Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Quo Vadis

La bazan tekston origine enkomputiligis Darold Booton

Proksimuma tradukojaro: 1933

Kreis la Esperantan tekston: Lidja Zamenhof

Tiu ĉi versio de “Quo Vadis” estas bazita sur teksto enretigita ĉe http://www.geocities.ws/athens/academy/1475/kvovadis/Enhavo.html, kiu sekvas eldonon el 1957 de la eldonejo Polonia. Tiu teksto ŝajnas esti enhave identa al duparta eldono de 1934 (Populara Esperanto-Biblioteko, Amsterdam), kiu estas konsultebla kiel skanitaj tekstobildoj ĉe https://polona.pl/item/58020136/6/ (parto 1) kaj https://polona.pl/item/58020138/6/ (parto 2). En la eldono de 1934 estas piednotoj, kiuj mankas en la enretigita teksto de la eldono de 1957. Tiuj piednotoj estas aldonitaj al tiu ĉi versio. La eldono de 1957 enhavas aldonaĵon kun klarigoj pri Latinaj vortoj kaj esprimoj. Ĝi mankas en la eldono de 1934, kaj estas ĉi tie ellasita, ĉar kredeble ĝi ne estis kreita de Lidia Zamenhof. Oni krome notu, ke la eldono de 1934 nomas la tradukinton “Lidja” (la ĝusta Pola formo de ŝia nomo), dum tiu de 1957 uzas la formon “Lidia”.

La teksto de la eldonoj de 1934 kaj 1957 kelkloke enhavas “h” anstataŭ “ĥ” (sed “ĥ” ja aperas en pluraj vortoj). Tiu de 1934 eĉ enhavas finan deklaron pri tio: “La Eldonejo bedaŭras, ke pro teknikaj kaŭzoj la literoj ‘ĥ’ devis esti kelkafoje anstataŭita per ‘h’. P. E. B.”. Tie ĉi la litero “h” estas ŝanĝita al “ĥ” en la nomoj “Aĥajo", “Bakĥo”, “Ĥebrono” kaj “Kolĥido”, espereble konforme al la origina intenco de Lidja Zamenhof.

Antaŭ Septembro 2017 la Tekstaro enhavis alian version de “Quo Vadis” (en du partoj) bazitan sur eldono el 2002 de la eldonejo Inko. Tiu eldono tamen multdetale diferencas de la eldonoj el 1934 kaj 1957.

ĈAPITRO XLI

Nero ludis kaj kantis himnon honore al la “Cipra diino”, al kiu li mem komponis versaĵojn kaj muzikon. Li estis tiutage voĉriĉa kaj sentis, ke lia muziko vere ravas la ĉeestantojn; tiu ĉi sento donis tiom da forto al la tonoj, kiujn li eligadis el la brusto, kaj tiel ekzaltis lian propran animon, ke li ŝajnis esti inspirita. Fine li mem paliĝis pro sincera emocio. Eble ankaŭ la unuan fojon en la vivo li ne volis aŭskulti laŭdojn de la ĉeestantoj. Dum momento li sidis kun manoj apogitaj sur la citro kaj kun klinita kapo, poste li leviĝis subite.

— Mi estas laca kaj bezonas aeron. Agordu dume la citrojn.

Dirinte ĉi tion, li volvis silkan tukon ĉirkaŭ la gorĝo.

— Vi venu kun mi — li diris — turnante sin al Petronius kaj Vinicius, sidantaj en angulo de la ĉambro. — Vi, Vinicius, donu al mi la brakon, ĉar mankas al mi fortoj, kaj Petronius parolos al mi pri muziko.

Ili iris kune sur terason, pavimitan per alabastro kaj surŝutitan per safranoj.

— Ĉi tie oni spiras pli libere — diris Nero. — Mia animo estas tuŝita kaj malgaja, kvankam mi vidas, ke kun tio, kion mi prove kantis, mi povas prezentiĝi publike, kaj ke ĝi estos triumfo, kian neniu romano iam ĝis nun atingis.

