Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj 

Vortoj de Kamarado E. Lanti

Kun antaŭparolo de L. Banmer

Proksimuma verkojaro: 1920-1929

Kreis la Esperantan tekston: Lanti

Tiu ĉi versio de “Vortoj de Kamarado E. Lanti” estas bazita sur EPUB-versio enretigita ĉe http://dicta.bplaced.net/esperanto/, sed kontrolita laŭ skanaĵoj de la unua eldono el 1931, troveblaj en la kolektoj de la Aŭstra Nacia Biblioteko (Österreichische Nationalbibliothek): https://viewer.onb.ac.at/117C9764.

MONDLINGVO

Nia Pozicio

Antaŭ dudeko da jaroj, la lingvistoj ankoraŭ malkonsentis pri la eblo daŭre starigi artefaritan lingvon. Hodiaŭ ili devas agnoski la faktojn: Depost 34 jaroj esperanto vivas k normale daŭrigas sian evoluadon, tute same kiel natura lingvo. Proporcie kiel ĝia uzado disvastiĝas en ĉiuj fakoj de l’ vivo: scienco, arto, tekniko ktp., ĝi fleksiĝas k pliriĉiĝas je novaj vortoj k formoj. La kreaĵo de Zamenhof estas nun mirinda lingvo, kapabla traduki ĉiujn nuancojn de la homa penso.

La formulo estas trovita. Kiu ajn konas la strukturon de esperanto, tiu povas, se por tio li havas emon k tempon, naski idojn de esperanto. S-ro de Sosur (Saussure), kiu ŝajne havas pasion por tia ludo, naskis almenaŭ dekduon da ili ekde 1908. Kaj mi scias, ke pluraj amatoraj lingvistoj posedas en siaj tirkestoj mirindajn projektojn; nur maljusta sorto malhelpis, ke ili trafu en presejon ...

Teorie la problemo estas do solvita k ŝajnas, ke hodiaŭ ni ekiras al praktikaj efektivigoj. La III-a Internacio starigis Studkomisionon, kies tasko estas raporti antaŭ la proksima internacia Kongreso.

Kia devas esti nia sinteno antaŭ tiu iniciato?

En 1919, en la unua postmilita n-ro de Esperantista Laboristo, ni faris tre kategorian deklaron, kiun hodiaŭ ni konfirmas: unue revolucianoj, poste esperantistoj. Konsekvence, ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj. La Studkomisiono decidu, k ni akceptos ĝian decidon, kia ajn ĝi estu! ...

Estas evidente, ke ni antaŭmetas la kondiĉon ke la fakta ordonpovo, kiun disponas la III-a Internacio, devos fari ĉiujn necesajn aranĝojn por ke la decido de la Studkomisiono ne restu malviva surpaperaĵo. Ni ne povus akcepti la decidon de Komisiono, ne havanta la necesan povon por doni leĝoforton al siaj rezolucioj. La sperto avertas nin pri la senpoveco de morala aŭtoritato, kia ajn granda ĝi estas, por trudi siajn decidojn.

La aranĝoj farendaj devas enteni la devigan instruadon de la alprenota lingvo en ĉiuj lernejoj el la landoj, kie la Proletaro jam konkeris la regadon. Ĉie alie, la organoj de la diversaj sekcioj de la Internacio ricevu la instrukcion fari aktivan propagandon por tiu lingvo. Kaj ĉiuj propagandistoj estu devigataj ĝin lerni en difinota tempodaŭro, se ili volas ne esti malkvalifikataj por okupi siajn postenojn, ktp., ks.

Kia estas nia pozicio antaŭ tiuj, kiuj propagandas surogatojn de esperanto?

La vidpunkto de la skismanoj estus defendebla, se ili povus demonstri:

1) Ke esperanto ne estas kontentiga solvo pri la demando;

2) Ke ido, esperantido, aŭ iu ajn projekto morgaŭ naskiĝonta, estas la ununura k definitiva solvo.

1’) Nu, la 13 internaciaj kongresoj de esperanto, la 70 gazetoj nun aperantaj, pruvas pli ol necese, ke esperanto kontentige solvis la problemon pri lingvo internacia.

2’) Por refuti tiun punkton, sufiĉas diri, ke la lingvistoj ne interkonsentas pri la kvalitoj de la diversaj projektoj: Jespersen, el Kopenhago, diras jes; sed Brandt, el Moskvo, diras ne. La unua pledas por ido, la dua por esperanto. Kaj kiam niaj idistaj K-doj asertas, ke ilia lingvo estas la “scienca” solvo de l’ problemo, ni ne povas ne rideti, pensante, ke preskaŭ ĉiuj decidoj de ilia Akademio estas alprenitaj je la plimulto de la voĉdonantoj. Kelkfoje eĉ tiu plimulto estis nur unu- aŭ duvoĉa.

En scienca fako, demando restas nesolvita tiom longe, kiom ĝi ne akiras la unuanimecon de la fakuloj. Unu sola povas esti prava kontraŭ ĉiuj aliaj. Por konvinkiĝi pri tio, sufiĉas memori la nomon de Galileo.

En la nuna stato de la demando, la solvo de la problemo pri lingvo internacia ne estas pure scienca. Ni devas, bedaŭrinde, resti sur la kampo de la empiria metodo. Tion saĝe k modeste faras la esperantistoj per la enkonduko de neologismoj, kiujn akceptas aŭ forpuŝus la uzado. Esperanto tia, kia oni ĝin parolas k skribas hodiaŭ, konsiderinde pliriĉiĝis depost 30 jaroj. Necesas esti blindigita de partieco por ne agnoski tion; k estas argumenti mallojale, kiam oni kritikas nian lingvon per citado de arĥaismoj kiel ekzemploj.

Ĉar la lingvistoj ne sukcesas interkonsenti, ni lasas al la uzado la zorgon decidi pri dubaj punktoj. Ĝi estas la internacia popolo, kiu prilaboras ĉiutage sian lingvan interkomprenilon.

Pri lingvaj demandoj, la decidoj ne dependas de gramatikistoj, sed de la homoj, kiuj utiligas la lingvon. La problemo prezentiĝos sub reala aspekto nur kiam Ŝtatoj aŭ, se Ŝtatoj mankas, aro da internaciaj organizoj (ekzemple sindikatoj) decidos utiligi praktike artefaritan idiomon.

Tia estas la opinio de unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la lingvoscienco. S-ro A. Meje (Meillet) ja diris tion al ni en 1920 per letero, kiun ni publikigis en Esperantista Laboristo.

Konsente kun la klera profesoro ĉe la Franca Kolegio*, konsente kun tio, kion skribis s-ro Kutura (Couturat) en sia majstra Historio pri Universala Lingvo, konsente kun Zamenhof mem, ni opinias, ke nur fakta regopovo praktike povas solvi la problemon.

