Tekstaro de Esperanto

Unu teksto el kolekto de Esperantaj tekstoj

Leteroj de L.-L. Zamenhof - zamenhofaj partoj

La tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj

Proksimuma verkojaro: 1901–1914

Ĉi tiu teksto kombinas la du volumojn I kaj II de la origina eldonaĵo.

Tio ĉi estas unu el tri kopioj de la verko “Leteroj de L.-L. Zamenhof”. La ĉefa enhavo de tiu ĉi kopio estas la partoj verkitaj de Zamenhof. Ĉiuj aliaj partoj estas markitaj kiel malĉefaj. Ĉefa enhavo estas tia enhavo, kiu povas esti priserĉata en la serĉilo ĉe https://tekstaro.com. Malĉefa teksto havas en la nuna prezento ĉe https://tekstaro.com apartan fonkoloron. La aparta fonkoloro varias depende de la speco de malĉefa teksto: de Zamenhof, de Waringhien, de iu alia ol Zamenhof aŭ Waringhien, aŭ de la redaktantoj de la Tekstara versio.

Kiel malĉefa enhavo estas markitaj ankaŭ tiaj Zamenhofaj tekstoj, kiuj jam aperas aliloke en la Tekstaro, nome en la “Originala Verkaro kaj rilataj tekstoj”, “la Fundamenta Krestomatio”, la “Paroladoj de Zamenhof” kaj “Ifigenio en Taŭrido”.

Waringhien faris en la diversaj leteroj multe da korektoj diversspecaj, plejparte zorge notitaj en paĝopiedaj notoj. Multaj el tiuj korektoj estas malfaritaj en tiu ĉi versio, por ke la tekstoj estu kiom eble aŭtentikaj. Por ĉiu el tiuj malfaroj aperas nun anstataŭe noto, kiu informas pri la korekto, kiun Waringhien proponis. Tamen plurloke restas Waringhien-aj korektoj, kiuj estas tute bone motivitaj. Du vortoj, kiujn Waringhien korektis en multaj lokoj, nome “komisio” (korektita al "komisiono") kaj "konfidencia" (korektita al “konfidenca”), estas menciitaj nur en la Antaŭparolo. Ankaŭ tiuj ŝanĝoj estas ĉi tie ĉie renversitaj krom en kelketaj lokoj, kie estas tre verŝajne, ke la moderna formo “komisiono” efektive aperis jam en la origina teksto. Noto pri tiuj malfaroj aperas nur en la Antaŭparolo.

En du lokoj, nome tekstoj 194 kaj 240, en la origina eldono de la verko “Leteroj de L.-L. Zamenhof” aperis nur indikoj pri diferencoj de la koncerna teksto kompare kun alia versio de ĝi. Ĉi tie aperas anstataŭe la plena teksto kun la koncernaj diferencoj.

En tiu ĉi kopio de la verko “Leteroj de L.-L. Zamenhof” la mallongigoj “k.”, “L.” kaj “P.”, kiam ili aperas en la tekstopartoj verkitaj de Waringhien, estas por klareco anstataŭigitaj per la plenaj vortoj “kaj”, “Letero” kaj “Poŝtkarto”.

Kreis la Esperantan tekston: Zamenhof

LETEROJ DE L.-L. ZAMENHOF

LA TRAGEDIO DE LIA VIVO RIVELITA DE LIA ĴUS RETROVITA KORESPONDO KUN LA FRANCAJ EMINENTULOJ

PREZENTADO KAJ KOMENTADO DE Prof. G. WARINGHIEN

Al
Gaston LEFAY
Akcizkontrolisto
Kasisto de la Unua Kongreso,
kiu
dum la mallumaj horoj
de la malamika okupado
min varbis
en 1917,
G.W.

ANTAŬPAROLO

Prof. Dietterle, en 1929, publikigis en unu dika volumo la originalajn verkojn de D-ro Zamenhof — kaj oni povas nur admiri la konsciencan diligentecon, per kiu li kolektis ĉiujn tekstojn, eĉ la plej malfacile troveblajn, de nia Majstro, kaj ordigis ilin en klara maniero. La sola parto, kiun li mem konfesis nekompleta, estas la korespondo, kaj tion oni facile povas kompreni. Je la dato, kiam Prof. Dietterle komencis sian kompiladon, multaj personoj, koncernataj en la leteroj de Zamenhof, ankoraŭ vivis, la memoro pri la internaj kaj eksteraj bataladoj de la periodo 1900-1914 estis ankoraŭ tro freŝa, por ke oni povu malkovri ĉiujn sekretojn kaj malfermi ĉiujn paperujojn. Krome, en sia esplorado de la Zamenhofaj korespondintoj, Prof. Dietterle iom tro fidis la oficialan legendon. Pri Francio, ekz-e, li naive kredis, kiel oni vidas el lia enkonduko, ke Cart estis la sola franca amiko de Zamenhof kaj ties ĉefa korespondanto — kaj Cart evidente nutris ĉe li tiun iluzion.

La realo estis iom malsama, kiel mi suspektis, tuj de kiam mi komencis studi detale la historion de la franca movado. Dank’ al la kompleza helpo de A. Michaux, mi povis penetri en la kulisojn de la esperantista teatro, kaj rapide akiri ideon pli ĝustan pri la vera disvolviĝo de la okazaĵoj. Poste la afableco de s-ro Chavet havigis al mi aliron al la riĉaj arkivoj de s-ro Warnier, kiuj inicis min en la misterojn de la Centra Oficejo kaj abunde informis pri la fekunda aktiveco de Bourlet kaj Sebert. S-ro Couteaux montris al mi ankaŭ kelkajn leterojn al Bourlet kaj Chavet. Fine, unu eksesperantisto, s-ro L. M. de Guesnet, heredinto de la paperoj de D-ro Javal, larĝanime malfermis al mi siajn grandvalorajn dosierojn. Al ĉiuj, kaj al s-ro Deligny, kiu post la morto de Michaux faciligis al mi la konsulton de ties dokumentaro, mi esprimas ĉi tie mian tre profundan dankon.

Eĉ en siaj limoj, kaj post mia plurjara traserĉado, la nuna kolekto estas ankoraŭ nekompleta. La leteroj de Zamenhof al Cart, eldonitaj de Prof. Dietterle, estis, laŭ la deziro de la adresulo mem, kribritaj kaj stumpigitaj en pluraj lokoj, kaj ne prosperis al mi plenigi tiujn breĉojn. La tre abunda korespondo inter Zamenhof kaj Beaufront tute malaperis, verŝajne el militkaŭzoj: Kanoniko Ch. Bogard, gvidanto de la Ido-kontoro en Thaon-les-Vosges, bonvolis sciigi al mi, ke li nenion posedas pri tiu temo. Ankaŭ de la korespondo kun Boirac mi ne povis trovi spuron. Eĉ el la korespondoj kun BourletSebert perdiĝis pluraj pecoj.

Tamen malgraŭ tiuj mankoj, el kiuj multaj estas jam neripareblaj, la leganto trovos en ĉi tiu verko, se ne kalkuli kelkajn tre gravajn dokumentojn, ĉirkaŭ 260 leterojn de Zamenhof, ĝis nun neeldonitajn, kiuj ĵetas tute novan lumon sur la koncernan periodon. Oni faros al si ideon pri la amplekso kaj graveco de tiu ĉi publikigo, se mi diros, ke el la sola Francio mi rikoltis pli da leteroj, ol Prof. Dietterle faris el ĉiuj aliaj landoj kune.

Tiujn leterojn mi ne volis liveri sen klariga komentado, kaj mi estis tiel kondukita al perspektiva prezento de la franca movado inter 1900 kaj 1914. Tion mi provis fari science kaj senpartie. Se fojfoje mi kontraŭdiras la tradician vidpunkton pri la aferoj, oni bonvolu kredi, ke tion trudis al mi ne fantazio aŭ pasio, sed nur la objektiva esploro de la dokumentoj. Aliparte, oni verŝajne riproĉos al mi, ke mi publikigis aferojn, kiujn preterlasi en ombro estus preferinde. Sed mi kredas, ke al maturaj kaj pripensemaj spiritoj, kiaj supozeble estas la esperantistoj, la vero neniam povas esti danĝera. Cetere, el tiu retrospektivo levas sin elokventa instruo por niaj hodiaŭaj malfaciloj, kaj mi ne opiniis, ke la historia ekzakteco min devigus ĝin prisilenti.

Malfidela al la tradicio de la klasikaj tragedioj, mi dividis mian rakonton en ses aktojn:

(unua volumo)
I. La kontraktoj kun Hachette.
II. La kongreso en Bulonjo.
III. La konversacioj kun Javal.

(dua volumo)
IV. La konflikto kun Ido.
V. La kontinueco de Esperanto.
VI. La konstitucio de Antverpeno.

Kiel oni vidas, mi titolis ilin el la ĉefa okazaĵo, kiu karakterizas ĉiun periodon. Sed tio ne signifas, ke mi perforte kolektis sub unu titolo ĉiujn koncernajn faktojn: la kronologian ordon mi ĉiam observis, kiel la plej sekuran klarigan principon. Oni do ne miru, se la diversaj temoj transpaŝas la limojn de miaj ĉapitroj. Laŭtema tabelo, en la fino de ĉiu volumo, evitigos, por la sistemaj legantoj, la neoportunaĵojn proprajn al mia farmaniero. Ili ankaŭ trovos, en la ĉi-posta bibliografio, la rimedon kontroli kaj kompletigi mian rakonton.

La aktiveco de Zamenhof, kompreneble, ne limigis sin, dum la koncerna periodo, per la leteroj ĉi tie publikigitaj. Liaj ceteraj produktaĵoj estis jam kompilitaj en la ĉi-supre laŭdata libro de Prof. Dietterle, kaj estis senprofite represi ilin; tion mi faris nur en aparte interesaj okazoj*. Sed, ĉar la kolekto de Prof. Dietterle ne estas pure kronologie ordigita, mi zorgis regule enmeti referencojn al la plej gravaj el tiuj tekstoj, je ilia respektiva dato. La leganto tiel akiros pli klaran vidon pri la sinsekvo de la aferoj, prezentitaj al li en kontinua filmo.

* Interalie, mi aldonis apendice la malnovan Leteron al Borovko, pri la deveno de Esperanto, ĉar ĝi prezentas kvazaŭ suplementon de la Letero al Michaux pri la vivo de Zamenhof (no 92*). Estos oportune al la leganto disponi en la sama volumo tiujn du esencajn historiajn tekstojn.

La ĉi tie liveritajn dokumentojn, kaj aparte la leterojn de Zamenhof, mi fidele reproduktis. Tamen, kiam la teksto ŝajnis al mi erara, aŭ kiam ĝi povis ĝeni la facilan komprenon, mi ĝin korektis, montrante ĉiam tiujn korektojn per piednota referenco. En du solaj okazoj tion mi ne faris: la arkaismaj vortoj “komisio” kaj “konfidencia” estas tiel ofte ripetitaj, ke mi decidis ilin ĉiam anstataŭigi per la oficialaj formoj “komisiono” kaj “konfidenca”, sen kroma averto: tiu ĉi sufiĉu.*

* En tiu ĉi versio de la “Leteroj de Zamenhof” la origina formo komisio estas tamen plejparte restarigita, krom en tiuj tekstopartoj, kiujn verkis Waringhien, kaj en du pliaj lokoj, en kiuj plej verŝajne la formo komisiono estis uzata en la origina teksto. La formo konfidencia estas restarigita en ĉiuj tekstopartoj, krom en tiuj, kiujn verkis Waringhien.

La leterojn de Zamenhof mi sisteme senigis je ilia adreso kaj fina saluto. Ĝis la 12.IV.1904, ili surhavas stampitan adreson:

Dr. L. SAMENHOF
Warszawa, ul. Dzika No 9

Ekde la 13.IV.1904, ili surhavas presitan adreson:

D-ro L. ZAMENHOF
VARSOVIO
str. Dzika, n-ro 9

En la unuaj jaroj, Zamenhof ofte indikis duoblan daton, laŭ la rusa (malnova stilo) kaj laŭ la gregoria kalendaro: mi ĉie konservis nur (aŭ restarigis) la daton laŭ la okcidenta jarkalkulo.

Ĉe la fino, mi forigis la ĝentilan formulon:

Via
L. L. ZAMENHOF

per kiu finiĝas ĉiuj leteroj.

En la teksto mem de la dokumentoj, ĉiuj substrekoj reproduktas tiujn de la aŭtoro: simpla substreko estas prezentita per maldensaj literoj, duobla per malgrandaj majuskloj.*

* La nuna prezento ĉe https://tekstaro.com tamen donas kursivan prezenton al vortoj kun simpla substreko kaj grasan al la duoble substrekitaj.

Ĉiuj cititaj dokumentoj estas presitaj per rektaj tipoj, mia komento per kursivaj, tiel ke ne povu okazi konfuzo.*

* En la nuna elektronika prezento ĉe https://tekstaro.com la teksto de Waringhien ne estas kursivigita, sed havas anstataŭe apartan fonkoloron, kiam ĝi aperas kiel malĉefa teksto.

Kiam la originala dokumento ne estis en Esperanto, mi ĝin tradukis, kaj montras la originalan lingvon per la noto: El la franca k.s.

Kaj nun restas al mi la plezuro danki al mia amiko R. Bernard pro liaj traserĉoj en la Esperantista Biblioteko de la Pariza Komerca Ĉambro kaj lia kompleza helpo en la korektado de la presprovoj; laŭdi la malavarecon de la S.A.T., kiu ne hezitis preni sur sin, en nia malfacila tempo, la eldonadon de tiel grava verko; kaj peti la indulgon de la leganto pri ĉiuj mankoj de mia laboro…

G. WARINGHIEN.

BIBLIOGRAFIO

I. GAZETOJ:

  • L’Espérantiste (1900-1908).
  • Lingvo Internacia (1900-1914).
  • La Revuo (1906-1914).
  • Oficiala Gazeto (1908-1914).
  • Progreso (1908-1909).
  • Cosmoglotta (1932 kaj 1937)*.
  • * Artikoloj de S-ro R. Berger, en la n-roj 85, 93, 116 kaj 117.

II. LIBROJ:

  • J. Dietterle: L. L. Zamenhof — Originala Verkaro (1929).
  • A. Zakrzewski: Historio de Esperanto, 1887-1912 (1913).
  • Ed. Privat: Historio de la Lingvo Esperanto. Unua volumo: 1887-1900 (1912). Dua volumo: 1900-1927 (1927).
  • E. Drezen: Analiza historio de Esperanto-movado 1887-1928 (1931).
  • L. Ĵirkov: Kial venkis Esperanto? (1931).
  • G. Waringhien: Historia skizo de la Esperanto-movado (en: Ora Libro—1937).
  • P. E. Stojan: Bibliografio de Internacia Lingvo (1929).
  • E. Drezen: Historio de la Mondolingvo (1931).
  • Kökeny-Bleier: Enciklopedio de Esperanto. Du volumoj (1933).
  • L. Couturat et Leau: Conclusions du Rapport sur l’état présent de la Langue internationale (1907).
  • L. Couturat et Leau: Compte-rendu des Travaux du Comité (1907).
  • L. Couturat: L’Echec de l’Espéranto devant la Délégation (1912).
  • O. Jespersen: Historio di nia Linguo* (1912).
  • * Pri la valoro de tiu atesto, vidu leteron de Jespersen al Ric Berger (Cosmoglotta n-ro 96, serie B).
  • C. Aymonier: Histoire d’une Délégation (1914).
  • L. Couturat: Doktoro Zamenhof e la Delegitaro* (1914).
  • * Tiu broŝuro liveras la tekston de la leteroj de Zamenhof al Couturat, ĉar la originaloj malaperis. Ĝia teksto ŝajnas fidinda, el la kontroloj, kiujn mi povis fari per kelkaj kopioj apartenantaj al Sebert aŭ al Javal.

SIGNIFO DE LA MALLONGIGOJ KAJ SIGNOJ

anst. anstataŭ
ĉ. ĉirkaŭ
ekz. ekzemplero
ekz-e ekzemple
kaj kaj
k.a. kaj aliaj
n-ro numero
resp. respektive
trad. tradukita
C.O. Centra Oficejo
D.K. Delegacia Komitato
D-ro Doktoro
K.A. Kolekto Aprobita
K.K. Konstanta Komisiono (de la Delegacio)
K.K.K. Konstanta Kongresa Komitato
Letero Letero
Letero al Letero de Zamenhof al
L.K. Lingva Komitato
Poŝtkarto Poŝtkarto
Poŝtkarto al Poŝtkarto de Zamenhof al
P-ro Pastro
Prof. Profesoro
P.S. Postskribo
S.P.P.E. Societo por Propagando de Esperanto. — Ĝi fariĝis poste:
S.F.P.E. Societo Franca por la Propagando de E.
[......] Ĉio, kio estas entenata inter tiuj du signoj, estis aldonita de Zamenhof, en la marĝeno.
O.V., p. 5 Vidu, en “Originala Verkaro”, sur paĝo 5-a.
p. 5/3 Vidu, sur paĝo 5-a, la linion 3-an, kalkulitan de supre.
p. 5/-3 Vidu, sur paĝo 5-a, la linion 3-an, kalkulitan de malsupre.
Kp. no Komparu la tekston, ĉi tie publikigitan, kun tiu numero.
Kp. super (sub) no Komparu la komenton, kiu antaŭas (sekvas) la tekston kun tiu numero.
* ** *** Tiu(j) steleto(j) montras, ke la tiel signita vorto estas korekto mia, anstataŭ la originala formo, liverita en la piednoto. Se temas pri korekto de la aŭtoro mem, la lego forstrekita de li estas anoncata piednote per la formulo:
* Unua teksto: …

PROLOGO

La 19-a jarcento finiĝadis per kolosa fajraĵo, la Universala Ekspozicio en Parizo. Sur la sojlo de la “Granda Palaco”, la Urbo-Lumo ŝajnis saluti la novan jarcenton erao de la paco kaj de la progreso. La feliĉo ŝvebadis super la okcidento…

La vivo estis trankvila. De 30 jaroj Eŭropo ĝuadis kvieton; la du plej grandaj despotoj, Nikolao la II-a, caro de ĉiuj Ruslandoj, kaj Vilhelmo la II-a, imperiestro de Germanio, kunvokis en Hago la Konferencon pri Paco, kaj starigis la Konstantan Arbitracian Kortumon… La eltrovinto de la dinamito, terurita de la detrupovo de lia eta eksplodaĵo, pente testamentis kapitalon por rekompenci la plej grandajn bonfarontojn de la homaro: la Nobel-premioj…

La vivo estis facila. Kvindek jaroj da kapitalisma libereco tiel riĉigis la mondon, ke eĉ du kvarjaraj mondmilitoj ne povis komplete ruinigi ties heredaĵon. De 1830 ĝis 1900 la aĉetpovo de ĉiu laborista salajro duobliĝis. El miaj du avoj, la unua, simpla ĉarpentisto, konstruis mem al si malgrandan unuetaĝan domon en la ĉirkaŭurbo de Douai; la alia, marmorsegisto, aĉetis la sian, en komuneco kun sia frato, en vilaĝo apud Bavay. Ĵurnalo kostis 0 fr. 05, bierglaso kaj la glaso da biero 0 fr. 10, la litro da Bordoza vino 0 fr. 45, la kilogramo da pano 0 fr. 40. En la urboj, la ordinaraj hoteloj prezentis tagmanĝon por 2 fr., vespermanĝon por 3 fr. kaj ĉambron por 2 fr. 50. La parizaj laboristoj gajnis tage inter 4 fr. (novico) kaj 10 fr. (spertulo); la jarsalajro de agregacia licea profesoro iris de 3.200 fr. ĝis 8.500 fr., laŭ la servodaŭro. De pli ol unu jarcento la mono estis stabila; oro ne estis mito, oni povis ĝin palpi kaj interŝanĝi libere. Mia avo, la ĉarpentisto, forkurante antaŭ la germania invado de 1914, kaŝis po kvin luidorojn, sub siaj piedfingroj, en ĉiu ŝuo…

La vivo estis libera. En la tuta okcidenta Eŭropo la laboristoj estis konkerintaj la rajton pri sindikatismo, kaj pri striko; la labortago reduktiĝis al 12, poste al 10 horoj; sociala leĝaro jam establiĝis; eĉ papo zorgis pri la interesoj de la laborista klaso, en la fama encikliko “Rerum Novarum”. Torturo estis de longe forgesita monstraĵo. La rusa “Oĥrana” ŝajnis barbara anakronismo, baldaŭ malaperonta. Tra ĉiuj civilizitaj landoj oni povis jam vojaĝi sen alia pasporto, ol vizitkarto…

La vivo estis simpla. La franca popolo pasiiĝis dum jardeko pri la demando, ĉu justa aŭ nejusta estas la kondamno de unu judo, Alfred Dreyfus. La franca parlamento havis tiom malmulte da okupoj, ke ĝi povis dediĉi kvar jarojn al la diskuto pri proporcia reprezentado de la elektantoj…

La vivo estis malrapida. Nek subtera fervojo, nek aŭtomobiloj, nek aeroplanoj. La omnibusojn tiris ĉevaloj; kaj, krom ĉe kelkaj trafikcentroj, oni povis transiri la stratojn legante sian gazeton. Jules Verne — aŭ lia heroo — uzis ankoraŭ 80 tagojn por ĉirkaŭveturi la teron…

La vivo estis naiva. Oni konis nek kinematografon, nek radiofonion. La teatrojn vizitis nur malgranda nombro da distriĝemuloj. La aliaj aĉetis librojn, ilin eĉ legadis, aŭ kolektiĝadis ĉe la prelegoj de la “Popol-Universitatoj”…

La vivo estis sekura. La scienco kuŝis firme sur la neŝancelebla bazo de la Kartezia kaj Neŭtona logiko. La universo kontentigis sin je tri banalaj dimensioj. La atomo, konforma al sia etimologio, obstine rifuzis lasi sin dividi. La steloj briladis en sufiĉe modesta nombro, por ke oni povu, kun iom da pacienco kaj metodo, elkalkuli ilin senmanke. Kaj oni ne malesperis malkovri la sekreton de la kreado

En tian mondon, kiu aspektas al ni malproksima kaj infana, kiel Nurnberga ludilo, Esperanto estis unu tagon transplantita disde Ruslando, kaj subite ekfloradis. La historion de ĝia pli kaj pli grandiĝanta sukceso, ĝis la haltobato de Ido, oni trovos en la sekvantaj paĝoj, plejparte rakontitan de Zamenhof mem. Sed por kompreni la relativan rapidon de ĝia disvolviĝo, estis utile memorigi pri la ĝeneralaj trajtoj de la mondo, en kiun ĝi penetris. Ĝi tuj ricevis la apogon de pacifistoj, kiel Moch, de sciencistoj, kiel Sebert kaj Bourlet, de filozofoj, kiel BoiracCouturat, de lingvistoj, kiel Cart kaj Aymonier — ĉar ĉiuj rekonis en ĝi la legitiman frukton de ilia komuna fido en la progreso de la civilizo kaj en la suvereneco de la racio.

Sed ankaŭ tiuj homoj ne povis ne esti frapitaj de la orienteŭropa aspekto de Esperanto: la ĉapelitaj konsonantoj, la abundo de la “k” kaj “z”, la vortfinaj “j” (kiuj sonas france: ĵ, kaj angle: ĝ), la manko de “w”, “x” kaj “y”, pruntis al ĝi iel sovaĝan mienon; kaj la slavoriginaj apartaĵoj de ĝia sintakso: la akuzativo, la refleksivo, la strangaj prepozicioj “da” kaj “po”, la duobla pasiva participo en -ata kaj -ita, aperis kiel senutilaj komplikaĵoj. Jen kial la ideo pri reformoj tute nature ĝermis en multaj eminentaj kapoj, kaj post sepjara gravediĝo, naskiĝis sub la armita formo de Ido.

Alia karakterizo de tiu epoko estis la absoluta, iom malsane flegata individuismo. Edukitaj kaj maturiĝantaj en plena ekonomika kaj politika liberalismo, la francaj intelektuloj rigardis ĉian asocion sklaviga danĝero, ĉian societon neelportebla limigo de iliaj rajtoj. Jen la profunda kaŭzo de la kaoseco kaj senkohereco de la tiama esperantistaro, de ĝia blinda kontraŭstaro al ĉia provo de internacia organizo, kaj unu el la faktoroj, kiuj malebligis pacan aranĝon de la Ido-afero. Tiu sendependeca spiritostato ankaŭ ne estis sen influo sur la orgojloflama rivaleco, kiu kontraŭstarigis unujn al la aliaj la ĉefojn de la franca movado.

Feliĉe, du faktoj favoraj kontraŭpezis tiujn malavantaĝojn: la unua estis la disvolviĝo, inter la esperantistoj, de la mistiko pri la “Interna Ideo”, bazita sur la homamo, kun pacisma, internaciisma kaj religieca nuancoj. Iniciatita de Zamenhof mem, ĝi plene ekfloris dank’ al la ĉiujaraj kongresoj, kies sentotuŝaj, korekscitaj ceremonioj potence allogis la “samideanaron” kaj nutradis en la freŝbakitaj esperantistoj neracian alligitecon al la “Afero”. La dua estis, flanke de tiu mistiko, la multiĝo de la provoj pri praktika utiligo de la lingvo. La kolektantoj de poŝtmarkoj, de ilustritaj poŝtkartoj, la adeptoj de la diversaj sistemoj de stenografio, la komercistoj pri vino, skribmaŝinoj, porcelanaĵoj, la hotelistoj ktp relative profitis la servojn de internacia lingvo; propre esperantaj estis la eldon-industrio (gazetoj, libroj), la internacia monunuo (la “spesmilo”), la Esperantista Ĉekbanko de H. F. Höveler en Londono (700 kontoj en 43 landoj) ktp. Tiuj du faktoj, la kreiĝo de homarana mistiko kaj la naskiĝo de esperantia ekonomiko, malpli kontrastaj inter si, ol ŝajnus unuavide (ili bone kunekzistis en la U.E.A. de Hodler), eksplikas la obstinan reziston de la amaso al ĉia lingva reformo kaj la malsukceson de la Ido-skismo: la plej bonaj intencoj kaj plej lertaj eltrovoj de la reformemuloj estis venkitaj de la silenta, sentimenta tradiciemo, kiu jam fortike enplantiĝis en la koro de miloj da nekonataj esperantistoj.

Por bone kompreni tiun duan periodon de la historio de nia lingvo

1.

oni devus fari la pentraĵon de la situacio, en kiu Esperanto estis, kiam la Societo estis fondita kune kun “L’Espérantiste” kaj en tiu ĉi revuo, en januaro 1898-a [...] Malgraŭ la penadoj de niaj amikoj, la rusa Societo “Espero” estis mortanta kaj la klubo en Upsal, ĝi ankaŭ tre malforta, ne povis plu daŭrigi la eldonadon de nia organo “Lingvo Internacia”. Tamen tiuj ĉi grupoj prezentis la plej bonan parton de niaj fortoj, kaj estis la solaj postvivintoj de l’ grupoj, pli malpli efemeraj, kiujn ni estis posedintaj. Per ili oni divenas la staton de l’ Esperantistoj izolitaj. Senkuraĝigitaj, senigitaj je ĵurnalo, kaj sekve ne havantaj plu ligilon, ni estis en morta danĝero. Tial doktoro Zamenhof sin turnis al Francujo, kiu jam estis pruvinta sian sindonemon al la afero, kaj li insiste petis, ĉirkaŭ la fino de 1897, ke ni eldonu almenaŭ folieton iom anstataŭontan “Lingvo Internacia”n, kiu tiam estis malaperanta [...]

Tiu ĉi teksto, en kiu la intense kaj intence nigrigita fono reliefigas la personon modeste signitan de la vortoj “Francujo” kaj “ni”, aperis en “L’Espérantiste” de Marto 1906, sub la nomo de Louis de Beaufront.

La “savonto”, al kiu, en tiu kriza horo, sin turnis Zamenhof, estis vere kurioza homo. Ruinigita nobelo, li vivtenis sin kiel guvernisto de la filoj de amiko, la grafo de Maigret, posedanto de unu el la plej famaj ĉampanaj firmoj. Li rakontis ke, multevojaĝa poliglotulo, li faris teologiajn kaj lingvistikajn studojn, kaj eĉ elpensis mem artefaritan lingvon “Adjuvanto”. Poste, ekkoninte Esperanton, li dediĉis sin al ties propagando kun entuziasmo por la lingvo kaj simpatio por la “Doktoro”, kiuj ambaŭ ŝajnas tre sinceraj. Kun tranĉa tono de profesoro kaj evitema rigardo malantaŭ sia nazumo, li instruadis, pli atenta al la abstrakta korekteco ol al la varma vivanteco, tre puran, sed iom pezan kaj intelektan stilon. Bedaŭrinde, lia karaktero ne egalis liajn altnivelajn sciojn; li estis, funde, ordonema kaj dogmema, sed kaŝis tiun aŭtokratecon sub la ŝajnoj de ia jezuita humileco; inter li kaj la vero regadis kvazaŭ familia malkonkordo. Majstro en la arto de la dusencaj frazoj, de la tromp-aspektaj formuloj, de la evitemaj respondoj*, li pasigis sian vivon en skriba batalo kontraŭ atencantaj herezuloj, neniam citante rekte la celaton, kaj aludante la faktojn kaj la homojn nur oblikve, preskaŭ hipokrite. Sed plej grava estis lia fantaziemo, kiun pli severaj nomus mensogemo; eĉ pri la plej sensignifaj aferoj de la ĉiutaga vivo, oni ne povis fidi lian raporton; la realo alprenis, tra lia cerbo, fremdajn kolorojn; la psikiatroj vidus en li perfektan tipon de mitomaniulo. Kaj tiu lerninto ĉe jezuita kolegio estis kapabla je surdaj, harditaj, senpardonaj malamoj, kiuj fojfoje liberiĝis en liaj privataj leteroj, per vulgaraj, malnoblaj insultoj.

* Nur unu tipa ekzemplo: mi posedas — historia dokumento! — ekzempleron de la “Historio de unu Delegacio” de C. Aymonier prinotitan de Beaufront. Nu, sur la pago 28, ĉe la (franclingva) teksto: S-ro de Beaufront malŝate dementis la famon, ke, sub pseŭdonomo, li estus prezentinta al la Delegacio sistemon de internacia lingvo”, li komentis (franclingve): “Sen ia ajn artifiko mi rajtis diri kaj ripeti, ke mi neniam prezentis: mi sole nur permesis, ke oni metu sur la tablon, por eventuala utiliĝo, unu verkon, kiun oni povis laŭvole uzi aŭ ne”. Distingo inda je la plej famaj kazuistoj!

Kiam do en Januaro 1898 Beaufront fondis la ĉi-supre aluditan “Societon por la Propagando de Esperanto” (SPPE), malmultaj estis la francaj esperantistoj: la ĉefa, post la fondinto, estis Gaston Moch, eks-oficiro de artilerio, pacisto kaj aktiva membro de la Dreyfusana “Ligo por la Homaj Rajtoj”. Beaufront, per sia persona propagando, Moch per artikoloj en sciencaj revuoj, estis varbintaj kelkajn kunbatalantojn: René Lemaire, doktoro pri juro, komercisto en Epernay, Emile Lombart, profesoro pri germana lingvo en Pariza liceo, la belga leŭtenanto Charles Lemaire, Alice Roux, instruistino pri germana lingvo en la gimnazio de Louhans, kaj tiu ĉi lasta siavice jam varbis la fraton de unu sia lernantino, Gabriel Chavet.

En la du sekvantaj jaroj, tiu unua grupeto altiris al si plurajn eminentulojn: Ernest Naville, iama profesoro pri filozofio en Ĝenevo kaj koresponda membro de la franca “Akademio pri Moralaj kaj Politikaj Sciencoj”; Generalo Hippolyte Sebert; s-ro Herman Boucon, profesoro en Annecy; s-ro Samuel Meyer, interpretisto kaj ŝipmakleristo en La Rochelle, kaj s-ro Charles Lambert, profesoro pri franca literaturo ĉe la Diĵona Fakultato.

La plej grava akiro estis tiu de Sebert: unu el la mondaj aŭtoritatoj pri balistiko, membro de la franca Scienca Akademio, teknika direktoro de potenca ŝtalindustria firmo, pioniro de la elektrotekniko, li prezentis prestiĝan figuron de teoriisto kaj de realiganto. Ĉiam vigla malgraŭ la jaroj, ĉiam juna en siaj entuziasmoj, ĉiam fekunda en planado kaj projektado, li donkiĥote bataladis, en la sciencaj medioj, por du tiam malŝatataj aferoj, kiujn li unuigis en sia arda deziro pri raciigo de la homa scio kaj perfektigo de la homa spirito: la Bibliografia Decimala Klasifiko kaj Esperanto, du necesegaj rimedoj disponigi al ĉiu esploranto la rezultojn de la scienca laborado. Lia influplena personeco, lia obstina kaj iafoje pedanta persistemo, lia senlima malavareco igis lin ludi unuarangan rolon: prezidanto de la Internacia Instituto pri Bibliografio en Bruselo kaj prezidanto de la Esperanta Centra Oficejo en Parizo, li povis laŭ sia plaĉo dorloti siajn du amatajn ĉevaletojn. Malema al diktado, ĉiutage, jam de la sesa matene, li sidis ĉe sia labortablo kaj propramane skribadis sian abundan korespondon, kie respeguliĝas lia ŝato de ekzakteco en la detaloj kaj lia pasia deziro provizi la esperantistaron per efika organizo. Oni ofte, eĉ akre riproĉis al li celi trudordonan centralizadon: sed ĉu centralizado ne estis ĝuste la nepra kondiĉo de larĝa disvastiĝo de la movado, kiel montris la jaroj 1922-36? Kaj estis sufiĉe da simpatiaj trajtoj en lia karaktero, por preteratenti kelkajn troaĵojn.

La jaro 1900 tamen prezentas la veran starton de la franca movado.

La 10. de Januaro, Prof. Lambert faras en Diĵono publikan paroladon, kiu konvinkas plurajn liajn kolegojn, interalie s-ron Charles Méray, Universitatan profesoron pri matematiko. Tiu ĉi, ekflamanta je propagandemo, tuj klopodas komuniki sian entuziasmon por tiu lasta eltrovaĵo de la scienca spirito, kaj tiel varbas perletere, krom s-ro Charles Laisant, ekspolitikisto kaj matematikisto, du homojn, kiuj devis en la sekvontaj jaroj grave influi la sorton de Esperanto: Emile Boirac, D-ro pri filozofio, Rektoro de la Universitato en Grenoble, kaj Carlo Bourlet, profesoro pri matematiko en Pariza liceo.

Boirac estis antaŭ ĉio ia psika forto. Nekontesteble, lia filozofia eminenteco (li verkis tezon pri “La Ideo de la Fenomeno”, kaj unu tre disvastiĝintan lernolibron pri filozofio), lia funda sciado de nia lingvo (evidentigita en liaj tradukoj kaj en lia trivoluma “Plena Vortaro de E.”), la klaro de lia penso kaj la facilo de lia parolo imponis kaj trudis la respekton; sed sian grandan kaj profundan influon sur la homoj li ŝuldis al modele ekvilibrita sano, kiu ĝuigis al li kiel la materiajn, tiel la spiritajn plezurojn de la vivo, la vinon kaj la librojn, kaj ankaŭ al tiu pli mistera eco, kiu ornamas iajn personojn per afabla kaj nediskutata aŭtoritato, kiu ebligas al ili ne nur diveni la diversajn karakterojn, sed simpatie efiki sur ilin, bonhumore trankviligi la ekscitiĝemojn kaj kvazaŭ magie krei ĉirkaŭ si rondon de kvieto kaj paco. Neniel mirinde, se tia homo kredis je la metapsikiaj kapabloj, verkis disertacion pri “la homa radiado”, dancigis la tablojn kaj fine donis mem eksperimentan pruvon de la volforto, ĉesigante sian vivon per nura neniigo de la vivdeziro.

Bourlet estis tute alia figuro: tiel svelta kaj vizaĝmaldika, kiel Boirac estis korpe kaj kape kompakta, li unuavide frapis per la brilo de viglega inteligento. Sur la kampo de la scienco li devis verki aŭtoritatajn librojn pri matematiko, mekaniko ktp, kaj krome fari plurajn teknikajn inventojn, kia la bicikla retropedalado, komerce ekspluatita de granda franca firmo. Sur la kampo de Esperanto, li ne nur rapide ekposedis la lingvon kun egala korekteco, kiel Beaufront, kaj kun pli da vivosento ol li, sed li baldaŭ konsciis, ke la sorto de Esperanto kuŝas en la literaturo — kaj li ne havis ripozon, ĝis li trovis la rimedon por ebligi al Zamenhof konstantan tradukadon de klasikaj verkoj. Tia nekomuna valoro estis reliefigita de senlaca agopovo kaj de perfekta labortekniko: bolanta je aktiveco, kapabla dikti samtempe al pluraj tajpistinoj, memoradi plej etajn detalojn, improvizi brilajn parolojn kaj celtaŭgajn agoplanojn, tiu pintabarba, pipamanta framasono estis ankaŭ simpla en la sociaj rilatoj, ĉiam bonhumora, bonkora, preta al ĉiuj kaj al ĉiuj helpema. En la kongresoj, lia klarega kaj varma elokvento, lerte apogita laŭokaze de eleganta gesto aŭ neatendita spritaĵo, akiris al li la entuziasmon de la aŭdantaro. Cetere li bone konsciis sian valoron, tiris el ĝi orgojlon, kompleze flegadis sian “mi”, kaj rapide senpacienciĝis, se li renkontis kontraŭulon, kiu rifuzis lasi sin persvadi de liaj rezonoj. Sian ordonemon, facilan ekkoleremon li tute ne provis maski; kaj farinte al si opinion pri unu homo, li ĝin ne plu ŝanĝis, kaj traktis la malamikon kun ĝentila, tranĉa senkompato. Sed lia sincero, efikanteco kaj absoluta senruzeco kompensis ĉion.

La 31. Marto, Moch faras parolon en la “Lernejo pri ĵurnalismo”, kaj tiuokaze fondas la “Grupon de Parizo”, kun Chavet kiel sekretario. Per tiu grupo iom poste varbiĝas juna medicina studento, Paul Fruictier.

En Junio malfermiĝas la Pariza Universala Ekspozicio, en kies kadro okazos multaj internaciaj kongresoj. Esperanto estos prezentita en kvar el ili: menciinde, en tiu de la “Asocio por Progresigo de la Sciencoj”, Beaufront legas eltiraĵon, franclingve tradukitan de li, el la fama raporto de Zamenhof “Esenco kaj Estonteco de Lingvo Internacia”. Frapitaj de la lingvaj malfaciloj en tiaj internaciaj kunvenoj, du junaj profesoroj, Louis Couturat, D-ro pri filozofio, kaj Léopold Leau, D-ro pri sciencoj, sugestas al diversaj sciencaj asocioj nomi delegitojn por studi la problemon pri helpa lingvo, kaj sub tiu kovro, starigas sin mem en

Delegacion por alpreno de helpa internacia lingvo

redaktante iom poste, la 17. de Januaro 1901, oficialan (franclingvan) Deklaracion, kiun ili proponas al la aprobo de kiel eble plej multaj asocioj:

2.

“La subskribintoj, delegitoj de diversaj Kongresoj aŭ Societoj por esplori la demandon pri helpa internacia lingvo, interkonsentis pri jenaj punktoj:

[...] 3o Estas dezirinde organizi ĝeneralan Delegacion, reprezentantan la tuton de la personoj, kiuj komprenas la neceson kaj eblecon de helpa lingvo, kaj havas intereson en ĝia uzado. Tiu Delegacio elektos Komitaton, konsistantan el anoj povantaj kunsidi dum sufiĉe longa tempo.

[...] 4o La elekto de la helpa lingvo apartenas unue al la Internacia Asocio de la Akademioj; poste, en okazo de nesukceso, al la Komitato difinita en la 3-a paragrafo [...]”

Tiu ĉi Deklaracio estis la ĝermo de la granda krizo de 1908. Je la bazo de la entrepreno troviĝis en efektiveco nur la persono de Couturat. Juna, brila, bela, jam rimarkata filozofo, li jam fajlis sian ĉefan eltrovon, la logistikon, specon de pli rafinita kaj rigida logiko, en kiu la rilatoj inter la ideoj esprimiĝas per matematikaj simboloj. Fidela disĉiplo de Leibnitz, kies plurajn verkojn li eldonis kaj komentis, li prezentis al si internacian lingvon kiel pure intelektan esprimilon de abstraktaj nocioj, kaj, malgraŭ siaj longaj kaj konsciencaj laboroj super la historio de la artefaritaj lingvoj, li neniam akiros ĝustan lingvan senton. Cetere lerta diplomato, li sciis kapti la konfidon kaj ĝui la helpon de multaj esperantistoj. Ĉu al tiu diplomateco oni devas alkalkuli la bonan ŝancon, kiu ĉiam disponigis al li la monon necesan por lia entrepreno — komence la subvencion de la rusa esperantisto N. P. Evstifejev, poste la doton de lia edzino, fine la Nobel-premion, kiun la germano Ostwald dediĉis parte al la Ido-propagando? Ambicion, klopodopretecon, enŝoviĝemon, persiston, li havis ĉiujn kvalitojn de skolestro — krom la ĉefa, la klarvido. Liaj eraroj pri la esenca peco de lia reformo — la deriva sistemo — kaj pri la elekto de lia parolportanto — Beaufront — fiaskigis la tutan aferon, al kiu li vere kaj sincere fordonis sian vivon. Kaj mi ne volas rifuzi al li ĉi tie la ateston de Michaux, ke “ju pli oni konis lin, des pli oni lin estimis”.

En la fino de tiu sama jaro, Bourlet, apogita de Sebert kaj Laisant, sukcesas varbi s-ron Ballif, prezidanton de la granda, okdekmilmembra, turisma societo, la “Touring-Club de France” (T.C.F.); Ballif, post iom da hezito, decidas meti je la servo de la movado la eblojn de siaj provincaj kluboj, ĉambron en sia centra sidejo de Parizo, kaj lokon en sia monata revuo: konsiderindaj materiaj rimedoj, kiuj tuj ebligas starigon de efika administrado kaj organizon de fruktodona propagando. Ĉar en tiuj tagoj la sporto komencis allogi la amasojn, kaj Schwartz povus prave diri, ke la biciklo kaj la stenografio estis la du mamoj de nia propagando. Ne malfruos la rezultoj: jam en la komenco de la sekvanta jaro, la serio da propagandaj artikoloj, publikigitaj de Laisant, Lambert, Bourlet, ktp, en la “Revue du T.C.F.” atingas la esperantistiĝon de Théophile Cart, profesoro pri germana lingvo en Pariza liceo kaj en la “Lernejo pri Socialaj kaj Politikaj Sciencoj”, kaj iom poste de Alfred Michaux, advokato en Boulogne-sur-Mer, entuziasma adepto de la “Néo-latin” de Courtonne, kies malsuperecon antaŭ Esperanto jam pruvis al li Beaufront mem, tiel komencante lian konverton.

Cart estis profesia lingvisto, sed tute ne kabineta sciencisto: siajn superajn studojn li faris sinsekve en Baselo, Berlino, Romo kaj Parizo, kaj eĉ post lia enoficiĝo, lia migremo kondukis lin instruadi la francan literaturon en la sveda Universitato de Upsal. Jen eble kial li akiris tian mirindan senton pri la socia kaj konvencia karaktero de la lingvo, kio estis novaĵo en lia epoko, kaj kio faris lin la roko, sur kiun rompiĝos la ondoj de la reformoj. Ĝisoste penetrita de sia alvokiĝo, li fariĝis vere la pedagogo de Esperanto, kun ĉio, kion tio subkomprenigas, da silenta sindonemo al sengloraj sed necesurĝaj taskoj, farado de kursoj, korektado de skribekzercoj, plenumado de ekzamenoj, kontrolado de presprovaĵoj, verkado de lernolibroj ktp. Eĉ se lia misio kuntrenu kun si ian spiritmallarĝon, ian konserveman pedantecon kaj ian timon antaŭ ĉia lingva novaĵo, oni neniam povos esti al li tro danka pro la faritaj servoj. Impulsata de sia sento pri la konkreto, li ĉiam malfidis — kelkfoje malprave — la lingvistikajn esplorojn, la leksikonajn aŭ stilistikajn prilaborojn; seka, senfinaĵa radikaro, jen kion bezonas la esperantistoj, kaj kio devas sufiĉi al ili. Ekzistis por li nur unu realaĵo, la lingva instinkto de la amaso, ĉiam sekvinda, eĉ se erara. Sed tio bedaŭrinde alkondukis lin al ia agresiva negativismo kaj tro ofte lia rolo estis tiu de la legenda Sinjoro Ne-ne! Temperamenta kaj energia, li ne domaĝis siajn kontraŭulojn, kaj nemalofte trafis ilin per nejustaj batoj; sed, sub sia grumblema aspekto kaj rigida sinteno, li estis bonkorulo, kaj post la batalo, sciis konfesi siajn mistrafojn. Kia pli bela pruvo de lia funda homamo, ol lia konstanta kaj senlaca agado favore al la blinduloj? Kun la jaroj, cetere, lia batalemo kvietiĝis, kaj li finis sian karieron kiel la “Blankbarbulo”, de ĉiuj respektata kaj honorata.

Michaux restas, el tiu plejado da eminentuloj, la plej simpatia figuro. Granda, larĝaŝultra, bluokula, li donis la impreson de trankvila forto kaj de bonveniga komprenemo. Agema kaj bonfarema, li prezidis societon por la prizorgado de kondamnitaj infanoj, kaj faris sin poste la memvola advokato de la fremdaj vaguloj, kiuj provis rifuĝi Francion albordiĝante en Bulonjo. Varma apostolo de nia afero, praktiksenta organizanto, li efektivigis, malgraŭ la mokoj de la laikoj kaj la intrigoj de parizaj samideanoj, la Unuan Kongreson, kaj tiel fariĝis por Zamenhof fortika apogo kaj helpanta amiko. Dank’ al sia jura edukiĝo, li klare prezentis al si la neceson de demokratie organizita Esperantio, en kio li tute konkordis kun Zamenhof. Li estis konvinkita, ke tio estas la sola rimedo malakrigi la personajn konfliktojn kaj senpasiigi la interpuŝiĝon de la privataj interesoj. Se oni estus lin aŭskultinta, oni eble farus la ŝparon de la Ido-krizo, aŭ almenaŭ preskaŭ neniigus ĝiajn sekvojn. Sed perfekta honesteco, malkaŝemo, toleremo kaj abnegacio estas malbonaj armiloj en la vivbatalo…

En la lastaj monatoj de tiu rezultoriĉa jaro, kaj kvazaŭ por ĝin kroni, aperas la unua detala priskribado de nia lingvosistemo, la fama, pedagogie kaj logike redaktita, kaj nun tro malmulte dankata “Komentario pri la Esperanta Gramatiko” de Beaufront.

Kaj tie ĉi finiĝas la prologo. La dekoracio estas plantita, kaj la ĉefaj roluloj enscenigitaj. Tamen, antaŭ ol levi la kurtenon kaj lasi la parolon al la aktoroj, mi aldonu ankoraŭ unu informon, kiu povos prilumi iajn aspektojn de la intrigo. Jen la aĝo, en tiu favorjaro 1900-a, de la estontaj franclingvaj eminentuloj, krom tiu de ilia komuna korespondanto:

aĝis super 50 jarojn:
Naville 84, Méray 65, Javal kaj Sebert 61, Laisant 59;

inter 50 kaj 41:
Sentis 50, Boirac 49, Vallienne 46, Beaufront kaj Cart 45, Boucon 44, Zamenhof, Moch, Michaux kaj Rollet de Lisle 41;

inter 40 kaj 31:
C. Rousseau 39, Archdeacon kaj Grosjean-Maupin 37, Meyer 36, Aymonier, Bourlet kaj Ch. Lambert 34, Couturat 32, Bastien 31;

sub 30:
Vérax 27, R. Lemaire 24, Fruictier 21, Chavet 20, Corret 19, Couteaux kaj Warnier 16, Privat 11.

UNUA AKTO
LA KONTRAKTOJ KUN HACHETTE

1901 FEBRUARO-MARTO

Bourlet, per siaj personaj rilatoj kun s-ro Bréton, unu el la administrantoj de la eldona firmo Hachette kaj Kio, decidigis ĉi tiun eldoni esperantajn librojn. Bréton konsentis, ne pro idealismo, sed kun la intenco komerce ekspluati la aferon. Cetere li ne volis kontrakti kun unu nekonata ruso, prezentanta nenian garantion por la estonteco, kaj li postulis francan respondumanton, kiu interalie zorgos pri la preskorektado. Tute nature Bourlet pensas pri Beaufront, la plej eminenta persono en la tiama franca esperantistaro. Li do interrilatigas Bréton kun Beaufront, kaj, kun takto, ne plu okupiĝas pri la afero.

Sed li daŭrigas sian korespondon kun Beaufront, petante de li multajn lingvajn konsilojn. Kiel ekzemplojn, mi citos du interesajn klarigojn: kaj, ĉar ili estas redaktitaj esperante, dum la cetero de la korespondo estas franclingva, ili probable respegulas la opinion de Zamenhof mem.

3. Letero de Beaufront al Bourlet (23.II.01).

Kiel principon ĝeneralan por -ata, prenu: ke tempo estanta ekzistas vere nur, kiam la ago aŭ stato daŭras sufiĉe. En alia kondiĉo la ago aŭ stato jam finiĝis, kiam ni parolas pri ili; sekve ni ne povas uzi -ata, sed devas uzi -ita. Tiel same se ni parolas ne pri la malvolvado de l’ ago, sed nur pri ĝia rezultato (Ekz.: la proksiman lundon mi estos kunvokita kiel membro de la kriminala juĝantaro) mi uzos -ita, ne -ata.

(15.XII.01)

Mi kredas, ke la principo povas esti formulita tiamaniere: por ke la komplemento de ia prepozicio havu la finaĵon -n, estas necese, ke ĝi ricevu la estaĵon aŭ objekton movatan. Tiam, sed nur tiam, ĝi estas vere la celo de la movo (Ekz.: li saltis sur min; meti ion antaŭ io).

Bonegaj konsultoj, kiujn pluraj, eĉ eminentuloj, povus ankoraŭ nun konsideri kun profito!

APRILO

En la komenco de tiu monato aperas la unua provo de Zamenhof trovi solvon al la juda problemo per enkonduko de ia neŭtrala religio, provizita per neŭtrala lingvo. Tiuj ideoj estas klarigitaj en ruslingva broŝuro:

4.

Hilelismo kiel solvo de la hebrea demando

subskribita de la pseŭdonomo “Homo sum” (t.e., latine, “Mi estas homo”). Tiun broŝuron li sendas al kelkaj rusaj judoj, sed, ĉar la eldonisto tuj poste bankrotos, ĝi fariĝos raraĵo, kaj estas enskribita en neniu bibliografio. Ĝian ekziston ni konas per leteroj de Zamenhof mem (Kp no 5* kaj 160*).

Sed la francoj neniel suspektas la novan elpensaĵon de la patro de Esperanto, kaj daŭrigas sian pure lingvan propagandon:

La 9.IV.01, Méray kaj Sebert prezentas raporton pri Esperanto antaŭ la franca “Scienca Akademio”. La 29.IV.01, Beaufront malfermas kurson en la salono de la Touring-Club, kaj pro la granda nombro da ĉeestantoj, oni estas devigata entrepreni alian kurson en apuda ĉambro: tiun ĉi gvidas Bourlet. Inter liaj lernantoj: Barono Menu de Ménil, la kompononto de la dua muzikigo de “La Espero”, kaj Buisson, ĉefstenografo ĉe la Ĉambro de la Deputitoj.

MAJO

Kvankam ĝi ne estis adresita al francoj kaj estis jam publikigita, mi opinias utila represi la respondon de Zamenhof al unu el la ricevintoj de la broŝuro pri Hilelismo, ĉar ĝi montras la primitivan, iom surprizan vidpunkton de Zamenhof pri la rilatoj inter Esperanto kaj Hilelismo. (Oni rimarkos en la fino la aludon al la “Delegacio”.)

5. Letero al Kofman (28.V.01: O.V., p. 322).

Kara Sinjoro!

Ne fininte ankoraŭ la legadon de mia broŝuro*, Vi esprimis al mi ĝojon pri tio, ke mi “elĵetis la demandon de lingvo”; tial mi prezentas al mi, kiel malagrable Vi kredeble estis surprizita, kiam Vi en la dua parto de la broŝuro tamen trovis tiun demandon! Post multa ŝanceliĝado mi tamen enprenis la demandon de la lingvo, ĉar mi konvinkiĝis, ke hilelismo sen la lingvo neniel povus ekzisti, ĝi havus nenian* sencon kaj prezentus nur falsan, nevivipovan kompromison. Tiel longe kiel la hebreoj ne havos lingvon kaj estos devigataj en la praktiko ludi la rolon de “rusoj”, “poloj” k.t.p. — ili ĉiam estos malestimataj kaj la hebrea demando neniam estos solvita.

* Kontraŭe al la noto de Dietterle, temas ja pri broŝuro ruslingva, kaj ne pri manuskripto: Kp no 160*.
* Kopio de Rublov: neniun.

Ne timu tamen, ke la projekto de hilelismo kun lingvo neŭtrala estos danĝera por Esperanto! Ho ne, ho ne! Mi estas certa, ke, se Vi bone pripensos la aferon, Vi venos al la konvinko, ke ambaŭ demandoj estas tre malvaste kaj nedisigeble ligitaj inter si. Tiel same kiel la hilelismo ne povos ekzisti sen lingvo neŭtrala, tiel same la ideo de lingvo neŭtrala neniam povos vere efektiviĝi sen hilelismo!

Estas vero, ke Esperanto havas nun la plej bonajn kaj brilantajn esperojn por la estonteco: kaj tamen — sufiĉe instruita de la sperto — mi ne estas optimisto! Estis tempo, kiam Volapük staris ankoraŭ multe pli brilante, — kaj tamen … rapide kiel fulmo Volapük falis kaj el ĉiuj ĝiaj plej brilantaj esperoj restis nenio! Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj da personoj ĝin uzadus — nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon “eliros el la modo”, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.

Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando, nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t.e. sen kreo de neŭtrala popolo.

Sed kompreneble estus facilanimeco, se mi volus oferi Esperanton, kiu jam ion atingis; mi oferus pro ideo, kiu eble ne estos akceptita kaj efektivigita. Sed mi tion ĉi ja ne faros. Por Esperanto ni laborados tiel same kiel antaŭe, kaj la hilelismo nin ne detenos, tiel same kiel nin ne detenas la atendado de internacia komitato da akademioj, kiun esperas niaj francaj amikoj. Nur en la okazo, se la ideo de hilelismo estos efektivigita kaj se kolektiĝos kongreso de hilelistoj sufiĉe granda kaj forta — nur tiam ni ligos kun ĝi la sorton de lingvo internacia, tiam mi deĵetos mian pseŭdonimon kaj tiam mi proponos al la mondo esperantista, ke ili — pro la bono de Esperanto — akceptu la ŝanĝojn, kiujn la kongreso deziros fari en Esperanto (aŭ ke ili akceptu tian alian lingvon neŭtralan, kiun la kongreso proponos). Ĝis tiu tempo la nomo de la aŭtoro de hilelismo restos severe kaŝita (almenaŭ publike; se private multaj eble scios pri la aŭtoro, tio ĉi nenion malhelpos); tamen, kiom ni povas, ni devas peni, ke mia nomo restu nekonata [precipe por esperantistoj-nehebreoj].

Oni vidos poste, kiel, kontraŭe al tiu antaŭvido de Zamenhof, estos la unua kongreso de la esperantistoj, kiu kuraĝigos lin publikigi la dogmaron de Hilelismo. Kp no 160*.

JUNIO

Post longaj diskutoj kun Bréton kaj Zamenhof, Beaufront, helpata de sia sekretario René Lemaire, elpensas komplikitan sistemon de tri kontraktoj kaj la kreon de unu kolekto, ekskluzive aprobita de Zamenhof, kiu povos garantii al Hachette minimumon da monprofito, kaj tiu ĉiel certigos al Beaufront gvidantan rolon en la movado. Cetere, ĉar la aperontaj verkoj estas urĝe bezonataj, eĉ ne atendante la finan subskribon de la kontraktoj, Beaufront komencas la verkadon. Laŭ kia maniero li laboras, informas nin posta artikolo de Bourlet:

6.Ujo kaj Ingo” (“Lingvo Internacia”, Junio 04).

[...] oni decidis tuj eldoni librojn. Sed nenio estis preta. Por ne prokrasti la eldonadon, nia submajstro* prenis la gramatikon kaj ekzercaron de D-ro Zamenhof, aldonis notojn kaj sendis al mi la tuton*, kiu tiel fariĝis la “Grammaire et Exercices” de L. de Beaufront. Por ke li povu pli libere labori super sia vortaro, mi proponis korekti ĉiujn presprovaĵojn.

* Ironia titolo donita al Beaufront, la unua post la “Majstro”.
* Li verdire aldonis ion plie: kelkloke li eĉ korektis la Zamenhofan stilon, ŝanĝante ekz-e “jam… ne…” en “ne… plu…” (Kp no 27*).

Ĉar mi estis tiam tute nova, sensperta esperantisto, mi zorge atentis nenion ŝanĝi en la tekstoj, kaj nur tiam, kiam io ŝajnis al mi neklara aŭ nelogika, mi skribis al nia submajstro.

Kiam mi korektis la paĝon 100-an, mi legis: kafujo = cafetière (t.e. kruĉo, en kiu oni metas aŭ faras kaftrinkaĵon). Ĉar sur la paĝo 98-a estis dirita pomujo = pommier (t.e. arbo), mi skribis al nia aŭtoro: “Ĉar pomujo estas arbo, ŝajnas al mi, ke kafujo devas ankaŭ esti arbo”. Li tuj respondis per poŝtkarto, en Septembro 1901: “kafujo, teujo: caféier, arbre à thékafskatolo, teskatolo: boîte à …”. Mi do korektis, kaj la presprovaĵoj revenis kun la novaj sencoj. Sed dekkvin tagojn poste, s-ro de Beaufront reskribas novan poŝtkarton: “Mi demandas min, ĉu kafujo: caféier estas ĝusta, ĉar kafo ne estas frukto de l’ kreskaĵo caféier, kiel pomo estas frukto de la pommier. Mi tiom pli forte dubas, ke Doktoro Zamenhof diras kafujo, teujo: boîte à café, boîte à thé. La café estas semo, ne frukto; la thé estas folio; ni do ne povas diri kafujo: caféier, teujo: théier. Ni devas diri kafarbo, tearbo.” Mi reobeeme korektis, kaj tiel mi fine eksciis, ke kafujo = boîte à café, kafarbo = caféier, kafkruĉo = cafetière [...] (Sekvon vidu sub no 65*.)

Tiel malŝarĝinte sin je la Gramatiko, Beaufront tuj entreprenas la kompilon de Esperanta-Franca vortaro. Li prenas, kiel bazon, la “Universalan Vortaron” de 1893, kaj pri ĉiu duba punkto konsultas Zamenhof aŭ proponas al li novan radikon. Aliflanke, ĉar la vortaro presiĝas en Parizo kaj li mem loĝas en Epernay, li denove petas de Bourlet faradi la korektojn sur la presprovaĵoj, kaj tiele ni povas observi lian laboradon. Estis la unua fojo, kiam Zamenhof estis devigata konfronti detale la sencon de la vortoj en sia lingvo kun tiu de la vortoj en okcidenta lingvo, kaj el tiu fekunda komparado eliris multaj bonaj rezultoj. Jen kelkaj eltiraĵoj, tradukitaj el la franca:

7. Letero de Beaufront al Bourlet.

Ĉe difini ne aldonu “déterminer”, ĉar mi enkondukis ĉi lastan je ĝia loko. Kiel mi diris al Zamenhof, ni nepre bezonas tiun radikon determin (24.VI.01).

Aldonu: arbitraci, arbitrage (28.VI.01).

Pri fid mi atendas, ke la doktoro bone difinu al mi la diferencon disde konfid (4.VII.01).

Graci “harmonia en siaj proporcioj aŭ sia strukturo”. La signifo de la rusa vorto kaj la klarigoj de la doktoro trudas, kiel solan bonan, tiun tradukon, kiu lasas la lokon libera al svelta, kies senco estas tute alia, kaj kiun ni nepre bezonas. (1.VIII.01.)

Hararo estas forigita intence, ĉar la radiko de “perruque” (peruk) estas internacia. Krome, logike, hararo estas la kolekto da haroj, la “chevelure” (tradukita per: haroj), sed tio neniel implicas la artefaritecon. (11.X.01.)

Mi akceptigis al la doktoro kelkajn radikojn, kiuj mankas al ni, ekz. determin, pled, kontakt, poz, refut, rezon ktp., ktp. Dank’ al mia persona laboro, kiu preparis min por tio, mi tiele povis esti, senbrue, la komplementulo de la doktoro kaj iel la polurinto de lia verko [...] Mi hieraŭ sendis al Zamenhof dekpaĝan leteron pri iaj punktoj kaj vortoj, interalie pri koincid, kiu, almenaŭ en la matematika senco, ne ŝajnas al mi tradukebla per vortkunmeto. (24.X.01.)

Mi ja scias, ke impost ne kuŝas en la i-j, kaj mi intence uzis la okazon por meti ĝin en la p-ojn sub kunmetita formo. La kaŭzo estas, ĉar mi ne atingis la Zamenhofan akcepton antaŭ tiu litero. Imposto, “redevance, impôt, taxe” anstataŭ depago, alprenita de la doktoro. (5.XII.01.) Kp ankaŭ no 13*.

JULIO

La 17., Bourlet estas elektita prezidanto de la Pariza Grupo, anstataŭ Moch, kiu fariĝas honora prezidanto. Tiel li konkeras la postenon, kiu poste ebligos al li rivali kun Beaufront kaj efike lin kontraŭbatali. Ironio de la sorto, Beaufront multe helpis al tiu elekto:

8. Letero de Beaufront al Bourlet (27.VI.01).

Mi ĉiam estis konvinkita, ke, se mi metos vin en la fortikaĵon, vi trovos rimedon por elpeli dolĉe s-ron Moch, ĉar mi tute sincere parolis, kiam mi diris al vi, ke mi revas vin kiel prezidanton de la Grupo.

Antipation de Beaufront kontraŭ Moch kaŭzis, ke Moch estis Dreyfus-ano, kiel cetere Sebert kaj Javal, dum Bourlet kaj Beaufront estis kontraŭ-Dreyfus-anoj.

Fine Beaufront akiris la konsenton de Zamenhof al la formo de kontrakto, kiun li elpensis. Jen la ĉefaj punktoj de tiuj tri dokumentoj, tradukitaj el la franca.

9. Kontraktoj Hachette.

I. Unuflanka Cedo

Parizo, la 30. Julio 1901.

Mi, subskribinta, D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, elpensinto de la internacia lingvo Esperanto, loĝanta en Varsovio, strato Dzika, n-ro 9,

deklaras per tiu ĉi dokumento, ke mi cedas al s-ro de Beaufront, laŭ kondiĉoj parole konsentitaj inter ni, la ekskluzivan rajton por ĉiuj landoj publikigi ĉiujn verkojn destinitajn al la propagando kaj instruado de tiu lingvo, laŭ la praktika kaj literatura vidpunkto; kontrakti tiucele por Francujo kun la de li elektota eldonisto, kiu mem rajtos subkontrakti kun la eldonistoj de la diversaj fremdaj landoj. Tiuj verkoj, kiuj devos esti antaŭe prezentitaj al mi, estos aprobitaj de mi ekskluzive de ĉiuj aliaj; ili surhavos la mencion de tiu aprobo. Mi devontigas min persekuti, konsente kun s-ro de Beaufront kaj liaj eldonistoj [...] ĉian konkurencan publikigon aŭ falsaĵon, kiu povus esti farita je la malprofito de niaj komunaj interesoj.

10.

II. Duflanka Kontrakto inter D-ro Zamenhof kaj S-ro de Beaufront

Artikolo 1-a. D-ro Zamenhof devontigas sin:

1o eldonigi neniun el siaj verkoj rilataj al tiu lingvo, krom per la eldonistoj elektitaj de s-ro de Beaufront;

2o doni sian aprobon al la aliaj verkoj rilataj al tiu lingvo, nur se iliaj aŭtoroj konsentas eldonigi ilin per la ĉi-supre difinitaj eldonistoj;

3o permesi al neniu traduki liajn verkojn en aŭ pri tiu lingvo, krom se la tradukisto konsentas eldonigi ilin per la difinitaj eldonistoj.

Pri la persekutoj aluditaj en la ĉi-supra cedo, ili koncernas nur la verkojn, kiuj surhavus ian ajn aprobon de D-ro Zamenhof [...]

Art. 2-a. Siaflanke s-ro de Beaufront devontigas sin: pagi al D-ro Zamenhof kaj al liaj heredontoj aŭ reprezentantoj la 2/3 de la sumoj, kiujn li ricevos kiel tantiemojn aŭ de la aŭtoroj kaj tradukistoj, aŭ de la eldonistoj de tiuj verkoj [...]

Pri la verkoj rilataj al E., kies aŭtoro estos li mem, s-ro de Beaufront devontigas sin pagi al D-ro Zamenhof 1/3 de la sumoj, kiujn li ricevos de la eldonistoj, kiam tiuj verkoj estos nur tradukoj de libroj verkitaj de D-ro Zamenhof en E. aŭ en ia ajn lingvo; pri la verkoj, kiuj estos pli originalaj kaj personaj, li pagos al D-ro Zamenhof 1/10 de la ricevotaj sumoj [...]

Art. 4-a. S-ro de Beaufront ricevos nepre nenian pagon por si mem el la verkoj de D-ro Zamenhof, kiuj estos eldonitaj aŭ reeldonitaj de Hachette [...]

Art. 9-a. Por la ekzameno kaj aprobo de la verkoj, D-ro Zamenhof estos la sola kaj unika juĝanto; ĉiuj verkoj estos al li prezentataj, sen ia ajn escepto, kaj solaj surhavos la mencion “Kolekto Aprobita de D-ro Zamenhof” la verkoj, kiujn li opinias indaj ĝin ricevi. Sed li povas delegi por tiu ofico kompetentan esperantiston.

Art. 10-a. En okazo de morto de D-ro Zamenhof, estas konsentite per tiu ĉi dokumento, ke s-ro de Beaufront heredos la rajton pri ekzameno kaj aprobo dum la tuta tempo, dum kiu daŭros la literatura posedrajto de la D-ro kaj de liaj heredontoj, kiuj heredos nur la financajn rajtojn. En okazo de morto de s-ro de Beaufront [...], la rajto pri ekzameno kaj aprobo transiros al s-ro René Lemaire, doktoro pri juro, loĝanta en Epernay (Marne) [...]

11.

III. Kontrakto inter Hachette kaj s-ro de Beaufront

Parizo, la 6. Aŭgusto 1901.

Inter la subskribintoj: la firmo Hachette kaj Kio [...] unuflanke;

kaj s-ro L. de Beaufront, Prezidanto de la SPPE, loĝanta en Parizo, 2 rue Marbeuf, tiu s-ro kontraktanta kiel en sia nomo, tiel en la nomo de D-ro L. Zamenhof, kies garantiulo li estas, aliflanke;

estis klarigita jeno:

S-ro de Beaufront, ricevinta de D-ro Zamenhof la ekskluzivan rajton publikigi por ĉiuj landoj unu serion de volumoj destinitaj al la propagando kaj instruado de E., proponis al s-roj Hachette kaj Kio, ke tiuj prenu sur sin la publikigadon de la koncernaj libroj. Tiuj akceptis, je la sekvantaj kondiĉoj:

Art. 1-a. S-ro de Beaufront cedas al s-roj Hachette kaj Kio, por la tuta tempo, dum kiu daŭros lia literatura posedrajto kaj tiu de D-ro Zamenhof [...] la ekskluzivan rajton presadi, publikigadi kaj vendadi la serion de verkoj ĉi-supre aluditaj, kvankam s-roj Hachette kaj Kio ligas sin nur pri la kvin jenaj:

1o Vortaro “Esperanto-franca”, el ĉ. 100 paĝoj;

2o Gramatiko kaj Ekzercaro (ne pli ol 100 paĝoj);

3o Vortaro “Franca-Esperanta”, el ĉ. 200 paĝoj;

4o Komentario pri la Esperanta Gramatiko (ĉ. 200 paĝoj);

5o Sinteza Teksto, el ĉ. 20 paĝoj (ĉi tiuj du lastaj jam aĉeteblaj) [...]

Art. 2-a. S-ro de Beaufront ricevos, kiel aŭtorrajtojn, 10% el la prezo de la broŝurita ekzemplero [...]

Art. 3-a, 4-a kaj 5-a. — (Aŭtor- kaj propagand-ekzempleroj; rabato de 33%, por la ekzempleroj aĉetitaj de la kontraktintoj.)

Art. 6-a. — (Hachette havas privilegion super la novaj publikigotaj volumoj; nur en okazo de ilia rifuzo, fare de Hachette, Beaufront rajtos publikigi ilin aliloke.)

Art. 7-a. — (Rajto de Beaufront publikigi laŭvole la librojn, kies represon Hachette rifuzos.)

Art. 8-a, 9-a. — (Aranĝoj kun alilandaj eldonistoj, perantoj de Hachette.)

Art. 10-a.S-roj Hachette kaj Kio havos la liberecon likvidi la operacion, kiam plaĉos al ili, sub la kondiĉo, ke ili sciigos s-ron de Beaufront ses monatojn antaŭe [...] (Kondiĉoj pri reaĉeto de la stoko kaj kliŝoj, en okazo de likvido de la afero.)

Resume, laŭ la unuflanka cedo, kies formulado ampleksas multe pli, ol la simplan “Kolekto Aprobita”, Zamenhof estas litere sklave ligita al Beaufront ĝis la fino de sia vivo, kaj eĉ transe, ĉar liaj heredontoj heredos ne la rajton pri aprobo (nek la korelativajn profitojn). Zamenhof devos krome korektadi kaj kontroladi la publikigotajn librojn.

Kompense, li ricevos: por la verkoj de Beaufront 1% de la prezo de ĉiu broŝurita ekzemplero, kaj Beaufront 9%; por la verkoj de aliaj aŭtoroj 1,35% kaj Beaufront 0,65%; por la siaj propraj, li probable ricevos la saman procenton, kiel Beaufront por la siaj, t.e. 10%, el kiuj Beaufront nenion deprenos.

Laŭ la komerca vidpunkto, tiuj kondiĉoj estis normalaj. Sed laŭ la morala flanko, Beaufront ricevis eksterordinarajn privilegiojn, eĉ se ne kalkuli la materialajn avantaĝojn, tiom pli misproporciajn, ke li plenumigis la taskon de korektado al bonvolaj helpantoj, al R. Lemaire komence, poste al Bourlet, kiel ni ĵus vidis, kaj fine al Cart. En efektiveco Beaufront fariĝis, laŭ sia intima revo, la ĉiopova kontrolisto de la tuta esperanta literaturo, kaj — por plenigi sian plezuron — tia li fariĝis en la ombro de sekreta kontrakto (tiel sekreta, ke li kaŝis eĉ al Zamenhof sian personan kontrakton kun Hachette)! Ne multaj homoj devis senti sin tiel feliĉaj, kiel Beaufront en tiu somero…

SEPTEMBRO

Kompreneble oni tamen devis sciigi la publikon: R. Lemaire estis “komisiita” tion fari en la Septembra n-ro de “L’Espérantiste”, kaj tion li faris lerte, lasante en la ombro la plej delikatajn punktojn. Li anoncas pri “ĝenerala kontrakto, kiun ĵus kunfaris D-ro Zamenhof kaj la firmo Hachette kaj Kio dank’ al la pero de S-ro de Beaufront”…

Ha, kiel elegante l’ afer’ estas dirita!

Poste, montrinte, ke la libereco de l’ eldonado unuflanke multigus la senvalorajn verkojn, kaj aliflanke per la multigo de la valoraj deprenus de Zamenhof la profiton, kiun tiu nun ricevas de la siaj, li fieras, ke la solvon trovis Beaufront kaj li mem en la “Kolekto Aprobita”, ĉar tie aperos nur unuarangaj verkoj, kaj Zamenhof ricevos de ili sian legitiman profiton.

En la sama n-ro ni ekscias, ke Bourlet kaj Cart ricevis la “Ateston pri Kapableco” (instrurajta diplomo de SPPE). Bourlet, laŭ propono de Beaufront, eniras en la Komitaton de SPPE, kiel prezidanto de la Ekzamena Komisiono.

12. Poŝtkarto al Cart (22.XI.01: O.V., p. 523*).

Tio estas la komenco de la korespondado inter Cart kaj Zamenhof.

DECEMBRO

En la Decembra n-ro de “L’EspérantisteBeaufront estas devigita klarigi mem kelkajn punktojn de la “mistera kontrakto”, kiuj levis suspektojn ĉe la ne-francoj. Li trankviligas ilin, montrante, ke la kontrakto antaŭvidas, ke por la fremdaj landoj Hachette rajtos subkontrakti kun tiea eldonisto. Kaj li lerte uzas la okazon por iom da reklamo:

13.

Nia propra opinio estas — kaj tiel ankaŭ pensas kun ni tre kompetentaj esperantistoj — ke la unuaj verkoj, kiujn oni devus traduki ĉie estas tiuj, kiujn eldonas nun la firmo Hachette sub la titoloj “Gramatiko kaj Ekzercoj” — “Vortaro Esperanta-franca” — “Vortaro franca-Esperanta” [...] Se mi konsilas la tradukon ĉiulingvan de tiuj verkoj, mi ne faras tion ĉi pro amo al miaj produktaĵoj, sed sole ĉar ili estas la frukto de pacienca, tre longa kaj zorgoplena laboro. Oni ricevos ideon pri tio ĉi, kiam oni scios, ke ni konsiliĝis kun D-ro Zamenhof tre detale pri multego da vortoj aŭ pri la tute preciza kaj ĝusta senco, kiun ili posedas [...] La grandvalora helpado de D-ro Zamenhof kaj la aprobo, kiun li konsentas doni al tiuj verkoj, faras do el ili la plej bonan kaj plenan ilaron, kiu ĝis nun aperis por la lernado kaj akiro de Esperanto. Mi tre volonte donos la permeson ilin traduki [...] Ni lasos al la tradukinto la duonon de tio, kion li ricevos de la eldonisto kiel pagon. La alia duono iros parte al ni, parte al D-ro Zamenhof, kiu devas en bona justeco ricevi de nun ian profiton el ĉiu verko Esperanta [...]

Kaj en la fino de la longa artikolo, Beaufront metas sin al la dispono de ĉiuj aŭtoroj, kiel peranto inter ili kaj Hachette aŭ Zamenhof.

1902 JANUARO

Fruictier anstataŭas P. Nylen kiel redaktoro de “Lingvo Internacia”, kiun plu presas en Hungarlando Paul de Lengyel.

Aperas “Vortaro Esperanto-Franca” de Beaufront, n-ro 2 de la K.A.

14. Poŝtkarto al Cart (14.I.02: O.V., p. 524*).

[...] Al s-ro Carlo Bourlet mi skribis leteron kaj sendis al li “Hamleton” kun dediĉo. Pri la reeldono de “Hamleto” mi jam skribis al s-ro de Beaufront.

Tio estas la unua kontakto inter Bourlet kaj Zamenhof.

15. Letero al Bourlet (25.II.02).

Tre estimata Sinjoro!

La bonaj rezultatoj de Via laborado min tre ĝojigas; mi ne dubas, ke Viaj kursoj donos por nia afero la plej bonajn fruktojn.

La esprimo “je l’ revido” estas bona; mi tamen pensas, ke pli bona estus “ĝis revido”.

La librojn mi sendis al la Touring-Club; sed de la verko n-ro 60 mi sendis nur 5 ekzemplerojn (anstataŭ 10) ĉar pli mi nun ne havas. Mi tre miras, ke Vi ricevis de Hamleto IV nur 40 ekz. anstataŭ 50! Mi scias tre bone, ke mi sendis 50 ekz., sekve mi devas supozi, ke 10 ekz. kredeble perdiĝis en la vojo. Mi sendis al Vi nun aliajn 10 ekz. de la kajero IV. En okazo, se eble la antaŭaj 10 ekz. troviĝos, tiam mi petas, volu ilin resendi al mi.

Al la Touring-Club mi sendis ĝis nun la sekvantajn librojn:

a) per Via adreso mi sendis: [.........]

b) per la adreso de Touring-Club mi sendis: [.........]

La nominala kosto de ĉiuj tiuj ĉi libroj estas 208,10 frankoj. Ĉar mi kalkulas al Vi ĉiujn verkojn kun 50% da rabato (krom la verkoj substrekitaj per blua krajono, de kiuj mi kalkulas nur 20%) kaj ĉar por la transsendo mi kalkulas 10% de la nominala kosto, tial la kalkulo estas sekvanta:

nominala kosto 208,10
rabato 99,55
restas 108,55
transsendo 20,81
Sekve Via tuta ŝuldo estas 129,36 frk.

De tiu ĉi ŝuldo oni devas dekalkuli la pagon por la verkoj n-ro 124 kaj 128, kiujn mi mendis de la Grupo Pariza por s-ro Saĥarov (kaj kiujn la Grupo kredeble sendis al li?); volu skribi al mi, kiom mi devas enskribi en Vian krediton por tiuj ĉi du verkoj.

Al Vi mem mi sendis hieraŭ laŭ Via deziro la verkojn n-ro 3 kaj 5; la n-ron 4 mi jam ne havas.

Kun kora saluto.

APRILO

Aperas “Gramatiko kaj Ekzercaro” de Beaufront, n-ro 1 de la K.A.; “Esperanto en dek Lecionoj” de Cart kaj Pagnier, n-ro 6 de la K.A.; kaj malgranda vortareto franca-esperanto, de Cart, Bourlet kaj Beaufront, eltirita el la Beaufronta vortaro Esperanto-franca, kaj eldonita de la Pariza Grupo.

16. Letero al Cart (26.IV.02: O.V., p. 525*).

[...] Koncerne mian kontrakton kun s-ro de Beaufront (resp. la firmo Hachette) vi povas esti tute trankvila; [...] ĝi absolute neniom tuŝas la plenan liberecon de Esperanto kaj de la esperantistoj [...] Ĉiu povas tute libere eldoni verkojn en Esperanto aŭ pri Esperanto [...] Persekuti ian aŭtoron pro tio, ke lia verko esperanta ne portas mian aprobon, mi ne sole neniam intencas, sed mi eĉ havas nenian rajton tion ĉi fari. La persona iniciativo de ĉiu esperantisto restas tute kaj absolute libera, kiel antaŭe [...] Mi ja nenie kaj neniam diris al la esperantistoj, ke, se iu volas eldoni ian verkon, li devas peti mian aprobon [...] La “aprobita de D-ro Zamenhof” estas nur simpla formalaĵo, afero tute persona, kiun mi devis promesi al la firmo Hachette, por ke ĝi, entreprenante multekostan propagandon por nia afero, havu la garantion, ke ĝiaj elspezoj ne estos tute perditaj en la okazo, se mi publike rekomendus al la esperantistoj uzadi la eldonojn de aliaj personoj kaj ne la eldonojn de Hachette.

Sed la firmo Hachette ne havas pri la kontraktoj la saman komprenon, kiel Zamenhof. Konstatante, ke Esperanto rapide disvastiĝas (la vortaro Esperanto-franca estas jam preskaŭ elĉerpita, kaj estos reeldonita antaŭ la fino de la jaro), Bréton antaŭvidas la eblon de seriozaj profitoj, kaj firme volas konservi ilin ekskluzive por sia firmo. Lia politiko estos do, de nun, transformi la privilegion de la K.A. en veran monopolon de la esperanta libro-eldonado; kaj ĉar tion li ne povos atingi per la leĝa vojo, li provos ĝin atingi per la minaco kaj la timo, kiun inspiras al malgrandaj firmoj la potenco de Hachette.

Beaufront klarigas en longa artikolo, kial malfruiĝis lia vortaro Franca-Esperanto, kaj donas du motivojn: la laciĝo de liaj okuloj (kiel kutime, li troigas, kaj parolas pri “amaŭrozo”, t.e. pri definitiva blindeco post mallonga tempo), kaj la amplekso de la laboro.

Intertempe, li volas reeldoni la “Preĝareto por Katolikoj”, kiun li publikigis en 1893, kaj turnas sin al la katolika firmo Poussielgue. Sed Hachette intervenas, minacas Poussielgue je proceso, se ĝi eldonas la verkon ne pagante tantiemon al Hachette. Poussielgue, ne dezirante batali kontraŭ Hachette, cedas. Sed tiu afero tre maltrankviligas Cart, kiu skribas al Zamenhof pri ĝi.

17. Letero al Cart (7.V.02: O.V., p. 526*).

(Zamenhof klarigas la avantaĝon publikigi ĉiujn verkojn per unu sola eldonisto, kiu tiamaniere ne perdos monon kaj sekve utilos al la movado.)

[...] Sed se ian verkon la firmo Hachette ne deziras eldoni mem, aŭ se tiu ĉi firmo faras al la aŭtoro iajn malfacilaĵojn, tiam la aŭtoro havas plenan rajton (ne sole leĝan, sed ankaŭ moralan) eldoni sian verkon kie li volas, kaj li povas esti tute certa, ke mi neniam protestos kontraŭ tio ĉi. Malpermesi al iu eldoni verkojn esperantajn nek mi nek la firmo Hachette havas nenian rajton; tial mi forte miras, ke la granda katolika firmo ne eldonas religiajn librojn en Esperanto nur tial, ke Hachette malpermesis! [...] Vi vidas sekve, ke mi donis al la firmo Hachette ne la monopolon por Esperanto (tion ĉi fari mi ja eĉ tute ne havus la rajton), sed nur la monopolon por mia persona aprobo. Sed eĉ tiun ĉi malgrandan pure personan monopolon mi donis al la firmo ne por ia pago, sed nur en la konvinko, ke tio ĉi estos utila al nia afero; sekve se Hachette volus malbonuzi tiun ĉi monopolon kun malutilo por nia afero (kion mi ne supozas), tiam mi ĉiam havos la eblon kontraŭbatali kontraŭ tia malutilaĵo.

JUNIO

Aperas “Esperantaj Prozaĵoj” (K.A.) kompilitaj de Cart el la literatura suplemento de “L’Espérantiste”.

Cart eniras en la Komitaton de SPPE kaj, laŭ propono de Bourlet, anstataŭas tiun kiel prezidanto de la Ekzamena Komisiono.

JULIO

Nova eldono de la “Komentario pri la Esperanta Gramatiko” de Beaufront (n-ro 5 de la K.A.).

Reeldono de “Hamleto” tradukita de Zamenhof, en la K.A. La teksto estas plurloke modifita (vidu mian artikolon en “Heroldo”, Dec. 1933).

Informita de Cart, kiu esprimis al li sian maltrankvilon, Bourlet petas de Bréton komunikon de la “Unuflanka Cedo”, kaj Cart mem komunikas al Bourlet la tekston de la kontrakto Beaufront-Zamenhof. Je tiu legado Bourlet ekindignas, kaj li uzos la reston de la jaro por konvinki Bréton kaj Beaufront rompi tiujn kontraktojn.

18. Letero de Bourlet al Michaux (5.VII.05. Trad. el la franca).

Beaufront faris obstinegan reziston. Li cedis nur, kiam Zamenhof finfine skribis al li (mi havas la respektivan leteron de Zamenhof), ke ĉar oni ne volas rompi la kontraktojn, li mem nuligos ilin rifuzante sian aprobon al ĉiuj verkoj.

En la Julia n-ro de “L’Espérantiste”, anonco pri la baldaŭa apero de la “Preĝareto” de Beaufront, “laŭ speciala interkonsento kun la firmo Hachette”. La timoj de Cart estas tiel oficiale pravigitaj.

OKTOBRO

Aperas “Monadologio de Leibnitz”, trad. de Boirac (K.A.).

Aperas “Diversaĵoj — Rakontoj el J. Lemaître k.a.”, trad. de Lallemand kaj Beau (K.A.).

Boirac estas nomita Rektoro en Diĵono.

La Grupo de Parizo estas oficiale delegita de la Komitato de SPPE por organizi grupojn en la provincoj. Ĉar la ĉefa propagandisto de la Grupo estas Bourlet, tiu decido liveras al li oportunan rimedon por krei al si klientaron inter la francaj esperantistoj kaj tiel akiri al si popularecon, kiu siatempe kontraŭpezos tiun de Beaufront.

19. Poŝtkarto al Michaux (1.X.02).

Kara Sinjoro!

Kun plezuro mi legis en Via letero la sciigon pri la nove fondita Grupo Esperantista en Boulogne-sur-Mer. Mi esperas, ke la nova grupo energie kaj fruktoporte batalados por nia afero, kaj mi deziras al la nova grupo la plej bonajn sukcesojn. Al ĉiuj estimataj membroj de la Grupo volu transdoni mian plej koran saluton kaj mian dankon por la titolo de honora prezidanto, kiun ili donacis al mi. — La adresojn de ĉiuj societoj esperantistaj mi ne scias; Vi trovos ilin en la gazetoj esperantistaj.

Kun kora saluto.

NOVEMBRO

La grupo de Parizo organizas festeneton en “Café Voltaire”, en honoro de rusa esperantisto, I. Seleznjov, kiu vizitas Francion.

20. Artikolo de Bourlet (La Revuo, 1909, p. 235).

Tiu asketo, kun sia longa, griza palto, kies kolumo estis ĉiam levita, estas la unua eksterlanda esperantisto, kun kiu mi parolis en Esperanto. Mi bone memoras [...] lian flaman parolon, la fluantecon de lia esprimado, kiu tute mirigis nin.

Seleznjov estas nia parolinstruisto; ĉar li, la unua, konigis al ni, ke Esperanto estas vivanta lingvo; li, la unua, pruvis al ni Parizanoj, ke Esperanto povas esti parolata kun la samaj facileco, eleganteco, rapideco, kiel iu ajn nacia lingvo [...]

En la novembra n-ro de “L’Espérantiste”, ĝuste aperas tre severa artikolo, subskribita de R. Lemaire, sed evidente inspirita de Beaufront, kontraŭ la nova “Revuo Internacia”, ĵus fondita de Seleznjov. En sia unua n-ro tiu Revuo deklaris, ke D-ro Zamenhof ne havas la monopolon de la aprobado, ke Beaufront volas akapari Esperanton por sia profito kaj ke urĝas krei, per demokratiaj elektoj, “estontan organizacion por konservado de unueco kaj pureco de nia lingvo”. (Samajn ideojn pri elekto de “Akademio” Seleznjov estis jam espriminta en du artikoloj de “Lingvo Internacia”.) Verŝajne, la akuzoj kontraŭ Beaufront estis nur la eĥo, kolektita en Parizo, de la timoj de Cart kaj de la tiam kurantaj famoj pri la K.A. — kaj tio klarigas la energion de la rebato.

Dume daŭris la diskutoj inter Beaufront kaj Zamenhof pri la novaj kontraktoj:

21. Letero al Beaufront (29.XII.02).

Kara Amiko!

Vian projekton de kontrakto inter mi kaj Vi mi trovas tute bona kaj justa, tial mi ĝin plene aprobas kaj mi estas preta tuj ĝin subskribi. Iom alia afero estas kun la kontrakto kun Hachette. Mi ne kaŝos antaŭ Vi, ke tiu ĉi kontrakto al mi ne plaĉas, pro la kaŭzoj, pri kiuj mi siatempe jam multe skribis al Vi. Tamen ĉar Vi kaj s-ro Bourlet certigas min, ke la firmo havas veran intencon multe fari por nia afero kaj ke la kontrakto alportos al ni grandan utilon — tial mi decidis nun denove subskribi la kontrakton. Sed antaŭ ol mi tion ĉi faros, mi devas postuli, ke en la kontrakto estu faritaj kelkaj malgrandaj ŝanĝoj, nome:

1) Min persone la kontrakto tute sklavigas por la tuta vivo, ĉar ĝi postulas, ke ĉiujn miajn verkojn mi eldonadu ĉiam ekskluzive nur per la firmo Hachette; kaj rekompence por tiu ĉi sklavigo kian ŝuldon prenas sur sin la firmo? Absolute nenian! eldoni ian mian verkon aŭ ne eldoni — tute dependos de la volo de la firmo! Per si mem tia reciproka rilato, ĉe kiu unu flanko estas plena sklavo kaj la dua estas tute libera, estas jam granda maljustaĵo. Sed se jam la firmo volas havi en tiu ĉi rilato plenan liberecon, kaj se ĝi rekompence por mia sklavigo volas garantii al mi nenian minimumon de enspezoj (pri kiu mi petis) — ĝi devas almenaŭ ankaŭ al mi lasi kelkan liberecon, nome: de ĉiu mia verko, kiun la firmo volos eldoni, mi devas havi la rajton postuli de ĝi 20% de la nominala kosto de la verko. Se pri ia mia verko la firmo trovos, ke pagi 20% estas por ĝi ne oportune, tiam mi ne devigas la firmon, ke ĝi nepre eldonu tiun ĉi verkon, sed tiam almenaŭ la kontrakto devas lasi al mi la liberecon eldoni tiun ĉi por la firmo neoportunan verkon, kie kaj kiel mi volos.

La supre dirita punkto estas la ĉefa, kiun mi nun postulas. En ĉio mi ĝis nun cedis al la firmo, sed almenaŭ tiun ĉi punkton la firmo devas nepre ŝanĝi. Krom la dirita punkto mi deziras ankoraŭ kelkajn ŝanĝojn bagatelajn, pri kiuj jam certe estos nenia disputo, ĉar ili havas nenian signifon, sed prezentas nur puran formalaĵon. Nome:

2) a) unu fojon en jaro la firmo devas sendi al mi precizan kalkulon pri ĉiuj libroj presitaj kun mia aprobo kaj pri la nombro da ekzempleroj presitaj de ĉiu el ili;

b) en la kontrakto devas esti klare dirite, ke por la eldonado de miaj ĉiujaraj “Adresaroj” kaj por la skribado de ia artikolo en ia Esperanta gazeto mi ne bezonas peti permeson de Hachette.

Kune kun tiu ĉi letero mi resendas al Vi la kontraktojn. Tuj kiam la montritaj malgrandaj ŝanĝoj en ili estos faritaj, mi ilin subskribos.

Mi petas Vin volu transsendi tiun ĉi mian leteron al sinjoro Bourlet.

1903 JANUARO

Fine la novaj kontraktoj estas subskribitaj. Jen ties ĉefaj punktoj, tradukitaj el la franca:

22. I. Kontrakto Zamenhof-Beaufront.

22-26. Januaro 1903.

Laŭ tiu dokumento, Beaufront fariĝas simple la agento de Zamenhof ĉe Hachette kaj ricevas 1/5 de la 2%, kiujn Zamenhof ricevas kiel prezon de sia “Aprobo”. Krome, li elspezas al Zamenhof 1/3 el siaj aŭtorrajtoj pri siaj propraj aperintaj verkoj, kaj 1/10 pri siaj propraj aperontaj verkoj. Tiu kontrakto devas daŭri eĉ post nuligo de la kontrakto kun Hachette, kio signifas, ke Zamenhof ĉiam ŝuldos 1/5 de siaj tantiemoj pri la “Kolekto Aprobita” al Beaufront, kaj Beaufront resp. 1/3 aŭ 1/10 de la siaj al Zamenhof.

23. II. Kontrakto Hachette-Zamenhof-Beaufront.

30. Januaro 1903.

(Post indiko, ke la antaŭaj kontraktoj estas nuligitaj, kaj, menciinde, la Unuflanka Cedo de la 16-29. Junio 1901, la kontraktantoj klarigas jenon:)

D-ro Zamenhof, dezirante certigi la unuecon kaj la purecon de la lingvo Esperanto, decidis kunigi ĉe unu sola eldonisto la verkojn, al kiu li donis aŭ donos sian aprobon [...]

Art. 1-a. D-ro Zamenhof cedas al s-roj Hachette kaj Kio la ekskluzivan rajton surmeti la mencion “Aprobita de D-ro Zamenhof” sur ĉiujn esperantajn librojn aprobitajn de li, kiuj estos publikigitaj en Francujo aŭ eksterlande.

Art. 2-a. Ĉiu peto pri aprobado devas esti direktata al s-roj Hachette; D-ro Zamenhof ne rajtos akcepti ian ajn senpere.

Art. 3-a. (Hachette devontigas sin publikigi du vortarojn, E.-franca kaj Franca-E., kaj unu gramatikon kun ekzercaro.)

Art. 5-a. (El la literaturaj manuskriptoj, Hachette rajtos publikigi nur tiujn, kiuj plaĉos al ili.)

Art. 6-a. Kiel prezon de tiu cedo, s-roj Hachette kaj Kio pagos al D-ro Zamenhof [...] aŭtorrajtojn de 2% el la prezo de broŝurita ekzemplero, por ĉiu presita ekzemplero, kaj tiun tantiemon ili devigas sin pagi al li [...] dum la tuta daŭro de lia literatura posedrajto.

Art. 8-a. (Hachette devontigas sin publikigi la samajn tri librojn en Anglio, Germanio, Italio, Hispanio, Svedio kaj Danio, antaŭ la unua de Junio 1904, ĉu per si mem, ĉu per alilandaj eldonistoj.)

Art. 9-a. D-ro Zamenhof devontigas sin leĝe persekuti, en akordo kun s-roj Hachette kaj Kio:

1o ĉiujn, kiuj mencios sur esperanta volumo ian aprobon de D-ro Zamenhof, ne akirinte ĝin;

2o ĉiujn, kiuj, sub la nomo “Esperanto”, publikigos volumojn, kiuj ne estos en vera Esperanto [...]

Art. 10-a. (Hachette rajtas nuligi la kontrakton laŭplaĉe, kun kondiĉo sciigi D-ron Zamenhof ses monatojn antaŭe. Indiko de la kondiĉoj por reaĉeto de la stoko kaj kliŝoj.)

Art. 11-a. Dum la tuta daŭro de la jena kontrakto, D-ro Zamenhof devontigas sin krome doni al s-roj Hachette, prefere al ĉiuj aliaj, la ekskluzivan rajton publikigi siajn proprajn verkojn en aŭ pri la lingvo Esperanto, kondiĉe de aŭtorrajtoj de 20% por la francaj eldonaĵoj [...]

Sed li restas libera, kontraŭ S-roj Hachette, daŭrigi la publikigadon de sia Esperanta Adresaro kaj aperigi en gazetoj kaj revuoj laŭplaĉe artikolojn, kun la sola kondiĉo, ke li ne kolektos ilin en libron.

Art. 12-a. Ĉiun jaron, post la jara inventaro de la 1-a de Marto, D-ro Zamenhof ricevos dum la monato Aprilo la titolojn de la esperantaj libroj presitaj en la antaŭa jaro, kun la cifero de la eldon-kvanto.

Laŭ tiuj novaj dokumentoj, Beaufront perdas do la heredon de la Aprobado, kaj sian postenon de deviga peranto inter Hachette kaj Zamenhof. Krome, Zamenhof ĝuas pli favorajn kondiĉojn:

el ĉiuj verkoj de la K.A., li ricevas 1,6% (2% minus 1/5 retroceditaj al Beaufront) anstataŭ 1,35%;

el la propraj verkoj de Beaufront, li ricevas 4,9% (1,6 plus 1/3 el la 10% de Beaufront) anstataŭ 1%;

el siaj propraj verkoj, li ricevas 20% anstataŭ 10%.

Sed malgraŭ siaj protestoj, li restas ligita al Hachette pri la publikigo de liaj libroj.

Cetere la publiko, kiu nenion sciis pri la ŝanĝo de la kontraktoj, plu kaj plu suspektas la intencojn kaj ambicion de Beaufront. Tiu ĉi estas devigata, en la Januara n-ro de “L’Espérantiste”, publikigi du artikolojn, oblikve direktitajn kontraŭ Seleznjov. La unua temas pri “la libera eldonado de l’ verkoj esperantaj”, kaj defendas la K.A.: “Konsiderata laŭ sia vera fizionomio, ĝi devas esti rigardata ne malamike, sed simpatie, ĉar, sen ia ĝeno por la libereco, ĝi donas al ni garantion preskaŭ necesan kaj la eblon liberigi nin de ŝuldo kontraŭ la genia aŭtoro de Esperanto”. La duan klarigas sufiĉe la titolo: “Pri la senutileco de Esperantista Akademio”; en ĝi sin montras precipe la timo de Beaufront, ke tia akademio povus provi enkonduki reformojn en la lingvo.

FEBRUARO

Aperas “Vortareto Franca-Esperanta” de Cart, Merckens kaj Berthelot (n-ro 4 de la K.A.). El la recenzo, kiun verkis Beaufront, ni ekscias, ke tiu verko eldoniĝis

24.

sekve de interkonsento absoluta [...] Tuj de la monato Junio 1901 ĝia publikigo estis decidita kaj tiam precipe por ebligi, ke oni atendu pacience la Vortaron franca-Esperantan, kiun mi finas kaj fiksas nun sub la konstanta kontrolo de D-ro Zamenhof [...] (kaj) kiu estos pli riĉa je vortoj ol estas la vortaro mem de la Franca Akademio, havos precipe la rolon liveri al la tradukantoj, al la verkantoj, la plenan materialon, per kiu ili povos esprimi ĉiujn nuancojn logikajn kaj precizajn de la homa pensado.

Al tiu eldono rilatas du leteroj al Cart (O.V., p. 527*), el kiuj evidentiĝas, ke Hachette, t.e. Beaufront, disponis la “Aprobon” eĉ ne antaŭsciigante Zamenhof.

En la Februara n-ro de “L’Espérantiste”, Zamenhof mem oficiale informas la publikon pri la stato de la afero kun Hachette, kaj defendas sin kontraŭ la kritikantoj, per artikolo titolita

25. Pri la Mistera Kontrakto (O.V., p. 223*).

(En la teksto, oni korektu jenajn preserarojn: p. 223/-3: kiom (ne: kiam); p. 224/8: la tute (ne: tuta) privata; p. 225/-1: miaj financaj (ne: niaj francaj).)*

* Pri tiu lasta korekto tamen vidu piednoton en la Tekstaro de Esperanto ĉe “Originala Verkaro” II.109.*

APRILO

Zamenhof verkas la

26. Antaŭparolo al la Fundamenta Krestomatio (O.V., p. 42*).

La Fundamenta Krestomatio [...] povos servi al ĉiuj kiel modelo de esperanta stilo kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj [...]

Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Sed precipe atentan kaj kelkfojan tralegon de tiu ĉi libro mi rekomendas al tiuj, kiuj deziras eldoni verkojn en Esperanto; ĉar tiu, kiu eldonas verkon en Esperanto, ne koniĝinte antaŭe fundamente kun la spirito kaj la modela stilo de tiu ĉi lingvo, alportas al nia afero ne utilon, sed rektan malutilon.

Ĉiuj artikoloj en la Fundamenta Krestomatio estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ — se ili estas skribitaj de aliaj personoj — ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas. (Kp no 38*.)

MAJO

Noto de Beaufront en la Maja n-ro de “L’Espérantiste”, okaze de sia “Gramatiko kaj Ekzercaro” (trad. el la franca):

27.

Por la parto (la kvarono), kiun tiu verko ŝuldas al D-ro Zamenhof, mi cedas al li la trionon de la produkto, kion mi faras ankaŭ pri mia vortaro. — Sed kial tiu ĉi noto? Ĉar troviĝis afabluloj por diri, ke la verko ne estas mia, kaj ke mi prirabas la doktoron [...]

JUNIO

Aperas dua eldono de “Sinteza Teksto de la Reguloj [...] de Esperanto”, de Beaufront (K.A.).

Rompo de la rilatoj inter Bréton kaj Beaufront. Jen la interpretado de Bourlet:

28. Letero de Bourlet al Michaux (5.VII.05. — Kp no 18*).

Nur en Junio 1903, kiam la firmo Hachette ricevis de Hispanio la skribajn pruvojn, ke Beaufront uzis sian privilegian situacion por trudi al la ne-francaj esperantistoj siajn verkojn tradukotaj ekskluzive de ĉiuj aliaj en la K.A., nur tiam ĝi rompis ĉiujn amikajn rilatojn kun li, kaj ĉesis informi lin pri la stato de la aferoj. De tiam ĝi ekkutimis turni sin al mi [...]

Tiu rompo havos tre gravajn sekvojn. Beaufront de tiam ĉesos publikigi novajn verkojn en la K.A., kaj detenos la publikigon de sia franca-Esperanta vortaro, tamen urĝe bezonata. Aliflanke la rilatoj inter li kaj Bourlet fariĝos pli kaj pli streĉitaj.

29. Poŝtkarto al Deligny (23.VI.03).

Mi ricevis la memoraĵan karton kaj dankas kore. Al ĉiuj membroj de la Grupo Esperantista en St. Omer kunigitaj por la Esperanta Ekspozicio mi sendas mian plej koran saluton.

JULIO

Michaux ricevas la Ateston pri Kapableco. Antaŭe li atingis, per persona propagando, ke konata Bulonja fabriko de skriboplumoj, la firmo Baignol kaj Farjon, liveru tipon de plumo kun enstampita nomo “Esperanto”.

30. Poŝtkarto al Michaux (27.VIII.03).

Kara Sinjoro!

Kun vera plezuro mi ricevis la specimenon de la plumoj “Esperanto” kaj mi kore Vin dankas. Tiuj plumoj estas bonega rimedo de propagando kaj mi deziras al ili la plej bonan sukceson. — Ĉu la firmo ne povus montri al mi, per kiu Varsovia komercisto mi povus venigi al mi skatoleton da* tiuj plumoj? Mi volonte aĉetus 4-5 skatoletojn.

* Waringhien proponis la korekton de.
31. Letero al Couturat (27.VIII.03).

[...] Mi petas Vin, volu sendi al mi la “Historion de Lingvo Universala”, kiam ĝi estos preta. Via libro estos tre grava akiro por la literaturo de nia ideo. La kritikon, kiun Vi tie faras pri Esperanto, mi akceptas kun plezuro kaj plena kontenteco, ĉar Vi ja scias, ke mi mem neniam pretendas, ke Esperanto estas io tute perfekta. Se la Akademioj volus akcepti Esperanton, mi ne sole ne protestus kontraŭ diversaj plibonigoj, sed mi mem petus, ke ia aŭtoritata komitato entreprenu ĉiujn tiujn plibonigojn, kiuj montriĝis utilaj en la daŭro de la 16-jara praktika uzado de la lingvo.

Kun kora saluto.

OKTOBRO

Aperas dua eldono, korektita, de la “Vortareto franca-Esperanta” de Cart k.a. (K.A.). La aŭtoroj enkondukis kelkajn neologismojn: aŭkcio, karno (por anstataŭi viando en la ridindaj kunmetoj: dentviando kaj tibiviando), motivo, novelo.

Aperas “Historio de la Lingvo Universala” de Couturat kaj Leau. Post ekzameno de preskaŭ ĉiuj antaŭaj projektoj (ili faris kelkajn preterlasojn, kiujn ŝtopis Drezen), ili favore raportas pri Esperanto, kaj post kelkaj kritikoj konkludas:

32.

“Tiel ĝi ne estas lingvo artefarita, rigidiĝinta kaj senviva, blindimitaĵo de niaj lingvoj; ĝi estas lingvo kapabla vivi, kreski kaj superi per la riĉeco, fleksebleco kaj diverseco ĉiujn lingvojn naturajn. Fine ĝi estas lingvo povanta posedi elegantecon kaj stilon, se tio estas vera, ke la reala eleganteco konsistas el simpleco kun klareco kaj ke la stilo estas nur la ordo, kiun oni metas en la esprimo de l’ pensoj.”

Beaufront, de kiu mi pruntas tiun tradukon, laŭde recenzas pri la libro, sed faras rezervajn rimarkojn:

“Ne trovante Esperanton ideale perfekta, (tamen) mi ne povas konsenti pri ĉiuj kritikoj faritaj en la verko, ĉu koncerne la sintakson, ĉu koncerne la vortaron de la lingvo”; kaj la sintaksajn kritikojn li lerte refutas.

Sekve de longa diskuto kaj voĉdonado, la SPPE ŝanĝas sian nomon al SFPE (Societo Franca por Propagando de Esperanto). Tiu ŝanĝo klare montras la progresan disvastiĝon de la lingvo: la internacian rolon de SPPE igis senutila la naskiĝo de alilandaj naciaj societoj.

33. Poŝtkarto al Cart (18.X.03: O.V., p. 528*).

Pri la intenco de s-ro Beaufront mi povas vin trankviligi: li ne volas ŝanĝi ion en la Universala Vortaro, sed paralele kun “ĉirkaŭmano” doni ankaŭ la vorton “braceleto”. Ŝanĝoj estos farataj neniaj, nek en la gramatiko, nek en la vortaro ĝis tiu tempo, kiam la afero de Esperanto estos transirinta en la manojn de ia absolute aŭtoritata internacia Akademio [...]

NOVEMBRO

Novaj maltrankviloj de Cart pri la unueco de la vortaro, kiujn Zamenhof penas forigi per

34. Letero al Cart (2.XI.03: O.V., p. 529*).

La demando jam “ŝvebis en la aero”, ĉar en la novembra n-ro de “L’Espérantiste” aperas longa artikolo de Beaufront, kontraŭ la provoj arte evoluigi la lingvon, kun bona analizo de la sinteno de Zamenhof rilate la reformojn:

35.

La situacio de la doktoro kaj la mia estas tre diferencaj: li estas la aŭtoro de Esperanto kaj mi ne. Kiu do ne vidas, ke lia patreco ĝenas en la plej alta grado nian karan majstron, kiam oni proponas al li ŝanĝojn, kiujn li juĝas malbonaj aŭ neĝustatempaj [...] Se li pure kaj simple rifuzas, li sentas, ke tuj lia korespondanto diras al si: li tiel agas nur pro trograndigo aŭ pro blindeco de amo patra. Malpli ol alia, pro tio, la doktoro povas senkaŝe kondamni [...] kion eble li kondamnas intime kiel malbonan por Esperanto aŭ kiel neĝustatempan por ĝi [...]

36. Poŝtkarto al Couturat (2.XI.03).

Kara Sinjoro!

Kun vera plezuro mi ricevis Vian libron pri la historio de lingvo internacia kaj mi legis ĝin kun granda intereso. La libro estas bonega kaj prezentas tre gravan kaj utilan akiron por la literaturo de nia ideo. Mi estas konvinkita, ke ĉiuj amikoj de nia ideo akceptos Vian libron kun estimo kaj danko, kiujn ĝi plene meritas. Al Vi kaj al S-ro Leau mi sendas mian koran gratulon pro la sukcesa plenumo de Via granda laboro.

Intertempe la Pariza Grupo decidis partopreni en la Universala Ekspozicio de Saint-Louis (Usono), almenaŭ per elmontrado de dokumentoj. Al peto de Bourlet, Zamenhof respondas:

37. Letero al Bourlet (21.XI.03).

Kara Sinjoro!

La intencon de la firmo Hachette eldoni grandan serion da libretoj Esperantaj mi plene aprobas. Estus utile doni pri tio ĉi sciigon en la Esperantaj gazetoj kaj inviti la aŭtorojn sendi verketojn. — Dokumentojn por la ekspozicio mi bedaŭrinde ne povos sendi, ĉar mi preskaŭ nenion havas: poŝtajn kartojn mi ne kolektas; diversajn librojn, kiujn mi havis, oni pruntis de mi kaj ne redonis al mi. Tamen mi serĉos, kaj se mi trovos ian dokumenton, kiu povus havi intereson, mi ĝin sendos al Vi. Ankaŭ cilindron fonografan kun mia Esperanta parolo mi sendos al Vi post 8-10 tagoj.

Laŭ mia opinio estus tre bone, se, antaŭ la forsendo de la materialo Amerikon, oni aranĝus plenan kolekton de ĉiuj ĝis nun elirintaj Esperantaj verkoj kaj gazetoj kaj farus de tiu ĉi kolekto bonan fotografaĵon (sufiĉe grandan). Kopiojn de la fotografaĵo ĉiu esperantisto volonte aĉetus, kaj se tia fotografaĵo pendus sur la muro en la ĉambro de ĉiu esperantisto, tio ĉi estus por nia afero grandega reklamo, ĉar tiam la ĉambro de ĉiu esperantisto prezentus tre efikan ekspozicion Esperantan.

Sed la plej efika maniero de propagando estus, se oni povus aranĝi migrantan teatran trupon Esperantan (mi pensas, ke en Parizo estus tre facile trovi impresarion, kiu aranĝus tian trupon). Tia trupo, migrante tra ĉiuj plej gravaj urboj de Eŭropo kaj Ameriko kaj donante ĉie teatran prezentadon de iaj dramoj en Esperanto, aŭ almenaŭ dialogojn kaj kantojn en tiu ĉi lingvo, farus ĉie grandan bruon kaj alportus al nia afero riĉegajn fruktojn, ĉar nenia teoria parolado pri Esperanto povas tiel bonege efiki, kiel ludado de dramoj aŭ almenaŭ kantado en Esperanto. [Ĉar tio ĉi estus io originala, la publiko ĉie volonte vizitus tian teatron kaj multe parolus pri ĝi, tiom pli se la komenco de prezentadoj estus farita en Parizo mem kaj la artikoloj en la Parizaj gazetoj antaŭpretigus la scivolecon de ĉiuj aliaj urboj de la mondo.] Mi estas tute konvinkita, ke la enspezoj de tia trupo ĉie kun profito kovros ĉiujn elspezojn (tiom pli, ke la kaso de la trupo povus vendadi ankaŭ librojn esperantajn) kaj por nia afero tio estus la plej efika propagando.

Pri Via propono elekti jam nun personojn, kiuj povos post mia morto anstataŭi min en la aprobado de libroj, mi nun ankoraŭ nenion povas diri al Vi, ĉar tio ĉi postulas tre seriozan pripenson. Mi pripensos la aferon kaj donos al Vi respondon post 10-15 tagoj.

Je la fino de la monato aperas la “Fundamenta Krestomatio” (K.A.), kompilita el artikoloj de “La Esperantisto” (1889-1895) kaj el malnovaj verketoj aperintaj inter 1887 kaj 1900. (Vidu la Antaŭparolon sub no 26*.)

38. Letero de Beaufront al Bourlet (28.XI.03). El la franca.

Nur de du tagoj mi havas la Fundamentan Krestomation [...] Ho ve! trifoje, centfoje ho ve! Kun tiu modelo oni rajtas ĉion fari [...] Feliĉe mia apogpunkto restas vera: la aprobo fare de la doktoro pri ĉio, kion mi produktis, post kiam mi devigis lin, jen per ruzoj, jen per la plej precizaj demandoj, fari seriozan ekzamenon [...] Tial mi petegis lin revizii kaj elimini kun akuratega severeco. Mi kredis, ke ĝuste pro tio li postulis, ke li mem persone korektu la presprovojn [...]

Nun, kara amiko, vi tuŝas per la fingro tiun tre veran fakton, ke, se Zamenhof estis la aŭtoro de Esperanto, mi estis, dank’ al tio, kion oni nomis mia troa severeco, dogmemo ktp., ĝia vera konservanto [...]

Legu do “La deveno de la virino”, kiu estas la sklava imitado de la rusaj inkoativoj: ĝi estas la triumfo de la ek-. Mi nenion diras pri la “ne… pli”, anstataŭ “ne… plu”, kiun Zamenhof estis forlasinta, deklarante, ke pli devas esti uzata nur por la komparativo [...] La duono de la libro malaperus kun avantaĝo. Kia situacio! [...] En efektiveco, ĉe pli ol la duono, la “Fundamenta Krestomatio” prezentas al ni, ne la stilon de la doktoro, sed la stilon, apenaŭ reviziitan, de personoj, kiuj plejparte sciis nur iomete Esperanton, kaj ne estis kapablaj elekti bonajn tekstojn, ĉar ili estis nekapablaj ilin traduki kaj iafoje ilin bone kompreni [...]

Severega juĝo, sed kiu, kun la paso de la jaroj, ŝajnas al ni grandparte pravigita. Fakte oni plu legas kaj studas en tiu libro nur la Zamenhofajn paĝojn.

DECEMBRO

En la sekvanta letero, oni vidas, kiel la demando de Bourlet pri la daŭrigo de la “Aprobado” post eventuala morto de Zamenhof kondukis ĉi tiun al la ideo de ia Centra (= Lingva) Komitato, kio venas plifortigi la kampanjon de Seleznjov pri Esperanta Akademio.

39. Letero al Bourlet (11.XII.03).

Kara Sinjoro!

Mi multe meditis pri Via propono elekti personojn, kiuj povus donadi “aprobon” post mia morto. La afero ne estas tiel simpla, kiel ĝi ŝajnas, ĉar ĝi facile povus elvoki grandajn disputojn kaj malkontentecon. Jam la aranĝon de mia “aprobado” multaj akceptis tre malamike; tiom pli granda estus la komuna malkontenteco, se mi dirus al la mondo esperantista: “obeu tiun kaj tiun personojn!”. Kaj por Hachette miaj elektitoj prezentus nenian garantion! Tial mi devis serĉi ian rimedon, por de unu flanko ne ofendi per aŭtokrateco la mondon esperantistan kaj de la dua flanko krei por Hachette la garantion, ke la eldonoj de tiu ĉi firmo estos ĉiam aŭtoritataj por la esperantistoj. Ŝajnas al mi, ke la plej bona rimedo estas: aranĝi jam nun “Centran Komitaton”, kiu povus prezenti por ĉiuj konstantan kaj neniun ofendantan aŭtoritaton.

Tial mi sendas nun al Vi projekton de artikolo pri tiu Centra Komitato kaj mi petas Vin:

1) volu skribi al mi Vian propran opinion pri tiu ĉi artikolo;

2) volu klarigi la enhavon de tiu ĉi artikolo al la ĉefoj de la firmo Hachette kaj demandi ilin, ĉu ili trovas tiun aranĝon bona por ili;

3) en la okazo, se Vi kaj la firmo Hachette aprobos mian intencon, tiam (sed ne pli frue ol tiam!) volu proponi mian artikolon al la tuta komitato de la Pariza Grupo kaj demandi ĝin, ĉu ĝi aprobas mian intencon.

Se Vi, la firmo Hachette kaj la Grupo Pariza aprobos mian intencon, tiam mi sendos mian artikolon al la Esperantaj gazetoj.

Por la firmo Hachette la aranĝo de Centra Komitato donus* por ĉiam la plej certan garantion, ĉar la vortoj “aprobita de la Centra Komitato” havos ĉiam por ĉiu grandan valoron, dum la vortoj “aprobita de A, BC” havus por la mondo nenian signifon, se oni eĉ scios, ke tiuj personoj estas elektitaj de la aŭtoro de la lingvo.

* Unua teksto: prezentus.

Se Hachette akceptos mian proponon, tiam oni devos al ĉiuj ĝis nun faritaj kontraktoj aldoni apartan alplenigon, ke “ĉio, kio estas dirita en la kontraktoj pri la aprobo de Zamenhof, konservas senŝanĝe sian tutan forton por la aprobo de la Centra Komitato”.

Ĉar ĝis mia morto mi konservos la oficon de “cenzuristo de la Komitato” por mi mem, sekve en la daŭro de mia tuta vivo la tuta ordo de aprobado restos tute tia sama, kiel ĝis nun; nur post mia morto Hachette devos sendadi la manuskriptojn al la nova cenzuristo.

Atendante Vian respondon, mi restas Via sindona.

Ĉiam agema, Bourlet, kiu publikigadis propagandajn artikolojn en la ĉiujara “Almanako” de Hachette, volis, ke Esperanto havu ankaŭ la sian propran: tiel naskiĝis la “Tutmonda Jarlibro Esperantista”, kompilita de De Ménil. La eventuala konkurenco kun la “Adresaro”, kolekto de la adresoj de ĉiuj novaj adeptoj eldonata de Zamenhof ekde 1889, estis evitita dank’ al malavara gesto de ĉi lasta.

40. Letero al Bourlet (19.XII.03).

Kara Sinjoro!

La proponon de Hachette pri miaj Adresaroj mi volonte akceptas. Por ke neniu pensu, ke Hachette per sia Jarlibro faras al mi ion malagrablan, mi eĉ proponas rimedon pli radikalan, nome tute transdoni la ĉiujaran eldonadon de Adresaroj al Hachette. Se la firmo Hachette kaj la redaktoro de la Jarlibro konsentas, tiam mi intencas aranĝi la aferon en la sekvanta maniero:

En la plej proksima Adresaro (kies manuskripton mi sendos al Vi post 3 semajnoj) mi sciigos, ke de nun ĉiuj novaj aliĝoj devas esti sendataj ne al mi, sed al s-ro de Ménil. Ĉio alia restos kiel antaŭe, t.e.: ricevinte de iu persono la papereton de aliĝo, kune kun traduko kaj 40 centimoj, s-ro de Ménil sendos al tiu persono unu ekzempleron de la lasta Adresaro, en kiu sur la responda loko s-ro de Ménil estos enskribinta la nomon kaj numeron de la nova aliĝinto. (Ĉar en la unua tempo multaj ankoraŭ ne scios pri la nova aranĝo kaj sendados tiujn aliĝojn al mi, tial mi ĉiusemajne transsendados al s-ro de Ménil ĉiujn ricevitajn aliĝojn kune kun la ricevita mono, kaj s-ro de Ménil jam mem ĉiun enskribos kaj al ĉiu sendos Adresaron kun numero.)

Hachette povos ĉiujare enigadi la Adresaron en sian Jarlibron; sed krom tio la firmo devos ĉiufoje presadi la Adresaron ankaŭ aparte, por ke ĝi povu esti sendita al ĉiu nova aliĝinto kiel signo de lia akcepto en la esperantistaron.

La Adresaro estos ĉiam plena propraĵo de la firmo Hachette, kiu povos ĝin presadi kaj vendadi en kiom da ekzempleroj ĝi volos; sed la prezo de la Adresaro ĉiam devas resti egala, nome 40 centimoj. Se la nombro de aliĝantoj estos tiel granda, ke vendi por 40 centimoj la Adresaron estus neoportune, tiam ĉiuj 1.000 adresoj povus esti eldonataj aparte, kaj ĉiu nova aliĝinto ricevus por siaj 40 centimoj ne la Adresaron por tuta jaro, sed nur la adresaron de la lastaj 1.000 personoj.

La 40 centimoj, kiujn ĉiu nova aliĝinto pagas, apartenados plene al la firmo Hachette. Mi ricevados de tiuj pagoj nenion. Por la Adresaroj kaj Jarlibro mi ricevados de Hachette nur tiun malgrandan procentan sumon, kiun mi ricevas por ĉiu alia fremda verko el la “Kolekto Aprobita” (t.e. 1,6% por mi kaj 0,4% por s-ro de Beaufront).

Mi esperas, ke la firmo Hachette kaj la redaktoro de la Jarlibro estos kontentaj je mia propono. Se la nova ordo por la Adresaroj estos aranĝita, tiam en la verdaj folietoj de aliĝo anstataŭ mia adreso Hachette devos doni la adreson de la nova redaktoro de la Adresaroj.

Mi atendas Vian respondon. Kiam Vi skribos al mi, ke Vi jam havas fideblan personon, kiu prenas sur sin la regulan kondukadon de la Adresaroj kaj la sendadon de adresaro kun numero al ĉiu nova aliĝinto, tiam mi jam al la nun aperonta Adresaro almetos la necesan klarigon kaj la manuskripton mi sendos al Vi post 3 semajnoj.

P.-S. — Kiam Vi estos ĉe s-ro Bréton, tiam, mi petas, volu memorigi al li, ke li ne prokrastu la sendadon de mono al mi por mia Krestomatio, ĉar mi nun treege bezonas monon.

Al la venontaj festoj kaj nova jaro mi deziras al Vi ĉion plej bonan.

41. Letero al Michaux (25.XII.03).

Kara Sinjoro!

Via letero de 19/XII venis al miaj manoj tro malfrue, tial mi bedaŭrinde havis jam nenian eblon liveri al Vi poŝtan karton fotografeblan antaŭ la 27 de Decembro. Mi forte tion ĉi bedaŭras. Se Vi iam bezonas ion al certa limtempo, volu ĉiam skribi al mi multe pli frue. Supozante tamen, ke mia karto povos taŭgi al Vi por ia alia okazo, mi hodiaŭ samtempe kun tiu ĉi letero sendas al Vi ankaŭ la deziritan poŝtan karton.

Por Viaj bonaj sciigoj mi kore Vin dankas. La alsenditan ĵurnalon mi ricevis kun danko kaj legis kun plezuro. Via energia kaj fruktoporta laborado restos neforgesebla en la historio de nia afero.

Kun kora saluto kaj ĉiuj bondeziroj al la nova jaro.

42. Poŝtkarto al Michaux (25.XII.03).

Al Sinjoro A. Michaux,
en Boulogne-sur-Mer.

Al la unua jara datreveno de la fondo de la Grupo Esperantista en Boulogne-sur-Mer mi sendas mian koran saluton al ĉiuj estimataj membroj de la Grupo kaj precipe al ĝia talenta kaj energia prezidanto. En la daŭro de unu jaro la Grupo Bulonja jam multe faris por nia afero. Bela estas la sankta fajro, kiu brulas en la koro de la Bulonjaj esperantistoj kaj belaj estas la fruktoj, kiujn tiu ĉi fajro maturigas. Vivu la Bulonjaj esperantistoj, vivu la Bulonjaj amikoj de la homara frateco!

Je la sama dato (25.XII.03) ĉesas la korespondo inter Beaufront kaj Bourlet. Kaj la sekvanta letero de Zamenhof klare respegulas la suspektojn, kiujn Bourlet formis al si pri la manovroj de Beaufront kaj pri la aŭtenteco de lia “Adjuvanto” (la formoj “kvu” kaj “nu” estis cititaj de Beaufront, kiel karakterizaj de sia “oferita” lingvo). La rompo inter la du homoj jam plenumiĝis.

1904

43. Letero al Bourlet (10.I.04).

Tre Estimata Sinjoro!

Koran dankon por Viaj bondeziroj. Akceptu ankaŭ de mi la plej bonajn dezirojn, tiom pli sincerajn, ke mi komprenas ja tre bone, ke kun la bona farto de Via persono estas ligita ankaŭ la bona farto de nia tuta afero.

Kredu al mi, ke ne sole mi, sed ankaŭ ĉiuj esperantistoj scias tre bone, kiuj estas la plej meritaj personoj en la nuna stato de nia afero. Ni ne parolas nun pri tio, ĉar ne venis ankoraŭ la tempo; sed pli aŭ malpli frue la tempo venos, kaj tiam la esperantistoj scios tre bone, al kiu ilia afero ŝuldas la plej gravan dankon. Ĝis tiu tempo ni devas esti paciencaj, forgesi ĉiujn ofendojn, ĉian personan malamikecon kaj labori ĉiuj en plej granda harmonio kaj unueco, ĉar nur unueco venigos nin al nia celo, dum reciproka malamikeco povas facile detrui ĉiujn fruktojn de nia laborado.

La manuskripton de la Adresaro mi sendos al Vi post 6-8 tagoj. Enigi la Jarlibron en la “Kolekton aprobitan” aŭ ne enigi — tion ĉi mi lasas al la decido de la firmo Hachette mem. Ankaŭ la difinon de la grandeco de procentoj, kiujn mi ricevados de la Jarlibro, mi lasas al la decido de la firmo (sed kompreneble tiu ĉi procento ne devas esti malpli granda ol 2%).

De miaj verkoj s-ro de Beaufront ricevas nenian procenton; li ricevas nur 0,4% de la verkoj de aliaj aŭtoroj de la “Kolekto Aprobita”.

Detalojn pri la dialekto proponita en 1894 mi nun jam ne memoras bone; sed pri la formoj “kvu”, “nu”, k.t.p., mi memoras bone, ke mi mem ilin elpensis.

Kun kora saluto.

44. Poŝtkarto al Bourlet (23.I.04).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron kun la propono de s-ro Patricot pri la asekuraj kontraktoj en Esperanto. Doni al Vi respondon pri tio ĉi mi povos ne pli frue ol post 10-12 tagoj, ĉar mi estas nun treege, treege okupita, kaj la afero ja postulas pripenson.

En la “Adresaro”, kiun mi sendis al Vi, mankis la n-roj 8.901 ĝis 8.950. Tial mi nun sendas ilin al Vi. — La alfabetan registron de ĉiuj nomoj kaj la adresojn ripetitajn kaj ŝanĝitajn mi sendos al Vi en la venonta semajno.

La provajn presaĵojn de la Adresaro s-ro de Ménil kredeble korektos mem; tamen pro la diversaj rusaj adresoj, kiuj sin trovas en la Adresaro, estus bone se s-ro de Ménil alsendus la provajn presaĵojn por trarigardi ankaŭ al mi.

La ideo de Seleznjov kaj aliaj pri fondo de Akademio iom post iom rikoltas aprobojn, malgraŭ la opozicio de Beaufront. Belga esperantisto ĝin ligis kun la propono de internacia kongreso, kaj, konsultinte Zamenhof, ricevis de li netan aprobon, publikigitan en la Januara n-ro de “L’Espérantiste”:

45. Letero al Seynaeve (?.I.04: O.V., p. 426*).

La sekvanta letero temas pri la “Internacia Scienca Revuo”, kiu aperos ekde Februaro sub la redaktado de Fruictier.

46. Letero al Bourlet (5.II.04).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 28/I, kaj ĝia kolera tono min mirigis. Se mi eĉ estus sciinta tute detale la esencon de la entrepreno kaj mi ĝin ne aprobus, tiam Vi ankaŭ ne devus koleri min, ĉar Vi komprenas ja tre bone, ke ĉiu povas havi sian propran opinion kaj oni ne povas lin koleri pro tio ĉi. Sed la detalojn de la entrepreno mi ne sciis; mi ne sciis, ke la ŝanĝo estis farita per Via iniciativo, ke la Revuon eldonados Hachette, ke la Revuo havos kvaroblan amplekson k.t.p. … Ĉion tion ĉi mi ne sciis. Mi sciis nur, ke anstataŭ la intencita Medicina Revuo elirados Revuo komune scienca. S-ro Fruictier nur skribis al mi, ke “kredeble” (sekve nur supozo) la Revuon eldonados Hachette; pri la amplekso li ne skribis al mi. Estas vero, ke s-ro Fruictier skribis al mi pri diversaj gloraj personoj, kiuj eniris en la komitaton; sed ĉar ankaŭ mia nomo tie sin trovis, kvankam mi nenion sciis pri la entrepreno, tial mi havis ja plenan rajton supozi, ke ankaŭ tiuj personoj eniris en la komitaton nur per ia ĝentila vorto, kiun ili donis.

Vidante, ke mia nomo estis uzita* por entrepreno, pri kiu mi tute ne estis demandita, mi volis en la unua momento energie protesti; mi tamen tion ĉi ne faris, sed mi nur mole skribis al s-ro F., ke tia uzado de mia nomo sen mia scio ne estas al mi agrabla.

* Unua teksto: uzata.

S-ro F. komprenis, ke li agis kun mia nomo ne ĝuste, kaj li skribis al mi klarigan leteron, en kiu li senkulpigis sian agon. Lia klarigo min kontentigis, kaj mi tuj skribis al li, ke li povas presi mian nomon sur la Revuo. Kaj ĉio estas en ordo. Tial grandan surprizon alportis al mi poste Via letero, en kiu Vi, anstataŭ klarigi al mi la esencon de la entrepreno, faras al mi riproĉon pro tio, ke mi ne aprobis ĝin blinde!

Sed nun jam ĉio estas en ordo, kaj ni ne plu parolu pri tio ĉi.

Pri la propono de s-ro Patricot mi decidis, ke mi ne povas ĝin akcepti (t.e. la 10% pagotajn al mi), kvankam la entreprenon mem mi plene aprobas. La plej bone estus, se s-ro Patricot pagadus la 10% al ia grupo esperantista. Sed se li pensas, ke la esperantistoj pli energie subtenados la aferon, se ĝi enhavos helpon por mi, tiam li povas aranĝi la aferon jene: en siaj anoncoj li povas sciigi, ke 10% de ĉiuj pagoj esperantistaj estos kolektataj en formo de “kapitalo de Zamenhof” kaj tiu ĉi kapitalo estos transdonita al mi en la jaro 1912 (se mi tiam ankoraŭ vivos) kiel “donaco de la esperantistoj”, pro la 25-jara jubileo de Esperanto. [Se mi tiam jam ne vivos, tiam ian helpon havos almenaŭ mia familio, al kiu mi bedaŭrinde povas lasi nenian heredon krom ŝuldoj.]*

* Tiu marĝenaĵo estis poste forstrekita.

La alsenditajn tekstojn mi tradukos, tuj kiam mi nur trovos iom da libera tempo.

47. Letero al Bourlet (16.II.04).

Kara Sinjoro!

Mi volas nun konsiliĝi kun Vi kaj kun la tuta Grupo Pariza pri la sekvanta afero:

Por silentigi ĉiujn niajn kontraŭulojn, montrante al la tuta mondo tute precize la veran celon kaj esencon de nia penado, kaj samtempe por fari por nia afero kelkan utilan bruon en la mondo, mi pensas, ke estus utile, se ni verkus certan “Deklaracion pri la Esenco de la Esperantismo”; kaj, kolektinte sub ĝi la subskribojn de 50-60 plej eminentaj kaj laŭtnomaj esperantistoj el ĉiuj landoj de la tuta mondo (kio imponante montrus la tutmondan disvastiĝon de nia afero), ni dissendus tiun ĉi deklaracion al 2.000-3.000 plej gravaj gazetoj de la tuta mondo. [Por la “Deklaracio” ni povus peti la subskribon ankaŭ de tiaj personoj, kiuj mem ne estas esperantistoj, sed aprobas nian aferon, kaj kies gloraj kaj popularaj nomoj donus al nia Deklaracio grandan pezon (ekzemple Jules Verne kaj aliaj.)]

Mi sendas al Vi nun projekton de tia deklaracio kaj mi petas Vin, volu ĝin prezenti en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo kaj en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktoj:

1) Ĉu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utila por nia afero aŭ ne;

2) Se la kunveno aprobas la principon de la Deklaracio, tiam la membroj de la Grupo Pariza pripensu, kia estus la plej bona teksto por tiu ĉi Deklaracio (Mian tekston mi sendas al Vi nur kiel ekzemplon kaj projekton);

3) Se la Pariza Grupo aprobas la ideon de dissendo de Deklaracio, tiam mi petas sciigi min, ĉu la Pariza Grupo volos preni sur sin la iniciativon en tiu ĉi afero, t.e. kolekti por la Deklaracio la subskribon de 50-60 plej eminentaj amikoj de Esperanto el ĉiuj landoj de la mondo kaj dissendi ĝin al la plej gravaj gazetoj de la mondo.

P.-S. — Tia Deklaracio estus por ni utila ne sole en rilato al la mondo ekstera, sed ankaŭ por la esperantistoj mem ĝi prezentus klaran kaj precizan programon, kiu metus finon al ŝanceliĝado, dubo, disputoj, parolado pri reformoj k.t.p. En la ekstera mondo faros grandan impreson jam la sola fakto, ke la Deklaracio portos la subskribojn de reprezentantoj de 30-40 landoj! [Tiajn kolektivajn dokumentojn la mondo ja ŝatas pli certe ol ĉian plej elokventan kaj plej logikan admonadon.] Tiu ĉi “Deklaracio” estos ĉiam ankaŭ la plej malkara, oportuna kaj tre efika propagandilo en la manoj de ĉiuj esperantistoj, ĉar ne devigante iun legi grandajn broŝurojn, ĝi sur malgranda folieto en kelke da vortoj prezentos al ĉiu varboto ne sole la tutan esencon de nia afero sed ankaŭ ĝian staton de tutmonda disvastiĝo.

