Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  Al la posta parto ⇒ 

Vojaĝo al Kazohinio

Proksimuma verkojaro: 1938

Kreis la Esperantan tekston: Sándor Szathmári

Lingve reviziis la Esperantan tekston: Kálmán Kalocsay

La Esperanta versio de tiu ĉi romano aperis unue, sed ekzistas indikoj, ke la Hungara versio (same verkita de Szathmári) estas pli frua. En tia okazo la Esperantan version oni aŭ devas karakterizi kiel tradukon (de la aŭtoro mem) aŭ kiel paralelan verkon. Vidu artikolon ĉe https://pistike65.wordpress.com/2010/04/19/sandor-szathmari-vojago-al-kazohinio/.

Tiu ĉi versio de “Vojaĝo al Kazohinio” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.rulit.me/books/voja-read-268023-1.html.

Forestas ĉi tie la enkondukaj kaj finaj partoj, kiuj ne estas verkitaj de Szathmári.

UNUA PARTO

Gulivero inter la Hinoj

UNUA ĈAPITRO

La patrio de l’ aŭtoro estas minacata de danĝeroj. La aŭtoro decidas dediĉi siajn servojn. — Li estas postenigata sur la krozoŝipon Invincible kaj ekiras al Ŝanghajo por defendi la kulturon. — Renkontiĝo kun la italaj militŝipoj. — La ŝipo estas submarigata per torpedo, sed la aŭtoro feliĉe albordiĝas.

La leganto, kiu dediĉis al miaj antaŭaj verkoj — malgraŭ ilia modesta valoro — bonvolan priatenton, nun certe surprize ekscias, ke mi, — post tiom da aventuroj kaj grava sufero — denove ŝipvojaĝis al la oceanoj.

Ankaŭ mi povas aserti, ke nun, reveninte el Kazohinio kaj pripensinte la travivitajn suferojn inter la hinoj, sed precipe inter la behinoj, mi havas tute la saman konvinkon.

Ĝuste pro tio, — ne por senkulpiĝo sed nur por klarigo — estu permesite al mi mencii, ke ĉi-okaze min instigis al la vojaĝo ne nur mia malbenita aventurama sango, sed ankaŭ la destino de Granda Britio kaj de la kristana civilizacio. Kaj mi demandas la kulturitan Leganton: ĉu ekzistas ia ajn pli deca destino por angla ŝtatano, ol marŝadi sub la standardo de Lia Majesta Moŝto kaj servi la grandiozajn ideojn de la humaneco kaj de la kristanismo kontraŭ iliaj obstinaj malamikoj?

Eble meritas ian senkulpigon la fakto, ke mia vojaĝo al Kazohinio gvidis min al tute nekonataj provincoj kaj rezultigis tiel eksterordinarajn travivaĵojn, kiajn neniu el miaj homfratoj spertis antaŭe. Sed precipe la ekkono de la behina malsano vekis en mi la esperon, ke mia vojaĝo ne estis tute senfrukta kaj ke mi, per la priskribo de miaj travivaĵoj, tamen povas iome utili al mia patrio kaj al la kuracista scienco, laŭ miaj modestaj kapabloj.

Mi konjektas, ke la Leganto kelkfoje akceptos mian rakonton kun dubo kaj ĝuste pro tio mi jam nun deklaras, ke mi en mia priskribo ĉiam klopodis persisti al la severe objektivaj faktoj.

Tamen mi tute ne estos surprizita, se kelkaj partoj de mia jena libro okazigos pridubon. Kazohinio situas tiom malproksime de mia patrio kaj de la eŭropa civilizacio, ke la tieaj kutimoj, kaj precipe la behina malsano ĉe ni estas tute nekonataj kaj, — se mi ne estus vidinta tiujn per miaj propraj okuloj, — eble mi ne povus kredi tiujn. Nun, kiam mi finlaborinte miajn vojaĝnotojn tamen mi publikigas jenan libron, tiu fakto pruvas nur mian neĉesigeblan nostalgion al la objektiva verdiremo, kiu — eĉ malgraŭ la minaco de la pridubo — tamen instigis min al la priskribo de la veraj okazintaĵoj.

***

La homaro, savita el siaj pekoj skribis la 1935-an jaron, kiam la kabineto de Lia Majesta Moŝto venis al la konkludo, ke ĝi devas plej verŝajne deklari defendmiliton kontraŭ Italio.

Kredeble mi ne bezonas klarigi al la Leganto, ke la kaŭzo de la disopinioj estis la malamika konduto de Italio kontraŭ la libereco de la etiopia popolo.

Italion gvidis en tiu agado sendube la intenco pli vastigi sian nacian grandecon kaj tian intencon povas akcepti ĉiu angla ĝentilhomo nur kun respekto, eĉ de la malamiko. Por eviti, ke la Leganto min akuzu pri neobjektiveco, mi rapidas deklari, ke tion rekonis ĉiu honesta ŝtatano de Granda Britio. Precipe profundan impreson faris en niaj animoj la entuziasmo oferemo de la itala ĉefpastraro, kiam ili donacis al la altaro de la patrio sian monon, valorajn pastorbastonojn kaj juvelŝtonajn orkrucifiksojn por aĉeti tankojn, bajonetojn kaj brulbombojn por la noblaj celoj.

Kortuŝite ni legis entuziasmajn episkopajn epistolojn en kiuj ili ne ĉesis kuraĝigi per stimulaj vortoj la kamparanojn, la spicistojn, la pasteĉfritistojn, fiŝistojn, doklaboristojn, almozpetulojn, ŝafistojn, glaciaĵistojn kaj kandelfaristojn sen ras- kaj klasdiferenco, ke ili iru en la tranĉeojn por disvastigi inter la nigruloj la kulturon kaj la puran kristanan civilizacion, dum la pastraro senĉese preĝos hejme al la Savinto kaj al la Sankta Virgulino de Loretto, por ke la favoro de la ĉieloj subtenu iliajn armilojn por ilia nobla destino.

Ni volonte rekonis ankaŭ la mirindan sinoferon de la italaj soldatoj, kies heroan kuraĝon kaj ceterajn honestajn virtojn ĉiu fidela kaj firmkaraktera brita ŝtatano devas imiti kiel brilan ekzemplon. Kompreneble sub angla flago kaj kontraŭ la italoj.

Do, mi emfaze ripetas, ke ekzistis nenia disharmonio inter mia patrio kaj Italio pro la kielo de la aferoj. Nur la kialo okazigis kelkajn bedaŭrindajn disonancojn.

Nome, Italio pravigis sian abisenan agadon per la argumento, ke ili intencas liberigi la abisenojn de la subpremado kaj disvastigi inter ili la kulturon. La evidenta malvereco de ĉi tiu argumento devas ridigi ĉiun prudente pensantan homon, antaŭ kiu estas konataj la falsaj bombastoj, uzataj de la sagaca diplomatio de aliaj landoj.

Mi ne volas peki per la eraroj de la antaŭjuĝoj, kiel tiuj vojaĝantoj, kiuj ne hontas supermezure troigi la gloron de siaj patrioj sub la masko de scienca priskribo. Tamen, eĉ gardante la devigan respekton al fremdaj landoj kaj ankaŭ la regulojn de la ĝentila modesteco, mi povas rimarki, ke tiu aserto de la italia diplomatio estas nur falsado de la aferoj kaj tia eraro, kian angla ŝtatano neniam farus.

Nome, estas afero evidenta kaj ĝenerale sciata, ke la oferpena, sed nobla laboro, liberigi la tropikajn popolojn kaj disvastigi la kulturon ĉiam estis la honora tasko de Anglio. Por pruvo estas sufiĉa mencii la multajn koloniojn de Malantaŭa Hindio ĝis la buroj, kiujn popolojn liberigis mia patrio el la subpremo per la kosto de malfacilaj bataloj.

Kaj, kvankam anglan ĝentilhomon ne interesas la materiaj rilatoj de la aferoj, tamen mi ne povas prisilenti tiun mian opinion, ke Italion verŝajne influis en sia decido krom la kulturo kaj la libereco ankaŭ la kafoplantaĵoj kaj naftokampoj de Etiopio.

Tial la ministerio de Lia Majesta Moŝto decidis, ke post la aprobigo de la kontraŭitalaj sankcioj ĝi deklaros defendmiliton kontraŭ Italio.

Por certigi la eŭropan ekvilibron kaj pacon, urĝe estis senditaj en Egiption kelkaj divizioj, ekipitaj per aeroplanoj, tankoj, flamĵetiloj kaj brulbomboj kaj al la Mediteraneo estis senditaj kelkaj grandaj militŝipoj, akompane de torpedorompŝipoj kaj submarŝipoj.

Tion la itala gazetaro kompreneble akceptis kun granda malkonsento, asertante, ke nian patrion influis eble, krom la menciitaj celoj, ankaŭ la posedavido, kaj ke Anglio envias al la malriĉa itala popolo eĉ tiujn kelkajn abisenajn minejojn kaj petrolfontojn, kiuj — kvankam ili tute ne interesas la italojn, — tamen estas menciindaj, kiam temas pri angloj.

Eble la detalaĵoj jam tedas la Leganton, sed mia severa decido estas persisti ĉe la objektiva vero kaj ĉiam laŭtigi mian modestan voĉon, kiam ajn trafas neinda kalumnio nian patrion, ĝiajn militŝipojn, tankojn, aeroplanojn kaj ĝenerale ĉiujn grandiozajn kreaĵojn, kiuj distingas la homon de la rabobestoj.

Do, por ke mi ne perdu la fadenon de mia rakonto, en la sama tempo okazis, ke la krozoŝipo “Terrible” de Lia Majesta Moŝto, kiu ankris sur la ĉinaj akvoj, estis hejmenvokita por esti sendata al la Mediteraneo kaj anstataŭe estis komandita la malnova kaj kaduka krozoŝipo “Invincible” por reprezenti per sia ĉeesto la standardon de Lia Majesta Moŝto kaj la justajn pretendojn de mia patrio.

Sed ankaŭ la tasko de la Invincible ne estis facila, ĉar la interesoj de mia patrio estis minacataj ankaŭ oriente de la japana disvastiĝo, eĉ pli, la ĉina popolo ribeladis kontraŭ la koncesiaj zonoj, reprezentantaj la kulturon kaj civilizacion, por kies defendo la Invincible devis deĵori en Ŝanghajo.

Mia patrio estis decidinta sekurigi la civilizacion ankaŭ oriente, sed tion nun malhelpis la itala konflikto, kiun Japanio fervore fruktuzis kaj ankaŭ ĝi mem komencis sekurigi la civilizacion en norda Ĉinio, provizore en harmonio kun la regularo de la Ligo de la Nacioj kaj kun Ilia ŝatata patrio.

Do, la Invincible devis anstataŭi la Terrible, parte ĝuste pro ĝia kadukeco, por ke, se eble la japanoj ĝin dronigus, la malgajno ne estu tro granda kaj ni ne devu rigardi tiun agadon malamika, evitante tiel la superfluan konflikton.

La intenco estis severa militsekreto, sed iom post iom ĝi fariĝis konata inter la maristoj, kiuj pro tio unu post la alia petis libertempon aŭ translokigon. Post la rifuzo de tiuj petoj ili dizertis unu post la alia.

La ministraro devis uzi alian metodon, ĉar estis timinde, ke la trude surŝipigata soldataro dizertos en Ŝanghajo. Do, ili promesis duoblan salajron al la soldatoj kaj altsuman vivasekuron.

Mi servis tiutempe sur la krozoŝipo Trafalgar, kiel ĥirurgo, kaj foje mi menciis la aferon al mia edzino.

Mia edzino, kiu estis ĉiam la ideala modelo de la edzina fidelo kaj de patrino, kiu laŭmaniere de fervora kaj virta vivkunulino, neniam laciĝis min senĉese admoni per siaj konsoloj kaj stimuladoj pri miaj edzaj devoj, — tuj komprenis la situacion kaj instigis min senprokraste peti translokigon al la Invincible.

Ŝi klarigis entuziasme, ke en Ŝanghajo mi ne havos elspezojn, ne povos pasigi miajn posttagmezojn kun miaj sentaŭgaj amikoj en la klubo, nek facilanime malŝpari mian monon per dominoludo, sed mi povos ĉion hejmensendi por subteni mian ŝatatan familion. Eĉ pri la sorto de mia familio post mia morto mi ne havos zorgojn, ĉar krom la pensimono, ankaŭ la abunda vivasekuro donos sufiĉan fundamenton al ŝi kaj al mia familio, por ke ili gardu mian memoron laŭ mia rango.

La noblaj vortoj de mia milda kaj amata edzino kaj la alvoko de mia adorata patrio same instigis min peti mian translokigon al la Invincible; kion mi fakte ricevis post unu semajno.

Post unu plua semajno jam okazis ankaŭ la ekveturo. Mia edzino toleris la dolorojn de la adiaŭo kun animforto, konvena al patriotino tiom, ke eĉ al la haveno ŝi ne akompanis min por min ne malĝojigi superflue per siaj larmoj; sed por plifortigi sian dolorantan animon, ŝi rapidiris al sia modistino, provi la robon, menditan por la postmorgaŭa kvinhora teo de sinjorino eric Palmer, el mia unua duobla salajro.

Cetere la ekiro okazis sen ia sensacio. Je la 4-a oktobro, post apenaŭ duonhora enŝipiĝo, la Invincible levis la ankron kaj post kelkaj ĉapsvingadoj kaj triobla hip-hip-hura, ni navigis al la maro.

Jam je la oka de oktobro ni traveturis la Ĝibraltaran markolon. Post pluaj kvar tagoj ni venis al Malto, kie ni enŝipigis oleon kaj nutraĵon, sed jam la saman tagon ni pluiris kaj je la 14-a ni alvenis al la Sueza kanalo, tra kiu, krom ni, ĝuste tiam pasis pluraj italaj transportŝipoj, akompanataj de kelkaj torpedo-rompŝipoj kaj de la kirasa krozoŝipo “Il Duce”, kiu nomiĝis antaŭe “Liberta”, sed pro la postulado de la dankema popolo, liberigita de la malnova, subpremanta reĝimo, oni rebaptis ĝin, kion la noblanima kaj altruista diktatoro, malgraŭ sia tuta modesteco, ne povis malhelpi.

La ĝojon de la renkontiĝo kun la italaj militŝipoj ni manifestis reciproke laŭ la plej ĝentila maniero. Ni ambaŭ surmastigis la standardon de la alia nacio, klinis la propran flagon kaj pafis solenajn kanonsalvojn, parte por interpreti niajn amikajn sentojn, parte, ke la alia vidu, ke ni havas municion.

Mi ne volas tedi la Leganton per la priskribo de nia vojaĝo sur la Ruĝa Maro, kvankam precipe apud Adeno, ni ĝuis kelkajn mirinde belajn panoramojn. Mi daŭrigas la priskribon, ĉe la momento kiam ni alvenis la Hindan Oceanon.

Nia vojo kondukis longe laŭ la ekvatoro, ĉar ni devis atingi la celon de la vojaĝo sen ia sensacio kaj tiel ni klopodis laŭeble eviti la kutimajn ŝipliniojn. Nia sekvanta stacio estis Singaporo, al kiu ni devis veni per ĉirkaŭiro de la insulo Sumatro.

Nia ŝipo tranĉis la ondegojn de la Hinda Oceano jam de ok tagoj kaj ni jam esperis alveni al Ŝanghajo sen ia akcidento. La ŝipestro sin preparis inde reprezenti per nia ŝipo la anglan kulturon, kaj pro tio li tuj enkarcerigis du maristojn en malluman ĉelon kaj unu alian li minacis per militjuĝistaro, ĉar ili ne frotis siajn mantelbutonojn dece brilaj kaj ili ne tenis la pafilon sufiĉe streĉe ĉe la parada inspektado.

Ĉio iris en la plej bona ordo. Ni jam briligis la kanontubojn, la muroj estis farbitaj, kaj fine ni aspektis tiel timige, kvazaŭ ni estus ĵus venintaj el la doko, kie ni estis tute modernigitaj.

Vespere, ĉirkaŭ la sepa horo mi staris apud la mezferdeka kupolo. Apud mi kontente frotadis siajn manojn mia amiko ŝipleŭtenanto kaj el la ŝipanaj ĉambroj sonis monotona kanto, akompanata de harmoniko kaj kastanjeto. Ia malnova kanto, lernita en Barcelono. (Por ke la lerta leganto ja ne akuzu nian bravan oficiraron pri neglektemo, mi rapidas rimarkigi, ke tiam ankoraŭ ne eksplodis la hispana civilmilito, sekve mia patrio ankoraŭ eĉ ne subskribis la kontrakton pri neinterveno).

Subite, sen ia ajn antaŭsigno, mi sentis akran ekpuŝon. Niaj helicoj retrotiris la ŝipon per plena kontraŭvaporo. Mi aŭdis senordan kriadon kaj kuradon.

Timigite mi ĉirkaŭrigardis kaj subite mi ĉion komprenis. Sur la mara surfaco alproksimiĝis longa streko kun terura rapideco. Dum momento mi esperetis, ke ĝi eble preterkuros la pruon, sed vane.

Mi havis nur tiom da tempo, ke mi povis min terenĵeti en la angulo apud la kajuto kaj en la sekvanta momento jam terura puŝego ĵetis min al la kontraŭa muro kaj mi preskaŭ surdiĝis pro la tondrego.

Mia kapo zumzumis pro la granda frapo kaj nur manpiede mi povis elrampi. Apud mi kuŝis mia amiko leŭtenanto, kovrita de sango kaj laŭte ridegis:

— La stultuloj!... La stultuloj!... — li sufokiĝadis. — Nun ili nepre kredas, ke ili faris bonan kapton! Kiel ni superruzis la sentaŭgulojn? Bonege estis briligi la dekcolajn tubojn!... Oni devas krevi de la rido!

Li estus ankoraŭ daŭriginta, sed intertempe li mortis, kaj mi rapide grimpadis al la poŭpo, kiu ankoraŭ elstaris el la maro. Iu maristo ankoraŭ ĵetis post ni en la savboaton kelkajn savzonojn, alia sukcesis enĵeti ĉirkaŭ kvardek funtojn da konservaĵoj, sed poste ni rapide surakviĝis kaj forremis, por ke ni evitu la kirlakvon, estiĝantan sur la loko de nia ŝipo.

Mi ne volas tedi la Leganton per la detalaĵoj. Ankaŭ sen tio li povas imagi, kiel ni pasigis la sekvantan mallumegan nokton malsupre, sur la suda hemisfero, malproksime de ĉiu ŝiplinio kaj kiom afliktis nin, kiam je la dua post noktomezo ne venis plu respondo al nia kriado, kaj ni devis konstati, ke ni perdis la kontakton kun la ceteraj boatoj.

Sencele, konfuze ni remadis ĝis mateno kaj, kiam la suno leviĝis, ni vidis nenion krom akvo kaj akvo.

Maljuna maristo persiste asertis, ke en ĉi tiu regiono ekzistas marfluo, en kiun ni eniĝis per nia stulta remado, kaj tiel ni venis ankoraŭ pli profunden.

Senesperiĝinte mi malbenis mian aventureman sangon, kiu post tiom da sufero, denove min logis al la maro, kaj preĝe mi petis la senlime kompateman Sinjoron de la Ĉieloj, ke nur unufoje ankoraŭ Li savu min kaj mi neiam plu surŝipiĝos.

Mian malesperon mildigis nur la certa scio, ke mia adorata edzino kaj familio heredos nomon de heroo, kiu sur la ĉefa placo de Southampton, gravurite en ŝtono montros al la fremdaj ŝtatanoj la lokon, kien ili devas meti la florkronon. Post la interpaciĝo nepre alvenos eĉ la marministro de tiu ŝtato, kiu nun nin torpedis kaj li oferos entuziasmajn frazojn pri la gloro de nia heroismo. Ĉi tiu scio plenigis nin ĉiujn per fiereco. Ni konvinkiĝis, ke angla patrioto ne povas pli multe deziri de la vivo kaj ni atendis kun suprenlevitaj kapoj kaj kun kantado nian glorplenan malsatmorton.

Nome, la konservoj je la kvara tago elĉerpiĝis. Ni malfermis la lastajn du skatolojn tagmeze, eltrinkis la lastan guton da akvo, kaj ni pretiĝis al malsatmorto.

Sed feliĉe, ĉe sunsubiro, ni trafis en uraganon, kiu iom post iom pli fortiĝis kaj fine iĝis tiel furioza, kiel eĉ la plej maljunaj maristoj ne rememoris. Eĉ mi mem povas ĝin kompari nur al la monzun-ventego, kiu kaptis min apud la Molukka-insuloj dum mia vojaĝo al Brobdingnag.

Kun malfirmaj koroj ni ĉiuj surkroĉis la savzonojn kaj post duonhoro, kiam la savboato malaperis en la ondoj, mi provis miajn ŝancojn kun la zono ĉirkaŭ mia talio.

Post plua duonhoro la uragano eksilentis. Uzante la okazon, mi klopodis min fiksi per la ŝnuroj de la zono.

Kiam fine ektagiĝis, mi vidis neniun ĉirkaŭ mi, sed kun tiom p1i granda ĝojo de mia malfirma koro, je la distanco de du mejloj aperis antaŭ miaj okuloj la bordkonturoj de insulo.

Mi eknaĝis, streĉante mian tutan restintan forton. Al miaj brakoj donis novan forton la scio, ke mia nomo, en ŝtonon gravurite anoncos mian heroan morton kaj eĉ dum mia vivo! Ankoraŭ pli: mi neniam vidos mian adoratan edzinon!

Post kvarhora terura fortostreĉo fine mi sukcesis atingi la bordon, kie pro la ekstrema laco, mi tuj terenfalis kaj endormiĝis.

DUA ĈAPITRO

La aŭtoro vekiĝas en Kazohinio. — Renkontiĝo kun la hinoj, kiuj helpas lin grandanime, sed miskomprenas lian dankemon, kies kaŭzon li ankoraŭ ne povas malkovri. Lia alveno al la stranga ĉefurbo de la hinoj. — Ili traktas malinde la anglan valuton. — La pudorsento de la aŭtoro estas kruele tretata en koton. — Liaj spertoj en la restoracio de la hinoj kaj sur la strato. — Lia gvidanto invitas lin al sia loĝejo.

Kiam mi malfermis miajn okulojn, jam estis denove mateno. La brilaj sunradioj jam sekigis mian vestaĵon, sed pli suferigis min malsato kaj soifo.

Mi ekiris al la interno de la insulo kaj baldaŭ mi trovis belege kulturitajn rizkampojn. Inter la rizkampoj laŭlonge-laŭlarĝe etendiĝis tuboj. Verŝajne per tiuj oni kondukis la akvon por akvumi la parcelojn, ĉar la rizo postulas tre malsekan humon.

Laŭ la parceloj mi piediris jam preskaŭ du horojn, kiam fine mi alvenis al aŭtovojo.

Mi povas aserti, ke mia buŝo kaj okuloj restis malfermitaj pro mirego, vidante tiun grandiozan vojon, al kiu similan mi ankoraŭ ne vidis dum mia vivo. Ĝi estis farita el ia eksterordinare delikata materio. Pli mola ol betono, elasta kiel kaŭĉuko, adhera kiel ŝtonero kaj glata kiel la spegulo. Ambaŭflanke vicoj de fruktarboj, kradoj de kanaltruoj, dekstre eĉ aparta trotuaro en la ombro de senfina aleo. En kvindek jardaj distancoj grandaj ĝardenaj brakseĝoj, tamen ne el kano, aŭ salikbranĉoj, sed el ia stranga, glata materialo. La brakseĝoj estis ĉirkaŭataj de cipresarbustoj. Sur kvaronmejlaj distancoj staris malgrandaj dometoj el betono kaj vitro, sola ĉambro kies interno estis kvin paŝojn longa kaj same larĝa.

Ĉiuj iliaj flankoj konsistis el unusola fenestro ĉirkaŭkuranta la tutan ejon. Nur ĉe la kvar anguloj tenis la tegmenton metalkolonoj. Enrigardante mi vidis inde precizan, sed eksterordinare senornaman tablon kun komfortaj, molaj gumfoteloj ĉirkaŭe. En la angulo estis elektra forno. En Eŭropo mi vidis similajn, sed tute ne tiom luksajn vitroĉambrojn ĉe la tramstacioj de la metropoloj kaj sur promenejoj de luksbanejoj, kien oni rifuĝas dum pluvo. Mian supozon ŝajne pruvis ankaŭ la fakto, ke sur la pordo mankis la seruro.

Laŭ la aŭtovojo, en dudekpaŝaj distancoj, ambaŭflanke staris masivaj, glataj, arĝentkoloraj lampkolonoj tuboformaj.

Iom post iom mi konvinkiĝis, ke mi venis en la parkon de riĉegulo. Tiu belega vojo, la vitroĉambroj, lampoj, neniokaze povas esti publika posedaĵo, ĉar kiel ajn mi rigardis; mi ne sukcesis trovi la signon de difektado aŭ de pornografaj desegnoj. Kaj ankaŭ cetere, ĉiuj ĉi estis faritaj multe pli perfekte, ol estas kutime ĉe objektoj destinitaj por publika uzado.

Mi miris nur pri tio, ke tiu grandega valoraĵo ne havis barilojn. Poste ankaŭ tio estis miriga, ke tiuj belegaj promenejoj etendiĝas apud rizkampoj kaj ne inter florbedoj.

Mi deziris foriri de tie, por eviti la justajn riproĉojn de la posedanto, sed vane mi rapidis, ne estis videbla la vojfino.

Laciĝinte, malsate, soife, mi ĵus falis en brakseĝon, kiam ĝoje mi ekvidis apud mi baseneton kun akvokrano en la mezo.

Bedaŭrinde miaj malkonstruaj instinktoj venkis la devigan respekton de la privata propraĵo kaj malfermante la kranon, mi fluigis en mian manplaton la freŝan akvon kaj avide kvietigis mian soifon.

Ankaŭ la malsato suferigis min kaj la fruktŝarĝitaj arboj, starantaj antaŭ mi, preskaŭ min tiris al si tentante, kaj mi povis savi mian animon nur per tio, ke mi forte rememoris la piajn instruojn de miaj honestaj profesoroj pri la privata posedo kaj pri la rezignemo, kiu estas la ornamo kaj virto de la neposedantoj.

Mi staris jam ĉe la limo de la senesperiĝo, kiam malproksime aperis luksa aŭtomobilo. Ĝiaj delikataj konturoj, palarĝenta koloro kaj senbrua kuro ravis min.

Mi estis konvinkita, ke la grandsinjoro de la bieno mem alvenas, kaj ektime mi saltleviĝis de mia sidloko.

En la unua momento mi volis forkuri, sed poste mi tamen opiniis pli konsilinda paŝi sincere antaŭ li, por ke, se oni min eble arestus, oni ne rigardu min ŝtelisto. Nu, kaj krome, ankaŭ la malsato min pelis.

Do, mi staris vojmeze kaj per la disetendo de miaj du brakoj mi signis mian honestan intencon, ke mi danke akceptus, se ili taksus mian personon inda por haltigi la veturilon.

La aŭto fakte haltis. En granda, malfermita karoserio krom la ŝoforo sidis malantaŭe alia viro.

Ambaŭ havis delikatajn trajtojn, similajn al grekaj statuoj tiel, ke, se la unua ne sidus apud la direktilo, mi ne estus povinta distingi inter la sinjoro kaj la ŝoforo. Longa, rekta nazo, bele arkitaj brovoj, firme fermitaj lipoj, alta frunto kaj rigida, senpasia rigardo estis la karaktertrajtoj de ili ambaŭ, strange pariĝintaj kun saĝa kaj interesiĝema, amikeca vizaĝesprimo. Same strangajn kontrastojn mi neniam vidis unuiĝi sur la sama vizaĝo, kaj tio estis tiom pli eksterordinara, ĉar iliaj vizaĝoj tamen montris nenian disharmonion. Do, ne nur la kontrastoj unuiĝis en ili, sed la disharmonio homogeniĝis kun la harmonio. Kvazaŭ ia regula geometria figuro estus... ridetanta! Min kaptis stranga, malcerta sento.

La ŝoforo ekparolis al mi en ia fremda, mola lingvo, el kiu mi nenion komprenis, kaj per signoj mi provis komprenigi, ke mi volas konversacii ne kun li, sed kun la vojaĝanto, kiun mi konjektis esti certe la terposedanta sinjoro.

La sinjora moŝto komprenante mian deziron eliris el la aŭto kaj paŝis al mi. Nun mi ekvidis, ke li estas precize same vestita kiel la ŝoforo: griza vestaĵo, fasonita el unu peco, kun zono sur la koksoj, strikte butonumita ĉirkaŭ la artikoj kaj maleoloj. La vestaĵo havis grandajn poŝojn, sed estis farita el tre delikata materio. Ŝajne ili uzis ĝin kontraŭ la polvo ĉe aŭtoekskursoj. Krome ili portis malpezan, molan ĉapon, svismanieran, kiun rubando tenis sur iliaj kapoj.

Mi humile kliniĝis kaj levis mian ĉapon en granda arko.

Tuj mi spertis konsternite, ke la sinjoro ne resalutas, nur rigardas embarasite mian etenditan ĉapon, poste li hezite etendas la manon, transprenas la ĉapon, ĝin rigardadas kaj mirante diras kelkajn vortojn, kiujn mi ja ne komprenis. Malfacilege el mansignoj mi komprenis, ke li opiniis, ke mi volas doni al li mian ĉapon.

La situacio estis ankaŭ por mi tre ĝena, kiam mi vidis, ke la saluto havas ĉi tie aliajn regulojn, kiujn mi ne konas, kaj time mi ekpensis, en kiajn ĝenajn kaj malagrablajn situaciojn povos min puŝi la nekono de la etiketo.

Pro tio mi provis klarigi per ĉiuj miaj membroj, ke mi venis el la maro, kie mi naĝe albordiĝis, mi petas lian pardonon, ke mi devas ĝeni lian bienon per mia ĉeesto.

Metinte mian maldekstran manon sur mian bruston mi denove profunde kliniĝis, post kio li tuj paŝis al mi kaj tie, kie mia mano estis; li elbutonumis mian mantelon kaj esploradis mian bruston. Certe li denove miskomprenis kaj pensis, ke eble mia brusto havas ian difekton.

Kiu nur unufoje vojaĝis en lando, kies etiketreguloj estis al li fremdaj, tiu povas kompreni mian embarason, kiun ankoraŭ pligrandigis la fakto, ke ili neniam ridetis. En iliaj okuloj mi vidis nenion krom la objektiva bonintenco. Ŝajnis, ke mi trafis inter korektajn ĝentilhomojn, kiuj komprenas la komikan mallertecon de la fremdulo, ĝentile retenante sian justan ridemon.

Sed la malsato suferigis min pli kaj pli kaj spertante, ke mi atingos tiamaniere nenion, mi fingromontris mian stomakon, kaj per mansignoj mi klarigis mian malsaton.

Ĉi tion ili jam komprenis. Ili rigardis jen unu la alian, jen min kaj mirante fingromontris la arbojn, signante, ke mi rajtas ja deŝiri la fruktojn. La grandanimeco profunde kortuŝis min, mi deŝiris hezitante grandan belegan piron kaj avide mi ĝin formanĝis.

Mi devas konfesi, ke mi tufe ne satiĝis per tiu unu peco, sed mi ne kuraĝis peti permeson por alia piro, esperante, ke ili, vidante mian malsategon, nepre proponos plumanĝi sed vane.

Ho, se mi tiam jam precize konus la cirkonstancojn, mi ne hezitus deŝiri kiom nur mi bezonis, sed bedaŭrinde, tiam mi estis ankoraŭ sensperta.

Tamen mi klopodis interpreti mian dankemon per milda rideto ĉar kliniĝi mi jam ne kuraĝis.

Sed liaj trajtoj restis ankaŭ nun tute senmovaj, kio estis stranga kontrasto kun ilia antaŭa afabla konduto. Ili eĉ rigardis mian vizaĝon kun maltrankvila esploremo.

Ili ŝanĝis kelkajn vortojn inter si, poste komprenigis al mi, ke mi devas sidiĝi en la veturilon.

La honoriga invito tuŝis min tre agrable, mi deziris esprimi mian dankemon, sed mi jam neniel kuraĝis eksperimenti pri tio.

La aŭto ekiris kaj proksimume post duonmejlo haltis. La terposedanto elpaŝis, iris malantaŭ la aŭton kaj, je mia granda surprizo, li malligis de tie faldeblan ŝtupetaron, faritan el arĝentkolora materialo, kiun helpe de la ŝoforo li disfaldis, poste starigis al la lampokolono. La terposedanto suprengrimpis, elŝraŭbis la elektran ampolon kaj anstataŭe enŝraŭbis alian.

Mi miregis, kial li ne farigas ĉi tiun laboron per siaj servistoj, sed mi ankoraŭ ne povis trovi la kaŭzon.

Post kelka tempo ili denove remetis la ŝtupetaron kaj ni pluveturis. Mi ekvidis, ke la sinjoro atente rigardas miajn ĉifitajn vestaĵojn. Mi hontegis pro la maldeca aspekto, kaj ĉiumaniere mi provis klarigi, ke malgraŭ mia intenco mi venis en tian, neniel salon-konvenan staton.

Mi rimarkis, ke li interesiĝas precipe pri miaj rangsignoj sur miaj ŝultroj, kaj mi eluzinte la okazon por pruvi mian honorindan socian rangon, penis klarigi ties signifon: kiom da homoj estis submetitaj al mi kaj ke ĉi tiu militistklaso min rajtigas eble eĉ por eniri la internan kortegon de Lia Majesta Moŝto. Sed mi konvinkiĝis, ke li ne multe komprenis el mia rakonto kaj min ĝenis la konjekto, ke li eble ne taksas min laŭvalore.

Post kvin minutoj ni denove ekhaltis, ili elpaŝis, kaj mi konsternite vidis, ke ili ambaŭ surmetas malpuran mantelon, sur la vojo suprenlevas pezan fermoplaton de kanalo kaj, pendiginte muntkestojn al siaj ŝultroj, malaperas sub la teron.

Ankaŭ mi elpaŝis scivole kaj malsupren rigardante mi konstatis, ke ili muntas kablon.

La aferoj pli kaj pli konfuziĝis en mia cerbo. Jam ŝajnis, ke ne la sinjoron terposedanton mi renkontis, kaj mi hontegis mian antaŭan humilan konduton.

Sed, se ili estas nur servistoj, mi tute ne povis kompreni, kiel ili aŭdacis proponi al mi la fruktojn de sia mastro.

Post duonhoro ili denove suprenvenis, remetis la ilojn kaj ni ekiris.

Post tiaj okazaĵoj, kompreneble, mi sidis sur la kanapo senmove, rigide kaj multe malpli humile ol antaŭe, sed mia konduto tute ne interesis ilin.

Post kvaronhora vojaĝo mi tamen devis denove ŝanĝi mian opinion, ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu grandega teritorio neniel povas aparteni al unu posedanto.

Sed tiam, kian celon servas la tuta mirinda teknika ekipaĵo? Mi povis tion klarigi nur per strategiaj kialoj, ĉar nur la grandioza ideo de la patriotismo kontraŭ la fremdaj patriotoj kapabligas la homon fari tiajn grandegajn konstruojn. Sed tiaokaze miaj kunvojaĝantoj tamen ne estas simplaj servistoj.

Mi provis demandi per mansignoj, kial la vojo estas farita tiom precize, sed verŝajne mi estis denove miskomprenita, ĉar li respondis, ke tial, por ke ĝi ne estu skua.

Post la rizkampoj sekvis tritik-, terpom- kaj legomparceloj. Kelkloke aperis sveltaj, betonaj akvoturoj, akvummaŝinoj, pumpiloj, poste kelkaj homoj direktadis strangajn, grandajn, arĝentkolorajn maŝinojn. Tiuj terkulturistoj portis la saman vestaĵon, kiel miaj kunvojaĝantoj. Kelkloke jam vidiĝis eĉ domoj.

La unuan domon mi opiniis somerdomo de ia ekstravaganca granda sinjoro. La domo ne estis granda, sume havis eble du-tri ĉambrojn, sed estis eksterordinare preciza, perfekta, solida kaj atestanta pri alta kulturo. La muroj havis glatan surfacon kun palflava naturkoloro, sed ne estis farbitaj. La domo havis platan tegmenton, grandegajn, kvar-kvinpartajn fenestrojn, larĝan terason kaj sunbanan tegmentpromenejon. Ĉirkaŭe bele aranĝitaj arboj, arbustoj, sed florojn mi ne vidis. Eĉ kamentubon ne havis la domo, sed antaŭ la teraso estis banbaseno kun akvokrano, hamako kaj kelkaj gimnastikiloj.

Post tio mi ekvidis plurajn, tute similajn vilaojn.

Ni denove haltis. La ŝoforo descendis, malfermis ian kranon, starantan apud la vojo kaj tiris flekseblan tubon de tie ĝis la benzinujo de la aŭto.

Nature, mi kredis, ke ĝi estas benzinputo, sed mankis ĝia mastro, el kiu fakto mi opiniis tamen, ke ĝi estas akvoputo. Sed li senĝene komencis pumpi la fluidaĵon kaj ankaŭ ĝia odoro pruvis benzinon.

Mi neniel povis kompreni, kiel ĝi estas gardata kontraŭ la ŝtelistoj. Nenie estis videbla gardisto, la fonto eĉ ne havis registran aparaton kaj sur ĝia pordo mankis la seruro.

Ni pluvojaĝis. Post kelkaj minutoj ni troviĝis, sen ia enkonduko en urbo.

Sekvis unu kaj duetaĝaj domoj. Ĉiu laŭ la sama stilo, kiel tiuj sur la kampoj. Komence mi miradis, sed poste la granda unuformeco vekis en mi manksenton. Post tiom riĉa ĉirkaŭaĵo mi atendis buntajn, turajn palacojn. Mi atendis scivole, kiel belegaj estos la publikaj konstruaĵoj, katedraloj, teatroj kaj mondumaj dancejoj kun siaj kolonaroj, la grandaj vendejoj kun lumreklamoj, sed mi ne vidis unu solan el tiuj.

Sed ni renkontis des pli multajn aŭtojn kaj elektrajn tramvagonojn. Tiuj kuradis preskaŭ senbrue kaj kun tia rapideco, ke mi miris, kiel ni povis eviti karambolon.

Ĉe la stratanguloj ni trakuris super- kaj subvojojn, krome, jen super, jen sub ni galopis elektraj rapidvagonaroj kun terura rapideco kaj preskaŭ tombsilente. Baldaŭ mi konstatis, ke la radoj de la vagonaro ne estas el fero, sed el ia stranga, senbrua materialo.

Sed precipe surprizis min, ke la multegaj homoj, kiujn mi vidis iri perpiede, per aŭtoj, per trajnoj, ĉiuj tre similas unu al la alia kaj ĉiuj estas preskaŭ unuforme tiel vestitaj, kiel miaj kunvojaĝantoj. La sola diferenco estis, ke super la vestaĵo kelkaj portis grizan surtuton, kiu similis al kapuĉo, ĉar havis ĝi nek kolumon, nek brustan elfleksaĵon. Ili plejparte iris nudkape, nur malmultaj portis ĉapon, sed ĉapelon mi neniam vidis. La ŝuoj ne havis kalkanumon, aspektis faritaj el unu gumpeco, havis aerumajn truojn kaj estis kunkroĉitaj per unu kroĉilo. La Leganto povas imagi, kiel silente iradis la homoj kaj veturiloj sur la gumvojoj.

Eĉ pli: la virinoj estis same vestitaj, kiel la viroj. Komence mi opiniis, ke mi vidas nur virojn, ĉar ankaŭ ilia frizaĵo estis la sama: ronde tondita, glate kombita; mi eĉ ne povas ĝin nomi frizaĵo. Nur post longa atento malkovris pli mola trajto, pli delikata, facila movo, kiu estas virino inter la multaj egaluloj.

Anstataŭ luksaj vendejoj mi vidis kelkajn pordojn kun strangaj surskriboj, sed sen feraj rulkurtenoj, kvazaŭ ili tute ne estus vendejoj, sed privataj loĝejoj kun strata enirejo. La literoj de la surskriboj estis strangaj tute simplaj geometriaj formoj, sed nenie troviĝis montrofenestroj, nur grandaj, kvarangulaj fenestroj, kadritaj per la ofte viditaj, palarĝentkoloraj metalkadroj, el kiu metalo estis farita ĉio ĉi tie.

Nun nia aŭto haltis, mia gvidanto descendis kaj manvokis ankaŭ min.

Mi desaltis, la veturilo forkuris kun la ŝoforo, kaj ni iris al la tramstacio.

Mi tre hontis, ke mia gvidanto elspezos por mi. Tiom pli mi hontis, ĉar en mia poŝo troviĝis kompreneble nur angla valuto.

Tamen mi prenis mian monujon kaj transdonis unufuntan bankbileton, esperante, ke li nepre povos ŝanĝi ĝin en la borso.

Bedaŭrinde, la bankbileto estis tre malseka kaj ĉifita: Mia gvidanto longe turnadis ĝin inter siaj fingroj, observadis ĝin, demandis ion per signoj, el kio mi nenion komprenis kaj fine li redonis.

Nun mi ne sciis, ĉu li faris tion el kavalireco, aŭ ĉu li estas ofendita, ĉar mi ne donas pli bonaspektan bankbileton. La dubo min afliktis, sed mi ne havis multan tempon meditati, ĉar la trajno alvenis kaj ni enpaŝis.

Mi ekvidis komfortajn kaŭĉukajn sidlokojn. Krom tiuj ĉio estis el arĝentkolora metalo, vitro kaj el bakelit-simila materialo. Mi devis konstati, ke mi neniam vojaĝis en tiel komforta kaj bone risortita vagono.

La homoj el- kaj enpaŝis senvorte, en, por mi neimagebla silento kaj kun rapida akurateco. Mi venis inter mirindan popolon!

Sed malgraŭ ĉiu mirado, tiu maŝineca konduto estis iom deprima. Nenie unu rideto, unu ĉarma saluto. Ĉiu sidas kun skulptrigida vizaĝo kaj silentegas.

Eĉ pli surprize estis, ke la vagono ne havis konduktoron. malgraŭ tio, la vagono ekiris precize, ĉar la maŝinisto vidis el spegulo la enpaŝantojn. Ankaŭ monkolektujon mi ne vidis. Fine mi opiniis, ke ĉiu ĉi tie vojaĝas per abonkarto. Sed mi ne povis koncepti, kiel oni kontrolas, ĉu la vojaĝantoj ĉiuj pagis la abonmonon. Kiel ajn mi cerbumis, mi ne trovis ankoraŭ la klarigon de la problemo. La situacio fariĝis pli mistera.

Sed ĉi tio estis nur la komenco.

Nun ni alvenis riveron, kies ambaŭ bordojn kovris ĉirkaŭ cent jardojn larĝaj parkoj kaj malantaŭ ili la jam milfoje ripetitaj supermodernaj vilavicoj. Ŝajne ĉi tie estas ĉiu riĉega maljuna fraŭlo. Ŝajnis kvazaŭ la tuta urbo estus maksimume dudekjaraĝa. Mi vidis nenion sur unusola ŝtono de la urbo, kio estus memoriganta al la pasinteco kaj eĉ unu konstruaĵon mi ne vidis, pri kiu mi povus konsenti, ke ĝi arte ĝuigis miajn okulojn. Mi povis nur primiri la riĉecon kaj komforton.

Nun ni elvagoniĝis kaj per aŭtomata ŝtuparo malsupreniĝis. Ni troviĝis en stacio de subtera fervojo. Post momento, kun fulma rapideco, sed tute senbrue, enkuris trivagona trajno. Ĝi haltis per forta bremsado. En tiu momento la pordoj de ĉiuj tri vagonoj dissaltis kaj ni enpaŝis kune kun la ceteraj atendantoj. La lasta pasaĝero fermis kuntirante la pordon kaj la vagonaro ekiris.

Ĉi tiu vagonaro eĉ maŝiniston ne havis! Poste mi eksciis, ke ĉi tie funkcias ĉio aŭtomate. Ĉe halto la pordoj malfermiĝas per si mem, post ilia fermado la vagonaro ekiras ankaŭ per si mem. Precizaj aŭtomatoj zorgas eviti la karambolojn, plenumi la regulitan rapidecon kaj la vojaĝtempon.

Ni trasusuris tunelon sub la rivero, poste, aliborde suprenkurante, ni leviĝis super la domojn. Ni flugis senhalte ĉirkaŭ kvin minutojn kaj nia trajno siblis pro la terura rapideco. Malsupre domarego, parkoj, ĝardenoj, stratoj kirliĝis, apud ni strangaj signalaj kaj direktilaj aparatoj preterfulmis kaj ĉe vojkurbiĝoj la reloj kliniĝis flanken tridek gradojn tiel, ke la trajno eĉ tiam kuris per plena rapideco, kaj ni preskaŭ gluiĝis al la sidlokoj pro la centrifuga forto. Mi ektime pensis, kio okazus, se en la kurbiĝo la trajno haltus pro difekto.