* France: Collège de France

Oni do ĉesu paroli pri scienco, kiam povas temi nur pri disciplino k ekpraktikado! Ni klopodu alprenigi la ilon. Per uzado, la estontaj generacioj bone scipovos ĝin poluri k tutperfektigi.

Tri semajnoj en Rusio*

*

Ĉi tio estas ekstrakto el longa raporto pri vojaĝo, kiun en 1922 faris la aŭtoro al Moskvo, por enketi pri la laboroj de iu studkomisiono, kiu fakte estis nur intrigo, lerte aranĝita de idistoj. Tiun vojaĝon li devis fari, tial ke la Moskvaj komunistaj esperantistoj entreprenis nenion por senmaskigi la intrigon.

La tuta raportaro cetere indas esti represata, sed ni devas limigi la amplekson de la libro k pri tio elprenis nur tion, kio interesas esperantistojn. — Kompilanto.

Ĉe la sidejo de Komintern

— Kiom da tempo vi intencas resti ĉi-tie? demandis min K-do Dorjo (Doriot), la sekretario de Internacia Junularo Komunista, Franco, kiun mi havis okazon renkonti ĉe la hotelo “Lux”.

— Proksimume tri semajnojn.

— Nu, vi prudente agos, ne prokrastante pri viaj klopodoj. Oni ne kutimas rapidi ĉi-tie. Plie, neniam estas eble scii, kiam oni povos forveturi ...

Mi do decidis tuj iri al la sidejo de Komintern. Dorjo indikis al mi la vojon, faris desegnon sur paperpeco, k, provizumite per tiu plano, mi iris.

Sen tro granda peno mi trafis la lokon. Sur placo, ne malproksime de l’ Kremlo, staras granda konstruo sur kies fasado oni povas legi kvarlingve la faman frazon: “Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu”.

Mi aliris la enirejon. Tie du deĵorantaj soldatoj malpermesis, ke mi eniru. Unu eldiris kelke da vortoj de mi nekomprenataj k gestis al apuda pordo. Mi iris tien, eniris k ekvidis sinjorinojn, sidantajn antaŭ giĉetoj. Mute mi montris mian legitimaĵon, skribis la nomon de la K-do, kiun mi deziris viziti, k ricevis slipon kun kiu mi reiris al la soldatoj. Tiam ili permesis, ke mi eniru. En tiu okazo nur gestoj utilis kiel interkomprenilo.

La de mi vizitoto forestis. Dum unu horo mi sidis en antaŭĉambro, k fine fraŭlino germanlingve komprenigis min, ke mi revenu je la dua posttagmeze. Mi do foriris. Survoje al la hotelo mi havis ŝancon renkonti denove Dorjo, kiu venis ankaŭ viziti la sidejon. Klariginte pri mia maltrafo li konsentis akompani min k prezenti al K-do Rakoŝi, la sekretario de Ekzekutiva Komitato de Komintern.

Ne tre akceptema estis Rakoŝi. Li alparolis min jene:

— Ha, vi estas K-do Lanti! Vian mandaton mi vidis; ĝi ne valoras por ni. Vian organizon ni ne konas. Ĉu ĝi estas komunista? Ĉu vi konas ĉi tie esperantistajn komunistojn? Cetere ni ne povas okupiĝi pri esperanto. Ni havas tro da aliaj prizorgendaj taskoj, multe pli gravaj k urĝaj. Mi ne komprenas, ke vi venis ĉi-tien el Parizo pro tia motivo. Vi elturniĝu kiel vi povos. Komintern ne povas pagi por turistoj ...

Iom bolis mia sango. Kaj sektone mi respondis al Rakoŝi:

— Nu, ĉu do vi supozas, ke mi intencis gastigi min de Komintern? Neniel. Mi kutimas kontraŭe elspezi por la komunismo k tute ne vivas per la komunismo. Vi malpravas fari tian supozon koncerne min. Mi pagos el mia propra poŝo por mia ĉi tiea restado. Sed regulan mandaton mi havas k nepre devas plenumi la al mi konfiditan mision.

Se la mondlingva afero estas por vi bagatelaĵo, nu, mi prave-malprave, kiel internaciisto, konsideras ĝin gravega. Homo kiel Romen Rolan ankaŭ asertas, ke la internaciistoj estas tute malpravaj malatentante tiun aferon ...

— Ho, R. Rolan, literaturisto, ne komunisto, intermetis Rakoŝi kun malŝatema rideto.

— Se pri tiu temo ankaŭ valoras nur opinio de komunistoj, mi do citu al vi la nomon de Henriko Barbus, kiu, kvankam literaturisto, estas komunisto. Li ankaŭ opinias, ke internacia lingvo estas nepre necesa por ke vivu vera Internacio, ne Internacio el poliglotaj ĉefoj.

— Ĉu vere H. Barbus interesiĝas pri tiu demando? iom mire demandis Rakoŝi.

Tiam mi prezentis al li ekzempleron de la lernolibro eldonita de Federacio de revoluciaj esperantistoj franclingvaj, por kiu Barbus verkis antaŭparolon. Rakoŝi trarigardis la libron kaj diris:

— Bonvolu sidiĝi.

De tiu momento la tono de nia interparolado iom dolĉiĝis. Mi klarigis pri nia movado, montris la cirkuleron de l’ franca ministro Berar, kiu malpermesas la instruadon de esperanto en la publikaj lernejoj ... Post dudekminuta interparolado, Rakoŝi konfesis, ke eble nia agado povos utili la komunismon, sed konkludis, ke nun Komintern ne povas okupiĝi pri la demando.

Tiam mi respondis, ke tute ne estas mia intenco tedi la komunistajn gvidantojn per antaŭtempaj postuloj. Tia ne estas mia misio. Mi nur venis por esplori la laborojn de la Studkomisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, kiu estis starigata dum la II-a Kongreso. Mi devas ekscii ĉu la komunistoj povas prave konsideri tiun entreprenon kiel seriozan k indan je atento de ĉiuj komunistaj mondlingvanoj. Kaj mi aldonis, ke kvankam mi estas esperantisto, mi estas preta propagandi k instrui iun ajn lingvon oficiale alprenitan de Komintern.

Aŭdante la vortojn: “laboroj de la studkomisiono”, Rakoŝi ridetis k tiam diris kion mi jam resume raportis en la oktobra n-ro de Sennacieca Revuo. Li aldonis, ke neniu rajtas sin apogi sur la aŭtoritato de Komintern por propagandi iun ajn internacian lingvon.

Restis al mi nur peti oficialan ateston pri tiu deklaro por esti plenuminta mian mision. Senhezite Rakoŝi liveris al mi la dokumenton, kies originalan franclingvan tekston niaj legantoj jam konas*...

