Proksimuma verkojaro: 1946
Kreis la Esperantan tekston: Engholm
Johano daŭrigas sian laboron en la forĝejo, Eriko estas en la gisejo kaj Ejnar inter la konstrulaboristoj.
Ilia labortago finiĝas je la kvina en la vesperoj, kaj ili venas hejmen proksimume samtempe. Ĉiuj tri demetas siajn laborvestojn, pendigas ilin en angulo de la kuirejo kaj estas pretaj por lavi sin.
En la komenco Ejnar faris grandan bruon dum tiuj minutoj. Pro manko de loko ili devis lavi sin laŭvice, kaj Ejnar ĉiam pretendis, ke estas lia vico lavi sin unua.
— Estis pli simple en mia junaĝo, diris la patrino dum tia lavdisputo. Tiam multaj laboristoj lavis sin nur sabate aŭ dimanĉe. Ili ne ŝanĝis vestojn vespere kaj la dentojn ne brosis dum la tuta vivo.
— Tamen almenaŭ Ejnar devas lavi sin kaj ŝanĝi vestojn, diris Johano. Nuntempaj knabinoj estas multe pli pretendaj, eĉ en labortagaj vesperoj.
— Jen, jen! replikis Ejnar moke. Ankaŭ malgrandaj potoj havas orelojn.
Tamen la tri fratoj kaj la patrino vivis relative komforte kaj pace en la kuirejo kaj la alia ĉambro. Estis pli da ĝeno, kiam Elsa ankoraŭ estis hejme kun sia knabineto. La knabineto ĉiam kriis en ne konvena tempo kaj havis diversajn kvalitojn, kiujn infaneto ne devus havi.
Ofte Elsa mem pli ol ŝia knabino detruis la trankvilon. La junuloj ĝenis ŝin jen en la kuirejo, jen en la ĉambro. Iliaj laborvestoj kaj laborŝuoj en la kuirejo malbonodoris kaj prenis tro multe da loko. Iliaj aliaj vestoj kaj ŝuoj ne lasis lokon al ŝiaj. Jen ili ĝenis la knabinon per babilo, jen ŝin per silento.
Sed en la komenco de septembro ŝi edziniĝis kun sia kavaliro kaj kune kun la knabino transloĝis al propra hejmo.
Post la vespermanĝo Ejnar ordinare malaperas. La patrino komencas siajn vesperajn okupojn en la kuirejo. Eriko kaj Johano iras en la ĉambron. Tiu estas preskaŭ aparta por ili. Nek Ejnar nek la patrino faras pretendojn pri ĝi. La patrino sentas sin plej hejme en la kuirejo. Ejnar estas hejme nur kiam li dormas, kaj tion li faras same volonte en la kuirejo kiel en la ĉambro.
La patrino sarkasme nomis la ĉambron studĉambro. Iun fojon Eriko grumbletis pro tuŝitaj paperoj. Post tio ŝi baptis ĝin sanktejo.
La tablon en la mezo de la ĉambro ili okupis por si. Tie kuŝas libroj, skribkajeroj, paperoj kaj skribiloj. Ankaŭ malgranda tablo apud la lito de Eriko estas simile ŝarĝita.
Inter la libroj sur tiu tablo estas dika notlibro en nigra vakstolo. Johano okaze rigardis ĝin kaj trovis, ke Eriko uzas ĝin ne por ordinaraj notaĵoj sed kiel taglibron. Sur la unua paĝo li skribis la vorton “Paŝoj”. La enhavo konsistas el seninterrompa sekvo de datoj kaj post ĉiu dato staras kelkaj vortoj pri tio, kion Eriko legis, skribis, pensis aŭ cetere faris dum la vespero.
— Kial vi notas tion? demandis Johano.
— Estas helpo por mia konscienco, respondis Eriko kun rideto kaj iom ĝenite. Mi volas, ke neniu tago forpasu sen iom da utilo farita de mi.
Veninte en la ĉambron Eriko unue legas tagan gazeton, foje kelkajn. Dume li tiam kaj tiam babilas kun Johano, serĉas fremdvortojn en malgranda vortaro, rigardas landkartojn. Je la sepa horo li lasas la legadon por aŭskulti la radiajn novaĵojn. La novaĵoj estas kvazaŭ ilustraĵoj al la seke formulitaj aferoj, kiujn li lernas en siaj ŝatataj libroj. Temas pri armado, pri paroladoj de popolgvidantoj, pri minacoj de ŝtato al ŝtato.
Ĉiun tagon oni mencias la batalon en Hispanujo. Pri tiu batalo ĉiuj homoj havas intereson, eĉ la patrino, kiu nenion scias pri tiu lando. Per gazetoj, radio, paroladoj kaj libroj eĉ simpluloj ricevis la senton, ke la tuta mondparto estas en danĝero de milito. Se ĝi ie komenciĝos, ĝi povos rapide etendi sin al ĉiuj partoj de la kontinento.
Tiuj novaĵoj forte efikas al Eriko. Li vivas pli multe en siaj pensoj kaj ideoj ol inter konkretaj, proksimaj aferoj. Ankaŭ tiu malproksima batalo estas kunligita kun liaj ideoj. Tial ĝi estas por li tiel grava, kvazaŭ ĝi okazus antaŭ liaj okuloj.
Sed nenion aŭ malmulton li diras. Li nur kunpremas la lipojn, kaj la vizaĝo heliĝas aŭ malheliĝas laŭ la sciigoj. Post la fino de la novaĵoj li tuj foriras kaj ĝis la lasta novaĵelsendo lasas la radion kaj la kurirejon por plena dispono al la patrino.
Foje Eriko kaj Johano studas kune, sed plej ofte Eriko laboras memstare. Li dediĉas sin al siaj taskoj kun tiaj energio kaj celkonscio, en kiuj Johano ne povas sekvi lin. Se li bezonas studkonsilojn, li nun turnas sin ne al Johano sed al Jern, la prezidanto en la esperanta klubo, kiu havas la saman postenon ankaŭ en la socialdemokrata junulara klubo kaj en la laborista klerigasocio.
Tamen Johano pasigas multajn vesperojn kune kun la frato. Foje li ion legas, foje skribas kaj jen kaj jen babilas kelkajn vortojn kun li. Pli ofte li nenion faras, nur sidas aŭ kuŝas sur la sofo, ripozante post la taga laboro. Sed ĉiam la kunesto kun la frato estas agrabla.
— Ĉu vi povas klarigi, kiel vi fariĝis tia, kia vi nun estas? demandis Johano iun fojon, kiam li en plena ripozo rigardis la diligentan laboron de la frato.
Eriko skuis la kapon.
— La ŝanĝo ne estas granda, li diris. Mi ne estas pli inteligenta nun ol antaŭe, kaj malfacile mi lernas. La diferenco ŝajne estas en tio, ke antaŭe mi ne vidis ion por lerni kaj ne trovis ion por fari. Mi nur kvazaŭ ĉirkaŭvagis sen senco kaj celo. Li pripense rigardis Johanon kaj aldonis:
— Kial vi ne faras ion? Ne lasu la lacon tro regi vin! Vi povus fariĝi inerta.
— Diligenta mi ne estas, sed ankaŭ ne inerta. Mi volas havi iom da tempo ankaŭ por propraj pensoj kaj fantazioj.
Foje Johano forlasas Erikon, sidas en la kuirejo kaj aŭskultas radion, iom babilas kun patrino.
La horoj pasas. Patrino ordigas iliajn litojn por la nokto. Je la deka venas la lastaj novaĵoj. Poste oni fermas la pordon inter la du ĉambroj. Patrino kaj Ejnar, se li jam estas hejme, baldaŭ enlitiĝas. Ankaŭ Johano kaj Eriko iras en la litojn. Johano baldaŭ dormas, sed Eriko ne.
Jam silentas la radioaparatoj en najbaraj loĝejoj, silentiĝis bruo de interparoloj, silentas la akra voĉo de la bandokantisto, kiu loĝas super ili, kaj la ĝemoj de lia havaja gitaro.
Eriko faris el kartono dometsimilan ŝirmilon por sia tablolampo. Ĝi tralasas nur iom da lumo por li mem, cetere estas mallumo en la tuta ĉambro. Johano povas bone dormi malgraŭ la studemo de Eriko.
En la matenoj Eriko havas ruĝajn okulojn, kaj estas facile vidi, ke li tro malmulte dormis.
— Vi denove forgesis rigardi la horloĝon, diras Johano admone.
— Povas esti. Sed kie preni tempon kaj por lego kaj por dormo? Sed ne ĉiujn vesperojn li pasigas en tiu maniero. Post la konatiĝo kun Jern, li fariĝis membro de la junulara klubo. Eriko estas fervora, kaj oni provizas lin per diversaj taskoj. Kelkaj taskoj estas bonaj kaj interesaj, aliaj ne plaĉas al li. La amuzkunvenojn li ne ŝatas.
— Jen mi devas ĉirkaŭkuri por aĉeti kafon, sukeron, panon kaj diversajn aferojn, devas aranĝi amuzojn kvazaŭ por malgrandaj infanoj! li diris riproĉe al Jern. Pli bone mi povus uzi la tempon.
— Certe, respondis Jern. Sed tia ofero de propra intereso estas necesa kaj ne sensenca. Al miloj kaj miloj da silentaj plenumantoj de tiaj servoj la laboristoj ŝuldas pli da danko pro sia progreso, ol oni ordinare komprenas. Ili donis necesan oleon al la maŝino. Via tasko estas ja nenio! Kiam vi fariĝos membro de la estraro por la popola domo kaj la popola parko kaj devos aranĝi plezurprogramojn en granda skalo por ĉiuj sabatoj kaj dimanĉoj en la tuta somero kaj foje ankaŭ por aliaj vesperoj — jen vi spertos! Sed tio estas necesa por olei la maŝinon.
Se temas pri gazetvendado, pri monkolektado por ia celo, pri varbado de gazetabonantoj — jen tasko por Eriko. Tiel li ricevas ion por fari kaj por la kunvenoj kaj por la intertempoj.
Jern volas, ke li zorgu ankaŭ pri sia mensa evoluo. La laborista kleriga asocio havas multe da studgrupoj. Kunvenoj okazas en ĉiuj vesperoj krom sabate kaj dimanĉe. Neniu persono kapablas partopreni en ĉiuj, sed Jern diras, ke Eriko devas partopreni almenaŭ en du, eble tri.
Li apartenas ankaŭ al la esperanta klubo. Ĝi kunvenas dufoje monate. Eriko ne ĉiam partoprenas, tamen ofte. Hejme li konstante kaj sisteme dediĉas iom da tempo al lernado kaj korespondo.
Tiel Eriko pasigis sian liberan tempon, ĉiam okupita, ĉiam aktiva.
La patrino ne alte taksis la novajn interesojn de Eriko. Jen kaj jen ŝi esprimis sian opinion. Ŝi estis babilema, sed Eriko ne atentis pri ŝiaj oratoraĵoj.
— Pli bone paroli al muro ol al vi, ŝi diris malkontente. La silento de la muro ne estas incita.
— Mi ne povas helpi, ke mi ne estas tiel babilema kiel vi, respondis Eriko indiferente. Pri kio mi parolu?
— Tute egale, se vi jen kaj jen nur dirus kelkajn vortojn. Ŝajne vi fariĝis tro klera por paroli kun mi. Antaŭe vi almenaŭ povis insulti min.
— Ĉu tio estis pli bona? demandis Eriko same indiferente. — Jes. Tiam mi almenaŭ sentis, ke mi havas ian homan rilaton kun vi. Nun vi estas kvazaŭ pensionloĝanto ĉe neatentinda mastrino.
— Kiu tamen akurate pagas al vi. Tio ne ĉiam okazis antaŭe. — Estas vero. Tamen vi povus foje malfermi vian buŝon por kelkaj vortoj, ĉu bonaj ĉu malbonaj.
Reciproka insultado ofte okazis inter ŝi kaj Ejnar. Ŝajne la vortbataloj bone efikis al ŝi, ĉar post ili ŝi ĉiam estis en bona humoro. Al Ejnar ŝi estis eĉ dorlota.
Kiam li jen kaj jen venis hejmen ebria, ŝi unue riproĉis, sed poste la tono kaj vortoj ŝanĝiĝis. Eriko, kiu ankoraŭ kuŝis legante, aŭdis ŝian voĉon el la kuirejo:
— Ho, kompatinda knabo, en kia mizera stato vi troviĝas. Vi ja povus amuziĝi sen tiel malbonfartigi vin. Jen mi helpos vin, mizera etulo! Kaj en la sekvanta mateno ŝi montris al Ejnar mirindan indulgon, se li estis en malbona humoro, kaj se Eriko aŭ Johano kritikis la konduton de Ejnar, ŝi eĉ defendis lin.
Foje malpleniĝis la monujo de Ejnar. Tiam li sekreteme interflustris kun la patrino, kaj post kelkaj riproĉoj de ŝi li ordinare sukcesis elpremi la bezonatan sumon. En la salajrotago li ofte donis al la patrino nur parton de la pagota sumo, kaj la reston ŝi ricevis post ankoraŭ du semajnoj.
Eriko eksciis pri tiuj manipuloj kaj severe admonis la fraton kaj ankaŭ la patrinon.
— Vi ne bezonas insulti lin nek min, ŝi respondis. La mastrumado estas mia afero. Se mi konsentas prokraston de la pago, tio ne koncernas vin.
Kiam ŝi pro mankanta pago de Ejnar devis antaŭpeti monon de Eriko, ŝi ne povis nei, ke tio koncernas ankaŭ Erikon. Malgraŭ tio ŝi trovis defendon por Ejnar .
Tamen Ejnar estis al ŝi pli malĝentila ol afabla, kaj li eĉ ne parolis kun ŝi pli multe ol Eriko. Iun fojon, kiam Johano kaj ŝi estis solaj hejme, Johano sugestis, ke Eriko efektive kondutas al ŝi multe pli bone ol Ejnar.
— Ejnar havas mankojn, ŝi konsentis. Mi insultis kaj insultis lin pro liaj kvalitoj. Li tro amuzas sin, postkuras knabinojn,
ŝatas alkoholon, malbone zorgas pri mono, malbone kondutas al mi. Sed tiujn aferojn mi povas kompreni, mi povas pardoni lin kaj poste konduti al li kiel al homo simila al mi mem. Sed Eriko! Li estas bonkonduta, donas akurate la pagon, donas ankaŭ kroman monon, aĉetas donacojn, aĉetis la radion. Sed mi ne komprenas lin. Tiu ĉiama legado, tiuj fiksaj ideoj, tiu cerbumado kaj tiu silento! Li estas kvazaŭ homo el fremda lando, kiu ŝajnas al mi nur stranga estaĵo. En mia junaĝo ofte trapasis tie ĉi migrantaj eksterlandaj muzikistoj. Ili ne povis paroli kiel ni, ne aspektis kiel ni. Ili en multo similis al ni, tamen estis strangaj estaĵoj. Same estas rilate al Eriko.
Johano demandis, ĉu ŝi antaŭe pli bone komprenis Erikon. — Verdire ne, ŝi diris. Tiam li vivis proksimume kiel Ejnar. Tamen estis ĉe li io stranga kaj nekomprenebla.
— Mi komencas timi vin, ŝercis Johano. Eble ankaŭ mi ŝajnas al vi stranga kaj nekomprenebla?
— Estas granda diferenco. Sed ankaŭ vi havas ion specialan. Jen kaj jen viaj rigardoj fariĝas tiel esploraj kaj observaj. Vi povas maltrankviligi kaj timigi per viaj okuloj. Oni diris, ke mia avino povis sorĉi. Eble vi havas iom de ŝi.
Johano ekridis.
— Vi fantazias! Ĉu vi kredas, ke ekzistas homoj, kiuj povas sorĉi?
— Eble ankoraŭ troviĝas iuj povantoj, kvankam ili ne volas aŭ ne kuraĝas ion fari. Ĉiuokaze ekzistis. Sed mi ne ŝatas tiajn aferojn. Mi ne povas kompreni ilin, same kiel mi ne komprenas la konduton de Eriko kaj viajn rigardojn.
— Vi tamen ne opinias, ke mi povas sorĉi aŭ volas fari ion malbonan?
Nun ekridis la patrino.
— Vere ne. Bona knabo vi estas. Ankaŭ Eriko estas bona. Sed alispecaj ol mi.
Verdire la patrino kaj Johano estas bonaj amikoj. Kun Ejnar ŝi ofte malpaciĝas. Kun Eriko ŝi ofte provas malpaciĝi, kvankam ŝi nuntempe preskaŭ neniam sukcesas, sed inter ŝi kaj Johano vortbataloj neniam okazas. Se ŝia tono foje fariĝas incitita en parolo kun li, ŝi tuj bridas sin kaj fariĝas trankvila.
Pli facile ol la aliaj li trovas kontakton kun ŝi. Jen kaj jen en la vesperoj li molpaŝe kaj nerimarkata de Eriko elglitas el la studĉambro, senbrue fermas la pordon kaj sidigas sin sur la sofon. Li komencas babili pri io ajn, rakontas iun epizodon el la tago. Tio efikas al ŝi kvazaŭ turno de butono al elektra lampo. Ŝi komencas mem babili tiel fervore, ke li bezonas nenion plu diri. Se li foje interŝovas iujn jes aŭ ne, ŝi estas konvinkita, ke ili tre vigle interparolis. Ŝia babilo ofte estas interesa ŝi rakontas pri pasintaj tempoj, pri si mem, pri la patro de Johano kaj pri aliaj homoj. Se okaze ŝiaj temoj estas tedaj, li per iu aludo gvidas ŝin al pli interesa kampo.
Johano iras al la forno kaj palpas la kafpoton.
— Ĉu iom restas? ŝi demandas vigle. Donu tason ankaŭ al mi! Kaj Johano elprenas tasojn el la ŝranko, varmigas la kafon, se ĝi malvarmiĝis, eĉ kuiras novan, se nenio restas en la poto. Kiam ili poste sidas apud siaj tasoj, ŝi estas brile kontenta. Ŝia lango laboras, kaj Johano povas kiom ajn rigardi ŝin, kaj ŝi eĉ ne rimarkas liajn rigardojn.
Ofte li observas ŝin, kiam li interesite aŭskultas ŝiajn rakontojn. Kiam ŝi rakontas pri sia junaĝo, li provas imagi, kiel tiam aspektis tiu vizaĝo kaj tiu figuro. Sed nur se li forturnas la okulojn kaj provas sole per sia fantazio krei la bildon, li sukcesas en tio. Se li konstante rigardas ŝin, la maljuniĝanta vizaĝo restas tia, kia ĝi estas, aŭ li komencas imagi, kiel ĝi iom post iom ankoraŭ pli maljuniĝos, ĝis la vivo fine malaperos el ĝiaj trajtoj.
Sed jen li ne vidas plu la vizaĝon, kaj li ne distingas plu, kion ŝi diras. Liaj pensoj disvagas. Fine li forgesas eĉ ŝajnigi, ke li aŭskultas.
— Vi estas laca, diras la patrino. Iru dormi! Foje ŝi pravas, foje ne. Kiam li forlasas la patrinon, li iam ankoraŭ prokrastas la enlitiĝon, sidante en medito. Tute trankvile li povus sidi tiel dum horoj. Eriko malofte rimarkas, kion faras Johano.
*
Ofte li vizitas Aldan. Li sentas sin hejme tie. La patrino estas afabla, kaj la patro kondutas al li kiel kamarado.
— Venu al ni, kiam vi volas, li diris. Estas agrable por mi, estas agrable por Alda, kaj espereble estas agrable ankaŭ por vi.
Plej ofte Johano kaj Alda ne longe restas hejme, sed faras promenon. Li pasigis la tutan tagon en la forĝejo, ŝi en la butiko kaj la kuirejo, kaj ambaŭ sopiras moviĝon kaj freŝan aeron.
Ekster la domo, en la stratangulo, staras la ĉiama grupo de junuloj kun la manoj en la pantalonpoŝoj. Krudaj ridoj kaj ŝlimaj ŝercoj ofte salutas ilin, kiam ili preterpasas la grupon. Ili forlasas Torenton kaj sekvas iun el la kamparaj ŝoseoj, jen norden al la arbaroj, jen suden al la preĝeja vilaĝo kaj la diversaj vilaĝetoj sur la ebeno, jen orienten laŭ la fervojo kaj la norda rando de la ebeno.
Elirante el Torento ili sentas sin kiel liberaj migrantoj, kun la vojoj de la tuta mondo antaŭ si. Foje la luno lumigas ilian vojon, foje nur pala lumo de la steloj. Alifoje la vespero estas nigra, nebula, pluveta. Sed ĉiam estas same agrable ekmarŝi, estas kvazaŭ printempo ĉirkaŭ ili, la dormanta naturo ŝajnas plena de vivo kaj atendo.
Sed dum la marŝado foje revenas pensoj kaj sentoj de la tago. Johano starigas bilancon de sia ĝisnuna laborista vivo:
— Mi vekiĝas duonhoron post la sesa, glutas tason da kafo kun buterpano kaj kuras al la uzino. Je la sepa mi staras preta kiel laboraparato kaj poste funkcias kiel tia ĝis la kvina vespere escepte la manĝopaŭzojn. Por kio? Por ke mi ricevu tiujn kelkajn kronojn, por kiuj mi aĉetas manĝaĵon, vestojn kaj ceterajn necesajn aferojn. Kaj mi manĝas kaj vestas min kaj cetere zorgas pri mia farto, por ke mi povu labori plu. Labori kaj ebligi al mi labori plu, jen la senco! Ses monatojn mi estis tie. Sed tiel pasas tago post tago, monato post monato. Somero, aŭtuno, vintro kaj printempo sin sekvas denove kaj denove, kaj mi estas kaj restas nur tia laboraparato. Kaj la eksterlabora vivo estas esence nur kiel oleado kaj zorgado al la aparato, por ke ĝi povu funkcii plu. La forĝistoj martelas de junaĝo ĝis kadukiĝo kaj aspektas, kvazaŭ ili estus venintaj en la mondon sole por tiu martelado. Ili malaperas, kaj la tuta rezulto kaj senco de ilia vivo estas kelkaj ferpecoj, kiuj disrustas en domoj, ĉaroj, pontoj kaj aliloke. Kaj eble kelkaj filoj, kiuj daŭrigas la marteladon, kelkaj filinoj, kiuj zorgos pri la hejmoj de aliaj forĝistoj kaj naskos novan forĝistmaterialon.
Tia vivo ne havas multe pli da senco ol tiu de laborĉevalo, kiu tagon post tago tiras sian ĉaron, ricevas iom da furaĝo kaj havas stalon por la nokto. Ĝi ne havas multe pli da senco ol la funkcio de rado sub la ĉaro, kiun tiras tiu ĉevalo ...
*
Dum la aŭtuno Ajna renkontis siajn amikojn nur en klubaj kunvenoj. Eĉ tiujn ŝi ne povis ĉiam partopreni. Post ŝia laboro en la inĝeniera familio restis nemulte da tempo por ŝi mem en la vesperoj. Du vesperojn en ĉiu semajno ŝi instruis esperanton al komencantoj.
Estis vespero en la fino de novembro, en tempo kun densaj nuboj kaj duonhelaj tagoj, kiam la okuloj laciĝas pro ĉiama lampolumo. Survoje al klubkunveno Ajna trovis akompanon kun Alda.
— Vi aspektas laca, diris Alda.
— Same observema vi restas. Iomete, jes.
— Tro da laboro? Laboro ne agrabla?
— Mi kuiras, bakas, aranĝas manĝotablojn, lavas, flegas malgrandajn infanojn. Ne troa laboro kaj ne sen intereso.
— Sed via kurso estas troa.
— Tio estas miaj plej agrablaj horoj dum la tuta semajno. Tiam mi denove sentas min kvazaŭ en nia rondo ... Ŝi interrompis sin. Dum kelkaj momentoj ili iris silentaj. Subite ŝi kaptis la manon de Alda kaj forte prenis ĝin.
— Ĉu vi ne foje sentas vin tiel ... tiel sola? La homoj estas kiel fremduloj, ĉio estas korprema?
— Mi havas alian temperamenton ol vi, kaj mi ne estas tiel sola. Sed se mi estus en via situacio, mi certe sentus kiel vi.
Ŝi forte respondis la manpremon de Ajna.
Ili alvenis kaj kune kun la aliaj sidigis sin ĉirkaŭ la longa tablo. Multaj membroj forestis, kelkaj okaze, aliaj laŭ kutimo. Jern kun la sekretario apud si prezidis ĉe unu ekstremo de la tablo. Antaŭ li kuŝis kelkaj cirkuleroj, longaj kaj ne interesaj. Li legis kaj legis kaj foje mem parolis. Jern ĉiam atentis, ke ĉiuj aferoj estu zorge konsiderataj, ankaŭ malgravaj.
Post duonhora cirkulertraktado sekvis kelkaj prokrastitaj demandoj. Tiuj estis same negravaj kaj seninteresaj, sed Jern zorge ripetis ilin, kaj ili okupis pluan duonhoron.
La gejunuloj fariĝis malviglaj. Tiu kaj tiu oscedis. La influo de la forestantoj estis pli granda ol la reciproka vigligo de la ĉeestantoj. Multaj pensis, ke estus bone, se la kunveno baldaŭ finiĝus.
Fine la traktado estis preta. La sekvanta punkto estis mallonga parolado de Eriko. Por ekzerco ili laŭvice faris tiajn paroladojn dum la kunvenoj.
Eriko levis sin, kvazaŭ vekiĝante el propraj pensoj, kaj starigis sin malantaŭ sian seĝon. Eĉ li estis malmulte atentinta pri cirkuleroj kaj prokrastitaj demandoj.
Li komencis paroli. Lia temo estis la homara batalo por libero kaj frateco. Malrapide li parolis, kvazaŭ tirante la vortojn el la profundo de sia interno. La vortoj kaj la frazoj estis senornamaj kaj senarte aranĝitaj, sed ili estis liaj propraj, kaj ili estis plenaj de la sama retenita energio, kiu vivigis lian vizaĝon, kaj ili bone esprimis tion, kion li volis komuniki al siaj aŭskultantoj.
Liaj okuloj estis direktitaj al ili. Sed nur kvazaŭ tra vualo li vidis ilin, ĉar li vidis antaŭ si la homaron klopodantan tra jarcentoj kaj jarmiloj, pionirojn en peniga kaj sinofera laboro, multmilionajn amasojn, kiuj devas vekiĝi el inerto al konscio pri sia propra vivo. Tion li klare kaj animkaptite vidis, kaj lia voĉo fariĝis kiel voĉo de vokanto.
La inerto malaperis el la mienoj, estis silente ĉirkaŭ la parolanto, kaj oni havis senton de solena festo. Liaj vortoj montris al ili ion subliman kaj grandiozan en malproksimo. De la nealta sed fortika figuro antaŭ ili ŝajnis elradii viviga, kreopova forto, kiu transiris al la aŭskultantoj.
Li finis per tio, ke ĉiu unuopa homo en sia ĉiutaga vivo devas realigi la grandan taskon, kaj ĉiu el ili sentis, ke ĝuste ŝi kaj li estas respondaj.
Kiam li finis kaj residigis sin, fariĝis silento, antaŭ ol ili komencis aplaŭdi. Jern estis emociita, kiam li dankis pro la parolado.
Regis alia atmosfero ol antaŭ duonhoro. Kaptitaj de la sama sento ili komencis foliumi la kantlibrojn, kaj la kanto sonis pli forta kaj gaja, ol dum longa tempo.
La tri rondanoj kaj Eriko kune iris hejmen. La tri parolis inter si. Eriko kiel kutime silentis.
Ajna forturnis sin de la kamaradoj kaj vokis lian atenton. — Eriko! ŝi diris mole, per la tono kvazaŭ petante pardonon pro altrudo.
— Kion vi volas?
— Ĉu vi kredas, ke mi povus ion utilan fari en via junulara klubo?
— Kompreneble. Ĉu vi ŝatus aliĝi.
— Jes.
— Antaŭ nelonge Jern demandis vin, sed tiam vi ne volis.
— Jes. Sed post via parolado mi pli bone komprenas, kaj ankaŭ mi volas kunhelpi, se mi povos.
— Ĉiu povas, ĉiu devus. Vi estas bonvena!
Lia vizaĝo heliĝis, kaj per sentinspirita movo li etendis al ŝi la manon. Ŝi donis la sian, kaj li forte premis ĝin.
Sed subite lia vizaĝo serioziĝis, peziĝis, iom ruĝiĝis. Lia mano perdis sian forton kaj elglitis el ŝia. Post momento renkontis ŝin pardonpeta rigardo el liaj okuloj. Kun malĝoja rideto li diris:
— Pardonu! Mi ekpensis, ke vi rajtas diri: “Kiu estas vi, ke vi tiel kondutas kiel majstro?” Mi subite memoris, kiel vi iam diris al mi: “Ĉu plaĉas al vi tie ĉi?” Ĉu tion vi memoras? Ŝi pripensis dum kelkaj momentoj.
— Verŝajne estis ĉe Perkolago, dum nia unua kunesto?
— Jes. Mi ŝuldas tre multe al vi, al vi ĉiuj en la rondo. Vi akceptis min kiel kamaradon, unue Johano, poste vi ĉiuj. Sen vi mi eble estus irinta alian vojon. Sed mi esperas, ke mi neniam plu faros ion, pro kio mi devos honti antaŭ vi ... Ajna per rapida movo rekaptis lian manon kaj preme skuis ĝin.
— Ne parolu tiel! Nun ni kune laboru!
*
La duonpatro de Arne ne tro grumblis, kiam oni decidis, ke Arne forveturu por viziti artan lernejon. La afero estis subtenata de tiaj personoj, kontraŭ kiuj li ne kuraĝis kontraŭstari, kaj oni ne postulis monon de li. Sed en la hejmo li deklaris, ke la afero estas stulta.
Jam en sia unua letero frue en la aŭtuno la patrino parolis pri revido dum kristnasko. Tion ŝi ripetis en ĉiuj leteroj. Pasis nun la pli granda parto de la aŭtuno, kaj ŝiaj simplaj frazoj vibris de la sama atendo, kiun en la antaŭkristnaska tempo sentas la infanoj.
Arne por la unua fojo estis for el la hejmo. Malgraŭ ĝojo pro laboro kaj lernado ankaŭ li sopiris al kristnasko kaj hejmiro. Ili loĝis en nova urboparto ĉe la rando de la urbo. Estis grandaj, libere starantaj domoj en helaj koloroj kun la muroj kovritaj de balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Inter la domvicoj estis vastaj lokoj kun arboj, herbotapiŝoj, florbedoj, ludlokoj en sablo kaj akvo, fontanoj. Tie infanoj en banvestoj kaj tute nudaj etuloj vivis paradizan vivon, kiam tion ankoraŭ permesis la varmo.
Ilia loĝejo havis tri ĉambrojn kaj kuirejon. Ankaŭ tie ĉio estis same bela, hela, komforta kaj racie farita kiel ĉio ekstera en tiu nova urboparto. Sed la mebloj kaj aliaj objektoj grandparte devenis el iama altklasa medio, kaj en la komenco Arne sentis, kvazaŭ li ŝtelirus en medio malpermesita al li. Tiuj malnovaj objektoj estis tre belaj, kaj li ĝojis, kiam li rigardis ilin, sed ili samtempe kvazaŭ riproĉis lin: “Kial vi enŝtelis vin en nian regnon? Vi ne apartenas al nia medio. Estus por vi pli bone reiri tien, de kie vi venis.” Ofte li pensis: “La homoj, kiuj apartenas al tia medio, ne povas kompreni la krudkondutajn kaj simplanimajn homojn en laborista loĝejo en Torento.” Iom post iom malaperis tiu sento de fremdeco. Li kontentige konatiĝis kun antaŭe nekonataj aferoj, kiuj komence ĝenis lin. Sed restis kaj plifortiĝis la impreso, kiun lasis en li la medio de lia infanaĝo.
Sidante en la bela, moderna apartamento, li ofte ekvidis image sian hejmon. Rigardante la modernajn domojn kun belaj, vastaj interspacoj, kie ludis gajaj, belvestitaj infanoj — ĉio kvazaŭ bildo de estonta, feliĉa socio — li subite ankoraŭ pli klare vidis en sia imago la laboristajn domojn en Torento sub la betuloj kaj la blasfemantajn kaj kverelantajn bubojn sur la malgrandaj kortoj. En la lernejo, kie liaj novaj kamaradoj bruis kaj petolis en la laborpaŭzoj, li ekpensis pri siaj laborkamaradoj en la uzino kaj sia penado kune kun ili.
En tiaj momentoj travibris lin forta sento de kunligo kun la hejma loko, kaj la memorbildoj revokis lin tien.
En la posttagmezo de la antaŭkristnaska tago li denove staras sur la perono de la stacio en Torento, kune kun Brita kaj ŝia patrino. Ili kiel kutime pasigos la libertempon en la pensiono.
Kiam ili eniris en la aŭton, li prenis sian valizon kaj diris al ili ĝisrevidon. Li volas iri hejmen piede, li diris. Ili rigardis lin ne komprenante.
— Mi volas iri malrapide kaj rigardi, kiel ĉio aspektas. Ĉu vi ne permesas tion al mi? li diris kun peta voĉo.
— Se estas tiel, ni ne devigos vin veturi, diris la patrino. La aŭto ekmoviĝis kaj malaperis. Arne malrapide sekvis la saman vojon. Liaj rigardoj ĉirkaŭvagis kaj ĉion atentis.
En la nokto kaj la antaŭtagmezo falis neĝo, kaj la pejzaĝo havis decan kristnaskan aspekton. Ĉiun detalon en la bildo li rekonis, kaj li miris, ke ĉio aspektas, kvazaŭ li estus reveninta post unutaga foresto. Tamen la loko ne estis tute sama por li. Iel ĝi aspektis malpli granda, malpli signifa. Li tremis pro ĝojo, kiam li ĉion revidis, sed samtempe li iel sentis sin fremdulo en la hejma loko.
En la mola krepusko li iris sur sia hejma strato. Venis kelkaj knaboj kun kristnaskaj arbetoj. Kelkaj infanoj ludis en la nova neĝo, sed la plej multaj estis interne. Tra la fenestroj li vidis la lastajn preparojn por la festo. Iuj rekonis lin, salutis, faris iun demandon kaj deziris feliĉan feston.
Post kvarmonata foresto li denove malfermis la pordon de la hejmo. Patrino staris ĉe la forno kun ladplato kun novbakitaj bulkoj, kiun ŝi ĝuste elprenis. Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi formetis la platon, ĉirkaŭbrakis lin kaj silente ploris.
El la ĉambro venis Eta. Ŝi estis ornamanta la kristnaskan arbon, kaj ŝi gaje kaj bubmaniere salutis. Elvenis ankaŭ la patro, kun sapita vizaĝo kaj razaparato en la mano. Li scivole rigardis Arnen, diris bonvenon kaj poste reiris.
La patrino petis lin eksidi ĉe la tablo kaj donis al li kafon kaj freŝajn bulkojn. Ŝi ŝajnis kontenta.
— Vi multe kreskis, ŝi diris, kaj vi ne estas malgrasa. Certe vi havas bonan mastrinon.
Li lavas sin kaj iom okupas sin pri sia pakaĵo. Kaj jen restas nenio por fari. Li iras el la kuirejo en la ĉambron kaj denove en la kuirejon, sidas jen sur la sofo, jen sur iu seĝo, rigardas la okupiĝon de Eta kaj kiel la patrino komencas prepari la manĝaĵon por la vespero. Patrino multe demandas, kaj ankaŭ Eta faras kelkajn demandojn, sed li trovas malmultajn vortojn por respondi.
Denove li iras al sia valizo kaj elprenas longan kaj larĝan sed maldikan paketon.
— Patrino, mi forkuros por duonhoro, li diris.
— Kial? ŝi demandis konsternite. Apenaŭ vi venis hejmen, kaj estas kristnaska vespero. Tamen vi volas forkuri.
— Nur por duonhoro. Estas donaco al Alekso. Mi tre volas transdoni ĝin nun.
— Certe vi povos tion fari same bone en alia tago.
— Eble, sed mi tamen volas. Mi rapide revenos.
Kiam li denove estis sur la strato, li duonkuris sur la senhoma vojo, ĝoja pro baldaŭa renkonto kun Alekso kaj samtempe kun sento de malĝojo.
Alekso kaj lia edzino estis ambaŭ hejme. Ĉiuj preparoj por la festo estis finitaj. Ambaŭ sidis en la libroĉambro apud la fajro kaj aŭskultis la radion, kiu senbrue kaj intimvoĉe faris sian servon.
Ili kun ĝojo salutis lin kaj donis lokon al li apud si. Li transdonis sian donacon. Estis akvarelo, kaj ili tuj metis ĝin sur la muron.
Ili sidis kune apud la fajro, kaj Alekso kaj la edzino faris multajn demandojn. Nun li facile respondis kaj mem multe demandis. Li vidis la trankvilan, firman rigardon de Alekso kaj la bonkoran brilon en la okuloj de la sinjorino. Subite li rimarkis, ke li sentas sin tiel hejme inter ili, ke li ŝatus resti ĉe ili la tutan vesperon. Sed pasis pli ol duonhoro post lia foriro el la hejmo. Li diras ĝisrevidon kaj promesas reveni alian tagon.
Post ankoraŭ unu horo la gepatroj, Eta kaj li sidis en la ĉambro ĉirkaŭ tablo kun la tradiciaj manĝaĵoj. La elektra lumo estis estingita. Sur la tablo brulis du blankaj kandeloj, kiuj donis kontentige da lumo por la tablo, sed lasis la ceteran parton de la ĉambro en solenimpresa krepusko.
Ili malmulte parolis. La tradicia manĝaĵo estas grava afero, kaj oni ne ĝenas la festan atmosferon per banala babilo. La patro plenigis sian glaseton per brando kaj levis ĝin al la buŝo, sed subite remetis ĝin kaj turnis sin al Arne.
— Eble ankaŭ vi ŝatus glaseton? li demandis. Arne ĝentile rifuzis. La patro ne trudis sed eltrinkis sian glason. Post kelka tempo li trinkas ankoraŭ unu glaseton, sed poste ne pli.
La du glasoj tamen efikis. Li volas paroli kaj turnas sin al Arne.
— Nu, knabo, ĉu vi havas sukceson en via lernejo? li demandis preskaŭ afable.
— Mi kredas ke jes, respondis Arne, mirante pri la demando.
— Tio tre ĝojigas min, diris la patro. Antaŭe mi eble tro malestimis vian strekadon kaj ŝmiradon, sed povas esti, ke tio estas la plej bona vojo por vi, jes, jes.
— Kiel vi ricevis tiun opinion, demandis Arne ankoraŭ pli mire.
