Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Vojaĝo al Kazohinio

Proksimuma verkojaro: 1938

Kreis la Esperantan tekston: Sándor Szathmári

Lingve reviziis la Esperantan tekston: Kálmán Kalocsay

La Esperanta versio de tiu ĉi romano aperis unue, sed ekzistas indikoj, ke la Hungara versio (same verkita de Szathmári) estas pli frua. En tia okazo la Esperantan version oni aŭ devas karakterizi kiel tradukon (de la aŭtoro mem) aŭ kiel paralelan verkon. Vidu artikolon ĉe https://pistike65.wordpress.com/2010/04/19/sandor-szathmari-vojago-al-kazohinio/.

Tiu ĉi versio de “Vojaĝo al Kazohinio” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.rulit.me/books/voja-read-268023-1.html.

Forestas ĉi tie la enkondukaj kaj finaj partoj, kiuj ne estas verkitaj de Szathmári.

DUA PARTO

Gulivero inter la Behinoj

NAŬA ĈAPITRO

Ĉi tie ni venas al la plej malfacilaj tagoj de la aventurplena vojaĝo de l’ aŭtoro, kiujn li pasigis inter la behinoj. – Ĉi tiu ĉapitro pritraktas la strangaĵojn de la unua tago.

La sekvantan tagon denove min vizitis Zatamon kaj diris, ke la afero detale estis pritraktita: li petis la opinion de la savista kuracisto, demandesploris Zoleman kaj laŭ la rezulto de tio ĉi ne estas malhelpo, ke mi eniru inter la behinojn.

Liaj vortoj min iom surprizis, kaj mi rimarkis, ke mi miras pri tia severeco. La hinoj ja ne kutimas influi la individuajn decidojn, kaj ĉiu homo faras laŭ sia opinio.

Zatamon diris, ke ĉi tio estas la sola deziro, kiu ne estas plenumebla laŭ la volo de la individuo, ĉar, – laŭ liaj vortoj, – ekzistas cerbomalsanuloj, kiuj pro manio imagas sin behinoj, kvankam la malsano estas nur “simpla” paranojo, kiu estas kuracebla, kaj ilia opinio ne estas alia, ol la ordinara fiksa ideo, kiam la malsanulo ekzemple kredas, ke li estas el vitro, aŭ imagas sin korktirilo. Tiujn “pli facilajn” okazojn oni devas reteni al la grandaj perturboj de la behina vivo, kaj ĝuste pro la gravaj sekvoj de tiu decido ili esploris miajn simptomojn tiom detale.

Liaj vortoj denove igis min rideti, kaj mi certigis, ke mi ĉion eltenos.

Nun li stariĝis, kaj ni ekiris.

Ni trairis la parkon, kaj post mallonga tempo ni staris antaŭ alta muro.

Ĉe la pordo ni devis sonorigi. Jen, estis la unua pordo, sur kiu mi vidis seruron. Je mia demando li klarigis, ke inter la behinoj okazas multaj strangaj aferoj. Ili uzas la objektojn por aliaj celoj, ol tiuj estas farataj. Ili ofte postulas superfluajn aferojn, kaj se la postulon oni rifuzas la vizaĝo de la behino strange deformiĝas, lia voĉo similiĝas al tiu de la meleagro, li kriadas, eĉ, se oni staras al li tute proksime; ili superflue rompas rompeblajn objektojn, ankoraŭ pli, ili ofte ekbatas iun, kvankam neniu petis tion. Verŝajne tio signifas pli gravan stadion de la malsano. Tial sur tiu pordo estas bezonata tiu stranga mekanismo, kies eco estas, ke nur per konvena instrumento ĝi estas venigebla en malfermeblan staton.

Kaj kiam la pordo malfermiĝis, li prenis la ŝlosilon el la manoj de la pordisto kaj klarigis ĝian funkcion, rimarkante, ke ĝin planis la inĝeniera sekcio de la hospitalo.

Ĝi estis la plej simpla pordega ŝlosilo kun glata ŝlosilflugilo. Ĉe ni malŝlosus tiun pordon eĉ la plej mallerta ŝtelisto.

Mi aŭskultis la vortojn kaŝride, kaj ĝojplene mi atendis la renkontiĝon kun la unua behino.

Ho, se tiutempe mi estus sciinta, ke tute male: mi venas en la plej teruran frenezulejon de la mondo; ke en mia vivo sekvas ĉapitro, pri kiu la nura rememoro kunpremas mian koron!

Ni enpaŝis kaj venis al longa koridoro. Apud fenestro staris homo en kompatinda vestaĵo. Sur lia vesto faŭkis grandaj truoj, kaj kelkaj partoj pendis de li ĉifone. Ee mia elveno li rigardis min per kuntiritaj brovoj.

– Ĉu vi vidas, diris Zatamon, – sur lia kapo estas longa tranĉo.

Mi ektime alrigardis, sed mi vidis nur la meze diskombitan frizaĵon, kiu igis min ĝoji. Unua signo de homa anima kulturo!

Li kondukis min en ĉambron, en kiu staris lito, tablo, seĝo kaj ŝranko. Plejparte konstruitaj en la muro. Poste li lasis min sola.

Ĉirkaŭrigardante mia unua ekvido estis, ke kvankam la loĝejo estis sufiĉe normala, tamen ĉiu objekto estis en multe pli eluzita stato ol ĉe la hinoj. Eĉ pli, sur kelkaj mebloj mi konjektis malkovri la postsignojn de intenca difektado.

Precipe mizera estis la stato de iu elektra kuirforno. Ĝiaj lamenoj estis dense truitaj, la kroĉiloj rompiĝintaj, la duono de unu piedo mankis kaj estis apogita per brikoj.

Sed nun ĉio ĉi ne interesis min. Mi volis ekkoni mian novan patrion.

Mi eliris al la korto. Mi vidis antaŭ mi grandan teritorion, kiu estis borderita parte per muroj, parte per konstruaĵo. Ĝia fino apenaŭ estis videbla. Iuloke en la fono leviĝis monteto, surkreskita de arbustoj. Bela, suna vetero estis, multaj homoj promenadis. Ĉi tie mi vidis unuafoje homojn en grupoj. Ilia vesto estis same en pli-malpli ĉifona stato, kion mi tiam atribuis al la malzorgemo de la hinoj, kaj mi tiom pli simpatiis kun la behinoj.

Sub arbo iu homo starigis akvoglasojn sur la tablo, li verŝis pli-malpli da akvo en ilin kaj ekfrapadis sur ili kanton. La ceteraj ĉirkaŭstaris, kelkaj kantadis kaj – ridis!

Post la terura dezerto tio signifis al mi veran refreŝiĝon. Mi alkuris preskaŭ flugante pro ĝojo. Do, tamen!

Mi elektis la unuan.

– Mi estas Gulivero, – mi diris ridetante, liberiĝinte, kaj mi etendis al li mian manon.

Li seriozmiene turniĝis al mi.

Pricc-prucc – li diris, kaj sian montrofingron li metis sur sian nazon.

Tiajn vortojn mi ne konis, kaj ili tute ne povis troviĝi en la hina vortaro, kie nek la litero “r” ekzistas, nek du konsonantoj sekvas unu la alian. Kaj tiu movo per ia montrofingro!

Malvarmo trakuris mian dorson. Eble li tamen estas frenezulo? Kvankam li aspektis antaŭe tiom normala! Kion nun fari? Se mi forkuros, eble li furioziĝos.

Vidante mian embarason li ekridegis.

La histeria ridego frostigis la sangon en miaj vejnoj, kaj mi rigardis tremante al la pordo, kiu neŝanĝeble malfermiĝis malantaŭ mi.

En mia embaraso mi serĉis ian pretekson por lin trankviligi. Ian kaŭzon, kial mi lin alparolis.

– Mi volis nur demandi, – mi diris, – kiam kaj kie ni manĝos?

Sur liaj lipoj subite frostiĝis la rido, kaj li tuj turnis al mi la dorson. Ankaŭ la ceteraj malestime forturniĝis.

Uzante la momenton, mi rapide malaperis. Dum kelka tempo mi rigardis ĉiudirekte kaj serĉis okazon alparoli pli normalan homon, ĉar mi nepre volis ekkoni mian strangan medion. En mi mem mi grave riproĉis Zatamonon, ke oni min enportis sen ia informo. Tamen mi konsentis, ke se ĉi tie ja vivas animhavaj homoj, la hinoj certe ne povis min ĝuste informi.

Mi vidis, ke mi povas min konfidi nur al mia propra povo. Mi nepre devis ion ekscii pri ili.

Iu sidis sur benko kaj legis libron. Post mallonga hezito mi lin alparolis:

– Ĉu mi ĝenas vin per mia demando?

Tiu metinte sian fingron sur la nazon, diris:

Pricc-prucc – kaj ridetis.

Do, ankaŭ ĉi tiu! Miaj genuoj kunfrapiĝis pro angoro. Mi staris senkonsile.

Sur liaj lipoj frostiĝis la rideto, kaj li turnis al mi la dorson.

Sed mi nepre devis paroli kun ili, mi ja nenion sciis kaj estis en la plej granda necerteco.

– Mi estis ĵus enportita – mi diris petante, – mi estas senspertulo. Mi petas, respondu al mi. Kial vi diras priccprucc kaj forturniĝas?

Tiu subite moliĝante turniĝis al mi.

– Ho! Mi ne sciis. Tiam la okazo estas ja alia. Mi komprenas. Do, mi instruos vin. Pricc-prucc estas belki.

– Kio? – mi demandis embarase.

Belki, – li respondis senhezite, dum mi ŝtele rigardis kiel rifuĝi, – vi ja ne komprenas tion, ĉar vi ne scias, kio estas la ketni.

Ketni?

Ketni. Se oni diras, pricc-prucc, vi devas rediri tion kaj meti vian fingron sur vian nazon, kaj tio estas la belki, Kaj la belki estas ketni. Se vi ne faras tion, vi ne kondutas ketni-maniere, kaj oni kompreneble enoos pro vi.

– Enoos?

– Nature! Ĉu oni tute ne enous, se iu kondutas ne laŭ ketnia maniero? Kiel vi imagas?!

– Nature, nature – mi diris trankviligante – kaj kio estas tio?

– Jes. Ankaŭ pri tio vi ne scias. Do, kiam mi rerigardis en la libron, per tio mi montris, ke mi interne enoas pro vi. Atentu, ĉar vi eĉ riskas, ke vi estos batata, se vi ne estas ketnia homo.

– Se mi ne diras “pricc-prucc”?

– Nature! Kial vi miras? Ĉu ne memkomprenebla?

– Kaj se mi diras “pricc-prucc”?

– Tiam oni ridetas kaj gratas vian postaĵon, post kio vi regratas lian. Tio signifas, ke vi ambaŭ ne enoas unu pro la alia, kaj vi ambaŭ estas ketniaj homoj.

– Tio ja estas kretenaĵo! – mi diris ekkolere.

Li kuntiris siajn brovojn.

– Mi vin admonas ne paroli tiel pri la ketnio, ĉar vi estos elmetita al la plej grava enoo. Mi scias, ke vi estas ĵusveninto, sed ellernu la ketnion, kiu levas nin super la eksteran bivag-amason.

Bivago?

Bivago. Ĉar ili kondutas kiel bivag. Se ni belki-as al ili, ili ne priatentas. Eĉ se ni gratas ilian postaĵon, ili nur gapas idiote. Ili tute ne havas koncepton pri la ketni.

Nun li gratis mian postaĵon, kaj mi devis regrati lian! Por ke mi pruvu mian sanan cerbon!

La Leganto verŝajne koleretas pro la multaj behinaj vortoj kaj akuzas min pri neglektemo, aŭ eble pri gravmiena fanfaronemo, ĉar mi ne diras ilin en angla traduko. Do, mi jam komence devas deklari, ke la netradukitaj vortoj konformas al nenia vorto en la angla lingvo. Ili ĉiuj reprezentas tiajn specialajn maniojn, kiuj estas tradukeblaj al nenia kulturlingvo, ĉar tiuj konceptoj ĉe ni absolute ne ekzistas.

Por klarigo imagu la Leganto, ke iu pikas sian fingron per pinglo, forsvingas ĝin kaj ŝovas en sian buŝon. Tiu movo havas ordinaran anglan nomon: doloro. Sed se iu sen iu ajn normala kaŭzo metas sian fingron sur sian nazon kaj tion nomas belki, kiel mi traduku tion al la lingvo de la sancerbaj civitanoj de mia patrio?

Nun alia homo proksimiĝis al la benko. Stranga figuro estis la kompatindulo. Desuper liaj genuoj, ligite per ĉenoj, pendis du pezaj kupraj kuboj, kiuj ĉiupaŝe dolorige frapiĝis al liaj kruroj, pro kio li paŝadis nur tre malrapide. Mi kompatis la malfeliĉulon.

Mia konatulo subite saltleviĝis, sian dekstran piedon kaptis per sia mano kaj dolormiene vekriis: vake! vake!

Tiu haltis, kun senlime serioza grimaco ekskuis la kuprajn kubojn sur la gamboj kaj diris afable ridetante:

– Kiel via nazo kreskas, kaleb?

Vake, daŭre.

El ĉi tio mi vidis, ke la ekkapto de la piedo kaj la vake estis ne esprimo de doloro, sed ia nova frenezaĵo. Sed por ke oni ne rigardu min bivag, ankaŭ mi saltleviĝis, kaj metante mian fingron sur mian nazon mi diris:

Pricc-prucc.

Responde mi ricevis profunde riproĉan rigardon. Mia konatulo ekpugnis mian kokson kun tima embaraso, post kio, eĉ pli embarasite, mi ekgratis la postaĵon de la kuprokubulo.

La kuprokubulo malestime trarigardis min de la kapo ĝis la plando kaj intencis pluiri, sed mia konatulo saltis antaŭ lin, kaj metinte sian dekstran manplaton sur sian kapon petegante klarigis:

Elak betik! Ho, kvari al la bivago! Ĵus envenis la senvalorulo kaj ne scias, kio estas la ketni!

La kuprokubulo konsiderinde mildiĝis, per amika rideto ektuŝis la nazon de mia konatulo kaj poste la mian.

– Tio estas ja io alia – li diris gracplene. – Kiel via nazo kreskas, kaleb? – li demandis min.

Mi gapis idiote, mi volis diri, ke ĝi ne kreskas, sed mia konatulo denove kokspugnis min, do mi preferis silenti. La kuprokubulo foriris, kaj mia konatulo denove kaptante sian dekstran piedon vekriis vake-vakeon kaj hurlis tiel, ke mi jam volis helpi lin, sed li forpuŝis min.

Mi larĝe malfermis buŝon kaj okulojn, kaj miaj piedoj radikiĝis en la teron.

Kiam la kuprokubulo jam sufiĉe malproksimiĝis, li turniĝis al mi kaj kolere riproĉis min:

– Kiel vi aŭdacis diri pricc-prucc al betiko, vi bivag!

– Ĉu ne vi mem tion instruis? – mi balbutis.

– Sed al betiko! Ĉu vi ne vidis sur liaj kruroj la bilev-ojn?

– Ĉu la kuprajn kubojn?

– Tiuj ne estas kupraj kuboj, tiuj estas bilevoj!

– Do, ili ne estas el kupro?

– Nu... nu... – li diris ĝenate, – eble se ni esploras el tiu vidpunkto... ili eble estas el kupro, sed oni ne rajtas tion diri.

– Kaj kial ne, se ili estas tamen el kupro? – eksplodis el mi.

– Ĉar vi devas ekscii, ke ili ne estas el kupro! – li kriis. – Ili ne estas el materio, ili estas anebao! Pri tio oni ne rajtas diri, ke ili estas materio, ĉar ili estas nur la materia simptomo de la estado de la bikruo, kaj oni ne rajtas eĉ pripensadi, ĉu ili estas el materio aŭ ne.

Mi tute ne havas ideon pri tio, kio estas la anebao kaj bikruo, sed, ke la kubo estis el materio, tio estas certa. Kia frenezo estas nei tion, kion oni vidas per siaj okuloj!

Jam nun anticipe mi rimarkas, ke neniam, neniu diris pri la bilevoj ke ili estas el materio. Iam mi vidis seruriston, kiu ĝuste tiam poluris du bilevojn, kaj ankaŭ li estis konvinkita, ke li havas inter la manoj esence nenion; pli ĝuste, ke ili estas la materia simptomo de la estado de la bikru, kiu estas nek videbla, nek palpebla, kvankam ĝi troviĝis inter liaj manoj, kaj li ĝin vigle palpadis.

Pro tiuj vortoj min kaptis angoro. Mi demandis ŝajne trankvile:

– Kaj kio estas la bilevo?

– Ĝi signifas, ke ĝia portanto estas betiko.

– Kio estas la betiko? Kion li faras?

– Nenion! Betiko! Kaj la betiko estas elak! Ĉu vi komprenas? kaj al elak-ulo la belki estas ne pricc-prucc, sed kiel mi faris: vi kaptas per la mano vian piedon kaj veas: “Vake! Vake!”, signife, ke via piedo doloras, ĉar vi ne rajtas porti sur ĝi bilevojn.

– Ĉu pro tio, ĉar mi ne portas bilevojn? – Mi tute konfuziĝis. – Ĝi ja dolorus ĝuste, se mi portus ilin!

– Silentu! – li diris time ĉirkaŭrigardante. – Mi volonte instruas vin, sed vi almenaŭ ne metu min en ĝenajn situaciojn. Do, ion tian vi ne rajtas diri!

– Fi! – mi kriis ekkolere. – Espereble vi ne intencas al mi imagigi, ke miaj piedoj doloras, ĉar mi ne portas bilevojn, kiuj ilin batadus? Eĉ la plej primitiva sana cerbo protestas kontraŭ tia afero!

– Mi konsilas je via propra intereso – li diris severe, – ke vi ne parolu tiel. Ekzistas aferoj, pri kiuj ne eblas disputo aŭ apelacio al la sana cerbo, ĉar tiuj estas anebaj aferoj, kaj ĉiu ja scias, ke ni ĉiuj tre volonte portus la bilevojn, ĉar la betiko estas elako!

– Prefere mi ne estu betiko kaj elako – mi diris kun profunda konvinkiĝo, post kio li ekridis.

– Ho, vi bivag! Malfeliĉa sensciulo! Mi konsilas diri nenion tian, ĉar la ceteraj vin priridegos! Kaj, se vi persiste asertados viajn stultaĵojn, eble oni eĉ koleriĝos kaj diros al vi: lamiko, kaj vi estos elmetita al tio, ke vi devas lin tuj trapiki per tranĉilo.

– Ĉu pro tio, ĉar oni diras “lamiko”?

– Memkompreneble!

– Kiu devigas min pro tio trapiki lin per tranĉilo?

Li rigardis min kompate.

– Ĉu vi tolerus, se iu dirus al vi “lamiko”?

– Kial mi ne tolerus, se mi havus pro tio nenian malutilon?

– Komprenu fine: ĉar tiu vorto estas borema! – li diris kun senlima soleneco.

Tio jam eksplodigis el mi la ridon.

– Nu, ili nur diru tion trankvile! Estu ĝi borema! Min tute ne incitas. Fino!

Li preskaŭ svenis pro konsterniĝo.

– Do, ĉu vi fakte estus faranta, ke vi ne ekkaptas la tranĉilon, se iu vin nomas lamik? – li demandis minace.

La rido frostiĝis sur miaj lipoj. Mi vere komencis ektimi.

– Kial? – mi demandis. – Kian danĝeron signifus al mi, se mi ne tranĉilpikas iun?

– Kian danĝeron? Ho, vi kompatinda fremdulo! Do, ĉu vi ankoraŭ ne konas la konsekvencojn?

– Ne. Absolute ne. Klarigu jam!

– Nu, atentu. Se vi ne ekkaptas tranĉilon okaze de borema, la behinoj kunsidas, konceptas protokolon kaj deklaras vin tranĉil-nekapabla!

– Kaj kion tio signifas al mi?

– Kaj tio signifas, ke – (nun li iome retiriĝis kaj sian montro-fingron puŝis al mia brusto) – ke poste eĉ vin ne tranĉilpikos aliuj!

Li metis siajn manplatojn sur sian kokson kaj atendis la efikon.

Unu minuton mi buŝmalferme gapis, poste denove erupciis el mi la rido.

Mi vidis, ke ĉi tie oni rajdadas sur kretene kunportitaj vortoj: antaŭ ĉi tiu vorto oni humiliĝas, de la alia naŭziĝas, sed la ĉefa kvalito de ĉiu vorto estas, ke ili havas nenian interrilaton al la realo.

Mia konatulo,kolere mansvingis:

– Vi havas nenian kapablon pri la ketnio! Atentu, ĉar, se mi ne instruos vin, vi estos elmetita al la plej granda enoo!

Mi jam konjektis, ke la enoo signifas malestimon, koleron aŭ ion similan, al kiu povas ligiĝi eĉ la tranĉilo, do mi prefere retenis ja proteston de mia menso kaj revenis al la temo.

– Diru, kial la betikon interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Ne la betikon, sed la elak-betikon!

– Vi mem diris betikon!

– Jes, mi diris, sed se vi diras, por vi li estas elak-betiko. Mi sidis sur ĉi tiu benko antaŭ vi.

Mi estis firme decidinta bridi mian sanan cerbon.

– Bone – mi diris ŝajne tute trankvile, – do, kial lin interesis la kreskado de niaj nazoj?

– Unue lin ne interesis, ĉar betikon ne interesas la aferoj, li nur demandas. Due, eĉ se ĝi lin interesus, li demandas nur pro kutimo. Sed atentu: vi ne rajtas demandi pri la nazo de la betiko, nur li pri la via. Tio estas la ketnio.

Mi jam satiĝis per la ketnio. Mi intencis paroli pri pli sanaj aferoj.

– Diru: kiel oni kutimas ĉi tie manĝi? Kiel ni ricevas la manĝaĵon?

Li terure ektremis. Siajn manplatojn li metis sur sian buŝon kaj angore ĉirkaŭrigardis.

– Pst! Ne diru tian bivagaĵon! Vi devas diri: “Kiam kaj kiel ni ricevas la spiritualaĵon?”

– Spiritualaĵon? Ĉu ĉi tie oni ne manĝas?

– Pst! Pst! Almenaŭ ne tiom laŭte!

Li sidiĝis pli proksimen kaj flustre klarigis:

– La spiritualaĵo estas la sama, kion vi demandis, sed tiel diri estas malpermesate, ĉar tio estas kave.

– Do, la manĝaĵon oni ne rajtas nomi manĝaĵo, ĉar vi elpensis la vorton “kave”. Unu sensence faritan vorton vi pruvigas per la alia, kaj vi fabrikas amase tiajn konceptojn imagitajn en la aeron. La vivon vi konfuzas en labirinton kaj malfaciligas, kaj la homo, kiu ne dancas tiun ĉi ĥimeran dancon de Vito, pro tiu vi “enoas”. Do diru: ĉu inter vi ne troviĝas inteligenta homo, kiu senindulge frakasus tiun stultegan mondon kaj manifestus ne ni vivas por la vortoj, sed la vortoj estas por la vivo?

Li jam rigardis min kompate.

– Mi intencis helpi vin – li diris. – Mi mem pardonas viajn vortojn, ĉar mi estas komprenema homo, kiu ĉiam diris, ke la malbonaj agoj ne devas deveni nepre el malbona intenco, sed ilia kaŭzo povas esti ankaŭ la nescio. Vi atakis tiom forte la anebaon, ke pro tio ĉiuj estus enoantaj kaj nomus vin lamiko, eĉ vi ricevus gravan punon.

– Punon? – mi diris konsternite. – Do, al kiu mi volis malutili? Ĉu ne mi volis nur plifaciligi por vi la vivon? Mi volis liberigi vin de la idiotaĵoj, kiuj superflue malfaciligas la vivon, kaj ĉu vi eĉ enoas pro mi?

– Ne plu diru idiotaĵojn! – li kriis kun fajrerantaj okuloj.

Mi ektimis. Anstataŭ ke ili dankus la helpon, ili eĉ persekutas tiun, kies sana vido volas plibonigi iliajn vivojn. Ion tian fakte povas fari nur frenezuloj.

Ĝenerala kutimo estis inter ili, ke ili postulis unu de la alia ne la bonecon kaj moralecon, sed kelkajn devigajn mensogojn. La neo de la materiala ekzisto de la kuprokubo estis pli grava devo, ol tio, ke neniu mortpafu la apude starantan homon.

Do, mi konsilas al ĉiu, kiu venos inter la behinojn, ke li neniokaze provu esti bona kaj helpema, ĉar ilia plej karakteriza trajto estas, ke ili facile ekkaptas la gorĝon de la sancerbulo.

Do, mi preferis cedi kaj li daŭrigis:

– Prefere vi danku, ke via bona sorto vin kondukis al mi. La aliaj jam delonge estus vin portantaj al la betiko. Sed mi ne volas pri vi supozi malbonvolon, kaj malgraŭ viaj akraj atakoj ankoraŭ nun mi emas kredi, ke vi pliboniĝos per la ellerno de la ketni, ĉar vi nun ne konscias pri la terureco de viaj vortoj. Nu, pricc-prucc.

Pricc-prucc – mi diris, metante mian fingron sur mian nazon, pro kio li evidente ĝojis. Ni reciproke gratis la postaĵon unu de la alia, kaj mi forrapidis.

La Leganto verŝajne rimarkis, ke mi uzis jam tiajn vortojn, kiuj ne ekzistas en la hina lingvo, kiel la bon- kaj malbonintenco, puno, rido, ĝojo, ktp. Tiuj estis ankaŭ por mi tute novaj, sed la sencon mi eltrovis el la frazoj, kaj mi donas ilin en angla traduko. Mi komunikas nur tiujn vortojn en siaj originalaj formoj, kiuj signifas reale neekzistantajn aferojn, do en lingvo, farita de la prudento, ne povas ekzisti vorto pri tiuj.

Mi intencis atente ĉirkaŭstudadi mian novan patrion, do mi ekiris al la korto.

Post la longa, “L”-forma konstruaĵo, mi vidis kelkajn grenej-similajn konstruaĵojn, pri kies destino ankoraŭ mi nenion sciis, sed tiom mi jam vidis, ke ili troviĝas en tre neglektita stato. Mi pensis, ke la behinoj ne scias konstrui.

Tiom pli mi estis surprizita, kiam malantaŭ tia domo mi vidis masonistan trabaron, kiu kovris sufiĉe bone aspektantan, konstruatan domon.

Sed la vera surpriziĝo sekvis nur nun.

Unu angulo de la konstruaĵo trans la trabaro jam estis preta, kaj la alia grupo de la laboristoj ĝin detruadis per hakpioĉoj!

Mi ne komprenis la interrilaton kaj, preninte al mi kuraĝon, demandis iun laboriston por kia celo servas la konstruaĵo.

Li respondis, ke ĝi estos loĝejo por la behinoj.

– Kial do vi detruas la pretan parton?

Por ke ni ne estu senloĝejaj.

Mi gapis pro mirego. Plurfoje mi ripetis la demandon, sed li respondis ĉiam, ke la konstruita domo devas esti detruata, ĉar, se ĝi restus staranta, la homoj estus senloĝaj.

– Mi tute ne komprenas – deklaris mi fine.

– Mirinde – li respondis suspekteme esplorante mian vizaĝon. – Ĝi ja estas klara eĉ por la lasta skatolskuanto.

– Skatolskuanto? Kio estas tio?

La masonisto nun demetis la hakpioĉon kaj faris unu paŝon al mi.

– Ĉu eĉ tion vi ne komprenas? – kaj en liaj okuloj ekbriletis stranga lumo.

Mia tuta korpo frostotremis.

– Sed jes... nature... mi balbutis teruriĝante, kaj subite mi turniĝis kaj forkuris. Feliĉe, la malsanulo min ne sekvis.

Nun jam senhalte mi rapidis en mian ĉambron, sed eĉ tie mi ne sentis min sekura, ĉar ĝi ne havis seruron sur la pordo.

Mi lasis la pordon malferme, por ke mi bone vidu la preterirantojn. Mi timis ĉion, kio sekvos, sed mi volis vidi ĉion por ke mi laŭeble restu malproksime de ili kaj sen skandaloj ellernu tiom, kiom estas necesa por eviti la insultojn.

Kiam mi kaŝe sidis en mia ĉambro, post kelkaj minutoj en la muro per si mem dekliniĝis malgranda tablo, kaj post tio tra la klappordo oni ŝovis sur ĝin pladon da manĝaĵo, kaj poste la pordo denove fermiĝis.

Do, la problemo de la manĝaĵo feliĉe solviĝis dank’ al la ĉionzorgaj hinoj, kaj mi bonapetite ekmanĝis. Ĉi tie mi ja vane demandus, ĉiuj estus konsternite forturniĝintaj aŭdante pri la “spiritualaĵo”, kaj mi eble mortus de malsato pro la “ketni”.

Post kelkaj minutoj preteriris virino sur la koridoro. Ŝi haltis antaŭ la malfermita pordo kaj ĵetis al mi rigardon. Ŝi tenis poŝtukon antaŭ sia buŝo (mi tiam ankoraŭ pensis, ke ŝia dento doloras), sed ankaŭ tiel mi rimarkis, ke ŝi ridetas.

Sed ĉio ĉi daŭris nur unu momenton, ĉar kiam ŝia rigardo trafis la manĝaĵon, ŝi ekkriis, svenis kaj terenfalis.

Mi saltleviĝis por helpi ŝin, sed jam aliaj, ekscitite demandis unu la alian, kio okazis, kaj kiam unu el ili ekvidis sur mia tablo la manĝaĵon kaj en mia mano la kuleron, li kriegis al mi kun furioza mieno:

– Se vi spiritualaĵas, fermu la pordon, vi bivag!

– Oni devus eltranĉi la pulmon de tia ulo! – diris la alia.

El ie aŭdiĝis mallaŭta grumblo:

Lamik...

La sango frostiĝis en miaj vejnoj. Jen la vorto, pro kiu mi devas tuj piki, nur mi ne scias kial. Miaj fingroj hezite manipulis per la tranĉilo.

Ekstere murmuro de konsterniĝo. Oni serĉis la grumblanton kaj rigardis min, kion mi faros.

– Tion oni tamen ne rajtas diri – ekparolis unu.

– Li rajtas diri, kion li volas – diris la alia.

– Ne rajtas.

– Rajtas!

– Kiu diris lamik?

– Vin ne koncernas la afero! – kaj li turniĝis al mi:

– Kia beha vi estas: konakemon?

La mondo turniĝis antaŭ mi, kaj mi sciis nur, ke mi ion devas respondi por eviti la danĝeron, ĉar ĉi tie ĉio dependas de la vortoj.

Kona – mi diris aŭdace.

La vorto faris miraklon. La situacio tuj aliformiĝis. La amaso, kiu ĝis nun senescepte volis min formanĝi, disiĝis en du partojn. Unu parto intencis tuj disŝiri min, la alia parto, sub la gvido de la antaŭa demandanto, staris antaŭ mia pordo kaj klopodis ilin repuŝi. Sovaĝa blekado ekmuĝis, kaj baldaŭ eksplodis akra interbatado.

Mi pensis pri la svene kuŝanta virino, pri kiu ĉiuj forgesis. Mi petis ilin krie, ke ili ne tretu ŝin morta, sed ŝi malpli forgesis pri si mem, ĉar ricevinte la unuan piedbaton ŝi interrompis sian svenon kaj forkuris, kio min ne malpli surprizis, ol ĉiuj ĝisnunaj strangaĵoj.

Kaj sur la koridoro ĉiam pli kaj pli multaj miksiĝis en la batalon. Iu el miaj defendantoj tiel puŝiĝis al la pordo, ke ĝi klakante elŝiriĝis el siaj ĉarniroj, la vitrotabuloj tintante defalis, mi estis premita en angulon, kaj eĉ helpon mi ne povis voki, ĉar eble ĝuste per tio mi ofendas ian anebaon, aŭ similan. Verdire mi pleje deziris, ke ambaŭ partioj ekstermu unu la alian ĝis la lasta frenezulo, sed almenaŭ tiuj pereu, kiuj min volas bati.

Mia ĉi lasta deziro feliĉe plenumiĝis, ĉar post ĉirkaŭ kvinminuta vivriska batalo miaj atakantoj venkite forkuris kun sovaĝa hurlado.

Mia defendanto spiregante envenis al mi, sed vidante la manĝaĵon sur la tablo, li ruĝiĝante forturniĝis.

Kvari, kvari – li diris, kaj elirante li provis fermi la pordon, pro kio ĝi simple elĉarniriĝis kaj disfalis.

Nun mi, kaptite de subita ideo, ĵetis la litkovrilon sur mian manĝaĵon, kio fakte subite solvis la situacion. Mia vizitanto afable ridetante revenis kaj metante sian fingron sur sian nazon, spiregadis varman pricc-pruccon kaj post reciproka grato de niaj postaĵoj, estiĝis inter ni tre amika humoro.

Mi havis definitive la senton, kiel dum sorĉista prezentado, kiam la sorĉisto diras: “hokus-pokus”, kaj el la cilindra ĉapelo elflugas kolombo. La spektanto nur ne scias, kiaspeca rilato estas inter la hokus-pokus kaj la kolombo.

Malgraŭ la konfuza situacio mi klopodis konduti laŭ ĝentilhoma maniero. Kelkvorte mi pardonpetis, ke mi ne povas esprimi la agrablan senton pro liaj agoj, sed sincere konfesante mi estas fremdulo, kaj en la hina lingvo al tio ne troviĝas esprimo.

Nur poste mi ekkomprenis, kian danĝeron povus kaŭzi mia sincereco, ĉar per tio mi konfesis ja tion, ke mi tute ne havas ideon pri la esenco de la kona, kaj mi tamen deklaris min kona antaŭ kelkaj minutoj.

Sed la behina kolonio estas la patrio de la surprizoj.

Nome, mia vizitanto anstataŭ riproĉo, per gaja rideto esprimis sian ĝojon, ke mi jam komence konfesis min kona, kio pruvas, ke mi tuj trasentis la boeton, kiun la kona donas.

Mi jam nun anticipas, ke pri la esenco de la boeto, mi neniam akiris ian ajn konon, same, kiel ili mem. Kio ĝi estas, neniu scias, ili nur diskutas, ĉu la kona, aŭ la kemon donas la veran boeton. Ĉirkaŭ tiu problemo elformiĝis la du partioj, aŭ mi ne scias, kiel nomeblaj grupoj, kiuj senĉese kverelas.

Mia nova konatulo klarigis, kiel oni nomas tiun senton, kiun ni havas, kiam nia malamiko kuŝas sur la tero aŭ kiam nin maljuste batas plifortulo; kion ni sentas kontraŭ tiuj, kiuj batalas kune kun ni, kian senton vekas la ekvido de la spiritualaĵo aŭ kion ni sentas kontraŭ betiko aŭ bivago.

Tiamaniere mi multon lernis, kiel ekzemple la vortojn ĝojo, ĉagreno, danko, gloro, malvenko, konsterniĝo, respekto, ktp. Mi komprenis, ke la kvari signifas specon de pardono, ketni estas vivregulo, kave estas simila al honto, sed ankaŭ tiuj ne tute konformas al la traduko kaj la ceteraj absolute ne havas respondaĵojn en la angla lingvo. Kion signifas la vake, elak, betik, bilev, lamik, borema, boeto, bivag, tion mi nek tiam, nek poste eksciis, vane mi demandadis. Ankaŭ ili tute ne sciis, nur klarigadis, ke ekzemple malrespekti la anebaojn estas malpermesata, ke oni devas humile konduti kontraŭ la betikoj, sed pri la esenco neniu sciis ion kaj eĉ demandi estis maldeca, ĉar tiam oni rigardis min suspekte.

Ĝuste tio karakterizas iliajn vortojn, ke oni ne nur ne rajtas pridubi ilian verecon, sed eĉ pripensi estas malpermesite. Oni devas nur kredi, sed ili ofte eĉ ne diras, kion kredi, nur kredi.

La situacio forte rememorigis min pri niaj frenezulejoj, kie oni same sentas la ĝojon, dankemon, amon, malamon respekton, sed unu ĝojas, se li blupentras sian nazon, alia adoras anserplumon, alia indigne atakas la trian, se tiu ne volas trifoje kliniĝi antaŭ la akvokrano kaj diri “abrakadabra”, sed se tiu diras la abrakadabron, li ricevas mankison.

Kaj tiaspecaj abrakadabroj ĉi tie troviĝis multegaj, ekzemple la vorto “kona” mem.

Nome, mia defendanto, kiu cetere nomiĝis Zemoki, trankviligis min, ke mi ne timu, kaj se mi estas ie ajn minacata de atako, mi nur ekkriu: “vake kona!”, post kio multaj, apartenantaj al la kona, venos min helpi, kiuj ĉiuj estas bravaj kaj heroaj behinoj, dum la partianoj de la kemono estas aĉuloj, kiuj malamas la konaanojn, sed li ne povis diri kial. Li diris nur, ke la kemonanoj kredas, ke la kemono donas la veran boeton, kvankam estas ĝenerale sciata, ke ekster la kona eĉ paroli oni ne povas pri vera boeto. Ĉiuj erarvagadas, kiuj ne rekonas tion. Tial mi devas malami la kemonanojn.

Poste, per neatendita ŝanĝo, mi ricevis la instrukcion, se mi ekvidos cirklon desegnitan sur la muro, mi forgratu ĝin, kaj al ĉiu loko mi klopodu desegni kvadraton. Cetere, se iu kiu desegnas kvadratojn sur la muroj, estas atakata de la kemonanoj, mi ne hezitu tuj helpi al li, ĉar ni devas kunlabori por la defendo de la kvadrato kaj, se necese, eĉ nian vivon oferi por la anebaoj.

Mia nova amiko adiaŭis per varma pricc-prucc, kaj mi intencis iome refreŝigi mian konfuzitan kapon.

Mi malfermis la fenestron, poste mi volis varmigi mian malvarmiĝintan manĝaĵon, kiu estis vera problemo, ĉar la kaduka elektra kuirforno ne volis funkcii.

Sur ĝia rompiĝinta kroĉilo mi sukcesis tiom riparadi per mia poŝtranĉilo, ĝis fine ĝi emis varmigi, sed tiam ĝiaj rompiĝintaj piedoj kolapsis. Fine mi laŭcirkonstance sukcesis ilin apogi; mi varmigis mian vespermanĝon (la pordon mi kurtenis per la litkovrilo), kaj, konsiderante la kondiĉojn, mi bonapetite satiĝis. Feliĉe, tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiel mia kuirforno fariĝis tiom kaduka.

La Leganto eble trovas amuza la idiotaĵojn apenaŭ kredeblajn en Eŭropo. Eĉ ĉe ni ofte okazas, ke la frenezulo formanĝas sian poŝtukon, aŭ sin imagas kazea kuko, aŭ malpaciĝas kun la alia, ĉar tiu ne kredas, ke la kolbaso estas reĝa sceptro, tamen, ĉe ni eĉ inter la frenezuloj ne estas imageble, ke por neekzistantaj aferoj ili per pena cerbolaboro faru sensencajn vortojn, pro kiuj, kaj pro sensencaj geometriaj figuroj, la tuta frenezulejo pereigus kaj ekstermus unu la alian.

Do, la Leganto plenrajte povas dubi pri mia verdiremo kaj supozi, ke eble mi aŭdacas por facila efekto kolorigi mian vojaĝ-priskribon per aferoj, kiuj eble ne tute konformas al la vero, laŭ la metodo de kelkaj vojaĝantoj, kiuj por fanfaroni per siaj geografiaj kaj etnografiaj konoj kaj fidante je la malfacila kontrolebleco de siaj rakontoj, ofte trouzas la kredemon de la legantaro. Mi timas, ke la dubo de la Leganto eĉ kreskas dum la sekvontaĵoj; tial mi deklaras, ke mi multfoje trarigardis miajn vojaĝnotojn, kaj mi skribis en mian libron prefere pli malmulte ol kiom estis la efektiva vero.

Sed tio estas certa, ke post la vesperiĝo de la unua tago mi ĝemante rememoris pri la “teruraĵoj” dum la “stagnanta” vivo inter la hinoj. Mi estis soifa je okazoj, nu, mi do ricevis ilin, mi nur povu elteni per nervoj!

DEKA ĈAPITRO

La aŭtoro aliĝas al la konao, kies signifo ankoraŭ ne estas klara al li. – Lia spiritualaĵo estas perforte forprenata. – Li ricevas strangan postenon. – La groteska teorio de la behinoj pri la nutreco de la ŝtoneroj. – Ni ekscias la signifon de la vorto “lamik”. – La strangaj ekonomiaj opinioj de la behinoj. – La fendologio.

Post kelkaj tagoj Zemoki enpaŝis en mian ĉambron kun mieno radianta de la ĝojo kaj tutkore gratante mian postaĵon li sciigis, ke min trafos granda ĝojo. Je miaj ekscititaj kaj ĝojplenaj demandoj mi ricevis la respondon, ke mi estas akceptita en la konao.

La respondo min iome malvarmigis; malcerte mi demandadis pri ĝia praktika valoro, sed mi ricevis denove la respondon, ke esti konaano estas granda feliĉo, ĉar tio donas la veran boeton. Kaj al la demando, kio estas la boeto, li respondis, ke la akiro de la boeto estas ĝojo kaj feliĉo.

Do, per tio mi denove ne iĝis pli saĝa, kaj anstataŭ feliĉo mi sentis konfuzon, sed tion mi ne kuraĝis tre laŭte publikigi. Jam nun mi rimarkas, ke la boeto estas same senenhava vorto, kiel la ketni: ia ago estas ketni, ĉar oni devas ĝin fari tiel, kaj inverse: tial oni devas ĝin fari, ĉar ĝi estas ketni. La plej ĉefa karaktertrajto de iliaj konfuzaj stultaĵoj estas ĝuste tiu circulus vitiosus, tiu argumentado per si mem, malhavanta la fiksan punkton, per kiu ĝi alkroĉiĝus al la koordinatoj de la reala vivo.

Do mi tiel elmetita al iliaj kapricoj, ne tre kuraĝis diskuti, sed eĉ simulante ĝojon, mi demandis singarde, kiel mi devas konduti por akiri la favoron de la boeto.

Zemoki min trankviligis, ke li ĉion aranĝos, kaj foriris.

Poste li revenis kun iu alia amiko, kiu – kiel mi eksciis – nomiĝis Zeremble.

Zemoki kaj Zeremble vokis min por plenumi mian adeptigon. Ni trairis sur la granda korto kaj enpaŝis en malproksiman konstruaĵon, tra pordo, kies supra parto estis tiom kovrita de lignotabuloj, ke ni devis kliniĝi. Mi eĉ ne konjektis, kial ĝi estis farita tiel.

Nun ni venis en tre strangan ĉambron, kie eĉ unu meblo ne estis en tiu loko kaj stato, kiel ĝi devus esti. Mi vidis tablon, el kiu restis nur ĝia framo, sen la supra tabulo, sed ĝi havis dorsparton, simile al la seĝoj. El la malplena framo sur ŝnuroj pendis flavaj ŝtoneroj. Sur la dorsparto vidiĝis la makuloj de diversaj farboj, el kiuj tiriĝis defluaj strioj ĝis la tablo.

Alia tablo staris renverse, kun la piedoj supre, kaj la piedoj estis kovritaj per stranga litotuko, sed kiu jam estis uzebla nek por litotuko, nek por tablokovrilo, ĉar ĝi estis plene truita kaj tra la truoj estis tra- kaj traplektita dika bastoŝnuro, sur kies finoj pendis flavaj ŝtoneroj.

Malantaŭ la tablo staris seĝo. La rando de ĝia sidplato estis breĉita kaj pintigita tiel, ke la femuroj de la sursidanto estis en la plej granda danĝero; ĝi havis trioble tiel grandan dorsapogilon ol kiel necesas, kaj ankaŭ tio estis senorde skulptita, kaj sur la sidplato dornoj estis fiksitaj, ke oni eĉ sursidi ne povis.

Entute la ĉambro faris la impreson, kvazaŭ ĉio estus ruinigita de vandaloj, aŭ kvazaŭ mi estus veninta en la hejmon de furiozantaj fantomoj.

Mian koron kunpremis angoro kaj abomeno, kaj min turmentis malbonaj antaŭsentoj. Time mi demandis Zemokion:

– Kio okazis ĉi tie?

Zemoki miris per grandaj okuloj, komence li ne komprenis mian demandon, kaj nur malfacile mi eksciis, ke la ruinigon faris ne malamika armeo, sed la posedantoj mem. Al mia demando, kial ili tion faris, li respondis.

– Ĉar tiel ĝi estas kipu.

Do, alia nova vorto, eltrovita por pruvi per tiu alian stultaĵon. Nome, mi jam avertas la Leganton, ke li ne serĉu ian ajn sencon en ĉi tiu vorto. Ankaŭ ĝi estis unu el tiuj sensencaj vortoj, kies signifon neniu scias, sed por kiu devis ĉiu suferi, mizeriĝi kaj vivi en malkomforto.

La ekscio, ke la ruinigon faris ili mem, eĉ plifortigis mian malbonan antaŭsenton pri mia estonto.

Post kelkaj minutoj en la fono malfermiĝis pordo, kaj tra ĝi enpaŝis stranga homo. Desur liaj genuoj pendis la jam menciitaj kuprokuboj, do ankaŭ li estis betiko. De sur liaj ŝultroj pendis granda, akrakolora teksaĵo, kion kun iom da bonvolo oni povus rigardi pluvmantelo kaj verŝajne ĝuste tial ĝi estis plene truita, senorde entranĉita kaj plenpendigita per vitrorompaĵoj, por ke eĉ por tiu celo ĝi ne estu uzebla.

Nun la betiko ligis sub siajn plandojn du grandegajn ladajn telerojn, paŝis antaŭ min kaj murmurante nekompreneblajn vortojn, ekbatis mian kapon per malplena lada kuglo.

Mi, vidante, ke la ĉeestantoj tute ne ridis pri la groteskaĵoj, ne kuraĝis ekridi. Ili rigardis la tutan scenon kun kortuŝa soleneco kaj ekkriis vake-vake, kiam la telerplandulo aperis.

Post la fino de la manipulo ĉiu ĉirkaŭis min, gratis mian postaĵon kaj tre ĝojis, ke mi iĝis kona kio, laŭ ilia aserto, estas granda ĝojo, ĉar mi tiel sukcesis akiri la veran boeton.

Ankaŭ mi ĝojis, ke ĝi tiel facile finiĝis, ĉar post la antaŭaĵoj mi atendis multe pli malbonajn aferojn. Bedaŭrinde mia ĝojo estis tro frua, kiel la Leganto baldaŭ vidos. Sed mi ne volas rompi la kronologian vicordon.

Elveninte de la betiko, mi jam ne povis reteni mian rideton. Nome, mi rememoris pri mia fileto, kiu ĝojis kaj ĉarme aplaŭdis, se li ricevis frandaĵon, kaj mi imagis la konfuzoplenan vizaĝeton, kiun li estus montrinta, se mi dirus al li: “Ĝoju fileto, vi fariĝis kona kaj vi sukcesis akiri la veran boeton!” Evidente, li havus la plej malbonajn konkludojn pri la cerbo de sia patro. En kia mallumo vivas la plenkreskuloj rilate eĉ al la infanoj de la glora angla ŝtato!

Dumvoje mi serioze demandis Zemokin, kian profiton mi havos el tio, ke mi iĝis kona. Mi postulis, li diru fine ion pozitivan, ne menciadu ĉiam nur la boeton.

Iliaj freneziĝintaj cerboj tiom senkorpiĝis en la fantasmagorioj, ke li komence tute ne komprenis la esencon de mia demando. Li asertadis, ke la anebaoj, al kiuj apartenas la kona, boeto, ketni, kipu kaj ceteraj fantomoj, ĉiuj estas pozitivaj realaĵoj, ĉar ili subtenas la homaron kiu sen ili ne povus vivi. Kiu ne trasentas la anebaojn, tiu estas bivago, al kiu eĉ klarigi estas vane. Li deklaris ankoraŭ, ke la bivago estas perdita homo, en kiu mankas la enhavo.

Nur post longa penado mi sukcesis lin tiri sur la grizan, sed certan fundamenton de la reala vivo, ĝis fine li elbuŝigis la unuan konkretaĵon:

– Estonte ankaŭ vi rajtos partopreni en la bukuo.

– Kio estas buku?

– Vi rajtos batadi la kemonanojn, se ili sur la muroj desegnos siajn aĉajn cirklojn, aŭ se ili malhonorigas la kvadraton.

– Kiel oni povas malhonorigi geometrian figuron?

– Tial, ke oni forviŝas ĝiajn pintojn, aŭ desegnas en ĝi diagonalojn.

Mi troviĝis en iom da embaraso.

– Nu, kaj poste? – mi demandis post iom da paŭzo.

– Kia “nu kaj poste”? Aŭ ĉu vi povus toleri, ke en la kvadraton oni desegnu diagonalojn?

