Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Vortoj de Kamarado E. Lanti

Proksimuma verkojaro: 1920-1929

Kreis la Esperantan tekston: Lanti

Antaŭparolo

En mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis. Ja, iniciatinte entreprenon, mi nun staras ŝanceliĝe antaŭ nefacila tasko, nome prezenti ĉi tiujn “Vortojn” de K-do Lanti. Ne!... tion mi ne faros! mi preferas prezenti la aŭtoron mem; pri liaj paroloj ... la legantoj juĝos.

Pri la artikoloj verkitaj antaŭ pluraj jaroj, mi nur rimarkigu, ke ili entenas ankoraŭ sian tutan valoron, k kelkaj el la plej malnovaj eĉ restas tute aktualaj. Ni represis ankaŭ kelkajn artikolojn ne tre malnovajn, por ke la legantoj povu konstati la vere mirindan unuecon en la penso de Lanti. Mi kredas, ke tio pli bone ol alio ajn pravigas ĉi tiun represon en libra formo.

Mi tamen konfesu, ke tio ne estas la ĉefa instigo en nia faro. Lastatempe Lanti estis kritikata laŭ maniero, kiu ŝajnis al mi k al multaj K-doj tute ne inda. La novaj SAT-anoj, kiuj legos ĉi kritikojn, povus havi opinion tute eraran, pri Lanti k liaj ideoj. Analizante soci-politikajn problemojn kiel mondlingvano, kiel SAT-ano, li ja kelkfoje alvenis al konkludoj, kiuj ne tute koincidas kun tiuj de politikaj organizoj. Ĉu li pravas? Ĉu li malpravas? Pri tio ne temas ĉi tie. Certe neniam k neniel Lanti intencis trudi siajn “herezaĵojn” kiel oficialaĵojn en SAT. Kaj mi estas certa, ke se troviĝos iu ajn SAT-ano, admiranto de Lanti, por proponi tion, li mem plej energie kontraŭstarus. “Mi antaŭvidas la tagon, kiam mi devos kontraŭbatali fanatikajn sennaciistojn”, li jam kelkfoje diris. Cetere, mi havas la firman konvinkon, ke inter tiuj, kiuj nuntempe batalas kontraŭ Lanti, kelkiuj tre konscie prezentas ian karikaturon de liaj ideoj, anstataŭ lojale ilin kritiki.

Jam de pli ol dek jaroj mi kunlaboras pri SAT-aferoj plej intime kun Lanti. En 1919, post la militĉeso, la Parizaj Laboristaj Esperantistoj kunvenis por priparoli la rekomencon de poresperanta propagando. Tiam la neŭtrala movado dormis. Kion fari? Kiu estas preta penadi? Kiu kapablas agi utile? Temis reaperigi Le Travailleur Espérantiste. Kiu redaktos ĝin? – Falis sur la militkampo fervoraj k kompetentaj K-doj, kiel Blangarin, Remon (Raymond), k. a. – Neniu el la kunvenantoj sin proponas por plenumi tiun taskon. Ies voĉo jen demandas: “Ĉu vi legis la ĵus aperintan broŝuron La Langue Internationale (La Lingvo Internacia) de E. Adam*? – Eble tiu K-do povos redakti nian gazeton? Freŝe bakita esperantisto li ja estas, tamen li almenaŭ kapablas redakti en franca lingvo, k ĉar Le Travailleur Espérantiste devas esti grandparte en nacia lingvo, do ...”

* Adam estas la laŭleĝa nomo de Lanti.

Demandite, Lanti respondis: “Nenian sperton mi havas pri redakto de gazeto. Plie, mi ne scias ĉu mi estas esperantisto aŭ idisto. Nun mi ja vizitas idan kurson, k povas esti, ke mi aliĝos al la ida movado. Mi sentas min nur fervora adepto de internacia lingvo ... sed estas al mi tute egale ĉu ido, ĉu esperanto, ĉu alia simila lingvo.”

En la supre menciita broŝuro ja Lanti proponas, ke la demandon pri elekto de esperanto aŭ de ido oni solvu “praktike” per ... ĵetkubetoj! – Tiu trajto sufiĉe karakterizas la manieron, la paradoksemon de Lanti. Sed verdire tiu propono pri solvo de grava problemo entuziasmigis neniun el la malnovaj esperantistoj. Ŝajne, tiu longbarbulo, tiu jam griziĝanta nova mondlingvano estis de ili taksata nur kiel strangulo, eble malseriozulo ... – Kaj mi (esperantisto depost 1906, sed, ĉar ĝis tiam izolita en mia provinco, ne partopreninte aktive la esperanto-movadon, k tial do libera je kutimoj k rutino) tuj pense simpatiis kun tiu neordinarulo, kies decidvolo tiom kontrastis kun la hezito, iom komprenebla, de la ceteraj ĉeestantoj.

Sed kia ajn li estu, la demando estis, ke neniu malnovulo pretis preni sur sin la redaktadon de la gazeto; k sekve ni insistis, ke Lanti akceptu. Kaj li, kvazaŭ por akrigi la pikon de siaj unuaj paroloj, antaŭmetis jenan kondiĉon: “En la unua numero de Le Travailleur Espérantiste devas esti deklaro, ke ni estas unue revoluciuloj k nur due esperantistoj aŭ idistoj”. – La pilolo estis amara, k nur dolore digestebla. Sed kion fari? – Post ŝanceliĝo, unuj kontraŭvole, aliaj nevole, ni konsentis allasi la gazeton en la manojn de tiu nekonata, originala, necedema “esperantisto”.

Kun timo k senpacienco ni atendis la aperon de la unua numero de nia gazeto. Kion ni trovos en ĝi? Ĉu poridan artikolon? – Granda estis nia surprizo k ĝojo, kiam ni legis belegan leteron de Romen Rolan (Romajn Rolland), en kiu la fama verkisto pledas por esperanto. Kompreneble troviĝis ankaŭ en tiu numero la terura “Deklaro”. Ĝi vekis indignon ĉe multaj K-doj ... Plie la tiutempe aperanta gazeto Le Monde Espérantiste tamburis alarmon, dirante, ke idisto enŝteliĝis en la esperantaj vicoj por saboti nian aferon, ktp., ktp. Ĉe siaj unuaj paŝoj en la esperanta movado Lanti trovis nur malaprobojn k kritikojn, – kaj pli poste li estis akre atakata de la idistoj! Mi aŭdis eĉ kelkiuj el ili aserti, ke ido estus nepre venkonta, se tiu freŝa forto ne aliĝus al esperanto. Malgraŭ diversspeca kontraŭstaro, li obstine sin dediĉis al la tasko, kiun li akceptis k kiu fariĝis kvazaŭ lia vivcelo.

La sekvo jam apartenas al la Historio. Ĉiuj malnovaj SAT-anoj pli-malpli scias, kian rolon ludis Lanti en nia movado. Mi celis nur montri en kiaj cirkonstancoj mi konatiĝis kun la aŭtoro de ĉi tiuj “Vortoj”.

Do jam de dek jaroj ne pasis unu semajno dum kiu mi ne rilatis kun Lanti. Li eble ne tro koleros, se mi diras, ke li estas nek gratulema, nek flatema homo: mi spertis tion ... senbedaŭre! Kaj mi spertis ankaŭ, ke li estas same severa kontraŭ sin mem, k malŝatas la laŭdojn ... eĉ pravigitajn. Kiu vizitas lin, tiu sin preparu por aŭdi riproĉojn, ofte bruajn, aŭ por ricevi ian taskon. Al dek personoj li facile komisius laboron por nia afero, rezervante al si la “leonparton” el ... tiu laboro. Neniam li lasis min senfara (por SAT); li nek petis, nek postulis, sed post ĉiu vizito, mi revenis hejmen kun nova farotaĵo. Mi konfesas, ke, sen li, tiuj dek jaroj el mia vivo estus malplenaj, sencelaj kiel la antaŭaj. Multfoje mia laciĝo estis kiel lia, ekstrema, sed ne gravas tio, ĉar nur dank’ al li mi kontribuis iomete, laŭ mia poveto, al konstruado de io pozitiva k utila.

Ni pliproksimiĝu por lin vidi pli detale, k nombradi liajn ecojn, bonajn k malbonajn. Ĝenerale, kiam li renkontas novulon, Lanti aspektas kvazaŭ li ne scius kion diri, sed rapide retrovas sian ekvilibron k komencas komplimenti ... ironie. Por iuj K-doj tia renkontiĝo estas malplaĉa, k kiu vidis lin nur unufojon, tiu ne certe simpatias al li. Jes, li ŝatas moki, sed ne malŝatas la mokojn pri siaj mallertoj k mankoj. Ĉu kolerema? Ne kolerema, sed ... eksplodema, ĝis perdo de memrego. Tiu interna perturbo blovas tra lian fizionomion, – lia gestado fulmas, – lia lango nodiĝas, mismoviĝas, – sed atentu! ne kredu, ke jen estas la psikologia momento por lin svenige frapi; atentu! tiu fazo de la ludo estas, male, por vi la plej danĝera; ĝuste kiam lia kolero atingas sian kulminon, tiam fariĝas plej trafaj, plej potencaj liaj juĝkapablo, argumentado k batalrimedoj, – k ĉio estas ĵetata en plej perfekta ordo al la vizaĝo de lia antagonisto. Kaj sub tiu lavango, oni ne scias kien rifuĝi; kien ajn vi kaŝiĝu, kion ajn vi diru, kiel ajn vi ataku, la batalo ne finiĝos sen domaĝo por vi.

Ĉu tia humoro estas konstanta ĉe Lanti? Certe ne, sed lia kvieto ne longe daŭros se, dum la diskutado, vi eldiras stultaĵojn pri grava problemo. Nu! ĉu nur paroli pri bagateloj, pri sensignifaj aferoj? Jen, vi do provu, k vi tuj vidos kiel li malatentas pri vi, kvazaŭ vi sidus ĉe la antipodo, k kiel baldaŭa k malvarma estos la adiaŭo.

Ankaŭ tre amuza estas la maniero laŭ kio Lanti mispaŝigas k kaptas supraĵulon, kiu pretendas scii ĉion. La roloj baldaŭ interŝanĝiĝas k, konfuzite, la naivulo sidas ĝentile kiel lernanto k aŭskultas la lecionon humile.

Kiam en diskutado, buŝa aŭ skriba, li luktas kontraŭ fortulo, ruzulo, li uzas alian taktikon; rapide li pesas la armilojn liajn, observas momente lian metodon, serĉas lian tiklan punkton, palpante tie k tie, foruzas lian forton k nervaron senĉese per trompaj atakoj, eĉ, laŭnecese, ŝajnigas sin mallerta; k jen subite la kontraŭulo sterniĝas vundita sur la tapiŝo. Nun, kiu alia volas lukti?...

Ĉu Lanti estas monduma? Jes, se la reguloj mondumaj koincidas kun liaj emoj k principoj; fakte tiu koincido ne oftas! – Ĉe via hejmo, ne invitu lin sidiĝi sur seĝon ..., ĉar lia prefera sinteno por ripozi estas: postaĵo ĉe planko, genuoj ĉe mentono, manoj kunigitaj antaŭ la kruroj. – Ne atendu de li komplimentojn banalajn aŭ kondolencojn, ĉar li juĝas tion senutila. Ne mortu, ĉar vi ne ĝuos la plezuron “senti” lin post via ĉerko: li ja ne povas kompreni, ke, en la nuna epoko, postvivas ankoraŭ tiaj religiaĉaj moroj antikvaj. Kaj multfoje mi aŭdis lin diri, ke post la morto, la korpo fariĝas danĝera putraĵo urĝe balaenda, urĝe transportenda al bruligejo senceremonie kiel kuirejaj ruboj. Sur la strato li malatentas funebran sekvantaron, kvazaŭ ĝi estus veturilaro de vojpurigistoj; k tiu nerespekto estas ĉe li tre natura, nevanta, senafekta.

Kaj mokema rideto aperas sur liaj lipoj, kiam li preterpasas monumenton al mortinta famulo. – Kaj, ĉu konfesinde? li eĉ ne konsentis ĉeesti la entombigon de siaj gepatroj ...

Lanti ŝatas marŝadi, ekskursi se tempo restas; k sur la kamparo, li ĝuas infanan plezuron saltante trans fosojn, riveretojn, fadenbarilojn, obstaklojn, ktp. Treege vigla, spite lia aĝo (52 jaroj). En plena aero, kontraste al lia humorostato ĉe la skribotablo, li estas tre gaja, eĉ petolema, ridegas brue, plengorĝe, moviĝe k ridigas per rakontoj kiuj konigas, ke li estas iel disĉiplo de Rabele (Rabelais).

Kiagrade instruita li estas? Kian diplomon? Nenian! Tamen per sia obstino, persisto, laboremo k eksterordinaraj komprenpovo k prudento (kiu najbaras pace kun kurioza intuicio!), k ankaŭ dank’ al sia fenomena memororgano, li povis kompletigi sian konhavon ĝis tia grado, ke ... veraj diplomitoj universitataj dubas ankoraŭ pri lia modesta deveno. Lastatempe, Prof. Groĵan-Mopen (Grosjean-Maupin), en sia recenzo pri Naciismo (Sennaciulo n-o 305/6) skribas, ke “Lanti montras en ĉi tiu verko ne nur vere sciencan, tre alte ŝatindan objektivemon, sed ankaŭ egan k maloftan klarecon ĉe la koncepto k komprenigo”. Tiom da scienca metodo ĉe iu, kiu tiom malmulte, tiom mal-skolastike la sciencon studis! ĉu ne ĝuste pro tio?

Se oni demandus al mi: “Kia estas la filozofio de Lanti?” profunda estus mia embaraso por respondi. Eble li mem ne scias! Estas vere, ke mi tre ofte vidis sur lia skribo-tablo verkojn de Niĉe (Nietsche), sed kredeble estus eraro konkludi el tio, ke li estas niĉeano. Neniam mi demandis lin pri tio, tial ke tre verŝajne mi ricevus nur mokan, sarkasman respondon, aŭ aŭdus rabelesan difinon pri filozofio. Sed ne necesas demandi lin por konvinkiĝi, ke li estas kore k spirite ligita al sia klaso, al la proletaro. Mi emas pensi, ke la simpla saĝo konsistigas la tutan filozofion de Lanti k ke nur tian li agnoskas kiel vere valoran.

Almenaŭ certa tio, ke li emas herezumi. Kiam li estis kompartiano, mi aŭdis lin pli forte kritiki la de tiu Partio gvidadon ol dekiam li ĉesis esti partiano. Kaj ĉu ne estis stranga partiano, stranga civitano tiu, kiu neniam partoprenis balotojn por elekti deputitojn aŭ urbkonsilantojn? Estas ja fakto, ke li, ŝtatinstruisto, neniam klopodis por uzi sian voĉdonrajton. Li tamen jam rakontis, ke iun fojon, li iris al la urbdomo tiucele, sed ĉar li devis atendi eble duonhoron, tio superis la limon de lia pacienco; li do revenis hejmen k neniam plu provis akiri la rajton meti voĉdonilon en keston.

Mi citas tiun anekdoton, tial ke ĝi estas karakteriza. Sed oni ne konkludu el tio, ke la aŭtoro de ĉi tiuj “Vortoj” estas malseriozulo. Kiam li diras “jes”, tiu vorto fakte estas plen-jesa. Plej granda ĉagreno ĉe Lanti kredeble estas ne povi plenumi promeson libere faritan. Lanti havas ĝuste la spiritostaton, kiu taŭgas por gvidi nian movadon: li certe povas rilati tute senpartiece al la diversaj tendencoj, kiuj kelkfoje kunpuŝiĝas en SAT. Sed li eluzas ĉian okazon por elmontri la strangan, nekonsekvencan starmanieron de tiuj gvidantoj de partioj aŭ organizoj laboristaj, kiuj ne estas esperantistoj. Li estas profunde konvinkita, ke ĉiuj tiuj homoj iel perfidas la klasajn interesojn de l’ Proletaro. Perdinte sian fidon al anarkistaj gvidantoj, pro ilia sinteno dum la mondmilito, Lanti, kiu lernis esperanton ĉe la fronto, decidis sin doni plene al la esperanta afero, kio ne signifas, ke li fremdas al ĉio, kio ne rilatas al esperanto, tute ne! – Lanti legas, pliĝuste studas multege da revuoj k verkoj ekonomi-politikaj de ĉiuj socialismaj tendencoj, k ankaŭ historiajn, filozofiajn k eĉ sciencajn verkojn. Tion li ja faras senhalte de pli ol dek jaroj, k estas iafoje tre mirige konstati, ke homo tiel skeptikema povas tamen esti tiom agema k laborema por afero tiom sendanka k donanta neniom da materia profito. Lia sciavido estas nesatigebla.

