tio estas ebla, ĉu vi povas veni ĉi tien? Sed vi ne povas forlasi vian okupon.

Skroa certe povas akiri iun ĝis la printempo, tiam mi forlasos tiun okupon, kaj tiam oni estos forgesinta ĉion kaj vi povos eksedziĝi. Skroa havas tiom da medikamentoj, ke vi kaj ankaŭ via patrino certe ricevos ion, kaj vi ne bezonos brandon por trankviliĝi. Skroa trovos eliron, al ŝi ni povos paroli pri ĉio. Ŝi helpis nin en Odby, ankaŭ min la homoj kalumniis; sed ili mensogas, ne estas tiel, kiel ili diras, sed la homoj volas nur mensogojn, tial ni povas trankvile kunmeti mensogojn ankaŭ pri vi kaj do ĝis plue ni havos trankvilon.

Li tiras ŝin al si en la liton, tenas ŝin forte, serĉas ŝian buŝon.

– Mi forgesos, se vi helpos min, helpu al mi – kaj al la knabo kaj panjo, ĉu vi aŭdas – – – ? La juna servistino forte premas lian kapon al si, ŝi sentas en si forton por ŝanĝi la tutan paroĥon, ŝanĝi la tutan mondon.

– Vi neniam rajtas paroli pri tio, ke patrino trinkis brandon, li petas.

– Neniam, neniam, ŝi flustras kaj kisas lin honteme kaj konfuze kaj poste ŝi rapidas en la kuirejon al Skroa, kiu envenis de la stalo kun du siteloj da dolĉa, varma lakto. La kompatindaj bovinoj ne estis melkataj dum la lasta tuta tago.

– La mastro kaj Lidia forveturis al Ameriko, ni povas mensogi ion al la homoj, mi rakontos pli multe survoje, diras la junulino.

Skroa ŝajnas ne esti tre surprizita. Ŝi kredis, ke estas eĉ pli malbone.

– Ni restos ĉi tie dum la nokto, ŝi decidas kaj la junulino denove eniras al la kampulo.

– Ni restos ĉi tie, Skroa kaj mi. Ni portos supren la knabon kaj la lulilon kaj ni kuŝos tie, tiel ke vi kaj via patrino havos trankvilon ĉi tie malsupre. Mi devos foriri morgaŭ frumatene kaj tiam mi ne renkontos vin, sed Skroa restos ĉi tie, ĝis vi trovos helpanton. Kaj proksiman sabaton venu al Odby! Se vi ne venos, mi venos ĉi tien kaj kunirigos vin.

Li nur kapjesas. Ŝi restas sidanta sur la litrando momenton, karesas liajn fermitajn okulojn. La longajn okulharojn ...

– Kiel oni nomas vin, li diras dormeme.

Ester. Ĉu vi forgesis tion? Eble vi neniam aŭdis tion, ni ja renkontiĝis ĝis nun nur en la vendejo.

Ester – li cerbumas iomete, li konas la nomon, patrino kutimis legi el la biblio pri iu Ester, kiam li estis malgranda. Estis tre saĝa kaj bela virino. La juna mastro en Guntofta ekdormas, dum la servistineto el Odby sidas kaj rigardas lin kaj karesas liajn longajn okulharojn.

Du fojojn dum la nokto ŝteliras la juna Ester malsupren por rigardi la mastron. Li dormas. Ŝi kovras Anne-Marian, varmigas lakton kaj reiras denove al la etulo kaj Skroa.

Ŝi ridetas al si mem, kiam ŝi iras supren sur la ŝtupoj.

Mums killi babba! Kie lernis Anne-Mari tion? Ŝi eniras al la dormĉambro de Anne-Mari kaj de ŝia eskapinta edzo, donas al la etulo, kiu estas maldorma, lakton, rigardas, ĉu la maljuna Skroa estas kovrita, prenas la knabon al si en la liton kaj estingas la lampon.

Klaraj steloj gardas la bieneton kaj lumigas la ŝipon, veturantan okcidenten trans la maron.

GUSTAV SANDGREN

Susuro de sekalo

Antono venis supren laŭ la deklivo, gvidante sian biciklon. Li vidis, ke Paŭlo sidas sur la muska soklo de la malnova mejloŝtono. Ambaŭflanke riverencis la sekalo al la ventatako kun stranga, seka susuro.

– Bonan! diris Antono.

– Bonan! diris Paŭlo.

Antono kuŝigis sian biciklon kaj ankaŭ li sidiĝis. Paŭlo maĉis pajleron kaj rigardis trans la ondojn de la plugkampoj. Antono miris pro tia trankvilo de Paŭlo. Oni tuj ricevis emon sidi, kie li sidas. Kvazaŭ sekrete li malfermus ion ĉirkaŭ ŝi, malfermus la teron kaj ĉielon.

– Kaj via frato, Johano, edziĝos, Johano ja, diris Antono. Kaj al vera urba fraŭlino, oni diras.

Dirante tiujn ĉi vortojn en lia interna vido aperis bildo pri cirko en la urbo. Nur unusolan fojon li vidis tion. Pentrita sinjorino en helruĝa trikoto ĵetadis sin cirkle sur trapezo, kaj kiam ŝiaj okuloj iĝis videblaj, ili fulmis tiel mirinde kiel roso en la matena suno. Tia estis urba fraŭlino por Antono.