*

Ekzekutiva Komitato de l’ Komunista Internacio.

N-ro 1455.

Moskvo, 14 aŭgusto 1922.

K-do E. Lanti, delegito de la esperanta organizo “SAT”, kun aprobo de l’ Internacia Sekretariejo de l’ Komunista Partio Franca, veninte Moskvon, celante enketi pri la laboroj de la Studa komisiono por alpreno de helpa lingvo en la III-a Internacio, estas oficiale informata, ke tiu komisiono estas jam likvidita k ke la Komunista Internacio alprenis nenian decidon pri adopto ĉu de esperanto, ĉu de ido.

Sekretario de E. K. de K. I.

Rakoŝi.

Ni represas tiun tekston ne nur tial ke ĝi havas gravan valoron k signifon, sed ankaŭ pro tio, ke iu “historiisto” pri mondlingvo, en verko antaŭ ne tre longe aperinta, opiniis utile por si prisilenti tiun fakton, kiu efektive iel vangofrapas lin. — Kompil.

... Vivantigi Esperanton

En la priesperanta raporto akceptita de la Ligo de Nacioj oni povas legi pri milionoj da lernolibroj jam disvenditaj en la mondo.

Nu, ni komparu la nombron de veraj praktikantoj de esperanto kun tiu de lernolibroaĉetintoj.

Nur abonantoj de esperante redaktataj gazetoj indas esti konsiderataj kiel praktikantoj de la lingvo. Sciante, ke la plej legataj eliras apenaŭ dekmilekzemplere, oni tuj povas ekvidi, kiom sensignifa estas la rezulto de la ĝisnuna propagando.

Kiel klarigi tiun bedaŭrindan konstaton?

Multaj personoj lernis esperanton nur pro modo, pro ia dandismo. Neniam ili konsciis pri la gravo de la mondlingva afero. Forpasis la modo, aŭ pro ia kaŭzo ili plu ne okupiĝis pri la afero.

La plejmulto el la aĉetintoj de lernolibroj ne ĝisfunde lernis la lingvon. — “Ĝi estas tiel facile lernebla!” diras la troigemuloj, — k pri tio ne trovas ian ĝuon en legado de esperantaj tekstoj. Tiuj baldaŭ ĉesis interesiĝi pri la movado.

Internaciistoj lernis esperanton, ĉar ili opiniis, ke internacia lingvo estas internaciigilo. Sed ne trovante okazon apliki praktike sian scion, ili ankaŭ forlasis niajn vicojn.

La ridinda, fireligieca spirito, kiu antaŭmilite ĉiam prezidis en esperantaj manifestacioj, forpelis kelkajn revoluciulojn, kiuj ne volis partopreni en movado aspektanta kiel kvazaŭa “Salvarmeo”.

Aliaj kaŭzoj ekzistas, kiuj ankaŭ povus respondi al la ĉi-supre starigita demando.

Kia ajn estas la tialoj, kiuj malhelpis la enplantiĝon de esperanto en la vivo, oni ne povas malatenti la fakton, ke, malgraŭ disvendado de milionoj da lernoliberoj, la nombro de veraj praktikantoj estas ankoraŭ tre malgranda.

Tamen, nur praktikantoj de lingvo igas ĝin vivanta: Latinon ĉiutage k devige lernas milionoj da studentoj en la tuta mondo. Spite tio latino restas nur mortinta lingvo, tial ke ĝi ne estas uzata en la praktiko.

Ni do unue devas plene konscii pri la nepra neceso de ofta uzado de esperanto, por eliri, almenaŭ spirite, el la kadro de nia nacio, — cele al tutmonda kulturo. Ni devas ĝisfunde lernadi nian lingvon por ĝui ĝian spiriton k ĝin vivantigi per novaj esprimmanieroj.

Uzi esperanton, ne farante gramatikajn erarojn estas nur akcesoraĵo. Kio gravas, tio estas encerbigi, enmensigi la geniecon de la racia esprimilo, kiun kreis Zamenhof.

Kaj precipe ĉiuj SAT-anoj devas lerte penadi por ke nia organizo ebligu al ĉiuj materialan utiligadon de esperanto.

La ĝisnuna preskaŭ nur varba propagando similis la mitologian barelon de la Danaidinoj. Oni varbis, varbadis, sed la varbitoj nur transpasis la senfundan esperantan movadon.

Mi esperas, ke fine ĉiuj seriozuloj atentos pri la faktoj; komprenos, ke nia afero estos solida nur kiam la aĉetintoj de gramatikoj ne forlasos esperanton post kelka tempo, sed enviciĝos en SAT por utiligi sian lernan akiraĵon.

Al ĉiuj varbitoj ni komprenigu, ke ili kuntrenas naciecan heredaĵon, kiun necesas forĵeti per kiel eble plej ofta uzado de sennacieca lingvo kun ĉiulandaj samcelanoj. Esperanto estu en niaj manoj trafa edukilo, kiu igos nin indaj mondcivitanoj.

Tiele ĝi fariĝos vere vivanta lingvo, kiu kreos mondkulturon, sennaciecan spiriton, — k helpos al la ruinigo de la landlimoj; al la forigo de la haladza patriotismo mortiga.

Signo pri maturiĝo de klaso

Iu karakterizo pri kadukiĝo de klaso estas la fakto, ke tiu klaso ne plu kapablas plej efike utiligi, adaptigi la sciencajn k teknikajn eltrovojn por sia propra prospero k memdefendo.

Kio karakterizas la maturiĝon de klaso, aspiranta al liberiĝo k al mastruma rolo en la socio, estas ĝuste la fakto, ke tiu klaso scipovas pli bone ol la kadukiĝanta uzi ĉiujn progresilojn.

Se oni konsentas pri tiuj du asertoj, oni povas sin demandi, vidante kiel la burĝaro k la proletaro aplikas esperanton, ĉu la unua estas baldaŭ pereonta k ĉu la dua estas klaso tuj kapabla mastrumi la socion.

Ni atentu la faktojn. Antaŭ nelonge okazis internacia konferenco por la apliko de esperanto en la scienca k komerca fakoj. Ni konstatas, ke 266 komercaj ĉambroj, foiroj k similaj institucioj el 32 landoj estis reprezentataj: el la raporto de l’ delegito de la Frankfurta Foiro, ni vidas, ke tiu institucio uzis esperanton tiome, ke nia lingvo okupas la kvaran lokon inter la lingvoj uzataj.