Tiu ĉi nia Deklaracio estos ankaŭ tre grava kaj eksterordinara efika armilo kontraŭ la malutilo, kiun nune alportas al nia afero la “Delegacio”. Vi scias, ke persone mi estas granda amiko de la “Delegacio” kaj mi deziras al ĝi sincere la plej bonan sukceson; sed ĝis la tago, kiam la celo de la Delegacio estos atingita (kaj mi forte timas, ke tiu tago neniam venos), la laborado de la Delegacio estas por ni tre malutila per tio, ke, promesante elekton, ĝi dume paralizas ĉiun laboradon de niaj amikoj, ĉar, sciante pri la Delegacio, la mondo ne volas aliĝi al ni, sed atendas, ĝis “la elekto estos farita”. Nia Deklaracio klare montros al la mondo, ke nia laborado kaj la laborado de la Delegacio tute ne estas reciproke malamikaj, kaj atendante trankvile la rezultatojn de la Delegacio (se tiu rezultato iam venos), oni povas tamen tre energie laboradi por la disvastigado de Esperanto.

Tekston de la Deklaracio mi ne trovis; ĝi probable reproduktis, en ĝiaj ĉefaj trajtoj, la samtitolan Deklaracion voĉdonitan de la Bulonja Kongreso (Kp no 124* kaj 146*), kun kelkaj diferencoj: en la 2-a paragrafo estis aludita la Delegacio; en la 4-a estis proponitaj, kiel fundamentaj dokumentoj, krom la nuna Fundamento, ankaŭ la Fundamenta Krestomatio.

En la fino de tiu ĉi monato oficialiĝas la malpaco inter Beaufront kaj Bourlet, en la

48. Protokolo de la Kunsido de la Komitato de SFPE (21.II.04).

La Komitato, bedaŭrante la eksiĝon de S-ro Bourlet kaj konfesante la tre grandajn servojn, kiujn li faris al la afero Esperantista, tamen nur povas ĝin akcepti, pro la cirkonstancoj, en kiuj ĝi okazis. — Unuvoĉe.

Tiu unuvoĉeco entenas la voĉojn de Cart kaj de Fruictier, ĉeestantaj.

En la Februara n-ro de “Lingvo Internacia” aperas tre bona artikolo de Bourlet pri la senco de la sufikso -ad-, en kiu li kritikas prave la interpretadon de “nia franca regulfaristo” (= Beaufront), atribuinta al tiu sufikso la du kromajn signifojn de “arto” kaj “kapablo”.

49. Letero al Bourlet (17.III.04).

Kara Sinjoro!

La kontrakton pri la “Adresaro” mi bedaŭrinde ne povas akcepti, ĉar la kontrakto min ligus por ĉiam kaj mi tion ĉi tute ne deziras. Vi povas diri al la firmo Hachette, ke mi permesas al ĝi presi mian Adresaron de 1904 en ĝia Jarlibro, mi kredeble donados tiun ĉi permeson ankaŭ en la venontaj jaroj, — sed ligi min por ĉiam per ia kontrakto mi ne deziras, ĉar mi tute ne povas antaŭvidi, ĉu morgaŭ la cirkonstancoj ne devigos min denove eldonadi mem la Adresaron. Al s-ro de Ménil Vi povas diri, ke mi sendados al li ĉiujn* ricevatajn novajn aliĝojn kaj mi transdonas al li la rajton presigadi kaj vendadi la Adresaron, se li nur plenumados la ĝisnunajn kondiĉojn (t.e. al ĉiu nova aliĝinto sendi por liaj 40 centimoj la Adresaron kun montro de la numero donita al li); sed ligi min per ia kontrakto mi ne deziras.

* Korektis Waringhien; originala teksto: ĉiuj.

Se Vi deziras ricevi returne la projektojn de la ambaŭ kontraktoj, volu sciigi min, kaj mi ilin tuj resendos al Vi.

Rilate la pagon Vi povas diri al Hachette, ke mi akceptas la 4 centimojn por ĉiu ekzemplero.

Mi petas Vin, volu kiel eble plej baldaŭ sendi al mi respondon pri la “Deklaracio” kiun mi sendis al Vi antaŭ 4 semajnoj.

P.-S. — Antaŭ kelke da tagoj mi ricevis de la firmo Hachette la sciigon, ke ĝi sendis al mi por trarigardo la manuskripton de Esperanto-Dana vortaro. Sed bedaŭrinde la firmo sendis tion ĉi per poŝta paketo, kaj tial mi ĝin ricevos kredeble ne pli frue ol post 10-12 tagoj kaj la ricevado estos ligita kun grandaj klopodoj kaj kostoj. La firmo devas ĉion sendi al mi ĉiam nur per banderolo, ĉar la ricevado de eksterlandaj fermitaj poŝtaj paketoj estas en mia lando (por personoj privataj, ne librovendistoj) ligita kun grandaj malfacilaĵoj, perdo de* tempo kaj elspezoj.

* Korektis Waringhien; originala teksto: da.
50. Poŝtkarto al Bourlet (26.III.04).

Kara Sinjoro!

Hodiaŭ mi sendis al Vi per rekomendita banderolo la tradukon de s-ro K. Bein “La Fundo de l’ Mizero”. Mi ĝin korektis kaj mi donas al ĝi mian aprobon. Volu diri al la firmo Hachette, ke ĝi povas presi tiun ĉi verkon en la “Kolekto Aprobita”. Skribi mian aprobon sur la manuskripton mem mi ne povis, ĉar laŭ la artik. 2. de la kontrakto mi havas la rajton fari tion ĉi nur sur tiuj manuskriptoj, kiujn mi ricevas rekte de Hachette. — Pri la kontrakto de la Adresaro mi skribos al Vi post 2-3 tagoj.

51. Letero al Bourlet (28.III.04).

Kara Sinjoro!

Mi konfesas al Vi, ke kiam mi ricevis la projekton de la kontrakto, mi en la unua minuto estis forte kolera. “Mi volis simple fari komplezon al Hachette”, mi diris al mi, “kaj rekompence por tiu ĉi komplezo Hachette volas nun ankaŭ pri la Adresaro ligi min por ĉiam, ne sole ĉe mia vivo, sed ankaŭ post mia morto! Kaj en kia ofenda maniero: deprenante de mi mian lastan ligon kun la mondo esperantista, li ne diras “mi prenas sur min la devon eldonadi la Jarlibron en la daŭro de tiom aŭ tiom da jaroj” aŭ “mi donas al Vi tian aŭ tian garantion por la progresado” aŭ sim[...] Ne, li diras nur: mi pagos al Vi po 4 centimoj por ĉiu ekzemplero! Sekve por la 100-200 frankoj, kiujn li pagos al mi (el mia propra poŝo, kiel Vi vidos malsupre) (kaj kiujn li pagos al mi tiel longe kiel li volos eldonadi la Jarlibron kaj nur tiel longe kiel mi meritos ĝin per mia persona laborado por la Adresaro) — per tio ĉi li volas aĉeti por ĉiam mian tutan reston de libereco!…”

Mi estis forte kolera. Tamen post kelka pripensado mi diris al mi mem: “Ne koleru! S-ro Bourlet havis ja la plej bonan intencon, kaj via kolero kontraŭ la postuloj de Hachette kredeble ĉagrenus s-ron Bourlet”. Tial mi decidis silenti, kaj mi simple skribis al Vi, ke mi ne deziras min ligi por ĉiam per kontrakto.

Mi atendis, ke Vi eble provos ankoraŭ admoni min, kaj mi estis preta en tia okazo denove respondi al Vi trankvile, ke mi ne volas fari kontrakton por ĉiam. Sed en Via lasta letero Vi penas pruvi al mi, ke mi devas subskribi la kontrakton, ke mi jam ligis min per mia vorto k.t.p. … Tial mi estas nun devigita doni al Vi — kontraŭ mia propra volo — kelkajn klarigojn.

1. Antaŭ ĉio mi turnas Vian atenton, ke la fordono de la Adresaro al Hachette estis nur komplezo de mia flanko, kaj ne “bonega por mi aranĝo”, kiel Vi kelkfoje skribis en Viaj leteroj. Vi scias ja tre bone, ke la presado de la Adresaro prezentas por mi absolute nenian perdon aŭ riskon de mono, ĉar laŭ la esenco mem de la Adresaro ĉiuj ekzempleroj, kiujn mi presas, estas ne sole tuj kaj tute certe vendataj, sed kiom ajn da ekzempleroj mi presas, ĉiam estas tro malmulte kaj 7-8 monatojn post la eldono mi pro manko de ekzempleroj devas jam rifuzi al ĉiuj dezirantaj aĉeti! Ĉiu ekzemplero alportas al mi 10-15 centimoj da pura (kaj absolute senduba) profito, sekve multe pli ol 4 centimoj; liberigi min de ĉia laborado por la Adresaro mi ankaŭ povas tre facile, ĉar se mi pagos al iu junulo 5 centimojn por ĉiu adreso, li tre volonte prenos sur sin la tutan laboradon. Kompreneble la profito, kiun donas al mi la Adresaro, estas tiel sensignifa, ke mi neniam parolus pri ĝi, kaj Vi scias, ke pri la materiala flanko mi eĉ ne disputis kun Vi kaj lasis ĉion indiferente al la decidoj de Hachette, ĉar mi eldonadas la Adresarojn ne por profito; sed ĉar Vi kelkfoje ripetis pri bonega aranĝo tre profita por mi kaj ĉar Hachette pensas, ke la 4 centimoj estas por mi tia feliĉo, ke li povas por ĉiam aĉeti min per tio ĉi, tial mi estis devigita montri al Vi, ke la 4 centimoj estas por mi ne gajno, sed perdo, ne bonega aranĝo por mia utilo, sed nur komplezo de mia flanko.

2. Se la ideo eldonadi Jarlibron estus mia propono kaj se mi estus promesinta al Hachette mian Adresaron por allogi lin al la entrepreno, tiam Vi povus fari al mi la riproĉon, ke mi havas moralan ŝuldon, ĉar mi per mia promeso erarigis Hachette’on; sed Vi ja scias tre bone, ke nenio simila estis: la eldonado de la Jarlibro estis jam de longe decidita antaŭ ol mi skribis al Vi pri mia Adresaro. La decido sendi mian Adresaron por la Jarlibro estis sekve de mia flanko ne ia morala ŝuldo, sed simpla, de nenio devigita komplezo, per kiu mi propramove volis montri al la mondo esperantista, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro. Sed nun, kiam por mia komplezo Hachette volas meti sur min katenojn por ĉiam, kaj kiam li pensas, ke ligi min per kontrakto por ĉiam estas mia morala ŝuldo, … tio ĉi estas jam iom stranga!

3. Tute sencele Vi kopiis mian leteron de 6/19.XII.03! Kie en tiu letero estas dirita eĉ unu vorto pri tio, ke mi por io ŝuldigas min por ĉiam?!? La letero enhavas mian proponon, mian libervolan intencon, sed ne ian porĉiaman ŝuldigon! Se Vi ekzemple skribas al s-ro Fruictier, ke Vi intencas kunlaboradi en lia gazeto, — ĉu tiu ĉi Via diro metus sur Vin por ĉiam moralajn katenojn? Ĉu tiam Vi jam neniam havus la rajton ĉesi kunlaboradi? Ĉu tiam vi jam en la tuta vivo ne havos la rajton fondi mem ian gazeton, se la cirkonstancoj tion ĉi postulos?! Mi skribis al Vi, ke mi intencas fari tiel kaj tiel, — kaj mi efektive plenumis mian intencon kaj mi sendis al Vi la Adresaron, kaj mi kredeble (sed sen ia ŝuldigo) konservos tiun saman manieron de agado ankaŭ en ĉiuj venontaj jaroj… sed mi ĉiam farados tion ĉi nur per mia libera volo, kaj el miaj nunaj intencoj tute ne sekvas, ke mi havas ian moralan ŝuldon agadi tiel ĉiam kaj ke mi ne havas la rajton iam poste ŝanĝi mian intencon, se la agado de Hachettes-ro Ménil al mi ne plaĉos!

4. Vi diras, ke Vi skribis al mi pri kontrakto kaj mi ne protestis. Sed kiel do mi povis scii, ke Vi alsendos al mi kontrakton por ĉiuj venontaj Adresaroj, por ĉiam? Estis ja afero tute komprenebla, ke la nuna kontrakto tuŝos nur la nunan Adresaron. Ke la vorton “kontrakto” oni tute ne povis kompreni alia, Vi vidas el tio, ke Vi ja mem tute klare skribis al mi pri tio (en Via letero de 9/II) la jenon:

“Cetere la propraĵo de l’ Adresaro restos via [tiun ĉi vorton mi mem substrekis], tiamaniere ke estonte, se necese, vi povos ĝin repreni”.

Pardonu ke mia letero estas skribita iom akre; Vi bedaŭrinde devigis min tiel agi, ĉar Vi faris al mi la riproĉon, kvazaŭ mi forgesas miajn promesojn kaj mi devis min pravigi.

Mi scias tre bone, ke Vi deziris fari ĉion la plej bone; sed la sendelikateco de Hachette forte min kolerigis.

En la pasinta jaro s-ro Stead propramove proponis al mi, ke li donados al mi 5% de ĉiuj siaj esperantaj eldonoj, kvankam li ne sole ne postulas de mi monopolon sed eĉ ne postulas, ke mi liajn eldonojn legu kaj aprobu aŭ ke mi per io min ligu; tion saman proponis al mi St. Martin (5%), Fried (eĉ 10%, se mi donus al li monopolon por Germanujo), Ahlberg kaj aliaj. Mi al ĉiuj rifuzis kaj ĉiujn mi admonis turni sin al Hachette, kvankam tiu ĉi lasta donas al mi nur 1,6%, ligas min de ĉiuj flankoj kaj por ĉiam, malamikigis al mi tre multajn personojn, donas al mi absolute neniajn garantiojn k.t.p. Vi scias ke la kontrakton kun Hachette mi trovis por mi ĉiam tre neoportuna en ĉiuj rilatoj; tamen, esperante fari per tio ĉi bonon al nia afero, mi la kontrakton subskribis. Kaj de tiu tempo mi ĉiam silentas; nek al Hachette, nek al Vi, nek al ia alia persono mi iam plendas, ke mi estas nekontenta, ke mi faris oferon k.t.p. Sed kiam Vi ofte en Viaj leteroj volas montri al mi kvazaŭ Hachette feliĉigas min; kiam eĉ por mia komplezo al Hachette li ne sole volas min por ĉiam ligi, sed deziras ankoraŭ, ke mi estu al li danka, kaj Vi skribas kelkfoje, ke la afero estas aranĝata “bonege por mi”, “pli bone ol mi povis esperi”… mi ĉiam estas forte ekscitata. Se Vi dirus, ke la plenumo de tiu aŭ alia postulo de Hachette estas utila por nia afero — mi estas preta ĉion plenumi; sed se Vi pri tiu aŭ alia sendelikata postulo de Hachette diras, ke ĝi estas bonega aranĝo por mi — Vi ĉiam min forte ekscitas.

Pardonu, kara Sinjoro, pro la maldolĉa tono de mia letero. Mi scias tre bone, ke Vi deziras fari por mi ĉion plej bonan; sed ĉar la postuloj de Hachette forte min ekscitis, mi volis nur iom faciligi antaŭ Vi mian koron. Cetere ankaŭ nun mi tion ĉi ne farus, se Vi per Via riproĉo ne estus deviginta min tion ĉi fari.

Nun ni revenu al la Adresaroj. Kontrakton pri la nuna Adresaro (serio XXIV) mi volonte subskribos, sed pri la venontaj Adresaroj mi volas fari nenian kontrakton. Mia nuna deziro estas, ke Hachette kaj s-ro de Ménil restu ĉiam kondukantoj kaj mastroj de la Adresaroj; sed mi ne volas min blinde ligi antaŭe kaj mi rezervas al mi plenan liberecon denove repreni en mian propran manon la eldonadon de la Adresaro, se mi trovos tion ĉi necesa.

Se Hachettes-ro Ménil ne konsentas, ke la kontrakto estu nur por la nuna jaro, tiam ili povas fari kun mia Adresaro 1904 kion ili volas, t.e. sendi al mi (kontraŭ pago) ĉiujn presitajn ekzemplerojn de la Adresaro kaj mi ilin dissendados kaj vendados mem, kaj ĉio restos kiel antaŭe.

Kun kora saluto.

Kia estas nun la farto de Via estimata edzino? La sciigo pri ŝia danĝera malsano forte min malĝojigis; sed mi esperas, ke nun ŝi estas jam tute sana?

52. Poŝtkarto al Michaux (30.III.04).

Kara Sinjoro!

La gazetojn mi danke ricevis. Via opinio pri la literoj supersignitaj estas tute prava. Mi diris, ke oni povas uzi h anstataŭ ˆ nur en tia okazo, se oni ne povas havi literojn kun ˆ. La redaktoro de “The Esperantist” kredeble baldaŭ rimarkos, ke li faris eraron per sia propono, kaj li ĝin forĵetos. — Sendi al Vi fonografan cilindron kun mia voĉo mi bedaŭrinde ne povas, ĉar mia fonografo tute difektiĝis kaj oni jam ne povas ĝin rebonigi.

cuique suum = al ĉiu lian siaĵon (donu);
beffroi = sonorilturo;
crypte = kripto.

APRILO

Aperas “Vojaĝo interne de mia ĉambro” de X. de Maistre, trad. de Sam. Meyer (K.A.).

Aperas “Elektitaj Fabloj” de J. de La Fontaine, trad. de G. Vaillant (K.A.).

Aperas “Advokato Patelin” de Brueys kaj Palaprat, trad. de Evrot (K.A.).

53. Letero al Bourlet (12.IV.04).

Kara Sinjoro!

Kvankam “propono” en ĉiuj lingvoj egale (kaj sendube ankaŭ en la franca) signifas ne promeson, sed nur esprimitan intencon, kiun la proponanto havas plenan moralan rajton repreni, se li trovas tion ĉi necesa, — tamen mi mian proponon ne reprenis; mi rifuzis nur akcepti tian, kian mi ne proponis.

En mia letero de 6/19.XII.03 (kiun Vi kopiis en Via letero de 22/III) mi skribis: “Se la firmo Hachette kaj la redaktoro de la Jarlibro konsentas, tiam mi intencas aranĝi la aferon en la sekvanta maniero”… Mi substrekis nun la vorton “intencas”, por turni Vian atenton, ke mi skribis “intencas”, ne “promesas” aŭ “ŝuldigas min”. La vorto “intencas” signifas, ke tio ĉi estas mia libervola deziro kaj ke mi kompreneble rezervas al mi la rajton ŝanĝi mian intencon, se iam poste montriĝos, ke la agado de Hachettes-ro de Ménil min ne kontentigas. Sed en la kontrakto, kiun Vi sendis al mi, Vi postulis, ke anstataŭ intenci mi blinde ŝuldigu min per kontrakto por ĉiam, tute egale ĉu la agado de Hachette plaĉos al mi aŭ ne! Tiam mi trankvile skribis al Vi, ke tion ĉi mi ne povas fari. Responde al tiu ĉi mia trankvila kaj tute natura sciigo, Vi skribis al mi akre, ke mi forgesis miajn vortojn k.t.p. Mi denove trankvile kaj ne ofendante Vin persone eĉ per ia plej malgranda vorto klarigis al Vi, ke mi neniam promesis ligi min blinde por ĉiam kaj ke min kolerigas la agado de Hachette, kiu, ligante sin mem absolute per nenio kaj rezervante al si plenan liberecon ĉesi eldonadi la Jarlibron kaj Adresaron kiam li volos, postulas tamen, ke mi blinde ligu min por ĉiam. Tiam mi — tute ĝin ne meritante — ricevis de Vi ankoraŭ pli akran leteron, en kiu Vi ofende demandas min pri la senco de la vorto “propono”, skribas, ke mi reprenas la proponojn, kiujn mi mem faris, ke mi estas maljustega (substrekite) kontraŭ Hachette kaj kontraŭ Vi (per kio kaj kiam mi estis maljustega kontraŭ Vi?) kaj kontraŭ s-ro de Ménil (kie mi eĉ unu vorteton diris kontraŭ li?), ke mi ofendas kunbatalantojn, forgesas bonfarojn k.t.p.

Por meti finon al tiu ĉi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo kaj simple akcepti tion, kion Vi proponas en Via lasta letero, t.e.: mi restos, kiel antaŭe, redaktoro de la Adresaro kaj mi faros nur kun Hachette (se li tion ĉi deziras) kontrakton, en kiu estos dirite, ke:

1. mi permesas al la firmo enpreni mian Adresaron en la Jarlibron;

2. la firmo pagas al mi po 4 centimoj;

3. la firmo liveras al mi apartan eltiraĵon por la prezo de la eltirado.

Tian kontrakton la firmo povas sendi al mi, kaj mi ĝin subskribos.

La fakto, ke en la Adresaro de tiu ĉi jaro estas jam presita la peto sendadi aliĝojn al s-ro de Ménil — nenion malhelpas, ĉar la novaj aliĝontoj ja ankoraŭ nenion scias pri tio ĉi kaj ili tute egale sendados la aliĝojn al mi; se tamen kelkaj tre malmultaj sendos al s-ro de Ménil, tiam li ilin transsendos al mi.

Mi petas, ke en tiu ĉi jaro la firmo presu por mi kaj alsendu al mi de la eltiraĵo 3.000 ekzemplerojn; la pagon por ili ĝi metu en mian kalkulon.

Nun al la Deklaracio. Vian opinion, ke fundamento devas esti nur la Universala Vortaro kaj la Ekzercaro [kiu enhavas en si la tutan gramatikon] mi trovas tute prava, kaj la Krestomation mi elstrekos. Se Vi kaj la aliaj membroj de la Grupo trovas, ke ni ne devas sendi la Deklaracion al la gazetoj kaj ke ni ne devas kolekti sub ĝin la subskribojn de eminentuloj, mi ankaŭ kun tio ĉi povas konsenti (kvankam mia persona opinio estas iom alia); sed la tuta cetera parto de Via letero montras al mi, ke Vi ne tute ĝuste komprenis la celon, kiun mi volis doni al la Deklaracio. Laŭ mia intenco la Deklaracio devis celi ne tiom la esperantistojn (kiuj ja sen tio scias la veran esencon de la esperantismo), kiom niajn kontraŭulojn. Folieto, enhavanta la oficialan Deklaracion, estus en la manoj de ĉiu esperantisto la plej bona propagandilo kaj ĝi donus ideon pri la tuta esenco de nia afero kaj per sia oficiala kaj kolektiva karaktero ĝi fermus la buŝojn al ĉiuj atakantoj; ĉar ĝi montrus al ĉiuj oficiale, ke ni ne intencas neniigi la ekzistantajn lingvojn, ke nia afero ne estas malvaste partia, “kiu batalas kontraŭ multaj aliaj partioj, pri kiuj oni ne scias ankoraŭ kiu venkos” (klarigante, ke ni vidas en Esperanto nur la solan vojon al nia celo kaj ke ni estas pretaj ĝin forĵeti, se la registaroj iam donos al ni pli certan kaj pli bonan, ni per tio ĉi multe pli gajnos la mondon kaj fortikigos nian absolutan venkon, ol se ni diros, ke ni deziras “aŭ nur la nunan Esperanton aŭ nenion”); ke nia afero ne estas persona, ĉar ĝia aŭtoro ne havas la rajton ordonadi al la esperantistoj kiel li volas, sed li devas mem severe obeadi la ekzistantan, tute difinitan fundamenton; ke oni ne devas timi, ke la lingvo ĉiutage ŝanĝiĝos k.t.p., k.t.p.

Eble Vi timas, ke Hachette tiam perdus? Ho, ne! Se Vi bone pripensos la aferon, Vi komprenos, ke Hachette tiam nur multe gajnos; ĉar se ni dirados al la mondo “Vi devas legi nur la verkojn aprobitajn de Zamenhof”, tiam ni havos nur malamikojn kaj baldaŭ nia afero disfalos de interna malpaco kaj la mono de Hachette estos perdita; sed se ni dirados “la afero estas libera, sed pro la unueco de la lingvo ni private konsilas al Vi legi nur verkojn aprobitajn de la plej kompetenta esperantisto”, — tiam ĉiuj volonte plenumos tiun konsilon.

Mi petas Vin, volu resendi al mi la tekston de mia Deklaracio kaj ankaŭ la tekston de mia projekto pri Centra Komitato (se Vi ĝin ankoraŭ havas).

Kun kora saluto.

54. Poŝtkarto al Bourlet (13.IV.04).

Kara Sinjoro!

Resendante Vian tekston de Deklaracio, mi sciigas Vin, ke mi ne povas esti la iniciatoro de tiu ĉi deklaracio, ĉar en deklaracio de tia formo mi vidas nenian utilon; sed se la Grupo Pariza volas aranĝi inter la esperantistoj tian deklaracion, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi.

55. Poŝtkarto al Deligny (15.IV.04).

Kara Sinjoro!

Vian “Cours Elémentaire d’Esperanto” mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas Vin kore. Al Via bela kaj utila libro mi deziras la plej bonan sukceson.

56. Letero al Bourlet (25.IV.04).

Kara Sinjoro!

La projektojn de la Deklaracio kaj de la Centra Komitato mi danke ricevis returne. Mi dankas Vin kore ankaŭ por Via longa klariga letero. Ĉar estas neeble interkonsentigi la opiniojn de diversaj personoj, tial kredeble ĉio restos kiel antaŭe.

La kontrakton de Hachette mi ricevis kaj mi ĝin tuj subskribis kaj sendis al la firmo. Sekve ĉio estas en ordo. Mi skribis ankaŭ rekte al la firmo mian mendon de 3.000 ekzempleroj de la Adresaro kaj mi sendis la tekston por la 4 paĝoj de la kovrilo. Eble iu el la Grupo Pariza volus fari al mi la komplezon kaj ekzameni la provan presaĵon de tiu kovrilo, por ke Hachette ne devu sendadi la provan presaĵon al mi kaj por ke tiamaniere ne estu perdata superflua tempo? [Ĉar Vi skribas, ke Vi mem faros la korektadon, mi estas al Vi tre danka.] Estas por mi tre grave, ke mi ricevu la Adresarojn kiel eble plej frue, ĉar jam sen tio la Adresaro en tiu ĉi jaro treege malfruiĝis (se Hachette sendos al mi la Adresarojn en la mezo de Majo, tiam mi — dank’ al nia malbenita cenzuro — ricevos ilin ne pli frue ol en la fino de Junio!).

Pri la Deklaracio mi devas turni Vian atenton, ke mia projekto kaj la projekto de s-ro Borel estas tute malsamaj kaj havas inter si nenion komunan. S-ro Borel (nenion sciante pri mia intencita Deklaracio) proponis publikigi kolekton da atestoj (tia atestaro efektive devus esti subskribita de eminentuloj kaj pri tia deklaracio mi tute konsentas kun la opinio de la francaj amikoj, ke ĝi estus en la nuna tempo maloportuna); sed en mia projekto la eminenteco de la subskribintoj estus tute ne grava, ĉar mi projektis ne “atestaron” sed “oficialan deklaracion” de reprezentantoj de la aktiva esperantismo en ĉiuj landoj de la mondo [interalie (kvazaŭ tute okaze) inter la subskriboj sin trovus multaj nomoj kun eminentaj titoloj. Se apud la eminentaj reprezentantoj de Francujo, Anglujo, Peruo k.t.p. la leganto vidos ankaŭ nomojn el Persujo, Japanujo, Turkujo k.t.p., tiam li ne demandos kiuj estas tiuj nomoj kaj kiom da esperantistoj ili reprezentas, sed per optika iluzio li mem al si diros: “kredeble ili ankaŭ estas eminentaj homoj kaj kredeble en ĉiu el tiuj landoj ekzistas multaj esperantistoj”.] Mi ripetas, ke mia projekto kaj la projekto de s-ro Borel havas inter si nenion komunan; kaj el la opinioj, kiujn Vi citis al mi, mi vidas, ke niaj francaj amikoj tute erare intermiksis tiujn ĉi du projektojn, kiuj aperis ambaŭ tute sendepende unu de la alia. Tamen mi ne volas nun pli paroli pri tio ĉi, kaj ĉio kredeble restos kiel antaŭe; sed mi ne diras ankoraŭ mian lastan vorton: povas esti, ke poste mi ankoraŭ unu fojon prezentos la projekton (pli klare motivitan) al la juĝo de niaj amikoj.

Mian projekton pri Centra Komitato mi kredeble forĵetos, ĉar el la klarigoj, kiujn Vi donis al mi, mi vidas, ke la afero povus esti danĝera aŭ maloportuna.

Ellabori plenan detalan gramatikon estas afero tute ne ebla. La verkado de tia gramatiko postulus grandan serion da jaroj, sed en la rezultato… tia gramatiko ne sole ne faciligus la lernadon de la lingvo, sed terure ĝin malfaciligus! Se mi eĉ laborus tutan centon da jaroj kaj publikigus libron enhavantan kelkajn milojn da paĝoj, mi ja neniam povus antaŭvidi teorie ĉiujn dubojn kaj demandojn, kiuj povus aperi ĉe la lernantoj, kaj se mi ian punkton klarigus ne sufiĉe precize, mia klarigo nur erarigus la lernanton. Ĉar mi laboris super Esperanto grandan serion da jaroj, tial en mia propra kapo la tuta lingvo kun ĉiuj ĝiaj nuancoj havas formon tute difinitan kaj precizan; sed se mi volus ĉiujn eblajn nuancojn klarigi teorie mi nur malklarigus la aferon kaj terure ĝin malfaciligus. Se en la Krestomatio ia frazo en unu loko estas tradukita tute alie ol en alia loko, tio ĉi tute ne montras, ke la lingvo ne estas fiksita, tio ĉi montras nur, ke ambaŭ frazoj estas bonaj, kaj en tiaj okazoj ordoni al la lernanto “parolu nur tiel kaj ne alie” — ŝajnas al mi tute superflua malfaciligado. Laŭ mia opinio estus necese, ne ke mi verku teorian detalan gramatikon, sed ke mi verku kiel eble pli da praktikaj libroj (diversaj literaturaj tradukoj); el tiaj miaj libroj ĉiu povus lerni la lingvon kun ĝia tuta vera kaj unuforma spirito multe pli bone, pli facile kaj pli precize ol el la plej dika gramatiko.

Grau ist alle Theorie, die Praxis ist das wichtigste.

Por la bona disvolviĝo de nia lingvo estus plej necese, ke mi forĵetu de mi ĉian alian laboron kaj ke mi dediĉu mian tutan tempon nur al tradukado, verkado, verkado kaj tradukado. Sed ho ve! tio ĉi estas por mi tute ne ebla!

Mi devus persone verki ian grandan detalan vortaron, mi devus persone traduki ian grandan literaturan verkon aŭ verkaron. Sed bedaŭrinde mi neniam povas trovi tempon por tio ĉi, kvankam mi laboras ĉiutage de frua mateno ĝis malfrua vespero.

Kun kora saluto.

P.-S. — Ĉar jam en Novembro 1903 mi havis pli nenian adresaron, tial al ĉiu el la 700-800 novaj esperantistoj, kiuj aliĝis de tiam ĝis nun, mi sendis nur poŝtan karton kun sciigo pri lia numero kaj kun promeso, ke adresaron li ricevos en Aprilo. Por ke ĉiuj diritaj personoj ne devu atendi ĝis la fino de Junio, kaj ne bombardadu min superflue per leteroj kun demandoj kaj plendoj, estus tre bone se la Adresaro al ili estus sendita jam en Majo, tuj post la eliro, rekte el Parizo. Tial mi petas, volu min sciigi, ĉu inter la Parizaj amikoj ne troviĝos iu, kiu volos fari al mi la komplezon kaj dissendi al la diritaj 700-800 personoj la Adresaron tuj post ĝia eliro el la presejo? Lia tuta laboro ne estos granda kaj okupos ne pli ol 3-4 horojn, ĉar ĉiujn adresojn mi sendos al li jam tute prete skribitajn sur apartaj paperetoj, kaj li devos nur alglui la papereton al la banderolo, alglui poŝtan markon kaj ĵeti la banderolon en la poŝtan keston. (Ĉiujn elspezojn mi kompreneble kun danko sendos al li). En okazo se troviĝos tia persono, tiam volu peti en mia nomo la firmon Hachette, ke ĝi sendu al mi ne 3.000, sed nur 2.000 ekzemplerojn de la Adresaro kaj la ceterajn 1.000 ekz. ĝi donu rekte al tiu persono. En tia okazo volu tuj sciigi min, por ke mi povu tuj pretigi kaj sendi al Vi ĉiujn adresajn paperetojn.

(La citaĵo — la komenco estas verso de Goethe — signifas: “Griza estas ĉia teorio, la praktiko estas la ĉefaĵo”.)

La Kanada gazeto “La Lumo”, sub la influo de sia ĉefredaktoro Saint-Martin, por faciligi la presadon de Esperantaj tekstoj en la gazetoj, proponis enkonduki novan alfabeton, en kiu ĉ estos anstataŭita de ch, ŝ de sh, ĝ de dj, ĵ de j, j de y. En la Aprila n-ro de “L’Esperantiste”, Beaufront skribas jenan frontartikolon:

57.

Plej formale kaj plej energie ni protestas kontraŭ la rajto, kiun ĵus arogis al si [...] unu ĵurnalo [...] Neniu, kaj sub nenia preteksto, havas la rajton ŝanĝi sisteme la alfabeton de Esperanto [...] Plie ni diros, ke peti pri konsilo D-ron Zamenhof, ricevi de li tiun ĉi respondon: “… sed se vi dezirus presadi per alfabeto tute reformita, tio ĉi estus tre danĝera, tre danĝera paŝo, kiu baldaŭ disfaligus nian tutan aferon”, por neniel atenti al ĝi, tio ĉi estas insulti la majstron kaj rebate ĉiujn verajn esperantistojn [...]

Konscia, ke — post Zamenhof — ni oferis pli multe ol kiu ajn por Esperanto, ni pro tio pli energie devas protesti per ĉiuj fortoj [...]

En la fino de la n-ro oni trovas jenan kuriozan noton, kiu sub sia aspekto de anonima reklamo estas kvazaŭ milito-deklaro al Hachette:*

* Waringhien tamen korektas tiun opinion en la Epilogo. *
58.

En preparo ekde la fino de 1903 “Granda Kolekto da derivaĵoj, kunmetitaĵoj kaj esprimoj de la Esperanta Lingvo”, ordigitaj sub sia respektiva radiko kaj tradukitaj francen. — Tio estas, kun multe pli vastaj dimensioj, la sama prezento kaj la sama metodo, kiel en la vortaro Esperanta-franca de s-ro de Beaufront. Preparita sub la gvidado kaj la kontrolo de tiu ĉi, kun tute apartaj kondiĉoj de laboro kaj prizorgo, tiu kolekto potence helpos [...]

59. Letero al Bourlet (6.V.04).

Kara Sinjoro!

Mi dankas Vin tre kore por Via afabla promeso dissendi la Adresaron. Hodiaŭ mi sendas al Vi por tiu ĉi celo 733 adresojn sur apartaj paperetoj algluotaj al la dissendotaj ekzempleroj. La koston de la poŝtmarkoj k.t.p. la Grupo Pariza volu enskribi en mian kalkulon.

Mi jam skribis al la firmo Hachette, ke ĝi sendu al mi nur 2.000 ekz. de la Adresaro kaj la ceterajn 1.000 ekz. ĝi transdonu al Vi. Post la dissendo de la 733 ekzempleroj, el la diritaj 1.000 ekz. restos ĉe Vi ankoraŭ 267 ekz., pri kiuj mi petas, ke Vi volu fari kun ili la jenon:

50 ekz. volu transdoni al la sekretario de la Grupo Pariza por la estontaj bezonoj de la grupo;

50 ekz. volu sendi en mia nomo al s-ro K. Bolingbroke Mudie (London, 67 Kensington Gardens Sq. W);

40 ekz. volu sendi en mia nomo al D-ro Asnes (S. Peterburgo, Bolŝaja Podjaĉeskaja, N-ro 24, kv. 12);

25 ekz. volu sendi en mia nomo al Esperanto-Verlag Möller und Borel (Berlino, S, 95 Prinzenstrasse); la ceterajn

102 ekz. volu sendi al mi mem.

La 102 ekz., kiujn Vi afable sendos al mi mem, devas esti senditaj ne kiel “poŝtpakaĵo”, sed nepre sub banderolo, ĉar poŝtpakaĵojn mi ricevas ne pli frue ol post 4-5 semajnoj, dum banderolan sendaĵon mi povas ricevi tuj. Kompreneble oni ne povos sendi ĉiujn 102 ekz. sub banderolo per unu fojo, tial oni devas ilin dividi en apartajn malgrandajn banderolajn paketojn* kaj sendadi ilin al mi iom post iom.

* Unua teksto: apartaj malgrandaj banderolaj paketoj.

Pardonu al mi grandanime, ke mi ŝarĝas Vin per miaj komisioj; per ilia plenumo Vi faros al mi grandan komplezon, ĉar tiam la atendantoj de la Adresaro ne bezonos perdi superfluan monaton.

Kun kora saluto.

60. Poŝtkarto al Cart (9.V.04: O.V., p. 530*).

[...] De S-ro Javal mi ĝis nun ricevis neniun leteron. Kompreneble pri ĉiaj reformaj proponoj mi respondos al li rifuze.

61. Poŝtkarto al Bourlet (22.V.04).

Kara Sinjoro!

Por Via zorgado pri mia Adresaro mi kore Vin dankas. Vian aranĝon pri la kovrilo mi plene aprobas. Mi petas Vin, volu rapidigi la firmon, ĉar de ĉiuj flankoj oni min forte bombardas.

62.

Fine de Majo aperas Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Vortaro Germana-Esperanta), sub la redaktado de D-ro Zamenhof kaj eldonita de H. Jürgensen kaj M. Pagnier (K.A.). Tiu vortaro prezentas por la unua fojo grandan nombron da novaj radikoj, kiuj ne kuŝis en la Universala Vortaro, kaj el kiuj multaj ankaŭ mankas en la vortaroj de BeaufrontCart (ĉe la sola litero G mi kalkulis 34 tiajn, eĉ nun tre komunuzajn, ekz-e: giganta, grandioza, grano, garni, graki, grumbli, ktp. — kaj tiu litero estas unu el la plej malvastaj en la vortaro). Sed la plej grava ĝeno por la tiamaj esperantistoj estis, ke pluraj el tiuj novaj vortoj troviĝis sub diversaj formoj en la diverslandaj vortaroj. Ni baldaŭ vidos la sekvojn de tiu ĉi fakto.

63. Poŝtkarto al Bourlet (4.VI.04).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian poŝtan karton de 21/V kaj ankaŭ la unuan dekon de la Adresaroj. Por la dissendo de la Adresaroj mi dankas Vin kore.

De la firmo Hachette mi ricevis 2 ekzemplerojn de la Jarlibro, kiu tre plaĉas al mi. Kompreneble ĝi ne estas sen eraroj, sed tio ĉi ne malhelpas; mi estas certa, ke la eraroj iom post iom estos forigitaj kaj la Jarlibro estos tre bona kaj tre grava akiro por nia afero. Ni ŝuldas grandan dankon por tiu libro al la laborema kaj pacienca redaktoro, s-ro de Ménil, kaj al la eldonistoj, kiuj ne domaĝis monon por la eldono de tiu ĉi multekosta libro. Sed antaŭ ĉio ni devas kompreneble esti dankaj al Vi, la iniciatoro kaj animo de la tuta afero.

Kun kora saluto.

64. Poŝtkarto al Michaux (7.VI.04).

Kara Sinjoro!

Kun granda plezuro mi ricevis la poŝtan karton subskribitan de ĉiuj partoprenintoj en la anglo-franca esperantista kunveno en Bulonjo. Al ĉiuj subskribintoj mi esprimas mian plej koran dankon.

Ankaŭ la gazetojn mi ricevis kun plezuro kaj mi kore Vin dankas.

La milito Beaufront-Bourlet (Hachette) daŭras: en la Junia n-ro de “Lingvo Internacia” aperas nova artikolo de Bourlet, pri la sufiksoj -uj- kaj -ing-, en kiu (post la interesaj sciigoj reproduktitaj sub la no 6*) li montras, kiel senpreciza estas la sufikso -uj- kaj konkludas:

65.

De tiam mi decidis uzi ĉiam la sufikson ujo nur por montri vazon, skatolon, keston, kuvon [...] aŭ ion similan, kiu entenas la aferon difinitan de la radikvorto. Kaj por arboj kaj landoj mi uzis ĉiam kunmetitajn vortojn pomarbo, pirarbo, Franclando, k.c. [...]

Pri la sufikso ingo la Universala Vortaro diras marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit… (signas la objekton, en kiun oni metas, aŭ pli bone enŝovas).

[...] S-ro de Beaufront diras en siaj notoj: “ni rimarku cetere, ke neniam kun la sufikso ingo la aĵo enigita superas la unuon [...]” Kaj por fiksi la samon* li aldonas por la francoj, ke ingo = étui. Nun*, kiam mi korektis la presprovaĵojn de la vortaro esperanta-franca de nia submajstro, mi trovis pendingo = potence, kaj vestpendingo = pendoir. Mi eksaltis de surprizo, ĉar tiuj ingoj estis strangaj “étuis”, kaj mi skribis al nia aŭtoro, ke tiuj vortoj ŝajnas al mi malbonegaj. Li respondis: “Ilin ambaŭ — trovitajn en la plena vortaro por rusoj — mi nur metis por vidi la grimacon, kiun vi certe faros, kaj doni al vi ideon pri la malgrandaj korektoj aŭ forigoj, kiujn mi devas fari ĉi-tie kaj tie”!!

* Waringhien proponis la korekton sencon.
* Waringhien proponis la korekton Nu.

La vorto “pendingo” forflugis kaj estas anstataŭigita per pendigilo, kiu sendube estas pli ĝusta.

Tamen denove mi plispertiĝis. S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laŭ D-ro Zamenhof, ujo estas vazo aŭ kesto aŭ io simila, kiu entenas la tuton, kaj ingo entenas nur parton.

Jen bona klarigo. Sed kial nia majstro ne donis ĝin? [...]

Du verkojn ĉefajn ni bezonas: plenan gramatikon kun sintakso kaj vortaron kun vortfarado, ambaŭ en Esperanto verkitajn, ne de ia komentariisto pli-malpli rajta, sed de nia genia majstro mem.

Siaflanke, sur la frontopaĝo de “L’Espérantiste” de Junio (aperanta komence de Julio) Beaufront enpresas unu “Leteron Malfermitan al la Direktoro de l’Espérantiste”, de D-ro Paul Rodet, en kiu tiu ĉi — evidente post interkonsento kun li — proponas al Beaufront krei “Kolekton Aprobitan de l’Espérantiste”, por la verkoj, kiujn Hachette ne volus eldoni:

66.

Nuntempe, por ke Esperanta verko havu ŝancon de vendo, estas necese, ke ĝi portu stampon garantiantan bonan faritecon. Tial la firmo Hachette certigis por si la ekskluzivecon de la Zamenhof’a stampo, kreante sian “Kolekton Aprobitan”. Estas do necese, ke ni agu same, kaj trovu por niaj verkoj Aprobon havantan antaŭ la publiko valoron egalan je l’ aprobo de doktoro Zamenhof [...] Mi pensas, ke ĉiuj konsentos kun mi pri tio, ke, post doktoro Zamenhof, S-ro de Beaufront estas la plej aŭtoritata por ekzameni manuskripton Esperantan [...]

Jen la reago de Zamenhof:

67. Letero al Bourlet (30.VII.04).

Kara Sinjoro!

La kalkulon mi danke ricevis kaj trovas ĝin en bona ordo. Mi estos tre danka, se la Grupo Pariza volos sendi al mi sian ŝuldon, ĉar mi ĉiam forte bezonas monon.

La adresarojn XX, XXI, XXII kaj XXIII mi jam ne havas (eĉ ne unu ekzempleron): ankaŭ la “Neĝan Blovadon”.

S-rojn Mannery kaj Marchand mi enskribis kaj al ambaŭ mi sendis la Adresaron kun numero.

La “Malfermitan Leteron” en l’“Espérantiste” mi legis kun malagrabla surprizo. Kaj tion ĉi presigas S-ro de Beaufront, kiu scias ja tre bone, kiel nevolonte kaj nur post Via tre longa insistado mi subskribis la kontrakton pri la “aproboj”! Mi, la aŭtoro de Esperanto, longe ŝanceliĝadis antaŭ ol mi decidis elpaŝi kun “aproboj”, — kaj nun li volas tion ĉi fari! Kompreneble mi kun tiu ĉi entrepreno havos nenion komunan, kaj se s-ro de Beaufront proponos al mi parton de la honorario, mi ĝin rifuzos.

Kaj jen la reago de Fruictier, en la Julia n-ro de “Lingvo Internacia”:

68.

Ne disputante pri la fundo mem de l’ afero, kiu nune estas en prilaborado internacia, ni nur rimarkigos al la aŭtoro, ke: 1-e pensi pri ekzistebleco de “Aprobo” egalvalora je tiu de D-ro Zamenhof estas almenaŭ stranga ideo; 2-e kiam firmo Hachette rifuzis eldoni verkon je siaj propraj elspezoj, tiam oni povas tamen havi la Zamenhof’an aprobon, se oni eldonas mem sian verkon (ekz-e: tiel estas eldonitaj la “Preĝareto por Katolikoj” de S-ro de Beaufront, “Filatela Vortaro” de R. Lemaire, k.a.); 3-e jam ekzistas unu kolekto, tiu de L.I., kiu jam de pli ol 18 monatoj plenumis parte la dezirojn de D-ro R.

Malgraŭ tio, Beaufront persistas, kaj anoncas en la Julia n-ro de “L’Espérantiste” (aperanta komence de Aŭgusto):

69.

Biblioteko de “L’Espérantiste”. Kolekto publikigata sub la direkto kaj kontrolo de L. de Beaufront.

Ĉar la projekto prezentita de doktoro Rodet [...] estas unuvoĉe aprobita de multaj amikoj, ni fondas la kolekton suprenomitan [...]

Ĉi tie eniras sur la scenejon nova persono, kiu ne estis inter la ĉefoj de la franca movado, sed tamen ludis gravan rolon en la kuliso, kaj forte influis Zamenhof, kun kiu li baldaŭ ligiĝis per delikata kaj profunda sento. Tiu persono, kiun ni jam vidis aluditan sub no 60*, estas D-ro Javal. Tre konata en la Pariza societo, eksparlamentano, membro de la franca Akademio pri Medicino, eminenta oftalmologo, inventinto de diversaj okul-instrumentoj, iniciatinto de raciaj internaciaj vidmezuraj unuoj, li mem fariĝis blinda en 1900, kaj de tiam okupiĝis pri la edukado kaj adaptado de la blinduloj al la socia vivo. Li elpensis aparaton, kiu ebligis al li skribi mem krajone siajn leterojn; Esperanto ŝajnis al li — kiel al Cart — plej necesa helpilo por la disvastiĝo de la Brajla literaturo. Sed baldaŭ la lingvo mem ekkaptis lian atenton; kaj, ĉar jam en la naciaj lingvoj, li kontraŭbatalis la uzadon de kromsignoj ĉe la latinaj literoj, kiel kaŭzon de plia lacigo de la okuloj, ankaŭ en Esperanto li deziris alfabeton sen supersignoj. Pri tiu punkto li do konsultis Zamenhof.

70. Letero al Javal (3.VIII.04).

Tre estimata Sinjoro!

Antaŭ ĉio volu akcepti mian plej koran dankon por la du libroj, kiujn Vi afable sendis al mi kaj por la signo de memoro kaj amikeco, kiun Vi per tio ĉi montris al mi.

Nun mi transiros rekte al la demando, pri kiu Vi parolas en Via letero.

Viaj rimarkoj pri la alfabeto Esperanta estas tre ĝustaj. La literoj akcentitaj estas tre neoportunaj kaj mi estus tre kontenta, se ili ne ekzistus. Sed la forigo de tiuj ĉi literoj estus reformo, kaj en la nuna tempo ne sole ĉia farado de reformoj, sed eĉ ĉiu eĉ plej malgranda parolado pri reformoj estus por nia afero tre kaj treege danĝera. Nun ni devas antaŭ ĉio bataladi energie ne pri tiaj detaloj, sed pri la ideo mem. Kiam nia afero staros jam tute forte, kaj ĝia estonteco estos jam tute ekster ia dubo, tiam ia aŭtoritata akademio unu fojon por ĉiam faros en la lingvo ĉiujn plibonigojn, kiuj montriĝos necesaj; sed nun ĉiu eĉ plej malgranda ŝanĝo en nia afero aŭ eĉ ĉia ekparolo pri ŝanĝoj elvokos multe da disputoj kaj malpaco, kreos skismon, disigos niajn fortojn kaj alkondukos nin al tre plorinda rezultato, al kiu la plibonigoj alkondukis la lingvon Volapük. Vi komprenas ja tre bone, ke, se ni faros en la lingvo unu ŝanĝon, tuj aperos multaj personoj, kiuj postulos ankaŭ diversajn aliajn ŝanĝojn; kio plaĉos al unu, ne plaĉos al alia, komenciĝos terura interna malpaco kaj nia tuta afero baldaŭ mortos tiel same rapidege, kiel mortis Volapük post la unua ekparolo pri ŝanĝoj. Jam antaŭ dek jaroj mi provis proponi ŝanĝojn en la lingvo, sed tiam tuj komenciĝis tia grandega interna malpaco, ke, se ni tiam ne estus tuj ĉesiginta la paroladon pri plibonigoj, nia afero nun jam longe estus tute mortinta.

Tial mi petegas Vin, antaŭ ol Vi decidos alpaŝi kun Via “lettre ouverte”, pripensu bone kaj atente la tutan danĝerecon de tiu paŝo!

Kredu al mi, ke vidi en Esperanto diversajn plibonigojn neniu tiel fortege dezirus, kiel mi. Sed nun ne estas ankoraŭ la tempo por tio ĉi. Ni devas atendi, ĝis nia afero staros jam tute forte kaj ĝis ni havos aŭtoritatan akademion, kies decidoj estus leĝdonaj kaj nedisputeblaj por la tuta mondo. Ĝis tiu tempo ni devas nur propagandi kaj propagandi, kaj ĉia eĉ plej malgranda ekparolo pri reformoj estus por nia afero mortiga!

Kun profunda estimo.

La monato Aŭgusto estis riĉa je esperantistaj eventoj. La 7-an, la grupo en Calais ricevis 120 fremdajn invititojn, plejparte el Anglio, sed ankaŭ el Belgio, Germanio kaj Bohemio. Laŭ propono de s-ro Pourcine, oni decidis rekomenci la sekvantan jaron, laŭ pli vasta skalo, kaj Michaux oficiale invitis la estontan kongreson en Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro).

De la 11. ĝis la 19. de Aŭgusto, okazis en Grenoble la kongreso de la “Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj”. Bourlet tie faris raporton pri Esperanto, kiu tre impresis la kongreson. La sola kontraŭdiro estis elmetita de s-ro André Blondel, profesoro en la “Nacia Lernejo pri Pontoj kaj Ŝoseoj”. En sia komunikaĵo (kiu estos publikigita en 1905), li kondamnas Esperanton “kiel pro ĝia ankoraŭ tro apriora karaktero, tiel pro gravaj propraj difektoj, kiaj maltaŭge elektita alfabeto, ofendaj finaĵoj kaj trouzo de slavismoj en la konjugacio”: unua disaŭdigo de ofte ripetiĝontaj riproĉoj! Kaj li konkludas (franclingve):

71.

La idealo, kiun oni devas celi, estas la kreo de unu artefarita romida lingvo, trudante al la latina, anstataŭ la neregulajn misformadojn, kiujn ĝi suferis en la vivantaj romidaj lingvoj, analogan transformadon, reguligitan laŭ simplaj kaj unuformaj principoj [...] kaj evitante misformi la klasikan ortografion, kiam tio ne estas absolute necesa.

Tio estas tre klarvida kaj klarpensa difino de la programo de la tuta skolo de la “naturalistaj” interlingvistoj — Molenaar, Peano, von Wahl, Jespersen, Touflet, kaj, laste sed ne lastaj, la kolektivaj generontoj de la embria “Interlingua” — kiuj decideme oferas la regulecon al la konformeco kun la naciaj romidaj idiomoj, kaj la simplecon al la unuavida komprenebleco. “Tre bela tromplogilo”, kiel ekkrios Beaufront, ĉar ĝi metas la oportunecon de la poliglotuloj, t.e. de tiuj, kiuj malplej bezonas helpan lingvon, super tiu de la simplaj unulingvuloj, kiuj ne disponas alian rimedon por komuniki kun siaj alilandaj apartigitaj fratoj. Tiu fundamenta malsameco de vidpunktoj estos la kaŭzo, kial Zamenhof kaj Javal litere ne povos kompreni unu la alian.

Michaux invitis Zamenhof al la intencita kongreso. Tiu ĉi tuj respondas:

72. Letero al Michaux (?.IX.04).

Kara Sinjoro!

Mi tre ĝojas pro la bona sukceso de la kongreseto Calais-Dover, sed la plej multe mi ĝojas pro la decido aranĝi en 1905 kongreson internacian en Boulogne-sur-Mer. Tiu ĉi decido estas, laŭ mia opinio, tre grava kaj tre utila. Tiu kongreso havos grandegan signifon kaj, se la Bulonjaj esperantistoj bone aranĝos la kongreson, ili alportos al nia afero grandegan servon, plej grandan en la tuta historio de nia afero.

La kongreso estas tiel gravega, ke mi konsilus al niaj Bulonjaj amikoj komencante de nun, kaj en la daŭro de la tuta jaro, dediĉi sian tutan atenton kaj laboradon esperantan nur al tiu ĉi kongreso.

Se la kongreso estas bone aranĝita, tiam ĝi ne sole fortege puŝos antaŭen nian aferon en la tuta mondo, sed ĝi povos ankaŭ regule esti ripetata ĉiujare — ĉiam en alia loko — kaj fariĝi por ĉiam “plej aŭtoritata centro esperantista”, kiun nia afero jam de longe bezonas.

Kvankam por mi persone la alveturo estas tre malfacila, mi tamen streĉos ĉiujn miajn fortojn kaj mi nepre alveturos.

Estus bone, se la Bulonjaj esperantistoj tuj fondus organizantan komitaton kaj publikigus alvokon en ĉiuj gazetoj esperantistaj.

Mi estas konvinkita, ke ĉiuj esperantistoj en la daŭro de la tuta jaro volonte helpados la organizantan komitaton per siaj konsiloj kaj laboroj, por ke la kongreso fariĝu kiel eble plej sukcesa.

Kun kora saluto.

Kelkajn tagojn poste, Michaux sin turnas al la SFPE por peti pri helpo, kaj krome ricevas de Zamenhof novajn sugestojn:

73. Letero al Michaux (26.IX.04).

Kara Sinjoro!

Viajn 2 leterojn kaj ankaŭ la gazetojn mi ricevis. Estas tre bone, ke Vi Vin turnis al la “Franca Societo p.p. Esperanto”, ĉar efektive estas necese, ke kiel oficiala aranĝanto de la kongreso aperu ne la Bulonja Grupo, sed la tuta “Franca Societo p.p. E.”.

Pri la tempo, kiu estus la plej bona por la kongreso, mi nenion povas diri al Vi; por mi persone estas tute egale, kian tempon Vi elektos. Eble estus utile fari publikan demandon pri tio per la esperantaj gazetoj? Pri la rusoj, mi povas diri, ke la lernado en la universitatoj, gimnazioj k.t.p. finiĝas en nia lando ĉirkaŭ la 25 de Junio [la libertempoj en nia lando estas de la fino de Junio (novastile) ĝis la komenco de Septembro]; sekve ĉiu, kiu havas ian rilaton al instruado aŭ lernado, havos nenian eblon alveturi antaŭ la fino de Junio aŭ post la komenco de Septembro.

Sed, ĉar por la kongreso havas signifon nur tiuj personoj, kiuj intencas efektive alveturadi, tial mi pensas, ke estus eble bone fari jenon: per publikigo en la esperantaj gazetoj peti, ke ĉiu, kiu havas la intencon partopreni en la kongreso, sciigu Vin jam nun pri tio ĉi kaj ke li skribu al Vi, ĉu la tempo, kiun Vi supozas elekti, estas por li akceptebla. Tiam Vi povos elekti aŭ forĵeti tiun, aŭ alian tempon laŭ la oportuneco de la plimulto aŭ almenaŭ de la esperantistoj plej gravaj.

En la nuna momento ne venas al mi en la kapon, kia teatraĵo estus la plej bona por la kongreso; sed ŝajnas al mi, ke la Moliera “Le médecin malgré lui*” estos bona.

* Francaĵo: “La malgraŭvola kuracisto”.

Multe helpi al Vi per iaj bonaj konsiloj mi ne povas, ĉar sidante ĉiam dome mi tro malmulte konas la mondon kaj mi neniam ankoraŭ partoprenis en ia kongreso aŭ publika festo. Sed ĉion, kio venos al mi en la kapon, mi de tempo al tempo skribados al Vi. Nur jam antaŭe mi petas Vin, ke ĉion, kion mi skribas al Vi, Vi volu rigardi nur kiel mian opinion (kiu absolute ne devas Vin per io ĝeni aŭ ligi) sed ne kiel mian deziron.

Kiam mi estos iom pli libera (post 5-6 semajnoj) mi intencas verki ian specialan himnon por la malfermo de la kongreso.

[Tiu himno komenciĝos kiel solena preĝo (sed preĝo pure filozofia kaj neŭtrale-homa, por ke ĝi tuŝu la religiajn konvinkojn de neniu en la mondo) kaj finiĝos kiel brua, vigliga, flamiga kaj esperiga marŝo.]

Mi intencas pretigi por la kongreso projekton de “Deklaracio pri la esenco de la esperantismo” kaj se post matura diskutado en la kongreso tiu ĉi deklaracio estos akceptita, ni povos ĝin dissendi kiel deklaracion de la kongreso al ĉiuj gazetoj de la mondo, por fermi la buŝon al ĉiuj atakoj de niaj kontraŭuloj.

Mi pensas, ke Vi devas frutempe publikigi pri la kondiĉoj, sub kiuj ĉiu povas partopreni en la kongreso kaj en ĉiuj ĝiaj festoj kaj amuzoj (t.e. kiom oni devas pagi, kiu povas havi rajton de voĉo kaj kiu povos esti nur gasto, k.t.p.).

La kongreso devas efiki sur la sentojn kaj fari impreson, kiel eble pli grandan kaj neforgeseblan impreson. Multe da soleneco, muziko, efektoj por la okulo k.t.p.; ju pli ni efikos sur la sentojn, des pli niaj kongresoj, kaj sekve ankaŭ nia afero fariĝos popularaj en la mondo. Estas domaĝo, ke ni devas akiradi la mondon en tia maniero; sed la homoj havas tian naturon, ke oni povas ilin venki nur per la sentoj, dum per seka parolado Vi neniun konvinkos. Ni devas peni, ke niaj kongresoj per sia soleneco kaj ĉarmeco fariĝu korekscita religia centro, kiu allogados ĉiujare la amikojn de internacia frateco el la tuta mondo.

Mi pensas, ke oni devos siatempe dissendi inviton por la kongreso al multaj eminentuloj kaj al la plej gravaj gazetoj de la mondo.

Kredeble ankaŭ ekspozicion oni devos aranĝi en la kongreso. La Franca Societo p.p.E. devas de tempo al tempo publikigadi la supozatan programon de la kongreso (almenaŭ la punktojn, pri kiuj estos diskutate), por ke ĉiu povu prepariĝi aŭ ankaŭ proponi ian aldonon aŭ ŝanĝon por la programo.

Oni devos zorgi, ke post la malfermo de la kongreso aperu telegramoj pri tio ĉi en la ĉefaj gazetoj de la mondo, kaj pri la solenaĵoj de la kongreso aperu pentraĵoj en la ilustritaj gazetoj.

Ĉiuj gastoj de la kongreso devos ricevi ian memoraĵon, kiun ili poste povus montradi al siaj konatoj.

La kongreso devos ellabori fortikan organizadon de nia tuta laborado.

Eble estus bone aranĝi ian historio-etnografian maskobalon aŭ promenadon, finiĝantan per ia danco de internacia frateco? Mi persone bedaŭrinde ne povas multe zorgi pri la kongreso, ĉar mia tempo estas ĉiam treege okupita kaj mia kapo estas plena de diversaj zorgoj. Sed se eble venos al mi en la kapon ia nova* ideo, mi skribos al Vi.

* Unua teksto: utila.

P.-S. — Mi skribas al Vi ĉion sub la influo de la momento. Multo el tio, kion mi skribas, estas nesufiĉe pripensita kaj eble eĉ tre naiva kaj fantazia; tial mi petas Vin, ke Vi ne publikigu miajn leterojn.

En la sama monato Septembro, Lengyel forlasas Hungarion kaj instalas sin en Parizo, sekve de la decido, apogita de multaj abonantoj, fondi anoniman societon, kiu reaĉetos Parizan presejon kaj samtempe ekspluatos la gazeton “Lingvo Internacia”, kun ĝiaj eldonaĵoj.

En la Septembra (= Oktobra) n-ro de “L’Espérantiste”, estas anoncata la kongreso en Bulonjo, kun promeso de helpo fare de SFPE. Sed Beaufront ne rezignas pro tio sian militon kontraŭ Hachette*: jen kion li publikigas en bona loko (Kp no 24* kaj 58*):

* Waringhien tamen korektas tiun opinion en la Epilogo. *
74.

Kiel ni anoncis en la 4-a eldono de la vortaro Esperanto-franca, la jaro 1905 fine donos al ni la vortaron franca-Esperantan. Ĝia manuskripto iras, paketo post paketo, al Doktoro Zamenhof, kiu ĝin resendas al ni kun siaj korektoj [...] Esceptinte la regionon absolute teknikan, ĝi enhavos la tradukon de ĉiuj francaj vortoj, en iliaj diversaj sencoj [...]

Ankaŭ en Oktobro komenciĝas longa diskuto pri la novaj vortoj enkondukitaj de Zamenhof en la “germanaj vortaroj” (Kp no 62*). La diskuto estis malfermita per artikolo de Kapitano Capé en “Lingvo Internacia”, kiu estos poste resumita jene en la sama organo:

75.

Kap. Capé [...] plendis, ke la aŭtoroj enkondukis tro multajn novajn vortojn, kiujn ili propramove elpensis pli-malpli bone kaj ne tiris el la komuna uzado. La malsameco de la diversnaciaj vortaroj malhelpos la interkomprenadon [...] kaj la enkonduko de novaj radikoj por ideoj esprimeblaj per kunmeto de radikoj jam ekzistantaj en la “Universala Vortaro” malsimpligos, malfaciligos Esperanton. Kap. Capé ankaŭ miris pro tio, ke la kritikataj verkoj apartenas al la K.A.

Sed la plej grava okazaĵo de la monato estas la traktadoj, kiujn kaŭzis inter la Parizaj eminentuloj la helpopeto de Michaux al la SFPE: ĉar Bourlet ne volis lasi Beaufront akapari la honoron protekti kaj organizi la unuan kongreson, kaj Ballif, kiu intertempe malamikiĝis kun ambaŭ (kaj eĉ kun Fruictier-Cart) ankaŭ ne volis, ke la TCF restu en la ombro. Fine, post multaj diskutoj, Michaux pruvis sian eksterordinaran diplomation, akirante ĉies konsenton al la teksto, kun kiu komenciĝas nia dua akto.

DUA AKTO
LA KONGRESO EN BULONJO

Do, fronte de la Oktobra (= Novembra) n-ro de “L’Espérantiste” aperas jena alvoko:

76.

Kongreso Esperantista en 1905

Organizota en Boulogne-sur-Mer
de la Franca Societo por la Propagando de Esperanto, la Franca Turing-Klubo, la Grupoj de Paris kaj Boulogne-sur-Mer.

La Esperantistoj anglaj, germanaj, belgaj, aŭstraj kaj francaj, kiuj ĉeestis en la festoj organizitaj, je ilia honoro, de la Grupo Calais’a kaj Dover’a, [...] decidis kuniĝi denove, la proksiman jaron, en esperantista urbo. Ili elektis Boulogne-sur-Mer. Doktoro Zamenhof, respondante je la invito de l’ tiea Grupo, akceptis veni ĉi tien por prezidi la kunvenon de l’ jaro 1905-a, kaj esprimis la deziron ĉeesti en vera kongreso, al kiu ĉiuj Grupoj de l’ mondo estus invititaj.

Vidinte tiun ĉi akcepton kaj la gravecon, kiun ĝi donas al la kunveno projektita, la Grupo Boulogne’a opiniis, ke ĝi ne povas sola organizi tiun ĉi internacian Kongreson. Ĝi sendis alvokon al la Societoj, kiuj partoprenis en ĝia fondiĝo [...] Tiuj ĉi Societoj triope akceptis plezure doni sian helpon por efektivigi la sukceson de tiu ĉi festo, kiu, laŭ la esprimo de Doktoro Zamenhof, estos unu el la plej gravaj datoj en la historio de Esperanto.

L. de Beaufront, A. Ballif, C. Bourlet, A. Michaux.

En la sama n-ro ni trovas noton, per kiu Beaufront rezignas pri sia projekto de propra Kolekto Aprobita, evidente sub la premo de Hachette.

Fine, ĉiam en la sama n-ro, estas anoncitaj:

“L’ Avarulo” de Molière, trad. de Sam Meyer (K.A.);

“Rakonto pri Feinoj”, de Ch. Perrault, trad. de S-ino Sarpy (K.A.);

“Eneido”, de Virgilio, Kantoj I kaj II, trad. de D-ro Vallienne (K.A.).

La ekspozicio, pri kio temas en la sekvanta letero, estas probable tiu en Saint-Louis (Kp no 37*), kies dokumentoj ĵus revenis Francion.

77. Poŝtkarto al Bourlet (6.XI.04).

Kara Sinjoro!

La 10 ekz. de la poŝta karto kun la ekspozicio mi ricevis kun plezuro kaj mi kore Vin dankas. — De la verkoj nn 3 kaj 14 (“Langue Internationale” kaj “Neĝa Blovado”) mi havas jam neniun ekzempleron.

En la Novembra n-ro de “Lingvo Internacia”, Zamenhof respondas al la artikolo de Kapitano Capé per grava letero:

78. Respondo al Kap. Capé (L.I., p. 336: O.V., p. 428*),

en kiu li donas la regulojn por formi la novajn vortojn kaj argumentas, ke en la praktiko la novaj vortoj tute ne povas malhelpi la komprenon. En la sama n-ro Cart aldonas rimarkojn, montrante, ke oni devas konsistigi la propagandajn vortarojn nur el la komunuzaj vortoj, kaj zorge apartigi la fakan, teknikan lingvon; la “literaturistoj, scienculoj kaj fakviroj” estas petataj iom atendi kun siaj “beletristikaj, sciencaj kaj teknikaj postuloj”!

En la Novembra (= Decembra) n-ro de “L’Espérantiste”, Beaufront enpresas du specimenajn paĝojn de sia franca-esperanta vortaro (Kp no 24*, 58* kaj 74*): ĝi prezentas efektive vortaron multe pli detalan, ol ĉiuj tiam ekzistantaj — pli detalan eĉ, pri kelkaj punktoj, ol estos tiu de Grosjean-Maupin — verkon senproporcian kun la progreso de la movado kaj la ŝancoj de vendo.

Kaj nun ni trafas sur malgrandan enigmon. Laŭ la sekvanta teksto, Cart esprimis en “Malfermita Letero”, direktita kontraŭ Zamenhof, sian malaprobon de la novaj vortoj en la “germanaj vortaroj”. Nu, tiun “Malfermitan” mi ne nur vane serĉis en la tiama literaturo, sed eĉ ne unu aludon al ĝi mi trovis en la kronikoj de “L’Espérantiste” aŭ de “Lingvo Internacia”. Temas do, probable, pri flugfolia pamfleto.

79. Poŝtkarto al Cart (1.XII.04: O.V., p. 530*).

Kara Sinjoro!

Mi scias tre bone, ke ne ĉiuj novaj vortoj aprobitaj de mi estas bonaj. Sed en la nuna tempo perfekteco estas ne ebla kaj ĉia diskutado pri perfekteco estus tre danĝera. Kiam nia afero staros jam tute forte, tiam aŭtoritata Akademio faros en la lingvo ĉiujn necesajn korektojn; sed nun ni devas severe eviti la tuŝadon de tiu demando. Timante, ke Via malkontenteco ne infektu la mondon esperantistan kaj ne donu pereigan rezultaton, mi decidis respondi Vian “Malfermitan Leteron” ne private, sed publike (kvankam ne skribante Vian nomon). Mi esperas, ke Vi aprobos mian agon kaj ke Vi trovos ĝin utila. Mi sendas al Vi la manuskripton de mia respondo kaj mi petas Vin, volu min sciigi, ĉu Vi ne trovas en ĝi ion malagrablan por Vi, kaj ĉu Vi konsentas, ke mi ĝin publikigu. Sen Via konsento mi ĝin ne publikigos.

La manuskripto, kiun Zamenhof aludas, verŝajne perdiĝis. La solan mencion, kiun mi trovis pri ĝi, faris s-ro J. Baghy, kiu vidis en la domo de Zamenhof, en Varsovio, foliojn kun titolo:

80.

Pri la “novaj vortoj”.

Nefermita letero al unu amiko.

(“Literatura Mondo”, 1932, p. 137. Oni rimarkos la lecionon pri vortoĝusteco, kiun Zamenhof delikate faras al Cart: letero, kiun oni ne fermis, ne povas esti mal-, sed nur ne-fermita.)

Domaĝe, ke s-ro Baghy tro skrupule obeis la nun arkaiĝintan averton, kiun Zamenhof krajonis sur la unua paĝo “Ne publikigota” Oni vidos, efektive, per la leteroj sur p. 531 kaj 532 de O.V.*, kiel Cart, per siaj protestoj, plendoj kaj argumentoj, fine atingis, ke Zamenhof rezignu pri la publikigo de sia propra memdefendo!

La enhavon de la respondo de Zamenhof oni tamen povas diveni el jena loko:

81. Letero al Cart (11.XII.04: O.V., p. 531).*

[...] Por meti finon al la tre danĝera malkontenteco, kiu komencis disvastiĝadi en nia tendaro, mi decidis unu fojon elpaŝi publike kaj peti niajn amikojn, ke ili memoru:

1) ke interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj kaj atendi pacience la kreiĝon de la estonta “Centra Komitato”;

2) ke ĉiu, kiu trovas ion nebona en nia afero, devas proponi klaran rimedon por plibonigo, sed ne plendi sencele kaj malvarmigi per tio ĉi niajn batalantojn.

El Via tuta ĝisnuna agado mi scias tre bone, ke Vi persone komprenas tute perfekte la tutan danĝerecon de opozicio en la nuna tempo kaj ke Via elpaŝo estis nur akto de nesufiĉa singardeco [...] Agu kun mia artikolo tiel, kiel Vi volas, nur donu al mi la eblon esprimi publike mian opinion [...]

Sed ĝuste tiun eblon Cart ne volis lasi al Zamenhof, kaj sukcesis bari al li la vojon.

Dume daŭras la zorgoj pri la Kongreso: Javal kaj la Kanadano Saint-Martin (Kp super no 57*) jam petis de Michaux, ke la demandon pri la supersignoj li enmetu en la tagordon de la Kongreso.

82. Letero al Michaux (13.XII.04).

Kara Sinjoro!

Antaŭ ĉio, mi petas Vin, volu esprimi mian plej koran kaj respektan dankon al la estimata sinjorino Michaux por la afabla invito, kiun ŝi sendis al mi per Vi, ke mi estu Via gasto en la tempo de la kongreso. Esperante, ke mi ne multe ĝenos Vin, mi akceptas Vian inviton kun plezuro kaj danko.

Viaj sciigoj pri la bonaj esperoj por la kongreso min tre ĝojigas. La demandojn pri la supersignoj kaj pri la vortaroj Vi povas kuraĝe enmeti en la programon de la kongreso, ĉar mi penos aranĝi la aferon tiel, ke ĝi elvoku nenian malpacon inter la kongresanoj. Pri la diritaj punktoj kaj ankaŭ pri kelkaj aliaj demandoj, kiuj prezentas objekton de disputado en la mondo esperantista, mi pretigos detalan raporton, kiujn mi prezentos al la diskutado kaj voĉdonado de la kongresanoj (tiun ĉi mian intencon Vi povas publikigi en Viaj sciigoj pri la kongreso). 2-3 monatojn antaŭ la kongreso mi publikigos la enhavon de miaj raportoj en la esperantaj gazetoj, por ke ĉiuj kongresanoj havu sufiĉe da tempo por pripensi ilin kaj por ke la diskutado pri ili en la kongreso estu trankvila, matura kaj fruktodona. Antaŭ la publikigado mi sendos la tekston de miaj intencataj raportoj al Vi kaj mi konsiliĝos kun Vi pri ili. La plej gravaj punktoj, pri kiuj mi raportos, estos: 1) “Deklaracio pri la esenco de la esperantismo” (tiu ĉi deklaracio, subskribota de ĉiuj kongresanoj, devos montri al la mondo tute klare la celon, karakteron kaj programon de nia agado, la senpersonecon de nia afero, la fiksitajn leĝojn de ĝia estonta evoluciado k.t.p.); 2) kreo de Konstanta Centra Komitato por la gvidado de nia afero; 3) fiksado de oficiala vortaro (pligrandigita “Universala vortaro”) kiu devos resti por ĉiam la oficiala fundamento de nia lingvo; 4) pri la demando de reformoj (mi montros unu rimedon, per kiu oni povos enkonduki en nian lingvon ĉiujn efektive necesajn plibonigojn sendanĝere, t.e. sen ia “reformado” aŭ “rompado” kaj sen ia senvalorigo de la ĝis nun kreita literaturo).

La n-ron 60 de Via “La Revue de l’Esperanto” mi ricevis kun plezuro. Estus tre bone, se Vi dissendadus kiel eble plej ofte tiajn “sciigojn pri la estonta kongreso” al ĉiuj grupoj esperantistaj de la mondo. Tiaj raportoj vekados entuziasmon kaj instigados ĉiujn grupojn, ke ili de sia flanko laboru por la sukcesigo de la kongreso.

Antaŭ du monatoj mi skribis al Vi, ke mi intencas verki himnon por la kongreso; tian himnon mi efektive verkis, sed… ho ve! Ĝi tute malprosperis al mi! Anstataŭ esprimi tion, kion mi volis, la himno sub mia plumo ricevis formon tre mallertan kaj trivialan kaj tial mi decidis ne publikigi ĝin (nur al Vi mi ĝin sendas, por montri al Vi, ke mi penis plenumi mian promeson, sed ne povis). Eble Vi en Viaj “sciigoj pri la estonta kongreso” proponos, ke niaj plej talentaj amikoj penu verki por la kongreso ian bonan impresofarantan himnon, kiun ni poste povus proponi al niaj muzikistoj por komponi por ĝi melodian kaj impresofarantan muzikon?

Kun kora saluto.

La sendita teksto de la Himno diferenciĝas disde la publikigita (Kp O.V., p. 589*) en jenaj punktoj:

v. 4 Kaj fonto de l’ vivo konstanta
8 Sincere ni preĝas.
10 Nek kun partieca fervoro;
12 Silentas nun ĉia disput’ religia,
13 Nin regas nur kredo de koro.
23 Redonu la pacon al la familio
24 De l’ filoj de Dio!
27 Subtenu nin, Dio, ne lasu nin fali,
28 Konduku Vi nian anaron!
35 Kaj Dio nin gvidos, kaj Dio nin benos
38 La muroj ekkrakos, la muroj ekbruos
43 Kristanoj, hebreoj kaj Mahometanoj
45 Ni ĉiam memoru pri bon’ de homaro
46 Kaj malgraŭ malhelpo, atako kaj baro
48 Antaŭen senfine!

La v. 28 tekstis unue: Sed lasu nin venki la baron!

La verso 45 tekstis unue: pri l’ bon’ [...]

La verso 46 tekstis unue: malhelpoj [...]

83. Poŝtkarto al Michaux (17.XII.04).

Kara Sinjoro!

Vian libron “L’Espéranto par Demandes et par Réponses” mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas Vin kore.

P.-S. — La karton kun bondeziroj de la Bulonja Grupo mi ricevis kun danko. Al la Grupo kaj al ĝia meritega prezidanto mi deziras plej bonan feliĉon por la nova jaro. Antaŭ ĉio mi deziras al la Grupo la plej brilantajn sukcesojn en iliaj laboroj por la kongreso.

1905

84. Letero al Michaux (5.I.05).

Kara Sinjoro!

Koran dankon al la estimata sinjorino Michaux kaj al Vi, estimata sinjoro, por la novojaraj bondeziroj. Ankaŭ al Vi mi sincere deziras ĉion plej bonan.

La cirkuleron “Al ĉiuj aliĝintoj” mi danke ricevis.

Mia poezio “Preĝo sub la verda standardo” ne havas la celon esti kantata aŭ deklamata en la kongreso; mi tute ne intencas publikigi tiun ĉi versaĵon, ĉar mi trovas ĝin tre nebona; mi sendis ĝin nur al Vi mem, por montri al Vi, ke mi penis plenumi mian promeson, sed mi ne sukcesis. Mi volis esprimi en tiu preĝo tiun naturan religion de la homa koro, kiu estas egala en la koroj de ĉiuj homoj, ĉu civilizitaj ĉu sovaĝaj, ĉu filozofie instruitaj ĉu tute malkleraj, kaj havas nenion komunan kun diversaj eklezioj, pastroj, elpensitaj kaj altruditaj dogmoj k.t.p. Mi volis kanti al tiu nekonata kaj nekomprenebla mistera morala forto, kiu estas la fonto de ĉio bona en la mondo… sed bedaŭrinde mi tute malsukcesis, kaj mia versaĵo ricevis formon tute sengustan kaj sentaŭgan; tial mi ĝin ne publikigos kaj mi sendis ĝin nur al Vi, private.

Se Vi volas, ke mi korektu Vian verkon por la “Kolekto aprobita” mi petas Vin, volu ĝin sendi antaŭe al Hachette, ĉar por la “Kolekto aprobita” mi havas la rajton korektadi nur tiajn verkojn, kiuj venas al mi sendite de la dirita firmo.

Kun kora saluto.

85. Letero al Cart (7.I.05: O.V., p. 532*).

Kara Sinjoro!

Ĉar ĉia respondo de mia flanko al Via cirkulera letero — kiel ajn singarde la respondo estus skribita — elvokus ĉe la legantoj la supozon, ke inter mi kaj Vi ekzistas ia malkontenteco, tial mi decidis tute ne respondi.

Sed ĉar via letero pri kiu preskaŭ la tuta mondo esperantista jam scias estis publike adresita al mi kaj mia absoluta silento povus ne sole kompromiti min, sed ankaŭ prezenti grandan maljustecon kontraŭ la firmo Möller & Borel, kiu tiom multe nun laboras kaj elspezas por la propagando de nia afero en Germanujo kaj kiu povus nun juste koleri min, se mi lasus sen rebato la atakojn kontraŭ tiuj vortaroj, kiujn ili eldonis ne sole kun mia aprobo sed laŭ mia propra konsilo kaj sub mia propra redakcio, — tial mi pensas ke estus bone, se vi mem per ia artikoleto sciigus al la esperantistoj, ke respondon al via malfermita letero vi ricevis de mi; ke la celo de via letero estis ne atako, sed nur fari proponon; ke al la neaprobantoj de la novaj vortoj mi konsilas, ke ili formulu sian deziron tute precize en formo klara kaj plenumebla (ekzemple “aprobadu” aŭ “ne aprobadu”) sed ne en tia nedifinita kaj tute ne plenumebla formo kiel ekzemple “aprobadu, sed faru tion ĉi en tia maniero, ke ĉiuj estu kontentaj” — kaj proponu ĝin al la prijuĝo* kaj voĉdono de la esperantistoj; ke mi tute ne havas la deziron altrudi al la esperantistoj mian volon kaj donis la novajn vortojn (kiel konsilon, ne kiel leĝon) nur cedante al la konstanta bombardado de preskaŭ ĉiuj esperantistoj, sed ke mi jam senpacience atendas la kongreson, por ke mi povu fordoni mian malfacilan rolon de gvidanto al ia Centra Komitato; ke mi petis vin, ke vi sciigu al la esperantistoj, ke la diversaj flataĵoj kaj la nomo “majstro”, kiun multaj uzas en siaj leteroj al mi, estas al mi tre malagrabla; ke se kelkaj vortoj havas ne severe egalan formon en diversaj vortaroj kiujn mi aprobis, tio ĉi estas nur eraro tempa, kiu pli aŭ malpli frue malaperos kaj kiu estas neevitebla ĉe tiuj treege malfavoraj kaj lacigaj cirkonstancoj, en kiuj mi estas devigata laboradi.

* Korektis Waringhien; originala teksto: prejuĝo.

Ŝajnas al mi, ke se tian artikoleton publikigos ne mi, sed vi, tiam la tuta situacio estos savita kaj ĉia ombro da supozo kvazaŭ ekzistas ia malkontenteco inter mi kaj vi aŭ inter la francaj kaj germanaj propagandistoj, malaperos. Ĉu vi ne tiel pensas? Ŝajnas al mi, ke antaŭ la kongreso ni devas severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco. Kompreneble, mi esprimas al vi nur mian opinion, sed ne mian deziron: publikigu la diritan artikoleton nur en tia okazo se vi mem aprobas mian ideon kaj se vi trovas en ĝi nenion malagrablan por vi.

Kun kora saluto kaj plej sinceraj bondeziroj por la nova jaro.

Netuŝebla al tiel admirinda humileco, Cart nenion publikigis.

Sed pli grava afero maltrankviligis la esperantistojn. En la unuaj tagoj de Januaro, Zamenhof estis mobilizita de la rusa registaro, kiel kuracisto, por la rusa-japana milito, kiu daŭris ekde Februaro 1904. Feliĉe, la armeaj instancoj decidis, ke li ne estas sufiĉe valida por milit-ekspedicio. Kaj li tuj informas la amikojn:

86. Poŝtkarto al Michaux (24.I.05).

Kara Sinjoro!

Koran dankon por Via amika letero. Pli detale mi respondos al Vi en la venonta semajno; nun mi nur rapidas sciigi Vin, ke hodiaŭ la milita estraro min tute liberigis. Mi restas en Varsovio kaj daŭrigos trankvile laboradi por nia afero.

En la n-ro de la 1-a Januaro de “Lingvo Internacia” aperas longa artikolo de Bourlet pri la vortara diskuto (Kp no 75*): li kritikas la fabrikadon de vortoj fare de la vortaristoj mem (li citas la “tute ne internacian” grimpi el la vortaro de Beaufront), sed defendas la kreon de novaj radikoj fare de la specialistoj (li montras la ridindecon de “amasigilo” por “akumulatoro”); li altiras la atenton al la fakto, multe pli grava laŭ li, ke la sama radiko prezentiĝas sub malsamaj formoj laŭ la vortaroj (li citas cigado ĉe Beaufront, cikalo ĉe Cart kaj cikado ĉe Zamenhof; kaj latugo, lagtugo, latukolaktuko, kaj li konkludas pri la nepra neceso de “internacia komitato”, pri kiu la Pariza Grupo intencas ellabori projekton. Li almetas la respondon de Zamenhof al la anonco de tiu intenco:

87. Letero al Bourlet (?.I.05: preterlasita en O.V.).

De la kongreso en Boulogne mi atendas tre multe. Mi esperas, ke tiu ĉi kongreso donos al ni komunan kaj severe difinitan organizacion, kiu estas por ni tre grava kaj necesa. Mi tre ĝojas, ke la Pariza Grupo preparas projekton de internacia gvidanta komitato. Kompreneble via projekto devos, du aŭ tri monatojn antaŭ la kongreso, esti publikigita en la esperantaj gazetoj, por ke ĉiuj kongresanoj havu sufiĉe da tempo por pripensi ĝin, antaŭ ol ni komencos diskutadi ĝin en la kongreso.

88. Poŝtkarto al Michaux (3.II.05).

Kara Sinjoro!

Volu akcepti mian plej koran dankon por Via fotografaĵo, kiun mi ricevis kun vera plezuro. Volu akcepti kun tiu ĉi letero ankaŭ mian fotografaĵon.

Estante nun treege ŝarĝita de laboroj, mi povos respondi detale Viajn leterojn ne pli frue ol post 5-6 tagoj. Nun mi nur rapidas respondi al Vi, ke diskutadon pri la supersignoj Vi povas, laŭ mia opinio, tre kuraĝe akcepti en la programon.

Tiutempe okazas en Pollando, sub la instigo de Jozef Pilsudski, provo de ribelo kontraŭ Rusio, okaze de la rusaj malvenkoj en Port-Artur. Masakroj en Varsovio.

89. Letero al Michaux (9.II.05).

Kara Sinjoro!

Pardonu, ke mi ne skribis ankoraŭ al Vi pli vaste, ĉar en la lasta tempo mi havis multegon da laboroj kaj diversaj klopodoj. Mi skribis jam al Vi, ke pro la malforta stato de mia sano la milita estraro liberigis min de veturado al la milito; sed tiu ĉi liberigado daŭris 2 semajnojn. En tiuj du semajnoj mi nenion povis fari kaj tial, reveninte hejmen el la milita malsanulejo mi trovis grandegan amason da laboroj, kiuj kolektiĝis en la daŭro de tiu tempo. Poste baldaŭ komenciĝis la tumultoj en nia urbo, pri kiuj Vi kredeble scias el la gazetoj. Multe da personoj estis mortigitaj. Kompreneble nenia rezultato estis atingita, ĉar la bone armita kaj senkompata soldataro montriĝis multe pli forta ol la malfeliĉa tute senarma popola amaso. Nun nia urbo jam trankviliĝis, kvankam ankoraŭ ne tute.

Pri la demando de la Kanadanoj mi jam skribis al Vi, ke mi nenion havas kontraŭ tio, ke Vi akceptu en la programon de la kongreso la diskutadon pri la supersignoj. Sed la Kanadanoj devas promesi, ke ili faros sian proponon en formo de dezirokonsilo, sed ne en formo de ia postulo kaj ke ili ne faros malpacon en la okazo, se la plimulto de la kongreso eble forĵetos ilian proponon. (Espereble la kongreso nek akceptos nek forĵetos tiun ĉi proponon, sed simple transdonos ĝin, kiel ĉiujn aliajn dubajn demandojn, al la decido de la konstanta Centra Komitato, kiu estos kreita en la kongreso).

Ĉu Vi ricevis antaŭ 6-8 semajnoj mian leteron, en kiu mi skribis pri kelkaj tre gravaj proponoj, kiujn mi intencas fari al la kongreso? Mi intencas proponi: a) projekton de “Centra Komitato”, kiu estos elektata periode de la tuta mondo esperantista kaj prezentos la plej altan kaj solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon; b) projekton de “Deklaracio pri la esenco de esperantismo”, kiu — se la kongreso ĝin aprobos — estos subskribita de ĉiuj kongresanoj kaj dissendita al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo, por publike fermi la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj doni al ĉiuj esperantistoj tute klaran gvidilon en ilia agado; c) projekton de iom-post-ioma plibonigado kaj riĉigado de la lingvo sen iaj rompoj aŭ ŝanĝoj; d) projekton de eldono de pli plena oficiala vortaro.

Ĉiujn tiujn ĉi kvar projektojn mi pretigos ne pli malfrue ol ĝis la mezo de Aprilo; tiam mi ilin sendos antaŭe al Vi, por konsiliĝi kun Vi, kaj poste mi ilin publikigos en la ĉefaj esperantaj gazetoj, por ke la kongresanoj povu bone pripensi kaj prijuĝi ilin antaŭ la kongreso.

Akceptu mian plej sinceran kaj koran dankon por la varmaj amikaj sentoj, kiujn Vi esprimis kaŭze de la milita ordono, kiun mi ricevis, kaj por la energiaj penoj, kiujn Vi volis entrepreni por mia liberigo. Mi neniam povus akcepti tiajn grandajn laborojn kaj oferojn, kiujn Vi volis fari por mia persono; sed la tutan sinceran grandan amikecon de Viaj intencoj mi ŝatas tre alte kaj mi dankas Vin el la tuta profundeco de mia koro.

La timo de s-ro Bourlet estis tute senkaŭza; ĉar se mi eĉ devus iri al la milito, mi sendube zorgus, ke nia afero kaj nia kongreso nenion suferu de tio ĉi; se mi ne povus partopreni en la kongreso per mia korpo, mi partoprenus en ĝi per mia animo, kaj ĉiujn necesajn proponojn kaj projektojn mi sendus al Vi, por ke Vi ilin prezentu al la kongreso en mia nomo. Nun, kiam oni min liberigis, mi partoprenos en la kongreso persone.

La granda malamikeco de s-ro Bourlet kontraŭ s-ro de Beaufront estis por mi ĉiam tre dolora; ĉiuj miaj provoj konvinki s-ron Bourlet, ke s-ro de Beaufront havas tre grandajn meritojn en nia afero donis nenian rezultaton kaj ĉiam nur pli kolerigis lin. Mi tamen esperas, ke pli aŭ malpli frue la interna malpaco kvietiĝos kaj en nia kongreso ĝi ne montriĝos. En ĉia okazo ni devus kompreneble eviti ĉion, kio povus doni kaŭzon al montriĝo de tiu ĉi malamikeco. Se ni parolos en la kongreso pri la meritoj de la plej gravaj esperantistoj, ni devus eviti ĉiujn nomojn; sed ĉar tio ĉi kredeble estos ne ebla, ni devos prezenti la grandajn meritojn de ambaŭ personoj en tia maniero, ke neniu el ili sentu sin ofendita.

Mian fotografaĵon mi sendis al Vi; dokumentojn mi bedaŭrinde ne povas sendi al Vi, ĉar mi havas neniajn, kiuj povus interesi Vin. Se Vi volas havi iajn detalojn pri mi aŭ pri mia vivo, faru demandojn, kaj mi kun plezuro respondos al Vi tute malkaŝe.

Ĉar la vorto “arbitra” ekzistas en tute difinita senco jam en la “Universala Vortaro”, tial ŝanĝi ĝian signifon estas neeble; por la senco tribunala mi konsilus al Vi uzadi la vorton donitan en la germana vortaro, nome “arbitracia” (arbitracio, arbitracii, arbitracianto k.t.p.).

Kun plej kora saluto.

90. Letero al Cart (11.II.05: O.V., p. 534*).

[...] Pacigi inter si s-ron Bourlet kaj de Beaufront mi jam provis kelkajn fojojn, sed tute sen rezultato. La plej bona rimedo, por sendanĝerigi por nia afero ilian malpacon, estos la kreo de “Centra Komitato”, kiu estos elektita kaj periode reelektata de la tuta mondo esperantista kaj prezentos ĉiam la plej altan kaj solan aŭtoritaton en ĉiuj demandoj tuŝantaj nian aferon [...]

En la n-ro de la 15. de Februaro de “Lingvo Internacia” aperas “Nefermita Letero” de Beaufront al la redakcio de “Lingvo Internacia”, en kiu li akre respondas al la akuzo de Bourlet pri “grimpi” (Kp super no 87*), ke tiun vorton proponis Zamenhof mem, kaj deklaras sin preta “fotografigi kaj publikigi ĉiujn vortojn, klarigojn au respondojn donitajn al mi de D-ro Zamenhof por miaj verkoj”!

En la sama n-ro aperas ankaŭ la protokolo de fondo de la “Presa Esperantista Societo” (Kp super no 74*), kiu okazis la 12. Februaro 1905. Tiu societo, kies administrantaron prezidos Cart ludos gravan kaj utilan rolon en la franca movado; bedaŭrinde ĝi ĉiam suferos je manko de kapitalo, kaj tro limigos sin je esperantaj preslaboroj en tempo, kiam tiaj tute ne sufiĉis por certigi la vivon de komerca firmo.

De tiu momento, ĉiu el la tri ĉefaj Parizaj gvidantoj posedas sian gazeton kaj aferon: BeaufrontL’Espérantiste” kaj la SFPE, Cart “Lingvo Internacia” kaj la “Presa Societo”, Bourlet la baldaŭ aperontajn “Paris-Esperanto” kaj “La Revuo”, la Parizan Grupon kaj la firmon Hachette. En la unuaj jaroj, la ĉefa konflikto okazos, pro komercaj kaŭzoj, inter la Presa S. kaj Hachette, kaj sekve Beaufront, pro malamikeco al Bourlet, kunlaboros kun Cart kaj la Presa; sed en la tempo de la Ido-krizo, inverse Cart kaj Bourlet unuiĝos kontraŭ Beaufront.

91. Poŝtkarto al Bourlet (20.II.05).

Kara Sinjoro!

La leteron subskribitan de ĉiuj partoprenintoj en la vespermanĝo de 12 Februaro kaj ankaŭ la tre interesan kaj por mi tre karan fotografaĵon de ĉiuj partoprenintoj mi ricevis kun vera plezuro kaj mi dankas tre kore Vin kaj ĉiujn subskribintojn de la letero. Ĉe la venonta vespermanĝo volu transdoni al ĉiuj partoprenantoj mian plej koran saluton kaj mian esperon baldaŭ havi la plezuron konatiĝi kun ĉiuj persone.

92. Letero al Michaux (21.II.05).

Kara Sinjoro!

Vi petas, ke mi donu al Vi detalojn pri mi kaj mia vivo. Tre volonte mi tion ĉi faros, kiom mi povos, sed bedaŭrinde mi povos fari ne tre multe. Jen estas la kaŭzoj: por la estontaj generacioj mia biografio eble estos ne seninteresa, ĉar efektive mia tuta vivo, de la plej frua knabeco ĝis nun, prezentas unu konstantan kaj seninterrompan serion da diversaj bataloj: a) interne en mi konstante bataladis reciproke diversaj idealoj kaj diversaj celadoj, kiuj ĉiuj egale estis por mi ordonaj, sed kiujn reciproke interkonsentigi estis ofte treege malfacile, kaj tio ĉi multe min turmentadis; b) ekstere mi ofte devis bataladi kontraŭ diversaj malhelpoj, ĉar neniam miaj idealoj apartenadis al la idealoj en modo kaj tial neniam mankis al mi mokantoj kaj atakantoj. Krom tio mi tre multe da jaroj havis grandajn kaj tre turmentajn klopodojn kun la akirado de mia pano kaj tiu ĉi batalado pri la pano tre venenis mian vivon. En la lastaj jaroj mi fine atingis tion, ke pano jam al mi ne mankas; sed ho ve, la longa batalado min tre lacigis, kaj nun, ne havante eĉ plenajn 46 jarojn, mi jam sentas min kiel homo 60-jara.

Pri mia interna batalado kaj pri miaj idealoj mi volus kaj povus rakonti al vi tre multe. Sed se, kiel mi jam diris, por la estontaj generacioj mia rakonto eble havus kelkan intereson — por la nuntempa generacio tiu ĉi rakonto estus tute ne oportuna. Ĉar tuj en la komenco de mia rakonto mi devus necese raporti, ke mi estas hebreo kaj ĉiuj miaj idealoj, iliaj naskiĝo, maturiĝado kaj obstineco, la tuta historio de miaj konstantaj bataladoj internaj kaj eksteraj — ĉiuj estas sendisige ligitaj kun tiu ĉi mia hebreeco. Mi neniam kaŝas mian hebreecon kaj ĉiuj esperantistoj tion ĉi scias; mi kun fiereco alkalkulas min al tiu ĉi tiel antikva kaj tiom multe suferinta kaj batalinta popolo, kies tuta historia misio konsistas, laŭ mia opinio, en la unuigo de la nacioj en la celado al “unu Dio”, t.e. unuj idealoj por la tuta homaro; sed en la nuna tempo de la naciaj ŝovinismoj kaj de tre vastigita antisemitismo, fari el mia hebreeco temon por publika parolado estus neoportune kaj povus malutili al nia afero. Kaj paroli detale pri mia vivo kaj pri la historio de miaj ideoj sen konstanta ripetado pri mia hebreeco estus preskaŭ neeble.

Se mi ne estus hebreo el la ghetto, la ideo pri la unuigo de la homaro aŭ tute ne venus al mi en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus min tiel obstine en la daŭro de mia tuta vivo. La malfeliĉon de la homara disiĝo neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo el la ghetto. La necesecon de lingvo sennacia, neŭtrale homa neniu povas senti tiel forte, kiel hebreo, kiu estas devigata preĝi al Dio en jam longe mortinta lingvo, ricevas sian edukadon kaj instruadon en lingvo de popolo, kiu lin forpuŝas, havas samsuferanojn en la tuta mondo kaj ne povas kun ili kompreniĝadi. Mi havas nun nek tempon, nek paciencon por detale klarigi al vi la situacion de la rusaj hebreoj, kaj la influon de tiu ĉi situacio sur mian tutan celadon kaj bataladon. Mi nur simple diros al vi, ke mia hebreeco estis la ĉefa kaŭzo, kial mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro.

Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue (eble tre baldaŭ), kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas kaj pri kiu mi ian alian fojon eble skribos al vi. Tiu ĉi plano (kiun mi nomas “Hilelismo”) konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj, sen la kreado de iaj nove elpensitaj dogmoj kaj sen la bezono, ke la popoloj forĵetu siajn religiojn ĝisnunajn. Mia plano konsistas en la kreado de tia religia unuiĝo, kiu pace enprenus en Sin kaj interpacigus en si ĉiujn ekzistantajn religiojn en tia sama maniero, kiel ekzemple regno pace enprenas en sin diversajn apartajn familiojn, devigante neniun el ili rifuzi siajn apartajn familiajn tradiciojn.

Sed se mia hebreeco naskis, fortikigis kaj obstinigis en mi la celadon al unuiĝo de la homaro, tiu ĉi sama mia hebreeco ankaŭ kreis por mi diversajn malhelpojn sur mia vojo, aperigis ĉe mi konstantan internan bataladon, kiu ofte tre forte min turmentadis kaj lacigadis (interalie tia interna batalado turmentas min tre forte en la daŭro de la lastaj 5 jaroj, en kiuj mi devis ofte ŝanĝadi kaj reŝanĝadi la planon de mia “Hilelismo” kaj ĝis nun mi ne venis ankoraŭ al ia definitiva kaj lasta decido).

Se mi ne estus hebreo, tiam mi povus min fordoni al mia revo tute kaj absolute; sed ĉar mi apartenas al popolo, kiu tiom multe suferadis kaj plej parte ankoraŭ nun terure suferas (precipe en Rusujo, kie la konstantaj ĝemoj de mia malfeliĉa, terure premegata kaj kalumniata popolo venenas al mi la vivon), tial tre ofte turmentadis min la penso, ke mi ne havas la moralan rajton laboradi por idealoj neŭtrale homaj, kiam mia popolo tiom multe suferas kaj havas por si tiom malmulte da batalantoj. Krom tio mi ofte ripetadis al mi: “Kiam hebreo laboras por la unuigado de la homaro, oni nur mokados kaj atakados lin, oni diros, ke li faras tion ĉi nur el egoismo, por depreni de la pli feliĉaj nacioj tiujn privilegiojn, kiujn ili havas en komparo kun la malfeliĉa kaj ĉie persekutata hebrearo. Fortigu la situacion de via propra popolo, donu al via popolo landon, lingvon kaj gloron, kaj nur tiam vi havos la rajton paroli pri unuigado de la popoloj, tiel same kiel pri socialaj reformoj povas sukcese paroli nur riĉulo, kiu oferas, sed ne malriĉulo, kiu postulas”. Ĉiufoje kiam tiuj pensoj min atakadis, en mi vekiĝadis ambicio pri mia ĉiam persekutata kaj en ĉiuj rilatoj malfeliĉa popolo kaj mi (pro amo al mia ĉefa idealo mem) fariĝadis patrioto de mia popolo. Longan tempon en mia juneco mi estis varmega “sionisto” (tiam la sionismo ne estis ankoraŭ en modo, mi estis unu el la unuaj pioniroj de tiu ĉi ideo kaj tiam miaj sampopolanoj forte mokadis min, kiam mi kun juna flameco kaj profunda kredo paroladis al ili pri la rekonstruo de la Palestina hebrea regno). Mi laboris energie por tiu ideo, mi fondis sukcese la unuajn grupojn sionistajn. (Post 3-4 jaroj de energia laborado por la sionismo mi venis al la konvinko, ke tiu ĉi ideo kondukos al nenia celo kaj tial mi forĵetis tiun ĉi ideon, kvankam en la koro ĝi restis por mi ĉiam kara, kiel agrabla sed neplenumebla revo; kiam en 1897 naskiĝis la granda sionista movado aranĝita de Herzl, mi jam ne povis aliĝi al ĝi.) Sed eĉ tiam, kiam mi estis flama sionisto, mi neniam ĉesis revadi kaj laboradi por la ĉefa mia ideo (unuigo de la homaro). Mi esperis, ke, kiam mia popolo akiros iam sian antikvan hejmon kaj feliĉecon, ĝi plenumos kun sukceso tiun sian historian mision, pri kiu revis Mozeo kaj Kristo, kaj vole-ne-vole ĝi devos fondi popolon kaj landon idean, neŭtrale homan kun neŭtrala sengenta lingvo kaj neŭtrale-homa filozofie-pura religio, kaj plenumiĝos la vortoj de la Biblio, ke ĉiuj popoloj venados Jeruzalemon por adoradi la unu kaj solan “Dion” kaj Jeruzalemo fariĝos centro, kiu frate unuigos la tutan homaron…

Ĉar la pli granda parto de nia popolo (precipe en Rusujo) ne uzas la lokajn lingvojn, sed parolas per aparta “ĵargono” hebrea-germana (la tiel nomata “yiddisch”), kiu ĝis nun ankoraŭ posedas nenian gramatikon, tial mi antaŭ longatempe dediĉis ĉirkaŭ 2 jarojn al la fundamenta esplorado de tiu ĵargono, mi esploris ĉiujn ĝiajn leĝojn kaj mi ellaboris ĝian gramatikon (kiun mi tamen neniam publikigis) (Kp no 426*). Poste mi tamen forĵetis tiun ĉi laboradon, ĉar mi opiniis, ke la vekado de la kvazaŭ-nacia patriotismo ĉe la hebreoj povus esti malutila por ili mem kaj por la ideo de la unuiĝo de la homaro.

Estis tempo, kiam mi pensis, ke ĉiuj loĝantoj de unu lando devas peni havi unu religion kaj paroli unu lingvon. Por tiu ĉi ideo ankaŭ mi volis komenci propagandon, sed mi ĝin tre baldaŭ forĵetis, ĉar mi konvinkiĝis, ke la ideo estas nebona.

Mi ne povas rakonti al vi tute detale la tutan historion de miaj ideoj kaj celadoj, ĉar unue tio ĉi postulus de mi tro multe da tempo, kaj due ĝi estus tute neinteresa por Vi kaj materialon por Via publika parolado ĝi ne povus doni al Vi. Mi rakontis iom nur al Vi persone, por ke Vi havu kelkan proksimuman ideon pri mia vivo; sed paroli pri tio ĉi publike oni nun ne devas. Mi volis nur diri al Vi, ke, kvankam de mia plej frua infaneco en mi ĉiam superregadis la “homo”, tamen pro la mal-feliĉega stato de mia popolo, en mia koro ofte vekiĝadis la “patrioto”, kiu terure bataladis en mia koro kontraŭ la “homo”. En la lastaj 10 jaroj la “homo” kaj “patrioto” iom post iom interpaciĝis en mia koro en formo de “Hilelismo”, pri kiu mi supre aludis al Vi kaj kies esencon mi kredeble publikigos post unu aŭ du jaroj. Unu libron pri la Hilelismo difinitan speciale por la rusaj hebreoj kaj verkitan en lingvo rusa mi jam publikigis (sub la tre sekreta pseŭdonimo “Homo sum”) antaŭ 4 jaroj; sed pri tiu ĉi libro preskaŭ neniu scias, ĉar mi sendis ĝin al neniu gazeto kaj nur cirkuligis ĝin kiel “ballon d’essai* inter negranda nombro da inteligentaj hebreoj. La opinio, kiun mi aŭdis pri tiu ĉi libro, servos al mi kiel sperto por la venonta definitiva formigo de mia ideo, kiun mi intencas post kelkaj jaroj prezenti al la inteligentuloj de ĉiuj nacioj kaj religioj.

* Francaĵo: provbalono.

El la kelkaj ekzemploj, kiujn mi donis al Vi, Vi vidas, ke la historio de miaj ideoj tute ne povus servi kiel temo por Via publika parolado. Tial mi silentos pri ili kaj mi donos al Vi nur kelkajn sekajn datojn el mia biografio. [Tiujn ĉi datojn mi donas al Vi ne kiel publikigotan leteron, sed nur private, kiel materialon; prenu el ili nur tion, kion Vi trovos utila.]

Mi naskiĝis en Bialystok la 15. de Decembro 1859. Mia patro [kiu ankoraŭ vivas] kaj avo estis instruistoj de lingvo. La homa lingvo estis por mi ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe mi amis tiun lingvon, en kiu mi estis edukata, t.e. la lingvon rusan; mi lernadis ĝin kun plej granda plezuro; mi revis iam fariĝi granda rusa poeto [en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn kaj en la 10-a jaro de mia vivo mi skribis 5-aktan tragedion]. Mi kun plezuro lernadis ankaŭ diversajn alian lingvojn, sed ili interesadis min ĉiam pli teorie ol praktike; kaj ĉar mi neniam havis la eblon ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar mi ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la buŝo, tial mi libere parolas nur en tri lingvoj (ruse, pole kaj germane), la lingvon francan mi legas libere sed parolas ĝin tre malmulte kaj malbone; krom tio mi en diversaj tempoj lernis iom ankoraŭ ĉirkaŭ 8 aliajn lingvojn, kiujn mi konas tamen nur tre malmulte kaj nur teorie.

En mia infaneco mi amis tre pasie la lingvon rusan kaj la tutan rusan regnon; sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke mian amon oni pagas per malamo, ke ekskluzivaj mastroj de tiu lingvo kaj lando nomas sin homoj, kiuj vidas en mi nur senrajtan fremdulon (malgraŭ ke mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris en tiu ĉi lando), ĉiuj malamas, malestimas kaj premegas miajn fratojn; mi vidis, ke ankaŭ ĉiuj aliaj rasoj loĝantaj en mia urbo sin reciproke ĉiuj malamas kaj persekutas… kaj mi multe suferis de tio ĉi, kaj mi komencis revadi pri tia feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn.

En la jaro 1869 mi eniris en la Bialistokan realan gimnazion; sed post du monatoj mi devis eliri pro grava malsano (en mia infaneco mi tre ofte estadis malsana); en 1870 mi eniris denove kaj mi lernis kun grandaj sukcesoj (mi devas rimarki, ke en la tuta 9-jara daŭro de mia gimnazia lernado, kiel en Bialystok, tiel poste en Varsovio, mi estis ĉiam la unua en mia klaso; la instruantoj rigardadis min kiel treege kapablan kaj miaj kolegoj profetadis [sen la envio, sed tre bondezire, ĉar neniam mi havis inter la kolegoj ian malamikon], ke mi havos en la vivo ĉiam la plej grandajn sukcesojn; tio ĉi tamen poste tute ne plenumiĝis kaj mi longe devis batali ĝis mi ellaboris al mia familio modestan panon). En 1873 miaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie mia patro ricevis la oficon de instruisto de germana lingvo en la reala gimnazio. Mi restis 5 monatojn dome por lerni la lingvojn latinan kaj grekan, kaj poste mi eniris en la Varsovian 2-an filologian gimnazion, kiun mi finis en la jaro 1879. Tiam mi forveturis Moskvon kaj eniris tie en la medicinan fakultaton de la tiea universitato. Miaj Moskvaj kolegoj estis reprezentantoj de tre multaj plej diversaj rasoj, kaj tio ĉi fortikigis en mi la celadon al unuigita homa familio. Baldaŭ la financa stato de miaj gepatroj fariĝis tre malbona, ili ne povis jam tenadi min en Moskvo, kaj tial en 1881 mi revenis Varsovion, eniris tie en la universitaton, kiun mi finis en la komenco de Januaro 1885. Mi forveturis tiam en la vilaĝo Vejseje, por komenci kuracistan praktikon. Praktikinte tie en la daŭro de 4 monatoj, mi konvinkiĝis, ke mi por la komuna medicina praktiko tute ne taŭgas, ĉar mi estas tro impresiĝema kaj la suferoj de la malsanuloj (precipe de la mortantoj) tro multe min turmentis. Tiam mi revenis Varsovion kaj decidis elekti por mi specialecon pli trankvilan, nome la malsanojn de okuloj. Mi laboris en la daŭro de 6 monatoj en la okulista apartaĵo de unu Varsovia malsanulejo, poste mi lernis kelkan tempon en la klinikoj de Vieno (Aŭstrujo) kaj en la fino de 1886 mi komencis okulistan praktikadon en Varsovio. Tiam mi konatiĝis kun mia nuna edzino, Klaro Zilbernik el Kovno (ŝi tiam gastis ĉe sia fratino, loĝanta en Varsovio). La 9-an de Aŭgusto 1887 mi edziĝis. Al mia fianĉino mi klarigis la tutan esencon de mia ideo kaj la planon de mia estonta agado. Kaj mi demandis ŝin, ĉu ŝi volas ligi kun mi sian sorton. Ŝi ne sole tute konsentis, sed ŝi donis al mia tuta dispono la sumon da mono, kiun ŝi posedis, kaj tio ĉi donis al mi la eblon, post longa vana serĉado de eldonanto, fine eldoni mem [en Julio 1887] miajn unuajn kvar broŝurojn (lernolibro de Esperanto en lingvoj rusa, pola, germana kaj franca). Baldaŭ poste mi eldonis la “Duan libron”, “Aldonon”, “Neĝan Blovadon” kaj “Gefratojn” (verkitajn de Grabowski), Tradukon de “Dua Libro” kaj “Aldono”, Mezan Vortaron Germanan, Plenan Vortaron rusan, anglan kaj svedan lernolibron, Princinon Mary, Adresaron k.t.p., kaj mi ankaŭ donis la necesan monon por la eldono de la verkoj de Einstein kaj H. Philips. Mi ankaŭ donis multajn anoncojn en la gazetoj, dissendis grandan nombron da libroj k.t.p.

Esperanto baldaŭ forglutis la pli grandan parton de la mono de mia edzino; la tutan reston ni baldaŭ formanĝis, ĉar la enspezoj de mia kuracista praktiko estis terure malgrandaj. En la fino de 1889 ni restis sen kopeko!

Tre malĝoja estis tiam mia vivo. Mi devis forlasi Varsovion kaj serĉi mian panon en ia alia loko. Mia edzino devis forveturi kun mia infano al sia patro kaj mi veturis (en novembro 1889) en la urbo Ĥerson (suda Rusujo), kie ne estis okulistoj [tie estis nur unu okulistino], kaj kie mi tial esperis trovi panon por mia familio. Sed mia espero min terure trompis: miaj tieaj enspezoj ne sole ne donis al mi eblon nutri mian familion, sed eĉ por mi mem ili ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! Mi simple kaj litere, ofte, ne havis eĉ kion manĝi: tre ofte mi restadis sen tagmanĝo! Nek mia edzino, nek miaj parencoj ion sciis pri tio ĉi, ĉar mian edzinon mi ne volis malĝojigi, kaj en miaj leteroj mi konstante konsolis ŝin, ke estas al mi tre bone, ke mi havas tre bonajn esperojn, ke mi baldaŭ venigos ŝin al mi k.t.p. Tamen fine mi ne povis jam pli elteni kaj mi devis konfesi al mia edzino la tutan mian staton. Mi estis tiam ankoraŭ tro fiera, por akcepti de iu monan helpon; tamen la malĝojeco kaj la insistaj petoj de mia edzino devigis min akcepti monan subtenadon de mia bopatro (kiu tiam kaj ankaŭ poste neniam rifuzadis al mi sian helpon kaj elspezis por mi tre multe da mono) kaj mi revenis Varsovion, esperante, ke nun mia kuracista praktiko iros pli bone. En Majo 1890 mi revenis Varsovion.

Ankaŭ tiun ĉi fojon la espero min trompis. Miaj enspezoj tute ne pligrandiĝadis, miaj ŝuldoj kreskadis. Fine ne havante jam la eblon pli atendi, mi en Oktobro 1893 transloĝiĝis kun mia familio en la urbon Grodno. Tie miaj enspezoj estis pli grandaj ol en Varsovio kaj la vivo estis malpli kara. Kvankam ankaŭ en Grodno miaj enspezoj tute ne kovradis miajn elspezojn kaj mi devis ĉiam ankoraŭ prenadi subtenon de mia bopatro, tamen mi pacience tenis min tie en la daŭro de 4 jaroj. Sed ĉar miaj infanoj pligrandiĝadis kaj postulis pli kostan edukadon kaj la urbo Grodno estas tiel malriĉa, ke okulisto neniam povos tie multe pligrandigi siajn enspezojn, tial laŭ la insista deziro de mia bopatro mi en la fino de 1897 decidis denove reveni Varsovion kaj fari tie ĉi la lastan provon.

La stato de mia animo estis tiam terura. Mi sentis tre bone, ke tio ĉi estas mia lasta provo, kaj se ĝi ankaŭ nun ne sukcesos al mi, mi estas perdita. En la daŭro de la unua jaro mi preskaŭ freneziĝis de malespero. Sed fine, dank’ al la lasta streĉo de mia energio, la sorto komencis esti por mi pli favora. Baldaŭ mia kuracista praktiko komencis pli kaj pli grandiĝadi kaj jam de la jaro 1901 ĝi estas tiel granda, ke miaj enspezoj tute kovras miajn elspezojn. Mi estas savita. Post multaj jaroj de granda suferado kaj batalado mi nun fine ricevis pli trankvilan vivon, kaj havas tute sufiĉan panon por mia familio (kvankam kompreneble mi devas vivi tre modeste kaj kalkuli ĉiun kopekon). Mi loĝas en unu el la plej malriĉaj stratoj de Varsovio, miaj pacientoj estas homoj malriĉaj kaj pagas al mi tre malmulte; mi devas akceptadi 30-40 pacientojn ĉiutage, por havi de ili tiom, kiom aliaj kuracistoj havas de 5-10 pacientoj; tamen mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon.

Mi havas nun 3 infanojn: unu filon kaj du filinojn.

Mi estas tre laca kaj lacigis ankaŭ Vin per mia longega letero. Adiaŭ!

P.-S. — Supre mi diris, ke vastan publikan paroladon pri mia nacieco mi trovas en la nuna tempo neoportuna, ĉar mi devas nun eviti ĉion, kio senbezone donus kaŭzon al grandaj disputoj; sed kaŝi mian naciecon mi tute ne deziras; kaj se Vi parolos pri mia nacieco, volu diri, ke mi nomas min Ruslanda hebreo.

(Vidu la apendicon*.)

93. Letero al Bourlet (27.II.05).

Kara Sinjoro!

La 107 rublojn 10 kop. [fr. 285,95] mi danke ricevis kaj enskribis en nian kalkulon.

Estas al mi tre agrable, ke la firmo Hachette decidis lukse eldoni la libron “Fundamento de Esperanto”. Pro la granda malordo, kiu estas nun en nia urbo, mi havas nun multe da klopodoj kaj zorgoj. Kiam mi iom liberiĝos, mi tuj pretigos la verkon kaj skribos por ĝi antaŭparolon.

Mi dankas kore la Grupon Parizan por ĝia invito, ke mi venu Parizon. Kun plezuro mi penos plenumi tiun ĉi afablan inviton kaj veturante al la kongreso mi vizitos Parizon. Sed kun s-ro Bréton kaj la firmo Hachette mi bedaŭrinde ne povos multe paroli, ĉar la lingvon francan mi nur komprenas sed paroli ĝin mi povas nur tre malmulte kaj malbone.

Al s-ro Javal mi estas tre danka por la intenco inviti min al si; sed mi tre ne volus iun ĝeni kaj mi pensas, ke estos pli bone, se mi loĝos en ia hotelo.

94. Letero al Michaux (28.II.05).

Kara Sinjoro!

La fotografaĵon de la ĉefoj de la Bulonja Grupo mi ricevis kun plezuro kaj mi dankas Vin kore. Estos al mi tre agrable konatiĝi kun ĉiuj persone en Aŭgusto.

La karakteron de C. B. mi konas kaj mi ĉiam penos esti singarda.

Vian projektan programon de la kongreso mi plene aprobas; ankaŭ ĉiujn ŝanĝojn, kiujn Vi eble volos fari en tiu ĉi programo mi sendube povos nur aprobi, ĉar mi mem estas tre nekompetenta kaj nesperta en tiaj aferoj kaj mi estas konvinkita, ke Vi mem scios aranĝi ĉion la plej bone.

Se Vi trovas utila, ke sur la memoraĵa medalo estu mia portreto, en tia okazo mi sendos al Vi post kelke da semajnoj mian fotografaĵon profilan kaj sen okulvitroj.

Kapitano Capé atingis intertempe du propagandajn sukcesojn: li interesigis al Esperanto la revuon “La Politikaj kaj Literaturaj Analoj”, en kiu oni permesis al li publikigi kurson, kaj la francan naciistan verkiston François Coppée, kiu permesis al li traduki la komencon de lia memorlibro, sub la titolo “Unua ĉapitro de miaj memorskriboj”. Jen la gratuloj de Zamenhof.

95. Letero al Kapitano Capé-Montrosier (?.III.05; la du unuaj paragrafoj estas retradukitaj el la franca).

Kara Sinjoro!

Mi sciiĝis kun vera plezuro, ke Vi sukcesis interesigi al nia afero la gravan revuon “Les Annales Politiques et Littéraires”, kaj ke Vi nun faras Esperantan kurson en tiu revuo. Tio estas grava akiro por nia movado, kaj ĉiuj esperantistoj, kiuj jam de longe konas Vian nelacigeblan kaj tre fruktodonan agadon por nia afero, tre alte ŝatos Vian novan meriton.

Ni devas esti tre dankaj al la revuo mem, ke ĝi tiel sin montris progresema kaj kuraĝis doni sian apogon al afero, kiu povas sendube alporti pli grandan bonon al la homaro, dum tiun kuraĝon ankoraŭ ne havis plejparte el la aliaj revuoj.

Ankaŭ grandan servon Vi faris por nia afero per tio, ke Vi ekinteresigis por Esperanto la gloran François Coppée kaj ricevis de li la permeson traduki Esperante lian “Premier chapitre de mes mémoires”, kaj ricevis de li ankaŭ la konfeson, ke en Esperanto li vidas ne malamikon por la ekzistantaj lingvoj naciaj (kiel krias niaj miopaj kontraŭuloj), sed kontraŭe la plej bonan ŝirmilon, por gardi la naciajn lingvojn de konstanta difektiĝado. Via traduko de la Coppée-a verketo povos esti certe bona propagandilo en la manoj de la esperantistoj.

Boirac, instalita en Diĵono, daŭrigadis sian aktivecon, interalie per la traduko de la Molière-a “Don Juan”, kiun li deziris eldonigi al Hachette.

96. Letero al Boirac (9.III.05: Heroldo de Esperanto, 10.XII.33).

Tre Estimata Sinjoro!

Kun granda plezuro mi tralegos Vian tradukon por enpreni ĝin en la “Kolekton Aprobitan”.

Por mi estas tute egale, ĉu legi la verkon en manuskripto, ĉu* en prova presaĵo, — Vi povas fari, kiel Vi trovas por Vi la plej oportune, t.e. sendi al mi aŭ la manuskripton aŭ la provan presaĵon.

* Unua teksto: aŭ.

Kun alta estimo kaj kora saluto.

97. Letero al Bourlet (12.III.05).

Kara Sinjoro!

Al s-ro Javal mi jam skribis, ke mi akceptas kun danko lian inviton. En Parizo mi povos esti ne pli ol 2 tagojn, ĉar mi vivas de mia ĉiutaga perlaborado kaj ne povas permesi al mi foresti tro longe el Varsovio.

Hieraŭ mi sendis al Vi la manuskripton de la verko “Fundamento de Esperanto”. Volu tralegi tie mian antaŭparolon kaj skribi al mi, ĉu Vi kaj la firmo Hachette ĝin akceptas. Mi volis doni en tiu ĉi verko nur tion, kio povus havi efektivan karakteron de Fundamenta Dokumento. Tial mi ne aldonis la ekzercojn el la “Dua Libro”, tiom pli ke granda parto de* tiuj ekzercoj estas senŝanĝe enprenita en la “Ekzercaron”.

* Unua teksto: el.

Pri la hispana aldono ŝajnas al mi, ke estus multe pli bone ne doni ĝin, ĉar: 1) la aldono de io nova difektus la karakteron de dokumenteco de la verko;

2) ĝis mi trovos personon, kiu tradukos por la libro la 3 verkojn, pasos tro multe da tempo kaj Hachette dume ne povos komenci la presadon.

Se Vi aprobas mian opinion, ke estas bone presi sen la parto hispana, tiam volu elstreki el mia antaŭparolo tiun pecon, kie mi parolas pri la parto hispana. Sed se Hachette deziras nepre havi la parton hispanan, tiam volu min sciigi kaj mi turnos min al iu hispana esperantisto.

Volu skribi al mi, ĉu Hachette konsentas publikigi la verkon en tiu formo, en kiu mi ĝin sendis al Vi.

98. Letero al Michaux (14.III.05).

Kara Sinjoro!

Kun vera plezuro mi ricevis la fotografaĵon de Via estimata familio kaj mi dankas Vin kore. Mi ĝojas, ke mi post ne tre longa tempo havos la plezuron konatiĝi kun ĉiuj persone.

La demandon pri la supersignoj decidos la kongreso. Ŝajnas al mi, ke Via propono anstataŭigi “h” par “y” (renversita “h”) estas neoportuna kaj kredeble ne trovos multe da aprobantoj. Mi tamen ne volas ion antaŭdecidi, kaj se Via propono trovos aprobantojn, mi ankaŭ nenion havos kontraŭ ĝi, ĉar mi mem volonte akceptos ĉion, kio havos por si la plimulton da voĉoj.

Mian artikolon pri la “Centra Komitato” mi sendos al Vi post 2-3 semajnoj. La 4-5 projektojn, kiujn mi intencas proponi al la voĉdonado de la kongreso, mi dezirus antaŭe publikigi, por ke la kongresanoj povu antaŭe prepariĝi. Kiel mi povus publikigi ilin la plej bone?

Se Vi elektis ian oficialan organon por la aferoj de la kongreso (ekzemple Vian “Revue de l’Espéranto”?) tiam eble estus la plej bone presi ĉion en tiu ĉi organo?

Aŭ eble Vi preferas, ke mi publikigu miajn projektojn en ia gazeto alia? Mi atendas Vian respondon, ĉar mi pensas, ke estus bone, se ĉiuj publikigus siajn projektojn en unu organo, elektita de Vi kiel organo de la kongreso. [Eble ni povus presi ĉion en la “Kongresa Libro”, kiun Vi preparas? Se Vi trovas tion ĉi utila, Vi povus presi tie ankaŭ mian versaĵon, sed subskribi ĝin ne per mia nomo, sed nur per la nomo “Esperantisto”.]

Unu projekton (pri preciza difino de tio, kio devas esti rigardata kiel fundamento de nia lingvo kaj resti ĉiam netuŝebla) mi jam pretigis; antaŭ kelkaj tagoj mi ĝin sendis al la firmo Hachette kiel antaŭparolon por la nun presata nova (senŝanĝa) eldono de la “Universala Vortaro” kaj “Ekzercaro”, kiun mi intencas prezenti al la kongreso kun la propono, ke la kongreso sankciigu* tiujn ĉi verkojn kiel “Fundamenton”. En la antaŭparolo mi montris, kiamaniere oni povas konstante riĉigadi kaj eĉ perfektigadi la lingvon, ne tuŝante ĝian fundamenton. Tiun ĉi antaŭparolon (kiun mi devis plej rapide sendi al Hachette) mi ankaŭ publikigos en tiu organo, kiun Vi montros al mi. La ĉefa ideo de tiu ĉi antaŭparolo estas: nia afero ne devas koni ian personon, ĝi devas koni nur verkon.

* Waringhien proponis la korekton sankciu.

Mi tre petas Vin, akceptu en la programon de la kongreso nenian punkton, kiu havas ian rilaton al mia persono. Mi tre volas, ke la kongresanoj vidu en mi ne la aŭtoron de Esperanto, sed nur simplan esperantiston. Mi legis, ke unu el la esperantistoj preparas “himnon al Zamenhof”, ke en Via programo ekzistas “festo je la honoro de Zamenhof” k.t.p. … Mi tre petas Vin, elĵetu ĉion tion ĉi! La aŭtoro de Esperanto en la kongreso devas esti rigardata kiel mortinta kaj neekzistanta; por la kongreso devas ekzisti nur la afero. Neniam kaj nenie devas esti elparolata la vorto “majstro” k.t.p. Mi skribos pri tio ĉi specialan artikolon, en kiu mi sciigos ĉiujn esperantistojn, ke mi povas veni al la kongreso nur kun tia kondiĉo. Mi prezidos en la kongreso ne kiel aŭtoro, sed nur kiel “la plej kompetenta esperantisto”.

Sur la memoraĵa medalo, kiun Vi intencas pretigi, volu doni ne mian portreton, sed nur ian emblemon de Esperanto; mia nomo ne devas sin trovi sur tiu ĉi medalo.

Ĉio tio ĉi ne estas “modesteco” de mia flanko — ĝi estas “neceseco”. Nia afero prosperados nur en tia okazo, se ĝi estos ĉiam absolute senpersona.

Kun kora saluto al Vi kaj al Via estimata familio.

La sinteno kaj interrilatoj de la francaj eminentuloj tre bone klarigas ĉi tiun lastan frazon. Nova ekzemplo estos la insisto de Bourlet, ke Zamenhof restadu iom longe en Parizo, por ke Bulonjo ne havu sola la tutan gloron de la afero.

99. Letero al Bourlet (15.III.05).

Kara Sinjoro!

Resti en Parizo pli longan tempon estas por mi preskaŭ tute ne eble, ĉar: 1) tute ne havante ian ŝparitan monon, mi ne povas resti tro longe sen ĉiutaga perlaborado; 2) restante tro longe for de Varsovio, mi perdus por la tempo estonta parton de miaj pacientoj, kaj tian perdon mi ne povas permesi al mi, ĉar tiam miaj enspezoj jam ne kovradus miajn elspezojn. Tial resti en Parizo pli longan tempon mi povus nur en tia okazo, se tio ĉi montriĝus efektive necesega. Mi tamen pensas, ke tia ekstrema neceseco ne ekzistos. Cetere pri tio ĉi ni povos ankoraŭ korespondi inter ni.

100. Letero al Bourlet (23.III.05).

Kara Sinjoro!

Estas al mi tre agrable, ke la firmo Hachette decidis eldoni la “Fundamenton de Esperanto” en tiu formo, kiun mi proponis. La intencon eldoni tiun ĉi verkon ankaŭ en diversaj aliaj lingvoj mi ne sole plene aprobas, sed mi eĉ trovas, ke tio ĉi estus afero tre utila.

Projekton de “Centra Komitato” (aŭ pli vere de “Tutmonda Ligo Esperantista” sub la regado de Centra Komitato) mi efektive preparas kaj mi intencas proponi ĝin al la kongreso [post 2-3 semajnoj mi intencas publikigi ĝin en ia organo Esperanta]; sed tio ĉi tute ne devas deteni la Grupon Parizan de la ellaborado de sia projekto! Ju pli da bonaj projektoj estos pretigitaj kaj frutempe publikigitaj — des pli bone, ĉar tiam ni havos la eblon elekti la plej bonan. Mi pretigas mian projekton nur por la okazo, se ne estos proponita ia alia pli bona; sed se mi vidos, ke estas proponita ia alia projekto, pli bona, mi estos tre ĝoja. Mi tre petas, ke la Grupo Pariza ellaboru sian projekton kaj publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ.

101. Poŝtkarto al Michaux (30.III.05).

Al la tridek esperantistoj boulogne’aj, kiuj sendis al mi sian saluton el Saint-Omer mi sendas mian plej koran dankon.

P.-S. — La leteron salutan subskribitan de la grupanoj de Boulogne-sur-Mer kaj de St-Omer mi ricevis kun plezuro kaj kun kora danko.

La vizito estis farita al la Grupo de Deligny (Kp no 29*); tiu ĉi preparis lernolibron kaj petis de Zamenhof konsilojn.

102. Notoj al Deligny (ĉ. IV.05)

1. Pri “sia”. Deligny proponis “tiu sinjoro venis kun la panisto, kaj diris al mi, ke sia filo (= de l’ sinjoro) estas malsana”, klarigante, ke por eviti dubon, oni devus uzi “sia” por resendi al la subjekto de la antaŭa verbo.

Respondo: “La sinjoro diris al mi, ke lia filo…” Se li parolus pri la filo de la panisto, li dirus: “ke la filo de tiu ĉi (lasta)…”. “sia filo” estas nebona, ĉar ĝi signifus “la filo de si mem”, kaj neniu povas esti filo de si mem.

2. Pri “li”. Deligny opiniis, ke oni devus uzi “li” por ĉiuj viroj, homaj aŭ bestaj; “ŝi” por ĉiuj inoj, homaj aŭ bestaj, kaj “ĝi” por ĉiuj objektoj, aŭ vivaj estaĵoj, kies sekso ne estas montrata.

Respondo: Bone. Nur pri la vorto “homo” oni povas uzi “li” (por ne tro agi kontraŭ la kutimo de la popoloj), kvankam eĉ sen sekso.

3. Pri akuzativo. Deligny proponis redakti la regulon jene: “ĉiu substantivo aŭ pronomo, kiu estas komplemento de verbo uzas la akuzativon, se ne estas antaŭ ĝi prepozicio. Eĉ post prepozicio, oni uzas akuzativon por montri fizikan aŭ moralan movon.

Respondo: La regulo ŝajnas al mi bona.

En la Marta (= Aprila) n-ro de “L’Espérantiste”, tre verva artikolo de Beaufront kontraŭ la reforma manio.

103. Ni pripensu (“L’Espérantiste”, p. 69).

Ĉe la pordo de la sanktejo ni tutgorĝe kantas la belecon de l’ idolo, kaj la altirito apenaŭ faris du paŝojn en la konstruaĵo, li renkontas strangajn adorantojn, kies okupado preferata ŝajnas esti: montri la plej sensignifan malbonaĵeton, kiun ili prave aŭ malprave trovas en la objekto de sia kulto [...]

En plena sincereco mi diros, ke eble senpripense, sed vere, kelkaj malbonuzas aŭ trouzas la indulgon kaj modestecon de D-ro Zamenhof.

Oni estas nek poligloto, nek lingvisto, nek filologiisto, oni apenaŭ scias sian patran lingvon, neniam oni longe, fundamente, tre serioze kaj detale esploris en ĝia vasteco la kampon de lingvo internacia, oni ankoraŭ malpli penis krei unu tian lingvon, oni tute ne laboris super sistemo simila al Esperanto — kio estas necesega por ĝin juĝi tute juste kaj ĝuste — oni eĉ ne serĉis la principojn, kiujn sekvis doktoro Zamenhof kaj la motivojn de tiuj principoj, oni ne komparis, ne pesis ĉion, sed ĉar tiu detaleto ne plaĉas, ĉar oni ĝin ne komprenas, certe, certege Zamenhof eraris. Li estas geniulo ĝis tiu vorto, ĝis tiu radiko, ĝis tiu silabo; sed trans ili, li fariĝas idiotulo [...] Ĉu do ni modeste kredas, ke, tute ne kapablaj krei la sistemon donitan al ni de D-ro Zamenhof, ni estas multe pli kapablaj ol li por ĝin plenigi kaj fini? [...]

Mi supozas, ke la leganto komprenis la aludojn al Bourlet kaj al la Beaufronta Adjuvanto. Sed la leciono restas, malgraŭ ili, ĉiam valida.

104. Letero al Michaux (14.IV.05).

Kara Sinjoro!

La belan karton kun la fotografaĵo de la komitato Bulonja mi danke ricevis.

Kun plezuro mi permesas, ke mia projekto estu presata samtempe en Via “Revue” kaj en la “Kongresa Libro”. Mi ankaŭ pensas, ke estos la plej bone, se mia projekto (kaj ankaŭ miaj poste sendotaj artikoloj) estos presataj ne en “L’Espérantiste” aŭ “Lingvo Internacia”, sed en ViaRevue” (kaj en la kongresa libro, se Vi tion ĉi aprobas).