La eldono de ĉi tiu volumo povis okazi dank’ al la helpo de 15 K-doj el 9 landoj, kiuj pruntedonis senprocente al SAT la necesan monon. Mi elektis ilin hazarde k interrilatis kun ili letere. Se mi publikigus alvokon en Sennaciulo, estas tute certe, ke multe pli granda nombro estus partopreninta la entreprenon. Al tiuj, kiujn mi senigis je tiu plezuro, mi petas senkulpigon.

La aŭtoro revizis la lingvon, neniel ŝanĝante la sencon de la skribaĵoj. Tio estis nepre necesa, ĉefe ĉe la fruaj artikoloj, kiam Lanti ne estis ankoraŭ la majstra stilisto, kia li fariĝis, kiel atestas la laŭdaj recenzoj pri lia traduko de Kandid. Ni opinias, ke ĉi tiu libro estos ne nur dankesprimo de ĉiuj K-doj, kiuj konscias pri la gravo de la rolo de Lanti en nia movado, sed ankaŭ tre bona legolibro por tiuj, kiuj deziras havi modelajn tekstojn. Pri la elekto de la artikoloj, eble ne ĉiuj K-doj konsentos! Ni agis eble iom arbitre, sed, praktike, estis tute neeble aliel procedi.

Kelkaj K-doj insistis, por ke ni ne tro forlasu el la skribaĵoj de Lanti. Bedaŭrinde estis neeble kontentigi ilin tiurilate. La amplekso de la libro ja povus esti almenaŭ trifoje pli granda.

L. BANMER.

Nia Pozicio

Antaŭ dudekoda jaroj, la lingvistoj ankoraŭ malkonsentis pri la eblo daŭre starigi artefaritan lingvon. Hodiaŭ ili devas agnoski la faktojn: Depost 34 jaroj esperanto vivas k normale daŭrigas sian evoluadon, tute same kiel natura lingvo. Proporcie kiel ĝia uzado disvastiĝas en ĉiuj fakoj de l’ vivo: scienco, arto, tekniko ktp., ĝi fleksiĝas k pliriĉiĝas je novaj vortoj k formoj. La kreaĵo de Zamenhof estas nun mirinda lingvo, kapabla traduki ĉiujn nuancojn de la homa penso.

La formulo estas trovita. Kiu ajn konas la strukturon de esperanto, tiu povas, se por tio li havas emon k tempon, naski idojn de esperanto. S-ro de Sosur (Saussure), kiu ŝajne havas pasion por tia ludo, naskis almenaŭ dekduon da ili ekde 1908. Kaj mi scias, ke pluraj amatoraj lingvistoj posedas en siaj tirkestoj mirindajn projektojn; nur maljusta sorto malhelpis, ke ili trafu en presejon ...

Teorie la problemo estas do solvita k ŝajnas, ke hodiaŭ ni ekiras al praktikaj efektivigoj. La III-a Internacio starigis Studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso.

Kia devas esti nia sinteno antaŭ tiu iniciato?

En 1919, en la unua postmilita n-ro de Esperantista Laboristo, ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas: unue revolucianoj, poste esperantistoj. Konsekvence, ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj. La Studkomisiono decidu, k ni akceptos ĝian decidon, kia ajn ĝi estu!...

Estas evidente, ke ni antaŭmetas la kondiĉon ke la fakta ordonpovo, kiun disponas la III-a Internacio, devos fari ĉiujn necesajn aranĝojn por ke la decido de la Studkomisiono ne restu malviva surpaperaĵo. Ni ne povus akcepti la decidon de Komisiono, ne havanta la necesan povon por doni leĝoforton al siaj rezolucioj. La sperto avertas nin pri la senpoveco de morala aŭtoritato, kia ajn granda ĝi estas, por trudi siajn decidojn.

La aranĝoj farendaj devas enteni la devigan instruadon de la alprenota lingvo en ĉiuj lernejoj el la landoj, kie la Proletaro jam konkeris la regadon. Ĉie alie, la organoj de la diversaj sekcioj de la Internacio ricevu la instrukcion fari aktivan propagandon por tiu lingvo. Kaj ĉiuj propagandistoj estu devigataj ĝin lerni en difinota tempodaŭro, se ili volas ne esti malkvalifikataj por okupi siajn postenojn, ktp., ks.

Kia estas nia pozicio antaŭ tiuj, kiuj propagandas surogatojn de esperanto?

La vidpunkto de la skismanoj estus defendebla, se ili povus demonstri:

  1. Ke esperanto ne estas kontentiga solvo pri la demando;
  2. Ke ido, esperantido, aŭ iu ajn projekto morgaŭ naskiĝonta, estas la ununura k definitiva solvo.
  1. * Nu, la 13 internaciaj kongresoj de esperanto, la 70 gazetoj nun aperantaj, pruvas pli ol necese, ke esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia.
  2. * Por refuti tiun punkton, sufiĉas diri, ke la lingvistoj ne interkonsentas pri la kvalitoj de la diversaj projektoj: Jespersen, el Kopenhago, diras jes; sed Brandt, el Moskvo, diras ne. La unua pledas por ido, la dua por esperanto. Kaj kiam niaj idistaj K-doj asertas, ke ilia lingvo estas la “scienca” solvo de l’ problemo, ni ne povas ne rideti, pensante, ke preskaŭ ĉiuj decidoj de ilia Akademio estas alprenitaj je la plimulto de la voĉdonantoj. Kelkfoje eĉ tiu plimulto estis nur unu- aŭ duvoĉa.

En scienca fako, demando restas nesolvita tiom longe, kiom ĝi ne akiras la unuanimecon de la fakuloj. Unu sola povas esti prava kontraŭ ĉiuj aliaj. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas memori la nomon de Galileo.

En la nuna stato de la demando, la solvo de la problemo pri lingvo internacia ne estas pure scienca. Ni devas, bedaŭrinde, resti sur la kampo de la empiria metodo. Tion saĝe k modeste faras la esperantistoj per la enkonduko de neologismoj, kiujn akceptas aŭ forpuŝus la uzado. Esperanto tia, kia oni ĝin parolas k skribas hodiaŭ, konsiderinde pliriĉiĝis depost 30 jaroj. Necesas esti blindigita de partieco por ne agnoski tion; k estas argumenti mallojale, kiam oni kritikas nian lingvon per citado de arĥaismoj kiel ekzemploj.

Ĉar la lingvistoj ne sukcesas interkonsenti, ni lasas al la uzado la zorgon decidi pri dubaj punktoj. Ĝi estas la internacia popolo, kiu prilaboras ĉiutage sian lingvan interkomprenilon.

Pri lingvaj demandoj, la decidoj ne dependas de gramatikistoj, sed de la homoj, kiuj utiligas la lingvon. La problemo prezentiĝos sub reala aspekto nur kiam Ŝtatoj aŭ, se Ŝtatoj mankas, aro da internaciaj organizoj (ekzemple sindikatoj) decidos utiligi praktike artefaritan idiomon.

Tia estas la opinio de unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la lingvoscienco. S-ro A. Meje (Meillet) ja diris tion al ni en 1920 per letero, kiun ni publikigis en Esperantista Laboristo.

Konsente kun la klera profesoro ĉe la Franca Kolegio*, konsente kun tio, kion skribis s-ro Kutura (Couturat) en sia majstra Historio pri Universala Lingvo, konsente kun Zamenhof mem, ni opinias, ke nur fakta regopovo praktike povas solvi la problemon.

* France: Collège de France

Oni do ĉesu paroli pri scienco, kiam povas temi nur pri disciplino k ekpraktikado! Ni klopodu alprenigi la ilon. Per uzado, la estontaj generacioj bone scipovos ĝin poluri k tutperfektigi.

Tri semajnoj en Rusio*

*

Ĉi tio estas ekstrakto el longa raporto pri vojaĝo, kiun en 1922 faris la aŭtoro al Moskvo, por enketi pri la laboroj de iu studkomisiono, kiu fakte estis nur intrigo, lerte aranĝita de idistoj. Tiun vojaĝon li devis fari, tial ke la Moskvaj komunistaj esperantisoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon.

La tuta raportaro cetere indas esti represata, sed ni devas limigi la amplekson de la libro k pri tio elprenis nur tion, kio interesas esperantistojn. – Kompilanto.

Ĉe la sidejo de Komintern

– Kiom da tempo vi intencas resti ĉi-tie? demandis min K-do Dorjo (Doriot), la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti ĉe la hotelo “Lux”.

– Proksimume tri semajnojn.

– Nu, vi prudente agos, ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi-tie. Plie, neniam estas eble scii, kiam oni povos forveturi ...

Mido decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Dorjo indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, k, provizumite per tiu plano, mi iris.

Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’ Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu”.

Mi aliris la enirejon. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu eldiris kelke da vortoj de mi nekomprenataj k gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris k ekvidis sinjorinojn, sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la K-do, kiun mi deziris viziti, k ricevis slipon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kiel interkomprenilo.

La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, k fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti denove Dorjo, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min k prezenti al K-do Rakoŝi, la sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.

Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:

– Ha, vi estas K-do Lanti! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esperantistajn komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj k urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi-tien el Parizo pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj ...

Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:

– Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo k tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas k nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.

Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave-malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romen Rolan ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon ...

– Ho, R. Rolan, literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.

– Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj, mi do citu al vi la nomon de Henriko Barbus, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto. Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacio, ne Internacio el poliglotaj ĉefoj.

– Ĉu vere H. Barbus interesiĝas pri tiu demando? iom mire demandis Rakoŝi.

Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj, por kiu Barbus verkis antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:

– Bonvolu sidiĝi.

De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ franca ministro Berar, kiu malpermesas la instruadon de esperanto en la publikaj lernejoj ... Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.

Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la komunistajn gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, kiu estis starigata dum la II-a Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan k indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esperantisto, mi estas preta propagandi k instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: “laboroj de la studkomisiono”, Rakoŝi ridetis k tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de Sennacieca Revuo. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la aŭtoritato de Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston pri tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas*...

*

Ekzekutiva Komitato de l’ Komunista Internacio.

N-ro 1455.

Moskvo, 14 aŭgusto 1922.

K-do E. Lanti, delegito de la esperanta organizo “SAT”, kun aprobo de l’ Internacia Sekretariejo de l’ Komunista Partio Franca, veninte Moskvon, celante enketi pri la laboroj de la Studa komisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas jam likvidita k ke la Komunista Internacio alprenis nenian decidon pri adopto ĉu de esperanto, ĉu de ido.

Sekretario de E. K. de K. I.

Rakoŝi.

Ni represas tiun tekston ne nur tial ke ĝi havas gravan valoron k signifon, sed ankaŭ pro tio, ke iu “historiisto” pri mondlingvo, en verko antaŭ ne tre longe aperinta, opiniis utile por si prisilenti tiun fakton, kiu efektive iel vangofrapas lin. – Kompil.

... Vivantigi Esperanton

En la priesperanta raporto akceptita de la Ligo de Nacioj oni povas legi pri milionoj da lernolibroj jam disvenditaj en la mondo.

Nu, ni komparu la nombron de veraj praktikantoj de esperanto kun tiu de lernolibroaĉetintoj.

Nur abonantoj de esperante redaktataj gazetoj indas esti konsiderataj kiel praktikantoj de la lingvo. Sciante, ke la plej legataj eliras apenaŭ dekmilekzemplere, oni tuj povas ekvidi, kiom sensignifa estas la rezulto de la ĝisnuna propagando.

Kiel klarigi tiun bedaŭrindan konstaton?

Multaj personoj lernis esperanton nur pro modo, pro ia dandismo. Neniam ili konsciis pri la gravo de la mondlingva afero. Forpasis la modo, aŭ pro ia kaŭzo ili plu ne okupiĝis pri la afero.

La plejmulto el la aĉetintoj de lernolibroj ne ĝisfunde lernis la lingvon. – “Ĝi estas tiel facile lernebla!” diras la troigemuloj, – k pri tio ne trovas ian ĝuon en legado de esperantaj tekstoj. Tiuj baldaŭ ĉesis interesiĝi pri la movado.

Internaciistoj lernis esperanton, ĉar ili opiniis, ke internacia lingvo estas internaciigilo. Sed ne trovante okazon apliki praktike sian scion, ili ankaŭ forlasis niajn vicojn.

La ridinda, fireligieca spirito, kiu antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj, forpelis kelkajn revoluciulojn, kiuj ne voli partopreni en movado aspektanta kiel kvazaŭa “Salvarmeo”.

Aliaj kaŭzoj ekzistas, kiuj ankaŭ povus respondi al la ĉi-supre starigita demando.

Kia ajn estas la tialoj, kiuj malhelpis la enplantiĝon de esperanto en la vivo, oni ne povas malatenti la fakton, ke, malgraŭ disvendado de milionoj da lernoliberoj, la nombro de veraj praktikantoj estas ankoraŭ tre malgranda.

Tamen, nur praktikantoj de lingvo igas ĝin vivanta: Latinon ĉiutage k devige lernas milionoj da studentoj en la tuta mondo. Spite tio latino restas nur mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko.

Ni do unue devas plene konscii pri la nepra neceso de ofta uzado de esperanto, por eliri, almenaŭ spirite, el la kadro de nia nacio, – cele al tutmonda kulturo. Ni devas ĝisfunde lernadi nian lingvon por ĝui ĝian spiriton k ĝin vivantigi per novaj esprimmanieroj.

Uzi esperanton, ne farante gramatikajn erarojn estas nur akcesoraĵo. Kio gravas, tio estas encerbigi, enmensigi la geniecon de la racia esprimilo, kiun kreis Zamenhof.

Kaj precipe ĉiuj SAT-anoj devas lerte penadi por ke nia organizo ebligu al ĉiuj materialan utiligadon de esperanto.

La ĝisnuna preskaŭ nur varba propagando similis la mitologian barelon de la Danaidinoj. Oni varbis, varbadis, sed la varbitoj nur transpasis la senfundan esperantan movadon.

Mi esperas, ke fine ĉiuj seriozuloj atentos pri la faktoj; komprenos, ke nia afero estos solida nur kiam la aĉetintoj de gramatikoj ne forlasos esperanton post kelka tempo, sed enviciĝos en SAT por utiligi sian lernan akiraĵon.

Al ĉiuj varbitoj ni komprenigu, ke ili kuntrenas naciecan heredaĵon, kiun necesas forĵeti per kiel eble plej ofta uzado de sennacieca lingvo kun ĉiulandaj samcelanoj. Esperanto estu en niaj manoj trafa edukilo, kiu igos nin indaj mondcivitanoj.

Tiele ĝi fariĝos vere vivanta lingvo, kiu kreos mondkulturon, sennaciecan spiriton, – k helpos al la ruinigo de la landlimoj; al la forigo de la haladza patriotismo mortiga.

Signo pri maturiĝo de klaso

Iu karakterizo pri kadukiĝo de klaso estas la fakto, ke tiu klaso ne plu kapablas plej efike utiligi, adaptigi la sciencajn k teknikajn eltrovojn por sia propra prospero k memdefendo.

Kio karakterizas la maturiĝon de klaso, aspiranta al liberiĝo k al mastruma rolo en la socio, estas ĝuste la fakto, ke tiu klaso scipovas pli bone ol la kadukiĝanta uzi ĉiujn progresilojn.

Se oni konsentas pri tiuj du asertoj, oni povas sin demandi, vidante kiel la burĝaro k la proletaro aplikas esperanton, ĉu la unua estas baldaŭ pereonta k ĉu la dua estas klaso tuj kapabla mastrumi la socion.

Ni atentu la faktojn. Antaŭ nelonge okazis internacia konferenco por la apliko de esperanto en la scienca k komerca fakoj. Ni konstatas, ke 266 komercaj ĉambroj, foiroj k similaj institucioj el 32 landoj estis reprezentataj: el la raporto de l’ delegito de la Frankfurta Foiro, ni vidas, ke tiu institucio uzis esperanton tiome, ke nia lingvo okupas la kvaran lokon inter la lingvoj uzataj.

Nun ni turnu la okulojn al niaj laboristaj organizoj. Ĉu ni povas konstati la saman emon k kapablon utiligi esperanton? Bedaŭrinde, ne. Konsekvence, ĉiaj ajn iluzioj estu for. Nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo, kiu ne vidas la realon. Kaj reale estas, ke la internaciaj institucioj de la burĝa klaso scipovas nuntempe utiligi pli bone la progresilon esperanto ol la internaciaj organizoj laboristaj.