— Vi povas prezentiĝi ĉi tie, en Romo kaj en Aĥajo. Mi vin admiris per la tuta koro kaj menso, dia! — respondis Petronius.

— Mi scias. Vi estas tro maldiligenta, por lacigi vin per laŭdoj. Kaj vi estas sincera, kiel Tulius Senecio, sed pli kompetenta, ol li. Diru al mi, kion vi opinias pri muziko?

— Kiam mi aŭskultas poezion, kiam mi rigardas kvadrigon, kondukatan de vi en cirko, belan statuon, belan templon aŭ bildon, mi sentas, ke tion, kion mi vidas, mi plene posedoprenas kaj ke en mia ravo estas ĉio, kion tiu arto povas doni. Sed kiam mi aŭskultas muzikon, precipe vian, prezentiĝas al mi ĉiam novaj beloj kaj voluptoj. Mi postkuras ilin, kaptas, sed antaŭ ol mi ilin ensorbas, alfluas jam novaj kaj novaj, tute kiel maraj ondoj, kiuj venas el senfineco. Do mi diros al vi, ke muziko estas kiel maro. Ni staras sur unu bordo kaj vidas la malproksiman ondaron, sed la alian bordon ekvidi ni ne povas.

— Ha, kiel profunda konanto vi estas! — diris Nero.

Kaj dum momento ili paŝis silente, nur la safranoj kraketis mallaŭte sub iliaj piedoj.

— Vi esprimis mian penson — diris fine Nero — kaj tial mi ĉiam diras, ke en la tuta Romo vi sola scias min kompreni. Jes. La saman ankaŭ mi opinias pri muziko. Kiam mi ludas kaj kantas, mi vidas tiajn aferojn, pri kiuj mi ne sciis, ke ili ekzistas en mia regno aŭ en la mondo. Jen mi estas cezaro kaj la mondo apartenas al mi, mi havas ĉian povon. Tamen muziko malkovras antaŭ mi novajn landojn, novajn montojn kaj marojn kaj novajn voluptojn, kiujn mi ĝis nun ne konis. Plej ofte mi ne scias ilin nomi, nek kompreni per la intelekto — mi nur sentas ilin. Mi sentas la diojn, mi vidas Olimpon. Ia transmonda vento blovas al mi; mi rimarkas, kvazaŭ en nebulo, iajn grandajn aferojn, senlimajn kaj trankvilajn, tiel helajn kiel sunleviĝo... La tuta Sferoso ludas ĉirkaŭe, kaj mi konfesas al vi... (ĉe tio ĉi la voĉo de Nero ektremis de efektiva miro), ke mi, cezaro kaj dio, sentas min tiam malgranda, kiel polvo. Ĉu vi kredas ĝin?

— Jes. Nur grandaj artistoj povas senti sin malgrandaj antaŭ arto...

— Hodiaŭ estas nokto de sincereco, do mi malfermas antaŭ vi la animon, kiel antaŭ amiko, kaj mi diros al vi ion pli... Ĉu vi kredas, ke mi estas blinda aŭ senigita de saĝo? Ĉu vi kredas, ke mi ne scias, ke en Romo oni skribas sur la muregoj insultojn kontraŭ mi, ke oni min nomas patrinmortiginto kaj edzinmortiginto... ke oni min konsideras monstro kaj kruelulo, tial, ĉar Tigellinus havigis de mi kelkajn mortverdiktojn kontraŭ miaj malamikoj? Jes, mia kara, oni min konsideras monstro, kaj mi scias pri tio... Ili kredigis al mi kruelecon tiagrade, ke mi mem min demandas iafoje, ĉu mi ne estas kruela... Sed ili ne komprenas tion, ke agoj de homo povas esti iafoje kruelaj, kaj la homo povas ne esti kruela. Ha, neniu kredus, kaj eble vi ankaŭ, mia kara, ne kredos, ke en kelkaj momentoj, kiam muziko balancas mian animon, mi sentis min tiel bona, kiel infano en lulilo. Mi ĵuras al vi je tiuj steloj, kiuj brilas super ni, ke mi diras al vi puran veron: homoj ne scias, kiom da bono kuŝas en tiu ĉi koro kaj kiajn trezorojn mi mem en ĝi ekvidas, kiam la pordon al ili malfermas muziko.

