La bazan tekston origine enkomputiligis Hamzeh Shafiee
Proksimuma verkojaro: 1984
Kreis la Esperantan tekston: Štimec
— Saluton! Kiel vi?
— Vi ja scias, vi povas imagi...
— Mi ne vidis vin de tiom ... Mi scias, ke li ... ne plu...
— Ja, ja... Estas malfacile... Por iel elturniĝi, mi eĉ verkadas rakonton pri tio.
— Tiam mi devos eldoni ĝin.
Tiel, pro promeso dum posttagmeza revidiĝo ĉekongresa, kiom pro delonga sincera amikeco kaj persona apreco, mi eldonas ĉi tiun premieran libron de Spomenka Štimec, konata aktivulino (dekkelko da PIF organizitaj, pluraj internaciaj junularaj eventoj, kaj kaj kaj), agrabla ĵurnalistino (refoliumu viajn jarkolektojn de Kontakto kaj de Heroldo, ekzemple) kaj nun — ho ve, pro mia kulpo: ŝi centfoje proponis rezigni, depost tiu ĉekongresa kaptiĝo — lerta verkistino.
Lerta, ĉar tre vigla, aŭtoro por kiu ĉiu frazo estas nova ĉefverko, kiu devas proponi al la leganto novajn surprizojn, novajn surseĝajn eksaltojn, novajn ekzaltojn. Kaj tamen senpretenda, ke oni rajtu ŝin legi en la trajno, en la bankuvo (ĉu eblus kun Francis?), ĉe la tablo je la tria nokte post diboĉa vespero. Tamen, ne por endormiĝi en la lito: kiel ĉe la plej valoraj krimromanoj, vi riskus entute ne dormi por finlegi la paperan beston, kiun vi entreprenis.
Kaj tiam vi atendos senpacience, kiel mi, la duan ŝian verkon.
La repertuaro
de l’ memoro liziĝis: ledvalizo,
kiun glumarkis tiam da hoteloj.
Jen restas nomoj, kiujn
mi ne kuraĝas deglui. Portistoj tion faros,
noktaj pordgardantoj, taksiistoj.La repertuaron de via memoro
vi mem donis al mi, antaŭ via foriro.
Enestis multaj landonomoj, la datoj
de l’ restado, kaj fine blanka paĝo,
kun punktetoj tamen... kvazaŭ vi sugestus,
se eble, ĉu, “daŭrigu”.La repertuaron
de mia memoro oni ne povas imagi
distranĉita de klingo: ’stas paperfolio
nedividebla, kun restaĵoj
de stampoj, kontuzoj, kelkaj sangmakuloj.
Ĝi ne estis pasporto, ankaŭ ne atesto,
ke oni bone servutis. Servutado,
aŭ espero pri ĝi, ankoraŭ estus vivo.
Eŭgeno Montale nobel premiito por literaturo
traduko de Maŭro Nervi
Mi fartis iom kiel uzita glubendo kiun oni klopodas reuzi sed ĝi ne plu fikstenis. Eĉ pli malbone — mi sentis kiel oni disŝiras min de la fono kun tuta amaso da polveroj kiuj malhelpas min. — Kial vi permesis? Kial vi lasis vin tiom glui? — malicis iu voĉo en mi dum nia “ni” perforte degluiĝis al “li” kaj “mi”. Perforte? Ne precize. Mi bezonis forton por elgluiĝi. Li ne. Aŭ li multe malpli.
Estis vespero senkurenta. Io misfunkciis, mi serĉis kandelojn tra mallumo. Mi trovis ilin. Ankaŭ alumetojn. Li peze sidis ĉetable. Mi parolis pri negravaĵoj, senkonjekte. Li prononcis mian nomon kaj mi lasis kandelojn kaj turnis min al li. Estis io maltrankviliga en lia voĉo. Mi tuj komprenis, terurita. Sed mi ne volis kredi. Mi ne emis kompreni.
Mi staris en koridoro dum li prenis mantelon. Mi rigardis kiel li surmetas dekstran kaj poste maldekstran manikon. Mi volis ke butonumado longe daŭru. Ĝi estis tre rapide finita. Nenia interveno. Li faris du paŝojn al mi kaj ĉirkaŭbrakis min supraĵe. Kompreneble mi faris tion kio estas la plej hontinda tiukaze: mi ploris. Mi vidis kiel du larmgutoj enfalis
en la pelton de lia jako — li rapide malgluiĝis de mi kaj ekiris grandpaŝe. La pordo fermiĝis; mi aŭdis liajn ŝuojn grinci, enirpordon malfermiĝi, fermiĝi. Mi scias kiel li marŝas laŭ vojeto antaŭ la domo kaj turnas sin kaj foriras. Foriras.
Fakte, tiu vespero kun kandeloj ne venis subite. Mi jam kelkan tempon sentis ke ni marŝas deklivon malsupren. Kial? Kial entute ĉesas rilatoj?
Mi memoras Tolstoj. Tion pri feliĉaj kaj malfeliĉaj familioj. “Ĉiu feliĉa familio similas unu al alia. Ĉiu malfeliĉa estas malfeliĉa laŭ sia maniero.”
— Nun via vico por malfeliĉo. Tio al ĉiuj okazas!
— ĝeneraligis tiu voĉo en mi kiu ĝuis vundante. Bonvolu nur. Deklivo malsupren.
Dum montogrimpado mi eĉ ŝatis tiun momenton kiam mi sentis puŝata min gravite malsupren. Se oni ŝatas — estas agrabla sento kuri de montopinto suben. Se oni ne ŝatas, muskoloj onin dolorigas pro klopodo bremsi. Mi bremsis. Sed mi tamen malgrimpis.
Kio nun?
La domo pleniĝis per silento, kiu ĉegorĝe premis. Kio nun? Kio nun? La malplena demando palpserĉis savelirejon.
— Reiru kuirejen! Komencu ion fari! — Iu el mi milde diktis ordonojn.
— Jen la kuirejo, puŝu la pordon. — Mi vidis la vazaron malpuran kaj volis ĝin lavi. Sed subite mi ne plu kapablis stari. La tristo plenigis miajn maleolojn kaj mi devis sidiĝi sur la plej proksiman seĝon. Trans ĝi vakis lia malplena loko. Mi atendis kelkajn momentojn. Antaŭ ol mi sufokiĝis pro silento revenis hejmen la ironia voĉo kaj deklaris solene: — Antaŭen al malfeliĉo! — Vidante min sidi senmove, ĝi komprenis, ke tiu solena tono estas tamen troigo. Sed ĝi ne pardonpetis.
— Klopodu movi la kapon dekstren — maldekstren! — Mi faris. Ne pro mia plezuro sed por montri, ke mi provas kunlabori. Kaj ĝi kuraĝigis min ĉesi sidi, kaj puŝis min ĝis la lavujo kun malpuraj teleroj.
Ĉe la renkontiĝo kun lia tetaso mi kapitulacis. Aŭ ĉu tio estis kapitulaco de la voĉo?
Ĉu meti min en liton?
Ĉu telefoni al iu amikino?
La voĉo estis tre bonkonduta. Mi kredis antaŭe, ke ĝi nur ironion konas. Ĝi densigis malhelon en mia ĉambro kaj senlace glatigis litotukojn batalante kun mi kontraŭ sendormo kaj maldormo. Ni rondpromenis tra la ĉambro kaj trinkis akvon kune. Matene ni ambaŭ havis violkolorajn ringojn ĉirkaŭ okuloj. Nur la miaj estis iom pli malhelaj.
Li laciĝis de nia kunvivado. Mi ne. Jen la tuta saĝaĵo. Mia eterna kaj stulta revo pri samtempeco: dum li ... mi ... Dum li tajpas siajn leterojn, mi lavas puloveron. Tiu “dum” subite efikis disige. Kaj kion mi volis? Ke li interrompu la tajpadon kaj venu trempi siajn manojn er mia lavujo? Kvar manoj sub ŝaŭmo. Jen estas imago pri komuna vivo antaŭ ol ĝi komenciĝas.
Iun matenon vekiĝis fremdulo sur mia kuseno. Lia kiso enpenetris nur tra plej maldika tavolo de mia haŭto. Li ekmalĉeestis. Unue li komencis malaperi tiel. Poste li ankaŭ fizike foriros.
Mi emis veni hejmen. Mi dum tiom longa tempo estis senhejma. Ĉe la enmeto de la ŝlosilo enseruren, mi jam sciis, ke mi trovos la domon malplena. Li dum la lasta tempo emis vagi ien. Eĉ kiam li ĉeestis, li ne ĉeestis. Tiam la voĉo, por gajigi la vesperon, lanĉis tiun diagnozon:
— Li ekmalĉeestas! Ekmalĉeestas! Vidu kiel bela vorto! Kvazaŭ azteka! — Mi devis rideti pri la klopodoj de mia voĉeto. Tio estis kvazaŭ karesprovo. Sed ĝia spritaĵo mallonge daŭris. La tristo kapablis reinvadi:
— Kie mi fuŝis? — demandas mi mian vizaĝon enspegulan. Kaj mi ne povas memori ion ajn.
La fakto ke ni kunvivis tiom da tagoj ne tedis min. Ses jaroj al mi ne sufiĉis. Mi povus refari samajn vojaĝojn kaj renkonti kun li samajn homojn.
Ĉu al li ŝajnis ke jam ĉio okazis? Ĉu lin ĝenas ke mi scias tro pri li? Mi per mia nevola sento por detalo enkapigis scenojn el lia infanaĝo same detalriĉe kiel ĉiujn aliajn liajn travivaĵojn. Mi konis pli bone
ol li repertuaron de liaj ŝercoj kaj kapablis foje memorigi lin, dum estis lia vico por rakonti. Ĉu tio estas signo de disfalo?
Foje ni parolis pri unuaj amoj. Mi devis korekti lin: pardonu, vi transaltis tiun japaninon. — Kiun japaninon? — Tiun kiam vi estis soldato! — Fakte, vi pravas. Mi devos baldaŭ demandi vin kiel nomiĝis hundo de mia praavino.
Ni ridis. Tiumomente tio ŝajnis sprita. Nur poste ĝi doloris. Mi simple aŭskultis dum li parolis. Poste kiam mi komencis dividi mian vivon de la lia mi komprenis kiom el lia arkivo mi devas elĵeti. Ŝajnis al mi ke aŭtomate miaj trezorejoj malpleniĝas.
Kiam li foriris li forportis nenion krom tajpilo. Kiam li fermis la pordon post si, mi sentis min komplete priŝtelita.
Kial mi estis pli eltenema ol li? Ĉu ĉar nian rilaton antaŭis jaroj de soleco dum kiuj mi akumulis neelĉerpeblan paciencon por kunvivado?
Duopa vivo kapablas esti tre bela. Tion scias nur tiuj kiuj ankoraŭ ne havis ĝin. Aŭ jam ĝin perdis.
Mi dum jaroj de perkoresponda amo tiom ĝojis pri la fakto, ke iam lia dentobroso staros ĉiutage apud la mia, ke tiu starado ankoraŭ post ses jaroj ne amarigis min.
Li estis tuŝebla ĉiutage. Post ses jaroj mi havis tro bonan memoron pri la tempo, kiam mi nur volis, ke estu tiel. La deziro ne eluziĝis.
— Mi havas konsciencriproĉojn: mi ne plu amas vin.
Mi aŭdis tiun frazon. Mi ne volis kompreni ĝin. Kiam li anoncis elloĝiĝon, mia korpo jam estis kramfita etendante la frazon. Kiam ĝi fine estis prononcita, miaj lipoj malfacile degluiĝis por diri “bone”. Ĉio ekhaltis pormomente. Nur stultaj larmoj ekrapidis, humilige. Li metis la manon sur miajn harojn. La tuŝo mildigis, sed ne forigis la amaron.
Dum multaj tagoj ni kune foriradis eldome. Mi sciis, ke venos la tago, kiam mi hejmen revenos sola. Mi marŝis kontente apud li kaj etendis mian manon al lia polmo:
— Dum vi ankoraŭ ĉeestas!
— Sed vi scias, ke mi ne malaperos por ĉiam. — Ĉu li anoncis per tio, ke mi povus ĉiam kalkuli je li? — Kalkuli! Jen! kaptis min la voĉo sed mi ne emis dueli. Foriri egalis al malaperi. Por pli ol ĉiam. Mi rigardis al liaj ŝuoj, por kaŝi malgajon. Ĝi tre malbone kaŝiĝis. Kiel amo, same. Kun rigardo ĉe ŝuoj, mi klopodis spriti:
— Plej triste sen vi estos, ke mi ĉiam devos mem ciri ŝuojn!
Ve, al tio mi plej facile adaptiĝos.
Ĉio montriĝos malfacila: kuŝi, marŝi, manĝi, pensi.
Litomeze mi kuŝis. Geaj litoj diskreskas kiam unu elloĝiĝas. Mi kuŝis diagonale kaj sentis min tute malgranda. Konstante min atakis pensoj pri lia enloĝiĝo: lia nigra vojaĝsako malfermita, li eltiras kamizolojn kej librojn, mi malavare donacas al li tirkestojn kaj bretojn. Ĉe enloĝiĝo, ĉu mi konsciis tuj pri tio kiom li kontribuis al la pleno de mia lito? Mi sciis tiam. Poste tio memkomprenebliĝis.
Poŝtkesto mia same malpleniĝis: mi skribis multe pli ol antaŭe. Kej mi ricevis rapidajn respondojn. Sed leteroj kuŝis meze de poŝtkesto kiel mi meze de la gea lito. Unu sola maldika letero ĉiutage. Nenia kunpoŝtaĵo tuŝas ĝin. Kaj antaŭe mi jam pensis pri havigo de pli granda leterkesto. Li abomenis kiam poŝtisto misfaldis lian “Monaton”. Ni du abonis du ekzemplerojn de “Esperanto”. Li legis la sian vespere, ĉe sia skribtablo, sublampe. Mi legis la mian en bankuvo malsekigante ĝiajn randojn aŭ faldadis ĝin senkompate en plej grandaj tumultojenaŭtobuse por povi kapti iun titolon el ĝiaj paĝoj. Kaj mi opiniis lin harfendulo ĉar oni ne rajtis meti tetason sur lian ekzempleron.
Mi volas senti ke mi vivis kun tiu revuo, eĉ se nur dum unu aŭtobusa vojaĝo.
Li lasis al mi mian opinion. Tio venkis min.
Vi vivas kun ulo el alia kulturo — prelegis mi al mi mem, admire kaj maladmire. — Temas simple pri alia ulo! Li povus esti samklasano kaj tia. — Diferencoj venas ĉar li estas alia estaĵo! — mi vokis min al toleremo ĉiuokaze.
Kiam li juĝis pri libroj, la diferenco inter ni frapis miajn orelojn. Post “Majstro de Korboja” li diris:
— Tiu libro estas vere bona. Se vi havos okazon, legu ĝin!
Kiam mi volis rekomendi al li ion, mi estis tute senkompromisa:
— Tiu libro estas mirakla! Vi devas legi ĝin!
Ĉe mi: “vi devas”; ĉe li “se vi havos okazon”.
Amikinoj mergitaj en tedaj geedzecoj enviis min, sen koni tiun diferencon inter ni. Ili enviis min ĉar mi vivis apud milda kaj klera ulo. Pri lia alilandeco ili havis sian opinion kaj mi la mian. Mi ŝatis ilian envion. Ankaŭ mi povus envii min pro lia toleremo.
— Kiel kruela penso: ekde nun vivi sen ilia envio! -enĵetas la voĉo. — Ĉu ni kaŝu antaŭ amikinoj, ke li foriris?
Mi decidis ne kaŝi la novaĵon. Aperis eĉ la inklino beligi miajn tagojn kun li antaŭ geamikoj. Kun eta miro mi legis poste, ke multaj divorcitoj faras la samon.
Mi ne emis al la konstato, ke mi amis iun ajn. Mi ne amis iun ajn. Kaj mi ne bezonas ŝajnbeligi la tagojn kun li, ili vere estis belaj. Kaj tio, kio okazis, vere ne plu estas forprenebla de mi.
— Halt! — enmiksiĝas la voĉo. — Aŭdu la tonon! Al mi ne necesas propagandi. Mi ja kunvivis ĉion. Ĝi okazis. Ĝi ne plu estas forprenebla, se vi volas tiel. Sed ankaŭ ne daŭrigebla.
La voĉo per plena forto tiraĉis min al realo.
Mi volis ŝtopi la orelojn pervate.
La loĝejo vastiĝis kiel gea lito. Ĝi ŝajnas tro granda. La vestaĵpendigilo enkoridora vakas pro spaco. Mi pendigis tie tri miajn jakojn por plenigi ĝin. Ne eblas kaŝi malplenon. Tio estis miaj jakoj. Mankas al mi lia mantelo enkoridore kaj mi kapablas senkonsole plori noktomeze ĉar mankas lia mantelo enkoridore.
La voĉo hororis vidante sian ironion senpova antaŭ mia malgajo.
Ĉiam malpli da poŝtaĵo mi devas plusendi al li. Foje alvagas iu gazeto, lialingva. Mi foliumas en ĝi, kun stranga sento de fremdiĝo. Lian lingvon mi eklernis. Finlernis neniam. Mi sentas kiel ĝia eta scio el mi glitas for. Mi sentas min forpuŝata. Tio verŝajne aperas ĉe pluraj inoj kiam edzperanto ĉesas funkcii: oni ne regas la alian lingvon, sed oni sentas sin proksima al lia kulturo. Duobla aparteno. Duobla malfacilaĵo reduktiĝi al si mem. Al sia lando. Al sia mondo.
Foje, tamen, dum iuj diskutoj, iu verve defendas ĝeneraligitan opinion pri lia lando. Mi emas enmiksiĝi, mi haltigas min.
Kion mi scias pri tio? “Mia eksulo estis tiulandano!” foje mi kaptas min kun tiu argumento enbuŝe. Mi volas diri ke tio pezas pli ol lia opinio. Mi ne diras.
Mi lernis sen tristo fari tiujn taskojn kiujn per silenta labordivido li dum jaroj faris: pendigi lavitajn vestaĵojn, malplenigi rubaĵujon. Aĉetumi. Fari matenmanĝon.
Aĉetumo iom timigis min. Mi ĉiutage atendis de babilemaj vendistinoj la demandon pri la sinjoro edzo. — Ĉu li forvojaĝis, ni jam delonge ne vidis lin?
Kion mi respondu? Ke li forvojaĝis? Ke li ne plu estas tie ĉi? Mi volis havi preparitan frazon por eviti mian konfuziĝon. Bonŝance, ĉiu el ili montriĝis tre ĝentila. Ĉu laŭ la ridinde malgranda kvanto da pano kaj lakto kiujn mi havigis ili ĉion komprenis? Kaj silentis pro virina solidareco?
Katarina diris, parolante pri unuaj jaroj de sia geedzeco:
— Kiam Martin forvojaĝis por du semajnoj, mi povis fari nenion. Mi staris ĉe la fenestro kaj atendis ke li revenu.
Martin aŭskultas ŝin ravita pro la frazo pri kiu li nenion sciis.
— Ĉu vere, Katarina?
Katarina, mi ankaŭ. Mi ankaŭ emas al nenio, povas fari nenion. Mi staras ĉe fenestro kaj konscias ke mi povus stari senfine: li ne plu aperos.
Kiam Albert foriris Hana ne forlasis sian domon. Ŝi timis ke ŝi povus maltrafi lian telefonalvokon.
Nun mi jam lernis iri al telefono sen penso pri li.
Sed dum la unuaj semajnoj, en la oficejo, mi tajpis laŭte por kaŝi ke mi atendas lian alvokon. Telefono sonoris. Tra mi fluis espero. Foje estis li. Voĉo seka kaj malproksima. Informo negrava. Demando “kiel vi fartas”, banala kaj sen la plej eta ero de vera interesiĝo. Mi respondas “bone”. Mi estas ĝentila. Mi remetas aŭskultilon kaj revenas al mia sidloko. Bruo de tajpado. Miaj oreloj daŭre aŭskultas: ili bezonas lian telefonalvokon kiu ne okazis. Poste ili alkutimiĝos. Ankaŭ mi.
Mi ne emis malglui niajn nomojn de mia pordo. Monatoj pasas, lia nomo atendas min ĉe la enirejo.
Li daŭre loĝas tie ĉi.
Iutage venis tuta lavango de leteroj por ni. Mi signas la partojn de la letero por li kaj plusendas. Al mia parto de la demandoj respondas mi mem. Mi tediĝas de klarigoj ke li estas for. Ĉu mi presigu malgeedziĝan informon: Ni ne plu kunloĝas. Niaj novaj adresoj: ...
Mi ne faras.
Komence mi havis la kredon ke lia foriro nuliĝos, se mi rakontos pri ĝi al iuj geamikoj. Mi pensis kiam mi finparolos kio okazis, ke ĉio ŝanĝiĝos kaj renversos la staton.
Mi rakontis atenteme. Oni aŭskultis min detale. Kaj klopodis diri ion mildigan. Sed mi sentis ke per mia diro nenio ŝanĝiĝis. Neniu estis miraklisto — nenio okazis. Male — lia foriro fariĝis per ĉiu nova renkontiĝo kun geamikoj pli reala. Ju malpli da homoj sciis ke li estas for — des pli proksima al mi li estis. Ju pli mi informadis des pli for li foriradis. Mi sentis tion — Kaj se vi estus dirinta al neniu, li estus ankoraŭ kun vi! — malice amuziĝis la voĉo.
Mi kredas ke pli suferas tiuj kiuj silentas. Mi decidis ne silenti. Komence mi ŝatis konversacii nur kun tiuj kiuj asertadis ke li revenos. Kiel balzamaj opinioj! Ankaŭ mi ŝatis kredi tion.
Foje li invitis min al tagmanĝo. Ni manĝis en ĉeĥa restoracio pastaĵojn kiujn ni ŝatis. Li konas miajn ŝatojn.
Fine mi demandis:
Ĉu mi rajtas trinki unu gluton el via kafo?
Mi ne ŝatis kafon. Mi ŝatis ĝian odoron. Kutime mi ricevis unu trinkprenon el lia taso por gustumi ĝin.
Foje li tediĝis de miaj priŝteloj kaj servis por mi aparte trinketon funde de la plej malgranda taso. Kiam li ekapartigis mian gluton, mi ankoraŭ ne konjektis, ke per tio ni komencos definitive trinki el du tasoj. Klara mesaĝo kiel ĉe redonita ringo. Sed mi preferis ĉiam vidi nur tion kio al mi konvenis. Kun kafodoro subnaze mi kuraĝis demandi:
— Ĉu vi nun estas pli feliĉa? — Mi volonte tion scius.
— Estas por mi pli bone tiel.
Mi kapjesis remetante lian tason antaŭ lin. Almenaŭ unu el ni fartu pli bone. Juste.
Disiĝoj posttagmanĝaj estis por mi plej strangaj. Li diris “ĝis” kaj foriris. Kaj antaŭ ol li turnis sin for, mi repaŝis rapide por kontribui al la distanco inter ni kaj kamufli, ke mi staris tie, atendante kison adiaŭan. Per manko de tuŝoj ĉerenkontiĝaj, mi konsciis kiom for li jam de mi estis. Neniu inĝeniero povus plu inter ni du ponton rekonstrui. Iu letero flatis konsolprove: “Ĉu li ion precizigis? Mi ne komprenas — trezorojn oni ne forĵetas sed gardas.” — Trezoro estas evidente vi! Do, trezoro, bonvolu plene ĝui en vi — tute je la dispono de si mem!
Nur poste mi komprenis kiom da homoj konis
nin. Ĉu ankaŭ lin oni tiom ofte haltigas demandante pri mi? Kaj kion li respondas? Ĉu li diras la veron? Aŭ ĉu li nebule respondas?
Leteroj de niaj geamikoj plue remaĉadis la temon. Mi sola devis kontraŭstari la lavangon de demandoj plej banalaj.
— Kiel fartas Jan ?
— Dankon, bone. Li tusis iom ĉi-printempe, sed tio pasis.
— Kial tiu enĵeto pri tuso? — severe enĵetis la voĉo. — Ĉu por montri apartenon: ĉu vi ŝatus teon kun mielo? Mi pensas ke vi devus kontroli vin pro tiu gorĝo. — Jes, mi faras, se ĝi ne ĉesos. Sed tio ŝajnas negrava. — Jes sed ĝi tre longe daŭras.
La voĉo senmanke revokis la konversacion. Mi sciis, kio nun sekvos. Nun la voĉo diros, ke min ĝenis tiu eterna tusado tra la domo. Ĝenis. — Do, bonvolu, nun ĝuu la silenton.
— Do, bonvolu nun ĝui la silenton! Neniu plu tusas en via domo — diris vere la voĉo kaj por mi estis nur eta la konsolo, ke mi divenis ĝian frazon.
En aŭtobuso:
— Kiel fartas Jan?
— Dankon, bone.
— Kie vi ferios?
— Mi kongresos. Li, mi ne scias. Ni ne plu estas paro.
— Tre bone! — kuraĝigis min la voĉo flustre. — Rapide serĉu nun novan temon por kaŝi, ke vi embarasiĝis.
— Kaj ĉe vi? Ĉu ĉio en ordo? — reiris mi al oficiala konversacio.
— Malbone! — koleris la voĉo. — Ekestis tro longa silento inter “Ni ne plu estas paro” kaj “Kaj ĉe vi?”
— Kompreneble, ĉar mi aŭskultis vian komenton, anstataŭ tuj paroli mem. Estonte ne enmiksiĝu! — batalas mi kontraŭ mia voĉo, ridetante pri la respondo de mia kunparolanto.
— Saluton, kion faras la ulo?
— Li forlasis min.
— Kion vi rakontadas? Ĉu vi ekkverelis? Tio al ĉiuj okazas. Kaj tio rapide pasas! — saĝumas la vivspertulo.
— Ni ne kverelis. Li foriris, informas mi serioztone. Mia decida respondo tranĉas konversacion kaj optimismon de la kunparolanto.
Kiam mi foriras de li, postkurante mian aŭtobuson, la voĉo kuraĝas gratuli al mi: — Bonege! Tian mi vin ŝatas. Sen ero da sentimentaleco! Ja ni venkos!
— Vi vidas, ke mi klopodas — diras mi elĉerpite al la voĉo, sed jam nova kunparolanto aperas. Necesas rapide ripari la melankolian maskon de la vizaĝo.
— He, kiom longe ni ne vidis vin! Vi kaj Jan jam de monatoj ne aperis ĉe ni. Ĉu vi ne povus sekvontsemajne?
— Mi eble. Pri li mi dubas. Ni ne plu estas kune.
— Pardonu, mi nenion sciis.
— Ankaŭ mi ne — diras mi senkulpige.
— Ĉu vi des pli ne ŝatus? ...
Des pli. Foje mi eĉ ŝatis tiun amikan zorgon pri mi. Precipe kiam liaj amikoj venis, preterpase. Ili asertis, ke ili jam plurfoje klopodis ensalti, sed ĉiam la pordo ŝlosita. Mi konfesas, ke mi malofte estas hejme. Mi ne konfesas, ke mi timetas sidi nur silente apud mia skribotablo.
Kiel fartas Jan ?
Dependas mia respondo. Se mishumora, mi simple transprenas salutojn kaj asertas ke li telefonos. Kun rideto, artefarita. Kunparolanto komprenu. Sed li ne konjektas.
Foje mi diras, kun preskaŭ vera gajo:
— Ho, ne plu demandu min pri li, li estas kun alia ino.
— Ne malbone! — diras la voĉo poste. — La gajo ŝajnis iom superflua.
— Sed ĝi venis nur tiel, neatendite!
— Ĉu vi vidas nun? — kaj kiam mi asertis, ke ĝi revenos, vi pretis murdi min.
Mi ne volas, ke la voĉo pravu. La gajo malaperas.
Por devi diri nenion plu mi transiras la straton antaŭ la sekvonta konatulo.
Li telefonis antaŭ kelkaj tagoj:
“Mi aŭdis en via oficejo ke vi estas malsana.” “Jes, de antaŭ du tagoj.”
“Mi pensis eble pro menstruo.”
“Ne, estas io stranga ĉe kapo kaj kolo. Mi malfacile moviĝas. Eble pro trablovo.”
Liaj frazoj kaskadas sen transiri la randon de ĝentileco.
Kiam iu ajn amiko telefonas li metas pli da varmo al sia bondeziro pri resaniĝo ol li. Kial tia fremdulo rajtas uzi la vorton pri mia menstruo?
Eĉ ne la plej eta propono veni vidi min.
— Kompreneble, oni ja divorcas, por ne devi rigardi unu la alian — instruis la voĉo malice.