– Johano komprenas nenion. Homoj, kia li estas, komprenas nenion.

– Ho jes, vi mem certe ne komprenas tiel multe, eĉ vi ne, diris Antono kun iom da indigno.

Paŭlo prenis buŝharmonikon el la poŝo kaj malrapide komencis blovi ĝin. Paŭlo ludis ofte per buŝharmoniko. Antono devus ververe daŭrigi la bicikladon, sed li restis kun Paŭlo kaj aŭskultis la harmonikadon. Kaj la delikata muziko de la harmoniko malaperis en la sekan susuron de la sekalo ambaŭ flanke de la mejloŝtono, – jes, oni havis la impreson, kvazaŭ Paŭlo estus vekinta la sekalsusuron. Antono fikse rigardis la pintdesegnojn sur la pneŭmatiko, dum li pensis, ke buŝharmoniko estas ĉiam konvena instrumento; oni elprenas ĝin, iom blovas en ĝin kaj movas la lipojn.

– Ĉu vi ŝatas ŝin? li demandis.

Paŭlo eksvingis la buŝharmonikon al la pantalono.

– Je-es, li respondis kaj ridetis.

– Ĉu ŝi estas bela?

– Jees.

– Al kio ŝi similas?

– Mi ne scias precize. Oni ne povas priskribi ion tian. Io blanka kaj io, kion oni vidas la unuan fojon dum florado.

Antono senvole vidis florantan prunelarbustaron. Tio estis malsaĝa, kaj li diris:

– Kion vi volas diri per tio, ke ŝi similas ion blankan? Tion mi neniam aŭdis pri knabino.

– Sed ŝi estas tia.

– Eĥ, vi estas nur stulta! Antono ridis al Paŭlo, malgraŭ liaj vortoj. Li efektive tre ŝatis Paŭlon. Paŭlo levis denove la buŝharmonikon al la lipoj kaj ludis delikate kiel grilo.

– Kiam ili geedziĝos? – Venontan semajnon. – Estos do vigla festeno – . – Eble. Ŝi ne volas grandan festenon. Sed io certe estos. – Ĉu ŝi ŝatas Johanon?

– Ne-e!

– Kial do?

– Mi ne scias. Certe, ĉar li komprenas nenion.

– Eĥ, vi kun via “nenion-komprenas”! Ĉiu scias, ke Johano havas la kapon sur la ĝusta loko kaj estas bona terkulturisto.

– Jes, sed li komprenas nenion.

Antono silentis kolere, sed scivole. Estis io en la voĉo de Paŭlo. Kaj tiu neniokompreno. Li sentis, ke li estis iel simila al Johano, kaj ke Paŭlo sciis, ke li volonte komprenus la aferon tiel, kiel Paŭlo komprenis.

– Tie sube estas la veturvojo inter la kampoj, diris Paŭlo. Tie mi iris ofte kun panjo, kiam ŝi vivis. Nur de tie ĉi vi vidas tion.

Antono sekvis la rigardon de Paŭlo. Iadistance de ili en la sekalo kreskis sola papavo. Ĝi vivis kiel okulo, kiam tigoj luliĝis en la vento kaj jen kaj jen ili kaŝis ĝin. Infanecaj revoj vekiĝis en la animo de Antono, revoj – esti papavo en la sekalo.

– Kiel vi do plaĉas al ŝi?

– Al kiu?

– Ne ŝajnigu. Al tiu de Johano.

Paŭlo kontrolis enpensiĝe la buŝharmonikon. Li palpis perfingre la reliefan skribon sur la zinktabuleto. Ĝi estis io fremdlingva.

– Mi ne scias, kion ŝi pensas, li diris fine kaj komencis ludi hambodancon kaj batis la takton per unu el la piedoj. Antono sentis, ke estis pli por diri nun, ke proksimiĝas la konfido, kiu varmigos, same kiel papavo en la sekalo.

– Ĉu vi amas ŝin? li demandis mallaŭte.

– Jes.

– Mi pensis tion. Tion Johano kompreneble ne ŝatas.

– Mi diris ja, ke li komprenas nenion.

– Ĉu ŝi estas bela – kiel filmo?

– Jes, ŝi estas iel tia.

– Tiam vi estos kompatinda poste. Paŭlo ludis revante. Antono rigardis longe trans la plugkampojn ĝis la blanka sonorilejo de la preĝejo. Ĉirkaŭ la ŝtona blanko kuŝis rondaj kurbaĵoj de la verdo, kaj li sciis, ke ili estas kaŝtanarboj. Li sentis sian animon helblua kaj milda, sentis sin malferma, kiel granda sekalkampo.

– Ĉu ŝi rigardas vin? li demandis. Paŭlo subite finis kaj rigardis honte. Li ludis plu, sed sen sono.

– Jes, vi scias, kiel estas. Kaj Johano komprenas nenion. – Tiam ne estos tre bone poste. Kiam ili estos geedzoj.

– Tute ne bone.

– Ŝi alkutimiĝos. Antono sentis sin mondsperta kaj rezignema. Ĉiuj alkutimiĝas. Kutimiĝas jes.

Nun Paŭlo devis paroli kaj paroli longe. Li metis la instrumenton flanken.