Plie estas konstatebla fakto, ke multaj laboristaj gvidantoj ankoraŭ nun opinias, ke la laboristoj ne devas perdi tempon en la mondlingva movado. Komercaj ĉambroj k burĝaj registaroj morale helpas, eĉ mone subvencias la neŭtralan esperantan movadon. Nu, ĉe niaj plej altaj instancoj ni trovas nur skeptikon k eĉ mokojn pli malpli kaŝitajn.

Ĉu ni devas malkuraĝiĝi pro tio? Certe ne. Ni ne forgesu, ke nia pure proleta movado esperantista estas ankoraŭ tre juna. Ĝis nun ni ne povis sufiĉe grandskale montri la praktikeblon de la mondlingvo k tiele altiri la seriozan atenton de la laboristaj gvidantoj al nia afero.

Hodiaŭ sufiĉu la konvinko, ke ni antaŭeniras en la bona direkto. Necesas nur ne halti por ke, post pli malpli longa tempo, ni povu postuli, anstataŭ almozpeti, ĉe la laborista gvidantaro, kiel okazas nuntempe.

SAT montris al ni la ĝustan vojon.

Antaŭen!...

Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo

Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas gravega eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.

– Paradokso!... Absurdo!...

– Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: unu el la ĉefaj trajtoj de l’ artefarita lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.

Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiajn ekzistantajn en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono k alkutimiĝas.

Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa.

Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton. Kapablus fari tion nur ĝisostaj sennaciuloj, t. e. homoj nun ne ekzistantaj.

Ni do konsciu pri niaj mankoj. Estas la unua kondiĉo atentenda, se ni volas almenaŭ progresi sur la vojo al nia mensa sennacieciĝo.

Konsekvence, ne diru al viaj lernantoj, ke nia lingvo estas facile ellernebla. Diru prefere, ke ĝia daŭra, senĉesa lernado estas nepre necesa helpilo por nia mensa liberiĝo, por nia propra memkulturo. Diru, ke oni tre facile k rapide povas interkompreniĝi per esperanto, sed ke necesas multaj jaroj nur por ekvidi, ke nuntempe neniu homo funde scipovas la artefaritan lingvon.

Esperanto, la sennacieca lingvo, estas ankoraŭ nun en vindo. Ĝi firme k nature povas malvolviĝi nur kiam ekzistos sennacieca popolo.

Malproksima la celo. Sed ne laciĝos la pioniroj.

De la deziro al la efektivigo ...

Eĉ marksismo-lernanto scias, ke la produktofortojn de la socio malvolvas la kapitalismo. Ĝi konstruigas fervojojn, grandegajn ŝipojn k flugmaŝinojn; ĝi funkciigas poŝton k telegrafon; ĝi eĉ estas devigata doni al proletoj elementan instruon, por ke ili kapablu kompreni ordonojn de inĝenieroj aŭ ofici en kancelarioj. Unuvorte, la kapitalismo estas devigata krei ian kulturon.

Ĉe tia konstato, ĉu oni logike povas aserti, ke la kapitalismo ne kapablas starigi en la mondo internacian lingvon?

Sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon. “La Kapitalismo portas en si la militon, kiel nubaro portas fulmon” (Ĵores). Tion devas plenkonscii la Proletaro k sin organizi por esti preta aliigi la nepre venontan militon en revolucion, por kapti en siajn manojn la regpovon k tiel savi la civilizon per starigo de sociordo sen klasoj k sen landlimoj.

Sed estas ankaŭ historia fakto, ke la militoj tendencas fariĝi pli k pli maloftaj, pli k pli ampleksaj – k pli k pli detruaj. Eble pasos multe da jaroj antaŭ ol okazos alia mondmilito. La lasta ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo. Sed, ĉu oni do ne konstatas nuntempe, ke la kapitalismo reakiras ian ekvilibron? Grandaj sennaciecaj trustoj eĉ provas pli malpli sukcese ordigi, raciigi la produktadon. Fakuloj devas konfesi, ke la ĉefaj kapitalistaj ŝtatoj plifortigis lastatempe sian ekonomian potencon. “Sen ia dubo”, deklaris antaŭnelonge Buĥarin, “la kapitalistaj fortoj sur la kontinento pligrandiĝis lastatempe; la situacio de la kapitalismo ekonomie k politike plifortiĝis ...”

Se tiel estas, ni devas el tiu konstato tiri logikan konsekvencon: la burĝa esperanta movado havas grundon por labori; ĝi ne estas baldaŭ mortonta, kiel asertas kelkaj K-doj. Ne morgaŭ la laborista movado devos preni en siajn manojn la tutan esperantan aferon ...

Se la kapitalismo principe kapablas starigi internacian lingvon, ni kompreneble ne devas tion kontraŭstari. Reakcia estus tia sintenado. Ni ja ne kontraŭstaras la starigon de poŝtoficejoj k radiostacioj kapitalistaj. Ni simple devas nin organizi por utiligi por niaj celoj la lingvan ilon, kiel ni utiligas la poŝton k telegrafon.

Ĉu tio signifas, ke la laboristaj esperantistoj devas partopreni la neŭtralan movadon? Certe ne. Kiam laboristo per sia mono k energio subtenas la burĝan movadon, li agas same stulte, kiel tiu, kiu laborus senpage por funkciigi kapitalistan poŝtoficejon.

Sed estus same malsaĝe starigi la frontunuecon de la laborista esperanta movado kontraŭ la neŭtralan.

Estas necese kompreni, ke nia interhelpa, kulturcela movado ne devas iel ajn esti komparata k kvazaŭigata al iu ajn politika movado. Ni ne devas imiti blinde k senpripense aliajn organizojn, kies taskoj tute malsamas tiujn de SAT. Ni prefere penadu akordigi nian agadon kun la realaj bezonoj de la Laboristaro, rilate tutmondan interligiĝon. Ni ne trudu al nia movado taskojn, kiujn neŭtraluloj povas nuntempe ankoraŭ plenumi.

Se la kapitalistaro, precipe la eŭropa, volas sur ĉiu kampo enkonduki raciigon, ĝi devos nepre ankaŭ alpreni esperanton por lingve raciigi la interrilatojn.

La kapitalisma raciigo laŭnature tendencas fariĝi je la malprofito de la laboristoj, se ili ne rezistas energie per la forto de siaj organizoj. Por pli bone k sukcese kontraŭstari al la kapitalisma ekspluatado, la Laboristaro devas sin organizi mondskale. Kaj por tion fari kiel eble plej facile k celkonforme, ĝi devas ankaŭ raciigi sian organizan laboron per forigo de la lingvaj baroj.

SAT montras la vojon, ĝi liveras la bonan ekzemplon per sia celkonforma organiziteco. Ĉu tia tasko ne sufiĉas por okupi niajn laborfortojn? Dum ekzistas ankoraŭ sur la kvin sesonoj de l’ tero la kapitalista regsistemo, ĉu estus saĝe en la laborista esperanta movado jam revi pri la gvidado de la tuta esperanta afero?

Laŭ mi sufiĉas starigi la demandojn, por ke tuj vidiĝu la ĝusta respondo. Ĉiu klaskonscia esperantista laboristo sopiras al la suprenleviĝo de sia klaso. Sed necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, k ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu. Ekde la deziro al la efektiviĝo ekzistas iafoje longa vojo. Nia ĉefa zorgo ne devas esti la gvidado de la tuta esperanta movado. Ni prefere klopodu laŭ la plej bona maniero uzi la ilojn, kiujn kreas la kapitalismo, por nia klasbatalo kontraŭ tiu sama kapitalismo.

For la idemon!

Ni ĉiuj scias, kiom la idista entrepreno malhelpis la esperantistan movadon. Plenmano da malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco, ofte sukcesis atingi, ke homoj jam konvinkitaj pri neceso de tutmonda interkomprenilo k pri viveblo de artefarita lingvo, tamen lernis nek esperanton, nek idon.

Nun la idista movado likvidiĝas. Kelkaj idistoj tute forlasis la batalon, aliaj aliĝis al nova projekto de lingvo k ceteraj, pli saĝaj, simple eniras la esperantajn vicojn.

La batalo inter esperanto k ido daŭris dum 21 jaroj k finiĝis per plena malvenko de ido.

Sed oni erarus, opiniante, ke la malbona influo de ido ne plu efikas sur nian movadon. En la interna vivo de nia lingvo sentiĝas ankoraŭ la pedanta logikemo enportita de idemuloj. Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj. Por obei ŝajnan logikon, oni tro ofte emas plipezigi nian simplan k flekseblan lingvon.

Zamenhof tre klare skribis: “Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo k multaj knabinoj sin montris en la ĝardeno ...” (Fabeloj de Andersen, pĝ. 56). Sed hodiaŭ niaj idemuloj skribas konstruaĵo, pretekste, ke tio estas pli logika. Eble, sed konstruitaĵo entenus ankoraŭ pli da logikeco!...

Multajn similajn ekzemplojn mi povus citi por montri, ke la ŝajna logiko de idistoj k idemuloj malboninfluas sur la internan vivon de esperanto.

Viva lingvo devas obei la leĝojn de la vivo. Kaj tiuj leĝoj havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn. La vivo obeas la leĝon de minimuma peno. Tial la ordinara homo senkonscie ĉiam tendencas uzi por sin komprenigi nur la minimumon da lingvo-elementoj.

Estas bone konate, ke scienculoj ne parolas la saman lingvon kiel ordinaruloj. Kio estas necesa en sciencaj verkoj, tio aspektas pedanta en la ĉiutaga uzado de nia lingvo.

La idista fuŝentrepreno fiaskis. Restas al ni tute seniĝi je la pedanta idemo, kiu enŝteliĝis en niaj vicoj...*.

* Supraĵe pensanta leganto povus eble vidi ian kontraŭdiron inter ĉi tiu artikolo k tiu kun la titolo: Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (Vd. pĝ. 23). Oni devas ne forgesi, ke la aŭtoro emas iafoje paradoksumi; tion li certe faris en la ĵus nomita artikolo. Tamen kontraŭdiro fakte ne ekzistas. Tie estas aludita al la gramatika k vortfarada malregulecoj k al la idiotismoj ekzistantaj en la naciaj lingvoj; ĉi tie oni devas kompreni, ke la natura logiko postulas la uzon de nur minimumo da lingveroj. – Kompil.

Malgranda kaŭzo, granda efiko

“Sablero enkroĉiĝis en la uretero de Kromŭel* (Cromwell), k jen pro tio la sorto de l’ mondo aliiĝis.” Per tia figuro la fama pensulo Paskal celis montri, ke malgrandaj kaŭzoj povas havi grandajn efikojn.

* Kromŭel mortis de rena ŝtonmalsano.

Esperanto estas per si mem io tute ne grava. Sed ni supozu, ke jam antaŭ 40 jaroj ĉiuj gvidantoj de laboristaj partioj, ĉiuj internaciistoj k pacistoj lernus, propagandus k praktikadus tiun racie artefaritan lingvon. Tiaokaze, ĉu oni prave povus aserti, ke la historia procezo irus la saman vojon?

Kiu partoprenis SAT-kongreson, kiu dum jaroj interrilatis senpere kun K-doj el plej diversaj mondpartoj, kiu sentis sin forte ligita al movado, kie oni ignoras la landlimojn, kie oni parolas saman lingvon, tiu certe jam konvinkiĝis, ke estus tute ne ebla la patriotisma febro, kiu frenezigis en 1914 la spiritojn de milionoj da laboristoj-internaciistoj k kaŭzis tiom da mortigoj k ruinoj.

Nia sennacieca lingvo estas per si mem kvazaŭ sensignifa sablero. Tamen ĝi ankaŭ povus aliigi la sorton de l’ homaro, se ĝi ŝoviĝus en la ĝustan lokon, t. e. en la cerbojn de la laboristoj. Esperanto estas nur ilo, kiun oni povas bon- aŭ malbonuzi. Sed ĝi tamen estas nepre necesa al la klaso, kies historia misio estas unuecigi k sekve pacigi la mondon.

Tion ni jam multfoje diris; sed ripetado tamen estas necesa. Tro da K-doj ja ne sufiĉe konscias pri la utilo k gravo de nia tasko. Tro da SAT-anoj eĉ konsideras sian esperantan laboron kiel akcesoraĵon; tro da ili elspezas siajn monon k energion en bagatelaj servoj k sensignifaj taskoj ...

Mi ne plu memoras, kiu famulo diris, ke “estas facile plenumi sian devon, sed ĝin koni estas malfacile ...”

Nur tiu estas vera SAT-ano, kiu ekkonis, ke la esperanta afero indas, ke oni dediĉu al ĝi sian tutan liberan tempon, sian tutan energion, – sian vivon ...

Kiuj estas la saĝaj?

– Mi tre simpatias vian movadon k plene konsenta, ke esperanto estas necesa por la laborista klaso; sed tia lingvo fakte povos utili nur kiam ĝia instruado estos deviga en la lernejoj de ĉiuj landoj ...

– !!!???...

– Ne ekscitiĝu; mi parolas al vi kiel homo, kiu havas sperton en laboristaj aferoj ...

Tiel parolis eminenta gvidanto de la laborista movado. Kaj ĉiu el ni bone scias, ke tia rezonmaniero estas tipa ĉe la nuraj “simpatiantoj” al nia lingvo.

Simpatio estas ja bela afero! Ĉiu ajn alparolito respondas, ke li simpatias la pacon, ke li malbenas la militon, – kiu kaŭzas tiom da suferoj, da ruinoj ktp. Patose dum horoj povas paroli pri tiu temo “eminentaj” personoj. Sed demandu, ĉu por eviti militon ili konsentus malaperon de “sia” patrio, ĝian kunfandiĝon en pli grandan unuon. Tiam ili rigardos vin kun abomeno, kiel bruligindan herezulon al kiu eĉ ne decas respondi.

Oni vorte volas la pacon, sed fakte oni preparas la militon; oni volas enkonduki esperanton en la lernejoj, sed por tion atingi oni nenion faras. Oni eĉ kvazaŭ kompateme rigardas al la esperantistoj, kiuj elspezas tempon k energion por ellerni k instrui lingvon, – kiu povos utili nur kiam ĝi estos devige instruata en ĉiuj lernejoj ... Ni estas fantaziuloj k la “simpatiantoj” al esperanto estas prudentuloj, kiuj okupiĝas nur pri seriozaj praktikaj aferoj. Ili opinias sin la saĝaj – kaj nin la malsaĝaj.

Tiaj saĝuloj fakte estas mistikuloj. Ili kredas, ke iun belan tagon mirakle esperanto estos instruata en la lernejoj; mirakle la instruistoj el tiuj lernejoj ekkapablos instrui la lingvon; mirakle homoj scipovos ĝin flue paroli; mirakle estiĝos verkistoj, kapablaj doni al la artefaritaĵo animon, senton k imitindan tradicion ...

Ĉe tia konstato ni devas pli k pli forte konvinkiĝi, ke estas ni la saĝaj, ĉar ni konstruas k ne nur planas pri mirakle starigotaj konstruoj ...

Pri la Biblio

Eble vi diros – almenaŭ pensos – ke mi deflankiĝas, perfidemas, unuvorte “revizas*”. Aŭdu tamen mian konfeson: mi legas la de Zamenhof tradukitan Biblion.

* Alude al riproĉoj adresitaj de opoziciuloj al la aŭtoro. – Kompil.

– Ha! ĉu vere? ĉu tio estas klasbatala legaĵo?...

– Mi legas la Biblion por lerni ... esperanton. Kaj ĉe tia legado mi konstatas, ke Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli k pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis – ankoraŭ volas – malliberigi esperanton. Estas al mi klare, ke la Majstro emis pli k pli senbalastigi sian stilon, forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo:

Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de kvin ulnoj k la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; k ĝia alto estu tri ulnoj.

Kiel oni vidas, la sufikso ec esta forlasita, sen ia domaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉ-aĵ-o hav-aĵ-o ktp.

Kompreneble, la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon; sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.

Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj. Bedaŭrinde, en la vivo de esperanto ankoraŭ forte sentiĝas la ida logikemo, kiu celis fari el la artefarita lingvo ian mekanikaĵon.

Ni devas penadi imiti Zamenhof k tute liberiĝi el la emo ŝarĝi nian interkomprenilon per forĵetinda balasto.

For la idemon el niaj vicoj!