— Tamen, ekde kiam li foriris, li venis nur unu fojon.
— Jes, ĉar vi humiliĝis, kaj li ne volis esti malĝentila. Vi petis lin, ke li venu.
— Jes, sed mi pentis tuj poste — korektis mi la voĉon. — El mi simple elflugis la demando: “Ĉu vi venos?” Mi ekhontis, tuj kiam mi aŭdis, ke ĝi estas prononcita.
— Kara mia, pro tiu stultaĵo nek malsano nek tristo povas senkulpigi vin. Pri lia nova ino ni jam konjektis. Kial voli ke li helpu al vi? Li ne helpos plu. Li faris sian decidon, li foriris.
La diabla saĝo de la voĉo. Estis ĝuste tiel.
Mia demando “Ĉu vi povus veni?” senpripense elfuĝis el mia buŝo, kvazaŭ el kaĝo. Dum tagoj mi tenis ĝin ŝlosita.
Li respondis, ke li povus veni dum unu horo. Se tio konvenus al mi. Ĉar poste li havas sindevigon. Konveno kaj sindevigo estis nuancoj el lia nova vorttrezoro. Sindevigo estis ŝi.
Li vere venis. Li ne uzis sian ŝlosilon. Li sonorigis. En la domo jam troviĝis iuj geamikoj, venintaj kontroli ĉu mi ion bezonas.
Vidintaj ke li aperis, ili tuj retiriĝis. Ili kredis min en bonaj manoj. Eksbonaj.
Kion li povus fari!
— Teon. Kamomilan. Mi nenion manĝis hodiaŭ. Li alportis teon.
Mi per ambaŭ manoj kaptis la tason por tute kovri spurojn de liaj fingroj. Mi bezonis tuŝon por resaniĝi. Li rigardis al alia flanko por ne devi vidi tion.
— Ĉu vi povus ion manĝi? — li ĝentilis.
— Mi ŝatus manĝi patkukojn. Tiujn vi jam tiom longe ne faris por mi.
— Ĉu vere vi povus nun manĝi patkukojn?
— Vere, se ne estas tro komplike nun fari ilin.
— Mi povus. Je la sepa mi devas for.
Mi sciis. La sindevigo.
Patkukoj ne estis bonaj nun por mia stomako. Sed tio kion mi petis ne estis patkuko. Tio estis memoro. Hejmo nia. Lia ĉefa plado por dimanĉaj matenmanĝoj kiam neniu rapidis. Ekzistis normalaj matenmanĝoj kaj specialaj. Li prizorgis ambaŭ. Ĉe dimanĉaj Patkukoj ingrediencis sekigitaj vinberoj kaj arakidoj.
Ni dividis niajn specialaĵojn. Mi faris la miajn, li la siajn. Mi neniam provis unu el liaj receptoj. Ankaŭ li ne kuiris laŭ la miaj. Nur ĉe la fino. Tiam li jam foriradis. Mi faris baklavon, li volis lerni kiel oni faras tion. Mi klarigis, muelante nuksojn.
Ĉu mi rajtus mem fari unu tavolon?
Li rajtis.
La patkukojn li alportas al la lito. Li havas embarasatan vizaĝon. Iu sonorigas. Novaj vizitantoj venantaj vidi min. Li alportas telerojn por ili, dividas patkukojn kaj profitas ilian ĉeeston por rapide adiaŭi.
Mi diras "ĝis" kaj returnas min al vizitantoj por kaŝi mian triston per multaj frazoj kiuj nenion diras.
Mi lernas reduktiĝi al mi mem. Malalloga leciono, sed mi bone progresas. Mi klopodas dividi miajn tagojn kun aliaj tiel kiel mi antaŭe dividis ilin kun li. Fuŝa maniero sendependiĝi!
Li mankas. Tio estas la ĉefa sento kiun mi klopodas ĉiel kamufli. Kiam ekmankas la kurento, nur tiam mi konscias pri la nombro de aparatoj kiuj ĝin uzas. Eblas sen kurento, vere. Sed kiam kandeloj ekbrulas, mi apenaŭ povas fari aferojn kiujn mi faris ĉe la elektra lumo.
Se juĝi laŭ la grado de tristeco, kiu min ree invadis, tiu homo vere por ĉiam foriris. Se mia amo estas tia, kia ĝi devus esti — li revenos. — spekulaciis iu peceto en mi ankoraŭ esperplene. Tio estus justa.
— Jes, jes. Kiel konate, en la mondo nur maljustaĵoj okazas — intervenis rapide la voĉo. — Kaj elfosu, diable, de ie ankoraŭ iom da digneco! Ne montru al li; kiom li signifis en via eta vivo.
Kiel simple ŝajnas ekami kaj ekkunloĝi. Kelkaj ĉirkaŭbrakoj, kelkaj dividitaj tagoj. Oni tiom rapide
alkutimiĝas al duopo. Kaj baldaŭ aŭdiĝas: ne lasu malpurajn ŝuojn ie ajn. Kaj por malkonstrui ĉion necesas nun tioma forto! Kaj tempo.
Dum kelkaj horoj mi normale funkcias. Tiam venas ondo de amo — mi povus sufokiĝi.
— Trankviliĝu! Nun plej gravas travivi! Ne lasu vin detruiĝi de tristeco! Ekzistas tiom da aferoj en la mondo kiuj ne sukcesis!
— Sed eĉ la mia ne sukcesis! — veas mi sincere al mia voĉo konsolpete.
— Mi foje fartas kvazaŭ en abismo al kiu mi erare enfalis. Helpon! — vokas mi sube jam tute raŭka, sed neniu min aŭdas.
La voĉo aŭskultas min hodiaŭ aprobe kaj nek rebatas nek nomas min stulta.
Nokte mi vekiĝas pro io. Estas ĝi la malfeliĉsento. Mi kovras min vespere per tro da kovriloj ĉar mi tremas enirante la vaston de la lito. Poste la kovriloj ekpezas.
Mi moviĝas al tiu flanko kie antaŭe eblis renkonti lian korpon. Nokte mi ĉiam pli glitas tiudirekten. Nenia korpo min haltigas. Mi glitas ĝis la rando. Feliĉe, la lito estas barita kvazaŭ infana. El la lito mi ne povas elfali. Nur el la vivo.
Per li mi aliel partoprenis en la vivo. Soleco ne estas malfacila. Sen-li-esti estas malfacile.
Mi kuŝas nokte maldorna, serĉante la plej bonan pozicion por miaj pensoj. Mi pensas pri nuboj vojaĝantaj. Mia sopiro vespera al li leviĝas alten kaj perdiĝas. En oceano de plej diversaj energioj ĝi estas de nebezonata ŝtofo.
Spiru profunden!
Malstreĉu muskolojn!
Pensu pri io bela!
Mi ne povas.
Vane estas citataj helpordonoj por saviĝoj.
Mi ne povas spiri profunde.
Mi ne kapablas malstreĉi muskolojn.
Mi ne povas memori pri io bela.
Tamen:
Foje mi ne povis dormi. Li spiris apud mi profunde. Mi toleris tion ion da tempo, tiam envio ne permesis pli lasi lin en trankvilo:
— Mi ne povas dormi! mi puŝetis lin senkompate.
— Kio okazis?
Mi kuŝiĝis ĉe lia ŝultro. Tie mi ŝatis ĉiuvespere fini mian tagon. Iam dum endormiĝo mi elŝteliĝis el la ripozejo.
— Ĉu vi faris spirekzercojn?
— Ĉu vi faris muskolekzercojn?
— Rakontu ion! — mi veis.
Li pretis. Mi fermis okulojn.
Foje vivis iu antilopo. Kiam ĉiuj liaj amikinoj endormiĝis, li daŭre saltadis kaj kuretis.
— Oni ne diras “li” por antilopo.
— Bone.
— Ĉiuj ĝiaj amikinoj jam endormiĝis, nur ĝi daŭre viglis. Tiam aperis ĝia amiko elefanto: kara antilopo, diris ĝi. Ĉu vi ne vidas ke noktiĝis? Ĉio trankviliĝis, ĉiuj endormiĝis, nur vi daŭre bruas. Ĉu vi ne vidas stelojn? Faru vian kuŝejon kaj pensu pri ili.
La antilopo iris al la kuŝejo kaj klinis rektiĝintajn herbojn.
Ĝi fleksis genuojn rigardante al malhela herbnesto. Ĉu pro steloj la herbejo briletis? Ĝi klinis la kapon kaj etendis ĝin malrapide al ...
Matene mi vekiĝis tute gaja.
— Kiel finiĝis la rakonto pri la antilopo?
Li ŝmiras buteron sur pantranĉon.
— Ĉu vi scias ke ĝi esence estas malbona endormigilo? Mi ne scias kiel aspektas tiu besto precize. Kaj mi ne povas imagi ĝiajn okulharojn. Kaj tiu elefanto! Ĉu ne ŝajnas iom kontraŭlogike?
— Mi sciis ke mi eraris. Estus estinte pli bone se mi prenus erinacon kiu ne povis dormi. Sed mi nenion povis memori kiam vi vekis min subite. Sed ĝi efikis, ĉu ne?
— Kaj kiel ĝi finiĝas, efektive?
— Kion vi memoras?
Mi rakontas al li. Mi ricevis impreson ke li endormiĝis eĉ pli frue ol mi. Ni ridas. Mi kisas lin, liaj lipoj gluiĝas de mielo.
Nun, nokte, mi rakontas al mi la rakonton pri nedormema antilopo je la tria kaj dudek. Je la kvara kaj kvindek mi rakontas ĝin en dio-scias-kia versio. Mi imagas ĉiun herbeton en la nesta kuŝejo. Tio ne helpas. Mankas ĉirkaŭbrako.
Aŭtoj ekmoviĝas domproksime. Mateno. Mankas ĉirkaŭbrako.
Iu obstina larmo komencas kompati ĉiujn postvivantajn antilopojn de la terglobo kiuj ĉi-nokte ne povis endormiĝi
Iam meze de nia amo ni iris sabate aĉetumi. Meze de nia amo! Nun mi scias ke estis meze ĉar la fino estas konata. Mezo estas sufiĉe for de la unua tuŝo. Kaj la lastan oni eĉ imagi ne povas. Ni loĝis lialande tiutempe. Mi estis dommastrino dum kelkaj monatoj. Mi ĝojis lasi mian laboron hejme kaj esti dommastrino. Mi staris ĉe la vitra pordo kiam li foriris matene, surbicikle. Ĉe la alia fenestro mi povis vidi lin ankoraŭ foje preterpasanta. Tiam li estis for. Por la tuta tago. Ŝajnis longa la atendado. La grincadon de la biciklo mi povis aŭdi ankoraŭ ion da tempo. Tiam de li restis nur eta bicikla spuro ensable.
Al mi ŝajnis ke lialande oni tre multe laboras. Tre longe. Mi plenigadis la tagon per legado. Per skribado de leteroj. Grava ero estis vizito al poŝtkesto. La poŝtkestoj de ni kaj najbaroj staris sube ĉe la ĉefa vojo. Mi promenis ĉiutage esperplene al ĝi malrapide kaj ekscitite. Per nervoza movo mi malfermis la kesteton. Jes, estas io ene! Mi ne volis legi leteron en la plena aero sed kuris kun ĝi al la domo kaj voris ĝin perokule. Mi povis salti sur unu kruro pro ĝojo. Aŭ mi pretis disŝiri ĝin, se ĝi ne plaĉis al mi. Sed mi atendis la vesperon, por dividi ĝin kun Jan.
Leteroj — la konsistiga vivparto de esperantistoj. De Zamenhof oni skribas leterojn, devante komuniki ion gravan al iu translime. Mi vidis tiun aŭtografan poŝtkarton en la budapeŝta biblioteko: Zamenhof informas iun “ke li la monon ne ricevis”. Min konstante premas tiu leterbezono: ĉiam iu mankas. Kiam ni loĝis en mia lando li pasigis semajnfinojn skribante leterojn al sia hejmo. Kiam ni venis al ĉi tiu
loko ni ŝarĝas poŝtistojn pro klopodo dividi ĉion kun tiuj kiuj restis ie alie. Eĉ ĉe kongresoj kiam tiom da geamikoj kunestadis, ĉiam troviĝas iuj kiuj ne venis. Kaj ĝuste al tiuj oni volas ion diri. Almenaŭ saluton.
Mi akceptis esti ĉiam ie inter: dankanta pro pasinta vizito kaj plananta la novan. Bedaŭranta ke oni ne vidis unu la alian tiom longe. Kiam la revido? Kvazaŭ oni devus ĉiujn revidi.
Se nenio estis en la poŝtkesto, mi malrapide marŝis hejmen. En la korto de la najbaro sonis muziko -vento lulis argilan muzikilon pendigitan sur la teraso. Estis io timiga en tiu sono. Mi rapidigis la paŝojn. Blanka hundo leviĝis, kaj kun stranga rigardo ekiris al mi. Ĉe ĝia kolo pendis violkolora perloĉeno. Mi emis forkuri. Supre ĉe la monteto mi turnis min al la urbo. Inter mi kaj ĝi strangaj kreskaĵoj, kun foje-foje videblaj flavaj floroj kun absintecaj tigoj. Mi prenas unu por planti ĝin en vinbotelon portugalan. Vento subite levas polvon laŭ la vojeto. “Vještica diže stub od praha”. La verso el malproksima leciono pri serba poeto elkuras el mia buŝo. “Sorĉistino levas kolonon el polvo.” Strange mi fartas. Veninte hejmen mi puŝas la vitran pordon kaj rigardas tra la ejo. Sur bela solida tablo kiun por Jan faris lia patro, staras skatolo de maizflokoj. Dekstre nia granda lito. Mi iras al ĝi kaj glatigas kovrilojn. Super ilin mi metas iun grandan kovrilon en kies teksaĵo plektiĝis grandaj buntaj birdoj. La birda kovrilo estas tre granda kaj mi ĉirkaŭiras la liton por aranĝi ĝin. Mi devas bateti la birdojn permane por ke la kovrilo ĉie egale etendiĝu.
Kiam mi finis la batalon kun birdoj mi levas la kapon al skribotablo. Super ĝi de la trabo pendas bunta koro, mielkuka, aĉetita ĉe iufoiro mialande. En ruĝan mezon de la kolo plantita peceto de spegulo. Trankvilo. La koro delikate moviĝas sur sia rompebla fadeno. Iu sunradio kaptiĝis en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la ĉambro.
Mi decidas sidiĝi ĉe la skribotablo. Sur ĝi amaso da fajna papero kiun mi plenigas, dissendas al diversaj adresoj. Aŭ simple plenskribitajn ŝovas al aktujo. Ĉu mi iam uzos ilin? Ĉu ili kapablos resentigi la antaŭtagmezon de la absinta floro tra kiu turniĝis la sunradio, kaptita en la kaĝo de la spegulo?
Mi iras al fenestro. Tra ĝi vidiĝas barilo kaj malplena hamako de najbaro. Mi eliras por kontroli ĉu plantitaj iridoj elkreskis. Ili preferis ne fari tion.
Mi revenas al kuirejo kaj decidas fari surprizon por vespermanĝo.
Dommastrino. Amo kaj libera tempo de novedzino metitaj en iun ŝmiraĵon el kazeo. Sur telero delikate elektitaj kolornuancoj: kukumo apud rondaj tranĉoj de kapsikoj. Tra ili ĵetonoj de tomatoj. En potoj mi vane klopodas alvoki odorojn de infanaĝo. Eĉ la samaj fruktoj nun aliel gustas. Mi trovis cidonion en vendejo. “cidonio de la ŝranko”. Vespere mi provos klarigi al li tiun odoron de infanaĝo. Li aŭskultos bonvoleme, alproksimigos sian nazon al la ŝelo de la cidonio kaj diros ke ĝi agrable odoras. Sed ĉio kio estas cidonio en infanaĝo de iuj balkanaj infanoj restos al li sekreto.
Tio mankas al mi dum la kunvivado kun alilandano. — tiuj komunaj nuancoj de la homoj kreskintaj en la sama medio. Kaj kiam mi rakontas al li pri tio, ŝajnas kiel malbona traduko — la esenco restas kaŝita. Tiom ofte mi volas aludi al io el la lerneja tempo. Ŝerco. Odoro. Verso. Sed unue mi devus fari enkondukon. Por alproksimigi lin al la medio. Ankoraŭ dum la enkonduko mi konscias ke la perado ne sukcesos. Tio ne estas pro tio ĉar ni devenas el du diversaj kulturoj. La samaj aferoj simple ne estas egale divideblaj inter du homoj.
“Kiam Anna Karenina renkontis Vronski estis ŝtormo.”
Por ke li komprenu tiun frazon mi devus aparte prezenti “Anna Karenina” “Vronski” “ŝtormo”.
— Ĉu la romano de Tolstoj? Mi vidis la filmon.
Estus tro granda tasko klopodi tion alproksimigi al li tiel kiel mi perceptis ĝin. Li devus havi 20 jarojn malpli kaj esti mia samklasano dum kelkaj lecionoj. Ankaŭ tiam mi ne sukcesus dividi ĝin.
Kiam mi eltiras tirkeston el la tablo por elpreni freŝan paperon, mi konstatas ke mi erare eltiris la suban. En ĝi ne estis paperoj. Estis ricevitaj leteroj. Apud ili granda koverto de “El Popola Ĉinio” en kiu kolektiĝas poŝtmarkoj. La granda renkontiĝejo de dekstraj anguloj de ĉiuj eblaj mesaĝoj. Mi lasas ilin dum monatoj rakonti al si pri vojaĝoj. En mallumo de la tirkesto kreskas rakontoj por infanoj. Iam oni elprenos ilin el la malhelo kaj sendos al la lasta vojaĝo, al UEA. En Nederlando oni prilaboros ilin kaj ordigos ilin, por doni al ili valoron. Por preni de ili mian valoron. Ekzistas kelkaj poŝtmarkoj de kiuj
mi ne emas seniĝi. Ne ĉar ili estas speciale belaj. Mi ne kolektas ilin. Temas pri sendintoj. Mi apartigas tiujn de la kolektujo kaj lasas ilin dise tra tirkestoj. Nur kiam pli longa tempo pasas de ilia ricevo mi denove distanciĝas de ili kaj ŝovas ilin neŭtrale al komuna ujo. Miksitaj kun la aliaj, ili tamen retenas distingeblan pudron de kroma valoro pri kiu nur mi scias.
Apud la kolektujo stoko da ricevitaj leteroj. Mi elprenas la plej supran.
Estas ĝi la mia en la tempo kiam ĉiu el ni vivis en sia lando. Ridetante mi legas en ĝi. Mi rekonas la etoson, la ejon en kiu ĝi estis skribita. La tagojn perditajn gardas niaj leteroj. Mi prenas duan leteron. Damnita emo al divido: en ĝi mi listigas la horojn de la tago por ke li sentu ke ni kunvivis ĝin.
“Jen ĝi. La lasta letero, kiun mi sendas al vi antaŭ ol ekvojaĝi. Ĉu vi kredas ke post nur kelkaj tagoj mi simple diros buŝe: saluton!” La vorto “buŝe” substrekita. En ĝi la ungoj de miaj dekstraj fingroj jam vojaĝas inter haroj de lia brusto.
Mi remetas ĝin en la koverton. Tra ĝi ne vidiĝas la pasio kaŝita. Ĝi kuŝas sur letero de komuna amiko. Mi eltiras ĝin por vidi kio najbaras al mia pasio. Sub ĝi blua papero. Mi prenas ĝin senpripense, kun trankvila scivolo pri la tagoj eluzitaj.
La teksto ne estis en Esperanto, sed ĝi estis tiel klare skribita, ke mi komprenis ĝin. Nur meze de la paĝo mi komprenis kion mi faras: mi legas en la amletero de alia ino. Rapide mi refermis la tirkeston kaj
rigardis tra la ĉambro, por trovi ion kio regajigos min.
Sed ĝi jam okazis. La sperto de la virino, kiu traserĉas poŝojn de sia edzo, estante dommastrino. Multe da tempo kaj sento, ke ŝi nenion scias pri la edzo, kiam li forlasas la domon.
Vespere li revenas. La tablo atendas. Mi apogiĝas al li kaj restas tie, trista.
— Kio okazas? Vi estas tro multe sola en ĉi tiu loĝejo. Oni devus ion entrepreni. Ĉu vi ne ŝatus sekvi iun lingvokurson? — Mi kapneas. Mi laciĝas de konkerado de lingvoj en kiuj neniam eblas flue paroli. Kaj mi sentas min tro provizore en lia vivo por voli alproprigi lian lingvon. Por kelkmonata restado en lia lando tradukoj sufiĉas. Antaŭ geamikoj Esperanto provokas laŭtajn diskutojn. Por aliri ilin mi lasas ke li ĉion traduku por mi. Mi preskaŭ ŝatas tiun senton ne aparteni al ili. Kiu volas paroli kun mi devas unue transiri tra Esperanto-koridoro. Tio daŭras iomete; ili pacience aŭskultas siajn frazojn en alia lingvo. Tiam mi respondas. La respondo denove estas direktata al Esperanto-koridoro. Ĉe la elirejo respondo atendata. Kompreneble ke io perdiĝis en tiu labirinto.
Eble iu alia entuziasmiĝus pri la restado en fremda lando kaj bone malfermus orelojn por kapti kiel eble plej multe el la nova lingvo. Mi ne emas. Ĉu Esperanto fuŝas mian lingvemon? Same kiel ĝi stimulas ĝin ĉe aliaj homoj?
Mi fartas bone, preskaŭ fiere ke mi ne parolas la grandan lingvon. Mi venas de la malgranda kulturo.
La unuan fojon mi ne suferas pro tio sed eĉ fartas superece.
Per Esperanto mi sentas min pli forta en la granda lingvo, ol per mia klopodo posedi ĝin. Mi lasas, ke Jan traduku por mi la mondon ĉirkaŭ li.
Dum la vespermanĝoj en fremdaj domoj kun fremdaj bongustaĵoj mi defendas Esperanton per ago. Ĉu tio necesas?
Iu laŭta Ben asertis, ke estas multe pli grave per la hispana realigi kontaktojn kun milionoj da homoj en Suda Ameriko ol serĉi rarajn Esperantopartnerojn tra la mondo.
Eble. Min ne interesas milionoj da loĝantoj de la terglobo. Por mi sufiĉas kelkdekoj kiuj havas similajn inklinojn kiel mi. Jan kuraĝigas min. Kruroj ekdoloris min, mi devis sidiĝi. Iu ino aliras la konversacion kaj komprenas iel ke ĵus fajriĝis opinioj tie ĉi.
— Vi havas tre belan bluzon — montras ŝi al miaj brodaĵoj.
— Ĝi estas parto de mia nacia kostumo — mi daŭrigas la ludon de la aparteno al malgranda kulturo kie popolkostumoj ankoraŭ vivas. Ŝi entuziasmiĝas. Mi ankaŭ. Mi mensogas aldone ke ĝi estas el pasinta jarcento kaj montras al ŝi makulojn de iuj praavinoj kiuj portis ĝin.
Vespere li ĉirkaŭbrakas min. Mi fartas bone sub la kovrilo de birdoj. Mi ne konfesas al li ke mi tralegis tiun leteron en la tirkesto kiun mi ne devis legi.
Mi rakontas al li ion alian: ke mi ofte pensas ke venos iu homo kiu detruos ĉion kion mi havas.
Li premas min pli forte al si. — Kaj vi scias, mi
jam rakontis al vi tion pri la masko de Barbara.
La najbarino Barbara trovis ie iun aĉan kalvan maskon, kun vizaĝo minaca, senmova. Ŝi surmetis ĝin kaj ekiris al mia pordo. Mi vidis tiun homon malrapide proksimiĝi al nia porda vitro. Pro teruro mi povis rekoni nek ŝian pantalonon nek ŝiajn brakojn. Mi staris antaŭ pordo terurita kaj ne povis moviĝi. “Ĉu li jam venas?” Barbara ekridis vidinte mian hororon.
— Tio estas mi! — kriis ŝi per sia voĉo, timigita ĉar mi ne moviĝas. Ŝi forĵetis la maskon kaj ekridis. Mi ne povis ridi. La masko kuŝis surplanke kaj mi ne volis rigardi al tiu direkto.
Barbara pardonpetis, tuŝis miajn manojn kaj volis eldiri multajn mildajn frazojn. Tro malfrue. La detruonto jam staris antaŭ mia pordo, ni jam rigardis unu la alian senvorte. Li venadis jam al mi. La fakto, ke li decidis ĵeti sian maskon kaj transformiĝi al Barbara ne mildigis la situacion. Mi ja vidis la paŝojn per kiuj li alproksimiĝis.
Poste mi vidos la maskon plurfoje en ŝia loĝejo. Mi turnos la kapon for.
Neniam mi volis tuŝi ĝin. Ĝi ne estis el plasto, falsa rekvizito de aktoroj. Ĝi estis la vizaĝo de homo kiu venas detrui ĉion kion oni havas.
Li konsolis min. Li serĉis vortojn por forigi mian timon.
De kie mi havas ĝin? Kial venas iu kiu detruu? Sensence. Mi tute ne devas timi. Li ja estas ĉi tie. Al mi nenio malbona povas okazi.
Mi komencis plori al lia ŝultro pro malbono kiu
promenas ĉirkaŭe kaj kiufrapos iun tagon ankaŭ al mia pordo.
Mateniĝis. Sonĝo vekis min: granda blanka domo kun triparta fasado en kiu estis enkonstruitaj spegul pecetoj. Parto de la domo estis en ombro kaj speguletoj ne vidaĝis. Sur la alia parto de la domo suno brilegis en speguleroj kiel sur la mielkuka koro. Sunradioj saltis de vitrero al vitrero. Ĉu ĉiu el ili havas sian estingilon?
Tiun sabatan matenon ni iris aĉetumi. En iu malgranda kaj nealloga vendejo oni vendis florojn. Ĝi estis kiĉece aranĝita. Fakte, florojn la vendistino eĉ ne havis. Nur malgrandajn plantidojn en tute etaj ujoj.
Jan serĉis iun subpoton por sia planto. Mi staris malantaŭe. La babilema kaj afabla vendistino per konvinka kaj mallaŭta parolo tiris lian atenton al iuj etaj kaktoj, al ujoj. Ŝi alportis du plastajn ujetojn al kiuj subteleroj estis kunigitaj. Jan decidis aĉeti ilin. Unu el ili, helblua plastaĵo, estis laŭ mia gusto aparte aĉa. Jan apartigis ĝin kaj ekserĉis en siamonujo. Mi maltrankviliĝis, sed mi ne havis kuraĝon diri ke ĝi estas tre malbela. Mi volis ke li ne portu ĝin hejmen.
Li vidis ke io ne estas en ordo.
— Ĉu vi ŝatas ĝin?
— Por mi estas egale — diris mi mensoge, terurita ke li ankoraŭ ne kapablas tuj senti kio ne plaĉas al mi.
Li prenis ĝin en la manon. Mi vidis ke oni devas diri kion oni pensas:
— Fakte, la blua ne estas bela. — Mi volis paroli milde, sed nervozo subsentiĝis.
Kial mi ne tuj havis kuraĝon por ataki lian elekton? Por ne ofendi lian guston? Aŭ ĉar li pagas ĝin? Por lasi al li liberon je kiu oni nin ĉiutage priŝtelas?
Tio jam la duan fojon okazis al mi. Kiam ni fiksadis ŝranketojn en la kuirejo, Jan pendigis iun tute enangulen, ne lasante eĉ la plej etan spacon tie.
— Ĉu vi ŝatas ĝin? — li turnis la kapon al mi, tenante la pezan ŝranketon en la imagita angulo.
La pozicio por mi estis tre malbela. Estus multe pli bone ŝovi ĝin maldekstren.
Mi diris nenion. Mi kredis ke li multe pli longe uzos tiun ŝranketon ol mi. Kial mi altrudu mian opinion?
Foje mi legis ke aĉeto de ĉiu tablolampo prezentas malvenkon por iu el la geedzoj. Mi sentis ĝin, la malvenkon. Mi volis lasi al li la elekton, mi volis esti larĝanima, sed mi ne sciis ne malkontenti ĉar eĉ en plej etaj aferoj niaj gustoj tiom diferencas.
Mi klopodis lin savi de miaj kutimoj. Ĉu li sentis ke mi bridas min? Mi koleris je mi kiam mi kaptis min klariganta kiuj koloroj de liaj vestaĵoj pli kongruas reciproke kun aliaj. Mi ne volis ŝanĝi lian guston. Mi ŝanĝadis ĝin tamen.
— Tiu ĉemizo kaj tiu pantalono tre harmonias!
— laŭdis mi foje, ne senintence.