Fine ni haltis, mia kondukanto manvokis min kaj ni elpaŝis. Mia kapo turniĝis, ĉirkaŭ mi kirliĝis la mondo, sed li tenis forte mian manon, tiris min sur moviĝantan trotuaron, kiu kuris laŭmaniere de senfina rubando. De ĉi tie ni transpaŝis sur alian kaj poste la trian rubandon, ĉiu iris iom pli rapide ol la antaŭa. La tria havis benkojn, kie ni sidiĝis.

Tiel ni vojaĝis kvaronmejlon. Mi vidis la domojn denove desupre. Kiel se mi estus en kampo aŭ parko: sur preskaŭ ĉiu domo estis kreskaĵoj: herbo, arbustoj, eĉ legomoj kaj fruktarboj. Surprizis min, ke neniu domo havas kamentubon.

Poste ni stariĝis, kaj tra la rubandoj ni alvenis paŝon post paŝo al la fiksa trotuaro. Apud ni pretersiblis la fulmvagonaroj, unu post la alia.

Nun ni alvenis al senĉese moviĝanta lifto, kiu mallevis nin al la tero.

Mi asertas, ke de mia albordiĝo mi ne havis simile trankvilan senton kiel nun: post la aro de tien-reen kurantaj maŝinmonstroj mi staris sur certa tero.

Nun ni iris kelkajn paŝojn piede, eniris flankstraton kaj haltis antaŭ pordo, kiu havis strangan surskribon.

Post la mansigno de mia kondukanto mi enpaŝis, laŭetikete demetis mian ĉapon. La pordo malfermiĝis antaŭ ni per si mem kaj post ni same fermiĝis.

Interne sur arego de bretoj kuŝis mil kaj mil vestaĵoj, precize la samaj, kiajn portis ĉiu homo ĉi tie.

En la vendejo (aliel mi ne povas nomi ĝin) estis neniu.

Mia gvidanto nun prenis mezurilon, mezuris mian alton, ĝis la ŝultroj kaj la larĝon de mia talio, prenis vestaĵon el la etaĝero kaj metante ĝin antaŭ min, mansignis, ke mi ĝin survestu.

En ĉi tiu momento enpaŝis tri homoj: unu viro kaj du virinoj. Ili parolis mallonge kaj poste simile komencis elektadi vestaĵojn.

Mi disfaldis la vestaĵon kaj trovis en ĝi ankaŭ ĉemizon. Pro la novaj vizitantoj mi demandis mian gvidanton, kie troviĝas la vestiĝ-ĉambreto, sed li ne komprenis min. Poste mi povis tiel komprenigi min, ke mi fingromontris al la sinjorinoj, imitis la vestadon, poste montrante al la pordo, mi montris, ke mi volas vestiĝi aliloke.

Post miaj gestoj mia gvidanto paŝis al unu el la sinjorinoj, kelkajn vortojn diris al ili (rimarkinde, ke iliaj vortoj estas tre simplaj kaj facile prononceblaj) kaj poste revenis kun la sinjorino.

Mi ĝentile kliniĝis kaj manetende min prezentis.

— Mia nomo estas Gulivero — mi diris kun plejeble afabla rideto.

Sed ankaŭ la virino rigardis mian vizaĝon kun tiu stranga mirado sen ia rideto, prenis mian etenditan manon, embarase ĝin turnadis inter siaj manoj, rigardadis, observadis kaj senkomprene ĝin ellasis.

Konvinkite, ke mia gvidanto denove miskomprenis mian deziron, mi denove fingromontris la sinjorinon, la pordon kaj la vestaĵon. Tiel mi provis min komprenigi, post kio ili kapjesadis, min kaptis, eltiris tra la pordo al la strato kaj tie okazis tiaspeca afero, kiun mi eĉ rakonti hontas.

Ĉar la sinjorino tie, sur la publika, trafiksvarmanta strato elbutonumis kaj demetis mian jakon, poste ŝi surgenuiĝis sur la trotuaro kaj elbutonumis mian pantalonon!

Mian vizaĝon inundis la ruĝo de nepriskribebla honto, kaj mi kuntiris mian pantalonon kun kriego de abomeno. Mi klarigadis ĉiumaniere, ke mi estas terure miskomprenita, ke mi neniam kuraĝus deziri tian servadon de iu sinjorino.

Sed ili sen ia ajn kompato mansignadis, ke mi devas ĉiuokaze demeti mian pantalonon. Mi kriadis, balbute mikse hispane, portugale kaj germane, klarigante, ke angla ŝtatano ne povas toleri tian honton sur sia persona honoro, kaj ke tio estas same la honoro de mia nacio. Mi minacis ilin per diplomatia revenĝo, sed ĉio vane, ĉar ili ne komprenis.

Jam multaj homoj haltis, kelkaj demandadis, kaj tra mia cerbo fulmis la terura ekscio, ke mi estas sola, neniu min savos. — Kio ankoraŭ sekvos? — mi pensis pri la minaca futuro kaj miaj malbonaj antaŭsentoj post mallonga tempo pruviĝis veraj.

Nome, ili interkonsiliĝis per kelkaj vortoj, poste kelkaj kaptis min kaj malgraŭ ĉiuj miaj protestkrioj, fikstenante miajn manojn kaj piedojn, kuŝigis min sur la straton, kaj la menciita sinjorino detiris mian pantalonon.

Mi krie vokis policiston per mia tuta forto, sed vane. Neniu kompatis min, nur stulte ili gapis pri la malhonorigo de ilia malfeliĉa homfrato.

Poste sekvis mia ĉemizo kaj kalsono, kaj mi staris nuda, honto por ĉiuj, meze de la kirlado de aŭtoj, tramoj kaj piedirantoj.

Sed sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj mi vidis nur miradon kaj konfuzon.

Nun la sinjorino intencis surmeti al mi la novan ĉemizon, sed tiam, per terura fortostreĉo, mi sukcesis liberiĝi. Mi elŝiris la ĉemizon el ŝiaj manoj kaj, per unu mano kaŝante miajn hontindajn partojn, rapide mi ĝin survestis.

La aliaj, vidante ĉi tion, delasis min kaj transdonis la vestaĵojn, kiujn mi samrapide survestis. Miajn malnovajn vestaĵojn mi lasis tie, nur el ĝiaj poŝoj mi transpakis la enhavon.

Mia vizaĝo hontbrulis kaj, ekkaptinte la brakon de mia gvidanto, mi petegis, kiel eble rapide malaperi el tiu loko.

Post kelkmomenta interkonsilado li akceptis mian proponon kaj ni ekiris. Nun mi gvidis lin, mi rapide entiris lin en flankstraton, tie konfidante min denove al lia prizorgo.

Mia koro frapegis en mia gorĝo pro la barbareco, hontiganta la tutan homan kulturon. Ŝajne la homa vivo kaj libereco ĉi tie havas nenian defendon, almenaŭ ĝis nun mi ne vidis policiston. Nenie troviĝis homo ekipita per revolvero aŭ bajoneto. Kiel do povas ĉi tiuj dormi trankvile?

Kaj mi ja havis mian propran opinion pri iliaj virinoj, kiuj faras tiun obscenan kaj senmoralan agadon sen ia ajn hontemo. La deckondutaj kaj bonmoraj sinjorinoj de mia patrio neniam povus fari similajn frivolaĵojn.

Kaj eĉ tiaokaze ne sur la publika strato!

Lando de la frenezuloj kaj malĉastulinoj! Terura estas la nura penso, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla por malmulta mono!

Sed mi devas konfesi, ke la vestaĵo estis eksterordinare delikata kaj malpeza. Mi neniam sentis min tiel komforte kaj facile. La plej delikata skota ŝtofo eĉ malproksime ne estas kun ĝi komparebla.

Eĉ konjekton mi ne havis, kioman straton ni iras. Ĉiu estis same larĝa, borderita per arboj kaj arbustoj, kaj ĉiu havis tute unuformajn domojn, nur la trafiko diferencigis ilin unu de la alia.

Nun mia kondukanto enirigis min tra alia pordo, havanta surskribon. Eĉ la pordoj estis ĉi tie unuformaj: vitra pordo, sur kiu mankas la seruro kaj kiun oni tute ne bezonis puŝi, ĉar antaŭ ni ĝi malfermiĝis per si mem. Ĝi estis direktata per nevidebla radio. Mi longe cerbumis, kiel ĝi estas ŝlosebla, sed mi ne povis malkovri.

Mi provis demandi, kial ĝi ne estas ŝlosebla, sed ankaŭ tion li miskomprenis, ĉar li respondis, ke tiam ĝi ne povus malfermiĝi.

Mi troviĝis en grandega gastejo, kiu etendiĝis sur la tuta partero de la domo. Nur en la malantaŭa flanko estis ĉambro, barita per vitromuro, malantaŭ kiu blankvestitaj homoj manipulis kun nekonata celo arĝentkolorajn maŝinojn. Sendube ĝi estis kuirejo, sed nenio similis al la ekipaĵo de niaj kuirejoj. Mi vidis grandajn tenujojn kaj multegan tubretaron kun klapoj, manometroj, misteraj elektraj aparatoj, kiuj skribis ondliniojn sur larĝaj paperrubandoj. Fluidaĵkolonoj balanciĝis en U-formaj vitrotuboj. Sur iu tabulo, malantaŭ rondaj fenestroj misteraj signallumoj ekbriladis, tamburo rotaciis rapidege kaj aliaj maŝinmirakloj faris siajn regulitajn laborojn.

En la ĉambrego apud multaj malgrandaj tabloj staris seĝoj ankaŭ kun gumsidloko. La muroj estis tegitaj per buterflava, porcelansimila materialo. Estis surprize, kiom larĝaj vojoj estas inter la tablovicoj tiel, ke kvankam granda amaso ĉeestis, neniam estiĝis tumulto.

Mirinda silento regis, mi aŭdis nur la tintadon de la manĝiloj.

Ni ŝvebis antaŭen kiel fantomoj inter du tablovicoj sur la sponga gumtapiŝo kaj sidiĝis apud la unua neokupita tablo.

Nun mi ekvidis, ke apud la tabloj, sur la alia flanko, moviĝas senfina rubando malrapide kaj sur tiu, en egalaj distancoj pasadas arĝentkoloraj skatoloj, manĝiloj kaj glasoj.

Mia gvidanto simple levis du skatolojn el tiuj kaj la unuan metis antaŭ min. Komence mi ne sciis, kion fari per ĝi, sed mia gvidanto malfermis la sian, prenis kuleron el la rubando kaj komencis kuleradi la enestantan manĝaĵon. Mi sekvis la ekzemplon.

Kaj mi jam fakte ne sciis kiel opinii pri ĉi tiuj strangaj homoj, kiuj estas jen brutaj jen ĝentilaj kaj servemaj.

Kaj kiam mi gustumis la nekonatan, kaĉsimilan manĝaĵon, mi ekkriis pro ekstazo.

Ĝi estis io eksterordinara. En ĝia gusto estis unuigita la peza aromo de la perdrikrostaĵo kun facila acideto de mustardo. Enestis la odoro de la arbaro, la simfonio de la elfluanta suko de la plej delikata piro, la ebrio de pezaj vinoj kaj la freŝiga sobreco de la fontakvo. Mi povas aserti, ke per ĝi mi prenis en min la tutan vivon.

Kaj nur nun mi eksciis, kiom malsata mi estas: ĝis nun la okazintaĵoj forturnis mian atenton de mia malsato, kvankam mi manĝis dum du tagoj nur unu piron.

Mi kaptis avide la kuleron, kaj en kelkaj momentoj mi enstomakigis la tutan enhavon de la skatolo.

Mia gvidanto senvorte prenis la malplenan ujon kaj, starigante ĝin en la mezon de la tablo, malsupre premis butonon, post kio la tablo malfermiĝis, la skatolo malleviĝis kaj poste la truo denove fermiĝis. La konturo de la klappordo apenaŭ estis videbla sur la glata vitrosurfaco.

Vidante mian malsaton, mia gvidanto prenis de la rubando alian skatolon kaj ĝin metis antaŭ min.

Tiom da grandanimeco min ege kortuŝis Mi bedaŭris profunde miajn antaŭajn pensojn. Mi balbutis emociite kelkajn dankvortojn, kaj larmoj aperis en miaj okulo.

Vidante tion, mia gvidanto kliniĝis al mi kaj rigardis mian vizaĝon per evidenta maltrankvilo. Mian kapon li subite prenis inter sian manplatojn, ĝin turnis al la lumo kaj observadis kun sulkigita frunto.

Poste li ekstaris.

Elu! Elu! — li kriis.

Unu el la ĉeestantoj leviĝis, venis al mi, mia gvidanto diris al li kelkajn vortojn, montradis al mia vizaĝo kaj la alia prenis el sia poŝo burseton.

El la burseto li prenis etan pumpilon, per kiu li tuŝis al mia okulo kaj enpumpis miajn larmojn, poste ŝprucigis ilin en miniaturan botelon, kiu proksimume havis grandecon de kvarona colo.

Nun li subtiris mian palpebron kaj skrupule esploris mian okulon, el kio mi vidis, ke li devas esti kuracisto.

La ektimo denove min kaptis kaj denove min tentis la terura suspekto, ke mi trafis inter frenezulojn.

Mi volis lin konvinki, ke mia okulo havas nenian malsanon. Forviŝinte miajn larmojn, mi ekridetis, sed tio okazigis nur novan sensacion.

Ili interkonsiliĝis per kelkaj vortoj, post kio la kuracisto foriris, kaj mi residiĝis kun konfuzaj sentoj por manĝi la duan porcion, sed kun multe malpli da apetito.

Mi tamen sentis, ke mi devas multe danki al ili, malgraŭ iliaj stultaĵoj. Mi ekmemoris, ke miajn vestaĵojn li eĉ ne povis pagi, ĉar mi forkuris kaj, por ke mi ne estu sola, li prefere venis kun mi, riskante, ke li estos police persekutata kiel ŝtelisto kaj ankaŭ nun li regalas min. Mi intencis ĉiuokaze rekompenci liajn elspezojn.

Mi jam spertis, ke niajn banknotojn li verŝajne ne konas, sed feliĉe mi havis kelkajn orajn kaj arĝentajn monpecojn. Malplenigante mian monujon mi transdonis al li la tutan metalan enhavon.

Li longe ilin rigardadis, turnadis, per signoj demandis, kion li faru per tiuj kaj mi fingromontris al la kuirejo, sed li metante la monon en sian buŝon, montris per penaj maĉgrimacoj, ke el tiu ne eblas kuiri manĝaĵon. Mi dubis, ĉu lin igas moki lia kavalireco, aŭ ĉu absolute li ne konas nian monon. Mi penis klarigi ĝian celon, sed tio estis tre malfacila kaj fine mi tute rezignis kaj remetis la monon en mian monujon.

Nun mia gvidanto mansignis, ni leviĝis kaj foriris. Mi supozis, ke li ĵetos la prezon de la tagmanĝo en iun aŭtomaton. Mi intencis tion ĝisatendi kaj tiam klarigi plejeble reale la esencon de mia mono, sed mi devis konstati, ke li ankaŭ nun ne pagis!

Mi jam estis plena de scivolo pri ilia vivmaniero, sed ne estis eblo konversacii.

La tempo estis ĉirkaŭ la sesa, sur stratoj ekbrilis multegaj lampoj, sed la lumo estis tiom kaŝita, ke ni moviĝis preskaŭ sen ombro. La lumo estis nek blanka, nek flava, sed simila al la sunlumo: dissterniĝanta, klara, trankviliga inundo da lumo. Mi sentis, kvazaŭ estus taglumo, vesperiĝe, antaŭ sunsubiro kun ties mola, trankviliga efiko.

Ni piediris ĉirkaŭ dek minutojn en la sama uragana trafiko, kiel antaŭ-tagmeze. Apenaŭ mi povis rimarki la formojn de la preterflugantaj maŝin-veturiloj, tiom rapide ili trafulmis. Sed mi neniam vidis tiom da strangaj veturiloj. Unu havis longan, rondan basenon, la ŝoforo eĉ ne estis videbla, el la alia etendiĝis longaj levilbrakoj al ln ĉielo, alia malfermegis antaŭen gigantan metalbuŝon. Troviĝis eĉ tia, kiu havis radojn ankaŭ supre kaj povis kuri krome sur sia dorso.

Kelkfoje super ni preternaĝis granda, torpedosimila korpo, ĉie sekvante dratkondukilon, havante kun tiu tamen nenian videblan interrilaton. Ĉie ekbrulis signallumoj kun nekonata celo, kaj kelkloke la homoj malaperis en la teron, kune kun la trotuaro.

La homoj sur mutaj vojoj kaj en sensonaj ŝuoj, la veturilo se eble eĉ pli silente, sed ĉiu kuregis. La muta fantoma danco de la maŝinoj strangmaniere neniigis mian sekuran senton. Ŝajnis, ke la gravitacia forto malaperis, kaj restis nur la preterflugo de la senbrua rapideco. La tuto impresis tiom neverŝajne, kvazaŭ ĝi reale ne ekzistus; aŭ almenaŭ mankus la pilastro al kiu ĝi sin devus apogi. Kaj ankaŭ la vizaĝoj estis tiom strange fremdaj: el ilia nekutima proporcieco verŝiĝas samtempe bonvolo kaj repuŝa nealproksimeblo.

Mi pensis subite pri miaj kamaradoj, kun kiuj mi pasigis tiom da ĉarmaj horoj en la klubo kaj kiuj de tiam jam eble kuŝas en la profundo de la Oceano, en siaj akvotomboj. Mia koro sufokiĝis, kaj mi sentis grandan bezonon pri vivanta homo, pri amiko, al kiu mi varme parolus, kaj al kiu mi rakontus miajn impresojn. Ĉar, — strange, — pri ĉi tiuj mi havis la impreson, kvazaŭ ili ne estus vivantaj, kvazaŭ malantaŭ tiu perfekteco ne estus enhavo.

Kaj irante tra la stratoj en mi vekiĝis ankaŭ alia sento, kaj ĝi pli kaj pli fortiĝis, sed pri ĝia vera esenco mi ankoraŭ ne povis fari opinion.

Mi sentis nur, ke estus tre bone min ĵeti antaŭ altaron, ke mi ekkriu kaj preĝu dankon por mia feliĉa saviĝo al la Eternulo.

Aŭ eble ne por tio? Mi tute ne sciis. Estis interese, ke mi, kiu hejme ne estis tre religiema, nun subite opiniis kompreni la tutan originon de la religio kaj ĉiujn en ni kaŝiĝantajn radikojn. Jes, ĉiu fariĝas religiema en danĝero, kiam ĉiuj teraj helpoj ŝajne malebliĝas. Sed mi jam estis trans la danĝeroj kaj tamen... Kial do? Mi ne sciis.

Mi serĉis preĝejon, kie mi povus malpezigi mian koron sen tio, ke kuracistoj gapus buŝmalferme pri miaj larmoj.

Per mansignoj al la ĉielo mi provis demandi mian gvidanton pri la preĝejo, sed li, same per signoj trankviligis min, ke ne pluvos. Do ankaŭ tion li miskomprenis, kiel preskaŭ ĉiun senchavan demandon.

Mi ne multe prizorgis mian fiaskon, pensante, ke mi mem nepre ekkonos la preĝejon, sed vane mi serĉis. Ĉiu domo estis senespere unuforma, senornama kaj kiu scias, en kiu estis enpremita la preĝejo inter ĉi tiuj, senkonsole egalaj ŝtonskatoloj?

Nun ni haltis antaŭ pordo, kiu same malfermiĝis antaŭ ni.

Ni enpaŝis, eniris lifton, kiu levis nin al la dua, plej supra etaĝo. Elpaŝante el la lifto, ni venis sur vitromuran verandon, kies ĉiuj fenestroj estis suprenlevitaj kaj tra ili videblis la malantaŭa ĝardeno. Tie etendiĝis ĉirkaŭ kvindek jardojn longa kaj same larĝa parko, malantaŭ kiu sekvis alia domo sen ia barilo. Sur la ĝardenvojoj estis komfortaj gumlitoj, diversaj laŭboj kaj ĉio belege lumigita.

Sur la gumlitoj multaj kuŝis, sur la vojoj multaj iradis, sed ĉiu — nur sola kaj muta. Nenie societo, nenie trimembra grupo, nenie gaje ridanta, intima angulo aŭ disputanta duonrondo.

En la ĝardeno ŝvebis ebriiga odoro de tilioj kaj koncerto de griloj. Nekompreneblaj homoj! Jen, ili amas la kreskaĵojn kaj kuŝas sur la herbaĵo, iliaj fenestroj estas grandaj, la domoj havas larĝajn, sunlumajn terasojn, en la ĝardenoj ĉie troviĝas la kutima banbaseno: ĉio ĉi estas la karaktertrajtoj de la homo, havanta koron. Sed tiam kial ĉi tiu malsociema rigideco? Kial ili ne estimas unu la alian per afablaj vortoj, per varma amikeco?

Ni paŝis el la verando al ĉambro, kies lampoj ĉe nia enpaŝo ekbrilis. Mia kondukanto premis butonon, post kio la fenestroj malleviĝe fermiĝis.

La muroj estis la same buterflavaj, kiel en la restoracio. En la ĉambro estis tri seĝoj, unu kanapo, unu fotelo, kvarangula tablo, tamen nenio el ligno, sed el la ofte vidita, bakelitsimila materialo. La pavimo same, sed eĉ postsignojn de tapiŝo aŭ kurteno mi ne vidis. Apud la fenestro elektra hejtilo, kovrita per truita lameno kaj en la angulo telefono, elektra horloĝo kaj kelkaj aparatoj, pri kies celo mi eĉ ideon ne havis. En la muro estis libroj malantaŭ kelkaj forpuŝeblaj, vitrosimilaj fenestroj. Kiel la ŝrankoj, ankaŭ la lito estis konstruita en la muro, kiu laŭ butonpremado elturniĝis kaj post returniĝo ĝin aŭtomate purigis kaj turniĝadis ventolilo lokita en la muro.

Poste ni iris en la banĉambron. Mi ne tedas la Leganton per la enuiga detalado, li jam povas imagi la esencon el la antaŭaj vortoj. Mia dommastro senvestigis sin antaŭ mi sen ia prudeco, ekzemplo, kiun devis sekvi ankaŭ mi por puriĝi sub la duŝo en la apuda banĉambro, kio donis el mi tre agrablan farton.

Poste li elprenis litotukon, kaŭĉukan kusenon kaj ceterajn litaĵojn el la mura ŝranko, pretigis tre komfortan liton al mi sur la tero kaj mansignis, ke mi povas enlitiĝi.

Mi devas konfesi, ke mi estis iom ofendita, ke li kuŝigas la gaston sur la teron. Kvankam lito estis sufiĉe mola (la gummatraco estas same mola sur kio ajn ĝi estas lokita), tamen, tia konduto prilumigis iome malfavore la edukitecon de mia majstro. Mi povis lin senkulpigi nur pro lia muntista profesio, sed tiaokaze kiel mi povas klarigi ĉi tiun multekostan loĝejon kaj meblaron?

Tiom da ĝentileco tamen estus atendebla eĉ de elektra muntisto, ke li, jam nur pro la formaleco, proponas la liton al sia gasto. Li nepre povis scii, ke mia ĝentileco neniel permesus akcepti la liton. Ĝemante mi ekmemoris pri mia amata patrio, kie la homoj estas ĉiuokaze multe pli delikataj, ĉarmaj, kavaliraj, kaj la dommastro proponas al sia gasto ĉiam la plej bongustajn pecojn de la manĝaĵo, bone sciante, ke tiu nepre rezignos kaj elprenos la plej malbongustajn.

Do, mi enlitiĝis, dum mia mastro prenis diversajn risortajn kaj pezajn gimnastikilojn kaj eliris al la teraso por fortigi siajn muskolojn.

Post kvaronhoro li revenis, la lampon estingis kaj enlitiĝis.

La ekscitaj travivaĵoj ankoraŭ longe ne lasis min dormi. Ankaŭ cetere mi ne kutimas tiel frue enlitiĝi. Mi konjektis, ke mia mastro tamen apartenas al la pli bonstataj burĝoj, sed ĉi-okaze, kial li ne havas serviston? Aŭ almenaŭ kial li ne edziĝas?

Mia unua tago en Kazohinio finiĝis kun amaso da nesolvitaj problemoj kaj mi atendis ekscite tie la morgaŭon por ricevi respondon al tiuj demandoj.

TRIA ĈAPITRO

La aŭtoro estas observata de kuracistoj. — Li estas lokita en hospitalo inter la belohinoj kaj estas instruata pri la hina lingvo. — Krome li ekkonas la koncepton de la kazoo, kiu estas la fundamenta principo de la lando, pli ĝustadire: ĝia stato.

Mi vekiĝis matene je la sesa. Sub la duŝo mi puriĝis, poste mia mastro paŝis al la telefono kaj interŝanĝis kun iu kelkajn vortojn. Poste ankaŭ mi estis alvokita. Mian vizaĝon li tenis antaŭ ia lenso kaj kelkajn minutojn ili interparolis per la telefono.

Poste li mansignis kaj ni ekiris. Sur la strato la lifto denove suprenlevis nin super la domojn, poste la moviĝanta trotuaro transportis nin al la stacio de la rapidfervojo kaj tie, enpaŝinte vagonaron, ni preterflugis super la urbo.

Nun mi jam atentis pli vigle, sed mi povis malkovri nenian variecon. Nenie turo, kolonaro, eĉ elstaran domon mi ne vidis. Eĉ tombejo ne troviĝis.

Poste ni venis super fabrikojn, almenaŭ tion montris la speciala aranĝo de la domoj, la alsupraj tegmentfenestroj, la reloj, serpentantaj sur la korto kaj kelkaj pli altaj domoj, sed ili havis nek kamentubojn, nek barilojn.

Nur post longa tempo mi eksciis, ke tie ĉio estas farata per elektro. Tiu movas la maŝinojn, kuiras la manĝaĵojn, bakas la panon, tiu hejtas la ĉambrojn, purigas, lavas kaj ventolas. Ili konas la flamon nur el la laboratorioj.

Poste ni alvenis kampon, kie la vagonaro iris sur digo. Ni venis inter montojn kaj arbarojn.

Nun antaŭ ni aperis granda komplekso de palacoj. La vagonaro tie kuris sub la teron kaj per forta bremsado haltis.

Ni elpaŝis. Apud ni brilis alia vagonaro kun tute aliformaj vagonoj, el kiuj multaj elpaŝis. Kelkaj havis bandaĝitan brakon aŭ vizaĝon, alia kuŝis sur portebla lito. Mi vidis, ke mi venis en hospitalon.

Ni enpaŝis lifton, kiu nin portis rekte al la halo de unu konstruaĵo.

Nun mia gvidanto kondukis min tra koridoro kaj fine, enpaŝinte ĉambron, mi troviĝis meze de strangaj maŝinoj.

Inter la aparatoj iradis homo, kiu post nia enveno paŝis al ni. Mia gvidanto montrante al mi, parolis kelkajn vortojn kaj la alia sidigis min sur seĝon.

Nun mia gvidanto sin turnis kaj foriris. Min turmentis duboj, ĉar mi ne sciis, ĉu li definitive forlasis min, aŭ revenos, sed mi trankviliĝis, ĉar li ne adiaŭis, kaj mi estis konvinkiĝinta, ke mi ne restos sola kun homo, kiu eĉ tiom ne scias pri mi, kiel mia gvidanto.

Mia nova prizorganto, kiu — kiel poste evidentiĝis, estis kuracisto, sidiĝis vidalvide al mi, observis miajn pupilojn, frapetadis miajn genurefleksojn, poste starigis min antaŭ nekonatan maŝinon.

Sur blanke emajlita, larĝpieda kolono staris granda, plata disko, sur tio ronde aranĝitaj, skaligitaj fenestroj. El la kolono etendiĝis kelkaj flekseblaj metalaj brakoj. Ĉe la fino de la unua estis metala telero, sur la alia nadlo, sur la tria suĉilo kaj aliaj iloj. Super la plato montriĝis brilantaj metalaj pintoj. La maŝino similis al iu centbraka hinda di-skulptaĵo.

La kuracisto denove mansignis al seĝo, kaj mi eksidiĝis kun konfuzaj sentoj. Mi observis precipe suspekte la brakon, sur kies fino estis la nadlo.

Kaj la kuracisto ekprenis ĝuste tiun. Sur mia ŝultro li malfermis la vestaĵon, kaj la nadlon li enpikis en mian muskolaron.

Mi jam intencis protestadi pro la tute superflua torturo, kiam mi havas nenian malsanon, sed ĉi-momente mi mutiĝis pro la surprizo. Nome, mi sentis nenian doloron, kvankam la kuracisto tute ne anestezis antaŭe.

Gape mi rigardis la strangan aparaton. En tiu momento, malantaŭ ties fenestroj ekbrulis lumstrioj, kiuj komencis balanciĝadi supren-malsupren, ofte ŝanĝante siajn kolorojn.

Nun la kuracisto tiris aliajn brakojn kaj fiksigis ilin al mia frunto, tempio kaj dorso. La lumstrioj denove ekbalancadis, supre, el la maŝino, el la metalpintoj fosforadis radiado, poste la lumstrioj ekhaltis. Tiam eksonis sonorilo, el la maŝino antaŭenserpentis longa, per signoj plenskribita paperrubando, kiun la kuracisto deŝiris kaj observis per lupeo.

Nun la ĉambro subite mallumiĝis kaj sur la vidalvida vitromuro aperis printempa kampo. La teron kovris mirinda floraro kaj ĉiu floro estis senescepte blanka. La kampon hirtigis milda vento kaj kiam ĉi tiu venteto trafis mian vizaĝon, mi ĝuis per plena pulmo la freŝan, printempan odoron. El la arbustoj sonis la kanto de birdoj.

Sed tiu granda blankeco iom post iom ŝanĝiĝis. La kampo vestiĝis komence flave kaj poste blue, fine traiĝis al tute neverŝajna, ultramara koloro. Tiam subite fariĝis ruĝa.

Samtempe el la arbustoj antaŭenpaŝis blankvestitaj viroj kaj virinoj kaj ili trairis la scenejon per malrapidaj paŝoj. Iliaj korpoj balanciĝis, iliaj brakoj svingadis laŭ takto, kaj eĉ la birdkanto pulsis laŭ tiu ritmo. La sceno enhavis iom el la danco, sed estis multe pli simpla kaj natura.

Post miaj antaŭaj, sufiĉe deprimataj sentoj ĝi estis ĉiuokaze freŝiga kaj interesa spektaklo. Mi primiris la perfektan plastikecon de la figuroj kaj la odoron, kiun ĉe ni ankoraŭ oni povis per nenia teknika ekipaĵo estigi en la kinoj. Krome komence la spektaklo donis al mi difinite bonan artan ĝuon. Sed bedaŭrinde, la belan apoteozon konfuzis iom da misaranĝo, kiu grave malaltigis ĝian artan valoron kaj efikis la esprimon de aroganta diletantismo.

Nome, la florkampo dispeciĝis al parceloj: bluaj, flavaj kaj ruĝaj kvadratoj amasiĝis unu apud la alia, poste ili intermiksiĝis, kvazaŭ ili luktadus, kaj la pulsado de la birdkanto fariĝis iom post iom tiel artefarita, ke mi elĵetiĝis el la bela humoro.

Ĉion tion superis la fakto, ke al la birdkanto intermiksiĝis fremdaj sonoj, similaj al aŭto-sireno, krome intersonis eĉ krakaj kaj fajfantaj muzik-instrumentoj. La vestaĵoj de la aktoroj same ŝanĝiĝis: la malpezaj, printempaj vestaĵoj fariĝis pezaj, peltoborderitaj, vintraj manteloj kaj poste aperis sur tiuj kupraj zonoj, de kiuj pendis brilantaj, bluaj juvelŝtonoj kaj fine en la printempan odoron miksiĝis tute ne alapartenantaj odoroj. Mi flaris menton, eteron, eĉ sulfuron.

Nun, — mi devas konfesi, — mi komencis jam ne kompreni la aferon. Sed mi ne havis multe da tempo cerbumi, ĉar la ĉambro lumiĝis, la bildo malaperis, ventoliloj sible eltiris la odoron, la maŝino zumzumadis, el tiu elvenis nova paperrubando, kiun la kuracisto deŝiris kaj priobservis.

Nun denove mallumiĝis.

Sur la muro aperis la bildo de oranĝo. Poste apude alia, tria, kvara, ktp. Samtempe blovetis al mi tiom agrabla oranĝodoro, ke mia buŝo pleniĝis per salivo, kaj mi ekhavis grandan apetiton por ĝi.

Baldaŭ, kiam kunmetiĝis granda amaso de oranĝoj, ili komencis ordiĝi laŭ rektaj linioj kaj fine staris antaŭ miaj okuloj unusola muro el oranĝoj.

Nun la oranĝoj kunfandiĝis unu en la alian, la limoj malaperis kaj restis nur la koloro, kiel la muro estus farbita al oranĝkoloro. Ĉi-momente eĉ la odoro malaperis.

La koloro transiĝis al pli kaj pli lumhela tono, poste ricevis lakan brilon kaj fine tiom brilegis, ke tiun efikon nenia nia farbo povus akiri.

Sed nun subite eklumiĝis la ĉambro, la maŝino zumzumadis, elverŝis novan paperrubandon, kiun la kuracisto priobservis kaj mi sidis senkonsile, ĉar mi havis neniun konjekton, kian sencon havas la okazintaĵoj, kial oni faris tion kaj kio estis la interrilato inter la scenoj sur la muro.

Nun denove mallumiĝis.

Sur la muro maldekstre aperis homo. Li ellaciĝinte falsidiĝis sur seĝon, ekviŝis sian frunton.

Samtempe, dekstre aperis alia homo kaj eksidiĝis. Nun aperis antaŭ ambaŭ homoj tabloj, sur tiuj la samaj manĝaĵ-skatoloj, kiujn mi mem vidis en la restoracio.

La unua homo rapide malfermis sian skatolon, avide pretiĝis al la manĝo sed li eĉ ne povis trempi sian kuleron, kiam la aliulo alpaŝis, forprenis la skatolon kaj — elverŝis la manĝaĵon!

La neatendita atako surprizis min, sed pli frue, ol mi povus aranĝi miajn pensojn, la atakanto residiĝis al sia loko kaj sur la tablo aperis alia skatolo. La malsatulo denove malfermis ĝin, sed la alia alpaŝis kaj denove elverŝis.

Tiu agado jam kolerigis min kaj mi nur primiris la paciencon de la malsatulo, ke la atakanto denove povis fari lian atencon sen iu ajn revenĝo.

Sed ankoraŭ tio ne estis ĉio. La sceno ripetiĝis eĉ triafoje! La nekredebla impertinenteco indignigis min, ke mi jam emis alsalti kaj revenĝi la aferon anstataŭ la kompatinda, stulte malkuraĝa figuro. Plej volonte mi emus diri tiam al li mian sinceran opinion pri lia malkuraĝa konduto.

Sur la tablo jam aperis la kvara skatolo. La malsatulo malfermis ĝin, post kio la atakinto denove ekstaris kaj alpaŝis.

Tio jam estis pli, ol mi povis toleri. Mi sentis, ke, se la malsatulo ankoraŭ nun ne vangofrapos lin, mi ekkrevos.

Sed ĉi-momente jam ekstaris la malsatulo mem. Mi atendis per streĉegitaj nervoj la grandan, malpezigan vangofrapon. Sed okazis io tute alia.

La malsatulo ekkriis:

Elu! Elu!

Pluraj homoj enkuris la scenejon; ili ĉirkaŭstaris la atakinton kaj igis eksidi al sia loko. Kaj nun okazis afero, kiu povus esti ĉio, krom la solvo de la drama problemo.

Nome, la malsatulo malfermis la skatolon de la atakinto kaj — manĝigis lin! Li kuleris la manĝaĵon kaj enverŝadis en la buŝon de la alia. Intertempe la ceteraj firme tenis la atakinton. La malsatulo senĉese klarigis ion al li, sed sen ia ajn tremo en sia voĉo. Kaj kiam ili jam manĝigis la tutan porcion, eklevis lin; tri homoj forkondukis, kaj fine la malsatulo sidiĝis al sia propra porcio kaj ekmanĝis.

La ĉambro denove eklumiĝis, sed mi havis grandegan manksenton. El tiu historio ne nur mankis la restarigo de la drama ekvilibro, sed ankaŭ ĝi renversis mian ĝeneralan moralsenton.

Mi ne asertas, ke oni devus elverŝi ankaŭ la manĝaĵon de la atakinto, — do ĝi estus sencela perdo de valoro, sed almenaŭ li estus punita laŭ la dramaj reguloj, por ke li malhavu emon future al similaj perfortaj agadoj!

Aŭ, se temas pri malkuraĝa loĝantaro, kiu retiriĝas de la interbatado, li devus esti minimume portata al policisto por ke li malantaŭ la kradoj havu okazon cerbumi pri la reguloj de la deca konduto. Sed manĝigi lin?!

El tiu historio tute mankis la egalpezo, la trankviliga rehonorigo; ĝi estis elreliĝinta, flankenŝoviĝinta kaj duonstata.

Kial la tuto? Kaj kial mi devis rigardi la tuton? Mi konjektis ĝin esti psikoteknika pristudo. Sed kial trudi al la viktimo historion, kiu staras ekster iaspeca logiko kaj sistemo? Kion oni povas konstati el tiaspeca afero?

La kuracisto eltiris la nadlon el mia dorso, deŝiris la paperrubandon, observis ĝin kaj premis butonon. La aerŝanĝilo fajfis.

Du aliaj homoj enpaŝis, ili manvokis min kaj tra retoj de koridoroj ni venis en grandan parkon, kie ni iris en parteran domon.

Ni venis en malaltan ĉambron, kie mi devis ĝis nudo senvestiĝi kaj sidiĝi en seĝon. Eksidante mi ekvidis kun teruro sur ĝiaj manapogiloj la kuprajn lamenojn, similajn al tiuj de nia ekzekutseĝo, kaj mi firmiĝis en la terura konvinkiĝo, ke mi falis en la manojn de iu malamiko de mia patrio. Miaj suspektoj ŝajnis ankoraŭ pli pruviĝi, kiam ili klopodis meti sur mian kapon grandan metalĉapelon, kiu pendis sur elektra kondukilo el la plafono kaj el kies interno sonis susurado.

Ekkriante mi saltleviĝis kaj volis elkuri, sed ili ambaŭ saltis al mi, ekkaptis min, premis sur la seĝon, premis la ĉapelegon al mia kapo kaj per rimenoj alligis min fortike.

Mian vizaĝon inundis la ŝvito de la teruro, ĉiulingve kriegante mi protestis, mi piedbatis kaj mordis, sed kontraŭ la superforto mi estis senpova. Fine, elĉerpiĝinta mian forton, mi fermis la okulojn, rekomendis mian animon al la Eternulo kaj rezignis la luktadon.

Nun iu homo fermis sur la muro elektran konektilon kaj mi sentis, ke ĉiu mia haro stariĝas. Tiam mi atribuis la aferon al la timego, sed poste evidentiĝis, ke ĝin okazigis la statika elektro, kondukita en min. El la ĉapelego zumzumadis mallaŭte kraketado, poste ili demetis ĝin de mia kapo, miajn manojn ili liberigis, kaj mi konstatis kun granda ĝojo, ke mi ankoraŭ vivas!

Kiam mi karesis mian kapon per miaj manoj, ĉio klariĝis: mi estis tondita. Nun mi havis la saman, rondan, senfrizaĵan hararon, kian la ceteraj. La tuta tondado apenaŭ daŭris kvin sekundojn.

Jam mi atendis multe pli trankvile la sekvaĵojn.

Nun mia seĝo ekmoviĝis, transportis min al alia ĉambro, kie alia ĉapelego estis muntita al mia kapo, kiu baldaŭ estis inundita per varmeta akvo, poste mia hararo estis lavita per rotacianta broso, kaj post kelkaj momentoj, kiam la ĉapelego estis demetita, mia hararo jam kuŝis seke kaj kombite.

De tie mia seĝo portis min tra akvobaseno, en kiun mi estis mergita ĝis la kolo, poste ventolilo blovis al mi varman aeron kaj fine mi vojaĝis tra grandega vitra tubo, en kiu briletis violkolora lumo.

Poste mi estis tute malligita, ili donis al mi tute novan vestaĵon, sed laŭ la sama fasono, kian mi ricevis en la urbo. Fine mi estis kondukita al komforta, pura ĉambreto, ili klarigis, ke ĝi estos mia hejmo kaj lasis min sola. Cetere la ekipaĵo de la ĉambro estis la sama, kian mi vidis ĉe mia gvidanto. Tio trankviligis min, ĉar mi jam timis, ke ili rigardas min pro mia antaŭa bedaŭrinda miskompreno nenormalulo. Ŝajnas, ke la esplorado konvinkis ilin pri mia sana cerbo.

Sed kio nun okazos?

Mi ne havis longan tempon meditadi. Post kelkaj minutoj enpaŝis homo, kaptis mian brakon kaj diris: “ba”. Poste fingromontris mian piedon. “Bo” — li diris kaj signis, ke mi rediru.

Jen, ili intencis min instrui pri sia lingvo, kio estis por mi granda ĝojo. Mi jam povis esperi, ke fine lumiĝos al mi ĉiuj, ĝis nun nesolvitaj problemoj.

Nun li montris al si mem:

Zatamon, — li diris.

Mi komprenis... Ĝi estas lia nomo.

Mi ne tedas la Leganton per la ceteraj detalaĵoj, sufiĉas, ke mi pasigis la sekvantan tempon per lingvolernado, kaj post unu monato mi jam parolis ĝin perfekte.

Rimarkinde, ilia lingvo estas mirinde simpla kaj tre facila. Ilia alfabeto havas tridek literojn: dekkvin vokalojn kaj dekkvin konsonantojn. El niaj konsonantoj mankas la “r”, “q”, “x” kaj la “c”. Kontraŭe: ili havas pli multajn vokalojn ol ni. Ekzemple ekzistas elgorĝe prononcata “i”, ia voĉo inter “a” kaj “o”, ktp.

Ĝenerale ili havas tre komfortan lingvon. Mankas la pli malfacilaj kaj la duoblaj konsonantoj el la vortoj kaj post konsonanto ĉiam sekvas vokalo kaj reciproke. Eĉ la formoj de la literoj estas tute simpligitaj: horizontalaj, oblikvaj kaj vertikalaj linioj, staranta kaj kuŝanta elipso, nia “v” en kvar situoj, rondaj kaj deltoidformaj literoj ktp. Unuvorte: ĉiuj estas geometriaj figuroj kaj konvenas tre karakterize al la tiea medio.

Ili uzis literojn eĉ por la nombroj. Ĉiu cifero havas du signojn: unu vokalan kaj unu konsonantan, el kiu la leganto jam verŝajne konjektas, ke ili uzas ne la dekan, sed la dekkvinan nombrosistemon. Ekzemple la signo de unu estas “E” kaj “L”, tiu de 12 estas “I” kaj “M”, tiu de 14: “U” kaj “Z”. Mi citas nur la ciferojn, kies litersignoj troviĝas ankaŭ en nia alfabeto. Tiu tre mallongigas la nombrojn, same en skribo, kiel en eldiro, nome ili esprimas la nombrojn per la alterna sekvigo de vokaloj kaj konsonantoj. Ekzemple la nombro 3331 estas skribita en la dekkvina nombrosistemo jene: 14-12-1 kaj ili skribis kaj eldiris tie “ZIL”, kiel el la ĵusa priskribo la Leganto povas kontroli.

Por la mezuro de la tempo ili ne uzis la horon kaj minuton, sed la tago estis dividita al 50,625 partoj (la kvara potenco de 15). Tiu tempoparto estis iom pli longa ol la sekundo. Ekzemple la momenton, kiun ni esprimas jene: “je la 6-a, 32 minutoj kaj 11 sekundoj”, ili esprimis simple jene: “KALAZ”, kiu signifas la nombron de la tempopartoj, pasintaj depost noktomezo. Poste mi ekkonis, kiom facile estas tiel enmemorigi la telefonnumerojn.

Iliaj vortoj estas tre mallongaj kaj mi havis la impreson, ke eĉ sian lingvon ili kreis laŭplane, ĉar la plej ofte uzataj vortoj estas la plej mallongaj. Krome la karaktero de la vortoj estas konstatebla el ilia komenca litero, ĉar ekzemple la substantivoj komenciĝas per “b”, kiel la menciitaj “bo” kaj “ba”, la personnomoj komenciĝas per “z”, la adjektivoj per “k” kaj la vokalo servis esprimi la verbojn kaj agadojn. Tio, ke la karakteraĵo de la vortoj estis ĉe la komenco, faris la parolon pli komprenebla, ĉar la atento dividiĝas en la vorto pli bone ol ĉe ni, kie la sufiksoj amasiĝas ĉe la fino de la vortoj.