Nun ni turnu la okulojn al niaj laboristaj organizoj. Ĉu ni povas konstati la saman emon k kapablon utiligi esperanton? Bedaŭrinde, ne. Konsekvence, ĉiaj ajn iluzioj estu for. Nenio estas pli danĝera ol blinda entuziasmo, kiu ne vidas la realon. Kaj reale estas, ke la internaciaj institucioj de la burĝa klaso scipovas nuntempe utiligi pli bone la progresilon esperanto ol la internaciaj organizoj laboristaj.

Plie estas konstatebla fakto, ke multaj laboristaj gvidantoj ankoraŭ nun opinias, ke la laboristoj ne devas perdi tempon en la mondlingva movado. Komercaj ĉambroj k burĝaj registaroj morale helpas, eĉ mone subvencias la neŭtralan esperantan movadon. Nu, ĉe niaj plej altaj instancoj ni trovas nur skeptikon k eĉ mokojn pli malpli kaŝitajn.

Ĉu ni devas malkuraĝiĝi pro tio? Certe ne. Ni ne forgesu, ke nia pure proleta movado esperantista estas ankoraŭ tre juna. Ĝis nun ni ne povis sufiĉe grandskale montri la praktikeblon de la mondlingvo k tiele altiri la seriozan atenton de la laboristaj gvidantoj al nia afero.

Hodiaŭ sufiĉu la konvinko, ke ni antaŭeniras en la bona direkto. Necesas nur ne halti por ke, post pli malpli longa tempo, ni povu postuli, anstataŭ almozpeti, ĉe la laborista gvidantaro, kiel okazas nuntempe.

SAT montris al ni la ĝustan vojon.

Antaŭen! ...

Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo

Diri, ke esperanto estas facile ellernebla, estas gravega eraro. Mi asertas, ke ĝi estas pli malfacila ol iu ajn alia lingvo.

— Paradokso! ... Absurdo! ...

— Eble, sed almenaŭ bonvolu atente pripensi jenon: unu el la ĉefaj trajtoj de l’ artefarita lingvo estas ĝia logikeco. Sed en preskaŭ ĉiuj niaj faroj ni agas nelogike. Ni obeas kutimojn, tradicion, morojn, leĝojn, kiuj havas nenion komunan kun logiko.

Tiu nelogikeco reflektiĝas en la naciaj naturaj lingvoj, kiujn ni jam akiris senlerne ĉe la brusto de nia patrino. Tute nature ni uzas nelogikajn esprimmanierojn. Kaj se ni lernas fremdan nacian lingvon, ni trovas en ĝi similajn nelogikaĵojn, kiel tiajn ekzistantajn en nia gepatra. Tial nia spirito troviĝas kvazaŭ en konata regiono k alkutimiĝas.

Sed esperanto devigas nin senĉese obei logikon, se ni volas paroli korekte k ne nur pli malpli kompreneble. Tia penado al stila logikeco en esperanto estas kontraŭnatura, malfacila k sekve neniam absolute sukcesa.

Neniam mi, vi, ni ĉiuj, kapablos tute perfekte uzadi esperanton. Kapablus fari tion nur ĝisostaj sennaciuloj, t. e. homoj nun ne ekzistantaj.

Ni do konsciu pri niaj mankoj. Estas la unua kondiĉo atentenda, se ni volas almenaŭ progresi sur la vojo al nia mensa sennacieciĝo.

Konsekvence, ne diru al viaj lernantoj, ke nia lingvo estas facile ellernebla. Diru prefere, ke ĝia daŭra, senĉesa lernado estas nepre necesa helpilo por nia mensa liberiĝo, por nia propra memkulturo. Diru, ke oni tre facile k rapide povas interkompreniĝi per esperanto, sed ke necesas multaj jaroj nur por ekvidi, ke nuntempe neniu homo funde scipovas la artefaritan lingvon.

Esperanto, la sennacieca lingvo, estas ankoraŭ nun en vindo. Ĝi firme k nature povas malvolviĝi nur kiam ekzistos sennacieca popolo.

Malproksima la celo. Sed ne laciĝos la pioniroj.

De la deziro al la efektivigo ...

Eĉ marksismo-lernanto scias, ke la produktofortojn de la socio malvolvas la kapitalismo. Ĝi konstruigas fervojojn, grandegajn ŝipojn k flugmaŝinojn; ĝi funkciigas poŝton k telegrafon; ĝi eĉ estas devigata doni al proletoj elementan instruon, por ke ili kapablu kompreni ordonojn de inĝenieroj aŭ ofici en kancelarioj. Unuvorte, la kapitalismo estas devigata krei ian kulturon.

Ĉe tia konstato, ĉu oni logike povas aserti, ke la kapitalismo ne kapablas starigi en la mondo internacian lingvon?

Sendube la internaj kontraŭdiroj de la kapitalisma sociordo ĉiam minacas pereigi milite la civilizon. “La Kapitalismo portas en si la militon, kiel nubaro portas fulmon” (Ĵores). Tion devas plenkonscii la Proletaro k sin organizi por esti preta aliigi la nepre venontan militon en revolucion, por kapti en siajn manojn la regpovon k tiel savi la civilizon per starigo de sociordo sen klasoj k sen landlimoj.

Sed estas ankaŭ historia fakto, ke la militoj tendencas fariĝi pli k pli maloftaj, pli k pli ampleksaj — k pli k pli detruaj. Eble pasos multe da jaroj antaŭ ol okazos alia mondmilito. La lasta ŝancelis la fundamentojn de la kapitalismo en Eŭropo. Sed, ĉu oni do ne konstatas nuntempe, ke la kapitalismo reakiras ian ekvilibron? Grandaj sennaciecaj trustoj eĉ provas pli malpli sukcese ordigi, raciigi la produktadon. Fakuloj devas konfesi, ke la ĉefaj kapitalistaj ŝtatoj plifortigis lastatempe sian ekonomian potencon. “Sen ia dubo”, deklaris antaŭnelonge Buĥarin, “la kapitalistaj fortoj sur la kontinento pligrandiĝis lastatempe; la situacio de la kapitalismo ekonomie k politike plifortiĝis ...”

Se tiel estas, ni devas el tiu konstato tiri logikan konsekvencon: la burĝa esperanta movado havas grundon por labori; ĝi ne estas baldaŭ mortonta, kiel asertas kelkaj K-doj. Ne morgaŭ la laborista movado devos preni en siajn manojn la tutan esperantan aferon ...

Se la kapitalismo principe kapablas starigi internacian lingvon, ni kompreneble ne devas tion kontraŭstari. Reakcia estus tia sintenado. Ni ja ne kontraŭstaras la starigon de poŝtoficejoj k radiostacioj kapitalistaj. Ni simple devas nin organizi por utiligi por niaj celoj la lingvan ilon, kiel ni utiligas la poŝton k telegrafon.