— Ĉu mi denove hazarde trafis?
Mi enviis lin pro lia libero. Estis multaj ŝarĝoj kiujn li tute ne konis. Kolorharmoniado estis por li neekzistantafenomeno.
— Kiel vi povas pensi pri tio vestante vin?
— Mi ne pensas, mi ne sentas ke mi perdas energion. Estas tio ludo.
Kiam li vizitis miajn gepatrojn, mi tamen donis kelkajn ĝeneralajn instrukciojn:
— Vidu, niamedie, kiam oni finmanĝas oni metas forkon kaj tranĉilon paralele unu apud la alian sur sia telero. Se vi lasas ilin interkrucitaj tio signifas ke vi ŝatus manĝi pli. Mi ne pensas ke vi devas tiel fari. Mi nur volas ke vi sciu kiaj estas la bontonaĵoj ĉi-tieaj. La pantranĉon oni ne enmordas, krom se ĝi estas ŝmirita per io. Se ĝi estas panpeco mem, tiam oni forŝiras peceton kaj enbuŝigas. Panon oni ne tranĉas surtelere ĉe ni.
Li aŭskultis. Sekvis longa diskuto pri internacia kutimaro. Mi ŝatis ĉar li neniam tenis mian mantelon dum mi surmetis ĝin. Ĝentilaĵoj de iuj “Vienaj Skoloj pri bona konduto” per kiuj oni dresis min en infanaĝo neniam infektis lin.
Post jaroj de komuna vivo niaj ĝentilumadoj kunfandiĝis je familia nivelo. Manĝante elbovle rizon per manĝbastonetoj, mi levis ĝin sub mian mentonon, kio antaŭe estus neimagebla peko kontraŭ hejmlanda kutimo lasi la teleron surtable. Niaj kutimoj interplektiĝis, mi neniam plu memoris demandi al kiu apartenas certa maniero.
Internacia paro kun la Internacia Lingvo en kuirejo. Rigardu tra fenestro por memori en kiu lando ni vivas.
Iun dimanĉon dum li tajpis iun tradukon, li subite leviĝis de la skribotablo kaj ekparolis al mi sialingve. Mi levis la rigardon de la libro kaj lasis lin paroli iom da tempo. La monologo daŭris. Mi maltrankviliĝis. Mi ne komprenis kion li volas.
— He, kion vi parolas?
Li rigardis min senkomprene kaj tiam ekkonsciis ke li uzis sian lingvon. Li revenis al Esperanto. Mi reestis hejme.
Kaj se li ricevus lingvan amnezion? Se ni neniam plu povus kompreniĝi?
Ni interkisiĝis kvazaŭ post longa nevido.
La unua vintra tago. Jan klarigas al mi dum matenmanĝo kial ekzistas sezonoj. Li levas alten oranĝon. Tranĉilo estas la tera akso. Ni estas gajaj.
Lia patrino telefonis hieraŭ por sciigi nin pri la kristnaska donaco: tritaga ekskurso al la plej granda ŝtata vidindaĵo. Ili venos vendredon por preni nin.
La najbaroj muntis en sia salono grandan kristnaskan arbon kaj la tuta ejo mirinde odoras. Sub ĝi komenciĝas donacoj amasiĝi. Unu el ili estos la mia.
La urbo estas senguste aranĝita. Sur stratoj estas etaj ruĝaj dometoj en kiuj sidas Sankta Nikolao. Al dometoj eniras infanoj, unu post la alia, kaj Sankta Nikolao ion diskrete flustras al iliaj oreloj.
Mia konatulino Korina jam diris ke ŝi deklaris al
siaj infanoj ke ĉio tio estas elpensaĵo kaj ke ŝi estas tro malriĉa por povi aĉeti tiom da donacoj. Mi ne scias kion diris ŝiaj infanoj.
Mi scias ke en mia lando fabrikaj sindikatoj por nova jaro disdonas saketojn kun donacoj. Avo Frosto portas la saman uniformon kiel Sankta Nikolao.
Mi iris aĉetumi. En infana fako de la magazeno mi trovis iun leonon por Danielle, filino de Barbara. Leonon. Ĝi etendis la antaŭajn krurojn kaj havis iom dormeman esprimon. Faŭko kunfermita. Leonhararo el bruna dika lano. Ĝi ŝajnis bonintenca.
Nokte mi konfesis al Jan ke mi ekŝatis tiun leonon kaj ke mi ne emas fordonaci ĝin. Li ĉirkaŭbrakis min. Mi pensas, ke mi tamen devos donaci ĝin al la infano.
Dum vespermanĝo mi legas al li ĉapitron el mia hodiaŭa labro. Temas pri taglibro de iu sveda aktorino. Foje ŝi furioziĝis kontraŭ sia eksedzo, reĝisoro de la filmo kiun oni tiutempe filmadis. Ŝi kuris al la ĉambro de iu kunlaboranto kaj detale kaj malame priklaĉis la reĝisoron, eksedzon. La kunlaboranto havas tre strangan vizaĝesprimon kaj respondas nenion. Fariĝis silento; ŝi turnas la kapon en la direkto de liaj okuloj. Tie sidas ŝia eksedzo kun trista mieno. Ŝi kuras for, forlasas la domon, la kvartalon. Al kampoj. Fine ŝi stumblas kontraŭ iu kesto kaj enrampas ĝin pene tirante la kovrilon. Geamikoj venas kaj petas ŝin reveni. Ŝi ne volas eliri.
Fine post multe multe da tempo venas ŝia eksedzo. Li frapetas ĉe la kesto. Li atendas, ne malfermante ĝis ŝi ekflustros:
— Libere!
Li demandas: — Ĉu vi volas ke ni denove estu geamikoj? — kaj lia vizaĝo estas afabla.
La granda aktorino eliras el la kesto kaj oni povas daŭrigi la filmadon.
Ŝia kesto fariĝas nia posedaĵo.
Kiam io ne marŝis iu el ni simple deklaris: — Mi volas mian keston!
Mi precipe emis uzi la keston. Foje pro tristosento. Pro la konscio, ke mi kun tiom da aliaj apartenas al la mondo de nepagipovantoj.
Nur kelkajn tagojn post la renkontiĝo kun la kesto, la malriĉsento envolvas min kiel fumo. Mi marŝis tra kristnaske ornamitaj stratoj kaj defendis min per moka rideto.
Vendistinoj ĉirkaŭ mi elĉerpiĝas pro ĝentileco. Kun ekstazo en la voĉo kaj akcentita ĝojo ili alproksimiĝas al klientoj. Mi lernis la frazon laŭ kiu “mi nur rigardas hodiaŭ”. Por forigi ilian ĝenan helpemon. Por trankvile vagi tra varoj, primokante ilin. Kiel oni tiulande kreas la guston? Ĉu laŭ la kvanto de kvastoj kaj rubandoj? Tri nodetoj surŝultre por esti trioble pli ĉarma. De kie tiu emo al marcipanaj koloroj? La vido mem sukeriĝas.
Mi nenion aĉetas. Mi estas el nepagipova lando. Por defendi min, mi decidas hejme entrepreni prelegon pri kiĉo. Vana la intenco. Li prave akuzos min pri eŭropigemo kaj volos internacie validan difinon kun precizaj indikiloj.
Reveninte al la sekuro de la hejmo mi forgesas pri la decido. Mi okupiĝas pri la surtabligota bongustaĵo.
Li tuj divenas kio estas sur fajro.
— Ĉu la tuta regiono odoras je ĝi?
Ne, li rekonis la provbuŝan odoron dum la enporda kiso.
Mi rezignis petoli pro fuŝita surprizo.
Post la vespermanĝo li fosas inter paperoj.
— Ĉu vi scias, ke hodiaŭ ni nepre devas aliĝi al la kongreso? — Baldaŭ estos la limdato.
Li trovis la aliĝilon. Mi staras malantaŭ li kun mentono sur lia ŝultro kaj studas kategoriojn.
— Ĉu vi kredas? Tio estas mia unua oficiala aliĝo al la kongreso. Ĉe mia unua kongreso ni kvar kune havis nur unu enirinsignon. La unua kiu preterpasis la kontrolinton kuris al la malantaŭa barilo por ŝovi la enirigilon al la sekvonta.
Antaŭ mi estis Roman, litovo. Post mi, Feri, hungaro. Mi bone memoras la movon, kiam mi ŝovetis la insignon subbarile, kiu sen novaj elspezoj envenigos la sekvontan. Ni estis nepagipovantoj. Kaj ni devis esti pli ruzaj kaj pli elturniĝemaj, se ni volis eniri. Kaj ni volis enirigi aliajn.
Li signifoplene konsentis, ke kelkaj talentoj ja ne mankas. Pri humiliĝo ni ne parolis.
— Mi plenigos vian aliĝilon, por ke homoj povu legi ĝin. — Piketon pri mia manskribo mi preteratentis. Mi nun devas tuŝi la malagrablan temon:
— Mi ŝatus pagi la aliĝon per mia propra ŝparaĵo — diris mi mallaŭte.
Mi suferis sen enspezoj, vivante el lia poŝo.
— Estas pli bone pagi nun ĉion per mia ĉeko. Kaj vi havos okazon uzi vian monon poste.
Li estas delikata kaj komprenema. Mi retenas la kapon sur lia ŝultro rigardante kiel li skribas mian nomon sur la aliĝilon.
Subite mi memoras pri Cvetko. Antaŭ jaroj, li, bulgara pentristo, gastis en mia lando por akompani sian edzinon, aktorinon.
— Emilia estas infano — konfesis li al mi. — Sed mi lasis volonte mian laboron por akompani ŝin tien ĉi. Estas plezuro rigardi ŝiajn infanaĵojn. Ni estas kvar jarojn geedzoj, mi ankoraŭ ne satiĝis de ŝiaj manieroj. Ĉu vi scias kion ŝi alportos de sia aĉetĉasado? Glasojn! Nia domo estas plenŝtopita per vitraĵoj, sed Emilia ne preterlasas unu gastadon de sia teatro por havigi ... novajn glasojn. Rigardu ŝin, kiam ŝi parolos pri glasoj. Ŝi estas infano.
Mi ŝatis la rakonton. Post horo revenis Emilia kun du pakaĵetoj. En vestejo de la teatro mi ĉeestis la malligadon. Ne ĉion mi komprenis, ĉar ŝi parolis bulgare. Sed mi sentis, ke temas pri io bela. Ŝi levis unu glason kaj parolis ion pri la formo de la tenilo. La dua pakaĵo same enhavis glasojn. Ili havis nek tenilojn nek piedojn, estis realecaj, staris per la tuta korpo surfunde. Tiam mi ekŝatis glasojn.
Nun dum antaŭ miaj okuloj pleniĝis la aliĝilo, mi revidis la alian memoron pri Cvetko.
Malleviĝis la kurteno, Emilia forigis sian ŝminkon. Ŝi ludis tiutage Gerdan, la amikinon de Kaj, kiu serĉos lin en la glacia mondo de la Neĝa Reĝino.
El ŝiaj brovoj malaperis neĝeroj de la nordo, ŝi tenis la manon de Cvetko, ni iris komune promeni. La okuloj de Cvetko observis malnovajn domojn. Mi havis la impreson, ke la motivoj por estonta pentraĵserio fiksiĝas malantaŭ liaj pupiloj.
Hazarde ni haltis antaŭ la nova banko.
— Ĉu oni povas ĉi tie ŝanĝi levojn?
Laŭ mia scio oni ne povas. Ni eniris. La oficistino ĝentile ridetis.
— Ne, ni ne akceptas levojn.
Mi turnis min al Cvetko. Estis humilaĝo sur lia vizaĝo. Li ridetis konfuze.
— Strange, kiel oni sentas sin humiligita, ĉar la propra mono tie ĉi ne valoras.
Poste li diris ion neŭtralan, sed la esprimo restis en la okuloj. Ni haltis sur la ŝtuparo. Mi volis diri ion gajan kaj bonan por forigi tiun tristan senton de nepagipovanto.
Jarojn poste jen reaperas mia malgaja sperto. Mi revidas la vizaĝon de Cvetko. Mi mem estas Cvetko. Mi estas malgaja membro de la eterna armeo de nepagipovantoj.
Kvazaŭ mi estus infano, mi sentis subite grimaciĝi mian vizaĝon kaj iu malobeema larmo jam kuris laŭ lia ĉemizo. Rapide mi retiriĝis de lia ŝultro kaj forprenis la puloveron por momente kaŝi la okulojn. Mi malfruis. Li jam vidis min.
— Kio okazis? — li konsole tuŝis mian hararon.
— Mi volas iri dormi! — deklaris mi infanece. Li kovris miajn ŝultrojn kaj per naztuko deĵoris ĉe miaj okuloj. Ni ne parolis plu pri la afero. Mi ŝajne trankviliĝis.
Matene restis nur amara sento pri io, kion ne eblas ŝanĝi.
Kiam mi alvenis liaurben li diris ke mi konatiĝos kun lia eksedzino. Mi ne tro scivolemis. Ial mi fartis malkomforte. Mi preferus vidi ŝin de malproksime por ne devi paroli kun ŝi. Mi ne scias kial mi sentis kulposenton.
Mi konsolis min: estis foje iu feliĉaparo kiu disfalis kaj nun ĉiu rajtas je sia ... Tio estis kuraĝigo antaŭ la renkontiĝo.
— Ĉu vi volas ke ni vizitu ŝin hodiaŭ? — li demandis iun posttagmezon. Li ne diris ŝin, li uzis ŝian nomon. Mi preferus diri ne, sed mi akceptis. Ĝi iam okazu. Mi atendis dum li laĉis siajn ŝuojn. La laĉado ne longe daŭris. Mi ekdeziris ke ŝi ne estu hejme.
Ni staris antaŭ la domo. Mi tenis vinbotelon dum li frapis ĉe la pordo.
— Ili ne estas hejme. — Mi ekĝojetis..
— Klopodu ankoraŭ foje — diris mi. Ĉu por esti certa? Aŭ ĉar ni jam venis tien ĉi, ke ĝi okazu. Senpezigita mi marŝis apud li, dum ni forlasis la straton.
Kiel impresas renkonti sian eksedzinon?
Ĉu dum konversacio ne enŝteliĝas ilia unua supo el poreo, komune kuirita iun foran posttagmezon? Tiu supo kaj tiu posttagmezo apartenas nur al ili. Neniu povas ĝin kundividi. La fakto, ke mi ĝin enkapigis, estis nur vana klopodo, eniri lian vivon antaŭ ol en ĝi estis mi. Mi vidis ilian foton ĉe parencoj: ili tranĉantaj la geedzan torton. Li aspektas ridige, ŝi bele. Kune ili tenas la tranĉilon.
Iun tagon dum mi venis el vendejo ŝi staris antaŭ nia pordo. Kun amikino. Mi tuj sciis ke tio estas ŝi. Ni etendis niajn manojn, eldiris niajn nomojn. Ili konfirmis, ke tio estas ni. Ekrideto ambaŭflanka. Mi invitis ilin eniri. Kun timo, ke mi lingve eraras. Tiu lingvo neniam estos la mia. De ŝia unua ludilo ĝi apartenas al ŝi. Mi okulmezuras ŝin, sen rigardi. Belajn dentojn ŝi havas. Pli maldika ol mi. Dum parolado ŝia “s” iom orelfrape sonas. Ŝi havas malgrandajn mamojn. Striitajn genuŝtrumpojn kiel knabino.
— Ĉu vi malsatas? — Feliĉe ke ili venis duope. Ĉu uzi tuj “ci”?
Mi alportas iun fromaĝan inventaĵon. Mi volas ke ĝi estu bona. La fromaĝo bone impresas.
Ŝi parolas malrapide kaj laŭte, kvazaŭ mi komprenos ŝin se ŝi estos laŭta. Mi paŭzojn plenigas per rideto.
Sur la librobreto ... fotoalbumo. Mi scias ke ie ŝi havas sian fotoalbumon kun similaj someroj kaj la sama viro. Foje foje ŝi ridetas demandante kie estis tio fotita? Mi listigas landojn, urbojn. Al nevojaĝantaj homoj esperantistoj ŝajnas tre entreprenemaj. Kaj riĉaj. Aŭ ĉu oni estas tia?
Ni eliras al ĝardeno. Ni kliniĝas super plantoj, komentarias. Iu insekto grimpas laŭ ŝia kruro. Ŝi alten levas sian jupon por trovi ĝin. Vespo? Abelo? Ĉe la vido de ŝia femuro liaj manoj aperas antaŭ mi.
— Ĉu vi volas meti iom da cepo, se ĝi pikis vin?
— mi demandas por rapide forpeli imagon pri karesado kiu subite aperis.
— Cepon? Por kio?
— Nialande tio estas popola kuracilo por abelpikoj.
Ni ridas pri popola saĝo.
Ŝi invitas nin al si. Sabate. Mi akceptas. Ŝi estas simpatia. “Ni” venu al “ili”. Mi ne emas diri, ke mi preferus resti hejme. Sen gastoj.
Kiam li revenas vespere, mi atendas lin ĉe la pordo.
— Mi konatiĝis kun via eksedzino. Ŝi havas belajn dentojn kaj aspektas interese. — Mi prisilentas la scenon kun la insekto en la ĝardeno. — Kial vi efektive disiĝis?
Li klopodas klarigi tion “efektive” . Mi ne komprenas, ankoraŭ. Tion ne necesas kompreni, sufiĉas travivi.
Sabate mi laŭte pensas ĉu necesas porti florojn al ŝi. Li diras, ke ne necesas. Pli longe ol kutime mi pensas kiun jupon surmeti.
Ŝi atendas nin. Mi fartas iel konfuze. Ne estas kiel kutime dum sabataj vizitoj al geamikoj. Ŝi baldaŭ venas el kuirejo kun iu bokalo. Ŝi turnas sin al sia nuna ulo:
— Ĉu vi volas malfermi tion? — Li malfermas senvorte.
Ŝi havas belan marŝon dum ŝi revenas al la kuirejo.
Mi pensas pri tio kiom da fojoj Jan malfermadis konservaĵojn por ŝi. Vespermanĝo. Oni serĉas pri iu neŭtrala temo kaj trovas ĝin. Dum la dua plado mia forko dufoje elglitis el miaj fingroj. Nenia komentario. Pri mallertuloj ne temis.
Ni sidiĝas post deserto en foteloj kaj aŭskultas muzikon.
-Kion vi ŝatas?
Mi malvolonte respondas tiun demandon kiam temas pri muziko. Ial ĝi ŝajnas tro maldiskreta al mi. Hundo, la dorlotito de la domo kun malbela nomo, subite preterkuras min kaj per sia vosto elverŝas mian glason sinen. Ĉiuj purigas min. Ŝi alportas malsekan ĉifonon kaj frotas mian makulon. Mi strange sentas ŝian manon sur mia korpo.
Poste ni provas kanti. Kion ni ĉiuj scias? Nenion. Mi venas el alia repertuara mondo.
Tiam ŝi ekkantis. Per voĉo tre agrabla. Mia rigardo fiksiĝis al fingroj ŝiaj sur gitaraj kordoj.
Vortojn ŝi serĉas, tekston ŝi parte forgesis.
— Ĉu vi ne memoras pli? Estis io pri okuloj?
Jan ne povas memori. Ĉu li vere forgesis ĝin? Subite ŝi tiam kaptis fadenon de la perdita teksto kaj ĝi reteksiĝas en niaj oreloj. Temas pri foriroj, pri atendado, pri espero de reveno. La kanto komencis kreski super ni kaj plenigi la ĉambron. Ĉiuj konfuziĝis. Neniu pensis pri tiu rekantaĵo, kiam ŝi proponis ĝin.
La gitaro silentiĝis kaj trankvilo revenis super ni. Ĉiu el ni havis strangan rideton survizaĝe. Daŭris iom, antaŭ ol oni sukcesis trovi novan paroltemon. Kiam ĝi estis trovita, mi emis teni min je ĝi por malebligi pluan forŝvebiĝon.
Jan baldaŭ poste ekrigardis al la horloĝo. Ni adiaŭis kaj ekmarŝis hejmen.
— Eĉ ne estis tiel terure! — diris mi tra la silento. Nur nun li ĉirkaŭbrakis min. Mi senkiale malgajiĝis. Pluvos. Malfermi pluvombrelon super amo, por ke ĝi ne malsekiĝu.
Mi malfermis la pluvombrelon kaj tenis ĝin zorgoplene timante pri malsekiĝo. Ĉu ĝi malhelpis marŝi? Ial tralikis pluvo, la mano tenanta la ombreltenilon komencis malvarmiĝi. Ĉu ne estus simple ekfroti ĝin? Neniu havis tiun ideon. Mi marŝis plue firme decidinta reteni ĉion, kion eblas savi.
Jan ne ŝatis apartenon. Mi lernis pensi kiel li kaj evitis posedemon. Mi sentis kiel li malfavoriĝas al virinoj kiuj parolis pri “mia edzo” kaj “mia ulo”.
Tiel oni rilatas al aĵoj.
— Mi metis leteron sur vian tablon!
— Via tajpilo ne plu funkcias.
La pronomoj klopodis doni al ni sian ŝajnan individuecon. Foje la posedema penso eskapis el mia buŝo:
— En nia loĝejo ... — Tie ĝi rompiĝis. Mi estis kaŝe enamiĝinta al la pronomo “ni”. Se li hazarde prononcis ĝin, mi sidis komforte en ĝi kvazaŭ en varma akvo en bankuvo. Sed li avaris pri ĝi. Mi ne povis ofte senti kiel ĝi ĉirkaŭbrakas min.
— En via loĝejo ... — diradis la, kaj mi akceptis tian parolturnon. Li ne volis, ke aĵoj apartenu al ambaŭ ni. Li volis, ke ĉiu apartenu al si mem. Mi provis tion kompreni, sed mi ŝatis aparteni. Mi ŝatis aparteni al homoj, al kiuj mia amo algluiĝis. Kaj ĝi ne estis elektema. Ĝi ne parolis pri tipoj, pri centimetroj, pri kvocientoj de inteligenteco. Ĝi havis siajn mezurunuojn, kiujn mi mem neniam kapablis kompreni. Eĉ ne tiam, kiam mi jam sentis min varma konsistiga parto de la pronomo “ni”.
— En nia biblioteko estas terura malordo. — La ĉiutaga “ni” ekvagis inter li kaj ni kvazaŭ hejma besto. Mi tiom alkutimiĝis al ĝi; ke mi apenaŭ havis tempon karesi ĝin.
— Precipe miaj libroj estas mistere netroveblaj. — Mi pretis transpreni mian parton de la respondeco.
Al gasto, kiu vane klopodis trovi ion nun bezonatan de sur la breto kun esperantaĵoj, mi plendis pri dividita biblioteko. Bibliotekoj de diverslandaj paroj restas nekompletaj. Translokiĝoj neniam sukcesas kompletigi ilin.
— Mi bone memoras, ke mi havis tiun libron. Sed kie ĝi povus esti? Ĉu en mia hejmo? Ĉu en lia lando? Ĉu pruntita al iu el ia loĝejo provizora, kiam libroj restis nur deponitaj en kestoj? Ne estis tempo por starigi librobreton, temis pri restado mallonga kaj loĝejo nur portempa. Tiam al oni ŝajnis, ke oni nur troviĝas survoje al iu vera ekzisto kaj kunekzisto. Nur poste eblos konstati, ke ĝuste tie, en la provizorejo, la vivo estis la plej neprovizora.
Foje, klopodante fari katalogon de posedataj Esperanto-libroj, mi stumblis kontraŭ jarkolektoj de “El Popola Ĉinio”.
— Kion pri ili?
— Kiam ni apartiĝos, ni devos dividi ilin, unuaj ses numeroj al vi, ses al mi. Kaj ni kverelos krome al kiu apartenu jarkomenco kaj al kiu jarfino — mi volis spriti. Danĝera spritprovo. Dividi inter ni komencon kaj finon.
Kiam li foriris li lasis al mi plenajn jarkolektojn. Li forprenis nur tiujn librojn en kiujn mi dediĉojn enskribis. Kiam amo pasas, dediĉoj en libroj subite ricevas amaretan guston. Dediĉoj gardas pasintajn statojn. Sed oni daŭre klopodas rideti pri la skribaĵo. Kun iom da embaraso.
— Mi havas ion por vi — diris mi tiun foran matenon kaj etendis la brakon.
— Sed vi devas levi la kapon. — Li levis ĝin.
Mia nuda brako eniris palpe sub kusenon.
— Libro?
Mi rigardis kiel li malfermis ĝin: “Libro de amo?”
Kortuŝo aperis en liaj okuloj.
— Por la naskiĝtago.
Mi donacis la amlibron pli frue ol la amon mem. Inaŭgure.
“Por provizora renkontiĝo” skribis mi sur la unuan paĝon blankan. Funde de la dediĉpaĝo mi notis la nomon de la renkontiĝa urbo kaj la daton martan. Post tiu dato ses novjaraj festoj pensigos min pri donaco por li. Kaj per ĉiu nova festo kaj dato mi iros pli malproksimen de li.
Provizora renkontiĝo. Jam tiam mi volis instrui al mi la senton pri provizoreco. Sed dum mi skribis “provizora” mi pensis pri “neprovizora”. Kiam ni ekrilatis ni ja parolis pri provizoreco. Li parolis, mi kapjesis. Mi ne volis tuj diri al li, ke mi scias, ke provizoraj solvoj estas la plej longdaŭraj.
Per sia ĉeesto li kovris ĉiujn miajn bezonojn por viroj. Tiel ŝajnis. Aliaj ĉesis interesi min.
Li ribelis kontraŭ tio. Kia respondeco! Kiel unu homo povus kovri ĉiujn aliajn!
Mi sentis ke mi ne kovras ĉiujn. Mi sentis kiel liaj interesoj restis malfermitaj. Kaj mi kredis ke la rilato kun mi diferenciĝas de aliaj pro — Esperanto. Ĝi ŝajnis esti bonodora gluaĵo kiu bone tenis.
Post nia disiĝo ni foje manĝis en iu laŭta manĝejo, mi diris al li super telero kun hepataĵo:
— Mi ne povas kredi ke nia vivo disfalis. Malgraŭ Esperanto! Ĝi seniluziigis min! — mi estis ofendita al Zamenhof. Fuŝulo! Enmiksas li ion ajn kaj oni ne scias kiel elnaĝi sen suferoj.
Li ekridis. — Sed Esperanto estas nur lingvo! Ilo!
— Ekde kiam tio? Mi sentis ĝin iom alia.
Ni ne plu diskutas. Tio estas tereno kie ne eblas ion plu aldoni: mi asertadis ke amoj kun Esperanto gustas pli bone. Li ne estis sufiĉe kruda por demandi min:
Ĉu disiĝoj same?
Al imago pri amo kiu gustas alie per Esperanto mi sufiĉe kredis. La voĉo tiutempe ankoraŭ ne kunloĝis en mi, do, eblis kredi al multo.
Kiam mi eksciis, ke li amas Uŝi, mi sentis min nur iom perfidita, ne tute. Ŝi ne konis Esperanton, sekve, mia amo havis multe pli da ŝanco.
Kiu diablo instruis min pensi pri ŝanco en amo? Amo venas aŭ ne venas. Ŝanco ne rilatas al ĝi.
— Amo venas kaj foriras — flustras kontente la diablido en mi.
Al Uŝi mi prezentis Jan.
— La inojn pro kiuj li foriros de vi, ĉiam vi prezentis al li — amuziĝas la voĉo.
— Ne estas vero!
— Pruvu la malon! — insistas ĝi.
Bone. Pri Uŝi mi konsentas. Klare mi memoras tion. Mi eklaboris novlande.
Mia nova ĉefo alkondukis min al la loĝejo de Uŝi, Ŝi volis luigi ĉambron kadre de sia studenta loĝejo, ŝia kunloĝantino foriris dum kelkaj monatoj. Dum kelkaj monatoj? Ŝi ja edziniĝis.
Uŝi verŝis teon por ni. Mi ŝatis ŝian teujon. Ŝi demetis ĝin al servopleto kun birdoj kaj siajn harojn de brusto transĵetis al dorso. La haroj estis longaj kaj blondaj. Antaŭ ol ŝi montris al mi la ĉambron kie mi loĝu mi sciis ke ni estos amikinoj. Ni estos.
Mia lito estis surplanka matraco en flankĉambro. Ĝi kovris tute la plankon. Oblikva muro kun fenestro sur kiu ĉiam pluvgutoj kolektiĝis. La litaĵo estis malhele blua. Mi enlitiĝis la unuan vesperon en la nova ejo kaj pensis pri iu viro el mia hejmlando. Mi ne sciis kion pri li: ĉu sopiri aŭ forgesi?