— Okazis antaŭ kelkaj semajnoj, eble monato, ke inĝeniero Brink trairis la rostfornon, vi scias, estas tiu, ĉe kiu servas tiu via kamaradino Ajna, kaj li komencis demandi min, kiel fartas vi, kaj ĉu vi venos hejmen dum kristnasko, kaj ke li havas grandan intereson por vi, ĉar vi estas talenta. Sed ĉu vi kredas, sinjoro inĝeniero, demandis mi, ke li vere povos vivteni sin per tia sinjoreca metio? Certe, certe, diris la inĝeniero kaj ridis al mi, kvazaŭ mi estus tre naiva. Li povas gajni multe da mono, kaj li fariĝos fama, diris la inĝeniero. La famo malmulte gravas, diris mi, sed estas bone, ke li povos vivteni sin. Sed ĉu ne estus pli honeste, ke li restus laboristo? Laboristo devas resti laboristo, fari sian taskon kaj pri nenio alia okupi sin, tio estas plej honesta, diris mi. La inĝeniero denove ridis kaj diris, ke tio estas ja simpla kaj honesta vidpunkto, sed povas esti, ke ankaŭ laboristaj infanoj foje konvenas pli bone por tia sinjoreca metio ol por krudlaboro, kaj rilate al vi tio estas tute certa, li diris. Kaj mi supozas, ke li estas homo, kiu scias, pri kio li parolas.
Li eksilentis kaj palpebrumis al Arne, kvazaŭ li volas montri, ke nun li komprenas la sekreton.
Patrino kaj Eta forportis ĉion de la tablo. Eta bruligis la kandelojn sur la arbo, kaj ili malfermis la ricevitajn donacojn. Post reciproka dankado kaj iom da babilo venis denove silento.
La patro prenis grandan glason, plenigis ĝin per varma akvo kaj enmiksis iom da konjako kaj sukero. Li trinkis gluton, metis la glason sur malgrandan tablon, sur kiu staris cindrujo kaj skatolo kun cigaroj. Li sidigis sin en brakseĝon apud la tablo, prenis cigaron en la skatolo, zorge bruligis ĝin kaj faris kelkajn dikajn fumnubojn. Poste li klinis sin malantaŭen en la seĝo kaj ŝajnis tute kontenta.
— Jen, jen, li diris al Arne post kelka silento, certe vi sukcesos. Eble mi foje estis severa al vi, sed estis nur bona volo, vi scias mian opinion pri laboristo. Mi esperas, ke vi ne tro atentis pri tio, se tiel estis, kaj ke vi ne forturnos vin de viaj gepatroj, kiam vi fariĝos riĉa kaj fama. Mi estas ja verdire nur via duonpatro, kiel vi scias, sed tamen, tamen, verŝajne la diferenco inter patro kaj duonpatro ne estas tre granda.
— Jes, certe mi ne forturnos min de vi, asertis Arne. La patro kontente murmuris kaj poste definitive silentis. Silentis ankaŭ la patrino. Ŝi sidis senmova kun la fingroj interplektitaj kvazaŭ por preĝo. Ŝi rigardis per lacaj okuloj jen la brilantajn kandelojn sur la arbo, jen Arnen, kiu sidis en angulo de la sofo. Silentis ankaŭ Eta. Kiam ŝi ĝis kontento rigardis la kristnaskan arbon, ŝi komencis legi en siaj kristnaskaj gazetoj kaj ne plu atentis pri io alia.
Ankaŭ Arne rigardis la brilon de la arbeto, kaj foje liaj rigardoj iris al la patrino, al la patro kaj la fratino. Sed dume liaj pensoj vagis en aliaj lokoj. Jen ili iris al Alekso kaj lia edzino. Estis agrable ĉe ili. Prema sento kaptas lin. Patrino estas bona, kaj ŝi volas ĉion fari por li. Tamen li nun ne sentas sin proksima al ŝi.
Li ekpensas pri siaj kamaradoj en la rondo, kiujn li ankoraŭ ne renkontis, pri Brita, kiu nun havas kristnaskofeston en la pensiono. Volonte li estus kune kun ŝi.
Jen liaj pensoj estas en la urbo, inter la kamaradoj en la lernejo, ĉe lia laboro kaj liaj aspiroj, jen en la hejmo de la moderna domo, jen en la ĉefurbaj stratoj, kiuj nun estas bele ornamitaj kaj iluminitaj por la festo.
Liaj pensoj revenas al la ĉambro, kie li sidas. Li memoras antaŭajn kristnaskojn, kiam li sidis tie en la sama maniero, memoras tiun kristnaskon antaŭ longe, kiam la patro timigis lin kaj li elkuris. Preskaŭ indiferente li memoras tion, sed tamen sentas sufokan premon en sia interno.
La patro levis sin kaj rigardis la horloĝon sur la muro. Li ekmemoris pri la vesperaj novaĵoj kaj volis funkciigi la radion. En la sekvanta momento li memoris, ke oni ne sendas novaĵojn en la kristnaska vespero.
— Kaj tio povas esti egala, li diras. Ili havu pacon en Hispanujo almenaŭ en tiu ĉi nokto. Sed nun ni enlitiĝu, ĉar en la rostforno estos labortago ankaŭ morgaŭ.
La patrino levis sin, lumigis la elektran lampon kaj komencis aranĝi por la nokto.
— Panjo, mi eliros promeni iomete, diris Arne duonlaŭte al la patrino.
— Iri promeni nun en la kristnaska nokto? Kiel stranga vi estas! Ĉu vi ne povos sufiĉe promeni dum la tuta libertempo? — Certe. Tamen mi volas. Mi volas havi iom da freŝa aero. — Nu, faru kiel vi volas, sed fakte mi ne komprenas tiajn kapricojn, diris la patrino.
La strato estis tute senhoma kaj netuŝite blanka en la lumo de la lanternoj kaj de la duonluno, kiu brilis en sudokcidento inter senmovaj nubstrioj. Arne rigardis al la okcidenta ekstremo de la strato. Strieto da lumo elŝtelis sin ĉe la fenestrorando en la hejmo de Johano. Se li povus eniri kaj saluti! Johano ne malŝatus sed eble la aliaj.
Li iom staras, poste pluiras. Elglitas lumstrio ankaŭ el la hejmo de Ajna. Li ankoraŭ pli malrapide iras, kiam li preterpasas, kaj preskaŭ en atendo li rigardas al la korto.
Li venas al la gazetvendejo. Ankaŭ tie estas neniuj homoj. El la du montrofenestroj de la vendejo brilas lumo super diversaj ekspozataj objektoj, kaj li vidas lumon ankaŭ de la porda lampo en la ĝardeno.
Li haltas antaŭ la montrofenestroj kaj senatente rigardas. Eble ankaŭ la kaprica Alda ekhavus la ideon fari promenon. Li povus eniri. La gepatroj certe ne malaprobus. Sed io retenas lin. Soleco premas lin, kaj li krius pro ĝojo, se Alda venus, sed samtempe li sentas deziron resti sola.
Post kvin minutoj li forlasis la fenestrojn kaj iris norden. Finiĝis la vicoj de lanternoj, finiĝis ankaŭ ilia lumo. Nemiksita kaj pura kuŝis la lunlumo sur neĝokovrita tero kaj neĝokovritaj arboj.
Malrapide kaj aŭtomate li iras sur la strio de forte premita neĝo, kiun postlasis la larĝaj radoj de ŝarĝaŭtoj, kaj rigide liaj okuloj rigardas antaŭen.
Li haltis kaj kvazaŭ vekiĝis. Jam li estis en profunda arbaro, almenaŭ kvar kilometrojn de Torento. Nenio estis videbla krom neĝo kaj arboj kaj steloj. Neniu sono estis aŭdebla krom la susuro de la sango en liaj oreloj, kaj tiu sonis, kvazaŭ ĝi venus de ekstere, kvazaŭ la silento mem kantus kaj plenigus per sia kanto la tutan mondspacon.
Li longe restis staranta kaj poste same malrapide reiris.
Iom post novjaro Johano laŭ propra peto ricevis laboron inter la transportlaboristoj anstataŭ en la forĝejo. En la hejmo li ne parolis pri tio antaŭe. Kiam Eriko eksciis pri la ŝanĝo, li fariĝis malkontenta.
— Vi devus pli bone pripensi tian aferon, li diris. Kiel forĝisto vi havus sekuran pozicion, kaj forĝado estas bona laboro. Se tio pli plaĉus al vi, vi povus daŭrigi kiel mekanikisto de iu speco. Estas bonaj metioj kaj bona pago. Kaj tiaj homoj estas solidaj homoj.
— Mi fariĝos nek forĝisto nek mekanikisto de iu speco, respondis Johano. Mi ankaŭ ne restos transportlaboristo. Sed en tiu laboro mi gajnas duoble pli multe ol en la forĝejo. Momente tio estas la ĉefa afero.
— Mi neniam rimarkis, ke vi havas grandan bezonon de mono. Kio vi volas fariĝi, cetere? Johano rigardis kvazaŭ al malproksimo. Li malmulte atentis pri la demando sed diris post kelkaj momentoj:
— Tion mi ankoraŭ ne eltrovis. Proksimume kiel Eriko parolis ankaŭ la patrino. Sed poste ŝi aldonis:
— Cetere la diablo scias, kio estas pli prudenta. Antaŭ nur unu jaro multaj mekanikistoj kaj forĝistoj estis same senvaloraj subtenlaboruloj kiel plej simpla taglaboristo. Estas saĝe perlabori monon, se oni komprenas ŝpari ĝin. Vi ankoraŭ havas tempon por elekti.
*
Johano kaj Alda iris sur la silenta vojo al nordokcidento. Neĝo kaj steloj donis sufiĉe da lumo por distingi la proksiman ĉirkaŭaĵon, kaj en la okcidento tritaga novluno pendis kvazaŭ ora ŝipeto glitanta tra la nigra spaco.
Ili ĝojis pro la luno. Ĝi estis por ili kvazaŭ bona amiko kaj membro de ilia rondo. Kiel fidela kamarado ĝi akompanis ilin dum vesperaj promenoj kaj skiekskursoj. Kiel fidela gardiranto ĝi paŝis sian vojon tra la alto, kiam ili tranoktis ĉe la lago, kaj silente ili sekvis ĝian moviĝon same kiel en tiu vespero, kiam ili unuafoje observis la moviĝon de la steloj.
Samtempe ĝi estis por ili dieca aperaĵo. Ĝi sentigis al ili senfinecon de spaco kaj tempo, la misteron de la universo. Kun ĝojo ili salutis ĝin ĉiun fojon, kiam ĝi renaskita aperis en la paliĝanta postlumo de la sunsubiro.
— Por tiuj sinjoroj, kiuj konsideras sin dioj sur la tero, estus utile studi astronomion kaj rigardi la stelojn, diris Johano rigardante la oran ŝipeton.
— Se ili tion komprenus, jes, diris Alda.
— Eble ili ne komprenus. Ni rigardas la stelojn kaj trovas nin tre malgrandaj. Ili rigardas sin mem kaj trovas la universon malgranda.
Liaj pensoj denove iris al la ora ŝipeto.
— Se oni nur pripensas, ke tiel la luno velis tra la spaco dum jarmiloj kaj centoj da jarmiloj, oni jam sentas sin tre malgranda Nun ĝi staras tie en okcidento, kaj estas ni, kiuj rigardas ĝin. Tute same ĝi staris tie en iu vespero antaŭ mil jaroj en la vikinga tempo, kaj estis homoj, kiuj rigardis ĝin kiel ni nun. Tute same ĝi naĝis tie, kiam ŝtonepoka homo rigardis la vesperan ĉielon. Tiu homo verŝajne havis tre kuriozajn pensojn pri ĝi, sed certe pensis same serioze kiel ni, certe ĝi estis por li pli granda miraklo ol por ni.
Same kiel nun ĝi naĝis inter la okcidentaj nubstrioj, kiam dezerto de glacio ankoraŭ kovris la tutan landon, kaj neniuj rigardis ĝin en tiu ĉi regiono. Same kiel nun ĝi brilis en sia ĉiama velado, kiam estis maro, kie nun estas tero, aŭ kiam kreskis la ŝtonkarbaj arbaroj kaj homoj ankoraŭ tute ne ekzistis. Kaj same ĝi staros tie kaj velos tra la spaco en la epokoj de la estonto, kiam la nuna mondo ne ekzistos plu.
Kaj en tiu ĉi momento estas ni, kiuj rigardas ĝin. Ĉiuj antaŭaj rigardantoj forpasis, ĉiuj estontaj ankoraŭ ne venis. Kie estas la pasintaj, kie la estontaj? Kaj de kie venis ni, de kie venis niaj imagoj, revoj, pensoj, ideoj pri la vivo? La miraklo estas same granda por ni kiel por la ŝtonepoka homo.
Kaj dume la homoj fervore dediĉas sin al siaj kuriozaj penadoj. Ĉiu devas fariĝi io grava, io eminenta. La krudlaboranta knabo fariĝas mekanikisto, la filo de la mekanikisto fariĝas inĝeniero. Membro de loka organizo fariĝas gvidanto en federacio, fariĝas parlamentano, ano de la registaro.
Iu fariĝas plej eminenta en kurado, alia en naĝado, tria en ŝakludo, kvara en preĝejvizitado, kvina en membeligo. Kaj ili estas kontentaj en sia eminenteco, kaj jen ĉio. Centoj kaj centoj da generacioj faris la samon, venis kaj forpasis, dum la luno trankvile iris sian vojon. — Subite Johano ŝanĝis temon.
— Mi havis strangan travivaĵon hodiaŭ. Kiam nia laborgrupo faris momentan paŭzon, ni subite ekvidis junulinon antaŭ ni. Estis en la mallarĝa loko inter la altforno, la ŝtalfarejo kaj la forĝejo. Muroj kaj tero kaj aero estas plenaj de fulgo kaj karbopolvo. Subite aperis dek metrojn antaŭ ni junulino, dek ok, dudekjara. Ŝajne ŝi sentis sin fremda en la medio. Ŝi hezite haltis kaj rigardis al diversaj direktoj. Ŝi estis bele vestita kaj freŝvizaĝa kaj cetere aspektis simpatia, kaj en tiu uzina medio ŝi por momento efikis kiel aperaĵo el alia mondo.
— Ĉu estas tiel strange, ke virino aperas en uzino?
— Certe ne. Sed mi antaŭe neniam vidis virinon tie, kaj kiam tiu neatendite aperis, la bildo tute frapis min.
— Kaj kio poste okazis?
— Nenio menciinda. Iu kriis al ŝi kaj demandis, kion ŝi serĉas — estis laborista knabino, kaj kelkaj konis ŝin, kvankam mi ne. Ŝi ricevis la informon, kiun ŝi deziris, kelkaj kriis al ŝi iujn ŝercojn, kaj ŝi pluiris kaj malaperis. Sed dum pluraj horoj mi pensis nur pri tiu afero.
— Pri tiu junulino?
— Ne pri ŝi. Sed jen kion mi pensis. Estas kurioza afero, mi komencis fantazii, ke ni, multaj centoj da laboristoj, pasigas niajn tagojn de frua mateno ĝis vespero en ekskluzive vira medio. Tio rilatas ne nur al kelkaj tagoj, sed al ĉiuj labortagoj de la tuta vivo. Virinoj kiel realaĵoj ne ekzistas en la labortempa vivo de la uzinanoj. Preskaŭ la tutan agotempon de sia vivo ili pasigas en aparta, ekskluzive vira mondo. Virinojn ili renkontas nur flanke de la ĉefokupo de sia vivo, kiel estaĵojn, kiuj kuiras, flikas, trikas, purigas kaj cetere kiel flirtulinojn, amatinojn, edzinojn.
— Ĉu vi volas, ke en la uzino laboru same multe da virinoj kiel da viroj?
— Mi nur konstatas, lasas la pensojn libere iri ... Kaj tiel formiĝas unu aparte vira kaj alia aparte virina medio, kaj vole aŭ senvole oni preskaŭ superstiĉe respektas la limojn kaj la proprecojn de tiuj du medioj.
Malgrandaj knaboj kaj knabinoj ordinare kondutas kiel egaluloj, se grandaj homoj ne instruis al ili ion alian. Sed kiam ili fariĝas ok, naŭjaraj, ili disiĝas kaj englitas en siajn specialajn mediojn. Plenkreskaj homoj diras al knabo: “Nun vi kondutas kiel knabino, kaj la knaboj ridos pri vi”, aŭ: “Vi ne devas simili al knabino sed fariĝi brava knabo kaj brava viro”. Al knabino oni diras: “Nun vi kondutas kiel knabo. Neniam vi fariĝos bona kaj taŭga knabino, se vi tiel daŭrigos.” Same mokas kaj diras pli aĝaj knaboj kaj knabinoj.
Knaboj komencas honti pri kunesto kun knabinoj, evitas ludon kun ili, evitas ilian societon, komencas taksi ilin kiel malsuperajn estaĵojn, kiuj ne valoras seriozan konsideron. Same estas rilate al la knabinoj, almenaŭ ili hontas esti kune kun knaboj.
La knaboj vivas en sia medio, kun siaj sentoj, pensoj, interparoloj kaj okupoj. Same la knabinoj vivas en sia. Nur supraĵe ili havas ion komunan. Esence ili estas tute fremdaj unu al alia.
Sed dum tio la knaboj inter si parolas pri la knabinoj, kaj de kamaradoj kaj viroj ili lernas pri knabinoj, sed nur tiom ili lernas, ke ili estas inoj. Pli multe tiuj ne povas instrui, ĉar pli multe ili ne scias.
Tiel la knaboj rigardas la knabinojn kiel malsuperajn estaĵojn, foje kun bonvolo sed pli ofte kun malestimo. Ili volas havi nenion komunan kun ili. Sed samtempe ili fantazias pri ilia kvalito de inoj.
La knaboj kreskas, kaj jen ili estas junuloj. Ili estas grandaj, devas konatiĝi kun la inoj. Ili fine proksimiĝas al tiuj estaĵoj, kiuj nun fariĝas tre gravaj kaj atentindaj. Ili estas atentindaj kiel inoj, kiel objektoj por seksaj deziroj. Cetere ili estas same malsuperaj kiel antaŭe. Ekster nia rondo mi ja estas ano de vira medio, kaj tial mi ne aŭdis junulinojn paroli pri tiaj aferoj, sed mi supozas, ke ili proksimume same proksimiĝas al la vira medio.
Tiel renkontiĝas tiuj du personoj, kiuj estas same fremdaj unu por la alia kiel fianĉo kaj fianĉino en malnova Ĉinujo. Eble ili iom post iom povas konatiĝi kaj rigardi unu la alian kiel egalulojn. Sed ŝajnas al mi, ke la viroj ordinare restas anoj de ekskluzive vira medio kaj la virinoj de virina.
Dum la mallonga tempo, kiun mi pasigis inter la transportlaboristoj mi vole nevole pensis pri tiuj aferoj. Tiajn interparolojn, kiuj okazas inter ili, kaj tian ĉiamecon de tiaj interparoloj mi antaŭe eĉ ne imagis. Dum la tuta tempo pasis neniu tago sen plej krudaj historioj pri seksaj aferoj. Hieraŭ diris unu el ili, kvindekjara, post iom da politika rezonado: “En tre stranga tempo ni vivas. Fakte ni parolas pri Hitler kaj Mussolini kaj Hispanujo preskaŭ same multe kiel pri virinoj, kiuj ja en ĉiuj tempoj estis ĉeftemo por babilado.” Ankoraŭ pli malagrablaj estas la junuloj. La necesejoj de la uzino estas plenaj de desegnoj de nudaj virinoj kaj viroj en diversaj pozoj, eĉ lerte faritaj. Skribitaj vortoj kaj frazoj estas same aĉaj. Multaj eĉ notas tre fiere, kiam ili havis seksan kuniĝon kun tiu aŭ tiu knabino. Kaj — tio kurioze aspektas —
miksite kun tiuj desegnoj kaj notaĵoj estas notitaj la rezultoj de preskaŭ ĉiuj piedpilkaj vetludoj ĉi tie dum la lastaj jaroj.
— Kaj tiaj homoj ekzistas en Torento en la jaro 1937, diris Alda, kiam ni havas tiom da studrondoj, kluboj, fakaj organizoj, abstinencaj grupoj, kristanaj kaj aliaj movadoj de diversaj specoj.
— Ĉu la cetera mondo estas pli bona? Ĉu tio ne estas la ĉeftemo por filmoj, por dancokantoj, por semajnaj gazetoj, por klaĉado de malriĉuloj kaj altuloj, por la plej multaj distraj prezentoj, tio ke la viro el sia virmondo kaj la virino el sia medio renkontiĝas?
— Estas ja. — Iam mi legis ion de iu, kiu pretendis, ke estas tiel granda diferenco inter viroj kaj virinoj, ke tiuj medioj estas nepra afero, kaj ke viroj kaj virinoj vole nevole restas membroj de siaj specialaj medioj. Kaj same determinita estas laŭ li la karaktero de ilia renkontiĝo kaj kunvivo. Tion mi ne rimarkis inter ni, sed tiel li skribis.
— Se tiel estas, la homoj ĉiuokaze multe pli aĉe plenumas siajn funkciojn ol faras la bestoj Kaj ĉu apartenas al la determinitaj aferoj ankaŭ tio, ke oni el la ineco de la virinoj kaj la rilato inter viroj kaj virinoj faras tutmondan temon por amuzoj, burleskaĵoj kaj komedioj, aludoj, ŝercoj, kaŝludoj? Kaj ĉu oni ne same aludas kaj ŝercas, kiam temas pri estiĝo de infanoj? Ne nur primitivaj homoj estas tiaj. Ankaŭ tiel nomataj kulturitaj kaj solidaj homoj foje faras ŝercetojn pri tiaj aferoj, kulturitajn ŝercetojn, mi supozas.
Mi fartas malbone, kiam mi vidas kaj aŭdas tian homvivon Ni kreis al ni aliajn imagojn pri la vivo. Sed niaj pensoj ŝajne ne estas konvenaj por ordinara homa kunvivo. Ni kreskis flanke de aliaj kaj fariĝis apartuloj. La ideoj kiuj estiĝis en la kunvivo en nia rondo, ne estas aplikeblaj ekster ĝi. Inter aliaj ni estas senhejmaj.
*
Ĝis Elsa komencis preparojn por edziĝo, Johano konis la kavaliron nur aspekte. Tiam li komencis jen kaj jen viziti la novan hejmon. La tuta afero neniel interesis Johanon, sed li trovis, ke Rudolfo, tio estas la kavaliro, estas almenaŭ ne malsimpatia homo.
Antaŭ la edziĝo Elsa fantaziis pri bela, moderna meblaro kaj pri multaj belaj objektoj. Ŝia propra nova hejmo ne estos kiel la mezepoka gepatra.
En tio ŝi similis al la pli multaj el siaj samaĝuloj. La junaj edziĝaj paroj aĉetis meblojn kaj aliajn objektojn pagante komencan sumon, sed kun resto pagota de milo aŭ eĉ miloj da kronoj, kaj tiuj ŝuldoj premis ilin dum jaroj.
Sed tiu moderna meblaro ne aperis en la nova hejmo. Tie troviĝis nur la plej necesaj mebloj. Ili estis de plej simpla speco, kaj kelkaj el ili estis eĉ malnovaj, kiujn Rudolfo akiris el sia kampara hejmo.
— Vidu, Rudo kaj mi rezonis pri meblado, klarigis Elsa en tono de spertulo. Konsiderante ĉion ni venis al la konkludo, ke estus ege malsaĝe komenci nian kunvivon kun granda ŝuldo. Pli simple sed pli senzorge, estas nia devizo.
Rudo nenion diris pri tiu ŝanĝo en la planoj de Elsa. Entute li nemulte parolis, kaj li kondutis kaj aspektis, kvazaŭ liaj konsideroj kaj opinioj estus neatentindaj.
En libera tempo li ĉiam estis okupita de diversaj laboretoj.
Per simplaj rimedoj kaj el ŝajne senvalora materialo li kunmetis diversajn utilajn kaj ne malbelajn objektojn por ilia bezono.
— Ĉu Rudo ne estas mirinda? ŝi demandis, kiam ŝi montris malgrandan tablon. Ĝi fakte kostas nenion krom kelkaj oeroj por farbo. Tamen ĝi same bone servas kiel tablo por kvindek kronoj. Se ĝi ne estas same brila kaj glata, oni rekompence havas la senton, ke ĝi estas vere propra havaĵo. Atendu, iun tagon li faros meblojn same belajn kiel estas tiuj milkronaj kompletoj.
En ŝia admiro por la edzo ŝi komencis eltrovi ankaŭ propran kapablon. Por ne postresti la edzon ŝi komencis fervore triki kaj mankudri. Malmulte ŝi okupis sin pri tiaj laboroj antaŭe, kaj la unuaj rezultoj ne estis tre sukcesaj. Sed Rudo admiris ŝiajn kreaĵojn. Iom post iom ŝiaj produktoj fariĝis pli bonaj, kaj ŝi jam parolis pri kudromaŝino. Per tia elspezo oni akirus ŝuldon, sed verŝajne tamen estus gajno. Kaj Rudo komplimentis ŝian prudenton kaj diris, ke kompreneble jes.
Johano malmulte atentis pri ŝiaj burĝonantaj sinjorinaj kvalitoj. Kiam la patrino laŭdis ŝin, Johano enŝovis preterpase:
— Sed kiel antaŭe ŝi tamen plej multe laboras per la lango. Por Rudo li havis pli da respekto. Li havis specialan manieron, kiu plaĉis al Johano. Lia kapo ordinare estis iom klinita, kaj li ŝajnis rigardi al la tero, kiel kelkaj homoj faras, kiam ili estas en pensoj. Sed jen kaj jen li neatendite levis la kapon kaj la palpebrojn kaj el liaj klarbluaj okuloj venis gaja, amikeca, eĉ petola rigardo. Lia vizaĝo similis al malriĉaspekta kabano, kiun oni senatente preteriras, sed kies malalta pordo subite malfermiĝas, kaj en ĝi aperas afabla kaj ridetanta homo.
En iu fruprintempa dimanĉo Elsa kaj Rudo vizitis la hejmon de Johano. Tia vizito ne estis malofta, sed nun troviĝis io certa en la esprimo kaj konduto de Elsa, kio diris, ke ili venas pro speciala kaŭzo. Ŝi preskaŭ tremis pro io, kion ŝi kiel eble plej baldaŭ volas rakonti, sed samtempe kiel eble plej longe kaŝi. Ŝi babilis kaj babilis pri diversaj aferoj, ĝis ŝi post momento de solena silento malkaŝis la sekreton.
— Rudo kaj mi intencas konstrui domon. Ŝi silentis dum ankoraŭ kelkaj momentoj por ĝui la efikon de siaj vortoj. Sed Rudo ludis kun la knabineto, kiu sidis sur liaj genuoj, kaj li eĉ ne levis la palpebrojn.
La surprizo estis nur en tio, ke Elsa jam troviĝas en tia stato, ke ŝi povas plani propran domon. Konstruo de propraj domoj estis en tiu tempo ĉiutaga afero. La industrio multe grandiĝis, kaj venis centoj da novaj laboristoj, por kiuj mankis loĝejoj. Anstataŭ konstrui laboristajn domojn en la malnova maniero, oni aranĝis tiel, ke la laboristoj povu mem konstrui domojn.
— Jes, ni faris tiun decidon, diris Elsa. Finfine ne estas agrable loĝi en laboristaj domoj. Estas malvarme, estas malmulte da loko, ĉiel malkomforte. Oni aŭdas tra la muroj, kio estas dirata en najbaraj loĝejoj, oni estas ĝenata, najbaroj malpaciĝas.
— Ĉu vi havas monon por tia entrepreno? demandis la patrino.
Elsa klarigis. La pli grandan parton de la elspezoj kovras la industria societo, kaj al ĝi oni poste pagos ĉiumonate tiom kaj tiom da mono. Post tiom kaj tiom da jaroj la domo vere apartenos al ili. Cetere Rudo sukcesis prunti iom da mono de parencoj.
— Nu jes, nu jes, diris la patrino. Tempoj ŝanĝiĝas. Kiam mi estis same juna kiel vi, mi ne estus kuraĝinta eĉ fantazii pri propra domo.
Kaj nun Elsa komencis paroli pri farotaj laboroj, kiujn Rudo kiom eble mem faros, eble eĉ ŝi povos iom helpi. Kaj eble Eriko kaj Johano povos foje helpi? Ejnar bedaŭrinde baldaŭ forveturos por militservi.
Rudo unuafoje dum la interparolo pri la konstruado levis la kapon, kaj li ridetis modeste.
— Tio estas ideo ekskluzive de Elsa. Mi devas tion diri, por ke vi ne kredu, ke mi volas profiti de mia boeco kun vi. Sed se vi povas kaj volas iom helpi, ni estos ege dankaj.
— Pri mi vi ne kalkulu, diris Eriko decide. Mi volonte helpus, sed mi havas proprajn okupojn, kiuj por mi estas pli gravaj. Sed se okaze konvenos, mi kun plezuro faros iom.
— Vi povus dediĉi al ni almenaŭ tiujn dimanĉajn horojn, kiujn vi oferas al tiu aĉa kaj sensenca pafado! diris Elsa.
Antaŭ unu monato Eriko aliĝis al la libervola pafmovado kaj partoprenis ĉiudimanĉe la ekzercojn. Al aliaj tio ŝajnis stranga. Sed Eriko diris, ke eble venos tempo, kiam pafilo estos instrumento ne evitebla. Kaj ĉar li pro subtendevo al patrino estis liberigita de militservo, li volas almenaŭ iom ripari sian mankon tiurilate.
— Ne, ne, li respondis, prefere mi oferos kelkajn legohorojn. Hejmojn oni konstruas, sed eble venos momento, kiam ni devos defendi tiujn kaj ceterajn akiraĵojn de nia laborista klaso.
— Kiel aĉe vi parolas! diris Elsa. Poste ŝi turnis sin al la patrino kaj denove komencis paroli pri la domo. En momento de emocio kaj bonvolo ŝi iom pale sugestis, ke ili eble havos lokon ankaŭ por la patrino en la nova hejmo, se la fratoj edziĝos kaj ne bezonos plu ŝian helpon.
— Mi dankas pro via bona penso, sed tio ne okazos, diris la patrino en decida tono. Maljuna kromhomo en juna familio estas malbona afero. Se mi vivos, ĝis neniu el la knaboj bezonos min plu, mi certe trovos iun ĉambreton aŭ mi transloĝos al la komunuma hejmo por la maljunaj.
*
En la fino de aprilo ili komencis. La tereno decidita por domkonstruado kuŝis sudokcidente de la centro, laŭ la ŝoseo al sudo. Tie estis antaŭe paŝta tereno por bovinoj kaj ĉevaloj de la grandbieno. Sur la iom neebena grundo kreskis betuloj, alnoj kaj arbetaj densejoj, kaj somere la tero estis kovrita de herbo kaj floroj. Al sudo kaj sudoriento estis libera vido al la vasta ebeno kun kampoj kaj domoj, norde kuŝis Torento kaj arbarkovritaj montoj.
Johano promesis helpi preskaŭ nur tial, ke li ne volis montri sin malafabla. Sed en la vespero, kiam li kune kun Rudo kaj la patro de Rudo komencis fosi en la netuŝita tero, plenigis lin la samaj sentoj, kiujn li havis, kiam li estis knabeto kaj konstruis en la sablejo.
Li fosas, elrompas ŝtonojn kaj hakas arboradikojn. La terodoro agrable tiklas lian nazon, kaj pli kaj pli profunden li penetras en la tavolo de sablo kaj ŝtonoj, kiun postlasis la granda glacio.
La ordinaraj laborhoraj pensoj kaj sentoj ne venas al li tie ĉi.
Agrabla estas la forta streĉo, agrabla la ŝvitado kaj la freŝa vespera aero kun odoro de frua printempo. Ĉirkaŭe staras la unuaj bluaj kaj blankaj anemonoj, el la tavolo de bruna, pasintjara herbo elŝovas sin novaj verdaj trunkoj, kaj sur la arboj trilas fringoj kaj flutas sturnoj.
Ili ne estas la solaj laborantoj. La tuta ĉirkaŭaĵo estas plena de homoj, kiuj laboras same fervore kiel Johano kaj Rudo. Estas dekoj da domoj kaj terpecoj en ĉiuj stadioj de evoluo. Kelkaj domoj estas el la antaŭkriza tempo. Ankaŭ tie oni laboras, sed en ĝardenoj aŭ pri io alia ekstera. Aliajn oni starigis en la pasinta aŭtuno, kaj nun oni plulaboras sur la eksteraĵo de la domoj aŭ preparas la teron por vojoj kaj bedoj. Aliloke oni sukcesis pasintjare pretigi nur la fundamenton kaj nun starigas la murojn. En multaj lokoj oni ĝuste nun komencas.
Ĉiuj estis tiel okupitaj, ke laborante ili donis neniom da atento al siaj najbaroj. Sed kiam ili foje faris paŭzeton, ili estis kvazaŭ unu sola, harmonia familio. Ili gaje salutis unu la alian kaj interbabilis en tono de gaja festo. Same okupitaj kaj gajaj estis la infanoj, kiuj ludis aŭ helpis aŭ venis kun kafo kaj buterpanoj al patroj aŭ parencoj. Ankaŭ multaj virinoj laboris ĉe la jam pretaj domoj aŭ alportis al la siaj ion por trinki kaj manĝi kaj sidis en ripozanta rondo aŭ staris babilante kun laborantoj Venis multaj tiaj vesperoj. Post taga laborfino Johano rapide kuris hejmen, glutis iom da manĝaĵo kaj poste per biciklo rapidis al la konstruo. Multajn kubmetrojn da tero ili forigis por la subdoma kelo. Neniam antaŭe Johano imagis, ke tiom enhavas unu kubmetro, kaj ke tiom da kubmetroj estas en tiel malgranda loko. Tamen tio ne tedis. Estis nur agrable venki la malfacilaĵojn.
La patro de Rudo laboris tie la tutajn tagojn kaj ankaŭ vespere. Li estis ĉarpentisto, kiu laboris jen tie, jen tie, kaj cetere li posedis bieneton ĉe la rando de la ebeno.
En iu vespero venis ankaŭ Ejnar por partopreni. Li estis gaja kaj vigle laboris. Johano miris pri tio.
— Vi librulo kaj cerbumulo eble kredas, ke mi taŭgas por nenio, diris Ejnar iom moke. Jes, viaj libraj subtilaĵoj ne interesas min kaj la politikaj subtilaĵoj ankaŭ ne. Ankaŭ estas indiferente al mi, ĉu Petro kuras pli rapide ol Paŭlo, aŭ Paŭlo saltas pli alte ol Petro. Sed tie ĉi estas tasko kun celo, kiun mi klare komprenas kaj aprobas. Sed kio ordinare restas por fari post la laborhoroj? Nenio, kion mi komprenas kaj aprobas. Kaj tial mi preferas pasigi la tempon per io gaja.
Post malmultaj tagoj la foslaboro estis preta. La patro de Rudo ĝojis, ke li povas forlasi la “talpan” laboron kaj transiri al sia propra metio.
Johano kun la sama intereso partoprenis, kiam ili faris la konstruaĵon por la cementgisado kaj la gisadon, same, kiam ili komencis starigi kaj kunmeti la domon el la fabrike pretigita dommaterialo.
En la vesperoj de majo venis foje ankaŭ patrino kaj Elsa. Ili faris fajreton inter kelkaj ŝtonoj kaj kuiris kafon. Poste ili ĉiuj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro kaj trinkis la fortan, fumodoran trinkaĵon.
Same estis sur aliaj grundoj. Ili ĉiuj estis kvazaŭ koloniistoj, kiuj posedprenas novan landon. Tian ĝojon kaj kontenton, pensis Johano, sentis ankaŭ tiuj homoj, kiuj unue kulturis la ebenon kaj la disajn arbarajn bienojn, de nebula pasinto ĝis la pasinta jarcento.
Jen kaj jen vizitis ilin iu najbaro. La fervore laborantaj novuloj venis por kelkminuta paŭzo, sed la malnovaj kun jam pretaj domoj ne tiom avaris pri la tempo.
En iu vespero, kiam oni sidis ĉirkaŭ la kafofajro, venis al ili iu el tiuj, kiu havis domon jam antaŭ la krizo, metallaboristo kun grizaj tempioj kaj kun trankvila, inteligenta vizaĝo. Oni invitis lin preni lokon en la rondo kaj donis al li tason da kafo. Kiel ĉiam oni parolis pri konstruado.
— Opinioj rapide ŝanĝiĝas, diris la gasto. Mi memoras iun vesperon en 1918, en la fino de la vintro. Estis publika kunveno, flama socialista parolado. Post la parolado iu rakontis, ke ĵus venis al la stacio tuta vagono kun terpomoj. Iu ekstaze proponis, ke ni tuj iru al la stacio por preni la terpomojn kaj dividi ilin inter la laboristaj familioj. Ni ankaŭ iris al la stacio kaj faris grandan bruon, sed iu sukcesis trankviligi nin, kaj ni ne faris revolucion.
En tiu printempo oni pli ol iam antaŭe propagandis por kulturado de legomoj kaj terpomoj, kaj en la ĉirkaŭaĵoj de la urboj la koloniĝardena movado fariĝis tre granda. Sed multaj radikalaj opiniis, ankaŭ gazetoj, ke la legomkulturantoj perfidas la laboristan klason. Anstataŭ kiel honestaj proletoj agadi por revolucio kaj ŝanĝo de la tuta sistemo, la sola vojo por klaskonscia laboristo, ili lasas sin trompi de la burĝa propagando, kulturas terpomojn kaj legomojn kaj tiel mem fariĝas malgrandaj burĝoj. La tutan someron ili laboras kiel idiotoj por potpleno da manĝaĵo kaj ne havas tempon por viziti eĉ ordinarajn kunvenojn. Peklataj estu la klasmalamikaj legomidiotoj! Laboristo kiu konstruis al si domon estis por la klaskonsciaj honorperdinta transkurulo. Kaj se li havis flagstangon kaj hisis la svedan flagon, li jam apartenis al tiuj, super kiuj oni triumfos en la granda tago. Tiam la flago estis ankoraŭ “tiu bluflava ĉifono, insigno de profesiaj murdistoj, tiranoj kaj sangosuĉantoj”.
Tamen legomkulturantoj kaj domposedantoj plimultiĝis. Paliĝis la idealoj de la ekstaza periodo de malsato kaj alilandaj revolucioj, plifortiĝis la sento por realo. Multajn sociajn renversantojn mi konis, kiuj transformiĝis en bonajn, trankvilajn domposedantojn, por kiuj la bluflava flago, kaj precipe ĉe la propra domo, estas pli sankta kaj kortuŝa afero ol iam la ruĝa.
La metallaboristo silentiĝis, kaj la aliaj diris kelkajn komentojn pri liaj vortoj. Sed jen liaj pensoj denove iris sian propran vojon.
— Vere la homoj multe ŝanĝiĝas, kiam ili ricevas domon kaj kelkajn kvadratmetrojn da tero, li daŭrigis. Mi estis la unua en Paŝtejo, miaj pomarboj jam estas grandaj, miaj aceroj donas ombron kaj al ni kaj al niaj gastoj. Post mi venis multaj aliaj. Kelkaj havis en si bonan kernon jam de komenco. Aliaj apartenis al speco de homoj, kiun oni ofte renkontas inter barakloĝantoj: ili ne sentas respondecon por si mem, ili ne respektas aliajn homojn kaj iliajn posedaĵojn. Iliaj infanoj ne komprenas, ke ili ĉagrenas homon, se ili kuras en liaj ĝardenbedoj, prenas pomojn de liaj arboj aŭ difektas lian boaton ĉe la bordo.
