Tekstaro de Esperanto

Fulmoklavoj

Per la elektilo “F” en la serĉilo, vi povas aktivigi t.n. fulmoklavojn, per kiuj vi povas rapide manipuli multajn el la diversaj butonoj kaj elektiloj. Fulmoklavoj povas esti utilaj por tiuj, kiuj tre multe kaj intense uzas la serĉilon. Pro tio, ke la fulmoklavoj ankaŭ povas ĝeni, oni devas mem elekti, ĉu uzi ilin aŭ ne. Tion oni faras per la elektilo “F”.

En la serĉilofolio funkcias la jenaj fulmoklavoj:

s, S, Eskapo
= Aktivigi la tekstokampon de serĉesprimo (la lastan kampon, se estas pli ol unu)
Enigoklavo
= “Ekserĉi”
c, C, ĉ, Ĉ
= “Ĉiuj”
n, N
= “Neniuj”
i, I
= “Inversigi”
z, Z
= “Zamenhofaj”
a, A
= “A”
m, M
= “Montri informojn”
p, P
= “Periodo”
u, U
= “Atenti usklecon”
f, F
= “Ignori fremdaĵojn”
o, O
= “Montri ... signojn”
t, T
= “Maks. ... trafojn”
d, D
= “Rapide”
r, R
= “Uzi streketojn”
v, V
= “Inverse”
+
= “+” (por aldoni plian serĉokampon)
-
= “-” (por forigi la lastan serĉokampon, se estas pli ol unu)
X (majuskle)
= Fermi ĉiujn serĉajn kaj tekstajn foliojn (alternativo al alklakado al la ×-simbolo ĉe la dekstra flanko de la vico de langetoj)
!
= Haltigi ĉiujn daŭrantajn serĉojn (alternativo al alklakado al la !-simbolo ĉe la dekstra flanko de la vico de langetoj)

Atentu, ke la fulmoklavoj ne funkcias, kiam serĉokampo estas aktiva. Tiam oni simple entajpas la koncernajn signojn en la tekstokampon. En la kampoj de “Montri ... signojn” kaj “Maks. ... trafojn”, ili tamen ja funkcias.

En aliaj folioj (kun serĉorezultoj aŭ tekstoj) funkcias la jenaj fulmoklavoj:

x (minuskle)
= Fermi la folion (alternativo al alklakado al la ×-simbolo en la koncerna langeto)
X (majuskle)
= Fermi ĉiujn serĉajn kaj tekstajn foliojn (alternativo al alklakado al la ×-simbolo ĉe la dekstra flanko de la vico de langetoj)
!
= Haltigi ĉiujn daŭrantajn serĉojn (alternativo al alklakado al la !-simbolo ĉe la dekstra flanko de la vico de langetoj)
a, A
= “Ŝanĝi” (aktivigi la serĉilo-folion kun la serĉoparametroj kaj teksto elektoj de la koncerna serĉo-folio)
f, F
= “Fini” (fini la serĉadon en la koncerna serĉo-folio)
k, K
= fermi ĉiujn plene montratajn alineojn (en la aktiva serĉo-folio), aŭ - se oni ĵus fermis alineojn per la fulmoklako “k” - remalfermi tiujn ĵus fermitajn alineojn (okaze, ke oni neintence fermis ilin per “k”)
s, S
= Aktivigi la serĉilo-folion, kaj tie aktvigi la tekstokampon de serĉesprimo

Moviĝi inter la folioj:

s, S
= Aktivigi la serĉilo-folion, se oni estas en alia folio, kaj tie aktivigi la tekstokampon de serĉesprimo
h, H,
= Iri al la maldekstra folio
l, L,
= Iri al la dekstra folio

Atentu, ke la sago-klavoj (“←” kaj “→”) ne funkcias por moviĝi inter la folioj, kiam serĉokampo aŭ unu el la kampoj de “Montri ... signojn” kaj “Maks. ... trafojn” estas aktiva, ĉar tie tiuj klavoj movas la tajpomontrilon. En “Montri ...signojn” kaj “Maks. ... trafojn” la samcelaj fulmoklavoj “h” kaj “l” tamen plu funkcias, ĉar tiuj kampoj estas nur por ciferoj.

“h” por iri maldekstren kaj “l” por iri dekstren estas konvencio konata al programistoj, precipe al tiuj, kiuj uzas la tekstoredaktilon “Vim” (aŭ “Vi”, “Neovim” k.a.).

La Tekstaro de Esperanto ekzistas dank’ al subteno de ESF.
Donacu al ESF kaj subtenu indajn projektojn, kiel la Tekstaro!
ESF - Por lingva justeco en multkultura mondo - ekde 1968