Mi legas la Biblion por lerni esperanton; sed tia legado donas al mi alian instruon. La “Sankta Libro” enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie. Bagatelo. Sed la tuto esta tiom infanece stulta, ke mi volonte rekomendas ties legadon al homoj, kiuj volas akiri la firman konvinkon, ke la religioj sin bazas sur fabeloj porinfanaj. Tamen milionoj da homoj rigardas la Biblion kiel dian parolon; milionoj konservas sian kredon, ne dank’ al, sed malgraŭ la Biblio!...

La homo estas stranga besto: en ĝia cerbo baraktas iomete da racio kun multege da kredo k superstiĉo. Kaj oni grave erarus opiniante, ke nur eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj k superstiĉoj ...

Se Lenin estus esperantisto

K-do Umo asertas, ke la mondlingva movado ne progresas rapide, tial ke esperanto ne estas sufiĉe perfekta lingvo. Liadire se oni akceptus la reformetojn, kiujn li proponas aŭ aplikas mem, ni vidus nian aferon progresi rapide.

K-do Jeo emfazas, ke se SAT akceptus la programon de lia partio, ĉi lasta fariĝus simpatia al nia lingvo k certe akceptus ĝin.

Ambaŭ K-doj estas tre sinceraj, konvinkitaj k pretas defendi sian vidpunkton ĝis mortkondamniĝo – ekskluzive.

Kaj ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj kredas, ke sufiĉus alpreni la de ili proponitan rimedon aŭ taktikon por baldaŭ atingi la “celon en gloro”.

Mi estas tiaulo, kiu ne kredas je baldaŭa efektiviĝo de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kaŭzoj de tiu malrapida progreso. Laŭ mi, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus eĉ pli ĝuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazaŭ ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.

Por konscii la gravon de la esperanta afero, necesas kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l’ homaro; necesas kompreni, ke la artefarita lingvo estas ia teknikilo, kies manipulado k aplikado postulas tute apartajn zorgojn, por sin trudi al la granda publiko.

Tia ilo ne povas akiri ĝeneralan akcepton, se precipe mallertuloj ĝin uzadas. Sed ni supozu, ke Tolstoj, R. Rolan, H. Barbus, M. Gorki k. a. famaj verkistoj, anstataŭ diri kelke da bombastaj frazoj por esperanto, ĝin ellernus k per ĝi verkus; ni supozu, ke Ĵores, Bebel, Lenin k. a. influhavaj gvidantoj parolus en nia lingvo dum internaciaj kongresoj: ni supozu ..., – la leganto mem daŭrigu la supozon. Nu, ĉu oni ne povas prave pensi, ke tiam nia movado antaŭenirus grandpaŝe? Mi kredas, ke se Lenin estus esperantisto, nun la tuta klerularo el Sovetio, la tuta komunistaro en la mondo parolus esperante. Kaj kiu kontraŭdiros, se mi asertos, ke tiam la unueco de penso k agado, la unueco de volo estus multe pli fortaj ol fakte ili estas nuntempe en proletaj vicoj?

Necesas forte konvinkiĝi, ke la esperanta afero ne estas io akcesora, al kiu sufiĉas dediĉi kelkajn horojn de tempo al tempo por esti konscia mondlingvano.

Teknikiloj ja revoluciigas la mondon. Sed ne sufiĉas inventi ilin; ne sufiĉas laŭdadi ilin, necesas plie lertaj teknikistoj por funkciigi ilin bone.

La SAT-anoj fariĝu bonaj teknikistoj! Ili uzadu zorge, ame la lingvan ilon, kiun ili akiris; ili lertiĝadu, neniam forgesante, ke ilia laboro por k per-esperanta estas revolucia laboro en la profunda senco de l’ vorto.

Pri stilo

Jenan leteron mi ricevis:

Kun granda intereso k vera ĝuo mi legis Kandid en via modela traduko. Ankaŭ mi legis diversajn recenzojn tre favorajn k aparte mi notis, ke oni laŭdas vin pro tio, ke vi kuraĝis senbalastigi la lingvon je senutilaj sufiksoj. Estas certe, ke tia senbalastigo faras la stilon pli malpeza. Venis al mi en la kapon la ideo eltrovi la principojn, kiuj gvidis vin. Mi serĉis sensukcese. Ĉu do vi ne konsentos konigi ilin al la legantoj de Sennaciulo? Aŭ ĉu la sekreton vi volas gardi?

Nia korespondanto trovu do ĉi tie respondon: Novajn principojn mi ne eltrovis, sed simple penis pli malpli severe apliki tiujn, jam delonge (1913) starigitajn de la Akademio; sekve kuŝas en la afero neniu sekreto. Jen la principoj:

  1. Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn k finiĝojn necesajn por elvoki klare k plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.
  2. Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone k nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila k nenecesa.

La malfacilo kuŝas nur en la apliko de tiuj du tre saĝaj principoj. La gvidantoj de niaj lingvaj institucioj devus klarigi ilin detale per multaj ekzemploj; bedaŭrinde, miascie, tion ili ne faris k eĉ en la praktiko ili mem plej ofte ne aplikas la duan principon.

Por klarigi mian komprenon pri la apliko de tiu principo, ni konsideru, ekzemple, la sufikson ec. Ĝenerale mi “elĵetas” tiun sufikson ĉe radikoj adjektivaj. Tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo. Cetere oni povas rimarki, ke Zamenhof mem k. a. plej bonaj aŭtoroj tute hazarde, senkritike uzas aŭ ne uzas la sufikson ec. Jen oni legas “eblo”, jen “ebleco”; jen “neceso”, jen “neceseco” k. s.

Mi jam rimarkigis ĉi tie*, ke Zamenhof en La Biblio senkompate “elĵetis” ec ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam en si ec-an, abstraktan sencon.

* Komparu pĝ. 32.

Oni povus verki detalan disertaĵon pri la demando: Kiel aplikas la verkistoj la du ĉi supre cititajn principojn? Estus facile montri, ke ili estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj.

Verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo. La fuŝantoj de la spirito de esperanto – k la aŭtoro mem ne malofte – simple estas senkonsciaj naciemuloj en la uzado de la lingvo: iafoje ili aplikas tute senbezone sufiksojn, tial ke per tio esperanto pliproksimiĝas al la nacia lingvo.

Kaj tio okazas ne nur pri sufiksoj, sed ankaŭ en prefero por longaj,, pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, neniamaniere, tiamaniere, anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel, neniel, tiel k. s. vortoj el la genie elpensita tabelo de la korelativaj vortoj. La unuaj formoj estas internaciecaj, la duaj – sennaciecaj.

Vi nun iomete konas la regulojn, kiujn mi obeas en la uzado de nia lingvo. Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco ktp. Estas neeble difini tute precizajn k absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda; necesas iafoje insisti por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke ia logika mallonga formo estas malbonsona ...

Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas ĝin kateni per tro severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos k fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo de lingvo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.

Ĉu kreo aŭ nur iniciato?

Oni ne malofte babiladis pri la demando, ĉu Zamenhof “kreis” aŭ nur “iniciatis” esperanton. Li mem deklaris: “Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.”

Ni komprenu ĝuste la signifon de la vortoj: “Mi ne volas ... mi volas nur”. Cetere Zamenhof diris aliokaze, ke “kreado (substreko nia) de plena en ĉiuj rilatoj taŭga k vivpova lingvo postulas specialan talenton k inspiron”.

Ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj? Certe jes! Sufiĉas por tio kompreni, ke ĉiam la vortoj havas sian plenan k precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto k plie, ke oni devas scii, en kiu tempo, en kiuj cirkonstancoj ili estis eldirataj. Kompreneble tian esploron mi ne povas fari en la kadro de ĉi tiu artikoleto.

Mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte “kreis” ... la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon – pli ĝuste, vivpovon. Sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia iniciatinto. Estas ja evidente, ke esperanto evoluas, pliriĉiĝas, plifirmiĝas kun sia ĉiutaga, ĉiufaka aplikado.

Homo, vivanta en antaŭfiksitaj kondiĉoj, rezultantaj el multe da heredaj, historiaj k ekonomiaj faktoroj, homo el karno k sango – Zamenhof! – enkorpigis la ecojn necesajn por lingvon “krei”, “artefari”, “naski” – kiel al vi plaĉos! – Jes, homo, individuo, ne kolektivo, ne komitato.

Sed la “kreita”, “artefarita” aŭ “naskita” lingvo estis ĉe la komenco kvazaŭ malforta infano, ŝanceliĝema sur siaj kruroj; ĝi bezonis nutron, zorgon, edukadon k spacon por akiri la necesan forton k konkeri la mondon. Tion povis al ĝi donadi nur kolektivo. Sekve oni ankaŭ povas aserti, ke la nunan esperanton kreis – kreas! – kolektiva kunlaborado.

Se Zamenhof vivus en malgranda insulo, perdita en Oceano k havanta neniujn rilatojn kun la ekstera mondo, li certe ne “kreus” esperanton. Sed tio ne signifas, ke nia lingvo povus ekzisti sen “kreinto”, nur per la mirakla forto de la kvazaŭ diigitaj “produktaj fortoj”*. Kiuj asertas, ke nia artefarita lingvo (ne temas pri natura idiomo) rezultas de “socia produktado” aŭ de io simila, tiuj iel parencas mense kun s-ro Merĉnt (Merchant), la prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, kiu lastatempe skribis, “ke Esperanto estas unu el la plej grandaj benoj iam donacitaj de la Bona Dio al la homaro, pere de la genio de homo”.

* Oni ne miru pri mia insisto tiurilate. La demando ja estas tre grava: temas forte konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto k sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado. Ni ne devas blinde malatenti la fakton, ke la grandega plimulto da esperantistoj tute ne komprenas la veran socian, historian signifon de artefarita lingvo k pro tio tre diletante rilatas al nia afero.

Ĉiama problemo: Ĉu la medio faras la homon k ĉu li restas absoluta sklavo de la medio? Tro unuflanka elmeto de l’ demando. La homo estas parto de la medio – k ĝia plej aktiva parto. Li transformas la medion, adaptas ĝin al si k sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj; tial ili reefikas sur la transforminton mem. Senĉesa luktado k ekvilibro de kontraŭaj inter si fortoj!

Homo artefaris esperanton; homoj, miloj da homoj aplikas ĝin k per tio arte aliigas la medion, faciligante la interrilatojn, kreante novan spiritostaton, eĉ novan ideologion ...

Tamen restas multnombraj revoluciuloj, internaciistoj tiom sklave adaptiĝintaj al la medio, tiom rutinemaj sur tiu kampo, ke ili tute ne atentas la mondlingvan movadon. Se hazarde, okaze, ili paroletas pri “kunfandiĝo de nacioj”, tiam ili prezentas al si ankaŭ kunfandiĝon de ĉiuj lingvoj en unu solan – naturan.

Bonan ŝancon!...

Dume ni senlace aplikadu nian herezan, artefaritan esperanton.

“Liberiga Stelo*” al la Verdruĝuloj

* SAT ekzistis jam embrie sub tiu nomo antaŭ ĝia fondiĝo en Praha. Ĉi tiu artikolo povas esti konsiderata kiel la manifesto, kiu direktis nian movadon ĉe ĝia naskiĝo. – Kompil.

Celo kaj rimedoj

Jam esperanto larĝe disvastiĝis tra la mondo. En ĉiu regiono nun troviĝas samidealanoj, povantaj samlingve interkompreniĝi. Pro tio ili deziras kunigi siajn fortojn por labori pli efike al la realigado de sia idealo.

“Unuiĝo faras forton”. Jen ofte aŭditaj vortoj!

Por unuiĝi estas necese interkonsenti: 1-e) pri la celo; 2-e) pri la rimedoj uzotaj por ties atingo.

Ĉiuj internaciistoj, pacistoj, homaramantoj celas forigi el la mondo la militon k krei harmonian staton. – Eĉ plej furiozaj militistoj deklaras, ke ili militadas por pacigi k ordigi la mondon. Ne mankas do interkonsentantoj pri la unua punkto. Sed pri la dua la opinioj estas plej diversaj k eĉ ofte kontraŭaj.

“Liberiga Stelo” deziras klarigi, k, se eble, pravigi sian propran vidpunkton meze de la opinidiverseco.

Unue, ĝi deklaras, ke, en sociologiaj tezoj, neniu kapablas demonstri, kia estas la plej bona el la rimedoj uzotaj por pacigi la mondon. Nur la praktika provado povas aŭ ne pravigi iun ajn tezon.

Jam la historia eksperimento instruis al ni: 1-e) ke la ofte citita k aplikita proverbo si vis pacem para bellum neniam donis al la mondo daŭran k efektivan pacon; 2-e) ke la dogmaj religioj, eĉ havantaj altan etikon, estis senpovaj por interfratigi la homojn. – Militojn eĉ okazigis plurfoje la fanatiko de la kredantaro.

Konsiderinte tiajn faktojn, “Liberiga Stelo” forpuŝas el sia mezo militistojn k dogmajn religiulojn. Ĝi opinias, ke por pacigi la mondon estas unue necese naskigi en ĝi juston. Justo devas regi la rilatojn inter la individuoj; justo devas prezidi ĉe la rilatoj inter iuj ajn homgrupiĝoj, ĉu teritoriaj, ĉu profesiaj, ĉu alispecaj.

Dedukte, “Liberiga Stelo” kondamnas la senjustan principon de la kapitalista sistemo vortigebla jene: kiu havas monon, tiu manĝas. Tiel oni povas vidi personojn, kiuj nenion utilan faras k tamen abundege konsumas, tial ke ili havas monon!

“Liberiga Stelo” estas kontraŭkapitalisma.

Al tia senjusta principo ĝi kontraŭmetas la jenan: nur tiu (sana) manĝas, kiu laboras. Tiu lasta postulato estas la bazo mem de la socialismo, aŭ komunismo.

Do, “Liberiga Stelo” estas socialisma.

Ĝi tute diferenciĝas je la nure pacismaj asocioj, kiuj ne celas unue starigi juston inter la homoj k kontentiĝas per vanaj paroloj prediki pacon al la popoloj. La pacistoj estas eble bonkoraj homoj, sed ili fermas la okulojn por ne vidi la verajn militkaŭzojn. La milito latente ekzistas ĉiam inter ekspluatantoj k ekspluatatoj. Veran pacon povas nur havi socia ordo bazita sur justo, egalo, aŭ, se oni preferas, sur ekvivalento. Maljusto estante ĉe la fundamento de la nuna socia sistemo, estas do tute logike, ke maljusto ankaŭ regu la rilatojn inter la homaj grupiĝoj, ĉu naciaj, ĉu ŝtataj, k okazigu militojn. Tial la nure pacisma movado estas tute iluziplena k pro tio povas eĉ esti danĝera.

Nia pozicio

Dirinte tion por montri nian komprenon pri la sociaj fenomenoj, temas nun difini la pozicion de “Liberiga Stelo” rilate al la diversaj organizoj, kiuj havas similan koncepton k batalas por renversi la kapitalistan ordon.

Kiel ni jam diris, neniu povas havi absolutan certon pri la plej trafaj rimedoj uzotaj. Konsekvence, ĉar nia tasko ne estas senpere batali kontraŭ la materiaj fortoj de la nuna socio, ni ne intencas elekti inter la diversaj partioj, organizoj aŭ tendencoj.

“Liberiga Stelo” alvokas la sincerulojn, bonvolulojn el ĉiuj samcelaj partioj.

Nia tasko

Kia do estos la tasko de la “liberigstelanoj”?

Ĝi estos batali kontraŭ la spiritaj, moralaj fortoj, kiuj subtenas la senjustan, ĥaosan reĝimon kapitalisman. La tasko de “Liberiga Stelo” estos zorgi pri la kreado de spiritstato, kiu harmonios kun la estonta socio – kiam la perforto nuna, la ekonomiaj, lingvaj k ŝtataj landlimoj ne plu ekzistos.

La ideala socio ne devenos tute preta el la Revolucio, kiun kelkiuj prezentas al si kiel panaceon. Oni anstataŭas bone ion, nur metante je ĝia loko alion pli perfektan. Estas do nepre necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mondcivitano, forigante el si mem la nenaturajn naciecojn, kiujn la ŝtata edukado metis dum nia infanaĝo en niajn kapojn k korojn.

Ni ne devas malatenti la teruran sperton de la mondmilito. Ĉu do la spektaklo travivita, ekzemple, en Parizo k Berlino, komence de aŭgusto 1914, ne estas instrua? Kial la patriota febro estis tiom forta, tiom akra, ke eĉ la plimulto el la t. n. internaciistoj entuziasmege kantaĉis militemajn kantojn? Nur unu respondo estas akceptinda: tiuj individuoj ne sufiĉe estis antaŭe penintaj forigi el si mem la naciece malamindan edukadon enlandan.