Se konfesi sincere, mi ja estus kapabla por tio. Sed el la tono mi konjektis, ke pli konsilinde estas respondi per neo, do mi klopodis protesti kontraŭ tia kalumnia supozo. Mi deklaris, ke mi tuj eltretus la intestojn al tiu, kiu desegnas diagonalojn en la kvadraton. Tio evidente restarigis mian ekŝancelitan reputacion. Zemoki trankviliĝinte deklaris ke mi estas brava homo, kvankam mi tute ne konjektis kial. Almenaŭ tiom mi eksciis, ke mi estas inda por tio, ke la betiko ektuŝu mian nazon, kio estas, laŭ ili, tre bona afero kaj kiu okazas nur kun tre bravaj konaanoj.

Min multe pli interesis la interbatado, kiel nova danĝero, sed kiam mi demandis pri ĝi, li respondis:

– Ĝi ne estas interbatado, ĝi estas bukuo.

– Antaŭe vi diris, ke mi devas bati la kemonanojn kial ĝi ne estas interbatado, se ni devas bati unu la alian?

– Ne unu la alian, sed la kemonanojn.

– Kaj, la kemonanoj la konaanojn.

– Jes.

– Nu, kial ne unu la alian?

– Ĉar ni batas ne nin mem, sed la kemonanojn. Tio ja estas io alia. Ĝi ne estas interbatado, sed bukuo, kiun trapenetras la boeto. La interbatado estas aĉa afero, kiun ketnia homo ne faras, dum la buku estas por tio, ke ĝi faru la homon pli bona kaj nobla kaj evoluigu la solidarecon kaj la reciprokan respekton.

Mi demandis ankaŭ duafoje, sed evidentiĝis, ke mi bone komprenis. Ĉi tiuj firme kredas, ke ili tiel estas solidaraj kaj tiel respektas unu la alian, ke ili per bastonegoj draŝas al si reciproke la kapon.

Minutojn daŭris, ĝis mi sukcesis aranĝi miajn pensojn. Ne tial kvazaŭ dum sola momento mi dubus pri la valoro de miaj privilegioj, sed la plej grava problemo por la sana cerbo estas kontraŭ la maniuloj tiel sin esprimi, ke oni lin ne mortbatu kaj tamen li parolu logike. Ankaŭ poste min ofte endanĝerigis tiu eco de la sana cerbo, ke ĝi povas nur rekte iri facile kaj se ĝi provas lami, terenfalas. Vere, la behinoj ofte aperis al mi kvazaŭ talentaj, ke ili scias lami tiel rutine.

Do, ankaŭ nun mi respondis, ke el la vidpunkto de la kona eble plej oportune estus tiel venĝi sin je la aĉaj kemonanoj, ke ni tute ne zorgas pri la kvadrato. Ili nur stumpigu ĝin kaj endesegnu diagonalojn laŭplaĉe. Se ni ne reagos, ili mem krevos pro kolerego.

Zemoki kaj Zeremble konsternite rigardis unu al la alia kaj deklaris, ke nur mia nescio povas min senkulpigi ĉar la cinika ofendo de la anebaoj estas granda peko, kaj per miaj vortoj mi elmetis min al la suspekto, ke mi kunsentas kun la kemonanoj.

La senfrukta penado vere muelis mian cerbon. Nur malfacile mi povis bridi mian ribelantan sanan cerbon, kaj mi promesis, ke mi klopodos alproprigi la kapablon pri la anebaoj.

Mia plej granda zorgo estis kiel eviti la minacantan interbatadon, do mi demandis:

– Kiel komenciĝas kutime la buku?

– Tiel – respondis Zemoki, – ke la aĉaj kemonanoj enpenetras niajn ĉambrojn kaj frakasas niajn elektrajn kuirfornojn, post kio ĉiuj bonmoralaj konaanoj same enpenetras al la kemonaj ĉambroj kaj disrompas iliajn kuirfornojn. Sed okazas kelkfoje ankaŭ tio, ke la impertinenta sinteno de la kemonanoj provokas nian justan indignon kaj trudas al ni la bukuon. Tiam ni frakasas iliajn kuirfornojn, kaj poste ili la niajn.

Konsterniĝe mi eksciis, kial mia kuirforno estas en tiom kaduka stato. Mi ankoraŭ demandis, kial oni devas fari tiun reciprokan teruran detruon.

– Nu, oni ja devas defendi la familian kuirfornon! – li respondis per la plej natura voĉo.

Post tio ni disiĝis, kaj mi enlitiĝis kun premaj sentoj. Fine mi decidis, ke mi estonte simple ne miksiĝos inter ilin, sed tiel, sendependiĝinte de ili, sen danĝeroj mi pasigos la duonjaran eksperimentan tempon, post kio mi liberiĝos. Feliĉe, ekstere ankoraŭ ekzistas la prudentaj hinoj, kiuj ĉiutage endonas mian manĝaĵon, do, mi enfermiĝinte en mia ĉambro, pasigos en la korto nur la plej necesan tempon, kaj eĉ tie mi ne kontaktiĝos kun ili.

Ho, se mi tiam antaŭsentus la sekvontaĵojn, verŝajne ne estus veninta al miaj okuloj tiu trankviliga dormo, kiu baldaŭ min kaptis!

Ĉar la frenezo de la behinoj estas la plej terura el la danĝeraj epidemioj. Dume ĉe ni oni konas nur la hazardan infekton, ĉe la behinoj mi devis ekkoni la intencan infekton. Nome, oni ne povas de ili sin izoli, ili iras post la homo kaj devigas lin kune freneziĝi. Vane provas la sana cerbo la izoliĝon, vane oni promesas al ili, ke li silentos malgraŭ sia ĝusta sento kaj rigardos sen helpa vorto ilian memmortigan frenezdancon. La frenezumo estas ĉi tie ĝenerale deviga regulo. Kaj se temus nur pri la kredo de la anebaoj kaj ceteraj maniaĵoj, oni povus transnaĝi la tuton per tio, ke oni senĉese jesas al ĉiu afero.

Sed ilia frenezo kaŭzas konkretajn fizikajn suferojn al la anoj, el kiuj ne estas rifuĝo, kiel mi jam la sekvantan tagon devis sperti malĝoje.

Ĉar la postan tagon, post kiam tra la muro mi ricevis mian tagmanĝon, apenaŭ mi alsidiĝis, kiam Zemoki enpaŝis kun ĝojradianta mieno, akompanate de du aliaj kunuloj kaj komunikis, ke min trafis denove granda ĝojo.

Sur mia frunto elgutis terur-ŝvito pro la nova granda ĝojo, kaj ne senmotive, ĉar Zemoki deklaris, ke la konsilantaro de la betikoj permesis al mi partopreni el la boeto kaj deponi mian spiritualaĵon.

Poste li ligis tukojn sur la okulojn de siaj kunuloj, kiuj palpiris al la manĝaĵo, tiun kovris per alia tuko kaj simple forportis.

Konsternite mi rigardis post ili, mi volis diri, ke mi ne povas resti malsata, sed ĉiu vorto pri la manĝado estas kave, pro kio ili indigniĝas. Do, mi balbute kaj ĉirkaŭdire klarigis al Zemoki, ke sen spiritualaĵo – laŭ mia opinio, – mi devos morti.

Zemoki bonvole respondis, ke la spiritualaĵo – laŭ ĝenerala scio – estas nur ŝarĝo por la vivo, dum la boeto por la honestaj kaj virtaj konaanoj estas ne ĉagrenaĵo, sed senfina ĝojo, mia spiritualaĵo nun ja venas al la betiko, per kio ĝi puriĝos senmakula kaj ŝanĝiĝos en la substancosimilan manifestiĝon de la ekzisto de la bikru. Per tio do mi servas la konaon, la ketni-on, la kipu-on, – do, se mi partoprenas en la favoroj de la boeto, ĝi signifas plezuron kaj honorigon al mi mem.

Mi devas konfesi, ke tiu plezuro min ne tute kontentigis, ĉar temis pri mia vivo.

Mi ne lasis Zemokin foriri, sidigis lin kaj petis lin eltrovi rimedon, ke mi povu partopreni ankaŭ en la favoro de la spiritualaĵo; fine tamen ne estas refuteble, ke ĉiuj homoj kulpas per tio.

La intima kunesto malligis ankaŭ la langon de Zemoki kaj li flustre konfesis al mi, ke bedaŭrinde eĉ li mem kutimas ĉiutage kulpi spiritualaĵon, kaj li promesis esti je mia helpo, nur petis min diskrete gardi liajn antaŭajn vortojn.

Mi certigis lin pri mia diskretemo, post kio ni detale pritraktis la aferon, kaj li konsilis, ke mi, volante partopreni, en la spiritualaĵo, faru ian utilan laboron, ĉar mi tamen ne povas deziri, ke la betikoj nutru min senpage.

Pri tio mi ege miris, ĉar ĝenerale estas konate, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, do, ĉi tie ĉiu vivas senpage kaj, se ni tamen serĉas distingon inter pago kaj senpageco, tiam nur la betikoj povas esti senpage vivantaj, ĉar ili simple forprenas mian spiritualaĵon.

Kiam mi komunikis ĉi tiun mian opinion, mi ricevis responde tian riproĉon, kvazaŭ mi mem estus forprenanta ilian spiritualaĵon. Li deklaris, ke tute male: kiel la abeloj sian mielon ricevas de la abelkulturisto, same ni ricevas de la betikoj nian spiritualaĵon.

Mi ne povis kredi al miaj oreloj, mi pensis, ke li erarŝanĝis la vortojn, sed, kiel evidentiĝis, ili fakte kredas, ke la abelkulturisto donas la mielon al la abeloj, kaj pro tio ni ĉiuj ŝuldas dankon al niaj betikoj, kaj mi nur pripensu, kio okazus, se iutage la betikoj ĉesigus siajn funkciojn kaj ni ĉiuj mortus pro la malsato.

Al tio mi respondis, ke mi mem vidis per miaj propraj okuloj, ke la spiritualaĵon donas la hinoj, sed li responde konsilis pli atenti pri miaj vortoj kaj ĉesigi la argumentadon per miaj okuloj, ĉar vera konaano ne povas diri tiujn kaveajn aferojn. Ni devas kredi, ke la spiritualaĵon donas la betiko kaj ankaŭ, cetere, la homo havas ne nur okulojn, sed ankaŭ bruhuon kaj ĉi tiu estas pli grava.

La bruhuo signifas same neestantan aferon. Kompreneble la lingvo servas priskribi nur konceptojn, kiuj havas ian estantan esencon, do, mi povas nenion diri pri ĝia esenco, mi priskribos nur tion, kiam ili ĝin uzas:

La bruhuo estas la fina kaŭzo de la tuta kontraŭnatura mondkoncepto kaj vivmaniero.

Ekzemple, la difektado de la seĝo estas bezonata, ĉar ĝi estas kipu. Vakeon vekrii estas necesa, ĉar ĝi estas ketni, la kvadraton malhonorigi estas malpermesite, ĉar la kvadrato estas aneba kaj, se la sana cerbo demandas kial entute necesas la ketni, kipu kaj anebaoj, tiam ili respondas: “Ĉar la homo havas bruhuon”. Do la bruhuo bezonas ĉian tian aferon, kiu por la homo mem tute ne estas bezonata.

Laŭ ĉi tio estas memkomprenebla la supozo, ke la bruhuon kiel prakaŭzon ni traduku per paranojo, sed la malsano de la behinoj superis la simptomojn de la paranojo kaj ankaŭ, cetere, ili parolis pri la bruhuo ne kiel pri stato, sed kiel pri io estanta, eĉ pli; kiel pri io samtempe estanta kaj neestanta. Nome, se mi demandis, kiel aspektas la bruhuo, ili konsternite rigardis min, nomis min bivag, sed ĝian formon ili ne povis priskribi.

Do Zemoki proponis bonvole, ke li helpos al mi akiri utilan okupiĝon, kaj ĝis tiam li donos al mi iom el sia spiritualaĵo.

Post kelkaj tagoj li fakte kondukis min al iu betiko, kiu, konsidere al la persono de Zemoki, akceptis min tre afable. Mi klopodis, prenante mian dekstran piedon, superkriegi eĉ Zemokin per la vake-vake-veado, post kio li nomante ankaŭ min kaleb, interesiĝis pri la kreskado de mia nazo kaj favore deklaris, ke li estas ema doni al mi oficon de beratnu, kvankam multaj bravaj konaanoj konkuras pri tiu posteno, eĉ tiaj, kiuj per mortobato de pluraj kemonanoj pruvis siajn kapablojn koncerne la anebaojn.

Per tio mi okupis mian postenon.

Tion, kion mi devis fari, mi priskribas kun hontruĝa vizaĝo. Mi konjektas, ke miaj sampatrianoj min malestimos, ĉar mi, estante angla ŝtatano, tamen tiom profunden mergiĝis. Nur tial mi ne povas prisilenti la okazintaĵojn, ĉar mia firma intenco estas ĉion rakonti, rekte, sincere, konforme al la realo, dece al angla ĝentilhomo, eĉ se la verdiremo malutilas al mi.

Por mia senkulpigo mi mencias nur tion, ke mi estis devigata fari tion, krome mi estus elmetita al la malsato. Por trankviligi miajn samlandanojn, mi deklaras krome; ke mi neniam forgesis mian honoran devon al mia patrio, pro kio mi, en mia senhonora stato neniam malkaŝis mian devenon al la behinoj kaj, se mi pri tio estis demandita, mi ĉiam deklaris min esti amerika ŝtatano.

Esperante ke mi sukcesis iom repacigi miajn amatajn samlandanojn, per mia korekta konduto, mi provas priskribi mian postenon. Tiu konsistis el du taskoj: la unua estis, ke en ĉiu tria tago oni pendigis al mia kolo strangan pecon de teksaĵo, truitan ĝis ĉifoniĝo, kaj mi devis ĉirkaŭporti brilan kvadraton sur la korto, dum antaŭ mi iris telerplanda betiko kun lada skatolo inter siaj manoj, kaj ĉirkaŭ mi oni ludis kanton per muzik-instrumentoj. Ia aparato disblovis malbonodoran gason, kaj fine mi devis ĵeti unu tre bonan vestaĵon en fajron.

Mia dua tasko estis la disdono de la flavaj ŝtoneroj. Mi scias, ke la Leganto jam antaŭe ridas kaj nekredeme akceptas miajn vortojn, sed, se mi volas persisti je la vero, mi tamen devas priskribi ĝin. Krom mia veremo min instigas al tio ankaŭ mia entuziasma patriotismo, ke per la konatigo de la stultaĵoj de ĉiu tiu senkultura kaj idiota hordo mi instruu miajn sampatrianojn al la respekto de la prudenta Granda Britio.

Do mia laste menciita tasko konsistis el tio, ke mi devis kolekti flavajn ŝtonerojn, kiujn en difinitaj tagoj mi portadis en la jam menciita lada skatolo, laŭte tintigante per skuado. Poste la betiko paŝis apud mi kaj, dufoje ekfrapante ties flankon per elmetita ŝtonero, mansignis, ke mi disdonu la enhavon. Kaj mi malfermante ĝian fermoplaton, donis al ĉiu po unu pecon. La homoj pro tio deliraj pro ĝojo kaptis siajn dekstrajn piedojn per la mano, vakevakeis kaj kaŝinte la flavajn ŝtonerojn sub siaj akseloj, disiris.

Kvankam jam tiu farso mem estas tre komika kaj superas la plej groteskan karnavalon, tamen la plej komika estas la klarigo: nome, tiuj malfeliĉuloj kredis, ke la flava ŝtonero tenata sub ilia akselo estas nutra, eĉ ili estis konvinkitaj, ke ĝi subtenas la vivon, la homan korpon, kaj ili benis pro tio la betikojn. La manĝon, kiel ni scias, la publika opinio malestimis kaj hontis, kvankam ja ĉiu manĝis. (La vorto “spiritualaĵo” servis por narkoti ilian konsciencon.)

Sed ilia manio ne elĉerpiĝis per tio. Aldoniĝis eĉ la kredo, ke nur tiu ŝtonero estas nutra, kies skatolo estis tuŝita de la betiko. Kiam mi ĝin kolektis, tiam ĝi ankoraŭ ne estis nutra.

Kaj ĝi nutris nur sub la akselo. Ili ĝin ne nur ne englutis, sed jam tuŝi ĝin per la buŝo signifis malhonorigon de la ŝtonero. Ĉe ili eĉ la ŝtonero estis malhonorigebla, ĉar, kiel ni scias, la manĝado kaj la buŝo estis hontindaj aferoj. Mi mem vidis juĝan proceson, kiam iu behino estis akuzita, ke kun flava ŝtonero sub sia akselo, li manĝis buterpanon. Kaj la juĝistoj tute seriozmiene priaŭskultis aron da atestantoj, sed tiuj refutis, ke la afero tiel estus okazinta. Tamen la akuzito estis kondamnita, ĉar pruviĝis, ke li, kun la flava ŝtonero sub sia akselo, menciis la buterpanon, per kio la ŝtonero jam estis malhonorigita. Ĉar estis regulo, ke tiam estas malpermesite eĉ pensi pri la spiritualaĵo.

Sed la frenezo de la subakseligo de la ŝtonero min tre incitis, kaj foje mi riskis antaŭ Zemoki la opinion, ke eble ĝi tamen ne estas nutra. Por pruvo mi argumentis, ke neniu vivanta estaĵo en la mondo nutriĝas ĉi-maniere. Sed Zemoki klarigis, ke ĝuste tiu fakto pruvas la ŝtonerteorion, ĉar la homo havas bruhuon, do li ne apartenas al la vivantaj estaĵoj de la mondo, kaj li kompreneble havas tute aliajn bezonojn.

Mi respondis, ke laŭ tio, kiel mi ekkonis en la universitato de Oksfordo la anatomion de la homo, ĉiu nia organo, de la stomako ĝis la haroj, bezonas nutraĵojn kaj ne flavajn ŝtonerojn.

Sed Zemoki min atentigis, ke mi denove argumentas per miaj okuloj kaj spertoj, kio ne estas konsilinda, kaj li insiste min avertis eviti singarde la pridubon de la ŝtonernutriĝo, ĉar tiu estas ankaŭ aneba, kaj la behinoj estas tre ĝeniĝemaj koncerne sian bruhuon kaj similajn insultojn, ili jam ofte sange venĝis al pluraj lamikoj.

Jen mi denove aŭdis la danĝeran vorton “lamik”, pro kies mencio mi devas kapti tranĉilon, kaj pri kies signifo ankoraŭ tiam mi ne havis konjekton.

En tiu momento Zemoki dolorplene ekhurlis vakevakeon, kaj alrigardante mi vidis proksimiĝi mian propran telerplandulon, antaŭ kiu iris alia behino kaj per verŝilo akvumis la herbaron.

Kompreneble ankaŭ mi ekkaptis mian piedon per la mano, kaj ni ambaŭ vetkriadis, ĝis la arlekena figuro malaperis. Poste mi demandis, kial oni akvumas la herbejon antaŭ mia betiko, sed li povis nur respondi, ke ĉar li estas betiko. Al mia demando, kial la betiko bezonas la akvumadon de la herbejo, li same respondis: “Ĉar li estas betiko.”

Mi gapis al li senkonsile, kaj li klarigis, ke ekzistas ankaŭ pli elakaj betikoj, antaŭ kiuj akvumadas eĉ du-tri behinoj. Ĉar ili estas – betikoj.

Mi jam kuraĝis nur tre mallaŭte kaj timeme esprimi mian opinion, ke la akvumo estas eble tamen ne la plej utila laboro.

– Rekonu – li respondis, – ke vi ne rajtas tion aserti!

– Kial?

– Ĉar vi estas beratnu, kaj beratnu ne rajtas tion diri.

Do ne tial, ĉar ĝi ne estas vera, sed ĉar mi estas beratnu!

Nu, mi preferis silenti kaj nur daŭrigi la disdonon de la flavaj ŝtoneroj.

Pli poste mi sukcesis konatiĝi eĉ kun pli fantaziaj okupiĝoj. El tiuj mi mencias nur pri la “Rost-Mezura kaj Registra Ofico”, al kiu mi ankoraŭ revenos en sekva ĉapitro.

Inter la strangaj postenoj mi devas mencii la figurgardistojn. En la korto, sur la pinto de iu lignokolono polurita lada kvadrato estis dratfiksita. Sub tiu senĉese, alterne nenifaradis du behinoj, kiuj prigardis, por ke ne provu iu ajn impertinenta kemonana fripono, ŝtonĵete aŭ per maldecaj esprimoj senhonorigi la ladaĵon.

Laŭ sana cerbo plej oportune estus ĵeti la tutan ladan brokantaĵon al la rubaĵo, por ke ne estu kion ŝtonĵeti kaj gardi, sed nature, mi jam ne kuraĝis tiel rektan kaj sinceran opinion laŭtigi. Do, mi foje demandis al Zemoki nur tion, ĉu ne estus pli bone prefere doni ian laboron al la gardistoj, kio pli utilus al la kona. Zemoki indignite min saĝigis, ke ili faras por la gloro de la kona la plej honestan kaj utilan laboron.

Mi silentiĝis kaj klopodis laŭtigi mian konvinkiĝon, ke tia honesta estimo de la laboristoj ankaŭ por mi estas tre agrabla.

Sed vane, inter la behinoj ne eblas aserti ion sen la ofendo de iaspeca fantomo, ĉar nun mi tial ricevis riproĉon, ĉar mi nomis la figurgardistojn laboristoj.

Cetere mi ricevis por mia laboro monon, kies ekziston mi jam tute forgesis inter la hinoj. Mi devis porti la monon al la Nutra kaj Vivdona Oficejo, kie mi povis aĉeti manĝaĵon, sed malpli multan, ol kiom mi antaŭe ricevis de la hinoj, ĉar ĝian plej grandan parton formanĝis la betikoj. Ridinde, la plej realajn okupiĝojn mi vidis propre ĉi tie, en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. Tiuj ĉi almenaŭ manipulis per estanta materialo, kvankam en aĉa kaj malica maniero.

Do mia nutrado estis multe pli malbona, kaj tiel mi ekkonis la alian koncepton, pri kiu mi inter la hinoj samtiel forgesis, kvazaŭ ĝi tute ne ekzistus sur la mondo: la materiajn zorgojn. Post ilia revivigo mi denove komencis atenti la aferojn el materiala vidpunkto, ĉar, dum mia manĝaĵo ne estis forprenita, mi tute ne pensis pri tio, kiel la aliaj nutriĝas.

Nun mi eksciis, ke inter la behinoj estas multaj malsatantoj, de kiuj oni konfiskas eĉ iliajn vestaĵojn, eĉ oni elĵetas ilin el iliaj ĉambroj, kaj multaj tranoktas sub la ĉielo. Mi ripetas: oni ne povas rifuĝi de la frenezo de la behinoj. Oni ne povas sin izoli, ĉar ili iras post la homo, konfiskas lian manĝaĵon, vestaĵon, kaj vane oni cedus kaj dirus: “bone, konfisku ĉion, nur lasu, ke mi vivu ermite en iu parto de la korto kaj tie mi kulturu por mi terpomon kaj frukton.” Ankaŭ tio estas malpermesita. La sola rimedo estas por la vivo, se oni enmiksiĝas kaj aktive partoprenas en ilia memmortiga rabio.

La libereco de la privata vivo absolute mankas. Ili kaptas la homon, prirabas, turmentas, ĉiutage devigas lin malkonfesi sian sanan spiriton kaj li ne havas unu solan minuton de ripozo, ĉar la frenezulejo senĉese kirliĝas ĉirkaŭ li, svingante skurĝon pelas lin suferi.

Kiel mi jam menciis, ili konfiskis eĉ la vestaĵon. Ties unu parton foruzis la betikoj, alian parton ili truis kaj tranĉadis ĉifona, ĉar nur tiel ili povas ĝin “uzi”. Krome mi eĉ devis – kvankam kordolore, – en ĉiu tria tago ĵeti en la fajron unu tutan vestaĵon; dum mi tenis altleve la kvadraton, la betiko skuadis la ŝtoner-skatolon kaj la amaso hurlis vake-vakeon.

La behinoj ricevis nur uzitajn vestaĵojn, kaj ankaŭ tiun ili devis porti longajn jarojn, dum oni bruligis kaj tranĉadis antaŭ iliaj okuloj la tute novajn, delikatajn vestaĵojn, ĉe kiu procedo ili vake-vakeis, ĉar ili kredis, ke sen tia detruado ili iradus senvestaj!

Mi volis foje tiel senkaŝe diri mian opinion al Zemoki, sed pro miaj malagrablaj spertoj mi demandis nur, kio necesigas la forbruligon de la vestaĵo sub la kvadrato.

– La boeto – li diris. – Per tio ni akiras la emanantajn radiojn de la bikru por la buku kontraŭ la kemonanoj kaj la cirklo.

Mi ne povis ne rimarki, ke ĉi-okaze mi tamen ne opinias oportuna la bukuon, sed por ke mi evitu la akuzon, ke mi kunsentas kun la kemonanoj, mi rapide aldiris, ke mi volas pravigi nek la kemonanojn, nek la konaanojn, sed mi opinius plej oportuna, se ne estus kvadrato, nek cirklo, se ili ne kverelus pro la vortoj, se ne estus necese konfiski spiritualaĵon kaj vestaĵon sub la titolo de la boeto, se ambaŭ behaoj interpaciĝus, ĉesus la konceptoj de la anebaoj kaj la behinoj kunlaborante povus produkti pli multan spiritualaĵon, kaj ĉiu povus pli bone vivi kaj ankaŭ la betikoj ne havus malpli multe, sed eĉ ilia parto pliiĝus.

Ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, nun ili atakis min plej furioze. Ili certe pli facile tolerus, se mi kunsentus kun la kemonanoj, sed la sanan pensadon ili ne eltenas. Li konsilis, ke mi bridu mian langon. Ĉar miaj vortoj danĝere similas al tiuj frenezaĵoj, kiujn predikas kelkaj impertinentaj aŭdaculoj, sed kiuj estis vive bruligitaj.

Al mia demando, kial tio estas krimo, li respondis:

– Nu, ĉu por vi ne estas sufiĉe granda krimo puŝi la mondon en sangon, flamon kaj mizeron?

Li deklaris, ke tiujn doktrinojn disvastigas nur frenezaj bruligistoj por detrui la boeton, ketnion, kipuon kaj ĉiujn grandiozajn fruktojn de la civilizacio, kiuj nun nin feliĉigas. Kaj, se mi deziras scii, kiuj estas ĉi tiuj aĉaj bruligistoj, mi eksciu, ke ili estas la lamikoj!

Jen mi eksciis la signifon de tiu vorto, kiu estas ĉe ili la maksimumo de la honorinsulto kaj pro kiu mi tuj devas piki per tranĉilo. Do la sanan cerbon ili nomis lamiko, kion mi jam antaŭe konjektis, sed pri kio nun mi certiĝis definitive.

Mi eksilentis kaj cerbumis, kiel mi povus tamen helpi pri ilia kompatinda mizero, ne insultante samtempe iliajn mempereigajn frenezaĵojn.

Fine mi diris, ke mi tute ne intencas ofendi la anebaojn: restu do la kvadrato kaj la buku, sed oportuna estus sendi la multajn beratnuojn, akvumistojn kaj konfiskistojn al la kamparoj; kulturi grenon, mielon kaj fruktojn, per kio ili povus akiri pli multan spiritualaĵon.

– Ne eblas – diris Zemoki, – ĉar, se la beratnu ne portos la kvadraton kaj la akvumisto ne akvumos, ili ambaŭ perdos sian spiritualaĵon.

Mi devas konfesi, ke el tio neniun vorton mi komprenis. Mi pensis, ke li eble ne scias, pri kio mi parolis, kaj por komprenigi mian ideon, mi komencis paroli pri alia ekzemplo. Mi diris, ke se iam ĉiu behino ricevus ordonon konstrui domon, multe pli da domoj kreiĝus ol nun, kiam multaj homoj kunloĝas en la sama ĉambro kun pluraj aliaj, eĉ ekzistas, ke iuj tranoktas sub la ĉielo.

Zemoki anstataŭ respondo brakplekte min kondukis al la domo, kiun mi vidis en la tago de mia alveno kaj el kiu unu parto estis konstruata, la alia detruata.

– Ĉu vi vidas? – li diris. – Kiel saĝe zorgas la konao pri tio, ke ĝiaj anoj havu loĝejon?

Ankaŭ la problemo de tiu stranga domo boris mian kapon per granda scivolo, do, uzante la okazon, mi demandis, kial, se ĝi servos por loĝejo, oni detruas ĝian alian parton. Sed li respondis same, kiel tiam la masonisto:

– Por ke ĝi ne estigu senloĝejecon.

Malkuraĝe mi rimarkis, ke pri la senloĝejeco helpas ĝuste la estado de la loĝejo.

Mi ne scias, kio estis tiam en mi tiel amuza, sed Zemoki komencis ridegi pri miaj vortoj, nomis min malfeliĉa bivag kaj deklaris, ke mi verŝajne ne konas eĉ la elementojn de la scienco de la loĝeja ekonomio. Tiuj aferoj, kiuj al mi aperas tre komplikaj, ĉe ili estas memkompreneblaj eĉ por la lasta akvumisto.

Mi klopodis gardi mian trankvilon, kaj ĝentile mi petis, ke li klarigu al mi la sciencon de la behinoj pri la loĝeja ekonomio.

Zemoki sidigis min sur benkon kaj komencis paroli.

Li rakontis, ke iam ankaŭ la behinoj konstruis domojn, baze de la falsa ideo ke tio malgrandigos la loĝejan mizeron.

Sed la materiala justo kompreneble postulis, ke el la senloĝuloj ricevu loĝejon nur tiuj, kiuj partoprenis en la konstruado. Tial al la konstruantoj oni donis ĉiumonate bele presitan legitimaĵon, por kiu ili rajtis loĝi dum unu monato.

Kompreneble komence ili vane ricevis legitimaĵon, ankoraŭ ne estis sufiĉaj domoj kaj nur malmultaj povis ricevi loĝejon, sed ĉe la progreso de la konstruado, pli kaj pli el ili venis sub tegmenton. Do, provizore ĉio ŝajnis esti en ordo.

Sed kiam la programo de la konstruado finiĝis, la loĝantojn oni devis unu post la alia elloĝiĝi sur la korton, ĉar ili jam ne laboris konstrue, do ili ne povis ricevi novajn legitimaĵojn.

Tiel ekkonis la scienculoj, ke la konstruado estigas senloĝecon.

Mi provis kontraŭdiri, kial oni postulis de la konstruantoj novan legitimaĵon, se la domoj jam pretiĝis, kial oni ne lasis ilin konstante loĝi.

Zemoki respondis, ke tio estus maljusta kaj ke lamikeco estus postuli loĝejon por homo, kiu jam ne konstruas. Sed li konsentis, ke la problemo estas tre komplika kaj pro ĝia solvo la kona dungas multajn scienculojn kun bonega salajro, kiuj tage kaj nokte cerbumas pri tio. Tiuj jam sukcesis fiksi la sciencan tezon de la loĝeja ekonomio, kiu estas jena:

“La loĝejo elloĝigas la homon.”

Sed la solvon oni ankoraŭ longe ne malkovris, ĉar la problemo estas dilema: dum la daŭro de konstruo ekzistas legitimaĵo, sed ne ekzistas loĝejo, post la finiĝo de la konstruo ekzistas loĝejo sed jam ne ekzistas legitimaĵo. Komence oni provis tiun solvon, ke oni konstruigis eĉ pli multajn loĝejojn kaj intertempe la konstruantoj povis resti en siaj lokoj, sed tiel estiĝis ĉiam pli kaj pli multaj loĝejoj, pri kiuj oni nenion povis fari.

Do ĉiu konjektis tiom, ke la loĝejkonstrua laboro estas nur tiel komun-utila, se per ĝi ne kreiĝas loĝejoj. Tiel oni eltrovis, ke la homojn oni devas laborigi, sed la loĝejojn tuj poste detrui, por ke oni evitu la katastrofan senloĝejecon.

– Sed tio verdire ne estas konstruado! – mi diris.

– Kompreneble ne! Nur tio mankus! Estas la saĝa prizorgo de la kona pri siaj anoj, ke ĝi donas detruan hakpioĉon en la manojn de la homoj, por ke ili ne restu senloĝaj. Tial ni devas estimi la konaon.

Pli kaj pli mi konvinkiĝis, ke ĉi tiujn homojn ia mistika forto forpuŝas de la realo kaj logiko. Vere, ili volas esti frenezaj. La realo estas ja tiel simpla kaj luma kaj la frenezaj delirdancoj estas ŝarĝoj muelantaj korpon kaj animon kaj tamen ĉi lastan ili elektas.

Mi devas pardonpeti de la regnanoj de la civilizita angla ŝtato, ke mi ilin tedas per la priskribo de tiaj idiotaĵoj, nur senkulpigu min la klopodo kompari tiujn stultaĵojn kun la inteligenteco de mia patrio, kiu tiaĵojn ne nur ne akceptus, sed eĉ ne komprenus. Per tio mi volas instrui miajn ŝatatajn sampatrianojn altetaksi kaj estimi la anglan ekonomian sciencon kaj la vivoformantan forton de la angla tero.

Por pruvi tion mi volas mencii ankoraŭ alian tian farsaĵon de la behina ekonomia pensado kaj matematika senscio, kies legado nepre plenigas niajn ŝatatajn sampatrianojn per la fiera konscio de la spirita supereco. Tio estas la sekvontaĵo:

En la kolonio vivis mil ducent kona-anoj, kiuj ricevis samtiom da manĝa porcio. La Nutra kaj Vivdona Oficejo kompreneble konfiskis ĉion, sed la betikoj donis al la popolo nur tiom da mono, ke ili povis reaĉeti nur naŭcent porciojn. Tricent porcioj do superrestis. Ĉi tiujn aĉetis la betikoj kaj iliaj proksimuloj, ĉar ili ricevis multe pli da mono.

Tio estas nur aĉa kaj malhumana agado, tamen mi nun volas paroli ne pri tio, sed pri ilia matematika senkapablo.

Nome, iam estis decidite, ke la salajro de la popolo estos malaltigata. Tio fakte okazis kaj en la sekvonta tago ili povis anstataŭ naŭcent, aĉeti nur 750 porciojn kaj la restintajn 150 porciojn ankaŭ la betikoj ne aĉetis, ĉar ili havis ankaŭ nur unu stomakon.

La popolo kapturniĝis kaj ŝanceliĝadis pro malsato, la manĝaĵoj kunamasigite putris en la Nutra kaj Vivdona Oficejo. En la sancerba Eŭropo jam ĉi tio sola estas nekredebla, sed ankoraŭ pli stranga estis la decido de la betikoj, kun kiu ili volis aranĝi la problemon.

Ĉu ne, sancerba homo tiaokaze, konvinkiĝinte pri sia eraro, disdonus la restaĵon inter la malsatuloj aŭ plialtigus la salajron de la popolo?

Ne! Kiel ajn nekredeble sonas, la betikoj tamen ordonis, ke la restintan manĝaĵon oni devas elverŝi!

Tian vandalan detruon mi mem ne volis kredi, ĝis per miaj propraj okuloj mi vidis la elverŝon de la manĝaĵo. Vidante tion mi konsilis al ili, ke, se jam ili ne scias kion fari per la spiritualaĵo, prefere ili ne konfisku ĝin de la behinoj. Sed ili klarigis, ke tion oni ne povas fari, ĉar tio estus rabado kaj signifus perfortan intervenon en la individuan vivon, sed la libereco de la individua vivo estas la fundamenta tezo de la behina civilizacio!

Cetere li avertis min, ke mi gardu min de tiaj lamikmanieraj vortoj.

Tamen la kulmino venas nur nun! Kiam mi demandis kial ili elverŝas la restintan manĝaĵon, ili respondis, ke tial, ĉar ĝi estas tro multa!

Sed eĉ nun ni ne atingis la pinton!

Nome, ili estis tute konvinkiĝintaj, ke ili malsatas tial, ĉar ili havas tro multan manĝaĵon! Kaj pro siaj propraj stultaĵoj ili malbenis ne sin mem, sed la cirkonstancojn kaj la plenigon de siaj stomakoj ili esperis de la pliboniĝo de tiuj.

Jen estis do la behina matematiko!

Post ĉio ĉi verŝajne ne estas surprizo, se mi rakontas, ke same malamike ili staris kontraŭ la natursciencoj. Pli ĝuste, ili konis la ĥemion kaj fizikon, sed ili ne kuraĝis konfesi sian scion.

– Kiel tio eblas? – demandas verŝajne la Leganto, kiu en la civilizata Eŭropo estas kutimiĝinta, ke la sciencaj konoj estas ne nur ne honto, sed gloro.

Verdire ankaŭ mi mem ne povas tion kompreni kaj anstataŭ vastaj filozofadoj mi prefere konigas sen komentaroj la fendologion.

La ekziston de ĉi tiu stranga doktrino mi eksciis tiel, ke foje, kiam mi staris en la korto, iu behino retropaŝadante alproksimiĝis kaj al mi puŝiĝis. Li tiel tretis mian piedon, ke mi eksiblis pro la doloro.

Kaj li sen ia pardonpeto daŭrigis sian retroiradon.

– Bonvolu eble rigardi antaŭen! – mi murmuris grumble, sed tiu stoike respondis:

– Hodiaŭ estas plenluno.

Mi ne sciis, pri kio li parolas, kaj mi eĉ ne estus pli zorginta pri li, sed samtage mi vidis retropaŝadi almenaŭ ducent homojn, kiuj pro nenia prezo estus farintaj unu paŝon antaŭen.

Fine mi demandis Zemokin, kiu aŭdante la aferon, elkore ridegis kaj trankviligis min, ke mi ne zorgu pri tio: ili estas maniaj idiotoj, kiuj kredas, ke se ili dum plenluno ne retropaŝadus, ili perdus la grandboeton.

Mi vere surpriziĝis kaj per sincera ĝojo mi devis konstati, ke tiu estis la unua inteligenta opinio de Zemoki. Sed mia ĝojo tuj estingiĝis, ĉar Zemoki deklaris:

– Kompreneble el tio eĉ unu vorto ne estas vera, ĉar kiel ĉiu inteligenta homo scias, – la sola regulo de la grandboeto estas, ke oni ne trinku akvon, super kiu traflugis vesperto.

Mi jam ne kuraĝis ridi, mi nur plu demandis, kaj dum nia interparolo malkovriĝis jenaj fantaziaj aferoj:

La behinoj ĝenerale kredas, ke la nuboj kelkfoje frostiĝas ŝtonrigidaj. Tiam desupre ilin atakas iu tre stranga estaĵo kaj ilin disfendas. La sono de la fendiĝo estas la tondro.

Pri la figuro de tiu stranga estaĵo la opinioj estis diversaj. Eĉ ĝia agregateco ne estis klara antaŭ ili kaj kelkaj asertis, ke ĝi fendas la nubojn per siaj kornoj, dum laŭ aliaj tio okazas per ĝiaj piedoj. Pri tio daŭris grandaj disputoj, sed forte eraras la Leganto, se li kredas, ke eĉ unu sola el ili povis subteni sian opinion per pozitiva argumento. Se mi demandis, kial ĝi estas tiel, ĉiu respondis, ke tial, ĉar kiu ĝin klarigas alimaniere, tiu perdas la grandboeton. Kaj tion ĉiu timis.

Kompreneble ankaŭ pri la grandboeto ili ne havas difinitan imagon. (Mia ĝenerala sperto estis, ke ĝuste pri tiuj konceptoj kiujn ili mem elcerbumis ili scias nenion. La gravitan rapidiĝon ĉiu konis, la grandboeton neniu. Imagi oni povas kiel ajn. Kial ili ne imagis almenaŭ unuforme)? El iliaj klarigoj mi povis kompreni tiom, ke la perdo de la grandboeto estas iaspeca malsano, sed tamen ne tia. Eble mi povus nomi ĝin plago, sed kial ĝi estas plago, ankaŭ tion ili ne scias. Ofte ili diris pri iu aŭ alia, ke “tiu jam perdis la grandboeton”, sed ĉe tiuj mi povis konstati nek materialan mankon, nek sanan difekton. Tial al la Leganto, kiu provas cerbumadi pri la danĝeroj de la perdo de la grandboeto, mi rapidas deklari, ke ĉio vana. Iliaj vortoj ne havas sencon, ili timas nur la vortojn mem.

Despli estis surprize por mi ekscii, ke la kornpartianoj jam ofte mortigis homon pro siaj teorioj kaj longe batalis, por ke la homoj imagu ne tiun, sed ĉi tiun imagaĵon. Troviĝis eĉ tiaj homoj, kiuj malgraŭ la tranĉiloj tenataj ĉe ilia brusto kuraĝis deklari, ke la nubfendulo tondras ne per sia korno, sed per sia piedo, kaj anstataŭ prudente cedi ili preferis morti. Kian sencon havis trudi tiaspecajn cerbludojn ankaŭ al la aliaj, tio estas same enigmo por la sana racio, kiel tio, kian sencon havis la tuta afero.

Malgraŭ ĉia ĝisnuna nekredeblaĵo mi tamen devas deklari, ke mi ankoraŭ ne atingis la finon. Nome – kaj nun sekvos la kulmino, – tiuj homoj bone konis la esencon de la tondro! Kiam mi provis klarigi al Zemoki, ke la tondro estas la sono, kiu sekvas la elektran transfajreradon, li certigis min, ke tio estas konata al ĉiu behino.

Mi demandis, kial ili tamen parolas pri la nubfendulo.

– Ĉar la nubfendulo ekzistas – li respondis.

Kiam mi atentigis lin pri la kontraŭdiro inter liaj vortoj, li respondis, ke mi verŝajne havas nenian kapablon por la fendologio, kio ja estas grava morala manko. La fendologio estas tial vero, ĉar oni ĝin devas tiel diri kaj la homo estas racia estaĵo, do li devas konsideri la aferojn ne nur laŭ ties rigida realeco, sed li devas strebi pli alten. Kiun ne trapenetras la vereco de la fendologio, tiun nenio distingas de la senmensa besto, kiu senpense paŝtiĝas sur la herbejo kaj laŭ blinda instinkto elkuras el la ekbrulanta stalo.

Mi rimarkis, ke ĝuste tio, ke ni estas raciaj estaĵoj, postulas, ke ni klopodu trovi ĝustan imagon pri la aferoj, sed li severe min riproĉis, ke la ĝusta imago de la aferoj estas tiu, kiun instruas la fendologio, ĉar la homo tiun bezonas.

Per zorgema trapensado pri miaj oksfordaj studoj mi tamen ne povis rememori pri ia ajn tezo, laŭ kiu la homa organismo bezonus fendologion, sed finfine mi ne intencis komenci senesperan disputon kun la maniuloj. Anstataŭe mi demandis, kial ni bezonas ĝin.

– Ĉar tiu formas la behinon al behino! – li respondis fiere.

Pri la vereco de tiu aserto ankaŭ mi mem estis profunde konvinkiĝinta, mi nur ne sciis, kial fanfaroni per tio? Sed li eksplikis, ke la fendologio estas firma punkto, sur kiu la ŝanceliĝanto ĉiam povas sin apogi, kiu defendas la homojn kontraŭ la duboj kaj gvidas lin al sekura haveno. La individuo same kiel la socio bezonas firman apogan punkton, sen kiu ni erarvagadus en la mallumo kaj sen helpo. Kaj sen tiu pilastro ruiniĝus ankaŭ la socio.

Pri la firmeco kaj neceseco de ĉi tiu punkto mi ja havis iom da dubo, sed por ne danĝerigi mian pozicion per senfrukta disputo, mi prefere petis lin klarigi, kiel rilatas la fendologio al la retroirado.

Tiel mi eksciis, ke pri la ecoj de la nubfendulo ili havas same diversajn imagojn, kiel pri ĝia formo.

Unu grupo proklamis, ke la nubfendulo vivas en groto kaj senĉese ridetas. Tion ili predikis kiel eternvalidan veraĵon kaj ankaŭ la betikoj ĝin toleris, eĉ aprobis.

Alia grupo asertis, ke la nubfendulo kelkfoje koleras, nome tiam, kiam iu behino dum plenluno ne retropaŝadas. Tiu behino perdas la grandboeton. Kompreneble ankaŭ ĉi tio estis eternvalida veraĵo: ili instruis ĝin en la lernejoj al la infanoj, kaj la betikoj ĝin aprobis.

Laŭ la tria grupo oni rajtas iri iel ajn dum plenluno, malpermesite estas nur trinki akvon, super kiu transflugis vesperto ĉar male la nubfendulo koleras kaj la behino perdas la grandboeton.

Kaj ĉiuj tri, akre inter si kontraŭdiraj elcerbumaĵoj estis aprobitaj de la betikoj kiel eternvalidaj veraĵoj. En la sama tempo, de la samaj betikoj!

Sed nur nun venas la kulmino!

Nome, ĉion ĉi la betikoj ne nur toleris, sed tute apogis. Sed se iu behino aŭdacis aserti, ke pri la ecoj de la nubfendulo neniu scias ion certan, ke mankas unueca opinio, do oni ne kreu al si necertajn imagaĵojn, sed restu sur la fizike malkovritaj partoj de la naturo, tiun homon ili deklaris lamik, liajn doktrinojn nomis infektaĵo kiu renversas la civilizacion kaj la disvastiganto estis grave punita! Ili eĉ deklaris, ke ankaŭ tiu perdas la grandboeton, kiu priaŭskultas la falsan doktrinon.

Petege mi petas la Leganton, ke li ne ĵetu planken la libron! Ĉiun vorton mi skribas el mia vojaĝa notlibro. Ne ricevu mia animo la gracon de la Ĉielo, se mi eĉ unufoje mensogas!)

La plej groteska okazaĵo de mia beratnua ofico estis sendube la bilevumado de la orelbetiko, en kiu ankaŭ mi devis partopreni, por ke mi tintigu la ladskatolon de la flavaj ŝtoneroj.

Kiel ajn nekredeble sonas tiu historio, tamen mia vojaĝlibro ne estus kompleta sen ties priskribo.

Do la bilevumado de la orelbetiko okazis tiel, ke sur la oreloj de iu betiko oni pendigis du, terure grandajn, sur ĉenoj pendantajn kuprokubojn, poste du behinoj ekkaptis liajn piedojn kaj manojn kaj tiel balancante traportis lin en la korto, kie kolektiĝis ĉiu malsanulo de la frenezulejo. El liaj oreloj pendolis la kuprokuboj, kaj li tamen ridetis. Kune kun mi marŝis multaj akvumistoj kaj poste venis farsaj karikaturaĵoj. Estis iu, el kies nazo pendis longa ŝtupo, alia, kiu tenis sur sia etendita mano truitan brikon kaj ĉiuj ili estis troŝarĝitaj per amaso da ĉifonitaj delikataj vestaĵoj, dum ĉirkaŭe la duonveste ĉifona amaso de la malsanuloj furiozis kaj hurlis, multaj jen ekkuŝis sur siaj ventroj, jen suprensaltadis, kelkaj terenfrapadis siajn ŝuojn kaj poste alten ĵetadis tiujn, dum el la gorĝoj gargaris senartikaj, simiosimilaj blekoj.

Ĉiumomente mi timis, ke ili nin mortbatos, pri kio mi cetere tute ne estis miranta. nur poste mi eksciis, ke la amaso hurlis ne pro indigno, sed pro ĝojo!

Kaj kiam mi demandis, kio ĝojinda troviĝas en tia malbela kaj abomena primoko de la natura homa digno, ili respondis:

– Nu, orelbetiko estas nur unu kaj li estas bilevumata nur en ĉiu oka jaro!

DEKUNUA ĈAPITRO

La aŭtoro venas en la skoro-n. – Ni konatiĝas kun la manieroj de la deformigo de la pensado. – La behinoj falsas la geometrion. – La konflikto de l’ aŭtoro pro la infana bruhuo, kiun li senintence ruinigas.

Verŝajne post ĉio ĉi mi jam ne diras novaĵon, komunikante, ke ilia malsana cerbo same ne indulgas la infanojn, eĉ pli, ĝuste la senkulpan animon de la infano ili infektas per la plej groteskaj mensogoj.

Por ke ni bone komprenu la sekvontaĵojn, mi devas rimarki, ke la malsano de la behinoj havas tre klare la karakteron de la infekta epidemio, tamen, kiel kuracisto, kiu same en la oksforda universitato (en la Reĝina Kolegio), kiel dum mia dekdujara praktiko akiris iom da modesta sperto pri psikiatrio, mi povas firme aserti, ke tiu stranga malsano ne estas heredebla. Pli precize, el la behina malsano estas heredebla nur la inklino, sed tiu neniam eksplodus per akutaj simptomoj sen malutilaj perfortagoj.

Sed, – kiel la Leganto jam scias, – la behinoj ne toleras inter si la raciecon kaj, kiel ili volis trudi la frenezon ankaŭ al mi, same, la sancerbe naskiĝinta infano ne havas kontraŭ ili helpon kaj savon.