– Ŝi estas tute tia, kiel mi diras. Johano sidas ĉetable kaj diras: “Morgaŭ ni ricevos la brunan bovidon kaj tiun bovidon ni vendos. La prezoj estas sufiĉe bonaj nun,” li diras. Kaj tiam li diras al Olle: “Ĉu vi riparis la tenilon de la forkego?” Poste li manĝas rapide kaj multe, manĝas kun la okuloj tra la fenestro, neniam li rigardas al la manĝaĵo, Johano, neniam. Kaj tiam ŝi rigardas al mi. Kaj tiam mi sentas, kvazaŭ mi kuŝus en la fojnoveturilo kaj muzikus rekte en la spacon, kaj mi estas laca kaj feliĉa kaj varma. Sed Johano maĉas kaj diras al Olle: “Morgaŭ ni elgvidos Palan denove, nun la piedo estas kuracita.”

Ankaŭ la okuloj de Antono ekbrilis.

– Mi neniam vidis tian knabinon. Nur sur filmo. Sed mi scias precize, kia ŝi estas, kaj kiel ŝi rigardas vin.

– Jes, certe vi scias. Paŭlo hezitas, sed reprenas la buŝharmonikon. Li finas subite denove kaj diras!

– Sed estas plej malbone dum la noktoj!

– Ĉu vi pensas tiam pri ŝi?

– Mi aŭdas ŝin plori.

– Ĉu ŝi loĝas ĉe Johano?

– Ne. Ŝi ne volas antaŭ la geedziĝo.

– Strange, ke ŝi ploras.

– Ŝi loĝas supre. Ŝi iras preter la pordo, kie Olle kuŝas kaj poste ŝi preteriras mian pordon. Kaj kelkfoje mi havas la pordon malfermita, kiam mi enlitiĝas, ĉar estas tro varme kaj mi ne volas kuŝi enŝlosita, tio sentiĝas kvazaŭ kaptilo; mi kutimas malfermi ankaŭ la fenestron, tiam mi aŭdas la unuajn birdojn, mi aŭdas, kiam ili kantas duondorme, kvazaŭ ensonĝe. Mi kuŝas maldorma kaj tiam povas okazi, ke mi scias, ke ŝi ploras. Mi scias pli ol mi aŭdas tion. Tiam komencas esti tre malfacile. Iun nokton ĵus mi ellitiĝis kaj eliris al la ŝtuparo kaj iomete ludis antaŭ ŝia fenestro. Nur tre, tre mallaŭte, tiel malforte, ke ŝi povu aŭdi tion. Ĉar mi ne volis aŭdi, ke ŝi ploras.

– Estis bone, ke vi faris tiel. Poste ŝi certe ne plu ploris. – Ne-e.

La susuro de la sekalo venas longe de la valo ĉe la lago, iras supren en videblaj ondoj kaj la mejloŝtono, sur kiu ili ambaŭ sidas, estas kiel ŝtono en torento de arĝentsonoj.

– Ho, jes, diras Antono fine. Tial vi sidas ĉi tie kaj ludas.

Paŭlo kapjesas.

– Kion vi faros do?

– Mi foriros. Antaŭ ol ...

– Antaŭ ol?

– Jes. Poste ŝi ja devos loĝi ĉe Johano. Kaj tiam mi volas esti for de tie.

– Ĉu ŝi volas edziniĝi?

– Ŝi ne volas. Ne tute.

– Kial do ŝi faras tion?

– Ho, ŝi havos malfacilaĵojn. Ŝi ne vidas eliron. Iĝis tiel, ĉu vi komprenas?

– Ne, mi komprenas nenion. Tia, kia ŝi, bela kaj ĉio.

– Jes, bela kaj ĉio.

– Eĥ, vi – Antono rigardas Paŭlon; li vidas, kiel ekbrilas la okuloj kaj kiel eklumiĝas lia vizaĝo. Li sentas ĵaluzon kaj malplenon kaj komencas skrapeti la ungojn per pinta stangeto. Liaj manoj estas grandaj kaj lentugaj de la sunabundo. Tio, kion Paŭlo travivas, estas io. Tio povas esti peza kaj malfacila kaj gvidi al doloro, sed tamen – ĉu ne estas same dolĉe-varme kiel lumo en la urbo? Iri kaj scii, ke iu havas okulojn, kiuj iĝas grandaj kaj brilaj – li scias tion bone. Oni staras ĉe barilo aŭ post arbo, kaj oni kunestas, oni havas la sekreton, oni estas nubo. Oni estas en filmo.

– Kaj ĉu Johano vidas nenion? La voĉo de Antono estis, kiel tiu de viroj, trankvila kaj mezurhavanta.

– Johano komprenas nenion el la tuto. Hodiaŭ li estas en la urbo.

– Kaj vi sidas tie ĉi?

Antono ekvigliĝis. Li komencis esplorrigardi suben al la sekalkampoj, al la bieno, kie Paŭlo loĝas. Ĝi pikas sian ruĝan tegmenton supren longe for de la sekalo. Li levas sin kaj diras: Iu venas tie sube ĉe la vojo inter la sekalkampoj. Sur tiu vojo, kie ankaŭ vi kutimis iri kun via patrino.

Paŭlo ne rigardas supren.

– Povas esti, li respondis. Sed ŝi ne venas ĉi tien. Ŝi restas tie. Tie oni ne estas videbla el la korto.