La libro apud la matraco restis dum la sekvontaj tagoj netuŝita, malfermita je la sama paĝo. “Kontakton” mi eĉ ne malfermis.
Por semajnfino Uŝi invitis gastojn al tagmanĝo. Mi proponis inviti mian novan kolegon Jan. Inklino al li aperis post kelkaj horoj da laboro.
Dum la tagmanĝo mi ekĝojis, ĉar Uŝi evidente ŝatis Jan. Ni kirlis nederlandan saŭcon en iu blua ujo, sed ĝi neniel volis sukcesi. Ĉe la kafo mi sidis apud Jan sur ruĝa sofo. Super ĝi pendis malnova portreto de eksposedintoj, aĉetita kun la sofo je bagatela prezo ĉe iu fatrasejo. Ni fariĝis geamikoj, Uŝi, Jan kaj mi. Geamantoj nur poste. Jan kaj mi, unue. Poste Jan kaj Uŝi.
Mi ŝatis Uŝi. Kiam ŝi iris dormi ŝi surmetis lanajn ŝtrumpojn. Por varmigi piedojn. Matene ne eblis veki ŝin. Mi dormis en apuda ĉambro kiel leporo kaj aŭdis ŝian vekhorloĝon sonori ĝis la lasta spiro. Tio ne ĝenis ŝian dormon.
Mi donacis al ŝi mian puloveron kiam mi elloĝiĝis. Mia kontrakto finiĝis kaj mi revenis hejmen.
— Dankon pro ĉio.
Ĉio estis multo. Al ŝia adreso li venis alportante narcisojn. La verajn el florvendejo, ne ŝtelitajn el parko. Enpakitajn en travidebla papero. Pluvegis. Li vivis sen pluvombrelo. Liaj haroj pendis kiel laĉoj, malsekaj. La papero ĉirkaŭ floroj ĉifiĝis. Mi serĉis travideblan vazon de Uŝi por vidi ankaŭ flortigojn. Matene kiam mi vekiĝis malgrandaj vezikoj grimpis laŭ la tigoj supren. Mi estis feliĉa.
Uŝi havis hamstron. Mi evitis ĝin. Ĝi tro similis al muso. Kiam Uŝi forvojaĝis mi petis Jan transpreni la zorgon pri la hamstro. Nutri ĝin kaj purigi ĝian neston. Mi enfermis min en la kuirejo por ne devi ĉeesti.
Li restis ĝis vespero. Ni kunlaboris super iuj paperoj. Mi sidis proksime de hejtilo ĉar estis malvarme. Mi ne emis tajpi tedajn vortolistojn kiujn morgaŭ necesos klarigi al petolemaj infanoj. Li etendis siajn fingrojn al mia vizaĝo.
Li restis tiun nokton ĉe mi. Mi ekploris renkonte al mateno.
— Kio okazis? — demandis li kompreneme.
— Nenio.
Klarigi mi ne sciis.
Mi sentis min malforta fronte al la konstato, ke ĉe mi finiĝas unu ĉapitro kaj komenciĝas nova.
Iom poste memfido revenis. Ĝi estis videbla de ekstere. Mi kuŝiĝis en bankuvon plenan de ŝaŭmo kaj li sidiĝis apud mi.
— Vi aspektas tre memfida! — diris li.
Mi bone fartis. Maltrankvilo malaperis. Mi sciis, ke li baldaŭ foriros el mia vivo kaj tiumomente ne bedaŭris tion.
Sur la akvujo de necesejo Uŝi desegnis fiŝojn. Ili naĝis meze de iuj herboj kaj estis striitaj ruĝeblanke.
Li helpis al mi ĉe sekiĝo. Mi jam konfesis al li ke mi ne emas viŝi mian haŭton post banado. Tio estas teda.
— Mi helpos al vi! — Entuziasmo sentiĝis.
Jarojn poste li koleretos kiam mi malseka post duŝado engrimpos lian liton ĉar mia humido algluiĝis al li. Entuziasmo mankis.
— Oni ne viŝis sin adekvate! — Oni estis mi. Anstataŭ Entuziasmo riproĉo sentiĝis.
Kiam ni vojaĝis tra Makedonio survoje al Greklando, mi ridis apud sunfloroj tra kampoj. Kion farus Van Gogh tie ĉi? En Skopje restis al mi bildkarto superflua. Ĉu ni skribu al Uŝi? Ŝajnis bona la ideo. Ŝi restis ĉe fenestroj kun pluvgutoj, antaŭ ni estis Greklando. Mi skribis ŝian adreson, sciante ĝin ankoraŭ parkere. — Ĉu vi volas ion aldoni?
Nur en aŭtuno mi komprenos kial ombro trakuris lian vizaĝon. Li nur aldonis sian nomon. Aŭtune ŝi skribis al mi. Mi malfermis ŝian bluan leteron sensuspekte. En la unuan frazon ŝi vokis helpon de fluta koncerto por diri al mi tion kion ŝi volis diri: Jan kaj ŝi intimiĝis kiam mi forlasis la urbon.
Ŝi volas, ke mi tion sciu.
Mi refaldis la bluan paperon kaj pensis pri mia pulovero en ŝia ŝranko.
Pri lia senvorta subskribo sur mia sunflora poŝtkarto greklanda.
— Kion, ĉu vi sentis vin unika? — helpis la voĉo forpeli sufokiĝon.
Mi ne plu emis esti ŝia amikino. Mi emis, sed mi ne povis. Pro ĵaluzo. Tre simple.
Pri ŝi ni parolis kun rigido anstataŭ sincero en niaj voĉoj. Li decidis translokiĝi al mia lando. Mia lando komence konsistis el mia ĉambro, mia lito, miaj manoj. En ĝardeno sennombraj herboj. Ni matenmanĝas mole kuiritajn ovojn festante sensignifan tagon de pasanta printempo.
— Domaĝe, ke vi ne estas botanikisto! Estus bone scii nomon almenaŭ de ĉiu deka planto sub niaj piedoj.
— Mi pleje ŝatas tiujn bluajn. — Mi rigardas la bluaĵon kun la nekonata nomo, sen scii, ke ĝi por ĉiam eniris nian konversacion. Iu abelo venis vidi kion li skrapas en la ovoŝelo. Li svingis manon por forpeli ĝin.
— Ne pelu ĝin for! — reagis mia superstiĉo, timanta, ke oni forpelos printempon kaj ĉion.
Tro malfrue. Li jam faris.
Ni ekstaris kaj reportis vazaron de la ĝardeno endomen, marŝante sur sennomaj plantoj, kvazaŭ ili ne ekzistus.
Multo antaŭis al la idilia matenmanĝo en mia domo.
Ni ne ofte parolis pri la urbo de nia renkontiĝo.
Memoron pri ĝi fuŝis paralela penso pri Uŝi. Ŝi loĝis ambaŭloke, En la urbo kaj en la renkontiĝo mem.
Miaj pensoj malofte reiras tien. Trudas sin al mi konstato, ke tiuurbe oni ĉion pagigis. Nur mi ne ricevis fakturon por feliĉo. Aŭ ĉu tamen?
Tie ni kuiris en prunteprenitaj patoj. Rubaĵon ni kaŝe elĵetadis al fremdaj rubujoj: la nia ja ne havis necesan glumarkon por la aktuala jaro, kiu certigus la forporton de rubaĵo. Ni ne havis tutjarajn etikedojn. Ni ja provizoris tiuvintre.
Vespere ni promenadis ĉirkaŭbrakumitaj kun rubaĵsako enmane, spionante pri malplenaj kolektejoj. Ĵetinte rubaĵon, ni rolis geamantoj apud montrofenestroj. En ili plastaj modelportantoj jam anoncadis nian unuan printempon.
Kiel post jaroj revoki al mia memoro gustojn de foraj montrofenestraj kisoj? Malfacilas rekonstrui ilin kiel odoron de flavpetala rozo subfenestra. Ilin valorus reteni kaj ne rankoron. Malgraŭ la scio, ke la pordo, tra kiu li eniris alportante panon kaj malsekajn narcisojn, enlasos lin post mia foriro por trinki teon ĉe Uŝi.
- Verŝajne el via taso! — ĝoje pikas la voĉo. — Ne pensu nur, ke al ŝi li ne donacis narcisojn!
Al la vazaĝo de mia sentimentaleco la voĉo gaje verŝas plenan sitelon da malvarma akvo. Mi ne defendas min antaŭ ĝi.
Uŝi dum jaroj restis inter ni. Diskrete kaj fajne. Mia troigita sentemo kapablis senti ŝin. Kompreni ankaŭ.
Por kristnasko ŝi aperis kiel donaco. Por li donacĉeno. Por ĉiu tago sur ĝi pendis unu dolĉaĵo. Ĉe la fino de la ĉeno luliĝis lanaj ŝtrumpoj. Ankaŭ por mi samaj, grizaj. En ilia fadenaĵo mi rekonis ŝian kroĉileton. Unua bombono gustis nedolĉe kiam ĝi degelis en mia buŝo. Domaĝe! Mi volis plue ŝati ŝin, sed semajnoj estis necesaj, por ke mi povu surmeti la ŝtrumpojn kaj simple senti ilian varmon — sen pensi pri donacintino.
Kelkajn jarojn poste mi solis vespere ĉe la skribotablo. Ni loĝis lialande kaj mi ne emis levi aŭskultilon de telefono. En ĝin necesis paroli lian lingvon. Ĉiu telefonvoko iom timigis min. Sed ne eblis eskapi.
— Jan ne estas hejme — diris mi. — Eble li venos post unu horo.
Rapida “klik” aŭdiĝis post dankvorto. Nenio pli. — Telefonis iu ino al vi, ŝi ne prezentis sin — raportis mi vespere.
Sed mi ne estis maltrankvila, El bankuvo ne eblis purigi ruĝbrunan makulon de gutanta akvo.
Vespero havis cent vizaĝojn. Mateno estis for, mateno estis morgaŭ. Mi ne plu parolis. Nek pri telefo
noj; nek pri makuloj enbankuvaj. Li venis hejmen kaj mi ŝatis rigardi kiel li malbutonumas sian ĉemizon.
Kelkajn tagojn poste venis letero por mi. De Uŝi. Uŝi estis tiu voĉo vespera. Ŝi volis paroli kun Jan kaj ŝi embarasiĝis, aŭdinte mian voĉon en lia loĝejo.
Ĉu ŝi ne sciis, ke mi jam de jaroj translokiĝadas kun li tra provizoraj landoj kaj loĝejoj?
Tiutempe mi sentis min la plej grava persono en lia adresaro. Tiam ĝi aŭtomate malfermiĝadis ĉe la paĝo kun mia nomo.
Hodiaŭ ne plu estas tiel.
Mi sidiĝis iun matenon al tajpilo kaj respondis al Uŝi. Iial mi menciis al ŝi la timigan maskon de Barbara. Ŝi rekonis malgajon en mia letero kaj reskribis al mi milde kaj amike.
Min ĝenis ŝia bondeziro. Kaj ŝian mildan leteron mi disŝiris. Por kaŝi agresemon, mi silentiĝis.
Kun mi pasigis Jan ses jarojn. El ili nur kelkajn tagojn kun Uŝi. Foje-foje ili renkontiĝis. Mi primitive enviis ŝin pro libero kaj riĉo. Al ŝi apartenis Kalifornio kaj Parizo. Mi havis nenion.
Kiam li forvojaĝis al ŝi, mi iris kun amikino farbi iun malnovan lignan domon. Bruna farbo fluis laŭ mia mano, mi etendis la fingrojn malpurajn kaj pensis pri ŝi. Ŝi ŝajnis pli bonŝanca. Nun kiam mi rigardas malantaŭen al la jaroj kun Jan, mankas al mi el la sumo tiuj tagoj, kiujn li ne pasigis kun mi. Aparte tiuj kelkaj jam li estis kun Uŝi. Renkontiĝoj diverslokaj, diverslandaj. Neniam hazardaj.
Amatinoj ĉiam ŝajnas esti pli bonŝancaj ol edzinoj. Ĉu ili konscias pri tio? Aŭ ĉu ili nur amare pensas pri sia efemero?
Mi decidis neniam telefoni al edzoj kiujn mi amos. Por eviti embarason rekoni propran voĉon en la voĉo de edzino.
— Telefoni al edzoj, kiujn vi amos? — Plurale? Mirinde! Via optimismo revenis! Do, oni amos denove? Vi ne haltos tie ĉi? — la voĉo konfete disĵetas gajajn demandojn al kiuj ĝi scias respondon. Mi ankoraŭ ne kuraĝus. Sed ĝi jam ordonas.
— Necesus purigi tirkestojn, kara mia! Simple sidiĝu iun posttagmezon kaj elverŝu iliajn enhavojn surplanken. Relegu diagonale, se vi volas, aŭ bruligu nur tiel, sen relego.
Mi ne emis. Mi prokrastadis de semajno al semajno. Mi sciis, ke mi denove devus konfrontiĝi kun la tagoj pasintaj.
Iam mi faris.
Teo malvarmiĝis en mia taso.
Mi legis la tekstojn el miaj tirkestoj kaj apartigadis tiujn kiuj estis forĵetindaj. Mi ne povis ilin tuj disŝiri. La unua teksto ŝajnas veni el fora tempo kaj mi ne tute kredis, ĉu ĝi vere al mi okazis. La tempo kiam ni loĝis apartigite ĉiu en sia mondo kuŝas nun for kiel en fabelo: malantaŭ sep valoj kaj sep montoj. La jaron entranĉis ferioj kaj festotagoj, kiuj permesis renkontiĝojn.
Mi povis beni la malkongruon de eŭropa Oriento kaj Okcidento rilate la festotagojn. Sekve eblis renkontiĝi ne nur por kristnasko sed ankaŭ por la Festo de la Unua de Majo. Foje ĉe li, foje ĉe mi.
Mi ŝatis vojaĝi al lia mondo. Okcidenten. Mi plezure promenis eĉ tra manĝaĵvendejoj. Ili memorigis min pri iuj ŝlositaj ejoj en fabelaj kasteloj, kiujn oni neniukaze rajtis enpenetri. Ĉar ili kaŝis riĉon kaj sekretojn. Ĉi tie, servutuloj en manĝaĵimperio jam malkovris ĉiujn sekretojn de kaŝitaj kestoj kaj sur ĉaretoj forportadis konservaĵojn de artiŝokoj kaj palmmedoloj. Tie centoj da fromaĝspecoj estis enpakitaj kiel amuletoj en susuraj rektangulaj folioj.
Li ŝatis veni al mi kaj aĉetumi ĉebazare de vilaĝaninoj. Rememori ke laktuko ne kreskas en plastaj sakoj sed en bedoj de vilaĝoj, kies nomoj estis plenaj de konsonantoj kaj ĝardenoj de floroj. Ni interŝanĝis rideton eksciinte dum aĉeto de mirteloj, ke la vilaĝanino ofertanta ilin kolektis la fruktojn frumatene dum ni ankoraŭ dormis ĉirkaŭbrakumitaj.
Pleje mi ŝatis tiun tempon kiam li elektis la trajnon kiu lin alportos. La tagoj subite ekgvidis ien kaj la adiaŭo ŝajnis malproksima kiel la Luno mem.
Mi vizitadis geamikojn por anonci lian alvenon. Li venas, sekve pri lia ekzisto ne eblas dubi. Ĝojon oni volonte dividas.
Penelopo mi ne estis. Ne nur pro tio ke mi ne scias teksi. Ankaŭ malteksado hororigas min. Kiel rapide minutoj disfadeniĝas. La posttagmezo en kiu
elkreskis manika pulovero el sub virina mano ŝajnas esti konservita en ĝi. Se oni maltrikas ĝin, ĝi ĉesas ekzisti. De la tago restas nur mola amaseto de bukla lano.
Mi neniam lernis esti Penelopo. Pri la temo de fidelo al unu sola viro mi neniam povus doktoriĝi, teoriumis mi. Praktiko aspektis iom alia.
Ĉe geamikoj estis gaja societo. El inter ĉeestantoj elstaris aktoro, tro laŭta. Se talentita, tiam pro senespero. Li kutimis esti en la centro de diskutoj: ĉiuj finluditaj roloj de malfeliĉuloj vekiĝis post eltrinkita glaso.
Mi leviĝis diskrete kaj pretis eliri. Ĉe la pordo haltigis min lia eluzita frazo. Mi tenis jam la anson.
— Ne foriru ankoraŭ! Mi recitos por vi Li Taibai!
Fora vespero el lerneja tempo ridetigis min.
— Mi recitos por vi Li Taibai! — insistis li.
Kun komplica sento mi tuŝis lian hararon. La haroj estis akraj kaj nekombitaj.
Miraklistoj estas geaktoroj. En ili koncentriĝis ĉiuj monologoj kiuj tristigis la mondon.
— Mi ne rajtas al Li Taibai. La lasta aŭtobuso al mia vilaĝo foriros post kvin minutoj.
Mi lasis la ĉinan poeton al la aliaj.
Li atingis min sur ŝtuparo, butonumante sian jakon.
— Mi akompanos vin! Mi emas resti ankoraŭ iom kun vi!
Obstinaj dorlotitoj kiuj pri ĉio volas mem decidi.
— Vi ne povas veni kun mi!
— Sed mi vere ŝatus!
— Atendu momenton, ke mi klarigu al vi: mi loĝas tre malproksime kaj mia tutlasta aŭtobuso ... vi ne plu povos reveni urben.
Li finbutonumis sian jakon. Ni kvereletis en nebulo de urba parko kaj mi emis kiel atestanton inviti apudan platanon.
— Vi ja devus kompreni, ke mi loĝas malproksime!
La arbo pretis interveni: tio ja estas malbona argumento. Diru prefere, ke vin ne interesas Li Taibai. Ne parolu pri malproksimo.
La ulo subtenis la arbon:
— Malproksime loĝas Neĝulino nur. Mi revenos perpiede. Ne gravas. Mi piediros. Tute ne gravas.
La aktoro ŝatis tiun vesperon akompani min malproksimen. Al mi ekplaĉis lia obstino. Li estis pli konvinka ol mia rifuzemo.
Kiam ni alkuris, la aŭtobuso jam lumigis siajn ruĝajn lumojn ennebule.
— Kiam tiu aŭtobuso revenos urben?
— Tuj — respondis la ŝoforo ridetante, sciante ke ĝi revenos malplena.
Ĉe mia aŭtobusa haltejo estis strange vidi novan viron apud mi. Tie min ĉiam la samaj brakoj akompanis. Kaj jen tiu ulo, kiu eĉ ne scias, kiu pordo efektive estas la mia.
Per fajrigilo li lerte prilumis mian seruron. Mi klare vidis, kiel la ŝlosilo tremetas en la lumcirklo.
— Kiu estas ĉe vi hejme? — subite li memoris starigi tiun demandon.
— Hodiaŭ neniu. — Kvazaŭ iu verso de Menart reeĥus inter ni.
— Ĉu kafon? — li proponis.
Mi rigardis kiel li aktorlerte kuiras kafon. La sceno perfekte konata, kiel ĉe ofta ripetiĝo: ĉiu movo jam bone pristudita. Mi forgesis demandi lin kiam li lastfoje havis scenejtremiĝon. Tiu demando certe ridigus lin. Dentojn li havas de tiu speco kiajn oni devas tuj forgesi aŭ deponi en privatan antologion de ridetoj.
— Ne okazu la dua! — preĝis en mi la voĉo, dum li enverŝis kafon. Tiutempe la voĉo ankoraŭ preĝis, estinte seninflua. Potenco de ironio venis kun postaj jaroj.
Versojn de Li Taibai mi nun ne plu memoras. Ĉu ili odoris je kafo?
Matene ni promenis apud montrofenestro kun ludiloj.
— Ĉu vi aĉetos al mi ĉevalidon? — liaj dentoj ekbrilis kiam li starigis la demandon. Bone ke mi ne metis ilin en antologion!
Mi volis resti je la nivelo de lia teatra ripetiĝo:
— Ĉu mi ricevos rozon?
Ni eniris la plej proksiman florvendejon. Ĝi odoris je krizantemoj. Mi eksentis malforton dum li elektadis la rozon por mi.
Delikate kun la rozoj! — intervenis mishumore la vendistino, kvazaŭ ŝi pasigus tedan nokton.
Li jam elektis. Bela ĝi estis, la rozo. Sed ĝi havis iujn makuletojn, kvazaŭ ĝi havus lentugojn. Li ekserĉis alian. Mi demandis min ĉu ankaŭ rozoj suferas de komplekso de malplivaloreco.
Ni matenmanĝis kun la rozo. Nur nun mi rimarkis, ke li havas cikatron surmentone. De knaba interbatiĝo el friponepoko.
Li adiaŭis. Densa programo atendas lin hodiaŭ. Du prezentaĵoj. Ripetoj. Mi ekiris al la oficejo kaj senvorte metis la rozon envazen.
— Ĉu vi vidas? — triumfis la voĉo. Mi ne volis demandi kion, sed decidis reteni la tekston. Tiutempe la voĉo estis malgranda kaj ĝentila.
— Ankaŭ vi tiutempe estis alia — rebatis ĝi ofendite, kvazaŭ hontigita pro iu memoro el junaĝo.
Elŝirita nova foliamaseto el la tirkesto. Notoj el komuna feriado. Kiam aero odoris ĝis kapturniĝo kaj konataj insuloj subite ricevis aliajn nuancojn. Miraklo de duopa feriado aŭ manko de kritikkapablo?
El paperoj elkreskas meze de malvarma ĉambro ŝtonaj stratoj de somera insulo. Ili odoras jen je oleandro jen je rostita fiŝo.
Geknaboj preteriris niajn lantajn paŝojn kaj kuris
for. Frapis sandaletoj super la eluzitaj ŝtonblokoj, en kiuj apenaŭ eblis vidi antaŭ jarcentoj ĉizelitajn stelojn, florojn, literojn.
Ferioj estas tiel agrablaj, mi pretus veti, ke ne ekzistas pli bela maniero ol trasomeri sur tiu ĉi insulo.
Du skulptitaj virinkapoj sur muro. Salaj ventoj kaj pluvoj forlavis iliajn trajtojn, sed io virineca restis eĉ en la forblovitaj vizaĝoj.
Sur domo estas kvadrata ŝtontabulo. Simila staras komence de ĉiu strateto, anstataŭ kutima metala ŝildo aliurbe. Ĉi tiu surdoma plato ne indikas stratnomon: Galerio PIK.
Ia konjekto trakuris min. Aŭtomate mi premis la anson. Ĝi ne cedis. La galerio estis fermita. Sub la mano mi sentis la akrarandan pinton: anso ne estis kutima, sed forĝita formo de kartluda piko. Mi staris antaŭ la galerio de pentristo Pik.
La morgaŭan tagon mi kontrolis ĉe Turisma Servo. La galerio estas fermita jam kelkajn jarojn. La pentristo vivas eksterlande.
— Kaj kion ĝi enhavas?
— Malnovan meblaron kaj liajn pentraĵojn — diris trankvile oficistino. Mi nervoziĝis, mi volonte enrigardus. Sed neniam mi kuraĝis peti, ke oni nur por mi malfermu ŝlositajn pordojn. Cetere, pentroarto ne interesis min tiom.
Jam du jardekoj pasis ...
Mia familio translokiĝis urben. En malgranda vilaĝo, kie ni antaŭe vivis, neniu instruis al mi pentradon. Kaj jen nun urba klaso, kie pri pentrado parolas vera artisto. Dum liaj ekspozicioj ripetiĝis turoj
kaj maroj, katoj kaj fiŝoj, virinoj kun citronoj antaŭbruste.
Li klopodis instigi nin al amo al ĉina inko, kaj ni,
ravitaj pro malkovro, dum horoj blovis al ĉininkaj makuloj kreante marfundan pejzaĝon, miraklan arbaron, kokobatalon.
Lin impresis maŝinoj. Kune ni imagadis kiel aspektus tiu maro el ŝraŭbetoj kaj rimenoj, kiuj aperus, se ni scius levi la metalan haŭton de maŝinoj. Mi diligentis, metante ŝraŭbeton apud ŝraŭbeto de mia imagita maŝino.
Dum leciono pri spaco, li petis nin analizi niajn loĝejojn kaj raporti pri ili.
Sekvantlecione li alvokis min al sia tablo. Miajn skizetojn mi metis antaŭ lin. Tio estas teretaĝo, kaj jen etaĝo. Tien al kelo. Jen tegmentopordo. Mia fingro malgranda moviĝis de linio al linio. Li rigardis paperojn dum kelkaj sekundoj.
— Bone, nu, kion vi ŝatas en via domo?
— Ĝardenon. Ĝi estas vasta.
— Nu, ni lasu la ĝardenon por hodiaŭ. Kion vi ŝatas en la domo mem?
— Ĝi estas tre granda. Kaj ... — Mi eksilentis.
Dum jaroj mia familio loĝis en luitaj loĝejoj. Kiam finfine duonpretiĝis nia domo por kiuj la gepatroj tutvive ŝparis, ĝi devis ŝajni ideala. Sed ĝi estis nenecese granda kaj ĉiusezone iuj novaj metiistoj senfine laboris en ĝi. Pro monsumegoj, kiujn la domo konstante englutadis, mi ne kuraĝis havi dezirojn por ĝia pliboniĝo.
— Kion vi ŝatas en ĝi?
— Mi ŝatas ĉion.
— Kaj kion ne ŝatas la aliaj? Kio mankas al ĝi?
— Kio mankas? Nenio mankas. — Mia menseto ne permesis iun mankon por ne devi enlasi novajn metiistojn por ia aldonaĵo.
— Kaj se vi devus projekti nun, ĉu vi refarus tian?
Mi kapjesis. Mi ne volis rekomenci la laboron.
— Sed, ĉu vi ne pensas, ke bonvenus ankoraŭ unu banejo supraetaĝe?
Kiel li tion eksciis? Sorĉisto! Mi neniam tion kuraĝus laŭte diri, por ke la ideo ne ekplaĉu al aliaj. Tiam oni decidus eltajlori el dormoĉambrego pecon por banejo kaj denove masonistoj estus endome.
— Mi volus nenion plu ŝanĝi — konkludis mi timeme, sentante, ke mi seniluziigos lin.
Li rezignis eduki min pri kritikkapablo kaj lace forsendis min de sia tablo.
Lecionoj pri pentrado frue ĉesis. Estis aliaj temoj kaj lernobjektoj je kiuj necesis elkreski.
Kaj jen mi du jardekojn poste antaŭ la fermita pentrogalerio, kaptanta la perditan lecionon.
— Retenu! — konsilas la voĉo. Ĝi havas nenion forĵetendan. Temas pri ferioj. — El la teksto tute ne vidiĝas mia buŝo, kiu ĉe salikokoj vane provas dividi kun li mian lernoaĝon.
La voĉo ŝovis sub mian nazon la tekston pri Nataŝa. Mi relegas ĝin kun simpatio. La posttagmezo en la dolĉaĵejo proksime de la ĉefa parko. Tie li ŝatis brunajn kafajn volvaĵojn kun karamela kovrilo. Ni dolĉigis posttagmezon per ili. Mi ŝatis la paciencon de la posedantino. Foje mi vidis iun knabinon apud ŝi. Kun karamela gusto enbuŝe mi nomis ŝin Nataŝa. Mi faris el ŝi rakonton.
Mi nomiĝas Nataŝa. Mia panjo havas blankan kitelon kaj faras kukojn. Ankaŭ mia paĉjo. Ankaŭ onjoj. Ili estas blanke vestitaj kaj seriozaj kiel kuracistoj. Ankaŭ injektilojn ili havas. Sed ili laboras en kuirejo kaj per ili aranĝas ornamaĵojn. Panjo faras pastojn. Onjo faras kremojn. Panjo staras malantaŭ vitra breto kaj vendas kukojn. Ŝi vendas. Venas homoj kaj prenas kukojn. Panjo ĝentile ridetas kaj rigardas iliajn fingrojn malantaŭ la vitro.
— Aveletoj. Kafo. Ĉokolado. Migdalo. Zingibro. Cinamo.
La fingro foriras al la alia angulo de la montrofenestro.
— Kaj tiu? — demandas la fngro scivole. — Ne, tiu dekstra.
— El cidonio, tiu ĉi — diras panjo milde.
La fingro retiriĝas kaj pensas. Ĝi ne estas kontenta. Ĝi ne ŝatas tiujn. Ĝi volus la neekzistantajn.
— Kaj ĉu vi ne havas volvaĵojn de papavo?
La fingro havas fantazion.
— Bedaŭrinde, ne. Nur lundon eble freŝajn denove. Estas ja similaj, jen tie ĉi. Kun juglandoj kaj figoj.