Oni jam riproĉis al “Liberiga Stelo”, ke ĝi “fermas la okulojn k obstine ne volas vidi tion, kio ekzistas: la nacioj!”

Ne, tute ne, ni ne fermas la okulojn. Kontraŭe, estas pro tio, ke ni tiel malfermokule k enfunden rigardadis la malbonfaron de la nacioj, ke ni deziras krei organismon, kies esenca celo estos produkti antidoton kontraŭ la nacieco. Estas vere, ke “nacio” kaj “naciemo” ne havas tute saman signifon. Nu, ĉu tamen oni povas nei, ke naciismo eliras tute nature el nacio, kiel veneno el la gorĝo de vipuro, kiel fanatiko el la dogmaj religioj, kiel ŝovinismo el patriotismo?

Samlingveco

La demando estas jena: ĉu la nacioj estas la lasta grado de la evoluo ĉe la homaj socioj? Ĉu do, kiam unu sola lingvo estos parolata de ĉiuj en la mondo, oni devos tamen ankoraŭ konservi la nunan formon por la rilatoj inter la homgrupiĝoj? Kiu kuraĝus respondi jese?

Ni opinias, ke la estontaj organizoj estos profesiaj aŭ fakaj k tutmondaj, ne “internaciaj”. La nacio en tiu estonta tempo estos rigardata proksimume kiel estas nune la provincoj en la nacioj.

Pro tiuj konsideroj, ŝajnas al ni, esperantistoj, nepre necese tuj komenci la starigon de organizo, funkcianta kiel estos plej eble laŭ la direkto montrita al ni de la historia evoluado ĉe la socioj. Oni trafe agas – eĉ senbrue – kiam oni klopodas laŭdirekte al la estonto. Sed kiuj marŝas ne gvidate de la liberiga stelo montranta la estonton, tiuj samloke paŝadas k senkonscie malhelpas la antaŭeniradon.

Tial ke ekzistas nuntempe nacioj k ŝtatoj, ni bone scias, ke la naciaj societoj estas necesaj por difinite malampleksaj celoj. “Liberiga Stelo” ne intencas do malhelpi la fondon de naciaj organizoj aŭ detrui la ekzistantajn. Sed, ĉar ni estas samlingvanoj, ni volas tuj profiti tiun fakton por kvazaŭ embrie funkciigi societon, kiel povos estonte funkcii la universala socio. Pro tio ke la naciaj asocioj estas nun necesaj, de tio ne sekvas, ke ili devas esti la ĉelo de tutmonda asocio de samlingvanoj. Ni deziras, de nun, krei sennaciecan popolon. Ni volas, ke ĝi senprokraste kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo.

Unueco-Diverseco

Malgraŭ ĉiaj obstakloj la homaro marŝas al unueco. Ĉu oni devas timi, ke tiu unueco estos unutona, samkolora? Tute ne! La etnikaj, klimataj fortoj daŭrigos agi sur la individuojn k malhelpos unutonecon. La indiĝenoj ĉiam konservos siajn originalecojn.

Timo pri ebla unutoneco, eĉ se ĝi estus pravigita, ne povas cetere forgesigi al ni la nune realan malbonon: la nacioj elirigas el siaj poroj venenigan naciemon, kiu estas grava baro al la dezirinda universaleco.

Praktikeco

– Vi dronas en la nuboj, diros sendube kritikemaj skeptikuloj. Neniam vi sukcesos grupigi grandnombran anaron per tia malproksima celo.

– Ni volas esti kvazaŭ ennube idealistaj, respondos ni, k samtempe tre praktikaj. Sed ni atentas, ke nia agado estu orientata de alta celo por ke, pretekstante praktikemon, ni ne vadu en la marĉoj el nuntempaĵoj.

Tial ke oni emas pensi pri sia propra propagando, en sia propra medio, oni tuj reprezentas al si grupon en sia urbo, federacion de grupoj en sia nacio k federacion de nacioj en iu internacio!

Tio ŝajnas al ni arkaisma k ne konforma al nia celo.

Ni kontraŭe vidas centron – ĉiam alilokiĝeblan – al kiu rekte, senpere direktiĝos la viva fluido; centron, kiu konservos la unuecon de la organismo.

En vivanta organismo la viva forto ne restas senmova; ĝi disrevenas al la malproksimaj ĉeloj, tiele, ke senĉesa kontakto ekzistas inter la koro k la diversaj aliaj organoj.

Tia rondfluo estas la leĝo mem de ĉiuj vivantaj organismoj. Se ni deziras krei vivpovan organizon, ni devas imiti tian leĝon.

Provizoreco de la Statutoj

Ni ne volas pridiskuti la jam publikigitan statuton – ĝi estas provizora.

Ni nur alportis kelke da ŝtonoj por la fundamento de la konstruotaĵo kaj larĝtrajte desegnis la planon. Restas al ĉiuj, kiuj bezonas konstruon, aldoni alian materialon, korekti aŭ aprobi la planon. Pri la definitivaj formoj ni decidos, proksiman jaron, en Praha.

En Esperantio la antaŭenemuloj ne povas resti pli longe sen domo. Ĝi estu firme bazita, fortike konstruita, aeroplena k enirebla nur al vere indaj mondcivitanoj!

Al la laboro!

Ĉu internacia aŭ sennacieca organiziĝo?

En 1914 ekzistis socialista Internacio.

Ĉe la fino de la internaciaj kongresoj estis kutimo ĥore kanti la “Internacion”.

Milito eksplodis ... Tuj la socialistoj forgesis tiun liberigan kanton k ekkantaĉis la “Marseillaise”, “Deutschland über alles” aŭ aliajn similajn patriotajn himnojn.

Ni iru Berlin’on, kriadis Francoj; ni iru Paris’on, laŭtdiradis Germanoj. Ni batalu por la kulturo!... Ni batalu por la rajto k libero!...

Tiel, irante al buĉejo, blekas ŝafoj ...

La patriotista febro estis tiel granda, ke eĉ anarkistoj, kontraŭmilitistoj k aliaj ...istoj – precipe la maljunaj – gloris la “liberigan militon” k instigis al “ĝisfinvenka” buĉado ...

Nun estas kvazaŭa repaciĝo. Temas pri restarigo de nova Internacio. Ĉu revivigi la II-an? Ĉu aliĝi la III-an, Moskvan?

Ankaŭ esperantistoj volas starigi ruĝverdan Internacion.

Nu, ni pripensu iom la aferon.

Internacio supozas naciojn. Malbona afero.

– Tamen, nacioj ekzistas.

– Jes, ja, malfeliĉe; malsanoj, epidemioj ankaŭ ekzistas. Ĉu estas saĝe konservi tiajn malbonaĵojn por sanigi la homaron? Kontraŭe, ilin penos forigi, neniigi, zorgema kuracisto.

Nacioj ekzistas precipe pro la diverslingveco de l’ popoloj. Esperanto donas al la homaro eblon forigi tiun lingvan naciecon. Ĉu do ni, kiel la aliaj ...istoj neesperantistaj, devos sammaniere imagi organiziĝon de ĉiulandaj samcelanoj?

Mi ne kredas. Ni devas agi kvazaŭ ne ekzistus nacioj. Ni devas ilin koni nur por pli rapidigi neniiĝon ilian. Ni devas naskigi sennaciecan senton; meti en la koron de ĉiu homo econ homan, ne naciecan. Kiam , en Esperantio, oni parolas pri Anglo, Franco aŭ Germano, tio devas samsignifi kiel en Francio, ekzemple, oni parolas pri Normando aŭ iu ajn alia provincano.

Unue esperantistoj, homoj; due Britoj, Italoj aŭ Ĉinoj ...

Jen kelkaj pripensindaj ideoj, kiujn mi proponas al diskuto de ĉiuj.

Je la lumo de la sperto

Ekrigardante nian postmilitan movadon retrospektive, ni konstatas, ke kelkaj famuloj favore rekomendis esperanton. Memorige mi citu kelke da nomoj: La nobla pacisto Romen Rolan, la scienculo Karlo Riŝe (Richet), la revoluciulo-verkistoj Henriko Barbus k M. Gorki, la poeto Eduin Markm (Edwin Markham), la saĝulo Han Riner, la aŭtoritata lingvisto A. Meje (Meillet) k aliaj.

Gravaj organizoj voĉdonis deziresprimojn por esperanto, k eĉ kelkaj, kiel la Internacio de l’ Militintoj k la Edukista Internacio, per kongresaj decidoj alprenis ĝin kiel sian oficialan lingvon.

Nu, kia estas la rezulto de tiuj aproboj k decidoj? Ni bedaŭrinde povas konstati, ke ĝi estas preskaŭ nula.

Grandan esperon ni havis rilate la sintenadon de Sovet-Rusio pri nia afero. Kaj jen, lastatempe ni eksciis, ke la rusa Registaro seninteresiĝas pri nia propagando, eĉ likvidas la poresperantajn organizojn, kiuj de nun estos nur privataj entreprenoj.

La Studa Komisiono por alpreno de helpa lingvo ĉe la III-a Internacio jam ne donas vivsignon. Ĝi ne atentas la ricevon de dokumentoj k eĉ ne respondas al informpetoj. De tiu flanko ni ankaŭ ne atendu gravan rezulton, se ni ne volas senrevigi.

Kaj la famuloj, kiuj rekomendis esperanton, ĉu mem ili lernis ĝin? Eble ili lernetis, sed certo estas, ke praktike ili ne uzas nian lingvon. Pro tio iliaj aproboj k instigoj estas nur duonvaloraj, ĉar la ekzemplo ne apogas la konsilon. Estas tamen nedubeble, ke se iu talenta verkisto penus por funde scipovi esperanton k verkus per ĝi, nia afero antaŭenmarŝus grandpaŝe.

Tion ni ne esperu: la literaturistoj konsideras sian tempon tro multekosta por dediĉi iom da ĝi al funda lernado de nia lingvo. La politikistoj estas tro okupataj ĉe solvo (?!) de ĉiutagaj problemoj por interesiĝi pri nia afero.

La sukceso povas veni nur de malsupre. Estas nia modesta tasko penetrigi en la vivon la uzadon de internacia lingvo.

Ni ekrigardu alian flankon de la problemo: la kursojn. Ĉu la rezulto estas tie kontentiga? Multloke instruistoj plendas pro malsukceso. En “Kroniko” ofte estas sciigate pri malfermo de kursoj kun multenombra lernantaro. Sed plej ofte oni silentas pri la ferma por ne konfesi fiaskon. Estas do necese, ke ni atentu ankaŭ pri tiu fakto por orienti nian propagandon.

Oni tro klaĉadis, ke esperanto estas “tiel facile lernebla!”, ke oni povas encerbigi ĝin en “kelkaj semajnoj” da lernado. Tio estas malvera. Kaj la laboristoj tiele trompitaj forlasas la kurson je la unuaj malfaciloj. Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo.

Ni precipe insistu al la varbotoj pri la nepra neceso de komuna, sennacieca lingvo por la vivo de Internacio. Ni ne laciĝu montri la nekonsekvencon de la t. n. internaciistoj, kiuj ne konscias pri la gravo de nia propagando. Ni demonstru, ke ili konstruas sur sablo, dum ni starigas nian konstruon sur roko; ke ili komencas meti la tegmenton en malplenon dum ni pacience masonas fundamenton. Ni konigu al la amaso, ke niaj ĉefoj estas preskaŭ ĉiuj pli malpli plurlingvanoj, pro tio ricevas delegitecon al la internaciaj kongresoj k tute ne estas interesataj, ke oni malaperigu la lingvajn malfacilojn. Ni klarigu pri la grandega valoro de internaciaj rilatoj por naskigi ĉe nia koro veran sinceran senton de amikeco al tutmondaj Kamaradoj. Ni senlace ripetu: kiu ne havas amikojn en ĉiuj landoj, tiu ne rajtas sin konsideri kiel indan internaciiston.

Pli trafe: komprenigu ni, ke estas jam tempo por celi al universalismo, al sennaciismo; ke la esperantisto-revoluciuloj komencis krei la celon de tiucela organismo: nian SAT. Ni montru ankaŭ per nia nekompromisemo kun la burĝaj esperantistoj, ke ni estas la plej konsekvencaj el la revoluciuloj.

Sed antaŭ ol almiliti la internaciistojn, kiuj ne sufiĉe atentas pri nia propagando, estas unue necese, ke la esperantistoj mem plene konsciu pri la gravo de la mondlingva problemo. Estas urĝega tasko formalaperigi el niaj rondoj ĉian neseriozon, ĉian emon al blufo k trograndigo; unuvorte ĉion hereditan el la burĝa movado.

En niaj rondoj estu ne nur verdstelportantoj, sed veraj praktikantoj de la lingvo. Ĉar estas konstatebla fakto, ke multaj ne penas sufiĉe ellerni la lingvon, ni devas instigi ilin per ia konkuremo. La aniĝo al SAT povos esti instigilo. Ĉiu deziranta aniĝi devus pruvi, ke fakte li uzas esperanton. Kompreneble ni ne povas postuli, ke aniĝdeziranto perfektege estru la lingvon. Cetere estas en ĝi tro da punktoj pri kiuj niaj “eminentuloj” ne interkonsentas. Ili eĉ ofte riproĉas unuj la aliajn, pri nekorekta uzo de esperanto. Eĉ Zamenhof estas kulpigita pri gravaj eraroj, troviĝantaj en lia verkaro. Sufiĉas postuli, ke ĉiu estu kapabla bone komprenigi sin. Kiam oni scios, ke por fariĝi “Satano” estas unue necese scipovi esperanton, tio estigos en la kursoj tre efikan instigon por la ellernado.

Oni bonvolu ne konkludi el miaj premisoj, ke mi estas iel pesimista. Tute ne. Mi nur celas atentigi la Kamaradaron pri danĝero de iluzioj k pri forfaligendaj baroj; pri neceso de longdaŭra, sistema, metoda k zorge antaŭpreparita klopodado por varbi la indiferentulojn k silentigi la kontraŭulojn. Ni kvazaŭ transirante grandan arbaron el rutino k antaŭjuĝoj, devas iri malrapide, sed kuraĝe dishaki, por fari lumon k forpeli la nigrajn bestojn embuskataj en densejoj.

La propagandistoj estas ja pacaj batalantoj, tamen batalantoj. Ili do devas agi kun plej scienceca strategio k plej zorga antaŭpreparo. Kiam oni ekiras militon nur entuziasmigite k ne preparite, tiam malvenko okazas.

La batalo por trudi esperanton al la Internaciistaro apenaŭ komenciĝis. Ni antaŭeniru celrigardante, kun la plena konscio, ke la objekto por kiu ni batalas estas nobla k inda je ĉiaj oferoj.

Publika letero al Romen Rolan

Kara Romen Rolan!

Vi jam scias per mia respondo al via publika letero, presita en Le Journal du Peuple (Ĵurnalo de l’ Popolo), en kiaj cirkonstancoj, sub kiaj influoj estis balote aprobata la artikolo III-a, enmetenda en la Statuto de SAT, artikolo, kiun akre vi malaprobas. Vi scias, ke tiu kongresa voĉdono havas nur valoron de propono, sed neniel de definitiva decido, ĉar ŝanĝo en la Statuto de nia organizo povas nur okazi per ĝenerala voĉdono de ĉiuj membroj. Hodiaŭ mi do tute ne intencas denove klarigi la motivojn, kiuj instigis la K-dojn el Dresden proponi tiun artikolon.

Se mi nur dezirus trovi viaflanke aprobon por mia persona sintenado, rilate tiun aferon, mi povus preteksti, ke ankaŭ mi ne aprobis la proponon, kiam en Parizo ni ĝin pridiskutis ĉe kunsido de l’ Centra Komitato. Mi diris, ke ĝi estas maloportuna, se mi serĉus aprobon alie ol en mia propra konscienco. Mi do malkaŝe diru, ke la intencon de la Dresdenanoj mi plene aprobas. – Kaj se la maltrafa artikolo estos definitive akceptita, nu, mi obeos ...

Ni alvenis je la tre grava punkto diskutinda. Ĉu oni devas aŭ ne obei decidon, kiun oni ne aprobas? Ĉu oni devas eksiĝi el organizo se la plimulto ne akceptis onian propran vidpunkton? Ĉu oni povas konsenti kun via diro, ke vi ne “allasas ian ajn malpermeson?”