Antono denove sentas sin malplena kaj infaneca kompare al Paŭlo. Paŭlo havas la venton kun ŝi. La eta kolormakulo sube en la sekalo malrapide proksimiĝas. Poste ĝi malaperas. Antono scias, ke iu sidas sur la fosaĵrando tie malsupre, sidas kaj atendas. Urba fraŭlino, ĉarma bildo de vizaĝo sub la foliaro, supren direktitaj okuloj kaj kiso, estas kiel en filmo. Li levas sian biciklon.

– Mi divenas, ke vi nun iros, li diras. Mi do veturos. Mi intencas iri al la pilkejo. Eble oni venos tien ĉivespere.

– Jes, oni venos. Antono staras ĉe la biciklo. Vi povos paroli pri tio, kiel estos poste, li diris. Vi scias, mi neniam, eĉ unu vorton diros al iu!

– Certe mi rakontos al vi. Ni ja renkontiĝos.

Antono veturas laŭ sia vojo kun senĝene etenditaj manplatoj sur la direktilo. Paŭlo enpoŝigas la buŝharmonikon kaj levas sin. Skuo trairas lian tutan korpon, li tremas, kiel ruĝa papavo inter la tigoj. La susuro de la sekalo fermiĝas super li.

ALBERT VIKSTEN

En marto okazis

Uno Skogman salte marŝis antaŭen en la neĝo. Ĝi altiĝis kelkfoje ĝis la subbrakoj. Foje-foje li blasfemis sensence kaj forviŝis la ŝviton. La arbaro ĉirkaŭ li arkiĝis sub la neĝamasoj. Estis malvarme, tiel ke la spiro haltis ĉirkaŭ li kiel nubo. Kaj post granda peno li atingis tiun grupon de la arboj, kiuj estis stampitaj. Li demetis la ŝelŝpaton, la hakilon kaj la segileton, alrigardis la ĵuslasitan vojdirekton kaj estis klare al li, en kiun direkton li devis faligi la arbojn por la okazonta fortrenado. Sen ke li estus malŝparinta multe da tempo, li fosis sub si la lokon ĝis la radiko de stampita arbo, faris la unuan ekhakon por la tranĉsigno kaj falis lavango da neĝo sur lin. Preskaŭ li sufokiĝis. Kiam la farune subtila, kirliĝanta neĝamaso disiĝis, li staris tie, kiel neĝfiguro kaj sentis kiel la neĝtuko degelas je akvo ĉe la kolbordero de la bluzo.

Denove li blasfemis. Sed tio estis nur malnova kutimo kaj sub ĝi estis nenio kolera kaj malica en la kruda vorto. Li estus povinta same diri sep hakilojn, kiel sepmil diablojn. Tion li dirus per la sama akcento kaj per la sama senco de la esprimo.

Kun multjara sperto li ekhakis ĉe la falsigno kaj kun la segilo ekgenuis sen rapido. Ĝi fajlis kaj klake tintis. La abio komencis tremi, malrapide klinis sin kaj kun obtuza tondro ĝi falis en la neĝon, kiu kirliĝis supren, kiel fumo de bombtrafo. Li iris al pino kaj komencis senŝeligi ĝin per la hakilo, dum la neĝo kribriĝis al li kvazaŭ dum neĝtempesto. Li faligis arbon post arbo, kaj baldaŭ li tretis la neĝon kaj branĉojn tiel sub sin, ke la tereno almenaŭ iomete estis firma sub la piedoj. Li komencis senti vere hejmecon tie kaj agrabla bonfarto ŝteliĝis en lin.

Poste li komencis forigi la ŝelon de la arbo. La tuta afero okazis preskaŭ aŭtomate. La arbŝelo estis tiel krude frostinta, ke ĝi splitiĝis ĉirkaŭ la manradikoj. Li forĵetis la gantojn. De la ŝvitantaj manoj vaporo kaj fumo levis sin, kiam li ekprenis la glacian tenilon de la ŝelŝpato. La nombro de la trunkoj kreskis ĉirkaŭ li. Li metis ilin unu super la aliaj, ĉe la estonta vojo.

La pensoj flagris kiel vojeraraj birdoj ĉirkaŭ la mondo. Kelkfoje li pensis pri la familio tie hejme, kelkfoje leviĝis bildoj pri garnizono malproksime, norde, kie li ĵus estis. Sed plej ofte li meditis pri la milito. Kiel estos? Kiel ĝi finiĝos? Subite li sentis malsaton; de trunko li forbalais la neĝon kaj metis faskon da abiobranĉoj por sidi sur ĝi. Poste li iris al la dikdrapa jako, prenis el ĝi termosbotelon kaj pakaĵon da frostintaj buterpanpecoj. Li ne havis tempon por iri al la arbara kabano. Tio estis tro malproksime.

Malrapide, simile al elmergita trenĉevalo, li maĉadis la manĝaĵon kaj trinkis la varmegan surogatan kafon rekte el la botelo. Lia rigardo rigidiĝis en blua, sensignifa nebulo. La korpo estis elmergita kaj la animo ŝtelis dormmomenton interne, en sia nesto de inertiĝintaj muskoloj.