La letero, kiu antaŭiras mian projekton de Ligo, estas destinita ne sole por Vi persone, sed por ĉiuj legantoj de mia projekto; tial, kiam Vi presos mian projekton, volu ankaŭ presi mian leteron, kiu prezentas la antaŭparolon por la projekto kaj sen kiu mia projekto estus ne bone komprenata. Ne sciante ankoraŭ, kie Vi decidos publikigi mian leteron kaj projekton, mi skribis en la komenco “volu presigi en Via ‘Revueaŭ en alia organo”; sed nun, ĉar Vi decidis presigi en la “Revue”, Vi povas elĵeti el mia letero la vortojn “aŭ en ia alia Organo”.

Mi pensas, ke traleginte mian klarigan leteron, la nefrancoj komprenos, kial mi devis por la unua jaro elekti nur francojn, kaj ili ne estos nekontentaj. Sed se Vi timas, ke tio ĉi faros malbonan impreson, Vi povas en la responda loko de mia klariga letero aldoni la sekvantajn vortojn: “Se la kongreso trovos, ke jam en la unua jaro la prezidantoj de la ‘Specialaj Komitatoj’ devas aparteni al diversaj nacioj, tiam mi proponos al la kongreso aliajn kandidatojn”.

Kun ĝojo mi legis Vian sciigon, ke Vi varbis la militistaron. La arestita tajloro Ostrovskij kompreneble havas nenion komunan kun mia malnova, de ĉiuj estimata samideano D-ro Ostrovskij el Jalto.

Pri la medalo mi devas ripeti, ke mi ne povas konsenti, ke ĝi havu sur si mian kapon. Mi konsilas al Vi elekti ian alian emblemon. [Se Vi deziras, Vi povas presi mian portreton en la kongresa Libro.]

La libro, kiun Vi preparas, estos tre utila. Ŝajnas al mi, ke Vi povas ĝin nomi pli malpli jene: “KONGRESA LIBRO, t.e. kolekto da materialo por* la unua kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer en 1905.”

* Unua teksto: pri.

Se la kongreso trovos, ke mia nomo estas necesa, en tia okazo mi prenos sur min la oficon de prezidanto de la Centra Komitato (kaj Ligo) ĝis tiu tempo, kiam oni povos sendanĝere elekti iun alian.

Kun kora saluto.

105. Al sinjoro A. Michaux en Boulogne-s.-M. (14.IV.05; O.V. p. 432. Ĉi-sube mi donas la originalan tekston).

Kara sinjoro!

Laŭ mia promeso mi sendas al Vi nun la projekton de Tutmonda Ligo Esperantista, kiun mi intencas proponi en la kongreso al la voĉdonado de la delegitoj de ĉiuj grupoj esperantistaj. Por ke la delegitoj havu la eblon bone prijuĝi la proponon kaj pretigi sian voĉon, mi petas Vin volu kiel eble plej baldaŭ presigi tiun ĉi mian leteron en Via “Revue de l’Esperanto” aŭ en ia alia organo, kiun Vi elektis por la presado de tiuj projektoj, kiuj estas preparataj por la kongreso.

Antaŭ ĉio mi diros kelkajn vortojn pri la kaŭzo kaj celo de mia projekto.

Jam longe mi venis al la konvinko, ke por la tute sukcesa progresado de nia afero estas necese, ke ĝi estu absolute senpersona. Tial — la esperantistoj tion scias — mi jam de tre longe formetis de mi ĉian ordoneman aŭtoritatecon kaj lasis al mi nur la rolon de konsilanto. Tamen tia foresto de absoluta aŭtoritateco montriĝis malhelpa por la libera disvolviĝado de nia afero; tial ia aŭtoritato devas esti kreita; sed la absoluta aŭtoritateco devas aparteni ne rigide al unu persono, sed al institucio, libere elektata de la esperantistaro mem.

Tre multe da personoj komprenas nun la tutan gravecon de nia ideo kaj tre volonte servus al ĝi, sed multajn el ili forpelas la timo, ke per tio ĉi ili servus al unu homo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj de tiu homo, dependus konstante de liaj kapricoj k.t.p. Ili aliĝos al ni nur tiam, kiam ili scios, ke nia afero prezentas nur absolute senpersonan ideon kaj ke en nia afero ekzistas nenia majstro*, kies arbitrajn decidojn ili devas humile obeadi.

* Uzante la okazon, mi nun ripetas publike tion, kion mi jam ofte diris kaj skribis private: mi kore petas ĉiujn esperantistojn, ke en siaj leteroj al mi aŭ en sia buŝa parolado kun mi ili neniam uzu la vorton “majstro”, kiu estas al mi tre malagrabla, sed ili ĉiam uzu simple la vorton “sinjoro”. — L. Zamenhof.

Se la sorto de nia afero estos ligita kun unu homo, ĝi estos ĉiam en danĝero. Morgaŭ mi povas morti, perdi la prudenton aŭ sanon, subfali al ia neantaŭvidita malhelpo (kiel ekzemple antaŭ nelonge, kiam mi subite ricevis la ordonon iri Mandĵurujon), kaj la afero tiam subite eksuferus tre serioze, ĉar ĝi restus subite sen gvidanto. La estonteco de nia afero estos plene garantiita nur tiam, kiam ĝi absolute neniom dependos de la sorto de unu homo.

Mi scias, ke tre multe da esperantistoj havas la fortan konvinkon, ke por Esperanto estos plej bone, se en la daŭro de mia tuta vivo mi persone restos la sola kaj plej alta aŭtoritato en nia afero, ĉar neniaj eĉ plej saĝaj komitatoj povas per malvarma, multkapa kaj* blinde palpanta rezonado trovi la efektivajn bezonojn de nia lingvo tiel ĝuste kaj bone, kiel ilin trovas per sia sento kaj sperto tiu persono, kiu kreis la lingvon kaj laboris por ĝi kaj en ĝi tutan vivon. Mi konfesas, ke en rilato praktika tiu ĉi opinio havas en si multe da praveco. Sed ĝuste por tio, ke mia aŭtoritateco alportu al nia afero utilon anstataŭ malhelpo, estas necese, ke ĝi estu libervole kaj konscie akceptata, sed ne leĝe altrudata. Se la esperantistoj trovos, ke mia aŭtoritato estas utila por nia afero, kiu do malpermesos al ili ankaŭ poste rigardadi min kaj miajn verkojn kaj konsilojn kiel aŭtoritataj? Kiu malpermesos al la Centra Komitato klarigadi al la esperantistoj, ke pro la bono de nia afero estas dezirinde, ke la esperantistoj kiel eble pli imitadu mian stilon? La* diferenco estas tia, ke se la esperantistoj propravole kaj konscie rigardados min kiel aŭtoritata*, tiam ili volonte penos ĉiam imitadi mian stilon, kaj nia lingvo multe gajnos de tio ĉi, ĉar unueco kaj unuspiriteco estas por ĉiu lingvo multe pli grava, ol la plej severa logikeco, se tiu ĉi logikeco ne estas absolute senduba kaj egala ĉe ĉiuj; sed se mia aŭtoritateco estos altrudata de mi mem kaj se ĝi estos nur necesaĵo, sekvo de foresto de ia plej alta juĝantaro, tiam oni sekvados mian ekzemplon kaj konsilojn nur tre nevolonte, kaj kiel ajn mature pripensita estus ĉiu mia ago, ĉiam multaj personoj trovos ĝin erara, nelogika kaj sensenca, kaj ni havus konstantan disputadon kaj opozicion. Oni ordinare respondas, al mi, ke la nombro de la disputemuloj estas tre malgranda, ke la plimulto da esperantistoj preferas blinde obei min, ol elekti al si ian estraron; ke estus danĝere, se mi ellasus el miaj manoj la gvidadon k.t.p. Sed ho ve! ĉio tio ĉi estas nur parolado teoria; en la praktiko la afero estas tute alia. Tiuj samaj personoj, kiuj pensas kaj konstante ripetas al mi, ke miaj vortoj estas por ili leĝo, — tiuj samaj personoj postulas, ke mi altrudu mian volon nur al aliaj personoj; sed kiam mi faras ion, kio ne plaĉas al ili, aŭ kiam mi ne volas subskribi mian nomon sub io, kion ili proponas, ili koleras min, ili turmentas min per sia insistado, ili — senkonscie kaj en la plej bona intenco — komencas eĉ opozician agitadon kontraŭ miaj faroj!

* Unua teksto: multkapa logiko kaj [...]
* Unua teksto: Kiu malpermesos al la esperantistoj, ke ili liberigu min de diversaj tute senutilaj ŝarĝoj, kiuj okupas mian tutan tempon ĝis malfrua vespero kaj ke ili donu al mi la eblon verki persone pli da libroj? La
* Korektis Waringhien; originala teksto: aŭtoritato.

Ne sole la libera disvolviĝado de nia afero, sed eĉ mia persona laborado por nia afero multe suferas de tio, ke ne ekzistas ia plej alta juĝantaro. Tre ofte oni petas min, ke mi reguligu tiun aŭ alian punkton en nia lingvo, ke mi donu oficiale novajn vortojn, regulojn k.t.p.; mi tamen nenion povas fari, ĉar ĉiu simila paŝo de mia flanko estus arbitraĵo kaj elvokus grandan kaj justan malkontentecon, senfinan disputadon kaj malpacon. Sed se ekzistos ia plej alta institucio, elektita de la tuta esperantistaro, tiam miaj manoj estos liberigitaj, kaj ĉion, kion mi trovos utila, mi povos kuraĝe proponi al la decido de tiu institucio, kaj ĉio, kion tiu institucio decidos, povos esti kuraĝe farita, kaj neniu havos la rajton protesti aŭ disputi.

Pro ĉiuj supre montritaj kaŭzoj mi decidis proponi al la esperantistoj, ke ili fine kreu al si ian institucion, kiu estos periode reelektata de la esperantistoj mem kaj prezentos plej altan juĝantaron por ĉio, kio koncernas nian aferon. Tiu ĉi institucio estos la “Centra Komitato”, pri kiu mi parolos malsupre. Sed ĉar la Centra Komitato devas esti elektata de ĉiuj esperantistoj, tial estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. Tian organizacion mi volas nun proponi sub la formo de “Tutmonda Ligo Esperantista”.

Malsupre mi donas la projektatan de mi regularon de tia Ligo kaj mi petas, ke ĉiuj esperantistoj volu bone pripensi kaj prijuĝi en siaj grupaj kunvenoj tiun ĉi regularon, ĉar en la kongreso en Boulogne-sur-Mer mi intencas proponi tiun ĉi regularon al la voĉdonado de la kongresanoj. Nun mi volas nur fari la sekvantan rimarkon: intencante proponi al la kongreso mian projekton, mi tute ne deziras, ke mia projekto estu la sola en la kongreso; kontraŭe, mi estos tre ĝoja, se ankaŭ aliaj esperantistoj ellaborus projektojn de organizacio kaj prezentus ilin al la kongreso, por ke ni povu elekti. Forte eraras tiuj esperantistoj, kiuj pensas, ke ili faros al mi agrablaĵon, se ili forpremos ĉiun alian projekton krom la mia, aŭ ke ili faros al mi malagrablaĵon, se ili akceptos ian alian projekton anstataŭ la mia. Mi estas tre malbona organizisto kaj mi prenis sur min la ellaboradon de organizacia projekto nur tial, ĉar mi timis, ke aliaj, pli lertaj personoj tion ĉi ne faros. Se pro foresto de alia, pli bona projekto, oni decidos akcepti mian, tiam mi tute ne deziras, ke oni ĝin akceptu blinde kaj senkritike; kontraŭe, ju pli oni kritikos kaj plibonigos mian projekton, des pli kontenta mi estos; mi deziras nur, ke la kritikado estu ne negativa, sed pozitiva, t.e. ke la kritikantoj ne limigu sin per simpla sencela mallaŭdado, sed ke anstataŭ ĉio malbona ili proponu ion pli bonan, precizan kaj facile akcepteblan per voĉdonado; tiam ni povos esperi, ke la prijuĝado de la afero en la kongreso donos al ni efektive ian bonan kaj fortikan organizacion esperantistan.

La ĉefa ideo de mia tuta regularo estas: “ni devas havi Centran Komitaton, kiu estos elektata de la esperantistoj mem kaj tenos en siaj manoj la tutan sorton de nia afero”. Ĉiuj aliaj paragrafoj de mia Regularo estas nur provizoraj kaj tre facile povos esti ŝanĝitaj, elĵetitaj aŭ alplenigitaj per la decidoj de la Centra Komitato mem. Sekve, kvankam mi mem konfesas, ke mia proponata Regularo estas ne perfekta, tamen la esperantistoj tute ne devas timi, ke akceptante ĝin (se aliaj personoj ne proponos ion pli bonan), oni ricevos ian danĝeron: ĉar mia Regularo donas al la Centra Komitato plenan liberecon, tial ĉio, kio en mia Regularo montriĝos nebona, povos tre facile kaj en ĉiu tempo esti ŝanĝita, elĵetita aŭ alplenigita. Ĉiuj paragrafoj de mia Regularo, se ili en la nuna aŭ en ia ŝanĝita formo estos akceptitaj de la kongreso, devos nur servi kiel provizora gvido por la Centra Komitato, ĝis tiu tempo, kiam la Komitato mem ellaboros al si gvidon kaj regularon pli bonan.

Mi estas konvinkita, ke la Centra Komitato, elektita inter la plej seriozaj, kompetentaj kaj sindonaj esperantistoj, faros nenian facilaniman kaj ne sufiĉe pripensitan paŝon, kiu povus malutili al nia afero. Sed ĉar la komitatanoj estos nur homoj kaj povas erari, tial por eviti ĉiun danĝeron, mi aranĝis la regularon tiamaniere, ke super la decidoj de la Centra Komitato ekzistos ankoraŭ ĉiujara kongreso, kiu en okazo de bezono havos la rajton neniigi la decidojn de la Komitato, se tiuj ĉi decidoj montriĝus danĝeraj. Ĉiu esperantisto sekve havos ĉiam la plenan eblon frutempe agitadi kaj averti la esperantistaron kontraŭ ĉiu decido de la Komitato, kiu ŝajnos al li danĝera, kaj li povos havi la certecon, ke se lia opinio estas efektive ĝusta, ĝi certe venkos.

Ankoraŭ unu rimarkon mi devas fari. El mia Regularo la leganto vidos, ke la plej alta juĝantaro kaj gvidantaro esperantista, t.e. la Centra Komitato, devos konsisti el la plej gravaj esperantistoj de diversaj nacioj; sed al multaj eble ne plaĉos, ke la oficon de prezidantoj de diversaj specialaj komitatoj mia Regularo donas ekskluzive nur al francoj. El tio oni povus konkludi, ke mi deziras doni al la francoj iajn specialajn privilegiojn en nia afero. Tia konkludo estus tute erara. Nia Ligo estos absolute sennacia kaj neŭtrala; la ekskluziveco de la francoj en la oficoj de la unua jaro estas ne intenca, sed nur okaza, ĉar en la nuna momento ni ne havas ankoraŭ en aliaj landoj personojn pli taŭgajn por la nomitaj oficoj, ol la francoj, kiujn mi proponis, kaj fordoni gravan oficon al nesperta persono nur tial, ĉar la persono apartenas al tiu aŭ alia nacio — estus laŭ mia opinio tre danĝere. Sed en la sekvontaj jaroj, kiam por tiuj oficoj troviĝos pli taŭgaj esperantistoj en aliaj landoj, la oficoj kompreneble transiros al ili, ĉar ĉiuj oficoj en nia Ligo estas ne naciaj, sed neŭtralaj, pure esperantistaj.

Mi havis la intencon antaŭ la publikigo dissendi mian projekton al kelkaj plej gravaj esperantistoj, por konsiliĝi kun ili (al kelkaj el ili mi eĉ promesis tion siatempe); sed ĉar mi timis, ke tio ĉi tro malfruigus la publikigon de la projekto, kaj ĉar mi publikigas nun ne mian decidon, sed nur mian intencon, kiun mi ĝis la kongreso povas ja ankoraŭ ŝanĝi, se la diritaj personoj montros al mi iajn gravajn erarojn en mia projekto, — tial mi decidis ne perdi nun tempon por tro longa korespondado kun apartaj personoj, sed tuj publikigi mian intencatan projekton por ĉiuj esperantistoj, rezervante al mi tamen la rajton fari ankoraŭ en mia projekto diversajn ŝanĝojn, se tio ĉi montriĝos necesa.

106. Projekto de regularo de tutmonda ligo esperantista prezentota al la voĉdonado de la Kongreso en Boulogne-sur-Mer (14.IV.05; O.V. p. 230 kaj sekvantaj* liveras la definitivan multloke modifitan tekston).

1. — La Tutmonda Ligo Esperantista havas la celon disvastigadi en la mondo la uzadon de la lingvo internacia Esperanto kaj solvadi ĉiujn dubojn, kiuj povas aperi pri diversaj punktoj de la lingvo kaj pri la manieroj de ĝia disvastigado. La Ligo estas la plej alta kaj decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto, kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale, ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.

2. — Membro de la Ligo estas ĉiu persono, kiu abonas la “Centran Organon de Esperanto” eldonatan de la Ligo. La Centra Organo eliradas sub la redakcio de la sekretario de la Ligo unu fojon en monato, en amplekso ne konstanta, depende de la kolektiĝanta kvanto da oficiala materialo. Ĝia kosto estas 3 frankoj por jaro kaj la tuta mona profito de tiu ĉi organo apartenas al la kaso de la Ligo. La adresoj de ĉiuj membroj de la Ligo estas presataj en la Centra Organo.

Rimarko. — Atingado de membreco de la Ligo per simpla abonado de la Centra Organo estas aranĝita kun tiu celo, ke la apartenado al la Ligo ne estu malhelpata de la leĝoj de tiu aŭ alia lando.

3. — Ĉiu membro, kiu deziras partopreni aktive en la aferoj de la Ligo, devas aliĝi al ia Grupo Esperantista, ĉar rajton de voĉo havos ne apartaj personoj, sed nur la Grupoj. Rajton de voĉo en la aferoj de la Ligo havas ĉiu grupo esperantista, kiu enhavas en si ne malpli ol 10 membrojn de la Ligo. Ĉiu grupo havas tiom da voĉoj, kiom da dekoj da membroj de la Ligo ĝi posedas.

4. — La Ligo estas regata de “Centra Komitato”, kiu estas ĉiujare elektata en la Kongresoj Esperantistaj en la sekvanta maniero: lando, en kiu ĉiuj grupoj esperantistaj estas ligitaj inter si en formo de komuna landa societo, konsistanta el ne malpli ol 100 ligorajtaj membroj, elektas en sia antaŭkongresa komuna kunveno reprezentantojn po unu persono por ĉiu plena cento de siaj ligorajtaj membroj kaj prezentas la nomojn de tiuj elektitoj al la Kongreso, kiu akceptas ilin (se ne aperas gravaj protestoj) kiel membrojn de la Centra Komitato por la venonta jaro kaj publikigas iliajn nomojn kaj adresojn en la plej proksima numero de la Centra Organo. Landoj, kiuj ne havas propran landan organizacion esperantistan, aŭ havas organizacion, kies nombro da ligorajtaj membroj estas malpli ol 100, ligiĝas inter si en la Kongreso kaj per komuna interkonsentiĝo de siaj delegitoj ili elektas po unu reprezentanto por ĉiu plena cento da siaj kunekalkulitaj ligorajtaj membroj. La nombro de la membroj de la Centra Komitato devas esti 25; tial se la nombro da elektitaj reprezentantoj estas malpli ol 25, la kongreso alelektas la mankantan nombron, kaj se la nombro da elektitaj reprezentantoj estas pli ol 25, tiam la reprezentantoj mem per voĉdonado elektas inter si 25 personojn por la Komitato. Tuj post sia formiĝo la Centra Komitato elektas al si mem prezidanton en la persono de unu el siaj membroj, kaj tiu ĉi persono fariĝas prezidanto de la Ligo.

5. — Unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso Esperantista, kies loko kaj tempo estas decidata en la antaŭirinta Kongreso. Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj kaj prezenti al la organizantoj de la Kongreso rajtigan leteron subskribitan de ĉiuj personoj, kiuj ilin rajtigis. Ĉiu grupo esperantista havas la rajton sendi al la Kongreso po unu delegito por ĉiu plena deko de siaj membroj, kiuj pagis por tiu ĉi jaro sian kotizaĵon al la Ligo kaj estas publikigitaj en la Centra Organo. Grupoj, kiuj ne povas sendi al la Kongreso sian delegiton, povas transdoni siajn voĉojn al ia alia esperantisto, kiu veturas al la Kongreso.

Rimarko. — Ĉar antaŭ la unua kongreso en Boulogne-sur-Mer la reguloj de la Ligo ankoraŭ ne ekzistas, tial en tiu ĉi unua kongreso por havi la rajton de voĉo sufiĉas: a) havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj; b) pagi la kotizaĵon deciditan de la organizanta komitato por ĉiu partoprenanto (… frankojn); c) prezenti al la organizanta komitato rajtigan leteron, subskribitan de ne malpli ol 10 personoj enskribitaj en la jam presita aŭ plej proksime presota “Adresaro de Esperantistoj” de L. Zamenhof. Persono, kiu kontentigas nur la punkton b), partoprenas en la kongreso nur kiel gasto, t.e. sen rajto de voĉo.

6. — La Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta juĝantaro en ĉiuj demandoj koncernantaj la taskon de la Tutmonda Ligo Esperantista. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato estas farataj en la sekvanta maniero: se iu membro de la Ligo deziras akiri por io la decidon de la Centra Komitato, li turnas sin al sia grupo, kaj se tiu ĉi lasta aprobas lian proponon, ĝi dissendas ĝin al ĉiuj membroj de la Centra Komitato kune kun poŝta marko por respondo. Sur la ricevita propono ĉiu membro de la Komitato skribas sian opinion per “jes” aŭ “ne” kaj resendas la respondon al la ekspedinta grupo. Se pli ol duono de la membroj de la Komitato respondis per “jes”, tiam la grupo, farinta la proponon, sendas ĝin kune kun la subskriboj de la membroj de la Komitato al la sekretario de la Ligo, kaj tiu ĉi publikigas la enhavon de la propono en la plej proksima numero de la Centra Organo kiel “decidon de la Centra Komitato”.

7. — Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato havas en la komenco nur signifon provizoran. En la plej proksima Kongreso ĉiuj decidoj de la Komitato, faritaj en la daŭro de la pasinta jaro, estas prezentataj al la voĉdonado de ĉiuj delegitoj de la grupoj esperantistaj, kaj nur tiam, kiam la delegitoj per plimulto da voĉoj akceptas la decidon, ĝi ricevas jam definitivan sankcion, kiel “decido de la Ligo”. Por ke ĉiuj delegitoj, partoprenontaj en la Kongreso, havu la eblon bone prijuĝi en siaj grupoj ĉiun proponon, decidotan en la Kongreso, oni voĉdonas en la Kongreso nur pri tiuj decidoj de la Centra Komitato, kiuj estis publikigitaj en la Centra Organo ne malpli ol 3 monatojn antaŭ la komenco de la Kongreso.

8. — La Centra Komitato okupas sin nur je tiaj demandoj, kiuj ne povas esti solvataj de la specialaj komitatoj, ekzemple: ŝanĝoj en la Regularo de la Ligo, demandoj pri plibonigoj en la lingvo, plendoj de apartaj grupoj kontraŭ ia ago de tiu aŭ alia speciala komitato k.t.p. Sed je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj specialaj, kiuj kondukas siajn aferojn tute memstare (se la Centra Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn) kaj nur ĉiujare prezentas al la Kongreso siajn raportojn, petante ilian aprobon de la Kongreso. La specialaj komitatoj estas: Komitato de Agado, Komitato de la Lingvo, Komitato de Kongresoj, Komitato de Cenzuristoj, Komitato de Ekzamenistoj.

9. — La Komitato de Agado okupas sin je la praktika plenumado de ĉiuj decidoj de la Ligo kaj je la kondukado de ĉiuj kurantaj praktikaj aferoj de la Ligo. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato de Agado estas nomataj sekretario kaj vicsekretario de la Ligo. Ĉiuj membroj de la Komitato de Agado devas loĝi en unu urbo. Kiel unua Komitato de Agado estas elektata la Pariza Grupo Esperantista, sub la prezidado de s-ro C. Bourlet kaj ĝi konservas senŝanĝe sian oficon (se ĝi konsentos ĝin akcepti) tiel longe, ĝis por ia kaŭzo la Ligo decidos transdoni tiun oficon al ia alia grupo esperantista. La Komitato de Agado eldonadas la Centran Organon de la Ligo kaj administras la kason de la Ligo.

10. — La Komitato de Agado jam de si mem aranĝas kaj konstante kontrolas diversajn sekciojn por diversaj funkcioj, ekzemple: a) Sekcion de Propagando (kie koncentriĝados el la tuta mondo diversaj projektoj de propagandaj rimedoj kaj ilia pripensado, prijuĝado kaj plenumado kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj esperantistaj); b) Sekcion de Informoj (al kiu ĉiuj grupoj esperantistaj sin turnados kun sendado kaj petado de diversaj informoj); c) Sekcion de Librovendado (kie estos la centra vendejo por ĉiuj verkoj esperantaj kaj abonejo por ĉiuj gazetoj esperantaj; tiu ĉi sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn aperantajn verkojn en aŭ pri Esperanto k.t.p.)

Rimarko. — La sekcioj de la Komitato de Agado devas alportadi al la diversaj landaj societoj esperantistaj nur helpon, sed severe evitadi ĉian konkuradon kun ili.

11. — La membroj de ĉiuj aliaj specialaj Komitatoj povas loĝi en malsamaj urboj. Ili estas elektataj en la sekvanta maniero: ĉiujn membrojn por la unua jaro elektas la aŭtoro de Esperanto, kiu prezentas al la kongreso en Boulogne-sur-Mer nomaron de ĉiuj elektitaj membroj kaj petas de la kongreso ilian aprobon*; en ĉiu sekvanta jaro ĉiu Komitato mem eligas 1/3 de siaj membroj (reelekteble) kaj anstataŭigas ilin per aliaj, per voĉdonado, aranĝita 2 monatojn antaŭ la Kongreso, de la komitata prezidanto, kiu sendas al ĉiu membro la nomaron de ĉiuj personoj, kiuj esprimis al li la deziron eniri en la Komitaton. La rezultato de la voĉdonado estas prezentata por aprobo al la Kongreso.

* La aŭtoro de Esperanto kore petas, ke ĉiu esperantisto, kiu deziras fariĝi membro de unu aŭ kelkaj el la Specialaj Komitatoj, sciigu lin pri tio ĉi kiel eble plej frue. Li petas ankaŭ, ke ĉiu persono, kiu konas iom la mondon Esperantan, sendu al li kiel eble pli da nomoj de diversaj esperantistoj, kiujn li konsilas elekti por tiu aŭ alia Komitato.

12. — La Komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj duboj, kiuj aperas pri la ĝusta senco de tiu aŭ alia vorto, pri la uzado de tiu aŭ alia esprimo en Esperanto aŭ pri la akceptebleco de tiu aŭ alia nova vorto (kiun la Komitato sen decido de la Ligo povas tamen nur rekomendi sed ne oficialigi). La Komitato havas la rajton decidi nur pri punktoj dubaj, sed ne fari ian ŝanĝon en la lingvo (la rajton fari ŝanĝojn, se tiaj montriĝus efektive necesaj, havas nur la Kongreso, post antaŭa decido de la Centra Komitato kaj post 3-monata publikigiteco de tiu decido laŭ la paragrafo 7). La Komitato de la Lingvo konsistas el 15 personoj, kiuj devas posedi bone la lingvon Esperanto. La unua prezidanto de la Komitato estas s-ro L. de Beaufront (se li konsentos akcepti tiun ĉi oficon) kaj li konservas sian oficon tiel longe, ĝis pro ia kaŭzo la Ligo decidos transdoni tiun oficon al iu alia persono. Ĉiu esperantisto, kiu havas ian dubon pri vorto aŭ regulo, prezentas demandon pri ĝi al sia grupo; se la grupo ne povas doni respondon kaj se ĝi trovas la demandon sufiĉe grava, ĝi sendas ĝin (kun pagita respondo) al ĉiuj 15 membroj de la Komitato de la Lingvo kaj la ricevitajn respondojn ĝi transsendas al la prezidanto de la Komitato kun la peto, ke li publikigu la decidon de la plimulto en la Centra Organo de la Ligo. En okazo de tro granda diferenco de opinioj, kiu faras la decidon ne ebla, la prezidanto de la Komitato denove proponas la demandon (kune kun la ricevitaj opinioj) al la voĉdonado de la membroj kaj se ankaŭ tiam la voĉoj estas tro malsamaj, tiam decidas la voĉo de la prezidanto.

13. — La Komitato de Kongreso zorgas pri la regula kaj sukcesa aranĝado de la ĉiujaraj internaciaj Kongresoj Esperantistaj. Ĝi konsistas el 2 partoj: a) parto konstanta, kiu estas — ĝis alia decido de la Ligo — la grupo esperantista en Boulogne-sur-Mer, sub la prezidado de s-ro A. Michaux (se la grupo kaj ĝia prezidanto konsentos akcepti la oficon); b) parto okaza, kiu estas ĉiujare la grupo esperantista en tiu urbo, kie devas en tiu jaro havi lokon la Kongreso. Por ke la aranĝado de la Kongresoj ne trovadu sin ĉiufoje en manoj novaj kaj tute ne spertaj, ĉiuj rimarkoj, konsiloj kaj helpoj por la Kongresoj devas ĉiam esti direktataj al la konstanta prezidanto de la Komitato, kaj tiu ĉi lasta jam transsendas ĉion al la parto okaza, t.e. al la organizantoj de la Kongreso de tiu jaro.

14. — La Komitato de Cenzuristoj zorgas pri la pureco de la lingvo en la eldonataj verkoj Esperantaj. La Komitato konsistas el 25 personoj. Ĝia prezidanto, ĝis alia decido de la Ligo, estas s-ro T. Cart (se li konsentos akcepti la oficon). Ĉiu aŭtoro, kiu deziras, ke lia verko havu oficialan aprobon, devas peni, ke la manuskripto de lia verko estu legita, korektita kaj aprobita de ne malpli ol 2 membroj de la Komitato de Cenzuristoj. Tiam li ricevas la rajton presigi sur sia verko la aprobon de la Ligo. Pro oportuneco praktika (precipe pro la leĝaj postuloj de kelkaj landoj) la aprobo estas donata sub la persona nomo de la aŭtoro de la lingvo (“Aprobita de d-ro Zamenhof”); sed sur ĉiu aprobita verko devas nepre esti presitaj la nomoj de la cenzuristoj, kiuj aprobis la verkon. Ĉar la rekomendado de la cenzuristoj anstataŭas la ĝisnunan rekomendadon de L. Zamenhof, kaj tio ĉi povus maljuste kaŭzi perdojn al la firmo Hachette kaj Kio kaj ĝiaj diverslandaj reprezentantoj, kiuj, esperante la rekomendadon de L. Zamenhof, jam elspezis multe da mono por la riĉigado de la Esperanta literaturo kaj disvastigado de Esperanto, tial ĉiu aŭtoro havas la rajton presigi sur sia verko la oficialan aprobon nur en tiu okazo, se la verko estos eldonita de la firmo Hachette kaj Kio (aŭ de ĝiaj alilandaj rajtigitoj). Se iu aŭtoro ne volas eldonigi sian verkon per la firmo Hachette, tiam li povas ĝin eldoni je sia propra kalkulo aŭ per ia alia firmo, sed tiam, por presigi la “aprobon” li devas ricevi la permeson de la firmo Hachette, kiu ne havas la rajton rifuzi al iu tiun permeson, sed povas nur postuli por si kelkan pagon, ne pli altan ol maksimume 10% de la prezo de ĉiu vendita ekzemplero. Se la Ligo trovos, ke la utilo, kiun al la afero Esperanta alportas la firmo Hachette, ne egalvaloras la profiton, kiujn la firmo havas de la aranĝo de aprobado, tiam la Ligo povas tute ĉesigi la cenzuradon kaj aprobadon, sed ĝi ne havas la rajton fari similan kontrakton kun ia alia firmo sen la konsento de Hachette.

Rimarko. — La aranĝo de cenzurado kaj aprobado estas tre grava pro la sekvantaj tri kaŭzoj: a) ĝi donas al la lernantoj de Esperanto garantion kontraŭ la uzado de malbonaj libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon kaj enkondukas grandan kaj nerebonigeblan konfuzon en la aferon de Esperanto; b) ĝi aligas al Esperanto riĉan libreldonan firmon, kiu, havante la certecon, ke ĝiaj elspezoj donos profiton ne al aliaj personoj, sed al ĝi mem, povas multe fari por la disvastigado de Esperanto kaj riĉigado de ĝia literaturo; c) per la malgranda procento (1,3/5%)*, kiun la firmo pagas por ĉiu aprobita libro al la aŭtoro de Esperanto, tiu ĉi lasta ricevas almenaŭ ian, se eĉ tre malgrandan rekompencon por tiu afero, al kiu li oferis tiom multe da laboroj, suferoj kaj mono kaj kiun li tute senpage transdonis al la tuta mondo esperantista. Tial pro la supre montritaj tri kaŭzoj estas tre dezirinde, ke — almenaŭ ĝis la plena fortikiĝo de la afero Esperanta — neniu eldonu ian verkon Esperantan sen la aprobo de la Ligo, tiom pli, ke la aprobado estas tre utila ne sole por Esperanto, sed ankaŭ persone por la aŭtoro de ĉiu verko. — Se la Ligo pro ia kaŭzo decidos ĉesigi la aranĝon de cenzurado-aprobado, tiam ĝi devos antaŭe elserĉi ian alian rimedon, por kompensi la perdon de la supre montritaj tri punktoj.

* Mi ne scias, kial Zamenhof uzas ordinare tiun malsimplan formulon anst. 1,6%.

15. — La Komitato de Ekzamenistoj okupas sin je ekzamenado de personoj, kiuj deziras ricevi oficialan certigon; ke ili posedas bone la lingvon Esperanto. Ĝis alia decido de la Ligo, la prezidanto de tiu ĉi Komitato estas s-ro rektoro E. Boirac (se li konsentos akcepti la oficon). La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu, kiu deziras ricevi diplomon, devas traduki en Esperanton ian verkon, enhavantan de 10.000 ĝis 15.000 vortoj, aldoni la certigon per vorto de honoro, ke li faris la tradukon tute memstare, sen ies helpo aŭ korekto, kaj prezenti ĉion al 2 membroj de la Komitato de Ekzamenistoj. Se la ekzamenistoj subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin “senerara sed ne perfekte bonstila”, tiam la kandidato sendas la tradukon kaj la certigon al la prezidanto de la Komitato kaj ricevas de li “Diplomon Esperantan de la dua grado”. Se la ekzamenistoj subskribis, ke la traduko estas “senerara kaj perfekte bonstila”, tiam la ekzamenito ricevas “Diplomon Esperantan de la unua grado”. Sur ĉiu diplomo estas subskribitaj: la nomoj de la prezidanto de la Komitato de Ekzamenistoj kaj de la 2 ekzamenintoj.* Por la diplomo la kandidato pagas al la prezidanto de la Komitato 10 frankojn, kaj la prezidanto transdonas tiun ĉi monon en la kason de la Ligo. La nomoj de la diplomitoj estas presataj en la Centra Organo.

* Unua teksto: estas subskribitaj la prezidanto de la Komitato de Cenzuristoj k la 2 ekzamenistoj.

16. — En la nuna Regularo, la Ligo havas la rajton faradi ĉiajn necesajn ŝanĝojn, elĵetojn, aŭ aldonojn aŭ eĉ anstataŭigi la tutan Regularon per ia alia per decidoj de la Centra Komitato, sankciitaj de la Kongreso konforme al la paragrafo 7 de tiu ĉi Regularo.

Preskaŭ en la sama dato (do antaŭ la publikigo de la Zamenhofa projekto), la Komitato de la Pariza Grupo publikigas en “Lingvo Internacia” de la 15 Aprilo projekton de “Internacia Ligo Esperantista”, kun elekta “Centra Komitato”: ilia rolo estas “observi la neŝanĝon de la Fundamento, certigi la unuecon de la lingvo dum ĝia evolucio, kaj kunigi la fortojn de ĉiuj esperantistoj”. Sed ĉar ŝajnas neebla, ke la unua kongreso povu kaj rajtu esplori aŭ voĉdoni tiun projekton, la Grupo proponas al la kongreso, ke Zamenhof elektu mem la anojn de provizora komitato, kies tasko estos prepari la estontan organizon kaj prezenti planon pri tio al la voĉdono de la dua kongreso. Sume tre prudenta projekto, kiu cetere antaŭvidas por la “komitato” ne nur lingvan, sed ankaŭ administran rolon. Inter la francaj ĉefoj, Bourlet estis, kun Michaux, la sola, kiu komprenis la neceson de internacia organizo: bedaŭrinde lia timo, ke tian organizon regadu Beaufront malhelpis lin apogi serioze la projekton de Zamenhof.

La unua reago de la esperantistaj ĉefoj antaŭ la anonco de la projekto de Zamenhof (ĉar la pozicioj estis elektitaj de ili eĉ antaŭ ol koni la plenan tekston) estis la timo al ties komplikeco.

107. Letero al Michaux (23.IV.05).

Kara Sinjoro!

Mi tute ne miras, ke la plimulto da esperantistoj en la unua minuto plivolas unu komitaton ol multajn, ĉar efektive, laŭ unua rigardo, unu komitato ŝajnas multe pli oportuna. Ŝajnas al mi tamen, ke post pli longa pripensado multaj venos al tiu sama konvinko, al kiu mi venis, t.e. al la neceseco de kelkaj specialaj komitatoj, kiuj troviĝos sub la gvidado de unu komitato centra.

La ĉefa komitato devas nepre konsisti el homoj eminentaj kaj plej diversnaciaj. Sed inter la plej eminentaj esperantistoj, kiujn ni devos elekti por la Centra Komitato, estas multaj, kiuj tre bone taŭgos kiel aprobantoj kaj decidantoj, sed tre malbone taŭgos kiel memstaraj gvidantoj, ĉar ili konas nian lingvon tro malbone. Decidi diversajn demandojn en la lingvo povos nur personoj, kiuj perfekte posedas la lingvon, tute egale, ĉu ili estas junaj aŭ maljunaj, eminentaj aŭ ne. Tiel same ankaŭ kun ĉiuj aliaj specialaĵoj en nia afero (ekzemple propagando, aprobado de verkoj, ekzamenado de personoj k.t.p.). Oni povas tre bone taŭgi por unu specialaĵo kaj tute ne taŭgi por alia. Se ni aranĝos, ke unu komitato estu aŭtoritata en ĉio, tiam tiu komitato ĉion faros tre malbone. Por ĉiuj flankoj de nia afero ni devas havi specialistojn, kiuj ĉion bone preparados, kaj la Centra Komitato devos nur havi la rolon de plej altaj juĝantoj, kiuj ĉion, antaŭe pretigitan, nur aprobos aŭ malaprobos.

Tia estas mia persona opinio. Kvankam kelkaj plej gravaj esperantistoj (interalie s-roj de Beaufront, Bourlet, Cart k.t.p.) skribis al mi, ke ili preferus unu komitaton, tamen iliaj leteroj min tute ne konvinkis, ĉar mi vidas, ke ili ne sufiĉe bone pripensis la aferon kaj ne scias la kaŭzojn, kiuj devigas min proponi aranĝon pli komplikitan. Tial mi pensas, ke mia projekto devas esti senŝanĝe publikigita, por ke ĉiuj povu ĝin bone pripensi. Ke mia projekto faros malbonan impreson, tio ĉi tute ne devas nin timigi, ĉar Vi ja scias tre bone (kaj Vi povas tion ĉi eĉ publikigi en la fino de mia projekto), ke mi tute ne havas la intencon insisti pri la akcepto de mia projekto: se mi vidos, ke post detala konatiĝo kun mia projekto la plej gravaj aŭ plej multaj esperantistoj ĝin ne aprobas, aŭ aprobas ĝin ne tute sincere, tiam mi mem proponos al la kongreso, ke oni la projekton ne akceptu, sed ke oni nur elektu (laŭ nomaro, kiun mi proponos) Centran Komitaton kaj tiu ĉi Komitato en la daŭro de unu jaro jam mem ellaboros por si pli detalan regularon. [Estus bone, se Vi montrus ĉe okazo tiun ĉi mian leteron al s-ro de Beaufront kaj al kelkaj aliaj esperantistoj.]

108. Poŝtkarto al Bourlet (25.IV.05. Kp super no 71*).

Kara Sinjoro!

La Raporton al la “Association Française pour l’Avancement des Sciences” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore Vin dankas.

Sed la dua reago de la Parizaj eminentuloj estis la malfido: por ili, ĉia internacia organizo signifus nur la eblon al unu el ili akapari la gvidadon de la movado: Beaufront kaj Cart timis, ke Bourlet fariĝos la despoto de Esperanto, Bourlet timis, ke despoto fariĝos Beaufront k.t.p. Tiu intima konvinko, ligita al la absoluta manko de kolektiva, ekipeca spirito ĉe la tiutempaj francaj universitatanoj — ĝisostaj individuistoj — klarigas la negativan sintenon de la “eminentuloj” kontraŭ la projekto de Zamenhof. Plej bona ekzemplo estas Cart, kiu simple petis Zamenhof forĵeti sian projekton:

109. Letero al Cart (?.IV.05: O.V. p. 534*).

Kara Sinjoro!

Forĵeti mian projekton mi ne povas, ĉar de multaj flankoj oni jam longe bombardas min, ke mi prezentu ian projekton de organizacio, kaj mi devas montri, ke mi plenumis mian promeson. Sed mi ripetas ke mi ne insistas kaj influas. Antaŭ ĉio mi proponos la demandon, ĉu la kongreso trovas organizacion dezirinda aŭ ne; sekve se vi pensas, ke via opinio estas prava, vi havos plenan eblon konvinki la kongreson ke ĝi decidu ne havi organizacion. Se vi pensas ke per via decido oni timos fari al mi malagrablaĵon, vi povas eĉ rekte diri al la kongreso, ke vian proponon vi faras laŭ la peto kaj la deziro de Zamenhof mem. Mi nenion kontraŭparolos kaj mian projekton nek la ideon de organizacio ĝenerale mi ne defendos. Se malgraŭ tiaj admonoj oni deziros organizacion, tiam mi eĉ mem proponos, ke oni mian projekton ne akceptu, sed ke oni transdonu ĝin kune kun la aliaj projektoj al ia provizora komitato por matura prijuĝo kaj decido.

Sed tio ne sufiĉis al la Parizanoj: ili agis ĉe Michaux, tiamaniere, ke la projekto de Zamenhof estu kiel eble plej malfrue publikigita: ĝi aperos nur en la Julia n-ro de “Lingvo Internacia”, kaj eĉ tute ne en “L’Espérantiste”. Jen kiel oni praktikis, en tiu bela tempo, la respekton al la libera penso kaj la lojalecon al la “Majstro”.

110. Letero al Michaux (26.IV.05).

Kara Sinjoro!

Por eviti ĉiam eĉ plej malgrandan malbonan impreson kaj pretekston por personaj aŭ naciaj ambicioj, mi decidis elĵeti el mia projekto ĉiujn nomojn. Mi* nur simple proponos al la voĉdonado de la kongreso la sekvantajn demandojn:

* Unua teksto: Post la lego de mia projekto, mi

1) “Ĉu Vi deziras akcepti nun pretan regularon de Ligo aŭ ĉu Vi preferas, ke ni nun elektu nur provizoran Centran Komitaton kaj ni proponu al tiu ĉi lasta mem ellabori al si regularon kaj prezenti ĝin al la aprobo de la venonta dua kongreso?”

Se la voĉdonado decidos, ke oni deziras pretan regularon, tiam mi legos mian projekton kaj mi petos, ke ankaŭ la aliaj aŭtoroj legu siajn projektojn kaj poste mi demandos:

2) “Kiun el la aŭditaj projektoj Vi trovas la plej oportuna?”

En la okazo, se oni elektos mian projekton, mi demandos:

3) “Ĉu Vi deziras, ke la prezidantoj de la Specialaj Komitatoj jam tuj en la unua jaro estu nepre diversnaciaj (simile al la Centra Komitato) aŭ Vi preferas, ke por la unua tempo ni elektu por la Specialaj Komitatoj nur prezidantojn plej spertajn, se* eĉ ili ĉiuj apartenas al unu nacio?”

* Unua teksto: ne atentante ilian naciecon, se

Depende de tio, kiel oni decidos pri tiu ĉi punkto, mi prezentos nomaron de kandidatoj aŭ pure diversnacian aŭ nomaron francan.

Tial mi petas Vin, kara Sinjoro, volu elĵeti el mia projekto ĉiujn nomojn kaj en mia antaŭparolo volu elĵeti tiun pecon, kie mi senkulpigas min pri la ununacieco de la prezidantoj.

Tiu forigado de la propraj nomoj estis la plej grava eraro de taktiko; kun la nomoj la “eminentuloj” estus vidintaj, ke loko estas rezervita por ĉiu el ili; sen la nomoj, iliaj suspektoj pri aŭtokrata superregado de unu persono neeviteble fortiĝadis. Tio kaj la malfruiĝo en la publikigado ebligis ĉiujn malicajn hipotezojn.

111. Letero al Cart (4.V.05: O.V. p. 535*).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis vian leteron de 29/IV kaj mi dankas vin por via klarigo pri la rilato de s-ro Bourlet al la Grupo Pariza. Estas nur domaĝo, ke vi ne skribis al mi tion ĉi jam antaŭ longe, — tiam mi ŝparus tre multe da perdita tempo kaj laboroj.

Sub la adreso de s-ro Bourlet mi multe kaj tre vaste korespondadis kun la Grupo Pariza. Ĉar tiu ĉi Grupo estis la sola loko, kie kunvenadis multaj kompetentaj esperantistoj, tial mi ordinare konsiliĝadis kun tiu ĉi grupo en la plej gravaj aferoj, mi petadis ke s-ro Bourlet legu miajn leterojn en la Grupo, kaj li respondadis al mi en la nomo de la Grupo. Mi petis siatempe ke la Grupo en siaj kunvenoj ellaboru ian projekton de komuna organizacio; kiam la Grupo tion ne faris, mi mem post longa pripensado ellaboris projekton kaj proponis ĝin al la prijuĝo de la Grupo; kiam s-ro Bourlet respondis al mi ke la Grupo ne aprobas mian projekton de organizacio, mi ellaboris projekton de “Deklaracio”, kiu devus anstataŭi la organizacion. Sed ankaŭ pri tiu ĉi projekto s-ro Bourlet respondis al mi, ke neniu el la membroj de la Grupo ĝin aprobas [.........] (loko cenzurita de Cart)

Jam longe montriĝis necese aranĝi organizacion kaj Centran Komitaton. Estas vere, ke multaj konstante ripetas, ke ili deziras, ke mi persone gvidadu la aferon; sed ho ve, en efektiveco ĉiu deziras nur ke mi gvidadu laŭ lia montro, forgesante ke tio ĉi estas ne ebla kaj ke ĉiu devas silentigi sian propran ambicion kaj cedadi al la opinio de la plimulto. Kiom ajn multe mi laboras, kiom ajn mi penas evitadi ĉian altrudon de mia propra volo, mi ne povas ĉiujn kontentigi. Mi estas laca, terure laca. Tial mi decidis transdoni la tutan aferon al la esperantistaro mem.

Mi konsiliĝis pri tio ĉi siatempe kun s-ro de Beaufront sed mi ricevis de li nenian bonan konsilon; mi turnis min al la Grupo Pariza, esperante aŭdi la konsilojn de multaj personoj, sed mi ricevis nur la opinion de s-ro Bourlet. Tial mi decidis turni min al la kongreso.

Mi ne havas eĉ la plej malgrandan intencon altrudi ion al la esperantistaro; mi prezentos mian projekton kiel mian opinion pure personan, kaj mi petos ke ĉiu kongresano voĉdonu pri la projekto tute sincere, memorante ke nek la akcepto de la projekto faros al mi ian agrablaĵon, nek la malakcepto faros al mi ian malagrablaĵon. Mi deziras nur simple ekscii, kion deziras la esperantistoj, kaj agi laŭ la deziro de la plimulto. Mi ne admonos nek influos; mi pretigis mian projekton nur por tia okazo, se ne estos prezentita ia alia pli bona projekto.

Tial mi forte miras, ke s-ro de Beaufront [...] tiel insiste kaj obstine estas kontraŭ mia projekto ankoraŭ ne leginte ĝin. Vi scias, ke mia projekto ne estis kreita en unu tago, sed en la daŭro de longa tempo. Mia projekto tute ne celis krei institucion kiu okupadus sin je “ekskomunikado”, “despota altrudado” k.t.p. (!!?!?) kiel skribis s-ro de Beaufront; (kiu diris al s-ro de Beaufront, ke mi volas detrui la naciajn societojn, ke la Ligo ordonados al ĉiuj egalajn rimedojn de propagando, eĉ ekskomunikados k.t.p.?! Oni povus timi, ke mi malbone ligos la esperantistaron; sed se ĉia ligiĝo kaj organiziĝo kondukus nur al malhelpado, ekskomunikado k.t.p., tiam por kio estis aranĝita la franca Societo p.p.E.? Ĝi ja ankaŭ ligas, sekve “malhelpas”!). Mi volis nur doni al nia afero ordon kaj fortikan organizacion, por ke apartaj ambiciaj personoj ne povu jam plu tiradi nian aferon ĉiu en sian flankon.

Se mi simple mem elektos Centran Komitaton, tio ĉi nenion helpos, ĉar:

1) ĉiu petas, ke mi mem elektu nur tial, ĉar ĉiu pensas, ke mi elektos nur tiajn personojn, kiujn li trovas bonaj; sed kiam la elekto estos farita, tiam mi tuj ricevos diversajn protestojn; s-ro Bourlet skribos ke la tuta Grupo Pariza malaprobas, s-ro de Beaufront skribos ke la tuta komitato (aŭ eĉ la tuta Societo p.p.E.) malaprobas; unu trovos, ke mi ne sufiĉe alte taksis liajn meritojn, alia trovos, ke mi tro alte taksis la meritojn de alia; unu trovos, ke la Komitato ne estas sufiĉe internacia, alia trovos, ke ĝi konsistas el personoj ne sufiĉe bone posedantaj la lingvon aŭ ne sufiĉe aŭtoritataj, por ke ĉiuj ilin obeu, k.t.p.

2) Se la tuta afero troviĝos en la manoj de unu komitato, tiam ambiciaj membroj penos altrudi al ĉiuj sian volon, per konstanta insistado ili baldaŭ ĉiujn eksilentigos, kaj anstataŭ Komitato ni havos nur du sinjorojn, kiuj konstante malpacados, volos dispremi unu la alian, kaj dispremos nian aferon.

3) Se la Centra Komitato ne estos konstante elektata de ĉiuj esperantistoj (pro tio estas ja necesa organizacio) sed reelektados kaj plenigados sin mem, tiam ni baldaŭ havos tiun saman malfeliĉan historion, kiun ni vidis ĉe Volapük, t.e. la Centra Komitato kaj la esperantistaro fariĝos baldaŭ du tute apartaj objektoj per nenio ligitaj inter si, unu defalos de la alia, kaj ĉio estos finita kaj enterigita. Ĉiuj miaj admonoj kaj protestoj neniom helpos (kiel ne helpis la protestoj de Schleyer), ĉar ĉe neekzistado de organizacio mi ne havos al kiu min turni.

Pri tiu ĉi temo mi volus multe paroli, mi volus konsiliĝadi kun multaj plej spertaj esperantistoj, mi volus esprimi mian opinion, aŭdi la opiniojn kaj konsilojn de aliaj, konforme al tio ŝanĝi mian projekton aŭ peti ke aliaj personoj ellaboru aliajn pli bonajn projektojn k.t.p. Sed bedaŭrinde mi venis al la konvinko, ke ĉiu trankvila kaj senpartia konsiliĝado estas neebla. El la leteroj de s-ro de Beaufront mi vidas tre bone, ke li tute ne deziras ekkoni mian projekton nek pripensi aŭ doni iajn konsilojn, sed jam antaŭe decidis per ĉiuj fortoj kontraŭbatali kontraŭ ĉia organizacio, kia ajn ĝi estos.

Sekve ĉiu mia korespondado kun li pri tiu ĉi temo estus tute vana. Tiel same obstina kun sia opinio estos s-ro Bourlet. Tial mi almenaŭ petas vin (kaj per vi ankaŭ la aliajn plej gravajn Parizajn esperantistojn) ne rapidu tro multe kun via decido, sed atendu la publikigon de mia projekto, pripensu ĝin bone (sed pripensu ĝin memstare, libere de ĉia fremda influo) kaj tiam skribu al mi vian opinion. Tiam, mi petas, skribu al mi, ĉu vi daŭrigas malaprobi ĉian organizacion, aŭ vi deziras nur ke la organizacio estu alia, kaj kiajn ŝanĝojn aŭ kiajn aliajn projektojn vi proponas.

Estu tute trankvila: mian influon mi certe ne uzos por altrudi al la esperantistaro mian personan opinion kaj volon. Mi aŭskultos ĉiujn opiniojn; kaj se mi vidos, ke la diskutado pri mia projekto povus elvoki ian malpacon aŭ eĉ simple malkontentecon inter la esperantistoj kaj per tio ĉi iom difekti nian Bulonjan feston, tiam mi mem diros al la kongreso, ke mi mian projekton reprenas kaj anstataŭ ĝi mi proponos pretan, elektitan de mi provizoran Centran Komitaton, pri kies konfirmo mi petos la kongreson kaj al kies manoj mi transdonos la tutan pluan sorton de nia afero.

Por ke mia elekto ne elvoku disputojn kaj malpacon, mi intencas proponi por la Komitato ne apartajn personojn, sed difinitajn kategoriojn de personoj, nome:

La unua (provizora) Centra Komitato konsistus el:

a) ĉiuj redaktoroj de esperantaj gazetoj kiuj eliras pli malpli en unu jaro;

b) ĉiuj prezidantoj de Grupoj Esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) ĉiuj prezidantoj de landaj asociacioj esperantistaj.

Ĉu vi aprobas tian planon aŭ ĉu vi konsilas fari la elekton en ia alia maniero?

112. Letero al Michaux (7.V.05).

Kara Sinjoro!

La n-ron 82 de “La Revue de l’Espéranto” kaj n-ron 15.IV.05 de “Petit Journal” mi danke ricevis.

Pri mia projekto de “Ligo” kaj “Centra Komitato” mi povas Vin trankviligi, ke ĝi tre certe prezentos nenian kaŭzon por iaj disputoj aŭ malpaco en la kongreso; ĉar se el la diversaj opinioj ricevotaj post la publikigo de mia projekto en Via “Revue” mi vidos, ke mia projekto povus elvoki ian nekontentecon, tiam mi mem reprenos mian projekton kaj mi proponos, ke la kongreso elektu nur provizoran Centran Komitaton, kiu jam ellaboros al si sian regularon. Por ke la elekto de membroj por la Centra Komitato ne estu malfacila kaj ne elvoku ian reciprokan envion, mi intencas proponi, ke oni elektu la membrojn de la unua komitato ne laŭ iliaj meritoj personaj, sed laŭ iliaj oficoj en la mondo esperantista. Mi proponos, ke oni elektu la sekvantajn personojn:

a) ĉiujn redaktorojn de gazetoj esperantistaj, kiuj eliras jam ne malpli ol unu jaron;

b) ĉiujn prezidantojn de grupoj esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) ĉiujn prezidantojn de landaj societoj esperantistaj.

Kia estas Via opinio pri tiu ĉi mia intenco?

Ĉar la kongreso devos voĉdonadi pri diversaj demandoj, tial estas necese difini tute precize kaj publikigi sufiĉe frue la decidon pri tio, kiu havos rajton de voĉo en la kongreso. Ĉu Vi pensas, ke rajton de voĉo devas havi ĉiu, kiu aĉetis kongresan karton? aŭ nur tiuj, kiuj ricevis skriban rajtigon de ia grupo esperantista? Volu decidi tiun ĉi demandon kaj publikigi la decidon en la gazetoj esperantistaj.

113. Letero al Michaux (9.V.05).

Kara Sinjoro!

La presadon de mia projekto (kune kun la antaŭparolo) Vi povas jam komenci. [Mi petas, ne forgesu elĵeti la nomojn kaj ankaŭ tiun pecon en mia antaŭparolo, kie mi parolas pri la elektitaj nomoj.] Timi malbonan impreson ni ne bezonas, ĉar en la antaŭparolo mi jam klare diris, ke mi tute ne intencas insisti pri mia projekto kaj mi prezentas ĝin nur por la okazo, se ne estos prezentita io pli bona. Se Vi deziras, Vi povas eĉ presi en mia nomo la rimarkon, ke se el la opinioj, kiujn mi ricevos post la publikigo de mia projekto, mi vidos, ke oni trovas ĝin ne tute oportuna, tiam mi petos la kongreson ne voĉdonadi pri mia projekto, sed simple transdoni ĝin por pli matura esplorado (kune kun la projektoj de aliaj personoj) al tiu provizora centra komitato, kiun la kongreso laŭ mia propono elektos. [En la fino de mia projekto volu presigi la “Aldonon”, kiun mi ĉi tie almetas.]

— El la frazoj, pri kiuj Vi demandis min, mi pensas, ke la plej bona estas: “Oni parolas en Esperanto”; tiun ĉi modelon Vi povas rekomendi al ĉiuj komercistoj.

— Kun tiu ĉi letero mi sendas al Vi unu artikolon pri la kongreso. Se Vi trovas, ke ĝia publikigo estas utila, tiam mi petas, volu ĝin publikigi aŭ en Via “Revue” aŭ en alia esperanta gazeto laŭ Via elekto (eble eĉ en kelkaj gazetoj, se Vi deziras). La Varsovia Grupo Esperantista nun bedaŭrinde tute ne laboras, ĉar la stato de la spiritoj en nia urbo estas tre ekscitita kaj ni ne povas eĉ fari niajn kunvenojn. Mi tamen baldaŭ sendos al Vi kelkan malgrandan sumon da mono por la kongreso en la nomo de la Varsovia Grupo.

— Nun mi volas konsiliĝi kun Vi pri la sekvanta afero. Laŭ Via deziro kaj la deziro de la aliaj esperantistoj mi prenis sur min esti prezidanto de la kongreso; sed ĉar mi havas tro malmulte da sperto en tiaj aferoj kaj mi estas tre malbona publika parolisto, tial mi timas, ke mia efektiva prezidado estus malutila por la kongreso. Tial mi pensas, ke estus bone, se mi estus nur prezidanto pro formo, sed la oficon de efektiva prezidanto oni devus fordoni al ia alia persono, pli sperta kaj pli taŭga por tio ĉi ol mi. Ŝajnas al mi, ke la plej bone estus proponi tiun ĉi oficon al s-ro E. Boirac, rektoro de Universitato en Dijon. Ŝajnas al mi, ke lian prezidantecon ĉiuj akceptos volonte. Aŭ eble Vi pensas, ke estas necese havi por ĉiu tago aŭ por ĉiu kunveno alian prezidanton, ĉiufoje el ia alia nacio? Volu skribi al mi Vian opinion pri tio ĉi, ĉar ŝajnas al mi, ke la demando pri la efektiva prezidado estas tre grava kaj devas esti frutempe decidita.

114. Aldono al la Projekto de Tutmonda Ligo (O.V. p. 235; la teksto tie estas plurloke erara).

Por eviti ĉian malkompreniĝon, mi atentigas la legantojn, ke mian projekton mi publikigas ne kiel ian nepran deziron de mia flanko, sed nur kiel supozon, por la okazo, se la Kongreso decidos akcepti ian pretan organizacion kaj se neniu pli bona projekto estos prezentita.

Kiam mia projekto estis jam sendita por publikigo al s-ro Michaux, mi komencis ricevadi diversajn leterojn, el kiuj mi konvinkiĝis, ke la esperantistoj kredeble ne volonte akceptos ion pretan. Tial, por eviti ĉian moralan premon, mi intencas prezenti al la voĉdonado de la Kongreso antaŭ ĉio la sekvantan demandon:

“Ĉu la Kongreso opinias, ke ia komuna organizacio por la afero Esperanta estas dezirinda aŭ ne dezirinda?”

Tiun ĉi demandon estas necese fari, ĉar kelkaj esperantistoj esprimis la opinion, ke Esperanto devas esti ne “afero”, sed nur “lingvo”, kaj simila al ĉiu alia lingvo ĝi ne devas posedi organizacion.

Se la Kongreso decidos, ke organizacio ne estas dezirinda, tiam ni proponos al voĉdonado kelkajn proponojn pri tio, kiamaniere la lingvo devas plue disvolviĝadi kaj kiamaniere devas esti solvataj diversaj dubaj demandoj en nia lingvo.

Se la Kongreso decidos, ke organizacio estas dezirinda, tiam ni proponos por voĉdonado la sekvantan demandon:

“Ĉu la Kongreso deziras akcepti pretan organizacion, aŭ ĝi deziras nur elekti provizoran Centran Komitaton, kiu, esplorinte ĉiujn prezentitajn kaj prezentotajn projektojn, mem ellaboros definitivan projekton de organizacio, kiun ĝi prezentos por aprobo al la venonta dua Kongreso?”

Se la Kongreso deziros havi ion pretan, tiam mi kaj la aliaj aŭtoroj antaŭlegos niajn projektojn, kaj la Kongreso elektos per voĉdonado tiun projekton, kiun ĝi trovos la plej oportuna. Se la Kongreso deziros havi por la unua tempo nur provizoran Centran Komitaton sen difinita regularo, tiam mi intencas proponi, ke oni elektu por la provizora Centra Komitato la sekvantajn personojn:

a) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj, kiuj estis eldonataj ne malpli ol en la daŭro de ses monatoj;

b) la prezidantojn de ĉiuj grupoj esperantistaj, kiuj havas ne malpli ol 100 membrojn;

c) la prezidantojn de ĉiuj tutlandaj societoj esperantistaj.

Kompreneble la membroj de la Kongreso havos la rajton proponi ankaŭ ian alian manieron de elektado de la Centra Komitato, kaj la Kongreso elektos laŭ tiu maniero, kiun ĝi trovos la plej bona.

Tiuj el la elektitaj personoj, kiuj troviĝos en la Kongreso, faros inter si apartan kunsidon, en kiu ili decidos pri la maniero de sia estonta agado kaj elektos inter si sekretarion (eble ankaŭ prezidanton), kiu zorgados pri la kondukado de la aferoj de la Komitato.

115. Pri La Kongreso (“Lingvo Internacia”, 15.VI.05: O.V. p. 228*). (Vidu no 113*.)
116. Letero al Bourlet (18.V.05).

Kara Sinjoro!

Mi pasigos en Parizo la 1-an kaj 2-an de Aŭgusto. Pli ol 2 tagojn mi bedaŭrinde ne povos tie resti. Sed mi kore petas, ke la Grupo Pariza pretigu por mi nenian festaĵon, ĉar tio ĉi estus al mi tre malagrabla, kaj krom tio ĝi povus ankaŭ malutili al la kongreso, detirante de ĝi la atenton de la esperantistoj. Mi volus esti en Parizo ne oficiale, sed nur kiel amiko inter amikoj, se eble — eĉ nekonate. Laŭ mia opinio estas necese, ke la tuta atento kaj impresebleco de la esperantistoj koncentriĝu en unu loko (en Boulogne-sur-Mer).

Pri la medalo jam antaŭ longe skribis al mi s-ro Michaux kaj li petis pri mia portreto; sed mi respondis al li, ke mi tion ĉi ne povas konsenti, ĉar ĝi estus malmodestaĵo de mia flanko. Mi dezirus, ke en la kongreso ekzistu nur Esperanto sed ne “Zamenhof”. Post la kongreso oni povos pretigi medalon kun mia portreto, oni povos vendadi miajn portretojn k.t.p.; sed antaŭ la unua kongreso tio ĉi estus ne konvena, ĉar ĝi havus la ŝajnon, kvazaŭ mi mem zorgis pri tio ĉi. Se la kongresanoj volos havi mian portreton aŭ medalon, tiam mi fotografos min en Boulogne kaj ĉiu deziranto povos mendi.

117. Poŝtkarto al Michaux (18.V.05).

Kara Sinjoro!

Mia veturo Parizon ne devas Vin maltrankviligi. Laŭ la insista peto de s-roj Bourlet kaj Javal mi promesis, ke mi vizitos Parizon antaŭ mia veno Bulonjon, sed mi skribis al ili, ke mi estos tie nur du tagojn (la 1 kaj 2-an de Aŭgusto) kaj mi diris klare, ke mi akceptos nenian oficialan festaĵon. — La “Fundamento de Esperanto” tute ne estas ia mistera libro; enhavante nenion novan, ĝi enhavas simple la 16-regulan gramatikon, “Ekzercaron” kaj “Universalan Vortaron”, kaj en la antaŭparolo mi simple petas, ke la kongreso sankciu tiun ĉi verkon kiel netuŝeblan fundamenton por nia lingvo. La malfrua apero de tiu ĉi verko (jam longe konata al ĉiuj esperantistoj) estas ne intenca, sed simple nur tial, ĉar la presejo ne povas ĝin pretigi pli frue. Pri tiu verko, kiu enhavas en si absolute nenion novan, mi parolos en la “Projekto de Deklaracio”, kiun mi sendos al Vi post 10-15 tagoj.

118. Letero al Michaux (18.V.05).

Kara Sinjoro!

Volu skribi al mi tute precize en kia tago mi devas veni Bulonjon, ĉar mi deziras aranĝi min tiel, ke mi restu en Parizo ne pli ol 2 tagojn. Mi jam promesis al d-ro Javal, ke mi estos lia gasto en Parizo la lastajn 2 tagojn antaŭ la komenco de la kongreso [kaj preni mian vorton returne estus al mi tre malagrable]; sed se Vi trovas, ke mia gastado en Parizo povas alporti malutilon al la kongreso, tiam mi petas, volu skribi al mi, kaj tiam mi penos iel senkulpigi min antaŭ la Parizanoj.

En la fino de mia artikolo “Pri la Kongreso” mi petis, ke oni faru por mi neniajn specialajn honorojn en la kongreso. Sed nun mi timas, ke tiuj miaj vortoj eble faros malbonan impreson; eble oni diros, ke mi volas “fanfaronadi pri modesteco”? Kiel Vi pensas? Se Vi pensas, ke miaj vortoj povas ne plaĉi al la esperantistoj, tiam volu ilin elstreki, kaj nur al la personoj, kiuj intencus aŭ proponus fari por mi ian specialan honoraĵon, volu diri private, ke tio ĉi estus al mi malagrabla.

119. Poŝtkarto al Bourlet (19.V.05).

Kara Sinjoro!

Por la kolektiva saluto sendita al mi de la partoprenintoj en la lasta vespermanĝo esperantista volu transdoni al ĉiuj mian plej koran dankon. — Pro diversaj kaŭzoj mi povos pasigi en Parizo antaŭ la kongreso ne pli ol 2 tagojn. — S-ro Michaux trovas, ke mia partoprenado en iaj festoj en Parizo povus malutili al la kongreso; tial ne dezirante fari malhelpon aŭ malagrablaĵon al s-ro Michaux, kiu tiom multe laboras por la kongreso, mi povus partopreni en ia festo nur en tia okazo, se Vi havos por tio ĉi la konsenton de s-ro Michaux.

P.-S. — Samtempe mi sendas al Vi ankaŭ pli detalan leteron.

120. Letero al Michaux (22.V.05).

Kara Sinjoro!

Antaŭ 2 tagoj mi resendis al Vi la provan presaĵon de mia “Projekto de Regularo”, kiun mi korektis kaj kiun Vi kredeble jam komencis presigi. — Se mia projekto ankoraŭ ne tuta estas presita, en tia okazo mi petas Vin, volu fari en ĝi ankoraŭ unu negrandan ŝanĝon, nome: volu elĵeti la tutan paragrafon pri la komitato de Cenzuristoj kaj ankaŭ la tutan Rimarkon al tiu paragrafo, kaj anstataŭ tio volu presigi tiun paragrafon kaj Rimarkon, kiun mi sendas en tiu ĉi mia letero.

Volu pardoni min, ke mi faras al Vi tian klopodon.

(La novan tekston oni trovas en O.V., p. 233-4*.)

En la Maja (= Junia) n-ro de “L’Espérantiste” estas presita

121. Projekto de SFPE pri Centra Komitato Internacia.

Esperanto estas lingvo kaj nur lingvo [...] Ni do ne devas serĉi por ĝi alion, ol la garantion de la lingva unueco. La ceteron oni devas lasi al la libera iniciativo de niaj Societoj kaj de niaj adeptoj, laŭ la kondiĉoj specialaj de la landoj kaj lokoj. Sed por la lingva unueco, tute evidente sufiĉas lingva Centra Komitato Internacia, kiu, sen rompo de la estinteco, garantius la estontecon [...] Tiaj estas la pensoj, kiuj inspiras la Komitaton de la SFPE por enfermi la rolon de la Centra Komitato en la sola lingva regiono [...]

Sekvas projekto pri lingva komitato, elektota de la kongreso el listo prezentota de Zamenhof, kiu estos, principe kaj rajte, la prezidanto. Ĝi kunvenos okaze de ĉiu Internacia Kongreso, kaj ĝiajn kostojn kovros volonta ĉiujara mondonaco de po 5 frankoj por ĉiu esperantista grupo. La projekto estas “unuvoĉe alprenita de la Komitato”, inkluzive la voĉojn de Beaufront, Cart, Fruictier… kaj Michaux (kiu ne ĉeestis!).

En la sama n-ro du longaj artikoloj de Beaufront batalas kontraŭ la ideo de federacio de la naciaj societoj (= la nuna UEA), apogante sin unuflanke sur la tro granda diverseco de la naciaj temperamentoj kaj kutimoj, aliflanke sur la politika karaktero, kiun internacia organizo danĝere donus al la esperantista movado en la okuloj de kelkaj reakciaj registaroj.

122. Letero al Bourlet (1.VI.05).

Kara Sinjoro!

La pensojn esprimitajn en Via letero de 30.V. mi persone trovas tute pravaj, kaj se la afero dependus de mia propra volo, mi tre volonte plenumus ĉiujn viajn proponojn. Mi ŝatas tre alte la meritojn de la Pariza Grupo, mi restus tre volonte pli longan tempon en Parizo, mi helpus kiom mi povus al ĉiuj festoj aranĝataj de la Grupo… se mi scius, ke tio ĉi estas utila por la kongreso. Sed la kongreson aranĝas ja ne mi, sed aliaj personoj, tial por la sukceso de la kongreso estas necese, ke mi severe obeu al la organizantoj de la kongreso, kaj ke mi ne malhelpu ilian malfacilan laboradon per iaj surprizoj kontraŭ ilia volo. Vi ja povas tre facile prezenti al Vi, kiel malagrable estus al Vi kaj kiel forte (kaj prave) Vi kolerus, se Vi estus la aranĝanto de la kongreso kaj mi, ne demandante Vin, farus diversajn paŝojn, kiuj estus kontraŭaj al Via opinio kaj Viaj planoj!

Se Vi laborus en plena konsenteco kun s-ro Michaux kaj la aliaj organizantoj, kaj se Vi skribus al mi “la organizanta komitato deziras, ke Vi venu Parizon en tiu dato, ke Vi partoprenu en tiaj festoj, ke Vi faru tiajn parolojn, tiajn vizitojn k.t.p.”… tiam mi tre volonte kaj sendispute plenumus ĉion, kion la komitato decidus. Laŭ decidoj de la komitato mi eĉ farus tiajn farojn, kiuj al mi persone estas neagrablaj, ekzemple mi lasus pretigi medalon kun mia portreto k.t.p. Sed se Vi persone proponas al mi fari tion aŭ alion kaj la efektiva organizanto de la kongreso skribas al mi, ke tio ĉi estas kontraŭ liaj planoj kaj deziroj, tiam mi kompreneble havas nenian rajton akcepti Viajn proponojn, se mi persone eĉ trovus ilin tute bonaj.

Tial mi petas Vin, se Vi deziras, ke mi restu en Parizo antaŭ la kongreso iom pli longe, ke mi partoprenu en diversaj oficialaj festoj, ke mi iru al ministro k.t.p., volu prezenti Vian programon al s-ro Michaux kaj al la aliaj oficialaj organizantoj de la kongreso, kaj se Via programo havos la subskribon de la organizantoj de la kongreso aŭ almenaŭ la konsenton de s-ro Michaux, tiam mi tre volonte penos kiom eble plenumi ĉiujn ĝiajn punktojn.

Mi esperas, ke miaj vortoj ne estos al Vi malagrablaj, ĉar Vi komprenas ja sendube, ke mi estas en la kongreso persono tro oficiala, ke mi ne dependas de mia propra volo kaj mi devas severe eviti ĉion, kio enportus malordon aŭ internan malpacon. Post la kongreso mi estos morale pli libera, kaj tiam mi povos plenumi la deziron de la Pariza Grupo eĉ sen aprobo de la organizantoj de la kongreso. [Ĉu Vi ne trovas, ke estus bone, se mi kaj la aliaj esperantistoj venus Parizon post la kongreso? Tiam mi de neniu dependus kaj mi povus libere partopreni en ĉiaj festoj.]

123. Letero al Michaux (2.VI.05).

Kara Sinjoro!

Laŭ mia promeso mi sendas al Vi nun mian projekton de “Deklaracio” kaj mi petas Vin, volu ĝin publikigi. Tio ĉi estas jam la lasta artikolo, kiun mi sendas al Vi; aliajn projektojn mi decidis jam ne publikigi antaŭ la kongreso, kaj ankaŭ ne proponi por enmeto en la kongresan programon.

124. Projekto de Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (O.V. p. 236-239*).

Al la teksto de O.V. faru jenajn ŝanĝojn:

p. 236/11 por ideo = por la ideo
/15 Se = Ne
/23 rebatilo kaj = rebatilo kaj propra gardilo en la manoj de ĉiu esperantisto kaj
/-16 por la bono = pro la bono
/-7 Projekto de Ligo = de Organizacio
p. 237/-17 inter si pri la lingvo = pro la lingvo
/-14 esperantismo estos = esperantismo, estas
/-9 prezentas = prezentis
/-5 kondukos al nescio = al nenio
p. 238/1 pli bone, pli rapide = pli bone, pli certe kaj pli rapide
/21 (eĉ la plej = (iam eĉ la plej
125. Letero al Bourlet (6.VI.05).

Al gesinjoroj C. Bourlet mi sendas mian sinceran kondolencon pro la malfeliĉo, kiu trafis ilian familion per la morto de sinjoro Charles-Emile-Victor Grandsart. Mi petas ankaŭ transdoni mian sinceran kondolencon al gesinjoroj Menu de Ménil.

126. Letero al Bourlet (12.VI.05).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Viajn leterojn de 2-a kaj 6-a Junio. Mi scias tre bone, ke la komitatanoj de S.f.p.p.E. faras ĉion, kion ili povas, por malplaĉigi mian projekton de Ligo al la estontaj kongresanoj; mi tamen ne plendas. Mi limigos min per tio, ke mi prezentos mian projekton al la kongreso, sed mi tute ne intencas ĝin nepre defendi, ĉar mi volus, ke en la kongreso kaj en nia tuta afero venku ĉiam ne tio, kio estas mia, sed nur tio, kio estas bona. Se mi persone defendus mian projekton, tiam multaj esperantistoj eble pensus, ke ili kontraŭ sia opinio devas akcepti mian projekton por ne fari al mi malagrablaĵon, — kaj tion ĉi mi tute ne volus; tial mi kredeble silentos. Se mia projekto estas bona, tiam sendube aliaj esperantistoj elokvente kaj energie ĝin defendos; sed se ĝi estas tiel malbona, ke ĝi ne trovos defendantojn, tiam estos pli bona, se ĝi falos.

Mi nur bedaŭras, ke sub la influo de la komitatanoj de S.f.p.p.E. s-ro Michaux tro multe prokrastis la publikigon de mia projekto kaj presis ĝin nur nun, kvankam mi sendis al li la projekton ankoraŭ en Aprilo! Lia intenco estis bona, sed lia faro estis erara.

Mi forte bedaŭras, ke s-ro Michaux ne konsiliĝadis pri ĉio kun la 3 kunorganizantoj de la kongreso (t.e. kun Vi, s-ro Ballif kaj s-ro de Beaufront); sed bedaŭrinde la reciproka rilato inter Vi tri estas tiel malamika, ke trankvila konsiliĝado estus preskaŭ ne ebla, kaj tial vole-ne-vole s-ro Michaux devis aranĝadi ĉion mem. Ho, kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj!

Tre volonte mi dezirus resti en Parizo pli longan tempon; mi ĉiam revis pri tio ĉi, ĉar la Grupo Pariza estas sendube la plej grava el ĉiuj grupoj esperantistaj en la mondo, kaj pasigi pli longan tempon inter la Parizaj esperantistoj estus por mi la plej granda plezuro. Sed en la nunaj cirkonstancoj tio ĉi bedaŭrinde estas tro danĝera: tiel same, kiel Vi ekzemple estus nekontenta, se mi antaŭ la kongreso restus tro longan tempon en la societo de s-ro de Beaufront, tiel same multaj personoj kaj grupoj estus nekontentaj, se mi antaŭ la kongreso restus tro longe inter la Pariza Grupo; ili timas, ke Vi “preparas” min por Via flanko, ke mi fariĝas speciale Via partiano, ke mi iras al la kongreso sub Via influo kaj kun Viaj planoj… ĉiuj suspektus min, ĉiuj venus al la kongreso en malbona humoro… Jen estas la kaŭzo, kial mi, malgraŭ mia plej granda deziro, ne povas resti en Parizo pli longan tempon.

Mi ĉiam tre deziris, ke Parizo estu la ĉefa loko por nia tuta afero, kiu nepre bezonas havi ian konstantan centron. Tiun ĉi ideon (kvankam ne donante ankoraŭ la nomon de la urbo) mi donis en mia “projekto de Ligo”. Sed kontraŭ mia projekto oni bedaŭrinde komencis ian grandan agitadon (eĉ membroj de la Pariza Grupo mem!).

Se mi havus ian fortikan kaj fideblan apogon, tiam mi povus kuraĝe agadi tiel, kiel mi trovas la plej bone; sed ĉar mi havas nenian garantiitan apogon, tial mi devas teni min tre singarde, severe eviti ĉian ekscitadon de la esperantistoj kaj ĉian pligrandigadon de la interna malpaco.

Se Vi havas plenan certecon, ke mia pli longa kaj pli oficiala estado en Parizo donos al nia afero ne sole pasantan bruon, sed ankaŭ efektivan bonon, fortikigon kaj pacigon, tiam volu konvinki la kunorganizantojn (aŭ almenaŭ s-ron Michaux), ke ili skribu al mi, ke mian oficialan kaj pli longan estadon en Parizo ili trovas utila por la kongreso; sed se Vi la diritan certecon ne havas, tiam estos pli bone, se mi restos en Parizo ne pli ol 2 tagojn. Ĉiuj aliaj esperantistoj povas kompreneble tute kuraĝe pasigi en Parizo multe pli longan tempon, partoprenadi en ĉiaj festoj k.t.p., ĉar ili estas tute liberaj, dum mi devas eviti ĉiun paŝon, kiu elvokus malpacon.

127. Letero al Michaux (14.VI.05).

Kara Sinjoro!

Mi ricevas viajn leterojn de 30/V kaj 8/VI. Mi miras, ke Vi nenion skribas pri la ricevo de mia “Projekto de Deklaracio”. Mi kore Vin petas, volu ĝin publikigi kiel eble plej baldaŭ. Se Vi volus konsiliĝi pri ĝi kun ĉiuj oficialaj organizantoj de la kongreso (s-roj de Beaufront, Bourlet kaj Ballif), mi nenion havus kontraŭ tio ĉi, kvankam laŭ mia opinio tio ĉi estus tute superflua perdo de tempo, de kiu al ni restas jam tro malmulte; sed se Vi konsiliĝadus nur kun la komitato de S.f.p.p.E. kaj ĉiuj aliaj esperantistoj ekkonus mian projekton tro malfrue, kiam ne restos jam tempo por konsiliĝadi kaj kiam la opinio de la esperantistaro estos jam antaŭpreparita per unupartiaj artikoloj en “L’Espérantiste” kaj “Lingvo Internacia”, — tio ĉi estus por mi tre dolora.

Al s-ro Bourlet mi skribis, ke mi “ne povas resti en Parizo pli ol 2 tagojn, ĉar mi timas, ke pli longa restado malutilus al la kongreso kaj elvokus malpacon inter la esperantistoj; sed se s-ro Michaux skribos al mi, ke pli longan mian restadon en Parizo kaj oficialan partoprenadon en diversaj Parizaj festoj li trovas utila por la kongreso [aŭ almenaŭ ne malutila] tiam mi plenumus la deziron de la Pariza Grupo”.

Mi petas Vin, volu skribi al mi tute precize, en kia dato mi devas veni Boulogne’on; konforme al tio mi aranĝos mian planon de vojaĝo.

Ŝajnas al mi, ke estas ne bone, se Vi konsiliĝas pri ĉio nur kun la komitato de S.f.p.p.E. Laŭ mia opinio la definitiva programo (kiun oni devus jam publikigi) devus esti prijuĝita kaj subskribita de ĉiuj 4 personoj, kiuj subskribis la alvokon al la kongreso kiel organizantoj. Mi scias, ke la karaktero de s-ro Bourlet estas ofte tre malagrabla; ni tamen ne devas juĝi laŭ la eksteraĵo kaj ni devas ĉiam memori “audiatur et altera pars*”. S-ro Bourlet havas grandegajn meritojn en nia afero kaj li estas por ni persono tre grava, kiun ignori aŭ eksciti ni ne devas.

* Latinaĵo: oni aŭskultu ankaŭ la alian partion.

Ĉar mi jam ne povas repreni mian promeson kaj mi devas iri per Parizo, tial Vi povas skribi al Viaj demandantoj, ke ili povas renkontiĝi kun mi en Parizo. Mi skribis siatempe al s-ro Bourlet, ke mi deziras nenian festan akcepton; li respondis al mi, ke tio ĉi povus fari malbonan impreson, ĉar oni pensus, ke inter mi kaj la esperantistoj ekzistas ia malpaco. Mi trovas, ke li estas prava, kaj tial mi jam pli ne miksas min en tiun ĉi aferon.

P.-S.Mian projekton de Centra Komitato (Ligo) mi pripensadis en la daŭro de multaj jaroj, kaj tamen mi konfesas, ke mi povas erari, mi prezentas ĝin kiel mian personan opinion, mi petas kritikon kaj plibonigon, mi ne influas, ne premas, mi eĉ promesis ne defendi mian projekton. Tute alie agas la Komitato de S.f.p.p.E. Kvankam ĝia projekto estas pripensita tro nemature kaj erare, ĝi tamen prezentas ĝin aŭtoritate, kiel “unuaniman juĝon” de ĉiuj membroj de la

Tiu ĉi P.-S. estis trastrekita de Zamenhof, kaj verŝajne ne finita — almenaŭ alian folion mi ne trovis.

128. Letero al Bourlet (19.VI.05).

Kara Sinjoro!

Kun plezuro mi ricevis Vian leteron de 14/VI, el kiu mi vidis, ke Vi interkonsentiĝis kun s-ro Michaux. Nun mi volonte plenumos ĉiujn dezirojn de la Pariza Grupo. Kiam Vi estos ellaborinta la definitivan programon de mia estado en Parizo volu ĝin sendi por subskribo al s-ro Michaux. Kiam mi havos lian subskribon, tiam mi povos kun tute pura konscienco partopreni en ĉio, kion decidis la Pariza Grupo.

Mi venos Parizon en tiu tago kaj en tiu horo, kiu estos decidita en Via programo. Pri la tago de alveno, volu sciigi frutempe s-ron Javal, ĉar mi ja estos lia gasto. Mi petas, volu ĉion aranĝi tiel, ke mi ne devu resti en Parizo tro longe, ĉar ĉiu tago estas por mi tre kara.

Estante en Francujo, mi devos viziti mian bonevon, s-ron Kaplan (kuraciston), kiu loĝas en Vailly-sur-Aisne. Ĉar mi ne scias bone la geografian rilaton de tiu ĉi urbeto al Parizo, tial mi petas, volu min sciigi, ĉu estos por mi pli oportune veturi tien antaŭ Parizo aŭ post Parizo? En aliaj urboj mi nenie haltos kaj mi veturos el Varsovio rekte Francujon.

129. Letero al Michaux (22.VI.05).

Kara Sinjoro!

La provan presaĵon mi ricevis per unu tago pli malfrue ol Vian poŝtan karton. Mi ĝin tuj trarigardis, korektis kaj resendis al Vi.

Estas al mi tre agrable, ke Vi nun interkonsentiĝis kun s-ro Bourlet. Nun mi povas kuraĝe iri Parizon.

Por Via ripetita invito, ke mi estu Via gasto en la daŭro de la kongreso, mi sendas mian plej koran dankon al Vi kaj al Via estimata edzino. Mi restos en Boulogne kompreneble nur tiel longe, kiel estos necese por la kongreso.

Pri tio, kiu devas havi la rajton de voĉo, volu interkonsentiĝi kun la aliaj 3 oficialaj organizantoj de la kongreso (s-roj de Beaufront, Bourlet kaj Ballif); kion Vi ĉiuj interkonsente decidos, tion ĉiuj kongresanoj espereble akceptos sen protesto, kaj ankaŭ mi ĝin volonte akceptos.

Mi ne povas doni ian bonan konsilon en tiu ĉi rilato, ĉar mi neniam partoprenis en kongresoj kaj mi estas tro nesperta en tiaj aferoj. Sed ŝajnas al mi, ke doni al ĉiu nacio egalan nombron da voĉoj estus tute ne juste, ĉar nacio, kiu havas nur unu aŭ kelkajn esperantistojn ne povas havi egalan voĉon kiel nacio, kiu havas centojn aŭ eĉ milojn da esperantistoj. Eble estus bone aranĝi en la sekvanta maniero:

1) Rajton de voĉo havas ĉiu, kiu aĉetis karton de kongreso kaj certigis skribe, ke li estas “esperantisto”, t.e. ke li komprenas kaj uzas la lingvon Esperanto. Sed se la nombro de reprezentantoj de unu lando estos pli ol 1/3 de la nombro de ĉiuj kongresanoj, tiam la kongresanoj de tiu lando mem elektas inter si la necesan nombron da voĉdonantoj;

2) Komuna voĉdonado estos farata nur pri tiuj demandoj, kiuj havas gravecon principan kaj devas nepre esti decidataj de la tuta kongreso (ekzemple: a) ĉu ni bezonas organizacion aŭ ne; b) ĉu ni devas publikigi Deklaracion aŭ ne; c) elekto de la unua Centra Komitato); pri ĉiuj aliaj demandoj, kiuj prezentas nur detalojn, la kongresanoj nur diskutados, sed decidon pri ili faros per voĉdonado nur la membroj de la elektita Centra Komitato.

Tia estas mia opinio, kiun Vi eble volos prezenti al la kunorganizantoj de la kongreso; sed mi ripetas, ke mi estas nesperta en tiaj aferoj kaj mi esprimis ne mian deziron, sed nur mian opinion. Decidi pri la maniero de voĉdonado devas la organizanta komitato.

En la n-ro de Junio (= Julio) de “L’Espérantiste”, kaj en tiu de Julio de “Lingvo Internacia” aperas prospekto por “Granda Vortaro Franca-Esperanta”, redaktita en kunlaborado kaj eldonita de tiuj du gazetoj. La liverita specimeno montras treege detalan verkon, eĉ pli detalan ol la verko de Beaufront (Kp sub no 74*), kies verko verŝajne estis utiligita de la redaktintoj. Sed ĉar li persone estas ĉiam ligita per la kontrakto de 1901 (Kp no 11*, artikolo 1-a), lia kunlaborado devas resti anonima: tio klarigas la strangan — kaj hipokritan — noton de la sama numero:

130.

Por ke neniu trompiĝu pri la kunlaborado, kiun “L’Espérantiste” alportas al ĝi [...] ni volas certigi bone: 1e ke antaŭ unu monato ni ankoraŭ ne sciis, ke tiu laboro estis eĉ projektita, kaj ni akceptis la afablan proponon de “Lingvo Internacia” nur pro tio, ke ĝi petis de ni facilan kunhelpon: aldonon, eligon, ŝanĝon farotajn tie ĉi aŭ tie en teksto tute preta, neniel verkita de ni, sed kiun ni plej zorge trarigardos de l’ unua ĝis la lasta vorto, tute same kiel se la teksto estus nia [...] Nek “Lingvo Internacia”, nek “L’Espérantiste”, unuigante sin en celo de utilo komuna kaj laŭ siaj rajtoj por tiu tre granda laboro, havis, eĉ dum unu sekundo, la penson malutili al iu aŭ ofendi kiun ajn.

Kiel verŝajna, ĉu ne?

En la sama n-ro, longa artikolo de Beaufront kontraŭ la Zamenhofa projekto de Ligo, kiun li suspektas (tute erare) inspirita de Bourlet:

131.

[...] senĉesaj konfliktoj inter la Komitato de agado kaj la aliaj, konfiskado de tiuj ĉi per la superregado de tiu, aŭ eĉ konfiskado de la afero Esperanta, por la profito [...] de unu homo, kiu tre povus esti la sekretario de la Ligo, ĉefredaktoro de l’ organo, prezidanto de l’ Komitato de agado, fakte animo de la Ligo [...]

Kaj tiu animo (damninda, kompreneble) de l’ afero povus, laŭ Beaufront, esti nur Bourlet!

Komence de Julio aperas, en sia nova formo (Kp no 97*), la Fundamento de Esperanto, kun sia fama

132. Antaŭparolo (O.V. p. 43*).

en kiu oni ordinare konsideras nur la karakteron de neŝanĝebleco kaj netuŝebleco, sed preteratentas la du rimedojn de plibonigado, kiujn Zamenhof tre klare difinas: riĉigado per enkonduko de novaj vortoj “en la literaturon” kaj arkaismigo de neoportunaj formoj per proponado de paralelaj neologismoj, fare de “ia aŭtoritata centra institucio” (kia estus ekz-e la proponado de la sufikso -io paralele kun -ujo fare de la Lingva Komitato: kp. no 240*).

La sekvanta letero postulas multajn klarigojn. D-ro Javal verkis libron “Fiziologio de la legado kaj skribado”, en kiu, resumante siajn antaŭajn laborojn, li donas praktikajn konsilojn al la presistoj, instruistoj, stenografoj kaj blinduloj. Li proponas diversajn rimedojn por gardi la okulojn de danĝera laciĝo, interalie la uzadon de flava papero por la skribado aŭ presado, simpligado de la litertipoj k.t.p. La supersignitaj literoj efektive okazigas mezureblan plian streĉiĝon de la leg-organoj, kaj sekve li insistas pri la “utileco skribi Esperanton sen supersignoj”. Intencante dediĉi tiun verkon al Zamenhof, li sendis al tiu la presprovojn. Krome li petis de li la prunton de la n-ro de “La Esperantisto” de 1894, por ekkoni la projekton de reformita, sen supersignitaj literoj, Esperanto, kiun Zamenhof tiam publikigis — projekto, kiun Couturat kaj Leau ne menciis en sia Historio, pro nesciado. Fine, per siaj amikaj rilatoj kun la ministro pri Publika Instruado, s-ro Bienvenu-Martin, Javal atingis, ke tiu ordenu Zamenhof per la “Honora Legio”. La lasta paragrafo aludas proponon de Hachette pri nova kontrakto (Kp no 176*).

133. Letero al Javal (10.VII.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Akceptu mian plej koran dankon por Viaj tri leteroj kaj ankaŭ por la provaj presaĵoj de Via nova libro. La dediĉo, kiun Vi faras al mi en tiu libro, estas por mi tre honora kaj mi akceptas ĝin kompreneble kun la plej sincera danko.

Kun plezuro kaj kun granda intereso mi legis Vian leteron pri la membroj de la komitato, kun kiu mi povos paroli en Parizo pri nia afero. Tre agrabla surprizo estis por mi la sciigo, ke Vi kaj s-ro Moch apartenas al tiu sama raso, al kiu mi mem apartenas. Des pli bone mi sentos min en Via gastama domo.

Laŭ la propono de s-ro Bourlet mi decidis veni Parizon la 29-an de Julio.

Nun mi volas min turni al Vi kun la sekvanta peto: ĉu Vi kaj Via estimata familio volos akcepti kiel gaston krom mi ankaŭ mian edzinon? Mia edzino plej fidele kaj plej sindone partoprenis en ĉiuj suferoj kaj malagrablaĵoj, kiujn Esperanto donis en la unuaj jaroj, kaj estus nebone, se ŝi nun ne partoprenus ankaŭ en la unua festo de Esperanto; tial mi petis ŝin, ke ŝi veturu kune kun mi al la kongreso; kaj se en Via domo troviĝos loko, mi esperas, ke Vi ne rifuzos akcepti kaj gastigi ĉe Vi ankaŭ mian edzinon.

La numerojn de l’ Esperantisto de 1894 mi bedaŭrinde jam ne havas.

Se la prezidanto de la ministroj volos donaci al mi la ordenon de la Honora Legiono, mi kompreneble akceptos tion ĉi kun plena danko, ĉar mi komprenas tre bone, ke tiu honoro farata al mi havus gravan signifon por la afero Esperanta. Se Via komitato trovos, ke estas necese, ke mi venu pli frue ol la 29-an de Julio, mi penos, kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato.

Koncerne la firmon Hachette Vi povas esti tute trankvila: mi per nenio ligos min kun la firmo antaŭ ol mi estos aŭdinta la konsilojn de niaj plej gravaj Parizaj amikoj. Mi ne havas la deziron fari al la firmo ian promeson, ĉar mi deziras resti tute libera.

Kun kora saluto.

En la n-ro de la 15. Julio de “Lingvo Internacia” estas represita la artikolo de Beaufront (Kp no 131*), kaj aperas vualŝira artikolo de Fruictier:

134. Ĉu vivi aŭ morti?

[...] Mi malkovros [...] al la Esperantistaro la “kaŝitan glavon”, kiun oni lerte envolvigis* en la projekto, kaj kiu [...] minacas Esperanton [...] je mortiga bato [...]

* Waringhien proponis la korekton envolvis.

Kia estus ja la “Tutmonda Ligo” regata de “Centra Komitato”? [...] Monopolo de la gvidado de la Esperantistoj per eldonado de la solaj “bonaj verkoj” aprobitaj de la Ligo; per efektiva eldonado aŭ inspirado de la Centra Organo, redaktata de la “sekretario de la Ligo… kiu estas prezidanto de la komitato de agado… kiu plenumas ĉiujn decidojn de la Ligo… kondukas ĉiujn praktikajn aferojn de la Ligo… administras la kason de la Ligo, … kontrolas la diversajn sekciojn…” [...] — monopolo per ordonado al tiu sola homo, vera risorto de nia tuta afero, aŭ interkonsentado kun li, kiu vole-nevole dependos de la Mastro: la potenca firmo, efektive tenanta en siaj manoj, kune kun la monfonto, ĉiujn fadenojn de tiu nova komedio, kie esperantistoj estos dancigataj arlekenoj! [...]

Nun jen estas la pruvo:

Post kiam la administrantoj de la “Presa Societo” sciigis [...] pri eldonado de vortarego franco-esperanta, la direktoro de la monopolema firmo skribis al mi por intervidiĝo. Lin mi vizitis [...] Riproĉinte, ke mi “pafas sur lin” eldonante vortaron sen lia permeso, li diris: “Inter ni nun estos batalado ĝis morto, batalado per tranĉilo, se vi ne redonos al mi vian vortaron! Kaj mi ruinigos Vin…” [...]

Kaj ĉar mi demandis, kion tio ĉi signifas, li aldonis: “Neutile ruzadi. Vi scias, ke mi volas havi la monopolon [...] kaj la monopolon mi havos! malgraŭ vi, malgraŭ ĉiuj aliaj! Mi estas la plej forta, vi ne povos kontraŭstari! [...] Se vi ne ekzekutas vin mem, vin ekzekutos mi!”*

* Verŝajne Fruictier provis ĉi tie traduki francan vortludon pri “exécuter” (kontraŭvole submeti kaj ekzekuti).

Samideanoj, tion al mi, Esperantisto, tion kuraĝis proponi la estro de potenca firmo, kiu pretendas sin ankaŭ “Esperantisto”! Vere mi apenaŭ povas kredi ankoraŭ, ke la direktoro de firmo — kies konsilisto kaj “animo” por la Esperanta fako estas S-ro Bourlet, prezidanto de la Grupo Pariza — tiel agas.

Lingvon, tutmondan lingvon oni volas monopoladi* kvazaŭ petrolon aŭ kotonon! [...] Ne, ne! Tio ne povas esti! [...] Ni montros al la monuloj, ke ilia mono nenion servas ĉe ni; kaj inter la libereco kaj la sklaveco, inter la vivo kaj la morto, ni elektos la vivon!

* Waringhien proponis la korekton monopoligi.

Post la publikigo de tiu artikolo, kiun Zamenhof atribuis al Cart, la korespondo inter li kaj Cart estis interrompita dum du jaroj, ĝis la afero Ido.

135. Letero al Michaux (17.VII.05).

Kara Sinjoro!

Volu akcepti mian plej koran dankon por la gastameco, kiun Vi proponas al mia edzino kune kun mi. Mi tamen akceptas tiun ĉi afablan gastamecon nur kun tia kondiĉo, ke ĝi estu kiel eble malplej ĝenanta por Vi. Ju pli modeste, pli senĝene kaj simple familie Vi nin akceptos, des pli bone ni nin sentos kaj des pli dankaj ni estos al Vi. Estus al ni tre neagrable, se ni vidus, ke pro ni Vi faras al Vi neoportunecon aŭ ke pro ni Vi ŝanĝas Vian ordinaran manieron de vivado. La plej malgranda ĉambreto en Via domo tute sufiĉos por ni, ĉar ni ambaŭ estas tre nepostulemaj.

136. Letero al Bourlet (18.VII.05).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Viajn leterojn de 11.VII kaj 13.VII kaj ankaŭ la programon de mia estado en Parizo subskribitan de s-ro Michaux. Mi ĉion volonte akceptas.

Pasporton mi jam ricevis kaj tial jam nenia malhelpo estas nun antaŭvidebla. Ĉar Vi kaj s-ro Javal deziras, ke mi venu Parizon pli frue, tial mi intencas veni Parizon la 28-an de Julio (vendredon) matene. La precizan horon de mia alveno mi nun ankoraŭ ne scias; mi skribos aŭ telegrafos pri ĝi al Vi antaŭ mia alveno. Tiamaniere mi povos plenumi la deziron de Hachette kaj resti en Parizo ne malpli ol 2 tagojn tute inkognite. Ĉar mi tamen ne deziras kaŝi antaŭ la Parizaj esperantistoj la veran tagon de mia alveno por ke oni ne vidu en tio ĉi ion suspektindan, tial Vi povas diri, ke la unuajn du tagojn mi estas devigita dediĉi al diversaj pure privataj aferoj kaj tial mi povos komenci la akceptadon kaj vizitadon ne pli frue ol la 30-an de Julio. [Nun mi pri mia tago de alveno skribos al neniu (krom s-ro Javal); sekve la unuajn tagojn neniu scios, ke mi estas en Parizo.]

Al s-ro Bréton mi respondis hodiaŭ, ke por lia deziro pagi al mi la kostojn de vojaĝo mi lin kore dankas, sed ke akcepti tion ĉi mi ne povas, ĉar mi sentus min tre nebone, se mi vojaĝus ne por* mia propra mono. Sed ĉar mi nun, havante grandajn elspezojn, efektive tre bezonas monon, tial estante en Parizo mi petos la firmon Hachette, ke ĝi donu al mi kelkan antaŭpagon (1.000-1.500 frankojn) kaj ĝi enskribu tiun sumon kiel mian ŝuldon, kiun ĝi dekalkulos de la sumoj, kiujn ĝi devos pagi al mi en Aprilo 1906.

* Waringhien proponis la korekton per.

Multe paroli kun s-ro Bréton mi kredeble ne bezonos, ĉar la afero estas tute ne komplikita; tial mi pensas, ke 2 tagoj da inkogniteco, kiujn mi dediĉas al la firmo Hachette, estos tute sufiĉaj, tiom pli ke ankaŭ post la 30-a de Julio mi povos ankoraŭ multajn fojojn (se estos necese) paroladi kun s-ro Bréton. Tamen se pro ia nekonata al mi kaŭzo Vi trovos necesa, ke mi nepre venu antaŭ la 28-a de Julio, tiam volu skribi al mi (per la adreso de s-ro Borel en Berlino), kaj tiam mi venos pli frue.

Mi intencis veturi el Varsovio rekte Parizon; sed ĉar mi nun veturas kun mia edzino, kaj mi tre dezirus, ke ŝi vidu iom la mondon, tial mi supozas vojaĝi en la sekvanta maniero: ni elveturos el Varsovio la 22-an aŭ 23-an, ni haltos por 2 tagoj en Berlino, poste ni veturos tra Köln kaj Liége kaj en tiu ĉi lasta urbo ni haltos ankaŭ unu tagon, por viziti la ekspozicion, kaj el Liége ni venos Parizon. Returne ni kredeble vojaĝos tra Ĝenevo kaj Vieno.

Ĝis baldaŭa agrabla persona vidiĝo.

137. Poŝtkarto al Bourlet (24.VII.05 — El Berlino).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis kun plezuro Vian leteron de 21.VII per s-ro Borel; laŭ Via deziro mi montris Vian leteron al tiu ĉi lasta kaj mi parolis kun li.

El Berlino mi veturas Lieĝon kaj el Lieĝo mi venos Parizon (stacidomo Paris Nord) vendredon la 28.VII je la horo 7½ matene. Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato. Por Via promeso atendi min en la stacidomo mi estas al Vi tre danka, ĉar mi efektive tute ne konas Parizon. Volu transdoni la enhavon de mia letero al s-ro Javal, ĉar mi ne scias, sub kia adreso mi nun devas skribi al li.

138. Poŝtkarto al Bourlet (sen-data — El Vailly-sur-Aisne).

Kara Sinjoro!

Por la okazo, se ni eble morgaŭ denove ne havos la okazon detale paroli pri la kontrakto, mi nun sciigas Vin, ke la projekton de la kontrakto mi legis hodiaŭ kaj mi ĝin trovas bona; nur pri kelkaj malgravaj detaloj mi eble petos, ke ili estu redaktitaj iom pli precize. Vi sekve povas diri al s-ro Bréton, ke en principo mi estas tute preta akcepti la projekton. Sed doni respondon tute definitivan; t.e. jam subskribi la projekton mi nun ankoraŭ ne povas, ĉar sinjoroj Javal kaj Sebert petis kaj insistis, ke mi ne subskribu iun kontrakton antaŭ ol ili estos legintaj kaj mature pripensintaj la enhavon. Ne dezirante ofendi ilin, mi tion ĉi promesis; tial la definitiva subskribo povos esti farita kredeble ne pli frue ol post kelke da semajnoj. Mi esperas, ke ili absolute nenion havos kontraŭ la projekto; sed post ilia respondo mi almenaŭ estos libera de riproĉoj, ke mi kun neniu konsiliĝis.

Se s-ro Bréton volas pruntedoni al mi kelkan sumon, tiam mi estus tre danka, se li volus doni al mi 300 frankojn per franca mono kaj 1.200 frankojn per ĉeko por Varsovio.

Esprimante al Vi ankoraŭ unu fojon mian koran dankon por la multaj ĝojoj, kiujn Vi faris al mi, mi restas

kun kora saluto [...]

Al sinjorino Bourlet volu transdoni respektan saluton de mi kaj de mia edzino.

139. Poŝtkarto al Michaux (31.VII.05 ­– El Parizo).

Kara Sinjoro!

Vian leteron mi ricevis kaj mi kore dankas por Via saluto. Pardonu, ke mi ĝis nun ankoraŭ ne skribis al Vi, ĉar mi estas treege okupita. Mi parolis kun ĉiuj kaj mi ĉion aranĝis kaj pacigis; ĉio estos en bona ordo. En kia tago mi laŭ Via opinio devas veni Boulogne’on? Se estus necese, ke mi venu pli frue ol la 5-an, tiam volu min sciigi.

140. Poŝtkarto al Michaux (1.VIII.05 ­– El Parizo).

Kara Sinjoro!

Mi intencas veni Bulonjon ĵaŭdon (la 3.VIII) ĉirkaŭ la 7-a horo posttagmeze (mi elveturos el Parizo je la 4 horo).

Kun kora saluto.

En la Julia (= Aŭgusta) n-ro de “L’Espérantiste”, Beaufront enpresas jenan konsulton de “unu juristo”:

141. Rajtoj de la Kongreso Esperantista en Boulogne.

Ĉar tiu kongreso ne estas parlamento, leĝodona kolektiĝo da deputatoj aŭ delegatoj, ricevintaj de la Esperantistoj rajtigon por doni al ili konstitucion aŭ leĝojn, ĝi ne havas la rajton altrudi al ili ian devon. Ĝi povas nur esprimi dezirojn. Ĉiuj ĝiaj decidoj povas do havi nur deziran valoron.

Oni vidas, kiel, intencante ne ĉeesti la kongreson, Beaufront antaŭzorgis ne lasi sin ligi per ia ajn akto: tiel li povos poste aserti sin libera je ĉia devo de fideleco al la Fundamento.

En la n-ro de la 1. Aŭgusto de “Lingvo Internacia” estas enpresita letero de Bourlet:

142. Pri la monopolo.

[...] La firmo X ekkoleris, ne ĉar ĝi volas malpermesi kaj malhelpi aliajn eldonaĵojn, sed simple ĉar Presa Societo, kiu ĝis nun havis kun la firmo plej amikajn rilatojn, ligiĝis kontraŭ ĝi kun S-ro Y [...]

Al kio Fruictier respondas:

S-ro Bourlet ŝajnas nescii, ke ni tiam prezentis al la firmo kontrakton, kie estis entenata la jena paragrafo: “La jena kontrakto koncernas ekskluzive la ‘Grand Dictionnaire Français-Esperanto’ supre difinitan, kaj la firmo X sen ia kontraŭdiro konfesas, ke la Presa Esperantista Societo, kiel ĉiu alia eldonisto ajn, posedas kaj konservas la rajton eldoni ĉian ajn verkon en Esperanto aŭ pri Esperanto, se nur ĝi ne surhavas la markon Aprobita de D-ro Zamenhof.”

Je tiu lego, la direktoro de la monopolema firmo ekfuriozis kaj eldiris sian monopoldeziron. Mi stariĝis kaj foriris. Kelkajn tagojn poste li komencis la bataladon [...]

Inter la 5 kaj la 13 de Aŭgusto okazis la Kongreso en Bulonjo. Kiam en 1933 mi vizitis Michaux, li multon rakontis al mi pri ĝi, kaj la korespondoj de Bourlet, Boirac kaj Beaufront, kiujn li malfermis al mi, plene konfirmis liajn memorojn, kiujn mi resumas ĉi-sube.

Ballif kaj Beaufront trovis pretekstojn por ne veni Bulonjon. Male ĉeestis Boirac, Bourlet, Cart, Couturat, Fruictier, Javal, Sebert k.a. Ĉiuj tiuj eminentuloj alvenis tre maltrankvilaj pri la sukceso de la kongreso. Kelkajn tagojn antaŭe, Michaux estis veturinta Parizon, kaj en la domo de Cart, kien kuniĝis Boirac, Bourlet, Javal, Sebert, li estis leginta la Parolon kaj la Preĝon, kiujn Zamenhof jam komunikis al li, kiel ni vidis. Oni povas malfacile prezenti al si, kia estis la mirego kaj skandaliĝo de tiuj francaj intelektuloj, kun sia kartezia kaj racia spirito, reprezentantoj de laika universitato aŭ apogantoj de ekleziofremda registaro, jam de longe kutimintaj identigi liberpensadon kun sendieco, kiam ili aŭdis tiun flaman preĝon al “la alta morala Forto”, kaj tiun aŭdacan alvokon al unuiĝo de la eklezioj:

Kristanoj, hebreoj aŭ mahometanoj
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj [...]

“Sed estas juda profeto!” ekkriis Bourlet, kaj Cart siaflanke: “Jen la slavo! Neniam Michaux kapablos bridi tiun frenezulon!” — kaj Sebert lamentis: “Ni ruiniĝos de ridindeco!”. Sekve ili decidis, ke almenaŭ tiun Preĝon oni nepre devos sufoki.

Tuj kiam Zamenhof alvenis Bulonjon, sabaton 5 Aŭgusto, li ekloĝis ĉe Michaux, kiu invitis por vespermanĝo ankaŭ la francajn eminentulojn. Kaj en la salono, antaŭ la manĝo, ili ĉiuj admonis Zamenhof (“oni vin prifajfos!”), ke li modifu kelkajn lokojn “danĝerajn” (interalie la “misteraj fantomoj”) en sia parolado kaj forrezignu pri la Preĝo. Zamenhof, ĝis larmoj emociita, tamen rezistis, apogita de Michaux. La sola, kion la ceteraj atingis, estis, ke la lastan strofon, la plej “frenezan”, oni ne publikigos.

Ili tute ne antaŭvidis la eksterordinaran atmosferon de la kongreso, la religian entuziasmon de tiuj homoj el 20 diversaj nacioj, kiuj komuniiĝis en la sama ideo pri tutmonda komprenemo kaj paco. Kiam, vespere, en la malgranda Bulonja teatro, Zamenhof faris sian

143. Parolon antaŭ la Unua Kongreso (O.V. p. 360*),

kaj finis per la

144. Preĝo sub la verda standardo (O.V. p. 589*),

senfina ovacio rekompencis lian obstinon kaj pravigis lin antaŭ la francaj skeptikuloj. Tiu atmosfero faciligis la klopodojn de Michaux por elimini (provizore) la militkaŭzojn inter la francaj ĉefoj: Fruictier alportis flugfoliajn pamfletojn kontraŭ Bourlet-Hachette, kaj Bourlet volis provoki lin duele. Michaux malhelpis la disdonadon de la folioj kaj atingis armisticon inter ambaŭ. Sed por la laborkunsidoj Boirac devis ŝarĝi sin je la prezidanteco, ĉar la aliaj ne fidis la spiritlarĝon de Michaux kaj tiu, siaflanke, malfidis la despotemon de Bourlet kaj Cart. Boirac montris sin tre lerta manovristo, kapabla milde deturni la ŝtormojn, subtile eviti la brulajn punktojn kaj prokrastigi la malfacilaĵojn… ĝis la venonta kongreso: tiel okazis pri la du ĉefaj problemoj de la organizo kaj de la alfabetreformo. Pri tiu ĉi lasta tamen, li ne sukcesis silentigi Javal, kiel li faris pri Saint-Martin kaj pri aliaj belgoj. Javal formulis la problemon sub jena formo:

145.

Kiel redakti la telegramojn en Esperanto, por ke ili estu akceptataj de ĉiuj telegrafejoj kaj samtempe facile legeblaj de laikoj?

kaj li atingis, ke li estis komisiita prezenti raporton antaŭ la venonta kongreso.

Efektivaj rezultoj de la Kongreso estis du: la kreo de provizora “Lingva Komitato”, elektita de Zamenhof kaj konfirmita de voĉdono de la kongresanoj — kaj la plidaŭrigo de la povoj de la Kongresestraro, komisiita organizi la sekvantan kongreson kaj esplori la diversajn neesploritajn demandojn. Tiel realiĝis la du organismoj dezirataj de Zamenhof, sed en kripla, aborta kaj neleĝa formo, kio estonte venenos ĉiun ilian agon. La Lingva Komitato, tro grandnombra por povi labori (kiel iuj rimarkigis Bein), konsistanta el personoj kun tre diversnivela lingvoscio, havas difinitajn nek rolon, nek rajtojn; oni ne scias, ĉu ĝi tiras sian aŭtoritaton de Zamenhof aŭ de la Kongreso, kaj la valoro de ĝiaj decidoj ĉiam restos duba — kio ne faciligos la solvon de la estontaj krizoj. Same la Kongres-estraro ne povos agadi sen unu konkreta bazo, unu administra centro, kiun siatempe oferos al ĝi Javal kaj Sebert. Sed tiel, rifuzinte demokratian organizon, pro timo al tiraneco de BourletBeaufront, la partio de l’ individuismo falos sub la fakta kaj neleĝa aŭtokrateco de Sebert.

Entute la ĵaluzoj kaj malfidoj inter la francaj ĉefoj, kaj la senvola timemo, la troa modesteco de Zamenhof malhelpis la starigon de rajtigita reprezentantaro de la movado, kiu, kiam venos la krizo, trovos sin sen taŭgaj, efikaj organoj kaj sen legitimaj gvidantoj.

La sola punkto, sur kiu ĉiuj akordiĝis, kaj kiu tiele akiris nekontesteblan aŭtoritatecon, estas la

146. Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo (Kp no 124*: O.V. p. 237*).

el kiu Cart tamen atingis, ke oni forigu unu frazon pri eventuala prefero de alia, plifavorata konkuranto de Esperanto, kaj Javal unu frazeron, kiu tro absolute malpermesis lingvajn modifojn, kaj unu paragrafon pri la por ĉiuj devigaj lingvaj decidoj de ia Centra Komitato (Vidu en O.V. la kursive presitajn lokojn).

Tiu Deklaracio estis prezentita de Zamenhof, en la unua ĝenerala kunveno, per

147. Parolo en la Unua Ĝenerala Kunveno (O.V. p. 366*).

La teksto estas iom duba; mi proponas legi, en la antaŭlasta paragrafo:

Por tio, laŭ la deziro de l’ esperantistoj, mi volis havi ian firmon potencan, kaj neniu volus akcepti sen tio, ke ĝi ricevu ian privilegion. Tial al la firmo Hachette mi lasis personan privilegion pri miaj verkoj kaj ne monopolon de l’ aliaj verkoj. Estas do nenia ombro da suspekto!

En alia laborkunsido, Zamenhof cetere informis la Kongreson pri sia intenco ĉesigi la “Kolekton Aprobitan”. Fine, ĉe la oficiala festeno, li aldiris kelkajn vortojn:

148. Paroleto ĉe la Festeno (O.V. p. 368*).

En la malfeliĉa vivo de Zamenhof tiuj dek radiantaj tagoj estis por li kvazaŭ peco de la perdita Paradizo, redonita al li de bonvola Jehovo. Lia unua revo, pri universala lingvo, realiĝis — li baldaŭ provos realigi ankaŭ la duan, pri universala religio…

149. Letero al Michaux (28.VIII.05).

Kara Sinjoro!

Post feliĉa vojaĝo kaj kelka ripozo en la kamparo, mi revenis nun Varsovion, kaj la unua letero, kiun mi skribas, devas esti adresita kompreneble al Vi. Mi esprimas al Vi denove mian plej koran dankon por la bonega aranĝo de la kongreso, kiu havis grandegan kaj brilantan sukceson kaj restos longe en la memoro kaj en la koro de ĉiuj partoprenintoj. Ĉiuj estas ravitaj, ĉiuj parolas pri la kongreso kun entuziasmo, kaj Via merito estas tiom pli granda, ke Vi ĉion aranĝis preskaŭ sola, ĉar krom la Bulonja Grupo preskaŭ neniu Vin helpis. La tagoj en Bulonjo estos por ĉiam la plej gravaj tagoj en la historio de Esperanto.

Nun permesu al mi ankoraŭ korege danki Vin, Vian estimatan edzinon kaj tutan familion por ĉio, kion Vi faris persone por mi kaj por mia edzino. La granda gastamo kaj kora amikeco, kun kiu Vi zorgis pri ni en la daŭro de 10 tagoj, forte nin tuŝis kaj ni neniam ĝin forgesos. Ni nur forte bedaŭras, ke pro ni Vi faris al Vi tro multe da klopodoj kaj tro multe da elspezoj.

Kiel Vi nun fartas? Ĉu Vi jam ripozis iom post Viaj grandaj laboroj? Ĉu sinjorino Michaux jam saniĝis plene de la reŭmatismo? Ĉu Via malgranda filineto jam plene resaniĝis?

Koran saluton al Vi kaj al sinjorino Michaux, al la ambaŭ junaj paroj, kiuj nun gajigas Vian domon, al Via aminda kaj senlaca filo kaj al Viaj ĉarmaj malgrandaj infanoj. Mia edzino estas nun en la kamparo kaj ne povas subskribi, sed ŝi petis min transsendi al Via estimata familio sian koran saluton kaj sinceran dankon por Via gastamo kaj amikeco.

P.-S. — Ni baldaŭ devos eldoni detalan raporton pri la kongreso kaj ĝiaj decidoj. Ŝajnas al mi, ke la plej bona estus, se tiun ĉi raporton eldonus Vi, kiel organizanto de la kongreso. Ĉu Vi volus preni sur Vin tiun laboron? Se Vi estas tro laca, tiam Vi eble volos transdoni tiun aferon al iu alia? Laŭ mia opinio la raporto devas esti subskribita antaŭ ĉio de Vi, poste de s-ro Boirac kaj de mi. Ĉu Vi ne tiel opinias? Se Vi prenos sur Vin la pretigadon de raporto, tiam Vi eble volos sciigi pri tio min, s-ron Boirac kaj la ĉefajn esperantistajn gazetojn?

150. Letero al Javal (30.VIII.05).

Estimata Sinjoro!

Post longa vojaĝo kaj post kvartaga ripozo en la kamparo mi revenis Varsovion en la pasinta semajno. La vojaĝo estis en bona ordo, kaj mia edzino kaj mi ambaŭ sentas nin tute bone.

Reveninte hejmen, mi trovis tian grandegan amason da laboroj, ke en la daŭro de tre longa tempo mi ne povos ankoraŭ reveni al mia kutima ordo kaj mi devos tre multe labori; tial pardonu min, se mi ne skribos al Vi tiom multe, kiom mi dezirus.

Antaŭ ĉio volu akcepti ankoraŭ unu fojon de mi kaj de mia edzino la plej koran dankon por ĉio, kion Vi faris por ni dum nia estado en Parizo. Volu ankaŭ transdoni nian koran dankon al sinjorino Via edzino kaj al Via tuta estimata familio. La tagojn, kiujn ni pasigis en Via domo, ni ĉiam rememoros kun plezuro.

Vian verkon “Physiologie de la lecture et de l’écriture* mi legis kun plezuro. Mi trovis en ĝi tre multe da interesaj aferoj, el kiuj mi iam poste esperas fari uzon. Nia maniero de presado, kaj tiom pli ankoraŭ nia maniero de skribado enhavas efektive tre multe da gravaj eraroj, kaj estus tre bone, se la presistoj kaj instruistoj tion ĉi atentus. Venos iam la tempo, kiam ni devos fari gravajn reformojn en la skriba alfabeto, forigi la punktojn, streketojn, akcentojn, reciprokan similecon de literoj k.t.p. Sed en Esperanto ni tion ĉi ne povas nun fari, ĉar ni estas ankoraŭ tro malfortaj, por komenci tro multajn batalojn per unu fojo. Mi tamen estas konvinkita, ke pli aŭ malpli frue, kiam Esperanto estos pli forta, ĝi komencos la batalon kontraŭ la maloportunaĵoj de la alfabeto.

* Franclingve: Fiziologio de la legado kaj skribado.

Alia afero estas la demando pri supersignoj en Esperanto: tiun ĉi demandon ni devos solvi pli frue, kaj mi esperas, ke jam en la dua aŭ tria kongreso ni povos kontentige solvi tiun ĉi demandon. El la antaŭparolo al mia “Deklaracio” Vi povas vidi, ke jam por la unua kongreso mi preparis du tre gravajn projektojn, pri kiuj mi multe kaj longe pensis kaj laboris; unu el ili estis detala projekto pri senrompaj reformoj, t.e. pri tia maniero de reformoj, kiu per unu fojo forigus el Esperanto ĉiujn tiujn formojn kaj vortojn, kiuj en la daŭro de 18 jaroj montriĝis kiel efektive malbonaj, kaj tamen tiu reformo absolute nenion rompus en la lingvo, neniom senvalorigus la ĝisnunan literaturon, eĉ per unu haro ne vanigus la laboron de tiuj, kiuj ĝis nun ellernis Esperanton, — ĉar la tuta reformo estus farita nur per kreo de kelka (tre malgranda) nombro da vortoj kaj formoj novaj, kiuj estus presataj en la lernolibroj kaj vortaroj ne anstataŭ la malnovaj formoj, ŝed nur paralele kun ili (vidu la antaŭparolon al la “Fundamento de Esperanto”, paĝoj IX kaj X). Sed bedaŭrinde la malfeliĉa sperto kun mia projekto de Ligo jam montris al mi, ke kelkaj esperantistoj tute ne estas kapablaj por trankvila diskutado: anstataŭ mature pripensi tion, kion oni proponas al ili, kaj diri trankvile sian opinion, ili komencas tuj senĉesan bataladon, ofendan atakadon, krias pri iaj maskitaj inspirantoj, kiujn ilia fantazio kreis, pri ruze kaŝitaj glavoj k.t.p. Tial, por eviti ĉian malpacon en la unua kongreso, mi decidis rezervi mian projekton pri senrompaj plibonigoj por la dua aŭ tria kongreso, kiam la esperantistoj estos kutimiĝintaj diskutadi pri ĉio pli trankvile.

Volu transdoni mian respektan saluton al Via estimata edzino kaj familio. Koran saluton al sinjorino “Vortarino”.

P.-S. — Volu transdoni mian sinceran saluton al s-ro generalo Sebert kaj lia estimata edzino. Mi esperas skribi al li post 10-15 tagoj, kiam mi iom liberiĝos de miaj ŝarĝoj.

Mia edzino estas nun en la kamparo; en ŝia nomo mi sendas al Vi kaj al Via estimata familio plej koran dankon.

151. Letero al Hachette (31.VIII.05).

Al sinjoroj Hachette kaj Kio en Parizo.

Reveninte Varsovion mi trovis la diversajn manuskriptojn, kiujn vi sendis al mi. Ĉar al la aŭtoroj de tiuj manuskriptoj Vi ankoraŭ antaŭ mia vizito ĉe Vi promesis, ke iliaj verkoj aperos en la “Kolekto Aprobita”, tial mi korektos ilin kaj donos al ili mian oficialan aprobon. Sed mi povos tion ĉi fari ne pli frue ol post 3-6 semajnoj.

Ĉu la “Leksikono” de d-ro P. Rodet, kiun mi korektis en la fino de 1905 por la “Kolekto Aprobita” ne estas ankoraŭ presita? Ankaŭ la “Pola Antologio” de d-ro Bein, kiun mi legis en la komenco de 1905?

Por ke oni ne ataku min, kiam oni vidos novajn verkojn de la “Kolekto Aprobita”, mi pretigis gazetan artikolon, kiun mi aldonas al tiu ĉi mia letero (“Ankoraŭ pri la Kolekto Aprobita”). Se Vi nenion havas kontraŭ tiu ĉi artikolo, tiam mi petas Vin, volu sendi ĝin en mia nomo al la redaktoro de la gazeto “Esperanto” kun la peto, ke li ĝin publikigu.

En la venonta semajno mi esperas sendi al s-ro Bourlet mian aprobon kaj rimarkojn pri la projekto de nova kontrakto, kaj mi esperas, ke Vi facile interkonsentos pri la definitiva formo de la kontrakto. Ĉar estus tre dezirinde, ke la verko “Fundamento de Esperanto” estu facile akirebla por ĉiu Esperantisto, tial mi opinias, ke estus bone, se krom la luksa eldono de tiu ĉi verko ekzistus ankaŭ eldono malkara (sen bindo kaj sur malpli bona papero). Ĉu Vi konsentas fari tian eldonon?

Ĉar multaj personoj ofte bezonas aparte la “Ekzercaron” aŭ “Universalan Vortaron”, tial mi opinias, ke krom la tuta “Fundamento de Esperanto” estus bone vendadi ankaŭ aparte la paĝojn 27-81 (“Ekzercaro”) kaj la paĝojn 83-178 (“Universala Vortaro”). Ĉu Vi konsentas?

Mi petas Vin, volu sendi al mi 5 ekzemplerojn de la “Jarlibro Esperantista 1905”; ilian koston volu enskribi en mian kalkulon.

Kun estimo.

La “Leksikono pri Anatomio” de D-ro Rodet ne aperos; la “Pola Antologio” aperos en la K.A.; la sekvanta, almetita artikolo ne estis publikigita.

152. Ankoraŭ pri la “Kolekto Aprobita”.

Kvankam per mia artikolo (“Pri la mistera kontrakto”), presita siatempe en la plej gravaj esperantaj gazetoj, la esenco de la “Kolekto Aprobita” estis tute klara por ĉiu esperantisto, kaj ĉiu sciis, ke la kontrakto ligas nur min persone kaj mian personan laboradon, kaj mi neniam malhelpis iun eldoni sian verkon kie kaj kiel li volas, tamen la “Kolekto” alportis al mi tiom da malagrablaĵoj, ke mi devis peti la firmon Hachette, ke ĝi liberigu min de mia promeso korektadi la verkojn, kiujn ĝi eldonas. La firmo konsentis, kaj tial mi en unu el la kunvenoj de la Kongreso sciigis, ke la “Kolekto Aprobita” ĉesas eliradi.

Tamen ekzistas kelkaj verkoj, kiuj ne estas ankoraŭ presitaj kaj kiujn mi korektis kaj oficiale aprobis ankoraŭ antaŭ la supre dirita decido. Ili estas nun en presado kaj eliros kredeble en la daŭro de la plej proksimaj 4-5 monatoj, kaj mi jam ne povas malpermesi al ili porti sur si mian aprobon. Tial mi sciigas pri tio ĉi la esperantistojn, por ke ili ne miru, kiam ili en la daŭro de la plej proksimaj monatoj ekvidos kelkajn novajn verkojn kun mia aprobo, kaj por ke ili ne pensu, ke mi ŝanĝis mian decidon. Tio ĉi estos la lastaj verkoj, kiuj portos sur si la subskribon*, ke mi ilin korektis kaj aprobis.

* Waringhien proponis la korekton surskribon.

Mi petas la aliajn gazetojn esperantajn, ke ili volu represi tiun ĉi mian klarigon, por ke neniu povu ataki min sub la preteksto, ke li ne scias la veron.

L. L. Zamenhof.
153. Poŝtkarto al Michaux (6.IX.05).

Kara Sinjoro!

Akceptu mian plej koran dankon por la fotografaĵo, kiu prezentas min kaj mian edzinon en la mezo de Via kara familio. Mi ricevis ĝin kun tre granda plezuro kaj ĝi estos por mi kaj por mia edzino por ĉiam unu el la plej karaj kaj agrablaj memoraĵoj pri la belaj kaj feliĉaj tagoj, kiujn ni pasigis en Via domo. Plej koran saluton de mi kaj de mia edzino al Vi kaj al Via kara familio.

154. Letero al Bourlet (10.IX.05).

Kara Sinjoro!

Nun mi iom liberiĝis de la plej urĝaj el miaj kolektiĝintaj laboroj kaj tial mi rapidas skribi al Vi. Antaŭ ĉio mi ripetas mian plej koran dankon por ĉio, kion Vi faris por nia afero kaj por mi persone en la tempo de mia estado en Parizo. Mi tre volis esprimi al Vi mian dankon publike, sed ĉe la nuna stato de la animoj mi preferis tion ĉi ne fari, ĉar diversaj personoj eble dirus, ke Vi postulis de mi tion ĉi k.t.p. Mi devas nun esti tre singarda, por ne akrigi la internan malpacon; sed mi esperas, ke pli aŭ malpli frue (eble tre baldaŭ) mi trovos oportunan okazon, por klarigi la aferon publike kaj forigi tiun pezan atmosferon, plenan de atakoj kaj suspektoj, kiu nun regas en nia afero.

Por ke ni povu kiel eble plej baldaŭ fini la aferon kun la kontrakto, mi sendas nun al Vi kelkajn miajn rimarkojn pri ĝi, kaj mi petas, ke la firmo sendu al mi sian definitivan projekton.

1. Por eviti ĉian malkompreniĝon kaj atakon, en la unua paragrafo devas esti tute klare dirite, ke la kontrakto koncernas nur miajn personajn verkojn sed tute neniom tuŝas aliajn esperantistojn aŭ la aferon Esperanto.

2. En la paragrafo pri la minimumo devas esti tute klare dirite, ke “ĉar Zamenhof faras la firmon plena mastro de ĉiuj liaj faritaj kaj farotaj verkoj kaj ĉiuj eblaj profitoj de ili, tial la firmo garantias al li la minimumon de 5.000 fr. [sed por tiu minimumo Zamenhof prenas sur sin nenian moralan ŝuldon rilate la firmon, krom ligiĝo pri siaj propraj verkoj]”. (Se tiu ĉi punkto ne estos redaktita tute klare, tiam oni povus diri, ke la firmo pagas al mi pro iaj suspektataj celoj.)

3. Devas esti dirite, ke, kiam la firmo ĉesos pagadi al mi la minimumon, tiam la kontrakto perdas sian leĝan valoron kaj mi fariĝas tute libera kaj mi (aŭ miaj heredontoj) povas eldonadi mem (aŭ per alia libristo) ĉiujn miajn verkojn ne sole farotajn sed ankaŭ faritajn (tiu ĉi klarigo estas necesa, ĉar estas ja eble, ke post mia morto Hachette ĉesos vendadi miajn librojn kaj ne permesos ankaŭ al mia familio ilin presi kaj tiamaniere mia familio de ĉiuj miaj laboroj ne havos eĉ unu centimon!).

4. Por la verkoj super kiuj mi ĝis nun jam laboris kaj pri kiuj la mondo esperantista jam scias, ke mi ilin aprobis, mi ĉiam devas ricevadi la 2%, eĉ se Hachette pro ia kaŭzo deziros presi ilin sen la surskribo “Aprobita”.

5. Se ian mian verkon Hachette ne volos eldoni, tiam mi havas la rajton eldoni ĝin mem (aŭ per ia alia libristo).

6. Aĉetante de Hachette miajn proprajn verkojn, mi ricevas rabaton de 50% de la nominala kosto, kaj mi havas la rajton vendadi ilin al kiu mi deziros. [Tiun ĉi paragrafon mi devas rezervi al mi por la okazo, se mi vidus, ke Hachette tro malmulte zorgas pri la vendado de miaj libroj, aŭ eble eĉ tute ĝin haltigas.]

7. Se ia mia verko estas disvendita, Hachette devas pretigi novan eldonon de ĝi ne pli malfrue ol post tri monatoj; en kontraŭa okazo mi ricevas la rajton eldoni mem mian verkon.

8. Se mi bezonos presi iajn artikolojn pri Esperanto, mi penos ĉiam fari tion ĉi en tiuj gazetoj, kiuj estos eldonataj de Hachette; tamen se mi pro ia kaŭzo trovos necesa publikigi ion en aliaj gazetoj, mi rezervas al mi plenan liberecon tion ĉi fari (nur ne eldoni miajn artikolojn en formo de aparta libro).

Por ke sinjoro Bréton ne pensu, ke mi ne havas konfidon al li kaj ke mi faras ion kaŝite de li, mi petas Vin, volu lin sciigi, ke post la ricevo de lia definitiva projekto de kon-trakto mi intencas, antaŭ ol mi subskribos, sendi ĝin al s-roj Javal kaj Sebert por trarigardo. Mi devas tion ĉi fari tial, por ke oni poste ne kulpigu min denove, ke mi faris ian kontrakton misteran, ke mi kun neniu konsiliĝis k.t.p.

Ĉe okazo mi petas Vin, volu demandi la firmon Hachette, kial ili ne sendis al mi la kontrakton pri la “Fundamento de Esperanto”. Ekzempleron kun mia subskribo mi resendis al la firmo ankoraŭ antaŭ la kongreso, sed ekzempleron kun ilia subskribo mi ĝis nun ankoraŭ ne ricevis.