Mi ne intencas funde pritrakti tiujn demandojn en tiu ĉi malampleksa skribaĵo. Cetere mi scias, ke de kiam ekzistas homoj – pensantaj homoj, kiel diris La Brujer, – oni sensolve diskutas tiun temon. Lastatempe ĝi estigis amikan interdiskuton inter vi k Henriko Barbus. Mi do konas la ambaŭflankajn argumentojn; k mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun pri kelkaj punktoj mi forte ŝanceliĝas pri elekto inter la du tezoj.

Ne necesas tamen longe meditadi por konvinkiĝi, ke ne povas ekzisti du individuoj absolute samopiniantaj pri ĉio. Ne ekzistas identaj homoj. Pro tempaj k lokaj kaŭzoj ĉiu el ni estas malsame decidigata. Kiam iu aliĝas organizon, li do jam devas scii, ke iafoje li devos malatenti siajn personajn preferojn k submetiĝi al tiuj esprimitaj de la plimulto.

Vi volas lasi al ĉiu plenan liberon; vi malaprobas ĉiun malpermeson. Tio certe estas laŭdinda, tre loga k neniel danĝera ... – se la tero estus loĝata nur de homoj kiel vi, Romen Rolan, kiel Han RinerTolstoj; loĝata de saĝuloj, kapablaj trovi en si mem la veron, la ĝustan vojon; kapablaj per si mem ŝanĝi la direkton, se ili ekkonscias pri la vojerariĝo.

Nu, vi rigardu ĉirkaŭ vi. Kiom da viaj samtempuloj kapablas vivi senleĝe, en absoluta libero? Tre malgranda nombro, bedaŭrinde.

En 1916 vi diris al via amiko P. J. Ĵuv: “oni ne povas, sen malutilo liveri la tutan veron. Neniam oni povas diri la tutan veron – tutan sian veron. La mondo ne povas ĝin elteni ...” Ĉu prave oni ne povas opinii same pri allaso de plena libero al la popolamaso?...

Jes ja, la aŭtoritato estas iafoje senefika, ofte malbona. Ĝi ankaŭ malbonigas tiujn, kiuj ĝin aplikas. Estas konstatebla fakto. Sed ĉu oni prave povas aserti, kiel la anarkianoj, kiel mi mem kredis ĝis mia tridekkvara jaraĝo, ke sufiĉus fordetrui la ŝtaton, forstreki ĉiun ajn leĝon por malaperigi la malbonon el la mondo? Mi venis al opinio alia.

Certe, por mi ankaŭ, plena, senlima libero restas la plej ŝatata, la plej alcelinda idealo. Mi eĉ opinias, ke estas bone, ke spirituloj kiel vi retiriĝu el la socia interpuŝiĝo k izole superstaru sur la suproj. Kiel aglo kun akra rigardo, kiu per fortikaj flugiloj transflugas abismojn, vi povas tute ne atenti pri la surteraj kaptiloj, en kiujn falas la malfortuloj, kiaj ni estas. Vi signas al ni la celon; k tio estas necesega. Sed ni devas transpaŝi marĉojn. En mallumo iafoje ni palpe iradas, atentante pri insidaj logaĵoj; ni devas trovi apogon unu ĉe la alia, k por tio ni bezonas organizon. – Kaj ĉiu ajn organizo bezonas regulojn, disciplinon, – sekve “malpermesojn” ankaŭ kelkafoje.

Kiam mi petis, ke vi bonvolu apogi nian kongreson per via honorata, mondfama nomo, neniel mi supozis, ke tio iel ajn devigos vin aprobi k akcepti respondecon pri la decidoj tie alprenotaj. Mi deziris nur, ke vi subtenu nian malforton en nia ĉiutaga batalo por universala lingvo. La faktoj montras, ke vi ne perdis la tempon, ke vi ne misuzis vian influpovon, konsentante “pruntedoni vian nomon”. La artikolo, kiun vi verkis okaze de nia kongreso, jam tradukite aperis en deko da ĵurnaloj. Ĉu tio ne estas grandampleksa propagando?

Nu, ĉu vi opinias, ke ekzistas alia esperanta organizo preta disvastigi vian opinion pri esperanto? Tiaokaze vi erarus. Vian koncepton pri la mondlingva problemo povas propagandi nur sennaciuloj kiel ni. La aliaj esperantistoj silentas aŭ malaprobas vian vidpunkton. Vole nevole vi do restos kun ni. Kaj mi ne dubas, ke, se vi estus pli objektive informita pri la t. n. neŭtrala esperanta movado, vi tute konsentus kun mi. Ĝi putras pro dandismo, vanto, malseriozo. Tie oni certe ne konscias pri la gravo de Universala Lingvo. Esperanto estas nur preteksto por ekskursadi, amuziĝi, flirti ...

La sperto montris, ke laboristoj akiras en tiu medio nur la malbonajn ecojn de burĝeco. – Tiun terminon mi uzas laŭ la Flobera difino*. En la broŝuro “For la neŭtralismon!” estas jam notite: “Kontakte de la burĝoj la esperantistaj revolucianoj tendencas al dandismo, al emo pri nomkonigado k aliaj fiburĝecoj. Estas vere amuze – aŭ plorinde – konstati, ke la t. n. laboristaj grupoj neniam forgesas, en raportoj senditaj al la redakcioj de esperantaj ĵurnaloj, meti la nomojn de la prezidanto, subprezidanto, kasisto, subkasisto, ktp., ktp. Kredeble en la koro de ĉiu ‘laboristo’ dorme kuŝas burĝa spirito ...”

* “Burĝo estas iu, kiu pensas malnoble.”

Mi estas firme konvinkita, ke nur miskompreno k nesufiĉa informiteco pri nia movado igis vin skribi: “Pretendi malvastigi esperanton je revolucia grupo estas perfidi esperanton k ne esti inda je ĝi”.

Neniam tia stranga penso venis en la cerbon de iu ajn el ni. Kaj kiel pruvo, mi ankoraŭ faru citon el la ĉi supre menciita broŝuro, kiu estis kvazaŭ la gvidilo por nia SAT-entrepreno:

Kiam esperanto sukcesas en burĝaj rondoj mi kompreneble ĝojas. Konvinkita mi estas, ke Universala Lingvo entenas econ revoluciigan. Samkiel ĉio scienca: Internaciismo estus nur revo, se ne ekzistus fervojoj, telegrafo, aviadiloj, ktp.; vole nevole la scienculoj laboras al la tutmonda revolucio...

Sed por propagandi esperanton en la burĝan klason, kiel vi prave konsilas, estus necese silenti pri la motivoj, kiuj instigas nin disvastigi k praktiki nian lingvon. Ĉu vi konsilas al ni tian sintenon?

SAT entenas elementojn el plej diversaj partioj k tendencoj. Ŝajnas, ke tiu simpla fakto pruvas sufiĉan toleremon k larĝspiritecon. Ĉu vere vi opinias, ke ni plie devas kaŝi nian ruĝan flagon por ariĝi sub la nure verdan – kun finegocistoj, mensogemaj episkopoj, naciemaj generaloj k aliaj altranguloj? Mi ne kredas. Tial mi rapidu fini ĉi tiun leteron dirante nur:

Kara Romen Roland, vi vivas sur la monto k havas nur ĝeneralan, nedetalan bildon pri nia vivo sur la ebenaĵo, en marĉoj, kie ni pene paŝadas. Estu ne tro postulema al ni, kiuj havas nur bonvolon k kuraĝon. Daŭrigu majstre gvidsigni al ni la vojon al la suproj. Pro tio estu dankata k kredu je la certigo pri nia sincera admiro.

Neŭtralismo – Neŭtraluloj

“La veraĵoj vivas k mortas; eternaj ili ne estas”, diras Henriko Ibsen en sia dramo: “La Malamiko de l’ Popolo”. Veron entenas tiu paradoksa diro – kiam el matematika kampo oni ĝin transportas en la vivon, kie ĉio estas en senĉesa modifiĝo. Konsekvence, kiu volas orientadi iun ajn movadon, tiu devas ĉiam prikonsideri la faktojn en ilia rilato kun la direkto sekvenda.

En la komenca periodo de la poresperanta propagando estis nepre necese, ke ĉiaj esperantistoj kvazaŭ faske kuniĝu por montri al la rutinema k skeptika publiko, ke artefarita lingvo plene taŭgas por tutmonda interkompreniĝo. Pravaj estis la pastroj k framasonoj, la anarkistoj k policistoj, kiuj neŭtrale kuniĝis por enfaktigi sian komunan ideon.

Tia sintenado estis la tiutempa veraĵo.

Nuntempe jam estas farita la pruvo, keesperanto plene taŭgas por skriba k buŝa interrilatado inter plej diversdevenaj personoj. Hodiaŭ nur neinformitoj povas ankoraŭ dubi pri tio, kion eĉ famaj lingvistoj devis konfesi.

Temas nun penetrigi en la vivon la uzadon de esperanto. Ĉu do por tiu tasko ankoraŭ taŭgas la malnova organiz-principo de la esperantistoj? Ne, senhezite mi respondas. La praktika utiligo de nia lingvo povas esti nur fakeca: komercistoj uzu esperanton por siaj negocaj profitoj; policistoj por policaj celoj k same revoluciuloj por revoluciaj interesoj. Tio estas tute natura k logika. Kaj se tia agadmetodo estos ĝenerale k inteligente farata, nedubeble la tuta esperanta movado ricevos fortan antaŭenpuŝon.

Tamen iuj esperantistoj ĉagrenas, kiam ili konstatas, ke la “kara lingvo” estas uzata por kontraŭbatali ilian propran idealon. Patriotoj plendas, ke “sennaciuloj” uzas esperanton cele al spirita sennaciigo de la homoj. – Kiom abomeninde! Aliparte revoluciuloj koleras, vidante, ke per internacia lingvo oni predikas konservativismon k tradiciismon.

Tiu spiritstato devenas de malĝusta kompreno, rilate la signifon de esperanto.

Pretekste neŭtralismon kreiĝis speciala spiritstato. Enirinte Esperantion la t. n. neŭtralaj esperantistoj opinias, ke oni devas rezigni je ĉia politika, religia aŭ filozofia tendencoj. Inter tiuj “samideanoj” naskiĝis ia lingva patriotismo, – kiu, kiel ĉiu ajn patriotismo, tendencas al ia “sankta unuiĝo”. Tie riĉuloj k malriĉuloj vivas pace, ĉar la lastaj konsentas duonmalsati por grasigi la unuajn. Tio ne estas simpla metaforo. Sufiĉas observi tion, kio okazas en la t. n. neŭtralaj grupoj por plene konvinkiĝi, ke tio estas fakto. Tie ĉiu esperantisto, ĉu revoluciulo, ĉu “bona patrioto”, pagas kotizon. Ĉu por propagandi senescepte en ĉiuj medioj? Tute ne. La propagandiloj estas tiele verkataj, ke ili estas varbpovaj nur en konservativaj rondoj. Sekve la propagando en revoluciaj medioj malsanas dum ĝi sufiĉe bonfartas alie.

Plie la neŭtraluloj bojkotas per silento ĉion, kio povus kompromiti esperanton en la okuloj de konservativuloj. Ekzemple, ĉiuj neŭtralaj gazetoj silentis pri la majstra artikolo de R. Rolan, publikigita en Sennacieca Revuo. Sed se iu oficialulo, iu episkopo aŭ simila “eminentulo” elparolis kelke da vortoj favoraj al nia lingvo, tiaokaze ĉiuj neŭtralaj gazetoj bruadas.

El tio ĉu ni ne pravas, konkludante, ke tiaj neŭtraluloj fakte estas nur hipokritaj partianoj?

Pri tia ŝajna neŭtralismo mi jam de longe kriis laŭte: ĝi estu for! Hodiaŭ mi diras, ke nur ni, SAT-anoj, estas k povas esti sinceraj neŭtraluloj. Ni tiaj estas, tial ke ni konsideras esperanton kiel ilon, kiun iu ajn uzu por siaj apartaj celoj. Plie ni estas firme konvinkitaj, ke tia ilo kunportas mortigpovon kontraŭ la nure naciajn kulturojn.

En batalo oni ĝojas, vidante la kontraŭulojn fari malprudentaĵon. Tial ni ĝojas, kiam ni vidas naciistojn propagandi esperanton. Ni sincere deziras al ilia propagando plenan sukceson.

Samkiel la provincaj dialektoj estas neniigitaj, kiel kulturlingvoj, same okazos pri la naciaj lingvoj, kiam esperanto estos ĝenerale uzata sur la tutmondo. Formalaperos la nacia patriotismo, samkiel malaperis la triba k provinca patriotismoj. Al tiu malaperigado ni konscie laboradas, k nenial ni volus malhelpi tiujn, kiuj senkonscie laboras kun ni. Pro tio ni do povas sincere esti neŭtralaj.

Forpasis la tempo, kiam estis necese, ke ĉiaj esperantistoj unuiĝu. Hodiaŭ, kiuj rekomendegas tiun unuiĝon, tiuj estas ĉu blindaj adorantoj de mortinta veraĵo, ĉu estremaj personoj dezirantaj ordoni al grandnombra ŝafaro.

For, for la malnoviĝintan neŭtralismon! Vivu la hodiaŭa, la vera, la SAT-aneca!

“Ho malfidemulo!...”

Kun ĉagrena mieno alparolis min antaŭnelonge iu K-do. Aŭdinte pri la kaŭzo de lia ĉagreno, mi provis kvietigi lian dubeman animon. Tial ke la motivoj de tiu malfidemo povas eble efiki ĉe aliaj, mi raportas ĉi-tie nian interparoladon.

– Jen, vidu, via “naiva” sennaciismo donas al kontraŭuloj de esperanto pretekston por ataki SAT-on ...

– Klarigu, mi petas, vian riproĉeman diron ...

– Ĉu do en Kasel vi ne legis la afiŝojn, sur kiuj estas presitaj frazoj de Leo Trocki*? Ĉu do vi opinias, ke ne estas domaĝe por nia afero, ke tia famulo k aŭtoritatulo malaprobis la celon de SAT?

* Pli poste oni eksciis, ke tiuj frazoj ne estis de Trocki, sed de Zinovjev k plie, ke ili estis falsitaj de la idistoj. – Kompil.

– Nu, ĉu vere tio estas la kaŭzo de via ĉagreno? Kvietiĝu!... Trocki malaprobis neekzistaĵon; li atakis fantomon ...

– Ĉu tamen?...

– ... Momenton. Mi klarigu, ke estas pli ĝuste diri, ke Trocki mistrafis ekzistantan utopiaĵon. Li direktis atakon tien, kie ne kuŝas la celitaĵo. Li devus sin turni ne al la SAT-anoj, sed al la esperantaj pacistoj, homaranoj k. s. utopiistoj; Trocki atakis ĝuste kion SAT mem kontraŭbatalas depost sia stariĝo.

“... Sekto el strangaj homoj, klopodantaj por forigo de rasa k nacia malamo per esperantismo ...”, parolis Trocki. Nu, ĝuste la samon primokas la verketo “For la Neŭtralismon!” Tie estas dirite: “... Esperanto ne estas la celo de nia agado, sed nur rimedo por atingi nian celon ... Esperanto malhelpos la militon! Ne, tute ne, se ĝi estas uzata de militokazigantoj ... Esperanto estas bezona, sed ne sufiĉa rimedo por liberigi la homojn ...”

– Povas esti, ke Trocki mistrafis, tamen ŝajnas al mi, ke la vorto “sennacieco” ebligas al niaj kontraŭuloj montri nian movadon kiel utopian k sekteman ...

– Fulmotondro! ĉu do vi opinias, ke tiaj kontraŭuloj ne trovus alian pretekston por ataki nian Asocion? Ili ĉagrenas k koleras, konstatante ĝian kreskadon, k tial ili estas pretekstotrovemaj ...

– Ili ja trovus ian ajn motivon por ataki nian bone prosperantan movadon. Sed, parolante sincere, mi havas alian kaŭzon por esti ĉagrena.

– Mi aŭskultas vin ...

– Jen mi estas komunisto, k tial ke nia Asocio ne estas pure komunista, mi timas, ke iun tagon mia Partio ordonos al mi eksiĝi el SAT.

– Mirige!... Vi estas – ne koleru, mi petas, – stranga komunisto ... Ŝajnas, ke vi ne komprenis la esencon, la spiriton de l’ marksismo. Aliel vi ne povus dubi, ke la direktideo de SAT estas tute ortodoksa je la komunista vidpunkto. Ĉu do Komintern ne rekomendas al siaj membroj, ke ili eniru en sindikatoj kaj kooperativoj, unuvorte en la rondoj, kie troviĝas prolet-elementoj. Komintern tute ne rekomendas la starigon de sindikatoj el pure komunistaj elementoj. Cetere, ĉu do la marksismo ne instruas, ke la socialismo povos efektiviĝi nur kiam la laborista klaso estos kulture k teknike maturiĝinta. Ĉu ... sed mi opinias, ke sufiĉas nur altiri vian atenton al ĉi tiu flanko de l’ problemo por ke vi mem trovu ĉiujn bonajn argumentojn por pravigi la pozicion de SAT je la komunista vidpunkto – samkiel je la vidpunkto de la anarkistoj partoprenantaj la sindikatan laboron ...