La fingro ne volas reaperi, ĝi jam kaŝiĝas en ganto. Nur papavajn rulaĵojn ĝi volus.
Venas nova fingro. Ĝi ne estas dorlotita kaj ne hezitas. Ĝi scias kion ĝi volas: vanilajn kornetojn. Duonkilogramon. Enpaki, petas la fingro.
Panjo prenas saketon. Translokiĝas bonodoraj kornetoj el la vitra ŝranko al papera sako. El la manoj de panjo al la fingro kun helpantoj. Translokiĝas bonodoraj kornetoj. Foriras al la strato.
La sekvanta volas nun unu pecon da baklavo. Sur teleron, por manĝi tuj.
Kie estas la maljuna fingro hodiaŭ? Ĝi tedas panjon. Venas ĝi ĉiutage, heziteme decidiĝas por la kafa. Ne, tuj ĝi nuligas la mendon. Ne la kafan. Estas malpermesate pro sano. Eĉ ne guteto da ĉeriza brando. Nek rumo nek io ajn. Sen ajna guteto. La plej maldolĉan ĝi rajtas. Kaj senbuteran krome.
Panjo per marcipana trankvilo eltrovas ion. Ŝia rideto dolĉigas venditajn kokosajn tranĉojn. Ŝi ŝajnas komprenema por la plej postulemaj kaj plej supraĵaj.
— Kiu estas la plej ebria? — demandas gaje unu.
Mi staras apud panjo kaj rigardas fingrojn frapetantajn kontraŭ la vitro. Mi silentas.
La enirporda sonorilo balanciĝas kiel bruanta galanto. La kukoj de panjo, vestitaj per blankaj paperaj ĉemizetoj, foriras sur la straton. Neniu revenos. Nur foje, foje kelkaj kiel komplimentoj:
— La kafaj buletoj lastan mardon estis nesupereblaj. — Panjo ridetas.
Mi memoras ilin, kun koketaj ĉapeletoj de bruna kremo supre.
— Esceptaj estas la karamelaj hieraŭ. — Panjo ridetas. Mi resentas la akran odoron dum ties farado.
— Nataŝa, anĝeleto, iru al paĉjo kaj diru, ke mankas kornetoj. — Anĝeleto obeeme formoviĝas al la malantaŭa kuirejo. Odoras sufoke.
Mia patro nur post duŝado odoras je sia kolonja akvo. Poste li tuj ekodoras je sukeraĵo. Same kiel panjo. Ŝajnas ke nia banejo odoras je zingibraj piramidetoj. Ne ekzistas sufiĉe forta sapodoro por forpeli ĝin por ĉiam.
Nur miaj amikinoj tial ŝatas mian domon. Ili eĉ envias min, ĉar mia domo odoras je dolĉo. Oni nomis min en somero Dolĉa Nataŝa. Sed mi ne estas dolĉa. Mi eĉ ne ŝatas kukojn. Nek kubetojn nek triangulojn. Nek princinajn nek karnavalajn. Nek ŝaŭmajn nek malmolajn.
Mi ŝatas stari apud panjo kaj rigardi kiel fingroj alternas sur vitro. Kaj mi ŝatas kiam panjo envolvas ilin kaj ili foriras elen.
Mi kaŝe nombras la restantajn.
— Ankoraŭ 13 kafaj. 7 torteroj. 14 ŝaŭmaĵoj. 3
buletoj. — Kaj mi klopodas diveni kion mendos la alvenanto. Mi flustras en mi por sorĉi lin:
— Mendu dek ŝaŭmaĵojn, mendu dek ŝaŭmaĵojn, mendu dek ŝaŭmaĵojn! — Sed estas malfacile. Fingroj havas sian volon kaj estas spitemaj. Kaj mi staras apud panjo kaj deziras, ke ĉiuj kukoj enpakiĝu en blankajn paperetojn kaj forlasu nin.
Sed tio ne povas okazi. Se neniu kuko restus en la vitra ŝranko, mi scias, mia panjo rapidus al paĉjo por helpi al li fari novajn. Kaj ŝi rapidigus lin kaj mi mem ordigus ĉiun unuopan kuketon, ke ĉiu aspektu freŝe kombita kun la ĉokolada flanko supre.
Ŝi persone zorgus pri ĉiu unuope, ke ĉiu tute beliĝu kaj tiam ŝi pretigus ilin laŭvice en la vitra ŝranko. Kiam la provizejo estas plene plenplena, mi scias, ke la vendado estos longa kaj longa.
Kaj neniam estos eble stari apud panjo dum ŝi vendas la tutlastan kukon. Ĉar la kukoj kiel aliaj aferoj ne havas finojn.
Ha, tiu vivo — diras paĉjo razante sin.
Mi sentas, ke lia razkremo odoras je vanilo.
— Kial vi faris el Nataŝa malfeliĉan infanon? — ofendiĝis la voĉo brufermante la pordon al ŝi.
Mi decidis ne komentarii.
Kiam Jan kaj mi silente trinkis nian teon el bluaj tasoj estis agrable ĉar neniu infano ensaltis niajn
konversaciojn. Ĉie ĉirkaŭ ni mi spertis egoismajn infanojn. Neniu el ili kapablis atendi ĝis la frazoj alproksimiĝos al punktoj. Ili per kriĉa voĉo alparolus meze de io ajn, fuŝante miajn ĉeferojn. Etaj diktatoroj al kiuj necesas blinde obei. Mi kontentis ne havi la propran. Ankaŭ li ŝajne.
Ni ŝatis niajn silentajn vesperojn tra kiuj teo odoris kaj aŭdiĝis nur susuroj de paĝoj trafoliumataj.
Ni sekure vojaĝis al estonto, kiu nin senmanke apartigos. Sed la vojaĝo estis agrabla.
— Estus pli utile lasi kreski la branĉon kiu liveras paperon por viaj skribaĵoj! — komentarias la voĉo super “Tri ĉapitroj pri logo” kiuj elfalis el aktujo.
Kiam mi decidis legi ilin al Jan, lia unua reago estis nekompreno. Sed mi emis rakonti al li ĉion el antaŭa tempo. Mi ne bezonis scii ĉu li interesiĝas tiom pri miaj temoj aŭ ĉu li volis nurplezurigi min, permesante tolereme, ke miaj vortkaskadoj plenigu liajn orelojn. Mi volis pli ol orelan partoprenon.
— Tri ĉapitroj pri logo, nu, se vi volas, tio estas tri fazoj en la vivo de esperantistino. Kiu aldone estas sentema numero. Allogo, malallogo kaj ginekologo. Respektive la unua renkontiĝo kun esperantistoj, la unuaj elreviĝoj kaj, malgraŭe, revado.
— Sed tiu “logo” en “ginekologo” ne estas la sama.
— Kompreneble ne. Sed ĉu mi loĝas kun Waringhien? Kie estas via fantazio? Mi ludas!
Registri mi ne emis, ke liajn frazojn elparolis la viro, la estaĵo kiu detruas virinan fantazion. Mi ŝovis al
lia tablo paĝojn pri miaj foraj neplenumitaj promesoj.
Mi rigardis kiel liaj okuloj malantaŭ okulvitroj moviĝas tra “Allogo”.
Serĉante ion en la mallumo de la ŝranko mi stumblis permane kontraŭ io porcelana. Estis ĝi sukerujo senansa. Ĝia kovrilo mem estis je nuanco pli malhela ol la ujo. Malmultekosta fatrasaĵo kia amasiĝis antaŭe en avinaj deponejoj. Ĉu ankaŭ mi ripetas tion? Ĉu ĵeti ĝin trankvilkonscience rubujen?
Ties kovrileton mi prenis enmanen kaj unue klopodis surmeti ĝin al diversaj ujoj en kuirejo. Ĉe unu ĝi sukcese sidiĝis. Mi surtabligis ĝin.
Vidu, mi lanĉas novan buterujon. Kun kovrilo. Kaj historio. Ĉu vi volas aŭdi kiel mi akiris ĝin?
Li volis.
Ankaŭ jaregoj instruistino pri Esperanto diris al mi, ke tiun vesperon venos aŭtobuso kun esperantistaj gastoj. El Ĉeĥoslovakio.
Nian urbeton travojaĝis multaj aŭtobusoj survoje al la sudo. Al la maro kun neelgladeblaj ondoj pilgrimis mezeŭropanoj senmaraj. Revene ili kontrabandis oleandran branĉeton. Por sunradio en bruligita haŭto neniu pagigis doganon.
Ni atendis aŭtobuson ĉe la parko. Multaj preterpasis. Unu haltis. Eliris ĝibhava samideanino kaj bonvesperis. Mi komprenis la saluton. Ankaŭ du postajn frazojn mi komprenis. Oreloj miaj ruĝe ekscitiĝis. Estis tio tute alia ol kompreni instruistinon en la klaso.
Poste oni sidiĝis en urba kafejo. La plej bona komencantino de la grupo rajtis kunsidi, sed ŝi ne precize komfortis.
En la gastgrupo ĉefis iu sinjoro. Kiam mi tradukis lian nomon, ĝi sonis kiel Lardo. Sinjoro Lardo redaktis iun gazeton. Li estis tradukisto, iu simpligis por mi. Lia profesio estas traduki — deĉifradis la finaĵojn mia nesperta kapo.
Iel dum tiu vespero oni petis min legi al la sinjoro mian esperantan poemon. Estis mi deksesjara kaj post la deka leciono kompreneble sentis nepran kompetenton esperantigi iujn paĝojn el mia literatura kajero. Eĉ kuraĝo ne mankis por montri ĝin al instruistino. Ŝi laŭdis min kaj korektis kelkajn nacilingvaĵojn. Laŭdojn mi preteratentis. Pri korektoj mi grumblis en mi: certe ŝi malpravis. De kie ŝi povus juste taksi “kion la poeto volis diri”? La poeto estis mi.
Antaŭ sinjoro Lardo mi rifuzis la legon de la poemeto. Ĝi ja estis ama kaj mi ne volis paradi per ĝi. Post persistoj mi fine devis cedi kaj ekflustris ĝin. Oreloj miaj ruĝiĝis kaj elradiis varmon. La poemeto temis pri iuj esperoj, pri kio ja alia. Kaj pri plenumiĝoj.
Post aplaŭdo mi sentis humidon en akseloj.
S-ro Lardo petis min montri al li la tekston. Li pretis ĝin publikigi en sia revuo. Miaj ruĝaj oreloj apenaŭ kredis. Kreskuloj ĉirkaŭ mi helpis kompreni. S-ro Lardo petis la permeson de la aŭtoro.
— Sed ĝi estas malbona poemo! — diris mi averte.
— Ĝi estas sincera. — Mi vere ŝatus ĝin havi!
— Mi skribos ĝin por vi. Mi sendos ĝin per poŝtisto.
Estis tro da novaj vortoj tiuvespere. Inkluzive de “sin-cera”. La grupo baldaŭ devis forlasi gastejan tablon. Ie translime atendis ilin tranoktejo rezervita.
Surlokuloj pagis la fakturojn kaj akompanis la gastojn al la aŭtobuso. Tie apud la parko okazis la adiaŭo.
Miaj oreloj ĉesis flami. Sub akseloj restis humidetaj makuloj. Mi marŝis gaje apud la gastoj kiel plenrajta samideano.
Dum la adiaŭo iu el la gastoj alpaŝis al mi kaj elfosis el sia sako vitran kolĉenon kaj ankoraŭ ion enpakitan.
— Por nia juna samideanino!
Mi ne sciis kion oni dvas diri kiam oni ricevas. Dankon, kaj poste kion? Kiel oni diras en Esperanto tion kroman?
La aŭtobuso baldaŭ ekiris. Sufiĉis mia danko. Mi eksvingis per unu mano, en la alia mi premis kolĉenon kaj pakaĵeton.
Surlokuloj disiĝis. Hejme mi elpakis la donaceton. En papero kuŝis blanka sukerujo. Kovrilo neperfekte sidis sur ĝi.
Mi turnis ĝin al diversaj flankoj kaj rigardis. Mia patrino post rapida alrigardo konsilis ĝin deponi kun neuzitaĵoj.
Mi ne donis ĝin. Neniam mi mem estus ĝin elektinta en vendejo. Sed nun ĝi estis donacaĵo. Post unuaj komprenitaj frazoj!
La kolĉenon mi surmetis kaj iris al spegulo. Rozkoloraj perletoj svingiĝis malvarmtuŝe. Mi rigardis la deksesjarulinon enspegulan: ŝi rigardis min severe, senaprobe. Mi ridetis al ŝi kaj forprenis la ĉenon. Ankaŭ ŝia vizaĝo iom heliĝis per eta rido. Ni ambaŭ ja estis dekses.
Neniu poste kontrolis min ĉu mi sendis la poemon al sinjoro Lardo. Mi ne faris. Mi hontis doni ĝin por publikigo.
Kiam timo reiris, venis forgeso.
Antaŭ iom da tempo mi legis pri sinjoro Lardo. Sur nekrologa paĝo. Mi rememoris pri mia ŝuldo. Pasis dek ses jaroj de deksesjara poemeto.
La vesperon inter Prago kaj Dubrovnik forpuŝis aliaj eventoj historien. Kovrilo sukeruja rezistas. Nerompebla kiel neplenumita promeso.
Kiam li finlegis la tekston, mi tuŝis etan kovrilon surtable. Al ĝi butero bruligis la randon.
— Ĉu vi scias, mi sentas tute strange, ke tiu fora tago el la komenco de mia esperantistiĝo sukcesis konserviĝi ĝis ĉi tiu vespero. Kaj se mi ne estus partopreninta tiun renkontiĝon, eble mi neniam povus renkonti vin.
— Fakte, ekzistis miloj da eblecoj por maltrafi vin!
— Eterna spekulaciado pri “se”! — morne komentis la voĉo. Sed ĝin neniu aŭskultis. Ni fosis inter malnovaj paperoj. Temis jam pri provoj profesie labori por Esperanto. Kia humiliĝo klopodi vendi Esperanto-libron. Kial mi ne fuĝis?
Li bonvoleme malfermis “la malallogan ĉapitron”.
— Ĉu vi volus ĉe nacia kongreso zorgi pri libroservo ?
Demando enoficeja. Temis pri vojaĝo najbarlanden. Mi ne rifuzis. Kelkajn monatojn ja mi profesie laboris por Esperanto. Mi ekkredis, ke tio estas la sola ebleco antaŭenpuŝi la aferon. Ial ne tuŝis min la frazoj de veteranoj, kiuj ne povus eĉ duonan guldenon profiti per la Internacia Lingvo. Mi pli kredis, ke honeste estas rezigni pri la propra profesio. Eniri la danĝeron el hobio fari profesion. Nenia dubo pri pekado je zamenhofa etiko premis min. Zamenhofe estis akcepti malaltan salajron.
Dek jarojn post mia poresperanta laboro ruĝbuŝa lamulino renkontos min ĉe la enirejo al la domo laborhore. Por ŝi tie ĉi estas Esperanto-Klubo. Por mi oficejo. Ankaŭ ĉi-jare ne mankis ŝia ĝentila demando:
— Kara, ĉu vi jam finstudis?
— Jes, antaŭ jaroj — mi paciencis.
— Ĉu vi jam enposteniĝis en lernejo? — Ŝi dum dek jaroj volis vidi min ĉe lerneja tablo.
— Ne, sinjorino, mi profesie laboras por Esperanto.
— Vi estus tre bona profesorino.
Mia respondo neniam kapablis frakasi ŝian imagon pri mi. Ŝi mem estas kotizpagantino, kiu fervore aplaŭdas ĉe Zamenhof-vesperoj ĉiudecembre. Kiom da samurbanoj tiaj ekzistas, kiuj ne akceptas penson, ke post iliaj diapozitivaj vesperoj iu ja en la sama ejo tuttage tajpas kaj ade klopodas fari per Esperanto ion alian ol diapozitavan vesperon. Mian librovendadon ĉe Zamenhofaj vesperoj ili ne kunligas al profesio.
— Libroj, jes. Ĉu vi memoras la spinon de la Movado? Ĉe la lego de Probal Daŝgupto enkonduke al la malnova libroserva katalogo, laŭ mia propra spino kuretis ekscitiĝo:
“Libroj estas niaj obeliskoj kaj piramidoj, niaj pagodoj kaj stupaoj, niaj moskeoj, totemoj, prahistoriaj grotoj, nia ĉio”.
Ankaŭ mi aliris al unua vendado de Esperantolibroj entuziasme.
— Tio tute ne similis al almozpetado antaŭpreĝeja — kuraĝigo malforta.
Laŭ bona spirito de Cezaro Rosetti mi lanĉis la ideon kiel redukti vojaĝkostojn: kuninviti amikon, blindulon por redukti trajnkostojn estante lia akompanantino.
La valizo plena de libroj fuŝiĝis ĉe zipo dum ni du klopodis surbretigi ĝin. Libroj tro pezis. Mia kolego optimisme kredis je grandaj aĉetoj kaj enpakis tro da paĝoj.
Enkongreseje ni aranĝis nian librostandon.
En mia infanaĝo estis kermeso: sur longaj tabloj
oni vendis kukojn ... ruĝvangajn pupojn. Kiam gepatroj trinkis mielan trinkaĵon proksime, infano sola rajtis alpaŝi la tablon kaj elekti la kukan pupon. Estis tre malfacile. Estis multaj infanoj kaj multaj pupoj. Kaj nur unu vendistino. Eblis elekti nur unu por sia monero. La vendistino rapidiĝis. Ŝi ne havis tempon. Ĉu eblas bone elekti dum rapidigo? Kaj estis nur unu pupelekto. Ŝajnis esti unu por ĉiam.
Nur la kuŝigo de libroj surtablen iom memorigis pri kermeso infantempa. La tumulto mankis. La elekteblo. La monero en ŝvitanta mano.
Samideanoj preterpasantaj petis insignojn. Mi ne havas insignojn, mi vendas librojn. Nova libro en Esperanto! Ĵus venis ĝi el la presejo! Foliumu ĝin! Bona donaco, kredu min, sinjorino! Aŭ ĉu estis pli facile kun potoj?
— Vi bone parolas! — diris iu samideano preterpase. Mi malŝatis lin. Mi volis komplimenton de aĉetinto! Aĉetintoj mankis.
Fine mi sukcesis vendi du ekzemplerojn. Unu al loka fanatikulo kiu kolektas ĉiun presaĵon. La alia al estrarano dum li eliris el necesejo. Li estis tiom surprizita, kun mano surpantalonfendo, ke li ne povis rifuzi.
— Motivo por sinmortigo! — dirus sincere la voĉo. — Kaj vi decidas profesie labori por la afero de tiuj stelornamitaj analfabetoj?
Iu digna sinjorino kun fajna frizaĵo pleje dolorigis min. Ŝi promenis kun iu amikino kaj grumblis kontraŭ trablovo. Malrapide ili preterbastonumis mian tablon.
— Ĉu vi interesiĝus pri nova Esperanto-libro? — mi ankoraŭ ne perdis la frazon.
— Ĉu vi ŝatus aĉeti novan Esperanto-libron? — Mi rigardis scivole al ŝiaj okuloj.
— Dankon, ne! Mia edzo jam havas ĝin!
— Eble vi eraras, sinjorino! Via edzo ne povas havi tiun libron. Ĝi ja nur hieraŭ venis el presejo.
— Ne, dankon! Mia edzo jam havas unu Esperanto-libron!
Fine ni komprenis unu la alian! Al ŝia sinjoro edzo iu jam foje altrudis iun libron. Eble jaroj pasis. Mankis tempo por malfermi ĝin.
Ĉe vespermanĝo mi sidis kelkajn tablojn for de ŝia loko.
La sinjorino kun digna stelarbroĉo surbruste klarigis ion al siaj samtablanoj kaj lampa brilo lumis sur la ornamaĵo bluza.
Mi rigardis al mia telero. — Ne kompatus mi ŝin, se ŝi estus havinta stomakkramfojn tiuvespere. — entuziasmiĝis la voĉo.
Preferis mi predikon: estu indulga al ĉiuj, kiuj ne aĉetas librojn. Pardonu al ĉiuj, kiuj ne legas. Vera toleremo estas toleremo al nelegantoj.
— Nu, vidu, Esperanto tamen helpis al vi flegi ... toleremon. — diris li kun ĉirkaŭbrako fine de la paĝo.
— Nepre. Ekzemple, rilate vin, ĉiutage! Por ne paroli pri stimulado de la fantazio. Pro tio profesiaj esperantistoj tute ne rajtus postuli salajro-altiĝon!
— Profesiaj esperantistoj! Kia kategorio! Pri kiom da homoj en la mondo temas? Dek kvin? Ĉu vi ne sentas, ke vi tenas unikaĵon en viaj brakoj?
Decembros baldaŭ. Eble mi tamen devus sendi iun dankkarton al mia imagita kuracisto? Li estas la sola viro, kiu ne subfosis mian fantazion.
Dankon, neekzistanta sinjoro doktoro el imagita lando! Vi savas reputacion de ĉiuj viroj.
Mi turnis la paĝojn de “Ginekologo”.
Ovarioj min doloras. La maldekstra precipe. Ekde pluraj tagoj oni maldorlotas min per iuj injektoj. Mi sentas neniun pliboniĝon.
Geamikoj el Ĉinio sendis al mi lastjare teon per stevardino-esperantistino. Plaĉa voĉo diris en mia telefonilo bonan tagon.
— Mi alportis al vi iujn herbojn el Pekino.
— Mi petas?
— El Pekino. Vi mendis tie iujn herbojn.
Sanktega diego! Mi preskaŭ forgesis jam pri tio.
— Mirinde! Dankegon!
La instrukcioj delikate instruis kiel trempi ilin kaj varmetajn en ŝtofa saketo kuŝigi subumbiliken. Baldaŭ ŝajnis al mi, ke la loĝejo odoris je ili. Neniu perceptis tiun odoron, mi jes. Mia litkovrilo ricevis eternan makulegon, kiu kreskis ĉiuvespere, kiam mi kovris mian korpon kun saketo da herboj surventre.
Dum mi kuŝadis tiel, mi alvokadis pejzaĝon en kiu ili povas kreski antaŭ ol plukiĝi. Kaj en kiu ejo aĉetis ilin tiu samideano por mi. Ne estis iu samideano. Estis la homo. Du eĉ. Mi bone memoras: malgranda balkono de kongresa hotelo, ni trinkis iun malbonan sukon, sengustan kaj fascinis unu la alian reciproke. Por ni ambaŭ tio estis Bulonjo-surMaro. Dum kelkaj tagoj. Ĉu ili povas sekvi miajn ideojn? Kaj ni ja interŝanĝis multe da ili antaŭ ol mi du jarojn poste kuraĝis skribi pri — ovarioj. He, Zamenhof, nek vi nek mi povis konjekti kiel vi peros inter iu ĉina herbo kaj mia ovario.
Vespere dum mi kuŝis kun ekpikoj je maldekstra flanko, mi regule eksopiris pri iu Esperanta kuracisto. Ginekologo. Pri lia famo neniu sciis. Nur inoj resaniĝintaj. Centoj da ili.
Kiel mi entute venis al lia adreso? Devis esti tra longaj vojoj. Amikoj de amikoj de amikoj. Ne, tio estus tro for. Prefere iu amikino el Rumanio. Ĝuste ŝi skribis al mi post iu mia plendo. “Provu ĉe li. Se li vivus en Usono ...”
Feliĉe, li ne vivas tie. Li estas maljuneta. Larĝaj brovoj kaj multe da tempo. Malrapide li parolas.
Korekte. Post unuaj dek minutoj mi ĉesas serĉi liajn erarojn. Ili mankas. Kiel li flegas izolule tiun lingvon? Ĉu hejme, kun sia edzino? Mi ne kuraĝas demandi. Kaptis min lia pacienco. La ulo, kiu havas tempon. Lia akceptoĉambro estis moderna en kvindekaj jaroj tiulande. Tiam oni aplaŭdis al montevidea rezolucio kaj kredis, ke la terglobo ŝanĝos sian ritmon. Nenio stariĝis kapturnen.
Mia kuracisto havis tempon kaj ridetis. Li detale demandis pri mi. Ne por plenumi malplenan formularon. Por scii. Mia korpo ŝatis plenan atenton. Kiam li per malrapida movo surmetis gantojn al siaj zorge lavitaj fingroj, mi sentis min en bonaj manoj. Ungoj kun raspitaj etlunoj, blanke puraj. Jen la homo kiu resanigis multajn virinojn, pensis mi pozitive, kuŝante surtable.
Post la esploro li parolis per sia malrapida voĉo. Estis tiel agrable ekscii, ke temas pri banalaĵo, kiun aliaj doktoroj ne kapablis malkovri. Sed mia doktoro estis speciala.
Kie li entute loĝas? Ie orienteŭrope. Mi ne scias kien meti lin. Kie vivu tiel lerta kaj nekonata fakulo? Ankaŭ malkovri lin estas malfacile. Oni ne povas skribi al Landa Asocio kaj peti rekomendon pri la plej bona samideano-ginekologo. Mi pensas, ke li loĝas pli oriente ol Leningrado.
Neniam mi finimagis mian akcepton ĉe li. Sufiĉas al mi, ke ni atingu la punkton, kiam li malrapide kaj konvinke deklaras, ke tiu problemo estas tre facile forigebla. Tiam mi levas la okulojn de liaj lipoj kaj rigardas flanken por momento.
Mi ne finaŭdas lian diraĵon. Restas sento pri facila ebleco resaniĝi. Kaj agrablo de interparolado. Estas io en konversacio kun ginekologo-esperantisto, kio forestas kiam vi estas en oficiala hospitalo. Kaj li rakontas trankvile. Doktoro kiu ja havas tempon.
Dum monatoj mi tiel intimiĝis kun mia doktoro, ke mi nun kredas je lia ekzisto. Sed doloroj mildiĝis lastatempe kaj mi provizore rezignis pri serĉado de li.
Sufiĉas ke li ekzistas. Foje en decembro, mi emus sendi al li salutkarton.
“Elkore dankas pro kuraĝiĝo
via pacientino”
Domaĝe nur, ke lia adreso nekonatas. Eĉ la lando ne.
Al la hipotezo pri fantazifrakaso fare de viroj, mi havas kroman tekston entirkeste: Valentinan!
Nikola haltis antaŭ fenestro de librovendejo:
— Jen Valentina!
Mi aliĝis al gapado. Malantaŭ la vitro vere kuŝis Valentina. Temis pri tajpilo, ne ino.
— Ĉi-jara premio por modelo. Tio ne estas tajpilo sed artaĵo! — entuziasmis li junulaplombe.
Mi kunadmiris ĝin. Brilis Valentina malantaŭ la vitro per tiu konata nuancbrilo de neakirebla varo.
La interkonsento estis tuja: se oni iam aĉetos tajpilon, ĝi estos Valentina. La ruĝa.
Ni forrapidis senrevene.
Havigo estas ĉefa signo de aĝiĝo. Pasis apenaŭ kelkaj kongresoj post la promeno apud la tajpilo montrofenestra, jam mi vizitis vendejon. Aĉetcele. Sola.
— Ĉu Valentina? — revokas vendisto en sia memoro. Li ne memoras ekspozicion. Li ne partoprenis la posttagmezon. Mi klopodas ĝin priskribi. Vortoj ne bone bildigas objektojn. Tro da vervo metita en ili. La vendisto nenion scias pri mia promeno apud Valentina. La vizaĝon de Nikola mi memoras, lian frazon ankaŭ.
Fine iu helpanto memoras. Helpantoj havas freŝajn kapojn. Temis pri la modelo kiu tiame ricevis premion, sed poste oni ne plu produktis ĝin. Sekvis priskriboj kial merkato estis malpli ravita ol mi. La modelo estis retirita. Plua kaskado de klarigoj. Sed ĉu mi ne ŝatus rigardi novajn tipojn?
Mi ne ŝatis. Mi volis la tajpilon tiuposttagmezan. Jen la okazo aĉeti revon kaj ĝi ne plu vendiĝas!
Etas la obstaklo. Ĝi ne vendiĝas mialande. Sed la mondo estas la mia!
Vespere mi skribis leteron al amiko najbarlanda. Koverto lekita, poŝtmarko enangula:
“Kara homo,
Antaŭ jaroj mi enamiĝis je iu tajpiltipo kiun oni ĉesis vendi mialande. Temis pri Valentina. La ruĝa. Ĉu vi kunkreskis kun iu neplenumita deziro? Estu homo, traserĉu vian landon. Nur unu ekzemplero estas serĉata. Ĉu eblus alporti ĝin al la kongreso somere? Pardonu, ke mi atakas vin, sed temas pri la revo de juntempo. Ĉu ĝi trovaĝas en via lando?”