Neniu povas sin fortiri de la spirita kadukigo kaj, kiam la infano jam ellernis paroli, ili tuj metas siajn manojn sur lian animon kaj klopodas konfuzi lian klaran vidon en kio – mi devas konstati, – ili akiris fakte grandegan rutinon. Iliaj metodoj estas preskaŭ mirindaj pro sia sagaco kaj mi devis ofte primiri, vidante, ke se ĉi tiun grandegan fervoron ili uzus ne por kadukigo, sed por utila klerigo de la infano, ili verŝajne estus la plej perfekta socio de la mondo.

Estas preskaŭ konsterne, kiel grandan energion ili malŝparas por tiu celo. La infanoj estas sendataj en specialan kadukigan instituton, kie oni ripetadas antaŭ ili la plej fantaziajn malverajn elpensaĵojn, ĝis la sendifekta, natura intelekto de la infano konfuziĝas, ĝis li vidas ĉion laŭ falsa aspekto kaj se li jam perdis sian naturdonitan logikon, ili nomas lin: skorobehino.

Miaj Legantoj povas imagi, kiom maltaŭga estas tia skorobehino en la vivo, kaj mi kuraĝas aserti, ke en racia socio ili tute ne estus uzeblaj en ia ajn profesio.

Nur imagu ties sekvon, se tiaspeca skorobehino, kiu la manĝaĵon rigardas malestiminda fiaĵo, havus postenon en nutraĵvendejo. Aŭ, kian malutilon farus en tajlorejo tiuj, kiuj taksas pli altvalora la veston ĉifonigitan kaj pezigitan per ŝtonoj ol la sendifektan kaj komfortan formon, se ne mencii la interbatadojn, kiuj eksplodus, ĉar unu tablo estas ronda, alia kvadrata.

Nu, mi devas deklari, ke ili ne nur ne forigis la skorobehinojn el la postenoj, sed ili rigardis ilin pli taŭgaj, ol la klarajn kaj nedegenerintajn cerbojn, kaj ju pli konfuzajn imagojn havis la skorobehino pri la mondo, des pli grandan respekton li ricevis kaj des pli altrangajn postenojn li akiris. Kaj en kiu homo ankoraŭ briletis la fajrero de la klara logiko, tiu estis eksigita, kiel neuzebla. Kaj tio estis ankoraŭ la pli milda konsekvenco, kio okazis, se li nur ne laŭtigis sufiĉe la lernitajn malveraĵojn, sed se li provis laŭtigi la naturan realon, tiam li estis eĉ punata.

Mi ofte cerbumis, kio sekvus, se la prudentaj hinoj ne zorgus pri ili, kaj mi venis al la konkludo, ke ĉi tiu surkapen starigita socio malsatmortus en tre mallonga tempo, ja mortbatus sin mem. Absurde estas deklari militon al la naturo kaj matematiko. Mi povas aserti, ke nur vidinte la ŝtatestrojn de la behinoj, povas la eŭropa homo vere estimi kaj taksi sian prudentan patrion kaj ties saĝan registaron.

Mi rememoras, kiel multe indignis la kulturita kaj humana loĝantaro de mia patrio pri la intenca kripligo de la piedoj de la ĉinaj virinoj. Mi ne scias, kiel ili opinius eksciante, ke la mondo havas parton eĉ pli malluman ol la malluma Azio, kie ne la piedoj de la homo, sed lia kapo, eĉ pli, lia diodonita sana cerbo estas kripligata, ĝis ĝi fariĝas neuzebla! Ĉar per kriplaj piedoj oni ankoraŭ povas vivi, sed, se la piedo, mano, lango kaj ĉiuj niaj organoj servas kriplan cerbon, la vivo povas esti nur aro da groteskaj kaj sencelaj suferoj, post kio la morto venas jam kiel saviĝo.

Mi koncedas, ke tiuj malfeliĉuloj sentas la suferojn kaj ĝojon inverse, sed ĉu estas imagebla korpo, kies sano plifortiĝus per la malestimo de la manĝado kaj per la malsatado?

Prave demandas la Leganto, kiel mi scias ĉion ĉi? Tiel, ke mi, bedaŭrinde, eĉ persone devis konatiĝi kun la instituto de la skoro.

Jam en la kvara tago de mia beratnua posteno, la betiko sendis min al la skoro, por ke mi tie disdonu la flavajn ŝtonerojn inter la infanoj.

Preninte al mi la ladan ŝtonerskatolon mi ekiris. Mi alvenis domon, kiu estis ĉirkaŭita de alta barilo. Ĝi jam estis konstruita de la behinoj, do, la Leganto povas imagi, kiel mizere ĝi aspektis.

Kio unue montriĝis al mi sur la korto, tio estis longa ligno-konstruaĵo, enhavanta ĉirkaŭ kvindek latrinajn niĉojn. Mi konjektis, ke tie minimume estas mil infanoj internigitaj, mi nur ne sciis kie, ĉar mi vidis entute nur malgrandan, stalsimilan konstruaĵon krom la latrinoj.

Enpaŝinte tien, mi vidis ĉirkaŭ kvindek geknabojn, kaj ankaŭ tiuj sidis dense unu apud la alia. Pli multaj eĉ ne estus havintaj lokon, kaj la aero estis preskaŭ netolerebla.

Super la enirejo estis brila kvadrato. Enirinte, ĉirkaŭe sur la muroj pendis bildoj, kies signifon mi ne povis kompreni. Sur la unua kuŝis behina kadavro kun eligitaj intestoj kaj sur ĝi dancis alia, furioza behino. Sur la alia bildo kuŝis surtere homo, kies kapo estis frakasita. El lia kapo fluis la sango. Li ridetis kaj sub ĝi estis surskribite: “Ho, kia plezuro!.”

Sur la apuda bildo ia aĵo estis kovrita per tuko, sub kiu videblis la rando de la plado por manĝaĵo kaj estis surskribite: “Fi!”. Mi vidis bildojn pri kripligitaj mebloj kaj vestaĵoj: al iu seĝo mankis unu piedo, en ĝia dorsapogilo estis enigita malrekta najlego. La mezo de alia tablo estis truita kaj sur ĝi staris stango de balailo, sur kies pinto pendis stumpa argilpoto, granda kalkŝtono kaj mortinta rato. Surskribite estis: “Kipu”.

Inter la infanoj iradis la proko kun fajrerantaj, koleraj okuloj. Tiu estis plenkreskulo, kies profesio estis ripetadi la malveraĵojn al la infanoj, ĝis ili fine kredis tiujn. Ilia metodo rememorigis min pri mia malnova konatulo, kiu dresis sian hundon tiamaniere, ke li ĵetis al ĝi paperpeceton kaj se li diris: “Ho! kiel bona!”, la hundo devis ĝin kapti kaj gluti. Sed se li ĵetis peceton da viando kaj diris: “Fi, kiel malbona!”, la hundo devis sin forturni. (Parenteze mi demandas, kio okazus al la hunda socio, se ĝi estus gvidata de tiaj hundoj?) Sed eĉ sonĝe mi ne povis imagi, ke tia rezulto estas atingebla ankaŭ per la pensanta homa cerbo. Tamen estas verŝajne, ke la behinoj, kiuj tra jarcentoj sisteme kadukigis siajn cerbojn, jam denaske estas inklinaj al la behina malsano.

Kiam mi enpaŝis, la proko tien-reen paŝadis inter la infanoj kaj kelkfoje ekkriis:

Kricc!

Ĉe tiu vorto la infanoj saltleviĝis, metis sian maldekstran manplaton sur la mezon de la dorso, la dekstran manon ili traŝovis sub la maldekstra genuo kaj kaptis la maldekstran orelon.

Je mia demando, kial necesas trudi al la infanoj tiajn neordajn pozojn, mi ricevis la respondon, ke la infanoj devas esti kutimigitaj al la – ordo!

Poste li kriis ion al la infanoj, je kio la tuta grupo sin turnis al mi kaj dolore ekveis vake-vakeon.

Kaj mi malfermis la ladan skatolon kaj transdonis al la proko la flavajn ŝtonerojn.

Li ĝin transprenis kaj la ŝtonerojn ŝutis sur la tablon, poste li foriris kaj revenis kun plado, kovrita per tuko. Mi vidis, ke sub la tuko estis la plej delikataj frandaĵoj.

Tiujn li demetis apud la ŝtoneroj kaj unu post la alia elvokis la infanojn. Kiu etendis la manon al la frandaĵo, ties manon li bastonbatis tiel, ke ĝi tuj bluiĝis, kaj la ceteraj infanoj devis lin minaci per siaj pugnoj kaj kriadi: “Kave!” Kiu manetendis al la ŝtoneroj, ties postaĵon li ekgratis, dum la infanoj afable ridetis kaj diris: “ketni!”

Post la disdono de la ŝtoneroj li komencis paroli al la infanoj pri tio, ke ege ni devas estimi ĉi tiun donacon, kiun la behinoj elbatalis al si per tiel multa kaj granda sangofero.

Kaj li rakontis longan historion pri la estinto de la behinoj, kiun mi konigas nur skize al la Leganto.

Li rakontis, ke la estinto de la behinoj dividiĝas en tri ĉefajn epokojn: komence estis la primitiva aŭ kruela epoko, poste venis la transira, aŭ duonkruela epoko, kaj poste sekvis la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko.

Antaŭ longaj jarcentoj, dum la primitiva aŭ kruela epoko, la butukoj tiranis, trompis kaj rabadis la popolon. De la kolo de la butukoj pendis sur ŝnuro malantaŭe granda huffero kaj la popolo ne nur ne mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj laŭte ekridis). La belki tiam okazis tiel, ke la homoj ĉe renkonto ŝovis sian fingron en la orelon de la alia, (la infanoj ridis eĉ pli laŭte), kaj ili rigardis kipu, se oni kudris diversajn flikojn sur la teksaĵon (la infanoj ŝanceliĝis pro ridego).

Sed sekvis certa behino, nomita Zeĉeĉe, kiu nomis la butukojn malnoblaj ĉarlatanoj, la ketnion kaj kipuon trompaĵo kaj manio. Li deklaris, ke la putrinta reĝimo de la butukoj devas esti detruota kaj li postulis la reĝimon de la racio.

La butukoj lin ekkaptis kaj senhaŭtigis vivantan. Sed Zeĉeĉe jam havis multajn adeptojn, kaj dum kvindek jaroj verŝiĝis la sango. Fine la zeĉeĉistoj forigis la butukojn kaj transprenis la regadon de la behinoj. Nun komenciĝis la transira, aŭ duonkruela epoko.

Sed la paco ne longe daŭris, ĉar la novaj registoj, kiuj nomis sin batakoj, same komencis turmenti kaj tirani la popolon, kiel la butukoj. Ili forprenis ĉion kaj nenion donis al la popolo. Desur iliaj zonoj pendis sur drato granda plumbopeco, kaj la popolo ne nur mortbatis, sed eĉ estimis ilin. (La infanoj ĉe tiuj vortoj preskaŭ eksplodis de la ridego). La belki estis, ke la homoj gratis la genuojn unu de la alia, kaj se iu ŝmiris sur la tolaĵon diverskolorajn malpuraĵojn, tiu nomiĝis kipu. (La infanoj jam ruliĝis sur la tero).

Kaj tiam venis Zaĉaĉa la granda, kiu nomis la batakojn ĉarlatanoj, pri la ketni kaj kipu kuraĝe deklaris, ke ĝi estas trompaĵo kaj manio kaj postulis la reĝimon de la racio.

Zaĉaĉa estis kaptita de la batakoj, lia ventro estis distranĉita, liajn intestojn dumvive eltiritajn oni ĵetis al la hundoj, kaj poste liaj adeptoj estis ekstermataj per la plej sagaca krueleco. (Ĉe tiuj vortoj la infanoj ekploris).

Sed la adeptoj de Zaĉaĉa pli kaj pli multiĝis, sekvis sesdekjara sanginundo, dum kiu plurajn batakojn oni kaptis, poste ilin kunligis, iliajn dentojn unuope elrompis, iliajn langojn elbruligis, kaj poste ili estis laŭlonge trapikitaj per stango. (La infanoj saltante aplaŭdis kaj ĝojis).

Kaj fine la zaĉaĉistoj venkis. Ĉi tie komenciĝas la hodiaŭa, aŭ perfekta epoko, dum kiu la regadon faras la elak betikoj, de sur kies genuoj pendas honorindaj bilevoj, kiuj per sia prudento certigas la reĝimon de la racio. Kaj de tiam ĉiu ricevas el la flavaj ŝtoneroj, ĉu betiko, beratnu, proko, ĉu nur simpla akvumisto aŭ skoro-infano. (La infanoj saltante vakeis).

Li parolis ankaŭ pri certa Zuĉuĉu, kiu hodiaŭ forte agitas kontraŭ la ordo kaj trankvilo: li aŭdacas nomi la honorindajn betikojn fariseaj poŝŝtelistoj, li ribeligas kontraŭ la perfekta ketni kaj kipu, li postulas, ke oni dornplenigu ne la seĝon, sed la ŝrankon, ke la belki okazu per la ektiro de la orel-lobo kaj la registara potenco estu transdonita al la bitekoj, kaj ĉion ĉi li faras en la nomo de la racio, kvankam estas evidente, ke tiajn aferojn povas aserti nur freneziĝintaj furiozuloj, kiuj pli-malpli frue gajnos sian indan punon. (La infanoj abomenis, kaj skuante la pugnon ili postulis elbruligi la okulojn de Zuĉuĉu).

Mi povas aserti, ke eĉ la plej ekstrema fantazio de Grand Guignol ne elpensis ankoraŭ pli abomenan terurdramon ol tiu, kiun ĉi tiuj rabiuloj reale efektivigis. Kaj anstataŭ kraĉinte pro memnaŭzo en la tubon de revolvero, pafi al si en la kapon, ili eĉ ĝojis, ke ili ĉion ĉi faris kaj ke ili sukcesis ĝin elbatali. (Kion elbatali? Neniu sciis, ili nur diris: la perfektan epokon).

Ankaŭ mi havis kelkfoje terurajn sonĝojn kaj okazis, ke mi sciis, ke mi sonĝas. Tiaokaze mi kolektis mian tutan forton kaj penadis vekiĝi. Post longa fortostreĉo mi fakte sukcesis vekiĝi al alia sonĝo, kiu alportis eble eĉ pli terurajn bildojn ol la unua. Kaj nur post longa tempo mi eksciis, ke ĝi estas ankaŭ sonĝo, kaj denove mi fortostreĉis kaj transvekiĝis al la – tria. Kaj ĉe ĉiu vekiĝo mi kredis; ke ĝi estas la definitiva kaj senduba maldormo.

Sed tiuj neniam vekiĝos.

Mi diras, ke dum la tuta terura rakonto mi tremis de frosto kaj profunde konvinkiĝis, ke la plej bela kaj plej nobla savo estus, se iu per unusola pugnofrapo forviŝus desur la serena vizaĝo de la kosmo ĉi tiun putran ulceron.

Poste mi demandis al Zemoki, kial ili difektas la senkulpan animon de la infanoj per tiaj teruraj abomenaĵoj. Li respondis, ke tial, por ke la infano pliriĉiĝu en sia moralo kaj kapabliĝu sekvi la pasintajn okazaĵojn kiel ekzemplon!

Sed ni reiru al nia temo.

La proko finis sian rakonton kaj deklaris, ke nun estos pritraktata la fendologio, pri kio parolos al ili la honorinda beratnu.

Mi ektimis, pensante, ke mi mem devas produkti iaspecan kolosan stultaĵon, dum kio mi nepre estus konfuziĝonta, sed feliĉe aliel okazis.

La infanoj ekstaris, ili grupiĝis al du partoj kaj la mezajn benkojn lasante malplene, ili sidiĝis ĉe ambaŭ randoj de la ĉambrego.

Nun envenis du beratnuoj kaj la proko foriris.

Je la enpaŝo de la beratnuoj la infanoj komencis pugnobatadi siajn fruntojn kaj vakeis tiom dolore, ke la fremdulo, nekonanta la cirkonstancojn, jure povus kredi, ke patromurdantoj bedaŭras kaj pentofaras siajn krimojn.

Nun la du beratnuoj staris antaŭ la du grupoj kaj sammomente ekparolis.

La unua parolis pri tio, ke tiu homo, kiu trinkas akvon, super kiu traflugis vesperto, perdas la grandboeton. Kun tia homo amikiĝi estas malpermesite, ĉar li infektas eĉ tiun, kiu parolas kun li. Precipe malpermesite estas trinki el lia glaso.

La dua klarigis, ke dum plenluno oni rajtas nur retroiri kaj ne rajtas amikiĝi kun antaŭeniranta homo, ĉar tiu infektus nin. La ŝuon de tiaspecaj homoj oni devas forbruligi.

Ambaŭ deklaris, ke la alia parolas impertinentajn mensogaĵojn, kies vortojn aŭskulti estas malpermesite, ĉar ĉiuj vortoj estas veneno. Poste ili ambaŭ deklaris:

– Ho infanoj,estu vi piaj!

Al tiuj vortoj ambaŭ grupoj de la infanoj ekbruis, vespomaniere ili tumultiĝis, atakis unu la alian kaj furioze interbatadis. Ili rompis la glasojn unu de la alia, perforte detiris kaj disŝiris la ŝuojn de kelkiuj kaj intertempe ofendis unu la alian per tiom maldecaj kanajlaj esprimoj, kiujn mi ne povas komuniki al la Leganto.

La du beratnuoj rigardis la teruran scenon sen iu ajn emocio, kaj fine, por mia plej granda surprizo, ili brak-enbrake foriris kun la plej granda amikeco.

Mi staris senmove, kaj per malfermita buŝo mi gapis al ili.

Nur post la pordfermiĝo mi povis ekmoviĝi. Mi postkuris ilin kaj tremvoĉe demandis, kial ili parolis tiajn aferojn al la infanoj, kiuj okazigis la teruran scenon.

Ili rigardis al mi, kvazaŭ mi estus veninta el fremda planedo.

– Ni devas nobligi la karakteron de la infanoj – diris la unua, cetere ni ĉiuj fariĝus nekulturitaj kanibaloj.

Pro mia konfuziĝo mi apenaŭ povis elbalbuti, ke post ĉi tiuj vortoj mi jam tute ne komprenas la interrilaton inter iliaj prezentadoj kaj la nuna bona amikeco.

Ili ridetis.

– Ni servas ambaŭ al la sama nobla celo, se eble sur diversaj vojoj – li diris. – Sed nun ni devas adiaŭi, ĉar ni rapidas.

Feliĉe alvenis la proko, kiu revenigis min al la infanoj.

Li antaŭ ĉio ektiris la orellobon de iu infano, ĉar li eligis la langon al alia knabo. La proko avertis ilin al mildeco kaj al estimo de niaj homfratoj, li nomis la knabon sentaŭga bubo, al kiu vane parolas la bonkora beratnu.

Poste li deklaris, ke nun estos pritraktata la geometrio.

Komence mi ne sciis, kiel tia serioza kaj ekzakta scienco venas ĉi tien; mi tamen trankviliĝis, ke mi fine aŭskultos ian klarsencan aferon. Baldaŭ ĉio evidentiĝis.

Ili pritraktis la cirklon, sed jam komence mi preskaŭ svenis pro mirego, ĉar li asertis, ke la cirklo havas du fokusojn kaj la sumo de la radio-vektoroj estas konstanta, kio, – ĝenerale sciate – estas la karakterizo de la elipso,

La vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj por korekti lian eraron, kiam li rimarkis, ke la cirklo havas ankoraŭ unu regulon, nome, ke estas malpermesite diri pri ĝi, ke la punktoj de la cirkonferenco situas de la centro en la sama distanco.

Mi jam tute konfuziĝis. Do, se li scias kio estas la cirklo, kial estas malpermesite nur korekte paroli pri ĝi?

Tiel mi ne plu kuraĝis interrompi lin, nur sekvontatage mi demandis al Zemoki, kiu klarigis ke aserti pri la cirklo, ke ĝi estas ronda, estas tial malpermesite, ĉar ĝi estas la insigno de la kemonanoj. Kaj kiam mi pruvadis mian pravon per la geometriaj faktoj, kiuj tamen estas neŝanĝeblaj, li respondis, ke ne nur geometriaj faktoj ekzistas en la mondo, sed ankaŭ anebaoj, kaj tio estas pli grava fakto. Fidela konaano ne rajtas aserti la cirklon ronda.

Ili publike neas simplajn geometriajn faktojn, kiujn ĉe ni scias kaj publike asertas eĉ la eta infano. Kaj la plej interesa estas, ke ili mem tion ne faras pro konvinkiĝo, eĉ pli, ilia konvinkiĝo estas tute alia, sed ili tamen neas, ĉar: “tiel oni devas diri.” La homoj mensogas eĉ ne por aliuloj, sed por si mem, kaj tio radikiĝas tiel forte en ili, ke ili mortbatus tiun, kiu kuraĝus laŭte esprimi tion, kion ĉiu scias.

Mi ankaŭ demandis al Zemoki, ĉu li mem kredas ĉion ĉi, post kio li konfesis, ke li ne kredas, sed al la popolo tamen necesas tiel instrui la aferojn, ĉar, kvankam li mem estas inteligenta homo, se la profana amaso lernus la cirklon ronda, tio kaŭzus la plej danĝeran renversiĝon. Mi demandis, kial. Sed li ne povis doni klarigon. Li parolis pri iaspecaj rokfirmaj aferoj, pri ia fundamento, pri idea apogilo, pri iaspeca ordo, kiu devas esti sekurigata kaj kompreneble pri la bruhuo, kiun la behino ja havas, do, pri ĉiuj tiaj aferoj, kiuj nenian interrilaton havas kun ĉi tiu simpla geometria fakto, sed eĉ unu vorton mi ne aŭdis pri la demandita afero mem kaj vane mi petis klarigi la temon, li diris, ke li parolis ĝuste pri tiu, nur mi ne komprenis.

Sed ni reiru al la skoro. Post la elipsologio la infanoj elmetis kajerojn kaj la proko ordonis priskribi la cementfabrikadon.

La infanoj eksidis, skribis, kaj post dek minutoj la proko kolektis la kajerojn, trafoliumis ilin kaj fine elektis iun.

Ĉi tiu estas la plej bona – li diris kaj donis la kajeron al mi.

Mi komencis ĝin legi, sed mi mirege vidis, ke la infano tra du folioj skribis nur ĉi tiujn du vortojn: “vake betik, vake betik, vake betik...” ktp.

Mi pensis, ke mi eraris, mi refoliumis la kajeron, sed tie mi jam vidis pli malnovajn skribaĵojn kun tiaspecaj titoloj: “La flegado de la katara malsanulo”, “Priskribo de la planedoj de la sunsistemo”, “La kalkulo de la surfaco de la triangulo.” Post la titoloj sekvis ĉie la senfina ripetado de la vakebetik tra paĝoj, kiun nur kelkfoje interrompis tiaj frazoj: “vake kona!”, “fimortu kemono!” aŭ “fi, spiritualaĵo!”

Neimagebla!

Poste li klarigis al la infanoj strangajn fremdajn vortojn, kiuj tamen ne signifis iliajn maniojn, sed la objektojn de la ĉiutaga vivo: la tablo, seĝo, domo, mano, piedo, do, ĉiu objekto..

Mi miris, kial necesas instrui lingvon, kiun neniu parolas. Al mia demando la proko respondis, ke skorobehino ja devas tion scii. Kompreneble mi denove demandis, kial li devas scii, sed li denove respondis, ke tial ĉar la ne-skorobehinoj ne scias la skoro-lingvon.

Poste li klarigis multegajn stultaĵojn: se ni iras apud iu, kiu estas pli ol sep jarojn pli juna ol ni, ni devas teni nian manplaton sur nia nuko; sur la korto ni devas iri piedpinte, sed en la ĉambro ni demetas unue la kalkanon. Li klarigis, je kiu tago de la monato ni devas antaŭenkombi nian hararon kaj je kiuj tagoj ni rajtas porti blupentritan ŝuon.

Kiam mi demandis la kaŭzon de tiaj reguloj, li respondis, ke tiaj estas necesaj, ĉar la ne-skorobehinoj ne kondutas tiel.

Post mallonga tempo la proko deklaris, ke ĉiuj povas foriri, kaj ni kune kun la infanoj forlasis la kripligan instituton.

Sur la korto mi pardonpetis, ĉar mi devis momente flankeniri. Mi volis enpaŝi al unu el la niĉoj, sed la proko saltis al mi kaj, ekkaptinte mian manon, kriis:

– Kion vi volas, malfeliĉulo?

Mi devis senkaŝe nomi mian bezonon laŭ ĝia nomo, sed li min ne enlasis.

– Sed eksciu, ke tie estas farataj nur aĉaj funkcioj!

Embarase mi respondis, ke mi havas scion pri la aĉa destino de tiuj niĉoj, sed ni ĉiuj estas tamen homoj kaj mia veziko jam streĉiĝas ĝis krevo.

– Mi diras ĝuste pro tio – li kriadis plu. – Ĉu vi scias, por kio estas tiuj niĉoj? Por la spiritualaĵo!

Tiel mi eksciis, ke ĉiu infano havas apartan niĉon, kaj ili rajtas manĝi la tagmanĝon nur tie, enfermiĝinte.

Kaj kiam mi interesiĝis pri ties kaŭzo, li menciis denove la ketnion. Per kio alia ili argumentus la kutimojn neargumenteblajn per racio, ol per fantasmagorioj, imagitaj en la aeron? Ĉar ĝi estas ketni! Ĝi estis regulo, sed neelkalkulebla kaj stulta. Idiota elcerbumaĵo, sen ia ajn reala bazo, kion mi per angla vorto eĉ proksimume ne povas traduki.

Mi ĉirkaŭrigardis senkonsile en la plej granda embaraso kaj volis demandi, kie estas ĉi tie la latrinoj, kiam mi senatende ekvidis naŭzan spektaklon.

La elvenintaj infanoj sur la korto unu post la alia elbutonumis siajn vestaĵojn kaj antaŭ la okuloj de la proko, sen ia ajn hontemo, malplenigis siajn vezikojn. Mi volis ĝuste konsternite atentigi la prokon, la vorto jam balanciĝis sur miaj lipoj, kiam mi ekvidis, ke la ekzemplon de la infanoj ankaŭ li sekvas sen ia ajn skrupulo.

Mi forturniĝis pro honto kaj ne povis reteni mian opinion pri ilia malbelega konduto, sed li tute ne ĝenis sin en sia funkcio, eĉ mire demandis, kial tio estus hontinda?

– Ĉar tiel postulas la deco! – mi respondis, sed kompreneble angle.

– Kio estas deco?

Verdire mi embarasiĝis, serĉadis la vortojn, kaj mi devis rekoni, ke ĉi tiuj malfeliĉuloj eĉ por la deco ne havas vorton. La Leganto povas imagi, en kia malfacila situacio mi troviĝis, sed eĉ proksimume mi ne povis traduki ĝin al la lingvo, kiu pretiĝis vere nur por aferoj, neestantaj en la naturo.

Karakteriza estas pri ili, ke kiam mi tamen provis ĉirkaŭdire klarigi la decon, li respondis, ke ĝi povas esti nur stulta manio sen ia reala bazo.

Kion alian mi povis atendi de frenezuloj?

Naŭzite ĝis la profundo de mia animo, mi rapide diris pricc-prucc kaj foriris, por ke hejme, aranĝonte miajn necesaĵojn, mi enfermiĝu en mia ĉambro kaj ĝis la morgaŭa “laboro” liberiĝu de iliaj frenezaj torturoj.

Sed la sorto, aŭ pli ĝuste, la frenezo ne lasis, ke mi finu la hodiaŭan tagon nur per tiom da aventuro.

Ĉar, kiam mi elpaŝis tra la pordo, infano, dum ludo, rifuĝante de sia kunulo kuregis kaj per tuta svingo karambolis kun mi. Mi kolere lin riproĉis.

– Malfermu viajn okulojn, fileto!

La infano senkomprene gapis al mi.

– Kion? – li demandis.

– Viajn okulojn! Rigardu antaŭen, se vi kuras!

– Kio estas miaj okuloj?

Mi jam volis lin insulti, ĉar mi kredis, ke li volas min nur inciti, sed la infano petis kun la plej serioza mieno, ke mi klarigu al li, kio estas la okuloj.

– Tiuj du brilaj kugloj super via nazo – mi diris montrante.

– Kaj kial mi malfermu ilin?

– Por ke vi vidu!

– Ĉu vidi per la smeraldoj? – li demandis mirege.

Nun mi jam vidis, ke la infano ne konas siajn okulojn, kaj malgraŭ mia kolero mi klarigis per kelkaj vortoj, ke ili ne estas smeraldoj, sed okuloj per kiuj ni vidas, sed la infano nur ridis, poste subite turniĝis kaj kuris al la proko.

Vake, vake, – li kriis ekscitite. – Tiu homo diris, ke la smeraldoj estas okuloj kaj mi devas vidi per ili!

Mi jam ne plu ĝenis min per li, mi volis ekiri al mia vojo, sed la proko per kelkaj impetaj paŝoj saltis al mi, ekkaptis mian brakon, flankentiris min kaj tie min riproĉis en ekscitita tono.

– Kial vi ruinigas tiun senkulpan etulon?

– Ĉu mi ruinigas?

– Ne neu! La infano scias ne per si mem, ke li havas okulojn, kaj li devas vidi per tiuj! Tion li povis lerni nur de vi!

Surprize mi staris. Mi tute ne neis, ke mi diris tion, mi nur demandis, kial tio estas ruinigo?

Li rigardis al mi eĉ pli konsternite.

– Ĉu laŭ vi ne estas ruinigo, se la infano ekkonas siajn organojn antaŭ sia tempo? Ĉu ne estas ruinigo, se li ekkonas, kion oni devas fari per ili?

Kontraŭ tio mi plej intense protestis, deklarante, ke tia falsa metodo havas nenian sencon. La infano pli-malpli frue ekkonos, por kio estas la okuloj, la organojn oni tamen ne povas uzi por aliaj celoj. La destinon de la organoj ni ne kaŝi, sed plej eble frue malkaŝi devas al la infano. El la kaŝado la infano gajnas nur danĝerojn.

– Ho, vi aĉulo! Ĉu al vi ne estas danĝero, se la malforta burĝono malfermadas siajn okulojn kaj volas vidi per tiuj?

Mi jam ege koleriĝis kaj ne povis min bridi. Mi konsilis al li, se li estas frenezulo, li kuracigu sin, sed ne molestu sur la publika strato normalcerbajn homojn. Vorto sekvis vorton, el la preterpaŝantoj multaj kolektiĝis ĉirkaŭ ni, al kiuj mi plende rakontis la aĉan insulton, sed ĉu miaj Legantoj kredas aŭ ne, ili ne silentigis mian insultanton, sed min riproĉis atake, kaj mi povis rifuĝi nur per rapida kuro elinter la frenezuloj. Kaj ili ankoraŭ tiam kriadis post mi, ke mi detruas la bruhuon de la infano!

Poste mi demandis ankaŭ al Zemoki la kaŭzon de tiu idiotaĵo, sed li parolis denove pri ordo, ketni, plantaĵo, kaj fundamenta ŝtono, nur al mia demando mi ne ricevis respondon, kaj mi ankoraŭ hodiaŭ ne scias, kiel mi tiam pekis, sed verŝajne en mia situacio ĉiu racia angla ŝtatano troviĝus en la sama necerteco.

Tiu konstanta necerteco kaj timego naskis en mi tre strangan senton, kiu nature, en la sana Granda Britio estas nekonata, kaj ĝuste pro tio estu al mi permesate, ĉefe por miaj nervokuracistoj-kolegoj, ĝin mencii, kiel psikologian noton.

Nome, iom post iom min penetris la sento, ke mi mem estas la senvalora, sentaŭga frenezulo. Ke devas ekzisti io, kion la behinoj ĉiuj konas, nur mi ne kapablas ellerni, ĉar tiu kapablo mankas en mi. Kvankam interne mi sentis spiton kontraŭ la idiotaĵoj, tamen iom post iom mi jam komencis kredi, ke tiu spitemo estas nur la kaŝado de mia senkapablo kaj ĝi estas laŭesence nur mia malestimo al mi mem.

Por ilustri tiun senton, eble mi povas kompari al tiu, kiel se oni longe rigardas de ponto la riveron. Post iom da tempo oni iluzias, ke la rivero estas la fiksa punkto kaj oni moviĝas. Ĉe mia alveno, kiam mi vidis ilian memturmentan stultecon, min ankoraŭ plenigis iom da memfido, mi estis konvinkita, ke mia racia helpo nenie estas tiel bezonata, kiel en ilia medio.

Sed mi devis sperti, ke ju pli publikutilan veraĵon mi diris, des pli akrajn atakojn mi ricevis kaj, eĉ se ili laŭokaze ne suferigis min, unu aferon mi neniam povis akiri: ke ili komprenu la duoble-duon. Naturajn faktojn, kiujn eĉ la seninteligenta animalo per si mem scias, ĉi tiuj neniam povis encerbigi. Al miaj vortoj la respondo estis ĉiam nur ĝisnaŭza ripetado de maniaĵoj kaj neestantaj fantasmagorioj. Inter la aŭdita vorto kaj ilia cerbo absolute ne estis interligo.

Ĉi tiu senespera senfrukteco, la obstina kaj neĉesigebla vortodraŝado, sed ĉefe la furioza persekuto de la sana cerbo ennervigis en min la senton, ke la malklera, malgranda kaj stulta estas mi mem. Kien ajn mi paŝis, mi ĉiam karambolis kun fantomoj, dum la logiko kaj la memkompreneblaj naturaj veraĵoj ĉi tie tute ne estis bazo de la penskomunikado.

DEKDUA ĈAPITRO

Nun ni konatiĝas kun pli grava stadio de la behin-malsano: kun la kipu. – Malsamopinio inter Zemoki kaj Zeremble kaj ĝiaj sekvoj. – La manieroj de la malbonigo de la seĝo. – La superŝnuristoj. – Iu behino predikas la sanan cerbon. – Ni ekscias, ke la kipuo estas por la pulmo. – Disputo pri la brusto de la virino kaj pri la papili-bilevoj. – La historio de iu fama mufruko.

Por ke oni ekkomprenu la kipuon, antaŭe al la Leganto mi devas rakonti malĝojan historion, al kiu estis oferita mia delikata vestaĵo ricevita de la hinoj.

Mi devas rememorigi la Leganton, ke jam ĉe mia alveno min surprizis, kiajn mizeraspektajn vestaĵojn portas la behinoj. Ĉiuj vestaĵoj estis traŝiritaj en kelkaj lokoj tiel, ke jam ĉe la plej malgranda venteto ili frostotremis. Krome ili surpendis la plej diversajn objektojn: ŝtonojn, skarabkadavrojn, dentoskrapilojn, ostojn, ktp. La celon de ĉi lastaj mi ne komprenis, sed iliaj mizeraj ĉifonoj vekis en mi malgraŭ mia tuta naŭzo kompaton. Mi pensis kun iom da riproĉo pri la hinoj, kiuj, – kiel mi tiam opiniis, – tiel avare vestas ilin, ankoraŭ pli, eĉ la kudrofadenon ili envias al la malfeliĉuloj. Mi timeme pensis pri la tempo, kiam ankaŭ mia pura kaj sendifekta vestaĵo eluziĝos, kaj ankaŭ mi mem vestiĝos kiel almozpetulo.

Sed provizore kun la agrabla kaj fiera sento de la riĉeco mi portis inter ili mian vestaĵon. Mi sentis min vera kinostelo, vidante la okulojn post mi turniĝintajn kaj aŭdante la interflustradojn, kiuj sekvis miajn paŝojn.

Ĉi tiu sensacio poste tamen fariĝis al mi iom ĝena, Ĉar ĝin akompanis la konsciencriproĉo, kiun ĉiu bonintenca homo sentas, se lian riĉecon sekvas la avida rigardego de la malriĉuloj.

Multe mi cerbumadis, kiel eblus helpi pri la ĉifoneco, de kiu ankaŭ Zemoki ne estis escepto. Sur liaj genuoj kaj sur la maldekstra sidvango oscedis grandaj truoj, de tiuj pendolis la ĉifonaj ŝiraĵoj de la drapo.

Foje mi fakte menciis al li mian bedaŭron kaj esprimis mian kompaton al la malriĉaj, ĉifonitaj amasoj.

Zemoki kunsente kapjesis, deklaris, ke por la vestado de la amasoj ankaŭ la betikoj faras ĉion fareblan, sed la problemo estas tre grava, ĉar bedaŭrinde la publiko ne povas akcepti pli multan vestaĵon, ĉar ili havas tre malmultan.

Mi sentis iom da konfuzo kaj deklaris, ke la fakto, ke la homoj havas malmultan vestaĵon, jam per si mem pruvas ke ili povus akcepti ankoraŭ pli multan, sed li respondis, ke tio pruvas ĝuste la malon, nome, ke ili ne povas akcepti pli. Por ke la amaso ricevu vestaĵon, antaŭe estus necese, ke ili jam havu multe. Tio estas nerefutebla ekonomia tezo, kiun en la Nutra kaj Vivdona Oficejo elkalkulis homoj pli saĝaj ol ni.

Sed li tamen konfesis, ke multaj homoj iradas en mizeraj vestaĵoj, kaj aldiris:

– Ankaŭ vi ne povos estonte iradi en tia plorinda maskaĉo.

Mi tute ne estis preparita al tia respondo, sed Zemoki klarigis, ke mi povas maksimume hejme restadi en tia vesto, sed kiel beratnu, mi ne povas iri tiel inter la homojn, ĉar tian portas nur la tre malriĉaj homoj kaj eĉ tiuj nur por tre malpuraj laboroj.

Mi ne volis kredi al miaj oreloj, sed li duafoje diris la samon kaj decide deziris, ke mi tratranĉu mian veston.

Mi firme kredis, ke el li parolas nur la envio. Superece mi respondis, ke mi dankas, sed por mi estas taŭga ankaŭ la sendifekta vesto, sed Zemoki tre serioze kaj bonkore konsilis ne fari el mi frenezulon; beratnu devas ja zorgi, ke li aperu en bona vestaĵo.

Al tio mi respondis, ke mia vesto estas bona, ĉar ĝi estas sendifekta, kaj li pruvadis, ke tute kontraŭe: la tratranĉita vestaĵo estas pli bona, ĉar ĝi estas kipu, kaj ĝuste pro tio ĝin portas pli multaj homoj.

Nature mi ne estis tiom facile trompebla. Superece, eĉ kun iom da moko mi opiniadis pri la kipuo, post kio Zemoki rigardis min per profunda malestimo kaj ŝultrolevante foriris.

Mi pensis la aferon tute aranĝita, sed post kelkaj tagoj mi ricevis novan alvokon el multe pli grava loko.

Nome, tiam mia betiko mem atentigis min, ke mi klopodu tranĉadi mian veston, ĉar oni postulas de beratnu, ke li adaptiĝu al la prudentaj reguloj kaj ne vestiĝu kiel idioto.

Do, mi denove devis konstati, ke en la vivo ne estas okazo en kiu oni povas sin izoli de la frenezo. Ili venas post la homon kaj lin devigas kunfreneziĝi.

Nun estis riskita mia posteno, mia ĉiutaga pano, do, kvankam dolorkore, mi devis fuŝi miajn vestojn.

Dum du tagoj mi esploradis, kiel aspektas la vera kipuvesto, sed mi vidis preskaŭ tiom da manieroj da distranĉado, kiom da behinoj estis en la kolonio.

Fine mi konstatis, ke la plej multaj eltranĉis la drapon sur la maldekstra brusto kaj sur la dekstra sidvango kaj pendigis sur la kolumon hirundan plumon kaj majskarabon.

Do, inter pezaj ĝemoj ankaŭ mi tranĉis mian bonan veston, kaj min konsolis nur la scio, ke per tio mi almenaŭ certigas mian ĉiutagan panon kaj mian pozicion inter ili. Tiu scio iome trankviligis min kaj alitage, kiam mi en mia “kipu”-vestaĵo aperis antaŭ Zemoki, mi jam gaje lin pricc-prucc-is kaj afable ridetante montris mian kostumon atendante la efikon.

Sed Zemoki por mia plej granda surprizo ekridegis:

– Ho, vi malfeliĉa bivag, kiel vi povis tiom fuŝi vian veston?

Eĉ haltis mia spiro, kaj mi povis nur balbute elbuŝigi, ke ĝuste li diris antaŭ kelkaj tagoj, ke mi devas tiel fari, kaj espereble mi ne estas nur viktimo de malsprita ŝerco.

Je tio li eĉ pli forte ridegis kaj diris, ke mi verŝajne nenion konjektas pri la kipu. Nome, ĉi tiu tranĉado tute ne estas kipu, ĉar ĉi tiun tranĉmanieron jam ĉiuj portas!

Tiel mi ekkonis, ke nek tio estas kipuo, kion ĉiu portas, nek tio, kion neniu portas. Eĉ pli: kio hieraŭ estis kipu hodiaŭ ne plu estas.

Mi estis nur scivola, kio estas do la kipuo?

Do, post la difektado de mia vesto, en tia murdema humoro mi grumbladis dum kelkaj tagoj, kaj mi revadis pri tio, per kiaj elektitaj turmentoj mi ekzekutus Zemokin se iam la sorto lin donus al miaj manoj.

Post kelkaj tagoj mi foje sidis sur benko, kiam Zemoki kaj Zeremble alvenis kaj per amika pricc-prucc sidiĝis apud mi.

Mi ĝene diris kelkajn ĝentilajn vortojn pri la vetero, je kio ili enue respondadis, kaj poste la parolo transiris al la dornumo de la seĝo.

Tial mi devis elkroĉiĝi el la diskurso kaj mi sentis, ke apud ili mi estas nur tolerata bivago.

Dum iom da tempo mi ĝene silentis, sed fine mi senkuraĝe demandis, kial entute la seĝo devas esti dornumita?

– Ĉar tio estas kipu – ili respondis.

– Sed kio estas kipu? – mi demandis, kaj mi decidis, ke nun mi ne lasos min subpremi, sed per logika menso mi kondukos la aferon, ĝis fine mi ilin pelos en konfuzon.

Kipuo estas, kio estas agrabla – ili respondis en la plej natura tono de la mondo.

Post tio mi postulis klarigi, kio estas por ili agrabla. Al tio ili lakone respondis:

– Tio, kio estas kipuo.

Mi devis konvinkiĝi, ke ĉi tiujn homojn oni ne povas konfuzi. Nome, ilia cerbo estas libera de la brido de la logiko, kiu retiras la gvidrimenon antaŭ la eraroj kaj kreas interligon inter la aŭditaj vortoj kaj la funkcio de la cerbo.

Mi tamen denove postulis klarigi, kian sencon havas la dornumo de la seĝo, sed li respondis same per demando:

– Ĉu por vi estas tute egale, ĉu vi sidas sur glata aŭ sur dornplena seĝo?

– Tute ne. Ĉar sidi sur glata seĝo estas pli agrable.

Zemoki amuzate ridis pri miaj vortoj, humorplene pugnobatis mian dorson, rimarkis, ke mi estas bonhumora knabo, nur mi devas priatenti, ke mi ne malkaŝu mian bivagecon al aliaj.

Tio jam estis pli multe, ol mi povis toleri. Ke mi tamen ne esprimis tute senĝene mian opinion, kaŭzo por tio estis nur, ke intertempe en mia cerbo ekbrilis grandioza venĝa ideo.

Dece dankante la instruon mi hejmeniris kaj tie mi sekrete fiksis kelkajn lignajn dornojn sur mia seĝo. La sekvantan tagon mi atendis la okazon ensidigi Zemokin. Mia intenco estis eĉ, por la pli granda efiko, lin enpuŝegi dum la ĉeesto de atestantoj.

La sorto estis je mia helpo, ĉar mi trovis Zemokin kaj Zeremblen kune en la korto. Mi elkore invitis ilin en mian ĉambron, kion ili fakte akceptis, kaj kun humorplena interbabilado ni iris al mia hejmo.

Hejme mi atendis, ĝis Zemoki venis antaŭ la dornumitan seĝon, kaj tiam mi subite puŝpremis lin sur la “kipu”-on.

Li dolorplene ekhurlis, kaj mi elkore ridegante demandis, ĉu estas bongusta la sido en la kipu?

Zemoki saltleviĝis, ekrigardis la seĝon, kaj je mia grandega surprizo nun li komencis ridi.

– Ho, vi bivago... vi bivago... – li balbutis singultante pro ridego. – Nature, ĝi pikas, se ĝi ne estas kipuo. Vidu! – li sin turnis al Zeremble, – laŭ li ĉi tio estas kipuo!

Zeremble alrigardis, kaj nun ili ambaŭ ekridis. La muroj ŝanceliĝis, kaj sur miaj lipoj frostiĝis la venĝplezuro.

– Kial? – mi demandis konsternite.

– Kial! Ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiuj dornoj estas senkoloraj? Ho, mia amiko, oni devas ĝin pentri laŭ kipua maniero.

– Kaj tiam ĝi ne pikas?

– Kiel ĝi povus piki? La vera kipuo ne pikas. La vera kipuo lulas, ĉar ĝi estas kolora! Sed ho, kial mi klarigas tion al bivag!

Mi jam tute konfuziĝis, kaj tiuj ridegis plenbuŝe. Sur miaj lipoj balanciĝis kolera respondo, sed momente mi ekpensis, ke eble ili signas per la “pentro” ion alian, per kio oni moligas kaj komfortigas la dornojn. Mi singarde demandis:

– Kaj kiel oni devas ilin pentri?

La vizaĝo de Zemoki ŝanĝiĝis je emfaze serioza.

– Nu, aŭskultu: ĉi tiujn ĉe la rando ruĝe kaj la mezajn blue.

– Tio ja estas stultaĵo! – mi deklaris kun profunda konvinkiĝo.

– Vi pravas! – kriis al mi Zeremble, kaj pro la mirego mia mandiblo defalis.

– Vi pravas! – li daŭrigis plilaŭtiginte sian voĉon. Vi havas pli da kapablo por la kipuo.

Mi ne sciis kion diri. Momente mi pensis, ke lia cerbo kontraŭ espero resaniĝis.

– Tio estas vere stultaĵo, – li daŭrigis. – Ĉar oni devas la randajn pentri blue kaj la centrajn ruĝkolore.

Mi konvinkiĝis, ke ĉi tie ne ekzistas helpo, kaj mi eksilentis.

Sed tiuj akre ekdisputis, citis la majstrojn de la kipuo, kaj post kvin minutoj ili sin ĵetis unu al la alia, ŝirante kaj batante sin reciproke. Al Zemoki rompiĝis du dentoj, la kapo de Zeremble ŝvelis kiel aerbalono kaj, kvankam intertempe ili frakasis sur siaj kapoj en pecojn ankaŭ mian “kipu”-seĝon, disŝiris mian litkovrilon en ĉifonojn kaj tretrompis la pordon de mia ŝranko, tamen mi povas firme aserti, ke dum mia ĉi tiea restado ĉi tiuj estis por mi la unuaj agrable pasigitaj minutoj.

Sed mia agrabla sento ne longe daŭris. Kiam mi poste restis sola, min kaptis timo, pensante, ke foje ankaŭ mi mem povos esti la pasiva subjekto de tia kipu-disputo, kaj tiam, – mi opiniis, – se eĉ la kompetentuloj de la kipuo estas tiel draŝataj, kion oni faros al mi, malfeliĉa bivago?

Tial mi decidis, ke kiom ajn vandala kutimo estas la kipuo, mi ellernos la esencon de la kipu. Mi jam sciis, ke ĝi estas sencela kaj stulta, sed mi ankoraŭ kredis je la ekzisto de ia sistemo.

Mi komencis tiel, ke mi klopodis kunveni kun la majstroj de la kipu. Demandadi mi ne kuraĝis, sed mi solvis tiel la problemon, ke dirante ĝeneralaĵojn, mi flate laŭdis ilian laboron, kio – laŭ mia sperto – estas tre efika metodo kaj ekirigas la amikecon. La laŭdanton ili ne priridas, eĉ se li diras (laŭ ili) stultaĵojn.

Sed ĉiu majstro komencis per tio, ke li mallaŭdis la alian kaj pruvadis ke oni devas difekti kaj fuŝtranĉi la seĝon ne tiel, kiel la alia faras, ĉar ne tio estas la vera kipuo.

Kaj, fakte, ĉiu rigardis nur sian propran galimation kipu, kaj ĉiu difinis ĝin diverse, kvazaŭ la diskuto temus pri aferoj, starantaj ekster ilia volo, kiel ekzemple la evoluo de la rasoj, aŭ la grupiĝo de la elektronoj. Sed la kipuo estas kreita de ili mem, kaj la plej harstariga estas ke, dum ili tute precize konis la evoluon de la rasoj kaj la elektronojn, pri siaj propraj elcerbumaĵoj ili havis nenian komunan, unuecan aŭ precizan ideon. Ĉu ne estus pli facile elcerbumi unusolan ideon?