Ĉe ili la akcento esprimas pli multe ol niaj lingvoj, kiuj krom la ordinara akcento konas nur la demandakcenton. Ili uzas apartan akcenton, se la parolanto konsilas, alvokas, jesas aŭ neas. Ankaŭ la vortordo estas varia kaj la interŝanĝo de du vortoj donas alian sencon al la frazo.

Kaj ĉio ĉi estas tre facile ellernebla, ĉar ilia gramatiko ne havas escepton.

Sed la plej grava diferenco estas, ke ilia lingvo klopodas komprenigi ne nur la konceptojn, sed ĉefe la intencon.

Ekzemple: en niaj parlamentoj ofte estiĝas akra disputo pri tiu temo, kiu apartenas al la dekstra, kiu al la maldekstra flanko, kiu estas la adepto de la patriotismo, kiu de la diktatorismo, aŭ de la liberalismo. Nu, en ilia lingvo, la sennombra variaĵo de la vortoj, de la vortovico kaj akcento, la sufiksoj esprimas ne tiaspecajn konceptojn, kiel diktatorismo, liberalismo, patriotismo, ktp, sed la intencon, la atingendan celon de la agado. Ĝuste pro tio, ili tute ne havas esprimojn por tiaspecaj konceptoj, sed des pli ofte mi aŭdis ĉi tiujn du vortojn: kazoo kaj kazi.

Konsidere, ke la Leganto ankoraŭ tre ofte renkontos ĉi tiujn du vortojn, mi devas ilin pritrakti iom pli vaste.

Neniu el ili du povas esti tradukita al iu ajn eŭropa lingvo. Nome, se ili diris pri iu afero, ke “ĝi estas kazoo”, tio signifis sam-specan, kiel ĉe ni dirante: “ĝi estas laŭleĝe, justeca”. Sed nur ĉirkaŭe. Ekvidu ni nur, pri kio ili aplikis ĉi tiujn vortojn!

Kazoo estas inter la kavalireco, lojaleco, toleremo, memfido kaj justeco, sed estas adekvata al neniu el ĉi tiuj. Ĝi signifas ian ĝeneralan justeman intencon, sed estas tradukebla per neniu vorto, ĉar ekzemple ĉe ni la unuŝilinga trinkmono, donita al la kelnero estas rigardata kiel kavalireco, dum ĉe ili ĝi ne estus kazoo, ĉar ĝi estus la tropago de io. Kaj la kazoo same ne identas kun la lojaleco, ĉar en ĉi tiun koncepton jam miksiĝas ankaŭ la cedemo, dum en la kazoo ili ne konas la voĉon de la koro. Ĝi estas severe matematika koncepto por la egaleco de la servado kaj reservado. Kiel ĉe ni estas la fizika tezo pri la ago kaj reago.

Ekzemple, se iu, kiu faras pli malfacilan laboron, manĝas ankaŭ pli multe, tio estas por ili kazoo. Se iu tial manĝas pli multe, ĉar lia stomako deziras multe, ankaŭ tio estas kazoo. Se la malsanulo, kiu ne laboras, deziras pli delikatajn manĝaĵojn, ankaŭ tio estas kazoo.

Ankaŭ tio estas kazoo, se iun minacas danĝero kaj la aliaj, lasante siajn laborojn, helpas al li, sed ĝis kiam li fakte bezonas helpon.

Mi povas aserti, ke mi pasigis longan tempon, ĝis mi povis ellerni ĉi tiun vorton. Por pli bone konigi ĝin al miaj ŝatataj Legantoj, mi provas ĝin proksimumi per jena difino:

Kazoo estas la klara prudento, kiu vidas antaŭ si, laŭ matematika rektlinio, kiam kaj kiel ĝi devas ion fari, por ke la individuo akiru la plej altan bonstaton per la socio.

Do, racie dividi la laboron, ripozon, dormon, sporton, manĝadon, konduti al niaj homfratoj tiel, ke ĉiu produktu pli multe, tamen sen malutilo de la sano. Se iu laboras malpli multe, ol li kapablas, tio jam ne estas kazoo, ĉar la mankantan parton devas plenumi alia, kiel pluslaboron kaj tiu estas farebla nur per korpa malutilo. Ni ne forgesu: la kazoo havas ne individuan, sed komunan, ĝeneralan sencon: kio por aliaj ne estas kazoo, tio ne estas kazoo ankaŭ por mi.

Strange, la kazoo ampleksas ankaŭ la individuan kapablon. La pli kapabla homo pli produktas por la sama reservo. Ĉi tio ŝajnas ĉe ni maljusta, sed ĉe ili ĝi estas same memkomprenebla, kiel tio, ke la pli perfekta maŝino devas pli produkti per la sama hejtmaterialo. Ĝi ja kapablas ĉi tiom kaj ĝi estas konstruita ĝuste pro tio!

La kazoo ampleksas ankaŭ la helpon al la homfrato, kiu tion bezonas, ĉar, — mi ripetas, — ĝi havas ne individuan, sed ĝeneralan sencon. Se estus necese, haltus la laboro de la tuta urbo por savi unusolan homon. Kaj estas plej mirinde, ke, — kiel ni poste vidos, — la kazoo havas nenian sentimentan karakteron.

Ĝi estis aplikita eĉ al aferoj, kiuj havis nenian interrilaton kun la homa socio. Ekzemple, se la leporoj formaĉadis la arbojn, tio estis konsiderata ankaŭ kazoo, sed se la lepora patrino formanĝis siajn filojn, tiu jam ne estis kazoo! Kiu povus ĝin kompreni?

Ĝia antitezo estis la kazi. Ekzemple, se iu elprenas novan vestaĵon el la magazeno, kiam la malnova ankaŭ estas uzebla. Aŭ, se iu malhelpas la agadon de sia homfrato sen ia deviga kaŭzo, ekzemple superflue paroladas pri temoj, kiuj nek al li, nek al la alia signifas ian utilon. Aŭ, se iu deklarus pri ĝardena seĝo, ke sur ĝi alia homo ne rajtas sidi, eĉ, se ŝi estas vaka.

Ni supozu, ke iu sidas sur ĝardena seĝo kaj ne estas aliloke neokupita loko. Iu alvenas kaj petas transdoni la seĝon, sed la sidanto rifuzas. Nu, la rifuzo estas kazoo, se la sidanto estas la pli laca, kontraŭokaze ĝi estas klaazi.

Kiam mi, dum mia lernado atingis ĉi tion, la tuta afero ŝajnis al mi iom konfuza kaj necerta. Mi demandis Zatamonon, kiamaniere ili povas eviti la okazon de kaziaferoj.

— Kazoa homo faras nur kazoajn aferojn. — li respondis

— Ŝajnas, — mi diris, — ke vi ne komprenis mian demandon. Kiel scias tiu, kiu volas sidiĝi, ke li estas la pli laca?

Li mire min ekrigardis.

— Se li petas la lokon, nepre li estas la pli laca!

— Sed kiel li scias tion?

— Ĉar tia estas la kazoo!

Mi jam vidis, ke ni ne komprenas unu la alian.

— Sed kiel li povas vidi en la internon de la alia?

— Mi jam diris — respondis, — ke la kazoo estas tiel. Ekzemple: ekzistas speco de formikoj. Se unu el tiuj trovas mielon, ĝi plensuĉas sin per la dolĉaĵo. Se ĝi poste renkontas alian formikon, kiu ne trovis mielon kaj estas pli malsata ol ĝi, tiam ili kunmetas siajn buŝojn kaj la sata formiko transdonas al la malsata tiom da mielo, ke ili fariĝu egale sataj. Nu, el kio scias la sata formiko, ke la alia estas pli malsata kaj el kio scias ambaŭ, kiam ili fariĝis egale sataj?

— Nu, el kio do? — mi demandis per forta scivolo, ĉar mi esperis, ke per ilia perfekta scienco malkovriĝas antaŭ mi sekretoj, kiuj ĉe ni estas ankoraŭ nesolvitaj problemoj de la naturo.

— EI tio, ke la pli sata transdonas mielon al la pli malsata, kaj ili fariĝas tiam egale sataj, kiam ili disiĝas.

La stulta respondo min surprizis. Mi atendis de li tute ne tian. Sed kiel ajn mi demandadis, mi ne povis lin elkonduki el ĉi tiu filozofia cirklo, fermita en si mem. Kaj li finis ĉiun sian frazon per la vortoj: “La kazoo estas tia.” Do, mi ne plu esploris, pensante, ke mi ekkonos ĝin per mi mem.

Ili nomas sin hinoj, kio eble konformas al la vorto “homo”, sed kiel ĉiu ilia vorto, ankaŭ ĉi tiu havas interligon kun intencoj kaj celoj, kiel la Leganto baldaŭ vidos.

Ĉar se ies konduto ne konformas al la tezoj de la kazoo, tiu jam ne estas nomita hin, kaj por ties nomo ili havas diversajn vortojn laŭ tio, ĉu li faras la kaziajn agadojn el mallerteco, aŭ nevolo. La mallertuloj estas nomataj belohinoj, la obstinuloj behinoj, kaj tre interesa estas ankaŭ ilia opinio pri ĉi tiuj.

La koncepto de la belohinoj proksimume konformas al tio, kion ni signas per la vorto: “neinstruata”. Do, al ĝi apartenas la infanoj kaj kiuj komencas novan profesion. Ili estas senditaj al lernejoj por esti edukitaj, sed tie oni apenaŭ uzas devigon kaj eĉ tion nur en la unuaj jaroj de la infanaĝo. Nome, ili havas la konvinkiĝon, ke per klara cerbo neniu faras kaziaĵojn.

El tio sekvas, ke ilia edukado radikale diferencas de tiu ĉe ni, ĉar dum ĉe ni la ĉefa celo de la lernejo estas eduki la infanon fariĝi virta kaj honesta ŝtatano, por ke lia spirito estu inklina al la belaj kaj noblaj aferoj, inter ili ĉio ĉi estas nekonata koncepto kaj la lernejo estas nenio alia, ol la fontoj de fizikaj, kemiaj, higienaj kaj teknikaj scioj.

Kompreneble mi demandis Zatamonon kiel estas atingebla la evito de kaziaj aferoj nur per teknikaj scioj. Al tiu demando li respondis:

— Ne estas imageble, ke iu ajn, havante teknikajn sciojn kaj klaran cerbon, tamen intencus manĝi la elektran lampon.

Mi ja kontraŭdiris, ke ne pri tio mi parolas, sed pri tio, kiel eblas direkti la moralan intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj. Li respondis:

— Kian sencon havus lerni, kion ni rajtas kaj kion ni ne rajtas manĝi? tio havus plie malutilon: unue ĝi komplikus la edukadon, ĉar ni devus krom la vitro mencii ankaŭ la ŝtonon, feron, nikelon kaj ceterajn pli aĵojn, due, ĝi eĉ ne estus taŭga atingi la celon, ĉar al homo, kiu aŭdas nur regulojn kaj ne konas la esencon de la aferoj, mankas la aŭtomata kompaso, kaj li neniam povas agadi per si mem. Kaj cetere, la spirito estas ĉies privata posedaĵo, naskita kune kun li, el kiu la tiaspeca edukado forprenus ion, kvankam la celo de la edukado estas ne forpreni, sed aldoni. Kaj fine, ĝi estus tute superflua, ĉar, kiel mi jam diris, se klarcerba homo ekkonas la veran situacion, tiu neniam manĝus vitron eĉ sen malpermeso. La malpermeso devus esti instruata nur al frenezuloj, sed por ili ja vane.

Mi vidis, ke mi estis denove miskomprenita kaj mi rimarkis, ke mi ne parolis pri la manĝo de la vitro, sed pri la evito de la kaziaj vivmaniero kaj agadoj, sed li responde ripetadis nur:

— Mi klarigis ĝuste tion.

Tiom mi jam povis konstati, ke la kazoo havas nenian rilaton al la moralo, ĉar la kazoo mem eĉ ne estas lernata, sed ĝi signifas ian talentan staton kaj ĉiu, kiu ĝin havas kaj lia cerbo estas sana, tiu nepre plenumos ĝin per si mem. Ili inter si eĉ ne menciis la kazoon, kiel ni ne paroladas pri la alfabeto, sed mi, la fremdulo, tiom pli ofte ĝin aŭdis, ĉar, kiel neinstruita, mi ĉiupaŝe koliziis kun ĝi dum mia tiea vivo.

En la sekvontaĵoj la Leganto vidos, kiom granda problemo estis al mi la kazoo, kies esenco mem estas sufiĉe konfuza kaj ŝajnis al mi senkonsekvenca, kaj tiom pli mi ne komprenis, kio tamen konservas tiel firme tiun mondkoncepton en iliaj spiritoj.

La afero estis tiom pli stranga, ĉar ili mem ne rigardis ĝin mondkoncepto, sed asertis, ke la kazoo estas la efektivo de la ekzistanta mondo. Kaj inverse, la kazi signifas ne malmoralon, pekon aŭ maldecon, eĉ ne malĝustan mondkoncepton, sed ion tiaspecan, kian ĉe ni la vorto: “absurdo” do, kio kontraŭdiras al la fizikaj faktoj. Mi povas diri, ke la tuto estis tre stranga, ĉefe, kiam mi konatiĝis kun la ceteraj reguloj de la kazoo, ĉar, — la Leganto vidos, — la kazoo etendiĝas trans la justema vivmaniero al multaj ceteraj aferoj, kiujn mi jam rigardis maljustaj kaj ŝokaj.

Post tio jam estas pli komprenebla ilia opinio pri la tria grupo, pri la behinoj, do, kiuj scias la natursciencajn efektivaĵojn kaj tamen faras kaziajn aferojn. La hinoj rigardas behino ne nur tiun, kiu manĝas vitron, sed ankaŭ tiun, kiu starigas pli lacan homon desur la benko, aŭ kiu eĉ lace stariĝas de la benko por transdoni sian lokon al malpli laca homo. Same behino estas, kiu laboras pli multe, aŭ malpli multe, ol li povas sen sia malutilo, kiu formanĝas la manĝaĵon de la alia aŭ donas sian al alia, kvankam li mem estas pli malsata ktp.

La Leganto nepre rimarkos el ĉi tio, ke la vorto “behin” unuigas en si du konceptojn. Ĉar tiu, kiu formanĝas alies manĝaĵon, ĉe ni estas pekulo kaj kiu la sian transdonas al nemeritulo, tiun oni rigardas frenezulo. Ili siaflanke esprimas ambaŭ konceptojn per unu vorto: “behin”, sendiference, ĉu la behino malprofitigas sin mem, aŭ la alian.

Do, ni vidas, ke ili dividas la homojn laŭ iliaj kvalitoj en tri klasojn. Tamen la diverseco de la vortoj signifas ne nur tion, ke la behinojn ili rigardas alispecaj homoj, sed ili fakte rigardas ilin nehomoj, kvazaŭ temus ne pri homoj, sed pri alispecaj naturkreaĵoj.

La behinoj estis cetere fermitaj tute aparte, kiun lokon mi ne scias kiel nomi: interniga lagero, aŭ frenezulejo, el kie ili neniam rajtis elveni al la homa publika vivo.

Feliĉe mi estis rigardata nek frenezulo, nek pekulo, sed nur instruota belohino.

La Leganto jam povas kompreni ankaŭ la nomon de ilia lando. Kazohinio signifas: la lando de la homoj, kiuj konas la puran esencon de la homa estado.

KVARA ĈAPITRO

La aŭtoro estas ellasita al la urbo, kie li spertas tre strangajn aferojn. — La hinoj absolute ne konas la monon, tamen ili estas riĉuloj. — La diskuto de l’ aŭtoro pri la mono kaj pri la produktado. — Li ekkonas la stratojn, parkojn, la manĝejon kaj la bibliotekon. — Lia fiaska esploro pri la historio kaj moralo de la hinoj.

Do mi, kiel modesta lernanto, aŭ laŭ ili “belohin”, estis minacata de la danĝero, ke malgraŭ mia diplomo, ricevita de la oksforda universitato, mi estos, por mia honto, envicigita al iu malsupra lernejo.

Kvankam mi devis sperti ilian pli perfektan natursciencon, tamen mi, kiel fidela filo de mia patrio, bone sciis, ke en la mondo ekzistas ne nur rigidaj faktoj, sed ankaŭ patriotaj devoj kaj tiel mi singardeme evitis antaŭ ili rekoni ilian pli vastan scion, por ke mi ne donu senbazan kaŭzon al ilia vana nacia fierego.

Do, por eviti tian maljustaĵon, mi ĝentile menciis al Zatamon mian diplomon, kiu malgraŭ mia tuta modesteco, tamen pruvas iom da lernado kaj scio. Kaj mi ne forgesis mencii, ke la ignoro de tio signifus ankaŭ malestimon al mia patrio.

Sed Zatamon respondis, ke la lernado estas ĉies privata afero: ĉiu scias mem, kian sciencon li ne konas. Mia belohina stato signifas nur tion, ke mi povas ion ajn demandi de iu ajn, kaj la demandito respondos.

Tiel mi eksciis, ke mi eĉ ne estas ligita al la hospitalo. Mi povas iri ien ajn en la urbo, nur mi devas kunporti la legitimaĵon pri mia belohina stato, ĉar sen tiu mi ne ricevus respondon al ĉiu mia demando.

Ĉi tiu respondo iome surprizis min kaj ĵetis antaŭ mi ankoraŭ pli da mallumo al mia, jam eĉ sen tio ne tro delikata ĝentileco. Zatamon ĉi koncerne diris nur, ke la superflue demandantan la hinoj rigardas behino.

Pro tio mi ankoraŭ pli miradis, kaj mi demandis ĝian kaŭzon, sed lia respondo min trankviligis.

— Nome la behinoj — li diris — ofte haltigas la preterirantojn kaj ekparolas pri la plej diversaj neestantaj, do kaziaj aferoj.

Nun li elprenis sian notlibron kaj el tiu legis kelkajn partojn:

— Ekzemple iu behino asertis, ke ni ne rajtas manĝi la prunon, sed ni devas ĝin meti sur la ŝrankon kaj rigardadi. Kiam aliaj demandis la kaŭzon, li respondis: “Ĉar ĝi estas blua.” Iu alia asertis, ke la arboj kutimas paroli, kiun lingvon komprenas nur la adeptoj. Tria diris, ke la homo devas suferi, ĉar tio kvietigas la malsaton. La kvara postulis, ke tiuj, kiuj lin renkontas, metu siajn manojn sur siajn ventrojn. Kvina portis sur sia kapo dratan ringon anstataŭ ĉapo kaj al ĉiuj deklaris, ke ĝi estas al li pli konvena, ĉar li estas tiamaniere pli alta ol la aliuloj.

Mi gaje ridetis pri la stultaĵoj kaj trankviliĝis. Mi jam vidis, kion li celas kaj ankaŭ mi trankviligis lin, ke mi neniam havis inklinon al la frenezo.

Li skribis la legitimaĵon, kaj mi decidis eliri al la urbo.

La unua surprizo estis de tiu ekskurso, ke la hinoj ne havas monon.

Mi jam rimarkis dum mia unua vojaĝo per ilia fervojo, ke mia gvidanto ne pagis, sed tiam mi ankoraŭ ne povis imagi, ke la mono povas tute manki.

Nu, tion mi tuj eksciis, kiam mi venis al la stacio de la subtera fervojo.

Mi estis konvinkita, ke la fervojoj de tia kulturita urbo akceptas ankaŭ la fremdan valuton, do, miaj okuloj serĉis la kason. Kiam mi ĝin nenie vidis, mi intencis demandi la unuan hinon, sed mi devis ekscii, ke malgraŭ mia fervora lernado, mi ne konas la nomon de la mono kaj de la kaso. Interese estas, ke tiu manko ĝis nun ne sentiĝis al mi.

Tamen mi sciis, ke mia patrio ĉiam ludis gravan rolon en la disvastigo de la kulturo kaj humaneco, kies brila pruvo estas niaj kolonioj kaj la internacia disvastiĝo de niaj tiafakaj vortoj, do mi turniĝis al la unua hino kaj diris:

Money! Business!

Je mia plej granda miro, li ne komprenis. Do, mi elpreninte mian monujon, montris al li metalmonon kaj klarigis en lia lingvo, ke mi intencas ĝin ŝanĝi je la ilia, sed li respondis, ke ili ne havas tian.

Mi staris senkonsile kaj demandis, kiel mi povas tamen envagoniĝi, sed li simple turniĝis kaj min forlasis. Mi jam volis kolere protesti kontraŭ la senbaza fierego, kian eĉ en Hispanio mi ne vidis, sed mi subite ekmemoris pri la vortoj de Zatamon kaj elprenante mian legitimaĵon, mi montris ĝin al li.

La hino tuj ŝanĝiĝis kaj detale, preskaŭ trobabilante rakontis ĉiun teknikan detalaĵon de la envagoniĝo. Ke post la malfermiĝo de la pordoj, mi devas enpaŝi, sidiĝi, ktp. Mi deklaris, ke mi ne estas idioto, mi demandas, ĉu mi devas doni al iu tiaspecajn metaldiskojn, por ke la vagonaro min portu.

Sed li respondis, ke kiu ne konas la detalaĵojn de la envagoniĝo, tiu ne estas nepre idioto, sed kiu scias, ke la vagonon movas elektro kaj tamen intencas ĝin ekmovi per metaldiskoj, ties sana menso jam estas iome duba kaj de tiu konvinko lin retenas nur mia belohina legitimaĵo.

Mi devas konfesi, ke mi multe penis, ĝis mi komprenis la absolutan mankon de la mono. Mi sciis ilian lingvon kaj tamen mi ne povis konversacii kun ili, ĉar iliaj sociaj rilatoj tiom diferencas de la niaj, ke je miaj demandoj ili parolis kutime pri tute aliaj aferoj.

La trajno alvenis, ni enpaŝis, kaj mia unua demando estis, kiamaniere ili faras la trafikon de la varoj.

Evidentiĝis, ke ĉio okazas sen mono. La fabrikoj kaj la agronomio produktas la varojn, sed neniu ricevas salajron. La varoj kuŝas en la magazenoj, kiel publika rabaĵo, el kiu ĉiu forportas tiom multe, kiom li volas. Mi tute ne imagis, kiel ili povas subteni la ordon en tiu anarkio.

Imagu miaj Legantoj, kio okazus, se niaj fervojoj transportus senpage kaj sen konduktoro la pasaĝerojn. Se ne konsideri la nepran bankroton, ne estus tiom multaj vagonoj en la mondo, kiuj povus plenumi la multobliĝintan trafikon.

Mi demandis, ĉu ne okazas ĉe ili, ke la homoj sencele kaj superflue vojaĝas tien-reen.

— Ne — li respondis, — tio jam estus kazi.

— Sed tiamaniere, sen konduktoro, tio tamen facile povas okazi!

Kompreneble mi devis klarigi, kio estas la konduktoro, je tio li respondis, ke ĝuste tio estus kazi, se iu homo estus sur la tramo nur por vojaĝi sencele kaj superflue tien-reen, kvankam la vagono povas iri ankaŭ sen li.

Mi devis denove klarigi, ke la konduktoro devas malhelpi ĝuste la sencelajn kaj superfluajn vojaĝadojn, al kio la homoj havas fortan inklinon.

— Sed kial ili farus? — li demandis. — Ja ĉiu havas okazon pasigi sian tempon per utila profesio.

— Nu, ekzemple, por ke ili, anstataŭ laboro, eliru inter la montojn, tie sidiĝu kaj vidu agrablajn pejzaĝojn.

Mi volis diri belajn, sed ili ne havas vorton eĉ por tiu ĉi koncepto, same, kiel por la turismo.

— Kiel povus esti agrabla — li respondis, — se iu kun elripozitaj muskoloj, nenifare sidus en la arbaro? Kiu ne laboras, al tiu ne estas agrabla la ripozo.

— Nu, ne por sidi, sed ni supozu, por suprengrimpi al la monto, por ke tie lin bonfartigu la vido de la ĉirkaŭaĵo kaj de la floroj.

Eĉ por la ĝuo ili ne havas vorton.

Li ne komprenis. Pro tio mi rakontis, ke ĉe ni ekzistas, kiuj ne laboras kaj la degeneriĝon de la muskoloj evitas per sporto, el kio li konkludis, ke ili faras verŝajne malfacilan spiritan laboron kaj deklaris, ke por tiuj ankaŭ ili disponas pri publikaj sportsalonoj kaj arbaraj refreŝigejoj.

Sed neniel li povis kompreni, kial tiuj, kiuj eĉ spiritan laboron ne havas, ne staras apud la maŝinoj aŭ puŝas manĉaron, kiam tio estas multe pli racia kaj interesa, ĉar ĝi havas utilon, ĉar ĝi estas efektivaĵo, dum la sporto, farata por ĝi mem, estas nur imagita laboro, pala surogato de la vivo, el kiu tiuj malfeliĉuloj estas forbaritaj.

Mi rimarkis, ke en la plezuroj de la vivo partoprenas ĝuste tiuj, kiujn ni nomas riĉuloj kontraŭ la malriĉuloj kaj la riĉuloj faras nenian laboron.

— Kaj kiuj estas nomitaj riĉuloj kiuj malriĉuloj?

— Tiuj vortoj signifas la dividiĝon de la mono. Riĉulo estas al kiu venas multa mono, malriĉulo, kiu havas malmultan.

— Kaj laŭ kia bazo dividiĝas la mono?

— Laŭ tio, kiu estas riĉulo, kiu malriĉulo.

Li deklaris, ke tio estas iom konfuza kaj embarasa. Li postulis iaspecan “naturan ekirpunkton” kaj eĉ post longa klarigado li komprenis nur tiom, ke ĉe ni kelkaj havas multan, aliaj malmultan monon. Post iom da cerbumado li ekkriis:

— Laŭ ĉi tio mono ne ekzistas!

— Kial ne?! — mi demandis surprize.

— Kio ne estas en la naturo, tio tute ne ekzistas.

Kaj vane mi montris mian monon, li nur pli konvinkiĝis pri sia aserto, ĉar, — li diris, — kiam ajn li petis monon, mi povis montri nur paperon, oron, aŭ arĝenton, sed neniam monon.

Mi neniam ŝatis la malspritajn vortludojn kaj nur mia ĝentileco detenis min esprimi mian opinion. Tial mi precipe demandis lin pri tio, kiel ili funkciigas la interŝanĝon de la varoj.

Li respondis, li ne scias, kial ni devus interŝanĝi ekzemple niajn jakojn, la lia estas ja same bona por li, kiel la mia al mi, sed, se tio estus necesa, kian rilaton havas al tio la mono.

— Ĉar la mono plifaciligas la interŝanĝon — mi respondis — kaj akcelas la ekonomian progreson.

Post tio li tuj ŝanĝiĝis, el sia poŝo li prenis notlibron kaj petis min pritrakti la aferon pli vaste, ĉar li intencas komuniki la utilajn lernotaĵojn al la kompetentaj ekonomiaj faktoroj.

Mi estis je lia servo tiom pli volonte, ĉar mi bone sciis, ke per la konigo de la pli progresintaj institucioj de mia patrio mi plialtigos ties gloron.

Mi detale klarigis, ke la monon eldonas centra banko en diversaj pecoj. El tiu ricevas ĉiu homo laŭ sia merito kaj ĝi estas samtempe legitimaĵo partopreni proporcie en la fruktoj de la komuna laboro. Mi rakontis la avantaĝojn de la mono, ke ĝi estas ŝanĝebla al iu ajn varo kaj tiamaniere ĝi ebligas en la varoj laŭplaĉan elektadon. La mono ebligas ŝanĝi la valoron de niaj venditaj aferoj en laŭplaĉa tempo; en laŭplaĉa divido aŭ per fojo, ktp.

Li esprimis la opinion, ke la interŝanĝo tamen ne povas plifaciliĝi per tio, se, kuniginte tion kun la monŝanĝo, ni duobligas la laboron. Sed, — li diris, — tio tute ne estas grava; li estas scivolema prefere pri tio, kiel la mono akcelas la produktadon.

Mi klarigis, ke tiamaniere multaj etburĝoj, kiuj aparte havas malmultan monon, povas unuiĝi kaj fondi fabrikon kaj nome tiel, ke ili aĉetas akciojn.

— Kaj kio estas tio? — li demandis.

— Tio estas alia grandioza inventaĵo de la homa cerbo. Alia papero, kiu estas donata kontraŭ la mono.

— Nu, tiel do la laboro de la interŝanĝo triobliĝis. Kie nun estas la faciligo?

— Tie, ke tiuj paperoj ekfunkciigas la fabrikadon.

Li rigardis min suspekte.

— Kiel vi opinius, — li demandis, — se mi asertus, ke mi povas de ĉi tiu sidloko stariĝi nur tiel, se mi antaŭe transdonas al vi unu folion el mia notlibro? Ĉu ne, tio havas nenian rilaton al la efektivaĵoj, sekve ĝi estas neestanta afero.

Min konsternis tia naiveco, sed mi klopodis reteni la ridemon. Sed vane mi klarigis, kiel la mono funkciigas la laboron, li respondis obstine, ke li jam komprenas la aferon, sed ŝajnas, ke ni ne komprenas, ĉar la sola kondiĉo de la ekfunkcio de la laboro estas laŭ ĉiu prudenta cerbo la ekfunkciigo mem de la laboro kaj tute ne la senfina interŝanĝado de la paperaĵoj, kiuj esence eĉ ne ekzistas en la realo kaj domaĝe estas inventi.

Mi dokumentadis, ke la mono reale ekzistas kaj ties brila pruvo estas la pasinta mondkrizo, kiam la produktado preskaŭ tute neniiĝis.

— Kaj kial? — li demandis.

— Ĉar ne ekzistis sufiĉa mono.

Post tio li denove demandis, kial ni eltrovas tian aferon, kiu ne ekzistas.

Mia pacienco jam elĉerpiĝis, indignite mi silentiĝis, kaj ankaŭ li ne plu demandis. Mi pensis, ke li estas ofendita.

Sed post kelkminuta silento li ekparolis per la sama, indiferenta tono:

— Kaj kiel vi povas certigi, ke malgraŭ la mono ne okazu kaziaj agadoj?

— Kiel mi komprenu tion?

— Tiel, ke neniu forprenu la propraĵon de la alia kaj nenies propraĵo estu forprenata de la aliaj?

Mi miris, kiel povas ĉi tion demandi ĝuste li, ĉe kiuj la varoj estas publika rabaĵo por ĉiuj kaj ĝuste pro tio tute ne povas ekzisti la koncepto de la propraĵo. Mi klarigis, ke ĝuste la mono certigas la socian ekvilibron, por ke ĉiu sciu, kio estas lia propraĵo.

Sed li klarigis per la plej naiva tono, ke li jam scias, kio konfuzas nian klarvidon. Kiam la riĉulo donas monon por la varoj, li havas la senton, kvazaŭ li ekvilibrigus ion kaj eĉ, se li jam malproksimen transpaŝis sian propran parton, li ankoraŭ kredas, ke li restis inter la limoj de la kazoa ekvilibro.

Li ege kompatis niajn riĉulojn, kiujn ni senigis de ilia klarvido, kiuj ne rajtas labori, ni devigas ilin forkonsumi la propraĵon de aliuloj, pro kio la produktado malgrandiĝas kaj la mizero kreskas.

Mi akre protestis kontraŭ tio. Mi diris, ke ĝuste niaj riĉuloj subtenas la fabrikojn kaj funkciigas la produktadon, per kio ili donas panon al multaj malriĉuloj.

Tion li denove ne komprenis kaj mi klarigis, kiom grandan profiton signifas al la lando la homo, kiu havas multan monon. Kontraŭe, se iu envenas al ni el eksterlando sen mono, ni malpermesas al li labori, por ke li ne forprenu la panon de la aliaj.

Dum mi parolis, li esploreme rigardis mian vizaĝon kaj poste, anstataŭ respondo, denove li petis mian belohinan legitimaĵon. Multfoje li tralegis ĝin malkonfide kaj deklaris, ke mi jam verŝajne trolaciĝis de la hodiaŭa lernado; pli bone estus nun iri al la aero iom refreŝiĝi.

Mi akre protestis. Mi deklaris, ke mi ja posedas la tutan klarecon de mia cerbo kaj, ke tion, ke la diritaj ne estas stultaĵoj, pruvas, ke ĉio ĉi estas fakto kaj vero en la plej progresinta ŝtato de Eŭropo.

Sed li ne respondis.

Min kolerigis la fieraĉo kaj min retenis nur mia gasta situacio tuj postuli rehonorigon pro la ofendo.

Do, ni vojaĝis senvorte kaj alveninte la riverbordon mi laŭhazarde elvagoniĝis.

Mi iris al la surborda larĝa parko, kiu estis samtempe tipa ekzemplo de pedanta prizorgo kaj de neglekto. Spegulglate gladitaj ŝtoneraj vojoj kun arĝentkoloraj lampkolonoj, promenoj borderitaj kelkloke per subterigeblaj muroj kaj multaj gum-sidlokaj seĝoj.

Aliflanke mi nenie vidis skulptitajn fontanojn kaj statuojn. Sur la herbejo kune kun la herbo kreskis la sarkindaĵo, la arboj estis nur neglekte tonditaj, kaj eĉ postsignoj ne estis videblaj de ornamfloroj. Sed la aero estis bonega.

Malgranda surfaco estis ĉirkaŭita per ŝnuro. Interne, inter la herboj, vidiĝis kelkaj junaj arboplantaĵoj. Apud la ŝnuro estis tabulo kun la surskribo:

“Ne estas utile enpaŝi ĉi tien.”

Iuloke mi trovis grandan senarbejon. Sole tie ĉi mi vidis tonditan herbon.

La senarbejo estis duonronde borderita per komfortaj, sunbanaj ĝardenlitoj, sur kiuj kelkloke sidis aŭ kuŝis homoj. Ĉirkaŭe estis kelkaj gimnastikiloj kaj elektraj maŝinoj, kies celon mi ne konis.

Sed plej interesa estis la meze staranta bufedo. Kranoj donis malvarman lakton kaj freŝigajn trinkaĵojn. Apude malvarmiga ŝranko, interne paperskatoloj, en ili diversaj kompaktaj manĝaĵoj.

Kaj la hinoj vice eniris, manĝis, ekprenis paperglasojn kaj trinkis, sed nenie troviĝis servista kaj kontrolista personaro.

Sur la sunbanaj seĝoj kuŝis duonvestitaj hinoj. La senmastra bufedo kaj la tuta medio vekis en mi la saman intiman impreson, kiel la rizkampoj ĉe mia alveno: kvazaŭ ĉui ne estus en publika placo, sed estus invitita al la ĝardenfesto de regalema grandsinjoro. Mi povas aserti, ke por miaj eŭropaj okuloj estis tre stranga vidi tian socion, kies ĉiu membro estas riĉa, ne havante unu pencon. Kvazaŭ la tuta socio estus unu familio sen financaj problemoj, sen skribitaj reguloj, sen limita teritorio, sen zorgoj pri la postenoj. Familia rondo, kie la familianoj libere iradas, se necese, helpas unu al la alia en la hejma laboro kaj ĉiu ĉerpas el la tablomeze starigita plado sian parton. Mi sentis varman, afablan kaj familian humoron, kompareblan al nenia homa sociordo.

Kaj al ĉio ĉi akre kontrastis la plena silento de la homoj.

La nova, freŝa impreso de la komuna, libera predo ravis ankaŭ min, kaj mi enstomakigis glason da fruktosiropo, sed mia bona edukiteco detenis min trouzi ilian regalemon. Mi sentis apud mi la ĝentilan dommastron, kiu, kvankam li — dece al ĝentilhomo — proponas la manĝaĵon; tamen ne tre ŝatas la trofrandeman gaston.

Starante apud la bufedo, mi rigardis la mutan iradon de la hinoj. Nekomprenebla kontrasto karakterizis la tuton. Tiu mirinda zorgemo pri la homoj, kiu ŝajnas montri la plej altan gradon de la varma, familia sento kaj tamen, ke ĉiuj estas fremdaj unu al la alia, ke eĉ unu saluton mi ne aŭdis. Unu simple ne ekzistis por la alia.

Mi intencis interparoli kun iu el ili por demandi pri ĉi tiu afero. Fine mi alparolis iun.

— Ŝajnas, ke ni havas belan veteron — mi diris afable.

Li alrigardis min, dummomente li staris hezite, poste, ne trovante min inda por respondo, min forlasis.

Ilia konduto estas decide ofendema. Sed mi ne havis multan tempon meditadi, ĉar ĉi-momente venis venteto kaj tuj miaj okuloj kunfermiĝis dolorplene. Eniris sablero kaj kiel ajn mi frotadis, mi ne povis ĝin forigi.

Klininte mian kapon, mi staris blinde, kiam dekstre kaj maldekstre du manoj kaptis miajn brakojn. Kiel tra miaj obstine kunfermiĝantaj palpebroj mi povis vidi, du hinoj min ekprenis kaj komencis min gvidi.

Tiom da ĝentileco tre kortuŝis min, kaj mi balbutis hezite kelkajn dankvortojn, kio estis despli malfacila, ĉar mi tute ne sciis la tiaspecajn vortojn.

Mi pensis, ke min ili gvidos al akvokrano, sed tiom pli granda estis mia surprizo, kiam elveninte al la strato, ili haltis, alvokis la unuan aŭton, min ensidigis kaj senvorte malaperis. La aŭto turniĝis kaj forportis min per granda rapideco.

Apenaŭ mi havis tempon por demandi, kien ni iras, kiam la aŭto jam haltis, la ŝoforo elhelpis min, kondukis en domon, kie li min transdonis al iu tria, kaj ankaŭ li malaperis.

Ĉi tiu kondukis min en ĉambron, plenan de kuraciloj, sidigis min en seĝon, post kio venis la kvara, kiu levis miajn palpebrojn, elmetis la sableron, poste diris: “preta” kaj ankaŭ tiu malaperis.

Mi staris en la kuracejo sola, senkonsila kaj ne sciis, kio devas ankoraŭ okazi.

Post ĉirkaŭ dekminuta atendo min tedis la afero kaj mi demandis de la unua renkontito, ĉu mi devas ankoraŭ fari ion alian, sed kiel ĉiu ĝis nun, ankaŭ ĉi tiu respondis ne al la demando, sed deklaris, ke tio estas mia afero kaj foriris. Post tio ankaŭ mi eliris el la domo.

Do, mi estis denove sur la strato, kaj kiam mi trapensis la antaŭaĵojn, la tuto ŝajnis al mi kvazaŭ aŭtomato, kiu kaptas la enĵetitan objekton: unu brako donas ĝin al la alia, la radoj ĝin purigas, kunfaldas, poluras, rulpremas, ĝis fine elfalas la preta varo, sed la tutan procezon estigis nek la objekto, nek la aŭtomato. Ĝi simple okazis.

Pasante tra iliaj stratoj mi esploris pli detale iliajn ekipaĵojn. Je kvindek-paŝaj distancoj estis publikaj telefonoj en niĉoj, konstruitaj en la murojn; ili funkciis kompreneble senpage. Mi vidis multajn magazenojn, kies enhavon anoncis surskribo kaj en kies interno ĉiaspecaj varoj, de dentpasto ĝis dinamomaŝino, kuŝis senmastre, sed en la plej granda ordo kaj ĉiu forportis tiom multe, kiom li volis.

Mi vidis poŝtoficejon. Sed nur pakaĵojn oni enportis por ekspedigi. La pakaĵojn oni ne nur ne registris en notlibroj, sed la plej multaj objektoj tute ne estis envolvitaj. Ekzemple, de komplikita mikroskopo pendis slipo, sur kiu estis skribita la adreso. La hino ĝin metis sur la tablon kaj foriris. Krom la ekspedantoj neniu ĉeestis en la oficejo.

Malantaŭe mi vidis du pordojn kun la surskribo: “direktigejo”. Sub tiu alia tabulo: “interne okazas spirita laboro”, kiu ĉe ni estus skribita: “eniro malpermesita”.

Post dekminuta atendado la tablo, ŝarĝita per pakaĵoj ekmoviĝis kaj tra la pordo pasis en la direktigejon, dum tra la alia pordo malfermiĝinta elvenis alia, malplena tablo. Tiamaniere sendube mankis la tumulto de la vicestarantaj ekspedantoj, sed mi neniel povis kompreni, kiel eblas plenumi tiom grandan trafikon sen notoj, kvitancoj kaj kontrolo.

Kvankam tre malfacile estis ilin paroligi, tamen min kuraĝigis ilia antaŭa servema konduto kaj mi demandis iun ekspediganton pri la afero.

Li respondis, ke se oni registrus ĉiun sendaĵon en libro, tio ja ne helpus, sed malhelpus kaj malrapidigus la trafikon.

Moke mi demandis, ĉu ne okazas ĉe tia facilanima manipulado, ke pakaĵo inter dubaj manoj malaperas?

Sed li respondis tute seriozmiene, ke laŭ delonge pruvita fizika leĝo la materio neniam malaperas.

Denove mi havis la senton, ke ankaŭ ĉi tiu parolas pri aliaĵoj, sed poste mi spertis, ke fakte ili ne konas la ŝtelon. Tio plenigis min per sincera admiro kaj ankoraŭ pli mistera ŝajnis al mi ĉi tiu tuta, seneduka moralo, por kies konservado la teknikaj scioj en si mem neniokaze povas esti sufiĉaj. Io nepre devas esti malantaŭ la kulisoj, sed kio estas tio kaj kiel mi ĝin ekkonu?

Mi demandis, kiel oni alpoŝtigas la leterojn kaj telegramojn kaj tiam malkovriĝis, ke ĉiu loĝejo havas sian propran tubpoŝtkondukilon, per kiu la leteroj alvenas la centron kaj de tie estas plusendataj al la tubo de la adresito. Li rimarkis, ke tiu procedo estas tre komplikita (por mi ĝi estis mirinde perfekta) — kaj ke sekvontjare estos funkciigataj pli modernaj tubskatoloj, kiuj jam havos propran direktantan mekanismon, per kiu la skatolo trovas per si mem la adresiton. Cetere ili korespondas tre malmulte. La sciigojn peras plejofte la telefono. Se la serĉita numero ne respondas, la vokanto tamen enparolas la sciigon, kiun alia aparato fiksas sur metalrubando kaj reparolas en laŭplaĉa tempo.

Sed mia stomako atentigis min pri la tempo de la tagmezmanĝo, do, enirante la plej proksiman manĝejon, mi senĝene altabliĝis kaj prenis mian manĝaĵon desur la kuranta rubando.

Post kelkaj minutoj ankaŭ iu alia sidiĝis vidalvide al mi, dum mi meditadis ĝuste pri tio, kion faras ĉi tie la homoj tuttage, se ankaŭ ĉi tie ne estas servistaro. Mi jam ekkonis ĉe ili la senkelneran sistemon, sed nun aperis nova problemo. Mi cerbumadis pri tio, kiel estas eviteblaj la ekonomiaj katastrofoj, se la homon de ĉie eligas la maŝino. Mi ekmemoris, kiel granda zorgo estas por nia registaro la okupigo de la senlaboruloj. Kiel multajn oficojn oni konservas nur el socialaj kaŭzoj kaj de kiom multaj maŝinoj devas esti la funkcio malpermesita, por ke ni certigu la panon por la ŝtatanoj. Kiom multaj perlaboras sian panon tiamaniere, ke ili kiel kelnero, kasisto, policisto, pastro, provoso aŭ soldato partoprenas en la nacia laboro. Kiom fruktodona estas la ekzisto de tiuj institucioj kaj terura estas la nura penso, kio okazus, se tiuj postenoj ĉesus, kaj la milionoj da homoj senlaboriĝus. En la industrio ja furiozas eĉ sen tio la senlaboreco.

Alparolante mian tablokunulon, mi mencis al li ĉi tiujn aferojn, sed li respondis, ke ne estas utile per superflua babilado malŝpari la tempon.

Kiom neantaŭkalkulebla estas ilia servemo! Iom post iom mi spertis, ke se mi demandas ilin pri iliaj sociaj institucioj, ili eĉ troe min orientas pri ĉio, sed se mi mencias miajn individuajn pensojn, aŭ se mi ekparolas pri niaj hejmaj institucioj, ili eĉ ne taksas miajn vortojn indaj al respondo. Sed min incitis la problemo kaj montrante mian belohinan legitimaĵon mi sukcesis lin paroligi.

Do mi demandis, kiel povas tiom multaj homoj vivi nur el la produktantaj profesioj. Li miregis pri mia demando kaj nur post trifoja ripeto li kredis, ke mi demandas fakte pri tio.