Sed jen tiaj homoj komencas konstrui domon, kulturi pecon da tero. Ili havas ion propran por gardi kaj prizorgi. Ili ion amas, kio donas sencon kaj ĝojon al ilia vivo. Ili komencas kompreni, kion signifas respekto por posedaĵo de aliaj, por sentoj de aliaj, respekto de homo al homo. Ili komprenas, ke estas devo por honesta homo ion fari por ion ricevi, ke oni devas mem respekti por esti respektata. Iliaj infanoj ne tiel facile kuras en legombedoj de alia homo aŭ disbatas la seruron de lia boato.
Kaj ili estas multe, multe pli kontentaj kaj ĝojaj ol antaŭe, kvankam ili ne povas permesi al si diversajn amuzojn, kiuj antaŭe estis la ĉefa ĝojo por ili. Sed pli bonefika kaj daŭra ĝojo ili trovas en sia propra laborado kaj elpensado. Kiam virino teksas tapiŝojn por siaj plankoj kaj viro faras barilon por sia ĝardeno aŭ tablon por sia ĉambro, ili jam sentas, ke ili estas ne nuraj pansklavoj ... Okaze Eriko ĉeestis en tiu vespero. Nur malofte li permesis al si tian uzon de libera tempo, sed kiam li foje venis, li laboris por du. Kiam la metallaboristo finis sian parolon, replikis Eriko:
— Estas bone, ke laboristo nun povas posedi propran domon kaj povas vivi, en diversaj rilatoj, duoble pli bone ol antaŭ kelkaj jardekoj. Sed ĉu tio ne estas merito de la laborista movado? Ĉu ne estas la senĉesaj klopodoj, kiuj tiom altigis la salajron, ke laboristo nun povas konstrui domon? Ĉu ne estas la komuna klopodado, kiu havigis al li tiom da libera tempo, ke li povas konstrui kaj povas kulturi sian ĝardenon? Ĉu ne estas longjaraj bataloj, kiuj akiris por li tiom da respekto, ke la superuloj ne plu kuraĝas malpermesi al li vivi en hominda maniero?
— Vi pravas, respondis la metallaboristo kun amika kapklino. Sed tio ne estas la tuto. Mia tempo en la mondo ne estas longa, kompare al epokoj, sed jam mi ofte spertis, ke preskaŭ neniam nur unu flanko estas prava kaj meritoplena, dum la alia estas ekskluzive malbona kaj malprava.
Ne estis radikalaj homoj, kiuj fondis la movadon por propraj hejmoj al laboristoj. Estis tiel nomataj burĝuloj, kiuj volis, ke la gejunuloj restu en la patrolando anstataŭ en miloj kaj centmiloj veturi al Ameriko. Sed la laboristoj insultis la movadon kaj same la patrolandon, ĝis ili post multaj jaroj lernis pli bone kompreni.
Ĉu ne estas industriaj gvidantoj, kiuj en multaj grandaj industrilokoj faris grandiozajn aranĝojn, por ke la laboristoj povu facile akiri proprajn hejmojn, kunvenejojn, sportlokojn kaj tiel plu? Kion diris la laboristoj? Jen novaj manieroj por trompi nin, elsuĉi nin, kateni nin al la entrepreno, fari el ni sencerbajn servantojn al tiranoj kaj militpotenco? La samon ni trovas en multaj aliaj kazoj, se ni ne studas unuflankan priskribon de la faktoj.
Troviĝas mankoj ĉe superuloj, troviĝas mankoj ĉe laboristoj. Ni komencas kompreni tion. Tial malaperas la klasdiferencoj. En kunveno, en sportloko, en amuzejo, en grupo de delegitoj aŭ deputitoj estas ofte malfacile diri, ĉu iu estas laboristo aŭ tiel nomata altklasulo. Kaj ankoraŭ pli: oni respektas unu la alian. Kaj tio estas bona. Tio efektive estas realigo de niaj ideoj, kvankam sen tia bruo, kiu iam estis por ni la ĉefa afero ...
— Ĉu vi estas tute certa pri tio? demandis Eriko.
— Mi estas tute certa pri tio, ke tiu evoluo estas bona. Sed profeto mi ne estas. Tiom ŝanĝiĝis la opinioj en ĉiuj sociaj tavoloj dum nur dudek, tridek jaroj. Neniu povas garantii, ke ili ne plu ŝanĝiĝos ... Per tio finiĝis la diskuto, ĉar la patro de Rudo levis sin. Li senkulpigis sin pro sia foriro el la rondo:
— Estas interese aŭskulti vin. Sed la plej saĝaj kaj interesaj vortoj ne kreskigas la domon eĉ per unu colo, kaj tial mi devas reiri al mia okupo.
*
Johano bone kaj persiste helpis dum la konstruado. Li sekvis la laboron de komenco ĝis fino, kaj pri ĉiu detalo li lernis almenaŭ iom.
— Vi estas kreita por tiu ĉi metio, diris al li la patro de Rudo. Sekvu min kaj lasu tiun senkvalitan laboron, kiun vi nun havas! La propono ne malplaĉis al Johano, sed tamen li ne konsentis.
En la komenco de junio li aranĝis kelkajn bedojn por floroj antaŭ la pordo. Iun vesperon li post laborfino iris rekte al la ĝardeno por aĉeti florplantojn kaj kelkajn rozarbustojn.
Kiam li trairis la barilpordon sub la maljunaj arbegoj, li subite sentis, kiel lia mano de si mem faras ĝuste tiun specialan movon, kiu en plej facila maniero malfermas ĝuste tiun pordon. Kaj li memoris kiom da fojoj lia mano faris tiun saman movon.
Antaŭ li staris la fruktarboj en plej bela florado, kaj floroj kaj legomoj estis netuŝite freŝaj en sia juna verdo. Neniam dum lia laboro tie la ĝardeno ŝajnis al li tiel bela.
Li ĉirkaŭiris la angulon de la ejo por laboriloj kaj trovis la ĝardeniston ĉe la varmbedoj. Tiu salutis lin kun rekona rideto kaj babilis kun li, dum li prizorgis lian mendon. Johano duonatente aŭskultis kaj foje respondis, dum li ĉirkaŭrigardis en la ĝardeno.
Ĉiun malgrandan parton de ĝi li rekonis en tute speciala maniero, en ĉiu parto li iam faris iun laboron, fosis, rastis, sarkis, rikoltis. Ŝajnis al li, ke li povas klare reaperigi en sia memoro ĉiun apartan laboron dum la kvin monatoj, kiam li laboris tie. Kaj li sentis certan ĝojon pro tio, ke li faris tiujn laborojn kaj bone faris ilin, kaj ŝajnis al li, ke la ĝardeno nun eble estus pli agrabla laborloko ol tiam.
Sed kiam la ĝardenisto diris tion, Johano denove sentis la enuon de longaj tagoj en soleco, la rigidon de la korpo kaj la doloron en la dorso. Kaj kiam li foriris, regis lin du kontraŭaj sentoj. Li ne volis reiri al la ĝardeno, sed li sentis dolĉan kontenton pro tio, ke li faris tiujn laborojn tie kaj trapasis tiujn longajn horojn ...
*
Tre malofte Johano renkontis Aldan en tiu printempo. Dum la tuta tempo ili kune kun Alekso faris unu solan ekskurson al Perkolago por fiŝi. Cetere li dediĉis sian tutan tempon al laboro kaj forgesis siajn malnovajn kutimojn.
En la vesperoj de aprilo kaj majo li foje eksentis sopiron foriri de sia okupo kaj iri al la granda arbaro, kie la kantoturdoj senlace flutis siajn tonĉenojn sur la suproj de altaj piceoj en la ardo de la subiranta suno. Sed tuj li denove pensis pri sia laboro. Ankaŭ hodiaŭ li povos lerni ion novan, kion li ne devas preterlasi.
Krom tio li sentis sekretan devon fari kiel eble plej multe da utilo, ĉar kun Alda, Arne kaj Brita li faris interkonsenton, kiun la patrino kaj Eriko ne ŝatos.
Kunlige kun la somermeza festo la laboristoj havis kelktagan libertempon, kune kun la festotagoj unu semajnon. Jam oni parolis pri laŭleĝa, pli longa libertempo por ĉiuj laboristoj en la lando, sed tio ankoraŭ ne estis decidita Unu semajnon antaŭ la festo Johano diris al la patrino kaj Eriko, ke li intencas peti pri trisemajna libertempo post tiu libera semajno. Kune kun la kamaradoj li faros biciklan vojaĝon.
Tiel strange ŝajnis tio al la patrino, ke ŝi unue nur silentis kaj rigardis lin kun mieno de plena nekompreno. Iom post iom la vizaĝo fariĝis malgaja, sed ankoraŭ ŝi nenion diris.
— Vi ne bezonas timi, panjo. Mi ŝparis monon, kaj mi donos al vi ankaŭ por mia foresto, tio estas, por viaj bezonoj.
— Sed kial veturi tiamaniere?
— Mi volas rigardi la mondon kaj havi ĝojon de la somero.
— Ĉu la nuntempa junularo estas tia? Kaj ĉu ili tion povas? Tamen estas strange. Cetere vi ja bone kaj fidele laboras.
— Jes, ĉu ne vere! Dum du monatoj kaj duona mi tiom laboris por Rudo kaj lia sinjorineto. Ĉu mi ne bezonas iom da rekompenco pro tio?
— Nu jes, sed ĉu tiom? Kion diras via laborestro?
— Li fariĝis same konsternita kiel vi kaj kredis, ke mi ne estas tute normala. Fine li tamen permesis kaj ankaŭ permesis laboron post la reveno. Sed estas la sola escepto li diris, kvazaŭ li komencis timi, ke ankaŭ aliaj volas havi tian libertempon. Ne timu, mi konsolis lin, ili ne forkuros de vi! Ankaŭ Eriko fariĝis malkontenta.
— Se vi estus preninta du semajnojn, mi ne kontraŭdirus. Tuta monato estas tro ...
— Mi forlasis la forĝejon, diris Johano, por ke mi gajnu pli da mono, kaj por ke mi tiel posedu en tiu ĉi jaro almenaŭ unu monaton de mia propra vivo.
Eriko skuis la kapon. Poste li demandis pri vojaĝoplano. Kiam Johano efektive prezentis al li planon kaj eĉ bonan, li mildiĝis.
— Nu jes, li diris, vi povas multe lerni, vastigi vian menson. Mi fakte ŝatus akompani vin, sed mi ne povas tion fari. — De kie vi ricevos biciklon?
— Mi intencis lui de riparisto, sed la patro de Alda proponis al mi prunti lian.
— Prenu mian! Ĝi estas en bona stato.
— Sed vi?
— Mi laboros dum la liberaj tagoj. Oni ja faros diversajn riparojn dum tiuj tagoj, kaj oni bezonas kelkajn homojn por tio.
— Ĉu vi devas tion fari?
— Ne devas, neniu postulas. Sed ankaŭ mi volas gajni monon, same kiel vi. Eble estos bone havi ĝin iun tagon.
*
Estis en la vespero antaŭ la somermeza tago. Eriko venis hejmen de sia laboro pli frue ol ordinare. La peronoj de la domoj estis ornamitaj per junaj betuloj, infanoj kaj gejunuloj sur la stratoj estis feste vestitaj, kaj la patrino kolektis florojn kaj betulbranĉojn, per kiuj ŝi donis festan aspekton al la hejmo.
La patrino kaj li estis solaj hejme. Antaŭ kelkaj tagoj forveturis Johano kaj liaj kamaradoj, kaj jam antaŭ tri semajnoj forveturis Ejnar al sia militservo.
Eriko lavis sin kaj ŝanĝis vestojn. La patrino foje diris ion, kaj li respondis per kelkaj vortoj. Cetere regis silento, trankvila, paca silento. Ŝajne ankaŭ la patrino ŝatis la trankvilon, eble pro la festa atmosfero.
Post la vespermanĝo Eriko reiris en sian ĉambron, sidigis sin ĉe la tablo kaj malfermis libron.
— Tio tamen estas tro, diris la patrino.
— Kial? Ne ofte okazas, ke oni meze en semajno povas libere dediĉi sin al propraj okupoj.
La patrino skuis la kapon, sed ne turmentis lin per pluaj vortoj.
Li komencis legi. Leginte unu paĝon li rimarkis, ke nenio restas en lia memoro, kvazaŭ li estus leginta en stato de endormiĝo. Tamen li ne estis laca.
Li denove tralegis, sed kun sama rezulto. Kaj subite li rimarkis, ke li ne plu havas intereson por la legado. Li sentas sin sata de legado, kaj li sentas deziron formeti la libron.
La devosento igas lin ankoraŭfoje rekomenci, sed poste li rezignas. Eble la odoro de floroj kaj folioj en la ĉambro efikas al la cerbo kaj narkotas lian aktivecon, li pensas, eble efikas ankaŭ la ĝenerala festosento kaj la belo de la vespero.
Ĉiuj someraj noktoj estas helaj, sed en la nokto de la somera festo oni atentas pri tio en alia maniero ol ordinare. Somermezo, kiun oni en aliaj landoj nomas Johanofesto, estas festo pramalnova, same malnova kiel la homa observado de la tempopaso. Tiam estas la benata tempo, kiam la suno staras plej alte, kiam varmo venis aŭ almenaŭ komenciĝas, kiam estas lumo kaj tage kaj nokte.
Dum longaj vintraj monatoj oni sopiris kaj atendis tiun parton de la jarorondo, same jaron post jaro, generacion post generacio, dum jarcentoj kaj jarmiloj.
Sed kiam la suno haltas, ĝi tuj komencas denove foriri de la nordo. Dum kelkaj tagoj oni ne povas tion rekte rimarki, sed post du semajnoj oni jam vidas, ke ĝi subiras pli frue ol en somermezo. Tial la helo kaj la freŝa verdaĵo en tiu nokto altiras la atenton pli forte ol en aliaj someraj noktoj, jes, ĝi tute kaptas la atenton, same kiel ĝi antaŭ jarmiloj kaptis la tutan animon de sunadorantaj prapatroj. Estas la festo, kies kontraŭpunkto en la jarorondo estas la vintromezo, la sunreveno.
Kun la kubutoj sur la tablo Eriko sidis senmova kaj rigardis tra la fenestro. Minuto post minuto pasis kaj fine tuta horo. Li estis kolera kontraŭ si pro sia inerto, sed samtempe la nenifarado estis agrabla. La patrino jen kaj jen rigardis lin tra la nefermita pordo, unue kun mieno de scivolo, poste ŝiaj lipoj moviĝis en silenta rideto.
Li duone vekiĝis el sia meditado kaj aŭdis la sonon de la kafomuelilo en la kuirejo. Samtempe atingis lin la voĉo de la patrino.
— Eble vi ne malŝatus tason da kafo? Ŝia voĉo sonis pli afable ol ordinare, kun ia peto la subtono, kaj li turnis la kapon kaj rigardis ŝin.
— Dankon, estas bona propono, li diris, kaj ankaŭ li ŝajnis pli afabla ol en aliaj tagoj.
Kiam la kafo estis preta, ŝi venis en la ĉambron. De la tablo ŝi forprenis ĉiujn librojn kaj paperojn, kaj senproteste li lasis ŝin fari tion. Anstataŭe ŝi metis tien kafopleton, sur kiu safrana pano pompis en bela gustotenta koloro, kaj apud la pleton ŝi metis vazon kun arbaraj antriskoj, kiuj estas la floroj de la somermezo.
Ili trinkis la kafon, kaj Eriko kontraŭ sia kutimo diris kelkajn laŭdajn vortojn pri ŝia bongusta kafopano. Tio ankoraŭ pli moligis ŝian humoron. Ili pliproksimiĝis unu al alia, kaj babilante ili sufiĉe longe restis kune ĉe la tablo.
Kiam ŝi forportis la pleton, Eriko restis ankoraŭ sidanta. Poste li levis sin, komencis promeni en la ĉambro kaj poste iris en la kuirejon.
— Jen panjo, mi estas tiel maldiligenta hodiaŭ, ke mi nenion povas fari. Anstataŭe mi iom eliros.
La patrino aspektis gaja kaj kontenta.
— Dankon al Dio, ke mi ankoraŭfoje vidas vin konduti kiel ordinara junulo! Ke vi nun ankaŭ renkontu iun belan knabinon, kiu igos vin danci kun ŝi! Mi ne plendos, se vi revenos nur post sunleviĝo. Mi iros al Elsa kaj Rudo por horeto. Agrablan nokton! Eriko ridetis kaj eliris, sen klara intenco pri tio, kion li faru, nur kun deziro ien promeni. Meditante li iris antaŭen sur la strato sen atenti ion ajn, ĝis haltigis lin voko de la flanko.
— Eriko! Estis Ajna, kiu sidis sola en la laŭbo antaŭ ilia loĝejo. Li proksimiĝis al ŝi, sed haltis en la enirejo kaj rigardis ŝin senatente, kvazaŭ en pripensoj.
— Kien vi iros? demandis Ajna.
— Mi ne havas specialan celon. Mi komencis legi, sed emo tute mankis. Tial mi pensis, ke anstataŭ sidi senmova en la ĉambro estas pli bone iom movi la piedojn. — Kaj kion faros vi? li aldonis en la sama tono de ĉiutaga babilo.
— Nenion mi havas por fari, kaj nenion mi intencas. Se vi ne preferas esti sola, ni povus kune promeni.
— Nu jes, se vi volas. Ŝi tuj levis sin kaj iris al la pordo.
— Mi nur prenos la ŝlosilon el la pordo kaj kaŝos ĝin, la gepatroj iris al la konstruata domo en Paŝtejo, kaj la gefratoj iris al la popola parko por partopreni la dancludojn ĉirkaŭ la florstango.
Eriko kaj Ajna renkontiĝis sufiĉe ofte. Ŝi aliĝis al la socialdemokrata junulara klubo nelonge post tiu parolado de Eriko, kiu vekis ŝian entuziasmon. En la klubo ŝi tuj ricevis diversajn taskojn por plenumi.
Eriko ŝajne decidis fari el ŝi veran batalantinon. Li havigis al ŝi diversajn okupojn en la kluba vivo, kaj li rekomendis aŭ preskaŭ ordonis al ŝi legi jen gazetan artikolon, jen pamfleton, jen tutan libron. Poste li pedante kontrolis, ke ŝi tion ankaŭ faris.
Tia legaĵo ŝajnis al ŝi malmulte interesa kaj eĉ teda, sed ŝi diris al si, ke tion kaŭzas ŝia juneco kaj manko de kompreno. Tamen eĉ tiaj tedaj aferoj donis al ŝi plezuron. Plenuminte ilin ŝi sentis sin kontenta kaj pli proksima al la mondo de Eriko. La sama sento plenigis ŝin, kiam ŝi vendis gazetojn, kolektis monon por la kamaradoj en Hispanujo aŭ faris alian pli malpli gravan servon al la klubo.
Cetere ŝi ne sentis sin tute kontenta en la klubo. Ŝi ne atendis, ke la klubo estos kiel ilia propra intima rondo, sed ŝi tamen faris komparojn kaj sentis la diferencon. Ĉagrenis ŝin, ke ĉe la pli multaj la tuta aktiveco kaj la tuta ideo kuŝas en tio, ke ili pagas kotizon kaj vizitas kunvenojn. Sed tre multe ŝi ne atentis pri tiaj aferoj. Sufiĉis por ŝi la propra entuziasmo kaj tiu de Eriko.
En la vintro mortis avino. Ajna sidis ĉe ŝia lito dum ŝiaj lastaj noktoj kaj kiam ŝi faris sian lastan spiron.
Kiam ŝi en iu vespero sidis ĉe la lito kaj rigardis la dormetantan avinon, ŝi ekpensis pri tiu iama julia vespero, kiam ili kune kun Alekso rigardis la moviĝon de la steloj. Ankaŭ la homa vivo apartenas al la granda moviĝo, ŝi pensis.
Ŝi rigardas la velkintan vizaĝon, kaj reviviĝas en ŝi tiu sama solena sento. Pasas sekundoj kaj la stelo glitas antaŭen sur sia vojo. Tiel glitis ankaŭ la vivo de avino.
Iam en nebula pasinto ĝi komenciĝis. Naskiĝis knabineto, nekonscia, kvazaŭ nura homforma bulo el vivohava materio. Pasas sekundoj, tagoj, monatoj, jaroj. La homvivo glitas antaŭen kiel stelo sur la ĉielo. En sola momento estas videbla neniu moviĝo, sed se oni atente rigardas, oni baldaŭ rimarkas ĝin.
El la eta homforma ekzistaĵo fariĝas knabino, junulino, virino, patrino, kaj en ŝi vivas io, kiu ankaŭ evoluis el tiu eta, homforma bulo de vivohava materio, io kio amas la rakonton pri la bona paŝtisto kaj iel kaptas grandan sencon en tiu rakonto, io, kio volas krei ĝojon kaj pacon, kio igas ŝiajn jam maljunajn manojn forviŝi la larmojn sur la vangoj de la nepinoj kaj igas la maljunajn lipojn flustri konsolajn vortojn, io, kio vekas belan brilon en ŝiaj jam malfortaj okuloj kaj igas ŝin rakonti pri belaĵoj kaj justo kaj feliĉo, kiuj estas pli grandaj ol inter la homoj Senhalte glitas tiu homvivo antaŭen, sekundon post sekundo. Nun avinjo kuŝas en la lito. En ŝia korpo preskaŭ tute elĉerpiĝis la moviĝemo, malmulte da vivoforto restas en ĝi. Ankoraŭ restas konscio, sed ĝi fariĝas pli kaj pli limigita. Ankoraŭ restas io, krom nura sento de ekzisto.
— Ajna, ŝi flustras pene kaj nelaŭte, ĉu vi memoras la rakonton pri la bona paŝtisto? Ajna senvorte kapklinas, kaj ŝiaj okuloj estas plenaj de larmoj.
— Kaj vi memoros ĝin ... kaj vi iam instruos ĝin al viaj infanoj.
— Jes, jes, flustras Ajna. Kaj jen venis en iu nokto tiuj silentaj minutoj, kiam avino kvazaŭ vagas for. Jam estas kvazaŭ nevenkebla distanco inter ili, oni ne plu vidas unu la alian, sola lastelasta saluto de unu al alia ne estas ebla plu.
Apud la lito sidis krom Ajna la gepatroj kaj flegistino, sed Ajna sentis, kvazaŭ la aliaj estus fremduloj. Avino tamen estas nur ŝia avino, ili komprenis unu la alian. Pli kaj pli maloftiĝis la spiroj, pli kaj pli penaj ili fariĝis. Ajna sentis doloran kompaton, kaj ŝi flustris interne: “Baldaŭ, tre baldaŭ vi havos trankvilon, avino.” En la sama momento ŝi denove kvazaŭ vidis antaŭ si tiun stelon, kiu glitas kaj glitas ... kaj jen avino elspiras kaj poste estas tute kvieta, tute silenta. Ajna rigardas ŝin senmove. Kie nun estas avino? La stelo, kiu tiel trankvile glitis antaŭen tra la spaco, ne estas videbla plu.
La okuloj de Ajna pleniĝas de larmoj. Ne doloro aperigas ilin. Estas bone por avino ripozi. Estas neklaraj sed animtremigaj sentoj antaŭ la granda mistero, kiuj venigas la larmojn. Sed kiam la flegistino fermis la okulojn de avino kaj jam kovris ŝian vizaĝon, io ekŝiris en la interno de Ajna, kaj ŝia korpo momente ektremis. Sed neniu sono venis de ŝiaj kunpremitaj lipoj. Nur interne, tute sekrete inter si kaj avino, ŝi flustris plortreme: “Adiaŭ avino, adiaŭ avino!” — Jam pasis monatoj de tiam, kaj nun estas la plej bela el ĉiuj helaj noktoj. La homoj liberiĝis el la katenoj de la ordinara vivo kaj por kelkaj horoj fariĝas civitanoj en poezia revomondo — revomondo sed tamen plene reala, kreita el homaj sentoj kaj plenflora, sed ankoraŭ virge netuŝita naturo.
Tion sentas ne nur la junulinoj kaj junuloj en la dancejoj, por kiuj la vivo estas sopiro kaj feliĉo. Tion sentas ankaŭ la infanoj, kiuj jam faris siajn dancoludojn kaj kun pezaj palpebroj kaj fojaj oscedoj brave batalas kontraŭ la laco. Tion sentas la maljuna fraŭlo, kiu flanke de junaj sopiroj fumadas kaj rakontas gajajn historiojn. Tion sentas eĉ la junulo, kiun malfeliĉe tro tentis iu trinkaĵo, tiel ke li devas resti flanke kaj de knabinoj kaj de gajaj kamaradoj — ankaŭ por li la nokto estas pli hela kaj pli virge plenflora ol iu alia nokto. Tion sentas la maljunulo, kiu trankvile fumas sian pipon sur la benko antaŭ sia hejmo, la maljunulino ĉe sia kafotaso, la fiŝisto sur lago en soleca arbaro. — Post momento Ajna revenis al Eriko. Ŝia vizaĝo estis serioza sed hela de ĝojo, kaj ŝiaj okuloj brilis kontraŭ li kvazaŭ danke.
Ili sen urĝo iris antaŭen kaj sen urĝo jen kaj jen interŝanĝis iujn vortojn. Eriko demandis pri la domkonstruado, kiun ŝi ĵus menciis. Ŝi rakontis kiel la patro jam en la pasinta aŭtuno aĉetis teron kaj faris komencajn laborojn, kiel li kaj patrino planis kaj planis: en tiu domo ili ĉiuj havos bonan lokon kaj komforton, ankaŭ avino havos sian propran ĉambron, kie ŝi povos trankvile pasigi sian maljunaĝon. Sed avino ne ĝisvivis tiun tagon ... Ili iris norden kaj preterpasis la vojon al la popola parko. Tra la arbaro aŭdiĝis muziko kaj difuza bruo de multaj homvoĉoj. Sed nek li nek ŝi atentis pri la gaja loko, kiam ili preteriris.
Jen kaj jen ili renkontis biciklanton aŭ piediranton, kiu nur malfrue povis iri al la dancejo. Ili suriris la vojon al okcidento, kaj nun preterpasis ilin nur malofta aŭto, cetere ili estis solaj en la arbaro.
Ajna komencis rakonti pri avinjo. Ŝi kaptis jen iun okazon, kiu aperis en ŝia memoro, jen alian, kaj iom post iom ŝi plektis tutan bildon pri sia vivo kune kun avino de sia plej frua aĝo kaj ĝis la fino. Tiel nelaŭte ŝi parolis, ke nur apudiranto povis ŝin aŭdi, sed vibris en la voĉo tiu varmo, kiu venas, kiam oni parolas al amiko, al kiu sola oni povas rakonti siajn plej internajn pensojn kaj sentojn.
Dekstre de la ŝoseo kaj pli profunde aperis la akvovasto de Lupolago kun la helo de la ĉielo ŝvebanta en la profundo. Tute apude forglitis arbara vojeto inter la arboj en direkto al la lago. Ili sekvis ĝin, kaj post kelkaj minutoj ili troviĝis ĉe la bordo kaj sidiĝis tie.
Ajna jam rakontis ĉion gravan en la rilato inter ŝi kaj avino. Sed iel ŝi implikis sin mem en la rakonto, kaj io pelis ŝin ankoraŭ diri ion. En ŝi sufoke premas sento, kiu ĉiam restis preskaŭ tute kaŝita.
Malrapide kaj hezite venas tremantaj vortoj pri senpatreco, pri manko de kompreno, pri soleco kaj sopiroj. En la rondo de la kamaradoj estis vivo pli feliĉa, konsolo por senhejmulino. Sed tamen restis vundo, vundo kiu fermiĝis kaj cikatriĝis sed tamen restis kaj doloris, doloris ... Ŝi ne rigardis Erikon, kiam ŝi parolis, sed li rigardis ŝin, kaj la malmola, voloplena trajto en lia vizaĝo moliĝis, kaj ĝi fariĝis tre milda. Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝi levis la okulojn kaj rigardis lin kun mieno kvazaŭ ŝi estus dirinta ion, kion ŝi ne devus diri. Eriko kapklinis al ŝi kaj longe silentis. Poste ankaŭ li komencis paroli. Liaj vortoj estis same tremantaj kaj hezitaj kiel ŝiaj, kaj ili estis plenaj de multjara amaro. Kiel ŝi li parolis pri sia frua infanaĝo, pri insultado kaj batado, pri malĝojo kaj sentoj de forlasiteco kaj furioza ribelemo, pri la bona patro, kiu tamen baldaŭ mortis, pri ribela memstareco de junulaj jaroj.
— Tio estas eltenita, li diris kvazaŭ resume. Mi patrinon ne akuzas, neniun akuzas. Patrino ne komprenis pli bone, ankoraŭ ne komprenas, neniam komprenos. Sed ke mi venkis min mem, ke mi saviĝis el pereo, tio estas merito de aliaj pli ol de mi ... Ŝi rigardis lin, kiam li rakontis, kaj ŝi sentis ĝojotremon, kiam ŝi vidis, ke li estas ankoraŭ juna, molkora knabo kun sentoj tiel proksimaj al ŝiaj propraj.
Ŝi etendis la manon kaj kaptis lian. Li levis la okulojn kaj ŝi rigardis rekte en ilin kaj vidis en ili esprimon, kiun ŝi iel rekonis, sed kiu tamen estis por ŝi nova, kaj kiu tiel forte influis al ŝi, ke ŝi ektremis.
— Eriko! ŝi diris tremvoĉe. Sed en la sama momento ŝi ruĝiĝis. Ŝi kaŝis la vizaĝon en la manoj kaj la ŝultroj skuiĝis. Sed jen ŝi sentis, kiel la mano de Eriko karese glitas sur ŝiaj haroj, kaj li flustris:
— Ajna! Ne ploru!
— Mi estas tiel ridinda, ŝi flustris kaj viŝis la okulojn, sed ankoraŭ ne kuraĝis rigardi lin. Mi ja estas tiel infaneca kaj ... tiel malgranda.
— Mi ĝojas pro tio, ke vi estas infaneca kaj malgranda, li diris. Nun ŝi kuraĝis denove rigardi lin, kaj ŝi longe rigardis en liajn okulojn kvazaŭ ion serĉante.
— Tiun esprimon mi jam vidis en viaj okuloj? Sed kiam? Ŝi demandis lin, sed li nenion diris, kaj ŝi ankoraŭ serĉis en sia memoro.
— Estis en tiu vespero ĉe Alda, kiam ni revenis de skiekskurso kaj ni disputis pri mia ĉapo kaj mi demandis vian opinion! Ĉu vi jam tiam ...
— Jam la unuan fojon, kiam ni estis kune, mi ekamis vin, li diris, ekamis, kiel kulpa pentanto ekamas homon, kiu akceptas lin. Kiam mi aliĝis al la esperantokurso, tio estis pro vi. Tamen mi preskaŭ ne kuraĝis pensi pri vi, tiel juna vi estis kaj pura. Sed vi estis por mi kiel kanta diino por la poeto. Vi estis estaĵo preskaŭ alimonda, kiu donis al mi inspiron, forton, montris vojon ... Kaj mi komencis labori kaj mi bridis kaj edukis min, por ke mi fariĝu tia homo, kiun vi ne devos abomeni. Mi vidis vin kreski, kaj mi pensis: “Vi ne rajtas rigardi ŝin.” Jam mi lernis bridi min, kaj mi ĉion kaŝis profunde en mi, kaj mi laboradis por evolui, kaj por ke mi ne tro pensu pri vi.
Eriko silentiĝis. Ŝi rigardis lin atendante ion pluan, sed ŝajnis, ke li ne intencas ion aldoni. Ŝiaj lipoj ektremis, ŝi duone levis sin, ĉirkaŭbrakis lin kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto.
— Ne ploru, Ajna, li diris kaj denove karesis ŝian kapon. Ĉu vi ne memoras, ke ni multfoje diris unu al la alia, ke batalantoj por la estonto devas esti firmaj homoj?
— Ĉu ni batalos ... kune? Li medite rigardis ŝin kaj diris:
— Vi estas ankoraŭ same malgrandknabina kaj senafekta kiel antaŭ du jaroj, kiam ni sidis apud la fajro ĉe Perkolago. Viaj okuloj kaj via mieno estas same sinceraj, viaj haroj same malgrandknabine netuŝitaj, kaj via vizaĝo havas nur sian propran koloron. Mi ĝojas, ke vi estas tia.
Ŝi preskaŭ ne atentis pri tiuj vortoj. Ŝi rigardis lin atende kaj demande, kaj fine ŝi flustris konfuzite:
— Ĉu vi ne volas respondi? ... Lia vizaĝo fariĝis serioza. Revenis tiu malmolo, pro kiu ĝi ordinare ŝajnis kiel krude skulptita el ligno.
— Ajna, aŭskultu. Estas malfacile por mi nun paroli al vi, sed mi devas tion fari. Vi ne bezonus fari tiun demandon ... Sed jen: se la cirkonstancoj en Hispanujo ne decide ŝanĝiĝos ĝis aŭtuno, mi veturos tien kiel volontulo.
— Vi al Hispanujo? Nun ...?
— Jen aŭskultu, li diris per milda voĉo. Dum la lastaj du jaroj mi iom lernis, kaj mi laŭpove provis fariĝi pli bona kaj taŭga homo ol mi antaŭe estis. Ankoraŭ mi estas nur primitiva, ŝtonepoka homo, sed mi almenaŭ lernis kompreni, ke ekzistas aferoj, kiuj povas doni sencon al la homa vivo. Tiranoj kaj frenezuloj en kiu ajn momento povas fari el Eŭropo inferon pli teruran ol iam povis imagi la plej diablotima kristano. Sola rimedo por eviti la katastrofon estas venki la tiranojn, antaŭ ol ili fariĝos pli fortaj.
— Tamen vi, unu sola homo, neniel povos decide influi al la evoluo, diris Ajna preskaŭ humile.
— Certe ne, kaj bedaŭrinde ne. Sed sola mi ne estas. Venos miloj kaj dekmiloj, fratoj el ĉiuj landoj. Kiu komprenas, pri kio temas en tiu batalo, tiu sentas la devon partopreni pli granda ol ĉiujn aliajn devojn.
La ideoj de la socialismo estas por mi kiel religio. Ili donas sencon al la vivo. Se mi ne sekvus ilin, la vivo perdus sian sencon. Mi volas ion fari, devas ion fari, ne nur legi en libroj kaj revi. Sed kion mi povas fari tie ĉi en Torento, inter torentaj socialistoj, kies ĉefa agado por la estonto konsistas el cirkulerlegado, dancado kaj amuziĝo de diversaj specoj? Sed jam antaŭe ni tiom interparolis pri tio, ke vi komprenas min. Se mi falos, tio tamen havos por mi pli da senco ol vivi ĝis okdek jaroj nenion farante por la ideo Mi amas vin, Ajna, pli ol vi povas kompreni. Sed mi devas iri tien, devas, devas ... Ajna, kion vi nun diras? Pala, tremetanta kvazaŭ pro frosto, ŝi sidis antaŭ li, sed strange trankvile ŝi respondis:
— Kion mi povus diri, se vi tion jam decidis? Estas tiel inter ni, ke neniu faras postulon al alia. Ĉiu plene respektas la volon de la alia.
— Inter kiuj?
— Inter ni, en la rondo.
Estiĝis silento. Ajna mallevis la okulojn kaj sidis senmova kaj animforesta.
— Ajna! vokis fine Eriko kun mola voĉo. Lia vizaĝo estis ankoraŭ pli molesprima ol antaŭe. Longe kaj silente li rigardis en ŝiajn okulojn, kvazaŭ preĝe.
— Ĉu vi forlasos min? li demandis. Ŝi ne respondis. Sed subite ŝi denove levis sin duone, plektis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon kaj metis sian kapon al lia brusto.
*
Tute frue en la dimanĉo antaŭ somermezo la rondanoj forveturis el Torento. En Paŝtejo Elsa kaj Rudo jam estis ekstere. Ili mansvingis kaj deziris agrablan vojaĝon. Kun ripozantaj kruroj ili poste ruliĝis malsupren sur la longa nekruta deklivo al la ebeno.
Por Johano kaj Alda estis ilia unua pli longa vojaĝo. Arne dum la tuta vintro loĝis en la ĉefurbo, sed cetere estis same por li.
Ili forlasis la ĉirkaŭaĵon de Torento kaj subite troviĝis en tute alia pejzaĝo. Ĉirkaŭ ili estas herbejoj en somermeza abundo, kaj herboj kaj floroj staras densaj kaj altaj ĝis la rando de la vojo. Ĉirkaŭondas ilin bonodoroj de floroj kaj zumado de burdoj kaj abeloj.
Jen kuŝas kampoj kun greno, kun terpomoj, rapoj, napoj. La ruĝaj negrandaj lignodomoj kuŝas kvazaŭ ripozantaj en verdaĵo de kampoj kaj arboj. Koko krias, bovino blekas, kato sidas kaj lavas sin en sunlumo sur perono.
Preskaŭ nova estis tiu mondo por ili, kvankam tiel proksima al ilia propra. La aspekton de la ebeno ili konis, kaj foje ili vizitis la nordan parton de ĝi, kiam ili promenis aŭ havis ion por fari en la preĝeja vilaĝo. Sed ĉiam ili rigardis ĝin kiel flankregionon de Torento, ne gravan kaj ne interesan.
Sed nun aperas tiu regiono kiel granda kaj grava landparto, kiu vivas sian propran, trankvilan vivon sendepende de Torento, kiu jam malaperis malantaŭ la migrantoj. Nur eta fumnubaĵo en la nordo ankoraŭ atestas pri ĝia ekzisto.
Jen staras lernejo en verdaĵo de fruktarboj kaj bedoj, jen estas bontemplana kunvenejo, jen iu sekta preĝejo, jen vendejoj privataj kaj kooperativaj. Ĉe la vojkruciĝoj staras anonctabuloj. Nun antaŭ somermezo superregas sur ili grandaj afiŝoj pri danco kaj amuziĝo en diversaj lokoj, sed troviĝas ankaŭ aliaj informoj, kiuj atestas, ke tie ĉi ekzistas multaj diversaj unuiĝoj, same kiel en Torento.
La nemultaj homoj, kiujn ili vidas, ne tre diferencas en sia aspekto de la homoj en Torento. Tamen ili donas alian impreson, ŝajnas pli trankvilaj kaj memfidaj, pli seriozaj eĉ se ili estas gajaj, pli solidaj.
Post du horoj ili haltas antaŭ najbarparoĥa preĝejo, kiu staras preskaŭ ĉe la vojo. Ili veturis nur dekkvin kilometrojn, sed la tutan tempon ili veturis malrapide, kaj kelkajn fojojn ili haltis, ĉar Arne volis fari skizojn.