Kiso leterfina sigelis esperon. La ulo serioze komprenis la taskon. Baldaŭ venis lia sciigo. Diablo forportu min kaj miajn infanaĵojn! La maŝino ne estas rekomendinda. Tial oni ankaŭ ne plu produktas ĝin. Kelkaj ekzempleroj de ĝi restas, se mi insistas. Sed la ilo aĉe kostas kompare kun kvalito.
Homo, leteris mi entuziasme, vi estas la detektivo de la jaro. Ĉu vi komprenas vian historian rolon en mia eta vivo? Temas pri la revo, fakte. Memoro al iu posttagmeza promeno el la epoko, kiam ni ja rajtis pagadi TEJO-kotizon laŭ plej eta tarifo. Se laŭ viaj jaroj, pensu kiom vi devus pagi ĉi-somere ... Aĉetu! Mi timas, ke li ne komprenis. Sed li aĉetis.
Ĉe la kongresa aŭtobuso mi ĉirkaŭbrakadis gekonatulojn. Ankaŭ li aperis. Kiso de homo, kiun adiaŭo interrompis en konversacio, lastjare, lastlande. Ankoraŭ en lia ĉirkaŭbrako, kun lipoj ĉe lia kravato, mi demandas pri Valentina.
Li grumblas, sed li havas ĝin. — Montru!
Mi marŝas renkonte al Valentina.
Multa kaj sensenca parolo. Al Esperanto-amiko foje mankas 350 tagoj jare. Postkuro de la fadeno lasita lastsomere, kiam adiaŭoj sendis nin hejmen.
— Jen ĝi! — Teatreco ne mankis en lia movo.
— Tio? Griza? — mi kaŝis elreviĝon kaj malfermis la kovrilon. Ene kuŝis bone enpakita griza tajpilo. Simpla kaj ĉiutaga. Ĝi jes surhavis la nomon “Valentina”.
— Mi imagis ĝin alia! — komencis mi amasigi vortojn por kamufli seniluziiĝon. Mi vidis ĝin antaŭ jaroj en iu montrofenestro, ĝi estis ruĝa kaj aspektis tute alia.
— Mi traserĉis duonan urbon. Ĝi ne plu produktiĝas. Mi kredis, ke vi volas tiun aŭ neniun. Ke ĝi devas krome esti ruĝkolora, tion mi ne komprenis kiel la ĉefaĵon.
— Viraĉo! — pensis mi amare. — Tipa grizulo! Kion signifas koloro en lia vivo?
— Vi montriĝis brile eltrovema. Perfekta homo por ekspluatado. Ĉu vi komprenas vian rolon? Homo kiu postkuras imagon, trovas ĝin kaj alportas ĝin — grizan!
Ni ridis. Mi pagis la fakturon. Kongreso entiris min. En vespera programo iu gaja studento el Zimbabvo muzikis sur mirakla muzikilo. Poste, en mia ĉambro, kun zimbabva muziko enorele, mi malpakis Valentina.
— Ĝi estas ĉarma — daŭris mi konsole, eble pro ĵusa muziko.
Mi funkciigis ĝin, cilindro moviĝis, mi enmetis paperon. Nomon mian mi decidis tajpi. Ĝi stumblis. Ĝi ne parolis mian lingvon. Mankis al ĝi miaj supersignoj! Literpozicio min konfuzis. Anstataŭ ciferoj aperis interpunkcioj.
— Mi ŝanĝos ja tion! Mi uzebligos ĝin! Jen, estas ĝi, Valentina!
Necesis reteni ĝin spite al propraj grumbloj. Por lerni la lecionon pri akordigo de revo kaj realo.
Revo kaj realo.
Por loĝi mialande Jan senigis sin de gepatra lingvo. Mi volis eviti lian lingvan izoliĝon. Revo. Realo estis multe pli kruda.
Mi volis forigi el lia rondo komencantojn por ne senesperigi lin. Perfektuloj en Esperanto subite ŝajnis raraj birdoj. Mi ĉasis ilin pasie kaj gvidis hejmen por dividi ilin kun li. Kiam mi spritis por ili super plenaj teleroj, mi sentis lian ŝaton. Gastoj alvenadis amase: mia hejma gastlibro memorigis pri jarlibro. Kiam gasto venis, li estis hejme. Mi ŝatis gastojn, ĉar ili revenigis Jan.
Kaj ni ambaŭ ŝatis tiujn vesperojn kun gitaro, kiuj lasis montetojn da malpuraj teleroj en kuirejo. Foje mi perceptis plaĉan envion ĉe iuj gastoj. Ili enviis nin, ĉar ni parolis la lingvon en kuirejo, inter spicoj kaj ovobatado, en banejo, ĉe skrapado de malpuraĵoj de bankuvaj randoj, enlite, flustre, kun lipoj surhaŭte. Mi kompatis tiujn, kies Esperanto reduktiĝis al instruado de komencaj lecionoj en bazaj kursoj.
Tra mia loĝejo sterniĝis helpmatracoj:
Niaj plej viglaj konversacioj ekrilatis al kompilado de listoj pri aĉetendaĵoj.
— Ni ne plu havas purajn viŝtukojn! — mi flustris vespere anstataŭ karesoj.
Kreskon de vizitantoj ni ambaŭ registris. Mankon de amorado ne.
Kiam gastoj foriris, mi ŝatis akompanon al la pordo. Post manpremo ni duope revenis al la ĉambro. Mi ĉirkaŭbrakis lin kvazaŭ post longa nevido.
— Mi estas feliĉa ĉar la gasto forvojaĝis kaj ne vi.
Ne ofte mi povis sincere tuŝi tiun temon: mi tiom da fojoj adiaŭis, ke tiuj salutoj ĉe fervojoj kaj flughavenoj, kiuj apartigas min de aliaj homoj, daŭre enloĝigis en min timon pri foriro. Ĉe ĉiu nova adiaŭo, mi resentis la plezuron ĉar li restis tie ĉi. Mi pretis subaĉeti lin, por ke li ĉeestu.
— Vi nur tajpu viajn leterojn, mi hodiaŭ purigos vazaron.
Li timis, ke li ekspluatas min. Mi neniam kuraĝas konfesi al li, ke mi ŝatas la bruon de lia tajpilo transmure, dum mi sidas en la kuirejo kaj gladas ĉemizojn. Varma gladilo glatigis surfacon de la ĉemizaj butontruoj. Mi revis. Odoro de gladitaj teksaĵoj plenigadis la kuirejon kiel miaj pensoj pri tagoj intaj kaj ontaj.
— Vi estas la sola ino kiun ni konas, kiu ŝatas lavi vazaron.
— Estas tio pro ikebanaĵo — asertadis mi.
Mi ŝatis ordigi bluajn tasojn unuavice, telerojn ordigi laŭkolore, forkojn kaj kulerojn meti en poton kiel florojn, petalojn supren. El malsekaj vazoj mi sekigis nur tiujn, kiuj per siaj koloroj ne apartenis al la aranĝo. Tasoj malpuraj retenis konversaciojn okazintajn. Dum mi lavis ilin, la paroladoj reaperis. Nur tiuj partoj, kiujn mi volis aŭdi. Ĉiu subtaso apartenis al konkreta homo kaj lia movo. Makuloj respondis al diritaj vortoj.
Mi timis konfuzi lin per mia fantazio. Kafon mi enverŝis kaj aliris lian skribotablon por havi pretekston por tuŝi lin meze de la laboro.
Li sentis la kafodoron jam elkoridore kaj levis la kapon.
Mi volis esti bona anĝelo. Preta transpreni ankaŭ parton de liaj taskoj por doni al li pli da libera tempo. Mi kapablis esti rapida, lerta kaj bone organizita. Ĉar mi amis. Dum estis evidente, ke li jam laciĝis, neripareble.
Kongresa tempo alproksimiĝadis. Oni parolis pri ferioj. Mi ne planis: estis klare, ke li ne interesiĝas kaj mi ne volis tuŝi la temon. Prefere ke li ne formulu mian konjekton.
Kiam la somero jam tute ebriiĝis de si mem, li ekparolis. Li proponis, ke ni feriu aparte ĉi-somere. Necesis forte pensi, por ke mi memoru iun amikinon, kiun eblus viziti. Por eviti longajn eksplikojn, mi forvojaĝis, sola. La vizitata amikino montriĝis
tiel teda, ke mi pretis plori vespere en ŝia lito.
Post kvar tagoj mi revenis. Aviadile, por esti pli frue hejme. Lia vizaĝo ombriĝis, vidinte, ke mi jam estas antaŭ pordo.
Ne kuraĝis mi diri, ke li mankis al mi. Mi diris, ke mi ricevis febron. Tio ĝustis. Sed kun tia febro aliaj plue turismas. Ne fartis mi komforte. Ne pro la febro, sed pro lia foresto. Elparoli tion estus tro humilige. Sed li povis tion konkludi laŭ la maniero de mia algluiĝo al lia korpo post endormiĝo.
Sekvantsomere ĉio ripetiĝis. Sed mi jam elkreskis.
— Kiel vi imagas ĉiferin? — demandis mi kuraĝe kun sento de sendependo. Lia propono embarasis lin pli ol min. Mi komencis vidi plaĉon en nekuna feriado. Aŭ ĉu la ĉefa plaĉo kuŝis en tio, ke li atendis ĉefine? Mi ŝatis la revenon.
— Kiel estis? — intereso ne mankis en lia voĉo. Mi forprenis mian robon por montri al li kiom mi bruniĝis.
— Kaj mi fartas bonege! — diris mi tute gaje. Li ne havis ideon demandi ĉu pro la foresto aŭ pro la reveno.
— Mi havis amason da travivaĵoj! Estis mi ĉe nudisma plaĝo! Promenis, partoprenis koncertojn, manĝis glaciaĵojn, verkis. Eĉ havis amindumanton.
Ĉu li volas aŭdi? Li volas.
Scenojn pri tio kiel mi kuŝadis surroke kaj imagis, ke subite iu ombrigos mian kapon, por ke mi levu la rigardon, kaj konstatu, ke li venis serĉi min, mi elegante prisilentis. Ne licis tion raporti al la ulo, kiu instigis min al neduopa feriado.
Mi ekparolis al li pri Ivan, la ulo de la plaĝo.
Por altiri mian atenton li proponis sin por ... tredi mian fadenon. Tiun posttagmezon mi sidis surplaĝe ĉirkaŭita per fadenoj. Klopodo enplekti ion sunan por longa vintro. La helpon mi rifuzis. Kaj ĉu li rajtus laĉi miajn tenisajn ŝuojn? Altruduloj de la plaĝoj! Kiel tiaj demandoj vintre sonas neverŝajne! Mi ridetis, imagante lin super mia maleolo, fiksanta miajn laĉojn. Ankaŭ li alridetis min. Verŝajne pro io tute alia. Vespermanĝan inviton mi rifuzis. Al tombejo mi tamen volis kun li.
Ĝis la tombeja muro eblis kun taŭga distanco aŭskulti liajn kliŝajn somerajn frazojn. Ĉe la tombejo enkrepuska kun odoro de velkaj floroj, ni preterpasis apud nigre vestita maljunulino kun ŝovelilo enmane. Mi turnis min post ŝi. Jen la malgajo preterpasanta.
Li haltis apud tomboŝtonoj kaj legis al mi nomojn el malhelo venanta. La manon mi etendis al marmora tabulo. En ĝi restis ankoraŭ eta spuro de taga varmo. Ivan vidis mian movon kaj etendis al mi sian manon. En ĝi la varmo de la finiĝinta tago tute senteble pulsis. Mi ne eltiris miajn fingrojn. Ni sidiĝis ĉe iu mureto kaj flaris cipresan odoron de Mediteraneo.
— Pri kio vi pensas? — demandis li post longa silento.
— Pri vintro — sinceris mi.
Li ekridetis senkomprene.
Kaj mi demandis min, ĉu tiu odoro kaj tiu tuŝo reaperos vintre, ligitaj al insula pejzaĝo. La manoj de nefinokazinta ulo kun la insulaj turoj fone.
Ivan ne povis kompreni kial mi ne volis diri al li mian nomon. Kaj kial mi ne akceptas revidi lin morgaŭ.
Mi ankaŭ ne komprenis. Senkritike kaj entuziasme mi kaŝe pensis pri tiu homo hejme, sentante tamen, ke nia rilato estas subfosita. Pensi pri ĝi kun amo ne sufiĉis por savi ĝin de krevo.
— Kiam ĝi eksplodos, klopodu kapti firman grundon! — ekmalicis la voĉo el mi, dum mi eltiradis fingrojn el manvarmo de Ivan, decidante reiri.
— Mi ŝatis tiujn promenojn kun la ulo de la plaĝo — rakontis mi gaje al Jan.
— Mi ĝojas — diris li. Ŝajnis kvazaŭ li vere ĝojus.
La someroj bruligis etan flamon en nia vivo. Mi pretis protekti ĝin per manplato por ke ĝi ne estingiĝu.
Kiam komenciĝis vento subfenestre, mi emis rakonti mian fabelon pri la ora fiŝeto.
Jan aŭskultis bonvole kaj korektis miajn transitivajn verbojn.
Varma mediteranea vespero. Mi post tuttaga fastado sidas en restoracio. Homoj svarmis ĉie. Unu eta tablo estis libera ankoraŭ. Fiŝon mi mendis. Mono en la poŝo tiuvespera hazarde sufiĉis por la plej kosta el la menuo.
La okuloj trankvile promenis laŭ nudŝultraj manĝantoj. Tiom da homoj! Tiom da lingvoj! Mi tamen ne sentis tiun nervoziĝon kiu min foje kaptas en aŭtobusoj, kiam mi rigardas vojaĝantojn ĉirkaŭe: diable, kiom da ili ankoraŭ necesus informi pri Esperanto! Kaj min kaptas hororo pri nura memoro pri mondaj enloĝantoj.
Kelnero ĝentile alvenis. Ĉu li rajtus sidigi al mia tablo iun alian klienton? Estas tia tumulto ĉi-hore!
Iu sinjoro baldaŭ altabliĝis kaj elprenis iun ĵurnalon. Anglalingvan, klare.
Oni alportis al mi fiŝon. Ĝi estis oreta. Por ne diri ora. Bonodoris el mia telero. Mia samtablano glutis iun lokaĵon. Ĝi ŝajnis sengusta.
Ni ekkonversaciis super niaj teleroj. Pri vojaĝoj temis. Afrikaj.
— Mi neniam estis tie. Miaj vojaĝoj kondukas al aliaj direktoj! — ne mankis ĉarmo en tiu frazo. Mi fartis bone. Kial lia safari-vojaĝo en Kenjo valorus pli ol mia semajno en Veliko Tarnovo?
Poste ektemis pri profesioj.
— Mi vendas nafton en tiu mondparto — diris la sinjoro.
— Kaj mi la Internacian Lingvon.
Ni levis la manojn de niaj teleroj. Naftulo kaj esperantistino afable manpremis. Ne mankis rideto.
— Mi ne bone komprenis pri via profesio — li kuraĝis.
Al lia vizaĝo mi rigardis por alfronti primokon. Eĉ ombro de ĝi mankis. La vojo de anglalingva naftovendanto al Zamenhof ŝajnis al mi tro longa por tiu vespero. Mi diris ion nekompletan, intereso restis en liaj okuloj. Li ne tuj klasifikis min al stranguloj. Eble al nekutimuloj. Mi preferis tiel.
Ni iris al sudamerikaj temoj. En paŭzojn de lia rakonto mi enmetis miajn komentojn. Ŝajne li ŝatis ilin. Ĉu ĉar mi klopodis? Mi volis lasi favoran impreson pri persono profesie okupiĝanta pri utopio.
Favora impreso ĉe la naftosinjoro sukcesis.
— Ĉu vi regule pasigas feriojn sola sur ĉi tiu insulo?
— La unuan fojon. Kaj sola kaj sur ĉi tiu insulo.
Ĉe li temis pri hazarda apartiĝo. Lia edzino en Munkeno posedas iun modaĵvendejon. Kaj somere estas la pinta sezono por elmontro de vintraj modeloj. Subite ŝi devis partopreni iun modspektaklon, kaj tiel okazis.
Kaj mi estas parto de iu internacia paro. Foje sentiĝas la bezono reduktiĝi al propra kulturo kaj soliĝi. Tiel.
— Ĉu mi bone komprenis, ke via hejma lingvo estas Esperanto?
— Jes, sinjoro, vi bone komprenis.
— Ege interese! — Li tute ne sciis. Li tute ne sciis, ke io tia ekzistas.
Kio ne ekzistus? Uzo de Esperanto? Jes, ĝi ekzistas. Ne grandskale. Sed kvalite. Ŝajnas al mi.
Mi ridetis vidalvide al la naftosinjoro kiel homo kiu posedas oran fiŝeton.
Baldaŭ li ŝajnis laceta. Tumulto ĉe ĉirkaŭaj tabloj ĉesis. Kelnero svingis per sia tuko.
— Mi ŝatus pagi — senkulpiĝis mi.
— Ĉe kiu plaĝo vi kutimas?
— Mi kutimis. Per matena ŝipo morgaŭ mi forlasos la insulon. Estis agrable.
Kelnero alportis fakturojn. Por la naftosinjoro iun bagatelon. Por mi la sumo estis altega. Ŝajne oni pagigas ankaŭ feliĉon. Ial mi estis tre gaja. Kun digna trinkmono mi pagis la kalkulon. Kiel homo, kiu ja rilatas al ora fiŝeto.
— La ora fiŝeto transformiĝis al sireno! ... Restis de ĝi nur duono! — provis spriti la voĉo, dum mi sentis kiel miaj kruroj ligniĝis de sidado super renversita tirkesta enhavo. Spino ekdoloris min pro kaŭrado.
Mi forlamis al fenestro. Antaŭ ĝi vento lulis maldikan arbon. Ĝi havas krombastonon al kiu neniu kunligis ĝin por helpi ĝian kreskon. Foje mi petis de Jan, ĉu li ne povus fiksi ĝin. Li diris, ke li faros morgaŭ.
La arbo balanciĝas triste kiel maljuna dancistino. Meze de la ĉambro restis ĉifita amaso da skribitaj paĝoj. Mi likvidos ilin morgaŭ.
— Nu, kio nun? Kial deprimiĝo? Tiu stulta Esperanto forkonsumos vin definitive. Estu feliĉa, ke ĝi retiriĝas! Vi ricevas ŝancon rehejmeniri! Kiaj stultaĵoj pri ŝoko de malriĉiĝo! — mia voĉo vangofrapis mian triston.
— Vidu, vi tute ĉesis aparteni al via propra kulturo! Vi havas konsciencriproĉon dum skribado de unu letero nacilingva, dum amasetoj da Esperanto-kovertoj atendas vian atenton. Lasu ilin! Ĉiuj volas vin ekspluati! Al diablo kun petoj pri perado de ĵurnaloj, pri recenzoj de verkoj al kiuj vi ne havas emon. Rifuzu! Forgesu pri geonkloj esperantistaj. Kiam vi lastfoje partoprenis iun vesperon de nacia poezio? Kiam?
— Kiam? — reeĥis tra la malplena kapo.
— Kompreneble, tio restis en nebulo. Sed lia foriro estas kristale klara!
La voĉo pravas.
En mia buŝo kapablas reaperi la amaro de la unua mateno post lia foriro. Kuseno ĉifita. La lito kiel batalkampo. Ĝi kunsuferis hororon de soliĝo. Kiam fine endormiĝo sukcesis, la voĉo pikis min per senkompato:
— Kial vi dormaĉas? Ne klopodu vin kaŝi! Vi eksolis! Alkutimiĝu konscie al tiu stato!
La lumon mi decidis enŝalti kaj meti manon sur mian nukon.
— Ĉio, kion la voĉo diris, estas vero. Nur ne tristu! Provu legi!
Mi foliumas. Kien malaperis belaj vortoj de la mondo? Subjektoj fuĝis el frazoj kaj lasis sensencaĵojn surpaĝe.
La voĉo tamburas jubile:
— Vi devas alkutimaĝi al tio, ke hieraŭ vi lastfoje dormis apud li! Lastfoje! Kiam vi tion akceptos, ĉio iros glate!
La informo ŝajnas terura. Ĉu ne eblus ŝanĝi ĝian enhavon?
Ĉu ne ekzistas instanco, al kiu eblus plendi? Kie eblus peti ŝanĝon?
— Ne eblas — verdiktas la voĉo.
— Ĉu vi ŝatus iom da akvo? — proponas mi al mi konsole. La akvo likas senguste tra mia gorĝo. Mi glutas ĝin malrapide por prokrasti la foriron: per ĉiu buŝpleno mi iras for de nia vivo komuna. Kien? la tagoj venantaj timigas per imagita soleco.
Inter lia foriro kaj mia solsento la nokto ekkonstruis sian unuan matenon. Mi revenas liten. La polmo metita subvangen por doni falsan impreson, ke iu ĝin varmigas. Mensogo! Tio estas mi! Mi mem!
Diskrete mallumigi la lampon! Neniu movo por ne veki la triston, kiu laca endormiĝis.
Mateno grizigas la ĉambron. Li kutimis fermi ŝutrojn, mi ne. Tial nun la mateno aperas frue kaj grize kolorigas leviĝon.
— Vi devas mem fermadi ŝutrojn ĉiuvespere! — komencas la voĉo aferece.
La unua leciono pri nova soleco: mi devas sola ellitiĝi. Neniu sciigas la horon. Nudaj piedoj surplanke lace gvidas al fenestro. Kurteno levita. Ekstere vivo fluas senfantazie. Malvarmo enŝoviĝas al mia talio kaj ĉirkaŭbrakas min sub noktoĉemizo. Sobrigo.
— Estas griza tago hodiaŭ — prononcas mi laŭte antaŭ la kurteno per tono de veterprognozo. La frazo plenigas la ĉambron. Nenia respondo. Tiam la voĉo decidas interveni:
— Ne necesas paroli Esperanton kun vi! Vi estas sola!
La enhavo de la frazo frapis min kiel bato.
— Vi pravas — pensas mi responde al la voĉo. — Ne necesas
— Sve je sivo! — ripetas mi por mia voĉo nacilingve.
— Bele sonas tio, kun multaj “s”oj — entuziasmiĝas la voĉo false.
La voĉo akompanas min en la banejon kaj ni rigardas unu la alian en la spegulo.
— Oni ne estas tro freŝa hodiaŭ.
— Oni ne estas tro freŝa hodiaŭ — ripetas la voĉo senmoke, Esperante, kaj helpas al mi ĝentile elŝovi dentopaston sur broseton. Remetinte la broson, mia
fingro hazarde tuŝas la alian broson entasan. Malĝojo atakas min kiel vomemo.
— Aŭskultu — eksplodas la voĉo malĝentile — en la mondo milegoj da virinoj alkutimiĝis al pli aĉaj aferoj! Kaj se vi nun faros scenojn pri ĉiu feka aĵo, kiun li lasis tie ĉi; vi faros dramon konstante. Li loĝis tie ĉi dum jaroj!
— Jam bone, silentu nur!
Mi vidas, ke oni eĉ en la propra domo ne rajtos esti trista. Mia ĉefa zorgo fariĝos kiel kontraŭstari al la voĉo, kiu definitive decidis savi min de sentimentaleco.
Por li estas pli facile. Li elloĝiĝis kaj ĉirkaŭiĝis per nova medio. Mi restis apud aĵoj, al kiuj ni donis siaspecan historion. Kaj se mi forvojaĝus?
— Bonega ideo! — entuziasmiĝas la voĉo. — Vi distanciĝos!
De kie la voĉo ŝajnigas tiom da saĝo kaj vivsperto? Mi havas la impreson, ke ĝi puŝas min kiel invalidon en rulseĝo.
— Nenio interesas min, sciu. Mi vojaĝas nur por plezurigi vin!
La voĉo luliĝas en mi kontente.
Trajna bruo.
Ni vojaĝas al Budapeŝto.
Al amikino.
— Ĉu vi ne ŝatus veni flegi vin ĉe mi? — proponis ŝi delikate.
La voĉo zumas gajete en mi kiel en granda konko, en kiu subite restis multa spaco por plenigi.
Domoj kaj reloj multobliĝis. La plata panonia pejzaĝo transformiĝas al ĉefurbo.
En fremdan urbon enirante mi kutime perdas paperon, kiu klarigas kiel trovi tiujn al kiuj mi ekvojaĝis. Ĉio ripetiĝis ĉi foje.
Grizis ĉio. El grizo ne eblas eskapi. Subite iu vinkolora mantelo degluiĝis elfone kaj ekvenis al mi. Estis Anna. Mi estis atendata. Sento plaĉa kaj korvarmiga. Mi ĉirkaŭbrakas ŝin, kvazaŭ nia renkontiĝo ĉion ŝanĝos kaj rebonigos aferojn.
Poste ŝi prezentos min al sia amiko. Mi rigardis lin kun ĵaluzo. Jen la amata viro. Pro kiu eblas ĉiujn superruzi, ĉar nur li ŝajnas unika. Ĉu tiu amo kapablos elteni ĉiujn obstaklojn? — Ĝi eltenu, jen la viro kiun iu amas — murmuriĝis en mi.
Vespere mia blua libreto riĉiĝis je recepto pri celeria saŭco. Tra la paĝo al kiu ĉina paperproduktanto enteksis floron, mia malbela manskribo instrukciis kiel el radiko elraspi bongustaĵon.
— Sed por kiu vi kuiros? Ne indas malpurigi raspilon pro unu homo, se tiu estas oni mem — ekmalicis la voĉo.
Mi ŝajnigis ne aŭdi la komenton kaj finnotis la recepton ĝis la lasta guto de aldonota acida kremo.
En noktaj ĉemizoj, kuŝantaj en nia florokovrita litaĵo ni duonan nokton priklaĉadis virojn, komplotante kontraŭ ili kaj primokante nian dependemon. La flegejo mirinde funkciis. Tage. Post endormiĝo, mi tuj sentis lian brakon ĉirkaŭ miaj ŝultroj.
— Mi ne volas, ke vi suferu! — diris li milde. — Venu ĉi tien! — Mi vekiĝas pro plezuro de la invito. Malfermante la okulojn, mi tuj komprenas: la vespera leciono pri sendependiĝo jam forgesita. Mi devas rekomenci.
En aŭtobuso mi staris apud geamanta paro, kiu flustris unu al la alia ion, je kio ankaŭ mi ŝatus varmiĝi. Mi restis apud ili ĝis la lasta haltejo. La amo, apud kiu mi staris, ne helpis. Ĉe ĝi mia perdita ekŝajnis eĉ pli perdita.
Antaŭ la montrofenestroj de Váci-utca mia voĉo subite timigis min:
— He, kion vi faras antaŭ la fenestro kun viraj varoj? Li ĉesis ekzisti!
Mi forglitis al apuda fenestro, kvazaŭ kaptita ĉe io malpermesita. Tie mia rigardo neŭtrale sekvis linion de iu brodaĵo kaj perdiĝis laŭ ĝi.
Ne halti apud la montrofenestro kun porvira varo montriĝis ne tiom simpla afero.
— Ĉu vi serĉas ion konkretan? — ekpikis min la voĉo, memorigante.
Nur jaron poste eblos amuziĝi pri tio:
Koleginoj enoficejaj malkovris rabatvendadon de viraj puloveroj. Ankaŭ mi entuziasmiĝis kaj vigle
sekvis informojn pri manikoj kaj koleltranĉaĵo. — Kaj en kiu koloro?
— Homoj, sed mi tute forgesis, ke mi estas senvira! Tute ne plu interesas min ĉu longmanikaj aŭ ne! — kaj ni ĉiuj ekridis sincere.
Sperto de pasaĝero, kiu jarojn post elloĝiĝo, subite erare elbusiĝas ĉe la antaŭa adreso.
Sed necesus atingi tiun punkton de ridindeblo de la propra stato. Momente mi marŝis ankoraŭ tra la unua urbo sen li. La unua aĉetumo.
En iu ĉarma vendejo, kie vortoj montriĝis superfluaj, mi aĉetas naztukojn. Ĉe la tablo de la dolĉaĵejo “Anna” mi malligis la pakaĵeton kaj eltiras iun bluetan. Ĝi ŝajnas iom pli granda ol supozite.
— Uzendas nur por grandaj tristoj! — eksufloris la voĉo kaj mi per kapmovo forskuis ĝin.
Iu knabeto ĉe la apuda tablo evidente tediĝas dum onjoj legas leteron. Li surhavas bluan koltukon kaj ni interŝanĝas seriozan rigardon.
Per rideto mi interkompreniĝas kun kelnerino: teo kaj kuko. Mi ŝatus mendi teon kun lakto, sed mi ne scias tion diri. Sekve mi devus ŝati teon kun citrono.