— Sed eĉ nun mi ne komprenas — li respondis, — kial necesas demandi pri tio. Se malpli multaj estus la produktantoj, nepre devus malpliiĝi eĉ la produktaĵo, sekve, ĝuste pro tio ni vivus malpli bone.

— Sed ĉu ne forigas la maŝinoj la homojn el la fabriko?

— Ni konstruas inter niaj maŝinoj tiom larĝajn vojojn, ke ni povas komforte preterpaŝadi.

— Vi ne komprenis ĝuste. La maŝino anstataŭas la laboron de multaj homoj, pro kio multaj homoj superfluiĝas, kaj pro tio la produktaĵo fariĝas parte nekonsumebla.

— Ni konstruas la maŝinojn ĝuste pro tio, ke ni havu ilojn por produkti pli multe. Aŭ kiel estas imageble, ke ni tial fabrikas vestaĵojn, por ke ni ne estu vestitaj?

— Sed kiel povas en la industrio labori tiom multaj homoj? — mi demandis.

Ĉi tion li denove ne komprenis.

— Ĉiu homo laboras tiom multe, kiom li povas per sia kapablo — li respondis. — Se laboras pli multaj, ili produktas pli multe. Kio limigus la nombron de la produktantoj?

— La troprodukto. Ĉu ne minacas ĉe vi la danĝero de la troprodukto?

Li demandis, kio estas tio kaj mi rakontis la mondkrizon, la bankrotojn, la amasajn maldungojn, sekve de ili la superfluon de la varoj kaj la ĝeneralan mizeron.

Li igis min plifoje ripeti mian rakonton, ĉar eĉ unu vorton li ne komprenis. Fine, kiam li iom tamen komprenis, li asertis, ke mi nepre observis ion malbone en mia patrio, ĉar mia rakonto havas grandajn mankojn kaj la menciitaj konceptoj havas nenian logikan interrilaton.

— Ĉar — li diris, — kiel estus imagebla la ekzisto de tia socio, kie la sufokiĝo estus kuracita per la malpliigo de la aero? Kaj eĉ cetere, la superflua komplikado de simplaj aferoj montras la realaĵojn en falsa aspekto, dum sancerba homo klopodas prefere al la ekkono kaj ne al la mallumigo de la aferoj.

Mi akre protestis pro tia ofendema pritraktado de mia patrio, sed li anstataŭ respondo denove petis mian legitimaĵon, dubante tralegis ĝin plurfoje, poste ĝin redonis kaj diris, ke mi jam verŝajne laciĝis pro la lernado kaj rekomendinde estas promenadi kelkajn horojn en la freŝa aero.

Sed mi ne lasis min tiel facile ignori, akre protestis pro la frivola tono, postulis doni al mi la necesajn informojn, fine, ja, kiel mi scias, ĉiu devas respondi al la demandoj de la belohino.

Je mia energia postulado, li emis daŭrigi la konversacion, nur rekomendis, ke ni eble parolu en mia intereso pri “pli facilaj” temoj.

Sed min ofendis la aroganta ignorado kaj akre mi deklaris, ke ĉiuj ĉi aferoj, kiuj ŝajnas al li tre komplikitaj, en mia patrio estas publike konataj eĉ de la plej mallerta stratbalaisto.

Tiel mi revenis al la antaŭa temo. Al mi ŝajnis absurda, ke ĉe tiagrada maŝinigo de la ekonomia vivo la loĝantaro povu havi okupon en la industrio, kiam ankaŭ tiom multaj oficoj mankas. Do, mi opiniis, ke ili produktas por eksporto. Mi demandis pri tio, sed evidentiĝis, ke ili tute ne konas la navigacion. Li deklaris, ke sur la maro nenio kreskas, kial do tien iri?

Mi menciis al li, kiom progresigas la eksterlanda negoco la komunan bonstaton kaj kiom utile estus al ili eksporti buteron, grenon, farunon kaj aliajn aĵojn en mian patrion, per kio ili povus akiri grandan provizon de valora angla devizo.

Mi ricevis la surprizan respondon, ke ili satiĝas ne per tio, kion manĝas aliaj!

Neniel mi povis kompreni, kiel ili ne malsatmortas ĉe tia grandega malhavo de la ekonomia kapablo.

Sed post tio mi jam devis konstati, ke ĉiu plua diskuto estas senutila, ĉar inter ni etendiĝas ia granda abismo, kaj la animo de la hinoj havas ian misteran sekreton, sen kies solvo mi neniam povos komprenigi al ili miajn pensojn.

Do, mi leviĝis kaj foriris. Mi longe pensadis, kiel mi povus ekkoni ilin sen interparolado. Ĉar kiun ajn mi demandis pri ia ajn temo, mi ricevis konstante fremdajn kaj strangajn respondojn, sed ĉiam mirinde kongruajn. Ŝajne ili ne havis individuecon. Sed despli incitis min la problemo, kiaspeca spirito estas, kiu konservas en ili ĉi tiun mirindan disciplinon, kia ĉe ni eĉ en la armeo ne estas imagebla.

Fine mi venis al la konkludo, ke mi informiĝos per legado.

Mi volis havi ian etnografian libron, el kiu mi povas pli vaste studadi iliajn kutimojn kaj karakteron.

Mi haltigis la unuan hinon kaj demandis, kie mi povus akiri libron, kiu pritraktas la naturon, vestojn kaj ĝenerale la vivmanieron de la loĝantaro. Per tia ĉirkaŭskribo mi volis esprimi la etnografion.

Responde li rimarkis, ke mi menciis tre multajn, diversajn temojn, ĉar ĉi tio apartenas parte al la anatomio kaj la funkciologio de la organoj, parte al la teksindustrio.

Vidante, ke ankaŭ ĉi tiu min ne komprenis, mi nur demandis, kie mi trovos bibliotekon.

Li estis tuj preta al mi servi, donis la adreson, sed el tio mi ne multe komprenis. Kiam li sciiĝis, ke mi estas fremda en la urbo, tuj li proponis akompanon. Ni sidiĝis sur tramon kaj li gvidis min ĝis la biblioteko.

Mi venis en grandegan, rondan, preĝejsimilan halon, kies murojn kovris en ĉirkaŭ tridek-jarda alteco unusola rondira amasego da bretoj, sur tiuj centmiloj da libroj. Antaŭ la bretoj, en diversaj altoj pendis malgrandaj balkonoj. Sur ĉiu balkoneto estis seĝo kaj eta tablo. En la plej multaj balkonoj legis hino. Baldaŭ mi ekvidis, ke tiuj balkonoj ankaŭ moviĝas. La hinoj direktis ilin sur horizontalaj kaj vertikalaj reloj, konstruitaj inter la bretaro kaj tiamaniere ili venis al la dezirita libro.

Interese mi havis la senton, ke ĉi tie estas granda bruo. Tamen nur la foliumado aŭdiĝis kaj neniel estis pli da bruo, ol en niaj bibliotekoj. Sed ilia publika vivo estas tiom silenta, ke mi miris, ke ankaŭ ĉi tie estas nur same silente.

Kelkloke inter la libroj anoncis grandliteraj surskriboj la opajn fakojn: “Etiletero”, “Celulozo”, “Albumino” kaj aliloke: “Nervokuracado”, “Stomakŝanĝado”, “Metamorfozigo de elementoj”, “Grenaŭtomatoj”, aŭ: “Profundenvidiloj”.

Mi pensis, ke mia gvidanto fakte miskomprenis min kaj ke mi venis en la bibliotekon de la kuracistoj kaj teknikistoj, kvankam mi volis ekkoni la hinojn kaj iliajn kutimojn.

Feliĉe, meze de la ĉambrego mi ekvidis tablon kun la surskribo: “Informoj”. Apud ĝi sidis iu hino.

Alpaŝinte mi ripetis al la hino mian deziron, sed ankaŭ li respondis la samon, kion mia gvidanto.

Mi konvinkiĝis, ke tiamaniere mi neniel prosperos kaj mi devas komenci mian studadon ĉe iu alia fako, el kiu mi same povos ekkoni ilian vivon.

Mi decidis studadi ilian historion, kaj mi menciis, ke mi deziras tian libron, kiu pritraktas la okazintaĵojn de la pasinta tempo.

Li respondis, ke tio estas tre relativa kaj nedefinita temo. Ekzistas libro, kiu temas pri la geologio, alia kiu pritraktas la evoluon de la rasoj, aŭ de la nervosistemo, de la digestorganoj aŭ de aliaj.

Mi diris, ke ne tion mi deziras, sed tion, kiu pritraktas la pasintan tempon de la homoj.

Mi devis ripeti, sed ankaŭ duafoje li ne komprenis kaj min petis, ke mi nomu similteman libron.

Nun mi montris mian belohinan legitimaĵon; deklaris, ke mi estas fremdulo, ne konas ilian literaturon, do mi povas nomi nur la librojn de Eŭropo.

Por ekzemplo mi menciis al li la verkojn de Froude kaj Green el la historio de mia patrio, sed li petis min rakonti ion el iliaj enhavoj.

Mi parolis pri la epoko de Henriko VIII. Pri la edziĝo kun Anjo Boleyn, pri la bataloj de la reformacio, pri la ribeliĝo de la nordaj provincoj, pri la ekzekuto de Tomaso Morus, la episkopo de Rochester, Anjo Boleyn kaj Katarina Howard, pri la luktado de la reĝo, de la parlamento, de la princo de Norfolk kaj Cromwell, pri la disputoj de la transsubstantiatio, de la celibato, de la meso kaj de la konfesado.

Nature, la tuta rakonto ŝajnis al li nekredebla, sed mi jam estis alkutimiĝinta, ke li demandadis ĉe ĉiu frazo: kial do ili faris ĉion ĉi?

Sed kiam mi finis, li miris pri tio, ke mi parolis pri la pasinto, kiel pri io efektiva kaj fine malkovriĝas ke ĉio ĉi ne estas.

— Sed estis! — mi respondis.

— Eble vi pravas, sed tiu vorto jam havas en si la fakton, ke ĝi ne estas. Kian sencon havas sin okupi pri imaginaraj aferoj? Nur la nuntempo ekzistas kaj se ni okupiĝas krom la nuntempo ankaŭ pri neekzistantaj aferoj, kial vi malŝparas ĝuste por la pasinta tempo tiel superfluan laboron? Sammaniere vi povus desegni geografiajn kartojn de neestantaj planedoj.

Mi rimarkis, ke ni ĉerpas el la pasinto multan utilan sperton por direkti nian agadon dum la estonto.

— Ĝi estas simila al tio, kvazaŭ post la matena vekiĝo ni englutus laksigilon, ĉar en nia sonĝo ni traŝarĝis nian stomakon per multa manĝaĵo, malgraŭ, ke ni post la vekiĝo estas malsataj.

Tiel malkovriĝis, ke ili tute ne havas historion. Ĉiu rememoras nur la tempon, travivitan de si mem. Kaj el la prauloj postrestas por la idoj nenio krom kion ili kreis, ia nova ĥemia procedo, konstruaĵo, maŝino, sed pri ties eltrovinto scias neniu.

Do, mi trafis ree en la sak-straton. Kion alian mi ankoraŭ ekprovu? Mi jam spertis, ke ili ne havas beletristojn. Mi pene cerbumis, kian fakon elekti por klarigi al mi ilian vivon kaj mondkoncepton.

Mi petis pri filozofiaj verkoj, sed li denove demandis, kio estas tio. Kaj kiam mi parolis pri la homa pensado kaj pri ties reguloj, li direktis min senhezite al la nervokuracado, el kiu evidentiĝis, ke ili filozofion tute ne havas. Tiu fakto vere min surprizis; konsidere, ke ilia tuta vivo konsistis el la variado de la koncepto de la kazoo kaj kazi, el kio ĉiu normala cerbo estus konkludanta al filozofema nacio.

Mi demandis, kial ili eĉ unu vorton ne skribas pri ilia ĉefa problemo de sia vivo. Mi menciis, kiom multaj verkistoj kaj el kiom multaj vidpunktoj klopodas ĉe ni pritrakti la moralon, la moron, la diajn leĝojn kaj la juston.

— Tio, kio ekzistas — li respondis, — ne bezonas pritraktadon kaj disputon. Kian sencon havus ekzemple pritraktadi, ke la cirklo estas ronda? Kaj se oni pritraktas ian geometrian figuron jen kiel rondan, jen kiel kvarangulan, tio povas okazi nur tiel, ke la pritraktata figuro tute ne ekzistas, ĉar, se ĝi ekzistas, ĝi povas esti nur tia, aŭ alia.

Min jam ege tedis la senfruktaj diskutoj kaj mi petis ian ekonomian libron, sed li demandis, kian produktan fakon mi bezonas. Mi klarigis, ke mi deziras informiĝi pri la socia sistemo de la produktado, sed li denove respondis, ke la sistemoj estas diferencaj laŭ la fakoj. Oni produktas alisisteme la tritikon kaj aliel la rizon, alimaniere oni teksas la ŝtofon.

Baldaŭ evidentiĝis, ke ankaŭ tia ne ekzistas. Ili simple ne havas ekonomian sociordon, same, kiel filozofion, leĝaron, ŝtatadministradon, religion kaj beletristikon.

Mi miregis kaj ne povis imagi, kie mi serĉu ilian vivon. Mi jam ne mirus, se malkovriĝus, ke ankaŭ ili mem ne ekzistas.

Fine mi decidis legi nervokuracistajn librojn, esperante ĉerpi el la pli oftaj nervomalsanoj kelkajn konkludojn pri ilia anima vivo.

Do, mi sidiĝis en iu malgranda balkono kaj post la teknikaj instruoj de la informisto suprenleviĝis ĝis la alto de ĉirkaŭ tri etaĝoj kaj ekserĉis inter la libroj.

Sed el la titoloj mi ne multe komprenis. Iliaj fakesprimoj estis ankoraŭ ne konataj al mi. Fine mi laŭhazarde elprenis libron kaj ĝin malfermis. La titolo de la unua ĉapitro estis: “elektronfluo, strukturologio de pensado.” Sed krom la titolo mi komprenis nenion. Ĝi pritraktis la ĉelojn la internajn fortojn en ili estiĝantajn. Poste sekvis la kalkuloj pri elastaj kunfrapiĝoj kaj osciladoj, sepmilionoble pligrandigitaj mikroskopaj fotografaĵoj, pri kies signifo mi eĉ konjekton ne havis, ĥemiaj formuloj kaj poste senfina aro da matematikaj deduktoj.

Plufoliumante mi trovis alian ĉapitron: “Cerboteknologio kaj nervomuntado.” Mi vidis la fotojn de strangaj mezuraparatoj, homojn, kiuj portas sur la brusto aŭ kapo malgrandajn metalskatolojn, pinĉilojn, tranĉilojn, eltiritajn kaj transplantitajn nervofibrojn. Poste sekvis paĝoj el maldikaj metallamenoj, kiuj estis plenplenaj per miopige malgrandaj kvadratoj kaj la tuto vibris en kunfandiĝanta malpur-griza koloro. Subskribite, la vorto, por mi nekonata: “Bomeli”.

Mi devis malleviĝi al la informisto kaj peti lian klarigon. Li alpaŝinte al mia tablo, suprenturnis ĝian dekstran parton kaj de tie elleviĝis aparato, simila al mikrofotografilo. La libron li enŝovis ĉe la demandita paĝo en la aparaton, kaj mi devis enrigardi tra iu lenso.

Mi ekvidis homan cerbon en vitra ujo, en kiun estis pikitaj multaj nadloj. Maldekstre blua lumstrio ĵetis lumon al tiu, ĉirkaŭe estis diversaj montrilaj aparatoj.

Nun la informisto premis butonon, kiam la montriloj ekmoviĝis, la cerbo iom post iom ricevis ruĝan koloron, poste aperis homa mano, kiu enverŝis la enhavon de iu botelo en la vitran ujon, la cerbo regajnis sian komencan koloron kaj la montriloj resaltis al siaj komencaj statoj.

Nature, mi komprenis nenion el la tuta sceno kaj ĉefe mi trovis nenion en la libro, kio estus interrilata kun ilia animo. Kaj vane mi klarigadis al la informisto, ke mi deziras ekscii ion pri iliaj pensaj, sentaj kaj ideologiaj cirkonstancoj, li respondis, ke ni pensas kaj sentas per nia cerbo do, same pri la estiĝo, kiel pri la kupliĝo de la pensoj, ĉiuj necesaj matematikaj formuloj estas troveblaj en la unua ĉapitro.

— Nature, — li daŭrigis — se vi volas studi ankaŭ la radiumadon aŭ la superelektronan metamorfozon de la pensoj, tiam via libro ne sufiĉas.

Kaj precize li klarigis, kien mi devas leviĝi, el katalogo li legis al mi aron da titoloj, ke mi jam kapturniĝis pro la inundo de la nekonataj vortoj kaj haltigis lin.

Mi sentis min fakte en vakuo. Evidentiĝis, ke inter ni du mankas la interliganta ponto kaj eĉ esprimi mi ne povas mian volon. Longe mi serĉis la ĝustan esprimon, sed por la animo ili ne havas vorton kaj se mi estus parolinta pri koro, ili certe direktus min al la breto de la “sangcirkulado”.

Post kelkminuta pena cerbumado mi rezignis pri ĉia espero, senvorte turniĝis kaj forlasis lin.

Elveninte mi iradis kelkan tempon tien kaj reen. Poste mi alparolis hinon kaj interesiĝis pri bildekspozicioj...

Li respondis, ke en ĉiu libro troviĝas bildoj kaj demandis, kian fakon mi deziras studi. Responde mi rimarkis, ke mi serĉas pentritajn bildojn, sed el la gapaj okuloj mi vidis, ke ankaŭ li volas min forlasi, do mi rapide montris al li mian belohinan legitimaĵon.

Mi devis klarigi, kia estas la pentrita bildo. Kiam li komprenis, li diris, ke ni verŝajne ne konas la pli perfektan formon de la bildfarado, la fotografon.

Vane mi argumentis, ke la pentrado estas pli perfekta, ĉar ĝi figuras ne nur la surfacon, sed ankaŭ la enhavon kaj esencon de la aferoj, li respondis, ke ili estas ankaŭ en tio pli perfektaj kaj el liaj vortoj mi divenis, ke li parolas pri la Rentgen-radioj. Li parolis krome pri iu nekonata afero, kiu vidas en la profundon de la tero kaj pri aliaj strangaj maŝinoj, kiuj malkovras al la homaj okuloj la internan strukturon de la materio.

En tiu punkto ni tre malfacile komprenis unu la alian. Mi intencis esprimi, ke la aferoj havas sentan esencon: tiun impreson, kiun ili vekas en nia animo, sed li rimarkis, ke aŭ la aferoj vekas en ni impreson, kongruan al siaj esencoj kaj ĉi-okaze la fotografio estas pli perfekta, aŭ en ni estiĝas pri ili deformiĝinta bildo, kaj tiam la difekto troviĝas ne en la aferoj, sed en ni.

Mi klopodis ilustri antaŭ li la diversajn impresojn de la pentristoj, kiuj ne deformas la esencon de la aĵoj, sed, pli vere, volas pliproksimiĝi al ĝi. Sed li persiste asertis, ke la esenco de ia aĵo ne povas esti diversa kaj se estiĝas pri ĝi tamen diversaj impresoj, tiam, krom unu sola, ĉiuj ceteraj devas esti evidente falsaj. Li konsilis, ke la objektojn, kiuj havas por mi dubajn esencojn, mi portu al la ĥemia aŭ fizika instituto, kie mi ricevos pri ili precizan analizon.

Lace mi mangestis kaj deklaris, ke mi ne plu bezonas informojn, post kio li foriris.

Do, anstataŭ la solviĝo, la problemoj iĝis pli kaj pli konfuzaj.

Sed per ĉio ĉi mi eĉ pli incitiĝis por ekscii ilian sekreton. Antaŭ miaj okuloj interkroĉiĝis la dentradoj de mirinda mekanismo, kiuj plenumis sian laboron ĉe tia grado de precizeco, kian esprimi mankas la homa vorto. Tamen, kiel ajn mi serĉis, mi ne sukcesis trovi la risorton, kiu movas la tuton. Mi fakte sentis min kiel KepplerPasteur, kiuj, ekkoninte la mirindajn Leĝojn, paŝon post paŝo konvinkiĝis pri la ekzisto de la Leĝdonanto, kiu tamen samtempe pli kaj pli malproksimiĝis de la sentoj. Lia voĉo mutiĝis en la dornarbusto, liaj okuloj ne ekbrilis en la fulmo, lia voĉo ne tondris inter la nebuloj kaj kovriĝis malantaŭ des pli densan mallumon, ju pli luma iĝis lia ekzisto.

Mia cerbo febre pulsis, kaj jam fakte pravis tiuj, kiuj konsilis al mi ripozon. La hodiaŭa lernado amasigis en mi tiom da problemoj, ke mi devis dormi je tio.

Mi petis la unuan hinon montri la altfervojon. Tiu servoprete alkondukis min, kaj mi ensidiĝis.

Hejmenvojaĝante mi tamen kunskribis kelkajn demandojn, decidante ke mi ĉion ĉi demandos al Zatamon. Li ja tamen estas nervokuracisto, kiu okupiĝas pri la animaj aferoj kaj ankaŭ min konas deproksime.

KVINA ĈAPITRO

La aŭtoro parte ekkonas la sekreton de la hinoj. -El ĉi tiu ĉapitro malkovriĝas, ke la hinoj havas nenian ŝtatorganizon. — La stranga “opinio” de Zatamon pri la justeco, amo, animo kaj beletristiko. — Malfacila ŝakludo kun Zatamon. — Konfuza klarigo pri la kazoo.

Zatamon jam ne tro zorgis min. La lingvon kaj la fundamentajn konceptojn de la hinoj mi jam ekkonis kaj pri la ceteraj mi estis konfidita al mi mem. La sekvontan tagon li ne vizitis min, nur triatage li alvenis, kio estis por mi tiom pli konvena, ĉar mi povis dume aranĝi miajn pensojn.

Mi estis konvinkiĝinta, ke sur la insulo regas tre demokrata, parlamenta estraro. Kiun ajn mi demandis pri miaj devoj, oni diris nur, ke mi povas fari laŭ mia plaĉo. Ĉi tie regis stranga miksaĵo de libereco kaj disciplino, kies interrilato provizore estis enigmo por mi.

Konsidere, ke min interesis precipe ĉi tiu problemo, mi demandis Zatamonon antaŭ ĉio pri ilia ŝtatorganizo. Sed kiam mi demandis, mi devis antaŭe rakonti al li, kio estas ĉe ni la ŝtatorganizo, kio la demokratio, kion signifas la diktaturo, parlamentismo, la elektado, nomado, ktp.

Mi emfazis per entuziasmaj vortoj la tradician parlamentan kaj demokratan regadon de mia patrio, sistemon, kiu ĉiam certigas al la popolo la rajton influi la fluon de sia propra vivo.

Kiam mi alvenis ĉi tien, Zatamon demandis, kian celon havas influi la fluon de la vivo. La vivo estas ja por tio, ke ĝi fluu, ne por ke ĝin oni influu.

— Por tio, — mi respondis, — ke oni certigu la liberecon.

Sed ĉi tion mi povis esprimi nur per ĉirkaŭdiro. Mi parolis al li pri la ĝeneralaj homaj rajtoj kaj pri la socia ekvilibro, sed li respondis, ke la libereco ne povas esti tio, kia mi ĝin klarigis, ĉar, se oni ĝin influas, ĝi jam devas ĉesi. Kaj nenian rilaton al la realo havas tia lando, kie la ekvilibro estas esprimata per tia sentimenta, do neekzistanta vorto, kia la libereco.

Por pli klare lumigi la koncepton de la ekvilibro, validan ĉe ni, mi menciis ĝian plej brilan formon, la justofaron, kiu per la justa puno de la krimoj restarigas la ekŝancelitan ekvilibron kaj certigas la trankvilan, pacan vivon.

Nun trafis min la surprizo!

Li neniel povis kompreni, kia diferenco estas inter krimo kaj puno. Eĉ post longa klarigado li konjektis inter ili nur kronologian diferencon kaj ne komprenis, kial ni faras diversajn vortojn por la sama koncepto, kiuj diferencas nur en sia kronologia vico, ke antaŭe estas la krimo, poste venas la puno, sed ĝi same povus esti ankaŭ inverse: antaŭe farus la juĝistoj kaziajn aferojn kaj per tio la krimuloj ricevus rajton “restarigi la ekvilibron” per la farado de aliaj kaziaj aferoj.

— Al mi ŝajnas — li daŭrigis, — ke laŭ via opinio la kazoo kreiĝas tiel, ke ni faras samtempe ne unu, sed du kaziajn aferojn; dum laŭ ĉiu sobra pensado, la duobligo de la kaziaĵoj nur plifortigas ilian kazian karakteron.

Vane mi asertis, ke la juĝisto punas nur pro devo kaj pro kazoa intenco al la celo de la komuna paco kaj socia trankvilo por ke li malpliigu la krimojn, li respondis, ke la krimuloj apartenas same al la homaro, kiel la juĝistoj, do ankaŭ ili estas ni mem.

— Aŭ kion vi opinius, — li diris, — se evidentiĝus pri la paseroj, ke ili kutimas reciproke detrui la nestojn unu de la alia? Ĉu vi akceptus la pledadon, ke tion faras ne la paseroj, ĉar tiu, kiu duafoje detruas neston, faras ĝin jam post la unua detruo? Kaj fine, kion vi opinius, se mi asertus, ke la reciproka detruo estas la certigo de la paca kaj trankvila vivo?

Pezan akuzon mi sentis piki el liaj vortoj, kiam li diris:

— Ne estas sufiĉe, ke vi krimas, vi eĉ punas ĝin!

Tiel evidentiĝis, ke ili havas nenian ŝtatorganizon. Ili konas nek la regadon, nek la parlamenton.

— Nur malsanaj cerboj bezonas diskuti pri siaj aferoj — li diris. Bone scias ĉiu sancerba homo, kion li bezonas, do li iras al la magazeno, elprenas, kaj se la provizaĵo de la magazenoj malpliiĝas, tion ekscias la fabrikoj kaj kompensas. Kial diskuti pri tiu afero?

Do, ili havas nek parlamenton, nek leĝojn kaj pri la justico ili eĉ konjekton ne havas. Ĉio iras laŭ sia vojo. Mi ne povis imagi, kiel eblas vivi sen direktantaj organoj kaj li siavice miris, kiel ni povas vivi en tia necerteco, ke aro da homoj, kiuj — laŭ li — havas nenian rilaton al la produktado, senĉese interbabiladas kaj ĝenas la produktadon.

Nun mi paŝis al la alia parto de la problemo, al la granda mistero. Al la demando de la senleĝa disciplino. Mi demandis:

— Diru: ĉu ne estigas mison la manko de la reguligo de la homaj funkcioj?

— Kiel mi komprenu?

— Ekzemple, iu praktika homo, kiu lerte kapablas eluzi sian utilon eltrovas, ke li bone vivos laborante malpli kaj manĝante pli multe.

Li respondis preskaŭ kolere (se ili entute konus la koleron).

— Kiel li vivus pli bone? Se ni filozofus tiel, la produkto estus ne pli, sed malpli multa, sekve ni manĝus ne pli, sed malpli multe, kio tute ne estus pli bona. Sed kial vi nomas praktika kaj utilkapabla ĝuste tiun malkapablulon, kiu eĉ la plej simplajn matematikajn tezojn ne kapablas kompreni?

Mi sentis profundan respekton al ili, ĉe kiuj la honesto kaj la altruismo tiom naskiĝas kune kun la homo. Mi volis konfesi mian estimon, sed ankaŭ pri tio mankas la vorto. Nun mi miris, kiel do povas tiel honesta esti ilia ŝtato, se eĉ vorton ili ne havas pri tio. Mi povis nur angle diri, ke ŝajne ĉi tie ĉiuj estas honestaj kaj bonkoraj kontraŭ la aliaj.

Kompreneble mi devis klarigi la vortojn. Kiam li min — kvankam malfacile — komprenis, li esprimis la opinion, ke en nia patrio verŝajne troviĝas ankaŭ la malo de tiaj homoj. Ĝi estas tre verŝajna inter homoj, kiuj kreas apartan voston por tiu, kiu la matematikon komprenas laŭ ties ĝusta senco.

Mi gapis al li konsternite.

Ne nur leĝoj ĉe ili ne certigas la honeston, sed ili tute ne scias, kio ĝi estas. La dentradoj interkroĉiĝas kun la plej ekzakta perfekteco, nenie okazas ekpuŝiĝo, nenie troviĝas grincanta lagro en la socia mekanismo kaj ĉion ĉi tenas en ekvilibro nur la komuna animo.

Mi intencis demandi lin pri la psikologiaj motivoj, sed memorinte pri mia librara fiasko, mi devis konsterne ekscii, ke ili ne havas koncepton pri la animo, ĝuste pri tio, kio ŝajnas plej lume brili ĉe ili sur la tuta mondo.

Sed tiam de kie venis ĉio ĉi kaj kio subtenas ĝin en ili?

Balbute kaj kortuŝite mi konfesis mian miradon. Mi sincere deklaris, ke mia cerbo fiaskis.

Mi rakontis kiel multaj, diversflankaj kaj zorgemaj institucioj certigas ĉe ni la normalan fluon de la socia vivo, ke la leĝo, mono, justofaro reguligas la interŝanĝon de la varoj kaj eĉ plue, la infanoj dum longaj jaroj estas edukitaj pri moralo, bono kaj honesto, dum ĉe la hinoj nure la animo, la komuna spirito kuntenas la tuton kaj tamen pli perfekte.

Min kaptis vera oratora impeto parolante pri tio, ke mi tamen ne vidas la komunan fonton de ĉiuj ĉi aferoj: kie estas tiu animo, de kie ĝi venas kaj kio inokulas al ili ĉi tiun miraklon?

Li petis min pli detale priskribi la koncepton de la animo.

Mi respondis, ke la animo estas tiu abstrakta koncepto, kiu kapabligas la homon por bonfarado kaj kreado. Por ekzemplo mi menciis, ke ankaŭ ĉe ni ekzistas hospitaloj kaj aziloj por la maljunuloj.

— Kaj kion vi opinias — mi diris -, kio igas la homojn konstrui hospitalojn? Nu, tio estas la animo.

— Hospitalon konstruas la masonisto per maŝinoj kaj betono — li respondis. — Kiel miksiĝas ĉi tien la koncepto de la animo?

En la unua momento mi koleretis pro lia nekomprenemo. Sed mi ekmemoris pri mia iama klinika okazo: oni forigis la katarakton el la okuloj de iu sesjara knabeto, sed li tamen ne povis ekkoni la figurojn eĉ post semajnoj. Li klare vidis sian patrinon, sed tamen li eksciis nur el ŝia voĉo, kie ŝi staras.

Nome, en la cerbo de la infano ankoraŭ mankis la interrilato inter la bildoj kaj ties konceptoj. Li devis lerni la vidon ĝis monatoj, ĝis li povis finekzerci la interrilatojn.

Nun mi kredis, ke mi komprenas ĉion. Ĉi tiuj homoj edukiĝis en la rigidaj realaĵoj, do ili sentas la animon ne tiel, kiel ni. Eble per aliaj sentorganoj, ne per siaj cerboj, ĉar ilia cerbo kapablas percepti nur la palpeblajn kaj gustumeblajn aferojn.

Mia nuna tasko estas do la sama, kiu kun la vidigita knabo: mi devas konduki lin al la interrilato de la faktoj kaj la animo. Li certe havas koncepton pri ĝi, la kazoo estas ja la plej kompleta animo! Mi ellaboris veran strategian planon kaj mi demandis:

— Kial vi konstruas hospitalon?

— Ĉar ekzistas malsanuloj kaj maljunuloj. Por kio alia ni konstruus? Kial iras viaj malsanuloj al hospitalo?

Mi ne komprenis, kiel ĉi demando venas ĉi tien.

— Ĉar ili volas resaniĝi.

— Nu, kaj kiel vi povas demandi, kial ni konstruas hospitalon? Por ke ili resaniĝu!

Kompreneble mi ne estis venkita per tia banala aforismo kaj mi decidis ne lasi lin el miaj manoj.

— Tio estas nur la nuda celo — mi respondis. — Sed ne la kaŭzo. Helpi niajn homfratojn kapabligas nin la animo, kiu estas la ligilo, pleniganta la interspacon inter la faktoj de la malsano kaj de la konstruado. Se diri ekzemplon, ĝi estas simila al la mortero inter la brikoj, sen kiu disfalus la muro. Do, ĉi tiu instigas nin al helpo. Ĉu vi jam komprenas, kion mi volas ekscii?

— Nun ankoraŭ malpli mi komprenas. Kial devas ekzisti interspaco? Se ĉe vi ne estas senpera kohero inter la malsano kaj la konstruado, sed interiĝas fremda koncepto, ĉi tiu ne kunligas, sed disigas ilin same, kiel ĝuste la mortero estas heterogena materio inter la brikoj; kaj la fakto, ke io bezonas glumaterialon, dokumentas nur pri ĝia disfalema karaktero. La cemento ne bezonas glumaterialon, estante per si mem unusola kompaktaĵo kaj ĝuste tial ĝi estas pli perfekta.

— Ho, la homa animo ne estas fremda materialo, sed la tuta enhavo de nia vivo! Kial dezirus resaniĝi la malsanulo, se lia vivo ne havus animan celon? Kaj la esenco de la helpo estas ne la sensenta betono de la hospitalaj muroj, sed la animo. Ne sufiĉas la pinĉilo, medikamento kaj bandaĝo, la ĉefafero estas la animo de la helpo, kiu estas la sola motoro de tiu kaj kiu estas pli saniga ol la sanigiloj. Kaj por kio ni vivus sen enhavo? Kian sencon havus resaniĝi por la monotona ĉiutaga manĝado, dormo kaj laboro, se nin ne ligus al niaj homfratoj la amikeco, amo, interesiĝo, se ĉiuj ĉi radiadoj de la animo ne varmigus kaj interesigus nian vivon kaj ne donus al la malsanulo deziron resaniĝi por vivi?

Nature mi devis ĉion parafrazi tiel, ke la interligajn animajn kroĉilojn mi komparis al la fortolinioj de la magneto. Post longa klarigado li deklaris:

— Nia korpo konsistas el atomoj, tiuj difinas niajn dezirojn, ĉar tiuj estas la reala mondo. Cetere ne estas imagebla, ĉar aliel ne povas ekzisti. Nome pri tiuj konceptoj, kiujn vi komparis al la fortlinioj de la magneto, post miaj detalaj demandoj vice evidentiĝis, ke tiuj estas nek atomoj, nek vibrado, sekve tiuj estas neekzistantaj aferoj. Kaj kio ne ekzistas, tio ne estas.

Terura estis tiu rigida pensado, kies malvarmega atmosfero frostigis min. Tamen li petis daŭrigi mian rakonton, ĉar — kiel li diris, — tamen devas miaj vortoj enhavi ian realan sencon, nur mi ne povas esprimi.

Do, anstataŭ senfrukta ideologia disputo mi ekparolis pri mia patrio. Mi rakontis, kiel altvalora estas la bona amiko, kiu estas konfidebla eĉ en la danĝero, se ni bezonas defendon kontraŭ la malamo de niaj malamikoj. Kiom dolĉigas nian vivon la amikeco, la amata edzino aŭ la varma familia rondo. Kia feliĉo estas dum malvarmaj vintraj vesperoj ĉirkaŭsidi kun amatoj la fornon. Kristnaske, ĉe la festotago de la amo aĉeti donacojn al ili, aŭ ĉe aliaj festotagoj inviti niajn amikojn, en kies rondo povas disvastiĝi sprita babilado pri teatro, arto, pri etaj okazaĵoj kaj kiom beligas la vivon, se ni ilin regalas.

Mi kompreneble devis aparte klarigi la amikon, malamon, edzinon, feliĉon, teatron, arton kaj regalon. Ĝoje mi vidis, ke Zatamon aŭskultis miajn vortojn tre atente, prenis notlibron kaj pri mia rakonto skribis notaĵojn al si. Mi jam komencis esperi, sed fine li deklaris, ke inter miaj vortoj li kredas malkaŝi kelkajn kontraŭdirojn.

— Mi esperis — li diris, — lerni ion de vi, ĉar vi parolis pri ia kunlaboranta helpo, kiu ŝajnis montri al lerta matematika intelekto, sed mi eraris. Ĉar en via lando la kazoajn aferojn oni rigardas validaj nur por apartaj grupoj, kio pruvas, ke ĝi jam ne estas kazoo, ĉar kontraŭ aliaj vi ĝin ne plenumas. Se vi favoras iujn, kiujn vi imagas al vi pli proksimaj, tio estas farebla nur, se vi por la aliaj donas malpli aŭ nenion. Konklude same la aferoj, donitaj al la amikoj, kiel la aferoj, nedonitaj al la eksterstarantoj, tute konformas al la koncepto de la kazi. Viaj amikoj ja ne ricevas la donaĵojn pro bezono aŭ bazo de la ekvilibro, sed — almenaŭ tiel mi komprenas el viaj vortoj, — sole tial, ĉar vi inventis la kazian koncepton: “amikeco.”

— Kaj koncerne la vorton “amo” — li daŭrigis, — laŭ mia opinio vi intencas per ĝi signi ke al la homoj, starantaj ekster certa malvasta grupo, vi devas malpli korekte konduti, ol ili meritas laŭ sia natura ekzisto. Sed ĉi-okaze kial vi nomas la saman koncepton alifoje per la vorto: “malamo?”

Min konsternis la nekomprenemo kaj mi komencis klarigi la diferencon, sed li persistis ĉe la aserto, ke kio estas trans la reciprokeco kaj ekvilibro, tio estas kazi kaj ne havas sencon ĝin dissolvi je du diversaj vortoj. Kaj se ni donas diversajn sencojn al tiuj du vortoj, tio pruvas nur nian konfuzan vidon.

— Aŭ — li daŭrigis — kial oni devas estimi la edzinon kaj amatinon super la valoro de ŝia natura ekzisto? Ĉiuj virinoj havas ja la samajn organojn! Krome, laŭ mia opinio, vi faras diferencon ankaŭ inter la infanoj laŭ tio, ĉu ili devenas el via semo aŭ el tiu de aliulo, kvankam ankaŭ infanoj el fremda semo devenantaj ekzistas tute same, sed vi la antaŭajn infanojn nomas viaj “propraj”, kvankam ĉiu persono estas nur la propraĵo de si mem, ĉar lia vivo naskiĝis al li mem, ne por la generinto. Kaj al tiaj infanoj vi alportas kristnaske donacojn, dum al la ceteraj ne. Krome ĉi tiun agon vi aspektigas tiel, ke vi donas trans la ekvilibro kaj reciprokeco kaj eĉ pli, vi emfazas tion antaŭ la infano, kiel ion tre justan, kio estas duoble kazi. Nome, la infano same havas rajton pri sia propra parto el la komunaj bonaĵoj, kiel ĉiu alia kaj malĝuste estas ŝajnigi, kvazaŭ la infano ĝin ricevus de ni, kaj eĉ sen rekompenco.

Sed li ĉefe malpravigis la kristnaskon, el kio li opiniis, ke ni devas pli malami niajn homfratojn je aliaj tagoj. Vane mi klarigis, ke la kristnasko estis kreita ne por la malamo, sed por la amo, li persistis, ke la amo jam supozigas la ekziston de malamo, kiel la lumo la ombron kaj nur tie povas kreiĝi por ĝi aparta vorto, kie ekzistas ankaŭ ĝia kontrasto, ĉar tio, ke ni iun amas, jam enhavas en si mem, ke kontraŭ la aliaj ni devas konduti malpli utile, do, la amo estas jam per si mem kazi kaj alportas kun si la konfliktojn, koliziojn, putriĝon, zorgojn, malsaton, lavangsimilan akumuliĝon de kaziaj aferoj kaj per tio la ruiniĝon de la produktado kaj de la komuna bonstato.

Li opiniis, ke verŝajne ĉe ni estas multaj behinoj, kiuj, kvankam ili scias, kiom malĝuste ili agas, tamen klopodas pli manĝi, malpli labori kaj transŝovi la laboron al aliaj, ĉar ili estas inokulitaj per la veneno de la amo.

Li ne komprenis, kial ni nomas utila ĝuste tian staton, kiam ni havas malpli multe el la laboro kaj pli multe el la manĝaĵo. Niaj organoj bezonas ekvilibron kaj la troŝarĝo estas egale malutila, ĉu la muskolojn ĝi trafas aŭ la stomakon.

Mi jam vidis, ke tiamaniere li neniam lernos la esencon de la amo, do mi menciis, ke ni, eŭropanoj estas ĉiuj la adeptoj de granda profeto, kiu antaŭ dumil jaroj deklaris, ke ni devas sendiference ami ĉiun nian homfraton, do la amo devigas ne nur kontraŭ malvastaj grupoj, sed kontraŭ la tuta homaro.

Mi rakontis, kiel bela kaj plezura igas nian vivon ties sekvado, la religia kredo, kiu plibeligas nian animon, ĝin plenigas per plezuro, kiu konsolas kaj donas azilon kontraŭ la sortbatoj, kiel edifa estas la konscio pri la senlima mizerikordo, kiu donas apogon al la animo.

— Ĉu ne estus pli simple sekurigi la vivon jam de komence? — li demandis.

— Kiel tiu demando rilatas al la temo?

— Sekurigi kaj fari ĝin pli elkalkulebla.

— Sed kial?

— Por ke vi ne devu rifuĝi el la malcerto al la malcerto. Konfuzaj kaj sencelaj kaŭzoj estigas nur konfuzajn kaj sencelaj “efikoj”.

Kompreneble per tio mi ne fariĝis pli saĝa. Mi respondis, ke lia respondo estas multe pli konfuza ol nia vivo, kiun la ĝenerala leĝo de la amo starigis sur firmajn fundamentojn, kaj kunligis la tutan homaron.

Li respondis, ke miaj novaj vortoj kontrastas kun la aliaj, diritaj pri la amo, sed li estas certa, ke inter tiuj du la antaŭa diris la veran situacion, ĉar, se la amo estus deviga kontraŭ ĉiuj niaj homfratoj, ĝi jam ne estus nomebla amo, same, kiel se la tuta surfaco de la tero suprenleviĝus al la alto de la Himalaja montaro, neniu asertus pri la tero, ke ties ĉiu punkto estas montpinto, sed oni nomus ĝin ebenaĵo kaj ni eĉ ne havus apartan vorton pri la montpinto. Tamen li opinias, ke tiu profeto verŝajne estis hino, en kiu ekzistis la kazoa stato, nur ni ne komprenis la instruitajn matematikajn tezojn kaj faktojn, verŝajne tial, ke ni havas animon, kiu konfuzas la komprenon, kaj anstataŭ simple konsciiĝi pri liaj vortoj kaj transnaskiĝi al la stato de l’ kazoo, ni serĉas en liaj vortoj “konsolon”, “belon”, kaj “plezuron”. Evidentas, ke tiamaniere ni neniam havos vivon.

Kontraŭ tio mi akre protestis. Mi deklaris, ke la esenco de la homo tamen ne estas lia mano, piedo aŭ stomako, sed lia interna memo kaj la animo sin nutras per la belo kaj varieco, kiujn ĝi same bezonas, kiel la stomako la manĝaĵon.

Ĉi tion li diris tute nekomprenebla kaj petis min klarigi, kio estas la belo, kiun la animo bezonas kaj kio estas esence la animo, kiu bezonas ĝuste tiajn aferojn, kiajn la homo mem ne bezonas, dum mi tamen asertas, ke la animo estas la homo mem. Ĉar, — li diris, — mi klarigis ĝin antaŭe kiel glumaterialon de la agadoj, sed li konjektas, ke ĝi estas ne nura disigilo, kiu ŝoviĝas inter la faktojn de la efektiva mondo, sed ĝi havas ian memstaran estadon kaj ŝajnas esti tre konfuza afero. Ĝi kondutas kiel vivaĵo, mi atribuas al ĝi nutradon kaj digeston, sed tamen mi ne povas priskribi ĝian formon.

Nevole mi devis rideti. Mi rememoris pri iu el miaj malnovaj pacientoj. Tiu venis al la militŝiparo kiel mallerta doklaboristo. La bubo estis tre stulta, kaj lia militinstruo kaŭzis multan zorgon al liaj superuloj. Dum lia kuracado ankaŭ mi mem okupadis min pri lia instruo. Longe mi rakontis al li pri la glora destino de la angla militŝiparo, pri la brila pasinto de la Unuiĝinta Reĝlando, kaj mi priskribis, kiel dolĉan nutron ricevas nia animo el la tradicioj.

Fine, kiam mi demandis, ĉu li jam scias, kio estas la tradicio, li respondis:

— Ĝi estas eble ia pudingo.

Nun mi havis proksimume la saman taskon kontraŭ Zatamon.