Jam tiutempe mi konjektis, ke mi neniam ellernos la regularon de la kipuo, ĉar ĝi absolute ne ekzistas; nur tion mi ne povas kompreni ĝis hodiaŭ, sur kiu bazo ili tamen povas diskuti pri ĝi dum tagoj?

Ankaŭ la ceteraj vivreguloj de la behinoj estas ja amaso da frenezaĵoj neekzistantaj en la realo, sed ili estas almenaŭ reguloj. Sed la regulojn de la kipuo neniu sciis, kaj oni tamen devis ilin sekvi, kvazaŭ ili ekzistus. Do, la kipu signifis ne nur neestantajn aferojn, sed eĉ tion oni ne sciis, kiamaniere tiuj ne ekzistas. La afero aspektis, kvazaŭ ili estus kreintaj la kipuon por tio, ke oni povu trovi eraron eĉ en tiu homo, kiu ellernis ĉiun regulon de ilia surkapen starigita vivo. Plej ĝuste mi povus diri, ke la kipuo estas duagrada kretenaĵo.

Eble tute ne necesas diri, ke tiun duagradan malsaniĝon de la cerbo ili ne nur rimarkis, sed ili eĉ rigardis la kipuon la plej supera manifestiĝo de la homa menso kaj estis tre fieraj pri ĝi!

Kaj se iu dirus ĉe kipudisputo, ke multe pli grava estus la konstruo de komforta seĝo, la malkovro de la serumo de la tuberkulozo aŭ la enflikado de iu trua domtegmento, tiun li nomus malklera kaj idiota bivag.

Ili estis fakte konvinkitaj, ke la kipu estas la ĉefa celo de la vivo kaj la kreantaj sciencoj estas destinitaj nur subteni nian vivon por la “ĝuoj” de la plialtgrada kipuo.

Tiu ĉi malsano amarigis ĉiun branĉon de la vivo kaj malebligis ankaŭ la validiĝon de la tekniko, kuracado kaj ceteraj utilaj sciencoj.

Ekzemple ili boris malgrandajn truojn tra la kulero tiel, ke la supo elfluis. La ortangulan formon de la klinko ili rektigis en linion tiel, ke oni povis la pordon malfermi nur prenante ĝin per ambaŭ manoj. En la fenestrojn ili enmasonis grandajn ŝtonojn tiel, ke por la sunradioj apenaŭ restis malgranda truo, eĉ pli, la tamen restintan vitran surfacon ili enŝmiris per diverskoloraj ŝmiraĵoj.

Kaj ili malbonigis ne nur la objektojn, sed ĉiun oportunan funkcion de la vivo. Se la behin iris al sia celo tiel, ke post ĉiu kvina paŝo li eksaltis kaj turnis ĉirkaŭ sia akso, ankaŭ tio estis specimeno de la kipuo. Multaj eĉ akompanis ĝin per monotona, konfuza hurlado. Kaj fine, se por la komuniko de la pensoj ili uzis ne tiujn vortojn, kies signifo konformas al la komunikaĵo, sed konfuzan galimation, kiu havis nenian interrilaton al la temo, ankaŭ tio nomiĝis kipuo.

Sed miaj Legantoj apartenas plejparte al la kulturita laika publiko, kiu serĉas en mia verko prefere la priskribon de la ekzotaj landoj por plivastigi sian etnografian kaj geografian scion, postulitajn de la civilizacio, dum la nervokuracistaj analizoj malpli interesas ilin.

Do anstataŭ superflue elmontri mian modestan psikiatrian scion per la analizo de la kipuo, mi preferas provi la simptoman priskribon, pli interesan por la laika publiko, nome, kian seĝon la unuopaj kipumajstroj opiniis esti kipuo.

Mi jam menciis, ke la plej multaj fiksis pintajn konusojn en la seĝojn, sed ankaŭ tie ĉi dividiĝis la opinioj: unu grupo fiksis tiujn en la dorsapogilon, alia asertadis, ke oni devas tiujn najli en la sidplaton. Estis, kiu puntigis la manapogilon de la seĝo, ke oni ne povis ĝin preni per la mano, kaj ĝi pikis la brakon, la alia najlis noditajn ŝnurojn sur la sidplaton, pro kies nodoj oni ne povis sursidiĝi.

Sed estis iu grupo, kiu asertis, ke la seĝo estas nur tiam bona, kiam ĝi estas simpla.

Sed ho, ne pensu la Leganto, ke ties cerbo saniĝis kaj volis pretigi normalan seĝon sen nodoj, dornoj kaj puntoj! Tute ne! Por ili la simpleco signifis, ke unu desegis de la seĝo la dorsapogilon, alia la piedojn, tria demetis la sidplaton, kiuj estis laŭ ili nur “komplikaĵo” kaj “afektaĵo”. La kvara diris, ke ĉio tio ankoraŭ ne estas sufiĉe simpla, la perfekta kipuo estas atingebla nur per la forigo de ĉiu parto de la seĝo. Unu el tiaj majstroj fiere montradis sian ĉambron, en kiu estis nenio kaj al la demando de la mireganta vizitanto li diris:

– Blanka seĝo en blanka aero.

La du grupoj tamen konsentis en tio, ke la seĝo estas por si mem kaj kiu faras seĝon nur por sursidi, kiel sensenta besto, tiu estas bivago.

– La seĝo por la seĝo! – ili diris facilgeste.

Cetere mi ĝenerale spertis, ke ju pli racie sonis iu ilia opinio, reale ĝi estis des pli freneza, kion la Leganto baldaŭ spertos.

Nome, tamen troviĝis tria grupo, kiu deklaris, ke la seĝo estas por ke ni povu komforte sidi, do ni ne metu noditajn ŝnurojn sur la sidplaton.

Ĉu ne, kiel racie ĝi sonas? Kaj nun mi petas la Leganton, ke li apogu sin fikse!

Ĉar tiuj, kiuj nomis sin superŝnuristoj, el ĉi tiu tute korekta premiso venis al la konkludo, ke oni devas la nodojn ligi ne per la ŝnuro, sed per – aero!

– Ĉar, – ili diris, – la kipuo estas pli altgrada afero, sekve ĝi havas nenian interrilaton kun la utilaj objektoj. La kipuo estas alia kaj la seĝo estas ankaŭ alia, kaj la kipuo devas esti tute sendependa de la seĝo, por ke ĝi manifestiĝu en sia absoluta pureco.

Ĉi tiuj stariĝis sur la placoj, siajn okulojn ekstaze suprenturnis kaj per siaj manoj tuttage faris gestojn kvazaŭ ili ligus nodojn. La amaso rigardis ilin kun pia respekto, multaj ĵuris, ke ili vidas la nodojn, kiu ne vidis tiun ili nomis malprogresema bivag kaj asertis, ke tiuj nodoj superas ĉiujn ĝisnunajn. Tamen ekzistis kelkaj, kiuj priridis la tutan aferon, deklaris ĝin esti frivola kaj sensenca ĉarlatanaĵo, akuzis la superŝnuristojn per dekadenco, sed por eviti, ke la Leganto denove kreu al si falsan opinion, mi rapidas diri, ke tiuj estis ŝnurpartianoj kaj opiniis, ke la nodo estas tamen bona nur, se ĝi estas ligita per ŝnuro, kaj sur la seĝo ĝi penetras en nian postaĵon.

Simila trompiĝo trafis min ne malofte. Tia okazo estis ekzemple, kiam iu kipu-majstro diris al mi per tre serioza tono:

– Kiujn vi vidas ĉi tie ĵonglaĉi ĉirkaŭ la kipuo, ĉiuj estas frenezuloj kaj ĉarlatanoj. La sego estas destinita, por ke ni sidu, kaj tiam ĝi estas bona, se ĝi estas komforta. La nodoj kaj dornoj same ne taŭgas sur ĝi, kiel sur la aero.

Mi esprimis mian varman kunsenton kaj demandis, kiel la behinoj kondutas kontraŭ li, havanta tian kuraĝan kaj veran opinion.

Li respondis, ke la behinoj lin rigardas bivag pro lia opinio.

Mi preskaŭ plorante falis al lia kolo. Varma, amika konversacio evoluis, ni kune mallaŭdis la tutan frenezulejon, ĝis li foje kontraŭ atendo deklaris:

– Plej kipua estas, kio estas utila, ĉar la kipuo estas la utileco mem.

Tiam min komencis kapti ĝena sento de la disonanco. Mi time demandis:

– Do, se ne ekzistas kipuo sendepende de la utileco, kial necesas la aparta esprimo: “kipu?”

– Ĉar la kipuo ekzistas kaj naskiĝas kune kun la homo.

– Sed tamen, se la kipuo estas la utileco mem! -mi kontraŭdiris. – Ĉar ĉu ne, kian sencon havus ĉi tiu frazo: “la plej animala estas, kio estas besto?”

Kipuo ekzistas kaj devas ekzisti – li daŭrigis obstine: Mi konsilas al vi legi multe, kaj vi komprenos, ke ĝin ni bezonas, ĉar ĝi estas la plej altgrada manifestiĝo de la homa menso, ĝi estas tio, kio faras la vivon vivo. Sen kipuo ni ne povus vivi.

Mi eĉ dufoje demandis, sed pruviĝis, ke li diris kipuon. Ne vitaminojn kaj ne albumenojn. Ili firme kredas eble, ke ili sen kipuo mortus pro beribero aŭ skorbuto.

Liaj vortoj efikis al mi kiel malvarma duŝo kaj per ĝentila grato de postaĵo mi rapide adiaŭis. Sed li ne regratis, ĉar li deklaris, ke la tuta ketni estas idiotaĵo; jam venis la tempo de la puriga revolucio, kiu donos novan, racian ketnion al la mondo, kiam la homoj ne gratas la postaĵojn unu al la alia kiel frenezuloj, sed senceremonie diros: “Racia menso, vake!” kaj ekfrotas sian frunton per la dikfingro.

Mi rememoris denove pri tiuj hororplenaj sonĝoj, el kiuj mi klopodis vekiĝi, sed mi nur transvekiĝis al eĉ pli hororplena.

Ĉi tiuj malfeliĉuloj ekde jarcentoj faras nenion alian, ol luktante kun siaj sonĝataj inkuboj, vekiĝi el unu sonĝo al la alia, el sufero al sufero, kiu diferencas de la antaŭa nur laŭ ekstera koloro, kaj ili neniam deskuos la katenojn de la sonĝo. Lunatikaj erarvagantoj, kiuj neniam povos fariĝi homoj.

Kaj nun la Leganto imagu mian situacion inter tiuj, kiu do mem ne scias la sencon de la vortoj faritaj de ili mem en la aeron, vortojn, kiujn ili komentis laŭ mil manieroj, parolante pri ili dume, kiel pri vere estantaj aferoj. Tiu stranga decideco, kun kiu ili parolas pri siaj ĥimeroj, vere embarasas la aŭdanton, ĉar ili predikas per tia facileco kaj entuziasmo, ke la sanmensulo kredus, ke ili parolas pri io, kaj li eĉ hontas, ke ĉion ĉi li ne konas, li balbutas kaj decidas lerni. Komence tian senton havis ankaŭ mi, nur post longa tempo mi ekkonis, ke ĉio ĉi fakte ne havas sencon kaj eĉ etinfano, havante ne konfuzitan cerbon, scias multe, multe pli, ol ili, kiuj la konon de la artefaritaj fiksaj ideoj – kies sencon ili tute ne konas, – rigardas nepra kondiĉo de la klereco.

Estas imageble, kiel mi sentis min en tia socio, kie la sumon de la duoble-du oni diras jen kvin, jen tri kaj laŭ ĉiaspeca regulo alie kaj alie, sed nur nepre ne kvar. La malfeliĉa sancerbulo provas tion sekvi, por ke li ne estu ekskomunikata, sed li estas senpova, ĉar li konas nur unu regulon: la naturan veron, kiun li povas elkalkuli per siaj fingroj, sed kiun aldiri estas terura kulpo. Kaj neniam li scias, kiel li devas aserti la aferojn en ĉi tiu momento.

Tia malfeliĉulo baraktas en eterna necerteco, ĉar kiel ajn li penadas, li ne povas ellerni la plej gravan: forgesi la aritmetikon.

Ofte mi petis de Zemoki ian direktigon, el kiu minimume mi povus ekkoni kiel kompreni la kipuon, kial ĝi entute ekzistas kaj kiel utilas, ĉar, se ĝiaj reguloj jam ne havas argumenton, ĝia ekzisto tamen devas havi ian kaŭzon. Sed li mansvinge aranĝis mian demandon.

– La kipuo estas instinkto, naskiĝinta kun la homo mem. Tiu, kiu naskiĝas sen tio, estas bivag, al kiu estas vane provi klarigi.

(Kvankam foje mi jam rimarkis, denove mi ripetas, ke tio ne pravas. La behina malsano ne estas heredebla. Mi povas firme aserti el mia propra sperto, he kvar-kvinjaraj infanoj, kies instinktoj, do iliaj varmo, – malsato, – soifo – kaj ceteraj sentoj estis sanaj, montris nenian interesiĝon al la dornita seĝo. Vidante la nodojn, ili aperigis nenian reagon, dum samtempe ili manetendis al la buterpano per videbla ĝojo kaj dum malvarma vetero ili sidiĝis per si mem apud la fornon. El la behina malsano la infano heredas nur la inklinon, kiu nur per longdaŭra, intenca infektado evoluas al malsano en la skoro kaj dum la vivo, pasigita inter la behinoj.)

Do, pri la kipuo mi sciis nur tiom, ke ĝiajn regulojn difinas ĉiu grupo alie, eĉ mi parolis ankaŭ kun tia homo kiu diris, ke “la kipuo estas la homo mem”. Mi devas mencii ankaŭ tiun strangaĵon, ke al la kipuo havas interrilaton ankaŭ tiaj aferoj, kiuj eĉ laŭ ili havas al ĝi nenian interrilaton.

Ne konsterniĝu la Leganto, mi kalkulis pri tio, ke la konfuzeco de miaj vortoj la Leganton jam igas dubi eĉ pri mia propra menso. Sed ĉi tiu specimeno de iliaj frenezaĵoj jam estas tiel konfuza, ke mi povas ĝin ankaŭ difini nur konfuze. Miajn vortojn mi povos komprenigi eble pli bone per ekzemplo.

Zemoki rakontis iam al mi, ke li aĉetis per multa mono seĝon, kiun li rigardis kipuo, kaj eĉ surskribita estis la nomo de certa kipumajstro. (Verŝajne mi jam ne devas rimarki, ke la behinoj la difektadon de la seĝoj ne punis sed ili eĉ klopodis, ke ankaŭ iliaj seĝoj estu difektitaj kaj por la difektanta ago de tiaj “kipu-majstroj” ili eĉ pagis.)

Nu, post iom da tempo pri la seĝo de Zemoki malkovriĝis, ke ĝin difektis ne tiu certa kipu-majstro, sed alia, kiu nur surfalsis la nomon. Post tio Zemoki kaptis la falsanton kaj lin trenis al la betiko, kiu grave punis lin, ĉar li – trompis!

Nu, mi jam sciis tiom, ke pri la kipuo oni preskaŭ povas diri, ke ĉiu behino havas pri ĝi alian opinion. Sed Zemoki ja vidis la seĝon antaŭ la aĉeto, ĉu ne? Do, se oni povus paroli almenaŭ pri individua kipu-opinio, li nepre devis scii, ĉu la kipueco de la seĝo meritas la prezon, aŭ ne. Tamen li koleriĝis ne tial, ke ĝi ne estis sufiĉe kipu, sed nur tial, ke ĝi estis farita de alinoma behino.

Do verŝajne ankaŭ la nomo apartenas al la kipuo. Mi ankaŭ demandis, kiel devas soni la kipua nomo kaj kian nomon oni devas surskribi al ia dornsistemo, por ke oni ne estu punata, sed li min priridis kaj nomis min bivag tiel, ke eĉ hodiaŭ mi ne scias, ĉu la sono aŭ la vicordo de la literoj de la nomo influas la kipuon de la sego.

Mi timas, ke mi troŝarĝas la paciencon de la kulturita kaj prudenta Leganto de Granda Britio per la priskribo de ĉi tiu malsano, kiu feliĉe furiozas nur en landoj ekzotikaj, tiom malproksime situantaj de Eŭropo, ke miaj kunpatrianoj neniel devas timi ties enportadon, tamen mi devas ankoraŭ rimarki, ke la kipu-malsano fuŝis ne nur la objektojn, sed eĉ la parolon.

Mi jam foje menciis pri tio: nome, se iu por komunikado uzis ne tiujn vortojn, kiuj konformas al la komunikaĵoj, sed konfuzan galimation, kiu havas nenion komunan al la temo, oni eĉ tion nomis kipu.

Kompreneble la Leganto demandas, kiel eblas fuŝi la behinan parolon, kiu jam estas en si mem amaso de ĥimeraĵoj.

Nu, dum ilia normala parolo sonis tiel, kvazaŭ oni parolus pri io, la celo de la kipu-parolo absolute ne estis komuniki ion. Kiuj parolis tiamaniere, tiuj nomiĝis mufruk-oj kaj same ne estis mort-batitaj, kiel la kipumajstroj, eĉ pli, ili estis estimataj kaj iliaj sensencaĵoj estis presitaj, kaj ili ricevis por tiuj monon.

La surpapere presitajn vorto-konglomeratojn ili nomis enspiro, por ĝin distingi de la “normalaj” skriboj. Kial ĝuste enspiro, tion ni baldaŭ vidos.

Foje Zemoki kaj Zeremble legis la “enspirojn” de iu tia mufruko, en kiu li komparis la bruston de la virino al artiŝoko boligita en lakto, al malva radiko kaj al papiliaj bilevoj, do, al ĉio tia, al kio la virina brusto havis nenian interrilaton. Ĉefe la lasta rikoltis grandan sukceson, ĉar ĝi estis plej malproksime ne nur de la virina brusto, sed ankaŭ de la realo, konsidere, ke la papilio ne havas bilevojn.

La Leganto tute ne povas imagi, kiel serioze ili diskutis pri ĉi tio, cerbumante, al kio estas plej simila la virina brusto.

Fine mi, kun mia malfeliĉa racia kapo volis helpi al ili kaj diris:

– La brusto de la virino estas eble plej simila al la brusto de iu alia virino.

Ili ekrigardis unu al la alia, kaj poste eksplodis granda ridego, dirante, ke tio havas nenian sencon, tio eldiras nenion, ĉar tio estas – simple la vera fakto!

Do, tio havas nenian sencon, kio diras la veran fakton!

– Sed tiam kial vi parolas aferojn, pri kies malvereco vi mem estas tute konvinkitaj?

– Ĉar tiel ĝi estas kipuo.

Eĉ imagi mi ne povis, kiel eblas dum horoj disputi kaj rompi la kapon por fine elcerbumi ion, kio absolute ne estas respondo al la problemo. Se tio estas la kipuo, tiam mi tute ne scias, kial la kipuo estas necesa. Mi eĉ eldiris, ke la sana cerbo ĉion ĉi rigardas idiotaĵo.

– Ho, vi bivag! – ili diris. – Ĝi estas enspiro, kiu estas ne por la cerbo, sed por la pulmo!

Kion alian mi povus respondi, ol ke por la pulmo estas nur la oksigeno, kaj la vortojn akceptas nur la ĉeloj de la cerbo, sed vane mi menciis mian kuracistan diplomon akiritan en la oksforda universitato, tamen ili eĉ priridis min, nomis min denove bivago, kaj poste ili deklaris, ke mi absolute ne komprenas la vibrojn de la pulmo; mi fermu mian buŝon kaj klopodu prefere lerni, ĉar mi estas stulta, kiel iu senpulma hino.

Eble eĉ mencii ne necesas, ke la hinoj spiradas kun pulmo same, kiel iu ajn alia homo. Frenezaĵo estas supozi vivantan homon sen pulmo!

Do oni verŝajne emus akcepti, ke la kipu-parolo estas tio, kio ne estas vera, do estas ne por la cerbo, sed por la pulmo. Tamen eĉ en tio ili estas nekonsekvencaj. Nome, la plej mirinda kaj por eŭropano la plej fantazia estas tio, ke se iu sukcesas elcerbumi ian nerealan kaj sensencan vortkonglomeraton, ili tamen ne diris, ke ĝi estas kipu, ĉar ĝi estas nevera kaj sensenca, sed ili ekkrias: “Kian veron li diras!” aŭ: “kiaj sencplenaj, vortoj!” Nekredeble!

Zemoki emfaze konsilis, ke volante evoluigi mian pulmon, mi studu la “enspirojn” de la mufruk, legata de ili.

Interese estas, ke ĉiam, kiam mi devis nei ian evidentan veraĵon, ili ĉiam rekomendis al mi la librojn.

Ties kaŭzon mi devas klarigi:

En la prudenta Granda Britio la libro estas por tio, ke ĝi plivastigu nian scion kaj akrigu nian intelekton, dum ĉe la behinoj la libro servas tre strangan celon, nome tiun, ke ĝi malakrigu la intelekton kaj kredigu la kontraŭon de ĉio tio, kio estas al la sana intelekto memkomprenebla vero. La hontado de la manĝo, la ŝtonerteorio, la respekto de la boeto, de la bilevoj kaj de la kvadrato same ne povus disvastiĝi sen libroj, kiel sen la skoro.

Mi tamen decidis studadi la enspirojn de la menciita mufruko kaj iom post iom mi eksciis jenon:

Ĉi tiu homo, kiam li ankoraŭ vivis inter la hinoj, lernis la kuracistan fakon. Jam en sia dudeka jaro li faris surprizon per siaj nenormalaĵoj. El la elektra izolrubando li eltranĉis striojn kaj surgluis tiujn al la dorso de sia vesto kaj eĉ al siaj haroj. Li elrompis ĉiun trian denton de kombilo, la kripligitan kombilon pikis en pecon de argilo, la tuton ŝtopis en ŝuon kaj starigis sur sia tablo.

Super lia bankuvo de sur la plafono pendis grandbuŝa blua botelo, kiun li hejmenportis el la universitata laboratorio. (Ĉe ni tio estus nomata ŝtelo, sed en la libera ekonomio de la hinoj mi ne povas uzi tiun vorton.) En la botelo estis kuglolagro, sekigita oranĝa ŝelo kaj kadavro de lacerto.

Sian poŝtukon li konsekvence lavadis en la supa plado kaj la petrolon li eltrinkis.

Jam ĉi tiuj estus sufiĉaj ĉe ni, ke li estu transportata por urĝa kuracado, sed la hinoj, kiuj nur en la plej esceptaj okazoj miksas sin en la privatan vivon, ne reagis al tiaj “malgravaj” simptomoj, parte, ĉar tiuj ne estis danĝeraj al la publiko, parte, ĉar ili pensis, ke li havas per tio ian celon.

Ili konsideris la aferon pli serioze nur, kiam lia malsano jam ĝenis ankaŭ aliajn en ties laboroj, kaj li fariĝis danĝera por la publiko.

Nome, iuvespere, sur la marbordo li haltigis hinan virinon kaj komencis klarigi al ŝi, ke la lunradioj havas albumenon kaj vitaminon, kiuj la homojn nutras kaj satigas.

La virino haltis kaj respondis, ke ŝi ne apartenas al la nutraĵesplora laboratorio kaj volis pluiri.

Sed la mufruk ne lasis ŝin.

– Tio ne koncernas la nutraĵesploron, – li diris ekscitite kaj komencis plu klarigi la radian vitaminon. Li eĉ firme asertadis, ke la lunradioj enhavas la nutrajn materiojn nur dum la samtempa ĉeesto de la virino.

– Do, komuniku ĝin al la radiologia aŭ optika instituto – respondis la virino kaj volis ekiri.

Sed la mufruko ŝin kaptis, laŭte asertadis, ke ĉio tio ja koncernas la virinon kaj li jam komencis paroli pri tio, ke ia odoro de la rezedo la homon suprenlevas de la tero kaj, ke la objektoj transformas sian materian estadon, kiam la luno leviĝas.

La virino, kiu estis konvinkita, ke la homa vorto havas bazon, haltis, notis liajn vortojn kaj ŝi mem raportis pri la afero al la koncernaj institutoj.

Tie oni esploris la lunradion per hina ĝisfundemo, sed ne trovis en ĝi vitaminon, eĉ dum la ĉeesto de virina korpo. Iun homon ili pesis sur analiza pesilo ĝis la milona parto de la miligramo kaj poste starigis apud li rezedon, sed kompreneble ili trovis nenian malpeziĝon. Same fiaskis ilia esploro pri la materia mekanismo de la objektoj.

Ĉar la mufruk ne anoncis sin en la institutoj, ili sciigis pri la rezulto la kuracistan fakultaton de la universitato, kie oni alvokis lin pli detale klarigi siajn spertojn pri siaj tezoj.

Anstataŭ respondo, li parolis pri tio, ke la kunfunkcio de la homaj organoj havas memstaran estadon, kiu laŭesence estas koloro, kiu dum la daŭro de la vivo pli kaj malheliĝas kaj je la tempo de la morto tute nigriĝas. Ke la homa sono havas guston: tiu de la suĉinfano estas acideta, tiu de la viro estas sala kaj tiu de la virino iom oranĝ-gusta.

Kaj kiam ili petis paroli pri la temo, li respondis: – ĝisfine mi parolis ĝuste pri tiu.

Vidante, ke la situacio ne estas plu duba, ili kaptis lin kaj portis al la behina kolonio, kie lia sanstato pli kaj pli malboniĝis kaj li akiris pli kaj pli da respekto inter la behinoj.

Do, mi devis legi la skribaĵojn de tiu ĉi mufruk.

Liaj libroj temis parte pri la boeto, parte pri la spiritualaĵo konsumita de la virinoj.

Pri la boeto li asertis, ke ĝi estas arbo el odoro, kies radikoj penetras en la pulmon kaj sur kies branĉoj la kona suprengrimpas; supere zumzumas la ombro de la Suno kaj malsupre bojas nigraj puloj.

Aliloke li asertis, ke la kunfunkcio de la organoj estas arko inter la naskiĝo kaj morto, sur kies pinto la sopirado de la pulmo muzikas kaj ĝi estas nenio alia ol lunfalĉilo, kiu ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo, konsumita de la virinoj, dum malsupre, en plado giganta, tempeste ondas nigra lakto. (Laŭvorte ĉi tiel!)

Tio jam transpaŝis la limon de mia toleremo. Mi kolere ĵetis la libron al Zemoki, demandante, kion li diras al tio? Li ĝin tralegis kaj vere entuziasmiĝis.

– Admirinda! – li ekkriis. – Kiel precize li vidas la vivon kaj la realon! “Ĝi ŝvebas sur la fadenoj de la spiritualaĵo konsumita de la virinoj!” Admirinda!

Li preskaŭ svenis pro miro.

Mi same.

Sed mi ankoraŭ ne finis la historion de la mufruko.

Nome, iam aperis libro de li kun la titolo: “La vivo de la homo”, kies formo same kiel ĝia enhavo profunde diferencis al liaj ceteraj libroj. Inter aliaj li deklaris, ke la patrina lakto estas blanka, la montengrimpanto laciĝas kaj la tre maljuna homo estas malforta.

Zemoki kaj Zeremble plurfoje tralegis ĝin kaj longe cerbumadis pri ĝia senco. Dum horoj ili provadis eltrovi, sed malgraŭ ĉiu penado ili ne venis al konkreta solvo. Fine ili deklaris, ke la lastatempaj enspiroj de la mufruk fariĝas ĉiam pli konfuzaj.

Laŭ mi la enspiro havis tre evidentan sencon, kiun mi eĉ komunikis al ili, sed ili per naŭza mansvingo silentigis min.

Sed samtempe aro da junaj behinoj deklaris, ke ili tre bone povas kompreni la mufrukon kaj kiu lin ne komprenas, tiu estas bivago kaj lia cerbo maljuniĝis.

Sed miaj antaŭaj spertoj min singardemigis, kaj mi ne kuraĝis laŭtigi mian kunsenton. Mi jam konjektis, ke malantaŭ la sobre sonantaj deklaroj kaŝiĝas des pli frenezaj ĥimeroj.

Kaj tiu mia konjekto fakte pruviĝis. Nome, ili ĉiuj pensis alian kaj alian enhavon sub la deklaroj pri la patrina lakto, montengrimpado kaj maljunegulo, sed mi neniam eksciis kian, kaj eĉ ili ne komunikis tion, nur diskreteme deklaris, ke tio estas destinita al la pulmo kaj ne eblas komuniki per vortoj.

Ekzemple, se iu tia junulo ekvidis dornitan seĝon, jene li ekkriis:

– Ho jes, montengrimpi estas malfacila!

Se iu el tiaj junuloj alimaniere tranĉadis sian vestaĵon, tion li klarigis jene:

– Ho, jes, la patrina lakto blankas!

Kio estas la interrilato inter la aferoj, tion nature, miaj Legantoj demandu ne de mi. Ĉe la behinoj la vortoj ne bezonas logikan interligon.

La afero jam nun sonas sufiĉe komike. Kial mi tamen okupiĝas tiel longe per tio, ties kaŭzo nur nun evidentiĝas.

Nome, Zemoki foje renkontiĝis kun la mufruk kaj demandis lin, kio estas la senco de siaj enspiroj.

Tiam okazis surpriza afero.

Nome, intertempe revenis la sana cerbo de la mufruko, pri kio la behinoj nature nenion sciis. Li respondis jene:

– La senco estas precize tio, kion mi skribis.

Zemoki dummomente konfuzite buŝmalfermis. Kiel li poste al mi deklaris, tiam li ankoraŭ suspektis nenian malbonaĵon kaj li serĉis eĉ sub la lastaj vortoj iun “sencon”, sed poste li tamen demandis honteme:

– Kiel kompreni ekzemple, ke la patrina lakto estas blanka?

– Tiel, ke ĝi estas fakte blanka, – diris la mufruko,same, kiel la montengrimpado estas malfacila kaj la maljunegulo estas malforta. Sed tion ĉiu scias!

En Zemoki ekhaltis la spirado, li rapide adiaŭis kaj sekvontatage li rakontis la tuton al Zeremble.

Ili multe cerbumadis pri la respondo, sed fine ili venis al la konkludo, ke jam tamen devas ekzisti iaspeca difekto. Do, ili kuris al la junuloj kaj rakontis la tutan okazintaĵon.

Tiuj akceptis la komunikaĵon per furioza bruego, deklaris la tutan aferon fia kalumnio. Zemoki kaj Zeremble estis preskaŭ linĉitaj kaj fine oni ekkaptis ilin kaj trenis al la mufruko.

Alveninte la junuloj prezentis la aferon, petante, ke la mufruk mem deklaru sian opinion pri ĉi tiuj obskuraj friponoj kaj klarigu sian manifeston pri siaj enspiroj.

Tiam okazis la katastrofo.

Nome, la malfeliĉa mufruk nesingardeme ripetis sian respondon, diritan al Zemoki kaj li provis ĝin pruvi per sia medicinista praktiko inter la hinoj, ke la patrina lakto estas blanka kaj la maljunegulo estas malforta!

La amaso furioze ekbruegis, ili ĵetadis liajn librojn al lia kapo, ili postulis repagi la prezon kaj kriadis, ke se li perdis sian cerbon, li ne enmanigu la plumon!

La respekto de la perdo de la logika asociado de la ideoj iom rememorigis min pri unu superstiĉo de la obskura mezepoko: kiam oni honoris la epilepsion kiel sanktan ekstazon kaj nomis ĝin “morbus sacer”, t.e.: sankta malsano.

Sed rilate al la behinoj, kiom multe pli logika estis eĉ la mezepoka Eŭropo, kiu malgraŭ siaj multaj superstiĉoj, tamen bone sciis, ke la epilepsio estas malsano, kaj eĉ por momento ĝi ne malleviĝis tiel malalten, ke ĝi respektu en tiu la plej supran manifestiĝon de la homa menso.

Nun la Leganto povas vidi, kial mi ĉe la komenco de ĉi tiu ĉapitro nomis la kipuon duagrada idiotaĵo.

Sed mi kredas, ke el ĉi tio jam tro sufiĉas la menciitaj aferoj ĉar jam mia propra kapo turniĝas ĉe la nura priskribo de la kipuo. Nu, imagu la Leganto, kiu en la racia Eŭropo ĉion ĉi ne aŭdis eĉ laŭ famo, kion signifis por mi ĉi tion travivi!

DEKTRIA ĈAPITRO

Preciza regulo pri tio, kiam estas la behinoj konsekvencaj. – Strangaj spertoj de la aŭtoro pri la kvadrato kaj pri la brulanta domo. – La humoristoj de la behinoj, nome la fozofoj kaj iliaj deklaroj. – Kion nomas la behinoj kreaĵo? – La saĝuloj de la behinoj, la makruoj kaj ilia malĝoja sorto. – La aŭtoro preskaŭ eldonas siajn vojaĝnotojn.

Ofte mi menciis, ke oni ne povas sin orienti en la pensmaniero de la behinoj. En ilia naturo estas nur unusola certeco, nome, ke ili nenion asertas laŭ la realo, sed tute kontraste.

Tamen unu fakto havas ofte ne nur unu, sed multajn kontrastojn, kaj oni ja vere ne povas scii, kion oni devas diri el la multaj malveraĵoj. Kiel mi jam menciis, la sana cerbo scias nur tion, ke la blankan koloron ĝi ne rajtas aserti blanka, sed neniam scias, kia koloro estas direnda.

Tamen ekzistas okazo, kiam la behina opinio estas elkalkulebla, nome je faktoj, kiuj havas nur unusolan kontraston.

Kiel mi jam foje menciis, tiaspeca estas la sufero, kies sola kontrasto estas la ĝuo. Ĉi-rilate mi preskaŭ ĉiam povis senerare kombini, kaj se mi estus pasiginta pli da tempo inter ili, mi per mi mem ja estus eltrovinta, ke la dorna seĝo kaŭzas ĝuon, dum la sido en risortita fotelo estas sufero. Aŭ, se iu kemonulo deŝiras la orellobon de iu konaano, tio estas ĝuo, sed la konsumado de la spiritualaĵo estas sufero.

Nu, same certe kunapartenantaj kontrastoj estas la seriozeco kaj la rido, pri kiu ĝuste nun mi intencas skribi kelkajn vortojn en ĉi tiu ĉapitro. Fakte, la behinoj ridis ĉiam pri la tute seriozaj, senchavaj, saĝaj aferoj kaj kontraŭe, tiuj aferoj, kiujn ili nomis seriozaj kaj profundaj, la eŭropanon estus ridigintaj.

Pri tiu regulo min konvinkis iu mia malfeliĉa aventuro.

Nome, foje mi sur la korto ekvidis ekterurite kurantan homon. Li kuris rekte al mi kaj kriadis:

– Helpon! La danĝero enpenetris!

Eĉ mi mem ektimis, pensante, eble lafo ekfluis de sur la monteto, aŭ inundo superŝutis la kolonion.

– Kio okazis? – mi demandis ekscitite.

– Tie... tie... – li spiradis, – trans la angulo... aĉa atencanto... malbenita bruliganto...

– Kio? Kion li faris? – mi urĝigis lin.

– Per kreto...

– Per kreto?

– Jes! Li desegnis diagonalon en la kvadraton!

Mi ne povis reteni la ridon, kiu eksplodis el mi.

Lamik! – li kriis per profunda malestimo kaj helpkriadante forkuris.

Sed post unu minuto aro da behinoj kun fajre fulminantaj okuloj kuris redirekten kaj monten-valen persekutis la malfeliĉulon, kiu senhonorigis la kvadraton.

Aliokaze, post mia laboro mi promenadis ĉe la fundo de la korto, kaj mi ekvidis fumon serpenti el sub la tegmento de iu domo. Sube, ĉe la angulo fajretis la restaĵoj de bruliga torĉo. Evidente, la domo bruliĝis ne per si mem.

Necesis urĝa helpo, antaŭ ol la vento forportos la fajron al la brulemaj fuŝdomoj de la behinoj. Mi ekkuris kaj kriadis:

– Helpon! Incendio!

Mi pensis, se iu neniaĵo ekmovas tiom grandan amason, tiam la vera danĝero, la vera incendio, ekmovas milojn.

Fakte, granda konaaro kuris al mi.

– Kio okazis? – ili demandadis.

– Tie... tie... – mi spiradis. – Iu bruliginto...

– Kion li faris? – demandadis ili ekscitite.

– Ekbruligis domon.

Ĉi-momente flamego erupciis el la domo.

– Sed kial la danĝero? – ili demandadis.

– Ĉu ne estas danĝero, se la domo brulas?

– Tie estas loĝejo de kona-ano!

– Des pli grava estas, por ke ni helpu!

Sed ili nun atakis min mem.

– Kiel vi aŭdacas primoki la domojn de la konao? – ili kriadis. – Fermu la buŝon, ĉar vi malbonfartiĝos!

Nature, la domo disbrulis ĝis polvo.

Mi konsternite menciis la aferon poste al Zemoki, sed tiu anstataŭ konsterniĝo priridis min kaj diris, ke mia sinteno povis esti komika, sed alifoje estos bone, se mi ne renversadas la trankvilon de la kona per senbaza kriado, ĉar la konsekvencoj povus esti malĝojaj al mi.

– Ĉu senbaza kriado? – mi demandis mirege. – Kial senbaza kriado, se la domo brulas?

– Interne de la kona la domo neniam povas bruli, ĉar tiuj estas el ŝtalo kaj konstruiĝis sur roko!

Mi ne komprenis, kiel povas diri tion ĝuste behino, kiu jam povis sperti, kiajn mizerajn kabanaĉojn ili konstruas el koto kaj lignotabuloj, kiuj estas veraj fajroĝermoj. Sed kiam mi asertis, ke mi ĉeestis kaj vidis la kanan tegmenton kaj la fajron, li jam severe minacis min, ke mi ne rajtas aserti tion, ĉar mia aserto jam estas renverso de la publika ordo, bruligado, kaj li atentigis min pri iu leĝoparagrafo, kiu severe punas la bruliganton.

Mi konvinkiĝis pri la sensenco de la plua disputo. Mi simple encerbigis al mi, ke bruligisto estas tiu, kiu krias incendion.

Sed per tio iluminiĝis en mia kapo la tezo, kiun mi jam menciis. Nome, la bruliganto kaj estinganto estas unusolaj kontrastoj unu de la alia, do, en ĉi tiu okazo la behina pensmaniero estas elkalkulebla.

Mi demandis Zemokan, ĉu ekzistas libro, kiu temas pri la pensmaniero de la behinoj.

Lia vizaĝo ekbrilis, li laŭdis min, ke mi finfine interesiĝas pri la sancerba pensado, kaj li proponis tralegi la verkojn de kelkaj fozofoj, el kiuj mi ekscios tre seriozajn kaj gravajn aferojn.

Post tio min vere interesis la verkoj de la fozofoj. Kvankam mi konjektis, ke mi spertos nur frenezaĵojn, sed mi tamen pensis, ke mi povas servi al la scienco jam nur per la kompleta kono de la simptomoj de la behina malsano, do mi ekkomencis pristudi la fozofajn skribaĵojn.

Mi povas firme aserti, ke mi neniam devis penti mian pristudon. Ĉiuj humoristoj de Eŭropo kune, ne povas eltrovi tiom amuzajn stultaĵojn, kiom la fozofoj.

La unua libro, kiun mi enmanigis, estis tre malnova verko sed ĝia aŭtoro estas ankaŭ nun altestimata, ĉar, – kiel ili diras, – li konstruis la bazojn de la sana pensado.

La libro asertis, ke la behinon levas lia cerbo mem super la bestojn, kiuj senemocie englutas la muŝon anstataŭ pripensadi, kiom da piedoj la muŝo havas, sed la behinon la laŭregula pensado senerare kondukas eĉ al ties elkalkulado.

Lian metodon li nomis paŝadismo kaj li asertis ĝin senerara, per kiu oni povas solvi ĉiun tian problemon, kiun ni per niaj limigitaj sentorganoj neniam ekkonus.

Ekzemple la nombron de la muŝpiedoj tiel eblas elkalkuli:

paŝo: La muŝo estas besto.

paŝo: La besto moviĝas.

paŝo: La moviĝo bezonas piedojn.

paŝo: La destino de la piedoj estas malhelpi la renversiĝon.

paŝo: La muŝo ne renversiĝas.

paŝo: Por ke iu korpo ne renversiĝu, necesas tri fiksaj punktoj.

paŝo: Do, la muŝo havas tri piedojn.

Traleginte ĉi tiun parton, mi rimarkigis al Zemoki, ke la nombro de la muŝpiedoj estas ekkonebla simple per la maniero, ke ni ekkaptas la muŝon kaj kalkulas ĝiajn piedojn.

Zemoki priridis mian proponon, nomis min bivag kaj aldonis:

– Similajn proponojn faris eĉ aliaj, sed ili tute ne havis koncepton pri la fozofologio kaj estas tre ordinaraj homoj kion pruvas tiu nura fakto, ke iliaj konkludoj estis tute eraraj. Preskaŭ senescepte ili asertis, ke la muŝo havas ses piedojn, kio, – kiel vi legis – estas tute kontrasta al la scienca rezulto, deduktita per la sana cerbo.

Poste mi legis la libron de alia fozofo, nome de Zum.

Lia baza tezo sonis jene:

“La behino ne havas menson.”

La kulturita Leganto eble inklinus al la supozo, ke ĉi tiu behino escepte tamen havis menson. Tial mi rapidas komuniki lian originalan spiritan produktaĵon. Nome, li klarigis sian tezon jene:

– La ĵus naskiĝinta behino nenion scias pri la mondo. Nur ekvidante la unuan ŝrankon aŭ hundon, li ekscias pri ĝia ekzisto. Li devas enflamigi sian fingron, por ke li ne plu manetendu en la fajron. Do, la tuta menso estas nura konglomerato de memoraĵoj, kolektiĝinta el la ekstera mondo, kaj nenia penso estiĝas el la behino mem. Do, evidente estas, ke la behino ne havas menson.

Zemoki plej emfaze rekomendis al mi iun alian fozofon, nome Zantimon, kiu plej profunde konis la puran intelekton. Li deklaris – tute kontraŭe al Zum, – ke la behino havas nure menson, sed nek manon, nek piedon, nek kapon. Eĉ pluirante, li starigis sian tezon, kiu sonas jene:

“Neniu estanta estas, kaj nur tio estas, kio ne estas.”

Mi devas peti la Leganton, ke li ne troŝarĝu jam antaŭe siajn ridmuskolojn, ĉar la pruvo nur nun sekvos.

– Niaj sentorganoj – diras Zantim, – estas falsemaj, kaj ni ekkonas la mondon tamen tra tiuj. Sed ĉi tiel ni neniam ekkonos, ĉu la glacio estas vere malvarma, ĉar – kvankam ni sentas ĝin per niaj manoj malvarma, – povas esti ke ĝi laŭesence estas varma, nur ni nomis tiun senton malvarma. Same ni neniam ekkonos la pulon (kiun Zantim nomis pro scienceco dingas) pri kiu ni ne scias, ĉu ĝi pikas nin aŭ karesas, ĉar ĝi mem pikas nin kaj ne ni ĝin. La pikadon ni sentas nur tra niaj sentorganoj, kiuj ja estas falsemaj. La pikadon, (kiun li nomis lakone kategorialattributim – perativus) sentas laŭ ĝia esenco (t.e. anteapudad-adversice) nur la pulo mem, ĉar ĝi ne la pikadon sentas, sed pikas.

– Sed – daŭrigis Zantim, – la pulo estas en la spaco, kaj la pikado okazas en la tempo. Sekve la spaco kaj tempo estas nur konceptoj, imagado de nia menso por lokigi en tiuj la dingason kaj la pikadon, sed en si mem nek la spaco nek la tempo ekzistas.

Sekve, – ĉar ĉio ekzistanta estas en la spaco kaj tempo evidentiĝas se ĉi tiuj ne ekzistas, ke entute neniu ekzistanta estas, nur la imagado ekzistas, kio nek en la spaco, nek en la tempo estas, do neniel estas.

Li eĉ pluiris. Li eĉ deduktis, ke la anebaoj estas, ĉar tiuj ne ekzistas kaj, ke oni devas subpremi la popolon por ke la popolo vivu libere.

Sed mi konjektas, ke ĉi tiuj idiotaĵoj jam pli kolerigas ol amuzas la Leganton, kiu en la kulturita Eŭropo eĉ ne povas imagi, kiom alte la behinoj taksis tiujn simptomojn de la paralizo.

Do mi devas deklari, ke la behinoj altetaksis tion, ĝuste, ĉar ili ne komprenis. Ili diradis:

– En tio estas la vera profundeco. Zantim estas tiom profunda menso, ke lin eĉ la plej saĝaj homoj ne povis kompreni.

Ankaŭ tial ili altetaksis, ĉar ili povis ĉian opinion apogi per Zantim. Nome, kelkuloj asertis, ke la spaco kaj la tempo ekzistas kaj Zantim ĝuste tion intencis diri, asertante, ke la spaco kaj la tempo ne ekzistas. Ĉar, se tiuj ne ekzistas, tiuj devas ekzisti, ĉar li mem diris, ke nur tio estas, kio ne estas. Nature, la kontraŭuloj neis la ekziston kaj diris, ke la spaco kaj tempo eble ekzistas, sed ne estas, ĉar, – laŭ iliaj vortoj – inter “esti” kaj “ekzisti” estas granda diferenco.

Sed kial dolorigi nian kapon per tio? Sufiĉas, ke depost Zantim pasis jarcentoj kaj de tiam la maniuloj de la behinoj ĉiuj la tezojn de Zantim kapenĵetadas unu al la alia.

Sed ĉiun ĉi galimation komunikas nur mi mem en ĉi tia simpla kaj komprenebla formo.

Mi devas peti la Leganton, ne konsideru miajn nunajn vortojn primoko, ĉar mi fakte komunikis ĝin rilate al la originala teksto multe pli kompreneble kaj simple. Nome, la plej karakteriza trajto de la originalo estas, ke Zantim eĉ la plej simplajn aferojn, kiel sento, pensado, pulo, frottuko, hajlo aŭ tero mallumigis malantaŭ komplikaj, per granda laboro elcerbumitaj vortoj, por ke lia teksto fariĝu pli fozofa.

Kaj troviĝis homoj, kiuj pasigis siajn tutajn vivojn per tiaspeca sensenca cerbumado, sen krei unusolan pinglon, aŭ konstrui unusolan etan kokostalon. Post tio jam estas tute nature, ke la behinoj menciadis tiujn jene:

Zum estas granda kreanta genio!

Aŭ:

Zantim estas granda konstruanta intelekto!

Sed bedaŭrinde, mi eĉ tion ne povas diri, ke la behinoj opiniis tute unusone pri tio.

Foje, mi renkontis la jam menciitan prokon, kiu okupiĝis en la infankripliga instituto per la behinigo de la infanoj. Mi estis konvinkita, ke tiu terurpostena estaĵo, en kiu, – laŭ sia posteno – devis koncentriĝi ĉiu mallumaĵo de la behina menso, nepre devas opinii pri la fozofoj per granda estimo.

Tiom pli mi surpriziĝis, kiam mi al mia ĉi-rilata demando deklaraciis jene:

Zantim estas stulta papermaĉulo kune kun ĉiuj fozofoj. Saĝa homo nur priridas tiujn stultaĵojn, kiujn ili paperen ŝmiraĉis.

Mi devis konfesi mian plenan kunsenton kun admiro, mi nur petis lin argumenti sian opinion.

– La realan vivon – li diris, – oni ne povas elcerbumadi apud skribotablo. Se mi estus betiko, mi devigus ĉiujn ĉi ĉarlatanajn sentaŭgulojn al iu utila laboro.

Jam iome suspekteme mi petis lian opinion, kiel kompreni la realan vivon kaj la utilan laboron. Mia singardemo pruviĝis ĝusta, ĉar li daŭrigis:

– Ĉi tiuj inkmanaj nenifaruloj ne vidas, kiel nin minacas la danĝero flanke de la kemonuloj kaj se ni ne akrigas senĉese niajn tranĉilojn, la sorto de la kvadrato malesperiĝos. Do, la reala vivo postulas unuigi kaj efektivigi niajn fortojn por la defendo de la kvadrato. Sed la fozofoj sibaritigas la junularon kaj flankenigas ilian atenton de la graco de la tranĉilo.

Do, se iu behino kritikas la stultaĵojn de alia behino, tio estas nur por diri ankoraŭ pli grandan stultaĵon.

Post tio oni eble kredas, ke la “kulturan vivon” de la behinoj signifis unusole la arlekenaĵoj de la fozofoj, kaj ili havis nenian saĝulon.

Mi devas deklari, ke ili tamen havis saĝulojn. Sed kian kompatindan sorton ili devis suferi!

La Leganto jam scias, ke tiu, kiu publikigus pravajn kaj inteligentajn tezojn, tiu estus ekskomunikata kaj punata. Ĝuste pro tio nur tre malmultaj saĝuloj povis eviti la punon.