Koran saluton al Vi de mi kaj de mia edzino kaj respektan saluton al sinjorino Bourlet.

155. Publika Danko (“Lingvo Internacia”, 15.IX.05: O.V. p. 239*).

Okaze de la Kongreso, Couturat publikigis en la socialista ĵurnalo de JaurèsL’Humanité” (La Homaro) tri artikolojn, subskribitajn “Samideano”, en kiuj li raportas pri la Kongreso kaj insistas pri la utileco de internacia lingvo por la laboristoj, kiuj ne havas monan rimedon por lerni fremdajn lingvojn, luksaĵon rezervitan por la riĉuloj.

156. Letero al Couturat (17.IX.05).

Mi ricevis kun plezuro Vian leteron de 24.VIII kaj ankaŭ la 3 numerojn de “L’Humanité” kaj la du agrablajn fotografaĵojn. Pro ĉio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon. Viaj bonegaj artikoloj en la gazeto sendube alportos al nia afero tre gravajn servojn, kaj viaj 2 fotografaĵoj estos por mi ĉiam tre agrabla memoraĵo el tiuj feliĉaj tagoj, kiujn ni pasigis en Boulogne.

La esprimon “vidiĝi” anstataŭ “elrigardi” mi trovas tute bona. Mi esperas, ke iom post iom ĉiuj idiotismoj malaperos kaj cedos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen laŭ mia opinio ni devas fari tian anstataŭigadon nur en tia okazo, se ni povas tion ĉi fari tute oportune; sed en okazo, se ni por ia idiotismo ne trovos pli bonan esprimon pure logikan, tio ĉi ne devas nin ĉagreni, kaj la idiotismo povas tute oportune resti kiel “esperantismo”, se ĝi nur estos komune akceptita.

La vorto “vidiĝi” estas bona, kaj tial ĝi tre oportune povas esti uzata anstataŭ “elrigardi” kaj baldaŭ tute elpuŝi tiun ĉi lastan.

Via opinio pri la sufikso “ul” ŝajnas al mi ne prava. La finiĝo “o” signifas nur simple substantivon, nenion pli; sekve en vortoj devenantaj de adjektivo ĝi povas nur signifi ideon, esencon, sed ĝi ne povas prezenti la komplikitan sencon de “homo kiu estas …a”, tiel same kiel ĝi ne povas prezenti la komplikitan sencon de ia alia sufikso. Ni povas diri “li batalas por la bono kaj belo” ĉar tie ĉi ni parolas nur simple pri la ideo de la adjektivoj “bona”, “bela”; sed “bonulo, belulo” (tiel same kiel ekzemple “bonaĵo, bonecok.t.p.) prezentas ion pli ol simple substantivigitan adjektivon, kaj tiun sencon ni devas esprimi per ia difinita sufikso.

Tia estas mia opinio. Tamen mi kompreneble nenion havas kontraŭ tio, se Vi publikigos Vian opinion en ia gazeto esperantista kaj demandos la opinion de aliaj personoj.

La sufikso “ul” sub tre diversaj formoj estas uzata precipe en la lingvoj slavaj; ĝia neekzistado en aliaj lingvoj devigas havi multajn novajn vortojn.

Kun kora saluto.

La diskuto pri “elrigardi” verŝajne komenciĝis en Bulonjo, kie Bein (Kabe) parolante pri la Esperanta stilo, avertis kontraŭ la kunmetaĵoj elrigardi, subaĉeti k.a., “kiuj estas terure nekompreneblaj idiotismoj elvokantaj la ĉielan venĝon”.

Oni vidas el tiu letero, ke Couturat jam elkovis sian faman teorion, ke la senpera substantivigo de adjektivo ĉiam signifas la estulon karakterizitan de la radiko (belo = bela homo). La fonto de tiu teorio estis lia filozofia sistemo, kiu agnoskas nur du specojn de konceptoj, la substantivajn kaj la verbajn.

157. Letero al Michaux (18.IX.05).

Kara Sinjoro!

Pardonu, ke mi iom malfruiĝis kun mia respondo, ĉar mi havas nun grandan amason da laboroj.

Akceptu mian plej koran dankon por via gratula telegramo pri la honora distingo farita al mi de la franca registaro.

De generalo Sebert mi ricevis detalan leteron pri la aranĝo de la du komitatoj kaj pri la “Centra Oficejo”; mi ricevis ankaŭ la presprovaĵon de la unua “cirkulero” de tiu oficejo kaj mi ĉion aprobis; nur la nomon “Centra Komitato”, kiun la generalo proponas anstataŭ “Komitato de Organizado” mi ne povis aprobi, ĉar tio ĉi povus elvoki protestojn. Nun ni povas havi nur centran oficejon aranĝitan laŭ reciproka interkonsento de la du komitatoj kreitaj en la kongreso; sed la nomon “centra komitato” ni povos uzi por ni nur tiam, kiam la dua kongreso permesos al ni oficiale uzi tiun nomon. Nun ni povas nur diri al ĉiuj, ke ni havas:

a) lingvan komitaton;

b) organizan komitaton;

c) centran oficejon.

La projekton pri la medaloj mi absolute malaprobas. Mi neniam akceptos medalon. Ĉar mi vidas, ke Vi ankaŭ ne volas akcepti medalon, tial mi pensas, ke estus bone, se la Bulonja grupo publikigus (per la “cirkuleroj” de la Centra Oficejo?) ke la komision pri la medaloj ĝi ne povas plenumi, ĉar nek Vi nek mi volas tion ĉi akcepti. Se oni jam kolektis iom da mono por la medaloj, tiam oni povas transdoni la monon al la Centra Oficejo por ĝiaj aliaj celoj.

Ŝajnas al mi, ke s-ro Caudevelle devus doni almenaŭ parton de tiuj enspezoj por la fotografaĵoj al la kaso de la grupo Bulonja; mi miras, ke li tion ĉi ne faras.

Se Vi volas vendadi por la profitoj de Via grupo nian duopan portreton (sur poŝtkarto), mi konsentas tion ĉi kun la plej granda plezuro; ŝajnas al mi, ke Via grupo povus tion ĉi vendadi ne sole en formo de poŝtkartoj, sed ankaŭ en formo de simplaj portretoj. Volu sendi al mi la projekton de la poŝtkarto kaj mi kun plezuro skribos sur ĝi kelkajn vortojn por refotografi.

Kun plej kora saluto al Vi kaj al Via tuta estimata familio.

158. Letero de Javal al Zamenhof (18.IX.05). El la franca.

Mia kara Kunfrato!

Mi plurfoje legigis al mi la bonan kaj belan leteron, kiun vi sendis al mi iom post via reveno Varsovion, kaj mi estas plene konvinkita pri la ĝusteco de la procedo, per kiu vi volas lasi netuŝebla la Fundamenton de Esperanto, kies antaŭparolon mi pripensis. Bedaŭrinde, krom Bourlet, neniun mi konas, kiu legis tiun esencan verkon jam antaŭ la Bulonja Kongreso [...] Mi ne sukcesas komprenigi al la esperantistoj la saĝecon de via “senrompa” sistemo, kaj mi tamen tre zorgas pri ĝia disvastigo. Rimarku; ke en sia prospekto eldonita je 350 mil ekz., Hachette eĉ ne menciis vian “Fundamento de Esperanto”.

Laŭ mia opinio, dank’ al la Bulonja Kongreso kaj al la noto, kiu anoncis vian akceptadon fare de nia Ministro pri la Publika Instruado [kaj al la publikigo de via ordeniĝo per la “Honora Legio”] ni vidos, antaŭ la fino de la jaro, vendadon de la libroj de la K.A. larĝe sufiĉan por kovri Hachette je lia antaŭpago al vi kaj meti vian konsciencon en trankvilon. Post la sukceso, kiun ni ŝuldas al Michaux, la aliĝoj multiĝas, precipe en la socialistaj medioj, tiel ke, ekz-e, estis al mi facile voĉdonigi deziresprimon por la enkonduko de Esperanto en la lernejojn, ĉe unu internacia kongreso de instruistoj, kunvenintaj en Liége, la 3.IX.05.

Ni tuj ĉeestos akran fajron, kaj la malfacilo estos ne lasi ĝin estingiĝi.

Ni trovas do tre urĝa organizi, kun Sebert kaj Moch, unu centran oficejon, kiu agus en la direkto de tiu “Ligo”, kiun la Kongreso en Bulonjo rifuzis al vi, ĉar oni timis vidi instaliĝi en ĝi Bourlet, kiun la Parizanoj rigardas kiel homon danĝeran ĉe la negoc-aferoj. Jam de la unua tago, mi diris al vi ne fidi lin, kaj de tiam pozitivaj faktoj firmigis en mi tiun opinion. Ni intencas utiligi lian spriton, lian viglan humoron, lian perfektan scion de Esperanto kaj ni danke alkalkulos al li viajn amikajn sentojn kontraŭ li.

Ni havas nun la certecon kolekti sumon egalvaloran al tiu, kiu estas garantiita al vi de la firmo Hachette.

Mi opinias, ke estus frenezaĵo ne profiti la avantaĝojn, kiujn povas havigi al vi mem kaj al Esperanto tiu grava librofirmo, kaj mi opinias ankaŭ, ke ĝi devas tiri profiton el la oferoj, kiujn ĝi faris; sed, montrinte al kompetentulo la novan kontrakton, kiu ligas nur vin, mi estas devigata rigardi ĝin eĉ pli ĝenanta ol tiu, kiun s-ro de Beaufront subskribigis al vi. Estos do permesite al mi, ke mi memorigu vin pri via formala promeso, sendi al mi la novan projekton, kiun vi intencas proponi al Hachette. Tamen mi nenion diris pri tio al s-ro Bréton, kun kiu mi parolis telefone tri fojojn. Mi konsilas al vi aldoni al la projekto la precizan indikon de la okazoj, en kiuj la firmo Hachette ne plenumis la nunan kontrakton [...] Atendante, mi komencis kaj daŭrigos informi min pri la karaktero de la ĉefoj de la firmo Hachette.

En la intertraktado, mi opinias, ke ni devus atingi de Cart kaj Fruictier, ke ili rezignu pri la publikigo de la Vortaro, kiun ili malprave anoncis. Mi opinias, ke en tiu afero de Beaufront kondutis en tute nedelikata maniero kaj s-roj Cart, Fruictier kaj Vérax malpravis akceptante lian kunlaboradon. Mi klopodas, kiom mi povas, por malhelpi lin publikigi en “L’Espérantiste” atakojn kontraŭ Hachette.

Malgraŭ ĉio, kion mi eksciis de tiam pri la agmaniero de de Beaufront, mi ne bedaŭras, ke mi instigis vin iri viziti lin en Rouen. Vi povis konstati en Bulonjo la aklamojn, kiuj plurfoje salutis la nomon de Beaufront, kaj irante al li, vi kontentigis grandan nombron da malnovaj esperantistoj, kiuj ne konas la ne belan flankon de tiu homo, kiu tamen faris al ni nekontesteblajn servojn.

Laŭ mi, Hachette malpravis ne enmetante en sian prospekton la Gramatikon de de Beaufront, kiun mi tre preferas al tiu de Cart [...]

159. Letero al Michaux (22.IX.05).

Kara Sinjoro!

De sinjorino Schenk el Rolle (Svisujo) mi ricevis 100 frankojn. Ĉar ŝi lasis la monon tute al mia dispono, tial mi, kun ŝia konsento, transsendas nun la monon per Vi al la Bulonja Grupo por kovri parton de la deficito de la kongreso.

Kun kora saluto.

TRIA AKTO
LA KONVERSACIOJ KUN JAVAL

Dum la lumplenaj, sennubaj tagoj de la Kongreso Zamenhof sentis sian idealon ekloĝi sur tero kaj enkorpiĝi. Liaj malnovaj revoj pri senfanatika kunvivado de la homoj estis do efektivigeblaj? Lia malfeliĉa juda popolo povus do, ie en la mondo, senti sin hejma kaj sekura? Jen kiaj estis liaj unuaj pensoj, post lia reveno Varsovion, kaj kial li decidis elpaŝi kun sia dua karesaĵo, la Homaranismo. Ankaŭ alian intencon li reportis de la Kongreso — provi rimedon por kontentigi la multajn dezirojn pri reformoj, kiujn li aŭdis de la flanko de Javal, Majoro Lemaire kaj de la Kanadanoj; tiun rimedon li jam indikis en la antaŭparolo al la Fundamento, kaj nun li nomas ĝin “metodo de neologismoj”. Oni ordinare komprenas per tiu termino la novajn radikojn, enkondukitajn apud la malnovaj (kiaj kalva apud senhara, fajna apud delikata): Zamenhof vastigas ĝian sencon ĝis la morfologiaj aŭ sintaksaj elementoj, sed samtempe li limigas ĝin je la “enkonduko de nova formo paralele kun la Fundamenta, kaj ne forpuŝonta tiun”. Oni devas do atenti ne miskompreni lian penson en la sekvantaj tekstoj.

La unua, al kiu li konfidis siajn novajn projektojn, estas lia “kunfrato” Javal:

160. Letero al Javal (24.IX.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Laŭ Via peto generalo Sebert transsendis al mi la dokumentojn pri mia ordeno de Honora Legio kaj ankaŭ Vian amikan gratulon, kaj hodiaŭ mi ricevis ankaŭ la ordenon mem. Por ĉio volu akcepti mian plej sinceran koran dankon. Ĉiuj Viaj amikaj klopodoj estas tre karaj por mi. La honoro, kiun la franca registaro faris al mi, havas por mi tre grandan valoron kaj ĝi certe ne restos sen bonaj fruktoj por la afero Esperanta.

Mi ricevis kun plezuro Vian leteron de 4.IX. Plenumi Vian deziron kaj skribi al Vi tuj detale pri la du projektoj, kiujn mi intencis prezenti al la kongreso, mi bedaŭrinde ne povis, ĉar tio postulus tro multe da tempo, kaj mi estis ne sole tre okupita, sed ankaŭ tre laca. Mi sentas min senforta kaj ne povas nun labori eĉ duonon de tio, kion mi laboradis en la jaroj pasintaj; kaj ĉar mi ne povas malgrandigi mian laboradon profesian, tial mi vole-ne-vole devas malgrandigi mian korespondadon Esperantan.

Se mi volus korespondadi kun Vi detale pri miaj du forlasitaj projektoj, la korespondado estus tro longa kaj eble senfina; tial pardonu min, ke mi skribas al Vi pri ili nur per tre malmultaj vortoj.

Projekto unua.

Mia 18-jara publika laborado en Esperanto montris al mi la jenon: el ĉiuj reformoj, kiujn diversaj personoj en diversaj tempoj proponis, 9/10 estas aŭ absolute senbezonaj, aŭ eĉ rekte malutilaj; sed restas unu dekono, kiun akcepti estus tre utile. Esperanto enhavas 100-150 vortojn aŭ formojn, kiuj efektive estas malbonaj, kies ŝanĝo donus al ĉiu esperantisto unu fojon por ĉiam nur la laboron de kelkaj horoj da lernado kaj tamen prezentus por Esperanto kolose grandegan gajnon. Estas vero, ke Esperanto povas ankaŭ tre bone ekzisti sen tiuj ŝanĝoj; sed la konstanta devigata uzado de la diritaj malbonaj formoj kaj vortoj estus ĉiam malagrable sentata de la esperantistoj kaj konstante devigus ilin revi pri reformoj, dum la reformoj unu fojon faritaj faciligus por ĉiam la korojn de la esperantistoj, ĉiuj paroloj kaj revoj pri reformoj ĉesus por ĉiam kaj ĉiuj ĝisnunaj efektivaj maloportunaĵoj de Esperanto malaperus.

La nombro de la efektive necesaj reformoj estas tre malgranda. Ni devas antaŭ ĉio memori, ke la tuta oficiala kaj por ĉiuj deviga Esperanto konsistas nur el la 2.500 vortoj kaj formoj, kiuj troviĝas en la Universala Vortaro. Se ni esploros senpartie tiujn 2.500 vortojn, ni fakte vidos, ke pli ol 9/10 el ili estas absolute neŝanĝindaj, ĉar estus ekzemple absolute egale, ĉu ni diros “blinda” aŭ “ceka”, “brusto” aŭ “pekto” kaj tute sen ia bezono reformi tiujn vortojn, kiuj en efektiveco prezentas nenian maloportunaĵon, estus granda absurdo. Sed ekzistas aliaj formoj aŭ vortoj, kiuj prezentas efektivan kaj senduban maloportunaĵon, ekzemple:

a) la supersignitaj literoj en la alfabeto;

b) la sonoj “ŭ” kaj “ĥ”;

c) la finiĝo “j” de la multenombro;

d) la tabelo de la pronomoj-adverboj* kaj la vorto “esti”, kiuj pro sia tro ofta kaj ĉiupaŝa uzado en la parolado nepre devas esti unusilabaj kaj perfekte bonsonaj (la mallongigo de tiuj vortoj alportus al la lingvo grandegan ekonomion kaj elegantecon, dum la konstante ripetataj “kiu, tiu ĉi, estas” estas tre neoportuna (precipe por versofaristoj) kaj malagrabla);

* Korektis Waringhien; originala teksto: proverboj.

e) la konfuzantaj homonimoj, ekzemple “defendi” kaj “de’fendi”, “volont’e” kaj “vol’ont’e”, “rabat’a” kaj “rab’at’a”, k.t.p.

f) tro granda longeco de kelkaj prepozicioj, kiuj havante grandegan rolon en farado de kunmetitaj vortoj, devas nepre esti mallongaj kaj oportunaj.

Se ni esploros la aferon tute senpartie, tiam ni facile rimarkos, ke la nombro de la diritaj efektive ŝanĝindaj vortoj aŭ formoj estas tre malgranda, ne pli ol 100-150. Enkonduki unu fojon por ĉiam 100-150 novajn vortojn, t.e. diri al la esperantistoj “anstataŭ 2.500 vortoj Vi devas scii 2.600 vortojn” estus tia bagatelo, ke neniu devus plendi (se, kiel ni poste vidos, la enkonduko de la 100 vortoj tute ne nuligos kaj eĉ neniom difektos tion, kion ni ĝis nun akiris); tamen tiu ĉi bagatelo alportus eksterordinare grandan utilon al la lingvo.

Nun estas la demando, kiamaniere enkonduki tiujn 100 novajn vortojn? Ŝanĝi iun vorton aŭ formon en la fundamento de la lingvo devas esti plej severe kaj absolute malpermesita, pro la kaŭzoj, kiujn mi klarigis en la antaŭparolo al mia “Fundamento de Esperanto”. Persono, kiu iam ellernis Esperanton, devas havi plenan certecon, ke li neniam devos relerni la lingvon, ke neniu vorto ellernita de li iam perdos sian valoron kaj ke li neniam estos malkomprenata de aliaj esperantistoj; homo, kiu skribis verkon en Esperanto, devas havi plenan certecon, ke lia verko neniam perdos sian valoron kaj estos perfekte komprenata de ĉiuj esperantistoj en ĉiuj tempoj.

Ekzistas tamen rimedo, per kiu ni povas plibonigi la lingvon ne ŝanĝante ĝian fundamenton, farante nenian rompon en la lingvo kaj ne senvalorigante eĉ la plej malgrandan punkton en ĝi. Ni povas tion ĉi akiri per enkonduko de kelka nombro da neologismoj, t.e. novaj vortoj kaj formoj, kiuj ne anstataŭus la malnovajn, ne senvalorigus ilin, sed ekzistus paralele kun ili. Enkondukinte unu fojon por ĉiam 100-150 novajn vortojn aŭ formojn, ni en ĉiuj novaj eldonoj de lernolibroj aŭ vortaroj presus krom la malnovaj vortoj ankaŭ la novajn. Tiamaniere persono, kiu ellernos Esperanton en 1910, perfekte bone komprenos personon, kiu lernis en 1890; verkon faritan en la XIX centjaro perfekte bone komprenos ĉiu esperantisto en la XXI kaj XXII centjaro, nur li diros, ke tiu verko enhavas diversajn arĥaismojn.

Mi ne povas rakonti al Vi pri tiu ĉi punkto pli detale, ĉar ĝi postulus tro longan skribadon; mi tial nur mallonge diros al Vi, ke mi intencis fari jenon: verki por la kongreso grandan kaj detale motivitan artikolon pri tiu ĉi demando, prezenti plenan registron de la 100-150 neologismoj, kiujn mi volas proponi, montri per multaj ekzemploj la praktikan karakteron de tiuj neologismoj kaj demandi, ĉu la kongreso en principo trovas mian ideon esplorinda aŭ ne. Se la kongreso en principo trovus mian ideon esplorinda, tiam mi proponus transdoni la esploradon de la tuta afero al la elektota lingva komitato, kaj al la dua kongreso la komitato povus jam komuniki la rezultatojn de sia esplorado kaj sian opinion.

Sed kiam mi vidis, kiel nehoneste oni agis kontraŭ mia unua projekto (pri organizado; ĝi estas tuta granda historio, kiun mi eble iam poste rakontos al Vi), mi decidis nun ne elpaŝi kun iaj projektoj, sed atendi ĝis alia tempo. Ne tial mi volus, ke oni nepre akceptu mian proponon, sed nur tial ke mi volus scii la efektivan kaj memstaran opinion de ĉiuj esperantistoj, kaj ne tiun arte fabrikitan opinion, kiun oni perforte enbatas en la cerbon de ĉiuj per diversaj sofismoj, nehonesta taktiko kaj rektaj mensogoj.

Projekto dua.

Tiu ĉi projekto, kiun mi pli aŭ malpli frue intencas prezenti al la mondo sub la nomo de “Hilelismo” estas la plej grava el ĉiuj laboroj, kiujn mi iam faris aŭ faros. Ĝi prezentas per si en plena finiteco tiun ideon, al kiu mi dediĉis mian tutan vivon; la tuta afero Esperanta estas nur parto de tiu komuna ideo, kiun mi nomas Hilelismo. Por klarigi al Vi bone tiun ĉi ideon, mi devus skribi ne leteron, sed dikan libron, — alie Vi min ne komprenos kaj la ideo, kiun mi pripensadis en la daŭro de mia tuta vivo, ŝajnos al Vi ia simpla utopio, kvankam ĝi estas tre facile efektivigebla, kaj se mi nur havos iam pli liberan tempon kaj pli bonan sanon, mi nepre ĝin efektivigos. Sed kvankam mi riskas, ke per mallongaj leteraj sciigoj mi aperos antaŭ Vi nur kiel utopiisto, mi tamen plenumos Vian deziron kaj skribos al Vi kelkajn vortojn.

La celo de la Hilelismo estas: unuigi la homaron en unu fratan familion (ne timu, mi ne fantazias). Ĉar la ideo de Hilelismo estas pli ampleksa ol la ideo de la sola esperantismo kaj multaj esperantistoj ne povus ĝin akcepti, tial mi kompreneble tute ne intencis altrudi ĝin al la esperantistoj, nek ligi ĝin kun la afero Esperanta, sed mi simple volis proponi, ke tiuj esperantistoj, kiuj aprobas mian ideon, kreu apartan sekcion de esperantistoj-hilelistoj, tiel same kiel ekzistas sekcio de esperantistoj-pacifistoj, esperantistoj-katolikoj k.t.p. Jen estas la kaŭzo, kial — por eviti ĉiun malkompreniĝon kaj ĉiujn atakojn kontraŭ Esperanto — mi en la unua punkto de mia “Deklaracio pri la Esperantismo” diris klare, ke “ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas”.

La hilelismo celas krei popolon neŭtrale-homan, kies membroj dividiĝus inter si nur per siaj limoj geografiaj kaj politikaj, sed ne per siaj lingvoj kaj religioj. Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan centron kaj centran templon en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj religie unuigita homaro. Ne pensu, ke hilelisto estos kosmopolito: hilelisto varmege amas sian patrujon, sed li konfesos la dogmon, ke ĉiu patrujo apartenas plene egalrajte al ĉiuj siaj filoj, kian ajn lingvon ili parolas kaj kian ajn religion ili havas; la hilelismo ne penos detrui la ekzistantajn lingvojn kaj religiojn, sed batalos nur kontraŭ la barbareco, kun kiu preskaŭ ĉiu Eŭropa lando postulas, ke ĉiuj ĝiaj filoj nepre parolu tiun lingvon kaj ne alian, nepre konfesu tiun religion kaj ne alian, — alie ili estas rigardataj kiel “fremduloj”, kvankam ili en tiu ĉi lando naskiĝis kaj pasigas sian tutan vivon. La hilelisto havos patriotismon veran kaj puran, t.e. li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn kaj zorgos pri la bono de siaj sampatrujanoj per ĉiuj siaj fortoj; sed li batalos kontraŭ patriotismo malvera, kiu konsistas en la identigado de la interesoj de la lando kun la interesoj de unu difinita religia kaj lingva grupo. Tiu ĉi barbara malvera patriotismo (t.e. la dezirado, ke en tiu aŭ alia peco de la tero tiu aŭ alia lingvo aŭ religio regu super ĉiuj aliaj) estas preskaŭ la sola kaŭzo de ĉiuj militoj; sen ĝi milito fariĝos tute ne ebla.

Mi esperas, ke per la hilelismo, post multaj jarcentoj, la tuta homaro per vojo iom-post-ioma kaj natura fariĝos unu popolo kun unu lingvo kaj unu religio; sed mi tute ne intencas prediki la forĵetadon de la ekzistantaj lingvoj kaj religioj. Tiel same kiel Esperanto volas ne anstataŭi la lingvojn, sed esti la dua lingvo de ĉiu homo, tiel same la hilelismo (almenaŭ en la unua tempo) volas ne anstataŭi, sed esti nur la dua religio de ĉiu homo. En sia domo ĉiu hilelisto povos paroli sian gepatran lingvon aŭ dialekton kaj vivi laŭ la moroj de sia gepatra religio; sed en ĉiuj lokoj kaj aferoj publikaj la hilelisto neniam altrudos al aliaj personoj sian propran lingvon aŭ religion, sed penos, ke tie regu nur lingvo kaj religio neŭtrale-homaj.

Vi miros, kiamaniere oni povas konfesi religion neŭtrale-homan, ne forĵetante (almenaŭ en la unua tempo) sian religion gepatran. Tio ĉi estas tamen afero tute ebla. Ni povas tion ĉi facile atingi (kompreneble nur ĉe homoj: logike pensantaj) per enkonduko de la iom modifikita* principo, kiun donis iam la antikva hebrea rabeno Hillel (de tie mi nomas ĝin hilelismo) kaj kiu (en formo iom ŝanĝita de mi) konsistas el la sekvanta dogmo: “La sola leĝo, kiun donis al ni la mistera morala Forto reganta la mondon, estas: “agu kun aliaj tiel, kiel Vi deziras, ke oni agu kun Vi”; ĉio alia en la religioj estas nur moroj, kiujn kreis la homoj kaj kiujn observi ni povas, sed ne devas”.

* Waringhien proponis la korekton modifita.

Kiam la nombro de la hilelistoj (t.e. konfesantoj de la dirita principo) disvastiĝos en la mondo, tiam pli aŭ malpli frue montriĝos, ke ĉiuj homoj havas unu religion, kiu estas enskribita en la koron de ĉiu homo sub la nomo de “konscienco”, kaj ili diferencas inter si nur per siaj moroj, kiuj, kiel kreitaĵo pure homa, povas konstante perfektiĝadi kaj reciproke kunfandiĝadi kaj unuiĝadi.

La Hilelismo konsistos el 8-10 difinitaj dogmoj, kiuj en formo de “Deklaracio pri la Hilelismo” enhavos en si la tutan politikan kaj religian kredon de la hilelistoj kaj estos tiamaniere verkitaj, ke ĉiu pensanta kaj nobla homo povos ilin subskribi, kaj subskribinte ilin, li eniros en la popolon de la hilelistoj, farante nenian pekon kontraŭ sia konscienco, sia lando aŭ sia gepatra nacio.

Por ke la hilelismo ne restu ia abstrakta teorio, sed povu ĉiam pli kaj pli konkretiĝi, bele korpiĝi kaj perfektiĝi, la hilelistoj faros jenon: ili elektos en la neŭtrala Svisujo unu difinitan urbon, kiu fariĝos por ĉiam la spirita centro por ĉiuj hilelistoj de la mondo. En tiu urbo estos konstanta centra komitato de la hilelistoj; tie estos centra templo hilelista, en kiu ĉiu homo povos servi al la mistera Morala Forto, kiu regas la mondon (kompreneble tiu ĉi servado havos nenion komunan kun la servado de ia eklezio; ĝi konsistos nur en kantado de himnoj, paroladoj pri etiko, pri la naturo kaj ĝiaj leĝoj, legado de verkoj de la grandaj pensistoj k.t.p.). Ĉiujare en unu fojon por ĉiam difinitaj tagoj, kiuj estos la ĉefaj festoj de hilelismo, en la dirita urbo kaj templo estos kongreso de la hilelistoj de la tuta mondo. Kompreneble en la templo hilelista regos nur lingvo kaj moroj neŭtrale-homaj.

En sia domo ĉiu hilelisto povos (almenaŭ en la unua tempo) plenumadi (se li volos) ĉiujn leĝojn de sia gepatra eklezio, nur memorante ĉiam, ke ili estas ne Diaj leĝoj, sed nur homaj moroj, uzataj de lia popolo; nur krom la festoj kaj moroj de sia gepatra religio, ĉiu hilelisto devos ankaŭ observi la festojn kaj morojn komune hilelistajn. Iom post iom la festoj kaj moroj pure hilelistaj pli kaj pli konkretiĝados kaj per la ĉiujara renkontiĝado de la hilelistoj en la centra templo la moroj kaj festoj hilelistaj kiel ankaŭ ilia lingvo tiel ekkreskos en la koron de ĉiu hilelisto, ke post kelkaj dekoj da jaroj ni havos jam tute pretan kaj ĉiuflanke plene formitan popolon neŭtrale-homan, kies membroj havos diversajn patrujojn, sed unu komunan spiritan centron en unu el la urboj de la neŭtrale-homa lando Svisujo.

Mi penis klarigi al Vi, kiom mi povis, la esencon de hilelismo. Kiel Vi vidas, ĝi volas nenion rekte detrui, sed ĝi devas prezenti nur pacigan ponton inter la diversaj religioj, tiel same kiel Esperanto prezentas ponton inter la lingvoj, ne detruante ilin. Kiam en mia propra animo la definitiva formo de la hilelismo estos tute fiksita, ĝi tute ne estos io komplikita kaj povos esti tute klare motivita kaj formulita en unu malgranda artikolo. Sed bedaŭrinde mi ĝis nun ankoraŭ en mia propra animo ne tute fiksis la definitivan formon de la hilelismo, ĉar mi ĝis nun ankoraŭ ŝanceliĝas pri la maniero, en kiu mi devas ĝin proponi al la mondo. Tiu ĉi mia ŝanceliĝado daŭras jam pli ol ses jarojn, kaŭzante al mi tre grandan kaj turmentan internan bataladon, kaj ĝis nun mi ne povis ankoraŭ veni al ia definitiva decido. En la daŭro de kelka tempo mi havis la fortan konvinkon, ke la grupo de la unuaj hilelistoj ne devas konsisti el homoj de diversaj popoloj, sed devas prezenti grupon etnologie homogenan, kiu al siaj jam tute pretaj tradiciaj idealoj donos karakteron hilelistan kaj tiamaniere en formo de sekto kreos heredan, jam tute formitan kaj historie bazitan grupon, kiu dank’ al sia hileliste purigita neŭtrale-homa karaktero iom post iom solvos en si sian propran popolon kaj poste la tutan homaron. Tia grupo povas esti nur unu, nome la popolo hebrea. Malgraŭ ĉiuj penoj asimiliĝi kun la ĉirkaŭantaj popoloj, la hebreoj ĉiam prezentas en la okuloj de la tuta mondo tute apartan popolon; kaj tamen ĝi havas en la nuna tempo nek propran landon, nek propran lingvon, sed ĝi prezentas popolon pure idean. Hebreo ni ja nomas ne personon, kiu loĝas en tiu aŭ alia lando, ne personon, kiu parolas tiun aŭ alian lingvon, eĉ ne personon, kiu havas tiun aŭ alian religion (ĉar multaj hebreoj ja tute ne observas sian religion, sed nur personon, kiu heredis de la antikvaj hebreoj la proteston kontraŭ ĉiu elpensita dio kaj ne povas sen krimo kontraŭ sia konscienco akcepti iun el la ekzistantaj religioj. Ili agas tiel ne el amo al sia nacio (kiel multaj pensas), ĉar ĉion efektive nacian, t.e. sian landon kaj lingvon, ili ja de longe jam forĵetis, — ili agas tiel nur el senkonscia respekto antaŭ sia hereda ideo. La tuta esenco de la hebrea popolo estas ilia religia ideo pri “unu neelpensita Dio por la tuta homaro”. Por tiu ĉi ideo Mozeo kreis la hebrean popolon, por ĝi ili suferis en la daŭro de miljaroj, per ĝi ili vivas eterne, kvankam ĉiuj aliaj antikvaj popoloj jam de longe mortis. La perfektigo de tiu ĉi ideo estas sekve la tute natura misio de la hebreoj kaj ilia tuta “raison d’être*. La historiaj cirkonstancoj aranĝiĝis tiamaniere, ke de unu flanko la hebreoj povas ricevi fundamenton sub la piedoj nur tiam, kiam ili ĉesos altrudadi sin al diversaj popoloj aŭ revi pri reveno Palestinon, sed faros el la ideo neŭtrale-homa la tutan celon de sia ekzistado; kaj de la dua flanko la neŭtrale-homa ideo sukcesos nur tiam, kiam tia senlingva kaj sentera popolo, kiel la hebreoj, faros el tiu ideo sian idealon.

* Francaĵo: pravo de ekzisto.

Tiun ĉi ideon mi elvolvis en unu sufiĉe dika broŝuro, kiun mi en la jaro 1901 publikigis en lingvo rusa sub la titolo “Hilelismo kiel solvo de la hebrea demando” kaj sub severe kaŝita pseŭdonimo de “Homo sum*. Tiun ĉi broŝuron mi sendas al Vi hodiaŭ, kvankam bedaŭrinde Vi ne povas ĝin kompreni. El tiu ĉi ideo Vi povas interalie ankaŭ vidi, ke mi en la daŭro de mia vivo, estis ne sole batalanto por la ideo de la unuiĝo de la homaro, sed ankaŭ granda amanto de mia malfeliĉa hebrea popolo kaj ke antaŭ 25-30 jaroj mi eĉ estis fervora sionisto.

* Latinaĵo: mi estas homo.

Mia broŝuro pri la hilelismo kiel solvo de la hebrea demando bedaŭrinde falis en la manojn de eldonisto, kiu tuj post la publikigo de mia broŝuro fermis sian magazenon; tiamaniere mia broŝuro tute ne venis al la manoj de legantoj, kaj en la jaro 1903 mi post multaj klopodoj ricevis returne ĉiujn ekzemplerojn de mia broŝuro kaj kaŝis ilin en mia ŝranko, ĉar tiam miaj konvinkoj jam iom ŝanĝiĝis kaj mi komencis timi, ke, se mi volus enkonduki mian ideon per kreado de neŭtrale-homa sekto hebrea, la ideo eble trovos tro multe da malamikoj en la mondo.

Jam pli ol ses jarojn mi konstante ŝanceliĝas pri tio, ĉu oni devas enkonduki la hilelismon antaŭe inter la hebreoj, aŭ tuj proponi ĝin al personoj de ĉiuj popoloj. Tiu ĉi mia ŝanceliĝado ĝis nun ankoraŭ ne finiĝis, kaj tio ĉi estas la kaŭzo, kial mi ne volas ankoraŭ definitive formuli la esencon de la hilelismo kaj elpaŝi kun ĝi publike ĝis la tempo, kiam mi venos en mia propra animo al ia tute forta, preciza kaj jam neŝanĝebla decido. Nur tiam, kiam mi estos decidinta por ĉiam forĵeti la ideon pri hilelismo hebrea, nur tiam mi en unu el la kongresoj esperantistaj proponos la kreadon de sekcio de diverspopolaj esperantistoj-hilelistoj.

Pardonu, ke mi tiom multege skribis al Vi. Mi faris tion ĉi intence, ĉar mi volis, ke en okazo de mia morto aŭ nekapabliĝo por laboroj, mia ideo ne tute pereu, sed troviĝu en la manoj de iu el la esperantistoj. La longega letero min terure lacigis kaj okupis de mi tro multe da tempo. Nun ne miru kaj ne koleru, se miaj venontaj leteroj estos kredeble tre malgrandaj kaj tre maloftaj.

En la fino permesu, ke mi turnu min al Vi kun la sekvanta privata afero: ĉu Vi opinias, ke ricevinte la ordenon de la Honora Legio mi devas sendi ian dankan leteron al la franca registaro? Se Vi opinias, ke mi devas tion ĉi fari, mi petas Vin, volu sendi al mi (en lingvo franca) tekston de tia letero kaj mi ĝin kopios kaj sendos, ĉar mi mem estas tute nesperta en tiaj aferoj. Mi esperas, ke Vi ne koleros min pro mia senceremonia peto.

Al la baldaŭa komenciĝonta hebrea nova jaro mia edzino kaj mi sendas al Vi kaj al Via tuta estimata familio la plej koran gratulon.

P.-S. — Ĉar tiu ĉi letero eble iam povas esti bezona, mi petas Vin, volu ĝin konservi.

La 25.IX.05 estas dissendita al la diversaj esperantistaj gazetoj la

161.

Cirkulero Unua de la Organiza Komitato. Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Parizo.

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso [...] aparte pri la starigo de la provizora Lingva Komitato kaj de la provizora Komitato de Organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en Boulogne antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo, kaj laŭ la insista peto al ili farita de D-ro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de D-ro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, 51, rue de Clichy [...]

Provizore [...] S-ro Rektoro Boirac kaj s-ro Generalo Sebert, laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj [...]

La loko estis oferita de G-lo Sebert, kiu luis du ĉambrojn en domo, en kiu sidis la “Franca Societo de Fotografarto”, kies prezidanto li estis. Ĉe tiu fondo, ni ĉeestas la naskiĝon de ia centra organizo, tute ne malhavebla en la praktiko (kiel alimaniere estus agintaj la du provizoraj komitatoj?), sed ne rajtigita, laŭ leĝa vidpunkto, de ia ajn decido de la Kongreso aŭ de la naciaj societoj. Ĉar oni ne volis organizi en la juro, oni devis improvizi en la arbitro.

En la Oktobra n-ro de “Lingvo Internacia” aperas komuniko, per kiu la Svisa Esperantista Societo invitas la duan kongreson en Svislandon.

Informita senpere de ties prezidanto, s-ro Schneeberger, Zamenhof respondas:

162. Letero al P-ro Fr. Schneeberger (2.X.05: O.V. p. 436*).

Kara Sinjoro!

Kun granda plezuro mi legis en Via letero, ke la svisaj esperantistoj decidis inviti la II-an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la “Komitato de Organizado” elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo [...]

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da ne-esperantistoj [...]

163. Poŝtkarto al Michaux (4.X.05).

Kara Sinjoro!

La broŝuron “Le 1er Congrès” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore Vin dankas. Ĝi estas tre bona propagandilo. Volu skribi al mi, ĉu la broŝuro estas vendata aparte kaj kia estas ĝia kosto. — Antaŭ 3-4 semajnoj Vi skribis al mi, ke s-ro Caudevelle sendos al mi serion da fotografaĵoj; antaŭ kelkaj tagoj li mem tion ĉi ankaŭ skribis al mi, — sed ĝis nun mi nenion ricevis. Mi supozas, ke ili eble perdiĝis en la vojo.

164. Letero al Javal (13.X.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Mi sendas al Vi nun la leteron, kiun mi skribis por la ministro de instruado, en lingvoj franca kaj esperanta laŭ la teksto, kiun Vi bonvole sendis al mi kaj por kiu mi kore Vin dankas. Se Vi eble trovos post konsiliĝo kun generalo Sebert, ke la formo ekstera de mia letero estas ne bona, tiam mi ĝin reskribos kaj sendos al Vi alian ekzempleron. Mi atendas nun Vian promesitan tekston de letero por la ministro de aferoj eksterlandaj.

Pri mia letero de 24.IX mi povas diri al Vi, ke ĝi ne estas sekreta kaj mi rajtigas Vin rakonti pri ĝi aŭ montri ĝin al ĉiu persono, kiun Vi trovos utila aŭ dezirinda. Ĉiujn partojn de mia letero Vi povas montri aŭ komuniki buŝe al kiu Vi volos; mi estas certa, ke Vi mem scios la plej bone, al kiuj personoj oni povas komuniki la enhavon de mia letero kaj al kiu oni ne povas.

Mi dankas Vin kore por Viaj klopodoj ĉe Hachette; mi esperas, ke Via penado donos bonan rezultaton.

Se Vi volos montri al iu mian leteron de 24.IX, mi petas Vin, volu antaŭe elstrekigi en ĝi tiun lokon, kie mi parolis pri la nehonesta agado kontraŭ mia projekto de organizado; tiun lokon mi skribis al Vi konfidencie, kaj mi ne dezirus fari el ĝi aferon publikan.

Projekton de Hachette mi ankoraŭ ne ricevis. Mi agos singarde, konforme al Via konsilo.

Kun la plej kora saluto.

Kune kun tiu letero, Zamenhof sendis al Javal sian

165. Dankan Leteron al la Franca Ministro de la Publika Instruado (13.X.05: O.V. p. 437*).
166. Letero de Javal al Zamenhof (15.X.05). El la franca.

[...] Estus evidente dezirinde, ke viaj hilelistaj ideoj konkeru la mondon, sed Francujo estas eble la lando la malplej konvena por tiaspeca propagando, ĉar, ĉe ni, ĉiuj, kiuj ne havas blinde la katolikan fidon, estas ateistoj. Mi troigas, dirante “ĉiuj”, ĉar ni havas kelkajn protestantojn kaj kelkajn judojn, kiuj povus lasi sin altiri de la hilelismo. Ne iluziu vin mem, la socialista amaso, tre multa, ne volas, ke oni parolu pri Dio, kaj la altaj klasoj indigne reĵetos unu modifon de la katolikismo proponitan de unu judo.

Mi legigis al mi pli ol sep cent gazetartikoloj rilataj al Esperanto, aperintaj ekde Bulonjo. Unu sola diris, ke Doktoro Zamenhof estas judo. Ni bezonis admirindan disciplinon por kaŝi al la publiko vian originon. Pri tiu punkto akordiĝis ĉiuj amikoj de Esperanto, kaj ni devas plu kaŝi la aferon, tiel longe kiel la granda batalo ne estos gajnita. Mi rigardas do kiel pereigan la ideon paroli pri hilelismo en 1906. Oni devas, laŭ mia opinio, atendi almenaŭ du jarojn, kaj tiam Svislando estos la plej favora lando [...]

(Javal proponas, ke la dua kongreso okazu en Anglio, pro la “frenezo de la Entente Cordiale, kiu nun akceptigas kun entuziasmo ĉion, kio venas el Francujo”. Li citas la propagandon faratan de la tre grava “Review of Reviews” de Stead, kaj la ĉiutagan anglan-esperantan artikolon aperantan en la “Daily News”, organo de la estonta liberala ministraro.)

[...] Se vi ne vidas en tio neoportunaĵon, mi tradukigos en francan lingvon tion, kion vi skribis al mi pri hilelismo, por proponi tiun legaĵon al kelkaj riĉaj Parizaj samreligianoj, kies opiniojn mi konigos al vi. Mi esperas, ke tiu klopodo havigos al ni monon, per kiu ni proponus pagi por vi esperantistan sekretarion kaj oftalmologian asistanton [...]

Tiu ĉi demando alkondukas min al la mondemando kun Hachette. Kia estus via opinio, se ni atingus la simplan kaj puran nuligadon de ĉiuj kontraktoj? La sola maloportunaĵo estus la malapero de la garantio de la minimumaj kvin mil frankoj. Nu, miaj amikoj kaj mi mem estus tute pretaj doni al vi persone tiun garantion, kaj vi eĉ ne havus por danki nin, ĉar nia celo estas reaĉeti vian liberecon samtempe kiel tiun de la lingvo. Pensu serioze pri tio, sed ne forgesu, ke mi tre dubas pri la konsento de Hachette [...]

Oni vidos per la sekvanta letero, en kia konfuzo okazis la elekto de la Lingva Komitato (oni elektis eĉ du mortintojn), kaj la tute ne juran pozicion de Zamenhof, kiu insistis por konfirmigi sian elektadon fare de la Kongreso, sed tamen ne hezitas aldoni novajn nomojn, ne konsultante ĝin.

167. Letero al Boirac (23.X.05).

Kara Sinjoro!

Mi resendas al Vi nun la nomaron de la Lingva Komitato, kiun mi esploris kaj plene aprobas. Nur la sekvantajn aldonojn mi proponas fari al ĝi, se Vi tion ĉi aprobos.

a) Por Anglujo ŝajnas al mi utile aldoni ankoraŭ S-jn Moscheles kaj Pollen; estas vere, ke ili ne tute bone posedas la lingvon, sed ili estas tre gravaj reprezentantoj de la anglaj esperantistoj, kiuj eble estus ne kontentaj, se la diritaj sinjoroj restus flanke.

b) Por Hungarujo estus eble bone aldoni la malnovan kaj lertan esperantiston J. J. Süssmath, kiu, kvankam ne estas hungaro, sed* loĝas en Hungarujo, estas (se mi ne eraras) la efektiva kondukanto de la hungara gazeto “Esperanto”.

* Waringhien proponis la korekton tamen.

c) Scheller en Bohemujo estas nekonata al mi. Ĉu ĝi ne estas ia eraro? Se la protokoloj montras, ke oni efektive lin elektis, tiam mi ne volas protesti; sed se ekzistas dubo, tiam estus pli bone elstreki tiun nomon.

d) Por Belgujo mi proponas aldoni la kapitanon Ch. Lemaire, kiu estas la vera patro de la belgaj esperantistoj.

e) Por Francujo, mi proponas aldoni S-n Michaux, kiu estas ne sole tre merita, sed ankaŭ prezidanto de tre grava grupo kaj redaktoro de “Revue de l’Esperanto”.

f) Por Grekujo mi tute aprobas vian konsilon preni S-n Dragoumis.

g) La islandan S-n Nutz kaj finlandan S-n Runeberg mi ne konas, kaj mi konsilas agi kun ili tiel same kiel kun la bohema S-ro Scheller (vidu lit. c).

h) Por Italujo mi proponas aldoni ankoraŭ: 1) S-inon Junck, kiu estas bonega esperantistino; 2) grafon A. Gallois (ankaŭ redaktoron de la unua esperanta gazeto en Italujo) kaj 3) advokaton Bagnulo (redaktoron de “Gefrataro Esperanta”).

i) Pri s-roj Allann kaj Medthus agu laŭ Via propra bontrovo, esplorante antaŭe la protokolojn de la kongreso.

j) Mi proponas aldoni ankoraŭ por Persujo s-ron Abesgus. Se Vi aprobas miajn proponitajn aldonojn, Vi povas jam nun publikigi oficiale kun mia subskribo la nomaron de la Lingva-Komitatanoj.

Ŝajnas al mi, ke rondeco de la nombro de la komitatanoj ne estas necesa.

Pri la maniero de funkciado mia opinio estas sekvanta:

1) Ĉiu, kiu volas fari al la K. ian proponon (ĉu pri demando pure lingva, ĉu pri demando de funkciado de la K.) devas peni ricevi por ĝi la subskribon de ne malpli ol 5 membroj de la K.

2) Ĉiu propono havanta la subskribon de 5 komitatanoj estas sendata al la Centra Oficejo, kiu devas ĝin publikigi (sub kuranta numero) en siaj “cirkuleroj”.

3) La cirkuleroj estas konstante sendataj po 2 ekzempleroj al ĉiuj membroj de la K., kiuj sur unu ekzemplero sub ĉiu propono skribas sian opinion per “jes” aŭ “ne” kaj resendas ĝin al la Centra Oficejo. Tiu ĉi lasta ĉiumonate kalkulas la nombron de “jes” kaj “ne” por ĉiuj numeroj de la proponoj, por kiuj pasis la tempo de 2 monatoj post ilia publikigo, kaj la rezultatojn ĝi sendas al ili. Tiujn proponojn, pri kiuj la rezultatoj estos sendubaj (2/3 kontraŭ 1/3 da voĉoj) Vi simple publikigos kiel “decidon de la komitato”. Tiujn proponojn, por kiuj la nombro de “jes” estas nur per kelke da voĉoj pli granda ol “ne”, Vi havos la rajton proponi al ripetita voĉdonado.

Se Vi trovas, ke mia propono de funkciado estas tro komplikita, Vi povas (per cirkulero de C.O.) proponi al la voĉdonado de ĉiuj komitatanoj ian alian manieron, kaj se la plimulto ĝin akceptos, mi ankaŭ akceptos. Altrudi al la komitato ion per mia propra decido mi ne volas.

La protokolaron de s-ro Schneeberger mi ricevis (de Vi). Al mi ankaŭ ŝajnas, ke la protokoloj estas tro mallongaj, kaj mi atendas Vian promesitan pli longan protokolaron. Ĉu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger, aŭ ĝi povas resti ĉe mi?

168. Letero al Javal (20.X.05).

Kara Sinjoro,

Vian grandan leteron de 15.X mi legis kun plezuro. Kvin ekzemplerojn de mia broŝuro pri Hilelismo mi sendis al Vi.

Pri miaj hilelistaj intencoj Vi povas esti tre trankvila. Mi scias tre bone, ke en multaj landoj oni nun akceptus mian ideon kun tre granda malamikeco. Mi agos tre singarde kaj mi faros nenian publikan paŝon, ĝis mi havos plenan certecon, ke tiu paŝo ne malutilos al Esperanto.

Sendi al Vi la liston de ĉiuj neologismoj, kiujn mi intencas iam proponi, mi nun ne povas, ĉar la ellaborado kaj klarigado de tiu listo postulus tro multe da tempo; mi tion ĉi faros ian alian fojon.

Pri la transporto de la dua kongreso esperantista el Svisujo Anglujon mi nenion povas diri. Se Vi estas tute certa, ke en Anglujo la kongreso sukcesos pli bone ol en Svisujo, tiam volu klarigi tion ĉi al la Organiza Komitato kaj tiu ĉi Komitato decidos. En mia letero al s-ro Schneeberger mi diris ja tute klare, ke mi esprimas nur mian personan kontentecon pri Svisujo, sed ke la decido en tiu ĉi afero dependas ne de mi, sed de la Organiza Komitato. Mi tamen konsilas esti tre singarda en tiu ĉi rilato, ĉar se Anglujo taŭgas por la kongreso en la nuna minuto, mi ne scias, ĉu ĝi taŭgos post 10 monatoj; dume Svisujo ĉiam estas tre bona lando por niaj kongresoj. Se la Organiza Komitato elektos Anglujon kaj se en Anglujo ni trovos tuj homojn, kiuj prenos sur sin la tutan zorgadon kaj respondecon pri la kongreso, tiam mi ne protestos.

(La aluditaj broŝuroj estas la ruslingvaj de 1901. Kp no 4*.)

169. Letero al Michaux (27.X.05).

Kara Sinjoro!

Vi divenis tute ĝuste: la ideo, kiun mi intencas prezenti al la 2-a kongreso, efektive havas rilaton al mia ideo de hilelismo. Tamen Vi povas esti tute trankvila. Mi scias tre bone, kia grandega danĝero povus aperi por la afero Esperanta, se mi ligus la hilelismon kun la esperantismo. Estu tute trankvila! Mi ne scias ankoraŭ, ĉu mi proponos mian ideon en la jaro 1906 aŭ 2-3 jarojn pli malfrue; sed en ĉia okazo mi neniam prezentos mian ideon publike antaŭ ol ĝi private estos tute nature elprovita per konsiliĝado kun multaj esperantistoj, kaj mi prezentos ĝin (eble ne sub mia nomo) nur tiam, kiam restos nenia dubo, ke ĝi alportos absolute nenian danĝeron al Esperanto. Mi esperas, ke post 2-3 monatoj la tuta ideo estos preta en formo de kolekto da dogmoj, kaj mi tiam private sendos ĝin al multaj amikoj kiel mian privatan personan “kredon”, kiu kompreneble neniun devigos (vidu la punkton 1 de la Deklaracio pri esperantismo). Mi ne povas al Vi nun klarigi detale la tutan ideon, mi nur diros al Vi simple, ke

“Hilelismo estas dogmaro, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia gepatra lingvo, nek de lia gepatra religio, donas al li la eblon komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj nacioj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco, sen bezono altrudi al aliaj personoj sian propran lingvon aŭ religion.” La nomon “hilelismo” mi donis al nia dogmaro tial, ĉar unu el ĝiaj dogmoj estas la sekvanta:

“Mi konfesas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, sed mi konfesas ĝin laŭ la modifikita* principo de Hillel [kiu predikis en Palestino kelkan tempon antaŭ Jesuo Kristo], t.e.: kiel leĝon mi rigardas nur la regulon “agu kun aliaj kiel Vi deziras, ke oni agu kun vi”, — ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel grupe-tradiciajn legendojn kaj morojn.”

* Waringhien proponis la korekton modifita.

Viaj vortoj pri la “blua bileto” estas por mi ne tute klaraj; Vi parolas kredeble pri la 100 frankoj? Ne vere?

Kun kora saluto al Vi kaj al Via estimata familio de mia edzino kaj de mi.

“Blua bileto” estis efektive franca kutima esprimo por la 100-franka bileto (Kp no 159*).

En la n-ro de la 1 Novembro de “Lingvo Internacia” estas publikigita la Cirkulero Unua pri la fondo de la C.O. (Kp no 161*). Kompreneble, tuj vekiĝas protestoj de la flanko de tiuj, kiuj kontraŭstaris en Bulonjo al ĉia organizado. En la novembra n-ro de “Belga Sonorilo”, Seynaeve miras:

170.

Oni komisiis la estraron de la I-a Kongreso por fiksi la lokon por la II-a Kongreso.* Tiu komitato [...] alprenis [poste] la nomon “Provizora Organiza Komitato”, kaj starigis en Parizo “Esperantistan Centran Oficejon”. [...] Tiu komitato [...] iom trograndigas sian provizoran kaj esence nedaŭran rolon. [...] Oni ne konsideru, kiel definitivan realaĵon, kio estas nur provizora provo.

* Per tiu frazo Waringhien resumas parton de la artikolo de Seynaeve. Ne temas pri rekta citaĵo.
171. Letero al Javal (3.XI.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 26.X kun la enmetita letero de la ministro de instruado. Koran dankon!

Laŭ Via konsilo, mi al la ministro de la aferoj eksterlandaj skribis nenion. Mi esperas, ke tio ĉi ne estos rigardata kiel malĝentileco de mia flanko.

Pri Hachette mi povas diri al Vi la jenon: se Hachette propravole liberigus min de la kontrakto, mi estus tre kontenta; sed rompi la kontrakton kontraŭ la volo de Hachette mi ne dezirus, ĉar tio ĉi estus ne bona ago de mia flanko. Krom tio, ĝi estus tre granda bato por la tuta afero Esperanta, se la mondo ekscius, ke la aŭtoro de Esperanto havas juĝan proceson pri rompo de sia vorto. Sed ĉar ni neniam povas antaŭvidi, kio venos, kaj ĉar povas iam okazi io, kio devigos min rompi kun Hachette, tial en ĉia okazo estus bone, se Vi volus demandi ian spertan advokaton, ĉu mi havas la rajton rompi la kontrakton, se la cirkonstancoj tion ĉi postulus.

Dume la C.O. daŭrigas sian internan organizon. Kaj la 6.XI.05, ĝi dissendas du novajn cirkulerojn.

172. Cirkulero Dua.

Organizaj Decidoj pri la Funkciado de la Provizoraj Komitatoj.

Laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, ni konatigas al la Esperantistaro la sekvantajn decidojn, akceptitajn konsente kun li, por faciligi kaj ordigi la preparadon de la laboroj de ambaŭ provizoraj komitatoj, fonditaj de la Kongreso de Boulogne-sur-Mer (Organiza Komitato kaj Lingva Komitato) kaj por rapidigi, tra la Esperantistaro, la sciigojn pri iliaj proponoj aŭ decidoj:

La laboroj de ambaŭ komitatoj estos, en ĉiu okazo, preparitaj per la zorgoj de malgranda nombro da komitatanoj, speciale montritaj de D-ro Zamenhof kaj sub la direkto de unu el ili, elektita kiel unua prezidanto aŭ eĉ kiel efektiva prezidanto kaj kondukanto.

Koncerne la Lingvan Komitaton, D-ro Zamenhof mem esploros, konsente kun Rektoro Boirac, la regulojn aranĝotajn por ĝia funkciado kaj sciigos, kiel eble plej frue, la alprenitan de ili solvon.

Koncerne la provizoran Organizan Komitaton, D-ro Zamenhof deziras, ke la ordinaraj laboroj [...] estu preparitaj* nur per la oficiala prezidantaro elektita de la kongreso [...] t.e. D-ro Zamenhof, prezidanto; s-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen kaj Sebert, vicprezidantoj; kaj provizore, per la iniciato de tiu lasta vicprezidanto, kiu akceptis kelkatempe tiun taskon.

* Waringhien proponis la korekton preparataj.

Sekve Rektoro Boirac kaj Generalo Sebert povas, laŭbezone kaj ĉiu siaflanke, subskribi la cirkulerojn preparitajn je la nomo de la diritaj komitatoj.

Fine, ni sciigas, ke, ankaŭ kun la konsento de D-ro Zamenhof, s-ro Gabriel Chavet [...] estas akceptita kiel Sekretario-Agento de la “Esperantista Centra Oficejo”, sidanta en Parizo, kaj povos, kun tiu titolo, subskribi la leterojn devenantajn de tiu Oficejo.

173. Cirkulero Tria.

Detaloj pri la Organizo de la C.O.

[...] La Esperantista Centra Oficejo estis fondata*, kun la celo helpi la propagandon kaj diskonigon de Esperanto, starigante, por la esperantistoj de la tuta mondo, izolataj* aŭ grupigitaj laŭ lokoj aŭ specialaj okupoj, la centron de rilatoj kaj informoj, kies utilecon montris la kongreso de Boulogne-sur-Mer [...]

* Waringhien proponis la korekton fondita.
* Waringhien proponis la korekton izolitaj.

(Sekvas la tabelo de la projektitaj servoj: informado, ordigo kaj klasifiko de la arkivoj oficialaj, organizado de kompleta biblioteko, kolektado de statistikoj, starigado kaj ĝisdatigo de bibliografio k.t.p.)

La Esperantista Centra Oficejo restis, ĝis nun, privata fondaĵo, organizita per la iniciato de kelkaj amikoj de Esperanto, kaj finance subtenata de ili; sed ĝiaj fondintoj intencas, por certe daŭrigi ĝian ekzistadon, fondi, se estas necese, specialan Societon de Amikoj aŭ Protektantoj de Esperanto, kiu sin okupus pri la direktado de tiu Oficejo [...]

Dume Javal daŭrigas la klopodojn pri la kontrakto kun Hachette.

174. Letero de Javal al Zamenhof (8.XI.05). El la franca.

[...] Mi havis hodiaŭ hejme amikan konversacion kun Bourlet, daŭrintan pli ol tri horojn, antaŭ, dum kaj post la tagmanĝo.

Li alportis al mi projekton de kontrakto [...] Por faciligi mian intertraktadon, mi insiste petas, ke vi ne respondu rilate la monatan “Revuon”, kiun Bréton volas fondi sub via patronado kaj sub la direktado de Bourlet. Tiu “Revuo” estas, en ilia intenco, tre grava afero. Diru do, provizore, nek jes, nek ne, kaj sciigu min, kia estas via opinio, konfidence.

Du tagojn poste, Zamenhof respondas al unu letero de Javal, de la 1-a Novembro, per kiu tiu ĉi proponis al li gastigadon en Parizo, se la vivkondiĉoj fariĝus tro malbonaj en Pollando pro la ribelado kaj subpremado.

175. Letero al Javal (10.XI.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Por Via proponita gastamo en okazo de bezono mi kore Vin dankas. Mi tamen esperas, ke al tia ekstremaĵo la cirkonstancoj ne venos. La vivo en nia lando kaj precipe en nia urbo estas nun efektive terure malbona, ni ĉiuj estas tre ekscititaj, la tuta tago estas plena de zorgoj kaj mi estas nun tute nekapabla ion fari. Mi tamen esperas, ke ĉio denove estos bona. La reciproka malamo de nacioj kaj religioj, terorismo, hipokriteco k.t.p. kreskas terure.

Laŭ Via deziro mi sendas al Vi la unuajn kontraktojn.

Skribi al Vi detale pri ĉiuj proponotaj neologismoj mi nun ne povas, ĉar en la nuna momento ĝi estus por mi tro granda laboro.

Koran saluton de mi kaj de mia edzino kaj respektan saluton por sinjorino Javal.

Intertempe, Zamenhof ricevis la projekton Bréton, kiun Bourlet alportis al Javal la 8.XI. Tiu nova projekto estis la reprilaboro, fare de Bréton, de projekto jam prezentita de Bourlet al Zamenhof dum la Bulonja Kongreso, la 12.VIII.05. Sed Bréton, kies karakteron ni jam divenis el la artikolo de Fruictier (Kp no 134*) konsiderinde malgrandigis la proponojn de Bourlet, kiel oni vidos el la letero de Zamenhof.

Jen do la teksto de tiu nova projekto:

176. Projekto de Kontrakto (8.XI.05). El la franca.

Inter:
S-roj Hachette kaj Kio kaj
D-ro Zamenhof [...]

Per kontrakto datita je la 30 Januaro, 1 kaj 6 Februaro 1903, D-ro Zamenhof kaj S-roj Hachette interkonsentis por la publikigado de unu “Kolekto da Esperantaj Verkoj Aprobita de D-ro Zamenhof”. La kreo kaj publikigo de tiu kolekto celis, en la intenco de la kontraktintoj, faciligi la disvastigon de la nova lingvo kaj certigi ties unuecon kaj purecon en la nuntempo kaj en la estonteco.

Ĉar ekde tri jaroj, la lingvo Esperanto faris en la mondo konsiderindan progreson kaj jam eliris el la provperiodo, la interesatoj opiniis, ke estus bone, se oni forigus, por la estonteco, ĉion, kio povus esti rigardata kiel ĝenaĵo por ĝia libera malvolviĝo, kaj se oni donus al ĝi ĉian facilecon por certigi ĝian disvastiĝon en la mondo. Sekve D-ro Zamenhof kaj S-roj Hachette [...] decidis nuligi la nunajn kontraktojn rilatajn al la “Kolekto Aprobita”, kaj anstataŭigi ilin [...] per jena konvencio:

Artikolo 1. — La nun ekzistanta kontrakto [...] estas nuligita kaj anstataŭita de la jena kontrakto, kiu koncernas sole nur la verkojn redaktitajn de D-ro Zamenhof aŭ kun lia kunlaborado.

Art. 2.D-ro Zamenhof cedas al S-roj Hachette kaj Kio, por la tuta tempo, dum kiu daŭros lia literatura posedrajto [...] la ekskluzivan rajton presadi, publikigadi kaj vendadi en ĉiuj landoj de la mondo, ĉiujn verkojn en aŭ pri Esperanto, kies aŭtoro li estas aŭ estos.

Art. 3. — Siaflanke S-roj Hachette kaj Kio devontigas sin publikigi ĉiujn Esperantajn manuskriptojn, kies aŭtoro estos D-ro Zamenhof. (Tamen, se temos pri pli ol 500 prespaĝoj, ili povos prokrasti la publikigon ĝis la venonta jaro, en okazo de nesufiĉa vendado.)

Art. 4. — Kiel prezon de tiu cedo, S-roj Hachette kaj Kio elspezos al D-ro Zamenhof, kiel por la unua eldono, tiel por la sekvantaj, aŭtorrajtan tantiemon, kiu ne devos superi 20% de la prezo en la katalogo, por ĉiu presita ekzemplero [...] (Detaloj pri la pagdato, eldonkvanto…)

Art. 5. — Se la sumo de la pagoj faritaj en unu jaro (1-a Januaro – 31-a Decembro) de S-roj Hachette kaj Kio al D-ro Zamenhof, kiel aŭtorrajta tantiemo aŭ kontribuo pro lia kunlaborado al unu el iliaj periodaj publikigaĵoj, ne atingus 5.000 frankojn, S-roj Hachette kaj Kio devontigas sin pagi al D-ro Zamenhof la suplementon necesan por atingi la jaran sumon de 5.000 fr. [...]

Art. 6. — La minimumo de aŭtorrajta tantiemo de 5.000 frankoj, difinita en la ĉi-supra artikolo 5-a, estos ŝuldata ĉiel al D-ro Zamenhof dum tri jaroj. Post tiu trijara periodo, S-roj Hachette kaj Kio povos ĉiam liberigi sin je tiu devigo, kondiĉe ke ili sciigos D-ron Zamenhof unu duonjaron antaŭe.

Art. 7. — (Zamenhof nenion ricevos el la Esperantaj verkoj de aliaj aŭtoroj publikigitaj de Hachette.)

Art. 8.D-ro Zamenhof ĉesos de nun doni sian aprobon aŭ rekomendon al iu ajn verko, ĉar la publikigo de verkoj en Esperanto estas absolute libera [...] (La mencion “K.A.Hachette povos laŭvole forigi.) Tamen, por la volumoj de la “Kolekto Aprobita”, kies eldonistoj ili estas en Francujo, S-roj Hachette kaj Kio devontigas sin pagi al D-ro Zamenhof la aŭtorrajtan tantiemon de 2% dum ankoraŭ tri jaroj [...]

Art. 9.D-ro Zamenhof devontigas sin kontraŭstari per sia tuta povo la starigon de ia ajn oficiala aprobado rilata al Esperanto, fare de ia ajn centra komitato aŭ oficejo. En la okazo, se, eĉ sen la konsento de D-ro Zamenhof, tia komitato aŭ oficejo stariĝus kaj publikigus Esperantajn verkojn kun iu ajn aprobo aŭ stampo, tio rezultigus por S-roj Hachette certan malprofiton. Por kompensi tiun malprofiton, la aŭtorrajta tantiemo konsentita de S-roj Hachette en la artikolo 4-a de la nuna kontrakto estus malpliigita je la duono, t.e. ĝis 10%, anstataŭ 20%.

Art. 10, 11, 12, 13. — (Detaloj pri la aŭtorekzempleroj, kunlaborado kun aliaj aŭtoroj, deponejoj en eksterlando k.t.p.)

Art. 14. — En la okazo, se S-roj Hachette kaj Kio rifuzus konformi sin al la kondiĉoj de la art. 3-a, D-ro Zamenhof povus turni sin por la publikigo de siaj ne-akceptitaj manuskriptoj al aliaj eldonistoj, ol S-roj Hachette kaj Kio, kiuj tamen konservas preferan elektorajton super ĉiuj verkoj de D-ro Zamenhof.

Art. 15. — (Zamenhof rajtus disponi unu verkon, kies reeldonon Hachette rifuzus post tri monatoj post ties elĉerpiĝo.)

Tia projekto estis materiale tre favora: ĝi certigis al Zamenhof jaran renton, kiu — se oni konsideras la malpli altan vivkoston en Pollando — egalvaloris la jaran salajron de Pariza licea profesoro. Sed pri multaj aliaj punktoj, la pure komerca vidpunkto de Bréton koliziis kun la materialaj aŭ moralaj postuloj de Zamenhof.

177. Letero al Javal (14.XI.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Mi ricevis de Vi la kopion de la nova projekto de kontrakto, mi legis ĝin kaj mi fortege ekmiris. Mi legis la projekton kelkajn fojojn, ĉar mi ne volis kredi al miaj propraj okuloj. Mi supozas, ke la projekto, kiun mi ricevis, estas kredeble frukto de ia eraro aŭ malkompreniĝo.

Post mia persona interparolado kun s-ro Bréton, s-ro Bourlet, laŭ komisio de s-ro Bréton, ellaboris novan projekton de kontrakto, kiun mi transdonis al Vi kaj al s-ro Sebert. La nova kontrakto estis pli bona ol la malnova, Vi tamen ne konsilis al mi akcepti ĝin, ĉar Vi esperis atingi kontrakton pli bonan por mi. Nun mi kun grandega surprizo vidas, ke la nova kontrakto ne sole ne estas pli bona, sed ĝi estas nur multe pli malbona, ol la kontrakto de Aŭgusto!

Se kelkaj punktoj estus pli bonaj kaj aliaj estus pli malbonaj, tiam mi simple dirus, ke mi konsentas aŭ ne konsentas, sed mi ne mirus; sed nun, kiam mi vidas, ke la nova projekto enhavas absolute nenion, eĉ ne unu plej malgrandan punkton pli bonan ol la aŭgusta, kaj ĝia tuta diferenco de la aŭgusta projekto konsistas nur en tio, kaj sole en tio, ke ĝi havas multajn punktojn pli malbonajn, ĝi estas por mi grandega surprizo, kiun mi absolute ne komprenas.

Ĉar mi scias tre bone kaj certe (kaj mi ne povas dubi pri tio ĉi eĉ unu minuton), ke Vi estas por mi pli amika ol por Hachette kaj Vi volis fari al mi nur bonon, kaj nun mi vidas, ke la nova projekto ne havas eĉ unu plej malgrandan ŝanĝon favoran por mi kaj nur multajn ŝanĝojn tre malfavorajn por/mi, — tial mi povas klarigi al mi la aferon nur tiamaniere, ke okazis ia malkompreniĝo.

Povas esti, ke mi ne bone komprenis la esencon de la nova projekto; tial mi petas Vin, volu klarigi al mi, en kio konsistas la ŝanĝoj pli favoraj por mi aŭ por la afero Esperanta. Mi de mia flanko trovis absolute nenion tiaspecan en la projekto, kvankam mi legis ĝin atente kelkajn fojojn. La sola, kion mi trovis, estas nur diversaj ŝanĝoj malfavoraj, kiujn mi ne volas analizi tie ĉi detale, sed el kiuj mi montros nur kelkajn ekzemplojn:

a) Ĉar mi fordonis al Hachette por ĉiam mian tutan personan liberecon kaj ĉiujn fruktojn, kiujn mi havis la rajton esperi por miaj multjaraj laboroj kaj suferoj kaj por la granda kapitalo, kiun mi en la komenco enmetis en nian aferon, — tial mi postulis, ke Hachette almenaŭ garantiu al mi, ke miaj enspezoj de nun neniam estos pli malgrandaj ol 5.000 fr. ĉiujare. S-ro Bréton konsentis, ke mia postulo estas justa, kaj li promesis al mi tion, nur kun la kondiĉo, ke li havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min 2 jarojn antaŭ la ĉesigo. Mi tiam skribis al s-ro Bourlet, ke ankaŭ por mi la kontrakto devas rezervi la rajton liberiĝi de Hachette en la momento, kiam tiu ĉi liberigos sin de la garantiado. — Kion do mi vidas en la nuna projekto? Ne sole mia postulo ne estas plenumita, sed la punkto pri la garantio estas ankoraŭ malpli bona, ol proponis s-ro Bréton mem: ĉar ne sole mi restas sklavo por ĉiam kaj li post tri jaroj povas liberigi sin en ĉiu minuto, kiam li volos, sed dum laŭ la aŭgusta kontrakto li devis averti min du jarojn antaŭ la ĉesigo, por ke mi povu serĉi por mi aliajn fontojn de enspezoj, — nun li povas ĉiufoje ĉesigi la pagadon jam post ses-monata averto, t.e. preskaŭ subite!

b) Korektante kaj publike aprobante la verkojn de diversaj aŭtoroj, mi sciis tre bone, ke per tio ĉi mi ruinigas miajn proprajn verkojn, kreante por ili propramane gravajn konkurantojn (efektive, laŭ la kalkuloj de la firmo Hachette, Vi povas facile konvinkiĝi, ke en la lastaj 4 jaroj miaj verkoj estas venditaj en tre malgranda nombro da ekzempleroj, dum la verkoj de aliaj aŭtoroj aprobitaj de mi estis venditaj en multege kaj senkompare pli granda nombro). Tamen mia perdo estis almenaŭ rekompencata per tio, ke de la aprobitaj verkoj mi ankaŭ ricevadis kelkan kvankam malgrandan procenton. Sed laŭ la nova projekto Hachette povas en ĉiu minuto ĉesi presigi la aprobon sur la jam aprobitaj verkoj, kaj tiam mi de la verkoj korektitaj de mi jam ne ricevados eĉ unu centimon, dum nek Hachette nek la aŭtoroj de tio perdos, ĉar ĉiuj ja scios jam de antaŭe, ke la diritaj verkoj estas korektitaj de mi.

c) Mi ne sole restas por ĉiam sklavo de Hachette, sed laŭ la nova projekto mi fariĝas eĉ responda por la agado de ĉiuj aliaj esperantistoj, kaj se iam eĉ kontraŭ mia volo aperos ia verko kun la stampo de la Lingva Komitato aŭ de ia alia institucio, tiam, laŭ la artikolo 9, mi devos pagi por tio ĉi al Hachette el mia poŝo!

d) La artikolo 3 laŭ la nova projekto perdas sian tutan sencon kaj valoron, ĉar estas enkondukita artikolo 14, kiu ĝin tute neniigas.

Mi povus ankoraŭ paroli pri diversaj aliaj punktoj; sed mi ne volas jam plu analizi. Mi prenis nur kelkajn ekzemplojn, por montri al Vi, ke la nova projekto enhavas multe da pli malbona ol la aŭgusta kontrakto, dum da pli bona mi trovas en ĝi kun surprizo absolute neniom. Tre povas esti, ke ekzistas kelkaj gravaj plibonaĵoj, kiujn mi ne rimarkis, — tial mi petas Vin, volu ilin montri kaj klarigi al mi.

Mi klarigis siatempe al s-ro Bréton, ke la kontrakto, kontraŭ kiu mi batalis tre longe kaj kiun mi fine kontraŭvole subskribis nur sub la konstanta insistado kaj turmentado de s-ro de Beaufront, estas granda maljustaĵo kontraŭ mi, ĉar donante al mi nenion el la poŝo de Hachette, ĝi nur faras min sen ia rekompenco sklavo de la firmo por ĉiam. Tiam s-ro Bréton konsentis, ke mi estas prava kaj promesis plibonigi la kontrakton [kaj efektive, la Aŭgusta projekto estis multe pli bona, kvankam pri kelkaj punktoj mi postulis ŝanĝon]. Sed nun, kiam mi vidas, ke anstataŭ plibonigi li nur malbonigas, mi opinias, ke la plej bona estos, se Vi tute ĉesos traktadi kun la firmo. Ĉio restu kiel antaŭe. Nur kompreneble aprobadon por verkoj mi jam pli* neniam donos, ĉar rifuzi mian aprobadon permesas al mi eĉ la malnova kontrakto. Pri Revuo Hachette nenion al mi skribis. Laŭ Via deziro mi pri nenia punkto korespondos kun Hachette ĝis tiu momento, kiam Via traktado kun li estos tute klarigita aŭ interrompita.

* Waringhien proponis la korekton plu.

La kritikoj de Zamenhof estas iom troigitaj. Pri la punkto de la garantio, ekz-e, li ne vidis, ke, se la Aŭgusta kontrakto promesis antaŭsciigon de 2 jaroj por la ĉesigo de la garantio, tiu ĉi ĉesigo povis interveni en ia ajn momento post la subskribo de la kontrakto, dum la nova teksto difinas certan daŭron de tri jaroj antaŭ ĉia eblo nuligi la garantion: tiel ke la du tekstoj havas, en la praktiko, proksimume la saman valoron. Cetere Javal siaflanke jam faris kritikojn al Bréton, kaj jam la 13.XI.05 ricevis de la manoj de Bourlet novan korektitan tekston, kun jenaj ŝanĝoj:

178.

Art. 2. (Estas aldonite en la fino) krom tiuj, kiuj rilatas politikajn aŭ religiajn demandojn, kiujn ili ĉiam rajtos ne publikigi.

Art. 9. (Nova redakto) D-ro Zamenhof devontigas sin kontraŭstari per sia tuta povo la starigon de ia ajn oficiala aprobado rilata al Esperanto, fare de ia ajn centra komitato aŭ oficejo, kiu restarigus tute aŭ parte kolekton da Esperantaj volumoj, oficiale aprobitan, analogan al la “Kolekto Aprobita”, kiun S-roj Hachette kaj Kio memvole rezignis.

Art. 14. (Nova redakto) En la okazo, se S-roj Hachette kaj Kio ĉesus pagi al D-ro Zamenhof la jaran sumon de 5.000 frankoj difinitan en la artikolo 5, D-ro Zamenhof rajtus, proponinte siajn manuskriptojn al S-roj Hachette kaj Kio laŭ kondiĉoj ne superantaj aŭtorrajtan tantiemon de 20%, proponi ilin: 1. al la eksterlandaj asociitaj eldonistoj; 2. al iaj ajn eldonistoj.

Tiun novan tekston Javal sendas tuj al Zamenhof, kiu respondas:

179. Letero al Javal (19.XI.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Antaŭ 4 tagoj mi sendis al Vi mian opinion pri la projekto, kiun mi ricevis de Vi en la pasinta semajno kaj poste mi ricevis Viajn leterojn de 12, 14 kaj 17, kaj ankaŭ la novan projekton.

Kun plezuro mi vidis, ke en la nova projekto estas jam forigitaj tiuj malbonaj punktoj, pri kiuj mi skribis al Vi. Tial la novan formon de la kontrakto mi estas preta akcepti, kaj nun mi sendas al Vi rajtigan leteron, por ke Vi povu trakti en mia nomo kun la firmo.

Nur unu punkto restas ankoraŭ ne korektita, nome la punkto de garantio de 5.000 fr. Se la firmo rezervas al si la liberecon, ke post 3 jaroj ĝi povas en ĉiu tempo ĉesi garantii al mi la sumon, tiam ĝi kompreneble ankaŭ al mi devas lasi la eblon liberiĝi de la kontrakto, kiam la garantiado ĉesos; ĉar estus ja tre nejuste, se la firmo prenus sur sin devon nur por 3 jaroj kaj mi restus ligita por ĉiam, neniam havante la rajton mem eldoni verkojn, gazeton k.t.p. Se la firmo ne volas konsenti, ke mia mallibereco ĉesu kune kun la ĉeso de la garantiado, tiam ĝi devas almenaŭ restigi la punkton de la aŭgusta projekto, t.e. ke pri la ĉeso de garantiado ĝi devas min averti 2 jarojn antaŭe, por ke mi en tia okazo havu sufiĉe da tempo por aranĝi mian vivon laŭ la novaj cirkonstancoj. Se la firmo ankaŭ tion ĉi ne volos, tiam mi kompreneble havas nenian eblon devigi ĝin, kaj sekve tiam mi rajtigas Vin subskribi en mia nomo la interkonsenton ankaŭ sen tiu ĉi punkto. [Sed la firmo devas tiam almenaŭ scii, ke mi rigardos la kontrakton kiel moralan maljustaĵon.]

Mi dankas Vin kore por ĉiuj Viaj klopodoj en la afero de la kontrakto kaj mi tre bedaŭras, ke la afero kaŭzas al Vi tiom multe da senfinaj laboroj.

Koncerne la funkciadon de la Lingva Komitato, mi devas diri al Vi, ke laŭ mia persona opinio la komitato devus esti aranĝita tute alie, ol ĝi nun estas, kaj ĝi devus konsisti nur el 15 membroj. Sed ĉar sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj, tial ni nun jam ne povas tion ĉi ŝanĝi, kaj dezirante ion decidi, ni devas nepre demandi antaŭe ĉiujn 90-100 komitatanojn; alie nia agado estus nejusta kaj neleĝa kaj la esperantistoj havus la rajton insulti nin. Tial mi skribis al s-ro Boirac, ke en la komenco ni nepre devas agi nur en tia maniero, kiun mi montris al li. Sed mi skribis siatempe al s-ro Boirac, ke se li aŭ iu alia volos proponi pli praktikan manieron de funkciado, mi nenion havos kontraŭ tio ĉi kaj volonte ĝin akceptos, sed ni povos tion ĉi fari nur post antaŭa voĉdonado inter ĉiuj komitatanoj, ĉar agi alie ni ne havas la rajton. Mia tre komplikita maniero estis proponita ne por ĉiam, sed nur provizore ĝis tiu tempo, kiam per komuna voĉdonado estos elektita ia alia maniero de funkciado. Se s-ro Boirac trovas, ke s-ro M. Guillaume estas akceptinda por la komitato, mi volonte donas mian konsenton.

Kun granda plezuro mi legis en Via letero, ke Vi esperis ricevi grandan financan helpon por la Centra Oficejo; se tio ĉi prosperos, ĝi estos kompreneble bonega kaj grava akiro.

Grava rimarko. En la kontrakto nepre devas esti dirite (kiel en la malnova kontrakto), ke mi havas la rajton publikigi mian opinion pri diversaj kurantaj demandoj en la gazetoj aŭ en la cirkuleroj de la Centra Oficejo. Alie Hachette povus por ĉiam fermi al mi la buŝon. La kontrakton inter Hachette kaj de Beaufront mi ne havas, ĉar kopion de tiu kontrakto oni neniam al mi sendis. Laŭ Via deziro mi sendas al Vi hodiaŭ la kontraktojn kun s-roj Stead kaj Espasa, la aliaj kontraktoj havas ĉiuj tian saman tekston.

Detalan nomaron de la neologismoj mi ne povas nun sendi al Vi; mi esperas fari tion ĉi post 3-4 monatoj; la principojn mi skribis al Vi en mia longa letero antaŭ 5-6 semajnoj. Pri la literoj supersignitaj mi povas diri al Vi, ke mi ne intencas ŝanĝi pro ili la vortojn, sed mi nur proponos, ke anstataŭ la signeto oni skribu la literon “h”, tiel same kiel la germanoj skribas ae, oe, ue anstataŭ ä, ö, ü; se la “h” devos esti elparolata aparte tiam oni metos antaŭ ĝi streketon apartigan, ekzemple “ses-hora”.

Por Via propono helpi al mi pri ia asistanto aŭ sekretario mi dankas Vin tre kore, tamen mi ne povas tion ĉi akcepti.

Kun kora saluto.

Enmetita en la sama koverto, troviĝis jena franclingva rajtigletero:

180.

Mon cher Confrère Javal,

Par la présente lettre je vous donne tout pouvoir pour traiter en mon nom avec la maison Hachette et Cie.

Varsovie, 19 novembre mil neuf cent cinq.

T.e.

Mia kara Kunfrato Javal,

Per la nuna letero mi donas al vi ĉian rajton por kontrakti en mia nomo kun la firmo Hachette kaj Kio. — Varsovio, 19 Novembro mil naŭ-cent kvin.

La intertraktado daŭris dum la tuta fino de la monato, kun ĉiam granda rezisto de Bréton al ĉia efektiva plibonigo de la teksto.

En la Novembra (= Decembra) n-ro de “L’Espérantiste”, noto aperas, anoncanta la 7-an eldonon de la “Gramatiko kaj Ekzercoj”, kaj la 5-an de la “Vortaro Esperanta-Franca”:

181.

Tiuj libroj estis verkitaj de s-ro de Beaufront kaj estas sufiĉe konataj, por ke oni ne prezentu ilin denove. Ni diru nur, por la ŝatantoj de statistikoj, ke la lasta eldono de tiuj du verkoj, presita en 5.000 ekzempleroj, elĉerpiĝis en unu jaro.

Jen kio konfirmas la plendojn de Zamenhof en la ĉi-supra letero, pri la konkurenco de la K.A. En la sama n-ro estas reproduktita la letero de Zamenhof al Schneeberger (Kp no 162*) kun jena aldono de tiu lasta — evidenta aludo al la Homaranismo:

182.

Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la Kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la daŭro de tre multaj jaroj, kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco, elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado de aparta sekcio, al kiu ĉiu esperantisto povos aliĝi aŭ ne aliĝi laŭ sia propra bontrovo.

La n-ro de la 1. Decembro de “Lingvo Internacia” enpresas recenzon pri la ĵus aperinta unua kajero de la “Grand Dictionnaire de la Presa Societo” (Granda Vortaro de la P.S.; Kp no 130* kaj 134*). Hachette ne sukcesis timigi Fruictier, sed tion ja faros la esperantista publiko, kiu, forpuŝita de la tro granda detaleco de tia antaŭtempa verko, ne subtenos ĝin per sufiĉa nombro da abonantoj. En la n-ro de la 5 Decembro de nova franca gazeto “Esperanto”, gvidita de Ch. Lambert, Bourlet publikigas artikolon:

183.

Por organizi la venkon!

La festoj de Boulogne estas for [...] La dancado estas finita; nun alvenis tempo por labori [...] Ni devas unuigi nin. La lasta kongreso ne kuraĝis. Aliaj kuraĝis, kaj tio estas tre bona. El la du komitatoj, malprecizaj, sencelaj, senprogramaj, kiujn ĝi kreis, nenion kreante, eliris la Centra Oficejo [...] Ĝi devas gvidi la eksternacian propagandon!

Bonintencaj vortoj, sed kiuj, venante de tia homo, vekas ĉie suspektojn [...]

184. Letero de Javal al Zamenhof (6.XII.05). El la franca.

Mi havas la doloron sendi al vi kopion de unu letero de Bourlet, ĵus ricevita. Mi devas ripeti al vi, ke Bourlet ĉeestis, kiam Bréton formale promesis al mi la forigon de la artikolo 9 de la projekto de la 6. Novembro. Pri tio, nenia ebla dubo: Maria, kiun vi konas, ĉeestis la scenon; ne povis do okazi memor-eraro de mia flanko, sed certe okazis neplenumo de sia vorto ĉe Bréton. Mi devas konfesi, ke Sebert ĉiam malkonsilis al mi traktadi kun Bréton, kaj jam de Aŭgusto li antaŭvidis, ke la novaj proponoj estos malpli avantaĝaj ol la nuna kontrakto, de 1903 [...] Mi ne konas la tekston, kiu estis sendita al vi, sed mi asertas, ke, antaŭ atestantoj, en mia hejmo, la 24. Novembro, Bréton promesis formale, ke li faros la novan redakton modifante, en via favoro, la projekton de la 13. Novembro [...]

185. Letero de Javal al Zamenhof (19-22.XII.05). El la franca.

Mia kara Kunfrato,

Anstataŭ via respondo al miaj leteroj de tiu ĉi monato, mi ricevas komunikon de via letero al la C.O., en kiu vi konsilas, ke ni prenu sur nin pli da iniciativoj dum tiu ĉi vintro pro la malfacileco de la poŝtaj komunikoj kun via lando [...]

Mi alvenis al la konkludo, ke tio, kion Hachette proponos al vi estos pli malbona ol la kontrakto de 1903, kiu mem estas multe pli malbona ol la kontrakto Hachette-Beaufront de 1901.

Mi faras parentezon por sciigi al vi, ke s-ro de Beaufront konfesis, ke li neniam komunikis al vi la tekston de la kontrakto de 1901. Mi komprenas nun vian malinklinon kontraŭ li [...]

En tiu situacio, mi opinias, ke estus profite al vi observi la kontrakton de 1903, sed rifuzante preskaŭ ĉiujn aprobojn, kiuj povus malutili la vendadon de viaj verkoj. Estas tre bedaŭrinde, ke vi donis la aprobon al la “Esperanto en dix leçons” (Esperanto en dek lecionoj) de Cart, ĉar ĝi estas malmultvalora libro, kiu vendiĝas milo post milo, je la malprofito de via poŝo [...]

Estas, laŭ mia opinio, granda malfeliĉo, ke viaj reformoj de 1894 ne estis tiutempe alprenitaj, kaj, eĉ riskante malplaĉi al vi, mi diros, ke tio okazis pro via kulpo, tua maxima culpa*. Metu tion sur la unua vico de la al ĥet por bati al vi la bruston je la venonta Kippur* [...]

* Latinaĵo: via tre granda kulpo.
* Hebreaĵo: “al ĥet” (Pro la peko…) estas formulo de hebrea litanio, per kiu oni petas la pardonon de siaj kulpoj en la festo “Jom Kippur” (Tago de la Pekliberigo).

Mi estas reformisto, tio estas mia profesio. Mi estis juna (28-jara), kiam mi decidis en 1867 alprenigi al la Kongreso pri Oftalmologio la reformon pri la numeroj de la okulvitroj: oni nomis komisionon, mi korespondadis dum kvin jaroj, mi prezentis la konkludojn al la Kongreso de 1872, kies preskaŭ ĉiuj membroj subskribis ilin: kaj ĉio estis senutila. Tiam mi ŝanĝis mian metodon: mi akiris la aprobon de grava eminentulo, Donders, kaj de grava fabrika firmo — kaj en 1876 la dioptrio estis alprenita. De tiam mi atingis reformojn en la francaj leĝoj, en la administrado de mia departemento, la enkondukon de la rekta skribo en la unuagradajn lernejojn, k.t.p. Tion mi diras al vi por klarigi al vi, kial mi proponas al vi miajn servojn por la reformo de Esperanto. Mi ne pretendas influi sur vin pri la naturo de la reformoj: mi obeos al vi, ne nur pro disciplino, sed ĉar mi havas plej plenan fidon en via saĝo.

Mi permesas al mi nur proponi al vi mian opinion pri la maniero, kiel manovri: kiam oni volas atingi reformon, oni devas agi ĉe la personoj rigardataj kiel kompetentaj, sed neniam konfidi ĝin al kongresoj aŭ al komisionoj nomitaj de tiuj kongresoj [...]

La 26.XII.05 Javal kaj Sebert ligas sin per regula societa akto, por certigi la monan subtenon de la C.O. Ĉar poste oni akuzis Sebert, ke li misuzis la monon, kiun Javal disponigus kun la nura intenco efektivigi la reformon de Esperanto, ne ŝajnas superflua reprodukti la paragrafon de tiu akto, kiu difinas la celon de la societo (el la franca):

186.

La Societo havas celon krei Institucion nomatan Esperantista Centra Oficejo kaj certigi ties normalan kaj regulan funkciadon; tiu Institucio havas la celon helpi ĉiumaniere la adeptojn de la helpa internacia lingvo Esperanto kaj la esperantistajn entreprenojn, ĉu francajn, ĉu alilandajn, kaj faciligi ĉiajn rilatojn inter ili [...]

187. Letero al Javal (30.XII.05).

Tre Estimata Sinjoro!

Post la poŝta striko, kiu daŭris kvar semajnojn, mi komencis nun ricevadi grandegan amason da leteroj, kolektiĝintaj en la daŭro de tiu tempo. Inter ili mi ricevis ankaŭ diversajn leterojn de Vi. Kun bedaŭro mi vidas, ke Via traktado kun Hachette donis nenian rezultaton; sed mi komprenas ja tre bone, ke Via intenco estis la plej bona, kaj mi dankas Vin kore por la grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn Vi prenis sur Vin en tiu ĉi afero en la daŭro de la lastaj tri monatoj.

De Hachette aŭ de Bourlet mi ricevis ĝis nun nenian leteron kaj mi ankaŭ al ili nenian skribis.

Sub la impreso de la diversaj naciaj demandoj, ŝovinismo kaj reciproka malamo, kiuj forte leviĝis en nia lando en la lasta tempo, mi estis devigita multe pensadi pri la Hilelismo. Forte puŝata de la cirkonstancoj, mi decidis ne atendi plu, sed elpaŝi jam nun. Sed por ne alporti malutilon al la afero Esperanta, mi decidis publikigi la esencon de la Hilelismo tute anonime. Mi ne estas nun kapabla skribi grandan klarigan libron pri la Hilelismo kaj ĉiuj ĝiaj detaloj, tial mi limigis min nur per tio, ke mi skribis mallonge la dogmojn de la Hilelismo kaj mi intencas publikigi ilin (anonime) en la “Ruslanda Esperantisto”. Mi sendis al Vi hodiaŭ kopion de tiu artikolo pri Hilelismo, kiun mi intencas sendi al la “Ruslanda Esperantisto”; mi petas Vin, volu ĝin pripensi, montru ĝin ankaŭ al generalo Sebert kaj volu skribi al mi la opinion de Vi ambaŭ.

Generalon Sebert Vi povas trankviligi, ke mi ne intencas elpaŝi kun la Hilelismo en la kongreso esperantista. Al la kongreso la afero estos prezentita nur en tia okazo, se la Organiza Komitato trovos, ke tio ĉi estas tute sendanĝera por la kongreso; kaj eĉ en tiu okazo la aferon prezentos ne mi, sed ia alia persono kaj ne en mia nomo. (Mi mem kredeble ne estos en la kongreso.)

Kun kora saluto.

P.-S. — Mi kaŝos mian nomon kompreneble ne el persona timo, sed el timo pro Esperanto; mi neniam kaŝos, ke mi estas hilelisto, mi nur kaŝos antaŭ la publiko, ke mi estas iniciatoro de la Hilelismo.

1906

Michaux, kiu, kvankam apartenanta al la Provizora Organiza Komitato, ne estis konsultita pri la cirkuleroj 2 kaj 3 de la C.O., suspektas, ke ankaŭ Zamenhof oni ne konsultis, kaj maltrankviliĝas.

188. Letero al Michaux (2.I.06).

Kara Sinjoro!

En la pasinta semajno mi ricevis Vian leteron de 7 Dec. kun la sciigo pri elsendita fotografaĵo; sed tiun ĉi lastan mi ĝis nun ankoraŭ ne ricevis. Ĉar nia poŝto strikis tutan monaton kaj nun kolektiĝis grandega amaso da leteroj ankoraŭ ne ordigitaj, tial povas esti, ke mi ankoraŭ ricevos poste la diritan fotografaĵon; tuj post la ricevo mi plenumos Vian deziron.

La cirkuleron n-ro 8 de la Centra Oficejo mi ricevis. Vi povas esti tute trankvila, ĉar tiu cirkulero parolas ne pri la Centraj Komitatoj (= Lingva Komitato + Organiza Komitato), kiuj estis elektitaj de la kongreso kaj havas la rajton agi nur konforme al la decidoj de ĉiuj membroj elektitaj en la kongreso; la cirkulero parolas nur pri la Oficejo, kiu havas nenian rajton fari ian memstaran decidon, sed ĝi prezentas nur simple loĝejon, en kiu koncentriĝas nur la plenumado de ĉiuj laboroj kaj decidoj de la ambaŭ oficialaj komitatoj (tiel same, kiel ekzemple en la tempo de la kongreso la Bulonja teatro kaj la ĉefaj membroj de la Bulonja grupo prezentis nur oficejon de la kongreso, sed ne havis la rajton fari ian decidon en la nomo de la kongreso). La Centra Oficejo tute prave nomas sin ĝis nun oficejo privata, ĉar ĉiuj ĝiaj elspezoj venas el poŝoj privataj. La Oficejo havas nur la rajton labori; sed fari ian memstaran decidon en demandoj tuŝantaj la tutan aferon Esperantan la Oficejo ne havas la rajton. Se ĝi iam tion ĉi farus, tiam ĉiuj membroj de la Organiza Komitato devus protesti.

Ĉar pro la revolucio en nia lando mi en la daŭro de la tuta vintro ne povos regule partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj (Lingva kaj Organiza), tial mi skribis antaŭ 3-4 semajnoj al la prezidantoj de ambaŭ komitatoj, ke mi petas, ke en la daŭro de la tuta vintro ĉiuj aferoj estu decidataj de la membroj de la komitatoj sen mia partoprenado (ankaŭ la 3-a cirkulero aperis sen mia scio); tial se Vi trovos, ke unu el la ambaŭ komitatoj faras ian eraron, volu Vin turni ne al mi, sed al la prezidantoj de tiuj komitatoj.

Kun kora saluto kaj bondeziroj por la nova jaro.

P.-S. En la nomo de mia edzino kaj de mi, volu transdoni la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro al sinjorino Michaux kaj al Via tuta estimata familio.

S-ro Hénaffe, Pariza magistratano, proponis, la 19 Decembro, ke, konsiderante la sukceson de la Bulonja Kongreso, la Administracio malfermu kurson en la unuagradaj superaj lernejoj de la Urbo. Eltranĉon el la “Urba Bulteno” Javal sendis al Zamenhof.

189. Letero al Javal (8.I.06).

Kara Sinjoro!

Laŭ Via deziro mi komencis nun numeradi miajn leterojn al Vi.

Mi ricevis Vian leteron de 30.XII kaj ankaŭ la leterojn NN 1 k 2. Kun tiu ĉi letero mi sendas al Vi mian respondon por la firmo Hachette kaj ankaŭ (sub aparta banderolo) ilian projekton de kontrakto. Volu tralegi mian leteron al Hachette, kaj se Vi ĝin aprobas, volu ĝin transsendi kune kun la projekto al s-ro Bréton. En la okazo, se Vi eble ne aprobas mian leteron al Bréton, volu ĝin konservi ĉe Vi kaj skribi al mi la kaŭzon de neaprobado.

Koran dankon por la bonaj sciigoj, kiuj min tre ĝojigis.

La eltranĉon el “Bulletin Municipal” alsendis al mi ankaŭ s-ro de Beaufront, kiu proponas al mi, ke mi sendu dankan leteron al s-ro Hénaffe. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estus superflua. Kiel Vi opinias? Se Vi trovas, ke mi devus sendi tian leteron, tiam volu min sciigi kaj mi tion ĉi faros.

Pri la Hilelismo mi devas diri al Vi, ke mi mem scias tre bone, ke en la komenco ĝi ne sole havos nenian sukceson, sed kontraŭe, ĝi havos multe da malamikoj. Mi tamen estas tute konvinkita, ke pli aŭ malpli frue, eble tre multajn jarojn post mia morto, tiu ĉi ideo devos, nepre devos venki. La malsukcesoj min tute ne surprizos, sekve ankaŭ ne senkuraĝigos, ĉar mi memoras ĉiam la regulon donitan de la antikvaj Palestinaj saĝuloj: “Vi ne havas la devon fini la laboron, sed vi ne havas la rajton formeti ĝin de vi”. Laŭ mia profunda konvinko la Hilelismo prezentas la solan veran kaj justan solvon de ĉiuj naciaj kaj religiaj demandoj, kaj la vero kaj justeco pli aŭ malpli frue devas venki, kiel ajn forte oni ĝin atakadus en la komenco. Mi nur forte bedaŭras, ke mia ruinigita sano kaj la ĉiam kreskantaj devoj rilate mian familion ne permesas jam al mi labori tiel energie, kiel mi dezirus; mi tamen esperas, ke troviĝas aliaj personoj, kiuj faros tion, kion mi jam ne povas fari. Mi tamen ripetas, ke pro la bono de Esperanto la iniciatoro de la Hilelismo restos severe anonima.

La tabelon da neologismoj mi esperas sendi al Vi post 10-15 tagoj; ne postulu, ke mi pretigu ĝin pli frue, ĉar tio ĉi estas por mi absolute ne ebla.

De mia edzino kaj de mi volu akcepti la plej korajn salutojn kaj plej sincerajn novjarajn bondezirojn por Vi, por la tre estimata sinjorino Javal kaj por Via tuta familio, pri kiu ni tre ofte paroladas kun la plej agrabla rememoro.

190. Letero al Hachette (9.I.06).

El tiu letero mi trovis nur francan tradukon, kiun mi mem retradukis ĉi-sube.

Al S-roj Hachette kaj Kio,

D-ro Javal transdonis al mi la leteron, kiun vi sendis al li la 27-an de Decembro. Mi prenas nun la liberecon sendi al vi mian respondon egale pere de D-ro Javal.

Mi forte bedaŭras, ke mi ne povas akcepti vian novan projekton de kontrakto, ĉar ĝi estas bazita sur erara fundamento. Vi ĉiam forgesas, ke mi ne estas la mastro de la esperanta afero, kaj ke en ĝi mi estas nur ia aŭtoritata persono; sed mia aŭtoritato daŭros nur tiel longe, dum la esperantistoj vidos, ke mi laboras por la bono de Esperanto; kaj se la esperantistoj ekvidus, ke mi oferas la interesojn de Esperanto al la interesoj de ia persono aŭ de ia firmo, mia aŭtoritato malaperus tuj, kaj nek leĝoj, nek kontraktoj, nek krioj, nek minacoj k.t.p. povus devigi la esperantistojn obei min.

Se vi tion bone memorus, vi penus mem per ĉiuj viaj fortoj por konservi kaj fortikigi mian aŭtoritaton, ĉar la malapero de mia aŭtoritato antaŭ ĉio kaŭzus perdon al vi mem, la mastro laŭkontrakta de miaj personaj verkoj kaj laboroj. Sed bedaŭrinde, vi ĉiam agis tute kontraŭe: anstataŭ fortikigi la amon kaj fidon al mia persono, vi ne ĉesis, per krioj pri la kontrakto, per minacoj, malpermesoj k.t.p. semadi la malamon kaj malfidon kontraŭ mi!

Dank’ al via agmaniero, mi jam nun perdis la konfidon de multaj esp-istoj, kiuj suspektas en ĉiuj miaj agoj ian ordonon de vi, kaj kiuj ekzemple eĉ atakis per ĉiuj siaj fortoj mian projekton de organizacio, ellaboritan de mi dum multaj jaroj, kaj ĝin faligis nur, ĉar ili suspektis tie ian viaflankan inspiradon! Kaj nun, vi volas plie, ke skribe kaj kontrakte mi faru al vi en la okuloj de la mondo la promeson, ke mi kontraŭbatalos ĉian institucion, kiu povus malutili al viaj interesoj!! Ĉu vi ne vidas, al kiaj fatalaj rezultatoj povus konduki tia de mi skribita promeso? Tia promeso estus ne sole kontraŭ mia konscienco, kontraŭ Esperanto, kaj indignigus kontraŭ mi ĉiujn esp-istojn, sed eĉ koncerne vian proprajn interesojn ĝi donus rezultaton rekte kontraŭan al tiu, kiun vi deziras. Ĉar se eĉ mi estus efektive konvinkita, ke tia institucio estus malutila aŭ nejusta, kaj mi proprio motu* volus ĝin kontraŭbatali, neniu min aŭskultus, ĉar ĉiuj dirus, ke mi tiel agas ne por Esperanto aŭ por la justeco, sed nur pro la kontrakto!

* Latinaĵo: spontane.

Vi ja tre bone scias, ke de la unua tago ĝis la nuna mi ĉiam opoziciis kontraŭ mia kontrakto, kiun mi trovis tre malbona kaj nejusta, kaj kiun mi subskribis, kontraŭ mia propra volo, nur cedante al la senĉesa kaj turmentanta insistado de s-ro de Beaufront. Kaj tamen, de la momento, kiam mi subskribis la kontrakton, mi ne nur severe plenumis ĉiujn ĝiajn kondiĉojn, sed ankaŭ proprio motu mi ĉiam faris tion, kion la kontrakto ne postulis de mi, t.e. mi ĉiam petis de ĉiuj aŭtoroj, ke ili eldonu siajn verkojn nur ĉe vi, ke ili penu koncentrigi en viaj manoj ĉiujn aferojn de Esperanta eldonado, ke ili per ĉiuj siaj fortoj subtenu vian firmon.

Kiam la Presa Societo Esperantista (Firmo Fruictier) fondiĝis, mi ne volis preni unu solan akcion kaj mi skribis al s-ro Fruictier, ke, se la Societo intencus fari konkurencon al Hachette, mi trovus ĝian intencon tre malutila kaj danĝera por nia afero. Vi scias ankaŭ, ke diversaj personoj proponis al mi procenton el la profito de la vendado de siaj verkoj, postulante de mi nenion ajn, simple pro pura danko — tamen mi nenion volis akcepti kaj mi petis ilin ĉiujn sin turni al vi.

Ĉion tion la kontrakto ne postulis de mi kaj mi faris ĉion proprio motu, ĉar mi estis efektive konvinkita, ke por la bono de Esperanto ĉiuj aferoj de eldonado aŭ almenaŭ la plej granda parto el ili devas esti koncentritaj en la manoj de unu sola firmo. Tiun opinion mi ripetis al ĉiuj aŭtoroj kaj mi eĉ intencis publike paroli pri tiu temo en la Kongreso.

Sed bedaŭrinde via agmaniero paralizis ĉiujn miajn intencojn. Forgesante, ke mia kontrakto estas sole nur ia persona afero inter vi kaj mi, ke mi fordonis al vi rajton nur sur miaj personaj verkoj kaj sur mia persona kunlaborado, kaj ke eĉ neniam mi povus fordoni al vi la tutan aferon Esperanto nek la liberecon de la esp-istaj aŭtoroj, — ĉiam vi trumpetadis pri la kontrakto, pri viaj rajtoj, pri la monopolo, pri tio, ke mi devas plenumi vian volon, ke vi leĝe persekutos la konkurenculojn k.t.p.

Tiamaniere, vi min ne nur kompromitis absolute malprave antaŭ la okuloj de la esp-ista mondo, sed vi mem eĉ paralizis ĉiujn miajn intencojn agadi por via propra bono. Vi mem min paralizis, ĉar se nun mi volus diri kelkajn vortojn por la bono de via firmo, oni tuj kriadus, ke pro la kontrakto mi estas devigata tiel paroli, ke mi estas vendita k.t.p.

Vi forgesas, ke mi ne estas aŭtokrato kaj ke mi havas nenian leĝan rajton por ordoni al la esp-istoj, kiuj obeas min nur, kiam ili vidas, ke miaj paroloj estas honestaj kaj celas nur la bonon de Esperanto. Kaj, ĉar vi estas la mastro de miaj personaj verkoj kaj laboroj, via propra intereso postulus sekve, ke vi zorgu, ke la esp-istoj havu ĉiam en mi la plej grandan fidon; sed bedaŭrinde vi kondutas tute kontraŭe, kaj nun per la artikolo 9 de via projekto, vi volas min tute diskrediti! Ĉar kion diros pri mi la esp-istoj, se ili sciiĝas, ke mi laŭkontrakte promesis voĉdoni en la aferoj de Esperanto, ne kiel postulas la bono de la afero, sed kiel postulas la interesoj de Hachette!? Se la firmo Hachette kondutos en nia afero ĉiam lojale kaj se la esp-istoj volus krei ian institucion, kiu farus nejuston kontraŭ tiu firmo, tiam mi, honesta homo, mi protestus tre probable kontraŭ ĉi tio; sed mi ne povas fari pri tio kontraktan promeson. Mi devas rezervi al mi la liberecon agi sen trudo kaj laŭ miaj tiamaj konvinkoj, kaj ne laŭ la ordonoj de ia kontrakto.

Mi povos efektive agi prospere kontraŭ la kreado de ia aprobanta institucio nur per la esprimo de mia opinio kaj ne pro ia ordono; kaj kian valoron havus mia opinio, se oni scius, ke ĝi estas de antaŭe trudita laŭkontrakte?!

Mi esprimis ĉi-supre la principojn, kiuj instigis min repuŝi vian novan projekton. Nun mi parolos pri la detaloj:

Mi povos akcepti vian projekton de nova kontrakto nur en la okazo, se vi konsentus fari jenajn ŝanĝojn:

1) la artikolo 9 devas esti nepre forigita.

2) je la fino de la artikolo 5 devas esti aldonitaj la sekvantaj vortoj: “La ĉi-supran garantion de minimumaj kvin mil frankoj oni tamen neniam devas rigardi kiel ian bonfaron de la flanko de S-roj Hachette kaj Kio kontraŭ D-ro Zamenhof; ĝi devigas lin al nenia morala dankoŝuldo kaj S-roj Hachette kaj Kio neniam povos diri, ke ili havas en la afero Esperanto specialajn rajtojn aliajn ol tiuj de la kontrakto, pro tio ke ili pagas monon al D-ro Zamenhof; tiu mono ne estas donaco, ĝi estas nur natura kompenso pro la fakto, ke D-ro Zamenhof deprenis de si la rajton eldoni mem siajn verkojn kaj ke li ĉion fordonis al S-roj Hachette kaj Kio. Se la profito de la vendado de la verkoj de D-ro Zamenhof ne estas sufiĉe granda, S-roj Hachette kaj Kio ne povos akuzi pri tio D-ron Zamenhof, nek devigi lin entrepreni laborojn, kiujn li ne dezirus, sed ili povos simple nur liberigi sin konforme al la artikolo 6.”

3) je la fino de la artikolo 6 devas esti aldonite:

“Sed kiam S-roj Hachette kaj Kio liberigos sin de la ĉi-supra sindevigo, D-ro Zamenhof fariĝos egale libera je ĉia sindevigo kaj la nuna kontrakto perdos tutan valoron. Sian leĝan valoron konservos sole nur la apartaj kontraktoj faritaj inter S-roj Hachette kaj Kio kaj D-ro Zamenhof pri ĉiu aparta verko” (en tiu okazo la artikolo 14 fariĝas nepre superflua).

4) En la artikolo 3, post la vortoj “politikaj kaj religiaj, pri kiuj ili rezervos al si la rajton ne publikigi ilin”, devas esti aldonite: “Se S-roj Hachette kaj Kio rifuzas eldoni ian verkon de D-ro Zamenhof, tiu ĉi havos la rajton eldoni ĝin mem aŭ eldonigi ĝin per iu alia eldonisto.”

Mi esperas, ke vi trovos justaj la kvar ĉi-suprajn ŝanĝojn kaj ke vi bonvolos ilin akcepti. Nia kontrakto estos tiam farita, kaj verŝajne ni estos ambaŭ kontentaj.

Se vi ne volus akcepti la montritajn ŝanĝojn, ĉia plua diskuto estus superflua, kaj ni devus resti ĉe la malnova kontrakto. Sed evidente mi restus ĉe la nuna kontrakto, tre nejusta, ne-vole sed perforte.

Tiun leteron, post modifoj proponitaj de Jean Javal, la filo de la D-ro, Javal sendis al Hachette la 25.I.06. Nova teksto de kontrakto, kiun mi ne retrovis, estis poste resendita al Zamenhof, kiu respondis, la 23.III.06, per definitive rifuza letero, ankaŭ ne retrovita.

191. Letero al Michaux (17.I.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis hodiaŭ la grandan kaj belan fotografaĵon, kiu prezentas nin ambaŭ. Vi faris al mi per tio ĉi tre grandan plezuron, por kiu mi dankas Vin tre kore.

Laŭ Via letero de 7 Decembro mi atendis, ke mi ricevos tiun fotografaĵon ankaŭ en ordinara malgranda formato, por ke mi povu skribi sur ĝi kelkajn vortojn kaj resendi al Vi; sed la malgrandan resendotan fotografaĵon mi ĝis hodiaŭ ne ricevis kaj nun mi ĝin jam kredeble ne ricevos. Tial por ne atendigi Vin tro longe, mi skribis nun kelkajn vortojn sur aparta papereto, kiun s-ro Caudevelle kredeble povos tre bone alĝustigi al la fotografaĵo. Sed se Vi trovos, ke tiu ĉi papereto ne taŭgas, tiam volu sendi al mi ian alian ekzempleron malgrandan de la fotografaĵo, por ke mi povu fari sur ĝi la surskribon.

Koran saluton al Vi, al sinjorino Michaux kaj al Via estimata familio

de mia edzino kaj de mi.

— Intertempe Javal estis haviginta al si la n-rojn de “La Esperantisto”, en kiuj Zamenhof klarigis sian unuan projekton pri reformoj (Kp super no 133*). Ĉar tiuj tekstoj estis raraj, Javal igis kopii ilin manskribe kaj litografe reprodukti en broŝuro, presita je 50 ekzempleroj kaj ne komerce vendata. La 18.I.06 li sendas la du unuajn ekzemplerojn al Boirac kaj al Couturat — kiu tiele sciiĝis pri tiu provo preterlasita en sia Historio (Kp no 32*):

192.
Pri reformoj en Esperanto.

Kopiaĵo de artikoloj publikigitaj de D-ro Zamenhof en la Nurnberga gazeto “Esperantisto” dum la unua duonjaro de 1894. — C.O. 1906.

Por ekzemplo de la nova proponita dialekto (kiu estis rifuzita de la adeptoj per 157 voĉoj kontraŭ 107), mi citos la preĝon “Patro Nia” (la antaŭaj citintoj ne atentis, ke la fina vortaro korektas plurajn formojn en tiu teksto):

Patro nose, kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan reksito tue, estan vulo tue, kom in cielo, sik anku sur tero. Pano nose omnedie donan al nos hodiu e pardonan al nos debi nose, kom nos anku pardonen al nose debenti; ne kondukan nos in tento, sed liberigan nos de malbono.

(Kp kun la teksto de 1887:

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sankta estu Via nomo, venu reĝeco Via, estu volo Via, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. Panon nian ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni ŝuldojn niajn kiel ni ankaŭ pardonas al niaj ŝuldantoj; ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malvera.)

Sur la lasta paĝo estas aldonita:

193.

Noto de la nuna eldonisto.

Bonvolu rimarki la ses sekvantajn frazojn, eltiritajn de la paĝoj 16, 17, 19 kaj 20:

[...] Mi devis konfesi, ke la akcentoj sur literoj por multaj personoj prezentos ion fremdan en nia lingvo, objekton de disputado kaj nekontenteco; al la komencantoj (tiuj ĉi personoj estas por ni la plej gravaj) la akcentoj per la unua rigardo prezentos ion komplikitan, la lingvo tiam ŝajnos al ili ne tiel simpla, kiel mi dezirus [...]

[...] nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj, kaj, kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kiu estus kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus por ili malfacilaĵon aŭ fremdaĵon;

[...] en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj [...]:

[...] lingvo, kies unua kaj plej grava celo estas fariĝi tutmonda, devas antaŭ ĉio esti la plej simpla kaj plej facila por ĉiuj [...]

[...] ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo.

[...] Unu el la ĉefaj principoj de mia reformita alfabeto estis: eviti literojn kaj sonojn, kiuj sen buŝa instruado prezentus malklaraĵon al ia* el la plej gravaj popoloj aŭ postulus tro komplikitajn klarigojn en la lernolibroj difinitaj por tiu ĉi popolo.

* Waringhien proponis la korekton iu.

Kurioza koincido, la saman tagon Zamenhof sendas al Javal sian novan projekton de iom-post-iomaj plibonigoj: ne temas pri reformoj, ĉi-fojon, atentu!

194. Projekto pri Neologismoj* (18.I.06).
* Mi dividis la tekston en tri partojn, por ebligi la komparon kun la teksto de la definitiva projekto, no 214*.

Projekto, kiun L. Zamenhof intencas (sed ankoraŭ ne decidite) proponi al unu el la estontaj kongresoj esperantistaj*.

* Al la plej proksima Ĝeneva kongreso ĝi ne estos prezentita, ĉar mi timas, ke ne venis ankoraŭ la ĝusta tempo, kaj la ektuŝo de tiu ĉi demando nun povus esti danĝera.
I-a Parto

La historio de la lingvo Esperanto konsistas el du ĉefaj periodoj, kiuj forte distingiĝas unu de la alia: a) periodo de propagando; b) periodo de porĉiama uzado.

En la periodo de propagando, kiu daŭris 19 jarojn, la ĉefa tasko de Esperanto estis: allogi la mondon kaj venki ĝian grandegan inercion. Por tiu ĉi celo Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila kaj postuli de la lernantoj ekstreman minimumon de laborado, la sistemo de afiksoj devis doni la plej grandan ekonomion de lernotaj vortoj, ĉiu vorto aŭ formo superflua devis esti severe evitata, la vortaro devis havi amplekson kiel eble plej malgrandan kaj multaj vortoj devis esti tro longaj aŭ neoportunaj nur por tio, ke la lernanto ne bezonu lerni iun superfluan vorton. En la daŭro de 19-jara praktika uzado, en la lingvo montriĝis diversaj punktoj neoportunaj, tamen ŝanĝi ilin estis absolute malpermesite, ĉar ĉiu ŝanĝo postulus de la lernantoj iun aldonan laboron, iun tuŝon de la jam akirita alkutimiĝo — kaj ĉiu eĉ plej malgranda aldona laboro, ĉiu eĉ plej sensignifa tuŝo de la kutimoj povus multajn personojn fortimigi de nia afero.

Tute alian karakteron ricevos la afero, kiam Esperanto eniros en la duan periodon de sia ekzistado. Kiam la estonteco de Esperanto estos jam tute garantiita, kiam dank’ al ia leĝdona decido de la registaroj aŭ dank’ al la grandaj sukcesoj de la esperantistoj, la lingvo staros en la mondo jam tiel fortege, ke ĝia praktika uzado fariĝos jam afero konstanta kaj absolute ne timanta, ke ĝi iam povas ĉesi, tiam la propagando kaj varbado fariĝos por ni jam malpli grava, tiam por ni havos jam la plej grandan signifon ne la impreso, kiun nia lingvo faros sur la mondon flankan, sed la oportuneco, kiun ĝi havos por siaj propraj uzantoj. En la periodo de propagando ĉiu lernanto povis diri: “ne donu al mi novajn vortojn, ĉar vi min fortimigos kaj mi foriros; kaj ĉar mi ne scias, ĉu mi multe kaj longe uzos Esperanton, kaj ĝi eble restos por mi nur sporto, tial mi preferas, ke la vortoj estu iom malpli oportunaj, ol ke mi devu lerni tro multe da vortoj.”

En la periodo de porĉiama uzado, ĉiu ellerninto de Esperanto diros: “ĉar mi jam sendube neniam forlasos Esperanton kaj mi devos ĝin uzadi en la daŭro de mia tuta vivo, tial mi preferas lerni ankoraŭ ian centon da vortoj, ol en la daŭro de mia tuta vivo paroli lame kaj neoportune”. En la periodo de propagando ni devis severe eviti ĉian eĉ plej malgrandan ŝanĝon en nia lingvo, ĉar ĝi minacis alporti disfalon en nia afero; sed en la momento, kiam ni sentos nin sufiĉe fortaj kaj kiam nia lingvo eniros en la periodon de senduba konstanta kaj jam neniam tuŝebla uzado, tiam estus tre malsaĝe de nia flanko, se ni ne farus uzon de la sperto, kiun donis al ni la 19 jaroj de provado kaj se ni ne forigus el nia lingvo unu fojon por ĉiam tiujn punktojn, kiuj montriĝis efektive neoportunaj, kaj ne liberigus ĉiujn estontajn generaciojn de tiuj tute senbezonaj maloportunaĵoj, kiujn ni mem toleris nur tial, ĉar la neceseco devigis nin toleri ilin.

Ĉu venis jam la komenco de la dua periodo, t.e. la momento, en kiu ni devas ekpensi pli pri la plena oportuneco de Esperanto por ĝiaj konstantaj uzantoj ol pri allogado de novaj uzontoj, t.e., donante nenian atenton al la diversaj personaj deziroj kaj kapricoj, kiuj kondukus nin al senfina disputado, forigi tamen unu fojon por ĉiam el la lingvo tiujn maloportunaĵojn, kiuj en la daŭro de 19 jaroj montriĝis kiel efektive gravaj kaj efektive ĝenantaj la praktikan uzadon de la lingvo? Laŭ mia opinio la komenco de la dua periodo de unu flanko jam venis kaj de la dua flanko ankoraŭ ne venis, kaj tial ni devas nun konformigi nian agadon al ambaŭ flankoj.

De unu flanko la tempo jam venis. Nia afero nun [...] forte, kaj ekzistas jam tre multe da personoj, pri kiuj ni povas esti tute certaj, ke ili neniam ĉesos uzadi Esperanton — tiuj personoj havas la rajton postuli de ni, ke ni ne devigu ilin en la daŭro de la tuta vivo lamadi kun sia uzado de Esperanto kaj porti katenojn, pri kiuj ĉiuj esperantistoj jam konsentis, ke ili prezentas nur ĝenadon superfluan. Nia literaturo kreskas nun potence; sed ĉar ĉiuj antaŭsentas, ke pli aŭ malpli frue venos la tempo, kiam oni devos ŝanĝi en la lingvo kelkajn formojn, kiuj al la izolita kreanto ŝajnis siatempe tute bonaj, sed post longa, ĉiuflanka kaj multehoma praktika uzado montriĝis nebonaj, tial multaj verkistoj timas, ke iliaj verkoj eble iam senvaloriĝos, kaj la nekonataj sed ĉiam atendataj ŝanĝoj pendas super la kapo de ĉiu verkisto kiel ia glavo de Damoklo, kiu paralizas lian energion. Nun, kiam nia literaturo komencis progresadi per gigantaj paŝoj, ni devas unu fojon por ĉiam fari finon al la konstanta stato de necerteco.

Sed la plej grava kaŭzo, kiu devigas min diri, ke la dua periodo en la historio de Esperanto jam komenciĝas estas la sekvanta: ĝis nun Esperanto estis preskaŭ ekskluzive nur lingvo skribata — por parolado oni ĝin uzadis nur en apartaj maloftaj okazoj; sed nun oni komencas ĉiam pli kaj pli uzadi ĝin en la ordinara ĉiutaga parolado kaj tiu ĉi flanko de ĝia uzado sendube baldaŭ fariĝos la plej grava. En la lasta tempo aperis eĉ propagando, ke homoj, kies genta lingvo estas tro malmulte ellaborita kaj kiuj tamen ne volas uzi lingvon de gentoj premantaj, edukadu siajn infanojn en la lingvo Esperanto: ĉu similaj propagandoj havos sukceson aŭ ne — en ĉiu okazo estas afero senduba, ke parolado en Esperanto baldaŭ povas ricevi grandegan praktikan signifon, kaj nia lingvo devas esti preta por tiu ĉi celo, se ni ne volas mem esti kulpaj, ke ni preterdormis eble venontajn gravajn cirkonstancojn. Sed lingvo parolata en la ordinara vivo havas kelkajn postulojn, kiujn lingvo skribata aŭ nur en apartaj okazoj parolata ne posedas: ĝi devas esti antaŭ ĉio tute fluanta; por tiu ĉi celo estas necese, ke la vortoj kaj formoj plej ofte uzataj estu kiel eble plej mallongaj kaj plej simplaj, por ke ilia konstanta monotona kaj malagrabla ripetado ne lacigu la buŝon kaj la orelojn (kiel ekzemple la konstanta ripetado de: ojn, ajn, estas, tio ĉi k.t.p.).

Sed kvankam de unu flanko nun jam sendube devas komenciĝi la dua periodo en la historio de Esperanto, t.e. la lingvo devas akcepti tiun definitivan porĉiaman formon, kiun ĝi devos jam senŝanĝe konservi por ĉiuj estontaj generacioj, kaj kiu devas ne sole allogi aliĝontojn, sed antaŭ ĉio esti perfekte kaj ĉiurilate oportuna por siaj uzantoj — tamen la tempo por fari iajn ŝanĝojn en la lingvo nun ankoraŭ ne venis. La enkonduko de iaj ŝanĝoj en la lingvon estus tiel danĝerega, ke tion ĉi povus permesi al si nur ia granda institucio aranĝita de la registaroj, kiuj per speciala leĝo donus al tiu institucio tian forton, ke ĝiaj decidoj estus absolute leĝdonaj por la tuta mondo kaj estus garantiitaj kontraŭ ĉiuj disputoj. Mi persone estas tute konvinkita, ke ŝanĝoj en la lingvo neniam estos faritaj, kaj ke la registaroj akceptos simple tion, kion ellaboris la praktikaj esperantistoj; sed se ni volos supozi, ke oni iam faros ŝanĝojn, tio povas esti farata ne nun, sed iam poste, kiam en ĉiuj plej gravaj landoj nia lingvo estos jam oficiale sankciita de la leĝoj.

Kiel do interkonsentigi la du ŝajne malajn konkludojn, al kiuj ni venis, t.e. ke de unu flanko nia lingvo devas jam nun forigi ĉiujn plej gravajn maloportunaĵojn, kiujn ĝi havas, kaj de la dua flanko ni devas fari en la lingvo nenian eĉ plej malgrandan ŝanĝon? Respondon al tiu ĉi demando mi donis en kelkaj vortoj jam en la Antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto” kaj nun mi volas klarigi mian ideon pli detale (mi intencis tion ĉi fari en la Bulonja kongreso, sed bedaŭrinde mi devis tion ĉi prokrasti).

II-a Parto

(Tiu ĉi dua parto, analizo de la proponitaj reformoj, estas proksimume la sama, kiel en la oficiala Propono al la Lingva Komitato.* Kp no 240*.)

* Tie en la presita volumo aperas ankaŭ jena indiko: Oni tie trovos la kelkajn variojn. Waringhien kondensis ambaŭ variantojn en unu tekston (no 240*), en kiu li aparte markis la diferencojn. La nuna elektronika versio restarigas la du versiojn laŭ tiuj indikoj.

Antaŭ ĉio ni devas unu fojon por ĉiam fiksi konstantan kaj por ĉiam severe netuŝeblan fundamenton por nia lingvo (la legantoj scias, ke tiun fundamenton la esperantistoj jam fiksis per la “Deklaracio” akceptita de la Bulonja kongreso). Dank’ al la decido, ke la esperantistoj neniam faros eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la Fundamento de Esperanto, ni povas nun esti tute certaj, ke nia lingvo neniam disfalos kaj ĉiuj ĝisnunaj verkoj Esperantaj neniam perdos sian valoron.

Sed farante nenian ŝanĝon kaj nenian elĵeton el la ĝisnuna lingvo, ni havas tamen la rajton aldoni al ĝi diversajn novajn vortojn, ne sole por la ideoj, kiuj mankis en niaj vortaroj, sed ankaŭ por tiaj ideoj, kiuj jam ekzistis en la vortaroj. Jen tiuj ĉi novaj vortoj savos la tutan situacion kaj donos al ni la eblon interkonsentigi la praktikan perfektigon de nia lingvo kun ĝia plej severa netuŝebleco.

Se ni bone kaj mature esploros nian tutan lingvon kaj ĉiujn reformajn proponojn, faritajn en la daŭro de la pasintaj 19 jaroj, ni facile rimarkos, ke ĉiujn ĝis nun faritajn reformajn proponojn oni povas dividi en la sekvantajn 5 kategoriojn:

a) La unua (plej granda) kategorio prezentas reformojn, kiuj estas nur personaj kapricoj de tute nespertaj personoj kaj nur al siaj aŭtoroj ili ŝajnas plibonigoj, sed al la plimulto de ĉiuj aliaj esperantistoj ili aperas nur kiel malplibonigoj de la lingvo. Tiun ĉi kategorion da reformoj ni sekve simple devas absolute forĵeti.

b) La dua kategorio prezentas reformojn, kiuj per si mem eble estus bonaj, sed kiuj tuŝas ne speciale la lingvon Esperanto, sed diversajn demandojn ĝeneralajn, por kiuj oni eble iam poste povos komenci propagandon tute apartan, sed kiujn miksi kun la afero Esperanta ni absolute ne devas. Enkonduko de lingvo internacia estas jam per si mem afero tre granda, grava kaj malfacila, kaj se ni volos ĝin ankoraŭ pli malfaciligi per almikso de diversaj aliaj demandoj, tiam ni nenion atingos. Al tiu ĉi kategorio da reformoj apartenas ekzemple skribado stenografia anstataŭ litera, ŝanĝo de la formo de la literoj, aŭ almenaŭ forigo de la streketoj kaj punktoj, kiuj maloportunigas la skribadon (ekzemple en “t”, “ik.t.p.), forigo de grandaj vortkomencaj literoj, filozofia precizigo de la senco de ĉiuj vortoj k.t.p. Al tiu ĉi kategorio apartenas ankaŭ la postulo doni anstataŭ la literoj supersignitaj iajn literojn novajn, aliformajn, kiuj liberigus de la maloportuna uzado de signetoj kaj de superflua skribado de “h”. Neniu sekve, krom la aŭtoroj dubos, ke tiun ĉi kategorion da reformoj ni en la nuna tempo devas lasi tute sen atento.

c) La tria kategorio prezentas reformojn, kiuj estis destinitaj nur por fari bonan kaj allogan impreson sur la varbotajn ne-esperantistojn, sed prezentas nenian oportunaĵon por la jam varbitaj uzantoj de Esperanto. Tiuj ĉi reformoj sekve povas havi ian valoron nur en la periodo de propagando, sed havas absolute nenian signifon en la periodo de praktika uzado. Ekzemple al varbotaj ne-esperantistoj eble povus pli plaĉi, se la vortaro estus tute homogena kaj konsistus ekzemple nur el radikoj romanaj, aŭ se el ilia nacia lingvo estus prenite pli da radikoj ol el la aliaj lingvoj, aŭ se anstataŭ “elpensitaj” vortoj ekzistus nur vortoj “naturaj” k.t.p. — Sed por la personoj, kiuj jam ellernis kaj uzas la lingvon, estas ja tute egale, ĉu ili devas diri “blinda” aŭ “ceka”, “hundo” aŭ “kano”, “tuj” aŭ “imediatek.t.p. Al tiu ĉi kategorio da reformoj, taŭgantaj nur por la unua periodo, sed havantaj nenian valoron por la dua periodo de Esperanto, apartenas interalie la postuloj terure malriĉigi la sonaron de la lingvo, elĵetante el ĝi kelkajn tre gravajn sonojn nur tial, ke en kelkaj lingvoj ili ne ekzistas (kvankam la membroj de tiuj nacioj tre facile ilin lernas kaj poste uzas sen ia malfacileco), aŭ elĵetante kelkajn tre gravajn kaj belajn sonojn nur tial, ke la plimulto da presejoj ne mendis ankoraŭ por ili presliterojn supersignitajn kaj estas devigataj presi ilin per “h”. Neniu sekve dubos, ke ankaŭ tiuj ĉi reformoj, kiuj por la estontaj uzantoj de Esperanto ne sole havos nenian valoron, sed eĉ ŝajnos al ili ridindaj, nun en la dua periodo de Esperanto absolute devas esti forĵetitaj.

d) La kvara kategorio prezentas reformojn, kiuj per si mem eble efektive prezentas kelkan plibonigon, sed kies valoro estas tiel malgranda, ke ili certe ne meritas, ke pro ili oni faru ian ŝanĝon en la lingvo. Sekve ankaŭ pri tiu ĉi kategorio da reformoj ni povas tute ne paroli.

e) Tiamaniere restas nur unu tre malgranda kvina kategorio da reformoj, kiuj prezentas plibonigon ne sole efektivan kaj senduban, sed ankaŭ sufiĉe gravan por la praktika uzado de la lingvo kaj kiuj sekve devas esti enkondukataj en la lingvon en la nuna momento, kiam la lingvo komencas sian duan periodon de ekzistado, la periodon de porĉiama praktika uzado. Sed la nombro de tiuj ĉi efektive reformindaj vortoj kaj formoj estas tre malgranda kaj ĉe matura esplorado ne superas la ciferon de ĉirkaŭ 100. Kion do ni devas fari kun ili? Ĉu ni devas fari en la lingvo 100 ŝanĝojn?

Ne, absolute ne! Ĉar Esperanto estas tiel konstruita, ke ne sole ĉiu vorto, sed ankaŭ ĉiu gramatika formo prezentas nur ereton de la vortaro, tial ni bezonas nur krei ĉirkaŭ 100 novaj vortoj, kiuj ne faros eĉ la plej malgrandan tuŝon en nia Fundamento, ĉar ili ne anstataŭos la maloportunajn 100 malnovajn vortojn, sed ekzistos nur paralele kun ili, kiel sinonimoj, kiuj ekzistas ja en granda amaso en ĉiu lingvo — kiel neologismoj, kiuj kredeble iom post iom elpuŝos la malnovajn formojn kaj faros el ili arĥaismojn, tamen neniam nuligos, neniam senvalorigos ilin. En ĉiuj estontaj lernolibroj kaj vortaroj de nia lingvo kaj en ĉiuj novaj eldonoj de la ĝis nun jam verkitaj lernolibroj kaj vortaroj la novaj vortoj kaj formoj estos presataj ne anstataŭ la malnovaj, sed nur krom la malnovaj, samtempe kun la malnovaj. La 100 novaj vortoj estos aldonitaj al la Fundamento, kaj la estontaj esperantistoj krom la novaj formoj lernados ankaŭ la malnovajn, kiuj eĉ ne estos por ili superfluaj, ĉar ili povos de tempo al tempo oportune uzadi ilin (kiam ili volos uzi stilon iom “antikvan”, aŭ kiam ili volos pli akcenti la vortojn; ekzemple: “mi as (t.e.: estas) nevidata, sed mi estas”; “kiel oni povas ne ami tan (t.e.: tian) homon, tian homon!”).

