Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Originala Verkaro

kaj rilataj tekstoj

La tekston enkomputiligis Simon Davies

Proksimuma verkojaro: 1887–1917

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

Ĉi tiu kolekto enhavas tiujn tekstojn el la Originala Verkaro (OV), kiuj ne jam troviĝas aliloke en la Tekstaro de Esperanto.

Aperas ĉi tie ankaŭ sep zamenhofaj tekstetoj trovitaj dum la pretigo:

  1. El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.
  2. El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.
  3. El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.
  4. El La Esperantisto 1890, n.4, p.27.
  5. El La Esperantisto 1889, n.5, p.32.
  6. El La Esperantisto 1892, n.6, p.95.
  7. El International Language 1928, p.161.

Multaj eraroj en la verkaro estas laŭeble korektitaj laŭ la originaj presaĵoj, por ke la teksto estu pli aŭtentike zamenhofa. Tio inkluzivas remajuskligon de la ĝentila “Vi” kaj de iuj derivaĵoj de “Esperant/”, kaj la restarigon de rusaj literoj en vortoj latinlitere presitaj en OV.

Ellasitaj estas tradukoj de tekstoj, kiujn Zamenhof verkis en alia lingvo ol Esperanto, kaj ĉiuj ne-zamenhofaj piednotoj.

Unu teksto, ”Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj”, kiu origine aperis en tiu ĉi kolekto, montriĝis ne-aŭtentike zamenhofa, kaj aperas nun anstataŭe en “La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj”.

La divido en ĉapitrojn, la titoloj de la ĉapitroj kaj la fontindikoj fine de ĉiu teksto ne estas zamenhofaj. La serĉilo de la Tekstaro ignoras tiujn partojn.

I. ANTAŬPAROLOJ

ANTAŬPAROLO al la vortaro de la lingvo “Esperanto”.

En tiu ĉi libreto Vi trovos la vortaron de la lingvo internacia “Esperanto”. La vortaro estas tiel konstruita, ke kiu ellernis la vortaron tiu povas kuraĝe diri, ke li scias la tutan lingvon. Ni petas Vin legi la libreton ĝis la fino kaj respondi, ĉu la lingvo Esperanto plaĉas al Vi, kaj ĉu oni povas enskribi Vin en la nombron de la personoj, kiuj ellernis tiun ĉi lingvon;* ĉar laŭ la multe ripetita peto nun estas eldonata la nomaro de ĉiuj amikoj de la lingvo Esperanto. (Vidu paĝon 8.)

* Respondojn oni petas Vin sendi al: L. Zamenhof, str. Przejazd N. 9, en Varsovio.

Kian grandegan signifon havus por la homaro la enkonduko de unu lingvo neŭtrala, per kiu personoj de malegalaj nacioj povus paroli kaj korespondi inter si, — pri tio ĉi ni ne bezonas perdi multe da vortoj. Ĉiu komprenas tion ĉi tre bone, kaj tial ni esperas, ke ĉiu kun plezuro donos al ni helpan manon.

La lingvo Esperanto estas tiel konstruita, ke se Vi ellernis ĝin, Vi povas korespondi kun la tuta mondo, kaj ĉiu en la mondo Vin facile komprenos, se li eĉ tute ne konas tiun ĉi lingvon. (Vi devas nur almeti al Via letero la “vortaron”, kiun oni povas facile enmeti en ĉian leteron; al personoj kiuj jam ellernis la lingvon, Vi povas sendi leterojn sen la vortaro.

La lingvo Esperanto, frukto de longaj laboroj, estas lingvo plena, tute preta kaj eksterordinare facila. Pro sia granda graveco, eksterordinara facileco, praktikeco kaj bonsoneco la lingvo Esperanto en mallonga tempo trovis multege da amikoj en ĉiuj landoj kaj ilia nombro konstante kaj rapide kreskas. Ni esperas, ke ankaŭ Vi, sinjoro, helpos, kiom Vi povos, la aferon de tiu ĉi lingvo kaj Vi volos ankaŭ disdoni kaj dissendi kelkan nombron de la vortaretoj (kune kun la antaŭparolo) al Viaj amikoj kaj konatoj kaj ankaŭ al aliaj personoj, al kiuj Vi trovos utile sendi.

☛ La malgranda vortaro enhavas en si la tutan lingvon Esperanto kaj kostas tre malmulte (1 vortaro kostas 3 kopekojn; 100 vortaroj kostas 2½ rublojn = 5 markoj = 6 frankoj); tial ĝi povas esti disdonata kaj dissendata en granda nombro. La amikoj de la lingvo tutmonda ne forgesu, ke ju en pli granda nombro la vortaroj disiros en la mondo, des pli rapide nia afero venos al la celo.

NOMARO de l’ verkoj pri la lingvo internacia Esperanto, kiuj eliris ĝis Oktobro 1889.
Nomo de l’ verko: Kosto:
1. D-ro Esperanto. Международный языкъ. Предисловіе и Полный Учебникъ (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono rusa) 15 kopekoj.
2. Język Międzynarodowy. Przedmowa i Podręcznik Kompletny. (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono pola) 15 kop.
3. Langue Internationale. Préface et Manuel Complet (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono franca) 20 kop.
4. Internationale Sprache. Vorrede und Vollständiges Lehrbuch (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono germana) 20 kop.
5. R. Geoghegan. Dr. Esperanto’s International Language. Introduction and Complete Grammar. (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono angla) 20 kop.
6. D-ro Esperanto. Malgranda vortaro de la lingvo Esperanto (kun antaŭparolo) por Rusoj 3 kop.
7. — por Poloj 3 kop.
8. — por Francoj 3 kop.
9. — por Germanoj 3 kop.
10. — por Angloj 3 kop.
11. D-ro Esperanto. Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (verkita en la lingvo Esperanto) 25 kop.
12. D-ro Esperanto. Aldono al la Dua Libro de l’ Lingvo Internacia (en Esperanto) 10 kop.
13. Hanez. Safah achath lekulanu (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono hebrea) 20 kop.
14. A. Grabowski. La Neĝa Blovado. Rakonto de Puŝkin (en Esperanto) 15 kop.
15. L. Einstein. La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems. Vorwort, Grammatik und Styl nebst Stammwörter-Verzeichniss nach dem Entwurf des pseudonymen Dr. Esperanto 50 kop.
16. N. N. Rusa traduko de la “Dua Libro de l’ Lingvo Internacia” 25 kop.
17. D-ro Esperanto. Plena vortaro rusa-internacia 1 rublo.
18. N. N. Rusa traduko de la “Aldono al la Dua libro” 10 kop.
19. A. Grabowski. La Gefratoj. Komedio de Göthe (en Esperanto) 15 kop.
20. L. Einstein. Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen. Volapük und Lingvo Internacia 25 kop.
21. D-ro Esperanto. Meza vortaro internacia-germana 25 kop.
22. Henry Phillips, Jr. An Attempt towards an International Language by Dr. Esperanto, translated by Henry Phillips Jr., a secretary of the American Philosophical Society. Together with an english-international vocabulary compiled by the translator 50 kop.
23. Hanez. Lernolibro de la lingvo Esperanto, Eldono hebrea-germana 20 kop.
24. G. Henriclundquist. Dr. Esperanto’s Internationelt Språk (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono sveda) 20 kop.
25. A. Demonget. Internacia ou Volapük? par Léopold Einstein, traduction de Auguste Demonget 25 kop.
26. E. de Wahl. Vortaro Esperanto-hispana 3 kop.
27. G. Henriclundquist. Vortaro Esperanto-sveda 3 kop.
28. Klubo Nürnberga. La Lingvo Internacia, Vollständiger Lehrgang der internationalen Sprache nebst Wörterbuch zum Gebrauche für Deutsche. Herausgegeben vom Nürnberger Weltsprache-Verein 25 kop.
29. R. Libek. Starptautiska Waloda (Lernolibro de la lingvo Esperanto. Eldono latva) (Lettisch) 60 kop.

Ĉiuj supre skribitaj verkoj povas esti ricevataj en multaj librejoj; se Vi ne ricevos ilin en librejo, Vi povas sendi la necesan monon rekte al L. Zamenhof (Varsovio, strato Przejazd N. 9), kaj li elsendos al Vi la deziritajn verkojn rekte per la poŝto. Anstataŭ mono oni povas sendi signojn de poŝto (de ĉia lando). Por la poŝta transsendo oni devas aldoni po 20% de la kosto de l’ verkoj. Kiu aĉetas ne malpli ol por unu rublo, tiu por la transsendo ne pagas.

☛ Kiu volas ĉiam scii pri la progresado de la lingvo Esperanto, al tiu ni rekomendas la gazeton “La Esperantisto”. Ĝi eliras (en la lingvoj Esperanto kaj germana) unu fojon en la monato kaj kostas (kun transsendo) 58 kop. por la ¼ jaro. Redaktoro: Chr. Schmidt, en Nürnberg, Spittlerthorgraben 33.

☛ Estas preparataj kaj eliros post mallonga tempo la postirantaj verkoj, kiujn ni varmege rekomendas al ĉiuj amikoj de la lingvo Esperanto:

a) Kolekto da novaj verkoj skribitaj en la lingvo Esperanto. Tiu ĉi libro eliros per 10 kajeroj. La kosto de ĉiu kajero estas 25 kopekoj (kun poŝta transsendo — 30 kop.). Kiu sendas antaŭe por ĉiuj 10 kajeroj, tiu pagas anstataŭ 2½ rubloj nur 2 rublojn (kun poŝta transsendo 2 rubloj 25 kop.). La unua kajero eliros en Oktobro. Ni petas sendi la antaŭpagon kiel eble pli frue.

b) Nomaro de la personoj kiuj ellernis la lingvon Esperanto. Tiu ĉi libro eliros per apartaj kajeroj (po 1000 nomoj en ĉiu kajero). La kosto de ĉiu kajero estas 10 kop. (kun transsendo — 12 kop.). Kiu sendas antaŭe por 10 kajeroj, tiu pagas anstataŭ 1 rublo — nur 60 kop. (kun transsendo 75 kop.). La unua kajero eliros en Oktobro.

La grandiĝado de la literaturo estas tre grava por la feliĉa progresado de la lingvo internacia. Sed la eldonado de verkoj postulas tre grandajn oferojn, kaj la literaturo povas grandiĝadi nur tiam, se la amikoj ĝin energie subtenados, regule aĉetante la verkojn, kiuj estas eldonataj en tiu ĉi lingvo.

OV I.4. El Antaŭparolo al la vortaro de la lingvo “Esperanto”, Varsovio, 1889. Tiu memstara kajereto ŝajne estis eldonita dufoje kun etaj diferencoj. La unua eldono estas konsultebla en la retejo de la Aŭstra Nacia Biblioteko; la dua estas faksimile reproduktita en la Originala Verkaro. La plej videbla ŝanĝo estas, ke la “Nomaro de l’ verkoj” en la dua eldono daŭras ĝis Oktobro 1889 anstataŭ nur Aŭgusto kaj enhavas du pliajn erojn (aldonitajn ĉi tie). Simile, en la post-Nomaraj alineoj a) kaj b), la unua eldono indikis la monaton Septembro, ne Oktobro. La dua eldono forigis la vortojn “legi la libreton ĝis la fino kaj” el la unua alineo, kaj la stratnomon kaj domnumeron el ambaŭ mencioj de la adreso de Zamenhof. En la unua eldono La Esperantisto kostis “1 markon (germanan)” kaj la apuda “(kun transsendo)” ne aperis. La nuna versio de la teksto sekvas la duan eldonon, sed restarigas la forigitajn vortojn. Ambaŭ eldonoj estis presitaj kun vertikalaj streketoj malsupre inter la morfemoj de la Esperantaj vortoj.

Antaŭparolo.

Tiun ĉi vortaron mi nomas meza vortaro, kvankam ĝi kuraĝe povus esti nomata vortaro plena; ĉar malgraŭ ke ĝi estas kvaroble pli malgranda ol la plena vortaro rusa-internacia, ĝi enhavas en si tamen ĉiujn vortojn, kiuj sin trovas en la plena rusa vortaro. La diferenco de la grandeco venas de tio, ke (danke la konstruon de la lingvo internacia) mi en la vortaro internacia-nacia povis fari grandan ekonomion: doninte vorton radikan, mi jam ne devis doni la vortojn, kiuj laŭ la reguloj de la lingvo internacia estas kreataj de tiu ĉi vorto radika; tiel ankaŭ mi ne donis multajn vortojn, kiuj estas egale uzataj en ĉiuj lingvoj kaj jam per si mem konataj de ĉiuj.

En tiu ĉi loko mi ripetas tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”: la pli plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis.

La aŭtoro.

OV I.5. El Wörterbuch der internationalen Esperanto-Sprache. International-deutscher Theil, Varsovio, 1889. La origina teksto estis presita kun vertikalaj streketoj supre inter la vortelementoj.

ANTAŬPAROLO.

Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo.

Precipan intereson prezentas la proverboj, kiam oni esploras ilin ne en unu lingvo aparte, sed samtempe en kelkaj lingvoj, komparante la diferencon de la formo, en kiu tiu sama ideo estas esprimata en diversaj lingvoj. Por doni la eblon fari tian komparadon de proverboj en diversaj lingvoj, mi komencis la eldonadon de Kompara Frazeologio Rusa-Pola-Franca-Germana, kiu estas aranĝita en la sekvanta maniero: la unua kolono enhavas proverbojn rusajn laŭ alfabeta ordo de tiuj vortoj, kiuj prezentas la esencon de la proverbo; en la ceteraj kolonoj estas donitaj paralele en la tri lingvoj tiuj proverboj, kiuj respondas al la proverboj, presitaj en la unua kolono. Tiamaniere la verko prezentas tutaĵon, aranĝitan laŭ la alfabeta ordo de la proverboj de unu lingvo.

Ĉar mi estas konvinkita, ke ankaŭ por la lingvo Esperanto la ekzistado de sufiĉe plena kolekto da proverboj estas necesa, mi decidis aldoni nun al la kvar partoj de mia verko ankoraŭ kvinan parton, nome proverbaron Esperantan, aranĝitan paralele al la proverboj de la aliaj kvar lingvoj. Ĉar la unuaj 2 kajeroj de mia verko estas jam presitaj, tial mi ne povas jam presigi la Esperantan parton kiel kvinan kolonon, sed mi devas ĝin eldoni kiel apartan aldonon. Tamen por ke la leganto povu uzi la Esperantan parton paralele kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj, la Esperanta proverbaro estas aranĝita laŭ la sama ordo kaj en la komenco de ĉiu grupo da proverboj estas presita la rusa vorto, respondanta al la grupo.

Mi esperas, ke mia laboro trovos amikojn kaj ne estos tro severe juĝata de la esperantistoj, ĉar ĝi estas ja nur la unua provo de tiaspeca laboro en la Esperanta literaturo, kaj tial ĝi ne povas esti perfekta, sed kun la tempo ĝi povas iom post iom perfektiĝadi kaj pleniĝadi.

M. F. Zamenhof.

OV I.8. El Proverbaro Esperanta, aldono al la verko “Frazeologio rusa-pola-franca-germana” de M. F. Zamenhof, Varsovio, 1905. Laŭ la Originala Verkaro: “Kvankam ĉi tiu verko aperis nur sub la nomo de la patro de d-ro L. L. Zamenhof, tamen la esperanta parto estas verko de la laste nomita. Pri ĉi tiu punkto ankaŭ konsentis min d-ro Leono Zamenhof, samtempe sciigante min, ke lia patro ne verkis ion en Esperanto.”

ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

Jam antaŭ longe mi intencis kaj promesis traduki la Psalmaron; sub la influo de la deziroj, kiujn mi aŭdis kelkajn fojojn dum la Kembriĝa kongreso, mi decidis komenci la tradukadon. La personoj religiaj volu pardoni min, ke mi — ne pastro kaj ne specialisto en aferoj religiaj — entreprenis fari la tradukon de verko religia; sed mi povas min senkulpigi per tio, ke mi tradukis la Psalmaron ne kiel verkon religian, sed kiel gravegan verkon de la homara literaturo. Por celoj pure religiaj eble pli aŭ malpli frue aperos alia traduko, farita de ekleziuloj-specialistoj. Sed se la komitato, elektita en la Biblia sekcio de la Kembriĝa kongreso, trovos, ke mia traduko ne enhavas gravajn erarojn, tiam mia traduko, korektita laŭ la montroj de la Biblia sekcio, povos kompreneble servi ankaŭ por celoj pure religiaj.

Mi faris la tradukon kiel eble plej zorge, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn naciajn tradukojn. Mi antaŭvidas, ke kelkaj legantoj plendos, ke multajn lokojn en mia traduko de la Psalmoj ili ne komprenas. Tial mi atentigas ilin, ke, se ili volas legi ion “tre facile kompreneblan”, ili ne legu la Psalmojn. Mi donas nur tradukon, sed ne komentarion, kaj mi ne povas permesi al mi arbitre ŝanĝi la tekston.

L. L. ZAMENHOF.

OV I.11. El La Psalmaro el la Biblio, Parizo, 1908.

ANTAŬPAROLO

Ĉi tiu vortaro, aranĝita laŭ la Vortaro Esperanto-Germana de H. Jürgensen, prezentas la duan parton de mia ĝis nun ekzistinta “Plena Vortaro de Esperanto, parto Rusa-Esperanta”. Ĝi ne enhavas en si ion novan, ĝi prezentas simple kiom eble plenan kolekton da vortoj, kiuj en la nuna tempo estas trovataj en la Esperanta literaturo kaj en la alilingvaj Esperantaj vortaroj.

L. L. Zamenhof.

OV I.12. El Полный словарь международнаго языка “Эсперанто”, Moskvo, 1909.

ANTAŬPAROLO DE LA TRADUKINTO

Mi opinias, ke estas plej necese, ke ni kiel eble plej baldaŭ posedu bonan tradukon de la tuta Biblio. Kian ajn vidpunkton ĉiu el ni aparte havas pri aferoj religiaj, neniu (eĉ plej granda malamiko de ĉia religio) povas nei, ke el la tuta ĝisnuna literaturo de la homaro la plej grava verko sendube estas la Biblio kaj posedi ĝin en bona esperanta traduko estus por ni afero eksterordinare grava. La ĉefaj kaŭzoj de tiu graveco estas:

1e. Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio; kaj se ni povus montri al la mondo, ke Esperanto posedas la tradukon de la tuta Biblio, tio estus por ni tre potenca propagandilo. 2e. Neniu libro havas en la tuta civilizita mondo tiom multege da adorantoj, kiel la Biblio; sekve la posedo de la Biblio estus por nia literaturo pli grava akiro, ol la posedo de multoble pli granda kvanto da aliaj verkoj. 3e. Neniu libro havis en la historio de la homaro tiel grandegan signifon, kiel la Biblio; sekve jam de vidpunkto pure historia kaj socia ĝi devas havi grandan intereson por ĉiu homo; mi estas konvinkita, ke multaj personoj, kiuj ĝis nun eble neniam legis la Biblion en sia nacia lingvo, kun intereso legos ĝin en bona esperanta traduko. 4e. Por la plimulto de la nuntempaj kulturaj lingvoj la Biblio estis la ĉefa bazo, sur kiu la lingvoj literaturiĝis kaj disvolviĝis; tial ankaŭ por nia lingvo sendube estos tre grave, se ĝi posedos en si en plena tuteco tiun bazon kun ĝiaj multaj vortoj kaj esprimoj, kiuj fariĝis elementa necesaĵo por ĉiu nuntempa kultura lingvo. 5e. Ĉar ĉiu povas tre facile havi la tradukon de la Biblio en sia nacia lingvo kaj komparadi ĝin kun la traduko esperanta, tial por ĉiuj popoloj de la mondo la esperanta traduko de la Biblio povas esti tre oportuna kaj bona rimedo, por facile kaj fundamente ellerni Esperanton, rimedo precipe grava por tiuj multaj popoloj aŭ popoletoj, kiuj ne havas ankoraŭ tute bonajn kaj fidindajn lernolibrojn de nia lingvo.

Pro ĉiuj diritaj kaŭzoj mi jam antaŭ longe intencis komenci sisteman tradukadon de la Biblio. Lasante la Novan Testamenton al aliaj, pli kompetentaj tradukontoj, mi elektis por mi la Testamenton Malnovan, ĉar la lingvon, en kiu estas verkita ĉi tiu parto de la Biblio, mi konas, laŭ mia opinio, en sufiĉa grado, por ke mi povu entrepreni la tradukadon. Sed kiam mia laboro estis jam komencita, fondiĝis la Esperantista Biblia Komitato. Tial, ne dezirante enmiksi min en aferon, kiu devas aparteni al personoj pli kompetentaj, mi nur finis la komencitajn “Psalmojn” kaj “Sentencojn de Salomono”, kaj mi haltis, esperante, ke la Biblia Komitato baldaŭ donos al ni bonan tradukon de la Biblio.

Bedaŭrinde, pro diversaj malfavoraj cirkonstancoj kaj pro granda malfacileco de la tasko, la Biblia Komitato ĝis nun ne povis multe fari. Doni ion nebonan la Komitato tute prave ne volis, kaj la donado de io bona montriĝis pli malfacila, ol oni povis supozi. Tial, ne dezirante, ke ni tro longe vane atendu la tradukon de la Biblio, mi demandis la Biblian Komitaton, ĉu ĝi trovas bona, ke mi mem komencu la tradukadon de la Malnova Testamento. Kiam el la ricevita respondo mi vidis, ke la Komitato plene kaj sincere aprobas mian intencon, mi komencis traduki.

Kelkaj legantoj eble miros, ke ili ne trovas en mia traduko la vortojn “la Sinjoro”, al kiuj alkutimigis ilin ilia nacia lingvo; ili eble supozos, ke mi faris arbitre ian ŝanĝon en la teksto; tial mi devas doni kelkan klarigon. Parolante pri Dio, la Biblio uzas la vortojn “Jehovah” (Estanto, Eternulo) kaj “Elohim” (Potenculo). Ĉar la antikvaj hebreoj, ĉirkaŭitaj de idolistoj, pensis, ke “Jehovah” estas la “nomo propra” de speciale hebrea Dio, kaj elparoli sen grava neceseco la nomon de Dio estis malpermesite, tial ĉe la antikvaj hebreoj aperis la kutimo, ke, skribanteJehovah”, ili elparoladisAdonaj” (mia Sinjoro). Sed ĉar la idolista tempo, kiu postulis por la hebrea Dio ian apartan nomon propran, jam delonge pasis, kaj ĉar la titolado de Dio per “Sinjoro” (titolado, bazita ne sur ia religia postulo, sed nur sur malĝuste komprenita kutimo) estas io tro triviala kaj profananta (precipe en la tre ofte renkontata kuniĝo “Sinjoro Dio”), tial mi trovas, ke la sole ĝusta traduko por “Jehovah” estas “la Eternulo”.

L. L. ZAMENHOF.

OV I.14. El Genezo, la Biblio, unua libro, Parizo, 1911.

ANTAŬPAROLO.

Laŭ la deziro de la amikoj de l’ lingvo internacia mi decidis eldoni plenan vortaron; kaj ĉar la plej granda parto de la petantoj estas rusoj, mi eldonas la vortaron antaŭ ĉio en la lingvo rusa. Sed mi ripetas tie ĉi tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”: la plena vortaro, kiun mi eldonas, devas esti nur helpo por tiuj, kiuj mem ne povas aŭ ne volas krei novajn vortojn; sed ĝi tute ne devas esti absoluta aŭtoritato por la amikoj de la lingvo. Sen ŝanĝo devas resti nur la vortoj, kiuj sin trovas en la malgranda vortareto (aldonita al la lernolibro); ĉiujn ceterajn vortojn mi donis en la plena vortaro en tiu formo, en kiu mi persone ilin ordinare uzas, kaj se la leganto trovos, ke tiu aŭ alia vorto estas kreita de mi ne bone, li povas uzi alian formon anstataŭ la formo kiun mi donis. (Sed estus tamen dezirata, ke tiaj aliformigoj estu farataj nur en okazo de efektiva neceso).

La aŭtoro.

OV I.15. El Полный словарь эсперантскаго (международнаго) языка, Varsovio, 1910. La origina teksto estis presita kun vertikala streketo malsupre inter la morfemoj de ĉiu vorto.

II. A. GAZETARTIKOLOJ EL “LA ESPERANTISTO” 1889–1895

Respondoj al la amikoj.

Al Sinjoro I. V. en T. Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendos ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo — tiam nia afero neniam progresos en Via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraŭ malmulte konata en Via urbo!! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de amikoj en multaj lokoj, tiam nia afero estus perdita.

L. Z-f.

OV II.1. El La Esperantisto 1889, n.2, p.15.

Al Sinjoro M-n en G. Via letero estas subskribita: “Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto”! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leterojn kun demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraŭ Vi skribis al mi kion Vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu ĉiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas ĝin. Anstataŭ demandi min ĉiumonate “kio estis farita”, Vi devas en la fino de ĉiu monato demandi Vin mem: “kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?”

L. Z-f.

OV II.2. El La Esperantisto 1889, n.2, p.15.

Tutmonda ligo de Esperantistoj.

La legantoj memoras, ke ne volante preni sur min la tutan respondecon por la sorto de nia lingvo, mi fordonis ĝin en la manojn de la kongreso, kiu estis esperata laŭ la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo. Sed nun pasis jam pli ol 1½ jaroj, kaj la kongreso bedaŭrinde ne efektiviĝis, kaj pro la indiferenteco de la instruituloj ĝi jam kredeble neniam efektiviĝos. Dume la afero restis sen kondukanto. Kvankam de multaj flankoj oni sin turnas ankoraŭ ordinare al mi mem kun diversaj proponoj, sed mi ne havas jam la privilegion nek akcepti nek malakcepti la faratajn proponojn kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo. Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo kaj ŝanĝadi ĝin ĉiutage laŭ mia propra volo, tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. Ankaŭ se mi volus esti mem la kondukanto de la laboroj, la afero ne malproksime irus, ĉar mi, unu sola persono, estas tro malforta. Ni bezonas nun havi ian ligon aŭ akademion, kiu estante kreita de la amikoj mem, estus aŭtoritata por ĉiuj amikoj de nia afero. La kreadon de tia ligo mi intencas nun proponi al niaj amikoj.

El la “Aldono al la Dua Libro” la legantoj eble memoras ankoraŭ, ke mi konsilis, ke en la okazo se la kongreso Amerika ne efektiviĝos, la amikoj de nia afero faru mem kongreson aŭ fondu akademion ne pli frue ol en la jaro 1893. Ĝis tiu tempo, t.e. en la daŭro de la unuaj 5 jaroj, en la lingvo laŭ mia opinio nenio devus esti ŝanĝata kaj la tuta laborado de la amikoj devus havi la celon nur fortigi kaj vastigi nian aferon. Sed multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori; ili volas, ke tia aŭ alia ŝanĝo estu farata jam nun. Ili forgesas, ke pacienco estas la unua kondiĉo, sen kiu nia sankta afero povas baldaŭ fali en grandan danĝeron. Mi ripetas, ke mia persona opinio restas ankoraŭ nun tiu sama kiel antaŭe, t.e. ke la kelkaj unuaj jaroj ni ne devas pensi pri plibonigado de la lingvo (kvankam la plej granda parto de la farataj proponoj tute ne plibonigus la lingvon); sed nur pri ĝia fortigado kaj vastigado. Sed ne volante sur min solan preni la tutan respondecon por nia grava afero, ne volante ke oni vidu en mia maniero de laborado aŭtoran obstinecon aŭ la timon perdi la multan monon kiun mi enmetis en nian sanktan aferon, — mi proponas nun mem, ke niaj amikoj jam nun fondu tutmondan ligon, kaj en la manoj de tiu ĉi ligo kuŝos nun la tuta sorto de nia afero. Tiu ĉi ligo estu la sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero. La ligo estos kreita de niaj amikoj mem, kaj la decidoj de la ligo prezentos la decidojn de la plejmulto de la amikoj de nia afero. Mi promesas al tiuj ĉi decidoj mian tutan obeon, kaj mi esperas, ke ankaŭ por ĉiuj niaj amikoj la decidoj de la ligo estos sanktaj, kaj neniu, al kiu nia ideo estas kara, volos labori kontraŭ la decidoj de la ligo, se ili eĉ ne plaĉos al li.

En unu el la venontaj numeroj de la “Esperantisto” mi donos mian projekton de statutoj por la tutmonda ligo de Esperantistoj. Sed antaŭ ol mi presos mian projekton mi petas ke ankaŭ la aliaj amikoj sendu al la redakcio iliajn projektojn. Kelkaj el la plej bonaj projektoj estos presitaj en la “Esperantisto”, kaj la projekto, kiu la plej multe plaĉas al niaj amikoj, estos akceptita.

La plej gravaj demandoj, kiuj devas esti priparolitaj en la projektoj, estas:

1. Kio estas postulata por fariĝi membro de la ligo?

2. Kie la ligo prenados la rimedojn materialajn por sukcesa laborado?

3. Kiel devas esti organizataj la kluboj lokaj kaj en kia rilato ili devas stari al la ligo?

4. De kiuj personoj kaj per kia maniero la ligo devas esti administrata?

5. De kiuj personoj kaj per kia maniero devas esti farataj la decidoj tuŝantaj la ŝanĝojn en la lingvo?

La sendotaj projektoj kompreneble ne devas esti sole nudaj respondoj je la donitaj demandoj, sed ili devas klare priparoli la tutan organizacion de la ligo kaj ĝian laboradon. Ni petas sendi la projektojn eble pli frue. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili sendos la projektojn en du ekzempleroj: unu al la redakcio de la “Esperantisto” kaj unu al mi mem.

L. Zamenhof

OV II.3. El La Esperantisto 1889, n.3, p.17–18. La vorto “parto” mankas post “la plej granda” en la dua alineo de la fontotekstoj, ŝajne erare.

Letero al la amikoj.

Multaj el niaj amikoj kredeble forte miras aŭ eble eĉ koleras min, ke en la lasta tempo mi estas tiel neakurata en la korespondado, en la elsendado de libroj k. c. Multaj leteroj adresitaj al mi restis ankoraŭ sen respondo, kaj ankaŭ la eldonado de la promesitaj verkoj iras tre malrapide. Mi petas, ke la amikoj bonkore min pardonu, ĉar ĝi venas ne el mia kulpo. Mi forlasis Varsovion kaj mi loĝos nun en alia urbo, sed la loko de mia konstanta loĝado ne estas ankoraŭ pozitive decidita. Ĝis mi min tute ordigos en mia nova loko, pasos ankoraŭ kredeble 2–3 monatoj. En tiu ĉi tempo, malgraŭ mia plej bona volo, mi ne povas esti tute akurata. Mi esperas tial, ke miaj amikoj pardonos al mi mian senvolan neakuratecon kaj malrapidecon. Ankaŭ en nia gazeto mi ne povas en tiu ĉi tempo tiel multe labori, kiel mi volus. En la venonta numero de la “Esperantisto” mi donos al miaj amikoj mian novan adreson; ĝis tiu tempo (kaj eĉ poste) oni povas ĉiam skribadi al mi laŭ mia adreso malnova. Mi esperas, ke mia neakurateco plej baldaŭ finiĝos.

Koran saluton al la proksimaj kaj malproksimaj

de L. Zamenhof.

OV II.4. El La Esperantisto 1889, n.3, p.18.

Respondoj al la amikoj.

Al multaj demandantoj. Kelkaj ne antaŭviditaj cirkonstancoj malrapidigis la eldonadon de la “Kolekto” kaj “Adresaro”. Nun la 1a kajero de la “Kolekto” estas jam preta, kaj la 1a kajero de la “Adresaro” estos preta espereble tre baldaŭ.

Z-f.

El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.

Al s-ro J. R. kaj aliaj amikoj en Svedujo. — De kelkaj flankoj viaj proponoj estas tre bonaj. En la alfabeto efektive estus utile fari ian ŝanĝon; sed restas la demando, kiel ĝin fari kaj kiu devas kaj povas ĝin fari? Multaj ŝanĝoj estas proponataj al la aŭtoro de ĉiu flanko, ĉiu proponas laŭ sia bontrovo; sed se la aŭtoro volus ĉiutage ŝanĝi la lingvon, tiam la tuta afero ja nenion taŭgos. La aŭtoro ne havas jam la privilegion fari ŝanĝojn laŭ sia opinio, kaj aŭtoritata kompetenta akademio ankoraŭ ne ekzistas. Nun kio restas fari? La respondo estas: 1) la ŝanĝojn, kiujn Vi proponas, skribu en formo de artikolo, montrante klare la vojon, per kiu la ŝanĝoj povas esti farataj, kaj tiun ĉi artikolon ni penos presi en la “Esperantisto”, por ke ĉiuj amikoj povu ĝin pripensi kaj priparoli, tiam estos teorie decidita ĉu Viaj proponoj estas bonaj; 2) helpu aŭ montru la vojon por baldaŭa fondiĝo de aŭtoritata akademio, — kaj tiam Viaj proponoj ankaŭ praktike povas baldaŭ esti deciditaj — Ne sufiĉe estas stari sur la flanko kaj montri malbonaĵon: ni devas labori ke la efektiva aŭ ŝajna malbonaĵo sen danĝero por la afero mem estu baldaŭ anstataŭita per plibonaĵo.

Z-f.

OV II.5. El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.

Al s-ro R. G. en P. Via rakonto el Gogol estas tradukita tute bone; sed bedaŭrinde ni ne povas ĝin uzi, ĉar ni havas jam grandan amason da tradukitaj rakontoj. Por la “Esperantisto” ni petas Vin sendi sciigojn, novaĵojn, korespondojn, ĉar por enprenadi rakontojn la gazeto estas tro malgranda. Se Vi povas eldoni Vian rakonton je Via propra kalkulo, kiel aparta libreto, Vi alportos grandan utilon al nia afero.

Z-f.

El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.

Al s-ro la dentisto A. F-v en Saratov. Ankaŭ al Vi apartenas la antaŭirinta respondo.

Z-f.

El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.

Al s-ro R. en Biela. Fari ion por nia afero povas ĉiu, se li eĉ loĝas en la plej dezerta vilaĝo. Se Vi faros al Vi regulon dissendadi ĉiumonate aŭ ĉiusemajne certan nombron da vortaretoj (kun antaŭparolo) al diversaj personoj, tiam Vi alportos al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el niaj amikoj, kiuj loĝas en grandaj urboj.

Z-f.

OV II.6. El La Esperantisto 1889, n.3, p.23.

Al s-ro G. en Varsovio. Ankaŭ al Vi mi varmege rekomendas la “vortareton kun la antaŭparolo”. Nia plej grava laboro devas esti ĉiam pligrandigadi la nombron de la personoj, kiuj ellernis nian lingvon; ĉia alia laboro estas flanka. Antaŭ ĉio ni devos penadi, ke nia afero stariĝu sur fortaj piedoj en la mondo; ĉio alia venos jam per si mem.

Z-f.

OV II.7. El La Esperantisto 1889, n.3, p.24.

Al s-ro R. en Moskvo. — Sinjoro B. estante ankoraŭ en Varsovio havis ĉiam la kutimon, paroladi “ni laboris”, “ni faris” k. c. Sed efektive li absolute nenion ankoraŭ faris, li ne alportis ankoraŭ eĉ unu novan amikon al nia afero, kaj eĉ sian propran “promeson” li ankoraŭ ne alsendis. Mi ripetas, ke ĉiu kiu ne faras al si en la fino de ĉiu monato la demandon “kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero”, tiu ne povas sin nomi amiko laboranto de nia afero, se li eĉ tute bone ellernis la lingvon.

Z-f.

OV II.8. El La Esperantisto 1889, n.3, p.24.

Respondoj al la amikoj.

La plej koran gratulon je la venanta nova jaro kaj la plej bonajn dezirojn al ĉiuj amikoj de nia afero. Mi petas pardoni al mi ke mi ne povis sendi kartojn apartajn.

L.-Z-f.

OV II.9. El La Esperantisto 1890, n.4, p.27.

Al s-rino Ch. en Bialystok. Vian rublon mi sendis al la redaktoro, kaj Vi estos enskribita ĝis 1/IV 90. Mi miras, ke nia afero tiel dormas en Via urbo.

L.-Z-f.

El La Esperantisto 1890, n.4, p.27.

Al miaj korespondantoj. Mia nova adreso nun estas: D-ro L. Zamenhof en Cherson (Rusujo). Se iu skribos laŭ mia adreso malnova (Varsovio), mi la leteron ankaŭ ricevos, sed kelkajn tagojn pli malfrue.

L.-Z-f.

OV II.10. El La Esperantisto 1890, n.4, p.27.

Al s-ro M. en S. Petersburg. Via energia laborado estas tre laŭdinda; sed Via faremeco estus multe pli utila por nia afero, se Vi uzus ĝin en alia maniero. Anstataŭ la personoj, kiujn Vi gajnis por nia afero kaj kiuj nenion faras, estus pli utile se Vi povus gajni unu aŭ kelkajn riĉulojn, kiuj volus ion fari por nia afero. La plej bedaŭrinda fakto en nia afero estas tiu, ke ni ne havas ankoraŭ inter niaj amikoj eĉ unu riĉulon, kiu povus kaj volus ĝin subteni. En nia tempo sen rimedoj materialaj ĉia afero povas progresi nur tre malrapide, kaj ĉiu paŝo kostas doloron kaj suferon.

L.-Z-f.

OV II.11. El La Esperantisto 1890, n.4, p.27.

Respondoj al la amikoj.

Al la abonantoj. La mono por la gazeto “La Esperantisto” devas esti sendata ne al mi, sed rekte al la redaktoro eldonanto (Adreso: Herrn Chr. Schmidt, Spittlerthorgraben 33, Nürnberg). Anstataŭ mono germana oni povas sendi ankaŭ monon de ĉia alia lando kaj ankaŭ signojn de poŝto. Se iu ne ricevas la gazeton akurate, li devas sin turni ankaŭ rekte al la redaktoro.

L. Z-f.

El La Esperantisto 1889, n.5, p.32.

Pri la adresoj. Granda nombro de niaj amikoj ĝis hodiaŭ ne sendis ankoraŭ al la aŭtoro ilian nomon kaj adreson. Tial ĝis hodiaŭ en la “Adresaro” mankas ankoraŭ la nomoj de multaj niaj amikoj (aparte ekster Rusujo). Ni ripetas nun per la gazeto nian peton, ke ĉiuj personoj, kiuj ellernis la lingvon Esperanto kaj konsentas, ke oni skribu al ili en tiu ĉi lingvo, devas sendi ilian nomon kaj plenan adreson al la aŭtoro de la lingvo Esperanto (Adreso: D-ro L. Zamenhof en Cherson, Russie). Estas tre grave, ke la nomoj de ĉiuj niaj amikoj sin trovu en la “Adresaro”, tre grave por nia afero kaj ankaŭ por la diritaj personoj mem.

L. Z-f.

OV II.12. El La Esperantisto 1890, n.5, p.32. Origine presita kun literoj sen supersignoj (ĉ = ch ktp., ŭ = u).

Al kelkaj senkuraĝaj Esperantistoj. Ne sen intereso por Vi eble estos la jena letero de unu el niaj amikoj: “En la komenco mi vane penis trovi en nia urbo amikojn por nia afero; ĉie mi renkontis rifuzon, kaj post kelkaj malfeliĉaj provoj mi jam perdis la kuraĝon kaj ĉesis labori, konsolante min per la opinio, ke la mondo ne estas ankoraŭ matura por nia afero kaj ni devas atendi pli bonan tempon. Sed post kelka tempo mi faris ankoraŭ unu provon, kaj ĝi prosperis al mi trovi unu amikon por nia afero. Kune kun tiu ĉi nova amiko mi nun iris al mia unua rifuzinto kaj ni komencis denove la parolon pri la lingvo Esperanto. Vidante nun ke mi jam ne estas la sola malsaĝulo en nia urbo, la dirata persono denove tralegis la broŝuron, pripensis ĝin pli serioze kaj fariĝis baldaŭ ankaŭ varma amiko de nia afero.”

L. Z-f.

OV II.13. El La Esperantisto 1890, n.5, p.32. Origine presita kun literoj sen supersignoj (ĉ = ch ktp., ŭ = u).

Pri nia Ligo.

Por respondo je nia peto en la No. 3 de la “Esperantisto” (Decembro 1889) ni ricevis de diversaj flankoj projektojn por la Regularo de la kreota Ligo de Esperantistoj. Al ĉiuj sendintoj ni esprimas nian koran dankon. Sed, laŭ nia opinio, bedaŭrinde neniu el la senditaj projektoj povas esti uzata. Preskaŭ ĉiuj ili havas unu ĉefan eraron: ili estas tro abstraktaj. Tre ofte estas en ili renkontataj la vortoj: “oni” devas fari, “oni” devas elekti — sed ne estas dirite kiu kaj kiel. Ne havante ankoraŭ aŭtoritatan juĝantaron, kiu povus konsiliĝi pri la detaloj kaj plenigi ilin, ni devas havi Regularon tute difinitan kaj klaran, por povi jam fari la komencon. La senditaj projektoj estas ankaŭ tiel malegalaj inter si, ke estus tre malfacile elekti, kiu estas pli bona, kaj se ni volus lasi la decidon de tiu ĉi demando al la multaj legantoj, la demando neniam estus finita. Tial por ne perdi tro multe da tempo, ni permesas nun al ni doni nian propran Regularon kaj ni petas por la unua tempo akcepti ĝin tiel, kiel ĝi estas. Se poste montriĝos, ke nia Regularo estas ne praktika, ĝi ja povos poste en ĉiu tempo esti ŝanĝita (laŭ la § 19); sed almenaŭ tiam ni jam scios, kiu povas juĝi pri la Regularo kaj aliformigi ĝin, dum nun ni ne havas ankoraŭ difinitan juĝantaron por elekti inter la projektoj.

Nia Regularo estis preta jam antaŭ kelkaj monatoj; sed antaŭ ol presi ĝin, ni volis aŭdi la opinion kaj la konsilojn de ĉiaj amikoj kaj tial ni petis, ke oni sendu al ni diversajn projektojn, por ke ni povu kompari ilin kun la nia kaj en okazo de bezono fari en nia Regularo kelkajn ŝanĝojn kaj plibonigojn. Nun, traleginte la alsenditajn projektojn, ni vidas, ke ni nenion gravan ellasis en nia Regularo kaj ke ĝi nun povas jam ricevi vivon. Tial ni prezentas nun nian Regularon al niaj amikoj kaj ni esperas, ke ili ne malkonsentos, se ni hodiaŭ sciigos publike, ke de la tago hodiaŭa la Ligo jam estas fondita. Ni petas la amikojn de nia afero komenci de hodiaŭ ilian laboradon, kaj Dio donos sian helpon al nia penado por la sankta afero.

Nia Regularo estas bone pripensita kaj fondita sur la praktika sperto, kiun nia du-jara publika laborado donis al ni. Nenio nun baras al ni la vojon por jam fari la komencon. Komenci disputadon pri la apartaj flankoj de la Regularo estas laŭ nia opinio superflue, ĉar, ni ripetas: 1) la disputado kaj analizado neniam finiĝus; 2) se kelkaj flankoj de la Regularo poste montriĝos ne praktikaj, la Ligo povos jam mem ilin ŝanĝi sur vojo klara kaj difinita, sen disputoj kaj malordoj.

Kelkaj el la plej varmaj amikoj de nia afero estas absolute kontraŭ ĉia kreado de Ligo. Nun kiun obei? Se la aŭtoro havus la materialan eblon, li kun plezuro prenus la tutan aferon sur nian propran respondecon; sed bedaŭrinde li la eblon ne havas. Tial Ligo devas esti fondita; sed ni ĉiuj veraj amikoj povas ĉiam penadi per nia voĉo kaj agitado retenadi la Ligon de ĉia facilanima paŝo, kaj se nia opinio efektive estas vera kaj praktika, nia voĉo espereble estos obeata. Se tamen nia voĉo restos sen rezultato kaj la voĉo de la plejmulto restos kontraŭ nia opinio, tio ĉi devos montri al ni, ke ni eraras, kaj pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. Malordon en la afero ni timi ne devos, ĉar malordo venas nur tiam, se batalas du egalfortaj partioj (kiel ekzemple en Volapük la Akademio kaj la Aŭtoro); sed en nia afero estos ĉiam nur unu aŭtoritato (la Akademio, kreita de la amikoj mem) kaj leĝdonanta ĉiam estos nur la voĉo de la plejmulto. Se ni mem obeados al la plejmulto, tiam ankaŭ ĉiaj aliaj obeados al ĝi kaj en nia afero reĝados ĉiam eterna konsento.

La “Ligo Internacia de Esperantistoj” estas fondita! Ni esperas ke de la minuto, kiam niaj amikoj finis la legadon de nia nuna artikolo, ili tuj kun sankta energio komencos sian laboradon, t.e. ili penados la plej baldaŭ fondi lokajn klubojn ĉiu en sia urbo. La fondado de kluboj laŭ nia Regularo estas afero tre facila: ĉiu devas nur peni trovi inter siaj amikoj kaj konatoj kiel eble plej grandan nombron da personoj, kiuj promesos ĉiumonate doni kelkan monan oferon por nia afero. Ĝis ĉiu klubo elektos sian reprezentanton kaj kolektantojn, ĉiu amiko de nia afero devas esti mem la reprezentanto kaj kolektanto en la rondeto de siaj konatoj.

Amikoj! En la intereso de la homaro kaj en la nomo de nia sankta granda celo antaŭen al la laboro! Ni esperas ke jam en la venonta numero de nia gazeto ni povos kun ĝojo doni la sciiĝon pri multaj fonditaj lokaj kluboj. Ni laboru kaj esperu!

L. Z-f.

OV II.14. El La Esperantisto 1890, n.5, p.33.

Regularo de la Ligo Internacia de Esperantistoj.

La teksto de la Regularo antaŭe aperis ĉi tie. Ĝi estis origine verkita de d-ro Zamenhof, sed la publikigita versio estis ŝanĝita de la redakcio en Nürnberg. Tion Zamenhof klarigis en La Esperantisto 1890, n.10, p.52.* kaj en La Esperantisto 1890, n.11, p.53–54*. Tial ĝi nun estas anstataŭe trovebla en “La Esperantisto - ne-zamenhofaj tekstoj”*.

Leopoldo Einstein

Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nurnbergo post longa kaj malfacila suferado, sinjoro Leopoldo Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj “La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems”, “Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen” kaj diversaj artikoloj en germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, la mortinto estis varmega Volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio kaj tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo*. Jam de la komenco li sentis la tutan malfortecon de la Volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estus iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj ne pripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte antaŭ 2 jaroj okaze la unuan libron de nia lingvo kaj la “Duan Libron”, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ sia aĝo (li havis tiam 54 jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. “La demando de lingvo tutmonda”, — li skribis al ni kelkan tempon poste, — “estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al Vi koran gratulon al tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük, mi diris al mi, ke la unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis, ke nenio povas esti perfekta kaj unu parto devas suferi je la kosto de la dua. Sed en la ‘Internacia’ la unu parto kaj la dua estas solvitaj la plej bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: ‘la demando de lingvo tutmonda estas fine absolute solvita’! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la ‘Internacia’, kaj nenia vortaro de lingvo tutmonda povas esti konstruita sur aliaj principoj, ol la vortaro de la Internacia. Se en la ‘Internacia’ estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo facile povos esti bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta ‘lingvo de l’ mondo’, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la ‘Internacia’, aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita, nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas neebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam ke mi devos iam defali de la sistemo.”

* El la laboroj de Einstein de tiu tempo la plej interesa estas lia vasta historia artikolo: “Zur Geschichte der Weltsprachlichen Versuche von Leibnitz bis auf die Gegenwart”, presita en la “Bayerische LehrerzeitungNNr. 11 kaj 12, 1885.

Jam 8 semajnojn post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko “La Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems”, kiu elvokis konfuzon inter la Volapükistoj kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika “Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen”. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj legadoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari: malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro, doloroj kaj suferoj ne permesis al li pli labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro; tra la suferoj de maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante jam labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj planoj por la estonteco, pri la intencataj legadoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni antaŭ kelkaj monatoj: “mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed Vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalado, ne perdu la kuraĝon kaj laboru. Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon.” Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi freŝan aeron, li aldonis: “la vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povas malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povas reteni ĝian finan venkon.” Ankoraŭ en la mezo de Aŭgusto ni ricevis de li leteron, skribitan per laca mano, kaj en la komenco de Septembro ni ricevis la malĝojan sciigon pri lia morto. Paco al Via cindro, nia kara frato kaj kunbatalanto!

OV II.16. El La Esperantisto 1890, n.10, p.49–50. Originala Verkaro prezentas version de ĉi tiu teksto multe redaktitan de L. de Beaufront, aperintan en L’Espérantiste (1890) kaj poste en Germana Esperantisto (1906). La origina teksto el La Esperantisto (ankaŭ de 1890) estas ĉi tie restarigita, inkluzive anstataŭigon de nezamenhofa frazo “(Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.)” per la piednoto. La tuta origina presaĵo konsistis el unu longega alineo; Germana Esperantisto represis ĝin en du numeroj, dividante post “defali de la sistemo”, kaj por oportunigi la legadon tiu dupartigo estas reproduktita ankaŭ ĉi tie.

Respondoj al la amikoj.

Pri la “Respondoj al la amikoj”. Ni rekomendas al la legantoj la rubrikon “Respondoj”. La Respondoj ne havas karakteron personan (ĉar personajn respondojn ni donas per leteroj), sed ĉiu respondo povas ĉiam ekster la adresato havi intereson ankaŭ por aliaj legantoj.

OV II.17. El La Esperantisto 1890, n.10, p.52.

Al s-ro B. en Moskvo. — Pri la “Ligo de Esperantistoj” kaj pri mia rilato al ĝi mi donas artikolon en unu el la venontaj numeroj. La Regularo estis efektive verkita de mi; sed, danke unu eraron en la tempo de la presado, la Regularo akceptis tute alian formon ol mi pensis. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la klubo Nurnberga ne bonaj, kaj, ne havante la eblon konsiliĝi kun mi pri tiuj ĉi punktoj, la klubo ŝanĝis la diritajn punktojn laŭ sia propra opinio. Kvankam la intencoj de la klubo estis bonaj kaj la ŝanĝoj ŝajnis tre malgrandaj kaj malgravaj, tamen efektive ili donis al la Regularo tute alian karakteron, ol ĝi devis havi. La afero estos klarigita kaj rebonigita en la venontaj numeroj. — Legante iafoje en la “Esperantisto” artikolojn kun proponoj de diversaj ŝanĝoj en nia lingvo, Vi tute vane timas, ke ni jam havas la intencon fari facilanime rompojn kaj ŝanĝojn en la lingvo. Vi povas esti tute certa, ke antaŭ ol ni decidiĝos fari ian eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la lingvo, ni ĝin longe kaj bone priparolos kaj prijuĝos publike, kaj ia ŝanĝo estos farita nur tiam, se ĝi montriĝos efektive necesa kaj se ĝi post matura priparolado estos akceptita de ĉiuj amikoj sen disputo kaj sen malordo. La artikoloj kun proponoj de ŝanĝoj, kiujn ni iafoje presas (kvankam la plej grandan parton de ili ni persone tute ne povas aprobi), ne havas ankoraŭ ian signifon praktikan — ili estas nur teoriaj preparoj, por ke iom post iom montriĝu, kiaj ŝanĝoj estas efektive necesaj kaj trovas la plej multe da sendisputaj aprobantoj, kaj por ke la proponoj, nun ankoraŭ eble erarantaj kaj ŝanceliĝantaj, lumigu la aferon ĉiuflanke kaj donu la puŝon al la ellaboriĝo de proponoj efektive kaj sendispute utilaj. En la venontaj numeroj ni donos kritikan analizon de ĉiuj proponataj ŝanĝoj en la lingvo kaj nian opinion pri tiuj proponoj kaj ni montros la vojon, per kiu la ŝanĝoj plej necesaj povos esti enkondukitaj sen ia malutilo al nia afero kaj sen rompado.

OV II.18. El La Esperantisto 1890, n.10, p.52.

Al s-ro P. en Saratov. Mi miras, ke mi jam longan tempon havas de Vi nenian leteron. En la lasta tempo mi ofte rimarkas, ke leteroj skribitaj de amikoj al mi aŭ de mi al amikoj — perdiĝas en la vojo, kaj de tio ĉi venas neatenditaj malagrablaĵoj. Ricevinte de mi nenian respondon je sia vasta letero, la korespondanto ofendiĝas aŭ timas, ke li estas maloportuna al mi per sia skribado, kaj tial li ĉesigas sian korespondadon. Sed se iu ne ricevas de mi respondon, la kulpo plej parte estas ne mia. Per ĉiu, eĉ per la plej sensignifa, letero la amikoj de nia afero alportas al mi ne malkontenton, sed nur plezuron, kaj mi respondas ĉiun leteron, kiam mi nur trovas minuton da tempo. Tial mi nun uzas la okazon kaj petas ĉiujn, kiuj skribas al mi leterojn kaj ne ricevas respondon, — ke ili ne vidu en ĝi ian malĝentilecon aŭ fierecon de mia flanko, sed ke ili diru al si simple: kredeble li ne ricevis mian leteron aŭ mi ne ricevis lian respondon, kaj tial mi skribu al li ankoraŭ unu fojon. Al mi oni povas skribi leterojn eĉ la plej longajn: tamen se mi mem iam skribas tro mallonge aŭ malfrue, oni volu pardoni al mi, ĉar mia tempo estas tre okupita.

OV II.19. El La Esperantisto 1890, n.10, p.52.

Al s-ro P. en Kjaĥta. Mi ŝanĝis mian loĝejon, kaj tial leteroj al mi devas nun esti adresataj ne “Przejazd No. 9”, sed: “Nowolipki No. 21”. Sed la plej bone kaj la plej certe estas adresadi la leterojn ĉiam simple: “Al D-ro L. Zamenhof en Varsovio”. Leterojn kun tia adreso mi ĉiam ricevados la plej akurate, kie ajn mi loĝos.

OV II.20. El La Esperantisto 1890, n.10, p.52.

De la redakcio.

Kelkaj malfacilaĵoj, ne eviteblaj ĉe la transiro de gazeto el unuj manoj al aliaj kaj de malnova ordo al nova, kaŭzis unu malagrablan eraron en la No. 10 de nia gazeto. Pro kaŭzoj tute ne dependantaj de ni la numero eliris tre malfrue kaj en ĝia titolo mankis la vortoj “numero Julia” kaj danke tiun ĉi mankon nia enkonduka artikolo fariĝis nekomprenebla kaj stranga. Nun ni jam faris ĉion, por ke tiaj eraroj ne ripetiĝu. Sed por rompi unu fojon kun la malnova ordo kaj kun la konfuzoj ligitaj kun ĝi, ni decidis fari la jenon: ĝis Januaro ni eldonos nur la numerojn 11 kaj 12, tiel ke la dua jaro de l’ eldonado (de No. 13) komenciĝos de Januaro kaj la abonado nun povos esti kalkulata de Januaro ĝis Januaro. Jam de la No. 13 la numeroj elirados regule en la komenco de ĉiu monato kaj en grandeco duobligita.

Tiel tri monatoj perdiĝis kaj ne estas jam tempo realpeli ilin. Sed la abonantoj de tio ĉi nenion perdos, ĉar ĉiu ricevos tiom da numeroj, por kiom li pagis, nur anstataŭ Julia, Aŭgusta kaj Septembra li ricevos la numerojn kun datoj de Oktobro, Novembro kaj Decembro. La abonantoj de tio ĉi nur gajnos, ĉar anstataŭ atendi ĝis la No. 16, nia gazeto akceptos sian novan plibonigitan formon jam de la No. 13a.

OV II.21. El La Esperantisto 1890, n.11, p.53.

Pri la Ligo.

Kune kun la No. 5 de la “Esperantisto” la abonantoj de tiu ĉi gazeto ricevis cirkuleron de la klubo Esperanta en Nurnbergo kun la sciigo, ke estas fondita Ligo internacia de esperantistoj kaj estas elektitaj prezidanto, sekretario kaj kasisto, pri kies akceptado kaj sankciado oni petas la legantojn. La legantoj ekmiris, kaj baldaŭ komencis venadi demandoj kaj protestoj. La No. 6 de la “Esperantisto” ŝajne alportis klarigon de tiu ĉi enigmo, donante en mia nomo Regularon de la Ligo, antaŭparolon al tiu ĉi Regularo kaj klarigan leteron pri la cirkulero Nurnberga. Tamen efektive la afero ĝis nun ankoraŭ tute ne estas klarigita. Kelkaj cirkonstancoj, ne dependantaj de ni, donis al la tuta afero alian karakteron ol ĝi devis havi, kaj ne pli frue ol hodiaŭ ni havas la okazon paroli pri la Ligo pli vaste.

Sciante, kiel grava en ĉia afero estas laborado kunigita, mi proponis en la No. 3 de la “Esperantisto” fondi Ligon internacian de niaj amikoj. Kelkan tempon post la preso de mia propono mi trovis min persone en tia nedifinita situacio, ke mi ne sciis, kie kaj kiam mi devos loĝi kaj ĉu mi povos en la daŭro de kelka tempo aktive preni parton en nia afero. Tial, timante ke nia afero ne rompiĝu en la mezo, mi decidis rapidigi la kreiĝon de la Ligo kaj, ne perdante tempon, mi sendis al la redakcio de la “Esperantisto” mian propran Regularon kune kun antaŭparolo, en kiu mi klarigis la kaŭzojn de mia rapidado. Ricevinte mian Regularon, la redakcio de la “Esperantisto” dissendis sian nemotivitan cirkuleron pri la fondiĝo de la Ligo kaj pri la Provizora Komitato. La No. 6 alportis mian Regularon, sed tiu ĉi Regularo, subskribita de mia nomo, estis por mi mem ne malgranda surprizo, ĉar mi trovis en ĝi kelkajn ŝanĝojn, kiuj donis al la afero tute alian fizionomion.

Tiuj ĉi malfeliĉaj ŝanĝoj estis pura blinda okazo. Por ke la legantoj ne pensu, ke la redakcio ilin faris en ia malbona intenco, mi diros antaŭ ĉio kelkajn vortojn pri la kaŭzoj de tiuj ĉi ŝanĝoj. Kelkaj punktoj en mia Regularo ŝajnis al la redakcio ne bonaj kaj elvokis la timon, ke la Regularo estos ne bone akceptita aŭ tute ne efektivigebla. En ĉia alia tempo la redakcio kredeble skribus al mi sian opinion, mi responde klarigus al ĝi la signifon kaj la celon de la demandaj punktoj kaj ĉio fariĝus bone. Sed en la tiamaj cirkonstancoj la konsiliĝo devus okupi tro multe da tempo, kaj la tempo ŝajnis tre kara. Tial, por ne perdi tempon, la redakcio faris mem kelkajn ŝanĝojn en la punktoj, kiuj ŝajnis al ĝi ne bonaj; la redakcio povis ĝin fari kun tiom pli granda rajto, ke la ŝanĝoj je l’ unua rigardo efektive ŝajnis tre malgravaj kaj sensignifaj kaj povantaj havi nenian influon sur la komunan karakteron de la Regularo. Sed bedaŭrinde tiuj ĉi ŝanĝoj, je l’ unua rigardo tiel malgravaj, donis rezultaton tute neatenditan.

Mi ne analizos la tutan signifon de la faritaj ŝanĝoj, mi diros nur kelkajn vortojn pri ilia komuna karaktero. Verkante mian Regularon (kiun mi longe pripensadis), mi havis antaŭ la okuloj la specialan situacion, en kiu sin trovas la plej granda parto de niaj amikoj, kaj la sperton, kiun donis al mi mia trijara laborado en nia afero. Ne estante kaj ne povante ankoraŭ esti societo oficiala, havante siajn membrojn en diversaj landoj sub diversaj leĝoj kaj kondiĉoj, nia Ligo ne povis esti konstruita sur tiuj samaj principoj, kiel aliaj societoj. La ĉefaj principoj, sur kiuj mi fondis mian Regularon estis:

1. Nia lingvo, kiel ĉia alia lingvo, la plej bone devus esti tute libera kaj sendependa de ĉia leĝdonanta institucio kaj disvolviĝadi laŭ vojo natura; sed se ni jam transdonas la sorton de nia afero al ia institucio, ni povas ĝin fari nur tiam, kiam ni vidas, ke tiu ĉi institucio estas jam sufiĉe forta, ordigita kaj elprovita; ĉar alie ni riskas facilanime kaj malsaĝe detrui en unu tago la verkon, kiu kostis jam tiom multe da malfacila laboro kaj oferoj. Nia Ligo en tiu ĉi rilato tute ne povas esti komparata kun aliaj societoj (kaj sur tiun ĉi punkton mi ripete turnas la atenton de kelkaj amikoj): ĉia societo havas la celon krei ion, kio ankoraŭ ne ekzistas; al la entreprenita afero ĝi donas, kion ĝi povas, kaj akceptas de ĝi nenion; tial ĝi povas komenci sian funkciadon eĉ ĉe la plej malgranda nombro da membroj kaj ĉio, kion ĝi faris, estos nur pura gajno. Sed nia Ligo devas transpreni aferon jam kreitan kaj jam sufiĉe fortan, kaj la sorton de tiu ĉi afero ni jam ne povas blinde transdoni al ia malgranda malforta grupeto da homoj ne preparitaj kaj ne elprovitaj. Ĉar tiam per la transiro anstataŭ ion gajni nia afero nur perdus ĉion, kion ĝi havis ĝis nun: forton neniu el la malgranda grupeto povos al ĝi doni, sed rompadon, malordon kaj malkonsenton ĉiu alportos aparte, kaj post kelkaj semajnoj nia floranta kaj pace progresanta afero fariĝus publika ridindaĵo. Tial laŭ mia Regularo la sorto de nia afero devus transiri en la manojn de la Ligo ne pli frue ol kiam tiu ĉi lasta atingos la forton de almenaŭ 7500 frankoj ĉiujare (25 kluboj po 25 frankoj ĉiumonate); ĉar a) kiam la Ligo atingos tian forton, tio ĉi montros, ke ĝi kreskas regule kaj sendispute kaj la ordo en ĝi estas sufiĉe elprovita; b) la malgrandaj maloportunecoj aŭ disputoj, kiuj tiam eble ankoraŭ restos, estos kovritaj per la grava forto materiala, kiun la Ligo alportos al la afero. Ĝis tiu tempo laŭ mia Regularo la sorto kaj la bona nomo de nia afero devus dependi de nenia institucio kaj nia Ligo devus esti libera kuniĝo de apartaj sendependaj kluboj.

2. La plej grava rajto de la membroj kaj kluboj — la elekto de la estonta leĝdonanta kaj administranta akademio — devas esti en la manoj de la personoj, kiuj efektive subtenas nian aferon, kaj ne en la manoj de personoj, kiuj sub la influo de unu minuto permesis enskribi ilian nomon, pagis kelkajn pfenigojn kaj poste forgesas pri la afero. Tial mi en mia Regularo mezuris la grandecon de la voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj aŭ de la promesitaj pagoj, sed laŭ la grandeco de la efektive enportitaj oferoj (“ĉiu klubo havas tiom da voĉoj, kiom fojojn 25 frankojn ĝi alportis al la kaso de l’ Ligo, kalkulante la sumon de la komenco ĝis la tago de la voĉdonado”). Tio ĉi estas ne sole la plej justa, sed ankaŭ la plej facila maniero de mezurado; ĉar la ĉiumonataj enportoj estos ĉiam presataj, ĉiu povos ĉiam sendispute difini la grandecon de la voĉoj de ĉiu klubo, dum alie kontrolo estos tute ne ebla kaj eternaj disputoj kaj malordoj estos neeviteblaj. (Ne sole flanka persono ne povos kontroli la nombron de la membroj en ĉiu klubo, sed ĉiu aparta klubo mem neniam povos scii, kiom da membroj efektivaj kaj kiom fiktivaj ĝi havas.)

3. Estus ne prudente difini ian egalan pagon por ĉiuj membroj; ĉar difinante tro grandan pagon, ni perdos multajn membrojn kaj difinante tro malgrandan — ni perdos multan monon de la flanko de la pli riĉaj membroj, kiuj facile povus pagi pli multe. Sed en tia okazo pli granda pago devas esti ankaŭ ligita kun pli grandaj rajtoj. Tio ĉi ankaŭ povas esti atingita nur tiam, se ni mezurados la nombron de la primitivaj voĉoj ne laŭ la nombro de la enskribitaj membroj, sed laŭ la grandeco de la pagoj. (Unu amiko skribis al ni, ke ne konvenas kalkuli la grandecon de la voĉoj laŭ la enportita mono; sed alian pli bonan manieron de mezurado ni ja ne havas, ĉar mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble. Cetere la funkciistojn [kiel ekzemple Akademianojn, prezidantojn de kluboj k. c.] ni devas elekti laŭ iliaj personaj meritoj, sed la simplaj membroj de la Ligo estas ja nur simplaj matematikaj grandoj, por kiuj ni devas havi ian difinitan mezuron, kaj anstataŭ mezuri simple laŭ la kapoj [t.e. laŭ la enskribiĝoj, tute sensignifaj, kiel montris al ni la sperto kun la “Promesoj”], estus jam per si mem multe pli juste kaj pli prudente mezuri laŭ la fortoj, kiujn ĉiu kapo alportas, eĉ se la aliaj kondiĉoj ne postulus tian mezuradon.)

4. La grandeco de la voĉoj devas dependi de la grandeco kaj ne de la formo de la enportitaj oferoj; ĉar ne parolante jam pri tio, ke la esenco estas ĉiam pli grava ol la formo, la formo ofte dependas ne de nia volo, sed de aliaj cirkonstancoj (la leĝoj de l’ lando, la tempo k. c.). Tial mi diris en mia Regularo, ke la interna organizacio de ĉia aparta klubo dependas tute de la volo kaj decidoj de tiu ĉi klubo mem, kaj por la Ligo estas gravaj nur la rezultatoj. “Ĉiuj enportitaj 25 frankoj havas unu voĉon (mi ripetas, ke tio ĉi estas nur voĉo elektanta, sed ne administranta), tute egale ĉu ili venas kune de cent personoj aŭ de unu persono; ĉu ili venas sub la nomo ‘pago de klubanoj’ aŭ ofero de unu persono k. c. Sendi monon estas permesite en ĉiu lando, sed esti “klubano” estas en kelkaj landoj severe malpermesite. Tial se ni volus doni voĉon nur al tiu, kiu estas oficiale enskribita kiel “klubano”, ni eble morgaŭ vidos, ke ia sensignifa nenion faranta persono en ia malgranda germana urbeto post unuhora laborado havos 5 fojojn pli multe da voĉoj ol la tuta Rusujo, kiu havas 9⁄10 de ĉiuj niaj amikoj; ĉar laŭ la nun ŝanĝita Regularo li kolektos nur 100 personojn (eble 100 malgrandajn infanojn), kiuj nenion farante kaj nenion pagante — devos nur konsenti, ke oni ilin enskribu kiel “klubanoj”, li pagos por ĉiuj 100 personoj kune unufoje 20 markojn — kaj en unu horo li ricevos 5 voĉojn en la Ligo, dum la tuta Rusujo kun ĝiaj multaj efektive laboremaj amikoj, kun ĝiaj konstantaj grandaj oferoj k. c. eble ne havos tuta kune eĉ unu voĉon, ĉar danke la leĝojn de l’ lando eble en la tuta Rusujo ne troviĝos 20 personoj, kiuj volus esti enskribitaj kiel “klubanoj”.

Tio ĉi estas la plej gravaj principoj, sur kiuj mia Regularo estis fondita. Ĉiuj aliaj punktoj estas multe malpli gravaj, ĉar ili tuŝas nur aferojn estontajn, kiujn ĝis ilia uzado ni havus ankoraŭ la eblon kelkfoje priparoli kaj ŝanĝi. Bedaŭrinde la ŝanĝoj faritaj en mia Regularo tuŝis rekte la fundamenton kaj tiel ŝajne tre malgrandaj kaj malgravaj ŝanĝoj per unu bato detruis ĉiujn plej gravajn principojn de mia Regularo kaj donis en mia nomo ordon, kiu laŭ mia opinio baldaŭ kondukus nin ne al potenco, sed al ruino.

Tian Regularon por nia Ligo mi neniel povus aprobi. Tre povas esti, ke mia Regularo estas ankaŭ tute erara kaj ankaŭ kondukus nian aferon en danĝeron; sed en mia mi almenaŭ mem la erarojn ne vidas, dum en la Regularo ŝanĝita mi vidas ilin klare kaj ne povas kun pura konscienco lasi sub ĝi mian nomon. La klubo Nurnberga faris la ŝanĝojn sen ia aparta intenco kaj nenion havus kontraŭ tio, se mi nun reenkondukus mian Regularon neŝanĝitan. Restus nun al mi nur represi mian Regularon en tiu formo, kiun ĝi havis antaŭ la faritaj ŝanĝoj. Sed la sperto de la lasta tempo estas tro grava, por ke ni povu lasi ĝin senatente. Kio antaŭ nelonge ankoraŭ ŝajnis disputebla nur en detaloj kaj en la formo, nun ĉiam pli kaj pli montriĝas disputebla en la principo mem. La historio de la lastaj 5–6 monatoj ĉiam pli kaj pli elmovas la demandon: “ĉu entute la Ligo estas necesa por nia afero, ĉu ĝi ne alportos pli da malutilo ol da utilo?”

(Fino venos.)

OV II.22. El La Esperantisto 1890, n.11, p.53–54.

Unu el la plej gravaj malhelpoj en la vastigado de nia afero estas la cirkonstanco, ke oni preskaŭ nenie povas ricevi la lernolibrojn de nia lingvo. Tiun ĉi plendon ni ricevas de diversaj flankoj preskaŭ ĉiutage. La plendoj estas tute pravaj, ĉar kiel ni povas esperi, ke la nombro de niaj amikoj rapide kresku, se ni ne sole ne sufiĉe batalas kontraŭ la indiferenteco kaj ekscitas la publikon, sed eĉ tiuj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, ne havas la eblon? “Leginte en la gazeto X pri la lingvo Esperanto, mi volis konatiĝi kun ĝi kaj iris al ĉiuj libristoj de nia urbo, sed nenie mi povis ricevi lernolibron aŭ eĉ sciiĝi, al kiu mi devas min turni por ricevi tian lernolibron. Nur per okazo mi sciiĝis pri Via adreso kaj turnas min al Vi.” Tiajn leterojn ni ofte ricevas, kaj la leteroj ordinare estas akompanataj je la konsilo, ke la aŭtoroj de verko en Esperanto, precipe la aŭtoroj de lernolibroj, devas dissendi siajn verkojn al ĉiuj libristoj, por ke tiuj ĉi lastaj ne sole sciu pri la verkoj, sed havu ĉiam en sia magazeno kelkan nombron da ekzempleroj. Ĉar se iu venas al libristo kaj ne povas ricevi lernolibron, li ordinare perdas ĉiun deziron serĉi plu, kaj tiel nia afero restas plejparte nekonata. Ni scias tre bone, kiel grave ĝi estus por nia afero, se la lernolibroj de nia lingvo sin trovus en ĉiuj librejoj, por ke ĉiu, kiu ion aŭdis pri nia afero, povu tuj konatiĝi kun ĝi anstataŭ baldaŭ forgesi eĉ ĝian nomon. Sed por ke la lernolibroj de nia lingvo sin trovu ĉe la libristoj de diversaj urboj, estas necese, ke pri tio ĉi zorgu niaj amikoj loĝantaj en tiuj ĉi urboj. Por ĉiu aparta amiko zorgi pri la libristoj en lia urbo estas afero tre facila, dum por la aŭtoroj zorgi pri ĉiuj libristoj en ĉiuj urboj estas tute neeble; ĝi postulus tre grandan unufojan enmeton de mono: oni devus presi la lernolibrojn en grandega nombro da ekzempleroj, elspezi multan monon por la poŝta transsendo tien kaj returne (se la libroj ne estos venditaj). Tia maniero de laborado estas ebla nur por grandaj riĉaj komercistoj, sed ne por la aŭtoroj de niaj lernolibroj, kiuj ne havas eĉ la plej malgrandan eblon fari ian novan paŝon ĝis la perdoj de la malnova estos kovritaj, aŭ presi novan nombron da ekzempleroj antaŭ ol la malnova estas vendita. Tamen la malfeliĉa cirkonstanco kun la libristoj estos tre facile forigebla, se ĉiu el niaj amikoj aparte volos zorgi pri la libristoj en lia urbo de loĝado. Por ĉiu aparta esperantisto ĝi estos afero tre facila, kaj tial ni turnas nin kun peto al niaj amikoj, ke ili zorgu, ke la libristoj en ilia loko ĉiam havu en siaj magazenoj kelkan nombron da ekzempleroj de lernolibroj Esperantaj (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj). Urboj, en kiuj la libristoj respondas al la demandantoj “ni ne havas, ni ne scias”, — estas tute fermitaj por nia afero; ĉar el cent personoj, kiuj volas konatiĝi kun nia afero, troviĝas apenaŭ unu, kiu por ricevi libron volos iri pli malproksime ol al la libristo. La manieron, kiel igi la libristojn havi ĉiam kelkajn librojn esperantajn, ni lasas al la bontrovo de ĉiu aparta amiko. Sed oni ne devas sin kontentigi je unu fojo: de tempo al tempo oni devas ripeti la provon, ĉu la libristoj havas niajn verkojn (gravaj estas nur la lernolibroj), kaj se ili ilin ne havas — uzi denove rimedojn, ke ili ilin havu. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante kaj pacience laboradi, memorigadi, ekscitadi, ne timante la ridon de skeptikuloj kaj ne perdante la energion, kiam ni vidas, ke diversaj malfortaj animoj, kiuj en la komenco estis tiel varmegaj, baldaŭ tute forgesas pri nia afero. Tia ĉiam estis la historio de ĉiu nova utila ideo. En la unuaj kelkaj jaroj ni devas konstante senlace labori; sed post kelkaj jaroj nia afero staros jam forte kaj laborados por si jam mem, kaj tiam la skeptikuloj dankos al ni por nia nefortimigita laborado kaj la malfortaj animoj hontos pro sia manko de konstanteco.

OV II.24. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Ni rekomencas la interrompitan publikigadon de la dissendataj vortaretoj, kiun ni nun akurate daŭrigados. En la lastaj monatoj venigis: s-ro J. Puĉkovski el Kjaĥta 500 vortaretojn; s-ro Chr. Schmidt el Nurnbergo (per kelkaj fojoj kune) 500 v.; s-ro A. F. Runstedt el Vedum 200 v. — De nun ni ĉiam presados sur tiu ĉi loko la nomojn de ĉiuj personoj, kiuj venigas por disdonado aŭ dissendado ne malpli ol 100 malgrandajn vortaretojn aŭ ne malpli ol 10 lernolibrojn de nia lingvo (en kiu ajn lingvo kaj de kiu ajn eldonitaj).

OV II.25. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Post kelkaj tagoj eliros nova paralela eldono de nia lernolibro por Rusoj, kiu estos tre grava por la propagado de nia afero. Ĝi havos formon de malgranda poŝa libreto, kaj oni povos ĝin ĉiam tre oportune porti en kelkaj ekzempleroj en la poŝo por montri aŭ disdoni ĝin al diversaj novaj personoj ĉe l’ okazo. La libreto enhavos: 1) malgrandan antaŭparolon paralele en la lingvoj rusa kaj Esperanta; 2) versaĵon en Esperanto kun rusa traduko; 3) plenan gramatikon; 4) tabelon de ĉiuj prefiksoj kaj sufiksoj kune kun ekzemploj por ĉiu el ili; 5) vortaron Esperanta-rusan (pli plenan ol en la unua eldono); 6) vortaron rusa-Esperantan; 7) nomaron de nia tuta literaturo kaj 8) blanketon por subskribi por la personoj, kiuj volas esti enprenitaj en la adresaron de la Esperantistoj. La venda kosto de tiu ĉi libreto estos tre malgranda (2 rubloj por 25 ekzempleroj jam kune kun la poŝta transsendo; unu ekzemplero 10 kop.). Se la verketo plaĉos al niaj amikoj kaj se la kostoj de la presado estos kovritaj, tiu ĉi verketo estos iom post iom eldonita ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj.

OV II.26. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro C. en Cape-Town (Suda Afriko). Per poŝta karto mi siatempe respondis al Vi je Via letero, sed post kelka tempo la poŝto redonis al mi la karton kun la surskribo, ke por Via lando poŝtaj kartoj ne estas akceptataj. Tiam mi sendis al Vi jam leteron kovritan kaj mi petas Vin sciigi min, ĉu Vi ĝin ricevis.

OV II.27. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Al s-ro R. en Borispol. La projekto de sinjorino Olga L. ekscitis vivan intereson ĉe multaj legantoj; sed la intereso estis, por tiel diri, pasiva kaj ne aktiva. La legantoj demandas, kio estos kun la projekto, sed preskaŭ neniu el ili donis ian precizan propran opinion pri tiu ĉi projekto. Kelkaj simple diris, ke la projekto estas ne plenumebla, dum unu el niaj plej varmaj amikoj, kontraŭe, tuj komencis la efektivigadon de la projekto kaj sendis sian subskribon kaj la subskribon de aliaj personoj, kiujn li tuj varbis laŭ la plano de la projekto. Laŭ nia propra opinio la artikolo de sinjorino Olga L. estas tre bona, ĉiuj pensoj en ĝi estas veraj kaj logikaj, — sed la projekto mem estas ne efektivigebla pro jena kaŭzo: La tuta esenco de la projekto konsistas en tio, ke ĉiu “vastiganto” devas promesi, ke li trovos du novajn vastigantojn. Sed neniu povas promesi, ke li ion trovos, ĉar la trovado ne dependas de ni; ni povas nur promesi, ke ni serĉos, sed ne ke ni trovos. Kvankam per si mem la trovado de 2 novaj vastigantoj estus eble afero ne tre malfacila, tamen konsiderante, ke li eble malgraŭ sia penado ne povos ilin trovi, — preskaŭ neniu volos doni tian promeson el la timo fariĝi en okazo de malsukceso publika rompinto de sia vorto. Sed se en la promeso nomita en la projekto ni metos la vorton “serĉi” anstataŭ “trovi” aŭ “alporti”, tiam la tuta projekto perdos sian signifon, ĉar la serĉadon neniu povas kontroli. Tio ĉi estas la malforta flanko de la projekto, kaj tial, ĝis estos trovita ia rimedo por korekti tiun ĉi malfortaĵon, ni ne povas ankoraŭ preni la aferon en nian manon kaj komenci la publikigadon de la “vastigantoj”. Estus tre bone, se iu el niaj amikoj trovus ian rimedon, ke ĉiu vastiganto, en okazo se li ne trovas 2 novajn vastigantojn, povu purigi sin antaŭ la publiko per ia alia laboro egale forta, egale produktiva kaj kreskiganta kaj egale por ĉiu plenumebla; aŭ almenaŭ ke ĉiu en okazo de malsukceso havu la eblon elmontri, ke li efektive diligente kaj fervore serĉis novajn vastigantojn, sed ne trovis. Kiam estos trovita tia rimedo por purigi la honoron de ĉiu diligenta sed nur malsukcesa “vastiganto”, tiam ni, sen timo fari fiaskon kaj kompromiti la malsukcesajn amikojn, komencos presadi la ĉenon de la vastigantoj, ĉar tiam nenia vera amiko timos aŭ rifuzos enskribiĝi en la nombron de la “vastigantoj”. Pli aŭ malpli frue ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando. Ni estus tre dankaj al tiu, kiu proponus al ni ian bonan rimedon por korekti la malfortan flankon de la projekto de sinjorino Olga L.

OV II.28. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Al s-ro G. en Odeso. Vi miras, ke por la Ligo de Esperantistoj estas verkita tia stranga kanto, kiu kun la celo kaj la esenco de la Ligo havas preskaŭ nenion komunan. Tute prave Vi skribas: “kial ni devas forĵeti ĉion teran? festi senzorge kaj sendolore? Serĉi lumon per vereco kaj virton per justeco estas tre bele, sed diri, ke tio ĉi devas esti la celo de nia Ligo, ni povas tiel same malmulte, kiel ekzemple diri, ke nia celo estas respekti maljunulojn, kio ja ankaŭ estas tre bela afero!” Jes, sinjoro, Vi estas tute prava; sed Vi devas scii, ke la “Kanto de l’ Ligo” presita en la No. 7 tute ne estas la kanto de l’ “Ligo de Esperantistoj”, kvankam la nomo de la kanto, ĝia presado tuj post la Regularo kaj la muzikaj notoj al tiu ĉi kanto aldonitaj al la No. 8 devis supozigi, ke la kanto estas verkita speciale por la Ligo de Esperantistoj. Ankoraŭ antaŭ 6–8 monatoj laŭ la peto de la redakcio ni tradukis por la “Esperantisto” diversajn kantojn, kaj inter ili ankaŭ la germanan kanton “Bundeslied”. La kantoj kuŝis kelkan tempon ne uzataj, kaj ĝi estas nur pura okazo, ke unu el ili, portante okaze la nomon “Kanto de l’ Ligo”, estis presita en la gazeto ĝuste post la fondo de la Ligo de Esperantistoj. Speciale kun la Ligo Esperanto tiu ĉi kanto havas nenion komunan.

OV II.30. El La Esperantisto 1890, n.11, p.55.

Al niaj abonantoj.

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gazeto. Ne facila estis por ni tiu ĉi jaro; diversaj cirkonstancoj ne lasis nin labori tiel, kiel ni volis; sed nun ĉiuj malhelpoj estas jam forigitaj, nia afero iras denove regule kaj bone kaj kun trankvila animo ni povas nun rigardi en la estontecon. Ni ĉiam senlace laborados por nia afero kaj ni ne dubas, ke ankaŭ ĉiujn amikojn de nia afero ni ĉiam fidele trovos sub nia standardo.

Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni memorigi, ke ilia tempo de abonado finiĝis kun tiu ĉi numero kaj ni atendas de ilia flanko novan abonon. De januaro 1891 ni akceptados abonon nur por tuta jaro kaj tial la abonantoj, kies tempo de abonado nun finiĝis, faros la plej bone, se ili sendos nun la abonan pagon ĝis la fino de l’ jaro 1891 (4 markoj 60 pfenigoj aŭ 2 rubloj). Tiu ĉi maniero estos la plej oportuna ne sole por ni, sed ankaŭ por niaj abonantoj. La abonantojn, kiuj, ne sciante ankoraŭ pri la nova ordo, sendis jam la pagon pli ol ĝis Januaro 1891, t.e. ekzemple ĝis Aprilo, Julio aŭ Oktobro, ni petas, ke ili alsendu ankoraŭ la mankantan pagon ĝis la fino de 1891, por ke ni povu de nun ĉiam kalkuladi de Januaro ĝis Januaro, ne devante konduki kalkulojn kun tre malgrandaj sumetoj por ĉiu kvaronjaro aparte.

Al tiu ĉi numero estas aldonita, kiel aparta folieto, la nomaro de ĉiuj abonantoj, kiuj pagis al ni por la kvara ¼ jaro (No. 10, 11 kaj 12).

OV II.31. El La Esperantisto 1890, n.12, p.57.

Pri la Ligo.

Apenaŭ en la No. 3 montriĝis mia invito fondi Ligon, mi komencis ricevadi de multaj flankoj avertojn kontraŭ tiu ĉi paŝo. Sinjoroj Einstein, Grabowski, de Wahl, de Majnov, Geoghegan, sinjorino Olga L. kaj multaj aliaj penis deturni min de la fondado de Ligo, memorigis al mi la malfeliĉan sperton de la Akademio Volapüka kaj la danĝeron, kiun la multkapeco alportus al nia juna afero. “La paca natura vojo”, ili skribis, “laŭ kiu nia afero iris ĝis hodiaŭ, estas la plej bona, kaj oni ne devas riski novaĵon, se la malnovaĵo estas bona”… “La ‘Esperantisto’ estas nia plej bona Ligo; ĝi kolektas ĉirkaŭ si ĉiujn amikojn de nia afero, ĝi montras al ili, kion fari kaj ĝi ligas inter si iliajn apartajn fortojn al unu forto multe pli bone ol ĉiuj paragrafoj”… “Libere kunigitaj per la centra organo, sendependaj unuj de la aliaj, ni prezentos militistaron multe pli ordan ol ĉia Ligo, kaj tiu ĉi militistaro estos paca interne kaj paca ekstere kaj permesita en ĉiu lando, dum Ligo oficiala renkontos malfacilaĵojn en kelkaj landoj, enkondukos nian aferon kredeble en suspekton ĉe la registaroj kaj baldaŭ kelkaj tre gravaj landoj estos absolute fermitaj por nia laborado”… “La sola rezultato de la ‘Ligo’ estos, ke ĝi ligos al ni mem la manojn”… k. c. k. c. Mi sentis jam mem, ke mi faras paŝon iom danĝeran kaj eble submetas propramane dinamiton sub nia tuta konstruo. Tamen malgraŭ la avertoj mi estis ankoraŭ tro optimista kaj mi pensis, ke, transdonante la sorton de nia afero al Ligo ni fermus la buŝon al tiuj, kiuj pensas, ke ili ĉion farus pli bone, ni donus per tio ĉi forton al nia afero, gardante ĝin samtempe per bone pripensita kaj ĉion antaŭvidanta Regularo de ĉiu danĝero. Sed bedaŭrinde la sperto baldaŭ montris tute alion. Apenaŭ la Regularo estis presita, en nia afero, ĝis nun tiel paca kaj regula, tuj komenciĝis malkompreniĝoj, disputoj kaj malagrablaĵoj — ne sole post la preso de la Regularo, sed ankoraŭ en la tempo de la presado mem. Jam la presado mem estis ligita kun eraroj kaj malkompreniĝoj, kiuj devigis perdi multan tempon kaj laboron por klarigado kaj rebonigado kaj lasis post si nebonan impreson. Ne estis ankoraŭ kreitaj la oficoj administraj, kaj jam multaj volis esti administrantoj; nenio estis ankoraŭ farita, kaj jam multaj estas malkontentaj aŭ ofendiĝis, ke oni forgesis pri ili en la Ligo; la kaso de la Ligo estas ankoraŭ malplena, kaj jam kelkaj timas, ke la mono publika estos perdita aŭ ne bone uzita. Finon al tiuj ĉi malagrablaĵoj ni eĉ ne povas antaŭvidi, ĉar kun ĉiu paŝo kredeble kreskos la nombro de la malkontentuloj.

Tiel en mallonga tempo malutilon, malagrablaĵojn kaj danĝeron la Ligo alportis al ni jam en sufiĉa grado. Nun estas la demando, kion bonan alportis la Ligo? Ĉu ĝia utilo kovris aŭ promesas iam kovri ĝian malutilon? La sperto bedaŭrinde respondas al ni: “Ne, la utilo de la Ligo ne kovris eĉ centan parton de ĝia malutilo”. Ni atendis, ke la Ligo plaĉos al niaj amikoj, ke la voko de la Ligo, aŭdita per unu fojo en ĉiuj urboj kaj urbetoj, kie loĝas niaj amikoj, elkreskigos en la daŭro de kelkaj monatoj multajn klubojn kaj de ĉiuj flankoj al la kaso de la Ligo venos riĉaj sumoj, kiuj donos al nia afero forton multe pli grandan ol ĝi havis ĝin hodiaŭ. Sed kion ni vidas? La amikoj silentas; ekster la ofero de sinjoro T. (kiu sendis sian oferon al la bontrovo de la aŭtoro ankoraŭ antaŭ la fondo de l’ Ligo kaj kiu sendus ĝin sekve ankaŭ sen la ekzistado de la Ligo), la sumo de ĉiuj alsenditaj oferoj ne sole ne pligrandiĝis, sed ĝi prezentas absolutan nulon en komparo kun la oferoj, kiuj estis alportitaj al nia afero ĝis nun.

Per unu vorto, kiel ajn malagrable ĝi estas, ni devas konfesi, ke ŝajnas al ni, ke la “Ligo” estas infano malvive naskita. Ne estas ankoraŭ tempo diri ion difinitan pri la Ligo, nek por, nek kontraŭ, kaj iam poste ni eble ankoraŭ revenos al tiu ĉi demando; sed nun ni devas ankoraŭ nin gardi fari ian paŝon decidan, antaŭ ol la demando estos bone pripensita kaj priparolita. Tiel la nuna stato de la demando estas:

1. La Ligo ankoraŭ ne ekzistas.

2. La Regularo donita en la No. 6 de la “Esperantisto” estas nur projekto; ankaŭ mia propra Regularo, kies principojn mi supre klarigis, estas nur projekto.

3. La ordo en nia afero restas ankoraŭ en ĉio tute tiu sama, kiel ĝi estis antaŭ la propono en la No. 3 de nia gazeto.

4. La sumoj de mono, kiuj ĝis nun envenis en la provizoran kason de la Ligo, restas en la dispono de la klubo Nurnberga, kiu povas ilin uzi por la celoj de nia afero laŭ sia propra bontrovo kaj sciigos per la “Esperantisto” la manieron, en kiu ĝi ilin uzis.

5. Personoj, kiuj volas fari oferojn por nia afero, povas sendi sian monon laŭ sia propra plaĉo aŭ al L. Zamenhof, aŭ al Chr. Schmidt, aŭ al iaj aliaj personoj, kiuj esprimis la deziron entrepreni ion por nia afero. La ricevantoj de oferoj donados en la “Esperantisto” kalkulon pri la uzita mono.

6. La lingvo mem restas tute sendependa de ia persono aŭ institucio; ĝi estas komuna apartenaĵo de ĉiuj esperantistoj kaj progresas laŭ vojo natura, kiel ĉiuj aliaj lingvoj. La lingvo ne estas fermita kontraŭ novenkondukaĵoj; sed, kiel en ĉiu alia lingvo, la ennovaĵoj estas farataj sub la persona respondeco de iliaj aŭtoroj. Ĉiu nova formo estos nomata bona kaj regula nur tiam, kiam ĝi estos akceptita kaj uzata de la plejmulto de la skribantoj.

Tamen vidinte, ke kelkaj amikoj ne bone komprenas tiun ĉi sendependecon de la lingvo kaj liberecon de la stilo, mi uzas nun la okazon por diri pri ĝi kelkajn vortojn. El la cirkonstanco, ke mi unuforme korektas la stilon en ĉiuj artikoloj alsendataj por la “Esperantisto”, unu amiko konkludis, ke mi batalas kontraŭ la libereco de la stilo. Sed se li nur ĵetus rigardon sur tion, kio estas farata en ĉiuj aliaj lingvoj, kiuj ja tute certe estas sendependaj, li facile vidus, ke lia konkludo estas tute erara. Rilate la verkojn, kiujn la diversaj aŭtoroj eldonas sub sia propra respondeco kaj kostoj, mi neniam batalis kontraŭ ilia stilo, mi neniam protestis eĉ per unu vorto en la nomo de iaj rajtoj de aŭtoro. (Tiel ekzemple la diligentaj legantoj povis rimarki, ke en kelkaj elirintaj verkoj estas trovataj pecoj kun tia stilo, kiun aprobi ne povus ne sole mi, sed neniu en la mondo kaj eĉ la aŭtoroj mem, se ili atente tralegus sian verkon; tamen ĉu mi iam elparolis ian “veto”?) En siaj sendependaj verkoj la aŭtoroj povas ŝanĝi la stilon, kiom ili volas, uzi ne sole aliajn vortojn ol mi uzas, sed eĉ ŝanĝi la formojn gramatikajn — mi neniam protestos. ĉu ilia stilo plaĉos aŭ ne plaĉos, ĉu iliaj verkoj estos legataj aŭ forĵetitaj kaj forgesitaj, ĉu iliaj ennovaĵoj estos akceptitaj — ĉio estas propra afero de la aŭtoroj mem. Sed en verkoj aŭ gazetoj, kiuj eliras sub mia morala respondeco, estas ja afero tute natura, se mi penas, ke la stilo estu tia, kiu estas bona en miaj okuloj. Oni povus eble trovi, ke ĉar mi la plej multe laboras, skribas kaj eldonas, mia voĉo estos la plej influa; sed laboru kaj eldonu Vi pli multe — kaj Via voĉo estos pli influa ol mia. Se mi ne pretendas je pli multe da rajtoj ol ĉiu alia esperantisto, oni ja certe ne povas postuli, ke mi havu pli malmulte ol ĉiu alia. Cetere, se mi eĉ mem volus esti tute senvoĉa — kion dirus miaj legantoj, se sub la redakcio de unu sama persono ili ricevus pecojn kun multkolora stilo?

Ni montris la nunan staton de nia afero, aŭ almenaŭ la punkton de vidado, sur kiu nun staros nia gazeto. Eble ni revenos ankoraŭ al tiu ĉi demando — se la legantoj ĝin deziros — aŭ per apartaj artikoloj, aŭ per respondoj al la amikoj.

OV II.32. El La Esperantisto 1890, n.12, p.57–58.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro K. en Boguĉar. Mi jam respondis al Vi per letero, sed ĉar tiun saman demandon mi ricevis ankaŭ de kelkaj aliaj personoj, mi donos pli detalan respondon tie ĉi. Ŝanĝi la nomon de nia lingvo nun estus tre malutile, ĉar la publiko pensos, ke ĝi estas ia nova lingvo kaj tiel, anstataŭ fortigi nian aferon, ni ĝin nur malfortigus. La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero, la plej gravan aferon ĝi lasas sen atento, se tiu ĉi afero ne fariĝis ankoraŭ sufiĉe moda, kaj la plej sensencan bagatelon la tuta amaso de l’ mondo baldaŭ akceptas, se ĝi nur estas en modo. Tiun ĉi karakteran econ de la publiko ni devas ĉiam bone memori, se ni volas, ke nia afero sukcesu. Se la publika amaso konstante aŭdados la nomon de nia afero, ĝi ekmemoras ĝin, ĝi kutimos ĝin respekti kiel aferon fortan kaj ĉiam plifortiĝantan, kaj pli aŭ malpli frue la plej indiferentaj aliĝos al ni; sed rekte kontraŭan rezultaton ni atingos, se ni ofte ŝanĝados la nomon de nia afero, — kun ĉiu nova ŝanĝo ni devos denove komenci la batalon kontraŭ la indiferenteco, kaj en la okuloj de la publiko, kiu longan tempon konas nur la nomojn antaŭ ol ĝi decidas ekkoni la aferojn, — ni restos ĉiam malfortaj. Kian nomon nia afero havos, estus tute egale, ĉar la nomo estas nur sensignifa sono, kondiĉa signo sen graveco interna; sed la nomo estas nia standardo, per kiu ni povas diferencigi amikojn de malamikoj, kaj kiu montras al la publiko la unuecon de niaj diversaj batalantoj en diversaj lokoj; kia ajn la standardo estas, ĝi devas resti ĉie kaj ĉiam tiu sama, por savi nian aferon de miksado kaj konfuzo. Se ni volus intence elpensi ian nomon por nia lingvo, ni povus sendube trovi multe pli konvenan kaj pli logikan nomon ol “Esperanto”; sed la nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas ĝia historio: Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi la pseŭdonimon “Esperanto”; la lingvo mem havis nenian propran nomon kaj estis nomata “la lingvo internacia proponita de Esperanto”. Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon “lingvo de Esperanto” (die Esperanto-Sprache); aliaj esprimoj, kiujn kelkaj provis uzadi (ekzemple “la lingvo internacia”, “la internacia”), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikiĝis, ĉar ili estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj prezentis nenion difinitan (ĉar sub “lingvo internacia” oni povas egale bone kompreni la Volapükon aŭ aliajn proponitajn projektojn). Baldaŭ montriĝis, ke nur la vorto “Esperanto” (sole aŭ kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj multaj amikoj komencis baldaŭ en siaj leteroj aŭ artikoloj uzadi simple la solan vorton “Esperanto”, ekzemple “la afero Esperanto”, “skribi en Esperanto”, k. s. Tiel iom post iom ellaboriĝis unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseŭdonimo transiris al la afero mem kaj ke ĝi estas tre oportuna, mi baldaŭ tute ĉesis uzadi mian pseŭdonimon, kaj ĝi restis nur kiel nomo por la afero mem. La nomo “Esperanto” estas per si mem tute senlogika; sed en sensignifa kondiĉa nomo kial ni bezonas logikon? La plej grava estas tio, ke sub tiu ĉi nomo nia afero estas jam iom konata en la mondo, dum alia nomo estus por la publiko tute nova, kaj la fruktoj, kiujn ni jam gajnis, estus nun perditaj. Estas necese, ke ni ĉiam ripetadu unu nomon al la oreloj de la publiko, por ke ĝi kutimu je la nomo kaj respektu la konstantecon de nia afero. “Esperanto” estas nun nomo de afero kaj ne de persono; “Esperantisto” nun tute ne signifas “Zamenhofisto”, sed kontraŭe, Zamenhof estas unu el la Esperantistoj.

OV II.33. El La Esperantisto 1890, n.12, p.60.

Al la nova jaro.

Al ĉiuj niaj amikoj en diversaj landoj kaj urboj ni sendas per tio ĉi nian koran gratulon je la veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu ĉi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos ĝin per paŝoj grandegaj al la ideala celo. Se ni ekmemoros, en kia malfavora tempo naskiĝis nia afero kaj kun kiaj grandegaj malfacilaĵoj ĝi devis batali en siaj unuaj kelkaj jaroj de ekzistado; se ni vidas, ke malgraŭ ĉio la afero ĉion kuraĝe eltenis kaj stariĝis fine sur fortaj piedoj, sur vojo promesanta nun regulan progresadon, — ni povas diri, ke ni havas la rajton kuraĝe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la estontecon.

Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, ĉar la legantoj ĝin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante laŭ la vojo, kiun ni unu fojon elektis, kaj nenia forto igos nin fariĝi malfidela al la afero, el kiu ni faris la celon de nia vivo. La graveco de nia afero estas nia fera ŝildo, kaj laborado, konstanteco kaj pacienco, pacienco, konstanteco kaj laborado, konstanteco, laborado kaj pacienco estas la fortoj, per kiuj ni devas venki, se eĉ granda parto de la nun disŝutata semo ŝajnas perdata. Al diversaj personoj, al kiuj nia celo ŝajnas neatingebla, ni povas diri, ke nenio en la mondo estas neatingebla por kolekto da personoj, kiuj, konsciante la tutan gravecon de sia afero, decidis malgraŭ ĉiuj cirkonstancoj neniam ripozi, ĝis ili venos al la celo.

La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri ĉiam novaj abonantoj. Ni revokas en la memoron de niaj amikoj, ke de la stato de nia organo dependas la stato de nia afero. Plenumante la peton de kelkaj abonantoj, ni decidis akceptadi ankaŭ abonon por ½ jaro (de Januaro ĝis Julio kaj de Julio ĝis Januaro); sed kiu povas, tiu faros pli bone, se li abonos per unu fojo por tuta jaro.

La malhelpoj, kiuj en la lasta tempo kaŭzis neregulecon en la elirado de la numeroj, nun estas jam forigitaj. Se iu el la abonantoj ricevos la gazeton neakurate, ni petas lin skribi al ni pri tio ĉi, por ke ni povu rebonigi tiun ĉi neakuratecon. Nia gazeto elirados nun regule unu fojon en la monato kaj ĝia grandeco komencante de la nuna numero estos duobla, t.e. ĉiu numero enhavos 8 paĝojn.

OV II.34. El La Esperantisto 1891, n.1, p.1.

Pri la manieroj de vastigado.

Estas tute sendube, ke la plej grava laboro, kiun ni povas fari, kaj la plej granda utilo, kiun ni povas alporti al nia afero, estas — kiel eble plej multe disvastigi ĝin en la mondo. Ni povas eĉ diri, ke, almenaŭ por la unua tempo, sur tiun ĉi punkton devas esti turnita nia tuta atento kaj ĉiuj niaj penoj. Ĉar kion helpos nia tuta perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, se ni ne penos antaŭe starigi ĝin sur tute fortaj piedoj kaj sufiĉe sendanĝerigi ĝian estontecon. Eĉ tuŝante la perfektigadon mem, sinjorino Olga L. ankoraŭ en la pasinta jaro en bonega artikolo montris tute klare kaj nedisputeble, ke se nia lingvo nur estos sufiĉe disvastigita en la mondo, ĉio alia venos jam per si mem en la plej certa kaj bona maniero. Granda nombro da legantoj elvokos per vojo tute natura kaj sensubtena grandan nombron da aŭtoroj kaj eldonantoj; granda nombro da aŭtoroj donos rapidan riĉiĝadon kaj perfektiĝadon de la lingvo, kiel en ĉiu lingvo vivanta, kaj grandan elekton da tute kompetentaj homoj por estonta akademio aŭ io alia. Tial la plej grava celo de nia gazeto estos ĉiam zorgi pri la vastigado de nia lingvo, kaj la plej volonte ni akceptados artikolojn tuŝantajn tiun ĉi vastigadon. Ankaŭ de ni mem ni donados de tempo al tempo konsilojn, tuŝante tiun ĉi saman objekton.

Ni havis jam la okazon rimarki, ke unu el la plej gravaj rimedoj por vastigi nian aferon estas konstanta parolado pri ĝi en gazetoj. La gazetaro en nia tempo ne senprave estas nomata la sesa regno potenca, kaj senlace ni devas ĝin devigadi kiel eble pli ofte tuŝadi nian aferon, ĉar nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. Se unu fojo ne prosperis, ni devas netimigite provi la duan fojon, la trian k. c.; se unu gazeto estas obstina, ni devas nin turni al alia gazeto; se ni ne povas paroligi la gazeton en unu formo, ni devas provi formon alian. Ni ripetas la peton, kiun ni esprimis en la pasinta jaro, ke la amikoj sendu al ni ĉiun gazetan numeron, en kiu estos io dirita pri nia afero, por ke ni povu ĝin sciigi en nia gazeto.

Sed ne ĉia gazeta artikolo estas egale fruktoporta; dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. Ni analizos tie ĉi kelkajn kaŭzojn, kiuj faras la artikolojn senfruktaj.

1. En gazetaj artikoloj ofte unu esprimo, eĉ unu vorto havas grandan signifon. Tiel ekzemple estas granda diferenco, ĉu oni parolas pri “nova lingvo” aŭ pri “la nova lingvo” (ĝustatempe, tie ĉi oni povas vidi, ke la artikolo “la” ne estas tiel senutila, kiel kelkaj pensas). La plej granda parto de la publiko nenion scias ne sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute; ili memoras, ke ili legis de tempo al tempo en la gazeto XY ion pri lingvo tutmonda, sed ĉu ĝi estis pri Esperanto, pri Volapük, ĉu pri ia alia lingvo — ili ne memoras. Legante nun en la gazeto Z novan artikolon pri “nova lingvo”, ili pensas, ke ĝi estas ia nove naskita, deka aŭ centa lingvo tutmonda; pensante, ke la artikoloj, kiujn ili de tempo al tempo legis, parolis ĉiu pri alia lingvo, ili kun ekkrio: “ankoraŭ unu nova lingvo tutmonda!” ĵetas la gazeton kaj la artikolo anstataŭ inklinigi ilin al nia afero ankoraŭ pli ilin malproksimigas de ni. Tiom pli, ke ekster la du pretaj lingvoj, Volapük kaj Esperanto, efektive ofte aperas diversaj rapide bakitaj kaj rapide mortantaj projektoj kaj projektetoj, kiujn la gazetoj, ne analizante la esencon, kutimis prezentadi al siaj legantoj sub la nomo de novaj lingvoj tutmondaj. Tial se ni rakontas al la legantoj pri “nova lingvo nomata Esperanto”, ni subtenas ilin en ilia erara opinio, ke Esperanto estas “unu el la multaj lingvoj tutmondaj”; ni devas paroli al la legantoj pri “la (t.e. sendube konata, ofte priparolita) lingvo Esperanto”. Parolante pri nia lingvo, ni ne devas sen bezono paraleligi ĝin nek kun Volapük, nek kun la diversaj efemeraj projektoj, ĉar en la okuloj de la amaso, kiu kritiki ne scias kaj ne volas, tia paraleligado diskreditigas nian aferon, prezentante ĝin kiel “unu el multaj”.

2. Ni diris jam siatempe, ke parolante pri nia lingvo, ni devas ĉiam uzadi unu solan nomon “la lingvo Esperanto”, por ke la publiko kutimu je la nomo, ekmemoru kaj ekrespektu ĝin kaj ne pensu, ke oni ĉiufoje parolas pri aliaj lingvoj. Tiel ekzemple ni havis jam mem la okazon vidi, ke unu gazeto, kiu jam kelkajn fojojn alportis artikolojn kaj sciigojn pri nia lingvo sub la nomo Esperanto, ricevinte unu belan matenon broŝuron portantan sur la titola paĝo la nomon “internacia”, ekkriis: “ankoraŭ unu lingvo tutmonda! kiam estos fino!?” Tiel, dank’ al alia nomo, broŝuro devanta batali por nia afero — kontraŭ sia propra volo batalis kontraŭ nia afero! La nomon, la nomon! Ĉiam tiun ĉi saman nomon! Ne forgesu, kiel eble plej ofte ripetadi al la publiko la nomon de nia lingvo!