– Sed kiel tamen? – povas demandi la Leganto. – Se la behinoj havis saĝulojn, ili jam ne povis esti behinoj.

Do, mi devas klarigi, ke inter ili troviĝis preskaŭ sancerbaj homoj, kiujn ili dividis al du grupoj: La unuan specimenon ili nomis makruoj kaj priridis iliajn vortojn, la dua specimeno nomiĝis lamikoj, kaj ili estis linĉitaj aŭ bruligitaj sur ŝtiparo. (La pluan sorton de la lastaj mi ankoraŭ pritraktos).

La saĝulo tiel fariĝas makru, ke ia lia saĝa vorto estas foje miskomprenita, priridita kaj de tiam li preskaŭ libere rajtas publikigi siajn opiniojn.

Kelkaj saĝuloj kompreninte tiun konduton de la behinoj, intence rifuĝis al la makrua stato. Ili ne tranĉadis siajn vestojn laŭ kipua maniero, sed ili survestis tute normalan, sendifektan vestaĵon, kiu jam mem vekis gajan ridon. Ili estis konsideritaj maniuloj kaj kion ajn ili diris, reeĥis la rido.

La makruoj havis eĉ pli grandan kuraĝon. Se ili volis deklari ian eksterordinare saĝan kaj danĝeran aferon, ili surmetis tintilan ĉapon, la fingron ili buŝenŝovis, kaj buŝrande ili elfluigis la salivon. Kaj la behinoj gajride aŭskultis ilin, la vortojn ili notenskribis kaj donis al la nutristino por ĝojigi per tiuj la plorantajn etinfanojn.

Do, la sorto de la makruoj estis pli bona ol tiu de la lamikoj, sed nur, ĉar ilia rekompenco estis la malhonesta vivo anstataŭ malhonesta morto. La behinoj ridante dorsenpugnis ilin, petante diri iaspecan idiotaĵon. Kaj se la makru respondis: “turniĝu al la betiko”, tio jam sufiĉis por eksplodigi la ridon kaj ricevi denove bonhumoran dorsbaton.

Iu tia fama makru, nomita Zolter, estis enlasita la domon de iu kruela orelbetiko. Tiu orelbetiko estis unu el la plej teruraj plagoj de la behina kolonio, kiu per siaj dungitaj murdistoj elrabis kaj persekutis la malfeliĉajn behinojn. Malsato kaj pesto ekstermadis la popolon. Do ne estas mirinde, ke la behina historio nomas lin: “Konstruanta kaj pandonanta, granda Sanigulo.”

Tiu monstro tamen enlasis al si la menciitan makruon, kiu – laŭ samepokaj notoj – tre bone amuzis lian dommastron. Foje li, ekvidinte la orelbetikon, laŭte vakevakeis, sed li ekkaptis anstataŭ sia piedo, sian poŝon.

Demandite de la orelbetiko, kial li tion faris, li respondis:

– Apud tia poŝŝtelanta fripono mi devas ekkapti mian monujon.

La orelbetiko ekridegis tiome, ke liaj bilevoj dancis.

La makru nomis la orelbetikon rabista bandito, patromurdisto, infan-malĉastigulo kaj ventrotranĉanta furiozulo, esperante ke dum la ridoj, io tamen vekas la pensadon de la betiko, sed vane. Kaj la orelbetiko nomis lin la dio de la amuzado, kunportis lin ĉien kun si kaj priridis lin de mateno ĝis nokto, sed – feliĉe, aŭ malfeliĉe al la makruo, – neniam komprenis la sencon de la vortoj.

Kelkuloj senkaŝe priskribis la stultaĵojn kaj aĉaĵojn de la behina vivo, sed la konauloj kredis la vortojn rilati al la kemonuloj, la kemonuloj pensis pri la konauloj. Kaj kvankam ĉiuj priskribitaj fiaĵoj furiozis inter si mem same, kiel inter la alia beha ili neniam pensis, ke la skribitaĵoj povas rilati ankaŭ pri ilia propra vivo. Se iu makru diris: “La betikoj estas fiaj krimuloj”, ili rimarkigis: “Nu, li bonege esprimis sian opinion al la kemono.”

Iu makru, nome Zift, senkaŝe priskribis ĉiun kanajlaĵon kaj teruraĵon de la behinoj. Lian libron pritraktadas nuntempe la prokoj en la skoro por klarigi al la infanoj, kiamaniere oni povas skribi gajajn komikaĵojn.

Iu saĝulo, nome Zadaĉ skribis, ke la behina vivo restos poreterne senkonsola sufero kaj neniam estos esperebla, ke ĉi tiu malbenita raso iam ajn moligus siajn memfaritajn suferojn. Tiun saĝulon la behinoj nomis: “La Granda Konsolanto” ĉar – kiel ili diris, – “li instigis nin al penado kaj fido pri la pli bona estonto”.

Verdire, la legado de la libro de Zift vekis min ekkoni mian devon, ke post mia hejmenveturo ankaŭ mi devos publikigi miajn spertojn en Kazohinio, per kio mi nepre servos utile al la scienco kaj same al la publiko.

Do, mi komencis kompili miajn vojaĝnotojn. Helpe de Zemoki mi sukcesis akiri skribmaŝinon. Kompreneble la afero estis grava sekreto, do mi diris al li, ke mi intencas malkovri la fiaĵojn de la kemono per vasta pritraktado.

Sur la skribmaŝino troviĝis nature nur behinaj literoj, kaj mi intencis post mia hejmveturo angligi la tekston.

Do mi komencis mian laboron. Mi priskribis la prudentan kaj trankvilan perfektecon de la hinoj, kiu tiam, en tiu idiota medio ŝajnis al mi eĉ multe pli pura kaj majesta ol nun, observante ĝin el la kulturita Eŭropo. Poste mi priskribis la farizean popolsuferigon de la betikoj, la stultaĵojn de Zemoki, la sencelan interbatadon de la behaoj pro la anebaoj, la infankripligon en la skoro kaj ĉiujn memsuferigojn, per kiuj ili netolerebligas siajn vivojn.

Nature, Zemoki ofte interesiĝis pri mia laboro, kiun mi evitis per la preteksto, ke ĝi ankoraŭ estas en komenca stato. Mi decidis skribi ankaŭ por li kelkpaĝan stultaĵon pri la fiaĵoj de la kemono por kontentigi lin mem.

Bedaŭrinde mi lasis ĉi tiun al la fino kaj tiel okazis, ke mia laboro sensekretiĝis.

Nome, sur mia pordo la seruro rompiĝis pro la jam menciita interbatado kaj krome, ili ne kutimas antaŭ enpaŝo frapetadi la pordon.

Tiel okazis, ke foje Zemoki sen ia ajn antaŭsigno, per laŭta pricc-prucc enpenetris, ĝuste meze de mia laboro.

Mi ekprovis rapide malaperigi la skribaĵojn, sed per tio mi tiom pli vekis lian scivolemon. Vane mi protestis, li eltiris el miaj manoj kaj komencis ĝin legi. Mi balbute asertadis, ke ĉio ĉi estas nur skizo, kiu bezonas tutan tralaboron, kaj mi ne deziras legigi mian skribaĵon en tia stato. Li respondis, ke li devas tiom pli nepre tralegi ĝin, ĉar li havas devon al mi kaj al la anebaoj, por helpi min en la tralaboro.

Do, Zemoki profundiĝis en la legadon, kaj mi kapitulacis antaŭ mia sorto, pretigante min al la ŝtiparmorto.

Li jam ĉe la unua paĝo demandis, kial mi komencas la verkon per la hinoj?

Denove mi respondis, ke ĉio, kion li nun legas estas nur enkonduko por pli bone komprenigi la fiaĵojn de la kemonuloj, kiujn mi priskribos nur poste.

Zemoki malĝojmiene plulegis la ĉapitron pri la pura kaj klara, trankvila vivo de la hinoj. Ofte li elblovis gravajn gemojn en la aeron, kaj fine li rimarkigis, ke la suferoj de la senespera vivo de la hinoj ankoraŭ ne estis priskribitaj per tiel tremiga stilo.

Nun li plufoliumis al la behina parto. Miaj dentoj klakadis kaj angore mi pensis pri mia malfeliĉa familio. Do, mi estis pretiĝinta al ĉio, escepte al tio, kio sekvis.

Tuj li konstatis, ke en mia skribaĵo rolludas ĉefe la konaanoj. Al tio mi jam tute ne povis respondi, nur ruĝiĝis kaj fermis miajn okulojn.

Kaj kiam li plulegis, lia vizaĝo pli kaj pli ĝojiĝis. Pli poste li simple traridis la paĝojn.

Komence mi pensis, ke eble li ne komprenas, sed evidentiĝis, ke li ĉion tre bone ekkomprenis. Li ofte interrompis la legadon kaj esprimis, kiom trafe mi opinias pri la multaj frenezaĵoj.

Fine li ekstaris, per longaj paŝoj rapidiris en la ĉambro tien-reen kaj fine alpaŝinte min, ekstaze ekgratis mian postaĵon.

– Grandioze vi alŝmiris al ili! – li kriis. – Ĉi tiun libron ni devas eldoni!

Mia gorĝo spasmiĝis. Ne unu sonon mi povis eligi, kaj la mondo kirladis ĉirkaŭ mi. Kaj Zemoki plukuradis tien-reen, daŭrigante la laŭdadon. Foje subite ekhaltis li kaj demandis:

– Mi legis eĉ mian nomon. Ĉu vi emus komuniki, kiun homon signifas ĉi tiu nomo?

Komence mi pensis, ke li postulas rehonorigon pro sia persona ofendiĝo. Finfine ja, ĉiun stultaĵon, priskribitan sub lia nomo, li mem diris, publikigis, faris! Sed li demandadis min tiom amikeme kaj interesiĝeme, ke mi devis konvinkiĝi pri lia tuta naiveco. Fakte li ne ekkonis sin mem!

La subita ŝanĝo malgraŭ sia fantazieco tamen estis por mi ĝojiga, ĉar mi devis eviti la koleron de Zemoki. Pro mia embaraso mi povis diri nur tion, ke lia nomo estas memkompreneble simbolo, sed mi ne emas malkaŝi, kiun homon ĝi signifas.

Tiam li provadis eltrovi. Li konjektis iun beratnuon, kaj poste li konjektis, ke la kaŝita homo devas esti altrangulo, se mi ne kuraĝas lin nomi, do li serĉadis, kiun betikon ĝi povas signifi.

– Tutegale! – li finis la pensadon. – La libro estas bona, kaj ni devas ĝin eldoni!

Ĉe tio jam revenis mia voĉo.

– Sed la betiko! – mi diris. – Kion mia betiko diros pri la afero?

– Nenion! Li amuziĝos pri ĝi.

– Sed pro la graco de Dio, ĉu vi ne legis, kion mi skribis pri mia propra betiko? Mi nomis lin pladplanda farsulo, popoltrompanta poŝŝtelisto, stulta simio, al kiu oni vakeas nur, ĉar li estas betiko, sed valoras nenion!

– Nu, – li respondis, – eĉ vi mem scias, kiel stulta simio li estas. Kiel vi imagas, ke li ekkonos sin mem en via libro? Li kredos, ke vi pritraktas iun kemonan betikon, aŭ, ke ĉio ĉi koncernas nur la transiran, aŭ duonkruelan epokon. Se li tamen demandos vin pri tio, eĉ vi respondos al li tiel kaj finite!

Li ankoraŭ longe entuziasmiĝis, esprimis sian ĝojon, ke mi tiel vidalvide, malkaŝe kaj kuraĝe publikigas ĉiajn idiotaĵojn de tiu sociaĉo.

Verŝajne, ĉi tio estis mia plej granda surpriziĝo inter la behinoj. Eĉ unu vorton mi ne komprenis el la tuto.

Fine li ekstaris kaj adiaŭis dirante, ke li rapidas al iu vestaĵĉifonanta majstro, ĉar morgaŭ li iros al la jubileo de iu betiko, kie li devos diri la gratulan oracion, kaj pro tio li devas kipuigi sian vestaĵon. Krome li petis de mi kelkajn flavajn ŝtonerojn por subakseligi tiajn ĉe la betiko kaj entuziasmiĝe forkuris.

– Cetere la libro devas esti eldonota – li rekriis el la pordo. – Vi ekvidos, kiel ridaĉos tiu stulta simio pri la libro, kaj ni pri li!

La propono estis alloga, sed post kelkminuta pripensado mi konvinkiĝis, ke ĝuste pro tio ĝi ne meritas eldoniĝi. Ĉu estus imageble, ke la legado de mia libro nur ere plisaĝigus ilin, aŭ plitolerebligus ilian vivon ĉe tiel granda nekomprenemo? Ĉu eldoni mian libron, indan al pli bona sorto, por farigi ĝin objekto de idiota ridado de rabiaj frenezuloj?

Kaj se ĝi tamen estus komprenota? Ho, pri mia tiaokaza sorto eĉ paroli mi ne kuraĝas!

Ĝuste pro tio mi restis ĉe mia originala intenco, hejmenporti mian libron al la kulturita Granda Britio, kie la publiko, kune kun la honestaj gvidantoj de mia patrio, certe bone amuziĝos pri la frenezaĵoj de la behina socio kaj precipe pri la senlima stulteco de Zemoki.

Tiel mi sukcesis eviti, ke mi fariĝu makruo, la objekto de la publika prirido.

DEKKVARA ĈAPITRO

La aŭtoro klarigas la strangaĵojn de la konĉo kaj de la namuko. – La maniaĵo de la flavoreluloj kaj de la bluoreluloj, kiu influas ankaŭ la aŭtoron. – La tragika sorto de la Liftmajstro kaj de la Bulmajstro. – La konfuza parolado de la namuko dum la konĉo. – La naiva eksperimento de l’ aŭtoro fiaskas, sed li tamen sukcesas sendifekte forlasi la konĉon. – La aŭtoro vane provas kompreni la strangajn spertaĵojn.

Jam antaŭe mi devas pardonpeti la nekuracistan, laikan Leganton, ĉar post la kapdolorigaj maniaĵoj de la kipu kaj la fozofoj, eĉ alian mi pritraktas. Por senkulpigi min, estu permesata mencii, ke la difektado de la homa parolo per la mufrukoj ne estus komprenebla laŭ ĝia tuta enhavo, se mi prisilentus mian aventuron, suferitan dum la konĉo, kie mi estis, – malgraŭ mia volo, konsiderata namuko, kvankam laŭ mia sperto namuko kaj mufruko estas sufiĉe similsencaj konceptoj.

La Leganto jam scias, ke mi komunikas laŭ originala formo nur la neangligeblajn vortojn, do, ankaŭ ĉi tiuj vortoj signifas specialajn behinajn maniaĵojn.

Konĉo signifas la okazon, se multaj homoj kolektiĝas al iu loko kaj konfuze kriadas. Tial eble ĝi povus nomiĝi kunveno, aŭ kongreso, sed ĝi nature ĝisfunde diferencas de niaj kunvenoj.

Ankaŭ en mia patrio estas kutimo, ke la civitanoj kuniĝante en societoj, laŭokaze kunvenas por plikleriĝi per reciproka interŝanĝo de siaj spertoj. Same estas nomeblaj kunvenoj tiuj de niaj saĝaj parlamentanoj, kie niaj plej eminentaj oratoroj per grandiozaj paroladoj eksplikas al la aŭskultantaro, kiel batali por la plifortiĝo de la paco kaj kristana civilizacio, kontraŭ la danĝeroj, minacantaj flanke de la intrigoj de fremdaj landoj, aŭ flanke de la kontraŭaj partioj.

La bazo de ĉi tiuj kunvenoj estas memkompreneble la prudento, sen kiu estus vana ĉiu oferema penado de niaj oratoroj, ĉu ne?

Sed kiel traduki al la lingvo de mia patrio la konĉon, kies sola celo estas estingi la eble restintan homan prudenton per sensencaj galimatioj?

Post tio jam eble superfluas mencii, ke namuko nomiĝas, kiu dum la konĉo rakontas sian galimation, aŭ, tiun de aliaj prelegante kun papero.

Kiel mi jam menciis, dum la konĉo ĉiuj kriadas samtempe, sed nek la vortoj de la namuko, nek tiuj de la horo (aŭskultantaro mi ja ne povas ilin nomi) havas sencon. Pli korekte, la vortoj mem eble povas havi sencon, sed tion povas imagi nur la naiva observanto, ĉar ili mem tute ne komprenas unu la alian.

Nome, se iu parolas kun behino kaj diras al li ekzemple: “la suno brilas”, la behino komprenas ĝin. Sed se iu diras la samon al li dum la konĉo, povas okazi, ke la behino ekkaptas tranĉilon kaj respondas: “jes, li devas esti mortpikota?”

Eble mia priskribo ŝajnis esti iome konfuza, sed bonvolu konsideri, kiom malfacila estas la priskribo de sistemo, kies plej karakteriza trajto estas la sensistemeco. Mia tasko estas eble komparebla al tiu matematikisto, kiu intencus sentigi per analitikaj funkcioj la kurblinion, desegnitan de infaneta mano.

Unu regulo estas tamen deklarebla: dum la konĉo adiciiĝas ĉiam la stultaĵo kaj neniam la prudento. Strange, la inteligento de la behinoj estas inverse proporcia al la nombro de la ĉeestantaj: multaj ĉeestantoj havas malmultan inteligenton.

Sed mi intencas priskribi jam la konĉon mem, kiun eĉ mi partoprenis. Pro tio mi devas mencii la antaŭajn okazintaĵojn.

Foje mi ekvidis, ke kelkaj behinoj pentras siajn orelojn bluaj, kaj ekvidinte unu la alian ili ekfrotas siajn mentonojn per siaj montrofingroj.

Komence mi ne surpriziĝis inter la multaj behinaĵoj, sed poste mi ekvidis ankaŭ flavorelulojn, kiuj frotis siajn fruntojn per siaj dikfingroj.

Al mi jam ŝajnis, ke tiu manio ankaŭ apartenas al la kipuo, kaj se mi ne malpurŝmiras miajn orelojn, okazos la sama afero, kiel foje, kiam mi devis mian vestaĵon ĉifoni pro la ordono de mia betiko.

Do mi priparolis la aferon kun Zemoki, kaj mi demandis, ĉu ne estus rekomendinde blupentri miajn orelojn?

– Ho, vi malfeliĉulo! – li ekkoleris. – Ĉu vi ankaŭ freneziĝis, same kiel tiuj idiotoj?

Dummomente mi pensis, ke la behina malsano estas sanigebla, aŭ almenaŭ okazas lucidum intervallumoj*, sed mi jam alkutimiĝis neniam konfidi al tiaspecaj iluzioj. Ĉiuokaze mi provizore decidis lasi puraj miajn orelojn.

* Intertempoj de spirita saneco.

Sed post kelkaj tagoj por mia granda surprizo mi ekvidis Zemokin kun flavaj oreloj, kaj alproksimiĝante li fervore frotadis sian frunton per sia dikfingro.

La sceno min plenigis per profunda kompato kaj mi diskrete interesiĝis pri lia farto, sed li respondis per demando:

– Kiel? Ĉu vi ankoraŭ ne flavpentris viajn orelojn?

– Sed ja vi mem diris ne fari tion – mi diris kvietigante.

– Ho, vi kompatinda bivag! – li ridis. – Do vi jam forgesis, ke vi intencis blupentri viajn orelojn, kiel la bluoreluloj, tiuj fiaj krimuloj. Brava konaano, kiu havas senton al la anebaoj, flavpentras siajn orelojn.

Kion mi respondu? Mi provis lin trankviligi, ke mi pripensos la aferon, kaj se mi akiros farbon, mi nepre flavpentros. Poste mi rapide pricc-prucc-is, kaj dum la sekvontaj tagoj mi klopodis eviti la renkontiĝon.

Iutage, post mia laboro mi reiris kune kun mia betiko al la oficejo. La flavŝtoneran skatolon (post kiam la betiko trifoje alfrapetadis ĝin per siaj kuprokuboj) mi fermis en la ŝrankon. Poste la betiko vokis min. Li supreniris al la etaĝo kaj denove revenis. Dume mi devis lin sekvi kaj postporti dornitan seĝon, kies celon mi tute ne konjektis, sed depost tiam mi devis ĉiutage vespere supren-reen portadi la dornan seĝon, irante post la betik. Mi ne interesiĝis pri ties kaŭzo, ĝojante, ke almenaŭ unu idiotaĵo ne konfuzas mian cerbon.

Iafoje, post la seĝportado, mi demetis la dornan seĝon. Mi jam volis adiaŭi per laŭta vake-vake, sed la betiko postkriis al mi:

– Morgaŭ vi partoprenos en granda honoro!

Nature mi frostotremis jam pro la vortoj. Nur balbute mi povis esprimi mian ĝojon kaj interesiĝi pri mia sorto.

– Vi havos la okazon pruvi vian senton al la anebaoj dum la konĉo de la flavoreluloj.

Momente mi sentis akran sinakuzon, kial mi evitis tiel facilanime Zemokion, anstataŭ singardeme ekscii de li la esencon de la flava manio.

Do mi rapide aĉetis flavan farbon, pentris miajn orelojn kaj mi vizitis Zeinokin, al kiu mi jam de malproksime fervorege frotadis mian frunton per mia dikfingro.

Zemoki ĝoje konstatis, ke la prudenta konvinkiĝo fine iluminis mian cerbon. Mi varme dankis lian bonan opinion kaj demandis, kial esence mi flavigis miajn orelojn.

Nature, per tio mi malkaŝis, ke al mia faro nek la konvinkiĝo, nek la prudento havas ian ajn interrilaton. Sed mi jam sufiĉe konis la naturon de la behinoj, mi jam sciis, ke ĉe ili la prudenta konvinkiĝo signifas kunfreneziĝon.

Mia kalkulo praviĝis. Zemoki honoris mian prudenton per tiom da laŭdo, ke jam mi komencis mem pridubi mian sanan cerbon.

Sed min pli interesis la flava danĝero, kaj mi petis lin rakonti ĉiun sciindaĵon pri la konĉo.

Por kompreni la klarigon de Zemoki mi memorigas la Leganton, ke la hinoj nur post preciza priesploro lasas la malsanulon eniri al la behina kolonio, ĉar ekzistas malsanuloj, kiuj imagas sin esti behino, kvankam ili havas nur normalan paranojon, kiu estas ĉe ili sanigebla.

Por tiu severeco instigis la hinojn iu tragika okazo antaŭ kvindek jaroj, kiam du malfeliĉaj paranojuloj estis linĉitaj.

Ekzistas multaj paranojuloj, kiuj krom unusola manio pensadas tute normale, ke la laiko tute ne konjektus la malsanon.

Do la malfeliĉulo ĉi tie, en la kolonio, ekparolis, ke li vidis ĉe la hinoj tre utilan aparaton, nome la lifton. Li rekomendis al la behinoj ekipi siajn pli altajn domojn per lifto, kaj ĝi estos tre bona.

Komence liaj vortoj estis akceptitaj per bonhumora prirido, kaj li estis nomita hino, kiu havas nenian senton al la boeto, kiu postulas de la behino piediri al la etaĝo.

– Kion vi dirus pri tiu sibarita behino, – ili diris al li, – kiu sidante en sendorna seĝo, per ŝnurego tirigus sin al la etaĝo, simile al bruto?

– La lifto alportus putriĝon de la moralo al la homo! – estis la ĝenerala opinio.

Samtempe estis en la kolonio ankoraŭ pluraj tiaj malfeliĉaj paranojuloj, kiuj estis enlasitaj, sen detala priesploro, nur pro siaj deziroj.

Tiel okazis, ke multaj propagandis la ideon de la lifto, eĉ troviĝis, kiuj skribis verkon por reklami ĝin. Krome troviĝis, alia paranojulo, kiu diris, ke li ĉe la hinoj ofte manĝis kazean bulon kaj, kvankam lia sana menso protestas kontraŭ la hinaj stultaĵoj, li tamen devas konfesi, ke la kazea bulo estis bona, kaj li proponis eĉ al la behinoj tiun manĝaĵon.

Sed pro tio jam ekbruis la tuta behinaro. Ili nomis la novan doktrinon juneca senbrideco.

– Fantaziuloj, – ili diris, – kiuj ne volas labori kaj utili al la komuno per siaj fortoj, sed postkuras nerealigeblajn sonĝojn.

Ili skribis longajn traktaĵojn, ke la kazea bulo ne konformas al la homa naturo, kaj ke ĝis nun la kaŭzo de ĉiu malsatmizero estis pruveble la senpripensa konsumado de la kazea bulo.

Pri la lifto kelkiuj skribis, ke ĝi terure lacigas la homon, aliuloj asertis, ke la konao pro la troa komfortiĝo pereus kaj senpoviĝus plenumi siajn majestajn celojn.

– La lifto lacigas kaj sibaritigas! – ili diradis.

– La lifto kaj la bulo malakrigas la menson al la boeto kaj al la anebaoj! – skribis aliaj. – Tiuj malsanaj movadoj ruinigos la konaon kaj viktimigos ĝin al la fia kemonaro.

– Oni intencas ekstermi nin per lifto kaj per kazea bulo – skribis iu, – la demando estas nur, ĝis kiam la prudenta behinaro toleras tiun konspiradon? Jam temas pri nia ekzisto mem. La lifto kaj la kazea bulo jam minacas nian vivon, sed ni ne vekiĝas al nia konscio!

La komfortistoj (tiel nomis sin la partianoj de la lifto kaj bulo) estis deklarataj lamikoj, kaj finfine eksplodis la kolero kontraŭ la du paranojuloj, kiuj ambaŭ estis mortbatitaj.

Ĝis nun la tuta afero estis – laŭ behina vidpunkto, – tute logika kaj klara, konsiderante, ke la tuta afero estis precize renversita kaj starigita super la kapo. La strangaĵoj sekvis nur poste.

Nome, post la linĉado de la du komfortistoj, la doktrino ne nur ne ĉesis, sed eĉ plifortiĝis inter la behinoj. Eĉ pli: kelkaj behinoj adeptiĝis kaj akcentis, ke la malfeliĉaj viktimoj estis la plej grandaj geniuloj de la konao, nur ili ne estis komprenitaj.

Kiam la rakonto de Zemoki alvenis al ĉi tiu punkto, mi jam konjektis, ke ĝi finiĝos per granda stultaĵo, do mi prefere interesiĝis pri tio, kiel ĝi konkludas al la flaviĝo de la oreloj?

La flavoreluloj estas la komfortistoj – li diris – kaj la bluoreluloj estas la stultaj kontraŭkomfortistoj, kiuj ne komprenas la voĉon de la tempoj.

Kiel mi komprenis, ke morgaŭ kunvenos al la konĉo la liftpartianoj por postuli la akcepton de la lifto, kiun – laŭ Zemoki – jam akceptis pluraj elak-betikoj, eĉ ili jam realigis ĝin.

– Ĉu vere? – mi demandis mire – Kial tamen ĉe vi ne troviĝas lifto?

– Sed ja troviĝas! – li respondis kolerete. – Laŭ mia scio eĉ vi mem manipulas per lifto!

Iome mi embarasiĝis, ĉar mi ankoraŭ ne sciis pri tiaspeca mia ofico.

– Kiel? Kion? – mi balbutis.

Zemoki sulkigis sian frunton.

– Do, vi ne kutimis suprenportadi la dornan seĝon al la etaĝo? – li demandis riproĉe. – Kiaspeca beratnu vi estas, se vi eĉ tion ne faras?

– Ha, jes, jes! – mi rapidis lin trankviligi. – Do ĉi tio estas la lifto de la konao?

Kio alia povus esti la lifto, ol lifto?

Kion alian mi povus atendi de ili? Naŭze mi ĉesigis la diskuton, pensante, ke mi jam ĉion komprenas.

Do, mia konjekto pravis.

Tiu malfeliĉa paranojulo estis mortbatita kaj ĉi tiuj, kiuj tute ne havas koncepton pri la lifto, tiel imagas la supren-malsupren irantan seĝon! Tiel deformiĝis la ideo, ĝis la behinoj akceptis ĝin!

Sed la fakto, ke entute ekzistas lift-partio, vekis en mi la penson, ke mi nun havus la okazon ŝtelenporti inter ilin utilan kaj sanan ideon.

Se entute ekzistas liftopartio – mi pensadis – kaj mi asertos al ili, ke mi postulas kune kun ili la realigon de la lifto, eble ili ne mortbatos min, eĉ, se mi postulos la realigon de la vera lifto.

Mi decidis klarigi morgaŭ, dum la konĉo al ili, kia estas la vera lifto. Fine mi havos okazon utili al ili sen vivdanĝero. Mi pripensadis la mekanismon, mi desegnis skizon pri ĝi laŭ mia kapablo kaj prilaboris detalan klarigon por komuniki al ili. Ankoraŭ nun mi miras pri mia tiama naiveco.

La konĉo okazis en la ĉambrego de la infankripliga instituto, kie mi foje transdonis la flavajn ŝtonerojn al la proko.

La flavoreluloj kunvenis kaj pro la reciproka ĝojo fervore frotadis siajn fruntojn.

Post kelkaj minutoj, ĉe la fino de la ĉambrego ekstaris iu behino sur la tablon. Lian korpon kovris ĉifone truita kovrilo. El la truoj pendis sur ŝnuroj koloraj ŝtoneroj kaj insektkadavroj. Li ekfrotis sian frunton, kaj la behinoj ekvakeis per kapdoloriga vekrio.

– Kiu estas tiu? – mi demandis Zemokin, kiu veadis apud mi.

– Iu namuko.

– Kio estas namuko?

Namuk estas, kies destino estas klarigi la realan veron.

Kiam la kriado ĉesis, la namuko ekparolis.

– Ni nun kunvenis por konduki la konaon for de la mortdanĝero kaj al la vojo de la boeto, savante ĝin el la kirlakvo, en kiun la aĉaj kontraŭkomfortistoj volas ĝin puŝi, por ke ni fariĝu la viktimoj de la kemono.

Al tio respondis ankoraŭ pli granda hurlado.

– Ni postulas nur – daŭrigis la ĉifonulo, – por ekipi la minimume duetaĝajn domojn per lifto. Sed la kontraŭkomfortistoj nin, la plej bravajn konaulojn, nomas hinoj, kaj tiun malnoblan ofendon neniu konscienchava konaulo povas toleri.

Mencii tute superfluas, ke la hurlado denove ekbruis kaj ĝuste pro tio, por mallongigi mian rakonton, sekvonte mi signos la plialtiĝon de la bruo per ekkria signo inter parentezoj. (Nome, ili senĉese hurladis, nur ĝia laŭteco variis).

– Tiuj kunkulpuloj de la kemono (!) ne hontis senhonorigi eĉ la kazean bulon kaj anoncas, ke ni kulpas spiritualaĵon, ankoraŭ pli, dum la ĉeesto de la flava ŝtonero (!), kaj samtempe ili emas forgesi, ke tiu, kiu ne ekkaptas sian piedkarpeon antaŭ la kvadrato, havas nenian rajton avertadi aliajn, ĉar tiu fiago jam estas pruvita al pluraj kontraŭkomfortistoj (!!)

– Do mi povas respondi al tiu intrigado nur per plua postulado de la lifto, sed jam ne nur en la duetaĝajn, sed en la unuetaĝajn, eĉ pli: en la ter-etaĝajn domojn (!!)

– Pri la kazea bulo ni volas diri al niaj atakantoj nur, ke tiu, kiu nomas la bulon spiritualaĵo, tiu estas lamiko, aŭ almenaŭ la spiono de la kemono. La kazea bulo estas bona, donas forton, kaj ni ne nur ne rezignas pri nia postulo, nomi la flavan ŝtoneron kazea bulo (!), sed ni postulas, ekkonu ili fine, ke la flava ŝtonero nutras nin nur sub la glora nomo de la kazea bulo kaj nur tiu donas al ni la veran forton kontraŭ la kemono (!!)

Post tio li saltis teren desur la tablo. La flavoreluloj plenforte vakeis, multaj ĉirkaŭis lin, kaj per siaj dikfingroj ili preskaŭ defrotis la haŭton de lia frunto kio, – laŭ Zemoki – signifis, ke li parolis prave.

Mi jam vidis, ke la kazea bulo havis la saman sorton, kiun la lifto.

Post li sekvis alia, eble ankoraŭ pli ĉifone vestita. Por ne ĝeni la Leganton, mi ne plu uzos la ekkriajn signojn, eĉ tiel estas imagebla la terura kakofonio.

Li komencis, ke li klarigos la ideojn de la granda Liftmajstro. Tiam li eksidis, prenis paperfolion, el kiu li eklegis la skribaĵojn de la malfeliĉa paranojulo.

Nun mi petas la Leganton firme sin apogi, ĉar, kvankam mi inter la behinoj spertis multajn nekredeblaĵojn, tamen, dum la prelego mi plurfoje devis pinĉi mian brakon por certiĝi, ke mi fakte ne sonĝas.

Nome, la teksto enhavis la tute laŭregulan priskribon de la lifto: la lifto estas niĉo, en kiun oni eniras kaj estas suprentirata al la etaĝo per elektra forto kaj, ke ni povas eĉ malsupreniĝi per ĝi sen laciĝo nek piediro.

Se mi ankoraŭ havis iom da pridubo, ke ili ja konas la mekanismon de la lifto, ĉi tiu estus, forigita per la desegnoj, kiujn li poste montradis kaj kiuj tute konformis al la skizoj faritaj de mi.

Sincere mi devis konfesi, ke mi jam nenion komprenis el la tuta afero..

Do, se tiuj konas la ideon de la Liftmajstro kaj tiom furioze adeptiĝas al tiu, kiel do fariĝas dorna seĝo el la lifto, kiun devas suprenporti la kompatinda skatolskuanta beratnuo al la etaĝo kaj reen?

Poste li anoncis prezenti la vortojn de la granda mufruko, de la Bulmajstro.

Mi tuj prenis mian notlibron por servi al miaj kolegoj per la skizo de la sekvantaĵoj. Do, miaj notoj tiurilataj atestas jenaĵojn:

La namuko ekstaris kaj ekkriadis per larĝa patoso kaj per groteskaj grimacoj:

– La kazea bulo estas miksaĵo el faruno kaj kazeo!

Nun li malaltigis sian voĉon. La amaso bruadis.

– Laŭ mia sperto ĝi estas tre bona nutraĵo.

Denove li paŭzis. Poste li forte enspirante suprenlevis ambaŭ siajn brakojn, sulkigis sian frunton kaj ekhurlis:

– Devas esti varme altabligata!

Nun subigante siajn brakojn, li ekfrapis la tablon, kaj dentgrincante li skuis siajn pugnojn al la plafono:

– Ĝi subtenas la forton de la korpo!!

Liajn manplatojn li etendis horizontale kaj per rondigitaj lipoj li flustris:

– Manĝinte ĝin, ĝi okazigas bonan senton...

Nun li refalis al la seĝo. Mi petas la Leganton absolvi min de la priskribo de la ekbruanta orelfenda hurlado. Ankoraŭ nun zumas miaj oreloj rememorante ĝin. Sufiĉas mencii, ke la kriadantoj mallaŭdis la kemonulojn kaj postulis ilin tuj trapiki. Kian interrilaton havas la kazea bulo al la mallaŭdo de la kemonanoj, vi ne min demandu.

Sed la poento nur nun sekvas.

La namuko (la sama, kiu ĉion ĉi finhurlis kaj rondlipis) ekparolis, kiom efike servas la lifto al la gloro de la konao.

– En malnovaj tempoj – li komencis, – la stultaj konservativuloj riproĉis al la Liftmajstro, ke liaj ideoj sibaritigos la konaon, eĉ pli, kaŭzos la pereon de la konao. (Granda rido).

– Jen, mi demandas: kio donas la forton al la konao, kontraŭ la aĉaj kemonuloj? Tio estas la lifto, kiu la beratnuon, – harde trempante lin per la elektra forto de la boeto – suprensvingas al pli superaj sferoj! Kaj ĉu ekzistas pli mirinda anebao ol la subakseligita kazea bulo, kiu donas forton nin reteni de la malpuraĵo de la spiritualaĵo kaj donas forton por forviŝi de sur la muroj la naŭzajn cirklojn de la kemono?

Post tio li forlasis la tablon kaj la amaso ekhurlis en pli streĉita bruego. Sed tio jam estis pli, ol mi povus lasi ĝin senvorte.

Per granda ekkuraĝo mi kubute trapuŝis la amason, suprensaltis al la tablo, post kio ili interesiĝante ekatentis min, kaj mi, per kelkaj improvizitaj vortoj petis priaŭskulti min, ĉar ankaŭ mi mem deziras la lifton kaj pri tiu afero mi volas diri kelkajn vortojn.

Post tio mi ekprovis koncize informi ilin pri iliaj eraroj, spite al ĉiuj danĝeroj.

La elektra forto – mi diris – ne estas komprenenda simbole, sed temas pri reala elektra forto.

– Prave! Prave! – kriadis la amaso.

– La plej plena realaĵo!

– Pereu la aĉaj kemonuloj! – Tiaspecaj interkriadoj flugadis.

– Kaj la lifto – mi daŭrigis, – suprenlevas nin ne simbole, sed ni enpaŝas, kaj ĝi suprenportas nin al la etaĝo.

– Supren al la etaĝo! – ili kriadis. – Pereu la aĉaj kemonuloj!

– Kaj la kazea bulo ne estas flava ŝtonero, sed farunaĵo, kiu estas manĝebla, kaj tiel ĝi donas al ni forton.

– Forton! Forton! – ili kriadis. – Forton kontraŭ la kemonanoj!

– Sed homoj! – mi kriis, – komprenu vi: la Liftmajstro kaj la Bulmajstro parolis ne pri la kemonanoj, sed ili intencis al ni faciligi, ke ni supreniĝu al la etaĝo, kaj manĝigi la kazean bulon por vivteni nin!

– Supren al la etaĝo! Supren, supren! – ili kriis kaj pluraj svingis tranĉilojn. – Ni postulas lifton kaj bulon! Fi, aĉa spiritualaĵo!

Mia pacienco komencis elĉerpiĝi. Senkaŝe mi esprimis mian opinion:

– Do, se vi konas la lifton kaj kazean bulon, kial vi trompadas vin mem per dorna seĝo kaj flava ŝtonero? Komprenu vi: la majstroj volis ne tiajn sensencaĵojn, sed vivon, komforton kaj nutraĵon!

– Nutraĵon! – ili kriadis tranĉilsvingante. – Mortbati la kemonulojn!

La situacio fariĝis jam danĝera, sed ĉi tiu, senlime profunda, kirliĝanta marĉo de la stulteco ekboligis la sangon en miaj vejnoj. Mi jam ne pripensis, ĉu mi estos mortbatata, nur intencis foje senkaŝe publikigi mian opinion. Senatente pri la danĝeroj, mi klopodis ilin superkriadi:

– Vi estas tutaj frenezuloj. Ĉu vi ne pripensas, ke vi tiamaniere ne vivos, sed mizere pereos, vi senprudenta brutaro?

Mi piedfrapis la tabloplaton, ke ĝi fendiĝis.

La furiozo de la amaso nun leviĝis al paroksismo. Ili pikadis siajn tranĉilojn en la murojn, kaj elinter iliaj grincantaj dentoj kvikis la frenezo:

– Ni estas brutaro!

– Ni trapiku la furiozajn kemonanojn!

La mizeraj teruraĵoj de la sceno subite ekmovis en mi grandajn ŝanĝojn. Post unu momento mi transiĝis la kulminon de la kolero, kaj mi eksentis kompreni la internan esencon de la behina animo.

Nome, se sur la pordego de la infero estas surskribite: lasciate, sur la pordego de la behina kolonio plej trafe estus surskribota: vane.

Mi diris al ili kun profunda malestimo:

– Vi pravas. Plej ĝuste vi ekstermu vin, ĝis mortos la lasta konaano, kemonano, komfortisto, kontraŭkomfortisto. Dankos tion la monto, valo, nebulo, sunbrilo, la prudenta vermo kaj la pia tigro.

Mi descendis de la tablo kun la aŭdaco de la profetoj, kaj kunplektinte miajn brakojn sur mia brusto mi firme okulen rigardis la kirliĝantan amason de la frenezuloj.

Kaj tiuj vakeante ĉirkaŭstaris min, ĝojkriis, mallaŭdis la kemonanojn kaj kontraŭkomfortistojn, dikfingre atakis mian frunton kaj ekfrotadis ĝin, ke mia haŭto preskaŭ ekbrulis. Poste ili ŝultrenlevis min kaj kriadis, ke mi estas la plej brava konaano.

Eĉ iu pladplanda betiko ŝovpaŝadis al mi kaj solene ektuŝis mian nazon.

– Brave, kaleb – li diris ekskuante la kuprokubojn sur siaj genuoj, – ĝis nun neniu namuko defendis la konaon kaj anebaojn tiom entuziasme kaj prave kiel vi. Se ni havus multajn simile bravajn konaanojn, ni nepre akven dronigus la aĉan malamikon.

Poste li surpaŝis la tablon, per varmaj vortoj deklaris al mi publikan dankon kaj proponis al la flavoreluloj akcepti mian proponon, nomi sin mem brutaro kaj glui etajn kornojn al siaj fruntoj, por ke ĉi tiu glora simbolo elmontru la boeton, kiu levas la veran komfortiston – t.e. bruton, – super la aĉajn kontraŭkomfortistojn kaj samtempe donas forton kontraŭ la kemono.

Fine li fingromontris al mi kaj alvokis la amason por vakekrii al mi por miaj belegaj vortoj kaj nomi min estonte ĉefbruto.

Mi devis eĉ tion ĉi trasuferi.

***

Hejmenveninte min ĉirkaŭdancis la sovaĝa kalejdoskopo de la okazintaĵoj, kaj nur post horoj mi povis por mi elpensi iaspecan komentarion. Do, mi imagas la mensan putradon de la behinoj jene:

La baza elemento de ilia stato estas la malamikado unu kontraŭ la alia, kiu estas nomebla eterna, neĉesigebla bestaĵo, se mi entute povus kompari la, por sia vivo mortigantan, saninstinktan rabbeston al tiuj, kiuj mortigas kontraŭ siaj vivinteresoj.

Ĉiu grupo havas propran ideologion el maniaĵoj, kaj ŝajne laŭ tiuj diferencas unu behino de la alia. Sed tiu estas nur elekstera aspekto. La realo estas, ke ili batalas ne por maniaĵoj, sed ili elcerbumadas la maniaĵojn por la batalo mem. Iu fariĝas bluorelulo nur por diferenci de la flavoreluloj, kaj reciproke. Ili batalas por la batalo.

– Sed tiaokaze kial la multaj doktrinoj kaj disputoj? – demandas rajte la Leganto. – Se la sola vivelemento de la behinoj estas la batalo unu kontraŭ la alia, kial elcerbumi pro tio konaon, kemonon, kontraŭkomforton, boeton, kipuon kaj aliajn fantastaĵojn, kial ne atakas senpere ĉiu al sia najbaro per bastonego sen iu ajn ideologio?

Do, ĝuste tion mi ne komprenas. Sendube, malsame al la besto, ili havas menson por kapabligi sin subpremi siajn sanajn instinktojn kaj klopodi por ĝuste kontraŭvivaj celoj. Tiun ilian kapablon por lukti kontraŭ siaj vivoj ne nur ne povas venki kaj bridi ilia pli bona memo, sed kontraŭe: ili intence evoluigas ĝin en si mem.

Sed eble tion mi ankoraŭ komprenas. Sed kiel pravigi la surmanpaŝadon per doktrinoj, kiuj intencas ĝin legitimi tiel, ke ĝi estas pli komforta kaj pli sana, tion mi jam ne komprenas kaj neniam komprenos.

DEKKVINA ĈAPITRO

La aŭtoro konatiĝas kun la plej stranga manio de la behinoj – kun la reguloj de la manĝado de la virinoj. – Ni ekkonas ankaŭ la kuriozan kutimon de la grandrustoj. – La aŭtoro estas preskaŭ tradraŝata ĉe la ŝukko. – Li senĉese ofendas la manĝregulojn de la virinoj, kaj pro tio li travivas multajn misaventurojn kaj suferojn.

Sed ni reiru al mia posta sorto, en kiun nun miksiĝis la konatiĝo kun virino kaj kio – mi povas diri – preskaŭ kaŭzis mian pereon.

Iliaj virinoj estis ĝenerale tre naŭzaj. Ekzemple iliaj dekstraj orel-loboj estis plejparte detranĉitaj. Nur imagi estas terure la doloron, kiun ili devis travivi kaj eĉ pli terure estis rigardi tiujn monstrajn kaj kriplajn figurojn. Sed kiel ajn nekredeble, tiuj virinoj estis stumpitaj ne de murdistoj aŭ sangavidaj furiozuloj, sed ili mem igis sin stumpigi; ankoraŭ pli: ili eĉ pagis por tio, ĉar ankaŭ tio estis rigardata kiel kipuo. Kaj la viroj ne nur ne forturnis sin de ili pro naŭzo kaj kompato, sed kontraŭe, ili pli ŝatis la senorellobajn virinojn.

Kaj ili ne nur detranĉigis siajn orellobojn, sed krome klopodis per ĉiaj neimageblaj fiaĵoj fuŝi la naturan belecon de la korpo. Ili pentris siajn nazojn blanka per kalko, siajn sidvangojn bluigis per viskoza kaj fetora farbo kaj lasis ilin senveste, dum sur siajn stomakojn ili ligis dikajn kusenojn. Siajn buŝojn – kiel ni jam scias, – ili kovris senĉese per poŝtuko.

Tiu virino, kiun mia malfeliĉa sorto portis en mian vivon, nomiĝis Zukrula, kaj mi ekkonis ŝin sur la ŝukko.

Tiatempe mi ankoraŭ ne sciis la signifon de la ŝukko, nur Zemoki ĝin menciis iam kaj konsilis iri al la ŝukko, ĉar ĝi estos tre interesa.

La sekvan tagon mi fakte eliris kun Zemoki kaj Zeremble, kaj dumvoje frapis miajn okulojn, ke ĉe la trunkoj de la arboj estas starigitaj multaj, tute trarustiĝintaj ladplatoj, kiujn hieraŭ mi ankoraŭ ne vidis tie.

Mi demandis, kial oni ne forigas tiujn el la vojo, ĝi ja eble povas iun vundi.

Al miaj vortoj responde mi ricevis tre riproĉplenajn rigardojn.

– Eksciu – respondis Zemoki, – ke ĉi tiuj estas la grandrustoj, kiuj estas ekspoziciitaj nur ĉe solenaj okazoj.

Mi nenion sciis, kio estas la grandrustoj, nur tiom mi komprenis, ke mi denove kompromitis min, do multe pli mallaŭte kaj respekte mi interesiĝis pri la esenco de la grandrustoj.

Evidentiĝis, ke ankaŭ ĝi estas aneba.

– Mi ne estas fanfaronema – diris Zeremble, – sed mi povas al vi diri, ke mia ladplato jam antaŭ okdek jaroj truiĝis pro la rusto.

Kaj li fiere ĉirkaŭrigardis.

Poste Zemoki aldiris, ke sur lia ladplato la rusto estas jam du fingrojn dika.

Mi jam estis tre scivola, kaj por eviti la kompromitiĝon, laŭ miaj malnovaj spertoj mi flate laŭdis la grandruston de Zemoki, kvankam mi ne havis konjekteton, kia ĝi estas.

Tiu metodo fakte malfermis iliajn korojn, dumvoje ili rakontis la historion de ĉiu ladplato.

Apud la grandrusto de Zeremble mi devis longe stari, ĉar li atentigis min pri ĉiu truo. Ĝi estis sendube en mizera stato kaj de la disfalo savis ĝin nur, ke ĝi estis surnajlita al tabulo. Zemoki siavice mezuris la dikon de la unuopaj grandrustoj per mezurilbastono, kaj se iu estis nur harfadene pli maldika ol la sia, tiun li nomis tute nova, uzebla peco kaj ege mallaŭdis ĝin. Pri unu el tiuj li diris, ke ĝia posedanto prefere povus farigi el ĝi pladon por sia spiritualaĵo, pro kio eĉ Zeremble time ĉirkaŭrigardis kaj admonis lin al la ketnio.

Sed Zemoki troviĝis en plena impeto. Pri sensacie dika rusttavolo li denuncis, ke ĝi estas falsaĵo: la posedanto nur algluigis la rustpecojn al la lado. Li esprimis sian miron, ke la posedanto tiam ne estas punita pro rustfalsado.

Pri alia li diris, ke ĝi eĉ ne estas la propraĵo de la ekspozicianto; tiu nur rapide betikiĝis kaj dank’ al sia betika rango aĉetis ĝin de malriĉiĝinta rustposedanto.

– Tamen – li diris, – ĉiu scias pri li, ke li ja ne naskiĝis ĉi tie interne, sed antaŭ dudek jaroj li ankoraŭ laboris ekstere, inter la hinoj, kiel simpla altfervoj-konstruisto, liaj fingroj ankoraŭ nun estas kalaj pro la cirkelo. Sed, bedaŭrinde, ne eblas procesi kontraŭ li, ĉar li sidas en la Rustmezura kaj Registra Oficejo.