Li ne estis malkontenta pri la ekzisto. Por tio li ĝuste nun ne havis forton. Anstataŭe li ĝuis la ripozon kaj konsideris la frostintan patkukon inter la pantavoloj rafinita frandaĵo kun la varma sukaĉo, kiu devus prezenti kafon.

La ĉielo estis kovrita de facila neĝnebuleto. Jen kaj jen estis fendeto, kie la bluo tralumis. Tuj li komencis pensi. La korpo ricevis hejtaĵon kaj iom da ripozo, tiel ke la dormetantaj animoposedaĵoj komencis vekiĝi.

Li pensis pri la malfacila vintro. Eble estis io vera en tio, ke troviĝas pli alta potenco, kiu punas la homojn pro sia malico. Neniam li vidis similan vintron. Eĉ por unu tago la arbŝelo ne estis cedanta. Ĉio estis konstante griza kaj severa. Kaj nun la vintro etendiĝis en marton. Ĉu eble tamen tio estis puno por la homoj? En la sekva momento li vidis per sia interna rigardo la gigantajn titolojn de la gazetoj pri la milito, aŭdis la monotonajn raportojn de la radio kaj prema pesimismo kaptis lin. Ĉio ŝajnis al li ege malluma kaj senkonsola, ekzisto sen estonto, vivo sen senco.

Tiam haltis subite la makzeloj en sia muela laboro kaj la termosbotelo interrompis sian adan movon al la buŝo.

Kio estis tio? Per ĉiuj siaj sensoj li aŭskultis. Ĉu estis eble? Birdo kantis en la proksimo. Ĝi kantis preskaŭ kiel alaŭdo.

Skogman ne havis trosenteman naturon. Li kutimis, kiel ĉiuj arbarlaboruloj, ĝoje rimarki la ŝanĝojn de la sezonoj, kaj speciale tiun de la printempo. Li bone konis la plej multajn el la estaĵoj de la arbaro, iliajn spurojn, sonojn kaj kutimojn. Sed neniam li zorgis pri tio, ke li distingu ilin. La birdkanto ĉiukaze estis io speciala. Tio estis la printempo kaj la rava frusomero. Pri tio neniam li povis dubi.

Sed nun estis vintro, severa kaj akra malvarmo, minimume 20 gradojn malvarme, interne de la arbaro. Tio estis certe halucino.

Li sulkigis la okulojn kaj aŭskultis. La birdkanto daŭris preskaŭ super lia kapo. Stranga sento kaptis lin. Ĉio iĝis subite transformita. Estis suno, blua ĉielo, floroj kaj verdo. Tiu ĉi terura vintro estis nur malica inkubo. La birdkanto karesis liajn orelojn kaj io plezure ektremigis interne lian bruston. Ne estis alaŭdo, estis io eĉ pli bela, delikata fajfado kun multaj sopirtriloj, kanto de amo kaj vivo, la eterna espero.

Subite li preskaŭ ektimis. Li ekpensis pri la multaj sorĉaĵoj en la arbaro, pri kiuj lia patrino parolis, kiam li estis eta infano. Eble li iĝis sorĉata de miraklaj potencoj, pri kiuj li jam ne plu kredis. Preskaŭ angore li malfermis la okulojn kaj serĉadis la kantanton. Kaj tie kontraŭ la frosta spaco, ŝvebis birdo preskaŭ senmova, flagranta kiel alaŭdo. La blanka lumo kuŝis sur la plumvesto kaj la birdo ŝajnis esti bunta, kiel papago de la sudo. Kaj la kanto plaŭdis, kvazaŭ ebrio de la amo kaj ekstazo. Subite la birdo flugis malsupren kaj sidiĝis sur la pinto de abio.

La arbarlaboristo sidis pie senmove kaj rigardis la pompan kantiston. Malfacile li povis forigi sin de la ĵus spertita someragordo. Subite la birdo flugis suben kaj eksidis meze de la abioj kaj trilis tie kun vibrantaj flugiloj, tute kiel ampasiaj virbirdoj kutimas fari dum la printempo. Li prenis la ŝelŝpaton kaj lasis ĝin sibli tra la frostinta ŝelo de la trunko. Sed li havis strangan senton, tute, kvazaŭ sorĉo ŝvebus en la aero.

Foje-foje li rigardis al la abio. Nun li kredis, ke li klare vidas neston meze de la arbkrono! Kaj nun denove ŝvebis la birdo en la malvarma aero kvazaŭ sur nevidebla ŝnuro kaj kantis, kiel neniam antaŭe.

Fine ĵetis Skogman la ŝelŝpaton kaj iris al la abio. Ne estis malfacile grimpi supren ĝis la nesto. Tie estis orruĝa birdo kun tremantaj flugiloj kaj rigardis lin per siaj perlokuloj. Kiam li klinis sin super la neston, la birdo ekflugis. Kaj je sia granda miro li ekvidis tri preskaŭ tute blankajn ovojn en la profundo de la nesto. Li saltis malsupren al la neĝo kaj vidis, kiel la angorplena birdpanjo tuj reprenis sian lokon por ŝirmi la ovojn.

Tiam Skogman ektimis. Ion tian li neniam estis spertinta, birdovojn meze de la severa vintra frosto kaj sopiran birdkanton el la spaco. Li ekhavis la penson pri ĉiela signo. Certe la tuta mondordo eliĝis el siaj vetursulkoj. Eble neniam plu estos printempo, se la birdoj komencas kovi meze de la neĝa vintro. Kion alian oni povus atendi post ĉio malica en la mondo. Eble la antaŭdirita lasta juĝo venos iam ajn.