Ĉu tio signifas, ke la laboristaj esperantistoj devas partopreni la neŭtralan movadon? Certe ne. Kiam laboristo per sia mono k energio subtenas la burĝan movadon, li agas same stulte, kiel tiu, kiu laborus senpage por funkciigi kapitalistan poŝtoficejon.

Sed estus same malsaĝe starigi la frontunuecon de la laborista esperanta movado kontraŭ la neŭtralan.

Estas necese kompreni, ke nia interhelpa, kulturcela movado ne devas iel ajn esti komparata k kvazaŭigata al iu ajn politika movado. Ni ne devas imiti blinde k senpripense aliajn organizojn, kies taskoj tute malsamas tiujn de SAT. Ni prefere penadu akordigi nian agadon kun la realaj bezonoj de la Laboristaro, rilate tutmondan interligiĝon. Ni ne trudu al nia movado taskojn, kiujn neŭtraluloj povas nuntempe ankoraŭ plenumi.

Se la kapitalistaro, precipe la eŭropa, volas sur ĉiu kampo enkonduki raciigon, ĝi devos nepre ankaŭ alpreni esperanton por lingve raciigi la interrilatojn.

La kapitalisma raciigo laŭnature tendencas fariĝi je la malprofito de la laboristoj, se ili ne rezistas energie per la forto de siaj organizoj. Por pli bone k sukcese kontraŭstari al la kapitalisma ekspluatado, la Laboristaro devas sin organizi mondskale. Kaj por tion fari kiel eble plej facile k celkonforme, ĝi devas ankaŭ raciigi sian organizan laboron per forigo de la lingvaj baroj.

SAT montras la vojon, ĝi liveras la bonan ekzemplon per sia celkonforma organiziteco. Ĉu tia tasko ne sufiĉas por okupi niajn laborfortojn? Dum ekzistas ankoraŭ sur la kvin sesonoj de l’ tero la kapitalista regsistemo, ĉu estus saĝe en la laborista esperanta movado jam revi pri la gvidado de la tuta esperanta afero?

Laŭ mi sufiĉas starigi la demandojn, por ke tuj vidiĝu la ĝusta respondo. Ĉiu klaskonscia esperantista laboristo sopiras al la suprenleviĝo de sia klaso. Sed necesas ĝuste taksi la nuntempan situacion, k ne kredi, ke nia deziro pri baldaŭa forfalo de l’ kapitalismo sufiĉas, por ke ĝi efektiviĝu. Ekde la deziro al la efektiviĝo ekzistas iafoje longa vojo. Nia ĉefa zorgo ne devas esti la gvidado de la tuta esperanta movado. Ni prefere klopodu laŭ la plej bona maniero uzi la ilojn, kiujn kreas la kapitalismo, por nia klasbatalo kontraŭ tiu sama kapitalismo.

For la idemon!

Ni ĉiuj scias, kiom la idista entrepreno malhelpis la esperantistan movadon. Plenmano da malspritaj fanatikuloj, aplombe parolantaj je la nomo de pseŭdo-scienco, ofte sukcesis atingi, ke homoj jam konvinkitaj pri neceso de tutmonda interkomprenilo k pri viveblo de artefarita lingvo, tamen lernis nek esperanton, nek idon.

Nun la idista movado likvidiĝas. Kelkaj idistoj tute forlasis la batalon, aliaj aliĝis al nova projekto de lingvo k ceteraj, pli saĝaj, simple eniras la esperantajn vicojn.

La batalo inter esperanto k ido daŭris dum 21 jaroj k finiĝis per plena malvenko de ido.

Sed oni erarus, opiniante, ke la malbona influo de ido ne plu efikas sur nian movadon. En la interna vivo de nia lingvo sentiĝas ankoraŭ la pedanta logikemo enportita de idemuloj. Mi mem pente konfesas, ke dum kelka tempo mi forte estis influata de la idistaj kritikoj. Por obei ŝajnan logikon, oni tro ofte emas plipezigi nian simplan k flekseblan lingvon.

Zamenhof tre klare skribis: “Eksonis la sonoriloj en la granda blanka konstruo k multaj knabinoj sin montris en la ĝardeno ...” (Fabeloj de Andersen, pĝ. 56). Sed hodiaŭ niaj idemuloj skribas konstruaĵo, pretekste, ke tio estas pli logika. Eble, sed konstruitaĵo entenus ankoraŭ pli da logikeco! ...

Multajn similajn ekzemplojn mi povus citi por montri, ke la ŝajna logiko de idistoj k idemuloj malboninfluas sur la internan vivon de esperanto.

Viva lingvo devas obei la leĝojn de la vivo. Kaj tiuj leĝoj havas nenion komunan kun logikaj principoj aplikeblaj nur rilate abstraktojn. La vivo obeas la leĝon de minimuma peno. Tial la ordinara homo senkonscie ĉiam tendencas uzi por sin komprenigi nur la minimumon da lingvo-elementoj.

Estas bone konate, ke scienculoj ne parolas la saman lingvon kiel ordinaruloj. Kio estas necesa en sciencaj verkoj, tio aspektas pedanta en la ĉiutaga uzado de nia lingvo.

La idista fuŝentrepreno fiaskis. Restas al ni tute seniĝi je la pedanta idemo, kiu enŝteliĝis en niaj vicoj...*.

* Supraĵe pensanta leganto povus eble vidi ian kontraŭdiron inter ĉi tiu artikolo k tiu kun la titolo: Esperanto estas la plej malfacile ellernebla lingvo (Vd. pĝ. 23). Oni devas ne forgesi, ke la aŭtoro emas iafoje paradoksumi; tion li certe faris en la ĵus nomita artikolo. Tamen kontraŭdiro fakte ne ekzistas. Tie estas aludita al la gramatika k vortfarada malregulecoj k al la idiotismoj ekzistantaj en la naciaj lingvoj; ĉi tie oni devas kompreni, ke la natura logiko postulas la uzon de nur minimumo da lingveroj. — Kompil.

Malgranda kaŭzo, granda efiko

“Sablero enkroĉiĝis en la uretero de Kromŭel* (Cromwell), k jen pro tio la sorto de l’ mondo aliiĝis.” Per tia figuro la fama pensulo Paskal celis montri, ke malgrandaj kaŭzoj povas havi grandajn efikojn.

* Kromŭel mortis de rena ŝtonmalsano.

Esperanto estas per si mem io tute ne grava. Sed ni supozu, ke jam antaŭ 40 jaroj ĉiuj gvidantoj de laboristaj partioj, ĉiuj internaciistoj k pacistoj lernus, propagandus k praktikadus tiun racie artefaritan lingvon. Tiaokaze, ĉu oni prave povus aserti, ke la historia procezo irus la saman vojon?