Li estis ege konsternita, ke la afero de la Publika Rusto estas konfidita al tiaj uloj. Tamen li ne forgesis emfazi, ke en lia familio (t.e. en la familio de Zemoki) jam lia praavo estis enportita, kiam li formanĝis sian ŝuon, kaj li estis ankaŭ ĉi-interne tre eminenta homo. Nome li mem elbatalis, ke la behinoj portu la flavan ŝtoneron sub la dekstra akselo; anstataŭ la maldekstra. Lia avo unu kemonanon senhaŭtigis viva; dum semajnoj li ŝmiris siajn orellobojn per ties grasaĵo, pro kio multaj lin admiris, sed li havigis al si ankaŭ enviulojn, kiel tio jam estas kutima en la vivo de grandaj homoj. Lia patro estis granda scienculo, unu el la fondintoj de la elipsologio, ĉar estis li mem, kiu demonstris, kial la cirklo estas elipso por la konao, per kio li grandrezulte kunefikis por veki la specialajn rasajn sciencojn, dormetantajn en la sino de la konao.

Tiel interparolante ni venis al la ŝukko. Tie estis ĉirkaŭbarita placo, kaj ekster la bariloj jam staradis multaj homoj.

Ni apenaŭ pasigis tie kelkajn minutojn, kiam subite kuris sur la placon du furiozrigardaj behinoj kun teruraj bastonegoj. Sen ia ajn enkonduko ili ekbategis la kapon kaj dorson unu al la alia, kaj post minuto jam fluis la sango kaj la haŭtoj ĉifone pendis de ili.

Mi kriis pro helpo, kaj ankaŭ la amaso hurlis per senkohera voĉo, sed neniu iris disigi ilin. Fine mi mem ensaltis tra la barilo, sed la ceteraj kaptis min kaj ŝire fortiris. Kaj vane mi postulis bridi la du furiozajn kontraŭulojn, ili respondis, ke tio estas ŝukko; kaj mi fermu mian buson.

Dum mi disputis kun la maniuloj, la kranio de unu el la luktantoj frakasiĝis kun akra krako; ia amaso ekhurlis kuris sur la placon, ĉirkaŭstaris la mortiginton, vakeis, la pantalonon sur lia postaĵo gratĉifonis, ĝis fine, pro la sangoperdo kaj la troŝarĝo de la koro ankaŭ li terenfalis.

Kaj kiam mi indigne demandis de la ĉirkaŭstarantoj, kiel ili povas toleri tian barbaran solvon de la disopinioj, ili respondis, ke tiuj ne estas malamikoj, sed tio estas ŝukko kaj celas la evoluigon de la sano. Kaj vane mi menciis mian kuracistan diplomon, akiritan en la oksforda universitato, demonstrante, ke la homo kun rompiĝinta kranio estas malpli sana ol la sendifekta, kaj nur frenezuloj frakasas la kranion unu al la alia, eĉ estis ili mem kiuj ekkoleris. Leviĝis pugnoj, kaj mi certe ne estus evitinta la linĉadon, se mi ne rapide forkurus.

Tiamaniere mi ekkonis la esencon de la ŝukko. Nome se iu mortbatas sian homfraton, tiu estas punata. Sed se li antaŭe eldiras la sorĉvorton: ŝukko, li liberiĝos de la puno!

Ĉe la behinoj ĉio dependas sole kaj nure de la vortoj!

Kaj estis ankoraŭ feliĉe, ke ne tiu estis punata, kiu ne emis frakasi sian kapon sub titolo ŝukko.

La leganto verŝajne opinias la lastan frazon malforta spritaĵo kaj ridetas pri miaj vortoj. Bedaŭrinde mi devas neniigi ankaŭ ĉi tiun ĝojon, ĉar, jes ja troviĝis ankaŭ tia sorĉvorto kiu, se la murdanto ĝin eldiris, ne nur liberigis lin de la puno, sed ĝuste tiu estis punata, kiu ne volis mortigi. Tiu vorto estis la bukuo. Sed pri tio nur poste.

Laŭ mia opinio mi faras plej ĝuste, se mi metas nenian komenton pri ĉi tiu simptomo de ilia malsano, despli, ke tuj poste mi miksiĝis en multe pli gravajn aferojn, kiuj fine laŭvorte pereigis min.

Nome, inter la publiko de la ŝukko mi ekvidis ĝisskelete malgrasiĝintan, preskaŭ ŝanceliĝintan virinon. En ŝia mano tremis la poŝtuko, kiun ŝi tenis sur sia buŝo.

Malgraŭ mia tuta naŭzo mi tamen ekkompatis ŝin. Ŝia senforto estis tiom kompatinda, ke mi – jam nur kiel kuracisto, – ne povis ŝin rigardi senvorte. Iome embarase mi serĉis la vortojn, kiel mi povus al ŝi proponi pli abundan nutriĝon sen la ofendo de la ketnio. Fine mi decidis, anstataŭ penaj eksperimentoj proponi al ŝi parton de mia spiritualaĵo laŭ kavalira maniero.

Do, mi alpaŝinte proponis, ke mi bonkore transdonas al ŝi mian hejme estantan spiritualaĵon por konsumi ĝin.

La leganto tute ne povas imagi, kian riproĉon mi ricevis responde. Ŝi nomis min bivag, kiu eĉ ideon ne havas pri la ketnio; kaj ŝi demandis, kion mi imagas, kia virino ŝi estas; espereble mi ne opinias, ke ŝi faras tiun naŭzaĵon.

– Ĉu vi parolas pri la manĝado? – glitis el mia buŝo.

– Fi! Bivag! – ŝi terurkriis, – kiel vi imagas, ke mi povus pensi pri tiaspecaĵoj. Kaj almenaŭ ne tiel vi dirus!

Sed vidante ŝian mizeran staton kaj evidentan malsaton kiun ŝi ne povis kaŝi, mia plej primitiva humana sento diktis, ke transpaŝante la regulojn mi mildigu ŝian malsaton. Do mi diris al ŝi:

– Kiel ajn ni parolas, la vero estas, ke ni ĉiuj konsumas spiritualaĵon. Ankaŭ mi estis jam malsata kaj ĉiuj aliaj. Konvinkiĝu, ke mi volas nur bonon al vi.

Ŝi krie min riproĉegis, kion mi imagas, ĉu ŝi bezonas tiun abomenaĵon? Neniam dum ŝia vivo ŝin deziris, ĉar ŝi ne estas ia tiaspeca virinaĉo, kaj tion mi devas ekscii. Kaj eĉ krome, ketnia homo devas ĉi-okaze ne fari tiel, sed demandi: “Ĉu vi deziris la bikbamon?” kaj ne insulti sendefendajn virinojn per tia malhonora propono.

Nun mi faris malfeliĉan paŝon. Nome tia obstineco de la stulteco kolerigis min, kaj mi ne cedis pri la vero. Mi komunikis, ke mi estas kuracisto, kaj mi konsilis al ŝi rigardi en spegulon: ŝi vidos, kiome montriĝas sur ŝiaj trajtoj la malsato, kaj tio tute ne estas honto; ĉar ni ja ĉiuj kutimas manĝi; kion sufiĉe pruvas la fakto, ke ni vivas.

Mi konjektis, ke ŝi ofendiĝos, sed mi jam ne multe prizorgis ĝin, finfine mi nenion perdas, kaj ŝi nur gajnas per mia konsilo.

Sed eĉ sonĝe mi ne povus imagi la sekvontaĵojn.

La virino preskaŭ sufokiĝis pro indigno; senvorte ŝi malfermadis sian buŝon. Post kelkaj momentoj ŝi plenforte ekkriadis por helpo.

Kure alvenis la gardistoj, al kiuj ŝi mensogis, ke mi atakis ŝin, kaj ke mi intencis forpreni ion de ŝi, sed ŝi nature ne malkovris, kion, nur parolis pri iaspeca sia plej kara trezoro, kvankam ne eĉ unupecan valoron ŝi kunportis.

Tia superlativo de la impertinento kolerigis min, kaj mi deklaris, ke mi tute ne volis ion ajn forpreni de si, sed male: mi volis partoprenigi ŝin en la ĝuo de la spiritualaĵo.

Nun sekvis mia plej granda surprizo.

La gardistoj plenbuŝe ekridis pri miaj vortoj, deklaris, ke ĝuste pri tio temas, kaj portis min al la betiko, kiu kun granda indigno punis min per dusemajna karcero, ĉar “mi volis doni manĝon al virino!

Mi ne volis kredi al miaj oreloj kaj pro surprizo unu sola protesta vorto ne venis el mia buŝo; mi staris, kiel trafita de apopleksio kaj ne sciis, kio okazas. Mi jam longe estis en la karcero, sed nur post horoj mi povis aranĝi miajn pensojn tiome, ke mi rekonsciiĝis, ke mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto. Kaj kial? Ĉar mi estis bona kaj sanmensa.

Post mia liberiĝo mi indigniĝe plendis al Zemoki, sed li anstataŭ komprenemo priridis min, nomis min bivag kaj admonis min pri la ketni.

Kvankam min kolerigis la aroganteco de maniulo, mi klopodis pacience finaŭskulti liajn vortojn, esperante, ke per la ricevotaj “scioj” mi povos almenaŭ ŝirmi min kontraŭ similaj danĝeroj.

Mi povas aserti, ke tute fantaziaj aferoj evidentiĝis.

Mi jam sciis, ke la manĝado estas konsiderata maldeca afero; sed neniam mi povus imagi, kiom komplikitaj maniaĵoj alkroĉiĝas al ĝi ĉe la virinoj.

Nun mi eksciis ekzemple, ke la kusenoj sur la stomako kaj la poŝtuko sur la buŝo estas portataj, ĉar ambaŭ organoj havas rilaton al la manĝado.

La buŝon ankaŭ mencii estas malpermesata. Oni devas ŝajnigi, kvazaŭ virino tute ne havus buŝon.

El eŭropa vidpunkto sonas nekredeble tio nur, ke oni konsideru honto sian naturan kaj honestan vivfunkcion, sen kiu ni tute ne vivus, sed la komplika maniero, laŭ kiu la virinoj devis tiun kaŝi jam superas ĉiun fantazion. Renkontiĝante viro kaj virino ambaŭ interparoladis tiamaniere, kvazaŭ ili tute ne havus ideon pri la ekzisto de la buŝo, kvankam ambaŭ sciis, ke ĝi ekzistas kaj ke tion bone scias ankaŭ la alia. La buŝon ili menciis nur en neeviteblaj okazoj kaj eĉ tiam nur parafraze, per artefaritaj pseŭdonomoj, konformaj al la ketnio, nomante ĝin foje vizaĝmezo, foje pensfloro, kvankam ĝi havis ĝuste tiom komunan al la penso, kiom la spiritualaĵo, pri kio oni devis kontesti eĉ, ke ĝi estas manĝata de homoj, sed oni devis ĝin pritrakti, ke ĝin forportas la cikonio. Nature ĉiu sciis, ke ili mensogas. Kial tamen oni devis diri tial, miaj legantoj ne demandu de mi, ĉar ĉi tie jam ekhaltas kaj fiaskas la homa menso.

Kaj la malfeliĉaj virinoj kunportadis kun si mem ĉi tiun naŭzan malpuraĵon de la deviga mensogo tra siaj tutaj vivoj kaj dum sola momento ne eksonis en ili la protesta voĉo de la honto kaj de la honesta moralo.

Mi, kiu nur priskribas tiujn, ofte pripensadis, ĉu entute estas deca publikigi tiaspecajn fiaĵojn? Nome, inter miaj legantoj nepre troviĝos multnombre la moralaj kaj puranimaj filinetoj de mia patrio, kiuj edukiĝinte en la sana eŭropa civilizacio ĉiam lernis, ke la mensogo estas malmorala afero kaj kiuj nepre ne povos legi ĉion ĉi sen ruĝiĝo. Por mia senkulpigo mi mencias nur, ke mi ne povas kaŝi mian justan patriotan fierecon, rememorante pri la senhontaj behinaj virinoj.

Pri la manio de la poŝtuk-portado mi povas rakonti fantazian okazon.

Foje iu virino aperis sur la korto per nekovrita buŝo. Miaj legantoj ne imagas, kia skandalo eksplodis! La ĉirkaŭstarantoj ruĝiĝe forturniĝis, manplatkovris siajn okulojn, la virinoj kriade diskuris. Fine alvenis ia gardistaro kaj forportis la virinon. Sed plej interesa estis la argumentado: ili diris, ke la virino – freneziĝis!

Mi nur deziris scii, kio estas la bikbamo, pri kiu la virino parolis kaj kiun mi estus devinta al ŝi mencii. Sed post tiom da kompromitiĝo mi jam ne kuraĝis demandi. Por mi estis certa, ke ĝi estas ankaŭ iaspeca elcerbumita stultaĵo, sed mi havis nenian emon doni bazon al la primoko kaj hontiga superemo de Zemoki. Ili priridas tiun, kiu ne konas iliajn fantazie fabrikatajn vortojn, kiuj signifas nenaturajn imagitaĵojn. Male, se iu ne sciis, kiu estas la ekliptiko aŭ la pankreaso, tiun ili rigardis respektplene, ĉar la nescio donas noblan aspekton.

Do, por ekscii sen ridindiĝo, kio estas la bikbamo, post mia liberiĝo mi denove vizitis la menciitan virinon, kaj antaŭ ĉio mi pardonpetis pro mia bivaga konduto, kaj poste mi demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?.

La vizaĝo de la virino evidente plimildiĝis, ŝi deklaris, ke ŝi kvarias miajn vortojn, ŝi ne enoas pro mi, kaj la bikbamon ŝi deziris.

Tiamaniere mi sukcesis konatiĝi kun ŝi. Mi eksciis, ke ŝia nomo estas Zukrula. Ni iris promeni, poste ankaŭ Zemoki akompanis nin. La interparolon, se konsideri mian senspertecon, oni povas diri sufiĉe glata. Mi klopodis elekti tiajn temojn, pri kiuj mi konjektis, ke ili situas trans la malhelpaĵoj de la ketnio, kipuo kaj ceteraj maniaĵoj. Kompreneble ĝuste tiel mi kompromitis min jam ĉe la komenco.

Nome, kun naiva kapo mi aŭdacis elbuŝigi ĉi tiun tute sensignifan frazon.

– La ĉielo estas blua.

(Mi pensis, en ĉi tio ja ne povas esti danĝero.)

Zukrula emfaze respondis:

– Jes, ĝi estis blua.

Ankaŭ nun ĝi estas blua – mi respondis naive, je kio la respondo estis neniiga riproĉrigardo. Mi ruĝiĝis, Zemokin mi flankenvokis sub iu preteksto por demandi lin pri la afero, sed li ne atendante mian demandon, akre min riproĉis, kiel mi aŭdacas, paroli antaŭ virino en estanta tempo?

Tiel evidentiĝis, ke dum la parolo inter viro kaj virino oni devas diri ĉiun verbon en estinta tempo. Per estanta tempo oni rajtas paroli nur kun tia virino, kiu jam demetis sian buŝtukon antaŭ ni. Kaj per tio, ke mi alparolis per estanta tempo, mi ŝin malhonorigis, ŝajnigante ŝin, kvazaŭ ŝi jam estus demetinta antaŭ mi la buŝtukon.

Reirante mi klopodis obei ĉi tiun regulon, sed mi povas aserti, ke la deviga uzo de la estinta tempo ofte embarasas, ĉar mi ofte ne scias ĉu vere temas pri la estanto aŭ pri la estinto. Tute ne ideon mi havis, kial ili tamen faras. Ĉu la homa lingvo ne estas por tio, ke ni komuniku reale estantajn aferojn sen miskompreno?

Sed apenaŭ ni komencis daŭrigi nian konversacion, Zemoki denove flankentiris min kaj kolerete demandis, kial mi diras al la virino senĉese Zukrula kaj kial mi ne nomas ŝin Zajkubu?

– Ĉar ŝi nomiĝas Zukrula – mi respondis simple.

– Nu, diru nur Zajkubu.

– Si mem diris, ke ŝi estas Zukrula.

– Ho, vi bivag! – ridis Zemoki. – Ŝi diras tiel, ĉar la ketni ne permesas ke ŝi mem nomu sin Zajkubu, sed vi nomu ŝin tiel.

Iu alia eble estus freneziĝinta en mia stato, kaj ankaŭ mi mem rekonis nur tiam, kiom multe eltenas la homo, se li devas. Ni reiris, kaj la plua interparolo daŭris laŭ tiu regulo.

Zukrula iom post iom iĝis denove bonvola al mi, kaj poste ŝi min petis, ke mi palpu kun ŝi bujpiffon.

Mi ektime rigardis al Zemoki, nesciante, kiaspeca nova kaptilo min embuskas, sed li kun trankviliga okulsigno respondis, ke mi nur palpu senĝene.

Per tio kompreneble ne estis aranĝita la afero kaj, kvankam balbute, mi devis konfesi mian senspertecan pri la bujpiffo, kio igis Zukrulan al malestima lipmovo, kaj ŝi rimarkis, ke la hodiaŭa vira generacio verŝajne ricevas plejparte nur teorian edukon, kiu ne konformas al la postuloj de la praktika vivo.

Fine Zemoki venis al mia helpo kaj klarigis la aferon.

La bujpiffo konsistas el tio, ke la viro kaj virino kuntuŝas la fingropintojn laŭ diverse regulita kaj ritma ordo. Jen la polekson de la viro kun la ringfingro de la virino, jen la ringfingron kun la etfingro, jen la ringfingron kaj etfingron kun la montrofingro de la virino, ktp., kaj kelkfoje ili fingromontras al la buŝo unu de la alia.

La bujpiffo havas multajn variaĵojn, la sola komune, gesto estas la buŝmontro, kiu troviĝas en ĉiu variaĵo, sed ili hontas tion. Ili mencias ĝin nur kiel fagmak-figuron. Tute mi ne scias, kial ili hontas ĝin, kaj se ili hontas, kial tamen faras.

Mi eksciis ankoraŭ, ke oni kutimas palpi la bujpiffon eĉ laŭ la ritmo de muziko. Tiu fakto estis al mi tre oportuna, – ĉar kiam mi pruviĝis tre sentalenta lernanto, mi senkulpigadis min, ke mi certe pli bone povus ŝin palpadi laŭ la ritmo de muziko.

Pro tio ili proponis – iri al la monteta deklivo por promeni. Ni ekiris. Tiam Zukrula subite esprimis sian deziron, ke ŝi ege emus havis malhelbrun-flugilan papilion kun bluaj strioj. Post longa serĉado mi sukcesis kapti al ŝi unu, sed ĝi ne konformis al ŝia gusto, ĉar ĝi estis malhelbruna kun bluaj strioj, dum ŝi pli dezirus bluflugilan kun strioj malhelbrunaj, kiun, ties flugilojn detranĉinte kaj puntiginte, ŝi algluus al la haroj de sia broso, kaj tio estus tre bona. Ŝi ja ĉiam deziris tian viron, kiu plenumas ĉiun ŝian deziron, fortan kaj despotan, kiu skurĝas sian virinon, se ŝi ne obeas.

Poste ŝi ekpensis, ke ŝi emus vidi ĉielarkon, kies arko estas malsupre kaj la piedoj supre, kaj ŝi ne komprenas kial estas la tekniko, se eĉ tion ĉi oni ne povas efektivigi. Ke bone estus kuri sur varmega neĝo kun etenditaj brakoj, bone estus ĉion-ĉion elparoli dum unu spiro, sed sen vortoj, ĉar tiu estas la vera parolo kaj ni atingos la perfektecon nur tiel, se ni ne parolas kaj se ni pentras nian frunton flava, kaj kiel mi opinias pri tiu scienculo, kiu nun malkovris la solvon de ĉiuj integralekvacioj, ĉu estas vere, ke li kutimas kovri sian spiritualaĵon per ruĝviolkolora kvadrata tuko, ĉar mi eksciu, ke li tre imponas al ŝi, kaj unu ekzempleron de lia artikolo ŝi portas en sia poŝtuko antaŭ sia vizaĝmezo.

Surprizite mi aŭskultis la konate sonantajn vortojn, kiuj tiom strange diferencis de la ĝisparoksismaj frenezumoj de la behinoj. Ankoraŭ pli, mi ekkonsciis pri tio ke la babilado, kapricoj kaj ideoj de Zukrula estas por mi vera freŝiĝo, ĉar tiuj klare rememorigis al mi ĉarman babiladon kaj etajn problemojn de la sinjorinoj de mia ŝatata patrio kaj la milvarian muzikon de la rava virina animo, kiu faras la belan sekson tiom ekscita, problema kaj dezirinda, kaj kiu incitas la viron persiste ĉassekvi la belan birdeton por ŝin ekkapti kaj por solvi la nodon de la rebuso, trovi la realan kaj konkretan enhavon, kiu tiom ekscite kaŝas sin inter la trioloj kaj fugoj de la flirtantaj humormoduloj, aŭ almenaŭ ni kredas, ke ekzistas kio sin kaŝas.

Mi asertas, ke en tiu momento mi ne sentis min tro fremda, eĉ pli, iom post iom mi senĝeniĝis dum la babilado, konstatante, ke ĉe la behinoj, kvankam ĉiun kutimon kaj instituciojn ili starigis kap-al-sube, la virinan animon tamen ne povis devojigi el ĝia natura kaj vera estado.

Bedaŭrinde mia ĝojo ne longe daŭris, ĉar foje Zukrula subite demandis:

– Mia etfingro estis pli maldika ol mia polekso, ĉu ne?

(Nature, tio estas komprenenda en estanta tempo.)

Kvankam la demando estis sufiĉe ridinda, mi jam estis alkutimiĝinta, kaj anstataŭ rido mi serveme esploris ŝian manon kaj ŝin certigis kun pura konscienco, ke ŝia etfingro “estis” fakte pli maldika.

Post tio Zukrula saltleviĝis kaj malestime min rigardmezuris:

Bivago! – ŝi kriis kaj aldonis:

– Kaj la bikbamon mi ne deziris! – Tiel oni tute ne povas paroli pri!

Kaj ŝi forkuris.

Mi gapis al Zemoki idiote, sed li tute ne atendante mian demandon, atake min riproĉis, ankaŭ li nomis min bivag kaj minutoj pasis, ĝis li tiome povis trankviliĝi, ke mi povis peti de li klarigon.

Tiel mi eksciis, ke la viro havas elementan devon deklari la etfingron de la virino pli dika ol la polekso. Kiu ne tiel diras, tiu kulpas kave-aferon.

La racia leganto nepre opinias, ke tio havas ian naturan bazon: ili iamaniere maldikigas la polekson, aŭ io alia. Mi devas deklari, ke tio estas eraro. Iliaj fingroj estas tute similaj al niaj, sed iu elcerbumis, ke la dika etfingro estas fiero kaj, kvankam ĉiu sciis, ke tian manon neniu havas, tamen oni devas tiel aserti, eĉ pruvi, trude dokumenti kaj batali kun la virino, kiu persiste asertas ĝin pli maldika, dum la viro pli dika. Kaj pri tio ili diskutas dum horoj, kaj la virino sentas sin feliĉa, kvankam ŝi bone scias, ke la viro mensogas.

Dum aliaj homoj estimas unu la alian per verdiro, ĉe la behinoj la mezuro de la estimo estas ĝuste tio, kiel grandan mensogon diras unu al la alia.

Por ke la frenezo pleniĝu, mi mencias ankaŭ tiun regulon de ia ketnio, ke ĉi tion oni rajtas nur aserti pri virino, kun kiu ni ĝuste parolas. Dum ties ĉeesto ŝin aserti pri fremda virino estas la plej granda ofendo al la ĉeestanto.

Sed la problemo de la bikbamo min scivoligis ege. Tial mi sekvontatage denove elserĉis Zukrulan, mi denove pardonpetis, deklarante, ke ŝi misaŭdis miajn vortojn mi ne diris pli maldika, sed pli dika.

Mi jam duoble mensogis, do Zukrula senkoleriĝis, kaj mi urĝante demandis, ĉu ŝi deziris la bikbamon?

Zukrula denove iĝis bonhumora. Ŝi deklaris, ke tiamaniere estas jam ĉio ja alie, kaj la bikbamon ŝi denove deziris.

Poste ŝi venigis min kaj Zemokin al iu betiko, kiu ligis la telerojn al siaj plandoj, poste ilin malligis. Ĉi tion li faris trifoje, poste li ĵetis varmigitan kuprokubon en akvon; la akvon li duone eltrinkis, la kubon li volvis en truitan tukon, per tiu kapenfrapis nin ambaŭ, poste la kubon li denove elvolvis kaj petis de mi monon.

Mi trovis la sumon iom multa, sed interne mi ne kuraĝis protesti, nur elveninte mi menciis al Zemoki, ke la betiko povus peti iom pli malmulte por tiel mallonga bikbamo, sed Zemoki bonvole klarigis, ke la monon mi ne donis al la betiko, sed al la bikru. Mi akre protestis, dirante, ke la bikru estas koncepto, kaj al koncepto ne eblas pagi, kaj cetere, mi vidis per miaj propraj okuloj, ke la monon transprenis la betiko, sed Zemoki riproĉe min silentigis, ĉar tion diri estas kave, kaj mi denove argumentas per miaj okuloj, forgesante, ke krom la okuloj estas anebaoj kaj tiuj estas pli gravaj. Do, mi devas por ĉiam noti, ke la monon mi donis al la bikru.

Kompreneble mi tute ne sciis, kio estas la bikru, mi konjektis entute nur, ke ĝi estas koncepto por resumi ĉion malbonan: se mia manĝaĵo estis konfiskita, ĝin forportis la bikru; mian monon mi pagis al ia bikru. Se iu ajn mortis en malsano, lin mortigis ne baciloj; sed la bikru. Se iu falis de la tegmento, tiun depuŝis la bikru. Kiam min Zemoki incitis bati la kemonanojn, mi devis scii, ke min incitis ne li, sed la bikru. Mi devis sin nutri per ŝtonero anstataŭ manĝaĵo pro la bikru. Pro la bikru ni devis vakei al la betiko, akvumi la herbon, bruligi la vestaĵon. Kaj ĝenerale, la kap-al-subigon kaj netolereblecon de la vivo ili atribuis al la bikru, kies destino estas seniĝi de respondeco la bacilojn, fajron, akvon, konfiskantojn kaj ĉefe la betikojn. La leganto jam povas imagi, kiel furiozis ĉi tie ĉiu malbonaĵo kaj malsano, kie oni ne povis aŭ ne rajtis rimarki la simplajn kaj okulfrapajn kaŭzojn, kiujn ĉe ni bone scias eĉ la etinfano.

Ĉio, kio okazis ĝis nun, estis nur ridinda stultaĵo. Sed nun sekvis tragika ŝanĝo.

Post la bikbam ni adiaŭis de Zemoki per varma pricc-prucc, poste Zukrula min kaptis, kurante hejmentiris, tie, ferminte la pordon, ŝi demetis de sia buŝo la poŝtukon kaj sufokiĝante de ekstazo tremvoĉis:

– Donu por manĝi, paĉjo, miaj okuloj streĉiĝas de malsato! Ĉi tien la manĝaĵon, ŝtopu ĝin en mian buŝegon, en mian stomakon, por ke mi fine satiĝu!

Eĉ la sango frostiĝis en miaj vejnoj. Tiom ŝi diboĉis en la malpermesitaj vortoj, ke mi, kiu jam alkutimiĝis al la ketnio, time elkuris, por ke mi ne estu denove enkarcerigota.

Kaj Zukrula postkuris min, kriegante kun insultaj mallaŭdoj.

Mi rifuĝis, ŝtopante miajn orelojn, por eviti la akuzon, ke mi eĉ nur aŭskultis tiujn terurajn vortojn.

Miaj legantoj ne imagas, kio sekvis.

Mi estis portita denove al la betiko, kiu kondamnis min por unumonata karcero, ĉar mi ne donis manĝaĵon al virino!

Nome, – kiel mi poste eksciis, – la bikbamo ĉe ili signifas, ke ĉion, kio antaŭe estis honto kaj malpermesaĵo, nun oni devas fari, kaj reciproke, kio antaŭe estis ketnio, nun fariĝas kave!

Se miaj legantoj entute kredas ĉi tiujn frenezaĵojn, certe tenas siajn ventrojn per la manoj pro la rido, legante la komikajn aventurojn de normalmensa homo inter la frenezuloj. La komikan guston al tio donas la paradoksa situacio, ke mi el mia tuta forto volis sekvi la frenezajn regulojn per mia malfeliĉa normala menso por eviti ilian indignon, kaj ĉio sukcesis tute inverse, ĉar la esenco de ilia frenezo estas ĝuste tio, ke eĉ laŭ siaj frenezaĵoj ili ne estas konsekvencaj.

Post unu monato, reliberiĝinte, mi ĉiuokaze volis ĉion ekscii pri la manĝreguloj de la virinoj.

De tiam mi pli atente studadis la virinojn.

Iam mi vidis unu, kiu min preterirante, por momento, ŝtelmove, por ke neniu vidu, forlevis sian poŝtukon de antaŭ sia buŝo, el kio mi konkludis, ke ŝi estas malsata, ŝi nur ne kuraĝas tion diri malkaŝe.

Mi tre ĝojis pri la okazo, esperante, ke de ŝi mi, povas multe ekscii. Do, mi akompanis ŝin, kaj ĉirkaŭdire mi demandis, kion ŝi opinias pri la spiritualaĵo. Tiam ŝi urĝe min flankentiris kaj per senkaŝaj vortoj flustris, ke ŝi estas fakte malsata kaj ŝi estus feliĉa, se ŝi povus konsumi parton de mia spiritualaĵo.

Mi devas konfesi, ke la vortoj min tre agrable surprizis. Kun mia stulta kapo mi pensis, ke mi sukcesis trovi la unuan normalcerban homon, kies vortoj havas logikan interrilaton kun la reala mondo.

Per mildaj vortoj mi ŝin invitis kaj kondukis en mian ĉambron, bonkore senkovriligis antaŭ ŝi mian restintan manĝaĵon, ĉe kiu ŝi altabliĝis, demetis sian poŝtukon kaj ekmanĝis ĝin per videbla bonapetito. Ŝi eĉ plurfoje laŭtigis sian raviĝon pro la bonegaj manĝaĵoj, kiajn povas nur mi doni. Mi ridete dankis ŝian entuziasmon, sciante, ke la manĝaĵoj estis nur la normala ĉiutaga hina tagmezmanĝo.

Foje la virino sian buŝon tute malferminte, leviĝis, kaj tiel ŝi proksimiĝis al mia vizaĝo. Ŝajnis, kiel ŝi volus enbuŝigi mian nazon.

La neatendita ŝanĝo iom surprizis min, ektime mi retiriĝis, kaj ŝi per same miranta vizaĝo residiĝis al sia loko.

– Do, ĉu vi ne volas enrigardi en mian gorĝon? – ŝi demandis.

– En vian gorĝon? Kial enrigardi vian gorĝon?

Ŝi kapbalancis.

– Vi estas stranga viro. Aliuloj ofte postulas malfermadi mian buŝon post ĉiu gluto.

Mi rimarkis, ke mi tute rezignas pri tiaspecaj pretendoj, ĉar laŭ mia opinio la manĝado estas por la satiĝo.

Ŝi daŭrigis la manĝadon kaj dume rakontis, ke foje ŝi ĉe iu viro formanĝis tutan anseron, kaj poste ŝi asertadis per petolema rideto, ke ŝi povas eĉ pli manĝi kaj se mi intencas iam ajn manĝigi virinon, nur alvoku mi ŝin kaj mi ne kredu al aliaj virinoj, ĉar neniu el ili povas tiom multan mian manĝaĵon konsumi kaj eĉ ne per tiom bona apetito.

Mi ĉion promesis al ŝi, post kio ŝi donis sian adreson kaj krome ŝi rakontis pri la menciita viro, ke ŝi devis pro lia postulo la anseron manĝi kun ĉokolado kaj ne nur malfermadi sian buŝon, sed krome post ĉiu gluto grincadi siajn dentojn.

Min turmentis jam forte disonancaj sentoj, sed mia vera surpriziĝo sekvis nur poste. Nome la virino rimarkis, ke kvankam ŝi tiam devis multe manĝi, ŝi eĉ enspezis multe. Li estis vere kavalira viro.

Post tio ŝi viŝis sian buŝon per la telertuko kaj – petis monon!

La neatendita turno tiom surprizis min, ke nur balbute mi povis protesti, dirante, ke ŝi satiĝis ja per mia spiritualaĵo, kaj ŝi havas nenian rajton krome eĉ postuli pagon.

Ŝi subite ruĝiĝis pro la kolero, furioziĝis, min insultis per ĉiaj fivortoj, nomis plej granda friponaĵo, ke ŝi oferas al mi sian vizaĝmezon kaj mi rifuzas doni la devigan kompensaĵon, kvankam ŝi petis relative malaltan prezon por la manĝado.

Ĉu miaj legantoj kredas, aŭ ne, tiel okazis!

Vane mi pruvadis, ke ŝi havas nenian rajton peti ankoraŭ kroman pagon por sia plezuro. Ju pli mi provis argumenti per la racia menso, des pli ŝi iĝis kolera.

– Vi senvalora bivago! – ŝi kriis. – Mi envenas al vi, mi lasas min satigi, kaj fine vi volas forvaporiĝi kun la mono? Nu atendu, vi ricevos pro tio!

Vorto sekvis vorton, mi estis certa, ke ŝi ne kuraĝos disfamigi sian satiĝon en mia loĝejo kaj mi lasis al mi libera la proteston de mia racia menso. Nature mi denove eraris en miaj kalkuloj.

Nome, la virino, kun terura hurlo ŝirmalferminte la pordon forkuris.

La sekvontan tagon mi estis denove invitita al la betiko, kiu deklaris, ke denove venis akuzo kontraŭ mi: mi ne pagis al virino, kiun mi manĝigis.

La akuzo min konsternis. Mi tute ne neis, ke mi donis al ŝi spiritualaĵon, ja ĝuste tion mi uzis kiel argumenton, ke mi certe ne povas ŝuldi al ŝi ankoraŭ kroman monon.

Al miaj vortoj la betiko senatende laŭte ekridis.

Mi stulte ĉirkaŭgapis, eĉ ne konjektis, kio ridinda estas en tio, kaj mi aldonis, ke la virino mem deklaris, ke ŝi estas malsata kaj, se mi, kompatante ŝian turmentan malsaton, kontentigas ŝian apetiton, kiel ŝi aŭdacas danki mian bonvolon per financaj postuloj?

Post tio la betiko eĉ pli laŭte ridis, li nomis min amuza frenezulo kaj baldaŭ ĉiuj ĉeestantoj skuiĝis pro la ridego.

Ĉi tio jam fine eligis min el mia trankvilo, mi rimarkis, ke la afero estas multe pli mizera ol ke oni povus pri ĝi ridi kaj mi deklaris, ke mi – en la konscio de mia pravo – nun jam prezentas kontraŭpretendon kaj mi mem postulas la prezon de la plezuro, al kiu mi havas minimumo tiom da rajto, kiel ŝi.

La ridego, kiu nun eksplodis, preskaŭ disĵetis la murojn; longajn minutojn daŭris, ĝis la betiko rekonsciiĝis kaj forviŝinte siajn larmojn, deklaris, ke li jam delonge ne ridis tiel bone, sed la afero estas multe pli serioza, ol ke ĝi estus aranĝebla per rido kaj la leĝo estas tamen leĝo, kiun li devas plenumi, ĉar sen tio renversiĝus la ordo kaj la prudenta civilizacio.

Ĉu la leganto kredas aŭ ne, mi estis denove enkarcerigita!

Kaj dum unu semajno mi povis cerbumi, kion propre mi kulpis.

Post mia elliberiĝo mi plendis mian aventuron al Zemoki, sed ankaŭ li priridis min. Kaj ĉefe ridis pri tio, ke mi kredis al la virino, ke ŝi estas malsata, kvankam mi devus scii, ke tiaj ne pro malsato petas spiritualaĵon. Vane mi asertadis, ke la virino mem petis manĝaĵon, li respondis, ke ĝuste el tio mi povus scii, ke ne la spiritualaĵon ŝi deziras, nur monon, ĉar kiu estas vere malsata, tiu ne eldiras tion!

Sed per tio jam pleniĝis. Tiun dancon inter ovoj mi ne povis plu toleri. Neniam mi sciis, kiam falos sur mia kapo la Damokles-glavo, pendanta super mi.

Ho, kiomfoje mi deziris, kiel bone estus, se ankaŭ mia cerbo konfuziĝus, por ke mi similu al tiuj kaj ĉiam mi precize sciu, kiam mi devas diri la blankan nigra kaj kiam flava! Sed kiu kun sana cerbo, klare vidas la blankan, ties klara vidkapablo estas por li tiel konfuzema, ke li neniam povas laŭregule mensogi kaj li pereos, ĉar jen li kulpas kontraŭ la ketnio, jen li ofendas la bikbam-on, jen li detruas la bruhu-on de la infano. Ho, kiom pli feliĉaj estas la frenezuloj, kiom beataj estas la behinoj kaj kiom pli feliĉaj estas la ŝtatanoj de la glora Granda Britio, kiuj vivas inter – al ili tute similaj – serenaj kaj sammensaj kunŝtatanoj!

Post mallonga tempo oni sciigis min, ke mi, pro la serio de miaj skandaloj, perdis mian postenon.

Nur ĉi tio mankis al mia tragedio! Mi kuradis tien-reen petis Zemokion por helpo, sed jam ankaŭ li turnis sin de mi pro miaj “friponaĵoj”. Post kelkaj tagoj mi estis eĉ eligita el mia ĉambro, kaj mi povis ekiri al la granda mondo.

Mi reiris al la betiko kaj preskaŭ preĝe mi petis, ke se mi jam estas senigita je mia spiritualaĵo, mi estu almenaŭ ankaŭ mortigota, ĉar tamen estas nerefutebla matematika vero, ke ĉiu havas vizaĝmezon por akcepti la spiritualaĵon. Tion mi ne povas demeti kun mia profesio kaj kiel mi sentas, mi mortos.

Sed la betik min konsolis, dirante, ke en la mondo estas nur unu veraĵo: la kona, kiu estas aneba, sed se mi volas rericevi mian vivon, mi feliĉe vizitis la ĝustan homon, ĉar li estas ĝuste pro tio, ke li donu nutraĵon al la mizeruloj kaj erarvagantoj.

Larme mi balbutis kelkajn dankplenajn vortojn kaj li siavice petis min alporti tiun grandan skatolon desur la bretaro, sur kiu estas surskribita la nomo de la bikru.

Kiam mi ĝin alportis, li prenis el ĝi flavan ŝtoneron, kelkfoje tuŝis per ĝi la flankon de la skatolo kaj poste ĝin transdonis al mi, ke mi metu ĝin sub mian akselon.

Min konsternis la senkora cinikismo, ke ankoraŭ nun li havas emon fari senspritan ŝercon pri sia homfrato, peteganta pri sia vivo. Bedaŭrinde mia sendefenda situacio ne permesis konforme respondi.

Anstataŭe mi devis honthumile surgenuiĝi kaj retenante mian koleron, petegi, ke li donu al mi krom la anebaj ankaŭ spiritualaĵon min nutri, por ke mi subtenu mian vivon.

Sed la betiko, anstataŭ moliĝo, saltleviĝis kaj fulmokule kriegis al mi, ke mi ne aŭdacu aserti pri la spiritualaĵo, ke ĝi nutras, kaj precipe mi ne diru tian aĉan vorton en la proksimo de la flava ŝtonero, ĉar li devos tre severe puni tian blasfemadon kontraŭ la anebaj.

Nur kiel malforta pledo mi ekprovis mencii, ke ni ja ĉiuj konsumas la spiritualaĵon, ankaŭ la elak-betikoj, ili eĉ pli multan.

Ĉi tio pereigis min. Li deklaris, ke la betikoj – kiel tio estas publike sciata, – ne uzas spiritualaĵon kaj aldonis, ke li zorgos pri mi tiel, ke mi tion ne dankos. Poste kaptinte mian kolumon, li elĵetis min tra la pordo.

Mi longe tremis pro senpova kolerego. Malsate, senokupe, mi vagadis sencele, ĝis mi fine devis rifuĝi al la lasta rimedo: mi sidiĝis sub arbo kaj almozpetis.

Tiel mi vivis dum unu semajno. Ankaŭ la noktojn mi tradormis tie, kovrite per miaj ĉifonoj kaj tremante pro malvarmo. Kaj la noktoj fariĝis pli kaj pli malvarmaj kaj eĉ laŭorde laviĝi mi ne povis. Mi ekhavis pedikojn kaj skabiojn, kaj neniu min prizorgis. Tago post tago mi malgrasiĝis kaj malfortiĝis pro la malsato.

Iutage mi ekhavis savan ideon. Mi ekmemoris pri la okazo de tiu virino pro kiu mi perdis mian oficon. Mi decidis sekvi ŝian ekzemplon, per kio oni povas tre facile akiri manĝaĵon kaj monon.

Do, la unuan virinon mi flankenvokis kaj konfidence mi flustris, ke mi estas malsata kaj mi volonte konsumus kelkan manĝaĵon por relative malalta sumo.

Sed tiu subite furioze ekkriegis, multaj kunvenis ĉirkaŭ mi, al kiuj ŝi duonsvene rakontis la okazon.

Teruraj aferoj sekvis, per kies priskribo mi ne volas ŝarĝi la nervojn de la leganto. Estu sufiĉe, ke post kvin minutoj mi sangkovrite sterniĝis sur la tero.

Evidentiĝis, ke la manĝado por mono estas valida nur por la virinoj, la viroj estas el tio fermitaj. Kaj la leganto ege eraras se li opinias, ke min linĉis la virina sekso, konspirinta por siaj interesoj. Kontraŭe: la viroj estis tiuj, kiuj plej forte min batis kaj plej forte ĝuste tiu, kies manĝaĵon kutimas formanĝi tiu virino. Kvankam tuta mondo min disigis de tiu malfeliĉa homspeco, tamen mi elkore bedaŭris ĉi tiun mizeran, kompatinde idiotan kaj trompitan virsekson, kiu defendas sian, humiligon kaj ekspluaton.

Nome, mi ja devas rimarki, ke ĉi tiuj mizere idiotaj viroj ne nur ne ekkonas siajn trompitecojn, sed kontraŭe: la viro sen ia ajn dubo kredas al sia virino, ke li estus trompita nur se la virino formanĝus ne lian propran manĝaĵon.

Sed tiun mi jam eĉ ne eksperimentas pruvi, prefere mi daŭrigas mian, historion, ĉar miaj suferoj eĉ nun ne pleniĝis.

La sekvantan tagon paŝis al mi oficiala homo, komunikis, ke Zukrula faris akuzon kontraŭ mi, ĉar mi petis manĝaĵon de alia virino, kaj verŝajne mi ricevos gravan punon.

Miregante mi demandis, kial, je kio li respondis, ke tion rajtus doni sole Zukrula, ĉar ŝi estis kapofrapita per la kuprokubuto.

Ĝojplene mi diris, ke mi volonte akceptas la manĝaĵon ankaŭ de Zukrula; mi eĉ proponis, ke asociiĝu, kvar-kvin virinoj, kiuj nutros min unu post la alia, sekve de kio, po unu el ili havos pli malgrandan ŝarĝon. Sed li abomenante deklaris, ke tio estas absurda, ĉar ja Zukrula estis kapofrapita.

Mi proponis, ke oni kapofrapu ankaŭ la ceterajn, post kio li rigard-mezuris min kun profundega naŭzo kaj diris, ke mi verŝajne senmoraliĝis plej profunde en la abismon, kaj mi meritus, ke oni bruligu min sur ŝtiparo.

La sekvantajn tagojn mi jam pasigis en la muta letargio de la duonfrenezo, kaj mi pensis, ke io pli malbona jam ne povas sekvi.

Bedaŭrinde ankaŭ pri tio mi eraris.

DEKSESA ĈAPITRO

Nun ni alvenas al la plej malĝojiga ĉapitro de la aventuroj de la aŭtoro, kiam el la behinoj eruptas la furiozatako, nomita bukuo. – La aŭtoro preskaŭ fariĝas ĝia viktimo. – La parton pri la bikruo publikigas ba aŭtoro nur kun rezervo.

Post kelkaj tagoj, matene, tre multaj kunvenis en mia proksimo, pri kio mi ĝojis; ĉar ĝi signifis almozon.

Iu el ili paŝis sur benkon kaj faris parolon al la ceteraj. Li asertis, ke la celo de la kona estas vivi en paco kaj frateco kun la kemonanoj, certigi la pacon kaj amon, subteni la sekurecon de la familia fajrujo sur ambaŭ flankoj kaj reciproke apogi unu la alian.

La Leganto eble miras pri la raciaj vortoj, sed mi, aŭdante tiujn, jam ektremis, suspektante malbonon.

Mi ja ne sciis ankoraŭ, kion tio signifas, sed laŭ miaj spertoj mi estis konvinkita, ke ne tion, kion ĝi fakte signifas. Ĝi sonis danĝere prudente kaj paceme.

Kaj mi denove pravis.

Post kelkaj minutoj alproksimiĝis timigaspekta procesio.

Multegaj behinoj venis en kvinopaj vicoj, kaj ili paŝadis laŭtakte, kio en la behina senordeco estis jam en si mem surprize. Sed eĉ pli surprize estis, ke ĉiu en mano tenis tranĉilon, per kiu ili post ĉiu dua paŝo piksvingis al la tero kaj kriadis:

Zuk!... Zuk!... Zuk!... Zuk!...

Apud ili paŝadis iu, ankoraŭ pli ĉifona figuro ol la ceteraj behinoj, frapsonigante per grandega tondilo kaj kelkfoje ekkriis ion al la amaso, pro kio ili orelfende salutbruis kaj tranĉilsvingante kriadis:

– Huuu!... Huuu!... Huuu!...

La procesion ĉirkaŭkuradis alia arlekena figuro, tenante ladskatolon kaj disdonadis el ĝi flavajn ŝtonerojn per furioza fervoro.

Kiam ili pli alproksimiĝis, mi povis pli detale observi la parolanton. Senkaraktera, stulta vizaĝo, preskaŭ senfrunta. La progresinta basedov-malsano terurigis el liaj ŝvelantaj okuloj, al kiu similis ankaŭ lia antaŭstaranta mentono. Nome lia malsupra dentvico tiom elstaris, ke li ne povis ĝin kuŝenfermi, pro kio liaj vortoj apenaŭ estis kompreneblaj, kvankam mi jam konjektis, ke eĉ mia vivo povas dependi de tio, kiome mi povas kompreni la okazintaĵojn.

Fine, kiam ili ĵus pretermarŝis nur kelkpaŝe de mi, sukcesis mi kompreni liajn vortojn:

– Lundo, mardo ĵaŭdo, merkredo... Lundo, mardo, ĵaŭdo, merkredo!...

Gape mi rigardis al li. Do, ĉu ili salutbruis pro tio! Ĉu ili entuziasmiĝis pro tio!

Subite mi sentis manon sur mia ŝultro. Turniĝante mi ekvidis du tranĉilajn behinojn apud mi. La unua ekparolis:

– Kion vi faras ĉi tie?

– Mi almozpetas – mi respondis. - Sed diru, kiu estas tiu kun la tondilego?

– Tiu estas la tranĉilbetiko. Ĉu vi ne vidas ilian duoblan tranĉilon?

– Kion signifas tranĉilbetiko?

– Ke li estas la plej saĝa betiko.

– Plej saĝa? Kial?

Ĉar li partoprenigas nin en la graco de la tranĉilo.

– Se li estas la plej saĝa, kial li ne diras: merkredo – ĵaŭdo?

– Tiel ĉiu povas diri. Li scias, kiel ni akiru la gracon de la tranĉilo, kaj li ĉiam pravas. Kaj eĉ cetere: nun estas bukuo, kaj tio bezonas eksterordinarajn prizorgojn. Sed ni parolu pri la temo: ĉu vi havas legitimaĵon por korpuzado?

– Kiooon?

– Do, vi ne havas. Tiam vi rajtas partopreni en la paclaboro.

– Kiamaniere?

– Vi ekprenas tiun – kaj li enmanigis al mi tranĉilon, – vi venas kun ni al la monteta deklivo, kaj tie vi certigas la pacon kaj civilizacion.

– Kiel?

– Ke vi pikas la kemonulojn kaj ili pikas vin.

Nur nun lumiĝis al mi la tuta teruraĵo de la situacio. Tiuj malfeliĉuloj nun iras fakte por mortigi. La furioziĝo, nomita bukuo, pri kio mi jam ofte aŭdis, sed mi ne povis kredi ĝian realaĵon, nun fakte erupciis inter ili.

Mi rapide deklaris, ke mi provizore ne intencas uzi mian rajton, sed li alkriis min:

– Mi diris jam, ke vi rajtas partopreni en la bukuo!