Estis neeble labori. Li prenis la hakilon surbraken kaj saltmarŝis tra la neĝo al la baza vojo. Nun li timis, ke lia observo estis sekvo de menskonfuzo.

Li renkontis la junan arbarestron malsupre ĉe la marĉo. – Ĉu la tago jam finiĝis? li demandis kun miro.

– Ne-e, kompreneble ne. Mi devas iri hejmen por iom da tempo, li respondis evite. Sed li ne povis reteni sin de la demando. Se la arbarestro volas, li ja povas ridi pri li.

– Ion pli strangan mi neniam vidis, li diris. Birdo kantas. Kaj birdino kovas sur ovoj. Neniam mi vidis ion similan. Kaj meze de la dentgrinciga vintro.

– Estas nenio rimarkinda. Nur krucbekulo. Ĝi havas idojn, kiam tio plaĉas al ĝi. Ankaŭ pli frue vintre, kiam troviĝas strobiloj kaj arbsemoj por manĝi. Sed estas interese, diris la arbarestro.

Skogman rekomencis la senŝeligon. Sed neniel li sukcesis. La ŝelo estis kvazaŭ fiksita al la arbo. Kaj krome li ne havis forton en la brakoj. Nur la pensoj laboris, kaj tiam oni sentas la pugnojn preskaŭ superfluaj.

Li cerbumis pri la vivo. Sed ne pri sia kaj pri tiu de la homfratoj, kiel cetere li kutimis fari. Li cerbumis pri la vivo ĝenerale, pri la estaĵoj kiuj troviĝas flanke de la homoj. Komenci konstrui neston kaj pariĝi kaj meti ovojn meze de la tranĉe frosta vintro, por tio devas esti klarigo. Jes, la arbarestro ja parolis pri strobiloj kaj pinsemoj. Sed ĉiukaze estas multe da mirindaĵoj, pri kiuj oni ne pensas.

Sed la krucbekulo daŭrigis la kantadon. Kelkfoje ĝi sidis pinte de la abio kaj jen ĝi ŝvebis ekstere en la frosta aero kaj lasis siajn amtonojn flui en pasioplena trilado.

Ĉu Skogman sciis, ke tio estas kanto de la granda amo? Ne, li pensis plie pri la malfacilaĵoj de la birdoj, pri ovoj kaj idoj en tiu sezono de la jaro. Sed li sentis ondon de amo en si mem, varmondon de ĝojo pro la birdkanto kaj pro la sekreto, kiun la abio kun la nesto kaj kovanta birdo posedas. Estis amo en li mem, kiu ondadis antaŭen al la flugilhavaj estaĵoj.

Kaj li estis tre singarda, kiam li lokis tranĉsignon, por ke iu arbo ne falu al la sankta abio. Li sciis, ke li ne povas faligi ĝin, kvankam kiel la aliaj, ankaŭ tiu arbo havis mortstampon sur si. Pri tio li povis trankvile paroli al la arbarestro.

Sed kiam li iris hejmen en la vesperkrepusko kaj kalkulis sian laborrezulton, ĉagrene li rimarkis, ke li faligis nekutime malmulte da arboj. Sed pri tio li ne pensis, ke li samtempe renkontis unu el la etaj esprimiĝoj de la granda amo. Jen, li dronis en pensoj. Ion tian la rimedoj de arbarlaboristo tute ne permesas.

BIRGER VIKSTRÖM

Bona arbarlaboro

Fine tamen okazis, kiel kutime.

La skaniano kaj mi renkontiĝis en Orsa, kunpuŝiĝis en la fervoja atendejo kaj ni iris al kafejo por diskuti la estonton. Plurajn fojojn antaŭe ni estis kunlaborantaj, nun denove ni ĉasis laboron. Havante iom da mono, ni decidis, ke ni veturos internen en la finnan regionon por rigardi la arbarojn, t. e. serĉi honan arbarlaboron. Unu fojon ni devos estis prudentaj, kaj ne vagadi en la komunumo ĝis la malapero de la mono, ĉar tiam oni devis akcepti la unuan proponitan arbarparton kaj penegi kiel hundo kaj blasfemi pro sia malbonŝanco.

Tiun tagon trafikaŭto veturis laŭ sia kutima tempo al la sovaĝejo. Ni interkonsentis pri kunveturo, aĉetis manĝprovizon, lardon kaj panon kaj jen ni estis pretaj por la vojaĝo. La laborilojn kaj la pakaĵojn ni lasis tie, ilin ni povos kunporti, se ni trovos bonan arbarparton. Ni sciis, ke troviĝas multe da faligotaj arboj kaj manko de hakistoj en la nordaj arbaroj. Ni do povis facile elekti kaj rifuzi. Estis ankoraŭ somero, klara aero kaj bonega vetero por vagekspedicio en la arbaron.

Kaj tiel ni sidis komforte sur la molaj kusenoj de la aŭto. La sovaĝejo kuŝis antaŭ ni. Supren kaj malsupren laŭ la montoj grimpis antaŭen la aŭto, ĉirkaŭ marĉoj kaj arbaraj lagoj serpentis la mallarĝa kaj kurba vojo. Ne estis vilaĝo longe-longe, ne estis domoj, nur arbaro kaj arbarkabanoj.