Sekve la estontaj uzantoj de Esperanto havos nenian novan ŝarĝon, ĉar kiu ellernis 2.600 vortojn de la nuna Fundamento, tiu ja certe ne plendos, se li anstataŭ 2.600 devos lerni 2.700 vortojn; en la lingvo estos farita nenia ŝanĝo aŭ rompo; neniu el la jam eldonitaj verkoj perdos sian valoron k.t.p. Kaj tamen kian grandegan gajnon ni havos! Dank’ al la cent novaj vortoj ni ne sole fermos por ĉiam la buŝon al ĉiuj malkontentuloj, ni ne sole forigos ĉiujn disputojn, ni ne sole forigos la glavon de Damoklo, kiu sub la formo de timataj venontaj ŝanĝoj konstante pendas super niaj verkistoj kaj paralizas ilian energion, sed — kio estas la plej grava — nia lingvo fariĝos multe , multe pli eleganta, oportuna kaj fluanta, ĉar la cent novaj vortoj estos ĝuste tiuj, kiuj estas uzataj la plej ofte kaj per sia maloportuneco aŭ longeco faras la paroladon Esperantan neoportuna kaj lama.

Nun mi prezentos al vi la tabelon de tiuj ĉirkaŭ cent novaj vortoj, kiujn mi proponas enkonduki en nian lingvon kaj aldoni al nia Fundamento. Mi tamen atentigas vin, ke tiu ĉi tabelo estas nur provizora, por ke la esperantistoj povu fari al si proksimuman ideon pri la karaktero de la neologismoj kaj povu decidi la demandon en principo. Kiam en principo la kongreso akceptos la projekton de neologismoj, tiam ĝi elektos komitaton el kelkaj plej kompetentaj personoj, kiuj en la daŭro de tuta jaro esploros la tutan tabelon teorie kaj praktike, elĵetos tiujn neologismojn, kiuj montriĝos nebonaj, aldonos diversajn aliajn, kiuj montriĝos utilaj, kaj al la sekvonta kongreso la komitato prezentos por fina aprobo tabelon tute definitivan, kiu de tiu momento estos oficiale aldonita al la “Fundamento de Esperanto”.

Antaŭ ol mi donas la tabelon, mi devas per kelkaj vortoj klarigi la ĉefajn principojn, per kiuj mi min gvidis en la elektado de la novaj vortoj. Tiuj principoj estas du:

Unua principo. Memorante, ke la propaganda periodo de Esperanto estas nur periodo kelktempa kaj baldaŭ malaperonta, kaj la periodo de uzado estos periodo konstanta, sekve la plej grava por ni, mi gvidis min en ĉio ne per la oportuneco de la propagando, sed per la oportuneco de la uzado. Kaj por eviti superfluajn kaj senfinajn disputojn pri diversaj bagateloj, havantaj por la lingvo nenian signifon, kaj por ne tro malfaciligi aŭ malagrabligi al la nunaj uzantoj de Esperanto la transiron de la nuna periodo al la dua, mi elektis por novigo nur tiujn formojn, kiuj en la daŭro de la 19-jara uzado kaj aŭskultado de multaj opinioj montriĝis kiel postulantaj plibonigon efektive kaj sendube. Tiel ekzemple:

a) Mi tute ne tuŝis la alfabeton, ĉar en la dua periodo de Esperanto ĉiuj presistoj, telegrafaj oficejoj k.t.p. ja posedos la literojn supersignitajn, kiel ili posedas la literojn supersignitajn de aliaj lingvoj, kaj la demando pri tiuj literoj tute ne ekzistos. Ĝis tiu tempo mi simple konsilas uzadi la literon “h” tiel same, kiel la germanoj uzas la literon “e” anstataŭ la signeto en la sonoj “ä”, “ö”, “ü”. Kaj rilate la oportunecon en la uzado la demando pri literoj tegmentitaj prezentas ne apartan nun solvotan demandon, sed parton de demando ĝenerala, kiu koncernas la plibonigon de la tre neoportuna formo de multaj literoj kaj faros objekton de esplorado kaj solvado iam poste, tute sendepende de la demando pri lingvo internacia.

Ĉar iafoje (tre malofte) okazas, ke la sonoj “c, g, h, j, s” devas esti elparolataj aparte de la postiranta “h”, ni en tiuj maloftaj okazoj povas simple uzi signeton apartigan (ekzemple “ses’hora”, “pac’homo” k.t.p.).

b) Mi ne tuŝis tiujn formojn aŭ vortojn, kiuj estas renkontataj en la lingvo tre malofte kaj tial ne embarasas ĝin, aŭ kies neoportuneco estas nur kelktempa aŭ tre bagatela. Komparu la analizon de la kvin reformaj kategorioj, pri kiuj mi supre parolis.

c) Mi novigis nur tiujn vortojn aŭ formojn, kiuj prezentas maloportunaĵon por la konstantaj uzantoj de Esperanto, kaj maloportunaĵon efektivan kaj konstantan. Nome: mi forigis la “j” en la multenombro, ĉar ofte ripetiĝante ĝi estas malagrabla; la finiĝon “aŭ”, ĉar ofte, akceptante post si vokalon, ĝi fariĝas malagrabla; mi unusilabigis la plej ĉefajn pronomojn kaj adverbojn kaj la verbon “esti”, ĉar tiuj ĉi plej ofte kaj preskaŭ en ĉiu frazo ripetiĝantaj vortoj en sia longa formo prezentas superfluan kaj malagrablan balaston; mi donis apartan prepozicion por la pasivo por eviti malklaraĵojn; mi forigis ĉiujn vortojn, kiuj donas konfuzajn homonimojn kun vortoj kunmetitaj (ekzemple: “defendi” egalas “de’fendi”, “postulo” egalas “post’ulo”), la vorton “esperi”, kiu en sia participo donas konfuzon kun la nomo de nia lingvo; vortojn tro malagrablajn por ia grava nacio (ekzemple “farti” por angloj); mi unusilabigis la plej gravajn prepoziciojn, ĉar ili havas gravegan signifon en la lingvo kaj estas uzataj por kunmetitaj vortoj, kiujn ili ne devas fari tro longaj; mi donis memstaran formon al kelkaj vortoj, kiuj havas tro gravan signifon kaj kies tro longa formo per afiksoj estas neoportuna.

Dua principo. Ĉar estas severe malpermesite, ke iu malnova vorto aŭ formo el la Fundamento estu ŝanĝita aŭ ricevu alian signifon, ol ĝis nun, tial en la novaj vortoj aŭ formoj povas esti uzata nenio, kio donus kolizion kun iu el la jam ekzistantaj vortoj. Tial, ekzemple, mi ne povis uzi ian simplan finiĝon por la multenombro, ĉar ĉiuj simplaj finiĝoj havas jam signifon alian, neniam elĵeteblan kaj mi devis helpi al mi en ia alia maniero.

III-a Parto
Tabelo de la proponataj neologismoj.

a) Formoj pli gravaj.

1o Paralele kun la multenombro per la litero “j”, oni povas ankaŭ uzi multenombron per akcento sur la vokalo; ekzemple, paralele kun “bonaj patroj”, “bonajn patrojn” oni povas ankaŭ uzi “bonâ patrô”, “bonân patrôn” (sekve en la vortaroj estos aldonitaj en sia alfabeta loko du novaj vortoj: â = finiĝo de adjektivo multenombra; ô = finiĝo de substantivo multenombra).

2o Paralele kun ĉiuj ĝisnunaj vortoj de la interrilata pronom-adverba tabelo (kiu, tiu, kiam k.t.p.) kaj la ĝisnunaj pronomoj posedaj (mia, via k.t.p.) oni povas ankaŭ uzi ĉiujn diritajn vortojn sen la vokalo “i” (ekzemple paralele kun “kiu, tiu, kiam, ĉio, mia” k.t.p. oni povas ankaŭ uzi la formojn “ku, tu, kam, ĉo, mak.t.p.). Nur la sep vortoj “kie, kiun, ĉie, ĉiu, ial, iel” kaj “lia”, pro evito de homonimoj, ne povas esti uzataj en nova formo, sed devas esti uzataj ĉiam ekskluzive nur en ilia malnova formo.

3o Ĉiuj vortoj, kiuj finiĝas per “aŭ” povas esti uzataj ankaŭ sen tiu finiĝo, anstataŭigante ĝin simple per la finiĝo de la responda parto de parolo (ekzemple, paralele kun la vortoj “almenaŭ, adiaŭa” oni povas ankaŭ diri “almen’e, adi’ak.t.p.). Nur la vortoj unusilabaj devas ĉiam resti nur en sia malnova formo (ekzemple “aŭ”, “laŭ”).

4o Paralele kun la formoj de la vorto “esti” oni povas ankaŭ uzi simple la finiĝon de la verbo (ekzemple, paralele kun “esti, estas, estis” k.t.p. oni povas ankaŭ diri “i, as, is” k.t.p.).

b) Simplaj vortoj.*

* Ĉi tie en la presita libro aperas jena frazo: (Kp la 3 sekvantajn p.)
Paralele kun la formo: oni povas uzadi ankau la formon: Neutral 1906 Ido 1915 Occidental 1925
alumeto alumo flagreskator alumeto inflammette
amuzi amusi amusar amuzar amusar
anstataŭ lo plasu vice in vice de
antaŭ pre (por signifi lokon) ante avan avan
antaŭ vor (por signifi tempon) ante ante ante
apud ad visinu proxim, apud apu
arĥitekturisto arĥitekto arkitekt arkitekto architect
avara avra avar avara avar
aventuro abenturo aventur aventuro aventura
avida avda avid avida avid
betulo betlo betul birko bétul
borakso boraco boraks boraxo borax
borderi bordaĵi bordar bordizar bordar
ĉevalo kvalo kaval kavalo cavalle
ĉikani ĵazi ? shikanar chicanar
ĉirkaŭ ĉir sirka cirkum circum, circa
cirkelo cirklo sirklator kompaso (compasse)
defendi fensi defendar defensar defender
demono dajmono demon demono demon
detrui destrui destruktar destruktar destructer
diamanto djamanto diamant diamanto diamant
digesti diĝesti digestar digestar digester
dividi divizi dividar dividar divider
ekster ster ekstr exter extra
erari erori erar erorar errar
esperi speri esperar esperar esperar
farti valtudi standar standar standar
favora favra ? favoroza favorabil
fontano fonteno fontan fonteno fontane
gratuli gratoli felisitar gratular gratular
haringo harengo haring haringo hareng
juglando juglo nus nuco nuce
kaldrono kaldro kaldron kaldrono caldron
kalkano kalĉo talon talono talon
kalkuli komti kalkular kalkular calcular
kantoro kantro ? kantoro ?
kataro katro katar kataro catarr(h)
kolego kamarado kamarad kolego col(l)eg
litero letro letr litero litter
markoto markodo ? markoto ?
marmoro marbo marmor marmoro marmor
murmuri murmi murmurar murmurar murmurar
nebulo neblo nebl nebulo nébul
oficiro ofisiro ofisir oficiro o(f)ficero
okulo oklo okul okulo ocul
orakolo oraklo orakl oraklo (oràcul)
ordoni jubi imperar imperar ordonar
perfidi tradi traditar trahizar trahir
postuli poski flagitar postular postular
purpuro purpro purpur purpuro purpur
rabato rabaso rabat rabato rabatt
raboti rabodi rabotar rabotagar rabotar
regulo reglo regl regulo régul
ripeti ripedi repetar repetar repetir
spiri ŝpiri respirar respirar spirar
sukero sukro sukr sukro sucre
trikoto trikaĵo trikot trikoturo tricot
tubero tubro tuber tubero tùbere
urini pisi urinar urinifar urinar, pisar
volonte volunte volontare volunte voluntari

(La tria kolono estis aldonita siatempe de s-ro J. Bloch, franca gramatikisto, la du lastaj de mi mem — kiel dokumentoj.)

c) Novaj vortoj.

La komitato elektos laŭ sia bontrovo el la vortaro 20-30 vortojn, kiuj ĝis nun havas en nia lingvo tro longan formon (aŭ pro multesilabeco de la radiko, aŭ ĉar ili estas kunmetitaj) kaj kiuj tamen havas tro gravan signifon (aŭ per si mem, aŭ ĉar ili tre ofte kunmetiĝas kun aliaj vortoj) kaj donos al ili formon simplan kaj unusilaban. Ekzemple oni decidos, ke paralele kun la vortoj “patrino, mallonga, interparoli, malpli” oni povas diri ankaŭ “matro, breva, sermi, menk.t.p. Krom tio oni aldonos kelkajn vortojn novajn, ekzemple: novan prepozicion “ab” (anstataŭ “de”) speciale por la pasivo; sufikson “aĉ” por malestimo; sufikson “st”, kiu povas esti uzata anstataŭ “ist” post radikoj finiĝantaj per “i” (ekzemple “anarĥi-sto” anstataŭ “anarĥi-isto”); “pre” kaj “hint” por signifi prepozicion de loko (dum “antaŭ” kaj “post” signifos nur tempon); specialan prepozicion “ko” (anstataŭ la ĝisnuna konfuza “kun”, kiu havas alian signifon) por esprimi la malon de “dis” (ekzemple “kunveni”, “kuntiri” estos uzataj nur por la senco de “veni kun iu, tiri kun si”, sed por esprimi la germanan “zusammenkommen”, “zusammenziehen” oni diros “koveni”, “kotiri”); prepoziciojn “sor” kaj “sob” anstataŭ la longaj vortoj “supren” kaj “malsupren” (ekzemple: “ŝtuparo servas por soriri kaj sobiri”).

En tiu projekto bone esprimiĝas la konstanta pozicio de Zamenhof rilate la reformojn: fari ŝanĝojn en Esperanto estas neeble, ĉar neeble estas akordigi la dezirojn de ĉiuj reformemuloj. La sola okazo, en kiu ŝanĝoj povus esti farataj, estus la komuna decido de pluraj registaroj, kiuj havus la materialan forton por ĝin altrudi: sed restus eĉ la demando, kiel tiuj registaroj, aŭ iliaj teknikistoj, povus akordiĝi pri la samaj ŝanĝoj. La ĝusta konkludo, al kiu ĉiam tenis sin Zamenhof, estus do: neniam paroli pri ŝanĝoj. Sed, en sia senfina bona intenco kontentigi ĉiujn, en sia fiera pretendo, ke oni ne opiniu lin blinda al la mankoj de lia kreaĵo, li provis trovi kiel eble malplej riskan vojon inter tiom da embuskantaj projektistoj. K en 1906 li povus resumi sian pozicion per la samaj vortoj, kiujn li uzis en 1893, ĉe lia unua reformprovo:

195.

Mi konfesas denove, ke, se la afero dependus de mi, mi retenus ankoraŭ ĉiujn parolojn pri reformoj, sed, ĉar mi ne povas kontraŭstari al la fluo de flanko pli potenca, mi volonte provos gvidi ĝin, por depreni de ĝi la danĝerecon kaj turni la malbonon al bono (O.V. p. 185*).

Je la fino de Januaro, aperas en la “Ruslanda Esperantisto” la anoncita artikolo pri

196. Dogmoj de Hilelismo (?.I.06: O.V. p. 313-321*).

La senĉesa reciproka batalado de la diversaj gentoj kaj religioj en la vasta Rusuja regno, la kriantaj maljustaĵoj kaj perfortaĵoj, kiuj ĉiutage kaj sur ĉiu paŝo estas farataj de la plimulto de loĝantaro kontraŭ la malplimulto, malgraŭ ke tiu ĉi lasta havas tian saman moralan rajton pri sia natura patrujo, kiel la unua, la englutema celado de iuj popoloj kontraŭ aliaj, en ĉiuj anguloj de ilia komuna patrujo — ĉio ĉi jam longe devigis multajn serĉi ian neŭtralan fundamenton, sur kiu homoj de malsamaj gentoj kaj religioj — almenaŭ ĉiuj filoj de sama patrujo — povus komunikiĝadi inter si pace kaj frate, sen reciprokaj kolizioj, malamo kaj maljusteco. Tiun ĉi neŭtralan fundamenton prezentas la [...] dogmoj de la “Hilelismo” [...]

La Hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj naciaj-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco. [...]

La Hilelistoj esperas, ke per konstanta reciproka komunikiĝado sur la bazo de neŭtrala lingvo kaj neŭtralaj religiaj principoj kaj moroj la homoj iam kunfandiĝos en unu neŭtrale-homan popolon [...]

Sekvas la “Deklaracio de Hilelisto” en 12 punktoj, el kiuj la ĉefaj forigas la uzadon de landonomoj derivitaj el gentonomo (“Peterburgregno, Varsovilando, Parizregno” k.t.p.), elektas Esperanton kiel la oficialan lingvon de la hilelistoj, antaŭvidas la kreon de “temploj hilelistaj”, kaj donas tiun ĉi difinon de ilia religio:

Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon “agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la voĉon de via konscienco”; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.

Samtempe tiu artikolo estis depresita, kiel aparta broŝureto.

Oni rimarkis, ke la Projekto pri Neologismoj tuŝis la demandon pri la supersignoj en maniero tre konservativa. Tial, ne kontenta je tiu metodo, Javal redaktas kaj sendas al Boirac, por esti dissendata al la L.K., la raporton komisiitan al li de la Bulonja Kongreso (Kp no 145*):

197. Anstataŭigo de la supersignitaj literoj per ordinaraj literoj en la skribado de telegramoj (5.II.06).

Li proponas tie alfabeton, tre similan al tiu, kiun siatempe proponis “La Lumo” (Kp no 57*): u anst. ŭ, ch anst. ĉ, sh anst. ŝ, j anst. ĵĝ, y anst. j.

En la sama dissendo, la Sekretario-Agento de la C.O. publikigas cirkuleron por dementi la “erarajn opiniojn pri la rolo de la C.O.” — opiniojn, kiujn evidente naskis la tro entuziasma artikolo de Bourlet (Kp no 183*). La cirkulero precize asertas, ke la C.O. “volas ne direkti kaj regi, sed nur informi kaj servi”. Kaj Zamenhof, por fine trankviligi la suspektojn, volis mem konfirmi la cirkuleron de Chavet:

198. Komunikaĵo de D-ro Zamenhof (17.II.06: O.V. p. 240*).

[...] La Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simpla helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj kreitaj de la Kongreso. Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj [...] kaj tial mi petas, ke [...] oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj [...]

Ricevinte la opiniojn de siaj amikoj aŭ samreligianoj pri la Dogmoj de Hilelismo, Zamenhof korektas sian unuan provon, ĝustigas kelkajn punktojn, kaj sub la signifa subtitolo de “plibonigita kaj plikompletigita eldono de la Dogmoj de Hilelismo”, eldonas, anonime, en Marto 1906, en Petersburgo, novan broŝuron, kiun ĉifoje li sendas al ĉiuj esperantistaj gazetoj:

199. Homaranismo (O.V. p. 324-38*).

La ĉefaj ŝanĝoj estas la forigo de la tro sekteca nomo “Hilelismo”, la enkonduko de la oportuna “finiĝo -io” por formi la homaranajn landonomojn (Parizio, Peterburgio k.t.p.), la difino de la vorto “gento” (por la ideo, kiun oni ordinare esprimas per “raso” — la nunaj judoj, pli science, preferas la vorton “etnio”), kaj distingo inter la homaranaj “temploj” kaj “rondetoj”, kie la konversacioj estos tute liberaj, kaj ne devige religiaj.

Tute analoga spiritostato aperas en la letero al franca oficiro, kiu klopodis enkonduki Esperanton en la “Ruĝan Krucon”:

200. Letero al Leŭtenanto Bayol (4.III.06: O.V. p. 438*).

En sia kunsido de la 11.III.06, la Komitato de S.F.P.E. aprobas Beaufront, kiu, fidela al sia taktiko “dividi por regi”, rifuzis la transformon de la Societo en Federacion de Grupoj (kiel proponis saĝe Bourlet), kaj forigas la proponon de ĝenerala kongreso de la francaj esperantistoj: nenie oni vidas pli bone la konstantan malfidon de Beaufront kaj Cart al la demokratiaj metodoj. En la sama n-ro de “L’Espérantiste”, en kiu aperas tiu informo, oni ankaŭ legas interesan ĝustigon pri la Delegacio (Kp no 2*):

201.

[...] estas utile rimarkigi, ke S-ro Ostwald aliĝis al la Delegacio kaj laboris por ĝi, eĉ antaŭ ol koni Esperanton [...] Estas necese kompreni bone, ke la entrepreno starigita de s-roj Leau kaj Couturat neniel estas konkuranto de la nia. Se ĝi tre ŝuldas al la esperantistoj, kiuj multloke estis ĝiaj ĉefaj subtenantoj, male en kelkaj anaroj, kie Esperanto ne estis ankoraŭ penetrinta, ĝi komprenigis ĝian praktikan oportunecon kaj tiel havigis al ni ŝatindajn aliĝojn.

(Prof. Ostwald estis glora germana kemiisto, ricevonto de la Nobel-premio.)

Sed la ĉefa artikolo en tiu n-ro estas la malfavora recenzo de la broŝuro de Zamenhof pri Homaranismo:

202.

Ni ricevis broŝureton havantan tiun ĉi titolon kaj feliĉe sen nomo de aŭtoro [...] Ni ne taksos ĝiajn ideojn, kiuj tuŝas punktojn tro delikatajn kaj tro gravajn, por esti montritaj aŭ traktitaj per kelkaj linioj. Sed ni senkaŝe bedaŭros la entreprenon, kiun ĝi proponas, ne pro ĝi mem — ĉar ni ĝin ne juĝas — sed pro la malfeliĉega konfuzo, kiun certe ĝi kreos ĉirkaŭ ni, se, kiel oni povas timi, oni volos uzi la Ĝenevan Kongreson por provi la nov-religian grupigadon, pri kiu ĝi parolas. Ju pli multe da aŭtoritato havos inter ni la persono aŭ personoj, kiuj penos tion fari, des pli multe Esperanto suferos el ĝi, ĉar, kion ajn oni diros aŭ faros, preskaŭ ĉiuj homoj nin juĝos laŭ la ideoj de l’ Homaranismo, kaj oni metos la teorian deklaracion de nia unua Kongreso pri la neŭtraleco de l’ Esperantismo kontraŭ la praktikan provon faritan en la dua. Kelkaj havas inter ni tian situacion, ke oni ne povas, por tiel diri, ilin apartigi de nia afero; oni do identigos ilian sistemon filozofian, religian aŭ socialan kun Esperanto mem kaj oni aljuĝos al ĉiuj esperantistoj la Homaranismon prezentitan de tiu aŭ alia el iliaj estroj. Tial la estonteco certe montrus al ili, ke ili elektis la vojon plej bonan por ruinigi la ĝeneralan konfidon al la neŭtraleco de l’ Esperantismo kaj haltigi niajn progresojn.

Oni ne povas aserti, ke Beaufront, subskribinto de tiu artikolo, eraris. La entrepreno de Zamenhof, kiu estus povinta havi siajn ŝancojn en la 18-a jarcento, kiam la religiaj malamoj estis ankoraŭ tiel fortaj, ke oni al ili bruloferis homojn (en efektiveco estis io tute simila, kion favoris Voltaire sub la nomo “socinianismo”, kaj ankaŭ poste Auguste Comte sub la nomo “homara religio”), estis klare eksmodiĝinta kaj fiaskonta en jarcento, en kiu la ĝenerala malfortiĝado de la kredo al religiaj dogmoj alprenis la formon de larĝa kaj indiferenta toleremo, kaj la nacioj anstataŭis la diojn en ilia rolo de hommanĝantaj idoloj. La kontraŭjudajn persekutojn, kiujn Zamenhof atribuis arkaisme al religiaj kaŭzoj, estigis tute aliaj motivoj — kiel, ho ve! pruvis al ni la lasta jardeko. Kaj li vere bezonis esceptan naivon, por kredi, ke la rigida dogmaro de la katolika eklezio povus allasi sen kondamno tian herezon, kia Homaranismo. Pastro Dombrovski tuj pruvis tion en longa artikolo de “Ruslanda Esperantisto”, de Marto 06.

La 25.III.06 mortas la bopatro de Zamenhof, s-ro Silbernik.

Intertempe Javal, per la helpo de siaj politikaj amikoj, atingis, ke lia deputito en Sens, Lucien Cornet, instigu kelkajn kolegojn subskribi kun li tekston favoran al Esperanto:

203.
Ĉambro de la Deputitoj.
Anekso al la Protokolo de la Kunsido de la 3.IV.1906.
Projekto pri Rezolucio, prezentita de s-roj L. Cornet [...]

Post klarigo de la disvastiĝo de Esperantio kaj de ĝia eduka valoro, la subskribintoj demetas jenan konkludon:

Artikolo unika.

Ekde la lerneja jaro 1907-08 la studo pri la internacia lingvo Esperanto estos entenata en ĉiuj programoj de la publika instruado, kiuj allasas la instruadon de vivantaj lingvoj. Tiu studo estos nedeviga, kaj la lernantoj rajtos elekti inter la studo de la angla, germana, itala, hispana, araba kaj Esperanta lingvoj.

La projekto estis laŭleĝe resendita al la Komisiono pri Instruado kaj Belaj Artoj. Tiu parlamenta elpaŝo estis nur parto de ĝenerala plano de Javal (Kp no 213*): li de tiam uzados tiun argumenton por eltrudi reformojn el Zamenhof, kaj la Komisiono pri Publika Instruado estos lia privata “Delegacio”.

204. Letero al Sebert (6.IV.06).

Kara Sinjoro!

Ĉiujn dokumentojn mi danke ricevis.

Pri mia artikolo pri neologismoj mi povas sciigi Vin, ke publikigi ĝin mi ankoraŭ ne volas, sed private Vi povas montri ĝin al ĉiuj personoj, kiujn la afero interesas. Precipe pri s-ro Boirac mi tre dezirus, ke li sciu la enhavon de tiu artikolo.

205. Letero al Michaux (23.IV.06).

Kara Sinjoro!

Tre malĝoje tuŝis min la sciigo pri la malsano de sinjorino Gourmel. Mi tamen esperas, ke nun ŝia farto estas jam perfekte bona kaj de la estinta malsano restis jam nenio.

La proponon de d-ro Javal pri la supersignoj mi absolute ne povas aprobi. Kiam mi estis en Parizo, li demandis min pri mia opinio rilate lian ideon, kaj mi malkaŝe diris al li, ke la ideo ne plaĉas al mi; sed kiam li demandis min, ĉu mi ne estos malkontenta, se li volus publikigi sian ideon, mi respondis, ke mi ne sole nenion havas kontraŭ la publikigo, sed mi nenion diros publike kontraŭ lia ideo, ĉar mi ne volas fari ian premon sur la opinion de la esperantistoj; se ĉiuj akceptos, tiam mi ankaŭ akceptos.

Vi proponas, ke mi decidu en la afero de la supersignoj, kaj ĉiuj min obeos. Sed Vi ja scias, ke mi persone jam antaŭ longe eldiris mian opinion: mia opinio estis kaj ĉiam restas ankoraŭ la sama, ke anstataŭ ˆ ni povas uzadi la literon “h” (tiel same kiel la germanoj anstataŭ la signo ¨ uzas la literon “e”). Nenian malkompreniĝon ni devas timi, ĉar se la literoj c, g, h, s, j kun la sekvanta “h” devas esti elparolataj aparte (tre maloftaj okazoj), ni povas tion ĉi signi per signeto divida (ekzemple “chas’hundo”).

Tia estas mia opinio, kiun ĉiuj esperantistoj scias, kaj kiun mi tamen al neniu volas altrudi; tial mi nenion havas ankaŭ kontraŭ la publikigo de Via projekto, kaj se ĉiuj ĝin akceptos, mi ankaŭ akceptos.

La nomon “hilelismo” mi pro kelkaj kaŭzoj jam antaŭ du monatoj anstataŭigis per “homaranismo”. La nomon de la iniciatoro de la homaranismo la flanka publiko ne konos, ĉar la oficiala direktanto de la afero estos la sennoma “Unua Rondeto Homarana”, kies sekretario estas d-ro A. Waldenberg. La nombro de la amikoj de tiu ĉi afero konstante kreskas. Kontraŭ la artikolo de p-ro Dombrowski mi skribis (sub kriptonimo) respondon, kiu aperos en la n-ro 4 de “Ruslanda Esperantisto”.

Al Sinjorino Michaux kaj al Via estimata familio sincerajn salutojn de mia edzino kaj de mi.

206. Letero al Javal (23.IV.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 14.IV. Mia edzino kaj mi kore dankas Vin kaj sinjorinon Javal por Viaj amikaj kondolencaj sentoj.

Kun danko mi ricevis de Vi la ekzempleron de “Projet de Résolution” prezentita de s-ro Lucien Cornet kaj aliaj. Ĉu la projekto donos rezultaton aŭ ne — en ĉiu okazo mi trovas ĝin tre grava. Kun plezuro mi legis ankaŭ Vian sciigon pri tio, ke Vi akiris por nia afero la direktoron de instruado en Parizo.

Pri la neologismoj volu skribi al mi malkaŝe Vian detalan opinion; ĉar se ni eĉ ne konsentas inter ni pri tiu ĉi punkto, estas tamen utile, ke mi sciu detale Vian opinion.

Mi dankas Vin por Via promeso sciigi la homaranismon al la ĉefaj francaj gazetoj. Por ke ili ne akceptu la aferon tuj tro malamike, estus eble utile aldoni kelkajn vortojn de klarigo, ekzemple,

1) ke la afero estas prezentata al ili ne kiel propagandotaĵo, sed nur kiel interesa novaĵo;

2) ke la afero estas destinita (almenaŭ en la nuna tempo) ne por tiaj landoj, kiel ekzemple Francujo, sed nur por landoj diversgentaj;

[por la francoj la homaranismo povus eble havi kelkan intereson en tiuj provincoj, kiuj transiris al Germanujo]

3) ke eĉ en tiuj landoj la homaranoj ne volas ion altrudi al la homoj aŭ elpuŝi la ekzistantajn lingvojn kaj religiojn, sed nur doni al ĉiu homo plenan liberecon, doni neŭtrallingvajn kaj neŭtralreligiajn instituciojn nur al tiuj, kiuj tion ĉi deziras kaj bezonas, t.e. al tiuj, kiuj pro ia kaŭzo ne volas uzi la lingvon aŭ religion regantan.

Cetere mi lasas tion ĉi tute al Via bontrovo. Mi povas nur sciigi Vin, ke la ideo nun trovas ĉiam pli kaj pli da amikoj, ne sole en Rusujo, sed ankaŭ en diversaj aliaj landoj.

Pri la propagando de Idiom Neutral mi nenion scias. Ŝajnas al mi, ke ekzistas nenia propagando. Antaŭ kelkaj monatoj s-ro Rosenberger komencis eldonadi malgrandan gazeteton, sed ŝajnas al mi, ke pli ol unu numero ĝis nun ne aperis. Vi povas Vin turni al s-ro V. Rosenberger (9, Bolshoj, V.O., S. Peterburgo).

(“Idiom Neutral” estas la reformita formo de Volapük.)

En la Maja n-ro de “Ruslanda Esperantisto” aperas la ĉi-supre aludita artikolo de Zamenhof:

207. Pri la Homaranismo. Respondo al P-ro Dombrovski (O.V. p. 329*).

En la Aprila (= Maja) n-ro de “L’Espérantiste”, Beaufront favore recenzas la artikolon de Dombrovski kontraŭ la Homaranismo, kaj finas per:

208.

Baldaŭ sendube oni konigos al ni la iniciatorojn, profetojn aŭ pastrojn de tiu nova teozofio, kies liturgia lingvo estas — oni diras al ni — Esperanto. Atendante la malfermon de l’ temploj (temploj homaranaj!), pri kiuj parolas la broŝureto, oni povus fari la ritojn sub la verdaĵo de l’ arbaroj, en verdaj roboj surŝutitaj per oraj aŭ arĝentaj steloj. Tio estus tre poeteca, ne vere?

En la sama n-ro recenzo pri “Pola Antologio” de Bein-Kabe (K.A.).

209. Letero al Javal (17.V.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron n-ro 9, kaj laŭ Via deziro mi sendis al Vi en la pasinta semajno kelkajn ekzemplerojn de la “Homaranismo”.

La homaranismo ne estas nova religio, ĝi estas nur neŭtrala ponto, sur kiu, sen defalo de siaj tradiciaj religiaj sistemoj, povos kunvenadi homoj de ĉiuj gentoj. La templo de homaranoj ne estos loko de nova kredo, sed simple loko de renkontiĝado, neŭtrala loko, en kiu iom post iom ellaboriĝados neŭtrala moraro, neŭtrala festaro, neŭtrala etiko.

Pri la francaj gazetoj mi ripetas, volu fari kun ili nur tion, kion diktas al Vi Via propra prudento, ĉar mi ja ne estas kompetenta en tio ĉi; se Vi trovas, ke la donado de la broŝuro al la francaj gazetoj povus malutili, tiam ne donu al ili la broŝuron. Sed pri la ideo mem mi estas profunde konvinkita, ke ĝi pli aŭ malpli frue nepre efektiviĝos. La fakto, ke oni ĝis nun ridadis, tute ne pruvas, ke oni ĉiam ridos; la historio montris tion ĉi jam multajn fojojn.

Bourlet skribis al mi pri la intencata revuo kaj petis mian kunlaboradon; mi promesis kunlaboradi, sed en mia letero al li mi substrekis tre klare, ke mi ne promesas por ĉiam kaj ke mi rezervas al mi plenan liberecon tuj ĉesigi mian kunlaboradon, kiam mi trovos tion ĉi necesa.

Se pri la neologismoj Vi volas demandi s-ron Grabowski, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi. Ĉu mi ie aŭ iam diris, ke mi faros reformojn, kiam du regnoj akceptos la lingvon — tion ĉi mi tute ne memoras. Mi nur diris (en la antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”), ke se la plej gravaj registaroj akceptos la lingvon, ili povos fari en ĝi reformojn, kiam ekzistos plena certeco, ke la mondo ne disputos kontraŭ la reformoj. Kompreneble, se ili postulos mian helpon, mi volonte helpos.

La intencata revuo estos “La Revuo”, pri kiu Bourlet skribos poste: “La penso pri fondo de ‘La Revuo’ venis al mi nur, por ke nia Majstro havu okazon regule publikigi siajn modelajn verkojn”. (La Revuo, Januaro 1914.)

210. Letero al Javal (26.V.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis kun danko Vian leteron n-ro 10 kune kun la eltranĉo el “Siècle” pri la homaranismo.

Mia frato Leono skribis al mi pri la afableco kun kiu Vi akceptis lin. Baldaŭ kredeble vizitos Vin ankaŭ mia dua frato Aleksandro. De miaj fratoj mi havas neniajn sekretojn, kaj Vi povas senĝene paroli kun ili pri ĉio, kio tuŝas min kaj miajn aferojn, kvankam ne ĉion ili bone komprenos, ĉar pri ĉiuj rilatoj inter Hachette, Bourlet, Cart, Beaufront k.t.p. ili ĝis nun nenion sciis, mi neniam parolis kun ili pri tio ĉi.

Pri la homaranismo mi ripetas, ke mi dezirus sondi la opinion de la francaj gazetoj nur en tia okazo, se tio ĉi povas esti farata sen danĝero por Esperanto; sed se Vi trovas, ke la afero povas fariĝi danĝera, tiam estas pli bone ne paroli al la gazetoj.

Se oni scios, ke mi estas amiko de la homaranismo, tio ĉi nenion malhelpos; oni nur ne devas scii publike, ke mi estas ĝia iniciatoro.

La plej akraj malamikoj de la homaranismo estas la esperantistoj Varsoviaj, ĉar pro diversaj historiaj cirkonstancoj la poloj kutimis mezuri ĉion per du malsamaj mezuriloj. Ili tute konsentas, ke Rusujo devus porti nomon ne gentan, sed geografian kaj ke en la tuta Rusujo ĉiuj lingvoj havu egalajn rajtojn kaj en la Peterburga Dumo oni parolu Esperante; sed ke Polujo estu nomata “Varsovia Lando” kaj ke en Polujo ĉiuj lingvoj havu tiun saman rajton kiel la pola — tion ĉi ili neniel volas konsenti kaj trovas, ke tia deziro estas io terura kaj freneza. Bedaŭrinde mi devas ĉion pacience aŭskulti kaj silenti, ĉar pro la bono de Esperanto kaj de la homaranismo mem mi devas deteni min persone de ĉia propagando de la homaranismo.

Kun kora saluto.

(La Dumo estis la rusa parlamento.)

Sekve de tiu letero, Javal konsultis kelkajn amikojn el la politikaj rondoj, interalie Jaurès, kiu opiniis la Homaranismon tute senŝanca en la socialista medio.

211. Letero al Javal (8.VI.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis kun plezuro Vian grandan leteron de 28.V, ankaŭ du ekzemplerojn de la kopiaĵoj de miaj artikoloj en 1894 kaj Vian verkon el “Annales d’oculistique”. Por ĉio mi sendas al Vi mian koran dankon.

Vian leteron mi legis tre atente kaj kun granda intereso. Mi tamen konfesas, ke ĝi ne ŝanĝis mian opinion pri la reformoj. Mi restas ankaŭ nun plene konvinkita, ke ĉia parolado pri reformoj en la nuna tempo estus tre kaj tre pereiga por nia afero.

Vi komprenos sendube, ke tiu ĉi mia opinio ne estas ia obstineco de mia flanko, sed nur frukto de 19-jara sperto. Mi estas plene konvinkita, ke se Vi pli multe pripensos la aferon, Vi venos sendube al tiu sama opinio, kiel mi. Vi konas la tutan historion de mia laborado kaj Vi scias tre bone, ke mi persone neniam estis malamiko de reformoj; kontraŭe mi eĉ mem kelkajn fojojn levadis tiun ĉi demandon, mi eĉ mem tre multe laboris en tiu ĉi direkto. Sed en la nuna tempo ĉiu parolado kaj eĉ ĉiu aludado pri reformoj facile povus mortigi ĉion, kion ni ĝis nun akiris, kaj forpreni de ni, almenaŭ por tre multaj jaroj, ĉiujn esperojn je la estonteco.

Malsupre mi penos iom klarigi al Vi la kaŭzojn de mia opinio, kvankam kompreneble estas tre malfacile fari tion ĉi en malgranda letero. Nun, por montri al Vi, ke mia opinio ne estas ia persona obstineco, mi nur diros al Vi jenon: Se Vi havas plenan certecon kaj se Vi povas doni al mi plenan garantion, ke reformitan Esperanton la franca registaro tuj akceptos kiel devigan objekton por ĉiuj lernejoj, au se Vi en ia alia maniero donos al mi plenan garantion, ke de nun farotaj reformoj Esperanto ne perdos, sed gajnos — en tia okazo mi donos al Vi plenan rajtigon enkonduki en Esperanto ĉiujn reformojn, kiujn vi trovus necesaj kaj al ĉio mi donos mian publikan subskribon.

Sed se Vi pli multe pripensos la aferon, Vi nepre venos al la konvinko, ke la malutilo, kiun reformoj donus en la nuna tempo, estas tre certa, kaj la utilo, kiun oni povus atendi, estus ne sole ne certa, sed tre kaj tre duba.

Vi diras, ke ni devas reformi Esperanton tiamaniere, ke ĝi plaĉu al la scienculoj. Sed Vi ja mem rimarkis en Via letero, tute prave, ke en tiaj praktikaj demandoj la scienculoj estas la malplej kompetentaj. Efektive, reformi la lingvon laŭ la gusto de la scienculoj signifus tute malbonigi la lingvon kaj fari el ĝi ion, kio havas absolute nenian praktikan valoron. Mi varmege rekomendas al Via atento la paĝon 308 de la Fundamenta Krestomatio. Prenu ekzemple “Idiom Neutral”: laŭ la eksteraĵo ĝi ŝajnos al Vi tute preta lingvo kaj al la scienculoj ĝi sendube tre plaĉos; tamen prenu kelkajn neinstruitajn personojn, kaj devigu ilin lerni Idiom Neutral, — tiam post kelkaj monatoj Vi baldaŭ konvinkiĝos, ke tio, kio ŝajnis al Vi preta lingvo, estas nur senanima kolekto da vortoj, kiujn ĉiu uzas tre lame, ĉiu uzas tute malsame kaj kiu neniam povas servi kiel efektiva lingvo.

Kaj se la reformita lingvo eĉ plaĉos al kelkaj scienculoj, ĉu ni tiam havos ian garantion, ke la registaro ĝin akceptos? Kontraŭe ni povas antaŭvidi kun plena certeco, ke se ni nur komencos reformojn, tiam baldaŭ troviĝos aliaj scienculoj, kiuj deziros aliajn reformojn, la afero fariĝos senfina, kaj la registaro neniam akceptos lingvon, pri kiu ĝi vidos, ke ĝi ne estas ankoraŭ preta.

Tute prave Vi diras, ke ni havas antaŭ ni “eraran rondon”: ni ne reformos ĝis la registaroj ne estos akceptintaj kaj la registaroj ne akceptos, ĝis ni ne estos reformintaj. Sed ĉe Via maniero de solvado la rondo simple krevos kaj ĉio pereos, ĉar ni estos distranĉintaj la rondon antaŭ ol ni havos la rimedon por ĝin rebonigi. El la dirita erara rondo ekzistas eliro tute alia, kaj ĝi estas la sola, nome: al la registaroj ni nenion, absolute nenion devas paroli pri iaj reformoj aŭ mankoj, ni devas prezenti al ili la aferon kiel tute pretan kaj elprovitan kaj streĉi ĉiujn niajn fortojn, por ke la franca registaro akceptu la lingvon; nur tiam, kiam la lingvo estos jam leĝe akceptita kaj ekzistos jam plu nenia danĝero ke la registara decido estu ŝanĝita — nur tiam ni diros al la registaro: “nun donu al ni kelkajn monatojn da tempo, kaj ni faros en la lingvo diversajn ŝanĝojn, kiuj montriĝis farindaj en la daŭro de la 19 jaroj de ĝia uzado.”

Tia maniero de agado ŝajnas al mi la sole sendanĝera. Ĝis tiu tempo ĉiu parolado pri reformoj devas esti severe evitata, ĉar ĝi subfosus la tutan konfidon de la registaroj al nia afero.”

Ekzistas ankoraŭ alia kaŭzo, pro kiu ni povas entrepreni neniajn reformojn ĝis tiu momento, kiam ni havos plenan certecon, jes plenan certecon, ke tuj post la faro de reformoj la lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj. La kaŭzo estas sekvanta: antaŭ ol ni entreprenas reformojn, ni devas tute precize klarigi al ni, en kiuj cirkonstancoj kaj por kia celo ni tion ĉi faras, ĉar sen tio ĉiuj reformoj anstataŭ plibonigo de la lingvo tre facile povus doni nur grandan malbonigon. Aliaj devus esti la reformoj, se ni ilin farus en la tempo de propagando kaj por celoj de propagando, kaj tute aliaj ili devus esti, se ni ilin farus en tempo de akcepteco kaj por la celoj de porĉiama uzado; aliaj, se ni volus reformi por la esperantistoj, kaj tute aliaj se ni reformos por la registaro. Al ĉiu el ni ŝajnas, ke tio, kio ne plaĉas al ni persone kaj al niaj amikoj “kaj samspiritanoj, devas ne plaĉi ankaŭ al ĉiuj aliaj kaj devas esti reformita. Sed tio ĉi estas granda eraro, pri kiu Vi ne havis ankoraŭ tempon konvinkiĝi, sed pri kiu mi en la daŭro de 19 jaroj praktike kaj sperte jam konvinkiĝis en plena mezuro. Ne povas ekzisti ia reformado ĝenerala, bona por ĉiuj lokoj, tempoj kaj personoj — povas ekzisti nur reformado speciala, alĝustigita al tiuj aŭ aliaj specialaj cirkonstancoj kaj personoj. La forgeso de tiu ĉi principo estis la kaŭzo, kial miaj reformoj de 1894, pri kiuj mi estis tute certa, ke ili plaĉos al ĉiuj, en efektiveco plaĉis al neniu kaj elvokis grandan atakon ĝuste inter tiuj personoj, kiuj la pli brue postulis reformojn. La forgeso de tiu ĉi principo klarigas, kial miaj reformoj de 1894 plaĉas al Vi, dum miaj neologismoj de 1906 ne plaĉis al Vi, kvankam Vi ja scias, ke ambaŭ estis donitaj de tiu sama persono, nur kun la diferenco, ke la unuaj prezentis frukton de 6-jara sperto, dum la lastaj prezentis frukton de sperto 19-jara, kaj Vi ja devas kompreni, ke se mi mem nun forĵetis la frukton de mia diligenta laborado de 1894, mi ja ne povis fari tion ĉi sen gravaj kaŭzoj. Se ni nun entreprenus reformojn, ne klariginte al ni tute precize, por kiu ni reformas, kaj ĉu tiuj personoj, al kiuj ni volas nun plaĉi, donas al ni sufiĉe certan kaj sufiĉe garantiitan apogon, por ke ni pro ili malŝatu ĉiujn aliajn — tiam ni povas kun plena certeco antaŭvidi, ke niaj reformoj faros plenan fiaskon, ke ili ĉiujn forpelos de ni kaj neniun gajnos al ni, kaj nia tuta 19-jara laborado estos perdita.

Tial mi ripetas tion, kion mi supre diris: se Vi havas plenan certecon, ke tuj post la reformado la franca registaro enkondukos la lingvon oficiale en la lernejojn, tiam mi estas preta fari ĉiujn reformojn, kiujn Vi deziros; sed se Vi tiun ĉi certecon ne havas, tiam laŭ mia profunda konvinko ĉiuj paroloj pri reformoj estus nun tre danĝeraj. Ne sole pri reformoj, sed eĉ pri neologismoj nun estas ankoraŭ tro frue paroli. Se Vi pensas, ke la registaro akceptos Esperanton nur kiam ĝi estos reformita, tiam anstataŭ fari riskajn reformojn jam nun, la plej bona estos ja agi jene: la komitato, kiu prezentos al “Conseil supérieur de l’Instruction publique” sian raporton, povas diri en la raporto, ke la komitato trovis en Esperanto diversajn erarojn, sed se la registaro volas akcepti, tiam la esperantistoj lasas al la registaro plenan rajton fari en la lingvo ĉiujn necesajn plibonigojn.

Nun permesu al mi diri ankoraŭ kelkajn vortojn pri la Homaranismo. El la antaŭparolo al mia broŝuro Vi scias, ke la 12 dogmoj, kiujn mi proponis, havas karakteron nur provizoran kaj ilia teksto devas poste esti ŝanĝita, per komuna interkonsento de la personoj, kiuj aprobis la ideon en principo. Nun mi kolektas materialon por tiuj farotaj ŝanĝoj kaj tial mi estos tre danka ankaŭ al Vi, se Vi iam ĉe okazo volos skribi al mi Vian opinion pri tiuj punktoj, kiujn Vi ne aprobas. Dank’ al diversaj opinioj, kiujn mi aŭdis aŭ legis, mi venis al la konvinko, ke la nuna formo de la homaranismo havas kelkajn tre gravajn erarojn, el kiuj la ĉefaj estas:

1) Donante tro gravan kaj tro tujan rolon al lingvo neŭtrala, la afero faras impreson de io tro utopia kaj kontraŭnatura;

2) la nekutimaj novaj nomoj por la landoj sonas tro strange;

3) la dogmo religia havas formon tro herezan por la kredantoj kaj tro eklezian por la nekredantoj.

La diritajn punktojn kaj ankaŭ kelkajn ne lertajn esprimojn mi decidis ŝanĝi. Kompreneble tio ĉi estos farita ne en mia nomo (kiu ĉiam restos kaŝita por la granda publiko), sed en la nomo de la Unua Grupo Homarana kaj post antaŭa plena interkonsento kun ĝi. Projekton de ŝanĝita Deklaracio homarana mi esperas sendi al Vi post 2-3 semajnoj. La esenco kaj celo de la homaranismo restos kompreneble tute tiu sama, kiel antaŭe, nur la formo estos iom pli mola, por ke la afero per sia akreco ne tro fortimigu la homojn.

Kun kora saluto.

En la n-ro de la 15.VI.06 “Lingvo Internacia” publikigas jenan leteron, preterlasitan de O.V., pri nova provo propagandi Esperanton en ĝia historia lulilo:

212. Letero al S-ro N. M. Tabenski.

Kara Sinjoro!

Kun plezurego mi legis vian leteron. Al la Vilna grupo Esperantista mi sendas mian koran saluton kaj deziron de la plej bonaj sukcesoj. Kvankam nun tempo estas tre malfavora por nia agado en nia lando, mi tamen estas konvinkita, ke post kelka tempo via societo ludos grandegan rolon en nia afero, ĉar eble nenia lando tiel forte bezonas internacian fratecon, kiel Litovujo. Al via entreprenata Ekspozicio mi deziras la plej bonan sukceson.

Ĉar la Societo “Amikoj de Esperanto” (Kp no 173* kaj 186*) ne prosperis, Javal, kompletigante unuan monhelpon de 16 mil frankoj, transdonis en la manojn de Sebert sumon de 24 mil frankoj, por certigi la funkciadon de la C.O., kaj tiel provizi Zamenhof per firma apogo por la okazo, se tiu bezonus sendependan organismon por publikigi siajn projektojn de plibonigoj kaj kontraŭstari la influon de Beaufront (“L’Espérantiste”), de Cart (“La Presa Societo”) kaj de Bourlet (“Hachette”). Javal informas pri tio Zamenhof en letero, el kiu mi citas krome:

213. Letero de Javal al Zamenhof (16.VI.06). El la franca.

[...] Mi ne faras al mi iluziojn pri la efiko de la propono de mia deputito Lucien Cornet antaŭ la Parlamento, nek pri la multe pli grava elpaŝo de s-ro Bédorez, la Direktoro pri Instruado de la Urbo Parizo, kiun mi decidigis malfermi en la fama lernejo Turgot kurson, kiun li komisiis al s-ro Bourlet. Tiuj manifestacioj estas partoj de unu ĝenerala plano, kiu konsistas en la oficiala adopto de Esperanto en Francio. La diversaj etapoj de tiu plano estis via prezentado al la Ministro pri Publika Instruado, via akceptiĝo en la Pariza Urbodomo, via ordeniĝo, via danka letero [...] Mi rigardas, kiel mian solan celon, klopodadon por atingi tiun adoptiĝon fare de nia “Supera Konsilantaro pri la Publika Instruado”, kaj mi petos, ke vi faciligu al mi la laboron [...]

214. Letero al Javal (21.VI.06).

Kara Sinjoro!

Kun granda plezuro mi legis Vian tre gravan leteron n-ro 12. Mi volis tuj skribi al Vi; sed ĉar en Via letero estis dirite, ke post kelkaj tagoj venos letero pli longa, mi decidis atendi. Dume okazis la terura kaj senekzempla buĉado en mia urbo de naskiĝo (Bialystok), kiu montris, kian gradon de sovaĝbesteco povas atingi la intergenta malamo kaj kiajn terurajn fruktojn donas la barbara instruado, ke lando apartenas nur al la plimultuloj, kaj la malplimultuloj estas nur apenaŭ tolerataj fremduloj. Nun mi iom trankviliĝis de la teruraj Bialystokaj impresoj kaj mi decidis skribi al Vi, ne atendante Vian pli longan leteron.

Via granda faro, pri kiu Vi konfidencie skribis al mi en Via letero n-ro 12, havos grandegan signifon por la afero Esperanta, kaj en la nomo de tiu ĉi afero mi sendas al Vi profundan koran dankon. Nun la cirkonstancoj estas tute aliaj, kaj tre povas esti, ke Via faro, garantiante al nia afero certan apogon por la eble venontaj kritikaj minutoj, multe plifruigos la aperon de la reformoj aŭ de kuraĝaj kaj vastaj neologismoj. Pri tiu ĉi temo mi iam poste eble skribos al Vi pli detale; nun mi povas nur diri al Vi, ke eĉ la plej vastaj reformoj povas tre oportune esti farataj per vojo de neologismoj, nur la nombro de tiuj neologismoj estos kompreneble pli aŭ malpli granda, depende de tio, kiajn fortojn ni sentos post nia dorso en la batalo kontraŭ la rutinuloj. En la artikolo pri la neologismoj, kiun mi siatempe sendis al Vi, la plej grava parto. estas ne la neologismoj mem, sed la antaŭparolo, kiu precize klarigas la principojn de la farotaj neologismoj kaj kiun mi ripete kaj varmege rekomendas al Via plej granda atento. La tabelo de neologismoj mem, kiun mi tie prezentis, estas ne io precize decidita, sed nur modelo, ekzemplo. Kiam venos la tempo enkonduki la neologismojn, tiam tiu tabelo devos antaŭe esti longe pri-pensita, prilaborita kaj praktike elprovita, kaj ju pli granda estos la apogo, kiun ni sentos post ni, des pli granda, pli kuraĝa kaj pli radikala povos esti la tabelo. Nur la ĉefa principo restos ĉiam tiu sama, nome: memorante, ke fari radikalan plibonigon ni povos nur unu fojon por ĉiam, kaj tio, kion ni nun donos, devos servi por ĉiuj flankoj de la vivo, por milionoj da homoj kaj por multaj generacioj, ni devas nin gvidi ne per tio, kio plaĉas al tiu aŭ alia supraĵe juĝanta kaj tute ne kompetenta lingvisto, sed per tio, kion instruis al ni la 19-jara praktika sperto; ne per tio, kio faras iluzie kaj trompe bonan impreson sur la flankajn rigardantojn, sed per tio, kio estos efektive kaj praktike oportuna por la estontaj uzantoj. Se* nia lingvo volas havi efektive fortikan valoron por ĉiam kaj esti certa pri sia venko, ĝi devas ne ŝajni bona, sed esti bona; ĉar kio nur ŝajnas bona, tio baldaŭ falos malgraŭ la plej granda protektado, sed kio efektive estas bona, tio pli aŭ malpli frue nepre devas venki malgraŭ la plej granda indiferenteco de la mondo.

* Unua teksto: Nia lingvo devas ne ŝajni bona.
215. Letero de Javal al Zamenhof (25.VI.06). El la franca.

[...] Mi daŭrigas ĉiujn miajn klopodojn por propagandi ĉe la membroj de nia “Supera Konsilantaro”, kio estas ne facila afero. Sed se prosperos al mi, ke oni kreu unu komisionon pri tio, vi devas opinii nek, ke ĝi adoptos la lingvon senŝanĝe, nek, ke ĝi iniciatos la modifojn; jen kial en ĉiuj miaj leteroj ekde Oktobro, mi postulas por mi liston da neologismoj.

La komisiono ne akceptos la Esperanton de 1887, ĉar ĝi estos sufiĉe inteligenta por kompreni, eĉ se ne avertite, ke 19-jara praktikado ne povis ne montri la neceson de kelkaj modifoj; aliflanke, ĝi faros nenian iniciaton, ĉar ĝiaj membroj havos sufiĉe da saĝo por kompreni sian nekompetentecon. Se ĉio iros bone, vin mem do la komisiono konsultos, petante de vi liston da reformoj. Estas do necese, ke via listo estu preta.

216. Letero al Javal (11.VII.06).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian sennumeran leteron de 25.VI kaj mi ĝojas, ke niaj ideoj reciproke konsentas. Mi tre bedaŭras, ke Vi intencas ne veni Ĝenevon; mi esperas, ke Vi ŝanĝos Vian intencon kaj mi havos la plezuron vidi Vin en Ĝenevo, kie Via estado povus esti tre grava. Ĝuste tial, ke la pli granda parto da kongresanoj estas ordinare homoj sen propra juĝo, estus necese, ke ni havu tie tiajn personojn kiel Vi, por ke en okazo de bezono ni havu kontraŭpezon, se la kongresanoj volus fari ion facilaniman. Bedaŭrinde la pli granda parto de la esperantistoj estas kiel blindaj ŝafoj, kiuj iras tien, kien kondukas ilin “L’Espérantiste” kaj “Lingvo Internacia”, kaj senpripense ripetadas tion, kion la ambaŭ diritaj gazetoj enbatas en ilian kapon; sed ĉar la agado de s-ro de Beaufront kaj Presa Societo montriĝis ne tute sincera, tial ni devas esti singardaj, kaj ĉiu persono havanta propran juĝon estas por ni tre kara, tiom pli tia persono kiel Vi, kiun la tuta esperantistaro tre alte estimas.

Pretigi jam nun tute definitivan tabelon da neologismoj mi ne povas, ĉar la afero postulas tre multe da laborado kaj mi bedaŭrinde havas tro malmulte da libertempo; sed se mi scios, ke la registaro en principo jam decidis akcepti la lingvon kaj oni atendas nur miajn plibonigojn, tiam mi por 8-10 monatoj forĵetos tute mian medicinan praktikon kaj mi dediĉos mian tutan tempon al la ellaborado kaj elprovado de la neologismoj.

Koncerne Vian opinion pri la tiel nomataj volapükismoj mi ne tute konsentas kun Vi. Vi scias, ke en 1894 mi mem volis forĵeti ĉiujn arbitre elpensitajn vortojn, sed poste mi konvinkiĝis, ke tio ĉi estas tre granda eraro. Al la lingvistoj ĉiu arbitre elpensita vorto en la komenco estos neagrabla, sed por la estontaj uzantoj de la lingvo certa nombro da tiaj arbitraj vortoj estas absolute necesa. Mi ne povas tion ĉi priparoli pli detale, ĉar ĝi postulus tro multe da tempo, sed mi petas vin, konsiliĝu neniam kun lingvistoj, konsiliĝu nur kun personoj, kiuj havas filologian senton kaj havis multe da praktiko en Esperanto, kaj eĉ inter tiuj ĉi lastaj elektu ne tiujn, kiuj vidas en Esperanto nur malvarman provizoran komprenilon kaj profitilon, sed tiujn, kiuj sincere amas la lingvon kaj volas vidi en ĝi ion eternan, oportunan, vivan kaj vivipovan.

Se ia malfeliĉo metus finon al mia vivo, tiam publikigu tiun tabelon da neologismoj, kiujn mi siatempe sendis al Vi kaj kies kopion Vi havas. Kredu al mi, ke se Vi multe pripensos la aferon kaj se Vi ĝin juĝas ne laŭ la impreso, sed laŭ la interna valoro, Vi venos al la konvinko, ke tiu tabelo ne tre multe povas diferenci de la estonta tabelo definitiva, kiu eble estos pli granda, sed havos kaj nepre devos havi pli malpli tiun saman spiriton.

Mia rilato al Hachette estas nun jena:

a) Ĉio restis laŭ la malnova kontrakto, nur la aprobado ĉesis; sekve mi persone restas ligita, sed la afero estas libera;

b) Mi permesis (per simpla letero) al Hachette, ke li en la titolo de sia Revuo presu la vortojn “kun la konstanta kunlaborado de L. L. Zamenhof” sed mi rezervis al mi la rajton, ke en ĉiu minuto kiam mi volos, mi povos ĉesi kunlaboradi kaj postuli, ke mia nomo malaperu el la titolo de la Revuo. De lia flanko li promesis pagadi al mi po 1 franko por ĉiu mia presita linio, tute egale, ĉu ĝi estas artikolo originala aŭ tradukita. Vi vidas, ke la pagado estas sufiĉe bona; sed ho ve, mi ne povos fari el ĝi grandan uzon, ĉar mi havas tro malmulte da tempo por multe skribi. Se mi havus plenan certecon, ke mia kunlaborado estos io konstanta, tiam mi malpligrandigus miajn aliajn laborojn, por povi pli verki por la “Revuo”; sed ĉar Hachette povas en ĉiu minuto ĉesigi la eldonadon de la Revuo aŭ akceptadi de mi nur tre malmulte da materialo, tial mi ne povas riski fari ian ŝanĝon en miaj ĝisnunaj laboroj.

En la Julia (= Aŭgusta) n-ro de “L’Espérantiste”, Beaufront publikigas “pro la insistado de la sendinto”

217. Nefermitan Leteron al S-ro de Beaufront (O.V. p. 336*),

en kiu Zamenhof, sub la pseŭdonimo “Homarano” respondas al la diversaj recenzoj de Beaufront (Kp no 202* kaj 208*):

[...] Se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto vidas nur rimedon por interŝanĝi ilustritajn poŝtajn kartojn aŭ por fari bonajn negocojn, aŭ eĉ por sukcese militi inter si — ni ne mirus, sed se kontraŭ la homaranismo batalas tiaj esperantistoj, kiuj en Esperanto ĉiam vidis ideon kaj kiuj por tiu ĉi ideo multe kaj ame laboris — tio ĉi ŝajnas al ni stranga.

Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata. Unuj esperantistoj aprobas en Esperanto la internan ideon, sed aprobas ĝin nur ĝis certa grado, kaj ili timas, ke la homaranoj tiros ilin tro malproksimen; sed al tiuj ĉi personoj ni povas respondi: la homaranismo estas ja nia idealo privata, kiun ni al aliaj esperantistoj tute ne intencas altrudi. Aliaj en sia koro aprobas la ideon en la plej alta grado, sed ili timas, ke la tuteco de la ideo ne estas atingebla, ke celado tro granda povas pereigi Esperanton. Sed tiam ili devas tion ĉi diri tute malkaŝe, kaj anstataŭ ataki aŭ moki nin per “profetoj” aŭ “verdaj roboj surŝutitaj per oraj steloj”, ili devus paroli nur pri la danĝero. Tiam ni respondus al ili: ni scias tre bone, ke se ni ne estos sufiĉe singardaj, la homaranismo povos alporti malutilon al Esperanto; sed kredu al ni, ke Esperanto estas por ni ne malpli kara ol por vi, ĝi estas por ni eĉ duoble kara, ĉar ne sole ni estas varmegaj esperantistoj, sed ni ankaŭ konscias, ke kun la pereo de la ideo de lingvo internacia devus perei la homaranismo mem, kiu estas ja plene bazita sur ĝi. Tial kredu al ni, ke ni agos sufiĉe singarde [...]

[...] Se vi tamen timas, ke ni estos ne sufiĉe saĝaj kaj faros facilanimajn paŝojn, kiuj kompromitos Esperanton en la okuloj de “saĝaj” homoj, tiam en viaj manoj restas ja ĉiam tre grava defendilo — la “Deklaracio pri la Esperantismo” — kaj kun tiu ĉi Deklaracio en la mano vi povas tute klare montri al la mondo, ke la homaranismo estas afero tute privata, kiu por la tuta esperantistaro tute ne estas deviga, eĉ se la homaranismon publike propagandus la aŭtoro de Esperanto mem. Se oni riproĉos al vi, ke inter la esperantistoj troviĝas personoj, kiuj ne sole volas krei ponton inter la gentoj, sed estas eĉ tiel arogantaj, ke ili revas, ke tiu ĉi ponto iom post iom, post multaj jarcentoj, alkondukos eble al unuiĝo de la homaro — tiam respondu trankvile: ĉiu esperantisto havas la rajton havi private ideojn kaj idealojn, kiajn li volas, kaj por la frenezaj aŭ krimaj idealoj de unuj esperantistoj la aliaj ne respondas, tiel same kiel ekzemple oni ne povas kulpigi la fervojajn inĝenierojn, se troviĝas personoj, kiuj volas uzi la fervojon por iaj celoj “utopiaj”.

Tiun ĉi respondon Beaufront sekvigas per detala rebato, kaj li finas, akratone:

218.

Ho jes, mi konfesas, kaj tre sincere, ke mi ĉiam vidis kaj ankoraŭ vidas en Esperanto ideon, kaj tiun ĉi ideon mi ĉiam tre klare prezentis: [...] la ideon de lingvo internacia, ekstreme utila al la homaro por la celoj, kiujn mi ankoraŭ ripetis en la artikolo, pri kiu oni plendas. Jes, tiun ĉi ideon mi ĉiam vidis, kaj ĝi plene sufiĉis por min instigi al multaj veraj idiotaĵoj de sindonado; ĉar mi estas certa, ke ni alportas al la mondo fonton da nekalkuleblaj bonoj. Sed mi konfesos, ke mi eĉ ne divenetis, ke mi kaj ni ĉiuj estas fondintoj de nova religio [...] Mi eĉ konfesas, ke, se oni estus avertinta min pli frue — kaj pri tia grava afero oni devas averti — la Esperantismo ne havus min en siaj vicoj, kvankam mi tute ne estas hommanĝanto, nek vampiro, nek fanatikulo. Kaj la strangecon mi ne trovas sur mia flanko, sed sur la flanko de tiuj, kiuj absolute volas vidi en Esperanto alian aferon ol lingvon [...] Sed, se Esperanto estas alia afero ol lingvo, kion signifas la deklaracio pri l’ Esperantismo? Aŭ Esperanto estas nur lingvo, aŭ la deklaracio estos nur mensogo. Kaj, ĉar mi devas kredi, ke D-ro Zamenhof kaj ĉiuj subskribintoj ne mensogis, mi devas kredi, ke Esperanto estas nur lingvo [...]

Se mi ŝercis antaŭ la soleneco ridinda de afero, kiu nenion novan alportas, kaj esperas ŝanĝi la mondon, mi estas multe pli pardonebla ol la homoj, kiuj ne lasas al ĉiuj kredantoj alian elekton, ol esti hipokrituloj aŭ idiotuloj. Kiam oni insultegis (eĉ senintence), oni ne havas la rajton plendi pri ŝerceto [...]

Mi tre miras, ke oni trankviligas min per la “Deklaracio”, kiam oni diras en la letero mem, kiam oni konstante inspiras en la broŝuro, ke Esperanto estas alia afero ol lingvo [...] Kaj se la aŭtoro de Esperanto, laŭ la supozo de la nefermita letero, propagandus la Homaranismon, ĉu vere la publiko kredus al lia deklaracio pri la Esperantismo? Ne, ne, milfoje ne! Dio volu, ke neniam la faktoj pruvu, ke mi estas prava! Kaj oni ridus antaŭ mia nazo, se mi turnus al la deklaracio, post prezento de la homaranismo en la Ĝeneva* Kongreso, speciale se — per kolosa eraro — la prezentanto estus Zamenhof mem. Ha! jes, oni ridegus je mi per senfina ridado.

* Korektis Waringhien; originala teksto: Boulogne’a.

Tiu ĉi — evidente profunda — ofendo, farita de la Homaranisma afero al liaj katolikaj sentoj, por la unua fojo kontraŭstarigis Beaufront al Zamenhof en publika kaj akra opozicio. Kaj mi estus inklina vidi en ĉi tio la ĝermon de ilia estonta disiĝo, sur la lingva tereno. Jam preskaŭ ekzilita de la Pariza Grupo pro la malamo de Bourlet, izolita, kvazaŭ pario, sur la podio dum la lastjara disdonado de la premioj en Sorbonne, Beaufront baldaŭ devis senti sin ankaŭ fremda al la mistika entuziasmo de la Ĝeneva kongreso por la “Interna Ideo”. Lia ligiteco kun Esperanto fariĝis pli kaj pli maldika…

En la sama n-ro de “L’Espérantiste”, recenzo pri “Don Juan aŭ la Ŝtona Festeno”, komedio de Molière, trad. de Boirac (K.A.).

219. Letero al Javal (3.VIII.06).

Kara Sinjoro!

Mi danke ricevis Vian leteron de 29.VII. Laŭ Via konsilo mi elĵetos el mia kongresa parolo la lastan parton tuŝantan la homaranismon kaj mi parolos nur pri la interna ideo de la esperantismo, lasante al ĉiu klarigi al si la esencon de la ideo, kiel li volas.

Pri mia veno Ĝenevon mi povas diri al Vi jenon: Post la ricevo de Via letero mi tuj decidis, ke mi ne iros Ĝenevon, ĉar tia estis ankaŭ mia propra deziro, sed mi nur timis, ke per tio ĉi mi faros malagrablaĵon al la esperantistoj kaj precipe al la organizantoj de la kongreso. Kiel homo privata mi partoprenus en ĉiu kongreso kun la plej granda ĝojo, sed kiel homo oficiala mi ĉiam tre nevolonte tion ĉi faras. Ricevinte Vian leteron mi tre ĝojis, ĉar mi diris al mi, ke nun mi povas resti hejme kun pura konscienco.

Sed pripensinte bone la aferon, mi ektimis, ke mia neveno, eĉ sub la preteksto de grava malsano, farus malbonan impreson kaj tre malbonigus la humoron de la kongresanoj. Tial mi petas Vin, volu denove pripensi la aferon kaj skribi al mi Vian opinion, nome:

a) ĉu mi devas tute ne veni Ĝenevon;

b) ĉu mi devas tien veni, malfermi la kongreson kaj la sekvantan tagon tuj forveturi silente, sub la preteksto de malsaneco;

c) ĉu mi devas resti en Ĝenevo ĝis la oficiala fermo de la kongreso?

En Via konsilo volu Vin gvidi nur per la bono de la kongreso kaj de nia ideo, ĉar por mi persone, kiel mi diris al Vi, estus plej agrable, se mi partoprenus en la publika festo kiel eble plej malmulte.

Mi petis hodiaŭ generalon Sebert, ke li sendu al mi la manuskripton de mia parolo, por ke mi povu fari en ĝi la necesajn ŝanĝojn laŭ lia kaj Via konsilo. Eble Vi volos ankoraŭ unu fojon lasi legi al Vi mian parolon kaj signi en ĝi per krajono tiujn lokojn, kiujn Vi konsilas ŝanĝi aŭ forigi? Aŭ eble Vi konsilas, ke mi elektu tute alian temon por mia parolo?

La 14. de Aŭgusto, Zamenhof veturis al la germana banurbo Reinerz, por tie kuraci sin antaŭ la kongreso.

220. Letero al Javal (15.VIII.06).

Bad Reinerz, Villa Metropole.

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian telegramon kaj mi rapidas respondi al Vi pri la kaŭzo de mia ĝisnuna silentado.

Mi ricevis siatempe Vian leteron de 4.VIII, sed ĉar ĝi estis jam respondita per mia letero de 3.VIII, tial mi havis nenion por respondi. Poste mi ricevis Vian leteron de 8.VIII, kiun mi tamen ne povis tuj respondi, ĉar en la daŭro de kelka tempo mi multe ŝanceliĝadis, mi ne sciis, kion decidi, kaj tial mi ne povis skribi al Vi, antaŭ ol mi prenis ian decidon pri mia estonta agado. Por elekti ian decidon, mi atendis ankaŭ la respondon de generalo Sebert, kiun mi ricevis nur hieraŭ.

Mi skribis jam al Vi, ke mi persone tre nevolonte veturas Ĝenevon. Se la komitato de organizado trovus, ke la bono de Esperanto postulas, ke mi ne venu Ĝenevon, mi akceptus tion ĉi kun tre granda plezuro. Sed kvankam generalo Sebert ne donas al mi ian konsilon pozitivan, mi tamen el lia letero komprenas, ke mi povas resti hejme nur en tia okazo, se tion ĉi nepre postulas mia sano. Pripensinte la aferon pli multe, mi venis al la konkludo, ke mia forestado farus en la kongreso tre malbonan impreson. Oni suspektos ian kaŝitan kaŭzon, eble malpacon inter mi kaj la organizantoj; oni suspektos, ke mi ne havas sufiĉe da kuraĝo por defendi publike miajn ideojn, ke mi forkuras de la kampo de batalado. Kaj eĉ tiuj personoj, kiuj nenion suspektos kaj kredos, ke mi estas malsana, eĉ tiuj personoj sentos, ke okazis io neagrabla, ilia entuziasmo malaperos kaj kun ĝi malaperos ankaŭ la tuta efiko de la kongreso. Tial mi decidis, ke almenaŭ en tiu ĉi jaro mi nepre devas veni al la kongreso.

Vi povas tamen esti trankvila. Mi faros en Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun Vi kaj kun la komitato de organizado.

Mia persona opinio koncerne la duan parton de mia parolo estas simila al la Via, t.e. mi opinias, ke mi ne devus ĝin forigi, sed montri min tute malkaŝe tia, kia mi estas, por meti finon al ĉiuj malĝustaj famoj. Ŝajnas al mi, ke tia malkaŝa eliro alportus al Esperanto pli da bono ol da malbono, tiom pli, ke mi anoncus tute klare, ke la homaranismo prezentas mian dogmaron pure personan, ke mi ĝin al neniu altrudas, ke mi eĉ tute ne havis la intencon paroli pri ĝi publike, sed mi decidis tion ĉi nur en la lasta minuto, por meti finon al diversaj malĝustaj famoj.

Por ankoraŭ pli trankviligi la aŭskultantojn, laŭ mia opinio estus utile ankoraŭ fari jenon:

a) mallongigi aŭ iom ŝanĝi la lastan paĝon de mia parolo (t.e. tiun paĝon, kiu sekvas post la Deklaracio) kaj simple nur akcenti, ke ĉiu havas plenan rajton klarigi al si la internan ideon de la esperantismo tiel, kiel li volas, aŭ eĉ vidi en Esperanto nenian ideon;

b) en la malgranda antaŭklarigo al la Deklaracio atentigi, ke la homaranismo havas nenian intencon postuli, ke homo forĵetu sian lingvon aŭ religion, sed ke ĝi celas nur rilaton intergentajn; sekve almenaŭ en la nuna tempo la homaranismo celas nur tiujn landojn, en kiuj loĝas diversaj gentoj kaj en kiuj la dogmoj de la homaranismo protestas kontraŭ perforta altrudado; sed en tiuj okcidenteŭropaj landoj, en kiuj la loĝantoj memvole uzas ĉiuj la saman lingvon, la homaranismo enportus nenian ŝanĝon en la ĝisnunan vivon kaj lingvajn rilatojn eĉ en tiu okazo, se ĉiuj loĝantoj tie fariĝus homaranoj.

Tia estas mia persona opinio pri la lasta parto de mia parolo; sed se la komitato de organizado restos ĉe tia opinio, ke la legado de la dua parto de mia parolo povas esti malutila, tiam mi senproteste ĝin forigos. En tia okazo mi en Ĝenevo tute silentos pri la homaranismo; kaj al ĉiuj demandoj de esperantistoj aŭ ĵurnalistoj pri mia rilato al la homaranismo mi respondados mallonge, ke pri tiu ĉi temo mi ne volas nun paroli eĉ unu vorton, sed publikigos artikolon pri tiu ĉi temo post 2-3 monatoj. Tiamaniere devas malaperi Via timo, ke mia veno Ĝenevon povas fariĝi danĝera.

Kun plezuro mi legis pri Via parolo en Angers. La gazetan eltranĉon mi hodiaŭ resendis al Vi.

Vian proponon presigi mian parolon antaŭe, por disdoni ĝin al la kongresanoj, mi bedaŭrinde ne povas akcepti, ĉar mi jam promesis la manuskripton por la “Revuo” de Hachette kaj la firmo certe protestus, se mi publikigus mian parolon en alia maniero.

221. Letero al Sebert (16.VIII.06).

Bad Reinerz, Villa Metropole.

Kara Sinjoro!

Mi danke ricevis returne mian manuskripton kun Viaj rimarkoj kaj antaŭhieraŭ ankaŭ Vian leteron de 12.VIII. Ĉar mi timas, ke mia neveno Ĝenevon povus elvoki suspektojn pri ia malpaco inter mi kaj la organizantoj de la kongreso aŭ iajn aliajn suspektojn, tial mi decidis veni Ĝenevon.

En mia kongresa parolo mi volonte faros tiujn ŝanĝojn, kiujn Vi konsilis al mi. Koncerne la duan parton de mia parolo, mi persone opinias, ke ĝi eble ne estus danĝera, sed kontraŭe ĝi metus finon al diversaj malĝustaj famoj, tiom pli ke mi ja akcentos tute klare, ke la homaranismo estas mia principaro tute privata, sed pri kiu mi eĉ neniam havis intencon paroli publike, se diversaj malĝustaj famoj ne devigus min ŝanĝi mian intencon en la lasta momento antaŭ la kongreso.

Tamen, kiel mi jam skribis al Vi, se Vi trovas, ke tuŝi la homaranismon estus nebone, mi forigos la duan parton de mia parolo, kaj mi en Ĝenevo tute ne parolos pri la homaranismo.

Mi tre bedaŭras, ke la Loka Organiza Komitato renkontis diversajn malfacilaĵojn; mi tamen esperas, ke ĉio aranĝiĝos bone. Por ĉiuj aranĝoj, kiujn Vi faros, mi jam antaŭe donas mian plenan aprobon, ĉar mi ja scias, ke en aferoj de kongresoj Vi estas multe pli sperta ol mi.

Mi venos Ĝenevon la 26-an de Aŭgusto; sekve se estos necese ion priparoli, ni havos ankoraŭ sufiĉe da tempo antaŭ la kongreso. Kiam Vi luos por mi ĉambron, volu afable sciigi al mi la nomon de la hotelo, por ke mi sciu, kien mi devas veni de la stacidomo (ĝis la 23-a mi restos en Reinerz; por la 24-a de Aŭgusto Vi povas skribi al mi sub la adreso: “Esperantista Grupo Frankfurta, Wöhlerstrasse 14, Frankfurt a. Main”).

Presigi mian kongresan parolon por disdoni ĝin en la salono, estas ne eble, ĉar mi jam promesis mian manuskripton por la nova “Revuo” de Hachette kaj la firmo certe ne permesos ke mia parolo estus publikigita en alia maniero antaŭ ol ĝi aperos en la “Revuo”.

222. Letero de Javal al Zamenhof (19.VIII.06). El la franca.

[...] Vi povas esti certa, ke la ĵurnalistoj, kion ajn vi faros, parolos pri la Homaranismo por amuzi la publikon, ridindigante vin kaj Esperanton. Se vi rifuzos paroli, ili paroligos Beaufront kaj ĝenerale ĉiujn, kiuj deziras reliefigi sin. Tiu ulo min vizitis hodiaŭ, kaj mi opinias, ke li metis insidon al vi, parolante pri la Homaranismo en sia “L’Espérantiste”, por alkonduki vin al respondo. Lia agmaniero ŝajnas al mi perfida [...]

223. Letero al Javal (20.VIII.06).

Bad Reinerz, Villa Métropole.

Kara Sinjoro!

Hieraŭ vespere mi ricevis Vian telegramon, kiu min tute konfuzis. Nun mi absolute ne scias, kiel agi.

De unu flanko mi komprenas tre bone, ke, se Vi tiel obstine restas ĉe Via opinio kaj ĉiam konsilas al mi ne veturi, Vi sendube havas por tio ĉi iajn gravajn kaŭzojn. Mi supozas, ke ekzistas kelkaj cirkonstancoj, kiujn mi, kiel persono interesita, ne rimarkas, sed kiujn Vi, kiel staranta flanke, vidas klare. Mi supozas ankaŭ, ke en la mondo esperantista ekzistas kelkaj fluoj aŭ intencoj, kiujn mi, kiel tute izolita, ne scias, sed kiujn Vi, komunikiĝanta kun multaj personoj, bone vidas. Tial mi tre volonte dezirus plenumi Vian konsilon kaj resti hejme.

Sed de la dua flanko mi, tute ne komprenante ĝis nun la kaŭzojn, kiuj kreis Vian opinion, vidas nur tro klare la grandan skandalon, kiun povus kaŭzi mia neveno Ĝenevon, tiom pli ke en la daŭro de tuta jaro oni bedaŭrinde anoncadis, ke la kongreso estos sub mia prezidado. Oni diros kredeble, ke mi ne venis pro la homaranismo, ke mi min kaŝas, ke mi ne sole ne havas la kuraĝon defendi miajn ideojn publike, sed mi post la publikigo de la homaranismo ne kuraĝas eĉ montri min al la mondo.

La afero estas ankoraŭ tiom pli malagrabla, ke ne veturante Ĝenevon, mi ne devus veturi ankaŭ Frankfurton kaj Berlinon; dume en Frankfurto oni jam de longe faras preparojn por publika kunveno okaze de mia veno, kaj en Berlino atendas min la redaktoro de la tre grava gazeto “Lokal-Anzeiger”, kiu promesis fari kelkan movon esperantistan en la germanaj gazetoj okaze de mia traveturo per Berlino al Ĝenevo.

La situacio sekve estas nun jena: la utilon, kiu venus de mia neveturado, mi ĝis nun ankoraŭ ne bone komprenas; dume la grandan malutilon kaj diversajn malagrablaĵojn, kiujn donus mia neveturado, mi vidas tro bone; tial mi dume, ĝis ricevo de pli detala klarigo de Vi, decidis prepariĝi al la vojaĝo. Sed en la okazo, se Via opinio ĝis nun ne ŝanĝiĝis kaj se Via konsilo resti hejme estas bazita sur iaj gravaj cirkonstancoj, kiujn mi en mia plena izoliteco ne scias aŭ ne komprenas — tiam mi petas volu telegrafi al mi “necese resti” — kaj tiam mi blinde plenumos Vian konsilon kaj mi restos hejme.

Mi intencas elveturi el Reinerz ĵaŭdon, la 23-an de Aŭgusto, je la sesa horo matene; sekve se Vi ne povos telegrafi ĝis merkredo vespere, tiam telegrafu Frankfurton sub la adreso “Barthel, Wohlerstrasse 14” — kaj tiam mi tuj el Frankfurto sub ia konvena preteksto reveturos Reinerzon. Por ke la Frankfurtanoj ne komprenu — volu tiam telegrafi simple la vortojn “Kiel fartas?”. Tiam mi komprenos, ke mi devas reveturi hejmen kaj al la Frankfurtanoj mi klarigos, ke Via telegramo estas kaŭzita de la nebona stato de mia sano. Tiam mi donos la manuskripton de mia parolo en fermita koverto al la Frankfurtanoj, por ke ili transdonu ĝin al generalo Sebert kaj Vi povos tiam laŭ Via reciproka konsiliĝo kaj bontrovo legi mian parolon al la kongreso aŭ ne legi.

224. Letero de Javal al Zamenhof (22.VIII.06). El la franca.

La du kaŭzoj, kial Javal insistis por neveno de Zamenhof al Ĝenevo estis, laŭ tiu letero:

1) Estas neprobable, ke iaj personoj ne profitos vian ĉeeston por bruadi pri homaranismo. Des pli, ke vi mem, pro indeco, devos pri ĝi paroli, kaj tio tre malutilos al vi ĉe la registaro de mia lando. Tiuj, kiuj malsekretigis tiun aferon, scias tion tiel bone, kiel mi, kaj ili uzas tiun okazon por malpliigi vian gravecon. Ekzistas homoj, kiuj volus fari Esperanton sia propra posedaĵo [...]

2) Verŝajne ne estos facile malhelpi la voĉdonon de io analoga al la kvina paragrafo en la Deklaracio, kiun vi alportis en Bulonjo, kaj kiun vi forigis ĉe nia insisto. Nu, tiaspeca paragrafo estus preskaŭ nevenkebla obstaklo por la traktadoj kun la registaro [...]

Inter la 28. Aŭgusto kaj la 1. Septembro okazis en Ĝenevo la Dua Kongreso. Ĉeestis Beaufront, Bourlet, Cart, Javal, Sebert k.a.

La 28. vespere Zamenhof faras, en la Victoria Hall, sian

225. Parolon antaŭ la Dua Kongreso (O.V. p. 368*),

el kiu, laŭ la konsilo de Sebert, li eliminis ĉion rilatan al la Homaranismo, konservante nur predikon pri la “Interna Ideo”.

Efektive Sebert dividis la antaŭtimojn de Javal, kaj ili estis konvinkitaj, ke Beaufront venis al la Kongreso kun la intenco estigi skandalan opozicion al la Homaranismo, kaj ĉe tiu okazo devigi Zamenhof forlasi la gvidadon de la movado, por ke li mem ĝin poste ekkaptu. Ĉu tia estis reale la plano de Beaufront, estas malfacile diri: ni vidis ja (Kp no 218*), ke la publikigo de la Homaranismo profunde vundis lin, kaj eble jam li projektis ian manovron analogan al tiu, kiun li plenumos la sekvantan jaron. Aliflanke la malkaŝa alfrontado, kiun postulus tia plano, malmulte kongruas kun la karaktero de Beaufront, kiu ĉiam preferis la kulisajn manovrojn.

Kiel ajn la afero estas, Sebert volis tuj malhelpi la eblojn de agitado, proponante kaj voĉdonigante al la Kongreso la

226. Deklaracion pri la neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto.

La Komitato elektita en Boulogne por organizi la duan Kongreson zorgis, de la komenco, por ke tiu kongreso estu malfermata al ĉiuj personoj, kiuj povas esti nomataj Esperantistoj, laŭ la Deklaracio de Boulogne pri la esenco kaj neŭtraleco de Esperanto, t.e. al “ĉiuj personoj, kiuj scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo ili ĝin uzas”.

Aliparte, certe estas, ke la ĝenerala alpreno de helpa lingvo internacia havos, eble nur post longa tempo, gravajn kaj tre fruktoportajn konsekvencojn por la vivo de la popoloj, en la politika, religia kaj sociala kampoj.

Tiu vero inspiris de l’ komenco nian majstron, D-ron Zamenhof, kaj ĉiam subtenis lin dum la malfacilaj bataladoj kaj oferoj, el kiuj konsistis lia tuta ĝisnuna vivo. Tiun saman ideon li prezentis al la mondo en la famaj poezioj, kiujn ĉiu esperantisto konas kaj admiras.

Sed certe estas ankaŭ, ke tiuj konsekvencoj estas atingeblaj nur per grandaj aliformigoj de la nunaj institucioj kaj moroj. Pri tiaj ŝanĝoj, oni povas opinii tre diversmaniere, kaj ilia nuntempa esploro povus do naski nedezirindajn diskutojn kaj malkonsentojn inter la esperantistoj, kies ĉefa bezono estas unueco, por la venko de ilia kara lingvo.

Pro tio, la organizintoj de tiu ĉi Kongreso, konsiderante, ke ĝia programo ne devas permesi la diskuton de politikaj, religiaj kaj socialaj demandoj, konigis tiun kondiĉon, laŭ la peto de D-ro Zamenhof mem, al ĉiuj personoj, kiuj petis klarigon en tiu rilato [...] La Prezidanto devos nepre rifuzi la parolon al ĉiuj, kiuj deziras trakti la pli supre aluditajn temojn, kaj haltigi la oratorojn, kiuj enirus unu el tiuj ne permesitaj kampoj.

Tamen, por ebligi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ alia el tiuj demandoj, ilin priparoli inter si en privataj kunsidoj, la Komitato zorgis, por ke ili povu disponi ĉambrojn, kien ili kunvenos laŭ deziro. La kunvenaj lokoj kaj horoj, elektitaj de ĉiu tiel formiĝinta grupo, estos oficiale sciigataj.

Dank’ al tiu lerta organizo, povis kunekzisti en la Kongreso kunsidoj de katolikoj, framasonoj, pacifistoj k.t.p., sen ia kolizio, kaj meze de tiu multkolora fak-elflorado, la afero pri Homaranismo kviete duonombriĝis…

En la laborkunsidoj, la 18 diversaj projektoj pri la “Ĝenerala Organizo de la Esperantista Movado” estis rezervitaj “por la okazo, se iam kongreso volos ilin uzi”; la “Provizora Organiza Komitato” fariĝis “Konstanta Kongresa Komitato” (la K.K.K.), kiu konsistis el: 1. Internacia Organiza Komitato, elektita de la Kongreso, sub la prezidanteco de Sebert; 2. Sekretariejo (= C.O.), sub la gvidado de Chavet; 3. Loka Organiza Komitato, elektota de la invitanta nacia asocio. En praktiko, la K.K.K. kaj la C.O. restos en la manoj de Sebert. La “Provizora Lingva Komitato” fariĝis ankaŭ definitiva, laŭ jena protokolo:

227.

S-ro Boirac rimarkigas, ke la L.K. estas nur provizore elektita de D-ro Zamenhof por unu jaro, kaj li transdonas la povojn de tiu Komitato al D-ro Zamenhof.

D-ro Zamenhof petas de la L.K., ke ĝi restu, kia ĝi estas, kiel definitiva Komitato, kaj ke la Prezidanto konservu sian postenon.”

Boirac, iom antaŭe, difinis la rolon de la L.K. jene, laŭ la raporto de “Lingvo Internacia” de la 15.X.06:

228.

Sian tutan povon la L.K. ricevis de la manoj de D-ro Zamenhof mem: ĝi do tute ne leĝdonas, sed nur prezentas sian opinion al la Majstro, kiu sola decidas. Kion “L’Espérantiste” resumas jene: Cetere estas formale dirite, ke la direktado kaj la fina decido restos en la povo de l’ doktoro.

La demando pri la supersignoj estis kvazaŭ enterigita, en la laborkunsidoj — la raporto komisiita al Javal eĉ ne estis diskutita. Sed, en privataj konversacioj, Javal kaj Majoro Lemaire fortege insistis ĉe Zamenhof, ke li decidu mem la aferon sen konsulto de la L.K. Javal longe argumentis, ke laŭ lia propra sperto (Kp no 185*) neniam oficiala kunsidantaro akceptas unu reformon, kia ajn simpla kaj dezirinda ĝi estas: la sola rimedo estas adoptigi ĝin en la praktiko aŭ trudi ĝin de ekstere. Tia estis la maniero, kiel Javal sukcesis normigi la unuojn por mezurado de la miopeco. Tiel ankaŭ devus agadi Zamenhof. Tiu ĉi, post longaj diskutoj, fine promesis esplori la demandon pri reformoj, kaj decidi mem, sen ies konsulto. Javal, siaflanke, promesis gravan monan subtenon, kiu certigus definitive al Zamenhof sekuran vivon kaj permesus al li liberigi sin je la regado kaj pretendoj de Hachette.

En la ferma kunsido, la 1. Septembro, okazas kurioza sceno. Beaufront sin levas, kaj rakontas, ke la hieraŭon li vizitis la gloran filozofon Naville. “L’Espérantiste” daŭrigas jene:

229.

“Mi portis al li la saluton de nia kara Majstro, la saluton [...] de vi ĉiuj. Li ripetis al mi [...] sian admiron por la verko de doktoro Zamenhof, sian simpation por ni ĉiuj; poste, komisiante al mi sian saluton, li diris tiujn ĉi vortojn, en la momento de mia foriro: “Nun ni frate interkisu nin!” kaj li samtempe min kisis dufoje. Ĉar mi ne povas konservi por mi sola tiun duoblan kison, mi tre respekte petas nian karan Majstron permesi, ke mi transdonu ĝin al li kaj per li al la tuta Esperantistaro.”

Tiam la doktoro kaj S-ro de Beaufront sin interkisas kelkajn fojojn kaj interpremas longe, en nedireblaj aplaŭdado kaj aklamado.

Kelkajn tagojn poste, Naville protestis al svisaj amikoj, ke neniam li kisis Beaufront, nek iam havis pri tio plej malgrandan deziron…

La 1. Septembro aperas la unua n-ro de “La Revuo” kun la subtitolo “Internacia Monata Literatura Gazeto, kun la konstanta kunlaborado de D-ro L. L. Zamenhof”. Bourlet estas la gvidanto, Hachette la eldonisto. De tiam, Zamenhof publikigos ĉiumonate en tiu Revuo siajn famajn tradukojn, kiuj liveris al la lingvo plej nekontesteblan kaj neŝanceleblan bazon. Estas juste memori, ke, sen Bourlet, Zamenhof neniam havus la okazon ilin verki kaj publikigi.

Por konfirmi sian parolan promeson pri monhelpo, Javal, tuj post la Kongreso, sendas al Zamenhof jenan leteron:

230. Letero de Javal al Zamenhof (7.IX.06). El la franca.

Mia kara Kunfrato,

Por certigi la plenumon de mia promeso, en la okazo se mi baldaŭ mortus, mi donis al Lemaire, antaŭ lia foriro de ĉi tie, unu leteron, kies kopion mi sendas al vi ĉi-sube. Pardonu, se mi tiele interrompas vian kuracadon en Reinerz, kaj prezentu al S-rino miajn korajn salutojn. Dr. Javal.

Ĝenevo, la 5-an de Septembro 1906.

Mia kara Majoro Lemaire,

Dezirante doni al D-ro Zamenhof la eblon enkonduki en sian lingvon la modifojn, kiujn li opinios necesaj por faciligi ties eklernon kiel al niaj samtempuloj, tiel al la estontaj generacioj, mi malfermas al vi krediton de [...] mil frankoj, kiujn mi spezos al vi, en sinsekvaj partopagoj, laŭ la bezonoj.

Kvankam en mia opinio, la esenca afero estus kiel eble plej ĝenerale malaperigi la artefaritajn vortojn, kies eksceso pereigis Volapükon, mi tute konfidas al Zamenhof, promesante akcepti bona ĉion, kion li decidos, ne preterkonsiderante siajn proprajn deklarojn de 1898, nome tiujn reproduktitajn fine de la aŭtografia broŝuro “Pri Reformoj”.

Estas konsentite, ke D-ro Zamenhof veturos Bruselon la venontan 15. de Oktobro, preparinte la grandajn liniojn de sia verko, kaj nome la alfabeton, por tie interkonsenti kun ni, kaj ke la definitivaj rezultoj estos liveritaj al la publiko plej malfrue la unuan de Aprilo 1907.

Por kvitanco, mi petas vin, kara Majoro, simple skribi sur la jena folio la sumojn ricevitajn de vi.

D-ro Javal.

En la franca kopio, la cifero estas nemontrita; aliaj dokumentoj parolas pri sumo de 250 mil frankoj. La aluditajn deklarojn de 1898 (efektive 1894) vidu sub no 193*.

231. Letero de Javal al Zamenhof (12.IX.06). El la franca.

[...] Mi ĉiam plu ĝojas de la decido, kiun vi faris, kaj mi opinias, same kiel vi, ke vi ne bezonas konsulti la esperantistojn [...]

232. Letero al Javal (15.IX.06).

Kara Sinjoro!

Antaŭhieraŭ mi revenis Varsovion kaj trovis tie ĉi grandegan amason da leteroj (pli ol 500); ĉar mi devas ĉiujn tralegi kaj multajn eĉ respondi almenaŭ per kelkaj vortoj, tial mi povos komenci mian promesitan laboron ne pli frue ol post 4-5 tagoj. Estu tamen tute trankvila, mi plenumos akurate mian promeson kaj al la 15-a de Oktobro mi venos Bruselon kun preta teoria projekto de plibonigoj.

Ĉu mi povos akcepti la grandaniman proponon de Vi kaj de komandanto Lemaire — tion ĉi mi ĝis nun ankoraŭ ne decidis, ĉar mi tre timas, ke tiam mi perdos tion, kio estas por mi la plej kara kaj plej necesa — mian moralan sendependecon. Definitivan respondon mi donos al Vi nur en Bruselo, kiam mi vidos, kiel plaĉas al Vi mia projekto kaj miaj planoj por la estonteco. Sed se mi decidos forĵeti mian medicinan praktikon, kiun mi tiel malfacile ellaboradis en la daŭro de dudek jaroj, kiu estas la tuta espero de mia edzino kaj infanoj kaj kiu unu fojon forĵetita jam neniam pli revenos — mi kompreneble povas tion ĉi fari nur en tia okazo, se mi havos plenan garantion, ke la nova tero sub miaj piedoj estas tute fortika kaj sendependa. Bedaŭrinde el Via letero de 7.IX, kiun mi ricevis en Reinerz, mi tion ĉi ne vidas; ĉar Via letero malfermas krediton al s-ro Lemaire, sed donas nenian garantion al mi; kaj se ekzemple mi morgaŭ ĉesos plaĉi al s-ro Lemaire, aŭ li mortos aŭ forveturos Afrikon, tiam mi restos kun mia familio en la aero. Cetere pri ĉio tio ĉi ni parolos ankoraŭ en Bruselo. Nun mi povas nur diri jenon: ĉu mi akceptos Vian proponon aŭ ne akceptos — en ĉiu okazo mi tre alte ŝatas kaj neniam forgesos la noblan grandanimecon de Vi kaj de komandanto Lemaire; sed forĵeti mian medicinan praktikon, kiu nun donas al mi panon tute sufiĉan, sendependan, garantiitan kaj honoran, kaj akcepti anstataŭ ĝi ion alian mi povos nur en tia okazo, se tiu ĉi alia garantios al mi ankaŭ panon sendependan kaj honoran, ne havos karakteron de almozo kaj neniam devigos min agi kontraŭ miaj personaj konvinkoj kaj fari en Esperanto ion, kion mi persone opinias malbona por Esperanto.

Kun kora saluto.

P.-S. — Ĉar mi ne scias ankoraŭ, kiel longe mi devos resti en Bruselo, tial mi konsilas al Vi ne lui por mi ian loĝejon; veninte Bruselon, mi simple prenos por mi malgrandan ĉambron en ia hotelo.

(Majoro Lemaire estis je la servo de la tiam sendependa ŝtato Kongolando.)

En Oktobro 1906 aperas la unua n-ro de “Paris-Esperanto”, gazeto de la Pariza Grupo, sub la kontrolo de Bourlet, kiu uzados ĝin por siaj polemikoj kontraŭ Beaufront.

233. Letero al Javal (3.X.06).

Kara Sinjoro,

Mi ricevis Vian leteron de 26.IX. Mi nun laboras diligente pri la plibonigoj, mi komparas ĉiujn ideojn, kiujn mi havis pri tio ĉi en diversaj tempoj, ĉiujn opiniojn, kiujn mi aŭdis aŭ legis, kaj mi ĉion denove esploras. La 15-an de Oktobro mi akurate venos Bruselon kaj tiam mi detale parolos pri ĉio. Tiam mi prezentos al Vi tiujn plibonigojn, kiujn mi proponas fari. Vi diros al mi Vian opinion, Viajn proponatajn aldonojn, ŝanĝojn, k.t.p. kaj mi respondos al Vi, ĉu mi povas ilin akcepti aŭ ne.

Pri Via propono rilatanta mian personon ni parolos nur poste, ne pli frue ol tiam, kiam estos tute finitaj niaj interparoloj pri la plibonigoj, ĉar la akceptebleco aŭ neakceptebleco de Via nobla propono plene dependos de tio, ĉu ni povos veni al reciproka interkonsento pri la formo kaj kvanto de la plibonigoj. Se post kvin aŭ ses tagoj de priparolado ni venos al reciproka interkonsento pri la plibonigoj, tiam — nur tiam — ni povos komenci la priparoladon de la aranĝo persona.

Zamenhof veturis Bruselon la 15. Oktobro, kaj tie diskutis la aferon kun Lemaire; Javal, malsana, ne povis veni. Tial Zamenhof veturis Parizon, kie li restadis, inkognite, de la 17. ĝis la 23. Oktobro, kaj diskutis, krom kun Javal, kun du interlingvistoj, Miguel de Torro kaj Blondel (Kp no 71*).

Zamenhof ne povis interkonsenti kun Javal pri la farendaj reformoj — el du kaŭzoj: unue, ili ne rigardis la problemon el la sama vidpunkto. Zamenhof konsideris antaŭ ĉio Esperanton, kiel ekzistantan lingvon, kaj esploris de interne, kiaj simpligoj povus esti oportunaj por ĝiaj uzantoj. Javal konsideris Esperanton, kiel projekton de lingvo, kaj esploris de ekstere, kiaj ŝanĝoj povus igi ĝin pli simpatia al romidaj lingvistoj aŭ kleruloj. Due, Zamenhof volis antaŭ ĉio gardi la kontinuecon de la lingvo, dum Javal opiniis, ke rompo de kontinueco neniel gravas ĉe tiel juna lingvo kaj por tia celo, kiel atingo de oficialiĝo. Javal jam havis pri tiuj du punktoj la pensmanieron de la Delegacio. La pozicio de Zamenhof estis evidente la plej saĝa, kaj tial oni povas demandi sin, kial li ne simple kaj absolute rifuzis paroli pri ŝanĝoj; sed li ĉiam estis tro impresema al la amikaj insistoj, kaj tro naive kredema al la eblo kontentigi, kiel ni diras france, “ĉiujn pasantojn kaj ankaŭ sian patron”.

Komprenante, ke li ne altiros Zamenhof al tiaj reformoj, kiajn li deziras, Javal proponas iniciate provi mem novan ortografion sen supersignoj (u anst. ŭ, ch anst. ĉ, sh anst. ŝ, dj anst. ĝ, j anst. ĵ, y anst. j, ts anst. c antaŭ a, o, u): Zamenhof promesis, ke li ne protestos, se Javal publikigos tian provon.

234. Poŝtkarto al Javal (25.X.06).

Kara Sinjoro,

Antaŭhieraŭ posttagmeze mi elveturis el Bruselo, kaj hodiaŭ matene mi feliĉe venis Varsovion. Mi petas Vin, volu sciigi min pri la stato de Via sano.

Couturat, siaflanke, ellaboris unu sistemon de reformoj, kiu estas la unua ĝermo de la estonta Ido (Kp sub no 156*). Li komunikis sian projekton al Zamenhof, kiu respondas:

235. Letero al Couturat (9.XI.06).

Kara Sinjoro!

Kun danko mi ricevis Vian leteron de 4.XI kaj ankaŭ la kolekton de gazetaj eltranĉoj; tiujn ĉi lastajn mi legis kaj hodiaŭ mi kun danko sendas ilin al vi returne. La ideo de S-ro James M. Dow estis tre bona.

Estas tute sendube, ke ni devos ankoraŭ batali tre longe kaj tre malfacile; sed tiu ĉi batalado min tute ne timigas, ĉar mi estas tute konvinkita, ke pli aŭ malpli frue nia ideo devos nepre venki. Ĉu la estonta lingvo interpopola estos Esperanto aŭ ia alia lingvo — sed pli aŭ malpli frue ia neŭtrala lingvo nepre estos akceptita, ĉar esti alie ne povas.

Vi scias, ke la ideon de la “Delegacio” mi ĉiam plene aprobis kaj mi plej kore deziras al ĝi plenan sukceson. Sed bedaŭrinde mi mem devas teni min tute flanke de ĝi, ĉar alie oni dirus, ke mi laŭdas la Delegacion nur tial, ke mi esperas, ke per ĝi venkos Esperanto! Publike paroli pri tio ĉi mi ne povas, sed private mi ĉiam al ĉiu rekomendas la Delegacion kiom mi povas. En la unua teksto de mia Bulonja Deklaracio estis dirite, ke “la esperantistoj laboras por Esperanto nur provizore ĝis la tempo, kiam ia aŭtoritata internacia kongreso faros la definitivan elekton de ia lingvo internacia, kaj tiam la esperantistoj promesas aliĝi sendispute al tiu lingvo, kiun la dirita kongreso elektos”. Sed bedaŭrinde la esperantistoj devigis min elĵeti tiun punkton el mia Deklaracio.

Sed kvankam mi plene aprobas la ideon de la Delegacio kaj mi opinias, ke la plej bone estus, se nia ideo venkus per la vojo de la Delegacio, mi tamen devas sincere konfesi al vi, ke mi ne havas grandan esperon pri tio ĉi. Jam de longe mi konvinkiĝis, ke la mondo kliniĝas nur antaŭ la forto de plenumitaj faktoj. Kiom ajn multe ni parolados pri la neceseco de lingvo internacia, la mondo ĉiam restos skeptika, la ŝovinistoj ĉiam batalos kontraŭ ni kaj la scienculoj ĉiam aŭ volos plaĉi al la ŝovinista amaso, aŭ ili fiere diros, ke la afero estas tro malmulte “scienca” por ili! Nenia plej prudenta admonado konvinkos la mondon — ĝin konvinkos nur la forto kaj faktoj.

Tamen mi ripetas, ke, se, malgraŭ miaj antaŭvidoj, la Delegacio sukcesos atingi, ke la mondo scienca faru ian elekton, la meritoj de la Delegacio estos tre kaj tre grandaj. Sed se mi eĉ estas iom pesimista pri la sukceso de la Delegacio, mi tamen eĉ unu minuton ne dubas pri la granda graveco de la Delegacio, precipe pri la utilega kaj mirinde bonege prilaborita libro de Vi kaj de S-ro Leau.

10.XI. Ĵus mi ricevis Vian grandan leteron pri plibonigoj. Mi dankas Vin kore, ĉar ĝi estos por mi tre utila. Mi nun preparas projekton de plibonigoj “sen rompado”; Via letero venis tre ĝustatempe, mi esploros ĝin atente kaj mi kun danko penos fari el ĝi uzon kiom mi povos.

Ankaŭ Michaux zorgis pri plibonigoj — en la direkto de tio, kio fariĝos poste lia latinoida projekto “Romanal”.

236. Letero al Michaux (18.XI.06).

Kara Sinjoro!

Mi danke ricevis Vian leteron pri la plibonigoj. Mi efektive preparas nun projekton de kelkaj plibonigoj — sen rompado, kaj tiun ĉi projekton mi intencas post kelke da semajnoj dissendi al la membroj de la Lingva Komitato. Kompreneble la projekto estos publikigota ne anonime, sed portos mian nomon malkaŝe. Mi esperas, ke ĝi metos finon al ĉiuj reformaj provoj de senpacienculoj.

Pri miaj versoj sur la poŝta karto, ŝajnas al mi, ke la esprimo “ne unu miljaro” povus resti, ĉar ĝi ja estas tute ĝusta. “Ne unu” logike ja signifas “ia alia nombro” (t.e. du, tri, kvar aŭ kia ajn alia nombro). Sed se Vi pensas, ke tro multaj personoj povas kompreni “ne unu” en la neĝusta senco de “ ne unu”, kaj Vi deziras, ke mi ŝanĝu la verson, Vi povas en la nova eldono presigi “miljar’ post miljaro”. Por tiu ĉi celo mi almetas tie ĉi du kopiojn de tiuj reskribitaj versoj.

Eble Vi preferas, ke mi donu versojn kun tute alia teksto? Tiam sciigu min, kaj mi ĝin volonte faros.

Al Sinjorino Michaux kaj al Via tuta estimata familio korajn salutojn de mia edzino kaj de mi.

La aluditaj versoj troviĝas sur ilustrita poŝtkarto (Kp. no 188*), prezentanta Zamenhof starantan apud Michaux sidanta sur benko, kun tiu ĉi surskribo:

Kion disigis ne unu miljaro,
Tion kunigis Bulonjo ĉe l’ Maro.

L. Zamenhof.
237. Letero de Javal al Zamenhof (20.XI.06). El la franca.

Mi sendas al vi ĵurnal-artikolon, en kiu Lemaire uzas la novan ortografion, kaj Michaux, Gasse kaj Moch tuj faros same [...] Kio igis la aferon tre malfacila, estas, ke mi ne povis diri al Michaux nek al Gasse (kiu estas intime ligita kun Beaufront), ke mi havas vian promeson ne protesti kontraŭ tiu farmaniero.

En la komenco mi havis plej grandajn dubojn, sed mi komencas trankviliĝi. Boirac kaj Cart formale promesis al mi ne protesti. Min vizitis Beaufront kaj Bourlet, kaj mi nenion diris al ili, sed mi esperas tiamaniere manovri, ke mi atingos ilian prisilenton.

Alia afero. De Saussure konsentis veni Parizon kaj tuj kontaktiĝos kun Couturat. Mi estas konvinkita, ke tiuj du homoj, kompetentaj kaj ne profitamaj, estos favoraj al nia provo.

Kiam min vizitis Couturat, antaŭ kelkaj tagoj, li montris al mi sistemon de reformoj, kiun li elstudis kaj sendis al vi [...]

Oni vidas el tiu letero, ke Beaufront estis ĉiam ankoraŭ rigardata kiel la plej severa kolono de la ortodoksismo, la homo de la ekskomuniko al la Kanadanoj (Kp no 57*); sed ke, krom li, preskaŭ ĉiuj francaj eminentuloj ne estis sisteme kontraŭaj al la ideo pri nura modifo de la alfabeto. Bourlet mem, pri kiu Javal dubis, povos skribi poste, parolante pri tiu ĉi epoko:

238. Letero de Bourlet al Michaux (23.III.08). El la franca.

Cetere la pripenso, la longa pripenso kaj la diskutado kun multaj bonaj amikoj pruvis al mi, ke mi tre malpravis, kiam mi konsideris ebla reformon de la alfabeto. Mi estas nun certa, ke ĝi estas neefektivigebla, sen morta danĝero [...]

239. Letero al Javal (23.XI.06).

Kara Sinjoro!

Vian leteron el Bruselo mi siatempe ricevis. Hieraŭ mi ricevis ankaŭ Vian leteron el Parizo de 20.XI.

Hodiaŭ mi sendis al Vi mian artikolon pri plibonigoj jam tute pretan. Por ke ni estu tute en ordo, mi petas Vin, volu sendi la artikolon al s-ro Boirac, kiel al prezidanto de la Lingva Komitato, kaj tuj kiam Vi ricevos lian konsenton, Vi povas presigi la artikolon kaj dissendigi ĝin al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato por voĉdoni.

La artikolon de s-ro Lemaire kun la ŝanĝita ortografio mi ricevis. Mi nenion havas kontraŭ tio ĉi, se Vi diros al ĉiu, ke Vi faris la provon kun mia konsento.

Estus bone, se Bourlet scius pri mia artikolo kiel eble plej frue, ĉar alie li povus timi, ke mi preparas al Hachette ian neagrablan surprizon. Vi povas eĉ diri al li, ke mi rekte petis Vin, ke Vi montru al li mian artikolon antaŭ ol oni komencas ĝin presi. Vi povas eĉ demandi lin en mia nomo, ĉu li ne deziras publikigi la artikolon en “La Revuo”. Mi estas preta permesi al li la publikigon de la artikolo senpage. Ŝajnas al mi, ke se ni tiel agos kun li, tiam li estos trankvila kaj ne protestos kontraŭ la propono.

Kun Couturat mi korespondis kaj lian projekton mi esploris.

Kia estas nun la stato de Via sano?

240. Letero al Boirac (22.XI.06).

Al Sinjoro la Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato.

Kara Sinjoro Prezidanto,

Transsendante al Vi leteron pri neologismoj, kies akcepton mi volas proponi al la Lingva Komitato, mi petas Vin, se Vi nenion havas kontraŭ ĝi, volu dissendi la leteron, per la afabla helpo de la Centra Oficejo, al ĉiuj membroj de la Komitato kaj peti ilin, ke ĉiu sendu al Vi sian voĉon pri la tuŝita demando.

Pri Neologismoj.

Cirkulera Letero al la Membroj de la Esperantista Lingva Komitato.

I-a Parto.

Ĉu Esperanto devas esti reformata aŭ ne? Tiu ĉi eksterordinare grava demando jam longe okupas la kapojn de multaj esperantistoj. Malgraŭ la ŝajna trankvileco, kiu ekregis en la mondo esperantista post la komuna voĉdonado en la jaro 1894, malgraŭ la konstanta publika ripetado de ĉiuj plej gravaj esperantistoj pri la netuŝebleco de Esperanto, malgraŭ la Deklaracio de Bulonjo, malgraŭ la interkonsento de ĉiuj redaktoroj de nia gazetaro — la demando pri reformoj ne ĉesas okupi la kapojn de tre multaj esperantistoj. Ekzistas multaj personoj, kiuj ĝenerale estas kontraŭ ŝanĝado, tamen pri tiu aŭ alia punkto aparta, kiu ne plaĉas al ili, ili pensas, ke por tiu ĉi punkto oni devas fari escepton kaj tiu ĉi punkto nepre devas esti ŝanĝita. Malgraŭ la ŝajna trankvileco publika, mi tamen private ricevas ĉiutage diversajn leterojn pri ŝanĝoj, kaj kelkaj el la proponantoj estas eĉ tiel senpaciencaj, ke ili, forgesante la tutan danĝerecon de ilia paŝo, volis jam mem enkonduki reformojn kaj batali por ili.

Ĉu Esperanto devas esti reformata? Unuj respondas tiun ĉi demandon per absoluta “jes”, forgesante, ke tio ĉi enkondukus mirindan ĥaoson en nian aferon kaj ke, por bone progresi, nia afero bezonas antaŭ ĉio severan konstantecon kaj unuecon; aliaj respondas per absoluta “ne”, forgesante, ke porĉiama rigidiĝo estus neprudenta.

Ambaŭ diritaj partioj estas pravaj kaj ambaŭ ankaŭ estas nepravaj; ĉar ia absoluta respondo por la supre dirita demando en nia afero ne povas kaj ne devas ekzisti. Ni devas trovi vojon mezan, kiu de unu flanko gardus nin kontraŭ ĉiuj danĝeroj de “rompado”, kaj de la dua flanko donus al ni la eblon forigi el nia lingvo tiujn kelkajn maloportunajn punktojn, kiuj en la tempo de la kreado de la lingvo ne estis rimarkitaj, malgraŭ la plej zorga kaj plej longa elprovado, kaj kiujn elmontris nur poste la vasta multejara kaj multepersona praktika uzado.

Ĉu ekzistas tia meza vojo, kiu de unu flanko gardus nin kontraŭ ĉia rompado de la unueco de nia lingvo kaj de la dua flanko donus al ni la eblon perfektigi ĝin? Jes, tia vojo ekzistas. Per kelkaj vortoj mi jam parolis pri ĝi en la antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”; nun mi volas klarigi mian ideon pli detale. Mi intencis tion ĉi fari en la Bulonja kongreso, sed bedaŭrinde mi devis tion ĉi prokrasti.

II-a Parto.*

*

En tiu ĉi dua parto mi kondensis la primitivan tekston (Kp no 194*) kaj la definitivan, laŭ jena formulo:*

1. la vortoj de la unua redakto, kiuj malaperis aŭ estis ŝanĝitaj en la dua, estas enkadrigitaj de la signoj =;

2. la vortoj, kiuj estis ŝanĝitaj aŭ aldonitaj en la dua redakto, estas enkadrigitaj de la signoj +.

Ekz-e la tekston:

Dank’ al la =cent novaj vortoj= +malmultaj novaj vortoj kaj formoj+ ni ne sole fermos [...]

oni legu:

Unua redakto: Dank’ al la cent novaj vortoj ni ne sole [...]

Dua redakto: Dank’ al la malmultaj novaj vortoj kaj formoj ni ne sole [...]

* La nuna elektronika versio reapartigas la du versiojn de la teksto. La pli fruan oni trovos kiel parton de no 194*.

Antaŭ ĉio ni devas unu fojon por ĉiam fiksi konstantan kaj por ĉiam severe netuŝeblan fundamenton por nia lingvo (la legantoj scias, ke tiun fundamenton la esperantistoj jam fiksis per la “Deklaracio” akceptita en la Bulonja kongreso). Dank’ al la decido, ke la esperantistoj ne faros eĉ la plej malgrandan ŝanĝon en la Fundamento de Esperanto, ni povas nun esti tute certaj, ke nia lingvo neniam disfalos kaj ĉio ĝis nun farita kaj akirita neniam perdos sian valoron.

Sed farante nenian ŝanĝon kaj nenian elĵeton el la ĝisnuna lingvo, ni havas tamen la rajton aldoni al ĝi diversajn novajn vortojn aŭ formojn, ne sole por la ideoj, kiuj mankis en niaj vortaroj, sed ankaŭ por tiaj ideoj, kiuj jam ekzistis en la vortaroj. Jen tiuj ĉi novaj vortoj kaj formoj savos la tutan situacion kaj donos al ni la eblon interkonsentigi la praktikan perfektigon de nia lingvo kun ĝia plej severa netuŝebleco.

Se ni bone kaj mature esploros nian tutan lingvon kaj ĉiujn reformajn proponojn, faritajn en la daŭro de la pasintaj 19 jaroj, ni facile rimarkos, ke ĉiujn ĝis nun faritajn reformajn proponojn oni povas dividi en la sekvantajn 5 kategoriojn:

a) La unua (plej granda) kategorio prezentas reformojn, kiuj estas nur personaj kapricoj de tute nespertaj personoj kaj nur al siaj aŭtoroj ili ŝajnas plibonigoj, sed al la plimulto de ĉiuj aliaj esperantistoj ili aperas nur kiel malplibonigoj de la lingvo. Tiun ĉi kategorion da reformoj ni sekve simple devas absolute forĵeti.

b) La dua kategorio prezentas reformojn, kiuj per si mem eble estus bonaj, sed kiuj tuŝas ne speciale la lingvon Esperanto, sed diversajn demandojn ĝeneralajn, por kiuj oni eble iam poste povos komenci propagandon tute apartan, sed kiujn miksi kun la afero Esperanta ni absolute ne devas. Enkonduko de lingvo internacia estas jam per si mem afero tre granda, grava kaj malfacila, kaj se ni volos ĝin ankoraŭ pli malfaciligi per almikso de diversaj aliaj demandoj, tiam ni nenion atingos. Al tiu ĉi kategorio da reformoj apartenas ekzemple skribado stenografia anstataŭ litera, ŝanĝo de la formo de la literoj, aŭ almenaŭ forigo de la streketoj kaj punktoj, kiuj maloportunigas la skribadon (ekzemple en “t”, “ik.t.p.), forigo de grandaj vortkomencaj literoj, filozofia precizigo de la senco de ĉiuj vortoj k.t.p. Al tiu ĉi kategorio apartenas ankaŭ la postulo doni anstataŭ la literoj supersignitaj iajn literojn novajn, aliformajn, kiuj liberigus de la maloportuna uzado de signetoj kaj de superflua skribado de “h”. Tiun ĉi kategorion da reformoj ni en la nuna tempo devas kompreneble lasi tute sen atento.

c) La tria kategorio prezentas reformojn, kiuj estas destinataj nur por plaĉi al la nekompetenta publiko aŭ al la neesploremaj poliglotaj kritikistoj kaj fari bonan kaj allogan impreson sur la ne-esperantistojn, sed kiuj prezentas nenian oportunaĵon aŭ prezentas eĉ rekte grandan maloportunaĵon por tiuj, kiuj fervore uzas Esperanton kaj kiuj bezonas, ke Esperanto esprimu iliajn pensojn ne iel, sed perfekte. Tiu ĉi kategorio estas por ni la plej danĝera, ĉar por multaj esperantistoj ne sufiĉe spertaj aŭ tro sentemaj por la kritiko ĝi per sia ŝajna scienceco estas tro alloga kaj tro facile tiras ilin al vojoj tre danĝeraj. Al tiuj esperantistoj mi ripetas kaj neniam ĉesos ripetadi la sekvantan tre gravan regulon: memoru ĉiam, ke Esperanto devas sin alkonformigi ne al la gustoj de ĝiaj flankaj rigardantoj, sed al la oportuneco de ĝiaj efektivaj uzantoj! Se Esperanto estos bona per si mem, tiam ĝi pli aŭ malpli frue venkos per sia boneco; sed se ĝi elĵetos el si diversajn gravajn punktojn internajn nur por fari allogan impreson eksteran, ĝi estos simila al sapa veziko, kiu kelkajn minutojn plaĉas al la rigardantoj, sed baldaŭ krevas kaj malaperas. Ekzemple ĉar kelkaj sonoj prezentas (nur en la komenco!) kelkan malgrandan malfacilaĵon por tiu aŭ alia nacio, oni proponas simple elĵeti ilin; ĉar la uzado de la artikolo prezentas en la komenco malfacilaĵon por slavoj, oni proponas simple elĵeti la artikolon; ĉar la uzado de la akuzativo prezentas en la komenco kelkan malfacilaĵon por angloj kaj francoj, oni proponas simple elĵeti ĝin; al la poliglotoj ne plaĉas, ke Esperanto havas kelkan nombron da vortoj arte kreitaj, kiujn ili devus lerni — oni simple elĵetu ilin kaj anstataŭigu per vortoj prenitaj el iu ekzistanta lingvo. Tre facilaj solvoj! Sur tiuj ĉi facilaj solvoj estas bazitaj kelkaj novaj projektoj, kiuj volis konkuradi kun Esperanto kaj kiuj, tute ne dezirante doni ian praktike elprovitan, vivipovan kaj ĉiubezone uzeblan lingvon, volis nur doni projekton, kiu farus bonan impreson. Sur tiuj ĉi facilaj solvoj kaj sur tiu ĉi deziro plaĉi al la senspertaj kritikistoj estis ankaŭ bazita — mi sincere tion ĉi konfesas — mia projekto de reformoj en 1894, kiun kelkaj personoj trovas “bonega”, sed kiun mi mem trovas nun… terure abomeninda! Ĉar pli vasta praktika elprovado baldaŭ montris al mi, kia sentaŭga senvivaĵo Esperanto fariĝus, se mi farus la frenezan paŝon kaj — por plaĉi al la eksteraj rigardantoj — mi elĵetus el la lingvo tiujn punktojn, kiuj estas por ĝi interne necesaj.

Elĵeto de gravaj sonoj farus la lingvon ne sole ne harmonia, sed tre malriĉa kaj ofte tute ne uzebla; elĵeto de la artikolo (kies malfacileco ne estas granda, ĉar nia lingvo ja permesas ne uzi la artikolon) estus tute kontraŭnatura, ĉar ni scias, ke el la lingvoj, kiuj posedis artikolon, neniu iam ĝin perdis, sed el la lingvoj, kiuj ne havis artikolon, multaj ĝin perforte devis krei al si (ekzemple ĉiuj lingvoj romanaj, la lingvo bulgara k.t.p.); elĵeto de la akuzativo farus la lingvon tute ne uzebla, ĉar neniu kultura lingvo povas ekzisti sen akuzativo (kelkaj lingvoj ne havas akuzativon en siaj substantivoj kaj ilia fleksebleco multe suferas de tio ĉi, kaj tamen eĉ ili ne povis elĵeti la akuzativon en la pronomoj!); la ellernado de kelka nombro da vortoj arte faritaj por neniu estas malfacila, kaj tamen ili prezentas grandan oportunecon; homogeneco (unufonteco) de ĉiuj vortoj de la lingvo estas ne sole tute superflua (ĉar por la uzantoj de la lingvo estas ja tute egale, ĉu ili diras “blinda” aŭ “ceka”, “hundo” aŭ “kanok.t.p.), sed ĝi estus eĉ rekte danĝera, ĉar ĝi tro multe sklavigus ĉiujn popolojn al la popoloj romanaj, kio pli aŭ malpli frue elvokus tro grandan kaj justan proteston kontraŭ nia lingvo. — Sekve reformoj de la tria kategorio, malgraŭ ilia alloga eksteraĵo, prezentus nur rektan malbonigon de la lingvo kaj pri ili ni paroli ne bezonas.

d) La kvara kategorio prezentas reformojn, kiuj per si mem eble efektive prezentus kelkan plibonigon, sed kies valoro estas tiel malgranda, ke ili certe ne meritas, ke pro ili oni faru ian ŝanĝon en la lingvo. Sekve ankaŭ pri tiu ĉi kategorio da reformoj ni povas tute ne paroli.

e) Tiamaniere restas nur unu tre malgranda kvina kategorio da reformoj, kiuj prezentas plibonigon ne sole efektivan kaj senduban, sed ankaŭ sufiĉe gravan por la praktika uzado de la lingvo kaj kiuj sekve devas esti enkondukataj en la lingvon. Sed la nombro de tiuj ĉi efektive reformindaj vortoj kaj formoj estas tre malgranda. Kion do ni devas fari kun ili? Ĉu ni devas fari en la lingvo certan nombron da ŝanĝoj?

Ne, absolute ne! Ĉar Esperanto estas tiel konstruita, ke ne sole ĉiu vorto, sed ankaŭ ĉiu gramatika formo prezentas nur ereton de la vortaro, tial ni bezonas nur krei kelkan nombron da novaj vortoj, kiuj ne faros eĉ la plej malgrandan tuŝon en nia Fundamento, ĉar ili ne anstataŭos la maloportunajn malnovajn vortojn, sed ekzistos nur paralele kun ili, kiel sinonimoj, kiuj ekzistas ja en granda nombro en ĉiu lingvo — kiel neologismoj, kiuj kredeble iom post iom elpuŝos la malnovajn formojn kaj faros el ili arĥaismojn, tamen neniam nuligos, neniam senvalorigos ilin. En ĉiuj estontaj lernolibroj kaj vortaroj de nia lingvo kaj en ĉiuj novaj eldonoj de la ĝis nun jam verkitaj lernolibroj kaj vortaroj la novaj vortoj kaj formoj estos presataj ne anstataŭ la malnovaj, sed nur krom la malnovaj, samtempe kun la malnovaj (aŭ tabelo de la novaj vortoj kaj formoj estos simple aldonata al la libroj en formo de aparta folieto). La novaj vortoj estos aldonitaj al la Fundamento, kaj la estontaj esperantistoj krom la novaj formoj lernos ankaŭ la malnovajn, kiuj eĉ ne estos por ili superfluaj, ĉar ili povos de tempo al tempo uzadi ilin (kiam ili volos uzi stilon iom “antikvan”, aŭ kiam ili volos pli akcenti la vortojn; ekzemple: “mi as (t.e.: estas) nevidata, sed mi tie ĉi estas”).

Sekve la estontaj uzantoj de Esperanto havos nenian novan ŝarĝon, ĉar kiu ellernis la kelkajn milojn da vortoj de nia lingvo, tiu ja certe ne plendos, se li devos lerni ankoraŭ kelkajn dekojn aŭ eĉ kelkajn centojn da vortoj; en la lingvo estos farita nenia ŝanĝo aŭ rompo; neniu el la jam eldonitaj verkoj perdos sian valoron k.t.p. Kaj tamen kian grandegan gajnon ni havos! Dank’ al la malmultaj novaj vortoj kaj formoj ni ne sole fermos por ĉiam la buŝon al ĉiuj malkontentuloj, ni ne sole forigos ĉiujn disputojn, ni ne sole forigos la glavon de Damoklo, kiu sub la formo de timataj venontaj ŝanĝoj konstante pendas super niaj verkistoj kaj paralizas ilian energion, sed — kio estas la plej grava — nia lingvo fariĝos multe pli eleganta, oportuna kaj flua, ĉar la novaj vortoj estos ĝuste tiuj, kiuj estas uzataj la plej ofte kaj per sia maloportuneco aŭ longeco faras la paroladon Esperantan neoportuna kaj lama.

La enkonduko de certa nombro da neologismoj donos al ni ankoraŭ la sekvantan gravan gajnon: ĝis nun diversaj malkontentuloj diradis, ke la praktika uzado montris en Esperanto diversajn gravajn malbonaĵojn, kiujn la esperantistoj, timante disfalon, nun jam ne povas forigi, kaj tial la malkontentuloj “estas devigataj krei novajn lingvojn”; la ŝanĝo de kelkaj formoj per vojo de neologismoj montros al la mondo, ke Esperanto, timante nenian disfalon, povas tre facile forigi tiujn punktojn, kiuj montriĝis efektive malbonaj. Tial, se Esperanto eĉ estus absolute perfekta, ni devus intence fari en ĝi kelkajn ŝanĝojn, por fari savantan oferdonon al la dio de malpaco kaj fermi la buŝon al la kriantoj, al kiuj ni povos nun ĉiam respondi: “Se Vi certigas, ke Via kritiko estas ne Via persona kaprico, sed efektive ‘tre grava malbonaĵo’, pri kiu ‘la tuta mondo konsentas’, tiam Vi povas ja prezenti Vian proponon al la Lingva Komitato, kiu enkondukos Vian proponon per vojo de neologismoj.”

La frazo, ke “tio aŭ alia ne povas esti enkondukita per neologismoj, sed postulas reformon rompan”, estus ne vera, ĉar per la sendanĝera vojo de neologismoj ni povas enkonduki ĉion, eĉ en tia okazo, se ĝi postulus ŝanĝon de la formoj jam ekzistantaj; la diferenco estas nur tiu, ke plibonigojn de la lasta kategorio oni devos fari ne per unu fojo, sed per du fojoj. Ekzemploj: 1o Imagu al Vi, ke la Lingva Komitato venis al la konvinko, ke la ĝisnuna “gnepre devas esti elparolata kiel “ĝ” (kiel opinias kelkaj esperantistoj, kvankam mia opinio estas tute alia); kiel tiam agi?

Decidi per unu fojo, ke “g” povas esti elparolata “ĝ” oni ne povas, ĉar tio ĉi donus kolizion kun la formo jam ekzistanta kaj sekve enportus konfuzon en la lingvo. Sed tiam oni povas agi en la sekvanta maniero: oni unue liberigus la literon “g”, decidante, ke oni ĝin povas skribi ankaŭ per la vakanta kaj senkolizia “q” — kaj post kelka serio da jaroj, kiam la “g” jam estos malaperinta el ĉiuj verkoj Esperantaj kaj forgesita, oni decidos, ke la nun vakanta kaj jam nenian kolizion donanta “g” devas esti elparolata kiel “ĝ”. 2o Imagu al Vi, ke montriĝis necesa (?) ke la multenombro de substantivoj finiĝu per “i” anstataŭ “oj”; tiam oni agas en la sekvanta maniero: unue oni liberigas la “i” de la infinitivo, decidante, ke la infinitivo povas finiĝi ankaŭ per “ar”; kiam la “i” de la infinitivo estos jam forgesita, tiam oni enkondukos ĝin por la multenombro.

Nun mi prezentos al Vi la tabelon de tiuj novaj vortoj kaj formoj, kiujn mi proponas enkonduki en nian lingvon kaj aldoni al la “Fundamento”. Tiu ĉi tabelo estas frukto de multejara buŝa kaj letera priparolado kun multaj kompetentaj esperantistoj; tial mi nun ne volas elmeti la tabelon al nova senfina diskutado, sed mi prezentas ĝin al la membroj de la Lingva Komitato, kiel ion pretan kaj tutaĵan. Mi kompreneble nenion havos kontraŭ tio, se oni komencos en la Esperantaj gazetoj vastan diskutadon pri tiu ĉi tabelo, kaj mi rezervas al mi la rajton prezenti iam poste al la Lingva Komitato ankoraŭ kelkan nombron da neologismoj, kiuj en la daŭro de la publika diskutado montriĝos kiel gravaj kaj utilaj; duaflanke mi rezervas al mi la rajton, ke pri tiu aŭ alia el miaj neologismoj, kiun la diskutado elmontrus kiel malutilan, mi poste povu proponi al la esperantistoj, ke ili evitu ĝian uzadon, kvankam ĝi estas permesita. Sed en la nuna momento mi petas, ke anstataŭ paroli pri diversaj detaloj de mia tabelo, kaj prokrasti la decidon ĝis senfineco, ĉiu membro de la Komitato simple respondu pri la tutaĵo per “mi akceptas” aŭ “mi ne akceptas”, ĉar multaj esperantistoj jam tre senpacience atendas la decidon. Sian respondon ĉiu membro volu sendi al la prezidanto de la Komitato (plej oportune estas tion ĉi fari per la adreso de la Centra Oficejo). Post tri monatoj de la tago de la dissendo de la nuna cirkulera letero la prezidanto bonvolos kompare kalkuli la ricevitajn respondojn, kaj tiam ni ekscios, ĉu la Komitato akceptis mian proponon aŭ ne. Kiu en principo aprobas la ideon de neologismoj, tiu povas akcepti kuraĝe la tutan tabelon. Timi, ke akcept-ante mian tabelon en ĝia tuteco, la Komitato kune kun bonaj punktoj enkondukos en la lingvon ankaŭ partojn ne bonajn, oni tute ne bezonas, ĉar oni ne devas ja forgesi, ke mi proponas ne ŝanĝojn, sed nur neologismojn, kiuj ne forigos la formojn jam ekzistantajn, sed estos nur permesataj por uzado paralele kun la formoj antaŭaj; sekve se tiu aŭ alia nova vorto aŭ formo montriĝos poste nebona, oni simple ĝin ne uzados. La celo de la neologismoj estas plibonigi la lingvon ne per danĝera ŝanĝado, sed nur per riĉigado, ne per revolucio, sed per evolucio.

Sendube troviĝos multaj personoj, kiuj estos nekontentaj de mia tabelo da neologismoj kaj diros, ke oni devas fari ankoraŭ diversajn aliajn plibonigojn.

Tial mi atentigas, ke tiel same, kiel mi nun prezentas serion da neologismoj, tiel same ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj povos de tempo al tempo proponi al la decido de la Lingva Komitato diversajn neologismojn, kaj tiamaniere la lingvo, neniam rompante sian plenan kaj plej severan unuecon, povos per la vojo de simplaj sinonimoj, t.e. per la vojo de sola riĉigado, ĉiam pli kaj pli perfektiĝi; sed, memorante, ke tro multe da sinonimoj estus danĝera, la Lingva Komitato kompreneble ĉiam zorgos pri tio, ke la perfektigado fariĝu tre singarde kaj nur en mezuro efektive necesa. Enkonduki novajn tabeletojn da neologismoj mi konsilas ne pli ofte ol unu fojon en kvin jaroj, por ke la esperantistoj kaj la literaturo havu sufiĉe da tempo, por plene digesti en sia spirito la neologismojn antaŭajn.