Poste li piedbatis min kaj ĵetis min en la vicon.

Mi ekprovis protesti, sed subite ĉiuflanke tranĉiloj turniĝis al mi, kaj la vortoj frostiĝis en mia gorĝo.

Do, okazis tio, kion mi neniam povis imagi pri mi. Mi devis enviciĝi kaj senproteste marŝadi kun la furiozuloj al la hekatombo. Ankoraŭ pli, por kompletigi la paroksismon, mi devis je ĉiu dua paŝo tranĉilpiki al la tero kaj kriadi:

Zuk!... Zuk!... Zuk!...

Kaj se la birdkapa fantomo kvikis al ni la ĵaŭdo-merkredon, mi devis respondhurli:

Huuu! Huuu!... Huuit!...

Mi priskribas tiajn aferojn kun la plej profunda honto. Neniam mi estus kredinta, ke min, la oficiron de la angla militŝiparo povos tiom profundenigi la perforto de la frenezuloj. Sed la hontigo tute ne finiĝis per tio.

Nome, la birdkapa inkubfiguro foje alpaŝis min kaj liajn ŝvelintajn okulojn fulmante al mi, ordonis, ke mi komandu la hurladon. Kiam li eldiris la merkredon, mi devis signi per mia tranĉilo, kaj la amaso komencis huuui.

Do, ne sufiĉis, ke mi devis kunfreneziĝi, sed eĉ mi devis frenezigi aliulojn, aliokaze mi estus mortpikota.

Mia vizaĝo hontbrulis kaj mi decidis post mia ebla reveno al mia patrio tuj abdiki mian oficiran rangon. Mi sentis min malkuraĝa kanajlo, kiu terurite de la minaco de iu birdkapa monstro, kapablis enmarĉiĝi en la plej malhelan frenezon kaj kunkulpiĝi al la plej fia krimo de la mondo. Tiaspeca homo ne rajtos plu malpurigi la oficiraron de la militŝiparo per sia ĉeesto.

Sed reveninte mi tamen ne abdikis. Ties kaŭzon la Leganto baldaŭ komprenos. Nome, post kelkaj minutoj mi tamen sukcesis rekonsciiĝi el mia fistato.

Post kelkminuta marŝado ekaperis la monteto, kaj tuj frostiĝis la sango en miaj vejnoj pro la ekvidita teruraĵo.

Surmonte la konaanoj kaj kemonanoj tranĉilsvinge kaj ŝaŭmbuŝe kuregis unu al la alia, kaj baldaŭ dolorigis miajn orelojn la sovaĝbesta hurlado de la furiozuloj el la tuta frenezulejo.

La malsanuloj senbride piedbatis, ŝiris, pikis kaj tranĉis unu la alian, kaj neniu ekzistis por haltigi la buĉadon!

Nur tio mankis al mi, malfeliĉulo! La Leganto povas imagi, kion mi sentis, devigate perei mizere kaj buĉadi aliajn por sencelaj frenezaĵoj, kiuj havis nenian, interrilaton al la racia menso. La teruraĵoj subite rekonsciigis min.

Mi ekprovis klarigi al ili, kian teruran agon ili faras, sed ili mire turnis sin al mi:

– Kiel? Ĉu vi eble volus resti en vivo, kiam vi havas okazon morti en la bukuo per tranĉilo? Ĉu vi preterlasus ĝui la gracon de la tranĉilo, la plej ĉefan ĝojon, por kiu sole estas inda naskiĝi? Ŝajnas, ke vi havas nenian kapablon, al la boeto!

Ili jam ofte devigis min al ĉiaspecaj fiaĵoj, sed al ĉi tiu teruraĵo jam nenia potenco povis min devigi. Mi firme deklaris, ke mi ne povas fari la postulitajn aferojn, kaj mi ne volas perei sencele kaj sensence.

Bivag! – ili hurladis. – Ĉu por vi la boeto estas sensencaĵo? Bridu vian langon, ĉar vi dolore bedaŭros, se vi insultas la boeton kaj la konaon!

La tranĉiloj denove alfulmis min kaj mi tamen petis ilin, lasu min prefere plu almozpeti, mi ne intencas ofendi la gracon de la tranĉiloj kaj de la kona, mi deziras al ili ĉion plej bonan, ili nur lasu min eliĝi, mi volas nur vivi en paco, trankvilo kaj feliĉo, kaj mi deziras la saman al ĉiu konaano.

Mi ricevis terurajn mallaŭdojn kaj multajn batojn. Ili nomis min bruligisto, frenezulo, hino, sangmana ekzekutisto de la homaro, de la bikruo, de la boeto kaj de la homa civilizacio. Bivag, kiu havas nenian senton al la gloraj anebaoj.

Ili koleriĝis ĉefe, pro tio, ke mi deziris pacon, trankvilon kaj feliĉon al ĉiu konaano.

– Al ŝtiparo la lamikon! – ili kriadis. – Nur tio mankas, ke li, per fia senmoraligo venenu la sanan socion kaj renversu la ordon!

Alia diris, iru mi al la kemonanoj kaj per mia putriga senmoraligo tie mi renversu la ordon kaj trankvilon, sed ne ĉi tie, kie ĉiu volas nur pacon kaj juston.

Ĝoje mi proponis iri kaj diri la samon al la kemonuloj, ili ridegis kaj diris, ke tiam la kemonanoj min mortbatos kaj cetere, por tio mi tute ne plu havas eblon, ĉar nun estas bukuo, kaj same pri mia korpo, kiel pri mia spirito, nun disponas ties posedanto, la konao.

Kiam mi asertis, ke la posedanto de la korpo estas la individuo mem, ili alkriis al mi, ke mi ne laŭtigu tiajn erardoktrinojn, ĉar estas ĝenerale sciate, ke mia posedaĵo estas nur la vestaĵo, kiun mi portas sur mia korpo. Se iu forprenas mian vestaĵon, tiu estos punata, sed mia korpo ne plu estas mia posedaĵo, ĉar la korpo kaj spirito ne estas la individuo mem, sed aferoj, kiujn la konao kaj bikruo pruntedonis al mi por esti iu enigotaĵo en la vestojn, signifantajn mian individuon.

Ĉirkaŭe jam ĉiuj kriadis lamikon kaj postulis, ke mi, kiel la malamiko de la publika paco kaj civilizacio, estu portata al la betiko.

Mi konstatis, ke ĉi tie jam ĉiu vorto estas vana. Plej bone estos, se ili ekstermos unu la alian, nur mi povu resti vivanta. Mi deklaris, ke mi ne volas ilin malhelpi en la bukua paclaboro, eĉ pli, mi elkore deziras la plej efikan laboron de ambaŭ partioj (en tiu mi tute ne mensogis), nur min, mizeran bivagon lasu vegeti en la sengloreco.

Sed ili jam ekkaptis min kaj trenis al la betiko.

Sur mia dorso abunde frapadis la batoj, torento de mallaŭdoj inundis al mi, sed mi, dum ĉi tiu mallonga vojo, anime fortiĝinte tute transformiĝis.

Ne! Neniam povas ekzisti potenco de ia ajn furiozo, kiu min povus devigi al tia sensenca, sovaĝbesta interbuĉado!

Min plenigis la memkonfido, pro tio ke mi fine sukcesis rekonsciiĝi el la malkuraĝa humiliĝo kaj laŭ heroa maniero, spitante eĉ la martirmorton, per suprenlevita kapo, mi fine sukcesis kontraŭstari al la malsancerba krimo de la kanajlaro. Min trapenetris la scio, ke mi fine kondutas inde al oficiro de la glora angla militŝiparo.

Mi estis trenata ĝuste al la betiko, ĉe kiu mi postenis kaj kiu lasttempe elĵetis min. Nature, li tuj konstatis, ke mi estas lamiko kaj kondamnis min al morto sur ŝtiparo.

En la argumentado de la verdikto ofte sonis la vortoj “ekstremisto”, “malpaciganto”, sed same “moderulo” kaj “bonintenca”. La Leganto eble konjektas, ke ili nomis moderuloj kaj bonintencaj tiujn, kiuj volis ĉesigi la interbuĉadon; ekstremistoj kaj malpacigantoj tiujn, kiuj sur la monteto kun sovaĝa furiozo elpikis la okulojn unu al la alia kaj dancis en la haladzantaj intestoj de siaj homfratoj.

Ne!

Ili komprenis ĝin tute inverse!

Nun ili donis al mi beratnuon, kiu min ne batis, sed ekparolis senfine pri ĉiuspecaj konfuzaj aferoj, kiujn mi nature ne komprenis, eĉ tion ne, kial mi devis ĉion ĉi aŭskulti. Mi nur rimarkis, ke ofte aŭdiĝis en la parolo la bikruo, kiu kompreneble ankaŭ nun estis la kaŭzo de ĉiuj malbonaĵoj. Min kaptis ne la gardistoj, sed la mano de la bikruo. La bikruo konstruas ekstere la ŝtiparon, ktp. Ĉar jam ĉio estis al mi tute egala, mi kuraĝis spiti la ridindiĝon kaj senĝene demandis, kio estas la bikruo.

– La bikruo estas la plej betika betiko – li respondis.

– Do, ĉu li estas homo?

– Li ne plu vivas, sed vivis.

– Kaj kial vi nomas lin la plej betika betiko?

– Pro liaj senlime saĝaj instruoj.

Mi ektremis jam pro la nura vorto. Kia frenezaĵo povas esti tio, kion la behinoj nomas saĝeco! Sed pro kuriozo mi tamen demandis.

– Kion li instruis?

– Tion, ke la tranĉilpiko ne estas ĝojo, sed sufero, ke ni naskiĝis por la vivo kaj ne por la morto, kaj tial estas malpermesite piki. Li diris, ke ne ekzistas betiko, sed ni ĉiuj estas egale homoj, ke ne la flava ŝtonero nutras, sed la spiritualaĵo, kiun la bikruo nomis manĝaĵo kaj ke kiu forprenas tiun de ia aliaj, vane tiu portas la bilevojn, ĉar li estas vere nur hipokritulo kaj poŝŝtelisto. Li diris, ke ni devas vivi en paco, trankvilo kaj feliĉo, sen behaoj.

La Leganto kompreneble viŝadas siajn okulojn kaj ne volas kredi. Nun imagu, kiel akceptis mi ĉi tiujn vortojn! Mi ne volis kredi al miaj oreloj.

– Kiel? – mi demandis mirege.

Sed la beratnu diris la saman ankaŭ duafoje.

– Do, li ja estis lamiko! – mi kriis.

– Kiel vi povas diri tian insulton pri la plej betika betiko? – li konsterniĝis.

– Ĉu fakte vivis tia homo, kaj vi ne ĵetis lin sur ŝtiparon?

– Nu... nu... kio koncernas... ni fakte ĵetis lin tien, ĉar tiam ni ankoraŭ ne komprenis lin, sed post lia glora martira morto ni ĉiuj akceptis liajn instruojn, kaj de tiam ni ĉiuj vivas laŭ lia spirito.

– Tial do vi tenas sub viaj akseloj la flavan ŝtoneron? Tial do la manĝaĵon vi forprenas de la malsatulo? Tial do vi pikas la kemonanojn? – mi demandis konsternite.

– Ĉion ĉi ni faras por lia gloro kaj defendo.

– Kial? Ĉu tial, ke eble la kemono estas malamiko de la bikruo? Ĉu vi ne opinias, ke eĉ tiam tio estas frivola karikaturo de la tezo, ke piki estas malpermesite?

– La kemonanoj ne estas malamikoj de la bikruo, ili respektas lin same.

Mia spirado nun ekhaltis. Mi kredis, ke mi sonĝas. Mi devis ekpinĉi mian brakon.

– Sed diru, malfeliĉulo, – mi kriis tremante – kial do vi faras ĉiujn ĉi abomenaĵojn?

– Por la defendo de la bikruo, por ke ni efektivigu liajn doktrinojn.

– Kaj la kemonanoj?

– Ili volas la samon.

(Parenteze mi rimarkas, ke ĉi tion mi komunikas al la Leganto jam nur kun rezervo, ĉar mi konfesas, ke pri tio jam ne nur li, sed ankaŭ mi mem dubas. Kvankam miaj vojaĝnotoj atestas la menciitajn, kaj ankaŭ mi mem klare rememoras pri la vortoj, tamen la afero jam tiom superas ĉiun cerban difekton, ke eĉ pri la frenezuloj mi ne povas ĝin supozi kun trankvila konscienco, kaj mi ĝin atribuas prefere al la delirsonĝoj de mia cerbo, kiun konfuzis miaj suferoj kaj la frenezaĵoj. Se mi tamen ĝin publikigas, mi faras tion nur por la kompleteco kaj por tio, ke, se la parto pri la Bikru estis nure halucinacio, ĝi povu servi kiel uzebla noto al la nervokuracistoj, pristudantaj la nervostatojn similajn al mia tiama situacio.)

DEKSEPA ĈAPITRO

La aŭtoro estas portata al la ŝtiparo, sed preskaŭ mirakle li liberiĝas, poste li plenumas gravan, sed malĝojigan mision, kiu finiĝas per la tragedia pereo de multaj behinoj.

Poste mi katenite estis elportita al la korto. Antaŭ mi iris la beratnu, alte suprenlevinte la kvadraton. El la monteta deklivo aŭdiĝis sovaĝa hurlado kaj dorsfrostigaj stertoroj. Oni kondukis min al la ŝtiparo, kunligis miajn manojn kaj piedojn kaj surĵetis min, dum la amaso furioze min riproĉis.

Ili hurlis, ke mi agitis kontraŭ la elverŝo de la manĝaĵo por malsatmortigi ilin; alia, ke mi protestis kontraŭ la konfisko de mia spiritualaĵo, per kio mi rabis aliajn; ke mi obstine insistis pri mia malnova, malbona vestaĵo, per kio mi okazigis publikan skandalon; ke mi primokis la kipuon, mi neis la agrablecon de la dornoj, kaj per la frenezaĵoj de la plej diversaj erardoktrinoj mi infektis la puran publikan vivon; en sango, flamo kaj en malpuraĵo mi volis dronigi la benaĵojn de la civilizacio. Ĉirkaŭ mi kirliĝis unusola muĝanta abelujo kaj hurladis.

– Vi agitis kontraŭ la sana menso!

– Vi asertis ronda la cirklon!

– Vi argumentis per viaj okuloj kontraŭ la anebaoj!

– Vi indignigis la spiritualaĵ-donantajn betikojn!

– Vi volis nutri per spiritualaĵo!

– Vi renversis la publikan pacon! Vi instigis al malpaco!

– Vi malkonfesis la doktrinojn de la bikruo!

– Vi donis manĝaĵon al virino!

– Vi ne donis manĝaĵon al virino!

Kaj mi, ferminte miajn okulojn, apartiĝis pri ĉio kaj rezignacie atendis la bonfaran morton, kiu fine savos min de la turmentadoj de tiuj furiozuloj. Malpeziĝante mi ekspiris, kiam fine oni ekbruligis la torĉon. Ridetante mi adiaŭis al la ĉirkaŭe furiozanta hordo, kies hurlado fandiĝis en unusola terura kakofonio kun mort-hurlado, aŭdiĝinta de la deklivo.

***

Kaj tiam okazis stranga afero.

Tra la pordo enkuris kelkaj aŭtoj plenaj de gasmaskitaj hinoj. Ili tenis siajn manojn sur ŝpructuboj, kiuj estis muntitaj sur la aŭtoj. El la tuboj vaporis blanka fumo. Ili veturis rekte al la monteto.

Mi ekkriegis per mia tuta forto. La ĉirkaŭstarantoj tuj ŝtopis mian buŝon per siaj manoj kaj sufokadis min, sed feliĉe jam malfrue.

Unu aŭto turniĝis el la vico kaj kuregis rekte al mi.

La apero de la hinoj tuj ŝanĝis la situacion. Ĉiuj ĉeestantoj, sen la escepto eĉ de la betikoj, kaptis siajn dekstrajn piedojn kaj vete hurladis:

Vake! Vake!

Ili mirinde respektis la hinojn, kvankam ili malamegis tiujn, kio ne ŝajnas paradoksa al tiu, kiu konas la frenezon de la behinoj, al kiuj imponas ne la scio nek bonkoreco, kiel estas kutime inter kulturhomoj, sed kontraŭe, la krueleco kaj la stulta, bruta perforto. Kaj la hinoj havis la potencon super ili.

La hinoj elpaŝis el la aŭto, demetis miajn ligilojn, apogis min sur la aŭton kaj, donante al mi gasmaskon, la aŭto ekiris al la monteto.

Ĉio ĉi okazis kvazaŭ dum momentoj. Mi apenaŭ povis rekonsciiĝi pro la ĝojo, kiu ankoraŭ pligrandiĝis, kiam mi ekkonis inter la hinoj Zatamonon. Mi ne povis plu bridi miajn sentojn. Ridante kaj plorante de ĝojo mi kaptis la savantan manon, tute ne zorgante, ke mia dankemo vekas en li nenian videblan impreson.

Mi plendis kun larmaj okuloj pri miaj suferoj, kaj mi petegis, ke ili min kunportu, ĉar mi tute ne sentas min behino, kaj eĉ nun tremas ĉiu mia fibro pro la teruraĵoj al kiuj mi estis elmetita en ĉi tiu renversita kaj rabiiĝinta mondo.

Zatamon respondis nur, ke ĉi tio estas la neestanta vivo, la kazi, kiun sperti mi nun havis okazon.

Kvankam mi ne tute komprenis, kion li volas diri per tio, sed per pura konscienco mi povis lin certigi, ke ĝis nun neniam mi konvinkiĝis tiel profunde pri la saĝa kaj tolerema majesteco de la kazoo, kiel nun, post la tempo, pasinta inter tiuj rabiaj frenezuloj.

Dume nia veturilo venis al la monteto kaj kuris rekte inter la luktantojn. Ĉi tie la buĉado nun atingis sian kulminon. La sango fluis en riveretoj.

Tie kaj ĉi tie aperis kvadrato aŭ cirklo sur stangopintoj. La tranĉiloj brilis, la sango ruĝis, en la gorĝoj stertoris la sovaĝbesta furiozo aŭ la sango de la tratranĉita laringo. Muĝis, kirliĝis kaj murdis la tuta senbridiĝinta frenezulejo. Teruro min kaptis pro la konscio, ke mi havas same du manojn kaj du piedojn, kiel ĉi tiuj homsimilaj monstroj.

Nun ni ĉiuj surmetis la gasmaskon.

La hinoj kuris inter ilin kun forta gasblovo, krome kelkaj aŭtoj ĉirkaŭumis ilin tiel, ke neniu povis fuĝi.

La sovaĝintaj frenezuloj senkonsciiĝinte per la unua enspiro, unu post la alia terenfalis, sed eĉ dum la falo ili spasme prenis la tranĉilon, iliaj okuloj fulmis kaj la grincantaj dentoj ŝaŭmis ankoraŭ dum la lasta, sovaĝa stertoro.

Bikru! Racio! Aneba! Buku!

Post la endormiĝo de la lasta, la hinoj elpaŝis, ilin kolektis kaj vestis per trudkiteloj. Tiam mi vidis unuafoje hororiĝi la hinojn, kiam ili malsuprenirante devis paŝi en sangon.

Nun komenciĝis konsilado. Ĉiuj interkonsentis, ke kun ĉi tiuj ne eblas plu eksperimenti kaj plej bone estus ĉiun “ĉesigi”.

Mi intervenis, klarigante al Zatamon, ke verŝajne ne ĉiu murdis memvole. Mi aludis mian propran okazon, kiel ili min devigis kunmarŝi kaj proponis, ke ili elektu la nekuraceblajn el tiuj, kies relativa resaniĝo ankoraŭ estas esperebla.

La hinoj vidis, ke mi, kvankam behin-suspektinda, parolas racie, do ili aliĝis al mia opinio, eĉ demandis min, kian metadon mi opinias taŭga por la distingo.

Kaj mi proponis balotadon: la tuta behina kolonio devas esti balotigata pri tio, kiu deziras la bukuon.

Mi devis detale priskribi la procedon de la balotado, kiun ili ne konis, ĉar ili tute ne povis imagi, ke povus ekzisti vivproblemo, pri kiu la homoj havas diversajn opiniojn: la kompleteco de la vivo ja estas vivebla nur unumaniere. Ili konis nur la sciencajn malsamopiniojn, sed tie la simpla bluiĝo de la lakmuspapero neniigas la kontraŭopinion de cent scienculoj.

Al la hinoj plene plaĉis miaj vortoj, kaj ili decidis, ke konsiderante mian sufiĉe normalan intelekton kaj miajn spertojn akiritajn inter la behinoj, ili komisias min pri la aranĝo de la balotado kaj, por ke nenio okazu en kontraŭnatura maniero, la ĉesigon de la nekuraceblaj ili efektivigos per tiuj mem: la murdemulojn ni kondukos al barita parto de la korto, kaj tie ni ekipos ilin per tranĉiloj, por ke ili mem ekstermu sin.

La Leganto povas imagi mian ĝojon, ke en mia malgaja vivo okazis agrabla ŝanĝo!

Ili kolektis la dormantajn behinojn kaj portis ilin en grandan, fermitan halon, kie dum unu tago ili estis sub severa gardo kaj nur la sekvantan tagon povis reiri en siajn ĉelojn.

Mi estis elportita elinter ili kaj povis denove okupi mian lokon en la belohina instituto, kie mi fine ricevis puran vestaĵon, bone mi banis, mi razis min, mian hirtan hararon tondis la elektra ĉapelo, miaj pedikoj estis ekstermitaj, miajn membrojn, sur kiuj ankoraŭ ruĝis la postsignoj de la ŝnurkateno, oni masaĝis per elektraj maŝinoj, kaj vespere mi kuŝiĝis sata, pura, en silento, en elektre hejtita ĉambro, en mola lito. Neniu min ĝenis, mi devis timi nenion. Mi sentis la plej grandan plezuron, kiam mi senzorge etendis miajn membrojn en la gummatraca lito.

Mi povas diri, ke mi vivis la plej feliĉan tagon de mia vivo.

***

Ĉiamaniere mi intencis plenmeriti la estimon de la hinoj, kaj fervore mi aranĝis la balotadon.

La sekvantan tagon mi iris inter la behinojn kun du gasaŭtoj kaj dek hinoj. Nia apero okazis inter granda respekto, ĉiuj betikoj elvenis, siajn kuprokubojn malligis de la genuoj kaj tenante ilin sur la manplatoj, proponadis ilin al ni, kion la hinoj nature ne komprenis, sed mi vidis, ke tio volas esti ia humiliĝo aŭ honoro. Por mi estis granda kontentigo vidi, kun kia humila timo la betiko, kiu iam min tiel kruele kondamnis, etendadas al mi nun sian senvaloran brokantaĵon, menciante per monotona murmurado la bruhuon, anebaon, ketnion, konaon kaj ceterajn idiotajn stultaĵojn. Kiam eĉ flavan ŝtoneron li volis meti sur mian manplaton, mi havis fortan inklinon kapti lin ĉe lia kolumo kaj ŝtopi ilian “nutraĵon” en lian gorĝon, sed mi retenis miajn pasiojn, ĉar mi timis, ke la hinoj havos malbonan opinion pri mi kaj mia kazoa mondkoncepto.

Mi anoncis la ordonon, ke ĉiuj behinoj kolektiĝu. Ili diskuris, kaj post dek minutoj ĉiuj, ĉirkaŭ dumil kvincent malsanuloj, staris ĉirkaŭ ni, kompreneble aparte la konaanoj kaj la kemonanoj, rigardantaj unu la alian kun sovaĝa malamo.

Kaj mi anoncis al ambaŭ flankoj, ke morgaŭ estos balotado pri la buku, kaj ili havos plenan liberecon en siaj internaj aferoj.

Poste ni reveturis.

La sekvantan tagon mi aranĝis la balotadon aparte sur la teritorioj de la konao kaj de la kemono, por ke ili ne povu interbatadi.

Sed la rezulto nin ĉiujn surprizis, ĉar ili preskaŭ senescepte postulis la bukuon, kio precipe min tuŝis malagrable. Nome, la hinoj el tio konkludis, ke la balotado verŝajne estis superflua.

Mi provis paroli kun ili unuope, inter kvar okuloj. Kiam mi demandis, kial ili volas tranĉi la korpojn de siaj homfratoj, ĉiu respondis, ke tia intenco estas malproksime de li, ili volas nur vidi certigita la boeton per la bukuo.

Kaj vane mi diris, ke la boeto vere estas nura vorto kaj la konkreta esenco de la afero estas tamen la vundo, doloro kaj morto, ili respondis, ke ĉio estas tute male.

– La sufero – ili diris, – estas nur epizodo, nur surfaco, dum la boeto estas la esenco, signifo kaj interna enhavo de la aferoj. Kiu tion ne sentas, tiu estas kolorblindulo, kiu vidas nur la surfacon kaj ne havas kapablon koncepti la esencon, kiu subtenas la vivon.

Ili senhezite asertis, ke la esenco estas la subteno de la vivo, por kio estas inde – eĉ morti!

Inter la eldirita vorto kaj iliaj cerboj tute ne ekzistis interrilato.

Do, mi ne plu diskutis, sed anoncis, ke tiuj, kiuj voĉdonis por la interbatado, povos la sekvontan tagon interbatadi tute libere laŭ siaj inklinoj. Ni elkondukos ilin al la monteta deklivo, provizos ilin per tranĉiloj kaj liberigos ilin unu kontraŭ la alia; dum tiuj, kiuj ne intencis interbatadi, povos resti hejme.

Feliĉe mi jam havis sufiĉan okazon sperti ilian nekonsekvencecon, aliel mi estus tre surprizita pro la malkontenta murmurado, kiu sekvis miajn vortojn.

Bedaŭrinde, kiom ajn mi estis kutimiĝinta al ilia nekonsekvenceco, tamen mi ne povis liberiĝi de mia logikemo, ke mi tute ne estus cerbuminta pri la afero. Do ankoraŭ tiam mi serĉis klarigon por ilia malkontento kaj mi opiniis, ke eble la malkuraĝo igas ilin retiriĝi, kiam temas pri la efektivigo de la entuziasmo.

Mi jam tre hontis pri la afero antaŭ la hinoj kaj timis pri mia pozicio pro la multaj malsukcesoj. Post iom da hezito mi tamen konfesis mian necertecon al la gvidanto de la apudstarantaj hinoj por eviti, ke la postvenontaj malsukcesoj ŝajnigu, ke mi tute ne kalkulis pri tio.

Des pli agrable surprizis min, kiam li diris, ke mi verŝajne vane ekkonis ilin, mia cerbo estas tro kazoa por ilin kompreni, pli ĝuste al ili kutimiĝi, ĉar, nature, sancerba homo ne povas trovi sencon en tio, kies esenco estas la sensenceco.

Ĉiuokaze mi decidis atendi la morgaŭon.

Kiel la behinoj interkonsiladis tiunokte, mi ne scias. Eble neniel kaj tiujn surprizojn, kiuj min trafis en la sekvonta tago, mi devas atribui al ilia stranga frenezeco, kies ĉefa karakterizo estas, ke kvankam nenia konsekvenco estas en la behinoj, tamen, mirindmaniere ĉiuj estas sammaniere nekonsekvencaj.

Do, sekvonttage ni elkondukis la interbatemulojn al la monteta deklivo.

Tiuj staris en du strikte disiĝintaj grupoj kaj turnis siajn dorsojn al la alia grupo.

Karakterize estas pri la naiveco de la hinoj, ke ili vidante tion, konsilis al mi manumi laŭvice la grupojn: unue ni disdonu la tranĉilojn al la konao, kaj nur post kiam ili jam ekstermis sin mem, ni disdonu tranĉilojn al la alia grupo.

Mi devis reteni mian ridemon kaj klarigi, ke neniu grupo interbatadas en si mem, ĉar por tio necesas ankaŭ la ĉeesto de la alia. Nature ili ne komprenis tion, demandis, kial ne estas pli facile piki la pli proksime starantan, se ili finfine ĉiuokaze mortpikas unu la alian. Mi deklaris per la supereco de la spertulo:

– Ĉi tiu grupo estas la konao, tiu alia la kemono. Ambaŭ interbatadas nur, se la alia kunestas.

Nur, kiam la hinoj rigardadis unu al la alia, mi konstatis, kiom “sensencan klarigon” mi diris, kvankam post iom da pensado eĉ mi mem devis konvinkiĝi, ke mi diris vere sensencaĵon. Do vere, kial ne komenci la murdadon sur si mem? Do, mi rimarkigis al ili, ke la behinajn aferojn mi povas klarigi nur behine, ili ne pretendu pli el mi.

Post tio niaj aŭtoj ĉirkaŭfermis la behinojn en granda cirklo. Ni disdonis la tranĉilojn, kaj fine mi anoncis, ke la buku estas libera.

Kaj tiam mi mire vidis, ke neniu ekmoviĝis.

Ĉirkaŭe staris niaj aŭtoj, kun ni ĉiuj, ekipitaj per gasmaskoj kaj prete tenataj ŝpructuboj; interne, unu kontraŭ la alia la du malamikaj partioj, proksimume mil behinoj senmove.

Minuto pasis post minuto. La hinoj alrigardis min demandmiene, kaj mi estis en la plej granda embaraso.

Post nelonge inter la kemonanoj viro stariĝis sur elhakitan arbotrunkon kaj ekparolis al la aliaj:

– Vi eble nun opinias, – li diris, – ke la hinoj nin helpas en la akiro de la boeto kaj, ke nun ni havos okazon fari bukuon por la boeto, vivo kaj paco?

– Vi eraras. En niaj ketniaj agoj la hinoj ne vidas la profundan esencon de la vivo, sed ili rigardas tiun sensenca interbatado. Sed kiel ja povus kompreni tia bivaga amaso tion, kion povas enspiri nur la vivanta kaj varma pulmo, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la anebaoj kaj de la boeto, dum la vaka kaj dezerta pulmo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la anebaoj kaj de la bikruo estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo, kiu distingas la behinon de la senpulmaj hinoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bukuoj, faras bumbukojn el la filoj de la behaoj, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la boeto kaj por la graco de la tranĉilo.

(Bumbuko signifas murdiston, sed mi devas rimarkigi, ke ili havis pri tio diversajn esprimojn laŭ tio, kiun murdas la murdisto, ĉar ili – laŭ sia idiota pensmaniero – ne egale malestimis la murdiston, la bumbukon ili eĉ estimis. Sed pri la signifo de ĉi tiu vorto iliaj opinioj jam estis diversaj, kion mi neniel povas kompreni. Nome, laŭ la konaanoj bumbuko estas tiu, kiu mortigas kemonanon, sed laŭ la kemonanoj tiu, kiu mortigas konaanon.)

Poste li daŭrigis:

– La respekto de la graco de la tranĉilo kaj de la anebaoj estas la fonto de la vivo de la behaoj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. (Do, ili firme kredis, ke ili mortus, se ili ne forbuĉadus unu la alian!) Ni flegu do en niaj pulmoj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman sindonon al la bikruo kaj al la anebaoj, ĉar ketnia behino vivas aŭ mortas kune kun sia tranĉilo kaj boeto.

Nun sekvis ankoraŭ longa, – sensenca babilaĵo, kiun mi ne volas detaligi, tiom pli, ĉar mi ne povis memorfiksi tiom multajn idiotajn sensencaĵojn.

Mi komprenis nur tiom, ke nun okazis perfido. Li asertis, ke ni primokas la gracon de la tranĉilo, ŝajnigante per nia procedo la noblan buku-on ordinara kaj sencela interbatado kaj nun ni incitas la noblajn bumbukojn unu kontraŭ la alian, kiel la virkokojn en areno. La defendo de la boeto ne estas marioneta teatro, sed la graco de la tranĉilo.

Behinoj! – li kriis. – Ĉu vi ne vidas, ke ilia celo estas ne, ke ni partoprenu en la graco de la tranĉilo, sed ke ni mortigu unu la alian.

(La homa cerbo ĉesas funkcii! Ĉu la “graco de la tranĉilo” ne estas la reciproka mortigo?)

– Ĉar, li diris, – dum ni, bumbukoj, stulte murdus unu la alian, ties utilon ĝuus nur la lamikoj, kiuj ruze kaj perfide retiras sin de siaj devoj por la anebaoj kaj kiuj atendas nur tion, kiam la bravuloj kaj eminentuloj de ambaŭ behaoj neniiĝos en la buku ĝis la lasta, por ke poste tiuj infektistoj de la konao kaj kemono, interpaciĝinte unuigu la du behaojn. Kaj ĉu vi scias, kio sekvos, se la du behaoj unuiĝos? Ĉesos la behaoj mem! Pereos la trezoroj de la kulturhomaro, kiujn niaj prauloj en cent sangaj bukuoj defendis kaj konservis por ni! Ĉesos la anebaoj, la cirklo, kvadrato, kaj en la koton ili tretos ĉion, kio la homon distingas de la sovaĝa besto!

Koleraj interdiroj eksonis:

– Ni ne lasu la anebaojn!

– Nun jam temas – li daŭrigis, – ne pri tiu aŭ ĉi tiu anebao, sed pri la ekzisto de la anebaoj kaj pri la ordo, sen kiuj la nobla bumbuko havus nenion, por kio estus inde vivi aŭ morti. Nun temas pri la graco de la tranĉilo, kiun ketnia homo devas savi eĉ koste de sia vivo kontraŭ la sangavida detruado de kelkaj furiozaj frenezuloj, ĉar kion valorus, se ni vivus, sed anebao ne ekzistus? Ni nun devas unuiĝi kontraŭ la komuna malamiko, ne ekstermi unu la alian, ĉar tiu estus ne bukuo, sed fia buĉado. Do ni interpaciĝu, ni iru hejmen kaj kolektu la lamikajn perfidulojn, kiuj sin retiris de la belega devo de la boeto kaj nun trankvile rigardus, ke la noblaj bumbukoj kvazaŭ marionetoj, elmetitaj al publika rido, fluigu sian trezoran sangon.

La behinoj akceptis la parolon per ĉielskua aprobo. La du partioj dum momentoj intermiksiĝis kaj kun varmegaj postaĵ-gratadoj voĉdonis amikecon unu al la alia kontraŭ la lamikoj, ĉar ne havas sencon morti, se tio eblas.

La du sovaĝaj malamikoj ĉesis malamikiĝi en momento, kiam minacis la danĝero, ke ili estonte ne povus esti malamikoj kaj tuj interpaciĝis por malhelpi ke iu vere faru pacon. La paco de la behinoj povas servi nur la interbatadon.

Ĉi tiu klarigo sonas tiel komplika, ke mi eĉ ne provas ĝin plu pritrakti. Jam nun, dum la skribado mi sentas, ke ankoraŭ mi mem tute konfuziĝus, se mi provus ĝin plutraktadi.

Nature, la hinoj eĉ unu vorton ne komprenis el la tuta afero. Ili nur vidis, ke la behinoj mem la bukuon ne volas. Sed tiam, kion ili volas? Eĉ mi mem ne komprenis ilin, sed mi antaŭsentis la danĝeron kaj avertis la hinojn, dirante, ke ni surmetu la gasmaskojn.

Apenaŭ post la surmeto de la gasmaskoj venis al ni deputitaro, petante, ke ni lasu ilin hejmeniri, ĉar ili ne volas la bukuon.

La hinoj senkomprene aŭskultis, sed mi rapide klarigis al ili la intencon de la behinoj, kaj jam mi mem proponis la ĉesigon de la tuta societo, ĉar ili estas nekuraceblaj.

Miajn vortojn la hinoj akceptis per iom da malkonsento. Nature, el naiva hina vidpunkto malfacile estas kompreni, kiel povas signifi pli grandan danĝeron, se iuj ne volas interbatiĝi.

Longa interkonsiliĝo komenciĝis. Por mi estis tre strange vidi la hezitantajn hinojn, kiuj cetere estis tiom certaj pri siaj aferoj en la hina vivo, kie preskaŭ tute ne estis imagebla malsamopinio.

Post longa meditado ili decidis, ke ĉiu rajtas hejmeniri, nur ili devas demeti la tranĉilojn.

La dekreto estis akceptata per kakofonia hurlado de protestoj.

El la kirliĝo subite antaŭenpaŝis iu kaj, saltante al mia aŭto, ekhurlis per ŝaŭmanta buŝo:

– Jen estas la perfidulo! Jen, kiu alportis la pereon!

Kaj li kraĉis al mi, ne zorgante pri la gastubo, tenata de miaj manoj, per kiu mi povus lin ĉiumomente senpovigi. Sed mi ne kuraĝis funkciigi la tubon, timante la nekomprenemon de la hinoj.

La vortojn sekvis ĉielskua hurlado. Pugnoj leviĝis kontraŭ min.

– Terenbati la lamikon! For la sangavidan ekzekutiston de la kulturo kaj amo! – ili kriis, sed ne kuraĝis min ataki.

Fine iu ekkriis:

– Kial vi hezitas? Ĉu vi timas de lamik? Lasi lamikon viva estas egala al tio, kiel se ni disrompus niajn tranĉilojn!

Murmuro de hororo estis la respondo. Inundo de riproĉoj flugis al mi:

– Vi estas, kiu malhonorigis la boeton!

– Vi estas, kiu detruis la ketnion!

– Vi demoraligis la bruhuon de la infano!

– Vi estas, kiu malpurigis la bikbamon!

– Vi renversis la pacon!

Kaj la parolanto uzis la ekscitiĝon kaj ĉiujn superkriante hurlis:

– Li estas, kiu uzis la tranĉilon por la plej malnobla afero!

La amaso ekmuĝis. La respondo estis unusola ŝaŭmanta aprobo. Iu eĉ eldiris:

– Por manĝado!

La frenezuloj eksplodis en orelfenda blekado. La oratoro raŭke klopodis superkrii:

– Jes, ja! Ĉu vi scias, kion faras ĉi tiu lamiko per la tranĉilo? Manĝas! Manĝas! Li senhonorigas la civilizacion! Kial vi do hezitas? Jen, estos la vera buku! Antaŭen! Vake!

Kaj li kuris al mi, saltis sur la ŝtupon, levis sian manon al mi, la tranĉilo fulmis, kaj mi sukcesis nur per la parto de la sekundo pli frue ekpremi la butonon de la gastubo.

La gaso erupciis per terura forto, la behinon forblovis desur la ŝtupo kiel pilkon. Svene li etendiĝis sur la tero.

La aliaj tute furioziĝinte pro la sceno, hurlis per ankoraŭ pli infera muĝo.

Vake! Vake!

Multaj samtempe saltis al mi. Mi apenaŭ povis min defendi per la ŝpructubo. Baldaŭ kuŝis ok frenezuloj svene apud mia veturilo. La amaso por momento silentiĝis.

Nun okazis stranga afero.

En la mezo iu betik etendis supren per unu mano kvadraton, per la alia cirklon, kaj la amaso, kaptante ĉiu sian dekstran piedon, eksplodis en ĉielskua hurlado:

Vake! Vake!

Larmoj ekbrilis en iliaj okuloj kaj poste, kvazaŭ laŭ donita signo, ili ĉiuj komencis kanti.

Mi devas konfesi, ke la sceno malgraŭ sia tuta groteska idioteco, estis tiom frapanta, ke ĝi eĉ min kortuŝis kvankam mi sciis, ke ĉio direktiĝas kontraŭ mi. Mi timis, ke ilia konduto konkeros eĉ la simpation de la hinoj, ĉar kiel ajn stulta ĝi estis, tamen ĝi ŝajnis edifa. Mi konfesas, ke mi timis same pri mia pozicio, kiel pri mia vivo.

La kanto finiĝis kaj iu ekkriis:

Antaŭen! Eĉ se ni ĉiuj mortos, sed la behaoj kaj la boeto eterne vivos!

Kaj mansvingante sian tranĉilon al mi li ekiris. La amaso, kiel unu homo briligis alten la tranĉilojn kaj lin sekvante ekiris kontraŭ mi.

Mi troviĝis en ega embaraso. Kion mi faru, por ke mi ne perdu la simpation de la hinoj? La armiloj estis tiom malegalaj, ke mi ne nur hontis la amasvenenadon, sed konante la humanan pensadon de la hinoj, mi ankaŭ kredis, ke ili min malhelpos kaj tiam mi estos perdita.

Kaj sur la lipoj de la amaso denove eksonis la kanto kaj ili venis kontraŭ min kun alte etenditaj kvadratoj kaj cirkloj, kiel la prakristanoj iris verŝajne kontraŭ la glavojn de la gladiatoroj. Neniam mi kredis, ke frenezuloj, por sencelaj kaj sensencaj maniaĵoj povas tiel entuziasmiĝi.

Ili estis jam je kelkaj paŝoj antaŭ mi, kiam en mia plena malespero mi ŝprucigis al ili la gason, esperante, ke mi povas ilin fuĝigi.

Sed post la terenfalo de la unuaj, la ceteraj neŝanceleble daŭrigis sian vojon, paŝante laŭ la ritmo de la kanto. Ĉiam pli kaj pli da behinoj sterniĝis sur la tero, sed la amaso venis en ĉiam pli densaj vicoj, transsaltis la senkonsciajn kaj proksimiĝis al mi.

Nun okazis neatendita ŝanĝo. Je mia plej granda surprizo ekmoviĝis la aŭtoj de la hinoj kaj el la tuboj ĉie ekfajfis la gaso.

Ĉio ĉi okazis sammomente, sen ia ajn komando.

La amaso ektime haltis, returniĝis, sed la hinoj ne indulgis. Ili postsekvis la retiriĝantojn, la ringo ĉiam pli malvastiĝis; blanka nebulo superŝutis la placon. La behinoj dum kelkaj minutoj provis rifuĝi, sed la hinoj per gasradioj fermis la elvojon. Tiam la behinoj haltis, denove kolektiĝis meze de la placo kaj denove eksonis la kanto.

Sed la hinoj ankoraŭ tiam ne indulgis. Mia koro kunpremiĝis, kiam mi vidis, kiel senemocie ili blovas la gason al la amaso rezignanta pri la kontraŭstaro. Min konsolis nur, ke la gaso estas nur dormigilo.

La behinoj terenfalis unu post la alia, la kanto pli kaj pli mallaŭtiĝis, subite ekŝanceliĝis ankaŭ la cirklo kaj kvadrato sed jam alia alsaltis, ekkaptis ilin el la manoj de la falanto, etendis alten, sed ankoraŭ tiu baldaŭ ekŝanceliĝis. Tiel ili pasis el unu mano al la alia, ĝis la lasta pikis la stangojn en la teron, kaj la kanto frostiĝis en lia gorĝo.

Sur la placo ekregis silento, kaj miajn okulojn trafluis larmoj.

Sed la vera teruraĵo sekvis nur nun. La hinoj elŝanĝis la gason kaj ankaŭ al mi donis novan maskon. Poste ili superŝutis la amason per nova gaso. Terurite mi vidis, ke la brustoj de la kuŝantoj ĉesas leviĝi kaj malleviĝi. Mi provis kriadi, sed la masko ne lasis.

Post kvin minutoj ili denove ŝanĝis la gason kaj per la nova gaso ili ŝprucadis senorde. Poste ĉiu demetis la maskon. Verŝajne ĉi tiu estis la neŭtraliga gaso.

La nebulo jam estis tiel densa, ke komence mi nenion vidis. Multaj minutoj pasis, ĝis iome klariĝis la aero. Korŝiranta spektaklo aperis antaŭ miaj okuloj: sur du terenpikitaj stangoj brilis la kvadrato kaj la cirklo, dum ĉirkaŭe mil senmovaj kadavroj kovris la teron.

Post la kakofonio de la frenezo peziĝis terura silento sur la placo. Intertempe la hinoj malligis siajn maskojn kaj demetis sen iu ajn vorto. Mian koron premis la silento de la morto. Aŭ tiu de la hina vivo?

Kiam mi povis paroli, mi tuj demandis Zatamonon, kion ili faris. Li respondis, per la kutima senemocia trankvilo, ke ili ĉesigis la behinojn. Al mia demando, kiu donis la instrukcion, li mirante respondis, ke por tio ne necesas instrukcio. Ĉiu sanmensa homo vidas, ke tiuj estis ĉesigendaj.

Poste li klarigis, ke tiu, kiu kun sana korpo ekiras al la morto, estas nekuracebla furiozulo kaj tute senvalora el la vidpunkto de la homaro.

Sendube min tuŝis tre malagrable ĉi tiu rigida pensado sed mi nenion povis fari.

***

Poste mi reiris en mian ĉambron kaj enpensiĝis.

Longe mi meditis pri la malfeliĉaj behinoj. Fine mi konkludis, ke ili, kiel ajn terurajn absurdaĵojn faris, ne nur ne konsciis pri la terureco de siaj agoj, (kion cetere oni ankaŭ ne povas pretendi de frenezuloj) sed ili eĉ ne sciis, ke ili fakte faras tion aŭ ĉi tion.

Malfeliĉaj behinoj, ili kuras, kuras, pelas sin mem al celoj imagitaj en la aeron, kiujn atingi ili ne nur ne povas (tio cetere tute ne estus ebla), sed eĉ ne intencas ĉar se ili jam povus ion atingi, tuj ili volas ion alian, pli malproksiman.

La vivo de la behinoj estas absurdo per si mem. Neebliĝo. Eble ia vermo maĉis iliajn nervojn, kiu neebligis al ili la travivon de la vivo: la kontentiĝon, la progreson al la celo. Ilia vivo same ne havis sencon, kiel iliaj vortoj kaj penadoj.

Fakte pli bone estis tiel.

Tiutage mi enlitiĝis kun pezaj sentoj, kaj mi decidis ne plu pensadi pri la aferoj, sed dum la sekvontaj tagoj ripozigi miajn lacajn nervojn.

DEKOKA ĈAPITRO

En ĉi tiu ĉapitro fine solviĝos la sekreto de la stranga vivo de la hinoj. – Mi ekkonos, kio estas la behineco kaj la kazoo. – La aŭtoro estas profunde ofendita de Zatamon, kaj tio lin instigas al definitiva decido.

Antaŭtagmeze mi kuŝis en la sunbanejo sur la tegmento de la hospitalo, kaj senlima feliĉo de ripozo lulis miajn ekscititajn nervojn. Mi rigardis en dormem-beata humoro la kontraŭan monton, kies flankon longa, arĝentkolora ŝraŭblinio dividis en du partojn. La ŝraŭblinio rotaciis jen supren, jen malsupren. Eĉ konjekton mi ne havis pri ĝia destino. Unu estis el iliaj strangaj maŝinoj, kiujn mi vidis amase en ilia lando, sed, se mi vivus cent jarojn inter la hinoj, mi ne povus ekkoni ĉiujn iliajn kreaĵojn. Sed nun min ne interesis la esenco; nur tre agrabla, sugestiva sento estis vidi tiun mistikan perpetuum mobile. Miajn ekscititajn nervojn tio karese trankviligis.

Mi jam ĝuis de pluraj horoj la nenifaradon, kiam mi eksentis manon sur mia ŝultro.

Suprenrigardante mi ekvidis Zatamonon. Li altiris seĝon kaj sidiĝis apud mi.

– Rakontu viajn impresojn, kiujn vekis en vi la vivo inter la behinoj.

Al mia demando, kial tio estas necesa, li respondis, ke oni bezonas tion por la diagnozo de mia nuna stato.

Mi provis denove skizi per kelkaj vortoj miajn suferojn sed la vundoj de mia animo estis ankoraŭ tiel novaj, ke min malbonfartigis jam la nura rememoro. Dum mi parolis, miaj membroj denove ektremis, mia voĉo eksingultis, kaj fine mi devis lin peti, ke ni iom prokrastu la refreŝigon de la rememoroj.

– Mi estas angla ŝtatano – mi diris, – mi edukiĝis en estimo al la racia menso, tie, kie la jeso signifas kunsenton kaj la neo malaprobon. La paranojon mi nur kuracis kaj vi ja povas imagi, kion signifis al mi esti elmetita al la furiozo de tiagrada paranojo, kian ĉe ni eĉ laŭ famo oni ne konas.

Mi esprimis mian sinceran kompaton, ke tiu plej terura malsano de la mondo plagas ĝuste ilian paceman kaj bone prosperantan insulon kaj mi petis prefere klarigi pli detale la esencon de tiu malsano, ĉar min, kiel kuraciston, ĝi eksterordinare interesas. Li diris ja kelkajn vortojn jam antaŭ mia internigo pri la kosmaj radioj de la Suno, sed bedaŭrinde, pro miaj tiamaj erarideoj (kiujn mi nun ege hontas), mi ne atentis laŭ ties merito.

Mi efektive pentofaris kaj tre agrable min fartigis konfesi miajn kulpojn. Inter la saĝaj hinoj mi sentis min vere kiel infano, kiu de la batoj de la malnoblaj bubaĉoj rifuĝis inter la brakojn de sia patrino.