Ni estis 20 kilometrojn de Orsa, kiam ni elgrimpis el la aŭto, tie kabano aperis inter la arboj. Laŭ la ŝoforo ĝi estas loĝata, tie ni povos ricevi valorajn informojn pri la ĉirkaŭa arbarregiono. Ĉio formiĝis bonŝance.

La kabano ne estis malbona, pli bona ol la plej multaj kutimas esti. Sur la litbenkoj troviĝis ligneroj, bonegaj por kuŝi sur ili. Eble estis iom tro varme en la kabano, sed kiu jam kuŝis en malvarma kaj trablova barako vintre, ne volonte plendas pro la varmo. Ĝi estas pli bona litkunulo ol la malvarmo. Poste la arbaro.

– Estas amase elhakotaj arbaroj ĉi tie, diris la arbhakistoj, loĝantaj en la kabano. Estas amase da arboj, sed ni estas la solaj arbarlaboristoj, kiujn la entrepreno sukcesis havigi ĉi tien. Ni ne havis monon kaj ien ni devis veturi.

La skaniano kaj mi sentis, ke niaj monbiletujoj ŝvelas en la dorsa poŝo. Ni ne estis sen mono. Almenaŭ ne tute. La provizo, kompreneble, kostis monon, ankaŭ la aŭto, sed ĉiukaze ni ne estis tute senmonaj. Ni ne akceptus kian ajn arbarparton.

La sekvan tagon ni rigardis la arbaron. La haksignojn tute proksime al la kabano, kie la malriĉegaj arbhakistoj laboras, ni tuj forigis el la pensoj. Alia parto iom pli fore, tre malplaĉis al ni. Ni diris al ni, ke ni ne povas kompreni, kiel iu povis stampi tian arbaron. Ankaŭ sur deklivo tuj apude troviĝis arbarparto, kiu konsistis el timige aĉaj, branĉoplenaj abioj, kies kresko haltis.

– Mi kredas, ke ni estus devintaj pluveturi per la trafikaŭto, diris la skaniano.

– Nenio malhelpas, ke ni faru tion morgan, mi diris. La trafikaŭto ja preterveturas la kabanon.

Ni rigardis kvar pluajn partojn, ĉiuj estis same forĵetindaj, poste ni reiris al la kabano por atendi la trafikaŭton. Tiel ni venis al “Tranĉilo”. La ŝoforo proponis, ke ni restu tie. Li diris, ke tie troviĝas ne-malbona arbarlaboro.

La generalstabejo de la “Tranĉilo” estis eta, griza, ŝrumpinta kabano. “Tranĉilo” mem estis maljuna ŝosea vagabondo, kiu ekripozis en la sovaĝejo. Lia junaĝa plezuro estis tranĉilpiki homojn, kiel la ŝoforo rakontis. De tie la nomo. Nun li sidis sola en la kabano, maljuna, pufe grasa kaj tedita de la junplezuroj. Li nutris sin per haringo kaj terpomo, hakis kiel li povis kaj dum iu tempo kolektis monon. Kiam li opiniis, ke li havas jam sufiĉe, li veturis al la kolonio kaj ankris ĉe la plej proksima bierfarejo, por ke li returnu sin post kelkaj tagoj al sia kabano por rekomenci la arbfaligon kaj la haringdieton. Supozeble li ne travivos multe de bier-epizodoj, antaŭ ol venos la tempo de la tombfosisto, kiu ŝovelos truon por li.

“Tranĉilo” estis gaja pro la vizito. Ne ofte okazis, ke homoj klopodis ĝis lia kabano. Sed kiam poste klariĝis, ke ni ne havas bieron kun ni, li iĝis malpli gaja. Poste ni babilis pri la arbarpartoj. T. e. ke ni babilis. “Tiam mi do havas diablan arbaron,” estis plejparte, kion “Tranĉilo” diris. Nu jes, eble multe pli oni ne povis diri. Ni ne vidis multe da signitaj partoj ĉirkaŭ la kabano de “Tranĉilo”, antaŭ ol ni klare komprenis, ke denove ni venis al malbona loko. Sed la vojo etendiĝis plu al la interno de la regiono, kiel longe, ni ne sciis, sed certe al loko, kie vere bona arbaro atendis nin. Ni decidis pluveturi per la trafikanto, ĝis estis eble kaj do ni staris la sekvan tagon denove ĉe la vojo kaj haltigis la aŭton.

La ŝoforo komencis iomete koni nin.

– Ĉu vi ankoraŭ ne trovis bonan arbaron? li demandis, kiam ni bonstate venis en la aŭton.

Ne, ni ne trovis bonan haklaboron. Ni ne akceptis kion ajn. Troviĝas multe da arbarlaboro kaj malmulte da arbarlaboristoj, ni do povas elekti kaj rifuzi.

En eta finna vilaĝo, konsistanta el ses farmetoj, la vojo finiĝis. La vera sovaĝa regiono estis antaŭ ni, vastaj, netuŝitaj arbaroj, belaj kaj signitaj arboj. La vilaĝanoj donis al ni instrukciojn, al kiu direkto ni iru. Ni sekvu mallarĝan arbarvojeton al kabano, kie du hakistoj de karbigotaj arboj komencis labori.