Antaŭ ol mi donas la tabelon de la neologismoj, mi devas per kelkaj vortoj klarigi la ĉefajn principojn, per kiuj mi min gvidis en la elektado de la novaj vortoj aŭ formoj. Tiuj principoj estas du:

Unua principo. Memorante, ke la propaganda periodo de Esperanto estas nur periodo kelktempa, kaj la periodo de uzado estos periodo konstanta, sekve la plej grava por ni, mi gvidis min preskaŭ en ĉio ne per la oportuneco de la propagando, sed per la oportuneco de la uzado. Kaj mi elektis por novigo nur tiujn formojn, kiuj en la daŭro de la 19-jara uzado kaj aŭskultado de multaj opinioj montriĝis kiel postulantaj plibonigon efektive. Tiel ekzemple:

a) Mi preskaŭ tute ne tuŝis la alfabeton, ĉar pli aŭ malpli frue ĉiuj presistoj, telegrafaj oficejoj k.t.p. ja posedos la literojn supersignitajn, kiel ili posedas la literojn supersignitajn de aliaj lingvoj, kaj la demando pri tiuj literoj tute ne ekzistos. Ĝis tiu tempo mi simple konsilas uzadi la literon “h” tiel same, kiel la germanoj uzas la literon “e” anstataŭ la signeto en la sonoj “ä”, “ö”, “ü”. Rilate la oportunecon en la uzado la demando pri literoj tegmentitaj prezentas ne apartan nun solvotan demandon, sed parton de demando ĝenerala, kiu koncernas la plibonigon de la tre neoportuna formo de multaj literoj kaj faros objekton de esplorado kaj solvado iam poste, tute sendepende de la demando pri lingvo internacia.

Ĉar iafoje (tre malofte) okazas, ke la sonoj “c, g, h, j, s” devas esti elparolataj aparte de la postiranta “h”, ni en tiuj maloftaj okazoj povas simple uzi signeton apartigan (ekzemple “ses’hora”, “pac’homo” k.t.p.).

La uzado de “h” anstataŭ supersigno ne estas io nova, ĝi estas jam de longe permesita en nia lingvo; sed ĉar ĝis nun mi mem neniam uzis la literojn kun “h” kaj neniu alia esperantisto volis riski fari la komencon, kaj ĉar tiamaniere la uzado de literoj supersignitaj estis preskaŭ deviga kaj prezentis grandegan embarason kaj nevenkeblan malhelpon sur ĉiu paŝo, ĉe la presado de libroj kaj gazetoj, publikigado de Esperantaj tekstoj en ne-esperantaj gazetoj, telegrafado, maŝina skribado k.t.p., tial por doni kuraĝigan ekzemplon, mi decidis, ke ĉiujn miajn artikolojn kaj librojn mi publikigados de nun nur per literoj kun “h”. Krom tio, se la Lingva Komitato akceptos mian proponon, mi uzados ankaŭ la literon “y” anstataŭ “j”, ĉar tiamaniere, farante nenian ŝanĝon en la signifo de la literoj (“j” konservos ja netuŝite sian antaŭan elparoladon) kaj farante absolute nenian ĝenon aŭ konfuzon por la uzantoj de la lingvo, ni tamen kontentigos tiujn niajn amikojn, kiuj konstante kaj persiste plendas, ke la formon “j” en niaj tekstoj la plej gravaj kulturaj popoloj elparolas ĉiam kiel “ĵ”, “ĝ” aŭ “ĥ”, tio igas ilin vidi en nia lingvo ion barbaran kaj malbonsonan. (Pri “ĥ” kaj “ŭ” rigardu poste.)

b) Mi ne tuŝis tiujn formojn aŭ vortojn, kiuj estas renkontataj en la lingvo tre malofte kaj tial ne embarasas ĝin, aŭ kies neoportuneco estas nur kelktempa aŭ tre bagatela. Komparu la analizon de la kvin reformaj kategorioj, pri kiuj mi supre parolis.

c) Mi neologismigis nur tiujn vortojn aŭ formojn, kiuj prezentas maloportunaĵon por la konstantaj uzantoj de Esperanto, kaj maloportunaĵon efektivan kaj konstantan. Nome: mi proponis la nedeklinadon de la adjektivoj antaŭ substantivoj, kaj tiamaniere mi forigis la tro oftan kaj malagrablan ripetiĝadon de la finiĝoj “oj, aj, ojn, ajn” (ekzemple: “ĉiu mia bona amata infanojn” anstataŭ “ĉiujn miajn bonajn amatajn infanojn”); mi forigis la finiĝon “aŭ”, ĉar ofte, akceptante post si vokalon, ĝi fariĝas malagrabla; anstataŭ la nemultaj vortoj kun “ĥ” mi donis sinonimajn vortojn kun “k” kaj tiamaniere mi sen rompado forigis la uzadon de tiu ĉi sono, kiu por tre multaj personoj estas tro malfacile elparolebla; mi unusilabigis la plej ĉefajn pronomojn kaj adverbojn kaj la verbon “esti”, ĉar tiuj ĉi plej ofte ripetiĝantaj kaj tro unuformaj vortoj en sia ĝisnuna formo prezentas superfluan kaj malagrablan balaston; mi donis apartan prepozicion por la pasivo por eviti malklaraĵojn de la tro multesenca vorto “de”; mi forigis ĉiujn vortojn, kiuj donas tro facile konfuzeblajn homonimojn kun vortoj kunmetitaj (ekzemple: “defendi” egalas “de’fendi”, “postulo” egalas “post’ulo”), la vorton “esperi”, kiu en sia participo donas konfuzon kun la nomo de nia lingvo; vortojn tro malagrablajn por ia grava nacio (ekzemple “farti” por angloj); mi donis memstaran formon al kelkaj vortoj, kiuj havas gravan signifon kaj kies tro longa formo per afiksoj estas neoportuna.

Dua principo. Ĉar estas tute ne permeseble, ke iu malnova vorto aŭ formo el la Fundamento estu ŝanĝita aŭ ricevu alian signifon, ol ĝis nun (alie fariĝus granda konfuzo kaj novaj esperantistoj ne komprenus precize la esperanton malnovan), tial en la novaj vortoj aŭ formoj povas esti uzata nenio, kio donus kolizion kun iu el la jam ekzistantaj formoj. Tial, ekzemple, mi ne povis uzi ian vokalan finiĝon por la multenombro, ĉar ĉiuj vokalaj finiĝoj havas jam alian signifon, kiu ne povas esti fordecidita, kaj por la evitado de tro oftaj finiĝoj “j” mi devis helpi al mi en alia maniero.

Tial ekzemple mi facile akceptis “y” por la sono de “j”, sed mi neniel povis akcepti “j” por “ĵ” aŭ “ĝ”, kiel insiste postulis kelkaj esperantistoj, ĉar tiam mi devus fari rompan reformon. (Cetere la amikoj de “j” egalvaloranta “ĵ” povas sin konsoli, ĉar se pasos kelka nombro da jaroj kun la konstanta uzado de “y” anstataŭ “j” kaj la esperantistoj jam tute dekutimiĝos de la arĥaisma litero “j”, tiam la skribado de “jh” per si mem fariĝos tute superflua, per si mem la esperantistoj forĵetos tie la superfluan “h” kaj tiamaniere per vojo tute natura, sen ia konfuza rompo “ĵ” fariĝos “j”.)

III-a Parto.

tabelo de la proponataj neologismoj

Rimarko. — Kvankam pro oportuneco mi uzos la vorton “anstataŭ”, mi tamen atentigas, ke la malsupre donitaj novaj reguloj kaj vortoj estas proponataj ne anstataŭ la respondaj malnovaj, sed nur paralele kun ili; la novaj formoj neniel devas senvalorigi la malnovajn, kies uzado restas permesata kiel antaŭe.

I. Parto pli grava.

La sono “ĥ” estas tute elĵetata. Tiu ĉi sono estas rezervata en la alfabeto nur por fonetika skribado de nomoj kaj havas la formon “kh”. En ĉiuj vortoj, kiuj ĝis nun havas la sonon “ĥ”, ĝi estas anstataŭigata per la sono “k”. Nur anstataŭ la vortoj “ĥolero” kaj “ĥoro” devas esti “holero” kaj “koruso”.

La sono “ŭ” estas skribata simple “u”, sed en la lernolibroj oni klarigas, ke “u” post vokalo estas elparolata mallonge (konsonante), farante kun la vokalo unu silabon; persono por kiu la elparolado de la konsonanta “u” prezentas ian malfacilaĵon, povas elparoli ĝin kiel simplan “u”, sed devas memori, ke la “u” post vokalo neniam povas havi sur si akcenton. Se la “u” devas esti elparolata aparte de la antaŭstaranta vokalo, ĝi ricevas antaŭ si apostrofon.

La sono “” en la fino de vortoj estas forĵetata kaj anstataŭigata per la finiĝo de adverbo (aŭ de alia responda parto de parolo); ekzemple anstataŭ “adiaŭ, morgaŭ, ambaŭ” oni diras “adie, morge, amboy” (sekve anstataŭ “adiaŭa, morgaŭa” — “adia, morga”).

Anstataŭ “j” oni skribas “y”.

Anstataŭ la kvar supersignitaj literoj “ĉ, ĝ, ĵ, ŝ” oni skribas tiujn samajn literojn kun “h”, tute forĵetante la uzadon de supersigno, eĉ en tiuj presejoj, kiuj ilin havas. Se la “h” devas esti elparolata aparte de la antaŭstaranta c, g, j, aŭ s, ĝi ricevas antaŭ si apostrofon.

Adjektivoj kaj adjektivaj pronomoj havas deklinacion (t.e. multenombron kaj akuzativon) nur tiam, kiam ili staras sen substantivo.

Anstataŭ “esti” kaj ĉiuj ĝiaj formoj (“estas, estis, estos, estu, estanta” k.t.p.) estas uzata “i” kun ĉiuj ĝiaj formoj (“as, is, os, u, antak.t.p.).

Anstataŭ “kaj” estas uzata “e”.

Anstataŭ “kiel” kaj “tiel” estas uzataj “kom” kaj “sik”).

Anstataŭ “kie” kaj “tie” — “ki” kaj “ti”.

Anstataŭ “kio, tio, kiu, tiu” — “ko, to, ku, tu”. Tiuj ĉi vortoj ne havas deklinacion (t.e. ili restas senŝanĝaj en la multenombro kaj akuzativo).

La “ĉi” de la pli proksima montrado estas anstataŭigata per la litero “s” antaŭ la vorto; sekve “sti, sto, stu” anstataŭ “tie ĉi”, “tio ĉi”, “tiu ĉi”.

Anstataŭ “ajn” oni uzas “an”.

Sufikso de landoj estas “i” anstataŭ “uj” (ekzemple “Anglio” anstataŭ “Anglujo”); la nomoj de kreskaĵoj estas farataj per la vortoj “arbo” aŭ “planto” (kreskaĵo) anstataŭ la sufikso “uj” (ekzemple “pomarbo”, “rozoplanto”).

Estas enkondukata nova sufikso “aĉ” por montri malestimon (ekzemple “ĉevalaĉo” = malbona ĉevalo).

Anstataŭ la sufikso “ist” oni uzas “st”, se la radiko de la vorto finiĝas per “i” (ekzemple “farmacisto” anstataŭ “farmaciisto”).

La prepozicioj “antaŭ” kaj “post” ricevas ambaŭ duoblajn vortojn aparte por la ideo de loko, kaj aparte por la ideo de tempo. Nome “vor” (= antaŭ) kaj “post” (= post) pri tempo, “davan” kaj “hint” pri loko.

Estas enkondukata nova prefikso “kum” por esprimi la malon de “dis” (= germana “zusammen”. Ekzemple: “kunkuri” = kuri kun iu, “kumkuri” = kuri de diversaj lokoj al unu loko).

Anstataŭ “de” post pasivo oni uzas “ab” (ekzemple “li estas amata ab mi”).

II. Simplaj vortoj.

Anstataŭ la vortoj*… oni povas uzi la vortojn*…:

* de la 1-a kolono.
* de la 2-a kolono.
alumeto alumo
anstataŭ stete
arĥitekturisto arkitekto
ĉikani ĵazi
defendi defensi
deklinacii deklini
esperi speri
farti stati
fontano fonteno
haringo harengo
kalko kalĉo
konjugacii konjugi
markoto markodo
marmoro marbo
nebulo neblo
oficiro ofisiro
orakolo oraklo
ordoni jubi
perfidi fidrompi
postuli poski
purpuro purpo
rabato rabaso
raboti rabodi
regulo reglo
sukero sukro
trikoto trikaĵo
tubero tubro
volonte volunte

III. Vortoj senafiksigitaj.

mallonga breva
interparoli sermi
malpli men
malbona mava
malsupren sob
maldiligenta pigra
kreskaĵo planto

Ekzemplo de teksto.

Patro nia, ku as en la chielo, sankta u Via nomo, venu regno Via, u volo Via, kom en la chielo, sik anke sur la tero! Nia chiutaga panon donu al ni hodie e pardonu al ni nia shuldoyn, kom ni anke pardonas al nia shuldantoy. Ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de mavo!*

* Kp. no 192*.
L. L. Zamenhof.

Posta Aldono.

Multaj sendube miros, kial mi proponas al voĉdonado per unu fojo tutan tabelon da neologismoj, anstataŭ voĉdonigi pri ĉiu punkto de la tabelo aparte, kio ja multe pli facile kondukus al akcepto almenaŭ de apartaj punktoj, dum ĉe la unua maniero mi riskas, ke oni forĵetos mian tutan projekton. Mi tion ĉi klarigos.

Dum la enkonduko de novaj vortoj estas afero tute bagatela kaj ne bezonas eĉ la permeson de la Lingva Komitato, la enkonduko de tio, kion mi nomas “neologismoj” (t.e. de novaj formoj, kiuj devos konkuradi kun formoj ekzistantaj jam en la “Fundamento”) estas paŝo tiel gravega kaj tiel skuanta, ke ni povas tion ĉi permesi al ni nur tre malofte (ne pli ofte ol unu fojon en 5-10 jaroj). Sekve tiam kiam ni decidos tion ĉi fari, ni devas jam enkonduki pli grandan nombron da neologismoj per unu fojo, ĉar se ni volus enkonduki nur 5-10 neologismojn (kio eble rezultus ĉe voĉdonado popunkta), tiam la utileco de la enkondukitaj neologismoj estus tro malgranda por kovri la malutilecon, kiun donus la fakto mem de la enkondukado. Provi krei tabelon por diskutado publika estus afero tro danĝera. Tio ĉi estas la kaŭzo, kial mi proponas, ke oni akceptu aŭ mian tutan tabelon, aŭ nenion.

Kelkajn detalojn mi povus ŝanĝi poste, se la komitato principe akceptus mian projekton kaj per tio ĉi donus al mi la eblon submeti ĝin al diskutado publika; per la nuna projekto mi volas nur demandi la komitaton, ĉu principe ĝi trovas, ke la enkonduko de tabelo de neologismoj estas nun akceptebla kaj ĝustatempa.

Se mia projekto ne estos akceptata en ĝia tuteco, mi faros neniajn provojn, por akceptigi apartajn partojn de ĝi. Sed ĉar parto de la esperantistaro pensas, ke tiu aŭ alia punkto de la lingvo nepre devas esti ŝanĝita kaj nur mia persona obstineco ĝin malhelpas, tial mi sciigas la jenon: ne sole ĉiu esperantisto havas plenan rajton proponi al la voĉdonado de la Lingva Komitato ĉion, kion li volas, sed mi eĉ antaŭe promesas, ke ĉion, kion la Lingva Komitato akceptos, mi ankaŭ senproteste akceptos.

L. L. Zamenhof.
241. Letero de Javal al Zamenhof (30.XI.06). El la franca.

Mi ĉiel penis por atingi la enpreson de via projekto en “La Revuo” de Bourlet. Ĉe lia obstina kaj energia rifuzo, mi petis lin skribi rekte al vi, por klarigi al vi sian pozicion.

Se la opinio de Boirac estus la sama, kiel tiu de Bourlet, via memuaro neniam venus en la lumon [...]

En la Decembra n-ro de “La Revuo” komenciĝas la serio de la “Lingvaj Respondoj” de Zamenhof.

242. Letero al Javal (2.XII.06).

Kara Sinjoro!

Se la Centra Oficejo dissendos mian projekton al la membroj de la Lingva Komitato, mi petas, ke tuj en la komenco de la projekto estu aldonita la sekvanta averto:

Konfidencia!

Destinita nur por la membroj de la Lingva Komitato.

Ĉar en la okazo, se la Lingva Komitato trovos la projekton pri neologismoj neakceptebla aŭ tro frutempa, la publika parolado pri tiu ĉi projekto povus esti tre malutila kaj veki denove la hidron de malpaco inter la esperantistoj, tial la aŭtoro de la projekto atentigas ĉiujn membrojn de la Lingva Komitato, ke ĝis la tempo, kiam la Komitato trovos utila akcepti la projekton, la enhavo de la projekto devas resti severe konfidencia!”

De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la projekton en la “Revuo”; mi estas tre kontenta, ĉar nun li almenaŭ ne povas min kulpigi, ke mi kaŝis antaŭ li mian projekton. Estas tre necese, ke antaŭ la decido de la Komitato oni nenion parolu publike pri la projekto.

Intertempe, konsiderante, ke la disvastiĝo de Esperanto fariĝis sufiĉa por meriti la atenton de la scienculoj, sentante, ke inter la esperantistaj ĉefoj la atmosfero estas sufiĉe favora al la ideo pri plibonigoj, se oni prezentos ilin kiel necesan kondiĉon por adoptiĝo fare de oficiala instanco, kaj ellaborinte mem sufiĉe elprovitan sistemon pri la farendaj plibonigoj, Couturat opiniis, ke jam venis la tempo efektivigi la taskon difinitan en la Deklaracio de la Delegacio (Kp no 2*), kaj sendis jenan alvokon:

243. Komunikaĵo de la Delegitaro por la Alpreno de Internacia Helplingvo.

La Delegitaro [...] konsistas nun el reprezentantoj de pli ol 250 Societoj de kleruloj [...] Ĝi ricevis aliĝon de pli ol 1.000 membroj de Akademioj kaj Universitatoj. Kuraĝigita de tiu ĉi duobla subteno, ĝi intencas peti, dum la jaro 1907, kompetentan internacian institucion, ke ĝi elektu oficialan helplingvon [...] Ni do insiste petas la Societojn de Kleruloj kaj la Profesiajn Asociojn [...] ke ili aliĝu al nia programo [...]

La institucio, kiun Couturat intencis pripeti, estis la “Internacia Asocio de Akademioj”, kaj, ĉar estis evidente, ke ĝi rifuzos zorgi pri tia tasko, Couturat fariĝos libera elektigi sian “Komitaton”, difinitan en la dua punkto de la 3-a paragrafo de la Deklaracio. Tiun decidon Couturat komunikis al Zamenhof, kiu respondas:

244. Letero al Couturat (4.XII.06).

Kara Sinjoro!

Kun granda intereso mi legis Vian leteron de 23.XI. Vian intencon mi plene aprobas kaj mi deziras al ĝi la plej rapidan kaj plej bonan sukceson.

Al mi persone Via intenco tre plaĉas, kaj Vi povas tion ĉi diri al ĉiu, kiu demandos Vin pri mia opinio. Sed fari ian paŝon publikan aŭ eĉ esprimi publike mian opinion mi ne povas, ĉar tio ĉi estus paŝo tro riska. Mi ja ne povas ankoraŭ antaŭvidi, kia estos la konsisto de la Komitato de la Delegitaro; mi ne povas antaŭvidi, ĉu la membroj de la Komitato estos sufiĉe kompetentaj, ĉu ili scios kaj volos bone labori, ĉu ili havos sufiĉe da aŭtoritateco por la mondo, k.t.p.

La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon internacian. La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava, se nur la lingvo estos neŭtrala, uzebla kaj vivipova. Tial se Via komitato estos sufiĉe aŭtoritata, por ke ĝi povu antaŭenpuŝi nian ideon pli sukcese ol ĝin faras la esperantistaro, tiam mi kun la plej granda plezuro akceptos ĉion kion la komitato decidos, eĉ se mi devus malpaciĝi kun la tuta esperantistaro; sed se la aŭtoritateco de Via komitato estos tiel malgranda, ke ĝi povos doni nenian praktikan rezultaton, tiam mi kompreneble devos gardi min de publika aliĝo al ĝi, por ke mi per tio ne detruu tion, kion la esperantistaro jam atingis. Jen estas la kaŭzo, kial mi nun ne povas ankoraŭ doni al Vi ian publikan promeson. [Mi devas sincere konfesi al Vi, ke mi forte dubas, ĉu Via komitato havos ian aŭtoritaton en la okuloj de la mondo.]

Mi tre bedaŭras, ke mi ne sciis Vian intencon kelkajn monatojn pli frue. Sub la premado de kelkaj amikoj, kiuj volis havi plibonigojn en Esperanto kiel eble plej rapide, kaj kiujn mia longa prokrastado jam tre senpaciencigis, mi sendis antaŭ 10 tagoj al la “Centra Oficejo” projekton dissendotan al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato. Nun mi jam ne povas retiri mian projekton, ĉar la supre diritaj amikoj povus kulpigi min, ke mi rompas mian promeson, donitan al ili. Sed se Vi sukcesus konvinki tiujn amikojn (precipe D-ron Javal), ke estas utile atendi kun tiu projekto, ĝis ni konos la karakteron de Via estonta komitato, kaj ke la plibonigoj povos esti multe pli liberaj kaj sekve pli bonaj, se ilin proponos aŭtoritata komitato staranta ekster la mondo esperantista, — se Vi sukcesos konvinki pri tio ĉi D-ron Javal, tiam mi estos tre kontenta kaj mi volonte retiros mian projekton. Sed per mia iniciativo mi tion ĉi ne povas proponi al D-ro Javal, ĉar mi scias, ke li jam morale sin ligis kaj mi timas, ke mia propono povus esti tre dolora por li kaj meti lin en neagrablan situacion.

245. Letero de Boirac al Zamenhof (9.XII.06).

Kara kaj estimegata Majstro,

Transsendante al mi vian leteron pri neologismoj kun peto dissendi ĝin al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato, vi bonvolis tamen aldoni al tiu peto la jenan kondiĉon: “se Vi nenion havas kontraŭ ĝi”. Mi do kuraĝas tre respekte kaj sincere prezenti al vi la motivojn, pro kiuj mi ne plenumis senprokraste la faritan al mi komision, sed post longa kaj serioza ekzameno de via letero, mi akiris la opinion, ke estus tre eble tre danĝera paŝo por nia afero, se ĝi estus oficiale komunikita en sia nuna formo, mi ne diras al la publiko, sed eĉ al la Lingva Komitato.

Neniu povas nek intencas rifuzi al vi la rajton fari en Esperanto ĉiujn reformojn, kiujn vi juĝos necesaj aŭ utilaj, sed la demando estas, ĉu la nunaj cirkonstancoj postulas efektive reformojn aŭ eĉ estas favoraj por ilin provi.

Tute prave vi distingas en la ekzistado de Esperanto du periodojn, la unuan de propagando, la duan de uzado; kaj ŝajnas, ke laŭ tiu distingo vi konsideras la farotajn reformojn kiel taŭgajn nur por la dua periodo, se mi bone komprenas ĉi tiun lokon de via letero: “Memorante, ke la propaganda periodo de Esperanto estas nur periodo kelktempa kaj la periodo de uzado estas periodo konstanta, sekve la plej grava por ni, mi gvidis min en ĉio (t.e. pri la proponataj reformoj) ne per la oportuneco de la propagando, sed per la oportuneco de la uzado”. Ĉu mi devas konkludi de tio, ke la propaganda periodo estas, laŭ via opinio, finita aŭ almenaŭ finiĝanta, kaj ke ni eniras de nun tute trankvile kaj senriske en la uzadan? Ho, se tio povus esti vera! Sed bedaŭrinde oni devus blindigi sin vole por ne vidi, ke la propagando de Esperanto, kiom ajn grandaj estas ĝiaj lastaj progresoj, estas apenaŭ komencata rilate al la vasteco de la kampo, kiun ĝi devas trapenetri. La malnovaj antaŭjuĝoj kontraŭ artefarita lingvo internacia iom post iom malfortiĝas; en preskaŭ ĉiuj civilizitaj landoj la nomo de Esperanto estas konata kaj ne vokas plu mokemon; ĉiutage la nombro de la esperantistoj pligrandiĝas, sed ĉu estas sufiĉe por certigi, ke nia afero venkis kaj ke restas al ni nur ĝui la fruktojn de nia venko? Tute kontraŭe, ni ne forgesu, ke la kontraŭuloj de Esperanto estas ankoraŭ multaj kaj influaj, precipe en la altaj fakoj de la societo, literaturistoj, sciencistoj, universitatanoj kaj registaranoj, ke en preskaŭ ĉiuj civilizitaj landoj la plimulto da homoj ne ankoraŭ sentas ian intereson pri la demando de helpa internacia lingvo kaj rigardas ĝin kun plena indiferenteco; fine, ke, se oni komparas la nombron de la esperantistoj en la mondo kun la nombro de la neesperantistoj, tio estus kvazaŭ kompari rivereton kun oceano. Precipe ni memoru, ke, tiel longe ke* Esperanto ne estos enkondukita en la publikajn lernejojn de la ĉefaj civilizitaj popoloj, ĝia estonteco estos malcerta kaj kaduka; kaj ke ni devas antaŭ ĉio klopodi por trafi tiun celon. Mi do konkludas, ke la periodo de propagando ankoraŭ nun daŭras kaj sekve trudas al ni siajn neeviteblajn necesojn. Sed en tiuj ĉi la plej grava sendube estas la perfekta interkonsento de ĉiuj esperantistoj pri la fikseco de ilia lingvo.

* Waringhien proponis la korekton dum.

Efektive, se ili malkonsentas inter si pri tiel esenca punkto, kiel* ili povos rebati la kontraŭulojn dirantajn: “Antaŭ ol proponi al nia akcepto vian lingvon, komencu do mem interkonsenti pri ĝi”? Tian necesecon vi nepre vidis kaj montris, estimegata Majstro, al ĉiuj esperantistoj, kiam en la Bulonja Kongreso vi petis ilian unuaniman aliĝon al la Deklaracio pri la fundamenta netuŝebleco de Esperanto. Nur unu jaro pasis de tiu tempo; ĉu tiu neceseco ankaŭ pasis? Ŝajnas al mi pli ĝuste, ke ĝi fariĝis pli forta kaj pli urĝa. Vi eble scias, ke la propono farita dum la lasta jaro de unu el la francaj deputatoj*, por ke Esperanto estu oficiale akceptata en la programojn kaj ekzamenojn de la francaj publikaj lernejoj, estos baldaŭ diskutata en la franca deputataro*; sed kiel ni povas esperi la sukceson de tiu gravega entrepreno, se la kontraŭuloj de Esperanto havus okazon diri, ke la lingvo, kies akcepton oficialan oni proponas por publika instruado, jam malplaĉas al siaj adeptoj mem kaj ke en tiu ĉi sama momento okazas baloto inter ili por decidi, ĉu oni ne devas plimalpli reformi ĝin?

* Waringhien proponis la korekton kiel do.
* Waringhien proponis la korekton deputitoj.
* Waringhien proponis la korekton deputitaro.

Vere estas, ke oni povus rediri al mi, ke, se ni deziras trafi la oficialan akcepton de Esperanto ĉu de la registaroj por ĝia enkonduko en la publikajn lernejojn, ĉu de la Akademioj kaj Universitatoj kiel internacia lingvo de la kongresoj kaj sciencaj komunikoj, ni devas unue forigi la neperfektaĵojn kaj maloportunaĵojn de nia lingvo, almenaŭ la plej gravajn kaj plej universale spertitajn; ĉar oni diras: “Antaŭ ol akcepti Esperanton, vi povas esti certaj, ke la supre nomitaj aŭtoritatoj nepre postulos tian forigon.”

Ni supozu, ke tiel okazos efektive: ĉu ne estus pli prudenta atendi, ĝis oni petos de ni reformojn kaj oni montros al ni kiomajn kaj kielajn oni petas, anstataŭ iri renkonten* al postuloj, kiujn ni ne ankoraŭ konas kaj neniu povas antaŭkoni? La historio de Esperanto jam sciigis nin, ke tre malmultaj estas la punktoj, pri kiuj povas vere interkonsenti reformantoj de nia lingvo (mi parolas pri senpartiaj kaj kompetentaj reformantoj). Povus do okazi, se ni farus de nun reformojn, laŭ ia ajn projekto, ke poste ni ricevus de la Registaroj aŭ Akademioj proponojn tute kontraŭajn al la reformoj jam de ni deciditaj. Mi do opinias, ke estas pli bone atendi tiajn proponojn, se ili estas efektive farotaj.

* Waringhien proponis la korekton renkonte.

Sed tion ĉi mem oni povas pridubi. Se Esperanto venkos, ne per la helpo de la Registaroj kaj Akademioj ĝi venkos; sed la Registaroj kaj Akademioj konsentos kunhelpi al ĝia venko, nur se ili estos devigataj al tio per la forto de la publika opinio. Kion do postulas la publika opinio, por akcepti nian lingvon? Ĉu, ke ĝi estu ĉiuflanke, teorie aŭ eĉ praktike perfekta? Tute ne! Teoriajn kaj eĉ praktikajn neperfektaĵojn ĝi facile pardonos, se la lingvo estas sufiĉe simpla kaj facila; sed ĝi postulos antaŭ ĉio, ke ĝi estu fiksa kaj firma sur siaj fundamentoj. Ni do ne ellasu, kiel diras proverbo, la kaptaĵon por la ombro.

Se vi aprobas, Estimegata Majstro, la rimarkojn, kiujn mi ĵus havis la honoron prezenti al vi, mi petas vin, ke vi prokrastu ĉiun proponon de reformoj, ĝis tiaspeca propono estos farita ĉu de ia registaro, ĉu de ia ajn oficiala aŭtoritato, kiel ekz-e de la Internacia Akademiaro aŭ de la Delegacio.

Tamen, se vi persistos deziri, ke via projekto estu dissendata al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato, mi ne povas ne montri al vi, kiel estus danĝere konservi ĝin en sia* nuna formo, t.e. kun la kondiĉo, ke ĉiu membro de la Komitato simple respondu pri la tutaĵo per “mi akceptas” aŭ “ne akceptas”.

* Waringhien proponis la korekton ĝia.

Kvankam mi ne volas antaŭjuĝi pri la decido de miaj kolegoj, mi estos tre surprizata*, se al la demando tiel esprimita la preskaŭ tuta L.K. ne sentos sin kvazaŭ devigata respondi: “Ne akceptas”. Certe tiu respondo profunde malĝojigos nian koron, ĉar estos por ni ĉiuj terura doloro kontraŭstari al propono de nia Majstro, sed, eĉ aprobante kelkajn aŭ eĉ multajn el la detalaj reformoj proponitaj en via letero, estas tute neeble, ke ni aprobu ĉiujn sendistinge, sendiskute, kvazaŭ, pardonu tiun vorton, per blinda voĉdonado. Kio estos la rezultato de tiu ŝajna malkonsento inter la kreinto de Esperanto kaj la konsilantoj de li mem elektitaj por la konservado kaj la perfektigado de lia kreaĵo? Oni vane esperos, ke la publiko ne informiĝos pri tiu malkonsento. Vi permesas, ke la 90 membroj de la L.K. uzu daŭron de tri monatoj por pripensi kaj sendi sian respondon: kvankam vi petas, ke ili tenu la aferon konfidencie sekreta, ĉu estas eble, ke la sekreto ne disflugos tra la tuta esperantistaro? Aliparte, se ĉiuj esperantistoj akceptos plimalpli volonte, sed tamen senribele, la nean respondon de la L.K., ĉu niaj eksteraj kontraŭuloj ne ripetados, ke Esperantismo estas kvazaŭ fanatika religio, kiu sin starigas kiel senerara kaj perfekta, kaj rifuzas obstine ĉiun ekzamenon, ĉiun korekton, ĉiun perfektiĝon? Ĉiuflanke aperos antaŭ ni malbonaĵoj por nia afero.

* Waringhien proponis la korekton surprizita.

“Se do, malgraŭ la danĝeroj montritaj en la unua parto de mia letero, vi opinias necese*, ke mi sendu vian leteron al la L.K., mi insiste petegas vin, ke vi forigu la kondiĉon voĉdoni pri la tutaĵo, sed permesu, ke oni voĉdonu pri ĉiu punkto aparte, tute egale ĉu per simpla “mi akceptas” aŭ “mi ne akceptas”, ĉu aldonante rezonojn. — Kaj ankaŭ, ke vi mallongigu la daŭron de la konsiliĝo, ĝis unu monato kaj duono, kio estas plene sufiĉa.

* Waringhien proponis la korekton necesa.

Nun mi devas aldoni kelkajn vortojn pri la fundo mem de via projekto. Mi plene konsentas (kaj kredeble miaj kolegoj ankaŭ konsentos) kun vi pri la reforma metodo per neologismoj. Tio estas, ke, se oni devas fari reformojn, ili estas fareblaj nur per la neologisma metodo, ne nuligante, ne ŝanĝante la malnovajn, sed nur aldonante novajn formojn. Sed principe akceptinda, tiu metodo estas praktike malfacila kaj oni devas uzi ĝin kun granda singardemo, se oni volas ne diversigi senfine la lingvon. Supozu efektive, ke al ĉiu vorto aŭ eĉ al ĉiu gramatika regulo jam ekzistantaj oni apudmetu duan vorton, duan regulon novajn, ĉu tiamaniere oni ne havus du Esperantojn paralelajn, kiuj povus esti tute diferencaj? La kreado de neologismoj, precipe pri la gramatiko, ne devas do esti tro ofta, tro libera; eĉ mi volonte dirus, ke pri la gramatiko ĝi devas esti nepre malpermesata. Tial mi ne konsentas akcepti, ke en la estontaj lernolibroj de Esperanto, oni legus, laŭ via propono, la jenajn duvizaĝajn regulojn: “La adjektivo akordiĝas aŭ ne akordiĝas, laŭvole, kun la substantivo. Ĝi akordiĝas nur, kiam ĝi anstataŭas substantivon ne esprimitan” — kaj same: “La adjektivo lokiĝas laŭvole antaŭ aŭ post la substantivo. Tamen, kiam ĝi ne akordiĝas kun la substantivo, ĝi devige lokiĝas antaŭ ĝi.” — Ankaŭ: “Ĉiuj pronomoj ricevas multenombron kaj akuzativon; tamen la rilataj pronomoj: tiu, kiu, tu, ku povas laŭvole ilin ricevi aŭ ne.” Ĉu vi opinias, ke tia redaktado de la estontaj lernolibroj faciligos la lernadon kaj propagandon de Esperanto? Rimarku plie, ke, se la rilataj pronomoj tiu, kiu, tu, ku povas esti uzataj sen multenombro kaj akuzativo, oni jam ne povas distingi “tiuj, kiuj” kaj “tiu, kiu”. — Aliparte, se oni povas multenombrigi kaj akuzativigi laŭvole “tu, ku”; ili fariĝos “tuj” (jam ekzistanta kun tute alia senco), “kuj” (kiu sonas france tute malĉaste, multe pli ol “farti” angle), “tun”, “kun” (jam ekzistanta kun alia senco). Vi do estos devigata diri: “La pronomoj rilataj estas ‘tiu, kiu’ (kiuj multenombriĝas kaj akuzativiĝas aŭ ne, laŭvole) — paralele ‘tu, ku’ (kiuj devige ne multenombriĝas nek akuzativiĝas)”. Kia mirinda simpleco!

Multajn aliajn kritikojn mi povus fari, kvankam pri kelkaj punktoj mi plene konsentas kun vi, sed eble tio ĉi sufiĉos por vin konvinki, ke estas tute neeble akcepti “tutaĵe” reformojn, kiuj enkondukus tiel gravajn komplikaĵojn en nian lingvon. Tial, kiel lasta peto, mi petas vin, ke vi atente kaj zorge traesploru ĉiujn punktojn de via projekto, por antaŭrigardi, kiajn sekvojn ĝi havus rilate al la tuta vortaro kaj gramatika sistemo de Esperanto. Mi kuraĝas pensi, ke post tia esplorado, vi forlasus mem pli ol duonon de viaj proponoj.

Volu akcepti, kara kaj estimegata Majstro, la sinceran esprimon de miaj respektaj kaj sindonaj sentoj,

E. Boirac.
246. Letero al Javal (10.XII.06).

Kara Sinjoro!

La esperantan tradukon de Via verko “Inter Blinduloj” mi ricevis kun plezuro kaj mi kore Vin dankas. Tiu ĉi eksterordinare grava kaj homama verko estos unu el la plej belaj ornamoj de nia literaturo.

Dezirante danki la estimatan tradukintinon kaj ne sciante ŝian adreson, mi sendis hodiaŭ leteron al s-rino Jean Javal sub via adreso.

247. Letero de Javal al Zamenhof (10.XII.06). El la franca.

Mi estus kontenta, ĉe la elmetitaj kontraŭdiroj, se vi reprenus vian memuaron [...] Sed ĉi tio nur malfruigas la uzadon de la sensupersigna alfabeto, pri kio vi bezonas konsulti neniun, kaj kiun vi prokrastas de 19 jaroj. Via libero estas des pli plena, pri tiu ĉi punkto, ke en Bulonjo, en via Deklaracio (paragrafo 4), ni forigis la vortojn “eĉ la plej malgranda ŝanĝo” [...]

248. Letero al Javal (14.XII.06).

Kara Sinjoro!

Kun granda plezuro mi ricevis Vian leteron de 10.XII. Peza ŝtono defalis de mia brusto, kiam mi legis, ke vi estus kontenta, se mi reprenus mian projekton pri neologismoj. Se Vi aprobas mian agon, tiam mi kun granda plezuro reprenos mian projekton kaj konservos ĝin tiel longe, ĝis venos la ĝusta tempo. Nun la tempo por tia projekto estus tre malfavora, la projekto elvokus nur grandan ventegon kaj nenion atingus. Mi antaŭvidis tion ĉi tre bone, sed mi ne volis rompi la promeson, donitan al Vi, kaj mi ne volis fari al Vi doloron, petante, ke vi liberigu min de mia promeso; sed nun, kiam Vi de Via propra iniciativo liberigas min de mia promeso, mi estas tre kontenta.)

Permesu, ke mi iom klarigu al Vi la tutan historion kaj esencon de la afero.

En la pasinta jaro (aŭ pli ĝuste ankoraŭ antaŭ 2 jaroj) mi havis la intencon prezenti projekton de plibonigoj. Sed mia projekto estis tre multe diferenca de tiu ideo pri plibonigoj, kiun Vi havas. Dum Vi esperis per diversaj ŝanĝoj allogi la kritikantojn, mi pensis ekskluzive nur pri la bono de la uzantoj, ĉar jam de longe mi, instruita de la sperto, ĉesis atenti la kritikantojn pro la sekvantaj kaŭzoj: a) mi sciis, ke, kiom ajn ni ŝanĝados, ni la kritikadon ne silentigos, la kritikantoj al ni ne venus kaj ni nur ruinigus nian aferon; b) mi sciis, ke la cirkonstancoj kaj sekve ankaŭ la postuloj kaj kritikoj ĉiam ŝanĝiĝas kaj kio estis aprobinda hieraŭ, morgaŭ estos malaprobinda, nur la postuloj de la uzantoj restos ĉiam tiuj samaj, sekve nur pri la interna boneco de la lingvo ni devas zorgi, se ni volas la lingvon efektive plibonigi.

La formo de la neologismoj, kiuj en la pasinta jaro ne plaĉis al Vi, estis afero ne grava, ĉar en mia pasintjara letero mi volis prezenti al Vi nur la principojn de mia projekto; la detaloj estus prilaboritaj poste, kaj nur laŭ Via insista kaj ripetita peto mi sendis al Vi mian tiaman tabelon kiel ekzemplon.

La sola demando, kiu ekzistis por mi, estas: ĉu venis jam la tempo, por enkonduki aron da neologismoj.

Vi scias, ke laŭ mia opinio la historio de Esperanto devas konsisti el du periodoj: periodo de propagando kaj periodo de praktika uzado. Ĉar mi estas forte konvinkita, ke en la periodo de propagando ĉiu ŝanĝo estas treege danĝera, tial mi demandis min: ĉu venis jam la tempo, ke ni povas ne zorgi plu pri la propagando, sed zorgi pri la praktika oportuneco por la uzantoj. Post kelka pripensado mi venis al la konvinko, ke tiu tempo ankoraŭ ne venis, kaj tial mi skribis al Vi, ke mian projekton mi en la nuna tempo ne intencas prezenti al la esperantistoj, ĉar kun ĉiu parolado pri plibonigoj ni devas atendi ĝis ni staros jam tute forte kaj bezonos nenion timi.

Sed kiam Vi sciigis min pri la materiala forto, kiun Esperanto ricevis, mi en la unua minuto, sub la influo de la grava sciigo, skribis al Vi, ke eble nun mi povos elpaŝi kun mia projekto pli frue.

En Ĝenevo, kiam mi aŭdis la proponon de Vi kaj de s-ro Lemaire, mi ankoraŭ pli ekŝanceliĝis, ĉar mi ekpensis, ke nun mi eble havos sufiĉe da forto, por fordoni min tute al Esperanto, ellabori projekton tute maturan kaj agi energie tiel, kiel mi trovas la plej bone por nia afero, ne timante la ventegon kaj multenombran defalon, kiun donus la unua momento. Tial mi unu fojon eĉ diris al Vi, en Ĝenevo, ke sentante post mi sufiĉe fortan apogon, mi esperas eĉ altrudi al la esperantistoj la akcepton de mia projekto, se mi estos plene konvinkita, ke la bono de nia afero postulas tian perfortan rompon de la inercio.

[Kompreneble mi nenion farus kontraŭ la volo de la esperantistoj, ĉar mi komprenas tre bone, ke Esperanto apartenas nun ne al mi, sed al la esperantistoj; mia altrudado konsistus nur en tio, ke mi uzus ĉiujn fortojn por atingi la konsenton de la Lingva Komitato kaj mi ne timus defalojn.]

Sed mia espero pri plena sendependeco baldaŭ forflugis. El Viaj leteroj mi baldaŭ konvinkiĝis, ke se mi laboros pli longe ol Vi esperis, Vi estos nekontenta, kaj se mi prezentos tian projekton, kian mi trovas la plej bona, Vi ĝin trovos terura kaj ne akceptos ĝin. Tial mi devis veni Bruselon ne kun projekto, kiun mi deziris, sed kun projekto ŝanceliĝa kaj kompromisa.

Tio ĉi estis jam granda eraro. Sed ankoraŭ pli grandan eraron mi faris en Parizo. Kiam mi vidis, ke mia maniero de agado ne kontentigas Vin kaj mi decidis rifuzi la Ĝenevan proponon, tiam mi devis tute malkaŝe diri al Vi: “ĉar la cirkonstancoj ŝanĝiĝis kaj mi nun ne havas la forton por sukcese batali kontraŭ tiuj atakoj, malpaco kaj danĝeraj defaloj, kiujn mia projekto elvokus, tial la prudento kaj la bono de nia afero postulas, ke mi nun mian projekton ne prezentu.”

Tion mi devis diri; sed bedaŭrinde mi tion ĉi ne diris pro la sekvanta kaŭzo: el Via granda insistado kaj rapidigado, el Via kelkfoje esprimita timo, ke reveninte Varsovion mi eble rifuzos sendi mian projekton, mi vidis, ke Vi tiel fortege deziras, ke mi prezentu projekton de plibonigoj kaj ke Vi trovas ĝin tiel necesega kaj neprokrastebla, ke mia rifuzo estus por Vi tro granda doloro. Sed al Vi, kiu havas tiel grandegajn meritojn en nia afero, al Vi, kiu faris por nia afero tiom multe, kiom neniu alia ĝis nun faris, al Vi, kiun mi persone tiel alte kaj sincere estimas — mi neniel volas fari tiel grandan doloron. Mi vidis tre bone, ke ĉiuj miaj penoj konvinki Vin kondukus al nenio; en ĉiuj miaj vortoj Vi vidus nur timemecon, mankon de energio, deziron rompi mian promeson, aŭ eble ankoraŭ ion pli malbonan. Tial, malgraŭ ke la afero estis por mi tre malagrabla kaj malgraŭ la antaŭvidataj teruraj atakoj kaj plena fiasko, mi diris al mi: “kostu kion ĝi kostos, mi ne deziras agi kontraŭ la volo de s-ro Javal kaj mi prezentos mian projekton.”

Vi vidas, ke mi plenumis mian promeson kaj, ferminte la okulojn kaj orelojn kontraŭ la baldaŭ aperonta ventego, mi sendis al Vi mian projekton, por transdoni al la Lingva Komitato. Sed por liberigi min de la malagrabla devo korespondadi pri afero, kiun mi tuŝis kontraŭ mia propra deziro, mi decidis, ke al ĉiu, kiu sin turnos al mi pri tiu demando, mi respondos jenon: “por ne fari ian moralan premon, mi persone ne volas korespondi pri tiu ĉi demando; al la dezirantoj mi konsilas sin turni al d-ro Javal, kiu la plej bone konas la esencon de la afero”. Per tiu ĉi respondo mi esperis atingi la jenon: aŭ Vi sukcesos konvinki Viajn korespondantojn, ke ili akceptu mian projekton, kaj tiam nia afero estos savita de disfalo, — aŭ Viaj korespondantoj sukcesos konvinki Vin, kaj ankaŭ nia afero estos savita de disfalo.

[Por ne malhelpi Vian propagandon inter la komitatanoj, mi mian personan opinion pri la afero skribis al neniu; sole nur al s-ro Couturat mi skribis tute konfidencie, ke atendi pri la publikigo de mia projekto mi povus nur en tia okazo, se Vi konsentos, ĉar mi estas antaŭ Vi morale ligita.]

Sed nun mi kun granda plezuro vidas, ke Vi mem proponas al mi, ke mi retiru mian projekton, kaj mi estas tre kontenta, ĉar granda danĝero per tio ĉi estas forigata.

Nun, kiel antaŭe, mi restas ĉiam ĉe la opinio, ke iam poste plibonigoj estos tre utilaj kaj ke oni devos ilin fari nur laŭ la principoj esprimitaj en mia pasintjara letero; sed en la nuna tempo ni devas zorgi ekskluzive nur pri fortiĝado kaj pri vekado de konfido al nia konstanteco, kaj ĉia parolado pri plibonigoj estus nun tre danĝera.

[Rompajn reformojn oni povus fari nur en la komenco; sed per la tute senriska kaj sendanĝera vojo de neologismoj oni facile povos enkonduki plibonigojn en ĉiu tempo, eĉ se la tuta mondo jam parolos Esperanton.]

Mi scias tre bone, ke malgraŭ Via propono retiri mian projekton, Vi tamen restas ĉe Via “caeterum censeo* pri la alfabeto. Tial mi devas ripeti al Vi tion, kion mi diris en mia Aldono al la projekto, t.e.: mi ne povas nun fari ian apartan proponon pri la alfabeto; sed se Vi volas fari pri tio ĉi ian proponon al la Lingva Komitato, mi ne sole ne protestos, sed kontraŭe, mi mem kun plezuro akceptos ĝin, se ĝi ricevos por si la aprobon de la Komitato.

* Latinaĵo: “cetere, mi konservas mian opinion”.

Post tiu letero la abismo inter la intencoj de Zamenhof kaj la postuloj de Javal klare evidentiĝas. Javal, kiu, ĝis tiam, iom iluziis sin mem pri la ebla interkonsento, notas sub ĉi tiu letero: “li ŝajnas ne rimarki, ke lia projekto estas diametre kontraŭa al tiu aludita en mia letero de la 5.IX.06.” Vane Zamenhof penos alporti ielan kontentigon al sia amiko: la spirita malkonkordo kun la sola eminentulo, kiu prenis serioze la aferon de la Homaranismo, estas nehelpebla…

1907

Majoro Lemaire alprenas la redaktadon kaj gvidadon de la belga gazeto “Belga Sonorilo”, kiu fariĝos efika tribuno por liaj reformemaj ideoj. Aliflanke, post la malsukceso de la intervidiĝo en Bruselo, li alproksimiĝas al Couturat, kaj instigas Javal kunlabori kun tiu por la reformoj.

En tiu sama monato Januaro aperas dua eldono de la Vortaro Germana-Esperanta (Kp super no 62*), kun jena antaŭparolo:

249. Respondo al multaj demandantoj (O.V. p. 49*).

Pri ĉiuj vortoj, kiuj ne estas troveblaj en la verko “Fundamento de Esperanto” devas decidi la Esperantistoj mem (kiom eble kun helpo de la “Lingva Komitato” elektita en la Bulonja Kongreso). Sed se oni deziras scii, kian tradukon mi persone rekomendus por tiu aŭ alia vorto [...] mi konsilas (ĝis la “Lingva Komitato” donos alian decidon) serĉi en la vortaroj [...] eldonitaj de la firmo Möller & Borel, ĉar tiuj ĉi vortaroj estas redaktataj de mi mem.

250. Letero al Boirac (2.I.07).

Konfidencie!

[Konfidencie nur kontraŭ aliaj personoj; sed al D-ro Javal Vi povas montri mian leteron, se Vi trovas tion ĉi necesa, ĉar kontraŭ li mi havas neniajn sekretojn.]

Kara Sinjoro!

Kun plezuro mi ricevis Vian detalan leteron de 9.XII. Ĉiujn Viajn argumentojn mi plene aprobas kaj sub ĉiun el ili mi volonte metus mian subskribon. Tiujn ĉi argumentojn kaj pensojn mi tre ofte ripetadis en miaj privataj leteroj al la amikoj de plibonigoj. Bedaŭrinde mi ne povis ilin konvinki. Oni ofte ripetadis al mi, ke plibonigoj estas nepre necesaj, ke neniu povas ilin proponi krom mi, ke ĉiuj plej prudentaj esperantistoj ilin postulas kaj nur la “inercia amaso” estas kontraŭ ili, ke mia obstineco paralizas ĉiun progresadon k.t.p. Ĉiuj miaj argumentoj nenion helpis, kaj oni volis eĉ komenci reformojn per vojo privata. Tial, por meti finon al la danĝera stato kaj por doni ekzemplon de submetiĝo al la Lingva Komitato, mi estis decidinta proponi al la juĝo de la Komitato projekton de senrompaj neologismoj.

Mia projekto estis destinita ne por nun, sed por ia tempo estonta, kiam ni starus jam tute forte; ĝi havis ian alian formon kaj mi intencis siatempe elmeti ĝin al vasta publika priparolado, antaŭ ol la Komitato faros decidon. Sed ĉar la cirkonstancoj devigis min fari mian proponon jam nun, kaj en la nuna tempo ĉiu publika priparolado estus danĝera, tial mi devis proponi, ke la Komitato faru sian decidon rapide kaj konfidencie kaj akceptu aŭ ĉion aŭ nenion.

Nun mi kun plezuro povas sciigi, ke la cirkonstancoj ŝanĝiĝis. La ĉefa postulanto de plibonigoj, la multemerita D-ro Javal, konsentis, ke mi retiru mian projekton, kaj tial mi faras tion ĉi kun plezuro, kaj mia projekto ne estos prezentata al la Lingva Komitato.

La afero sekve estas finita kaj la danĝero pasis. Sed ĉar mi scias, ke interne en sia animo D-ro Javal ĉiam ankoraŭ opinias, ke plibonigoj nun estas necesaj, kaj ĉar estus tre malbone, se tiu ĉi tre grava, tre multe farinta kaj multe laboranta amiko de nia afero restu en opozicio kaj ke li havu la opinion, ke li devis cedi nur al nia “malprudenta inercio”, tial mi petas Vin, volu uzi ĉiun okazon, por admoni kaj konvinki lin, kiel danĝera estas la vojo, sur kiu li ekstaris.

Dezirante al Vi plej feliĉan novan jaron, mi restas kun kora saluto, Via [...]

Zamenhof forte iluziis sin, se vere li kredis, ke pasis la danĝero: ĝi estis nur komenĉiĝanta, kaj pri la sinteno de Javal ne povas esti dubo: se li vivus plue, li fariĝus idisto. Tamen Zamenhof provas ĉiel mildigi la seniluziiĝon de sia amiko.

251. Letero al Javal (2.I.07).

Kara Sinjoro!

Mian detalan leteron de 14.XII Vi kredeble ricevis? En tiu letero Vi parte trovos jam respondon al Via letero de 15.XII, kiun mi poste ricevis. Mi estis decidinta skribadi de nun ĉion per “h” nur en tia okazo, se estus publikigita mia motivita letero al la Lingva Komitato; sed ĉar ni nun interkonsentis, ke mia projekto ne devas esti publikigita, tial mi nun ne povas tiel facile ŝanĝi mian manieron de skribado.

Nun, kiam mia projekto ne estos publikigata, mi povus skribi nur per “h”, sed mi ne povus uzi aliajn ŝanĝojn (“y” anstataŭ “j”, “k” anstataŭ “ĥ”); sed pri tia maniero de skribado, t.e. uzado de “h” sen uzado de aliaj ŝanĝoj, s-ro Moch tute prave skribis al mi, ke mia skribado trovus neniajn imitantojn, ĉar la esperantistoj scias, ke ili havas plenan rajton tion ĉi fari, sed ili ne volas tion ĉi fari. Sekve uzante “h” sen aliaj ŝanĝoj, mi kontentigus nek la partion konservativan, nek la partion reformistan, kaj tial mi ne povas tion ĉi fari. Tamen, se Vi kaj s-ro Lemaire kaj s-ro Peltier kaj s-ro Moch (almenaŭ Vi kvar) sciigos min, ke Vi estos kontentaj de mia skribado per “h” kaj ke Vi imitados min, tiam mi tre volonte komencos la skribadon per “h”. En miaj artikoloj publikigataj en la “Revuo” mi ne povus tion ĉi fari, ĉar s-ro Bourlet skribis al mi tute decide, ke li ne publikigos eĉ unu mian linion kun ŝanĝita skribmaniero; sed mi povus uzadi la skribmanieron kun “h” en miaj leteroj privataj kaj en miaj artikoloj publikigataj ne per Hachette.

Dezirante plej bonan kaj feliĉan novan jaron al Vi kaj al Via tuta estimata familio, mi restas kun kora saluto [...]

La febro pri reformoj iom post iom infektas ĉiujn…

252. Letero de Beaufront al Corret (4.I.07).

[...] Tute sekrete inter ni, mi bedaŭras la oj, aj, ej, uj kaj precipe la ojn, ajn, ujn, tiel pezajn kaj kiujn angloj, italoj, hispanoj kaj multe da aliaj popoloj neniam elparolos ĝuste, kaj pri kiu ili eble senkuraĝiĝos pro sensukcesa penado.

Science Zamenhof havas la superecon kompare kun la Adjuvanta formo. Lia multenombro estas pli scienca: radiko, signo de speco, signo de nombro, signo de kazo. Ĉe mi la tria mankis, kiel cetere en la itala kaj hispana [...]

Sed praktike, kia diferenco por la elparolo! Kiam mi forlasis Adjuvanton mi ankoraŭ dubis, nun mi estas certa pri mia praktika praveco.

(Ĉi tie li citas la pecon, kiun oni trovos sub no 274*).

Ĉiu adjektivo variis nur, se ĝi estis sola, la akuzativo estis laŭvola kaj la simplaj homoj povis ĝin ne uzi [...]

Kiel en la personaj pronomoj mi havis la tri seksojn en la montraj, ekz-e:

Hica, heca, hoca (dieser)
Ilda, elda, olda (jener)
Ilu, elu, olu (ĝi).

En Esperanto ni devas uzi perifrazon por diri “celle qui, celles qui, l’animal qui”; tre neoportune!

Rimarku: hica (çà et là), ilda (da, germana)* [...] Sed konservu tiun ĉi specimenon por vi, ĉar mi tute ne deziras, ke iu ĝin eble uzu kontraŭ Esperanto [...]

* La fremdaj vortoj signifas, laŭvice: tiu ĉi; tiu for; la virino, kiu; la virinoj, kiuj; la besto, kiu; tie ĉi kaj tie; tie for.
253. Poŝtkarto al Michaux (9.I.07).

Kara Sinjoro!

Koran dankon por Via novjara gratulo. En la nomo de mia edzino kaj de mi mem mi sendas al Vi kaj al Via kara familio plej sincerajn bondezirojn por la ĵus komenciĝinta jaro.

La 7.I.07 estas dissendita, al la membroj de la L.K., nova raporto de Javal:

254. Fonetika skribado por enpresigoj en neesperantistaj gazetoj

en kiu li proponas la ortografion ellaboritan dum la vizito de Zamenhof en Parizo, kaj jam uzitan en unu artikolo de Ch. Lemaire (Kp super no 234* kaj no 237*). Sed jam en tiu momento Javal estas mortanta, kaj letero de Sebert sciigas tion al Zamenhof.

255. Letero al Sebert (10.I.07).

Kara Sinjoro!

Ĵus mi ricevis Vian leteron, kiu faris sur mi tre pezan impreson kaj treege min malĝojigis. Kiam mi estis antaŭ 3 monatoj en Parizo, D-ro Javal diris al mi, ke la stato de lia sano estas tre danĝera, mi tamen tiam esperis, ke ĉio baldaŭ reboniĝos; nun mi vidas, ke mia espero bedaŭrinde estis iluzio. Kial oni ne faris operacion, kiun konsilis la kuracistoj? Aŭ eble la espero de operacio estis ankaŭ iluzio aŭ nur konsolo por la malsanulo?

La malĝoja sciigo premas min ne sole ĉar D-ro Javal estas fervora kaj multemerita esperantisto, sed antaŭ ĉio ĉar li estas homo, kiun mi tuj de mia unua konatiĝo tre forte ekestimis kaj ekamis por la efektive tre altaj kaj malofte renkonteblaj ecoj de la kapo kaj koro. Mi volus nun esti kun li, mi volus nun multe skribi al li, sed kompreneble mi tion ĉi ne povas fari. Mi volus nun peti Sinjorinon Le Bihan, ke ŝi skribu al mi detale pri la stato de la Doktoro, sed mi timas, ke mia skribo nur malbonigus la aferon, ĉar la malsanulo povus ekscii pri tio ĉi. Tial mi petas almenaŭ Vin, ke Vi en liberaj minutoj volu skribi al mi iom pli detale, aŭ ke Vi en mia nomo volu peti pri tio ĉi Sinjorinon Le Bihan. Nun, kiam la malfeliĉa Doktoro multe suferas kaj kredeble konscias sian baldaŭan finiĝon, mi dezirus, ke li sciu, ke liaj amikoj pensas pri li la tutan tagon kaj suferas kune kun li. Sed bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari! Kiel forte mi dezirus nun diri al li ion agrablan aŭ fari por li ion agrablan… Sed bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari, mi ne kuraĝas skribi al li leteron en liaj lastaj tagoj de vivo, ĉar mi timas, ke, kion ajn mi skribos, estos malbona kaj tiu neebleco skribi al li leteron estas nun por mi efektiva turmento. Mi hodiaŭ estas tute nekapabla por ia laboro.

En la okazo, se la malĝoja antaŭdiro de la kuracistoj efektiviĝos, mi petas Vin, volu tuj telegrafi al mi.

Pri la plibonigoj en Esperanto, Vi povas esti tute trankvila. Jam antaŭ kvar semajnoj mi skribis al D-ro Javal, ke mi volas, ke mia projekto ne estu sendata al la membroj de la Lingva Komitato, kaj ke ĝi ne estu publikigata en ia maniero. Mi konscias tre bone, ke ĉiu projekto pri plibonigoj (eĉ plej senkulpaj kaj senrompaj) estus nun tre neĝustatempa kaj danĝera kaj devas esti prokrastita ĝis ia tempo estonta, kiam Esperanto staros jam tute forte. Tion ĉi mi skribis en la pasinta jaro al D-ro Javal, sed li tiel insistadis kaj konstante insistadis, ke mia plua prokrastado tiel forte lin dolorus kaj senpaciencigus, ke mi fine devis cedi, kvankam mi antaŭvidis, ke mia projekto ne estos akceptita. Sed kiam li antaŭ 4 semajnoj skribis al mi, ke li plu ne insistas, tiam mi kun granda ĝojo tuj skribis al li, ke mi mian projekton retiras. La afero pri la plibonigoj sekve estas finita.

En alia koverto, ekspedita iom poste, troviĝis jena postskribo, kaj dua koverto, nefermita kaj afrankita, entenanta leteron adresitan al Javal:

P.-S. — Kvankam mi havas nun nenian pretekston por skribi ion al la malfeliĉa D-ro Javal, kaj mi povas ankaŭ trovi nenian temon por la letero, tamen ia interna voĉo al mi diras, ke eble mia malfeliĉa amiko volus havi de mi ian leteron en la lastaj tagoj de sia vivo. Tial mi skribis malgrandan letereton por li kaj mi sendas ĝin nun al Vi. Se Vi trovos, ke mia letereto povas fari al li ian almenaŭ malgrandan kontentigon, kaj se Vi trovos, ke la enhavo de mia letereto ne estas tro neoportuna por lia nuna stato, tiam mi petas Vin, volu enmeti mian letereton en koverton kaj venigi ĝin al liaj manoj kvazaŭ venantan rekte de mi.

La konflikto en la koro de Zamenhof estis ja tragika: li sciis tre bone, ke la sola sciigo, kiu povus alporti ian ĝojon al lia mortanta amiko, estus lia konsento pri reformita alfabeto, sed tion ĉi konsenti malpermesis al li lia konscienco kaj la intereso de Esperanto. Per kortuŝa artifiko, li provis tamen doni ian mildigon al sia kunbatalinto, uzante en sia lasta letero al li la skribmanieron per “h”, kiu estis lia ekstrema koncesio. Sed la ironia sorto volis, ke en tiu letereto enestu nur du “naturaj” digramoj (“ch” kaj “sh” — unu eĉ estis preteratentita de Zamenhof!) kaj ses “kontraŭnaturaj” (la “gh”, kiu ekzistas nur en la itala, sed ĝuste kun la sono de “g”!)…*

* En la nuna elektronika versio la digramoj skribitaj de Zamenhof estas tamen anstataŭigitaj per ordinaraj ĉapelitaj literoj. La vorto, kiun Zamenhof preteratentis (skribante ĉapelon anstataŭ “h”), estis ĉiujn.
256. Letero al Javal (10.I.07).

Kara Sinjoro!

En Via lasta letero de 15.XII Vi skribis al mi interalie, ke la stato de Via sano estas nun nebona. De tiu tempo mi konstante atendas de Vi leteron kun sciigo pri la reboniĝo de via stato, sed bedaŭrinde ĝis nun mi ricevis de Vi nenian tian leteron. Tio devigas min supozi, ke Vi estas nun tre suferanta. Mi forte esperas, ke Via turmenta malsano baldaŭ pasos kaj Vi baldaŭ kun ĝoja humoro rekomencos denove Vian energian laboradon. En miaj pensoj mi ofte estas kun Vi, mi ofte rememoras ĉiujn niajn interparolojn de Oktobro. Ĉiufoje, kiam mi rememoras pri Via malsano, mi mem tre suferas; sed mi kredas forte, ke baldaŭ Vi min ĝojigos per la sciigo, ke Via sano absolute kaj plene reboniĝis.

Kun kora saluto.

Mia edzino petas min transsendi al Vi ŝian plej koran saluton kaj sinceran deziron de baldaŭa plena resaniĝo.

Sub tiu ĉi letero Javal skribigis per sia filo franclingvan rimarkon: “14 Januaro. — Letero sen supersignoj, sed konservanta gh kaj ne enkondukanta y. Ĝi havas, en miaj okuloj, nur pure personan valoron.”

Ĉe tiu ĉi melankolia noto finiĝas la traktadoj kun Javal. Ni vidis, kial ili ne povis esti sukcesaj. Zamenhof, pro persona amikeco al sia samrasano kaj samprofesiano, iris tiel malproksimen, kiel li povis — sed ne konsentis transiri la limon, la principon pri lingva kontinueco. Cetere Javal mortintan tuj anstataŭos nova militanto, Couturat. Sed ties tuta diplomatio ne havos alian ŝancon de sukceso, ol la amika insisto de la grandakora blindulo.

APENDICO

92a. Letero al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko (1895). El la rusa trad. V. Gernet*.

* Kiel ĉiuj aliaj tekstoj presitaj en “Lingvo Internacia”, ĉi tiu estis reviziita de Zamenhof.

[...] Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile rakonti al vi ĉion tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis. La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi — estas ridinde tion diri — en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno (en Polujo). Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj. Ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri tiu ĉi “doloro pro la mondo” ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la “grandaĝaj” posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo (tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio) mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis allogata al la lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo. Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artefaritajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centmiloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tiel artefarita kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: “For la revojn! Tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj”, — kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj francan lingvojn mi ellernadis en la infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de la gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon anglan, la simpleco de la angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank’ al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj latina kaj greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo. Sed la grandegulaj* vortaroj ne lasadis min trankvila.

* Waringhien proponis la korekton gigantaj.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo “Ŝvejcarskaja” (Pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo “Konditorskaja” (Sukeraĵejo). Tiu ĉi “skaja” ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn* vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

* Waringhien proponis la korekton gigantajn.

“La problemo estas solvita!” diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj (ekz. “patrino”, “mallarĝa”, “tranĉilo” k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur “konsentos”, ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple “elpensadis” vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera “interparoli” ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz-e 2-litera “pa”. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz-e a, ab, ac, ad, … ba, ca, da, … e, eb, ec, … be, ce, … aba, aca, … k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti romana-germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia, — kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama “lingwe uniwersala” kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en la 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis allogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco:de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 17-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la ekvivigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ està!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debà.

(En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: “Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi* devas”.)

* Waringhien proponis la korekton unuigi sin.

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de la 17-a de decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri “nova lingvo” kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo — la jaroj de studento — pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj (“Mia penso”) mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, — kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte, kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz-e la universala prepozicio “je”, la elasta verbo “meti”, la neŭtrala, sed difinita finiĝo “aŭ” k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz-e mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas por la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multepezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis* nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan “ion”, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan “spiriton”. (La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, — dume la Esperantistoj pli spertaj skribas en la stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon, kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj). — Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva gepatra lingvo.

* Waringhien proponis la korekton atribuadis.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: “Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo”. Sed ĉar la “mondo” ne estas ebla sen antaŭaj apartaj “unuoj”, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu la lingvo jam estas akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensadis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita* adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon, — alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia “ŝlosilo”, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita* adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian leteron.

* Waringhien proponis la korekton neinicita.
* Waringhien proponis la korekton neinicita.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro (“D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”), kaj komencis serĉadi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigadis mian broŝuron por eldono kaj fine — rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu ĉi publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je “flankaj aferoj”; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutajn estontajn* trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj … mi transiris Rubikonon.

* Waringhien proponis la korekton tutan estontan.

La ĉi-supran dokumenton, ordinare konatan sub la titolo “Letero pri la deveno de Esperanto”, utile kompletigos la sekvanta fragmento de artikolo, kiun Zamenhof, je nekonata dato, verkis por “La Revuo”. Bourlet opiniis ĝin danĝera kaj ne enpresis. La originalo perdiĝis, sed feliĉe el ties ĉefaj partoj restas unu kopio, farita de s-ro Aymonier, kiu afable disponigis ĝin al mi. Mi ĝin publikigis, kun pluraj aliaj tekstoj de Pra-Esperanto, en “Lingvo-Libro” (1938, n-ro 1), kaj s-ro Aymonier ĝin republikigis, kun interesaj komentoj, en “Franca Esperantisto” (1945, n-roj 70 kaj 71).

92b. Artikolo pri la deveno de Esperanto.

[...] En 1878 aperis “Lingwe Uniwersala”, sed de tiu tempo mi du aŭ tri fojojn radikale ŝanĝis la lingvon. Ĉiufoje post tia ŝanĝo mi fervore kaj tre multe verkis, proze kaj verse, originale kaj traduke, por ĉiuflanke elprovi la lingvon. Bedaŭrinde ĉiuj manuskriptoj el la antaŭhistoria tempo de Esperanto tute malaperis.

En mia memoro ankaŭ restis preskaŭ nenio el tiu tempo. Mi nur memoras, ke en la komenco la lingvo havis tre grandan abundon da gramatikaj formoj (el ili ekz-e la pasivo de la verbo restis ankoraŭ larĝe post 1878, la pluskvamperfekto restis ankoraŭ en 1881, la imperfekto, kies finiĝo estis “-es”, restis en la lingvo ankoraŭ eĉ en la komenco de 1887), grandan abundon da vortoj, kaj precipe grandan abundon da afiksoj. Mi memoras, ke en la unua tempo mi kun speciala pasio okupadis min per serĉado de diversaj “reciprokaj rilatoj inter la vortoj”, kaj ĉiun trovitan rilaton mi fiksis per ia afikso. Ekzistis ekz-e afiksoj por “provizi per io”, “proviziĝi per io”, “abunda je io”, “akiri (aŭ atingi) per io”, “fari ion ĝis sate”, “fari karakterizan agon per io”, “fari ion reciproke”, “fari koncerne ion (germana ‘be-’)”, “posedanto (mastro) de io” k.t.p. Ekzistis ambaŭ participaj sufiksoj por la kondicionalo kaj la imperativo (la lasta en la senco de devo: kiu devas fari, kiu devas esti farata); la sufiksoj “ebl” kaj “em” havis duoblan formon, aktivan kaj pasivan; ekzistis ne sole sufiksoj por la monatoj kaj semajnaj tagoj, sed eĉ specialan formon por esprimi la rilaton inter “doni” kaj “preni”, “vendi” kaj “aĉeti”, “instrui” kaj “lerni” k.t.p. Paralele al la radikoj (kies tiaman formon mi nun ne memoras precize, sed donas nur proksimume) “vid”, “aŭd”, “flad” (senti per la nazo), “palb” (senti per palpado), “gud” (senti per la gusto), “svaz” (konvinki), “prov” (sperti), “trov”, “pruvk.t.p. ekzistis simetrie la serio: “vit” (rigardi), “aŭt” (aŭskulti), “flat” (flari), “palp” (palpi), “gut” (gustumi), “trof” (serĉi), “svas” (peni konvinki), “prof” (pruvi), “pruf” (argumenti) k.t.p. El tiu serio, kvankam ne tute analogie, restis ankoraŭ ĝis nun la vortoj “pezi” kaj “pesi”.

Poste venis periodo de reago. Konsciante, kiel terure malfacila estos la propagando en la unuaj jaroj, kaj konsciante, ke rompi la unuan glacion mi povos nur en tia okazo, se mi prezentos al la mondo ion eksterordinare facilan, mi komencis per ĉiuj fortoj premadi la antaŭe ekzistintan lingvan materialon, elĵetadi ĉiun “balaston”, t.e. ĉiujn vortojn kaj formojn, kiuj por la unua komenco ne estis nepre necesaj, kaj celadi al tio, ke la tuta lingvo, necesa por la unua tempo, trovu lokon sur malgranda folieto. Mi sciis, ke pliriĉigi la lingvon (per vojo de neologismoj) oni tre facile povos poste, kiam la mondo jam sufiĉe alkutimiĝos al la plej necesa fundamento.

La supersignitaj konsonantoj havis dum longa tempo la formon*: ć (= ĉ), ź (= ĵ), (= ĝ), ś (= ŝ); poste mi enkondukis alian formon por la sonoj ź, (por interpacigi la fonetismon kun la grafismo), kaj al la supersigno mem mi donis alian aspekton por diferencigi ĝin de la vokala akcento (kiu dum longa tempo estis uzata por la verbaj formoj anstataŭ la finiĝo -s).

* En la originalo la literdistingiloj konsistas el akuta supersigno super la konsonanto; manke de tiaj tipoj, mi montras ilin per posta apostrofo.*
* La nuna elektronika prezento restarigas la supersignojn.

Mi diris [...] ke la manuskriptoj de la antaŭhistoria epoko de Esperanto malaperis; sed mi ĵus retrovis manuskripton el la jaro 1881, el kiu mi prenas la jenan pecon:

La Umbo.

Il kalaj guroj la s’emmo rajis’è alia prekalo el di no. La homoj faktidz’è tute buraj, e il plej kalaj buroj po ec’ s’tel bruligado del s’emmo faktidz’è negroj…

Un sero la frindoro sidà jal ba sa balko, bi ro il c’embro brulà s’ando, e fej està tute natura, s’u la umbo vidiz’à bal muro del bloa balko. Si, en ro fi sidà bloe bul floroj bal balko, e c’iul fio, kvan la frindoro sol movà, movà sol la umbo os, kor fe ro c’ian faktè. “Mo pensè, ma umbo estè la sola viva, kvul o potè fi trovi!” pallu la struttoro…*

* Laŭvorta traduko: “La Ombro. En-la varmaj landoj, la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj fariĝas tute brunaj, kaj en-la plej varmaj landoj ili eĉ ĉe-la bruligado de la suno fariĝas negroj… Unu vesperon la fremdulo sidis (?) sur sia balkono, post li en-la ĉambro brulis kandelo, kaj tial estis tute nature, ke la ombro vidiĝis sur la muro de-la kontraŭa balkono. Jes, jen ĝi tie sidis kontraŭe inter-la floroj sur-la balkono, kaj ĉiun fojon, kiam la fremdulo sin movis, movis sin la ombro ankaŭ, ĉar tiel ĝi ĉiam faras. ‘Mi pensas, mia ombro estas la sola viva, kiun oni povas tie trovi!’ parolis la instruitulo…”

La legantoj eble miros, ke dum teksto el la jaro 1878 (peco estis publikigita en mia “Letero pri la deveno de Esperanto”) estas por ili sufiĉe komprenebla, la nun presata teksto el pli posta tempo estas por ili preskaŭ tute nekomprenebla! La kaŭzo estas jena: pro motivoj, pri kiuj mi nun ne povas paroli pli detale, mi en tiu tempo havis la konvinkon, ke, kvankam la vortoj teĥnikaj kaj ankaŭ ĉiuj novaj enkondukotaj vortoj devas esti prenataj senŝanĝe en tiu formo, en kiu ili ekzistas en la naciaj lingvoj (por ebligi facilan kaj liberan evoluadon de la lingvo), tamen por la vortoj fundamentaj (t.e. plej multe uzataj en la ordinara vivo) la nacilingva aspekto ne sole ne estas necesa, sed estus eĉ rekte malhelpa, kaj tial mi tiam tute ŝanĝis la plimulton de la vortoj konforme al tiuj principoj, kiuj tiam ŝajnis al mi la plej ĝustaj.

La “i” antaŭ aŭ post vokalo estis tiam elparolata kiel “j”, ekz-e “fiu” estis legata “fju”. Kvankam la vortoj eble ŝajnos al la leganto tute elpensitaj, ili tamen ne estis tiaj, sed ili estas vortoj naturaj, kiuj estas nur alkonformigitaj al mia tiama principo, ke en la vortoj fundamentaj la oportuneco estas pli grava ol la internacieco. Ekz-e “il” estas “in la” (= en la), alkonformigita al la tiama leĝo, ke prepozicio devas esti ne sole plej mallonga, sed ankaŭ finiĝi per vokalo, por ke ĝi povu unusilabe kunfandiĝi kun la ĝin sekvanta artikolo; “kala” estas oportunigita formo de la latina “calidus” (= varma); “palli” anstataŭis la antaŭan malbonsonan “parli” (= paroli); “rajis’i” konsistas el la vorto “rajo” (oportunigita “radio”) kaj la tiam ekzistinta sufikso “-is’”, kiu servis por verbigado de substantivo k.t.p. La vortetoj, kiel “ust” (germana “erst”), “as’” (pola “az”), “des” (franca “des”) k.t.p. apartenas al tiuj vortoj, kiujn mi antaŭe enkondukis pro ilia oportuneco, sed kiujn mi poste elĵetis, por ke ili en la malfacila propaganda tempo ne prezentu superfluan balaston [...]

KVARA AKTO
LA KONFLIKTO KUN IDO

257. Letero al Couturat (13.I.07: O.V., p. 441; ĝia teksto prezentas kelkajn preserarojn kaj mankojn).

Kara Sinjoro!

Kun malĝojo mi legis Vian leteron pri la obstina opozicio, kiun faras al Vi kelkaj el la plej gravaj esperantistoj. Tamen mi estas al Vi tre danka pro Via detala letero, ĉar ĝi klarigis al mi kelkajn cirkonstancojn, kiujn mi antaŭe ne atentis.

Vi scias, ke mi mem estis absoluta amiko de Via entrepreno, kvankam mi ne esperis de ĝi tian gravan rezultaton, kian Vi de ĝi esperas. Sed traleginte kaj pripensinte atente Vian leteron, mi venis al la konvinko, ke la opoziciuloj estas ne tute malpravaj. Bonega estas la principo “audiatur et altera pars”.*

* Latinaĵo: oni aŭskultu ankaŭ la alian partion.

Viaj argumentoj estas tre bonaj, sed ankaŭ la argumentoj de la opoziciuloj enhavas en si multe da graveco. La sola kaŭzo de Via reciproka malkonsento konsistas nur en tio, ke ambaŭ partioj estas tro absolutaj. Vi vidas nur la absolutan bonon de Via entrepreno, kaj Vi ne rimarkas, ke ĉe nesufiĉa singardeco Via entrepreno povas fariĝi danĝera por nia ideo; Viaj oponantoj vidas nur la danĝeron, kaj ili ne rimarkas, ke ĉe sufiĉa singardeco Via entrepreno povas nur esti utila al Esperanto. Ĉar la celoj de la vera esperantismo kaj la celo de la Delegacio estas tute identaj, tial mi estas forte konvinkita, ke ambaŭ partioj tre facile povas veni al bonega kaj perfekta reciproka interkonsento, se ili nur elektos la ĝustan manieron de agado. Pri tiu ĉi maniero de agado mi volas nun paroli.

Ankoraŭ antaŭ kelkaj semajnoj mi estis amiko absoluta de Via entrepreno (kvankam mi kompreneble ne povis montri tion ĉi publike kaj tro frue); fariĝi pli singarda igis min ne ia letero de opoziciuloj (kun kiuj mi tute ne korespondis pri tio ĉi), sed Via propra letero: tial mi esperas, ke Vi ne rigardos mian opinion kiel partian kaj Vi volos atente ĝin pripensi.

Se la elekton de lingvo internacia farus ia institucio tre grava, kies decido estus leĝdona por la grandaj amasoj da homoj (ekzemple la registaroj, aŭ almenaŭ la “Asociacio* de la Akademioj”), tiam ĉiuj veraj esperantistoj (ne la ŝovinistoj, kiuj volas nur “aŭ Esperanton aŭ nenion”) povus kuraĝe aliĝi al tiu ĉi institucio kun okuloj fermitaj kaj helpi ĝin* per ĉiuj fortoj, ĉar se ni eĉ povus timi, ke ekzistas ia danĝero por Esperanto, ni almenaŭ scius, ke ekzistas nenia danĝero por la mondlingva ideo, kiu per la decido de la dirita institucio estus pozitive kaj por ĉiam solvita. Sed tute alia afero estas, kiam la elekton volas fari la “Delegacio”; tiam ĉe nesufiĉa singardeco nia ideo povas ricevi de tio ĉi ne akcelon, sed ruinigan, eble eĉ mortigan baton! Ni rigardu efektive, kion donos la Komitato de la Delegacio:

* Waringhien proponis la korekton Asocio.
* Korektis Waringhien; originala teksto: ĝi.

a) Se ĝi ne elektos Esperanton, tiam fariĝos granda skandalo, kiu mortigos la tutan ideon, ĉar Esperanton ĝi malkreditigos kaj pereigos, kaj por doni krediton al ia alia sistemo kaj por krei al ĝi post la laŭta falo de Esperanto tian forton, kiun ĝis nun akiris Esperanto, la Komitato estos ridinde tro malforta. Sekve per la nesingardeco de la Delegacio la tuta ideo kaj ĉiuj akiritaj fruktoj de 20-jara laborado estos por ĉiam enterigitaj!!

b) Se ni havos eĉ plenan certecon ke la Delegacio elektos nepre nur Esperanton, tiam ankaŭ — se la Delegacio ne agos sufiĉe singarde — la malutilo de la elekto estos multe pli granda ol la utilo. Kiel ajn paradoksa tio ĉi al Vi ŝajnos, ĝi estas tamen vera. Ĉar a) pri la utileco ni ne devas fari al ni iluzion kaj ni devas kompreni, ke ĝi estos preskaŭ nula, ĉar kiun ne konvinkis la faktoj kaj la forto, tiun ne konvinkos eĉ dek Ostwaldoj, kiuj la mondon tute ne interesas; la indiferentuloj restos indiferentaj; la diversaj Molenaaroj, Bonto-van-Byleveltoj k.t.p. nur mokos la decidon de la Delegacio kaj trumpetados al la mondo, ke la “Delegacio” konsistis el maskitaj esperantistoj, kiuj aranĝis komedion, por trompi la mondon … k.t.p. b) Sed la malutileco — se la Delegacio ne estos sufiĉe singarda — estos granda. Elekto estus tre bona antaŭ 10-15 jaroj, kiam ekzistis ankoraŭ multaj personoj, kiuj volis havi lingvon internacian, sed ne sciis, kiun ili devis preni; sed nun jam de longe la tuta mondo alkutimiĝis al la ideo, ke ekzistas nur unu preta kaj elprovita arta lingvo; pri iaj aliaj projektoj ĝi aŭ tute ne scias, aŭ scias pri ili nur ke ili estas malfortaj teoriaj projektoj de diversaj malkontentuloj, kiuj volas sed ne povas konkuradi kun Esperanto; se nun venos la Delegacio kaj diros al la mondo: “ni, kompetentaj homoj, diras al vi, ke ekzistas diversaj artaj lingvoj, kaj ke inter ili ni elektis Esperanton”, — kian rezultaton tio ĉi donos? Rekte la malon de tio, kion vi deziris!! kaj la esperantistoj devos eĉ per ĉiuj fortoj kaŝi Vian agon. Ĉar Via decido venanta de komitato, kiu ne havas aŭtoritaton kaj pri kiu oni eĉ diros, ke ĝi konsistis el maskitaj esperantistoj, havos por la mondo nenian signifon, sed Viaj vortoj pri la “elekto” havos terure pereigan efikon, ili donos armilojn en la manojn de niaj malamikoj, ili detruos ĉiujn niajn ĝisnunajn akirojn, ili denove ekdubigos kaj fortimigos de mia ideo ĉiujn, kiuj jam estis pretaj labori por ĝi, — ĉar la mondo diros? “nun ni eksciis, ke ekzistas multaj egalvaloraj artaj lingvoj, sekve ni povas aliĝi al neniu el ili, ĉar se unu komitato hodiaŭ elektis unu lingvon, kie ni havas la garantion, ke morgaŭ alia komitato ne elektos alian lingvon!”.

Pripensu do bone, kian pereigan rezultaton por nia komuna ideo povas doni Via agado, se Vi ne agos sufiĉe singarde! Se Vi deziras, ke Via agado ne alportu malutilon anstataŭ utilo, Vi ne devas diri al la mondo,” ke Vi kunvokas komitaton “por elekti inter la diversaj artaj lingvoj”, sed Vi devas diri “por decidi pri la afero de lingvo internacia”.

Estu tre singardaj kun Viaj vortoj, ĉar alie Vi atingos ĝuste la malon de tio, kion Vi deziras atingi!

Ankaŭ kun la formo de Via decido, Vi devos esti tre singardaj [Se la Delegacio decidos elekti ian alian lingvon, ne Esperanton, tiam mi, kiel aŭtoro de Esperanto, kompreneble ne povas miksi min en la aferon, kaj mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de Via komitato; sed en la okazo, se Vi decidos elekti Esperanton, tiam mi petus Vin esti tre singardaj kun la formo de via decido]. Se Vi diros “ni elektis Esperanton”, — tiam Vi (pro la supre dirita kaŭzo) ĉion terure malbonigos. Via decido povos alporti utilon nur en tia okazo, se Vi esprimos ĝin proksimume en la sekvanta maniero (mi donas kompreneble ne definitivan tekston, sed nur ekzemplon):

“Ni, senpartiaj delegitoj … esploris … kaj venis al la sekvanta konkludo:

Ĉar la esploroj montris, ke devas esti elektita nepre nur lingvo arta;

Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu lingvo arta tute preta, perfekte vivipova, plene elprovita kaj multe uzata, kaj ĉio alia estas nur projektoj;

Ĉar tiu ĉi lingvo apartenas al neniu aparta persono nek societo;

Ĉar por la mondo estas grava la ekzistado de taŭga internacia lingvo, sed ne diskutado pri tiuj aŭ aliaj sensignifaj detaloj, kiuj prezentas nur aferon de gusto kaj neniam finiĝus;

Tial ni venis al la konkludo, ke ĉiu amiko de la ideo de lingvo internacia devas nepre aliĝi al Esperanto kaj labori por ĝia disvastigado, kaj ke ĉiu, kiu batalas kontraŭ Esperanto, devas esti rigardata kiel malamiko de la ideo de lingvo internacia.

Kelkaj plibonigoj, kiujn laŭ nia sperto estus utile fari en Esperanto, devas esti farataj ne de apartaj personoj, sed de la Centra Lingva Komitato Esperantista, kiu pro la bono de la afero konsiliĝas pri ĉio kun la aŭtoro de Esperanto, sed kiu estas tute sendependa de tiu aŭtoro kaj ĉiujn tri jarojn elektas mem siajn membrojn.

Tiujn ĉi niajn konkludojn ni dissendas al la ministroj de publika instruado de ĉiuj landoj, al ĉiuj sciencaj societoj kaj al ĉiuj gazetoj, kun la peto, ke …”

Se la Delegacio agos en tia maniero, tiam ĝi alportos al nia komuna ideo grandan servon, aŭ (en la plej malbona okazo) almenaŭ nenian malutilon. Mi estas konvinkita, ke se Vi agos en tia senco, la eminentaj esperantistoj volonte aliĝos al Vi.

Mi scias, kompreneble, ke Vi ne povas dikti al la Delegacio tian aŭ alian manieron de agado; sed Vi povas almenaŭ admoni ilin, ke ĉar oni ne povas antaŭvidi, kian aŭtoritatecon havos la komitato de la Delegacio, oni pro singardeco uzu ne la vorton “elekto”, sed la sendanĝeran vorton “decido” aŭ “esploro”, aŭ ion similan. Al komitato kiu “esploras”, ĉiu esperantisto povas kuraĝe aliĝi sen timo, ke li per tio ĉi a priori malkreditigas Esperanton, kiel tio ĉi estas ĉe la vorto “elekti”.

Mi esperas, kara samideano, ke Vi ne koleros min, ke mi tiel malkaŝe klarigis al Vi mian nunan opinion pri la afero. Vi komprenos, ke mi faras tion ĉi ne pro ia aŭtora malhumileco. Mi faras al Vi mian proponon nur tial, ke mi estas konvinkita, ke ĝi estas la sola sendanĝera vojo, kiu kondukos nin al nia komuna celo. Se mi scius, ke la Komitato de la Delegacio estas sufiĉe aŭtoritata, por devigi la mondon akcepti ĝian decidon, tiam mi persone blinde akceptus ĉion, kion la Delegacio farus; sed ĉar mi tre forte timas, ke tiu aŭtoritateco ne estos tre granda, tial pro la bono de nia komuna ideo ni devas esti tre singardaj, ke ia nepripensita paŝo de la Delegacio ne pereigu la 20-jarajn laborojn de la esperantistoj.

Kun kora saluto.

Tiu ĉi letero mirinde klare elmetas la donitaĵojn de l’ problemo, kaj antaŭvidas la estontecon. Oni tamen rimarkos la saman konfuzan difinon, al kiu mi jam montris super no 146*, de la rolo de la L.K. Dum Boirac asertis, ĉe la Ĝeneva Kongreso (Kp no 228*), ke ĝi havas nur konsilan povon, Zamenhof atribuas al ĝi decidan rajton. Tiu ĉi grava malkonsento pri la povo de tiel esenca organismo venas de la senorda kaj malpreciza maniero, en kiu ĝi estis kreita — kaj ĝi havos la gravan sekvon, ke Zamenhof, jen retiriĝante malantaŭ la L.K., jen decidante mem en ĝia nomo, donos al la Delegacia Komitato la impreson, ke li ludas ian trovu-min-ludon, kaj pretekston, por akuzi lin je nelojaleco.

Couturat, intertempe, jam klopodis rekruti la estontajn membrojn de sia Komitato. Li turnis sin al Prof. Ostwald, kiu akceptis, kaj al Boirac, kiu rifuzis.

258. Ekstrakto el la Raporto de Boirac antaŭ la Kvara Kongreso.

[...] mi unue intencis rifuzi pro la du jenaj kaŭzoj: 1o ĉar mi estas regna funkciulo, kaj ne havas la necesan liberecon por veni laŭvole Parizon [...] mi do timis, ke mi ne povos efektive partopreni la diskutojn kaj decidojn de la Komitato, kiujn tamen mi ŝajnus aprobi kaj sankcii per mia nomo. 2o Due, mi demandis min, kial S-ro Couturat tiel forte deziras, ke mi, Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato, eniru en lian Delegacian Komitaton, spite al la senpartieco de li promesita al ĉiuj konkurantaj lingvoj; kaj mi antaŭsentis, ke li provos poste, se tio estus utila al lia entrepreno, montri min al la publiko, ne kiel unu el la membroj de la Komitato elektita de la Delegaciaj Societoj, havanta* la samajn rajtojn kiel ĉiuj ceteraj, respondanta nur pri sia persona opinio, sed kiel Prezidanto* de Lingva Komitato, respondanta pri la opinioj de siaj kolegoj kaj reprezentanto de la tuta Esperantistaro [...]

* Waringhien proponis la korekton havantan [...] respondantan [...] Prezidanton [...] respondantan [...] reprezentanton.

Boirac petis konsilon de Zamenhof, kaj, tion eksciante, Couturat siaflanke skribas al tiu, por ke li decidigu Boirac.

259. Letero de Couturat al Zamenhof (18.I.07: O.V., p. 464). El la franca (la traduko liverita en O.V. estas ne fidinda).

Sinjoro kaj kara Majstro,

Ni dankas vin pro viaj prudentaj konsiloj, kaj ni des pli inklinas sekvi ilin, ĉar ili estas tute konformaj al niaj intencoj kaj al nia plano [...]

[...] Ne bezone diri, ke la Komitato ne uzus la mallertajn formulojn, kiujn vi timas, sed nur unu formulon, kiu klare indikus, ke “ekzistas nur unu sola lingvo, kiu povus servi al …, kaj kiun oni povus rekomendi al …” Pri la hipotezo, ke nia Komitato principe akceptus unu alian lingvon ol Esperanto, permesu al mi eĉ ne konsideri ĝin, ĉar ĝi estas tro neprobabla, aŭ pli ĝuste neebla. Necesus, ke ni estu tre malbone elektintaj la membrojn de nia Komitato, aŭ ke ili ĉiuj estu perfektaj komediantoj, por ke ilia decido ne fariĝu tiu mem, kiun vi deziras same kiel ni.

La tuta demando limigas sin al jeno: ĉu Esperanto estos akceptita kun aŭ sen plibonigoj? [...]

Nu, estas klare, ke ne nia Komitato povas difini ilin detale, kaj neniam ni intencis komisii al ĝi tian taskon: jen kia estus, laŭ nia opinio, la uzota procedo. Unue ĝi konsultus vin; poste, kiam vi estus en akordo kun ĝi pri la principo de la reformoj (grandaj aŭ malgrandaj) efektivigotaj, ĝi komisius al vi ilian detalan studon, la esploron de ĉiuj eblaj sekvoj aŭ reefikoj kaj la starigon de raporto, kiun vi prezentus al ĝi kaj kiun ĝi bezonus nur aprobi. Mi diras, ke ĝi turnus sin unue al vi, ĉar la Lingva Komitato, elektita de vi, havas nur aŭtoritaton dependan de la via, kiel en la okuloj de la esperantistaro, tiel ankaŭ en la okuloj de la laikoj, kaj ĉar via aprobo kaj via kunlaboro sufiĉus por altrudi al la esperantistaro la modifojn, kiujn vi juĝos utilaj. Sed se vi volus parte malŝarĝi vin je la respondeco, aŭ simple peti helpon de viaj plej kleraj adeptoj, vi povus, por ekstudi kaj prepari la reformojn, aligi al vi malgrandan komitaton de 10 ĝis 20 membroj, elektitaj de vi el la L.K. (ĉar tiu ĉi estas tro grandanombra por povi fari utilan kaj sufiĉe rapidan laboron; kaj krom tio ne ĉiuj ĝiaj membroj posedas la saman kompetentecon). Se ŝajnus al vi tro delikata fari mem tiun elekton, tiam nia Komitato povus nur montri la punktojn, pri kiuj reformoj estus dezirindaj, kaj sankcii la proponojn, kiujn vi alportus al ĝi, post studo kaj esploro farita de via Komitato. Tiamaniere ne nur via aŭtoritato estus plene savita en la okuloj de la esperantistoj, sed ankaŭ via aŭtora kompetenteco estus utiligata en maniero plej honora por vi kaj plej profita por la lingvo mem. Ĉio ĉi koncernas la rilatojn inter nia Komitato kaj vi, helpata, se vi tion deziras, de la Lingva Komitato.

Kaj nun, jen kiel oni prezentus la aferon al la publiko. Kompreneble, nia Komitato ne deklarus, ke ĝi “elektis” Esperanton el inter ĉiuj ĝiaj konkurantoj, nek ke ĝi akceptas ĝin kun tiu kondiĉo, ke oni faros en ĝi tian aŭ alian riparon; tio estus evidente tro stulta kaj tio ne nur alportus, kiel vi diras, malbonon al Esperanto, sed deprenus ĉian efikon de la decidoj de la Komitato. Ne, ĝi redaktus sian decidon en la senco kaj proksimume en la formo, kiun vi montras kaj deziras; ĝi deklarus laŭte, ke Esperanto estas la sola L.I. akceptebla kaj uzebla, la sola, kiu respondas al ĉiuj bezonoj, kiu jam pruvis sin taŭga k.t.p.; kaj ĝi tute precize rekomendus akcepti ĝin tia, kia ĝi estas, kiel en la lernejoj, tiel ankaŭ en la oficialaj administracioj, kaj ĝi farus senprokraste la paŝojn necesajn por atingi tian akcepton. Post tio, ĝi montrus tre diskrete la farotajn “esplorojn”, en formo analoga al jena: “Kelkaj esperantistoj atentigis la Komitaton pri iaj praktikaj maloportunaĵoj, aŭ petis pri kelkaj simpligoj [...] La Komitato komisiis D-ron Zamenhof esplori tiujn demandojn (kun la partopreno de la L.K., se bezone), kaj prezenti al ĝi proponojn pri tiu temo.” Nenia vorto montrus aŭ lasus supozi, ke temas pri “perfektigado” aŭ “reformado” de Esperanto. Al la kontraŭuloj aŭ konkurantoj oni povus kontraŭmeti la formalan kaj senkondiĉan akcepton de Esperanto fare de la Komitato; al la malnovaj esperantistoj, oni dirus: “De nun vi havas nenion por timi, Esperanto estas akceptita tia, kia ĝi estas, vi povas uzi ĝin plue kaj plue propagandi senhezite.” Kaj fine al la laikoj oni dirus: “Vi povas sentime lerni Esperanton, ĉar ĝi estas ja akceptita, kaj neniu alia lingvo povos ĝin detronigi.” Tiamaniere la propagando de Esperanto suferus de tiu flanko nenian haltigon nek malfruigon, sed male ricevus novan impulson, kio estas plej grava.

Nu, por efektivigi la reformojn aŭ korektojn (malgrandajn aŭ grandajn), la plej prudenta kaj sekura metodo estas tiu, kiun vi konstante rekomendis, t.e. per la neologismoj. Ni tute ne intencas, efektive, malatenti ne nur la komercan intereson de la eldonistoj kaj la monan intereson kaj la kutimojn de la adeptoj, kiuj devus aĉeti kaj studi novajn librojn en la okazo de radikala reformo, sed ankaŭ la intereson de la lingvo mem kaj ĝian kontinuecon: evidente la malnovaj libroj, kiuj prezentas tiel interesan kaj riĉan literaturon, ne devas fariĝi nelegeblaj por la novaj adeptoj, tiel ke oni estus kvazaŭ devigata traduki ilin en ian novan lingvon. Ŝajnas al ni, ke oni povas (pli-malpli) kontentigi la plej postulemajn reformistojn, ne rompante tiun kontinuecon kaj simple enkondukante nedevigajn neologismojn, kiujn oni povos uzi paralele kun la nun ekzistantaj formoj, ĝis la praktiko decidos inter ili, kaj transformos la malnovajn (se tiel devas okazi) en arkaismojn. Tiu evoluo aŭ transformo, kiu dependos de la uzantoj de la lingvo, povos esti tiel malrapida, kiel oni deziros (se ĝi estus rapida, tio estus la signo, ke la reformoj respondas al ĝenerala kaj urĝa bezono). Por enkonduki tiujn neologismojn, oni povus prezenti ilin ne kiel “plibonigojn”, sed simple kiel formojn permesatajn pro praktika bezono, aŭ kun karaktero de provo; ekzemple, se oni dezirus (tio estas simpla hipotezo) povi eviti la uzadon de supersignitaj literoj, oni devus alpreni tian transskribon, ke ĝi permesus pasi per reguloj ĝeneralaj kaj egalaj de la nuna ortografio al la nova ortografio, tiamaniere ke oni povus utiligi plu la lernolibrojn kaj vortarojn; kaj ĝin oni prezentus proksimume per jenaj vortoj: “Ĉar multaj el niaj samideanoj bedaŭris, ke oni ne povas presigi esperantaĵojn ĉie, en la gazetoj, revuoj aŭ en iu ajn presejo, kaj ĉar ili deziris havi tiucele ortografion (aŭ alfabeton) “por la propagando”, jen la ortografio, kiun ni rekomendas al ili uzadi, anstataŭante ĉ per …, ĝ per …, k.t.p.”. Ne nur oni ne dirus, ke la malnovaj formoj estas rigardataj malpli bonaj, sed oni povus eĉ prezenti la novajn kiel simplajn provizorajn rimedojn, ĝis la praktiko decidos inter ili. Per unu vorto, la lingvo konservus sian kontinuecon, kaj se ĝi evoluus, tio okazus per maniero nesentebla kaj cetere dezirata de la plimulto el ĝiaj adeptoj. La plej fanatikaj konservativuloj ne povus plendi, ĉar ili neniel estus devigataj akcepti la “novaĵojn”, kiujn ili opinius neutilaj, kaj povus konservi la “klasikan” lingvon; la reformistoj estus kontentigitaj, almenaŭ parte, kaj bezonus nur uzadi sisteme la novajn formojn, por triumfigi ilin. Al la malkontentuloj, se tiaj restus, oni povus ĉiam diri: “Oni konscience esploradis ĉiujn proponitajn reformojn; oni alprenis ĉiujn, kiuj estis alpreneblaj sen rompo de la unueco kaj de la kontinueco de la lingvo; kontentiĝu per tiu rezultato, vi estas jam bonŝancaj, ke vi ĝin ricevis”. Sed tiuj malkontentuloj prezentus finfine tre malgrandan malplimulton, kaj ili perdiĝus en la amaso de la novaj adeptoj.

Jen kiel ni prezentas al ni (kiel ni prezentis, eĉ antaŭ via letero) la uzotan taktikon: ŝajnas al ni, ke ĝi plene kontentigas vin. Mi ĝuste priparolis ĝin kun s-ro Boirac, la hieraŭon de la ricevo de via letero (mardon), ĉar ankaŭ li diris al mi, ke estus necese, por ne malutili al Esperanto, komisii la studon kaj plenumon de la reformoj al vi kaj al la L.K. Mi tuj respondis al li, ke ni neniam alie prezentis al ni la rolon de nia Komitato, kaj ke ĝi ne povus enmiksi sin en la detalojn de la lingvaj demandoj. Ni opiniis, ke la ĉeesto de s-ro Boirac en nia Komitato estas nepre bezonata, pro lia persona kompetenteco de esperantisto: li estus evidente la plej bona advokato de Esperanto kaj estus en bona loko por defendi ĝin ne nur kontraŭ ĝiaj konkurantoj kaj kritikantoj, sed ankaŭ kontraŭ la nesingardaj kaj tropostulemaj reformistoj. Sur lia nomo certe kuniĝus unuanimaj voĉdonoj de la Delegacio; kaj li estus en la okuloj de la esperantistoj garantio por la laboro de la Komitato. Estus, kompreneble, io ridinda (kaj neutila), se ni formus nian Komitaton sole nur el esperantistoj: ĝi tiam havus nenian valoron en la okuloj de la publiko; sed ni opinias tre grava, ke Esperanto havu en la mezo de la Komitato unu probatalanton, kaj ni konas neniun pli bonan ol s-ron Boirac, ne nur pro liaj personaj kaj esperantistaj kvalitoj, sed ankaŭ pro lia oficiala rango, kiu donas al li ian aŭtoritaton en la okuloj de la laikoj; tiel ke, se li ne konsentus, ni ne vidas, per kiu esperantisto ni povus lin anstataŭigi: ĉar ni ne povas asocii unu homon nekonatan, sen situacio kaj sen aŭtoritato (ekstere de Esperanto) al la tre aŭtoritataj scienculoj, kies partoprenadon ni antaŭvidas. Ni opinias eĉ, ke la konsento de s-ro Boirac taŭgus por havigi al nia Komitato aliajn grandvalorajn aliĝojn. Nu, s-ro Boirac prokrastis sian respondon, dirante, ke li deziras konsulti vin, kio estas tre komprenebla. Mi do petas vin, se vi aprobas niajn planojn, respondu al li en favora senco, ĉar lia konsento, kiel vi vidas, estas io tre grava kaj preskaŭ esenca, kiel el vidpunkto de Esperanto, tiel ankaŭ el vidpunkto de la Delegacio. Mi ripetas al vi, kaj mi insistas pri tio, ke Esperanto havas nenion por timi de la flanko de nia Komitato, kiu konsistos el personoj favoraj, almenaŭ principe, al Esperanto. Sur tiajn personojn, cetere inteligentajn kaj liberajn je antaŭjuĝoj (eble pli, ol estus veraj esperantistoj), s-ro Boirac havos tre grandan influon per sia esperantista kompetenteco, kaj krome per sia diplomatia lerteco, kies efikon vi vidis en Bulonjo. Li gvidos la diskutojn eĉ ne montrante tion, kaj scios ilin turni al la bono de Esperanto. Enirigante lin en nian Komitaton, ni donas al Esperanto ne nur ateston de simpatio, sed ankaŭ garantion de nepra sukceso. Ni estus evidente multe malpli certaj pri la rezulto, se s-ro Boirac ne ĉeestus, ĉar, kia ajn estas nia sindonemo al Esperanto, ni havus multe malpli da aŭtoritato ol li por pledi por Esperanto, reliefigi ĝiajn bonajn kvalitojn, refuti la kritikojn k.t.p. S-ro Boirac estas la necesa interligilo inter Esperanto kaj la Delegacio, kaj, por tiel diri, la viva simbolo de ilia alianco. Kun li, ĉio iros glate por Esperanto; sen li, pri nenio ni estas certaj, ĉar al ni mankus apogilo en la mezo de la Komitato.

Amuza estas la maniero, en kiu Couturat aludas al sia kunlaboranto: ĉar la “homo nekonata, sen situacio kaj aŭtoritato ekstere de Esperanto” estas neniu alia ol Beaufront, cetere la sola eminenta esperantisto, al kiu oni povus ekpensi por anstataŭigi Boirac en tia okazo.

Kun iom da malfruo, la n-ro de la 15. Januaro 1907 de “Lingvo Internacia” aperas sub nova formo, kaj P. Corret anstataŭas Fruictier kiel redakta sekretario. Corret havas nek la lingvajn kapablojn, nek la sciencan metodon de Fruictier, kaj lia gvidado trudos al “Lingvo Internacia” tiun aspekton de mallarĝa dogmemo kaj incita disputemo, kiu tute ne kontribuos al la pacigo de la spiritoj, en tiu kriza tempo. Lia precipa zorgo estos batali kontraŭ la sufikso -ismo, fari dum monatoj statistikon pri la uzo de eksidisidiĝi inter la kunlaborantoj de “La Revuo” k.t.p. Sed per sia fideleco kaj konstanteco, li estos utila apogo por Cart dum la malfacila tempo de la Delegacio.

La 20.I.07 mortas Javal. Tuj Zamenhof verkas pri sia amiko nekrologon, kiu aperos nur en la Marta n-ro de “La Revuo”:

260. Doktoro Emile Javal (21.I.07: O.V. p. 246*).
261. Letero al Couturat (21.I.07).

Kara Sinjoro!

Kun plezuro mi vidis el Via letero, ke Vi konscias la necesecon de tre singarda formo de agado kaj ke Vi intencas esti singardaj, por ke Via ago ne malgrandigu tion, kion ni ĝis nun akiris.

Via timo, ke kelkaj esperantistoj volos kontraŭbatali Vian agadon, ŝajnas al mi tute senkaŭza. Se Vi klarigos al ili tion, kion Vi klarigis al mi, tiam certe neniu esperantisto havos ian eĉ plej malgrandan kaŭzon por kontraŭbatali Vin; kontraŭe, ĉiu tre volonte Vin helpos.

Mi persone ne povas min miksi en la aferon kaj mi ne volas doni al la apartaj esperantistoj iajn ordonojn; sed se Vi pensas, ke mia opinio povas havi ian influon, mi plene rajtigas Vin montri tiun ĉi mian leteron (kaj ankaŭ mian leteron de la pasinta semajno) al ĉiu, por ke ĉiu vidu, ke en Via agado — se ĝi estos kondukata kun la singardeco priparolita en mia lasta letero, kaj akceptita per Via lasta letero — mi ne sole ne vidas ion malbonan, sed kontraŭe, mi vidas en ĝi nur bonon.

La malkonsento inter Vi kaj Viaj oponantoj laŭ mia opinio estas bazita sur simpla malkompreniĝo. Se Vi estas tute certa, ke la Delegacio simple alprenos Esperanton, kaj alprenos ĝin senkondiĉe, lasante la decidon pri plibonigoj al mi kaj al la Lingva Komitato, — kiu do esperantisto povas ion havi kontraŭ Vi? Diri al la Delegacio: “Vi ne havas la rajton enmiksi vin en nian aferon”, oni povus nur en tia okazo, se la Delegacia Komitato (kiu konsistos eble el homoj tre gloraj, sed tute ne kompetentaj en Esperanto) [Mi parolas kompreneble ne pri Vi, kies grandega kompetenteco estas afero senduba kaj de ĉiuj konfesata, sed pri tiuj personoj, kiuj eniros en la Komitaton nur dank’ al sia nomo] volus doni leĝojn al la tuta mondo esperantista (kiu en sia afero multe laboris kaj spertis); sed se la Delegacio ne volas tion ĉi fari, sed ĝi volas lasi tiun ĉi demandon oficiale al la decido de personoj plej kompetentaj en Esperanto, kaj nur konfidencie alsendi la rezultatojn de siaj esploroj kaj siajn konsilojn kaj dezirojn al mi kaj al la Lingva Komitato, tiam mi absolute ne komprenas, kion iu esperantisto povus havi kontraŭ la Delegacio! Mi estas plene konvinkita, ke se Vi klarigos al Viaj oponantoj precize Viajn intencojn, ĉia opozicio tuj ĉesos kaj la oponantoj fariĝos Viaj fervoraj helpantoj. Tion ĉi sincere deziras

Via
L.Z.

P.-S. — Via opinio, ke mi aŭdas nur la voĉojn de konservativaj esperantistoj, estas tute erara: ĉion kritikan, malamikan aŭ atakantan, kion oni diras aŭ skribas pri Esperanto, mi ne sole tuj ekscias, sed mi ricevas ĝin eĉ en kelkaj ekzempleroj, parte de la atakantoj mem, parte de la esperantistoj-reformistoj, kiuj per tio ĉi volas min instigi al reformado. Sed ĝuste tial, ke mi aŭdis tro multe da kritikoj, ĝuste tial ke mi praktike tro multe konvinkiĝis (precipe en la lastaj 3-4 monatoj), kiel malfacile estas kontentigi la reformistojn kaj al kia grandega danĝero oni venas kiam oni komencas la cedadon, — ĝuste tial mi en la lastaj monatoj fariĝis tiel singarda kun ĉiuj reformaj projektoj. Kiam ni estos tute fortaj, ni povos ĉion al ni permesi, sed ĝis tiu tempo ni devas esti tre, tre, tre singardaj.

262. Letero al Michaux (31.I.07).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 25.I. Vi scias kredeble, ke antaŭ nelonge (sub la konstanta premado de kelkaj reformistoj) mi havis la intencon proponi al la Lingva Komitato projekton de kelkaj plibonigoj per vojo de “neologismoj”. Sed baldaŭ mi konvinkiĝis, ke, kion ajn ni farus, ni neniam kontentigus la reformistojn kaj ĉia parolado eĉ pri la plej senkulpaj plibonigoj estus nun tre danĝera; tial mi forĵetis mian intencon. Ĝis la tempo, kiam ni estos tute fortaj kaj havos la sankcion de la registaroj, ni devas severe eviti ĉian paroladon pri plibonigoj. Se ni mem tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian danĝeron. Se niaj malamikoj diras, ke pro la supersignoj ni ne povas presi en ĉiu presejo, tio ĉi estas ja malvero, ĉar dank’ al la “h” ni povas presi en ĉiu presejo.

Se la esploradon de nia afero prenus sur sin ia institucio tre aŭtoritata (ekzemple ia registaro aŭ la Asociacio* de Akademioj), tiam ni povus aliĝi al ĝi tute oficiale kaj promesi, ke ni ĉion akceptos; sed se la Delegacio kreos nur privatan komitaton, kiu ne havos sufiĉe da aŭtoritateco en la okuloj de la mondo, ni devas esti tre singardaj; ĉar la forto, kiun donos al ni nia konstanteco kaj persisteco, estas multege pli granda ol tiu tre duba forto, kiun povas doni al ni la Delegacio. Tial mi opinias, ke ĉiu esperantisto faros tre bone, se li helpos la Delegacion, sed li devas tion ĉi fari private, ne en la nomo de la esperantistoj kaj ne ligante sin blinde antaŭe per ia promeso.

* Waringhien proponis la korekton Asocia.

Fari reformojn (sub la preteksto, ke tion ĉi decidis la komitato de la Delegacio) ni povos nur tiam, se la komitato de la Delegacio havos tre grandan aŭtoritatecon en la okuloj de la mondo (kion mi tre dubas); en alia okazo ni devos eviti ĉian paroladon pri reformoj, kaj la Delegacio (se ĝi ne volas alporti malutilon al nia ideo) devos simple diri, ke ĝi post esplorado akceptis Esperanton kaj ke la demandon pri ŝanĝoj ĝi lasas al la decido de la Lingva Komitato de la esperantistoj.

263. Letero al J. M. Dow (21.II.07: O.V. p. 559*).
264. Letero al Cart (24.II.07: O.V. p. 538*).

Teknika letero pri la korektoj, kiujn Cart, komisie de la L.K., proponis pri kelkaj eraraj nacilingvaj tradukoj en la Universala Vortaro. El tiu letero evidentiĝas, ke por Zamenhof la radikoj nudaj havas kategoriecon, jen verban, jen substantivan, jen adjektivan, jen adverban.

265. Letero al la Sekretario de la Grupo en Limoges (25.II.07).

Kara Sinjoro!

Se la estraro de Via urbo deziras doni al iu el la stratoj la nomon “Louis Zamenhof”, mi volonte donas mian permeson kaj mi dankas kore por tiu honoro, kiun la urbo al mi faros kaj per kiu ĝi multe servos al la propagando de Esperanto.

En la Februara (= Marta) n-ro de “L’Espérantiste” bonega artikolo de Beaufront kontraŭ pluraj provoj, analogaj al tiuj de Rosenberg (Idiom Neutral), Molenaar (Panroman), Blondel k.a.

266. Tre bela tromplogilo! la tuja komprenebleco.

[...] Por atingi la tujan kompreneblecon por la kleruloj, oni necese devas uzi la plej internacian formon de la elektita elemento kaj sekve akcepti la multecon de l’ sencoj, kiujn ĝi enhavas ĉe niaj lingvoj, en kiuj ili ne respondas unu al alia. Oni devas plie forlasi la prefiksojn kaj sufiksojn multigajn de la vortoj, per kiuj Esperanto donas al ni vortaron tiel facile akireblan. Oni eĉ devas fali en eraron ankoraŭ pli gravan praktike kaj iri ĝis tio, ke la vortoj ne havu plu finiĝojn klare karakterizajn por la speco, la rolo, la modo kaj tempo, kiel en la vortaro Esperanta. Nomo, adjektivo, verbo ne havos plu propran fizionomion kaj povos esti konfuzitaj unuj kun la aliaj. Fine la vortoj, ne estante plu ligitaj inter si per devenigado severe metoda, devos esti lernataj ĉiu speciale.

Se frazo skribita laŭ tia sistemo povas esti pli tuj komprenata de klerulo, ol la frazo responda en Esperanto, la kaŭzo ne venas el tio, ke la sistemo estas pli bona, sed nur el la fakto, ke tiu klerulo antaŭe scias ĉiujn vortojn en ĝi trovatajn [...]

Sed ĉu do ekzistas nur kleruloj en la mondo, aŭ popoloj pli malpli novlatinaj? [...] Ĉu la lingvo internacia estas farita unue por la kleruloj, aŭ por la homoj meze kaj eĉ elemente instruitaj? Ĉu ni volas fari el ĝi la propran bonon de malgranda eminentularo spirita, aŭ la bonon de ĉiuj homoj implikitaj en la internaciaj rilatoj? La tuta demando estas en tio ĉi [...]

[...] Kaj fine, ĉu legi tekston de lingvo unuavide estas la scio, la posedo de tiu lingvo? Ĉu oni ne devas ankaŭ skribi ĝin? Ankaŭ paroli ĝin? Ĉe tiu ĉi duobla eksperimento mi atendas la fabrikistojn de “prim vist”, de “prima vizionk.c. Jes, mi volas vidi iliajn disĉiplojn* penadantajn* antaŭ iliaj bonegaj, tro bonegaj vortaroj, ĉar ili premegas la memoron, penadantajn* antaŭ la multeco de l’ sencoj, antaŭ tiuj grandenombraj* finiĝoj neprecizaj kaj multoblaj por kelkaj gramatikaj kategorioj de vortoj, penadantajn* antaŭ malprecizaĵoj, kiujn la vortordo de l’ frazo ne ĉiam klarigas, pro tro granda malriĉeco gramatika, penadantajn* antaŭ ankoraŭ aliaj aferoj [...] Ni atendu ilin ĉe publikaj kursoj, kaj tie ni vidos, ĉu kompreni unuavide kaj scii lingvon estas nur unu.

* Korektis Waringhien; originala teksto: disciplojn.
* Waringhien proponis la korekton penadi.
* Waringhien proponis la korekton grandanombraj.

En la realeco ili senkonscie proponas al si kaj al la aliaj tromplogilon [...] Ne, certe, la esperantisto ne komprenas sian tutan tekston “a prim vist”, “a prima vizionk.c.; li bezonos unu aŭ du horojn da lerno por akiri la gramatikajn elementojn, kiuj donos al li la ŝlosilon de tiu teksto kaj de la aliaj. Sed, kiam tio estos farita, li lernos la lingvon ludante kaj ne bezonos ŝarĝi sian memoron per duobla senutila portaĵo. Li retrovos facile la vortojn por skribi aŭ paroli. Kontraŭe la “primvististoj” [...] baraktados en konstanta ŝanceliĝado por skribi aŭ paroli; ili pli rapide komprenos (kelkaj), sed ili bezonos senfinan tempon por lerni [...]

267. Letero al Lucien Cornet (12.III.07). Kp no 203*.

Tre Estimata Samideano,

Mi ricevis kun plezuro Vian karton kaj ankaŭ Vian “Projekton de Rezolucio”, kaj mi dankas Vin kore. Jam de longe mi scias pri la grava servo, kiun Vi preparas por Esperanto; nun mi uzas la okazon, por danki Vin tre kore en la nomo de la tuta mondo esperantista por la granda helpo, kiun Vi penas alporti al nia afero. Mi esperas, ke Viaj penoj havos bonan sukceson kaj Via nomo estos kara por ĉiuj esperantistoj.

Volu akcepti, estimata sinjoro, la esprimon de mia respekta saluto.

En la n-ro de la 15.III.07 de “Lingvo Internacia”, aperas listo de la 174 novaj radikoj, enkondukitaj de Zamenhof en la duan eldonon de sia Esperanta-Germana vortaro.

268. Poŝtkarto al Michaux (24.III.07).

Kara Sinjoro!

La skriban manieron de nia mortinta amiko Javal mi tute ne aprobis kaj mi tion ĉi diris al li tute malkaŝe; sed ĉar li estis konvinkita, ke mia opinio estas erara, tial mi laŭ lia insista petado donis mian konsenton, ke li faru sian proponon, sed kun la kondiĉo, ke li faru sian provon nur en gazetoj ne esperantaj. Laŭ mia opinio ĉia parolado pri ŝanĝoj estus nun tre danĝera; ni devas atendi ĝis nia afero staros tute forte.

Tre malĝojigis min la sciigo pri la malsano de Via filo kaj nepo. Mi esperas, ke nun ili estas jam tute sanaj.

Volu transdoni al Via tuta estimata familio mian koran saluton.

En la Marta n-ro de “La Revuo”, noto de Bourlet pri la Delegacio:

269.

Oni diras plie, ke la Delegacio, aŭ almenaŭ ĝiaj sekretarioj-fondintoj, intencas tuj prezenti la aferon al la juĝo de la internacia Akademiaro. Tiu lasta kredeble rifuzos ludi tiun rolon. Tion antaŭsupozante, s-roj Leau kaj Couturat volas, sen plua atendo, ke la Delegitaro, el kiu konsistas la Delegacio, tuj elektu mem la lingvon. Ĉu tio ne estas antaŭtempa danĝera paŝo? Ĉu vere la demando estas nun tiel solvebla? Ĉu la 250 Societoj, kiuj aliĝis, prezentas sufiĉan aŭtoritaton kompare kun la cent miloj da Societoj nun ekzistantaj en la mondo? Kaj kiam la Delegitaro estos elektinta ian lingvon, kian povon ĝi havos por trudi sian decidon? [...]

La Cambridge’a kongreso milfoje pli efikos por la disvastigo de la ideo, ol unu decido de l’ nuna malforta Delegacio, kiu cetere laŭ sia nuna stato certe elektus Esperanton, sed povus naski danĝerajn diskutojn pri reformoj!

En la Maja n-ro de “Germana Esperantisto” aperas noto de Zamenhof, preciziganta lian rolon en la preparo de la dua eldono de la germanaj vortaroj (Kp no 249*):

270. Pri la Germanaj Vortaroj (O.V. p. 245*).

En mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj de la firmo Esperanto-Verlag Möller kaj Borel, en la lasta linio, estas erare presite “redaktataj” anstataŭ “redaktitaj”. Bedaŭrinde tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon, kaj tial mi devas doni kelkan klarigon [...]

Bela ekzemplo de la precizo de nia lingvo kaj tuja konfirmo de la argumentoj de Beaufront (Kp no 266*): oni demandas sin, kiel la novaj projektoj “naturalistaj”, kiuj tiel efike simpligis la gramatikon, ke ili lasis ekzisti nur unu pasivan participon, povus esprimi tian nuancon…

En la Maja n-ro de “La Revuo” aperas artikolo de Zamenhof, celante kvietigi la pli kaj pli disvastiĝantajn onidirojn pri baldaŭaj ŝanĝoj en la lingvo.

271. Pri Reformoj en Esperanto (O.V. p. 248*).

[...] La kaŭzo de la malĝusta famo pri la “reformoj” estas jena:

Jam antaŭ longe mi trovis, ke oni povus enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn per vojo natura, sen reformoj, sen ia rompado de la lingvo. Tiu ĉi sendanĝera kaj natura vojo estas la vojo de “neologismoj kaj arĥaismoj”, pri kiu mi parolis en la Antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”. Mi ellaboris en la lastaj jaroj tabelon da neologismoj, kiun mi intencis prezenti al la esploro de la Lingva Komitato.

Sed [...] mi baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial [...] mi fine decidis forĵeti mian projekton [...] Mi atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna [...]

Per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la bonon, kiun ni posedas [...] Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari [...], mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi, sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke [...] mi [...] ĉiun bonorde ekzamenatan kaj leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen protesto.

Sed la “amantoj de reformoj” sciis tre bone, ke pro la kaosa konsisto de la L.K. kaj ties dissemiteco, nenia plibonigo estas atingebla per tiu vojo. Tial ĉiuj iliaj esperoj turnis sin al Couturat kaj lia Delegacio. Majoro Lemaire skribas al Couturat, resendante al li lian reform-projekton (jam antaŭe komunikitan al Zamenhof — Kp no 235*):

272. Letero de Lemaire al Couturat (2.V.07). El la franca.

[...] Ĉu vi povos prezenti mem vian projekton al la Delegacio? Se ne, mi metas min sub vian disponon, kiel pajlohomon (pseŭdoaŭtoro). Mi faras al vi tiun ĉi proponon tute bonintence, kaj — ĉu dirinde? — en la sola deziro helpi vin eventuale, pli efike ol per simpla apogo [...]

Estis ja tre malfacile al Couturat, kiu estis la iniciatinto, la konstanta kasisto kaj la vera gvidanto de la Delegacio, aperi antaŭ ĝi kiel aŭtoro de lingva projekto — eĉ se tiu projekto estus nur reformo de Esperanto. Tial li serĉis esperantiston, kiu konsentus prezenti la projekton en sia propra nomo; sed estis necese, ke tiu esperantisto imponu la amason de la samideanoj kaj havu la plej grandajn ŝancojn akiri ilin al sia entrepreno. Lemaire evidente ne havis la bezonatan prestiĝon. Couturat ekpensis al Beaufront, la “dua patro” de Esperanto, la plej severega konservativulo en ĉies okuloj: se tia persono elpaŝus kun bona kaj kontentiga sistemo de reformoj, oni povus esperi, ke li estos sekvata de la plimulto. Sed ĉu li konsentos? Couturat ekrilatis kun li pere de Moch, jam de longe akirita al la ideo pri reformoj, kaj mem unu el la plej malnovaj francaj esperantistoj, ĉefredaktoro de “Espero Pacifista” kaj sekretario de la K.K.K.

La motivojn de Beaufront ni povas nur diveni. Ni jam vidis (Kp no 218*), ke la afero de Hilelismo instigis lin fari por la unua fojo publikan opozicion al Zamenhof, kaj eble pli malpli klare montris al li eblon iel anstataŭi sur la lingva tereno la “majstron”, jam devojiĝintan al ia religia utopio. Aliflanke, la perspektivo superi, per tiu decidiga elpaŝo, la novajn eminentulojn de la movado kaj rekonkeri la rangon, kiu estis la lia antaŭ la alveno de la “universitatanoj”, ekplaĉis al li. Ĉar, je tiu momento, nek Couturat nek Beaufront verŝajne pensis pri skismo kaj kreo de aparta, rivala lingvo internacia. Ilia celo estis reformi Esperanton, de interne, por doni al ĝi pliajn ŝancojn esti oficiale akceptita de la mondo. Alia motivo estis, ke Beaufront havis en la kapo kelkajn favoratajn ideojn pri plibonigo de tiu aŭ alia detalo de la lingvo. Tian ĉevaleton vartas multaj esperantistoj; sed en la okazo de Beaufront, temis pri io pli grava: jam antaŭ sia varbiĝo li interesiĝis al la ideo pri internacia lingvo, kaj neniam li preterlasis unu okazon rememorigi, ke li “oferis” al Esperanto unu sian projekton, jam tute pretan — la faman “Adjuvanto”.

Pri la ekzisto mem de Adjuvanto estis ofte dubate. La du solaj tekstoj, kiujn liveris Beaufront, estas jenaj, kiujn mi reproduktas pro ilia rareco:

273. Dokumento 1-a (En la “Historio…” de Couturat, 1903).

Patro nua, kvu estas in el cjelo, estez honorata tua nomo; Venez regno tua, estez volo tua kome in el cjelo, tale anke sur el tero; pano nua ĉaskaĵorna donez al nu hodje; ed pardonez al nu debi nua, kome nu pardonas al nua debanti; ed ne konduktez nu en tento, ma liberifez nu di el malbono.

274. Dokumento 2-a (En letero al Corret, 4.I.1907).

Metante avan l’okuli ed en le mani di l’personi, kvin vu volas adtirir, hoca nekontestebla dokumenti(n) pri el internacjoneco d’el Adjuvanto, vu preske sempre venkos ilua heziti(n).

Nu, se oni komparas la unuan dokumenton kun la teksto de la sama preĝo en nia Esperanto kaj en la Esperanto reformita de 1894 (Kp no 192*), precipe se, en tiu lasta teksto, oni konservas la primitivajn nu kaj nue (poste korektitajn en nos kaj nose), oni ne povos eviti la konkludon de Cart, ke Adjuvanto estis ne preta lingvo, sed nur projekto de reformo de Esperanto, meza inter la lingvo de 1887 (la nia) kaj tiu de 1894. Al la detala demonstro de Cart (“Lingvo Internacia”, Majo 1908), mi povas aldoni decidigan fakton: la sola trajto, per kiu la ĉi-supraj tekstoj distingiĝas de la sistemo de Esperanto, estas la duobla loka prepozicio por la stato (in) kaj por la almovo (en); nu, en letero de Januaro 1902 al Bourlet, Beaufront jam parolis pri tiu duobla prepozicio, sed citis ĝin sub la formoj: “en: stato, ejs: almovo”!

En efektivo, se oni konsideras la leteron supre cititan (Kp no 252*), Beaufront ne ekpensis eĉ al forigo de la supersignitaj literoj, kaj la punktoj, kiuj okupis lian fantazion, estis la pluralo per -i kaj la seksigo de la personaj kaj montraj pronomoj. Je tiu ĉi lasta punkto (kaj je la malfeliĉa imperativa finaĵo -ez) reale limigis sin lia kontribuo en la projekto Ido.

Sed, kiaj ajn estis tiuteme liaj fantazioj, oni devas konfesi, ke ĝis 1907 li ĉiam lojale ilin subpremis, ĉar la sperto de 1894 (kiam li voĉdonis kontraŭ la reformoj) instruis lin pri la tre granda danĝero, la preskaŭa neebleco de reformoj iniciatitaj de privatuloj kaj voĉdonotaj de amaso. La propono de Couturat, kiu temis pri la interveno de ekstera kaj aŭtoritata komitato el prestiĝaj personoj, ŝajnis al li esti tute alia afero kaj prezenti multajn ŝancojn de sukceso. Li do fine aliĝis al la komploto de Couturat.

Sed — kaj ĉi tie ni devas kalkuli kun la sekretema karaktero de tiu homo — anstataŭ malkaŝe elpaŝi kun ilia komuna projekto, li opiniis pli diplomatia prezenti la projekton anonime; tiel oni evitus la pripersonajn atakojn, la ĵaluzojn kaj akuzojn — kaj la komitato kaj la publiko havus por decidi nur pri tekstoj, kiuj en si mem parolas al la racio, ne al la pasioj. Couturat konsentis pri tiu taktiko — kaj tio estis la unua tragika eraro, kiun ili ambaŭ faris. Ili ne antaŭvidis, ke, por gardi la anonimecon de la projektintoj, ili estos devigataj al konstantaj mensaj rezervoj kaj eĉ al mensogoj, kaj ke, se tio estos nur ĝena kaj iom malnobliga por libera homo, kia estis Couturat, al Beaufront, la ĉefredaktoro de “L’Espérantiste” kaj la Prezidanto de la SFPE, tio fatale donos la figuron de la klasika perfidulo.

La alia eraro estis malpli videbla, sed ankoraŭ pli peza. La projekto de Couturat entenis kvar partojn: reformo de la alfabeto, forigo de la elpensitaj vortoj (“volapükismoj”, kiel nomis ilin Javal), simpligo de la gramatiko kaj sistemigo de la derivado. Pri la unua punkto, la studoj de Javal kaj aliaj liveris al li bonajn indikojn; pri la dua Zamenhof mem gvidis lin, per sia projekto de 1894; ankaŭ el tiu sama fonto Beaufront kaj li ĉerpis koincide la ĉefajn detalojn de la tria (pluralo per -i, neŝanĝebleco de la adjektivo, nedevigiteco de la akuzativo), sed li kredis sin pli lerta ol Zamenhof ĉe la elekto de la nova finaĵo de l’ infinitivo, dum per la triobligo de la infinitivoj (-ar, -ir, -or) kaj la sekve necesa lokŝanĝo de la akcento li efektive malsimpligis la gramatikon (se ne paroli pri tiu kolosa eraro fonetika, cetere ankaŭ kulpita de von Wahl, per kiu li elektis, kiel gravan gramatikan signon, vortfinan konsonanton R, kiu en tiu pozicio jam praktike malaperis sur la tuta lingva tereno de Anglio — kie ĝin anstataŭas speco de “muta e” —, de Nordgermanio — kie oni anstataŭe aŭdas ian “a” — kaj de Nordfrancio — kie ĝi senvibriĝis ĝis ia tre malforta “ĥ”!)

Sed precipe la lasta parto estis bazita sur terura miskompreno de la spirito de Esperanto aparte, kaj de la naciaj lingvoj ĝenerale. Rilate Esperanton, estas nun iom “komike relegi la unuajn liniojn de la broŝuro, kiun li verkis en la monatoj Majo-Junio por esti prezentita al la membroj de l’ Delegacia Komitato:

275. Esploro pri la Derivado en Esperanto (El la franca).

La sistemo de la derivado en Esperanto estas nekontesteble la plej karakteriza trajto de tiu lingvo [...]

kiam oni scias, ke (krom ĉe kelkaj malmultaj afiksoj) derivado tute ne ekzistas en nia lingvo, kaj kiam oni memoras, ke tion Zamenhof tre klare deklaris jam en 1887, en la 11-a regulo de sia Gramatiko: “Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (la ĉefa vorto staras en la fino); la gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj (la substreko estas ne en la originalo).

Rilate la naciajn lingvojn, estis defio al la komuna saĝo kaj al la natura malpenemo de la homoj, voli trudi al ili formojn, kiaj urinifar, adresizarmartelagar, dum ĉiuj lingvoj, ne nur romidaj aŭ germanaj, sed ankaŭ slavaj, finn-hungaraj k.t.p., praktikas la senperan derivadon de la substantivo al la verbo.

Kaj tia estis la teorio, kiun, atendante nenian kompetentan kritikon, nenian praktikan eksperimenton, Couturat decidis altrudi al la lingvo, kiun li bonvolos elekti kiel “universalan”!