– Mi jam menciis al vi – komencis Zatamon – ke la funkciojn de la vivo influas la kosmaj radioj de la Suno. La fonto de ĉiu vivo estas la Suno, do ankaŭ la volo por vivi devenas el la Suno en la formo de la kosmaj radioj venantaj kune kun la varmo. Tiujn la cerbo akceptas kiel anteno kaj ĝia funkcio formiĝas laŭ maniero, difinita de la radioj. Tio estas la instinkto.

– Do, ĉu la radioj influas la funkcion de la instinktoj same, kiel la hormonoj la funkciojn de la organoj?

– Prave. Eĉ plu, parte jam ankaŭ vi konas la efikon de la kosmaj radioj al la vivo. Vi spertis la koincidojn de la protuberancoj kaj de la sunmakuloj kun kelkaj vivsimptomoj. Vin surprizis la preciza korelacio, kiun vi observis inter la sunfunkcioj kaj la fluktuado de kelkaj malsanoj, eĉ de la akcidentoj. Per la fluktuado de la vivenergio vi povas konvinkiĝi, ke tiu estas direktata tute per la kosmaj radioj de la Suno al la nervosistemo. La vivenergio kaj la instinktoj devenas el la Suno. Kaj se la instinkto restas nur instinkto sen pensado, ĉio iras laŭ sia ordo. Vi vidis la kazoan vivon de la formikoj.

– Kio? – mi demandis surprizite, ĉar li jam foje uzis ĉi tiun metaforon. – Kiel venas la senmensa animalo al la kazoo, kiu estas la komplikita vivregularo de la mensaj estaĵoj de la hina socio?

– Nur tiu regulo estas komplikita, kiu ne estas la vivo mem, ekzemple la maniaĵoj de la behinoj. La vivo estas simpla kaj komprenebla per si mem. Ĝi estas konvene travivebla nur unumaniere kaj malkonvene travivi estas ne nur malfacila, sed tute ne eblas. En la naturo ne troviĝas kontraŭdiro, ĉar la kontraŭdiroj neniigas sin mem kiel vi jam spertis ĉe la behinoj. Mi diras ekzemplon: inter la bestoj la multiplikiĝo de la longe vivantaj kaj vivenergiaj bestoj estas la plej malgranda. Kontraŭe, la mallongvivaj kaj malfortikaj rasoj estas tre multobliĝemaj. Kompreneble vi admiras en ĉi tiu la aranĝan forton de la naturo. Tamen ĝi estas nenio alia, ol la kazoo, simpla matematika realaĵo. Fakto, kiu eĉ ne povas esti alie se la leporoj ne havus tiel grandan multobliĝemon, jam absolute ne vivus leporo en la mondo, ĉar ili estus ekstermiĝintaj.

– Nun, vi jam povas imagi, ke ankaŭ homoj ne vivus, se kontraŭdiro kreiĝus en ilia vivo ekzemple per tia fuŝopinio, ke oni devas sin nutri ne per nutraĵo, sed per ŝtonero aŭ per tranĉilo. Vi povas konvinkiĝi, ke tia speco de homoj same pereus, kiel la leporo sen la granda multobliĝemo. Ĉe vi la pli raciaj mensoj nomas tion “natura selektado”.

– Kaj ĉu ĝi ne estas tio?

– Ne. Multe pli simpla. Matematika formulo: a – a = 0. T.e.: se mi vivas kaj mi ne subtenas mian vivon, mi mortos. Tio estas simple la estanta realo, la kazoo, kiun do ni ne devas lerni. La kazoo simple estas tiel. Per si mem.

Iom min afliktis, ke li parolas tiel, kvazaŭ mi tute ne konus la elementojn de la aritmetiko, kaj mi menciis, ke mi bone scias la tezojn de la matematiko.

– Ni ne parolu pri tezo, – li respondis – ĉar tio jam signifas ian spiritan kreaĵon, dum la kazoon ni ne devas kompreni, ĉar nia vivo tute ne aliel estas imagebla.

Mi ĝentile petis lin paroli pri la behineco.

– Laŭ tio – mi diris, la behineco tamen havas ion komunan al la senkapablo pri la elementa aritmetiko, kiam oni ne povas solvi eĉ la plej simplan subtrahadon.

– Vi preskaŭ pravas; tamen iu estas behin ne pro sia senkapablo pri la aritmetikaj procedoj, sed ĉar li ne havas percepton pri la signifo de la nombroj. La behin imagas, ke la nemanĝado estas vere manĝado, kaj ke la tranĉilo ne ĉesigas, sed akcelas la vivon.

– Kaj de kie venas en ilian cerbon tiaj teruraj erarideoj?

– El la cerbo mem. La cerbo de la homo estas pli komplikita akceptaparato, ol la nervosistemo de la formikoj, do ĝi elradias ankaŭ memvibradon, kiu miksiĝas kun la kosmaj radioj de la Suno. Kaj la cerbo jam akceptas tiun miksaĵon de la du radioj, per kiu la opiniado de la homo pri la aferoj deformiĝas kaj liaj vivfunkcioj elglitas el la reloj de la kazoo. Krom la realaj celoj la cerbo mem produktas celojn por si mem: ketnion, kipuon, bruhuon, bikbamon kaj mil ceterajn neestantajn aferojn, per kio ilia estado sin mem pereigas kaj ŝanĝiĝas en neeston.

– Ĉar ili ne komprenas la matematikon...

– Mi ripetas: la kazoon oni ne devas kompreni, ĉar ĝi estas per si mem tiel. Unu plus unu estas du, kaj la formulo: 1 + 1 = 3 ne nur sencon ne havas, sed ĝi absolute ne estas. Kazio. La kazoo estas la estanta, la kazio la neestanta kaj kiu volas kazimaniere vivi, tiu jam eĉ ne vivas. Nek la tranĉilo, nek la enaeren cerbumitaj “enspiroj” de la mufruk, nek la flava ŝtonero estos iam ajn nutraĵoj. Ĉiuj ĉi estas neestantaj aferoj, kaj la rezulto estas same la neestanta vivo. la morto, kiel vi ja vidis: por la boeto, kvadrato, ketnio kaj anebao oni devas ne satiĝi kaj vivi, sed malsati kaj morti. Tuta ilia historio pasis nur plena de iliaj senĉesaj interbuĉadoj. Sed por la realaj celoj oni devas vivi: nek la domon konstrui, nek rikolti la grajnon povas la mortinto.

Mi longe pripensadis pri liaj vortoj, kiuj sonis al mi konatŝajne, kiujn mi jam aŭdis iam, sed mi nun ne cerbumis pri tio. Min interesis la esenco.

– Ĝi estas tute komprenebla – mi diris – sed vi menciis, ke la homa cerbo pro sia komplikeco estigas konfuzajn memvibrojn. Kiel do estas, ke tiuj konfuzas la cerbojn de la behinoj, dum viaj cerboj estas imunaj kontraŭ ili?

Biologiaj esploroj pruvis, ke la praloĝantoj de nia insulo ĉiuj estis behinoj. Tamen aferoj disharmoniaj kun la kazoo – aŭ laŭ vi, kun la naturo – ne povas daŭre ekzisti, sed ili pereas kaj restas la harmoniaj. Per tio evoluas la sole ekzistebla, kazoa organismo. Vi bone scias, ke en la sango evoluis la fagocitoj, kiuj formanĝas la bacilojn kaj subtenas la ekvilibron de la kazoo. Aliel la homo jam delonge ne vivus. Kaj kio estis la atako de la baciloj, tio sama estis en la primitiva stadio de la scio la memradiado. La bataloj, kreiĝantaj por la aeren imagitaj celoj konstante pereigis la prahinon, aŭ behinon, ĝis fine evoluis en ili la antitoksino.

– Kaj kio ĝi estas?

– Tio, ke en la cerbo evoluis elektraj konduk-tavoloj, kiuj la memradiadon ombroŝirmas. Pro tio la memradioj ne povas efiki elekstere kaj ne povas konfuzi la kosmajn radiojn. La tiamaniere evoluintaj estaĵoj estas la hinoj. Nun jam vi komprenas ankaŭ tion, kial ni konsideras la behinojn tute aparta raso.

– Kaj kial ekzistas ankoraŭ nun behinoj?

– La behinan staton kaŭzas recesiva geno, kiu troviĝas ankoraŭ same en ni, sed ni ne ekkonas ĝin. Per la nupto de hinoj, ŝarĝitaj per tiaj genoj, povas okazi, ke en la zigoton eniĝas el ambaŭ gepatroj la geno de la behineco. Tiuokaze en la cerbo de la ido mankas la elektra konduktavolo kaj de la hinaj gepatroj devenas behina ido.

– Do, la frenezeco de la behinoj estas laŭesence atavisma retropaŝo al la prastato?

– Prave. Retropaŝo al la disharmonio de la prastato. Vi jam komprenas, kial ni apartigas la behinojn kaj kial ni malebligas ilin sekslabori kun ni. Per la senĉesa elselektado de la malsana raso ni esperas malaperigi tiun regresigan genon dum kelkaj jarcentoj.

En tiu momento multegaj aferoj eklumiĝis al mi.

– Do tial la behinoj ne estas homoj? – mi demandis.

– Tial. La behino estas prahino. Arkaiĝinta, praepoka raso. Ĉu vi jam komprenas nian kazoan vivon? Ĉu vi komprenas, kiel eblas la preciza kunfunkciado de la formikoj ankaŭ inter pensantaj homoj?

– Do, ĉu vi revenis al la naturo?

– Ni ne revenis, ĉar oni ne povas el la kazoo eliri, nur neniiĝi, se ni eksperimentas la eliron. Ni estas la memkomprenebla rezulto de matematika procedo. Ni evoluiĝis el la sin ekstermanta behina raso, kiel la sole konstanteca solvo. Alimaniere ne estas imagebla la evoluo.

Mi profunde enpensiĝis. Eble Njuton sentis simile al mi, kiam antaŭ li defalis la pomo, kaj en li naskiĝis la leĝo de la ĝenerala gravitado. Mi sentis, kvazaŭ mi ŝanĝiĝus dum unu minuto. Antaŭ miaj spiritaj okuloj aperis kolosaj perspektivoj, mondoj turniĝis aliflanken. Subite ĉio staris aliel kaj klare antaŭ mi. La aferoj simpliĝis kaj disvolviĝis. La flamo de la brulanta dornarbusto min eklumigis, kaj subite aperis al mi la nekonata trunko de la arbo de la vivo, el kiu mi ĝis nun vidis nur la foliojn kaj nur la plej grandaj biologoj povis palpe reiri ĝis la branĉoj.

Post longa cerbumado alia demando venis al miaj lipoj.

– Mi tamen miras, ke al la behinoj ne eblas komprenigi la simplajn realaĵojn. Nome ilia cerbo estas sufiĉe akra. Ili scias kalkuli, eĉ eminentajn matematikistojn mi trovis inter ili kaj tamen, ili ĝuste la plej simplajn aferojn...

– La cerbo de la behinoj ne distingas la memradiadon de la kosmaj radioj kaj se la akceptanta aparato deformigas pli komplike, tio nur pliforte pruvas la fakton de la deformigo. Ju pli multe ili scias, des pli malracie ili pensadas. Ju pli malsataj ili estos, des pli multan manĝaĵon ili elverŝos. Per jupli malmulta penado oni povas produkti la ĉiutagan panon, des pli furore ili murdados por ĝi unu la alian, kaj se ili suferos malsaton, malsanon kaj turmenton, ili esperos reakiri siajn fortojn de la flava ŝtonero, de la kipuo, boeto, de la graco de la tranĉilo, aŭ de la “enspiraĵoj” de la mufruko.

– Sed tamen troviĝis eĉ tute inteligentaj behinoj – mi interdiris. – Mi aŭdis pri iu Bikru...

– Jes, troviĝas, kies menso komprenas la neceson de la kazoo, sed tamen, eĉ ties individuo estas behin kaj tiu stato malperfektigas lian menson kaj malhelpas al li la perfektan konsciiĝon.

– Kiel kompreni ĝin?

– La behinojn karakterizas iliaj maniaĵoj. La imagitaj erarideoj.

– Kaj ĉu la bikruo?

– Vi ne parolu pri “la” bikruo. Ne kredu, ke ili havis nur unu bikruon. Multaj ekzistis. Eble eĉ vi estus fariĝonta bikruo.

– Ĉu vere? – mi demandis surprize.

– Ho, jes. Ĉe ili la bikrueco komenciĝas per la ŝtiparmorto. Poste ili rekonas la bruligiton, ĉar, – kiel vi mem spertis, – ili havas cerban talenton, ili konjektas ion, nur la memradiado malebligas ĝian puran efektiviĝon kaj se la sana penso realiĝas en vortoj aŭ en agoj, ĉio renversiĝas en ili. La bikruoj posedis la kapablon pure realigi siajn pensojn, sed – kiel mi jam menciis, – ilia individuo estas behina kaj ili ne povas liberiĝi de la malperfektaĵoj kaj de la maniaĵoj.

– Maniaĵoj? Kio estas tiu maniaĵo de la bikruoj?

– La bikrueco estas laŭesence ankaŭ manio: la erarideo, ke ĉe la behinoj ekzistas ligilo inter la aŭditaj vortoj kaj la cerbo. Bikruo estas tiu behino, kies sola behina karaktertrajto estas, ke li ne ekkonas sian medion, ĉar, ĉu ne, ekkonante la behinan malsanon, neimageble estas, ke iu ajn tamen provus klarigi la realaĵojn al ili.

Sekvis profunda, preĝeja silento, en kiun miksiĝis nur la kanto de la birdoj kaj la susuro de la malproksime ondanta maro.

Zatamon ekstaris, lian dekstran manon li etendis al la Suno:

– Nur la kazoo ekzistas!

Alrigardate el mia kuŝado, li aspektis tie, en la luminundo de la printempa suno, kiel la statuo de la ektrovita vivo. La facilajn faldojn de lia vestaĵo flirtigis la venteto, lia alta, bronza frunto brilis en la lumo, dum liaj okuloj senpalpebrume akceptis la radiojn.

Vidalvide, sur la monta deklivo, la florplenaj arboj, la supren-reen serpentanta, arĝentkolora ŝraŭblinio, la maro, la birdoj, malsupre la preterfulmanta elektra vagonaro kaj tiu senmova statuo de la sano kunfandiĝis en iu mirinda harmonio al la nedissolvebla tuto de iu pura mondo, sub la brilado de la kazoo.

Kaj kiam mi rememoris pri la senespera kaj kripla luktado de la pasintaj tagoj, eĉ mi mem aŭtomate etendis mian manon al la suno kaj el mi eliĝis malpeza ĝemo de la renaskiĝo.

En mia animo muzikis la majesto de la kazoo. Post malsanaj kaj malhelaj suferoj malfermiĝis la pordoj antaŭ mi, kaj mi, ebriiĝinte pro la ekkono, beate sorbis la lumon.

Zatamon residiĝis apud mi.

***

Mi nur bedaŭris, ke mi lernis tian aferon, kion mi ne povas utiligi por mia patrio. Unue, ĉar la behina malsano estas nekuracebla, due, ĉar ĉe ni feliĉe ĝi ne troviĝas.

Rememorinte pri la teruraĵoj de iliaj atavismaj cerboj, ilia tragika sorto jam ŝajnis al mi aŭtomata laŭregulaĵo. Mi tute konvinkiĝis, ke la ĉesigo de la behinoj ne estis malhumanaĵo, sed la bezonata procedo mem, la kazoo, kiu povis kaj devis nur tiel okazi.

– Kiel bone, – mi ekkriis – ke vi elportis min, homon, kutimiĝintan al la racia angla medio el tiu mondo, por mi tiel terura!

Zatamon longe rigardis reve en la malproksimon kaj poste meditante diris.

– La homo propre ne konas sian voĉon, ĉar li aŭdas ĝin elinterne, tra sia kranio...

Mi turniĝis al li senkomprene.

– Kion vi volas diri per tio?

– Kiam mi aŭdis unuafoje mian voĉon el parolmaŝino, ankaŭ mi ne rekonis ĝin. Ĝi ŝajnis al mi fremda.

– Al kio rilatas ĉi tio?

– Al tio, ke ankaŭ vi ne rekonis vian propran voĉon inter la behinoj, ĉar vi unuafoje aŭdis ĝin elekstere.

– Kiel? – mi elkriis konsternite. – Espereble vi ne volas diri per tio, ke...

– Vi ne rekonis vian propran medion inter ili, ĉar via kulturo diferencas de la behinoj laŭ la formo. Ilia vivo pereigas sin per aliaj vortoj ol la via, kvankam ambaŭ estas samaj: la behineco. Aŭ ĉu ne, vi mem diris iam al mi, ke la esenco de la vivo ne estas la hospitalo, fabriko pano, sano, sed la animo?

Mi saltleviĝis. Ĉiuj miaj membroj tremis.

– Espereble vi ne diras tion serioze?-! – mi kriis. – Espereble vi ne intencas kompari nin kun ŝtonerportantaj kaj kuprokubon adorantaj frenezuloj?

– ... kaj neniam vi ekvidos vin mem – li daŭrigis per senŝanĝa tono, – kiel vi vane vojaĝis ankaŭ en Liliputo. Via behina raso nur la infanojn distras per la amuzplena “ekzotikaĵo”. Kaj vi vane vojaĝis ankaŭ ĉi tie. Vi ĉiuj ne havas intelekton. Atavisma, transira raso, kiu antaŭe devas sin elimini el la estanta mondo, por ke la kazoo povu evoluigi la harmonian rasformon.

Mi estis dum kelkaj momentoj proksime al tio, ke per miaj manoj mi sufokos la insultvortojn en lia gorĝo. Vane mi sciis, ke mi parolas kun senintelektaj aŭtomatoj, kies gramofonsimilan klaĉon saĝa homo ne devas preni serioze. Tiu insulto jam trafis mian nacion, pro kio angla ĝentilhomo devigas ĉiuokaze preni rehonorigon.

Jen, mi estis proksime al tio, ke mi lin batos. Li ja ne rebatos min! Vere estis miraklo de memrego, ke mi povis tamen bridi mian indignon. Nome, mi ekpensis, ke ili eble fermos min en la behin-kolonion, aŭ eĉ ĉesigos min. Finfine inter la hinoj ne ekzistas juro, justo kaj registaro al kiu oni povus sin turni por ripari la maljustaĵojn, kiuj min trafis.

Post momenta hezitado mi rigardmezuris lin kun profunda malestimo, min turnis kaj eĉ por respondo ne trovante liajn vortojn indaj, mi foriris.

Kaj li stulte gapis post mi.

DEKNAŬA ĈAPITRO

La aŭtoro eksperimentas pri la hejmenveturo, sed Zatamon ne kunsentas. – Fine li mem pretigas al si boaton kaj sukcese eliras al la maro.

Tiu sceno fatale decidis pri mia sorto. La malĝentilaj vortoj de Zatamon subite aperigis al mi la teruraĵojn de la hina vivo, kiujn la intertempaj behinaj teruraĵoj provizore forgesiĝis. Unu post la alia aperiĝis al mi ĉiuj neelteneblaĵoj de ilia dezerta vivo: la soleco, la fremdeco de la homoj, la rigida senkoreco, malĝentileco, la tuta manko de la amuzo, la monotona zumzumado de la teksfabriko kaj fine la plej terura memoraĵo: Zolema, la senodora floro.

Neniam mi sentis min tiom senespere. La konscio pri la senespereco iom post iom superis mian koleron kaj mi ekhavis tiun ŝajnan trankvilon, kiam oni jam per senekscita menso kalkuladas la memmortigon.

Sed por mi povus troviĝi ankaŭ tria solvo, kiu ĉion povus plibonigi: se mi povus fuĝi el tiu malbenita insulo kaj reiri al mia patrio. Enkarcerigito ne rigardas tiel avide la sunradion enŝoviĝintan tra la krado, kiel mi kaptis la esperon de la hejmeniro.

Kiam mia korbatado trankviliĝis, mi povis fari prudentan kalkulon kaj mi venis al la decido, ke mi ĉiel ajn provos fuĝi kaj nur, se tio malprosperos, mi finos mian vivon.

Certe mi staris antaŭ granda tasko. La hinoj ne konas la navigadon. Por ili ekzistas nur la tero, el tiu ili vivis. Al tiu estis ligita ilia tuta pensado. Eble ĝuste pro tio ili ne povis flugeti anime. Vane mi estus serĉinta inter ili la disvastiĝan febron de la romanoj, la negocemon de la fenicianoj, la aventuremon de la hispanoj kaj same la piratadon de la normandoj, kiel la destin-konscion de mia patrio por disvastigi la humanismon kaj la kristanan kulturon. Ili bone sciis, ke la tero estas ronda kaj centmilfoje pli granda ol ilia insulo, sed ili eĉ ne provis interrilatiĝi kun aliaj popoloj. Ili volis nek konkeri, nek riĉiĝi kaj ankaŭ la scivolemo ne instigis ilin trans siajn limojn. Simple nenio interesis ilin krom iliaj vivbezonoj. Ili kulturis nur tiujn sciencojn, el kiu ili povis profiti.

La sciencon de la navigado reprezentis kelkaj malpezaj sportboatoj, per kiuj ili remadis nur sur la rivero kaj apud la marbordo, sed eliri sur maron ili ne kuraĝis eĉ dum senventa vetero.

Do, se mi volis forveturi, mi devis antaŭe konstrui mian ŝipon.

Post longa hezitado mi tamen decidis, ke flankenmetante mian koleron, mi parolos kun Zatamon kaj petos lian helpon.

La sekvantan tagon vespere mi vizitis lin.

Mi sincere malkaŝis al li, ke mi ne eltenas la vivon sur ilia insulo, do, se li ne deziras mian memmortigon, li peru al mi la helpon de la hinoj. Mi klarigis, ke mi konas iom la ŝipkonstruadon kaj se mi ricevos kelkajn homojn por helpo, mi povos en du semajnoj pretigi ŝipeton taŭgan por marveturo, kaj ili por eterne liberiĝos de mi, kio estas por ambaŭ la plej bona solvo.

Zatamon respondis, ke li ne komprenas, kial iu nostalgias la neperfektecon, sed estas fakto, ke la behinoj havas strangajn fiksajn ideojn, pri kies malvero oni ne povas ilin konvinki. Tamen la hinoj ne estas persvadeblaj fari tian aferon, kiu signifus malutilon al mi.

– Kiel vi pensas, – li diris, – ke kazoo-organisma estaĵo povus deflankiĝi de la kazoo? Vi ne povas devigi la fiŝojn, ke ili vivu sur la seka tero kaj vi ne povas nutri la hundon per fojno, ĉar se vi tion provus, ili jam ne plu havus vivon.

Tiu superlativo de la stulto min tiom konsternis, ke dum kelkaj momentoj mi ne povis respondi. Komence mi opiniis, ke nun el li parolas nur la indigno pri mia hieraŭa. konduto, li nur intencas kaŝi sian koleron, kaj nun li avide kaptas la okazon por malutili al mi, kaj li kovras sian aĉan malbonintencon per tia ĝentila preteksto.

Nur malrapide mi rekonis, ke tiuj tute ne havas ideon pri la ĝentileco kaj pri la elementaj reguloj de la ĝentilhoma konduto.

Sed, se li fakte ne mensogas, tiam superflua estas ĉiu plua vorto. Mi ja nenion atingos.

Mi senvorte min turnis kaj nun jam forlasis lin definitive.

Mi decidis ĉiel ajn fuĝi de tie. Por lasta eksperimento mi provos konstrui mem la ŝipeton kaj se mi ne sukcesos, mi finos mian vivon.

La sekvantan tagon mi simple forlasis la hospitalon. Neniu min retenis, neniu atentis miajn paŝojn.

Mi eniris la urbon. El iu aŭtomobilejo mi akiris aŭton kaj ilojn, mi elveturis malproksimen de la urbo kaj apud abundakva rivereto, inter densaj arbustoj, mi elmuntis la motoron. La sekvantan tagon per alia aŭto mi elportis aliajn ilojn, kelkajn ferstangojn, ladlamenojn kaj diversajn maŝinpartojn. El pluvmanteloj mi starigis tendon kaj per granda penado mi sukcesis marteli el la ladlameloj primitivan propeleron kaj la direktilon.

Poste mi elportis lignotabulojn, laŭ mia kapablo ĉarpentis ŝipeton, per takeloj mi malfacile surakvigis ĝin kaj komencis la enmunton de la motoro.

La elportado de la bezonataĵoj okazis tre facile, ĉar la havaĵojn neniu gardas, sed la laboron mi devis fari kaŝe ĉar se mi estus ekvidita, ili nepre rigardus min behin.

Mi ne volas tedi la Leganton per la detaloj. Estu sufiĉe, ke dum tri monatoj mi tage laboris en la arbaro, nokte dormis en la urbo. Sed fine mi tamen havis tian laboron, ĉe kiu mi ne enuis. Min instigis la patriamo kaj la nostalgio.

Post tri monatoj mi vizitis per granda ŝarĝaŭto preskaŭ ĉiun magazenon. El la unua mi surĵetis tri barelojn da benzino, el la alia oleon kaj poste diversajn nutraĵojn: panon, biskviton, konservojn en kvanto sufiĉa por ĉirkaŭ tri monatoj. Kvankam mia vojaĝo laŭkalkule ne bezonis pli da tempo ol du semajnoj, tamen mi pensis, kial mi ne zorgu ankaŭ pri rezervo, se mi povas. Neniu ja gardas ion.

Dum miaj vizitoj en la magazenoj venis en mian kapon la ideo, kio okazus, se iutage iu fripono elrabus la magazenojn. Sed ankaŭ tio estas vera, ke iliaj provizaĵoj estas tiom grandaj, ke cent, aŭ mil friponoj ne povus ilin senteble difekti. Kaj krome ankoraŭ, tiaj friponoj ne troviĝas sur la insulo. Rigardante iliajn abundajn magazenojn mi pensis do prefere pri tio, ke post mia hejmenveturo mi organizos ekspedicion, por ke mi unua povu fiksi ĉi tie la anglan standardon.

Tiel iom post iom penetriĝis en min la scio pri la edifa tasko, ke mia veno en Kazohinion estas propre la speciala favoro de la Sinjoro, kiu donacis al mi tiun gloran kaj patriotan mision.

Tiu scio donis al mi novan forton; mi dankis per varma preĝo la senfine indulgan Sinjoron de la ĉieloj kaj poste mi daŭrigis mian laboron per duobla forto.

Jam mankis nur la provizo de trinkakvo, sed mi ne havis konvenan ujon. En benzinan barelon mi ja ne povas verŝi trinkakvon!

Mi ekmemoris, ke en la teksfabriko estas lavejo, en kiu mi vidis malgrandan varmakvujon, konforman al mia bezono.

Do mi veturis al la fabriko kaj tie mi petis la unuan hinon por helpi demunti la akvujon. Tiu nature tuj venis helpi sen ia ajn demando. Certe, mi jam konis ilin ĉirilate.

Li helpis eĉ surmeti ĝin en la aŭton, kaj mi apenaŭ povis reteni la ridon ĉe la penso, ke ili morgaŭ vane turnos la kranon. Ili nepre opinios, ke min trafis mortakcidento, tial mi ne povis reporti la ujon el la “riparo”.

Dumvoje mi ankoraŭ eniris la geofizikan instituton, el kies laboratorio mi prenis tre precizan kompason, sekstanton, teleskopon kaj aliajn necesajn instrumentojn. Tion kompreneble, mi devis jam fari kaŝe kaj singarde atendante, ĝis la fizikistoj forturniĝas. Poste mi ĉion transportis kaj enŝipigis.

Ĉar mi jam finis mian patriotan laboron, nun sekvis nur la ekiro.

Mi intence ekiris tage kaj precize malfrue posttagmeze, kiam la hinoj plejparte promenadas sur la marbordo. Nur ili koleriĝu, vidante mian fornaĝantan ŝipeton!

Do, antaŭ sunsubiro mi enpaŝis la ŝipeton, ankoraŭ unufoje mi detale ĉion reviziis, poste rekomendinte mian animon al Dio, mi ekfunkciigis la motoron kaj mi elnavigis al la maro.

En ĉirkaŭe ducent-paŝa distanco de la bordo mi turnis la barkon, kaj de tiam mi preteriris Kazohinion laŭ la linio de la bordo.

Baldaŭ mi forlasis la arbustan parton kaj aperis la strando. Centoj da hinoj promenadis, kuŝis, sidis, aŭ sin banis. Pri mia ŝipeto multaj ekatentis kaj mi, ebrie de la dolĉa ĝojo de la libereco, staris sur la ferdeko, svingadis mian ĉapon kaj plengorĝe kriadis “hola! hola!”. Subite liberiĝis en mi ĉiuj homaj instinktoj, kiujn mi devis inter ili subpremi en mi.

La hinoj evidente ekatentis pri mi, ĉar ĉiuj vizaĝoj turniĝis al mi kaj stultege gapis.

La scio, ke mi jam estas transe de ilia potenco, jam neniel danĝeras, ke mi estos suspektata behino aŭ ne, kaj mi jam faras, kion mi volas, donis, novan ekpuŝon al mia ĝojo, kiu per elementa forto disrompis la barilojn. Ĵetadante mian ĉapon en la aeron, mi saltadis, poste min ĵetinte sur la plankon, mi svingadis miajn piedojn al la ĉielo, mi kriadis al ili good bye (ĝis revido) kaj mi senĉese ridis.

La hinoj dum kelkaj minutoj gape miris al mi, ne povis kompreni la situacion kaj poste pluraj kriadante al mi demandadis, kio okazis.

Mi responde rekriis “ĝis revido”, pri kio ili verŝajne opiniis, ke mi krias por helpo kaj kredante, ke min ekkaptis la fluso, pluraj ĵetis sin en la maron kaj naĝe proksimiĝis al mia ŝipeto. En tiu momento eksonis ankaŭ la sireno, kiu signas, ke iu dronas, kaj du boatoj ekipitaj per savzonoj ekremis al mi.

La komika ŝanĝo devigis min al tia ridego, ke miaj ventromuskoloj ekdoloris. Mi lasis ilin veni proksimen, poste donante fortan gason al la motoro, mi oblikve forŝoviĝis antaŭ ili kaj denove staris sur la ferdeko, saltadis, dancadis, mansignis adiaŭon kaj eligis mian langon al ili.

Tiuj dum kelka tempo naĝadis tien-reen kaj poste senkomprene reiris al la bordo.

Kiam mi venis trans la denspopolan strandon, mia koro subite forte ekbatis kaj por momento mi afliktiĝis. Ekaperis antaŭ mi la soleca promontoro, sur kiu mi iam sidis kun Zolema kaj kie mi kredis tiam kun granda ekflagro, ke mi trovis ion.

Alte, sur la pinto de la promontoro ankaŭ nun staris hino. Eble ĝuste Zolema? Mi jam estis iom malproksime de la marbordo, kaj mi ne povis rekoni la personon. Povas esti, ke tiu tute ne estas virino. Ili ja estas tiom egalaj! Unu el la multaj.

Per instinkta-gesto mi prenis la teleskopon, sed vane mi esploris tiun vizaĝon, mi ne povis klare vidi la trajtojn, ĉar ĝia kapo staris ĝuste antaŭ la subiranta sundisko, kaj pro la ĉirkaŭe radianta aŭreolo mi ne povis vidi la detalojn.

Mia bona humoro subite forvaporiĝis, la doloro de la rememoroj premis mian koron kaj kaptante la direktilon, per plena gaso mi direktis mian ŝipeton al la senfina oceano.

Sed mi ne povis deflankigi mian rigardon. Kaj tiu nur staris, kiel monumento, senmove, kvazaŭ elkreskinta el la promontoro sub siaj piedoj. La figuro iom post iom malproksimiĝis antaŭ miaj okuloj kaj malrapide tute dronis en la blindiga luminundo de la sundisko. Samgrade, kiel mi malproksimiĝis, subiris ankaŭ la suno, kvazaŭ ĝi akompanus tiun figuron fandiĝantan en la horizonton kaj iom post iom malgrandiĝante, malaperantan en la lumo.

Post unu kaj duona horo mi ne plu vidis la promontoron. La tuta insulo naĝis en la aŭreolo de la suno, kiu senĉese malleviĝis kaj fine, kun la lasta ekflagro, malaperis en la senfina akvo, forportante kun si por eterne ankaŭ Kazohinion.

Kaj mi sentis grandan faciliĝon, ke tiun insulon, kie la koro, amo, beleco estas nekonataj konceptoj kaj kie la dezerta karcero de la senkonsola vivo kaŭzis al mi tiom multajn suferojn, mi povis fine lasi malproksime malantaŭ mi.

Kaj kiam mi turniĝis antaŭen, antaŭ miaj spiritaj okuloj jubile aperis al mi la espero de la transa bordo: la tero de la animo.

Mian ĝojon ĝenis iom nur tio, ke miaj okuloj ankoraŭ longe doloris, kaj mi faris al mi gravan riproĉon, ke estante kuracisto, mi tamen provis rigardi en la sunon, kvankam mi ja povis scii, ke la homa okulo ne estas kreita por ke ni rigardu en tre grandan lumon.

DUDEKA ĈAPITRO

La aŭtoro venas en uraganon. – Li feliĉe renkontas la Terrible. – Liaj kamaradoj kore akceptas lin.

Kun mia malproksimiĝo ankaŭ mia ĝojo revenis kaj post unu horo mi denove kantis, ploris kaj dancis, eligante el mi ĉiun ĝojon, ĉagrenon kaj animon en mi sufokitan, kiu kolektiĝis en mi dum unu jaro en la karcero de la frenezuloj.

Tiel mi navigis dum du tagoj. La noktojn mi tradormis nur duone. Triatage mi konstatis per miaj instrumentoj, ke mi atingis la linion de la hindia ŝiptrafiko. Mi devis albordiĝi maksimume post du tagoj. La situacio estis des pli urĝa, ĉar mian motoron, ne taŭgan por tia senĉesa laboro, mi devis plurfoje haltigi, purigi aŭ ŝanĝi la elektrajn bugiojn.

En tiu tago okazis, ke posttagmeze sur la horizonto subite kolektiĝis nigraj nuboj kaj post duonhoro mi trafis en teruran uraganon.

La ventego per terura forto kaptis mian ŝipeton kaj estis timinde, ke ĝi dronos. Per la plena streĉo de mia forto mi ĉerpadis la akvon el la ŝipeto, kaj per plena gaso mi direktis la motoron kontraŭ la vento.

Post duonhora terura luktado mia motoro subite haltis.

Nur tio mankis al mia malfeliĉo! Mi tuj dismuntis kaj malseke ĝis la haŭto, ĉerpante per unu mano la akvon, ŝanceliĝante de laco mi laboris, ĝis mi fine povis konstati la teruran veron: du cilindroj enpremiĝis pro la varmego kaj nenia forto povis ilin ekmovi.

Mi estis tute elmetita al la kapricoj de la elementoj.

Sed nun venis la plej grava afero.

Kiam la uragano kvietiĝis, mi povis konstati per miaj instrumentoj, ke mi retrodrivis. Mi venis en la marfluon, kiu pelis min iam al la insulo de la frenezuloj.

Min kaptis nepriskribebla malespero. Sterniĝante sur la ferdeko, ŝirante mian hararon mi baraktis kaj poste surgenuiĝinte, ekscitplene mi preĝis al Dio, ke Li nur unufoje ankoraŭ savu min de la denova travivo de la teruraĵoj kaj helpu min reiri en la homan vivon. Al miaj vortoj respondis nur la muĝo de la ondoj, kaj mi decidis, ke se mi ekvidos la bordojn de la insulo, mi dronigos min en la maro.

Vespero sekvis, kaj la horizonto vestis sin per nigro, kio faris la situacion ankoraŭ pli senespera. Mi eble estus povinta bruligi lampon, ĉar mia akumulatoro estis plena, sed mi ne kuraĝis malŝpari la elektron. Pro la laciĝo jam komencis fermiĝi miaj okuloj, kiam tre malproksime, mi ekvidis lumpunkton sur la horizonto.

La espero donis novan forton al mi, mi saltleviĝis, prenis la reflektoron, svingadis ĝin en tiu direkto kaj kriadis kiel frenezulo; kvankam mi sciis, ke tio ja ne estas tie aŭdebla.

Kvaronhoron daŭris, ĝis ili min rimarkis. Sirena muĝo respondis kaj poste mi vidis per mia teleskopo, ke la korpo de la ŝipo sin turnas al mi.

Kion mi sentis en tiu momento, miaj legantoj ja ne povas imagi kaj mi ne povas priskribi, sed ĝi restos al mi eterne neforgesebla memoraĵo. Miaj larmoj ekfluis kaj denove surgenuiĝinte mi dankis la priaŭskulton de mia preĝo al la senlime indulga Sinjoro de la ĉielo.

Post alia duonhoro la ŝipo jam staris en la plej proksimo kaj kiam mi ekvidis la surskribon, mi ekkriis de ebria ĝojo.

Ĝi estis la Terrible!

***

Kiam la savboato min atingis, mi plore ĵetis min al la ŝultroj de la unua maristo kaj kisis ambaŭ liajn vangojn.

Alveninte al la ŝipo oni min kondukis al la ŝipestro. Tie mi ne plu estis bridebla. Surgenue mi kisis la anglan standardon, poste stariĝinte, en preskaŭ senkonscia ebrio, mi kantis la anglan himnon, dum ĉirkaŭe la ĉapoj deflugis de la kapoj, kaj en la okuloj aperis larmoj.

Neniu sciis, sed ĉiu sentis, kio okazis al mi, kaj neniu min ĝenis.

Nur poste mi ekpensis, ke mi devas min prezenti.

Per kelkaj mallongaj vortoj mi skizis la cirkonstancojn, post kio la ŝipestro min sendis al la admiralo akompane de leŭtenanto.

Mi trovis la admiralon en la manĝosalono, kie la oficiraro ĝuste sidis ĉe vespermanĝo. Ekvidante lian ornaman epoleton mi rigidiĝis en streĉa salutpozo kaj mallonge min prezentis. La admiralo manpremis kun mi kaj miaj okuloj denove pleniĝis per larmoj.

Sed li kun afabla mangesto proponis al mi sidiĝi. La tabloservistoj alportis novan servicon, kies ĉiun pecon ornamis la angla reĝa blazono, poste oni donis glaseton da viskio.

Ĉion ĉi mi jam ne vidis, ne gustumis de unu jaro! (Aŭ pli? Mi jam ne scias). Pro la ĝojo mi povis nur malfacile rekonsciiĝi kaj ja vere daŭris longe, ĝis mi povis malsuprenigi la unuan manĝopecon tra mia gorĝo, kiun la ploremo kuntiris.

Post la vespermanĝo la admiralo mem petis min, ke mi, se mia sentimenta farto jam ebligas, rakontu iom pri miaj travivaĵoj.

Kun granda enspiro mi komencis ĉion rakonti. Mi eĉ ne devas mencii, ke post kelkaj minutoj sur la lipoj de miaj kamaradoj – malgraŭ ilia bonvolo – mi devis ekvidi la dubon. Por ke mi ne estu rigardata frenezulo aŭ mensogulo, mi klopodis demonstri miajn vortojn per objektivaj dokumentoj. Feliĉe, mia ŝipeto estis enlevita, kaj el tiu mi povis prezenti kelkajn ekzemplerojn de la gazeto “Teksindustrio”, uzitajn de mi por pakado kaj kiuj enhavis bildojn pri la fabrikado. Nur kiam mi flue ĝin laŭtlegis kaj klarigis la bildojn, ili komencis min konsideri serioze, sed nun jam ĉiu sidis ĉirkaŭ mi kaj soife aŭskultis mian historion. La preĝejan silenton nur malofte interrompis la spontane eruptanta rido, kiam mi menciis iun frenezaĵon de la hinoj aŭ behinoj, kaj tiu rido nur tiam silentiĝis kaj ŝanĝiĝis en kamaradan kompaton, kiam mi menciis, ke la pasiva subjekto de ĉio ĉi estis mi.

Eksterordinaran bonhumoron vekis, kiam mi parolis pri la kapto de la piedo, pri la vake-vakeo kaj pri la kuprokubo de la betiko, kaj vere fierigis min, ke mi povis havigi gajajn minutojn precipe al la admiralo, kiu pri la nekredeblaj frenezaĵoj kaj sencelaj stultaĵoj ridegis tiel bonguste ke laŭte tintis sur lia brusto liaj ordenmedaloj.

Entuziasmigite de la afero ankaŭ mi mem pleniĝis per bonhumoro kaj gajo; mi fervore parolis pri la flavaj ŝtoneroj, pri la senorellobaj virinoj, pri la bikbamo, pri la neelkalkuleblaj ketnioj kaj kipuoj, pri la fantasmagorio de la bruhuo, pri la kvadrato kaj cirklo kaj pri la boeto. La gajo leviĝis de minuto al minuto kaj ĝian kulminon atingis, kiam mi rakontis, ke mi vane priskribis ĉion ĉi, Zemoki en mia vojaĝpriskribo ne ekkonis sin mem kaj ridis pri la tuta sia historio. Tiam mi devis interrompi mian rakonton, ĉar la ventromuskoloj de miaj aŭskultantoj ekdoloris.

Sed kiam mi alvenis al la lasta, al la buĉado, furiozanta pro la kvadrato kaj cirklo, la trajtoj subite serioziĝis kaj la admiralo rimarkis, ke li ja ne dubas pri mia verdiremo, sed ĉi-koncerne mi observis ion eble malbone, ĉar ke homoj por frenezaj maniaĵoj kaj por geometriaj figuroj komencu sovaĝbestan interbuĉadon, tio supozus la plenan mankon de la cerbo, kio ne nur pri homoj, sed eĉ pri senmensaj bestoj ne estas kredebla. Ankaŭ tio ne estas verŝajna, ke oni nomu ekstermisto kaj bruligisto ĝuste tiun, kiu kun klara logiko predikas la realaĵojn kaj la sanan menson; kaj estas nekredeble, ke tia homo estus portata al ŝtiparo, kiel la malamiko de la ordo kaj civilizacio. Tio eble tamen estas troigo kaj nekredebla ne nur por la eŭropa logika, sed eĉ por ĉia imago. Ion mi certe observis malbone aŭ miaj suferoj konfuzis mian klaran vidon.

La dubo pri miaj vortoj min preskaŭ incitis al tio, ke mi kontraŭdiru, forgesante la devigan respekton. Jam balanciĝis sur miaj lipoj denove rakonti la tutan buĉadon kiam mi konsterniĝis.

Nome, kiam mi nun denove trapensis la tutan, tie, en tiu medio eĉ mi mem opiniis ĝin tiom nekomprenebla, ke tiuvespere mi opiniis ĝin sonĝo. Nur la sekvantataga tralego de miaj vojaĝnotoj konvinkis min ree, ke ĝi estis vero. Sed tiuvespere mi ne kuraĝis plu rakonti. Kaj pri tio mi jam definitive rezignis, ke mi rakontu la historion pri la doktrinoj de la bikruo, kiun ankoraŭ nun mi ne povas tute kredi.

Multe pli mallaŭte mi respondis, ke ankaŭ mi mem ne estas certa pri tio kaj mi preferus, se nun, post la hodiaŭaj ekscitiĝoj mi estus absolvita el la rememorigo de la frenezaĵoj, kaj ni eble transirus al raciaj kaj agrablaj aferoj, pri kiuj mi jam tiom delonge ne povis aŭdi de miaj ĉarmaj samnacianoj.

Miajn vortojn ili akceptis per konsento, poste la admiralo stariĝis kaj tenante la glason, komencis paroli.

Li salutis min per senperaj vortoj, esprimis sian ĝojon ke mi feliĉe revenis elinter la frenezuloj al la kulturmondo kaj ke mi jam povas meti miajn fortojn denove en la servon de mia adorata patrio.

Li parolis per entuziasmaj vortoj pri la grandeco de nia patrio kaj pri ties speciala destineco, kiu ĝin faris gardanto de la paco kaj de la kristana civilizacio. Kaj la konfidato de tiu edifa pacdestineco estas la armeo, kiu certigas la ekvilibron de la mondo, la vivon de la krista justo kaj ne malpli la trankvilan vivon kaj kreantan laboron de la angla civitanaro.

Kun sentplena mieno, laŭtvoĉe li deklaris, ke ne estas pli edifa scio, ol aparteni al la angla standardo, ĉar tiu donas la veran animan perfektecon, kiu plenigas la anglan ŝtatanon per fiereco kaj levas sin super ĉiuj aliaj ŝtatanoj de la mondo.

Ĝis la alto de ĉi tiu beata sento – li diris, – povas leviĝi nur la vivanta kaj varma patriota koro, en kiu ankoraŭ vivas la sankta respekto de la idealoj kaj tradicioj, dum la vaka kaj dezerta animo malproksime postrestas kaj erarvagadas en la dezertaĵoj. La respekto de la standardo kaj de la Biblio estas la rokfirma bazo, kiu donas enhavon kaj celon al nia vivo; tiu distingas nin de la senanimaj bestoj, tiu ŝtale hardas niajn brakojn en la noblaj bataloj, faras heroojn el la filoj de la nacio, kiuj senhezite oferdonas siajn vivojn por la honoro kaj por la gloro de la heroa morto.

– La respekto de la soldataj virtoj kaj de la nacia idealo estas la fonto de la vivo de la nacioj, sen kiu nia sorto estus morto kaj pereo. Ni flegu do en niaj koroj ĉi tiujn plej altajn idealojn, nian firman – sindonon al la Biblio kaj al la patrio, ĉar angla patrioto vivas aŭ mortas kune kun sia glavo kaj honesto.

– Provizore ni ne scias, ĉu en la estonta milito ni devos batali kontraŭ la germanoj, francoj aŭ japanoj, sed tio estas certa, ke kien ajn nin alvokas la ordono de Lia Majesta Moŝto, ni rapidos sen pensado aŭ hezito al la defendo de la standardo.

– Mi certe kredas, ke se eksonos la trumpeto, ĉiu ŝtatano ĝoje oferas sian vivon por la ideo sen aĝa aŭ seksa diferenco ĉar eĉ, se ni ĉiuj mortos, Granda Britio kaj la idealo vivos eterne!

Li eltrinkis sian glason je la sano de Lia Majesta Moŝto, poste, levante la malgrandan standardon starantan sur la tablo, li kriis trifojan hip-hip huraon je la insigno de nia nacio.

Nun sekvis emocia sceno.

La oficiraro saltleviĝis, en la okuloj ekbrilis larmoj kaj sur la lipoj de ni ĉiuj eksonis la God save the King (“Dio gardu la Reĝon”).

Post finiĝo de la lasta akordo la oficiroj brakumis unu la alian kaj daŭris dum minutoj, ĝis ĉiu okupis denove sian seĝon.

Nun la oficiraro volis min aŭdi. Mi volis inde danki por la ebria feliĉo, kiu post tiom longa soifo min plenigis inter ilia medio.

Mi stariĝis, sed la glaso tremis en mia mano, kaj apenaŭ mi povis ekparoli pro kortuŝiteco.

– Nun, – mi balbutis, – denove en la rondo de miaj kamaradoj... sen pensado aŭ hezito... sen pensado...

Mi ne povis daŭrigi. Mia gorĝo kuntiriĝis kaj fine mi povis nur krii:

– Nian vivon por la ideo kaj standardo!

La ceterajn vortojn sufokis mia ekploro kaj la tondra vivukrio de miaj kamaradoj.

La admiralo etendis sian manon al mi.

***

Hejmenvenante al Redriff, mi retrovis mian edzinon kaj miajn gefilojn en bona sano.

Mia edzino ekvidante min preskaŭ mutiĝis pro ĝojo de la revido kaj nur post minutoj ŝi diris ekplore, ke min jam ĉiuj kredis mortinto.

Per karesaj vortoj mi provis ŝin konsoli, ke mi jam fartas tre bone, post kio ŝi singulte konfesis, ke ŝi jam ricevis la vivasekuran monon kaj eĉ elspezis ĝin por subteni la respekton de la familio, inde al mia memoro. Pro tio ŝi rekomendis al mi eble revojaĝi al Kazohinio kaj tie ĝisatendi la tridek jarojn, bezonatajn por la jura preskripto de la afero.

Bedaŭrinde tion mi ne povis akcepti, parte, ĉar tio jam estus trompo, kiu kontraŭas al la angla civitana honesto, parte ĉar mian alvenon jam konis la tuta oficiraro.

Do mi klopodis ŝin trankviligi, ke mi eldonos mian vojaĝ-priskribon kaj el ties enspezo mi abunde repagos la vivasekuran sumon. Finfine miaj travivaĵoj estas tiom instrumeritaj, ke ilian eldonon kaj disvastigon ĉiaspeca registaro nepre apogos, por ke la civitanoj ellernu altetaksi sian socion, komparante ĝin kun la behinoj, gvidataj de malmorala, stulta kaj malbonintenca betikaro.

Kaj kiam mia ĝentila, sed firma deziro foririgis el mia domo ankaŭ la pargetdanciston, eĉ kun mia edzino restariĝis la paco, kio estas tiel ĉarma karaktertrajto de la intima kaj varma angla familia hejmo.

FINO