3. Parolante pri nia lingvo, oni ĉiam devas proponadi ne akcepti ĝin, sed aliĝi al ĝi, oni devas paroli pri ĝi ne kiel pri nova lingvo, kiu volas nun serĉi al si amikojn, sed kiel pri lingvo jam praktike ekzistanta, disvastiĝanta, havanta jam multajn adeptojn en diversaj landoj, havanta jam sufiĉe grandan literaturon ĉiam kreskantan. La plej grandaj teoriaj laŭdoj sur la plejparton de la publiko ne efikas tiel fruktoporte, kiel la rakontoj pri sukcesoj. Ni ne devas forgesi, ke por la plej prudentaj moralaj predikoj la mondo ĉiam restas absolute surda, sed rapide alflugas al Vi la mondo, se ĝi Vidas, ke vi havas sukceson. Por ni mem ni povas scii, ke nia laborado estas ankoraŭ tre malfacila kaj eble longe ankoraŭ postulados de ni feran paciencon; sed al la publiko ni devas ĉiam montri gajan vizaĝon. Ni ne devas mensogi, kiel faris la Volapükistoj, kiuj simple elpensadis grandegajn kaj gravajn faktojn, prenitajn tute el la aero; sed ni ne devas ankaŭ forgesi, ke la homaro, por kies bono ni laboras, estas obstina malsana infano, kiu neniel akceptos sanigilon, se ni ne penos iom dolĉigi ĝian guston.

4. La artikoloj devas esti tiel skribitaj, ke la leganto, kiu ekinteresiĝis je la afero, ne vidu sin debarita de ĝi, sed havu la eblon tuj konatiĝi kun ĝi detale aŭ aliĝi al ĝi. En tiu aŭ alia formo ni devas montri al la leganto, kion li devas fari kaj al kiu kaj kiel li devas sin turni, se li volas sciiĝi detale pri la afero. Memorante, ke niaj verkoj en la plej multaj librejoj sin ne trovas, oni devas, rekomendante ian verkon, ĉiam montri klare, kie kaj per kia maniero la leganto povas ĝin ricevi. Aŭ la skribanto de l’ artikolo povas doni sian adreson kaj proponi, ke ĉiu, kiu volas sciiĝi pri nia afero pli detale, povas sin turni al li. (Sur tiu ĉi loko ni ne povas ne turni la atenton de estontaj aŭtoroj de lernolibroj sur jenan cirkonstancon: la aŭtoroj de kelkaj lernolibroj, malgraŭ nia peto en la “Aldono al la Dua Libro”, donis en sia verko nek la nomaron de nia literaturo, nek la sciigon pri la ĉiumonataj nomaroj de verkoj, kiuj tiam eliradis, nek la sciigon kion oni devas fari, se oni volas aktive aliĝi al nia afero; la verkoj venis en diversajn manojn kaj tie aŭ aliloke trovis eble amikojn, sed tiuj ĉi amikoj restis tute debaritaj de nia afero kaj forgesis ĝin, kaj ĝis nun nek ili scias ion pri nia afero, nek nia afero ion pri ili.)

5. Multaj artikoloj, anstataŭ paroli pure pri nia lingvo, sin okupas de la komenco ĝis la fino je komparado ĝin kun Volapük kaj prezentas nian lingvon ĉiam nur de unu flanko — de ĝia facila komprenebleco sen vortaro. Tio ĉi estas granda eraro; ĉar unue ĝi diskreditigas nian lingvon dank’ al la cirkonstanco, ke la legantoj komprenas interne, ke senvortara komprenebleco por instruitaj homoj ne estas ankoraŭ kaŭzo por akcepti tiun aŭ alian lingvon; kaj due, se la legantoj efektive ellaboras al si iom post iom la opinion, ke la sola postulo de lingvo tutmonda estas ĝia plej granda komprenebleco por instruitaj homoj kaj neŝanĝiteco de la prenitaj vortoj, ili venos al juĝo tute erara, kaj per tiu ĉi erara batalilo poste batalos kontraŭ ni mem. Kaj se poste sinjoro Lott elskribos al ili tute sen ia ŝanĝo amason da vortoj el vortaro franca aŭ itala, aŭ d-ro Rosa en sia kelkpaĝa broŝureto “Nov Latin”, anstataŭ doni ion ellaboritan, simple proponos uzi la lingvon latinan sen formoj gramatikaj, — la legantoj timos, ke nun naskiĝis danĝeraj konkurantoj por nia lingvo. En la speciala batalo inter Esperanto kaj Volapük, kiuj ambaŭ estas lingvoj pretaj, pripensitaj, prilaboritaj, praktike elprovitaj kaj dank’ al sia plej granda reguleco kaj facileco estas konformigitaj je la bezonoj de la publiko ne multelingva (ĉar homoj lingve instruitaj ja ne tre multe bezonas lingvon internacian), ni montradis, ke la lingvo Esperanto malgraŭ sia absoluta reguleco kaj facileco penis kiom nur eble konservi la neŝanĝitan formon de la vortoj. Tiu ĉi eco de nia lingvo ne apartenas al ĝiaj ecoj plej gravaj, kaj en la antaŭparolo al nia lernolibro ni parolis pri tiu ĉi eco nur kelkajn vortojn. Al la personoj, kiuj de la tempo de disputoj kun Volapük ellaboris al si la eraran opinion, ke por fari bonan lingvon tutmondan oni devas nur lasi la vortojn neŝanĝitaj, ne zorgante pri prilaborado, reguleco, facileco k. c. — ni povas proponi, ke ili prenu la unuan trovitan vortaron francan, anglan aŭ latinan, represu ĝin neŝanĝite kun ia laŭta titolo — kaj ili laŭ sia propra opinio havos la plej perfektan lingvon tutmondan, ĉar la lingvo franca, angla aŭ latina estas jam nun sen vortaro komprenata de la tuta instruita mondo multe pli precize ol ĉiuj efemeraj projektoj. La lingvo Esperanto estas kreita en la sekvanta maniero: estas prenitaj la plej konataj vortoj de la lingvoj ariaj kaj tre garde preparitaj tiel, ke ili alformiĝu al absolute regula gramatiko, ortografio kaj praktika uzebleco, kaj ke la vortoj kaj formoj ne venu en kolizion unu kun alia. Sed se Vi tiun saman materialon, kiun uzis nia lingvo, prenos kaj prezentos sub ia nova nomo en ĝia formo rudimenta kaj neprilaborita, — ĉu tio ĉi estos ia paŝo antaŭen? Se la aŭtoroj de la projektoj, anstataŭ rapidi kun la publikigado, farus antaŭe longajn kaj vastajn praktikajn provojn kun siaj projektoj, ili baldaŭ vidus, ke amaso da vortoj ne estas ankoraŭ lingvo kaj ke facila komprenebleco por instruituloj ne estas ankoraŭ tio sama, kio facila ellernebleco kaj senerara preciza uzebleco por la tuta mondo. Se la projektistoj, kiuj teorie prezentas al si la aferon tre facila, rigardas siajn projektojn serioze kaj volas provi doni al ili realan formon, ili baldaŭ vidos, ke inter enrigardi en densan arbaregon kaj inter sukcese trairi ĝin estas ankoraŭ multaj grandegaj paŝoj, pri kiuj ili teorie ne sonĝis; kaj se ili eĉ havus sufiĉe da pacienco kaj se prosperus al ili al la nomo de sia projekto ellabori ankaŭ sin teni povantan korpon, tiam ni povus diri al ili, ke lingvo, por kies ellernado oni devas antaŭe koni kelkajn plej gravajn ekzistantajn lingvojn kaj en kiu grandan nombron da vortoj, kiuj estas facile fareblaj el unu sama radiko, homo ne instruita devos lerni kiel apartajn vortojn, nur por ke la sufiksa ŝanĝiteco de la vortoj ne malplaĉu al instruituloj — tia lingvo en karaktero de arte farita lingvo estus simple ridinda, kvankam al personoj jam instruitaj ĝi je l’ unua fojo eble ŝajnos “pli natura”, se ili pensas, ke la diversajn formojn devenantajn sen ia facila konstanta regulo de unu sama vorto ĉiu devas koni jam de sia tago de naskiĝo.

La aŭtoro de la projekto “Nov Latin” diras, ke por lia “lingvo” oni devas lerni nenian vortaron. La “Nov Latin”, pri kiu niaj amikoj eble legis en diversaj gazetoj kiel pri “nove kreita lingvo tutmonda”, estas nenio alia ol kelkpaĝa broŝureto enhavanta en si la projekton, ke oni skribadu per vortoj pure latinaj, uzante ilin kun artaj unuformaj gramatikaj finiĝoj, kiujn la aŭtoro proponas. Al tiu ĉi oni devas prenadi la vortojn ne en tiu formo, en kiu ili staras en la vortaroj, sed oni devas prenadi [proponu ĝin al la homoj ne konantaj la lingvon latinon!] la radikojn de la vortoj. Efektive lia projekto al kelkaj plaĉis, ĉar ili “komprenis en lia skribo ĉiun vorton”! (sed ili forgesis memori, ke ili mem estas instruitaj kaj konas la lingvon latinan, kaj tial estus mirinde, se ili ne komprenus ion skribitan per vortoj latinaj!). Ne parolante jam pri tio, ke la “Nova Latino” ne povas fariĝi lingvo tutmonda pro tiuj samaj kaŭzoj, kiel la malnova latino (manko de komprenaĵoj nuntempaj k. c.), ni supozu por momento, ke ĝi portas en si la eblon fariĝi tutmonda, kaj ni tiam demandos la aŭtoron: por kiu tia lingvo servus? Homoj konantaj la malnovan latinon ne bezonas la “Nov Latin”; homoj ne konantaj la latinon eterne devos tenadi en la mano vortaron latinan kaj malgraŭ tio neniam povos uzi la novan lingvon. Anstataŭ teorie skribi projektojn, la aŭtoro provu devigi du personojn ne konantajn la malnovan lingvon latinan, ke ili korespondu inter si en la “Nov Latin”, kaj ankoraŭ antaŭ ol li eniros en la mezon de la arbarego kun la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj, kun la baroj sur ĉiu paŝo, kun la rigideco de la materio k. c. — li jam ĉe l’ unua paŝo inter la 2 korespondantoj ne konantaj la lingvon latinan vidos la jenan rezultaton: a) tiu, kiu skribos la leteron, trovante en la vortaro diversajn vortojn kaj formojn sub simila signifo, farados blindan elekton kaj ankaŭ el la prenitaj vortoj li senkompetente kreados radikojn kaj skribos leteron tre humoran; b) tiu, kiu legos la leteron, havos rezultaton aŭ nenian, aŭ ankoraŭ pli humoran ol la ruso, kiu per helpo de germana vortaro tradukis al si la germanan frazon “ich weiss nicht, wo ich meinen Stock gelassen habe” — tute ĝuste laŭ la vortaro: “mi blanka ne kie mi pensi etaĝo trankvilanime havaĵo”. (Paroli tie ĉi kontraŭ nia propra intenco pli vaste pri unu el la proponitaj projektoj devigis nin la sekvanta cirkonstanco: kelkaj amikoj, leginte en gazetoj pri novaj projektoj kaj ne povante mem bone diferencigi inter teorio kaj praktiko kaj inter ŝajnaĵo kaj veraĵo, deziras, ke ni parolu en nia organo kontraŭ tiuj ĉi niaj “konkurantoj”. Por ke oni ne pensu, ke nia silento montras la bonecon kaj neatakeblecon de tiuj projektoj, ni parolis por ekzemplo pli vaste pri unu el ili, kaj de nun ni pri ĉiuj minute kreskantaj projektoj absolute silentados. Ni parolos nur tiam, se naskiĝus io, kio efektive enhavas en si ion gravan.)

Por nia afero mem la aperado kaj malaperado de tiaj unutagaj senenhavaj projektoj havas nenian signifon, se iliaj aŭtoroj eĉ dissendadus ilin en la mondon en milionoj da ekzempleroj; sed ni volas nur averti niajn amikojn, ke per unuflankaj artikoloj ili ne sole elvokas la aperadon de tiaj projektoj, kiuj donante al si la nomojn de “lingvoj” konfuzas la publikon kaj diskreditigas nian ideon, sed ni donas ankoraŭ al la neanalizanta publiko batalilon kontraŭ ni mem; ĉar montrante al la publiko interne ne ligitan amason da vortoj aŭ senkorpan teorian broŝureton, la projektistoj povas diri: “Vi scias jam el la artikoloj de la esperantistoj mem, ke la plej granda kaj sola indo de lingvo tutmonda estas la komprenebleco de ĝiaj vortoj; nun Vi havas vortojn ankoraŭ pli kompreneblajn por homoj instruitaj, sekve nia lingvo” (ankoraŭ naskota, kvankam havanta jam nomon) “estas multe pli bona ol Esperanto.” En bataloj specialaj ni povas laŭ la postulo de la cirkonstancoj meti pli grandan forton sur unu ian flankon de nia afero; sed parolante al la nenion scianta publiko, gardu Vin, amikoj, de unuflankeco!

6. Ofte niaj amikoj plendas, ke ili skribis artikolon pri nia afero, sendis ĝin fojon post fojo al diversaj gazetoj kaj ĉie trovis la pordon hermetike fermitan. En granda parto de tiaj okazoj la kulpo estas ne sur la flanko de la gazetoj, sed sur la flanko de la aŭtoroj mem, ĉar ili forgesis la simplan veron, ke ne la gazetoj ekzistas por niaj artikoloj, sed niaj artikoloj devas esti konformigitaj al la bezonoj kaj gustoj de la gazetoj kaj iliaj legantoj. Se la artikolo estas skribita de ia persono kun konata nomo aŭ signifa societa situacio, ĝi estas ofte akceptata pro la persono de la skribanto mem (en ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso). Sed se la nomo de la skribanto ne estas allogo por la gazeto, la artikoloj neniam povas esti akceptataj, se ili estas simpla seka laŭdado de nia lingvo en formo havanta nenian intereson por la legantoj de la gazeto. Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj eĉ tiam, se ili simple batalus por nia afero de punkto de vidado pure esperantista; gazetoj per si mem favoraj al nia afero akceptos ankaŭ artikolojn, skribitajn pure kaj videble en partiaj celoj de nia afero. Sed la plejparte artikoloj povas esti akceptataj de la indiferentaj gazetoj nur tiam, se ili estas skribitaj ne en blinda kaj nefundamentita persona entuziasmo, sed de neŭtrala punkto de vidado de homo, kiu ne esprimas simple sian deziron kaj senton (ĉar personaj deziroj kaj sentoj neniun interesas), sed kiu priskribas nur tion, kion li vidas, scias, aŭdas kaj konkludas, kiu ne en karaktero de flanka partiano volas perforte altiri la legantojn al sia partio, sed en karaktero de kunlaboranto de la gazeto volas dividi kun ĝiaj legantoj la impreson, sub kiu li mem sin trovas. Ne forgesu, ke la gazetoj ne volas esti rimedoj por sekaj partiaj celoj (kiel ili nomas nian aferon, se ili mem ĝin ne aprobas), sed memoras antaŭ ĉio pri la intereso de siaj legantoj kaj pri sia renomo de alportantoj de interesaj artikoloj kaj novaĵoj. La artikoloj devas esti ne sekaj, sed preparitaj kun certa saŭco, ĉar la eldorlotitaj stomakoj de la gazetoj ne amas sekan manĝon; kio en seka ripetita formo estis forĵetita kiel sengustaĵo, en certa nova saŭco estos akceptita kiel delikataĵo. Tiel ekzemple la artikoloj povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn, analizojn aŭ gajan humoron. La plej multe la artikoloj ordinare plaĉas al la gazetoj, se anstataŭ filozofadi, ili prezentas multon da novaĵoj por la legantoj; ĉar artikolojn reporterajn la gazetoj la plej volonte akceptas (precipe se la artikolo havas karakteron iom sensacian). Vi povas rakonti pri la stato de l’ afero, detale pri ĝia literaturo kaj pri la apartaj verkoj, pri la kluboj kaj rondetoj oficialaj kaj neoficialaj, pri la korespondado inter personoj de diversaj landoj kaj nacioj, pri la konstruo kaj la spirito de la lingvo, doni ekzemplojn de prozo kaj versoj k. c. Lerta ĵurnalisto el la plej malmulta materialo kaj eĉ ĉe absoluta manko de statistiko komprenas prepari artikolon plenan je intereso por la legantoj.

Ekster artikoloj ekzistas ankoraŭ multaj aliaj vojoj por paroladi pri nia afero en gazetoj, ekzemple: korespondoj, felietonoj, rakontetoj, privata korespondado, demandoj elvokantaj respondojn de la redakcio en la rubriko de respondoj, anoncoj k. c. Tiel ekzemple se en tiu aŭ alia urbo homoj komencis interesiĝi je nia afero, oni povas alsendi korespondojn al gazetoj kaj inter aliaĵoj rakonti, ke en tiu urbo laŭ la ekzemplo de aliaj urboj komenciĝis movo por la afero Esperanto, kaj ĉe l’ okazo paroli pli vaste pri la tuta afero. Diversaj gazetoj, kiuj ĝis nun estis fermitaj por artikoloj pri nia afero, per sia propra iniciato, volante doni al siaj legantoj novaĵeton, donis sciigon pri la paroladoj de sinjoro Schmidt kaj pri la fondiĝo de la Munĥena klubo, kiam oni alsendis al ili eltranĉojn el aliaj gazetoj kun la diritaj sciigoj aŭ korespondoj. En felietonoj aŭ rakontetoj oni povas ĉe l’ okazo tuŝi nian aferon. Unu gazeto, absolute malamika al nia afero, en sia poŝta rubriko respondis al unu demandanto, ke ĝi “ne apartenas al la entuziasmuloj por la lingvo Esperanto”, kaj tiel kontraŭvole nomis nian aferon, kio jam estas pli bone, ol tio, kion la germanoj nomas “todtschweigen” (mortigi per silento). Malgranda anonco, kiel ekzemple: “la amikoj de la lingvo internacia Esperanto en nia urbo estas petataj, alsendi siajn adresojn al N. N.”, aŭ en alia maniero, sian propran celon (eble nur pretekstan) kredeble ne atingos, kaj tamen ĝi turnos la atenton de multaj legantoj sur nian aferon.

Ekzistas multaj diversaj vojoj por eterne paroladi en gazetoj pri nia afero; sed 2–3 personoj nenion povas fari, kaj estas necese, ke ĉiuj Esperantistoj, ĉiu de sia loko de loĝado, ripete laboradu en tiu ĉi direkto, kaj ke la agitado estu konstanta kaj de diversaj punktoj. Nia laborado, aparte en la unua tempo, estas tre malfacila, kaj se ni volas, ke nia idealo pli aŭ malpli frue estu atingita, ni devas ĉiuj kutimi je la konvinkiĝo, ke ĉiu el ni devas esti energia kaj senlaca laboranto por la komuna celo kaj ne sole pasiva rigardanto kaj aŭskultanto, kiu volas nur ĉiam scii, kion oni faras. Ni devas reciproke al ni ĉiam helpadi kaj konsiliĝadi, kaj tiel estus tre bone, se niaj amikoj subtenadus inter si regulan korespondadon (multaj jam nun ĝin faras*). Por plifaciligi tion ĉi, ni nun proponas, ke Esperantistoj, dezirantaj komenci korespondadon kun aliurbaj Esperantistoj, sendu al ni siajn adresojn, kaj ni publikigados ilin en nia gazeto. La internacia korespondado inter diversurbaj kaj diverslandaj amikoj ankaŭ en aliaj flankoj sendube prezentos al la korespondantoj multan intereson. Ni faras nian proponon, kaj ni esperas, ke ĝi estos volonte akceptita kaj ke jam en la venonta numero ni havos la eblon doni diversajn adresojn en la rubriko “Personoj, dezirantaj korespondadi en Esperanto”.

* La skribantoj de artikoloj devas dissendi po unu presita ekzemplero al siaj korespondantoj, por ke tiuj ĉi povu sendi la ricevitajn artikolojn al aliaj gazetoj aŭ en neŝanĝita presita formo, aŭ en formo prilaborita kaj aliigita.

OV II.36. El La Esperantisto 1891, n.3, p.17–20.

Artikoletoj.

Ni dividas kun niaj legantoj ankoraŭ kelkajn aliajn konsilojn, ricevitajn de niaj amikoj. Sinjoro A. Grabowski proponas fondi negrandan akcian societon por eldonado de verkoj en nia lingvo. La propono estas tre bona, sed la sperto montris al ni, ke ne tiel baldaŭ ankoraŭ ni povos fondi ion similan; se ni nun volus ĝin provi, ni havus nur malagrablaĵojn kaj nenian rezultaton, tial ni ne prenas sur nin la iniciaton. Tamen ni presas la konsilon, ĉar eble aliaj amikoj de nia afero volos ĝin provi kaj estos pli feliĉaj ol ni atendas. — Li donas ankoraŭ la jenajn konsilojn: a) “Ĉiu disdonadu libretojn (gramatikojn, vortarojn) sen ia propra antaŭparolo. Mi gajnis amikojn nur tiam, kiam mi donis, nenion parolante pri la enhavo, la libreton al la konato kaj aldonis nur: ‘Ne rigardu nun en la societo la libreton, kaŝu ĝin en la poŝon kaj poste, kiam vi estos sola en Via ĉambro, tralegu kaj pripensu ĝin serioze.’ Se ni donacas la libretojn publike en societo, tiam okazas tio ĉi: la plej malsaĝaj komencas tuj kritiki la unuan vorton, kiun ili tralegis, kaj kontraŭparolante kontraŭ la ebleco de tia afero, kiel lingvo tutmonda, ili deprenas per siaj ŝercoj la kuraĝon al la ceteraj. Se oni volas konvinki la amason, oni fariĝos nur ridinda en ĝiaj okuloj kaj nenion helpos al la afero. Mia konata instruistino de gimnazio, kiu mem ellernis la lingvon, rakontis al mi: ‘Mi prenis libreton kaj montris ĝin al la instruistoj-kolegoj en la konferenco. Oni komencis kritiki sensence kaj ridi je mi, tiel ke mi ne sciis kion respondi kaj kie min kaŝi’.” b) “Estas afero ĉie konata, ke la plejmulto de homoj aĉetas libron nur tiam, kiam ĝi estas en librejo. Se iu el vilaĝo veturas urbon, li ofte ricevas tian komision: se Vi estos en la librejo, aĉetu por mi tian kaj tian libron aŭ abonu tiun kaj tiun gazeton. La peno skribi leteron, enmeti monon, sigeli ĝin per 5 sigeloj kaj sendi al ia librejo aŭ redakcio detenas multajn ankaŭ inter niaj adeptoj venigi presaĵojn en Esperanto. Tial mi konsilas, ke niaj amikoj kolektu la abonan pagon por nia gazeto inter siaj konatoj kaj amikoj kaj sendu al la redakcio mem la monon kaj la adresaron de la varbitaj abonantoj. Por ke la energiaj batalantoj sciu unu pri la alia, oni devas presadi nun ĉiam la nomojn de tiuj, kiuj per la supre montrita maniero gajnos por nia gazeto ne malpli ol 10 legantojn.”

(Sinjoro Grabowski mem faris bonan komencon kaj sendis al ni por la tuta jaro 1891 la abonpagon por 10 abonantoj, kiujn li varbis.)

OV II.37. El La Esperantisto 1891, n.3, p.20.

La plej malforta flanko de nia afero estas tio, ke ĝis nun ni ne havas ankoraŭ eĉ unu riĉan homon, kiu povus subteni nian aferon materiale. La tuta nia afero ĝis nun kuŝas sur la ŝultroj de personoj, kiuj havas bonan volon sed ligitajn manojn kaj neniujn rimedojn. Dume nia afero por progresadi rapide postulas grandajn rimedojn. Oni devus dissendi en la mondon grandan nombron da lernolibroj kaj agitantaj broŝuroj, oni devus donadi anoncojn, eldonadi verkojn k. c. Estas tute sendube, ke se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. Tial ni petas niajn amikojn peni, kiom ili nur povas, altiri riĉulojn al nia afero. Ankaŭ homoj kun konataj nomoj aŭ okupantaj gravan situacion en la societo estas por nia afero tre gravaj; kvankam jam nun inter la amikoj de nia afero trovas sin kelkaj personoj tre altaj kaj influaj, sed pro kaŭzoj ne kompreneblaj al ni ili bedaŭrinde sin ĝenas ankoraŭ ne sole fari ion publike por nia afero, sed eĉ elmeti malkaŝe sian nomon. La plej grandan utilon al nia afero alportos tiu, kiu inklinigos por ĝi iun riĉulon, kiu volus preni sur sin la tutan materialan flankon de nia afero.

OV II.38. El La Esperantisto 1891, n.3, p.20.

Kun la artikolo de sinjoro Meier, estro de la Societo Esperantista en Munĥeno, ni ĉesigas, almenaŭ por kelka tempo, la presadon de proponoj reformaj, kaj en la venonta numero ni donos nian propran opinion pri la proponitaj ŝanĝoj, pri iliaj principoj kaj manieroj de proponado kaj enkondukado. Tie ĉi ni nur ne povas nin deteni diri kelkajn vortojn pri la esprimoj “tiela”, “kiela” k. c., ĉar tiu ĉi demando estas levita jam kelkajn fojojn. Nian rilaton al la propono pri la diritaj formoj la estimata korespondanto komprenis ne en la ĝusta senco. Ni neniam havis la intencon forĵeti la formon “tiela”; ĝi estas kreita tute regule laŭ la gramatiko kaj logiko, kaj ni ne sole ne havis kaŭzon ĝin forĵeti, sed ni eĉ ne havis kaŭzon rigardi ĝin kiel ia ennovaĵo. En nia presita literaturo ankoraŭ antaŭ la farita propono oni povas kelkfoje (kvankam malofte) renkonti la vortojn “kioma”, “tioma”, kiuj estas kreitaj tute laŭ tiu sama maniero, kiel “kiela”, “tiela”, kaj tamen nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. Tiel same la formon “tiela” ni ne sole ne malpermesis al aliaj personoj (kiel pensas nia korespondanto), sed ni mem sen la plej malgranda ŝanceliĝo ĝin uzus, se ni havus la okazon, kvankam la diferenco inter la senco de “tia” kaj “tiela” estas tiel malgranda, ke la okazoj por “tiela” estos tre maloftaj, ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri (kvankam ne necese): “ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon (= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran). Sed sinjoro W. ne proponis, ke ni uzadu la formon “kiela” en okazo de bezono, sed li simple ĉiam uzas la formon “kiela” en la senco de nia “kia”; tio ĉi estas jam reformo, kiun ni vere al neniu malpermesas, kaj kiun ni en formo de projekto volonte estus presintaj en nia gazeto, sed kiun ni mem subite enkonduki praktike en nia gazeto ne povas sen gravaj motivoj; ĉar se ni volus ĉiun proponitan reformon blinde tuj efektivigi en la diversaj artikoloj de nia gazeto, la gazeto prezentus baldaŭ tian babilonan miksaĵon de stiloj, ke la legantoj devus ĝin kun kolero forĵeti. La stilo de nia gazeto devas esti modela, pura kaj unuforma, kaj se ni eble iom post iom enkondukos kelkajn ŝanĝojn, ni faros ĝin nur singarde, ne en apartaj artikoloj, sed en la tuta gazeto, kaj memorante la malutilecon kaj danĝeron de ĉia rompado, ni enkondukados paŝo post paŝo nur tiajn ŝanĝojn, kiujn ni trovos efektive gravaj kaj necesaj. Sed en la formoj “tiela”, “kiela” (ĉiel-a!) ni tian necesecon ne vidas; ĉar se “tiela” devas havi tute tian saman signifon kiel “tia”, kio do devigas nin sen grava bezono enkonduki rompadon (t.e. veki la hidron de multekapeco), por anstataŭ la jam ekzistanta kaj uzata vorto dusilaba doni vorton trisilaban? Farante tion ĉi oficiale en nia organo, ni ne sole sen bezono devigus la amikojn kutimi je nova formo, sed ni donus ankaŭ tre malbonan ekzemplon, kaj baldaŭ oni prave povus postuli, ke ni uzadu “tiutempe” anstataŭ la “senfundamenta” formo “tiam”, “tiunombre” anstataŭ “tiom”, kaj eĉ la vorto “tiela” mem, kiu elvokis la tutan malordon, baldaŭ devus perei kaj cedi sian lokon al multe pli “logika” formo “tiumaniera” kaj tiel plu, sen fino, sen limo! Kaj anstataŭ la montrita malordo kaj malutilo kian utilon la formo “tiela” alportus? Absolute nenian! Ĉar se la senco devas resti tiu sama, la ekstera formo de “tia” estas ja ne malpli oportuna ol “tiela”. Nia pasintjara gazeta respondo al sinjoro W. estis ne malaprobo (kiel eble kelkaj erare komprenis) sed nur klarigo de nia propra rilato al la diritaj formoj.

En la artikolo de sinjoro Meier samatempe estas tuŝita alia demando, jam multe pli grava: ĉu la signifoj de “kiu” kaj “kia” estas klare limigitaj kaj ne prezentos malfacilaĵon por multaj uzantoj. Tiu ĉi demando estas jam afero tute alia, havas signifon pozitivan, kaj pli aŭ malpli frue ni revenos al ĝi.

Artikolojn parolantajn pri reformoj ni ĝis hodiaŭ donadis sen ia rimarko de nia flanko, ĉar por ĉiuj faritaj proponoj ni rezervis de nia flanko komunan ĉirkaŭrigardon kaj konkludon. Hodiaŭ ni faris escepton nur tial, ĉar la tri fojojn ripetita propono pri “tiela” povus doni al ĝi en la okuloj de multaj legantoj ian eksterordinare gravan signifon. Ni petas pardonon, ke ni okupis tiel multe da loko per afero eble ne interesa, sed ni volis unu fojon montri, al kia senutila kaj enuiga perdo de tempo ĝi kondukus, se ni volus pri ĉiu plej malgranda propono ne sole vaste paroli en nia gazeto, sed detale klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas en nia gazeto. Uzante la okazon, ni nun ankoraŭ unu fojon ripetas, kion ni jam diris en alia loko: en sia propra verko aŭ en sia privata korespondado ĉiu povas uzi, kian stilon li volas (kvankam ankaŭ tie ĉi, pro la bono kaj unueco de nia afero, estas tre grave, ke oni deflankiĝu de la komuna stilo nur en okazoj tre gravaj kaj multe pripensitaj); aprobi tiun ĉi aŭtoron aŭ ne — estos la volo de la legantoj, kaj nia afero de tio ĉi ne dependos. Sed se en nia gazeto, kiu estas forte ligita kun la tuta sorto de nia afero, kaj en kiu la plej granda parto de niaj amikoj vidas modelon de stilo Esperanta, ni volus facilanime, sen interna persona konvinkiĝo kaj sen longa matura pripenso ĉiutage kaj sur ĉiu paĝo uzi alian stilon, — tiam nia afero estus ridinda kaj baldaŭ pereus. (Reformojn, kiujn ni persone ne aprobas, ni akceptos en la “Esperantiston” nur tiam, kiam montriĝos, ke la plej granda parto de la privataj aŭtoroj ilin senkondiĉe aprobis kaj uzas.) Se ni presadus ĉiun artikolon en alia stilo, la aŭtoroj de la reformitaj artikoloj mem baldaŭ superĵetus nin per insultoj, ĉar la danĝeron kaj ridindecon de multekapeco malpropra ĉiu facile vidas, dum la multekapecon enportitan de li mem ne ĉiu facile vidas kaj volas oferi al la komuna bono. Por ne reveni jam pli al tiu ĉi senutila parolado, ni ripetas nun unu fojon por ĉiam, ke ĉiu, kiu alsendas al ni artikolon, devas antaŭe esti preparita, ke la stilo en la artikolo estos glatigita konforme je la komuna stilo de nia gazeto.

La redakcio.

OV II.39. El La Esperantisto 1891, n.3, p.21–22.

Al s-ro R-i. Estus tre bone, se Vi donacus po unu aŭ po kelkaj lernolibroj de nia lingvo al la kluboj aŭ societoj, kiuj ekzistas en Via urbo, kaj se Vi zorgus, ke la lernolibroj kuŝu sur la tabloj en la legejoj de tiuj ĉi kluboj. Tion ĉi saman estus bone fari ankaŭ kun la bibliotekoj.

OV II.40. El La Esperantisto 1891, n.3, p.23.

Al s-ro K. en Dinaburgo. Ekster la respondo letera, ni poste donos al Vi ankaŭ pli vastan respondon en nia gazeto. La respondoj en la gazeto havas karakteron ne personan, sed komunan; tial respondinte al la demandanto mem per mallonga poŝta karto, ni ofte, se la demandata objekto ne estas tre grava, donas la respondon en la gazeto kelkajn monatojn pli poste, ol la demando estis farita.

OV II.41. El La Esperantisto 1891, n.3, p.23.

Ŝanĝotaĵo.

Ni parolos pri kelkaj principoj, je kiuj laŭ nia opinio ni devas nin teni, proponante aŭ enkondukante diversajn ŝanĝojn en nia lingvo. Sed antaŭ ĉio ni permesos al ni malgrandan antaŭparolon. La cirkonstanco, ke ni en nia gazeto komencis paroladon pri ŝanĝoj, timigis kelkajn el niaj amikoj, kiuj ne bone komprenis la esencon kaj la celon de nia agado. La presitaj proponoj elvokis ĉe ili la timon, ke nia lingvo en la nuna stato ne povas sin teni kaj devas esti ŝanĝita! Tiu ĉi timo tute nature elvokis alian timon, ke ankaŭ post la diversaj ŝanĝoj la lingvo ne taŭgos kaj devos esti eterne ŝanĝata, kaj ĉiu, kiu hodiaŭ lernas la lingvon, ne povas sekve esti certa, ĉu lia uzita laboro ne estos senfrukte perdita kaj ĉu li ne devos denove lernadi kaj relernadi. Tiu ĉi timo estas tute senfundamenta, ĉar la efektiva historio kaj esenco de la proponoj estas sekvanta: la proponataj reformoj ne estas sekvo de iaj gravaj kontraŭvivaj mankoj en nia lingvo, sed ili estas natura esprimo de la deziro, ke tio, kio estas al ni tre kara, havu formon eble plej perfektan, se la pli granda perfekteco povas esti atingita sen oferoj, sen malutilo kaj sen internaj disputoj. Ni turnas la atenton de niaj legantoj, ke ne la konstruo de nia lingvo elvokis la proponojn de reformoj, kontraŭ kiuj ni nun devus batali (kiel ekzemple en Volapük), sed la proponojn ni mem elvokis, petinte jam en la komenco de nia eliro, ke ĉiu sendu al ni sian opinion kaj proponojn, kiujn li trovas utilaj. La proponoj sekve havas la karakteron ne de postuloj (kiel kelkaj legantoj erare pensas) — ili estas nur bonintencaj konsiloj, por kiuj ni dankas, kvankam la plej grandan parton de la ĝisnunaj ni ne povas uzi. Tial ni volonte aŭskultas kaj priparolas diversajn proponojn en la espero, ke tiu ĉi priparolado kaj analizado eble ĵetos lumon sur diversajn punktojn kaj poste kun la tempo eble donos al ni utilajn montrojn, kiuj kun bona rezultato povos esti uzitaj por nia lingvo; sed de priparolo ĝis enkonduko estas ankoraŭ grandega paŝo! Tiel ekzemple eĉ en la plej modela regno naskiĝas kaj volonte estas aŭskultataj diversaj proponoj reformaj, el kiuj multaj baldaŭ perdiĝas kiel netaŭgantaj, sed aliaj iom post iom (sed sen subita rompado!!) eniras en vivon; kaj tamen tio ĉi tute ne donas al la loĝantoj de tiu regno kaŭzon timi, ke ilia regno ne povas sin teni aŭ ke morgaŭ ili devos fordoni, kion ili per laboro atingis hodiaŭ! Nia lingvo, kiel tute sufiĉe montris la praktiko, ne sole tute bone povas sin teni en ĝia nuna stato, sed ni kuraĝas eĉ diri, ke el ĉiuj reformoj proponitaj ĝis hodiaŭ la forte plej granda parto ne sole ne plibonigus la lingvon, sed simple ĝin malbonigus. Tial la amikoj de nia lingvo povas esti tute trankvilaj. Se ni ne trovos ian certan vojon por enkonduki plibonigojn singarde kaj nerimarkeble, nia lingvo povos tute kuraĝe resti eterne en ĝia nuna formo. Neniu iam devigos niajn amikojn subite forĵeti, kion ili ellernis, kaj lerni novajn formojn. Se kelkaj reformoj efektive estos trovitaj necesaj, ili estos sankciitaj por la komuna uzado kaj akceptos signifon devigan nur iom post iom, nerimarkeble kaj senrompe, sur vojo natura, kiel en ĉiuj aliaj lingvoj. Priparolado kaj pripensado ne estas ankoraŭ tio sama, kio rompado. Parolante pri diversaj reformoj, ni ĉiam komprenas sub tio ĉi nur reformojn privatajn en la privataj verkoj de diversaj aŭtoroj (ankaŭ la reformoj, kiujn ni eble mem faros, devos havi karakteron pure privatan). Por la publiko esperantista tiuj ĉi reformoj ne havas signifon kaj tute ne estas devigaj, kaj ĉiu povas ĉiam sin teni je la unuatempa gramatiko kaj la fundamenta vortaro. Nur kiam montriĝos, ke la ŝanĝitaj formoj jam longe estas uzataj de ĉiuj plej multe legataj aŭtoroj kaj la tuta mondo esperantista per vojo privata kaj malrapida jam nerimarkeble alkutimiĝis al ili, — nur tiam ili ricevos sankcion kaj komunan devigecon. Sekve neniu devas timi, ke oni faros al li ian konfuzon en tio, kion li lernis, kaj ke oni devigos lin lerni ion novan. Tiun ĉi penson, jam kelkfoje ĉe okazo esprimitan, ni trovis nun necese ripeti ankoraŭ unu fojon, antaŭ ol ni parolas pri la principoj reformaj; ĉar alie de unu flanko parto de niaj amikoj havus senbezone timon antaŭ la vorto “reformo” entute, — de la dua flanko la tro varmegaj reformanoj faradus al ni ĉiam riproĉojn kaj ne komprenus, kial, priparolante diversajn reformojn, ni ilin tuj ne efektivigas. Kiam estas parolo pri la koro de nia afero, kiun ni devas defendi de mortigaj atencoj, ni pli volas paroli tro multe ol tro malmulte.

Antaŭ ol ni transiras al la analizado de la karaktero de la reformoj konsilindaj, ni metas ankoraŭ unu fojon la gravan demandon: kiu havas la rajton fari reformojn en la lingvo Esperanto? — kaj resumante ĉion, kion ni diris, ni respondas: la rajton fari oficialajn ŝanĝojn en la lingvo Esperanto havas neniu; eble iam poste, kiam nia afero staros jam tute forte, formiĝos kompetenta akademio, kiu havos pli vastajn rajtojn; sed ĝis tiam estas ankoraŭ malproksime. Libroj havantaj la celon instrui pri nia lingvo personojn, kiuj ĝin ankoraŭ ne konas (ekzemple lernolibroj, gramatikoj, vortaroj, stilaj modeloj k. c.) neniam devas deflankiĝi eĉ unu paŝon de la fundamenta, komune akceptita, formo de la lingvo, esprimita en la unuaj verkoj de nia lingvo, kvankam tiu aŭ alia formo al la aŭtoroj de la diritaj libroj ne plaĉus. Doni novajn formojn en tiaj verkoj instruaj oni povas nur tiam, se tiuj formoj jam estos delonge akceptitaj kaj uzataj de la plej granda parto de la aŭtoroj, kaj ankaŭ tiam oni devos doni ilin kune kun la formoj malnovaj, aldonante la rimarkon, ke la “fundamenta formo estas tiu kaj tiu (malnova), sed en la literaturo de la lasta tempo la plej ofte estas uzata la formo tiu kaj tiu (nova)”. Tiu ĉi regulo estas tre grava, kaj se la aŭtoroj de lernolibroj sin ne tenados je ĝi severe, ni baldaŭ anstataŭ unu lingvo Esperanto havus multajn, kaj la amikoj de nia lingvo ne komprenus unu la alian. Pro la unueco kaj senkonfuza ordo, kiuj estas por nia afero tiel gravaj, la libroj instruaj devas esti pedante konservativaj eĉ en la plej malgranda bagatelo!! Sed en verkoj literaturaj, kiuj havas la celon perfektigi kaj riĉigi la lingvon mem kaj helpi al la iom-post-ioma kreado de ĝia formo estonta, en verkoj, kiuj devas servi por homoj, kiuj nian lingvon jam konas, kiujn sekve la novaj formoj ne dekondukos jam de la komuna vojo kaj kiuj scias tre bone diferencigi inter formoj efektive ekzistantaj kaj formoj prove proponataj, — en tiaj verkoj la aŭtoroj laŭ sia bontrovo povas permesi al si diversajn deflankiĝojn de la komuna stilo kaj eĉ ŝanĝojn gramatikajn. Ĉar la legantoj de tiaj verkoj havas jam propran juĝon, tial la proponataj reformoj estos ne blinde, sed konscie akceptataj kaj uzataj de la aliaj verkantoj en Esperanto, aŭ malakceptataj kaj de neniu imitataj, kaj sekve tiuj ĉi reformoj aŭ iom post iom perfektigos nian lingvon, aŭ ili perdiĝos tuj post sia naskiĝo. Kaj per tia maniero nia lingvo sen videblaj ŝanceliĝoj pace irados sian vojon kaj perfektiĝados sen la plej malgranda malordo kaj sen la plej malgranda maloportuneco por la lernantoj, kiel ĉiu alia lingvo, kiu ankaŭ ĉiam perfektiĝas, kvankam tute nerimarkeble por ĝiaj uzantoj kaj sen iaj arbitraj ordonoj aŭ disputoj.

Nun ni metas la duan demandon: en kia mezuro la ŝanĝoj devas esti farataj? Respondante tiun ĉi demandon, ni devas antaŭ ĉio memori, ke la celo de nia laborado estas ne krei ian lingvan ludilon, kiu kontentigus ĉiujn (!) gustojn, sed — enkonduki lingvon tutmondan. Poste, kiam nia celo estos atingita kaj pri la tutmondeco de la lingvo ni jam ne bezonas zorgi, tiam sur la unuan planon eliros la formo kaj la detaloj de la lingvo; sed nun ĉiu devas antaŭ ĉio memori pri nia celo plej grava kaj plej malfacile atingebla. Se la reformistoj bone kaj longe pripensus kaj elprovus siajn reformojn, ili baldaŭ vidus, ke la plej granda parto de tio, kio al ili persone plaĉas, neniam plaĉus al aliaj personoj kaj tute ne bonigus la lingvon; sed se ni eĉ supozus, ke ĉiuj reformoj estas absolute bonaj, ni ne devas forgesi, ke pli bone estas havi unu lingvon, se eĉ ne tute ideale perfektan (se ĝi nur povas sin teni en sia formo kaj se la fundamento estas bona), ol havi grandegan amason da lingvoj malegalaj laŭ la personaj plaĉoj de ĉiu aparte (ĉar tiam nia sola celo — havi unu aŭ du lingvojn por ĉiuj nacioj — estus ja tute perdita kaj nia tuta laborado ne havus sencon). Ĉiu konanta nian lingvon konsentas, ke en okazo de bezono ĝi povus eterne sin tre bone teni plene en ĝia nuna formo; dume ĉia reformo, ĉu ĝi montriĝos utila aŭ ne, — unu flankon malbonan ĝi jam havas, ke ĝi batalas kontraŭ la celo, kiu nun estas por ni la plej grava. Jam tiu ĉi cirkonstanco mem devas montri al ni, ke ni nun devas esti ŝparemaj kun reformoj kaj ĉion, kio ne estas efektive necesa, lasi por la tempo estonta. Se ni al tio ĉi ankoraŭ memoros, ke nia nuna literaturo estas ankoraŭ tre malriĉa kaj ĉiu nova verko por la plej granda parto de niaj amikoj servas ankoraŭ kiel rimedo por perfektiĝadi en nia lingvo kaj apartenas sekve al la kategorio de libroj instruaj, pri kiuj ni supre parolis, — tiam neniu dubos, ke la demando, kiun ni metis, devas esti respondita jene: ŝanĝoj en nia lingvo en la nuna tempo devas esti farataj ankoraŭ en la plej malgranda mezuro kaj nur en okazoj tre gravaj. Antaŭ ol iu aŭtoro decidiĝos fari en sia privata verko ian eĉ la plej malgrandan kaj la plej mature pripensitan kaj elprovitan deflankiĝon de la komuna stilo, li devas ĉiam serioze sin demandi, ĉu la graveco de lia reformo kovras la supre montritan malutilon de lia paŝo, kaj la malbonan ekzemplon, kiun li donos al reformistoj nepripensemaj. Eĉ la efektive bonaj reformoj devas memori pri la tempo kaj maniero de enkondukado; ĉar multa, kio poste estos eble utila, nun facile povus alporti malutilon, kaj preskaŭ ĉio, kio enkondukite ŝtupe estus utila, enkondukite tro subite povus malbonigi nian aferon. Ĉar ni mem la plej multe laboris super nia lingvo kaj la plej bone konas ĝian spiriton kaj dank’ al nia plej multa laborado en nia afero ni la plej bone scias, kio por ĝi estas akceptebla kaj kio estas danĝera, tial estus la plej bone, se niaj amikoj ĉiam modeligadus sian stilon laŭ la stilo de “La Esperantisto”, kiu estos regulatoro kaj ankaŭ enkondukados iom post iom reformojn, sed ŝtupe kaj malrapide — vojo tre longa kaj por multaj eble enuiga, sed certa. Nia konsilo estas eble nemodesteco de nia flanko, sed pro la bono de nia afero ni devis ĝin malkaŝe diri. Ĝi estas nia konsilo, kiun niaj amikoj laŭ sia propra juĝo povas akcepti aŭ ne akcepti.

Nun ni transiros al la analizo, kia speco de reformoj enkomune estas bona (nun aŭ poste) kaj kia enkomune estas nebona kaj evitebla ne sole nun, sed eble ankaŭ ĉiam. Mezurilo por ni estos la principo, ke ĉiu reformo nur tiam estas bona, se la utilo, kiun ĝi alportas, kovras la malutilon, kiun ĝi kiel reformo enhavas jam en si mem. Analizinte diversajn ekzemplojn de reformaj proponoj, faritaj ĝis hodiaŭ aŭ per artikoloj aŭ per privataj leteroj, ni eltiros el ili la komunan konkludon, kia kategorio de reformoj estas aprobebla, kaj poste ni montros, per kia maniero la aprobeblaj reformoj la plej bone povas esti enkondukitaj sen malunueco kaj malordo. Ni komencos de ekzemploj, kiujn ni persone ne aprobas, kaj finos per tiuj, kiujn ni trovas bonaj.

(Daŭrigo venos.)

OV II.42. El La Esperantisto 1891, n.4, p.25–26.

Esperantistoj-vastigantoj.

En la 5a numero 1890 de nia gazeto estis presita projekto, fondi ligon de “Esperantistoj-vastigantoj”. Laŭ la esenco de la projekto, kiu estas skribita tre logike kaj konvinke kaj kies relegon ni rekomendas al niaj amikoj, estus sufiĉe, se ĉiu esperantisto nur unu fojon en sia vivo farus ion por nia afero — kaj la regula rapida kreskado kaj ĉiuflanka perfektiĝado de tiu ĉi afero estus jam sendubigita. Sed la malforta flanko de la projekto konsistas en tio, ke persono volanta fariĝi “vastiganto” devis promesi ion, pri kio li ne povis antaŭe certe diri, ĉu li povos ĝin plenumi. Estus domaĝo, se la bona projekto perdiĝus, ĉar ĝi povus eble efektive doni bonajn fruktojn sen grandaj oferoj de la flanko de ĉiu aparte. Tial ni reprenas nun la projekton kaj komencas ĝian efektivigadon. Sed por ke ĉiu povu facile enskribiĝi en la nombron de la vastigantoj, ne timante, ke li eble en okazo de malsukceso devos kontraŭvole rompi sian promeson, ni faras en la projekto la sekvantan ŝanĝon: anstataŭ “mi alportos 2 novajn vastigantojn” ĉiu promesas: “mi penos alporti 2 novajn vastigantojn”. Sed por antaŭe eviti de l’ alia flanko la cirkonstancon, ke multaj eble tute ne provos serĉi kaj simple diros, ke ili serĉis sed ne trovis, ĉiu vastiganto aldonas al sia promeso, ke se ĝis la promesita tempo li ne estos alportinta la 2 novajn vastigantojn, li sendados ĉiumonate pruvojn de sia laborado por nia afero, tiel longe ĝis la 2 personoj estos de li trovitaj. De tio ĉi rezultos: a) ke ĉiu povos facile enskribiĝi, ne timante, ke la plenumo de la promeso estos por li malfacila aŭ neebla kaj devigos lin rompi sian vorton; b) kvankam en okazo de netrovado de novaj vastigantoj ĉiu ricevas por purigi sian honoron tre facilan rimedon, tamen la ripetata sendado de pruvoj kaj la memorado pri tiu ĉi sendado estos ne tute agrabla por la maldiligentuloj, kaj tial ĉiu, kiu nur povos, pli volonte penos unu fojon fari sian ŝuldon, ol eterne laboradi kaj sendadi pruvojn. (Ni supozas kompreneble, ke intence publike rompi sian vorton, se la plenumo de ĝi ne estas malfacila, neniu honesta homo volos.)

Tio ĉi estas la sola formo, sub kiu ni povas komenci la efektivigadon de la projekto de sinjorino L. Aliaj formoj post matura pripensado montris sin ne bonaj. Tiel ekzemple oni proponis al ni, ke la vastiganto, ne trovinta 2 novajn vastigantojn, pagu monan oferon por nia afero; kvankam tiu ĉi rimedo per si mem ŝajnas la plej praktika kaj utila (ĉar per rimedoj materialaj ni ĉion povos fari), tamen 1) tiu sama sumo por unuj estus tro granda kaj nealportebla kaj por aliaj pli riĉaj personoj ĝi estus tro sensignifa kaj igus ilin jam de la komenco pli volonte pagi monon ol serĉi vastigantojn (kio estas por ni multe pli grave, — dum la ĉiumonata sendado de pruvoj de laborado estas egale facile farebla por ĉiuj kaj por ĉiuj egale malagrabla en komparo kun unufoja plenumo de sia promeso; 2) la kalkulado de mono elvokus baldaŭ de diversaj flankoj malkonfidon kaj metus nin en suspekton ĉe la registaroj.

Tiel komencante nun la efektivigadon de la projekto pri la vastigantoj, ni proponas al la amikoj de tiu ĉi projekto sendi al ni la sekvantan leteron:

Mi, subskribita, ellernis la lingvon internacian Esperanto kaj mi sankte promesas, ke mi penos, kiel eble plej baldaŭ trovi 2 novajn personojn, kiuj ankaŭ ellernos la lingvon Esperanto kaj ankaŭ sendos per mi al la redakcio de la “Esperantisto” tian saman leteron, kiel mi nun sendas. Se mi post 3 monatoj de hodiaŭ ne estos ankoraŭ trovinta tiajn 2 personojn, mi promesas en la fino de ĉiu prokrastita monato alsendi pruvon, ke mi konigis en tiu monato ne malpli ol 10 personojn kun la lingvo Esperanto*, kaj tion ĉi mi farados tiel longe, ĝis la diritaj 2 personoj estos de mi trovitaj.

Dato de forsendo: ......

Subskribo: ......

Mia adreso estas: ......

Mian nunan leteron mi sendas laŭ la propono de sinjoro ...... el la urbo ......

* Se mi ne havos alian senduban pruvon, mi sendos al diversaj personoj ian gramatiketon de la lingvo Esperanto kaj petos ilin sciigi min pri la ricevo, kaj ilia responda poŝta karto aŭ letero servos al mi kiel pruvo, ke mi ilin konigis kun la lingvo.

Por personoj, kiuj ne legis la artikolon de sinjorino L., en la No 5 de la “Esperantisto” de 1890, ni ripetas tie ĉi per kelkaj vortoj la esencon de la dirita projekto:

Plenumante la postulon de la projekto, ĉiu amiko de nia afero devos nur unu fojon en sia vivo oferi ne malfacilan laboron al nia afero, kaj tiam, se li poste eĉ tute forgesos pri nia afero, li jam povas esti certa, ke li multe faris kaj lia laboro ne perdiĝis senfrukte. Se ĉiu amiko nur la solan fojon energie penos akurate plenumi sian promeson, tiam (supozante ke la plenumado daŭros plenajn 3 monatojn) de unu amiko post 3 monatoj fariĝos 3 amikoj, post 6 monatoj — 7 amikoj, post unu jaro — 31, post 2 jaroj — 512, kaj post 5 jaroj unu sola amiko turniĝos en preskaŭ 2 000 000!! Per tia maniero se nun enskribiĝos nur 50 vastigantoj, ni post 5 jaroj havos 100 000 000 da personoj ellernintaj la lingvon Esperanto!

Ni ne estas tiel optimistaj por kredi, ke tia grandega nombro estos efektive atingita en tia mallonga tempo. La nombro, kiun ni atingos efektive, estos multe pli malgranda; ĉar inter la granda amaso da enskribitaj homoj de diversaj karakteroj troviĝos sendube multaj, kiuj plenumos sian promeson ne en la dezirita formo, ne akurate, aŭ facilanime tute ĝin ne plenumos, — kaj ĉiu aparta malakuratulo enportos grandegan malgrandigon en la atendatan nombron. Tamen se la nombro de niaj amikoj kreskos eĉ ne kun la mirega rapideco, kiun promesas la projekto akurate plenumata, — unu aferon ni povas diri: ke en ĉiu okazo la projekto sen grandaj oferoj de la flanko de ĉiu aparta amiko donos al ni konstantan kaj certigitan kreskadon de la nombro de niaj amikoj. Eĉ en okazo de absoluta malprospero ĝi malutilon alportos al ni nenian, dum se ĉiu el ni akurate ĝin plenumos, ĝi povas doni brilantan rezultaton. Tial ni akceptas la projekton kaj varmege rekomendas ĝin al ĉiuj amikoj de nia afero.

La leganto jam vidis, ke laŭ la konstruo de la projekto la nombro de la vastigantoj en la unua tempo kreskos tre malrapide kaj poste ĉiam pli kaj pli rapidege kreskados en geometria progresio. Dum la nombro estos ankoraŭ tre malgranda, ni publikigados la “vastigantojn” en nia gazeto; kiam la nombro komencos kreski pli multe, ni publikigados la vastigantojn en apartaj libroj. Por ke ĉiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne, — ni ne sole presados ĉe ĉiu nova vastiganto, kiu kaj kiam lin varbis, sed ni presados ankaŭ ĉiumonate en aparta rubriko la nomojn de tiuj, kiuj ne trovis ankoraŭ novajn vastigantojn, sed alsendas por tio “pruvojn de laborado”.

La ekzistado de la “vastigantoj” estas, por tiel diri, afero flanka. Ĝi postulas de ĉiu nur unufojan laboron, kaj farinte sian ŝuldon, ĉiu vastiganto eliras el la rondo de laborantoj. Tial la aliĝo al la vastigantoj ne devas iom haltigi nian ceteran laboradon, kiu devas iradi tiel same kiel antaŭe. Tute egale ĉu la vastigantaro ion donos aŭ ne, la veraj amikoj de nia afero, sendube daŭrigados sian laboradon en ĉiuj manieroj, en kiuj ili povas.

Ankoraŭ en la pasinta jaro, tuj post la apero de la artikolo de sinjorino L., kelkaj amikoj alsendis al ni leteron pri sia aliĝo al la ligo de vastigantoj; sed tiam la vastigantaro ankoraŭ ne ekzistis, ĝi komencas sian ekzistadon nur de hodiaŭ, kaj tial ni petas la diritajn amikojn sendi al ni nun sian leteron denove, se ili ne ŝanĝis ankoraŭ sian decidon.

La aliĝon al la vastigantaro kaj la energian kaj elokventan serĉadon de novaj vastigantoj ni varmege rekomendas al niaj amikoj. Memoru amikoj, ke per la aliĝo Vi per unufoja laboro sen granda ofero alportos semon, kiu povas doni frukton milionoblan! Unu fojon en la vivo trovi 2 vastigantojn estas por ĉiu afero tre facila, kaj tamen, kian miregan gravegan signifon ĝi povas havi, se ĉiu el ni akurate faros tiun ĉi malgrandan faron! Nenie preciza akurateco povas havi tian grandan signifon, kiel tie ĉi! Tial ni turnas nin al ĉiuj amikoj de nia afero, estantaj kaj estontaj: ĉu Vi en alia maniero volos laboradi por nia afero aŭ ne, — antaŭ ĉio aliĝu al la vastigantoj, kaj antaŭ ol Vi faras ian alian paŝon, uzu Vian tutan penon kaj tutan energion por eble plej rapide kaj akurate plenumi Vian promeson de vastiganto. Elokvente memorigu al Viaj varbatoj kaj ili de sia flanko memorigu al la siaj, ke ni petas de ĉiu nur unufojan facile fareblan laboron kaj ke se ĉiu tiun ĉi solan fojon estos energia kaj akurata, ni vidos en la plej mallonga tempo la brilantan efektiviĝon de la plej bela revo de l’ homaro!

La eldonanto de tiu ĉi gazeto faras nun la komencon kaj enskribas sub No. 1 sian nomon en la nomaron de la “Esperantistoj-vastigantoj”. Kiu volas sekvi nian ekzemplon?

OV II.43. El La Esperantisto 1891, n.5, p.33–34.

Artikoletoj.

En la rubriko de la gazetoj, kiuj en la lasta tempo parolis pri nia afero, oni vidos, ke du pecoj el nia gazeto (la “Fingra kalendaro” kaj “La deveno de la virino”) estas represitaj en kelkaj gazetoj, kiuj ne forgesis aldoni, ke ĝi estas tradukita el la lingvo internacia Esperanto. La 2 pecoj estas la unuaj verketoj tradukitaj el nia lingvo en lingvojn naciajn. Tiuj ĉi tradukoj havas por ni tre gravan signifon, ĉar ili ne sole donas la okazon paroli en la gazetoj pri nia afero, sed ili altigas nian aferon kaj literaturon en la okuloj de la publiko. Tiaj tradukoj eĉ de la plej indiferentaj gazetoj estas volonte akceptataj (en ilia propra intereso) kaj alportas pli grandan utilon kaj pli grandan nomon al nia afero ol multaj nelerte skribitaj kaj ne akceptataj artikoloj kun sekaj laŭdoj de nia afero. Tio ĉi povas servi kiel plenigo al nia artikolo en No. 3 kaj montras ankoraŭ unu fojon, kiel multaj kaj diversaj estas la vojoj, per kiuj ni povas paroli en la gazetoj pri nia afero. Estus tre bone, se eble plej ofte kaj en eble plej multaj gazetoj aperu tiaj tradukoj el nia literaturo. Bedaŭrinde nia juna literaturo estas ankoraŭ tro malriĉa je originalaj verkoj aŭ verketoj; tial ni petas niajn amikojn, ke ili pli ofte sendu al ni interesajn originalajn verketojn, kiuj povus ne sole pliinteresigi la enhavon de nia gazeto mem, sed igi ankaŭ la aliajn gazetojn konatigi siajn legantojn kun nia literaturo kaj sekve ankaŭ kun nia afero. Eĉ verketoj aŭ pecoj ne originalaj povas ofte alporti tian saman utilon; ĉar se ili estas interesaj kaj ne konataj al la vasta publiko, diversaj gazetoj ankaŭ pli volonte tradukos ilin el nia gazeto, ol el ilia nekonata originalo.

OV II.44. El La Esperantisto 1891, n.5, p.34. La menciita “nia artikolo en No. 3” estas II.36, “Pri la manieroj de vastigado”.

Ni turnas ankaŭ la atenton de niaj amikoj sur la No. 3 de la gazeto “Der Stereotypeur” (vidu en la lasta numero de nia gazeto), en kiu de la plumo de sinjoro Chr. Schmidt estas donita artikolo, kiu ekster la klarigo de la esenco de nia afero donis ankaŭ la gramatikon de nia lingvo kaj paragrafon kun ekzercoj (kun la traduko de la vortoj sub tiu ĉi paragrafo) kaj promesis doni ankaŭ pluajn paragrafojn kun ekzercoj. Per tia maniero la legantoj de la “Stereotypeur” (bedaŭrinde tiu ĉi gazeto eliras nur unu fojon en la monato) iom post iom, nerimarkeble, sen laboro kaj sen aĉetado de libroj konatiĝos kun nia lingvo. Estus tre bone, se niaj amikoj povus igi ankaŭ aliajn gazetojn oferi al ni en sia folio ian anguleton, kie ni povus konstante donadi senpagan sisteman popularan instruadon pri nia lingvo.

OV II.45. El La Esperantisto 1891, n.5, p.35.

Sed ni ne ĉesos ĝin ripetadi: antaŭ ĉio estas necese, ke ni persone serĉadu ĉiam novajn amikojn aktivajn, kiuj ne sole aprobas, sed ankaŭ ion faras; ĉar por esti sukcesa, nia laborado devas esti dividita inter eble plej multe da manoj. Persono, kiu mem nenion farante ĉiam kontentigas sin nur je tio, ke li diras “tio al mi plaĉas kaj tio al mi ne plaĉas”, — tiu ne povas sin nomi amiko de nia afero.

OV II.46. El La Esperantisto 1891, n.5, p.35.

Pri la nomaro de l’ verkoj.

En nia literaturo devas esti severa ordo; tial ni ĉiun novan verkon signas per difinita konstanta numero, kiun ĝi devas ĉiam havi tiun saman en ĉiuj nomaroj de verkoj de nia literaturo. Dank’ al tio, parolante pri ia verko, ni estas liberigitaj nomi ĝian plenan titolon kaj povas ĉiam nomi nur ĝian numeron. Sed ordinare la aŭtoroj, presante novan verkon, donas al ĝi numeron laŭ sia propra bontrovo, kaj de tio elvenas, ke sub unu sama numero en unu nomaro estas presita unu verko, en alia — alia. Por forigi la malordon kaj malkompreniĝojn, kiuj ofte elvenas de tio ĉi, ni petas ĉiujn eldonantojn de verkoj, ke, presante la nomaron de verkoj, ili ĉiam presu ilin nur en tiu ordo, en kiu ili estas presataj sur la lasta paĝo de nia gazeto. Se ili volas enpreni en sian nomaron ian verkon, kiu en la “Esperantisto” ne ricevis ankoraŭ difinitan konstantan numeron, ili devas presi la nomon de tiu ĉi verko tute sen numero (sur la loko de la numero ili povas doni simplan strekon). Aparte arbitrajn numerojn ricevis la laste elirintaj verkoj, komencante de No. 41; tial, por enkonduki konstantan ordon, ni nun ŝanĝis la numerojn de kelkaj el la lastaj verkoj, kaj sur la lasta paĝo de la nuna numero de nia gazeto ni jam donas la konstantan ordon, en kiu la verkoj devas esti kalkulataj. En ĉiuj eldonotaj nomaroj de verkoj la eldonantoj de nun estas petataj, doni ĉiun verkon aŭ sub ĝia konstanta, difinita numero, aŭ tute sen numero.

OV II.47. El La Esperantisto 1891, n.6, p.44–45.

Forte okupataj je la ellaborado kaj relaborado de la projekto de la Akcia Societo, ni devis malfrui kun la nuna numero de nia gazeto. La numero 9a eliros kiel eble plej baldaŭ.

La projekton pri la Esperantistoj-vastigantoj la plej granda parto de niaj legantoj trovis nepraktika, kaj tial la projekto nun estas tute forĵetata. Sed en la nuna numero la legantoj trovos alian, multe pli praktikan kaj realan, projekton por fortigi kaj tute sendanĝerigi la estontecon de nia afero, kaj por tiu ĉi projekto ni petas la plej profundan atenton kaj la plej vivan partoprenon de niaj amikoj. La unuan penson al tiu ĉi projekto donis ankoraŭ antaŭ 2 jaroj sinjoro I. Lojko; en la lasta tempo similan projekton levis sinjoro A. Grabowski. Sed la projektoj de la diritaj amikoj estis fonditaj sur alportado de oferoj, kaj tial ni elvenis kun nia projekto ne pli frue, ol kiam prosperis al ni doni al ĝi karakteron realan, t.e. karakteron komercan kun gajnoj proporcie rekompencantaj la riskon kaj la prunton; ĉar la sperto bedaŭrinde montris al ni, ke per oferoj ni ne malproksime venos: la tuta pezo de perdoj materialaj kaj laboroj ĉiam kuŝus sur la ŝultroj de unu aŭ kelkaj personoj, ĝis ĝi ilin tute dispremus, kaj ĉiuj ceteraj sin kontentigus nur per rigardado. Se ian gravan aferon volas fari unu sola homo sen rimedoj, li pereigas sin mem kaj la celon ne atingas, se li eĉ volas oferi por la afero ĉion, kion li povas; sed se tiun saman aferon prenas en siajn manojn societo kun sufiĉa komuna kapitalo, tiam la afero atingas sian celon tre bone kaj la societanoj mem ne sole ne faras oferojn kaj ne perdas, sed la mono, kiun ili prunte donas al la afero, alportas al ili bonan materialan profiton.

OV II.49. El La Esperantisto 1891, n.8, p.57. Pri la menciita “praktika kaj reala projekto” vidu II.50.

Akcia Societo Esperantista.

En la tago, en kiu mi skribas la nunan artikolon, finiĝas ĝuste 4 jaroj de la momento, kiam la unua broŝuro pri nia lingvo eliris el la muroj de la presejo. De tiu tago pasis 4 jaroj — jaroj malfacilaj, sed ne senfruktaj. La konfuzo kaj nebuleco de la unua tempo pasis, kaj nun ni povas jam per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon kaj ĝian estontecon. Ĉiu, kiu bone konas nian lingvon kaj ĝian historion, nun ne dubas, ke per si mem ĝi havas tute certan estontecon. Kvankam per vortoj multaj ankoraŭ batalas kontraŭ nia lingvo kaj afero (el timo, ke oni ne nomu ilin fantaziuloj aŭ ke ni ne riproĉu ilin, kial ili ne subtenas nian aferon), sed en la animo la plej granda parto eĉ de tiuj ĉi niaj ŝajnaj kontraŭuloj — se ili nur efektive konas nian lingvon — aprobas nian aferon kaj deziras, ke ĝi venu al la celo. Kiel ajn ili ŝajnas indiferentaj aŭ kiel ajn ili per vortoj ridas aŭ insultas nian aferon — la efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas, ke ni ne eltenos, ke ni baldaŭ falos. La plej granda parto de la mondo estas tro “saĝa”, por publike subteni aferon, antaŭ ol ĝia sorto estas decidita; ili pli bone volas atendi kaj vidi, kiel la afero finiĝos: se ni per nia konstanteco venkos, ili aliĝos al ni en grandaj amasoj, venos uzi la pretajn fruktojn kaj post nia morto ili konstruos al ni monumentojn; se nia afero laciĝinte falos — ili ridos nin kaj diros, ke ili en sia saĝeco ĉiam estis kontraŭ nia afero. Vane kelkaj amikoj atendas, ke la riĉuloj aŭ la gravaj personoj kaj societoj aŭ registaroj al ni helpu, kaj vane ili pensas, ke la prospero de nia afero dependas de la helpo de tiuj; ne, kontraŭe, la helpo de tiuj dependas de la prospero de nia afero, tion ĉi ni ne devas forgesi, kaj tial ni ne devas sidi senlabore kaj atendi helpon de la potenculoj. La potencaj personoj kaj la registaroj en la animo eble jam longe estas por nia afero, sed ili neniam kaj neniel volos “kompromiti” sin publike per aliĝo al afero, kies sorto ne estas ankoraŭ decidita kaj kiu “eble apartenas ankoraŭ al la regno de revoj”. Se ni de ili atendos helpon, tiam ni neniam venos al la celo; sed se dank’ al nia konstanteco kaj laborado nia afero iom post iom fortiĝados, se la nombro de niaj amikoj senĉese kaj regule grandiĝados, se post kelka tempo oni vidos, ke nia lingvo havas jam grandan nombron da uzantoj, grandan literaturon kaj tute certigitan, jam ne ŝanceleblan kaj sensubtenan regulan iradon antaŭen, t.e. ke nia afero iom post iom fariĝis jam “fait accompli” (fakto plenumita), tiam la registaroj kaj la mondo kun ĝojo rapidege aliĝos al ni, unu ekzemplo tuj sekvigos la alian, kaj kun fulma rapideco nia afero venkos la mondon. La glacio longan tempon kontraŭstaras al ĉiuj penoj de la printempa suno; sed kiam dank’ al la konstanteco de la sunaj radioj la fluidiĝo fine komenciĝas, tiam la tuta glacio rapidege fluidiĝas en kelkaj tagoj.

Se ni volas, ke nia afero pli aŭ malpli frue atingu sian celon, ni ne devas atendi iajn grandajn flankajn helpojn, ni ne devas fari iajn kaprompajn saltojn, — la sola afero, kiun ni devas fari, estas: certigi al nia afero regulan senhaltan iradon antaŭen, ne peni fari tro multe per unu fojo, iri malpli rapide, sed regule, kaj antaŭ ĉio por eterne sendanĝerigi nian aferon de ĉia ebla falohalto. Ni devas uzi niajn fortojn ekonomie kaj saĝe. Se ni per unu fojo volas hele brili, tiam ni baldaŭ laciĝos kaj ni ne sole ne havos la fortojn iri antaŭen, sed la silento post la bruo kaj la mallumo post la lumego estos ankoraŭ tiom pli falanta en la okulojn kaj mortiga por nia afero. Nia afero tiam subite rapidege falos, kiel globo ruliĝanta de altaĵo, kaj ĉio, kion ni kun tiom da peno faris, estos perdita je eterne. Sed se ni kreos por nia afero ian, kvankam ne riĉan, sed konstantan fonton, kiu, ĉiam freŝe kaj egalforte, neniam sekiĝante, donos al ni la eblon sendekliniĝe resti eterne sub nia standardo, sen financaj malhelpoj regule ĉiam eldonadi nian centran gazeton kaj fondi aliajn gazetojn, regule eldonadi ĉiumonate kelkan novan nombron da verkoj kaj per tia maniero senhalte kaj regule grandigadi nian literaturon kaj tiel plu — tiam nia afero baldaŭ fariĝos fakto plenumita, la mondo konvinkiĝos, ke nia afero estas potenca forto, kiu ĉiam kreskas kaj jam absolute neniam devas timi ian falon, kaj la “saĝa” publiko, la potenculoj kaj registaroj, kiuj nun montras al ni ankoraŭ indiferentecon el timo de fiasko, tiam baldaŭ kun danko aliĝos al ni en grandegaj amasoj kaj eterne nin dankos por nia fakto plenumita. Kiam tia forto estos kreita, tiam ni povos esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero, tiam ni ne devos jam eterne timi, eterne zorgi, perdi la kuraĝon ĉe ĉiu malsukceso, ĉe ĉiu nova montro de la indiferenteco de la publiko ektimi, ke ĉiuj niaj laboroj estos perditaj. Se la publiko eĉ longan tempon ankoraŭ montros al ni sian indiferentecon , tio ĉi nin ne maltrankviligos, ni laborados trankvile kun la plej bonaj esperoj; ni ne devos eterne memorigadi kaj tedadi al niaj amikoj pri helpo kaj subteno, ni ne devos por la vastigado de nia afero elpensadi diversajn strangajn, maloportunajn kaj danĝerajn rimedojn; kaj kiel ajn malrapide nia afero eĉ irus en la unua tempo, ni ĉiam povos esti tute certaj je nia venko. Ĉar se eĉ la plej granda unufoja akvego ofte transiras tute sen postesignoj, konstante falanta guto truas eĉ ŝtonon. Nian laboron kaj materialajn rimedojn, kiujn ni ĝis nun uzadis senplane kaj distrite, ni devas nun reguligi, centrigi kaj ekonomiigi. Antaŭ ol ni zorgas pri grandaj akvoj, ni devas uzi la tutan nian forton por krei almenaŭ guton, sed konstantan, senhaltan. Nur kiam tia guto estos kreita kaj certigita, ni iros pli malproksime kaj penos el la konstanta, senhalta guto fari iom post iom konstantan, senhaltan akvegon.

Kiel krei tian konstantan fonton, kaj kiu ĝi devas esti?

Antaŭ ol ni respondas tiun ĉi demandon, ni devas fari la sekvantan rimarkon. La tuta laborado en nia afero ne estas io komplikita, sed konsistas el jeno: eldonadi, konstante kaj regule eldonadi verkojn, gazetojn, krei grandan, ĉiam kreskantan literaturon, kio ne sole perfektigos nian lingvon, sed elvokos respekton por nia afero multe pli, ol ĉia alia agado, kaj per la forto de sia vivado kaj kreskado aligos al nia afero la tutan mondon pli rapide kaj pli certe, ol ĉiuj plej energiaj teoriaj predikadoj kaj plej rafinitaj agitadoj; ĉar la mondo estimas nur la faktojn. Ni havas laborantojn, sed mankas al ili la rimedoj. Se eĉ mankus al ni laborantoj, ni povus per mono facile ilin krei. Sekve la konstanta fonto, kiun ni bezonas krei, devas esti pure financa. Se ni tian fonton havos, ni havos ĉion. Sekve la tuta demando “kiel certigi la estontecon de nia afero” oni povas anstataŭigi per alia pli simpla demando: “kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero?” Nun ni rigardu la miniman sumon, kiu ĉiujare estas al ni necesa por tiu ĉi celo.

Antaŭ ĉio ni devas plene certigi la estontecon kaj la senhaltan regulan eliradon de nia centra gazeto. Ĝi estas la unuiganto, la pelanto kaj la regulatoro de nia afero, per unu vorto — ĝi estas la koro de nia afero. Tie ni devas antaŭ ĉio centri nian tutan forton, ni ne devas uzi flanke eĉ la plej malgrandan el niaj fortoj kaj rimedoj materialaj, antaŭ ol ni estas tute certaj, ke la daŭrado de nia centra organo staras tute ekster danĝero. Se unu fojon tiu ĉi koro devos halti, tiam perdiĝos nia tuta afero kaj ĝin ne povos savi la plej grandaj sensisteme disĵetataj oferoj, kiuj povas doni nur minutan lumon. Ni prezentu al ni ekzemple, ke ni en la momento havas riĉajn rimedojn kaj uzas ilin por dissendi en la mondon grandegan nombron da lernolibroj, aŭ en ia alia pasanta maniero, kaj post kelka tempo montriĝas, ke pro ia neantaŭpensita eraro de nia flanko nia faro restas sen fruktoj, aŭ ni devas longe atendi la maturiĝon de la fruktoj, kaj dume ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la eliradon de nia organo … kio tiam estos? Ĉio, kion ni faris kaj oferis, estos per unu fojo perdita je eterne! Neniu jam volos pensi iam helpi al relevo de afero falinta, kaj eĉ plej grandaj oferoj jam ne povus relevi en la okuloj de la mondo aferon unu fojon falintan, se Vi eĉ mil fojojn ripetados al la mondo, ke la afero siatempe falis nur el manko de materialaj rimedoj. Sed se ni scios, ke la vivo de nia organo estas por eterne, aŭ almenaŭ por tre longa tempo, tute certigita, tiam ni pro la estonteco de nia afero jam povos esti tute trankvilaj eĉ tiam, se ni estos tiel malfortaj, ke ni ekster la organo en la daŭro de kelka tempo povos nenion alian fari por nia afero. Nun estas por ni la plej malfacila tempo: la nun tro videbla falo de Volapük, kiu siatempe arte elvokis grandan bruon, por kelka tempo tute malvarmigis la mondon por la ideo de lingvo internacia (ĉar la mondo ne scias la veran kaŭzon de tiu falo kaj, miksante la Volapükon kun la Esperanto, diras, ke “la ideo de lingvo internacia” falis, kaj la mondo ne volas nun eĉ aŭdi pri ia lingvo internacia); sed pasos kelka tempo, kaj baldaŭ la animoj trankviliĝos, la konfuzo, farita de la Volapük, estos forgesita, la sankta ideo, elteninte viva kaj sana la malfacilan tempon, denove resonos en la koroj de la homoj (ĉar en la homaj koroj preteriranta vento povas nur por kelka tempo pasante malvarmigi, sed neniam tute estingi la sopiron je la idealo, se nur la idealo mem sin tenas), — kaj nia afero havos antaŭ si larĝan, liberan, brilantan vojon. Sed por travivi tiujn ĉi malfacilajn kelkajn jarojn, estas al ni antaŭ ĉio necesa la regula vivado de nia organo, kiu devas teni nian aferon, pacience stari kaj batali, ĝis la malfacila tempo pasos, kaj tiam — la estonteco estas nia por eterne! Ĉu ni ekster nia organo povos multe fari por nia afero aŭ en la daŭro de kelka tempo povas fari nur tre malmulte, — kun la vivo de nia organo estas ligita la vivo de nia afero. Nia organo estas la trunko de nia afero: tiel longe kiel la trunko vivas, ni devas timi nenian vintron, se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj la foliojn, kaj kun la plej bonaj esperoj ni povas atendi la printempon; sed se la trunko ĉesos vivi, — ĉiuj esperoj estas perditaj. Tial ni per ĉiuj fortoj turnas la atenton de niaj amikoj sur nian gazeton. Se ni volas sisteme konduki nian aferon, ni devas antaŭ ĉio tute certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de nia gazeto. Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estas farita!

Sed ni rigardu, en kiaj kondiĉoj de vivo sin trovas nia organo. La sola presado de nia gazeto kostas ĉirkaŭ 500 rublojn ĉiujare. La enspezo de la abona mono kovras apenaŭ duonon de la elspezoj. Tiel longe kiel la skribanto de tiu ĉi artikolo havis ankoraŭ propran kapitalon, li nenion domaĝis kaj metis en la aferon ĉion, kion li havis. Dank’ al la grandaj elspezoj, kiujn la eldonado de verkoj kaj la propagando englutis, precipe en la unua tempo, kiam nia afero estis ankoraŭ tute kruda kaj ĉiu paŝo kostis grandegajn oferojn, la monujo baldaŭ montris al li sian nudan fundon. Ne esperante trovi ian subtenon de la flanko de niaj amikoj kaj ne volante tamen lasi fali la aferon, la skribanto faradis ĉion, kion li povis, kaj kun gajaj paroloj en la buŝo daŭrigadis sian laboradon, kvankam li jam devis fari por tio ĉi ĉiam novajn ŝuldojn. Lia situacio fariĝis ĉiam pli kaj pli neelportebla: ĉar ne sole li ne povis revi pri la kovro de la faritaj ŝuldoj, sed al tio ĉi aliĝis ankoraŭ la jena cirkonstanco: okupata la tutan tagon je nia afero, en kiu li devas esti ĉio en unu persono, havante tial por io alia nek liberan kapon, nek sufiĉan tempon, li devis tute malŝati sian profesion, de kiu li devus vivi kaj nutri sian familion. Uzante la lastajn fortojn, mi tenis min tiel longe, kiel mi nur povis; sed al ĉiu ebleco estas limo, kaj nun la limo venis. Plu la afero tiel iri ne povas, ĉar venis la tempo de absoluta neebleco.

Oni devas sekve krei rimedojn por la eldonado de la gazeto kaj ankaŭ trovi ian bonan, kompetentan kaj fideblan, sed ankaŭ libertempan kaj finance senzorgan, kondukanton por nia afero, ĉar mia situacio atingis la lastan gradon de neebleco kaj ĉe la nunaj kondiĉoj la kondukado de nia afero estas por mi neebla, malgraŭ mia tuta volo. Sed ĉar ne tiel baldaŭ ankoraŭ troviĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero, tial estas necese, ke ĝis la troviĝo de tia persono mi daŭrigu mem la kondukadon de nia afero. Sed tion ĉi mi nun povus fari nur tiam, se oni povus difini por mi certan salajron kaj per tia maniero doni al mi la eblon ekzisti kaj labori, tiom pli, ke nun, kiel oni malsupre vidos, ekster ĉiuj ĝisnunaj laboroj komenciĝos ankoraŭ la eldonado de multaj verkoj (ne malpli ol unu folio ĉiusemajne), kaj por mia okupado je mia propra profesio ne restos jam eĉ unu libera minuto.

Difininte jam certan sumon por la subtenado de la afero, ni devas ankaŭ memori pri ĝia progresigado kaj ni devas difini certan, kvankam eĉ ne grandan sumon por la senhalta propagandado kaj certan sumon por la senĉesa eldonado de ĉiam novaj verkoj.

Sekve por ke nia afero ne sole regule daŭrigu sian vivon kaj traatendu la malfacilan tempon de la indiferenteco de la mondo, sed ankaŭ senhalte progresadu, estas necese, ke ni per komunaj fortoj kreu por ĝi ian fonton, kiu ĉiujare donus al ĝi:

a) Por eldonado de la “Esperantisto” (kiu en tia okazo, ne bezonante jam enspezojn de la abonantoj, povus esti donata al la membroj de nia fondota societo senpage kaj la enspezojn de ĉiuj flankaj abonantoj enporti en la kason de la societo) 500 r.
b) Por la kondukanto de nia gazeto kaj afero, por ke li havu la eblon sin teni, ĝis troviĝos alia fidebla kondukanto senpaga 2000 r.
c) Por la senhalta daŭrigo de la propagando kaj varbado de ĉiam novaj amikoj kaj societanoj 500 r.
d) Por la senhalta eldonado de ĉiam novaj verkoj (ne malpli ol unu presita folio ĉiusemajne) kaj poŝta dissendado de ĉiuj ekzempleroj al la membroj de la societo* 2000 r.
Kune 5000 r.
* Kaj ankaŭ konstante al 100–200 plej gravaj redakcioj de gazetoj, por ke la mondo ĉiam ripete aŭdadu pri la progresado de nia afero.

Detala kalkulo de la tuta elspezata mono estos ĉiujare donata en la “Esperantisto”.

Kun la tempo ni sendube havos senkompare pli multe, ol 5000 rublojn ĉiujare, kaj ju pli da mono ni havos, des pli rapide kaj bone iros kompreneble nia afero. La dirita sumo estas tre malgranda kaj facile kreebla. Multaj institucioj, kiuj ne alportas eĉ milan parton de la utilo, kiun ni atendas de nia afero, englutas ĉiujare mil fojojn pli multe, ol tiu ĉi sumo. Sed tiu ĉi sumo estas la minimo, kiun ni bezonas. Se tiu ĉi sumo estos al ni por ĉiu jaro certigita, ni povos jam esti tute trankvilaj pro la estonteco de nia afero.

Kiel krei konstantan fonton, kiu donus al ni ĉiujare ne malpli ol 5000 rublojn? La plej bona rimedo kompreneble estus, se iu el la riĉuloj, kiuj interesas sin je ĉiuhomaj aferoj, volus oferi unufoje 100 000 rublojn kaj tiel krei eternan fondon, kies procentoj estus tute sufiĉaj por je eterne certigi la regulan progresadon de nia afero. Sed pri io simila ni nun ne povas ankoraŭ eĉ revi, ĉar la grandaj riĉuloj staras ankoraŭ tute flanke de nia afero. Per si mem la sumo ne estas tre granda; vidante, kiel ofte la riĉuloj oferas sumojn dek kaj cent fojojn pli grandajn por celoj publikaj malpli gravaj kaj malpli facile atingeblaj, ol la nia, ni povas tute kuraĝe esperi, ke ankaŭ por nia afero pli aŭ malpli frue troviĝos grandaj oferantoj; sed nun la tempo de grandaj oferoj ankoraŭ ne venis por nia afero; ne sole unu granda riĉulo ne donos ankoraŭ la necesan sumon, sed eĉ kelkaj riĉuloj kune ĝin ne kreos. En konstanta laborado ni pacience atendos, ĝis la tempo de la grandaj oferoj venos kaj ĝis tia eterna fondo, per unu fojo aŭ iom post iom, estos kreita; sed ĝis tiu tempo estas eble ankoraŭ tro longe (kvankam ĝi povas kompreneble ankaŭ veni al ni de ia flanko tute neatendite tre baldaŭ); sekve ni dume devas certigi al ni la ĉiujaran sumon de 5000 rubloj per niaj propraj malgrandaj, sed kunigitaj fortoj.

Kvankam inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj, tamen alporti per fortoj kunigitaj la sumon de 5000 rubloj ĉiujare al ĉiuj Esperantistoj kune jam estus afero facila … se efektive ĉiu el ni volus fari, kiom li povas. Sed la sperto faris nin pesimistaj, kaj ni tute ne esperas, ke en la nuna tempo eĉ tiu ĉi malgranda sumo povu esti ĉiujare kolektita per memvolaj oferoj de niaj amikoj. (La abonado de la “Esperantisto” estas certe ne granda ofero, kaj tamen 9⁄10 el niaj amikoj estas tiel “ekonomiaj”, ke ili anstataŭ mem aboni, legas la ekzempleron de ia konato aŭ tute nian gazeton ne legas.) Tiel anstataŭ kalkuli je ricevotaj oferoj, ni volas fondi el niaj amikoj akcian societon, al kiu apartenos la tuta financa flanko de nia afero, tiel ke proporcie je la enportitaj sumoj, la membroj dividados inter si ankaŭ la tutan estontan materialan profiton de nia afero. Akcianojn ni pli facile trovos, ol oferantojn, tiom pli, ke ni transdonas al ili aferon jam pretan, en kiu ĉiuj grandaj elspezoj fondaj kaj preparaj, ĉiuj riskoj kaj grandaj perdoj necesaj en la komenco de ĉiu entrepreno, estas jam faritaj ne el ilia poŝo. Por ke en la afero povu partopreni ne sole homoj bonhavaj kun sumoj grandaj (ju pli granda la enportita sumo, des pli granda kompreneble estos la ricevota profito), sed ankaŭ la plej malriĉaj el niaj amikoj, ni ellasas la akciojn en la sekvanta maniero:

a) La pago por la akcioj ne estos unufoja, sed konsistos en pagoj ĉiujaraj.

b) La ĉiujara pago por ĉiu akcio estos tre malgranda, nome: dek rubloj ĉiujare.

Sed nun naskiĝas la sekvantaj demandoj:

1. Kiel garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone kaj honeste administrata kaj ne estos perdata? (Ĉar la estontaj membroj loĝas en diversaj urboj kaj landoj, sub malegalaj leĝoj, kaj nia societo ne tiel baldaŭ ankoraŭ povos fariĝi oficiala, tiu ĉi demando estas tre grava.)

2. Kian garantion havos nia afero, ke la ĉiujaraj pagoj estos konstantaj, por ĉiam tute certigitaj kaj regulaj? (Tio ĉi estas la plej grava demando, ĉar supre ni jam montris, ke la plej grava celo por ni estas krei fonton konstantan, neniam sekiĝantan.)

3. Poste, kiam la afero sufiĉe disvolviĝos kaj ne sole facile trovos amasojn da amikoj en la nomo de la afero mem, sed ankaŭ la materiala profito por la akcianoj estos granda kaj senduba, — tiam akcianoj troviĝos en amaso; sed kiel kolekti la plej rapide la unuan milon da akcianoj en la unua jaro, kiam la afero ne estas ankoraŭ tre profita?

La unuan demandon nia societo solvos en la sekvanta maniero: ekster la firme difinitaj kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero, la tuta cetera envenanta mono estos ĉiam uzata por eldonado de ĉiam novaj verkoj (aŭ eble ankaŭ gazetoj), kaj ĉiuj ekzempleroj de ĉiuj verkoj kaj gazetoj eldonotaj de la societo estos ĉiufoje tuj senpage dissendataj al la societanoj proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili havas (la nombro de la presotaj ekzempleroj de ĉiu verko estos ĉiam egala al la nombro de la akcioj, kaj unu akcio ricevados po unu ekzemplero de ĉiu verko). Sekve la kapitalo de nia societo sin ĉiam trovos en la manoj de la akcianoj mem, kiuj povos la verkojn konservi por si (tiam ili gajnos tion, ke la verkoj al ili kostos pli malkare, ol al aliaj personoj), aŭ vendi ilin kun profito laŭ certa venda kosto, kiu estos difinita por ĉiu verko por la personoj starantaj ekster nia societo. Ili povos ankaŭ (kun granda profito, kiel ni malsupre montros) vendi la akciojn mem, ĉar la akcioj ne estos nomaj kaj devos nur al la komenco de ĉiu jaro sciigi la kondukanton de la societo la adreson, sub kiu ili sin trovas, por ke tiu sciu, al kiu sendadi la verkojn.

La duan demandon la societo solvos per la sekvanta rimedo. Ĉar nia societo bezonas ĉiujare nur certan supre difinitan sumon da mono, tial por ni estas grave, ke nur certa nombro da akcioj estu konstante kaj regule pagataj. Ĉu ĉiuj ceteraj akcioj sin tenos konstante aŭ defluados kaj alfluados — tio ĉi jam ne estas por ni grava, kaj ni povas ĝin lasi al la bontrovo de la akcianoj mem. Por tute certigi al ni la regulan envenadon de 5000 rubloj ĉiujare, la societo agas en la sekvanta maniero. Ĉiu akcio portos konstantan numeron, kiu montras la ordon, en kiu la akcioj estis aĉetitaj; la akcioj, portantaj numeron de 1 ĝis 1000 estas “akcioj fondintaj” kaj ne sole tuj en la komenco pagas nur 5 rublojn anstataŭ 10, sed ricevas por eterne la tre gravan privilegion, ke ili, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj ordinaraj, devas ĉiam pagadi nur 5 rublojn ĉiujare anstataŭ 10. Sed tiun ĉi grandan privilegion la diritaj “akcioj fondintaj” konservas nur tiel longe, kiel ili akurate alportas sian ĉiujaran pagon; se en unu jaro tia privilegia akcio ne pagis ĝis la 1a de Februaro, ĝi perdas por eterne sian privilegion. Ĉe tia ordo ni povas esti tute certaj, ke almenaŭ 1000 akcioj ĉiam estos pagataj tre akurate (se iliaj posedantoj ne povos aŭ ne volos pagi por ili, ili jam mem penos vendi ilin al aliaj personoj, kiuj jam de sia flanko zorgados pri akurata pagado): ĉar neniu volos perdi la privilegion, kiun li unu fojon ricevis kaj neniam pli jam povos ricevi. La propra intereso estas la plej bona memoriganto kaj garantiulo.

La solvo de la tria demando jam per si mem estas enhavata en la solvo de la demando dua. Dank’ al la supre dirita konstruo de nia societo, la aĉeto de akcioj ĝis No 1000 donas tian grandan profiton kaj tian grandan garantion, kiujn donas nenia alia pure komerca entrepreno. La grandega profito sendube al ĉiu falas en la okulojn, tamen ni ĝin ankoraŭ klarigos iom pli detale. Kiel oni malsupre vidos, ni por la komenco kolektos ankoraŭ ne la monon por la akcioj, sed nur la subskribojn (kaj por garantio ankaŭ 20% de la subskribita sumo), kaj nia societo estos fondita nur tiam, kiam la nombro de la akcioj subskribitaj (sed ankoraŭ ne pagitaj) atingos 1000. Nur tiam ni sciigos, ke la societo estas fondita, kaj ni petos alsendi al ni la monon kaj ricevi la akciojn. Tiel longe kiel la nombro de la akcioj ne atingos 1000, la akcianoj ne bezonas pagi eĉ unu kopekon (ekster la 20%, kiujn ili sendas kiel garantio, kaj kiun ili ricevos returne, se la societo ĝis Marto ne fondiĝos); ili ne komencos la enmetadon de sia mono, antaŭ ol iliaj kunigitaj rimedoj estos sufiĉe fortaj, por doni la garantion de senperda kaj profita irado de la afero. Sekve en tiu sama minuto, kiam Vi pagos por Via akcio la unuajn 5 rublojn, Vi jam scios, ke ne sole la societo estas jam sufiĉe forta por prospere agadi, sed — kio estas la plej grava — ke la nombro de la privilegiaj akcioj (la unua milo) jam de la unua minuto estas fermita kaj sekve jam de la unua minuto ĉiu nova amiko, kiu volas aĉeti akcion, devos pagadi por ĝi ne 5, sed 10 rublojn ĉiujare, kaj tial ĉiu el ili plivolos aĉeti la akcion de Vi kaj volonte pagos al Vi kvin aŭ dek fojojn pli multe ol Vi mem pagis, por ke li nur havu Vian numeron kaj gajnu per tia maniero la duonon de sia pago ĉiujare. Tiel jam en la minuto, kiam Vi Vian akcion aĉetos, ĝia indo saltos alte, altege.

Prezentante por la aĉetanto tian grandegan profiton, la unuatempaj akcioj en tiu sama tempo havas en si absolute nenian riskon. Ĉar neniu ja supozos, ke kun la minuto, kiam nia afero ricevos firman fundamenton, la nombro de ĝiaj amikoj ĉesos grandiĝadi kaj troviĝos pli nenia nova amiko, sekve nenia aĉetanto por la akcioj! Se nia afero ĝis nun ĉiam ricevadis novajn amikojn, kvankam pro nia manko de rimedoj ĝi estis tre malmulte konata en la mondo, — neniu ja dubos, ke nun, kiam ni ricevas rimedojn labori energie, ĝi trovos baldaŭ tre multajn novajn amikojn, kaj en la plej malfeliĉa okazo ĝi ja trovos baldaŭ en la tuta mondo almenaŭ 1000 amikojn por aĉeti la akciojn. Se Vi eble timas, ke, riskinte aĉeti grandan nombron da akcioj, Vi poste ne povos ilin vendi nur tial, ke Vi eble loĝas inter homoj indiferentaj kaj la nove aliĝantaj amikoj estos malproksime de Vi kaj Vi ne povos proponi al ili Viajn akciojn, — tiam ne forgesu ja, ke Vi tute ne bezonas persone serĉi aĉetantojn, sed Vi povas donadi pri Viaj vendotaj akcioj anoncon en la “Esperantisto”, kiun ĉiu nove aliĝonta amiko sendube legos, aŭ uzi aliajn rimedojn. Por tion ĉi faciligi, la “Esperantisto” anoncojn pri vendataj privilegiaj akcioj presados ĉiam senpage, en aparta rubriko.

Oni vidas sekve, ke la unua milo da akcioj ricevas grandajn privilegiojn kaj ĉiujn eblajn garantiojn. La granda profito kaj certeco, kiun havos la posedantoj de la akcioj privilegiaj, venas de tio, ke ekster la fruktoj, kiujn ilia kapitalo mem kurante al ili alportos, ili ricevas ankoraŭ senpage la pretajn fruktojn de granda kapitalo jam antaŭ ili enmetita en la aferon kaj la certigon de fruktoj de kapitalo, kiu post ili de diversaj personoj estos enmetita en la aferon. Se ni donas al tiuj ĉi akcioj fondantaj tiajn eksterordinare grandajn privilegiojn, ni faras ĝin tial, ke la tempo estas al ni tre kara kaj ni oferas ĉion, kion ni povas, por nur kiel eble plej rapide altiri la necesan kapitalon, kiel eble plej rapide disvendi la unuan milon da akcioj, por ke nia societo povu komenci sian funkciadon.

En vido de la grandega profito, kiun prezentas la akcioj de la unua milo (ne parolante jam pri la morala signifo de tiuj ĉi akcioj, kiuj kreos la firman fundamenton por grava ĉiuhoma afero), ni povas esperi, ke ĉiu rapidos subskribiĝi je kiel eble pli granda nombro da akcioj kaj kiel eble pli rapide, por ke li trafu ankoraŭ antaŭ ol la unua milo estos fermita. Ni petas, ke oni alsendu la subskribojn kiel eble plej baldaŭ, ĉar kiam la unua milo estos subskribita, tiam ni ne povos jam vendi privilegiajn akciojn eĉ al la plej varmaj kaj meritaj amikoj. Por subskribiĝi, estas sufiĉe sendi al la skribanto de tio ĉi la sekvantan leteron:

Mi deziras havi ......* privilegiajn akciojn de la “Akcia Societo Esperantista”. Kun tiu ĉi letero mi sendas 20% de la kosto de la dirita nombro da akcioj kaj la ceteran 80% mi sendos, kiam Vi sciigos min, ke 1000 akcioj estas jam subskribitaj kaj ke la Societo estas fondita. Se ĝis la Ia de Marto 1892 la Societo ne estos ankoraŭ fondita, tiam mi petas sendi al mi returne la nun sendatan monon aŭ uzi ĝin en la maniero, kian mi tiam skribos al vi.

(Subskribo)

Mia adreso por la jaro 1892 estas: ......

* Skribi la nombron de la deziritaj akcioj.

Pli aŭ malpli frue ni penos, ke nia Societo estu forme sankciita de la registaroj; sed ĉar en la unua tempo tio ĉi estos iom malfacila, postulus tro multe da tempo kaj estus ligita kun tro grandaj maloportunaĵoj, tial en la unua tempo nia Societo ekstere havos karakteron personan, t.e. la tutan oficialan respondecon prenas sur sin la skribanto de tiu ĉi artikolo. La akcioj, kiujn la membroj ricevos, havos pli-malpli la sekvantan formon:

I. Formo de la akcioj privilegiaj:

No ......

De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 5 rublojn, kaj mi prenas sur min la ŝuldon alsendadi al li senpage po unu ekzemplero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto, kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 1892 (tute egale, ĉu ili estas verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj). Ekster tio mi ŝuldas sendadi al la posedanto ankaŭ en ĉiuj venontaj jaroj ĉiam por la egala pago de 5 rubloj ĉiujare po unu ekzemplero de ĉiuj eldonotaj de mi verkoj aŭ gazetoj, kiel ajn granda ilia nombro estos, se li nur sendados al mi ĉiujare la 5 rublojn ne pli malfrue ol ĝis la Ia de Februaro de ĉiu jaro. Se en ia jaro mi ne ricevos de la posedanto la diritan pagon ĝis la Ia de la Februaro, tiam mia ŝuldo rilate la posedanto finiĝas.

L. Zamenhof.

II. Formo de la akcioj simplaj:

No ......

De la posedanto de tiu ĉi karto mi ricevis 10 rublojn, kaj mi prenas sur min la ŝuldon elsendadi al li senpage po unu ekzemplero de ĉiuj verkoj aŭ gazetoj en aŭ pri la lingvo Esperanto, kiujn mi eldonos en la daŭro de la tuta jaro 18… (tute egale ĉu ili estos verkitaj de mi aŭ de aliaj personoj).

L. Zamenhof.

Tiel oni vidas, ke ĝis la tempo, kiam nia Societo ricevos forman sankcion de la registaroj, en la akcioj estos nenio dirita pri la Societo; sed ĉio, kion mi diris en la nuna artikolo, estos ŝuldiga por mi antaŭ la leĝoj; mia nuna artikolo estas oficiala ŝuldiĝo de mia flanko.

Se la Societo poste iam trovos, ke mi kondukas la aferon ne bone, ĝi havas la rajton elekti per voĉdonado alian kondukanton (en la aferoj de la Societo ĉiu membro havas tiom da voĉoj, kiom da jare pagitaj akcioj li havas). Sed tiel longe, kiel mi estas kondukanto, mi prenas al mi la rajton kondukadi la aferon laŭ mia propra bontrovo, kaj al la akcianoj mi devas nur donadi ĉiujare (en la “Esperantisto”) kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn la Societo havis. Mi mem ne havas la ŝuldon sur ĉiu paŝo konsiliĝadi kun la akcianoj; sed se per la iniciativo de iu el la membroj la Societo per plejmulto da voĉoj ion decidos, tiam tiu ĉi decido estas por mi leĝdonanta.

Ĉion, kion mi diris, mi nun resumas en formo de regulareto de la “Akcia Societo Esperantista”*:

* En pli orda kaj detala formo ni presos la regularon, kiam la Societo estos fondita; nun ni nur ripetas, ke ĉio, kion ni diris en nia artikolo, estas ŝuldiga por ni, se ĝi eĉ eble en la nuna resumo sin ne trovas, aŭ estas ne klare esprimita.

§ 1. La “Akcia Societo Esperantista” havas la celon zorgi pri la regula kaj konstanta disvastigado de la lingvo Esperanto kaj grandigado de ĝia literaturo.

§ 2. La tuta havo de la Societo apartenas al la membroj de la Societo proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.

§ 3. Kiu volas partopreni en la Societo, aĉetas akciojn de la Societo, el kiuj ĉiu aparta kostas 10 rublojn por jaro kaj donas al la posedanto unu voĉon en la aferoj kaj unu parton en la havo de la Societo.

Rimarko. La pagoj estas renovigataj en Januaro de ĉiu jaro, kaj ĉiun jaron la membroj ricevas por siaj pagoj novajn akciojn (sub ĉiam tiu sama numero, se la pagado ne estis interrompita). La akcioj ne estas nomaj, kaj sekve ilia transirado de unu posedanto al alia ne ŝanĝas ilian indon.

§ 4. Ekster la kostoj de la kondukado kaj disvastigado de la afero de la lingvo Esperanto (la alteco de tiuj ĉi kostoj estas en la komenco de ĉiu jaro difinata per voĉdonado de la akcianoj), la tuta cetera kapitalo de la Societo estas uzata por eldoni en aŭ pri la lingvo Esperanto ĉiam novajn verkojn, kiuj estas presataj ĉiam en tiom ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, kaj senpage dissendataj al la akcianoj proporcie je la nombro de la akcioj, kiujn ĉiu el ili posedas.

Rimarko. La aŭtoroj de la eldonotaj verkoj ricevas nenian pagon por sia laboro, kaj estas la ŝuldo de la kondukanto de la Societo, ĉiam zorgi pri la ekzistado de sufiĉa nombro da bonaj manuskriptoj, aŭ en okazo de manko prepari ilin mem; sed dum la Societo havas la rajton presi de ĉiu verko nur tiom da ekzempleroj, kiom akcioj ekzistas, la aŭtoro de ĉiu eldonata verko havas la rajton postuli, ke la Societo presu de lia verko pli grandan nombron da ekzempleroj kaj tiam li pagas la tutan superfluan monon kaj ricevas kiel sia propraĵo ĉiujn superfluajn ekzemplerojn. Se poste estos utile per pagoj aŭ per konkursaj premioj helpi la naskiĝon de bona literaturo originala, la kondukanto povas tion ĉi fari nur post ricevo de speciala permeso de la flanko de la akcianaro.

§ 5. Ĝis la tempo, kiam la Societo trovos necese elekti alian kondukanton, la kondukado de la aferoj de la Societo sin trovas en la manoj de L. Zamenhof, kiu en ĉiuj aferoj, por kiuj li ne ricevis difinitan ordonon (per voĉdonado) de la Societo, povas sin gvidi je sia propra bontrovo. Sed en la fino de ĉiu jaro li devas doni al la akcianoj detalan kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, kiujn li havis en la jaro.

§ 6. La Societo kompreneble disponas nur super la uzado de la kapitaloj de la Societo mem; ĉio alia, tuŝanta la lingvon Esperanto ekster la Societo, restas, kiel antaŭe, propraĵo de la tuta mondo; oferoj flankaj, farataj por la afero Esperanto, estas uzataj laŭ la dispono de la oferantoj mem.

§7. La fondiĝo de la Societo fariĝas en la sekvanta maniero: Ĉiu, kiu volas havi parton en la Societo, sciigas la kondukanton pri la nombro de la akcioj, kiujn li volas aĉeti por la unua jaro, kaj sendas 20% de la kostoj de la subskribitaj de li akcioj. La Societo fondiĝas ne pli frue, ol kiam 1000 akcioj estos subskribitaj; tiam la kondukanto sciigas la subskribintojn, ke la Societo estas fondita, la subskribintoj alsendas la restajn 80% kaj ricevas la akciojn, kaj la Societo komencas sian funkciadon. Se ĝis la 1a de Marto 1892 la Societo ne estos fondita, tiam la subskribintoj ricevas returne siajn senditajn 20%. — Por ke la Societo fondiĝu kiel eble plej rapide, en la unua tempo estas ellasataj 1000 akcioj “fondantaj”, kiuj, havante tiujn samajn rajtojn, kiel la akcioj ordinaraj, donas tamen al siaj posedantoj (sennomaj) la eternan privilegion pagadi ĉiujare nur 5 rublojn anstataŭ 10 rubloj. Sed se en unu jaro la posedanto de tia privilegia akcio ĝis la 1a de Februaro ne pagis por ĝi la jaran pagon, la akcio perdas sian privilegion kaj fariĝas por ĉiam akcio ordinara. En la vendado de la privilegiaj akcioj la Societo gvidas sin per neniaj personaj meritoj, sed nur per antaŭeco de la subskriboj; kaj kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos 1000, tiam la vendado de akcioj privilegiaj estos ĉesigita.