En la tombejo okazas enterigo. Ĉirkaŭ la tombejo kaj la preĝejo kuŝas bienoj kun kampoj, domoj, ĝardenoj.
— En Torento oni forportas la mortintojn al fremda loko, diris Johano medite. Tie ĉi ili restas meze inter siaj domoj kaj kampoj, kie ili vivis kaj laboris.
— Ankoraŭ pli granda estas la diferenco en la urbo, diris Brita. Tie ĉi oni sentas kunligon inter generacio vivanta kaj generacioj pasintaj. Dum jarcentoj ... Ŝi turnis sin al dekkvinjara knabo, kiu staris apude kaj interesite rigardis ilin.
— Kiom malnova estas tiu ĉi preĝejo?
— Ĉirkaŭ sescentjara, kvankam ne multe restas de la unua konstruaĵo.
La knabo pliproksimiĝis, rigardis la verdajn flagojn sur la bicikloj de Johano kaj Alda kaj demandis, ĉu ili estas esperantistoj. Nun ili rapide konatiĝis unu kun alia. La knabo nomiĝis Gustavo. Li studis esperanton koresponde kaj mem iom legis, sed li estis sola kaj neniam antaŭe renkontis esperantiston.
Dume venas la preĝejvizitantoj. Estas multe da homoj, kaj preskaŭ ĉiuj havas trajton de memstaro kaj samtempe humilo, kvazaŭ ili bone konus sian propran valoron, sed samtempe rilatigus ĝin al la forpaso de la generacioj, kiuj nun ripozas en la silenta loko meze inter iliaj bienoj, rilatigus ĝin al la eksterkomprenaj aferoj, antaŭ kiuj ili medite silentadas en la malnova templo, en kiu same kolektiĝis antaŭ jarcentoj iliaj prapatroj.
La rondanoj preskaŭ neniam vizitis preĝejon, kaj cetere tre malmultaj homoj en Torento faris tion krom tiuj, kiuj havis propran, sektan preĝejon.
— Ĉu la homoj ĉiam tiel multnombre vizitas la preĝejon? demandis Johano.
— Proksimume, diris Gustavo, foje pli, foje iom malpli.
— Ĉu vi ofte iras en preĝejon?
— Tre malofte, en la kristnaska mateno kaj iun alian fojon. La junaj ne multe vizitas preĝejon.
— Sed en pasintaj tempoj ankaŭ la junaj iris?
— Jes. Sed nuntempe oni ne devigas nin, ĝenerale ne.
— Kaj tiel la preĝejo iom post iom restos sen vizitantoj?
— Mi ne scias. Verŝajne multaj el la junaj iros, kiam ili fariĝos pli aĝaj aŭ maljunaj. Ili edziĝos, baptos infanojn, enterigos parencojn, spertos malfeliĉojn, fariĝos seriozaj, kaj iom post iom ili fariĝos preĝejvizitantoj.
La loko antaŭ la preĝejo jam estis senhoma. Ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo ŝatis ankoraŭ iom resti kun ili.
— Vi jam longe estis survoje, li diris. Venu hejmen kun mi, kaj vi ricevos kafon. Tiel ni povos iom pli babili.
— Tion ni tamen ne kuraĝas, diris Johano. Kion dirus patrino kaj patro?
— Patro kaj patrino ne manĝos vin, asertis Gustavo kun trankvila rido. Venu! Li komencis foriri, kaj ili sekvis lin, kvankam hezite. Ili multe aŭdis pri nedonacemo kaj malĝentilo de bienuloj kaj ilia malamikeco kontraŭ industrilaboristoj.
Ilia antaŭtimo malaperis, kiam ili renkontis la gepatrojn. Gustavo klarigis, kiuj estas liaj gastoj, kaj kial li kunprenis ilin. La kvar ĝenite proksimiĝis kaj mansalutis, la knaboj kun dorsoklino kaj la knabinoj kun genuflekso, kiel malgrandaj infanoj.
Kafon ili tuj ricevis. Kune kun ili trinkis ankaŭ la gepatroj, ĉar estis ilia ordinara kafotempo. Dume tiuj faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj pri ili.
— Mi kunprenis ilin por babili kun ili, diris Gustavo admone al la gepatroj, sed nun vi tiom babilas, ke mi devas la tutan tempon silenti.
— Nu, nu, diris la patro, ni devas esplori, kiaj vagabondoj ili estas! Li petole rigardis ilin, kaj en liaj helbluaj okuloj estis lumo kiel la somera lumo super la vastaj kampoj.
— Mi ŝatus dungi vin kiel serviston, li diris al Johano. Vi povas bone labori, tion mi vidas. Kaj vi — li turnis sin al Brita — bone farus vian taskon en la bovinejo kaj dum la rikolto.
Brita ridis kaj ŝajnis kontenta pri lia pritakso.
— Estas bone, onklo, ŝi diris. Ĉu vi akceptos min, se mi iam ŝatos labori al vi?
— Konsentite! li diris kaj donis al ŝi la manon.
Denove ili volis daŭrigi sian veturon, sed Gustavo haltigis ilin.
— Ĉu vi ne volas unue rigardi mian brasikon kaj mian porkon? li pete demandis.
Li kondukis ilin al proksima kampo, kie troviĝis granda bedo kun blanka brasiko, plantoj ankoraŭ junaj, sed en bona farto. Ili rigardis la bedon kaj trovis ĝin belaspekta, sed cetere ne vidis ion speciale interesan.
— Vi diris, ke estas via brasiko, diris Brita. Ĉu vi prizorgas ĝin por via patro?
— Ne, tute ne, diris Gustavo kaj komencis rakonti pri la klubo de la terkulturista junulara asocio kaj pri la tasko de la kluboj. Li luis tiun terpecon de la patro kaj pagas laŭ kutima prezo. Konsilanto de la organizo donas necesajn konsilojn por la kulturado. Ĉiujn elspezojn li pedante librotenas, kaj same la enspezojn. kiam li estos vendinta la brasikon. Nur tiam montriĝos, kiom li sukcesis akiri per sia laboro.
Li forgesas, ke ili ĵus parolis pri foriro kaj faras prelegeton, kiu montras, ke ne estas facila afero kulturi brasikon. Li parolas pri terkvalitoj, pri sterko natura kaj artefarita, pri lukto kontraŭ malutilaj insektoj kaj pri flegado de la plantoj.
Ĉiuj knaboj kaj knabinoj en la klubo kulturas ion, diversajn aferojn. Ĉiu provas atingi kiel eble plej bonan rezulton. Estas konkurso. Krom tio la finrezulto de ilia laboro estos ilia gajno. Poste li kondukas ilin al sia porko, kiu estas tute lia propra,
kaj pri kiu li same bone zorgas. Kun la sama fervoro li rakontas pri bestbredado en la klubo.
— Sed vi ankaŭ laboras kun via patro? demandis Johano. — Tute klare, diris Gustavo, la tutajn tagojn same kiel li. Kaj en somero ni havas longajn labortagojn. La brasiko kaj la porko estas nur kromokupoj.
— Ĉu vi ŝatas labori?
— Jes. Foje estas iom multe da laboro, kaj mi dezirus pli da tempo por legi kaj por aliaj okupoj. Sed oni devas ĉion fari en sia ĝusta tempo, kaj finfine oni estas plej kontenta, kiam ĉio estas en bona ardo.
— Ĉu via bieno estas malnova? demandis Brita, kiam ili reiris al la domo por diri ĝisrevidon al la gepatroj .
— Oni ne povas precize diri. Antaŭ tricent jaroj ĝi ekzistis. Pli frue ĝi estis parto de alia pli granda bieno. Cetere la tero en tiu ĉi regiono estis loĝata kaj parte kulturata jam antaŭ jarmilo. Sed ni ne loĝis longe tie ĉi. La patro de mia avo estis la unua. Li aĉetis ĝin antaŭ cent jaroj.
— Tio estas tamen longa tempo, diris Johano.
— Multaj bienuloj estas pli novaj. Tamen ni ne estas tre malnovaj. Aliflanke de la preĝejo estas bieno, kie loĝis la sama familio pli ol kvarcent jarojn.
*
Ili disiĝis de sia nova amiko kaj pli rapide ol antaŭe daŭriĝis sian veturon. Ili atingis la sudan randon de la ebeno. Denove sekvis pejzaĝo pli simila al ilia propra, kun pli da arbaro ol kulturita tero.
Se la pejzaĝo foje estas soleca, la vojo estas des pli vivoplena. Aŭtoj estas multaj, precipe en tiu ĉi semajno, kiam venas tiom da libertempaj aŭtoj, kaj ilia rapido kaj ne ĉiam zorga konduko sufiĉe okupas la atenton de la biciklantoj.
Sed pli multaj ol la aŭtoj estas la bicikloj. Duope, triope kaj en malgrandaj karavanoj venas homoj kun peze ŝarĝitaj bicikloj. Ĉefe estas gejunuloj, sed venas ankaŭ pli aĝaj personoj. Foje aperas eĉ geedzaj paroj kun infano aŭ infanoj.
Malmulte da tempo pasas inter la diversaj grupoj. Estas kvazaŭ popolmigrado. La pli multaj iras norden, al arbaroj kaj montoj, al konataj turismaj logaĵoj. Kelkaj tamen iras suden. Foje iu grupo jen akompanas ilin, jen preterveturas, jen postlasiĝas. Ĉiuj estas en bona humoro, ĉiam gaje salutas unu la alian kvazaŭ anoj de granda frataro.
Tiel ili venas la tutan tagon. Al la kvar ŝajnas, ke iom post iom preterpasas ilin la tuta juna generacio de la lando. Ili aspektas sanaj, sincermienaj kaj esperoplenaj en suno kaj vento sub la alta ĉielo, kvazaŭ survoje al la estonto.
Verdire estas juna generacio survoje al la estonto. Antaŭ nemulte da jaroj tia bildo ne ekzistis sur la ŝoseoj. La gejunuloj ofte ne havis monon por plej simpla plezurekskurso, kaj libertempon ili tute ne havis. Krom tio neniu povis eĉ pensi, ke prudentaj homoj povus tiamaniere ĉirkaŭvagi kvazaŭ ciganoj.
Kaj la vagado okazas ne nur por spiri freŝan aeron, ŝviti kaj bruniĝi kaj vivi pli malpli kiel liberaj sovaĝuloj. Tiuj gejunuloj estas survoje ankaŭ en sia ordinara vivo, estas membroj en diversaj organizoj: sportaj, politikaj, ekonomiaj, klerigaj. Ili lernas kaj agadas por krei la socion de morgaŭ. Ili estas anoj de granda frataro. Kaj sur sia vojo ili renkontas novajn fratojn kaj fratinojn, konatiĝas kun novaj lokoj kaj cirkonstancoj, plifortigas la kunligon inter la anoj de la juna generacio.
Similaj ili aspektas rilate al ekipo kaj manieroj, sed tio ne estas klasosigno. Tiu juna generacio ne plu estas klaso. En la longa vico de migrantoj troviĝas industrilaboristoj de ĉiuj specoj, sed ankaŭ inĝenieroj kaj laborestroj, oficistoj, lernantoj kaj industriistoj, gejunuloj el simplaj hejmoj kaj kun ĉiutagaj nomoj, gejunuloj el iam tiel nomataj altklasaj hejmoj kaj kun nomoj de iamaj militherooj kaj popolpremantoj.
La aŭtoj kaj bicikloj ne estas plu klasemblemoj. Sur tre multaj bicikloj sidas homoj, kiuj laŭ deveno kaj pozicio apartenas al riĉula klaso, kaj en tre multaj el la aŭtoj sidas ordinaraj laboristoj.
Sed multege pli granda ol la nombro de la aŭtoj estas tiu de la bicikloj. Tio estas la juna generacio, kiu iras sian vojon per propra forto kaj en kamarada rondo.
Foje, kvankam ne ofte, venas bicikloj, sur kiuj flirtas verda flago kun stelo. Tiam ili haltas kaj iom interparolas kun la samideanoj — en la posttagmezo ili pasigis tutan horon kun du nederlandanoj ĉe la vojrando en profunda arbaro.
En la vespero ili starigis sian tendon ĉe vojeto en konifera arbaro, kelkajn centmetrojn de la ŝoseo. Post manĝo kaj kafo ili kuŝigis sin sur la molan, dikan tavolon de pinbranĉoj, per kiuj ili kovris la teron, por komforto kaj por eviti la teran malvarmon.
Johano komencis komenti la impresojn de la tago.
— Ĉu ne estas strange, ke Torento kaj la ebeno estas najbaroj, kaj tamen oni en Torento pensas kaj taksas ĉion en la mondo preskaŭ ekskluzive laŭ la vivmaniero kaj la kondiĉoj en la industria loko? Kaj certe la ebenanoj same pensas kaj taksas ĉion laŭ siaj apartaj vidpunktoj.
En Torento Jern volas formi ĉion laŭ sia koncepto. Tri, kvar kilometrojn pli sude ekzistas tute aliaj imagoj pri bona ordo en la mondo.
Al ni en Torento venas lakto, pano kaj viando el la ebeno, sed por la kreado de tiuj produktoj ni estas same fremdaj, kiel por la fruktoj el Kalifornio, kiujn ni aĉetas en la sama butiko. Kaj kia novspeca miksaĵo Torento estas! Homoj aperas kvazaŭ el nenio, ne konante siajn antaŭulojn. Antaŭ la gepatroj estas ofte senluma nenio. Ni loĝas en ĉambroj, kiuj ne apartenas al ni, jen tie, jen tie.
Antaŭ sesdek jaroj Torento ne ekzistis. Sed tiam la avo de Gustavo preparis sin por fojnorikolto same kiel nun Gustavo kaj lia patro.
Mi nenion konas pri la patro de mia patro. Mia patro venis el alia provinco. Eĉ pri la gepatroj de patrino mi tre malmulte scias. Sed en tiu tre malnova bieno vivas junulo kiel mi, kaj li scias pri siaj prapatroj dum kvar jarcentoj kaj sentas kunligon kun tiuj pasintaj generacioj.
— Ĉu vi kredas, ke ili tiel forte sentas tion? demandis Brita.
— Mi supozas, ke jes. Almenaŭ mi sentus en tia situacio. Kion diras vi, Brita? Brita ekridis.
— Patrino havas iom da intereso por tiaj familiaj parencrilatoj, sed mi tute ne.
— Intereson ne, povas esti. Sed ĉu vi tamen ne sentas certan kunligon kun tiuj pasintaj, certan respondecon, mi eĉ volus diri, pro tio, ke nun estas vi, kiu staras plej antaŭe en la longa vico.
Brita rigardis lin ŝercmoke esplore.
— Se vi rigardas min supernatura estaĵo pro mia deveno, mi volas aserti al vi, ke mia konscia vivo komenciĝas kun miaj unuaj memoroj same kiel la via. Ĉio antaŭa estas por mi nur imagoj, same kiel tio estus por vi, se mi rakontus la historion de la familio. Ekzistas homoj, kiuj pensas, kiel vi indikas, certe ne malmultaj, sed tio estas imagoj. Per veraj aŭ elpensitaj grandaj kvalitoj de la prapatroj ili grandigas sian senton por sia propra valoro. Viaj prapatroj ekzistis samtempe kun miaj kvankam vi ne scias pri ili, kaj verŝajne ili estis same bonaj homoj kiel miaj.
Nun Arne povas diri sian opinion, li reprezentas la kontraŭan flankon. Li ja neniam vidis sian patron kaj nenion scias pri lia deveno.
— Mi sentas min, kiel verŝajne sentis sin Adamo, diris Arne. Kaj mi ne povas imagi, ke estus alie, se mi havus eminentajn prapatrojn en longaj vicoj. Kun prapatroj aŭ sen prapatroj oni kiel Adamo venas rekte el la mano de Dio, kaj la resto estas nia propra tasko.
— Certe ni sentas nin kiel Adamo, diris Johano. Kiam ni estis tre malgrandaj, ni demandis nin, de kie ni venis. Poste ni eksciis, ke ni venis el la ventro de patrino. Tamen ni demandis nin, de kie ni venis. Ni eksciis, ke ni estiĝis el du malgrandaj ĉeloj kaj kiel ni estiĝis. Kaj tamen ni demandas nin, de kie ni venis.
Sed ne pri tio mi pensis. Vi komprenas, ke juna homo vivanta en tia malnova bieno, en tia regiono, estas kiel planto metita en longe kulturatan teron. Sed juna homo en Torento sen propra hejmo, sen sento pri familio, kun sole salajra rilato al sia laboro estas kiel semo, kiu falas en teron malfekundan kaj neniam tuŝitan.
— Verŝajne vi pravas, konsentis Arne. Sed tie ĉi ni kuŝas tute kiel Adamo en la ĝardeno, ni ne scias en kies arbaro kaj ne scias bone eĉ kie ni estas, kaj tamen estas tute bone. —
*
Ili daŭrigis suden kaj ekvidis la unuajn densejojn de prunelarbustoj. Arne, kiu printempe vidis ilin en florado ekster la ĉefurbo, provis per vortoj pentri ilian belon. Ili renkontis la unuajn kverkojn. Tiuj estis rimarkindaj nur kiel limpostenantoj, sed baldaŭ ili renkontis ankaŭ imponajn specimenojn, dikegajn ulojn kun kurbaj kaj nodoplenaj branĉegoj kiuj dum jarcentoj kaj jarmilo eltenis ŝtormojn kaj malbonan klimaton.
— Tiuj estas bonaj kamaradoj, diris Johano. Mi timas, ke mi tro pensos pri ili, kiam mi estos inter la hejmaj pinoj.
Novajn florojn ili renkontis, kaj Brita konatigis la nekonatojn al siaj kamaradoj.
Ili nun troviĝis en la regiono de Meza lago, la dekomenca centro de la lando. La lago estas granda sed tiel dividita de insuloj kaj terlangoj, ke vere granda akvospaco nenie estas videbla. Tie la akvo donis bonan vojon al la unuaj loĝantoj, de bordo al bordo kaj inter la mil insuloj, kaj la iama marfundo donis bonan teron por kulturado.
Bela sed tre trankvila kaj ne gravimpresa aspektas tiu lando, sed kiam la rondanoj vagas en la borda regiono kaj sur terlangoj kaj insuloj, reviviĝas por ili ĝiaj epokoj.
Jen kuŝas la belaj longaltaĵoj el ŝtonetoj kaj sablo, kiujn kreis antaŭ dekmilo da jaroj la glacitempaj riveroj. Jen estas granitaj platrokoj, kiujn en la sama epoko rabotis kaj poluris la giganta glacio. Jen estas videbla en iu deklivo la bordaj postesignoj de la iama maro. La tri torentanoj antaŭe nur aŭdis kaj legis pri tiuj aferoj, kaj solaj ili sensuspekte preterpasus multe, kio estas atentinda, sed Brita estis lerta kaj akrevida gvidanto.
El la ŝtonaj, kupraj kaj feraj epokoj restas amaso da belaj objektoj, kiujn ili renkontis en muzeoj. Johano konstatis, ke la tiutempaj forĝistoj kaj gisistoj estis same lertaj kiel la nuntempaj. Arne komentis, ke ili certe havis pli grandan senton por belo ol la nunaj.
Tie kaj tie staras apud ilia vojo miljaraj runŝtonoj, kiuj rakontas pri homoj vaste vojaĝintaj, al Ruslando kaj Greklando, al landoj ĉe Atlanta maro. La tekstoj kun siaj strangaj literoj estas por ili nekompreneblaj, sed rigardante tian ŝtonon ili tamen eksentas vibron en sia interno, kvazaŭ ili por momento troviĝus en tiu delonge pasinta tempo.
Sur Betula insulo kuŝas kvietaj, herbokovritaj kampoj, kie antaŭ jarmilo estis la tiama ĉefurbo de la lando, floranta komerca urbo, en kiu aperis komercistoj el multaj eŭropaj landoj kaj okaze eĉ el la lando de Mil kaj unu noktoj. El Francujo venis al tiu urbo la unua misiisto.
For estas urbo kaj urbomuroj, for havenoj kaj ŝipoj kun altvaloraj ŝarĝoj. Kviete kuŝas la verdaj kampoj, kviete staras la apuda citadela monto, kvietaj kuŝas la tri mil tombaltaĵoj sub la betuloj ekster la iama urbo, kaj malsupre kaj ĝis fora malproksimo sunbrilas akvovojoj kaj abundas verdaĵo sur la insuloj de Meza lago.
Ili vizitas pezajn kastelojn el la fino de la mezepoko kaj kastelojn pompajn kaj riĉajn el la grandpotenca periodo de la lando. Ili haltas en urboj kun nomoj en la historio. Jen urbo,
kie kolektiĝis antaŭ kvincent jaroj la unua parlamento kaj metis fundamenton por tutpopola memregado. Jen urbo, kie oni elektis tiun reĝon, kiu kreis veran ŝtaton el la landopartoj, kaj kie oni poste decidis pri la reformacio. Kaj jen kuŝas la modernaj urboj, kun miloj kaj dekmiloj da altkvalitaj laboristoj en modernaj grandfabrikoj, kies produktoj iras al ĉiuj partoj de la mondo Tiel ili travagis dum multaj tagoj la landon ĉirkaŭ Meza lago, zigzage en direktoj kaj zigzage en tempo. Multe, kio antaŭe estis por ili nebulaj imagoj el lernolibroj kaj gazetoj, kaj kio antaŭ jarcentoj malaperis en la fluo de la tempo, fariĝis kvazaŭ ankoraŭ vivanta kun juna, freŝa vivo kaj kun rilato al ili mem.
Iam Johano parolis kun junulo pri kelkaj historiaj aferoj en la urbo, kie ili estas. La junulo ŝajne konis iom de tiuj aferoj, sed montris neniun intereson por ili. Kiam li eksciis, ke ili estas el Torento, li fariĝis multe pli vigla. La Torenta atletika klubo estas inter la unuaj en la lando — oni havas bonan diskoĵetanton tie — sed la piedpilka grupo ne multe valoras. Pri multaj aliaj sportaj aferoj en Torento li sciis multe pli bone ol pri gravaj pasintaj kaj nuntagaj aferoj en la propra urbo. Sed Johano nenion povis respondi, kiam la junulo volis pliriĉigi sian scion pri la sporto en la negranda loko en la ferindustria regiono.
Alian fojon li parolis kun sinjoro, kiu ĉion konis pri sia regiono. Lia animo estis kvazaŭ muzeo kun miloj da montrokestoj. Kun granda plezuro li ĉion prezentis, kaj ĉio estis por li same grava. La precizaj nomoj de cetere tute nekonataj personoj estis por li same gravaj kiel okazo kun signifo por jarcentoj.
Alia sinjoro ne tiom multe konis, sed bone sciis pri gravaj okazoj, kaj li rakontis pri ili, kvazaŭ estus la merito de li kaj la nuna loĝantaro en la urbo, ke tutlande gravaj aferoj okazis tie antaŭ kvincent jaroj.
Johano ŝatis fantazii pri tempoj pasintaj. En malnova episkopa urbo ili iris supren al la altaĵo, sur kiu staras la katedralo. La pavimo konsistis el negrandaj pli malpli rondaj ŝtonoj. Oni ne bone iris sur ili.
Subite Johano haltis kaj komencis paroli.
— Jen rigardu la ŝtonojn! Estas rulŝtonoj. Glacitempa rivero rulis kaj tornis ilin. Poste ili kuŝis en sablodorso dum dekmilo da jaroj. Iam en la mezepoko oni veturigis ilin tien ĉi. Imagu, kiel la mezepokaj malgrandaj ĉevaloj — malgrandaj ĉar ili ne havis tiom por manĝi kiel la niaj — kiel ili tiris siajn mezepokajn malgrandajn ĉarojn tien-reen, tien-reen inter la sablodorso kaj tie ĉi, estas multaj centoj da ĉarŝarĝoj en la strato. Kaj imagu kiel la mezepokaj pavimistoj fosis tie ĉi kaj ebenigis la teron per siaj mezepokaj lignaj fosiloj. Kaj kiel fiera la urbo estis, kiam oni fine havis firme pavimitan straton al la preĝejo! Kaj kiel la homoj iris kaj kuris tie ĉi dum kvin, ses jarcentoj, kiel doloris la piedoj, kaj kiom da plandoj ili eluzis, kaj kiom la ŝuistoj en la urbo devis labori por ripari tiujn ŝuojn! Suprenirante la rondŝtonan straton ili trairis la katedralon. Ili rigardis tombojn, kirasojn kaj malnovajn standardojn, preskaŭ polviĝintajn pro aĝo, rigardis pentraĵojn kaj la altarŝrankon, nederlandan majstroverkon, kiu altiris la atenton speciale de Arne. Nek li nek la aliaj povis ĝuste taksi ĝian valoron, sed ili almenaŭ ricevis impreson de fremda religia mondo, abunda kaj pompa.
Tra mezepoke mallarĝaj pasejoj ili iris al la supro de la turo. Tie ili sentis ankoraŭ pli forte ol malsupre, ke la konstruaĵo estas grandega. Kiam ili venis malsupren ili ankoraŭ unu fojon ĉirkaŭiris la preĝejon, kaj Johano medite kaj atente ĉion rigardis.
Ili sidigis sin sur ĝardensofon sub la kaŝtanoj, kaj Johano komencis fantazii pri la konstruado de la preĝejo kaj pri la granda kvanto da laboro, kiu kuŝas en ĝiaj muroj.
Subite venis alia penso.
— Ĉu la homoj vere kredis, ke ili devas starigi tian konstruaĵon por adori Dion, kaj ke ili per tiel pompa preĝejo pli bone adoras lin kaj sekvas lian volon ol per simpla konstruaĵo?
— Certe ili tion kredis — kaj ankoraŭ kredas, diris Brita. Mi tamen kredas, ke la konstruantoj iom similis al tiu sinjoro, kiu parolis, kvazaŭ la grandaj historiaj okazoj en la urbo estus merito de li kaj liaj samurbanoj. Mi kredas, ke tiuj konstruantoj kaj verŝajne ankaŭ la aliaj urbanoj sentis, kvazaŭ estus ilia merito, ke Dio estas tiel granda, potenca kaj adorinda. Ju pli granda kaj pompa preĝejo des pli granda kaj potenca Dio.
— Povas esti, ke kelkaj tiel sentis, diris Arne, sed mi kredas ke la pli multaj ne estis tiaj. Tiuj mezepokaj homoj timis la inferon kaj la regnon de malbono, kaj ili spertis multajn suferojn, militojn kaj malsanojn, kaj ili sopiris al io pli alta kaj valora, ili sentis adoremon kaj sopiron al Dio. Kaj tiujn sentojn kaj sopirojn ili esprimis konstruante tian grandiozan preĝejon. Estas kvazaŭ ili per ĝi dirus: Tio montras, kion ni pensas pri la senco de la vivo.
— Verŝajne vi ambaŭ estas pravaj, diris Johano, Brita ne malpli ol Arne. Kaj certe ili konstruis kiel eble plej grandioze ankaŭ por brili antaŭ aliaj urboj. Sed kial konstrui tiajn templojn por plenumi la instruon de Jesuo?
— Ĉu vi memoras la vortojn, diris Arne, kiujn Jesuo diris al la samaria virino: Venas la horo, kiam nek sur tiu ĉi monto nek en Jerusalem vi adoros la patron, venas la horo kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la patron laŭ spirito kaj vero.
*
Post kelkaj horoj ili forlasis la malgrandan urbon. Antaŭ la eliro en la kamparon ili ankoraŭfoje haltis kaj sendis kelkajn lastajn rigardojn al la katedralo. Ruĝe brilas la brika koloro en densa verdaĵo de arbokronoj. Impona ĝi aspektas sur la plej alta punkto en la malgranda urbo kun ĝiaj malgrandaj domoj, impona kaj solida kaj tamen tre malpeza. Kiam ili longe rigardas ĝin, kun drivantaj someraj nuboj super ĝi kaj hirundoj kaj monedoj velantaj en la alto ĉirkaŭ ĝia turo, iom post iom ŝajnas al ili, ke la granda konstruaĵo kvazaŭ leviĝas kaj ŝvebas.
*
En la sekvanta tago ili ripozis dum la posttagmezo ĝis malfrue en la vespero. Pro la varmo kaj por eviti la grandan trafikon sur la suda ĉefvojo al la ĉefurbo ili decidis veturi dum la nokto.
Kaj jen, ĉirkaŭ la tria horo matene, subite aperis antaŭ ili la urbo. Sur granda ponto ili veturis super kolosimila akvo, golfo el Meza lago. Ili vidis altajn domojn, industriajn konstruaĵojn maldekstre ĉe la buŝo de la golfo, dekstre estas fabriko kaj giganta fervoja ponto. Estas preskaŭ plena silento, kaj la matena suno brilas kun milda, freŝa lumo rekte antaŭ ili en nordoriento.
Jam post du minutoj ili estas en la urbo. Strato iras supren sur longa deklivo. Granita monto estas fendita por doni lokon al ĝi. Sur unu flanko staras kvinetaĝaj domoj, unu tute simila al alia. La alia flanko komence estas sen domoj. Dutura, malhelruĝa preĝejo sur monto malantaŭ la grizaj domoj iom vivigas la bildon, kiu cetere ne estas loga.
Ili atingas la supron de la deklivo. Antaŭ ili kuŝas strato rekta kaj tre longa, jam kun domoj ambaŭflanke, malaltiĝanta unue kaj poste denove altiĝanta ĉe la alia ekstremo. Ili glitas malsupren, sed baldaŭ Brita veturas maldekstren.
— Mi volas ion montri al vi, ŝi diras. Estas nur duminuta afero. Ili traveturas placosimilan lokon antaŭ tramstaloj. Kurbaj stratetoj kun kuriozaj lignaj dometoj kondukas ilin sur granitan altaĵon.
Tie ĉi, nur du cent metrojn for de la longa, teda strato aperas surpriza vidaĵo. Ili staras ĉe krutaĵo. Kvindek metrojn sub ili kuŝas la golfo, per kiu Meza lago proksimiĝas al la maro. Nebulo ne estas, sed maldensa vaporo kuŝas kvazaŭ ia molaĵo sur la suna akvovasto. Maldekstre, kie oni en la fono videtas la pejzaĝon de Meza lago, ŝvebas kilometrolonga ponto kiel ludilaspekta artaĵo inter verdaj bordoj.
Sur la alia flanko de la golfo, norde, estas alia urboparto kun tre longa vico de domoj laŭ la bordo, altaj, belkoloraj kun multe da balkonoj kaj gajkoloraj markezoj. Malantaŭe leviĝas domoj pli kaj pli alten, ĉar ankaŭ tie la grundo estas monta. Oriente levas sin la urbodomo. Kun la antaŭa ĝardeno la malhelruĝa domego kvazaŭ kviete flosas sur la matenbrila akvo, kaj super ĝia junulinstature leviĝanta angulturo ŝvebas sub la ĉielo ĝiaj tri oraj kronoj rekte antaŭ la suno.
Dekstre de ĝi estas la centro de la urbo, modernaj domoj kaj malnovaj palacoj, turoj de preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj, ĉio sur malebena grundo, ĉio kiel fantazie aranĝita, nesimetria sed plene harmonia ludurbo starigita sur la molbrila tapiŝo de la akvo. Malantaŭ la urbo la rigardo ĉiuflanke atingas arbokronojn aŭ arbarojn, la randon de la kamparo. Silenta kaj kvieta kuŝas la urbo en la matenbrilo, kvazaŭ infano ridetanta en sia matendormo, kiam la radioj de la leviĝanta suno ludas en ĝia ĉambro.
— Mi ne imagis, ke homkonstruita mondo povas esti tiel bela, diris Johano.
— Mi ankaŭ ne, diris Brita. Neniam antaŭe mi vidis la urbon en tiu ĉi horo.
Ili daŭrigis kaj baldaŭ troviĝis sur vasta loko inter Meza lago kaj la margolfo. Sub ili estis akvo, iama elfluo el Meza lago, nun nur kluzo por boatoj kaj ŝipetoj. Ili haltis kaj ĉirkaŭrigardis. Subite Johano gaje ekridis.
— Kiel fremdulo kaj sovaĝulo el la arbaro mi venas al tiu ĉi granda urbo, kaj jen mi nun trovas domon, kiu parte estas mia! Li montris al granda, bela domo tute apude, kiu portis la surskribon Kooperativa Asocio.
— Estas tre malgranda parteto, kiu apartenas al mi, tamen iom. Cetere estas pli interese, ke ni estas tiel multaj, kiuj posedas ĝin, pli ol duonmiliono da homoj. La ŝarĝoŝipoj ĉe la kajo certe alportis varojn por ni. Kaj tie malproksime ĉe la akvo — mi komprenas, ke devas esti tie — kuŝas insulo tute plena de fabrikoj, kiuj apartenas al ni. Kaj sude de la akvokolo, trans kiun ni unue veturis en la urbon, ni havas lampfabrikon, kaj ĝin posedas ne nur ni, sed niaj kunlaborantoj en la tuta Nordo, danoj, norvegoj, finnoj, estonoj. Estas valoroj por multege da milionoj, kaj finfine mi posedas multajn kronojn en tiu ĉi urbo.
— Ĉu vi estas kooperativano? demandis Brita.
— Jes, ŝajne mi neniam menciis tion.
— Tamen ne estas vi, sed via patrino, kiu estas membro? — Ne, estas ĝuste mi. Mi aŭdis, kion diris prudentaj homoj, kaj kiam mi komencis labori en la ĝardeno, mi ordonis al patrino aĉeti nur en la kooperativa vendejo, kaj mi mem aliĝis kiel membro. La salajroj de Eriko kaj Ejnar pli multe ol miaj kontribuis por la rezulto, sed ili ne interesas sin por tiuj aferoj nek volas havi rekompencon.
Ili estis lacaj, kaj Brita kondukis ilin la plej proksiman vojon al sia hejmo.
Kaj jen ili estas ĉe la modernaj domoj kun iliaj vicoj de markezoj kaj balkonoj, kun iliaj vastaj interspacoj, kie floroj kaj verdaĵo nun abundas kaj plenigas la matenan aeron per freŝo kaj bonodoro. Alda ĉirkaŭrigardis kaj diris kun oscedo: — Tio ĉi tute similas al la urboj en la mondo de socialismo, kiel patro kaj mi imagis ilin, kiam mi estis malgranda.
— Kvankam ne socialista, diris Brita. Sed tute apude estas similaj domoj, kiuj estas ne socialistaj sed almenaŭ kooperativaj, posedataj de la loĝantoj.
Dume ili metis la biciklojn en konvenan lokon, kunprenis la necesan pakaĵon kaj sekvis Britan, kiu rapide kuris al la lifto.
Post vivado sur la vojoj kaj vagado inter multaj lokoj ili unuafoje post unu kaj duona semajno denove troviĝas en hejma ĉambro. Tio estas stranga, kvazaŭ reveno al medio, kiu estas konata kaj memkomprenebla, sed kiu fariĝis preskaŭ nereala dum la tagoj de vagado. Ke ili troviĝas en trankvila izoleco de ĉambroj kaj hejma komforto ankoraŭ pli sentigas dormemon. Ili sentas deziron kuŝigi sin sur la plankon kaj tuj dormi. Sed traktado per freŝa akvo el la duŝo de la banĉambro revigligas ilin.
Pretiginte kafon Brita metis kvar tasojn sur la tablon, sed poste ŝi rigardis ilin malkontente, skuis la ŝultrojn kaj decide metis ilin en la mezon de la planko. Apude ŝi sternis malnovan gazeton, sur kiun ŝi metis panon kaj buteron el la komuna provizo.
— Estas pli agrable tiel, kaj tiel ni pli bone ripozas ol sidante sur seĝoj.
Duonkuŝante kiel en la tendo ili trinkis kafon kaj manĝis buterpanojn. Sed kvankam estis agrable tiel kuŝi, neniu havis emon resti tie pli longe ol necese. Eltrinkinte sian tason Brita tuj prenis tolaĵon el ŝranko kaj kun helpo de Alda aranĝis litojn por la knaboj en la ĉambro de Arne kaj en sia ĉambro por si kaj Alda, kaj ili senprokraste iris dormi.
En iu vespero en la fino de aŭgusto Johano kaj Eriko sidis legantaj en la ĉambro. Patrino ĵus foriris por viziti Elsan. Subite Eriko formetis sian libron, iris al la sofo kaj sidigis sin apud Johano.
— Mi devas iom paroli kun vi, li diris.
Johano miris sed silente atendis klarigon.
— Mi intencas veturi al Hispanujo.
Johano rigardis lin senspire kaj ekhavis la senton, ke li sonĝas. Post kelkaj sekundoj li kaptis la sencon de la vortoj, sed la afero ankoraŭ pli similis al sonĝo. Sed kiam li vidis la esprimon en la vizaĝo kaj la okuloj de Eriko, ŝajnis al li preskaŭ memkomprenebla afero, ke Eriko tiel decidis.
— Kiam? demandis fine Johano, kaj la voĉo sonis, kvazaŭ li tamen sonĝus.
La mieno de Eriko subite ŝanĝiĝis pro miro.
— Ĉu vi jam scias, ke mi intencas veturi?
— Ne, kiel mi povus scii?
— Mi pensis, ke vi iel divenis. Vi aspektas, kvazaŭ vi tion estus atendinta. Tute trankvile vi demandas nur: Kiam? Nu, post tri tagoj. Mi petis maldungon, sub preteksto ke mi ricevos laboron en alia loko. Mi volas tute senbrue malaperi.
— Patrino ne komprenos tion.
— Certe ŝi ne komprenos. Sed ĉu vi komprenas? Kiel vi povas kompreni?
— Mi ne komprenas.
— Vi zorgos pri patrino, ĉu ne?
— Certe.
— Nun mi ĝojas, ke vi ŝanĝis laboron, tiel vi havas pli altan salajron. Cetere Ejnar baldaŭ revenos, kaj ankaŭ li certe restos hejme.
— Vi ne bezonas zorgi pri tiuj aferoj. Sed kial vi tiel foriras? — Mi faras mian devon. Ili batalas ankaŭ por ni. Se ili ne ricevos helpon, venos la vico ankaŭ de aliaj landoj kaj de ni. — Povas esti. Sed vi preskaŭ ne estis ekster la limoj de nia paroĥo. Tiu tuta afero estas por vi nura abstraktaĵo.
— Abstrakta pli malpli, certe. Sed ĉu abstrakta afero estas malpli reala ol konkreta? Johano silentis kaj ili rigardis unu la alian. Eriko aspektis, kvazaŭ li ordigus la pensojn aŭ serĉus konvenajn vortojn.
— Vi ne komprenas, li diris, kaj rideto aperis ĉe la buŝanguloj. Mi kredas, ke vi komprenos, kiam vi havos ankoraŭ duondekon da jaroj. Se mi estus plena de aventuremo, vi pli facile komprenus. Sed mi, kiu fariĝis librovermo, kvankam mi ne taŭgas por studado, kial mi iras al agadkampo, kie oni riskas membrojn kaj vivon? Vidu, venas tago en la evoluo de homo, kiam oni devas havi ion por kio vivi ...
— Ĉu tion vi ne povas trovi en Torento? Liaj okuloj rigardis al Johano, sed ili aspektis, kvazaŭ li rigardus ien malproksimen.