Petronius, kiu havis nenian dubon, ke Nero parolas ĉi-momente sincere kaj ke muziko efektive povas elprofundigi diversajn pli noblajn emojn de lia naturo, surpremitajn de montoj da egoismo, diboĉemo kaj krimoj, diris:

— Oni devas koni vin tiel intime, kiel mi; Romo neniam sciis vin taksi.

Kaj la cezaro apogis sin pli forte sur la brako de Vinicius, kvazaŭ li fleksiĝus sub la ŝarĝo de maljusteco, kaj respondis:

Tigellinus diris al mi, ke en la senato oni flustras unu al alia en la orelojn, ke Diodorus kaj Terpnos pli bone ludas citrojn, ol mi. Eĉ tion ĉi oni al mi rifuzas! Sed vi, kiu ĉiam parolas veron, diru al mi sincere: ĉu ili ludas pli bone, aŭ egale bone, kiel mi?

— Tute ne. Vi havas pli dolĉan tuŝon, kaj kune pli da forto. En vi oni ekkonas artiston, en ili — lertajn metiistojn. Kontraŭe! aŭdinte antaŭe ilian muzikon, oni komprenas pli bone, kio vi estas.

— Se tiel estas, mi lasos ilin vivi. Neniam ili divenos, kian servon vi faris al ili en tiu ĉi momento. Cetere, se mi ilin kondamnus, mi devus akcepti aliajn muzikistojn anstataŭe.

— Kaj krome oni parolus, ke pro amo al muziko vi ekstermas muzikon en via regno. Neniam mortigu arton pro arto, dia!

— Kiel alia vi estas, ol Tigellinus — respondis Nero — sed vidu, mi estas ĝuste en ĉio artisto, kaj ĉar muziko malfermas antaŭ mi spacojn, kies ekziston mi eĉ ne supozis, landojn, kiujn mi ne regas, volupton kaj feliĉon, kiujn mi neniam spertis, tial mi ne povas vivi la ordinaran vivon. Ĝi, la muziko, diris al mi, ke eksterordinareco ekzistas, do mi serĉas tiun eksterordinarecon per la tuta potenco de la povo, kiun la dioj metis en miajn manojn. Iafoje ŝajnas al mi, ke por atingi tiujn olipajn mondojn oni devas fari ion tian, kion neniu homo faris ĝis nun, ke oni devas superi la homan idaron en bono aŭ malbono. Mi scias ankaŭ, ke homoj suspektas min pri frenezo. Sed mi ne frenezas, mi nur serĉas! kaj se mi frenezas, ĝi estas pro enuo kaj malpacienco, ke mi ne povas trovi. Mi serĉas! vi komprenas min, kaj tial mi volas esti pli granda, ol homo, ĉar nur ĉi-maniere mi povas esti plej granda, kiel artisto.

Ĉe tio ĉi mallaŭtigis la voĉon, tiel, ke Vinicius ne povu lin aŭdi, kaj almetinte la buŝon al la orelo de Petronius, komencis flustri:

— Ĉu vi scias, ke mi ĉefe tial kondamnis je morto la patrinon kaj la edzinon? Ĉe la sojlo de l’ nekonata mondo mi volis fari plej grandan oferon, kian homo povas fari. Mi kredis, ke poste io okazos kaj ke malfermiĝos ia pordo, post kiu mi ekvidos ion nekonatan. Estu ĝi mirinda aŭ terura super la homa kompreno, ĝi estu nur eksterordinara kaj granda... Sed ankaŭ tiu ofero ne sufiĉis. Por malfermi la transteran pordon ofero pli granda estas videble bezona — kaj fariĝu tiel, kiel volas la orakolo.

— Kion vi intencas fari?