Ni klarigis la tutan konstruon de nia Societo kaj nun ni petas, ke ĉiu, al kiu nia afero estas kara, rapidu subskribi kiel eble pli grandan nombron da akcioj. Ĉar ekster la morala indo niaj akcioj havas ankaŭ gravan indon pure komercan, tial niaj amikoj povas facile varbi akcianojn eĉ inter personoj, kiuj por nia afero mem estas tute indiferentaj. Laŭ la mezuro de la vendado de la akcioj ni presados en la “Esperantisto” la nomojn de la akcianoj; sed personoj, kiuj volas partopreni en nia afero nur komerce aŭ pro ia kaŭzo nekonate, povas postuli, ke iliaj akcioj estu publikigataj sub ia signo anstataŭ sub ilia nomo.

Ni turnas la atenton de la personoj, kiuj havas aŭ povas havi kelkan liberan kapitalon, ke, aĉetante kiel eble pli grandan nombron de niaj akcioj, ili helpos meti firman fundamenton al nia kara afero, por eterne certigos ĝian regulan progresadon, kaj tamen ili per tio ĉi sian kapitalon ne oferos, sed nur pruntos sub kondiĉoj tre oportunaj por ili.

Prezentante nun nian projekton al niaj legantoj, ni petas ĉiun el ili kiel eble plej baldaŭ sendi al ni respondojn je la sekvantaj demandoj:

1) Ĉu li aprobas la projekton aŭ ĉu li trovas en ĝi iajn gravajn erarojn;

2) ĉu li povas al ni proponi ian alian, pli bonan projekton, aŭ plibonigojn al nia nuna projekto;

3) ĉu en okazo, se nia projekto restus en ĝia nuna formo, li volos aĉeti akciojn, kaj kian nombron;

4) se li proponas alian projekton, tiam kun kia kapitalo li volus kaj povus eniri en la aferon, se estus akceptita lia projekto.

Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia projekto povas pli-malpli esperi esti efektivigita, tiam mi post unu monato komencos akceptadi la subskribojn je la unuatempaj akcioj.

Se post la ricevo de la respondoj de niaj amikoj montriĝos, ke nia projekto ne povas esperi, ricevi sufiĉan nombron da subskriboj, tiam ni presos ankoraŭ kelkajn aliajn projektojn de ni kaj de aliaj amikoj de nia afero, kaj la projekto, kiu ricevos la plej grandan nombron da promesitaj subskriboj, estos akceptita. Tial ni kun la akceptado de la subskriboj kaj de la 20% atendas ankoraŭ, ĝis la afero klariĝos, kaj en la unua monato ni petas la amikojn nur skribi al ni, kiom da akcioj ĉiu el ili volos subskribi. Sed la tempo estas kara, kaj ni esperas, ke tiun ĉi fojon niaj amikoj ne lasos nin longe atendi ilian respondon kaj ne devigos nin kelkajn fojojn ripeti nian peton.

En la tempo de la presado unu amiko faris al nia projekto kelkajn demandojn, kiuj montras, ke ni eble ne tute klare esprimis niajn pensojn. Timante, ke tiun ĉi saman demandon eble volos fari ankaŭ aliaj, ni presas tie ĉi la respondon, kiun ni donis al nia amiko.

Demandoj: 1) se unu persono aĉetos ekzemple 200 akciojn privilegiajn kaj longe ne trovos aĉetantojn por siaj akcioj, li tiam sekve ricevados por si mem po 200 ekzempleroj de ĉiu eldonota verko — kion li faros kun tia granda nombro da verkoj, kiuj ne havos por li indon kaj kiujn li, kiel privata persono, neniam povos vendi? 2) se ĉiuj presitaj ekzempleroj de ĉiu verko estos dissenditaj al la Societanoj — kion faros la personoj, starantaj ekster la Societo kaj volantaj aĉeti tiun aŭ alian verkon? — Respondo: ĉiuj ekzempleroj estos dissendataj al la akcianoj nur “por ke la tuta kapitalo de la Societo sin ĉiam trovu en la manoj de la Societanoj mem”; sed la societanoj tute ne bezonas sin mem okupadi je la vendado de la libroj (ekster la okazo, se ili mem ĝin volas fari, esperante vendi siajn librojn pli profite); ili povas fari tion saman, kion faras ĉiuj aŭtoroj de verkoj, t.e. doni siajn librojn al libristoj (aŭ al la skribanto de tiu ĉi artikolo), kaj laŭ mezuro de la vendado de la libroj ili ricevos la monon por ili. La plej bone estos krei ian ĉefan centran vendejon, kiu sin okupados je la vendado de la akcioj kaj ankaŭ de ĉiuj verkoj. La programon de tia “centra vendejo” ellaboros jam poste la akcianoj mem; ĝis tiu tempo ni volonte prenos sur nin mem la rolon de tia centra vendejo.

Se ĉiu aparta aŭtoro, eldonante sian verkon ekzemple en 1000 ekzempleroj, havas la rajton esperi, ke pli aŭ malpli frue ĉiuj liaj ekzempleroj estos venditaj kaj alportos al li gajnon, kvankam li persone ilin ne disvendas, sekve ankaŭ niaj societanoj havas tian saman rajton tion ĉi esperi, tiom pli, ke per sia komuna societa kapitalo ili havos multe pli grandan eblon elvoki vendadon multe pli energian. Nia Societo estos simpla akcianaro eldonanta; kaj kiel en ĉiu akcianaro tute ne estas necese, ke la akcianoj mem sin okupadu je la vendado de la produktoj de sia firmo, tiel ankaŭ kompreneble en la nia.

Supozante, ke en nia projekto eble povas troviĝi ankaŭ multaj aliaj malklaraĵoj, kiuj detenus niajn amikojn, ni devas fari tie ĉi la sekvantan komunan rimarkon: diversaj detaloj en nia projekto, kiuj eble al tiu aŭ alia amiko ŝajnos eraraj, tute ne devas lin deteni de nia projekto, ĉar ĉiujn detalojn la societanoj povos poste (per voĉdonado) ellabori aŭ ŝanĝi laŭ sia propra bontrovo.

L. Zamenhof.

OV II.50. El La Esperantisto 1891, n.8, p.57–62.

La plej proksima estonteco.

En la No 8 de nia gazeto ni presis projekton de “Akcia Societo Esperantista”. Ni esperu, ke la “projekto” baldaŭ fariĝos “fakto”; sed la tempo estas ankoraŭ tro mallonga, por ke ni nun povu jam scii la rezultatojn, kiujn nia projekto donis. Jam nun*, kiel oni povis facile antaŭvidi, la vasta projekto elvokis de la flanko de kelkaj amikoj diversajn demandojn kaj dubojn tuŝante diversajn apartajn punktojn de la projekto. Staras tute ekster dubo, ke la principo de la projekto, t.e. la intenco fondi per komunaj fortoj fonton, kiu donadus almenaŭ 5000 rublojn ĉiujare por la vastigado de nia afero, nenie trovos ian kontraŭparolon. Kontraŭparoloj povas nur veni: 1) kontraŭ la konstruo kaj la programo de la Societo kaj kontraŭ diversaj apartaj detaloj; 2) kontraŭ la efektivigebleco de la Societo. La unua punkto, kiel ajn grava ĝi ŝajnas je l’ unua rigardo, en efektivo ne havas grandan signifon. Ne parolante jam pri tio, ke la motivoj, kiuj ĝis nun estis prezentataj kontraŭ tiu aŭ alia detalo de la projekto, estas facile redefendeblaj, ni supozas eĉ, ke poste en la projekto eble estos trovitaj gravaj eraroj, kaj kontraŭ tia okazo ni rimarkas, ke la detaloj estos facile bonigeblaj kaj ŝanĝeblaj per la decidoj de la Societo mem. Nia programo devas nur difini la vojon por la unua tempo; sed de la momento, kiam la Societo fondiĝos, la rajto de decidado en ĝiaj aferoj transiras al la membroj, kiuj per voĉdonado povas ŝanĝi ĉion, kion ili trovas nebona. Grave estas por ni nur fondi kolegaron, kiu prezentus sufiĉan komunan forton, por garantii la estontecon de nia afero; sed uzi sian propran forton en tiu aŭ alia maniero estas jam afero de la kolegaro mem. Kun tiu sama ĝojo, kun kiu ni vidus la efektiviĝon de nia projekto, ni salutus ankaŭ Societon kun ĉiu alia programo, se la rezultatoj de ĝia laborado promesus esti tiaj samaj. Eĉ se unu sola persono volus tute laŭ sia propra programo krei kaj finance certigi ian konstantan fonton por nia afero, ni salutus ĝin kun ĝojo, — tiom pli, kompreneble, neniu povus al akcia Societo malpermesi aranĝi siajn aferojn laŭ sia propra bontrovo.

* Al kelkaj amikoj ni komunikis la esencon de la projekto ankoraŭ antaŭ ol ĝi estis presita.

Multe pli grava jam estas la dua punkto — la efektivigebleco. Ĉu ni havos nun sufiĉe da forto, por krei Societon en tiu mezuro, pri kiu ni parolis en nia projekto? La venontaj monatoj donos respondon je tiu ĉi demando. Estas tute sendube, ke se ni povos atendi kaj elteni, la bezonata forto pli aŭ malpli frue kolektiĝos, ĉar ĉiu nova peco da tempo alportos al nia afero novajn amikojn kaj grandigos niajn fortojn. Ĉar la demando estas pure financa, tial la jesa respondo en nia kreskonta afero dependas nur de la tempo. Se la sufiĉa forto por krei nian Societon ne kolektiĝos en unu monato, ĝi kolektiĝos en du monatoj, en tri monatoj, en jaro, aŭ fine en kelkaj jaroj. Tamen ni ne povas senzorge lasi la respondon tute al la estonteco; ĉar se la efektiviĝo de la Societo tro prokrastiĝos (aŭ el kaŭzoj pure financaj, aŭ el neeblo tiel baldaŭ konsentigi la diversopiniajn partoprenontojn por ia nun difinita programo), tiam nia afero povus dume perei el manko de fortoj kaj el neeblo finance sin teni. Sekve la prudento ordonas al ni: pacience atendi kaj kolekti iom post iom financajn fortojn por la fondota Societo, priparoli kaj peni alkonduki al ia konsento la diversajn opiniojn pri la konstruo kaj programo de la fondota Societo, sed — la plej grava — dume provizore certigi la regulan senhaltan iradon de nia afero ĝis la tempo, kiam la Societo fondiĝos. Ni esperu, ke la Societo fondiĝos jam post kelkaj monatoj, sed ni estu preparitaj ankaŭ por la okazo, se la fondiĝo eble prokrastiĝos tro longe.

Por provizore certigi la regulan iradon de nia afero en la plej proksima estonteco, t.e. ĝis la projektita Societo fondiĝos aŭ ĝis nia afero en ia alia maniero ricevos firman fundamenton sub la piedoj, ni agas en la sekvanta maniero:

Ni ellasos 200 “Kartojn Fondantajn” kies celon kaj signifon oni povas vidi el la malsupre donita teksto de la kartoj mem. Nun ni nur turnas la atenton de niaj amikoj, ke ĉiu el tiuj 200 kartoj postulas de sia posedanto nur la pruntadon de tre sensignifa sumo de 1 rublo ĉiumonate; la kartoj sekve neniun ŝarĝos kaj dume ili tute certigos la estontecon de nia afero. Ni povus nin kontentigi je nur 150–160 kartoj, tamen ni ellasos la rondan sumon de 200, en la antaŭvido, ke eble parto de la posedantoj estos neakurataj en la pagado. Ni petas ĉiun el niaj amikoj skribi al ni kiel eble plej baldaŭ, ĉu li volas ricevi “kartojn fondantajn” kaj kian nombron li volas ricevi. Kiam la nombro de la mendoj atingos la altecon de 200 kartoj, tiam ni presos la kartojn, dissendos ilin al la mendintoj kaj petos alsendi al ni pagon por la unua monato.

Ni atentigas ankaŭ, ke la sistemo de la kartoj fondantaj tute ne devas malhelpi al la fondiĝo de la projektita Akcia Societo, por kiu la sistemo de la kartoj estas nur provizora prepariĝo kaj ne io aparta kaj nova. La mendadon de la akcioj la amikoj povas kuraĝe daŭrigi en tiu sama alteco, en kiu ili volis ĝin fari antaŭ la sistemo de la kartoj, kaj ili ne devas timi, ke parto de ilia mono nun estos okupita en ia alia maniero: ĉar kiam la nombro de la subskribitaj akcioj atingos la necesan altecon, tiam la fondiĝonta Societo antaŭ ĉio devos elaĉeti la kartojn fondantajn kaj la tuta mono de ĉiu denove fariĝos tute libera por la aĉeto de la menditaj akcioj.

La provizora sistemo de la kartoj, tute ne malhelpante al la eble ankoraŭ malproksima fondiĝo de la Societo, donos al ni la eblon regule konduki nian aferon en la plej proksima estonteco kaj donos al ni ankaŭ sufiĉe da tempo por bone pripensi kaj priparoli, ĉu estas konsilinde fondi la projektitan Societon kaj en kia formo oni devas ĝin fondi, aŭ ĉu oni devas resti ĉe la nuna ordo.

Jen estas la formo kaj la enhavo de la “kartoj fondantaj”:

Karto Fondanta
de la
Lingvo internacia Esperanto.

No. ......

La posedanto de tiu ĉi karto promesis pagadi ĉiumonate al la eldonanto de la gazeto “La Esperantisto” (komencante de la dato, presita en la fino de tiu ĉi karto) unu rublon kaj akurate daŭrigadi tiun ĉi pagadon ĝis la tempo, kiam la afero Esperanto staras forte sur propraj piedoj, t.e. kiam la nombroj de la pagantaj abonantoj de “La Esperantisto” atingos la altecon de unu milo. (Rimarko: La posedantoj de la kartoj fondantaj ricevas “La Esperantiston” senpage; la kosto de “La Esperantisto” por ĉiuj aliaj personoj restas 2 rubloj por jaro; se la posedantoj de la kartoj fondantaj deziras, ili havas la rajton postuli [per voĉdonado, kalkulante unu voĉon por ĉiu karto], ke la kosto de “La Esperantisto” estu nur unu rublo por jaro; sed tiam la pagado por la kartoj fondantaj devas daŭri ĝis “La Esperantisto” havos 3000 abonantojn.) De la tago, kiam “La Esperantisto” ricevos la 1000an abonanton (aŭ ĉe la kosto de 1 rublo ĉiujare — la 3000an), la pagado por la kartoj fondantaj ĉesiĝos, ĉiu posedanto de tia karto sendos ĝin al la eldonanto de la “Esperantisto” kaj ricevos anstataŭ ĝi por eterna memoro ateston, ke li estas “unu el la fondintoj de la afero Esperanto”. Samtempe kun la disdono de la atestoj eliros prese “ora libro de afero Esperanto”, en kiu estos priskribita por eterna memoro la tuta historio de la fondiĝo kaj firmiĝo de la afero Esperanto kaj estos presitaj la nomoj de ĉiuj personoj, kiuj per regule pagataj kartoj fondantaj prenis parton en la firmigo de la afero (t.e. la nomoj de la posedantoj de la atestoj) kaj ankaŭ la nombro de la kartoj, kiujn ĉiu aparta partoprenanto prenis en la komenco sur sian riskon kaj respondecon.

La kartoj fondantaj estas sennomaj (sed la adresoj de la posedantoj devas ĉiam esti sciataj al la eldonanto de “La Esperantisto”) kaj povas transiri el unuj manoj al aliaj; la nomajn atestojn ricevos tiuj personoj en kies posedo la kartoj sin trovos en la momento de la ĉesiĝo de la pagoj.

Al tiuj posedantoj de la provizoraj kartoj, kiuj forgesis alsendi sian pagon (en la komenco de ĉiu monato), la redakcio de “La Esperantisto” sendas memorigon en la fino de la monato kaj en okazo de bezono ankaŭ duan memorigon en la fino de la sekvanta monato. Karto, por kiu la posedanto ne pagis malgraŭ la dufoja memorigo, perdas sian forton, estas elstrekata el la nombro de la provizoraj kartoj kaj la tuta mono enportita por ĝi estas perdata. Kvitancoj pri la ricevitaj pagoj estos ĉiumonate donataj en “La Esperantisto”. Kiu deziras, povas sendi la pagon antaŭe por kelkaj monatoj per unu fojo.

La mono, kiun la posedantoj de la kartoj fondantaj ĉiumonate alsendas, estas nur prunto, kiu kun la tempo devas esti plene repagita (kun 5%) al la pruntintoj en la sekvanta maniero:

En la fino de ĉiu jaro en “La Esperantisto” estos presataj la nomoj de ĉiuj abonantoj kaj la tuta sumo de la mono, kiun Ia redakcio ricevis de la abonantoj. La tuta sumo estas uzata por repagi la prunton al la posedantoj de la kartoj fondantaj, en tia maniero, ke la tuta sumo estos dividata je 200 egalaj partoj (laŭ la nombro de la ekzistantaj “kartoj”) kaj la posedanto de ĉiu karto ricevos unu tian parton. Tiu ĉi ĉiujara repagado daŭros tiel longe, ĝis la posedantoj de la kartoj fondantaj ricevos returne la tutan sumon da mono, kiun ili enportis en la tuta tempo, kune kun 5% da gajno de la enportita sumo. Kiam la nombro de la abonantoj de “La Esperantisto” atingos 1000 (sekve kiam la ĉiumonataj pagoj por la kartoj ĉesiĝos), tiam la enspezoj de la unuaj 1000 abonantoj estos uzataj por kovri la kurantajn elspezojn de “La Esperantisto” kaj nur la abona pago de ĉiuj ceteraj abonantoj (super 1000) estos uzata por repagadi al la posedantoj de la kartoj fondantaj.

Transdoni “La Esperantiston” al ia alia persono aŭ al ia Societo la nuna kondukanto de tiu ĉi gazeto povas nur tiam, se tiu ĉi nova persono aŭ Societo antaŭe repagos (kun 5%) al la posedantoj de ĉiuj kartoj fondantaj la tutan sumon, kiun ili enportis en la daŭro de la tuta tempo.

Respondecon por la akurata plenumado de ĉio, kio estas dirita en tiu ĉi karto, prenas sur sin la aŭtoro de la lingvo Esperanto, L. Zamenhof.

La ...... 1891.

Subskribo de la eldonanto de “La Esperantisto”: ......

Al ĉiuj, al kiuj nia afero estas efektive kara, ni turnas nin kun la voko kaj peto: faru ĉion, kion Vi povas, por ke la 200 kartoj fondantaj estu kiel eble plej baldaŭ disprenitaj. Ni ne esperas, ke ni povos tiel baldaŭ trovi 200 apartajn personojn por la kartoj; tial ni estos tre dankaj al tiuj amikoj, kiuj prenos por si pli grandan nombron da kartoj, kiujn ili poste jam de si povos forvendi al siaj konatoj (aŭ al fremdaj nove venontaj amikoj, per la helpo de “La Esperantisto”), se ili ne volas konservi ĉiujn por si mem. Memoru, amikoj, ke ĝis la kartoj fondantaj estos disprenitaj, nia afero pendas en la aero kaj devus vole-nevole kelkan tempon ripozi; sed de la tago, kiam la 200a karto fondanta estos mendita, nia afero estos certigita por eterne!

OV II.51. El La Esperantisto 1891, n.9, p.65–66.

Kun la nuna numero mi devas por kelka tempo interrompi mian laboradon en nia afero. Ne el manko de bona volo, ne el laciĝo mi tion ĉi faras; la afero estas al mi tro kara, por ke mi povu iam memvole forlasi ĝin eĉ por unu tago. Sed bedaŭrinde homo dependas de cirkonstancoj; ekzistas cirkonstancoj, kontraŭ kiuj la plej bona volo povas batali nur ĝis certa limo, ĝis venas momento de absoluta neebleco.

Miaj projektoj en la NN-oj 8 kaj 9 de nia gazeto trovis varman aprobon de niaj amikoj; mendoj por “Akcioj” kaj “Kartoj Fondantaj” venas kune kun kuraĝigaj amikaj leteroj. Ankoraŭ kelkaj monatoj — kaj eble la nombro estos plena kaj la regula irado de nia afero estos certigita. Sed la cirkonstancoj, longe per forto repelataj kaj retenataj, fariĝis fine tiel premantaj, ke mi pli atendi ne povas; ili min tial devigas demeti de mi por kelka tempo la kondukadon kaj eĉ la simplan laboradon en nia afero, ĝis mia situacio ŝanĝiĝos kaj ĝis mi denove, kun duobligita energio, povos rekomenci la laboron en la afero, kiu estas la tuta celo de mia vivo.

Nia afero havas jam amikojn sufiĉe spertajn kaj sufiĉe laboremajn. Tial mi esperas, ke mia kelktempa foriĝo ne estos sentebla kaj alportos nenian malutilon al nia afero. Mi esperas, ke la amikoj energie daŭrigos la karan aferon, kiun ni kune komencis, kaj kiu pli aŭ malpli frue venkos, sendube venkos, se eĉ tiu aŭ alia aparta batalanto falos en la malfacila batalo. Personoj povas fali, se iliaj piedoj el viando kaj ostoj perdas la forton; sed la ideo neniam falos, kaj kie falis unu batalanto, pli aŭ malpli frue sin trovos dek aliaj, pli fortaj kaj pli lertaj.

Mi faris ĉion, kion mi povis, mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, kaj nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas pli min porti. Pasos kelka tempo, miaj vundoj saniĝos, kaj tiam, amikoj, Vi denove min vidos inter Vi, en la vico de la plej energiaj batalantoj. Mi esperas, ke mia foresto ne longe daŭros. Dume mi daŭrigas kaj daŭrigos la akceptadon de subskriboj por “Kartoj Fondantaj” kaj petas la amikojn ne forgesi pri tio ĉi. Kiam la necesa nombro de la Kartoj estos atingita, tiam, se la amikoj ĝin trovos utila, mi povos mallongigi mian foreston kaj rekomenci mian laboron multe pli frue ol mi esperas.

Pri la plua maniero de laborado la amikoj kaj la kluboj korespondados kaj konsiliĝados inter si. Nur unu peton mi havas al la amikoj: laboru en konsento kaj helpu unu al la alia. Se tio ĉi aŭ alia al Vi ne plaĉos, ne kontentigu Vin per simpla mallaŭdado (ĉar mallaŭdi aliajn estas tre facile), sed penu Vi mem fari pli bone. La malbonaĵon elpuŝu ne per disputoj, sed per plibonaĵo.

Al ĉiuj amikoj de nia afero mi sendas plej koran saluton.

L. Zamenhof.

P.S. Mi estos tre danka al la amikoj, se ili daŭrigados skribi al mi pri ĉio tuŝanta nian aferon kaj se ĉiuj nove venontaj amikoj de nia afero sendos al mi sian nomon kaj adreson; sed oni ne ofendiĝu, se mi de mia flanko kredeble devos lasi la plej grandan parton de leteroj sen respondo. Kie ajn mi estos, mi petas ĉiam adresi la leterojn al Dr. L. Zamenhof en Varsovio.

L. Z.

OV II.52. El La Esperantisto 1891, n.11, p.81.

☛ En la lasta minuto ni ricevis unu sciigon, kiun ni kun ĝojo komunikas al niaj legantoj: dank’ al la helpo de unu el niaj amikoj la estonteco de nia afero estas nun tute certigita. Pli detale ni rakontos la aferon en la plej proksima numero de la “Esperantisto”, kiu eliros en la monato Marto. Komencante de Marto 1892 nia gazeto jam elirados nun regule kaj sen interrompo.

L. Zamenhof.

OV II.53. El La Esperantisto 1891, n.11, p.82.

De la redakcio.

La fino de la pasinta jaro estis tre malfacila por nia gazeto. Niaj malnovaj legantoj scias tion ĉi bone kaj ni ne volas ĝin ripeti. Sed tiom pli agrable estas al ni, ke ni povas nun alporti al niaj amikoj la ĝojan sciigon, ke la danĝero pasis por eterne kaj ke la estonteco de nia gazeto kaj afero estas nun tute certigita kaj neskueble fortigita. Ĉiuj timoj, ĉiuj zorgoj estas nun unu fojon por ĉiam forigitaj, kun tute trankvila spirito ni povas nun rigardi en la estontecon. En la komenco de la pasinta jaro ni esperis bonan jaron por nia afero — nun ni havas fine la garantion de bona estonteco. Nia revo — ricevi por nia gazeto firman konstantan fundamenton, ne dependantan de la cirkonstancoj, — fine plenumiĝis. Kio en la pasinta jaro estis espero, luma en la komenco kaj nuba en la fino, nun estas fakto.

Eĉ en la plej malfacilaj minutoj ni ne dubis je la estonteco de nia afero, ĉar la danĝeroj, kiuj ĝin minacis, havis karakteron nur pure financan. Nun tiu ĉi danĝero estas unu fojon por ĉiam forigita. Unu varma kaj oferema amiko de nia afero prenis sur sin la tutan financan flankon de nia gazeto kaj kovrados el sia poŝo ĉiujn perdojn ligitajn kun la eldonado. Dank’ al tio ni havas nun antaŭ ni tute glatan vojon, ni staras forte kaj ekster ĉia danĝero.

La ordigo de la ofero postulis kelkan tempon, kaj tial (kiel ni antaŭsciigis en la lasta numero de 1891) la nuna numero de nia gazeto ne povis jam eliri en Januaro. Sed nun, liberaj de zorgoj, ni laboros kun duobligita energio, por regajni la kontraŭvole perditan tempon, kaj tre baldaŭ la reguleco de la aperado de la numeroj estos firmigita kaj la numeroj elirados ĉiumonate en severa ordo kaj akurateco kaj estos dissendataj al la abonantoj ĉiam la 15an de ĉiu monato. La kaŭzoj kiuj en la pasinta jaro malfruigadis la eliradon de la numeroj, nun estas forigitaj, ĉar forta mano povas fari, kion malforta mano povas nur voli.

Pro oportuneco la formato de nia gazeto estas nun ŝanĝita: anstataŭ 8 paĝoj foliaj ĉiu numero konsistados nun el 16 paĝoj en grandeco de ordinara libro. Senkompare pli granda ŝanĝo estas farita rilate la koston de la gazeto: anstataŭ 6 frankoj nia gazeto kostos nun kune kun transsendo nur 2 frankojn (= 1 marko 60 pf. = 80 kopekoj) por tuta jaro! Per tia maniero ĝi estos nun facile abonebla eĉ al la plej malriĉa amiko de nia afero.

Ŝanĝo estas farita ankaŭ rilate la enhavon de nia gazeto. Jen estas la programo, kiun ni de nun pli-malpli sekvados en ĉiu numero:

I. Nia afero. (Tiu ĉi rubriko enhavos la tutan kurantan parton de nia afero: artikolojn, korespondojn, sciigojn, novaĵojn k.t.p. Ni dezirus, ke tiu ĉi rubriko ĉiam estu kiel eble plej granda kaj interesa; sed tio ĉi dependas ne de ni, sed de niaj amikoj, ĉar en tiu ĉi rubriko ni ja nenion povas verki kaj elpensi, sed ni povas nur raporti, kion ni ricevas de la amikoj. Ni esperas, ke la amikoj zorgos, ke tiu ĉi rubriko alportu en ĉiu numero multajn agrablajn novaĵojn.)

II. Literaturo. (Rakontoj, versoj k.t.p. Por forigi la neagrablajn “daŭrigojn” tra multaj numeroj, ni nun presados ĉiam rakontetojn nur mallongajn.)

III. El la mondo. (Diversaj interesaj sciigoj [ne politikaj] el la mondo, artikoletoj populara-sciencaj, konsiloj por la domo k.t.p.)

IV. Bagateloj. (Humoraĵo, enigmoj k.t.p.)

V. Respondoj al la amikoj.

VI. Novaj esperantistoj. (En tiu ĉi rubriko ni presados la nomojn de ĉiuj novaj personoj, kiuj aliĝas al nia afero, t.e. ellernis nian lingvon. Tiu ĉi rubriko havas en niaj okuloj la plej gravan signifon, ĉar al ni kaj al la mondo ĝi montros la plej bone nian progresadon, kaj la konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko estas la plej grava celo de nia tuta laborado. Per tiu ĉi rubriko ni ankaŭ plenumos la plej gravan celon de nia gazeto — ligi kaj konatigi inter si la disĵetitajn amikojn de nia afero. Zorgadon pri konstanta kreskado de tiu ĉi rubriko ni plej varmege rekomendas al ĉiuj niaj amikoj. Apud la nomo de ĉiu nova esperantisto ni presados ankaŭ [kiom ni scios] la nomon de la malnova esperantisto, kiu ilin altiris aŭ konigis kun nia afero, kaj per tia maniero la parolata rubriko estos konstanta montrilo de la laboroj de ĉiu el niaj amikoj. Ni komencos [en N-o 2] la rubrikon per presado de la nomoj de tiuj personoj, kiuj aliĝis al nia afero post la apero de la unua Adresaro [verko Nr 31]; en tiu ĉi serio ni la nomojn de la altirintoj ankoraŭ ne presos, ĉar ili estas al ni nekonataj.)

VII. Anoncoj. (Tiu ĉi anguleto apartenas jam al la administracio, kaj la redakcio por ĝia enhavo ne respondas. En tiu ĉi rubriko la “Nomaro de l’ verkoj pri la lingvo Esperanto” estos presata nur unu fojon en la jaro; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj pli ofte, devas sin turni al la administracio de nia gazeto, kiel kun simplaj pagataj anoncoj.)

La amikoj nun konas nian programon kaj ni petas ilin memori pri nia gazeto kaj sendadi al ni de tempo al tempo bonan interesan materialon por tiu aŭ alia rubriko. En la alsendata materialo ili ne bezonas multe zorgi pri la lingvo (ili povas eĉ sendi al ni la materialon en lingvoj naciaj), ili zorgu nur pri interesa enhavo; pri la lingvo ni zorgos jam mem. Ni ne dissendas al ĉiu aparta amiko apartajn cirkulerojn kun peto pri kunlaborado — ni esperas, ke nia unua peto tie ĉi sufiĉos kaj niaj amikoj ne rifuzos al ni sian kunlaboradon. Sed al la alsendata materialo oni kompreneble devas lasi al ni liberan elekton preni aŭ ne preni tion ĉi aŭ alian; oni ne forgesu (kion multaj bedaŭrinde faras tre ofte), ke ni ne povas sekvi la guston de ĉiu aparta, sed devas sekvi la guston de la plejmulto kaj la bonon de nia afero. Oni helpu kaj konsilu al ni, kaj ni estos tre dankaj; sed kiu, alsendante al ni ian pecon, postulas necese, ke ni ĝin presu, eĉ se ni ĝin ne aprobas, kaj postulas, ke ni pri ĉiu rifuzita artikolo aŭ peco skribadu senfine multajn grandajn leterojn, — tiu alportas al ni ne helpon, sed rekte malhelpon.

Fine ni turnas nin al niaj legantoj ankoraŭ kun unu grava peto. Supre ni diris, ke unu amiko kiu jam sen tio multe faris por nia afero, prenis nun sur sin la tutan financan riskon de nia gazeto; dank’ al li nia afero nun liberiĝis por ĉiam de la zorgoj pro la estonteco; dank’ al li ni nun havas gazeton ne sole regule elirantan, sed ankaŭ eksterordinare malkaran kaj por ĉiu facile aboneblan. Estus ne bone, se ni restus indiferentaj kaj lasus la tutan ŝarĝon sur la ŝultroj de unu persono. Ju pli granda estos la nombro de la abonantoj de nia gazeto, des pli malgranda fariĝos la dirita ŝarĝo. Ni tial estas konvinkitaj, ke ĉiu amiko de nia afero nun ne sole rapidos aboni mem la gazeton, sed alportos al ĝi baldaŭ ankaŭ multajn aliajn abonantojn. Trovante novan amikon aŭ eĉ nur novan aprobanton de nia afero, ni devas antaŭ ĉio igi lin, aboni la gazeton (ofero nun tre malgranda, kiun neniu rifuzos), ĉar nur tiam ni povas diri, ke li estas nia, ke li ne forgesos baldaŭ nian aferon, ĉar la gazeto lin ĉiumonate memorigados. Se Vi ne zorgos, ke ĉiu el Viaj varbatoj tuj abonu la gazeton (la plej bone per Via propra interhelpo), tiam Vi povas esti certaj, ke 9⁄10 el Viaj varbatoj estos tro maldiligentaj por fari tiun ĉi paŝon el propra iniciativo, restos tute deŝiritaj de nia afero kaj baldaŭ forgesos pri ĝi. La proceson de abonado, kiu estas ligita kun sendo de letero k. c., multaj ne amas, prokrastas kaj forgesas; sed simple doni 2 frankojn por la bona afero neniu rifuzos, se Vi proponos al li, ke la proceson de la abonado Vi prenas sur Vin.

Kiu alsendas la pagon por 10 ekzempleroj de la gazetoj povas ricevi la 11an senpage. Provajn numerojn oni povas ricevi senpage ĉe la administracio de “La Esperantisto”.

OV II.54. El La Esperantisto 1892, n.1, p.1–4.

Nia afero. Ĉirkaŭrigardo.

Por niaj novaj legantoj ni donas tie ĉi mallongan historion kaj esencan ĉirkaŭrigardon de la nuna stato de nia afero. La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrale ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro. “Esperanto” tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar kiam ĉiu homo bezonas por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo por labori super sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro.

La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887. Malgraŭ la tro mallonga tempo kaj malgraŭ la diversaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devis batali (tiom pli ke ĝi aperis en tempo kaj cirkonstancoj tre malfavoraj), la lingvo Esperanto dank’ al sia celo kaj konstruo akiris jam grandan amason da amikoj inter diversaj popoloj. La plej grandan nombron da amikoj nia afero nun havas en Rusujo; la duan lokon okupas Germanujo, la trian — Svedujo; poste iras ĉiuj aliaj landoj kun pli aŭ malpli granda nombro da esperantistoj. Jam ekzistas preskaŭ nenia lando, en kiu nia afero ne havus amikojn, kvankam la nombro de la aktivaj amikoj estas ankoraŭ ne sufiĉe granda kaj multaj estas ankoraŭ tiel malkuraĝaj, ke ili sin ankoraŭ kaŝas kun nia afero, kiel kun ia krimo. La pli aŭ malpli granda disvastiĝo de nia afero en tiu aŭ alia lando ne dependas de la karaktero de la nacio, sed simple de tio, kie la esperantistoj pli energie laboris kaj kie oni nian aferon pli konas. Estas tute ekster dubo, ke kiam aliĝos al nia afero kelkaj “fortuloj de la mondo” kaj ni ricevos la eblon vaste konigi la mondon kun nia afero, nia lingvo rapide trakuros la tutan mondon. Nia celo estas unu el la plej grandaj kaj gravaj, kiujn la homaro iam havis.

La literaturo de nia lingvo kreskas rapide (se ni memoros la ĝisnunan malgrandecon de niaj rimedoj). Post 4 jaroj nia literaturo kalkulas jam pli ol 50 diversajn verkojn! Ekster tio ni havas unu nekonstantan gazeton en Sofia kaj unu konstantan en Nurnbergo; de tiu ĉi lasta, kiu nun komencas la trian jaron, eliris nun jam la 25a numero. Ekzistas nun 33 lernolibroj kaj vortaroj de nia lingvo en diversaj lingvoj naciaj. Ni posedas en nia lingvo tradukojn de diversaj verkoj de Ezopo, Lukianos, Göthe, Heine, Byron, Dickens, Longfellow, Lesage, Lamennais, Andersen, Goldoni, Puŝkin, Lermontov, Krilov, K. R., Nadson, Mickiewicz, Sienkiewicz, Prus. En la lasta jaro “La Esperantisto” alportis ekster multaj gazetaj artikoloj ankaŭ diversajn originalajn verketojn de Meier, Grohn, Fez, Goldberg kaj aliaj. El la publikaj paroloj, kiujn niaj amikoj havis en diversaj lokoj, kelkaj eliris prese en formo de broŝuroj. (La plej multajn publikajn parolojn pri nia afero havis sinjoro Chr. Schmidt.)

Pri la nombro de la personoj, kiuj ĝis nun ellernis la lingvon Esperanto, ni nenion povas diri, ĉar la plej granda parto donas nenian sciigon pri si, kaj nur okaze, per ia letero aŭ per alia maniero, ni sciiĝas pri ili, kvankam multaj el ili, kiel ni konvinkiĝas, bone ellernis nian lingvon jam antaŭ 2–3 jaroj. Laŭ diversaj faktoj ni supozas, ke la nombro de la ellernintoj de nia lingvo nun estas ĉirkaŭ 15–20 000. Sed dank’ al tio, ke la plej granda parto de la ĝisnunaj lernolibroj ne enhavis sciigon pri la ekzistado de nia gazeto, kaj dank’ al diversaj aliaj cirkonstancoj la plej granda parto de la ellernintoj estas tute deŝirita de nia afero: ni ne scias iliajn nomojn kaj adresojn kaj ili scias nenion pri nia laborado. Sed nun ni esperas, ke dank’ al la nemultekosta centra organo ĉiuj amikoj de nia lingvo iom post iom kolektiĝos ĉirkaŭ nia organo. Ĉiujn nesciatajn esperantistojn, al kiuj tiu ĉi numero eble enfalos en la manon, ni petas sendi al ni sian nomon kaj adreson; ĉiujn eldonantajn de lernolibroj kaj aliaj verkoj pri nia lingvo, ĉiujn parolantajn kaj laborantajn por nia afero ni petas montri al siaj varbatoj, kien kaj kiel ili devas sin turni, por ne resti por ĉiam deŝiritaj de nia afero (antaŭ ĉio alsendi al la centra loko sian nomon kaj adreson!)

Kluboj de la lingvo Esperanto ekzistas neoficiale en diversaj urboj en Rusujo kaj oficiale en la urboj Nürnberg (Bavarujo), München (Bavarujo), Schalke (Westfalujo), Freiburg (Badenujo), Upsala (Svedujo), Sofia (Bulgarujo) kaj Malago (Hispanujo). La laborema klubo Esperantista “Espero” en S. Peterburgo prezentis sian regularon al la ministro de l’ internaĵo kaj esperas baldaŭ ricevi oficialan permeson de la rusa registaro por pli vasta laborado. La kluboj kaj ankaŭ multaj privataj esperantistoj de diversaj landoj subtenas inter si vivan korespondadon. Kiu volas partopreni en tiu ĉi internacia korespondado, devas sendi al la redakcio de “La Esperantisto” sian nomon kaj adreson kun la peto publikigi ĝin en la rubriko de la personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto.

Nia afero iras ĉiam antaŭen, malgraŭ ke ni havas ankoraŭ nur tre malgrandajn rimedojn kaj malgraŭ la praktika kutimo de la plejmulto da homoj blinde boji kaj moki ĉiun novan ideon anstataŭ ĝin ekkoni kaj subteni. Niaj esperoj estas bonaj, niaj fortoj ne laciĝos kaj ni ne ĉesos energie laboradi por nia kara afero, ĝis la bela revo pri neŭtrala ĉiuhoma lingvo efektiviĝos en ĝia tuta pleneco. Ni laboros kaj esperos.

OV II.55. El La Esperantisto 1892, n.1, p.4–6.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro W. T. La artikolo “Esperanto kaj Volapük” ne estos finita, ĉar nun la tempo multe ŝanĝiĝis kaj la batalo kontraŭ Volapük jam ne estas bezona; nun estas pli utile ne fari plu komparojn. La artikolo “Ŝanĝotaĵo” estos daŭrigata en la kuranta jaro.

OV II.56. El La Esperantisto 1892, n.1, p.16.

Ŝanĝotaĵo.

En la pasinta jaro en la artikolo “Ŝanĝotaĵo” mi analizis la ĉefajn ŝanĝojn, proponitajn por nia lingvo, kaj mi esprimis la konvinkon, ke la plej granda parto de ili ne alportus utilon al nia lingvo eĉ tiam, se ili ne estus ligitaj kun danĝera rompado en nia sistemo, kaj tiom pli ili ne estas akceptindaj kun malfacila ofero de rompado. Mi ne analizis ĉiun proponon aparte, ĉar tio ĉi estus afero sen fino, mi povas nur certigi la legantojn, ke ĉiun el la faritaj proponoj mi bone pripensis kaj trovis, ke preskaŭ ĉiu el ili apartenas al tiu aŭ alia kategorio, pri kiu mi parolis en la pasintjara artikolo. Mi ne diras tion el patra amo al mia kreitaĵo; neniu kredeble tiel forte dezirus plenan perfektecon de nia lingvo, kiel mi mem, ĝia iniciatoro. Sed ideala perfektaĵo ne ekzistas en la mondo. Ĉiu proponanto pensas, ke lia propono estas ne sole bona, sed eĉ necesa por nia lingvo, eĉ “demando de vivo” por ĝi! sed kiam mi montras al unu amiko la proponon de alia, mi pleje ricevas la respondon: “Ne, ne! tiun ŝanĝon neniam permesu, ĉar Vi malbonigos la lingvon!” Kiel do liberiĝi de la eterna frazo: “mian ŝanĝon Vi devas necese akcepti, kaj Vi estos nepardoninda obstinulo, se Vi ĝin ne faros; sed lian ŝanĝon neniel akceptu, kaj Vi estos nepardoninde facilanima, se Vi ĝin akceptos!”? Ĉu eble kolekti voĉojn pri ĉiu propono? sed tiam ni havus eternan vanan kaj enuan paroladon sen fino kaj sen celo, neniu restus kontenta, ĉiuj baldaŭ defalus, ĉiuj ĝis nun akiritaj fruktoj estus perditaj kaj la lingvo mem sub la rompado de la tro multaj kaj ne sufiĉe kaj ne egale preparitaj voĉdonantoj fariĝus ridinda miksaĵo. Tial mi denove kore petas ĉiujn amikojn, ke ili en la unua tempo fidu je mi (mi ja laboris en nia lingvo kaj elprovis ĝin eble pli ol ĉiuj aliaj amikoj kune prenitaj). Sen tia severa konsenta fido en la unua tempo nia afero baldaŭ disfalus. Ĉiu diras, ke lia “malgranda paŝeto” ne povas multe malhelpi; sed se ĉiu komencos fari apartajn paŝetojn, tiam al kio ni venos? (Mi parolas nur pri tiaj paŝoj, kiuj enportas rompon; sed ennovaĵoj, kiuj ne estas kontraŭ la gramatiko kaj la fundamenta vortareto, estas permesataj en nia lingvo, kiel en ĉiu alia lingvo.) Poste, kiam nia afero jam estos forte vastigita, kiam ni jam ne bezonos timi ĝian disfalon, kiam ĝi jam ĉesos esti juna delikata ĝermo, timanta ĉiun tuŝeton de nespertaj manoj, — tiam kompetenta Akademio faros ĉiujn necesajn ŝanĝojn en pli granda mezuro. Ĝis tiu tempo estos ankoraŭ malproksime; ĝis tiu tempo — paciencon, paciencon, paciencon, amikoj!

Kredu al mi, ke tiam la plej granda parto de la nunaj proponoj montriĝos tute senutilaj. Tion ĉi diras al Vi homo, kiu ne sole bone konas la spiriton de nia lingvo kaj faris kun ĝi multajn provojn, sed ankaŭ aŭdis grandegan amason da opinioj, esploris atente grandegan amason da proponoj. (Ankaŭ nun mi ĉiam kun danko akceptas ĉian konsilon, se ĝi estas konsilo, sed ne postulo.) Se al Vi ŝajnas, ke, ne akceptante tion aŭ alian, mi eraras, kaj se iu el Viaj konatoj montras al Vi tiun aŭ alian ŝajnan aŭ veran eraron en la lingvo Esperanto kaj Vi ne scias, kion respondi al li, tiam respondu al li la jenon: “La fundamento de la lingvo Esperanto estas bona, kaj la detaloj povos en ĉia tempo facile esti bonigitaj, kaj sekve la detaloj neniun devas deteni aliĝi al nia afero; sed nun ne venis ankoraŭ la tempo por disputi; nun ni devas en severa harmonio akcepti la lingvon tiel, kiel ĝi estas, kaj ne dekliniĝi de la komuna vojo, se ni volas ke nia afero venu iam al la celo kaj ne estu disŝirita en pecojn en la mezo de la vojo.”

En la pasintjara artikolo mi diris, ke la plej grandan parton de la ricevitaj proponoj ni ne sole ne povas akcepti en la Esperantisto, sed ni ne konsilas ilin provi eĉ en verkoj aŭ leteroj privataj, ĉar ili prezentas nur neelprovitajn personajn opiniojn. Sed ekzistas ankaŭ aliaj proponoj, kiuj post matura pripenso montriĝas efektive pravaj, aŭ kiuj esprimas la opinion jam ne de apartaj personoj, sed de la plejmulto de niaj amikoj. Nur pri tiaj proponoj ni parolos en nia gazeto kaj aprobos ilin por prova uzo en privataj verkoj aŭ leteroj (kvankam en la “Esperantiston” kaj en la lernolibrojn ili povos esti enprenitaj nur tiam, kiam montriĝos sendispute, ke la plejmulto ilin akceptis kaj uzas). Al tiu ĉi kategorio de proponoj apartenas:

1) la forigo de la oftaj “oj”, “ojn”, “aj”, “ajn”;

2) la forigo de la “iaŭ”, “aŭik. c.;

3) la forigo de la artikolo (“la”).

Pri kelkaj aliaj proponoj de tiu ĉi kategorio ni parolos, kiam ni havos okazon. Por eviti malkompreniĝojn, ni ripetas, ke uzi tiujn ĉi ŝanĝojn en la “Esperantisto” ni komencos nur tiam, kiam ilia sendisputa akceptiteco de la flanko de la plej multaj amikoj jam estos tute ekster dubo.

La konsiloj, kiujn ni ricevis en diversa tempo de diversaj amikoj, montris al ni, ke eĉ tiujn 3 ĉefajn ŝanĝojn ni povas enkonduki en tia maniero, ke ni nenion rompu kaj ne eliru el la kadroj de la gramatiko kaj fundamenta vortareto. Kune kun tiuj amikoj ni proponas:

1) La finiĝon de akuzativo kaj de multenombro (“n”, “j”, “jn”) akceptas nur la substantivoj; adjektivoj kaj pronomoj akceptas ĝin nur tiam, kiam ili staras sen substantivo. Ekzemple: “mi rakontos al vi nova tre interesa historion”; “mi venis kun ĉiu mia bona infanoj”; “Donu al mi tiu via bela librojn”; “mi amas la honesta homojn”; “mi amas la honestajn”. Per tia maniero la lingvo multe gajnos je bonsoneco kaj en tiu sama tempo ni nenion rompos; kaj se iu, ne scianta pri la ennovaĵoj, ricevos leteron kun nova stilo, li renkontos nenion novan kaj ĉion tre bone komprenos.

2) Anstataŭ la finiĝo “aŭ” en diversaj vortoj oni povas uzi apostrofon. Ekzemple: “adi’” (legu “adí”) anstataŭ “adiaŭ”; “adi’a” anstataŭ “adiaŭa”. Ankaŭ tio ĉi levos la bonsonecon, ne enkondukante ian konfuzon (ĉar “aŭ” ne apartenas al la radiko, sed estas nur kondiĉa finiĝo, tiel same facile forlasebla, kiel “o” en la substantivo).

3) La artikolon “la” oni povas ne uzi. Tio ĉi ankaŭ konfuzos neniun (en okazoj de bezono oni povas helpi al si per la vorto “tiu” aŭ alia); dume por ĉiuj popoloj slavaj, kiuj ne scias la uzon de artikolo, ĝi estos granda faciligo.

Ni petas ĉiujn legantojn skribi al ni sian opinion pri la diritaj 3 ŝanĝoj. Se ni vidos, ke la proponoj trovas sendisputan komunan aprobon kaj estas uzataj en la leteroj de la plejmulto de niaj amikoj, tiam ni akceptos ilin ankaŭ en la “Esperantisto”. Por ĉia okazo ni memorigas, ke tiuj ĉi novaj formoj, eĉ se ili estos akceptitaj, estos nur permesataj, sed ne devigaj, kaj la uzado de la malnovaj formoj tute ne estos nomata nereguleco. La malnovaj formoj ĉiam restos bonaj, kaj ili estos forigitaj el la lingvo nur tiam, kiam post longa tempo montriĝos, ke neniu pli ilin jam uzas. Ankaŭ ĉiujn aliajn ŝanĝojn, kiuj eble poste montriĝos utilaj, ni enkondukos ĉiam tiel same tre singarde kaj tre malrapide, demandinte antaŭe la opinion de niaj amikoj kaj neniam arbitre forĵetante la formojn malnovajn tiel longe, ĝis ili mem mortos de neuzado. Ne rapide, sed certe kaj sendanĝere!

L. Zamenhof.

OV II.57. El La Esperantisto 1892, n.4, p.49–51.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro A. G. en Iv.-V. Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcentoj de la silaboj; ĉar dum la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos stranga kaj ne harmonia.

OV II.58. El La Esperantisto 1892, n.4, p.62.

Ŝanĝotaĵo.

Al la ŝanĝoj, kiuj estis proponitaj de multaj amikoj kaj laŭ nia opinio estas prove akceptindaj sur kondiĉoj esprimitaj en nia artikolo en la No. 4 (t.e. por prova privata uzado ĝis la tempo montros ilian indon aŭ neindon), ni devas ankoraŭ aldoni la ŝanĝon de la tabelo da interrilataj pronomoj kaj adverboj (“kiu”, “tiu”, “kiam” k. c.). Estante vortoj tre gravaj kaj uzataj sur ĉiu paŝo pli ol ĉiuj aliaj vortoj, ili ofte malhelpas per sia longeco kaj multe gajnus, se ili estus kiel eble plej mallongaj. El la diversaj formoj, kiujn oni proponis al ni, ni elektas la sekvantan, kiu sola donas al ni la eblon prepari iom post iom formojn novajn, ne rompante la malnovajn, t.e. perfektigi la lingvon sen arbitraj ŝanĝoj kaj en la spirito de perfektiĝoj en ĉiu alia lingvo. Ni proponas elĵeti en la dirita tabelo da vortoj la literon “i” kaj (por ke ne naskiĝu io tute nova) anstataŭigi ĝin per apostrofo. La apostrofoj en la unua tempo eble prezentos ion neoportunan, sed ili prezentos sendanĝeran ponton de transiro, kaj ni ne devas bruligi post ni tiun ĉi ponton, antaŭ ol venis la ĝusta tempo. Kiam la apostrofitaj formoj tute forte enradikiĝos kaj tute elpuŝos la formojn malnovajn, tiam la apostrofoj forfalos, kaj ni tiam havos novajn formojn naskitajn per vojo tute natura kaj absolute sendanĝera. Ni sekve proponas la sekvantajn provajn (dume nur permesatajn sed ne devigajn) formojn: “ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu; k’a, k’al, k’am, k’e, k’el, k’es, k’o, k’om, k’u; t’a, t’al, t’am, t’e, t’el, t’es, t’o, t’om, t’u; ĉ’a, ĉ’al, ĉ’am, ĉ’e, ĉ’el, ĉ’es, ĉ’o, ĉ’om, ĉ’u; nen’a, nen’al, nen’am, nen’e, nen’el, nen’es, nen’o, nen’om, nen’u”. La vortoj “k’e, ĉ’e, ĉ’u” fariĝas tiel tute similaj je la vortoj “ke, ĉe, ĉu”, kiuj havas jam alian signifon; tamen tio ĉi ne malhelpas: en la skribado Vi ilin facile diferencigos per ilia apostrofo, en la elparolado — per ilia uzo kaj pliforta akcento. Se iam ili estos tiel sendube akceptitaj, ke ili perdos la apostrofon, ili povos tiam por diferenco havi sur si skribitan akcenton: “ke” (mallonge) kaj “ke” (longe). Cetere, se tio ĉi ŝajnos neoportuna, tiam sendube fariĝos la sekvanta fakto: ĉiuj vortoj de la tabelo kun la tempo akceptos la formon novan kaj la vortoj “kie, ĉie, ĉiu” restos kun la formo malnova. Al tio ĉi ni memorigas, ke ni ĉiam parolas pri la perfektiĝado de nia lingvo en la nunaj cirkonstancoj; sed kiam la celo de la lingvo (komuna akceptiteco) estos jam atingita, tiam estonta aŭtoritata Akademio povos forlasi nian vojon kaj fari aliajn ŝanĝojn eĉ tute arbitrajn kaj rompantajn.

La formoj kun “ĉi”, “tiu ĉi, tie ĉi” k. c. estas maloportunaj per tio, ke ili ne permesas la formadon de adjektivoj kaj aliaj partoj de parolo; por forigi tiun ĉi ŝajnan maloportunaĵon, ni, anstataŭ enkonduki ion novan, montras nur, ke laŭ la reguloj de nia lingvo ni povas uzi ne sole “tie ĉi”, sed ankaŭ “ĉi tie”, el kiu ni jam tre bone povas fari “ĉitiea” (aŭ “ĉi-tiea”).

La mallongeco de la interrilataj pronomoj kaj adverboj estas aparte grava por la versistoj. Sed ĉar la versistoj ankaŭ en aliaj lingvoj permesas al si mallongigojn, ne uzatajn en prozo, kaj la versoj per si mem prezentas ne ion necesan, sed pli ĝuste lukson, tial ni por versoj kredeble akceptos la provan uzadon de la apostrofitaj formoj (nur en okazo de bezono) ankaŭ en la “Esperantisto” eĉ pli frue, ol ili ricevos komunan sankcion.

En unu el la sekvantaj numeroj ni parolos pri la diferenco inter “kiu”, “kia” kaj “kiela” kaj laŭ la deziro de kelkaj amikoj ni iom ŝanĝos, klarigos kaj pli severe diferencigos la uzadon de tiuj ĉi formoj.

OV II.59. El La Esperantisto 1892, n.5, p.65–66.

Al s-ro … Vi diras: “pli bone propra kia ajn felo ol la malpropra eĉ de zibelo”. Vere, sed ne ĉiam. Se ni donos al niaj legantoj pecojn, kiuj havas nek ian intereson, nek bonan formon, tiam la legantoj tute ne estos al ni dankaj, ke ni donas al ili “felon propran”. Versojn ni povas nur presi tiajn, kiuj havas jam mem bonan formon, ĉar se ni devas plibonigi la formon en rimaj versoj, ĝi estas afero tro malfacila kaj postulus pli da tempo, ol fari mem novajn versojn. Mi ne parolas tie ĉi speciale pri Viaj versoj (el kiuj kelkaj estas sufiĉe bonaj kaj povos [kun kelkaj ŝanĝoj] esti siatempe presitaj), sed pri la principo enkomune.

OV II.60. El La Esperantisto 1892, n.5, p.79.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro. J. L. La formojn “anke, ankore, adie” k. c. oni povas ankaŭ jam nun uzi, se nia propono en N-ro. 4 estos akceptita. Laŭ nia propono estos “ank’, ankor’k. c., sed, ne enkondukante ion novan, ni ja povas kuraĝe uzi tiujn ĉi vortojn ankaŭ kiel adverbojn, sekve: “ank’e, ankor’e” k. c. Viaj aliaj proponoj estus eble ne malbonaj, sed nun ili estas neeblaj, ĉar en la nunaj cirkonstancoj ni povas al ni permesi nur tiajn novaĵojn, kiuj nenion rompas en la malnovaĵo.

El La Esperantisto 1892, n.6, p.95. La menciita “propono en N-ro. 4” aperas en II.57, “Ŝanĝotaĵo”.

Al s-ro E. N. — Traduki la biblion, kiun ĉiu nacio havas en sia lingvo kaj per kiu, komparante kun la traduko en sia lingvo, ĉiu facile povus lerni la lingvon Esperanto, estus tre utile, sed … kie preni la rimedojn? Pro tiu kaŭzo ni ne povas eldoni Vian tradukon de Ruth.

OV II.61. El La Esperantisto 1892, n.6, p.95.

Pri la ŝanĝotaĵo.

Al mia demando, metita en N-oj 4 kaj 5 de nia gazeto, en la artikoloj “Ŝanĝotaĵo”, granda parto de niaj legantoj aminde sendis al mi sian respondon kaj opinion. Jam en la nomitaj artikoloj mi diris, ke presi ĉiujn voĉojn mi ne povos, sed devos min kontentigi nur je publikigo de la rezultatoj. Cetere tia forma voĉdonado ne estas ankaŭ necesa, ĉar, kiel la legantoj memoras, la demandoj estis metitaj nur por sciiĝi, ĉu tia aŭ alia ŝanĝa propono trovos tian komunan aprobon de ĉiuj, por ke ni povu ilin enkonduki jam nun, ne atendante la estontan fortan kaj aŭtoritatan akademion. Pro la kaŭzoj, kiujn mi klarigis en miaj artikoloj en N-oj 4 kaj 5, eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa, por, ĉe la nunaj cirkonstancoj, formeti dume la proponojn ĝis tempo estonta.

Por montri, ke eĉ la ŝajne plej gravaj kaj la plej ofte ripetataj ŝanĝaj proponoj ne povas ankoraŭ havi komunan aprobon kaj devas sekve esti dume formetitaj ĝis estonta tempo, se ni ne volas enkonduki en nian aferon malkonsenton kaj malordon, mi presos pro ekzemplo kelkajn el la leteroj, kiujn mi ricevis kontraŭ la diritaj proponoj. Al tiuj, kiuj eble diros, ke, se pli granda parto donis voĉon por la proponoj, oni devas ilin akcepti malgraŭ la opinio de la pli malgranda parto, — mi respondos: jam mia senkulpa teoria propono kaj demando alportis al mi de kelkaj flankoj riproĉojn kaj malagrablaĵojn; kiel do jam estus, se ni volus efektive enkonduki praktike la diritajn proponojn!! Ni estas ankoraŭ tro malfortaj, por permesi al ni internan malkonsenton inter niaj amikoj; tial, se eĉ nur parto da voĉoj estas kontraŭ la ŝanĝoj, ni faros la plej bone, se ni ilin dume tute ne tuŝos, ĝis venos la ĝusta tempo.

Mi presas nur kelkajn el tiuj leteroj kaj opinioj kontraŭ la proponoj, kiuj esprimis konsilon kaj respondon; sed kelkajn leterojn, kiuj anstataŭ respondo alportis senkaŭzan koleran atakon personan, mi ne presas.

Pri la punkto 4 de miaj proponoj (“k’a, k’u” k. c.) mi tute ne parolos, ĉar pli ol duono da voĉoj estis kontraŭ ili; sekve ili estas absolute ne akcepteblaj. (Kvankam la propono tute ne estis farita en unu minuto, ne pripensinte la sekvojn, kiel kelkaj amikoj pensas, la unua impreso, kiun faras tiu ĉi propono, estas la timo, ke ni ricevus konfuzon kun diversaj aliaj jam ekzistantaj vortoj; sed tiu ĉi konfuzo estas nur ŝajna, kaj tiu ĉi timo estas nur unua impreso; kiu farus vastajn provojn, tiu eble baldaŭ konvinkiĝus, ke la afero ne estas tia, kiel oni pensas, tiom pli, ke mi ĝin proponis precipe por versoj, kiuj, estante lukso, povas permesi al si dekliniĝon. Sed, ĉu prave aŭ ne prave, la pli granda parto de la amikoj donis voĉon kontraŭ la propono, kaj tial mi ĝin forĵetas.) Restas paroli nur pri la punktoj 1, 2 kaj 3 (proponitaj en N-o 4), pri kiuj pli granda parto da voĉoj estas por la ŝanĝoj kaj malpli granda — kontraŭ. Sed la voĉoj kontraŭ estas ne tiel sensignifaj, por ke ni povu lasi ilin sen atento. Tial laŭ la opinio, kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni devas, almenaŭ en la nuna tempo, lasi tiujn ĉi proponojn ankoraŭ ne tuŝitaj.

Jen estas kelkaj el la ricevitaj opinioj kaj leteroj kontraŭ la proponoj:

Sinjoro S. A. Lundström skribas: Je l’ kaŭzo de via artikolo “Ŝanĝotaĵo” en N-o 4 de la “Esperantisto” mi ne povas lasi skribi al Vi la sekvantajn liniojn, ĉar mi firme kredas, ke la enkondukado de la proponitaj ŝanĝoj danĝere malbonigos la lingvon. Unue Vi proponas la forigon de la oftaj “oj”, “ojn”, “aj”, “ajn” tiumaniere, ke nur la substantivoj akceptu la finiĝojn (adjektivoj kaj pronomoj — se ili staras sen substantivo), kaj Vi donas kelkajn ekzemplojn, kiel: “mi rakontas al Vi nova tre interesa historion”, “mi venis kun ĉiu mia bona infanoj”. Tiuj ĉi ekzemploj ne estas bone gramatikaj, ĉar la atributo devas respondi je sia ĉefvorto; kaj, se la adjektivo povas preni la akuzativan finiĝon en kelkaj okazoj (sen substantivo), ĝi ankaŭ devas fari ĝin kiel atributo de ia substantivo en akuzativo, kial oni ankaŭ devas diri: “novan tre interesan historion”. Alie ĝi estas negramatike kaj nenature. Sed kiel mi jam antaŭe diris en unu el miaj leteroj, la aparta akuzativa finiĝo estas, laŭ mia opinio, tute sennecesa. Oni egale bone komprenus la frazon “mi rakontos al Vi nova interesa historio”. Tamen la finiĝo “n” estus tre oportuna, por signifi movadon al ia loko post verboj, kiuj havas la econ signifi movadon; ekz.: iri Berlinon, veni mondon: tie, tien; supre, supren k. c. Mi tial konsilas: aŭ forigu la akuzativan finiĝon tute, aŭ ne faru eĉ ian ŝanĝon en tiu punkto. La finiĝoj “oj” kaj “aj” ne estas malbonsonaj. Mi trovas, ke la esprimo “mi venis kun ĉiuj miaj bonaj infanoj” sonas egale bone, eĉ eble pli bone, ol “mi venis kun ĉiu mia bona infanoj”. Ankaŭ la bela greka lingvo ja ofte uzas tiujn finiĝojn, kaj neniu mallaŭdas ĝin de tiu kaŭzo. Tiuj finiĝoj tial estu uzataj kiel nun — jen mia konsilo! — Tuŝante la duan punkton, mi kredas, ke tia ŝanĝo estus kaj sennecesa kaj senutila, krom en poezio. La tria punkto pri la forigo de l’ artikolo kontraŭe ŝajnas al mi tre grava. Vere ĝi estus granda faciligo por la slavoj, kiuj ne scias la uzon de l’ artikolo, sed aliflanke ĝi estus por la aliaj popoloj granda malfaciligo kaj ekster tio por la lingvo mem granda malplibonigo. La lingvo ja estas tiel konstruita, ke la artikolo oftege povas esti ellasata sen neklareco, se oni ne komprenas ĝian uzon; sed aliflanke ĝi havas eksterordinare grandegan signifon, se oni komprenas ĝin ĝuste uzi. Tiuj, kiuj ne komprenas ĝian uzon, povas ĝin tial ellasi, sed tute forigi ĝin el la lingvo ne estus plibonigo, sed tute certe granda malplibonigo. Pri tiu ĉi punkto mi sekve serioze konsilas: ne faru eĉ ian ŝanĝon en la uzo de l’ artikolo!

Sinjoro Geoghegan skribas: 1) Punkto 1 (forigo de “aj”, “oj” k. s.) ne tre plaĉas al mi: tiaj esprimoj (“ĉiu mia bona infanoj”) al mi sonoras tiel, kiel se oni tuŝus malĝustan tonon, kiam oni elsonorigas akordon en la muziko. 2) La sonoj “aŭi”, “iaŭ” ne malplaĉas al mi; mi pensas, ke okazaj diftongoj donas pli multetonan karakteron al la lingvo. 3) Mi aprobas: kiu ne bone komprenas uzi la artikolon, al tiu certe la leĝoj de la lingvo ne malpermesas forĵeti ĝin el siaj skribaĵoj. — En la tuto, mi nun tiel alkutimiĝis al la sono de la lingvo, ke mi nenion volus ŝanĝi.

Sinjoro Grabowski, kiu per si mem ĉiam estis por la diritaj ŝanĝoj (li eĉ estis la unua el ĉiuj amikoj, kiu proponis [kvankam ne postulis] la ŝanĝon N-o 1), en sia lasta vizito ĉe mi diris al mi, ke li nun iom ŝanĝis sian opinion, ĉar, komencinte pli multe uzadi la lingvon parole, li konvinkiĝis, ke la “aj”, “oj”, “ajn”, “ojn”, tute ne estas tiel malagrablaj al la orelo, kiel li en la komenco pensis teorie.

Sinjoro Trompeter diras, ke kelkan tempon li ankaŭ estis por la forigo de la artikolo “la”, sed poste li ŝanĝis sian opinion.

Sinjoro Riĵkov kaj kelkaj aliaj rusaj kaj polaj amikoj skribas, ke kvankam ili estas slavoj, ili tamen tute ne povus aprobi la forigon de la artikolo “la”; s-ro Riĵkov ankaŭ ne aprobas la punkton 2, dirante, ke tio ĉi sen ia utilo aŭ neceso konfuzos la regulon pri la konstanta akcento.

Sinjoro Ŝmurlo skribas, ke la nekonformeco de la adjektivo kun substantivo (propono 1) malproksimigos nin de ĉiuj veraj lingvistoj; ke se tiuj ĉi nun nin ne aŭskultas, ili tiam havos la rajton superĵeti nin per ŝtonoj.

Sinjoro Wiens skribas: Mi estas en tiu ĉi rilato tre konservativa; mi preferus lasi nian lingvon ankoraŭ en ĝia komenca formo, almenaŭ ĝis la lingvo estos pli disvastigita. Estas amikoj, kiuj ellernis nian lingvon, sed, estante okupitaj je aliaj laboroj, ne disponas je sufiĉe libera tempo por okupadi sin je la lingvo senĉese, ili kontentiĝas, unu fojon ellerninte la lingvon, kiel ĝi estas. Laŭ mia opinio oni devas ankoraŭ meti atenton sur la malfortajn amikojn kaj malpli atenti la guston de apartaj instruituloj.

Pli-malpli en tia sama maniero — kun diversaj dekliniĝoj, pli aŭ malpli detale, kelkaj kun tutaj serioj da aliaj proponoj anstataŭ la neakceptataj proponoj 1, 2 kaj 3 — skribas ankoraŭ 8–10 aliaj amikoj. Ĉiuj ceteraj amikoj esprimis sin por la proponoj aŭ diris, ke ili estas indiferentaj en tiu ĉi rilato.

Nun kia estas la rezultato de la faritaj proponoj? Laŭ la opinio, kiun mi esprimis en miaj artikoloj, ni devus nun akcepti, ke la propono 4 devas esti forĵetita kaj la proponoj 1, 2 kaj 3 devas esti permesitaj por prova privata uzado, sed ne esti ankoraŭ akceptitaj oficiale. Sed la maldolĉa tono, kun kiu kelkaj amikoj (kies leterojn mi ne presis) renkontis la proponojn pri la “nova lingvo Esperanto”, en ligo kun la ankoraŭ ne sufiĉe forta kaj ne sendependa stato de nia afero, igas min repreni miajn proponojn kaj lasi (almenaŭ de mia flanko) la lingvon tute en tiu formo, kiun ĝi havis ĝis nun. La provo montris al mi, ke por ŝanĝaj proponoj ne venis ankoraŭ la tempo.

Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi nun forlasas ankaŭ la demandon pri “kiu, kia, kiela”, kiun mi promesis tuŝi en nia gazeto.

Kion mi diris, estas mia persona opinio. Tiuj amikoj, kiuj ne ĉesas insisti, ke ni faru nun kelkajn ŝanĝojn en la lingvo, volu proponi tiujn ĉi ŝanĝojn en ilia propra nomo, per vojo privata, — eble ili estos en tiu ĉi rilato pli feliĉaj ol mi. Sed, kvankam mi cedis al la insista premo de kelkaj amikoj, kiuj petadis min proponi kelkajn “plibonigojn” kaj diradis, ke pro mia “obstineco” kaj pro mia “patra blindeco” nia afero ne povas bone vastiĝi, mi tamen ripetas, ke mia persona opinio, kiel la legantoj scias, estas, ke ju malpli ni tuŝos nian lingvon (almenaŭ ĝis ĝia plena fortiĝo), des pli bone.

L. Zamenhof.

OV II.62. El La Esperantisto 1892, n.7, p.97–100.

Novaĵoj.

Sinjoro W. H. Trompeter proponas, ke, pro oportuneco de korespondado, ĉiuj kluboj, almenaŭ la venontaj, sin nomu ĉiuj tute egale “Esperanto”. — Li proponas ankaŭ, ke oni akceptu “e” anstataŭ “kaj”, “z” anstataŭ “s” en la komenco de silaboj (ekzemple “zabl, zal, zam, zed, zenk. c. anstataŭ “sabl, sal, sam, sed, sen”) kaj ke oni enkonduku apartajn vortojn por la germanaj “mögen, dürfen, sollen”. (Mian personan opinion pri tiaj ŝanĝoj mi jam esprimis en miaj artikoloj “Ŝanĝotaĵo” en la pasinta kaj nuna jaro [pri “e” kaj “mögen, dürfen” mi eĉ parolis speciale en N-o 7 de 1891 kaj en N-o 4 de 1892 en la respondoj al s-ro F. L.]. Mi ne vidas ankaŭ sufiĉan kaŭzon, kial ni devus ŝanĝi la ĉiukonatan formon en la vortoj kun komenca “s”, en kiuj ni ja tute oportune povas elparoli la akran “s” [= la germana “ss”]. Tamen laŭ la deziro de s-ro Trompeter mi prezentas lian proponon al la juĝo de niaj amikoj, kun la peto sendi ilian opinion pri la diritaj punktoj rekte al s-ro Trompeter.)

L. Z-f.

OV II.63. El La Esperantisto 1892, n.7, p.102.

Nia afero.

En la fino de Aŭgusto eliros el la presejo tre grava verketo, kiun mi varmege rekomendas al niaj amikoj (dume nur al la rusaj, ĉar la verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj). Tio ĉi estas libreto, difinita speciale por la propagando de nia afero kaj enhavanta en si ĉiujn ecojn, kiuj estas necesaj por vasta propagando.

Tiu ĉi verko, kiu havas la titolon “Esperanto, Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro por Rusoj. Eldono 5-kopeka”, prezentos la verkon No. 1, konfirmigitan speciale al la bezonoj de vasta propagando. (Mi elektis la verkon n-ro 1, ĉar la kelkjara sperto montris al mi, ke por altiri novajn amikojn la senkompare plej sukcesa estis kaj estas tiu ĉi verko, dum ekzemple la seka verko N-ro 41 estas bona nur por tiuj, kiuj jam antaŭe estas gajnitaj por la afero kaj jam komencas la lernadon.) Estante presata per iom pli malgrandaj literoj, ol la verko n-ro 1 (kvankam tre oportune legeble kaj sur bona papero, en pli oportuna formo), ĝi enhavos nur 32 paĝojn kaj kostos ne pli ol 5 kopekojn (kun transsendo = 8 kopekoj; prenantaj ne malpli ol 20 ekzemplerojn per unu fojo, por la transsendo ne pagas). La verko enhavas: 1) leteron kun peto aliĝi al nia afero kaj sendi sciigon pri tio ĉi (sub la letero povos subskribi sian nomon aŭ signon la persono, kiu donas aŭ sendas al iu la libreton); 2) pretan poŝtan karton, kiu havas sur unu flanko la presitan adreson de la redaktoro de nia gazeto kaj sur la dua — presitan tekston de aliĝo kun libera loko por la subskribo de la aliĝanto kaj por la subskribo aŭ stampo de la altirinto. (Antaŭ ol dissendi aŭ disdoni tiujn ĉi libretojn, la amikoj subskribos aŭ stampos sur la diritaj kartoj sian nomon aŭ signon.) Persono, al kiu nia lingvo plaĉos, bezonos nur subskribi sian nomon kaj adreson, alglui al tiu ĉi karto 3-kopekan signon de poŝto kaj enĵeti la karton en la plej proksiman keston de poŝto. Por ke la leganto, al kiu nia lingvo plaĉos, ne prokrastu la elsendon de la karto, sur la karto estas dirite “mi promesas (senkondiĉe) ellerni” anstataŭ “mi ellernis”; 3) ĉirkaŭrigardon de la sukcesoj kaj de la tuta nuna stato de nia afero; 4) detalan antaŭparolon (el la verko n-ro 1, nur sen la lasta ĉapitro pri la “promesoj”); 5) plenan gramatikon; 6) vortaron esperanto-rusan; 7) pecojn por legi (en prozo kaj en versoj).

Tiu ĉi verko, preparita speciale por la celoj de propagando, laŭ la konsiloj, kiujn mi ricevis de diversaj amikoj-vastigantoj, prezentos laŭ mia opinio unu el la plej gravaj bataliloj, kiujn ni ĝis nun havas, kaj al ĉiuj, kiuj volas sukcese labori por nia afero, mi varmege rekomendas venigi tiun ĉi verketon en kiel eble plej granda nombro, disdonadi kaj dissendadi ĝin en multaj ekzempleroj. Enhavante en si ĉion, kio estas necesa por la propagando, la libreto en la manoj de niaj amikoj parolados kaj laborados por si mem kaj liberigos la amikojn de multa, ofte sensukcesa parolado.

Kiam la nuna numero de nia gazeto venos al la manoj de la abonantoj, la libreto estos jam tute preta. Disdonadu kaj dissendadu ĝin en kiel eble plej granda nombro al konatoj kaj nekonatoj; kiel bona semo, ĝi alportados al nia afero ĉiam novajn amikojn, kaj, dank’ al la venantaj kartoj de aliĝo, kiuj estos publikigataj, la amikoj-dissendantoj povos ĉiam vidi, kiuj el iliaj dissendataj libretoj donis frukton, kie kaj kian. Per la libretoj la amikoj povas, sen ia korespondado, varbi sub sia nomo novajn amikojn en la plej malproksimaj lokoj, inter personoj tute ne konataj.

Por la personoj, kiuj deziras dissendadi la libreton en plej granda nombro, sed ne scias, al kiu ilin sendi, mi aranĝas la jenon: kiu aĉetas ne malpli ol 100 ekzemplerojn per unu fojo, povas ricevi de mi (senpage) kune kun la libroj 100 (aŭ pli multe, laŭ la nombro de la prenataj libroj) adresojn de personoj, al kiuj li povas sendi la librojn.

Estus dezirinde, ke la amikoj eldonu tian saman libreton en aliaj lingvoj. Se la amikoj aprobos kaj sufiĉe subtenos tiun ĉi mian provan entreprenon kun la rusa libreto, tiam mi zorgos, ke tiaj libretoj iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj, por ke ni povu iom post iom plenigi per ili en grandaj amasoj ĉiujn landojn de la mondo.

L. Z-f.

OV II.64. El La Esperantisto 1892, n.8, p.113–114.

Ĉu ni progresas?

Ĉiun fojon, kiam la bruo en nia afero iom trankviliĝas, kiam pasas kelka tempo sen novaj videblaj faktoj, ni ricevas de kelkaj amikoj la demandon: “ĉu nia afero progresas aŭ ĉu ĝi haltis?” Kelkaj el niaj amikoj pensas, ke afero progresas nur tiam, kiam ĝi bruas; tial la humoro kaj opinio de tiuj ĉi amikoj kun ĉiu tago alie ŝanceliĝas: kiam ili trovas en nia gazeto multajn konsolajn novaĵojn, ili ekkrias: “vivu Esperanto! ni iras, ni venos, ni atingos baldaŭ la celon!”; kiam pasas kelka tempo sen novaj aperoj, tiuj ĉi amikoj venas al la konvinko, ke ni staras sur unu loko aŭ ke ni eĉ mortas — kaj ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. Tamen egale senkaŭzaj estas la tro granda ĝojo en la unua okazo, kiel ankaŭ la malĝojo en la dua.

Ni iras antaŭen regule. La celo lumas al ni ĉiam tiu sama, kaj, ĉu hodiaŭ la cirkonstancoj estas pli favoraj, morgaŭ — malpli kaj postmorgaŭ denove pli — la veraj amikoj de nia ideo laboras trankvile kaj kun egala animo. De flanka bruo kaj de ekstera ŝajno neniel dependas la sorto de nia afero.

Ni devas brui, kiom ni povas, ni devas peni, kiom ni povas, krei ĉiam novajn faktojn por la okulo, ĉar … la blinda amaso tion ĉi amas kaj povas esti altirata la plej bone per tia maniero (la fakto, ke ni bedaŭrinde ne havas ankoraŭ la eblon, por sufiĉe brui kaj fari reklamon, multe malhelpas al ni en la altirado de la amasoj); sed por ni mem tiu ĉi bruo aŭ silento ne povas esti mezurilo de nia progresado aŭ starado. Plej granda bruo kaj ekstera brilo povas kovri sub si objekton tute senfundamentan, putran, mortantan aŭ jam mortintan, dum kontraŭe, nokta mallumo kaj morta silento povas kovri sub si objekton, regule kaj energie kreskantan kaj disvolviĝantan. Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo; se la amaso nun adoras ian luman meteoron, nenio ĝin detenos post kelkaj minutoj tute forgesi pri la meteoro, kiam tiu ĉi perdos sian malveran lumegon; se la amaso hodiaŭ silente rigardas aferon, malrapide sed konstante disvolviĝantan, tio ĉi ne detenos la amason morgaŭ aliĝi al la afero nerimarkite kaj tiri el ĝi utilon. Ni lasu al la amasoj juĝi la faktojn laŭ ilia ŝajno; kiam ni mem volas scii, ĉu nia afero progresas aŭ ne, ni devas esplori la faktojn internajn.

Se venos iam la tempo, kiam la tuta mondo scios kaj uzos la lingvon Esperanto, tiam — neniu dubos — ni povos kuraĝe diri, ke nia afero absolute atingis la celon. Ju pli multe da homoj ekscias kaj ekuzas nian lingvon, des pli multe ni proksimiĝas al nia celo, des pli multe ni progresas. Sekve la sola efektive vera montro, ĉu ni progresas aŭ ne — estas la kreskado aŭ nekreskado de la nombro de esperantistoj. Ĉio alia estas nur rimedoj, sed ne faktoj. Se eĉ la tuta mondo bruos pri nia afero, se nia afero brilos en ĉiuj publikaj lokoj, sur ĉiuj ekspozicioj de la mondo k.t.p., sed la nombro de la personoj kiuj ellernas kaj uzas nian lingvon ne kreskos — tiam ni malgraŭ la ŝajna potenco devos diri, ke nia afero mortis, ke ĝia lumo baldaŭ estingiĝos, kiel la lumo de minuta meteoro; sed se eĉ la tuta mondo silentos, se ĉiuj obstine kovros antaŭ ni la okulojn kaj la orelojn, se nia afero longe ankoraŭ restos tute nekonata en la plej granda parto de la mondo, sed se la nombro de la esperantistoj regule, se eĉ malrapide kreskados, — ni povos kuraĝe diri, ke ni regule progresas, ke ni regule iras antaŭen kaj ke la estonteco apartenas al ni.

Se vi deziras scii la staton de nia afero, ne serĉu en nia gazeto en la rubriko “Nia afero”, kiu prezentas eksteraĵon; serĉu en la rubriko “Novaj Esperantistoj”, kiu estas la plej grava rubriko de nia tuta gazeto. Tiu ĉi rubriko estas ankoraŭ malgranda, sed ĝi estas konstanta, ĉiu numero de nia gazeto alportas regule novan serion da novaj esperantistoj, kaj tio ĉi donas al ni la plej bonan garantion por la estonteco, tio ĉi montras la plej klare, ke ni regule progresas. Se ĉiu amiko penos alportadi ĉiam novajn ŝtonetojn al la konstruo de tiu ĉi rubriko, ĝi kreskados pli kaj pli, eliros el la kadroj de nia malgranda gazeto kaj fariĝos iom post iom potenca memstara organo kun centoj kaj miloj da novaj nomoj en ĉiu numero. Ju pli riĉa estos la dirita rubriko, des pli grandaj fariĝos niaj fortoj kaj des pli bone iros jam per si mem ankaŭ ĉiuj aliaj flankoj de nia afero. Kaj kiam fine la numeroj en tiu ĉi rubriko atingos potencan altecon kaj la kolektitaj nomoj prezentos tute grandan popolon, tiam ni povas ĝoje gratuli al ni, ke ni sen bruo venkis la mondon. Kaj tiu tempo venos!

L. Zamenhof.

OV II.65. El La Esperantisto 1892, n.9, p.129–130.

Ni petas reaboni.

Baldaŭ komenciĝos nova jaro. Ni petas, ke niaj karaj legantoj ne forgesu pri tio ĉi kaj renovigu frutempe la abonon de nia gazeto por la jaro 1893. La abonon por la venonta jaro ni jam nun akceptas, kaj ni petas la amikojn de nia afero rapidi kun la abonoj, por eviti malordon kaj por ke ni sciu, kiaj estas niaj fortoj por la venonta jaro. La tro malfrua abonado de multaj amikoj en la nun finiĝanta jaro estis kaŭzo de diversaj maloportunaĵoj por ni kaj por la abonantoj. En la komenco restis la ekzempleroj de la administracio, ĝi dissendis ilin senpage, kaj poste oni ne povis kontentigi la novajn abonantojn.

Ni ripetas, kion ni jam kelkajn fojojn diris, ke nia gazeto estas la plej grava objekto en nia afero kaj de la bonstato de nia gazeto dependas la bonstato kaj progresado de nia afero.

Ni tial ripete rekomendas nian gazeton al la memoro de niaj amikoj. Ni petas, ke ili mem reabonu la gazeton kiel eble plej frue kaj ke ili volu alporti al nia gazeto kiel eble plej multe da novaj abonantoj. Multaj homoj, precipe en afero nova, nenion faras el propra iniciativo; tial aboni por iu nian gazeton estas ordinare la plej bona rimedo, por alligi lin fortike al nia afero.

Kiel provo por novaj amikoj rekomendas sin la abono de 5 numeroj po 0,90 frankoj, kiu nun estas proponita de la administracio.

L. Z-f.

OV II.66. El La Esperantisto 1892, n.11, p.163.

Prospekto.

Al la nova jaro 1893 ni kore gratulas ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto.

Nia gazeto komencas nun la kvaran jaron de sia ekzistado. Ni komencas ĝin gaje, kun la plej bonaj esperoj. Ankaŭ kiel en la pasintaj jaroj nia gazeto elirados regule unu fojon en la monato, en tia sama grandeco kaj formato, kiel en 1892, kun tia sama kosto de abono — 2 frankoj (= 1.60 markoj = 80 kopekoj) por jaro. La programo de nia gazeto restas ankaŭ pli-malpli tia sama; nur la rubrikon “Novaj Esperantistoj” ni, laŭ deziro de la eldonanto-administratoro de nia gazeto, nun jam plu ne presados; ankaŭ la rubrikon de la “personoj, kiuj deziras korespondadi en Esperanto” ni elĵetis, ĉar ĉe la konstanta publikigado de la “Novaj abonantoj” la dirita rubriko ŝajnas al ni superflua. La amikojn, kiuj ne alsendis ankoraŭ ilian abonpagon por la jaro 1893, ni petas rapidi kun tio ĉi, ĉar la tro malfrue abonantoj poste eble ne povos jam ricevi la unuajn numerojn. Ni esperas, ke ĉiuj niaj amikoj ne sole rapidos mem aboni kiel eble plej frue nian gazeton, sed ili ĉiam penados alporti al ĝi kiel eble plej multe da novaj abonantoj. Se nove aliĝinta esperantisto, pro manko de iniciativo aŭ pro forgesemeco, ne abonas nian gazeton, li ne povas sekvi la iradon de nia afero, kaj tial baldaŭ forgesas pri ĝi; tial la plej bona rimedo por alligi iun pli forte al nia afero, restas ĉiam: aboni por li la “Esperantiston”. La amikoj, kiuj intencas en la daŭro de la jaro varbadi novajn abonantojn, faros la plej bone, se ili jam nun abonos pli grandan nombron da ekzempleroj (dume sub ilia propra adreso), por ke al iliaj postaj varbitoj ne manku la unuaj numeroj. Kun abonoj oni volu sin turni al W. H. Trompeter en Schalke (Westfalen), Germanujo. La rusaj abonantoj volu sin turni al L. Zamenhof en Varsovio. Provajn numerojn ni elsendos, kiam ni havos sufiĉan nombron da ili, sub la sekvantaj kondiĉoj: 1 ekzempleron — por 20 centimoj, 10 ekzempl. — por 1,30 frankoj, 100 ekzempl. — por 13 frankoj. Oni povas sendi monon de ĉiu lando; anstataŭ mono oni povas sendi ankaŭ signojn de poŝto, kalkulante la ekstereŭropajn po ⅘ de ilia nominala kosto.

La nova jaro alportos al nia gazeto sendube multajn novajn legantojn, kiuj ne scias la historion de nia afero nek la esencon de nia programo. Por tiuj ĉi amikoj ni donas tie ĉi mallongan ĉirkaŭrigardon.

La celo de nia lingvo estas: detrui iom post iom la murojn, kiuj staras inter la diversaj popoloj kaj subtenas ilian reciprokan nekomprenadon, fremdecon kaj malamikecon, ebligi liberan interkomunikiĝon inter personoj de diversaj nacioj kaj per neŭtrala ĉiuhoma lingvo-tradukilo fari la sciencon kaj literaturon de ĉiu nacio uzebla por la tuta homaro. “Esperanto” tute ne havas la intencon malfortigi la lingvojn naturajn de ĉiu aparta nacio: kontraŭe, ĝi ilin nur fortigos kaj perfektigos, ĉar, kiam ĉiu homo bezonos por la internaciaj komunikiĝoj lerni nur unu lingvon anstataŭ multaj, tiam li havos pli da tempo, por labori super sia patra lingvo. Esperanto devas servi nur por la komunikiĝoj internaciaj kaj por tiuj produktoj de la homa spirito, kiuj havas egalan signifon por la tuta homaro.

La unua broŝuro pri la lingvo Esperanto aperis en la fino de la jaro 1887, preskaŭ unutempe en kelkaj lingvoj, sub la titolo: “D-ro Esperanto. Lingvo Internacia, Antaŭparolo kaj Plena Lernolibro”. La lingvo en la komenco havis nenian nomon, kaj “Esperanto” estis la pseŭdonimo de la aŭtoro de la lingvo (nuna redaktoro de la “Esperantisto”); sed iom post iom la amikoj de la nova lingvo transportis la estintan (nun jam ne uzatan) pseŭdonimon de la aŭtoro sur la lingvon mem, kiu nun portas la nomon “Lingvo Esperanto” aŭ simple “Esperanto”.

La grandega graveco, kiun neŭtrala internacia lingvo havus por la homaro, estis jam tre longe klara al ĉiuj. Tial jam longe antaŭ la apero de la lingvo “Esperanto” estis faritaj diversaj provoj, por krei lingvon internacian. Sed ĉiuj tiuj ĉi provoj restis nur teoriaj projektoj, kiuj mortis tuj post sia naskiĝo. Nur unu sola el tiuj ĉi provoj, Volapük, prezentis efektive pretan lingvon, sed ekster siaj aliaj tre gravaj mankoj (malfacileco de la vortaro, sovaĝeco de la sonoj, nememorebleco, absoluta nekomprenebleco por ĉiu k.t.p.) Volapük havas unu tre gravan mankon: ĝi estas tuta arbitre elpensita de unu persono kaj sekve per nenio garantias, ke morgaŭ ne naskiĝos ia alia Volapük, elpensita de alia persono. Tiu ĉi cirkonstanco estas la ĉefa kaŭzo, kial Volapük, kiu tenis sin certan tempon nur dank’ al tre artaj reklamoj kaj al granda financa subteno, nun jam mortas. La lingvo Esperanto, ekster sia grandega facileco, bonsoneco, komprenebleco k.t.p., havas ankoraŭ tiun gravan flankon, ke ĝi ne estas arbitre elpensita laŭ la volo de unu persono, sed estas fondita sur la internacia materialo, kiun ellaboris al si la civilizita mondo mem. Tial Esperanto neniam bezonas timi iajn konkurantojn; ĉiuj esploroj, faritaj en la lasta tempo memstare de la plej malsamaj instruituloj en la plej malsamaj landoj de la mondo, montris unuvoĉe, ke la principoj kaj konstrua materialo de la estonta lingvo de la mondo ne povas esti aliaj, ol nur tiuj, kiuj sin trovas en Esperanto. Sekve en principo la estonteco de la lingvo Esperanto kiel estonta lingvo de la mondo jam estas tute certa kaj senduba; se diversaj esploristoj disputas ankoraŭ pri detaloj, tio ĉi havas jam nenian signifon, ĉar la perfektigadon de la detaloj la aŭtoro de la lingvo Esperanto lasis al la mondo mem, transdoninte la tutan sorton de la lingvo al Ligo Esperantista (vidu malsupre), en kiu ĉiu deziranto povas partopreni kun egalaj rajtoj kaj kiu ĉion decidados per plimulto da voĉoj. Sekve ĉiuj personoj, kiuj en principo aprobas la ideon de lingvo tutmonda (kaj kiu povas ĝin ne aprobi?) ne povas iam havi ian alian standardon ekster la lingvo Esperanto. Kiel ĉiu nova ideo, nia afero devas ankoraŭ malfacile batali kun la indiferenteco de la mondo, sed nia estonteco estas certa kaj niaj esperoj estas sendubaj.

Tuj post la apero de la unua broŝuro pri la lingvo Esperanto, diversaj aŭtoroj komencis eldonadi diversajn verkojn pri aŭ en la lingvo Esperanto, kaj la literaturo de nia lingvo estas jam sufiĉe granda kaj kreskas kaj riĉiĝis senhalte. (Nomaron de ĉiuj verkoj, tuŝantaj la lingvon Esperanto, elsendas por 5 centimoj L. Zamenhof, Varsovio, str. Novolipki N-ro 21.) Jam en la fino de la jaro 1889 montriĝis la neceso ligi inter si ĉiujn esperantistojn, disĵetitajn en diversaj urboj kaj landoj de la mondo, kaj tiam estis fondita nia centra organo, la “Esperantisto”. La celo de la “Esperantisto” estas: 1) ligi inter si la disĵetitajn esperantistojn; 2) perfektigi la esperantistojn en la konado kaj uzado de la lingvo Esperanto. Por ke nia gazeto povu bone plenumi sian difinon, estas necese, ke ĉiuj amikoj de nia lingvo rigardadu la “Esperantiston” efektive kiel centran organon de nia afero, kiel salonon de interparolado por la esperantistoj kaj sendadu al ni diligente sciigojn pri la irado de nia afero en iliaj lokoj, siajn opiniojn, konsilojn k. c., por ke ni povu komuniki ĉion tion ĉi al ĉiuj amikoj de nia afero. Sed ĉar nia gazeto servas ne sole al la vastigado de nia lingvo, sed ankaŭ al interparolado en nia lingvo, tial ni kun danko akceptas ankaŭ ĉiujn artikolojn, kiuj, ne tuŝante rekte nian aferon, prezentas tamen interesan legaĵon por niaj amikoj.

La enhavo de ĉiu numero de nia gazeto estas: I. Nia afero (sciigoj, korespondoj, artikoloj k.t.p., tuŝante rekte la aferon de la lingvo Esperanto. Komencante de la Marta numero, ni presados en tiu ĉi rubriko ankaŭ la nomojn de niaj abonantoj kaj en kvarangulaj krampoj ni presados apud ĉiu abonanto la nomon de la persono, per kiu li abonis nian gazeton, se li ne abonis rekte ĉe la administracio aŭ redakcio). II. Literaturo (rakontoj, versaĵoj k.t.p.). III. El la mondo (malgrandaj artikoletoj populare-sciencaj, novaĵoj el la mondo k.t.p.). IV. Bagateloj (humoraĵo, ludoj k.t.p.). V. Respondoj al la amikoj (laŭ mezuro de bezono). VI. Anoncoj.

En diversaj urboj ekzistas nun rondetoj kaj kluboj esperantistaj, kiuj per fortoj kunigitaj laboras por la vastigado de la lingvo Esperanto. Estus dezirate, ke tiaj rondetoj estu kreataj en ĉiuj urboj.

La literaturo de nia lingvo estas nun, kiel ni diris, jam sufiĉe granda, kaj pro manko de loko ni ne povas tie ĉi elkalkuli ĉiujn verkojn; sed al la amikoj, kiuj deziras vastigadi nian lingvon, ni devas rimarki, ke ekster la diversaj verkoj, skribitaj en la lingvo Esperanto mem, kaj ekster diversaj pli grandaj lernolibroj de tiu ĉi lingvo, ekzistas ankaŭ en diversaj lingvoj specialaj poŝaj lernolibroj, kiuj servas por la vastigado de nia lingvo kaj kostas de 15 ĝis 50 centimoj por ekzemplero. Ĉiuj tiuj ĉi verkoj povas esti ricevataj de L. Zamenhof en Varsovio. Al la rusaj amikoj ni rekomendas aparte la plej novan verkon sub la titolo: “Esperanto, Meĵdunarodnij Jazik”, kiu eliris antaŭ 2 monatoj, enhavas nian tutan lingvon kun plej detala antaŭparolo kaj kostas nur 7 kopekojn por ekzemplero (20 ekzempleroj kune kun poŝta transsendo kostas nur 1 rublon). Tia libreto, difinita speciale por granda vastigado, espereble eliros baldaŭ ankaŭ en aliaj lingvoj.

En la fino ni devas diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la financaj rimedoj de nia afero. Ili estas bedaŭrinde tre malgrandaj, kaj tio ĉi forte malrapidigas nian energian progresadon, por kio antaŭ ĉio estas necesa mono, mono kaj mono. Preskaŭ la tuta financa pezo de nia afero kuŝas nun sur la ŝultroj de unu oferema amiko, kiu kovras ĉiujn deficitojn. Ni petas la amikojn de nia afero pli forte subteni ĝin finance kaj peni altiri al ĝi financajn fortulojn.

Nia afero estas ankoraŭ malfacila, sed gravega kaj certa. La plej granda parto de la mondo tenas sin ankoraŭ malvarme kontraŭ ni, ĉar la mondo amas aliĝi al afero, kiu jam venkis, sed tenas sin plej malproksime de afero, kiu ankoraŭ batalas. Sed ni ne ĉesos labori energie kaj kun espero, kaj baldaŭ venos la tempo, kiam ni levos fiere la kapojn, kaj beno de la danka homaro estos nia dolĉa rekompenco por la malfacilaĵoj kaj malagrablaĵoj de la tempo de batalo.

OV II.67. El La Esperantisto 1893, n.1, p.1–4.

Ligo Esperantista.

De la nuna jaro ni proponas tre gravan novaĵon, kiu espereble kun plena aprobo estos akceptita de la amikoj de nia afero: en ĉio, tuŝanta nian aferon, ni enkonduku konstantan voĉdonadon de ĝiaj amikoj.

Jam antaŭ 3 jaroj, kiel niaj amikoj memoras, ni sentis la bezonon, ke la kondukado de nia afero sin trovu kun egala rajto en la manoj de ĉiuj ĝiaj amikoj kaj ke la tuta sorto de nia lingvo dependu de la deziroj de tiuj, kiuj ĝin uzas kaj laboras por ĝi. Ni tiam ankaŭ proponis fondi Tutmondan Ligon Esperantistan, en kies manoj devus sin trovi la tuta sorto de la afero Esperanto. Sed tiu ĉi propono, per si mem tute natura, justa kaj necesa, ne povis tiam efektiviĝi, ĉar la sperto montris, ke niaj fortoj estis tiam ankoraŭ tro malgrandaj kaj nematuraj por tia aranĝo. La forto pozitiva, kiun prezentis nia tiama tuta amikaro, estis tro malgranda en komparo kun la forto negativa, kiu estas neevitebla en ĉiu komuna administrado de multaj personoj. Por ke ia afero bone sin tenu kaj progresu, estas necese, ke en ĝi la sumo de la enportataj fortoj estu pli granda, ol la sumo de la elportataj rajtoj. Sed tiam jam post la unuaj preparaj paŝoj montriĝis, ke Ligo, en tiamaj cirkonstancoj, ne posedante eĉ la dekan parton da forto, necesa por fortike ekzistigi kaj progresigi nian aferon, alportus nur danĝeran multkapecon al afero jam kreita kaj preta, kiu ekzistis kaj progresadis tute sen helpo de la Ligo. La fondado de Ligo tiam sekve montriĝis tro frua kaj devis esti prokrastita. Sed prokrastita ne estas forĵetita, kaj jam tiam ni promesis, ke en pli oportuna tempo estonta ni al la demando pri Ligo ankoraŭ revenos. Nun la cirkonstancoj tute ŝanĝiĝis. Nia afero jam ne sole staras tute forte, sed tute estas jam subtenata de niaj amikoj, ne postulante oferojn de la iniciatoro. Nun sekve venis la tempo transdoni nian tutan aferon al la libera dispono de ĝiaj subtenantoj, sen timo, ke ili lasos ĝin fali.

Ankaŭ la dua grava cirkonstanco, kiu tiam malhelpis la fondadon de Ligo, nun forfalas: la tiam proponita aranĝo de la Ligo estis tiel komplikita, ke ĝi ne povis ne elvoki diversajn disputojn; la nuna aranĝo, kiel la legantoj malsupre vidos, estas tiel simpla, klara kaj natura, ke ĉiaj disputoj fariĝas absolute neeblaj.

La ekzistado de Ligo kun plena aŭtoritato en nia afero ĝis nun estis ankoraŭ neebla; sed tiu ĉi manko sur ĉiu paŝo estis sentebla kaj kaŭzis certan rigidecon en nia afero. De multaj flankoj oni proponadis al ni: “faru tion ĉi, faru tion, ŝanĝu tion ĉi, enkonduku tion”, kaj ni tamen nenion povis fari, ĉar estis nenia aŭtoritato, kiu povus doni permeson aŭ malpermeson. La plej grandan parton de la ĝis nun faritaj proponoj ni ne aprobis kaj ni sciis, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin ne aprobus, — ni tamen povis prezenti nian opinion al nenia aŭtoritata juĝantaro, kaj tial la proponantoj alskribadis la neenkondukon de iliaj “tre gravaj” proponoj al nia persona obstineco; aliajn proponojn ni aprobis kaj ni estis konvinkitaj, ke ankaŭ la plejmulto da esperantistoj ilin aprobus, — ni tamen ne povis ilin akcepti ankaŭ pro manko de aŭtoritata juĝantaro, kiu donus la permeson; se ni, konante la guston de la plejmulto, akceptus tiujn ĉi proponojn — la kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. Tiu ĉi manko de aŭtoritata juĝantaro estis forte sentebla sur ĉiu paŝo, kaj, turmentataj de ĉiuj flankoj de la plej kontraŭaj postuloj, ni kun granda sopiro atendadis la tempon, kiam ni povos transdoni la sorton de nia afero al ia aŭtoritata institucio, kiu, prezentante la volon de la plejmulto, en ĉiu punkto havus la rajton diri: “ni tiel decidis, sekve tiel devas esti”. La ekzistado de tia plenaŭtoritata Ligo devus ankaŭ silentigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de nia ideo kaj tamen ne aliĝas al Esperanto, ĉar ili trovas, ke “la sistemo havas erarojn aŭ la afero estas ne bone kondukata”; ni tiam povus diri al ili: “aliĝu al la Ligo kaj kun plena rajto proponu Viajn ŝanĝojn; se Via opinio estas prava, la plejmulto ĝin akceptos kaj forigos la ‘erarojn’; se la plejmulto ne akceptos Viajn proponojn, tio ĉi montros, ke Via opinio estas nur persona kaj ne prava”.

Kun ĝojo ni raportas al niaj amikoj, ke, dank’ al la tuta fortigita stato de nia afero, la kreado de la longe atendita Ligo-Akademio esperantista fariĝis fine ebla. Ni fondas nun tian Ligon. Ĝi ne havas multajn paragrafojn kaj komplikitan Regularon, ĝi ne havas prezidantojn nek komitatojn. Ĝi konsistas el ĉiuj efektivaj esperantistoj, t.e. abonantoj de nia centra oficiala gazeto, kaj kondukados siajn aferojn tre simple. Ĝia esenco estas:

Ĉiu, kiu deziros fari ian proponon, tuŝante la konstruon de nia lingvo aŭ la kondukadon de nia afero, sendos sian proponon al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la “Esperantisto”), kaj tiu ĉi presos la proponon en la centra gazeto kune kun la adreso de la proponanto. Ĉiu abonanto de la gazeto, kiu volos partopreni en la voĉdonado, sendos sian opinion (“por” aŭ “kontraŭ”) al la projektanto, aldonante al sia opinio la numeron, sub kiu li estas enskribita en la nomaron de la abonantoj de la “Esperantisto” (la nomoj de ĉiuj abonantoj estos ĉiam presataj sub numeroj en la gazeto). Se la ricevitaj rezultatoj montros al la projektanto, ke la plimulto da voĉoj estas kontraŭ lia propono, li forĵetos ĝin (kvankam li havas ĉiam la rajton proponi tion saman denove, se li esperos, ke post kelka tempo la rezultatoj de la voĉdonado estos aliaj); se la rezultatoj montras, ke la plimulto estas por la propono, tiam 3 monatojn post la preso de la propono (por doni al la malproksimaj abonantoj tempon alsendi sian voĉon) la projektanto sendos al la sekretario de la Ligo (redaktoro de la “Esperantisto”) la numerojn de ĉiuj voĉoj “por” kaj “kontraŭ”, kaj la rezultato tiam estos presita en la “Esperantisto” kiel decido de la Ligo (kun publikigo de la numeroj, kiuj voĉis “por” kaj “kontraŭ”), ricevos leĝan forton, kaj la sekretario zorgos pri ĝia efektivigado.

Jen estas la tuta konstruo de la Ligo. Nun ni devas tamen fari kelkajn rimarkojn:

1) Ĉia decido de la Ligo havas forton nur tiam, se en la voĉdonado aktive partoprenis (t.e. alsendis sian voĉon) ne malpli ol ⅓ de ĉiuj abonantoj kaj se el la ricevitaj voĉoj ne malpli ol ⅔ estas “por” la decido.

2) Oni povas antaŭvidi, ke se ĉiu abonanto havos la rajton presi proponojn en la “Esperantisto”, diversaj utilaj kaj neutilaj proponoj venados en tia granda amaso, ke ni en nia malgranda gazeto ne povus presi eĉ centan parton de ili. Por eviti tiun ĉi maloportunaĵon, ĉiu propono, postulanta voĉdonadon, estos presata ne en la teksto de la gazeto, sed en la parto de la anoncoj, kaj ĉiu proponanto devos pagi por sia propono laŭ la takso de anoncoj. La mono, kiu estos enspezata de tiuj ĉi pagataj proponoj estos uzata komence por kovri la antaŭajn kaj venontajn deficitojn de nia gazeto kaj poste por la celoj de nia afero laŭ la decidoj de la pagintaj proponantoj.

Tiu ĉi aranĝo donos al ni la eblon presi tuj ĉiujn alsenditajn proponojn, kiom ajn ili estos.

La legantoj vidas, ke la ordo en nia Ligo estos tre simpla kaj klara. Kelkaj amikoj eble volos aldoni al tiu ĉi ordo diversajn paragrafojn, — ili povos tion ĉi fari per la supre montrita vojo, t.e. per voĉdonado de la membroj de la Ligo (abonantoj de la “Esperantisto”). Ligo, en tia maniero aranĝita, ne bezonos ian apartan sankcion de la registaroj nek iajn aliajn formaĵojn, ĉar ĝi prezentos nur simplan “rilaton inter abonantoj kaj ilia abonata gazeto”; kaj tamen ĝi estos la plej bonorda, fortika kaj senpartia kaj povos regule kaj trankvile fariĝadi ĉiam pli kaj pli potenca.

Ĉar niaj ĝisnunaj abonantoj ne scias ankoraŭ pri la nova ordo, tial ni komencos la presadon de la nomoj (kaj numeroj) de niaj abonantoj ne pli frue ol en la Marta numero de nia gazeto. Sed sian funkciadon la Ligo jam komencas, kaj la amikoj povas jam komenci la sendadon de siaj proponoj sub la supre diritaj kondiĉoj kaj por la supre diritaj celoj. Ne sciante ankoraŭ la numerojn, sub kiuj ili estos enskribitaj, ili povus dume subskribadi siajn voĉdonojn per sia nomo kaj adreso, sub kiu ili ricevas la “Esperantiston”.