— En la klubo oni diskutas, ĉu la afiŝoj estu ruĝaj aŭ flavaj. Oni skribas protokolojn kaj laŭtlegas protokolojn kaj aprobas protokolojn. Oni elektas estraranojn kaj komitatanojn Oni ludas diskutojn kaj oni ludas laboron por socialismo. Oni dancas kaj flirtas kaj edziĝas por socialismo.
— Ekzistas ankaŭ aliaj organizoj.
— Kaj en tiuj estas figuroj el seka ligno, regas maljunulspirito. Sed mi ne estu maljusta, ie en la organizoj troviĝas ankaŭ iom da viva forto, okazas iom da bona laboro. Sed mia loko ne estas tie.
Lia voĉo komencis vibri kaj la okuloj brilis.
— M i a j kamaradoj estas ĉe la frontoj en Hispanujo, ili konstruas fabrikojn kaj urbojn kaj plugas kampojn en Ruslando. Ie inter ili estas mia loko, kaj plej necese estas doni helpan manon al la kamaradoj en la sudo.
Estas granda tasko, kaj plenumi ĝin estas la sola granda senco de la vivo, krei regnon de libera homaro.
— Kaj se vi falos?
— Pli bone fali en sia ĝusta loko ol neniam atingi ĝin. Mi faris mian etan kontribuon. La granda afero pluvivos, kaj en ĝi restos ankaŭ mia kontribuo.
Kiam patrino revenis, Eriko anoncis sian decidon ankaŭ al ŝi. La sciigo forte efikis al ŝi, kaj ili havis grandan penon por igi ŝin paroli ne tro laŭte, por ke la najbaroj ne eksciu pri la afero.
— Veturi al Hispanujo por batali! Tian idiotan bubaĵon vi inventis? Oni pafos vin.
— Povos okazi, diris Eriko trankvile. Sed pro tio vi ne bezonas nomi tion idiota bubaĵo. Ĉu ne ankaŭ vi kondamnis la ribelantojn kaj deziris venkon al la registaranoj?
— Tion mi faris kaj ankoraŭ faras. Sed estas unu afero babili pri legataj aferoj kaj tute alia mem miksi sin en la realan batalon.
— Mi esperas, ke mi ne timos, sed se mi timos, mi tamen provos fari mian devon.
— Diable stulta vi estas! Kial vi parolas pri timo, se vi intencas militi? Sed tion vi devus pripensi, ke Hispanujo estas malproksima, kaj ke aferoj kaj homoj tie estas por vi kiel por mi nur vortoj en gazetoj. Kiu garantias, ke la homoj, kun kiuj vi volas batali, efektive meritas vian helpon?
— Ĉu vi dubas pri ilia pravo?
— Mi ne havas kaŭzon dubi. Sed se homoj, kiujn mi neniam vidis kaj neniel konas, proponas al mi batali kune kun ili kaj eventuale eĉ doni mian vivon por ili, tiam mi almenaŭ devas kontroli, ĉu ili tion meritas. Estas ja tamen eble, ke ili estas friponoj.
— Vi ne diras tion pri la hispanaj maldekstruloj?
— Nenion mi diras pri ili. Sed antaŭ ol fari tian paŝon oni devas kontroli, ke havas sencon fari ĝin. Tiuj homoj estas por vi pli fremdaj ol la viro en la luno.
— Mi bone konas ilin, diris Eriko firme.
— Vi estas tiel aĝa, ke vi devus kompreni, ke fantazio kaj realo ne estas la sama afero. Kaj se vi konus ilin, kaj ili meritus helpon, vi devus havi pruvon, ke ekzistas ioma ŝanco por sukceso, alie via afero tamen estus sensenca. Vi ne konas la homojn, kaj vi ne konas la militajn cirkonstancojn.
Sed ŝia rezonado kaj ŝiaj admonoj neniel efikis al li. Ŝi komprenis, ke li estas neskuebla, kaj ŝi ricevis esprimon de malĝojo kaj samtempe de kolero, preskaŭ malŝato.
— Freneza vi estas, ŝi diris rezigne kaj kun kapskuo. Certe mi povus perforte reteni vin, sed kiel ni povus poste vivi kune? Eriko iris en la ĉambron kaj fermis la pordon. Johano restis ĉe la patrino, kiu sidigis sin sur la sofon kaj kun mieno de aflikto balancis la korpon tien kaj reen. Iom post iom ŝi ŝajnis trankviliĝi. Ŝi rigardis Johanon kvazaŭ atendante, ke li parolos.
— Ĉu vi longe sciis tion? ŝi demandis, kiam ŝia atendo restis vana.
— Iom antaŭ via reveno li rakontis al mi.
— Ĉu vi ne suspektis tion antaŭe?
— Neniam mi havis tian imagon.
Ŝi iom silentis, poste diris duone al si, duone al Johano: — Strangaj aferoj okazas en la mondo. Ni ne havis militon dum multe pli ol cent jaroj, kaj ni ne povis eĉ imagi, ke iu el nia lando, almenaŭ ne laboristo, iros en militon, nek devigate nek libervole. Antaŭe Eriko kiel ĉiuj nur blasfemis kaj mokis ĉion militan. Nun li libervole iras en militon por homoj, kiujn li ne konas, milojn da kilometroj malproksime, ŝajne eĉ sopiras tien.
— Kiam vi legis pri volontuloj, vi tamen multfoje aprobis ilin kaj diris, ke tiel devus fari multaj junuloj.
Iom da surprizo montriĝis en ŝia vizaĝo, sed ĝi baldaŭ reprenis sian antaŭan aspekton. Ŝi tute trankvile rigardis Johanon kaj diris:
— Estas vere. Oni facile babilas pri aferoj, kiuj ne rilatas al oni mem.
Ŝi silentis, poste denove parolis, nelaŭte kaj pli al si mem ol la Johano.
— Se li saltus en akvon por savi dronanton aŭ kurus en brulantan domon por elporti kriplulon, mi tion komprenus. Se li mortus, mi plorus, sed mi ne malaprobus lian agon. Sed tiel agi kiel nun, tion mi ne povas kompreni. Kial mi vin portis en mia ventro kaj donis al vi vivon, se la fino estos tia?
— Kiam vi tion faris, vi tamen verŝajne malmulte pensis pri lia estonto kaj lia feliĉo, diris Johano.
Ŝia rigardo subite kvazaŭ tranĉile tuŝis lin, sed ŝia esprimo tuj preskaŭ humiliĝis.
— Ankaŭ en tio vi pravas. Tamen estas strange. Dum la sekvantaj tagoj ŝi zorgis pri la provizo de tolaĵo kaj ŝtrumpoj de Eriko, lavis kaj rapidsekigis super la kuireja forno, flikis kaj gladis. Vidante tion Eriko murmuris, ke tio estas nebezonata. Cetere li ne atentis pri ŝiaj preparoj. Li ankaŭ ŝajnis ne rimarki, sed tion faris Johano, ke la manĝaĵo estas pli bona kaj pli varia, ol ĝi ordinare estis.
Kiam la patrino kaj Eriko estis proksime unu al alia, ŝi jen kaj jen rigardis lin humilaspekte kaj pete, sed nenion diris. Ankaŭ tiujn rigardojn li ŝajnis ne rimarki, sed aspektis tute okupita de propraj pensoj.
Eriko laboris dum la tri tagoj kiel antaŭe. En la vespero de la tria tago li venis hejmen en kutima tempo. Kiel ordinare li lavis kaj razis sin, sed anstataŭ surmeti la vestojn, kiujn li ordinare portis en la vesperoj, li prenis uzitan, pli dikan kostumon, kiun li dum la lasta vintro portis en la liberaj horoj.
— Ĉu vi intencas veturi sur la trajno en tiu malnova kostumo? diris la patrino. Vi tamen havas novan, bonan.
Eriko vole nevole ekridetis.
— Ĉu vi ne aŭdis, panjo, ke oni ne surmetas la plej bonan kostumon, kiam oni iras batali? Tiu ĉi estas pli konvena por tia vojaĝo.
Sur seĝo kuŝis lia valizo. Ĝi estis malfermita, kaj en ĝi kuŝis zorge pakitaj lia tolaĵo kaj aliaj objektoj. Eriko kontrolis la enhavon kaj trovis kelkajn novajn subĉemizojn kaj subpantalonojn. Li rigardis la patrinon kaj Johanon kaj diris mole:
— Tio ne estus bezonata. Tamen dankon, vi estas bonaj al mi.
Li enpakis diversajn malgrandajn objektojn de ĉiutaga bezono, kaj jen li jam estis preta por la longa vojaĝo.
Patrino plurfoje vokis lin al manĝo. Nur nun li atentis pri ŝia voko. Li rigardis la horloĝon, vidis ke ankoraŭ restas unu horo ĝis foriro el la hejmo kaj trankvile iris en la kuirejon kaj sidigis sin ĉe la tablo. Ankaŭ patrino kaj Johano manĝis kune kun li.
Sed meze en la manĝado la patrino levis sin, iris al la forno kaj komencis prepari kafon.
— Vi havos tempon ankaŭ por trinki tason da kafo, ŝi diris klarige al Eriko. Eble pasos longa tempo, ĝis vi denove, Dio scias kie, ricevos iom.
Kiam Eriko estis preta, li reiris en la ĉambron, kunmetis siajn librojn kaj paperojn kaj zorge starigis aŭ kuŝigis ilin sur la malgranda librobreto, kiun li mem faris el simplaj kestotabuloj. Li longe restis antaŭ la librobreto, kvazaŭ dirante adiaŭ. Poste li turnis sin al Johano.
— Ne akompanu min al la stacio!
— Nun vi estas tro kurioza, respondis Johano. Estas nenio stranga aŭ suspektinda en tio, ke mi iras kune kun vi, kaj mi akompanos vin, vi permesu aŭ ne.
Eriko aspektis nekontenta, sed post kelkaj momentoj li cedis.
Patrino vokis lin al kafo. Ĉio lia estis en ordo, kaj post nemultaj minutoj li staris ĉe la pordo kun sia valizo. Li etendis sian manon al la patrino. Ŝi kaptis ĝin, kaj la fingroj de ŝia maldekstra mano tremante alkroĉis sin al la refaldaĵo de lia jako. Ŝi estis iomete pli alta ol Eriko, sed en tiu momento ŝi aspektis pli malgranda ol li.
— Dio gardu vin! ŝi diris. La voĉo estis neklara, sed ŝi nek ploris nek faris iun fortan movon.
— Ne diru ... diris Eriko sed tuj tranĉis la frazon, kaj la voĉo fariĝis tute milda.
— Vi estas bona, panjo, pardonu min! Fartu bone kaj ne maltrankviliĝu pri mi! Ĝis revido! Li premis ŝian manon kaj foriris kun Johano.
Ambaŭ silentis, ĝis Eriko komencis paroli, kiam ili atingis la ŝoseon al sudo, kiu preterpasas la stacion.
— Mi petis vin ne akompani min, sed nun vi tamen faras tion. Kaj tial mi havas peton al vi. Ankaŭ Ajna estos ĉe la stacio ...
— Ĉu mi iel helpu ŝin? demandis Johano, kiam Eriko ne tuj daŭrigis.
— Ne. Sed ŝi kaj mi havas malgrandan sekreton ... Mi petas vin neniel mencii tion al iu ajn. Eble oni rigardos min kiel strangulon, kion scias mi, kaj se oni ekscius pri nia rilato, oni eble rigardus ŝin en la sama maniero. Tio ne okazu.
— Vi volas diri, ke vi amas unu la alian? diris Johano, kiam li komencis kompreni.
Eriko kapklinis.
— Estu trankvila. Sed kial vi ne klarigis tion antaŭe? Nun mi nur ĝenos, almenaŭ ŝin. Pli bone tuj reiri hejmen, tre malrapide, kaj raporti, ke vi feliĉe venis en vagonon.
— Ne, ne, diris Eriko. Nun venu! Ni ne havos scenojn, kaj vin ŝi ja konas.
Ajna alvenis jam antaŭ ili kaj promenis tien kaj reen antaŭ la stacidomo. Ŝi konfuziĝis, kiam ŝi ekvidis Johanon, sed Eriko trankviligis ŝin.
— Mi ne sukcesis restigi Johanon hejme kaj tial devis rakonti al li, ke vi estas tie ĉi kaj kial.
Ŝi rigardis Johanon kaj iomete ruĝiĝis. Pala rideto aperis en la rigide serioza vizaĝo. Ŝia ĝeniteco malaperis.
— Johanon mi ne timas. Mi devus kompreni, ke vi ne sukcesis forkuri de li.
Eriko iris aĉeti bileton. Poste restis ankoraŭ dek kvin minutoj ĝis la trajno, kaj Ajna proponis, ke ili promenu.
— Promenu vi ambaŭ, mi restos tie ĉi kaj gardos la valizon, diris Johano.
— Iru kun ni, diris Eriko. Ni ne havas ion por kaŝi por vi, kaj ŝajnas pli nature, ke ni ĉiuj iras kune.
Ili promenis en la malgranda parko malantaŭ la stacidomo kaj en la aleo, kiu estas inter la stacio kaj la ŝoseo. Jam estis krepusko, kaj la aero estis nevarma. Tien kaj reen ili iris, sencele kaj maltrankvile, jen en lumbrilo de lampoj, jen en kaŝanta ombro de arboj.
Eriko kaj Ajna preskaŭ ne interparolis. Eriko nur donis al ŝi jen kaj jen iun lakonan konsilon, kaj ŝi respondis per simpla jes. Unu solan fojon ŝi parolis, kaj la voĉo tremis, kiam ŝi petis, ke li baldaŭ skribu: el Gotenburgo, el Parizo, el Hispanujo.
Ili aŭdis la trajnon en malproksimo. Ajna kaj Eriko haltis, turnis sin unu kontraŭ la alia kaj prenis la manojn unu de alia. Ili kvazaŭ rigidiĝis. Ajna ektremis, kaj subite ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ lian kolon, kaj kaŝis la kapon ĉe lia brusto. Sed jam post momento ili rapidis al la kajo.
La trajno apenaŭ haltis, kiam Eriko malfermis la peronan pordon kaj saltis supren. Li turnis sin, klinis sin kaj premis la manon de Johano. Poste li premis la manon de Ajna kaj de nove rektigis sin. Johano rigardis lian vizaĝon. Tiel mildan kaj puran brilon li neniam vidis en la vizaĝo de Eriko. Sed kiam li rektigis sin, malmoliĝis denove liaj trajtoj.
Kaj jen la radoj post minuta ripozo denove komencas turniĝi. Eriko svingas la manon, ili svingas la siajn, lia vizaĝo malaperas, la tuta trajno malaperas en la krepusko, kaj en la krepusko formortas ankaŭ la bruo de la radoj.
Johano turnis sin al Ajna. Sinkaŝe ŝi klinis la kapon, kaj la korpo tremis. Nek vorto nek ĝemo venis de ŝi.
— Venu! flustris Johano ordone, kaj ili rapide foriris. Kiam ili estis en la senhoma aleo, ŝi proksimiĝis al li kaj ŝovis sian manon sub lian brakon kvazaŭ serĉante apogon. En la unua momento li ne sciis kion fari, ĉar neniam li promenis tiel, sed instinkte li levis la suban parton de la brako, kaj tuj ŝi metis sian manon sur ĝin kaj peze apogis sin sur li. Per la alia mano ŝi tenis poŝtukon antaŭ la okuloj, dum ŝi silente, sed nereteneble plorsingultis.
Kiam ili atingis la ŝoseon, Johano hezite haltis, sed li ne sciis, kion fari al ŝi. Ŝi ankoraŭ pli peze apogis sin sur lia brako kaj provis ĉesigi la ploradon. Kun ankoraŭ kaŝklinita vizaĝo ŝi rompite flustris al li:
— Eriko, iru kun mi iomete, mi ne povas tuj iri hejmen. Ŝi ne rimarkis, ke la lango ripetas, kion diras la penso. Johano komprenis la eraron kaj ne atentigis ŝin pri ĝi.
— Jes, jes, mi iros kun vi, li flustris responde. Sen ion demandi Johano turnis sin al sudo, kaj ili transiris la fervojon. Li intencis iri suden, sed Ajna turnis lin al la ŝoseo al oriento, kiu iras paralele kun la fervojo.
— Ne tien! ŝi diris. Ĉu vi forgesis, ke ni nun loĝas en Paŝtejo? Eble oni ne vidus min, sed pli bone iri alian vojon.
Kiam ili atingis la ŝosean ponton sude de la fervoja ponto, Ajna haltis kaj klinis sin kontraŭ la barilo, ankoraŭ tenante la brakon de Johano. Ŝiaj singultoj ĉesis, sed ankoraŭ ŝi nenion diris. Johano ankoraŭ ne sciis, kion diri al ŝi.
Kune ili rigardas en la akvon, kiu brilas nigre sub ili, aŭskultas la susuran plaŭdon de la fluado kaj la aŭtunan susuron en kronoj de alnoj kaj betuloj. Homoj ne troviĝas en la proksimo, kaj se ili venus, oni rimarkus ilin de malproksime. Oni povas senĝene stari tie kaj rigardi la akvon kaj aŭskulti la susuron, oni povas senĝene elplori la larmojn, oni povas senĝene interflustri, se oni trovas vortojn.
Laciĝinte ŝi apogas sin kontraŭ li. Larmoj silente glitas malsupren sur ŝiaj vangoj, kaj ŝi forgesas forviŝi ilin, ĉar ŝiaj pensoj estas aliloke.
Johano vidis tion malgraŭ la duonkaŝita vizaĝo. Li volis iel konsoli ŝin, kaj li karesis la manon, kiu ripozis sur lia brako, kaj senpove sed konsoleme li flustris:
— Ne ploru, Ajna! Ne ploru tiel! Ŝi levis la kapon kaj turnis la vizaĝon al li, kaj io eklumis tra la plorbrilo kiel lumradio tra pluvo kaj nuboj.
— Vi estas bona, Johano, ŝi diris. Estas strange. Kiam vi tuŝis mian manon kaj diris tiujn vortojn, mi subite memoris, kiam ni estis malgrandaj.
— Jes, jes, li diris, kaj kapklinis al ŝi. Ankaŭ li memoris. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.
— Tiam vi tiel bone konsolis min, diris Johano. Sed kion mi povas nun fari por vi?
— Vi jam helpis min. Mi tiel ĝojas, ke vi akompanis Erikon. Kion mi alie estus farinta? Kaj ŝi tre forte premis lian manon.
— Ĉu vi memoras, Ajna, diris Johano, ke Arne tiam donacis al mi sian ĉevaleton, la kompatindan trikruran ĉevaleton? — La ĉevalon mi memoras de niaj ludoj en la sablejo, sed ne ke Arne donacis ĝin al vi.
— Tion li faris, kaj ankaŭ tio estis por mi granda konsolo. Sed mi absolute ne povas memori, kio poste okazis al la ĉevalo. Tre sendanka mi estis al la brava, kompatinda ĉevaleto.
Ajna ridetis.
— Sendanka vi certe ne estas, se vi ankoraŭ memoras ĝin. Ili restis ankoraŭ iom sur la ponto kaj interparolis, sed jen Ajna komencis senti malvarmon kaj volis daŭrigi. Ili rapide marŝis antaŭen dum kvaronhoro kaj poste reiris la saman vojon. Kiam ili atingis la ŝoseon apud la stacio ili haltis kaj restis kune por ankoraŭ kelkaj momentoj.
— Mi ĝojas, ke vi estis kun mi en tiu ĉi vespero, ripetis Ajna. Sed mi volus baldaŭ denove renkonti vin. Ĉu vi volas tion? — Tre volonte. Ni ja povos promeni. Cetere vi povas senĝene veni hejmen, patrino ne estas danĝera.
— Vian patrinon mi ne timas. Mi kredas, ke mi iom post iom povos paroli kun vi pli facile ol hodiaŭ.
Salute ili premis la manon unu de alia kun la sama sento, kiun ili havis unu por alia, kiam ili inter si ankoraŭ neniam salutis per manpremo. — La patrino sidis kaj flikis ŝtrumpojn, kiam Johano venis hejmen. Johano vidis, ke ankaŭ ŝi estas plorinta, kio estis neordinara afero ĉe ŝi. Kontraŭe al multaj el ŝiaj fratinoj en temperamento, ŝi ne same facile ploris, kiel ŝi koleriĝis kaj uzis fortajn vortojn. La radio staris silenta, kvankam estis programo, kiu povus interesi ŝin, kaj kvankam la vesperaj novaĵoj venos post kelkaj minutoj.
— Kie vi estis tiel longe? ŝi demandis.
— Mi renkontis Ajnan, kaj ni iom promenis kaj interparolis. Ŝi silentis kelkajn momentojn, poste diris en amikiĝema tono:
— Ĉu ni ne havu ankoraŭ tason da kafo? Mi atendis vin, estas fajro en la forno, la kafo ankoraŭ estas varma.
— Jes, panjo, ni trinku ankoraŭ tason da kafo. Kaj ĉu ni dume aŭskultu la novaĵojn? Ŝia vizaĝo malheliĝis. Sed post momento ŝi suspiris rezigne kaj diris:
— Nu, turnu la butonon. Finfine oni tamen volas scii, kio okazas en la mondo.
*
En la mateno vekis lin kiel ordinare la voĉo de la patrino. Li dormpeze levis sin en la lito, ekvidis la neuzitan liton ĉe la alia muro, kaj lia konscio revekiĝis.
Nun li estas venanta al Gotenburgo, pensis Johano. Certe li estas tre laca.
Kiam li venis en la kuirejon, li rimarkis, ke la patrino kvazaŭ serĉante rigardas en la ĉambron. Kiam ili sidis ĉe la tablo kaj trinkis kafon, ŝi animforeste rigardis la lokon, kie antaŭe sidis Eriko. Ŝia mieno estis peza, sed ŝi nenion diris. Same ili sidis ĉe la tablo en la manĝotempo. Patrino metis la nemultajn vazojn en kutima aranĝo, kaj restis malplena loko, kie antaŭe staris la telero de Eriko. Jen kaj jen patrino rigardis tien, sed tuj forturnis la okulojn kvazaŭ decidinte ne atenti tion.
En la vespero Johano sidis sola hejme. Li prenis libron kaj malfermis ĝin, sed nur tiam kaj tiam legis kelkajn frazojn. Jen kaj jen li levis la okulojn kaj rigardis la tablon, kie antaŭe regis tiel bela malordo de libroj, gazetoj kaj paperoj. Sur la tablo kuŝas nova tuko, kaj en la mezo staras florkruĉo.
Li rigardis la librobreton kaj la lampŝirmilon por la noktaj studoj. Jen li iris en la kuirejon kaj sidis kune kun patrino. Malmulte da vortoj ili diris, sed patrino ŝajne ŝatis, ke li restas kune kun ŝi.
Venas novaj tagoj kaj novaj vesperoj, kaj la malplena loko en la hejmo ne tiel efikas al ili kiel en la unuaj momentoj. Ili jam estas nur du en la hejmo.
Sed la pensoj sekvas la foririnton. Johano rigardas kartojn, sekvas fervojojn de la nordo ĝis malproksima Meza maro. Li provas imagi, kiel aspektas la fremdaj pejzaĝoj, kie ĝuste nun iu certa trajno kuras antaŭen al la sudo.
Tiel pasis la vesperoj en soleco. Ĉiun vesperon li atendis Ajnan, sed ŝi ne venis.
En la dua tago post la foriro de Eriko li renkontis Jern ie en la uzino.
— Ĉu vi povas klarigi tiun strangan konduton de Eriko? tiu demandis. Malaperas sen diri eĉ unu vorton.
— Li diris, ke li devas rapide foriri.
— Povas esti, tamen li estus trovinta tempon por diri kelkajn vortojn al mi.
— Vi certe baldaŭ aŭdos de li.
— Espereble. Sed mi ne povas facile pardoni lin.
En la kvara vespero Johano vizitis Aldan.
— Kien iris Eriko? ŝi demandis tuj post lia enveno.
— Al Hispanujo, respondis Johano, la unuan fojon menciante tion al iu.
La patro de Alda, kiu sidis leganta, levis la kapon.
— Ĉu mi misaŭdis, aŭ ĉu vi diris, ke Eriko iris al Hispanujo?
— Jes, li iris tien, konfirmis Johano.
— Kaj tion vi tiel bovintrankvile diras! Aŭdu: en Torento tia ago okazas nur unu fojon dum jarcento ... Kaj Eriko! Mi suspektis, ke vi estas bona knabo, sed tiom mi ne atendis de vi. — Kaj vi ŝajnas tiel indiferenta! li daŭrigis, ekzamene rigardante Johanon. Ĉu vi ne aprobas lian agon?
— Ne estas mia tasko aprobi aŭ malaprobi.
— Vi pravas. Sed entuziasma vi evidente ne estas.
— Kiel mi estu? Iom de Torento mi konas kaj de plej proksimaj aferoj, sed la internaciajn rilatojn ne. Kiel mi do juĝu?
— Estas preskaŭ nekredeble, ke li veturis al Hispanujo, diris Alda. Mi memoras, kiam li estis kun ni ĉe Perkolago ... Cetere, paĉjo, ĉu Johano ne prijuĝas laŭ unu el viaj principoj? La patro residigis sin en la brakseĝon, rigardis ilin kaj enreviĝis.
— Vi pravas, li diris post ioma silento. Oni kuras de vidpunkto al vidpunkto, oni kaŝludas kun si mem. La ago de Eriko estas heroa kaj admirinda. Malgraŭ tio la afero ne estas tiel memkomprenebla . .
La malnovaj ideoj pri libero kaj individua memstaro dronas en la nuntempa fluo de potencavido. Kaj tamen ili ankoraŭ estas same junaj kaj belaj kiel antaŭ tridek jaroj, nur pli revosimilaj. Havu mian benon, infanoj, vi estas proksimaj al mia koro. Ho, se mi denove havus nur dudek jarojn ...
— Vi irus al Hispanujo? diris Alda.
— Tamen ne. De loko al loko mi irus kaj parolus al la homoj. Kiel migranta, senhejma apostolo de libero kaj homeco mi montrus al ili la gvidstelon. Ho, false kaj malbone ni vivas nian vivon! La lastajn vortojn aŭdis ankaŭ la patrino, kiu ĝuste venis hejmen. Ŝi tuj eniris al ili.
— Via voĉo sonas kiel en pasinta tempo, kaj mi aŭdas vortojn, kiujn mi delonge ne aŭdis de vi, ŝi diris ridetante kaj kun hela ekbrilo en la okuloj. Pri kio temas?
— Pri tio, ke ni devus vivi laŭ nia plej sankta sopiro kaj fari el nia ekzisto ion belegan, subliman. Sed anstataŭ tio ni vendas aĉajn gazetojn de ĉiuj specoj kaj kvazaŭ tra funelo enverŝas en la homajn cerbojn ĉiujn spiritajn malsanojn de la nuntempo. Fi, kia vivo!
— Mi ĝojas, ke tiu vivo tamen ne sufokis vian spiriton. Sub la cindro de la ĉiutagaĵoj restas ankoraŭ ardo.
Ŝi eksciis pri la kaŭzo de la interparolo. Tio faris al ŝi fortan impreson, sed kontraŭan al tiu de la edzo.
— Estas terure! ŝi diris. Kompatinda knabo! Li estas sincera kaj oferema, sed li ne scias, kion li faras. Mortigo estas mortigo, kaj perforto naskas perforton, eĉ se ĝi estas farata en la nomo de libero.
Ŝiaj okuloj brilis, kaj la vizaĝon plivivigis varma koloro. — Ankaŭ en vi restas la ardo! diris la edzo kaj rigardis ŝin reve kaj ameme.
— Restas. Kaj restas ĉe multaj, sed ĝi estas kovrita de dika, dika tavolo de cindro. Kie estas la vento, kiu povus forblovi ĝin kaj reflamigi la ardon? Urĝe estas. Tie sidas unu diablo en Germanujo kaj alia en Italujo, kaj ili tiel eksperimentas, ke ili malfeliĉigos la tutan mondon, egale ĉu en Hispanujo venkos respublikanoj aŭ naciistoj ... Sed per kugloj kaj bomboj oni ne venkos la malbonon, ho ne ... Se mi havus filon, mi ne konsentus al li partopreni. Ĉu vi memoras tiun tempon, kiam mi ĵuris: “Je ĉio sankta, kio ekzistas, mi neniam donos filon al la milito?” La edzo estis serioza kaj emocio tuŝis lian vizaĝon.
— Mi memoras.
— Kaj ĉu vi memoras, kiel ni instruis al Alda tiun kontraŭmilitan kanton, kiun ŝi poste ĉiam kantis? Ĉu vi memoras, kiam ŝi, nur kvinjara, kantis ĝin dum la kristnaska festo en la popola domo kaj tute sorĉis kvin cent homojn, ĝis ĉiuj komencis kanti kune kun ŝi? Tio estis kristnaskofesto pli bona ol en iu ajn preĝejo.
— Mi memoras, li diris. Larmoj brilis en liaj okuloj, kaj li prenis la manon de la edzino.
— Tiam estis tiel, ŝi daŭrigis. La pli multaj estis kiel ni. Sed nun, nun la pli multaj estas defendemaj kaj bonaj patriotoj. Se ili tiel evoluos, ili post nemultaj jaroj predikos militarismon en la nomo de la laboristaro ... Kaj ni aliaj, jam malpli multaj, sidas kiel izoluloj kun dika tavolo de cindro super la ardo, kaj la ardo ne sufiĉas por varmigi eĉ nian propran animon. Vi pravas, amiko, false kaj malbone ni vivis kaj vivas, ni — tio estas la proletaro en ĉiuj landoj Malbone ni uzis la evangelion de niaj apostoloj, kaj por la nuna generacio nia iama simbolo, Danko* kun sia flamanta koro, estas nur ridinda fabelo.
— Kio tiel vibrigis vian internon? demandis la edzo.
— Mi ĵus okaze interŝanĝis kelkajn vortojn kun junulo de la nova generacio. Estis Jern. Li parolis pri Hispanujo kaj diris, ke estus granda honoro por Torento, se iu el niaj junuloj irus tien. Pri Eriko li ŝajne ne sciis. Mi kontraŭdiris, kaj ni komencis disputi pri militaferoj. Mi kaj vi jam apartenas al pasinta generacio, amiko.
Ŝi eksilentis, kaj la edzo nenion aldonis. Kun la rigardo malsupren ili sidis kaptitaj de emocio, ankoraŭ kun mano en mano.
Sed jen ili revenis el sia propra pensomondo, kaj la rigardoj de ambaŭ restis fiksitaj al Alda kaj Johano, kiuj sidis antaŭ ili preskaŭ same kiel ili mem. La patro rigardis ilin intense, la muskoloj en lia vizaĝo komencis moviĝi, kaj li aspektis kvazaŭ en ekstazo. Subite li kun grandioza movo etendis siajn brakojn kvazaŭ por aŭ ĉirkaŭbraki Aldan kaj Johanon aŭ veki atenton de granda publiko.
— Jen ni! li diris per vibranta voĉo. Ardo sub cindro kaj ombro de mortintaj idealoj! Jen vi! Ekbrilas la unua juna flamo, konturiĝas la freŝe juna bildo de la unuaj idealoj.
— Ho, Dio en la ĉieloj, kvankam mi apenaŭ scias, ĉu mi kredas al vi aŭ vin neas, mizera kaj grandioza estas la vivo de la homoj, kiujn vi kreis!
*
En iu sekvanta vespero Ajna venis al la hejmo de Johano. Antaŭe ŝi foje estis tie dum sia kluba kunlaboro kun Eriko. La patrino ŝatis ŝin. Nun kiel antaŭe ŝi afable akceptis ŝin, sed samtempe rigardis ŝin demande. Ajna tion rimarkis.
— Mi eniris nur por iom babili kun Johano, ŝi diris. — Mi preskaŭ kredis, ke vi volas paroli kun Eriko. Li forveturis. Ĉu vi scias tion?
— Jes.
— Jes, li forveturis . . Ĉu vi scias, kien li veturis?
— Jes. Ni ja multe kunlaboris, li devis paroli kun mi pri diversaj aferoj.
— Nu ja, nu ja, diris la patrino kaj klinskuis la kapon. Ŝi rigardis Ajnan kun pripensa mieno. Subite ŝi levis la manon kaj karese frapetis la ŝultron de Ajna. Ajna renkontis ŝian rigardon kaj eksentis, ke la patrino komprenas ŝian sekreton. — Nu ja, nu ja, ripetis la patrino kun nova kapklino, babilu kun Johano! Dume mi faros tason da kafo por ni.
Johano kaj Ajna iris en la ĉambron. Ajna sidigis sin en sofangulon. Johano restis staranta apud la tablo, silenta, kvazaŭ en atendo.
— Venu sidi tie ĉi!
— Mi atendis vin jam en antaŭaj vesperoj, diris Johano, preninte lokon apud ŝi.
— Mi volis iri, sed samtempe mi sentis, ke mi ne povus paroli kun vi ...
— Vi ne bezonas paroli.
— En tiu vespero, post nia disiĝo, ŝajnis al mi, ke mi havas senfine multe da aferoj por diri al vi. Sed jam en la sekvanta tago ŝajnis al mi, ke mi ne povas diri al vi eĉ unu vorton ... Tiel estis tagon post tago ... Venis karto el Gotenburgo, el Hamburgo kaj hodiaŭ el Parizo. Jen tiu lasta!
— Ĉu mi legu vian karton ... de li?
— Ne estas sekretoj, ŝi diris, kaj la voĉo sonis melankolie, kvazaŭ ŝi bedaŭrus, ke ne estas.
Johano legis: “Kamaradino! De Hamburgo kaj tien ĉi mi daŭrigis la dormveturadon, kiun mi komencis en Sassnitz. Preskaŭ tute ne scias, kiaj aspektas la pejzaĝoj, tra kiuj ni veturis. Sed mi ja ne estas turisto. Iom laca sed fartas bone. Skribos al Johano tre baldaŭ. Leteron ankaŭ al vi kiel eble plej baldaŭ. Manpremon! Eriko.” Li redonis la karton kaj dankis, sed cetere nenion diris. Ŝi atende rigardis lin, sed fine mem rompis la silenton.
— Hodiaŭ mi diris al mi, ke mi tamen devas viziti vin, ĉar mi komprenis, ke li ankoraŭ ne skribis al vi.
Ŝi haltis, kaj ili en silento rigardis unu la alian. Ŝiaj lipoj ektremis, sed ŝi kunpremis ilin kaj duonflustre daŭrigis:
— Mi estis tiel korpreme sola hejme en la vesperoj, ke fine mi ne eltenis.
Denove ili senvorte rigardis unu la alian. Johano prenis ŝian manon kaj diris:
— Vi ne bezonas paroli kun mi pri tio, ne klarigi. Ni ja povas ankaŭ silenti kune, kiel multfoje en la rondo.
— Vi nenion rakontis al Alda? diris Ajna duon demande.
— Via travivaĵo apartenas sole al vi. Kiel mi rajtus donaci ĝin al alia?
— Ni ofte diris, ke inter ni sekretoj ne ekzistas.
— Sekreto estas kaŝindaĵo, sekreto signifas, ke oni hipokritas. Hipokritaĵo estas koto, kiun mi ne volas tuŝi. Sed se homo estas sincera, mi devas respekti lian travivaĵon same kiel lin mem.
— En nia rondo ni tiel plene estis amikoj, ke nenio restis nedirita. Sed homo eble devas havi ion sole por si mem.
— Certe ni ankaŭ havis tion. Arne multe sentis kaj pensis, kion li ne diris al ni, same Alda, same mi rilate al vi aliaj, kaj same vi, ĉu ne? Ŝi rigardis lin pripense kaj iom mire.
— Vi pravas. Ĉu tiel multe vi pensis pri tiaj aferoj?
— Sufiĉe multe, pli multe ol mi diris, kvankam ni multe rezonis, li diris ridetante.
Denove ŝi silentis. Ŝiaj palpebroj duone fermiĝis, kaj ŝi ŝajnis rigardi al malproksima horizonto. Sur la fermitaj lipoj kuŝis esprimo de maltrankvilo, atendo kaj miro, kvazaŭ ĉe infano, kiu devas trapasi ion tute novan en la vivo.
Johano rigardis ŝin, sed ŝi ne rimarkis aŭ ne atentis tion. Fine ŝi turnis sin al li, kvazaŭ revenante.
— Nu, kion vi volas diri? ŝi demandis, kiam ŝi vidis lian meditan esprimon.
— Mi rigardis vin, kaj mi ekpensis: Se Arne nun estus tie ĉi, li certe desegnus vin.
— Vi volas diri, ke li trovus ion novan? Nu jes, nu jes. Mi ŝatus vidi, ĉu li povus tion desegni.
*
Jen patrino malfermis la pordon kaj anoncis, ke venis knabo, kiu volas paroli kun Johano. Tiu knabo estis Gustavo. Johano kun manpremo bonvenigis lin kaj poste konatigis Ajnan kaj lin unu al la alia.
— A ha, diris Gustavo, kaj lia ĝeno antaŭ ŝi malaperis, vi estas tiu, kiu ne povis partopreni la ekskurson. Viaj kamaradoj menciis pri vi, kiam ili estis ĉe ni.
Sed Ajna ĝis nun nenion aŭdis pri Gustavo, kaj Johano devis rakonti iom pli pri ilia interkonatiĝo.
— Mi deziris viziti vin pli frue, diris Gustavo, sed mi devis unue iom prepari min. Krome somero kaj aŭtuno donas multe da laboro.
— Ĉu nun vi estas libera por la vintro? demandis Johano. Gustavo rigardis lin senkomprene, poste ridetis.
— Vi verŝajne ne havas sperton pri terkulturo? li demandis. Se tiel malmulte da laboro ni havus, la vivo certe fariĝus enua. Sed volonte mi disponus pri iom pli da libera tempo, ol mi nun havas. — Nu, mi venis por provi iom paroli kun vi en esperanto, se vi havas tempon kaj permesas.
Sed patrino interrompis ilin per invito al kafo, kaj ĉe la tablo ŝi okupis Gustavon tute por si. Ŝi eksciis, ke li estas kampara knabo. Kvazaŭ li estus delonge konata persono al ŝi, ŝi komencis demandi pri lia hejmo: pri bovinoj kaj bovidoj, pri porkoj kaj kokinoj, pri areo de la kampoj kaj pri terlaboro.
Post torento da demandoj kaj rimarkigoj ŝi momente haltis, ekridis kaj diris:
— Jen kian babilulinon vi renkontis! Sed vidu, mi kreskis en farmbieneto. Kiam mi estis knabino, mi preskaŭ sola zorgis pri la bovinstalo kaj partoprenis laborojn sur la kampoj. Mi eĉ veturigis sterkon kaj fosis drenkanalojn kaj helpis patron dum hakado kaj karbiglaboro en la arbaro. Estis multe da penado, tamen multe da mizero.
— Vi certe vivas pli feliĉe en Torento, diris Gustavo.