Kiu partoprenis SAT-kongreson, kiu dum jaroj interrilatis senpere kun K-doj el plej diversaj mondpartoj, kiu sentis sin forte ligita al movado, kie oni ignoras la landlimojn, kie oni parolas saman lingvon, tiu certe jam konvinkiĝis, ke estus tute ne ebla la patriotisma febro, kiu frenezigis en 1914 la spiritojn de milionoj da laboristoj-internaciistoj k kaŭzis tiom da mortigoj k ruinoj.

Nia sennacieca lingvo estas per si mem kvazaŭ sensignifa sablero. Tamen ĝi ankaŭ povus aliigi la sorton de l’ homaro, se ĝi ŝoviĝus en la ĝustan lokon, t. e. en la cerbojn de la laboristoj. Esperanto estas nur ilo, kiun oni povas bon- aŭ malbonuzi. Sed ĝi tamen estas nepre necesa al la klaso, kies historia misio estas unuecigi k sekve pacigi la mondon.

Tion ni jam multfoje diris; sed ripetado tamen estas necesa. Tro da K-doj ja ne sufiĉe konscias pri la utilo k gravo de nia tasko. Tro da SAT-anoj eĉ konsideras sian esperantan laboron kiel akcesoraĵon; tro da ili elspezas siajn monon k energion en bagatelaj servoj k sensignifaj taskoj ...

Mi ne plu memoras, kiu famulo diris, ke “estas facile plenumi sian devon, sed ĝin koni estas malfacile ...”

Nur tiu estas vera SAT-ano, kiu ekkonis, ke la esperanta afero indas, ke oni dediĉu al ĝi sian tutan liberan tempon, sian tutan energion, — sian vivon ...

Kiuj estas la saĝaj?

— Mi tre simpatias vian movadon k plene konsentas, ke esperanto estas necesa por la laborista klaso; sed tia lingvo fakte povos utili nur kiam ĝia instruado estos deviga en la lernejoj de ĉiuj landoj ...

— !!!??? ...

— Ne ekscitiĝu; mi parolas al vi kiel homo, kiu havas sperton en laboristaj aferoj ...

Tiel parolis eminenta gvidanto de la laborista movado. Kaj ĉiu el ni bone scias, ke tia rezonmaniero estas tipa ĉe la nuraj “simpatiantoj” al nia lingvo.

Simpatio estas ja bela afero! Ĉiu ajn alparolito respondas, ke li simpatias la pacon, ke li malbenas la militon, — kiu kaŭzas tiom da suferoj, da ruinoj ktp. Patose dum horoj povas paroli pri tiu temo “eminentaj” personoj. Sed demandu, ĉu por eviti militon ili konsentus malaperon de “sia” patrio, ĝian kunfandiĝon en pli grandan unuon. Tiam ili rigardos vin kun abomeno, kiel bruligindan herezulon al kiu eĉ ne decas respondi.

Oni vorte volas la pacon, sed fakte oni preparas la militon; oni volas enkonduki esperanton en la lernejoj, sed por tion atingi oni nenion faras. Oni eĉ kvazaŭ kompateme rigardas al la esperantistoj, kiuj elspezas tempon k energion por ellerni k instrui lingvon, — kiu povos utili nur kiam ĝi estos devige instruata en ĉiuj lernejoj ... Ni estas fantaziuloj k la “simpatiantoj” al esperanto estas prudentuloj, kiuj okupiĝas nur pri seriozaj praktikaj aferoj. Ili opinias sin la saĝaj — kaj nin la malsaĝaj.

Tiaj saĝuloj fakte estas mistikuloj. Ili kredas, ke iun belan tagon mirakle esperanto estos instruata en la lernejoj; mirakle la instruistoj el tiuj lernejoj ekkapablos instrui la lingvon; mirakle homoj scipovos ĝin flue paroli; mirakle estiĝos verkistoj, kapablaj doni al la artefaritaĵo animon, senton k imitindan tradicion ...

Ĉe tia konstato ni devas pli k pli forte konvinkiĝi, ke estas ni la saĝaj, ĉar ni racie faras pozitivan laboron, ĉar ni konstruas k ne nur planas pri mirakle starigotaj konstruoj ...

Pri la Biblio

Eble vi diros — almenaŭ pensos — ke mi deflankiĝas, perfidemas, unuvorte “revizas*”. Aŭdu tamen mian konfeson: mi legas la de Zamenhof tradukitan Biblion.

* Alude al riproĉoj adresitaj de opoziciuloj al la aŭtoro. — Kompil.

— Ha! ĉu vere? ĉu tio estas klasbatala legaĵo? ...

— Mi legas la Biblion por lerni ... esperanton. Kaj ĉe tia legado mi konstatas, ke Zamenhof mem lernis sian lingvon ĝis la lasta spiro. Estas klare, ke la genia aŭtoro emis pli k pli forigi la katenojn, per kiuj teoriemuloj, ŝajn-logikemuloj volis — ankoraŭ volas — malliberigi esperanton. Estas al mi klare, ke la Majstro emis pli k pli senbalastigi sian stilon, forlasante neutilajn sufiksojn. Jen ekzemplo:

Kaj faru la altaron el akacia ligno, havanta la longon de kvin ulnoj k la larĝon de kvin ulnoj; kvarangula estu la altaro; k ĝia alto estu tri ulnoj.

Kiel oni vidas, la sufikso ec esta forlasita, sen ia domaĝo por la klaro. Same Zamenhof tre ofte forlasis la sufikson kaj diras: riĉo, havo, kovro, dono, plano, akiro k. s. en kazoj, kiam oni kutimas balaste diri riĉ-aĵ-o hav-aĵ-o ktp.

Kompreneble, la aŭtoro de nia lingvo uzas tiujn sufiksojn, kiam li opinias, ke ili estas necesaj por eviti erarkomprenon; sed estas rimarkeble, ke lia sola regulo estas atingi per kiel eble malplej da vortelementoj perfektan kompreneblon.

Ni sukcesis preskaŭ tute detrui la fuŝan agadon de la idistoj en niaj laboristaj rondoj. Bedaŭrinde, en la vivo de esperanto ankoraŭ forte sentiĝas la ida logikemo, kiu celis fari el la artefarita lingvo ian mekanikaĵon.

Ni devas penadi imiti Zamenhof k tute liberiĝi el la emo ŝarĝi nian interkomprenilon per forĵetinda balasto.

For la idemon el niaj vicoj!

Mi legas la Biblion por lerni esperanton; sed tia legado donas al mi alian instruon. La “Sankta Libro” enhavas partojn, kiuj estas tre maldecaj, aspektas preskaŭ pornografie. Bagatelo. Sed la tuto esta tiom infanece stulta, ke mi volonte rekomendas ties legadon al homoj, kiuj volas akiri la firman konvinkon, ke la religioj sin bazas sur fabeloj porinfanaj. Tamen milionoj da homoj rigardas la Biblion kiel dian parolon; milionoj konservas sian kredon, ne dank’ al, sed malgraŭ la Biblio! ...