OV II.68. El La Esperantisto 1893, n.1, p.4–6.

Novaj lingvoj tutmondaj.

De tempo al tempo la gazetoj alportas sciigon pri ia “nova lingvo tutmonda”. Kion prezentas tiuj ĉi “novaj lingvoj”? La gazetoj ne volas tion ĉi analizi kaj estas kontentaj, ke ili alportis la sensacian fakton; la legantoj ne povas tion ĉi analizi; ĉar ili neniam vidas la elirantan verkon; sed la fakto mem, ke “naskiĝis nova lingvo”, elvokas ĉe la legantoj la timon, ke nia lingvo ricevis konkuranton, kaj malfortigas ilian konfidon al la venko de nia afero. La esencon de tiaj “novaj lingvoj” ni jam analizis siatempe en nia gazeto, kaj tiam ni ankaŭ klarigis la kaŭzon, kial ni nenion parolas pri tiaj “niaj konkurantoj”. Sed ĉar ofte niaj novaj legantoj, vidante nian absolutan silenton rilate tiun ĉi objekton, timas, ke ni ne scias pri la “danĝero, kiu al ni minacas”, tial ni nun denove diros kelkajn vortojn pri tiu ĉi objekto.

Kial ni silentas? Kial ni ne batalas kontraŭ tiuj ĉi niaj konkurantoj? Simple el la kaŭzo, ke ili tute ne ekzistas kaj, batalante kontraŭ ili, ni similiĝus al Don Kiĥoto, kiu batalis kontraŭ ventaj mueliloj. La esenco de ĉiuj tiuj ĉi novaj lingvoj estas: tiu aŭ alia sinjoro diras, ke li volas krei novan lingvon; sian diron li presas kaj dissendas al la redakcioj de ĉiuj gazetoj, kaj jen morgaŭ aŭ post-morgaŭ niaj amikoj legas (ofte kun timo) en la gazetoj, ke “estas kreita nova lingvo tutmonda”. Tiuj ĉi faktoj estas tre bedaŭrindaj, kaj neniu tiel malutilas al la ideo de lingvo tutmonda, kiel tiuj ĉi sinjoroj, kiuj nomas sin “amikoj de lingvo tutmonda”. Unu fojon elirinte al la publiko, tiuj ĉi sinjoroj ordinare jam poste neniam revenas, ĉar ili baldaŭ konvinkiĝas, ke inter “voli” kaj “fari” estas granda diferenco; sed pri tiu ĉi nerevenado la publiko ne scias; sian parton da malutilo ili jam alportis. La faktoj estas tre bedaŭrindaj, la projektantoj ne volas vidi, kiel malfacile ili pekas kontraŭ la ideo, kiun ili kvazaŭ amas! Sed kion ni faros? Kontraŭ kiun ni batalos? Diri kaj voli estas ja tiel facile, ke se ni hodiaŭ dispremos dekon da tiaj dirantoj kaj volantoj, morgaŭ naskiĝos novaj centoj kaj miloj, senfine, senfine! Ĉu ni kontraŭ ĉiuj el ili batalos? ĉu ni ĉiam denove ripetados la malnovan kanton? La sola batalilo kontraŭ tiuj ĉi malamikoj estas absoluta silentado. Ĉiujn honestajn amikojn de nia ideo ni petas: ne malfortigu en la publiko la konfidon al nia ideo per vanaj fantomoj; memoru, ke ĉiu via paŝo, ĉiu via vorto pri nova lingvo subfosas la konfidon de la publiko al nia ideo entute. Sed al tiuj, kiuj restas surdaj al nia peto, ni povas nur diri: ne parolu, sed faru! Nia militistaro iras trankvile antaŭen, kaj ĉiun fojon, kiam ni renkontos sur la vojo minute-bakitan heroon, kiu krios al ni: “mi tuj vin venkos”, — ni respondos per silento kaj iros antaŭen.

Ni ne analizos speciale ĉiujn projektojn de ĉiuj personoj, kiuj diras, ke ili donas novan lingvon, — ĉar tiu ĉi estus afero senfina. Ni diros pri ili nur kelkajn vortojn komune.

a) Lingvo ne estas kreata en unu horo, nek en unu tago, nek en unu jaro, kiel pensas teorie la projektantoj; en tio ĉi la aŭtoroj baldaŭ konvinkiĝas mem, kiam ili nur komencas la efektivigadon de sia projekto. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial ĉiuj ĝis nun anoncitaj (ofte kun granda bruo kaj reklamo) novaj lingvoj restis kaj restas nur projektoj, ne faris kaj ne faros eĉ unu paŝon plu.

b) Efektive pretajn, pacience kaj multjare prilaboritajn lingvajn sistemojn prezentas ĝis nun nur Volapük kaj Esperanto. La aŭtoroj de ambaŭ tiuj ĉi lingvoj pacience kaj ofereme laboris tre longan tempon, ne sciante unu pri la alia (la aŭtoro de Esperanto sciiĝis pri la ekzistado de Volapük nur tiam, kiam Esperanto estis jam tute preta kaj Volapük estis ankoraŭ tro malmulte disvastigita), kaj nur la penso, ke nenio simila ankoraŭ ekzistas, povis subteni ilian energion. Se nun, kiam la ambaŭ sistemoj jam longe ekzistas tute pretaj kaj post multaj grandegaj malfacilegoj, laboroj kaj oferoj ricevis jam fortajn radikojn en la mondo, — se nun iu, anstataŭ labori super la perfektigado de unu el la diritaj sistemoj, komencas la Sizifan laboregon tute denove, — tio ĉi montras, ke:

1) aŭ li havas nenian ideon pri la stato de la aferoj kaj pri la malfacileco de sia entrepreno kaj baldaŭ retiros sin post la unuaj paŝoj (kiel ni efektive vidas sur ĉiu paŝo),

2) aŭ li mem scias, ke li nenion povos fari, sed presas sian projekton pro celoj aliaj, tute ne idealaj.

c) Pri la fundamento de Esperanto (simpla gramatiko kun vortaro proksimume romana-germana) neniu nun dubas, ke ĝi estas ĝusta, kaj ĉiuj projektantoj ja proponas tian saman fundamenton kaj disputas nur pri detaloj. Se pri tiuj ĉi detaloj 1½ miliardoj da homoj havas 1½ miliardojn da opinioj, kaj se iu el la projektantoj eĉ pensas, ke nur lia opinio estas la sole vera kaj la sendispute akceptota de la tuta mondo (?!), li ja devas memori, ke tiuj ĉi detaloj estas facile ŝanĝeblaj. Sekve se nun iu, anstataŭ peni perfektigi aferon, kiu jam englutis multegon da laboregoj kaj jam ricevis fortajn radikojn, volas nun detrui tiun ĉi akiron de nia ideo, subfosi la konfidon de la publiko al nia ideo kaj komenci la aferon tute denove, ĉiu laŭ siaj personaj kapricoj, — tia persono estas ne amiko, sed rekte malamiko de nia ideo. Sed feliĉe tiuj sinjoroj, malgraŭ la komenca fiera memfido, laciĝas baldaŭ post la unuaj paŝoj kaj eksilentas.

Tial ankaŭ ni faros la plej bone, se ni pri ĉiuj tiuj ĉi “novaj lingvoj” absolute silentos. Nun, kiel ni supre diris, ni tuŝis tiun ĉi objekton nur pro niaj novaj legantoj. En la antaŭpasinta jaro ni analizis kelkajn tiajn projektojn de lingvoj; nun ni pro ekzemplo analizos ankoraŭ unu “lingvon tutmondan”, por montri al niaj legantoj, kia estas la esenco de la “danĝeroj, kiuj al ni minacas”.

Antaŭ 2 jaroj unu Sud-Amerika mara oficiro presis konvene dikan libron, kiu enhavas salonan interparoladon pri ĉio, kion vi volas: en interesa maniero, miksante ĉion kun ŝercoj, vortoludoj kaj rakontoj el sia vivo, la aŭtoro parolas pri interpopolaj rilatoj, pri la signifo, esenco kaj historio de lingvoj k.t.p. Poste li analizas diversajn provojn de lingvoj tutmondaj kaj pri ĉiu el ili kompreneble multe kaj longa-parole mokas, kaj en la fino li diras, ke li mem intencas krei lingvon tutmondan, kiu ne havos ĉiujn mankojn, kiujn li montras en la aliaj sistemoj, kaj li efektive donas … la tutan alfabeton de sia kreota lingvo, aldoninte al ĉiu litero apartan ĉapitron da klarigoj. Sian verkon la aŭtoro dediĉis al la glora lingvisto Max Müller, kaj tiu ĉi skribis al li, ke la teorio estas bona kaj, se la aŭtoro nun kreos ankoraŭ en tia sama senco la gramatikon kaj vortaron (nur tiujn ĉi du bagatelojn!!), la lingvo estos bona. Tiun ĉi nenion dirantan simplan leteron de ĝentileco la aŭtoro alpresis al sia verko, kiun li dissendis al ĉiuj gazetoj sub la nomo “nova lingvo tutmonda, aprobita de Max Müller”. La gazetoj ordinare ne analizas tiajn aferojn, kaj, vidante la “aprobon de Max Müller”, ili anoncis pri “nova lingvo tutmonda, kiu devas renversi ĉiujn ĝis nun faritajn provojn”. Tiun ĉi minacan sciigon kelkaj niaj amikoj eĉ legis en unu enciklopedia vortaro, kaj tremo ilin atakis pro la sorto de nia malfeliĉa Esperanto, kiu baldaŭ devas esti senkompate dispremita de tiu ĉi nekonata al ili grandegulo! Kompreneble, ke la tuta laborado de la supre nomita aŭtoro baldaŭ finiĝis, kaj restis nur la alfabeto. Jen estas la tuta historio de la nova lingvo tutmonda, kiu maltrankviligis la dormon de diversaj niaj amikoj.

Parolinte pri unu el la “novaj lingvoj” pro ekzemplo, ni pri la aliaj jam ne parolos, ĉar ĉiuj ili estas de tia sama speco, ĉiuj prezentas grandiozan arbaron, en kiu ĉio estos en la plej bona ordo, sed en kiu mankas … nur la arboj. Sed unu el la aŭtoroj, s-ro Lott el Vieno, dissendis al ĉiuj esperantistoj sian folieton “Le Kosmopolit”, kaj dank’ al tio ĉi ni ricevis de kelkaj flankoj leterojn pri tiu ĉi “nova lingvo”. Unu el tiuj ĉi leteroj (de s-ro pastro Dombrovski) ni presos en la venonta numero.

Al la fino ankoraŭ kelkajn vortojn. Dum unuj el la aŭtoroj de la “novaj lingvoj” komencas sian entreprenon el simpla facilanimeco aŭ el gloramo, sed sen iuj malhonestaj intencoj, trovas sin ankaŭ tiaj sinjoroj, kiuj tro videble faras tion saman el pura malhonesteco. La taktiko de tiuj ĉi lastaj sinjoroj (kies nomojn ni nun ne volas tuŝi) estas la sekvanta: Ili sidiĝas al sia skribotablo, kaj en la daŭro de kelkaj horoj ili pretigas verketon, kiun ili titolas: “Nova lingvo tutmonda”. Kaj ili diras al si: “mi scias, ke mia projekto estas sensenca; sed, dank’ al la laboroj kaj oferoj de malsaĝaj idealistoj, la ideo de lingvo tutmonda havas nun multajn amikojn, kaj tiuj ĉi lastaj, eksciinte pri la apero de ‘nova lingvo tutmonda’, sendube volos ĝin legi kaj pagos al mi por mia kelkpaĝa broŝuro la plej altan koston, kiun mi nur difinos. El mia projekto kompreneble nenio fariĝos, sed … kelka sumo da mono sin trovos en mia poŝo, kaj mia modesta rolo estos finita”. Pro kelkaj dekoj da frankoj, kiujn tiuj ĉi sinjoroj esperas gajni (kvankam ankaŭ en tio ĉi ili trompiĝas), ili permesas al si subfosi la fundamenton de konstruo, havanta ĉiuhoman gravecon kaj super kiu malfacile laboras multe da homoj! Pro cento da personoj, kiuj eble aĉetos ilian presitaĵon, ili senkonscience malvarmigas por grava afero centojn da miloj da homoj, kiuj legas en la gazetoj pri la apero de “ankoraŭ unu lingvo tutmonda!” Honto, honto!

OV II.69. El La Esperantisto 1893, n.2, p.17–20.

Al novaj landoj!

Niaj amikoj sendube jam longe rimarkis, ke ĝis nun la nombro de niaj amikoj en Rusujo estas pli granda, ol en ĉiuj aliaj landoj kune. La kaŭzo de tiu ĉi ŝajna anomalio neniel dependas de la karaktero de la nacioj, sed estas tute simple la sekvanta: por la vastigado de nia afero en Rusujo ĝis nun estas uzita pli da rimedoj kaj pli da fortoj, ol por ĉiuj aliaj landoj kune. Nun venis la tempo ŝanĝi la aferon. En Rusujo nia afero staras jam iom forte kaj iras jam regule antaŭen, tial ni nun devas por kelka tempo turni pli da ĉiuj niaj fortoj al ekster-Rusujo, kie nia afero estas ankoraŭ preskaŭ tute nekonata.

Ni deziras nun aranĝi konstantan kaj energian agitadon en la landoj ekster-Rusujaj, kaj ni esperas, ke niaj amikoj energie nin subtenos en tiu ĉi. Ni bezonas por tio ĉi multon da fortoj, multon da rimedoj, ni turnas nin pri tio ĉi al la oferemeco de niaj amikoj kaj ni esperas, ke ĉiu el ili komprenos la eksterordinaran gravecon de la nuna entrepreno kaj venos al ni, almenaŭ por la komenco, kun tiom da helpo, kiom li nur povos alporti, ĉiu laŭ siaj rimedoj. Ju pli energia estos la komenco, des pli bone la afero poste iros per si mem.

Por la komenco ni bezonas antaŭ ĉio, ke oni en diversaj landoj sciu pri la ekzistado de nia lingvo, kaj tial la komencon de nia agitado ni decidis fari per konstanta kaj sistema anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj. Por la komenca tempo tio ĉi devas esti nia ĉefa maniero de agitado, kaj por ĝi ni devas uzi ĉiujn rimedojn, kiujn ni havas. La legantoj scias, ke kiam estas parolo pri Rusujo, ni ordinare ne konsilas la anoncadon; ĉar en Rusujo oni pri la ekzistado de la lingvo jam tre bone scias kaj sekve tie ni povas uzi niajn rimedojn multe pli utile kaj pli efike, ol per nuda anoncado; sed en ĉiuj aliaj landoj ni devas antaŭ ĉio sciigi pri nia ekzistado, veki per anoncoj la scivolecon de la publiko, kaj nur poste, kiam la nomo de nia afero jam estos tie pli konata kaj niaj lokaj fortoj tie estos pli grandaj, ni povos alpaŝi ankaŭ tie al aliaj manieroj de vastigado.

Ni organizas energian anoncadon, kaj ni invitas al partopreno ĉiujn amikojn de nia afero. Sed por ke la anoncado ne estu tute senutila perdo de mono, ĝi devas esti prudenta kaj sistema. Tial al la personoj, kiuj volas partopreni en la anoncado, ni proponas: 1) aŭ ke ili sendu sian monon rekte al ni, kaj ni jam mem ĉion aranĝados kaj donados kalkulon en la “Esperantisto”; 2) aŭ, se ili deziras anonci mem, ili antaŭe sciigu nin kaj demandu nian konsilon pri la formo kaj maniero de anoncado.

En tiu ĉi loko ni uzas la okazon, por turni la atenton de niaj amikoj, ke tiuj, kiuj donas anoncojn sensisteme kaj sen nia scio, ne sole ordinare perdas senutile sian monon, sed ofte eĉ rekte alportas malutilon al nia afero anstataŭ utilo. Ekzemple kelkaj anoncoj, kiujn oni donis sen nia scio en rusaj gazetoj, enhavis en si tre nelerte esprimitan reklamon; per si mem tio ĉi ankoraŭ ne multe malutilus, sed bedaŭrinde la anoncantoj donis sub la anonco nian adreson, tiel ke la legantoj estas certaj, ke la nelerta anonco estis presita de ni, kaj tio ĉi nur kompromitas nian aferon. Tial ni kore petas, ke neniu sen nia scio presu ian anoncon en nia nomo.

Ni aranĝas nun en nia gazeto la sekvantajn du specialajn rubrikojn: 1) Por anoncado en ekster-Rusujaj gazetoj ni ricevis …; 2) Anoncojn en ekster-Rusujaj gazetoj donis …, kaj ni kore petas ĉiujn, por kiuj la progresado de nia afero estas kara, ke ili energie subtenu (almenaŭ en la unua tempo) tiujn ĉi du rubrikojn kaj oferu por ili malavare, ĉiu laŭ siaj rimedoj. La nuna aranĝo de la anoncoj devas meti fundamenton al nia tuta afero en ekster-Rusujo; de la alteco de niaj nunaj rimedoj multe, tre multe dependas. Ni esperas, ke en la nuna tre grava momento ni ne vane turnas nin al la koroj kaj poŝoj de la amikoj de nia afero …

OV II.70. El La Esperantisto 1893, n.3, p.45.

Pri la Ligo.

Pri la “Ligo Esperantista” mi ricevis diversajn leterojn, parte por, parte kontraŭ la Ligo. La leterojn de la unua kategorio mi ne presas, ĉar ili enhavas en si simple aprobon kaj jesigon de la pensoj, kiujn mi esprimis en mia artikolo en n-ro 1. El la leteroj de la dua kategorio mi presas malsupre du, kiuj enhavas en si la tutan esencon de la motivoj kontraŭ la Ligo. Traleginte la du leterojn, la legantoj trovos malsupre ankaŭ mian propran opinion pri la Ligo kaj pri la ricevitaj leteroj.

I. S-ro N. Borovko skribas: En n-ro 1 de la “Esperantisto” estas presita projekto de Ligo Esperantista. Uzante la okazon, mi volas fari al la esperantistoj plej gravan proponon — laŭ mia opinio: fari nenian proponon pri ŝanĝado de la lingvo, ĉar tio ĉi estas tre glita vojo. Ĉiu scias, ke ne ekzistas en la mondo ideala lingvo. Ne ekzistas sur la tero lingvo, kiu ne havas siajn maloportunaĵojn, kaj la plej gravaj lingvoj havas tiajn malfacilaĵojn, ke en komparo kun ili Esperanto estas preskaŭ ideala. Kial do ni perdos fortojn kaj tempon por disputoj pri preskaŭ nerimarkeblaj malbonaĵoj, kiam antaŭ ni staras granda celo: fari el Esperanto vivan lingvon? Antaŭ tiu ĉi celo ĉiu disputo pri “e” aŭ “kaj” estas simple infanaĵo. Vi trovas, ke “e” estas pli oportuna ol “kaj”; sed mi trovas, ke “kaj” estas plej bela vorto. Kaj la plej racionala estas, ke ni restu ĉe nia opinio, ĉar se ĉiu opinio faros sian influon sur la lingvon, — ĝi estos pereigita. “Sed ni solvados la demandojn per plimulto da voĉoj,” oni diros al mi. Jes, sed oni devas pli frue montri, ke la opinio de la plimulto estas ĉiam vera. Se tio ĉi estus tiel, tiam la konvinko, ke tondro, ekzemple, havas naturan kaŭzon, estus plej granda malsaĝeco. Sed, ho ve, la faktoj montras, ke tiu ĉi malsaĝeco estas granda veraĵo. Kaj ĉu lingvo estis kreita, por ekscii, ĉu A trovas, ke estas pli agrable por la orelo uzi la artikolon “la”, ol tute ĝin ne uzi? Ĉu la problemo de ĉiu lingvo — kaj precipe de lingvo tutmonda — estas fariĝi perfekta lingvo? Kion oni dirus pri homo, kiu aĉetus belan kaleŝon kaj, anstataŭ veturadi en ĝi, sin okupadus nur per trovado en ĝi bagatelajn difektojn? Kaj fine fari el Esperanto tute perfektan lingvon eĉ ne estas bezone. “El tiu fakto,” diras Voltaire, “ke ĉiu lingvo estas neperfekta, ne sekvas, ke oni devas ĝin ŝanĝi”; kaj tio ĉi estas tute saĝa opinio kaj tiujn ĉi saĝajn vortojn mi konsilas presadi per oraj literoj sur la unua paĝo de ĉiu numero de la “Esperantisto”. Homa lingvo havas nemezureble pli gravan celon, ol servi al la orelo: servi al la animo de la homo. Ne tiu lingvo estas riĉa, kiu havas brilantan eksteraĵon, sed tiu, en kiu estas elparolitaj gravaj produktaĵoj de la homa spirito. Se tio ĉi estas klara, tiam estas kompreneble, kion ni devas fari. Ni ne disputos pri “kaj” aŭ “e”, ĝi estas ne inda je nia laboro; ni pensos pri efektiva riĉigado de nia lingvo. Faru do tradukojn de grandaj produktaĵoj de la homa genio, kolektu rimedojn por la materiala flanko de la afero, organizu pagajn literaturajn legadojn, spektaklojn, — kaj vi donos animon al la lingvo, kaj nur sovaĝa pedanto tiam riproĉos nin, ke ni paciĝis kun “nenio”, kiam “neno” estas pli bonsona.

II. S-ro L. de Beaufront skribas: Mi esperas, ke niaj amikoj estos modestaj en iliaj proponoj de ŝanĝoj. Estus tute bedaŭrinde, se la novaj adeptoj vidus ĉiumonate: ŝanĝu tion ĉi, plibonigu tion, korektu tie. Ni perdas rapide la konfidon al lingvo, kies partianoj, kiel ŝajnus, akceptas ĝin nur por povi ĝin ŝanĝi. Objekton bonan oni ne devas tro tuŝi; alie anstataŭ perfektigo oni alportas al ĝi nur kripligon. Se longaj jaroj de pripensado kaj sep jaroj de laborado super unu demando donas al ia homo kelkan kompetentecon tuŝante ĝin, mi trovas min en tia situacio, kaj tial mi permesas al mi rememorigi niajn amikojn, ke, aparte pri lingvo tutmonda, nur tiu bone konas la faritaĵon, kiu ĝin faris. Sekve li scias, multe pli precize ol ĉiu alia, kial kaj kiel tio estas utila aŭ malutila. Li sola ankaŭ la plej ofte konas funde la kaŭzon, kial plibonigo ŝajnanta estus praktike neebla, danĝera aŭ senutila. Ni devas lasi al la aŭtoro la grandan direkton pri la demando. Ni ankaŭ devas ne forgesi, ke la lingvo sukcesos nur tiam, se oni havos absolutan certecon, ke ĝi estas sistemo plena, finita, egale taŭga por ĉiuj oficoj kaj uzoj, kiel la lingvoj naturaj. Sed kiel oni volas, ke tiu konfido, tiu certeco absolute necesa naskiĝu en la koro kaj restu en la spirito de la novaj adeptoj, se, legante nian gazeton, ili ĉiam renkontos proponojn pri ŝanĝoj? Kiel! ili pensos, la lingvo ekzistas nur de 5 jaroj, kaj ĝiaj adeptoj proponas jam vete novajn formojn kaj regulojn! Sed tiam ĝi ne estas tiel bona, kiel oni pretendas, ĝi ne estas ankoraŭ preta, finita; almenaŭ sub preteksto de plibonigado oni devigos min ellerni konstante ion novan. Kaj, komparante kun sia patra lingvo, li pensos juste, ke nenio simila okazas en ĝi. Li konkludos, kaj certe almenaŭ ia dubo naskiĝos en li. Mi mem, sen la konvinko profunda kaj fondita, kiun mi havis pri la bonegeco de Esperanto, mi mem estus almenaŭ atendinta tempon pli certan, por fariĝi partiano militanta de ĝi, se mi estus konstante leginta proponojn pri ŝanĝoj, kritikojn k.t.p. en nia gazeto. Aŭ ni devas penadi, ke nia gazeto iru al kiel eble plej granda nombro da personoj, aŭ ni devas esti pli ol ŝparemaj pri tiuj proponoj. Ĉar la plejmulto da legantoj ne volos eliri el tiu rondo de filozofado: aŭ la lingvo estas bona, plena, finita, kaj tiam kial oni volas ĉiam aliformigi ĝin? aŭ ĝi estas ankoraŭ en formado, kaj tiam??

Mi komprenas bone, tre kara amiko, la delikatecon de via pozicio kontraŭ la postuloj de kelkaj amikoj, certe tre bonintencitaj. Mi do klarigas al mi vian konduton kaj eĉ la kreadon de la Ligo Esperantista, kiun mi aprobas plene nur tiam, se ni uzos ĝin ho! la plej malofte kaj tute serioze por tre gravaj kaŭzoj. Sed mi esperas, ke tiu Ligo ne inspiros al iu tro grandan fervoron de reformado kaj ŝanĝado. Sendube multaj pensas kiel mi kaj trovas Esperanton, tia kia ĝi estas, sufiĉe bela kaj bona, por ne deziri perfektigojn, kies rezultato povus esti: dubo, necerteco kaj senkonfido, ĉe la plejmulto de l’ legantoj, pri la merito aŭ la estonteco de nia lingvo amata.

Parolante ankoraŭ pri la uzado de novaj formoj ekster la decidoj de la Ligo, s-ro L. de B. skribas: Por pruvi, ke Esperanto estas vere tutmonda, nenio estas pli bona, ol montri leterojn kaj poŝtajn kartojn, skribitajn de personoj de landoj tute malsamaj. Sed, se ĉiu el ni, laŭ sia bontrovo kaj prefero, almiksas formojn personajn al la lingvo, kiel oni volas, ke ni kuraĝu prezenti al iu tiajn skribaĵojn? Ĉu la leganto ne vidos tiun mankon de unueco? Certe, li diros al ni, mi konsentas ellerni unu, sed ne 3 aŭ 4 lingvojn. Volonte mi fariĝus adepto de sistemo finita, tute formita, sed mi ne povas aliĝi al lingvo, kiu estas ankoraŭ ŝanceliĝanta inter multaj finiĝoj de vorto, multaj reguloj kaj eĉ multaj radikaj vortoj. Mi ne volas batali por sistemo, kiu iom post iom kaj tre rapide fariĝos tute alia kaj nekomprenebla por siaj adeptoj mem, per ilia propra kulpo, kaj kiu tre certe mortos, mokata kaj forĵetita pro tio, ke ĝiaj propraj amikoj estos mortigintaj ĝin (ho! en tre bona intenco!), ĉiam volante fari ĝin pli bela, pli perfekta, aŭ pli simila je ilia revo. Kial do ni volus fari por lingvo mirinde simpla, tre logike verkita, absolute praktika, kion ni ne faras por niaj patraj lingvoj, pri kiuj ni estas tiel obstinaj konservantoj de multaj aferoj senlogikaj, malfacilaj kaj tute ne praktikaj? Ĉu ni diras konstante pri ili: tio ne plaĉas al mi, sekve mi ĝin ŝanĝigas? Amikoj, kredu al mi, la danĝero por Esperanto ne estas la indiferenteco, nek eĉ la malamikeco de ĉiuj, ĝi estas la prefero kaj arbitra uzado de novaj formoj en la lingvo. Nia amo al ĝi plene sufiĉos, por venki la unuajn, sed eĉ la plej sincera adorado neniam ĝin savos de morto neevitebla, kiun alportos al ĝi tiuj ĉi lastaj. Nun aŭ neniam estas la okazo memorigi la proverbon “concordia parvae res crescunt etc.” Ni akceptu Esperanton aŭ forĵetu ĝin, sed ne ĉiam aliformigu ĝin.

La pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj mi plene aprobas. La legantoj scias, ke jam multajn fojojn mi esprimis ankaŭ tiujn ĉi samajn pensojn, mi montris la tutan danĝeron, kiun en la nuna tempo alportus ĉia eĉ plej malgranda ŝanĝo en nia lingvo. Kelkajn fojojn mi jam klarigis, ke nun ni devas zorgi nur pri la vastigado, kaj la demandon de perfektigado ni nun ne devas ankoraŭ eĉ tuŝeti. Kaj tamen, malgraŭ ĉio, mi opinias, ke la ekzistado de Ligo estas necesa!

La kaŭzo de la tuta timo, kiun la kreo de la Ligo naskis ĉe kelkaj niaj amikoj, konsistas en tio, ke ili pensas, ke la speciala celo de la Ligo estas fari ŝanĝojn en nia lingvo. Se tio ĉi efektive estus la speciala celo de la Ligo, tiam ĝi efektive, almenaŭ en la unua tempo, estus por ni objekto tre danĝera. Sed la celo de la Ligo estas ne speciale ŝanĝi, sed zorgi pri nia lingvo kaj gardi ĝin. La Ligo havas la rajton fari ŝanĝojn (se ĝi trovos ilin efektive necesaj kaj kiam ĝi trovos ilin necesaj); sed per tio sama ĝi havas ankaŭ la rajton aŭtoritate malpermesi ĉiujn ŝanĝojn, se ĝi trovos ilin ne sufiĉe gravaj aŭ tro frutempaj. La plej granda parto de niaj amikoj tre bone komprenas, ke ĝis nia plena fortiĝo ni devas severe gardi la lingvon en tiu formo, kiun ĝi havas; ke ĉia ŝanĝado nun estus tre danĝera kaj malhelpus kaj eĉ neebligus la plej gravan celon de nia lingvo — la tutmondiĝadon. Sed kiam mi tion ĉi ripetadis, oni vidis en ĝi nur mian personan obstinecon, kaj kelkaj eĉ plej bonaj amikoj de nia afero komencis agitadi por tia aŭ alia ŝanĝo. Por fari finon al tiuj ĉi diversaj personaj postuloj kaj ŝanĝoj, ni devis krei Ligon, kiu prezentos la opinion kaj juĝon de ĉiuj. La Ligo devas servi al ni kiel fulmo-forigilo. La celo de nia Ligo estas ne komenci serion da ŝanĝoj, kiel kelkaj amikoj vane timas, sed meti ĉion al publika lumo kaj juĝo kaj per tio ĉi gardi nian aferon de danĝeraj personaj kapricoj. Ĝis nun ekzemple s-ro XY pensas, ke lia propono estas tre necesa, ke ĉiuj ĝin akceptus kaj ke nur mi obstinas kontraŭ ĝi; sed kiam publika voĉdonado montros al li, ke la plejmulto ne aprobas lian proponon aŭ almenaŭ ne trovas ĝin tiel grava, ke ni devu pro ĝi fari danĝeran rompadon, — tiam tiu ĉi voĉo havos por ĉiu signifon kaj forton. Se oni scios, ke ekzistas institucio, kiu en okazo de efektiva neceso havas la rajton fari ŝanĝojn, tiam kontraŭ la forĵeto de tiu aŭ alia propono neniu jam plu protestos, komprenante la neceson de tiu ĉi forĵeto.

Ĉar la plej granda parto de la liganoj per si mem komprenas la danĝerecon de la ŝanĝado kaj ĉar, ekster tio, ni, amikoj singardaj, agitados ĉiam por reteni tiujn amikojn, kiuj volus esti tro facilanimaj, tial jam nun oni povas antaŭvidi, ke nia lingvo longe ankoraŭ restos tute netuŝata kaj ke ia ŝanĝo estos enkondukita nur tiam, kiam ĝi estos efektive eksterordinare necesa. Se ni iam vidos, ke la liganoj forgesis la danĝerecon de la rompado kaj estas pretaj tro facilanime akcepti ian proponon, ni ripetos al ili: “memoru, ke la unua celo de nia lingvo estas fariĝi tutmonda kaj ke lingvon ĉiam ŝanĝatan la mondo neniam akceptos” — kaj tiuj ĉi vortoj rekonsciigos la facilanimajn liganojn.

Sed nun naskiĝas alia demando: se la liganoj memoros pri la danĝereco de rompado, tiam povos esti, ke la lingvo restos por eterne tute rigida, kaj nenia propono de perfektigo, eĉ la plej necesa, povos iam atingi la necesan plimulton da voĉoj, por esti enkondukita? Sed ankaŭ tiu ĉi timo estas vana, ĉar ŝanĝoj efektive necesaj malgraŭ ĉia agitado trovos por si la necesan plimulton da voĉoj. Ekster tio ekzistas tre simpla rimedo, per kiu oni povas tute oportune ligi la perfektigadon de la lingvo kun ĝia absoluta netuŝado: se tiu aŭ alia propono ŝajnas al vi tre utila, sed vi tamen ne volas meti pro ĝi la lingvon al danĝero de ŝanĝado, vi povas ja doni vian voĉon en la sekvanta maniero: “akcepti, sed iam poste.” Per tia maniero multaj perfektigoj povos esti en principo akceptitaj kaj la lingvo en principo perfektiĝos, sed la praktika enkonduko de tiuj ĉi perfektigoj estos prokrastita ĝis tiu tempo, kiam la plej grava celo de nia lingvo (tutmondeco) estos jam atingita kaj kiam nia afero bezonos jam nenion timi. Tiam (kiam voĉdonado decidos, ke “la tempo jam venis”) ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos per unu fojo enkondukitaj. Per tia maniero la mondo sekve povos kuraĝe aliĝadi al ni, ne timante, ke ni devigos ĝin ĉiutage lerni novajn formojn, kaj tamen nia lingvo fariĝos iam tute perfekta.

Mi montris, ke, kvankam mi el la tuta koro aprobas la pensojn, esprimitajn en la supre presitaj leteroj, mi tamen trovas, ke la Ligo estas institucio tre utila. Cetere, se la amikoj trovas, ke la Ligo estas malutila, ili ja povas en ĉiu tempo, per tiu ĉi sama vojo de voĉdonado, levi la demandon pri la restigo aŭ forigo de la Ligo.

L. Z-f.

OV II.71. El La Esperantisto 1893, n.4, p.50–54.

Rimarko de la redakcio.

Pri la “lingvo” de s-ro Lott ni parolis nur tial, ĉar li dissendis sian folieton al multaj esperantistoj. Sed nia propra opinio pri la laboro de s-ro Lott estas sekvanta: Tio, kion li nomas lingvo, estas dume nur provo kaj projekto, simila al multaj aliaj, pri kiuj ni parolis komune en la pasintaj numeroj. Sed se ni eĉ supozus, ke pretigi kaj enkonduki estas tiel same facile, kiel paroli, restas la demando: al kio propre s-ro Lott celas?? … Por pretigi el la kruda romana-germana materialo precize difinitan, severe regulan kaj plej facile ellerneblan lingvon, ni devis kompreneble multon ŝanĝi, multon ĉirkaŭhaki laŭ severaj kaj unuforme difinitaj leĝoj. Tio ĉi al s-ro Lott ne plaĉas, kaj li proponas uzi la materialon en ĝia kruda formo, t.e. fari la lingvon ne ellernebla por personoj neinstruitaj nur por tio, por ke personoj instruitaj tuj komprenu ĝin! Tiam al kiu kaj por kio ĝi servos (se ni supozas, ke ĝi iam efektive estos preta)? Du personoj, kiuj ambaŭ komprenas la plej gravajn ekzistantajn lingvojn naturajn, ne bezonas ja lingvon artan kaj povas ja komunikiĝi inter si per la lingvoj ekzistantaj, kiujn ili ja komprenos ankoraŭ pli tuje, ol ian sovaĝan “lingue universal”. Por kiu kaj por kio do laboras s-ro Lott?

OV II.72. El La Esperantisto 1893, n.4, p.55.

Fundamenta verko.

Mi preparas nun por la presado unu tre gravan verkon: grandan detalan vortaron germana-esperantan. Jam longe multaj amikoj insiste ripetadis al mi pri la neceseco de tia vortaro, kun kiu oni povus konsiliĝi en ĉiuj bezonoj, kaj per kies helpo ĉiu povus facile esprimi en nia lingvo ĉion, kion li bezonas, sen ŝanceliĝo, sen duboj, sen longa, ofte senfrukta pripensado. Unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke de la ekzistado de tia vortaro dependas la ekzistado kaj la progresado de nia tuta afero, kaj ke nur tiam, kiam tia vortaro ekzistos, ni povus kuraĝe montri al la mondo, ke nia lingvo estas tute preta kaj taŭgas por ĉiuj detaloj de la vivo.

Ekzistas plena vortaro rusa-esperanta; sed ĝi havas du mankojn: 1) ĝi enhavas nur la vortojn fundamentajn, sed la diversajn detalaĵojn de la homa esprimado ĝi lasas al la kombinado de la uzantoj mem, kaj tial personoj, kiuj ne bone konas ankoraŭ la spiriton de nia lingvo, ofte tute ne povas al si helpi en la tradukado de tiu aŭ alia penso, kaj eĉ tute lertaj esperantistoj ofte trovas sin en tia sama situacio aŭ almenaŭ forte ŝanceliĝas kaj dubas; 2) presita en lingvo rusa kaj per literoj rusaj, ĝi estas tute neuzebla por ĉiuj popoloj ekster Rusujo; kaj ĉar en la mondo ekster-Rusuja oni tro malmulte konas la lingvon rusan, tial tiu ĉi vortaro tute ne ekzistas por la mondo. Ĉiuj amikoj ne-rusoj, bezonante la tradukon de tiu aŭ alia vorto aŭ esprimo, sin turnas ordinare al mi kun longaj serioj da demandoj, sed mi kompreneble havas nek la tempon nek la eblon respondi je ĉiuj tiuj ĉi demandoj.

Granda vortaro germana–esperanta forigos ĉiujn nesciojn, dubojn kaj ŝanceliĝojn kaj donos al ĉiuj (eĉ al la lernantoj komencantaj) la eblon facile esprimi en nia lingvo ĉiun sian penson. Krom tio, verkita en lingvo, kiu havas komprenantojn en ĉiuj landoj de la mondo, ĝi donos al ĉiuj nacioj la eblon krei al si mem grandajn vortarojn en siaj propraj lingvoj. Estus eble pli bone, se mi elektus la lingvon francan aŭ anglan, kiel pli vastigitajn en la mondo; mi devis tamen elekti la lingvon germanan, ĉar por la plej granda parto de niaj nunaj amikoj la lingvo germana estas pli oportuna, ol la lingvo franca aŭ angla. Ĉar la literojn latinajn (per kiuj ankaŭ la germana parto de la vortaro estos presata) ĉiuj niaj amikoj bone konas, tial la vortaro povas bone servi al ĉiuj niaj amikoj, al kiu ajn nacio ili apartenas. Tiel ekzemple eĉ tiuj el niaj rusaj amikoj, kiuj tute ne konas la lingvon germanan, povos per helpo de vortaro rusa-germana trovi en nia eldonota “Granda Vortaro” respondojn al ĉiuj siaj demandoj kaj duboj. La “Granda Vortaro” estos fundamenta verko, kiu devos sin trovi en la manoj de ĉiuj amikoj de nia lingvo.

La nun intencata verko estos eksterordinare grava por nia afero. Sed ĝia eldonado estos ligita ne sole kun grandaj laboroj, sed ankaŭ kun tre grandaj elspezoj, kaj tial mi povas entrepreni ĝin nur tiam, se ĉiuj amikoj de nia afero helpos al mi en tio ĉi. La presadon de tiu ĉi verko mi povus komenci nur tiam, se mi scios, ke ne malpli ol 600 ekzempleroj estos aĉetitaj. Mi petas, ke ĉiu el niaj amikoj sciigu min, ĉu li aĉetos la verkon kaj kiom da ekzempleroj li aĉetos. La verko elirados per apartaj kajeroj en monato; ĉiu kajero enhavos 16 paĝojn de tia grandeco, kiel nia gazeto, kaj kostos 25 centimojn (= 20 pfenigoj = 10 kopekoj). La unua kajero estas jam preta, kaj tuj kiam la nombro de la menditaj ekzempleroj atingos la altecon de 600, la unua kajero estos presita kaj dissendita al la mendintoj, kaj tiam ĉiuj ceteraj kajeroj jam komencos regule eliradi kaj esti dissendataj al la mendintoj.

La mendantoj ne bezonas sendi al mi ian antaŭpagon: la pagon ili sendos post la ricevo de la kajeroj. Ili bezonas nur sendi al mi la sekvantan sciigon: “Mi deziras ricevadi po ...... ekzempleroj de ĉiu kajero de la ‘Granda Vortaro germana-esperanta’; la pagon por ĉiuj kajeroj (po 25 centimoj) mi promesas sendi al vi post la ricevo de la kajeroj tiam, kiam vi postulos”.

Mi petas la amikojn rapidi kun la mendoj, ĉar mi povas presi la vortaron nur en tiom da ekzempleroj, kiom estos mendite. Presi grandan provizan nombron da ekzempleroj mi ne povas; sekve kiu tiun ĉi gravan fundamentan verkon nun ne mendos, tiu poste kredeble ne povos ĝin ricevi.

La verko estas tiel grava kaj 25 centimoj monate estas sumeto tiel bagatela, ke mi ne dubas, ke neniu el la amikoj de nia lingvo rifuzos mendi almenaŭ unu ekzempleron. Ĉar la Granda Vortaro estos la plej fundamenta verko de nia literaturo kaj la subtenado de ĝi prezentos subtenadon de nia tuta afero, tial sur la lastaj paĝoj de la Vortaro estos presitaj la nomoj de ĉiuj ĝiaj aĉetintoj kaj la nombro da ekzempleroj, kiun ĉiu aĉetis. La personoj, kiuj mendos ne malpli ol 50 ekzemplerojn, estos presitaj ankaŭ sur la titola paĝo de la verko, kiel “eldonantoj” de la Granda Vortaro.

Mi akceptas la mendojn. Estus tre bone, se mi povus komenci la eldonadon de la Vortaro kiel eble plej frue, kaj por tiu ĉi celo mi petas la amikojn rapidi kun iliaj mendoj.

L. Zamenhof.

OV II.73. El La Esperantisto 1893, n.5, p.66–68.

Pseŭdo-esperantistoj.

De tempo al tempo ni ricevas de diversaj flankoj leterojn pli-malpli en la maniero de la sekvanta letero de s-ro X., kiu kuŝas nun antaŭ niaj okuloj: “Jam longe mi ne skribis al vi, kaj vi kredeble jam pensas ke mi, kiu iam varma amiko de la lingvo Esperanto, nun jam forgesis pri ĝi. Se vi tiel kredas, vi eraras. Mi ĉiam restos varmega amiko de Esperanto kaj mi neniam ĝin forgesos. Sed kiam mi komencis siatempe labori por Esperanto, mi renkontis tiom da malfacilaĵoj, ke mi vole-ne-vole devis lasi fali la manojn, kaj venis al la konvinko, ke nun la mondo ne estas ankoraŭ matura por tiu granda ideo. Sed estu tute certa, ke kiam nur la cirkonstancoj ŝanĝiĝos kaj la surdeco kaj indiferenteco de la mondo pasos, vi tuj vidos min en la vicoj de la plej energiaj batalantoj. Skribu al mi, kion nia afero faris de la tempo, kiam mi ĉesis esti aktiva esperantisto; kiom da amikoj la afero nun havas? Kiaj novaj verkoj eliris? Se la “Esperantisto” ankoraŭ eliras, sendu al mi ian numeron de ĝi. Entute estus bone, se vi de tempo al tempo sendus al mi ian novaĵon pri Esperanto, por ke mi ne tute forgesu pri ĝi …” k.t.p. k.t.p.

Ne vere, amikoj, kia edifa kaj grandanima maniero de pensado? Kiam dank’ al niaj senlacaj, paciencaj kaj malfacilaj laboroj nia ideo fine venkos, kiam ni povos iam deviŝi la ŝviton de niaj fruntoj kaj post la eternaj ĉagrenoj, malagrablaĵoj kaj mokoj levi la kapon kaj rigardi kun plezuro la fruktojn de nia laborado, tiam sinjoro X. tuj aliĝos al ni kaj post la venko li fariĝos unu el la plej energiaj kunbatalantoj!! Dume “la mondo ne estas ankoraŭ matura”, kaj tial s-ro X. en tia grado ne povas esti “aktiva esperantisto”, ke li ne povas eĉ … por sia propra persono aboni la “Esperantiston”, kiu “havas por li ĉiam grandan indon”, kaj sian aldonitecon al nia afero li esprimas per tio, ke li petas nin, havantajn tro multe da libera tempo, skribadi al li de tempo al tempo letere pri la stato de nia afero!!

Ne, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj! Estas vero, ke ĉia nova utila ideo en la komenco devas tre malfacile batali kaj pli aŭ malpli frue ĝi venkas. Sed kiam dank’ al nia konstanteco la mondo fine ĉesos esti surda al niaj vortoj kaj nia afero ĉesos esti “fantazio, pri kiu la bona tono postulas, ke oni ĝin moku, ne esplorinte ĝin”, kiam Esperanto estos ĉie akceptita kaj sankciita, — tiam ni vin ne bezonos, sinjoroj pseŭdo-esperantistoj.

Vi faris malgrandan proveton de laborado, kaj kiam ĝi restis sen deca sukceso, vi tuj ĉesis! Sed se nia laborado apartenus al tiuj dankoportaj aferoj, kiuj estas kronataj de tuja granda sukceso, tiam ni ja facile trovus milionojn da laborantoj kaj tiam ni ja vin ne bezonus! Vi ĉiuj (via nombro estas jam tre granda), kiuj staras nun kaŝite kaj atendas, — ne promesu aliĝi al ni, kiam la mondo maturiĝos, ĉar tiam ni jam ne bezonos maturigantojn kaj post la venko ni ne bezonos helpantojn. Se vi amas nian ideon, laboru por ĝi nun, kiam ĝi bezonas laborantojn; batalu por ĝi nun, kiam ĝi postulas ankoraŭ malfacilegan bataladon; staru forte kaj nekaŝite, kiel granito inter ondoj, nun, kiam la malfavoraj cirkonstancoj tion ĉi postulas; oferadu malavare nun, kiam monaj rimedoj estas por ni eksterordinare gravaj kaj enhavas en si la demandon: “esti aŭ ne esti”.

Ĉia nova ideo devis batali longe kaj malfacile, kaj vi, sinjoroj X. kaj similaj, kiuj ĝuas nun la dolĉajn fruktojn de tiuj ideoj, vi eble ne havas eĉ supozeton pri la maldolĉa ŝvito, kun kiu oni siatempe semis tiujn ideojn. Ni, veraj amikoj de lingvo tutmonda, scias tion ĉi tre bone, kaj ni laboras pacience, pacience, pacience, kaj nek la tuta terura surdeco, kiu regas ĉirkaŭ ni, nek la malkuraĝigaj malesperigaj batoj de la sorto, kiujn ni renkontas sur ĉiu paŝo, forpelos nin de nia vojo. Armitaj per tiu ĉi fera pacienco kaj per la konscio de la vereco de nia ideo, ni iras antaŭen malgraŭ la malhelpoj, kiuj baras ĉiun nian paŝon, kaj ni ne dubas, ke pli aŭ malpli frue ni venkos. Sed vi, sinjoro X. kaj milionoj da similaj personoj, kiuj preferas atendi, ĝis la ideo nun mokata kaj persekutata fariĝos ideo moda, atendu trankvile, — sed ne nomu vin esperantistoj. Ni batas nun la dikegan muron, kiu staras inter la popoloj; cent batoj restas sen rezultato, sed ni ne perdas la kuraĝon kaj estas kontentaj, kiam la centunua elrompas unu brikon. Enua estas tiu ĉi malrapida laborado, sed ĝi nin ne ĵetos. Kaj kiam la milionoj da internaj fendoj, kaŭzitaj de niaj paciencaj batoj kaj ĝis nun tute kaŝitaj, subite ekefikos, kiam la murego, subrompita en diversaj lokoj, en unu bela mateno per unu fojo kun grandega bruo subite disfalos, tiam vi, miopuloj, miros, kiel ĝi okazis, kiam ja hieraŭ ankoraŭ 99⁄100 de la murego staris netuŝita; tiam vi alkuros al ni, grandanime helpos al ni triumfi la venkon kaj vi diros: “ni laboris.” Sed la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj kaj atendintoj.

OV II.74. El La Esperantisto 1893, n.6, p.82–83.

Respondoj al la amikoj.

Al s-ro ***. — Mi miras, ke vi nun deziras ankoraŭ, ke ni parolu en la “Esperantisto” pri ŝanĝoj en la lingvo. Ni ja tiom multe jam parolis pri tiu ĉi objekto kaj ni montris, ke la cirkonstancoj devigis nin ĉesigi absolute ĉian priparoladon de ŝanĝoj en la teksto de la gazeto, ĉar tiu ĉi demando ne havas finon kaj nur malvarmigas la amikojn al nia afero. Ne parolante jam pri tio, ke en tia okazo Esperanto baldaŭ mortus por eterne, ni ja ne havas eĉ la fizikan eblon presadi en nia malgranda gazeto la senfinan nombron da artikoloj kaj kontraŭ-artikoloj en tiu ĉi demando, en kiu ĉiu pensas, ke nur li sola montras la plej veran kaj logikan vojon!! Ni devis decidi akcepti ĉiujn proponojn pri ŝanĝoj nur en la rubrikon de pagataj anoncoj; alie agi estis absolute ne eble. Kial vi ne volas tion ĉi kompreni? Vi diras, ke anstataŭ “Ligo” devas ekzisti “Komitato”, — bone, kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Vi volas Komitaton, dua volas Ligon, tria volas Kongreson, kvara volas, ke nenio simila ekzistu, — kial do vi ne proponas tion ĉi al la Ligo? Ĉu estas fizike eble, ke ni mem de nia propra volo enkonduku ĉiujn tiujn ĉi reciproke kontraŭparolajn proponojn?

Redakcio.

OV II.75. El La Esperantisto 1893, n.7, p.111–112.

Kelkaj rimarkoj pri la Ligo.

El diversaj rimarkoj, kiujn ni ricevas tuŝante nian Ligon, ni vidas, ke kelkaj amikoj tute erare komprenas la esencon de la Ligo. Supozante, ke tiuj ĉi ricevataj opinioj prezentas eble la opinion ankaŭ de multaj aliaj personoj, kiuj silentas, ni analizos tie ĉi kelkajn el la plej gravaj punktoj, kiujn niaj korespondantoj tuŝas en siaj leteroj.

1) Kelkaj amikoj ne ĉesas vidi en la Ligo danĝeron por nia afero. “La timo, ke eble la Ligo ĉiam farados diversajn ŝanĝojn en la lingvo, pendas super nia afero, kiel la glavo de Damoklo; oni ne volas lerni, oni ne volas labori, oni ne volas eldoni novajn verkojn pro la timo, ke eble morgaŭ oni devos ĉion relerni denove, eble la hodiaŭ eldonotaj verkoj morgaŭ perdos ĉian indon kaj estos de neniu aĉetataj”. Per si mem la ĵus esprimita opinio estas tre vera, tute vera; sed erara ŝajnas al ni la uzado de tiu ĉi opinio. La erareco konsistas en tio, ke la amikoj miksas inter si du tute diversajn objektojn: “Ligo” kaj “ŝanĝado de la lingvo”. La Ligo tute ne estas kreita por ŝanĝadi, sed por administradi kaj regadi en nia afero. Se la amikoj de nia afero memoros pri la danĝero de ŝanĝado kaj estos singardaj, tiam ankaŭ ĉe la ekzistado de la Ligo nia lingvo restos senŝanceliĝa kaj fortika; se la amikoj forgesos la tutan gravecon de la supre citita opinio kaj pro tiu aŭ alia formo aŭ vorto, kiu al ili ne plaĉas, volos riski la tutan ekzistadon de nia afero, tiam la neekzistado de Ligo ne sole ne forigos tiun ĉi danĝeron, sed ankoraŭ pligrandigos ĝin, ĉar tiam mankus ĉia regulatoro kaj leĝdonanto kaj multaj komencus private kaj ĉiu laŭ sia bontrovo diversajn reformojn. La Ligo, kiel ni diris, estas kreita ne speciale por ŝanĝado de nia lingvo, sed por regado en nia afero, kaj ni povas esperi, ke ĝi regados prudente kaj singarde kaj ke antaŭ ol ĝi decidos akcepti ian ŝanĝon, ĝi antaŭe bone kaj mature pripensos: a) ĉu la proponita ŝanĝo estas tiel gravega kaj necesega, ke oni devas ĝin akcepti malgraŭ la supre montrita danĝero; b) ĉu oni ne povas trovi ian rimedon, por enkonduki la deziratan perfektigon per vojo natura sen difektado de la fruktoj ĝis nun atingitaj; c) ĉu oni devas akcepti la proponon tuj, aŭ lasi ĝin por ia pli malproksima tempo estonta, kiam ĉiuj kolektitaj perfektigoj estos enkondukitaj per unu fojo kaj jam por ĉiam; d) ĉu (en okazo de akcepto) la nova formo devas esti (tuj aŭ iam poste) deviga kaj elpuŝi la malnovan, aŭ ĉu ĝi devas esti nur permesata kaj ekzisti kune kun la malnova formo, ĝis unu el ili iom post iom mortos. Cetere en la Ligo ĉiu havas ja egalan rajton, kaj se s-ro A. proponas tian ŝanĝon kaj s-ro B. proponas alian ŝanĝon, s-ro C. povas ja proponi ekzemple, ke la Ligo nenion ŝanĝu en la daŭro de certa nombro da jaroj, kaj s-ro D. povas eĉ proponi, ke la Ligo tute deprenu de si la rajton de ŝanĝado … k.t.p. Per unu vorto, kun ĉiuj plendoj kontraŭ la ekzistado aŭ kontraŭ tia aŭ alia aranĝo de la Ligo la plej bona estas turni sin al la Ligo mem.

2) Oni diras, ke dank’ al la maldiligenteco de la Liganoj neniam estos eble atingi ian decidon de la Ligo. Denove eraro. Se la ĝisnunaj proponoj atingis nur tre malgrandan nombron da voĉoj, tio ĉi venas, laŭ nia opinio, de tio, ke la proponoj mem ne estis sufiĉe gravaj en la okuloj de la Liganoj. Sed ke proponoj efektive gravaj kaj utilaj trovos tre facile la necesan nombron da voĉoj, oni vidos el la sekvanta kalkulo: La regularo de nia Ligo diras, ke por atingi ian “decidon de la Ligo”, estas sufiĉe (en okazo de indiferenteco de multaj Liganoj), ke ⅔ de ⅓ de ĉiuj membroj donu sian voĉon “por”. Sekve ekzemple nun, kiam la nombro de la Liganoj estas ĉirkaŭ 800, por atingi leĝan decidon de la Ligo estas sufiĉe ricevi ĉirkaŭ 177 voĉojn “por”. Ĉu por efektive grava propono, kiun laŭ la kutima esprimo de la proponantoj “ĉiuj aprobos”, estas malfacile ricevi 177 voĉojn inter 800 membroj?! Sendube neniu tion ĉi diros. Se ni eĉ supozos, ke ĉiuj membroj de la Ligo estos tiel maldiligentaj, ke, aprobante en la koro la proponon, ili sendos la voĉon nur en terure malgrandega nombro, tiam la proponanto povas ja dissendi ankoraŭ private al la membroj kelkan nombron da memorigaj poŝtaj kartoj kun pagita respondo, kaj tiam li jam tute sendube atingos la necesan nombron da voĉoj, se lia propono estas efektive bona kaj aprobata. Sekve ne la aranĝo de la Ligo estas kulpa en tio, ke ĝis nun estis atingita ankoraŭ nenia decido de la Ligo, — sed la laŭdinda singardeco de la Liganoj, kiuj ne volas fari ian oficialan decidon, ĝis oni ne montris al ili sufiĉan gravecon por tia decido. Kiel homo matura, la Ligo ne volas fari ian uzon el siaj ambaŭflanke tranĉaj rajtoj, ĝis ne venis efektiva neceso por tia uzo.

3) Oni plendas, ke se iu volas alporti bonon al nia afero per ia utila propono, oni devigas lin ankoraŭ “pagi” por tio ĉi! Tia plendo estas tute erara. Por la proponado mem oni nenion devas pagi; ĉiu povas proponi al la Ligo eĉ mil proponojn ĉiutage, ĉiu povas dissendi por voĉdonado al la membroj de la Ligo eĉ tutajn librojn, eĉ tutajn bibliotekojn kun proponoj, kaj li ne devas pagi por tio ĉi eĉ unu centimon; la “Esperantisto” ja presas la adresojn de ĉiuj Liganoj, por ke ĉiu povu dissendi siajn proponojn rekte al la Liganoj. Sed ĉar la rekta dissendado estas ligita kun grandaj klopodoj kaj elspezoj, tial la eldonanto de la “Esperantisto” proponis por tiu ĉi celo al la dezirantoj la paĝojn de sia gazeto. Postuli de li, ke li faru tion ĉi senpage, estus tre nemodeste de nia flanko, ĉar li jam sen tio tre multe oferas por nia afero kaj portas sur si preskaŭ ĝian tutan financan pezon; ĝi estus eĉ ne ebla, ĉar tiam la proponoj venadus en tia granda nombro kaj en tiaj grandaj mezuroj, ke ili ne sole okupus la tutan tekston de la gazeto (al granda malkontento de la legantoj), sed devigus la eldonanton presadi ĉiumonate multajn foliojn anstataŭ unu. Se iu volas proponi al la Liganoj multajn, grandajn kaj detale motivitajn proponojn, li povas tion ĉi fari, en kia ajn maniero li volas (ekzemple per apartaj broŝuroj dissendotaj al la Liganoj), kaj neniu postulos de li ian pagon por tio ĉi. Se la proponanto domaĝas la elspezojn, kun kiuj la proponado estas ligita, li ja ne povas postuli, ke alia persono prenu sur sin la elspezojn por li!

4) Unu amiko trovis ne konvena, ke ĉiu Ligano devas aboni la “Esperantiston” kaj ke ni sekve “ligis la Ligon kun la gazeto ‘Esperantisto’”. Kiel do alie fari? Se vi havas pli bonan vojon, proponu, kaj se ĝi estas bona, la Ligo ĝin akceptos! Kompreneble, ke kiam anstataŭ la sola “Esperantisto” ni havos en nia lingvo kelkajn gazetojn, tiam la Ligo povos elekti al si alian oficialan organon, se ĝi deziros.

OV II.76. El La Esperantisto 1893, n.8. p.114–116.

Pri la reformoj.

Mi havis jam okazon esprimi mian personan konvinkon pri reformoj en nia lingvo. En principo mi ne estas kontraŭ reformoj, sed mi opinias, ke paroli pri reformoj, aŭ tiom pli fari reformojn, estus nun ankoraŭ tro frue kaj danĝere. Sed la agitado por reformoj en la lastaj jaroj tiel fortiĝis, ke ni ne povas jam resti silentaj rigardantoj de ĝi kaj ni devas reguligi ĝin. Laŭ mia opinio la rivero de la reforma agitado tro frue naskiĝis; sed ĉar ĝi jam naskiĝis kaj obstine daŭras kaj la partio de la amikoj konservativaj estas tro malforta, por sukcese kontraŭbatali al ĝi, tial ni ne devas pli peni digi la riveron, sed ni devas reguligi ĝian fluon, por ke ĝi alportu utilon anstataŭ malutilo.

Por demeti de mi la respondecon por la sorto de nia lingvo, mi kreis en la pasinta jaro la Ligon Esperantistan. Tute vane sekve la amantoj de reformoj sin turnas nun al mi: ili devas sin turni al la Ligo. Sed, komprenante, ke mi havas en nia afero pli da sperto kaj eble ankaŭ pli da konfido, ol iu alia, multaj amikoj esprimis la deziron, ke mi mem gvidu la reformojn. Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolojn pri reformoj, sed ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca, mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon kaj turni la malbonon al bono.

Jen estas mia opinio pri la reformoj:

La reformoj devas esti farataj antaŭ ĉio nur teorie; ili devas esti ne blindaj, paliativaj kaj fragmentaj, kiel la ĝisnune proponitaj, sed ili devas esti sistemaj kaj senĝene radikalaj, laŭ la tuta sperto, kiun donis la sesjara laborado (radikalajn reformojn ni povos permesi al ni tiam, kiam ni decidos ŝanĝi nenion, antaŭ ol ĉio estos tute preta kaj matura); kiam la reformoj teorie estos tute maturaj kaj aprobitaj de la plimulto de la Esperantistoj, oni devos ilin elprovi praktike, tamen ne per skribado jam de verkoj aŭ leteroj en la nova dialekto, sed nur oferante al la dialekto en nia gazeto unu apartan rubrikon por elprovado. Kiam la teoriaj priparoloj kaj praktikaj provoj donos certan rezultaton, tiam ni precize kalkulos niajn fortojn, por sciiĝi, ĉu ni havas la eblon krei novan literaturon kaj konstantan forton anstataŭ la detruota malnova. Kaj kiam ĉio supre dirita estos finita kaj donos kontentigan rezultaton, nur tiam ni povos anonci, ke la reformita lingvo estas enkondukita, kaj tiam per unu fojo kaj jam por ĉiam komenciĝos la uzado de la reformita dialekto en la tuta venonta literaturo, en la reciproka korespondado de la Esperantistoj k.t.p. Sed ĝis tiu tempo nenio devas esti ŝanĝata en nia lingvo, ne sole en la eldonotaj verkoj, sed eĉ en privataj leteroj. Tio ĉi estas necesa kondiĉo, por ke ni evitu Babilonan miksaĵon de dialektoj. Tiu ĉi vojo estas eble iom longa, sed ĝi estas laŭ mia konvinko la sola certa kaj sendanĝera vojo por farado de reformoj.

Tia estas mia opinio pri la maniero, en kiu ni devas fari reformojn. Ĉu la plimulto de Esperantistoj dividas mian opinion aŭ ne — tio ĉi montriĝos ĉe la voĉdonado, kiun mi siatempe proponos al la Liganoj en tiu ĉi demando. Dume mi devas fari preparan laboron, kaj laŭ la supre esprimitaj principoj mi intencas fari la jenon:

De la n-ro 1, “Esperantisto” 1894, mi komencos la presadon de serio da artikoloj, en kiuj mi analizos sisteme kaj radikale la tutan gramatiko-vortaron de nia lingvo, komencante de la alfabeto kaj finante per la lasta vorto de la Meza Vortaro. Pri ĉiu peco de tiu ĉi gramatiko-vortaro mi montros, kian formon mi donus al ĝi, se mi komencus la kreadon de la lingvo nun, kiam mi havas jam tiom multe da sperto, atingita per sesjara praktika laborado, per aŭskulto de granda multo da diversaj opinioj de personoj de diversaj nacioj. En tia maniero mi peco post peco prezentos al niaj legantoj la tutan lingvon, radikale reformitan laŭ la bezonoj, kiujn la praktiko montris, kaj laŭ la konsiloj, kiujn mi ricevis de multaj personoj kaj societoj. La opinion de niaj plej kompetentaj amikoj pri la manieroj de reformoj mi jam scias el iliaj ĝisnunaj leteroj; tamen mi petas, ke paralele kun la presado de miaj artikoloj ili daŭrigu sendadi al mi sian opinion pri la reformoj, kiujn mi proponados; se mi trovos en iliaj leteroj ian bonan konsilon, kiun mi ankoraŭ ne sciis aŭ ne uzis, tiam mi uzos ĝin en la fino de mia analiza laboro kaj prezentos ĝin en la fino kiel aldonon aŭ ŝanĝon al miaj publikigitaj reformaj intencoj. Kiam la tuta laboro, kun ĉiuj eble venontaj plibonigoj, ŝanĝoj aŭ aldonoj, estos finita kaj niaj legantoj havos jam finitan pentraĵon de la tuta proponota reformita lingvo, tiam mi proponos al la membroj de la Ligo Esperantista decidi per voĉdonado la sekvantajn demandojn: ĉu ni devas akcepti lasi la lingvon Esperanto en ĝia ĝisnuna malnova formo? ĉu ni devas akcepti la lingvon reformitan? ĉu ni devas ankoraŭ daŭrigi faradi pri la lingvo aliajn reformajn provojn? Se la plimulto da Esperantistoj voĉos por la unua punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli pri reformoj; se la plimulto voĉos por la tria punkto, tiam ni daŭrigos ankoraŭ la presadon de diversaj proponoj, ĝis la Liganoj decidos fari finon al la provoj; se la plimulto voĉos por la dua punkto, tiam ni anoncos, ke la reforma provado estas fermita kaj ni komencos la praktikan elprovadon de la reformita lingvo. De tiu momento unu parto de nia gazeto (aŭ eble la tuta gazeto) estos presata en la nova dialekto, sed ĉio alia devos esti skribata ankoraŭ en la dialekto malnova, ĉar la nova tiam estos ankoraŭ en stadio de provado. La provado daŭros 5–6 monatojn; se en tiu ĉi tempo la praktiko montros aŭ iu el la legantoj rimarkos en la nova dialekto kelkajn erarojn, kiuj en teorio ne estis rimarkitaj, ili estos forigitaj. Kiam eraroj aŭ neoportunaĵoj praktikaj jam pli ne estos trovataj, tiam estos anoncita, ke la lingvo ricevis jam sian finan formon kaj restos jam netuŝebla por ĉiam (en tia senco, en kiu ni parolas pri netuŝebleco de ĉiuj aliaj lingvoj). Sed per tio ĉi ankoraŭ la afero ne estos finita: veninte al tiu ĉi punkto, ni kalkulos kaj mezuros niajn fortojn, por konvinkiĝi, ĉu ni havas la eblon krei novan literaturon (precipe lernolibrojn en diversaj lingvoj) anstataŭ la malnova, kiun ni estos decidintaj detrui. Se la rezultato estos jesa, tiam la nova dialekto ricevos plenan kaj sole regantan forton, kaj ni komencos eldonadi diversajn librojn konforme jam al la nova dialekto; se la rezultato estos nea, tiam la nova dialekto restos ankoraŭ afero teoria kaj la dialekto malnova regos ankoraŭ en sia plena forto tiel longe, ĝis ni trovos la eblon komenci la sisteman kreadon de nova literaturo.

Tia estas mia konvinko, kaj tiajn proponojn mi intencas siatempe fari al la Ligo, kiam mia serio da analizoj estos finita.

La supran enkondukan kaj preparan artikolon mi presis jam nun, por ke mi en n-ro 1 de 1894 povu jam komenci mian sisteman teorie-reforman laboron.

L. Zamenhof.

OV II.77. El La Esperantisto 1893, n.12, p.177–179.

Pri la Ligo Esperantista.

En Januaro de la jaro 1893 estas kreita Internacia Ligo Esperantista. Por la personoj, kiuj ne legis nian gazeton en la pasinta jaro, ni ripetas tie ĉi per malmultaj vortoj la esencon de tiu Ligo.

Ĉiu abonanto de la gazeto “Esperantisto” estas membro de la Ligo. En la manoj de la Ligo trovas sin la sorto de la lingvo Esperanto. Se iu trovas, ke estus utile fari ian ŝanĝon en la lingvo aŭ fari ian komunan decidon pri la lingvo, li proponas (per anonco en la “Esperantisto” aŭ en ia alia maniero) sian opinion al la membroj de la Ligo kaj petas, ke ĉiu Ligano sendu al li sian voĉon “por” aŭ “kontraŭ” lia propono. Se li ricevis de la plejmulto de la Liganoj voĉon por lia propono, tiam li alsendas sian proponon, kune kun la nomoj de la personoj, kiuj partoprenis en la voĉdonado, al la redaktoro de la “Esperantisto”, kaj la supramaniere akceptita propono estas publikigata en la “Esperantisto” kiel “decido de la Ligo” kaj ricevas forton por ĉiuj amikoj de la lingvo Esperanto.

En la daŭro de la jaro 1893 al la Ligo estis farataj diversaj proponoj; sed ĝis nun nenia el ili estis akceptita kiel “decido de la Ligo”. Ni pensas, ke tio ĉi venas de tio, ke la ĝisnunaj proponoj ne estis sufiĉe gravaj, por ke la Ligo decidu ilin akcepti. Sed la amantoj de reformoj pensas alie: ili diras, ke la kaŭzo de neakceptado kuŝas en tio, ke laŭ la regularo de la Ligo por rajta decido de la Ligo estas postulate, ke la voĉojn donu ne malpli ol ⅓ de ĉiuj Liganoj kaj ke el la ricevitaj voĉoj ne malpli ol ⅔ estu “por” la propono; laŭ ilia opinio tiu ĉi regulo, dank’ al la indiferenteco de la pli granda parto da Liganoj, neniam permesas al ia eĉ tre bona propono ricevi por si la necesan plimulton da voĉoj. Ili plendas, ke, dank’ al la dirita punkto, la regularo de la Ligo estas multe pli oportuna al la konservativuloj ol al la progresistoj. Por forigi tiun ĉi kaŭzon de plendo kaj por doni al ĉiu efektive bona propono la eblon atingi sian celon, ni en la nuna numero (rigardu la parton de anoncoj) proponas al la Ligo forigi la neoportunecon de la supre dirita punkto de la regularo, per aldono de la sekvanta regulo: “Se post paso de 3 monatoj post la publikigo de la propono montriĝos, ke la necesa nombro da voĉoj ne estas alsendita, sed el tiuj voĉoj, kiuj estas alsenditaj, pli ol ½ estas por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se post paso de la novaj 3 monatoj montriĝos denove, ke pli ol ½ de la ricevitaj voĉoj estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de la Ligo, tute egale kia ajn estos la nombro de la ricevitaj voĉoj entute.” Tiam la Liganoj, kiuj estos tiel indiferentaj, ke ili ambaŭ fojojn ne estos alsendintaj sian voĉon, ne povos plendi, se oni faros la decidon sen ilia voĉo.

Tian proponon ni faras nun al la Ligo. Kompreneble, ke la akceptado de tiu ĉi nia propono povas nun ankoraŭ esti farata nur laŭ la regulo malnova, t.e. se ⅔ el ⅓ de ĉiuj abonantoj de la “Esperantisto” (laŭ ilia nombro en Marto 1894) alsendos sian voĉon por la propono. Por la faciligo kaj justigo de la aferoj de la Ligo ni forte dezirus, ke tiu ĉi nia propono estu rajte akceptita, kaj tial ni insiste petas ĉiujn abonantojn de nia gazeto, ke ili forĵetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la propono, kiun ni faras nun al la Ligo en la parto de la anoncoj.

OV II.78. El La Esperantisto 1894, n.1, p.2–3.

Al la Ligo Esperantista.

Mi proponas, ke oni aldonu al la regularo de la Ligo la sekvantan regulon: “Se post 3 monatoj post la publikigo de ia propono montriĝos, ke la necesa nombro da voĉoj ne estos alsendita, sed el tiuj voĉoj, kiuj estas alsenditaj, pli ol duono estas por la propono, tiam la proponanto denove prezentas sian proponon al la Ligo kaj petas la Liganojn denove alsendi al li siajn voĉojn; se post paso de la novaj tri monatoj montriĝos denove, ke pli ol duono de la ricevitaj voĉoj estas por la propono, tiam la propono estos akceptita kiel decido de la Ligo, tute egale kia ajn estos la nombro de ricevitaj voĉoj entute.” Mi petas la Liganojn sendi siajn voĉojn pri mia propono sub la adreso:

L. Zamenhof, Grodno, Russie.

OV II.80. El La Esperantisto 1894, n.1, p.14.

Ni prepariĝu!!

Post 3 monatoj mia analiza laboro pri reformoj en Esperanto estos finita, kaj tiam, farinte en ĝi kelkajn modifikaciojn, kiuj eble ĝis tiu tempo montriĝos utilaj, mi proponos ĝin al la voĉdonado de la Esperantistoj. Se la plimulto ne decidos, ke ni devas lasi la lingvon netuŝite en ĝia ĝisnuna formo, tiam oni aŭ akceptos mian projekton, aŭ oni faros en ĝi diversajn ŝanĝojn; en ambaŭ okazoj ni baldaŭ trovos nin antaŭ la neceso krei novan sisteman literaturon anstataŭ la malnova, kaj al tio ĉi ni devas esti frutempe pretigitaj!!

Ĉe la malrapida alportado de helpo de la flanko de niaj amikoj, ni devas komenci la prepariĝadon tre frue, por ke ni ĝis la decida momento estu jam tute pretaj, ĉar alie ni tiam eble longe devos stari senmove: la malnova estos kondamnita, kaj la novan ni ne povos komenci. Por ke ni en la responda momento estu jam tute pretaj kaj ne devu halti (kio efikus tre senkuraĝige sur multajn amikojn de nia afero), mi jam nun komencas preparajn paŝojn por la ekkreado de sistema literaturo, kiam venos la tempo, kaj pro energia helpo en tiu ĉi prepariĝado mi nun alvokas ĉiujn amikojn de la lingvo Esperanto. Mi petas ilin forĵeti sian dormadon, sian paralizigan “oni faros sen mi”; mi petas, ke ĉiu alportu sian briketon al nia konstruo. El gutoj fariĝas maro; sed se ĉiu konservos sian guton en sia poŝo, dirante “la maro fariĝos aŭ ne fariĝos ankaŭ sen mia guto”, — tiam nenion estos eble fari. Jam tiom multe da fojoj mi vane alvokadis la helpon de niaj amikoj! mi esperas, ke almenaŭ nun mia voko ne restos senfrukta.

Kiam la fina formo de la lingvo Esperanto estos teorie decidita, tiam mi intencas komenci la eldonadon de sistema “Biblioteko de la lingvo Esperanto”. La “Biblioteko” konsistos el apartaj broŝuroj kaj libroj kaj enhavos: mallongajn lernolibrojn en diversaj lingvoj (pli vastaj lernolibroj estos eldonataj ekster la “Biblioteko”), riĉan krestomation da plej diversaj ekzercoj en la nova (fina) formo de nia lingvo, plenan vortaron kun traduko en 5 plej gravaj lingvoj, diversajn verkojn en la nova dialekto, originalajn kaj tradukitajn, prozajn kaj versajn, beletristikajn kaj sciencajn k.t.p. La “Biblioteko” elirados en la nombro de ĉirkaŭ 50 presitaj folioj en jaro, kaj ĉiu folio (16 paĝoj) kostos po 25 centimoj (= 10 kopekoj = 20 pfenigoj). La sistemo de elirado de la folioj estos pli-malpli tia, ke en ĉiu monato eliros 2 folioj da lernolibroj aŭ vortaroj en diversaj lingvoj kaj 2 folioj da literaturo.

Por ke la “tempo de elprovado” de la nova dialekto (tempo inter la teoria akcepto kaj praktika enkonduko) ne daŭru tro longe kaj por ke la elprovado ne estu tro neplena kaj nesufiĉa, ni ekster la “Esperantisto” faros vastajn provojn ankaŭ en la “Biblioteko”, kaj por tiu ĉi celo la “Biblioteko” komencos eliradi tuj post la teoria akcepto de la fina dialekto kaj la unuaj 15 folioj prezentos provan krestomation, kiu enhavos en si riĉan kolekton da plej diversakarakteraj pecoj kaj artikoloj en la nova dialekto. Kiam la matura kaj ĉiuflanka elprovado finiĝos kaj la eble trovotaj maloportunaĵoj en la dialekto estos forigitaj, tiam (de la 16a folio) la “Biblioteko” komencos jam enhavadi nur verkojn konstantajn en dialekto jam neniam ŝanĝebla.

Por ke mi povu fari frutempe ĉiujn preparojn al la multeklopoda kaj multekosta eldonado de la “Biblioteko”, mi insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li volu sciigi min kiel eble pli frue, ĉu li abonos la “Bibliotekon” kaj en kia nombro da ekzempleroj. Por ebligi la entreprenon, ĉiu amiko estas petata, kolekti ankaŭ abonojn por la “Biblioteko” inter siaj amikoj kaj konatoj. Aboni, t.e. finance subteni la entreprenon, povas ja ankaŭ tiaj personoj, kiuj lernilabori ne volas. Por ke la “Bibliotekon” povu aboni ankaŭ personoj, kiuj ĝis nun ne konas Esperanton nek la historion de la reformoj en ĝi, la unuaj 3 folioj de la “Biblioteko” enhavos la gramatikon kaj mallongan vortaron de la reformita Esperanto en 6 plej gravaj lingvoj. La nomoj de la abonantoj estos presataj en apartaj aldonoj al la “Biblioteko”.

Antaŭpagon mi ne postulas; ĉiu, kiu volas aboni, estas petata nur alsendi al mi (L. Zamenhof, Grodno, Rusujo) la sekvantan letereton: “Mi deziras ricevadi po ...... ekzempleroj de la ‘Biblioteko de la lingvo Esperanto’; pagon por la ricevotaj folioj (po 25 centimoj por presita folio) mi promesas sendadi al vi post la ricevo de ĉiu deka folio. Subskribo: ...... Adreso: ......”

Amikoj, ne dormu kaj ne prokrastu! La entrepreno estos ne ebla, se ĉiuj preparaj paŝoj ne estos frutempe finitaj, kaj la eldonado povos komenciĝi nur tiam, kiam la “Biblioteko” havos 600 abonantojn (mendantojn). Mi ripete kaj insiste petas ĉiun amikon de nia afero, ke li energie kaj kiom eble pli frue helpu al mi efektivigi la entreprenon, kiu fortikigos la tutan estontecon de nia afero kaj, donante al ĝi la eblon regule kaj senhalte kreskadi, liberigos ĝin fine por eterne de ĉiaj mortigaj disputoj kaj ŝanceliĝoj. La nomoj de la mendantoj kune kun la nombro de mendataj ekzempleroj estos publikigataj en la “Esperantisto” tiel same, kiel ĝi estis farata kun la mendoj por la siatempe intencita “Granda Vortaro” en la pasinta jaro. Mi esperas, ke nenia vera esperantisto malestos aŭ tro malfruiĝos en tiuj ĉi nomaroj.

L. Zamenhof.

OV II.81. El La Esperantisto 1894, n.3, p.40–42.

Nia literaturo kaj la reformoj.

Kiom oni povas juĝi el la diversaj reciproke tre kontraŭparolaj opinioj, kiujn ni ĝis nun ricevis rilate la reformojn, estas antaŭvideble, ke la demando pri reformoj kredeble ne tiel baldaŭ ankoraŭ estos solvita. Povas esti, ke ĝis tiu tempo pasos ankoraŭ kelkaj jaroj. Dume nia afero multe suferas: ĉia progresado ĉesis, neniu volas eldoni ian novan verkon, kaj la mondo, kiu juĝas pri afero nur laŭ ĝia ekstera kreskado, baldaŭ dirus, ke nia afero mortis. Por forigi tiun ĉi danĝeron, mi decidis ne atendi tro longe kun la eldonado de la “Biblioteko”, pri kiu mi parolis en n-ro 3 de nia gazeto, sed mi komencos ĝian eldonadon jam nun. Ĝis la demando pri reformoj tute klariĝos, la “Biblioteko” elirados en stilo malnova. Se poste, post multaj priparoloj kaj voĉdonadoj, la lingvo ricevos novan formon, — tiam, kiam ĉiuj duboj kaj disputoj jam estos finitaj, la “Biblioteko” komencos eliradi en stilo nova. Ĉar en tia maniero “morto de senmoveco” al ni ne minacos kaj la afero iros regule sian vojon, tial ni nun ne bezonos tro forte rapidi, sed povos priparoli la reformojn singarde kaj mature. La tempo estas kara, ĉar niaj malamikoj kredeble baldaŭ komencos trumpeti al la mondo pri la “halto” de nia afero. Tial ĉiun, al kiu nia afero estas kara, ni kore petas rapidi kun la mendado de la “Biblioteko”.

L. Zamenhof.

OV II.82. El La Esperantisto 1894, n.4, p.53.

La “Bibliotekon de la lingvo internacia Esperanto” ĝis nun mendis s-roj: M. Bogdanov — 2 ekzemplerojn, N. Borovko — 1 ekz., s-rino A. Ĉajkovskaja — 2 ekz., Costa e Almeida — 1 ekz., A. Dombrovski — 1 ekz., M. Edwards — 1 ekz., J. Forkarth — 1 ekz., A. Franz — 1 ekz., Gofflot — 2 ekz., M. Goldberg — 1 ekz., K. Hübert — 1 ekz., M. Jezerski — 1 ekz., I. Kaminski — 2 ekz., s-rino M. Karovina — 1 ekz., N. Kuŝnir — 1 ekz., s-rino E. Manjkovskaja — 5 ekz., D. Marignoni — 2 ekz., A. Martakov — 1 ekz., R. Nordenstreng — 1 ekz., M. Nordensvan — 1 ekz., frl. Ŝ. Nudelman — 1 ekz., s-rino L. Okromĉedjelova — 1 ekz., A. Olschwang — 1 ekz., H. Pleyel — 1 ekz., P. Pogorilko 1 ekz., J. Puĉkovski — 1 ekz., A. Roswall — 2 ekz., A. Runstedt — 1 ekz., K. Svanbom — 1 ekz., A. Thörn — 1 ekz., K. Tripolski — 1 ekz., W. Waher — 10 ekz., A. Waldenberg — 1 ekz., A. Zinovjev — 3 ekzemplerojn. — El la supre nomitaj personoj kelkaj mendis ankoraŭ antaŭ la ricevo de n-ro 4 de “Esperantisto”, sekve ne sciante ankoraŭ, ke en la unua tempo la “Biblioteko” elirados en stilo malnova; tial, se ili eble ne aprobas tion ĉi, mi petas, ke ili volu sciigi min, por ke mi elstreku iliajn nomojn el mia nomaro. — Estas tre grave por nia afero, ke la “Biblioteko” komencu eliradi kiel eble plej frue; tial mi denove petas ĉiujn amikojn de nia afero, ke ili per pli energia mendado ebligu al mi la efektivigon de tiu ĉi entrepreno.

L. Zamenhof.

OV II.86. El La Esperantisto 1894, n.5/6, p.94–95.

Pri la venonta jaro.

Multaj demandas min, kio estos kun la “Esperantisto” en la jaro 1895, kaj ili esprimas la timon, ke la gazeto eble plu ne elirados. Ni rapidas tial trankviligi niajn amikojn, ke la “Esperantisto” ne ĉesos eliradi. Dank’ al la cirkonstanco, ke en la komenco de la venonta jaro ŝanĝiĝos la kondiĉoj de la eldonado, ni ne povas nun ankoraŭ diri tute precize, en kia formo la gazeto elirados, ĉu ĝi ne ŝanĝos eble sian grandecon, oftecon aŭ abonan koston — pri ĉio tio ĉi ni sciigos niajn legantojn en la fino de tiu ĉi jaro, — sed tion ĉi ni povas diri tute certe, ke en tia aŭ alia formo, sub tiaj aŭ aliaj kondiĉoj, la “Esperantisto” elirados senĉese ankaŭ en la venontaj jaroj. Tion saman ni povas diri ankaŭ pri la “Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto”: ankaŭ ĝi en nenia okazo ĉesos eliradi, tute egale, ĉu la cirkonstancoj estos favoraj aŭ malpli favoraj. Se ĝis la fino de tiu ĉi jaro la nombro de la abonantoj de la “Biblioteko” ne estos sufiĉe granda, tiam ni devos ŝanĝi la kondiĉojn de elirado de la gazeto kaj Biblioteko en tia maniero, ke ili ambaŭ havu la eblon aperadi ĉe tiu grandeco da fortoj kaj rimedoj, kiun ni posedos; sed niaj amikoj povas esti tute certaj, ke, kiel ajn malfacila la kondukado de la afero eble estos por ni en la daŭro de kelka tempo, tamen falon aŭ interrompiĝon de nia afero ili neniel kaj en nenia okazo devas timi. La plua ekzistado de la “Esperantisto” kaj de la “Biblioteko” estas tute ekster danĝero; nur ilia grandeco kaj ofteco dependas de la nombro de la abonantoj, kiujn la “Biblioteko” posedos en la fino de Novembro de tiu ĉi jaro. Ni tial petas ĉiun esperantiston ne forgesi pri la “Biblioteko”.

L. Zamenhof.

OV II.87. El La Esperantisto 1894, n.10, p.145–146.

El la tempo pasinta.

Kun la pasinta numero nia nobla amiko, s-ro W. H. Trompeter, formetis de si la eldonadon de nia gazeto kaj transdonis ĝin plene en la manojn de la nuna redaktoro-eldonanto. En la daŭro de la tri jaroj, en kiuj s-ro Trompeter eldonadis la gazeton, ni havis nenian okazon diri kelke da vortoj pri lia agado kaj rilato al nia afero, ĉar li ne deziris, ke ni parolu pri tio ĉi. Nun ni la unuan fojon povas permesi tion ĉi al ni, kaj ni esperas, ke s-ro Trompeter ne koleros nin pro tio ĉi.

Antaŭ 3 jaroj nia afero trovis sin finance en tre kritika situacio. Ni vokis tiam al niaj amikoj, sed nia voko donis nenian rezultaton. En Decembro 1891 ni kun malĝoja koro diris por kelka tempo adiaŭ al niaj amikoj, ĉar malesto de rimedoj devigis nin vole-ne-vole por kelka tempo interrompi la eldonadon de la “Esperantisto”, sekve ankaŭ la kondukadon de nia tuta afero. Kun granda malfacileco ni ĝis tiam tenis nin tiel longe, kiel ni nur povis; sed fine venis la momento, kiam malgraŭ ĉia plej bona volo, malgraŭ ĉiaj niaj penoj, ni, tro forte alpremitaj de la cirkonstancoj, ne povis plu daŭrigi la aferon. Tiam kun helpo aperis sinjoro W. H. Trompeter. Li ne sole prenis sur sin la eldonadon de nia gazeto, ne timante ĝian deficiton, sed li ankoraŭ difinis salajron de 100 markoj ĉiumonate al la redaktoro, por ebligi al li pluan laboradon por nia afero kaj por ĝia organo, la “Esperantisto”. Tiam la unuan fojon nia afero ricevis teron sub la piedoj. Ĝi komencis regule disvolviĝadi, kaj ĝi nun eble starus jam tre alte, se ne estus aperintaj kelkaj nuboj, kiuj paralizadis la tutan energion de niaj amikoj; ĉiam pli densiĝante, la nuboj en la pasinta jaro solviĝis per fulmotondro, kiu, minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo (dank’ al la Novembra decido de la Ligo) purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia energio povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren, kaj por nia afero komenciĝis nun nova tempo de jam senhalta kaj senmalhelpa progresado.

Demetinte de si la eldonadon kaj fariĝante nun esperantisto privata, s-ro Trompeter povas kuraĝe diri al si, ke li severe kaj sankte plenumis tiun devon, kiun li antaŭ 3 jaroj memvole metis sur sin. Per siaj grandaj oferoj li alkondukis nian aferon al sufiĉa fortiĝo, kaj nun ĝi jam ne ŝanceliĝas. Dum en la kritika tempo aliaj amikoj per vortoj bedaŭris, s-ro Trompeter sen vortoj agis kaj savis nian aferon. Lia nomo ĉiam brilos kiel luma stelo en la historio de nia afero. La esperantistoj ĉiam bone memoros kaj estimos tiun ĉi nomon.

Esprimante al s-ro Trompeter nian plej profundan dankon por ĉio, kion li faris por nia afero, ni ne dubas, ke ni faras tion ĉi ne sole en nia propra nomo; ni ne dubas, ke ne troviĝos eĉ unu esperantisto, kiu el la tuta koro ne subskribos sian nomon sub tio ĉi.

L. Zamenhof.

OV II.89. El La Esperantisto 1895, n.1, p.1–2.

Konkurso.

Pri la diversaj oferoj, kiujn ni ricevis por la celoj de nia afero, ni donis komunan kalkulon la lastan fojon en Decembro 1893. Tiam la sumo, kiu restis ĉe ni, estis 10 rubloj 99 kopekoj (12.12. sen 1.13). La sumo de ĉiuj oferoj, kiujn ni ricevis de Decembro 1893 ĝis nun (enkalkulante en tion ĉi la sumojn, ricevitajn de la vendo de signoj de poŝto kaj ankaŭ la ĝis nun ankoraŭ ne uzitajn sumojn specialajn, ricevitajn de s-ro Kravcov kaj s-rino Stepanova), estas 69 r. 95 kop. Ĉion kune ni sekve havas nun 80 r. 94 kop., t.e. iom pli ol 200 frankojn. Aldoninte al tio ĉi ankoraŭ kelkan sumeton, ricevitan de du anonimaj amikoj, ni atingis la sumon de 250 frankoj, kaj tiun ĉi sumon ni uzos nun en la sekvanta maniero:

Ni aranĝas konkurson por ĉiuj amikoj, kiuj alportas ian utilon al nia afero, kaj la supre dirita sumo de 250 frankoj estos elpagita kiel premio al tiu persono, kiu ĝis la 1a Decembro de tiu ĉi jaro alportos al nia afero la plej multe da utilo. Ni difinas tiun ĉi monan premion anstataŭ ia alia (ekzemple medalo, honora diplomo k. c.), ĉar la plej granda parto de niaj amikoj estas homoj neriĉaj, al kiuj mona premio povas esti ne sen signifo. Sed krom la mona premio la venkonto ricevos ankaŭ honoran diplomon de merito.

Por esti juĝanta komitato en tiu ĉi konkurso, ni invitas la sekvantajn amikojn: s-rojn W. H. Trompeter, Chr. Schmidt, F. de Kanaloŝŝi-Lefler, A. Grabowski, I. Ostrovski, V. Gernet, N. Borovko, L. de Beaufront, D. Marignoni, V. Langlet, R. Geoghegan, Costa e Almeida.

La decidado en la konkurso fariĝos en la sekvanta maniero: ĉiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol ĝis la 1a Decembro 1895 al ĉiuj supre nomitaj juĝantoj raporton pri ĉio tio, per kio li en tiu ĉi jaro servis al nia afero. Ĉiuj membroj de la juĝanta komitato laŭ la ricevitaj raportoj elektas ian kandidaton, por kiu ili donas sian voĉon, kaj sendas al ni sian voĉon ne pli malfrue ol ĝis la 1a Januaro 1896. En Januaro 1896 ni publikigos la rezultatojn de la konkurso kaj al la persono venkinta ni transsendos la premion.

La membroj de la juĝanta komitato povas doni sian voĉon ne sole por tiuj personoj, kiuj per alsendo de raportoj proponis sin kiel kandidatoj: ili povas doni sian voĉon ankaŭ por aliaj personoj, kiuj en la konkurso ne partoprenis, sed pri kiuj oni scias, ke ili en la daŭro de la jaro alportis al nia afero multe da utilo.

Alporti utilon al nia afero oni povas en plej diversa maniero; ekzemple: altiri multajn novajn amikojn, malfermi al nia afero novajn landojn, altiri kapitalistojn, kiuj helpus al pli rapida disvolviĝo de la afero, skribi bonajn artikolojn en gazetoj, elpensi bonajn rimedojn por la disvastigo de la afero, eldoni ian bonan verkon, skribi ion eminente bonan por la “Esperantisto”, k.t.p. k.t.p. La elekton de ĉio ni lasas al la partoprenantoj kaj la decidon pri la pli granda utileco — al la membroj de la komitato.

Se montriĝos, ke en la daŭro de la jaro multaj personoj alportis grandajn servojn al nia afero, tiam la membroj de la komitato, post antaŭa konsiliĝo inter si, povos difini, krom la ĉefa premio, ankoraŭ kelke da aliaj premioj, kiuj konsistos aŭ en certaj sumoj da mono (se niaj rimedoj permesos), aŭ en honoraj diplomoj de merito.

Se ni en la daŭro de tiu ĉi jaro ricevos ankoraŭ oferojn por tiuj ĉi konkursoj, tiam ni rezervos ilin por la dispono de la juĝanta komitato, kiu havos la rajton aŭ pligrandigi la ĉefan premion, aŭ difini ankoraŭ kelke da monaj premioj.

Per la nuna konkurso ni faras la komencon; se ĝi montriĝos prospera kaj estos bone akceptita de niaj amikoj, tiam ni penos aranĝi konkursojn pli oftajn, pli grandajn kaj konstantajn.

OV II.90. El La Esperantisto 1895, n.2, p.19.

Multaj amikoj ofte turnas sin al ni kun la peto sendi al ili en komision pli-malpli grandan nombron de ĉiuj verkoj de nia literaturo, por ke ili, havante ĉiam sufiĉan provizon da libroj, povu sukcese ilin vendadi. Estus certe tre bone, se provizo de niaj libroj sin trovus ĉiam en multaj lokoj; sed bedaŭrinde tio ĉi estas al ni absolute neebla, ĉar por plenumi la deziron de ĉiuj tiuj ĉi amikoj, ni devus mem havi grandegan nombron da libroj, dum efektive ni mem povas disponi ĉiam nur je tre malgranda nombro da libroj. Por havi ĉiam librojn sub la mano, estus kompreneble la plej bone, se la amikoj aĉetus certan provizon da libroj; sed ĉar ili ne deziras tion ĉi fari el timo, ke ili eble ne povos disvendi la librojn, tial ni proponas nun al ili la sekvantan rimedon: ĉiu kiu esperas vendi librojn, volu aĉeti de ni certan provizon da libroj kaj peti nin, ke ni enskribu en nian libron de kalkuloj, kiom kaj kiam li pagis al ni por la libroj; al ĉiu, kies aĉetoj estos enskribitaj ĉe ni, ni donas la rajton en ĉia tempo resendi al ni la nevenditajn librojn kaj ricevi de ni returne sian tutan monon (krom la pago por la transsendo). Al niaj amikoj tiu ĉi maniero donos la eblon havi ĉiam sub la mano sufiĉan nombron da libroj sen timo de ia perdo, kaj al ni ĝi donos la eblon aĉetadi aŭ presadi por la amikoj la necesan nombron da libroj kaj doni al ili movon.

OV II.91. El La Esperantisto 1895, n.2, p.19–20.

Folieto de “Posrednik”.

Komencante de la nuna numero, al la nombro de konstantaj kunlaborantoj de nia gazeto aliĝis la redakcio de “Posrednik”. Tiu ĉi redakcio, al kiu apartenas ankaŭ la glora verkisto grafo L. Tolstoj, en Rusujo estas sufiĉe konata, sed por niaj amikoj ekster Rusujo ni devas diri kelke da vortoj pri “Posrednik”. Pri sia esenco parolas malsupre “Posrednik” mem; sed ĉar, parolante pri si, “Posrednik” ofte uzas formon de parolo pure eklezian (preĝejan), kio povus elvoki ĉe niaj legantoj la eraran opinion, ke ni donas al nia gazeto eklezian karakteron, tial ni volas iom klarigi tiun ĉi punkton. “Posrednik” tute ne estas — kiel povus erare ŝajni laŭ kelkaj liaj esprimoj — ia institucio, kiu batalas por tiu aŭ alia ekstera formo de religioj. La idealoj, por kiuj laboras “Posrednik”, estas: amo kaj frateco inter ĉiuj homoj, forigo de militoj, pureco de moroj, justeco kaj kompato al bestoj, deteniĝado de alkoholo, tabako k.t.p. La laborado de “Posrednik” estas sekve tre parenca al la nia, kaj tial sendube ĉiuj niaj legantoj salutos kun plezuro la aliĝon de “Posrednik” al niaj kunlaborantoj.

“Posrednik” laboras pro tio, pro kio laboris siatempe Kristo kaj la unuaj kristanoj (kaj por kio ankaŭ nun kaj en ĉiuj tempoj laboras kaj laboradis ĉiuj noblaj kaj honestaj homoj, tute egale, al kia ajn nacio aŭ ekstera religio ili apartenas), tial en la verkoj de “Posrednik” la leganto ofte trovos la esprimojn “instruo de Kristo”, “regno de Dio” k.t.p. Sed ni petas la legantojn juĝi ne laŭ la kutima sono de la vortoj, sed laŭ ilia enhavo kaj ne miksi tiun ĉi puran, ĉiuhoman filozofian religion kun tio, kion ni kutimis ordinare vidadi sub la ekstera formo de diversaj religioj. Pri la eksteraj diversaj apartaj religiaj formoj, kiuj sub la mantelo de altaj principoj semadis ĉiam nur malamon inter la homoj, ne parolas “Posrednik” kaj neniam parolados ankaŭ ni. Ĉion, kio akcelas fratecon inter la homoj, ni salutados ĉiam kun ĝojo; ĉio, kio semas disputon kaj malamon inter la homoj, restu ĉiam for de ni!

Por la artikoloj de “Posrednik” ni malfermas specialan rubrikon sub la titolo “Folieto de Posrednik”.

L. Zamenhof.

OV II.92. El La Esperantisto 1895, n.2, p.26–27.

Pri nia literaturo.

En la pasinta jaro, malgraŭ la cirkonstanco, ke dank’ al la disputoj kaj malcerteco nia afero sin trovis en situacio plej danĝera kaj plej malfavora por ia entrepreno, prosperis al ni, post grandegaj laboroj, penoj kaj klopodoj, krei ion novan, kiu prezentas unu el la plej gravaj akiroj de nia afero en la daŭro de nia tuta laborado. Ni parolas pri la “Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto”. Al la afero, kiu en la lasta tempo riskis malfortiĝi de senmoveco, la “Biblioteko” donis fortan puŝon antaŭen, puŝon ne unufojan, sed movokomencan, kiu de nun efikados regule kaj konstante kaj kun ĉiu semajno ŝovados nin per difinita kaj reale montrebla paŝo antaŭen. La tutan gravecon de tiu ĉi akiro, la tutan grandecon de ĝia signifo povas plene prezenti al si kaj ĝuste taksi nur tiuj personoj, kiuj provis mem laboradi por nia afero praktike kaj kiuj tial konvinkiĝis, kun kiom multe da diversaj malhelpoj, malfacilegoj, penoj, klopodoj kaj ĉagrenoj estas ligita ĉiu paŝo en nia afero kaj kiom multege da pacienco oni bezonas posedi, por malgraŭ ĉio ne lasi fali la manojn. La gravecon de la “Biblioteko” konsciis preskaŭ ĉiuj niaj amikoj, kaj per tio ĉi klariĝas la rilata sukceso, kiun la “Biblioteko” havis malgraŭ ĉiuj malfavoraj cirkonstancoj. Aŭdinte pri nia intenco eldonadi la “Bibliotekon”, multaj amikoj skribis al ni tre varmajn aprobantajn kaj vigligantajn leterojn, multaj nur dubis, ĉu prosperos al ni efektivigi nian intencon; kaj kiam la tempo montris, ke nia entrepreno efektiviĝis kaj progresas regule, ni komencis ricevadi multe da ĝojaj gratulaj leteroj.

Sed inter multaj leteroj por la “Biblioteko” ni ricevis ankaŭ unu leteron kontraŭ la “Biblioteko”. Plenumante la deziron de la estimata aŭtoro de la letero, ni presas la leteron kaj ni aldonas malsupre ankaŭ nian respondon je tiu ĉi letero.

Sinjoro A. Zinovjev skribas al ni: Mi ĉiam dubadis kaj daŭrigas dubi je la utileco, por nuna tempo, de la eldonado de literaturaj verkoj en Esperanto, kaj en tio ĉi mi disiras kun tiuj, kiuj vidas en la presado de tiaj verkoj garantiaĵon kaj rimedon por la vastigado esperantista. Jam laŭ sia esenco kaj siaj temoj la lingvo internacia aljuĝis sin al prememeco kaj ekonomio de formoj, al malhavo de ilia floremeco, en kiu verkoj literaturaj amas vestiĝi, per kiu ili sukcesas kaj plaĉas, sen kiu ilia beleco riskas malaperi. Lingvo internacia estas kreita, por transdoni premite kaj plene la sencon de homa parolo, kaj ĝi ne zorgas pri la malprofitoj de ĝia formo. En ĉiaj tradukoj de belverkoj en Esperanto ni vidas nur senĉesan ripeton de tiuj samaj vortoj kaj esprimeroj al ĉiu konataj, en kies unuformo malaperas kaj dronas apartaj ekzemploj de sukcesa vortkreo. La enhavo de Hamleto, de Boriso Godunov estas ja konata al ĉiuj: kiu do ekvolos rememori ĝin, tiu certe preferos legi ilin en la originalo aŭ en traduko en sia lingvo patruja. La belliteraturo esperanta estas bezona al neniu. Mi mem ekzemple abonas la “Bibliotekon” en 3 ekzempleroj, sed ĝi kontentigas min nur per sia vortaro germana; mi konfesas, ke mi neniam legis kaj neniam legados aliajn ĝiajn verkojn. Malcerte legis ilin iu krom iliaj aŭtoroj. Mi ne povas kompreni, per kia maniero la aĉetado de tiaj verkoj, neeviteble tre limitigata, povas servi al la vastigo de la lingvo. Ĉu ne estus pli bone uzi la elspezojn kaj laboron, senfrukte forirantajn en tia verkaĵo, por rimedoj efektivaj al la movado de nia afero, t.e. la presado de anoncoj en fremdaj gazetoj, la dissendado, eĉ senpaga, de vortaretoj kaj lernolibroj en multajn landojn, al komercaj kontoroj, universitatoj kaj lernejoj, sciencaj societoj; por eldonado, fine, de tiaj modelaroj, kie la ekzemploj de bona vortformado estus kuncentrigitaj? Tio, kion mi konfirmas por la nuna tempo, certe povas ŝanĝiĝi en estonta tempo, kiam Esperanto atingos tion, ke ĝi fariĝos kondukilo de literaturaj verkoj al tiaj popoloj, por kiuj ili aperados kiel novaj. Tiam estos alie. Nun mi sciigas nur mian opinion kun la peto neigi ĝin, se estas bezone aŭ poveble.

S-ro Z. petas, ke ni neigu lian opinion, se tio ĉi estas bezona aŭ povebla; ni tion ĉi penos fari.

1) La teoria opinio, ke la belliteraturajn tradukojn en nia lingvo legas nur iliaj aŭtoroj, estas en la faktoj absolute erara kaj venas de tio, ke s-ro Z. ne havis okazon ekkoni la veran staton de la aferoj. Se s-ro Z. legus ĉiujn leterojn, kiujn ni ricevis pri tiu ĉi objekto, aŭ se li mem korespondus pri tiu ĉi demando kun aliaj esperantistoj, li konvinkiĝus, ke la diritaj verkoj estas ne sole legataj, sed ke tre multaj personoj eĉ legis ilin kun vera entuziasmo. Kelkaj amikoj eĉ rekte skribis, ke la siatempa apero de “Hamleto” estis unu el la plej ĉefaj kaŭzoj, kial la danĝeraj konfuzoj kaj disputoj de la pasinta jaro tiel pace finiĝis preskaŭ tute sen postesigno kaj revekis ĉie novan energion. Unu nova amiko eĉ skribis al ni, ke la tralego de Hamleto en Esperanto pli efikis sur lin kaj pli varmigis lin por nia afero, ol ĉiuj plej lertaj teoriaj admonoj, kiujn li iam aŭdis! Se post ĉio dirita povus ankoraŭ resti ia dubo pri la vera opinio de la plimulto, tiun ĉi dubon plej konvinke klarigos la faktoj, ĉar, kiel la legantoj memoras, ni ĉiujn rimedojn proponitajn de s-ro Z. ja elprovis jam: a) Kiam ni en 1892 decidis de nia propra iniciativo fari tion, kion konsilas s-ro Z., t.e. uzi ĉiujn niajn rimedojn por eldonado de lernolibroj, ni en la daŭro de pli ol 1½ jaroj ne povis eĉ kolekti la plenan sumon por eldono de unu portugala lernolibreto, malgraŭ ke por tio ĉi ni uzis eĉ sumojn ricevitajn tute okaze (per la plano de Akcia Societo)! b) Kiam en la sekvanta jaro ni intencis plenumi la duan rimedon, kiun proponas nun s-ro Z., t.e. faradi anoncojn en ekster-Rusujaj gazetoj, ni malgraŭ ĉiuj niaj alvokoj en la daŭro de jaro kolektis ne pli ol por 6 anoncoj! c) Kiam en la sekvanta jaro ni intencis eldoni la Grandan Vortaron, plej fundamentan kaj plej gravan verkon, necesan por ĉiuj esperantistoj, ni uzis ĉiajn niajn fortojn, por efektivigi tiun ĉi entreprenon, — kaj malgraŭ ĉiuj niaj penoj kaj laboregoj, malgraŭ ke 2 kluboj abonis po 50 ekzempleroj, ni ne ricevis sufiĉe da abonantoj por efektivigi tiun ĉi eksterordinare gravan kaj kompare kun la “Biblioteko” tre malkaran entreprenon (10 kopekoj monate)! Kaj se tio ĉi estus ne la grava, por ĉiu necesa kaj por ĉiu uzebla fundamenta verko, sed iaj lernolibroj en fremdaj lingvoj, ni certe, malgraŭ ĉiuj penoj, ne havus eĉ 50 abonantojn! d) Dume la “Bibliotekon”, kvankam ĝi ankaŭ tute ankoraŭ ne fluas dolĉe kaj senzorge, jam prosperis al ni ekzistigi kaj regule daŭrigi ĝian eliradon, kaj en ĝi ni ricevis la eblon eldonadi — kiel kuracilon kaŝitan en dolĉa trinkaĵo — ankaŭ tiajn verkojn, pri kiuj parolas s-ro Z. kaj kiujn ni en aparta formo ne havus la eblon eldonadi, ekzemple la “Grandan Vortaron”, la aperontajn de tempo al tempo vortaretojn en diversaj novaj lingvoj kaj tiel plu. Kaj tio ĉi sen iaj eksterordinaraj oferoj, sen iaj precipaj personaj subtenoj! Kaj por tio ĉi ni detiris neniajn fortojn de punktoj aliaj, sed ni uzis por tio ĉi nur tiajn fortojn, kiuj, kiel montris la sperto, sen la “Biblioteko” ne direktus sin sur alian kampon, sed simple dormus. — La faktoj sekve montris tute klare, kion deziras niaj amikoj kaj kion ni povas fari, kaj ĉia teoria pruvado nun estus jam superflua. Ĉu la direkto de la Biblioteko estas bona aŭ ne bona, — la fakto, ke alie ni ne povas agi, estas tiel ordonanta, ke ni tie ĉi kuraĝe povus jam meti punkton kaj transiri al la taga ordo.* Sed ni tamen ĵetos ankoraŭ kelkan lumon sur tiun ĉi demandon:

* Tio sama servu kiel respondo ankaŭ por tiu amiko, kiu postulis de ni, ke ni eldonadu en la Biblioteko verkojn el plej diversaj sciencoj. Tre bone, tre bele, ni ankaŭ tion ĉi aprobas kaj ni volonte tion ĉi farus, — sed montru al ni, kie preni la rimedojn por tio ĉi? Ĉar abonantojn la Biblioteko tiam bedaŭrinde havus ne pli ol 5–10!