La 29.V.07 la Internacia Asocio de Akademioj, en sia ĉiutrijara kunsido en Vieno, konsiderante la peton de la Delegacio (Kp no 243*), decidas, per 12 voĉoj kontraŭ 8 kaj unu deteno, ke la demando pri elekto de internacia lingvo ne estos enskribita en la tagordon. Kiel li antaŭvidis, Couturat estas de nun libera konfirmigi per formala voĉdonado sian “Komitaton de la Delegacio” — kaj tio ne malfruis! Du tagojn poste, la 1-an de Junio, oni jam kalkulis la voĉdonojn! La rezultoj, publikigitaj nur la 25. de Junio, estis la elekto, per 242 voĉoj el 253 voĉdonantoj, de dekdu membroj, el kiuj unu tuj demisiis, kaj kiuj poste alelektis al si tri novajn membrojn — do, sume, la dekkvar sekvantaj:

276. Komitato de la Delegacio (D.K.).

C. Barrios, Prezidanto de la Senato de Peruo; J. Baudouin de Courtenay, Prof. pri slava lingvistiko ĉe la Petersburga* Universitato; E. Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato; Ch. Bouchard, Prof. ĉe la Medicina Fakultato en Parizo; G. Rados, membro de la Hungara Akademio pri Sciencoj; W. Förster, eks-Direktoro de la Berlina Observatorio; G. Harvey, Eldonisto de la “North American Review”; O. Jespersen, Filologia Prof. ĉe la Universitato en Kopenhago; S. Lambros, eks-Rektoro de la Universitato en Ateno; C. Le Paige, Administranto de la Universitato en Lieĝo; W. Ostwald, Emerita Prof. ĉe la Universitato en Lejpzigo; G. Peano, Prof. pri matematiko ĉe la Universitato en Torino; H. Schuchardt, Prof. ĉe la Universitato en Graz; W. T. Stead, Eldonisto de la “Review of Reviews”.

* Leningrada.

Notinde estas, ke la regularo de la Delegacio malpermesis, ke aŭtoro de lingva projekto estu membro de la D.K.

Por konvinki la esperantistojn pri la dezirindeco kaj sendanĝereco de la reformoj, Couturat igas represi, en formo de broŝuro, la artikolojn de Zamenhof pri la reformo de 1894, kiujn Javal jam reproduktis litografe (Kp no 192*). Couturat, kiu ricevis la unuan ekzempleron de la Ĵavala reprodukto (jam la 18. Januaro 1906), deklaris poste, ke tiun broŝuron li represis por senpaga disdono konforme al la volo de la mortinta Javal. Zamenhof ne protestis siatempe kontraŭ la entrepreno de lia amiko, ĉar Javal presigis nur 50 ekzemplerojn de tiu dokumento; sed ĉe la sciiĝo de grandakvanta reprodukto, Zamenhof maltrankviliĝas, kaj nature turnas sin al Generalo Sebert, la amiko de la mortinta doktoro, kun kiu tiu ĉi fondis la Centran Oficejon (Kp no 186*).

277. Letero al Sebert (4.VI.07).

[...] Kun granda miro mi vidas el Via letero, ke iu nun represas miajn artikolojn pri Reformoj de 1894. Grandan danĝeron mi en tio ĉi ne vidas, ĉar ĉiu ja komprenas, ke, se mi, kiu ankoraŭ vivas, estas nun kontraŭ reformoj, sekve mia projekto de 1894 ne povas havi ian valoron. Sed mi nur indignas pri la malhonesteco de tiu persono, kiu publikigas mian verkon ne demandinte mian permeson! Ankoraŭ pli malhonesta estas tiu fakto, ke publikigante la komencon de miaj artikoloj de 1894, li ne publikigas la finon, en kiu mi priskribis la tutan tiaman voĉdonadon kaj montris, ke la projekto devas esti forĵetita. Mi ne komprenas, por kia celo oni volas publikigi miajn artikolojn, pri kiuj la publiko scias, ke mi mem ilin forĵetis; sed se eble oni volas per tio ĉi kredigi la publikon, ke mi aprobas reformojn, kaj mi tion ĉi pro iaj kaŭzoj nur kaŝas — tiam mi estos devigita publikigi la fakton, por kiu ekzistas atestantoj, ke en Oktobro du personoj volis doni al mi 250.000 frankojn, por ke mi reformu la lingvon, kaj mi tamen tion ĉi rifuzis! Pri tio mi neniam volis paroli — sed se oni devigos min, tiam mi ekparolos, kaj tio ĉi la plej konvinke montros al la publiko, kian danĝeron por nia ideo mi nun vidas en ĉiuj reformoj. Ke la firmo “Hachette” protestu kontraŭ la represanto de la “Pri Reformoj” — tio ŝajnas al mi ne bona, ĉar tio donus al la afero ian karakteron financan; laŭ mia opinio la protesto devas havi karakteron moralan, kaj tial ŝajnas al mi, ke estus pli bone, se la proteston publikigus la Centra Oficejo, montrante publike la malhonestecon de tiu ago (represo kontraŭ la volo de la aŭtoro kaj sen montro de la kaŭzo, pro kiu la aŭtoro forĵetis) [...]

Informite de la protesto de Zamenhof, Couturat ne haltigas la presadon, sed aldonas al la broŝuro kvarpaĝan flugfolion, kun la indiko de la protesto de Zamenhof pri la nekompleteco de la reprodukto kaj kun represo de la du finaj artikoloj, aluditaj de Zamenhof; sed tiun ĉi trompis verŝajne lia memoro, ĉar nenie en tiuj postaj artikoloj li montris, ke “la projekto devas esti forĵetita”: li ne estus volinta per tiaj vortoj akrigi tiutempe la seniluziiĝon de lia amiko Trompeter, kiu eltrudis de li tiun elpaŝon kun radikalaj reformoj, kaj ne povis konsoli sin je ilia malakcepto.

Ankaŭ en Julio aperas nova eldono de la “Fundamenta Krestomatio”, kun nova

278. Antaŭparolo al la kvina eldono (O.V. p. 48*; Kp no 26*).

en kiu Zamenhof defendas sin kontraŭ la kritikoj de Beaufront (Kp no 38*), pledante por la plej granda libereco de stilo en la lingvo, ĉar la tempo ankoraŭ ne venis por elekti inter diversaj dirmanieroj, egale allaseblaj.

Informite pri la elekto de la Delegacia Komitato, Zamenhof petas de Couturat, ke tiu disdonu al ĉiu membro la novan eldonon de la Fundamenta Krestomatio kaj la sennoman traktaton, ĵus reeldonitan kun franclingva traduko farita de Beaufront kaj Vallienne, “Esenco kaj Estonteco de la Ideo de Lingvo Internacia”.

279. Poŝtkarto al Couturat (30.VI.07).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 25.VI kaj mi dankas por Via tuta zorgado. — Mi preferus ke la aŭtoro de la “Esenco kaj estonteco” restu nekonata publike; sed se Vi trovas tion ĉi necesa, Vi povos diri al la komitatanoj konfidencie, ke la aŭtoro estas mi mem.

Interpaciĝo ŝajnas fariĝi inter Hachette kaj la “Presa Societo”: la elirantaj kajeroj de la “Granda Vortaro Franca-Esperanta” (Kp no 130*) estas regule kaj favore recenzataj en “La Revuo” — kaj la du societoj faris “afablan interkonsenton” por enirigi en la “Kolekton de La Revuo” la duan eldonon de la “Esperanta Sintakso” de Fruictier. Ĉu tiun militpaŭzon kaŭzis la komuna kontraŭstaro al la reformoj, kiuj senvalorigus la librostokon de la du esperantistaj eldonejoj? Tio estas verŝajna motivo — kaj neniel senhonoriga, ĉar ĝi prezentas nur la ekonomikan aspekton de la lingva tradiciemo, same kiel ĝia psika aspekto estas la lingvistika leĝo pri la plej malgranda peno.

En la n-ro de la 15. Julio 1907 de “Lingvo Internacia” aperas artikolo de Cart, en kiu li implice kaj minace aludas la Zamenhofajn projektojn pri plibonigoj:

280. La Gardanto de nia Unueco.

Nenian signifon havas artefarita lingvo, se ĝi ne estas kontrakto inter eltrovinto kaj adeptoj [...] Kun disĉiploj* kontraktis abato J. M. Schleyer, kaj Volapük ĝuis vivon. Rompiĝis la kontrakto, kaj tiam Volapük mortis.

* Korektis Waringhien; originala teksto: disciploj.

Plej gravaj danĝeroj minacus al Esperanto, se oni tuŝus, eĉ delikate, al kontrakto akceptita jam longe antaŭ la Boulogne’a kongreso, sed tie solene certigita la 9-an de Aŭgusto 1905.

Teksto de tiu kontrakto estas: Fundamento de Esperanto [...]

281. Letero al Michaux (29.VII.07).

Kara Sinjoro!

Mi ne povis tuj respondi Vian leteron de 21.VII, ĉar mi atendis respondon de la “Trio” pri la plano de mia vojaĝo. Bedaŭrinde tiu respondo nun ankoraŭ ne alvenis, kaj mi ne volas plu atendi, por ne malfruiĝi.

Veturi tra Dieppe estus por mi neoportune, ĉar mi ne povas longe resti sur maro; tial mi restas ĉe mia antaŭa intenco veturi per Boulogne-Folkestone. Kompreneble mi povas esti en Boulogne nur tre mallongan tempon kaj tute private. Ĉar la tempo estas por mi tre kara, tial mi (kun mia edzino) volus resti en Boulogne ne pli ol unu aŭ du tagojn. Mi volus plenumi mian promeson donitan al Vi, al s-ro Sergent kaj al s-ro Duchochois; sed mi ne scias kiamaniere tion aranĝi, por ke mi al neniu el Vi kaŭzu ian ĝenon (precipe Vin mi timas ĝeni, ĉar mi vidas, ke Vi ĉirkaŭ tiu tempo havos gravan proceson). Tial mi petas Vin, ke Vi mem decidu, kiamaniere mi devas aranĝi nian estadon en Boulogne. Ĉar s-ro Finez skribis al mi, ke ni devos resti unu nokton en Folkestone, kaj Vi sendube scias bone la planon de la vojaĝo, tial mi petas Vin, volu sciigi min precize, en kiu tago kaj horo ni devas veni Boulogne’on kaj en kiu tago kaj horo ni devos forveturi de tie. Ĉar restis jam tro malmulte da tempo, tial mi petas Vin, volu respondi al mi kiel eble plej baldaŭ.

Esperante baldaŭ havi la plezuron vidi Vin kaj Vian estimatan familion, mi restas

kun kora saluto [...]

P.-S. — Mi ne veturos tra Parizo, sed mi elektos la plej mallongan vojon el Varsovio rekte al Boulogne.

La “Trio por la Tria” estis la 3 membroj de la Loka Komitato por organizo de la 3-a Kongreso.

282. Poŝtkarto al Michaux (7.VIII.07).

Kara Sinjoro!

Mi kune kun mia edzino venos Bulonjon tra Calais vendredon (9.VIII) je la horo 6,47 post tagmezo.

Kun kora saluto.

283. Poŝtkarto al Couturat (7.VIII.07).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian verkon “Etude sur la dérivation en Esperanto* kaj mi dankas Vin kore. Ĉar mi ricevis la libron ĝuste antaŭ mia forveturo, mi ne havis ankoraŭ sufiĉe da tempo por tralegi ĝin tutan; sed el kelkaj paĝoj, kiujn mi legis, mi povas jam vidi, ke la libro estas tre interesa kaj utila. Sed mi opinias, ke ju pli longe Via verko restos severe konfidencia, des pli bone estos por la afero.

* Kp no 275*.

Inter la 10 kaj la 18 de Aŭgusto okazas en Kembriĝo la Tria Kongreso. Ĉeestas Beaufront, Bourlet, Boirac, Cart, Moch, Sebert, de Saussure, Privat, Michaux, Bein k.a.

La 12-an vespere, en la nova teatro, Zamenhof legas sian

284. Parolon antaŭ la Tria Kongreso (O.V. p. 374*).

En la kunsido de la L.K. la ĉeestantaj membroj estas informitaj pri la baldaŭa kunsido de la D.K., kaj elektas, por “konsiliĝi kun la Prezidanto de la L.K. pri la Delegaciaj aferoj” subkomitaton konsistantan el Beaufront, Christaller, Jamin kaj Rhodes. Cetere nenio nova estas decidita pri la organiza demando.

Sur la vojo returne, la kongresanoj estas oficiale akceptitaj de la Londona Urbestraro, kaj Zamenhof tiam diras la

285. Parolon en la Guildhall (19.VIII.07: O.V. p. 381*).

[...] De diversaj malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.

Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni — aŭ almenaŭ por mi persone — tute indiferenta; ke, se anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto, kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi, kaj fiksis por ĝi netuŝeblan fundamenton — ni faris tion ĉi ne ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj — sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj, penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke, se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj, ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la voj’ elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi; vi scias, ke, se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da jaroj* de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo… Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon [...]

* Ĉiuj ĝisnunaj tekstoj: faroj.

Tiu ĉi grava publika admono respondas al la subtera propagando, kiun Couturat faris jam de kelkaj monatoj, kaj kies eĥojn Zamenhof aŭdis en la Kongreso. Li ne kontentigas sin per tiu ĝenerala alvoko, sed turnas sin persone al kelkaj malnovaj kunlaborintoj, provante reteni ilin sur la danĝera vojo. Al tiu zorgo ni dankas la du belajn leterojn, kiujn de sia kuraca banurbo li skribas al la iama amiko de Javal, kiu cetere jam definitive partianiĝis al Couturat (Kp no 272*).

286. Letero al Majoro Lemaire (13.IX.07).

Kara Sinjoro!

El la telegramo, kiun ni sendis al Vi el Kembriĝo, Vi scias ja, kiel ni, ĉiuj kongresanoj, bedaŭris Vian forestadon. Nun permesu ankaŭ al mi persone esprimi al Vi mian grandan bedaŭron, ke mi ne povis vidi Vin inter ni en la grandaj tagoj.

S-ro [...] diris al mi, ke Vi intencas stari flanke de nia afero, ĝis la demando pri plibonigoj en la lingvo estos decidita! Tiu sciigo min tre malĝojigis, ĉar tiamaniere unu el niaj plej energiaj kaj plej sindonaj batalantoj estos perdita por ni… eble por longa tempo… eble por ĉiam! Kaj li estos perdita por ni ĝuste en la mezo de la batalado, ĝuste tiam, kiam li estas por ni tiel necesa!

Mi kore Vin petas, pripensu ankoraŭ unu fojon Vian decidon kaj ŝanĝu ĝin. Memoru, ke ni batalas nun ne pro la formo de tiaj aŭ aliaj malgravaj detaloj en la lingvo, sed pro la ekzistado de lingvo internacia. La mondo ne akceptas nian aferon ne pro tiaj aŭ aliaj detaloj (kiujn ĝi tute ne konas), sed ĉar ĝenerale ĝi estas indiferenta aŭ malamika kontraŭ nia ideo.

Post multaj jarcentoj kaj eĉ jarmiloj de senespera revado, ni fine nun atingis tion, ke oni nin aŭskultas, ke oni ricevas konfidon al ni, oni aliĝas al ni, kaj ni havas jam plenan rajton esperi, ke ni baldaŭ definitive venkos, kaj la miljara revo de la homaro fine efektiviĝos… kaj nun, en tiu ĉi grava tempo Vi deziras, ke ni faru eksperimentojn, ke ni ruinigu la tiel malfacile akiritan konfidon de la mondo, ke ni pereigu Esperanton tiel same, kiel la Akademio Volapüka pereigis Volapükon! Ĉu Vi ne vidas, ke, se ni nun perdos la konfidon de la mondo, tiu ĉi konfido jam neniam plu reveniĝos, kaj la ideo de lingvo internacia estos enterigita por eterne?!

Vi scias, ke neniu tiel forte deziras la eblan perfektecon de Esperanto, kiel mi ĝin deziras; nia mortinta amiko Javal kredeble rakontis al Vi, ke mi havis la intencon elpaŝi kun plibonigoj multe pli frue, ol mi eksciis, ke mi povas ricevi en tiu ĉi rilato ian helpon de iu. Tion saman, kion mi en la fino de la jaro 1905 volis fari propravole, ne antaŭvidante por mi eĉ unu homon, eĉ unu frankon da helpo — mi en la fino de 1906 forĵetis malgraŭ la tre forte alloga propono, kiun Javal kaj Vi faris al mi! Ĉu tio ĉi ne montras al Vi, kiel grandegan kaj senespere pereigan danĝeron mi ekvidis en la entrepreno?

Plibonigoj ne povus esti farataj tiel facile, kiel ĝi ŝajnas teorie, kaj tio, kio teorie ŝajnis bonega, en la praktiko ordinare montriĝas tute malbona. Se oni montrus al mi kelkan nombron da plibonigoj, pri kiuj mi havus plenan certecon, ke ili estas efektive plibonigoj, ke ilia akcepto por nia lingvo estus efektive grava, ke almenaŭ ĉiuj reformemuloj akceptos ilin sendispute kaj ne diros, ke ili nenion taŭgas kaj ke oni bezonas reformojn aliajn — se oni montrus al mi tiajn plibonigojn, tiam mi eĉ nun kun plezuro proponus ilin al la L.K. kaj uzus mian tutan influon, por gajni por ili la Komitatanojn. Sed kvankam Javal pensis, ke liaj proponoj estas “sendube bonaj”, “plej necesaj” kaj “plaĉos al ĉiuj”, kaj Couturat pensas nun tion saman pri siaj proponoj, — mi, kiu havas en tiu ĉi afero la plej grandan sperton, devas konfesi, ke tiajn ŝanĝojn, kiuj prezentus plibonigon efektivan kaj senduban — mi ĝis nun (post 20-jara publika esplorado) ne trovis! Nek la proponoj de Javal, nek la proponoj de Couturat povas plaĉi al mi; se oni min demandus, mi proponus ŝanĝojn tute aliajn, kiuj laŭ mia opinio estas multe pli gravaj. Sed ĉar ankaŭ pri miaj proponoj mi ĝis nun ne havas la certecon ke ili estas efektive bonaj kaj gravaj, tial mi atendas kun ili ĝis tiu tempo, kiam mi ricevos tiun certecon; sed eĉ kiam mi persone ricevos tian certecon, mi ne skribos publike pri ŝanĝoj, mi ne ruinigos facilanime la konfidon de la mondo al nia lingvo, sed tute silente kaj severe konfidencie mi konsiliĝos kun la membroj de la Lingva Komitato kaj mi pretigos ĉion singarde kaj silente. Ĉu tiu tempo venos baldaŭ aŭ ne — tion mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi; sed en ĉiu okazo ni devas esti tre singardaj, ĉar de nia singardeco dependas la tuta estonteco de nia afero. Ni devas esti paciencaj! Ni ja vidas, ke nia lingvo bonege povas plenumi sian rolon ankaŭ en sia nuna formo; ni ja vidas, ke la naturaj lingvoj estas multe malpli bonaj, ol Esperanto, kaj tamen neniu sentas la bezonon ŝanĝi ilin; tial se ni ne trovos plibonigojn gravajn kaj sendubajn, estus pli bone, ke nia lingvo restu tute ne ŝanĝita (krom tiuj ŝanĝoj, kiuj fariĝados nature), ol ke ĉiu el ni faru kun ĝi eksperimentojn kaj per nia malpaco aŭ per senlabora atendado de ŝanĝoj pereigu por ĉiam nian aferon kaj enterigu por ĉiam la ideon de lingvo internacia.

Kun kora saluto.

287. Letero al Majoro Lemaire (19.IX.07).

Bad Nauheim.

Kara Sinjoro!

Mi ricevis hodiaŭ Vian leteron kaj mi legis ĝin kun granda malĝojo.

Mi ne provos plu konvinki Vin, ĉar mi vidas bedaŭrinde, ke miaj vortoj ne helpas. Mi esperas, ke pli aŭ malpli frue Vi mem venos al la konvinko, ke nur per vojo de disciplino kaj komuna interkonsento ni povos veni al la celo.

Mi volas nur atentigi Vin pri unu eraro, kiun mi trovis en Via letero: la Bulonja Deklaracio ligas ne la tutan esperantistaron, sed nur la apartajn esperantistojn; kaj tio ĉi estas necesa, ĉar, se ne ekzistus iaj netuŝeblaj leĝoj kaj ĉiu agus laŭ sia bontrovo, tiam ni baldaŭ havus plenan anarĥion. Sed se reformoj iam montriĝos efektive necesaj, tiam la Bulonja Deklaracio ne malhelpos, ĉar tiel same kiel unu kongreso donis leĝojn, alia kongreso ja povus kun plena rajto forigi tiujn leĝojn. Cetere tio ĉi ne estas eĉ necesa, ĉar ĝis la sankcio de la registaroj ni eĉ sen tuŝado de la Fundamento (t.e. sen danĝera interrompo de la kontinueco) povas en okazo de bezono fari plej grandajn reformojn per vojo de “neologismoj-arĥaismoj”.

Sed ĉio devas esti farata nur per komuna interkonsento. Ĉion, kion akceptos la plimulto de la Lingva Komitato, mi ankaŭ akceptos, eĉ se ĝi al mi persone ne plaĉus. Sen tia severa disciplino, al kiu mi, simile al ĉiu alia esperantisto, devas min submeti, ni havus nur anarĥion kaj baldaŭan morton. Legu la historion de Volapük, de la laborantoj de “Lingvist”, k.t.p.

Mi premas Vian manon. Mi ne volas admoni Vin, sed mi esperas, ke pli aŭ malpli frue Via propra koro diktos al Vi, kiel Vi devas agi.

P.-S. — Mi tre miras, ke Vi ne volas kompreni, ke, se la “Lingva Komitato” ne estas sufiĉe aŭtoritata, por ke ĉiuj ĝin obeu, tiam la Komitato de la “Delegacio”, kiu (krom du personoj) tre malmulte konas la efektivajn, sperte montritajn bezonojn de la lingvo, estos ja ankoraŭ multe malpli aŭtoritata por la mondo*! Senproteste kaj obeeme (sekve sen danĝero de disfaloj) la mondo akceptos nur tiajn reformojn, kiujn donos la registaroj aŭ aliaj institucioj, kiuj prezentos sufiĉan forton kaj povos doni al la mondo la garantion, ke morgaŭ ne venos aliaj personoj, kiuj postulos aliajn reformojn. Ĝis tiu tempo ni devas esti tre singardaj, por ke nin ne atingu la sorto de Volapük. Ni ne devas ekruli danĝeran ŝtonon, kiam ni ne havas ankoraŭ la certecon, ke ni estas sufiĉe fortaj, por ĝustatempe diri al la ŝtono: Haltu! Ĝis ĉi tie kaj ne plu!

* Unua teksto: mondo esperantista.

Mi diris al Vi siatempe, ke mi tre estimas s-ron Couturat, liajn laborojn kaj opiniojn; kaj se post la decido de la Delegacio li eniros en nian Lingvan Komitaton kaj laboros kun ni, mi estos tre ĝoja; sed se li deziros, ke la esperantistoj donu al li tian blindan obeemecon, kiun mi neniam postulis por mi mem, se li koleras, kiam oni ne akceptos tuj liajn proponojn, kaj li volos labori ekster ni, semi malpacon kaj malkonfidon, — tiam li fariĝos nur detruanto de tiu ideo, por kiu li ĝis nun tiel sindone laboris.

Mi ripetas, ke mi ne volas perforte admoni Vin; sed ke vidante, ke amata branĉo derompiĝas de nia arbo, mi volas almenaŭ havi puran konsciencon kaj povi diri al mi, ke mi faris ĉion, kion mi povis.

Dume Couturat rapidas ĉe sia laboro: al sia “Historio de la Universala Lingvo”, represita antaŭ kelkaj monatoj, li aldonas “La Novaj Lingvoj Internaciaj”, en kiu li analizas la projektojn aperintajn post 1903 kaj krome la Esperanton reformitan de 1894; li presigas ankaŭ dikan

288. Raporton pri la Nuna Stato de la Demando pri la Lingvo Internacia.

kiu servos al la D.K., kiel gvidilo en ĝiaj laboroj.

La konkludoj de tiu Raporto prezentas, en 8 paragrafoj, la reform-sistemon de Couturat, sub abstrakta formo. Post kio, estas deklarite (franclingve):

Ni kredas, ke ni povas aserti, malgraŭ iaj bruaj deklaroj kaj teatraj manifestacioj, ke la grandega plimulto el la esperantistoj akceptus tian modifon [...] kaj ke tia lingvo havus ĉiajn ŝancojn kungrupigi ĉiujn aprobantojn ĉu de aliaj projektoj, ĉu de la lingvo internacia ĝenerale. Ĉiaokaze, tiel konstruita lingvo estus neatakebla kaj nedetruebla [...]

Kolosa psikologia eraro, kiel baldaŭ montros al li, laŭ la sprita formulo de Prof. Ĵirkov, la referendumo de la poŝtmarkkolektantoj.

La konkretan formon de sia sistemo, riĉigita de la malgranda kontribuo de Beaufront, Couturat samtempe presigis, tiel ke li povu montri al la D.K. unu elementan Gramatikon kaj unu specimenon de vortaro, modeste prezentitajn sub la pseŭdonimo Ido.

Jen du ekzemploj de tiu reformita Esperanto:

289.

I. Patro nua, qua esas en la cielo, honorizesez tua nomo; venez regno tua, esez volo tua quale en la cielo, tale anke sur la tero; pano nua omnadiala donez ad nu cadie; ed pardonez ad nu debi nua, quale nu pardonas ad nua debanti; ed ne enduktez nu en tento, sed liberigez nu de la malbonaĵo (Kp. no 273* kaj la apendicon*).

II. Metante davan l’okuli ed en la mani di l’personi, quin vu volas adtirar, ista nekontestebla dokumenti pri la facileso ed simpleso di l’Ido, vu preske sempre venkos lia heziti (Kp no 274*).

Ricevinte la “Raporton” de Couturat, Zamenhof komisias Beaufront por defendi Esperanton antaŭ la D.K., kaj sendas al Couturat ĉi tiujn lastajn rekomendojn:

290. Letero al Couturat (3.X.07).

S-ro Couturat,

Volu prezenti tiun leteron al la membroj de la Komitato de la Delegacio.

Kara Sinjoro!

Vian leteron de 27.IX kaj ankaŭ la ekzempleron de Via “Rapport au Comité” mi danke ricevis. Doni ian precizan respondon al Via demando pri plibonigoj mi ne povas, ĉar laŭ mia opinio iaj absolute bonaj principoj de plibonigoj ne ekzistas, — ĉio estas rilata kaj dependas de tio, kiu kaj kiam faras la plibonigojn. Aliaj devas esti la plibonigoj, se ilin farus la “Lingva Komitato”, aliaj se ilin farus ia vere aŭtoritata internacia komitato aŭ ligo de Akademioj, kaj tute aliaj se ilin farus komitato elektita de la registaroj. Aliaj plibonigoj taŭgus antaŭ 10 jaroj, kiam ni devis allogi la mondon kaj rompi ĝian inercion, kaj tute aliaj taŭgos post 20 jaroj, kiam ni estos sufiĉe fortaj kaj povos zorgi nur pri la oportuneco por la uzantoj mem.

Post diversaj esploroj kaj provoj mi konvinkiĝis, ke definitivajn ŝanĝojn en la lingvo povas doni sendanĝere nur ia granda aŭtoritato, kiu havus sufiĉe da forto por devigi la mondon akcepti la decidojn sendispute (ekzemple la registaroj); tial se la Delegacio elektos Esperanton, mi konsilas, ke oni elektu la lingvon senŝanĝe kaj oni lasu la decidon pri ŝanĝoj al ia estonta komitato elektita de la registaroj (aŭ almenaŭ de unu granda registaro), ĉar nur tiam ni havos la certecon, ke oni morgaŭ ne postulos aliajn ŝanĝojn, ke disputado pri ŝanĝoj ne malgrandigos tro frue nian forton kaj unuecon, kiu estas nun por ni necesa pli ol ĉio alia, kaj ke ne naskiĝos malpaco, kiu pereigos ĉion, kion ni ĝis nun akiris.

Sed, se la Delegacio ne volus obei mian konsilon, tiam mi rekomendus almenaŭ jenon:

a) ne paroli pri iaj ŝanĝoj publike, sed ellabori ĉion severe konfidencie;

b) ne enkonduki iajn ŝanĝojn per sia propra decido, sed prezenti la rezultaton de siaj laboroj al la voĉdonado de la “Lingva Komitato”;

c) se la Lingva Komitato per plimulto da voĉoj akceptos la proponojn, tiam ĝi devas agi en la jena maniero: 1) se la proponoj konsistos nur el “neologismoj”, la Komitato povos ilin akcepti per sia propra aŭtoritato; 2) se la proponoj tuŝos la “Fundamenton”, tiam la Komitato devos prezenti ilin al la plej proksima kongreso kaj peti ĝian sankcion.

Mi petas, ke la Komitato de la Delegacio estu tre singarda kun siaj decidoj ne sole pri ilia esenco, sed eĉ pri la formo, en kiu ili estos redaktitaj. Se la pozitiva signifo de la decidoj de la Delegacio eble estos ne tre granda, ila negativa signifo povas esti grandega. Memoru bone, ke se pro nesufiĉa singardeco la decido estos formulita en tia maniero, ke Esperanto estos prezentita kiel io, kio “nepre devas esti reformita”, tiam la malamikoj de nia ideo distrumpetos tion ĉi per ĉiuj fortoj, la mondo perdos ĉiun konfidon al la ideo mem, kaj tiu konfido, tiel malfacilege akirita, jam neniam plu revenos. Kion ajn la Delegacio decidos, mi insiste admonas Vin, estu tre singardaj pri la formo, sub kiu Vi publikigos Vian decidon; memoru, ke la Delegacio devas alporti helpon al ĉio, kio ĝis nun estas akirita, sed ne ruinigi ĝin!

Sian veran opinion pri la reformoj kaj la Delegacio Zamenhof klare montras en jena letero al la prezidanto de la Belga Katolika Ligo:

291. Letero al P-ro Richardson (14.X.07).

Kun plezuro kaj danko mi ricevis Vian leteron. La ideojn esprimitajn en tiu Via letero mi plene aprobas. Ĝis la tempo, kiam la registaroj prenos nian aferon en siajn manojn, ni neniam devas paroli pri iaj ŝanĝoj. Vi scias kredeble, ke mi diris tion ĉi en mia parolo en la Londona Guildhall kaj mi konstante tion ĉi ripetas. Mi persone bedaŭrinde ne povas tro energie batali kontraŭ la reformistoj, ĉar se mi batalos, tiam ili diros, ke tio ĉi estas ambicio de aŭtoro, kiu pensas, ke lia verko estas perfekta! Ili trumpetos (kiel ili faras jam nun), ke “ĉiuj plej gravaj esperantistoj deziras reformojn, nur la aŭtoro malpermesas”. Tial mi persone devas nun agi tre singarde kaj atendi, ĝis finiĝos la laboroj de la “Delegacio”.

Mi esperas, ke ĉiuj soldatoj de nia armeo faros ĉion, kion ili povas, por konvinki la erarantajn esperantistojn, ke reformojn postulas ne la “plimulto da esperantistoj”, sed tre malgranda grupo, kaj ke la reformistoj kondukas nian aferon ne al bono, sed al pereo.

Cetere la propagando por la reformoj pliintensiĝas. Ne nur Couturat kaj Lemaire, sed nun eĉ Beaufront ĝin partoprenas. Okaze de prelegoj, kiujn li faras inter la 10 kaj la 16 Oktobro en Sens, Le Mans, Nantes, Angers kaj Chartres, li provas persone konvinki kelkajn gravajn esperantistojn en tiu regiono, ke oni devos akcepti la reformojn proponotajn de la Delegacio. La famo pri tiu miriga elpaŝo, kiu supozigis antaŭscion de la estontaj decidoj de la Delegacio, rapide kuras ĝis Parizo kaj ne malmulte efikas por suspektigi la “markizon”.

La 15.X.07 la D.K. kunvenis en Parizo. El la 14 elektitaj membroj, ĉeestis ĉiujn kunsidojn nur tri: B. de Courtenay, Jespersen kaj Ostwald. Kvar laŭrajte reprezentigis sin, Boirac per Moch, Stead per Hugon, Harvey per Dimnet kaj Bouchard per Rodet; krome Boirac ĉeestis mem kelkajn kunsidojn. Förster estis elektita honora prezidanto, Ostwald efektiva prezidanto, Couturat kaj lia nedisigebla Leau sekretarioj.

La diskutoj okazis “preske la tota tempo” (Jespersen) en franca lingvo, kaj oni povas dubi, ĉu la ne-francaj membroj ĉiam ĝuste kaptis la nuancojn de la lertaj formuloj uzitaj de la sekretarioj: tio klarigus la mirigan fakton, ke tiuj membroj, en plena lojaleco, subskribis protokolojn, al kiuj poste Moch kaj Boirac riproĉis gravajn misformojn de la faktoj.

Jespersen, en sia Historio, laŭdas la supera habileso di S-ro Ostwald, qua esis kapabla priventar* tro violentoza manifesti di la pasioni e qua per sua specala sintezo-filozofiala talento havis rimarkinda kapableso sizar* la principi e granda chefa vidpunti ed impedar* la debati perdar su en detaleti. La minimumo, kiun oni povas diri, estas, ke en la fina rezulto de tiuj debatoj oni vane serĉas spuron de la “speciala sintezo-filozofia talento”.

* antaŭforigi.
* ekkapti.
* malhelpi.

El la 8 oficialaj membroj aŭ rajtigitaj reprezentantoj, 2 estis ne-esperantistoj, la du solaj lingvistoj Courtenay kaj Jespersen; Ostwald jam de du jaroj propagandis Esperanton en Germanio kaj Aŭstrio (Kp no 201*); 4 estis esperantistoj; Boirac, Hugon, Moch kaj Rodet; pri Pastro Dimnet, mi nenion scias. Tia proporcio neniel mirigos, se oni memoros, ke la preskaŭa ĉiomo de la 310 societoj konsistigintaj la Delegacion estis rekrutitaj de famaj esperantistoj, kiaj de Saussure, Privat, Sebert k.t.p.

La 8 komitatanoj kaj la 2 sekretarioj alpaŝis la diskutadon kun tre diversaj spiritostatoj.

B. de Courtenay, Jespersen kaj Ostwald atakis la problemon kun la firma intenco helpi per sia persona prestiĝo al la definitiva venko de ideo, kiu ŝajnis al ili aprobinda. Sed oni povas dubi, ĉu ili pretendis efektive juĝi tiel gravan aferon en tiom malmulte da tempo: dediĉi du kaj duonan tagojn (nur tiom daŭris la ekzameno de la Ido-projekto) al la reformo de lingvo, kiu kostis sep jarojn da laboro al ĝia kreinto, precipe kiam oni ne praktikis mem tiun lingvon (kio estis la okazo por la du unuaj, dum la korespondo de Ostwald estis, malgraŭ lia esperantisteco, redaktita germanlingve*), — tio ŝajnas ne tre prudenta procedo de la flanko de tiaj seriozaj sciencistoj. Prefere ni supozu, kun kristana bonkoreco, ke ili intencis nur simple helpi al la laboro de la teknikistoj per siaj konsiloj kaj precipe per sia morala apogo. Tiel oni pli bone komprenus, ekz-e, kial Jespersen plurfoje cedigis siajn konvinkojn antaŭ la insisto de Couturat kaj interalie aprobis ties monstran sistemon de derivado venkoze defensita da S-ro Couturat kontre S-ro Boirac, qua asertis la supereso di la principo di Zamenhof (Historio, 13) — tiun saman sistemon, kiun li komplete forlasos, kiam li kreos sian propran “Novial”. Tia ekzemplo permesas ĝue ŝati la nekonscian humuron de la difino, kiun li samloke donas pri la laboro de la Komitato: serioza, solida, objektala diskuti inter kompetenti”.

* La aserto de Jespersen, ke omni konocis tre bone Esperanto ( 19) estas kelke memindulga: oni ne konas “tre bone” unu lingvon, se oni nur tralegis ties gramatikon.

Ĉe la membroj esperantistoj, regadis kompleksa spiritostato. Ili estis ĉiuj iel favoraj al reformoj: la fakto, ke tri el la kvar fariĝis idistoj (Hugon, Moch kaj Rodet) tion sufiĉe pruvas, kaj ankaŭ la alia fakto, ke Boirac elektis kiel reprezentanton Moch, kies opinioj estis konataj, kaj ne unu el la konservativuloj BourletCart. Ili ĉiuj sentis, ke Zamenhof estas tro implikita en sia kreaĵo por povi ĝin science korekti (kiel montris la projekto pri Neologismoj), kaj la L.K. estas paralizita de sia grandnombreco; ili do fidis, ke, se la D.K. povos proponi al tiuj konsciencan projekton de moderaj reformoj, ambaŭ ĝoje kaptos la okazon definitive kvietigi tro longe daŭrintan agitadon, proprigos al si tiun projekton tute aŭ parte, kaj per sia aŭtoritato, plifortigita de la aŭtoritato de la D.K., persvados la hezitantojn kaj timigos la oponantojn. Ĉar, laŭ ilia konvinko, ĉio definitive dependos de la decido de Zamenhof, kaj ili neniel intencis malfideli al li. Pri la konsisto de la reformoj, ili probable akordis nur pri la enkonduko de sensupersigna alfabeto; kelkaj deziris igi la akuzativon nedeviga, aliaj iris ĝis la pluralo per -i kaj la senfleksieco de la adjektivo — sed ĉiuj kredis, ke senpartia diskuto povos ĉion kontentige solvi.

Pri la Sekretarioj, aŭ pli ĝuste pri Couturat, lia plano estis multe pli preciza: adoptigi per ĉiaj rimedoj la projekton Ido. Estus tute nekredeble, ke tia ordonemulo faris al si sesjaran penadon, verkis dikajn enuigajn librojn pri la “universala lingvo”, preterlasis sian filozofian alvokiĝon kaj elspezis tiom da mono — por lasi unu komitaton, selektitan de li mem, elekti aŭ alian projekton ol Esperanton, aŭ ian senreforman Esperanton. Li jam konsentis dividi la patrecon kun fremdulo, kiun li intime malŝatis, sed kies apogon li opiniis nepre necesa por la sukceso de siaj ideoj. Li de nun hezitos antaŭ nenia procedo, diplomatiaj manovroj, partia redaktado de la protokoloj, artifikaj dusencoj aŭ eĉ rektaj mensogoj (kia ekz-e lia aserto al Prezidanto Ostwald, ke “la sekretarioj konas la nomatan Ido, kaj ke tiu ĉi ne estas unu el ambaŭ”). De tio ĉi venas, ĉirkaŭ la tuta afero de la Delegacio, tiu haladzo pri konspirado kaj hipokriteco, kiun tuj rimarkigis homoj tiel diferencaj, kiaj S-roj Aymonier kaj von Wahl, kaj kiu kaŭzos baldaŭ la demision de Ostwald kaj de B. de Courtenay.

La plano de Couturat tradukiĝis jenamaniere en la praktiko: unue dronigi la solajn projektojn, kiuj povus deturni de Esperanto la atenton de la lingvistoj (“Neutral reformed” de Rosenberg kaj von Wahl, la projekton de Blondel, kiu ŝajnas estinti unu Occidental antaŭfakte), sub amaso da kaose strangaj Spokil, Bolak, Dilpok k.t.p., kiuj defilis kurpaŝe antaŭ la miregantaj okuloj de l’ Komitato, kaj pretigis ĝin por inde ŝati la simplan klarecon de Esperanto; due, prezenti la konkludojn de la Raporto — kaj la ilin ilustrantan Ido-projekton — kiel sintezon de la plej ĝeneralaj deziroj de la granda plimulto el la esperantistoj (Kp no 288*), tiel perfektan sintezon, ke eĉ la advokato de Esperanto, s-ro de Beaufront, subite konvertiĝis al ĝi kaj triumfe ĝin apologiis, sen ia ajn preparo! Blufo, kiu, en lia espero, devis imponi la ne-esperantistajn membrojn de la D.K., dum la esperantistajn li esperis allogi per la bonvola propono diskuti pri tiuj proponoj kompanie kun ilia L.K.

La D.K., kiu estis, la 22. Oktobro, aliginta al si kiel membrojn siajn sekretariojn Couturat kaj Leau, faris sian lastan kunsidon la 24 vespere. Oni ne povas ne konstati, ke tiu fino estis neatendite abrupta (oni nur diskutis akcesorajn punktojn de la projekto Ido, kiaj minme, ultreprox), kaj ke ĝi koincidis kun la foresto de Boirac, kiu devis forlasi Parizon post la kunsido de la 24 matene, konvinkite, laŭ ĉiaj ŝajnoj, ke la kunsidoj estas ankoraŭ daŭrontaj ĝis la fino de la semajno. Se oni aldonas al tiuj rimarkoj, ke la oficialan protokolon de la lasta kunsido Moch forte kontestis (liajn protestojn Couturat publikigis apendice, sed ne enkondukis en la tekston mem), oni alvenos al tiu konkludo, ke, opiniante sin sufiĉe certa pri la sukceso, Couturat volis finakceli la solvon. Li do voĉdonigis la disiĝon de la D.K., kaj resumis la alprenitajn decidojn en jena formo, kiu fariĝis la oficiala protokolo:

292. Decido de la Komitato de la Delegacio (“Progreso”, I p. 13).

La Komitato deklaris, ke la teoriaj diskutoj estas fermitaj, kaj elektis la konstantan Komision, kies unua tasko estos studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota. Tiu Komisio enhavas S-ojn Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, Couturat kaj Leau. — La Komitato decidis, ke neniu el la lingvoj ekzamenitaj povas esti alprenata “bloke” kaj sen modifoj. Ĝi decidis alpreni principe Esperanton, pro ĝia relativa perfekteco kaj pro la multaj kaj diversaj aplikoj jam ricevitaj de ĝi, sub kondiĉo de iaj modifoj efektivigotaj de la konstanta Komisio en la direkto difinita per la konkludoj de l’ Raporto de la Sekretarioj kaj per la projekto de Ido, penante interkonsenti kun la esperantista Lingva Komitato. Fine ĝi decidis aligi s-ron de Beaufront al la konstanta Komisio, pro lia speciala kompetenteco.

Vane Moch protestis, ke (en supra parto de la protokolo)

293.

la frazo, ke “Entute oni aprobis ĉiujn ĉefajn principojn de la projekto Ido” povus esti interpretata kiel principa adopto de la projekto Ido, kio — mi havas la plej bonajn motivojn por tion diri — neniel koincidas kun la opinio de la preskaŭ unuanimeco de la Komitataj membroj. Cetere mi ne estus akceptinta tian redakton, se oni ĝin estus prezentinta en la kunsido. Krome, mi ne memoras esti aŭdinta, ke la konstanta Komisio havos por tasko “studi kaj fiksi la detalojn de la lingvo alprenota” — nek esti vidinta kaj subskribinta tian protokolon [...]

La koncerna protokolo restis neŝanĝita, kaj malgraŭ la konfeso de la Sekretarioj, ke “en efektivo la protokolo ne estis subskribita de s-ro Moch”, la oficiala teksto ĉiam plu asertas, ke “ĉiuj tiuj decidoj estis unuvoĉe alprenitaj”.

La 25 Oktobro, la “Konstanta Komisiono” faris sian unuan kaj unikan kunsidon:

294. Raporto pri la Laboroj de la Konstanta Komisiono (“Progreso”, I, p. 9).

Ĉeestis: s-roj Ostwald, B. de Courtenay, Jespersen kaj Couturat. Pri la pronomoj, nenia decido estis farata*”. Pri la konjugacio, la komuna opinio estis, ke konvenas konservi kiel eble plej la konjugacion de Esperanto. Oni poste diskutis diversajn praktikajn demandojn, kaj la Komisio disiĝis, rezervante fini la diskuton per korespondado, kaj, se bezone, ree kunveni.

* Waringhien proponis la korekton farita.

Tiel do Couturat restis sola — kun Beaufront —, k povos gvidi la traktadojn kaj aranĝi la voĉdonojn laŭ sia plano (oni ja scias, kiel malfacile estas kontroli per korespondado la agadon de tro iniciatema kaj decidema sekretario!).

La 26. Oktobro do, Ostwald, kiel Prezidanto de la konstanta Komisiono, oficiale konigas tiujn decidojn al Boirac, Prezidanto de la L.K., aldonante la esprimon de sia deziro, ke la L.K. esploru kiel eble plej rapide “la projekton de alprenita lingvo”, kiun baldaŭ prezentos al ĝi la nomita konsilanta Komisiono. Siaflanke, la saman tagon, Couturat informas Zamenhof, kaj aldonas, kun naiva orgojlo:

295. Letero de Couturat al Zamenhof (26.X.07).

[...] Pri la nomo de la alprenita lingvo, nenio estas ankoraŭ decidita. Se la Esperantistoj ĝin akceptos, ĝi nomiĝos “Esperanto sen sursignoj” aŭ “Esperanto” tute simple; kaj la Komitato estos feliĉa rekoni tiamaniere, ke vi estas ĝia unua kaj ĉefa aŭtoro kaj fari justecon al via bela verko, kiun ĝi admiras. En kontraŭa okazo, ĝi estos devigata doni al la lingvo alian nomon, “Auxiliaro” ekzemple; kaj lasi al la senpartia historio la taskon difini la parton, kiu estas via en ĝia kreado. Sed ĉio esperigas al mi, ke interkonsento fariĝos inter la du organizacioj, sur la bazo difinita kune per la konkludoj de nia raporto kaj per la projekto de Ido (kiu estas nek de s-ro Leau, nek de mi).

Feliĉe Zamenhof estis senpere informita de Sebert, kiu mem estis regule kaj detale instruita pri la kunsidoj de la D.K. per Moch, tiam lia salajrata oficisto.

296. Letero al Sebert (27.X.07).

Kara Generalo!

Mi danke ricevis Vian leteron de 25.X kaj ankaŭ la tekston de la noto de s-ro Moch. Mi ricevis ankaŭ Vian telegramon, per kiu Vi konsilas, ke mi atendu Vian novan leteron.

Antaŭ tiu nova letero mi faros kompreneble nenian decidon; sed mi volas diri al Vi kelkajn vortojn pri tio, kion mi nun pensas pri la afero.

La decido de la Delegacio estas tre malsaĝa. Al nia afero ĝi ne alportos grandan malutilon, sed la Delegacion mem ĝi nur ridindigos kaj metos ĝin en malagrablan situacion. Antaŭ 3 semajnoj mi sendis al la Delegacia Komitato (per s-ro Couturat) leteron, en kiu mi insiste kaj motivite konsilis al la Delegacio, ke, se ĝi elektos Esperanton, ĝi ne parolu publike pri la maniero de ŝanĝoj, sed prezentu siajn reformajn decidojn al la Lingva Komitato. Tiujn samajn ideojn mi trovis kun plezuro ankaŭ en la bonega noto de s-ro Moch, prezentita al la Delegacio per s-ro Boirac. Kaj mi tre miras, ke malgraŭ ĉio la Delegacia Komitato akceptis tiel nebonan tekston por sia decido.

Ŝajnas al mi, ke en la nuna momento la plej bona estos, se ni publike tute silentos pri la decido de la Delegacio kaj pri la tuta Delegacia entrepreno. Sed por la okazo, se eble la Delegacio volos komenci konkuradon kun ni, estus eble bone, ke ni silente pretiĝu. Eble estus bone, ĉiujn societojn, kiuj aliĝis al la Delegacio, atentigi pri tio, ke la Delegacio trouzis la ricevitan rajtigon kaj per enmiksiĝo en aferon, por kiu ĝi estas nek rajtigita nek kompetenta, ĝi povas alporti al la afero de lingvo internacia nur malbonon anstataŭ bono. Se de multaj societoj venus protestoj, adresitaj rekte al Ostwald, tio ĉi povus multe helpi al la silentigo de niaj malhelpantoj kaj al la regajno de Ostwald por nia afero. Ŝajnas al mi, ke, de nia flanko, ni ne devas fari ian publikan proteston, ĉar ju pli ni silentos, des pli bone estos. Cetere pri tio ni ankoraŭ korespondos. Mi atendas Vian opinion kaj la opinion de niaj aliaj plej gravaj amikoj.

P.-S. — Pri la persono de “Ido” mi nenion scias; lian gramatikon mi neniam vidis. De s-ro Couturat mi en la lastaj tri semajnoj ricevis nenian leteron. La konduto de s-ro de Beaufront ŝajnas al mi tre suspektinda; por montri al li mian konfidon, mi elektis lin kiel mian reprezentanton antaŭ la Delegacio — kaj li, tute min ne demandante, subite kaj tro surprize transiris al la reformistoj kaj skribis al mi leteron, ke Esperanto nepre devas morti, ke post 5 jaroj restos nur memoro pri Esperanto k.t.p.

Pri la kongreso en Dresdeno mi nun ankoraŭ nenion povas diri. Se la germanaj amikoj skribos al ni, ke la ago de Ostwald povas multe malhelpi, tiam eble estos konsilinde prokrasti nian germanan kongreson ĝis la sekvonta jaro; sed se ni ne bezonos timi ion de Ostwald, tiam eble estos bone uzi ĉiujn niajn fortojn, por ke la kongreso fariĝu grandega manifestacio.

Cetere pri la kazo de Beaufront, Zamenhof penas informi sin ĉe ties kunlaborantoj:

297. Letero al Cart (28.X.07: O.V. p. 540*).

Kara Sinjoro!

Ĉar Vi bone konas s-ron de Beaufront, mi petas Vin, ĉu Vi ne povas doni al mi ian klarigon pri lia ago? En plena konfido mi elektis lin, ke li estu mia reprezentanto (aŭ la “advokato de la senŝanĝa Esperanto”) antaŭ la “Delegacio”, — kaj li, nenion al mi dirante nek demandante transiris — mia oficiala reprezentanto — … al la eksteresperantista komitato de ŝanĝoj! Ĉu tio ĉi estas vera? Al li persone mi ne volas plu skribi pri tio.

Al la maltrankviloj de Moch, Zamenhof respondas per trankviliga letero, en kiu li difinas — iom tro malfrue —, kia devis esti la pozicio de la esperantistaj membroj de la D.K.

298. Letero al Moch (28.X.07).

Kara Sinjoro!

Kun sincera danko mi ricevis Vian detalan leteron de 26.X. Pli detale mi esperas skribi al Vi en la venonta semajno, kiam mia tre laca kapo estos iom ripozinta; nun mi volas skribi al Vi nur kelkajn provizorajn pensojn.

Antaŭ ĉio, mi kore petas Vin, ne timu, ke la esperantistoj nomos Vin perfidulo: ĉiuj konas Vin tre bone kaj ĉiuj scias tre bone, ke Viaj intencoj estis la plej bonaj, plej honestaj kaj plej sindonaj por nia afero. Oni eble diros, ke Vi agis ne tute singarde, ke Vi agis iom sub sugesto kaj fremda influo, sed ĉiu konfesos, ke oni ne povas Vin kulpigi pro tio, ĉar eble ĉiu alia sur Via loko ankaŭ ne estus senerara.

Unu el la punktoj, kiuj Vin erarigis, estas Via neĝusta opinio pri la “Fundamento” kaj pri la Bulonja Deklaracio (kredeble sub la influo de la konstantaj sed nejustaj atakoj de Couturat). Neniu postulis, ke batalante kontraŭ la Delegacio Vi gvidu Vin per la dogmo de la “netuŝebleco”, kaj ke Vi venu al la kunsidoj kun ia absoluta “non possumus*! Vi estis tute libera. La “Fundamento” ekzistas nur por apartaj personoj, sed ĝi tute ne ekzistas por la tuta esperantistaro. Tiel same, kiel unu kongreso fiksis la Fundamenton, tiel same alia kongreso havas ja plenan rajton nuligi la Fundamenton, se tio ĉi montriĝos necesa. Neniu malpermesis al Vi diri, ke la esperantistoj povas akcepti reformojn; Vi devis nur diri, ke ili povas tion fari nur per vojo laŭleĝa, t.e. antaŭe per voĉdonado de la Lingva Komitato kaj poste per sankcio de nova kongreso. Sekve Vi havis plenan rajton libere partopreni en la pridiskutado kaj ellaborado de reformaj projektoj, sed Vi devis insisti, ke la projekto estu prezentata al la popolo esperantista, sed ne estu altrudita al ĝi de kelkaj personoj starantaj tute flanke. Se Vi volis favorigi la Komitaton, Vi povis nur promesi al ĝi, ke Vi uzos Vian tutan influon, por konvinki la esperantistojn akcepti la reformojn, sed Vi ne devis malhonori la popolon esperantistan, submetante multajn milojn da personoj, kiuj tiom multe kaj tiom longe kaj tiom malfacile laboris kaj multon akiris — submetante tiun tutan popolon al la ordonoj de kelkaj personoj, kiuj eble havas tre imponantan eksteraĵon kaj tre glorajn nomojn, sed kiuj por ordonado en internacilingvaj aferoj havas nek rajton, nek kompetentecon kaj kiuj nenion faris, sed venis al afero preta.

* Latinaĵo: Ni ne povas (tion akcepti).

Sed ni ne parolu plu pri tio, ĉar mi ripetas, ke, se mi eble ne tute aprobas la rezultatojn de Viaj laboroj, mi tamen tre alte ŝatas Vian bonan intencon, kaj por ĉiuj Viaj laboroj mi esprimas al Vi mian plej sinceran koran dankon, kaj mi estas konvinkita, ke mi povas tion ĉi fari ne sole en mia nomo, sed en la nomo de la tuta esperantistaro.

Nun estas la demando, kion ni devas fari plue? Akcepti la decidon de la Delegacio ni ne povas, ĉar en tiu maniero, en kiu ĝi estas farita, ĝi estas granda ofendo por la popolo esperantista. Por sia propra persono ĉiu el ni povas esti tre humila, sed la honoro de nia tuta popolo devas esti por ni sankta. Se Vi pensas, ke la kelkaj malhumilaj ambiciuloj havas efektive grandan forton kaj povas multe malhelpi nin, tiam ni devas eble fari jenon: preni mem en niajn manojn la aferon de reformoj kaj tiamaniere tute paralizi la arogantulojn, kiuj volis altrudi al ni siajn leĝojn; ni devas elekti 5-10 plej kompetentajn esperantistojn, kunvenigi ilin en ia urbo de la centra Eŭropo (aŭ en Parizo) kaj tie en la daŭro de 10-15 tagoj ellabori per fortoj komunaj projekton de plej necesaj reformoj, dissendi la projekton al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato (klarigante al ili la urĝecon de la afero), akiri per voĉdonado la akcepton de la reformoj kaj poste prezenti ĝin por sankcio al la plej proksima kongreso. Tia estas mia nuna, provizora opinio. Mi ĝin ankoraŭ pripensos, kaj, se ĝi montriĝos bona, mi konsiliĝos pri ĝi kun la generalo (al kiu Vi povas jam nun montri mian leteron), kun s-roj Boirac, Bourlet kaj eble kun kelkaj aliaj. Dume mi petas Vin, volu skribi al mi Vian opinion.

P.-S. — Mi supozas, ke al Vi imponis la diversaj pseŭdofilologiaj (aŭ pli vere poliglotaj) rimarkoj de la komitatanoj, kaj Vi forgesis, ke pri nia afero povas juĝi nur esploristoj praktikaj, sed ne teoriuloj; per teorio ekz-e ni povas pruvi, ke la multaj oj, aj, ojn k.t.p. ne sole ne estas forĵetindaj, sed ili devas eĉ esti intence enkondukitaj, ĉar la tre bonsona lingvo antikva greka havas ilin en granda nombro…

Personoj, kiuj volas krei aŭ reformi lingvon en la daŭro de kelkaj semajnoj, montras jam per tio, kiel malserioze ili traktas la aferon. Kaj personoj, kiuj postulas, ke en la gravega demando, kiu koncernas la tutan sorton de la afero, la tute ne preparita esperantistaro donu al ili respondon en la daŭro de kelkaj semajnoj, montras jam per tio, ke ili nur faras malkonvenan ŝercon; eĉ se ni volus aliĝi al ili, ni ja ne povus fari ĉi tion pli frue ol post 5-6 monatoj, ĉar en tia grava demando neniu el ni havas ja la rajton doni al ili rapidan respondon, ne konsiliĝinte antaŭe tute mature kaj leĝe kun la tuta esperantistaro.

Tiu ĉi letero havas la meriton montri, pri kio reale temis la konflikto: ne estis tiom demando pri lingvaj reformoj — pri kiuj bonintencaj homoj povus ĉiam iel akordiĝi — kiom kolizio inter orgojloj — persona orgojlo ĉe Couturat kaj Ostwald, kolektiva orgojlo ĉe Boirac (por la L.K.) kaj ĉe Zamenhof (por la tuta esperantistaro). Tio klarigas, kial la ŝancoj pri paca interkonsento estis tre malgrandaj, kaj kial la posta batalo fariĝis tiel senpardona. Se oni aldonas al tio la pezon de la privataj malamoj kaj de la materialaj interesoj, oni komprenos, ke la diplomatia ludo estis perdita jam de la unua elpaŝo.

Cetere, la afero ne restis longe en la favora konfidenca atmosfero. Ĉar Couturat — ĉu preteratente, ĉu intence — malgraŭ la promesita sekreto, kiun devis gardi ambaŭ partioj dum la intertraktado, jam la 26.X. sendis ekzempleron de la gramatiko Ido al Corret, kiu ne estis membro de la L.K. kaj sekve ne opiniis sin ligita je ia prisilento. Tiu do tuj informis Bourlet (kiu, kiel L.K.-ano, estis ricevonta tiun dokumenton nur la 2.XI!), kaj Bourlet siavice alarmis en la esperantista tendaro, kiu eksvarmis kiel ofendita abelujo.

La 30.X.07 Boirac respondas al Ostwald. La esencon de lia respondo oni povas tiri el lia

299. Raporto al la Lingva Komitato (VIII.1908).

[...] mi respondis, oficiale notante la preferon principe donitan al Esperanto, antaŭprotestante pri la rajto, kiun ŝajnas aljuĝi al si la Konstanta Komisio efektivigi per propra aŭtoritato en Esperanto la ŝanĝojn, kiujn ĝi opinias necesaj, rimarkigante, ke la esplorado ne povas esti tiel rapida, kiel oni povas deziri, pro materiaj malhelpaĵoj, kaj ĉar tiu grava demando postulas maturan studadon.

La saman tagon, Zamenhof atestas la ricevon de la letero de Couturat (Kp no 295*):

300. Letero al Couturat (30.X.07).

Estimata Sinjoro!

Vian leteron de 26.X kun la eltiro el la protokoloj kaj ankaŭ la verkojn de “Ido” mi danke ricevis. Respondon mi povos doni al Vi ne pli frue ol, kiam mi scios la opinion kaj dezirojn de la esperantistoj.

Kaj por certe informiĝi, li intencas eĉ viziti la batalkampon: ĉar la decido ŝajnas al li urĝa.

301. Telegramo al Sebert (30.X.07).

Post semajno venos Parizon aranĝi konsiliĝon*. Letere pli. Zamenhof.

* En ĉi tiu telegramo Zamenhof skribis “aranghi konsilighon” laŭ la H-sistemo.
302. Letero al Sebert (30.X.07).

Kara Generalo!

Mi ricevis hodiaŭ Vian leteron de 27.X. Ĉar la momento nun estas tre grava kaj per korespondado oni nenion povas fari, tial mi decidis veni Parizon, por ke ni povu bone konsiliĝi pri ĉio. Hodiaŭ matene mi telegrafis al Vi pri tio.

Mi intencas veni Parizon post 6-8 tagoj. Se la tempo estas neoportuna, tiam volu sciigi min, kaj mi venos pli malfrue, en tiu dato, kiun Vi elektos. Ĉar mi intencas aranĝi konsiliĝon pri diversaj gravaj aferoj, tial estus tre bone, se en tiu konsiliĝo partoprenus kiom eble pli da personoj el la plej gravaj esperantistoj. Por ke ni povu ĉion bone priparoli, mi intencas resti en Parizo 5-6 tagojn aŭ eble eĉ pli, se estos necese. Ĉu Vi aprobas mian intencon? Ĉu Vi ne volas preni sur Vin aranĝi tiun aferon, t.e. inviti al tiu tempo Parizon kelkajn plej gravajn esperantistojn? Ŝajnas al mi, ke estus utile inviti s-rojn Boirac, Michaux, Pollen, Lemaire, kaj kelkajn aliajn laŭ Via bontrovo (eble ankaŭ Schmidt, Mybs, Codorniu kaj aliajn?). Kvankam s-ro de Beaufront agis tre malbele, tamen eble Vi trovas, ke estas necese lin ankaŭ inviti? Estas utile inviti ankaŭ tiujn personojn, kiujn la Kembriĝa kongreso elektis por “aferoj de la Delegacio”. Inviti reprezentantojn de ĉiuj grupoj en la nuna tempo ne estas necese, ĉar nia konsiliĝo havos karakteron pure privatan. Se ni decidos fari ion oficialan, tiam ni poste per leteroj demandos la opiniojn de la grupoj aŭ de la membroj de la Lingva Komitato. Kompreneble estas necese sciigi s-rojn Moch, Bourlet kaj Cart, por ke ili tiam ne forestu. Volu sciigi min precize, kian tempon Vi elektis kaj en kiu tago mi devas veni Parizon.

P.-S. — Hodiaŭ vizitis min s-ro Baudouin de Courtenay (kiun mi antaŭe tute ne konis). Li konfesis al mi, ke la Delegacia Komitato havas nenian aŭtoritatecon kaj ke la demando pri ŝanĝoj devas esti decidata de la esperantistoj mem. El la parolado kun li, mi konvinkiĝis, ke li estis tute pasiva, li eĉ ne memoris bone la tekston de la decido kaj li estis surprizita, kiam mi montris al li, ke la teksto de la decido estas ofenda por la esperantistaro!

303. Letero al Sebert (31.X.07).

Kara Generalo!

Al mia hieraŭa letero mi devas aldoni, ke la demandoj, pri kiuj mi deziras aranĝi konsiliĝon estas jenaj:

1) Nia rilato al la Delegacio (kion ni devas respondi al ĝi, kiamaniere k.t.p.).

2) Pri cirkuleraj leteroj al la gazetoj esperantistaj kaj ne-esperantistaj (precipe grava estas tiu ĉi lasta, por ke ni unu fojon por ĉiam defendu nin kontraŭ ĉiuj surprizoj kaj atakoj de plibonigistoj).

3) Demando pri plibonigoj (estante malamiko de ĉiuj rompaj reformoj mi dezirus demandi, ĉu la esperantistoj ne konsilas enkonduki kelkajn neologismojn, pri kiuj mi parolis en la antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto” kaj kiuj, nenion rompante en nia lingvo, povus liberigi nin de la plej gravaj atakoj de niaj malamikoj: kaj paralizi ilian tutan agadon. Se en principo oni tion ĉi aprobos, tiam ni en la daŭro de 5-6 tagoj per komunaj fortoj ellaboros tabelon da* plej gravaj neologismoj kaj poste dissendos ilin por voĉdonado al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato).

* Waringhien proponis la korekton de.

4) Pri la kreo de Centra Organo, kiuj, eldonata ne de privataj personoj, sed de la “Centra Oficejo”, kaj ne konkurante kun la gazetoj privataj, prezentus konstantan, oficialan kaj senpartian ligilon inter ĉiuj esperantistoj, kaj estus ankaŭ fonto de konstantaj enspezoj por la Centra Oficejo.

304. Letero al Boirac (31.X.07).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 27.X kaj 28.X. La leteron de s-ro Moch mi nun resendas al Vi.

La tuta historio kun la Delegacia Komitato montras, ke ni estas simple trompitaj. Ĉio estis preparita antaŭe kaj la kreditaj* scienculoj eĉ ne komprenas, ke ili estis nur pupoj en la manoj de lertaj artifikuloj. En la unuaj tagoj mi estis tre ĉagrenita, sed nun mi tute retrankviliĝis. Ni devas nin teni fortike, ĉar la tuta ruza konstruaĵo baldaŭ falos — pri tio mi ne dubas eĉ unu momenton. Mi nur bedaŭras, ke nia sindona kaj honesta amiko Moch tiel perdis la kuraĝon kaj lasis sin kapti.

* Tiu lego ne estas certa; komprenu “kredithavantaj”.

Mi intencas baldaŭ veni Parizon, por konsiliĝi kun niaj ĉefaj batalantoj; eble Vi ankaŭ venos, se Viaj profesiaj devoj al Vi permesos?

S-ro Baudouin de Courtenay (kiun mi antaŭe tute ne konis) vizitis min hieraŭ, traveturante Varsovion. El parolado kun li mi konvinkiĝis, ke li estis simple ofero de malkompreniĝo; li estis simple sub la sugestio de Couturat.

El la tuta historio la plej malĝoja punkto por mi estas tio, ke Vi nun rifuzas esti prezidanto de la Lingva Komitato. Se Vi pensas, ke Vi devas tion ĉi fari pro Via rilato al la Delegacio, mi ne povas ion diri, ĉar mi ne konas tute precize la situacion (ŝajnas al mi tamen, ke, ĉar Vi persone ne subskribis la decidon de la Delegacio, Vi estas morale libera); sed se Vi volas tion ĉi fari nur tial, ke Vi ne loĝas en Parizo — mi kore Vin petas, ne faru ĉi tion. Vi povas ja tre bone elekti por Vi ian anstataŭanton, kiu, loĝante en Parizo, plenumus la kurantajn aferojn kaj subskribus ĉiufoje “por la prezidanto”, liberigante Vin de la laboroj, kaj lasante al Vi nur la decidojn en la plej ĉefaj aferoj. Via persono estas por ni tre necesa, ĉar ni tute ne povas trovi ian personon, kies aŭtoritateco kaj senpartieco egalus la Vian. Se Vi forlasas la prezidantecon, ĝi estus por nia afero tre granda bato kaj ĉiuj esperantistoj estus tre ĉagrenitaj. Se Vi nur povas resti, mi kore Vin petas, ne forlasu Vian oficon! Mi scias, kiom multe da malĝojo faras al Vi kelkaj intrigantoj, kiuj konstante krias, ke “la Lingva Komitato nenion faras”; sed Vi ja scias nun la veran kaŭzon de iliaj krioj! Ili ja baldaŭ defalos de ni kaj ili plu ne semos inter ni malpacon. Ĉiu prudenta esperantisto komprenas tre bone, ke la Lingva Komitato estas kreita ne por entrepreni diversajn danĝerajn novaĵojn, eĉ ne por krei ion, sed nur por kontroli pasive, t.e. por malpermesi ĉiun entreprenon, kiu povus malutili al la unueco de nia lingvo. La Lingva Komitato povas entrepreni iajn laborojn, sed ĝi tute ne havas la devon tion ĉi fari — ĝia sola rolo estas: solvi per voĉdonado diversajn dubojn, pri kiuj oni ĝin demandas. Mi denove ripetas mian koran peton: ne forlasu Vian oficon!

Al Via demando, ĉu la subkomitato elektita en Kembriĝo povas trakti kun la Delegacia Komitato, mi povos doni respondon nur tiam, kiam post matura interkonsiliĝo (kredeble en Parizo) ni decidos ĝenerale pri nia sintenado rilate la Delegacion. Ĉu Vi memoras, kiu proponis en Kembriĝo la elekton de tia subkomitato? Ĉu ĝi ne estis s-ro de Beaufront?

Atendante baldaŭan respondon pri Via restado en Via ofico,

mi restas kun kora saluto, Via [...]

P.-S. — Memoru, ke se Vi forlasos Vian oficon, tio estos nur unu el la triumfoj de s-ro de Beaufront, kiu tiel malnoble perfidis nin en tiu momento, kiam mi, en plena konfido, nomis lin mia oficiala reprezentanto!

Persvadita per la argumentoj de Zamenhof, Boirac reprenos sian decidon kaj de nun helpos Sebert en liaj klopodoj diplomatiaj.

305. Letero al Sebert (1.XI.07).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 27.X kaj 28.X kaj ankaŭ Vian telegramon de 31.X. En la unuaj tagoj la Delegacia afero min tre malĝojigis kaj maltrankviligis; sed nun, ju pli mi pensas pri la afero, des pli mi trankviliĝas kaj des pli mi venas al la konvinko, ke ni havas nenion por timi, malgraŭ ĉiuj minacoj de s-ro Couturat. Tial mi nun demandas min, ĉu estas efektive necese*, ke mi entreprenu nun mian intencitan vojaĝon. Mi petas Vin, volu skribi al mi Vian opinion pri tio.

* Unua teksto: necesa.

Mi intencas nun skribi “Nefermitan leteron al ĉiuj amikoj de lingvo internacia”. Tiu ĉi letero, kiu ne parolos speciale pri la Delegacio kaj tuŝos neniajn homojn, parolos ĝenerale pri la diversaj atencoj, kiuj estas farataj kontraŭ nia lingvo; ĝi montros klare la kaŭzojn, kial neniaj ŝanĝoj nun povas esti farataj kaj ĝi avertos la mondon kontraŭ ĉiuj similaj atencoj, sub kia ajn alloga aŭ pseŭdoaŭtoritata formo ili estas prezentataj. Ŝajnas al mi, ke tia letero, se ĝi estos bone verkita, savos nin por ĉiam kontraŭ ĉiuj atencoj. Ĝi povos esti dissendita al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo, ĝi povos ankaŭ esti eldonita en formo de aparta broŝuro, por ke ĝi servu en la manoj de ĉiu esperantisto kiel rebato kontraŭ ĉiuj atakoj, kiujn la Delegacio eble volos fari kontraŭ ni. Dume ŝajnas al mi, ke estos pli bone, se ni tenos nin tute trankvile kaj silente.

De s-ro Couturat mi ricevis leteron pri la rezultatoj, kaj mi skribis al li mallonge, ke respondon mi povos doni al li ne pli frue, ol kiam mi estos demandinta la opinion de la esperantistoj. Ŝajnas al mi, ke kun nia respondo al la Delegacio ni ne bezonas ankoraŭ tro rapidi. Eble estus bone, se la Centra Oficejo dissendus al ĉiuj grupoj (aŭ al ĉiuj membroj dela Lingva Komitato) malgrandan klarigon pri la afero kaj demandus ilin, ĉu ili konsentas, ke ni donu en ilia nomo pli-malpli la sekvantan respondon (mi donas la tekston proksimuman; pri la definitiva teksto volu konsiliĝi inter Vi): “La Esperantista Centra Oficejo dissendis al ĉiuj grupoj esperantistaj (aŭ “La prezidanto de la Lingva Komitato… al ĉiuj membroj de la Komitato”) la proponon de la “Delegacio p.a. de h.l. int.”, kaj per plimulto de … voĉoj kontraŭ … (aŭ “unuanime”) la grupoj (aŭ “komitatanoj”) komisiis nin doni al la Delegacio la sekvantan respondon: “La esperantistoj opinias, ke la nuna Esperanto tute bone taŭgas por ĉiuj bezonoj de la vivo kaj ke ĉiuj plibonigoj en Esperanto, se ili montriĝus necesaj, devas esti farataj ne de flankaj personoj, kiuj tute ne konas la lingvon kaj ĝiajn bezonojn, sed de la esperantistoj mem, per helpo de kompetentaj reprezentantoj, elektitaj de la esperantistoj mem. Tial la esperantistoj rifuzas la proponon de la Delegacio”.

Mi ripetas, ke tio ĉi estas nur ekzemplo de teksto; pri la efektiva teksto volu konsiliĝi kaj skribi al mi Vian proponon.

Al la gazetoj esperantistaj laŭ mia opinio devas dume esti sendata malgranda noto, kiu devas trankviligi la esperantistojn, konsili al ili, ke ili donu nenian atenton al la afero, kaj promesi, ke baldaŭ ili ricevos pli detalajn konsilojn de sintenado. Estus eble bone averti la legantojn kontraŭ la ruza manovro de kelkaj personoj, kiuj penas kredigi al ĉiu aparta esperantisto, ke la plimulto da esperantistoj deziras reformojn, ke ili volas defali k.t.p.; averti kontraŭ ŝajnaj amikoj de Esperanto, kiuj volas ĝin “savi”.

Estas necese pripensi ian rimedon, por sendanĝerigi s-ron de Beaufront kaj lasi al li la eblon de retiriĝo. Lian leteron mi nun sendas al Vi, petante, ke Vi volu resendi ĝin al mi post tralego.

Estus utile esplori bone la intencojn de s-ro Michaux, pri kiu aludas de Beaufront.

Estus eble bone averti s-ron Couturat, ke se li komencos tro danĝeran ludon, ni estos devigataj klarigi publike la tutan aranĝon de la Delegacio afero.

Se Vi sendas ian noton al la grupoj aŭ gazetoj esperantistaj, volu sciigi min pri tio.

Nun kelkaj vortoj pri Via “Marche à suivre*:

* Franclingve: Plano de kampanjo.

1. Via intenco multe publikigi la decidon de la Delegacio ŝajnas al mi ne aprobinda, ĉar ni ne devas montri al la mondo, ke la Delegacio havas ian gravecon en niaj okuloj.

2. Mi konsentas, kvankam mi trovas tion ne necesa*.

* La dua propono temis pri publikigado de artikoloj, celantaj demonstri, ke Ido estas nur plagiato de Esperanto kun kontesteblaj aŭ nepraktikaj modifoj.

3. Turni sin al la registaroj en la nuna momento ŝajnas al mi afero tro frua kaj tro danĝera, ĉar ĝi povus doni al ni tiajn surprizojn kiel la Delegacio; ni devas antaŭe tute fortiĝi.

4. Prepari nun (aŭ en printempo) reformojn “por la okazo, se la registaroj postulos ilin de ni” ŝajnas al mi tre danĝera afero: tiam oni diros, ke ni mem trovas Esperanton malbona kaj ŝanĝinda. Paroli pri reformoj ni povos nur tiam, kiam la registaroj postulos ilin de ni, t.e. kiam ni scios, ke Esperanto en principo estas jam akceptita kaj nia parolado pri reformoj ne senkreditigos nin; ĝis tiu tempo ni povas provi plibonigojn nur per vojo de neologismoj, kiuj ne rompus la unuecon inter la akirita kaj akirota.

5. Laŭ mia opinio ĉia traktado kun la Delegacio estas nun ne ebla, ĉar post la maniero de agado de la Delegacio nia cedo estus ofendo por la esperantistaro, kaj krom tio ni ne havus la garantion, ke ĝi ne donos malbonan ekzemplon kaj ke morgaŭ ne venos ia nova grupo da homoj, kiu postulos de ni tian saman intertraktadon. Sed se mia opinio estas erara kaj se la plimulto da membroj de la Lingva Komitato decidos, ke ni devas trakti kun la Delegacio, tiam mi petos kunvenigi la elektitajn membrojn en Parizo kaj mi venos tien mem kaj donos ĉiujn miajn klarigojn kaj konsilojn buŝe.

Nun mi ripetas mian peton, ke Vi volu min sciigi, Ĉu (kaj kiam) mi devas veni Parizon aŭ ĉu mia Veno estas superflua.

El tiu letero ni klare vidas la diverĝajn metodojn de la du homoj, kiuj gvidos la batalon kontraŭ la Delegacio, Zamenhof kaj Sebert.

Zamenhof, tuj de la unua momento, opinias neebla la akcepton de la proponitaj reformoj kaj eĉ neinda diskuton pri ili: la kontinuecon de la lingvo li nenial konsentus foroferi, kaj la kompetentecon de la reformintoj li kontestas. Fakte, li juĝas la aferon nur el la vidpunkto de la principoj.

Sebert havas pli diplomatian temperamenton. Laŭ lia opinio, la afero povas esti tre ĝena por la propagando, precipe en Germanio, kie Ostwald ĝuas grandan prestiĝon. Konvenus do lerte manovri por atingi interkonsenton kaj eviti skismon: unue oni klopodu malrapidigi la agadon de la D.K., por gajni la tempon necesan al intertraktadon; due, ĉar Couturat kaj Beaufront montras sin la plej necedemaj apogantoj de Ido, oni ĉiel provu informi la aliajn membrojn de la D.K. pri ties ruzeco kaj mallojaleco, kaj defaligi de tiuj la scienculojn, kiaj Ostwald, Courtenay kaj Jespersen, kaj la simpatiantojn, kiaj LemaireMichaux; se tion oni atingos, oni tiam havos antaŭ si, anstataŭ obstinaj kaj orgojlaj malamikoj, klerajn kaj prudentajn interparolontojn, kun kiuj estos pli facile interkompreniĝi; eĉ se, por akiri ilin, oni devos promesi fari kelkajn, malgravajn kaj sufiĉe pripensitajn reformojn, tiun kandelon la ludo ja valoras. Subtila strategio, kiun bedaŭrinde malsukcesigos la egale subtila diplomatio de Couturat kaj la perfida taktiko de Beaufront.

Efektive, tiu ĉi, kiu sian perfidon ŝajne ne konscias, daŭrigas sian hipokritan manovron. En “L’Espérantiste” de Oktobro (= Novembro), aperas jena frontartikolo:

306. Delegacio por Alpreno de Helpa L.I.

Pro la bono de Esperanto kaj sekve pro la bono de l’ ideo mem, ni ne povus tro admoni ĉiujn niajn amikojn, ke ili atendu la respondon de doktoro Zamenhof kaj de la Lingva Komitato kviete kaj konfide, nenion dirante, skribante aŭ farante kapablan kompromiti interkonsentiĝon senlime dezirindan.

L. de Beaufront.

N. B. — Oni kolportas la famon, ke mi penas, sub pseŭdonimo, enkonduki per la Delegacio sistemon, kiun mi oferis al Esperanto dum 1888. Mi do deklaras, ke l’ Adjuvanto, nek ĝia aŭtoro, neniam estis por io kandidatoj antaŭ la Delegacio [...]

Kontraste, la n-ro de “Paris-Esperanto” de la 1-a Novembro malkaŝe komencas la batalon per protesto, subskribita de Bourlet kaj Cart, kontraŭ la ruzaj atakoj ĵus direktitaj kontraŭ nia lingvo”, kaj per karikaturaj aludoj al la projekto Ido.

En tiaj kondiĉoj, Couturat pli kaj pli konvinkiĝas, ke ĉia prokrasto estus kaŭzo de plia disputo, kaj ke la rapideco estas ĉefa elemento de la sukceso. Li do decidas ne lasi al siaj kontraŭuloj tempon por reakiri la spiron, kaj tiu homo, kiu povis pacienci ses jarojn antaŭ ol kunvoki la Delegacian Komitaton, sciigas, ke li ne povas plu atendi kelkajn monatojn. Li turnas sin al Ostwald, petante lin interveni ĉe Zamenhof, esperante, ke lia influo kaj prestiĝo imponos al la humila varsovia okulisto; kaj persone li sendas al la Prezidanto de la L.K. jenan leteron, en kiu plu ne temas pri reformo de Esperanto, sed pri alpreno de lia propra “Ido”: kurioza maniero, ĉe unu filozofo, interpreti la tekstojn!

307. Letero de Couturat al Boirac (2.XI.07). El la franca.

[...] La Komitato de la Delegacio alprenis principe la projekton Ido, kaj la ŝanĝoj, kiujn la Konstanta Komisiono intencas fari en tiu ĉi, estas tiel malmulte gravaj, ke ĝi preferas atendi la proponojn de la Lingva Komitato. La Konstanta Komisiono interkonsentis kun via reprezentanto, s-ro Moch, ke templimo de unu monato estos sufiĉa por la esplorado de tiu projekto, kaj sekve esperas ricevi definitivan respondon ĝis la 5-a de Decembro.

Tuj post ricevo de tiu letero, kiun li trovas “miriga”, Boirac oficiale protestas ĉe la Prezidanto de la Konstanta Komisiono:

308. Letero de Boirac al Ostwald (3.XI.07). El la franca.

[...] Mi ne komprenas, kial, anstataŭ proponi al la L.K. la ŝanĝojn, kiujn oni deziras enkonduki en la principe alprenitan Esperanton, s-ro Couturat parolas al mi pri unu projekto Ido “principe alprenita” [...] Plie estas al mi neeble konsulti la L.K.-on disigitan en la tuta mondo pri demandoj tiel gravaj, pri kiuj mi mem ne estas bone informita, kaj respondi al s-ro Couturat en la mallonga limtempo de unu monato [...] Cetere, parolante pri tiu limtempo, s-ro Moch esprimis nur sian privatan opinion, kaj, tion dirante, li supozis (laŭ promesoj al li faritaj kaj ne efektivigitaj), ke la provo de interkonsento fariĝos per vojo tute malsama, ol la vojo irita [...]

Poste Boirac turnas sin al Moch, de kiu, kiel de atestinto, li petas, ke li protestu kontraŭ la falsa kaj partia interpretado de Couturat.

309. Letero de Moch al Couturat (6.XI.07). El la franca.

[...] Aliparte vi diras al mi: “Insistu, mi petas, pri tio, ke alprenante Idon la Komitato akceptis proksimume ĉion, kion ĝi povis akcepti de Esperanto. Tia estas la impreso, kiun vi sendube konservis de niaj kunsidoj [...]” Mi konservis impreson ĝuste kontraŭan. La Komitato neniel “alprenis Idon”, sed ja nur Esperanton, modifotan “en la direkto difinita de Ido” kaj, unuavice, de via raporto. Se tio ĉi ne signifas, precize, la “kompromison”, kontraŭ kiu vi protestas, mi konsentas, ke oni pruvu al mi, ke mi scias nek la francan lingvon, nek Esperanton, nek la logikon! Mi sufiĉe penis por alprenigi tiun redakton, kaj tute ne toleros ke oni ŝanĝu en ĝi, post finita la afero, aŭ la literon aŭ la spiriton. “Modifoj en la direkto difinita de”, tio signifas kion, en la ĵargono elpensita de la germana ĉefstabo, oni nomas unu “direktivo”, nenion pli. Kaj por ĉiu arbitraciulo restinta ekstere de niaj Komitataj diskutoj, same kiel por tiuj, kiuj aŭdis la argumentojn interŝanĝitajn dum tiuj diskutoj, la alprenita teksto difinas ion, kio pli similas Esperanton ol la projekton Ido, aŭ, almenaŭ (jen ĉio kion mi povus forcedi), kompromison inter ambaŭ. Se ne, oni estus dirinta: “la projekton Ido, amenditan tiamaniere, ke ĝi malpli dekliniĝu de la nuna Esperanto”.

Sed vi estas (pardonu al mi tiun ĉi vorton, al kiu mi neniel donas ofendan sencon) tiel hipnotigita de la projekto Ido, ke vi prezentis la saman interpretadon al s-ro Boirac en unu letero de la 2-a de Novembro, kiun li komunikis al mi, kaj al kiu mi bedaŭrinde estas devigata kontraŭmeti oficialan proteston. Vi trovos ĉi-ene la tekston de tiu protesto, kiun mi sendas al la Prezidanto kaj al la Vicprezidantoj de la Komitato.

Mi estus dezirinta povi atribui la vortojn “Ido principe alprenita” al ia preteratento. Sed bedaŭrinde la loko ĉi-supre citita de la letero, kiun vi skribis al mi montras, ke vi interpretas efektive la decidon de la Komitato laŭ senco, kiu estas, laŭ mia opinio, evidente erara. Estas jam tempo, ke vi konfesu, pri tiu punkto, vian eraron [...]

Sed tiu letero, kiu cetere neniel povis ŝanĝi la blindan kaj nelojalan obstinon de Couturat, alvenis tro malfrue. Jam la saman tagon, tiu ĉi sendas al la membroj de la Konstanta Komisiono

310. Cirkuleron de la Sekretario de la Komisiono (6.XI.07).

en kiu li resumas kelkajn proponojn ricevitajn “ĉu de ĝiaj membroj, ĉu de eksteruloj, rilate al diversaj punktoj de la gramatiko” (inter tiuj proponoj estis memuaro de von Wahl pri la principoj de la ideala Lingvo Internacia, kiun Couturat neregule preterlasis dum la diskutoj de la Komitato), kaj li fine aldonas, kun miriga blufo:

[...] Estas konsentite, ke la kompleta gramatiko de Ido servas kiel bazo de niaj diskutoj, kaj ke ĉiu estas supozita akcepti el tiu gramatiko ĉion, kion ŝanĝi li ne proponas.

Tiu ĉi escepte grava decido, de kiu oni povas dati la forrompon kun Esperanto kaj la naskiĝon de Ido, estas do alprenita de Couturat sola, kaj altrudita de li al la disigita K.K. dank’ al la neeblo, en kiu ĝi troviĝis, efektive diskuti kaj informiĝi. Ni vidos, ke la voĉdono, kiu sankcios tiun malgrandan ŝtatrenverson, okazos en same neordinaraj kondiĉoj. Sed pli signifa ankoraŭ estas la fakto, ke tiu alpreno de Ido anstataŭ Esperanto kiel bazo de diskuto, intervenas antaŭ ol la esperantistaj instancoj povis eĉ materiale respondi.

Tiuj ĉi siaflanke zorgis pri la elektota taktiko kaj la praktikaj aranĝoj. Boirac informas la L.K.-anojn pri la decido de la D.K., pri sia korespondo kun Ostwald kaj proponas al ili rimedojn por esploro de la demando:

311. Cirkulero 7-a al la L.K. (6.XI.07).

[...] Vi certe memoras, ke en la Kembriĝa Kongreso, la Lingva Komitato komisiis s-rojn de Beaufront, Christaller, Jamin kaj Rhodes por konsiliĝi kun mi pri la delegaciaj aferoj. Ĉar s-ro de Beaufront konsentis aliparte fariĝi membro de la Konstanta Komisio de la Delegacia Komitato, kaj ĉar eble kelkaj el la membroj de la subkomitato elektita ne povos veni Parizon, mi proponas, ke vi permesu al mi anstataŭigi s-ron de Beaufront kaj la forestontojn per aliaj membroj de la Lingva Komitato, kiujn mi elektos inter la jenaj personoj: Bein, Bourlet, Cart, Fruictier, de Lengyel. Mi proponas ankaŭ, ke la Komitato povu eventuale aŭdi eksterkomitatajn kompetentulojn, pri la gramatikaj aŭ teknikaj aferoj, kiel ekzemple s-rojn Aymonier, Bricard, de Saussure, Vérax.

Mi petas vin respondi senprokraste al tiu lasta propono kaj samtempe komuniki al mi vian opinion pri la decido de la Delegacia Komitato.

Sed Zamenhof antaŭvidas pli radikalajn disponojn:

312. Letero al Sebert (6.XI.07).

Konforme al Viaj tute ĝustaj konsiloj, mi decidis, ke mi nun ne veturos Parizon. Mi devas lasi tion ĉi ĝis tiu momento, kiam mia veturo povos fariĝi efektive necesa.

Antaŭhieraŭ mi ricevis leteron de prof. Ostwald, en kiu li petas min, ke mi donu mian helpon por interkonsentiĝo inter la esperantistaro kaj la Delegacio. Mi respondis al li per granda letero, en kiu mi penis klarigi al li la grandan danĝerecon de ilia entrepreno; mi insiste petis lin, ke li ne ruinigu la aferon, kiu estas por li kara, ke li ne lasu sin hipnotizi de s-ro Couturat; mi montris al li, ke mi ne estas principa malamiko de plibonigoj, sed ke oni devas esti tre singardaj pri la maniero kaj pri la tempo; mi montris al li, ke la maniero de agado de la Delegacio estas granda ofendo por la tuta esperantistaro, ke oni proponas al ni ne apartajn punktojn, sed tutan lingvon, ke oni faris al ni ne proponojn, sed postulojn kaj minacojn, k.t.p. Kvankam mi forte dubas, ĉu miaj vortoj lin konvinkos, mi tamen volis provi fari ĉion, kion mi povas.

Pri la plua maniero de nia agado mia opinio estas la sekvanta:

1) Por ke ni estu tute en ordo, antaŭ ĉio s-ro Boirac devas dissendigi cirkuleran leteron al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato, demandante ilin, ĉu ili deziras komenci traktadon kun la komitato de la Delegacio (la letero kompreneble devas esti skribita tiamaniere, ke la membroj ne pensu erare, ke la traktado laŭ nia opinio estas necesa). Se la plimulto decidos, ke oni devas trakti, tiam volu sciigi min, kaj mi sendos miajn konsilojn pri la traktotaj punktoj; se la plimulto decidos, ke oni ne devas trakti, tiam s-ro Boirac donos al la Delegacio oficialan respondon pri tiu decido kaj la afero kun la Delegacio estos finita.

2) Kiam la Lingva Komitato estos doninta sian rifuzon, tiam — por sendanĝerigi nin kontraŭ la agado de la Delegacio — ni devos dissendi en lingvoj franca kaj Esperanta al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo (kompreneble ankaŭ al la esperantistaj) klarigan leteron, kiu, ne parolante rekte pri la Delegacio, devas antaŭgardi nin kontraŭ ĉia ilia agado. Tekston de la letero mi sendas al Vi hodiaŭ kaj mi petas Vin, volu sciigi min, ĉu la Parizaj amikoj aprobas la dissendon de la letero kaj la tekston, kiun mi verkis? Se Vi aprobas la leteron, tiam estus utile eldoni ĝin ankaŭ en formo de aparta broŝureto, kiu povus ĉiam servi kiel batalilo en la manoj de la esperantistoj.

3) Post unu aŭ du monatoj ni komencos la preparadon de konferenco, kiu, starante sur bazo de la “Antaŭparolo al la Fundamento” (t.e. per vojo de neologismoj, sekve ne senvalorigante nian ĝisnunan literaturon) forigus el nia lingvo kelkajn plej gravajn maloportunaĵojn, kiuj estas objekto de konstanta atakado, kaj paralizus unu fojon por ĉiam la agadon de niaj kontraŭistoj (pri tio mi skribos ankoraŭ post kelka tempo).

4) Post la dissendo de la “Nefermita Letero”, kiu trankviligos la esperantistojn kaj fortikigos nian pozicion ankaŭ ekstere kontraŭ ĉiuj atencantoj, ni povos ĉesi pensi pri la Delegacio, kaj komenci energian prepariĝadon por la Dresdena Kongreso, kiu devas fariĝi kiel eble plej granda manifestacio. Sed antaŭe ni devos demandi la “kvaron por la kvara”, ĉu ili ne timas la agadon de Ostwald, kaj ĉu ili ne konsilas prokrasti la kongreson ĝis la jaro 1909. (La konferenco pri la neologismoj kompreneble tute ne estos malhelpo por la kongreso, ĉar la laboroj de la konferenco estos tute konfidenciaj kaj ili estos publikigitaj nur en la okazo, se la Lingva Komitato akceptos ilin* per grandega plimulto da voĉoj kaj se enketo farita inter ĉiuj grupoj esperantistaj donos al ni plenan certecon, ke la tuta esperantistaro volonte akceptos la kelkajn neologismojn.)

* Korektis Waringhien; originala teksto: ĝin.

Antaŭ ĉio estas kompreneble necese dissendi jam nun trankviligan leteron al ĉiuj esperantistaj grupoj, aŭ almenaŭ gazetoj. Ĉar Vi skribis al mi, ke Vi jam dissendis tian trankviligon, tial mi petas Vin, volu sendi al mi ĝian tekston. Multaj esperantistoj timas, ke inter mi kaj la Centra Oficejo ekzistas malkonsento, kaj ke mi silente aprobas la Delegacion. Tial ĝi eble estus utila, se* la Centra Oficejo dissendus al ĉiuj gazetoj esperantistaj trankviligon ankaŭ en mia nomo. Tekston de la letero (“Al ĉiuj esperantistoj”) mi nun almetas. Se Vi trovas tion ĉi farinda, mi petas, volu dissendi mian leteron.

* Unua teksto: Tial eble estus utile, se.

Ĉion, kion mi skribas al Vi, volu rigardi ne kiel mian deziron, sed nur kiel mian proponon, kiu devas ankoraŭ esti prijuĝata en la konsiliĝo de niaj Parizaj amikoj, ĉar, troviĝante tro malproksime kaj sekve ne konante bone la verajn cirkonstancojn, mi povas facile havi ian opinion eraran.

En la sama koverto troviĝis la du anoncitaj dokumentoj: la letero

313. Al Ĉiuj Esperantistoj

La Komitato de la “Delegacio por akcepto de helpa internacia lingvo” sendis al nia Lingva Komitato postulon de* diversaj reformoj en Esperanto. Por esti tute en ordo, mi ne devas miksi min en la aferon, antaŭ ol nia Lingva Komitato diros sian opinion. Sed ĉar sub la timigado de kelkaj personoj multaj esperantistoj pensas, ke por Esperanto venis nun ia granda danĝero, tial mi vokas al Vi: estu tute trankvilaj, nenia danĝero ekzistas. En la historio de Esperanto jam ofte estis diversaj ventoj, kaj mi povas nur ripeti al vi tion, kion mi diris antaŭ 12 jaroj:

* Unua teksto: proponon pri.

Se ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la ventojn, kaj repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.

L. L. Zamenhof.

kaj la

314. Nefermita Letero Al Ĉiuj Amikoj de Lingvo Internacia.

La nekompetenta mondo ofte aŭdas pri “diversaj” lingvoj internaciaj, kiuj batalas inter si; sed ĉiu, kiu konas eĉ iomete la staton de la afero, scias tre bone, ke en la nuna tempo ekzistas nur unu efektive preta, plene elprovita, uzata kaj propagandata Lingvo Internacia, nome Esperanto, ke ĉiuj amikoj de lingvo internacia jam de longe grupiĝis ĉirkaŭ la standardo de Esperanto, kaj ĉiuj aliaj tiel nomataj lingvoj internaciaj estas nur ne pretaj kaj ne elprovitaj projektoj. Por ke la legantoj iom komprenu la esencon de la afero Esperanta, ni devas atentigi ilin, ke Esperanto ne sole montriĝis kiel lingvo eksterordinare facila, riĉa, vivipova kaj perfekte taŭga por ĉiuj bezonoj de la vivo, sed ĝi estas ankaŭ nenies propraĵo, nek en rilato materiala, nek en rilato morala. En rilato materiala ĝi apartenas al la tuta mondo, en rilato spirita ĝiaj leĝdonantoj estas la plej talentaj Esperantaj aŭtoroj, sub la kontrolo de konstanta akademio (“Lingva Komitato”), elektata de la esperantistoj mem. Jam pli ol dudek jarojn la esperantistoj energie kaj pacience laboras por sia afero. Longan tempon la mondo rigardadis ilin kiel utopiistojn kaj frenezulojn; sed dank’ al la pacienca kaj sinofera laborado de multaj miloj da personoj, la mondo fine ŝanĝis sian opinion. Tio, kio en la daŭro de miljaroj estis rigardata kiel frenezaĵo, nun komencis esti rigardata kiel afero serioza kaj eksterordinare grava. Ĉiutage aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en ĉiuj landoj de la mondo. La praktika uzado de Esperanto pligrandiĝas kaj plidiversiĝas kun ĉiu tago; la literaturo de Esperanto estas jam grandega kaj kreskas rapidege kun ĉiu tago kaj horo. Kiel grandega estas jam nun la armeo de la esperantistoj kaj kiel grandega estas la praktika taŭgeco kaj la morala valoro de Esperanto, tion montras interalie la ĉiujaraj kongresoj esperantistaj, kiuj prezentas jam nun ion eksterordinare imponantan, kvankam en la kongresoj kompreneble povas partopreni nur tre malgranda parto de la esperantistoj kaj el cent esperantistoj apenaŭ unu havas la eblon partopreni. Kaj ni havas plenan rajton esperi, ke post tre malmultaj jaroj nia celo estos fine plene atingita, la lingvo internacia fariĝos en la tuta mondo fakto plenumita kaj la bela multemiljara revo de la homaro estos efektivigita.

Sed la rapida kreskado de nia afero rabas la dormon al multaj ambiciuloj, kiuj nepre volas ludi grandan rolon en la historio de la lingvo internacia; la harmonio, kiu regas inter la esperantistoj, venenas la vivon al la diritaj sinjoroj. Kaj ili faras ĉion, kion ili povas, por malhelpi nin, por senkreditigi nian aferon en la okuloj de la mondo, por semi malpacon inter la esperantistoj. Dum kontraŭ nia afero laboris nur nekaŝitaj malamikoj de ĝi, ni donis al ili nenian atenton, ĉar ni havis la konvinkon, ke ĉiu prudenta homo pli aŭ malpli frue baldaŭ mem komprenos la tutan malsaĝecon aŭ malhonestecon de iliaj argumentoj, kies sufiĉan rebaton ĉiu povas trovi en la broŝuro “Esenco kaj estonteco de la ideo de Lingvo Internacia”. Sed krom la malamikoj batalas kontraŭ ni homoj, kiuj kovras sin per la masko de amikoj de nia afero, kiuj volas ne batali kontraŭ Esperanto, sed grandanime savi Esperanton de tiu malbona kaj danĝera stato, en kiu Esperanto, laŭ ilia opinio, troviĝas. Kontraŭ tiuj ŝajnaj amikoj ni insiste avertas ĉiujn amikojn de lingvo internacia. Gardu vin kontraŭ tiuj lupoj, kiuj metis sur sin felon de ŝafido!

Kritikantoj de Esperanto ĉiam ekzistis. Ĉar kritiki estas multege pli facile ol fari, tial multaj personoj (precipe la komencantoj, kiuj ankoraŭ ne konas bone la konstruon kaj spiriton de Esperanto) trovas en ĝi diversajn punktojn, kiuj ne plaĉas al ili kaj kiujn ili mem “farus pli bone”. Post pli profunda konatiĝo kun la lingvo, tiuj personoj ordinare konvinkiĝas, ke ilia opinio estis tute erara kaj ke tio, kio ŝajnis al ili nebona, estas absolute necesa. Pri tiu cirkonstanco ni insiste atentigas niajn legantojn, ĉar ĝuste per tiuj punktoj, kiuj al la nesufiĉe esplorintaj personoj ŝajnas strangaj aŭ malagrablaj, niaj kontraŭuloj ordinare penas allogi al si la homojn kaj deturni ilin de ni. Sed kompreneble neniu verko en la mondo estas nek povas esti perfekta absolute, kaj krom la diversaj ŝajnaj malbonaĵoj Esperanto enhavas eble ankaŭ kelkajn malbonaĵojn efektivajn, kiujn oni povus eble fari pli bonaj. Sed tiuj malbonaĵoj estas tiel bagatelaj kaj sensignifaj, ke batali pro ili kontraŭ la nuna formo de Esperanto kaj peni ruinigi ĉion, kio ĝis nun estas akirita, estus afero freneza. Ni ne devas ja forgesi, ke lingvo estas afero de interkonsento, ke ĝi povas plenumi sian rolon nur tiam, kiam ĉiuj uzas ĝin egale; sed se hodiaŭ oni diros, ke tiuj aŭ tiuj formoj ne plaĉas al ni kaj oni devas anstataŭigi ilin per aliaj, kaj morgaŭ oni postulos denove aliajn reformojn, tiam la tuta afero de lingvo internacia estos ruinigita kaj ĉiuj rezultatoj, kiujn donis la pacienca multejara laborado de multaj miloj da homoj, estos por ĉiam perdita. La kreo de la alfabeto alportis al la homaro grandegan utilon ne tial, ke ĝi estas absolute perfekta, aŭ ke la formon de tiu aŭ alia litero oni ne povus anstataŭigi per formo pli bona, sed tial, ke ĉiuj uzas la alfabeton egale. Por ke la laboroj de la amikoj de Lingvo Internacia atingu sian celon, ni bezonas antaŭ ĉio unuecon, unuecon, unuecon. Tial ĉiuj personoj, kiuj predikas reformojn en Esperanto, semas malpacon inter la esperantistoj, volas nepre efektivigi siajn reformojn sen interkonsento kun la tuta esperantistaro, aŭ penas propagandi sian reformitan Esperanton sub la nomo de ia nova lingvo, kiu devas konkuri kun Esperanto, tiaj ambiciaj kaj obstinaj personoj estas la plej grandaj malamikoj de nia ideo, kaj kontraŭ ili kaj kontraŭ iliaj ruzaj retoj ni insiste avertas ĉiun amikon de lingvo internacia.

Dudek jaroj de publika ĉiuflanka elprovado pruvis tute klare, ke Esperanto bonege taŭgas por ĉiuj bezonoj de la vivo kaj ke ĝi enhavas en si nenion, kio nepre devus esti reformita. Sed se iam montriĝos, ke reformoj en Esperanto estas dezirindaj, tiajn reformojn povos fari ne apartaj privataj personoj, sed nur ia tre aŭtoritata institucio (ekzemple komitato, elektita interkonsente de kelkaj grandaj registaroj), kiu povos prezenti por ni plenan garantion, ke ĝiaj decidoj estos sendispute akceptitaj de ĉiuj kaj morgaŭ ne venos aliaj personoj, kiuj postulos aliajn reformojn. Aŭ se montriĝus, ke estas necese enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn pli frue, tion povus fari ne personoj starantaj ekster Esperanto, konantaj tro malbone la praktikajn bezonojn de Esperanto kaj havantaj nenian aŭtoritatecon por la esperantistoj, sed nur personoj speciale elektitaj por tiu ĉi celo de la esperantistoj mem. Ĉiu prudenta homo facile komprenos, ke oni povas agi nur tiel kaj ne alie.

Ĉar de tempo al tempo aperas personoj, kiuj (por altrudi al ni siajn dezirojn) komencas kontraŭ ni bataladon, kiuj posedas monon kaj uzas ĝin, por fari bruon, kiuj per lertaj artifikoj kaj rakontoj pri ia “komuna malkontenteco” semas inter la esperantistoj malpacon kaj timon, kiuj elpaŝas antaŭ la mondon sub laŭtaj fikciaj titoloj — tial ni unu fojon por ĉiam atentigas ĉiujn amikojn de lingvo internacia, ke ili ne lasu sin trompi kaj ke ili memoru, ke ĉiuj, kiuj penas senkreditigi en iliaj okuloj la veran Esperanton, detiri ilin de la elprovita vojo, sur kiu marŝas harmonie nia tuta armeo, kaj allogi ilin al vojoj novaj, sub kia ajn laŭta kaj kvazaŭ aŭtoritata formo tio estus farata — estas nur malamikoj de la ideo de lingvo internacia, kiuj kondukas al detruo de ĉio, kio estas ĝis nun akirita. Neniam forgesu, ke nur severa unueco kondukos nin al nia celo. La Herostratoj en la daŭro de kelka tempo faros grandan bruon kaj baldaŭ malaperos, sed ni iros trankvile nian vojon. Malgraŭ la ruzaj rakontoj de niaj kontraŭuloj, ni, esperantistoj, restos ĉiam fidelaj al nia unu fojon elektita vojo.

D-ro L. L. Zamenhof
aŭtoro de la lingvo Esperanto
Generalo Sebert
Membro de la Franca Instituto
Prezidanto de la Esperantista C.O.
E. Boirac
Rektoro de la Universitato en Dijon
Prezidanto de la Esperantista L.K.
315. Letero al Sebert (7.XI.07).

Kara Generalo!

Ju pli frue ni finos kun la Delegacio kaj kun la malfeliĉa demando pri plibonigoj, des pli bone estos por nia afero. Ŝajnas al mi, ke ni tute sendanĝere povas tion ĉi fari tre rapide, nome en la sekvanta maniero:

1) Ĉar ni povas antaŭvidi kun plena certeco, ke la ofendan proponon de la Delegacio la Lingva Komitato ne povos akcepti kaj eĉ, se ĝi akceptus, interkonsento inter ni kaj s-ro Couturat kaj Kio ne estos atingebla, — tial ŝajnas al mi, ke estus plej bone, se, anstataŭ senbezone perdi tempon, s-ro Boirac en sia propra nomo sendus rifuzon. Kiel prezidanto li povas tion ĉi fari tute rajte kaj motivi sian rifuzon per tio, ke la propono de la Delegacio superpaŝas la kompetentecon de la L. Komitato; ke la Lingva Komitato, kreita samtempe kun la Bulonja Deklaracio, havas la rajton decidi nur pri tiaj demandoj, kiuj ne tuŝas la Fundamenton; sed trakti kun ia ekstera institucio pri grandaj radikalaj kaj fundamentaj reformoj la Lingva Komitato ne havas la rajton sen speciala permeso de esperantista kongreso. — Mi petas Vin, volu demandi s-ron Boirac, ĉu li aprobas mian opinion kaj ĉu li konsentas doni rifuzon per siaj propraj rajtoj de prezidanto?

2) Se s-ro Boirac konsentus doni la rifuzon, tiam ni povus tuj publikigi mian “Nefermitan Leteron”, kiu trankviligus la tutan esperantistaron kaj permesus al ni rekomenci nian ĝisnunan laboradon.

3) La konferenco, pri kiu mi skribis al Vi hieraŭ, ŝajnas al mi nun ankaŭ superflua, ĉar mi esperas, ke ni povos atingi bonan interkonsenton ankaŭ sen konferenco. Ĉar mi konas tre bone ĉiujn plej gravajn postulojn de la reformistoj kaj de la konservativuloj, kaj mi scias preskaŭ precize, kiaj plibonigoj havos la plej multe da ŝancoj, por ke ili de unu flanko paralizu la plej gravajn atakojn kontraŭ ni, kaj de la dua flanko ili plej facile ricevu por si la konsenton de la tuta esperantistaro — tial mi intencas post 3-4 semajnoj mem ellabori tabelon da kelkaj plej akcepteblaj plibonigaj neologismoj kaj [post antaŭa skriba konsiliĝo kun komitato el la ĉefaj Parizaj esperantistoj] prezenti ilin per s-ro Boirac al la voĉdonado de la Lingva Komitato; [mi proponos voĉdonadon ne pri la tutaĵo, sed pri ĉiu punkto aparte]. Se miaj proponoj estos akceptitaj per granda plimulto da voĉoj, tiam ni sendos demandon al ĉiuj grupoj esperantistaj, kaj post la ricevo de ilia konsento la afero estos finita (kredeble por ĉiam). Se miaj proponoj ne estos akceptitaj kaj la membroj de la Lingva Komitato preferos konferencon, tiam, nur tiam ni komencos la preparadon de konferenco.

Mi petas Vin, volu skribi al mi Vian opinion pri la plano, prezentita en tiu ĉi mia letero.

P.-S. — Mian hieraŭan mallongan cirkuleran leteron titolitan “Al ĉiuj esperantistoj” mi petas Vin ne dissendi. Se Vi aprobas principe mian “Nefermitan Leteron” de hieraŭ, volu skribi al mi, ĉu Vi ne konsilas fari iajn ŝanĝojn en ĝia teksto.

La 9.XI.07 Sebert, probable laŭ la konsilo de Zamenhof, skribas al Couturat, proponante al li, kiel pacigan rimedon, enirigi lin kaj la Komisionanojn en la L.K.-on, kie li povus pli facile traktadi pri la reformoj kaj atingi ĝeneralan interkonsenton. La 10.XI.07 Boirac skribas al la sama, ke li jam ricevis kelkajn respondojn de L.K.-anoj al la cirkulero 7-a:

316. Letero de Boirac al Couturat (10.XI.07). El la franca.

[...] Ĉiuj membroj deziras ekhavi pli multajn informojn pri tiu projekto Ido, kaj oni komencas kredi, ke tiu pseŭdonimo kaŝas unu el la membroj de la Komitato — kaj tamen la regularo malakceptas en tiun organismon ĉiun aŭtoron de internacia lingvo [...]

Al tiuj du leteroj Couturat respondas kun tiel abrupta kaj aroganta tono, ke superflue estis jam pensi pri akordiĝo kun li.

317. Poŝtkarto al P-ro Richardson (11.XI.07).

Kara Sinjoro!

Mi faras ĉion, kion mi povas; sed prudenta taktiko ne permesas ankoraŭ en la nuna momento, ke mi diru ion publike. Nun devas labori nia armeo.

Mian opinion ĉiuj konas.

La leteron de Couturat Boirac komunikis al Zamenhof, kune kun sia projekto de reorganizo de la L.K.

318. Letero al Boirac (13.XI.07). El tiu letero mi trovis nur francan tradukon, kiun mi retradukis.

Kara Sinjoro!

Mi ricevis kun plezuro Vian leteron de 5.XI kaj dankas Vin kore pro Via decido ne forlasi Vian oficon [...] La ventego kaŭzita de la Delegacio aŭ pli vere de s-ro Couturat baldaŭ plene kvietiĝos kaj tiam ni povos sendube ripeti la vortojn, kiujn mi diris antaŭ 12 jaroj (post la vento de reformo de tiu tempo)

Ni dankas la venton kaj repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.

Kiam la entrepreno de la Delegacio estos falinta (kaj ĝia baldaŭa falo estas nun por mi tute senduba), tiam la kelkaj malkontentuloj, kiuj konstante semas la malpacon, aŭ foriros de ni, aŭ almenaŭ fariĝos silentaj, kaj ni povos daŭrigi niajn laborojn kun pli granda trankvileco.

Kvankam mi legis kun indigno la leteron, kiun sendis al Vi s-ro Couturat, mi devas tamen konfesi, ke mi estas preskaŭ kontenta de tiu sentakteco de s-ro Couturat, ĉar ĝi donos al ni la eblon pli frue fini kun la Delegacio; kaj ju pli frue ni finos, des pli bone tio estos por nia afero. Generalo Sebert sendube konigis al Vi la planon de agado, kiun mi konsilas; kia estas Via opinio pri ĝi?

Elekti kelkajn membrojn de la L.K. por trakti kun la Delegacio mi ne konsilus; ĉar la reformistoj kulpigus Vin, ke Vi intence elektis personojn, kiuj estas kontraŭ la reformoj. Laŭ mi, estus pli bone aŭ prezenti la proponojn de la D.K. al ĉiuj membroj de la L.K., aŭ estus ankoraŭ preferinde, ke Vi mem respondus per rifuzo al tiuj tro radikalaj proponoj, kiuj preterpaŝas la kompetentecon de la L.K. kaj postulas la decidon de la tuta esperantistaro.

Pri miaj rilatoj kun la membroj de la Delegacio Vi povas esti tute trankvila: en okazo de bezono, mi diras al ili nur mian personan opinion, sed mi neniam faras al ili ian oficialan proponon kaj neniam akceptas de ili ian proponon. Al ĉiuj, kiuj demandas aŭ proponas, mi ripetas ĉiam, ke mi ne havas la rajton fari ian decidon aŭ konsenton, kaj mi ĉiam turnas la proponantojn al la L.K. aŭ al la kongreso per la C.O.

Pri la diversaj plibonigoj (ne multaj), kiujn ni povas fari sendanĝere, kaj pri la maniero ilin elekti kaj enkonduki, kompreneble per voĉdono de la L.K., mi sendos unu projekton al la C.O. post 3-4 semajnoj. Mi ricevis de Vi hodiaŭ la leteron de la Generalo (9.XI) kun kopioj de lia letero al s-ro Couturat kaj de unu letero de s-ro de Beaufront al li. Ĉu Vi deziras, ke mi ilin resendu al Vi?

P.-S. — La ŝanĝo, kiun Vi proponas, ŝajnas al mi tro granda. Laŭ mia opinio, ni devas fari sole nur la ŝanĝojn, kiuj estas efektive necesaj.

Dume, Couturat kaj liaj amikoj komencis la propagandon ĉe la provincaj esperantistoj, kiuj, malbone informite pri la Pariza vivo, estas pli facile persvadeblaj; la ĉefa argumento de la idistoj estas, ke la reformojn malhelpas nur la privataj interesoj de la firmoj Hachette kaj “Presa Societo”. Tipon de tia propagando ni vidas el jena letero:

319. Letero al Michaux (13.XI.07).

Kara Sinjoro!

El Via letero de 7.XI mi vidas, ke Vi bedaŭrinde tute ne konas la veran staton de la aferoj kaj Vi troviĝas sub la influo de personoj, kiuj pro diversaj celoj penas prezenti al Vi la Delegacian aferon kiel ian savon por la ideo de lingvo internacia. Pro diversaj kaŭzoj (kaj precipe pro granda manko de tempo) mi ne povas precize klarigi al Vi la tutan staton de la aferoj. Se Vi povos veturi Parizon, Vi ekkonos la situacion pli precize. Mi konsilas al Vi paroli kun generalo Sebert, kiu scias ĉiujn detalojn kaj kiun Vi certe ne povas suspekti, ke li staras sur kampo butika.

Kun s-ro Couturat mi multe korespondadis; mi montris al li, kiamaniere ni povas agi ĉiuj kune; mi petis lin, ke post farita elekto li eniru (kune kun la membroj de la Delegacia komitato) en nian Lingvan Komitaton kaj faru siajn proponojn de tie; li scias, ke mi mem multe klopodis pri kelkaj plibonigoj, ke mi volonte lin helpus… sed la kelkaj personoj ne volas agi kun la esperantistoj, ili volas dikti ordonojn al la tuta popolo esperantista [havante por tio absolute nenian aŭtoritatecon, nenian rajton, nenian kompetentecon]. La decidon pri la afero mi lasas al la Lingva Komitato; mian personan opinion mi diros publike nur poste, kiam la decido de la L.K. estos farita.

Mian koran saluton al Via estimata familio.

La 16.XI.07, en “Lingvo Internacia” aperas frontpaĝe la fama artikolo de Cart:

320. Ni Restu Fidelaj!

[...] Esperanto arte naskiĝis, tio estas vera; sed [...] ĝi fariĝis vere lingvo vivanta, parolata kaj skribata, egale kiel la naciaj lingvoj [...] En kia grado ĝia naskiĝo estis arta, tion ni devas eĉ ne memori, sed nur simple konstati, ke ĝi nun nature vivas kaj nur laŭ natura vojo nun devas evolucii, sen ia enmiksiĝo de teoriaj fremdaj “reformoj”. Ni ne estu tiel naivaj iluzii blinde al ni, ke iu ajn nun povus laŭvole ŝanĝi nian lingvon aŭ trakti pri ĝia “plibonigo” kun tiu aŭ alia fremda komitato aŭ privata institucio [...]

Ni ne perdu nian tempon, babilante kaj diskutante: nia fosilo estas bona, ni fosu nian sulkon!

La saman tagon Zamenhof respondas al Ostwald, kiu urĝis lin, por ke li intervenu diktatore en la reforma demando.

321. Letero al Ostwald (15.XI.07). El la germana.

Estimata Sinjoro Profesoro!

Vian ideon mi trovas bonega, kaj pli aŭ malpli frue mi estos devigata ĝin efektivigi. Jes, ĉiu grava afero povas atingi sian celon nur tiam, kiam unu homo ĝin efektivigas, ne zorgante pri tio, kion diras la aliaj. Obeante Vian prudentan konsilon, mi probable devos pli aŭ malpli frue deklari, kiel unu Moseo: “Tiele mi decidis, kaj de tio ĉi mi ne deturnos min”.

Sed bedaŭrinde mi devas konfesi, ke mi ne povas kompreni la konkludon de Via konsilo. Se mi devas gvidi la aferon tiel, kiel mi komprenas ĝin, laŭ mia multajara kaj multaflanka sperto, kion signifas la postuloj de la Delegacio (aŭ pli vere de s-ro Couturat)? Anstataŭ trudi al mi postulojn kaj min minaci, ĉu ne estus multe pli kompreneble, ke ĉiuj veraj amikoj de la afero simple donus al mi siajn konsilojn, sed lasus al mi la zorgon pri la decido kaj pri la plenumo? Ĉu Vi ne opinias, ke Moseo neniam estus farinta sian verkon, se unu “Delegacio” estus volinta dikti al li leĝojn? Ĉu Vi ne opinias, ke ŝuisto li bone komprenas la ŝufaradon, ol la plej sciencoplena ĥemiisto? Kaj eĉ tiam, se la Delegacio estus la plej granda aŭtoritato (kio — Vi devas tion konfesi — ne estas la okazo), ĉu Vi ne opinias, ke homo, kiu dediĉis sian tutan vivon al unu afero kaj kiu aŭdis milojn da opinioj estas pli kompetenta en la afero, ol kelkaj personoj, kiuj laboris super ĝi dekok horojn (aŭ eĉ okdek)?

Mi ne volas tedi Vin pli longe; mi estas konvinkita, ke pli aŭ malpli frue Vi konfesos mem, sur kia malĝusta vojo kondukas Vin s-ro Couturat, en sia megalomanio pri la Delegacio, kaj ke propramove Vi alvenos baldaŭ al la konvinko, ke, en la batalado ankoraŭ tre akra kaj malfacila, kiun ni devas batali kontraŭ la indiferenteco de la mondo, ĉiu vera amiko de la afero devas aliĝi al la progresanta armeo, anstataŭ elpaŝi kontraŭ ĝi kaj ĝin minaci.

Kun mia tre alta estimo.

La impreso pri neevitebla malpaco inter la Delegacio kaj la esperantistaro, kiu eliĝas el tiu letero, ekzistis ankaŭ ne nur en Parizo, sed eĉ en Berlino, de kie la honora prezidanto de la D.K. skribas, kun laŭdinda indulgo:

322. Letero de W. Förster al Couturat (19.XI.07). El la franca.

[...] Kiel do la situacio, kiu estis favora en la kunsidoj de la Delegacio, abrupte ŝanĝiĝis en staton de malamika streĉeco? [...] Juĝante laŭ la tono de viaj leteroj al Boirac, mi havas la doloran impreson, ke vi serioze suferas je speco de superekscitiĝo, probable kaŭzita de via tro granda laborado [...]

Sebert, laŭ sia projekto de diserigado de la Delegacio, serĉas la fonton, de kie venos la mono necesa al la eventuala publikigo de propagandiloj en la nova lingvo, por poste provi ĝin elsekigi. Li do demandas Zamenhof pri la financaj rimedoj de majoro Lemaire.

323. Letero al Sebert (19.XI.07).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 15.XI kaj 16.XI [kaj Vian leteron de 12.XI senditan al mi per s-ro Boirac] kaj ankaŭ diversajn kopiojn de leteroj, kiujn mi resendos al Vi ĉiujn kune post 2-3 tagoj.

Al Via demando pri la komandanto Lemaire mi devas respondi, ke li sendube donis monon al Couturat, ĉar li estas homo riĉa kaj samtempe unu el la plej obstinaj postulantoj de reformoj. Ni devas atendi de li, ke li donos multe da mono, por nur instigi s-ron Couturat batali kontraŭ ni. Vi scias kredeble, ke en la pasinta jaro du personoj proponis al mi 250.000 frankojn, se mi volos akcepti iliajn reformojn; tiuj du personoj estis: d-ro Javal (kiu proponis 200.000) kaj K-to Lemaire (kiu proponis 50.000). Ĉar ili tute ne atendis, ke mi rifuzos, tial ili antaŭ mia veno Bruselon kaj Parizon jam komencis (kiel ili diris al mi) la pretigadon de tiu mono. Ŝajnas al mi, ke sian sumon (aŭ almenaŭ parton de ĝi) d-ro Javal jam tiam transdonis al Lemaire; tiamaniere Lemaire havis sian monon kaj la monon de Javal, kaj mi supozas, ke la tutan sumon li transdonis (aŭ almenaŭ promesis) al la Delegacio, por instigi ĝin batali kontraŭ ni. Tiamaniere mi estas preskaŭ certa, ke Couturat efektive havas monon. Sed tio ĉi tute ne devas nin timigi, ĉar per mono oni ne povas nin venki. Se ni tenos nin forte kaj fidele, tiam nenia mono povos ion fari kontraŭ ni. La esperantistaro estas nun tro granda, por ke kelkaj aĉetitaj personoj povu multe fari.

Pri la Delegacio mi ripetas mian opinion, ke ni devas severe eviti ĉion, kio donas ian gravecon al la Delegacio kaj al ĝia decido. Vian intencon tiri profiton el la decido de la Delegacio, mi trovas tre danĝera. Se ni fanfaronos antaŭ la mondo, ke “komitato de eminentuloj” elektis Esperanton, tiam ni mem forĝos la glavon, kiu poste donos al ni multe da tre danĝeraj batoj! Ĉar per tio ni mem tre altigos la tute sensignifan Delegacion en la okuloj de la mondo, kaj se ni poste devos batali kontraŭ la Delegacianoj, ili estos por ni jam tro forta malamiko, ĉar ni mem estos kutimigintaj la mondon vidi en ili grandajn eminentulojn kaj kompetentulojn; kaj ĉiujn laŭdajn vortojn, kiujn ni publikigos pri ili, oni poste prezentos al ni kaj devigos nin silenti. Eĉ nian propran armeon ni tute ruinigos. Ĉar ĝis nun la pli granda parto de la esperantistoj estas kontraŭ la Delegacio, kiu havas en iliaj okuloj preskaŭ nenian signifon; sed kiam ili legos en la esperantaj gazetoj, ke en niaj propraj okuloj la Delegacio kaj ĝia decido havas tian grandan valoron, tiam ili baldaŭ amase forĵetos nian standardon kaj transiros blinde al tiuj “gravaj kaj kompetentaj eminentuloj”. Altigado de la valoro de la Delegacio estus de nia flanko la plej granda kaj plej danĝera eraro. Eĉ se ni povus atingi interkonsenton kun la Delegacio (kion mi tre dubas), la profito estus por ni tre malgranda (nenia Delegacio helpos nin, nenia registaro venos al ni, se ni mem ne imponos per nia forto); sed la malprofito, kiun donos al ni la altigado de la Delegacio estos tre granda (ĉar eĉ se ni interkonsentus kun ili, ni ne povas esti certaj, ke morgaŭ ne venos al ni de ili ia surprizo). Kiel homo milita Vi ja scias, ke oni neniam devas esperi ion bonan de sia malamiko kaj konfide fortigi lin estas ĉiam afero tre danĝera!

Post la indigniga sperto, kiun ni havis kun la Delegacio, nia sola taktiko povas esti: tute ignori la Delegacion kaj lasi ĝin morti per sia propra natura morto. Timi militon de ilia flanko ni ne bezonas; ĉar jam nun Baudouin de Courtenay estas sur nia flanko kaj Ostwald kaj Jespersen baldaŭ perdos sian konfidon al Couturat; kaj post unu monato, kiam mi elpaŝos kun mia projekto forigi la supersignojn kaj kelkajn aliajn maloportunajn formojn, ili estos tute paralizitaj. Se ili tamen volos militi — bone, tiam ni militos, kaj la rezultato de tiu milito estas facile antaŭvidebla, eĉ se ili havus milionojn da frankoj.

Mian projekton de tre malmultaj sed certe akceptotaj plibonigoj mi komencis jam prepari; mi esperas, ke post 2-3 semajnoj mi jam povos sendi ĝin al la Lingva Komitato kaj la lasta afero estos baldaŭ finita.

Kun definitiva respondo al la Delegacio s-ro Boirac povas atendi, ĝis li ricevos sufiĉe da respondoj de la komitatanoj; mi ne volas lin rapidigi. Se la plimulto da komitatanoj volos trakti kun la Delegacio (kion mi dubas), tiam mi ne altrudos mian opinion kaj mi akceptos tion, kion decidos la plimulto; sed mia persona opinio estas, ke nia respondo devas esti la plej kategoria: “ni povas labori kune kun la Delegacio nur en tia okazo, se ĝi konsentos doni al ni siajn decidojn en formo de konsiloj*, lasante al ni plenan liberecon elekti kaj efektivigi nur tion, kion ni trovas plej bona, plej necesa kaj plej sendanĝere akceptebla.”

* Unua teksto: proponoj.

Ni devas agi forte kaj rapide; ĉia superflua ŝanceliĝado nin nur malfortigos. En la nuna momento ni devas antaŭ ĉio kiel eble plej rapide fortigi la animon de la esperantistoj, ĉar de ĉiuj flankoj mi ricevas leterojn, ke mi diru publike mian opinion, ĉar la tro longa stato de nesciado paralizas la energion kaj la fidon de ĉiuj esperantistoj. Tial mi pretigis kaj sendas nun al Vi tekston de cirkulera letero kaj mi petas Vin, se Vi kaj la Parizaj amikoj ĝin aprobas, volu kiel eble plej baldaŭ dissendigi ĝin al ĉiuj grupoj esperantistaj. Tiamaniere ni antaŭ ĉio “rekuraĝigos la esperantistojn. Kun publikigo de mia “Nefermita Letero” (kiun mi sendis al Vi antaŭ 10 tagoj) kaj kiu estas destinita por la ne-esperantistoj, ni povas atendi ĝis tiu tempo, kiam montriĝus, ke la Delegacio komencas agi kontraŭ ni publike (mi tamen esperas, ke ĝi tion ne faros). (Pri de Beaufront en mia “Nefermita Letero” estis nenia aludo, kiel Vi erare pensis.)

Skribi al s-ro de Beaufront mi ne povas, ĉar ĝi estus por mi tro malfacila.

P.S. — Kun aliaj personoj krom Vi (aŭ s-ro Boirac) mi korespondas tre malmulte; mi neniam esprimas al ili ian mian decidon, sed mi ĉiam respondas al ili, ke pri niaj decidoj ili devas atendi informojn de la Centra Oficejo.

La “Nefermitan Leteron” oni jam legis, kun no 314*. Al la ĉi-supra letero estis aldonita la anoncita dokumento, kiun Sebert, implikita en siaj intertraktadoj, ne publikigos sed el kiu Zamenhof faros uzon en du postaj dokumentoj (Kp no 338* kaj 353*):

324. Cirkulera Letero al la Esperantistaj Grupoj kaj Gazetoj.

En la jaro 1900, kiam Esperanto estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, s-roj Couturat kaj Leau en Parizo fondis “Delegacion”, kies celo estis, kun la morala apogo de diversaj societoj, peti la internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj lingvaj sistemoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ — se la Ligo de Akademioj rifuzus — elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam de la jaro 1900 ĝis nun la vivo jam mem solvis la diritan demandon kaj la “Delegacio” de longe fariĝis jam tute sencela, tamen, por plenumi sian promeson, la “Delegacio” kunvokis antaŭ ses semajnoj komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, kvankam ili havis por tio nek rajton, nek kompetentecon. Ni ne volas batali kontraŭ ili, ĉar ni estas konvinkitaj, ke ili baldaŭ rimarkos sian eraron kaj lasos la demandon pri reformoj al la esperantistoj mem, kiuj solaj havas kompetentecon kaj rajton por ĝia solvado.

Sed, farante uzon el la supre dirita fakto, kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon kaj penas per ĉiuj fortoj defaligi ilin de nia armeo, rakontante al ĉiu aparte pri ia fikcia “malkontenteco inter ĉiuj esperantistoj”, pri ia fikcia “komuna postulado de reformoj”, pri ia fikcia granda danĝero, kiu minacas nian aferon kaj de kiu ili volas ĝin “savi” k.t.p.… Tial ni avertas ĉiujn niajn kunbatalantojn kontraŭ tiuj artifikoj, per kiuj oni penas fortimigi ilin kaj delogi ilin de la ĝusta vojo.

Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo pli certe ol ni, ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj, — tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek aŭtoritaton nek forton, post unusemajna laborado, malmodeste postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, ke ni forĵetu ĉion, kion ni ĝis nun tiel malfacile akiris, ke ni senkreditigu nian aferon antaŭ la tuta mondo, kies miljaran skeptikecon ni fine, post tiel longa kaj malfacila laborado, venkis, kaj ni denove refaru nian lingvon laŭ iliaj deziroj kaj ni ripetu la malfeliĉan ekzemplon de Volapük, — tiam nia sola respondo povas esti simpla silento.

Privataj personoj povas doni al ni nur konsilojn, kaj se nia lingva komitato trovos ilin bonaj kaj akcepteblaj kun utilo kaj sen danĝero por nia afero, ni ilin akceptos; sed ĉiun provon de eksteraj personoj altrudi al ni siajn personajn dezirojn ni energie rebatos. Ni ne kulpigas la komitaton de la “Delegacio”, kiu certe havis la plej bonajn intencojn; ni indignas nur kontraŭ tiuj personoj, kiuj sub la ŝirmo de la “Delegacio” penas per ĉiuj fortoj kaŭzi malordon inter ni.

Nia gravega kaj tre malfacila afero atingos sian celon nur tiam, se ni ĉiuj laboros en severa unueco kaj disciplino. Ni petas ĉiujn niajn kunbatalantojn, ke ili ne lasu sin fortimigi per diversaj artifikoj, kaj al ĉiu forloganto ili respondu tion, kion respondas ĉiu fidela soldato al tiuj, kiuj penas lin perfidigi. Ni restu fortaj kaj ni iru trankvile nian vojon!

L. L. Zamenhof.

Dume la taktiko de Sebert alportis jenan unuan sukceson, kiu prokrastigas por kelka tempo la finan decidon:

325. Letero de Sebert al Zamenhof (24.XI.07). El la franca.

[...] En sia nova letero al s-ro Moch, s-ro Ostwald estas pli klaresprima. Li malkaŝe malkonfesas s-ron Couturat, deklarante, ke tiu prezentis sub trompa ŝajno la konkludojn de la Komitato de la Delegacio kaj oni devas akcepti, kiel aŭtentajn dokumentojn de la Delegacio, nur la leterojn subskribitajn de li mem. Pri la eventualaj sekvoj de la laboroj de la Delegacio, li metas la demandon sur novan terenon, ĉar li deklaras, ke li estas preta diskutadi senpere kun vi, se vi mem deklaros, ke la Bulonja Deklaracio povas esti modifita. Nu, vi mem spontane en via letero al s-ro Moch, la 28-an de Oktobro, diris, kiel tiu Deklaracio devas esti interpretata kaj komprenata: mi kredas do, ke estas eble atingi solvon kontentigan por ĉiuj [...]

Kaj utiligante la informojn de Zamenhof pri la ĉefa subvencianto de la Delegacio, Sebert, malgraŭ forta antipatio, entreprenas kun li diplomatian korespondon…

326. Letero de Sebert al Majoro Lemaire (27.XI.07). El la franca.

[...] Ne kredu, ke Cart kaj liaj kontraŭkompromisaj deklaroj prezentas la opinion de tio, kion vi nomas Parizo. [...] Vi ne povas imagi la nombron da leteroj, ricevitaj de Cart, en kiuj oni petegis lin ne fari tiujn mallertaĵojn, kiujn tiel bone profitis s-ro Couturat; sed se vi konus la mensmalsanulon (“le dément”) nomatan Cart, vi povus kompreni, ke oni nenion atingis [...]

Ni tamen konsentas pri la programo de la enkondukendaj plibonigoj, indikita en via letero de la 23 Novembro. Sed vi senkonscie penas malhelpi ties efektivigon, ĉar vi plu kovras per via aŭtoritato kaj prenas por gvidanto la katastrofan homon, kiu pretendas gvidi la Delegacion kaj kondukas ĝin al pereo!

Ne tre singardaj konfidoj, kiujn poste Lemaire ne hezitos mallojale publikigi en sia gazeto “La Belga Sonorilo”, semante tiamaniere neripareblan malamon inter la du eminentuloj de la esperantista movado.

La 29.XI.07 mortas en Varsovio la patro de Zamenhof, profesoro Markus Zamenhof. Sed, kiel ajn dolore li sentas tiun funebron, Zamenhof tamen ne permesas al si malakuratiĝi kun sia korespondo. Jam la morgaŭon, li rekomencas sian admonadon:

327. Letero al P-ro Richardson (30.XI.07).

Kara Sinjoro!

Antaŭ ol la “Delegacio” publikigos sian decidon, mi konsilas al Vi fari nenian publikan paŝon kontraŭ la reformistoj.

Tial mi resendas al Vi Vian formulon sen mia aprobo aŭ ŝanĝo. Ni (aŭ almenaŭ mi persone) devas atendi kaj ne fari ion publikan tro frue aŭ ne sufiĉe pripensite.

P.-S. — La teksto de mia estonta protesto dependos de la teksto de la decidoj de la Delegacio.

Kvazaŭ respondante al tiu letero, Couturat publikigas, pere de Majoro Lemaire, en la n-ro de la 1.XII.07 de “La Belga Sonorilo”, la tekston de la protokoloj de la D.K., tiel esperante favore impresi la publikon per tia malkaŝemo; sed la efiko estos rekte kontraŭa kaj al la plimulto la agado de la D.K. aperos kiel netolerebla enmiksiĝo en la internajn aferojn de la esperantistoj. Malgraŭ ĉio, Sebert ankoraŭ penas malhelpi forrompon de la pontoj:

328. Letero de Sebert al Majoro Lemaire (4.XII.07). El la franca.

[...] Vi scias, ke la unuaj ektraktadoj, starigitaj senpere inter s-ro Ostwald kaj D-ro Zamenhof, preskaŭ malsukcesis pro la bedaŭrinde mallertaj leteroj de s-ro Cart kaj de s-ro de Beaufront. Mi estis tre feliĉa, ke mi povis restarigi ilin denove, intervenante ĉe s-ro Ostwald en mia kvalito de kolego ĉe la Delegacio [...] Se ni volas atingi rezulton, estas evidente necesa, ke Couturat ne volu trudi sian aŭtoritaton al Zamenhof kaj al la esperantistoj, kaj ke li lasu al aliaj la ĉefan lokon [...]