Por klarigi la sencon de la animo, mi menciis al li la plej eminentajn verkojn de la beletristiko: Hamleton de Shakespeare, Anna Karenina de Tolstoj kaj la Kreutzer-Sonaton, la Ferfabrikiston de Ohnet, la Sinjorinon de Kamelioj de Dumas, Per-Ginton de Ibsen kaj entute la klasikajn verkojn, kiuj penetras en la plej profundon de la homa animo, suprenportante kaj elmontrante la sekretajn risortojn de la kaŝe kirliĝantaj pasioj, precize analizante la misteron de la sekretplena Memo, la memkonfliktojn kaj subkonsciajn inhibiciojn, kiuj ofte disigas unu de la alia eĉ la plej serenajn animojn, pelas ilin al disonancoj kaj katastrofoj, eĉ pli, — kiel Raskolnikov, — al la murdo, sed sammaniere ilin interpacigas kun la malamiko kaj eĉ kun la morto. Mi akcentis, kiel profunda kaj preciza estas la milflanka karakterizo de la individueco de Anna Karenina, kiel granda travivaĵo estas ekvidi la tragedion de nia animo en la animbatalo, kiun doktoro Faŭsto aŭ Per Gint luktas kun si mem.

Li atente aŭskultis miajn vortojn kaj fine deklaris, ke ni verŝajne pereas en la abismo, kreita de ni mem, ĉar anstataŭ, vidante la aferojn laŭ ilia klara realo, ni simple vivus, ni prefere ebrie erarvagadas en la labirinto de inkubaj problemoj, fermitaj en si mem. Li esprimis la opinion, ke la animo estas iu terura malsano, kiu konfuzas ĉion kaj malhelpas la elformiĝon de la kazoa egalpezo. Li nur miris, kial la animon, kiel ion fuŝitan kaj konfuzitan, ni devas senĉese analizi tra longaj libroj, anstataŭ, ke ekkoninte ĝian senutilon, ni forĵetus ĝin kaj serĉus alian aferon, per kiu ni povus vivi.

— Ankaŭ ĉe ni okazas, — li diris, — ke la fabrikado de la metilalkoholo, vitriolo aŭ celulozo fuŝiĝas. Malbone fabriki ĉiujn ĉi oni ja povas laŭ cent kaj cent manieroj, sed ni rigardus frenezulo tiun, kiu dediĉus sian vivon por priskribi, kia estas la malbona celulozo, laŭ kiom da manieroj ĝi povas malboniĝi kaj por kiom multaj celoj oni ne povas uzi ĝin. Niaj libroj enhavas nur la fabrikadon de la bona celulozo, pri kio ĉe vi eĉ unu linio ne estas skribita. Sed ĉefe mi ne komprenas, kial vi nomas kreaĵo kaj verko tion, se iu forŝparante de la kreado sian laboron, misuzas sian vivon por la analizado de malbonaj kaj maljustaj aferoj.

Mi vane protestis kontraŭ la aserto, ke tiuj estas malbonaj kaj maljustaj aferoj. Mi jam vidis, ke por ĉi tiuj homoj nur la pudingo estas nutraĵo, do mi jam intencis respondi nur al la demando, kial oni skribas la librojn.

Mi diris, ke ili estas skribitaj por distro, kiu bonfartigas la homon, do ni ĝin bezonas. Al la demando, kio estas la distro, mi menciis la legadon, ludon kaj babiladon. Kompreneble li deklaris, ke ankaŭ ĉi tiuj estas kaziaj aferoj.

— Ĉe vi eĉ la babilado estas kazi? — mi demandis surprizite.

— Ne estas tia la necesa interparolado. Sed kiel mi konjektas, vi parolas pri la parolado, farita por si mem, kiu, ĝuste tial, ne povas tiel bonfartigi la homon, kiel la kreanta laboro.

— Sed dum la postlabora tempo!

— Tiam ni bezonas ripozon. Aŭ kion vi opinius pri la homo, kiu alveninte laca al sia celo, sidiĝus, sed eĉ sidante movus laŭ paŝado siajn piedojn? Ĉu tio estus agrabla? Kaj por kiu tamen agrablas, tiu same devus trovi agrabla la superfluan, kiel la necesan paroladon, eble ĉi lastan eĉ plie kaj serĉus la okazon foruzi sian tempon de la neceso al la superfluo, dum la aliaj okupiĝas pri la necesaĵoj, kaj produktas, kio jam ne estas kazoo. Se ni taksas la superfluaĵojn valoraj, tio estas la ĝermo, el kiu naskiĝas la kaziaj aferoj, kiujn vi nomis belo, distro, beletristiko kaj ceteraj sensencaĵoj.

Mi vidis el ĉio ĉi, ke propre li ne komprenas, pri kio temas, kaj mi rimarkis, ke radike diferencas la tempo ŝtelita for de la laboro kaj la freŝiga distrado, kiun oni faras post honesta laboro kaj tiu akcelas ĝuste fortigi la laborkapablon de la korpo kaj cerbo. Sed li obstine ripetis: — El la kulto de neestantaj aferoj estas gajnebla nure malutilo, ĉar ni mem vivas en la estanta mondo.

Mi longe cerbumis pri ekzemplo de distro, kiu eĉ el la vidpunkto de la kazoo ne estus akuzebla. Fine mi menciis la ŝakludon, kiel la distron de la animo, kiu al neniu estigas malutilon.

Mi desegnis la ŝaktabulon, poste sur malgrandaj paperpecoj la figurojn, kaj mi klarigis la regulojn, kio — mi emfazas, — estis malfacilega tasko. Neniam mi havis tiel neinstrueblan lernanton. Kiam mi klarigis jam tri fojojn, ĉe la kvara li denove demandis:

— Sed kio estas la celo?

— Elmeti la reĝon de la kontraŭulo — mi diris kaj komencis denove klarigi.

Fine, post multaj ŝultrolevadoj, li konsentis ludi. Mi antaŭenpaŝis per peono kaj fingromontris, ke nun sekvas li. Li simple prenis mian reĝon, metis ĝin flanken de la tabulo kaj demandmiene min alrigardis.

— Kaj kian sencon nun ĝi havas? — li demandis stultmiene.

Mi kolereme ĝin remetis.

— Tio ne eblas tiom simple!

— Vi vidas, ke ĝi eblas!

— Sed vi devas plenumi la regulojn! Tiamaniere ĝi kompreneble ne havas sencon. Se vi ludas laŭregule, vi vidos ĝian sencon.

Ni komencis denove la ludon, kaj malfacile ni eĉ finis ĝin. Nature mi venkis.

— Kaj nun? — li demandis.

— Nun mi estas la venkinto.

— Kio estas tio?

— Mi gajnis.

Longe li pensadis. Evidente li ankoraŭ nun ne komprenis.

— Kaj kio estas tio? — ekvoĉis fine.

— Ke mi venkis.

— Vi klarigas unu vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ili ambaŭ havas rilaton al la realo.

Li ne kapablis kompreni, kial ni faris — laŭ liaj vortoj — tiel longe kaj artifike la nenion, kiu eĉ tiam ne havus sencon, se mi estus jam komence elmetinta lian reĝon. Kaj li konkludis, ke ankaŭ nia tuta privata kaj publika vivo devas konsisti el komplikado de la nenio, ĉar niajn agojn direktas imagitaj idoloj. Se ni valorigas la nenion kiel realaĵon, el tio povas elkreski nur mizero, konfliktoj kaj akumuliĝo de kaziaj aferoj, kiuj ĉiuj devenas verŝajne el la malsano, kiun mi nomas animo kaj sentimento, kaj kiu nin retenas de la kreado.

Min afliktis la aroganta tono kaj mi kontraŭdiris, ke ĝuste la animo estas la naskinto de la kreitaĵoj. Tiu estas, kiu nin flugigas, tiu la homojn suprenlevas de la griza humo kaj instigas al kreado.

Argumente mi menciis la pentradon, laŭdante la ravan grandiozecon de Mona Liza, la katedralojn, skulptaĵojn, la tombajn monumentojn, ornamajn marmorfrontojn de la publikaj palacoj, sed li obstine ripetadis.

— Ĉio ĉi tio pruvas, ke vi foruzas vian energion de la kreanta laboro, ĝi elbalancas kaj flankenreligas ĝin. Nur tion mi ne komprenas, kiel vi povas nomi flugilo la jugon, kiu malhelpas vin en la facila travivo de la vivo, kiu pelas vin al erarvojoj, al la labirintoj de problemoj kaj al sensencaj konfliktoj? Ĉi tiu ŝargo ne nur ne levas, sed vin malhelpas en la progreso kaj vin premas malsupren, sed ne al la tero, kiu estas la sola, vera tereno de la vivo, sed sub la teron, kie vi ŝanceliĝadas en la mallumo kaj ne povas elgrimpi al la simpla, sunluma realo. Ties rezulto estas la multaj sortbatoj, malamo, mizero, beletristiko, necerteco, donaco, subpremo, amo, mensogo, pentraĵoj kaj ĉiuj tiuj vivŝarĝoj, kiujn vi rakontis.

Kaj mian tutan rakonton li rigardis nur dokumento pri tio, ke la sola maniero travivi la vivon estas la kazoo, la kunlabora helpo, kiam ĉiu laborante por unu komuna celo, dediĉas sian vivon al la komuno.

— Ĉi tion — li daŭrigis, — vi nature signas per amo sinofero kaj per aliaj strangaj, kun la realo ne kunligitaj vortoj, kvankam tiuj vortoj estas unue neestanta konceptoj, due, iliaj rezultoj estas rekta kontrasto de la serena kazoo, kiu estas la sola maniero de la reala utilo kaj kiun vi ne konas.

Ĉi tiun akuzon mi jam absolute ne povis lasi sen refuto. Mi deklaris, ke en mia patrio ĉiu ŝtatano dediĉas sian vivon al unu komuna celo, ĉar ĉiu scias, ke per la perdo de la patrio perdiĝos ĉio. Mi menciis kiel la plej grandiozan ekzemplon de la komuneca ideo la armeon, rakontante la batalojn de niaj prauloj, per kiuj ili fondis la nunan mondhegemonion de mia patrio.

Zatamon dum iom da tempo atente min aŭskultis, sed sur lia vizaĝo pli kaj pli videbliĝis iaspeca maltrankvilo kaj fine ekstarante li deklaris, ke la hodiaŭa lernado verŝajne troŝarĝis mian cerbon, ĉar mi jam eĉ ne povas kompreni liajn vortojn, kaj miaj lastaj vortoj jam ne nur al la realo ne havas rilaton, sed eĉ inter si ne havas interligon.

Sed mi ne lasis min ekhalti. Denove mi komencis klarigi al li la majestan taskon defendi la patrion. Fine mi sukcesis komprenigi, ke troviĝas okazoj, kiam la civitano devas oferi sian vivon por vivan teni la patrion.

Post tio li demandis, kio estas la patrio.

Mi diris, ke ĝi estas la komuno, do la sumo de la civitanoj. Sed tiam li jam miajn komencajn vortojn ne komprenis kaj demandis, kiel ni povas vivi sume kaj komune tiel, ke ni unuope ĉiuj mortas.

Mi senesperiĝe, mansvingis, el kio li konkludis, ke mi devas esti tre laca.

Li intencis foriri. Vane mi asertis, ke ĉio, kion mi rakontis, estas plene konforma al la reala vivo. Vane mi asertis, ke ankaŭ mi profesias per la kuracado de vundoj kiujn antaŭe faris aliaj, li respondis, ke miaj vortoj fariĝas pli kaj pli kontraŭdiraj, kaj mi nepre observis ion malprecize en mia patrio.

Mi plenforte insistis reteni lin. Mi promesis al li ĉion klarigi, kaj tiam li nepre komprenos min.

Zatamon residiĝis.

— Sed kial vi ĉion ĉi faras? — li demandis.

— Ĉar ni kapablas senti.

— Ni havas la samajn sentorganojn, kiel vi kaj tamen ni ne faras.

— Ĉar vi sentas la lumon, varmon, voĉon, sed la beaton ne.

— Kio estas do tio, kion vi nomas beato?

— La kontentiĝo de la animo.

— Do tion ke la animo satiĝas?

— Ian tiaspecan aferon.

Li ekcerbumis.

— Ĉu via animo satiĝis dum nia ŝakludo?

— Ho jes, ĉar mi venkis. Nu, vi ekzemple ne sentas la ĝojon en tia afero.

— Kaj kiel vi sukcesas fari, ke ambaŭ ludantoj venku?

Malgraŭ mia deprimita humoro mi ekridetis.

— Kiel vi imagas tion? Ludo estas por ke ni ĝin ludu ne por, sed kontraŭ unu la alia.

— Kaj ĉu la malvenkanta ludanto estas ankaŭ beata?

— Tute ne. Tiu estas malbeata. Sed aliokaze ankaŭ li povas esti venkanto.

— Kaj kial malbeatigi la duonon de la ludantoj?

Ĉi demando — sincere konfesante — iome konfuzis min, kaj mi devis forte koncentrigi miajn pensojn por komprenigi la situacion.

— La afero estas jena — mi komencis. — La beato signifas al la animo iaspecan energio-akiron kaj kiel ĉiu energio, eĉ tiu devenas el ia nivel-diferenco: el la sukcesoj, kiujn akiris mi kaj ne aliuloj.

— Ekspliku tion pli kompreneble!

Por klarigi mi menciis al li la kutimajn ordenojn ĉe la militŝiparo, mi rakontis pri la potenco de la faraonoj, pri la trezoroj de la maharaĝoj, kaj poste mi ekzempligis ankaŭ la poŝtmark-kolektadon.

— Kaj nu, — mi diris fine, — kian sencon havus la ordenoj, se sur ĉiuj brustoj pendus la samaj ordenoj? Kio bonfartigus la hindan maharaĝon, se ĉiu havus tute samkvantan diamanton aŭ la poŝtmark-kolektanton, se ĉiu havus Maŭritius-poŝtmarkon?

Li kapneis.

— Ŝajnas, por la beato necesas la malbeato ne de unu homo, sed tiu de tre multaj.

— La beato, kiel energio, estas proporcia kun la akirita nivelo, kiu estas mezurebla nur per la situa rilato al tiu de aliaj. La ulo estas des pli beata, super ju pli multajn homojn li leviĝas, kaj tiu tute ne estas aliel imagebla. Sed ĝuste la deziro de la beato estas la risorto, kiu nin instigas al kreado kaj laboro. Sen tiu ni eĉ nun grimpadus sur la arbobranĉoj, kiel antaŭ jarmiloj.

Li deklaris ankaŭ tion tute nekomprenebla kaj konkludis, ke la beato estas ankaŭ neatingebla fantomo.

— Ĉar, — kiel li diris, — sekvas el la esenco de la aferoj, ke super ĉiujn homojn povas leviĝi maksimume unu homo, do la ceteraj estas memkompreneble ĉiuj malbeataj.

Li esprimis la opinion, ke la beato eĉ ne povas ekzisti, ĉar, se ĝi ekzistus, ĝi jam ĉesus esti.

— Kiel kompreni tion? — mi demandis.

— Ĉiuj viaj fiksaj ideoj ĉesas ekzisti en la minuto de la efektiviĝo, kaj viaj imagitaj celoj, — kiujn vi kutimas nomi kulturaj klopodoj — diferencas de la realaj celoj ĝuste laŭ tia esenco. La malsatulo suferas nur tiom longe kiam li estas malsata, sed satiĝinte li sentas feliĉon, kaj lian feliĉosenton ne malaltigas la fakto, se aliuloj ankaŭ satiĝis, ĉar la stomakon kontentigas ne la malsato de aliaj, do, ne la koncepto de la niveldiferenco, sed la materia realeco de la satiĝo. Sed via animo nutriĝas nur el la malsato de aliaj. La admiralo fariĝus malbeata, se ĉiu fariĝus admiralo kaj la poŝtmark-kolektanto forbruligus sian kolektaĵon, se iu bonintenca registaro, — kiu intencus akiri ĝeneralan beaton, — sukcesus doni al ĉiuj civitanoj Maŭritius-poŝtmarkon. Same, kiel la ĝeneraligo de la amo signifus ties ĉeson kaj ties transformiĝon al la kazoo, samtiel ĉesus la beato, se ĉiu povus atingi ĝin. Ĝuste tial estas senfrukta la klopodo de viaj filozofoj por elpensi la ŝtaton de la komuna beato. Do, ĉu estas imagebla tiaspeca afero, kiu estas nur ĝis ĝi ne estas?

Mi intencis interrompi liajn vortojn, sed li daŭrigis:

— Sed ni pripensu, ĉu entute materiale povas esti kontentigeblaj la kulturaj bezonoj? Nome, la klopodo de via animo estas neniam la helpo, sed la elrabado de aliaj, ĉar nur tiu donas niveldiferencon. Sed la stomako de via animo estas truhava sako, kies plenigo ne estas ebla. La amplekso de nia reala stomako estas strikte difinita. Ne povas eniĝi pli, ol difinita kvanto de manĝaĵo kaj la troŝarĝo de la stomako estas same dolora, kiel la malsato. Ni malbonfartas same en la varmo, pli ol dudekkvar celsius-gradoj kaj malpli ol dekok gradoj, sed viaj kulturbezonaĵoj ne havas, supran limon. Se viaj reĝoj veturas en oraj kaleŝoj kaj portas diamantornamajn vestaĵojn (kio estas jam per si mem nenecesa), ili tamen ne permesas al la popolo uzi sian restintan laborenergion por la bonfarto de la fizika ekzisto de la popolo mem, sed ili konstruigas piramidojn por si mem, aŭ militiras kontraŭ la aliaj popoloj por subjugigi ilin kaj mizerigi ilin al la celo de la nivela diferenco. La animo instigas vin ĉiam nur por piedpremi kaj ne por helpi unu la alian kaj eĉ pli: tute sencele, ĉar la celo estas ja neatingebla.

— Vi nomas la beaton iaspeca satiĝo. Do, nur la korpa satiĝo estas atingebla, sed tio des pli perfekte. Se tiu estus via vivcelo, super-fluiĝus ĉe vi la juĝisto, policisto, soldato, kaj la varoj povus esti eksponataj sengarde en la magazenoj al laŭplaĉa bezono, ĉar por kazoa homo havas nenian sencon eluzi la laborforton de aliaj por krei al si mem superfluajn objekton kaj tiel malpliigi la fortojn, kiuj kreas la necesajn objektojn.

— Iam vi asertis, — li daŭrigis — ke la mono certigas la justan dividon de la varoj. Tute male: oni devas certigi nur la nejustan dividon de la varoj per la antaŭa divido de la aĉetilo. La realaj celoj estas facile atingeblaj sen la perforta regulado de la divido, ĉar niaj korpaj vivceloj estas vere malgrandaj, nur la fantomo de la beato de la animo pelas vin al interbatalaĉoj. La animo estas la baza kaŭzo de la senĉesa rabado kaj batalo.

Mi ne volis lasi senvoĉe ĉi falsan aspektigon de la animo kaj kontraŭdiris, ke ni povas atingi la animan beaton ne nur per la leviĝo super aliajn, sed ankaŭ per la memhumiliĝo kaj per la rezigno je la tera bonfarto. Por ekzemplo mi menciis la budaismon, kiu klopodas ĝuste por komplete venki la materiajn dezirojn. Mi menciis la joganojn, kiuj ne portas lanan vestaĵon, kaj ili povas ĝis semajnoj resti sen nutriĝo, dum ili suprenleviĝas per la flugiloj de la animo de sur ĉi dezirŝarĝata tero al ĉielaj sferoj.

— Mi ne primiras — li respondis, ke la animo estas tiom konfuza kaj en si mem disharmonia afero, tiom pli ne, ĉar inter la beato de la maharaĝoj kaj joganoj konstatas diferencon nur vi, kiuj kredas esti kontraŭtezoj ankaŭ la amo kaj malamo.

Daŭrige li deklaris, ke estus pli bone, se la jogano ne flugetadus, sed li restus sur la tero kaj senĝene nutriĝus per la viando de la sankta bovino. Ĉar, — kiel li diris, — nenia flugetado povas ŝanĝi nian fizikan ekziston, kaj el la vidpunkto de la kazoo estas same malutile, ĉu ni kripligas nian propran korpon aŭ tiun de aliaj, ĉar ĉiuj korpoj estas konformaj kaj realaj.

— La fakto, — li daŭrigis, ke la animo pelas vin super aŭ sub aliajn, pruvas, ke ĝi ne estas por la egalpezo kaj harmonio, sed ĝuste el tiuj, kiuj vin malekvilibrigas.

Li trovis karakteriza, ke maharaĝoj vivas ĝuste tie, kie la animoj de la joganoj flugetas en la alto, dum ili malsatas kaj iliajn korpojn mordadas pedikoj.

— Nia korpo konsistas el atomoj — li ripetadis — kaj tiun fakton ne povas ŝanĝi ia ajn anima flugetado. Por kazia intenco eble ni povas imagi, ke ni bezonas ne aeron kaj nutraĵon, sed malsaton kaj diamantojn, eĉ povas atingi renversiĝon de nia ĝojo al kontraŭnatura stato, kion vi prave nomas beato por distingi ĝin de la laŭnatura ĝojo, sed tamen vi ne povas aliformigi vian pulmon kaj digestajn organojn. Sed tio tute ne necesas, ĉar la postuloj de nia naturo estas tre facile kontentigeblaj, dum la kreado de la diamanto, piramido kaj ora kaleŝo estas ege malfacila, kaj ni povas ĝin fari nur por la malutilo de nia pulmo kaj stomako.

Li povis trovi nenian diferencon inter la vivoj de la maharaĝo kaj de la joganoj. Li nomis ambaŭ malsanaj.

— Do, kiel vi opinias entute pri la animo — mi demandis, ĉar la disputo iom trolongiĝis, kaj mi jam intencis aŭdi la koncizan rezulton.

— La animo estas malsano, ĉar ĝi staras disonance al la korpo. Ĝis kiam vi ne povas la korpon biologie transformi kaj akordigi al ĝi. La animo ĉiam okazigos nur vian ruiniĝon.

Dum kelkaj momentoj mi luktis kun mi mem, mi intencis respondi kolere, kvankam mi sciis, ke mi nenion atingos per tio. Ke mi tamen sukcesis min bridi, tio estis dankebla nur al tio, ke mi ekkonsciis, ke nia disputo jam flankeniĝis de la temo, kaj pri la plej grava demando eĉ nun mi ne ricevis informon.

Li jam estis ĉe la pordo, kiam mi postkriis, ke mi deziras ricevi respondon nur pri unu demando.

Zatamon sin turnis, kaj mi demandis:

— Respondu: kio subtenas en vi la kazoan spiriton? Se ĉe vi ne estas justofaro, leĝo, edukado, kio tamen subtenas tion, kion vi nomas kazoo kaj ekvilibro?

— Kio subtenas la ekvilibron? La ekvilibro mem. Nur diferencaj pezoj ekbalancas la pezilon!

Do, li intencas denove eviti la respondon! Kaj per tiom facila aforismo! Tiu obstineco iom post iom vekis en mi la suspekton, ke li eble ja ne estas nekomprenema kiel li ŝajnigas, sed li kaŝas antaŭ mi zorge fermitajn sekretojn. Sed mi jam decidis ne lasi al li elgliton. Li nepre devas respondi al mia demando aŭ deklari, ke li ne volas malkaŝi la sekreton.

— Ĉu vi emas respondi al mia demando, aŭ ne? — mi donis al li la rektan demandon.

— Kion vi esence ne komprenas?

— Mi ne komprenas ĉi tiun perfektan kunlaboron! Ĉi tie neniu havas deviantan, individuan celon. Kiel estas imagebla la senleĝa leĝo, la senmorala moralo? Kie estas la forto, kiu certigas la cirkuladon laŭ la orbitoj?

— Mi ne scias — li respondis, — kiel eblas tion demandi. Kio igas la planedojn rondiri laŭ elipsaj orbitoj? Ĉu ne la planedoj mem, kies mas-gravito efikas tiel?

Poste li parolis pri tio, ke ankaŭ la gravitado ne estas io memstara, sed ĝi estas la planedo mem, sekve ĉio, kio okazas, tial okazas tiel, ĉar ĉio, kio estas, ekzistas. Poste li daŭrigis:

— Forto estus nur bezonata, se ni volus ŝanĝi la orbitojn, ĉar forton bezonas nur la elbalancigo de la ekvilibra stato. Ĉi tiun forton efikas ĉe vi la animo. Vi rigardas la kazoon ŝtalforta leĝo de la kunlaboro kaj esploras la leĝdonanton, kvankam ĝi simple nur estadas. Kompleta ordo povas deveni nur de io estanta per si mem, ĉar tion certe plenumas ĉiu afero. En la fiziko tiun oni nomas “la vojo de la plej malgranda kontraŭstaro”, kia estas ekzemple la perpendiklo por la libere falanta substanco. Ĉiu leĝdono estas per si mem malutila interveno, kiu signifas debalanciĝon, ĝermon de eraroj kaj necertecon, do: kazion.

— Eble ni ne parolu per kosmaj metaforoj, — mi diris, — ĉar tio deflankigas nian diskuton. Mi deziras informojn pri via socia sistemo.

— Vi parolas, kvazaŭ la homo ne estus ero de la kosmo. Laŭ vi la realo estas metaforo kaj mi jam tute ne miras, ke inverse vi rigardas viajn neestantajn problemojn estantaj realaĵoj.

— Kiel kompreni tion? Ĉu vi eble volas per tio diri, ke la gravitado kaj la kazoo...

— Jes, ili samas. Ankaŭ la homo vivas en la kosmo, do la kazoo ne estas leĝo aŭ kutimo, sed la realo mem de la kosmo, kun kiu ĝi esence identas. Ĉio kio ekzistas en la mondo ekzistas laŭ la kazoo, ĉar la kazoo estas la ĝenerala realo. Kio estas ekster ĝi, tio ne ekzistas, ĉar ĝi estas kazio, kiu estas la neesto.

Longe mi pensadis pri liaj vortoj. Dece al korekta ĝentilhomo, tiujn mi volis ne refuti, sed kompreni. Mi denove trapensadis ĉiujn liajn frazojn, sed ju pli mi cerbumadis, des pli konfuzaj ili ŝajnis al mi.

Fine mi devis konvinkiĝi, ke iliaj doktrinoj estas nure kriplaj sensencaĵoj, tute nekompreneblaj por la logika, angla pensmaniero, kaj mi povas aserti, ke ĉiu kulturita civitano de mia patrio estus konkludinta la samon.

El la tuta konversacio mi ekkonis nur, kio mankas ĉe ili kaj al kio ili estas senkapablaj. Ege malmulte por kompreni la sekreton de la hina vivo.

Mi decidis provizore rezigni pri la esploro, konfidante la solvon de miaj problemoj al la tempo kaj al miaj personaj spertoj.

SESA ĈAPITRO

La aŭtoro partoprenas en la publika vivo de la hinoj kaj okupiĝas per kuracista praktiko. — La mirinda kuracista scienco de la hinoj. — La aŭtoro fariĝas senkulpe mortiginto, post kio li forlasas sian postenon. — La hinoj koten tretas la infanan animon. — La aŭtoro fariĝas tekslaboristo, sed la enuo preskaŭ puŝas lin en katastrofon.

Iutage Zatamon komunikis al mi, ke mi jam verŝajne lernis sufiĉe kaj mi povas fariĝi valora ano de la hina socio. Li rimarkis, ke kvankam la strukturo de mia cerbo ŝajnas ne sufiĉe klara kaj verŝajne la perfektecon por la kompleteco de la vivo kiel staton mi ne atingos, tamen mi povas fariĝi utila ano, se mi klopodos pri la praktika vivo.

Li menciis, ke li okupiĝis pri kelkaj certaj behinoj, kiuj, kvankam ili malhavis la kazoan staton, tamen povis plenumi la taskon de la vivo. Ili kompreneble ŝanceliĝadis en siaj agoj, ĉar ilia cerbo malhavis la naturan kompason, sed la lernitaj metodoj tamen formis tiel iliajn agadojn, ke la nekuracista laiko ne povis rimarki la organan mankon, simile, kiel la surdmutulo ellernas la parolon el la lipoj de aliaj, kvankam la voĉon, kiun tiu elbuŝigas, li neniam travivas laŭesence.

Do, li komunikis ke mi jam povas forlasi la hospitalon kaj komenci la vivlaboron.

Do mi estis forsendita kaj mi ektremis pro mia estonto. Mi staris senkonsile, kaj mi demandis, kion mi devas fari. Mi ja ne povas scii, kie estas bezonata laborulo, kie mi povas havi postenon.

Sed li respondis, ke mi iru tien, kien mi volas, kaj ne deziru direktadon. Ĉiu mem scias plej bone sian kapablon kaj enmiksiĝi en la aferojn de la aliaj estus kazi.

Liaj vortoj min ja tute ne trankviligis; kontraŭe, min plenigis la plej granda necerteco. En mia patrio ĉiu diplomo de ĉiu lernejo havas fikse difinitan valoron, la civitano precize scias, al kiu posteno ĝi rajtigas, kiu estas la ĉefulo de tiu oficejo kaj kiu interrilatas amike kun tiu el siaj amikoj. Ĉio havas difinitan kaj klaran vojon; sed kion mi komencu ĉi tie, en la lando de la anarkio, elĵetite al la necerteco?

La unua problemo estis la loĝado. Ĉar la metodon akiri manĝaĵon mi jam sciis, sed pri la loĝcirkonstancoj mi eĉ palan ideon ne havis.

Forlasinte la hospitalon, mi longan tempon vagadis en la ĉirkaŭaĵo, poste mi iris en la arbaron, sed de tie la malvarmeta aero min repelis.

Fine, kolektinte mian tutan energion, mi enpaŝis iun domon. Mi intencis peti iun loĝanton, ke li donu al mi lokon por unu nokto. La hinoj estas facile gastigemaj (gastamaj oni vere ne povas ilin nomi) kaj espereble mi sukcesos akiri tranoktejon, kiel mi jam sukcesis ĉe mia alveno ĉi tien.

Mi malfermis ĉiun pordon. Tiuj estis kompreneble sen seruroj, kaj ĉe mia enpaŝo la loĝantoj eĉ ne turnis sin al mi. Ili neniun priatentas, ĝis la veninto ekparolas. La koncepton de la nedezirinda gasto ili same ne konas kiel tiun de la dezirinda.

La unua, al kiu mi enpaŝis, estis leganta. Mi ne volis lin ĝeni. La dua jam senveste kuŝis en la lito. En du loĝejoj mi neniun trovis hejme. Fine la trian mi petis doni tranoktejon.

— Kial? — li demandis. — Ĉu ne estas neokupita loĝejo?

— Ĉu estas? — mi demandis interesiĝe.

— Mi ne povas scii. Rigardu mem.

— Do, kiu registras la loĝejojn?

— Neniu — li respondis kaj forturnis sin.

Se mi montrus mian belohinan legitimaĵon, eble mi estus ricevanta informon, sed mi ne tro kuraĝis per ĝi demonstracii, ĉar mi estis lasita libera, kiel utila ano de la socio kaj, kiel posten-kandidato, mi ne volis montradi, kion mi ne scias. Mi devas vivi el mia energio, do mi devas ellerni ĉion per mi mem.

Mi senvorte turniĝis kaj trairis la tutan domon.

Nu, ĉiu loĝejo havis loĝanton, aŭ la ekipaĵo montris, ke ĝi estas loĝata. Fine, en la dua etaĝo, sur la pordo mi trovis slipon:

“Mi transloĝiĝis”.

Mi malfermis la pordon. Ankaŭ tie ĉi ĝi estis neŝlosita.

Mi ĉirkaŭrigardis, sed ĉio montris, ke ĝi estas tamen loĝata. Ĉiu meblo, la seĝoj, la lito estis en siaj lokoj. Jen, la lampo, la telefono, ĉio la sama kiel aliloke kaj, kiel en mia unua tranoktejo. Sed tiam kion signifas la slipo?

Mi turniĝadis embarasite. Sed, ĉar mi provizore neniun vidis, mi elturnis la liton el la muro, kiu jam estis pretigita por enlitiĝo kaj mi demetis miajn vestojn. Poste mi iris en la banĉambron por min bani en varma akvo, ĉar mi iom malvarmiĝis en la arbaro.

Jam estis malfrua vespero, mi ankoraŭ atendis la dommastron dum duonhoro, sed mi fariĝis tre dormema kaj ekdormis.

Nur post tagoj evidentiĝis, ke la loĝejo fakte ne havas dommastron kaj ili ĝuste tial surpordigas la slipon, ĉar cetere neniu povus distingi la loĝatan kaj neloĝatan ĉambron.

Matene mi precize trastudadis la ĉambron.

Krom la jam konataj aparatoj mi ekvidis kelkaj butonojn sur la muro. Ĉiu havis surskribon. Unu funkciigis la varmo-regulilon, alia movis la fenestron. Iu butono havis la surskribon: “raporto”.

Mi premis ankaŭ tiun kaj scivole ĉirkaŭrigardis, sed nenio okazis. Post dek sekundoj malantaŭ mi voĉo min ektimigis:

— En ordo.

Mi ekskuiĝis, turniĝis, sed neniu estis apud mi, la megafono parolis el la muro. Mi atendis, kio sekvos, sed nenio okazis.

Tien-reen irante mi pensadis pri mia estonta sorto. La fenestron mi delasis, kaj surprizite mi ekvidis malsupre forŝvebadi centojn da aŭtoj, dum super mi serpentis la supra fervojo. Kaj el ĉio ĉi mi nenion aŭdis! La tuto ŝajnis, kiel senvoĉa filmo. Dume mi tute forgesis pri la megafono.

Nun malantaŭ mi io ekklakis. Mi turniĝis. En la muro malfermiĝis klappordeto, el kiu etendiĝis metalcilindro.

Mi aliris, ĝin ekprenis, post kio ĝi falis en mian manon.

Observante mi ekvidis, ke ĝi estas malfermebla.

Malferminte mi trovis en ĝi du pli malgrandajn tubojn, Unu enhavis lakton, la alia kelkajn pecojn da frukto. Post iom da hezito mi bonapetite tion formanĝis.

Ŝajnis, ke provizore ĉio estas en ordo. Mia malagrabla necerteca sento trankviliĝis. Mi ja povas tiel vivi ĝis iam ajn, kaj mi ne devas miksigi inter ili, kio ŝajnis al mi tre nedezirinda. Oni neniam scias, kiam oni ofendas inter ili la regulojn de la kazoo.

Post mia matenmanĝo mi denove iradis tien-reen, kaj agrablis al mi la sento, ke mi povas vivi senĝene.

Sed post du horoj la afero komencis fariĝi iom enuiga, kaj mi preskaŭ ekĝojis, kiam la pordo malfermiĝis kaj enpaŝis hino.

Li iom surpriziĝis, kaj mi pensis, ke la ĉambro tamen havas loĝanton, sed li poste trankvile paŝis al la muro, eltiris evakuan tubon kaj per tiu purigis la ĉambron. La banĉambron li el alia tubo traverŝis per akvo. La ujon de mia matenmanĝo li remetis en la muron, poste li ekfunkciigis la ventolilon kaj foriris.

Nun mi estis denove ĉirkaŭita per silento, kaj mi daŭrigis la esploradon.

En la muro, malantaŭ alia klappordo, mi ekvidis grandan truon, similan al kamentubo. Malsuprenirante al la partero, mi eltrovis ĝian destinon: ĝi finiĝis en granda kolektujo, en kiun oni enĵetis la malpurajn tolaĵojn kaj el kie la lavistoj ilin verŝajne forportis. Apude, en ŝranko kuŝis la puraj tolaĵoj, elmetitaj por publika uzado.

Reveninte al mia ĉambro kelkan tempon mi ripozis sur la lito; poste enuiĝinte mi eliris al la strato kaj tien-reen promenadis inter la grizaj, monotonaj muroj kaj malgraciaj arboj. Tagmeze mi manĝis en iu manĝejo kaj pripensadis, kiel mi povus pasigi la posttagmezon por agrable eluzi mian liberecon.

Mi planis elvojaĝi al la marbordo.

Alveninte mi plurfoje trairis la bordan promenejon, poste mi suprengrimpis al iu roko. La eterna ondado de la senfina maro igis min dormema. Do, mi dormis unu horon, kaj post la vekiĝo denove min turmentis la problemo, kion fari ĝis vespero.

Spirite malplene kaj senpense mi promenadis denove unu horon, poste mi sidiĝis sur benkon. Pro la enuo mi muelludis per miaj haluksoj; tion mi praktikis alterne antaŭen kaj inverse.

Mi ofte rigardis mian poŝhorloĝon, atendante la vesperon. Mi ekpromenis kaj kalkuladis miajn paŝojn, mezurante la distancojn laŭ plej diversaj direktoj, kaj mi bedaŭris, ke mi ne povis plu dormi.

Vera ĝojo estis por mi, kiam mi sentis malsaton. La manĝo ĉiam estas variaĵo. Mi revojaĝis al la urbo, vespermanĝis, poste hejmeniris kaj en la tomba silento enlitiĝis.

Matene, post matenmanĝo denove venis la purigisto. Ankoraŭ pli surprizite li ekrigardis min ol hieraŭ kaj demandis:

— Se vi havas posttagmezan laboron, kial vi ne diras, ke ni sendu la posttagmezan purigiston?

Mi embarase balbutis ion, ke tial kaj tiel, kaj ke mi forgesis. Li promesis anonci la aferon anstataŭ mi.

Poste mi rapide foriris kaj ĝis malfrua vespero vagadis sencele. Antaŭtagmeze mi sukcesis dormi unu horon sur la riverbordaj ripozlitoj, ankaŭ posttagmeze mi havis dormemon, sed mi jam ne kuraĝis kuŝi, ĉar tiam mi nokte ne povos dormi, kio estus eĉ pli malbona.

Tiel maturiĝis en mi la konscio, ke mi tamen devas serĉi laboron, ĉar la nenifarado ne estas longe tolerebla.

Kiel mi povus min okupi? Mi estas vundkuracisto, do mi intencis akiri postenon en ĉi tiu fako.

La sekvantan matenon mi iris al la hospitalo kaj serĉis la estraron. Sed pri tio neniu sciis. Ili respondis, ke la hospitalo estas por kuraci la malsanulojn.

Al iu hino, ŝajnanta kuracisto, mi deklaris, ke ankaŭ mi estas kuracisto. Mi menciis mian diplomon, akiritan en Oksfordo, sed li ne sciis, kio estas tio. Mi devis malkovri mian devenon kaj ĝisnunan rolon kaj klarigi la signifon de la diplomo, sed tiam li demandis, kiel povis fremduloj konstati mian scion?

— Ĉar, — li diris, — la homo portas sian scion interne. Ĝin elekstere konstati ankoraŭ ne estas eble, sed eĉ ne estas necese, ĉar pri la lerteco, kiun iu ellernis, la lerninto havas la plej kompetentan scion. Cetere al mi ŝajnas, ke mi nenian rilaton havas al ĉi tiuj aferoj, do diru prefere, kion vi deziras de mi mem?

— Mi deziras havi postenon ĉi tie kaj labori.

— Tio estas via afero. Al tio respondu: kion vi deziras de mi mem?

Nun estis mi mem, kiu gapis. Se mi vivus dum dek jaroj inter ili, eĉ tiam mi ne povus ellerni iliajn komplikajn kutimojn.

— Komprenu — mi diris, — mi estas kuracisto kaj mi volas labori.

Li denove respondis, ke tio estas mia afero.

— Ĉu ekzistas ĉi tie nenia sistemo?

— Tio dependas de la fakoj. Ni kuracas ĉiun malsanon per aliaj sistemoj.

Mia pacienco ĉesis. Eĉ la nekomprenemo havas limojn. Mi simple deklaris:

— Mi volas ĉi tie labori. Mi petas, enkonduku min en la ĉi tiean laboron.

Ĉi tiujn vortojn elbuŝigis nur la malpacienco. Tiam mi tute ne pensis, ke per ĉi tio mi trovis la ŝlosilon de la tuta hina vivo.

Mia kolego sen iu ajn surprizo, kaptis mian brakon kaj klarigis la tutan ekipaĵon kaj la kutimojn de la sekcio.

Mi povas aserti ke, — kvankam mi vidis multajn mirindaĵojn ĉe la hinoj, — similan al tiu hospitalo eĉ sonĝe mi ne povas imagi, kaj dum mia kolego min kondukis, mi travivis miron post miro.

Tiu ne estis difinita kirurgejo. Ili klasifikas la malsanojn laŭ tute alia sistemo kaj la sekcio apenaŭ similis al hospitalo.

Nome, ni, pensante pri hospitalo, imagas vicon de blankaj, puraj malsanul-ĉambregoj. Vidante iliajn grandegajn konstruaĵojn ja mi pensis, ke ĉi tie devas kuŝi minimume dudekmil malsanuloj.

Nur poste evidentiĝis, ke la malsanul-ĉambregoj, — aŭ kiel ili nomas: dormo-ĉambregoj — okupas nur tre malgrandan parton de la konstruaĵoj kaj en tiuj estas nur kvar-kvincent malsanuloj.

Tio havas du kaŭzojn: unue, pro la vasta profilaktiko ĉe ili estas multe malpli da malsaniĝoj, due, la pli perfektaj kuracsistemoj pli frue resanigas ilin.

La plejparto de la hospitalo similis prefere al fabriko. Kun mia kolego mi trairis la senfinan vicon de ĉambregoj kaj laborejoj. Ni karakolis tra gumplandaj balkonoj kaj serpentŝtuparoj, poste nin transportis liftoj kaj kurantaj rubandoj en la labirinto de maŝinoj kaj aparatoj.

Tra iu dika vitrotubo kumuluse ruliĝis flava vaporo, sub kaj super ni susuris arĝentkoloraj serpentaj tuboj, zumzumis motoroj, bruegis kompresoroj, ekbrilis signallumoj, dancadis montriloj. El la okulo de ia teleskopforma aparato ruĝa lumstrio balais kurantan rubandon, sur kiu vagadis vaporantaj boteloj. Aliloke super ni forŝvebis metala korbo, — en tiu senmova homa korpo. Antaŭ ĝi malfermiĝis la pordo de grandega metala barelo, el kiu subite bloviĝis blindiga flamo kaj la korbo rekte enportis la homan korpon. Poste la pordo fermiĝis.

Mi estis konvinkiĝinta, ke ĝi estas krematorio kaj kapturniĝe mi devis ekscii, ke ĝi estas desinfektilo, ke la flamo ne estas flamo, sed radiado, kiu ekstermas kelkajn specojn de la virusoj kaj bakterioj, sed ĝi estas por la homaj histoj sendanĝera, ĉar la malsanulo antaŭe estis imunigita.

Ĉi tiuj idiotkondutaj homoj estas minimume je cent jaroj pli antaŭe ol ni. Eĉ la nomojn de iliaj maŝinoj mi ne povis memorfiksi kaj demandi mi ja ne kuraĝis, nur terure ekpensis, kion mi faros ĉi tie tiel, ke mi laboru kaj tamen ne malkaŝu al ili mian senspertecon, ne donante bazon al ilia sensenca nacia fiereco.

Por eviti la honton, mi mensogetis, ke mia speciala fako estas la dentkuracado. Do, la tekniko de la plombado kaj de la eltiro tamen ne povis evolui al tiom mistika sorĉo, ke mi ne povus ĝin ellerni.

Mi devis hontiĝe ekscii, ke dentmalsano ĉe ili tute ne troviĝas, ĉar la manĝaĵo farita en la manĝejoj sub la gvidado de kuracistoj estas ne nur nutraĵoj, sed samtempe profilaktikaj medikamentoj, kiuj malebligas la evoluon de kelkaj malsanoj, inter ili tiun de la dentmalsanoj.

Mi jam cerbumis nur pri la preteksto de la eskapo, sed mia kolego neatendite rimarkis, ke por mi la plej bona okupiĝo estos labori ĉe la dormĉambregoj kaj asisti ĉe la operacioj, kio plej bone konformas al mia kapablo.

Lia rimarko ŝajnis al mi malica kaj estis vere ofenda, sed liaj trajtoj montris nek malicon, nek iun ajn pasion. Kaj mi devis koncedi, ke mi ne povas reiri al la nenifarado kaj mi, — malgraŭ la honto, — akceptis lian proponon.

Ili montris mian ĉambron, mi survestis la blankan surtuton kaj klopodis labori sed ĉiupaŝe mi tamen devis demandi.

Jam la unuan tagon mia kolego demandis min pri mia nomo. Surprizis min, ke ili entute interesiĝas pri la individueco de la laborantoj, sed evidentiĝis, ke nur la fakan gazeton ili volas sendi al mia adreso.

Kiam mi diris mian nomon, li respondis, ke ĝi ne estas nomo; ĉar ĝi havas kun mi nenian rilaton!

Mi estis konsternita, kiel li aŭdacas tion aserti, mi ja tamen pli bone scias, kiel mi nomiĝas, sed li obstine ripetadis, ke la nomo “Gulivero” havas nenian interrilaton kun mi, ĝi estas sensenca konglomerato de literoj, sed li promesis al mi rememorigi mian nomon.