2) Ĉu la fakto, ke laŭ la deziro kaj inklinoj de la pliparto nia agado devis akcepti formon de la nuna “Biblioteko” kaj ne alian formon, estas bedaŭrinda? Se nia agado eĉ ne dependus de la gusto de la pliparto, kiun ni konas bone, ni ankaŭ ne devus elekti alian formon ol la nuna, kvankam ni eble iom ŝanĝus ĝin en detaloj. Lernolibroj, anoncado k.t.p. estas necesaj, sed literaturo estas ankaŭ necesa, ne malpli, sed eĉ multe pli. Kiu legas la motivojn, kiujn la indiferenta mondo, precipe la instruituloj-teoriuloj, elmetas kontraŭ nia afero, tiu rimarkis, ke la plej ofta kaj eĉ preskaŭ la sola ŝajne peza batalilo, per kiu oni volas nin neniigi en la okuloj de la mondo, estas la opinio, ke nia lingvo estas ia nenatura kreitaĵo, malriĉa kaj nefleksebla, kiu “taŭgas nur por esprimi apartajn mallongajn pensojn, por rilatoj poŝta-telegrafaj, por lama rimedo en alilandaj hoteloj k.t.p., sed neniam povas servi kiel lingvo por libera esprimado de ĉiuj geniaj verkoj de la homa literaturo”. Kontraŭ tiu ĉi senfundamenta opinio, kiu en la praktiko estas nia plej grava malamiko, ni povas batali nur per faktoj, nur, nur kaj nur per riĉigado de nia literaturo. La batalantoj por nia ideo jam longe konvinkiĝis, ke ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko, efikas sur ĝin pli, ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj. En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon, sed ili portas la maskon de indiferenteco aŭ eĉ de malamikeco, ĉar ili nun timas ankoraŭ, ke ĝi montros sin ne vivipova. Sed kiam la konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elasteco de la lingvo) iom post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaperigos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo, tiam vole-ne-vole, post 1 aŭ post 10 aŭ post 25 jaroj, la registaroj devos aliĝi al ni, kaj tiam “lingvo tutmonda” fariĝos fakto plenumita. Sed se ni agados nur per lernolibroj kaj anoncoj k.t.p. — kian rezultaton ni atingos? Se ni eĉ havus riĉegajn kapitalojn de Krezo kaj povus eldoni niajn lernolibrojn en ĉiuj lingvoj de la mondo, donadi konstante anoncojn en ĉiuj gazetoj, donaci senpage lernolibrojn al ĉiuj 1½ miliardoj da homoj sur la tero — la mondo aŭdus, vidus kaj … restus indiferenta. Oni tiam dirus al ni: “ni vidas nur, ke vi havas monon, sed ni ne vidas, ĉu via lingvo povus servi kiel efektiva lingvo”. Ankoraŭ antaŭ kelke da jaroj ni mem pensis, ke por venkigi nian aferon estus sufiĉe superŝuti la mondon per lernolibroj kaj anoncoj; sed la sperto montris, ke ni eraris. Kaj la montrojn de la sperto ni devas antaŭ ĉio preni en kalkulon, se ni ne volas, ke niaj laboroj kaj malgrandaj rimedoj perdiĝu vane.

3) Agadi per lernolibroj, anoncoj k.t.p. estas tre bone kaj necese; sed tio ĉi devas havi lokon apud la literaturo kaj ne anstataŭ la literaturo. Ni iru ankoraŭ plu: se ni eĉ supozus, ke la agado per lernolibroj kaj anoncoj devas esti nia sola celo, — eĉ tiam, jes, eĉ tiam ni atingus eĉ tiun ĉi celon mem la plej prospere nur per la “Biblioteko” kun ĝiaj verkoj en Esperanto. Se ni, ĉe tiuj tre malgrandaj rimedoj, kiujn ni posedas, uzos ĉiujn niajn fortojn rekte en la maniero, kiun konsilas s-ro Z., ni atingos — la sperto tion ĉi montris jam klare — en la daŭro de tri jaroj unu lernolibron kaj ses anoncojn. Se ni senĉese ĝis tedo frapados sur la poŝoj de niaj amikoj kaj se la amikoj montriĝos pli oferemaj ol ĝis nun, — tiam (kvankam dube) ni eble atingos en la daŭro de 3 jaroj 3 lernolibrojn kaj 18 anoncojn. Sed ankaŭ tio ĉi — la plej alta, kion ni povas sen teoriaj iluzioj esperi atingi ĉe niaj nunaj fortoj — estas ja nulo. Sed se ĉiuj amikoj volus helpi por dece ekflorigi la “Bibliotekon” (kio, kiel oni konvinkiĝis, tute ne superas niajn malgrandajn fortojn), tiam ni jam post 3–4 monatoj havus la eblon (kiel ni diris en “Esperantisto” n-ro 55) dissendi ĉiujare 50 foliojn da novaj verkoj al 200 plej gravaj gazetoj de la mondo (kune kun klarigaj cirkuleretoj en la plej gravaj lingvoj naciaj), kaj ni — ĉe niaj malgrandaj fortoj — atingos ĉiujare kelkan serion da anoncoj en 200 gazetoj, kaj anoncojn pli efikajn — ĉar presitajn en la teksto de la gazeto en formo de artikoleto aŭ almenaŭ sciigo pri nia afero. — Tio sama ankaŭ kun lernolibro kaj vortaroj: se ni deziros eldonadi ilin per la malgrandaj rimedoj oferataj de niaj amikoj, ni atingos nenion; sed se dank’ al konstanta aperado de novaj verkoj literaturaj la mondo vidos, ke nia afero “tamen vivas kaj regule progresas” (progreso por la mondo estas nur tio, kion ni povas reale montri al ĝi), tiam lernolibroj kaj vortaroj jam per si mem (sen oferoj, sed de motivoj pure librokomercaj) baldaŭ komencos aperadi en diversaj landoj kiel fungoj post pluvo.

Oni tamen ne malkomprenu nin: ni tute ne disputas kontraŭ la neceseco de lernolibroj, vortaroj, anoncoj, dissendado k.t.p.; ni ĉiam penados, kiom ni nur havos la eblon, aranĝadi dissendadon de lernolibroj, ilian eldonadon en ĉiam novaj lingvoj k.t.p.; sed ni povas tion ĉi fari nur parte (en permesitaj kaj ne falominacaj mezuroj) en la “Biblioteko”; parte krom la “Biblioteko”, sed neniam anstataŭ la “Biblioteko”; ĉar tio ĉi lasta signifus riski sen ia utilo la solan havon, kiun ĝis nun kun tia malfacileco prosperis al ni akiri! Singarde kun ĉiaj eksperimentoj, kiuj pro io teoria, kredeble neniam havota, postulas la detruon aŭ danĝeran ŝanceliĝon de la havata! Antaŭ ĉio ĉiuj amikoj de nia afero devas peni, ĉiu laŭ siaj fortoj, tute fortikigi, certigi kaj florigi la “Bibliotekon”! Floros la “Biblioteko”, floros ĉio, — falos la “Biblioteko”, falos ĉio, kaj la aperonta senmoveco deprenos la tutan energion de ĉiuj batalantoj! Tial ni denove kaj ripete rekomendas la “Bibliotekon” al la atento de ĉiuj niaj amikoj. Ni ne penu fari ĉion per unu fojo, ĉar tiam ni nenion faros. Nur tiam, kiam la ekzistado de la “Biblioteko” estos jam tute ekster danĝero, — nur tiam ni komencos penadi pri aliaj manieroj de agado.

OV II.93. El La Esperantisto 1895, n.3, p.34–38.

S-ro N-g skribis al ni, ke li volis aboni nian gazeton por kelkaj personoj, pri kiuj li pensas, ke la ricevado de la gazeto povos ilin kun la tempo aligi al nia afero, — sed li ne povis tion ĉi fari, ĉar tiam ni per presado de iliaj nomoj kaj adresoj aligus ilin publike al nia afero, dum ili tion ĉi ankoraŭ pro diversaj cirkonstancoj ne deziras. Ĉar tiu ĉi cirkonstanco efektive eble detenas diversajn personojn de abonado de nia gazeto por si aŭ por aliaj personoj, tial ni de nun enkondukos abonojn anonimajn. Personoj, kiuj ne deziras, ke ili mem aŭ iliaj varbitoj estu nomitaj en la adresaroj, volu skribi al ni pri tio ĉi, kaj tiam ni la respondajn adresojn ĉie presos anonime en tia formo, en kia en la nuna numero estas publikitaj la abonantoj n-roj 344–347. Ĉar la publika apartenado al nia afero ne apartenas nun ankoraŭ al la objektoj tre agrablaj, tial ni kore petas, ke ĉiu, kiu abonas la “Esperantiston” aŭ la “Bibliotekon” por ia alia persono, volu antaŭe demandi lin, ĉu li deziras esti plene nomata en la Adresaroj (precipe en la detala adresaro aperonta en la fino de la jaro) aŭ li deziras ricevadi anonime.

OV II.94. El La Esperantisto 1895, n.3, p.38–39.

Al ĉiuj kluboj kaj rondetoj esperantistaj ni esprimas nian koran peton, ke ili volu sendadi al ni de tempo al tempo (almenaŭ 2 fojojn en jaro) korespondojn pri iliaj laboroj kaj sukcesoj kaj pri la irado de nia afero en ilia loko entute. Ankaŭ al niaj privataj amikoj ni estos tre dankaj, se ili povos de tempo al tempo sendadi al ni interesajn korespondojn tuŝantajn nian aferon.

OV II.95. El La Esperantisto 1895, n.3, p.39.

De la redakcio.

En Aprilo de tiu ĉi jaro okazis fakto, kiu kontraŭ nia volo tute radikale ŝanĝis la cirkonstancojn, en kiuj nia gazeto ĝis nun eliradis. Unu lando, en kiu loĝas ¾ de ĉiuj niaj ĝisnunaj abonantoj, subite ĉesis enlasadi al si nian gazeton. Dank’ al la neatendita bato, ni devis en Aprilo interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto (pri kio ni siatempe sciigis per cirkuleroj [al la rusoj en fermitaj kovertoj] ĉiujn niajn abonantojn); ni ne povis agadi libere, ni ne povis alvarbi sufiĉan nombron da abonantoj; la elspezoj de nia gazeto nun pligrandiĝis, la enspezoj malpligrandiĝis. Nia afero kutimis jam al diversaj malfacilaĵoj kaj ne falos de la bato; pli aŭ malpli frue la cirkonstancoj pliboniĝos, nia vojo fariĝos denove pli facila; sed dume nun, dank’ al la subite aliiĝintaj cirkonstancoj, ni ne havas la eblon eldonadi plu nian gazeton en la ĝisnunaj kondiĉoj de abonado kaj ni devas vole-ne-vole ŝanĝi la manieron de eldonado.

Malsupre ni parolos pri la novaj kondiĉoj, sub kiuj ni de nun eldonados nian gazeton. Sed por ne esti maljustaj kontraŭ tiuj personoj, kiuj ĝis nun jam abonis la gazeton por la tuta jaro sub la kondiĉoj ĝisnunaj kaj eble ne volus aboni sub kondiĉoj aliaj, ni sciigas per tio ĉi la jenon:

De la abona mono, kiun ni ricevis de la ĝisnunaj abonantoj por 12 16-paĝaj numeroj de tiu ĉi jaro, ni dekalkulas ⅓ por la 4 eldonitaj kaj dissenditaj numeroj; la restajn ⅔ (t.e. 1,67 fr.) ni lasas nun al la libera dispono de ĉiu abonanto: se li deziras, li povas lasi sian monon ĉe ni kaj ricevi por tiu ĉi mono nian gazeton plu, en ĝia nova formo; se li ne aprobas la novan formon de la gazeto, li povas repostuli kaj rericevi de ni per poŝto sian restintan monon (1,67 fr.). Ĉiun abonanton, kiu ĝis la 10a Septembro ne repostulos de ni sian restintan monon, ni rigardos kiel akceptintan la novajn kondiĉojn de abono kaj ni sendados al li por lia restinta mono nian gazeton en ĝia nova formo ĝis la fino de tiu ĉi jaro.

La novaj kondiĉoj, en kiuj de nun elirados nia gazeto, estas:

a) La prezo restas tiu sama, kiel ĝis nun, t.e. 2,50 fr. por jaro, malgraŭ ke al ¾ de la abonantoj ni devos nun sendadi la gazeton en fermitaj kovertoj. Por tiu ĉi alsendado la ĝisnunaj abonantoj ĝis la fino de tiu ĉi jaro devas alpagi al ni nenion; sed komencante de la jaro 1896 tiuj abonantoj, al kiuj ni devos sendadi la gazeton en fermitaj kovertoj, estos petataj alpagi al la abono ankoraŭ 1,25 fr. por jaro.

b) La grandeco de nia gazeto estos de nun duona, t.e. ĉiu numero enhavados nur po 8 paĝoj (anstataŭ 16). La gazeto estos presata kaj dissendata po 2 numeroj kune, t.e. 6 fojojn en jaro po 16 paĝoj.

Ni forte bedaŭras, ke ni devas nun malgrandigi la amplekson de nia gazeto; ni ne havas la eblon agi alie; sed se aliaj amikoj de nia afero havos la eblon kaj deziron fondi aliajn gazetojn, krom la “Esperantisto”, ni estos tre ĝojaj. Estus tre dezirinde, ke niaj amikoj ekster Rusujo komencu nun pli energie kaj memstare ekzerci siajn fortojn en nia afero, por ke pli aŭ malpli frue la tuta afero povu koncentriĝi en aliaj manoj, kiam ili montriĝos sufiĉe pretigitaj.

OV II.96. El La Esperantisto 1895, n.5/6, p. 65–66.

Jam post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj aliiĝis en tia maniero, ke la plua eldonado de la gazeto al la nuna redaktoro fariĝis absolute ne ebla. Tial ni kun tiu ĉi numero ĉesas eldonadi la gazeton. Ni esperas, ke la esperantistoj eksterlandaj, kiuj ne trovas sin en tia situacio kiel ni, ne lasos fali nian aferon kaj fondos baldaŭ aliajn gazetojn anstataŭ la “Esperantisto”.

Ĉar niaj abonantoj ricevis por tiu ĉi jaro 5 numerojn, tial ni ŝuldas al ĉiu el ili la pagon por la restaj 7 numeroj, t.e.: a) al la abonantoj ekster Rusujo — po 1 fr. 47 cent., b) al la abonantoj rusaj — po 40 kop. (ĉar 20 kop. ni elspezis por ĉiu abonanto per alsendo de la Aprila cirkulero kaj de la nuna numero en kovritaj kovertoj). Ni petas, ke ĉiu abonanto volu sciigi nin, ĉu li deziras ricevi por sia restinta mono iajn librojn el nia literaturo, kaj ni tuj elsendos al li. Kiu ne volas ricevi librojn, tiu povas ricevi sian restintan monon en signoj de poŝto. La oferojn, kiuj kolektiĝis ĉe ni kaj kiuj estis difinitaj por fondi konkursan premion, ni transdonos al la juĝanta komitato (vidu n-ron 2/62), kiam tiu ĉi komitato decidos pri la uzo de tiu ĉi mono.

Kun doloro en la koro mi devas por kelka tempo diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj. Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikiĝos kun vi denove. Dume mi petas vin alporti vian konfidon kaj helpon al tiuj amikoj, kiuj fondos aliajn gazetojn por nia afero. Por ne preni sur min moralan respondecon, mi la fondadon de gazetoj al neniu rekte proponas, sed mi lasas tion ĉi al ĉiuj, kiuj deziros kaj povos tion ĉi fari.

La redaktoro.

OV II.97. El La Esperantisto 1895, n.5/6, p.66.

Kun bedaŭro ni devas sciigi, ke la “Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto”, de kiu ni ne sen rajto tiom multe atendis, nun devas ĉesi eliradi. Dank’ al la konata bato la “Biblioteko” fariĝis ne atingebla por la pli granda parto de siaj abonantoj kaj ne povas pli ekzistadi, almenaŭ nun. Ni esperas, ke la cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos, la nemerititaj malhelpoj kontraŭ nia afero foriĝos, — kaj tiam ni esperas denove komenci la eldonadon de la “Biblioteko”. Dume ni petas niajn amikojn eksterlandajn, kiuj, havante neniajn malhelpojn, povas multe pli multe fari ol ni, — ke ili ne forgesu pri la grava signifo, kiun havas por nia afero la kreskado de nia literaturo; ili volu de tempo al tempo eldoni ian novan verkon en nia lingvo.

OV II.98. El La Esperantisto 1895, n.5/6, p.69–70.

Al la abonantoj de la gazeto “Esperantisto”.

Antaŭ kelke da tagoj estis dissendita al la abonantoj la 4a (Aprila) numero de nia gazeto. El niaj rusaj abonantoj neniu ricevis tiun ĉi numeron. En la lastaj monatoj multaj niaj rusaj abonantoj ne ricevis tiun aŭ alian numeron; ni klopodadis, ni sendadis denove, ni havis malagrablaĵojn en granda amaso kaj ni penadis bataladi kontraŭ ĉiuj malhelpoj. Sed nun la cenzuro en Rusujo decidis tute ne enlasadi pli la “Esperantiston” en Rusujon! Niaj amikoj scias, kun kiaj grandaj malfacilaĵoj ni jam sen tio devis batali, — kaj nun oni subite fermis al ni la tutan Rusujon, t.e. deŝiris de ni per unu fojo preskaŭ ¾ de ĉiuj niaj abonantoj! La bato estis tiel subita kaj neatendita, ke ni eĉ ne povis nin prepari al tio ĉi!

Ni kutimis jam sufiĉe al malfacilaĵoj kaj al batoj de la sorto; ni ne perdas la esperon kaj ni tute ne ĉesos laboradi kaj daŭrigadi nian aferon. Sed la neatendita bato devigas nin vole-ne-vole interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto, ĝis ni tute ordigos la aferon. Niaj abonantoj volu pardoni al ni tiun ĉi interrompon, ne dependantan de nia volo. Post 3–4 monatoj nia gazeto denove aperos — eble sub ŝanĝita formo, titolo aŭ loko de eldonado, responde al la metotaj postuloj de la cenzuro, — kaj niaj abonantoj ricevos tiam per unu fojo ĉiujn numerojn por la interrompita tempo.

Ankaŭ la eldonadon de la “Biblioteko” ni devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos la aferon; post 3–4 monatoj la “Biblioteko” denove daŭrigos eliradi. Ĉiujn abonantojn de la “Biblioteko”, kiuj ankoraŭ ne pagis, ni petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon por la folioj, kiujn ili ĝis nun ricevis.

Aprilo 1895.

La redakcio de la “Esperantisto”.

OV II.99. El La Esperantisto 1895, n.5/6, paĝo algluita sen numero.

II. B. GAZETARTIKOLOJ EL ALIAJ GAZETOJ (1896–1917)

Memstareco.

Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en nia nuna gazeto “Lingvo Internacia”, kelkaj eĉ konkludis el tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi konkludo estas tute erara.

Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu ne abonas nian standardon, la “Lingvon Internacian”, tiu ne estas esperantisto.

De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto, kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero, montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun, kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia afero metis jam sian piedon en la eternecon.

Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos detenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi okupas min nur je konstanta registrado kaj adreso-kolektado de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu loko) kaj je eldonado de la “Biblioteko” de la lingvo Esperanto.

Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k.t.p. Tiujn ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialecon kaj konas ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi. Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia lingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj, kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.

Ĉe la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin en ĉiuj lingvoj, t.e.:

1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas la vorton “rado”, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.

2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas, t.e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple “multobligi”, “dividato” aŭ “triangulo”, kreos tiujn vortojn facile el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.

3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto, ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de lia lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacila, ĉar la plej granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale uzataj (kiel vortoj “fremdaj”) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same, kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.

Kiel tre bonan ekzemplon de tiu teĥnika speciala vortareto mi povas rekomendi la vortareton por filatelistoj, ellaboritan de s-ro René Lemaire tute sen ia helpo de mia flanko. Ĉio tie estas ĝusta, klara, oportune uzebla kaj severe en la spirito de nia lingvo. Se ne ĉiu el vi havas talenton krei tute bonan vortareton de sia specialeco, tio ĉi ne malhelpas kaj ne devas vin deteni: aliaj specialistoj de via specialeco legos poste vian vortareton kaj helpos al vi korekti kaj glatigi ĝin.

Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna, ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.

L. Zamenhof.

OV II.101. El Lingvo Internacia 1896, n.6/7, p.101–103.

Tre malfavoraj financaj cirkonstancoj devigas min bedaŭrinde ĉesi la eldonadon de la “Biblioteko”. La kajero “El la vivo de esperantistoj” estas la lasta, kiun mi eldonis. La abonantojn, kiuj ne pagis ankoraŭ por ĉiuj kajeroj, mi kore petas, ke ili volu alsendi al mi la pagon por la ricevitaj kajeroj.

Estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion, mi petas, ke niaj amikoj volu pardoni al mi, se mi nun en la daŭro de kelka tempo devos esti neakurata en la korespondado, ĉar mankos al mi la tempo por skribi multe da leteroj. Pro tiu ĉi sama kaŭzo mi devas nun interrompi la eldonadon de la ĉiumonataj Provizoraj Adresaroj, kaj mi eldonos ĉiujn kolektitajn adresojn de esperantistoj en Februaro aŭ Marto de 1897.

Kun ĉiuj demandoj, proponoj, helpoj kaj oferoj oni volu sin turnadi al s-ro V. Gernet en Odeso.

L. Zamenhof.

OV II.102. El Lingvo Internacia 1896, n.10/11, p.189.

Kalkula raporto.

Mi permesas al mi nun doni kalkulan raporton pri la mono, kiu kolektiĝis ĉe mi en la daŭro de la lastaj 1½ jaroj, t.e. de la tempo de mia lasta kalkula raporto en la “Esperantisto” n-ro 2 de 1895.

Laŭ la tiama raporto kolektiĝis ĉe mi ĝis februaro de 1895 jaro 80,94 rubloj, en februaro 1895 al tio aliĝis 19,06 r., ricevitaj de du anonimaj amikoj (por rondigi la sumon), kaj mi sekve havis la sumon de 100 rubloj. Tiu ĉi sumo estis difinita por konkursa premio; sed ĉar pro konataj cirkonstancoj la konkurso ne povis efektiviĝi, tial, laŭ voĉdonado farita inter la membroj de la konkursa komitato (vidu “Lingvo Internacia” N:o 2, paĝoj 20–21), mi uzis la monon por eldonado de propagandaj broŝuroj, pri kiuj mi malsupre donas kalkulon.

Krom la supre diritaj 100 rubloj, ĉe mi kolektiĝis poste ankoraŭ la sekvantaj sumoj:

A) De marto ĝis aŭgusto 1895 mi ricevis (kaj publikigis en “Esperantisto”):

per d-ro I. G. oferojn de diversaj personoj, prezentantajn kune la sumon de 52,00.
de s-rino M. Sereda 1,05.
de s-ro K. Hübert 2,00.
de s-ro W. H. Trompeter por la signoj de poŝto, kiujn li ricevis de diversaj personoj 12,00.
de d-ro D. Marignoni 1,20.
de s-ro Seleznet 1,00.

B) De aŭgusto 1895 ĝis nun mi ricevis (kaj publikigis en “Lingvo Internacia”):

de d-ro D. Marignoni 0,90.
de s-ro I. Lojko 2,70.
Kune r. 72,85.

Ĉesigo de “Esperantisto” en 1895. Dank’ al konataj cirkonstancoj mi en la mezo de 1895 devis ĉesigi la eldonadon de la gazeto “Esperantisto”. Ĉar la plej granda parto da abonantoj pagis jam por la tuta jaro, tial, laŭ kalkulo donita en n:o 5/6 de “Esperantisto” 1895 mi restis ŝulda al ĉiu rusa abonanto po 40 kop. kaj al ĉiu abonanto ekster Rusujo po 58 kop. La plej granda parto da abonantoj sekvis mian inviton en n:o 5/6 de “Esperantisto” 1895 kaj venigis al si de mi aŭ returne sian monon, aŭ diversajn librojn, aŭ kovris per tiu ĉi sumo sian ŝuldon por la “Biblioteko” k.t.p. Sed 67 abonantoj ĝis nun ne respondis mian demandon kaj ne sciigis min, kion mi devas fari kun la mono, kiun mi restis ŝulda al ili. Tial mian ŝuldon al tiuj 67 personoj (kiu prezentas kune la sumon de 32 rubloj), mi rigardas kiel oferojn por la celoj de nia afero kaj mi almetas ilin al alia mono, kiu kolektiĝis ĉe mi por nia afero kaj pri kiu mi donas kalkulan raporton.

Sekve ĉio kune, de mia lasta kalkula raporto ĝis nun, ĉe mi kolektiĝis:

a) de la estinta konkursa premio 100,00.
b) diversaj oferoj privataj 72,85.
c) nereprenita mono de la estintaj abonantoj de “Esperantisto” en 1895 32,00.
Ĉio kune r. 204,85

De la propaganda broŝureto en diversaj lingvoj mi presis ĝis nun 28,000 ekzemplerojn kaj pagis por la presado de ili ĉirkaŭ 420 rubloj, t.e. mezonombre po 1½ kopekoj por ekzemplero. Sekve la supre diritaj 204,85 r. donis al mi la eblon presi ĉirkaŭ 13,660 ekzemplerojn, kaj la restajn 14,340 mi presis je mia propra kalkulo kaj risko, esperante kovri la elspezojn iom post iom per vendado de la 14,340 ekzempleroj. La 13,660 ekz., presitajn por la mono fremda (t.e. por la oferoj, kiuj kolektiĝis ĉe mi) mi transdonis senpage, por senpaga disdonado kaj dissendado en la celoj de nia afero, al la sekvantaj personoj:

al s-ro Gernet en Odeso 10,160 ekz.
al s-ro de Beaufront en Epernay 1,500 –
al la Klubo Esper. en Upsala 1,500 –
al d-ro Costa e Almeida en Rezende 1,500 –
Kune 13,660 ekz.

(Krom la montrita nombro da ekzempleroj, ricevitaj senpage por senpaga dissendado, la nomitaj personoj, precipe s-roj de Beaufront kaj Gernet, aĉetis ankoraŭ kelkan nombron da ekzempleroj por sia propra uzado aŭ por vendado.)

Por ke la diritaj 13,660 ekz. povu esti kiel eble plej baldaŭ dissenditaj laŭ diversaj adresoj, estas bezonata kelka sumo da mono por poŝtaj elspezoj. Personoj, kiuj volas finance helpi al la dissendado, volu sendi siajn oferojn al s-ro V. Gernet en Odeso.

L. Zamenhof.

OV II.103. El Lingvo Internacia 1896, n.6/7, p. 124–126.

Pretaj manuskriptoj.

Mi sciigas la amikojn de nia afero, ke ĉe mi troviĝas kelkaj manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese. La manuskriptoj estas jam tute pretaj, trarigarditaj, kaj la plej granda parto jam eĉ cenzuritaj (por presado en Rusujo), ĉar mi havis la intencon eldoni ilin je mia propra kalkulo. Sed mia nuna financa stato bedaŭrinde tion ĉi ne permesas al mi. Tial mi turnas min al niaj amikoj, ĉu iu el ili ne volus preni sur sin la eldonon de tiuj ĉi verkoj? La afero prezentas nenian riskon, ĉar pli aŭ malpli frue la enspezoj de la vendado kovros la elspezojn de la presado. La tuta malfacileco konsistas nur en tio, ke la eldonanto devos atendi kelke da jaroj, ĝis la vendado tute kovros liajn elspezojn de presado. La manuskriptoj estas: 1) la plena lernolibro por poloj, kun antaŭparolo kaj 2 vortaroj (analogia al la rusa verko n:o 77); 2) plena lernolibro por portugaloj (analogia al n:o 77; tio ĉi devas anstataŭi la verkon n:o 57, kiu enhavas multajn erarojn); 3) lernolibro por angloj, kun 2 vortaroj (nova eldono de n:o 52, de kiu ĉiuj ekzempleroj perdiĝis); 4) plena lernolibro por hispanoj (anstataŭ la verko n:o 36, kiu tute ne povas esti uzata); 5) angla traduko de la “Ekzercaro” (n:o 72); 6) germana traduko de la “Ekzercaro”. — Dezirantaj eldoni tiujn ĉi verkojn volu sin turni al L. Zamenhof en Grodno, Rusujo. Kompreneble, la manuskriptoj estos donitaj al la dezirantoj nur en tia okazo, se la aŭtoroj de la manuskriptoj nenion havos kontraŭ tio ĉi.

L. Zamenhof.

OV II.104. El Lingvo Internacia 1896, n.6/7, p.126.

Ĵus mi ricevis la malĝojan sciigon, ke vespere la 19-an de Februaro post 10-a hora malfacila suferado mortis en Varsovio (de malsano de koro) unu el la plej fidelaj amikoj de nia afero, la pola ĵurnalisto kaj poeto Jozef Wasniewski. Niaj amikoj konas bone tiun ĉi nomon el la diversaj artikoloj, kiujn la mortinto skribis antaŭe en la “Esperantisto” kaj poste en la “Lingvo Internacia”. S-ro W. estis la ĉefa kaj plej laborema reprezentanto de nia afero en Varsovio kaj entute en Polujo. Li tradukis en lingvon polan la propagandan broŝureton kaj penadis ĉiam vastigadi ĝin kiel eble plej multe; li tradukis en lingvon polan ankaŭ la lernolibron N:o 77, sed tiu ĉi traduko, pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti eldonita. En la “Esperantisto” li kondukadis siatempe la rubrikon “El la mondo”. Sed lia ĉefa merito por nia afero konsistis en tio, ke li la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-esperantistajn, kiuj poste trovis imitantojn kaj brilante montris al la mondo la grandan taŭgecon de nia lingvo por buŝaj komunikiĝoj inter personoj de malsamaj landoj kaj nacioj. Tri fojojn li vizitis Svedujon, kie li uzadis la lingvon Esperanto, kaj en la lasta tempo li vizitis Danujon, kiel ni vidas el lia letero en la Januara numero de nia gazeto. En somero de 1896 li akceptis en Varsovio la esperantistojn svedajn kaj servis al ili en tiu ĉi urbo kun la plej sincera amikeco. Li uzadis ĉian okazon, kiun li nur povis, por paroligadi pri nia afero la polajn gazetojn.

Saluton al Via tombo, nia kara, tro frue mortinta amiko!

L. Zamenhof.

OV II.105. El Lingvo Internacia 1897, n.3, p.34–35.

Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro de publika ekzistado de Esperanto mi la 10/22 de Junio ricevis de multaj amikoj el diversaj urboj kaj landoj tre varmajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Al ĉiuj gratulintoj mi esprimas mian plej koran dankon. La plej malfacila parto de la vojo estas jam pasita; malgraŭ ĉiuj malhelpoj kaj materialaj malfacilaĵoj Esperanto vivas kaj progresas regule kaj senhalte kaj prezentas jam literaturon de 108 verkoj; tio ĉi devas doni al ni kuraĝon por la tempo estonta. Esperanto vivos kaj floros kaj pli aŭ malpli frue atingos plene sian celon, kaj niaj laboroj kaj multaj suferitaj kaj suferataj malagrablaĵoj estos rekompencitaj per la plej dolĉaj fruktoj.

L. Zamenhof.

OV II.106. El Lingvo Internacia 1897, n.6/7, p.83.

Post antaŭa konsiliĝo kun multaj amikoj, ni en la komenco de Majo dissendis al 6,000 plej gravaj gazetoj de la mondo kaj al la reprezentantoj de diversaj partioj mondolingvaj inviton al “Skriba Kongreso por priparolado kaj decidado de la demando de lingvo internacia”. Nun ni bedaŭrinde devas sciigi la legantojn, ke tiu ĉi Kongreso ne povas efektiviĝi.

La plimulto de la gazetoj tute silentis pri la projekto, aliaj prezentis ĝin al siaj legantoj en la plej kripligita sensenca formo. La nombro da personoj, kiuj esprimis deziron partopreni en la Kongreso, estas tre kaj tre malgranda, malgraŭ ke pasis jam 2½ monatoj de la tago de dissendo de la prospektoj. La reprezentantoj de aliaj partioj mondlingvaj, timante videble certegan malvenkon, rifuzis partopreni en la Kongreso, malgraŭ ke ni montris al ili, ke la celo de la Kongreso estas nur klarigi la aferon, ke nenio ilin ligas kaj ke, en okazo de eĉ la plej malgranda supozo de ne-senpartieco de la Kongreso, ili havas ja la rajton ne akcepti ĝian decidon; ni klarigis al ili, ke ĉe la severe senpersona kaj senpartia aranĝo de la Kongreso kaj ĉe la severa kalkula raporto, kiun ni donos pri ĉiuj elspezoj kaj enspezoj, ĉia partio havas egalan ŝancon venki, se ĝi sentas sin prava; al kelkaj ni eĉ proponis, ke ili mem prenu sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso, kion ni fordonos al ili kun plezuro, ĉar ni la homon ne timas, — sed nenio helpis. Ĉe tiaj cirkonstancoj la efektivigo de la Kongreso fariĝis kompreneble ne ebla, kaj la ideon, de kiu ni multe esperis, ni devis forĵeti. Al la kelkaj (tre malmultaj!) personoj, kiuj alsendis la pagon por la unua volumo, ni jam resendis ilian monon returne, kaj abonojn por la Kongreso ni de nun jam ne akceptas.

La projekto de la Kongreso estis la lasta provo, kiun ni faris, por unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de lingvo internacia. Ĝi montris al ni ankoraŭ unu (nun jam la lastan) fojon, ke ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn, estas tute vanaj kaj kondukas al nenio. Ni forlasu do por ĉiam ĉiujn provojn de cedado kaj ni iradu de nun trankvile nian vojon, ĉiam rekte antaŭen, memorante, ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi ĉiujn, kontentigas neniun.

L. Zamenhof.

OV II.107. El Lingvo Internacia 1897, n.6/7, p.83.

W. H. TROMPETER.

El Essen en Germanujo mi ricevis la tre malĝojan sciigon, ke la 7-an de novembro, post longa, pacience elportata suferado, tie mortis, en la aĝo de 63 jaroj, W. H. Trompeter

W. H. Trompeter mortis! Neatendinte kaj tiom pli ŝarĝe trafis min tiu ĉi funebra sciigo! Jam longan tempon mi havis de li nenian leteron; mi pensis, ke li estas ankoraŭ en vojaĝoj, ke li estas tre okupita … kaj dume li malfacile suferadis kaj bataladis kun la morto.

Hieraŭ mi skribis al li leteron; sed antaŭ ol mi havis la tempon por enĵeti la leteron en la poŝtan keston, mi ricevis de la familio de Trompeter la funebran sciigon. Kaj mi devis disŝiri mian leteron, kaj anstataŭ ĝi mi sendis al la familio de la mortinto leteron kondolencan en mia nomo kaj en la nomo de ĉiuj niaj amikoj Esperantistaj.

Mi ne rakontos nun pri la signifo, kiun la mortinto havis por nia afero; mi ne raportas pri ĉiuj liaj meritoj por nia afero. Ĉiuj Esperantistoj scias tion ĉi tre bone, kaj sendube ili ĉiuj kune kun mi sentas la tutan perdon, kiu nin atingis. Al la novaj Esperantistoj mi diros nur mallonge, ke sen W. H. Trompeter nia afero nun eble jam de longe ne ekzistus. Antaŭ 10 jaroj la stato de nia tiam ankoraŭ tre juna afero estis tre malbona; ekzistis neniaj rimedoj, por ion fari, kaj nia sola tiama gazeto devis ĉesi eliradi. Tiam aperis Trompeter kaj, kvankam mem homo ne tre riĉa, prenis sur sin la tutan financan ŝarĝon de nia gazeto, ne sole prenis sur sin ĉiujn elspezojn, sed difinis ankaŭ el sia poŝo salajron por la redaktoro, kaj sen bruado, sen sinlaŭdado, li per siaj propraj rimedoj en la daŭro de tri jaroj kondukis la gazeton ĝis tiu momento, kiam ĝi ekpovis jam stari sur propraj piedoj. Li ne rifuzis sian helpon ankaŭ poste, kiam s-ro Gernet komencis eldonadi novan Esperantan gazeton. Per lia mono ankaŭ aperis siatempe kelkaj tre gravaj libroj, al kiuj li, pro celo de propagando, difinis tiel malgrandan koston, ke la enspezoj ne povis kovri eĉ duonon de la elspezoj. Ĉion li faradis sen bruo, modeste kaj silente, tiel ke la plimulto da Esperantistoj eĉ nenion sciis pri liaj grandaj oferoj.

Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas en tre granda parto merito de la mortinto. Ripozu en paco, kara kaj multemerita amiko de nia afero! La Esperantistoj neniam forgesos vian nomon. En la historio de Esperanto al vi apartenos ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo!

OV II.108. El Lingvo Internacia 1901, n.10/11, p.140.

En la daŭro de la lastaj 1½ jaroj, en la gazetaro Esperanta, de tempo al tempo aperas artikoloj aŭ rimarkoj pri ia mistera kontrakto, kiun mi faris kun la firmo Hachette kaj per kiu mi kvazaŭ fordonis al tiu ĉi firmo la sorton de nia afero. Mi estus pli kontenta, se mi povus ne tuŝi tiun ĉi demandon, kiu laŭ sia esenco tute ne devus esti objekto de publika priparolado; sed ĉar multaj Esperantistoj vidas en tiu ĉi nekonata al ili kontrakto ian misteraĵon, tial mi decidis diri kelke da vortoj pri tiu ĉi objekto.

Antaŭ dek-kvin jaroj mi diris publike, ke ĉiujn miajn aŭtorajn rajtojn pri Esperanto mi rifuzas kaj ke Esperanto estas libera apartenaĵo de la tuta mondo. Tion ĉi mi diris publike, kaj ĉiu povas tion ĉi legi kaj scii. Sed ĉu de tiu tempo mi eĉ unu fojon ie diris publike, ke mi reprenas miajn vortojn? Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la Esperantistaro volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: “Haltu, mi estas la mastro de la afero”? Ĉiuj Esperantistoj scias tre bone, ke mi neniam faris ion similan. Mi ne sole al neniu ion iam malpermesis, sed mi al ĉiu ĉiam helpis, kiom nur mia tre okupita tempo kaj malforta sano al mi permesis. Sekve ĉiuj devus kompreni, ke la “kontrakto”, pri kiu mi en la daŭro de 1½ jaroj neniam skribis publike eĉ unu vorton kaj pri kiu mi sekve neniam postulis, ke ĝi havu ian ligantan signifon por la esperantistoj, estas mia afero pure privata kaj persona.

Multaj pensas, ke la kontrakto donos al mi la eblon riĉiĝi. Efektive, la intenco de la iniciatoroj de la kontrakto estis interalie ankaŭ plibonigi iom mian financan situacion, kiu tute ne apartenas al la plej brilantaj. Sed eĉ se efektive la tuta privata kontrakto inter mi kaj Hachette (kontrakto kiu ligas nur min kaj neniun alian) donus al mi la eblon iam riĉiĝi, — ĉu mi tiam devus antaŭ iu pravigi min? Se mi memvole forĵetis de mi ĉiujn rajtojn de kreinto kaj mastro, mi ja tamen ne estas ia krimulo, kiu devas havi malpli da rajtoj, ol ĉiu alia Esperantisto kaj kiu ne havas la rajton disponi je sia propra persono kaj siaj personaj laboroj. Sekve se la kontrakto eĉ efektive donus al mi la eblon iam riĉiĝi, mi antaŭ neniu bezonus min pravigi pri tio ĉi. Sed la malkontentuloj povas esti trankvilaj: malgraŭ la plej bonaj intencoj de la iniciatoroj, la plibonigo de mia financa situacio per la kontrakto estas tiel duba (almenaŭ laŭ mia opinio), ke mi tre nevolonte akceptis la kontrakton, kaj post tre longa ŝanceliĝado mi decidis subskribi la kontrakton nur tial, ĉar mi konvinkiĝis, ke ĝi alportos grandan utilon al nia afero.

Multaj aŭdis, ke Hachette pagas al mi, kaj ili pensas, ke tio ĉi allogis min fari la kontrakton. Por trankviligi la personojn, kiuj timas, ke mi “baldaŭ fariĝos riĉegulo”, mi devas klarigi la jenon: por la malsupre dirata privilegio mem la firmo pagis al mi nenion; ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan procenton de ĉiu verko, kiun mi trarigardos kaj aprobos. La procento, kiun mi persone havos de ĉiu aprobita verko (se ĝi ne estos rekta represo de ia mia propra verko), estas 1,60. Sekve se ekzemple ia verko havos la prezon de unu franko kaj estos presita en mil ekzempleroj, tiam mi por ĉiuj mil ekzempleroj ricevos dek-ses frankojn, t.e. ses rublojn. Por tiuj ĉi ses rubloj mi devos korekti, korespondi, preni sur min la publikan respondecon, aperi antaŭ la mondo kiel riĉiĝanto, k.t.p. Kaj eĉ tiujn ĉi ses rublojn ĉu mi ricevos ilin kiel puran profiton? Ne, ili venos … el mia propra poŝo! Ĉar ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj propraj verkoj, kiuj dank’ al tio estos malpli vendataj. Tial oni facile komprenos, kial mi tiel longe ŝanceliĝadis, antaŭ ol mi fordonis mian personan liberecon kaj subskribis la kontrakton, kaj ke subskribi ĝin fine decidigis min ne la espero de ia riĉiĝo, sed la konvinko, ke tio ĉi estas necesa por la potenca disvastiĝado de nia afero. Al mi persone la kontrakto alportis ĝis nun ankoraŭ nenian bonon*; sed ke al nia afero la kontrakto alportis jam multe da bono, tion ĉi montras ja la grandegaj progresoj de nia afero en la daŭro de la lastaj 1½ jaroj.

* La francaj amikoj, kiuj ĝis nun ne sole pli ol ĉiuj laboris pro Esperanto, sed ankaŭ pli ol ĉiuj zorgis ĉiam pri tio, ke iliaj sukcesoj ne alportu perdojn al la aŭtoro de Esperanto, esperigas min, ke dank’ al la kontrakto poste pliboniĝos ankaŭ mia persona situacio. Ĉu iliaj esperigoj plenumiĝos — montros la tempo. Sed ĝis nun la rezultatoj estis sekvantaj: da laboroj mi havis en la jaro 1902 forte pli multe ol en la antaŭaj jaroj (ĉar kun la kreskado de la nombro de la Esperantistoj kreskas ankaŭ la nombro de miaj korespondantoj, el kiuj multaj ŝarĝas min per tro multe da laboro, ĉar tiun ĉi “privilegion” mi bedaŭrinde ne perdis); sed da enspezoj mi en tiu ĉi jaro, malgraŭ la tre grandaj progresoj de nia afero, ne sole ne havis proporcie pli multe, sed la sumo de miaj enspezoj en 1902 estis rekte pli malgranda, ol en la antaŭaj jaroj. Estas al mi tre malagrable, se mi devas paroli pri tiu ĉi pure persona demando, kiu ne povas enhavi intereson por la Esperantistoj; sed la naskiĝintaj supozoj, ke mi oferis Esperanton al niaj francaj interesoj, devigis min tuŝi tiun ĉi demandon.

Jen estas la kaŭzo kaj la esenco de la kontrakto:

Jam longe ni sentis la bezonon havi ian grandan libreldonan firmon, kiu okupadus sin je la afero Esperanta. Ĝis nun ĉiuj verkoj pri Esperanto estis eldonataj de personoj privataj, kiuj ne sole ne havis sufiĉe da mono, por eldoni ĉion necesan, por tuj presi novan eldonon, kiam la antaŭa eldono elĉerpiĝis k.t.p., — sed, kio estas la plej grava, havis nenian eblon venigi siajn verkojn en la manojn de la publiko! Ni laboradis, ni propagandis, la gazetoj de la tuta mondo multe skribadis pri nia afero; sed kiam iu volis aĉeti libron pri Esperanto, ĝi estis nenie ricevebla!!! Neniu librovendejo en la tuta mondo havis niajn librojn nek povis ilin liveri al la dezirantoj, ĉar neniu librovendejo volas kaj povas havi aferojn kaj malgrandajn kalkuletojn kun privataj personoj; en tia maniero nia tuta laborado en la daŭro de longa tempo perdiĝadis preskaŭ tute vane kaj nia afero progresadis tro malrapide.

Tial niaj senlacaj, multege laborantaj kaj multege meritaj francaj amikoj faris ĉion kion ilin povis, por akiri por ni tian firmon. Ilia penado havis sukceson, kaj la firmo Hachette decidis preni la aferon en siajn manojn.

Sekve ĉiuj niaj amikoj devas danki la francajn Esperantistojn por tio ĉi, sed ne fari al ili nemerititajn riproĉojn.

Sed se apartaj personoj faras tion aŭ alian pro la ideo, multepersona komerca firmo ne povas tiel agi kaj devas sin nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj. Tial estas tute nature, ke la firmo Hachette, entreprenante la laboradon por nia afero, postulis, ke ni donu al ĝi garantion, ke la financaj fruktoj de ĝia laborado apartenos al ĝi mem kaj ne al aliaj personoj aŭ firmoj, kiuj senpage uzados la fruktojn de ĝiaj laboroj. La firmo sciis tre bone, ke ĉiujn rajtojn de mastro en la afero Esperanta mi forĵetis de mi; tial ĝi ankaŭ tute ne postulis, ke mi fordonu al ĝi “monopolon super Esperanto”, kiel tre erare kaj tute senkaŭze pensas multaj Esperantistoj. La afero Esperanta nun kiel antaŭe, restas libera apartenaĵo de la tuta mondo: ankaŭ nun ĉiu povas libere, petante nenies permeson kaj nenion al iu pagante, eldoni en aŭ pri Esperanto ĉion, kion li volas. La firmo postulis nur, ke mi fordonu al ĝi min persone, t.e. mian personan laboradon en Esperanto, — ĉar la firmo opinias, ke en la daŭro de ankoraŭ longa tempo miaj personaj verkoj (aŭ verkoj korektitaj de mi persone) estos rigardataj en la mondo Esperantista kiel la seneraraj laŭ sia lingvo. Pro la bono de nia afero mi la postulojn de la firmo plenumis kaj per kontrakto mi promesis al ĝi: 1-e, ĉiujn miajn personajn verkojn mi eldonados kaj reeldonados ĉiam nur per tiu ĉi firmo; 2-e, se iu alia aŭtoro de Esperanta libro deziros, ke mi persone korektu lian libron, tiam mi permesos al li publikigi sur lia libro la fakton de mia persona korektado kaj aprobado nur en tia okazo, se li eldonos sian verkon per la dirita firmo aŭ kun ĝia konsento. Sed tio ĉi tute ne signifas, ke ĉiu libro aŭ gazeto Esperanta, kiu ne portas sur si mian publikan aprobon, estas malaprobita aŭ malpermesita de mi!

La legantoj sekve vidas, ke la tuta kontrakto estas afero tute privata kaj persona; ĝi ligas nur min, sed neniun alian. Mi oferis nur mian personan liberecon, ĉar mi esperas, ke tiu ĉi mia ofero estos tre utila por la disvastiĝado de Esperanto. — Ĉu la firmo pravigos mian konfidon kaj esperon aŭ ne — tio ĉi estas alia demando, kiun la tempo respondos; sed en ĉiu okazo tio ĉi estas afero tute privata, kaj mi kore petas ĉiujn amikojn, precipe la gazetaron esperantan, ke ili ĉesu paroladi pri la kontrakto; ĉar niaj kontraŭuloj, kiuj ne scias (aŭ ne volas scii) la veran karakteron de la interkonsento, legante en niaj gazetoj pri “kontrakto”, povos diri, kvazaŭ nia afero estus “vendita”.

L. Zamenhof.

OV II.109. El L’Espérantiste 1903, n.2, p. 17–19 kaj Lingvo Internacia 1903, n.4, p. 77–80.

PRI LA KONGRESO

La kongreso alproksimiĝas. Ĝi estos sendube unu el la plej gravaj momentoj en la historio de nia afero, ĉar ĝi estos nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta mondo. Se la kongreso estas bone aranĝita, ĝi altirus al ni la okulojn de la tuta mondo, ĝi faros sur la mondon pli grandan kaj pli daŭran impreson, ol ĉia nia teoria admonado. Seka admonado kaj filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la mondon malvarma: oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras “bone”, sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj, per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile elviŝiĝas el la memoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta doktrino, havas nenian influon sur la mondon; sed kiam oni ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj, kiu vivas kaj sin movas antaŭ niaj okuloj, kiu levis standardon, entuziasme bruas kaj kantas, tiam ia mistera forto senkonscie puŝas la rigardantojn al la entuziasmigita amaso, — kaj ideo, kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la mondon simile al maro.

Fari impreson — tia devas esti antaŭ ĉio la celo de nia kongreso. La tuta mondo devas scii pri nia kongreso, ĝi devas veni al ni amase, el simpla scivoleco, kiel al kurioza festaĵo, kaj poste foriri entuziasmigita, multe rakontante, multe babilante pri la spiritaj ĝuoj, kiujn ĝi havas ĉe ni, kaj senkonscie infektante la mondon per nia ideo.

Nia kongreso devas fari impreson, per la okuloj, per la oreloj, per la koro. Por tiu ĉi celo ni devas bone prepari nian kongreson. Tial mi miras, ke ĝis nun la mondo esperantista ne sufiĉe multe sin okupas je la estonta kongreso.

La senlaca sinjoro Michaux, kune kun la Grupo Bulonja, laboras tre energie kaj faras ĉion, kion li povas; sed unu persono kaj unu grupo ne povas ĉion bone pretigi, se la tuta mondo esperantista ne helpos per ĉiuj fortoj. Mi opinias, ke niaj gazetoj devus pli multe paroli pri la kongreso, niaj grupoj en la tuta mondo devus fari la kongreson ĉefa objekto de ĉiuj niaj kunvenoj, priparoloj kaj zorgoj, pripensadi kaj pretigadi rimedojn por pli granda solenigo de la kongreso, sendi monon ktp. Ili devus disvastigadi en siaj urboj kaj landoj oftajn sciigojn pri la estonta kongreso por ekinteresigi la mondon kaj allogi la neesperantistojn veni en granda nombro al la kongreso (kiel gastoj); sed kompreneble ili devas tion ĉi fari lerte kaj takte, evitante ĉian nelertan altrudadon kaj tedadon. Eble estus ankaŭ bone, se la esperantistoj, kiuj intencas veturi al la kongreso, interkonsentus kun kelkaj sialokaj gazetoj sendadi al ili el la kongreso korespondojn kaj eĉ telegramojn.

Estus ankaŭ utile, se la grupoj aranĝus muzikan ekzerciĝadon, por ke ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongreso, povu partopreni en la ĥora kantado almenaŭ de kelkaj plej gravaj himnoj esperantistaj (ekzemple “Espero” de Adelsköld, “La Vojo” de Deshayes, aŭ kelkaj aliaj pli entuziasmigaj himnoj, kiujn la organizanta komitato de la kongreso eble volos elekti kaj dissendi al ĉiuj grupoj esperantistaj); estus ankaŭ bone, se la esperantistoj scius bone parkere la esperantan tradukon de la franca nacia himno, kiun la esperantistoj kiel gastoj de Francujo, sendube kantos en la kongreso (la Esperanta traduko de tiu ĉi himno, farita de S-ro Ben Elmy, estis publikigita en la n-ro 10 de “The Esperantist” de 1904).

Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco. Se ni deziras, ke nia kongreso ne faru fiaskon, ni devas antaŭ ĉio aperi al la kongreso ĉiuj kiel fratoj, entuziasme kaj sindone ligitaj per unu amata ideo, kiu devas esti por ni, almenaŭ en la tagoj de la kongreso, pli sankta ol ĉiuj diversaj personaj ambicioj, kalkuloj, kapricoj aŭ opinioj. Ĉiu el ni kredeble havos la eblon esprimi en la kongreso sian opinion pri tiu aŭ alia punkto, sed ĉiu devas tion ĉi fari trankvile kaj senpasie kaj ne batali kontraŭ la decidoj de la plimulto; neniu devas peni altrudi sian opinion aŭ volon, neniu devas koleri, se lia opinio ne estos akceptita. Se troviĝos inter ni persono, kiu profanas nian feston per persona ambicio aŭ per semado de malpaco, ni ĉiuj deturnos nin de li, se li eĉ estas homo de plej grandaj meritoj.

En la fino mi permesas al mi, diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la kongreso. Mi scias, ke multaj esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke unu esperantisto verkis “himnon al Zamenhof” ktp. Mi kore petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon, sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.

Se la esperantistoj opinias, ke ili devas esprimi al mi sian dankon, mi tiun ĉi dankon ja ricevos en alia maniero: kiam mi vidos grandan sukceson de tiu afero, al kiu mi dediĉis mian vivon, kiam centoj da kunbatalantaj amikoj premos al mi la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos energie laboradi por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa kaj multe pli agrabla, ol ĉiuj specialaj honoroj, kiujn oni volus fari al mi kaj kiuj nur venenus al mi la estadon en la kongreso.

L. Zamenhof

OV II.111. El Lingvo Internacia 1905, n.12, p.275–278.

Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista

1. — La Tutmonda Ligo Esperantista havas la celon, disvastigadi en la mondo la uzadon de la lingvo internacia “Esperanto” kaj solvadi ĉiujn dubojn, kiuj povas aperi pri diversaj punktoj de la lingvo kaj pri la manieroj de ĝia disvastigado. La Ligo estas la plej alta kaj decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto, kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale, ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.

2. — Membro de la Ligo estas ĉiu persono, kiu abonas la “Centran Organon de Esperanto” eldonatan de la Ligo. La Centra Organo elirados sub la redakcio de la sekretario de la Ligo unu fojon en monato en amplekso ne konstanta, depende de la kolektiĝanta kvanto da oficiala materialo. Ĝia kosto estas 3 frankoj por jaro kaj la tuta mona profito de tiu ĉi organo apartenas al la kaso de la Ligo. La adresoj de ĉiuj membroj de la Ligo estas presataj en la Centra Organo.

Rimarko. — Atingado de membreco de la Ligo per simpla abonado de la Centra Organo estas aranĝita kun tiu celo, ke la apartenado al la Ligo ne estu malhelpata de la leĝoj de tiu aŭ alia lando.

3. — Ĉiu membro, kiu deziras partopreni aktive en la aferoj de la Ligo devas aliĝi al ia Grupo Esperantista, ĉar rajton de voĉo havas ne apartaj personoj, sed nur la grupoj. Rajton de voĉo en la aferoj de la Ligo havas ĉiu grupo esperantista, kiu enhavas en si ne malpli ol 10 membrojn de la Ligo. Ĉiu grupo havas tiom da voĉoj, kiom da dekoj da membroj de la Ligo ĝi posedas.

4. — La Ligo estas regata de “Centra Komitato”, kiu estas ĉiujare elektata en la Kongresoj Esperantistaj en la sekvanta maniero: lando, en kiu ĉiuj grupoj esperantistaj estas ligitaj inter si en formo de komuna landa societo, konsistanta el ne malpli ol 100 ligorajtaj membroj elektas en sia antaŭkongresa komuna kunveno reprezentantojn po unu persono por ĉiu plena cento de siaj ligorajtaj membroj kaj prezentas la nomojn de tiuj elektitoj al la Kongreso, kiu akceptas ilin (se ne aperas gravaj protestoj) kiel membrojn de la Centra Organo. Landoj, kiuj ne havas propran landan organizacion esperantistan, aŭ havas organizacion, kies nombro da ligorajtaj membroj estas malpli ol 100, ligiĝas inter si en la Kongreso kaj per komuna interkonsentiĝo de siaj delegitoj ili elektas po unu reprezentanto por ĉiu plena cento da siaj kunekalkulitaj ligorajtaj membroj. La nombro de la membroj de la Centra Komitato devas esti 25; tial se la nombro da elektitaj reprezentantoj estas malpli ol 25, la Kongreso alelektas la mankantan nombron, kaj se la nombro da elektitaj reprezentantoj estas pli ol 25, tiam la reprezentantoj mem per voĉdonado elektas inter si 25 personojn por la Komitato. Tuj post sia formiĝo la Centra Komitato elektas al si mem prezidanton en la persono de unu el siaj membroj, kaj tiu ĉi persono fariĝas prezidanto de la Ligo.

5. — Unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso Esperantista, kies loko kaj tempo estas decidata en la antaŭirinta Kongreso. Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj kaj prezenti al la organizantoj de la Kongreso rajtigan leteron subskribitan de ĉiuj personoj, kiuj ilin rajtigis. Ĉiu grupo esperantista havas la rajton sendi al la Kongreso po unu delegito por ĉiu plena deko de siaj membroj, kiuj pagis por tiu ĉi jaro sian kotizaĵon al la Ligo kaj estas publikigitaj en la Centra Organo. Grupoj, kiuj ne povas sendi al la Kongreso sian delegiton, povas transdoni siajn voĉojn al ia alia esperantisto, kiu veturas al la Kongreso.

6. — La Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta juĝantaro en ĉiuj demandoj koncernantaj la taskon de la Tutmonda Ligo Esperantista. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato estas farataj en la sekvanta maniero: se iu membro de la Ligo deziras akiri por io la decidon de la Centra Komitato, li turnas sin al sia grupo, kaj se tiu ĉi lasta aprobas lian proponon, ĝi dissendas ĝin al ĉiuj membroj de la Centra Komitato kune kun poŝta marko por respondo. Sur la ricevita propono ĉiu membro de la Komitato skribas sian opinion per “jes” aŭ “ne” kaj resendas la respondon al la esperantista grupo. Se pli ol duono de la membroj de la Komitato respondis per “jes” tiam la grupo farinta la proponon, sendas ĝin kune kun la subskriboj de la membroj de la Komitato al la sekretario de la Ligo, kaj tiu ĉi publikigas la enhavon de la propono en la plej proksima numero de la Centra Organo kiel “decidon de la Centra Komitato”.

7. — Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato havas en la komenco nur signifon provizoran. En la plej proksima Kongreso ĉiuj decidoj de la Komitato faritaj en la daŭro de la pasinta jaro, estas prezentataj al la voĉodonado de ĉiuj delegitoj de la grupoj esperantistaj; kaj nur tiam, kiam la delegitoj per plimulto da voĉoj akceptas la decidon, ĝi ricevas jam definitivan sankcion, kiel “decido de la Ligo”. Por ke ĉiuj delegitoj, partoprenantaj en la Kongreso, havu la eblon bone prijuĝi en siaj grupoj ĉiun proponon, decidotan en la Kongreso, oni voĉdonas en la Kongreso nur pri tiuj decidoj de la Centra Komitato, kiuj estis publikigitaj en la Centra Organo ne malpli ol 8 monatojn antaŭ la komenco de la Kongreso.

8. — La Centra Komitato okupas sin nur je tiaj demandoj, kiuj ne povas esti solvataj de la specialaj komitatoj, ekzemple: ŝanĝoj en la Regularo de la Ligo, demandoj pri plibonigoj en la lingvo, plendoj de apartaj grupoj kontraŭ ia ago de tiu aŭ alia speciala komitato k.t.p. Sed je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj specialaj, kiuj kondukas siajn aferojn tute memstare (se la Centra Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn) kaj nur ĉiujare prezentas al la Kongreso siajn raportojn, petante ilian aprobon de la Kongreso. La specialaj komitatoj estas: Komitato de Agado, Komitato de la Lingvo, Komitato de Kongresoj, Komitato de Cenzuristoj, Komitato de Ekzamenistoj.

9. — La Komitato de Agado okupas sin je la praktika plenumado de ĉiuj decidoj de la Ligo kaj je la kondukado de ĉiuj kurantaj praktikaj aferoj de la Ligo. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato de Agado estas nomataj sekretario kaj vicsekretario de la Ligo. Ĉiuj membroj de la Komitato de Agado devas loĝi en unu urbo. La Komitato de Agado eldonadas la Centran Organon de la Ligo kaj administras la kason de la Ligo.

10. — La Komitato de Agado jam de si mem aranĝas kaj konstante kontrolas diversajn sekciojn por diversaj funkcioj, ekzemple: a) Sekcion de Propagando (kie koncentriĝados el la tuta mondo diversaj projektoj de propagandaj rimedoj kaj ilia pripensado, prijuĝado kaj plenumado kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj esperantistaj); b) Sekcion de Informoj (al kiu ĉiuj grupoj esperantistaj sin turnados kun sendado kaj petado de diversaj informoj); c) Sekcion de Librovendado (kie estos la centra vendejo por ĉiuj verkoj esperantistaj kaj abonejo por ĉiuj gazetoj esperantistaj; tiu ĉi sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn aperantajn verkojn en aŭ pri Esperanto k.t.p.

Rimarko. — La sekcioj de la Komitato de Agado devas alportadi al la diversaj landaj societoj esperantistaj nur helpon, sed severe evitadi ĉian konkuradon kun ili.

11. — La membroj de ĉiuj aliaj specialaj Komitatoj povas loĝi en malsamaj urboj. Ili estas elektataj en la sekvanta maniero: ĉiujn membrojn por la unua jaro elektas la aŭtoro de Esperanto; en ĉiu sekvanta jaro ĉiu Komitato mem eligas ⅓ de siaj membroj (reelekteble) kaj anstataŭigas ilin per aliaj, per voĉdonado, aranĝita 2 monatojn antaŭ la Kongreso, de la Komitata prezidanto, kiu sendas al ĉiu membro la nomaron de ĉiuj personoj kiuj esprimis al li la deziron eniri en la Komitaton. La rezultato de la voĉdonado estas prezentata por aprobo al la Kongreso.

12. — La Komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj duboj, kiuj aperas pri la ĝusta senco de tiu aŭ alia vorto, pri la uzado de tiu aŭ alia esprimo en Esperanto aŭ pri la akceptebleco de tiu aŭ alia vorto nova (kiun la Komitato sen decido de la Ligo povas tamen nur rekomendi sed ne oficialigi). La komitato havas la rajton decidi nur pri punktoj “dubaj”, sed ne fari ian “ŝanĝon” en la lingvo (la rajton fari ŝanĝojn, se tiaj montriĝus efektive “necesaj”, havas nur la Kongreso, post antaŭa decido de la Centra Komitato kaj post 3-monata publikiteco de tiu decido laŭ la paragrafo 7). La Komitato de la Lingvo konsistas el 15 personoj, kiuj devas posedi bone la lingvon Esperanto. Ĉiu esperantisto, kiu havas ian dubon pri vorto aŭ regulo, prezentas demandon pri ĝi al sia grupo; se la grupo ne povas doni respondon kaj se ĝi trovas la demandon sufiĉe grava, ĝi sendas ĝin (kun pagita respondo) al ĉiuj 15 membroj de la Komitato de la Lingvo kaj la ricevitajn respondojn ĝi transsendas al la prezidanto de la Komitato kun la peto, ke li publikigu la decidon de la plimulto en la Centra Organo de la Ligo. En okazo de tro granda diferenco de opinioj, kiu faras la decidon ne ebla, la prezidanto de la Komitato denove proponas la demandon (kune kun la ricevitaj opinioj) al la voĉdonado de la membroj kaj se ankaŭ tiam la voĉoj estas tro malsamaj, tiam decidas la voĉo de la prezidanto.

13. — La komitato de Kongreso zorgas pri la regula kaj sukcesa aranĝado de la ĉiujaraj internaciaj Kongresoj esperantistaj. Ĝi konsistas el 2 partoj: a) parto konstanta, elektota de nun; b) parto okaza, kiu estas ĉiujare la grupo esperantista en tiu urbo, kie devas en tiu jaro havi lokon la Kongreso. Por ke la aranĝado de la Kongresoj ne trovadu sin ĉiufoje en manoj novaj kaj tute ne spertaj, ĉiuj rimarkoj, konsiloj kaj helpoj por la Kongresoj devas ĉiam esti direktataj al la konstanta prezidanto de la Komitato, kaj tiu ĉi lasta jam transsendas ĉion al la parto okaza, t.e. al la organizantoj de la Kongreso en tiu jaro.

14. — La Komitato de Cenzuristoj zorgas pri la pureco de la lingvo en la eldonataj verkoj esperantaj, por doni al la lernantoj de Esperanto garantion kontraŭ la uzado de malbonaj libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon kaj enkondukas grandan kaj nerebonigeblan konfuzon en la aferon de Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu aŭtoro, kiu deziras, ke lia verko havu oficialan aprobon, devos peni, ke la manuskripto de la verko estu legita kaj aprobita de ne malpli ol 2 membroj de la Komitato de Cenzuristoj. Tiam li havas la rajton presigi sur sia verko la aprobon de la Ligo, tamen kun la nepra publikigo de la nomoj de tiuj cenzuristoj, kiuj aprobis la verkon.

Rimarko. — Ĉar la aprobado de la Ligo ĉesigos la ĝisnunan aprobadon de L. Zamenhof kaj tio ĉi povus nejuste kaŭzi perdojn al la firmo Hachette kaj Kio kaj ĝiaj diverslandaj reprezentantoj kiuj, havante de L. Zamenhof promeson de rekomendado, elspezis jam multe da mono por progresigado de la Afero Esperanta, tial la Ligo havas la rajton aranĝi cenzuradon kaj aprobadon nur en tiu okazo, se ĝi antaŭe interkonsentas pri tio ĉi kun la firmo Hachette kaj Kio kaj ĝiaj reprezentantoj, kaj se la diritaj firmoj, ricevinte de la Ligo ian privilegion, liberigos la aŭtoron de la lingvo de lia promeso korektadi kaj aprobadi la verkojn, kiujn ili eldonas.

15. — La Komitato de Ekzamenistoj okupas sin je ekzamenado de personoj, kiuj deziras ricevi oficialan certigon, ke ili posedas bone la lingvon Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu, kiu deziras ricevi diplomon, devas traduki en Esperanto ian verkon, enhavantan de 10,000 ĝis 15,000 vortoj, aldoni la certigon per vorto de honoro, ke li faris la tradukon tute memstare, sen ies helpo aŭ korekto, kaj prezenti ĉion al 2 membroj de la Komitato de Ekzamenistoj. Se la ekzamenistoj subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin “senerara sed ne perfekte bonstila”, tiam la kandidato sendas la tradukon kaj la certigon al la prezidanto de la Komitato kaj ricevas de li “Diplomon Esperantan de la dua grado”. Se la ekzamenistoj subskribis, ke la traduko estas “senerara kaj perfekte bonstila”, tiam la ekzamenito ricevas “Diplomon Esperantan de la unua grado”. Sur ĉiu diplomo estas subskribitaj la prezidanto de la Komitato de Cenzuristoj kaj la 2 ekzamenistoj. Por la diplomo la kandidato pagas al la prezidanto de la Komitato 10 frankojn, kaj la prezidanto transdonas tiun ĉi sumon en la kason de la Ligo. La nomoj de la diplomitoj estas presataj en la Centra Organo.

16. — En la nuna Regularo, la Ligo havas la rajton faradi ĉiujn necesajn ŝanĝojn, elĵetojn, aŭ aldonojn aŭ eĉ anstataŭigi la tutan Regularon per ia alia per decidoj de la Centra Komitato, sankciitaj de la Kongreso konforme al la paragrafo 7 de tiu ĉi Regularo.

Aldono

Por eviti ĉian malkompreniĝon, mi atentigas la legantojn, ke mian projekton mi publikigas ne kiel ian nepran deziron de mia flanko sed nur kiel supozon, por la okazo, se la Kongreso decidos akcepti ian pretan organizacion kaj se neniu pli bona projekto estos prezentita.

Kiam mia projekto estis jam sendita por publikigo al s-ro Michaux, mi komencis ricevadi diversajn leterojn, el kiuj mi konvinkiĝis, ke la esperantistoj kredeble ne volonte akceptos ion pretan. Tial, por eviti ĉian moralan premon, mi intencas prezenti al la voĉdonado de la Kongreso antaŭ ĉio la sekvantan demandon:

“Ĉu la Kongreso opinias, ke ia komuna organizacio por la Afero Esperantista, estas dezirinda aŭ ne dezirinda?”

Tiun ĉi demandon estas necese fari, ĉar kelkaj esperantistoj esprimis la opinion, ke Esperanto devas esti ne “afero”, sed nur “lingvo”, kaj simile al ĉiu alia lingvo ĝi ne devas posedi organizacion.

Se la Kongreso decidos, ke organizacio ne estas dezirinda, tiam mi proponos al voĉdonado kelkajn proponojn pri tio, kiamaniere la lingvo devas plue disvastiĝadi kaj kiamaniere devas esti solvataj diversaj dubaj demandoj en nia lingvo.

Se la Kongreso decidos, ke organizacio estas dezirinda, tiam mi proponos por voĉdonado la sekvantan demandon:

“Ĉu la Kongreso deziras akcepti pretan organizacion, aŭ ĝi deziras nur elekti provizoran Centran Komitaton, kiu, esplorinte ĉiujn prezentitajn kaj prezentotajn projektojn, mem ellaboros definitivan projekton de organizacio, kiun ĝi prezentos por aprobo al la venonta dua Kongreso?”

Se la Kongreso deziros havi ion pretan, tiam mi kaj la aliaj aŭtoroj antaŭlegos niajn projektojn; kaj la Kongreso elektos per voĉdonado tiun projekton, kiun ĝi trovos la plej oportuna. Se la Kongreso deziros havi por la unua tempo nur provizoran Centran Komitaton sen difinita regularo, tiam mi intencas proponi ke oni elektu por la provizora Centra Komitato la sekvantajn personojn:

a) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj, kiuj estis eldonataj ne malpli ol en la daŭro de ses monatoj;

b) la prezidantojn de ĉiuj grupoj esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) la prezidantojn de ĉiuj tutlandaj societoj esperantistaj.

Kompreneble la membroj de la Kongreso havos la rajton proponi ankaŭ ian alian manieron de elektado de la Centra Komitato, kaj la Kongreso elektos laŭ tiu maniero, kiun ĝi trovos la plej bona.

Tiuj el la elektitaj personoj, kiuj troviĝas en la Kongreso, faros inter si apartan kunsidon, en kiu ili decidos pri la maniero de sia estonta agado kaj elektos inter si Sekretarion (eble ankaŭ Prezidanton), kiu zorgadas pri la kondukado de la aferoj de la Komitato.

D-ro Zamenhof.

OV II.112. El Lingvo Internacia 1905, n.13, p.295–301.

PROJEKTO DE DEKLARACIO pri la Esenco de la Esperantismo

Tre multajn personojn fortenas de nia afero nur la nesciado de ĝia esenco. Oni pensas, ke ni volas mortigi la naciajn lingvojn, ke ni havas iajn kaŝitajn celojn, ke Esperanto estas unu el multaj ekzistantaj lingvoj internaciaj, kies reciproka konkurado ne estas ankoraŭ finita, ke ni batalas ne por la ideo de lingvo internacia sed nur nepre por nia partia lingvo, ke Esperanto estas ia pure persona afero kaj ĉiuj ĝiaj partianoj dependas ĉiam de la konstante ŝanĝiĝontaj kapricoj de ĝia aŭtoro, ke nia afero estas ia entrepreno komerca ktp. Ne ĉiuj esperantistoj estas sufiĉe elokventaj, por rebati ĉiujn diritajn atakojn, kaj se ili eĉ rebatas, oni ne kredas al ili, ĉar ili ne povas prezenti sufiĉe kredindajn pruvojn. Tial mi pensas, ke estus utile, se ni uzos la Kongreson en Boulogne-sur-Mer por ellabori ian oficialan deklaracion pri la esenco de la esperantismo, por ke tiu deklaracio subskribita de la reprezentantoj de la esperantismo el ĉiuj landoj de la mondo, povu servi kiel plej bona rebatilo kaj propagandilo en la manoj de ĉiu esperantisto kaj fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj kalumniantoj. La Oficialan Deklaracion ni povus tuj post la Kongreso dissendi al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo.

La Deklaracio estas tre grava ankaŭ por la esperantistoj mem, ĉar ĝi difinus klare la principojn, kiujn por la bono de nia afero ĉiu esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu ĉiam tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko.

Mi atentigas la legantojn, ke mian proponon de Deklaracio mi tute ne prezentas kiel ion pretan, mi prezentas ĝin nur kiel ekzemplon. Se la principo de deklaracio plaĉos al la Kongreso, tiam mi petos, ke diversaj personoj prezentu tiujn tekstojn de Deklaracio, kiujn ĉiu el ili proponas akcepti, kaj post voĉdonado ni elektos la plej bonan.

Uzante la okazon, mi sciigas, ke krom la “Projekto de Ligo”, kiun mi publikigis, kaj la “Projekto de Deklaracio”, kiun mi nun publikigas, mi intencis proponi al la Kongreso ankoraŭ du gravajn projektojn; sed por eviti tro multajn disputojn en la Kongreso, mi decidis forlasi mian intencon kaj la du aliajn projektojn mi prezentos iam poste ne al la Kongreso, sed al la Centra Komitato, kiun la Kongreso elektos.

L. Zamenhof

OV II.113. El Lingvo Internacia 1905, n.14, p.311. Ankaŭ en la Kongresa Libro de la UK 1905, p.81–82.

PROJEKTATA TEKSTO DE LA DEKLARACIO

Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon.

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu “ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn”, donus al la homoj de malsamaj nacioj, la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo, estos lia afero pure privata por kiu la esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nenio, kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas “nenies propraĵo”, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo “Fundamento de Esperanto” en kiu neniu havas la rajton fari eĉ la plej malgrandan ŝanĝon. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj “tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto”. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la “Fundamento de Esperanto”, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton.

5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio esperantista.

6. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por ĉiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.

7. Por faciligi al la komencantaj esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.

OV II.114. El Lingvo Internacia 1905, n.14, p.312–314. Ankaŭ en la Kongresa Libro de la UK 1905, p.82–86. Postkongresa teksto: n.17, 397–398; ankaŭ en Oficiala Gazeto Esperantista 1909-01-25, p.202–203. La unua Universala Kongreso akceptis ĉi tiun tekston, tamen forstrekinte paragrafojn 5 kaj 7, la lastan frazon de paragrafo 2 kaj la vortojn “eĉ la plej malgrandan” el paragrafo 4.

PUBLIKA DANKO

En la daŭro de mia vojaĝo al la kongreso kaj revojaĝo de la kongreso kaj tiom pli en la tuta tempo de la kongreso mem mi ricevadis de ĉiuj flankoj tre multe da signoj de sincera amikeco, kiuj min tre tuŝis kaj restos ĉiam en mia memoro. Krom la partoprenantoj en la kongreso ankaŭ grandega multo da forestantaj esperantistoj el plej diversaj landoj kaj urboj esprimis al mi letere plej korajn bondezirojn kaj plej entuziasmajn gratulojn k.t.p. Ne havante la eblon danki ĉiun aparte, mi permesas al mi, esprimi per la gazetoj esperantistaj mian komunan koran dankon al ĉiuj miaj amikoj.

Apartan dankon mi esprimas al la eminentuloj kaj reprezentantoj de la urboj Parizo, Boulogne, Folkestone, Dover kaj Calais por la kora kaj honoranta akcepto, kiun ili sub mia adreso faris al la afero esperanta.

Sed la plej grandan dankon mi esprimas, en mia nomo kaj sendube ankaŭ en la nomo de ĉiuj esperantistoj, al S-ro A. Michaux kaj liaj helpantoj, al kies energia kaj senlaca laborado ni ŝuldas la tutan kongreson kaj la ĝojojn kaj sukcesojn, kiujn ĝi alportis al ni.

Uzante la okazon, mi sciigas ankaŭ la amikojn esperantistojn, ke post kelka tempo eliros oficiala raporto pri la kongreso kaj tie estos montritaj la adresoj, sub kiuj oni devas sin turni kun ĉio, kio koncernas la “Provizoran Lingvan Komitaton” kaj la “Provizoran Komitaton de Organizado”. La raporto ne povas esti pretigita tiel rapide, kiel ni dezirus, kaj la esperantistoj volu pardoni la prokraston.

L. L. Zamenhof

OV II.115. El Lingvo Internacia 1905, n.18, p.421.

Klarigo.

El leteroj kaj gazetoj mi vidas, ke kelkaj esperantistoj ne ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton. Tial mi devas iom klarigi la aferon.

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple oficejo, ĝi estas simple loko, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja Kongreso. La Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj kaj de la komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu — kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj — devas plenumadi la necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj, kreitaj de la Kongreso.

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:

a. Por la Lingva Komitato al Sro Rektoro Boirac.
b. Por la Organiza Komitato al Sro Generalo Sebert.

Por konservado de bona ordo en la laboroj, estas utile, ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu direktataj al ili per la “Centra Oficejo”.

L. L. Zamenhof.

OV II.116. El Oficiala Gazeto Esperantista 1909-01-25, p.234–235. Ankaŭ en aliaj gazetoj.

DRO EMILO JAVAL

Foriris unu el la plej gravaj Esperantistoj, falis unu el la plej ĉefaj niaj kunbatalantoj, — mortis Doktoro Emilo Javal.

Tre doloran impreson ĝi faris sur min, kiam mi antaŭ dek tagoj eksciis pri lia senespera stato; kaj kvankam mi en la daŭro de dek tagoj havis sufiĉe da tempo, por alkutimiĝi al la atendata neevitebla, fina katastrofo, tamen, kiam mi hieraŭ ricevis la sciigon pri la morto de Javal, ĝi frapis min tre preme.

Multaj esperantistoj konis la nomon de Javal, sed ne multaj sciis precize, kian gravan rolon li ludis en nia afero, ĉar li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente, kaj kiuj serĉas sian tutan rekompencon ne en la laŭdado de la homoj, sed en la konscio, ke ili faras bonan faron. Antaŭ pli ol unu jaro, tuj post la Bulonja kongreso, li grandparte partoprenis en la fondo de la “Centra Oficejo”, kaj ankoraŭ en la Ĝeneva kongreso, t.e. post tuta jaro, nur 4–5 personoj sciis, ke li estis la ĉefa monhelpanto de tiu oficejo kaj ke, por doni al ĝi la eblon bone aranĝiĝi, disvolviĝi kaj regule funkcii en la daŭro de certa nombro da jaroj, li oferis por ĝi el sia propra poŝo tre grandan sumon.

Sed kiel ajn malavara estis lia donaco al la afero Esperanta, — liaj ĉefaj meritoj konsistis ne en tiu donaco, sed en lia energia, sindona kaj konstanta laborado por nia afero. Se lia donaco eble ne donos tiajn grandajn fruktojn, pri kiaj li revis, kaj se liaj laboroj ne alkondukis ankoraŭ al tiu celo, pri kies baldaŭa atingo li estis tute konvinkita, — liaj faroj kaj lia sindona kaj senĉesa laborado havos grandan signifon por la estonteco de Esperanto; kaj des pli meritaj estas liaj penadoj, ke ili estis farataj de homo, por kiu ĉia laboro estas multe pli malfacila, ol por aliaj, — de homo blinda; ne de homo blinda de naskiĝo, sed de homo, kiu blindiĝis en la 62 jaro de sia vivo kaj tamen ne fariĝis apatia por ĉio en la mondo, kiel la pliparto de liaj samsuferuloj, sed ne ĉesis servi al siaj idealoj kaj al la homaro.

La plimulto de ni konis la mortinton kiel eminentan blindan Esperantiston, nenio pli; ĉar li partoprenis en nenia publike aganta komitato, li ne bruis per siaj faroj; tamen en la lasta tempo li estis la centro, ĉirkaŭ kiu grupiĝis ĉiuj plej eminentaj Esperantistoj, ĉar antaŭ ol ni sciis, ke li havas la intencon kaj la povon fari al Esperanto malavaran donacon materialan, ni konis lian grandan valoron moralan, ni konis lin kiel homon tre kleran, saĝan, bonegan lingviston, noblan, laboreman kaj influan.

La mortinto estis persono tre konata en la mondo kiel fama okulkuracisto kaj ankaŭ kiel ĉiuflanke instruita verkisto; krom tio li estis bone konata kaj influa en sia lando kaj urbo ankaŭ kiel politikisto. De la momento, kiam li, antaŭ kelke da jaroj, estante jam blinda, ekkonis Esperanton, li fordonis sin al ĝi per sia tuta koro. Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton. Li legigis al si preskaŭ ĉion, kio aperis en aŭ pri Esperanto, kaj li konis bonege la tutan literaturon kaj historion de Esperanto. Li tre multe korespondadis pri Esperanto, skribante preskaŭ ĉiujn leterojn propramane, per helpo de aparta skriba aparato, elpensita de li mem. En la lastaj du jaroj li vivis preskaŭ ekskluzive nur por Esperanto, kaj al lia energia laborado nia afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo. En la lasta tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn.

Estante jam ne tute sana, li veturis tamen al la kongreso Ĝeneva. En Oktobro mi, laŭ lia deziro, vizitis lin en Parizo; kaj, malgraŭ ke li tiam estis jam serioze malsana kaj antaŭdiris al mi, ke li ne vivos pli ol kelke da monatoj, li pasigis kun mi kelkajn tutajn tagojn en laborado Esperanta, li faris kun mi vizitojn, preparajn studojn k.t.p. Kiam ni pri unu punkto neniel povis interkonsenti kaj miaj profesiaj okupoj ne permesis al mi, resti pli en Parizo, tio ĉi lin tiel turmentis, ke li tute serioze estis preta veturi kun mi Varsovion, por daŭrigi la diskutadon. Blindulo-maljunulo volis pro Esperanto veturi en malproksiman kaj danĝerplenan landon! Post mia forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon, por priparoli kelkajn demandojn de propagando kun la komandanto Ch. Lemaire.

Javal estis Esperantisto en la plej bela senco de tiu ĉi vorto. Li estis Esperantisto pure idea. Esperanto povas esti fiera pro tio, ke ĝi havis Javalon; Esperanto estos feliĉa kaj glora, se ĝi havos multe da Javaloj.

Mi ne povas jam saluti vin, kiel mi faris tiom multe da fojoj, — mi salutas malĝoje vian cindron, kara, neforgesebla amiko!

Lazaro Ludoviko Zamenhof.

OV II.123. El La Revuo 1906/07, p.289–291.

PRI REFORMOJ EN ESPERANTO

En la lasta tempo inter la Esperantistoj kuris la famo, ke mi intencas “reformi Esperanton”. Tiu ĉi famo, kiu povas fariĝi tre danĝera, estas absolute malvera. Mi neniam intencis arbitre reformi la lingvon, ĉar tio ĉi ne sole estus pereiga por nia afero, sed mi havas por tio ĉi eĉ nenian moralan rajton. De la tempo, kiam mi, antaŭ 18 jaroj, publikigis la “Aldonon al la Dua Libro”, Esperanto ĉesis aparteni al mi, — ĝi apartenas de tiam al la tuta mondo esperantista, kaj mi neniam intencis malsaĝe repostuli por mi ian rajton de mastreco, kiun mi nun jam repostuli ne povas, ĉar sur la fundamento, kiun mi donis, multaj aliaj homoj jam tre multe konstruis kaj laboris. Oni scias, ke de la momento, kiam mi en la jaro 1889 fordonis mian mastrecon, mi neniam permesis al mi fari propravole en la lingvo ian eĉ plej malgrandan ŝanĝon. Se mi ne faris tion ĉi ĝis nun, tiom pli mi ja certe neniam ekdezirus fari tion ĉi nun, post la Bulonja Deklaracio (kiun mi ja donis propravole), post miaj longatempe pripensitaj klarigoj en la Antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto” kaj post la fondo de la “Lingva Komitato”, al kiu mi propravole fordonis ĉiun aŭtoritatecon en la aferoj de la lingvo. Sekve, konante mian agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj, la Esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia Esperantisto, jam delonge havas nenian rajton; neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron, ĉiuj Esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: “ni ne permesas”.

Ne! Neniam mi havis kaj neniam mi havos la intencon proprajuĝe reformi Esperanton. La kaŭzo de la malĝusta famo pri la “reformoj” estis jena:

Jam antaŭ longe mi trovis, ke oni povus enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn per vojo natura, sen reformoj, sen ia rompado de la lingvo. Tiu ĉi sendanĝera kaj natura vojo estas la vojo de “neologismoj kaj arĥaismoj”, pri kiu mi parolis en la Antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”. Mi ellaboris en la lastaj jaroj tabelon da neologismoj, kiun mi intencis prezenti al la esploro de la Lingva Komitato.

Sed antaŭ ol prezenti mian projekton al la Lingva Komitato, mi ĝin prezentis private al kelkaj Esperantistoj, kaj tiam mi baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial post tre longa korespondado kaj priparolado (por kiu mi eĉ speciale veturis Parizon kaj Bruselon) mi fine decidis forĵeti mian projekton. Sekve mia projekto de neologismoj, pri kiuj multaj Esperantistoj aŭdis sub la tute malĝusta nomo de “reformoj”, nun ne estos prezentita al la Lingva Komitato. Mi atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna kaj ĝis ni havos plenan certecon, ke parolado pri neologismoj jam ne povas kaŭzi inter la Esperantistoj ian konfuzon aŭ malpacon.

Sed se pri neologismoj, kiuj, nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron, mi pli aŭ malpli frue eble ankoraŭ reparolos, — pri reformoj ni absolute neniam devas paroli (almenaŭ ĝis la tempo, kiam nia lingvo havos plenan leĝdonan sankcion de la registaroj). Dudek jaroj de nia praktika laborado montris, ke Esperanto tre bone taŭgas por ĉio, kion ni bezonas, kaj ke la vojo, kiun ni iras, estas bona; ni gardu do nin de ĉia tro frutempa deflankiĝo, antaŭ ol Esperanto atingis tute plenan venkon! Ĉar per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la bonon, kiun ni posedas.

Nia ŝipo estas nun en la mezo de la maro! Ĝi iras bone kaj ĝi naĝas bonorde al sia celo. Tial ni gardu nin fari kun ĝi iajn eksperimentojn kaj elvoki malpacon inter la ŝipanoj en la mezo de la maro! Ni atendu, ĝis la ŝipo venos al la haveno!

Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari aŭ kiuj obstine restas ĉe sia opinio, ke mi eraras, ke mi estas tro malkuraĝa kaj ke la bono de Esperanto nepre postulas reformojn, mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi, sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke, kvankam mi ĉiam dirados al la Lingva Komitato mian opinion kaj ĉiam penados per admonoj deteni ĝin de ĉiu danĝera aŭ neĝustatempa paŝo, mi tamen ĉiun bonorde ekzamenitan kaj leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen protesto.

Lazaro Ludoviko Zamenhof.

OV II.124. El La Revuo 1906/07, p.385–387.

Pri mia rilato al la Firmo Hachette.

Antaŭ pli ol tri jaroj kelkaj personoj faris aferon, kiun mi ne povis aprobi. De tiu tempo oni komencis senĉesan serion da atakoj kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ mi persone. Dum pli ol tri jaroj mi pacience legis ĉiujn insultojn kaj malverajn akuzojn, kaj mi silentis; verŝajne mi ankaŭ plue silentos, ĉar mi estas tro fiera kaj havas ankaŭ tro malmulte da libera tempo, por defendi min kontraŭ diversaj elpensoj de personoj, kiuj scias tre bone, ke ili diras malveron aŭ prezentas faktojn en malĝusta lumo kaj kiuj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ elŝovus dek aliajn.

Nur pri unu akuzo mi decidis nun doni malgrandan klarigon, ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu akuzo trovis kredon eĉ ĉe personoj bonintencaj. Mi volas paroli pri mia rilato al la firmo Hachette.

Oni penis kredigi, ke Esperanto nepre bezonas reformojn, ke la esperantistoj tion komprenas, sed nur mi pro iaj personaj motivoj kontraŭstaras. Kvankam eĉ nun ankoraŭ oni tion ofte ripetas, la akuzantoj tamen scias tre bone, ke tio estas absoluta mensogo. Ĉiuj komprenas, ke plenan perfektecon de Esperanto neniu dezirus tiel forte kaj sincere, kiel mi, ĝia aŭtoro; ke se troviĝis bonaj homoj, kiuj grandanime prenis sur sin la plibonigon, mi povus esti nur tre danka al ili, kiel patro estus tre danka, se bonaj homoj volus senpage perfektigi kaj feliĉigi lian profunde amatan infanon, la revon de lia tuta vivo. Ĉiuj scias tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke kelkajn fojojn, kiam mi opiniis, ke venis la ĝusta tempo, por fari revizion de Esperanto, mi mem elpaŝis kiel iniciatanto (kompreneble en formo lojala); sed kiam mi konvinkiĝis, ke tio alportos al nia afero nur malbonon, mi retiris min malgraŭ ke min, neriĉan kuraciston, oni penis allogi per tre granda sumo da mono, kiu permesus al mi tute forĵeti mian profesion, vivi tute oportune kaj feliĉe, kiu liberigus min de ĉiuj zorgoj pri la morgaŭa tago kaj pri la estonta sorto de mia familio kaj kiu permesus al mi fordoni min plene kaj ekskluzive al miaj amataj idealoj.*

* Estas al mi tre malagrable tuŝi tiun historion, pri kiu mi nun la unuan fojon parolas publike. La legantoj pardonu min, ĉar la cirkonstancoj devigas min tion fari. La propono de la mono ne estis ia malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj, ĉar ili havis la plej bonan intencon; mia rifuzo ne estis ia heroaĵo de mia flanko, ĉar agi alie mi ne povis. Tial mi al neniu parolis pri tiu afero, kaj la unuan fojon mi rakontis pri ĝi private kaj nur unu jaron post la fakto, kiam oni faris al mi riproĉon, ke mi estas konservativa “pro financaj motivoj”.

Ĉar sekve ne al ĉiu oni povas facile kredigi, ke mi kontraŭbatalas reformojn pro persona oportuneco, tial oni uzas alian rimedon: apogante sin sur iam aperinta famo pri ia mistera kontrakto kun Hachette, oni skribas en libroj, gazetaj artikoloj kaj privataj leteroj, ke mi rifuzis reformojn tial, ke mi “estas ligita kun la firmo Hachette”. Kun plej senhonta konscienco oni rakontas, ke mi vendis Esperanton al Hachette, ke Esperanto estas monopolo de tiu firmo, k.t.p. … Sinjoroj! Se iu el vi iam volis lerni Esperanton, aŭ instrui Esperanton, aŭ eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto aŭ fari ian alian uzon de Esperanto, kaj mi aŭ la firmo Hachette malpermesis al li tion, — li elpaŝu kaj akuzu min publike! Vi scias tre bone, ke la rakontoj pri la venditeco de Esperanto al Hachette estas malnobla mensogo; vi scias tre bone, ke pri la lingvo Esperanto ĉiu el vi havas tute kaj plene tiujn samajn rajtojn, kiujn havas mi aŭ la firmo Hachette; vi konas tre bone la “misteran kontrakton”, ĉar mi neniam faris el ĝi ian sekreton. Pri tiu kontrakto mi povus rakonti al vi kelkajn interesajn aferojn, se mi volus imiti la agadon de niaj kontraŭuloj kaj nigrigi personojn, nur pro tio, ke ili apartenas ne al nia partio. Nun mi nur ripetos al vi tion, kion ĉiuj scias, t.e. la tuta terura, mistera kaj krima kontrakto konsistas sole kaj ekskluzive nur en tio, ke miajn personajn librojn (ne gazetajn artikolojn aŭ ion similan, sed ekskluzive nur librojn) mi promesis publikigi ĉiam per la firmo Hachette*!

* La rakontoj pri tio, ke mia kontrakto malpermesas al mi publikigi artikolojn en aliaj gazetoj krom la “Revuo”, estas simple fantaziaĵo. Mi promesis al la direktoro de la “Revuo” (libere, sen ia kontrakto), ke mi en ĉiu numero de lia organo publikigos parton de miaj tradukoj; sed mi neniam promesis al li (kaj tion li ankaŭ neniam diras) publikigi artikolojn nur en lia organo. Kiu el vi povas kun pura konscienco akuzi min pro tio, aŭ kiu el vi iom suferas de tio, ke en la tre malmultaj horoj, kiujn mi devus uzi por ripozo aŭ por mia familio, mi faras tradukojn por la “Revuo”, kiu pagas al mi por tiuj tradukoj kaj per tio donas al mi la eblon plibonigi la vivon de mia familio kaj venadi ĉiujare al la kongresoj?

Jen estas mia tuta krimo! Eĉ se tiu kontrakto prezentus por mi ian oportunaĵon, — kiu havas la rajton akuzi min pri tiu afero, kiu estas ja mia afero pure persona kaj nenion tuŝas Esperanton nek la esperantistojn? Sed miaj akuzantoj scias tre bone, ke la kontrakto (kiu ligas nur min, sed neniom ligas la firmon) tute ne estas ia oportunaĵo por mi, ke longe mi ne volis ĝin subskribi, ke se mi fine ĝin subskribis, mi faris tion ne pro mia profito, sed nur por fari servon al Esperanto, kiu tiam tre bezonis la apogon de ia solida firmo. Sekve se ekzistas en la mondo iu, kiu havus la rajton plendi pri tiu kontrakto, tio estas nur mi, mi sola. Sed mi ne plendas, ĉar mi scias tre bone, kiajn grandajn servojn la firmo alportis al nia afero.

Oni diras, ke Hachette pagis al mi por mia kontrakto ian grandan sumon da mono; oni diras, ke mi ricevas procenton de ĉiuj eldonoj de Hachette, ke mi sekve havas intereson zorgi pri la profitoj de la firmo k.t.p. Ĉio ĉi tio estas malnobla mensogo. Kiel al ĉiu alia aŭtoro, tiel ankaŭ al mi Hachette pagas nur por miaj personaj verkoj; sed neniam mi prenis de Hachette ian apartan pagon, ian donacon aŭ salajron; de la libroj eldonataj de Hachette, se ili ne estas verkitaj de mi mem aŭ kun mia kunlaborado kaj ne portas malkaŝe mian propran nomon, mi neniam ricevas eĉ unu centimon. Eĉ kiam por miaj propraj verkoj (presataj en la “Revuo”) Hachette en la komenco difinis al mi tro grandan pagon, kiun la enspezoj de la “Revuo” ne povis kovri, mi baldaŭ poste per mia propra volo tion rifuzis (simple pro tio, ke mi ne volas esti ies morala ŝuldanto) kaj mi postulis, ke Hachette prenu al si la rajton, eldoni tiujn verkojn senpage en formo de libroj en tia nombro da ekzempleroj, ke ĉiuj elspezoj kovriĝu.

Kion do suferas la esperanta afero de mia fama, pure persona, kontrakto? Per kio ĝi povas influi la iradon de la esperanta afero? Se mi volus akcepti reformojn, fari tian aŭ alian agon, skribi tian aŭ alian artikolon, — per kio Hachette povus min malhelpi aŭ influi? Se mi dezirus publikigi ian libron, kiu ne estus oportuna por Hachette, la firmo havus nur la rajton ne eldoni ĝin, nenion pli; sed ĉiuj scias, ke tiam mi ja tre facile trovus alian firmon, kiu eldonus mian libron kun granda plezuro.

Miaj kontraŭuloj scias tre bone, ke se mi volus aliĝi al la reformistoj, ne sole neniu kaj nenio povus min malhelpi, sed mia situacio tiam estus multe pli bona, , ol nun. Se ili, ĉion sciante, tamen rakontas al la mondo, ke mia sintenado en la reforma afero estas kaŭzita de mia “ligiteco kun la firmo Hachette”, — ilin juĝu ilia propra konscienco.

L. L. Zamenhof.

OV II.125. El Oficiala Gazeto Esperantista 1911-02-25, p.251–254. Ankaŭ en aliaj gazetoj.

Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj esperantistaj.

Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari, ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperas nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: “mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata”, aŭ: “mi ne volas labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj”. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto, kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altrudo aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la Esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi, ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la Esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L.-L. Zamenhof.
Aldono al la Regularo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

1. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur por la komunaj Esperantistaj Institucioj oficialaj, tio estas por tiuj, kiuj estas kreitaj kaj subtenataj de la tuta Esperantistaro. Por la Esperantistoj privataj ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

2. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la kongresa Regularo; sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de Esperantistaj grupoj aŭ societoj.

3. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la Kongresa Komitato rajtigan leteron, kiun, en la nomo de la grupo aŭ societo, subskribis ĝia prezidanto kaj ne malpli ol 25 membroj.

4. Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj, malgrandaj grupoj aŭ izolitaj esperantistoj povas, por elekto de delegito, kuniĝi kun aliaj grupoj. Sed neniu havas la rajton doni sian subskribon pli ol por unu elekto.

5. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn aŭ inter siaj propraj membroj, aŭ inter aliaj Esperantistoj, kiuj partoprenos en la Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj aŭ societoj, kiujn li reprezentas.

6. La tagordon de la Kongreso fiksas la Prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato post interkonsiliĝo kun la aliaj anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin du monatojn antaŭ la Kongreso en la Oficiala Gazeto, por ke ĉiuj societoj kaj grupoj havu la eblon esprimi al siaj delegitoj sian opinion pri la diskutotaj demandoj.

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordon, ĝia aŭtoro havas la rajton, disdoni ĝin dum la Kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas ĝin kiel diskutindan, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.

7. Ĉiu tiu projekto estas nur provizora. En la Antverpena Kongreso la rajtigitaj delegitoj diskutos kaj voĉdonos pri ĉiu paragrafo aparte kaj faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn, kiuj montriĝos utilaj.

OV II.126. El Oficiala Gazeto Esperantista 1911-02-25, p. 281–282. Ankaŭ en aliaj gazetoj.

Pro kelkaj cirkonstancoj (kiuj havas karakteron pure personan kaj neniom koncernas la sorton de nia lingvo) mi deziras vendi por ĉiam la aŭtorajn rajtojn pri ĉiuj miaj verkoj (kompreneble nur en tiu grado, en kiu ili estas mia propraĵo). Kiu deziras aĉeti, volu sin turni al mi.

L.-L. Zamenhof,
Varsovio, str. Krolewska, No. 41.

(Komunikaĵojn oni povas adresi al B.E.A., kiu transsendos ilin tuj kiam eble.)

OV II.128. El The British Esperantist Sep. 1915, n.129, p.165.

Mi deziras komenci sisteman tradukadon de diversaj plej famaj verkoj el la tutmonda literaturo. Sed bedaŭrinde mia financa situacio ne permesas al mi entrepreni tian laboron proprarimede: tial mi serĉas ian bonhavan eldoniston, kiu volus preni sur sin tiun entreprenon. Kiu havas la intencon, preni sur sin tiun aferon, volu min sciigi, en kia formo kaj sub kiaj kondiĉoj li deziras tion fari.

L.-L. Zamenhof,
41, Str. Krolewska, Varsovio.

OV II.129. El The British Esperantist Jan. 1917, n.145, p.4.

III. TRAKTAĴOJ

Esperanto kaj Volapük.

De dro. L. Zamenhof.

En la profunda antikveco, rakontas la biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo. Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj, kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda, paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne. Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu ĉi dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondus tiun ĉi demandon alie ol: “Jes, lingvo tutmonda estas dolĉa utopio, kiu neniam povas efektiviĝi!” Kaj en nia tempo ankoraŭ la plej granda parto de tiel nomataj “prudentaj” homoj, kiuj ne amas pripensi ian novan demandon kaj por kiuj ĉia nova celado estas absurdo, — kun jupitera graveco respondos al vi: “Lingvo tutmonda estas sensencaĵo, kaj tiuj, kiuj sin okupas je ĝi, estas idiotoj!” Kaj se tiuj ĉi “prudentaj” homoj havas ankoraŭ ian influon sur la amasoj, tiam tiuj ĉi amasoj blinde ripetadas iliajn vortojn kaj eĉ ne prenas sur sin la laboron rigardi, kio estas “lingvo tutmonda”, ne donas al si eĉ por unu minuto la demandon: kial oni nomas tiujn homojn utopiistoj? eble tiuj utopiistoj estas pravaj?

Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multajn jarojn, faris diversajn provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboron de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo de la sankta ideo ne sole estas tute ebla, sed ke al tiu ĉi efektiviĝo ne estas jam tre malproksime. (Ni parolas, kompreneble, nur pri tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo; ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj. Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon, — tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)

Ĉe tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj estis proponita arta lingvo sub la nomo “Volapük”. La mondo estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: “jen vi havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!” — tiam amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj senpacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam, se venos al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas, — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!

Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapük kaj de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan reklamon, Volapük trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco, ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.

Volapük ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ la Volapük kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapük. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapükigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj “praktikaj”, kiuj trovis malutile labori por Volapük, ne volis ankaŭ labori por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon. “Volapük”, diras multaj, “ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!” Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tiel: Volapük ne faciligis, sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis danke la Volapükon — jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapük en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la “naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj” aldonis ankoraŭ pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapük renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn, kaj ankoraŭ malamikojn ne pasivajn, sed penantajn rekte ilin detrui. Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, el kiuj ĉiu englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.

Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejon, ili rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldonadon de mia verko: “jam ekzistas ja Volapük” oni diris al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapük nenion volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda, — fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj havanta estontecon; multaj volapükistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapük, baldaŭ transiris sur la flankon de Esperanto, malgraŭ ke ili estis jam forte kunligitaj kun la Volapük, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (tiel, ekzemple, ankaŭ la redaktoro de tiu ĉi gazeto estas estinta prezidanto de klubo volapüka); multaj aliaj influaj volapükistoj, kiuj estas ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapük kaj ne havas ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo.

Sed granda parto de la volapükistoj ĝis nun ankoraŭ vidas en la lingvo Esperanto malamikon, kontraŭ kiu oni devas batali per ĉiuj fortoj. Preskaŭ ĉiuj ĉi sinjoroj ĝis nun havas ankoraŭ nenian ideon pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj celoj, ĉar en fanatika obstineco ili ĝis nun ne volis ankoraŭ eĉ tralegi mian malgrandan libron. (Multaj volapükistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke eĉ havante mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante konvinkitaj ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! Tio ĉi rememorigas la tempojn de la inkvizicio, kiam por ĉiu bona kristano estis mortinda peko eĉ preni en la manon ian verkon, kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton.) Se mi volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble, estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al si la orelojn. Sed estas inter la volapükistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj al la Volapük ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metos en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto. Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karaktero kaj celoj de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n, kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapükistojn de transiro al Esperanto. “Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur” ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj volapükistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas en tiu ĉi “nekonstanteco” la finon de nia afero! Penante per ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de “forkuro”, ili en la sama tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapük. “Post vi”, ili diris, “iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.” Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ Volapük, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena unuanimeco en nian aferon. Jes … sed mi mem estus ankoraŭ pli, ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapükistoj!

Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu volas detrui la bonan, ĉar li povas doni ion pli bonan. Por neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti tiel kara, kiel por mi. Mi kunkreskiĝis kun ĝi, mi kunligis kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis, mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, — kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi povus kredi, ke Volapük havas eĉ la plej malgrandan eblon fariĝi iam la lingvo de la mondo, mi neniam, elpaŝus kun nova sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per mia tuta animo mi aliĝus al la Volapük, malgraŭ ĝia arbitra kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj. Ĉar la eksperimentojn reformatorajn mi ĉiam tenis por danĝeraj por nia afero, ĝis ĝi ne tute ankoraŭ fortiĝis, kaj unuanimeco en nia afero estas laŭ mia opinio la unua kondiĉo, por ke la afero povu progresadi. Jes, sinjoroj: concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur! Pli bone estas iri laŭ vojo, kiu alkondukos nin al la celo pli malrapide, — sed iri kune kaj unuanime, — ol serĉi ĉiufoje novajn vojojn nur tial, ke al ni ŝajnas ke tiuj ĉi vojoj alkondukos nin al la celo pli rapide.

Unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti blinda, ĉar tiam ĝi jam estas simple obstineco kaj donas rezultatojn tute aliajn. La frazo pri “concordia” per si mem estas tre bela kaj bona, sed la sola frazo ne kondukas al bono; kaj se vi decidas iri unuanime sur ia vojo, rigardu antaŭ ĉio, ĉu tiu ĉi vojo ne dekondukas vin de via celo anstataŭ alkonduki al ĝi; ĉar ĉe unuanimeco sur tia vojo ne “parvae res crescunt”, sed “maximae dilabuntur”.

Kiu iom interniĝis en la lingvon Esperanto, tiu povis facile vidi, ke mia laboro ne estis elvokita de la “sukcesoj de Volapük”, kiel pensas kelkaj Volapükistoj. Kiam mi antaŭ 13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapük ankoraŭ ne estis en la mondo. La laboro estis tre malfacila, kaj nur tiuj, kiuj mem provis komenci similan laboron, komprenos, kiom da pacienco kaj zorgoj ĝi postulis. Kiam la plej granda parto de mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapük. Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. “Vi estas libera”, mi diris al mi mem: “via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!” Sed kiam mi pli proksime ekkonis la Volapük’on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭtaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas, — kaj mi denove reiris al mia laboro. Kiam mia laboro jam estis finita, pasis kelkaj jaroj ĝis mi ricevis la eblon eldoni mian verkon. En tiu tempo Volapük rapide faris progresojn, kaj kiam mi eliris kun mia sistemo, mi tiel havis jam multajn malamikojn en la multaj Volapükistoj. Batalo antaŭstaris jam tiel tre malfacila, kaj mi kun la plej granda plezuro ĝin forĵetus, se mi povus trovi en mia konscienco ian eĉ la plej malgrandan pravigon por mia faro. Sed eĉ nun ankoraŭ, kiam la batalo ricevis jam formon tute alian, kiam la nombro de la amikoj de mia afero komencis rapide kreski, dum la Volapük komencas fali, — eĉ nun ankoraŭ, pro la sankta unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian laboron kaj aliĝus al la Volapük, se mi povus kredi, ke Volapük, en ĝia nuna formo aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon. Sed ni rigardu, kio estas Volapük, kaj ĉu ĝi povas havi iajn esperojn je la estonteco.

(Daŭrigo.)

Kio estas Volapük? Ĝi estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos!! Nenian alian econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! “La tuta mondo ellernu Volapük’on”, diris sinjoro Schleyer, “kaj tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon!” Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon, ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante, kian grandegan utilon la Volapük alportos al la mondo, se la tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio de l’ homaro! Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo grandegan utilon, se la tuta mondo ĝin akceptos! Kial do oni bezonis elpensi Volapük’on? Ĉu malmulte da lingvoj estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj Volapükistoj, vi estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo, kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?

Kion do Volapük per si mem enhavas tutmondan kaj per kio ĝi faciligas la komunikiĝojn internaciajn?

Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda, eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volapük ian tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!

Kion la volapükistoj povas respondi al mi? Absolute nenion, — ĉar Volapük enhavas absolute nenion tutmondan, kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko. Se Volapük estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj netutmondaj tute ne ekzistas en la mondo, kaj ĉiuj lingvoj povas esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj plej tutmondaj. Se oni donos al vi vinon malbonan, vi povos pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, kiu ne havas kaj eĉ ne penas havi eĉ la plej malgrandan aludon de vino, tiam vi restos tute sen vortoj. En tia situacio mi min trovis, kiam mi ekkonis la Volapük’on; mi estis preparita, ke mi trovos la tutmondecon de Volapük malforta, ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto fariĝi Volapükisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda, ĉar, sciante la lingvon turkan vi ne povas kompreniĝi kun personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi kiel mi povas per la Volapük kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volapük’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapük tamen estas lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se vi diros france “artiste”, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur “kanal”, tiam la tuta mondo tuj komprenos, ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj Volapükistoj? ĉar vi ja esprimis vin en la “lingvo de la tuta mondo”!

Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t.e. doni al ĉiu el ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon; sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan, kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: “jen vi havas novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos al la mondo grandegan utilon”. Tiu sofismo en la komenco estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido daŭrigadis sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapük’on, ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la “potenca Volapük”, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de l’ aŭtoro.

Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas, tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi sin mem por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj. Per tia maniero la partizanoj de la Volapük komencis baldaŭ trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi “bonaj flankoj” de la Volapük mi ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon. Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed kiu por tio ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi, kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne ŝtelas. Tiel de la Volapük, kiu sin nomas lingvo tutmonda, ni atendas antaŭ ĉio ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun ĉi econ la Volapük ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian signifon. Sed por ke la Volapükistoj min ne kulpigu ke mi kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn bonajn ecojn de la Volapük, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris, danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon. Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapük estas tiel malmultaj, ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.

a) Ĉu la Volapük estas bonsona? Ne! Kiu legis nur malgrandan pecon en Volapük, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj, ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri, ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer, kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan! Tamen komparu pecon skribitan en Volapük kun peco skribita en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas pli bonsona.

b) Eble la Volapük estas facile elparolebla? Ĉar la sola leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe elĵetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon maloportunan. Tamen la tuta Volapük estas plena je la literoj ä, ö, ü, kiujn la plej granda parto de l’ mondo neniel povas elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj, kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan monotonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo. Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante jam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonon ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj ŝ, tial al neniu el ili estos malfacile elparoli la sonon ĵ se ĝi eĉ en ilia propra lingvo ne ekzistas. Tiel ekzemple en la nuna rusa lingvo vi povas tre ofte renkonti la sonon f, kiun sen ia eĉ la plej malgranda malfacileco sur ĉiu paŝo elparolas ĉiu Ruso edukita aŭ tute ne edukita; tamen al la Rusoj eĉ ne venas en la kapon, ke la sono f en la vortoj pure rusaj neniam ekzistis kaj tiu ĉi sono estas enportita el ekstere! Havante la sonon v, la Rusoj facile komencis elparoladi la sonon f, eĉ ne scietante ke ĝi estas sono tute nova por ili! Tamen devigu tiun saman Ruson elparoli ä, ö, ü, por kiuj li havas en sia lingvo nenian sonon analogian — li aŭ tute ne povos ilin elparoli, aŭ konstante intermiksados la ä, ö kaj e, la ü, i kaj ju. Al tio ĉi tiuj kelkaj sonoj, kiuj eniris en la lingvon Esperanto kaj povus esti maloportunaj al kelkaj popoloj, havas en la lingvo Esperanto rolon ne gravan, kaj en okazo de efektiva bezono estonta akademio povas ilin facile elĵeti, tute ne rompante la lingvon. Tiel, ekzemple, la sonon ŭ (kiu efektive ekzistas en la plej granda parto de lingvoj, sed timigas multajn nur tial ke en aliaj lingvoj ĝi ne havas por si apartan literon en la alfabeto) ĉiu povas jam nun elparoladi kaj skribadi kiel simplan u, kaj la lingvo de tio ĉi tute ne ŝanĝiĝas; la sono ĥ, kiu multajn konfuzas, ne sole en la tuta gramatiko, sed ankaŭ en la tuta fundamenta vortaro ne estas renkontata eĉ unu fojon kaj estas konservita nur por okazoj de bezono! Tamen provu elĵeti el Volapük la sonojn ä, ö, ü — tiam vi jam devos tute transformi la Volapük’on de la komenco ĝis la fino!

c) Eble la Volapük distingiĝas per aparta natureco kaj vivokapableco? A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo. Sed por kio estas la genio de sinjoro Schleyer? Kredeble tie ĉi jen ĝi sin montris? Sed ne, la genio de sinjoro Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn praktikajn, kaj Volapük restis tute morta: en ĝi oni povas skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (kiel ekzemple: bap, pab, pap, päp, pep, pöp, peb, pöb, böb, bob, pop, pup, bub, pub, püb, bib, pip, püp etc.) estas tiel similaj unu je la alia, kaj ni renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj partetoj (ekzemple eïmatabömetobös), ke la plej bona volapükisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel en Volapük ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn, ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si. Ĝi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de skribado kaj parolado.

Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapük, kaj mi transiros rekte al ĝiaj ecoj “absolute bonaj”. Tiajn ecojn la volapükistoj montras du: facileco kaj mallongeco.

(Daŭrigo.)

La facileco de la Volapük estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo. “Schleyer montris al la mondo”, ili diras, “ke la homa lingvo povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon, kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis nur fari plibonigojn kaj perfektigojn.” Tiel parolas la partizanoj de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj; aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono de la Volapük, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la Volapükistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion respondos al ni la Volapükistoj? “Aliaj lingvoj havas multajn deklinaciojn, — Volapük havas nur unu; aliaj lingvoj havas multajn konjugaciojn — Volapük havas nur unu; en aliaj lingvoj unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala, — en Volapük ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapük ilin ne havas!” Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapük, en komparo kun lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj “postirantoj” (kiel la Volapükistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis ellaborita tute sendepende de Volapük)? Tio ĉi estas ja afero tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti, kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simple frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj, oni povas kalkuli kiel merito, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj, kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam ni ne dirus, ke li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza. Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn, se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio, kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel merito. Kiu ajn el Vi, sinjoroj legantoj, se Vi volus krei artan lingvon, ĉu Vi farus alie? Ĉu Vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al Vi veni en la kapon io simila?

Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la Volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapük — ĉu Vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.

Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro. Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne ekzistus la cirkonstanco, ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj obstinaj liaj partizanoj uzas por batali kontraŭ la lingvo Esperanto. “La plej gravan”, ili diras, — “la facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto prenis de Volapük; la plej malfacila parto de la temo sekve jam estis solvita de Schleyer, kaj se ni forlasos Volapük’on, tio ĉi estos sendankeco de nia flanko kaj ni estos renegatoj.” La amikoj de Volapük devas konsenti, ke ekster la facileco de la gramatiko la lingvoj Esperanto kaj Volapük havas inter si nenion komunan; kaj ĉar mi jam montris, ke tuŝante tiun ĉi facilecon de la gramatiko la lingvo Esperanto ne sole eltiris, sed ankaŭ ne povis eltiri ian utilon el la laboroj de s-ro Schleyer, ĉar tiu ĉi facileco (en tiu grado, en kiu ĝi sin trovas en Volapük) estas afero tute natura kaj ne povas esti ies merito, — tiel la sinjoroj Volapükistoj konsentos, ke la lingvo Esperanto en ĉiu okazo havas meritojn tute ne malpli ol Volapük, — pri sendankeco sekve tie ĉi ne povas esti eĉ parolo. Kaj kio tuŝas la renegatecon, je kiu kelkaj Volapükistoj riproĉas tiujn el iliaj estintaj kolegoj, kiuj transiris al Esperanto, tiu ĉi riproĉo estas entute pure infana kaj montras ne sufiĉe seriozan teniĝon al la afero: ni batalas ne por la aŭtoro de Volapük kaj ne por la aŭtoro de la lingvo Esperanto, sed por la ideo de lingvo tutmonda. Ni devas oferi la personon pro la ideo kaj ne la ideon pro la persono. Se ni konscias, ke ni estas sur malvera vojo, — ni devas deiri de ĝi, por transiri sur la veran. Tiuj Volapükistoj, kiuj kredas, ke Volapük estas vojo vera, devas resti al ĝi fidelaj; tiuj, kiuj ne scias kion elekti, povas labori egale por Volapük kaj Esperanto (ĉar pli bone estos se ni havos du lingvojn tutmondajn, ol se ni havos neniun); sed tiuj, kiuj defendas Volapük’on kaj batalas kontraŭ Esperanto nur tial ke ili timas esti nomataj renegatoj, montras per tio ĉi, ke ili ne havas ideon pri la afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la elpensintoj de la telegrafo.

Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi denove transiras al la analizado de la facileco de l’ Volapük. Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en kiu ĝi sin trovas en Volapük, estas nenia merito, ĉar ĝi estas afero tute natura kaj postulis nenian fort’uzon de la kapo. Komparinte la gramatikon de Volapük kun la gramatiko de Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapük. Sed la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por vidi kiom Volapük kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro; la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro. La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj Volapükistoj, ĉu la vortaro de Volapük estas facila? Metu la manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo Vi uzis por la ellernado de la vortaro de Volapük, kaj tamen ĉu Vi povas nun diri, ke Vi scias ĝin parkere kaj ke Vi nun, post multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos skribita en Volapük?

La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, Vi renkontas multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por Vi tre facile. En la Volapük tamen ĉiuj vortoj estas al Vi tute fremdaj, kaj eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj Vi devas ellerni kiel vortojn nove-kreitajn! Al la nesperta publiko Vi montras la facilecon de la gramatiko de Volapük kaj kredigas, ke tiun ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la publiko ofte entuziasmiĝas, ne rimarkante, ke tio nemulta kio estas gajnata per la natureco de la gramatiko, estas cent kaj mil fojojn perdata per la sennatureco de la vortaro, kaj ke danke la vortaron (kiu, kiel mi jam diris, estas la plej grava parto de l’ lingvo) Volapük estas ne sole ne pli facila ol la lingvoj naturaj, sed ankoraŭ multe pli malfacila ol ili! Kaj tamen de lingvo, kreita pripensite en kabineto kaj ne blinde de multaj generacioj, ni ja povis atendi, ke ĝi estos senkompare pli facila ol la lingvoj naturaj! Tiu stranga fakto, ke lingvo arta elvenis pli malfacila ol naturaj, kaj ke al s-ro Schleyer venis en la kapon disformigi kaj nove krei ne sole vortojn ĉiukonatajn, sed eĉ la nomojn proprajn, estas al multaj tute ne komprenebla. Efektive ĝi estas nur konsekvenco kaj rekta sekvo de la malfeliĉa gramatiko de Volapük, kiu devigis s-ron Schleyer konsekvence kaj senkompate disformigi ĉion, eĉ nomojn proprajn, ke ili nur ne venu en konflikton kun lia gramatiko. Unu ŝtono, ne bone metita en la fundamento, sekvigas jam post si ĉiam pli grandiĝantan malrektecon de la tuta konstruo. Sed mi ne volas tie ĉi analizi vaste la kaŭzojn, mi volis nur montri la fakton, ke Volapük ne sole ne estas pli facila ol la lingvoj naturaj, sed estas ankoraŭ pli malfacila ol ili, kaj ke tiuj, kiuj montras al la publiko la gramatikon de Volapük kaj sur tiu ĉi fondo parolas pri la facileco de la lingvo, silentante pri la vortaro, — aŭ sin mem trompas, aŭ trompas la publikon. Dume la facileco estas ja unu el la unuaj kondiĉoj, kiuj estas postulataj por ke arta lingvo povu esperi neforflugantan sukceson. Homoj, kiuj entuziasmiĝas sub la impreso de reklamoj, komencas laboron ne demandante sin, al kio ĝi kondukos; sed la tempo de entuziasmo jam forpasis, kaj la reklamoj, en kiuj la Volapükistoj sin montris tiel lertaj, jam ne altiras, kaj nun, antaŭ ol komenci la lernadon de Volapük kaj oferi por tio ĉi tutajn monatojn kaj jarojn, la homoj sin demandas: “kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estos perdita?” kaj tial la nombro de la homoj, kiuj komencas la lernadon de Volapük, estas jam nun tre malgranda; kaj post kelkaj jaroj eĉ tiuj, kiuj ĝin ellernis, ĵetos ĝin, ĉar ili venos al la konvinko, ke laboron ili perdis multe kaj utilon Volapük alportas al ili nenian, ĉar neniu en la mondo ilin komprenas. Sed kun la lingvo Esperanto la afero estas tute alia: — danke la vortaron, kiu preskaŭ tuta estas konata al ĉiu iom civilizita homo (kaj en la unua tempo por ni ja estas gravaj nur tiaj homoj, ĉar la sovaĝaj Afrikanoj ja ne bezonas ankoraŭ lingvon tutmondan), — danke tiun ĉi vortaron la lingvo estas tiel facila, ke se Vi oferis nur kvaronhoron por ekkoni la gramatikon de la lingvo, Vi povas jam komenci la legadon de libroj kaj gazetoj en tiu ĉi lingvo, kaj se Vi volos ankoraŭ facile tralegi (kaj ne labore lernegi) ian libron kun ekzercoj en tiu ĉi lingvo, — Vi jam tute bone scios la lingvon, perdinte por tio ĉi nenian laboron! Danke tian konstruon, la nombro de la amikoj de la lingvo Esperanto konstante pligrandiĝados, ĉar ĉiu diros al si: “se la sorto eĉ ne volos ke tiu ĉi lingvo fariĝu tutmonda, en ĉia okazo lernante ĝin mi nenion perdas, ĉar la lernado postulas de mi nenian laboron, kaj gajnon mi havas jam tiun, ke mi ricevas la eblon kompreniĝi kun la tuta civilizita mondo, kaj al tio ĉi mi, preskaŭ nenion oferante, helpas la efektivigon de granda afero. Vi vidas, sinjoroj Volapükistoj, kiel ĉe pli proksima analizado staras la afero kun la laŭdata facileco de via Volapük, kaj kia granda diferenco en tiu ĉi rilato estas inter Volapük kaj Esperanto. Dum la ŝajna facileco de Volapük povis nur pase entuziasmigi la homojn sub la influo de laŭtaj reklamoj, la vera facileco de Esperanto garantias al ĝi, ke ĝi trankvile, paŝo post paŝo trabatos al si la vojon tra la tuta mondo.

(Daŭrigo.)

Restas al mi nun ankoraŭ analizi la lastan bonan flankon de Volapük — ĝian mallongecon. En tiu ĉi punkto, mi diras ĝin tute malkovrite, la Volapük staras absolute pli alte ol la lingvo Esperanto. Tio ĉi estas la sola batalilo, per kiu la Volapükistoj povas batali kontraŭ la “Internacia”. Sed ni analizu la veran signifon de tiu ĉi mallongeco de la lingvo. Ĉu ĝi estas ia aparta genia penso de sinjoro Schleyer? Ne, ĉiu, kiu volus krei ian artan lingvon, komprenas tre bone, ke la vortoj ne devas esti intence farataj longaj, se ili povas esti mallongaj. Ankaŭ la aŭtoro de la Esperanto deziris ke la vortoj en tiu ĉi lingvo estu la plej mallongaj, kaj ke la esprimado de pensoj estu en ĝi almenaŭ tiel mallonga, kiel en la lingvo hebrea. Sed kelkaj tre gravaj aferoj malhelpis lin en la plenumo de sia deziro: la vortoj devis esti kompreneblaj, klare diferencaj en la parolado unu de la alia kaj bonsonaj, kaj la nombro de la vortoj ellernotaj devis esti la plej malgranda. Tiuj ĉi tre gravaj postuloj, kiujn la lingvo devis plenumi, jam absolute ne permesis doni al ĝi formon ideale plej mallongan. Sed por sinjoro Schleyer la diritaj leĝoj tute ne ekzistis, kaj tial ĝi estas tute komprenebla, ke li ne sole tre facile povis doni al sia lingvo pli mallongan formon ol Esperanto, sed li eĉ devis ĝin fari; ĉar se oni volas la vortojn tute arbitre elpensi aŭ prepari laŭ sia volo, ne estante premata de certaj leĝoj, tiam jam estus simple ridinde se oni elpensus vorton kelksilaban, provante fari vorton unusilaban. Esprimado longa estas efektive afero ne oportuna; sed Vi povas tre facile vidi, ke en la lingvo Esperanto, malgraŭ ke ĝi devis obei diversajn tre gravajn leĝojn la esprimado tamen ne estas pli longa ol en la aliaj lingvoj vivantaj. Vere ke la Volapük esprimas la pensojn iom pli mallonge; sed restas ja la demando, ĉu por atingi la plej mallongan formon de la lingvo estas permesita oferi por ĝi ĉiujn aliajn efektive gravajn kondiĉojn de lingvo internacia? Mi forte dubas ke iu jesigus tiun ĉi demandon. Multaj Volapükistoj laŭdegas la mallongecon de Volapük kaj pro tiu ĉi ili pardonas al ĝi ĉion alian; sed se efektive lingvo internacia devas plenumi nur unu kondiĉon, havi la plej mallongan formon, tiam mi povas proponi al ili alian lingvon, kiu jam estas kreita, pli facile ellernebla ol Volapük kaj multe pli mallonga ol tiu ĉi: la plej mallonga lingvo estas la silento.

Sed ankaŭ tiun ĉi plej gravan econ de Volapük, la mallongecon, ĉu sinjoro Schleyer trakondukis ĝin sisteme? Oni povus ĝin tute certe esperi, ĉar se iu volas atingi en sia lingvo nur la plej grandan mallongecon, tute ne premante sin per la formo de la vortoj, li povas ja fari ĝin tre facile, ĉar nenio estas pli facila, ol preni ian vorton kelksilaban kaj derompi de ĝi arbitre ĉiujn silabojn ĝis unu kaj ĉiujn literojn ĝis la plej malgranda nombro. Plenumi en la Volapük tute sisteme la kondiĉon de mallongeco estus ja eksterordinare facile, se tio ĉi estus efektive la klara intenco de sinjoro Schleyer, sed tamen li tiun ĉi kondiĉon tute ne plenumis sisteme. Tiel, ekzemple, kial sinjoro Schleyer la vorton “profesoro” nomis “plofed” kaj ne “plof”, kiu, estante egale ne komprenebla kiel “plofed”, estas ja tamen pli mallonga! Kiel la vortoj “bi-li-ad”, “bi-li-etk. c. jam en la radiko havas tri silabojn? Se “elipso” povis kuraĝe esti nomita “liped” kaj la nomo de ĉiu tre malproksime kuŝanta insuleto sin ne kaŝis antaŭ la aŭtoro de Volapük kaj estis aŭtoritate transbaptita, tiam ankaŭ anstataŭ la trisilaba “biliad” oni kun tiu sama rajto povus ja tute bone preni la unuan trovitan vorton unusilaban, kiel ekzemple “bom”, aŭ “bam, bum, plom, plam, plumk. c. Ĉio en Volapük ja estus tute egala! Kial inter la vortoj radikaj de Volapük sin trovas tiom da dusilabaj kaj trisilabaj, se el sole unusilabaj oni jam povis kunmeti grandegan vortaron, se la senco havas por la kreanto nenian signifon? (Prof. Bauer en sia “Spelin” montris matematike, ke la nombro de la vortoj unusilabaj, kiujn oni povas krei per diversa kunmetado de la diversaj literoj, estas tiel grandega, ke la plej granda parto de la vortoj dusilabaj en Volapük povus kuraĝe esti anstataŭita per unusilabaj kaj la vortoj trisilabaj estas jam tute nebezonaj.) Se la originala senco kaj la rekonebleco de la vortoj havas nenian signifon kaj nur la mallongeco de la lingvo estas grava, tiam estus ja multe pli nature, pli prudente, pli bonrezultate kaj ankaŭ por la aŭtoro multe pli facile krei la lingvon en la jena maniero: elskribi en alfabeta ordo ĉiujn eblajn kombinaĵojn unusilabajn, kiujn oni povas kunmeti el la diversaj literoj de la alfabeto, doni al ĉiu el ili ian signifon — kaj tiam ni havus riĉan vortaron el vortoj la plej mallongaj. Se la mallongeco estas la plej grava flanko de la lingvo, tiam ni povas diri, ke la vortaro de la Volapük estas konstruita tute sur malvera vojo, kaj ni povas nur bedaŭri, ke anstataŭ la Volapük sinjoro Schleyer ne kreis per la supre dirita maniero ian lingvon “Bum-bam”, kiu certe ne estus pli sovaĝa ol Volapük, sed por tio estus pli mallonga.

Nun ni revenu al la lingvo Esperanto. Mi jam montris, ke jam nun ĝi ne estas pli longa ol la aliaj vivantaj lingvoj, kvankam tro multe zorgi pri mallongeco ĝi ne povis, por ne kontraŭbatali kontraŭ aliaj flankoj de la lingvo, kiuj nun estas multe pli gravaj. La nuna grandeco de la vortoj povas tute oportune resti en la lingvo jam por eterne, kaj mi pensas ke neniu sentos la bezonon ĝin plendi. Sed se oni trovas, ke la esprimado en Esperanto estas ankoraŭ iom pli longa ol ĝi devus esti ideale, tiam oni ne forgesu, ke sendube la lingvo kun la tempo iom ŝanĝiĝos, tiel same kiel ĉia alia lingvo. Post kelka tempo, kiam la lingvo estos jam ĉie enkondukita, kiam la facila ellernebleco kaj rekonebleco de la vortoj ne estos jam tiel grava, tiam oni baldaŭ komencos iom post iom enkondukadi kelkajn mallongigojn. Sed ĉu la maniero de esprimado devas esti iom pli longa aŭ iom pli mallonga, tio estas tia sensignifa demando, ke pensi pri ĝi oni povos nur post la paso de longa tempo, kiam la lingvo jam estos tiel enkondukita en la mondo, ke ĉiuj gravaj postuloj, kiuj nun estas farataj, jam perdos tutan sian gravecon. Sed tiu ĉi zorgado pri pli granda mallongeco jam estos ne neceso, sed lukso, ĉar kiel la legantoj povas vidi, la grandeco de la vortoj en Esperanto jam nun estas tia, ke ĝi povus tute oportune resti je ĉiam.

OV III.1. El La Esperantisto 1889, n.1, p.2–6; n.2, p.9–12; n.4, p.25–27; n.7, p.37–38.

Kara sinjoro! — Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro, vi esprimis al mi vian ĝojon pri tio, ke mi “elĵetis la demandon de lingvo”; tial mi prezentas al mi kiel malagrable vi kredeble estis surprizita, kiam vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus neniun sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de “rusoj” “poloj” k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita.

Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke se vi bone pripensos la aferon, vi venos al la konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen … rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus — nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon “eliros el la modo”, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros. Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos tiel same, kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tiun alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Ĝis tiu tempo la nomo de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike; se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo restu nekonata*.

* Precipe por esperantistoj-nehebreoj.
Via Zamenhof.

OV III.5.

V. A. JAM PRESITAJ LETEROJ

Via demando tuŝante mian personon min mirigas; ĉar en tia afero la persono de l’ iniciatoro estas tute sen signifo, kaj mi volus resti eterne sub pseŭdonimo; sed antaŭ vi mi ne volas esti kaŝita: mi estas kuracisto kaj mi ricevis mian edukon en la universitato de Varsovio. Mia aĝo estas 30 (tridek) jaroj, kaj, se Dio volas, mi energie laboros por mia amata afero ĝis mia morto.

Mi permesas al mi, esprimi la esperon, ke parton de via energio nun vi volos donaci ankaŭ al la “Lingvo internacia”.

Ricevu la plej respektan saluton de via humila servanto

Esperanto.

OV V.1. 1888.

Estimata sinjoro D. Gureviĉ! — Mi ricevis vian vortareton hebrea-internacian kaj mi sendas al vi mian koran dankon. — Ĉu vi ne volas ŝanĝi kun mi kelkajn ekzemplerojn de via verketo por aliaj verkoj? — Se vi konsentas, tiam mi petas vin, sendi al mi 10 ekzemplerojn de via verketo kaj skribi al mi kiajn verkojn de la egala kosto vi volos de mi ricevi por ili, kaj mi ilin tuj sendos al vi.

Kun estimo Dro Esperanto.

OV V.2. 1890.

… Kaj nun mi parolos pri la entrepreno de s-ro Wahren. En la daŭro de la lastaj 5–6 jaroj tre ofte aperadis diversaj projektoj de diversaj personoj kun la laŭtaj pretendoplenaj vokoj: “venu al ni, ni kunigos ĉiujn sistemojn, ni kreos lingvon idealan, kiu plaĉos al ĉiuj, ni prezentas internacian societon aŭ akademion, ni laborados kune” k.t.p. Kvankam mi ĉiam sciis, ke en tia afero, kiel kreo kaj enkonduko de lingvo, inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo, mi tamen en la komenco kredadis al ili kaj promesadis al ĉiu el ili mian plenan helpon, kiam ili montros al mi klare, en kia maniero ili esperas atingi tiun komunan interkonsenton pri ĉiu formo kaj pri ĉiu vorto de la estonta lingvo. Mi ripetadis al ili tion, kion mi jam kelkfoje esprimis en miaj verkoj: ke se la plimulto eĉ decidos, ke la estonta lingvo internacia devas esti radikale diferenca de la nuna Esperanto, mi akceptos tiun ĉi lingvon kun granda plezuro, se ĝi nur efektive kaj reale ekzistos kaj estos akceptita; sed mi ne povas forĵeti lingvon tute pretan, super kiu mi laboras jam 20 jarojn, por aliĝi al io, kion oni ankoraŭ volas komenci krei kaj pri kies malfacileco oni ne havas ankoraŭ klaran ideon.

Baldaŭ efektive montriĝadis ĉiufoje, ke ĉiu el tiuj ĉi laŭtaj projektoj restis nur projekto kaj faris nenian paŝon plu. Nur du el tiuj ĉi projektantoj (s-ro Lentze kun sia “Interpretor” kaj s-ro Lott kun sia “Kosmopolit”) provis efektive labori por sia projekto kaj fondis gazetojn, kiuj ambaŭ falis post unu jaro (ne pro manko de financoj ĉar tia malgranda gazeteto kiel “Kosmopolit” ne postulis ja grandajn financojn sed pro tio, ke kiam ili el la sfero de eterna projektado devis transiri al efektivigado, ili ne sciis kiel tion ĉi fari, kaj la partianoj forkuris de ili, ĉar ĉiu kapo havis apartan opinion).

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj aparte pensas ne sole, ke li proponas la plej bonan, sed ke ankaŭ li estas la plej senpartia unuiganto de ĉiuj. Ŝajnas al ili, ke ili subtenas unu la alian — ĉar efektive, antaŭ ol ili komencas la realigadon de siaj projektoj, ili kompreneble havas ankoraŭ nenian kaŭzon por malpaciĝi, kaj ĉiu povas ankoraŭ esperi, ke ĉio fariĝados precize laŭ liaj planoj. Sed apenaŭ iliaj laboroj iom moviĝas antaŭen, tiam ĉiu sobre rigardanta homo povas tuj rimarki, ke ili celas ne al unuiĝo, sed nur al apartiĝo. Jen ekzemplo:

Ekzistis iam Akademio Volapüka. Nun de tiu ĉi Akademio restas nur ombro, kiu konsistas el prezidanto, s-ro Rosenberger, kaj 8–10 membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras. S-ro Rosenberger en liberaj minutoj eldonas de tempo al tempo malgrandajn cirkulerojn, en kiuj li proponas sian propran novan sistemon laŭ la tipo de Esperanto, kaj li dissendas la cirkulerojn al la “membroj” kiuj aŭ silentas aŭ indiferente aprobas — kaj s-ro Rosenberger publikigas tion ĉiufoje kiel decidon de la “Akademio Internacia”. Li petis min, ke mi fariĝu membro de tiu “Akademio”, kiu “portas nur la nomon Volapüka, sed laboras por lingvo nova el vortoj internaciaj”. Mi respondis, ke mi povus aliĝi nur tiam, se la “Akademio” (kia laŭta nomo!) ĉesos porti la nomon Volapüka, ĉar alie la mondo dirus, ke mi forĵetis Esperanton kaj fariĝis volapükisto. Ĉar li diris, ke li volas unuigi la volapükistojn kun la esperantistoj, tial mi proponis la nomon “Akademio volapüko-esperanta”. Li tion ĉi ne konsentis. Kiam mi, antaŭ 1½ jaroj, proponis reformojn en Esperanto, li denove skribis al mi, kaj mi respondis al li jenon: “Vi diras, ke Vi volas krei lingvon similan je Esperanto, sed diferencan de la nuna Esperanto; sekve anstataŭ voki min, ke mi kune kun ĉiuj esperantistoj forĵetu la pretan fundamenton kaj aliĝu al Vi, kiu ankoraŭ nur intencas ion krei, — estas ja pli bone kaj pli juste, ke Vi kun Via malgranda rondeto aliĝu al ni, kie Vi havas ja plenan rajton, tiel same kiel ĉiu alia, proponi ĉiajn eĉ plej radikalajn reformojn, kiujn Vi volus” (tio ĉi estis en 1894). — Li ne konsentis, kvankam tiam oni ne povis ankoraŭ antaŭvidi, ke reformoj ne estos akceptitaj kaj kvankam li riskus nenion kaj povus en ĉia tempo eliri (dum mi, transirante de Esperanto al alia sistemo, mortigus per tio ĉi Esperanton por ĉiam)!! Tiam mi konvinkiĝis, ke ĉiuj liaj paroloj pri komuna laborado estis nur blindigado de aliaj personoj kaj de li mem (ĉar mi pensas, ke ne en malbonaj intencoj li tion ĉi faris, sed simple el ne sufiĉa kritikado de siaj propraj agoj); ke li (aŭ la “Kadem”) deziras nur havi mian nomon en la “Akademio”, por ke ili povu diri al la mondo, ke Esperanto mortis, ĉar ĝia propra aŭtoro forĵetis ĝin kaj aliĝis al la sistemo (ankoraŭ ne kreita!) de la “Kadem”, t.e. de s-ro Rosenberger!

Tiel same, kiel s-ro Rosenberger, agas ankaŭ s-ro Wahren kaj aliaj; ĉiuj el ili parolas pri “komuna laborado”, sed en la koro ĉiu el ili pensas, ke nur liaj opinioj estas la plej prudentaj, kaj li esperas, ke ĉio estos akceptita nur en tia formo, kiun li mem proponos. Nun, kiam ili vidas, ke reformoj proponitaj en Esperanto ne efektiviĝis, ili diras, ke reformado montriĝis neebla kaj tial(!) ili devas krei novan sistemon. Kia mirinda kaj naiva logiko! Ili konfesas, ke la fundamento de la lingvo Esperanto estas bona kaj nur detaloj al ili ne plaĉas — kaj tamen ili pensas, ke krei kaj enkonduki ion tute novan estas pli facile ol reformi! Se ili tion ĉi efektive kredas, ĝi venas de tio, ke ili ne scias la efektivajn kaŭzojn kial la reformoj en 1894 ne efektiviĝis. La reformoj ĝis nun ne efektiviĝis pro la sekvantaj kaŭzoj:

1. Montriĝis, ke kiom da kapoj, tiom da opinioj, — kio plaĉas al unu, ne plaĉas al alia, kaj ke tia grandega entrepreno, kiel reformado de tuta lingvo, per leteraj voĉdonoj estas absolute neatingebla. — Sed se tio ĉi montriĝis ne ebla por reformado, ĝi estas ja ne pli facila, sed multe pli malfacila por kreado de tute nova lingvo.

2. La nuna Ligo Esperantista prezentis ne sufiĉan aŭtoritaton, kaj tial la plimulto timis, ke se oni hodiaŭ reformos, morgaŭ novaj esperantistoj postulos novajn reformojn kaj postmorgaŭ estos necesaj denove aliaj radikalaj reformoj. — Sed se tion ĉi oni timis ĉe lingvo longe preparita kaj ellaborita kaj ĉe decido de multaj centoj da personoj, oni ĝin ja pli multe timos ĉe lingvo en rapideco kreita de 4–5 personoj. Ĉar se tiuj ĉi kelkaj personoj eĉ ne malpaciĝos inter si tuj en la komenco de la kreado, — kio donas al ili la rajton esperi, ke kiam ilia lingvo atingos kelkajn centojn da adeptoj, tiuj ĉi adeptoj ne ekpostulos reformojn? Se eble ili pensas, ke ili povos poste denove konstante reformadi, tio ĉi estas grandega eraro, ĉar lingvo estas pure kondiĉa signado de ideoj, kiu povas plenumi sian difinon nur tiam, se ĉiuj uzas ĝin severe egale, — alie ĝi perdas ĉian sian sencon kaj celon kaj servas ne al reciproka kompreniĝado, sed nur al malkompreniĝado.

Se venos iam la tempo, por perfektigi la detalojn de nia lingvo, ni povos tion ĉi atingi nur per aŭtoritata kongreso, t.e. per kolekto de 20–30 personoj, kiujn nia tuta amikaro elektos kaj plene rajtigos, kaj kiuj kunveturos ĉiuj en unu urbon, sidos tie ĉi kune sufiĉe longan tempon kaj priparolos kaj prijuĝos ĉion buŝe. Sed por tio ĉi estas necese, ke ni nun ankoraŭ ne parolu pri la detaloj, sed ke ni antaŭe fariĝu sufiĉe fortaj, por ke ni povu aranĝi tian kongreson kaj por ke la decidoj de tiu kongreso estu aŭtoritataj por ĉiuj tempoj. Nun la tempo por tio ĉi ankoraŭ ne venis, kaj ni devas esti paciencaj. Se pro diversaj detaloj ĉiu volos nun komenci kreadon de novaj sistemoj kaj peni detrui kaj diskreditigi la jam ekzistantan, — ni neniam elrampos el la sfero de projektoj kaj teorioj kaj nia ideo baldaŭ pereos.

Vi vidas, ke mi tre multe parolis pri la projektoj de s-ro Wahren kaj aliaj, kvankam la plej bona estus silenti pri ili, ĉar post kelke da monatoj aŭ jaroj de ili restos nenia signo, tiel same kiel de centoj da aliaj projektoj. Sed ili enhavas en si unu flankon danĝeran, nome: per siaj laŭtaj frazoj pri perfekteco, pri komuna internacia kreado, ili blindigas la mondon kaj povas malvarmigi por nia afero multajn ne sufiĉe spertajn amikojn. Estas vero, ke se kelkaj niaj amikoj provos aliĝi al ili, tiuj ĉi amikoj tre baldaŭ konvinkiĝos, ke ĉio estis nur vortoj, kaj ili revenos denove al ni (kiel ekzemple antaŭ kelkaj jaroj s-roj W., R. kaj M. fariĝis partianoj de s-ro Lott kaj post 2–3 monatoj ĉiuj denove revenis al Esperanto), sed ekzistas personoj, kiuj, unu fojon defalinte, poste jam hontas reveni, — kaj tiuj ĉi hontantoj estos jam perditaj por ni.

Mi devas aldoni, ke kontraŭ la personoj de s-roj Wahren kaj Rosenberger mi nenion havas kaj mi kredas, ke iliaj intencoj estas noblaj kaj honestaj; sed kontraŭ ilia agado mi devas batali, ĉar tiuj ĉi “amikoj” de nia ideo multe pli detruas nian ideon ol ĉiuj plej fanatikaj malamikoj. Kiel forte jam starus nun eble nia afero, se diversaj reformistoj, perfektigistoj, novasistemistoj kaj unuigistoj ne laboradus por ĝia diskreditigado kaj detruado sub preteksto de amo al la afero! Per siaj diletantaj eksperimentoj ili ne detruos la aferon, kiu englutis jam tiom multe da seriozaj laboroj kaj oferoj; sed la estonta historiisto de nia afero eble diros iam pri ili: “ili faris ĉion, kion ili povis, por detrui la aferon kaj se la afero tamen atingis sian celon, tio ĉi ne estas jam ilia kulpo”.

OV V.4. El Lingvo Internacia 1896, p.27–29. Verkita en 1895/6.

Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed, por ke la kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj:

1e Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta festo de internacia frateco, por ke la gazetoj multe parolu pri ĝi kaj ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj neesperantistaj, — per unu vorto, ni devas fari grandan impreson kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso.

2e En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo k.t.p.; sed nenion, absolute nenion oni devas paroli pri ŝanĝojplibonigoj! Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute netuŝebla, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝus proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia.

Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta “Centra Komitato”, kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn, kiuj aperas en nia afero. Sed la komitato devos decidadi nur pri demandoj dubaj; fari iajn ŝanĝojn en la lingvo la komitato ne havos la rajton. Kun aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon.

Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne, — unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: simile al ĉiu alia lingvo, Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo FINITA kaj NETUŜEBLA. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povus nur tiam, kiam nia lingvo estos jam oficiale akceptita en la tuta mondo. Ĝis tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la plej fundamenta kondiĉo por nia progresado.

Mi parolas tion ĉi ne kiel aŭtoro de la lingvo, sed kiel simpla esperantisto, kiu ne deziras, ke nia afero disfalu, kiel la afero de Volapük*.

* Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol alia volus, ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; por mi la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas, ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn; sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon.

Mia opinio ne estas sekreta. Se vi deziras, vi povas publikigi mian leteron.

Via
L. Zamenhof.

OV V.6. El Lingvo Internacia 1908, p.365–368. Verkita en 1903.

Propran nomon oni povas nun skribi tiel kiel ĝi estas skribata en la gepatra lingvo de ĝia posedanto, ĉar en la nuna tempo la fonetika skribado de multaj nomoj kaŭzus tro grandan kripliĝon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenaĵojn. Sed tio ĉi estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aŭ malpli frue en la lingvo internacia ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia de tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Tial ĉiuj personoj, kiuj ne timas tro kripligi aŭ nerekonebligi sian nomon per skribado fonetika, povas jam nun skribi en Esperanto sian nomon laŭ maniero esperanta. Jen estas la kaŭzo, kial mi skribas mian nomon per Z, kvankam ĝi havas devenon germanan.

OV V.7. Verkita en 1904.

Kara sinjoro! — Vian manuskriptan artikolon mi legis kaj hodiaŭ mi ĝin resendis al vi. La malĝojaj ideoj, kiujn vi esprimis pro la novaj vortoj en la laste aperintaj vortaroj, ŝajnas al mi tute senkaŭzaj; laŭ mia opinio via timo venis nur de tio, ke vi ne tute ĝuste prezentas al vi la esencan signifon de tiuj pligrandigitaj vortaroj.

La novaj vortaroj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon detrui la unuecon de nia lingvo. La sola kaj netuŝebla fundamento de nia lingvo ĉiam restas la “Universala Vortaro” kaj la novaj vortaroj ne ŝanĝas eĉ unu vorton el tiu fundamenta vortaro; ilia celo estas nur doni klarigon kaj helpon en tiuj okazoj, kiam la Universala Vortaro ne sufiĉas. Estas dezirinde, ke tiun ĉi ideon la novaj vortaroj akcentu tute klare en siaj antaŭparoloj, por eviti ĉian malkompreniĝon.

La ĉefaj principoj de la vortouzado en Esperanto estas la sekvantaj:

a) ĉiu vorto, kiu troviĝas en la Universala Vortaro estas leĝdona por ĉiuj esperantistoj, kaj neniu en la mondo, nek la aŭtoro de Esperanto nek ia alia esperantisto, havas la rajton fari en tiuj vortoj ian ŝanĝon (se ekzemple anstataŭ “ŝipo” iu uzas la vorton “navo”, ĉar la vorto “ŝipo” al li “ne plaĉas” — tio estus rekta peko kontraŭ la unueco de nia lingvo kaj ĉiuj esperantistoj tiam protestus).

b) Se vorto per si mem estas internacia, tiam laŭ la regulo 15 de nia gramatiko ĉiu havas la rajton uzi tiun ĉi vorton, kvankam ĝi ne troviĝas en la Universala Vortaro. (Ekzemple neniu povus protesti kontraŭ la uzado de la vortoj “aŭtoro”, “telegrafo” k.t.p., kvankam ili ne troviĝas en la Universala Vortaro.)

c) Sed se ia vorto nek estas sendube internacia nek havas por si apartan radikon en la Universala Vortaro kaj esprimi ĝin per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj estas aŭ tute ne eble, aŭ tro neoportune, aŭ teknike ne precize, — tiam tiun ĉi vorton ĉiu aŭtoro povas mem krei laŭ sia bontrovo, tiel same kiel oni ĝin faras en ĉiu alia lingvo. Tiu ĉi permeso estas necesa, ĉar alie la lingvo estus tro rigida kaj multajn ideojn oni tute ne povus esprimi en ĝi. Sed ĉar ne ĉiuj personoj povas mem krei al si vortojn kaj ĉar estas dezirinde ke ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egale, tial ĉiu nove aperanta vortaro ordinare enhavas en si kelkan nombron de novaj vortoj sub la kontrolo de l’ aŭtoro de Esperanto, por ke ili povu alporti helpon al ĉiuj, kiuj bezonas novajn vortojn kaj ne volas ilin krei ĉiu arbitre kaj diversmaniere laŭ sia bontrovo. Sed tiuj ĉi novaj vortoj, kiuj ne troviĝas en la Universala Vortaro, estas nur private rekomendataj, sed tute ne oficiale ordonataj! Nur rekomendataj, ne altrudataj! Kiu trovas ilin bonaj, povas ilin uzi, — kiu trovas ilin ne bonaj, povas ilin ne uzi kaj anstataŭigi per iaj aliaj vortoj. Sed pro la unueco de nia afero estas kompreneble dezirate, ke oni anstataŭu ilin per aliaj vortoj nur en okazo de ilia efektiva malboneco, sed ne pro simpla persona kaprico.

Vi diras, ke la aperado de novaj vortoj faras la lingvon pli malfacile ellernebla. Sed kial? Ili ja tute ne elpuŝas la antaŭajn vortojn kaj ne ŝanĝas en io la ĝisnunajn principojn de la esperanta vortfarado. Ili ja servas nur por la okazoj de efektiva bezono kaj garantias kontraŭ la Babilona konfuzo, kiu aperus, se en okazoj de bezono ĉiuj aparte kreus vortojn malegalajn: sed kiam oni tiujn vortojn ne bezonos, oni ilin ne uzas. Malbonaj aŭtoroj trouzos la uzadon de tiaj vortoj, sed sen ili la malbonaj aŭtoroj ja ankoraŭ pli multe difektus la lingvon; bonaj aŭtoroj ankaŭ nun skribas tiel same klasike kiel antaŭe, kaj se vi prenos ian bonan verkon verkitan nun kaj alian bonan verkon skribitan antaŭ 10 jaroj, kiam ne ekzistis ankoraŭ la vortaroj de Beaufront, Cart, Jürgensen-Pagnier kaj aliaj, vi vidos, ke la lingvo en ambaŭ verkoj estas tute egala kaj en la daŭro de sia tuta ekzistado la lingvo neniom ŝanĝiĝis.

Vi timas, ke la posedanto de franca vortaro ne komprenos la posedanton de la iom pli plena vortaro germana, — sed via timo estas nur teoria; faru provon, kaj vi vidos, ke ambaŭ reciproke komprenos sin perfekte. Ĉiufoje kiam aperas nova eldono de la vortaro en ia lingvo, ĝi enprenas en sin ĉiujn novajn vortojn kiuj ekzistas jam en la aliaj vortaroj, kaj tiamaniere la vortaroj en diversaj lingvoj tute ne diferencas inter si kaj tamen la lingvo konstante ĉiam pli kaj pli riĉiĝas, sen ia ŝarĝado de la lernanto (ĉar la plej granda parto de la novaj vortoj estas aŭ pure internaciaj, kiujn la vortaroj ne kreas sed nur fiksas, aŭ vortoj speciale sciencaj kaj teknikaj, kiujn la ordinara lernanto ne bezonas).

Mi tamen ripetas, kion mi supre diris: oficiala parto de la lingvo devas ĉiam resti nur la Universala Vortaro kaj la 16 reguloj de la gramatiko; ĉio alia, kion mi faras aŭ faros, devas esti rigardata ĉiam kiel farado privata, por neniu deviga. Sekve ankaŭ la novaj vortoj en la vortaroj estas de mi nur private rekomendataj (por ebligi kiel eble plej grandan unuecon en nia afero), sed ne oficiale altrudataj. Sekve se la esperantistoj por reciproka konsiliĝado venus al komuna interkonsento, ke la novaj vortoj devas esti evitataj aŭ anstataŭigataj per iaj aliaj, — mi nenion havos kontraŭ tio ĉi*. Laŭ mia opinio kaj deziro en Esperanto devas ekzisti ne persono leĝdonanta, sed nur ia unu fojon por ĉiam elektita libro leĝdonanta; ĉiuj miaj opinioj ne esprimitaj en la gramatiko kaj Universala Vortaro devas esti rigardataj ne kiel leĝoj, sed nur kiel konsiloj de la plej kompetenta esperantisto.

* La publikigado de via artikolo sekve estus por mi absolute nenia malagrablaĵo.
Kun kora saluto …

P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi volus sendi tiun ĉi mian leteron al la redaktoro de “Lingvo Internacia” kaj demandi lin en mia nomo, ĉu li ne trovos utila publikigi la leteron. Tio ĉi liberigus min de superflua respondado pri tiu sama temo al multaj personoj.

OV V.8. El Lingvo Internacia 1904, p.336–339. Verkita en 1904.

Kara Sinjoro Borel. — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke anstataŭ la malgranda folieto “Esperantistische Mitteilungen” vi intencas nun komenci la eldonadon de pli granda gazeto sub la titolo “Germana Esperantisto”. Mi kore deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Mi estas konvinkita, ke la sukceso certe venos kaj la “Germana Esperantisto” fariĝos baldaŭ potenca kaj grava organo de ĉiuj germanaj grupoj esperantistaj. Ĉar vi posedas tre bone nian lingvon kaj via energio kaj sindoneco al nia afero estas jam sufiĉe pruvitaj, tial mi ne dubas, ke via gazeto estos tre bona kaj estus tre dezirinde, ke ĉiuj germanaj esperantistoj sin grupigu ĉirkaŭ via organo kaj zorgu pri ĝia florado.

Kun kora saluto
Via L. Zamenhof.

OV V.9. El Germana Esperantisto 1905, n.1, p.3–4. Verkita en 1904.

En la komenco de januaro mi ricevis de mia milita estraro la ordonon forveturi al la milito Mandĵurujon kiel kuracisto; poste, pro la malforta stato de mia sano, oni min liberigis de tiu ĉi devo, kaj mi povas nun trankvile daŭrigi mian laboradon por nia afero. Pro la alvoko kaj poste pro la liberiĝo mi ricevis de ĉiuj flankoj tre multe da varmege amikaj kaj bondeziraj leteroj. Ne povante respondi al ĉiuj aparte, mi permesas al mi nun esprimi publike mian plej koran dankon al ĉiuj miaj amikaj korespondantoj.

Ĉar multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj, kiuj ankaŭ estas kuracistoj kaj esperantistoj, tial — por averto de ĉia malkompreniĝo — mi devas sciigi, ke la nomoj de miaj du fratoj, kiuj troviĝas nun en la milito, estas Leono kaj Aleksandro.

Ludoviko Lazaro Zamenhof.

OV V.10. El Lingvo Internacia 1905, p.68. Verkita en 1905.

En la n-ro 3 (111) de “Lingvo Internacia”, paĝo 63, mi legis kun miro la sekvantajn vortojn: “Unu el la plej belaj (tradukoj de s-ro Grabowski), Virineto de l’ Maro, eĉ jam reaperis lastan jaron en … sed, ŝŝtt!!… Sekreto estas ĝi …”

Mi devas antaŭ ĉio klarigi, ke la “Virineto de l’ Maro” estis tradukita ne de s-ro A. G., sed de mi mem (ĝi estis presita en la “Esperantisto” sub la pseŭdonimo “Anna R.”). S-ro Legamulo sekve faris eraron, sed kontraŭ tiu ĉi eraro mi nenion havas kaj mi certe nenion skribus pri ĝi. Sed mirigis min la sekreto, kiun s-ro Legamulo faris el la fakto de la reapero de tiu rakonto en mia “Krestomatio”. El tiu ĉi ŝajna sekreteco kaj el la misteraj esprimoj kaj punktaro, uzitaj de s-ro Legamulo, la legantoj povas konkludi kvazaŭ la represo de la rakonto estis ia krimo, pri kiu oni devas silenti!! Tio ĉi devigas min klarigi, ke la rakonto reaperis ne “ŝŝtt”…, sed tute publike en mia Krestomatio kaj tio ĉi tute ne devas esti ia sekreto.

OV V.11. El Lingvo Internacia 1905, p.118. Verkita en 1905.

Projekton de Centra Komitato (aŭ pli vere de Tutmonda Ligo Esperantista sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso; post 2–3 semajnoj mi intencas ĝin publikigi en ia organo Esperanta. Sed tio ĉi tute ne devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj — des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia alia pli bona; sed se mi vidos ke estas proponita ia alia projekto pli bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ.

Via
Zamenhof

OV V.12. El Lingvo Internacia 1905, p.181. Verkita en 1905.

… Al la fondo de via Societo Esperantista por la Paco mi deziras la plej bonajn sukcesojn; kaj mi estas konvinkata, ke tiu ĉi societo multe akcelos ambaŭ aferojn, t.e. la esperantismon kaj la tutmondan pacon, kiuj laŭ sia esenco estas tre forte ligitaj inter si reciproke…

L. Zamenhof

OV V.13. El Espero Pacifista 1905, p.64. Verkita en 1905.

Kara Sinjoro, Laŭ mia promeso, mi sendas al vi nun la projekton de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la Kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj. Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi sian voĉon, mi petas vin, volu kiel eble plej baldaŭ presigi tiun ĉi mian leteron en via Revue de l’Esperanto.

Antaŭ ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kaŭzo kaj celo de mia projekto. Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa progresado de nia afero estas necese ke ĝi estu absolute senpersona. Tial (la esperantistoj tion scias) mi jam de tre longe formetis de mi ĉian ordoneman aŭtoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia aŭtoritato devas esti kreita; sed la absoluta aŭtoritateco devas aparteni ne rigide al unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.

Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo, ke per tio ĉi ili servus al unu homo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al ni nur tiam, kiam ili scias, ke nia afero prezentas nur absolute senpersonan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro[1], kies arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.

* Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam ofte diris kaj skribis private: mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj leteroj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton “majstro”, kiu estas al mi tre malagrabla, sed ili ĉiam uzu simple la vorton “sinjoro”.

Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero. Morgaŭ mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon, subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ ne longe, kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.

Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon, ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste kaj bone kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco. Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon anstataŭ malhelpo, estas necese ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia aŭtoritato estas utila por nia afero, kiu do malpermesos al ili ankaŭ poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritatajn? Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj, ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel eble pli imitadu mian stilon? La diferenco estas tia, kiam la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritaton, tiam ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur “necesaĵo”, sekvo de foresto de la plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados mian ekzemplon kaj konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havos konstantan disputadon kaj opozicion.

Oni ordinare respondas al mi, ke la nombro de la disputemuloj estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde obei min, ol elekti al si ian estraron, ke estus danĝere se mi ellasus el miaj manoj la gardadon k.t.p. Sed ho ve, ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj (kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas por ili leĝo) tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili, aŭ kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas, ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili (senkonscie kaj en la plej bona intenco) komencas eĉ opozician agitadon kontraŭ miaj faroj.

Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi donu oficiale novajn vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj ĝustan malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed, se ekzistos ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj manoj estos liberigitaj, kaj ĉion kion mi trovos utila, mi povus kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.

Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj, mi decidis proponi al la esperantistoj ke ili fine kreas al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la “Centra Komitato”, pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la “Centra Komitato” devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas nun proponi sub la formo de “Tutmonda Ligo Esperantista”.

Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de la Ligo kaj mi petas ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la Kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la kongresanoj. Nun mi volas nur fari la sekvantan rimarkon: intencante proponi al la Kongreso mian projekton, mi tute ne deziras ke mia projekto estu la sola en la Kongreso; kontraŭe mi estos tre ĝoja se ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la Kongreso por ke ni povu elekti. Forte eraras tiuj esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forprenos ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon, se ili akceptas ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre malbona organizisto kaj mi prenas sur min la ellaboron de organizacia projekto nur tial, ĉar mi timis ke aliaj, pli lertaj personoj tion ĉi ne faros. Se pro foresto de alia pli bona projekto oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj senkritike; kontraŭe, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton, des pli kontenta mi estos; mi deziras nur ke la kritikado estu ne negativa, sed pozitiva, t.e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla sencela mallaŭdado, sed ke anstataŭ ĉio malbona ili proponu ion pli bonan precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos esperi ke la prijuĝado de la afero en la Kongreso donos al ni efektive ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.

La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: “Ni devas havi Centran Komitaton kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en siaj manoj la tutan sorton de nia afero.” Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem. Sekve kvankam mi mem konfesas ke mia proponata Regularo estas ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante ĝin (se aliaj personoj ne proponas ion pli bonan) oni ricevos ian danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ ia ŝanĝita formo estos akceptitaj de la Kongreso, devos nur servi kiel provizora gvido por la Centra Komitato ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.

Mi estas konvinkita ke la Centra Komitato elektita inter la plej seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero. Sed ĉar la komitatanoj estas nur homoj kaj povas erari, tial por eviti ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere ke super la decidoj de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara Kongreso kiu en okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato, se tiuj ĉi decidoj montriĝos danĝeraj; ĉiu esperantisto sekve havos ĉiam la plenan eblon frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li povos havi la certecon, ke se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi certe venkos.

Mi havis la intencon antaŭ la publikigo dissendi mian projekton al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro malfruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas nur ne mian decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la Kongreso povas ja ankoraŭ ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn erarojn en mia projekto, tial mi decidis ne perdi nun tempon por tro longa korespondado kun apartaj personoj, rezervante al mi tamen la rajton, fari ankoraŭ en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi montriĝos necesa.

L. ZAMENHOF.

OV V.14. El Esperanto 1905, n.3–4. Verkita en 1905.

Tre estimata Sinjoro!

Mi ricevis vian bonegan Raporton al la Kongreso de Paco kaj ankaŭ la salutan leteron subskribitan de la esperantistoj-pacifistoj. Por ambaŭ volu akcepti mian plej koran dankon.

Mi esperas, ke via Raporto pli aŭ malpli frue donos tre bonajn fruktojn. Nun la pacifistoj ne volas ankoraŭ tre ligiĝi kun Esperanto, kaj la esperantistoj timas ankoraŭ tro oficiale aliĝi al la pacifistoj; sed mi estas konvinkata, ke pli aŭ malpli frue la ideoj de la esperantismo kaj pacifismo tute kunfandiĝos, ĉar la fina celo de ambaŭ estas tiu sama: interfratigi la homaron…

OV V.15. El Espero Pacifista 1905, p.243–244. Verkita en 1905.

Kara Sinjoro! Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la svisaj esperantistoj decidis inviti la II-an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la “Komitato de Organizado” elektita en la unua kongreso; sed mi esperas ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

Mi esperas ke la svisaj esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da neesperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj esperantigitaj. Mi esperas, ke la svisaj esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la svisaj esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la “Provizora Komitato de Organizado”. Ili devas ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial, laŭ mia opinio, la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da ne-esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la “Provizora Komitato de Organizado”. La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6–8 semajnojn antaŭ la kongreso.

Se min ne malhelpos iaj nevenkeblaj cirkonstancoj, mi penos veni al la kongreso.

Kun kora saluto

Via
L. Zamenhof

OV V.16. El Lingvo Internacia 1905, p.493. Verkita en 1905.

Kara Sinjoro!

Mi ricevis kun danko vian leteron pri la Paca Kongreso. La neatingo de plena sukceso ne devas nin malkuraĝigi, — pli aŭ malpli frue la sukceso venos.

La ordeno, kiun mi ricevis, estas grava en tiu rilato, ke ĝi faros bonan reklamon al nia afero.

Por la donacita al mi titolo de honora membro de la Internacia Societo Esperantista por la Paco mi esprimas mian plej koran dankon al la Komitato de la Societo…

L. L. Zamenhof.

OV V.17. El Espero Pacifista 1905, p.244. Verkita en 1905.

Sinjoro Ministro,

Mi scias ke via influo multe kunhelpis al la honoro kiun faris al mi Sinjoro la Prezidanto de la Respubliko, aligante min al la rangoj de la Honora Legio, kaj mi deziras adresi al vi persone mian dankon por tiu ĉi multevalora kuraĝigo, kiun la Franca Registaro donis al la afero de la helpa lingvo internacia.

Estis al mi tre agrable, Sinjoro Ministro, vidi tiun aferon tiel bone akceptita en lando, kiu ĉiam ludis la plej gravan rolon en la homaraj progresoj.

Mi estis ankaŭ tre flatita de la favora akcepto, kiun vi faris al mi, tuj post mia alveno en Parizo.

Post la granda sukceso de la internacia kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, mi permesas al mi esperi, ke Francujo estos la unua kiu enkondukos en la publikajn lernejojn la instruadon de la lingvo, kiu faciligos kaj disvolvos senlime la rilatojn inter ĉiuj popoloj kaj, sekve, certigos la propagandon de la liberalaj ideoj, kun kiuj la nomo de Francujo estas nedisigeble ligita.

Volu akcepti, Sinjoro Ministro, la esprimon de mia dankemeco kaj de mia alta estimo.

L. L. Zamenhof.

OV V.18. El Esperanto 1905, n.14. Verkita en 1905.

Al la Roma Societo Esperantista “Imperiosa Civitas” mi sendas plej koran dankon por ĝia amika letero de 19/XII kaj mi deziras al la laboroj de la Grupo la plej bonajn sukcesojn. Mi estas konvinkita, ke per energia kaj fruktoporta laborado la Roma Grupo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj inter ĉiuj Grupoj Esperantistaj de la mondo.

OV V.19. Verkita en 1906.

Kara sinjoro! — Kun vera plezuro mi ricevis la unuan numeron de “Esperantisten”, al kiu mi deziras plej bonan kaj konstante pligrandiĝantan sukceson. Mi ĉiam rememoras la tempon, kiam Svedujo estis la centro de nia afero kaj mi estas konvinkita, ke dank’ al la nova gazeto via lando baldaŭ denove fariĝos unu el la plej gravaj fokusoj de la esperantismo kaj la distritaj sed ne malaperintaj esperantistoj en via lando post la unuiĝo fariĝos baldaŭ potenca anaro.

OV V.20. Verkita en 1906.

Kara sinjoro! — Vian laboradon por la akcepto de Esperanto ĉe la Ruĝa Kruco mi trovas tre grava kaj mi deziras al vi la plej bonan sukceson.

La Ruĝa Kruco apartenas al tiuj institucioj, kiuj la plej multe bezonas iun facile ellerneblan komunan lingvon, ĉar se aliaj institucioj nur iafoje havas aferojn kun malsamlingvuloj, kaj lasas la eblon serĉi tradukanton, la Ruĝa Kruco preskaŭ ĉiam koncernas alilingvulojn kaj postulas kompreniĝadon tujan.

La noblaj laboroj de la Ruĝa Kruco sur la kampo de batalo ofte perdas ĉiun valoron nur pro tio, ke la savanto kaj savato sin reciproke ne komprenas.

Se vi sukcesos iam atingi la interkonsenton de la registaroj, ke la soldato ironta en la militon lernu la plej gravajn vortojn de lingvo internacia, tiam vi povos diri, ke vi forprenis de la militoj grandan parton de ilia krueleco, kaj vi donis al la Ruĝa Kruco ĝian efektivan valoron.

OV V.21. El Lingvo Internacia 1906, p.396–397. Verkita en 1906.

En Varsovio mi ne povas fari gramofonajn reproduktojn; sed se iu el la gramofonaj fabrikistoj volos entrepreni la pretigon de reproduktoj (ekzemple kiam ni estos en Ĝenevo), mi volonte helpos.

OV V.22. El The British Esperantist 1906, n.17, p.47. Respondo al demando de anglaj esperantistoj, kiuj deziris gramofonajn diskojn de Zamenhof por fiksi la ĝustan prononcadon. Verkita en 1906.

Cirkulera Letero.

La glore konata firmo “Stephens’ Inks” afable proponis al mi, ke ĝi dissendos al ĉiuj esperantistoj ian leteron, kiun mi deziras adresi al ili. Farante uzon el la dirita propono, mi petas nun, ke ĉiu esperantisto volu sendi al mi (sur aparta papereto, sen ia alia alskribo, kaj klare legeble) la sekvantan leteron, kiu helpos al la aranĝo de tute ĝusta komuna adresaro de esperantistoj. — Kun saluto al ĉiuj esperantistoj,

L. Zamenhof.

Al S-ro. L. Zamenhof, str. Dzika Nro. 9, Varsovio. — Responde al Via cirkulera letero, dissendita per la firmo Stephens’ Inks, mi sciigas Vin, ke mi akceptas leterojn en Esperanto kaj mia nuna adreso estas la sekvanta:–

(Regno, lando, provinco, urbo, strato, domo, persona nomo, familia nomo, profesio aŭ specialeco, aĝo, subskribo.)

OV V.23. El The British Esperantist 1906, n.18, p.62. La letero tie estas faksimile litografita laŭ la originalo de Zamenhof. Verkita en 1906.

Kara Sinjoro Redaktoro! Mi legis en la “Germana Esperantisto” la proponon elekti iun komunan festotagon por la esperantistoj. La ideo per si mem ŝajnas al mi bona, sed mi ne povas aprobi la proponon, ke por tiu ĉi festotago oni elektu mian tagon de naskiĝo. Se la ideo per si mem estos akceptita de la esperantistoj, tiam estos necese elekti iun alian tagon, ekzemple:

a) la tagon de malfermo de la unua kongreso esperantista;

b) aŭ la unuan tagon de la kalendara printempo (por la norda duonglobo) kiel simbolon de la printempo, kiun nia afero promesas al la homaro;

c) aŭ la tagon en kiu en la jaro 1878 la unua rondeto esperantista proklamis la finitecon kaj la oficialan komencon de ekzistado de la lingvo Esperanto (17 de Decembro);

d) aŭ iun alian tagon laŭ elekto de la esperantistoj.

Via
L. L. Zamenhof.

OV V.24. El Germana Esperantisto 1906, p.68. Verkita en 1906.

Kara Sinjoro, — Okaze de la edziĝo de La Reĝa Moŝto mi sendas al la Hispana Societo Esperantista mian koran gratulon. Vivu la Gereĝoj! por la bono kaj feliĉo de via lando.

Zamenhof.

OV V.25. El The British Esperantist 1906, n.21, p.103. Verkita en 1906.

Estimataj Sinjoroj, — La kolekton da leteroj mi danke ricevis. Ĉe la okazo mi sciigas vin kun plezuro, ke pro via cirkulera letero ml ricevas grandan nombron da respondoj el ĉiuj landoj de la mondo. — Via,

L. Zamenhof.

OV V.26. El The British Esperantist 1906, n.24, p.137. Verkita en 1906.

Karaj sinjoroj! — Kun granda plezuro mi ricevis la sciigon pri la fondiĝo de la “Sveda Esperantista Societo”.

Al la nova societo, kiu unuigos ĉiujn viajn fortojn en Svedujo kaj sendube potence ekmovos tie nian aferon, mi sendas koran saluton kaj deziron al la plej venkaj sukcesoj.

La titolon de honora prezidanto mi akceptas kun kora danko.

OV V.27. Verkita en 1906.

Kara sinjoro!

Kun malĝojo mi legis Vian leteron pri la obstina opozicio, kiun faras al Vi kelkaj el la plej gravaj Esperantistoj. Tamen mi estas al Vi tre danka por Via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaŭe ne atentis.

Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de Via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi tian gravan rezultaton, kian Vi de ĝi esperas. Sed traleginte kaj pripensinte atente Vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas la principo “audiatur et altera pars”…

Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la “Asociacio de la Akademioj”), tiam ĉiuj veraj Esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur “aŭ Esperanton aŭ nenion”) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi ĝin per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ke ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero
estas, kiam la elekton volas fari la “Delegacio”; tiam ĉe nesufiĉa singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato de la Delegacio:

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei al ĝi post la laŭta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!

b) Se vi havos eĉ plenan certecon, ke la Delegacio elektos nepre nur Esperanton, tiam ankaŭ — se la Delegacio ne agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera, ĉar a) pri la utileco ni ne devas fari al ni iluzion, kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj, Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio kaj trumpetados al la mondo, ke la “Delegacio” konsistis el maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la mondon… k.t.p.

b) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda — estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10–15 jaroj, kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur, ke ili estas malfortaj teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio kaj diros al la mondo: “ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton” — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de tio, kion Vi deziris!! kaj la Esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj kaŝi vian agon. Ĉar Via decido venanta de komitato, kiu ne havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el maskitaj Esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon, sed viaj vortoj pri la “elekto” havos terure pereigan efikon, ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos de nia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi — ĉar la mondo diros: “nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion, ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!”

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo povas doni Via agado, se Vi ne agos sufiĉe singarde! Se Vi deziras, ke Via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, Vi ne devas diri al la mondo, ke Vi kunvokas komitaton “por elekti inter la diversaj artaj lingvoj”, sed Vi devas diri “por decidi pri la afero de lingvo internacia”.

Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!

Ankaŭ kun la formo de Via decido Vi devos esti tre singardaj. Se Vi diros “ni elektis Esperanton” — tiam Vi (pro la supre dirita kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon nur en tia okazo, se Vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur ekzemplon):

“Ni, senpartiaj delegitoj… esploris… kaj venis al la sekvanta konkludo:

Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo arta;

Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta, perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas nur projektoj;

Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;

Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de taŭga internacia lingvo, sed ne diskutado pri tiuj au aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus:

Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontraŭ Esperanto, devas esti rigardata kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.

Kelkaj plibonigoj, kiujn laŭ nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas pri ĉio kun la aŭtoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de tiu aŭtoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.

Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj kun la peto, ke…”

Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se Vi agos en tia senco, la eminentaj Esperantistoj volonte aliĝos al Vi.

Mi scias, kompreneble, ke Vi ne povas dikti al la Delegacio tian aŭ alian manieron de agado; sed Vi povas almenaŭ admoni ilin, ke ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton “elekto”, sed la sendanĝeran vorton “decido” aŭ “esploro”, aŭ ion similan. Al komitato, kiu “esploras”, ĉiu Esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la vorto “elekti”.

Mi esperas, kara samideano, ke Vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al Vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos, ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al Vi mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius, ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion, kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu aŭtoritateco ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo ni devas esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu la 20-jarajn laborojn de la Esperantistoj.

Kun kora saluto. Via

L. Zamenhof.

OV V.28. El Esperanto 1921, n.247, p.44. Verkita en 1907.

Kara sinjoro, — Kun plezuro mi eksciis el via letero, ke via societo intencas baldaŭ komenci la eldonadon de amerika esperantista ĵurnalo. Kompreneble mi povas nur tre ĝoji pri tio ĉi kaj deziri al via gazeto la plej bonan sukceson. Ne pro simpla ĝentileco mi tion ĉi diras: vian estontan gazeton mi efektive trovas tre grava, kaj mi efektive atendas de ĝi tre multe da bono por nia afero.

Ameriko estas tre grava por Esperanto kaj Esperanto estas tre grava por Ameriko; kaj tial la tago, en kiu aperos la unua bona gazeto esperantista en la plej grava lando de Ameriko, en la Nord-Amerikaj Unuigitaj Ŝtatoj, estos por nia afero tre grava dato. Ke via gazeto estos bona, pri tio mi ne dubas, ĉar mi konas bone la energion kaj bonan volon de ĝiaj fondantoj.

Mi estas konvinkita, ke vi sekvos la ekzemplon de la bonega kaj plej merita brita frato, kaj via gazeto baldaŭ fariĝos unu el la plej gravaj centroj esperantistaj, al kiu turniĝos la okuloj de la tutmonda esperantistaro. — Via,

L. Zamenhof.

OV V.29. El The British Esperantist 1907, n.27, p.49. Verkita en 1907.

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis “Delegacion”, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:

1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kiu superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.

2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simple malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la “Fundamento de Esperanto”, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la “Fundamento” prezentas “eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto”, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!

Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.

Por fari reformojn en Esperanto, la “Delegacia Komitato” ricevis komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj — kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8–10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estis simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel “deziro de multaj societoj”; tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos al la esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la “Delegacia Komitato” por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la “Delegacio”, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la “Delegacia Komitato” ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon.

L. L. Zamenhof.

OV V.32. El Lingvo Internacia 1908, p.73–77. Verkita en 1908.

Estimata sinjoro redaktoro! — Kun ĝojo mi sciiĝis pri via intenco aranĝi en via estimata revuo konstantan rubrikon esperantan. Mi esperas, ke via aranĝo estos tre utila kaj sukcesa kaj iom post iom kondukos al la fondo de grava revuo, kiu per neŭtrala lingvo interligos kaj interkomprenigos la kuracistojn de ĉiuj landoj.

Jam de longe multaj kuracistoj atendas la aperon de internacia ligilo por la mondo medicina, kaj mi estas konvinkita, ke ili estos al vi tre dankaj por via iniciativo. Al via dume malgranda, sed espereble baldaŭ forte kreskonta, entrepreno mi deziras la plej bonan sukceson.

OV V.33. Verkita en 1908.

Al la “British Esperanto Association” mi sendas mian koran gratulon pro la ŝanĝo de la loĝejo. En la nova loko mi deziras al la Asocio plenan feliĉon kaj ĉiam kreskantan potencon. — Via,

L. Zamenhof.

OV V.34. El The British Esperantist 1908, n.41, p.83. Verkita en 1908.

Kara kolego! — La unuan numeron de la “Voĉo de Kuracistoj” mi ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Ĝi estu feliĉa komenco de estonta granda kaj grava internacia organo de kuracistoj!

OV V.35. Verkita en 1908.

Kara Sinjoro, — Pri mia opinio koncerne nian Lingvan Komitaton povas ja ekzisti nenia dubo.

Mi donas de tempo al tempo diversajn klarigojn pri lingvaj demandoj en Esperanto kaj mi esprimas mian personan opinion tiel same, kiel ĉiu alia kompetenta esperantisto havas la rajton tion fari, sed ĉiufoje, kiam povas aperi ia dubo, kiu postulas decidon, la rajto de decidado povas aparteni nur al la Lingva Komitato.

Ĉe demandoj tro gravaj, kiuj povus kaŭzi inter la esperantistoj grandan disputon, la komitato povas prezenti mem siajn decidojn ankoraŭ al la sankcio de nia plej alta juĝantaro, la kongreso.

Tia estas ne sole mia opinio, sed tia estis, ĝis la lasta tempo, ankaŭ la opinio de la tuta esperantistaro, kiu pace kaj harmonie laboris kaj ne havis eĉ la plej malgrandan intencon plendi pri sia organizacio. Sed en la lasta tempo, kelkaj personoj komencis subfosadi la aŭtoritaton de nia Lingva Komitato kaj de niaj kongresoj. Ke tian agadon mi persone ne povas aprobi, pri tio certe neniu povas dubi.

Antaŭ la Bulonja Kongreso mi ellaboris projekton de korporacia organizacio, kiun mi volis prezenti al la kongreso. Sed troviĝis personoj, al kiuj tio ne plaĉas kaj ili komencis agitadon kontraŭ mia propono. Mi eble povus tre facile, per malmulte da vortoj, rebati iliajn atakojn, tiom pli, ke mi diris tre klare ke mi volonte akceptos ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros, kaj mian projekton mi prezentis nur kiel ekzemplon. Tamen, por eviti ĉian polemikon kaj malpacon kaj por ne altrudi perforte al la esperantistoj mian, eble eraran, opinion, mi silentis. Kiam mi, en la kongreso, vidis, ke la kongresanoj estas kontraŭ ĉia korporacia organizacio, tiam mi diris al mi: popolo povas erari, aŭ esti sugestie erarigata, sed la komuna bono, la unueco kaj disciplino postulas, ke ĉiu membro de la popolo sin submetu al la deziro de la plimulto. Kaj mi min submetis kaj mi silente akceptis la decidon, ke “la esperantistoj ne deziras esti korporacie organizitaj”, kaj laŭ la deziro de la kongreso mi, kune kun la kongresanoj, kreis la Lingvan Komitaton.

Sed nun kelkaj personoj, pro tiu aŭ alia kaŭzo, komencis bataladon kontraŭ la Lingva Komitato. Forgesante, ke la esperantistoj ne estas infanoj, kies komunan publikan decidon oni povas senceremonie nuligi, ili penas renversi tion, kion kreis la kongresoj, kaj per flanka agitado krei ion novan!

Ili diras, ke la Lingva Komitato estas elektita “ne leĝe”! Sed estas ja tre facile vidi, ke tio ĉi estas simpla sofismo. Iaj “leĝaj” elektoj povas ekzisti nur por tia anaro, kiu estas korporacie organizita, en kiu ĉiuj membroj havas difinitajn rajton kaj devojn, per kiuj oni povas mezuri ilian rajton de voĉo, sed en tia absolute libervola afero, kiel nia, en tia anaro, en kiu unu multe laboras kaj havas grandajn meritojn kaj alia absolute nenion faras, eble eĉ ne konas la lingvon, kaj lia tuta apartenado al nia anaro konsistas nur en tio, ke li simple nur diras, ke li estas esperantisto, — ĉu en tia anaro povas esti ia parolo pri elektoj “leĝaj”? Ĉiu facile komprenas, ke en tia afero, kiel nia, povas ekzisti nur aŭtoritateco morala. Sed por ĉiu, kiu deziras ne regi, sed submetiĝi al ia komuna disciplino, por ĉiu, kiu la necesegan unuecon en nia afero ŝatas pli bone, ol siajn proprajn opiniojn kaj gustojn, — ĉu povas ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata institucio, ol nia ĝisnuna Lingva Komitato?

Ĝi estis elektita en kongreso, en kiu ĉiu esperantisto havis egalan rajton partopreni, en kiu efektive partoprenis, en granda nombro, ĉiuj plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj landoj, ĝi estis elektita ne partie de unu aŭ de kelkaj personoj, sed per senpartia publika konsiliĝado de ĉiuj kongresanoj, ĝi estis elektita en plena interkonsento kun tiu persono, kiu ĝis tiam estis la sola natura mastro de nia lingvo kaj kiu ne sole tiam, sed ankaŭ nun havas la plej grandan konfidon al tiu komitato, ĉiuj plej meritaj esperantistoj de ĉiuj nacioj estis akceptitaj en tiun komitaton, kaj neniu povas plendi, ke pro ia partia intrigo oni lin ne akceptis. Ĉu povas do por ĉiu amanto de senpartie elektita institucio ekzisti en Esperanto ia pli aŭtoritata reprezentantaro de nia lingvo, ol nia Lingva Komitato?

Publike, kaj kun la konsento de ĉiuj esperantistoj, mi transdonis al tiu komitato mian aŭtoritaton, kaj nun oni proponus, ke mi ĝin reprenu! Ke mi transdonu la aŭtoritatecon al alia institucio! Ĉu mi havas moralan rajton por tion fari? Ĉu la esperantistoj estas infanoj, kun kiuj oni povas permesi al si morgaŭ forigi, kion oni hieraŭ decidis?

Oni diras, ke la Lingva Komitato tro malmulte laboras, sed oni ja ne devas forgesi, ke la komitatanoj ne estas homoj salajrataj, kaj ĉiu el ili havas tro malmulte da libera tempo.

Kaj en kio konsistas la kulpo de la nuna Lingva Komitato? Ĝia tuta kulpo konsistas nur en tio, ke ĝi ne volas fari rompojn en la lingvo! La nuna komitato konsistas el la plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de la mondo kaj la regularo permesos ke ĝi elprenu en siaj vicoj ĉiujn novajn utilajn membrojn. Kio donas al ni la garantion, ke komitato elektita en ia alia maniero konsistos el pli taŭgaj personoj ol la elektita de Zamenhof? Ke se la nova komitato ne plenumos la dezirojn de kelkaj personoj, tiuj persone denove ne komencos subfosadon, diskreditadon, konstantan kriadon pri netaŭgeco, neaŭtoritateco, pri diversaj kontraŭleĝaĵoj ĉe la elektita k.t.p.?

La Lingva Komitato havas la rajton sin mem reorganizi, se tio estos necesa, tial ĉiu, kiu trovas, ke la komitato estas ne bone organizita, devas en maniero lojala prezenti sian konsilon de reorganizo al la voĉdonado de la komitato mem, kiu — en ekstrema okazo — se ekzistas gravaj motivoj de malkonsento aŭ dubo, povus ĉiam submeti la aferon per speciala raporto al tiu pli alta potenco, kiu elektis la komitaton, al la komuna kongreso.

Sed se iu laboras flanke kaj penas senkreditigi nian plej aŭtoritatan institucion kaj semi malpacon kaj konfuzon en nia tendaro, en kiu ĝis nun regis plena harmonio kaj paco, ĉu oni povas aprobi tian agadon?

L. L. Zamenhof.

OV V.36. El The British Esperantist 1908, p.121–122. Verkita en 1908.

Kara sinjoro!

Al via demando, ĉu mi ion sciis pri la intencoj de S-ro de Beaufront, mi devas respondi al vi jenon:

En la daŭro de nia tuta longa konateco S-ro de Beaufront neniam ne sole ion skribis al mi, sed eĉ neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li dezirus vidi en Esperanto ian ŝanĝon. Kiam mi en plena konfido elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi antaŭ la Delegacio (kies veran esencon mi ankoraŭ ne konis) la ĝisnunan Esperanton kaj klarigi la kaŭzojn, pro kiuj ni ĉian reformadon trovas danĝerega, li volonte tion akceptis kaj eĉ per unu vorteto ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas.

Via,
L. L. Zamenhof.

OV V.37. El The British Esperantist IV. 1908, paĝ. 147. Verkita en 1908.

Kara sinjoro! — Kun plezuro kaj danko mi ricevis la diversajn specimenojn, kiujn vi sendis al mi. La rapida kaj bonega disvolviĝo de la UEA min tre ĝojigas, kaj mi esperas de via Asocio tre multe da bono por nia tuta afero. Mi kore deziras al UEA la plej bonajn sukcesojn. Vian afablan inviton, ĉeesti en Dresdeno en la solena malferma kunveno kaj en unu el la laboraj kunvenoj de via Asocio, mi akceptas kun plezuro.

OV V.38. El The British Esperantist IV. 1908, paĝ. 147. Verkita en 1908.

Karaj Sinjoroj! — Kun plezuro mi ricevis la 3 numerojn de la “Informaj Raportoj” kaj mi dankas Vin kore. Precipe mi dankas la redakcion por la amika gratula artikolo koncerne mian tagon de naskiĝo.

Mi deziras al Via gazeto la plej bonan prosperadon kaj mi estas konvinkita, ke la “Informaj Raportoj” alportos multe da bono al nia afero en Aŭstrio, en tiu lando por kiu la ekzistado de neŭtrala lingvo povas iam havi gravegan signifon.

Kun kora saluto
Via
Dro Zamenhof (pm).

OV V.39. El Informaj Raportoj 1909, n.1. Verkita en 1908.

Karaj Sinjoroj!

Por Via salutletero de 8.12. volu akcepti mian plej koran dankon. Al la Ligo mi sendas mian saluton kaj deziron de plej bona prosperado. La “Informajn Raportojn” mi siatempe ricevis kaj mi sendis jam mian dankon al la redaktoro.

Via
Dro Zamenhof (mp.).

OV V.40. El Informaj Raportoj 1909, n.2. Verkita en 1908.

La unuan numeron de la “Franca Esperantisto” mi danke ricevis. Ke mi ĝin legis kun granda intereso, ke mi sincere deziras al ĝi plej bonan sukceson — tion mi certe ne bezonas diri al vi. La franca esperantistaro estas ja ĝis nun la plej granda kaj la plej grava esperantista anaro, kaj ĝi subite restis sen komuna organo; dank’ al la “Franca Esperantisto” mi esperas, ke ĉiuj francaj esperantistoj baldaŭ havos denove komunan ligilon kaj la malagrabla historio de la lasta jaro baldaŭ estos forgesita.

Via
L. L. Zamenhof.

OV V.41. El Franca Esperantisto 1909, p.38. Verkita en 1908.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 16/XII, kaj ankaŭ vian cirkuleran leteron “Al progresemaj esperantistoj”. — Mia opinio pri la bezonoj de nia lingvo (precipe en la nuna tempo) estas iom alia ol via; mi tamen ne volas altrudi al vi mian personan opinion. — Sed kvankam mi forte dubas, ĉu via intencata maniero de agado (en la nuna tempo) estos utila, mi tamen kun plezuro konfesas, ke ĝi estas tute honesta kaj lojala, kaj mi estus tre kontenta, se ĉiuj personoj, kiuj deziras nun reformojn, sekvus vian plene aprobindan manieron.

OV V.42. Verkita en 1908.

Karaj Sinjoroj!

Via sciigo pri la baldaŭ aperonta “Belga Esperantisto” estis por mi tre agrabla novaĵo. Mi sendas al la nova organo mian sinceran gratulon kaj deziron de plej bona prosperado.

Mi ĝojas, ke por niaj belgaj amikoj baldaŭ malaperos la malbona sonĝo, kiu turmentis ilin en la daŭro de tuta jaro; ke ili baldaŭ havos denove organon vere kaj klare esperantistan, kiu firme kaj senŝanceliĝe kondukados ilin laŭ tiu rekta vojo, kiun la esperantistaro en plena unueco iras jam pli ol 20 jarojn, — organon, kiu plu ne penados fortiri ilin de nia armeo, sed konstante instruados al ili severan disciplinon, obeon kaj estimon por nia komuna standardo.

Nian grandan kaj gravan celon ni povos atingi nur per unueco, per unueco, per unueco!

Mi esperas, ke tiuj nemultaj belgaj amikoj, kiuj forlasis nian komunan vojon, baldaŭ komprenos, kian malutilon ili per sia agado alportas al nia ideo, kaj ili noble kaj kuraĝe tion konfesos; kaj nun, kiam la opinio de la esperantistaro estas jam senduba, ili submetos siajn personajn opiniojn kaj dezirojn al la opinio kaj postuloj de la plimulto kaj montros, kiel agas honestaj kaj bravaj batalantoj por granda ideo.

L. L. Zamenhof.

OV V.43. El Belga Esperantisto 1908/1909, p.8–9. Verkita en 1908.

Kara Sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis la kartludon Feliĉaj Familioj kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la kartludo estos tre utila, ĉar ĝi instruas amuzante. Mi deziras al ĝi multe da amikoj kaj uzantoj.

OV V.44. El The British Esperantist 1909, p.51. Verkita en 1909.

Okaze de la kvindeka datreveno de mia naskiĝo mi ricevis grandegan multon da bondeziroj en plej diversa formo: telegramojn, leterojn, poŝtajn kartojn, gazetajn artikolojn, librojn, manuskriptojn, fotografaĵojn k.t.p. Ĉio ĉi tio profunde min kortuŝis, kaj mi tre dezirus esprimi al ĉiu gratulinto aparte mian plej koran dankon; sed bedaŭrinde tio estas por mi fizike neplenumebla. Tial oni volu pardoni min, ke, anstataŭ respondi aparte al ĉiu persono, aŭ almenaŭ al ĉiu gazeto, societo aŭ grupo, mi esprimas mian plej profundan dankon al ĉiuj kune, per ĉi tiu publika letero. La gazetoj esperantistaj faros al mi grandan komplezon, se ili publikigos mian dankon.

L. L. Zamenhof.

OV V.45. El Lingvo Internacia 1910, p.29. Verkita en 1909.

Lasta saluto al Barcelono.

Antaŭ ol ni, esperantistoj kongresanoj, forlasas la belan kongresan urbon, mi esprimas ankoraŭ unu fojon en la nomo de la kongresanoj nian plej profundan koran dankon al la gastama kaj simpatia urbo por la tre amika kaj frata akcepto, kiun ĝi faris al la gastoj venintaj el ĉiuj partoj de la mondo kaj por la granda kaj sincere kora simpatio, kiun la reprezentantoj de la urbo esprimis rilate la ideon, por kiu ni laboras. Barcelono vivu, kresku kaj floru!

Samtempe mi permesas al mi, esprimi apartan dankon de mia edzino kaj de mi por la speciala afableco, kiun la deputitaro de Barcelono montris al ni per sia por ni tre kara memoraĵa donaco.

L Zamenhof

OV V.46. El Faksimilita en “Tutmonda Espero” (Kataluna Esperantisto) 1909, p.156. Verkita en 1909.

Al la Ligo de Germanlingvaj aŭstriaj Grupoj Esperantistaj.

Karaj sinjoroj!

Kun granda plezuro mi ricevis Vian belegan albumon kun la folioj ilustritaj kaj subskribitaj de la membroj de ĉiuj grupoj de Via Ligo. Ĝi estas por mi tre agrabla kaj kara donaco, kaj mi esprimas mian koran dankon al la iniciatintoj de tiu donaco kaj al ĉiuj, kiuj partoprenis en ĝia efektivigo.

Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la progresado kaj florado de Via Ligo

Via
Dro Zamenhof.

OV V.47. El Informaj Raportoj 1910, n.2. Eble verkita en 1910.

Kara Sinjoro!

Kun plezuro kaj danko mi ricevis la unuan numeron de la “Juna Esperantisto”, kiu estas nun redaktata de vi. Ke min tre ĝojigas la fakto, ke vi de nun estos la redaktoro de la dirita gazeto, — tion mi ne bezonas ja diri al vi. Via longe kaj tute sufiĉe elprovita amo kaj fideleco al nia afero, via perfekta sciado de nia lingvo kaj via bonega stilo donas plenan garantion, ke la “Juna Esperantisto” sub via redaktado estos unu el la plej fidindaj gazetoj Esperantaj. Mi deziras al via entrepreno plej bonan prosperadon kaj al via gazeto tre multe da amikoj.

Via
L. L. Zamenhof.

OV V.48. El Juna Esperantisto 1910, n.2, p.17. Verkita en 1910.

OV V.49. El Internacia Scienca Revuo 1910, n.82, p.271–272. Verkita en 1910.

Mi salutas vin kore, germanaj amikoj, kiuj kunvenos por via VI. nacia kongreso; mi salutas vin, sindonaj laborantoj de nia afero. Se homo al homo povas doni benon, miaj vortoj estu por vi plej sincera beno kaj alportu feliĉon al ĉio kion vi entreprenos. La disciplino kaj laboremeco, kiuj vin distingas kaj kiuj estas plej bona garantio de sana kreskado, estu ekzemplo kaj konsolo por ĉiuj esperantistoj.

OV V.50. Verkita en 1911.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke pro granda okupiteco mi ĝis nun ne respondis vian leteron. Trarigardi vian tradukon de Kalevipoeg mi bedaŭrinde ne povas, ĉar mi estas tro okupita; sed ŝajnas al mi, ke por multaj esperantistoj la traduko de la Esta eposo havos grandan intereson. Ĉar vi posedas bone la lingvon Esperanto, tial mi opinias, ke via traduko estus grava akiro por nia literaturo.

OV V.51. Verkita en 1911.

Kara Sinjoro, — Pri la deveno de nia verda stelo mi nun jam ne memoras bone. Ŝajnas al mi, ke pri la verda koloro iam atentigis min S-ro Geoghegan kaj de tiu tempo mi komencis eldonadi miajn verkojn kun verda kovrilo (la atentigo estis tute senintenca). Pri unu broŝuro, kiun mi tute hazarde eldonis kun verda kovrilo, li rimarkigis al mi, ke tio estas la koloro de lia hejmo, Irlando; tiam venis al mi en la kapon, ke ni povas ja rigardi tiun koloron kiel simbolon de Espero. Pri la kvinpinta stelo, ŝajnas al mi, ke unue ĝin presigis sur sia gramatiko S-ro de Beaufront. Tio plaĉis al mi kaj mi prenis tion kiel signon. Poste per asociado de la ideoj aperis stelo kun verda koloro. — Via, L. L. Zamenhof.

30. xii. 1911.

OV V.52. El The British Esperantist 1912, n.86, p.34. Verkita en 1911.

Kara Sinjoro Redaktoro! Laŭ la propono de la “Espero Katolika” Vi petis min, ke mi per Via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kio povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena, mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.

En ia stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio, sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nun ripetota klarigo? oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min publikigi…

En Antverpeno mi laŭte kaj tre klare demandis la esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn. Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis per “jes”. Se la demando estus pri tio, ĉu la esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta Esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.

La voĉoj kun “jes” prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun “ne” prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj, kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion, aŭ deziron, sed de la esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj…

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita al la esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la kongreso.

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al ni la eblon informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu en la okuloj de la esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos, ke la esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili, se en Antverpeno ni faris ian eraron, ĉu principe, ĉu en detaloj, donu al ni bonajn, trankvilajn konsilojn kaj helpu al ni rebonigi tiun eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas, — vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan “Ĝeneralan Organizon”. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro — verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado — ĝi ne finis al la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro ne povos esti prezentita al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t.e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, por ke ĉiuj esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata… Kian do sencon havas la atako kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ, ĉu ĝi estos kaj kia ĝi estos.

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena kongreso penis pruvi interalie per elmeto de la protesto de s-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena kongreso, kiu tute ne estis preparita nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de s-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure protestus kaj insultus, se la kongreso farus ion similan? Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj ne rajtigita kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de U.E.A., kiu aperis nur dum la kongreso mem kaj kiun la esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de s-ro Michaux aŭ de U.E.A., la kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ studata. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la esperantistoj havu la eblon decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?

Ili timigas la esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la esperantistoj ilian liberecon!! ke ili prezentos estraron, kiu donos al la esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Pardonu min, sinjoroj, sed tia timigado estas ja tre stranga. Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj kaj neniu havas aŭ iam povos havi la forton, devigi la esperantistojn ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj esperantistoj, kiuj deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al la esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestias al la tuta esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi la esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.

Oni timigas la esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere — se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en kongreso, konsistanta el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste — se la Akademio aprobos — al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine — se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos — ĝi venos al la kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe, ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi sen kontrolo de kongresaj delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol kun ilia kontrolo), — de la flanko de la Delegitoj certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo fari en nia lingvo rompojn renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero; sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur por prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj Aziaj regnoj, t.e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem, — tia penado ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estos ja publikigita tri monatojn antaŭ la kongreso, ĉiuj esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.

Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, ĉi tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la kongreso kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton nek la povon malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: “mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga”, aŭ: “mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem”, — ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la rajton apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj kaj devigi la komitaton enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

Oni eble diros, ke, pro ia premado de la flanko de la “eminentuloj”, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon ricevi por si en la kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la societoj kaj grupoj esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la kongreso la plimulton da voĉoj.

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la unua momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: “la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta kongreso oni rebonigu la eraron”. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta kongreso k.t.p.… ĉu tia agado estas bona?

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio havas plenan povon kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur mian opinion, ĉar mia deziro estas nur unu: ke la Esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.

L. L. Zamenhof.

OV V.53. El Pola Esperantisto, Junio 1912, p.99–103. Verkita en 1912.

Kara Redaktoro! — Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi. Ĉar krom vi ankaŭ aliaj personoj tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn miajn korespondantojn, ke oni ne devigu min pli paroli pri tiu temo.

Vi demandas min, kial mi kaj preskaŭ la tuta esperantistaro subtenis la aranĝintojn de la tiel nomata “Delegacio”; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon. Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj, ke lia sola celado estas nur: 1) aŭ akiri por nia movado ian “grandegan aŭtoritaton” (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton, 2) aŭ — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldaŭ, kiam s-ro Couturat pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros: la plej alta aŭtoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila laborado kaj rekomencu la laboron tute denove laŭ niaj ordonoj.

Por ke vi povu almenaŭ iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus, ĉar la publikigadon de privataj leteroj mi rigardas kiel aferon malhonestan; sed ĉar malgraŭ mia sesjara silentado s-ro Couturat kaj liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias, publikigas senpermese pecojn el miaj leteroj, kripligante ilian sencon, k.t.p., tial mi bedaŭrinde estas devigata almenaŭ unu fojon publikigi eltiron el la leteroj de s-ro Couturat, por ke oni almenaŭ iomete eksciu la veran historion de la afero.

Antaŭe mi donos malgrandan klarigon. Decidinte aranĝi la “Komitaton de la Delegacio”, s-ro Couturat petis rektoron Boirac, ke li fariĝu membro de la Komitato. Ĉar videble la ĉefaj francaj esperantistoj jam havis ian suspekton, s-ro Boirac ne volis akcepti la proponitan rolon, malgraŭ la asertoj de s-ro Couturat, ke s-ro Boirac eniros en la Komitaton ne kiel prezidanto de la Lingva Komitato, sed nur kiel persono tute privata, kaj malgraŭ la ripetataj certigoj, ke lia eniro en la Komitaton prezentas absolute nenian danĝeron por Esperanto! Vidante la kontraŭstaron de s-ro Boirac, s-ro Couturat sin turnis kun longaj leteroj al mi, petante, ke mi admonu s-ron Boirac. Mi respondis, ke mi ankaŭ opinias, ke ni, esperantistoj, devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato*, ĉar: se la Delegacia Komitato rekomendos Esperanton, tio alportos al Esperanto nenian utilon, ĉar la mondo diros, ke la esperantistoj mem aranĝis komedian elekton; sed se la Komitato eble faros ian decidon eraran, la partopreno de la esperantistoj povas alporti al ni tre grandan malutilon. Tamen, cedante al la insistaj asertoj de s-ro Couturat, ke al Esperanto minacas absolute nenia danĝero, mi fine plenumis lian deziron kaj konsilis al s-ro Boirac, ke li (ne kiel komisiito de la esperantistaro, sed nur kiel persono tute privata) eniru en la Komitaton.

* Kiam mi poste petis s-ron de Beaufront reprezenti Esperanton en la Komitato, mi atentigis lin, ke li devas tion fari nur kiel “klariganto”, sed ke li ne havas la rajton ion akcepti aŭ fari ian promeson en la nomo de la esperantistoj.

Ke la Delegacia Komitato faros tian agon, kian ĝi poste faris, tion mi, naive kredante al la simpla logiko kaj plene konfidante al la aranĝanto kaj vera direktanto de la Komitato kaj al liaj konstantaj asertoj, ne povis sonĝi eĉ unu momenton. La sola, kion mi timis, estis nur, ke la Komitato eble donos al sia decido ne sufiĉe pripensitan kaj ne sufiĉe singardan formon. Pri tio mi korespondis kun s-ro Couturat. Profunde kredante, ke la direktantoj de la Komitato pensas nur pri la bono de nia ideo, mi konsilis ekzemple, ke se la Komitato trovos dezirindaj iajn plibonigojn en Esperanto, ĝi ne diru tion mallerte en sia decido (por ke la mondo ne diru, ke uzebla lingvo ne ekzistas), sed ĝi transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon kaj, se tio montriĝos utila, plenumu la konsilojn (ne postulojn!!) en la singarda kaj senrompa maniero, montrita en la antaŭparolo al la “Fundamento”. (Vi vidos malsupre, kion pri tio s-ro Couturat diris, kaj komparu ĝin kun tio, kion li faris!) Mi konsilis, ke, por ne senkuraĝigi la mondon per malĝusta timo, ke ekzistas iaj diversaj mondlingvaj movadoj, la Komitato ne diru en sia decido, ke ĝi “elektis” Esperanton inter multaj konkurantoj, sed ke ĝi “esploris” la mondlingvan demandon kaj trovis, ke la sola ĝusta vojo estas tia-tia (vi vidos malsupre, kiel bone oni komprenis kaj aprobis mian opinion, kaj… vi scias, kiel oni poste falsis la sencon de miaj vortoj kaj ripetadis, ke se la Delegacia Komitato ne “elektis”, sed ellaboris novan lingvon, ĝi agis laŭ mia deziro).

Jen estas eltiro el letero, kiun s-ro Couturat skribis al mi la 18-an de Januaro 1907:

[FORIGITA!: letero en la franca]

Kun granda abomeno mi ektuŝis la temon, pri kiu mi volus neniam paroli. Mi ĉiam silentis, ĉar unue mi ne volis entiri min en polemikon kun certa kategorio da personoj kaj due mi ĝis nun ĉiam esperis, ke la konscienco de tiuj personoj fine eble vekiĝos kaj, se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon. Mi petas pardonon, ke mi fine perdis la paciencon kaj diris kelkajn vortojn. Mi antaŭvidas tre bone, kia amaso da koto nun estos ĵetata sur min; sed tiuj sinjoroj faru, kion ili volas.

L. L. Zamenhof.

OV V.54. El La Ondo de Esperanto 1913, n.11, p.170–174. Verkita en 1913.

Kara Sinjoro!

Kun plezuro mi subskribis kaj resendas al vi la folieton pri “La Vojo”.

Mi nun ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni al la Pariza kongreso; sed se mi venos, estos al mi tre agrable ĉeesti ĉe la kulturkoncerto, kiun la Libera Penso intencas aranĝi.

Via Zamenhof.

OV V.55. El Liberpensulo 1927, n.3. Verkita en 1913.

Profunde kortuŝis min la malĝoja novaĵo pri la malfeliĉa morto de nia kara amiko Mudie, kiun mi ĉiam alte estimis kaj profunde amis. Por Esperanto tio estas neriparebla perdo.

Al U.E.A. mi esprimas mian tutkoran kondolencon.

Ĉar mi bedaŭrinde ne havas la eblecon tion fari, mi petas vin, komuniki al la gepatroj de l’ mortinto la esprimon de mia profunda simpatio. En la koroj de multaj miloj la nomo de ilia brava kaj nobla filo ĉiam restos neforgeseble vivanta.

OV V.57. El The British Esperantist 1916, n.136, p.54. Verkita en 1916.

V. B. ĜIS NUN NEPRESITAJ LETEROJ

Estimata sinjoro! — Respondon je via demando kaj konsilo vi trovos en la verketo “Respondoj al la societo”, kiu estos eldonita post 4–5 semajnoj. Je ĉiu okazo mi dankas vin kore por via bona volo.

Kun estimo Esperanto.

OV V.58. Verkita en 1887 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — Respondante vian leteron, mi povas vin sciigi, ke la ĵurnalo komencos eliri kredeble ĉirkaŭ la monato Januaro aŭ Februaro de l’ jaro 1888, sed certe diri mi ankoraŭ ne povas, ĉar mi ankoraŭ devas nun labori ke la registaro donus al mi la permeson. La plena vortaro jam estas preta, sed ĝi eliros kredeble ne tiel baldaŭ. Kiam la gazeto komencos eliri, mi donos en ĝi respondojn de ĉiuj demandoj de la legantoj; en t[iu] gazeto estos priparolata [ĉio,] kio estas necesa por la lingvo internacia.

OV V.59. Verkita en 1887 al s-ro Vladimir Majnov. La literoj “iu” en “tiu gazeto” kaj “io” en “priparolata ĉio” estas konjektoj: laŭ la Originala Verkaro la paperangulo estis tie deŝirita.

Estimata sinjoro! — La germana eldono ankoraŭ ne estas preta. Ĝi eliros post 2 semajnoj, kaj vi povos ĝin ricevi ĉe la plej gravaj libristoj en St. Peterburgo. Vi povos ĝin ricevi ankaŭ ĉe mi mem, sendinte 25 kopekojn (per markoj de poŝto).

OV V.60. Verkita en 1887 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — La sciigo, ke vi donacis unu gramatikon al la granda princo, faris al mi grandan plezuron. Se vi havas la eblon donaci al li ankaŭ la aliajn verkojn, vi povas ĝin kuraĝe fari, kaj mi diros al vi koran dankon. Mi nur forte volus scii per kia vojo vi ĝin faras, ĉar kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema, por ne ofendi ilin.

Se iaj verkoj de la granda princo povus esti eldonitaj en nia lingvo, tio ĉi estus por ni granda gajno. Sed ne forgesu ke por traduki ian verkon de li, oni devas antaŭ ĉio havi lian formalan permeson, kaj estus ne kredeble ĉu vi povus ricevi tiun ĉi permeson. Se vi ne havas fortan esperon ricevi lian permeson por la eldono, tiam mi ne konsilas al vi eĉ komenci la tradukon; sed se vi esperas ricevi lian permeson — tiam mi mem faros ĉion kion mi povas, por ke via traduko havu la plej bonan stilan formon kaj por ke ĝi plaĉu al la princo. Se vi volas, sendu al mi la originalon kaj mi estas preta eĉ mem traduki ion el liaj verkoj sub via nomo.

Se ni povus favorigi la grandan princon por nia afero, tio ĉi estus tre granda gajno por ni; sed mi ripetas al vi mian peton: estu tre singardema, ĉar unu paŝo malbone farita povas tute malbonigi nian aferon en la okuloj de la registaro.