— Certe. Sed tamen mi foje pensas pri la bovinoj, kiujn mi melkis, kaj pri la bovidoj, kiuj suĉis miajn fingrojn kaj lekis la manojn, pri nia ĉevalo al kiu mi donis panon, pri nia hundo, kiu estis mia bona kamarado kaj kvazaŭ protektanta pli aĝa frato, kiam mi estis sola. Ho jes, tero kaj bestoj estas bona afero por la homoj!
— Kial vi forlasis teron kaj bestojn? Ŝi ekridis.
— Personajn demandojn vi faras, amiko! Sed permesite, mi ja babilas libere kun vi. Nu jen, tiajn aferojn vi post kelkaj jaroj komprenos. Oni estas en la arda aĝo, oni pensas malpli pri tero kaj bestoj ol pri aliaj aferoj, oni imagas multajn belajn sed stultajn aferojn, kaj jen oni subite trovas sin lokita por la tuta vivo.
Ŝi eksilentis, restis en pensoj. La vizaĝo iom post iom serioziĝis. Ŝi levis sin kaj diris:
— Nun mi devas fini. Alie vi ne trovos tempon por babili kun Johano.
Gustavo sidis sur sia seĝo kvazaŭ ĝuante ripozon. La korpo aspektis iom laca, peza pro kampa laboro. Lia vizaĝo ne estis bela sed agrabla, kaj la kranio estis masiva. En la unua momento oni povis kredi lin stulta, sed ju pli oni rigardis lin, des pli oni komprenis, ke estas tute kontraŭe. Unue oni kredis lin hezita kaj timema, sed baldaŭ oni komprenis, ke lia malrapideco signifas nur trankvilan konsideron.
Tamen nek Johano nek Ajna ĝojis pro lia vizito. En ili troviĝis ankoraŭ tiuj sentoj, kiuj regis ilin antaŭ la alveno de Gustavo. Ili preferus paroli inter si aŭ solaj kune silenti. Gustavo nenion sciis pri iliaj sentoj. Li rigardis ilin kun infana atendo en siaj helbluaj okuloj, kiuj similis al tiuj de la patro, kun lumbrilo de vastaj kaj trankvilaj kampoj. Kaj li veturis dek kvin kilometrojn por babili kun Johano. Estis malfacile klarigi al li, ke li venis en nekonvena momento Johano direktis al li en esperanto kelkajn demandojn pri lia laboro, pri la brasiko kaj la porko kaj aliaj aferoj el lia ĉiutaga vivo. La vizaĝo de Gustavo heliĝis, kiam li nun atingis la celon de sia vizito, kaj li ne rimarkis, ke Johano faras la demandojn inerte kaj sen intereso.
Gustavo malrapide sed bone kaj sen hezito kunmetis la respondojn, kaj malmulte da eraroj li faris. Post kelkaj replikoj li komencis mem fari frazojn flanke de la mallongaj respondoj, kiujn postulis la demandoj de Johano.
Tio vekis la instruistajn instinktojn de Ajna. Ŝi komencis interŝovi demandojn inter tiujn de Johano. Baldaŭ ŝi sola gvidis la konversacion. Lerte ŝi tuŝis kelkajn temojn kaj eksciis jen tion jen tion pri la nova konato kaj same li pri ŝi.
Iom post iom la demandoj kaj respondoj perdis la karakteron de leciono, kaj Johano kaj Ajna trovis sin intime babilantaj kun Gustavo. Ili devis paroli malrapide, sed Gustavo havis solidan scion kaj rapide kutimiĝis al aŭskultado kaj parolado. Li brilis de fervoro kaj ĝojo pro sia sukceso, kaj Ajna kaj Johano parte forgesis siajn proprajn sentojn pro la influo de la liaj.
Ili akompanis lin kelkajn kilometrojn, kiam li iris hejmen. Kaj jen ili denove restis duope, en silento sub la steloj. Iliaj pensoj iris al fora lando, kaj ĉiu el ili sentis, ke la alia pensas pri la sama afero.
— Ĉu vi kredas, ke li prave agis, demandis Ajna.
— Vane mi provis tion eltrovi, murmuris Johano. Laŭ sia konvinko li agis prave. Tion mi komprenas, sed tion komprenas ankaŭ vi.
— Jes. Sed ĉu li prave agis ankaŭ el ĝenerala vidpunkto, absolute prave?
— Kiel tion eltrovi? Kelkaj dirus, ke jes, aliaj dirus, ke ne.
— Kiel vi mem farus?
— Mi volas vivi laŭ mia deziro, regata de neniu kaj lasante la saman rajton al ĉiu alia. Mi ne volas iri en militon. Ŝajnas al mi freneze mortigi unu la alian. Ĉu oni povas atingi bonan celon per mortigado? Kaj tamen mi pensis ankaŭ tiel: Se tiaj sinjoroj venus tien ĉi kaj volus malpermesi al ni nian propran ordon kaj niajn pensojn, volus devigi nin aliĝi al iliaj organizoj, devigi nin labori aŭ eĉ militi por iliaj celoj — jes, kion mi farus?
— Ĝuste tia estas ja la afero en Hispanujo! Kontraŭ tiaj sinjoroj ili batalas, kaj ili batalas ankaŭ por ni, ĉar tiaj sinjoroj volas regi la tutan mondon.
— Kredeble.
— Kaj tamen, ŝi aldonis post ioma silento, mi ne scias, ĉu li prave agis. Se li restos en la hispana tero ...
— La saman timon certe havas centmiloj da patrinoj, patroj, fratinoj, fianĉinoj.
Ŝi premis sin al li kaj kaptis lian brakon kvazaŭ serĉante apogon, kaj ŝi estis skuata de retenita ploro.
*
En sia taga laboro Johano ofte revis pri trankvila vespero en la hejmo, kun zumanta fajro en la forno, kun libroj aŭ libere vagantaj pensoj.
Sed kiam venis la vespero, malaperis la logo de ĉambra trankvilo, de libroj kaj ripozo. Eĉ penso pri vizito al Alda ne kontentigis lin. Li sentis neklaran, maltrankviligan sopiron ion entrepreni, pri io okupi sin, sed li ne trovis kion fari.
Iun vesperon li vizitis Gustavon kaj plikonatiĝis kun liaj interesoj kaj okupoj. Gustavo kaj kelkaj el liaj kamaradoj el la kamparjunulara klubo okupis sin pri ligna laboro en la lerneja slojdĉambro, kaj la instruisto estis ilia gvidanto. Ili faris simplajn meblojn aŭ aliajn bezonatajn objektojn por hejmo aŭ laboro. La laboro ŝajnis agrabla, kaj la junuloj aspektis tiel kontentaj, ke Johano eksentis deziron mem fari ion similan. Hejme li rigardis, ĉu li povas ion utilan fari per tia laboro. Kelkaj seĝoj atingis pensian aĝon, li povus anstataŭigi per nova librobreto tiun, kiun Eriko faris el sukerkestoj, kaj estus bone, se oni havus apartan tablon por skribado.
La sekvanta tago estis sabato, kaj li estis libera la tutan posttagmezon. Tiam li anoncis al la patrino, ke li iros al Rudo por vidi, ĉu li povos iom lignaĵi ĉe li.
— Lignaĵi vi volas! elpuŝis la patrino. Kion vi volas fari? Johano ne rakontis, kion li intencas fari, sed diris, ke li nur deziras iom ekzerci la manojn.
Kiam li venis al la hejmo de Rudo, Elsa staris ĉe la barilpordo kaj elprenis karton el la poŝtkesto. Ŝi svingis ĝin antaŭ Johano kaj kriis triumfe:
— Vi diris, ke ni neniam ricevas poŝton, sed jen vidu! Kiam la patro de Rudo pretigis la barilon, Elsa diris al Rudo, ke sur la barilporda fosto devas pendi leterkesto. Rudo replikis, ke tio ne urĝas. Ili ne abonas gazeton nek ricevas leterojn. Se okaze venos io, la poŝtisto lasos ĝin en la kooperativa butiko same kiel al multaj aliaj.
— Se ni havas domon, ni ankaŭ devas havi leterkeston, deklaris Elsa.
Rudo devis plenumi ŝian deziron. La sekvantan tagon li alportis keston, sur kiun li bezonis nur pentri numeron. Sed ĝia koloro ne plaĉis al Elsa, ĉar ĝi estis malhelgriza kiel militŝipo.
— Uf! kriis Elsa. Tian koloron mi ne toleras. Gajan, agrablan koloron ni devas havi. Bele ruĝa konvenus.
— Ĉu vi iam vidis ruĝan leterkeston? protestis Rudo.
— Vere ne, sed sur gratulkarto. Cetere mi ankoraŭ havas la karton. Mi montros ĝin al vi. Poŝtisto ĝuste metas en la ruĝan keston leteron kun surskribo “La Plej Alta Gajno”. Ĝuste tia devas esti nia kesto.
Elsa ne cedis, kaj la kesto ricevis la koloron de ruĝa sigelvakso.
— Ĝi estas bela inter la verdaj betuloj, ĉu tion mi ne antaŭdiris? konstatis Elsa. Venontsomere ni havos ankaŭ propran flagon. Imagu! Ruĝa leterkesto, verdaj betuloj kaj super ĉio la bluflava flago! Johano iam petole demandis ŝin pri la celo de la kesto, sed ŝi bonhumore kaj kontente asertis, ke domo devas havi leterkeston, kaj ke la portisto iam metos en ĝin La Plej Altan Gajnon.
Nun Elsa triumfis super Johano, sed nur por momento. Kiam ŝi rigardis la karton, ŝia vizaĝo malheliĝis.
— Mi pensis, ke estas gratulkarto pro mia naskiĝotago, sed...
— Via naskiĝotago? Tion mi tute ne sciis. Verdire patrino hieraŭ diris ion pri via naskiĝotago, sed tio preterpasis miajn orelojn. Sed patrino venos tien ĉi post du horoj, ŝi diris. Certe ŝi gratulos por ni ambaŭ.
— Estas nur ordinara poŝtkarto, kaj ĝi estas de nia malfeliĉulo, diris Elsa kun suspiro.
Johano rigardis la karton. Ĝi estis el Hispanujo, kaj la tuta karto estis plenskribita, kvankam per sufiĉe grandaj literoj.
“Fratino! Jam post kelkaj tagoj mi troviĝas en mia destinloko. Mi ricevis novajn vestojn kaj ceteran ekipon por tiu laboro, kiu atendas min. Kiam ni hodiaŭ faris ekzercojn, mi preskaŭ la tutan tempon pensis pri vi hejme, kaj okaze mi memoris, ke baldaŭ estos via naskiĝotago. Mi ne pensis tiel pro hejmsopiro, sed iomete vidinte la cirkonstancojn de la homoj en tiu ĉi lando mi nun komprenas, kiel feliĉe la homoj vivas ĉe ni. Restu tiu feliĉo, netuŝita de bomboj kaj fajro kaj malsato! Miajn korajn gratulojn pro la naskiĝotago! Salutojn al Rudo kaj ĉiuj ceteraj! Eriko.”
— Tamen estas gratulkarto, diris Johano donante ĝin al ŝi. Ŝi legis, kaj leginte ŝi ploretis.
— Ho, tiu kompatinda stultulo! ŝi diris. Li diras, ke ni vivas tiel feliĉe. Jes, kiu neas tion. Sed li ja povus vivi same feliĉe, trovi knabinon, konstrui domon. Kial li stulte forkuras rekte en morton? Tamen estas kortuŝe, ke li tiel malproksime memoras mian naskiĝotagon, li, kiu neniam antaŭe gratulis min eĉ per du vortoj. Vere mi devas skribi kelkajn liniojn al li.
Ili eniris. La tablo estis preta por kafotrinkado, kun bela torto, kaj apud la tablo sidis Rudo atendante Elsan. Ŝi metis tason ankaŭ por Johano.
— Kvankam vi ne venis por gratuli, vi tamen havu la regalon, ŝi diris. Frufrue en la mateno Rudo ellitiĝis, faris kafon kaj donis al mi en la lito. Ĉu mi ne elektis bonan edzon? Sed nun mi regalas lin. Ĉu la torto ne estas bela, Johano? Rudo asertas, ke ĝi estas ankaŭ bona. Ankaŭ la panon mi faris speciale.
Johano laŭdis ŝin kaj per manĝado kaj per vortoj, kaj tio ĝojigis ŝin. Kaj ankoraŭ pli ĝojigis ŝin, kiam li prenis la malgrandan Violan sur siajn genuojn, babiletis kun ŝi, tiklis ŝiajn vangojn kaj laŭdis ŝin.
— Jen kiel feliĉe oni povas vivi, Elsa diris, kaj tamen tiu kompatindulo forkuras el la lando kaj marŝas rekte, Dio malpermesu, rekte en la morton, mi preskaŭ diris.
Johano nun turnis sin al Rudo kaj per malmultaj vortoj klarigis la celon de sia vizito. Rudo asertis, ke la slojdejo en la kelo estos plene al la dispono de Johano, kaj daŭrigis la manĝadon de sia tortopeco, kiu ŝajne pli interesis lin ol la intencoj de Johano.
— Jen kiel prudenta vi fariĝis! diris Elsa. Kion vi volas fari? Johano diris, ke li volas nur ekzerci la manojn, kaj iom sugestis, kion li provos fari.
— Jen, jen, frato, jam komencas pensi pri mebloj! diris Elsa ridante. Sed post momento ŝia vizaĝo ricevis patrinecan esprimon kaj ŝi aldonis:
— Sed tre prudenta vi estas. Vi komencas fariĝi viro. Post malmultaj jaretoj vi estos preta por propra hejmo. Rapide pasas la jaroj. Baldaŭ vi havos propran etulon sur la genuoj, same kiel nun sidas Viola.
Sen levi la kapon Rudo turnis sin al Johano kaj demandis, kiel li ricevis tian ideon. Johano rakontis pri la impulso de Gustavo kaj liaj kamaradoj.
Rudo levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis renkonte al li kvazaŭ subita sunbrilo en nuba tago.
— Tiuj junuloj estas taŭgaj buboj. Kurioze, ke vi konas iun el ili. Ĉu vi havas desegnon por via laboro?
— Mi pruntis kelkajn de Gustavo. Mi studis tiujn kaj iom rigardis hejme, kiel mebloj estas faritaj. Tiel mi lernis kiel procedi, sed cetere mi volas fari laŭ mia kapo.
— Estas bona maniero. La laboriloj estas en bona ordo, almenaŭ en bona stato. Restas sufiĉe multe da ligno post la konstruado, kaj vi trovos taŭgajn pecojn por via laboro.
Kaj Johano komencis. En kelĉambro Rudo havis sian lignaĵejon, kiu estis tre bona, sed ankoraŭ ne en plena ordo. Johano elektis lignon, mezuris, segis kaj hakis, kaj baldaŭ la rabotaĵo fluis kiel belaj, flavaj bukloj el la rabotilo, dum la ligna odoro agrable tiklis lian nazon.
Dum kelkminuta vizito Rudo komplimentis lin pro bona laboro.
— Mi ja lernis en la lernejo, diris Johano. Sed nenio en la lernejo estis agrabla por mi, ankaŭ manlaboro ne estis. Tamen mi lernis uzi la diversajn ilojn kaj ankaŭ faris kelkajn objektojn. Sed ofte mi pensis, ke estas stulte tiel pasigi la tempon. Nun mi tamen ĝojas, ke mi tion lernis.
Rudo kapklinis kaj ridetis.
— Kiam patro devigis min komenci en lia metio, mi tre malŝatis la laboron kaj revis pri aliaj aferoj. Nun mi ĝojas, ke li tiel agis.
— Sed el la lernantoj eble nur du aŭ tri el cent poste utiligas sian kapablon en ligna laboro.
— Certe la kapablo de la manoj estas utila ankaŭ por aliaj laboroj.
— Tion kredis ankaŭ la instruisto, sed ĉe la knaboj mi ne rimarkis tian efikon. Ekzerco malmulte helpas, se mankas emo kaj intereso.
Johano daŭrigis. Tri horojn li laboris la unuan tagon. Poste li revenis preskaŭ ĉiuvespere. Aldan li ne vizitis plu. Ajna ne revenis post sia unua vizito, kaj li ankaŭ ne renkontis ŝin. Li restis sola kaj estis plene kontenta pri tio.
Li ĝojis, kiam la lignopecoj prenis la formon de lia deziro, kiam unu peco kvazaŭ kunkreske kunmetiĝis kun alia. Foje li malsukcesis kaj devis refari kaj denove refari. Tio vekis memkritikon kaj kreis pli bonan atenton.
La librobretaro estis preta en la tria vespero. Ĝi estis simple farita kaj postulis nek grandan lerton nek multan laboron. Rudo instruis al li kiel trakti la surfacon per ia kolora rimedo. Pli postulaj estis la seĝoj. Atente kaj singarde li nerapide pretigis kaj kunmetis pecon post peco. Kiam li fine kunmetis la jam pretajn kunmetaĵojn kaj vera seĝo en nuda ligno subite staris antaŭ li, li rigardis ĝin preskaŭ kun miro. Poste li tre singarde sidigis sin sur la ankoraŭ negluitan konstruaĵon. Kiam li rimarkis, ke ĝi estas tute firma sidloko, li kontente ekzamenis ĝin per sia tuta pezo.
Post tiu provspecimeno li faris ankoraŭ du. Kiam ĉiuj tri estis pretaj por porti hejmen, Elsa ekzamenis ilin, antaŭ ol li forveturis kun ili sur la biciklo. Kaj ŝi rigardis Johanon afable, preskaŭ dorlote.
— Kiel lerta vi estas, precize kiel Rudo! ŝi diris. Kaj kiel prudenta! Kiam aliaj junuloj en via aĝo sentas agemon ili nur bubaĉas, kuras al dancejoj, ŝajnigas sin viriĝintaj, sed nenion komprenas kaj nenion celas. Kiam vi interkonsentos kun knabino, vi vere povos meti la piedojn sub propran tablon! La patrino venis en neordinare agrablan humoron, kiam ŝi ricevis tiun donacon al la hejmo.
— Diablo, kia knabo vi fariĝis, ŝi ridbalbute diris kaj forte frapis lian ŝultron. Tiajn aferojn mi komprenas. Utile kaj prudente. Multe estus pli feliĉa en la mondo, se la homoj havus iom da kompreno por tiaj aferoj. Vi devus fariĝi terkulturisto, Johano! La senteruloj estas malfeliĉa gento.
Li tuj daŭrigis kaj komencis brakseĝojn. Post la gajnita sperto ili ne estis tro malfacilaj, ĉar li faris ilin en simpla maniero kaj el pina ligno. La patrino promesis fari kusenojn por ili.
Post la manĝo en la vesperoj li tuj prenas la biciklon kaj rapidas al la hejmo de Rudo. Tie li fidele restas en la kelĉambro kiel mezepoka alkemia sorĉanto en sia laboratorio. Metode kaj zorge li laboras, sed tamen preskaŭ ekstaze. Li forgesas la tagan laboron, la hejmon kaj ĉion, kio ordinare ligas liajn pensojn, eĉ la amikojn li forgesas. Dum tuta monato li nur unu fojon renkontas Aldan, kaj Ajna kaj ŝia ĉagreno forglitas el lia konscio. Plenigas lin forta ĝojo de ludo kaj kreado kaj iu animvibriga sento de granda atendo, kvazaŭ li estus kreanta sian propran estonton.
Li finis la brakseĝojn, ricevis novan laŭdparolon de Elsa kaj koran akcepton de la patrino. En tiu vespero, kiam li portis ilin hejmen, patrino kaj li provsidis en ili kaj trinkis malfruan tason da kafo apud la fajro en la kahela forno.
— Jen vi povas sidi en propra seĝo, kiel kapitano staras sur propra ŝipo, diris petole la patrino.
Johano ridis. La komparo de la patrino respondis al liaj sentoj.
— Ŝajnas, ke ankaŭ vi sidas pli firme ol ordinare, li replikis. — Jes. Se vi fariĝos tia homo, mi ŝatos trinki mian kafon kune kun vi dum ankoraŭ multaj jaroj.
Nun venis la vico de la skribtablo. Johano deziris nek kontoran nek alian skribistan meblon, nur ordinaran, sufiĉe grandan tablon kun du kestoj. Tio tute sufiĉos por ĉiam por liaj skribaj bezonoj. Eriko eble bezonus pli multkestan objekton, li pensis duonkonscie, sed tuj memoris, kie la frato troviĝas. Eriko jen kaj jen sendas karton kun kelkaj vortoj. Tamen la viva kunligo kun li estas tranĉita. Estas kvazaŭ li nur duone ekzistus por ili, kiel homo reala sed ne renkontebla.
— Ĉu revenos, ĉu ne — same necerte, diris patrino, kiam ili kontraŭ kutimo tuŝis tiun temon. Estas sensence spekuli pri tio.
Kiel sentas Ajna, li povas nur imagi. Nur unu fojon li renkontis ŝin post ŝia vizito, en klubkunveno. Ili interkomprene rigardis unu la alian, kaj li vidis, ke ŝi suferas, sed ili interŝanĝis nur kelkajn sensignifajn vortojn. Eble ŝi volas esti sola en sia doloro, pensis Johano.
Kaj jen la skribtablo. Li jam laboras kun certa rutino. Li ne bezonas plene atenti pri ĉiuj detaletoj en la manmovoj. Eble pro tio la laboro ne plu ŝajnas same interesa kiel antaŭe, li pensas. Lia antaŭa entuziasmo malaperis.
La tablo tamen havas tiom da apartaj konstrudetaloj, kiujn li antaŭe ne faris, ke li ne tute perdas la intereson. Sed la ardo de la unua kreado ne varmigas lin plu. Lia konscio kvazaŭ dividas sin en du partojn. Unu el ili gvidas kaj kontrolas la laboron, la alia rigardas lian rilaton al tiu laboro kaj taksas ĝian valoron.
Kaj venas vespero, kiam li haltas kaj dum kelka tempo restas en medito. Li daŭrigas sed malrapide kaj kun la vizaĝo markita de cerbumado Kaj antaŭ la finpretigo de la tablo li ankoraŭ multfoje haltas, forgesante sian laboron por pli grava afero Ŝajnas al li, ke li trovis la kaŭzon. Subite la penso iel troviĝas en lia interno, kiel birdido elirinta el ovoŝelo. Finfine mi ne bezonas la tablon, li pensis. Kaj la brakseĝoj ne estis vere bezonataj, kvankam patrino efektive ĝojis pro ili. Ankaŭ la seĝoj kaj la librobretaro ne estis necesaj. Kaj laboro sen celo ne povas havi sencon.
Restas tamen la bona ekzerco, li pensas. Verdire restas ankaŭ la mebloj, uzeblaj kaj utilaj. Tamen lia ĝojo estas rompita. Kial li tiel ĝojis antaŭe sed ne nun? Ĉu lia deziro estis nura infana kaprico? Li sentas, kvazaŭ li finfine laboris nek por mebloj nek por ekzerco, sed por trovi en tiu laboro iun kontentigan kaj vivogravan. Dum la pasintaj agrablaj vesperhoroj li havis tiun feliĉon, sed nun ĝi jam estas for.
Kiam la tablo fine troviĝis hejme, la patrino volis festi ankaŭ ĝian alvenon. Tion ŝi faris ne per skribado, sed en sia kutima maniero kaj invitis Johanon al la inaŭguro.
Ŝi demandis, kion li nun intencas fari. Johano respondis, ke li ne plu imagas ion farindan, sed se ŝi ion deziras, li volonte faros. Sed ankaŭ ŝi ne bezonis ion.
— La lignaĵado jam tedas vin? ŝi diris vidante lian mienon.
Ne malĝoju pro tio. Kiam venos bezono, tiam venos ankaŭ intereso.
Post la kafo Johano faris longan promenon. Tute sola li iris la samajn vojojn, kiujn li antaŭe iris kune kun Alda, tute sola en mallumo kaj nebula pluveto.
*
Sed post du tagoj li trovis sur iu tabulo maŝinskribitan afiŝeton, kiu forviŝis la sentojn, kiujn postlasis la tro fervora lignaĵado. En la vespero li iris al Alda.
Ŝi ekĝojis, kiam li venis, kaj akceptis lin kun mola afablo. — Mi timis, ke neniam vi revenos Iliaj rigardoj renkontiĝis, kaj li ridetis.
— Jes, vi kreskis, de kiam mi lastfoje vidis vin.
— Ankaŭ vi!
— Sed nun la lignaĵado estas finita, almenaŭ por tiu ĉi fojo.
— Mi ĝojas pro tio. Sed vi aspektas, kvazaŭ alia muŝo estus fluginta en vian kapon.
Johano rakontis, ke kooperativaj studgrupoj komencos labori post kelkaj tagoj. Li memoris sian grandan domon en la ĉefurbo kaj siajn fabrikojn, kaj li ŝatus studi la movadon. Sed estus pli agrable, se ankaŭ ŝi partoprenus.
Kaj ili aliĝis. En ilia grupo estis ĉirkaŭ dekkvin membroj. Duono el ili estis viroj kaj virinoj tridek ĝis kvindekjaraj. Estis malnovaj agantoj en la societo kaj el ĝiaj gvidantoj, la virinoj estis el la virina kooperativa gildo. La ceteraj estis inter dudek kaj tridek, kaj inter ili estis kelkaj gekomizoj. La solaj tute junaj estis Johano kaj Alda.
Ili konis ĉiujn laŭ aspekto, sed ne pli. Sola escepto estis la edzino de Alekso, kiu estis la unua, kiu salutis kaj bonvenigis ilin je ilia alveno.
— Estas kurioze renkonti vin tie ĉi, diris Alda. Mi pensis, ke vi ĉiam restas hejme kaj neniam renkontas homojn.
— Ni apartenas al la societo de dudek jaroj, diris la sinjorino kaj ridetis. Kaj mi estas membro de la gildo de ĝia fondiĝo, tio estas dum dek kvin jaroj, kaj mi estis eĉ sufiĉe aktiva membro.
Ajna kaj Johano aspektis, kvazaŭ tio estus por ili nekredebla.
— Vi kredis, ke mi estas onklino, kiu nur staras apud la forno aŭ sidas en la teksostablo? Estas agrable, ke ni nun renkontiĝas en komuna intereso. Cetere mi ne vidis vin dum almenaŭ unu jaro. Ĉu vi neniam plu vizitos nin? Nelaŭte, sed klare kaj afable sonis ŝia voĉo, kaj ŝiaj okuloj briletis afable al ili Ili konfuziĝis. Ŝajnis mirige al ili, ke dum tiom da tempo ili ne vizitis la hejmon de Alekso kaj preskaŭ ne renkontis lin, kaj ke ili nur nun fariĝas konsciaj pri tio.
— Estas vere, diris Johano. Sed Alekson ni kelkajn fojojn renkontis en la esperanta klubo, kaj mi foje renkontis lin en la uzino.
Denove ŝi ridetis.
— Nu jes. Sed certe li ĝojus, se vi denove vizitus nin, kaj ankaŭ mi. Hodiaŭ li pro deĵoro ne partoprenas, sed venontan fojon li espereble povos.
— Ankaŭ li? demandis ambaŭ samtempe.
— Dum dekkvin jaroj li estis membro de la estraro, ĝis antaŭ du jaroj. — Tio okazis antaŭ la komenco de la unua kunveno. Baldaŭ la dekkvin sidis ĉirkaŭ kelkaj kunmetitaj tabloj. La gvidanto disdonis studleterojn kaj alian studmaterialon de la kooperativa korespondinstituto, kaj la laboro komenciĝis.
La temo de la kurso estis ampleksa kaj ne facila: la ekonomio de kooperativaj societoj. Por Johano kaj Alda tiuj aferoj estis novaj. Sed la gvidanto estis bona, kaj la studkajeroj estis bonaj, kaj la sekvantan fojon iliaj skribitaj respondoj kaj partopreno en la diskutado trovis aprobon ĉe la maljunaj.
Tiam ĉeestis ankaŭ Alekso. Kaj liaj skribitaj respondoj estis en same bona ordo kiel ĉe iu ajn alia.
— Mi ĝojas, ke en tiel bona societo mi retrovas vin, li diris al Alda kaj Johano, kiam ili renkontiĝis antaŭ la leciono.
Momente ili sentis sin fremdiĝintaj antaŭ li, sed baldaŭ tiu sento malaperis.
— Neniam vi diris, ke vi havas tiom da intereso por la kooperativa movado, admonis Alda.
— Eble ne. Kaj certe vi havis pli da intereso por ekskursoj kaj fiŝado kaj babilo pri aliaj aferoj.
— Sed pli ol unu fojon vi diris, ke vi ne ŝatas societojn kaj ne volas aparteni al societoj.
— Jes. Sed tio ĉi ne estas ordinara societo, sed rondo por kunlaboro. Ĉiu faras en silento sian parton, sen gestoj kaj multaj vortoj.
Sen gestoj kaj superfluaj vortoj ili faris sian laboron ankaŭ nun. Lerni kompreni estis la sola celo de ilia komuna aŭskultado kaj diskutado. Estis diferenco inter ili rilate al kapablo kaj emo, sed ankaŭ la nekapablaj fidele sekvis la gvidanton, kvankam ili estis lastaj.
Dum la diskutoj la maljunaj por okaza komparo foje donis memorojn el la unua tempo de la societo, kiam oni komencis per preskaŭ nenio, kiam oni devis multe oferi kaj venki grandajn malfacilaĵojn. Nuanco de melankolio tiam vibris en iliaj voĉoj, kvazaŭ tiu tempo ŝajnus al ili pli bona kaj valora ol la nuna, kiam ĉio funkcias kvazaŭ aŭtomate.
— Vi parolas, kvazaŭ vi bedaŭrus, ke tiuj malfacilaĵoj ne plu ekzistas! rimarkigis Johano je tia okazo.
La grizhara parolinto rigardis Johanon esplore kaj diris:
— Por la memoro la malfacila tempo ofte ŝajnas bona kaj valora. Tiam oni agis, lernis, fariĝis pli bona kaj taŭga homo. Sed ne temas pri tio. Ni metis la fundamenton kun rigardo al la estonto. Ni ĉiam pensis, ke junaj generacioj iros kun ni kaj daŭrigos nian laboron. Ankoraŭ restas multe da nefaritaj bonaj aferoj en la mondo. Sed kie estas la junaj? En ĉiuj niaj studgrupoj vi du estas la solaj sub dudek. Ankaŭ tiuj inter dudek kaj tridek estas ege malgranda parto de nia membraro. Kaj ni ĉiuj kune estas preskaŭ sensignifa parto de la loĝantaro en nia distrikto. Nia movado havas brilan staton ekonomie kaj laŭ amplekso. Sed kio okazos, se venos tempo, kiam la membroj estos nuraj varaĉetantoj, kiuj nenian imagon havos pri la ideoj, kiuj gvidis nin?
— Eble en ĉiuj tempoj la pli multaj estas indiferentaj? diris Johano.
Li rigardis Johanon penetre, kaj en lia rigardo estis doloro. — Malmulte da konsolo por ni. Ni havis la ideon, ke ni plibonigu la varperadon, kaj en tio ni grandparte sukcesis, ne atendite rapide. Sed kune kun tio ni havis ankaŭ la ideon, kaj tio estis la ĉefa afero, ke la homoj transformiĝu sampaŝe kun la ekstera evoluo, el membroj-aĉetantoj fariĝu kooperativanoj en vero kaj spirito, kunlaborantoj por la komuna bono kaj pliperfektiĝo de la tuta homaro.
Iu el la junaj pretendis, ke la junularo de la nova tempo tamen staras pli alte ol tiu de la malnova.
La maljunulo skuis la kapon.
— Antaŭe la junaj uzis sian liberan tempon por interrilato kun samaĝuloj kaj dancis, drinkis, batalis aŭ nenion faris. Nun ili sidas en kinoj kaj pasive atendas, ke stultaĵoj ridigu ilin aŭ staras gapante apud sportejoj kaj cetere dancas, drinkas aŭ nenion faras. Ĉio estas kiel antaŭe. La spirita nivelo ne estas pli alta. Modernaj vestoj kaj diversaj modernaj eksteraĵoj ne signifas plibonigon de la spirito. Eble la malnovaj staris eĉ iom pli alte ol la nunaj: ili elpensis mem siajn plezurojn.
Johano pensis pri la generacio survoje al la estonto, kiun li pasintsomere renkontis sur la vojoj, kaj li diris kelkajn vortojn pri sia impreso de tiu renkonto.
La maljunulo denove skuis la kapon.
— Estas moderna eksteraĵo. Tiuj homoj ŝatas sunon, aeron, akvon kaj liberan moviĝon kaj ili estas junaj kaj sanaj, faras bonan impreson. Sed rilate al kompreno por la ideoj la procento ne estas pli granda inter ili ol ĉe ni.
La gvidanto delikate reŝovis la parolanton al la ĝusta kampo:
— Estas tre bele, kiam vi maljunaj kune kun la materia stato volas plibonigi ankaŭ la spiritan — kaj tion ja ankaŭ ni faras, ĉu nia kurso ne servas ĝuste tiun celon? — sed fakte tiu pure ideala rigardmaniero, por tiel diri, neniel estas esenca por nia movado. La sola senco kaj celo de nia movado, de ĝia simpla komenco en Rochdale ĝis la nuna tutmonda movado, estas havigi al la homoj kiel eble plej bonajn varojn por kiel eble plej malalta prezo, kaj, ni povas nuntempe aldoni, en maniero, kiu kiel eble plej bone kontentigas la aĉetantojn. Ĉu ne estas tiel? La maljunulo ridetis.
— Estas ja tiel. Kiam ni estis junaj ni ne ĉiam klare distingis inter realo kaj idealo, sed nuntempe ne estas danĝero por tia intermikso. Vidu, tiaj pensoj estas nur kaŝvizito al la diaj de nia junaĝo. Cetere ni tute interkonsentas kun vi. Se la koro foje ĝemas, tio estas nia privata afero.
Sed tiaj flankaj diskutoj ne detruis la bonan agordon en la grupo. La vidpunktoj de la maljunaj ne senspure preterpasis la junajn, kaj la maljunaj finfine ne restis sen influo de la junaj.
Johano kaj Alda sentis sin bone hejme en tiu rondo, kaj eĉ la sekaj temoj de jarbilancoj kaj la kapturnaj ciferoj de la jarbilanco de la Asocio fariĝis vivoplena afero.
Ili denove vizitis la hejmon de Alekso. Sed ial la malnova sento de kunesto ne volis reveni. Iel mankis temoj pri kiuj babili, iel mankis vortoj por ion esprimi. Pli multe ol Alekso parolis lia edzino. Dank’al ŝiaj demandoj kaj rimarkigoj la paŭzoj ne fariĝis tro longaj aŭ tro ĝenaj. Sed kiam ŝi iris en la kuirejon, ili ofte restis silentaj.
— Estas strange, diris Alda kaj rigardis Alekson preskaŭ pardonpete. Antaŭe ni estis kvazaŭ katidoj ĉirkaŭ vi, sed nun mi trovas nenion por diri al vi. — Ne estas necese paroli, respondis Alekso. Estas tempo por silenti kaj tempo por paroli, diris jam la saĝa Predikanto. Ĉu vi ne memoras, kiel bone ni fartis, kiam ni restis silentaj apud la lago? Ankaŭ tiam ni foje silentis.
— Apud la lago kaj en la arbaro la vivo estas simpla. Oni silentas aŭ babilas laŭ sia emo, kaj tamen regas la sama harmonio.
Alekso demandis pri Ajna. Ili rakontis, ke ili dum monatoj nur malofte kaj okaze vidis ŝin. Ŝajne ŝi emas resti sola, kaj ŝi diris, ke ŝi studas en la vesperoj.
Johano kaj Alda pasigis kune la pli multajn el la liberaj vesperoj, jen en esperanta kunveno, jen en la studgrupo, jen iris aŭskulti prelegon, jen sidis hejme kaj aŭskultis radion. Denove ili promenis. Ne malofte ili vizitis Gustavon kaj li ilin. Lia inteligento kaj lia senbrua energio vigligis ilin, kaj lia veno estis kiel freŝa vento el la kampoj, kie tero kaj suno kaj homa laboro dum jarmiloj donis panon al la homoj.
*
En malfruaŭtuna vespero Ejnar revenis de siaj militekzercoj. Dum la tuta tempo li vizitis la hejmon nur unu fojon, kaj tio estis jam en la somero. Dum lia foresto Johano kaj la patrino kutimiĝis al sia trankvila duopa vivo. La reveno de Ejnar efikis kvazaŭ entrudo en ilian kvietan harmonion.
Aliflanke lia reveno estis dezirinda. Je sia forveturo Eriko lasis al la patrino iom da ŝparita mono, kaj per tio kiel aldono al la salajro de Johano la ekonomio ĝis nun funkciis sen grincado. Sed por estonto oni bezonos pli da enspezo por la hejmo.
Ejnar salutis, formetis valizon, ĉapon kaj surtuton kaj sidigis sin sur sian kutiman lokon sur la sofo, atendante ke la patrino kiel antaŭe portu al li manĝaĵon kaj kafon.
Sed li ne aspektis tute same kiel antaŭe. En lia korpo restis iom de soldata teniĝo ankaŭ en la civilaj vestoj, kaj li aspektis pli vira kaj matura ol antaŭe. Li estis netuŝita de alkoholo, kaj li ne donis kiel antaŭe impreson de junulaĉo.
Preskaŭ en silento li satmanĝis, trinkis kafon kaj poste en videble kontenta stato bruligis cigaredon.
— Vi ĝojas, ke vi denove estas hejme? diris la patrino. — Certe, respondis Ejnar .
— Kaj volus por nenio retrapasi tiun tempon?
— Tamen, se bezonate. Cetere restas ja por mi du ripetekzercoj, kvankam ili ne estas longaj.
Tion li diris kun mieno de modesta sed devokonscia soldato, kiu vidas gravan sencon en sia metio. La patrino rigardis lin kun surprizo.
— Ĉu ankaŭ vi fariĝis militisto?
— Ankaŭ mi? Aha, vi pensas pri Eriko. Mi ridis pri li, kiam li iris pafi en la dimanĉoj, sed malprave mi ridis.
Ankoraŭ pli surprizita aspektis la patrino.
— Ĉu vi volas diri, ke Eriko prudente agis?
— Prudente ne, ĉar li aliĝis al malĝusta flanko. Sed brave kaj kuraĝe li agis. Se li travivos, li eble fariĝos ankaŭ prudenta.
— Do vi fakte estas militisto! diris la patrino, kaj ŝi ne provis kaŝi sian malestimon.
Ejnar ekridis kaj rigardis ŝin amuzite kaj onklece indulge. — Vi ne komprenas tion, panjo. Vi ankoraŭ kredas, ke landodefendo estas diablaĵo. Sed la mondo ne estas tia, kia deziras ĝin la pacistoj. Venos tago, kiam ni devos defendi nin kontraŭ judoj kaj kapitalistoj kaj imperiistoj kaj krei liberon por la popolo. Ni junaj komprenas tion. La spirito inter ni ne estas la sama kiel inter la junuloj antaŭ dekkvin jaroj.