Se la rido ne estus rigardata kiel behinaĵo, nun mi vere povus ridegi, sed li per la plej serioza tono de la mondo, petis informojn pri la dato de mia naskiĝo kaj pri la adreso de mia loĝejo. Poste, transkalkulante mian naskiĝdaton al ilia tempkalkula sistemo, li diris:

— Nu, via nomo estas Zamono Nital.

Mi gapis buŝmalferme al li kaj nur post longa cerbumado mi malkovris la esencon de mia “nomo”: La litero “Z” signifas la personnomon, la sekvontaj la daton de la naskiĝo, la sekson kaj fakscion, la dua vorto signifas mian telefonnumeron, kiu samas kun mia loĝadreso. Do, la hinoj dum transloĝiĝo ŝanĝas ankaŭ la duonon de sia nomo.

Mi miris, ke ili ne havas propran nomon, kaj ili miris, ke ni ne havas propran nomon, nur sensencan konglomeraton de literoj, ne al ni apartenantajn.

— Por kio estas la nomo, — li demandis, — se ne eblas ekkoni el ĝi la personon?

Mi kontraŭdiris, ke el objektivaj datoj ja ne estas ekkonebla la persono kiel individua karaktero. Sed mi povis esprimi tion nur per ĉirkaŭdiro ĉar ili ne havas vorton pri la karaktero. Sed eĉ tiam li respondis, ke mia patrio devas esti tre stranga lando: ĉe ili ja ĉiu homo tutsame enspiras oksigenon kaj sin nutras per karbohidratoj kaj albuminoj.

Kiel malproksime ili staris de la kompreno de la karaktero, same malproksime mi estis de ilia praktika scienco.

Komence mi laboris en la dormoĉambroj, sed mia laboro ne estis pli, ol flegado. La dormoĉambro ĉirkaŭe konformas al la koncepto de nia “malsanul-ĉambrego”. Nun mi ekscii, kial ili nomas ĝin tamen dormo-ĉambrego.

Nome, ili ĉiun malsanulon endormigas, se la malsano estigas doloron. Ili pikas iaspecan elektran nadlon en la nukon de la paciento, per kio li profunde endormiĝas kaj estas vekita nur post la plena resaniĝo aŭ almenaŭ post forpaso de la doloroj. La hinoj simple tradormas la malsanon kaj dum la dormo estas arte nutrataj.

Iam mi portis kormalsanulon en la operacian salonon, kaj mirege mi vidis, kiel lia koro estas elprenita. En la aorton oni kroĉis tubon, kiu kontaktiĝis kun varmigita elektra pumpilo, poste lia korpo estis kunkudrita kaj la pumpilo subtenis tra tagoj la sangocirkuladon. Intertempe lia koro pulsadis en iaspeca fluidaĵo, kiu estis ĉiutage ŝanĝita kaj poste lia koro estis denove reoperaciita en lian bruston.

Mi devis konvinkiĝi, ke mi ĉi tie neniam estos rigardata kiel kuracisto. Kaj eĉ demandi mi hontis, timante, ke mi estos malestimata pro mia mallerteco, eble min trafos ilia justa mokado, kiel tio estas kutima inter kolegoj. Sed al miaj demandoj ili nur klarigadis per senpasia mieno, el kio mi nenion povis ellegi pri iliaj sentoj kontraŭ mi. Al tio, ke malantaŭ la lignaj mienoj estas nenia sentimento, eŭropa homo ja ne povas alkutimiĝi. Esplorante iliajn vizaĝojn, mi senĉese observadis la pasiojn, kaj el ilia malvarma konduto mi pensis, ke interne ili malestimas min. Preskaŭ plena kontrasto al ĝi estis la neimagebla servemo, per kiu mi estis helpata je ĉiu paŝo, sed sen iu ajn bonvola rideto aŭ afableco.

Ilia servemo min tiom erarigis, ke mi eĉ provis kun ili amikiĝi, sed al ĉiu mia provo la respondo estis nur rigida kaj senkomprenema rifuzo.

Ili diris, ke mi indiku precize, kion mi volas, ĉar tio, kion mi konfuze nomas amikeco kaj petas de ili, estas ia speco de nocio, do ne estas donebla.

Vane mi diris, ke mi volas nur, ke iu estu apud mi, kiu min apogas kaj kun mi interparolas, ili demandis, kion tiu faru kaj pri kio parolu. Ili faros ja ĉion, sed mi devas diri pozitivaĵojn pri miaj intencoj.

Kiom ajn mi spertis jam pri ili, mi tamen akceptis iliajn vortojn kiel tiujn de trofieraj aristokratoj, kiuj per ĝentilaj pretekstoj elfermas la sintrudulon el sia rondo. Mi konsideris ilin kiel neesploreblajn diplomatojn, eble ĝuste pro tio, ĉar ni alkutimiĝis, ke la senproblema vizaĝo kovras la plej grandan animan komplikecon.

La scienca kaj socia distanco igis tre ĝena mian, eĉ cetere malagrablan staton. Kiam en la operaciejo senbrue kaj kun horloĝa akurateco briladis la tranĉiloj el unu mano al la alia, mi nur ĉirkaŭsaltadis ilin, kiel servema hundeto, kaj la honto ekbrulis sur mia vizaĝo, kiam en la granda silento tamen eksonis voĉo, ĉar tiu instruis ĉiam nur min.

Kaj vane mi foliumis hejme la fakgazeton, kiun la tubpoŝto precize alportis al mia loĝejo, tiu estis por mi skribita en fremd-planeda lingvo. La tuto konsistis el matematikaj formuloj kaj absolute ne klarigis la efikon de la unuopaj medikamentoj, nur iliajn ĥemiajn formulojn, el kio mi nenion eksciis. Kaj miaj kolegoj similis al sfinkso.

Se ili almenaŭ riproĉus min, ĉio estus pli tolerebla. Sed la senpasia instrua tono, pri kiu mi neniam sciis, kio sin kaŝas post ĝi, la vakua nekomprenebleco de ilia animo tute rompis miajn nervojn.

Tamen ĉion ĉi superis okazaĵo, kiu tute ĝisekstreme renversis mian kristanan kaj humanan mondkoncepton.

Kun mia kolego ni vizitis agoniantan pacienton. Mia kolego esploris la dormantan malsanulon, poste li alvokis alian kuraciston kaj ankaŭ tiu esploris la homon. Fine li prenis ampolon el la ŝranko kaj transdonis al mi por envejna injekto.

Tuj, kiam mi injektis la fluidaĵon, la paciento je mia grandega hororo rigidiĝis kaj plenumiĝis la exitus.

Mi kuregis al mia kolego kun la ampolo en mia mano, asertante, ke ne mi ĝin interŝanĝis. Sed li kun la plej granda anima trankvilo respondis, ke ne okazis interŝanĝo: la stato de la paciento estis senespera kaj oni devis lin “ĉesigi”, do mi nur telefonu al la transporta sekcio.

Mi ekŝanceliĝis. Mi fariĝis murdisto!

Nur balbute mi povis elĝemi, kion la parencoj de la paciento opinios pri tia atenco, sed li respondis, ke al li apartenis nur unu mantelo kaj paro da ŝuoj, kiuj el higienaj kaŭzoj ĉiam estas forbruligataj.

Kaj la homoj mortas sen tio, ke iu ajn faligus pro ili larmon! Neniu konas siajn gepatrojn, ankaŭ la gepatroj ne sian filon kaj la agonianto jam estas rigardata nur balaaĵo, kiun oni devas forigi.

— Do, vi aŭdacas ignori la bazan celon de la kuracista destino? — mi demandis, kiam mi ioma rekonsciiĝis.

— Kiaspecan celon vi pensas?

— La subtenon de la vivo ĝis la plejebla malproksima limo.

Mia kolego interesiĝe alpaŝis min.

— Ĉu en via lando tio estas la celo de la kuracista scienco?

— Kial en mia lando? Ĉie! Alia celo ne estas imagebla.

— Erare. La celo de nia destino estas savi la homaron de la suferoj. Nature, se eblas, ni devas ĉesigi la malsanon, se ne eblas, ĉesigi la malsanulon mem, sendolore, por evitigi al li la superfluajn suferojn kaj al ni la superfluan laboron, kiun ni devus forŝpari de aliaj, pli sukcesemaj kuracadoj.

Jam eĉ tiuj kruelaj vortoj ofendis mian humanan senton, sed mia kolego daŭrigis:

— Kaj krome ekzistas okazoj, kiam la resaniĝo povas nur parte sukcesi kaj okazigus suferplenan pluan vivon. Ĉefe, se la malsanulo perdas malfacile protezeblan korpoparton. Nome, se estus forigata nur lia koro aŭ pulmo, tiuj estas facile anstataŭigeblaj per transplantado aŭ per maŝinkoro, maŝinplumo. Jam eĉ la orelo estas protezebla per maŝinorelo, alkroĉebla al iu ajn funkcianta nervo kaj la surdulo rapide ellernas la novan manieron de la aŭdo. Sed ekzemple la protezado de la okulo estas nun ankoraŭ en eksperimenta stato. La ĝis nun pretigitaj fotoprotezoj estas alkroĉeblaj nur al sendifekta vidnervaro kaj krome, tiuj estas ankaŭ tre pezaj. Ankoraŭ pli malbone, se iu perdas sian piedon kaj devus eterne lamadi per artefarita piedo. Evidente, ni devas tian malsanulon ĉesigi.

Mi tremis pro teruro.

— Mirinde estas, — mi diris, — kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi en viaj hospitaloj!

— Kial ne kuraĝi, se li scias, ke post la momento de lia enveno ĉesas liaj suferoj?

— Kaj ĉu la vivinstinkto?

— Vi certe pensas pri la vivinstinkto heredita el la besta pravivo. Tiu atavisma stato ekzistis ankaŭ ĉe ni antaŭ kelkmil jaroj, sed niaj nunaj instinktoj konformiĝis al la nuna medio. Vi menciis, ke ĉe vi ankoraŭ okazas la truiĝo de la dentoj. Vi scias, kiom da doloro ĝi kaŭzas. La malsanulo sentas emon por eltiri ĝin kaj vere, la truiĝinta dento neniam resaniĝas per si mem. Do, logike estus, se la doloron de la trua dento akompanus la ĝua sento de la eltiro. Sed anstataŭ tiu, la malsana dento reagas per akra doloro eĉ pro la ektuŝo, protestante kontraŭ la sole ebla kuracado. Do, en la naturo ja troviĝas kontrastoj kaj malkonsekvencaĵoj.

— Sed la vivinstinkto...

— Tio estis same malkonsekvenca. La malsanulo, jam furioza pro doloroj, tamen persistis al sia vivo.

— Ĉar ĝi estas natura instinkto.

— Jes, kiu estis akordiĝinta al la pramedioj. Sed nia civilizacio transformis nian medion kaj vivkondiĉojn. Se niaj instinktoj direktiĝus eĉ nun al la pramedio, jen, hodiaŭ ĝuste tio estus kontraŭnatura, ĉar pereigus nian vivon la interna kontrasto.

— Kaj tial vi mortigas homon? Jen, la vera kontrasto!

— Tial ni ne mortigas homon. Dum la prastato la homoj devis batali unu kontraŭ la alia por la nutraĵo; sed nuntempe ĝin produktas jam ni mem. Se niaj prainstinktoj ne estus evoluintaj paralele al la civilizacio, tiuokaze ni buĉadus nin mem ankaŭ nuntempe, kiam por la nutraĵo ni devas unu la alian ne mortigadi, sed apogi en la produkto. Ho jes, ni mortigadus unu la alian, eĉ ne sciante kial, per artefarite elcerbumitaj pretekstoj kaj samtempe ni devigus la senespereblan malsanulon al pluaj suferoj. Jen, ĝuste tio estus la kontrasto.

— Ĉu vi aŭdacas paroli pri tiaspeca kontrasto? Vi, kiuj servas la vivon per la ĉesigo de la vivo?

— Ne la vivo kaj morto estas kontrastoj, sed la vivo kaj la suferoj.

— Ĉi-okaze kial entute kuracadi ĉe vi? Se via celo estas sole elimini la suferojn, kial vi ne mortdormigas jam la ĵusnaskiĝinton? Sekvante vian filozofion, oni nepre devas konkludi, ke la plej perfekta esto estas la neesto. En la neesto ja vere ne troviĝas kontrastoj, sed despli en via filozofio.

— Ni faris la vivon sekura kaj abunda, al kiu vivo ja meritas resaniĝi. La malsanulon kondukas al ni lia konsekvenca kaj al la nuna medio akordiĝinta instinkto, ĉar li scias, ke inter niaj kuracaj metodoj estas ankaŭ la morto. Kaj per tio mi respondis al via demando, kiel la malsanulo kuraĝas enlitiĝi en niaj hospitaloj. Sed viaj hospitaloj estas nur atavismaj torturkameroj de iu primitiva epoko. Mi primiras, kiel oni entute kuraĝas enlitiĝi.

Nature, liaj vortoj ne povis min konvinki, kontraŭe, mi pli kaj pli teruriĝis pro la rigida kaj senindulga filozofio, por kiu la vivo de la homo estas neniel pli valora ol tiu de la bruto. Vere, nur senanimaj brutoj povas senvorte toleri la koten-treton de la individua vivrajto.

Eĉ minuton mi ne povis plu resti. Mi elkuris kaj elvojaĝis malproksimen de la urbo kaj tie, kie neniu min vidis, mi ĵetis min altere kaj preĝpetis la Sinjoron de la Ĉieloj, ke li pardonu mian senliman kulpon, en kiun min puŝis ĉi tiu senkora, krimema raso kontraŭ mia intenco.

Sed per ĉi tiu okazaĵo jam vere plenpleniĝis la mezuro. Mi devis elekti alian profesion, kiu laŭeble konformu al mia fako, sed mi tamen ne devu mortigi.

Fine, kiel bonega solvo venis en mian kapon la ideo viziti ilian universitaton, kie mi povas aŭskultadi, kiel pasiva studento. Per tio mi intencis parte plifortigi mian pozicion inter ili kaj forigi la enuon, sed ĉefe min gvidis la ideo, ke reironte al mia patrio, per mia lerteco mi povos fari grandajn servojn al mia patrio kaj al la kristana civilizacio. Nome, se mi povos redoni al la vivo eĉ tiujn soldatojn, kiuj nuntempe estas rigardataj kiel mortvunditaj.

Laŭ miaj kalkuloj, se mi povos nur trifoje plilongigi la vivon de ĉiu mortvundita angla marsoldato ĝis la finfina heroa morto, nia militŝiparo povos estigi per almenaŭ 70 procentoj pli grandan perdon al la malamikoj de mia patrio kaj de la kristana civilizacio.

Mi diris al mia kolego, ŝajnas, miaj scioj bezonas kompletigon, kion mi volas akiri en la universitato kaj mi petis lian aprobon. La respondo denove estis, ke tio estas mia afero. Do, mi anoncis mian foriron, mian postenon transprenis iu hino kaj mi iris al la universitato. Mi venis en grandegan domkomplekson, en kiuj estis unuigitaj ĉiuj lernejoj, kaj mi tute ne povis konstati, kio apartenas al la lernejoj, kio al la cetera domoj de la urbo. Ni estas kutimiĝintaj al tio, ke la kunapartenantaj domgrupoj havas barilon. Nu, la Leganto imagu domgrupon kun ĝardenoj, kiun nek de la trotuaro, nek interne apartigas videbla limo kaj kie ne estas diferenco inter korto kaj strato.

Mi ne sciis, sur kia teritorio mi staris, kiam mi ekvidis man-ĉareton, ŝovatan de viro kaj sur kiu kuŝis vira kadavro sen ia kovrilo.

La vidaĵo min surprizis, sed mi jam estis kutimiĝinta ne trovi pudoron inter la hinoj, do, mi trankviliĝis, eĉ ĝojis ke sekvante la ĉaron, mi trovos la medicinan fakultaton. Do, mi postsekvis ĝin. La ĉaro proksimiĝis al pordo, kiu per si malfermiĝis antaŭ ĝi kaj ni alvenis koridoron. Por mia plej granda surprizo, sur la koridoro mi vidis tute etajn infanojn kaj la hino sen ia ajn emocio traŝovis la kadavron inter ili. Kelkaj infanoj atente alturniĝis kaj sekvis la ĉaron.

Tio jam estis tamen pli, ol mi povis toleri sen konsterniĝo.

Sed ĝi estis nur la komenco. La vera surprizo trafis min, kiam la hino enŝovis la ĉaron en ĉambregon. Tie jam kuŝis sur tabloj tri senvestaj kadavroj, ĉirkaŭitaj per ambaŭseksaj senkulpaj etuloj!

En la gumgantaj manoj de la infanoj briletis tranĉiloj kaj sen ia ajn emocio ili sekcadis la intestojn kaj seksajn organojn de la kadavroj!

Pro la terura vidaĵo haltis mia spirado, kaj tuj mi ekmalamis ĉi tiun tutan, teruregan landon.

Mi turniĝis al viro, kiu klarigadis al la infanoj. Mi demandis, ĉu tiuj infanoj fariĝos kuracistoj, kvankam ankaŭ tio ŝajnis al mi stranga, ke antaŭ la infanetoj oni malkovras en ilia sesa-oka jaro tion, kion la civilizita Eŭropo malkovras nur en dudekjara aĝo al la plenkreska animo.

Mi ricevis la respondon, ke tiuj infanoj ankoraŭ ne lernas fakan sciencon, nur la elementajn konojn, necesajn por la vivo. La medicinstudentoj estas en alia domego.

Mi ne povis ne demandi, kiel do venas la kadavro en infanajn manojn. Al tio li per la plej natura tono respondis, ke la instruo komenciĝas per ĉi tio. La homo devas antaŭ ĉio ekkoni sian korpon, ĉar ni estas sur la mondo por ni mem!

Ĉi tiu bruteca kaj senmorala kotmalpurigo de la senkulpa infana animo plenigis min per tiom da abomeno, ke mi senvorte turniĝis kaj ne estis plu scivola eĉ pri ilia medicina fako. Mi prefere rezignas pri ilia scienco, ol ke mi devu, kvankam nur per pasiva vido, suferi tiun frivolan senhonorigon de la homa animo.

La sekvantaj tagoj pasis denove en senespera enuo. Post la matenmanĝo mi devis foriri el mia loĝejo kaj rifuĝi al la arbaro, sed min ofte repelis de tie la pluvo aŭ malvarma vetero. Tiam la vagado sur la stratoj estis eĉ pli enuiga. Mi estis ĉirkaŭata de dek kaj dekmil homoj, kaj mi staris tute sola.

Mia sola distro estis priatenti mian stomakon: ĉu mi jam povus iom manĝi. La malsato kaj manĝo estis la sola varieco.

Se mi sidis, mi stariĝis, se mi staris, mi sidiĝis kaj senĉese cerbumis, per kio plenigi mian tempon. Bedaŭrinde la plumo taŭgas sentigi nur la fakte okazantajn teruraĵojn, kaj mi ne povas sufiĉe sentigi la enuon, kiam nenio okazas. Certe mi vane klopodus komprenigi ĉi tiun teruraĵon al la Leganto, kiu neniam travivis ion tian en la kolorplena kaj varia angla publika vivo.

Mi estis ekzilita en la nenion. Mi devis min okupi per io, sed tamen mi ne povis miksiĝi en ilian malhumanan kaj krimeman vivon. Mi volis akiri profesion, kiu laŭ sia naturo estas sendependa de iliaj malagrablaj kutimoj kaj kiun sen speciala lerteco mi povas ellerni. Sed ion mi devas fari, ĉar tiel ne estas tolereble.

Ekzistas du profesioj, al kiuj angla homo jam denaske inklinas: la navigado kaj la teksindustrio. La mondo konas nin pri nia navigacio kaj pri niaj ŝtofoj.

Kial tedi la Leganton per detaloj? Tiuj ĉi ja tute ne ekzistas. Ĉi tie la vivo ne okazas, sed simple estas. Se la homo naskiĝis, li estas ĝis la morto, poste estas aliaj.

Mi demandis la adreson de la teksfabriko. (Rimarkinde ĉe ili el ĉia fabriko ekzistas nur unu, sed grandega.) Eksciinte la adreson, mi aliris.

Mi venis en dekduetaĝan, tute vitromuran konstruaĵon, kie al la unua hino mi deklaris, ke mi laboros ĉi tie. (Mi jam estis lerta en la stilo.)

Post tio mi ricevis majstron, kiu portis min per lifto al la sepa etaĝo. Ĉi tiu konsistis el unusola, grandega halo, en kiu funkciis kvin-ses miloj da strangaj, sed tute egalaj teksmaŝinoj, kies klakado kuniĝis en ia muzika sono. Inter la senfinaj vicoj de la maŝinoj estis larĝaj vojoj. Mi paŝadis sur mola gum-planko, la plafono estis porcelansimila surfaco kaj la sunlumo, filtrata tra la laktaj vitromuroj fakte donis la plej perfektan lumigon, kion mi ĝis tiam vidis. La majstro kondukis min al la maŝinoj kaj klarigadis ilian funkcion.

Ĉio iris plej facile. Post unu horo mi ĉion tute ellernis. Mia laboro konsistis nur en la priatento de kvardek maŝinoj. La fadenĉenoj venis el la supra etaĝo tra la plafono al miaj maŝinoj kaj neniam elĉerpiĝis, ĉar supre ili estis postplektitaj per metodo al mi nekonata. Miaj maŝinoj konsistis preskaŭ nur el la tien-reen frapanta bobeno, kaj eĉ tiujn mi ne bezonis ŝanĝi, ĉar senfina rubando ilin alportis de la supra etaĝo al la bobenkesto.

Mi ne scias, kian materion ili uzis, sed dum mia ĉeesto neniam okazis ŝiriĝo de la fadenoj, kvankam la bobenoj kuradis minimume kvinoble tiel rapide, kiel ĉe ni. Ilia klakado superis la laboron de la plej rutina regiment-tamburisto. La preta ŝtofo, siavice, migris tra la planko malsupren al la apreturejo, kie tra la aro de tondaj, lavaj, gladaj, brosaj kaj aliaj maŝinoj ĝi vagadis de etaĝo al etaĝo, poste al la tajlorejo, kie premmaŝinoj eltranĉis la necesajn formojn per unusola premo kaj ili malsupreniĝis al la kudrejo, kie ia maŝino, kiu anstataŭis la kudromaŝinon ĉirkaŭpasis laŭ la randoj de la vestoj kaj kungluis ilin. Ĉi tiu ligilo estis pli fortika ol la kudro.

Al la dekdua etaĝo oni suprenpremis tra tuboj la artefaritan krudmaterialon, sur la partero oni metis sur ŝarĝaŭtojn la pretan varon de la poŝtuko ĝis la vintra surtuto, kaj mi devis atenti nur pri la nedifektiĝo de la maŝinoj kaj ŝanĝi la foruzitajn partojn.

La majstro vidante mian lertecon, puŝis sub min seĝon kaj foriris.

En la senfina halo senvoĉe laboris miaj kunlaborantoj, ĉirkaŭ cent hinoj. Inspektado tute mankis. La laborantoj plejparte sidis, kaj eĉ ĉe la enveno de la majstro ili ne stariĝis, kio ankaŭ pripensigis min, kaj mi tiris malĝojigajn konkludojn pri ilia disciplino, kompare kun mia patrio, kie oni bone scias la valoron de la laborordo kaj disciplino, kaj ĝuste pro tio oni ne pretigas sidlokon eĉ por la trammaŝinisto.

Ĉe ĉi tiuj gravas nur, ke la ŝtofo pretiĝu, por ke ili havu per kio kovri siajn senanimajn korpojn, kaj neniel ili okupiĝas pri la pli altgradaj sociaj celoj, kiuj la homon distingas de la senmensa besto.

Mi devis rideti, pripensante, kiaspeca soldato fariĝus el tia komfortema hino kaj el mia tuta koro kompatis tiun bravaspektan maristleŭtenanton, kiu volus ĉarpenti homon el tia estaĵo.

Do mi devus ĉi tie pasigi mian vivon!

Komence mi ne enuis, ĉar, kvankam mi ne povis demandadi, tamen mi multe ellernis pri ili per nura observado. Jam dum la unuaj tagoj mi eksciis, ke ĉi tie ĉio iras ankaŭ per si mem. Nenie mi vidis centran aranĝon, neniu dividis la laboron kaj tamen ia nevidebla ligilo kunigis la tutan grandan kompozicion al unu preciza horloĝmekanismo, en kiu ne troviĝas unu sola disonanca movo. Neniu laborejo havas superfluan, aŭ malmultajn laboristojn. La materialo ne estas registrata, oni prilaboras tiom multe, kiom la terkulturado kaj minejoj produktas, kaj ĉio tio direktiĝas laŭ la pleniĝo aŭ malpleniĝo de la magazenoj. La laborsferoj estiĝas same laŭ reciproka kunsento. Nek elektado, nek nomiĝo ekzistas, ĉion faras la individuo mem, kaj tamen ne okazas disputo.

Mi ankaŭ ĉi tie demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro sen aranĝantaj kaj direktantaj organoj, kaj ili responde demandis, kiel estas konservebla la ekvilibro, se en la laboron de la homo miksiĝas fremda volo. Laŭ ili ĉiu homo havas sian kazoan menson.

La kazoo aperis antaŭ miaj okuloj, kiel sesa senso de la homo, tamen ili neniam menciis kiel senson aŭ kapablon, sed kiel memkompreneblan realaĵon.

— Kial necesus aranĝanta forto? — ili diris. — Se oni scias, kio estas la diferenco inter la lav- kaj teksmaŝinoj, tiu neniam havos la ideon lavi per la teksmaŝino!

Ili tute ne sciis, kion mi demandis.

Sed mia laborejo estis en la urbo kaj mia loĝejo ekstere, apud la hospitalo, do mi devis serĉi novan loĝejon. Jam post la unua tago de mia nova laboro mi ekiris ĝin serĉi, sed en la ĉirkaŭaĵo nenie troviĝis tia malplena.

Fine mi ekhavis savantan ideon. Mi jam iome konis iliajn kutimojn.

Mi eniris proksiman domon, kaj sen ia antaŭparolo mi diris al la tie loĝanta hino:

— Mi volas loĝi ĉi tie. Elloĝiĝu!

(Imagu, miaj Legantoj, ĉi tion en Eŭropo! Sed mi sciis, ke ili ne konas la ordon, do mi bazis sur tio miajn kalkulojn, kaj mi ne eraris.)

Nome, la hino, sen ia ajn surprizo aŭ ofendiĝo, demandis:

— Kial?

— Ĉar mi laboras en la apuda teksfabriko, kaj ĉi tiu loĝejo estas por mi pli proksima.

La hino diris, ke li laboras en manĝejo de la tria strato de ĉi tie, trovis mian proponon kazoo, leviĝis, transdonis la loĝejon kaj foriris, por ke en la tria strato per la sama lakona kaj simpla metodo li eligu iun alian el ties loĝejo.

La elloĝiĝo konsistis el tio, ke en kofreton li enpakis dentbroson, sapon kaj du librojn; la tolaĵojn kaj la litotukon li ĵetis en la truon de la malpuraĵoj kaj lasis tie ĉiun meblon, lampojn, telefonon, vestkroĉilon, gimnastikilojn, ĉar ĉi tiujn li ricevos ankaŭ en sia sekvonta loĝejo. Nur la sapon kaj dentbroson ili forportas pro higienaj kaŭzoj.

Mi devas konfesi, ke la hina vivo havas ankaŭ bonajn flankojn, sed tamen ne ekzistas en Eŭropo tiu sensanga filistro, kiu tolerus tiun medion. Ilia vivmaniero rememorigis al mi la distilitan akvon, kiu ja estas pura, sed per la distilado oni forigis el ĝi ankaŭ la salojn, necesajn por la vivo. Oni trinkas kaj trinkas, kaj ĝi ne kvietigas la soifon.

Post kelkaj tagoj mi denove falis en absolutan enuon. La teksmaŝinoj de la laborejo senĉese muzikis la saman monotonan kanton; miaj kunlaborantoj senvorte faris sian laboron. Se mi demandis ion, rigida, oficiala respondo min frostigis kaj fortimigis. La interparolo estis preskaŭ neebla. Mi faris mian senokazaĵan laboron preskaŭ reflekse, dum la animmortiga, senfina kanto de la maŝinoj sufoke premis miajn nervojn.

Min tedis vagadi sur la senornamaj, dezertaj stratoj, en kiujn ne alportis variecon statuo, kolono aŭ almenaŭ portalo. La stratoj estis signitaj per literoj de la alfabeto: “ab”, “ac”, “ad” ktp. (Memkompreneble laŭ la hina alfabeto). Ĉiu strato estis la sama, kaj ĉiu kondukis precize perpendikle, aŭ paralele al la alia. Iliajn vicojn en regulaj distancoj interrompis parkoj.

Montrofenestron aŭ reklamon ili ne konas, kaj tiuj tute ne havus tie celon. Nur kelkajn pordojn “ornamas” la lakona surskribo “vestaĵmagazeno”, “malvarmaj nutraĵoj” aŭ “elektraj varoj”, sed interne neniu troviĝas krom la forportantoj. (Mi ja ne povas ilin nomi aĉetantoj.)

Tia estis la strato dumtage. Vespere ĝi fariĝis perfekta tombejo. Teatro, kino, gastejo, dancejo ne ekzistas. La alkoholon ili konas nur kiel medikamenton; pri la religio eĉ ĝian esencon ili ne konas, se mi ĝin mencius, certe ili rigardus min behino.

Je la deka horo vespere la stratojn ekkovras infera mallumo. Nokte nenia fabriko funkcias kaj mi devis hejmeniri al la same dezerta loĝejo, kie mi povis maksimume levadi la gimnastikilojn, sed ne havante rivalon, kun kiu mi povus konkuri, ankaŭ tio fariĝis enuiga.

Sekvis someraj monatoj. Iutage mi vidis, ke sur la stratoj multaj iradas tute senveste, nur sur la piedoj ili havas sandalon kaj de sur la ŝultroj pendas manvalizo. La unuan mi rigardis frenezulo; la trian, ke li estas nudisto. Fine, ekkuraĝinte mi demandis iun pri ĉi tiu, sed li tute ne sciis, kion signifas nudismo, kaj pluiris.

Sed tiam, kial ili iras senveste? kiaj obscenaj frenezaĵoj kaj de kia sekto igas ilin konsterni la publikan pudoron?

Fine ankaŭ pri ĉi tiu mi demandis iun, sed verŝajne ankaŭ tiu miskomprenis min, ĉar li respondis, ke la vetero estas varma.

Mi kapskue rimarkis, ke kio ajn estu la esenco de ilia manio, en mia patrio la nudeco estus grave punata. Sed tiam li, gapante per grandaj okuloj demandis, kiel ni povas eviti la nudecon: ni ĉiuj estas ja nudaj sub niaj vestaĵoj.

Lian stultan demandon mi ne taksis inda por respondo, do li foriris kaj mi konvinkiĝis, ke kiom ajn granda estas ŝajne la ordemo inter ili, tamen ne estas eble lasi la civitanojn fari libere laŭ siaj inklinoj, ĉar, — kiel montras la ekzemplo, — sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto, kiu plimalpli frue putrigas la kulturon.

Sed post kelkaj tagoj aperis la nudeco ankaŭ en la fabriko. De tago al tago pli kaj pli da laboristoj kaj laboristinoj venis senvestaj, nur kelkaj havis iom da vestaĵo. Feliĉe min neniu devigis sekvi ilian maldecan kutimon.

Ofte mi elvojaĝis al la marbordo, kie sur la belega strando, arego da homoj kuŝis, promenadis aŭ sin banis. Plejparte nudaj ankaŭ tie ĉi. Eĉ pli, multaj vojaĝis sur la tramo en la sama stato. Ilia tuta pakaĵo estis iu rimenligita gum-surtuto kun flanela subŝtofo. Krom ĝi nenion ili kunportis, konsidere, ke manĝaĵo estas ricevebla ankaŭ sur la strando; la fumadon ili ne konis, loĝeja ŝlosilo ne ekzistas. Ĉiu iris sola kaj senvorta.

Kvankam mia prudenta eŭropa intelekto profunde abomenis ĉi tiun obscenan kaj senhonoran kutimon, tamen mi devas konfesi, ke dum la unuaj tagoj min interesis la trasportitaj, freŝaj kaj ŝtale elastaj virinaj staturoj kaj vekis en mi dezirojn. Sed post kelkaj tagoj jam tiom kutima fariĝis al mi la nudeco, ke ĝin mi eĉ ne rimarkis, kaj ili fariĝis ne nur ne pli-dezirindaj, sed ili fakte perdis siajn ĉarmojn. Mi spertis, ke min pli interesas la virinoj, kies korpon kovras la incitplena vualo de la vestaĵoj. La nudeco simple ne havis interesaĵojn, kiu povus inciti la fantazion de la viro.

Sed tiam kial ili senvestiĝas?

Ĉi tio estis la lasta, kio estis por mi novaĵo en Kazohinio. Mi jam plene ekkonis ilian tutan enhavon, kaj post tio mia vivo dronis en la enuo.

Vane mi serĉis libron. Kiel la Leganto jam scias, krom teknikaj, medicinaj, fizikaj kaj ĥemiaj libroj nenio ekzistas. Eĉ koncepton ili ne havas pri tiaspeca verko, kio donus ion al la animo. Eble mi tute ne bezonas diri, ke ili ne havis gazeton, se ne rigardi tia la presaĵon “Teksindustrio”, kiun la tubpoŝto en neregulaj intertempoj portis al mia loĝejo kaj en kiu la laboratorio de la fabriko sciigis la laboristojn pri la evoluo de la produkt-procedoj. Ĝi estis mia sola legaĵo, kiun mi vole-nevole trafoliumis, sed pri kiu mi ankoraŭ pli enuiĝis, ol pri mia vivo.

Mi komencis pli kaj pli malami la hinojn. Iom ankaŭ ĝis nun mi malamis ilin, sed tiu sento nun fariĝis preskaŭ netolerebla. Kiam ili min senvorte preteriris aŭ per la plej oficiala koncizeco komunikis al mi siajn dezirojn aŭ dirindaĵojn, mi havis la nekontraŭstareblan impulson vangenfrapi ilin, nur por ke okazu fine io. Mi serĉis pretekstojn alparoli ilin. Mi demandis la numeron de tramoj, stratoj, ktp, ĉar ili respondas nur pri tiaj aferoj.

Miaj Legantoj, kiuj ankoraŭ nur gustumetis la enuon, tute ne povas imagi, kia estas la absoluta enuo. Ĉe ni oni konas la enuon nur el malsukcesaj somerumoj, kiam la grandurba civitano “ripozigas” siajn nervojn en malgranda, polva vilaĝaĉo kaj jam la trian tagon rekonas, ke pli facile oni povas freneziĝi pro enuo, ol pro ia ajn trolaboro. Sed ĉe ni eĉ en la plej malprogresemaj vilaĝoj okazas io, almenaŭ la dimanĉa diservo, kartludo ĉe la apotekisto, edziĝo, kegloludo, interbatado de kamparanoj en la drinkejo aŭ klaĉo.

Sed ĉi tie nenio okazis. Ne estis amiko, malamiko, ĝojo, malĝojo, rango, riĉulo, malriĉulo, kreado, progreso, do, per unu vorto: varieco. Ni diru jene: vivo. Ĉar kio alia estas la vivo, ol diferenco inter la hieraŭo kaj hodiaŭo, kiam oni atendas ion de la morgaŭo. La ekhalto kaj stagno estas morto.

Zatamon pravis: fakte ĉi tie oni sukcesis elimini la diferencojn kaj kontrastojn kaj ĉion ebenigi. En ĉi tiu “vivo” ne estis promontoro kaj valo, amo kaj malamo, blanko kaj nigro, nur senfina, griza vakuo, super kiu mortante defalas la migranta birdo. Ili eliminis la lumon, ĉar ĝi ekzistas nur kune kun la ombro. Sed kiel do ni vidas, se ĉio estas tutegale luma? Kaj, se ĉio estas silenta, por kio estas niaj oreloj? La vakuo igis min surda, blinda kaj paralizita.

Mi estis tute sola. Nek en la laborejo, nek sur la stratoj iu min alparolis. Mi ne povis ludi eĉ unu kartludon, ili ja ne konas la ludon. Mi pensis, ke mi pentros por mi ludkarton kaj ludos sole, sed kien mi kaŝu ĝin? Ja ĉiutage alvenas la purigisto, kaj se oni ĝin ekvidos, oni min rigardos behino.

Foje, apud la teksmaŝino, forgesinte mian staton, mi ekfajfis valson. Miaj kunlaborantoj ektime alkuris kaj mi rapide silentiĝis. Mi devis priatenti eĉ mian spiradon.

Mi deziris almenaŭ kunloĝi kun iu ajn, nur por ke iu estu apud mi, eĉ se li min ne alparolas; sed neniu loĝas kun la alia en la sama ĉambro kaj mi tute ne kuraĝis mencii mian deziron.

Mia sensocia ĉambro taŭgis nur pro tio, ke mi elploru mian doloron vespere post zorga fermo de la pordo. Mi alpremis mian vizaĝon al la kuseno kaj ploregis, ke mia koro preskaŭ fendiĝis. Sed mi devis atenti, por ke neniu min aŭdu kaj ankaŭ tio ne donis trankviliĝon.

Mi kuradis tien-reen, kiel la sovaĝa besto, fermita en kaĝo, serĉante vivon, aeron. Mi staris tie, en la plej granda karcero, ĉar vane mi estis libera, se la aero ne estis libera ĉirkaŭ mi. Mi velkadis senamike, malplene, en la lando de la nenio, inter la senfina, enteriga kanto de la teksmaŝinoj kaj la tomba silento de mia ĉambro, kaj miaj vivenergioj forvaporiĝis en malplena, senenhava vivo, sen tio, ke nur unufoje mi povus diri, ke mi atingis ion.

Foje mi malvarmumis kaj dum tri tagoj kuŝis en febro, kaj ĉu vi kredas, ĉu ne, mi havis ĝojon per la malsano. Ĉar io okazis, kuracisto alvenis, kiu interesiĝis pri mia stato.

Memkompreneble li proponis min enportigi al la hospitalo kaj en la radia fornego mi resaniĝos dum dek minutoj.

Mi malakceptis; respondante, ke mi estas ankaŭ kuracisto, mi scias, ke mia malsano ne estas grava, ke mi resaniĝos ankaŭ hejme, ke li nur sendu unu kovrilon al mi kaj vizitu min ĉiutage...

Li surprizite esprimis sian miradon, kial mi persistas tian atavisman metodon, kiam mi post duonhoro povus sane reiri al la fabriko, sed fine li konsentis kaj vizitis min krome dufoje.

Kiome mi bezonis iom da amo! Sed ankaŭ mia malsano forpasis, kaj mi fariĝis pli malsana resaniĝinte, ol mi estis en febro.

Malespere mi vidis, kiel pasas unu tago post la alia, formalŝparante la mallongan homan vivon. La tagoj kunfluis grize, mi ne sciis, ĉu du monatoj aŭ du jaroj forpasis. La hinoj je ne havas kalendaron, similan al la nia: ne estis dimanĉo, festtago, jubileo, evento, amuzo, sortobato; unu tago pasis post la alia, grize, malplene, ne estis limŝtono, al kiu la homa animo povus sin apogi.

Iam, ekpensante, ke mi eble devas ĉi tie morti sen unutaga vivo, la ektimo tiel min trafulmis, ke hejmenirante mi ne povis endormiĝi. Mia baraktado komenciĝis hejme per malĝoja plorego, poste la malespero pli kaj pli superregis min tiel, ke mi ne povis plu min bridi. La kusenon, premitan sur mian buŝon saltleviĝante mi disŝiris en terura kolero kaj ŝirante mian hararon, frapante mian kapon per miaj pugnoj mi volis ataki ĉion kaj dispecigi je mil pecoj ĉiun meblon de mia karcero.

Nun ankoraŭ ia grandega animforto min retenis de la senprudentaj agoj, sed mi sentis, ke ĝi estas la lasta ŝarĝprovo de mia anima ekvilibro. Se baldaŭ ne okazos ia ŝanĝo, teruraj aferoj sekvos.

La sekvantan tagon mi apenaŭ povis ĝisatendi la finon de la laboro. Mi sidiĝis sur la rapidvagonaron, tien-reen flugis per ĝi, esperante, ke la rapideco okupos mian atenton. Sed mi devis krome imagi diversajn, multkolorajn bildojn: ke antaŭ mi staras la pordego de la infero kaj mi estas la maŝinisto kaj flugigas al la damno centojn da virinoj kaj infanoj. Mi elkuris al la arbaroj, plengorĝe kriegadis, kie neniu min vidis kaj aŭdis, suprenkuregis, dum mia pulmo kaj muskoloj povis, poste mi kuris kun sovaĝa furiozo al iu arbo kaj pikadis ĝin per mia poŝtranĉilo.

Sed mi sentis, ke ankaŭ tio malproksimigis la katastrofon nur per unu tago.

Triatage mi akiris aŭton el la remizo. Ankaŭ ĝi estis komuna predo. Mi elveturis malproksimen kaj tie, kurigante la aŭton al arbo, mi rompigis ĝin tiel, ke mi falinte al la fenestro, vundis mian vizaĝon. La unua aŭto ekhaltis, la ŝoforo min ensidigis, turniĝis, per freneza kurego portis min en la urbon, kie, dum oni bandaĝis mian etan vundon, la ŝoforo telefonis al la remizo, ke oni reportu la difektitan aŭton. Poste, vidante, ke mi jam ne bezonas lian helpon, li simple foriris.

Eĉ en sia sonĝo ili ne pensus pri tio, ke iu eble tuŝas objekton sen bonvolo aŭ sen lerto, do, sen unu esplora aŭ riproĉa vorto ili min hejmensendis, zorge avertante, ke se mi sentos febron, tuj mi revenu. Kaj mi denove staris sencele, en la muelejo de la surdo, sola, kaj neniu min prizorgis.

Kaj kion ajn mi faris, mi povis ĝin fari nur sola. Kion ajn mi faris, nenio okazis. Vane mi saltis elinter la bridoj tio ne havis sencon, ĉar mankis la bridoj. Kvazaŭ mi pugnobatus la aeron! Kaj mi restis ĉiam sola. Mia seneĥe kriita vivo nenie povis sin alkroĉi. Mi ŝvebis en la spaco, kie ne estis supro kaj malsupro, antaŭo kaj malantaŭo. Nur rigidigite mi baraktis en la nekontentigebla vivsopiro. Sen kontraŭstaro nenio estas akirinda, ne estas travivaĵo, ne estas vivo.

Kaj mi klare vidis, ke inter ĉiuj miaj malsanoj la senamika stato estas la plej terura. Neniu estis, kiu min amus, kiu min prizorgus. Jes, inter ili ne estas zorgoj, sed tiom pli malbone. Mi bezonis iun, kiu mian manon ekprenas kaj min defendas. Jes, vere, tie ne estas malamikoj kontraŭ kiuj defendi sin, sed prefere ili ekzistu. Eble pravas Zatamon, ke la amikeco estas kreebla nur kun la malamikeco, sed prefere ili estu ambaŭ. La spacon oni nepre devas plenigi per io, krei fiksajn punktojn, al kiuj relativiĝu la vivo, la progreso, ĉar la spaco mem estas nenio, ĝi estas netolerebla ĉar ĝi ne estas.

Mi rememoris, ke neniu riskas iri sola en la Saharon. Ne pro la danĝeroj, sed ĉar la homaj nervoj ne elportas la absolutan silenton, kiun kutime oni neniam spertas en la naturo.

Mi bone sentis, ke mia baraktado estas nur la sencela spiregado de la vojaĝantoj en la ascendanta aerbalono, kiu spiregado neniel povas kompensi la maldensiĝon de la aero.

Mi ja devis apogi min al iu, mi devis ekpreni ies manon, ĉar mi klare sentis, kiel mi treniĝas de tago al tago al la rando de la abismo kaj, se mi enfalos, mi ne povos plu saviĝi.

SEPA ĈAPITRO

La aŭtoro konatiĝas kun hina virino, en kiun li intencas konstrui animon. — Liaj eksperimentoj fiaskas. — La aŭtoro estas denove portata al la hospitalo.

En tia humoro krepuskis la mateno de mia sekvanta tago. Post la laboro mi rapidis al la marbordo, kie mi faris longajn promenojn. Ĉirkaŭe svarmis la senbrua, amorfa amaso de la hinoj en tiu nedeĉifrebla stranga, senorda ordego, kiu tute memorigis min al formikejo.