OV V.61. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — Hodiaŭ mi elsendis al vi kelkan nombron da “nomaroj”. La gramatikojn mi ne sendas, ĉar ĉiuj sinjoroj pri kiuj vi skribis, jam konas la lingvon internacian. Vian karton fotografan mi ricevis en la komenco de la jaro 1888; sendi al vi la mian mi ne povas, ĉar mi ne havas eĉ unu ekzempleron. — Elĵeti la literojn ŝ, ĝ etc. mi ne povas, ĉar (kiel vi kredeble legis en la “Aldono al la Dua Libro”) mi jam nun ne havas la privilegion fari persone ian ŝanĝon en la lingvo; tiu ĉi privilegio apartenas nun al la estonta kongreso. — Gazeto internacia kredeble komencos eliri en Julio de tiu ĉi jaro (en Germanujo, ĉar en Rusujo oni ne volis doni al mi la permeson).

OV V.62. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — La “Neĝan Blovadon” mi hodiaŭ sendis al vi. — Sinjoro de Wahl skribis al mi, ke danke vian penon ni havos cenzuriston por nia lingvo; mi tial sendas al vi mian plej koran dankon. Kiam vi havos la finan respondon de la cenzuristo, mi petas vin tuj skribi al mi.

Vi petas ke mi sendu al vi kelkan nombron da ekzempleroj de ĉiuj verkoj; pri tio sama petis min ankaŭ sinjoro de Wahl. Por ne sendi aparte al vi kaj aparte al sinjoro de Wahl, mi sendis hodiaŭ paketon da libroj al s-ro de Wahl, kaj el tiuj libroj vi povas ankaŭ preni kiam vi bezonas. Mi sendis nur al unu el vi, ĉar mi scias, ke vi apartenas al unu rondeto kaj vi vidas vin ofte kaj povas preni unu de la alia; sed se vi bezonas havi ankaŭ aparte kelkan nombron da libroj, skribu al mi, mi elsendos.

La koston de la transsendo mi prenas sur min, kaj tiel vi povas vendadi la librojn laŭ la kosto nominala, aŭ se vi volas, vi povas ilin vendi eĉ kun kelka rabato.

Se la libroj senditaj al s-ro de Wahl ne estas sufiĉaj kaj vi bezonos ankoraŭ kelkajn ekzemplerojn, tiam skribu al mi per karto malfermita la nomon kaj nombron de la bezonataj verkoj, kaj mi tuj ilin sendos al vi.

OV V.63. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — La verkojn, kiujn vi petis, mi sendas al vi hodiaŭ. Por via bona deziro iri al la estro de la aferoj de l’ preso mi dankas vin kore; sed mi petas vin faru tion ĉi tre garde, por ne malbonigi nian aferon kaj ne alporti al ĝi malutilon anstataŭ utilo. Al simpla cenzuristo povas iri ĉiu, sed al la estro devas iri nur persono aŭ havanta certan gravan situacion en la societo, aŭ estanta kun li persone konata; ĉar la homoj ordinare rigardas ne la aferon, sed la personon, kaj se al la estro venos persono ne sufiĉe grava en liaj okuloj, tiam nia afero anstataŭ gajni — povas esti tute mortigita! Atendante de via laborado la plej feliĉan rezultaton, mi restas kun kora saluto…

OV V.64. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — La nombron de la promesintoj mi ne kalkulis ankoraŭ; sed post 2 monatoj mi esperas havi la eblon eldoni la nomaron de la promesintoj, kaj tiam vi scios ankaŭ ilian nombron. — La eldonanto de la Cugabled skribas ke li laboras por nia afero kaj li esperas, ke la tempo venkos la malhelpadon de la flanko de la volapükistoj. — Sendi la gramatikon de Henry Phillips mi ne povas, ĉar mi devas mem pagi por ĉia ekzemplero. Al la libristoj vi povas vendi kun 25%; sed ĝi estus multe pli oportune se la libristoj ekskribus rekte al mi.

OV V.65. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — Antaŭ momento mi ricevis vian letereton de 27/IV. Sendi al vi kelkan nombron da ekzempleroj por disdonaci al diversaj personoj — mi ne povas, ĉar mi ne estas riĉa kaj la libroj kostas min multe da mono; kiom mi nur havis la eblon mi jam dissendis mem senmone al multaj personoj en diversaj landoj. Ankaŭ doni sciigojn en la Новое время mi ne povas pro manko de mono. — La eldonadon de Ĵurnalo mi jam de longe komencus… se la ricevo de permeso ne estus tiel malfacila. — Se vi povas, mi kore petus vin sendi al mi la leteron de la profesoro Max Müller; post la tralego mi tuj ĝin resendos al vi.

OV V.66. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Tre estimata sinjoro! — Mi dankas vin kore por la alsendo de la respondo de Max Müller kaj nun mi resendas al vi laŭ via peto lian letereton returne. Kun plezuro mi sciiĝis ke la granda Princo permesis al vi traduki liajn verkojn. Kiam via traduko estos preta, mi petos vin sendi al mi la manuskripton por iom glatigi la stilon, kaj tiam ni devos peti la princon ke li permesu al ni surskribi en la komencon: “tradukita kaj eldonita kun la permeso de Lia reĝida Moŝto”.

Eldonadi la ĵurnalon en la eksterlando mi ne povas, ĉar ĝi kostus multe da mono, kaj abonantojn mi havus tro malmulte (ĉar la sendado de la gazeto en fermitaj kovertoj estus tro multekosta por la plej granda parto de niaj amikoj en Rusujo). Sed mi esperas ke de Julio de tiu ĉi jaro mi povos komenci la eldonadon de “Biblioteko Internacia”, kiu enhavos ĉion tion saman kion devus enhavi gazeto, nur sub alia nomo. (En Julio mi esperas jam havi cenzuriston por niaj verkoj.) Tiam mi ankaŭ komencos eldonadi (per apartaj kajeroj) la nomaron de niaj amikoj.

En la diversaj grandaj urboj de la mondo mi ne havas tenejon de niaj verkoj, kaj kiu deziras ricevi ian verkon, devas sin turni rekte al mi; ĉar mi dissendis po 1 ekzemplero al ĉiuj libristoj de la diversaj urboj, sed sendi senmone pli ol po 1 ekzempl. mi ne povis ĉar tio ĉi kostus tre multe da mono, kion mi ne havas.

Kelkajn adresojn de esperantistoj donos al vi sinjoro E. de Wahl; ĉiujn aliajn adresojn mi ne povas ankoraŭ doni al vi private, ĉar mi ne scias ĉu tiuj personoj volas korespondi; sed en Julio estos eldonita prese kaj publike la unua serio (1000 nomoj) de la senkondiĉuloj.

OV V.67. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mi dankas vin kore por via lasta letero kaj por la esperoj esprimitaj en ĝi. Se ĝi prosperos al vi ebligi al mi la eldonadon de gazeto, tiam ĝi estos tre grava por nia afero, ĉar mi tiam havos la eblon regule labori por ĝi. Kune kun tiu ĉi letereto mi aldonas al vi alian leteron, skribitan ruse, kiun vi povas montri al la granda princo. La letero estas skribita kiel letero privata al vi. Pri la granda princo mi skribis “неизвестное мне лицо”, — ĉar estos multe pli bone, se la princo ne scios ke vi jam skribis al mi pri li; al la Princo vi devas diri, ke mi ne scias ankoraŭ kiu estas la persono de kiu vi atendas helpon; ke vi skribis al mi nur ke de “unu granda persono” vi atendas helpon (li povus koleri se li sciiĝus, ke vi enmiksas lian nomon ankoraŭ antaŭ ol li efektive promesis sian helpon).

Kun senpacienco mi atendas jam la rezultaton de via penado.

OV V.69. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov. La rusaj vortoj signifas “nekonata de mi persono”.

Estimata amiko! — Se vi volas, vi povas doni la “Renaskitan Manfred’on” por subskribo ankaŭ ne sendinte al mi antaŭe la tradukon. — La 30 kopekojn mi ricevis; ĉu mi ne skribis al vi pri la ricevo? kredeble mi forgesis. Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis al vi leteron por montri al via Protektoro (pri la permeso por gazeto); vi kredeble ĝin jam ricevis? — La adreso de Phillips estas: Dr. Henry Phillips, Jr., 320 S 11 th St. Philadelphia U. S. A. — La vortojn oni devas traduki: назначать: difini, fari, decidi; матка (anat.) utero; столько-то tiom-tiom; то есть tio estas (t.e.). — En Ameriko kaj Aŭstralio nia lingvo havas adeptojn sed ili ĉiuj sendis al mi nur promesojn simplajn (ne senkondiĉe).

OV V.70. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La 3 kop. por la vendita vortareto mi ricevis. En multaj el la urboj, pri kiuj vi demandis, esperantistoj jam ekzistas. — La unua serio de la adresaro estos eldonita en la fino de Julio. — La manuskripto de la vortaro internacia–rusa estas jam preta, kaj se mi ricevos la permeson eldonadi ĵurnalon, tiu vortaro tuj estos eldonita.

OV V.71. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — El la urboj pri kiuj vi demandis, esperantistoj ekzistas en Tomsk, Vladivostok, Tiflis, Batum, New-York; pri la ceteraj urboj mi povas al vi nenion diri, ĉar de tie mi ne ricevis ankoraŭ promesojn.

De s-ro Sveŝnikov el Saratov mi ne ricevis leteron; sed inter la promesintoj “senkondiĉe” sin trovas unu Sveŝnikov (ankoraŭ de la pasinta jaro) el Vjatka: ĉu tiu ne estas la sama?

Mian karton fotografan vi nenie ricevos; sed post kelka tempo mi intencas min fotografi, kaj tiam mi sendos al vi mian fotografaĵon.

Pri ĵurnalo vi jam ne devas peni, ĉar vidante kiel malfacile ĝi estas en nia lando kun ĵurnalo, mi jam forĵetis mian intencon. De la monato Aŭgusto komencos eliradi ĵurnalo en Nürnberg, sub la redakcio de sinjoro Chr. Schmidt kaj mi promesis esti la ĉefa redaktoro de tiu ĵurnalo.

En tiu ĉi letero vi trovos la eltranĉon el la Londona ĵurnalo “Athenaeum”. Sinjoro Max Müller tie presis vian leteron al li, kaj kun granda surprizo mi vidis, ke vi salutis kaj dankis lin en mia nomo! Mi tute ne volis kaj mi neniam volus danki s-ron Max Müller por la sola legado de mia gramatiko, — ĉar tia danko povus min fari ridinda en la okuloj de la tuta mondo kaj multe malutili al nia afero! Mi petas vin tre kore neniam uzi mian nomon sen mia scio, ĉar de tio ĉi povus naskiĝi grandaj malagrablaĵoj por mi kaj por nia afero! Tiel ekzemple se vi ankaŭ al la Granda Princo diris ke mi lin salutas aŭ io simila, vi povas enkonduki min kaj nian aferon en grandaj malagrablaĵoj. Ĉion kion vi faras, mi petas vin fari en via propra nomo.

OV V.72. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La 1 rublon 17 kop. por la venditaj 3 gramatikoj, unu granda kaj 1 malgranda vortaro — mi ricevis. Pro via letero al Max Müller mi tute ne koleras vin, ĉar mi scias tre bone, ke via deziro estis la plej bona kaj vi volis alporti utilon al nia afero. — La ĵurnalo elirados en la unua tempo unu fojon en la monato; sed se ĝi estos sufiĉe subtenata de la amikoj, ĝi poste komencos eliradi ĉiusemajne. Unutempe kun la ĵurnalo elirados ankaŭ aparte “Kolekto de novaj verkoj en la lingvo Esperanto”. El Aŭstralio, kiom mi memoras, mi ricevis leterojn internaciajn el Melbourne kaj el unu urbeto proksime de Sydney; sed de tiuj sinjoroj mi ne ricevis nek formalan promeson nek adresojn, kvankam iliaj leteroj estis skribitaj tre varme. Mia plena nomo estas Ludvigo Lazaro (Людвик Маркович З-ф). La nomarojn mi sendis al vi hodiaŭ. (Mi sendis la Nomarojn por Februaro, ĉar el la plej novaj nomaroj mi jam ne havas eĉ unu ekzempleron.)

OV V.73. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Cenzuriston en Varsovio mi jam havas, kaj baldaŭ komencos eliradi novaj verkoj. Mezajn vortarojn en diversaj lingvoj mi ne povas nun ankoraŭ eldoni pro manko de mono. Sed, kiam mi nur havos la eblon, mi penos eldoni plej baldaŭ la mezan vortaron internacia–francan kaj poste internacia–rusan.

OV V.74. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Laŭ via peto mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la “Meza vortaro” por la Gr. Pr. — Aldoni la gramatikon oni devas nur al la vortaroj nacia–internaciaj, por ke la uzanto povu mem krei la formojn gramatikajn; sed kiu uzas la parton internacia–nacian (por kompreni ion skribitan aŭ presitan), tiu tute ne bezonas la gramatikon, ĉar la gramatiko estas jam enhavata en la vortaro mem. –

La promesojn kaj ankaŭ la 12 kop. por vendita gramatiko mi ricevis. La unua numero de la gazeto estos dissendita al ĉiuj amikoj kiuj sendis promeson “senkondiĉe”. — La adresaro eliros ne pli frue ol en Septembro. — Hodiaŭ mi sendis al vi la “Antaŭparolon al la malgranda vortaro” (kune kun vortaro). –

Promesoj “senkondiĉe” venis el diversaj landoj. — Multaj hebreoj ellernis nian lingvon.

– Respondante vian demandon pri mia religio, mi devas sciigi vin, ke mi estas nek katoliko nek Luterano, — mi estas hebreo.

OV V.75. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Viajn leterojn kun la promesoj kaj ankaŭ la 15 kop. por la gramatiko kaj vortareto mi ricevis. La vortaron svedan la cenzuro ne subskribis ankoraŭ “por ellasi en la mondon”, kaj tial mi povas ĝin sendi al vi ne pli frue ol en la venonta semajno aŭ post 10 tagoj. — 10 apartajn antaŭparolojn mi hodiaŭ elsendis al vi. Pri la vortaretoj mi petas vin skribi al mi klare kiom da vortaroj vi bezonas kaj en kiuj lingvoj; ĉar laŭ mia kondiĉo kun mia presisto mi devas al li antaŭpagi nun aparte por ĉiu ekzemplero kiun mi prenas de li. Por ne perdi monon mi devas nun tial klare scii kiajn verkojn kaj en kia nombro mi devas preni de li.

OV V.76. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La 12 kop. por gramatiko mi ricevis. La deziritajn 14 vortarojn mi hodiaŭ sendis al vi. — Mia presisto preskaŭ tute ne komprenas la lingvon Esperanto. — La poŝtajn signojn alilandajn mi vendas al la malgrandaj bankieroj, sed mi multe perdas ĉe la vendado.

OV V.77. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La manuskripton de la “Renaskita Manfred” mi ricevis, sed ne havante la oficialan permeson de la aŭtoro, mi bedaŭrinde ne povas ĝin presi. Se vi ne havas la eblon eldoni la verkon je via propra risko kaj kalkulo, tiam la manuskripto devas kuŝi ĝis tempoj pli bonaj. La manuskripton mi konservos ĝis vi skribos al mi kion mi devas fari kun ĝi.

OV V.78. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mi sendis al vi hodiaŭ la 16 vortaretojn, kiujn vi petis kaj ankaŭ aparte mi resendis al vi la manuskripton de la “Renaskita Manfred”. — Mi nun jam pli nenion povas eldoni, ĉar mi restis tute sen mono. Sed se la manuskripto estus post la unua peto oficiale subskribita de la aŭtoro, tiam mi farus ĉion kion mi povas por ricevi ian monon kaj presi la verkon, ĉar por nia afero estas grava ne la verko mem, sed la oficiala aprobo de la Gr. Princo. Sed nun, kiam la aŭtoro jam unu fojon rifuzis sian subskribon, ni ne devas lin peti ankoraŭ unu fojon, ĉar la ripetita petado povus lin kolerigi kontraŭ ni. Tial mi petas vin tute forlasi la aferon kun la Gr. Princo. En ĉia okazo mi jam la verkon eldoni ne povas. — La sveda vortaro jam longe estas preta, sed mi ĝis nun ankoraŭ ne havis la permeson por ĝin ellasi en la mondon; nun la permeso venis.

P.S. La 1-a kajero de la “Kolekto” povos eliri ne pli frue ol en la mezo de Oktobro.

OV V.79. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mi sendas al vi hodiaŭ 20 malgrandajn vortarojn por Rusoj, 5 “Gefratoj” kaj 5 “Neĝa Blovado”. La gramatikojn por Rusoj mi sendos al vi en la venonta semajno (tiam estos preta nova eldono). La “Kolekto” kaj “Adresaro” estos kredeble preta ne pli frue ol post 2–3 semajnoj.

OV V.80. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La verkojn pri kiuj vi petis, mi sendis al vi hodiaŭ. La sciigo pri Tolstoj faris al mi grandan plezuron; sed la demando estas ĉu liaj vortoj esprimas efektive ian certan opinion kaj intencon aŭ ĉu ili estas nur ĝentila sensignifa respondo al via letero! Se li efektive volas labori por nia afero, skribi en gazetoj etc. — tiam ĝi estus tre grave por ni.

OV V.81. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La 2 rublojn 57 kop. mi ricevis. La 3 ekzempl. de la meza vortaro mi hodiaŭ sendas al vi. — Mi dankas vin kore por la kopio de la letero de grafo Tolstoj, kiu faris al mi grandan plezuron. Mi esperas ke la grafo donis sian promeson el la koro kaj ne el simpla ĝentileco, kaj lia helpo havos por ni gravan signifon. Mi dankas vin kore por via energia kaj utila laborado.

OV V.82. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mian koran dankon por la alsendita libro (“настоящий всемирный язык”).

OV V.83. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Vi jam kredeble ricevis el Varsovio leteron pri la sorto de la No 2 de la “Esperantisto”, kiun la poŝto en tuta paketo sendis al la S.-Peterburga cenzurejo? Ĉu vi ne scias kio fariĝis kun la paketo? Bedaŭrinde mi nun mem estas malproksime de la domo ĉar la manko de ĉiutaga pano devigis min forlasi Varsovion kaj serĉi alian lokon de loĝado. Mia nova adreso estas: губ. г. Херсон, ул. Ганнибаловская, дом Тарле. — S-ro Schmidt alsendis al mi vian tradukon de la versaĵo de la Granda Princo; ĝi estos presita en la No 3 de la “Esperantisto”.

OV V.85. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov. Anstataŭ “paketo sendis” Zamenhof misskribis “paketo sendita”.

Estimata amiko! — La 10 gramatikojn por Rusoj mi sendas al vi hodiaŭ. La “Kolekto” kaj “Adresaro” ĝis nun ne estas ankoraŭ pretaj. — Al la grafo Tolstoj vi povas sendi je mia kalkulo la mezan vortaron germanan kaj plenan rusan. — En mia lasta letero mi skribis pri la No 2 de la “Esperantisto”, sed nun mi vin sciigas, ke la ekzempleroj jam estas al mi redonitaj kaj dissenditaj al la abonantoj.

OV V.86. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La “Esperantisto” estas permesita. Nun mi intencas jam loĝi konstante en Ĥerson, kaj ĉiujn leterojn vi povas adresi tien ĉi; sed ankaŭ la leterojn kiuj estas adresitaj en Varsovion, mi ricevas akurate tie ĉi (kvankam iom pli malfrue), ĉar oni transsendas ilin al mi. — La 10 ekzemplerojn de la lernolibro mi jam sendis al vi, mi ankaŭ skribis al vi pri la “Kolekto” kaj “Adresaro”. Mia librotenejo estos nun en Ĥerson; sed ankaŭ en Varsovio mi lasis certan nombron da verkoj, kaj tiel ankaŭ el Varsovio oni povas elskribadi.

OV V.87. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La ĵurnalo estas tro malgranda por povi enpreni rakontojn aŭ dramojn, kaj tial s-ro Schmidt kredeble ne povos presi la “Manfredon”. Krom tio mi pensas ke la verkon de la granda princo estus pli bone eldoni en versoj. Se vi povus sendi al mi la originalon, mi provus en libera tempo traduki ĝin per pene prilaboritaj blankaj versoj, kaj eble tio ĉi plaĉus al la princo kaj movus lin ion fari por nia afero.

P.S. Ĉu vi ne povas skribi al mi la plenan adreson de la grafo Tolstoj, ĉar mi volus skribi al li leteron.

OV V.88. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Se sinjoro Schmidt promesis al vi presi la “Manfredon” en la gazeto, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi; sed ŝajnas al mi ke li ne facile povos plenumi sian promeson, ĉar en la malgranda gazeto ne tiel baldaŭ troviĝos loko por pecoj pure literaturaj. Alia afero se ni havus gazeton ĉiusemajnan, tiam ĝi povus havi karakteron pli literaturan; sed en la malgranda gazeto ĉiumonata ni devas doni nur tion, kio havas intereson kurantan kaj ni ne povas uzi la riĉan materialon de prozaj tradukoj, kiujn oni sendas al ni de ĉiuj flankoj. Nur unu facilan kaj tre bele tradukitan rakonton el Andersen ni jam longe promesis presi, kaj eĉ tion ĉi ni povos fari nur tiam, kiam ni havos liberan lokon. Se la Manfred estos presata, tiam vi devas konsenti ke mi ŝanĝu en ĝi iom la stilon, ĉar mi prenis sur min la respondecon por la pureco de la lingvo en nia gazeto.

OV V.89. Verkita en 1889 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Vian leteron mi ricevis. Mi konfesas ke mi persone mem ankaŭ ne estas amiko de akademio kaj vidas en ĝi danĝeron, sed ne volante preni la aferon sur min, mi prezentis ĝin al la amikoj. Se la ligo estos kreita, mi ĉiam penados ke ĝi en la lingvo ŝanĝu kaj rompu la plej malmulte. Ĉu vi konsentas ke mi ŝanĝu en via letero iom la stilon kaj presu ĝin en la “Esperantisto”?

P.S. Leteron al la grafo Tolstoj mi ne skribis; mi sendis al li nur la adresaron kaj vortareton kun antaŭparolo.

OV V.90. Verkita en 1890 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — En kia numero de la gazeto estos presita via letero, mi ne povas al vi diri, ĉar ĝi ne dependas de mi: la dividado de la materialo laŭ numeroj jam estas afero de s-ro Schmidt. Mi pensas ke via letero estos kredeble en la No 6, aŭ eble pli frue, se estos loko. — Bonan rimedon kontraŭ via malsano mi ne povas al vi montri, ĉar ĉio dependas de la individua karaktero de la malsano kaj de la antaŭa irado de la kuracado; tial mi konsilas al vi la plej bone, turni vin al ia specialisto, tiom pli ke mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj kaj ne estas kompetenta en via malsano.

OV V.91. Verkita en 1890 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La 5 adresarojn mi hodiaŭ sendis al vi. La “Esperantisto” eliras, sed ĝi venas iom malfrue; post kelkaj tagoj vi jam ricevos kredeble la Martan numeron. La adreso de la Bulgara amiko estas: M. S. Bogdanov, str. Boulevard Dondoukov No. 987 en Sofia.

OV V.92. Verkita en 1890 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Laŭ via peto mi sendis al vi antaŭ kelkaj tagoj 20/1 + 10/17 + 10/21. Vi farus al mi grandan plezuron, se vi povus sendi al mi unu ekzempleron de la numero de la “Okraina” en kiu estis presita via artikolo pri nia afero.

OV V.93. Verkita en 1890 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Kun danko mi ricevis la ekzempleron de la “Okraina”. Mi legis ĝin kun plezuro kaj resendas ĝin al vi hodiaŭ kune kun tiu ĉi letero.

OV V.94. Verkita en 1890 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mi forte miras, ke mi jam tiel longe ricevis de vi nenian leteron. Kio estas la kaŭzo? Mi ankaŭ miras ke mi ne trovas vin inter la abonantoj de la Esperantisto. — Vi scias kredeble, ke en Nurnbergo estas nun eldonita via traduko de la Renaskita Manfred? Ĉu sinjoro Schmidt sendis al vi kelkajn ekzemplerojn? Estus bone se vi volus prezenti unu ekzempleron al la alta aŭtoro de tiu dramo.

OV V.95. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Tre estimata amiko! — Mi turnas min al vi kun unu peto kaj mi esperas ke vi ĝin ne rifuzos al mi:

Inĝeniero V. Brzozowski havis publikan paroladon pri nia afero en la Societo Muzika en Murom, kaj nun li volas presi tiun ĉi paroladon kaj dissendi ĝin al la gazetoj. Sed en la lasta jaro la provincaj cenzuraj komitatoj tralasas nenion tuŝantan la lingvon tutmondan kaj postulas ke ĉio estu sendata al la cenzura komitato en S. Peterburgo. Tial mi nun sendas la manuskripton al vi kaj mi petas vin, ke vi ĝin prezentu al via cenzura komitato kaj kiam la komitato ĝin subskribos, mi petas tuj resendi la manuskripton al mi. Tiam vi skribos al mi ankaŭ kiom da mono vi elspezis por tio ĉi (ekzemple stampa marko por la cenzuro, kosto de la resendo) kaj mi kun danko ĝin resendos al vi.

P.S. Kio nova estas ĉe vi? Ĉu vi jam vendis la librojn, kiujn vi venigis de mi en la jaroj 1889 kaj 1890? Ĉu la Granda Princo havas la tradukon de lia verko?

Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ.

OV V.96. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Kara amiko! — La 4 rublojn 22 kop. mi ricevis. Laŭ via peto mi sendis al vi hodiaŭ 20 ekzempl. de la poŝa lernolibro. — La stampajn markojn por la cenzuro vi kredeble jam ricevis?

P.S. La gazeton Novoje Vremja No 5485 mi kun danko ricevis.

OV V.97. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — Mi ricevis la gazeton “Колывань” kun via artikolo, mi ricevis ankaŭ la subskribitan manuskripton de la Muroma publika parolado. Akceptu mian plej koran dankon por viaj penoj kaj pardonu ke mi, estante en la lasta tempo tre okupita, ĝis nun ankoraŭ ne skribis al vi. — La manuskripton mi jam donis en la presejon kaj post kelkaj semajnoj ĝi estos preta. — Mi ricevis ankaŭ la 37 kop. per signoj de poŝto kaj la 80-kopekan stampan markon. — Presi vin en la rubriko de korespondantoj kun kondiĉo de pagataj respondoj ni ne povas, ĉar tiu ĉi kondiĉo estus kontraŭ la celoj de tiu rubriko; sed mi uzos ian alian okazon, por doni en nia gazeto vian novan adreson.

OV V.98. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Kara amiko! — Vian anoncon kune kun via adreso mi presos en la plej proksima numero de la “Esperantisto”; sed la vortojn “direktoro de bjuro demanduma tutmonda” mi devas elĵeti, ĉar tia tro laŭta titolo metus malbonan lumon sur vin kaj ankaŭ sur nian aferon. Ĉu vi konsentas ke mi presu vian anoncon sen la supre diritaj vortoj?

OV V.99. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La gazeton “Русская Жизнь” kaj ankaŭ vian leteron de 19/VIII mi ricevis kaj sendas al vi mian koran dankon.

OV V.100. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La sciigo pri via instruado estos presita en la Esperantisto. Koran dankon.

Via L. Zamenhof

P.S. Antaŭ momento mi ricevis ankaŭ vian poŝtan karton kun la kopio de via letero en Колывань. Koran dankon.

OV V.101. Verkita en 1891 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata amiko! — La librojn mi sendis al vi hodiaŭ. La gazeton vi ricevos el la eksterlando post 8–10 tagoj. Mi deziras al vi feliĉon en via nova loko de loĝado.

OV V.102. Verkita en 1893 al s-ro Vladimir Majnov.

Estimata sinjoro! — Mi sendas al vi 5 ekzempl. de la angla eldono kaj unu de la nova libro. Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ.

Pardonu, ke mi vin tiel longe atendigis, sed ĝi estis ne mia kulpo.

Kun estimo Esperanto.

OV V.103. Verkita en 1888 al s-ro Rich. Geoghegan, Birkenhead.

Tre estimata sinjoro! — Hodiaŭ mi sendis al vi la verkon de s-ro A. Demonget (Internacia aŭ Volapük). Mi dankas vin pro via penado ke la gazetoj donu artikolojn pri nia afero: efektive la parolado en la gazetoj estas tre grava por ni.

OV V.104. Verkita en 1889 al s-ro Rich. Geoghegan, Birkenhead.

Estimata sinjoro! — La 2 rublojn mi ricevis. La rakonton de Puŝkin mi elsendis al vi hodiaŭ. Por la cetera mono mi enskribis vin kiel abonanton por la nomaroj kaj por 1 r. 55 k. Vi havas ankoraŭ krediton por la venontaj libroj. Se vi volos poste havi iun verkon el la elirontaj, skribu al mi nur la numeron de via kredito (vi estas enskribita sub No 4).

OV V.105. Verkita en 1888 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Estimata sinjoro! — El la monatoj Majo kaj Junio la “Nomaroj” ne povos esti eldonitaj. La plej proksima numero eliros en Julio.

OV V.106. Verkita en 1889 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis de vi 3 rublojn kun peto elsendi vortaron rusan (plenan) kaj vortareton por Latvoj. Sed aparta vortareto latva ne estas eldonita, tial mi sendas al vi plenan vortaron rusan kaj lernolibron por Latvoj (vi ilin ricevos post kelkaj tagoj). Ili kostas kune 1 r. 60 k. Ne sciante, kion fari kun la restaj 1 r. 40 k., mi sendas al vi por ili 46 vortaretojn por korespondado. — Kun ĝojo mi legis, ke vi komencis la tradukon de la vortareto por Litovoj. Se vi volas eldoni ĝin en tiu sama formo kiel la aliaj vortaretoj, ĝi kostos (por 1000 ekz.) ĉirkaŭ 20 rubloj. Mi konsilas al vi skribi pri tio ĉi al la presisto Kelter (Varsovio, Nowolipie 11) kaj li respondos al vi detale. Por la verkoj internaciaj ne ekzistas konsilanta cenzoro, la plej granda parto de la verkoj iris tra la manoj de la Varsovia cenzoro A. Lagodovski (ruso). La aferon de la cenzuro jam prenos sur sin la presisto.

OV V.107. Verkita en 1890 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Pro kaŭzoj neantaŭviditaj la ceteraj kajeroj de la “Kolekto” kaj de la “Adresaro” povos eliri ne pli frue ol en la fino de tiu ĉi jaro. Tial mi petas vin skribi al mi, kion mi devas fari kun via mono kaj ĉu vi ne deziras ricevi por ĝi iajn aliajn verkojn. De via mono ĉe mi restis 69 kop.

OV V.108. Verkita en 1890 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon pro via kara fotografaĵo. — La lernolibrojn litovajn mi ĝis nun efektive ne ricevis; tial mi intencas sciigi en unu el la venontaj numeroj de la Esperantisto, ke kiu volos havi tiun libron, turnu sin rekte al s-ro Schönke. — La librojn kiujn vi deziris, mi sendis al vi hieraŭ. La “Русскій Листокъ” mi kun danko ricevis. — La regulo de Meier pri la participo estas efektive malbona; se la aŭtoro antaŭ la presado sendus al mi la manuskripton, mi tiun ĉi regulon ne restigus.

OV V.109. Verkita en 1891 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata sinjoro! — Vian leteron pri “Le Kosmopolit” mi ricevis; mi presos ĝin kredeble en No. 2 de 1893. Tian saman opinion mi ricevis ankaŭ de aliaj esperantistoj al kiuj s-ro Lott sendis sian prospektaĵon. Por la Esperantisto 1893 mi vin enskribis, kaj vi ricevos la unuan numeron en la fino de Januaro. De via mono restas ĉe mi nun ankoraŭ 2 r. 35 kop.

OV V.110. Verkita en 1892 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — S-ron Pranaitis mi enskribis en la nombron de la abonantoj. Pri la nericevita N 12 volu vin turni rekte al la eldonanto (s-ro Trompeter en Schalke).

OV V.111. Verkita en 1893 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Vian versaĵon mi sendis por unu el la numeroj de la Esperantisto; sed ĉu ĝi estos presita, mi ne povas diri al vi tute certe, ĉar s-ro Trompeter estas granda malamiko de ĉiuj religiaj kaj politikaj demandoj.

OV V.112. Verkita en 1893 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata sinjoro! — La verkojn NN 64, 60, 52, 65 kaj 2 ekz. 61 mi sendis al vi hodiaŭ. La preĝareton de s-ro Beaufront mi ricevos el la cenzorejo kredeble ne pli frue ol post 10–15 tagoj kaj tiam mi sendos al vi dudek ekzemplerojn laŭ via deziro.

OV V.113. Verkita en 1893 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — La 2 ekz. de No. 64 kaj 10 ekz. de No. 60 mi sendis al vi. Per tiu ĉi sendaĵo via konto pleniĝis kaj nun vi restas ŝulda al mi 1 r. 10 kop.S-ro Viktor Lévy skribis al mi antaŭ 3–4 jaroj kaj promesis labori en la Oriento; sed de tiu tempo mi jam nenion pli aŭdis de li kaj mia letero restis sen respondo. Tial mi nun ne povas rekomendi la laboron de s-ro Lévy, ĉar mi ne scias, ĉu li plenumos sian promeson. Cetere tradukanton mi povus trovi facile, se mi nur havus monon por presado.

OV V.114. Verkita en 1893 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — El la ricevitaj 5 rub. mi enskribis 1 r. por Esperantisto 1895 kaj 40 kop. por kovri la “Demonon” kiun mi sendis al vi siatempe; tiel restis 3 r. 60 kop. kaj mi enskribis ilin en la kolekton de via ekzemplero de la “Biblioteko”. Por la adresoj mi kore vin dankas. Plej koran mian dankon por viaj bonaj deziroj al la nova jaro; akceptu ankaŭ de mia flanko la plej sincerajn bondezirojn.

OV V.115. Verkita en 1894 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — En la N 5/6 de “Esperantisto”, kiun vi ricevis en la fino de Aŭgusto, estas dirite, ke dank’ al neantaŭviditaj cirkonstancoj la “Esperantisto” ĉesas eliradi kaj la abonantoj estos petataj sciigi min, kion ili deziras ricevi por ilia restinta mono. Malgraŭ la neatenditaj batoj la stato de nia afero estas bona kaj baldaŭ ĝi denove fortiĝos. En tiuj ĉi tagoj komencis eliradi nova gazeto esperanta, kiu kostos 1 r. 50 kop. por jaro kaj kiun vi povas aboni ĉe s-ro V. Gernet en Odeso. (Adreso: В. Гернетъ, г. Одесса.) Akceptu ankaŭ de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro.

OV V.116. Verkita en 1895 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Baldaŭ komencos denove eliradi la “Biblioteko de Esperanto”. Ĉu vi ne volus preni sur vin (se la tempo al vi permesas) traduki ion por tiu ĉi Biblioteko?

OV V.117. Verkita en 1896 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — La 15 ekzempl. de la litova lernolibro mi volonte akceptos por vendado; sed la vendado daŭros kredeble tre longe, ĉar dank’ al la cirkonstancoj, kiujn vi kredeble scias (niaj leĝoj ne permesas litovajn librojn kun latinaj literoj) la libro devas figuri en la “Nomaro de verkoj” kiel “Nericevebla”. — La nova eldono de la plena vortaro per nenio diferencas de la malnova.

OV V.118. Verkita en 1896 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — El viaj 6 rubloj mi 5 r. danke enskribis por la “Biblioteko” kaj por 1 rublo mi sendis al vi hieraŭ 50 ekzempl. de la pola broŝureto. La 3-a numero de la “Lingvo Internacia” jam eliris; se vi ne ricevis ĝin, volu skribi al s-ro Gernet.

OV V.119. Verkita en 1896 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Koran dankon por via gratulo al la nova jaro. Akceptu ankaŭ de mia flanko la plej koran gratulon kaj bondezirojn. — La gazeto ne ĉesis eliradi, ĝi nur forte malfruiĝis (la lasta numero estis la Septembra, post kelkaj tagoj eliros la Oktobra).

OV V.120. Verkita en 1897 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Via kanteto estas verkita bone kaj senerare kaj mi trovas en ĝi nenion por korekti. — Koran dankon por la gratulo al la nova jaro; volu ankaŭ de mi akcepti la plej koran gratulon.

P.S. Ĉu oni povos ie ricevi vian litovan lernolibron de Esperanto? Ĉu vi ne povus sendi al mi almenaŭ unu ekzempleron?

OV V.121. Verkita en 1902 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Vian lernolibron litovan mi ricevis kaj mi kore vin dankas.

OV V.122. Verkita en 1902 al s-ro pastro A. Dombrovski.

La 50 ekzemplerojn de via “Kanto” mi ricevis kaj mi kore vin dankas. Ili alportis al mi efektivan plezuron.

OV V.123. Verkita en 1902 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian broŝuron kaj mi dankas vin kore. La ekzemplerojn por s-ro Grabovski kaj Blumental mi fordonos morgaŭ laŭ la adresoj. Koran dankon por via novjara gratulo; volu ankaŭ de mi akcepti la plej bonajn dezirojn por la nova jaro. Ĉe okazo mi permesas al mi demandi vin, kio fariĝis kun la “Kanto” kiun vi eldonis antaŭ kelke da jaroj? Kial ĝi ne troviĝas en la katalogoj kiuj estas presataj sur la kovrilo de l’ “Espérantiste”? Ĉu vi ne deziros ĝin vendadi?

OV V.124. Verkita en 1905 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Kara sinjoro! — Vian broŝuron “Esperanto kiel scienca helpilo” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

OV V.125. Verkita en 1910 al s-ro pastro A. Dombrovski.

Tre estimata amiko! — La 20 milrejsojn mi ricevis kaj mi sendas al vi mian koran dankon en la nomo de nia amata afero. En la komenco mi intencis sendi ilin al s-ro Schmidt por la kaso de la Ligo internacia, sed la Ligo en ĝia nuna formo estas fondita sen mia scio kaj sen mia volo, kvankam la redaktoro presis la Regularon en mia nomo kaj kun mia antaŭparolo. (Mi kreis Regularon tute alian; sed s-ro Schmidt ne dirinte al mi eĉ unu vorton ŝanĝis la tutan fundamenton de mia regularo kaj donis al ĝi sub mia nomo tian formon, kian mi tute ne povas aprobi*.)

* Por eviti tiajn surprizojn kiujn faras al mi s-ro Schmidt, mi intencas baldaŭ preni la tutan kondukadon de la afero en mian propran manon.

Ne sciante ankoraŭ kio estos kun la Ligo, kaj timante ke ĝi en ĝia nuna formo ne povos sin teni, mi decidis reteni ankoraŭ vian monon ĉe mi, ĝis la afero de la Ligo klariĝos aŭ ĝis vi mem skribos al mi kion mi devas fari kun la mono.

Plenumante vian peton, mi sendas al vi nun mian fotografaĵon kaj mi petas vin akcepti ĝin kiel signon de efektiva estimo kaj memoro. Mi petas vin ankaŭ honori min per via fotografaĵo, kiu estos por mi tre kara.

Kun granda plezuro mi vidas, ke vi ne forgesas nian aferon kaj propagandas ĝin konstante. Dio donu al via laborado la plej bonajn rezultatojn.

OV V.126. Verkita en 1890 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Tre estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun la 9 rubloj, promesoj kaj uzitaj signoj de poŝto. Mi sendis al vi hodiaŭ la librojn, kiujn vi petis kaj ankaŭ la gazeton “La Esperantisto” de No 1 ĝis No 12 de la pasinta jaro; La NNo 1, 2 kaj 3 de la nuna jaro vi ricevos post 6–8 tagoj el Nurnbergo. — De sinjoro Molgaĉev mi ricevis antaŭ 4–5 monatoj leteron, tiam li ankaŭ petis librojn, kiujn mi sendis al li; sed de tiu tempo mi havas de li ankoraŭ nenian sciigon. Sinjoro Weber kredeble nenion faras por nia afero; antaŭ 5–6 monatoj mi skribis al li leteron, sed mi ricevis de li nenian respondon, mi havas de li nenian sciigon kaj ankaŭ inter la abonantoj de la “Esperantisto” mi lin ne trovas.

OV V.127. Verkita en 1891 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara amiko! — Kun danko mi ricevis vian leteron kun 2 rubloj kaj kun la sciigoj de aliĝo. S-rinon Pŝeniĉnaja kaj s-ron Miĥaelis mi enskribis en la nombron de la abonantoj, kaj ili ricevos la gazeton post 8–10 tagoj. La novan rusan lernolibron mi sendos al vi post kelkaj tagoj. Laŭ via deziro mi sendas al vi tiujn librojn kun surmetita pago (налож. плат.). El miaj antaŭaj kalkuloj vi restas nun ŝulda al mi 2 r. 26 kop.; la nun sendataj libroj (100/56) kostas 5 rubl.; tial mi faros surmetitan pagon por la tuta sumo kune, t.e. por 7 rubloj 26 kop.

La “Esperantisto” havas ĝis nun 460 abonantojn kaj ni esperas ke ĝis la fino de l’ jaro ilia nombro estos 500. La “Liron” eldonas ne mi, sed s-ro Grabowski; li skribis al mi, ke li intencas ĝin eldoni, sed li ne skribis ankoraŭ kiam li ĝin eldonos.

P.S. Sinjoro Trompeter skribas al mi, ke la “Esperantisto” elsendita al s-roj J. Ukladnikov (С. Петербург, в Медицинскую Академию) kaj d-ro M. J. Boloĥovskij (в Харькoв, в Университет) venis returne ĉar la poŝto ne trovis la adresatojn. Ĉu vi ne povas doni al mi pli precizan adresojn de tiuj ĉi sinjoroj? T. s.

OV V.128. Verkita en 1892 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara). “T. s.” signifas “tiu sama”: la persono, kiu jam subskribis antaŭ “P.S.”

Kara amiko! — Hodiaŭ mi sendas al vi 100 ekzempl. de No 56 kaj 10 ekz. de No 41. Pardonu ke mi ne sendis la librojn pli frue, ĉar neatenditaj cirkonstancoj retenis ilin tro longe en la presejo. Surmetitan pagon mi sur la librojn ne faris, ĉar la ricevitaj de vi en la pasinta semajno 5 rubloj kaj 6 r. preskaŭ tute kovris vian ŝuldon.

La diritajn 11 rublojn mi laŭ via deziro uzis en la sekvanta maniero:

R. K.
a) mi enskribis 2 abonantojn por la “Esperantisto” (Kosiewicz kaj Rekutin) 1 60
b) mi enskribis en la rubrikon de oferoj (presota en No 12) 1 r. de vi kaj 2 r. de Rekutin 3
c) mi sendis al vi 100/56 kaj 10/41 6
10 r. 60 k.

Sekve el viaj lastaj 11 rubloj restis ankoraŭ 40 kop., kiujn mi uzis por kovri parton de via antaŭa ŝuldo. En tia maniero via ŝuldo, kiu estis antaŭe 2 r. 26 kop., estas nun nur 1 r. 86 kop.

La adreso de s-ro M. Goldberg estas: М. Голдбергу в м. Наровл, Минской губ.

Mi devas tamen rimarki al vi, ke liaj versaĵoj per si mem havas stilon ne tute bonan, kaj ĉiun fojon antaŭ ol mi ilin presas, mi ilin devas iom bonigi. Vi povas skribi al li, kaj li sendube volonte prenos sur sin la tradukon el Saltikov-Ŝĉedrin, se vi promesos al li, ke vi ĝin eldonos.

Pri rapidigo de la eldono de la “Liro” estus bone se vi volus skribi rekte al ĝia eldonanto (Г-ну А. Грабовскому на фабрйке П. Т. Дербенева, г. Иваново-Вознесенск, Владим. губ.).

Laŭ via deziro mi sendas al vi nun 100 adresojn de kuracistoj, al kiuj laŭ mia opinio estus utile dissendi la verkon No 56. Tiuj ĉi adresoj estas presitaj tiel, ke en la komenco staras la nomo, poste la urbo, (poste la distrikto) kaj fine la gubernio. Oni devas sekve adresi ekzemple tiel:

Doktoro Iv. Sem. Antonenko

S. Lipovaja Dolina

Полтавская губ.
(Гадячскаго уезда.)

OV V.129. Verkita en 1892 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara amiko! — Kun plezuro mi dezirus plenumi vian peton pri detala kalkulo komencante de via unua letero ĝis nun, sed bedaŭrinde mi havas nenian eblon tion ĉi fari. Kalkulojn de la pasintaj jaroj mi jam nun ne havas, kaj eĉ kalkulon de la nuna jaro mi ne povas doni al vi en tia detaleco, kiun vi deziras. La kaŭzo estas sekvanta:

Mi ne kondukas apartan libron por ĉiuj enspezoj kaj elspezoj, ĉar por tio ĉi mankas al mi la tempo. Mi enskribas en la libron nur tiujn enspezojn, aŭ elspezojn, kiuj postulas memoron. Tiel ekzemple se iu sendas al mi ian sumon kaj deziras akurate por la sendita sumo librojn, abonojn aŭ ion alian, tiam mi simple plenumas lian mendon kaj nenion enskribas. Sed nur se iu sendas al mi kelkan sumon da mono por estonta kalkulo, aŭ se li deziras librojn k. c. por sumo pli malgranda — aŭ pli granda — ol li alsendis, tiam mi enskribas lian sendon kaj mian sendon, por scii, kiom unu el ni ŝuldas al la dua.

Post tiu ĉi malgranda antaŭparolo mi donos nun la nunan staton de niaj kalkuloj:

[FORIGITA!: “dupaĝa detala konteltiraĵo”]

Sekve hodiaŭ (25/IX 7/X) la stato de niaj kalkuloj estas:

Vi ŝuldas al mi 41 r. 25
mi ŝuldas al vi 34 r. 04

Rezultato: Hodiaŭ 25/IX 7/X
vi ŝuldas al mi 7 r. 21 kop.

Mi forte bedaŭras, ke mi ne povas plenumi vian peton kaj sendi al vi detalan kalkulon de la komenco ĝis nun.

Estas al mi tre agrable, ke vi intencas eldoni la detalan gramatikon de E. Haller. Kiam ĝi estos preta, mi kun plezuro prenos sur min la laboron de trarigardo. Mi ankaŭ pensas, ke la plej bone estos, se vi eldonos la gramatikon en Varsovio, kie la presistoj havas jam la literojn kun signetoj ˆ. Mi rekomendas al vi la presejon de A. Gins (kie estas presita la nova 5-kopeka lernolibro). Mi konsilas al vi presi 1.000 ekzemplerojn.

Estas tre bone, se s-roj Eksner kaj Lada skribos ian melodian muzikon al unu aŭ al kelkaj versaĵoj esperantaj. Tio ĉi estos tre bona rimedo por propagando la cetero de la letero mankas

OV V.130. Verkita en 1892 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Estimata amiko! — Mi ricevis vian leteron kun 10 rubloj kaj mi sendis al s-rino Vogaŭ hodiaŭ la librojn, kiujn vi deziris. Mi ankaŭ abonis laŭ via deziro 5 ekzempl. de la Biblioteko (3 sub adreso Vogaŭ, 1 sub Haller kaj 1 sub Zarucki); por la abonitaj 5 ekzempl. de la Biblioteko akceptu mian plej koran dankon. La stato de via kalkulo estas nun tia, ke en la nuna momento vi restas ŝulda al mi 57 kopekojn (kopion de la kalkulo mi aldonas al tiu ĉi letero).

Dank’ al la parolado pri reformoj la nuna jaro estas efektive tute perdita por nia afero; tamen ni ne devas tion ĉi bedaŭri, ĉar la fina rezultato estos tre bona. La minaca fulmotondro de la reformoj purigis unu fojon por ĉiam la atmosferon plenigitan de nuboj, kaj nun ni havos jam dank’ al Dio longan trankvilecon kaj povos energie labori. En la lastaj kelkaj jaroj multaj amikoj komencis postuladi reformojn; mi petegadis ilin konstante kaj senĉese, ke ili lasu tiun ĉi demandon, kiu alportos nenian utilon kaj nur tute ruinigos nian aferon; sed neniu volis min aŭdi. Mi kreis Ligon por decidi pri tiuj ĉi aferoj, sed ankaŭ tio ĉi ne helpis, ĉar sian nesukceson la reformistoj klarigadis per tio, ke mi batalas kontraŭ reformoj. En la fino de la jaro 1893 s-ro Trompeter sciigis min, ke se mi ne elpaŝos persone kun radikalaj reformoj, li ĉesos eldonadi la gazeton; ankaŭ la aliaj reformistoj forte agitadis por reformoj. Tiam alpremita al la muro kaj vidante nenian helpon, mi vole-ne-vole devis cedi kaj alpaŝi kun propono de radikalaj reformoj. Nun dank’ al Dio ĉio baldaŭ estos finita; ĉiuj esperantistoj pripensis la aferon kaj konvinkiĝis, kiel danĝeraj nun estus ĉiaj reformoj; nun ni baldaŭ havos oficialan decidon de la plimulto kontraŭ reformoj, — kaj nia afero estos savita kaj ĉiujn niajn fortojn ni povos nun trankvile uzadi por la vastigado de nia afero. Instruita de la maldolĉa sperto, mi uzas nun ĉiujn fortojn, por fari nian aferon finance sendependa de ĉiu aparta persono, kaj por tio ĉi mi komencis la “Bibliotekon”. Se la Biblioteko iom post iom atingos la necesan nombron da abonantoj, tiam nia afero komencos rapide kaj brilante progresadi, kaj nenia nubeto jam kovros iam la ĉielon de nia afero.

[FORIGITA!: kalkulo]

Sekve nun (29/VIII. 1894) vi restas ŝulda al mi 55.57 − 55.00 = 0 r. 57 kop.

OV V.131. Verkita en 1894 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara amiko! — La 60 rublojn mi ricevis. En la nomo de nia afero mi dankas kore vin kaj ĉiujn amikojn, kiuj oferis por nia afero. La oferoj estos publikigitaj en la Marta numero de la gazeto, kaj tiam mi ankaŭ sendos po unu ekzemplero de la numero al ĉiuj oferintoj. — La librojn 5/64 + 10/72 + 50/56 mi sendas al vi hodiaŭ. — S-ro J. Seleznev (el Melekes) loĝis antaŭ 2 monatoj en Baku (г. Баку, Межевая чертежная, г-ну И. Селезневу) sed ĉu li nun tie ankoraŭ loĝas, mi ne scias, ĉar mi jam longe havis de li nenian leteron. Eble li jam ne loĝas en Baku.

OV V.132. Verkita en 1895 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara kolego! — Mi volis sendi al vi 15 ekzemplerojn de la No 3 de Esperantisto por disdoni al tiuj 15 personoj, kies oferoj estas kvitancitaj en tiu ĉi numero; sed bedaŭrinde la cenzuro retenis la tutan paketon kaj sendis ĝin returne Nurnbergon. Tial mi petas vin, volu skribi al mi aparte la adreson de ĉiu oferinto, kaj tiam mi lasos sendi la gazeton al ĉiu aparte, ĉar mi pensas, ke apartajn ekzemplerojn la cenzuro tralasos. Mi atendas vian respondon.

OV V.133. Verkita en 1895 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara kolego! — La 15 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis. La kaŭzon, kial la “Esperantisto” estas malpermesita, oni ne volas al ni diri; sed mi supozas, ke ĝi fariĝis kredeble pro la artikolo de Tolstoj en No 2 aŭ entute pro la kunlaborado de “Posrednik”. Mi klopodas nun, ke oni permesu al mi eldonadi la gazeton en Rusujo sub cenzuro.

OV V.134. Verkita en 1895 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kara amiko! — La 20 rublojn mi danke ricevis. La librojn mi sendis hieraŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ. La gazeton “Lingvo Internacia” mi abonis por vi en 3 ekzempleroj (ankaŭ sub la adreso de s-rino Vogaŭ); mi abonis ĉe s-ro Gernet, kaj vi ricevos la gazeton kredeble post 8–10 tagoj. Por via abono de la “Biblioteko” mi ankaŭ vin dankas kaj mi daŭrigos sendadi ĝin al vi kiel antaŭe.

La adreso de la esperantisto Seleznev (Seleznet) estas nun jena: г. Москва, Малая Дорогомиловская, дом Самарина, кв. No 7.

OV V.135. Verkita en 1896 al d-ro J. Guminskij, Rovnoje (gub. Samara).

Kun ĝojo mi legis la sciigon, ke vi fondis rondeton por labori por nia afero kun fortoj unuigitaj. Akceptu mian koran gratulon kaj la deziron de la plej bona kaj brilanta sukceso. La societo “Espero” kresku kaj floru kaj alportu eternan benon al nia afero. Ni esperu, ke la rondeto okupos baldaŭ tre gravan lokon inter niaj laborantoj kaj ellaboros al si eternan neforgeseblan nomon en la historio de nia afero; ni esperu ke via energia rondeto baldaŭ fariĝos la patro por multaj aliaj rondetoj en diversaj urboj de nia lando kaj de aliaj landoj.

El la koraj kaj fajraj vortoj de via letero mi vidas, ke vi konscias la tutan malfacilecon de nia afero en la nuna tempo kaj la tutan paciencon, je kiu vi necese devos esti armitaj, se vi volas sukcese labori kontraŭ la indiferenteco de la amasoj. Sub la malsukcesoj de la unua tempo ne perdu la kuraĝon kaj energion kaj ĉiam memoru, ke per konstanteco ni pli aŭ malpli frue venkos. Longe staras la vintra glacio kaj ŝajnas, ke la tuta laboro de la sunaj radioj ne povas venki eĉ unu peceton de la glacio; sed la tempo venas kaj la konstanteco venkas, kaj post la unua disrompo rapide fluidiĝas la tuta glacio.

Via letero estos presita en la No 7 de la “Esperantisto”. Mi esperas, karaj amikoj, ke vi ofte kaj regule ĝojigados min per viaj leteroj kun sciigoj pri via laborado.

Plej koran saluton al ĉiuj membroj de via societo

sendas al vi via aldonita L. Zamenhof.

OV V.136. Verkita en 1891 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimataj sinjoroj! — Via intenco eldoni la poŝan lernolibron en lingvoj sveda kaj finlanda estas tre bona, kaj mi publikigos tion ĉi en la “Esperantisto”, por ke jam aliaj personoj ne laboru super tio ĉi sama. La eldono de la Poŝa gramatiko en diversaj lingvoj apartenas al la plej gravaj bezonoj en nia afero.

La kostoj de la eldonado estas pli malpli la jenaj:

La eldono de vortareto sur folio (en tiu grandeco kaj formo kiel la vortaretoj internacia-naciaj aldonitaj al la lernolibroj No 1, 2, 3, 4, 5, 24) kostas (jam kune kun la papero):

por 1000 ekzempleroj ĉirkaŭ 18 rublojn
" 2000 " ĉirkaŭ 24 r.
" 3000 " ĉirkaŭ 30 r.
k.t.p.

La eldono de la poŝa lernolibro (en tia grandeco kaj formo kiel la verko No 41) kostas pli malpli:

por 1000 ekz. ĉirkaŭ 90 rublojn
por 2000 ekz. ĉirkaŭ 120 r.
por 3000 ekz. ĉirkaŭ 150 r.
k.t.p.

La leteron de sinjoro Halle (?) mi ricevis, kaj estas al mi tre agrable, ke parto de la senditaj libroj sin trovas nun en librejo.

Se la “St. Pet. Herold” akceptos la artikolon, mi petas vin sendi al mi unu ekzempleron.

Mi estus al vi tre danka, se vi volus skribi al mi iom pli detale pri via interparolo kun la klubo volapüka.

Ĉiujn membrojn de via estimata societo kore salutas subskribo

OV V.137. Verkita en 1891 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis vian leteron de 17/IX kaj ankaŭ vian telegramon, per kiu vi alportis al mi efektivan ĝojon kaj por kiu mi kore dankas ĉiujn amikojn subskribitajn sub la telegramo. Mi deziras al vi ĉian feliĉon kaj la plej bonajn sukcesojn; ni esperu, ke la vespero de la unua kunveno de via societo restos por eterne grava kaj turna momento en la historio de nia afero.

La esperoj estas tre bonaj, la celo brilas tute klare, sed ho ve! Nun la tempo estas tre malfacila. Oni bezonas grandan, feran paciencon, kaj nun mi multe esperas je vi, karaj amikoj de nia afero! Laboru! Laboru!

Pardonu, ke mi ne respondis vian leteron tuj post ĝia ricevo; en la lasta tempo mia kapo estas tre plena je diversaj zorgoj, ke mi ofte ne estas kapabla eĉ skribi kelkajn vortojn. Sed mi esperas ke la tempo kaj pacienco al ĉio alportos helpon.

Akceptu, karaj amikoj, koran saluton subskribo

OV V.138. Verkita en 1891 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — Sinjoro A. Roŝĉaĥovski el Riga (adr.: г. Рига, Лифландская Каз. Палата, А. Рощаховскому) verkis kaj volas eldoni je sia kalkulo “Kalendaron Esperanto”. La verko laŭ mia opinio estos tre utila, tiom pli ke la eldonanto volas ĝin disvastigi en granda nombro da ekzempleroj kaj doni al ĝi tre malaltan koston. Sed la cenzuristo en Riga ne volas ĝin permesi, dirante, ke li ne komprenas la lingvon Esperanto. Nun en la tuta Rusujo nur la S. Peterburga cenzuro permesas niajn verkojn; tial mi permesis al mi sendi hodiaŭ la manuskripton de la kalendaro al vi kun la kora peto, ke iu el la membroj de la “Espero” volu transdoni la manuskripton al la S. Peterburga cenzuro. Al la manuskripto devas esti aldonita 80-kopeka stampa marko, kiun mi nun almetas. Kiam la manuskripto estos subskribita de la cenzuro, oni devos ĝin tuj resendi al s-ro Roŝĉaĥovski (adreso supre). Mi petas vin rapidi, ĉar por kalendaroj nun estas jam la lasta tempo. Antaŭe dirante koran dankon en mia nomo kaj en la nomo de la aŭtoro,

mi restas via aldonita L. Zamenhof

P.S. Koran saluton al la “Espero”.

OV V.139. Verkita en 1891 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — Koran dankon por la zorgoj pri la kalendaro! Kun granda plezuro mi ankaŭ legis vian sciigon, ke la generalo Gresser permesis la kunvenojn de via Societo. Se prosperos al vi atingi la permeson de la Ministro, ĝi estos tre grava por nia afero.

La sukcesoj de via Societo min forte interesas, kaj mi esperas, ke kun la tempo via societo fariĝos la centro de nia afero. Se ĝis Januaro mia projekto presita en la No 9 de la Esperantisto, ne efektiviĝos, tiam mi vole-nevole devos forlasi Varsovion veturi en ian malproksiman urbon, kie oni ne scias ankoraŭ ke mi “Faras novajn lingvojn”, kaj tie mi devos en la daŭro de kelkaj jaroj zorgadi absolute nur pri la pano kaj pri la elrampo el mia nuna situacio. Se tio ĉi fariĝos, tiam mi estus almenaŭ feliĉa, se mi forveturante povus scii, ke mi lasas en S. Peterburgo fortan kaj energian rondeton, kiu zorgos pri nia afero en tiuj kelkaj jaroj, en kiuj mi mem povos por ĝi nenion fari kaj eĉ ne pensi pri ĝi. La “Esperantisto” kaj sekve ankaŭ la centro de nia afero, tiam restos kredeble en la manoj de la klubo Nurnberga; sed (parolante inter ni) mi estus pli kontenta, se la centro de nia afero iom post iom transirus en la manojn de la klubo S. Peterburga. Tial mi forte ĝojus, se prosperus al vi post kelka tempo fondi vian propran organon*. Bedaŭrinde tio ĉi en nia lando estos afero tre malfacila.

* kiu espereble iom post iom centrigus en si nian tutan aferon.

Dezirante al viaj laboroj la plej bonajn sukcesojn kaj kore salutante ĉiujn membrojn de la “Espero” mi restas

via aldonita L. Zamenhof

P.S. Amikoj! Se mi eble estos devigata forlasi por kelkaj jaroj nian aferon, mi kalkulas je vi, mi esperas, ke vi ne lasos ĝin fali!

OV V.140. Verkita en 1891 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — Antaŭ semajno mi ricevis la ĝojigan telegramon pri la oficialiĝo de la societo “Espero”. Kredeble la telegramo estis sendita de vi, kaj tial mi ankaŭ respondon sendis sub via adreso. Mi sendas al vi mian koran dankon por la telegramo kaj mi atendas de tago al tago pli detalan leteron.

La oficialiĝo de la societo estas grava paŝo kaj mi kore gratulas vian societon por tiu ĉi sukceso. Mi esperas, ke nun la laborado de la Espero baldaŭ larĝe disvolviĝos kaj ke pli aŭ malpli frue la tuta centro de nia afero transportiĝos S. Peterburgon.

Mi petas vin enskribi min en la nombron de la membroj de via societo kun la pago de 10 rubloj ĉiujare. Tiun ĉi monon mi petas vin preni el la enspezoj por la libroj, kiujn mi siatempe sendis al s-ro N. Halle. Mi petas vin sendi al mi ekzempleron de la statutoj kaj membran bileton.

Ĉu via klubo ne deziras preni en la “Esperantisto” inviton al niaj amikoj fariĝi membroj de via societo? En tia okazo mi petas vian klubon sendi al mi la tekston de tiu ĉi invito.

Mi ne scias, kiaj estas viaj planoj por la estonteco, sed mi pensas ke antaŭ ĉio vi devas per ĉiuj fortoj peni fondi solidan kason, ĉar por sukcesoj en nia afero, tiel same kiel por milito, “estas necesaj tri objektoj: mono, mono kaj mono”.

Al vi kaj al ĉiuj estimataj membroj de la “Espero” koran saluton subskribo

OV V.141. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Benitan komencon kreskantan potencon en floro kaj gloro deziras el koro Zamenhof.

OV V.142. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis la telegramon de hieraŭ kaj petas la “Esperon” akcepti mian koran dankon por la elekto min kiel honoran efektivan membron. Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos min sciigi pri la rezultatoj kaj difinoj de la unua komuna kunveno.

Membro de “Espero” L. Zamenhof.

OV V.143. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis la leteron de sinjoro Becker kaj legis ĝin kun granda plezuro; mi ricevis ankaŭ la leterojn de s-roj Ŝmurlo kaj Terentjev kaj la diversajn gazetojn kun la sciigoj kaj telegramoj. Por ĉio tio ĉi mi kore dankas. Mi ĝojas, ke la komenco de via Societo estis tiel bona kaj solena. La telegramoj de la Norda Telegrafa Agentejo havas gravan signifon por nia afero. Pli detale pri la festo de la Espero mi parolos en la 7-a numero de la Esperantisto (por la 6-a estas jam tro malfrue).

Estus tre bone, se la “Espero” volus sendi al la internacia muzika ekspozicio en Vieno la himnon de Adelsköld (eble ankaŭ ion alian) kaj la surskribon en Esperanto por la eksterlanda salono.

La leteron de s-ro Majnov mi ricevis kaj mi respondos al li ke sciigojn en la nomo de la “Espero” ni povas presi nur tiam, kiam ili portas karakteron oficialan (t.e. estas subskribitaj de la membroj de la komitato).

Nun permesu al mi turni min al vi kun la sekvanta peto:

Mi deziras nun presi novan (5-kopekan) eldonon de la verko No 1; sed en Varsovio la cenzuro nenion permesas kaj tial mi sendas la manuskripton al vi kaj petas vin prezenti ĝin al la cenzuro Peterburga kaj tuj kiam la manuskripto estos subskribita — resendi ĝin al mi. Mi almetas 80-kopekan stampan markon por la cenzuro kaj 42 kop. por la poŝta resendo. Mi pensas ke la nova libreto havos tre gravan signifon kaj mi estos al vi tre danka por via helpo.

Kun kora saluto al ĉiuj membroj de la “Espero” subskribo

OV V.144. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Responde vian leteron de 11/V mi rapidas sciigi vin ke al librovendistoj mi la librojn en komision ne donas, ĉar dank’ al mia nuna situacio mi devas mem pagi antaŭe por ĉiu nombro da ekzempleroj (eĉ el miaj propraj libroj), kiujn mi prenas kaj tial mi povas vendadi nun nur por mono pagita. Tamen kun la societo “Espero” mi faras escepton, ĉar mi dezirus ke la societo posedu ĉiujn librojn en sufiĉa nombro. Tial mi sendis al vi hodiaŭ en komision tiujn librojn kaj en tiu nombro, kiujn vi deziras, kaj mi sendas al vi nun la kvitancon, kun kiu vi povos post 6–8 tagoj ricevi la sendaĵon. Se la societo deziras havi tiujn ĉi librojn en komisio, tiam mi povas doni al ĝi rabaton de 25%; sed se la societo povus kaj volus aĉeti la librojn je sia propra risko, tiam mi povus doni al ĝi rabaton de 50%.

Laŭ via deziro mi sendis al vi hodiaŭ 50/No 1, 10/2, 20/3, 40/4, 10/5, 100/6, 100/7, 100/9, 100/10, 30/11, 30/12, 5/13, 10/14, 10/15, 30/16, 30/17, 30/18, 10/19, 20/20, 10/21, 5/22, 5/23, 15/24, 50/26, 10/29, 10/30, 20/31, 50/32, 200/4, 20/44, 200/48, 30/49.

De No 8 mi havas nun nenian ekzempleron kaj tial mi ne sendis; mi esperas baldaŭ ĝin presi denove kaj tiam mi sendos al vi. De No 10 mi havas nur la eldonon malnovan (kun kelkaj eraroj) kaj mi sendis al vi tiun ĉi malnovan eldonon, ĉar mi pensas, ke la eraroj ne estas tre gravaj. De No 25 (kiel skribis al mi s-ro Demonget) jam nun nenio restis; No 27 ankaŭ jam ne ekzistas en aparta vendado (ĝi estas nun vendata nur kun la lernolibro No 24). La plej granda parto de la eldono de No 27 estis siatempe aŭ dissendita senpage aŭ sendita en komision, el kiu mi poste nenion ricevis, nek monon, nek verkojn returne. Kiam la cirkonstancoj al mi permesos, mi presos ĝin denove aparte. — No.No 28, 33, 34, 35, 36, 37, 38, 39, 40, 42, 43, 45, 46, 47, 50, 51, 52, kaj 53 mi venigas ĉiam mem nur en tre malgranda nombro laŭ mezuro de bezono, ĉar mi ne havas la eblon aĉeti ilin por provizo en pli granda nombro; tial mi povas nek doni ilin en komision nek doni de ili ian rabaton. Tial mi konsilas al vi venigi tiujn ĉi numerojn aŭ rekte de iliaj aŭtoroj, aŭ per la librejo de Rudolf Uhlig en Leipzig.

Mi sendas al vi nun la leteron de s-ro de Beaufront; eble vi trovos utile fari el ĝi ian uzon?

Laŭ la peto de s-ro de Majnov mi sendas al vi nun 2 ekzemplerojn de mia fotografaĵo (en formato vizita, ĉar en kabineta mi bedaŭrinde ne havas kaj neniam havis). Ankaŭ mian mallongan biografion.

Koran saluton al la tuta societo akceptu subskribo

OV V.145. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis kun danko la protokolojn de 3/V kaj 11/V; mi presos ilin en nia gazeto. — La nova eldono de la lernolibro, kiun mi nun intencas presi (kaj por kies transdono al la cenzuro mi vin kore dankas) havos laŭ mia opinio grandegan signifon dank’ al la “Invita letero”, “mallonga ĉirkaŭrigardo”, detala antaŭparolo kaj malgranda kosto. Sed mi pensas, ke estus multe pli utile por la afero, se sur la titola paĝo anstataŭ “Варшава, издание Заменгофа” estus dirite: “С.-Петербург, издание С.-Петербургского клуба эсперантистов”. Tial mi petas vin skribi al mi, ĉu vi ne dezirus preni sur vin la eldonon de tiu ĉi libro aŭ almenaŭ permesi al mi meti vian firmon sur la titola paĝo? Estus ankaŭ tre grave, se ni povus eldoni tian saman libreton en la lingvoj franca, angla kaj germana — kaj dissendi ilin en la mondon en grandega nombro.

OV V.146. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo. La rusaj esprimoj “издание Заменгофа” kaj “издание С.-Петербургского клуба эсперантистов” estas rekonstruitaj laŭ iliaj Esperantaj tradukoj donitaj en la Originala Verkaro.

Vian leteron kun la 78 rubloj 25 kop. por la senditaj libroj mi danke ricevis. Mi dankas ankaŭ por la ekzemplero de la Regularo, kiun mi hieraŭ ricevis. Ĝi estos enskribita en la Nomaron sub No 54. Sur la letero adresita al D. Gureviĉ, kiun mi ricevis de vi, mi alskribis la urbon (Белая Церковь, губ. Киев) kaj sendis al la adresato.

OV V.147. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis la leterojn de s-ro Haller de 28/V kaj 6/18 VI, protokolojn de la 2-a kaj 3-a kunsidoj kaj ankaŭ 50 ekzemplerojn de la regularo, cirkulerojn kaj kartojn. Por ĉio tio ĉi mi petas akcepti mian koran dankon. 50 ekzempleroj de la Regularo estas dume tute sufiĉaj; kiam ili estos venditaj, mi sendos la enspezitan monon al la societo kaj petos tiam pri nova nombro. — De la protokoloj mi nun presados ĉiam nur eltirojn, por ne okupi tro multe da loko. Mi esperas, ke pli aŭ malpli frue “Espero” kredeble havos sian propran organon, kvankam kredeble ankoraŭ ne tiel baldaŭ. Ke la “Esperantisto” eliradu 2 aŭ 4 fojojn en la monato ankaŭ estas ankoraŭ ne tiel baldaŭ espereble; sed la tempo ĉion alportos.

Kun granda malĝojo mi sciiĝis, ke s-ro Haller kredeble baldaŭ forveturos kaj ne povos sekve resti sekretario de la “Espero”. Ke li ne forlasos “Esperon” mi ne dubas, sed estas granda domaĝo se li devos forlasi sian nunan okupon en la Espero. Mi petas sinjoron Haller skribi al mi pri la nova loko de lia loĝado, en kia mi deziras al li prosperon kaj feliĉon.

Mi sendas al vi hodiaŭ kelkan nombron da “Nomaroj de verkoj” en lingvo rusa. Ili prezentas represon el la verko No 41 kaj finiĝas per No 41. Se la societo ofte bezonas nomarojn en lingvo rusa, estus eble bone, ke ĝi presu la plej novan nomaron en lingvo rusa (kio kostos ne multe).

Mi dankas kore por la novaĵoj pri la personoj, kiuj sin turnis al la societo kun demandoj pri nia afero.

Mi estos tre danka al la societo, se ĝi volos demandi al la cenzurejo pri la manuskripto de mia 5-kopeka lernolibro kaj sendi ĝin al mi, se ĝi estas jam subskribita. Estas tre grave, ke tiu ĉi libro eliru kiel eble plej rapide.

Kun kora saluto
membro de la “Espero” L. Zamenhof

OV V.148. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi sendas al vi nun la subskribitan transdonon de mia rajto super la lernolibro kaj mi petas vin kiel eble plej baldaŭ sendi al mi la manuskripton por ke mi komencu ĝin presi. Koran dankon por la permeso presi la firmon de la Societo.

Ke vi partoprenu en la ekspozicio en Ĉikago estu tre dezirate; sed kia estos la plej bona maniero de partoprenado, mi bedaŭrinde ne povas al vi diri, ĉar mi tute ne konas la kondiĉojn.

OV V.149. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La gazeton “Peterburgskaja Ĵiznj” mi ricevis kaj sendas al vi mian plej koran dankon. Mi miras, ke mi ĝis hodiaŭ ne ricevis ankoraŭ returne la manuskripton de mia 5-kopeka lernolibro. Ĉu la cenzuro faras iajn malfacilaĵojn? La manuskripto kuŝas jam preskaŭ 2 monatojn. Ĉu ne ekzistas ia malhelpo?

OV V.151. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Estas granda domaĝo, ke la manuskripto de la 5-kopeka lernolibro perdiĝis kaj la eldono tiel longe prokrastiĝis; sed kulpigi oni neniun povas kaj fari riproĉojn al la cenzuristo ni ankaŭ certe ne devas. Mi preparis alian ekzempleron kaj mi sendos ĝin nun al vi; estus tre bone se mi povus ĝin ricevi returne kiel eble plej frue. Mi sendas al vi ankaŭ stampajn markojn de 80 kop. por la cenzuro.

Mi sendas al vi nun ankaŭ 3 rublojn, kiujn s-ro A. Grünfeld oferis por la klubo, kiu zorgos pri partoprenado de nia afero en Ĉikago.

OV V.152. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis kun danko la leteron de s-ro A. Florell kun la kopioj de la 4-a kaj 5-a kunsido. La ideo skribi cirkuleron al la profesoroj kaj konataj instruituloj estas tre bona; sed mi pensas, ke estus pli utile atendi kun tio ĉi ĝis estos preta la nova 5-kopeka lernolibro en lingvoj rusa kaj franca (tiun ĉi lastan mi intencas baldaŭ prepari por la propagando en la eksterlando); ĉar se vi dissendos cirkulerojn sen detala klariga antaŭparolo kaj sen priskribo de la nuna stato de la afero, la cirkuleroj laŭ mia opinio restos sen bonaj fruktoj aŭ eĉ sen respondoj. Mi petas la societon pripensi tiun ĉi punkton, ĉar pro la granda graveco, kiun povas havi por ni la respondoj de la instruituloj, ni ne devus fari tiun ĉi paŝon nepreparite.

Mi estos tre danka al la “Espero” se ĝi demandos la cenzuriston pri mia 5-kopeka lernolibro kaj resendos ĝin al mi kiel eble plej baldaŭ. Estus tre bone, se “Espero” volus eldoni tian saman verketon en lingvo franca; se la societo ne povas tion ĉi fari, tiam mi baldaŭ mem penos eldoni tiun ĉi verketon.

OV V.153. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi sendis al vi hodiaŭ la manuskripton de s-ro N. Borovko el Odeso (traduko de la “Ŝtona Gasto” de Puŝkin), kiun mi senerarigis. Mi sendis ĝin al vi laŭ la deziro de s-ro Borovko.

OV V.154. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La manuskripton de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis kaj kore dankas.

OV V.155. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La nomoj kaj adresoj de la novaj Esperantistoj, altiritaj de la “Espero” kaj de s-ro Ostrovski, estos presitaj en No 9 de la gazeto. Vian leteron kun la 13 rubloj kaj kun la 27 novaj abonantoj mi sendis al s-ro Trompeter kaj la diritaj 27 personoj baldaŭ ricevos la “Esperantiston” el Schalke. La skribita alfabeto en la 5-kopeka lernolibro estas laŭ mia opinio superflua, ĉar tiu ĉi verko devas nur doni plenan ideon pri la konstruo de nia lingvo; la skribitan alfabeton mi intencas doni en la nova eldono de la 10-kopeka lernolibro (kun 2 vortaroj) aŭ en ia alia verko, kiu enhavos en si nian lingvon detale.

OV V.156. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Antaŭ 2 semajnoj vi skribis al mi, ke la cenzuristo promesis subskribi la 2-an ekzempleron de mia manuskripto tuj post ĝia ricevo. Tial mi miras, ke mi ĝis hodiaŭ ĝin ankoraŭ ne ricevis. Mi petas vin kore, ne forgesu pri la manuskripto, kies baldaŭa eliro estas por mi tre grava kaj pri kiu mi eĉ jam skribis en la “Esperantisto”, ke ĝi eliros en la mezo de Aŭgusto.

OV V.157. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi 8 rublojn, kiujn d-ro Guminski kaj sinjorino S. Vogaŭ (ambaŭ el Rovnoje, gub. Samara) oferis por la celoj de partopreno de nia afero en la ekspozicio en Ĉikago.

OV V.158. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi sendis al vi hodiaŭ por provo (senpage) 50 ekz. de la No 56 (5-kopeka lernolibro). Laŭ la deziro de “Espero” mi donis en tiu ĉi verko skribitan alfabeton kaj aldonis diversajn vortojn en la vortaro.

Se vi bezonas tiun ĉi verkon en pli granda nombro, mi povas ĝin ankaŭ doni al vi kun granda rabato, tamen ne kun tiel granda kiel la ceterajn verkojn, ĉar tiam mi devus tre multe perdi. Dum de ĉiuj verkoj mi donas al vi 50%, mi de la verko No 56 povas doni al vi nur 30% da rabato.

OV V.159. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Pardonu min, ke mi denove venas maltrankviligi vin per unu peto. Mi volas nun presi novan eldonon de kelkaj verkoj (NNo 8, 10, 11, 14, 27, 41 kaj 56), sed la Varsovia cenzuro nenion volas legi dirante, ke ĉio tuŝanta la lingvon Esperanto povas esti cenzurata nur en S. Peterburgo. Mi tial permesas al mi sendi al vi hodiaŭ la nomitajn 7 verkojn kun la kora peto ke vi volu ilin doni en la S. Peterburgan cenzurejon kaj resendi al mi, kiam ili estos subskribitaj. Post unu semajno la verkoj kredeble estos jam subskribitaj, kaj mi estos al vi tre danka, se vi tiam tuj ilin prenos el la cenzurejo kaj senprokraste volos sendi al mi. Al ĉiu verko devos esti aldonita stampa marko por 80 kop., kaj tial mi nun sendas por la 7 verkoj — 5 rublojn kaj 80 kop. (5 r. 60 kop. por markoj kaj 20 kop. por la poŝta resendo sub banderolo).

En la nova eldono de la 5-kopeka libro la teksto de aliĝo estos presita ne sole sur poŝta blanketo, sed ankaŭ en la libro mem, ĉar la poŝtaj kartoj ofte perdiĝas en la vojo kaj tiam la ricevanto ne scias kion fari.

OV V.160. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis la 20 rublojn, kaj hodiaŭ mi sendis al vi 500 ekz. de la verko No 56. Mi sendis per fervojo, ĉar per poŝto la transsendo mem kostus ĉirkaŭ 8 rublojn! Kun tiu ĉi letero mi sendas al vi la duplikaton de la letero transsenda.

La kalkulo estas: 500 ekz. po 5 kop. 25 r. 00
Rabato 30% 7.50
17.50
Transsendo: al la fervojo 1.24
enpakado 0.40
kune 19.14

En tia maniero el viaj 20 r. restis ankoraŭ 86 kop., kaj por tiu ĉi sumo mi sendis al vi hodiaŭ aparte sub banderolo ankoraŭ 20 ekz. de la 5-kopeka libro.

La cirkuleron de d-ro Ostrovski mi ankaŭ ricevis kaj mi trovas ĝin tre bona.

P.S. Ĉu vi sendis jam al s-ro Trompeter la anoncojn de s-ro Puĉkovski?

OV V.161. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La cenzuritan ekzempleron de la 5-kopeka lernolibro mi ricevis kaj kore dankas. Pri la ceteraj manuskriptoj oni diris al mi en la Varsovia cenzurejo la jenon:

Ili ricevis el la “Главное Управл. по д. печать” la manuskriptojn kun la demando “kial la Varsovia komitato ne volas cenzuri la manuskriptojn, dum la unuaj eldonoj de tiuj verkoj estis ja cenzuritaj en Varsovio?” La Varsovia komitato tamen, anstataŭ cenzuri, tuj resendis la verkojn al la Главное Управление kun la sekvanta respondo: “antaŭ kelkaj jaroj ni havis 2 cenzuristojn, kiuj prenis sur sin legi la verkojn esperantajn; sed nun ambaŭ tiuj ĉi cenzuristoj mortis kaj ni havas nenian cenzuriston por la verkoj esperantaj”. En efektiveco tiu ĉi respondo estas tute sensenca; ĉar la “nekomprenado de la lingvo” povus reteni ilin legi nur verkojn en Esperanto, sed tio ĉi tute ne estas kaŭzo por ne cenzuri rusajn lernolibrojn aŭ vortarojn pri Esperanto, ĉe kiuj oni nenion devas kompreni, kaj kiujn ili tamen obstine rifuzas!

La manuskriptojn kune kun la respondo la Varsovia komitato sendis al la “Главное Управление” antaŭhieraŭ, t.e. la 22/X (3/XI). Nun, se vi volas fari al mi komplezon, mi petas kore, ke iu el la “Espero” iru al la Glavnoe Upravlenje kaj petu ĝin doni la manuskriptojn kiel eble plej frue al la komitato S. Peterburga, ĉar la Varsovia, kiel la Upravlenje nun vidas, volas nenion cenzuri. Precipe pri la verko No 41 mi petas vin rapidigi ilin, ĉar de tiu ĉi verko, kiu estas ja la plej grava, mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron kaj devas rifuzi al la petantoj.

OV V.162. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

D-ro Ostrovski skribis al mi, ke la Jaltaj esperantistoj deziras eldoni je sia nomo: “Mezan vortaron esperanto–rusan”; se manuskripto de tiu ĉi verko estas jam preta, li deziras, ke mi tuj komencu la presadon kaj eĉ sendis jam parton de la kostoj de presado. Ĉar “Espero” posedas la manuskripton de s-ro A. Grünfeld, tial mi petas vin sciigi min, ĉu vi deziras eldoni tiun ĉi verkon je via propra kalkulo aŭ ĉu vi eble volos lasi la eldonon de tiu ĉi verko al la Jaltaj esperantistoj? En la lasta okazo mi petas vin doni la manuskripton al la cenzuro kaj post subskribo transsendi ĝin al mi (por la 80-kopeka marko mi pagos al vi ĉe okazo). En tia okazo volu surskribi sur la titola paĝo (laŭ deziro de la Jaltanoj): “Издание Эсперантистов города Ялти”.

OV V.163. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Sinjoro de Majnov demandis min en la nomo de “Espero”, kiujn librojn mi komprenas sub “Курс важнейших сочинений на 1 рубль”, kaj mi povas al vi respondi pluon: Sub la nomo “Kurs” mi komprenas la verkojn NNo 56, 11, 12, 16, 18, 41 kaj 14.

OV V.164. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Se vi havas ankoraŭ kelkan nombron da ekzempleroj de la verko No 41, mi petas vin sendi ilin al mi (kun surmetita pago); ju pli multe vi sendos, des pli bone.

Estu ankaŭ tiel bonaj kaj sciigu min, kio fariĝis kun la verkoj, kiujn mi sendis al vi por la cenzuro? Se la cenzuro faras malfacilaĵojn, tiam mi petas vin peni, ke almenaŭ la verkon No 41 (kiu ja estis cenzurita en S. Peterburgo) oni subskribu al mi kiel eble plej baldaŭ.

OV V.165. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Hodiaŭ mi ricevis la cenzuritajn ekzemplerojn de la verkoj NNo 8, 10, 11, 14, 27 kaj 41. Mi kore vin dankas. La verkon No 41 mi jam donis al la presejo.

OV V.166. Verkita en 1892 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Hodiaŭ mi ricevis la manuskriptojn de la franca lernolibro kaj la meza vortaro kaj mi kore vin dankas. Mi miris, ke sur la banderolo estis dirite: “из цензуры”. Ĉu ne vi alsendis al mi tiujn ĉi manuskriptojn?

Mi petas vin alsendi al mi 50 ekzemplerojn de la “Regularo” kaj la pagon por tiuj ĉi ekzempleroj meti en mian kalkulon.

Unu sinjoro oferis 50 rublojn por la partoprenado de Esperanto en Ĉikago. Ĉu vi havas ankoraŭ la intencon kaj la eblon aranĝi tiun ĉi partoprenon? Mi petas vin respondi al mi pri tio ĉi.

OV V.167. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La librojn mi elsendis al vi kaj nun mi sendas al vi la fakturon. Partopreni en la ekspozicio en Ĉikago mi kredeble ne povos; sed en ĉia okazo mi petas vin alsendi al mi la regulojn de la rusa filio.

OV V.168. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi sendas al vi hodiaŭ per rekomendita banderolo du manuskriptojn (“Universala vortaro” kaj “Ekzercaro”) kaj mi petas vin havu la bonecon doni ilin en la cenzurejon kaj poste resendi al mi. Mi forte dezirus, ke tiuj ĉi 2 verkoj estu pretaj ankoraŭ en tiu ĉi somero, kaj tial mi estos al vi tre danka se vi volus peni, ke mi ricevu returne la manuskriptojn subskribitajn kiel eble plej frue. La 80-kopekajn stampajn markojn volu preni el la mono, kiun la societo ŝuldas al mi.

OV V.169. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis la leteron de s-ro Beker kun 4 rubloj kaj mi transdonis ilin al s-ro Trompeter por ke li sendadu al Espero ankoraŭ 5 ekzemplerojn de la gazeto. Vian peton pri la mankantaj numeroj de 1892 mi bedaŭrinde ne povas plenumi, ĉar mi mem havas nenian ekzempleron. Mi konsilas al vi turni vin pri tio ĉi al la eldonanto, s-ro Trompeter — eble li trovos ankoraŭ por vi ekzempleron de la mankantaj numeroj. Se li nur povos fordoni po unu ekzemplero de la mankantaj numeroj, li faros tion ĉi volonte, se vi vin turnos rekte al li.

Tuŝante la transporton de la “Esperantisto” el Nurnbergo S. Peterburgon, mi povas sciigi vin, ke mi faris al vi la proponon ne sole kun la scio de s-ro Trompeter, sed eĉ rekte de lia propra iniciativo — kaj laŭ lia propra peto. Por pruvo mi aldonas tie ĉi unu el liaj leteroj. Formalan rifuzon de lia flanko mi nun ankoraŭ ne povas preni, ĉar mi ne scias ankoraŭ ĉu prosperos al vi ricevi la permeson de la rusa registaro. Ni ne povas forĵeti la malnovan ordon, antaŭ ol ni havas tute pretan ordon novan. S-ro Trompeter kelkajn fojojn petis min, ke mi penu atingi la eblon eldonadi la gazeton en Varsovio aŭ S. Peterburgo. Mi promesis al li kaj mi skribis al vi. Se ni havos jam en la poŝo la permeson de la rusa registaro kaj se ni el la kondiĉoj de tiu ĉi permeso havos la garantion, ke ni povos (kvankam cenzurante en S. Peterburgo) presadi ĝin kaj dissendadi ĝin al la abonantoj en Varsovio sub nia propra kontrolo kaj respondeco, tiam, nur tiam mi povos diri al s-ro Trompeter: “jen ni havas la eblon eldonadi la gazeton en Rusujo; la permeson de la registaro ni havas; la tutan materialan flankon kaj la tutan respondecon por la akurateco mi prenas sur min; skribu al mi, ĉu vi deziras daŭrigi la eldonadon en Nurnbergo aŭ ĉu vi deziras, ke ni ĝin eldonadu en Rusujo”. Ne estas eĉ la plej malgranda dubo, ke li tiam elektos la lastan (ĉar la gazeto alportas ja nur klopodojn kaj perdojn, sed neniajn plezurojn aŭ gajnojn). Sed se li (kion mi ne esperas) diros, ke li deziras mem daŭrigi la eldonadon de la gazeto, tiam mi kompreneble cedos al li kun la plej granda plezuro; se la rusa registaro permesos al ni eldoni la gazeton, ĝi ja ne devigos nin nepre ĝin eldonadi. Sen la konsento de s-ro Trompeter mi nenion faros; sed tiu ĉi konsento (kiun mi private jam longe havas) estas necesa nur por ni, por ke ni poste, havante jam la permeson, sciu, ĉu ni devas eldonadi la gazeton aŭ ne; sed por la rusa registaro la konsento de s-ro Trompeter havas ja nenian signifon. Preni formalan rifuzon de s-ro Trompeter antaŭ ol ni havas permeson de Rusujo, estas ne konsilinde; ĉar tiam povas okazi, ke ni restos tute en la aero. Sed se “Espero” deziras esti tute certa, ke mi ne agas sen la volo de s-ro Trompeter, ĝi povas private skribi al li la sekvantan leteron:

S-ro Zamenhof skribis al ni, ke vi dubas, ĉu vi eldonados la ‘Esperantiston’ en 1894 kaj ke finan respondon pri tio ĉi vi donos al li en aŭtuno de tiu ĉi jaro. Tial li proponis al ni, ke ni ellaboru ĉe la rusa registaro permeson por li eldonadi la gazeton en Rusujo, en la okazo se vi ne deziros mem daŭrigi la eldonadon de la gazeto. Por ke en okazo de via rifuzo ni havu la permeson jam antaŭ la fino de tiu ĉi jaro, ni deziras nun komenci la penojn pri tio ĉi ĉe la rusa registaro, kaj ni petas vin skribi al ni ĉu vi nenion havas kontraŭ tio ĉi.”

La paperon, kiun vi bezonas de mia flanko, mi sendas al vi kun tio ĉi; nur la lokon pri s-ro Trompeter mi ŝanĝis, ĉar mi pensas, ke por la registaro ĝi ne estas bezona. Ĉiujn aliajn paperojn, kiujn vi bezonas por tiu ĉi afero mi sendos al vi tuj kiam vi skribos al mi pri tio ĉi.

Antaŭ kelkaj semajnoj mi sendis al vi “Universalan Vortaron de la lingvo Esperanto”. Ĉu ĝi jam estas subskribita de la cenzuro?

P.S. La poŝtan karton de s-ro Trompeter mi petas resendi al mi.

OV V.170. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La cenzuritan manuskripton de la Universala vortaro mi ricevis kaj mi kore dankas. La 3 rublojn mi ricevis kaj la adresojn de la 4 abonantoj mi sendis al s-ro Trompeter; mi sendis al li ankaŭ la adresojn de tiuj personoj, kiuj ĝis nun ricevas la gazeton per “Espero”.

P.S. Ĉu la dua manuskripto (“Ekzercaro”), kiun mi sendis al vi kune kun la “Universala Vortaro” ne estas ankoraŭ subskribita?

OV V.171. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

La manuskripton de la “Ekzercaro”, resenditan al mi de s-ro Beker, mi ricevis kaj kore dankas.

OV V.172. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Sub banderolo mi sendis al vi hodiaŭ la unuan kajeron de la “Granda Vortaro Germana–Esperanta” kaj mi petas vin kore volu transdoni ĝin al la cenzurejo kaj poste resendi ĝin al mi. Mi aldonas tie ĉi 80-kopekan markon por la cenzuro kaj 15 kopekojn por la kostoj de la resendo. Por la plenumo de mia peto mi dankas vin antaŭe.

OV V.173. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi transveturis nun kun mia familio en la urbon Grodno, kaj tial pardonu, ke mi iom malfruis kun la plenumo de via peto. La librojn al s-ro de Kanaloŝŝy-Lefler mi sendis hieraŭ (nur la No 33 mi ne sendis, ĉar mi ĝin nun ne havas; eble iom poste). S-ron V. M. Terentiev mi petas, ke li volu skribi al mi precize kiajn verkojn kaj en kia nombro li deziras ricevi por la alsenditaj 2 rubloj kaj mi tiam tuj sendos al li. La libroj por s-ro Kanaloŝŝi kostas 1 r. 42 k., la ceteran monon (58 k.) mi sendos al s-ro Trompeter por pagi la anoncon de s-ro Kanaloŝŝi, kiu bedaŭrinde povas esti presita jam ne pli frue ol en Januaro 1894. La diversajn manuskriptojn mi ricevis.

OV V.174. Verkita en 1893 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Antaŭ 3 monatoj mi ricevis leteron de “Espero” en kiu mi trovis inter alie 2 r. por sendi por tiu ĉi mono al via adreso librojn komencante de No 64. Mi tiam demandis per letero kiajn librojn vi deziras; ne ricevante ĝis hodiaŭ ian respondon, mi nun sendas al vi por la 2 rubloj la sekvantajn verkojn: 3 ekz. de No 64 kaj po 1 ekz. de NoNo 65, 66, 67, 68. La librojn mi sendis al vi hodiaŭ sub rekomendita banderolo.

OV V.175. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Vian protokolon pri la reformoj mi ricevis. Presi la opinion de la “Espero” mi povos ne pli frue ol post kelkaj monatoj, kiam ni presos la voĉojn de ĉiuj kluboj kaj personoj. Se vi deziras, ke ni publikigu la protokolon de “Espero” jam nun t.e. antaŭ la komuna voĉdonado, tiam volu vin turni al s-ro Trompeter, ke li presu ĝin en la parto de anoncoj.

Vi scias, kiel longe mi batalis kontraŭ reformado … Sed bedaŭrinde la afero ne dependas de mi!

Samtempe kun tiu ĉi letero mi sendas al vi po 1 ekzemplo de la verkoj NoNo 41 kaj 56 kaj mi estos tre danka al la Societo, se vi volos doni la libretojn en la cenzurejon kaj resendi al mi kiel eble plej baldaŭ, ĉar mi havas jam preskaŭ nenian ekzempleron de tiuj ĉi verketoj. Por la necesaj 2 markoj 80-kopekaj mi almetas tie ĉi 1 r. 60 kop.

OV V.176. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi petas la membrojn de “Espero” sciigi min, ĉu ili donas sian voĉon porkontraŭ mia propono al la Ligo en No 1 de Esperantisto (en la parto de anoncoj). Mi petas ankaŭ ke ĉiu volu min sciigi por kiom da abonitaj ekzempleroj de Esperantisto li donas sian voĉon kaj ĉu li ricevas la gazeton (sekve ankaŭ donas sian voĉon) sub la adreso de “Espero” aŭ sub sia propra.

OV V.177. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Antaŭ kelka tempo mi sendis al “Espero” la verkojn No 41 kaj 56 kun la peto doni ilin al la cenzurejo. Mi estos tre danka al la Societo, se ĝi volos min sciigi pri la sorto de tiuj ĉi verkoj, ĉar mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron de tiuj ĉi verkoj kaj mi devas rifuzadi bedaŭrinde al la petantoj.

OV V.178. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi havas la honoron sciigi la Societon “Espero”, ke en Majo komenciĝos la tre grava kaj decida komuna voĉdonado pri la reformado aŭ nereformado de la lingvo Esperanto. Private mi scias la opinion de “Espero”; sed bedaŭrinde la opinion de neabonantoj de “Esperantisto” mi ne havas la rajton akcepti en la nombron de la voĉoj; tial mi kore petas, ke ĉiu membro de “Espero”, kiu volas havi voĉon en la decida komuna voĉdonado, rapidu aboni la Esperantiston ne pli malfrue ol ĝis la fino de Aprilo. Ĉiu estas petata aboni sub sia aparta adreso, ĉar ĉiu persono (t.e. adreso) havos unu voĉon, sendepende de la nombro da ekzempleroj, kiujn li ricevas sub sia adreso. Mi kore petas ĉiujn estimatajn membrojn de “Espero” kaj entute niajn S. Peterburgajn amikojn, ke ili ne tenu sin pasive en tiu ĉi voĉdonado, ĉar la nuna voĉdonado estas plej grava kaj decida por la tuta estonta sorto de nia afero kaj pasiva sintenado de unu partio donos pli forton al la partio kontraŭa.

P.S. Antaŭ kelka tempo mi sendis al “Espero” la verkojn No 41 kaj 56 por la cenzuro; mi estos tre danka al “Espero” se ĝi volos repreni el la cenzurejo kaj resendi al mi la diritajn verkojn. Ĉiu tago estas al mi tre kara, ĉar oni postulas tiujn ĉi verkojn kaj mi ne havas jam eĉ unu ekzempleron.

OV V.179. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Antaŭ kelka tempo la Odesaj esperantistoj petis la societon “Espero”, ke ĝi sendu al ili oficialan permeson porti la nomon “filio de Espero” ĉar la Odesa rondeto havas la deziron multe labori, sed la nehavado de oficiala permeso malhelpas al ili, tial mi nun permesas al mi ankaŭ mian peton aligi al ilia peto kaj en la nomo de la afero, por kiu ni ĉiuj laboras, mi petas, ke la Societo “Espero” volu plenumi la peton de la Odesa rondeto.

OV V.180. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — Pardonu, ke mi turnas min al vi kun unu peto: mi sendas al vi hodiaŭ la manuskripton de nova eldono de la lernolibro esperanta kaj mi petas vin kore, havu la bonecon transdonu ĝin al la cenzuro kaj post la subskribo resendu ĝin al mi. Mi esperas, ke vi ne rifuzos mian peton, por kies plenumo mi estos al vi tre danka.

P.S. Por la stampa marko, kiu estas necesa por la manuskripto, mi aldonas tie ĉi 80 kopekojn.

OV V.181. Verkita en 1894 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Karaj gesinjoroj! — Ŝajnas al mi, ke la cenzuristo s-ro Gejspitz plene meritas nian dankon kaj tial mi deziras sendi al li leteron kaj kolekton da diversaj libroj (kaj poste sendadi al li senpage la “Bibliotekon”). Sed ne sciante lian nomon kaj patronomon nek lian precizan adreson, mi permesas al mi sendi la leteron kaj paketon al vi kaj mi petas vin, volu transdoni tion ĉi al li en mia nomo. Antaŭe volu fari la jenon: 1) en la letero, post la vorto: “Многоуважаемый”! volu enskribi lian nomon kaj patronomon; 2) metu la leteron en koverton, fermu ĝin kaj skribu sur ĝi lian adreson. Se pro ia kaŭzo vi trovos neoportuna transdoni al s-ro Gejspitz mian leteron kaj libraron, tiam volu skribi al mi.

Volu ankaŭ skribi al mi la precizan adreson de s-ro Gejspitz por ke mi povu sendadi al li la Bibliotekon.

La unua kajero de la “Biblioteko” estas jam preta, kaj post 5 ĝis 6 tagoj ĝi estos dissendita.

OV V.182. Verkita en 1896 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Laŭ via deziro mi sendis hodiaŭ je via kalkulo al la societo “Espero” (per adreso de s-ro Borovko) la sekvantajn librojn:

NoNo 64 kaj 72 po 20 ekzempleroj,
No 44 10 ekz.
No 77 50 ekz.
No 90 5 ekz.

Por ke la transsendo ne kostu tro multe, mi sendis la librojn per fervojo (sed per “granda rapideco”, tiel ke la libroj venos Peterburgon samtempe kun tiu ĉi letero). La fervojan kvitancon mi sendos al s-ro Borovko morgaŭ en rekomendita letero. De la verko No 49 jam restis nenia ekzemplero, la verkon No 37 mi nun ne havas, sed mi havos ĝin post 2–3 semajnoj.

Ĉar la libroj estas difinitaj por “Espero”, tial mi kalkulas al vi rabaton kiel por “Espero”, t.e. 40% de NNo 64, 72, 77, 90, kaj 20% de No 44.

Sekve ĉiuj senditaj libroj kostas:

a) kosto de la libroj (kun rabato) 15 r. 10 kop.
b) transsendo 0.45
Kune 15 r. 55 kop.

Tiun ĉi sumon, mi petas, volu transdoni al s-ro Borovko, kaj li transsendos tiun ĉi sumon je mia kalkulo al mia presisto.

La “Adresaro” de 1897 jam eliris el la presejo kaj estis dissendita (ankaŭ al vi estis sendita unu ekzemplero laŭ via malnova adreso “Ĉelabinsk”).

Se vi (aŭ “Espero”) deziras eldoni la Adresaron en 1898 je via kalkulo, mi donas al vi plenan rajton tion ĉi fari, kaj mi metas neniajn kondiĉojn: aranĝu la eldonon tute tiel, kiel vi trovos la plej bona. En tia okazo mi sendados al “Espero” ĉiujn novajn adresojn, kiujn mi ricevados en tiu ĉi jaro; kaj kiam “Espero” presos tiun ĉi Adresaron (kiel parton de la intencata “Informa Jarlibro”?), tiam mi jam aparte ne eldonos la Adresaron en 1898, sed aĉetos de “Espero” respondan nombron da folioj por dissendo al tiuj personoj, al kiuj mi ŝuldos tiujn ĉi foliojn laŭ mia promeso en “Краткия Сведения”.

OV V.183. Verkita en 1897 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Por via letero pri la sukcesoj de via publika parolo mi kore vin dankas. Mi tre ĝojas ke “Espero” reviviĝis kaj mi esperas, ke en la novaj manoj ĝi baldaŭ ekfloros kaj komencos fruktoportan laboradon. Laŭ la deziro de s-ro Ŝmurlo kaj je lia kalkulo mi sendis hodiaŭ al “Espero” (per adreso de s-ro Borovko): 20 ekz. de No 64, 20 ekz. de No 72, 10 ekz. de No 44, 50 ekz. de No 77 kaj 5 ekz. de No 90.

Vi demandis min, kiom “Espero” ŝuldas al mi? Tion ĉi mi ne povas diri al vi tute precize, ĉar la aferoj de “Espero” longan tempon estis en granda malordo kaj la kalkuloj estas tre konfuzitaj; ĉar en la nomo de “Espero” prenadis kolektojn da libroj diversaj personoj de la estinta komitato (N. Halle, E. Haller, Terentjev, Majnov k.t.p.), kiuj jam longe donas pri si nenian signon de vivo; mi ne scias, kie ili loĝas kaj mi ne povas demandi ilin, kion ili faris kun la libroj… Laŭ miaj libroj “Espero” ŝuldas al mi ĉirkaŭ 80 rubloj… Sed kiu pagos tion ĉi? Mi ja scias, ke “Espero” estas tre malriĉa kaj ne havas la eblon pagi ŝuldojn faritajn de ĝiaj antaŭaj membroj; tial mi jam longe tute elstrekis la ŝuldojn de “Espero” el miaj libroj, kaj sekve “Espero” devas kalkuli, ke ĝi nun ŝuldas al mi nenion, kaj de la nuna tago mi faras por Espero novan lokon en mia libro kaj ni komencos kalkulojn novajn.

Sed ĉar mia propra financa stato estas nun tre kaj tre premita, tial mi nun bedaŭrinde ne havas jam plu la eblon doni librojn en komision, kaj mi estos tre danka al “Espero”, se ĝi volos nun prenadi librojn ĉiam nur por pagita mono aŭ per surmetita pago (наложенним платежем). Rabaton mi ĉiam kalkulados al “Espero” sekvantan: a) de miaj verkoj — rabato 40%, b) de fremdaj verkoj (signitaj en la nomaro de verkoj per steleto) — 20%. Krom tio, se “Espero” aĉetos per unu fojo ne malpli ol por 100 r., tiam la rabato de miaj verkoj estos 50%, (t.e. anstataŭ 100 r. “Espero” pagos nur 50 r.). Por la transsendo pagas la aĉetanto. (Grandajn paketojn mi sendos per fervojo, sekve la transsendo kostas tre malmulte.)

P.S. Mi estus al vi tre danka, se vi povus sendi al mi po unu ekzemplero de kelkaj gazetoj, kiuj raportis pri via publika parolo.

OV V.184. Verkita en 1897 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Karaj gesinjoroj! — Antaŭ 3 tagoj mi komencis la dissendadon de mia artikolo al la gazetoj. Por scii, kiel plue min teni, mi tre bezonas scii, kiel la gazetoj akceptis mian artikolon. Tial mi petas vin, ĉu vi — aŭ aliaj membroj de “Espero”? — ne havos okazon kaj eblon en la daŭro de 6–8 tagoj trarigardadi diversajn Peterburgajn — kaj se eble ankaŭ aliurbajn — gazetojn kaj skribi al mi, kia el ili presis mian artikolon aŭ ian rimarkon pri ĝi? De ĉia gazeto, en kiu estos dirite pri mia artikolo, volu aĉeti unu ekzempleron kaj sendi al mi. Ĉiujn elspezojn mi kompreneble kun danko resendos al vi.

OV V.185. Verkita en 1897 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi ricevis vian varman amikan gratulan telegramon al la dekjaro de Esperanto kaj mi dankas vin por ĝi el la tuta koro. La plej malfacila, komenca parto en nia vojo estas pasita, kaj ni esperu, ke la plua irado estos multe pli facila kaj ke ni baldaŭ vidos belajn fruktojn de nia pacienca laborado.

OV V.186. Verkita en 1897 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Mi komencis donadi serion da anoncoj pri plena kurso de Esperanto. Dezirante samtempe sciigadi la legantojn ankaŭ pri la ekzistado de “Espero” kaj iom vivigi la agadon de “Espero”, mi dezirus de nun en la anoncoj anstataŭ mia adreso la adreson de “Espero”. Tial mi petas la societon “Espero”, ke ĝi sciigu min, ĉu ĝi konsentas je tio ĉi. La tekston de la anonco, kiun mi intencas nun presadi, mi tie ĉi almetas. Ĉu la societo konsentas je tia teksto? Se la Societo konsentas, tiam mi petas — por ne perdi vane tempon — volu tuj presigi la anoncon en la plej proksima numero de la ĵurnalo “Niva” (Нива). La koston de la anonco mi morgaŭ sendos al vi. Ne sciante la nunan adreson de “Espero”, mi lasis en la anonco liberan lokon, kie vi volu alskribi la adreson post la vorto “С. Петербург”. La titolaj vortoj “международный язык Эсперанто” devas esti presitaj nepre per tiaj samaj literoj, kiel en la almetita modelo (kiun mi eltranĉis el tiu sama ĵurnalo “Niva”).