— Malmulte lernema vi antaŭe estis, sed nun vi ŝajne trovis temon, kiu vin kaptis! Li skuis la ŝultrojn kaj ridetis pardone.
— Ne havas sencon disputi kun vi. Tamen mi ĝojas pro mia militekzerca tempo. Ĝi faris viron el mi. Mi ne ŝatus militi. Eĉ la ekzercoj ne estas nura plezuro. Sed unu afero estas, kion oni ŝatas, alia, kion oni kiel viro devas. Eble venos tago, kiam ĝojos eĉ vi, ke troviĝas junuloj, kiuj lernis defendi kaj volas defendi la landon.
La patrino rezigne silentis. Ejnar turnis sin al Johano.
— Kaj jen vi. Kiel la vivo traktas vin? Ĉu vi havas fianĉinon? Certe tiuj viaj knabinkamaradoj jam komencis elburĝoniĝi? Johano momente levis la okulojn, rigardis lin indiferente, nenion diris.
— Ĉu ankaŭ tiaj ŝercoj apartenas al la lando defenda spirito? interŝovis sarkasme la patrino.
Sed Ejnar ne donis atenton al ŝi.
— Ĉar alta kaj fortika vi aspektas kiel mi. Jes, baldaŭ ankaŭ vi estos soldato. Eble tia vivo ne plaĉos al vi, kiu kreskis inter knabinoj. Sed vole nevole vi venos al tiu punkto. Cetere tio estos por vi nur utila.
Ankaŭ nun Johano ne respondis. La patrino en malpacienca tono tranĉis lian babilon.
— Finu! Vi jam plene kontentigis nin per via nova spirito. Kie vi volas dormi, bubo? Ĉu en via antaŭa loko tie ĉi aŭ en la ĉambro? Estas ja loko tie, ĝis la militisto eventuale revenos. Post momenta pripenso li respondis:
— Estas pli konvene kaj por vi kaj por mi, ke mi kuŝos en la ĉambro.
Li leviĝis, prenis sian valizon kaj iris en la ĉambron. Tuj kaptis lian atenton la novaj mebloj, kaj li demandis, kiu aĉetis ilin kaj kial, estus ja nenecesa elspezo de mono.
— Mi ĝojas, ke vi fariĝis tiel ekonomia, diris patrino. Pri la novaj mebloj respondas Johano.
— Vi jam komencas pensi pri mebloj? Kial la malnovaj ne taŭgis? Ĉu via salajro sufiĉas, por tiaj aferoj?
— Li mem faris ilin, diris la patrino.
Ejnar gape rigardis Johanon, poste ekzamenis la meblojn kaj jen denove Johanon.
— Diable! Ĉu tiel kapabla vi fariĝis?
Li komencis detale ekzameni unu el la brakseĝoj kaj rigardis eĉ sub la sidtabulon. Poste li sidigis sin tute komforte en la seĝon.
— Bonege oni sidas en ĝi! li diris kaj en preskaŭ duonkuŝa pozicio denove bruligis cigaredon.
Johano baldaŭ foriris. Kiam li post kelkaj horoj revenis, Ejnar kuŝis sur la lito legante nacisocialistan gazeton kaj kun kelkaj numeroj de la sama gazeto apud si.
La ĉambro estis plena de cigareda fumo. Antaŭe Johano eĉ ne pensis pri tio, ke fumo povas ĝeni. Alekso fumis kaj la patro de Alda fumis, kaj tio neniam ĝenis lin. Sed neniam li havis fumon en tiu ĉi ĉambro, kiu estis por li kaj Eriko trankvila rifuĝejo post la taga laboro. Post la foriro de Eriko li komencis rigardi ĝin kvazaŭ sian tute apartan posedaĵon.
Nun la paco de la ĉambro estis detruita. La fumo estis ne nur flarebla, sed turmenta por okuloj kaj gorĝo. Kaj en tiu fumo li devas spiri kaj dormi dum tuta nokto.
Johano sidigis sin kaj komencis depreni la ŝuojn. Ejnar por momento metis la gazeton flanken, ĉirkaŭrigardis en la ĉambro kaj diris:
— Eble ni povus malfermi la fenestron por kelkaj minutoj kaj enlasi iom da freŝa aero? Johano tuj levis sin kaj malfermis la fenestron.
— Mi ĝojas, ke vi tamen estas tiel civilizita! li diris.
— Ĉu tiel delikatsenta vi estas? Vi ankoraŭ ne fumas? Nu, ankaŭ tio povas esti prudenta. Ni povos jen kaj jen malfermi la fenestron, mi ne malŝatas freŝan aeron. Cetere vi baldaŭ kutimiĝos al la fumo. Post kelkaj tagoj vi eĉ ne rimarkos ĝin. Ili enlitiĝis kaj estingis la lumon. Johano ne sentis dormemon, sed li havis fantazian deziron forkuri el tiu ĉi ĉambro,
kiu ne plu estis hejmo por li. Longe liaj pensoj moviĝis, ĝis la laco fine efikis.
Endormiĝante li denove plenvekiĝis pro alumeta frotbrueto kaj lumeksplodo. Preskaŭ tuj mallumiĝis, denove, sed post kelkaj momentoj atingis lin ondo de cigareda fumo.
Ajna havis propran ĉambron en la supra etaĝo de la nova domo. Estis tiu, kiu estis intencita por avino. Kiam ŝi venis hejmen en la vesperoj, ŝi tuj iris al si kaj havis preskaŭ neniun kontakton kun la siaj. Nek patrino nek patro postulis de ŝi laboron en la hejmo.
La gepatroj rimarkis la ŝanĝon de ŝiaj kutimoj post la foriro de Eriko. Antaŭe ŝi estis for el la hejmo la pli multajn vesperojn. Nun ŝi preskaŭ neniam eliris. La patro demandis ŝin kial — ne estas bone tiel izoli sin. Ŝi respondis, ke ŝi devas uzi la malmultan liberan tempon por siaj studoj.
Pri la studoj li sciis, tamen ŝajne ne trovis tiun kaŭzon plenvalida. Li sciis ankaŭ pri la leteroj de Eriko. Kiam la gepatroj demandis pri ŝiaj leteroj el Hispanujo, cetere ne tre oftaj, ŝi rakontis, ke ili estas de Eriko, kaj ŝi ankaŭ donis ilin al ili por legi. Neniu el la leteroj perfidis eĉ per plej eta nuanco la rilaton inter ili. Ili estis ĉiuj skribitaj al kunlaborantino en la klubo. Sed la patro ŝajne suspektis la veron.
— Vi almenaŭ devus partopreni la klubkunvenojn, li diris. Eriko ja petis vin fari ĉion, por ke la klubo bone funkciu.
— Jes. Sed mi ne volas por ĉiam resti servistino. Miaj studoj estas por mi pli gravaj ol la klublaboro.
— En tio vi pravas. Nu, Eriko estas brava knabo, tion mi devas konfesi, kvankam mi ne multe ŝatas lin. Imagu, ke li tiel foriras, kvankam li havas tiel grandan ŝancon esti mortpafata aŭ disŝirata de grenado! Strabe-kaŝe li rigardis ŝian vizaĝon, sed ne sukcesis registri tremeton en ŝia mieno.
Ankaŭ Jern ŝajnis diveni, sed li ne faris grandan aferon el tio.
— Estas tre bedaŭrinde, ke vi fariĝis tiel pasiva, li diris. Kaj via tempomanko tute koincidas kun la foresto de Eriko — li kvazaŭ demande rigardis ŝin — kaj tiel la klubo samtempe perdas du el siaj plej bonaj fortoj.
Post momenta silento li kun komprenoŝajniga mieno kapklinetis al ŝi kaj aldonis:
— Mi kredas, ke mi divenis. Vi estas pardoninda, knabino. Tamen mi esperas, ke vi denove laboros. Provu foje doni almenaŭ iomete da tempo al nia afero! Imagu, kiom oferas Eriko! Por esti solidaraj kun li, ni devus labori centoble pli multe ol ni nun faras.
*
Kiel freŝa, paca rifuĝejo estas ŝia malgranda ĉambro, hela kaj kiel eble plej simpla en la linioj, laŭ la moderna gusto, kun minimumo da mebloj. En la supra etaĝo Ajna estas ĝis nun sola. Bruo de malsupre estas ne multe aŭdebla. La sonon de la radio ŝi ne rimarkas, se ŝi atentas pri io alia, sed se ŝi atentas, ŝi tamen povas aŭskulti la vesperajn raportojn pri Hispanujo sen iri malsupren al la familio.
Estas bona loko por studo. Kaj ŝi vere studas sed pli malmulte, ol ŝi ŝajnigas.
Antaŭ unu jaro la inĝeniero preterpase demandis ŝin, ĉu ŝi ne ŝatus por plezuro iom praktiki sur skribmaŝino en la minutoj, kiam ŝi ne havas ion por fari. Ŝi konsentis, kaj li montris al ŝi kiel uzi la maŝinon. Kiam li post kelka tempo trovis, ke ŝi progresas, li alŝovis al ŝi jen kaj jen paperojn por netskribado.
— Vi jam skribas same bone kiel mi, li deklaris iun tagon. Sed bona skribistino devas uzi ĉiujn fingrojn metode kaj rutine. Ĉu vi ne ŝatus trapasi kurson en maŝinskribado? Koresponda kurso ne kostas multe.
— Mia nuna kapablo tute sufiĉas por mi, ŝi respondis kun rideto.
— Certe. Sed mi kredas, ke iun tagon vi ne plu volas resti servistino. Vi estas bona servistino, sed vi havas multe da aliaj interesoj kaj kapabloj. Iam vi pli ŝatos ekzerci ilin ol resti en kuirejo kaj infanĉambro.
Sinretene ŝi konsentis, ke eble jes.
— Mi ne scias, kiun vojon vi elektos. Sed ne malutilas ion lerni, kiam oni havas tempon kaj kapablon. Se vi lernos perfekte trakti maŝinon, tio povos esti utila por vi, ankaŭ kiam temas pri alia laboro. Se vi ne vivtenos vin per ĝi, ĝi tamen estos por vi valora aktivo, eĉ se vi edziĝos kaj ne laboros profesie. Aŭ ĉu vi havas pli definitivan planon por via estonto kaj preferas alian fakon? Neniujn planojn ŝi havis. Kvankam ŝi ne havis specialan intereson por maŝinskribado, ŝi faris laŭ lia propono. La patro estis tre kontenta pri ŝia nova libertempa okupo kaj transdonis al ŝi diversajn aktojn por netskribo.
Kiam ŝi estis fininta tiun kurson, la inĝeniero diris, ke perfekta skribistino devas regi ankaŭ stenografion. Se ŝi ne havos uzon por ĝi en eventuala metio, ĝi tamen estos utila ankaŭ en ĉiutaga praktika vivo, precipe por societa homo kiel ŝi. Ĉiuokaze ĝi estos valora aktivo.
Kiam li en la fino de la somero proponis kurson en komerca korespondo, ŝi tamen kontraŭdiris.
— Estas sensence! Neniun emon por kontora laboro mi havas.
— Bone. Sed tio kompletige al via nuna kapablo estus por vi tre valora aktivo, se vi eventuale bezonus vivteni vin per ĝi. Scio estas malpeza ŝarĝo.
Sen multaj vortoj ŝi cedis al lia propono ankaŭ tiun fojon. Kiam Eriko forveturis, la unuaj studleteroj kuŝis sur ŝia tablo, ĵus komencitaj.
*
Ŝiaj studoj ripozis dum multaj tagoj post la forveturo de Eriko. Kiam ŝi en la unua vespero venis hejmen post la disiĝo de Johano, ŝi timtremis pro la nokto antaŭ si. Sed kiam ŝi atingis sian ĉambron, atakis ŝin tia laco, ke ŝi ekdormis en la sama momento, kiam ŝi metis la kapon sur la kusenon.
Sed en la sekvantaj vesperoj venis nek laco nek dormo. Por forpeli la premajn sentojn ŝi iris al la tablo, kaj dum kelkaj minutoj ŝiaj rigardoj aŭtomate sekvis la liniojn en la kajero. Subite ŝi rimarkis, ke el la legita nenio restas en ŝia memoro. Ŝi sidigis sin duonkuŝe sur sian liton, kun la dorso kontraŭ la muro.
Senmova, kvazaŭ en letargio ŝi restas tie. Ŝiaj okuloj rigide rigardas antaŭ si, kaj ŝi ne konscias pri io vidata. Ŝi nek pensas, nek fantazias. Letargio regas ankaŭ en ŝia interno.
Jen ŝi vekigas el tiu stato. Imago kaj pensoj komencas lace funkcii, kaj larmoj glitas el ŝiaj okuloj. Sed same silenta kaj senmova ŝi sidas.
Denove venis tiu letargia stato. Kiam ŝi ree fariĝis konscia pri io ĉirkaŭ ŝi, ŝiaj okuloj kaptis sur la kontraŭa muro la bildon de la bona paŝtisto. Kiam ili forlasis la malnovan loĝejon, la patro volis bruligi la bildon.
— Tia malnovtempa naivaĵo efikus kurioze sur la muro de moderna ĉambro. Nu, nu, mi ne pensas pri la religia senco — li interŝovis, kiam la edzino protestis — nur pri la maniero, en kiu ĝi estas pentrita kaj reproduktita. Krome vitroŝirmita bildo estas abomenaĵo.
— Ankaŭ Branting estas vitroŝirmita, diris la edzino, kun ekrido.
— Nu jes, sed tio estas fotografaĵo, estas alia afero. Kiam ni nun havas novan domon, ni havigos ankaŭ kelkajn verajn pentraĵojn.
Sed Ajna savis la bonan paŝtiston al la nova hejmo. Branting trovis sian honorlokon malsupre en la salono, sed la paŝtiston Ajna kunprenis al sia ĉambro, kie ĝi estis la sola ornamajo krom malgranda desegno, kiun Arne faris. Ĝi iom frapis la envenanton. Tian bildon li ne atendus en tia ĉambro. Sed ridinda ĝi ne aspektis.
Ajna duonkonscie rigardis la bildon. Ankaŭ nun ŝi nek pensas nek fantazias, sole vidadas. Sed iel tiu vidado efikas al ŝi agrable, trankvilige, donante novan forton al ŝia elĉerpita animo.
Tiel ŝi sidas jen tute letargia, jen ploranta, jen rigide rigardanta la bonan paŝtiston, horon post horo ĝis noktomezo. Tiel ŝi sidis ĉiuvespere, ĝis ŝi vizitis Johanon. Sed kun Johano ŝi ne povis paroli, kiel ŝi volis, kaj la vundo ne trovis la sopiratan balzamon.
Sed iun vesperon ŝi kun surprizo trovis, ke ŝi iel kutimiĝis al tio, ke Eriko estas for, same kiel ŝi iam kutimiĝis al tio, ke avino estas for. Ŝi ne sentas plu la fakton tiel frakasa, tiel ĉiondetrua kiel unue. Ŝi sentas kvazaŭ en ŝia interno estus malplena loko post forpreno de grava organo, kaj kvazaŭ ŝi kun miro trovus, ke ŝi povas vivi ankaŭ post tiu operacio, sed tiu eltrovo ne ĝojigas ŝin.
En tiu vespero ŝi prenis la luitan skribmaŝinon el ĝia kesto, kaj ŝiaj fingroj en furiozo ludis sur la klavoj, dum la tipoj frapadis kontraŭ la cilindron kiel hajlograjnoj kontraŭ ladan tegmenton.
La mekanika laboro donis al ŝi forgeson por iom da tempo, kaj post tio ŝi sentis sin pli forta kaj vivoplena kvazaŭ post bonfartiga ripozo.
Ŝi komencis denove labori. Plej multe ŝi maŝinskribis kaj stenografiis — por konservi la akiritan lerton, ŝi diris al la patro, kiam li okaze vidis ŝian furiozan traktadon de la maŝino. Sed ŝi serioze atakis ankaŭ la komercan korespondadon. Kiam tiu finiĝis, ŝi el propra iniciato mendis kurson pri la germana lingvo.
Tiel ŝi suferis, sopiris kaj laboris. En la unua tempo ŝia ĉiama penso estis: eble li falos, eble li falos! Tiu penso revenadis, ĝis ŝi vole nevole vidis image antaŭ si en ĉiu vespero lian korpon mortinta, traborita de kugloj aŭ ŝirita de grenadaj splitoj. Kaj fine ŝi kredis, ke ŝi komencas kutimigi eĉ al tiu eventuala okazo.
Kiam li du, tri fojojn estis menciinta per kelkaj konstataj vortoj partoprenon en bataloj, ŝi ekhavis novan vizion. Ŝi image vidas lin mortpafi homojn, kies vizaĝoj terure aspektas en malamo kaj mortangoro. La vizaĝo de Eriko samtempe fariĝas nehomece kruda kaj plena de mortiĝemo, iel eĉ pli terura ol tiu de lia viktimo. Samtempe vekigas en ŝia memoro iu legita esprimo pri sango sur la manoj, kaj subite ŝi ne povas imagi lin sen vidi liajn manojn plenaj de sango. Terurite ŝi provas denove kaj denove imagi liajn manojn, kiel ŝi antaŭe vidis ilin, sed ŝi ne sukcesas. Ili restas tute ŝmiritaj de la sango de liaj viktimoj, kaj lia vizaĝo restas vizaĝo de murdanta homo.
Okazas ŝanĝiĝo en ŝia interno. Ŝi ne pensas plu pri Eriko kiel sia heroo kaj amato. Ŝi vidas antaŭ si vizaĝon de murdanto kaj manojn makulitajn de sango, kaj tio estas por ŝi turmente abomena. Tamen ŝi ne abomenas la personon, al kiu ili apartenas. Korpreman doloron kaj kompaton ŝi sentas por tiu homsimila sed monstra estaĵo, kiun ŝi imagas, kaj en kiu ŝi ne plu rekonas la trajton de sia heroo, kiu tiel arde batalis por feliĉo al la homoj. Nur tia ŝi povas imagi lin. Ŝi ne sukcesas eĉ por momento ŝanĝi la bildon.
Ŝi kuŝas. La korpo estas skuata de ploro kaj kuntiriĝas kvazaŭ pro tranĉa doloro, ardaj larmoj lavas ŝiajn vangojn. — “Ho Eriko, Eriko”, ŝi flustras en sia delirosimila stato, “kiel vi povis fariĝi tia, kio faris vin tia? Dio, Dio! Se mi nur povus helpi vin, se mi povus forlavi la sangon de viaj manoj kaj forkaresi la maskon de murdanto el via vizaĝo! Mi ne pretendus vin por mi, mi ne pretendus vin mia heroo. Se vi nur fariĝus denove homo, kiom ajn sensignifa, sed kun vizaĝo sen stampo de mortigo kaj kun puraj manoj!” Tiom ŝi konsciis en sia vespera mondo de imagoj, ke ŝi komprenis, ke ŝia deziro estas vana. Neniel ŝiaj deziroj kaj preĝoj ŝanĝos liajn jam faritajn agojn.
Sed eble li tamen ankoraŭ ne mortigis, ŝi subite pensis. Kaj en la sekvanta momento kaptis ŝin penso, kiu estis tia, ke ŝi sentis teruron pro si mem, sed tamen ŝi aprobis ĝin. — “Ho, Eriko, se vi mem falus, sed falus senkulpa, mi tamen povus elteni, ke mi perdus vin. Tiam vi restus por mi tio, kio vi antaŭe estis, kaj en mia memoro vi restus homo, homo.” Kaj jen alia penso: “Kial mi ne malhelpis lian foriron, kial ne diris, ke mi ne povas aprobi ĝin, ke milito estas murdo. Mi ne klare vidis, ne klare komprenis — tamen estas kulpa ankaŭ mi. Tiam mi eble estus povinta savi lian animon.” Ŝajnis al ŝi, ke ŝi ne plu amas Erikon kiel antaŭe, ke ŝi ne povas plu rigardi lin kiel amaton. Regas ŝin sole tiuj pensoj kaj sentoj, ke li estas homo, kiu perdis sian homecon, kaj tio estas por ŝi eĉ pli turmenta ol ŝia antaŭa timo kaj sopiro.
En iu vespero, kiam ŝi sidis sur sia lito en tia animstato kaj rigide rigardis la bonan paŝtiston, estiĝis en ŝi iu nova sento, kiu vibrigis animon kaj korpon kaj fine tute plenigis ŝin. Ŝi levis sin, faris du paŝojn al la kontraŭa muro kaj etendis siajn brakojn al la bona paŝtisto. Tiel ŝi staris senspire dum kelkaj momentoj. Kaj jen ŝi malrapide genufalas sub la bildo de la bona paŝtisto kaj interplektas siajn fingrojn, dum ŝiaj lipoj arde flustras vortojn, kiuj ne havas multe da interligo, kaj kiuj logike havas tre malmulte da senco, sed kiuj donas al ŝi fortan senton de liberiĝo kaj trankvilo. Ŝi ploras, kaj la larmoj estas amaraj, sed ili kvazaŭ purigas ŝin de ĉio malbona kaj malbela kaj forigas el ŝia animo ankaŭ la potencon de la teruraj imagoj, kiuj antaŭe regis ŝin.
*
La sabatajn posttagmezojn kaj la dimanĉojn Johano kaj Alda rezervis por si. Johano finis sabate sian laboron je la unua, kaj se ne estis tro urĝe en la gazetvendejo, Alda ricevis forpermeson de sia patro, kiam ŝi tion deziris.
Tiam ili jen vizitis Gustavon, jen skiis, jen ekskursis piede, jen pasigis la tempon en alia maniero laŭ sia propra plaĉo. Ili lasis malantaŭ si la ĉiutagan vivon kun laboro kaj vivado laŭ horloĝo, kun studoj, devoj kaj asocioj. Por kelkaj horoj ili vivis liberaj de tiuj ligoj, kiuj pli kaj pli katenis ilin al la mondo de la plenkreskuloj.
Estis sabata posttagmezo en la transiro de vintro al fruprintempo. Kun kelkaj buterpanoj kaj varmboteloj kun kafo en siaj dorsosakoj ili forlasis Torenton por marŝi kaj viziti kelkajn punktojn en la ĉirkaŭaĵoj.
Ili ne plu vagis kaprice kaj bonŝance kiel antaŭ jaroj. La kartfolion de la regiono ili detale konis en kadro de kelkaj dekoj da kilometroj. Al ĝi ili aldonis la pli detalan kaj pli grandskalan geologian karton kun apartena priskribo. Tio donis al ili centon da novaj ekskursoceloj, kie ili antaŭe nenion interesan vidis.
Oni povis jam bone iri en la arbaro. Malmulte da neĝo estis en tiu vintro, kaj nun ĝi jam preskaŭ malaperis. Nur en tute ombraj lokoj en la arbaro restis ankoraŭ maloftaj pecetoj.
En la vespero ili troviĝis en sabla tereno, kiun iam formis glacitempa rivero. La sablo ne estis multe videbla, ĉar preskaŭ ĉie kovris ĝin densa tapiŝo de vakcinioj kaj aliaj kreskaĵoj. Bela arbaro el altaj pinoj kaj piceoj okupis la pli grandan parton de la loko, jen kaj jen kun iom da libera spaco.
Estis agrable promeni tie kaj retrovi ĉiujn detalojn de la karto. Kontraŭe al ordinara arbara tereno tute mankis tie ĉi ŝtonoj kaj rokoj, kaj la altaĵetoj kaj platejoj estis invita tereno. Travaginte la lokon ili paŭzis sur la okcidenta deklivo de tia altaĵeto. Ili rompis iom da piceaj branĉoj por povi sidi sur la ankoraŭ malvarma, iom malseka tero kaj malfermis siajn dorsosakojn.
Estis unu el tiuj fruprintempaj vesperoj, kiam la subiranta suno pentras la pinojn per ia purpura lumo, kiu vekas senton de korŝira sopiro. Ne estas la milda melankolio, kiun vekas la klara, kvazaŭ velkinta sunbrilo en silenta oktobra vespero, kiam la lasta vivo de la somero por momentoj ekbelas kiel infana rigardbrileto en maljunaj okuloj. Ne estas tiu altfluganta sopiro, kiun vekas la plensomera vespero, kiam la ĉielo estas kvazaŭ alta templo kaj la senspira silento estas majesta, dum la arda globo glitas malsupren malantaŭ la randon de la arbaro.
Tute alian senton vekas tiu purpura vesperlumo sur la pinoj, kiu estas la plej sopiroplena lumludo, kiu ekzistas en la nordo. Estas kvazaŭ ĝi esprimus la tutan sopiron de la dormanta-vekiĝanta vivo, de la ankoraŭ vintroligita naturo. Ankoraŭ kuŝas ĉiuj printempaj floroj kiel embrioj sub la frosta tero, ankoraŭ la folioj de la arboj kuŝas same embrie en siaj kaŝejoj de la burĝonoj. Katenita estas la vivo, kiu en milionoj da nevideblaj semoj kaj en milionoj da kaŝitaj insektoj atendas sunon kaj varmon.
Tiu tuta sopiro de la katenita vivo estas pentrata de la vespera suno, kaj rigardante ĝin oni sentas tiun korŝiran sopiron, kiun sentas granda kreanto, kiam li en sia interno perceptas la formiĝon de granda ideo, kiu atendas burĝoniĝon kaj floradon.
Ili sidis tie kaj manĝis siajn buterpanojn, trinkis sian kafon, rigardis la kartojn kaj iomete babilis. Ne estis varme, sed la varmo de la suno estis almenaŭ sentebla, kiam ĝi tuŝis la vizaĝon. Manĝinte ili restis ankoraŭ iom sidantaj por ĝui la sunon, sed jam ĝia forto malfortigis kaj la koloroj ŝanĝiĝis. Unue ĝi fariĝis ruĝeta, poste venis iom post iom tiu viola nuanco. Ili rigardis la lumludon sur brunaj trunkoj kaj verdaj kronoj, sur verdaj vakcinioj, grizaj branĉoj kaj brunaj arbopingloj sur la tero. Ili silentis, kiel silentis la arbaro, kie ankoraŭ vibris neniu turda trilo, kaj tiel kaptis ilin tiu sopirovibra lumo, ke ili por momento tute forgesis unu la alian.
Pli kaj pli intensiĝis la purpura ardo, ĝis ĝi vekis preskaŭ ŝiran doloron. Johano turnis sin al Alda, kvazaŭ duonkonscie, iliaj okuloj renkontiĝis, kaj ĉe ambaŭ ili estis plenaj de la sama sentovibro. Momente surprizitaj ili restis same silentaj kaj senmovaj. Kun rigardo en rigardon ili en sinforgeso kvazaŭ eniris unu en la animon de la alia.
La momentoj pasis. Ili fariĝas konsciaj pri si mem kaj unu pri la alia. Iliaj manoj renkontiĝis kvazaŭ en sankta kuniĝo, sed la korpoj restis senmovaj, kaj la okuloj restis katenitaj. Ili vidis kaj sentis unu en la alia respondon al la propra vivo, trema sopiro, ili sentis sin kiel unu. Ili vidis la vizaĝon unu de la alia, kiel ili neniam antaŭe vidis ĝin. Ili vidis la belon de vizaĝo kaj korpo, tra kiuj trabrilis la lumo de animo sopiranta al la perfekta vivo. Sed nenio estis direbla per vortoj, nenio kaptebla kiel klaraj komprenaĵoj. Kiel la korŝira sopiro de la dormanta-vekiĝanta naturo estis esprimata de la vespera purpura ardo, tiel tiu renkonto de iliaj animoj senvorte esprimis la sopiron de la spirito en ili. Kaj tamen ĉio estis klara, memkomprenebla.
Konscie ili rigardas unu la alian. Sen vortoj, gestoj aŭ mimiko ili pli klare ol per iuj vortoj perceptas, kion pensas kaj sentas la alia.
Ili pensas pri momentoj, kiam iliaj rigardoj renkontiĝis kiel nun, kaj tamen ne en la sama maniero. Ili ŝatis unu la alian kiel knabo kaj knabino, sed tiu sento kunfandiĝis kun tiu de amikeco sendependa de sekso, kaj tiel forta estis tiu amikeco, ke la alia sento estis kaŝita de ĝi.
Revenis en ilia memoro tiu malfrusomera vespero, kiam ili rikoltis ribojn en la ĝardeno de Alda kaj unue eksentis tiun sekretan interligon. Ili memoris iaman promenon sur la krustoneĝo en printempa frumateno, kun la aliaj rondanoj, kiam iliaj rigardoj tiel renkontiĝis kaj ili iel komprenis kaj iel ne komprenis unu la alian. Ili memoris tiun momenton, kiam ili kune kun la aliaj travagis la dezertan, silentan uzinon, kaj kiam iliaj rigardoj por la unua fojo tiel renkontiĝis kaj ili neklare sentis, ke ilin interligas io komuna, io sentata sed ne direbla.
Kaj jen ili nun sidas tie ĉi, kaj la nunaj momentoj klarigas ĉion, kion ili antaŭe ne klare komprenis. Tio pasinta estis subkonscia revado pli bela mondo, ne vidita. La nuno estas la momento de eniro en tiun mondon. Ili sentas sin kiel vivokamaradoj kaj kunlaborantoj kiel povas esti nur viro kaj virino, kompletigante unu la alian.
— Alda, diras Johano, ĉu ni ne konis unu la alian iam en la komenco de la mondo kaj tiam interkonsentis kune konstrui la vivon? Ŝi kapklinetis.
— Kaj dum milionoj kaj milionoj da jaroj ni trapasis vojon tre longan kaj forgesis unu la alian ĝis la nuna momento kaj forgesis ankaŭ nian interkonsenton.
— Eble tamen renkontiĝis kaj rekonis unu la alian, en aliaj vivaj kaj aliaj formoj, eble tamen kune konstruis la vivon, kvankam ni ne klare memoras plu, ŝi flustris reve.
— Povas esti. Kaj nun ni troviĝas tie ĉi, kaj almenaŭ nun ni tute klare memoras nian interkonsenton.
— Kaj tiel granda estas la vivo, tiel senfine granda, kaj tiel senfine granda estas nia tasko konstrui la vivon.
*
Ajna traluktis la vintrajn monatojn. Iom post iom forlasis ŝin la unuaj atakoj de anima doloro, kaj ŝi fariĝis pli trankvila. Sed premis ŝin granda malĝojo en la vesperoj. En la tagoj ŝi devis ĉion kaŝi kaj aspekti, se ne gaja, almenaŭ ne turmentita.
Ŝi ne havis multe da entuziasmo por siaj studoj, sed ŝi kutimiĝis al ili kiel aliaj homoj al diversaj manieroj por tempopasigo, kaj ŝi fartis pli bone, kiam ŝi sentis sin okupita.
La inĝeniero jen kaj jen demandis pri ŝiaj progresoj, foje helpis ŝin per klarigoj, donis al ŝi laboron por ekzerco.
Tempopasigo estis por ŝi la studoj, sed subite ili fariĝis serioza okupo.
La patro dum kelka tempo ne fartis bone. La stomako ne estas en ordo, li diris. Fine li konsultis kuraciston. Tiu konstatis kanceron. Li trapasis operacion, sed la rezulto ne estis esperiga.
Kiam la patrino venis hejmen el la malsanulejo kun tiu informo de la kuracisto, ŝi ŝajnis tute frakasita, parte maltrankvila pro la vivo de ŝia edzo, parte, kaj ŝajne pli multe, timanta pro la ekonomia stato de la familio, se mortos la edzo.
Ajna provis konsoli ŝin rilate al ekonomio.
— Mi povas zorgi por mi kaj iom helpi vin. Greta povos preskaŭ vivteni sin, se ŝi bone klopodos kaj ne tro multe postulos por si. Post kelkaj jaroj komencos ankaŭ la knabo.
Certe estis pli malfacile por vi, kiam vi kaj avino estis solaj kun mi kaj Greta.
La patrino konsentis, ke jes. Sed nun ili havas la domon, kaj ĝin ŝi ne volas forlasi. Restas ankoraŭ ŝuldo por ĝi. La vivasekuro de la edzo, se li mortos, kovros preskaŭ la reston de la ŝuldo. Sed tamen, tamen. Kaj eble li longe restos malsana, ankaŭ tio premos la ekonomion.
Kiam Ajna denove sidis en sia ĉambro, venis granda trankvilo en ŝian animon. La pensoj fariĝis klaraj, kaj ŝi sentis, kion ŝi vole nevole devas fari. Tio puŝis flanken ŝiajn antaŭajn ĉagrenojn kaj donis al ŝi senton de liberiĝo.
La sekvantan tagon ŝi parolis kun la inĝeniero. Iel ŝi devas helpi la siajn. Ĉu li povas doni al ŝi konsilon.
Li diris, ke li povas havigi por ŝi oficon en la kontoro. Li jam antaŭe pensis pri tio kaj sugestis tion al la ĉefo. La salajro ne estos alta, almenaŭ ne en la komenco. Iom ŝi tamen povos kontribui al la hejmo. Iom da ekstra enspezo ŝi povos ricevi per hejma skriblaboro.
— Vi ĉiam diris, ke vi ne ŝatus tian laboron, sed vi ja povas provi. Eble vi eltenos ĝin por kelka tempo.
— Mi kredas, ke mi ne ŝatos, sed mi faros mian plej bonan por meriti mian salajron.
— Bone. Kaj via fratino povos anstataŭi vin ĉe ni. Ŝi ricevos la saman salajron kiel vi, kiu estas tro malalta por vi, sed certe sufiĉos por ŝi.
— Vi estas tre afabla, sed mi timas, ke mia fratino ne estas tre taŭga knabino, diris Ajna.
— Povas esti, multaj ne estas. Sed la pli multaj povas lerni. Ni provu! Unu semajnon poste ŝi komencis en la kontoro. Timo pro nova medio kaj nespertita laboro maltrankviligis ŝin en la tagoj antaŭ la komenco. Sed ŝi ricevis en la unuaj tagoj multe pli facilajn laborojn ol ŝi atendis, kaj sen granda peno ŝi sukcesis bone plenumi ilin. Ŝia ĉefo ŝajnis kontenta pri ŝi, ŝi ricevis pli malfacilajn taskojn, ŝia memfido kreskis, kaj kun surprizo ŝi trovis, ke la nova laboro interesas ŝin, kaj ke la horoj tre rapide forpasas.
Ankaŭ ŝia timo pro la novaj homoj malaperis. Pro okazaj rigardoj ŝi supozis, ke sinjoroj kaj fraŭlinoj trovas ŝin iom kurioza, ĉar al ŝi mankas la atributoj de moderntempaj knabinoj. Kelkaj konis ŝin laŭ aspekto kaj sciis, ke ŝi iam apartenis al tiu grupo de strangaj infanoj, pri kiu la homoj parolis antaŭ kelkaj jaroj. Sed ĉiuj estis ĝentilaj al ŝi, kaj cetere ili ne havis tempon okupi sin unu pri alia. Ŝi faris la sian, kaj ŝia preskaŭ sola kontakto kun ili estis tiu, kiun donis la laboro. La nova laboro estis agrabla por ŝi ankaŭ pro alia kaŭzo. Antaŭe ŝi ellitiĝis je la sesa matene kaj fariĝis libera nur malfrue vespere. La laboro ne estis tre laciga, kaj jen kaj jen la gemastroj donis al ŝi iom da libera tempo, sed ŝi tamen sentis sin tro ligita. Sed nun ŝi komencis nur je la naŭa matene kaj finis relative frue en la vesperoj kaj en sabatoj eĉ je la unua.
Pro malnova kutimo ŝi en la unua tempo vekiĝis same frue kiel antaŭe. La unuaj sunradioj pentris la kontraŭfenestran muron per varma, flava koloro, kaj la ĉambro ŝajnis pli pacoplena kaj freŝe hela ol dum aliaj tempoj de la tago.
Ŝi rigardas la horloĝon. Kiam ŝi trovas, ke ŝi povas dormi ankoraŭ du horojn, se ŝi volas, ŝi sentas sin tiel kontenta, ke ŝi perdas sian tutan dormemon. Ŝi pleniĝas de trankvila ĝojo: pro libero kaj laŭplaĉa ripozo, pro la printempa lumo kaj la pepado de la paruoj ekster la fenestro, pro la taga laboro, kiu atendas ŝin, pro certa sento de memfido kaj memstaro, kiu komencas naskiĝi en ŝi.
Duonreve ŝi sekvas la glitadon de la sunstrio sur la muro. Subite rompas la silenton la obtuza bruo de la matena trajno, kaj la tuta domo ekvibras, kiam ĝi preterpasas. Tio efikas al ŝi kiel vekopuŝo. Ŝi saltas el la lito, rapide lavas kaj vestas sin kaj poste atakas siajn studleterojn.
Meze en sia matena ĝojo ŝi foje subite pensas: “Baldaŭ aperos la unuaj sunradioj ankaŭ sur la militkampoj en Hispanujo.” Por momento ŝi vidas antaŭ si la vizaĝon de Eriko, sed ĝi baldaŭ malaperas. Eriko kaj ŝia rilato al li iel forglitis el la realo kaj fariĝis kvazaŭ revaĵo.
Proksimume same pasas la vesperoj. Sed nun ŝi ankaŭ faras promenojn. Por tio ŝi antaŭe havis nek tempon nek emon. Sola ŝi iras, kaj ŝi sentas sin feliĉa en sia soleco. Ŝi sentas, ke en ŝi estas naskiĝanta konscio pri la vivo kaj normo por ŝia propra vivo. Promenante ŝi meditadas, kaj la soleco kaj la silento estas kvazaŭ templo por ŝi.
Sola ŝi estas ankaŭ hejme. Malmulte da vortoj estas ŝanĝataj inter ŝi kaj la aliaj, kaj malmulte ili okupas sin unu pri la alia.
Antaŭe la patrino ne malofte traktis ŝin per admonoj kiel malgrandan edukatan knabinon. Nun tio ŝanĝiĝis. Patrino traktas ŝin respekte kvazaŭ Ajna estus eĉ supera al ŝi, kaj jen kaj jen ŝi rekte aŭ kaŝdemande petas ŝin pri konsilo en iu afero.
Ankaŭ Greta iom ŝanĝiĝis. Unue ŝi forte protestis, kiam Ajna proponis al ŝi la servistinan laboron ĉe la inĝeniero. Konsentinte ŝi multe lamentis dum la unuaj tagoj pro troa laboro kaj manko de libera tempo. Ajna atentigis ŝin pri tio, ke ŝi mem dum du jaroj estis en la sama situacio kaj tio sen nepra bezono. Nun ili bezonas la helpon de Greta. Kaj Greta iom post iom ŝajnis rezigni, tamen pli pro la nova pozicio de Ajna ol pro la racio de ŝiaj vortoj.
La patro restis en la hejmo. Sano ne revenis, kaj li pasigis preskaŭ la tutajn tagojn en brakseĝo aŭ kuŝante sur sofo. Lia antaŭa parolemo estis malaperinta. Kun Ajna li tute ne parolis dum multaj tagoj post sia reveno kaj per neniu vorto aludis pri la nova stato.
Sed iun vesperon li vokis ŝin. Ŝi iris en lian ĉambron kaj trovis lin sidanta en la brakseĝo. Nenion ŝi diris, sed ŝiaj rigardoj demandis, kion li deziras, kaj li rimarkis tion.