– Oni tamen ne povas identigi SAT-on je sindikato ...

– Kompreneble oni ne povas. Mi nur starigis komparon por plifaciligi la komprenon de l’ problemo.

Kia ĝi estas? Ni rigardu la realaĵon; ni konsideru la faktojn. Kion ni vidas? En la esperanta movado, ekzistanta jam de tridek jaroj, estas multaj laboristoj sub gvidado de pastroj, negocistoj, generaloj k similuloj. Farinte tian konstaton, kia devas esti la tasko de klaskonscia esperantisto? Por marksisto ne povas esti iu ajn hezito: li devas arigi tiujn laboristojn en Asocion, kies bazprincipo estos la klaseco, ne la partieco. Aliel agi estus ĝuste fali en la sektismon, kiun prave kontraŭbatalas Trocki. Tian ekzemplon je sektismo liveras al ni la kelkaj fanatikuloj, kiuj blufe parolas je la nomo de Kifintern*. SAT starigante kiel sian taskon: “utiligi praktike la internacian lingvon esperanto por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda”, solvis la problemon en tute marksista spirito, laŭ tute ortodoksa maniero.

* Komunista ido-federuro internaciona.

– Vi estas eble prava, tamen ŝajnas al mi, ke la sektora organizsistemo de SAT estas malfacile defendebla je komunista vidpunkto ...

– Se nia organizo celus plenumi la taskojn de sindikato aŭ de politika partio, via rimarko ja estus tute trafa. Sed la tasko de SAT estas tute alia: ĝi estas – k povas esti – nur kultura, eduka, laboristserva. Plie ĝiaj membroj fordetruis inter si la lingvajn barojn, tial sekve estus niaflanke tute malsaĝe, tute ne celkonforme imitaĉi organizojn, kies taskoj k konsisto estas tute diferencaj.

Nia Statuto diras ĉe la punkto b: “Kiel eble plej bone k digne plifaciligi la interrilatojn de la membroj, tiel kreskigante ĉe ili fortikan senton de homeca solidaro.” SAT difinis al si tian taskon, tial ke estas spertite, ĉiutage sperteble por akrevida observanto, ke en la organizoj, kiuj sin titolas internaciaj, regas senkonscia naciemo. Kaj eĉ en Rusio, kie politike triumfis la revolucio, naciaj problemoj estas malfacile solveblaj pro la ekzisto de forta naciema sento ĉe la amasoj. Eĉ en la tiea komunista Partio okazas kelkfoje inter Rusoj k Poloj konfliktetoj, kiujn estigas nur nacia sento.

Por ĉiel labori al la sufokado de tia naciemo, ni volis, ke la gvidantoj de SAT ne povu paroli je la nomo de iu ajn nacio, ne reprezentu iun ajn naciecon. Konsekvence je ĝia eduka tasko SAT devas do kiel k kiam eble ignori la naciojn. Tial la sektorsistemo logike sin trudas.

– Ĉu tamen tia sektorsistemo ne ŝajnas tro artefarita, “nenatura”? Mi timas, ke oni konsideru nin kiel fantaziulojn.

– Bela argumento en la buŝo de esperantisto! Ĉu do esperanto ankaŭ ne estas io artefarita, nenatura? Ĉu do la esperantistoj ne estas ankoraŭ konsiderataj de superrealistoj kiel fantaziuloj? Mi ripetas, ke la tasko de SAT estas kultura. Ni volas kulturi ĉe niaj membroj “fortikan senton de homeca solidaro”. Nu, la homeco vidiĝas ĝuste per tio, ke, male je la bestoj, la homoj adaptas la naturon al siaj bezonoj k ne sin adaptas al la kruda naturo. La naciema sento estas io natura, kion revolucio ne detruas. Tial estas nia kultura tasko elŝiri tiun senton, kiel terkulturisto elŝiras lolon en sia tritika kampo. La tritiko estas io kulturita, artefarita, dum la lolo estas io tute natura. Ni volas kulturi en ni la homecon k fordetrui la naciecon – samkiel la kamparano kulturas la tritikon k elŝiras lolon.

Sur la spirita kampo tia estas la kultura tasko de SAT, kiu posedas por plenumi ĝin la necesan ilon, esperanton. Tian taskon ne tiel trafe k sukcese povas plenumi organizoj samcelaj, sed konsistantaj el nesamlingvanoj. Tial nia organizo havas mision, kiun ĝi devas plenumi malgraŭ ĉiaj ajn atakoj k miskomprenoj ...

– Mi ja scias, ke multe da niaj partiaj gvidantoj konsideras la esperantistojn kiel fantaziulojn. Kaj tamen mi plene konscias, ke ni faras tre praktikan laboron, disvastigante nian lingvon. Sed mi povas malfacile konvinkiĝi, ke la sektorsistemo de SAT povus esti aplikata en la funkciado de la estonta socio, eĉ kiam ne plu ekzistos lingvaj k aliaj baroj. Tial mi opinias, ke tia sistemo estas arbitra k nedefendebla.

– Mi povus respondi al vi, ke ne tiel oni devas prezenti la problemon. Ni starigis tiun sistemon nur por malhelpi, ke la gvidantoj de SAT reprezentu iun naciecon. En nia penso, ne alian rolon ni difinis al la sektorsistemo, k kompreneble estas facile al nelojalaj kontraŭuloj montri sub karikatura formo tian sistemon, difinante al ĝi rolon de ni ne difinitan.

Sed mi volas montri al vi, ke la principo desennacieco estas tute konforma al la historia malvolviĝo de la homa socio, konsiderata je marksista vidpunkto. Ni prikonsideru la ekonomiajn fortojn, kiuj agas por ŝanĝi la tutan sociordon. Ĉu la ferminaĵo, la karbo k. a. krudaj materioj estas interdividitaj laŭ nacieca principo?

– Kompreneble, ne.

– Ĉu tiaj materioj ne estas la plej gravaj agiloj en la funkciado de l’ Socio?

– Nekontraŭdireble ...

– Sekve la baroj, kiuj malhelpas la normalan funkciadon de la ekonomiaj fortoj estas ĝuste naciecaj. Normala, scienca aranĝo de tiuj fortoj ignoras la naciojn. Estas do tute logike, ke ni antaŭvidu la estontan sociordon, starigatan laŭ sen-nacieca plano k ne laŭ inter-nacieca. Ĉar ni ankaŭ antaŭvidas la ĝeneralan uzadon de esperanto sur la tuta planedo, aperas klare k tute logike, ke la organizprincipo sennacieca estas tute konforma al la estonta sociordo. Mi kompreneble parolas pri la principo, ne pri la nuna aplikado nia, kiu havas tute difinite limigitan rolon.

Penante fortiri sin de la rutina vojo, estas facile pruvi, ke SAT – starante sur spirita kampo, difininte al si edukan taskon, – sekvas vojon ne utopian, sed male tute konforman al la historia malvolviĝo de l’ Socio ...

– Viaj klarigoj iomete refirmigas mian konvinkon, sed antaŭ ol adiaŭi vin mi volas demandi: kial do jam vi ne liveris tiajn klarigojn al la SAT-anaro?

– Ho, kara malfidemulo, ĉu do vi ne scias, ke la semanto devas elekti la plej taŭgan tempon por semi la bonan grenon?

Via dubema spiritstato signas, ke tiu tempo alvenis ... Ĝis revido!...

Rutinemo

Troviĝas en iu urbo laboristaj esperantistoj. Deziras ili esperanton propagandi k instruadi. Tiucela grupiĝo okazas. Por propagandi bezonas la grupo propagandilojn; por instruadi, instruilojn. Sed propraforte ne povas la grupo eldoni la necesajn ilojn. Kuniĝo de fortoj montriĝas necesa. Naskiĝas nacilingva por-esperanta organizo.

Sed baldaŭ la sperto montras, ke tute nesufiĉa estas la por-esperanta varbado. Kiam la lernantoj finis kurson, necesas ilin reteni k ligi al la esperanta movado. Aliel preskaŭ vana estus la farita laboro. Tion pruvas la granda nombro da personoj lernintaj esperanton k kiuj tamen neniom profitas je sia lernakiraĵo k neniom helpas la antaŭeniron de nia afero.

Por ligi la ellernintojn al la movado ne ekzistas pli bona rimedo ol instigi ilin al tuja aplikado de la lingvo. Estas evidente, ke oni ne lernas esperanton por interparoli kun siaj gepatraj samlingvanoj. Necesas transpaŝi la landlimojn por interrilati kun eksterlandanoj. Necesas gazeto esperantlingva, literaturo, adresaro: unuvorte aparato, ebliganta la praktikan utiligon de la lingvo.

Tial naskiĝis SAT.

Ĉu taŭga ĝi estas? Faktoj respondu: SAT naskis du presorganojn: semajnan k monatan; ĝi jam pliriĉigis nian literaturon je kelkaj valoraj verkoj; ĝi eldonas ĉiujare Jarlibron kun adresaro de la membroj; ĝi jam faris multajn servojn, kies tutcito ne estas necesa por pravigi la tezon.

Do, ekzistas la bezonata aparato k ĝi funkcias. Ne tiom amplekse kiom dezirinde, sed pri tio respondeca ne estas la aparato mem, sed ties uzantoj k ĉefe kiuj ne volas ĝin uzi.

Sed pekhava estas la SAT-aparato: ĝi sisteme penas ignori la nacilingvajn por-esperantajn asociojn. Granda la peko. Nepardonebla eraro. Nerespektema sinteno. Ĉu do la sindikatoj, la kooperativoj, la politikaj partioj ne estas internacie kunligitaj? Kial la esperantistoj ne imitus?

Ja efektive, kial? Kial aeroplanoj flugas en la aero, dum aŭtomobiloj ruliĝas surtere? Esperantistoj tutmondaj samlingvanoj estas, ili ne devas simie apliki la organizsistemon de nesamlingvanoj.

– Vi ne konvinkos nin. Fondu ni esperantistan internacion. Ni ja povas trudi al aeroplanoj, ke ili sekvu serpentumajn vojojn surterajn.

Tiele parolas rutinemuloj. Vivu tradicio, rutino k ĉia samspeca sanktaĵo. La organiz-sistemo de SAT estas ja malbona; ĝi estas diable sataneca.

For!... for!...

Ĉu unue SAT-anoj?

– Unue mi estas SAT-ano, due partiano, diras iu.

– Unue mi estas partiano, due SAT-ano, respondas aliu.

Kaj inter ambaŭ okazas iafoje vigla disputo. La unua riproĉas al la dua lian malzorgon pri la esperanta afero, k la dua rebatas, ke multe pli urĝas la partilaboro.

La interdisputo kompreneble ne kondukas al praktika konkludo, tial ke maltrafe starigita estas kutime la demando. Povas ja okazi, ke ambaŭ disputantoj estas same pravaj.

Mi prenu konkretan ekzemplon.

Temas partopreni manifestacion, kies sukceso aŭ fiasko povas havi gravan sekvon por la tuta laboristaro. Nu, ĝuste je tiuj tago k horo okazas la kutima esperanta kunveno.

Kion devas fari klaskonscia SAT-ano?

Sen ia ŝanceliĝo, li devas nepre foresti la esperantan kunvenon. Tiaokaze, li devas esti unue partiano (aŭ sindikatano ktp.) k partopreni la manifestacion.

Sed aliokaze temas propagandi por esperanto k por SAT. Kaj tio okazas ĝuste la tagon, kiam kunvenas kutime la partianoj.

Kion faru klaskonscia esperantisto?

Senhezite li malestu la partian kunvenon; li estu tiam unue SAT-ano.

Mi klarigu.

Klaskonscia esperantista laboristo, sekve SAT-ano, havas la firman konvinkon, ke la partiaj k sindikataj gvidantoj malzorgas la interesojn de la proletaro, ne okupiĝante pri solvo al la mondlingva problemo. Li opinias, ke la laboristaro povas emancipiĝi nur se ĝi estas tutmonde organizita, k ke plie tiu organiziteco povas esti trafa k efika nur se inter la membroj ekzistas lingva komuneco.

Sekve, en ordinaraj okazoj, klaskonscia esperantisto logike devas esti unue SAT-ano.

Sed, eksterordinare, se temas, ekzemple, defendi sian organizon kontraŭ faŝista bandaĉo, ni tiam estu unue partianoj aŭ sindikatanoj – due SAT-anoj.

Abstrakto k metafiziko estu for el niaj vicoj!

Ni ne forgesu, ke la vivo ne adaptiĝas al principoj, eĉ se ili estas tute ĝustaj, sed ke temas adapti la principojn al la vivo.

– Ĉu unue SAT-anoj?

– Tio dependas de la tempo, de la loko, de la cirkonstancoj. Almenaŭ ni estu ĉiam, ĉie, ĉiel klasbatalantoj, firme konvinkitaj, ke la SAT-laboro nepre necesas por ebligi la finfinan emancipiĝon de l’ tutmonda proletaro.

La signifo de niaj Kongresoj

La sepan fojon, SAT-anoj el plej diversaj mondpartoj baldaŭ renkontiĝos por diskuti pri la ĝeneralaj interesoj de la tutmonda laborista esperanta movado.

Ĉu tiuj K-doj venos kiel delegitoj? Ne. Ili reprezentos nur sin mem.

Ĉu tio ne estas bedaŭrinda? Eble. Kvankam oni povas logike argumenti, ke fakte estas neeble reprezenti aliulojn.

Do, ĉeestos la kongreson nur K-doj sufiĉe monhavaj k ĝuantaj libertempon.

Sekve, ĉu decus, ke tiaj kongresanoj decidu je la nomo de la tuta SAT-anaro? Estas memkompreneble, ke ne.

Tamen ĉu ne konvenas, ke ili havu la rajton kontroli la administran mastrumadon de SAT? Ĉu ne estas tute bone k trafe, ke K-doj el diversaj regionoj povu demandi, esplori, ĉu tute normale k honeste funkcias la SAT-aparato?

Necesas, ke ĉiuj SAT-anoj havu la konvinkon, ke iliaj kotizoj, iliaj mondonacoj estas bone utiligataj, ke tute forestas parazitoj k profitemuloj el la gvidantaro kaj oficistaro de SAT.

Kontrolado ja estas necesa. Kaj evidentiĝas, ke tute ne gravas, ĉu ĝi estas farata de K-doj el Tokio, el Londono aŭ el Ĉikago. Niaj kongresoj ebligas tian kontroladon k tio estas nemalgrava.

La ĉiujara renkontiĝo de K-doj el multaj diversaj regionoj ebligas ankaŭ interŝanĝadon de ideoj, komparon de spertoj rilate al la propagando, instruado k aplikado de nia lingvo.

Niaj kongresoj havas plie tre grandan propagandan efikon. Ili ja liveras treege bonan okazon por diskonigi esperanton tra la tutmonda laborista movado. Ĉiujare ni invitas la plej gravajn laboristajn organizojn sendi delegitojn, por ke ili proprokule vidu la forton de nia movado; por ke ili per propraj oreloj aŭdu kiel bele sonas esperanto, kiel flue ĝin parolas simplaj laboristoj.

Tio ankaŭ estas grava k donas signifon al niaj kongresoj.

Oni ja povas bedaŭri, ke ne el ĉiu grava urbo povas veni K-do por ĉeesti la kongreson. Sed ne utilas bedaŭri k ĉagreni pro tio, kion oni tuj ŝanĝi ne povas.

Venos sendube la tempo, kiam, el plej malproksimaj lokoj, povos kongresanoj veturi per flugmaŝinoj tre rapide k malmultkoste. Dume ni devas atenti la nunan staton k tamen ebligi, ke SAT ne estu nura eŭropa organizo. Niaj orientaj k ceteraj malproksimloĝantaj anoj rajtas ankaŭ iarimede influi k kontroli la mastrumadon de nia Asocio. Oni ja povas bedaŭri, ke ĉiurilate niaj kongresoj ne estas decidrajtaj, sed estus laŭ mi multe pli bedaŭrinde, se SAT povus esti kulpigata je eŭropisma regemo.