Se la Societo konsentas je mia propono, tiam mi aranĝos la aferon en la sekvanta maniero.

Unu fojon en semajno (regule ĉiun merkredon) vi sendados al mi per letero la precizajn adresojn de ĉiuj personoj, kiuj en la daŭro de la semajno mendis de vi plenan kurson*; mi tuj plenumados ĉiujn tiujn ĉi mendojn, kaj mi enskribos ĉiujn mendojn ricevitajn per vi en aparta libro. En la fino de ĉiu monato mi sendos al vi kalkulon de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj kaŭzitaj per viaj mendoj, kaj la enspezitan sumon mi uzos en la sekvanta maniero: De la sumo de ĉiuj enspezoj mi dekalkulos la sumon de miaj elspezoj (kosto de anoncoj, pura kosto de la libroj al mi mem, kosto de transsendo), kaj la tutan profiton, kiu restos, ni dividos inter ni po egalaj partoj, t.e. 50% de la profito mi konservos por mi kaj 50% mi transsendos al la societo “Espero”. En okazo se anstataŭ profito estos deficito, mi kovros ĝin mem el mia propra poŝo; sekve vi partoprenados nur en la profito, kiam tia estos, sed de partoprenado en la deficito vi estos tute liberaj.

* sub ĉiu urbo nepre devas esti montrita ankaŭ la gubernio.

Morgaŭ mi sendos al vi 30 rublojn por la unua anonco. Se la Societo “Espero” akceptas mian proponon, tiam volu tuj presigi mian anoncon en “Niva” (kalkulante por la anonco la spacon de 15 linioj de duobla kolono); sed se la societo ne akceptas mian proponon, tiam volu resendi al mi la monon returne.

OV V.187. Verkita en 1899 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Karaj sinjoroj! — La oficialan permeson por fondi filion Varsovian mi ricevis kaj en la nomo de nia tuta rondeto mi sendas al vi plej koran dankon. La Dokumentojn mi transdonis al s-ro Blumental, kiu sin okupas je la ellaborado de permeso. Por viaj bondeziroj ni kore vin dankas.

P.S. Kun ĉio tuŝanta nian rondeton volu vin turnadi al nia sekretario s-ro A. Grabowski, str. Zorawia (ул. Журавя) No. 47.

OV V.188. Verkita en 1904 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Bedaŭrinde mi ne povas plenumi vian deziron, ĉar kolekti la adresojn de diversaj miaj korespondantoj estus tro granda laboro.

P.S. Kial la redakcio de “Ruslanda Esperantisto” sendas al mi de la lastaj numeroj po 8–10 ekzemplerojn anstataŭ unu?

OV V.187. Verkita en 1905 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Karaj sinjoroj! — La 50 ekz. de la broŝureto “Esperanto” (ŝlosilo) mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. Mi estas konvinkita, ke la broŝureto montriĝos tre utila kaj havos grandan sukceson.

OV V.190. Verkita en 1907 al la Societo “Espero” en Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — La projekton de la regularo de la “Espero” mi ricevis kaj kore dankas; mi presos ĝin en la 2-a numero de la Esperantisto. (S-ro Trompeter prenis sur sin la financan flankon de la Esperantisto, kaj ĝi elirados jam de nun tute regule; ĝia kosto estos de nun nur 80 kop. por jaro; la unua numero eliros post 3–3½ semajnoj.) Ĉu vi ne volos de tempo al tempo sendadi al mi artikolojn por la Esperantisto pri la laboroj de la “Espero” k.t.p.? Mi sendas al vi hodiaŭ por la “Espero” la himnon de Ch. Adelsköld.

P.S. Mi estos tre danka al la “Espero”, se ĝi volos ĉiam sendadi al mi la protokolojn de siaj kunvenoj kaj laboroj (por la “Esperantisto”).

OV V.191. Verkita en 1892 al s-ro Artur Florel, Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — La ŝanĝojn de la Regularo mi ŝanĝos ankaŭ en la gazeto. S-ro Trompeter skribis al mi pri via telegramo; li efektive tre multe faras por nia afero. Kun ĝojo mi legis en via letero pri la novaj membroj de la “Espero”. Ĉu estas ia espero por la oficialiĝo de la “Espero”?

OV V.192. Verkita en 1892 al s-ro Artur Florel, Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — La regularon mi ricevis; sed la Regularo de la Espero jam estas presita (kun la ŝanĝoj, kiujn mi ricevis de vi antaŭ kelkaj semajnoj) en la No 3 de la Esperantisto (kiun vi ricevos kredeble post kelkaj tagoj).

OV V.193. Verkita en 1892 al s-ro Artur Florel, Sankt-Peterburgo.

Tre estimata sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 2/14 VI kaj post kelkaj tagoj mi min fotografos en profilo kaj kredeble post 10 ĝis 12 tagoj mi povos sendi al vi la fotografaĵon.

Koran dankon por la kopioj de la leteroj de M. Müller kaj Tolstoj (mi legis ilin en sia tempo). La Esperantiston 1890 kaj 1891 oni povas elskribi nur de s-ro Schmidt en Nurnbergo, ĉar mi jam havas nenian ekzempleron.

OV V.194. Verkita en 1892 al s-ro Osip V. Beker, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 8/VIII kaj dankas por via memorado pri nia afero. La maristoj havas por mi grandan signifon. La hispanan libron s-ro Rodrigues Huestas eldonas nun por la mono kolektita de la “Esperantisto” kaj tial li nun faros en la lingvo nenian ŝanĝon, kaj la tutan esperantan parton ni mem atente trarigardos. Miaj propraj aferoj estas ankoraŭ tre malbonaj, sed mi esperis, ke la tempo ĉion bonigos.

OV V.195. Verkita en 1892 al s-ro E. de Wahl.

Kara sinjoro! — Vian telegramon mi ricevis, kaj tuj sendis al vi la librojn; sed sendi 100 ekzemplerojn mi ne povis, ĉar mi nun tiom ne havas; tial mi sendis dume nur 70 ekzempl. kaj la restajn 30 ekz. mi sendos al vi post 10–12 tagoj. Sur la 70 ekz. de No 56 mi faris surmetitan pagon de 3 r. 50 kop.

OV V.196. Verkita en 1894 al s-ro N. P. Evstifejev, Minusinsk.

Kara sinjoro! — La numeron de “Narod” mi ricevis kaj dankas vin kore. La broŝuron “Выбор междун яз.” mi ne sendas al vi, ĉar la Kongreso bedaŭrinde ne povas efektiviĝi, pro tro kaj tro malgranda nombro da partoprenantoj kaj pro la absoluta rifuzo de aliaj partioj. Al la du (2!) abonintoj mi jam resendis ilian monon.

OV V.197. Verkita en 1897 al s-ro N. G. Sutkovoj, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Mi sendas al vi nun 30 r. por la anonco, pri kiu mi skribis en mia letero.

OV V.198. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Viajn 4 mendojn laŭ la unua anonco en “Нива” mi danke ricevis kaj mi tuj ilin plenumis. En la pasinta semajno mi sendis al “Нива” ankoraŭ 30 r. por ke ĝi ripetu la anoncon de “Espero”; en la venonta semajno mi sendos tien ankoraŭ 30 r. por tria anonco.

OV V.199. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendojn NNo 5 kaj 6, kiujn mi ricevis de vi en la pasinta semajno, mi plenumis. Nun mi miras, ke mi hieraŭ ricevis de vi nenian leteron kun mendoj; ĉu en la daŭro de la tuta semajno venis nenia mendo?

P.S. Volu sendi al mi kun surmetita pago 10 ekz. de “Kain”.

OV V.200. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendojn No 7–11 mi danke ricevis kaj plenumis. — Por la 10 ekz. de “Kain” mi laŭ via deziro sendis al vi 16 ekz. de la lernolibro. Sendi al s-ro Тимофеев Timofejev librojn por 14 ekz. de lia verko mi kompreneble ne povas, ĉar mi nenion povas fari kun liaj libroj.

OV V.201. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendojn NoNo 12–16 mi danke ricevis kaj plenumis. Al s-ro Tiĥonov (No 15) mi sendis sen surmetita pago kaj la sumon enskribis en la kalkulon de “Espero”. — En la pasinta semajno mi intencis doni trian anoncon en “Niva”; sed vidante kiel malmultege la anoncoj alportas (ne parolante jam pri la kosto de la libroj, transsendo k.t.p., la mendoj ne kovras eĉ la koston de la anoncoj mem!), mi bedaŭrinde ne povas jam doni pluajn anoncojn.

OV V.202. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendojn NNo 17–24 mi danke ricevis kaj plenumis. Al No 23 (Крумгардт) mi laŭ via montro sendis sen surmetita pago kaj la koston mi enskribis en la kalkulon de “Espero”. — Laŭ via deziro mi en la antaŭlasta semajno sendis al vi 50/77 (kun surmetita pago de 4 r. + 3 r. 50 k.) kaj en la lasta semajno 75/85 kun surmetita pago de 1 r. 45 kop. Ĉiujn novajn verkojn, kiuj estas presitaj ĝis nun, vi trovos en la verko No 123, kiun mi sendis al vi kune kun la 75/85. Post No 123 estas ankoraŭ presita nenia nova numero.

OV V.203. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendojn No 25–27 mi danke ricevis kaj plenumis. (NNo 25 kaj 26 sen surmeto de pago); ankaŭ la “Сев. Курер” mi danke ricevis. Ĉu en la kunveno de “Espero” efektive estis tia malordo, kiel skribas la gazeta eltranĉo kiun vi sendis al mi? — La Biblioteko ĉesis eliradi. — La 5 ekz. de No 2 mi sendis al vi kun surmetita pago de 1 r.

OV V.204. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Vian detalan leteron mi danke ricevis. Estas granda domaĝo ke la stato de “Espero” estas tiel malbona; tamen ni ne devas perdi la esperon, pli aŭ malpli frue ĉio denove venos en ordon kaj tiam vi kaj s-ro Ostanieviĉ havos la agrablan konscion, ke vi savis “Esperon” en ĝia plej malfacila tempo. La leterojn de s-ro K. Lefler kaj la kopion de via respondo al li mi sendis al vi hodiaŭ en rekomendita letero. Mi trovas ke la kunvenoj de “Espero” neniam devas esti kunligataj kun iaj publikaj paroladoj k.t.p.; laŭ mia opinio en la kunvenoj de “Espero” devas partopreni nur membroj de “Espero”, por ke la flanka publiko ne vidu la malfortecon de “Espero”. — Cetere, en tiu ĉi afero mi ne estas kompetenta kaj diri ian pozitivan opinion mi ne volas.

Kiam s-ro Ostanieviĉ intencas esti en Varsovio?

La mendojn NNo 28–30 mi danke ricevis kaj plenumis.

OV V.205. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Mi ne povis ankoraŭ sendi al vi la verkon No 53, ĉar mi ĝin nun ne havas, — mi atendas ĝin de tago al tago. Kredeble morgaŭ aŭ postmorgaŭ mi ĝin ricevos, kaj tiam mi tuj ĝin sendos al vi. — S-ro Postniko vizitis min, sed multe paroli mi ne povis ĉar mi tiam estis ne tute libera.

OV V.206. Verkita en 1899 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — Antaŭ ĉio volu akcepti mian dankon por via gratula karto kaj mian reciprokan gratulon je la venonta nova jaro.

La librojn mi sendis al vi kun surmetita pago de 15 r. 75 kop.

(Kosto de la libroj 26.25
Rabato 50% 13.12½
Restis 13.12½
Transsendo 2.62½
Kune 15.75)

La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis.

Mi donas nun la kalkulon de ĉiuj 31 mendoj:

1. De 27 mendintoj mi ricevis po 3 r. 20 kop.* 86 r. 40 kop.
2. “Espero” ŝuldas al mi por 4 kursoj (mendoj NNo 15, 23, 25, 26) po 3 rubloj 12.00
Kune 98 r. 40 kop.

A. Enspezoj:

* la restaj 4 mendintoj pagis al “Espero”.
1. Al “Нива” mi pagis por 2 anoncoj po 30 r. 60 r. 00
2. Transsendo de la mono al Нива 0.50
3. Transsendo de 27 kursoj por 39 kop. (kun surmet. pago) kaj 4 kursoj por 29 kop. (simplaj) 11.69
4. Ĉiu 3-rubla kurso kostas al mi mem 80 kop.; sekve 31 kursoj kostis al mi 24.80
96 r. 99 kop.

B. Elspezoj:

Sekve la pura profito estis: 98 r. 40 k − 96.99 = 1 r. 41 kop.

Laŭ nia interkonsento el tiu ĉi profito apartenas 50% al mi kaj 50% al Espero; sekve al “Espero” apartenas 70% kop.

Sekve mia kalkulo kun “Espero” estas nun la sekvanta:

A) Espero ŝuldas al mi:
1. por la venditaj kursoj No 15, 23, 25, 26 po 3 r. 12 r. 00
2. por la verko No 53 kiun mi sendis al vi (kun rabato 20% kaj 10% por transsendo) 0.54
Kune 12.54
B) El la profito de la anoncitaj kursoj mi ŝuldas al Espero (laŭ la supre montrita kalkulo) 0.70½ k.
Sekve nun Espero ŝuldas al mi 11 r. 83½ kop.

Tiun ĉi sumon mi petas ne sendi al mi; mi donacas ĝin al “Espero” kiel mian parton de helpo por la presado de nova eldono de la Regularo; ni sekve nun estas kvitaj.

Ĉiujn mendojn de kursoj, kiuj nun venos dank’ al la anoncoj, kiujn “Espero” decidis donadi en la gazetoj, mi kalkulados en la sekvanta maniero: de ĉiu 3-rubla kurso mi prenados por mi nur 1 rublon por la libroj, 29 (aŭ 30 se per surmet. pago) kop. por la transsendo, kaj la tutan reston mi transsendados ĉiumonate al “Espero”.

OV V.207. Verkita en 1900 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Kara sinjoro! — La mendon No 31 mi danke ricevis kaj plenumis. La librojn No 44 (5 ekz.) mi sendis al vi kun surmetita pago de 1 r.

(5×20 kop. = 1 r.
Rabato 20% 0.20
0.80
Transsendo 0.10
Surmeto de pago 0.10
1.00).

La “Demonon” mi nun ne havas. Mi havos tiun ĉi verkon post 8–10 tagoj.

OV V.208. Verkita en 1900 al s-ro V. K. Rogaĉev-Antonov, Sankt-Peterburgo.

Estimata kolego! Vian novan adreson mi enskribos. Ĉu la “Lingvo Internacia” estos eldonata en 1900 kaj kia estos ĝia abona pago — mi nun ankoraŭ ne scias, ĉar ne aperis ankoraŭ la numero Decembro 1899. Mi rekomendas al vi la gazeton “L’ Espérantiste” kiu eliras en lingvoj franca kaj Esperanto kaj kostas 1 r. 80 kop. por jaro.

OV V.209. Verkita en 1900 al s-ro Vejtcler (fervoja kuracisto), St. Kupjansk.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke mi ne respondis al vi pli frue, ĉar mi estas terure okupita.

Mi ĝojas, ke vi intencas eldoni lernolibron en islanda lingvo kaj mi deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson. Sendi la manuskripton al mi vi ne bezonas, ĉar la lingvon islandan mi ne komprenas, kaj doni oficialan aprobon al via libro mi tial ne povas; sed mi estas tute certa, ke la firmo Hachette ne insistos pri la aprobo kaj ĝi volonte donos al vi la permeson, se vi nur pagos al ĝi kelkan procenton.

Respondo al viaj demandoj:

1. La elparolado de la vokaloj devas esti nek tro longa, nek tro mallonga; ekzemple “i” devas esti elparolata iom pli longe ol en la germana “Sinn” kaj iom pli mallonge ol en “Riese”.

2. La nomo de bestoj signifas ankaŭ la viran sekson; la vorton “viro” (ekzemple “bovoviro”) mi aldonas nur en okazo de ekstrema neceseco.

3. Vi devas diri “la patrino diras ke ŝia filo venos kun sia infano”.

4. Folio estas uzata en ambaŭ sencoj (por 2 paĝoj en libro kaj por papera tutaĵo enhavanta 16 paĝojn en 8º).

5. Por karesaj formoj oni povas uzi “ĉj (nj)” kaj ankaŭ “et” (Patreto, patrineto, paĉjo, panjo). La “ĉj” kaj “nj” estas uzataj nur en nomoj kaj en “patro” kaj “patrino”; en ĉiuj aliaj okazoj oni karesas per “et”.

6. Por “Pflanze” oni povas uzi “kreskaĵo” kaj “vegetaĵo”.

7. “Korto” povas esti uzata por la tuta loko okupata de la loĝejo (kune kun la konstruataĵoj).

8. Mia gepatra lingvo estas la rusa; sed nun mi parolas pli pole, kaj mi nomas min ne “ruso” sed “Rusujano”.

OV V.211. Verkita en 1906 al s-ro Th. Thorsteinsson, Kopenhagen. La unuaj sep respondoj aperas ankaŭ en Lingvaj Respondoj.

Kara sinjoro! — Kun plezuro mi ricevis vian verketon pri Esperanto kaj mi dankas vin kore. Mi esperas ke la verketo alkondukos al nia afero multajn amikojn en via malproksima lando.

OV V.212. Verkita en 1907 al s-ro Th. Thorsteinsson, Kopenhagen.

Tre estimata sinjoro! — La “Gazette de Lausanne” kaj ankaŭ la programon de la kursoj en la “Association Polytechnique”, kun noto pri viaj kursoj de Esperanto mi ricevis kaj kore vin dankas. Mi ne dubas, ke viaj kursoj havos grandan signifon por nia afero kaj mi deziras al via laborado la plej bonan sukceson.

Kun alta estimo kaj internacia saluto …

OV V.213. Verkita en 1901 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La 2 rakontetojn mi korektis kaj resendas al vi. Sendi al vi certan kvanton da libroj por tenado mi bedaŭrinde tute ne povas, ĉar mi havas de ĉiuj libroj nur negrandan kvanton, tial mi devas konservi ilin ĉe mi por la aĉetantoj. Se vi volus aĉeti kelkan kvanton da libroj, tiam mi volonte donos al vi ilin kun la sekvanta rabato:

ĉe la sumo de 15 frankoj rab. 25%
ĉe — — — 150 — rab. 40%

(de la verkoj fremdaj, signitaj en la nomaro per steleto, mi povas doni rab. 10%).

Por la transsendo mi kalkulas ĉiam 10% de la nominala kosto. La mono devas esti pagata tuj ĉe la aĉetado, ĉar, trovante min ĉiam en tre premita financa situacio, mi havas nenian eblon aranĝi malfermitan krediton.

De “Hamleto” mi havas ankoraŭ ĉirkaŭ 100 ekzemplerojn. Sufiĉe grandan kvanton mi havas ankoraŭ de la libroj NNo 14, 19, 30, 75, 76, 80, 84, 92, 93, 101, 103.

OV V.214. Verkita en 1901 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Laŭ deziro mi sendos al vi 50 ekz. de No 8 kaj 1 ekz. de No 77 (la No 132 estas ne rusa, sed bulgara). La Jarlibron por 1897 mi jam pli ne havas. La monon por la diversaj libroj, kiun vi mendas kaj mendados, vi ne bezonas tuj sendi al mi, ĉar mi decidis malfermi al via grupo konstantan krediton. En Junio kaj Decembro de ĉiu jaro mi sendados al vi kalkulon, kaj tiam vi sendados al mi la monon. — Al s-ro C. Bourlet mi skribis leteron kaj sendis al li Hamleton kun dediĉo. Pri la reeldono de “Hamleto” mi jam skribis al s-ro de Beaufront.

OV V.215. Verkita en 1901 al prof. Th. Cart, Paris.

Tre estimata sinjoro! — La “Lecionojn” mi trarigardos kaj post 2–3 tagoj mi ilin resendos al vi. — Parton de la libroj menditaj mi sendis al la “Grupo” hodiaŭ, la ceteran parton mi sendos post 2 ĝis 3 tagoj. De la verko No 76 (“Iliado”) mi sendis ambaŭ kajerojn, ĉar la solan kajeron I mi ne povas vendi. De “Hamleto” mi sendis la kajerojn II, III, IV; la kajeron I vi ricevos de s-ro René Lemaire, al kiu mi jam skribis pri tio ĉi. — “Kain” (No 4) vi ricevos je mia kalkulo post 6–8 tagoj el Peterburgo. — No 15 mi jam ne havas.

OV V.216. Verkita en 1902 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La “Lecionoj” estas seneraraj kaj perfekte bonaj, tial mi nenion bezonis korekti en ili. Nur sur la paĝo 9 mi trovis eraron (kiun mi korektis per krajono); nome: anstataŭ “participe passé” devas esti “participe passif”.

OV V.217. Verkita en 1902 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — De la librejo Lamotte-Malterre mi ricevis poŝtan karton, kiun mi tie ĉi almetas. Sed ĉar havi aferojn kun fremdaj libristoj estas por mi tute ne eble, tial mi preferus, ke la centra loko de vendejo por Francujo estu ĉe la Grupo Pariza. Mi tial respondis al la dirita librejo la jenon:

Pour tout ce qui concerne la langue Esperanto veuillez-vous adresser a Monsieur Théophile Cart, 12 rue Soufflot, Paris”; eble vi aŭ sinjoro Gabriel Chavet volos plenumi la mendon ĉe la diritaj libristoj?

OV V.218. Verkita en 1902 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la du verketojn (“L’Esperanto en dix leçons” kaj “Vocabulaire français–esperanto”) kaj mi dankas vin kore. La unuan mi enportis en la “Nomaron de verkoj” sub No. 152, la duan sub No. 153. Ambaŭ verkoj estas tre bonaj kaj sendube alportos al nia afero grandan utilon.

Koncerne mian kontrakton kun s-ro Beaufront (resp. la firmo Hachette) vi povas esti tute trankvila; ĝi absolute neniom povas iam malutili al Esperanto, ĉar ĝi absolute neniom tuŝas la plenan liberecon de Esperanto kaj de la esperantistoj; ĝi estas nur privata persona kontrakto inter mi kaj s-ro de Beaufront, sed por la tuta mondo esperantista ĝi havas absolute nenian signifon.

Esperanto restas libera apartenaĵo al la tuta mondo tiel same, kiel ĝi estis ĝis nun. Ĉiu povas tute libere eldoni verkojn en Esperanto aŭ pri Esperanto kaj mi ne sole ne volos tion ĉi malpermesi al iu, sed mi eĉ havas nenian rajton kaj nenian povon tion ĉi fari. Mi nur promesis al la firmo Hachette (por rekompenci ĝin por ĝia propagando), ke la rajton presi la vortojn “aprobita de d-ro Zamenhof” mi donos nur al tiuj aŭtoroj, kiuj presos siajn verkojn ne kontraŭ la volo de la dirita firmo. Persekuti ian aŭtoron por tio, ke lia verko esperanta ne portas mian aprobon, mi ne sole neniam intencas, sed mi eĉ havas nenian rajton tion ĉi fari.

La persona iniciativo de ĉiu esperantisto restas tute kaj absolute libera, kiel antaŭe. Se iu volas eldoni ian verkon, gazeton k.t.p., li tute ne bezonas peti mian aprobon; ĉar la malesto de mia presita aprobo sur la verko ja tute ne signifas, ke mi tiun ĉi verkon malaprobas!

Sciigi al la esperantistoj, ke mi lasas al ili la antaŭan plenan liberecon, estus afero tute superflua, ĉar mi ja neniam kaj nenie diris, ke mi forprenas tiun ĉi liberecon!

Mi ja nenie kaj neniam diris al la esperantistoj ke se iu volas eldoni ian verkon, li devas peti mian aprobon. Ĉia bona verko havos ĉiam la plej bonan sukceson inter la esperantistoj, tute egale, ĉu ĝi portas mian formalan aprobon aŭ ne. La “aprobita de d-ro Zamenhof” estas nur simpla formalaĵo, afero tute persona, kiun mi devis promesi al la firmo Hachette, por ke ĝi, entreprenante multekostan propagandon por nia afero, havu la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne estos tute perditaj en la okazo se mi publike rekomendus al la esperantistoj uzadi la eldonojn de aliaj personoj kaj ne la eldonojn de Hachette.

OV V.219. Verkita en 1902 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Ĉie, kie nur la senco permesas, mi preferas formojn pli mallongajn; sekve mi dirus: “la 5 sentoj estas la aŭdo, gustumo” k.t.p. (sen ad); sed pli bone estus: “La 5 sentoj (sen ‘ad’, ĉar kapablo) estas la aŭdado, gustumado (kun ‘ad’, ĉar farado)”. “Falakvo” kaj “akvofalo” ambaŭ estas bonaj (falakvo signifas pli la falantan akvon mem, akvofalo signifas pli la lokon de falado).

Mi pensas, ke via timo pri la francaj vortoj estas tute superflua; mi estas tute konvinkita, ke la germanoj nenion havos kontraŭ ili, ĉar ili komprenos tre bone, ke tia aŭ alia formo estas elektita ne pro pli granda amo al la francoj, sed simple nur pro oportuneco kaj pli internacia komprenebleco. La germanoj ja uzas tiajn francajn vortojn eĉ en sia propra lingvo, — tiom pli ili nenion havos kontraŭ la uzado de tiaj vortoj en lingvo internacia. Tamen senbezone uzi vortojn francajn anstataŭ esperantaj ni kompreneble ne devas. — “Genuosto” estas bona.

Nun pri la firmo Hachette. Pro la bono de nia afero mi dezirus (sed ne postulas, neniam postulis kaj neniam postulos) ke ĉiu, kiu eldonas ian verkon esperantan, turnu sin antaŭe al la firmo Hachette. La kaŭzo de mia deziro estas sekvanta: se nun, dum Esperanto ne estas ankoraŭ sufiĉe fortigita, multaj firmoj komencos eldonadi verkojn esperantajn, — tiam ili en reciproka konkurado ĉiu perdos sian monon kaj sekve ili ĉiuj baldaŭ malvarmiĝos por nia afero, kaj ni restos sen eldonistoj-propagatoroj; sed se la afero sin trovos precipe en la manoj de unu firmo, tiam ĝia mono ne estos perdita kaj sekve la firmo ricevos impulson, por energie labori por nia afero. Tial ĉiun, kiu volas eldoni ion en Esperanto, mi (pro la bono de nia afero) petas, ke li eldonu sian verkon per Hachette. Sed se ian verkon la firmo Hachette ne deziras eldoni mem, aŭ se tiu ĉi firmo faras al la aŭtoro iajn malfacilaĵojn, tiam la aŭtoro havas plenan rajton (ne sole leĝan, sed ankaŭ moralan) eldoni sian verkon kie li volas, kaj li povas esti tute certa, ke mi neniam protestos kontraŭ tio ĉi. Malpermesi al iu eldoni verkojn esperantajn nek mi nek la firmo Hachette havas nenian rajton; tial mi forte miras, ke la granda katolika firmo ne eldonas religiajn librojn en Esperanto nur tial, ke Hachette malpermesis!

Ke la firmo Hachette komprenas tre bone la sencon de nia kontrakto kaj ke ĝi scias tre bone, ke ĝi ne havas la rajton malpermesi al iu la eldonadon de esperantaj libroj, — tion ĉi vi povas vidi el la sciigo, kiun la firmo Hachette mem presas sur ĉiuj ĝiaj esperantaj eldonoj: “La maison Hachette et Cie est seule autorisée par M. le Dr. Zamenhof à publier les ouvrages aprouvés par lui. Tout ouvrage … qui porterait la mentionaprobita de Dr. Zamenhofk.t.p. Sekve en tiu ĉi malgranda sciigo estas ne sole dirite tute klare sed eĉ dufoje ripetite, ke la kontrakto koncernas nur tiujn verkojn, kiuj volos porti sur si la vortojn “aprobita de L. Zamenhof”.

Vi vidas sekve, ke mi donis al la firmo Hachette ne la monopolon por Esperanto (tion ĉi fari mi ja eĉ tute ne havus la rajton), sed nur la monopolon por mia persona aprobo. Sed eĉ tiun ĉi malgrandan pure personan monopolon mi donis al la firmo ne por ia pago sed nur en la konvinko, ke tio ĉi estos utila al nia afero; sekve se Hachette volus malbonuzi tiun ĉi monopolon kun malutilo por nia afero (kion mi ne supozas), tiam mi ĉiam havos la eblon kontraŭbatali kontraŭ tia malutilaĵo.

OV V.220. Verkita en 1902 al prof. Th. Cart, Paris. La unua alineo aperas ankaŭ en Lingvaj Respondoj, kiel respondo 8; vidu la noton tie. La dua alineo en la Originala Verkaro havas “la germanoj ja uzas … en ilia propra lingvo … sen bezono”, sed laŭ “kajero 6” de la iam kompletigota plena verkaro de l. l. zamenhof oni legu “en sia” kaj “senbezone”.

Kara sinjoro! — La vortaron franca–esperantan mi ricevis kun ĝojo kaj mi dankas vin kore. Mi ne dubas, ke tiu ĉi verko nun tre potence akcelos la disvastiĝadon de nia afero. Mi deziras al la verko la plej bonan sukceson.

Vian deziron pri la “Premières Leçons” mi plenumos tre volonte; sed ĉar mi sciigis la firmon Hachette, ke mia plena reprezentanto antaŭ tiu ĉi firmo estos s-ro de Beaufront, tial mi nun ne povas skribi mian deziron rekte al la firmo, sed mi devas tion ĉi fari per s-ro de Beaufront. Tial mi petas, ke vi transsendu tiun ĉi mian leteron al s-ro de Beaufront kaj petu lin, ke li en mia nomo faru la sciigon al la firmo.

Mi rajtigas per tiu ĉi letero s-ron L. de Beaufront (se li nenion havas kontraŭ tio ĉi), ke li sciigu en mia nomo la firmon Hachette, ke mi fordonas al la firmo ĉiujn miajn profitajn rajtojn rilate la verkon “Premières Leçons d’Esperanto de Th. Cart” kaj rilate la farotajn tradukojn de tiu ĉi verko, kun la kondiĉo, ke oni ĝin ne pli vastigos kaj ke la profitoj estos uzataj sole por la propagando inter la blinduloj.

OV V.221. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi forte bedaŭras, ke s-ro de Beaufront sendis al vi mian leteron kaj tiel faris al vi ĉagrenon tute kontraŭ mia volo. Kontraŭ la apero de via vortaro mi ne sole nenion havis, sed kontraŭe, ĝi faris al mi grandan ĝojon; tion ĉi mi skribis ne sole al vi mem, sed — se mi bone memoras — ankaŭ al s-ro de Beaufront, kvankam mi ne sciis, ke li transsendos al vi mian leteron. Ke la libro estis treege necesa — mi tute ne dubas (ĉar efektive mi tute ne povas kompreni, kial s-ro de Beaufront, komprenante la eksterordinaran necesecon de vortaro, ĝis nun ne reeldonis ĝin, kvankam en la verko No 53 ĝi ekzistis ja tute preta!!). Ke via libro estas bona, mi ankaŭ neniam malkonfesis. Mi estis nur en principo nekontenta kontraŭ Hachette, ke li presas librojn kun mia aprobo ne demandinte min antaŭe, ĉu mi volas ke la verko portu mian publikan aprobon. Kiel ajn bonega ia verko estas kaj kiel ajn alte mi estimas ĝian aŭtoron, tamen se la verko devas eliri kun mia aprobo (t.e. kun mia publika respondeco), mi ja devas antaŭe scii pri tio ĉi.

Se vi estus petinta mian permeson por presi mian aprobon, mi kompreneble certe ne rifuzus ĝin; sed tiam mi ja havus la okazon antaŭe peti vin, ke vi aranĝu la aferon tiel, ke viaj verkoj ne mortigu la verkojn de s-ro de Beaufront, kiu en la daŭro de 15 jaroj tiel malfacilege kaj tiel pacience laboris por nia afero kaj havas en ĝi tiajn sendube grandegajn meritojn.

Mi pensis, ke viaj verkoj aperis sen la scio kaj kontraŭ la volo de s-ro de Beaufront, kaj tial mi volis skribi al vi pri tio ĉi; sed ĉar el via letero mi vidas, ke vi ne forgesis pri s-ro de Beaufront kaj ĉar en la februara numero de l’Espérantiste mi legis (paĝo 180) ke via vortaro aperis kun plena interkonsento kun s-ro de Beaufront, tial mi estas kontenta, kaj nun ni jam ne bezonas plu paroli pri tiu ĉi objekto.

OV V.222. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis la “Anfangsgründe der Esperanto-Sprache” kaj “Prime Lezioni d’Esperanto” kaj mi dankas vin kore. La ambaŭ verkoj faris al mi veran plezuron, mi deziras al vi la plej bonan sukceson kaj mi estas certa, ke ili estos tre gravaj por nia afero.

OV V.223. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro la “First Lessons” kaj ankaŭ la gazeton “Touring-Club” kun via bela artikolo kaj por ĉio mi dankas vin tre kore.

OV V.224. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Pri la intenco de s-ro de Beaufront mi povas vin trankviligi: li ne volis ŝanĝi ion en la Universala Vortaro, sed paralele kun “ĉirkaŭmano” doni ankaŭ la vorton “braceleto”. Ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro ĝis tiu tempo, kiam la afero de Esperanto estos transirinta en la manojn de ia absolute aŭtoritata internacia Akademio, t.e. ĝis la tempo kiam nia afero staros jam tute forte kaj ne bezonas timi ian danĝeron.

OV V.225. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis la ekzempleron de la dua eldono de via vortaro kaj mi dankas vin kore. Mi ricevis ankaŭ vian leteron de 15/X kaj la programon de la kursoj esperantaj en Parizo en tiu ĉi vintro. Kun granda ĝojo mi legis en la programo pri la 30 kursoj en Parizo, kaj mi petas vin, volu esprimi al s-ro C. Bourlet kaj al la tuta Grupo Pariza mian koran ĝojon pro tiuj ĉi belaj fruktoj de energia laborado de la Pariza Grupo.

Pardonu ke mi ne skribis al vi pli frue: mi estis en la lasta tempo tiel treege okupita ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton por la kuranta korespondado.

Tiel same kiel vi, ankaŭ s-ro de Beaufront ordinare konsiliĝas kun mi pri ĉiuj novaj vortoj, kaj certe nek vin nek s-ron de Beaufront la esperantistoj kulpigos kvazaŭ vi volus esti leĝdonantoj. Se kelkaj vortoj havas ne tute egalan formon en la ambaŭ vortaroj (de vi kaj B.), tio ĉi estas bagatelo kiu meritas nenian atenton. La fundamenton de Esperanto ĉiam devas prezenti la 16 gramatikaj reguloj kaj la Universala Vortaro; pri ĉiuj vortoj kiuj sin trovas en la vortaroj de vi aŭ de s-ro de B. krom la vortoj en la Universala Vortaro, la esperantistoj scias, ke tiuj vortoj estas nur private aprobitaj de mi, sed ne havas ian forton leĝdonan; se kelkajn el tiuj ĉi vortoj unu uzos en unu formo kaj alia uzos en formo iom alia, tio ĉi ne estas granda malfeliĉo, kvankam estas tre dezirate ke ĉiuj kiom eble uzadu tiujn vortojn egale. Nur la fundamenton neniu el ni devas tuŝi! Sed pri ĉio kio ne tuŝas la fundamenton kaj ne havas la karakteron de reformo aŭ ne prezentas intencan dekliniĝon de la komune uzataj formoj — pri tiaj bagatelaj detaloj ni ne devas esti tro severaj unuj kontraŭ la aliaj.

OV V.226. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro viajn 3 librojn (“L’Esperanto en 10 Leçons”, “Premières Leçons” kaj “Primeras Lecciones”) kaj mi dankas vin tre kore. Kun vera ĝojo mi ankaŭ legis la nomaron de la jam presitaj aŭ manskribitaj verkoj por la blinduloj. Venu baldaŭ la tempo, kiam la malfeliĉuloj havos por si grandan, tre grandan bibliotekon.

OV V.227. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La ekzempleron de la Unuaj Lecionoj por blinduloj mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas vin kore. — Atente ekzameni nun la vortaron franca–esperantan mi bedaŭrinde havas nun neniun eblon, ĉar mi estas nun tre okupita kaj mia sano estas en malbona stato; sed kiom mi vidis ĉe rapida trarigardo supraĵa, mi pensas, ke tie ne troviĝos multe por korekti kaj vi povas kuraĝe presi la duan eldonon.

OV V.228. Verkita en 1903 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Se la angla, germana kaj itala verketoj estas simpla traduko de viaj “Premières Leçons”, tiam vi povas en mia nomo diri al la firmo Hachette ke ĝi ne bezonas antaŭe sendi al mi la verketojn por trarigardo, sed ĝi povas presi ilin kun mia “aprobo” jam nun. — Mi pensas, ke la esprimoj “spina cerbo” kaj “ostocerbo” estas tute sufiĉaj kaj precizaj, kaj mi ne konsilus senbezone uzi novajn vortojn; tamen se iu uzos “medolo” mi ne protestos.

OV V.229. Verkita en 1903/4 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Akceptu mian plej koran dankon por la amika alsendo de via fotografaĵo, kiu estas al mi tre kara kaj kiun mi ricevis kun vera ĝojo.

OV V.230. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian dediĉitan al mi verketon “Primeiras Lições” kaj ankaŭ la novan eldonon de la Frazlibro kaj mi dankas vin kore. –

De s-ro Javal mi ĝis nun ricevis neniun leteron. Kompreneble pri ĉiaj reformaj proponoj mi respondos al li nur rifuze.

OV V.231. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Pardonu ke mi ĝis nun ne respondis ankoraŭ vian Malfermitan Leteron. Vastan respondon mi esperas sendi al vi en la venonta semajno.

OV V.232. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi scias tre bone, ke ne ĉiuj novaj vortoj aprobitaj de mi estas bonaj. Sed en la nuna tempo perfekteco estas ne ebla kaj ĉia diskutado pri perfekteco estus tre danĝera. Kiam nia afero staros jam tute forte, tiam aŭtoritata Akademio faros en la lingvo ĉiujn necesajn korektojn; sed nun ni devas severe eviti la tuŝadon de tiu ĉi demando. — Timante ke via malkontenteco ne infektu la mondon esperantistan kaj ne donu pereigan rezultaton, mi decidis respondi vian “Malfermitan Leteron” ne private sed publike (kvankam ne skribante vian nomon). Mi esperas, ke vi aprobos mian agon kaj ke vi trovos ĝin utila. Mi sendas al vi la manuskripton de mia respondo kaj mi petas vin, volu min sciigi, ĉu vi ne trovas en ĝi ion malagrablan por vi kaj ĉu vi konsentas, ke mi ĝin publikigu. Sen via konsento mi ĝin ne publikigos.

OV V.233. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 4/XII, poŝtan karton de 5/XII kaj ankaŭ la programon de la kursoj Parizaj kaj la folieton “Une Heure d’Esperanto”. Por ĉio mi dankas vin tre kore.

Mi forte bedaŭras, ke mia manuskripto faris al vi ĉagrenon. Kredu al mi, ke tio ĉi tute ne estis mia intenco. Pri via fideleco al nia afero mi kompreneble ne dubas eĉ unu minuton. Mi volis uzi vian “Malfermitan Leteron” nur kiel pretekston, por fari finon al tiu danĝera fluo opozicia, kiu aperis en nia tendaro en la lastaj jaroj kaj kiu povus fariĝi por nia afero tre pereiga, precipe nun, antaŭ la unua kongreso. Jam multajn fojojn kaj al multaj personoj mi skribis pri similaj demandoj grandajn leterojn. Sed la konstanta skribado de grandaj privataj leteroj estas tre laciga kaj temporaba kaj tamen neniun helpas, ĉar unu persono ne scias pri mia skribado al aliaj personoj, kaj apenaŭ mi sukcesas konvinki unu personon, tuj aperas alia persono, al kiu mi devas denove skribi k.t.p. Tial mi decidis unu fojon esprimi mian opinion publike.

Unu persono plendas ke mi donas tro multe da novaj vortoj, alia plendas ke mi donas tro malmulte; unu plendas, ke pro internacieco mi pekas kontraŭ la reguleco kaj ekonomieco de la vortoj, alia plendas ke pro ekonomieco mi tro pekas kontraŭ la internacieco kaj precizeco k.t.p.

[FORIGITA!: Originala Vortaro ellasas iom da teksto]

Mi ripetas, ke pri via fideleco mi ne dubas eĉ unu minuton; sed por meti finon al la tre danĝera malkontenteco kiu komencis disvastiĝadi en nia tendaro, mi decidis unu fojon elpaŝi publike kaj peti niajn amikojn, ke ili memoru:

1) ke interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la estonta “Centra Komitato”;

2) ke ĉiu, kiu trovas ion nebona en nia afero, devas proponi klaran rimedon por plibonigo, sed ne plendi sencele kaj malvarmigi per tio ĉi niajn batalantojn.

El via tuta ĝisnuna agado mi scias tre bone, ke vi persone komprenas tute perfekte la tutan danĝerecon de opozicio en la nuna tempo kaj ke via elpaŝo estis nur akto de nesufiĉa singardeco. Mia artikolo (kiel mi klare skribis) celas ne vin persone — ĝi estas nur averto kontraŭ la danĝera fluo kaj via cirkulera letero servis al mi nur kiel preteksto.

Mi estas konvinkita, ke la esencajn ideojn de mia artikolo vi plene aprobas kaj ke la necesecon de mia publika elpaŝo vi ne neos. Sed ĉar la formo de mia artikolo estas al vi malagrabla, tial mi petas vin, volu fari la jenon: volu ŝanĝi mian artikolon en tia maniero, kian vi trovos la plej bona, elĵetu el ĝi tute senĝene ĉion kio estas al vi malagrabla aŭ kio povus erare pensigi la legantojn, ke mi havas ian malkontentecon kontraŭ vi, kaj la tiamaniere ŝanĝitan artikolon volu resendi al mi. Mi ĝin publikigos en tia formo, kian vi deziros.

Aŭ eble anstataŭ ŝanĝi la artikolon tro multe, vi trovos pli utile elĵeti el la artikolo nur kelkajn pecojn, sed aldoni en la fino ian klarigon, kiu tute klare montrus al la legantoj, ke inter ni ekzistas nenia diferenco de opinioj kaj ke la artikolo estos publikigata laŭ via propra deziro, por averti tiujn personojn, kiuj eble ne bone komprenis la esencon kaj celon de via cirkulera letero? Agu kun mia artikolo tiel, kiel vi volas, nur donu al mi la eblon esprimi publike mian opinion, por ke mi estu unu fojon por ĉiam liberigita de konstanta kaj senfina skribado de longaj leteroj al ĉiu amiko aparte.

OV V.234. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis returne la manuskripton kaj ankaŭ vian leteron de 11/XII, kiun mi legis kun plezuro, ĉar mi vidis el ĝi, ke la tuta historio kun la “Malfermita Letero” estis simpla malkompreniĝo. Ĉar via Malfermita Letero estis adresita al mi kaj ĉar multaj esperantistoj erare rigardis ĝin kiel proteston kontraŭ mia agado, tial mi estas devigita doni ian publikan respondon. Sed estu tute trankvila: mi penos aranĝi la respondon tiamaniere, ke ĝi tuŝas nur la principojn, sed ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉoj kontraŭ via persono.

OV V.235. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Se vi nenion havas kontraŭ la publikigo de mia “Nefermita Letero”, volu ĝin sendi al s-ro de Beaufront, kiun mi petos pri ĝia publikigo en L’Espérantiste.

OV V.236. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Vian afable senditan al mi “Esperantan Versfaradon” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore vin dankas.

OV V.237. Verkita en 1904 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Ĉar ĉia respondo de mia flanko al via cirkulera letero — kiel ajn singarde la respondo estus skribita — elvokus ĉe la legantoj la supozon, ke inter mi kaj vi ekzistas ia malkontenteco, tial mi decidis tute ne respondi.

Sed ĉar via letero pri kiu preskaŭ la tuta mondo esperantista jam scias estis publike adresita al mi kaj mia absoluta silento povus ne sole kompromiti min, sed ankaŭ prezenti grandan maljustecon kontraŭ la firmo Möller & Borel, kiu tiom multe nun laboras kaj elspezas por la propagando de nia afero en Germanujo kaj kiu povus nun juste koleri min, se mi lasus sen rebato la atakojn kontraŭ tiuj vortaroj, kiujn ili eldonis ne sole kun mia aprobo sed laŭ mia propra konsilo kaj sub mia propra redakcio, — tial mi pensas ke estus bone, se vi mem per ia artikoleto sciigus al la esperantistoj, ke respondon al via malfermita letero vi ricevis de mi; ke la celo de via letero estis ne atako, sed nur fari proponon; ke al la neaprobantoj de la novaj vortoj mi konsilas, ke ili formulu sian deziron tute precize en formo klara kaj plenumebla (ekzemple “aprobadu” aŭ “ne aprobadu”) sed ne en tia nedifinita kaj tute ne plenumebla formo kiel ekzemple “aprobadu, sed faru tion ĉi en tia maniero, ke ĉiuj estu kontentaj” — kaj proponu ĝin al la prijuĝo kaj voĉdono de la esperantistoj; ke mi tute ne havas la deziron altrudi al la esperantistoj mian volon kaj donis la novajn vortojn (kiel konsilon, ne kiel leĝon) nur cedante al la konstanta bombardado de preskaŭ ĉiuj esperantistoj, sed ke mi jam senpacience atendas la kongreson, por ke mi povu fordoni mian malfacilan rolon de gvidanto al ia Centra Komitato; ke mi petis vin, ke vi sciigu al la esperantistoj, ke la diversaj flataĵoj kaj la nomo “majstro”, kiun multaj uzas en siaj leteroj al mi, estas al mi tre malagrabla; ke se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj kiujn mi aprobis, tio ĉi estas nur eraro tempa, kiu pli aŭ malpli true malaperos kaj kiu estas neevitebla ĉe tiuj treege malfavoraj kaj lacigaj cirkonstancoj, en kiuj mi estas devigata laboradi.

Ŝajnas al mi, ke se tian artikoleton publikigos ne mi, sed vi, tiam la tuta situacio estos savita kaj ĉia ombro da supozo kvazaŭ ekzistas ia malkontenteco inter mi kaj vi aŭ inter la francaj kaj germanaj propagandistoj, malaperos. Ĉu vi ne tiel pensas? Ŝajnas al mi, ke antaŭ la kongreso ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco. Kompreneble, mi esprimas al vi nur mian opinion, sed ne mian deziron: publikigu la diritan artikoleton nur en tia okazo se vi mem aprobas mian ideon kaj se vi trovas en ĝi nenion malagrablan por vi.

Kun kora saluto kaj plej sinceraj bondeziroj por la nova jaro.

OV V.238. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Koran dankon por via amika letero. Pli detale mi skribos al vi en la venonta semajno; nun mi nur rapidas sciigi vin, ke hodiaŭ la milita estraro min tute liberigis; mi restas en Varsovio kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero.

OV V.239. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La “Trafenditan Turon” mi ricevis kun plezuro kaj danko. La duan ekzempleron mi sendis laŭ ĝia adreso, t.e. al d-ro K. Bein.

La milita estraro trovis, ke mia sano estas tro malforta; tial oni min liberigis kaj mi restas en Varsovio kaj mi povos veni al la kongreso. –

La timo de s-ro Bourlet estis senkaŭza, ĉar se mi eĉ devus veturi Mandĵurujon, mi ne ĉesus esti ligita kun nia afero kaj — ne povante partopreni en la kongreso korpe, mi partoprenus en ĝi spirite, sendinte ĉiujn miajn pensojn kaj proponojn en formo de letero.

Pacigi inter si s-ron B. kaj de B. mi jam provis kelkajn fojojn, sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por nia afero ilian malpacon, estos la kreo de “Centra Komitato” kiu estos elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista kaj prezentos ĉiam la plej altan kaj solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon. Petoj kaj admonoj de unu persono ne helpas; sed kiam ekzistos Centra Komitato elektita de la esperantistaro mem, tiam mi de ĉiu esperantisto povos postuli, ke li submetiĝu al la decidoj de la Komitato. Projekton de tia periode reelektata Centra Komitato mi prezentos al la kongreso, antaŭe publikiginte (en Majo) mian projekton en la esperantaj gazetoj, por ke la estontaj kongresanoj povu bone pripensi kaj prijuĝi la projekton.

Mi esperas, ke, sciante la historion de Volapük, la Centra Komitato estos sufiĉe singarda kaj ne imitos facilanime la ekzemplon de la Volapuka Akademio; tamen por tute garantii al ni plenan singardecon, mi proponos kondiĉon, ke ĉiu decido de la Komitato (krom la urĝantaj) estas publikigita en la oficiala organo nur kiel decido provizora, por ke ĉiuj esperantistoj povu pripensi ĝin kaj averti la Komitaton en okazo de danĝero; ses monatojn post la provizora publikigo la Komitato denove faras inter si voĉdonon pri la dirita decido, kaj se la decido ankaŭ tiun ĉi duan fojon ricevos por si la plimulton da voĉoj, — nur tiam la decido ricevos leĝan forton.

Kompreneble se ni povos iam atingi, ke la registaroj prenu la tutan aferon en siajn manojn, tio ĉi estus la plej bona. Ni devos klopodi pri tio ĉi.

OV V.240. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Estu trankvila! Pro tro multe da laboroj mi ne povas nun skribi al vi detale, sed pri mia konsilata plano de agado espereble informos vin generalo Sebert.

OV V.241. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Forĵeti mian projekton mi ne povas, ĉar de multaj flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de organizacio, kaj mi devas montri, ke mi plenumis mian promeson. Sed mi ripetas ke mi ne insistas kaj influas. Antaŭ ĉio mi proponos la demandon, ĉu la kongreso trovas organizacion dezirinda aŭ ne; sekve se vi pensas, ke via opinio estas prava, vi havos plenan eblon konvinki la kongreson ke ĝi decidu ne havi organizacion. Se vi pensas ke per via decido oni timos fari al mi malagrablaĵon, vi povas eĉ rekte diri al la kongreso, ke vian proponon vi faras laŭ la peto kaj deziro de Zamenhof mem. Mi nenion kontraŭparolos kaj mian projekton nek la ideon de organizacio ĝenerale mi ne defendos. Se malgraŭ tiaj admonoj oni deziros organizacion, tiam mi eĉ mem proponos, ke oni mian projekton ne akceptu, sed ke oni transdonu ĝin kune kun la aliaj projektoj al ia provizora komitato por matura prijuĝo kaj decido.

OV V.242. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron de 29/IV kaj mi dankas vin por via klarigo pri la rilato de s-ro B. al la Grupo Pariza. Estas nur domaĝo, ke vi ne skribis al mi tion ĉi jam antaŭ longe, — tiam mi ŝparus tre multe da perdita tempo kaj laboroj.

Sub la adreso de s-ro B. mi multe kaj tre vaste korespondadis kun la Grupo Pariza. Ĉar tiu ĉi Grupo estis la sola loko, kie kunvenadis multaj kompetentaj esperantistoj, tiel mi ordinare konsiliĝadis kun tiu ĉi grupo en la plej gravaj aferoj, mi petadis ke s-ro Bourlet legu miajn leterojn en la Grupo, kaj li respondadis al mi en la nomo de la Grupo. Mi petis siatempe ke la Grupo en siaj kunvenoj ellaboru ian projekton de komuna organizacio; kiam la Grupo tion ne faris mi mem post longa pripensado ellaboris projekton kaj proponis ĝin al la prijuĝo de la Grupo; kiam s-ro B. respondis al mi ke la Grupo ne aprobas mian projekton de organizacio, mi ellaboris projekton de “Deklaracio”, kiu devus anstataŭi la organizacion. Sed ankaŭ pri tiu ĉi projekto s-ro B. respondis al mi, ke neniu el la membroj de la Grupo ĝin aprobas.

[FORIGITA!: Originala Vortaro ellasas iom da teksto]

Jam longe montriĝis necese aranĝi organizacion kaj Centran Komitaton. Estas vere, ke multaj konstante ripetas, ke ili deziras, ke mi persone gvidadu la aferon; sed ho ve, en efektiveco ĉiu deziras nur ke mi gvidadu laŭ lia montro, forgesante ke tio ĉi estas ne ebla kaj ke ĉiu devas silentigi sian propran ambicion kaj cedadi al la opinio de la plimulto. Kiom ajn multe mi laboras, kiom ajn mi penas evitadi ĉian altrudon de mia propra volo, mi ne povas ĉiujn kontentigi. Mi estas laca, terure laca. Tial mi decidis transdoni la tutan aferon al la esperantistaro mem.

Mi konsiliĝis pri tio ĉi siatempe kun s-ro de B. sed mi ricevis de li nenian bonan konsilon; mi turnis min al la Grupo Pariza, esperante aŭdi la konsilojn de multaj personoj, sed mi ricevis nur la opinion de s-ro B. Tial mi decidis turni min al la kongreso.

Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon altrudi ion al la esperantistaro; mi prezentos mian projekton kiel mian opinion pure personan, kaj mi petos ke ĉiu kongresano voĉdonu pri la projekto tute sincere, memorante ke nek la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon, nek la malakcepto faros al mi ian malagrablaĵon. Mi deziras nur simple ekscii, kion deziras la esperantistoj, kaj agi laŭ la deziro de la plimulto. Mi ne admonos nek influos; mi pretigis mian projekton nur por tia okazo, se ne estos prezentita ia alia pli bona projekto.

Tial mi forte miras, ke s-ro de B. (Originala Vortaro ellasas iom da teksto) tiel insiste kaj obstine estas kontraŭ mia projekto ankoraŭ ne leginte ĝin. Vi scias, ke mia projekto ne estis kreita en unu tago, sed en la daŭro de longa tempo. Mia projekto tute ne celis krei institucion kiu okupadus sin je “ekskomunikado”, “despota altrudado” k.t.p. (!!?!?) kiel skribis s-ro de B.; (kiu diris al s-ro de B., ke mi volas detrui la naciajn societojn, ke la Ligo ordonados al ĉiuj egalajn rimedojn de propagando, eĉ ekskomunikados k.t.p.?! Oni povus timi, ke mi malbone ligos la esperantistaron; sed se ĉia ligiĝo kaj organiziĝo kondukus nur al
malhelpado, ekskomunikado k.t.p., tiam por kio estis aranĝita la franca Societo p.p.E.? Ĝi ja ankaŭ ligas, sekve “malhelpas”!) Mi volis nur doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion, por ke apartaj ambiciaj personoj ne povu jam plu tiradi nian aferon ĉiu en sian flankon.

Se mi simple mem elektos Centran Komitaton, tio ĉi nenion helpos, ĉar:

1) ĉiu petas ke mi mem elektu nur tial, ĉar ĉiu pensas ke mi elektos nur tiajn personojn, kiujn li trovas bonaj; sed kiam la elekto estos farita, tiam mi tuj ricevos diversajn protestojn; s-ro B. skribos ke la tuta Grupo Pariza malaprobas, s-ro de B. skribos ke la tuta komitato (aŭ eĉ la tuta Societo p.p.E.) malaprobas; unu trovos, ke mi ne sufiĉe alte taksis liajn meritojn, alia trovos ke mi tro alte taksis la meritojn de alia; unu trovos ke la Komitato ne estas sufiĉe internacia, alia trovos ke ĝi konsistas el personoj ne sufiĉe bone posedantaj la lingvon aŭ ne sufiĉe aŭtoritataj por ke ĉiuj ilin obeu, k.t.p.

2) Se la tuta afero troviĝos en la manoj de unu komitato, tiam ambiciaj membroj penos altrudi al ĉiuj sian volon, per konstanta insistado ili baldaŭ ĉiujn eksilentigos, kaj anstataŭ Komitato ni havos nur du sinjorojn, kiuj konstante malpacados, volos dispremi unu la alian, kaj dispremos nian aferon.

3) Se la Centra Komitato ne estos konstante elektata de ĉiuj esperantistoj (pro tio estas ja necesa organizacio) sed reelektados kaj plenigados sin mem, tiam ni baldaŭ havos tiun saman malfeliĉan historion, kiun ni vidis ĉe Volapük, t.e. la Centra Komitato kaj la esperantistaro fariĝos baldaŭ du tute apartaj objektoj per nenio ligitaj inter si, unu defalos de la alia, kaj ĉio estos finita kaj enterigita. Ĉiuj miaj admonoj kaj protestoj neniom helpos (kiel ne helpis la protestoj de Schleyer), ĉar ĉe neekzistado de organizacio mi ne havos al kiu min turni.

Pri tiu ĉi temo mi volus multe paroli, mi volus konsiliĝadi kun multaj plej spertaj esperantistoj, mi volus esprimi mian opinion, aŭdi la opiniojn kaj konsilojn de aliaj, konforme al tio ŝanĝi mian projekton aŭ peti ke aliaj personoj ellaboru aliajn pli bonajn projektojn k.t.p. Sed bedaŭrinde mi venis al la konvinko, ke ĉiu trankvila kaj senpartia konsiliĝado estas neebla. El la leteroj de s-ro de B. mi vidas tre bone ke li tute ne deziras ekkoni mian projekton nek pripensi aŭ doni iajn konsilojn, sed jam antaŭe decidis per ĉiuj fortoj kontraŭbatali kontraŭ ĉia organizacio, kia ajn ĝi estos.

Sekve ĉiu mia korespondado kun li pri tiu ĉi temo estus tute vana. Tiel same obstina kun sia opinio estos s-ro B. Tial mi almenaŭ petas vin (kaj per vi ankaŭ la aliajn plej gravajn Parizajn esperantistojn) ne rapidu tro multe kun via decido, sed atendu la publikigon de mia projekto, pripensu ĝin bone (sed pripensu ĝin memstare, libere de ĉia fremda influo) kaj tiam skribu al mi vian opinion. Tiam, mi petas, skribu al mi, ĉu vi daŭrigas malaprobi ĉian organizacion, aŭ vi deziras nur ke la organizacio estu alia, kaj kiajn ŝanĝojn aŭ kiajn aliajn projektojn vi proponas.

Estu tute trankvila: mian influon mi certe ne uzos por altrudi al la esperantistaro mian personan opinion kaj volon. Mi aŭskultos ĉiujn opiniojn; kaj se mi vidos, ke la diskutado pri mia projekto povus elvoki ian malpacon aŭ eĉ simple malkontentecon inter la esperantistoj kaj per tio ĉi iom difekti nian Bulonjan feston, tiam mi mem diros al la kongreso, ke mi mian projekton reprenas kaj anstataŭ ĝi mi proponos pretan, elektitan de mi provizoran Centran Komitaton, pri kies konfirmo mi petos la kongreson kaj al kies manoj mi transdonos la tutan pluan sorton de nia afero.

Por ke mia elekto ne elvoku disputojn kaj malpacon, mi intencas proponi por la Komitato ne apartajn personojn, sed difinitajn kategoriojn de personoj, nome:

La unua (provizora) Centra Komitato konsistu el:

a) ĉiuj redaktoroj de esperantaj gazetoj kiuj eliras pli malpli en unu jaro;

b) ĉiuj prezidantoj de Grupoj Esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) ĉiuj prezidantoj de landaj asociacioj esperantistaj.

Ĉu vi aprobas tian planon aŭ ĉu vi konsilas fari la elekton en ia alia maniero?

OV V.243. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris. La nomoj “B.” kaj “de B.” estis mallongigitaj en la Originala Verkaro laŭ deziro de Cart.

Kara sinjoro! — Vian broŝuron “Une Heure d’Esperanto” mi ricevis kaj legis kun plezuro kaj mi kore vin dankas. La libreto estas verkita tre bone kaj povas esti tre utila por nia afero. Sendube ĝi trovos multe da amikoj kaj estos tradukita en diversajn lingvojn.

OV V.244. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La broŝuron “Notions Elémentaires” mi ricevis kaj kore vin dankas.

OV V.245. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis vian leteron kaj mi ĝojas pro la kaŭzo kiu malpermesas al vi esti libera ĵaŭdon; sed bedaŭrinde viziti vian presejon merkredon estos por mi tute ne eble. Hodiaŭ mia nevo el Vailly sur Aisne telefonis al mi kaj mi devis respondi al li, ke mi nepre veturos al li merkredon matene, ĉar en alia tago li eble ne estas hejme. Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos liberaj.

OV V.246. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Laŭ la deziro de d-ro K. Bein mi sendas al vi hodiaŭ la manuskripton de lia verko “Pola Antologio”, ĉar li diris al mi, ke vi promesis skribi por tiu ĉi verko antaŭparolon. Kiam via antaŭparolo estas skribita, volu transdoni la manuskripton al la firmo Hachette.

OV V.247. Verkita en 1905 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Pardonu, ke mi ne tuj respondis vian gravan leteron de 14/II, ĉar mi estas ĉiam terure okupita.

Mi dankas vin kore por la alsendita cirkulero pri la projekto de s-ro Corret. Ni esperu, ke la entreprenita afero alportos al Esperanto multe da bono.

Pri Javal mi jam sendis siatempe nekrologan artikolon al la “Revuo”; por “Lingvo Internacia” mi povus nur ripeti tion saman, kio kompreneble ne estus interesa por la legantoj.

Nun pri la korektoj en la Universala Vortaro. La plimulton de la faritaj korektoj mi plene akceptas; nur pri kelkaj mi volas fari la sekvantajn rimarkojn:

1) mi ne komprenas bone, kial vi proponas (por “infekti”) la tradukon “contaminer” anstataŭ “infecter”. Ĉu oni povas iun “contaminer” per sia malsano, per sia gaja humoro k.t.p.? Ŝajnas al mi, ke “contaminer” havas iom alian signifon. Ĉu mi eraras?

2) Apud kelkaj vortoj (pumpi, elspezi, grio, komunii, marko, ŝuldi) mi trovis la frazon “bona traduko en ĉiuj lingvoj”, kiun mi tute ne komprenas. Kion vi volis diri per tio ĉi? Se la traduko estas bona, tiam kial vi parolas pri ĝi?

3) “Stamp” povas esti egale bone tradukita per verbo (stampi) kaj per substantivo (stampo); se vi trovas, ke estas necese doni por tiu ĉi radiko en lingvoj tradukon egalan, tiam mi preferus doni por ĉiuj lingvoj la tradukon per verbo (kiel la tradukoj germana, rusa kaj pola). La ago estas: stampi; la rezultato: stampo; la instrumento: stampilo.

4) “Stuckaturen” ne estas multenombro, sed verbo. Ankaŭ por tiu ĉi vorto (kiel por “stamp”) mi intencis doni al la radiko signifon verban.

5) Por “akuŝi” mi konsilas konservi ĝian signifon netransiran (kiun ĝi havas en la Un V). La ŝanceliĝo pri tiu ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5–6 jaroj s-ro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto “akuŝistino” estas necese doni al “akuŝi” signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de s-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, konfuzite per la argumentoj de s-ro B. mi konsentis ke li donu en sia vortaro al “akuŝi” sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortarojn kaj kaŭzis konfuzon, kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron Germana–Esperantan. Nun, ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto “akuŝistino” tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke “akuŝistino” signifas ne “virinon kiu profesie (!) naskas”, sed “virinon kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado” (ne okupas sin per akuŝado, sed nur per akuŝoj).

6) “Domaĝo” ne havas la sencon de malprofito. La efektiva signifo de la esperanta “domaĝi” estas proksimume: ne voli elspezi, ne voli perdi, ne voli difekti. Ekzemple: “li ne aĉetis la libron, ĉar li domaĝis la monon; li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston; li forkuris de la batalo, ĉar li domaĝis sian vivon”. Iafoje la senco de “domaĝo” estas tre proksima al la senco de “bedaŭro” (ekzemple: “kia domaĝo!” = kiel bedaŭrinde! = kia perdo (aŭ difekto) kiun mi ne volis havi!).

7) “Ekstr” povas esti ne sole adverba, sed ankaŭ adjektiva.

8) “Gargari” = lavi per skuado de la fluidaĵo; sekve oni povas gargari ne sole la gorĝon, sed ankaŭ glason k.t.p.

9) “Lui” signifas nur preni lue; (doni lue = luigi).

Por publikigi la liston de la korektitaj vortoj kune kun ĉiuj miaj rimarkigoj en la “Lingvo Internacia” mi donas miaflanke mian plenan permeson; sed mi konsilus al vi peti ankaŭ la permeson de s-ro Boirac.

OV V.248. Verkita en 1907 al prof. Th. Cart, Paris. Ses el la respondoj, kaj parto de la unua, aperas ankaŭ en Lingvaj Respondoj.

Konfidencie!

Kara sinjoro! — Ĉar vi konas bone s-ron de Beaufront, mi petas vin, ĉu vi ne povas doni al mi ian klarigon pri lia ago? En plena konfido mi elektis lin, ke li estu mia reprezentanto (aŭ la “advokato de la senŝanĝa Esperanto”) antaŭ la “Delegacio”, — kaj li, nenion al mi dirante nek demandante transiris — mia oficiala reprezentanto — … al la eksteresperantista komitato de ŝanĝoj! Ĉu tio ĉi estas vera? Al li persone mi ne volas plu skribi pri tio.

OV V.249. Verkita en 1907 al prof. Th. Cart, Paris.

Ne publikigi!

Kara sinjoro! — Por represi kaj dissendi mian Londonan parolon, mi kompreneble volonte donos al vi mian permeson.

La folieto de s-ro T., kiun vi sendis al mi, estas ja simpla frenezaĵo. Vi scias ja kredeble jam delonge, ke s-ro T. estas homo psiĥe malsana.

La lastaj du monatoj estis por mi tre malfacilaj. La Delegacio mem havas en miaj okuloj absolute nenian signifon; se ekzistus nur ĝi, tiam mi jam antaŭ longe akre elpaŝus kontraŭ ĝi kaj metus finon al ĝia subfosado. Sed ekzistas alia tre bedaŭrinda cirkonstanco: per la kaŝita kaj lerta agado de kelkaj personoj (aŭ de unu persono?) al la Delegacio aliĝis multaj esperantistoj. Tio kreis grandan danĝeron, kiu devigas nin esti tre singardaj!

En la nuna tre malfacila tempo, kiam mi tiel forte bezonas subtenon kaj kuraĝigon, ĉiuj esprimoj de fideleco, kiujn mi ricevas de diversaj flankoj, estas por mi tre ĝojigaj.

[FORIGITA!: Originala Vortaro ellasas iom da teksto]

En la daŭro de 20 jaroj la esperantistoj ĉiam vidis en mi sian naturan gvidanton kaj havis la plej grandan konfidon al mi; kaj tamen ĉu mi iam malbonuzis ian konfidon, ĉu mi iam altrudis ion al la esperantistoj kontraŭ ilia volo?

Vi scias tre bone mian opinion pri ŝanĝoj; vi scias ankaŭ tre bone, ke la esperantistoj neniam devas timi, ke mi subite donos al ili ian propradecidan dekreton. Estu do pacienca. Baldaŭ ĉio estas por mi klara. Mi baldaŭ ekparolos publike; sed ne postulu de mi, ke mi faru tion ĉi tro frutempe, ĉar la situacio estas danĝera, kaj mi devas esti tre singarda kun miaj vortoj. Sed estu tute trankvila: la aŭtoro de la “Fundamento de Esperanto” neniam faros ion kontraŭ la disciplino, kies principoj estas esprimitaj en la antaŭparolo al la Fundamento.

P.S. Ĉar ekzistas personoj, kiuj diras, ke la Bulonja Deklaracio estas akceptita nur tial, ke ili ne estis en Bulonjo, kaj la Deklaracion mi altrudis al la esperantistoj, tial mi intencas proponi publike al la malamikoj de la Deklaracio, ke ili legu la demandon pri ĝi en la Dresdena kongreso.

OV V.250. Verkita en 1907 al prof. Th. Cart, Paris.

La verkon “Dictionnaire Français–Esperanto et Esperanto–Français” mi ricevis kun plezuro kaj kun kora danko.

OV V.251. Verkita en 1907 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Vian raporton kun la bondeziro mi danke ricevis. Feliĉan jaron sincere deziras al vi.

OV V.252. Verkita en 1907 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Vian leteron, senditan al rektoro B., mi trovas tute prava. Al mi ankaŭ lia cirkulero tute ne plaĉas, kaj mi tre bedaŭras, ke li sendis al mi ĝian tekston tro malfrue, kiam ĝi estis jam presita. Estu tamen trankvila; post 10–15 tagoj la afero estos finita kaj ni povos denove iri tute trankvile nian vojon, ne zorgante plu pri la subfosantoj aŭ pri niaj defalintaj folioj.

Konfidencie!

OV V.253. Verkita en 1908 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi legis vian leteron de 7/II. Ne perdu la kuraĝon, ĉio baldaŭ estos tute bona. Post pluvo la vetero ordinare fariĝas ankoraŭ pli bela. Mi estas konvinkita, ke nun la malfeliĉa demando pri ŝanĝoj jam neniam reaperos. Mi esperas, ke vi baldaŭ ĝojigos min per la sciigo, ke via firmo potence ekfloris.

OV V.254. Verkita en 1908 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Tre volonte mi plenumus vian deziron pri la “Radikaro”; sed vi ja scias, ke mi tion ĉi ne povas fari, ĉar de la tempo de la Bulonja Kongreso mi ĉesis donadi al iaj verkoj aŭ apartaj vortoj mian publikan aprobon. Kiam s-ro Borel enprenis en la novan eldonon de sia vortaro novajn vortojn, mi publikigis en la “Germana Esperantisto”, ke mia aprobo apartenas nur al la vortoj de la unua eldono (antaŭ Bulonjo). Private mi tute aprobas la vorton “tereno”, sed publike ion aprobi mi ne povas.

OV V.255. Verkita en 1908 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Kun sincera danko mi ricevas la folietojn, kiujn vi de tempo al tempo sendas al mi. Mi esperas, ke la krizo en la Presa Societo finiĝos feliĉe.

OV V.256. Verkita en 1908 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian leteron de 26/VII. Vian opinion, ke mi “ne bezonas konsilojn” mi trovas ne tute ĝusta; kontraŭe, mi tre bezonas konsilojn kaj ĉiujn konsilojn mi akceptas ĉiam kun sincera danko; sed, kompreneble, ricevante tre multe da plej diversaj kaj malsamaj konsiloj, mi ne povas blinde plenumi ĉiujn, sed mi devas ĉiujn esplori per mia propra cerbo kaj sperto kaj elekti tiun manieron de agado, kiun mi trovas la plej bona por nia afero.

Mia persona opinio restas ĉiam ankoraŭ tia sama, kiel antaŭe, nome:

1. Malgraŭ ĉiuj perfidoj kaj jezuita subfosado de kelkaj personoj, malgraŭ la defalo aŭ ŝanceliĝo de multaj tro facilanimaj personoj, malgraŭ la grandaj sumoj da mono, per kiu oni batalas kontraŭ nia afero, — ni ne devas timi kaj ni devas fortike kaj rekte iri nian vojon.

2. Plej forte kaj plej obstine ni devas stari sur la bazo de la “Fundamento” kaj fari nenian dekliniĝon de la principoj esprimitaj en ĝia antaŭparolo.

3. Ĉar neniu devas iam havi la rajton senvalorigi ion, kio troviĝas en la Fundamento, tial la L.K. havas la rajton nur permesi kaj konsili (tre singarde!) la uzadon de novaj vortoj aŭ formoj, sed neniam ordoni!

Vi vidas sekve, ke mia opinio estas preskaŭ tute tia sama, kiel via. La tuta diferenco inter vi kaj mi konsistas nur en tio, ke dum vi rigardas la supre cititajn principojn kiel leĝon absolutan, mi vidas en ili leĝon nur tial, ĉar tion postulas la bono de nia afero. Sekve kvankam mi forte kredas, ke la esperantistoj neniam havos la bezonon forĵeti la principon de la Fundamento, mi tamen principe konfesas, ke la esperantistaro havas la rajton anstataŭigi la Bulonjan Deklaracion per ia alia programo, se tio iam montriĝus necesa kaj farebla. Principe la plej alta leĝo por mi estas “unueco inter la esperantistoj”, kvankam mi konfesas, ke praktike tio (almenaŭ en la nuna tempo) ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio.

[FORIGITA!: Originala Vortaro ellasas iom da teksto]

Interne ni devas gardi la L.K. kontraŭ ĉiu danĝera decido; sed publike ni devas nin tre gardi, ke ni ne skribu ion kontraŭ la aŭtoritateco de la Lingva Komitato, ĉar per tio ni farus nur la plej grandan servon al niaj malamikoj, kies tuta taktiko konsistas ja en tio, ke ili per ĉiuj fortoj penas kredigi ĉie kaj al ĉiu, ke en la esperantistaro ekzistas anarĥio, ke la Lingva Komitato eĉ por la fideluloj havas nenian valoron, kaj sekve estas necese, ke oni “savu la aferon de ekstere”!

Laŭ mia opinio estus tre utile, se en Dresdeno la Lingva Komitato deklarus, ke “post serioza esplorado ĝi venis al la konvinko, ke la Bulonja Deklaracio ne devas esti tuŝata”. Sed por ke tia decido havu ian valoron, estas necese, ke ĝi aperu kiel libera kaj senantaŭjuĝa esploro, sed ne kvazaŭ sub la premado de postuloj kaj minacoj. Tre povas esti, ke s-ro B. (sub la influo de la ŝanceliĝanta s-ro M.) estas ne sufiĉe energia; li povas tamen senkulpigi sin per tio, ke li, kiel persono tro oficiala, devas esti tre singarda. Ni devas lin subteni per niaj konsiloj, sed ni ne devas lin akuzi nek senkuraĝigi.

OV V.257. Verkita en 1908 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — La broŝuron “Pourquoi l’Esperanto” kun viaj bondeziroj mi ricevis kun kora danko.

OV V.258. Verkita en 1909 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! – Originala Vortaro ellasas iom da teksto

Mi ne tro timas la idistojn, kiel eble timas ilin s-ro M. aŭ aliaj, sed mi ankaŭ ne volas kovri al mi la okulojn kontraŭ la ekzistanta danĝero. Nenies opinion mi akceptas blinde, sed mi penas atente aŭdi ĉiujn opiniojn, por ellabori al mi ian pli malpli klaran juĝon.

Laŭ mia opinio nia plej granda malhelpo konsistas ne en la reformemeco de unuj aŭ en la konservemeco de aliaj, sed en la ŝanceliĝado de multaj. Por forigi tiun ĉi paralizantan ŝanceliĝadon, ne sufiĉas simplaj vortoj kaj admonoj de privataj partiaj personoj, sed estas necese havi ian klare kaj interkonsente faritan decidon de nia aŭtoritata institucio. La Dresdena Deklaracio bedaŭrinde estas tiel ne klara, ke ĉiu povas kompreni ĝin kiel li volas kaj tial oni nin riproĉas, ke ni “scias ke reformoj estas necesaj, sed ni ne volos ilin fari”.

Por meti finon al la ŝanceliĝado, al la konfuzantaj esperoj de unuj kaj al la paralizantaj timoj de aliaj, laŭ mia opinio estas necese doni ian decidon klaran, precizan, aŭtoritatan kaj konvinkan. Mi opinias, ke estus bone, ke la akademianoj kunvenus, per kelktaga serioza laborado esplorus la tutan lingvon kaj decidus: ĉu en la principaj partoj de nia lingvo ekzistas iaj punktoj kiuj nepre devas esti ŝanĝitaj, — aŭ ĉu tiaj punktoj ne ekzistas. Se oni trovos, ke ekzistas tiaj punktoj, kies ŝanĝo estas efektive necesega, tiam ni devos ŝanĝi ilin unu fojon por ĉiam (per vojo de paralelaj neologismoj, t.e. ne senvalorigante la formojn ĝisnunajn); se oni trovos ke tiaj necesege ŝanĝindaj punktoj ne ekzistas, tiam ni devos deklari, ke kun plena konscio, post matura esploro la Akademio (kun sekvonta aprobo de la tuta Lingva Komitato) decidas, ke nenio devas esti ŝanĝata kaj ke de nun nia lingvo devas esti rigardata kiel lingvo natura, en kiu nenia institucio havas la rajton fari iajn ŝanĝojn; sekve la esperantistoj sciu klare, ke de nun la Lingva Komitato nur solvados la demandojn pri diversaj duboj, sed ĉiujn proponojn pri arbitraj ŝanĝoj la L.K. absolute forĵetados.

Tia estas mia opinio, kiun mi volis prezenti al la akademianoj. Sed ĉar oni tute prave rimarkigis al mi, ke estos pli bone por la afero se mia persono restos flanke (precipe en la nuna tempo), tial mi reprenis mian projekton.

Pri la cirkulera letero de s-ro B. mi devas diri, ke mi donis al ĝia dissendo mian konsenton (por ne malhelpi s-ron B. konsiliĝi libere kun la akademianoj laŭ sia bontrovo), sed mi skribis al li, ke mi persone opinias, ke estus pli bone esplori la tutan demandon pri ŝanĝado aŭ reŝanĝado per unu fojo.

OV V.259. Verkita en 1909 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis kun plezuro vian broŝuron “A la recherche d’une langue internationale”? kaj mi dankas vin kore.

OV V.260. Verkita al prof. Th. Cart, Paris. Dato nekonata.

Kara sinjoro! – Originala Vortaro ellasas iom da teksto Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!

OV V.261. Verkita en 1910 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Kun granda malĝojo mi sciiĝis pri la morto de nia amiko kaj fervora kunbatalanto, Paul Berthelot. Se vi scias la adreson de lia familio, mi petas vin, volu transdonu al ĝi mian plej sinceran kondolencon.

OV V.262. Verkita en 1911 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — En ĉiu alia okazo mi tre volonte plenumus vian deziron pri komuna oferado; sed pri la verkoj de la estinta “Kolekto Aprobita” mi tion bedaŭrinde ne povas fari, ĉar pro diversaj kaŭzoj mi decidis havi nenion komunan kun tiu kolekto. Se vi nepre deziras fari la aferon, kaj se vi nepre deziras ligi ĝin kun mia nomo, vi povas diri proksimume jene: “la parton, kiun mi intencis destini por Zamenhof, sed kiun tiu ĉi ne volas akcepti, mi laŭ lia konsilo oferas por la blinduloj”. Sed en tia okazo mi petas vin oferi ne 2% sed nur 1⅗%, ĉar nur tiom mi ricevadis por la “Kolekto”.

OV V.263. Verkita en 1911 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Kun granda ĝojo mi ricevis vian telegramon el Dijon. Koran dankon! Mi esperas baldaŭ legi detale pri la rezultatoj de la kongreso.

OV V.264. Verkita en 1911 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Ĵus mi legis en “La Movado” la sciigon pri la granda perdo kiun vi havis. Volu akcepti mian plej koran kondolencon.

OV V.265. Verkita en 1913 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Bedaŭrinde la firmo Hachette efektive ne volas eldoni la pluajn partojn de la Biblio, nek en la “Revuo” nek en formo de apartaj libroj. Tamen, se nur mia sano kaj tempo permesos, mi nepre daŭrigos la tradukadon.

Mi dankas vin kore pro via propono, preni sur vin la eldonadon; sed verŝajne mi ne povos akcepti vian proponon, ĉar mi esperas, ke mi prenos la eldonadon sur min mem (per vojo de abonado).

OV V.266. Verkita en 1913 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Responde al via letero de 7/XII mi povas vin sciigi, ke la kontrakto, kiu ekzistis inter mi kaj la firmo Hachette estas nun nuligita; mi estas sekve denove libera homo kaj mi povas eldoni miajn estontajn verkojn kie kaj per kiu mi volas. Tamen eldonigi miajn verkojn per la “Presa Societo” mi verŝajne ne povos.

Mia profesio, donante al mi tre multe da laboro, donas al mi tamen ne sufiĉe da enspezoj, ĉar miaj pacientoj pagas al mi tre malmulte (kiu povas pagi iom pli, tiu preferas iri al aliaj kuracistoj). Se mi en la lastaj 9–10 jaroj povis vivi sen zorgoj kaj eĉ permesi al mi ĉiujare 5 aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon, — tiun povon donis al mi nur la enspezoj, kiujn mi ricevadis de Hachette pro miaj laboroj. Nun, kiam Hachette ne volas plu eldonadi miajn verkojn, mi devas serĉi ian alian rimedon, por kovri mian profesian deficiton (ekzemple rifuzi al mi la por mi necesegan someran libertempon, peni havi pli da pacientoj k.t.p.) Sed ĉar miaj fortoj estas jam terure elĉerpitaj kaj mi jam nun plenumas miajn laborojn nur kun tre granda malfacileco, tial — se mi deziras daŭrigi mian Biblian laboradon — mi devas bedaŭrinde peni, ke tiu laborado donu al mi enspezojn.

Ĉu tiajn enspezojn povus doni al mi la “Presa Societo”, kiu jam ja mem estas malriĉa kaj neatendeble bezonas tujajn enspezojn, — pri tio mi forte dubas.

Tamen mi pripensos vian proponon; en la okazo, se mi poste trovos ĝin akceptebla por mi, mi siatempe skribos al vi.

Por miaj Bibliaj tradukoj mi serĉas nun eldonanton, kiu prenus sur sin la tutan financan flankon de la afero kaj pagadus al mi difinitan sumon por ĉiu paĝo. Se mi ne trovos eldonanton kaj devos mem fariĝi eldonanto tiam mi eble (mi ne faras promeson) uzos la “Presan Societon” kiel presejon kaj tenejon. Tial por ĉiu okazo mi petas ke la Societo sciigu min:

1) kiom mi devus pagi pro la presado (enkalkulante paperon, broŝuradon k.t.p.) de 1000 ekzempleroj de 16-paĝa folio de tia sama grandeco, formo, papero k.t.p. kiel la ĝisnunaj volumoj de la Biblio? kaj kiom por ĉiu sekvanta milo da ekzempleroj?

2) Kian rabaton de la abona mono mi devus doni al la Societo, por ke ĝi prenu sur sin la akceptadon de abonoj kaj dissendadon de la ekzempleroj?

OV V.267. Verkita en 1913 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi ricevis viajn leterojn de 20/XII kaj 29/XII.

Pri via propono fariĝi konstanta kunlaboranto de “Lingvo Internacia” mi jam nun povas al vi respondi, ke tiun proponon mi bedaŭrinde ne povas akcepti: mi ne volas min ligi per ia kontrakto aŭ promeso. Koncerne la eldonadon de la Biblio mi nun ne povas ankoraŭ doni al vi definitivan respondon. Tre verŝajne mi restos ĉe mia unua intenco kaj eldonados la Biblion je mia propra kalkulo. Se post plua pripensado mi trovos, ke mi povas ŝanĝi mian intencon kaj akcepti vian afablan proponon, mi siatempe skribos tion al vi.

P.S. Okaze de la komenciĝinta nova jaro volu akcepti miajn plej bonajn dezirojn.

OV V.268. Verkita en 1914 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Dum mia restado en Parizo mi faros verŝajne tre malmulte da vizitoj, ĉar korpe kaj spirite mi estas tre laca. Tamen la blindulojn mi tre volonte vizitos kune kun mia edzino; sed mi petas vin, volu siatempe memorigi min pri tio.

Fari ion por la blinduloj mia edzino pro diversaj kaŭzoj bedaŭrinde ne povas; tial akcepti titolon, kiam ŝi nenion povas fari, estus por ŝi malagrable.

Tamen se vi trovas, ke ŝia nomo povas esti utila, ŝi akceptos la titolon de protektantino volonte kaj danke.

OV V.269. Verkita en 1914 al prof. Th. Cart, Paris.

Kara sinjoro! — Mi tre ĝojas, ke vi aliĝis al nia afero, kaj mi esperas, ke via laborado alportos al nia afero multe da fruktoj. — Se mi ricevos de la firmo Hachette vian tradukon, mi volonte ĝin trarigardos kaj korektos. — “Bibliotekon” mi nun ne eldonas: mi persone eldonas nun nenian gazeton.

OV V.270. Verkita en 1902 al s-ro H. J. Bulthuis, Gouda.

Kara sinjoro! — Vian adreson mi enskribis sub No. 9513. Adresaron vi ricevos en Aprilo. — Vian sistemon stenografian mi danke ricevis, trarigardis ĝin nun mi ĝin resendas al vi. Ĝi ŝajnas al mi bona, sed precize juĝi mi ne povas, ĉar mi estas tro malmulte kompetenta en la afero stenografia.

OV V.271. Verkita al s-ro H. J. Bulthuis, Gouda. Dato nekonata.

Kara sinjoro! — Por la saluto, kiun vi sendis al mi de la Grupo Chaumont mi kore dankas vin kaj ĉiujn estimatajn membrojn de la Grupo. –

Pri via intencita lernolibro “Ĝardeno Esperantista” mi pensas, ke ĝi ne alportus grandan utilon kaj nur elvokus eble diversajn atakojn kontraŭ vi.

OV V.272. Verkita en 1903 al prof. René Deshayes.

Kara sinjoro! — La muzikon por la versaĵo “L’ Espero” mi danke ricevis. Ĉar mi komprenas muzikon tro malmulte, tial mi ne povas diri al vi ĉu via muziko estas bona aŭ ne.

Eble vi volos fari ian belan muzikon al alia himno esperantista “La Vojo*, al kiu ĝis nun ankoraŭ neniu faris muzikon, kvankam la teksto de “La Vojo” estas multe pli bona kaj pli grava ol de “L’ Espero”?

* Tiu ĉi versaĵo (farita de mi) estis presita antaŭ 6 jaroj en la gazeto “Lingvo internacia”.

Vian adreson mi enskribis.

OV V.273. Verkita en 1903 al prof. René Deshayes.

Kara sinjoro! — Presigi la “Vojon”, vi havas plenan rajton kaj vi tute ne bezonas peti mian permeson pro tio ĉi. Ankaŭ la permeson de la firmo Hachette vi ne bezonas. Permeson de mi kaj de Hachette devas havi nur tiu aŭtoro, kiu volas preni sur sia verko la vortojn “aprobita de Zamenhof”; sed verko muzika ja tute ne bezonas tian surskribon.

OV V.274. Verkita en 1903 al prof. René Deshayes.

Kara kolego! — En la pasinta monato mi ricevis vian poŝtan karton kaj tiam mi laŭ via deziro skribis al la magazeno de Ŝaĥ pri la vendado de esperantaj verkoj (ĉe malgrandaj mendoj — 25% da rabato, ĉe pli grandaj — pli multe, ĝis 50%; por la transsendo 10%); ĝis nun tamen mi ricevis de la magazeno nenian mendon.

OV V.275. Verkita en 1903 al d-ro A. M. Grinfeld, Kiŝinev.

Kara kolego! — Ĉar la detaloj, pri kiuj vi skribas, estas ne en la parto medicina, sed en la parto literatura, tial mi ne havis la rajton ŝanĝi la tekston sen la permeso de la aŭtoroj.

OV V.276. Verkita en 1903/4 al d-ro I. Fels, Łwow.

Kara sinjoro! — Mi konsilas al vi turni vin rekte al la redaktoro de Rondiranto (G. P. Oreŝkov en Plovdiv), ĉar se vi dezirus korespondi kun li per mi, tio ĉi estos tro neoportuna por ni ĉiuj. Vi povas skribi al li esperante aŭ ruse.

P.S. Vian adreson mi transdonis al la redakcio de Rondiranto 1./14. de Decembro.

OV V.277. Verkita en 1904 al Georgij Karpoviĉ s-ro Davidov, Saratov.

Kara sinjoro! — La januaran numeron de la “Meksika Lumturo” mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas kaj mi deziras al via gazeto la plej bonan sukceson. — Diri al vi ĉu la Regularo de via Societo estas bona aŭ ne bona mi ne povas, ĉar ĉio dependas de la lokaj cirkonstancoj kaj kutimoj. Mi esperas ke la Regularo montriĝos bona kaj ke la Meksika Societo esperantista baldaŭ ricevos gloran nomon en la mondo esperantista.

OV V.278. Verkita en 1904 al d-ro Ambrosio Vargas, Santa Rosa de Necoxtla.

Kara kolego! — La 100 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis en vian kalkulon. Mi ankaŭ ricevis la Hamleton kaj Jarlibron kaj mi dankas vin kore. La koston de la transsendo volu enskribi en mian kalkulon. El la Krestomatio neniu ekzemplero perdiĝis, ĉar Hachette sendis ne 100 ekz. sed nur 99 ekz. Hieraŭ mi sendis al vi po 25 ekz. de NoNo 64 kaj 90 kaj 15 ekz. de Adresaro*; se vi bezonas pli grandan nombron da ekzempleroj, volu skribi al mi. — La NoNo 80, 92, 44, 30 mi jam ne havas; ĉiujn restintajn literaturajn verkojn foraĉetis de mi la Grupo Pariza, kaj mi nun havas nur lernolibrojn kaj vortarojn por rusoj (NoNo 77, 72, 90, 64, 17).

* por ĉio tio ĉi mi enskribis en vian kalkulon 10 r. 35 kop.

OV V.279. Verkita en 1904 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Mi sendis al vi hodiaŭ, laŭ via deziro, 100 ekz. de No 77 kaj 50 ekz. de No 17.

Ilia kosto nominala estas 75 r. 00
50% 37 . 00
37 . 50
Kosto de ekspedo 0 . 30
Kune 37 r. 80 kop.

Tiun ĉi sumon mi enskribis en vian ŝuldon.

La 50 r. senditajn de s-ro Rogaĉev Antonov mi siatempe ricevis kaj enskribis.

La Ĵurnalon “Esperanto” mi trovas bona.

Mia frato jam revenis el Port-Arturo; sed li havas nur forpermeson por 2 monatoj; post tiu tempo li denove devos iri en la militon.

Ĉu vin oni ne vokas?

OV V.280. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Pardonu, ke mi ne skribis al vi tuj post la ricevo de la “Ruslanda Esperantisto”, ĉar mi estis tiel okupita, ke mi ne povis trovi eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al via entrepreno la plej bonan sukceson kaj laŭ via deziro mi sendas al vi nun aparte malgrandan letereton, kiun vi povas presigi en via gazeto.

Skribi al vi leteron pli grandan mi nun ne povas, ĉar ĝis nun ne estas al mi ankoraŭ tute klara via rilato al la gazeto de d-ro Ostrovskij. Tiu ĉi lasta estas tre kolera kontraŭ vi. Mi estas tute certa, ke lia kolero estas ne prava, kaj lian agitadon kontraŭ vi mi malaprobas; tamen enmiksi min en la aferon inter vi ambaŭ mi kompreneble ne povas.

Se vi estos ĉiam en plena ordo kaj se via organo elirados ĉiam kun severa reguleco, tio ĉi estos de via flanko la plej bona defendo kontraŭ ĉiuj privataj atakoj.

P.S. Mi petas vin, volu enskribi min kiel abonanton de la “Ruslanda Esperantisto”; la pagon volu enskribi en mian kalkulon.

OV V.281. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Mi ĵus ricevis vian leteron de antaŭhieraŭ. Estante nun terure okupita, mi ne povas respondi al vi pli detale; sed por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al viaj malaprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj:

a) La agadon de d-ro O. kontraŭ vi mi jam de longe trovis ne prava; mi skribis pri tio siatempe al li mem kaj pli detalan leteron mi skribis antaŭ kelke da monatoj al d-ro Grünfeld en Kiŝinev, kiam li sub la influo de d-ro O. kulpigis vin antaŭ mi. Estu plene konvinkita, ke sur min la malaprobinda agitado de d-ro O. faras nenian influon.

b) Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda kaj mi havos kun li neniajn aferojn.

P.S. La enhavo de tiu ĉi letero kompreneble devis resti afero privata kaj ne devas esti publikigata.

Antaŭ unu monato mi ricevis la No 2 de “Ruslanda Esperantisto” por s-roj Grabowski, Brzostowski kaj Nauman (kaj mi transsendis al ili), sed por mi mem mi ne ricevis, kvankam mi abonis por mi ankoraŭ en Majo; volu sendi al mi tiun numeron. — La ekzemplerojn de la aliaj Varsoviaj abonantoj volu sendadi rekte al ili, sub ilia propra adreso, ne sub la mia.

OV V.282. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! La 50 rublojn mi danke ricevis kaj enskribis. Laŭ mia libro vi nun restas ŝulda al mi ankoraŭ 71 r. 57 kop. — La francan ordenon de “Honora Legio” mi efektive ricevis.

OV V.283. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Por la gratulo, kiun “Espero” sendis al mi, mi esprimas al la Societo mian koran dankon.

OV V.284. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Antaŭ 10 tagoj mi ricevis vian telegramon, sed ĉar la fervojo ne funkciis, mi ne povis plenumi vian peton. Hieraŭ kaj hodiaŭ mi sendis al vi per 4 banderolaj paketoj:

50 ekz. de No 77
50 ekz. de No 64.

Pli mi nun ne povas sendi, ĉar mi havas tro malmulte kaj la presejoj nun ne laboras. La No 17 mi jam tute ne havas. — Por la senditaj libroj mi enskribis en vian kalkulon 19 r. 50 kop.

OV V.285. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Koran dankon por via saluto. En nia urbo la situacio estas ankoraŭ multe pli terura ol en S. Peterburgo, ĉar krom la komunaj aferoj ni havas ankoraŭ la vekiĝintan nacian ŝovinismon. Mi estas nun absolute nekapabla por iu laboro.

Per s-ro Kaminski mi sendas al vi 20 ekz. de No 17 kaj 100 ekz. de No 77; por ĉio mi enskribis en vian ŝuldon 22 r. 50 kop.

Ĉar mia nuna financa situacio estas nun tre malfacila, tial mi estos al vi tre danka, se ĉe la unua eblo vi volos sendi al mi vian ŝuldon.

Al s-roj Vejsbrut kaj Lojko mi siatempe respondis, sed ili ne ricevis miajn leterojn pro la striko. La 20 ekzemplerojn de “Ruslanda Esperantisto” mi ricevis kaj en mia letero mi demandis s-ron Lojko kial oni sendis al mi tiom multe da ekzempleroj. La adresojn mi ne povas kolekti nek kolektigi, ĉar tio ĉi postulas tro multe da tempo kaj laboro (pretan kolekton da adresoj mi ne havas, kaj mi devas sekve serĉi en grandega multo da leteroj, arĥivoj k.t.p.).

Artikolon por via gazeto mi eble sendos al vi post 3–4 semajnoj (mi tamen ne promesas certe). De la No 17 mi jam presis (stereotipe) novan eldonon.

P.S. 22/XII 1905. Antaŭ 2 semajnoj estis ĉe mi s-ro Kaminski kaj mi pretigis por li la nunan leteron kaj la pakaĵon da libroj kaj mi sendis ĉion laŭ tiu adreso, kiun li lasis al mi (“str. Dzielna No 17, ĉe s-ro Dinenson”). Sed bedaŭrinde montriĝis, ke la adreso estis erara! Neniu Dinenson tie loĝas*! Tial la pakaĵo devis resti ĉe mi (ĉar mi ne sciis kie serĉi s-ron Kaminski), kaj mi nun sendis ĝin al vi hieraŭ per fervojo kaj la kvitancon por ricevo de la pakaĵo mi tie ĉi almetas.

Supozante ke li eble ne bone elparolis la nomon de la strato mi serĉis ankaŭ en alia strato kiu havas iom similan sonadon (str. Zielna), sed ankaŭ tie la dirita persono ne loĝas!

OV V.286. Verkita en 1905 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Vian poŝtan karton de 24/XII kaj la 3 ekz. de “Bolesĉjo” mi danke ricevis. Por ĉio akceptu mian koran dankon. La formaton kiun vi intencas doni al la apartaj depresoj mi kun plezuro akceptas.

OV V.287. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — La artikoleton, kiun mi sendis al vi hieraŭ, volu presi nur en la gazeto, sen pretigado de apartaj depresoj. — Kun la artikoleto vi devas fari al vi nenian maloportunaĵon: se parto de la Februara numero estas jam kompostita, vi povas presigi la artikoleton en la mezo, aŭ eĉ en la fino de la numero; se la tuta numero jam estas kompostita, vi povas lasi la artikoleton por la numero Marta.

OV V.288. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Ĉar la “Aldono” ne estas tre grava, tial ŝajnas al mi, ke estas pli bone presi ĝin nur en la gazeto, sed ne en formo de aparta depreso algluota al la broŝuro (kio farus ne bonan impreson). Se mi devos presi duan eldonon de la broŝuro, tiam mi almetos ankaŭ la Aldonon. — Presi aparte folieton kun preseraroj ŝajnas al mi afero superflua, ĉar ordinare la leganto ne atentas la tabelon de preseraroj. Tamen por la okazo se vi persone volas scii la erarojn, mi sendis al vi hodiaŭ unu ekzempleron de la broŝuro, en kiu mi signis la plej gravajn trovitajn erarojn.

OV V.289. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Kun plezuro mi ricevis la Januaran numeron de “Ruslanda Esperantisto” kaj ankaŭ unu ekzempleron de la aparta depreso de la Dogmoj, kaj mi dankas vin kore. Bedaŭrinde en la teksto sin trovas diversaj preseraroj, el kiuj kelkaj estas tre gravaj kaj tute kripligas la sencon (ekzemple sur la unua paĝo) anstataŭ la esence grava esprimo “поглощателния стремления” estas presita “положителния (!) стремления”; en la dogmo 10, lit. b, kie mi diras ke la religio devas doni “духовнуйн теплоту”, anstataŭ tio ĉi estas presita “духовнуйн темноту”!! (Kia fatala kaj malagrabla eraro!) Se vi ne dissendis ankoraŭ parton de la apartaj depresoj, mi petas vin, volu sendi ĉiujn ekzemplerojn al mi, kaj mi forigos en ili la plej gravajn erarojn. Al la rusaj gazetoj mi kredeble ne dissendos la libreton.

Pardonu, ke mi nun turnas min al vi ankoraŭ kun unu peto. Mi sendas al vi nun “Aldonon al la Dogmoj” kaj mi petas vin, se vi nenion havas kontraŭ tio ĉi, volu ĝin ankaŭ publikigi en la venonta numero de la “Ruslanda Esperantisto”. Mi petas, ke ankaŭ tiun ĉi artikoleton la presisto pretigu por mi en formo de apartaj depresoj* (1000 ekzemplerojn), kiujn mi intencas enmeti en ĉiun ekzempleron de la broŝureto pri la dogmoj.

* simpla folieto, sen kovrilo, sen titola paĝo k.t.p.

OV V.290. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Ĵus mi ricevis vian leteron de 10/23 I kun la fervoja kvitanco kaj la kalkulo de la presisto (kiun mi nun resendas al vi). La sumon 39 r. 10 kop. (presado kaj transsendo) mi enskribis en vian krediton. La kalkulon de la presisto mi trovas sufiĉe kara (precipe mirigas min la granda pago por la paĝigado (верстка); tamen ĉi tio ne estas grava; pli malagrabla estas la preseraroj, ellasitaj vortoj k.t.p.

Al la rusaj gazetoj mi nun ne deziras dissendi; la 300 ekz. kiuj restis ĉe vi, vi povas lasi ĉe vi por la vendado, se oni sin turnas al vi, po 20 kop. por ekzemplero. Al vi mi kalkulados tiun ĉi broŝuron kun 60% da rabato; sekve se vi deziras lasi ĉe vi la 300 ekz., mi enskribos por ili ĉiuj en vian ŝuldon 24 rublojn.

La kritiko de prof. Dombrovski sendube estas tre mallaŭda, (ĉar li ja estas pastro kaj sekve ne povas aprobi hilelismon); tamen mi konsilas al vi akcepti lian kritikon por via ĵurnalo; kaj ne sole lian, sed ankaŭ diversajn aliajn kritikojn, kiujn vi eble ricevos, ĉar estas necese, ke la afero estu senpartie kaj ĉiuflanke analizita kaj prijuĝita. En okazo de bezono mi poste (sub ia pseŭdonimo) skribos kontraŭkritikon.

Se vi konsentas preni la 300 ekz. de la broŝuro por vendado, tiam mi kore vin petas antaŭe korekti en ili per plumo almenaŭ la du plej gravajn preserarojn, kiujn mi supre montris.

OV V.291. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo.

Kara kolego! — Pardonu min, ke mi nun denove turnas min al vi kun peto.

Ĉar la nomo de mia broŝuro (pri la dogmoj) estas tro hebrea kaj la antaŭparolo tro rusa, tial mi decidis presigi tute novan eldonon de mia broŝuro. Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj transdoni mian manuskripton al s-ro Vejsbrut kun la peto, ke li presigu por mi la broŝuron?

Esperante ke vi ne rifuzos amike plenumi mian peton, mi sendis al vi hodiaŭ la ŝanĝitan manuskripton. Se la plenumo de mia peto prezentus por vi ian maloportunaĵon, tiam volu resendi al mi la manuskripton, por ke mi presigu ĝin en Varsovio.

La broŝuro devas esti presita ne en ambaŭ lingvoj kune, sed en ĉiu lingvo aparte. Antaŭ ĉio devas esti presata la parto rusa, kiun mi dezirus havi kiel eble plej frue, ĉar mi intencis dissendi ĝin al la gazetoj.

De ambaŭ broŝuroj devas esti presitaj po 1.000 ekzempleroj.

En la okazo, se vi eble deziros eldoni la broŝuron je via propra kalkulo, mi volonte transdonas al vi tiun ĉi rajton tute senpage, kaj vi povas presi de ĝi kiom da ekzempleroj vi volos, — nur sub la sekvantaj 2 kondiĉoj:

a) la prezo en ĉiu lingvo devas esti ne pli granda ol 10 kop.

b) la rajto de eldonado ne devas esti via ekskluziva (t.e. ankaŭ ĉiu alia persono aŭ firmo, kiu same volus represi la broŝuron, devas havi la rajton tion ĉi fari).

Se vi ne deziras eldoni la broŝuron je via kalkulo, tiam volu ĝin presigi je mia kalkulo.

Mi petas, ke la presisto sendu al mi la presprovaĵojn (корректурние оттиски) por korekti.

Mi esperas, ke vi ne koleras min por la klopodoj, kiujn mi faris al vi.

P.S. Mi estos al vi tre danka, se vi volos kolekti aparte ĉiujn leterojn kiujn vi ricevas pri la hilelismo-homaranismo, kaj sendadi ilin al mi de tempo al tempo.

OV V.292. Verkita en 1906 al d-ro A.I. Asnes, Sankt-Peterburgo. La Originala Verkaro notas, ke la vorto “same” en “kiu same volus represi” estas nelegebla sed “simila al ‘same’”.

Kara kolego! — Koran dankon por la alsenditaj poŝtaj kartoj de s-roj Davidov kaj Tabenski kaj por la eltiro el la letero de s-ro Vasiljev. Al ĉiuj tri personoj mi hodiaŭ skribos respondojn.

La represado de mia broŝuro kompreneble tute ne estas via kulpo; vin mi povas nur tre kore danki por via klopodado pri la publikigo de la unua broŝuro. La represadon mi tute ne bedaŭras, ĉar la dua eldono tute ne forigas la valoron de la unua eldono, kiun mi tute trankvile eluzos ĝis la lasta ekzemplero. La unua eldono servis nur kiel provo; la dua servos por pli vasta propagando (kaj por propagando pli vasta mi trovis necese pli neŭtraligi la nomon kaj la antaŭparolon).

Mi dankas vin tre kore por via promeso klopodi pri la eldono de mia dua broŝuro kaj legi la unuajn presprovaĵojn.

Kontraŭ la publikigado de la kritikoj de s-roj Dombrowski, Moch kaj aliaj en la “Ruslanda Esperantisto” mi de mia flanko havas absolute nenion; kontraŭe, mi estus eĉ tre kontenta, se via gazeto malfermus vastan polemikon pri la hilelismo-homaranismo, ĉar nur per senpartia polemiko ni ekscios la efektivan veron, kio estas por mi la plej grava; sed admoni vin, ke vi presu ĉiujn artikolojn, mi ne volas, ĉar ĉio devas dependi de via propra juĝo, t.e. ĉu vi trovos la artikolojn interesaj por viaj legantoj aŭ ne.

Se iu volos aĉeti de vi ekzemplerojn de la unua eldono de la broŝuro, vi povas kuraĝe ilin vendi, ĉar — kiel mi diris — la dua eldono ne senvalorigas la unuan. Vi povas ankaŭ disdonadi (je mia kalkulo) ekzemplerojn senpagajn al ĉiuj personoj, kiujn vi trovos utile ekinteresi por la hilelismo.

P.S. Se iu vin demandos pri la adreso de la “Unua rondeto hilelista”, vi povas respondi, ke la adreso de la sekretario de la rondeto estas: “D-ro Aleksandro Zamenhof (mia frato), Varsovio, str. Nowolipki No 43