La homo estas stranga besto: en ĝia cerbo baraktas iomete da racio kun multege da kredo k superstiĉo. Kaj oni grave erarus opiniante, ke nur eklezianoj estas sub influo de senbazaj kredoj k superstiĉoj ...

Se Lenin estus esperantisto

K-do Umo asertas, ke la mondlingva movado ne progresas rapide, tial ke esperanto ne estas sufiĉe perfekta lingvo. Liadire se oni akceptus la reformetojn, kiujn li proponas aŭ aplikas mem, ni vidus nian aferon progresi rapide.

K-do Jeo emfazas, ke se SAT akceptus la programon de lia partio, ĉi lasta fariĝus simpatia al nia lingvo k certe akceptus ĝin.

Ambaŭ K-doj estas tre sinceraj, konvinkitaj k pretas defendi sian vidpunkton ĝis mortkondamniĝo — ekskluzive.

Kaj ekzistas multaj aliaj K-doj, kiuj kredas, ke sufiĉus alpreni la de ili proponitan rimedon aŭ taktikon por baldaŭ atingi la “celon en gloro”.

Mi estas tiaulo, kiu ne kredas je baldaŭa efektiviĝo de niaj deziroj. Sed ne estas malutile esploreti pri la kaŭzoj de tiu malrapida progreso. Laŭ mi, la ĉefa kaŭzo estas, ke ĝenerale la esperantistoj mem ne sufiĉe konscias pri la gravo de la ilo, kiun ili uzas. Estus eĉ pli ĝuste diri, rilate al kelkaj: per kiu ili kvazaŭ ludas. Ja, por granda nombro da esperantistoj la partopreno en nia movado estas ia ludo, ia modo, kiujn ili forlasas, tuj kiam logas ilin alia modo.

Por konscii la gravon de la esperanta afero, necesas kompreni la grandan rolon, kiun ludas la tekniko, la artefaritaĵo en la evoluo de l’ homaro; necesas kompreni, ke la artefarita lingvo estas ia teknikilo, kies manipulado k aplikado postulas tute apartajn zorgojn, por sin trudi al la granda publiko.

Tia ilo ne povas akiri ĝeneralan akcepton, se precipe mallertuloj ĝin uzadas. Sed ni supozu, ke Tolstoj, R. Rolan, H. Barbus, M. Gorki k. a. famaj verkistoj, anstataŭ diri kelke da bombastaj frazoj por esperanto, ĝin ellernus k per ĝi verkus; ni supozu, ke Ĵores, Bebel, Lenin k. a. influhavaj gvidantoj parolus en nia lingvo dum internaciaj kongresoj: ni supozu ..., — la leganto mem daŭrigu la supozon. Nu, ĉu oni ne povas prave pensi, ke tiam nia movado antaŭenirus grandpaŝe? Mi kredas, ke se Lenin estus esperantisto, nun la tuta klerularo el Sovetio, la tuta komunistaro en la mondo parolus esperante. Kaj kiu kontraŭdiros, se mi asertos, ke tiam la unueco de penso k agado, la unueco de volo estus multe pli fortaj ol fakte ili estas nuntempe en proletaj vicoj?

Necesas forte konvinkiĝi, ke la esperanta afero ne estas io akcesora, al kiu sufiĉas dediĉi kelkajn horojn de tempo al tempo por esti konscia mondlingvano.

Teknikiloj ja revoluciigas la mondon. Sed ne sufiĉas inventi ilin; ne sufiĉas laŭdadi ilin, necesas plie lertaj teknikistoj por funkciigi ilin bone.

La SAT-anoj fariĝu bonaj teknikistoj! Ili uzadu zorge, ame la lingvan ilon, kiun ili akiris; ili lertiĝadu, neniam forgesante, ke ilia laboro por k per-esperanta estas revolucia laboro en la profunda senco de l’ vorto.

Pri stilo

Jenan leteron mi ricevis:

Kun granda intereso k vera ĝuo mi legis Kandid en via modela traduko. Ankaŭ mi legis diversajn recenzojn tre favorajn k aparte mi notis, ke oni laŭdas vin pro tio, ke vi kuraĝis senbalastigi la lingvon je senutilaj sufiksoj. Estas certe, ke tia senbalastigo faras la stilon pli malpeza. Venis al mi en la kapon la ideo eltrovi la principojn, kiuj gvidis vin. Mi serĉis sensukcese. Ĉu do vi ne konsentos konigi ilin al la legantoj de Sennaciulo? Aŭ ĉu la sekreton vi volas gardi?

Nia korespondanto trovu do ĉi tie respondon: Novajn principojn mi ne eltrovis, sed simple penis pli malpli severe apliki tiujn, jam delonge (1913) starigitajn de la Akademio; sekve kuŝas en la afero neniu sekreto. Jen la principoj:

a) Principo de neceso: En konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn k finiĝojn necesajn por elvoki klare k plene la ideon reprezentotan de tiu vorto.

b) Principo de sufiĉo: Se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone k nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila k nenecesa.

La malfacilo kuŝas nur en la apliko de tiuj du tre saĝaj principoj. La gvidantoj de niaj lingvaj institucioj devus klarigi ilin detale per multaj ekzemploj; bedaŭrinde, miascie, tion ili ne faris k eĉ en la praktiko ili mem plej ofte ne aplikas la duan principon.

Por klarigi mian komprenon pri la apliko de tiu principo, ni konsideru, ekzemple, la sufikson ec. Ĝenerale mi “elĵetas” tiun sufikson ĉe radikoj adjektivaj. Tiaj radikoj enhavas en si jam abstraktan sencon, sekve la aldono de ec tiakaze estas simpla balasto, pleonasmo. Cetere oni povas rimarki, ke Zamenhof mem k. a. plej bonaj aŭtoroj tute hazarde, senkritike uzas aŭ ne uzas la sufikson ec. Jen oni legas “eblo”, jen “ebleco”; jen “neceso”, jen “neceseco” k. s.

Mi jam rimarkigis ĉi tie*, ke Zamenhof en La Biblio senkompate “elĵetis” ec ĉe alt’, grand’, larĝ’. Tiuj radikoj ja estas adjektivaj k sekve entenas jam en si ec-an, abstraktan sencon.

* Komparu pĝ. 32.

Oni povus verki detalan disertaĵon pri la demando: Kiel aplikas la verkistoj la du ĉi supre cititajn principojn? Estus facile montri, ke ili estas senĉese malobeataj, fuŝe aplikataj de tiuj, kiujn oni kutimas nomi niaj plej bonaj aŭtoroj.