— Vi vidos ĝin, vi vidos pli baldaŭ, ol vi supozas. Dume sciu, ke ekzistas du Neroj: unu tia, kian la homoj konas en mi, la alia — artisto, kiun konas nur vi sola kaj kiu, se li detruas, kiel morto, aŭ diboĉas, kiel Bakĥo, faras ĝin tial, ke li volas sufoki la vulgarecon kaj mizerecon de la ordinara vivo kaj ke li volas ĝin elsarki, se li eĉ devus uzi fajron aŭ feron... Ho, kiel vulgara estos ĉi tio mondo, kiam mi ne estos en ĝi plu!... Neniu ankoraŭ divenas, nek eĉ vi, mia kara, kia artisto mi estas. Sed ĝuste tial mi suferas kaj sincere al vi diras, ke la animo estas en mi iafoje tiel malgaja, kiel tiuj cipresoj, kiuj nigras tie antaŭ mi. Malfacile estas al homo porti la ŝarĝon de la plej granda povo kaj de la plej granda talento...

— Mi kompatas vin, cezaro, per la tuta koro, kaj kun mi kompatas vin la tero kaj la maro, ne kalkulante Viniciuson, kiu adoras vin en la animo.

— Li ankaŭ estis ĉiam al mi simpatia — diris Nero — kvankam li servas al Marso, ne al la muzoj.

— Li servas antaŭ ĉio al Afrodito — respondis Petronius. Kaj subite li decidis per unu ekludo solvi la aferon de la nevo kaj kune forigi ĉiajn danĝerojn, kiuj povus lin minaci.

— Li estas enamiĝinta, kiel Troilo kaj Kresido — li diris. — Permesu al li, sinjoro, foriri Romon, aŭ li velkos ĉi tie. Ĉu vi scias, ke la liga garantiulino, kiun vi al li donacis, estas retrovita, kaj Vinicius, irante Antiumon, lasis ŝin sub la zorgado de iu Linus? Mi ne menciis al vi pri tio, ĉar vi estis komponanta vian himnon, kaj tio ĉi estas afero pli grava, ol ĉio. Vinicius volis havi ŝin kiel amatinon, sed kiam ŝi montriĝis virta, kiel Lucretia, li enamiĝis je ŝia virto kaj nun deziras ŝin edzinigi. Ŝi estas reĝa filino, do li ne malhonoros sin, sed li estas vera soldato: li sopiras, velkas, ĝemas, sed atendas la permeson de sia imperiestro.

— Imperiestro ne elektas edzinojn por siaj soldatoj. Por kio li bezonas mian permeson?

— Mi diris al vi, sinjoro, ke li vin adoras.

— Tiom pli li povas esti certa pli mia permeso. Ŝi estas bela knabino, sed tro mallarĝa en la koksoj. La aŭgustino Poppaea plendis al mi, ke ŝi malsanigis per sorĉoj nian infanon en la ĝardenoj de Palatino...

— Sed mi diris al Tigellinus, ke sorĉoj ne influas diojn. Ĉu vi memoras, dia, kiel li konfuziĝis kaj kiel vi mem kriis: habet!

— Mi memoras.

Kaj li turnis sin al Vinicius:

— Ĉu vi amas ŝin tiel, kiel diras Petronius?

— Mi amas ŝin, sinjoro! — respondis Vinicius.

— Do mi ordonas al vi morgaŭ senprokraste iri Romon, edzinigi ŝin kaj ne reveni antaŭ miajn okulojn sen la edziĝa ringo.

— Dankon al vi, sinjoro, el la koro kaj el la animo.

— Ho, kiel agrable estas feliĉigadi homojn — diris la cezaro. — Mi volus fari nenion alian dum la tuta vivo.

— Faru al ni ankoraŭ unu favoron, dia — diris Petronius — kaj deklaru vian volon en la ĉeesto de la aŭgustino. Vinicius neniam kuraĝus edzinigi knabinon, kiun la aŭgustino malsimpatias, sed vi, sinjoro, dispelus per unu vorto ŝiajn malplaĉojn, sciigante, ke vi mem tion ordonis.

— Bone — diris la cezaro — al vi kaj al Vinicus mi scius nenion rifuzi.