Kiam mi vidis ilian saĝe atentan rigardon, malgraŭ miaj ĉiuj ĝisnunaj spertoj vekiĝis en mi nova kaj nova sopiro alproksimiĝi. Tio hodiaŭ eĉ pli forte min instigis, sed kiam la vorto jam venis al mia lango, ĉiam detenis min la angoro, ke ankaŭ hodiaŭ mi estos malakceptita, ŝiriĝos la trostreĉita kordo de miaj nervoj, kaj mi faros ian stultaĵon.

Mi jam trairis dekfoje la promenejon, kaj jam vesperiĝis, kiam la amara sento forpelis min el ilia medio. Por rifuĝi de la tento kaj de la katastrofa rifuzo, mi suprenkuris la rokon.

La aero estis varmeta kaj ŝarĝita per odoroj, la Luno majeste leviĝis el la ondoj kaj rompiĝinte sur tiuj en mil pecojn, ĝi dancis la dancon de la nimfoj. La maro kun sia eterna muĝo karesis la bordon kaj sur la rokoj, dividiĝinte en mil perletojn, refalis, kiel fea vualo. Malproksime la akvo luladis strangajn birdojn kaj la grilo ĉirpis sub longbuklaj arboj. Mian koron plenplenigis la ebria sopiro, la volo al la vivo, dum la hinoj senvorte promenadis solaj, sidis, aŭ kuŝis, eĉ rigardon ne ĵetante al la disvolviĝinta poezio de la naturo.

En tiu momento ekveis en mia koro la konscienco, ke trans tiu grandega akvo, malproksime miaj amikoj en la klubo ĉasadas pri la Jollie Joker, en la Hyde-parko oratoroj eksplikas siajn ideojn, sinjorinoj en feaj tualetoj rapidas al la teatro kaj sur la stratoj ekfulmantaj lumoj reklamas la novajn stelojn de la kino.

La sento de la senpoveco premtordis mian koron. Mi saltleviĝis. Kelkajn momentojn mi ankoraŭ luktis kun mi mem, sed mi jam estis malforta. Mi konvinkiĝis, ke la soleco ne estas plu tolerebla.

Mi malsuprenkuris de la roko kaj el mia animo jam tute malaperis la antaŭa angoro.

Sur la strando jam maldensiĝis la promenantoj.

Sur iu benko kuŝis virino. Altfrunta, serena Afroditevizaĝo, kies ĉarmon eĉ pliigis la unupeca, malpeza vesto. Mi alproksimiĝis. Ŝi ekparolis:

— Ne starigu min. La apuda benko estas vakanta.

— Ne kuŝi mi volas — mi diris decide. — Mi volas interparoli.

Ŝi tuj leviĝis.

— Kion vi deziras?

Mi fingromontris al la maro.

— Ĉu vi vidas la maron? Ĉu vi ne sentas la vesperon? Ĉu vi ne sentas ĉion ĉi agrabla?

Oni estas tre kripla kun tiu mankhava vortaro, en kiu troviĝas nur tiaj neperfektaj vortoj por la majestaj kaj ravaj aferoj. Ĉe ili estas ĉio nur kazoo kaj kazi, de kiuj mi jam satiĝis ĝis super mia gorĝo tiel, ke mi jam sentis min malsana eĉ aŭdinte ilin. Mia animo flugetis en la supraj sferoj de la sopiro kaj mia lango lamiris, katenite al ilia kripla lingvo.

— Jes — ŝi respondis, — agrabla. Kion vi deziras?

— Kion mi deziras?! — mi diris senpacience. — Nenion! Varmecon! Mi volas al vi proksimiĝi!

— Ĉu al vi estas malvarme?

— Tute ne.

— Do, kial vi diras tamen?

Vidante la malplenajn okulojn mi rememoris, kiam antaŭ la vestmagazeno virino detiris mian pantalonon, kaj mi estis konvinkita, ke ĉi tie ĉiu virino estas aĉetebla.

Sed kie estas eĉ la mono en ĉi tiu dezerto? Kiom da ĝojo estis hejme aĉeti donacon al la ĉasta kaj belanima knabino, kiom ĝojplena sento estis senigi nin de io kaj oferdoni ĝin al la amata karulino kaj ĝui, kiel ŝia koro pleniĝas per amo al ni. Sed ĉi tie ĉio estas preta, ĉio estas komuna predo, ne estas mono, ne estas donaco, oferdono. Kial amas la viro kaj kial la virino?

— Mi pensas pri ne tia varmeco — mi diris. — Mi volas simple vian proksimecon. Mi emas aŭdi vian voĉon...

— Kial? — ŝi interrompis.

— Por via voĉo mem. Mi volas havi iun, kun kiu ne pro neceso, sed por plezuro mi paroladas pri etaj stultaĵoj por pliagrabligi la vivon.

— Kiel vi opinias, ke la vivo pliagrabliĝus se per sensenca parolado ni senigas ĝin de ĝia senco?

Sed mi jam ege soifis la belon kaj ĝojon.

— Diru — mi respondis per tremanta voĉo, — ĉu vi ne sentas kelkfoje, ke vi bezonas iun, kiu vin ŝatas, kiel trezoron, al kiu vi povas rakonti la aferojn agrablajn kaj malagrablajn al vi? Iun, kies persono estas al vi pli agrabla ol la aliaj? Mi ege bezonas iun, al kiu mi povas min kroĉi, kun kiu mi kunkliniĝus por babili mallaŭtajn vortojn kaj kies vortoj akvumus mian soifon. Rigardu la Lunon: dividiĝinte en mil pecojn ĝi luliĝas sur la akvo; rigardu la milionojn de la steloj, la vesperon, la maron, la senfinan nokton, kiu pelas la homojn unu al la alia kaj malfermas la korojn...

— Mi ne komprenas — ŝi interrompis. — Tute ne daŭrigu. Sed, se vi jam ĉeestas, vi povus aranĝi mian deziron.

Miaj membroj denove ektremis. Pli kaj pli mi sentis, ke ĉi tiu trompiĝo estos fatala kaj la interna streĉo krevigos siajn digojn.

— Disponu pri mi — mi diris tremante.

— Vekiĝis mia deziro kaj ankaŭ krome, mi devas ankoraŭ naski du infanojn. Ĉu vi estas kapabla por seksa laboro?

Mi gapis al ŝi senkomprene. Mi ne volis kredi al miaj oreloj.

— Ĉu mi ne parolis pri tio sama — mi demandis.

— Ne — ŝi respondis instrue. — Vi parolis pri la maro, steloj, luno kaj nokto. Sed mi deziras kontentigon.

Mi konsterniĝis. Ĉion mi atendis, nur tion ne. Kaj kvankam mi estus devinta danci pro ĝojo, tamen mi sentis ian strangan, agacan guston malantaŭ la aferoj. Iamaniere min ne kontentigis tiu subita efektiviĝo. Sian spontanan sindonon mi sentis simila al tio, kiam mi eksciis, ke al iu krutega pinto de la Alpoj, al la turista sonĝo de mia junaĝo, oni konstruis dentradan fervojon.

Ho, kiom pli dolĉa estis la kiso, kiun mi sorbis iam desur la lipoj de niaj ĉarmaj knabinoj, kun kiuj ni antaŭe parolis pri teatro, modo kaj nur post semajnoj ni ektuŝis la temon, dume ni ambaŭ ruĝiĝis, parte pro la honto, parte pro la deziro.

Kiom dolĉe kaj ekscite estis atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan kaj ekkapti la rifuĝantan kapreolon, ĝis fine la knabineto, post longa protestado, okulferme ĝemetis: “Ne... ne...” kaj obeis. Kiel eblas ami sen tia dolĉa luktado?

Sed la deziro min instigis, ja de tiom longa tempo mi soifis la belon, ke por mi eĉ la panero estis reĝa donaco. Kaj por ne perdi eĉ ŝin, mi komencis klarigi, ke tio, kion mi deziras, ne nur ne estas la mala, sed ĝuste la pli kompleta kaj pli perfekta formo de ŝia celo.

Zolema (poste mi eksciis ŝian nomon) demande min alrigardis, mi karese aligis ŝin al mia flanko kaj daŭrigis:

— Imagu, ke la suno sur la ĉielo nur lumigus sed ne varmigus.

— Sen la sunvarmo la vivo ne estus ebla!

— Ĉu ne? — mi diris entuziasme. — La vivo estas vivebla nur laŭ sia senmanka kompleteco, ĉar kia ajn ĝia elemento mankas, ĉesas la vivo.

Ĉi tion ankaŭ Zolema konsideris perfekta kaj logika tezo, kiu tute konformas al la kazoo kaj mi ĝojis, ke mi trovis ponton al ilia kirasa animo. Mi ekparolis pri la altira forto, kiu varmigas la korojn kaj alproksimigas la homparojn unu al la alia.

Kiu povus priskribi mian ĝojon, vidante, ke Zolema aŭskultas miajn vortojn per brilaj okuloj! Ŝia atentema vizaĝo pli kaj pli proksimiĝis al la mia, ŝi spiradis pli kaj pli rapide, dum fine...

Sed tio ne estas tiel simple priskribebla! Okazis io simila al tio, kiam la ŝnurego estas jam metita sur la kolon de la kondamnito kaj subite alvenas la amnestia dekreto.

Eĉ hodiaŭ mi ne scias kiel okazis sed niaj lipoj kuniĝis!

Kaj Zolema ne malobeis...

Eĉ ne nur ne malobeis, sed mi mem devis peti ŝin flankeniri ien ajn..

— Kial? — ŝi demandis.

— Povas veni iu.

— Ĉiu povas veni ĉi tien. Faras nenion.

— Sed mi ne volas vidigi nin. Mi volas resti kun vi sole.

— Kial?

Mia sango arde pulsadis, mi tute ne emis komenci novajn pritraktadojn. Mi petis ŝin veni kun mi sur la rokon, kie oni ne vidas nin, krome mi ne povas plenumi ŝian deziron.

Zolema montris iun proksiman domon.

— Prefere ni eniru tien.

Mi konsentis, sed urĝigis ŝin. Alvenante ŝi kondukis min en tute ĝeneralaspektan domon, kies loĝejoj estas ĉi tie tute egalformaj. En la loĝejo sidis iu hino apud la tablo kaj vespermanĝis. Zolema sidiĝis sur seĝon, la hino eĉ ne turniĝis al ni.

Kelkaj minutoj pasis en plej perfekta silento. Fine mi demandis:

— Kion ni atendas?

— Por ke li finu la manĝadon. Evidente li estas pli malsata ol ni, ne estus kazoo interrompi.

Vole-nevole mi devis atendi. La minutoj pasis en nervostreĉa malrapideco. Fine la hino ekstaris kaj komencis aranĝi la manĝilaron, sed tiam Zolema jam ekparolis:

— Foriru dum kelkaj minutoj.

Tiu nur nun turniĝis al ni.

— Kiam mi revenu?

— Mi scigos vin. Sidiĝu sur la benkon apud la pordo, en la ĝardeno.

La hino foriris, Zolema deklinis la liton el la muro, malligis siajn robojn kaj, sen iu ajn enkonduko, ŝi ĵetis sin al miaj brakoj per tiom da ardo, ke mi devas eviti la detalan priskribon.

En ĉi tiu momento mi sentis, ke la tuta mia ĝisnuna luktado kaj suferado estis nur inkuba sonĝo, ĉar jen, mi ektrovis la ŝtonon de la filozofoj, la panacea magna-n, la Animon! Ĉiu guto de mia sango fariĝis unusola ĝojkrio. Ĉe la fino de la malluma tunelo svarmis la lumo al mi per reĝa brilego. Svarmis la sonoj kaj gustoj de la mateniĝo, kaj en mia koro ektintis la fluge muĝanta simfonio de la vivo.

***

Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris.

Post kvaronhoro ni foriris. Zolema komunikis al la hino, sidanta sur la benko, ke li jam povas reiri.

Mi demandis, kiu estis la bonkora dommastro. Evidentiĝis, ke ŝi eĉ ne konas lin, ŝi vidis lin nun unuafoje!

— Do, kiel vi kuraĝis min enkonduki kaj lin elsendi?

Ŝi alrigardis min.

— Vi mem volis, ke oni ne vidu nin kaj vi mem volis resti sole kun mi!

— Kaj li forlasis sian hejmon tiom simple; pro unu alvoka vorto?

— Nature. Vi aŭdis, ke mi petis lin.

Senmove mi gapis.

Sed Zolema menciinta la malfruiĝon de la vespero, deklaris sian volon hejmeniri.

Mi ja proponis akompani ŝin, post kio ŝi demandis, kial mi ne iras al mia propra loĝejo. Klarigante, ke mi akompanas ŝin nur ĝis loĝejo, ŝi deklaris, ke havas nenian sencon fari superfluajn vojojn krom la necesaj.

Ĉi tiu respondo ekruligis en mi la lavangon de la problemoj. Se tion diras alia hino, mi konsideras tion kiel simptomon de ilia frostoplena anima vakuo, sed post la antaŭaĵoj mi ekkonis Zoleman tute aliel.

Do, ŝi ne kuraĝas sin montri kun mi! Eble ŝi havas iun viron!

Mi profunde rigardis en ŝiajn okulojn, petis ŝin konfesi sincere, kial ŝi ne volas esti akompanata.

— Kial vi akompanus min, se ni jam ne bezonas unu la alian?

Bedaŭrinde, la naiva sincereco, per kiu ŝi ĉi tiujn vortojn eldiris, konvinkis min pri la situacio kaj samtempe frostigis mian antaŭan entuziasman fantazion.

Sed mi ne lasis ŝin. Mi sentis, ke Zolema estas al mi la lasta eksperimento, kaj mi ne povas ellasi de mi ĉi tiun manon. Per malfacila koro mi devis returniĝi al la malnova sistemo, al mia belohina legitimaĵo. Mi neniam malŝatis pli naŭze paperon, ol ĉi tiun inversan morto-atestilon, kiu pruvas al la mortintoj mian kompatindan vivantan staton.

Sed tiam mi ankoraŭ kredis, ke Zolema estas tiu, en kiu mi ektrovos ĉion, se mi ne senesperiĝos tro frue.

Tiel Zolema restis kun mi, atendante miajn demandojn por instrui min.

Mi plektis miajn brakojn en la ŝiajn kaj ŝin rekondukante sur la marbordon, mi rakontis per brilaj vortoj pri la belega sentimento, kiu ĉe ni nomiĝas amo kaj kiu estas la krono de la boneco kaj sindono.

Ŝi respondis, ke tio en tia formo ŝajnas iom konfuza, mi priskribu detale, en kio manifestiĝas la sindono en la amo. Ŝi petis konkretaĵojn, kaj mi klarigis, ke ni, sekve de eknaskiĝinta sentimento, donas al la trovita parulo ĉiun nian eston kaj havon kaj dediĉas nin tute al tiu.

Tion Zolema nomis tre maljusta metodo, ĉar — ŝi diris, — Per kio meritis la amato gajni de ni pli multe ol aliaj? Vane mi diris, ke la amato donas al ni same ĉion sian, vane mi klarigis, kian plezuron kaŭzas la reciproka donaco, ŝi konkludis nur, ke laŭ tio du homoj asociiĝas por forpreni ion de aliaj kaj doni ĝin al si reciproke.

— Erare! — mi respondis. — Eĉ la plej malriĉaj homoj faras same, kiuj evidente ne forprenas de la aliaj, kion ili donacas unu al la alia.

Al tio ŝi respondis, ke tiel despli ne havas sencon la donaco, ĉar — ŝi diris, — kion ni gajnus, se ŝi donus siajn vestojn al mi kaj mi la miajn al ŝi?

— La esenco ne troviĝas en la praktika valoro de la objektoj — mi provis klarigi, — sed en la amo, kiu akompanas la donacon kaj kiu plenigas nian animon per enhavo.

— Nun mi jam tute ne komprenas. Se mi demandas, kial estas la amo, vi mencias donacon de objektoj, se mi demandas, kial vi devas donaci, vi reiras al la amo. Sed kie estas la origina punkto, tiu fiksaĵo, kiu faras ilin ambaŭ logikaj kaj necesaj?

— Mi jam vidas, ke vi ne komprenas. La amo ne estas matematika ekvacio, kiun oni povas dedukti.

— Kial do vi okupiĝas pri ĝi?

— Ĝuste tial, ĉar ĝi ne estas simple deduktebla. Sed lasu, ke mi rakontu ĉion. Ĉe ni kun la homo naskiĝas iaspeca manksento, kiu similas al la malsato kaj se ni ĝin ne kontentigas, ĝi malsanigas nin.

— En la magazenoj...

— Ne interrompu! Tio ne estas en la magazenoj. Tion povas doni nur vi. Ne rigardu per tiel miregantaj okuloj! Nur vi povas doni. Tiamaniere, ke vi kondutas al mi bone, karesas mian hararon, brakumas min kaj parolas pri ĉio.

— Pri kio mi parolu?

— Pri ĉio. Vi demandos: ĉu ne alvenis nia printempo?

— Nun estas somero.

— Sed por ni printempo.

— La parolo servas nur por komuniki estantajn aferojn. Kiel ni povus komuniki tian, kia ne estas?

— Sed ĝi estas. Vi ankoraŭ eble ne komprenas, sed iam, se vi eble povos alproksimiĝi al mi, vi kredos. Nu, ne saltu tiel abrupte al mia brusto, tio en si mem havas nenian sencon. Ĉio devas kreiĝi per si mem.

Zolema promesis, ke se dependas de ĝi mia resaniĝo, ŝi ĉion faros kaj ŝi petis, ke mi, kiel kuracisto, detale priskribu, kion kaj kiel ŝi devas fari, pri kio kaj kiom ŝi devas paroli kaj ĉu ne estas eble ĉion ĉi ellabori per unu fojo por tuta monato, ĉar tiam ŝi havus pli da tempo por ripozi.

— Ne daŭrigu! — mi respondis kolerete. — Tio devas veni el interne.

Amara gusto plenigis min; en la antaŭan, belan ebrion miksiĝis disonanco, sed mi tamen konjektis, ke ŝi certe amas min, eble subkonscie. Ja de kie ŝi povus koni la nomon de la amo, se ŝi ankoraŭ tute ne aŭdis ĝin? Sed mi sciis nenion certan. Ŝi ŝajnis al mi mistera kaj tio des pli instigis min. Subite mi eksentis, ke mi estus kapabla devigi Zoleman al amo eĉ per bato.

Por retrovi mian perditan humoron, mi iris kun ŝi flanken de la vojo. Ni suprengrimpis la rokon, kiu etendiĝis super la maron. Sur ties elstaranta pinto ni sidiĝis sur la freŝa herbo.

Ĉirkaŭe silenta nokto, malsupre murmuris la maro, kies ebriigan, salan odoron mola venteto karesis al mia vizaĝo. Ĉirkaŭ ni lekantoj balancis siajn kapetojn. Krom ni neniu estis en la ĉirkaŭaĵo. La hinoj jam plejparte hejmenvojaĝis. La nudaj kruroj de Zolema tuŝis la miajn. Mia humoro revenis.

Subite mi ĉirkaŭbrakis kaj levante sidigis ŝin en mian sinon. Kiam mia mano tuŝis ŝian bruston, mi sentis, ke ŝi spiradas pli rapide. La ebrio denove min ekkaptis.

Deŝirante lekanton mi fiksis ĝin sur ŝian bruston. Ŝi silentis, nur ŝia koro frapadis pli rapide.

Etendante mian manon al la Luno, mi komencis okulferme, mallaŭte kanti la barkarolon de Offenbach.

Eĉ du-tri taktojn mi ne povis kanti. Zolema ekscitite interrompis min:

— Ĉu vi fartas malbone?

— Ne. Mi kantas.

— Kio estas tio?

Mi denove elreliĝis. Eĉ tion mi devis klarigi. Sed eble tamen estas en ili kapablo por la belo kaj noblo, nur ŝi ne konas, ja ŝi neniam aŭdis tiujn. Ĉu eble mi povos savi animon el la dezerto kaj ĝi fariĝos la mia?

Mi komencis klarigi la esencon de la kanto. Mi ekiris el la kromata gamo.

Ŝi ne povis kompreni, kian sencon havas la tuto, kial ni nomas muzikaj tonoj nur tiujn, kiuj havas inter si certajn rilatojn laŭ vibronombroj, kaj kial necesas tiel distingi la tonojn.

Kaj fine, kompreninte la strukturon de la muziko, ŝi ekkriis:

— Sed tio ja ne ekzistas!

Jen, kio estas la ĝenerala respondo ĉe ili. Ŝi ne povis kompreni, kial ni kreas aĵojn neekzistantajn en la realo (ĉi-okaze la gamon) nur, por ke ni plu kreu el ĝi alian.

— Kian sencon havas ia grupigo de la tonoj laŭ artefaritaj reguloj? — ŝi demandis.

— Ĉar la muziko estas bela.

— Kaj kion signifas bela?

— Arta.

— Vi klarigas unu sensencan vorton per la alia, kion vi verŝajne bezonas tial, ĉar neniu el ambaŭ havas interrilaton al la realo. Kion vi profitas el la arto?

— La arto estas por si mem kaj nur senkultura homo povas meti la kontraŭdiron, ke la arto ne havas ekzistorajton, ĉar ĝi ne estas manĝebla. Se ĝi ŝanĝiĝus al buterpano, ĝi jam ne estus arto.

— Nur la homo estas por si mem, kaj ĉiu aĵo kreita de la homoj povas esti nur por la homoj. Ĝuste tiu estas senkultura homo, kiu kredas, ke estas inde perdaĉi nian tempon per okupiĝo pri aĵoj estantaj por si mem, eĉ pli, adapti al ĉi tiuj eĉ la homan vivon.

— Vi opinias tion nur, ĉar vi ne estas edukita al la arto, ĉar oni ne inokulis vin per ĝia trasento.

— Eduki la homon devas nur la nerealaĵoj. El la fajro oni eltiras la manon eĉ per si mem, kaj nur edukita tiel iu kredus, ke la ŝtono estas nutra.

Pri la muzika gamo ŝi opiniis, ke ĝi similas al tio, kiel se ni kulturus frukton pro ĝia koloro, aŭ ni volu gustumi la sunradiojn. La voĉo estas por komuniki niajn pensojn, ne por ke ni konstruaĉu el ĝi neargumenteblajn sistemojn kaj sur tiu bazo ni konstruu eĉ alian neekzistantan etaĝon: la muzikon, pri kiu ni pene okupadas kaj diskutas, ĉu la pritraktata muzika komponaĵo konformas al la reguloj, fabrikitaj de ni mem, kiuj verdire eĉ ekziston ne havas, ĉar ili estas imagitaj.

Mi pacience lasis ŝin paroli, ĉar ŝi ja ankoraŭ nenion scias. Mi denove komencis mian belan, animkonstruan laboron. Mi rakontis pri la muzikinstrumentoj. Pri la violono ŝi ankoraŭ aŭskultis, sed jam ĉe la trumpeto ŝi rimarkigis, ke ni verŝajne ne konas la sonobtuzigajn potojn, kiuj eĉ la plej orelŝiran bruegon mallaŭtigas ĝis tolerebla.

Do, mi estis denove ĉe la komenco. Nun mi devis klarigi, ke ni intence muzikas, kio iris tre malfacile en ŝian kapon. Fine, kompreninte, ŝi profunde ekmeditis.

— Do, ĉu ne estas sufiĉa en la fabrikoj la bruo de la maŝinoj, vi funkciigas krome eĉ specialajn brumaŝinojn?

Mi deklaris, ke oni muzikas ne en la fabrikoj, sed post la laboro, ĉefe en silentaj parkoj sonas la placorkestro, per kies revigaj melodioj freŝiĝas la koro.

Tion ŝi jam absolute ne volis kredi. Ŝi diris, ke pereigi la silenton de la parkoj per brumaŝinoj estas barbarismo, simile al tio, kiel se oni starigus inter la arbustoj de la promenejo fum-farajn maŝinojn anstataŭ ĝoji pri la bona aero.

— Tiamaniere — ŝi diris, — vi nepre tiom deflankiĝis de la realo al la labirintoj de vi faritaj, ke ne nur la neekzistantan vi rigardas estanta, sed eĉ la estantan vi kredas esti neestanta.

— Kiel tion mi komprenu?

— Ekzemple, ke morti estas pli bone ol vivi, ke la malsato estas agrabla...

— Tiajn stultaĵojn vi ne supozu pri ni! — mi kriis sed ŝi daŭrigis:

— Ke la febromalsanulon oni devas meti sur glacion, ke nian ŝuon ni devas plenigi per pikaj najloj, al la soifanto doni vitriolon, ke ni devas nian seksan laboron fari ne kun tiu, kiu havas tempon kaj inklinon, sed laŭ artefaritaj reguloj, ke la socio de la hinoj estas ne por tio, ke ni ĉiuj satiĝu, sed por ke ni mortu kaj malsatu pro ĝi.

Malgraŭ tuta ŝia malvarmeco kaj fremdeco mi pli kaj pli sentis, ke mi amas Zoleman. Mi komencis sperti, ke mi batas rigidajn murojn per miaj pugnoj, sed tio estis almenaŭ gimnastiko al miaj sekiĝintaj nervoj, kion mi tiom longe atendis kaj ĝuste tio vivigis la fajron en mi. Ŝia konduto iom rememorigis la malvarmecon, kiun simulas deckondutaj kaj honestaj knabinoj montrante nekomprenemon, plifortigante tiel la sopiron en sia, jam elektita parulo, devigi lin fari al ili proponon. Ĝuste tial mi altiriĝis pli forte. Ŝi estis mia kaj tamen ne mia, do mi devis ŝin akiri, atingi la malproksiman, malfermi la ŝlositan, peli la forkurantan. Tiam mi ankoraŭ ne konjektis, ke inter ili ne estas malproksima, fermita kaj forkuranta.

Mi eĉ menciis mian tiaman opinion al Zolema, kiu respondis, ke verŝajne ĝuste tial restas por ni fermite kaj neatingeble malproksime la perfekteco, ĉar ni emas peli nur la malproksiman kaj neatingeblan kaj nia emo daŭras nur, ĝis ni fakte povas ĝin atingi. En tiu momento ŝi fariĝas neatinginda kaj malplena, ĉar ni kuras ne pro la celo, sed pro la kurado mem. Ŝi esprimis eĉ sian konjekton, ke eĉ la proksiman intence ni imagas malproksima, por ke ni ekzercu per tio niajn malsaĝajn kutimojn.

Tiam mi ankoraŭ ne kredis al ŝi, nur sentis, ke io mankas, sed mi ne sciis, ke ĝuste tial mankas, ĉar mi ŝin jam atingis.

Mi volis ŝin konatigi per nerekta vojo kun la delikataĵoj de la koro. Mi rakontis, kian perfektecon kaj ĝojplenan trankvilon donas la scio, ke ni havas animan kunulon, kun kiu ni unuiĝas kaj ĉe kiu ni trovas komprenon.

Zolema min atente aŭskultis kaj poste demandis, kiel ni nomas en nia lingvo la — komprenon. Ĉar — ŝi diris, — se niajn seksajn organojn ni nomas kompreno, kiu vorto esprimas la komprenon mem kaj kial ni emas nomi ion per alia vorto.

Mi konsterniĝis.

Neniam vortoj maltrafis la celon tiel, kiel la miaj. La Leganto, kiu laŭ la antaŭaj ĉapitroj rigardas la hinojn eble strangaj, sed esence bonkoraj kaj ĝentilaj karakteroj, certe apenaŭ imagas, kiom da malĝentilaj kaj krudaj trajtoj kaŝiĝas malantaŭ la ŝajne klaraj, altfruntaj Afroditovizaĝoj. Mi povas deklari, ke en la liverpulaj marist-drinkejoj mi ne trovis tian obscenbuŝan velmajstron, kiu povus konkurenci kun la “pli ĉarma” sekso de la hinoj.

Mi provis klarigi, ke la kompreno ne samas kun tio, kion ŝi pensas: ĝi estas la koncepto de la unuiĝo de la animoj, el kio ŝi plue opiniis, ke laŭ tio la vorto “animo” signifas la seksajn organojn.

Kaj fine, kiam mi tamen sukcesis komprenigi la veran situacion, ŝi profunde kompatis niajn virinojn, kiuj do vivas mizeran vivon inter senescepte frenezaj viroj kaj responde al ŝiaj sopiroj ili ricevas nur neestantajn kaj stultajn fantasmagoriojn.

— Do ĉe vi — ŝi diris, — se iu virino honeste kaj sincere alvokas la preterirantan viron por seksa laboro, — vi, anstataŭ ŝin kontentigi laŭ la reala vivo de la estanta mondo, — paroladas al ŝi pri “koro”, “amo”, “anima kunulo” kaj pri aliaj, malice elcerbumitaj brutaĵoj.

Tiuj kanajlaj vortoj min kolerigis, kaj nur mia bona edukiteco rememorigis min, ke mi staras kontraŭ virino. Do mi devis kontentiĝi per tio, ke mi klopodis priskribi la moralon de niaj patri-filinoj laŭ la vera situacio.

Mi klarigis, ke nur nekulturita virino povas tiome perdi la moralan bazon, ke ŝi preferu la korpajn instinktojn al la animaj celoj.

Post iom da paŭzo ŝi demandis, ĉu miaj gepatroj apartenis al la kulturitaj, aŭ al la nekulturitaj homoj.

Kvankam la demando tute ne sonis laŭ la plej ĝentila formo, mi klopodis senindigne klarigi, ke miaj gepatroj idiĝis el la plej bonaj familioj, do ilia bona edukiteco estas neniel pridubebla.

Nun ŝi demandis, kiel nia raso plimultiĝas. Eksciante, ke same, kiel ili, ŝi miregis kaj nun jam ne komprenis la antaŭaĵojn.

En Zolema min plejmulte suferigis, ke ŝi neniam ridetis al mi. Mi klopodis atingi tion kaj la konscio pri la senfrukteco, pri mia senpovo min malesperigis. Nur nun mi ekkonis la esencon de la senespera amo: la amanto verdire volas havi ne tiun unu virinon, sed atingi per ŝi la idealon kaj lin pelas en senprudentajn agojn nur tio, se li ne povas en tia direkto fleksi la amatan virinon.

Min premis demando, kiun mi jam estis devinta mencii, sed mi tre hontis. Mi sentis min malaplomba kaj infaneca apud ŝi, kiel ĉiu, kiu donas sian tutan koron kaj dum li humiliĝas kaj petegas, la respondo estas nur klabobatoj de objektivaj sobraĵoj. Mi povis pensadi nur laŭ mia eŭropa cerbo kaj klarigi al mi ĉi tiun malvarme senperan malfermiĝon de la virino, do la Leganto ne miru, ke mi imagis malantaŭ la aferoj aliajn kulisojn. (Sen kulisoj kaj farboj ni ne povas imagi la mondon.) Vekiĝis en mi la ĵaluzo. Eble ŝi havas viron — mi pensis, — la instinkto ja ne pereis en ili kaj absurde estus, se kun ĝi ankaŭ la altiriĝo ne ekzistus ĉe ili en ia formo.

Ni ekiris hejmen. Longe mi iris senvorte apud ŝi. Sed kiam ni venis al la tramstacio, tamen eliĝis el mi la demando:

— Diru: ĉu vi ne havas intiman interrilaton?

— Kiel tion kompreni?

— Kun viro.

— Alvenas la tramo, envagoniĝu!

Do, ŝi havas sekretojn, kiujn ŝi ne volas al mi komuniki!

Dum ni envagoniĝis, mil suspektoj trakuris mian cerbon. La plej aventurajn aferojn mi imagis kaj decidis ne lasi ŝin eviti la respondon. Post la elvagoniĝo ĉion ŝi devos konfesi.

Kaj Zolema tuj post la sidiĝo, por mia plej granda surprizo, tute trankviltone kaj laŭte komencis rakonti, kun kiuj kaj kiam ŝi faris “seksan laboron”, rimarkante, ke la plej multon de la nomoj ŝi jam forgesis aŭ tute ne sciis.

Tiujn vortojn ĉiu aŭdis ĉirkaŭ ni. Mia vizaĝo hontbrulis pro la publika malhonoro, kaj la vortoj kiel sagoj pikadis mian koron. La okulojn mi mallevis por ne vidi la ĉirkaŭsidantojn, plej volonte mi estus droninta sub la teron, kvankam en la tuta tramvagono nenia vizaĝo turniĝis al ni.

Unue mi provis silentigi ŝin per palpebruma signo, sed tion ŝi ne komprenis, do mi devis ŝin peti per vortoj por ne daŭrigi, post kio Zolema en la sama momento, sen iu ajn surprizo silentiĝis kaj eĉ unu pluan vorton ne diris.

Sed post la elvagoniĝo eruptis el mi la riproĉo. Mi senkaŝe deklaris, ke ŝia konduto estis tre maljusta kontraŭ mi kaj, se ŝi volas min helpi, ŝi ne faru plu tion.

Nun ŝi ne komprenis la komencan parton. Ŝi diris, kial mi demandis, se mi ne deziras respondon. Eksciinte, ke mi protestas nur pro la publikeco, ŝi deklaris, ke ŝi jam tute ne komprenas, kial necesas sekvi tiel komplikajn regulojn, kiuj havas nenian sencon. Fine ŝi trankviliĝis, ke mi estas kuracisto kaj petis min priskribi la kuracistan metodon, kion kaj kiel ŝi devas fari, kaj ŝi agos laŭ tio.

Kompreneble per tio eĉ pliakriĝis en mi la sento de la senpovo kaj, por eviti ŝiajn pluajn batojn, mi rapide adiaŭis, petante ŝin nur, ke ni ĉiutage renkontiĝu, kion ŝi promesis kaj ni disiĝis.

Mi ja konjektis ion, ĉar ili jam ofte senkaŝe deklaris, ke por ili individueco kaj individuaj ligiloj, do amo tute ne ekzistas, aŭ se tiel diri, ilia amo apartenas al fremda mondo, kien mi neniam povos aliri. Sed tiam mi ankoraŭ ne povis tion imagi same, kiel ni ne povas imagi estaĵojn, kiuj varmiĝas de malvarmo, grasiĝas de malsato aŭ malgrasiĝas de manĝo.

Al mi ĉio ŝajnis senlogika kaj neimagebla, kaj vane mi klopodis ĉi-nokte, turniĝadante en mia lito, aranĝi la cirkonstancojn en unu kompleta kaj organe kunligita tuto, ne sukcesis, simile al tio, kiel ankaŭ la kolorblindulon vane konvinkas la instruo pri la ekzisto de la koloroj, li neniam alproprigos tion sente, neniam havos pri tio intuicion.

La postan tagon ni renkontiĝis sur la marbordo. Malfacile ekiris nia parolado, sed mi jam ne povis reteni miajn sentimentojn. Per ekscititaj vortoj mi plendis, ke mi ne dormis.

Mi petis, ke ŝi, se ŝi jam ne konas la amon, almenaŭ faru por mia bonstato tion, kio estas farenda en tia okazo. Ŝi karesu, brakumu min kaj ĉefe ŝi ne serĉu alian viron.

Responde ŝi demandis, kial mi nomas la amon kunsento, se mi ŝin volas ne apogi, sed malhelpi en la vivo. Konklude ŝi opiniis, ke se ni en Eŭropo tiel kondutas al la amata virino, tiam la neamatan ni verŝajne malhelpas en ĉiu seksa laboro.

La vortoj min profunde ofendis. Tremante pro ekscitiĝo, mi petis ŝin ne plu tiel paroli. Mi promesis, ke mi klopodos tute plenigi ŝian memon, por ke ŝi, ĉion trovante ĉe mi, trankviliĝu kaj por ke mi superfluigu por ŝi la pluan serĉadon.

Sed tion ŝi jam tute malkonsentis.

— Vi mem deklaris, — ŝi diris, — ke vi estas malsana, do, se la amo estas fakte kunsento, tiam vi devas min apogi, por ke mi trovu pli taŭgan viron por mi, ol vi mem.

— Silentu! — mi kriis, kovrinte miajn orelojn per manplatoj. — Vi ne komprenas... ne komprenas! Absolute ne komprenas, do almenaŭ ne parolu pri tio.

Sed ŝi deklaris: kontraŭe, ŝia devo estas instrui la belohinon, krome havus nia kunesto nenian sencon.

Kaj ŝi jam komencis klarigi, ke mia metodo estas ne nur miaflanke kazia ago, sed mi intencas plue devigi ŝin al kaziaj agoj, se mi deziras, ke ŝi rifuzu la viron, kiu alvokus ŝin al seksa laboro.

Mi ne plu povis min bridi. Miaj lipoj tremegis kaj subite, perdinte mian prudenton, mi plenforte vangenfrapis ŝin.

Zolema metis sian manon sur sian vizaĝon kaj mirege min rigardis.

— Ho! — ŝi diris. — Tio ja doloras? Kial vi tion faris, se mi ne petis?

Mi ne plu eltenis, mi forkuris. Zolema eĉ per unu vorto min ne revokis. Mi sciis, ke inter ni ĉio finiĝis. Mi estas en karcero, inter grizaj, rigidaj muroj, kie mi vane kriadas, ne estas komprenemo.

Mi tute ne konjektis, kio sekvos ankoraŭ. Mia cerbo ŝiriĝis en cent pecojn. Mi malamis Zoleman, ŝia abomeninda objektiva certeco min ekstreme kolerigis. Mi pensadis inter febraj inkub-imagoj, kiel mi povus ŝin ofende humiligi, kvankam mi jam sciis, ke tio ne eblas, ĉar ilia malpleneco estas neofendebla. Poste, sen ia ajn transiro, mi malamis min mem, kial mi ne povas, komprenante la situacion, tiri la konsekvencojn kaj ne pensi, aŭ almenaŭ ne tiel pensi pri ŝi.

Mi jam ne scias, ĉu la nostalgio al mia patrio pelis min en la sekvanta tago al la marbordo, aŭ la subkonscia amdeziro, la pasio, kiu revenigas la homon ĝuste al la plej malĝojmemoraj lokoj.

Kaj tiam subite kaj senatende mi ekvidis Zoleman. Mia koro saltis ĝis la gorĝo, kaj mi ne sciis kion fari. Fine por eviti la honton kaj ĝenan situacion, mi volis rapide malaperi, sed ŝi postkuris kaj min postkriis, ke mi haltu.

Ruĝa de la honto kaj embaraso mi haltis, kaj ŝi per la plej indiferenta tono deklaris, ke ŝi alvenis en la kutima tempo kaj estas je mia dispono.

Kun mallevitaj okuloj kaj per ĉirkaŭdiroj mi demandis, ĉu ŝi fakte ne koleras, sed ŝi same trankvile petis min klarigi, kial mi ekbatis ŝin.

El ŝia tono sentiĝis, ke ŝi ne koleras, kaj tute ne supozas, ke mi batis ŝin pro kolero. Por ili la kolero estas kazi, kaj ĝin ili rigardas same absurda, kiel ĉe ni tion, se iu scienculo en siaj kalkuloj intence skribus 5, kiel la rezulton de 2 × 2. Tiu aŭ eraras aŭ estas freneza. La kolero kiel la naturajn aferojn falsanta afero, estas por ili same nekomprenebla, kiel la amo.

— Kial vi batis min? — ŝi demandis.

— Ĉar mi vin amas — mi respondis singultvoĉe.

— Ĉe vi oni batas, kiun oni amas?

Pene mi klarigadis, ke tiu amo estas alia, el kio ŝi konkludis, ke ŝi tamen devas resti ĉe mi, pri kio mi tre ĝojis, kvankam ŝi tion diris nur, ĉar ŝi konsideris sia devo kuraci min el la “malsano”.

Post kelka meditado ŝi deklaris, ke en mian kuracmetodon verŝajne enŝoviĝis eraro, ĉar de kiam ni tiel eksperimentas, mia stato ne nur ne proksimiĝis al la kazoo, sed eĉ malproksimiĝis de tiu. Do prefere mi konfidu min al ŝi, kaj ŝi konigos al mi la “realon”, la laboron, la tezojn de la kazoo, sume la “sanajn” aferojn. Ŝi petis, ke mi vizitu ŝin en ŝia laborejo, kie mi vidos, kiel multaj interesaĵoj troviĝas en la kreanta laboro kaj kiel superflue estas okupiĝi pri tiaj sencelaj kaj malutilaj aferoj.

Certe, ja mi mem estus jam preferinta, ke almenaŭ, se mi jam ne vidas homojn ĉirkaŭ mi, mi povus demeti mian homan esencon, por ke mi blindiĝu, surdiĝu, ĉar tiel, en tia atmosfero, mi ne plu eltenos kun homa koro.

La sekvan tagon mi vizitis la laborejon. Ĝi estis longa, mallarĝa domo, el kiu ambaŭflanke branĉiĝis malgrandaj apudkonstruoj. Mi estis kondukata tra la koridoro de la longa konstruaĵo. Sennombraj pordoj estis, unu apud la alia. Fine mi enpaŝis tra unu.

Zolema staris dorsturne al mi kaj manipulis en longa trogo, kiu de maldekstre venis tra la muro el la apuda ĉambro kaj dekstre transiris al ĉambro alia.

Post mia enpaŝo ŝi turniĝis kaj signis per siaj kaŭĉukgantaj manoj, ke mi proksimiĝu.

Mi aliris, mia rigardo trafis la trogon, kaj pro abomeno mi ekŝanceliĝis.

Tie, interne kuŝis vira kadavro, parte jam dissekcita. Sur lia kranio mankis la hararo, lia buŝo estis ambaŭflanke tranĉita ĝis la oreloj tiel, ke lia mandiblo estis falinta ĝis la brusto. Liaj dentoj ĉiuj elŝiritaj kaj tiu grandega, malfermita buŝo, kun la teruraj vundoj ĉirkaŭe sur la loko de la dentoj aspektis, kvazaŭ pro sufero, superanta ĉiujn inferojn, eksplodus el ĝi dolorkrio apokalipsa.

Sur ĝia korpo la haŭto estis laŭlonge distranĉita ekde ĝia mentono: aperis la ripoj kaj la intestoj.

Unu el ĝiaj okuloj estis elmetita. La alia min rigardis per larĝe malfermita hororo. Mi devis flankenturniĝi. Mi ekkaptis Zoleman:

— Kion vi faras tie?

— Mi preparas la okulojn — ŝi diris per la sama indiferenta objektiveco, krom kiu alian mi ne aŭdis ĉi tie, inter la lignohomoj.

— Vidu kaj atentu — ŝi daŭrigis. — Se iu mortas, ĉi tien li estas transportata. Ĉi tio estas la kadavro-industriejo. La kadavro estas unue observita dum tri tagoj por eviti la ŝajnmorton. Poste ĝi ricevas injekton, por ke ĝi ne vekiĝu, se ĝi tamen estus vivanta. Tiel ĝi venas sub prilaboron. En la apuda konstruaĵo estas prilaboritaj la bovoj, porkoj, ktp, transe la fiŝoj, pli transe la kortbirdaro. El ilia korpo fariĝas plejparte nutraĵoj por la manĝejoj. La homsekcado estas pli simpla, ĉar ĉi tie mankas la buĉado. Ĉi tien venas la kadavroprodukto de la hospitaloj. La materio produktiĝas plejparte pere de malsanoj, aŭ per maljuniĝo, do ĝi ne estas taŭga por nutrado. Sed despli ĝi taŭgas por kuracaj kaj industriaj celoj. Mi laboras en la homa sekcado, kaj mia tasko estas eligi la okulojn kaj cerbon kaj transportigi tiujn al la apuda konstruaĵo.

— Jen, vidu, ŝi diris, kaj malgraŭ mia tuta abomeno ŝi devigis min alrigardi. — Mi prenas ĉi tiun malgrandan diskosegilon elektran, nun mi tranĉas la haŭton sur la tempio, jene... sub ĝi malfermas la ostojn per la elektra segilo, jene... kaj la okulo facile eliĝas per kelkaj tranĉoj. Antaŭe per mansegilo tiu ĉi laboro daŭris kvin minutojn, nun la tuto bezonas tri minutojn kaj pli malmulta osto polviĝas. Nome, la osto estas tre utila materio. Oni fabrikas el ĝi glumaterialon kaj medikamenton.

— Do vidu, jen, kiel oni devas eligi la okulon — kaj preninte ĝin en sian manon, ŝi montris al mi. Precize izoli de la mov-muskoloj tiel, ke eĉ la vid-nervo ne estu sur ĝi.

El la manoj de Zolema rigardis al mi homo, kaj mi tremegis pro teruro. Mi estus volinta fuĝi, jam estis sur miaj lipoj, ke mi tion diros, sed ŝi daŭrigis:

— Kompreneble vi nun volas demandi, por kio oni uzas la okulon. Mi klarigos. Jen, mi metas ĝin sur ĉi tiun rubandon, nun mi premas ĉi butonon. Jen, la rubando ekmoviĝas, la okulo malaperas en la muro kaj transiras al la apuda ĉambro, kie ili kolektiĝas en ujo. Ĉiutage oni malplenigas la ujon, kaj en la sama ĉambro ĥemiisto prilaboras. Nome li ekstraktas el la vitrokorpo la substancon, kiu miksite en la manĝaĵon de senapetituloj, redonas la apetiton.