Iĝis vespero, antaŭ ol ni alvenis al la kabano. La hakistoj – konstateble – estis hejme, la pordo estis duonmalfermita kaj malforta, blua, travidebla fumo premis sin antaŭen el ladkubo sur la tegmento. Tio estis la kamentubo de la kabano. La kabano estis longa kaj larĝa, apenaŭ pli ol unu metron alta ĉe la longflankoj, eble du kaj duono ĉe la tegmentosupro. Plata, griza, silenta konstruaĵo.

Ni engrimpis tra la pordo trans la sojlon, kiu estis tiel alta, ke la pordo estis proksimume duonvoje inter la planko kaj la plafono. Poste ni palpe venis al duonobskura interno, ni vidis ion meze de la planko, kvarangulan, larĝan varmbedon, la fajrujon, kie kelkaj ardaĵoj disigis ŝpareme lumon. Ni salutis kaj aŭdis respondon de la alia flanko de la fajrujo. Maljuna, fulga, barba viro sidis tie, proksime al la sola fenestro de la kabano. Ĉe la polvaj, etaj fenestrokvadratoj pendis muŝoj en neniam tuŝita araneaĵo.

– Ĉu vi hakos ĉi tie? diris la viro ĉe la tablo. – Ni intencas vidi unue la arbaron, ni diris.

– Ne estas multe por vidi, li respondis. Estas plej saĝe komenci rekte la hakadon ... por ke estu iom da mono, mi volas diri.

Poste li demandis, ĉu ni deziras kafon kaj antaŭ ol ni povis respondi, li estis ĉe la fajrujo por blovi vivon en la nigriĝintan ardaĵon. Li surĵetis kelkajn lignopecojn kaj pendigis fulgan kafujon sur hokon super la fajron. Ses, sep ĝibaj, fulgaj kafujoj prezentis siajn rondajn formojn ĉirkaŭ la fajro. Du fritujoj havis lokon ĉe la angulo de la fajrujo.

Nun, kiam la fajro ekflamis, transformiĝis la kabano. Oni povis vidi ĝian internon. Ĉirkaŭ la muroj staris kvarpersonaj litbenkoj, la plafono havis kovraĵon de griza kartonpapero kaj ĝi estis tiel malalta, ke oni apenaŭ povis stari rektiĝinta aliloke, nur sub la tegmentosupro. La ombroj iĝis pli malhelaj, la vizaĝoj ricevis lumon, sur la muroj dancis flirtantaj respegulaĵoj de la fajro. Nun ni rimarkis ankaŭ la duan loĝanton de la kabano, pli junan viron, kuŝantaŭ sur unu el la benkoj. Ŝajne li estis senviva, sed kiam la kafujo komencis sibli, li venis de la benko al la fajrujo kun fendita taso. Nun ni komencis paroli serioze pri la arbaro.

– Estas plej bone eklabori tuj, asertis la pli maljuna. Oni nur malŝparas tempon, se oni rigardas la arbarpartojn, ĉar unu similas la alian. Kiam la monujo estas malplena, la arbaro, kiel ajn ĝi aspektas, taŭgas.

Denove tio pri la monujo. Nu, ĝi ne plu estis dika, ĉar la aŭtoveturoj kostis sufiĉe multe. Estis jam tempo trovi baldaŭ tiun arbaron, la nesupereblan arbarlaboron, kie oni povis perlabori grandajn monbiletojn. Kun la firma decido, ke fine ni trovos ion tian, iris la skaniano kaj mi la sekvan tagon al la arbaro.

Kritike ni ĉirkaŭrigardis, fieraĉe ni preteriris kelke da malbonaĉaj arbarpartoj, ni rigardis unu, kiu ne estis malbona, sed estis tro malproksime de la kabano. Fine ni rimarkis, ke ni grimpas sur monto kaj kiel ajn ni direktis niajn paŝojn, ni venis pli kaj pli alten sur la montdeklivo. Mi volis returni.

– Ne, je mia animo, diris la skaniano. Ni iros supren ĝis la pinto.

Eble li neniam vidis veran monton, mi pensis. Ne gravas, li fine povas suprengrimpi altan monton tiel ke li havos ion por rakonti al siaj parencoj, post la reveno al Skanio.

– Mi kredas, ke la arbaro estas malbona en tiu ĉi ĉirkaŭaĵo, mi diris.

Poste ni malsupreniris al la finna vilaĝo kaj prenis la trafikaŭton al Orsa. Post la pago de la veturo, ni estis sen mono kaj la laborpera organizo helpis nin por la plej necesaj elspezoj, per arbarlaboro en la proksimo. Ni ricevis provizon je kredito ĉe naiva kolportisto, kaj ni devis nur komenci la laboron en arbaroparto, kiu estis multe pli malbona ol tiuj, kiujn mi vidis en la sovaĝejo. Sed nun niaj monbiletujoj perdis sian enhavon, ili estis plategaj kaj malplenaj. Alia hakisto venis al la kabano kaj veturis de tie, sed ni devis resti. Ĉio estis vere ĉagrena, kaj ofte okazis vespere, ke ni ekkriis: Ho, se ni tamen havus bonan arbaron! Estis ĉiam vera sento malantaŭ tiu deziro.