Li reiris al la palaco, kaj ili sekvis lin, kun koroj plenaj de ĝojo pro la venko. Vinicius devis sin deteni, por ne ĵeti sin sur la kolon de Petronius, ĉar nun ĉiaj danĝeroj kaj baroj ŝajnis esti forigitaj.

En la atrium de la palaco la juna Nerva kaj Tulius Senecio amuzis la aŭgustinon per konversacio, dum Terpnos kaj Diodorus estis agordantoj la citrojn. Nero, enirinte, sidiĝis sur seĝon, inkrustitan per testuda ŝelo, kaj flustrinte ion en la orelon de greka paĝio, atendis.

La paĝio baldaŭ revenis kun ora skatolo. Nero malfermis ĝin kaj, elektinte kolĉenon el grandegaj opaloj, diris:

— Jen estas juveloj, indaj je la hodiaŭa vespero.

— La radioj de matenlumo ŝajnas brili en ili — respondis Poppaea, konvinkite, ke la kolĉeno estas destinita por ŝi.

La cezaro dum momento jen levadis, jen mallevadis la rozkolorajn gemojn, fine li diris:

Vinicus, donacu en mia nomo tiun ĉi kolĉenon al la juna liga reĝidino, kiun mi ordonas al vi edzinigi.

Plena de kolero kaj de subita miro rigardo de Poppaea komencis pasadi de la cezaro al Vinicius, fine ĝi haltis sur Petronius.

Sed tiu ĉi, senzorge klinita super la apogilo de sia seĝo, karesis per la mano la tenilon de harpo, kvazaŭ li volus precize fiksi en la memoro ĝian formon.

Dume Vinicius, espriminte dankon pro la donaco, proksimiĝis al Petronius kaj diris:

— Per kio mi repagos al vi tion, kion vi faris por mi hodiaŭ?

— Oferu al Eŭterpo paron da cignoj — respondis Petronius — laŭdu la kantojn de la cezaro kaj ridu aŭgurojn. Mi esperas, ke muĝo de leonoj ne interrompados plu dormon al vi, nek al via liga lilio.

— Ne — diris Vinicius — nun mi estas tute trankvila.

— Fortuno favoru vin ambaŭ. Sed nun atentu, ĉar la cezaro denove prenas formingon. Retenu la spiron, aŭskultu kaj fluigu larmojn.

La cezaro efektive prenis formigon en la manon kaj levis la okulojn supren. En la ĉambro eksilentis interparoloj kaj la homoj sidis senmovaj, kvazaŭ ŝtoniĝintaj. Nur Terpnos kaj Diodorus, akompanontaj la cezaron, rigardis, movante la kapojn, jen unu la alian, jen lian buŝon, atendante la unuajn tonojn de la kanto.

Subite en la vestiblo iĝis movado kaj bruo, kaj momenton poste el trans la kurteno elŝovis sin unue Phaon, liberigito de la cezaro, kaj tuj post li Lecanius, la konsulo.

Nero sulkigis la frunton.

— Pardonu, dia imperiestro — diris Phaon per spireganta voĉo — Romo brulas! pliparto de la urbo estas en flamoj!...

Je tiu ĉi novaĵo ĉiuj eksaltis de siaj lokoj, Nero metis la formingon kaj diris:

— Ho dioj!... mi vidos brulantan urbon kaj finos mian Troica!

Poste li turnis sin al la konsulo.

— Ĉu, forlasonte tuj Antiumon, mi vidos ankoraŭ la brulegon?

— Sinjoro! — respondis la konsulo, pala kiel muro — super la urbo estas unu marego da flamoj: la fumo sufokas la loĝantojn kaj la homoj svenas aŭ, freneziĝinte, ĵetas sin en la fajron... Romo pereas, sinjoro!

Sekvis momento da silento, kiun interrompis la ekkrio de Vinicius:

Vae misero mihi!

Kaj la juna viro, deĵetinte la togon, en sola tuniko elkuris el la palaco.

Nero levis la manojn al la ĉielo kaj vokis:

— Ve al vi, sankta urbo de Priamo!...