Sur la tablo mi malfaldas urboplanon kaj malfermas mian kajeron. Bruas la hungara ĉirkaŭ mi. Mi sentas min sekura en fremda lingva medio kiam mi skribas miajn liniojn. Kiam mi skribas, neniu min alparolas. Mi estas ĉe mi mem. Antaŭe kiam mi estadis sola fremdlande, mi skribis leterojn por dividi spacon kun li. Nun miaj leteroj lin ne plu interesas. Mi skribas al mi mem:
Kara mia,
mi salutas vin el la flegejo. La vivo estas tre trankvila. Ĉirkaŭ oni aliaj vivas gaje, tostas kaj maĉas juglandajn kukojn. Ili estas bongustaj, imitu ilin.
La teksto enhavas ĉiun tordaĵon de altrudita diktado.
Tage mi vagas serĉante iujn stratojn, kiujn mi indikis kiel imagitan celon sur la urboplano. Survoje al manĝejo mi haltis antaŭ apoteka muzeo. Iu simpatia sinjorino en blanka kitelo elpalpis mian solecon kaj ekrakontis al mi pri iama laboro de apotekistoj. Kiam ili produktadis medikamentojn kaj ne vendadis boteletojn.... Ŝi pacience klarigis al mi pri diversaj vazoj, pri korboj, pri kolektado de kamomilo. Mi obeeme sekvis ŝin al laboratorio, kie ĉe homkranio, vesperto kaj aligatoro oni serĉis oron. Braĝoj daŭre ruĝis, helpataj per elektra kurento. Oro plue serĉata.
Mi subite memoris pri mia propra serĉo kaj mallaŭte fermis la pordon post mi.
Surstrate por sekundo bona humoro revenis. Mi sidiĝis sur benkon ĉe la Parlamentejo. Suno sur mia vango. Melankolio ĉie alie.
Ekzistas momentoj tute gajaj: mi ferias eksterlande. Ŝtonaj leonoj gardas la Parlamentejon. Parto de la tegmento ripariĝas. Kolombojn sur ĝi ne necesas longe serĉi.
Tiam subite tertremiĝas sub miaj piedoj.
— Helpon! Vi ne ferias sola! Vi ekloĝis en la lando de la solado!.
Mi emis turni la vizaĝon al marmora muro de subtera fervojo kaj ekplori.
Kalendaro forpelis min el la flegejo. La voĉo ne demandis pri sukcesoj. Ni sidis trankvile kaj ĝi foliumis por mi “Sen paraŝuto” de Poul Thorsen. Ekster la vagono pluvis. Ŝajnis ke jam de tagoj pluvis. La herbejoj, kiujn mi lasis vintraj jam verdiĝis ĉe fenestroj.
— Printempo! — ekkriis gajtone voĉo. Entuziasmo de infano kiu ekvidis la maron. El mi jam burĝonis “amara planto de la solec’”. Por ke ĝi ne rimarku tion, mi sidis trankvile, senmove kaj sentis klare kiel mi vojaĝas tra krepusko renkonte al novaj longaj vojoj.
En mia pordo la ŝlosilo kutime ekklikis. Mi eniris kun valizo kaj metis ĝin en koridoron. Mi havis la impreson, ke la aero enloĝeja kunpremiĝis kaj ke ĝi pene tranĉiĝas.
En poŝtkesto estis pluraj presaĵoj kaj unu sensignifa bildkarto, kiu anoncis iun gaston. Sur kalendaro mi devis konstati, ke ĝi estos baldaŭ, tiu dato. Lacon mi sentis. Ĝojon nenian.
Dum tagmanĝo en restoracio sekvanttage, mi elektis iom foran tablon. Kiam kelnero decidis alproksimiĝi, ripetiĝis la sperto de la reveno. Mi preskaŭ povis vidi kiel li tranĉas la aeron survoje al mi. Kiam li notis mian mendon, mi sentis kiel per lia foriro denove fermiĝis la cirklo ĉirkaŭ mi. Kiel akvaj algoj surlage, kiam boato preterglitas. Ĉu tiel do aspektos soleco?
Ni trinkis vinon. Tri amikinoj. Okazo por festi troviĝis. Ni parolis pri sano. Mia lango trovis dentotruon. Vino el botelo dividiĝis tra niaj glasoj, flava kaj travidebla.
Ektemis pri viroj.
— Mi ne povas imagi, ke nun mi iam devos kuŝi apud iu nekonata vira korpo. Pri kiu oni nenion scias. Ĉu eblas entute meti sian manon al ĝi, sen senti tiun viron kun kiu oni antaŭe vivis? Kvazaŭ naŭziĝon mi sentas. Triste kiel ĉe Simone de Beauvoir: “Karesoj kaj rimorsoj havis la guston de aferoj pasintaj.”
— Amakinoj rigardis min senpartoprene.
Kiel nun daŭrigi? Ŝajnis vere, ke ĉio ekhavis la guston de aferoj pasintaj. Pasinta absinto.
Tagoj ne permesis cerbumadon, farĉitaj per tedaĵoj. Noktoj ŝovis min sub kusenon kaj bruske elŝaltis lumon kaj la mondon tutan.
La voĉo ŝtoniĝis en mia stomako kramfe kaj mi zorge evitis ĝiajn eblecojn por ataki:
Malfruvespere mi sidis ĉe supa telero. Tra silento
telefono sin anoncis. Mi ekstaris kun impreso, ke iu volas ion novan diri al mi.
— Jes?
— Mi venos morgaŭ per matena trajno — la voĉo de la bildkarta anonco eniris mian vespermanĝon.
— Se vi venus nun, vi ricevus supon. Sed ankaŭ morgaŭ mi atendos vin.
Almenaŭ ia ŝanĝo. Al li mi ĝojis konatule. Malantaŭ ni renkontiĝoj ĉe pluraj kongresoj. Tempo neniam sufiĉa por satparoli. Niaj du ŝtatoj apartenas al du diversaj mondoj. Kvazaŭ du planedoj. Kiam en Nov-Jorko oni voĉdonas pri io, deputito de mia lando alten levas la manon kontraŭ la lia. Mi subtenas mian deputiton ĉi-kaze. En niaj konversacioj tiuj du mondoj ne vidiĝas. Ĉu pro neŭtraleco?
Mian landon li neniam sukcesis eniri. Mankis enirpermeso. Kvadrata stampo enpasporta. Ĉu ĉifoje li sukcesos? Agrabla sento pri ebla venko super burokratoj.
Al la trajno mi ekiris per neŭtrala paŝo de atendanto. Vento blovis ĉirkaŭe, kaj mi rigardis al pesilo stacidoma, al poŝtkesto apuda. Mi atendis lin kiel mi atendis tiom da homoj antaŭe. Kiam fine lokomotivo aperis, mi vane kontrolis la trajnon laŭlonge. Li estis nenie.
La homo, kiu vane atendis, sentas sin trompita. Kie serĉi tra plenŝtopitaj kajoj? Mi ekiris aŭtomate al telefonejoj. Malaperis mia rezignita mieno: antaŭ unu el ili staris la kongresa knabo. Ĉirkaŭbrako.
Nekredeble, la ĉefa vorto. Kiom da jaroj ni ne vidiĝis? Tri? Kvar?
— Kiel fartas la ulo ?
— La ulo foriris, definitive..., Antaŭnelonge — Ĉe tiu frazo mi stulte sentas etan ombron survizaĝan. Mi volas ĝin rapide forpuŝi:
— Estas strange vidi vin sen ducent kongresanoj!
Li ekridis per larĝa rido de interkona vespero.
Lia dorsosako eniris tra mia pordo. Mi alportas glasojn. Suko de sambuko. Ĉu malsata? Mi surtabligis du telerojn. En randoj de miaj glasoj subite respeguliĝas la tuta kuirejo. Jam de longe ne troviĝis du glasoj sur mia tablo.
Per babilo mi forpelas tiun intiman bildon de la tablo. Ni ekmencias geamikojn tutmondajn. Iliaj poŝtkartoj plenigas niajn leterkestojn dumjare kaj ĉe kongresoj ni eventuale dividas kun ili unu fojon manĝotablon. Ĉu tio sufiĉas?
Sur teleroj mi dividas iun mian improvizaĵon, prezentante ĝin kiel nacian manĝaĵon. Dummanĝe li plurfoje tuŝas mian manon. Nek pro salo, nek pro pantranĉo. Sed mi ne agnoskis la tuŝon. Li ĉiam ŝajnis iom bubeca.
Rutinaĵojn de gastigantino mi daŭre recitis: viŝtukoj tie ĉi, liton oni muntas tiel. Ĉu pli da suko?
Malantaŭ li horloĝaj montriloj anoncis nokton. Necesis akvumi florojn. Li petolis kaj gaje ĉirkaŭbrakis min. Mi ridis pri io kion li ĵus diris kaj por sekundo mia kapo restis sur lia ŝultro. Rapide mi ĝin rektigis.
Necesis ŝajnigi, ke nenio okazis. Aŭ ĉu jam estis tro malfrue?
— Bonan nokton! — diris mi simple, kun buŝo plena de gusto de aferoj pasintaj. Lian rigardon mi havis en la nuko dum mi iris al la pordo de mia ĉambro.
Sed li evidente decidis tion kio okazis nomi ĉirkaŭbrako.
— Mi ne ŝatas adiaŭi kun vi. Eĉ ne ĝis morgaŭ. Elpruvita frazo el lia vojaĝrepertuaro? Mia orelo registris ĝin laŭ sia maniero. Lia haŭto odoris je alia sapa parfumo. Mi perceptis etan ŝokiĝon. Ĝi ne estis la gusto de aferoj pasintaj.
— Mi ne kutimas enlitiĝi en la litoj de preterpasantoj — volis mi pensi, sed mi iom scivolis pri la nova odoro. Lia barbo raspis min dum kisoj.
La voĉo ien malaperis. Alie ĝi certe pelus min al liaj brakoj. Ŝajne ĝi kaj mi jam harmoniis.
Matene mi sentis agrablajn brulaĵojn survizaĝe: ardo de ununoktuloj.
Per senkompato de ĉiutagejo mateno eniradis la ĉambron.
— He! — frapetis mi ĉe lia ŝultro. — Vi elŝovis min el la propra lito! — li kuŝis diagonale “per la pozicio de posedemuloj”. Ial la vekiĝo ne surprizis min.
Vespermanĝis geamikoj, vekiĝis geamantoj.
Li forvojaĝis najbarlanden por mallonga vizito. Mi ebria de nova gusto, kiu min subite invadis, divenis la trajnon per kiu li revenos. Je la kajo, kie oni nur adiaŭas, alvena kiso gustis promesdone.
Al geamikoj, al kiuj li ankaŭ apartenu, mi ne emis montri, al kio transformiĝis lia vizito. Mi klopodis eviti lian rigardon antaŭ ili. Se niaj rigardoj interkruciĝus, ĉio jam estus publika deklaro. Mi havis lumon en okuloj.
Ne eblis sen vespera invito algeamikoj. Multaj invititoj, malmultaj sidlokoj. Mi trovis spacon sur okupita sofo, Li ŝovis sin apud mi kaj ne plu ekstaris. Se mi nur iom movus la brakon, mia bluzo tuŝus lian puloveron. Mi devis intense pensi pri la temo priparolata.
Etulo de la domo malhelpis nian konversacion. Li alportadis aŭtetojn kaj ruligadis ilin en mian sinon.
— Donu! Mi montros al vi!
Mi prenis aŭteton kaj neŭtrale glitigis ĝin laŭ la femuro de mia dekstra najbaro. La aŭteto glitis iom, la knabo ŝatis.
— Ĉu ni ŝanĝu nun ŝoseon? Ni provu vojaĝi laŭ tiu ĉi vojo!
Mi glitigis ĝin delikate laŭ la bluĝino de la novgusta ulo. La aŭto longe glitis senhalte. La knabo konsentis, ke tiu ĉi femurŝoseo estas pli kvalita. Ni havis veran pretekston por rulŝovi ĝin denove.
La posedanto de la femuro diskutis super niaj kapoj ion pri kosmaj temoj. La knabeto kaj mi amuziĝis per la aŭteto. Domaĝe, la etulo baldaŭ satiĝis de
la ludo kaj foriris serĉi sian biciklon. Mi delikate remetis la aŭteton surplanken kaj revenis al la grandaj konversacioj super niaj femuroj.
Ekzistas homoj, kiuj vizitas nin nur unu fojon en la vivo. Tia nun devas for. Kaj ĝuste al tiu mi permesis ekspresan lecionon pri forgesiĝo. Matene mi vekiĝis kun sento de fino.
Li ankoraŭ kuŝis apud mi kaj spiris trankvile. Mi ne kuraĝis moviĝi. Mi ne volis, ke tio finiĝu. La gusto de aferoj pasintaj reaperis dum lia hararo kuŝis sur mia kuseno. Kaj nun?
— Mi ŝatus forvojaĝi kun vi!
Tio ne estis deziro. Eble amdeklaro. Sed mi ne elparolis ĝin. Mi nur pensis ĝin. Aŭ ĉu ĝi laŭtiĝis? Ĉar li samsekunde malfermis la okulojn kaj diris:
— Vi estas freneza!
Ni rigardis unu la alian por momento. Mi ne volis preterpasan travivaĵon. Eĉ se mi ne kuŝis diagonale, mi volis pli, mi estis jam pli posedema. Decidite.
Kiam mi ellitiĝis por telefoni al la oficejo, en la koridoro kuŝis la mondo surplanke: mia mondmapo falis dumnokte de la muro.
— Homo, vi forskuis mian mondon lastnokte! kriis mi al li kuŝanta. Li ekridis: agrabla rolo de tertremiganto.
Pri mia ferio en oficejo neniu komplikis. Ĉio sukcese aranĝiĝis, kiel tiam, kiam oni precize scias, kion oni volas.
Ni aĉetis du biletojn por maro. Por la maro, la plej proksima. Nova gusto de aferoj pasintaj.
“Ĉu vi jam diris al la ŝoforo, ke vi min amas?”.
Al la ŝoforo de tiu aŭtobuso ne necesis la komuniko. Multo videblis. Mi turnis min tra la aŭtobuso por vidi aliajn kunvojaĝantojn. Mornuloj sidis ĉirkaŭ ni. En mi novgusta gajo.
Multajn movojn mi rekonis. Frazerojn same. Sed ili havis novan nuancon.
Pejzaĝoj komencis vetkuri apud la aŭtobusa fenestro. Ankaŭ urboj. Daŭris tio dum kelkaj tagoj. En unu mano dorsosako, en la alia li. Iam li forprenis la brakojn, por foti ion. Iu ĝentila soldato pretis cedi sian lokon por ebligi alproksimiĝi al fenestro kun pli bona vidaĵo. La soldato volis vidi ĉu li interŝanĝus min kontraŭ iu fotoĉasaĵo. Malgraŭ la ĉasfebro li volis interŝanĝi min kontraŭ neniu pejzaĝo. Poste li lernis foti ĉirkaŭbrakante min.
En bluza poŝo dianto kaj irido. Malfermita gvidlibro ĉe la paĝo de la plej bela urbo. La urbo de miela monato kaj abiturienta vojaĝo. Ni kombinis ambaŭ.
— Mi tute ne mirus, se mi gravediĝus. Ekzistas aferoj novgustaj. — Kiel tio eblis? Kaj se mi mendus likvoron el absinto?
Ni tenis unu la alian per mano en iu restoracio, kies nomo rilatis al espero. La kandelo brulis malrapide, tiel ŝajnis al kelnerino, kiu post kelkaj horoj senvorte alportis al ni fakturon. Ni devis malplekti niajn fingrojn por trovi monujon.
Pri kio ni parolis? Pri kio ni parolis?
Mi memoras lian blankan puloveron kun kandellumo enokula.
Kio okazis kun mi?
Mi elprenis vitaminon kaj verŝis ĝin en mian sukoglason.
— Ĉu jam por bebo? — ekmiris li. En liaj okuloj ekmoviĝis flagranta lumo de la surtabla kandelo. Ni okazigis komitatkunsidon por voĉdoni pri bebo: “por”, “kontraŭ” kaj “sindeteno”. Ĉu li hezitos?
Aperis listo de infannomoj. Mi laŭtlegis ilin. Ni komencu per “A”. Ajna. Ni haltis ĉe “A”. Ajna. Kiel io ajn. Ni konsentis. Tuje. Tiel harmonias nur homoj, kiuj neniam kunloĝos.
Ajna vojaĝis kun ni ĝis la lasta tago. Tiam mi iris al biletgiĉeto kaj kuraĝe aĉetis bileton por reveno. Nur unu.
— Ĉu por pli frua aŭ pli posta trajno? — demandis la giĉetulo seninterese.
— Pli frua — Mi estis decidinta. Ĝi okazu. Mi devas ja reveni hejmen. Ne indas plu ŝteli minutojn. Trista mi ne volis esti. Ekzistas homoj, kiujn bonŝanco neniam vizitas. Al mi ĝi okazis.
Dudek minutojn poste mi venis peti la saman giĉetulon, ĉu li bonvolus doni al mi tamen kuŝlokon por pli posta trajno. Temis ja pri du pliaj horoj. Eĉ du.
Homoj sen futuro havas ja nur nunon.
Ie rapide glitis blankaj sableroj en sablohorloĝoj. Li akompanis min al mia vagono. Mi ŝovis mian dorsosakon en la trajnon kaj eliris por ĉirkaŭbraki lin.
En la kiso tute ne sentiĝis adiaŭo.
La trajno ekiris, kun mi en ĝi.
Post multaj horoj, hejme mi trovis surtable netuŝitan tason, el kiu li trinkis. En mia sapujo restis lia blanka sapo. Mi flaris ĝin, kaj memoro pri li penetris ĝis renoj.
Venis ia bildkarto de li. Mi abomenas ilin. Bildkartoj nenion kapablas komuniki — glataj trompvizaĝoj de milproksimaj urboj.
“Mi sidas sur tiu ponto, kaj cerbumas, kiel enpaki en ĉi tiun etan spacon, ĉion, kion mi volus diri al vi”.
Salutojn al Ajna. Al mi ĉirkaŭbrakojn. Kaj lia nomo enangula, malgranda. Neniam plu mi povos renkonti ĝin kun neŭtrala penso.
La ideo pri Ajna vekas min nokte. Ajna estas ŝanĝo. Ajna estas amo. Timo. Emo. Sopiro. Memoro.
Mi prononcas lian nomon por kuraĝiĝi. Silento. Mi respondas kion ajn mi volas. Mi volas kion ajn.
Vespere mi kuntiras la kurtenojn en mia ĉambro. Mi ekrigardas stelojn unue. For ili ŝajnas.
Kion li nun faras?
Kuŝas apud sia edzino?
Mi etendas la manon kaj rapide ektiras la ŝnureton ĉe lia ĉelita lampo. Mallumo.
Mi engrimpas en mian liton. Ĝi ŝajnis esti tre granda. Mi formovas la mapon de lia lando, ĉe kiu mi hieraŭ endormiĝis, kaj glatigas la kusenon. Nur miaj haroj plu troveblas subfingre.
Mi pensis pri Ajna kaj endormiĝis. Trankvila dormo de ino, kiu estas bonŝanca.
La aventuro kuntiris min kirle kaj ne plu lasis min. Tio ne estis amo sed saviĝo. Milbone, sed tiel: la tutan amon kiu restis sur kribrilo post la foriro de Jan mi verŝis al la nova adreso. Kun nova entuziasmo, kvazaŭ ĉio la unuan fojon okazas. Kaj nur al mi. Reaperis la forgesita etoso de la unua amo. Tremiĝo esperplena, kian jaroj de komuna vivo senspure elviŝas.
Pensi pri ... letero. Atendi ĝin. Iu ekscito inundas min je nura penso, ke lia letero povus kuŝi ĉe mia adreso hodiaŭ.
Letero, kiu ne venis, fuŝis ĉiujn alvenintajn. Kaj tuj post elreviĝo nova gajo enloĝiĝas en mi. Bonege ke la letero ne venis hodiaŭ. Alie la morgaŭa tago estus malplena. Nun, oni atendu! Morgaŭ!
Por konsolo mi reprenas la malnovan leteron. Mi
relegas ĝin. Mi haltas ĉe komoj. Mi analizas pronomojn: mi, vi, li, ŝi, ni.
Kiu ni? — demandas la voĉo, amuziĝanta.
Post relego mi enrigardas la koverton. Tute profunden, ĝis la fundo mem. Eble tie elfalis iu vorto, kiun mi ankoraŭ ne legis? Mi vestas la koverton kiel ganton. Mia mano perfekte eniras. Mi serĉas ene tuŝojn de liaj fingroj kiam li ŝovis paperojn. Rigardo al poŝtmarkoj. Ĉu sub ili kaŝita spuro de liaj lipoj?
Kiam la voĉo ne estas hejme, mi pensas pri lia edzino. Kun iom da honto kaj iom da bonfarto. Malhonestaĵo miaflanka, jes. Ataki ŝian edzon per amleteroj! Pensi pri lia haŭto kiel pri la propra memormapo, kun cikatroj de skianto.
Ĉu estas pardoneble, ke mi uzas lin por elŝokiĝi post propra disiĝo? Ĉu tio estu preteksto? Inter tiom da homoj, kial ĝuste lian nomon uzi kiel amuleton kontraŭ soleco?
En iu revo, ni vekiĝas sabatan matenon je la naŭa. Naŭa kaj dek. La latotuko kun mia nomo kuŝas ĉifita inter ni.
— Matenmanĝa horo! — flustras mi al la bulo de nigraj haroj apude. Li turnas sin tuj. Domaĝe, mi volis tiri ankoraŭ mian fingron laŭ lia spino.
— Kion ni faru hodiaŭ?
Kiam li aperas, ĉesas labordevoj.
Matenmanĝo sur balkono. Ŝajne ja ĉio okazas ĉe mi, somere. Li portas servpleton al la balkono.
— Vi forgesis marmeladon! — Ni du havis tiom malmulte da matenmanĝoj, ke li eĉ ne scias, ke la fruktoj por ĝi kreskis en la ĝardeno de mia avino. Mi
sidas transe de li kaj rigardas kiel li frapetas la ŝelon de mole kuirita ovo. Mi absorbas la movojn, kvazaŭ tiuj la unuan fojon okazas en mia vivo. Kiel eblas, ke la ripetiĝo ne sentiĝas?
— Nun li lekos la tranĉilon! — deklaras subite la voĉo, por pruvi, ke ĝi jam tre bone konas lin.
Kaj li, kvazaŭ laŭ ordono, senmanke lekas la tranĉilon.
Normale mi malŝategas tiun geston. Nun mi ŝatas ĝin. Forŝovitaj kriterioj? Ĉu ĉar li jam postmorgaŭ estos for? Mi lernas ami por du tagoj kaj ne por jaroj.
Mi etendas mian manon, li la sian. Ni renkontiĝas ĉe la teujo. Fingrorendevuo ĉe la teujo.
Inter miaj kaj liaj fingroj araneoj ne plektos sian reton.
Alia vekiĝo: noktoĉemizo mia entranĉis sin perrande al ŝultro. Sopiro fermas min en nuksoŝelon. Pasio, tio estas la vorto. Mi timas renkonti lin ĉe kongreso sekvonta. Se li pruntedonus al mi sian kongresan libron, en la momento, kiam ĝi transirus el liaj fingroj al la miaj aŭdiĝus kraketado.
Ĉu ĉiuj antaŭaj sopiroj tiel aspektis? Mi ne plu memoras aliajn. Mi sentas nur la nunan. Mi alkroĉiĝas al ĝi.
En tiu parto de la lito mi kuŝas kie li estis. Kun genuoj kungluitaj. Klopodo formovi etan fingron
por vidi, ĉu la amo ĝis tie etendiĝis. Ĝi movaĝas. Nun mi sentas ĝin super la kubuto. Se mi metas mian manon tien por mildigi ĝin, ĝi foreskapas. Mi sentas min timige plena de ĝi.
Ĉu tio estas la sama amo ĉiam? Aŭ iu tute nova?
Hodiaŭ en mian laborejon enpaŝis la nova ino de Jan. Ne kun mi ŝi volis paroli, feliĉe. Ŝi salutis. Mi ĝentilis. Ŝi preterpasis min, ridetante, en eleganta kostumo. Haroj levitaj subnuken. Okuloj trankvilaj. Ŝi estas damo. Mi bubino en bluĝino. Por li nepre ŝanĝo.
Mi rimarkis ĉe la lasta renkontiĝo kun Jan, ke li helpis al mi surmeti mantelon.
— Vi kavaliriĝis! — mi ne volis preterpasi la okazon por registri la ŝanĝon.
Li konfuziĝis ĉe tio.
Ĉe mia skribotablo restis ŝia forta parfumo. Agrabla. Mi devigis min atendi, ke ĝi per si mem disiĝu.
Tio estas la sola afero kiun mi lernis. Atendi, ke ĉio per si mem solviĝu.
Kun sincera partopreno mi plue atendas poŝtiston. Alproksimiĝante al la leterkesto, mi tra truetoj sur ĝia pordo klopodas diveni ĉu io enestas. Pro ekscitiĝo miaj okulharoj ektremas kaj mi ne certas, ĉu tio estas ombro de iu koverto aŭ la ombro mem. Mia rigardo koncentriĝas. Ĝi volas tuj distingi ĉu la letero estas aviadila aŭ nur loka. Ĝi volas samsekunde scii, de kiu ĝi estas. Ne, ĝi ne volas scii de kiu. Ĝi volas scii, ke ĝi estas la lia.
Jam kelkajn tagojn alirante mian leterkeston mi sentas la tremeton, similan al tiu, kiam mi atendis poŝtiston antaŭ dudek jaroj. Estas iu neklara ekscito, kiu malpermesas spiri normale. Io agrabla, sed ial mi tuj volas ĉesigi ĝin. Ĝi ĉesas per alveno al la leterkesto. Per ĝia malfermo. Per konstato, ke ene estas nur fakturoj.
Ĉu mi tremetas tiel pro atendata menstruo? Aŭ ĉu ĝi estas la konjekto mem?
La leteron mi kaptis bruskmove, kvazaŭ ĝi estus forŝtelebla. Mi fermis la pordon de mia ĉambro por resti sola, kaj rapide prenis tondilon. Ĝi malbone funkciis. Mi ne havis paciencon kaj nervoze disŝiris la koverton. Zumis en miaj oreloj. La unuan frazon mi enspiris supraĵe, per pulmo de ftizulo.
Mi devis relegi ĝin. Poste mi relegis la tutan leteron. Sed ĝi ne ŝanĝiĝis. Nur la tono de la letero ŝanĝiĝis, la enhavo ne. Kaj la tono dependis de la lumo en la ĉambro. Ĉe la vespera lego ĝi ne estis vunda. La frazoj ŝajnis eĉ elektitaj. Kvazaŭ li cerbumus iom antaŭ ol surpaperigi ilin.
“Permesu al mi helpi al tiu tendenco de senebriiĝo: ni devas scii diferenci inter pasinteco kaj aktualeco.”
La pasinteco, tio estis mi. La aktualeco, tio estas aliaj. Por li tre gravas la komuna vivo kiun li havas. Kaj li ne plu volas suferigi sian edzinon.
Kompreneble. Ĉu mi pensis alie? Mi ne pensis. Mi pensis nenion.
Mi ne scias kio min pli trafis. Honto aŭ tristo. Mi hontis ĉar li devis skribi tian leteron kaj ĉar mi devis ricevi ĝin. Kulpas mi. Post tiom da jaroj mi ne scias flirti. Eĉ la plej efemera okazintaĵo skuas min kiel la ĉefa vivamo.
Tristo estas manko de espero. Li ne plu skribos. Tristo estas manko de adresato.
— Ĉu mi rajtas al ankoraŭ unu letero? — almozpetis mi de mi.
— Vi rajtas ĝin skribi, sed ne ekspedu ĝin. Ĝi nur maltrankvilon enportus.
Leteroj neekspedeblaj tristigas same kiel nericeveblaj.
Mi decidis elloĝigi lin.
Jam la dua elloĝiĝo ĉi jara.
Kolekti liajn leterojn tra la ĉambro. Ĉu vere estis nur tri? Unu kuŝis faldita apudlite. La dua estis ĉe kuseno. Ŝajne mi legis ĝin ĉe endormiĝo.
De la tajpilo mi elŝiris jam finskribitan leteron por li. Ĝia enhavo hororigis min.
Ĉu tioma la amo? -Ĉion mi ŝovis al iu dosiero.
La domo estis aĉe plena de li. Ĉe telefono amaso da sensignifaj notoj kiujn mi devis traserĉi, por ne elĵeti ion reuzeblan. Reuzebla?