— Mi nenion deziras, li diris kvazaŭ ĝenite, sed se nenio vin urĝas, vi povus sidi tie ĉi dum kelkaj minutoj. La tagoj estas longaj.
Ŝi sidigis sin. Ankoraŭ foje ŝi rigardis lin kaj rimarkis, ke la esprimo en la vizaĝo kaj en la okuloj estas tute alia ol antaŭe. Ĝi parolas pri malĝojo ĝis malespero kaj pri venanta rezigno. Ŝi eksentis kompaton por li, sed ŝia kompato estis tia, kian oni sentas por sortotrafita konato, kun kiu oni havas nenion komunan.
— Ĉu vi ŝatas vian novan laboron? li post paŭzo demandis. — Jes, almenaŭ ĝis nun ĝi tre plaĉas al mi.
— Pli ol la hejma laboro?
— Certe.
Li faris ankoraŭ diversajn demandojn pri ŝia laboro, pri salajro kaj pri ebloj por avanci, pri ŝiaj studoj kaj intencoj por la estonto.
Post siaj demandoj li silentis kaj rigardis ŝin. Subite li prenis ŝian manon kaj premis ĝin.
— Mi dankas vin, Ajna. Ni estis iom fremdaj unu al la alia; kaj estas tra malfrue ripari tion nun. Sed vi estas brava knabino, kaj mi ĝojas, ke vi zorgos por ili. — Pli kaj pli frue venis la suno en ŝian ĉambron. La aero fariĝis milda. Kiam ŝi vekiĝis en la fruhora kvieto, ŝi malfermis la fenestron, kaj la matenfreŝa aero portis al ŝi la unuajn delikatajn odorojn de frua printempo.
La migrobirdoj revenas post sia vintra restado en malproksima sudo. En la lastaj tagoj de marto aperas la sturnoj, kaj iliaj flutotonoj vekas imagojn pri verdo kaj varmo. Iom poste eksonas la tonkaskadoj de la fringoj. Iun matenon promenas motacilo sur la korto, kaj post ankoraŭ iom da tempo salutas ŝin la modesta klara voĉo de la blankanigra muŝkaptulo.
Kaj dum la tuta tempo ŝi vivas sola, sola sed ne en soleco.
*
VIII.
Estis posttagmezo en la fino de julio. Malgraŭ la somera tempo estis nevarme, kaj pluvo falis abunde.
Ajna rapide iris hejmen post la fino de sia laboro, ekipita per galoŝoj kaj pluvmantelo kaj eĉ per la pluvombrelo de la patrino Kiam ŝi preterpasis la vojon al la stacio, ŝi okaze rigardis laŭ ĝi kaj ekvidis vagabondsimilan figuron kun valizo en la mano. Malgraŭ la pluvo li iris malrapide, kun klinita kapo kaj kvazaŭ en pensoj. Ŝajnis al ŝi, ke estas Eriko.
Ŝi haltis, kaj post momento ŝi vidis, ke estas li. Evidente li venis per la vespera trajno, kiu ĝuste venis el la sudo.
Kiam li estis dek metrojn de ŝi, li levis la kapon kaj ekvidis ŝin. Ŝi faris kelkajn paŝojn renkonte al li kaj etendis al li sian manon.
— Bonvenon! ŝi diris nelaŭte.
— Dankon! li diris same nelaŭte. Dum kelkaj momentoj ili silente rigardis unu la alian.
— Kurioze, ke vi venas ĝuste nun, kvazaŭ vi atendus min.
— Ĉiutage mi preterpasas tie ĉi, kiam venas la vespera trajno. Mi tiam iras hejmen de mia laboro. — Sed kiel stulta mi estas! Vi fariĝas tute malseka, kvankam mi staras apud vi kun ombrelo! Ŝi faris paŝon pli proksimen al li kaj metis duonon de la ombrelo super lian kapon.
Sed li paŝis flanken. Eta rideto por la unua fojo montris sin en lia vizaĝo, sed la rigardo el liaj okuloj venis kvazaŭ el fora malproksimo.
— Malmulte ĝenas kelkaj akvogutoj, kiam oni venas el milito. Kaj mi tuj iros hejmen. Ĉu ĉio bona hejme?
— Laŭ mia scio jes.
— Bone. Do ĝis revido! Li salute etendis la manon, sed ŝi ne prenis ĝin. Anstataŭe ŝi denove faris paŝon al li kaj ree metis la ombrelon super lian kapon.
— Mi tamen akompanu vin. Li surprizite rigardis ŝin, dum momento decide rifuze. — Tio ne ... Li ne finis la frazon, ŝajnis ŝanceliĝi.
Sed poste li aldonis:
— Tio tamen ne havus sencon. Mi estas tiel laca, ke mi apenaŭ scias, ĉu mi estas maldormanta aŭ sonĝas. Sence paroli mi ne povas, cetere la vojo ne sufiĉus por multaj vortoj. Iru hejmen! Ni ja baldaŭ revidos nin.
Denove li faris movon por etendi al ŝi la manon, sed renkontis lin serena kaj trankvile firma rigardo, kiu retenis la movon. Kaj subite li rimarkis, kiel rektstatura ŝi estas, kiel liberaj kaj belaj estas ŝiaj movoj kaj teniĝo.
— Mi kuniros ne por interparoli. Mi volas tute simple akompani vin.
— Pasis longa tempo, de kiam iu min akompanis nur por iri kune kun mi. Ĉu ne ĝenos vin homaj rigardoj kaj diroj?
— Ili ne ĝenos. Ni iru! Li cedis al ŝia propono, kaj ili ekiris. Ili silentis, sed la silento ĝenis nek lin nek ŝin. En sia laca, nebuleca mensostato Eriko ekmiris pri ŝi. Ŝi ne premas sin al li kiel iam por serĉi rifuĝejon, kaj ŝi ankaŭ ne estas kiel junulino plena de arda amsopiro. Ŝi eĉ ne multe atentas pri li, ŝajnas nur amike iri kune kun li. Ŝi estas tre trankvila kaj kvazaŭ plena de silenta ĝojo, kaj iel ŝi donas impreson de memstara kaj libera homo.
— Vi ŝanĝiĝis dum mia foresto, li diris. Ŝi ne respondis, sed denove renkontis lin tiu milda sed samtempe firma esprimo en ŝiaj okuloj.
— Vi aspektas pli vera homo ol homoj ordinare, li aldonis post ioma silento. Vi kreskis kaj perfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.
Estis akra nuanco en la lasta frazo, kaj en lia vizaĝo estis ridetsimila esprimo de moko kaj amaro.
Ankaŭ nun ŝi ne respondis, nur rigardis lin kiel antaŭe kaj preskaŭ nerimarkeble kapklinis.
— Nu jes, estas sensence nun paroli, li diris post nova paŭzo. La vagonradoj ankoraŭ bruas en miaj oreloj, eĉ pli forte ol antaŭe, kaj la kapo estas kvazaŭ ne la mia. Cetere estas pli bone prokrasti interbabilon ĝis tempo kaj trankvilo ... Post ankoraŭ unu paŭzo li diris flustre sed preskaŭ eksplode:
— Sed mi ĝojas, ke vi akompanis min nun. Ĉu vi aŭdas, Ajna, mi ĝojas, ke vi tion faris.
Kiam ili trapasis Torenton, Eriko rigardis al la konataj lokoj, al uzinoj, stratoj kaj domoj, kaj la lacaj trajtoj iom viviĝis kvazaŭ pro miro kaj scivolo. Pro la pluvo la stratoj estis preskaŭ senhomaj, sed tie kaj tie duonkuris laboristoj, kiuj ĵus finis la laboron kaj ankoraŭ ne atingis la hejmon. Sed neniu atentis pri la reveninto.
Kiam ili estis proksime al lia hejmo, ŝi diris, ke nun ŝi tamen reiros hejmen.
— Se vi tiel longe kuniris, vi ankaŭ eniru, diris Eriko. Patrino eble havas kafon, kaj vi povos trinki tason kun mi. Venu!
— Ne pro la kafo, sed se vi volas, mi eniros por kelkaj minutoj.
— Nu bone, sed min taso da bona kafo tre interesas. Eriko senbrue malfermis la hejman pordon. La patrino staris ĉe la forno kun la dorso al la pordo. Nur kiam li estis transpasinta la sojlon, ŝi ion rimarkis kaj turnis sin. Li metis sian valizon sur la plankon kaj restis staranta antaŭ la patrino. Dume ankaŭ Ajna enpaŝis post li kaj same senbrue fermis la pordon.
La patrino por kelkaj momentoj rigidiĝis kaj fikse rigardis lin kun preskaŭ senesprima vizaĝo. Ŝi faris unu paŝon pli proksimen al li, kaj ŝia kapo kaj la okuloj komencis malrapide moviĝi. Ŝiaj rigardoj malrapide kaj kvazaŭ esplore mallevis sin de lia kapo al la ŝultroj, sekvis la brakojn kaj la manojn, restis por momento ĉe lia trunko kaj sekvis poste la koksojn, la femurojn kaj la krurojn ĝis la pinto de la piedoj. Poste ŝi denove levis la kapon, kaj ŝiaj okuloj rigardis en la liajn, unue same esplore, poste kvazaŭ en sinforgeso, kaj dume la rigida esprimo malaperis el ŝia vizaĝo.
Per ambaŭ manoj ŝi kaptis la manojn de Eriko kaj forte premis ilin.
— Estu bonvena! ŝi diris nelaŭte Poste ŝi turnis sin al Ajna, kun iom da surprizo en la trajtoj.
— Ĉu vi lin atendis, ĉu vi sciis, ke li venos?
— Mi ne sciis. Mi renkontis lin, kiam mi iris hejmen de la kontoro, kaj tiam mi akompanis lin.
— Tiel. Kaj tamen verŝajne atendis, longe atendis. Nu, nu, knabino.
Ŝi patrine rigardis Ajnan kaj karesfrapetis ŝian ŝultron. Poste ŝi turnis sin al Eriko.
— Vi tuj ricevos manĝaĵon.
— Se vi havas, mi deziras unue tason da kafo, kaj unu tason ankaŭ por Ajna, kiu akompanis min tra la pluvo. Sed plej unue mi ŝatus lavi min.
— Certe, kafon vi havos, post kvin minutoj. La renkonto estis pasinta tute senbrue. Ĉiuokaze la radioaparatoj en la najbaraj loĝejoj faris pli da bruo ol Eriko kaj lia patrino. Nun ŝi kun petoltrema esprimo iom malfermis la pordon al la ĉambro kaj kriis kun ŝajnigita malpacienco:
— Nu, knaboj, ĉu vi ankoraŭ lavis vin? Ankaŭ Eriko volas lokon ĉe la pelvo.
Johano kaj Ejnar aperis.
— Kaj hispaninon vi kunportas! diris Ejnar post la unua surprizo kaj la salutoj. Mi ĝis nun ne imagis, ke ili estas tiel blondaj kaj bluokulaj.
— Ajna okaze renkontis min sur la vojo kaj akompanis min, diris Eriko.
— Kaj relative frue vi revenas. La afero estas ja ankoraŭ ne finita!
— Ĝi estas finita tie, kie mi estis.
— Ho jes, vi pravas. Kaj estu certa, ke baldaŭ ĝi estos finita ankaŭ en la alia parto. Per tio mi ne deziras malbonon al vi. Mi ĝojas, ke vi revenis viva kaj sana. Kaj brave vi agis, kiam vi foriris. Sed vi ne komprenis la sencon de la afero. Alian fojon vi aliĝos al la ĝusta flanko! Eriko rigardis lin, kvazaŭ li pro laco ne povus klare kompreni la sencon de la vorto.
— Hm, vi komencis interesi vin pri aferoj? li diris. Sed mi devas lavi min, kaj poste Ajna kaj mi kaj certe ankaŭ panjo trinkos kafon. Vi du verŝajne manĝos, kiel kutime. — Kiam la patrino demandis, kiel ili volas dividi inter si la litojn, neniu tuj respondis. Kiam ŝi post iom da atendo ripetis la demandon, Ejnar diris:
— Mia lito apartenis ja antaŭe al Johano, tiu de Johano al Eriko, kaj mi kuŝis en la kuirejo. Ĉar Eriko revenis, estas verŝajne plej bone, ke ĉiu reprenos sian antaŭan lokon.
— Kiel vi volas, diris la patrino. Sed jen fiksu tion en via kapo, Ejnar, ke vi ne fumos post enlitiĝo. Multe mi toleris de vi, sed tion mi ne tolerus kuŝante en la sama ĉambro.
Post la aranĝo de la litoj Eriko kaj Johano kiel iam antaŭe eniris en sian ĉambron kaj fermis la pordon. Ejnar ĉirkaŭrigardis en la kuirejo, surmetis sian ĉapelon kaj diris:
— Mi eliros por unu horo aŭ du. Kaj se mi venos pli malfrue ne atendu. Mi ja retrovos mian liton.
La patrino haltigis lin.
— Tio aspektas, kvazaŭ la reveno de Eriko forpelus vin el la hejmo, diris la patrino. Ne iru! Johano certe interŝanĝos kun vi. Atendu, mi diros al li!
— Ne faru! diris Ejnar decide. Ili bone interkompreniĝas, mi ne interkompreniĝas bone kun iu el ili. Cetere mi ne malŝatas la kuirejon. Sed por la momento estas enue sidi tie ĉi, kaj tial mi eliras.
— Kaj denove komencos ...
— Estu trankvila! asertis Ejnar. Nun mi havas pli gravajn aferojn por prizorgi. — Eriko ĉirkaŭpromenis en la ĉambro kun la manoj en la pantalonpoŝoj, rigardante ĉirkaŭ si kiel scivola infano veninta al nova loko. Jen li haltis antaŭ Johano kaj longe rigardis lin.
— Vi kreskis, kaj vi aspektas pli homeca, vi same kiel Ajna. Vi pliperfektiĝis, dum mi praktikis la metion de neniigo.
Johano ne respondis al la rimarkigo sed diris:
— Vi certe estas terure laca. Ĉu ne plej bone por vi tuj enlitiĝi?
— Terure laca mi estas, sed dormemo forpasis.
Li komencis denove promeni, sed baldaŭ haltis antaŭ la librobreto. Li rigardis ĝian enhavon, sed subite la breto mem kaptis lian intereson.
— Vi havigis novan librobreton?
— Mi faris tiun pasintan aŭtunon. Sed mi konservis la malnovan, se vi volas havi ĝin.
— Vi faris mem? Ne malbone. Do ni uzu ĝin. Sed jam mi komprenas, ke neniu librobreto, aŭ ŝranko estas tiel kara kiel la unua, la plej simpla, el nepentritaj kestotabuloj.
Li turnis sin, kaj nun li rimarkis ankaŭ la aliajn produktojn el la lignaĵa periodo de Johano. Johano per kelkaj vortoj informis lin pri ili. Li atente rigardis la meblojn kaj enpensiĝis.
— Vi estas lerta, li diris. Ĉu vi kredas, ke mi povus fari ion similan?
— Certe vi povus. Ne estas malfacile, se oni havas intereson. Li returnis sin al la librobreto, elprenis iun notlibron, foliumis kaj ridetis, kiel ridetas maljuna homo retrovanta sian unuan lernolibron.
Li lasis la librobreton kaj ekvidis, ke apud lia lito same kiel iam staras la malgranda tablo, kaj sur ĝi kuŝas paperoj kun notaĵoj, iuj libroj, kelkaj gazetoj. Kaj sur la tablo same kiel iam staras la lampo kun la simpla ŝirmilo, kiun li iam faris.
— Hm, aspektas tie ĉi, kvazaŭ nur tagnokto estus pasinta de mia foriro.
Li montris al la ŝirmilo.
— Ĉu estas vi, kiu uzis ĝin?
Johano kapklinis.
Subite li tamen forturnis sin de tiuj aferoj kaj komencis devesti sin. Antaŭ ol enlitiĝi li iris al sia valizo kaj alportis al sia tablo du dikajn notlibrojn en vakstolaj kovriloj. Johano tuj rekonis unu el ili. Estis la malnova taglibro, liaj “Paŝoj”. La dua similis al la unua. Enlitiĝinte li skribis en ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ ol li definitive sin kuŝigis.
*
Malgraŭ sia laco Eriko vekiĝis en la sekvanta mateno jam je la naŭa. Li tuj ellitiĝis, lavis kaj razis sin kaj surmetis tiajn vestojn, kiajn li dum preskaŭ unu jaro ne portis. La patrino vokis lin al matenmanĝo, kaj li iris en la kuirejon. Ŝi renkontis lin kun afabla mieno kaj babilemo.
— Vi estus devinta dormi multe pli longe post tia vojaĝo. Sed ĉar vi vekiĝis, vi certe same multe bezonas ion por via stomako. Certe vi pli ol unu fojon sopiris iom da solida hejma manĝaĵo, ĉu ne?
— Foje, jes.
Li respondis kiel pensoabsorbita plenkreskulo respondas al demando de infano. Ŝi rigardis lin kaj tuj komprenis, ke babili kun li estas sensenca afero. La trajtoj denove malmoliĝis kiel iam, kaj la lipoj estas kunpremitaj.
Tamen ŝi ankoraŭ foje provis.
— Estas bela vetero hodiaŭ. Tiel klaran sunbrilon kaj tiel bluan ĉielon ni malofte havis en tiu ĉi somero.
Li rimarkis la amikecan tonon kaj levis la okulojn kaj eĉ ridetis pro ŝia afablo.
— Vi devus eliri kaj ĝui la belan veteron, li diris.
— Jes, mi devus sarki la legombedojn, sed verŝajne la tero estas tro malseka post la pluvo. Sed mi povas sidi ekstere kaj fliki ŝtrumpojn. Tamen ankaŭ vi devas eliri, promeni, renkonti konatojn, povos viziti Elsan. Estas tro enue por vi sidi hejme. Al tiu propono li ne respondis, kaj li ne eliris. Post la manĝo li restis en la kuirejo sidante apud la fenestro kaj rigardis la straton kun ludantaj infanoj kaj preterpasantaj virinoj kaj knabinoj. Sed lia mieno estis same malgaja kiel antaŭe.
Unu horon li restis tie. Poste li subite levis sin kaj foriris. Post duonhoro li revenis kaj rakontis per deko da vortoj, ke li vizitis la kontoron, denove ricevis laboron kaj komencos la sekvantan matenon.
La patrino surpriziĝis kaj ŝajnis ne kontenta.
— Estas bone, ke vi volas labori, sed certe semajno da ripozo estus utila por vi.
— Estas pli bone tuj komenci. Unu horon post tagmanĝo venis Elsa kun sia knabino.
— Kiam Rudo venis hejmen por tagmanĝi, li rakontis, ke vi revenis, ŝi diris ankoraŭ ne malferminte la pordon malantaŭ si. Kia feliĉo kaj bonŝanco, ke vi revenas viva kaj sana! Ŝi iris al li kaj salutis per manpremo, kaj ankaŭ Violan ŝi igis saluti per manpremo kaj genuflekso.
— Rigardu lin, Viola! ŝi diris. Tre rimarkindan onklon vi havas. En la milito li estis.
Kaj ŝi faris multajn demandojn pri la milito kaj pri Hispanujo, sed Eriko tiel mallonge respondis, ke ŝi fine devis lasi tion.
— Nu, mi komprenas, ke estas malfacile rakonti pri memoroj el milito, ŝi diris. Mi legis, ke partoprenintoj de milito ne povas facile rakonti pri la teruraj aferoj, precipe ne tuj. Sed nun vi povas danki Dion, ke vi revenis, kaj alian fojon vi estos pli saĝa. Faru kiel Rudo kaj mi: aĉetu pecon da tero, konstruu domon, edziĝu kun bona kaj taŭga knabino! Tiam vi havos ion por fari en la liberaj horoj, kaj ne bezonos okupi vin pri strangaj ideoj. Tiam vi havos kontenton kaj ĝojon en via hejmo kaj ne bezonos iri al eksterlando kaj milito por trovi ion travivindan. — En la vespero venis Jern. Kore kaj kun ĝojobrilo en la okuloj li salutis Erikon.
— Kaj tiel ŝtele vi forkuris, ruzulo, ke mi estis tute kolera pro tio, ke vi senaverte forlasis nian laboron, li diris kaj ridis. Kaj nun vi ree estas ĉe ni. Bedaŭrinde la rezulto de la batalo estas alia ol ni atendis. Sed iun tagon Anglujo pentos sian sintenon en tiu afero.
Poste li rakontis, ke la klubo venontan dimanĉon havos ekskurson al iu loko kaj renkontos la klubojn el Grandtorento kaj el alia loko, granda kamaradrenkonto. Kaj nun estas ege bona ŝanco, ke Eriko povos partopreni kaj fari paroladon pri siaj travivaĵoj en Hispanujo.
Sed Eriko respondis, ke ne, en ĉiuj okazoj ne nun. Jern miris pri tio kaj aspektis ĉagrenita sed diris, ke Eriko pardonu, se li estis tro fervora.
— Kompreneble vi bezonas ripozon. Sed ĉiuokaze vi iom poste parolos en la klubo kaj en la esperanta klubo, kaj ni aranĝos ankaŭ publikan paroladon! Poste ankaŭ li faris multajn demandojn, sed Eriko respondis same mallonge al li kiel al Elsa.
*
En la unua sabata vespero post la reveno Eriko renkontis Ajnan. Denove ili iris la saman vojon kiel en la somermeza vespero antaŭ unu jaro.
Ili renkontis kiel tiam gejunulojn survoje al la popola parko, aŭdis la saman tonbruon de aktuala dancmuziko, venis denove al la senhoma kaj trankvila arbaro kaj haltis en la sama loko ĉe la lago.
Jen kaj jen ili interŝanĝis kelkajn vortojn, sed Eriko estis silentema.
— Vi estas en alia humoro nun, ol kiam vi revenis, diris Ajna parolinvite.
— Eble la diferenco ne estas granda, li diris. Kiam oni estas tiel laca, oni fariĝas kvazaŭ ebria kaj aŭtomate babilas. Efikis ankaŭ via akompano kaj eĉ la reveno al tiel nomata hejmloko. Estas kurioze. Dum mia foresto mi trovis, ke mi havas certajn sentojn por la hejma regiono, foje preskaŭ sentis hejmsopiron. Tiom ni dependas de la kutimo.
Li denove silentis, forturnis la vizaĝon kaj en sin forgesa meditado rigardis la lagon kaj la sunsubiron.
Fine li returnis sin al ŝi. Li longe rigardis ŝin kaj poste demandis:
— Ĉu vi multe laboris en la klubo dum mia foresto? Malproksima estis por ŝi tiu tempo, kiam ŝi kune kun li batalis por liberigo kaj nova socio. Ŝia vizaĝo spegulis surprizon pro la demando, sed la surprizo ne rompis tiun belan trankvilon, kiu ankaŭ nun elradiis de ŝi.
— Mi devas konfesi, ke mi tute ne laboris en la klubo, ŝi diris simple kaj neĝenite.
— Ĉu vi multe legis kaj lernis en tiuj libroj, kiujn mi rekomendis al vi?
— Neniom mi legis en tiuj libroj, neniom mi lernis pri sociaj aferoj.
Li silentis por kelkaj momentoj kaj pripense rigardis ŝin.
— Kial vi tion ne faris? Ne estis riproĉo en la demando. La lasta same kiel la unuaj venis preterpase kaj babiltone.
— Certe ĉagrenas vin, ke mi nenion faris, eble vi eĉ koleras. Sed fakte mi ne povis.
— Kial vi ne povis?
— Kiel inkvizitoro vi eldemandas min. Komence via foriro havis tian efikon al mi, ke mi ne povis labori, mi ne volis eĉ viziti la kunvenojn. Certe vi povas kompreni, ke tiel okazis.
— Eble. Sed ĉu vi ne iom post iom kutimiĝis al mia foresto? Kial vi tiam ne komencis labori? Cetere, vera intereso por ideo helpas al oni pli facile porti malfacilaĵojn kaj dolorojn.
— Certe vi nun opinias, ke mi ne meritis viajn zorgojn pri mi, ŝi diris en preskaŭ pardonpeta tono, sed tamen ŝi restis same trankvila. Verdire mi ne meritis. Post via foriro mi komencis kompreni, ke mia intereso por viaj ideoj estis nur preteksto por proksimiĝo al vi.
Li rigardis ŝin pli atente, kaj lia rigardo havis kuriozan esprimon, sed ŝi ne povis diri, ĉu pro surprizo aŭ ne, ĉu pro malkontento aŭ kontento.
— Ĉu tiel. Pri tio mi ne havis eĉ ombreton da suspekto.
— Mi kredas vin. Mi mem ne komprenis, nur foje sentis, ke mia intereso por tiuj aferoj tre dependas de via intereso por ili.
— Vi do pensis nur pri mi, la tutan tempon. Mi timas, ke vi malbone uzis tiun tempon.
— Ĉar vi tion demandas, mi volas rakonti ankaŭ iom pli. Ŝi rakontis, kiel ŝi timis, ke li falos, en la milito, rakontis pri la terurbildoj de sia imago, kiuj montris lin kripligita aŭ disŝirita kaj senviva.
Post tio ŝi iom paŭzis, sed baldaŭ daŭrigis kun voĉo pli mallaŭta ol antaŭe ŝi rakontis pri siaj terurvizioj de liaj sangomakulitaj manoj kaj lia vizaĝo de mortiganto, pri la turmento kaj teruro de siaj solecaj vesperoj.
Ankaŭ pri la bildo de la bona paŝtisto ŝi rakontis, kaj kiel la paŝtisto ŝin savis, kiam ŝi estis en plej profunda doloro kaj sentis sin tute perdita. En tiu momento komencis kreski en ŝi iu nova sento, iu nova vido, kiu iom post iom donis al ŝi trankvilon kaj novan vivon. Poste ŝi per kelkaj vortoj rakontis ankaŭ pri siaj studoj kaj sia nova laboro.
Kiam ŝi finis, li unue iom silentis, poste demandis nelaŭte.
— Ĉu vi do estas religia nun, aliĝis al iu kreda unuiĝo?
— Ĉu religia aŭ ne, pri tio mi eĉ ne pensis. Eble oni povus diri tiel pri mi, sed tio estas por mi tute egala. Kaj pri kredaj unuiĝoj mi ankaŭ eĉ ne pensis, cetere kun neniu parolis pri tio. Mi nur ekhavis iun novan senton, ke mi vivu juste, kiel instruis Kristo, laŭ mia konscienco. Tiam mia vivo havos plenan sencon, kaj ĉio alia estos negrava, trankvile mi povos iri mian vojon, okazu kio ajn. Kaj tiu sento ne forlasis min plu.
— Ĉu vi legas la biblion?
— Kiam mi estis infano, mi ofte legis. Ĝi ĉiam kuŝis sur la tablo de avinjo, kaj ŝi ĉiutage legis en ĝi. Post la fino de la lernejo mi preskaŭ neniam legis. Nun mi denove foje legas, jen ofte, jen malofte.
— Ĉu vi kredas ĉiujn miraklojn?
— Por mi ili aspektas neverŝajnaj. Cetere estas al mi tute egale, ĉu la mirakloj okazis aŭ ne. Por mi estas grava la senco, kiun mi trovas en paroloj kaj rakontoj. Tio donas al mi forton.
Estas belaj kaj saĝaj aferoj en la biblio. Tiuj, kiuj skribis la biblion, ofte rigardis kaj kredis kiel malgrandaj infanoj, kaj foje ili havis kuriozajn pensojn, sed tamen ili estis saĝaj kaj vidis la sencon de la vivo pli bone ol ni ordinare faras. — Sed ĉu vi ne volas nun rakonti?
— Vi rajtas demandi tion. Sed mi apenaŭ scias, kiel rakonti.
Kiam mi estis en malliberejo, mi unuafoje komencis pensi. Mi supozas, ke en mi troviĝis iu emo, iu eblo por evoluo, kiu ĝis tiam ne montris sin, sed kiun aktivigis la izoleco. Kiam mi venis hejmen, mia pensado min sekvis, kaj ĝi estis por mi kiel peza kaj dolora ŝarĝo. Poste mi aktiviĝis. Mi lernis kaj lernis, tiom ke mi preskaŭ ne vidis la mondon ĉirkaŭ mi. Kaj mi opiniis, ke mi ankoraŭ pensas.
Kiam mi venis al Hispanujo, mi denove izoliĝis. Librojn mi ne kunportis krom mia notlibro. Fremda estis la medio, fremda la lingvo, fremdaj la homoj. La homoj estis ja miaj fratoj en la batalo, kamaradoj, sed tamen ili restis pli malpli fremdaj, eĉ la nordanoj. Mi antaŭe kreis al mi bildon pri diversaj aferoj, sed la realo ne tute respondis al la bildo.
Antaŭe mi kredis, ke aliĝo al grandega amaso da homoj vivantaj kaj batalantaj por la sama ideo, la sama celo, estos kulmino de la vivo. Eble estas tiel por multaj, mi ne scias. Sed mi sentis inter tiuj miloj kaj dekmiloj kaj centmiloj da homoj, ke mi estas sola, kaj ke la granda amaso estas io stranga, preskaŭ nehomeca, kion mi ne povas kompreni. Kompreneble troviĝis ankaŭ ĉe mi entuziasmo kaj batalardo, en la komenco. Sed iom post iom mi fariĝis simpla sola homo, kiu de sia simpla vidpunkto rigardas la mondon ĉirkaŭ si.
Mi kvazaŭ vekiĝis el sonĝo kaj rigardis la mondon per miaj propraj okuloj, kaj ŝajnis al mi, ke mia lernado kaj agado estis grandparte nur imitado kaj manko de pensoj. Mi komencis denove pensi kiel en la malliberejo, sole per helpo de propraj spertoj kaj propra pensopovo.
Tiam komencis ŝajni al mi, ke tiuj, kiuj volas plibonigi la mondon por la homoj, ofte forgesas la esencan aferon, la homojn mem, kaj tio okazas precipe dum militoj. Kiel simpla sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi kaj vidis, kiel homoj sekvas siajn imagojn kaj pro siaj imagoj suferas kaj suferigas, mortigas kaj mortas. Mi vidis soldatojn kaj mi vidis civilulojn brave kaj eĉ fiere elteni suferojn, terurojn kaj eĉ morton. Ili vidis nur siajn imagojn, kaj ili apartenis al la granda amaso.
Sed mi estis sola, kaj mi vidis nur malsatajn homojn, vunditajn kaj disŝiritajn homojn, senhejmajn homojn, skeletosimilajn infanojn, senfine da homoj en mizero. “Tio estas la ofero por la feliĉo de la estonto, de la estontaj homoj,” diris mia lernitaĵo. “Tio estas viktimoj por imago,” respondis miaj pensoj, pensoj de simpla, sola homo.
Oni diris pri la mortigitoj en la mondmilito, ke ili malgraŭ ĉio ne vane falis: post ili venos eterna paco. Pasis de tiu tumulto nur dudek jaroj, sed jam la nuna situacio pli promesas eternan mortigon ol eternan pacon.
Cetere — se mi estus homo estonta, mi hontus akcepti feliĉon, kiu baziĝus sur mortigo de centmiloj kaj milionoj da homoj dum longa ĉeno de ĉiam militoplenaj jarcentoj. Kelkaj malmultaj el ili certe libervole oferis sin por kontraŭstari invadantojn, sed ĉiuj ceteraj estis oferataj kontraŭ propra volo. Kaj sur tio staras la feliĉo kaj la bonstato de nia generacio. Estas hontinde esti homo en tiaj cirkonstancoj. Kaj estas pli ol hontinde prezenti al niaj infanoj feliĉon, kiun ni kreis per mortigado.
Sed estas mensogo, kaj ni ne kreas feliĉon per mortigado. Ne estas ni, kiuj postulis, ke niaj prapatroj estu kripligataj kaj mortigataj por nia feliĉo, ke ili malsatu ĝis morto kaj la militimpostoj forpelu ilin de iliaj propraj bienoj. Tion faris monavidaj kaj potencavidaj homoj, tiam kiel nun.
Kiel simpla, sola homo mi rigardis ĉirkaŭ mi. Kion mi vidis, tion mi pripensis kaj notis en mia libro, kaj pli kaj pli sola mi fariĝis, ĝis miaj pensoj fariĝis ŝarĝo ne plu portebla. Tage kaj nokte kriis iu voĉo en mia interno: “Doktrinojn oni defendas, ŝtatojn oni defendas, ideojn oni defendas, potencinteresojn kaj moninteresojn, kredojn kaj imagojn de mil specoj, sed kiu defendas la homojn, la simplajn, unuopajn homojn, kiuj finfine estas la ĉefa afero, kiu defendos ilin kontraŭ malsato kaj kripligo, mortigo kaj sklavigo sub tiranoj de unu speco aŭ alia?” Ĉion oni defendas krom la homoj. Ili estas sen bedaŭro oferataj en la granda ludo. Kaj ŝajne la homoj mem konsentas ĉion defendi, sed ne venas al ili la penso, ke ili defendu sin mem.
Ĉu homoj? Ho ne! En milito ili estas nur amaso de viando vivanta kaj moviĝanta kaj viandoĉifonoj forŝiritaj el la ankoraŭ vivanta amaso. —
Li silentis por kelkaj momentoj, rigardis al la tero kaj ŝajnis mediti.
— Sed plej terura en tiu afero estas, ke ĝi ŝajnas preskaŭ neevitebla. Post la fino en Hispanujo venos certe aliaj aferoj, multe pli grandiozaj. Malmultaj homoj sufiĉas por krei malpacon, kiu povas detrui tutan mondparton, precipe se ili havas potencon. Tiel estis, tiel estas, kaj eble tiel estos. Ŝajne estas vero en tio, kion ni lernis en la kristana instruo en la lernejo: ke en la homoj estas malbono, kaj pro la malbono estiĝas grandaj malfeliĉoj.
Terura estas tiu mortigado. Kaj tamen, kion fari, se venos potencaviduloj por subpremi nin? Kiam danaj kaj germanaj grandsinjoroj en la fino de la mezepoko provis servutigi la liberajn malgrandbienulojn en nia lando, tiuj forpelis batale la sinjorojn kaj iliajn soldatojn, kaj mi komprenas tion, eĉ devas diri, ke ni ŝuldas dankon al ili. Kaj se venos novaj sinjoroj por servutigi nin korpe kaj anime — kion fari, se ne provi malhelpi la aferon? Estas afero senespera. Kion mi povas fari? Nur repreni mian lokon inter laborantaj homoj kaj kiel ili akiri mian ĉiutagan panon, eble fari ian sensignifan laboron por la komuna bono, iom pensadi en miaj liberaj horoj. Por grandaj vortoj kaj idolaj imagoj mi apenaŭ havos uzon plu. Ne estas facile adapti sin al la mondo, kia ĝi estas, sed ŝajne tio estas la sola vojo, se oni ne volas kapitulaci.
Li levis la kapon kaj rigardis ŝin, kvazaŭ li atendus de ŝi ian komenton. Ŝi estis serioza ĝis malgajo, sed la serena trankvilo same kiel antaŭe estis la plej grava trajto en ŝia vizaĝo kaj en ŝia tuta teniĝo.
— La mondo estas malbona kaj malbela rilate al granda parto de la homaj faroj. Kaj tamen la vivo estas bela kaj plena de ĝojo. Estas kvazaŭ mi interne aŭdus mirindan kanton, kiu donus ĝojon kaj agordon al mia vivo. Sekvi la voĉon en sia interno kaj la grandan instruon, tio sufiĉas por doni sencon al nia vivo, tio estas la senco de nia vivo.
— Vi aspektas kiel Kristo, diris Eriko. Sonas strange, ke mi parolas pri Kristo, sed mi trovas nenion, kun kio kompari vian aspekton krom ian imagon pri Kristo, kiun mi havas. Kaj estas ja strange, ke mi, kiu estas sendiulo, havas tiel belan imagon pri Kristo.
Se Kristo ekzistus, li povus rigardi min kiel vi. Ho jes, vi vidas miajn manojn kaj mian vizaĝon, vi vidas, ke estas sango sur la manoj, kaj la vizaĝo portas la stampon de mortiginto. Mi volus penti, se pento havus sencon, sed kia senco en pento, se la vivo estas tia? Sed peze mi sentas, ke mi apartenas al tiuj estaĵoj, kiuj mortigas unu la alian.
Li kvazaŭ time rigardis ŝin, sed tuj denove mallevis la kapon. Lia korpo ektremis, kaj li forte kunmordis la makzelojn.
— Antaŭ vi mi estas bruto, nun centoble pli ol kiam ni unue estis kune.
Ŝi ŝovis sin pli proksimen al li kaj per facila tuŝo karesis liajn manojn kaj poste preĝe-solene kisis ilin. Ŝi karesis lian vizaĝon, kaj ŝiaj okuloj, serenaj kiel la vespera ĉielo, rigardis en liajn. El ŝiaj okuloj kaj el ŝiaj manoj la trankvilo kvazaŭ transfluis al li. La streĉita, malmola esprimo en lia vizaĝo malstreĉiĝis, la makzeloj ĉesis mordi, kaj la sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la okuloj glatiĝis. Lia vizaĝo kiel iam antaŭe fariĝis knabeca kaj ŝajnis netuŝita de turmento kaj volstreĉo.
— Vi estas bona, li flustris kun eta rideto sur la lipoj. Mi ne opinias, ke via bono povos, por tiel diri, pardoni mian brutecon. Se mi pekon faris, mi devas ankaŭ porti ĝin, kaj se la mondo estas malbona, ĝi tia restos malgraŭ via sinteno al mi. Sed vi helpas min elteni. Ĉu vi tiel kondutas nur pro tio, ke vi similas al Kristo, aŭ ĉu vi ankoraŭ volas resti kune kun mi? — Antaŭ unu jaro, ŝi diris, mi amis ne vin, sed la batalanton kaj la heroon, kiun mi vidis en vi, kaj mi amis, eble tio estis la ĉefa afero, la kuneston kun viro.
En tiu ĉi momento vi aspektas kiel infano, kiel knabo netuŝita de malbono. Ĉu vi memoras, kiel la bona paŝtisto diris al la homoj: “Se vi ne fariĝos kiel infanoj, vi ne eniros la regnon ĉielan.” Nun mi vidas infanon en via vizaĝo, infanohomon, vidas vin, kia vi plej interne estas, kaj tiun knabon mi amas, kun tiu knabo mi volas vivi kune. Se mi nur povus por ĉiam ellogi tiun knabon al la lumo por forigi el via vizaĝo tiun maskon de malmola forto kaj pezaj pensoj.
— Mi apenaŭ povas promesi. Sed ŝi rigardis lin, kaj en ŝiaj okuloj aperis vibra brilo, delikata kaj plena de junaj revoj kiel la violkoloraj vesperoj de printempiĝo, hela kiel la lumvibro en la blua ĉielo de somera tago.
— Sed foje vi montros vin al mi kiel nun. Kaj kiam via vizaĝo estos malmola kaj malhela, mi tamen scios, ke alie aspektas vi mem, mi povos vin vidi, kvankam aliaj okuloj ne vidos.