Verdire kulpas en tio la senkonscia ligiteco al la nacia gepatra lingvo. La fuŝantoj de la spirito de esperanto — k la aŭtoro mem ne malofte — simple estas senkonsciaj naciemuloj en la uzado de la lingvo; iafoje ili aplikas tute senbezone sufiksojn, tial ke per tio esperanto pliproksimiĝas al la nacia lingvo.

Kaj tio okazas ne nur pri sufiksoj, sed ankaŭ en prefero por longaj, pezaj formoj kiel ĉiamaniere, kiamaniere, neniamaniere, tiamaniere, anstataŭ la simplaj ĉiel, kiel, neniel, tiel k. s. vortoj el la genie elpensita tabelo de la korelativaj vortoj. La unuaj formoj estas internaciecaj, la duaj — sennaciecaj.

Vi nun iomete konas la regulojn, kiujn mi obeas en la uzado de nia lingvo. Sed vi devas tamen kompreni, ke en la vivo de lingvo interpuŝiĝas diversaj principoj: analogio, eŭfonio, logiko, reguleco ktp. Estas neeble difini tute precizajn k absolutajn regulojn. Cetere, ne ĉiam pleonasmo estas foriginda; necesas iafoje insisti por doni pli da esprimforto al iu vorto; okazas, ke ia logika mallonga formo estas malbonsona ...

Ni memoru la saĝajn konsilojn de la aŭtoro de nia lingvo; li ja ĉiam rekomendis, ke oni ne devas ĝin kateni per tro severaj reguloj. Sed estas por mi klare, ke la plej simplaj formoj venkos, ke la plej klara stilo sin trudos k fariĝos klasika. Kiu penas atenti tiujn postulojn de la vivo de lingvo, kiu penas kiel eble plej senbalastigi sian stilon, tiu iras en la ĝusta direkto.

Ĉu kreo aŭ nur iniciato?

Oni ne malofte babiladis pri la demando, ĉu Zamenhof “kreis” aŭ nur “iniciatis” esperanton. Li mem deklaris: “Mi ne volas esti kreinto de l’ lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.”

Ni komprenu ĝuste la signifon de la vortoj: “Mi ne volas ... mi volas nur”. Cetere Zamenhof diris aliokaze, ke “kreado (substreko nia) de plena en ĉiuj rilatoj taŭga k vivpova lingvo postulas specialan talenton k inspiron”.

Ĉu ne estas eble eliri el tiuj ŝajnaj kontraŭdiroj? Certe jes! Sufiĉas por tio kompreni, ke ĉiam la vortoj havas sian plenan k precizan signifon nur en kontakto kun la kunteksto k plie, ke oni devas scii, en kiu tempo, en kiuj cirkonstancoj ili estis eldirataj. Kompreneble tian esploron mi ne povas fari en la kadro de ĉi tiu artikoleto.

Mi tamen asertas, ke Zamenhof fakte “kreis” ... la fundamenton de nia lingvo; li donis al ĝi spiriton, animon — pli ĝuste, vivpovon. Sed prave oni ankaŭ povas argumenti, ke li estis nur ĝia iniciatinto. Estas ja evidente, ke esperanto evoluas, pliriĉiĝas, plifirmiĝas kun sia ĉiutaga, ĉiufaka aplikado.

Homo, vivanta en antaŭfiksitaj kondiĉoj, rezultantaj el multe da heredaj, historiaj k ekonomiaj faktoroj, homo el karno k sango — Zamenhof! — enkorpigis la ecojn necesajn por lingvon “krei”, “artefari”, “naski” — kiel al vi plaĉos! — Jes, homo, individuo, ne kolektivo, ne komitato.

Sed la “kreita”, “artefarita” aŭ “naskita” lingvo estis ĉe la komenco kvazaŭ malforta infano, ŝanceliĝema sur siaj kruroj; ĝi bezonis nutron, zorgon, edukadon k spacon por akiri la necesan forton k konkeri la mondon. Tion povis al ĝi donadi nur kolektivo. Sekve oni ankaŭ povas aserti, ke la nunan esperanton kreis — kreas! — kolektiva kunlaborado.

Se Zamenhof vivus en malgranda insulo, perdita en Oceano k havanta neniujn rilatojn kun la ekstera mondo, li certe ne “kreus” esperanton. Sed tio ne signifas, ke nia lingvo povus ekzisti sen “kreinto”, nur per la mirakla forto de la kvazaŭ diigitaj “produktaj fortoj”*. Kiuj asertas, ke nia artefarita lingvo (ne temas pri natura idiomo) rezultas de “socia produktado” aŭ de io simila, tiuj iel parencas mense kun s-ro Merĉnt (Merchant), la prezidanto de la Internacia Centra Komitato de la Esperanto-Movado, kiu lastatempe skribis, “ke Esperanto estas unu el la plej grandaj benoj iam donacitaj de la Bona Dio al la homaro, pere de la genio de homo”.

* Oni ne miru pri mia insisto tiurilate. La demando ja estas tre grava: temas forte konvinki niajn K-dojn, ke iliaj volo, persisto k sindonemo kondiĉas grandparte la sukceson de nia movado. Ni ne devas blinde malatenti la fakton, ke la grandega plimulto da esperantistoj tute ne komprenas la veran socian, historian signifon de artefarita lingvo k pro tio tre diletante rilatas al nia afero.

Ĉiama problemo: Ĉu la medio faras la homon k ĉu li restas absoluta sklavo de la medio? Tro unuflanka elmeto de l’ demando. La homo estas parto de la medio — k ĝia plej aktiva parto. Li transformas la medion, adaptas ĝin al si k sekve okazas, ke la transformiĝo atingas tioman gradon, ke la vivkondiĉoj, la produktaj fortoj fariĝas tute malsamaj; tial ili reefikas sur la transforminton mem. Senĉesa luktado k ekvilibro de kontraŭaj inter si fortoj!

Homo artefaris esperanton; homoj, miloj da homoj aplikas ĝin k per tio arte aliigas la medion, faciligante la interrilatojn, kreante novan spiritostaton, eĉ novan ideologion ...

Tamen restas multnombraj revoluciuloj, internaciistoj tiom sklave adaptiĝintaj al la medio, tiom rutinemaj sur tiu kampo, ke ili tute ne atentas la mondlingvan movadon. Se hazarde, okaze, ili paroletas pri “kunfandiĝo de nacioj”, tiam ili prezentas al si ankaŭ kunfandiĝon de ĉiuj lingvoj en unu solan — naturan.

Bonan ŝancon! ...

Dume ni senlace aplikadu nian herezan, artefaritan esperanton.