Sur unu papereto estis per ruĝa krajono listigitaj aŭtobusoj per kiuj eblus forvojaĝi kun li. Matene je la sesa. Tro frue.
Posttagmeze je la dek-kvara. Ne estis klare kiu kien kondukas. Mi disŝiris ilin en pecetojn. Ili kondukiĝis al paperkorbo.
La eltiritan enciklopedion kun la teksto pri lia lando mi ŝovis inter aliajn. Se iu nun envenus ŝajnas ke neniuj videblaj spuroj plu pri li. Kaj kion nun?
La voĉo fajfis iun melodion, kiu ŝajnis gaja.
Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis donace iun magiiston-pupon. Estas ĝi malbela foirpupo kun pinta ĉapo kaj longa blua robo. Mi ne ŝatis la donacon, mi ŝatis la ideon de la donacinto ... doni al mi la magiiston.
Kiam mi enŝaltis lampon la steletoj sur lia ĉapo kvazaŭ eklumis pro ia rebrilo.
Mi iris al la magiisto kaj volis ion deziri.
— Magiisto, magiisto! — komencis mi.
La magiisto staris sur sia botelo de minerala akvo, kun etenditaj brakoj kaj rigardis min kun stulta rideto en okuloj. La okuloj ne moviĝis. Mi rezignis.
Dum feriado surinsula geamikoj gapis al futbala matĉo surekrana. Min oni sendis al aŭtobuso por akcepti novan gastinon. Pri ŝi mi nenion sciis, nur la nomon: Alico. Sed mi ne estis en Mirlando. Aŭ ĉu tamen?
Krepuskiĝis.
Stratetoj vespere aspektis eĉ pli malgrandaj. Oleandraj branĉoj elrigardis el kortoj al stratoj, malgrandigante ilin.
Mi marŝis en blanka robo tra mallarĝa ŝtuparo. La robon vento agrable movis ĉirkaŭ miaj ardantaj genuoj, kiuj ricevis tiutage tro da suno.
La ŝtuparo estis longa, oleandraj floroj remburis ĝin. Sube vidiĝis la urbeto. La vidaĵo estis tiom bela, ke mi volis dividi ĝin.
Mi turnis min malantaŭe por diri:
— Vidu, kiel bele!
Post mi estis neniu.
La ŝtuparo tute malplena kiel striita tapiŝo kondukis malantaŭen. Mi trasomeris.
Ĉe la kongresa renkontiĝo nenia kraketado, eĉ se lia pruntedonita libro transirus al miaj fingroj.
Al sia edzino li ne emis prezenti min. Tempon li tamen trovis por eta rendevuo. Inter du kongreseroj, dudek minutojn en bestĝardeno de la kongresa urbo.
Mi alvenis la unua kun dosiero enmane.
— Ĉu mi povus helpi? — li aliris dum mi foliumis ene.
Mi dubis.
Dum unuaj dek du minutoj ni parolis pri gramatiko. Tiam li ĉesis kaj por kelkaj sekundoj promenigis sian montrofingron sur la haŭto de mia mano. Mi sentis ĝin. Kiam mi deturnis mian rigardon de elefantoj, miaj okuloj lace konstatis, ke lia barbo ekkreskis.
Li parolis pri io, kio sonis kiel riproĉo.
La horloĝeto sur lia brako montris, ke la tempo elfluis. Li ekstaris. Mi havis ankoraŭ iun frazon enbuŝe, kiu komenciĝis per “Ĉu”.
Kiam lia dorso perdiĝis inter infanoj, mi restis ankoraŭ antaŭ elegantaj movoj de ĝirafoj. Vento levis puntan kolumon de mia bluzo kaj mi ne povis tuj ekstari por foriri.
Laboro enaŭtunigis min.
Kun budeko de ĝardenaj floroj mi vojaĝas hejmen. Trajno malrapide glitas apud la pejzaĝo plena de vitejoj. Preĝeja turo ennebula.
La somera suno konserviĝis en oranĝa ŝelo de kukurboj, dissemitaj trakampe. Tago elsuĉis kolorojn el sunfloroj kaj ili rigardas al siaj piedoj. Neĝo dormas ankoraŭ super la Polusa Cirklo. Neniu pensas nun, ke ilia ĉefgeneralo baldaŭ donos signon por la konkero de la sudo. Ne vidiĝas blanka sabro de frosto enaera. Nur ne pensi, ke la vintro havos en si pasion de ritbataloj.
Mi trankvile spiras septembron. La trajno super
ponteto ekbruas. Mildigita per kotona nebulo, tio sonas kiel tondrado en infana teatro.
Mia vintra mantelo estas premita ankoraŭ en ŝranka mallumo. Ĝi tutan someron enviis molajn fadenojn de mia naĝkostumo. Al ĝi, al la vintra mantelo, mi promesis foje viziti maron. Sed, ve, ĝi neniam naĝos. La envio de la mantelo ne venas pro rozkoloro de la naĝkostumo. Sed pro mamtuŝo. Inter la mantela deziro al la sudo ĉiam staras io obstakla. Inter ĝi kaj mia haŭto ĉiam staras pulovero.
Lumo de la lokomotivo reflektiĝas preterpase en fenestro kaj ĝi ekflamas timige. Kiam la trajno preterpasas, en la vitron tuj nigro de nokto enloĝiĝas.
En mi krepusko ekmovas sopiron. Kie ĝi kaŭris dum taglumo? Mi sentas ĝin ungopinte dum tiu vojaĝo helnokta apud puntoj el maizsiluetoj ĉefenestraj.
Unua septembra nebulo konsole repacigas aŭguston kun septembro. Malhelo densiĝas kiel trankvilo. Ni nur divene scias, ke folioj apudrelaj perdis la verdon de desegnitaj steloj.
La sopiro lanbuliĝas kaj mi ne plu sentas kiel ĝiaj fadenoj mole envolvas min.
Antaŭ relvoja barilo aŭtoj haltigitaj: vico de ruĝaj lumoj kiel koliero etendita en skatolo el nokto. En vilaĝo mallumo grimpas sciurrapide al pinopintoj. Ruĝaj lumoj post ili oftiĝas, detruante silenton per rebrilo. La trajna sireno laŭtiĝas: akra radio de ĝeno entranĉas la nokton. Urbiĝas. Mi venas hejmen.
En fetora aŭtobuso mi fermas okulojn por porti ĝis la domo puntajn maizsiluetojn ĉefenestrajn. Tie
mi sidiĝas en mallumo. Floroj jam delikate estis metitaj envazen. Ĉu akvo alportos al ili la perditan freŝon de mateno?
Kio povus esti la plej milda okupo por plenigo de la vespero? Nur malbelaj taskoj plenumendas. Mi prokrastas ilin. Malbelon oni ja devus definitive prokrasti.
En taso teo. Ĝza odoro ektiklas. Prefere pensi pri la “Libro de teo”, ol pri la emo dividi ĝin. Laŭ la libro la akvo devas boli tri fojojn. Ĉe la unua ekbolo sur la akvo eknaĝas vezikoj kiel fiŝokuloj. Ĉe la dua bolo ...
Telefono.
Ĝia sono elverŝiĝas tra mi per tremantaj ondoj el la tria bolo: ondoj ekkirliĝas en kaldrono sovaĝe. Pantoflo timigita falis de mia piedpinto. Mi ekstaras.
Planka korko varme tuŝas mian haŭton. Mi rapidas al la telefono, subite ektimante, ke ĝi povos ĉesi voki min. Tamen, mi volas esti certa, ke tiu kiu vokas vere volas paroli.
Ankoraŭ unu sonon mi finatendis kaj tiam mia mano, jam iom humida pro espero, etendiĝis al la aŭskultilo.
Aŭtuno malfermis pluvombrelon super mia hararo. Ŝuoj estis malsekaj. Oktobro okazigas adiaŭan
vesperon. Mi ne ŝatas ĝin ĉeesti. Nek private nek ofice. Prefere turni la dorson kaj ŝajnigi morgaŭan revidon.
Ĉe la oficejaj adiaŭaj vesperoj necesas traduki. Mi devas ĉeesti. Mi estas deĵoranta tradukantino de bondeziroj.
Leviĝos glasoj por ke la disiĝo prokrastiĝu.
Prifestata estas rondcifera jubileo. Multaj invititoj. Mi sentas, ke mi devas foriri inter la lastaj. Mia kapo morgaŭ pezos. Pro laco, kompreneble. Se la renkontiĝo valoris, ankaŭ pro melankolio iomete.
Mi sidiĝis apud mia norvega amiko ĉar mi timas lin perdi. Kiam mi ne povas endormiĝi, foje mi devas pensi al la trankvilo de lia hejmo: tie nokto fariĝas tago kaj mevoj disportas kriojn, kiam folioj ekkreskas. Dum iu veturo tra kampoj, mi rigardis al arbaro. Junaj arbidoj grizis kaj ombroj vojaĝis tra iliaj trunkoj:
— Hej, mi vidis ĵus trolon! — deklaris mi subite gaje, por montri al li mian ŝaton al Norvegio.
— Kompreneble, ke vi vidis trolon — diras li trankvile. En lia voĉo ne estis ŝerco, nur konvinko. Kun maltrankvilo mi komprenas, ke mia imago trafis realon.
Ĉe li neĝo venas, dum mi ankoraŭ senŝtrumpa vagas tra parkoj. Mi havas la impreson, ke varmon li bezonas. Foje mi ludas sunon kaj tuŝas lin.
Antaŭ mi sidas Giorgio. Mi rigardas lin super supotelero en kiu viandbuletoj naĝas.
— Kio estas tio? — demandas ies voĉo pri buleto kiun li tuŝas per kulero. Mi klopodas klarigi, ke ĝi
konsistas el odoro de infanaĝo. Muziko estas laŭta kaj egoisma. Ne eblas diri ion ajn. De buŝo ne eblas legi, ĉar mia rigardo rapide grimpas al okuloj. En ili ombroj. Ili estas malklaraj, mi nenion povas deĉifri. Por aŭdi kion li diras, mi decidis translokiĝi pli proksimen. Tio estas longa vojaĝo: de la Polusa Cirklo al la Sudo. Mi devas ŝanĝi lingvon.
Liajn frazojn mi ekaŭskultis. Muziko bruis, mia orelo proksima al lia hararo kaptadis vortojn kiel birda beko. Mi devis pli diveni ol aŭdi. Mi divenadis. Estas danĝere lasi min al divenado.
Li demandis min, kion mi faros post la adiaŭa vespero. Evidente interesis lin pluaj okupoj de la tradukantino de bondeziroj. Mi mem surpriziĝis aŭdinte mian respondon.
— Mi ŝatus verki iun tekston en la Internacia Lingvo.
— Pri kio?
— Pri kunvivado.
— Libron pri amo?
— Ne, pri divorco.
— Tristan, do.
— Ne, ne tristan.
Mi embarase rigardis al liaj brovoj. La lingvo en kiu ni parolis havas tre fortajn esprimojn por amo kaj tristo.
— Kaj vi? — Mi emis konjekti iom el liaj tagoj venontaj.
Li planas labori enteatre per ombroj.
Mi ekridetis: li estas tiu, kiu en la rubrikon pri sia profesio enskribas “pupisto”. Ĝi sonas same neverŝajne kiel esperantisto. Ĉu li kompletigos ĝin per ... ombristo?
— Ombroj? Ĉu vere? — gajo grimpis laŭ mia voĉo.
En la ŝtato Andra Pradeŝ pluvsezono ne povas komenciĝi antaŭ ol pupistoj estas alvokataj porprezenti ombroludon. Nur kiam tra truetoj en ledo transiras lumo, kaj kiam la princo Rama melsupreniras de la blanka ekrano, la pluvo rajtas alteriĝi.
Mi havis antaŭ nelonge strangan sonĝon pri ombroj. Mi sonĝis, ke mi estis ombro de vojaĝanto en hinda pupteatro.
En liaj okuloj mi vidis, ke mi rakontas la sonĝon al la ĝusta persono.
Mia vizaĝo estas leda pupo-vojaĝanto. Tra truetoj en la ledo lumradioj trapenetris lasante koloran ombron sur la malantaŭa ekrano. La ombro moviĝis kun muziko. Mi sentis kiel mi, la ledo, tuŝas agrablan fonon de la ekrano. Ĝi molis. Mi estis la rakonto kaj la vojaĝo.
El la publiko iu laŭte ekkriis:
— La ekrano skuiĝas!
Mi, dormantino, kaj mi, la ombra vojaĝanto, subite sentas, ke la fono vere dramece moviĝas.
Okuloj time malfermiĝis:
La brusto de la viro ĉe kiu mi dormis eltiriĝis el sub mia kapo. Pro tio mi sentis la skuiĝon de la ekrano.
Dormu nur plue — diras li, ellitiĝante.
Unuajn sekundojn de la vekiĝo varmigas la sento, ke ni kune vojaĝigis la ombron. Li sidiĝis tuj en fotelon kaj etendis la manon al sia cigaro.
Mi provis rakonti al li la sonĝon, sed ĝi perdis la belon, elrakontite.
Sen lia brusto-ekrano ne plu eblis esti vojaĝanta ombro. Li fumis silente, eĉ ne supozante, ke tiu bruska leviĝo povus dronigi min en la maron antaŭ Srilanko.
Mi finflustris la sonĝon kaj ree embarasiĝis. Ne ĉar mi rakontis la sonĝon, sed pro la mesaĝo en kiu viro disŝiras virinan fantazion.
Rapida serĉo de banalaj vortoj por kaŝi, ke mi elrakontis tro. Malfermi mian sakon kaj tuŝi ene kelkajn konatajn objektojn, kiuj redonos fidon. Klopodo kamufli, ke la sonĝo elrakontite nun rericevis la belon perditan. Ĉu pro lia mencio de ombroj?
Sur la telero anteŭ ni nuksa farĉaĵo en kuka tranĉo ricevis nuancojn de ombro.
Li ekrakontis al mi unu el siaj revoj. Ni interŝanĝis: revo kontraŭ sonĝo.
Nur poste mi levos la kapon kaj rigardos tra la adiaŭa salono. Ŝajnis kvazaŭ ni forvojaĝis duope, kaj lasis ĉiujn super malpuraj teleroj kun restaĵoj de ombra kuko.
Mi diris rapide bonan nokton kaj butonumis mian mantelon.
Mateno estis rapida kiel malbela novaĵo.
Mi revidis Giorgion ankoraŭ foje. Meze de tumultaj babiloj tradukantino de bondeziroj devis voki ekvilibron al sia voĉo.
Ne montri al li, ke li jam diferenciĝas de ĉiuj aliaj partoprenantoj.
Li ŝatus ankoraŭ foje paroli kun mi. Ĉu tio estis lia aŭ mia frazo? Li prononcis ĝin, mi kapjesis. Mi venos.
Sed en la posttagmezon enloĝiĝis neinvititoj de kiuj ne eblis liberiĝi: Mi malfruis multe pli ol decis al la tradukantino. Sed li ankoraŭ estis tie. La tablon okupis malplenaj konversacioj kaj malplenaj glasoj. En la loko kie li atendis min aktoroj kaj kritikistoj faris simpozion pri fumo. Mi aliĝis.
Sidiĝi apud li mi ne kuraĝis. Li jam estis tro proksima. Inter niaj emoj paroli Albert fluigis kaskadon de siaj vortoj. Ili kreskis mure kaj apartigis nin. Antaŭ ol la muro fariĝis tro alta, ni tuŝis unu la alian per rigardo, mallonge kaj serioze. Rapide mi deturnis miajn okulojn kaj revenis al ceteraj ĉe la tablo. Ili jam estis meze de iu politika ŝerco. Mi ekridis lastsekunde por savi ĝian ĉeferon. Apud li kuŝis surtable cigaredskatolo. Sur ĝia kovrilo kamelo marŝis. Mi prenis ĝin kaj enrigardis flare la skatolon. Nenia odoro de Nilo en ĝi.
Dum mi remetis la skatolon surtablen, subite porcelana krokodilo de iu librobreto trakuris mian imagon. Tri fojojn mi prenis la skatoleton kaj remetis ĝin. Nur tiam mi ekuzis skribilon. En la kovrilon de la skatoleto mia skribilo tiris liniojn de literoj pri kiuj mi ne respondecis: “Kiam vi revenos?”
La skatoleto puŝita antaŭ li, mi reveninta al la
konversacio. Temis pri mono kaj reflektoroj. Mi kunludis, gvidante du konversaciojn samtable. Giorgio kaj mi laŭte interŝanĝis informojn pri reflektoroj. Senlaŭte ni enŝaltis lumon en la skatolo kun kamelo. Mi sentis, ke li skribas respondon.
Pasis minutoj antaŭ ol mi kuraĝis levi la kovrileton. Mia demando ne plu kuŝis sola.
— Kiam vi revenos? — demandis mia demandsigno.
— Kiel eble plej baldaŭ. — Tio staris sub ĝi. Tremeto trakuris min, kvazaŭ mi estus acerarbo. La respondo estis en la franca.
“Le plus tôt possible" . La vorto “tôt” havis la ĉapeleton sur “o”, kiel tegmenton, por ne permesi, ke iu legu ĝin “morta”. Germane. Dufoje “p” apogis ĝin de ambaŭ flankoj. Aŭdi mi povus kiel siblas la “ss”-o en “possible”.
La kovrilon mi devis klakfermi, timigita per la mesaĝo. Post tiu poezio necesis reiri al la konversacio supertabla: Benzino. Mi emis peti la samtablanojn ne malpurigi la medion. Por momento mi fermis okulojn, por ke ne poluciiĝu la respondo le plus tôt possible.
Baldaŭ ĉiuj leviĝis de la tablo. Mi ne havis kuraĝon rigardi al liaj manoj, por vidi en kiun poŝon li metos la skatolon. Kiam nigriĝos ĉirkaŭ mia demando premita de cigaredodoro, ĉu ĝi timos?
Ni etendis la manojn.
— Vi foriras kiel aliaj? — demandis mi mallaŭte.
— Mi ne foriras kiel aliaj.
Tiun impreson mi ja havis. Sed estis agrable aŭdi ĝin.
Li malŝlosis sian veturilon kaj elprenis el ĝi florbukedon. Mi prenis ĝin delikate, kiel kolombon, kiun necesas persvadi pri neforflugo.
— Se vi havos paneon, revenu!
— Mi revenos.
En pupteatro paneoj okazas kiam pupistoj volas.
Li ekiris. Mi svingis la manon apud la babilema Albert kies vorta kaskado tuj ĉesis.
— Vi estas unu el renkontiĝoj de liaj vojaĝoj — diris la voĉo rapide.
Albert havis aliajn okupojn:
Io likas el via aŭto! — kriis li post Giorgio.
Eĉ mi povis tion vidi. Kie li preterpasis, restis larĝa spuro. Mi, nelerta en aŭtoaferoj kaj lerta en fantazio, samsekunde vidis seriozan difekton, pro kiu necesas resti. “Paneoj okazas kiam pupistoj tion volas” ripetiĝis rapide.
Antaŭ mia ŝuo iu lignopeco altiris mian atenton. Ĝi similis al faŭko de krokodilo. Mi levis ĝin kaj jam estis klare ke la aŭto de Giorgio ne havos paneon.
Li foriris.
Vespere, kiam silento enloĝiĝas en mia ĉambro ĝis plafono, mi, kun krajono enmane, trankvile konstatas, ke “kiel eble plej baldaŭ” estas tempoindiko de la sama kategorio kiel “neniam”.
Franclingva vortaro komencis tranoktadi en mia
lito. Kiam mi tuŝis la brunon de ĝia kovrilo matene, ĝi ŝajnis kiel skatolo de ĉokolado. Estis ĝi skatolo, skatolo kun vortoj. Kaj mi malpakis ilin kaj provis en la nova lingvo diri ion belan, kio ne havos la guston de aferoj pasintaj.
Nur unu fojon mi maltrankvile imagis, ke iam mi malfermos ĝin kaj ĉiuj vortoj estos elviŝitaj. Por kontroli, mi lasis ĝin malfermiĝi ĉe la vorto “gvidi”. Ĝi estis tie. Kaj ĝi en siaj klarigoj gvidis al ordo, gvidis al harmonio, gvidis al rilato, gvidis al embaraso. Sed ĉirkaŭ ĝi pendis ankaŭ la vortoj pri kompromito, tento kaj senesperigo. Eĉ pli: starigi sub demandsignon, frenezigi, kortuŝi ĝis larmoj. La sinsekvo ŝajnis iom minaca, sed mi ĝojis, ke la vorto ekzistis.
Lia voĉo en telefono similis al foro kaj mildo de la Eta Princo. Kiam li ekparolis al mia aŭskultilo, sur mia planedo noktomezis. Li vokis min el ŝaŭmo de la bankuvo. Post niaj dulandaj flustroj en la loko kie mi staris restis humida makulo kvazaŭ de neĝhomo degelinta.
Li volis doni al mi lecionon pri adverboj. Kiel eble plej baldaŭ ne estas neniam. Kiel pruvon, li nomis unu trajnon. La leciono pri adverboj volis fariĝi kurso pri fantazio.
Mi iris al stacidomo por vidi ĉu tiu trajno ekzistas. Ĝi estis vere notita sur trajnhoraro. La rubriko eta, kiu per ruĝaj literoj enkadrigis tempon kaj spacon.
Ni renkontiĝis sur la supro de ŝtuparo. Mi volis lin ĉirkaŭbraki kaj resti tiel, kovrita per lia jako.
El la valizo li elprenis donacon ... fajrajn ŝprucigilojn.
— Por mi?
Ni ekserĉis mallumon ĉekastele, por vidi ilian brilon. Versoj el “Aĉetanto de sorĉaj ŝprucigiloj” verŝiĝis tra mi.
Vespere li lavis miajn harojn per sia ŝampuo. Ĝia odoro de lupolo enplektiĝis en ili kaj ne volis foriri.
— Lupolo! Kion vi faras en ŝiaj haroj? — Descendu tuj!
Sed la lupolo tute ne volis obei.
Liaj okuloj estis eĉ pli malobeemaj. Ili restis en mia domo longe post lia foriro. Tagoj klopodis lin elviŝi. Sed mi ne permesis. Envente mi lekis la lipojn por plue reteni sur ili varmigajn spurojn de liaj dentoj. La vento malbone imitis lin.
Familia festo en la malnova domo de avino. Mi ornamas la tablon. Teleroj strange brilas en antikva spegulo el infanaĝo. Mankas ankoraŭ nur salujo. Mi alportas ĝin el la kuirejo kaj kiam mi eniras li rigardas min el la spegulo. En liaj okuloj tristo, kiun mi ne scias elviŝi. Ni rigardas unu la alian, senvorte kun eta vitra salujo inter ni. La pordo malfermiĝas kaj fratino eniras portante florvazon al la spegulo. Ĉu ŝi vidis lin ene?
Mi turnas min for kaj metas la salujon surtablen. Pro sento de mildo ne eblas paroli.
Tiun nokton li telefonas por diri, ke la luno estas plena. La voĉo karese eniras la konkon de mia orelo kaj mi volas ŝteli pli da ora pudro el liaj tagoj.
— Tenu min pli forte, mi ne ŝatus vin perdi.
“Krajono per kiu mi skribas ĉi tiujn vortojn, la papero florplena kiun mi elektis, mia mano kiu glitis sur miaj lipoj scias kiel mi plenas de etaj kaj grandaj frazoj por vi.
Mi ŝatus skribi sur via korpo per plumo de mia buŝo, per inko de miaj okuloj kaj mia ventro, lavi vin per miaj manoj kaj levi vin super la tagoj kiuj pasas. Mi atendas vin”.
Giorgio
La lasta “o” en lia nomo grimpis supren.
Mi metas vespere mian vizaĝon sur lian leteron kaj imagas lin. Antaŭ ol satrigardi lin, venas mateno. Ŝajnas kvazaŭ Kafka persone per sia etlitera manskribo mesaĝus tra mia ĉambro al Milena Jesenska, “ke leteroj ne estas por legi, sed por malfaldi ilin, meti la vizaĝon suren kaj freneziĝi”.
Li ekzistas, lia urbo ekzistas, la trajno ekzistas, la merkredo ankaŭ kun sia horo 22 kaj minutoj dek. Je la tria kajo.
Militoj, prokrastiĝu por momento, mi petas. Mi ŝatus resenti kiel niaj lipoj renkontiĝas.
Ili renkontiĝis. Pro ilia tuŝo mi ne vidis la stacidomon.
En lia loĝejo ombroj estis hejme. Apud ilin li metis grandan kruĉon kun floroj, menditaj por mia humoro. Ili daŭris obstine kaj flave lumigis lian muzikon.
Muziko. Muziko.
En mia kapo turniĝis la voĉo de la Eta Princo. La mondo en ĝia fono. Balio. Paskinsulo. En la truoj de grandaj kanoj sur Salamoninsulo vento mistere muzikis. Mi timus, se liaj fingroj ne tuŝus mian orelon. Ĉio havis sian sonon. Tasoj kaj teleroj, metalaj kovriloj, forkoj, cindrujoj. Kirliĝis ritmoj dum li improvizis sur kaserola rando, ĵetante salon al bolanta akvo.
Suno kaj luno pendis batike surmure. Sub ili mi manĝis nekonatajn plantojn, kiuj havis guston de lia buŝo.
Ĉirkaŭ liaj fenestroj hundoj fremdlingve mesaĝis ion gravan de korto al korto. Kion? Mi ne povis kompreni.
Lialande aŭtuno volis atingi printempon.
Io vekas min nokte. Estis ĝi, la feliĉsento.
Tiam li ekparolis. Kaj igis min kompreni, ke tio ne estas amo. Ke li ne sentas ĝin. Ke li triste solas apud mi kaj mia egoismo. Li ne volas esti utiligata. Li ne volas balzamkovri cikatrojn. Li ne volas plenigi miajn malplenojn. Kaj li bruligis cigaredon, por ke mi povu en tremetanta lumo vidi kiel liaj vortoj eliras el la buŝo kaj kovras min kiel glacieroj.
La varmo en mi prujniĝis. Mi volis malfermi la buŝon, sed nenio estis en ĝi. La brunkovrila vortaro franclingva tamen fariĝis blankpaĝa.
Inter mi kaj li tristo subite komencis konstrui muron el glaciaj brikeroj. Mi tuŝis ĝin kaj glacio manĝis haŭton de fingroj ĉirkaŭ la ungoj.
Unu ombro el liaj okuloj etendiĝis de kuseno al fenestro kaj tago vane provis eniri la ĉambron.
Li ekstaris kaj foriris al koridoro por preni sian mantelon. Mi bone vidis kiel li enbrakigis sian dekstran kaj poste maldekstran manikon.
Ĉu tio estas ĉiam la sama amo? Aŭ ĉu ili estas pluraj?
Li alportis al mi trajnhoraron kaj montris al mi unu paĝon. Mi rigardis al lia buŝo, al la lipoj nerekoneble belaj kaj atendis ke ili prononcu la horon. Ili malfermiĝis:
— Vidu, mi havas boaton por vi!
El lia poŝo eliris eta boato el bruna papero.
— Mi faris ĝin por vi, dum mi atendis vin. Mi konstruis multajn, ili estas ĉie en miaj poŝoj.
La helo de la frazo ŝajnis al mi konata.
Mi prenis la brunan boaton sur manplaton kaj decidis eniri ĝin.
Al kiu direkto?
Eble mi ien alvenos.
“Mi ne estas grand-formata aŭtoro. Ĉu mi verkas aŭ ne, mia nacia lingvo kaj la literaturo en ĝi bone fartas. Sed se mi verkas en Esperanto, eble mi iom kontribuas al ĝia riĉo. Eble la literaturo en Esperanto per mia teksto havos unu tavolon pli. Eĉ se tre maldikan. Aŭ ĉu mi nur perdigas tempon al mi kaj al la aliaj?”
Spomenka Štimec naskiĝis en Jugoslavio en 1949. Konatiĝo kun Esperanto dum lerneja aĝo gvidis ŝin al la profesielekto: diplomiĝinte pri lingvoj, ŝi akceptis la defion fari el Esperanto profesion. Kun ĉiuj plezuroj kaj malplezuroj kiujn tia decido kunportas, ŝi ekde 1972 enposteniĝis en la “Internacia Kultura Servo” en Zagrebo, plentage laborante por kaj pri Esperanto, ĉefe pri interligo de Esperanto kaj kuulturo.
Ŝi kunaŭtoris kelkajn instrulibrojn, kaj kunlaboras en diversaj revuoj. En 1975 estis publikigita en la gepatra lingvo, la kroatserba, la novelkolekto “Darija”. Ŝia komedio “Gastamo” estis surscenigita okaze de la UK en Antverpeno, en 1982.