— Ĉu ili scias, el kio fariĝas ilia medikamento?

— Kompreneble! Tiaj elementaj konoj de la natursciencoj estas ĉe ni instruataj jam al la etinfanoj.

— Kaj ili rehavas per tio la apetiton?

— Jes. Tre efika medikamento. Sed atentu. La plej multajn partojn de la kadavro oni uzas por transplantado ĉe malsanuloj. Krome, en la diversaj organoj troviĝas multaj utilaj materialoj, kiuj en formo de injekto refortigas la malfortiĝintan organismon. La haŭton oni eĉ uzas en la ledfabriko por ledaj objektoj, el la intesto pretiĝas bonaj ŝnuroj, el la grasaĵo fariĝas sapo kaj nutraĵ-ekstrakto, el la cerbo...

Mi ne povis plu elteni. Mi interrompis:

— Kaj vi faras tion tiel senemocie? Ĉu vi ne malbonfartas?

— Super mia kapo funkcias ventolilo — ŝi diris kaj suprenmontris. — Kie oni prilaboras la intestojn, tie oni portas eĉ gasmaskon.

Mi rigardis per abomeno ĉi tiun tielnomitan virinon.

— Ĉu la hinoj tiel respektas la homon? — mi demandis per obtuza riproĉo.

— Tiel! — ŝi diris fiere. — Eĉ unu atomo ne perdiĝas. Kiel oni prilaboras la homon ĉe vi?

Mi klarigis al ŝi la entombigan ceremonion, la funebron de la familio, nigran veston, larmojn, pastron, funebran veturilon, sonorilegon, ĉerkon, la enterigon, tomban monumenton kaj la ĉiujaran pian rememortagon, kiam la dankemaj parencoj starigas kandelon kaj floron sur la tombo de la amata mortinto.

Mi sukcesis nur tre malfacile klarigi la aferon, kaj kiam mi jam ĉion rakontis, eĉ tiam ŝi ne tute komprenis. Dum mi parolis, ŝi senĉese min ĝenis per siaj demandoj. Pri la sonorilego ŝi kredis, ke ĝi estas eksperimento por veki la mortinton, la pastron ŝi rigardis kuracisto, kaj ĉiam ŝi serĉis ian celon: kial oni deŝiras la floron: la deŝirita floro ja sekiĝas kaj ne povas kreskigi semojn! Kial ni lumigas per kandelo, se la elektro estas pli bona? Kial ni ne funebras somere en blankaj vestoj, kaj se ni jam tamen portas nigran, al kiu utilas tiu: ĉu al la mortinto, al la pastro aŭ al la parencoj kaj kiel?

Mi devis trifoje ripeti, sed ŝi nur levadis nekompreneme la ŝultrojn: — kio estas la celo? ŝi demandis pri ĉio.

Mi klarigis pri la honorigo al la mortinto: respekto al lia vivpasinteco.

— En la mortintoj estas nur ĥemiaj valoroj — ŝi respondis, — kiujn vi ne respektas, ĉar vi ilin forĵetas, ne konsiderinte, ke la mortinto, enterigita tiel, estas minacata per la terura sorto de la ŝajnmorto. Ĝuste vi ne respektas viajn mortintojn.

— Ni respektas ne la ĥemiajn valorojn — mi kriis, sed tion, ke li iam vivis, ke li estis homo, kiu laboris, amis kaj utilis al la aliaj!

— Vi faras denove aferojn, kiuj ne estas, kaj eĉ tion vi faras renverse. La laboron de la homo oni devas respekti dum lia vivo, kaj ni respektas ĝin tiel, ke ni ĝin rekompencas per bona nutraĵo, loĝejo, vesto kaj komforto, sed vi mem diris, ke ekzistas ĉe vi homoj, kiuj tre malbone vivas, kaj ĝuste tiuj vivas malbone, kiuj laboras plej multe. Do vi nek dum la vivo nek post la morto respektas la homon laŭ ĝia merito.

Mi vidis kreski inter nin terurajn abismojn, kiujn mi neniam povos trairi. Iom post iom ŝi metamorfozis antaŭ mi. Ankoraŭ hieraŭ min erarigis ŝia perfekta homa staturo ja beleco, dum nun mi komencis ŝin vidi moviĝanta aŭtomato. La bildo ŝanĝiĝis. Mi jam komprenis, ke mi havas interrilaton nur kun homaj korpoj, sed en tiuj ne troviĝas eĉ ero de homo. Plej ĝuste mi povus ilin nomi pensantaj objektoj. Kaj fine mi tute trakomprenis, ke Zolema kaj la ceteraj ne estas ia stranga speco de homoj, sed simple ne homoj. Ili estas io alia.

Nun eklumiĝis al mi, kie troviĝas la animo, kiun mi vane serĉis ĝis nun.

Nenie!

Nun mi ekkomprenis, ke la animo ja povas tute manki.

Sed tiaokaze kiuj, pli korekte kioj estas tiuj ĉirkaŭ mi? Kaj kio tamen subtenas ilian socion?

Mi demandis jam nur el scivolemo:

— Kial vi ne elektis pli virinan profesion?

— Ĉu ne tian mi faras? — ŝi diris mire. — Iam pro neceso, oni sendis min en la suĉinfan-edukejon, ĉar mankis sufiĉaj viraj laboristoj. Ankaŭ mi same levadis la litojn, la akvo-sitelojn, portis malpurajn vestaĵojn al la lavejo, frotpurigis, gladis, kiel la fortaj viroj, sed mi ne longe kapablis. Mi vizitis la kuraciston por konsilo. Li deklaris, ke mi ne estas taŭga por tio kaj mi devas serĉi virinan laboron. Tiam mi venis ĉi tien.

Dum Zolema parolis, ŝi malgrandiĝis antaŭ miaj okuloj al nekredebla distanco. Mi vidis du objektojn: Zoleman kaj la buŝmalferme gapantan kadavron, kiu ne plu havis okulojn. La du objektoj pli kaj pli kunfluis, kaj la diferenco neniiĝis.

Mi mallonge diris, ke mi jam lernis sufiĉe, mi ne bezonas pli, kaj mi foriris. Mi nek dankis ŝian instrulaboron, nek salutis ŝin adiaŭe, ili ja ne konas tion.

Sed el la pordo mi rerigardis. Zolema staris dorsturne, kaj ŝi daŭrigis sian laboron, kvazaŭ ŝi neniam estis min vidinta. En la momento, kiam ŝi plenumis al mi sian laboron, difinitan de la kazoo, nenio plu ligis ŝin al mi. Kvazaŭ mi neniam estus vivanta.

Homoj, kiuj laboras kune dum dek-dekkvin jaroj, povas vivi tiel unu apud la alia, ke eĉ sento de la plej malgranda ligilo ne elkreskas inter ili. Matene ili envenas sen saluto kaj eklaboras, tagmeze ili foriras kaj se iu, post dekdekkvin jaroj iras al alia posteno, same sen adiaŭo li malaperas el la vivo de la aliaj.

Min trafulmis la sento de terura senpovo. Mi estas vive enterigita inter la mortintoj, sur ĉi tiu insulo, kies atmosferon vane spiregas la vivsoifanta pulmo. Kaj ne estas rifuĝo. Mi sekiĝos ĉi tie sen aero kaj vivo, por ke fine oni min enportu ĉi tien kaj Zolema sen ia emocio eltranĉu miajn okulojn, kies rideto kaj larmoj signifis al ŝi nur fremdan, nekonatan ekzotaĵon kaj por ke poste mia kadavro pluiru en la trogo, ĝis oni distranĉos ĝin je eroj, kaj la ĥemiistoj kunmetu ilin al “uzeblaj” materioj sur la bazo de la “kazoo”.

Kaj en Zolema eĉ tiam ne ekvibros unu sola rememoraĵo, ja eĉ iliaj gepatroj, prauloj estas nekonataj, fremdaj objektoj por ili, kiuj estas aŭ estis, sed ili ne eksentas eĉ eron de la ligilo.

La aero premegis min per terura pezo, mi preskaŭ sufokiĝis. Subite mi sentis kapturnon. De mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro. Mi ekŝanceliĝis.

Mi ekkapte apogiĝis al la pordfosto. Zolema sciis, ke mi estas ankoraŭ tie, sed ŝi eĉ ne pensis turniĝi. Ĉiu estas konvinkita, ke la alia faras ĝuste, kaj ĝis tiu ne ekparolas, neniu lin prizorgas.

La mondo turniĝis ĉirkaŭ mi, miaj piedoj senfortiĝis, miaj genuoj ekfleksiĝis. Mi ekkaptis seĝon, sed vane. Kune kun la seĝo mi teren-falis kaj sterniĝis sur la planko.

Pro la bruo Zolema turniĝis. Per unu saltpaŝo ŝi jam estis apud mi.

— Ĉu vi fartas malbone? — ŝi demandis.

— Ne! Lasu! mi krietis. — Lasu min sola! Forportu vin! Vi ĉiuj forportu vin! Lasu min putri sola.

Ŝi staris embarasite. Ŝi ekiris reen, sed denove turniĝis kaj venis al mi. Poste vidante miajn larmojn kaj taŭzitajn trajtojn, ŝi ekparolis:

— Vi tamen fartas malbone. Kial vi diras la aferojn tiaj, kiaj ne estas? (Ili ne havas vorton por la mensogo.)

Post mallonga hezitado ŝi demetis per rapida gesto sian mantelon, elkuris kaj post kelkaj sekundoj revenis kun siaj du kunlaborantoj.

La unua transprenis ŝian laboron, ili ambaŭ min ekprenis, suprenlevis per tiom da delikateco, je kiom nenia animhava homo estus kapabla. Eĉ sian spiradon retenante ili portis min al la korto, kie jam staris aŭto, en kiun mi estis enmetita. Zolema sidis apud mi, ŝi malfermis sur mia brusto la vestaĵon, verŝis en mian buŝon ian freŝigan fluidaĵon, kaj ni ekveturis.

Post kelkaj minutoj ni haltis. Ekstere du viroj nin atendis kun portlito. Ili singarde min ellevis, kuŝigis sur la portliton kaj transportis al la tie atendanta speciala elektra tramvagono. Ĝi estis la speciala transportvagono por malsanuloj. Ili kuŝigis min sur mole risortita gum-lito, kaj la vagono ekiris, kion mi vidis nur tra la fenestroj, ĉar nenia bruo aŭdiĝis, kaj movon mi ne sentis.

Zolema apude starante kliniĝis super min, kovris min, zorgeme atentis pri ĉiu mia movo, kaj mi denove eklarmis. Mian brakon mi etendis al ŝi, mi volis ŝin brakumi, sed mia brako dumvoje refalis. Ja ĉio vana! Terura scio vidi ĉirkaŭe homojn kaj scii, ke ĉio estas trompiĝo. La amo ne estas amo, la boneco ne estas boneco, la korpoj interne estas malplenaj, kaj mi estas tute sola.

Min ekskuis senespera, furioza plorego, miaj larmoj flukovris mian vizaĝon.

Ŝi alportis vaton kaj sorbigis miajn larmojn. Poste ŝi malfermis ian kranon, el kiu venis freŝiga arbara odoro.

Post dek minutoj ni alvenis al la hospitalo. Ĉi tie mi jam estis atendata per portlito, oni min suprenportis per la lifto en iun ĉambron, kaj tie mi kuŝiĝis.

Al mi enpaŝis kuracisto. Zolema komunikis, de kie mi estas enportita, menciis, ke mi estas belohino kaj aldonis:

— Okaze de morto vi nepre sendu ankaŭ la diagnozon, ĉu la cerbo estas uzebla, aŭ ni devas ĝin forĵeti.

Ŝi turniĝis kaj foriris. Neniam plu mi vidis ŝin.

Mi preskaŭ eksplodis pro ploremo, sed mi ne kuraĝis plori. Mi diris, ke min kaptis nur pasema sveno, sed mi jam sentas min tute sana kaj por pruvi tion, kolektinte mian tutan forton, mi ekstaris.

La kuracisto min esploris, englutigis kuleron de eksterordinare malbonodora oleo kaj transsendis min al la belohina sekcio, kie mi enlitiĝis.

OKA ĈAPITRO

La aŭtoron turmentas la nostalgio kaj amare li plendas al Zatamon. — Zatamon diras strangajn deklarojn pri lia patrio, sed la aŭtoro pruvas la pravecon de la eŭropa kulturo. — Zatamon parolas pri la behinoj, kiuj jam aspektas al la aŭtoro multe pli simpatiaj. — Li petas, ke oni enkonduku lin inter la behinojn.

Verŝajne mencii tute superfluas, ke mi preskaŭ neniom dormis. La trompiĝoj kaj la sopiro al la vivo plenigis min per granda doloro. Jam mateniĝis, kiam la elĉerpiĝo de mia forto min dronigis en dormon.

Min turmentis strangaj, konfuzaj sonĝoj. Mi ŝvebadis, apud mi, en la spaco, pendis grandaj, molaj globoj, kiuj ne havis pezon. Mi luktadis senĉese kun ia vorto, sed mi jam ne scias, kun kiu.

Mi vekiĝis posttagmeze malfrue. Mia hararo estis ŝvita,, taŭzita, mia litotolaĵo malsekega. Mi rapidis sub la duŝon, sed ankaŭ tio ne povis min trankviligi. Mi vestis min, kaj momente mi intencis eliri por iom aerumi mian kapon.

Sed ankaŭ pri tia mi rezignis. Jam la nura penso pri iliaj stratoj naŭzis min. Ĉu ne estas tute egale, ĉu mia karcero estas dudek kvadratmetroj aŭ kvindek kvadratkilometroj? Tiun aeron, kiun mia cerbo bezonas, mi ja ne trovas ĉi tie.

Mi reiris al mia ĉambro. Mi premis distrite la butonon de la manĝalportilo. El la muro elturniĝis la malgranda tablo, sur ĝi mia matenmanĝo.

Mi povis engluti nur kelkajn pecojn. La silento, la kunflua malpleno formuelis miajn nervojn. Mi saltleviĝis, tien-reen kuradis, poste laciĝinte falis sur la liton kaj ne plu sciis kion fari.

Tiam envenis Zatamon. Li estis la sola, kiu laŭofice devis interesiĝi pri ĉiu mia plendo (se mi povas entute uzi ĉi tie la vorton: “devo”, antaŭ kiu mi povis montriĝi laŭ mia vera estado. Kaj vere, neniam mi bezonis elplendi mian animon tiel, kiel nun.

Kiam li envenis kaj eksidis sur la rando de mia lito, mi prenis lian manon kaj sen ia ajn kaŝemo eklarmis, petegante al li aŭskulti miajn vortojn.

Zatamon certigis, ke li jam kuracis multajn similajn malsanulojn kaj, kvankam lia sana organismo kompreneble ne povas travivi la simptomojn, sed laŭ la nuna stato de la kuraca scienco li sufiĉe konas tiujn kaj scias, ke la malsanuloj ĉi-okaze bezonas trankviligon pri la bonintenco de la kuracisto, ĉar en iliaj cerboj kreiĝas erar-ideoj. Li jam kuracis kelkajn behinojn, kiuj supozis eĉ pri la kuracisto kaziajn ecojn, iliajn cerbojn konfuzis la stranga kurento, kiun mi nomas timo kaj tia malsanulo faras fine tion, ke la aferojn li komunikas ne tiel, kiel ili estas.

— Tio estas tre stranga, kaj ĝis nun ne klarigita afero — li diris, — kion mi devas al vi ekspliki. La lingvo, — kiel ni scias, — servas por la spirita komuniko, kaj komuniki oni povas nur estantajn aferojn. Sed ili tiam forgesas, kial kreiĝis la lingvo, kaj ili provas ĝin uzi por la komuniko de neestantaj aferoj, simile, kiel se ili volus vidi per siaj oreloj aŭ lumigi per la balailo.

Vidante mian embarasan vizaĝon, li forte emfazis, ke tio jam vere okazis dum lia praktiko.

Sed min li ne bezonis admoni por sincereco. Min jam tute ne interesis, ĉu ili rigardas min behino. Malpli bona jam ne povas esti eĉ inter la frenezuloj. Mi ploris, forĵetante ĉiujn turmentajn katenojn kaj preskaŭ sufokinte pro plorsingulto, mi laŭtvoĉe eligis la ŝarĝon de mia animo.

— Ĉu do vi admonas min al sincereco, — mi diris, — vi, kiuj ne faris alion, ol igi min mensogi?! Sed mi vin certigas, ke tio jam finiĝis, kaj mi ne kaŝos plu mian animon!

Zatamon atendis per senŝanĝe rigidaj trajtoj, kaj mi, tute liberiĝinte, daŭrigis:

— Vi devas fine ekkoni mian veran internon! Kaj se fakte troviĝas en vi bonintenco nun, en ĉi tiu minuto ne haltigu min per stultaĵoj, sed provu min kompreni kaj helpi!

— Mi ĉion komprenas.

La varmaj vortoj sonis denove tute kontraste al lia rigida voĉo, sed por mi nun eĉ tia panero estis granda, liberiga donaco kaj malfermis en mi la pluvegon de la vortoj.

— Vi estas la sola homo, kiun interesas mia sorto, do toleru, ke mi eldiru ĉion, kio sur mi pezas. Verdire mi ne koleras vin, kaj tamen mi malamas vin, la hinojn, ĉar ili senigis min de ĉio! Ho, ne interrompu, ne diru, ke en la magazenoj ĉio estis je mia dispono. Kion vi forprenis, tio estas forprenata ne per mano, sed ĝuste per tio, ke oni tute ne tuŝas per mano la viktimon. Vi elpelis min el la vivo per la plej terura mortigilo, per la indiferenteco, kaj pro tio mi vian rason malamas. Tamen mi ne estas via malamiko, nur alispeca ol vi, kaj mi ne povas neniigi mian animon. Mi ne povas forgesi mian estinton, la amatan teron, kie mi edukiĝis, mi ne povas forgesi mian patrinon, mi ne povas forgesi la tutan vivon. Mi ne povas dekutimiĝi, ke mi estas homo, ke mi naskiĝis anglo, eŭropano, kaj mi sopiregas per ĉiu mia fibro reiri al mia patrio, al la kulturo!

Li rigardis min senŝanĝe demandmiene, kaj mi daŭrigis:

— Mi timas, ke mi ne longe eltenas ĉi tiun glacian karceron!

Por ke li pli bone komprenu, mi parolis pri la varia kaj kolorplena vivo de la angla civitano, depost lia naskiĝo. Mi parolis pri la unua patrina kiso, poste pri la ĉarmaj ludoj de la infanaĝo, pri la studentvivo, pri gajaj friponetaĵoj, pri sporto, pri belegaj iluzioj de la junaĝo, pri la dolĉaj sunradiaj jaroj de la burĝonanta amo, poste pri la beata konscio de la pano akirita per honesta laboro, de la familia domo, de la “mia”. Pri la ĝojoj de la varma, mola familia nesto, kiam vespere, apud la susuranta kameno sur la genuo de la patro rajdas la infano, en kiu la feliĉaj gepatroj vidas la daŭrigon de siaj vivoj, kiun ili dorlotas, edukadas, kiel la ĝardenisto la plantaĵon: la familiestro vidas, ke lia vivo estas sencoplena kaj scias, ke post lia morto lia nomo pluekzistos, liaj amikoj kaj liaj nepoj pie konservos lian memoron kaj ĉiujare minimume unufoje vizitos lian tombon por flegi la florojn per amantaj manoj kaj preĝi por sia avo.

Mi parolis pri la bataloj de la sociaj ideoj, pri disputoj de filozofoj, sciencistoj kaj politikistoj, pri la vivformanta forto de la patria tero, pri la kartludbataloj de gajaj amikaj rondoj, pri elegantaj baloj, pri interesaĵoj de la socia vivo, pri la multkoloraj stratoj, pri la monumentoj, kiujn starigis la dankema postepoko al la memoro de la granduloj, pri konkursoj, teatroj, koncertoj, pri literaturo kaj pri ĉio, kio estas resumebla en la nomo: “homa kulturo”.

— Ho, mi bone scias, — mi diris ekkrie, — ke multa malbono, mizero kaj maljusto troviĝas en nia lando. Mi studadis per malfermitaj okuloj vian landon, kaj mi devas deklari, ke vi estas laŭ multaj rilatoj pli perfektaj. Sed mi volas plendi ne pri la manko de niaj malbonaĵoj, sed pri la manko de tio, ke vi vivas sen koro, sen la salo kaj enhavo de la vivo, kion kulturhomo ne eltenas, ĉar lia vivo iĝas netolerebla, kaj li mortas de soifo. Ĉar kian sencon havas vivi, ke ni estaĉu de unu tago al la alia sen celo? Diru, mi ekkriis ekstaze, — kian sencon?

— Ĉu vi nomas la vivon estaĉo? — li interrompis. Ĉu ne por la vivo vivas la homo?

Sed mi ne estis haltigebla.

— ... ke ni fine mortu kiel hundoj kaj estu niaj kadavroj prilaboritaj...

— Kaj ĉu ĉe vi oni ne mortas?

— ... kaj oni forbalaos nin sen tio, ke ni estus vivintaj kaj estus io, por kio ni vivis...

— Mi konjektas, — li diris, — vi ne konas la esencon de la vivo: la vivon mem.

— Ve! — mi interkriis. — Ne ripetu! Kiom da fojoj mi aŭdis ĉi tiun stultaĵon kaj fine jam estas tute egale, mi satiĝis. Mi ne volas plu el ĉi tiu vivo! Mi ne robotos plu, degradiĝinte en hom-maŝinon por ke post la monotona laboro mi rigardu la maron kaj poste mi hejmeniru enlitiĝi por ke neniam, kun neniu mi parolu, ne amu, ne entuziasmu, ne klopodu por celoj. Mi ne plu elportas la stagnantan malplenecon, ĉu vi komprenas? Espereble tio ne estas kanajlaĵo? Espereble tio ne estas kulpo? Ĝi estas la ruĝa koloro de la vivo, sen kiu ĝi ne havas sencon. Ne havas, ĉar tio ne estas vivo. Pri ĉio, kion ni faras, vi deklaras, ke ĝi ne ekzistas, sed tute male: tio ne ekzistas, kion faras vi! Jen, mi trovis la ĝustan esprimon: jen, Via vivo estas evidente neestanta, kaj ne la nia.

Zatamon longe rigardis mian ekscititan, spiregantan bruston kaj vidante, ke mi finis, trankvile ekparolis:

— Mi estas kuracisto, do mi ne miras pri viaj vortoj. Kiuj imagas pri la neesto, ke ĝi estas, tiuj povas fari tion nur, se la eston ili reciproke rigardas neesto. La fotografaparato pentras la blankon nigra, sed nur tiel povas elformiĝi bildo, ke la nigran ĝi desegnas reciproke blanka. Se ĝi prezentus ĉion blanka, ni vidus nenion.

Mi surpriziĝis. La profundaj vortoj min embarasis. Eble li tamen pravus? Eble nia mondkoncepto estas same kompleta tuto, kiel ilia? Du mondoj, inter kiuj ne estas ponto, ĉar la alia ne estas aparta estado, nur sia propra dorsflanko?...

Mi rememoris, ke kiam mi lernis pri la globformo de la tero, mi miris, kiel la amerikanaj infanoj ne defalas de la tera kaj la amerikanaj infanoj verŝajne pensis same pri ni, ĉar ni ne sciis, ke esence ne ekzistas supren kaj malsupren. Sed tiam...

Subite mi demandis:

— Jes, eble vi pravas. Sed se vi scias nur tion, ke ni vivas en kontrasta mondo, kio pruvas, ke la nia estas la negativa kaj via la pozitiva? Ni ja ne povas penetri en la mondon de la alia, ni vidas nur tion, ke ni ambaŭ travivas nian vivon, kiom ajn neebla ŝajnas al ni la alia, laŭ nia propra vidpunkto.

— La via estas la negativa — li respondis.

— La pruvon!

— Ne estas malfacile konkludi, kiu elinter la esto kaj neesto estas la pozitiva.

— Parolu vi klare! Kial ni ne vivas la realon?

— Ĉe vi la estantaj aferoj estas nur rimedoj por atingi neestantajn celojn, kiujn vi nomas ideoj, kvankam ĝuste ties inverson oni nomas realo: tion, se ni pensadas tial, ke io kreiĝu. Nur celon, estantan en la reala vivo oni povas nomi pozitiva, ĉar atingebla estas nur tio, kio ekzistas. Nu vi tamen ne por tio vivas, ke vi konstruu domon, produktu veston, aŭ nutraĵon, sed se vi efektivigas ĉiujn ĉi, vi faras ilin nur por celoj aparte starantaj, do imagitaj en la aeron kaj neatingeblaj.

— Sed tamen konstruiĝas la domo kaj bakiĝas en la forno la pano. Ĉu ne estas tutegale, kun kia celo?

— Ne, ĉar la rezulto de negativa funkcio povas esti nur negativa vivo.

— Kion vi volas diri per tio?

— La negativa vivo estas la morto. Kaj ĉu ne finiĝas per tiu ĉiuj viaj penadoj? Ĉu el viaj rakontoj ne rezultis ĉiam, ke por la religio, por la standardo, por la amo, por la belo, do, por la vortoj, oni devas ne vivi sed morti? Sed por, la konstruo de la domoj oni devas vivi, kaj mortinto ne povas rikolti la grenon de la kampoj.

Post longa paŭzo mi ekparolis:

— Parte vi eble pravas, sed vi ne povas nei, ke ni vivas realan vivon. Kion mi rakontis pri la vivo de la civitano de mia patrio, tio okazas plejparte en la mondo, kiun ankaŭ vi nomas reala, por realaj celoj. Aŭ la studento lernas, ĉu ne, por poste perlabori sian panon, aŭ la amo finiĝas, ĉu ne, en la kiso?

— Ne, ankaŭ tio estas imagita. Vi pensadas, kvazaŭ vi volus ion atingi, sed, se vi ĝin akiris, vi estas de ĝi ankoraŭ pli malproksime. La studento vivas en siaj sonĝoj pri sia estonto, la amanta junulo en siaj deziroj kaj, se li akiris sian amobjekton, ĝi ne plu kontentigas lin. Li devas generi infanon por tiun eduki, por ke nova, ankoraŭ neatingita celo donu sencon al lia vivo. La atingitajn celojn vi jam sentas sensencaj kaj la perfektecon de la vivo vi nomas senvivaĵo. Sed kial do vi strebas por ĝi, multobligas vian energion; se ĝi jam estas atingita, vi forĵetas ĝin, ĉar ĝi perdas antaŭ vi sian valoron.

— Kial laboras vi?

— Por la vivo. Sed vi por la luktado. Iam vi rakontis, kiom da ĝojo estis por vi la krucenigmoj, kaj, se vi en la klubo malfermante la ilustritan gazeton, trovis ĝin jam solvita, vi estis kolera anstataŭ ĝoji pri tio. Vi menciis, ke ia poezia stilo restas bela nur ĝis tiam, kiam la signifo de la metaforoj iĝas ĝenerale konata. Tuj, kiam vi alkutimiĝis, ke fero signifas forton, printempo junecon, vi jam ne nomas ĝin bela, ĉar ĝi estas “trouzata”, “enua”, kio signifas, ke vi atingis la hieraŭan celon. La celon vi puŝas ĉiam pli malproksimen, ĉar vi vivas ne por ĝi, sed por la luktado. Kaj vi mem diris ankaŭ tion, ke vi pagas ĉion por la diamanto, ĉar ĝi troviĝas en tre malmulta kvanto, dum la aero ne havas valoron, kvankam ĉi tiu estas necesa, sed tiu ne. Vi klopodas por la amo de la virino, kvazaŭ dependus ne sole de la virino, ĉu ŝi amas aŭ ne.

— Ĝuste tial ni klopodas por ĝi, — mi respondis mire, ĉar ĝi dependas de ŝi kaj ne de ni.

— Sed ankaŭ la virino estas homo, kaj vi klopodas por ia penso de la homa cerbo, kies ekzisto dependas nur de via fantazio. Murojn, desegnitajn sur la geografia karto vi sieĝas, kvazaŭ ne vi mem estus ilin desegnintaj, vi kuracas vundojn de vi mem pikitajn kaj pafitajn por ke vi denove povu vundi. Kaj vi luktadas kontraŭ la ekonomiaj krizoj, kvazaŭ ne vi mem estus haltigintaj viajn maŝinojn, vi elpensas amikecon, belon, amon, malamon, per kiuj vi mem starigas malhelpaĵon por vi mem, por estigi ion, kun kio vi povas batali, ĉar vi atribuas memstaran ekziston al la elpensitaj malhelpaĵoj.

— Ĉu do ne la amo, malamo, belo, unuvorte la varieco donas sencon al la vivo? Ĉu ne tial ni sopiras el la vilaĝo al la urbo, ke tie nin plezurigu la mil variaĵoj de la socia vivo? Ĉu ne por tio estas destinita la arto, ke ĝi igu la vivon elportebla? Kaj ĉu ne por tio estas destinita la religia kredo, ke ĝi mildigu la suferojn ke ĝi donu enhavon kaj celon en nian vivon, sen kiuj ĝi estus nur nuda skeleto kaj malplena intervalo inter la naskiĝo kaj morto?

— Kiu volas elveni el la akvo, tiu devas kapti la bordon kaj ne sin mem. Progreso estas efektivigebla nur tiamaniere, ke ni apogas nin al la reala mondo.

— Jes, mi scias, ke laŭ vi ekzistas nur materio kaj bonstato. Sed sciu, ke ni kroĉas nin ankaŭ al la bordo. Multaj niaj filozofoj laboras pro la klerigo de la homaro kaj serĉas tiun sistemon de regado, kiu celas progreson al la eterna paco kaj justa materia vivo.

Mi klarigis al li la ŝtaton de Platon, la ideojn de Sankta Tomaso de Akvino pri la dia komuneco de la laborfruktoj, la laborkomunon de la kataroj kaj de la husitoj, la falansteron de Furiero*, la Utopion de Tomaso Moro*, la popolbankon de Prudhono*, la naciajn laborejojn de Ludoviko Blanko*, la komunecajn ŝtatojn de la dominikanoj kaj de la jezuitoj en Sudameriko. Fine mi trairis al la scienca socialismo, al la plej novaj teorioj de Markso*, Lenino, Bakunino, Bernŝtejno*, Kropotkino, Kaŭckio* kaj Pleĥanovo, al la teknokratismo, al la demokrata socialismo de la Fabian-Societo, de Velso* kaj de la geedzoj Vebo*. Sed mi parolis krome pri la laborteorio de la merkantilismo kaj fiziokratismo, pri la liberalismo de Adamo Smito*, pri la trade-union-oj, kaj mi ne preteriris ankaŭ la nerealiĝintajn ideojn, ekzemple la georgismon, sindikatismon kaj anarkismon.

Neniel li provis enkapigi, kiel eblas kunfantazii tiom multspecajn ideojn pri tiom simpla afero, kiom la vivo.

— Nur la vortoj kaj la nomoj de la teorioj estas varieblaj — li respondis, — sed ne la vivo, kiu estas jam tute difinita per nia komune egala organismo. Kaj kiu imagas al la vortoj kreantan estadon, tiu estas malsana kaj somnambulo.

— Sed el tiuj vortoj naskiĝas ekonomiaj reĝimoj — mi kontraŭdiris.

— Ĉu ne estas tute egale, sub kia reĝimo vi estas malsanaj? Ĉiam ja restos al vi viaj animoj, kiuj fortiras vin de la natura vivo.

— Kiel vi aŭdacas diri tion? La sentimento naskiĝas kune kun ni, ĝi estas natura eco. Travojaĝu la mondon kaj vi ne trovos popolon sen religio, sen arto, amo, aŭ malamo.

— Do, ĉu mi ne diris, ke vi estas fundamente malsanaj, kion ne ŝanĝos vortoj nek klerigo? Vi sonĝas, kaj vane vi diras unu al la alia, kio estas bona, ĉar vi sonĝas eĉ la koncepton de la bono mem, kaj ankaŭ viaj filozofoj estas sonĝfiguroj. Vi senĉese batalos kun vi mem, starante ĉiam sur la sama loko. Via vivo estas stagnanta, dezerta roboto por la roboto mem, en kiu ne estas progreso, nur senfina, enuiga monotoneco, kiun progresema homo ne povas elteni.

Mi konsterniĝis pro la aŭdaco, ke li povas senkonscience kaj cinike kalumnii nian socion per la kulpoj de ilia socio.

— Do, laŭ vi la pli superaj celoj ne havas ekzistorajton?

— Inter homoj ne estas imageblaj transhomaj celoj, kaj tiaj tute ne povas ekzisti.

— Ne transhomaj, nur pli superaj. Aŭ ĉu la literaturo ne temas pri la homa sorto kaj pri la realo?

— Via tuta vivo estas imagita. Kaj se pri tiu imagita vivo vi verkas rakonton, kiu ankaŭ mem estas imagita, per tio vi nur malproksimiĝas de la realo.

— Sed ĝi edukas nian intelekton. Ĝi donas novan enhavon, novan celon kaj pli klaran vidon al nia spirito. Sed ni supozu la pravon de via opinio: ni supozu, ke en la aferoj, kiujn vi nomas realoj, ni ne progresis kaj ni malŝparis nian energion por idealaj aferoj. Sed unu fakton vi ne povas refuti: tion, ke almenaŭ en ĉi tiuj oni devas konstati nepran progreson, ĉar la kulturo evoluigas en ni ĉiam novajn problemojn, novajn manierojn kaj novan stilon. Aŭ ĉu vi ne konstatas progreson de Platono ĝis Markso, aŭ de Fidiaso ĝis Rodeno? Ĉu ne estas pli progresinta la spirita vivo hodiaŭ ol antaŭ dumil jaroj?

— Vi konstruas por vi turniĝantan kaĝon, kiun intence vi imagas senfina horizonto, por ke la rekono ne rompu vian iluzion pri grandadistanca vetkuro.

Mi diris ĉagrene, ke verŝajne mi ne povas esperi eĉ eron da kompreno, kvankam li komence asertis, ke li ĉion komprenos.

— Vi vidas la komprenon en aprobo, sed deklaron, devenantan el malsano povas aprobi nur nekompreno, la misekkono de la esenco de la aferoj.

Mi rezigne mansvingis kaj eksidis, decidante, ke mi ne daŭrigos. Sed tuŝite de subita ideo mi saltleviĝis.

— Jes! mi diris vigle. — Povas esti, ke se ni volus nur esti sur la tero, ni devus vivi kiel vi. Sed diru: kion ni faru pri nia koro, se ĝi jam ekzistas?

— Kial vi uzas nomon de organo ekzistanta en la naturo por signi per tiu neekzistantan aferon?

Mi sentis, ke Dio donis lin en mian manon kaj mi rericevis mian ekvilibron. Du paŝojn mi retroiris, kaj metante miajn manojn al mia kokso, decide mi alkriis:

— Ĉar ĝi estas! Ĉar ĝi ekzistas!

— Kio ne estas en la naturo, tio tute ne estas...

— Diru, — mi diris galhumore, — kial vi manĝas?

— Ĉar ni estas malsataj.

— Kial vi trinkas? Kial vi dormas? Ĉu ne, ĉar vi soifas kaj estas dormemaj?

— Vi pravas.

— Nu, sekve vi vivas por la satigo de viaj deziroj, kaj tiuj deziroj troviĝas en vi, en homoj, do, en la naturo. Sciu do, — mi daŭrigis laŭtvoĉe, — ke nin pelas tia sama manksento al la kulturo. Se tiu deziro bezonas vortojn, ni nutras nin per vortoj, sed tio, ke ian soifon oni estingas ne per akvo, sed per muziko, poezio, amo, aŭ entuziasmo, tio pruvas nur la ekziston de tiu soifo:

— Sed la vorto ne estas realaĵo...

— Ne gravas! — mi interrompis. — Gravas nur, ke tiuj niaj deziroj ekzistas!

— En la mondo ekzistas nur estantaj aferoj...

Mi mansvingis superece. Neniam mi estis tiom certa pri mi mem. Mi pikis en lin preskaŭ volupte la vortojn:

— Se mi deklarus pri via manĝado-trinkado, ke ĝi estas stultaĵo, mi farus tion per pli da rajto, ĉar ni konas ankaŭ la materiajn dezirojn, sed vi tute ne havas koncepton pri la kulturaj bezonoj. Tiu deziro estas nia propraĵo, dume vi malhavas ĝin, do, ni estas en tiu rilato pli riĉaj ol vi. Jes, ja pli riĉaj, ĉar kio estas en vi, tio estas ankaŭ en ni, sed vi posedas nur parton de niaj sentoj. Kiel aŭdacas aserti la kolorblindulo, ke ekzistas nur glataj kaj malglataj surfacoj, sed ne ekzistas koloro?

— La sonĝo ne povas esti realo, — li respondis obstine.

— La sonĝo estas la memnaskita portreto de la cerbo...

— Aŭskultu: vi asertas, ke ne povas esti deziro, kiu celas ion, starantan ekster la realo. Sed en mi ja tamen vivas la deziro, kaj mi asertas, ke ĝi tamen povas ekzisti. Kion ĉi tio pruvas?

Zatamon atente esploris mian vizaĝon. Post mallonga paŭzo li ekparolis:

— Ke vi estas behino.

En la unua momento mi volis salti al lia gorĝo. Min, la ŝtatanon de Granda Britio li aŭdacas cinike ofendi!

Minutoj pasis, ĝis mi, profunde trapensinte la naturon de la hinoj, povis venki mian ekscitiĝon. La cerbo, kutimiĝinta al la animhava, sentema eŭropa atmosfero, nur malfacile povas digesti, ke ĉe ili ne ekzistas ofenda aŭ dorlota intenco, nur la objektiva signifo de la vortoj.

“Vi estas behino!” Tiujn vortojn li diris same, kvazaŭ li trempus la lakmuspaperon en la glason kaj dirus: “ĝi estas acido”.

* Nacia ortografio: Fourier Morus, Proudhon, Louis Blanc, Marx, Bernstein, Kautsky, Wells, Webb, A. Smith.

Kiam mi iom trankviliĝis, mi povis mediti pri la sencoj de la antaŭaj vortoj kaj subite eklumis en mia cerbo, ke laŭ tio la behinoj eĉ ne povas esti aliaj, ol animhavaj homoj, kiujn la nekomprenemo de ĉi tiuj homaŭtomatoj ekskomunikis el inter si. Kiel eĉ povus esti alimaniere, ol, ke la frenezuloj rigardas la klaran pensadon cerbmalsano?

— Do, — mi diris kun interesiĝo, -kio estas la behineco?

— Ĝi estas cerbomalsano, bedaŭrinde ĝis nun ne kuracebla, de kiu provizore ni konas nur la kaŭzojn.

— Parolu! Kio estas ĝia esenco?

— Por tio mi devas klarigi la naturan funkcion de la cerbo, direktatan de la kosmaj radioj de la Suno.

— Kaj kiel?

— Vi devas scii, ke la Suno eligas kosmajn radiojn kaj la cerbo funkcias kiel anteno kiu sub la influo de la radioj faras sian funkcion laŭ la celo de la vivo, kiun vi nomas “naturaj instinktoj”. En la naturo ne ekzistas kontraŭdiroj, ĉar ĉio estanta evoluis per si mem dum miliardoj da jaroj kaj la elementoj de la grandega mekanismo, ĉiam frotante unu la alian, kunpoluriĝis. Do, la kosmaj radioj de la Suno induktas en la antenon de la cerbo la funkciojn de la natura vivo. Sed ni scias, ke la radioaparatoj kreas, laŭ sia grandeco, ankaŭ memvibradon. La tuboj vibrigas sin mem, kaj tiuj vibroj, sen la necesa ŝirmado, influas ankaŭ la antenon, kiu tiamaniere kaptas groteskajn ondojn: la aparato fajfas, knaras, bruas, ĉar ĝi kriadas sian propran voĉon. Ĉe malgrandaj aparatoj tio ne estas sentebla, same, kiel la malgranda cerbo de la bestoj ne konfuzas sin mem, sed ili elvivas sian naturan vivon. Jam ĉe la pli grandcerbaj bestoj kelkfoje manifestiĝas nervomalsano...

— Parolu pri la behinoj! — mi interrompis senpacience.

— La cerbojn de la behinoj influas tute ties memvibrado kaj ilia vivo direktiĝas ne laŭ la naturaj, sed laŭ la el interne venantaj, artefaritaj celoj. Tiuj ondoj de internaj fantasmagorioj renversas la vivon, kiu ofte neniigas sin mem. Ties kuracado estas ankoraŭ en eksperimenta stadio, ĉar oni devus elmeti la tutan cerbon, kio ankoraŭ estas tre danĝera operacio kaj ni ankoraŭ ne povis ĝin provi ĉe homo. Tiel ni provizore ne povas helpi al la malfeliĉuloj, ni nur lasas ilin vivi inter si kaj zorgas pri iliaj vivbezonoj.

Dum liaj vortoj mi ne povis reteni mian rideton. Antaŭ miaj vidantaj okuloj rolaĉis senpova, blinda hometo kaj emfaze klarigis, kio povas kaŭzi la manion de la lumo kaj de la koloroj kaj kiel ĝi estas kuracebla.

— Kaj tamen kion faras la behinoj?

— Neestantajn aferojn. La lingvo taŭgas nur komuniki estantajn, do mi eĉ ne povas diri ilian esencon, sed tiom mi certe povas aserti, ke iliaj agoj tre similas al tiuj de viaj patrianoj. Ekzemple iu farbis sian ŝuon, kvazaŭ la farbo pliigus la utilecon de la ŝuo, dum kontraŭe: ĝi plenŝtopas la kapilarojn de la materialo kaj la piedo ne povas aerumi. Ankaŭ la vestojn ili ne surmetas en la formo, kiel nia fabriko produktis, sed ili transformas tiujn, ĉiu aliel, per multa, sencela laboro.

La antaŭa scienca grandeco de Zatamon ŝrumpis por mi ĝis nulo. Mi tute ne plu atentis liajn vortojn; min interesis nur tio, kiel mi povus eniri inter la behinojn, por larmokule premi la manojn de miaj malfeliĉaj, ekskomunikitaj, animhavaj homfratoj.

— Kie estas la behinoj? — mi demandis.

Li rakontis, ke ili vivas malantaŭ la hospitalo sur grandetenda teritorio, kiu estas ĉirkaŭata de muro. Inter la muroj ili loĝas en normalaj loĝejoj. Pri ilia vestaĵo zorgas la hinoj, sed cetere ili vivas tute laŭ siaj “maniaj” kutimoj, ĉar la hinoj en nenio sin intermiksas, krom se ili interbatiĝas. Antaŭe la hinoj eĉ en tia okazo ne intervenis, sed la interbatadoj pliakriĝis, kaj tio necesigis la aranĝon. Sed la behinoj ne nur eltenas sian societon reciproke, sed ili eĉ ne povus vivi ĉi tie, ekstere. La internigo ne estas puno, kiun la hinoj ja ne konas, nur apartigo, dezirita de ambaŭ homnaturoj.

— Kiel mi povas iri inter ilin? — mi demandis.

Mia peto iom surprizis Zatamonon, kaj zorgeme li atentigis min pri la “frenezaĵoj”, al kiuj oni estas elmetita inter la “maniuloj” kaj kiujn normala cerbo ne eltenas. Li rimarkis, ke oni kutimas enporti iun nur en okazo de grava cerbmalsano, kaj verŝajne estus pli rekomendinde provi provizore aliajn kuracmanierojn. Eble ankoraŭ “ekzistas espero”.

Mi deklaris, ke mi sentas min mem en tute “senespera” stato kaj postulis, ke mi estu portota inter la behinojn.

— Mi devas vin atentigi ankoraŭ pri unu afero, — li diris. Kiu eniras, tiu devas pasigi interne sesmonatan provtempon, ĉar povas ekzisti homo, kiu — pro la strangaĵoj — kredas, ke li tamen ne apartenas al ili, sed malgraŭe, post iom da tempo, li rekonas inter ili sin mem. Se antaŭ la ĝusta tempo ni ellasus tian homon, ĉi tie, ekstere neniam li alkutimiĝus.

Mi trankviligis lin, ke mi timas nenion, post kio li konsentis, ke se eblas, morgaŭ li enportos min al la behinkolonio, li nur devas antaŭe detale trastudi la simptomojn de mia malsano.

Li alportis injektilon, suĉis sangon el mia brako, kelkajn miajn harfadenojn li detondis kaj foriris.

Kaj mi denove pasigis sendorme la nokton, sed nun jam pro ĝojo. Antaŭ mia animo, sekiĝinta en la dezerta lando de la hinoj, pli kaj pli ruĝe ekkrepuskis la espero de la delonge ne gustumita, varma, kolorplena homa vivo.

Ho, se tiam mi estus konjektinta la sekvojn!