La SAT-kongresoj estas decidrajtaj pri kelkaj aferoj; ili ebligas kontroladon; ili havas grandan propagandan efikon; ili ebligas renkontiĝon k konatiĝon de multaj K-doj el diversaj regionoj; ili do havas grandan signifon k utilon.

La organizantoj ne bedaŭru sian penon, la partoprenantoj sian tempon kaj monon. – La nepartoprenantoj ne tro ĉagrenu, ĉar ili havas la certon, ke nenio principe grava povas esti findecidita sen konsento per ĝenerala voĉdonado.

Superpartieco

Se ni varbas al SAT senpartianon, li baldaŭ celas, ofte senkonscie, fari el nia organizo ian partion. Li provas trudi al ĝi taskojn, kiujn plenumi povas nur politikaj aŭ sindikataj organizoj ...

Se partiano aliĝas, li simile celas, ke SAT akceptu k subtenu la politikon de lia propra partio. Kiel ĉiu scias, en ĉiuj partioj okazas bataloj inter diversaj tendencoj, k nia varbito emas eĉ enŝovi en SAT la vidpunkton de la tendenco, al kiu li apartenas en sia partio!...

Ĉiu observemulo ja povas fari tiajn konstatojn.

Por ke nia Asocio povu normale malvolviĝi, necesas, ke la supre menciita spiritostato malaperu el niaj vicoj. La SAT-anoj devas kompreni, ke nia peresperanta tutmonda organizo estas neniel komparinda kun politika partio; ke ĝi ne povas ludi rolon de sindikato; ke ĝi sekve devas havi tute apartajn taskojn: ke ĝia celo devas havi propran karakteron. Estas vero, ke SAT celas utili al ĉiuj labortistaj organizoj klasbatalaj senescepte. Kiel do ĝi povas tion fari? Kiel anoj de diversaj inter si batalantaj organizoj povas kunlabori en sama asocio? Unuavide tio ŝajnas neebla. Kaj fakte ĝi estus tia, se la membroj havus eraran komprenon pri la celo k taskoj de laborista esperanta organizo tutmonda.

Ni celas utiligi praktike esperanton. Kion signifas tio? Tio signifas, ke per nia lingvo ni volas interrilati kun samcelanoj el ĉiuj landoj.

Kiel povas tio utili al mia partio, al mia sindikato? eble demandos iu. Facila estas la respondo: Ĉu do via organizo ne celas kunligi internacie la laboristojn? Ĉu vi mem ne konvinkiĝis, ke via propra emancipiĝo dependas de la emancipiĝo de ĉiuj laboristoj en la mondo? Se vi estas ministo, ekzemple, ĉu vi jam ne spertis, ke la labor- k viv-kondiĉoj de viaj sammetianoj en aliaj mondpartoj influas sur viajn proprajn? Certe jes. Sekve vi havas intereson ekkoni pri tiuj kondiĉoj. Kaj se per esperanto vi ricevos ĝustajn informojn, vi konigos ilin al la estraro de via sindikato. Tion farante, vi ne nur praktike utiligos esperanton por la servo de via sindikato, sed plie vi pruvos per faktoj, ke simplaj laboristoj povas senpere interrilati laŭ tutmonda skalo: ke estas eble forigi jam nun la lingvajn barojn; ke la laboristaj organizoj povus ŝpari tempon k monon per la alpreno k praktikado de esperanto.

En iu politika Internacio oni preparas internacian kongreson. Gravaj demandoj kuŝas en la tagordo. Temas decidi pri nova orientiĝo de la tuta organizo. Akraj polemikoj okazas en ĉiulandaj partioj inter la diversaj tendencoj. Por akceptigi siajn tezojn, gvidantoj citas erarajn faktojn aŭ prisilentas ion gravan. Ili havas en la manoj la tradukaparaton de la partio; ili sekve povas konigi nur la faktojn, kiuj apogas ilian vidpunkton. Sed per esperanto vi estas ligita kun samtendencanoj en aliaj landoj: de ili vi povas ricevi informojn; vi tiel povas kontroli la dirojn de viaj gvidantoj aŭ tendenckontraŭuloj. Ĉu do tio ne estus praktika utiligado de esperanto por via partio?

Mi povus citi diversajn aliajn ekzemplojn. Tiuj sufiĉas por montri, kiel esperanto povas esti utiligata de ĉiu SAT-ano por siaj apartaj celoj, ĉu partiaj, ĉu sindikataj, ĉu kooperativaj, ktp.

Estas memevidente, ke esperanto per si mem tute ne sufiĉas. Nia lingvo estas kvazaŭ telefonaparato, kiu bezonas esti fadenligita kun similaj aparatoj por povi utile funkcii. En la apliko de esperanto, SAT ludas la rolon de la fadenaro en telefonio. Per sia Jarlibro, per siaj presorganoj ĝi ebligas la interrilatiĝon, la interkonatiĝon sur tutmonda skalo inter sampartianoj, sammetianoj aŭ samtendencanoj.

Sed, se oni enkondukus en la SAT-rondoj, en la SAT-organoj disputojn k polemikojn, ĉu tio signifus meti esperanton je la servo de l’ Proletaro? Tute ne. Tio signifus nur konfuzon, miskomprenon pri la rolo, kiun povas nuntempe ludi nia lingvo; tio signifus plie la baldaŭan disfalon de SAT en malgrandajn, sensignifajn sektojn ...

La SAT-aparato ebligas al anarkistoj, al komunistoj, al socialistoj, al senpartiuloj, al sindikatanoj, al ĉiuj ajn laboristoj, kiuj batalas kontraŭ la kapitalista sociordo, interrilatiĝi, interkonatiĝi k ricevi informojn, kiujn ili povas utiligi polemike ekster SAT kontraŭ malsamtendencanoj, malsampartianoj.

La SAT-organoj ankaŭ ebligas objektivan, seninsultan diskutadon pri ĉiuj teorioj, pri ĉiuj vidpunktoj. Per la komparo de diversaj ideoj k tezoj ĉiuj SAT-anoj povas tiri profiton por sia meminstruiĝo. Kiuj neniam aŭdas alian vidpunkton, ol tiun, kiu estas defendata en la organoj de ilia partio, tiuj riskas fariĝi kredemuloj, similaj al religiuloj. Liberpensantaj homoj devas gardi sin kontraŭ ĉia fanatiko. Kaj tio estas ebla, nur se ili kutimas de tempo al tempo enspiri alian aeron ol tiun, kiun ili enspiras en sia propra partio, en sia propra korporacio.

En la politiko, en la bataloj de la laborista movado regas pasio. Tio estas neevitebla. Sed la pasio ne ĉiam devas regi la spiritojn. Necesas kelkfoje, ke ili penu pensi objektive, racie. SAT povas esti tiu loko, kie forestas pasio, kie regas Racio. Homoj, kiuj uzas racie elpensitan lingvon; homoj, kies agado celas detrui la rutinon, la tradiciojn, tiaj homoj povas per tio stari sur pli alta ŝtupo ol aliaj. La SAT-anoj povas, devas fariĝi la “plej perfektaj el la t. n. internaciistoj”, estas dirite en la Statuto. Ĉu ni ĉiuj bone komprenas la profundan k larĝan signifon de tia postulo? Estas dube. Necesas unue por tio, ke ĉiu firme konvinkiĝu pri la gravo k seriozo de nia movado. Ni ne esperu la savon da ia ajn mesio. Ne la gvidantoj de laboristaj organizoj malaperigos la lingvajn barojn. Ili ne havas intereson en tio. Tute male: la pli malpli poliglotaj gvidantoj havas ĉefe intereson konservi sian postenon. Esperanto ne povas nun helpi al ili en tio.

“La emancipiĝo de la Laboristaro rezultos el la agado de la laboristoj mem”, estas prave dirite en fama manifesto. Same la lingvaj baroj disfalos nur per la agado de la esperantistoj mem. Tial necesas, ke apud la aliaj laboristaj organizoj SAT ekzistu memstare: ĝi devas konscie ludi sian propran historian rolon, havi sian propran taktikon, k eĉ iarilate sian propran ideologion.

Tio devas k povas okazi senkonflikte kun la aliaj laboristaj organizoj. Superpartieco ja ne signifas kontraŭpartiecon.

Vivu la neŭtralismo!

Oni jam atentigis min pri neceso ne tro paradoksi en miaj diroj.

Tute prave!

Sed la vivo, la faktoj ne malofte paradoksas. Kaj ni devas atenti la vivon, la faktojn ...

Sendube la plej “ortodoksaj” marksistoj konsentos, se mi asertas, ke la socia vivo estas sinsekvo el kontraŭdiroj. Ne ekzistas absolutaj veroj, krom eble en la abstrakta, matematika kampo. Veroj ĉiam rilatas al tempo, loko, forto, cirkonstancoj, ktp.

Sed sufiĉe da ĉirkaŭfrazoj! Mi simple intencas krii: Vivu la neŭtralismo! Jen cinika konfeso pri “revizemo” (1).

Bonvolu tamen ne tro rapide finjuĝi pri tiu mia “krimo”*...

* Aludo al riproĉoj faritaj ĉe la Lajpciga Kongreso. – Kompil.

Vero estas, ke en la landoj, kie regas blanka teroro, nia SAT-movado ne povas malvolviĝi normale. Tie Sennaciulo k aliaj SAT-eldonaĵoj ne povas eniri libere. Sufiĉas esti posedanto de membrokarto de nia Asocio por esti suspektata, arestata, malliberigata.

Nu, ĉu do ni simple notu la fakton k rezignu? Estus tute maltrafa oportunismo! Kie SAT estas malpermesata, kie niaj anoj ne povas kolektiĝi sub nian ruĝan flagon, tie ili devas ŝirmi sin per la nure verda; ili devas partopreni la neŭtralan, burĝan, eĉ faŝistan esperantan movadon ...

Ne gravas, se laboristo ricevas esperantan instruon de pastro, de faŝisto. Esperanto estas ilo. – ilo nepre necesa por la emancipo de nia klaso. Oni do ne timu ricevi ĝin de malamikaj manoj. La ĉefaĵo estas posedi la ilon k scipovi lerte ĝin uzadi. Aliiĝos la cirkonstancoj en la blankaj landoj; venos certe la tago, kiam estos eble utiligi malkaŝe la akiritan k bone akrigitan ilon por niaj klasaj celoj.

Kiuj ne komprenas tion, kiuj krias: “For la neŭtralismon!” en la terorlandoj, tiuj, en plej bona okazo, estas blindaj fanatikuloj, aŭ simple provokistoj ...

La vera kuraĝo ne konsistas el fanfaronaĵoj: vera heroo ne oferas senbezone sian vivon; male li ŝirmas zorge sian bruston por batali venke, kiam la cirkonstancoj fariĝos favoraj.

La vera kuraĝo ankaŭestas diri la veron, eĉ kiam tio povas domaĝi al la verdiranto ...

Sed, kompreneble, ju pli la cirkonstancoj devigas nin rezigni provizore niajn principojn en la blankaj landoj, despli ni devas rigore apliki ilin tie, kie regas ankoraŭ la burĝa demokratio.

Vivu la neŭtralismo! tie, kie nia obeinda, sed ne obeebla agitvorto: “For la neŭtralismon!” riskas detrui tute la esperantan vivon.

Nia ĉefa tasko

Ni kutimiĝu al eksternacia sent-, pens- k agadkapablo.

Kvazaŭ obsede mi ripetas tiun frazon. Koncize ĝi entenas la tutan celon de SAT, k nia organizo sukcesos k plenumos sian taskon proporcie kun la penetriĝo de tiu ideo en la cerbon de la Kamaradoj. Ĝi devas fariĝi nia morala direktilo, nia kriterio pri taŭgeco de niaj klopodoj k pravo de niaj decidoj.

Eksternacia sentkapablo: Ni unue sentkapablas pri ni mem, poste k laŭvice pri niaj familianoj, samurbanoj k samlandanoj.

Koncerne la plejmulton el la homoj tie finiĝas ilia sentkapablo. Kial? Malofte ni havas okazon esti tuŝataj de influoj venantaj el eksterlando. Tial nia menso estas ĉefe rezultaĵo el naciaj inspiroj ĉiuspecaj.

Homoj bonkoraj koncerne siajn familianojn k samnacianojn, fariĝas, dum krizaj aŭ militaj tempoj, plej kruelaj koncerne eksterlandanojn. Patrioto povas esti en sia lando tre pacema homo. Eksplodas milito, li fariĝas sangavida mortigemulo. Li ĝojas eksciante pri malfeliĉegoj okazintaj en “malamika” lando. Lia kompato por la suferoj de siaj samnacianoj, nur multobligas sian malamon al la “malamiko”. Nur nacie li estas sentkapabla. Ĉefa tasko nia estu do pliampleksigi nian sentkapablon.

Eksternacia penskapablo: Nunepoke la popoloj estas ĉiulande pli malpli regataj laŭ demokrata sistemo. La vera potenco kuŝas en la manoj de tiuj, kiuj posedas rimedojn por formi la opiniojn. Ĉar la gazetaro k eldonindustrio estas en la manoj de kapitalistoj, ĉi-lastaj estas do la solaj potenculoj. Ili regas la pensojn de la popolamaso, kapablante klaĉadi milionekzemplere plej egajn mensogojn k silenti pri plej sciindaj aferoj.

La persona profito de tiuj potenculoj identiĝas kun tiu de la ŝtato – fakte ili estas mem la ŝtato: konsekvence ili formas la opiniojn laŭ nacia celo: ili kreas nacieman spiriton.

Malgraŭ rapidveturiloj, senfadena telegrafo k aliaj modernaj translandlimaj kulturiloj, la popoloj estas tamen ĉirkaŭataj de nevideblaj baroj starigataj de lertaj manoj.

Estas do necesega tasko utiligi nian supernacian organismon por interrilati kiel eble plej ofte k intime kun ĉiulandaj Kamaradoj. Nur tiel ni povos imunigi nin kontraŭ la abomena naciismo-patriotismo.

Por esti supernacie penskapablaj ni bezonas gazeton pli k pli valoran k ampleksan, pli k pli ofte aperantan. Urĝas ankaŭ eldoni literaturon konceptitan laŭ sennacieca, vere humana spirito.

Jam ni projektis la verkadon de socialisma-komunisma antologio tutmonda. Eble pli urĝas eldoni porinfanan historilibron. Niaj infanoj devas lerni pri la vivo de la vere eminentaj homoj, kies genio k grandkoreco ne povis esti entenataj en la kadro de iu ajn nacio. Ĉiuj noblaj sennaciemuloj devas esti konataj k honorataj anstataŭ reĝoj, militistoj k senskrupulaj ŝtatistoj.

Parolante pri eksternacia penskapablo, tio signifas, ke la fonto de niaj informoj devas esti vere sennaciece objektiva.

Eksternacia agadkapablo: Per tiu lasta esprimo mi komprenas ĉion, kio koncernas vojaĝojn, forkurojn dum militaj tempoj, interŝanĝon de infanoj, ktp.

Kiel vivantan ekzemplon mi nur citu la eldonon de nia gazeto: la eldonejo estas en Francio k la presejo en Germanio. Nia konstanta kunlaborado kun Kamaradoj Riĥter k Lerĥner ebligas la ĉiumonatan eliron de Sennacieca Revuo en 16–20 paĝa amplekso. Tio certe estas atentinda rezultaĵo – ne parolante pri la morala flanko, pri tiu eblo pli bone interkonatiĝi per tiu kunlaborado

Estas vere, ke negocistoj povas ankaŭ trovi profiton en similaj interrilatoj. Sed la diferenco estas en tio, ke negocisto celas personan profiton dum ni estas nur instigataj de idealaj motivoj. Interrilatoj sen idealo, samkiel idealo sen interrilatoj estas ambaŭokaze nesufiĉaj por alproksimigi la popolojn.

Kreante k kreskigante superŝtatan, supernacian organismon, ni ebligas la aliigon de niaj mensoj. Ni faras el esperanto potencan kulturilon. Ni disetendas nian agadkampon ĝis la ekstremoj de Satanio. Unuvorte ni faras pozitivan laboron.

Sendube la profesiaj revoluciuloj daŭrigos ankoraŭ longe ne tre atenti pri internacia lingvo. Barakte ili klopodos ŝanĝi la socian ordon de supre per dekretoj k leĝoj, ofte neaplikeblaj. Ili taksos nin kiel fantaziulojn, kiuj misuzas sian energion ...

Sed ni forte konsciu, ke kutimigante nin al eksternacia agado ni estas la plej certaj revoluciuloj, ĉar ni portas revolucion en niajn spiritojn; ĉar ni jam embrie funkciigas societon kiel estas esperinde, ke funkcios la tutmonda socio.