La rezulton de tiuj novaj traktadoj kun Ostwald ni vidas en jena letero de Zamenhof:

329. Letero al Sebert (7.XII.07).

Kara Generalo!

Koran dankon al Vi kaj al S-ino Sebert por la amikaj sentoj, kiujn Vi esprimis al mi okaze de mia dolora perdo.

En la lasta semajno mi havis multe da malgajo kaj multe da okupoj; tial pardonu, ke ĉiujn Viajn leterojn mi dume respondos nur resume; pri diversaj detaloj, se estos necese, mi respondos al Vi iom poste.

Mi restas nun ĉe tiu sama opinio, kiun mi esprimis al Vi antaŭ 8-10 tagoj, t.e.: ni devas kiel eble plej frue fini kun la Delegacio, ĉar mia silentado tre senkuraĝigas la esperantistaron. Ĉiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni ĉiam staris forte, malgraŭ ĉiuj ventegoj, kiuj ofte leviĝis kontraŭ ni en la daŭro de la 20 jaroj; dank’ al tio la esperantistoj ĉiam havis konfidon al nia afero kaj batalis kuraĝe kontraŭ ĉiuj atakantoj, malgraŭ ke tiuj ĉi lastaj kelkajn fojojn eĉ kuniĝis kontraŭ ni kaj pensis, ke ili akiris forton. Sed nun, kiam oni vidas, ke kelkaj personoj povis tiel ekskui nian tutan aferon kaj ni ne kuraĝas elpaŝi kontraŭ ili, tio ĉi havas efikon tre senkuraĝigan kaj demoralizan.

“Ni iru trankvile nian vojon”, tio ĉi estas la magiaj vortoj, per kiuj Esperanto ĝis nun venkis ĉiujn siajn atakantojn; tiuj ĉi vortoj ankaŭ nun devas esti publike elparolitaj kiel eble plej baldaŭ, ĉar alie la tuta kuraĝo de la esperantistoj malaperos, kaj niaj malamikoj, kiuj dume multe korespondis kun la esperantistoj kaj agas, fariĝos por ni efektive danĝeraj. Tia estas mia opinio. Sed ĉar mi loĝas tro malproksime de la centro de batalado kaj mi facile povas erari, tial mi ne altrudas al Vi mian opinion, kaj mi estas preta ankoraŭ atendi kelkan tempon, se Vi trovas tion ĉi necesa.

Mi persone volas kiom eble pli deteni min de ĉia korespondado kun s-ro Ostwald (mi skribos al li nur en tia okazo, se mi estos ricevinta novan leteron de li; tiam la tekston de mia respondo mi antaŭe sendos al Vi); sed se Vi aŭ s-ro Moch ankoraŭ korespondas kun li, mi konsilus, ke Vi sendu al li ekzempleron de la “Fundamento de Esperanto” kaj Vi petu lin, ke li atente tralegu la antaŭparolon; tiam li vidos, ke la ideo, kiun li sub la influo de s-ro Couturat havas pri la Bulonja Deklaracio estas tute erara; tiam li vidos, ke la Deklaracio, kiu estis pripensita en la daŭro de multaj jaroj kaj publikigita antaŭ la kongreso en ĉiuj esperantaj gazetoj, ne estis frukto de ia “blinda entuziasmo”; li vidos tute klare, ke la Fundamento ne estas ia baro kontraŭ la evolucio, sed kontraŭe, ĝi permesas la plej grandan kaj plej vastan perfektigadon de la lingvo, ĝi devas nur savi nin kontraŭ danĝera rompado kaj anarĥio. Se s-ro Ostwald efektive deziras pacon kaj bonon por nia komuna ideo, tiam li post atenta tralego de la antaŭparolo, devos konfesi, ke la fiksado de Fundamento (kiu tute ne volas esti ia fetiĉo, sed devas nur prudente gardi nin kontraŭ pereiga rompado de la kontinueco) estis absolute necesa. Tiam li komprenos, ke fari necesajn eĉ tre grandajn ŝanĝojn ni povas tre facile ankaŭ sen forigo de la Fundamento; ke kun la forigo de la Fundamento ni devas esti tre singardaj, ke ni devos tion ĉi fari nur en okazo de grandega neceseco kaj ke ni povos tion ĉi fari nur per decido de kongreso. Tiam, se li efektive deziras pacon, li ĉesos ripetadi sian konstantan frazon: “Mi postulas la forigon de la Fundamento”.

Mi sendis al Vi hodiaŭ mian promesitan projekton pri plibonigoj, kiun mi intencas prezenti al s-ro Boirac por dissendo al la membroj de la Lingva Komitato. Volu tralegi ĝin kune kun la ĉefaj Parizaj esperantistoj kaj volu skribi al mi Vian kaj ilian opinion. Tuj post la tralego volu sendi la projekton al s-ro Boirac. Ŝajnas al mi, ke estus tre utile, se s-ro Boirac sendus kopion de mia projekto [sed nepre la tutan projekton, t.e. ne sole la resumon de la ŝanĝoj, sed ankaŭ la klarigan antaŭparolon] al s-ro Ostwald kaj demandus lin, ĉu mia projekto lin kontentigas, kaj ĉu li promesas aliĝi al ni (aŭ almenaŭ ĉesi labori kontraŭ ni), se la Lingva Komitato akceptos mian projekton. [Por gajni tempon, eble estus bone fari eĉ tri kopiojn kaj sendi samtempe ankaŭ al s-roj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen?] Se s-ro Ostwald efektive deziras “ŝanĝi kiom eble malpli” (kiel li skribis al s-ro Moch), tiam li kun plezuro akceptos mian projekton, kiu donos al li la eblon eliri kun honoro el lia komplikita situacio (por tute savi lian honoron, mi povas eĉ diri en mia projekto, ke mi prezentas ĝin “en interkonsento kun la Delegacia Komitato”). Se li mian projekton ne akceptos, tio montros, ke li pacon ne deziras, kaj tiam ni, ne atendante jam pli, devos komenci militon (sed en tiu milito li post la apero de mia projekto restos tute izolita!).

Volu (Vi aŭ s-ro Boirac) peti s-ron Ostwald, ke li donu sian respondon kiel eble plej rapide, ĉar pro la granda malordo, kiun la Delegacio kaŭzis inter la esperantistoj, ni longe atendi ne povas.

P.-S. — Volu transsendi tiun ĉi mian leteron al s-ro Boirac.

La sendita projekto pri plibonigoj estas preskaŭ identa kun la teksto de la Tria Cirkulero, kiun oni trovos ĉi-poste (Kp no 340*).

Intertempe Boirac sendas al Zamenhof raporton pri la respondoj de la L.K.-anoj al lia cirkulero 7-a (Kp no 311*); el tiu raporto oni ekscias, ke el la 61 respondintoj, du trionoj aprobis la pliampleksigon de la konsiliĝa subkomitato pri la Delegaciaj aferoj;

ke rilate la traktadon kun la D.K.,

8 ne sentis sin sufiĉe informitaj kaj ne esprimis klare sian opinion;

8 plene aprobis la Delegacion kaj ĝiajn reformojn;

11 deziris malmultajn ŝanĝojn, mature pripensitajn de la L.K. kaj faritajn en interkonsento kun la D.K.;

34 ne volis trakti kun la D.K. kaj malaprobis ĉian proponon pri reformoj.*

* En la “Oficiala Gazeto” preseraroj ŝanĝis la “11” en “ili k la “34” en “42”: evidente la sumo fariĝis neĝusta. Couturat uzis tiun hazardaĵon por akuzi la C.O., ke “ĝi falsis la ciferojn” — kaj siaflanke la C.O. ĉiam rifuzis korekti tiujn preserarojn. Tiuj etaj faktoj donas ideon pri la stato de la spiritoj.

Kaj Boirac prezentas al Zamenhof konkludojn, kiujn li resumas jene en sia posta

330. Cirkulero 11-a al la L.K. (7.I.1908).

[...] Tia estis resume la rezultato de la unua konsulto de la L.K. pri la Delegaciaj aferoj; sed tiu konsulto ne estis sufiĉe preciza kaj la demando estas tro grava, por ke mi povu konsili tujan kaj definitivan decidon.

Mi do proponis al D-ro Zamenhof:

1o Daŭrigi korespondadon kun la Prezidanto kaj ĉefaj membroj de la Konstanta Komisio por pli klare starigi la kondiĉojn de ebla interkonsento.

2o Kolekti la raportojn de la Esplora Komitato kaj aliaj kompetentuloj aŭ memvolaj raportantoj, kaj prepari resuman kaj ĝeneralan raporton pri ĉiuj proponoj de lingvaj ŝanĝoj ĝis nun al ni liveritaj de la D.K.

3o Ĉar la Bulonja Deklaracio ŝajnas ne havi sencon sufiĉe klaran por kelkaj esperantistoj tiel same inter ĝiaj partianoj kiel inter ĝiaj kontraŭuloj, estus necese, laŭ mia opinio, ke D-ro Zamenhof klarigu antaŭ la L.K. kaj la esperantistoj, kiel ni devas kompreni ĝin, t.e. ĉu ĝi valoras nur kontraŭ ĉiu privata individuo aŭ aparta societo proponanta plimalpli arbitrajn ŝanĝojn, aŭ eĉ kontraŭ la tuta esperantistaro kaj ĝiaj rajtaj reprezentantoj.

4o Ĉar la sperto montris, ke estas tre malfacile por la L.K. en ĝia nuna stato labori kaj konsiliĝi kune, mi proponis al la D-ro projekton de reorganizo de la nomita Komitato por faciligi kaj rapidigi ĝian agadon.

En la tiamaj cirkonstancoj, tiuj konkludoj estis vere, kiel poste skribis Boirac mem, pruvo, ke li “penis porti ĝis la lastaj limoj la deziron de kunpaciĝo kaj interkonsento, pro konsidero al la persono de nia eminenta kunbatalinto Prof. Ostwald.” Ili krome atestas noblan senpartiecon kaj respektindan volon pritrakti laŭ scienca maniero sciencan problemon. Sed tiu problemo havis ankaŭ socian aspekton, kiun precipe atentis Zamenhof. Jen kial tiu ĉi ne aprobas la konkludojn de Boirac, kaj kial — kvankam lia opinio estas, ke la Bulonja Deklaracio koncernas nur la privatajn esperantistojn kaj ne ilian opan reprezentantaron (Kp no 287* kaj 298*) — li neniam oficiale esprimis tiun sian opinion.

331. Letero al Sebert (10.XII.07).

Kara Generalo!

Antaŭ kelkaj tagoj mi sendis al Vi leteron kaj ankaŭ projekton de proponoj prezentotaj de mi al la Lingva Komitato. Nun mi respondas al kelkaj punktoj en Viaj lastaj leteroj.

Pri mia dua letero al Ostwald Vi povas esti tute trankvila; ĝi tute ne povis lin ofendi, ĉar el mia tre granda unua letero (20 paĝoj) li vidis tre bone, ke mi ne estas homo fiera, ke mi neniam altrudas mian opinion, ke mi ĉiam penas kontentigi ĉiujn, ke agi nun iom pli energie mi estas devigata.

Se Vi deziras, Vi povas dissendi al la esperantistoj “en interkonsento kun Zamenhof” cirkuleran leteron kun la peto, ke ili pacience atendu; sed mi persone ne povas skribi al la esperantistoj pri la Delegacio, almenaŭ antaŭ ol mi scias, ĉu Ostwald aliĝis al ni aŭ ne. Mia taktiko devas ĉiam esti tia sama, kiel antaŭe, mi ne devas montri al la esperantistoj ian ŝanceliĝon; mi, kiu ĉiam ripetadis, ke ni devas ne flankiĝante iri ĉiam la vojon celitan — mi neniam devas montri al la esperantistoj, ke la sorto de nia afero povas dependi de kelkaj privataj personoj, kiuj havas nenian forton kaj kiuj “sin mem elektis”, kiel diris s-ro de Courtenay (kiu, vizitinte min antaŭ 6 semajnoj, konfesis al mi, ke la Delegacio prezentas nenian aŭtoritaton). Cetere, ĉar Vi diras, ke Vi preparas nun tekston de tia cirkulera letero, mi ne volas diri mian lastan decidon, antaŭ ol mi vidos tiun tekston.

Ke organizacio por la esperantistaro estas necesa, tre necesa — tion mi ĉiam opiniis; kia devas esti tiu organizacio, tio estas por mi tute indiferenta; sed ĉar sub la influo kaj sub la tre lerta kaj energia agitado de du personoj oni antaŭ 3 jaroj tiel furioze atakis ĉian ideon de organizacio, tial mi nun ne volas min miksi en organizaciajn aferojn; sed se la Lingva Komitato mem ellaboros al si projekton de organizacio, mi volonte donos al ĝi mian aprobon.

La projekton de cirkulero, kiun mi ricevis de s-ro Boirac mi tute ne povas aprobi. Mi esperas morgaŭ skribi al li pri tio ĉi, kaj mi petos lin, ke li sendu mian leteron al Vi.

Ĉu Vi deziras, ke mi resendu al Vi la kopion de la letero de s-ro Liesche al s-ro Bourlet kaj la aliajn kopiojn de leteroj?

La 12.XII.07, en sia gazeto “Esperanto”, la juna Hodler, verŝajne sub la influo de Beaufront, publikigas artikolon pri la senorganizo de la esperantista movado, kaj evidentigas, kiel blindaj estis la oponintoj al la Zamenhofa projekto pri “Ligo Tutmonda”, oponintoj, kiujn tiam gvidis la “du personoj” aluditaj en la ĉi-supra letero de Zamenhof, Cart kaj Beaufront mem!

332. La Nuna Necesaĵo.

[...] antaŭ ĉio estas necesa unu kondiĉo, pri kiu oni nun tute silentas, nome: kiu en la esperantistaro havas la rajton proponi (ne trudi) difinitajn plibonigojn kaj aldonojn en nian lingvon, aŭ per aliaj vortoj, kiu aŭtoritato reprezentas la tutan esperantistaron kaj rajtas paroli en ĝia nomo? Tiu ĉi demando havas apartan gravecon en la momento, kiam la komitato de la Delegitaro prezentas al la esperantistaro ion, kion ni devas atente ekzameni kaj respondi. La diritan demandon kelkaj esperantistoj sendube respondos per tio, ke D-ro Zamenhof havas nepridisputeblan aŭtoritatecon super la tuta esperantistaro; sed oni scias, ke de la komenco de nia afero, D-ro Zamenhof fordonis ĉian rajton de aŭtoreco pri Esperanto, kiu jam fariĝis la posedaĵo de la tuta publiko esperantista. La aŭtoritateco de D-ro Zamenhof, laŭ liaj multfojaj paroloj, estas do pure morala. Aliaj asertos, ke la aŭtoritatecon pri la lingvaj demandoj posedas ekskluzive la Lingva Komitato, sed ni rememoru, ke la Lingva Komitato estis nur provizore elektita de la Bulonja Kongreso laŭ neordinara maniero; ĝi povas nur doni konsilojn en limigitaj okazoj, sed tute ne povas decidi mem pri gravaj demandoj, en kiuj estas egale interesataj ĉiuj esperantistoj, ĉar ĝia aŭtoritateco neniam estis oficiale sankciigita* de la esperantistaro [...] La Centra Oficejo estas aliparte pure administracia organizaĵo, kiu ĉefe zorgas pri la kongresoj. Fine niaj kongresoj, tion oni ofte diris, reprezentas ne la esperantistaron, sed simple tiujn personojn, kiuj povas veturi al la kongresurbo; ili estas nur festo, grava publika manifestado, kiu, simile al ĉiu esperantista kunveno, povas esprimi nur dezirojn kaj konsilojn. La esperantistaro estas reprezentata nur de la lokaj grupoj, naciaj societoj, fakaj asocioj, sed, oni scias, tiuj organizaĵoj havas nenian efektivan ligilon inter si kaj vivas tute aparte unu de la alia. Ni do estas en tiu bedaŭrinda situacio: la esperantistoj ekzistas, sed ili havas absolute nenian rajtan aŭtoritaton kaj nenian laŭleĝan interligilon [...] Al la Delegitaro, kiu proponas ion difinitan al la esperantistaro, povas plenrajte kaj oficiale respondi neniu [...]

* Waringhien proponis la korekton sankciita.

Kaj Hodler proponas la kreon de “Delegitaro”, konsistanta el la reprezentantoj de la diversaj organizaĵoj esperantistaj, laŭ cetere tre nepreciza sistemo kaj kun nepreciza funkcio. Sed por li la ĉefa afero estas eviti la

malordegon, kies karakterizaj simptomoj estas la neesto de aŭtoritateco kaj la senleĝeco, supre la aŭtokratiemeco de la kondukantoj, malsupre la inercio kaj la seniniciatemeco de la kondukatoj.

Tiu kuraĝa artikolo venis tro malfrue por influi la situacion. Krome la apogo, kiun, brue kaj abrupte konvertiĝinta al la ideo de organizacio, al ĝi donos Beaufront, per laŭdado kaj represado en la Decembra n-ro de “L’Espérantiste”, levos sufiĉe da suspektoj kontraŭ Hodler kaj ties proponoj por definitive malsukcesigi ilin.

Cetere, se la situacio de la esperantistaj instancoj estis tiel neleĝa, kiel difinis Hodler, la leĝeco de la K.K. kaj de ties decidoj estis almenaŭ tiom duba — ĉar la D.K. neniel estis elektita por krei novan lingvon, kaj la rolo de Couturat kaj Beaufront, kiel kunaŭtoroj de lingva projekto, pozitive kontraŭdiris la konstitucian regularon de la Delegacio.

En efektiveco, malgraŭ la verŝajno de la argumentado de Hodler, tute ne temis pri leĝa demando; temis nur pri tiu demando, ĉu kelkaj privatuloj, ŝirmitaj de sia orgojlo kaj ambicio kontraŭ ĉia forcedo, povos, per diplomatio, predikado, kalumniado, ĉantaĝo kaj minacado, trudi sian lingvan reformon al la esperantista kolektivo kaj al ties ĉefoj. Nu, la kolektivo rezistadis pro simpla inercio; la ĉefoj rezistadis pro sia konvinko, ke la sola venkoŝanco de artefarita lingvo estas ĝia stabilo kaj kontinuo; kaj, se al tio aliĝis personaj ambicioj aŭ interesoj, tio nenion povis ŝanĝi en la rezulto; eĉ sen ili la situacio restus la sama: provado pri forto, ne pri rajto.

Siaflanke Couturat, sciante jam ke la interkonsento dezirita kun la Lingva Komitato di la Esperantisti ne esas posibla”, urĝas la decidigan paŝon: en la gramatiko de Ido la sistemo de la personaj kaj montraj pronomoj estis tre kritikita kaj Couturat volas kiel eble plej rapide atingi definitivan formon de “sia” lingvo, por povi komenci la publikan propagandon:

333. Ekstrakto el la Raporto pri la laboroj de la Konstanta Komisiono.

[...] La 13.XII.07, laŭ la deziro esprimita de la prezidanto, s-ro Ostwald (kiu verŝajne komencis maltrankviliĝi pri la iniciativoj de Couturat), la sekretarioj sendis al la membroj demandaron enhavantan ĉiujn demandojn diskutitajn kaj decidotajn [...]

La voĉdonado pri ili estis fermota la 20.II.08. Sed jam la morgaŭon de tiu sendo, Ostwald, sub la instigo de Couturat kaj eble por elpremi de Zamenhof favoran respondon, direktas ultimaton al la esperantistaj instancoj:

334. Letero de Ostwald al Boirac (14.XII.07). Trad. de Couturat el la germana.

Altestimata Sinjoro Prezidanto,

Kiel vi memoros, la 5-a Decembro estis nomita al vi, laŭ la taksado de Sinjoro via anstataŭanto, kiel limtempo, je kiu la konstanta Komisio esperis ricevi la opinion de la L.K. pri la reformoj alprenindaj en Esperanto. Tamen nek mi nek la Sekretario de la Komisio ricevis informon pri tio, nek eĉ ian sciigon pri la plua tempo eble konsiderata kiel necesa.

En tiuj cirkonstancoj, mi permesas al mi deklari, ke la konstanta Komisio konsideras sin de nun kiel liberan, daŭrigi siajn laborojn kaj konduki ilin al konkludo. Ĝi estos ankoraŭ, ĝis la definitiva publikigo de siaj decidoj, ĉiam preta, ricevi komunikojn de la L.K. rilate al la komuna laboro, kaj ilin konsideri plej kiel eble. Sed la konsidero de la komisio ricevita de la Delegitaro kaj de ĝia Komitato unuflanke, kaj la konsidero de la kreskanta malkvietigo de la Esperantistoj — al kiuj ankaŭ la Komisio alkalkulas sin de la fundamenta decido — aliflanke, faras al la Komisio devon, meti finon al la nuna stato de necerteco* plej frue, kiel permesas la necesa zorgemeco en la traktado de la grava problemo. Tiel la konstanta Komisio rezervas al si, speciale, sin turni de nun al la publiko en ĉiu formo, kiu ŝajnos al ĝi utila.

* Korektis Waringhien; originala teksto: incerteco.

Kun plej granda estimo,

D-ro Wilhelm Ostwald.

Jen per kia stilo skribis la homoj, kiuj volis perfektigi Esperanton!

Tiu letero cetere ne estas tiel tranĉa, kiel ŝajnas unuavide, ĉar dume Ostwald daŭrigas sian korespondon kun Zamenhof, kaj eĉ lasas esperi interkonsenton:

335. Letero al Sebert (16.XII.07).

Kara Generalo!

Al Via letero pri la cirkuleroj mi respondos post 3-4 tagoj, kiam ĉio estos bone pripensita de mi. Nun mi nur rapidas tuj respondi al Vi pri la paragrafo 5 (Kp no 340*).

Mi mem ankaŭ ne estas granda amiko de tiu paragrafo, kaj, se la Lingva Komitato ĝin forĵetus, mi ne estus tre ĉagrenita; sed en mian proponaron mi devis enmeti tiun punkton pro la sekvantaj du kaŭzoj:

1) por doni al la dezirantoj la eblon eviti tro multajn vortojn kun la finiĝo “jn” unu post la alia;

2) por cedi al Ostwald, kiu tiel obstine postulas tiun punkton.

Se Vi jam komencas la presadon de mia projekto, mi petas Vin, volu sendigi al mi presprovaĵojn, por ke mi havu la eblon fari ankoraŭ kelkajn korektojn en okazo de bezono.

La cirkuleroj, pri kiuj temas en la ĉi-supra letero kaj en la sekvanta, estis projekto de Moch kaj Sebert, en kiu oni difinis la valoron de la Bulonja Deklaracio kaj antaŭvidis specialan konferencon de eminentaj esperantistoj, okazonta en Marto aŭ Aprilo 1908, por studi la demandon pri la reformoj.

336. Letero al Sebert (17.XII.07).

Kara Generalo!

Sendi tian tekston de cirkulero, kiun Vi proponis al mi, mi bedaŭrinde ne povas; ĉar mi restas ĉe mia opinio, ke ni devas severe eviti ĉion, kio donus tro grandan gravecon al la Delegacio. Ni ne povas antaŭvidi, ĉu ni morgaŭ ne devos batali kontraŭ la Delegacio, kaj tial estus granda eraro, se ni mem ĝin tro levus en la okuloj de la esperantistoj. Sed mi sendas al Vi hodiaŭ aliajn tekstojn, pri kiuj mi esperas, ke ili Vin trankviligos; ĉar de unu flanko ili trankviligos kaj paciencigos la esperantistojn, de la dua flanko ili donos plenan kontentigon al s-ro Ostwald kaj tre faciligos al ni interkonsenton kun li (se nur li efektive deziras interkonsenton).

Kune kun tiu ĉi letero mi sendas al Vi;

1) Leteron, kiun mi intencas sendi al s-ro Ostwald. Se Vi aprobas ĝian enhavon, tiam volu ĝin enkovertigi kaj forsendi al li. Tiu ĉi letero devas esti sendata al li kune kun 2 kopioj (aŭ eble kun 2 francaj tradukoj) destinitaj por s-roj Jespersen kaj Baudouin de Courtenay.

2) Tri cirkulerajn leterojn, kiuj — se Vi aprobas mian leteron al Ostwald — devas esti senditaj al Ostwald kune kun mia projekto de la 7-a de Decembro (ĉio ankaŭ kune kun 2 kopioj).

La cirkulerajn leterojn NNo 1 kaj 2 oni povas ankaŭ tuj presigi (se Vi ilin aprobas) kaj dissendi al ĉiuj grupoj kaj gazetoj; kun la dissendo de la cirkulera letero No 3 oni devas ankoraŭ atendi, ĝis ni havos kontentigan kaj definitivan respondon de Ostwald.

Vi vidas, ke, por konservi la pacon, mi cedis al Ostwald en ĉiuj punktoj, kiujn li deziris; li sekve devas esti tute kontenta. Se li tamen malgraŭ ĉio ne aliĝos al ni, tiam nia taktiko devos esti tute alia, kaj tiam anstataŭ la cirkulera letero No 3 ni devos sendi al la esperantistoj leteron tute alian.

Vane Vi timas, ke la propono skribi per “h” malkontentigos la Delegacian Komitaton; Baudouin de Courtenay rekte diris al mi, ke mian manieron de skribado per “h” li trovas perfekte bona; mi estas certa, ke ankaŭ Jespersen kaj Ostwald ĝin volonte akceptos, precipe kiam ili legos mian klarigon pri tio ĉi. Por ili estas ja plej grava ne la maniero de skribado, sed la forigo de la akcentoj. (Eĉ Javal, la iniciatoro de ĉio, estis ja kontenta, kiam mi promesis al li, ke en okazo de ŝanĝoj mi skribados miajn artikolojn per “h”.)

Se Vi decidos sendi al Ostwald mian projekton pri plibonigoj, tiam mi petas Vin, volu antaŭe elstreki el tiu artikolo ĉion, kio havas karakteron personan aŭ kio laŭ Via opinio povas fari malagrablan impreson (ekzemple la tutan engluitan pecon pri la 250.000 frankoj k.t.p.); elĵetu ankaŭ en la fino mian proponon pri ŝanĝoj en la Bulonja Deklaracio (ĉar pri tiu Deklaracio parolas jam speciale mia cirkulero No 2), sed en la plibonigoj mem ŝanĝu nenion, ĉar tion ni povos fari poste, aŭdinte la opinion de Ostwald. Pri la senŝanĝeco de la adjektivo trankviligu la Parizajn esperantistojn kaj atentigu ilin, ke tio ĉi ja estas ne ordono, sed nur permeso, kiun mi devis proponi, por kvietigi la plej obstinajn reformistojn; al la bonaj aŭtoroj neniu ja malpermesos daŭrigi, kiel antaŭe, la akordadon de la adjektivo kun la substantivo, kaj tiamaniere, se la esperantistoj volos, la neakordado, kvietiginte la obstinemulojn, restos nur teoria permeso, kiun neniu uzas.

337. Letero al Ostwald (Postdatita je la 24.XII.07). El la germana.

Tre Estimata Sinjoro Profesoro!

En mia unua letero mi penis altiri Vian atenton al la tre grava danĝero, kiun la agado de la Delegacio povas prezenti por la ideo, por kiu ni ĉiuj laboras. El la leteroj, kiujn Generalo Sebert kaj s-ro Moch sendis al mi pri ilia korespondo kun Vi, mi vidis kun plezuro, ke Vi mem alvenis al la konvinko, ke oni devas agi singarde; mi sekve esperas, ke nun ni povos facile akordiĝi. Por forigi ĉian batalon, kiu povus multe senkreditigi nian aferon antaŭ la okuloj de la mondo, mi decidiĝis fari ĉion, kion mi rigardas ebla, por kontentigi la Delegacion, ne malutilante al la afero, nek kolerigante la esperantistojn. Mi sendas hodiaŭ al Vi la tekston de tri cirkuleroj, kiujn mi intencas dissendigi al ĉiuj grupoj esperantistaj kaj al la membroj de la “Lingva Komitato”. Krome mi sendas al Vi du kopiojn de tiuj tekstoj, kaj ankaŭ de la nuna letero, por ke Vi povu sendi unu ekzempleron de ĉiu dokumento al s-ro Jespersen kaj al s-ro Baudouin de Courtenay.

Tiuj tekstoj montros al Vi, interalie, ke:

1) Mi liberigas la esperantistojn de la Bulonja Deklaracio, kvankam mi persone restas konvinkita, ke la Deklaracio estas tre grava kaj Via batalo kontraŭ ĝi baziĝas nur sur eraro;

2) Ne nur ĉiu havas la rajton proponi kaj prezenti al voĉdonado tian reorganizon de la “Lingva Komitato”, kia plej bone konvenas al li, sed eĉ la prezidanto mem de tiu Komitato preparas, por la venonta Kongreso, unu tian proponon;

3) Mi forigas la supersignitajn literojn (kompreneble, mi estas devigata prezenti ĉion sub formo de propono, pri kiu oni devos voĉdoni, kaj ne sub formo de ordono: sed mi povas certigi al Vi, ke, se ni akordiĝos, mi faros ĉion eblan por akiri la oficialan akcepton de tiuj proponoj);

4) Mi faras nedeviga la deklinacion de la adjektivo, kaj konservas la akuzativon nur por la pli necesaj okazoj;

5) Mi enkondukas kelkajn novajn sufiksojn kaj prefiksojn (aliaj povos facile esti enkondukataj poste, en kiu ajn tempo).

Mi esperas, ke Vin plene kontentigos tiuj miaj elpaŝoj kaj ke de nun Vi kunlaboros kun ni.

Mi atendas Vian respondon kaj petas Vin, volu ĝin sendi kiel eble plej rapide, ĉar en la stato de danĝera necerteco, kiu nun regas inter la esperantistoj, ĉiu tago estas kara.

Kun alta estimo.

338. I. Unua Cirkulera Letero al la Grupoj Esperantistaj.

Pri la Delegacio por elekto de internacia helpa lingvo.

En la jaro 1900, kiam Esperanto estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kies partianoj inter si batalas, s-roj Couturat kaj Leau en Parizo fondis Delegacion, kies celo estis, peti la internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de Lingvo Internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam de la jaro 1900 ĝis nun la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen, por plenumi sian promeson, la Delegacio en Oktobro de 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian.

Post esplorado de ĉiuj ĝis nun proponitaj sistemoj, la komitato elektis la lingvon Esperanto, sed proponis fari en ĝi diversajn ŝanĝojn. Bedaŭrinde la Delegacia Komitato ne sufiĉe singarde redaktis la tekston de sia decido. Forgesinte, ke por decidi pri aferoj, tuŝantaj Esperanton, la solan rajton kaj kompetentecon havas nur la esperantistoj mem, la Delegacia Komitato decidis proprajuĝe entrepreni ŝanĝojn en Esperanto. Tio ĉi kaŭzis grandan konfuzon inter multaj esperantistoj, tiom pli, ke samtempe kelkaj personoj uzis la diritan cirkonstancon, komencis per ĉiuj fortoj semadi inter la esperantistoj timon kaj malpacon, kaj per diversaj artifikoj energie penas malfideligi ilin al nia armeo.

La konfuzo baldaŭ estos forigita. Ni havas plenan esperon, ke la Delegacia Komitato baldaŭ aliĝos al ni, ke ĝian ekzemplon sekvos ankaŭ la aliaj ne-esperantistaj amikoj de lingvo internacia kaj baldaŭ ni ĉiuj laboros kune, por atingi kiel eble plej baldaŭ nian komunan celon. Sed por ke ni povu kiel eble plej baldaŭ ordigi la aferon, mi kore petas, ke la esperantistoj estu paciencaj kaj ne parolu publike pri la Delegacia afero ĝis tiu tempo, kiam la afero fariĝos tute klara. Ni iru trankvile nian vojon kaj ni prepariĝu energie por la Dresdena Kongreso. La esperantistoj povas esti tute trankvilaj: la kondukantoj de la esperantista movado neniam malfideliĝos al nia armeo, neniam makulos ĝian honoron, neniam faros propradecide ian agon, kiu koncernas la tutan esperantistaron kaj kiu sekve povas esti farata nur de komuna kongreso esperantista.

L. L. Zamenhof.
339. II. Dua Cirkulera Letero al la Grupoj Esperantistaj.
Pri la Bulonja Deklaracio kaj pri la Lingva Komitato.

La Bulonja Deklaracio en la lastaj kelkaj monatoj fariĝis objekto de gravaj atakoj. Oni diras, ke ĝi estis akceptita senpripense en minuto de blinda entuziasmo, oni diras, ke ĝi prezentas barilon kontraŭ ĉia evolucio de la lingvo, k.t.p.

Mi atentigas, ke la ĉefaj principoj de la Deklaracio estis pripensitaj en la daŭro de multaj jaroj, ke antaŭ ol esti prezentata al la Bulonja Kongreso, ĝi estis publikigita en la gazetoj esperantistaj kaj ke tiam neniu diris eĉ unu vorton kontraŭ la Deklaracio kaj kontraŭ la fiksado de preciza fundamento por Esperanto. Ĉar efektive ĉiu senpartia homo, precipe se li legis la klarigan antaŭparolon al la Fundamento, ne povis ne konfesi, ke la Fundamento ne sole ne estas ia barilo kontraŭ natura evolucio, sed kontraŭe, ĝi donas al nia lingvo tian grandegan liberecon por konstanta perfektiĝado, kian neniu alia lingvo iam posedis; ĝi devas nur gardi nin kontraŭ anarĥio kaj kontraŭ danĝerega rompado de la kontinueco en nia lingvo.

Sed ekzistas personoj, kiuj per ĉiuj fortoj penas uzi la Bulonjan Deklaracion kiel batalilon kontraŭ ni. Ili trumpetas al la mondo, ke mi rigardas mian verkon kiel seneraran (?), ke mi volas esti papo, ke mi baras la lingvon kontraŭ ĉia evolucio, k.t.p. Por meti finon al tiu ĉi senĉesa ribeligado, mi nun publike sciigas, ke de mia flanko mi tute ne kontraŭstaras al ia ŝanĝo en la Bulonja Deklaracio*. Mi petas, ke en la plej proksima kongreso iu el la malamikoj de la Bulonja Deklaracio levu la demandon pri ĝi, kaj, se la kongreso trovos, ke la Deklaracio estas ŝanĝinda aŭ tute foriginda, oni ĝin ŝanĝos aŭ forigos. Sed oficiale ŝanĝi aŭ nuligi Deklaracion, akceptitan en kongreso, povas ne mi sed nur kongreso.

* Unua teksto: de mia flanko mi liberigas la esperantistojn de la promeso, kiun ili donis en Bulonjo. Mi [...] La korekto estis proponita de Bourlet.

Oni ankaŭ forte atakas la Lingvan Komitaton. Kaj mia respondo estos tia sama, kiel pri la Deklaracio; la solvo de la demando apartenas ne al mi, sed al la kongreso. Oni scias, ke mi volis siatempe krei tian Lingvan Komitaton, kiu konsistus nur en malgranda nombro da membroj, kaj kies membroj estus periode elektataj de la esperantistoj mem. Sed oni ne akceptis mian projekton, oni ne volis havi ian organizacion, oni postulis, ke mi mem elektu la membrojn de la Lingva Komitato. Kaj mi plenumis la deziron de la Kongreso, kiel mi povis, kaj mi kreis Lingvan Komitaton el tiuj personoj, kiujn oni rekomendis al mi, transdonante al tiu komitato la rajton aranĝi mem siajn internajn aferojn. Nun mi jam havas nek la moralan rajton, nek la deziron fari propradecide iajn ŝanĝojn en la Lingva Komitato, ĉar mi ne volas agi kontraŭ la disciplino, kiun ĉiu el ni devas severe observi, se ni ne volas, ke nia afero ruiniĝu.

Oni plendas, ke nia Lingva Komitato nenion faras, sed oni forgesas, ke Komitato, kies membroj loĝas en malsamaj urboj kaj el kiuj ĉiu havas siajn proprajn profesiajn okupojn, ne povas multe fari kaj eĉ ne devas, ĉar tia multekapa laborado — kiel montris la sperto — havus nenian valoron. Labori devas apartaj personoj, kaj la Lingva Komitato devas nur per siaj voĉoj “jes” aŭ “ne” donadi decidojn ĉiufoje, kiam ia precize formulita demando estas prezentata al la Komitato.

Se iu trovas, ke la Lingva Komitato devas esti reorganizita, li devas fari precize formulitan proponon pri tio ĉi al la Lingva Komitato mem. Se la Komitato ne akceptas lian proponon, li povas apelacii al la Kongreso. Paroli pri reorganizo de la Komitato ne sole ne estas malpermesite, sed mi povas eĉ sciigi la esperantistojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso.

Oni diras, ke la Kongreso ne havas leĝan rajton decidi. Bone! Se en tia libervola afero, kiel nia, estas necesaj kaj eblaj iaj decidoj leĝaj (kion mi dubas), tiam oni proponu al la esperantistaro ian difinitan organizacion, kiu donus al ni la eblon fari leĝajn decidojn. Oni scias, ke mi ne estas malamiko de organizacio, kaj mi certe ne batalos kontraŭ ĝi, sed discipline submetos min al ĉiuj decidoj de la plimulto. Sed ĝis tiu tempo, kiam la esperantistoj trovos utila aranĝi organizacion, la sola aŭtoritato por ĉiuj esperantistoj devas esti la Kongreso. Kaj ĝis la tempo, kiam la Kongreso aŭ komune akceptita organizacio faros alian decidon, la sola plej alta juĝanto pri ĉiuj lingvaj demandoj en Esperanto devas esti la Lingva Komitato. (Mi donas ofte konsilojn, sed mi neniam prenos al mi la rajton doni decidojn). Tiuj personoj, kiuj anstataŭ honeste kaj disciplineme prezenti precize formulitajn proponojn al la Lingva Komitato aŭ al la Kongreso, preferas semi inter la esperantistoj malpacon kaj ribelon, ne devas sin nomi esperantistoj.

340. III. Tria Cirkulera Letero al la Grupoj Esperantistaj.
Pri ŝanĝoj en Esperanto.

Por ke la Esperantistoj, aŭdante pri proponotaj ŝanĝoj, ne timu, ke estas preparata por ili ia malagrabla surprizo kaj ia rompado en la lingvo, mi sendas nun al la grupoj esperantistaj la tekston de la propono, kiun mi per afabla helpo de la prezidanto dissendas al ĉiuj membroj de la Lingva Komitato.

Mi atentigas, ke tio ĉi estas dume nur propono kaj ke realan forton ĝi ricevos nur en tiu okazo, se la Lingva Komitato ĝin akceptos kaj la Kongreso donos al ĝi sian sankcion.

L. L. Zamenhof.
Al la Membroj de la Lingva Komitato.

Antaŭparolo.

Estimataj Komitatanoj!

De la komenco de la historio de Esperanto nia plej granda malamiko ĉiam estis la postulado de reformoj. Kvankam mi neniam pretendis, ke Esperanto estas io absolute perfekta, mi tamen povas diri kun plena certeco, ke ne la neperfekteco de Esperanto estis la vera kaŭzo de tiu postulado de reformoj. Ĉiuj naciaj lingvoj estas ja multege malpli perfektaj ol Esperanto, kaj tamen neniu volas ilin reformi. La “plej teruraj malbonaĵoj” de Esperanto (ekzemple la supersignitaj literoj) estas ja absolute nenio en komparo kun analogiaj nacilingvaj malbonaĵoj, kaj tamen tiuj ĉi lastaj por neniu prezentas ian teruraĵon, neniu vidas en ili ian “ĝermon de nepra morto” k.t.p. Kaj ankaŭ nia lingvo pruvis jam pli ol sufiĉe, ke ĝi povas bonege vivi kun ĉiuj tiuj “malbonaĵoj”. La ĉefa kaŭzo de la senĉese denove aperantaj postuloj de reformoj estas: oni scias, ke en nacia lingvo oni ne povas fari reformojn, sed en artefarita lingvo oni povas tion ĉi fari, — kaj ĉar kritiko estas afero tre facila kaj ĉar ĉiu esperas, ke iam Esperanto estos reformita, tial ĉiu trovas malbonaĵojn, ĉiu pensas, ke li faros pli bone, ĉiu postulas, ke liajn reformojn oni akceptu jam nun. La sola rimedo kontraŭ tiu ĉi konstanta reformemeco estus, se la esperantistoj unu fojon por ĉiam decidus: ni rigardas Esperanton, kiel netuŝeblan lingvon, ni lasas ĝin nur al tiu natura evolucio, kiu regas ĉiun naturan lingvon kaj ni neniam faros en ĝi iajn reformojn.

Sed fari tian decidon ne estas afero facila. Ĉiu scias, ke Esperanto estas kreita de unu sola homo, kiu laboris en sia kabineto, tute sola, havante ne sole neniajn konsilantojn, sed ankaŭ nenian antaŭe aperintan modelon; ĉiu komprenas, ke en la daŭro de multejara publika laborado nepre devis klariĝi kelkaj punktoj, kiujn la kabineta solulo, malgraŭ sia tuta longa esplorado kaj elprovado, ne povis antaŭvidi, se li eĉ estus la plej genia homo; tial se eĉ Esperanto estus la plej perfekta kreitaĵo en la mondo, neniu volus tion ĉi kredi, kaj ĉiuj plibonigantoj konstante ripetadus: la verko de Zamenhof estas bazita sur nenia praktika sperto, niaj laboroj estas bazitaj sur vasta publika sperto, kiun ni havis antaŭ niaj okuloj, sekve nia verko sendube devas esti multe pli bona. Kaj la publiko ĉiam kredus al ili, kaj tion oni konstante kaj senĉese ripetados kaj ni neniam havos trankvilon. Tial, laŭ mia opinio, se Esperanto eĉ estus la plej perfekta verko, ni devas — por meti finon al la konstanta postulado de reformoj — fari oferdonon al la dio de malpaco; se en Esperanto eĉ nenio estus ŝanĝinda, ni devus intence fari en ĝi kelkajn ŝanĝojn, por ke ni povu unu fojon por ĉiam silentigi la kriantojn kaj respondi al la kritikantoj: “Ĉiuj efektivaj eraroj, kiujn la sperto montris en Esperanto, estas forigitaj.” — Kaj tiam ni povos diri: “Nun ni decidis, ke la formo de la lingvo estas jam fiksita por ĉiam, kaj ni neniam plu parolos pri iaj reformoj, lasante la pluan perfektiĝadon de la lingvo al natura evolucio.”

Tiam ni ekspiros tute libere. Kiam la definitiva formo de la lingvo estos fiksita precize kaj por ĉiam, kiam ĉiuj esperoj de iaj rompaj reformoj malaperos, tiam malaperos ankaŭ ĉiuj reformaj atencoj kaj ĉiuj ŝanceliĝoj, tiel same, kiel en ĉiu natura lingvo. La konstanta atendado de iaj venontaj reformoj, kiu ĉiam pendis super niaj kapoj kiel la glavo de Damoklo kaj paralizis la energion de multaj el niaj verkantoj kaj eldonantoj, malaperos por ĉiam.

Ĉar mi konvinkiĝis, kiel malfacile estas atingi plenan interkonsenton pri la formo de farotaj plibonigoj, mi tre deziris, ke la plibonigoj estu farataj kiel eble pli malfrue, ekzemple tiam, kiam nia afero transiros en la fortajn kaj plenege garantiantajn manojn de la registaroj. Sed en la lasta tempo aperis kelkaj cirkonstancoj, kiuj devigas nin fari nian finan paŝon pli frue.

Kelkaj personoj nun per ĉiuj fortoj penas semi inter la esperantistoj malpacon kaj malkontentecon, agante parte per allogado, parte per timigado, parte per malvera kredigado, ke ĉiuj esperantistoj postulas reformojn, sed nur la ĉefoj kontraŭstaras. Ĉar al ĉiu ili konstante montras tiujn tre malmultajn punktojn, kiuj en Esperanto montriĝis kiel ne tute praktikaj, kaj ĉar al ĉiu ili rakontas, ke la esperantistoj pli aŭ malpli frue “reformos” sian lingvon, kaj per tio ili elvokas ŝanceliĝon inter multaj esperantistoj kaj senkreditecon inter la ne-esperantistoj; kaj ĉar se ni hodiaŭ silentigos ilin, morgaŭ povas aperi aliaj ribeligantoj kaj postmorgaŭ denove aliaj: tial estas necese, ke ni nun unu fojon por ĉiam faru finon al tiu ĉi stato. Por tiu ĉi celo mi volas nun prezenti al via voĉdonado kolekton da kelkaj plej gravaj plibonigoj, por ke ni — se vi akceptos mian proponon — povu meti finon al la malfeliĉa demando pri “ŝanĝoj”. Sed vi povas kredi al mi, ke pri ĉiu punkto, kiu prezentis, prezentas aŭ povus prezenti objekton de disputado, mi aŭdis kaj legis ĉiujn plej diversajn opiniojn kaj faris diversajn esplorojn. Ĉiuj grandaj ideoj kaj trovoj, kiujn prezentas diversaj reformistoj, ne estas por mi ia novaĵo, — mi ilin aŭdis kaj esploris multajn fojojn, kaj se mi trovas ilin ne akceptindaj, mi havas por tio ĉi gravajn kaŭzojn.

Sed antaŭ ol mi prezentos al vi mian projekton de plibonigoj, mi devas diri kelkajn vortojn pri la ĝeneralaj principoj de tiuj plibonigoj. Laŭ mia opinio, ni devas nin gvidi per la sekvantaj principoj:

1. Kvankam kelkaj personoj, tute ne komprenantaj aŭ ne dezirantaj kompreni la veran esencon de la Bulonja Deklaracio, tre atakas ĝin kaj la “Fundamenton de Esperanto”, mi tamen ripetas kaj denove ripetas, ke antaŭ ĉio ni devas senŝanceliĝe stari sur la bazo de la “Fundamento”, aŭ pli ĝuste de la antaŭparolo al tiu ĉi verko. Kompreneble, se tio ĉi montriĝus absolute necesa, tiam en iu el niaj kongresoj ni havus la rajton, per komuna interkonsento (ne per privataj decidoj) forigi la “Fundamenton”, kiel en Bulonjo ni per komuna interkonsento ĝin kreis. Sed feliĉe tio ĉi ne estas necesa, kaj ju pli mi esploras la aferon, des pli mi konvinkiĝas, ke tio ĉi neniam estos necesa, ĉar eĉ la plej grandajn plibonigojn ni povas tute bone enkonduki per la sendanĝera vojo de neologismoj, kiuj, ne forigante tion, kio jam ekzistas, ne sole gardas nin kontraŭ ĉiu danĝereco de ia nesufiĉe elprovita eksperimento, kiun poste rebonigi estus jam ne fareble sen disfalo de la tuta konstruaĵo, — sed ili donas al ni la eblon ĉiam konservi la kontinuecon kaj unuecon de nia lingvo kaj neniam senvalorigi tion, kio ĝis nun estas akirita. La vojo de neologismoj (t.e. la netuŝebleco de la Fundamento ne en senco de fetiĉismo, kiel malvere diras niaj kontraŭuloj, sed en senco de malpermeso de rompado) estas la plej necesa rimedo, por ke nia konstruaĵo neniam disfalu kaj por ke la novaj esperantistoj bonege komprenu la malnovajn esperantistojn kaj la malnovajn verkojn, t.e. por ke nia lingvo ĉiam konservu severan unuecon, kiu por lingvo estas multe pli necesa, ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera perfekteco. Sekve ĉiu nova formo devas esti tiamaniere aranĝita, ke ĝi prezentu nenian kolizion kun ia ekzistanta formo malnova kaj ne senvalorigu ĝin. La novaj formoj espereble baldaŭ elpuŝos la malnovajn, kiuj fariĝos arĥaismoj; sed la uzado de la novaj formoj devas esti ne deviga, sed nur laŭvola, kaj la uzado de la malnovaj formoj neniam devas esti malpermesata. (Ofte eĉ estos tre utile uzi ambaŭ formojn, ekzemple se ni volos doni al la esprimo specialan koloron, nuancon aŭ akcenton.) En ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj la novaj formoj devas esti presataj ne anstataŭ la malnovaj, sed paralele kun ili, nur kun la rimarko, ke ili estas nun uzataj “malofte”. Tiel longe, kiel la malnovaj libroj ankoraŭ ekzistos, oni povos en ĉiun ekzempleron enmeti malgrandan folieton, kiu enhavos klarigon pri la novaj nun uzataj formoj.

2. Oni devas ŝanĝi nur tiujn formojn, kiuj montriĝas kiel efektive kaj sendube malbonaj; sed memorante, ke ju malpli ni ŝanĝos la lingvon, des pli bone estos, ni absolute neniel devas ŝanĝi iun vorton aŭ formon, kiu per si mem estas bona, sed kiu nur al tiu aŭ alia persono aŭ kategorio da personoj simple “ne plaĉas”. Tiel ekzemple ekzistas absolute nenia kaŭzo, pro kiu ni devus forigi la tute oportunan vorton “blinda” kaj diri anstataŭ ĝi ekzemple “ceka”, aŭ ke ekzemple la tre oportunan vorton “tuj” ni anstataŭigu per multe malpli oportuna, tro longa vorto “imidiate” nur por tio, ke kelkaj nacioj ĝin tuj komprenu. (Ili neniam devas forgesi, ke nia lingvo devas servi ne sole por nun, sed por ĉiam, ke ĝi devas esti oportuna ne por la flankaj rigardantoj, sed por siaj propraj uzantoj).

Prezentinte la ĉefajn principojn de miaj proponotaj plibonigoj, mi nun prezentos la plibonigojn mem. Vi vidos, ke ili estas tre malmultaj, ĉar malgraŭ ĉiuj kriantoj la nombro de la vere ŝanĝindaj kaj ŝanĝeblaj formoj estas tre malgranda. La ellerno de la novaj formoj postulos de ĉiu esperantisto ne pli ol duonon da horo; la alkutimiĝo al la novaj formoj tute ne estos malfacila, ĉar dank’ al la laŭvoleco kaj plena paraleleco, kiu ekzistas inter la formoj novaj kaj malnovaj, estos nenia malfeliĉo, se iu en la daŭro de kelka tempo miksos la novajn formojn kun la malnovaj; kaj la profito, kiun ni havos de la akcepto de la novaj formoj, estos tre grava, ĉar ĝi permesos al ni energie meti finon al la senĉesa demando pri reformoj, kiu alportis al ni tiom da malbono.

La plej atakata flanko de nia lingvo estas ĝia alfabeto. La malfacileco, kiun prezentas la presado de tekstoj Esperantaj en ĉiuj ne speciale esperantistaj presejoj, estas ĉiam la unua kaŭzo de ĉiu malkontenteco kaj ribelo. Tiu ĉi ŝajna neebleco de presado, neebleco de uzado de skribmaŝinoj k.t.p. estas ankaŭ la ĉefa punkto, kiun konstante montras niaj kontraŭuloj, por senkreditigi nin en la okuloj de la mondo. Tial al tiu ĉi neoportuneco antaŭ ĉio ni devas meti finon. Ĉu tamen nia alfabeto efektive devas esti ŝanĝita? Ne! Ju pli mi esploras la aferon, des pli mi venas al la konvinko, ke nia alfabeto ne devas esti ŝanĝita. Sed por paralizi la ĉefan atakadon de niaj malamikoj kaj por ebligi la presadon de tekstoj Esperantaj en ĉiuj presejoj, ni devas uzadi la jam de longe ekzistantan, sed ĝis nun preskaŭ neniam praktike uzitan duan alfabeton de Esperanto, t.e. ni devas uzadi la literon “h” anstataŭ la signeto “ˆ”. Tiu ĉi maniero de skribado ne estas ia novaĵo kaj ne bezonas de ni ian specialan decidon kaj permeson, ĉar ĝi jam de longe ekzistas en la Fundamento de nia lingvo. Sed ĉar ni ne alkutimiĝis al tiu maniero de skribado kaj neniu volas fari la komencon, tial mi proponas, ke la Lingva Komitato faru la sekvantan decidon: “La Lingva Komitato petas, ke ĝis la plena fortikiĝo de Esperanto en la mondo la esperantistoj uzadu ĉiam la literon ‘h’ anstataŭ la signeto ‘ˆ’.”

Mi scias, ke multaj personoj estas malamikoj de la skribado per “h”; sed mi konfesas, ke mi absolute ne komprenas la kaŭzon. Kun multaj personoj mi pri tio ĉi korespondis kaj parolis, kaj neniu el la malamikoj de “h” povis doni al mi ian seriozan klarigon de sia malamikeco kontraŭ la “h”. Mi estas tute plene konvinkita, ke tio ĉi estas simple “timo kontraŭ io nekutima”, kaj post kelkaj monatoj da praktika uzado la malamikeco kontraŭ “h” absolute malaperos.

Preskaŭ ĉiuj reformistoj, eĉ tiuj, kiuj ne timas proponi la plej grandajn rompojn en la lingvo, konsentas, ke anstataŭ “ĉ” kaj “ŝ” ni devas skribi “ch” kaj “sh”. Sekve restas nur du, ne pli ol du literoj “ĝ” kaj “ĵ” (ĉar “ĥ”, kiel tre malofte renkontata kaj baldaŭ espereble tute malaperonta, ne povas esti kalkulata). Kial do la kontraŭuloj de “h” tiel atakas la malfeliĉajn “gh” kaj “jh”? Por la formoj “gh” kaj “jh” ekzistas multaj tre gravaj motivoj, ekzemple: plena analogieco (ĉiuj kvar eksteralfabetaj sonoj estos prezentataj en maniero egala); leĝoj filologiaj (ĉar preskaŭ en ĉiuj vortoj la “ĝ” kaj “ĵ” devenas de antikvaj “g” kaj “j” kaj sekve la plej natura afero estas prezenti ilin per “g” kaj “j” kun ia signo de ŝanĝo); kaj (la plej grava) la uzado de “gh” kaj “jh” prezentas por nia lingvo ne sole absolute nenian rompon, sed eĉ nenian novaĵon! Kaj kiaj seriozaj motivoj ekzistas kontraŭgh” kaj “jh”? Absolute neniaj! Oni diras, ke “gh” kaj “jh” estas strangaj por la okuloj, sed tiu strangeco ekzistas ja nur en la komenco, kaj por la komencantoj ĉio estas ja stranga, la tuta ideo de arta lingvo estas ja por ili stranga; oni diras, ke “gh” en la lingvo itala havas karakteron ĝuste kontraŭan al la “gh” en Esperanto; sed ĉu tio povas esti motivo? Ĉu oni ne komprenas, ke ĉiu lingvo havas siajn proprajn leĝojn, ke tiu sama sono povas en la lingvo itala esti skribata en unu maniero kaj en Esperanto en alia? Kaj ĉu eĉ en tiu sama lingvo itala la “ch” ne havas ĝuste la kontraŭan karakteron, ol la Esperanta “ch”, kaj tamen ĉiuj reformistoj ne sole tion ne atentas, sed ili ĉiuj unuvoĉe postulas la “ch”? Oni diras, ke ni havus tro multe da “h”, sed kion ĝi malhelpas? La pola alfabeto, krom diversaj literoj supersignitaj, trasignitaj kaj subsignitaj, havas ankaŭ multe pli da “z”, ol ni, elĵetinte ĉiujn signitajn literojn, havos da “h” (cz = ĉ, sz = ŝ, rz = ĵ kaj ŝ, = ĝ, z = z, ż = ĵ, ź = mola ĵ, dz ĉiupaŝe uzata en la deklinacio k.t.p.*) kaj tamen ĉu iu trovas tion ĉi maloportuna? Tralegu la ĵus aperintan libron “Vivo de Jesuo” kaj diru sincere, ĉu jam post la unuaj kelkaj paĝoj viaj okuloj ne alkutimiĝas bonege al la “h” kaj trovas en ili nenion maloportunan? Kaj cetere kian alian, pli bonan formon oni povus trovi por ĝi)? Oni proponas “dj” aŭ simple “j”; sed ĉu ĉiu, kiu volas efektive "esplori la aferon praktike, ne trovas tuj, ke ekzemple “djentila” aŭ “jentila”, “gordjo” aŭ “gorjo” estas multe pli barbara, ol “ghentila”, “gorgho”? Aŭ ĉu la tiel ofte ripetata kaj en la lasta tempo “interkonsentita” plena forigo de la sono “ĵ” ne estas grandega absurdo? Tute forigi el la lingvo por ĉiam tre gravan sonon nur tial; ke oni ne havas por ĝi literon!! (Per stranga ironio de la sorto tiu ĉi propono venis de d-ro Javal (legu “Ĵaval”), kiu tiamaniere ne havus la eblon esprimi en Esperanto sian propran nomon!)

* La z en la kvara kaj sesa ekzemploj havas supermetitan punkton, la z en la sepa supermetitan akutan signon, kiujn ni ne povis ĉi tie reprodukti.*
* La nuna elektronika prezento restarigas la supersignojn.

Por la sonoj “ĵ” kaj “j” preskaŭ “ĉiuj” (kiel diras la reformistoj) postulas la literojn “j” kaj “y”. Tiu ĉi postulado de la flanko de kelkaj personoj estas tiel obstina kaj fanatika, ke mi eĉ mem en la pasinta jaro cedis kaj, por meti finon al la konstanta turmentado, mi intencis jam proponi al la Lingva Komitato aprobi “y” por la sono de “j”, por ke ni povu iam poste akcepti la liberiĝintan literon “j” por la sono “ĵ”. Sed pli longa kaj pli atenta esplorado montris al mi, ke tio ĉi estus simpla absurdo! Ĉar en efektiveco la tiel nomataj “ĉiuj”, kiuj postulis la literon “j” por la sono “ĵ”, estis… sole nur franclingvanoj aŭ personoj, kiuj estis sub la influo de tiuj franclingvanoj! Ĉiu kompetenta homo scias, ke la natura sono por la litero “j” estas ĝuste tiu sono, kiun ĝi havas en Esperanto, ĉar tiun sonon ĝi ne sole havas en la patrino de ĉiuj romanaj lingvoj, en la plej grava kultur-historia lingvo latina, sed ĝi havas ĝin ankaŭ nun en preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj (germana, itala, pola, rusa, holanda, sveda, dana, bohema, hungara k.t.p.), dum la sonon “ĵ” la litero “j” havas nur en la lingvoj franca, portugala kaj rumana (la sonon “ĝ” nur en la lingvo angla)! Sekve eĉ se Esperanto nun ankoraŭ devus esti kreata, la plej racia afero estus doni al la litero “j” ĝuste tiun sonon, kiun ĝi havas nun en Esperanto, tiel same, kiel estus nelogike uzi kiel konsonanton la literon “y”, kiu en la plimulto de la lingvoj prezentas vokalon! Kaj se jam ĉe la kreado de Esperanto estus nelogike doni al la literoj “j” kaj “y” tiujn sonojn, kiujn postulas la kelkaj reformistoj, kiuj nomas sin “ĉiuj”, oni facile komprenos, kia granda absurdo ĝi estus, se, por fari komplezon al kelkaj franclingvaj reformistoj, ni nun dezirus rompi la fundamenton de nia lingvo, senvalorigi ĉion, kio ekzistis, nur por… anstataŭigi ion bonan kaj justan per io malpli bona kaj maljusta!

Ekzistas multe da personoj, kiuj, pensinte pri la afero en la daŭro de unu tago aŭ de unu semajno, pensinte nur teorie kaj farinte neniajn sufiĉajn praktikajn provojn, diras kun granda memfido: “La Esperanta alfabeto estas malbona, ĝi nepre devas esti ŝanĝita en tiu aŭ tiu maniero”. Sed mi, kiu en la daŭro de multaj jaroj faris multajn praktikajn esplorojn antaŭ ol mi publikigis Esperanton, kaj poste en la daŭro de 20-jaroj legis kaj aŭdis milojn da opinioj kaj faradis konstante multajn kaj plej diversajn esplorojn, mi diras al vi: la Esperanta alfabeto ne sole enhavas en si nenion, kio devigus nin fari pro ĝi iajn diversajn rompojn en la tute preta kaj jam de dudek jaroj vivanta lingvo, sed eĉ se mi nun post tiu granda sperto, kiun mi havas, devus krei Esperanton denove, mi ne donus al ĝi alian alfabeton, ol ĝi nun havas; nur pro oportuneco de propagando mi proponus, ke anstataŭ la simpla Esperanta alfabeto (kun “ˆ”) ni uzu ĝian paralelan alfabeton (kun “h”).

Mi parolis tiel multe pri la alfabeto nur por ekzemplo; pri ĉiuj aliaj punktoj mi parolos nur tre mallonge, ĉar mankas al mi nun la tempo, por doni pri ĉiu punkto grandajn multepaĝajn klarigojn. = Sed vi povas kredi al mi, ke pri ĉiu punkto, kiu prezentis, prezentas aŭ povus prezenti objekton de disputado, mi aŭdis kaj legis ĉiujn plej diversajn opiniojn kaj faris diversajn esplorojn. Ĉiuj grandaj ideoj kaj trovoj, kiujn prezentas diversaj reformistoj, ne estas por mi ia novaĵo, — mi ilin aŭdis kaj esploris multajn fojojn, kaj se mi trovas ilin ne akceptindaj, mi havas por tio ĉi gravajn kaŭzojn.

La tre malgranda grupo da reformistoj volas pruvi sian pravecon per tio, ke pri la plej gravaj punktoj de siaj proponoj ili kvazaŭ ĉiuj plene konsentas. Sed tiu ĉi konsento estas nur ŝajna; ĝia kaŭzo estas: aŭ unu persono, kiu parolas kun granda aplombo, per sia ŝajna kompetenteco, per la konstanta ripetado, ke tio estas la opinio de “ĉiuj”, simple faras sugestion al ĉiuj aliaj, kaj ĉiu el ili erare pensas, ke li memstare opinias tiel same; aŭ rezervante en sia koro por poste proteston kontraŭ la detaloj, la reformistoj intence faras inter si provizoran konsenton, por nur pli sukcese ataki la fortikaĵon de la malamataj konservativuloj. Sed kredu al mi, ke ĉion, kio efektive estas utile kaj sendanĝere akceptebla por nia lingvo, mi akceptus kun granda plezuro, aŭ mi almenaŭ proponus ĝin al la esperantistoj, lasante ĉion al ilia decido; ĉar vi povas kredi al mi, ke neniu el vi tiel forte povas deziri la perfektecon de Esperanto, kiel mi, ĝia aŭtoro, ĝin deziras. Ĉu vi ne komprenas, ke, se la proponoj de la reformistoj estus efektive bonaj, por mi persone estus afero tre oportuna, se la bonkoraj reformistoj perfektigus Esperanton kaj “savus ĝin kontraŭ ĉiuj atakoj”, por ke sen ia laboro de mia flanko mia nomo estu poste pli laŭdata? Aŭ eble vi timas, ke mi havas iajn financajn kaŭzojn, por batali kontraŭ reformoj? Ĉiu esperantisto scias mian financan rilaton al Esperanto; sed ĉar en la lasta tempo kelkaj reformistoj penis veki kontraŭ mi la suspekton, ke mi ne akceptas reformojn pro kaŭzo financa, mi estas devigata rakonti nun tion, pri kio mi ĝis nun ne volis paroli, nome: en la pasinta jaro, kiam oni eksciis, ke mi intencas fari al la Lingva Komitato tiun proponon, kiun mi faras nun, du personoj (el kiuj unu mortis kaj la dua ankoraŭ vivas) decidis deponi por mi 250.000 frankojn, por ke mi povu de nun vivi tute senzorge, forĵeti mian profesion kaj fordoni min tute al la afero de Esperanto; por mi, kiu devas dediĉadi pli grandan parton de mia tago al kuracado de malriĉaj malsanuloj en malriĉa parto de Varsovio, la dirita propono estis eksterordinare alloga; mi povis akcepti ĝin kun la plej pura konscienco, ĉar oni ĝin faris al mi ne por ke mi proponu ŝanĝojn, sed nur post mia memvola decido proponi plibonigojn, por fari finon al la konstanta turmentado; kaj tamen, kiam mi vidis, ke oni atendas de mi tiajn ŝanĝojn en la lingvo, kiujn mi ne aprobas, mi tuj rifuzis la diritan proponon, malgraŭ ke la nombro de la postulitaj ŝanĝoj estis tre malgranda. Oni sekve devas kompreni, ke, se mi rifuzas tiujn aŭ aliajn ŝanĝojn, mi faras tion ĉi ne pro iaj personaj motivoj. =*

* La tekston inter duoblaj strekoj Sebert apartigis sur la presprovaĵoj, por eviti ĉian tro personan aludon: nur la du unuaj frazoj estis enmetitaj pli supre, kiel oni povis rimarki.

Kaj nun post la mallonga klariga antaŭparolo, mi jam ne parolos detale pri ĉiuj miaj proponoj, sed mi donos al vi nur ilian resumon.

Proponoj al la Lingva Komitato.

Mi proponas, ke la Lingva Komitato faru la sekvantajn decidojn*:

* Mi prezentas mian proponon en formo de apartaj numeritaj punktoj, por ke ĉiu komitatano havu la eblon doni sian voĉon pri ĉiu punkto aparte, se li ne deziras akcepti ĉiujn en ilia tuteco. Sed mi denove ripetas, ke: 1o ĉiuj miaj proponoj estas bazitaj sur multfoja esploro kaj multfoja buŝa kaj letera pridiskuto de ĉiuj ĝis nun faritaj observoj kaj proponoj; kaj 2o komenci nun denove senfinan konsiliĝadon estus nur sencela kaj nune tre malutila perdo de tempo; tial ĉiu komitatano, kiu deziras, ke la malfeliĉa demando pri ŝanĝoj estu finita, estas petata voĉdoni kontraŭ tiu aŭ alia punkto nur en tia okazo, se li havas por tio efektive gravajn motivojn.

1. Por ke la mondo ne opiniu erare, ke tekstoj en Esperanto ne estas facile preseblaj kaj por ke tiu erara opinio ne servu plu kiel batalilo en la manoj de la malamikoj de Esperanto, la Lingva Komitato rekomendas, ke ĝis la plena fortikiĝo de Esperanto ĉiuj verkoj kaj gazetoj Esperantaj estu presataj per la litero “h” anstataŭ la signeto “ˆ”, kaj anstataŭ “ŭ” estu uzata simpla “u”, kiu post vokalo ĉiam devas esti legata kiel “ŭ”. En la tre maloftaj okazoj, kiam “h” post la literoj “c”, “g”, “h”, “j”, “s”, aŭ “u” post vokalo, devas esti elparolataj memstare, ili devas havi antaŭ si apostrofon aŭ streketon (-).

2. En ĉiuj nove enkondukotaj vortoj oni devas eviti la sonon “ĥ” kaj uzi anstataŭ ĝi la sonon “k”. La ĝis nun jam ekzistantajn vortojn kun “ĥ” estas permesate* uzi ankaŭ kun “k”. Paralele kun la vortoj “ĥoro” kaj “ĥolero” (en kiuj oni ne povas anstataŭigi “ĥ” per “k”), oni povas uzi “ĉoro” (choro) kaj “ĉolero” (cholero).

* Mi forte substrekas la vortojn “permesate” kaj “ankaŭ”, kiuj rilatas al ĉiuj proponataj punktoj kaj estas tre gravaj. La novaj formoj devas esti ne devigaj, sed ilia uzado devas esti nur permesata paralele kun la malnovaj.

3. En la vortoj, kiuj finiĝas per “” (krom la unusilabaj) la finiĝo “” povas esti forĵetata kaj anstataŭigata per la movebla finiĝo de adverbo (ekz-e, anstataŭ “hodiaŭ”, “hodiaŭa” oni povas ankaŭ diri “hodie”, “hodia”).

4. La uzado de la akuzativo estas deviga nur en tiuj okazoj, kiam ni volas esprimi rektan komplementon; en ĉiuj aliaj okazoj oni povas anstataŭ la akuzativo uzi la nominativon. Por esprimi direkton oni povas uzi la prepozicion “al” (ekz-e “al tie” anstataŭ “tien”).

5. Se adjektivo aŭ adjektiva pronomo troviĝas senpere antaŭ substantivo, ĝi povas resti senŝanĝa (ekz-e: “via bona infanoj amas sia gepatrojn”).

6. Por nomoj de landoj oni povas uzi sufikson “i” anstataŭ “uj”.

7. Estas rekomendataj la sekvantaj novaj sufiksoj kaj vortoj:

A. (sufikso de malestimo).

B. oz (sufikso de multehavado; ekz-e “tero ŝtonoza”).

C. jer (sufikso de kreskaĵo). (Aliaj sufiksoj en la nuna tempo estus tre maloportunaj, sed por okazo de efektiva bezono oni povos tre facile kaj tute senbrue iom post iom enkonduki ilin poste).

D. kum (la malo de “dis”; ekz-e “kunveni”: veni kun iu; “kumveni”: veni ĉiuj al unu loko).

E. anter (“antaŭ” por la senco de loko; “antaŭ” estos uzata por signi tempon; ekz-e: “antaŭ lia veno mi staris anter mia domo”).

F. sob (“malsupren”; ekz-e: “supreniri kaj sobiri”).

G. par (anstataŭ “de” ĉe pasivo; ekz-e: “mi estas amata par li”).

8. Estas permesate uzi la sekvantajn novajn vortojn anstataŭ la ekzistantaj malnovaj:

A. speri (“esperi”, por eviti en la participo konfuzon kun la nomo de nia lingvo).

B. neblo (“nebulo”).

C. poski (“postuli”).

D. rabaso (“rabato”).

E. stati (“farti”).

F. reglo (“regulo”).

G. sukro (“sukero”).

H. volunte (“volonte”).

I. et (“kaj”).

J. an (“ajn”).*

*

En la manuskripto de la 7.XII (Kp no 329*), la tria punkto tekstis:

3. En la vortoj, kiuj finiĝas per “” (krom la unusilabaj) la. finiĝo “” povas esti anstataŭigata per “u” (ekz-e anstataŭ “hodiaŭ” oni povas diri “hodiu”).

La sesa punkto tekstis:

6. Anstataŭ “tiu ĉi, tio ĉi, tie ĉi” oni povas diri “zu, zo, ze”.

La nunaj sesa, sepa kaj oka punktoj estis numeritaj 7, 8 kaj 9 kaj fine deka punkto temis pri ŝanĝoj en la Bulonja Deklaracio. La presita teksto rezultas de korektoj senditaj de Zamenhof mem.

Estimataj Komitatanoj!

Prezentinte al Vi mian projekton de plibonigoj, mi petas, ke ĉiu el Vi sendu pri ili kiel eble plej baldaŭ sian “akceptas” aŭ “ne akceptas” al la Prezidanto de la Lingva Komitato. Se iu el miaj proponoj ŝajnas al Vi absolute neakceptebla, tiam montru la numeron de la propono, kiun Vi ne akceptas. Se mia maniero de solvado de la demando pri ŝanĝoj ne plaĉas al Vi, tiam volu memori, ke miaj nunaj proponoj estas nur provizoraj. En Dresdeno, en la Kongresaj kunvenoj de la Lingva Komitato, ni pridiskutos ĉion detale kaj buŝe kaj al la Kongreso estos prezentita nur tio, kio pli aŭ malpli unuanime estos decidita en la kunvenoj de la Lingva Komitato. Miaj nunaj proponoj kaj la nuna voĉdonado estas nur preparaj, realan valoron ili ricevos nur en tiu okazo, se en niaj Dresdenaj kunvenoj ni ne sukcesos definitive ellabori aliajn decidojn. Memoru, ke, se Vi donas al miaj proponoj Vian “akceptas”, tio ĉi nur signifas: “Mi akceptas nur por tiu okazo, se la Kongreso ne decidas ion alian”.

Por la okazo, se la Dresdenaj kunvenoj de la Lingva Komitato ne ellaboros ion definitivan, ni devas antaŭe havi ion pretan kaj privoĉdonitan, por ke ni en Dresden en ĉiu okazo povu unu fojon por ĉiam meti finon al la pereiga demando pri ŝanĝoj, kaj por ke en sia lasta Dresdena kunveno la esperantistoj povu decidi: “De nun ni neniam parolos plu pri arbitraj ŝanĝoj, de nun ni permesos paroli nur pri riĉigado de la lingvo kaj pri evolucio natura”.

L. L. ZAMENHOF.

Por ke tiu ĉi lasta provo de interpaciĝo povu sukcesi, estis antaŭ ĉio necese, ke la esperantistoj ne faru tro bruan opozicion. Tial Zamenhof skribas al Cart, penante lin momente kvietigi:

341. Letero al Cart (22.XII.07: O.V. p. 540*).

La Delegacio mem havas en miaj okuloj absolute nenian signifon [...] Sed [...] per la kaŝita kaj lerta agado de kelkaj personoj (aŭ de unu persono?) al la Delegacio aliĝis multaj esperantistoj. Tio kreis grandan danĝeron, kiu devigas nin esti tre singardaj!

[...] Estu do pacienca. Baldaŭ ĉio estas por mi* klara. Mi baldaŭ ekparolos publike; sed ne postulu de mi, ke mi faru tion ĉi tro frutempe [...]

* Waringhien proponis la korekton estos por Vi.

Kaj la unuaj novaĵoj estas ja esperigaj.

342. Letero al Sebert (24.XII.07).

Kara Generalo!

Mi sendas al Vi nun la leteron, kiun mi ricevis hodiaŭ de s-ro Ostwald, kaj mi petas, post la tralego, volu ĝin resendi al mi. Vi vidas, ke la afero staras sur bona vojo kaj ni povas esperi, ke la tuta Delegacia danĝero baldaŭ estos tute forigita. Kvankam, skribante sian leteron, Ostwald ne havis ankoraŭ miajn cirkulerojn, tamen el lia granda rapideco kaj el lia ĝojo ni povas konkludi, ke li jam ne faros iajn malhelpojn, ĉar li mem ĝojas, ke li havas la eblon eliri el la situacio kun honoro. Se li tamen kontraŭ atendo volus ankoraŭ fari malfacilaĵojn, ni povos agi pli energie, ĉar nun li kaj Couturat estus tute izolitaj. Unu el la plej gravaj apogoj de la Komitato, la lingvisto Baudouin de Courtenay publikigis nun en grava pola revuo grandan artikolon, en kiu li diras tute klare, ke “la deziron de la Delegacia Komitato miksi sin en la internajn aferojn de Esperanto li absolute malaprobas, ĉar por tio la Delegacia Komitato, kiu sin mem elektis kaj kiu konas tro malbone la internan spiriton de Esperanto, havas absolute nenian rajton kaj nenian kompetentecon. Decidi pri tio, ĉu ŝanĝoj estas necesaj, kaj kiaj ŝanĝoj estas necesaj, povas nur tiuj personoj, kiuj multe uzis Esperanton praktike”.

Tiu ĉi artikolo el la komitatano-lingvisto, kiun mi konservas, estos por ni kompreneble tre grava batalilo en la okazo, se la komitatano-ĥemiisto volus nun fari al ni iajn malfacilaĵojn.

Ĉu Vi devas sendi al Ostwald ankoraŭ 3 kopiojn (por s-roj Couturat, Leau kaj de Beaufront) aŭ ne, tion mi lasas tute al Via bontrovo.

Pri la letero de s-ro Jean Javal, mi opinias, ke ĝi tute ne devas Vin maltrankviligi. La doktoro diris al mi siatempe, ke doninte al Vi la sumon da mono li faris Vin plena mastro de ĝi — sekve Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu ŝajnas al Vi la plej bona, kaj neniu havas la rajton dikti al Vi siajn postulojn.

P.-S. — Se Vi trovas, ke mia cirkulero No 2 povas maltrankviligi la esperantistojn, tiam mi petas Vin — se ili ne estas ankoraŭ dissenditaj — volu nun dissendi al la esperantistoj nur la cirkuleron No 1, la cirkuleron No 2 kune kun No 3 ni sendos poste, kiam ni havos definitivan respondon de la Delegacianoj.

La aludita letero de Jean Javal akuzis Sebert uzi la monon, kiun lia patro donacis por la C.O., en maniero kaj por celo rekte kontraŭaj al la intencoj de d-ro Javal, decida reformemulo.

343. Letero al Sebert (28.XII.07).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 23 kaj 24 kaj ankaŭ la kopiojn de Ostwald al Moch [Mi bedaŭras, ke Vi sendis al mi nur tradukon de tiu letero; mi preferus legi la originalan tekston germanan, ĉar ofte tiu aŭ alia esprimo havas grandan signifon], de Boirac al Ostwald kaj de Vi al Förster (intencata). Dume Vi kredeble jam ricevis mian leteron de 23 kun la letero de Ostwald al mi?

Sendante al Vi antaŭ 10 tagoj mian leteron al Ostwald kaj la cirkulerojn, mi petis Vin, ke Vi faru uzon el ili nur en la okazo, se Vi ilin aprobas. Mi eĉ intence metis sur mia letero al Ostwald tre malfruan daton, por ke Vi havu sufiĉe da tempo, por pripensi kaj konsiliĝi pri tiu letero kaj la cirkuleroj. Nun mi kun granda bedaŭro vidas, ke Vi ne aprobis mian leteron kaj tamen Vi ĝin forsendis. Nun, kiam la letero jam estas ricevita, mi kompreneble jam ne povas ĝin ŝanĝi.

Tamen Vi ne devas havi ĉagrenon. Se Vi bone pripensos la enhavon de mia letero al Ostwald kaj de miaj cirkuleroj, Vi espereble venos al la konvinko, ke mi devis skribi tiel kaj ne alie. Vane Vi pensas, ke mi tro ligis min kaj tro multe promesis al Ostwald. Ne! en efektiveco mi ligis min tre malmulte, ĉar mi ja promesis al li nur la sekvantajn du aferojn:

1) ke mi permesos revoĉdonadi en Dresdeno pri la Bulonja Deklaracio; sed kion ni perdas de tio? Se la Deklaracio estas bona, oni ja certe ĝin reakceptos, kaj la voĉdonado donos nur grandan honton al niaj malamikoj kaj silentigos ilin; se la Deklaracio estas malbona, estos ja nur afero utila, se ni donos al la kongreso la eblon forigi ĝin.

2) Mi promesis, ke mi penos atingi, ke la esperantistoj akceptu miajn 9 proponitajn plibonigojn. Sed:

a) 9 (naŭ) ŝanĝoj estas ja tiel malgrandega nombro, ke nia lingvo de tio tute ne suferos; b) mi promesis, ke mi penos atingi la konsenton de la esperantistoj, sed mi ja ne promesis, ke mi ĝin nepre atingos; sekve se la esperantistoj trovos, ke miaj proponoj estas malbonaj, ili ja havas plenan rajton ne akcepti ilin; c) eĉ se ĉiuj miaj 9 punktoj estos akceptitaj, ili ja prezentos absolute nenian malbonon, ĉar ĉiuj ili prezentas ne formojn devigajn, sed nur permesatajn; sekve se la bonaj aŭtoroj (aŭ eĉ mi mem) trovos, ke la uzado de la malnovaj formoj estas preferinda, neniu povos postuli de ni, ke ni nepre uzu nur la permesitajn novajn (nur unu sola punkto, nome la uzado de “h” anstataŭ “ˆ” estas rekomendata (ankaŭ ne ordonata) — ĉiuj aliaj estas nur permesataj).

Vi vidas, sekve, ke mi promesis al Ostwald tre malmulte, mi promesis al li nenion, kio povus naski ian nekontentecon ĉe la esperantistoj. Kaj tamen el la letero de Ostwald (kiun mi sendis al Vi) Vi vidas, ke tiu ĉi malmulto faris jam tre bonan efikon; Vi vidas, ke Ostwald en sia letero dufoje esprimis sian ĝojon kaj dankon kaj diris, ke la amplekso de miaj proponoj lin tute kontentigas.

Sekve ni povas nun esperi, ke la tuta Delegacia afero estos baldaŭ finita. Laŭ mia opinio ni devas nun nepre forĵeti ĉian diplomatecon, ĉar ĝi donus nur denove senfinan prokrastadon, kaj ĉiu prokrasto estas tre danĝera ne por ili, sed por ni! Ni devas agi rekte kaj malkaŝe. Ĉiuj miaj 3 cirkuleroj devas esti senditaj al Ostwald kiel eble plej baldaŭ, por ke ni kiel eble plej baldaŭ povu havi lian definitivan respondon. [Por tio estas necese, ke ni ne faru iajn novajn artifikojn, kiuj povus lin timigi; tial mi ne povas aprobi Vian intencon skribi al li, ke mi “rezervas al mi la rajton fari ŝanĝojn en miaj cirkuleroj”.]) Kiam mi havos lian respondon, ke miaj cirkuleroj kaj promesoj lin kontentigas, tiam mi proponos al li, ke la “Konstanta Komisio” kaj la tuta Delegacio ĉesu ekzisti kaj ili simple kaj sen iaj kondiĉoj aliĝu al ni. Mi esperas, ke li volonte akceptos. En la okazo, se li ne akceptus, aŭ se li volus elmeti iajn kondiĉojn, tiam ni devus agi energie kaj mi devus rekte skribi al li, ke ni faros plu nenian cedon kaj ni iros nian vojon, tute ignorante la Delegacion.

Mi ripetas, ke laŭ mia opinio miaj 3 cirkuleroj devas esti senditaj al Ostwald en ilia tuteco, en tiu formo, en kiu ili estos presataj, sed ne sole en formo de ia eltiro; ĉar nur tiam ni scios, ke la respondo de Ostwald estas definitiva kaj nin ne atendas iaj novaj prokrastoj kaj malagrablaĵoj; se ni volos agi diplomatie, sendi nur eltirojn aŭ rezervi al ni la rajton ŝanĝi la tekston, tiam ni trompos nur nin mem.

Mi donas al Vi plenan rajton sendi kopiojn de miaj cirkuleroj ankaŭ por s-roj Couturat, Leau kaj de Beaufront; sed mi opinias, ke estus pli bone, se ni ne korespondus rekte kun tiuj ĉi personoj, sed la ekzempleroj por ili estus sendataj al Ostwald, por ke li sendu ĉion al ili.

Via letero al Förster — se Vi ĝin ankoraŭ ne forsendis — ŝajnas al mi tute superflua. Ĉian humilan petadon de helpo ni — laŭ mia opinio — devas eviti, ĉar tio ĉi nin nur kompromitus. Sed se Vi jam sendis la leteron, tio ĉi ne estas io grava.

344. Letero al Sebert (29.XII.07).

Kara Generalo!

Mi sendas al Vi nun (kun peto pri resendo) la leteron, kiun mi ricevis hieraŭ de s-ro Ostwald. Tiu ĉi letero al mi ne plaĉas; tamen mi ne volas nun diskuti kun li denove, antaŭ ol li estos leginta mian cirkuleron No 3. Tamen por ne esti malĝentila kaj ne lasi liajn du leterojn sen respondo, mi simple per mallonga letero nur sciigis lin, ke liajn 2 leterojn mi ricevis, ke mi atendas lian respondon al mia cirkulero No 3 kaj ke la kopioj por s-roj Couturat, Leau kaj de Beaufront baldaŭ estos senditaj aŭ al ili aŭ al li.

(Sekvas kopio de la germanlingva letero, kiun Zamenhof sendis al Ostwald.)

1908

Ni ne scias, kio okazis en la sekvanta semajno. Evidente Couturat penis konvinki Ostwald, ke la proponoj de Zamenhof, kiaj ajn ili estos, ne povos kontentigi la postulojn de la D.K.; la proceduro difinita de Zamenhof ankaŭ ofendis la orgojlon de Ostwald, ĉar ĝi lasis la lastan decidon al la Lingva Komitato; fine la prokrasto, kun kiu Sebert sendis al li la trian cirkuleron, kaj kiun kaŭzis la novjaraj ferioj kaj malsaniĝo de Sebert, ne favore impresis lin kaj probable limigis al li ian kaptilon. Almenaŭ ion similan oni divenas el jena letero:

345. Letero al Sebert (4.I.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 30/XII kune kun la resendita letero de Ostwald. De tiu ĉi lasta mi ricevis hodiaŭ ankoraŭ unu malgrandan leteron, en kiu li nur sciigas min, ke li ĝis hodiaŭ ne ricevis ankoraŭ la trian cirkuleron kaj li petas, ke mi sendu al li almenaŭ unu kopion de ĝi. Estus tre bone, se Vi sendus al li kiel eble plej baldaŭ la manuskripton de mia 3-a cirkulero, por ke ni sciu lian definitivan respondon kaj por ke ni sciu, kiel ni devas agi.

La longa artikolo de s-ro Baudouin de Courtenay estas tute ne interesa por ni; li rakontas tie pri la historio de la ideo, pri la estinta rolo de la lingvoj greka, latina, franca, k.t.p. — ĉiuj aferoj, kiujn ĉiu jam de longe scias kaj multajn fojojn legis. Interesa por ni estas nur la loko, kiun mi citis en mia lasta letero al Vi. Se Vi iam bezonos la artikolon, mi lasos traduki* ĝin por Vi.

* Waringhien proponis la korekton tradukigos.

Kia estas nun la stato de Via sano? Ĉu Vi ĉiam ankoraŭ suferas malsanon de piedoj aŭ ion alian?

Mi almetas ĉi tie leteron por s-ro Boirac kaj mi petas Vin, volu ĝin transsendi al li.

Ĝuste la saman tagon, Ostwald respondas al letero de Boirac, kiu petis, ke “li ne agu tiel tranĉe kaj abrupte” per jena reaserto de la plena sendependeco de la K.K. (la aluditaj “privataj” personoj estas evidente Sebert, Moch kaj Zamenhof…):

346. Letero de Ostwald al Boirac (4.I.08). Trad. de Couturat el la germana.

Tre estimata Sinjoro,

Al via sen-data letero, kiu alvenis al mi la 26-an Decembro 1907, mi havas honoron respondi la sekvanton.

Mi havis korespondon privatan kun kelkaj Sinjoroj, kiuj apartenas al la Lingva Komitato. Nenio en ĝi rajtigis min supozi, ke ĝi estis farata en nomo aŭ laŭ komisio de la L.K.

En via letero (26-a Dec. 1907) troviĝas ankoraŭ nenia sciigo pri la tempo, en kiu la Lingva Komitato volas eniri en faktan intertraktadon kun la konstanta Komisio.

Aliflanke, ĉar la sciigoj, kiujn mi havis honoron sendi al vi la 14-an Decembro 1907, ŝanĝis en la rilato inter tiuj du korporacioj nur tiun ĉi solan punkton, ke la konstanta Komisio ne konsideras plu sin kiel devigata al la silento rilate al la publiko, mi trovas ankaŭ post ricevo de via lasta letero nenion ŝanĝindan en mia sciigo de la 14-a Decembro. Por eviti ĉiujn malkompreniĝojn, mi repetas*, ke ni estas volonte pretaj, akcepti ĉiam, ankoraŭ estonte, komunikaĵojn de la Lingva Komitato, kaj doni al ili la plej zorgeman kaj atentan konsideron.

* Waringhien proponis la korekton ripetas.

Via tute sindonema

W. Ostwald.

La stilo ne pliboniĝis, kiel oni vidas; nek la humoro de la skribinto, kiel oni vidos el la sekvanta letero (la “Antaŭprojekto” estis nur dua redakto de la jam resumitaj cirkuleroj Moch-Sebert: Kp sub no 335*):

347. Letero al Sebert (7.I.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 2/I kaj 3/I, ankaŭ Vian “Avant-projet”. Pri tiu ĉi lasta mi devas malkaŝe diri al Vi, ke ĝi al mi ne plaĉas; tamen, pro la paco, mi estas preta subskribi ĝin, en la okazo, se Ostwald klare promesos al Vi, ke tia mia cirkulero lin tute kontentigos kaj ke li ĉesos labori flanke. Sed en la okazo, se li ne volos doni al ni tian promeson, mi tian cirkuleron subskribi ne povus.

Mi sendas al Vi nun la leteron, kiun mi ricevis hodiaŭ de Ostwald. Mi konfesas, ke mi nun tute perdis la esperon veni al ia interkonsento kun li. Se li dezirus nur, ke mi ŝanĝu la formon kaj la tonon de la cirkuleroj, mi tion ĉi povus fari; se li dezirus kelkajn modifikaciojn* en miaj proponotaj ŝanĝoj, tio ĉi ankaŭ estus facile farebla, ĉar, se mi ne povus doni ilin en mia nomo, mi povus diri en mia projekto, ke mi rekomendas al la esploro de la komitatanoj tiun aŭ tiun proponon de Ostwald Sed bedaŭrinde el ĉiuj leteroj de Ostwald mi vidas, ke ni neniam povos lin kontentigi, ĉar li estas homo tro fiera; li ne volas submetiĝi al iu disciplino, li ne volas, ke liaj proponoj estu proponataj kaj voĉdonataj en la Lingva Komitato, li postulas, ke oni ilin nepre akceptu. La esperantistaro, ĝiaj rajtoj, ĝiaj reprezentantoj k.t.p. por li tute ne ekzistas; por li ekzistas nur li mem kaj Couturat, nur ili estas aŭtoritataj kaj devas havi ĉiaman liberecon de agado.

* Waringhien proponis la korekton modifojn.

Sed ĝis la tempo, kiam la esperantistaro havos alian, de si mem elektitan reprezentantaron, la sola aŭtoritato por ni devas esti la Lingva Komitato; kaj mi neniam permesos al mi oferi la honoron de la tuta esperantistaro al la kaprico de unu aŭ du personoj kaj fari ion — kiel deziras Ostwald — sen aprobo de la Lingva Komitato kaj de la kongreso. Se ni ne observos severan ordon kaj disciplinon, nia afero baldaŭ pereos.

Mi skribos al Ostwald dume nur kelkajn vortojn, sciigante lin, ke mi ricevis lian leteron, kaj ke definitivan respondon mi sendos al li post 10-12 tagoj. Mi ne volas ion fari, antaŭ ol ni decidos la aferon per korespondado inter ni; sed ŝajnas al mi, ke la sola, kion ni devas nun fari, estas: tute rompi kun la “Delegacio” (t.e. pli ĝuste kun s-roj Ostwald kaj Couturat); ĉiu plua senfina prokrastado estas nur pereiga por ni, ĉar ĉiu prokrastita tago malgrandigas nian valoron kaj grandigas la valoron de niaj kontraŭuloj.

Mi atendos nun ankoraŭ la rezultaton de Via korespondado kun Ostwald. Se en la daŭro de unu semajno Vi ne venos al ia honora interkonsento kaj Ostwald ĉiam daŭrigos ignori la Lingvan Komitaton kaj la kongreson, tiam ni — laŭ mia opinio — nepre devos meti finon al la tuta afero. Tiam mi, laŭ mia opinio, devos skribi al Ostwald (kaj kopiojn de la letero sendi al Baudouin de C. kaj al Jespersen), ke “pro la paco mi estis preta cedi al Ostwald en ĉiuj punktoj, kiujn li postulis (en lia novembra letero al s-ro Moch), sed ĉar bedaŭrinde nenio helpis kaj li postulas neeblaĵon kaj Couturat daŭrigas en la nomo de la Delegacio sian ruinigan laboradon, tial ni bedaŭrinde estas devigataj repreni al ni nian plenan liberecon kaj iri nian ĝisnunan vojon, deprenante de ni la respondecon por tiu granda malutilo, kiun alportos al nia komuna afero la agado de tiuj, kiuj ne volas submetiĝi al ia necesa komuna disciplino, sed preferas herostrate ruinigi la 20-jarajn laborojn de multaj miloj da personoj”. [Mi konsentas kun Vi, ke eble estus pli bone, se mia letero de rompo estus bazita sur letero de s-ro Boirac.]

S-ro de Courtenay kaj Jespersen ricevis miajn 3 cirkulerojn, kaj ili scias, ke mi efektive volis fari cedojn kaj ĉio rompiĝis nur pro la kapricoj de Ostwald; tial mi estas preskaŭ certa, ke post la ricevo de mia venonta letero s-ro de Courtenay (kaj espereble ankaŭ Jespersen) komprenos, ke la tuta Delegacio estas nur Ostwald kaj Couturat, kaj ili defalos de ĝi.

Post la rompo ni devos dissendi al ĉiuj esperantistaj grupoj mian cirkuleron de Novembro, aldoninte al ĝi malgrandan antaŭparolon, ke ni provis fari ĉion, kion ni povis, por konservi la pacon. Miajn nunajn cirkulerojn No 1 kaj 2 ni tiam kompreneble jam ne devos dissendi.

Nun restos la demando pri la cirkulero No 3. Ni devos bone pripensi, ĉu estos nun oportune sendi tiun cirkuleron aŭ ne. Ŝajnas al mi, ke en okazo de rompo ni nun ne devos sendi tiun cirkuleron, ĉar la nuna tempo estus neoportuna por tio. Nun ni bezonas antaŭ ĉio plenan trankvilecon kaj rekolekton de ĉiuj niaj fortoj, kaj ni devos eviti ĉion, kio povus naski disputojn kaj malpacon: la reformistojn mia projekto ne silentigus, la konservativulojn ĝi incitus, kaj al la mondo ĝi aperus kiel elmontro de nia malforteco. En okazo de efektiva bezono ni povos dissendi la cirkuleron No iam poste, kiam ĉio denove estos trankvila. En la nuna danĝera momento nia sola batalilo devas esti fortikeco kaj konstanteco. Mi Vin petas, volu montri tiun ĉi mian leteron al kelkaj ĉefaj Parizaj esperantistoj, sendi ĝin ankaŭ al s-ro Boirac — mi dezirus, ke ĉiu el ili volu skribi al mi sian opinion.

La presprovaĵojn de la 3 cirkuleroj mi danke ricevis; sed mi nun ilin ankoraŭ ne korektas, ĉar povas ja esti, ke ni ilin tute ne bezonos. Mi atendas Vian opinion pri mia letero.

La 2 ekzemplerojn de la broŝuro kun la anglaj artikoloj mi danke ricevis.

La saman tagon, Boirac sendas al la L.K.-anoj resumon de sia raporto de Decembro al Zamenhof, sub formo de

348. Cirkulero 11-a (7.I.08). Kp no 330*.

Cetere ŝajnas, ke la malamikeca atmosfero kaj la perspektivo de tiu “frata aŭ pli ĝuste ida milito” (Boirac) malfavore impresas Ostwald, ĉar, ekde la 7-a de Januaro, li, sub preteksto de malsano, ĉesigas sian partoprenon en la laboroj de la K.K.

Tiu milita atmosfero aliflanke donas al la cirkulero de Boirac, kies akordiĝema tono konvenis al okazaĵoj jam unu monaton malnovaj, iom mirigan tonon, kontraŭ kiu protestas Cart.

349. Letero al Cart (15.I.08: O.V. p. 541*).

[...] Vian leteron, senditan al rektoro Boirac, mi trovas tute prava. Al mi ankaŭ lia cirkulero tute ne plaĉas, kaj mi tre bedaŭras, ke li sendis al mi ĝian tekston tro malfrue, kiam ĝi estis jam presita. Estu tamen trankvila; post 10-15 tagoj, la afero estos finita [...]

Dume Zamenhof preparis la rompan dokumenton:

350. Letero al Sebert (17.I.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 11/I, 12/I kaj 14/I kaj ankaŭ la trian “Avant-projet” de 11/I. Kun bedaŭro mi devas diri al Vi, ke tiu ĉi lasta al mi ne plaĉas.

Post tri monatoj de granda maltrankvileco la esperantistoj nun atendas de ni ion klaran, ili atendas rektan kaj malkaŝan respondon pri la Delegacio. Se anstataŭ rekte kaj klare respondi ni nun parolos al ili pri la Bulonja Deklaracio, pri reorganizo de la L.K., k.t.p., kaj anstataŭ rekta kaj preciza respondo ni donos al ili iajn nebulajn promesojn kaj mistere parolos al ili pri iaj intencataj ŝanĝoj, tio ĉi faros tre malbonan impreson. Nun ne estas la tempo por paroli pri iaj intencataj ŝanĝoj. Pri ĉio tio ni povas paroli nur pasante, sed ne prezenti ĝin en formo de ia timema cedo.

Mi pretigis alian tekston de cirkulera letero (“Pri la Delegacio”), kiun mi sendis al Vi hodiaŭ kaj mi petas Vin, volu sciigi min, ĉu Vi ne trovas ĝin aprobinda. Se Vi aŭ la aliaj esperantistoj trovos en mia teksto ion malbonan, volu min sciigi, kaj mi ĝin ŝanĝos. En la okazo, se mi eraras, kaj se la plimulto de la ĉefaj esperantistoj trovos mian tekston malbona, tiam mi petas, volu per komuna konsiliĝo ellabori ian alian klaran tekston kaj sendi ĝin al mi; sed pri la teksto de Via “Avant-projet No 8” mi ripetas, ke mi ne povas ĝin akcepti.

La tekston de la letero de s-ro Boirac al Ostwald (12/I) mi ricevis kaj mi ĝin plene aprobas (laŭ la deziro de s-ro Boirac mi telegrafis al Vi hodiaŭ pri tio). Mi sendas al Vi nun leteron, kiun mi skribis por s-ro Ostwald; se Vi ĝin aprobas, volu ĝin sendi en mia nomo al Ostwald.

Mi petas Vin, volu resendi al mi la lastan leteron de Ostwald al mi.

Mi ricevis la broŝuron de CouturatCompte rendu”, lian cirkuleran leteron de 15/XII (pri kiu skribis al Vi de Saussure), la broŝuron “Internaciona Ofico” de Tarry, la germanan broŝuron de Baudouin de CourtenayZur Kritik der künstlichen Weltsprachen”, kopion de la letero de Saussure al Ostwald. Se iu el la diritaj dokumentoj mankas al Vi, mi povus ĝin sendi al Vi. De s-ro de Saussure mi ricevis tre bonan leteron de plena fideleco.

Al s-ro de Courtenay (responde al lia broŝuro, kiun li sendis al mi) mi skribis leteron konfidencian, en kiu mi klarigis al li, kiel danĝera por nia tuta ideo estas la sintenado de Ostwald kaj Couturat.

Kun plezuro mi legis la kopion de la letero de s-ro Förster al Vi. Ĉu mi devas ĝin resendi al Vi? Ĉu mi devas resendi al Vi la kopiojn de “Couturat al Borgius”, “Ostwald al Borgius”?

Se Vi aprobos mian tekston de cirkulero, volu skribi al mi, ĉu Vi opinias, ke ĝi devas porti nur mian subskribon aŭ ankaŭ la subskribojn de Vi kaj de s-ro Boirac?

(La cititaj dokumentoj estas en Esperanto:

Couturat: “Protokolo de la laboroj de la Komitato”.

B. de Courtenay: “Pri la kritiko de la artefaritaj internaciaj lingvoj”.)

La leteron de Zamenhof al Ostwald, la leteron de Boirac al la sama kaj la cirkuleran leteron de Zamenhof, esencajn dokumentojn, kiuj efektivigis la rompon inter la idistoj kaj la esperantistoj, oni datis je la sama tago, por akcenti la decid-unuecon inter la kreinto de la lingvo kaj la reprezentanto de la lingva institucio.

351. Letero al Ostwald (18.I.08). El la germana.

Tre Estimata Sinjoro Profesoro!

Kun granda bedaŭro mi konkludis el Viaj lastaj du leteroj, ke akordiĝo inter ni domaĝe ne estas ebla. Por savi la unuecon, kiu estas tiel necesa al nia afero, mi estis decidinta preni sur min la tutan respondecon kaj en mia propra nomo rekomendi al la esperantistoj kaj efektivigi ĉiujn punktojn, kiujn Vi postulis en Novembro en Via letero al s-ro Moch: kaj tamen tio neniel helpis! La tutan esperantistan mondon kun ĝiaj ĝisnunaj organoj, la Lingva Komitato kaj la Kongreso, Vi rifuzas rekoni — por la “Konstanta Komisiono”, male, kiu konsistas nur el kelke da personoj, Vi postulas plenan sendependecon kaj liberecon! Kaj s-ro Couturat daŭrigas oficiale en la nomo de la Delegacio sian pereigan kaj provokantan agadon!

En tiaj kondiĉoj povas esti nenia interkonsento. Mi reprenas sekve por mi mian plenan liberecon. La tri cirkulerojn, kiujn mi preparis kaj jam presigis, por kontentigi Vin, mi nun kompreneble jam ne ekspedigos.

Sed antaŭ ol interrompi nian korespondadon, mi petas Vin ankoraŭfoje el la plej profunda de mia koro, por la bono de nia komuna afero pripensu bone, kion Vi faras, ne eniru en la vojon de la malkonkordo, tiel danĝeran por nia ideo!

Mi ne forlasas la esperon, ke pli aŭ malpli frue mi revidos Vin en la vicoj de nia komuna armeo, kiu havas ankoraŭ antaŭ si tro malfacilajn taskojn, por permesi al si malkonkordojn.

Kun alta estimo.

352. Letero de Boirac al Ostwald (18.I.08).

Sinjoro Prezidanto,

Mi havas la bedaŭron konstati, post la ricevo de via letero de la 4-a de Januaro 1908, kiu konfirmas vian leteron de la 14-a de Decembro 1907, ke kondiĉoj de interkonsento inter la Konstanta Komisio de la Delegacia Komitato kaj la Lingva Komitato ne ekzistas.

Efektive principo, pri kiu interkonsentas laŭ tre granda plimulto la L.K.-anoj, kaj pri kiu ili estas konvinkitaj konsenti ankaŭ kun grandega plimulto da Esperantistoj, estas, ke lingvo internacia, eĉ artefarita, ke ĉiu lingvo, ĝenerale, estas sociala fakto, afero de interkonsento inter ĉiuj partoprenantoj de la lingvo, kiu trudas al ĉiu el ili la devon sin akordigi kun la ceteraj kaj forprenas de li la rajton fari en ĝi ŝanĝojn por simpla kontentigo de siaj personaj opinioj. Kun D-ro Zamenhof, ni opinias, ke por lingvo la unueco, kiu certigas la kontinuecon de ĝia uzado en spaco kaj precipe en tempo, estas “multe pli necesa ol ŝajna aŭ eĉ reala perfekteco”.

Ŝajnas, ke la K.K. — aŭ almenaŭ la parto de tiu komisio, kun kiu ni rilatiĝas pere de ĝia Prezidanto — staras sur principo tute kontraŭa al la nia. Kvankam difinante esperantiston homo, kiu scias kaj uzas Esperanton, ĝi tamen ne volas konfesi, ke tia homo alprenas sur sin pro tio iun ajn devon al la ceteraj personoj uzantaj la lingvon. Tia diro estas laŭ ni “memkontraŭdira”. Oni ne uzas lingvon por si sola; oni uzas ĝin por komunikiĝi kun aliaj, kiuj ankaŭ uzas ĝin, por ilin kompreni kaj esti komprenata de ili. Oni alprenas do sur sin vole nevole la devon uzi la saman lingvon, la devon ne ŝanĝi ĝin laŭ sia bontrovo por kontentigi siajn personajn preferojn, eĉ filologiajn, aŭ se oni faras en ĝi ŝanĝojn, oni prenas sur sin la devon ilin akceptigi de siaj samlingvanoj. Tiu devo de solidareco kaj lojaleco prilingvaj estas laŭ mi senpera konsekvenco de la ideo mem de lingvo. Kion oni pensus pri ia Franco, kiu pretendus alparoli Germanojn en ilia lingvo sed arogante al si la rajton enŝanĝi la germanan laŭ siaj prilingvaj preferoj kaj mirus, ke li ne renkontas ĉe siaj interparolantoj senkondiĉan aprobon.

Sed tiu komparo mem malkaŝas kredeble la profundan kaŭzon de nia disopinieco. Laŭ ni Esperanto estas lingvo jam ekzistanta, vivanta, simila en tiu rilato al naturaj kaj naciaj lingvoj, angla, franca, germana, k.t.p.; ĝi estas konsekvence kiel ili fakto kaj eĉ fakto sociala, kiu evolucios, same kiel ĉiuj socialaj faktoj, per la agado grandaparte meminiciata de la homaro, kies vivon ĝi siamaniere ebligas. Laŭ vi, kiu ŝajnas scie-nescie forstreki la tutan laboradon de disvastigo kaj enplantado de la lastaj dudek jaroj, Esperanto estas nur projekto de lingvo, teoria kreaĵo, sistemo abstrakte rigardebla, same kiel Spokil, Bolak, DilpokApolema, aŭ iu ajn alia el la sennombraj projektoj pacience kolektataj de S-ro Couturat kaj Leau en ilia Historio de la Universala Lingvo, kaj en la ekzistantaj kaj estontaj aldonaĵoj de tiu ĉi Historio. Tial vi opinias, ke Esperanto povas sen ia malutilo submetiĝi interne de via Komisio al diskutado, ankoraŭ ne fermita; kaj vi invitas urĝe la Lingvan Komitaton, ke ĝi malfermu paralelan diskutadon. Anstataŭ uzadi Esperanton por ĉiaspecaj internaciaj komunikoj, kiel ili ĝis nun jam sukcese faris, la Esperantistoj, laŭ la ekzemplo de la Neŭtralidiomistoj, pasigadus la tutan tempon proponante al si intersekve ĉiuspecajn ŝanĝojn en alfabeto, gramatiko, vortaro, firme decidintaj ne halti, ĝis la lingvo estos perfekta, simile al la bona kamparano, kiu por ne malsekigi siajn piedojn, travadante riveron, sidiĝas ĉe la bordo kaj atendas, ĝis ĝi finos fluadi.

Ne tamen sekvas pro tio, ke ni rigardas Esperanton kiel kondamnita ne moviĝi; sed se ĝi estas ŝanĝebla, tio estas nur iom post iom, per influo de praktikaj kaŭzoj, per komuna interkonsento de ĉiuj homoj, kiuj ĝin uzas efektive, ne en kelkaj tagoj, kelkaj semajnoj, sekve de teoria konsiliĝo de kelkaj sciencistoj, el kiuj eble la plejmultaj neniam praktikis ĝin. Sed rilate al tiu ĉi demando pri metodo kaj procedado ŝajnas ja, ke la malkonsento inter la K.K. kaj la L.K. ne estas malpli profunda, ol rilate al la demando pri principo.

Ĝis nun ĉiuj Esperantistoj interkonsentis por aljuĝi al la L.K. sub la alta inspiro de la kreinto de la lingvo, D-ro Zamenhof, la rajton kaj devon observi kaj gvidi la evolucion de la lingvo. Tiu interkonsento de la Esperantistoj estis ja nur morala: same kiel la silentaj kontraktoj, sur kiuj sidas la plimultaj socialaj institucioj, kaj ekzisto mem de naciaĵoj kiel regnoj, ĝi rilatas, por tiel diri, la laŭkutiman pli ol la laŭleĝan kodon; sed ŝajnis sufiĉe por pravigi tiun interkonsenton, ke la Kongreso de Bulonjo, poste la Kongreso de Ĝenevo, fine la Kongreso de Kembriĝo, al kiuj partoprenis esperantistaj homamasoj ĉiam kreskantaj, aprobis kaj sankciis per siaj unuvoĉaj aklamoj la kreon, komence provizoran, poste definitivan de la L.K. kaj ke aliparte okazis ĉe la Esperantistoj forestintaj de tiuj ĉi kongresoj nenia posta manifestacio laŭ kontraŭa senco.

Kvankam la membroj de la K.K. bonvolis certigi min, pere de sia Prezidanto, ke ili estas de nun Esperantistoj, ili — aŭ almenaŭ kelkaj el ili — ŝajnas tamen havi pri la aŭtoritato de la L.K. opinion cetere ne tre certan, sed ĉiusupoze malsimilan al tiu, kiu estis kaj restas, spite ĉiuj novaj subinstigoj*, la komuna opinio de granda plimulto da Esperantistoj. Se por obei la decidon de la Delegacia Komitato, kiu trudis al sia konstanta Komisio la devon interkonsenti aŭ almenaŭ provi interkonsenti kun la L.K., ili sin turnas efektive al tiu ĉi, mi ne kredas, ke mi kalumnias ilin, dirante, ke tio estas nur por kvietigo de sia konscienco kaj kun la antaŭe fiksita decido, kiun bedaŭrinde atestas multe da signoj, transpaŝi la eblan kontraŭstaron de anaro, kies aŭtoritaton oni estas tute preta nei.

* Waringhien proponis la korekton ĉiujn novajn subinstigojn.

Ĉiuokaze vi permesos al mi, ke kun plena malkaŝeco mi diru al vi, ke la situacio de la K.K. kontraŭ la L.K. kaj la Esperantistoj estas absolute dusenca, tiamaniere ke ni ne plu scias, al kiuj personoj ni rilatas.

Efektive el du supozoj nur unu estas elektebla. Ĉu la K.K. daŭrigas reprezenti ekskluzive la Delegacian Komitaton, kiu ĉiam persistas, kaj tiu ĉi Komitato reprezentas mem la “Delegacion por la alpreno de lingvo internacia”, kiun, ĉar ĝi neniam dissolviĝis, oni devas egale rigardi kiel persistanta? En tiu supozo la Esperantistoj havas ja kontraŭ si ne-esperantistan, ekster-esperantistan institucion, kiu alprenante nur kun rezervoj Esperanton, aŭ pli vere alprenante novan lingvon, evidente estas sen ia devo al la Esperantistoj kaj al iliaj propraj institucioj, kaj devas respondi nur antaŭ la Delegacia Komitato, respondonta mem antaŭ la societoj, el kiuj konsistas la Delegacio en ĝia* tuteco; sed en tiu sama supozo oni devas ankaŭ konfesi, ke la Esperantistoj kaj la L.K. estas egale sen ia devo al la K.K., kiu ne rajtas dikti ordonojn al ili, kaj kies proponojn ili estas absolute liberaj ne akcepti, se ili opinias ilin kontraŭaj al la vera utilo de la lingvo. — Aŭ se la K.K. vere fariĝis nur kaj simple esperantista* pro tio sola, ke la Delegacia Komitato elektis Esperanton, ĉu ni devas konkludi, ke plu ne ekzistas tiu Komisio kiel reprezentanto de la Delegacia Komitato, kiu konsumis siajn povojn per tiu elekto, kaj ke ankaŭ ĉesis ekzisti la Delegacio? En tiu supozo ne konvenas al tiu kolekto da malfrue venintaj Esperantistoj, kiom ajn grandaj estas iliaj personaj prestiĝo kaj aŭtoritato, sin starigi kontraŭ la L.K. kiel aparta kaj sendependa institucio, provanta trakti kun ĝi kiel egala kun egala kaj dikti al ĝi kondiĉojn. Ĝia tuta rolo povas nur esti, ke ĝi esprimu dezirojn, prezentu proponojn, provu ilin akceptigi per diskutado, persona influo, k.t.p., sed konfesante la devon sin fine submeti al la decido, kia ajn ĝi estos, de la aŭtoritato starigita por konservi la unuecon de la lingvo.

* Waringhien proponis la korekton sia.
* Korektis Waringhien; originala teksto: esperantisto.

Kiun el tiuj du supozoj ni devas elekti?

Mi preskaŭ kliniĝas al la unua*, kiam mi konstatas, ke la Societojn, el kiuj konsistas la Delegacio, oni demandis nek pri aprobo rilate al la estintaj faroj, nek pri opinio koncerne la estontajn; kaj des pli forte, kiam en verko de unu el la plej aŭtoritataj membroj de la Komitato kaj de la K.K., mi trovas laŭtan malaprobon de ĉiu atenco* por enmiksiĝo de la Delegacia Komitato en la internajn aferojn de Esperanto. “Tiu komitato, estas skribite, kiu sin elektis mem kaj konas nur tre malmulte la internan spiriton de Esperanto, havas por tio nenian rajton kaj nenian kompetentecon. Ĉu ŝanĝoj estas necesaj, kaj kiuj ŝanĝoj estas necesaj, decidi povas nur personoj, kiuj multe praktikis Esperanton”.

* Waringhien proponis la korekton dua.
* Waringhien proponis la korekton intenco.

Bedaŭrinde mi vidas min devigata konkludi el viaj leteroj, ke spite via certigo* esti esperantisto, la unuan opinion vi efektive aprobas, ĉar vi sciigas min, ke la K.K. daŭrigos de nun sian laboradon kaj konigos ĝiajn rezultatojn al la publiko, plu ne zorgante pri la L.K., kiu preterpasis ne respondinte la nesufiĉan templimon de la 5-a de Decembro, kiun oni pretendis trudi al ĝi.

* Waringhien proponis la korekton vian certigon.

Se tia estas efektive la opinio de la K.K., mi estas devigata deklari al vi, konsente kun D-ro Zamenhof kaj la tre granda plimulto de la L.K., ke estas al ni neeble fleksiĝi sub tiaj postuloj. Ni intencas fari ŝanĝojn en Esperanto, se estas necese, nur iom post iom, niatempe kaj laŭ niaj metodoj, sen altrudo nek rapidigo de iu ajn, ilin submetante unu post la alia al la kontrolado de praktiko kaj sperto. Ni rifuzas ŝanĝi nian lingvon en unu tago, eĉ por gajni la teorian aprobon de rondo da kleruloj, kiu cetere ne povas garantii al ni la praktikan aliĝon de la Societoj, kies pretendata reprezentanto ĝi estas. Se la K.K. konsentos alpreni tian vidmanieron, ni estos feliĉaj scii, ke ni estas akorde kun ĝi, sed ni ne povas nek volas kunligi la sorton de Esperanto al ĝiaj decidoj.

Volu akcepti, Sinjoro Prezidanto, la esprimon de mia plej alta estimo.

(La aludita “plej aŭtoritata membro” de la D.K. estas la Prof. Baudouin de Courtenay; la cititan tekston oni jam vidis ĉe no 342*.

Rilate la argumenton esprimitan en la lasta paragrafo, menciinde estas, ke neniu el la Delegaciaj Societoj adoptis uzadon de Ido.)

353. Cirkulera Letero de D-ro Zamenhof al ĉiuj Esperantistoj (18.I.08: O.V. p. 445, kies teksto estas plurloke erara).

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj lingvoj internaciaj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis “Delegacion”, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus tiun ĉi demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen, por plenumi sian promeson, la Delegacio, en Oktobro 1907, kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:

1o. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon alla celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, por ĉiam, ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke, se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon*, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.

* Unua teksto: ke ili ne fariĝu Herostratoj en tiu granda kaj grava afero.

2o. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke, se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por tio ĉi havas ne flankaj personoj, sed nur la esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla malvero, per kiu oni penas fortimigi* de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj*.

* Unua teksto: hipnotize fortimigi.
* Unua teksto: aferoj kaj kiuj eble eĉ neniam metis sian atenton al tio, ke ĉiuj scioj pri nia afero venis al ili el unu sola fonto.

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la “Fundamento de Esperanto”, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo jam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu* proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la “Fundamento” prezentas “eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto”, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!

* Unua teksto: en unu el la venontaj kongresoj iu.

Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton* de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.

* Unua teksto: al unu el la venontaj kongresoj projekton.

Por fari reformojn en Esperanto, la “Delegacia Komitato” ricevis komision nek de la esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj — kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj* — la Delegacia Komitato prezentis al la esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8-10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel “deziro de multaj societoj”, tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas*; ni prezentis la demandon* al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos* al la esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso* Esperantista donos al ili sian sankcion.

* La interstreka parentezo estis posta aldonaĵo de Zamenhof.
* Unua teksto: nomas.
* Unua teksto: iliajn postulojn.
* Unua teksto: rekomendos.
* Unua teksto: la Lingva Komitato kaj Kongreso.

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la “Delegacia Komitato” por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la “Delegacio”, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la “Delegacia Komitato” ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj privataj personoj, kiuj — laŭ siaj propraj vortoj — fariĝis nun esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasi ilin flanke*.

* Unua teksto: tiam ili ĉesis ekzisti por ni.

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu, sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, esperantistoj, iros trankvile nian vojon*.

* Anstataŭ tiu lasta paragrafo, la unua teksto estis: Sed al tiuj Herostratoj, kiuj sub la masko de la bono de nia afero senĉese penas semi inter ni malkontentecon kaj malpacon, ni diros: daŭrigu vian detruan laboradon, ni, veraj esperantistoj, iros trankvile nian vojon. Ĉiuj ĉi-supraj ŝanĝoj estis proponitaj de Sebert por eviti tro polemikan tonon kaj estis akceptitaj de Zamenhof.

Al la cirkulero de Zamenhof alportas pluan komenton jena posta letero:

354. Letero al Sebert (23.I.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis kune Viajn leterojn de 19/I kaj 20/I. Mian cirkuleran leteron mi sendis al Vi dume nur kiel projekton; se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte faros laŭ viaj konsiloj.

Pri la 3 punktoj, kiujn Vi dezirus vidi en mia cirkulero, mi povas diri jenon: la punktoj 1 kaj 3 estas jam troveblaj tute klare en mia cirkulero; pri la punkto 2 (enkonduko de plibonigoj) mi montris en mia cirkulero, ke ĉiufoje, kiam tio estos utila, ni povas tre facile fari plibonigojn; sed rekte kaj publike promesi, ke plibonigoj estos farataj jam nun — tio estus laŭ mia opinio afero tre danĝera. Nun ĝis la tuta afero trankviliĝos, ni devas paroli pri neniaj ŝanĝoj, ĉar tio ĉi donus senfinajn disputojn kaj malpacon. Ju pli malfrue ni parolos pri ŝanĝoj, des pli bone estos; laŭ mia opinio estus eĉ la plej bona afero, se la esperantistoj decidus, ke ili neniam parolos pri iaj ŝanĝoj, sed lasos ĉion al evolucio natura. Sed en ĉiu okazo, se ni eĉ volos fari iajn ŝanĝojn en arta maniero, nun ni tion ĉi ne devas fari. Se iu alia volos nun proponi al la Lingva Komitato diversajn neologismojn, mi nenion havos kontraŭ tio; sed mi persone intencas nun deteni min de ĉiu iniciativo en tiu ĉi rilato.

Pri la reorganizo de la Lingva Komitato mi opinias, ke ĉio povas esti preparita antaŭe; sed ĝis la ricevo de la sankcio de la kongreso, ĉio devas esti rigardata nur kiel projekto.

De la kongreso ni ne povas atendi iajn gravajn decidojn, sed en ĉiuj plej gravaj demandoj ni bezonas la sankcion de la kongreso.

Ĉe tiuj tri dokumentoj, kiuj, kun la leterforma komento, prezentas ĉiam aktualajn kaj ĉiam pripensindajn kredkonfesojn, efektive finiĝas la afero de la Delegacio. La provo reformi Esperanton de interne fiaskis, kaj la komuna projekto de Couturat-Beaufront de tiam fariĝos sendependa, aparta lingvo, bazita, kiel tre klare montris Grosjean-Maupin, sur tute aliaj fundamentoj ol Esperanto, kaj havanta kun tiu nur eksterajn similojn (Vidu lian artikolon “Ido kaj Esperanto” en la Enciklopedio!). Tiu “linguo di la Delegitaro”, naskita de skismiga reformo kaj artefarite subtenata, dum kelka tempo, de la obstino de Beaufront kaj de la povrimedoj de Couturat, disfalos siatempe en novajn skismajn reformojn: W. Ostwald kreos en 1916 sian “Weltdeutsch” (Teutonic Universal), Weisbart kaj Borgius en 1923 sian “Medial”, Jespersen, en 1929 sian “Novial”, G. Touflet samjare sian “Novam”, se ne kalkuli ĉiujn idistojn, kiuj transiris al la “Latino sine flexione” de Peano aŭ precipe, ekde 1928, al la “Occidental” de von Wahl

La historio de Ido estas do instruplena kaj ekzempla demonstrado de la principo, ke en efektiveco la reformemon oni ne povas limigi kaj, de la momento, kiam oni forcedas unu supersignon, oni estas neeviteble kuntrenata de cedoj al cedoj, meze de diverĝaj aŭ eĉ kontraŭaj postuloj, ĝis la fina disdialektiĝo. Kio do restas nun el Ido? Balzamita pupo, vindita en la bendetoj de dogma logiko — pardonu: “di dogmatifanta logikozeso” — kaj ĝi neniam mortos, pro tio, ke ĝi neniam ekvivis. La glora Pariza filozofo ne kapablis enspiri en ĝin tiun animigan spiriton, kiun la senfama Bjalistoka studento donis al sia kreaĵo. Tio pruvas, ke oni povas esti bonega anatomiisto kaj malbona akuŝisto, kaj nek eruditeco nek orgojlo iam anstataŭas amon.

Por la esperantistoj la rezulto de tiu krizo estis — krom komprenebla malrapidiĝo de la propagando ekregado de plej severa kaj mallarĝa ortodoksismo. Ĉian novaĵon oni de tiam rigardis atenco, ne distingante inter la lingva strukturo, kiun tuŝi estus mortiga entrepreno, kaj la vorta konsisto, kiu devas evolui kaj ampleksiĝi, same kiel ĉe ĉiu natura lingvo. Al Zamenhof la konservativuloj, Cart, Corret kaj aliaj, apenaŭ pardonis la enkondukon de neologismoj, sed al ĉiuj aliaj ili tion inkvizicie malpermesis; kaj je ĉiu provo riĉigi la lingvon, ĉu antaŭ la franca vortaro de Grosjean-Maupin en 1912, ĉu antaŭ la “Poezia Fakvortaro” en 1932, la sama anatemo revenis sur iliajn lipojn: “Ido!…”

Sed ankaŭ bonajn fruktojn alportis tiu krizo. Unue ĝi radikale kaj definitive malembarasis la movadon je ĉiuj ŝanĝanimaj, nov-amatoraj, reformemaj malkontentuloj kaj tiel ebligis al la aliaj esperantistoj funde kaj fruktodone uzadi la lingvon, kiom sur la praktika, tiom sur la literatura tereno. Due, ĝi devigis ilin pripensi kaj pli bone kompreni la karakteron de sia lingvo. La veran naturon de la vortkunmetado, ekz-e, de Saussure ne estus esplorinta sen la instigo de la falsa teorio de Couturat; kaj necesaj estis la senfinaj diskutoj de tiu lasta kun ĉiaspecaj kontraŭdirantoj, por ke ĉiuj konfesu la nedisigeblan koherecon de la verko de Zamenhof. Antikva kritikisto asertis, ke estas pli facile forpreni de Heraklo lian klabon, ol de Homero unu verson; ion saman diris iam al mi unu bona atestanto de la laboroj de Couturat:

355. Letero de Michaux al Waringhien (20.III.33). El la franca.

[...] Dank’ al tiuj diskutoj, mi akiris la certon, ke estas neeble reformi Esperanton, eĉ ne la supersignitajn literojn: Couturat trovis sin blokita antaŭ la nedividebla verko de unu genio [...] Antaŭ ol li, ankoraŭ neniu konstatis, ke la tuta konstruaĵo estas solidara kun simplaj vortetoj, kiaj “ŝi, ĝi, ĉi, -iĝ-” k.t.p. Ĉiuj partoj de tiu ĉefverko estas nerompeble interligitaj [...]

Pli ĝustan kaj profitan konkludon oni ja ne povus doni al la Ido-afero.

KVINA AKTO
LA KONTINUECO DE ESPERANTO

La rompaj leteroj de Zamenhof kaj Boirac ja ĉesigis definitive la intertraktadojn, sed montris nur la komencon de la batalo. De 1908 ĝis 1914 la idistoj, kun nekomprenebla obstino, dediĉos siajn tutajn fortojn al la kritikado, kontraŭdirado kaj eĉ kalumniado de la esperantistoj. En tiu senindulga persekutado satiĝos la intimaj ĵaluzoj kaj koleroj, kiujn la eks-esperantistoj longe nutris en si kontraŭ kelkaj kolegoj, sed kiujn ili devis, en la intereso de la movado, ĝis tiam prisilenti. Alia kaŭzo de tia akreco estas la kreskanta indiferenteco, kun kiu la esperantistoj rigardos ilin, kaj la kreskanta konscio, ke ili perdis la ludon kaj neniam akiros al si la plimulton de la esperantistaro. Fine oni devas konsideri, ke estas pli facile ĵeti la konfuzon kaj perturbon inter samideanoj, ol varbi al Ido laikan publikon; same kiel estas pli oportune fiŝkapti en bredrezervujo, ol hoki en aperta rivero. Tuj de la komenco, Couturat, vidante jam fiaskinta la esperon adoptigi sian “idon” al la esperantistaj instancoj, provas atingi, trans la kapoj de Zamenhof kaj de Boirac, la membrojn de la L.K. Kaj li avertas Zamenhof, eble kun la espero, ke tia rimedo de premado lin fine cedigos:

356. Letero de Couturat al Zamenhof (26.I.08).

Estimata Sinjoro*,

* Pardonu la formon senzorgan tro rapidan de (ĉi) tiu pure persona kaj privata letero.

Mi kredas, ke mi devas sendi al vi konfidencie la cirkuleron*, kiun ni baldaŭ sendos al la anoj de la Lingva Komitato, kiel lasta voko* al la paco kaj interkonsento. S-ro Prezidanto Ostwald respondis oficiale al vi pri viaj projektoj de cirkuleroj; mi bezonas nenion aldoni al lia opinio. Sed mi timas, ke vi faru* ian decidon bedaŭrindan, antaŭ ol nia cirkulero estos dissendata kaj ricevata*.

* Teksto eble ne tute definitiva, do sekreta!
* Waringhien proponis la korekton lastan vokon.
* Waringhien proponis la korekton faros.
* Waringhien proponis la korekton dissendita kaj ricevita.

Mi deziras certigi vin, ke vi tute eraras pri niaj intencoj, parolanta* pri ni kiel pri “malamikoj de Esperanto”. Ni treege bedaŭras, ke (sub la influo de kelkaj ambiciuloj kaj intriguloj) vi tiel malbone komprenas nian agadon, kaj prezentas ĝin tiel maljuste al la esperantistaro. Tio povas nur devigi nin ankoraŭ pli forte eksponi mem nian planon al la publiko, tial ke la esperantista gazetaro (kun esceptoj) ĝin indignige trompas. Pripensu bone la respondeblecon* (kia malĝusta vorto!), kiun vi prenus sur vin, rifuzante interkonsenti kun nia komitato. Rimarku bone, ke la Lingva Komitato neniel studis kaj diskutis la reformojn proponitajn, kaj sekve ĝia ŝajna opinio havas nenian valoron.

* Waringhien proponis la korekton parolante.
* respondecon.

Aliflanke vi tute eraras, kredante, ke nia Komitato akceptos Esperanton sen kondiĉoj, kaj ke ĝi kontentiĝos pri la ŝajnaj reformetoj proponitaj de vi. Ne lasu vin trompi per la deklaroj pri “fideleco” (sensencaĵo!) extorquées par la ruse et la fraude* al la grupoj aŭ individuoj. Tiuj samaj, kiuj, ne konante la reformojn, ĵuras fidelecon al vi, aliĝos (ni tion scias!) al la reformo, kiam ili konos ĝin. Ni jam ricevis (kvankam la reformo estas tute ne publikigata*) entuziasmajn aprobojn de plej malnovaj kaj lertaj esperantistoj, kies numero enhavas nur 2 ciferojn, kaj kies nomo estas tre konata kaj respektata. Juĝu per tio, kiom da sukceso ni havos eĉ en la esperantistaro mem, por ne paroli pri la cetera mondo, kiun Esperanto ne ankoraŭ* tuŝis! Pripensu ankaŭ, ke, por klarigi kaj pravigi la reformojn en nia gazeto, ni devos necese (kvankam kun pli* granda respekto por vi) kritiki la difektojn aŭ malkorektaĵojn de Esperanto, kaj ke tia kritiko publika malgrandigos la fidon blindan, kion* multaj esperantistoj havis ĝis nun. Unuvorte, ne lasu vin trompi kaj blindigi de la fanatikaj ĉefoj, kiuj konsideras en tio nur ilian* personan profiton aŭ situacion, kaj restu fidela al viaj noblaj kaj humanaj antaŭaj deklaracioj (kiujn ni estos devigataj rememorigi, se vi forgesos ilin), precipe al tiu neforgesebla paĝo 312 de la Krestomatio, kio* restos por vi la plej granda honoro!

* Francaĵo: eltruditaj per ruzo aŭ trompo..
* Waringhien proponis la korekton publikigita.
* Waringhien proponis la korekton ankoraŭ ne.
* Waringhien proponis la korekton plej.
* Waringhien proponis la korekton kiun.
* Waringhien proponis la korekton sian.
* Waringhien proponis la korekton kiu.

Volu akcepti, estimata Sinjoro, la esprimon de mia sincera respekto kaj profunda simpatio.

(La aludita “plej malnova esperantisto” estas probable Kofman.)

Tiu letero estas vera ĉefverko, se ne de bona Esperanto, almenaŭ de senskrupula diplomateco: solena certigo de profunda respekto miksita kun skandalminaco (“ni devos necese kritiki [...]”; “se vi forgesos ilin [...]”); provo disigi Zamenhof disde liaj kunbatalantoj (“ambiciuloj, intriguloj [...]”, “fanatikaj, kiuj konsideras nur sian profiton [...]”: temas evidente pri Bourlet kaj Cart!), mallojala interpreto de faktoj (“ĵuras fidelecon al vi”: kvazaŭ temus pri la persono mem de Zamenhof!), malĝustaj riproĉoj (“la L.K. ne studis la reformojn”: sufiĉis, ke ĝi malakceptis la principan demandon!) k.t.p.

La anoncita cirkulero estas cetere datita je la sama tago:

357. Al la Membroj de la L.K. (26.I.08).

[...] La sola rimedo por eviti la skismon kaj anarkion, kiuj minacas Esperanton (eĉ se la Delegacio kaj ĝia Komitato malaperus de nun) estas starigi plej baldaŭ aron da reformoj necesaj kaj pripensitaj, kiuj kontentigos la progresemulojn, trankviligos la konservemulojn kaj igos neebla ĉiun pravan kritikon aŭ reformon. Kaj tiuj reformoj ne devas esti akceptataj provizore kaj duagrade, kiel “ofero al la dio de malpaco”, aŭ kiel malbonvola almozo, sed kiel veraj kaj esencaj plibonigoj aŭ perfektigoj de la lingvo [...]

La plej sendanĝera vojo por efektivigi tian reformon estas interkonsento sincera kaj amika inter la estroj de Esperantistaro kaj la Komitato de la Delegitaro, kiu alportas al Esperanto aŭtoritaton tre ŝatindan je l’ okuloj de la mondo senpartia. Se, pro malsaĝa fiereco aŭ aŭtoritatemeco, la Esperantistestroj rifuzus, la Komitato, agante en nomo kaj laŭ komisio de la Delegitaro, devus sola decidi kaj la partigo estus neevitebla inter la esperantistoj mem. Certe la rezultato de tia batalo ne estas dubebla: ni havas tro da konfido en la eterna valoro kaj vivemeco de l’ ideo por ne esti konvinkitaj, ke, eĉ post mallongaj eklipsoj, ĝi fine venkos sub la plej bona kaj taŭga formo [...] Sed tia batalo estus tre malutila al Esperanto kaj al la ideo mem de Lingvo Internacia, kiu havas ankoraŭ tiom da malamikoj kaj skeptikoj*. Ni devas do, por la plej baldaŭa sukceso de la komuna ideo (al kiu la esperantistoj, kaj aparte D-ro Zamenhof mem, ofte deklaris, ke ili estas pretaj oferi ilian* profiton aŭ preferon) kunigi niajn fortojn; forigante ĉiujn malnoblajn diskutaĉojn, ni kunlaboru en interkonsento al la plej bona internacia lingvo, kiu povos varbi ĉiujn popolojn kaj kontentigi ĉiujn estantajn aŭ estontajn bezonojn.

* Waringhien proponis la korekton skeptiuloj.
* Waringhien proponis la korekton sian.

Tia estas la voko, kiun ni volas adresi al vi, estimata Sinjoro, en nia persona nomo, kiel iniciatintoj de la Delegitaro. Ĝi estis fondita, ni povas certigi tion al vi, por kunigi, ne por disigi, la amikojn de nia komuna ideo; kaj ankoraŭ nun, ĝi sola povas efektivigi ilian definitivan unuiĝon, per la senpartieco kaj aŭtoritato de ĝia Komitato.

L. Couturat,
Kasisto de la Delegitaro.
L. Leau,
Sekretario de la Delegitaro.

Oni rimarkos la aludojn al la lastaj, konfidencaj, projektoj de cirkuleroj de Zamenhof (Kp no 340*), kaj la nekonsekvencon (se ne diri la mallojalon) de homoj, kiuj asertas sin maltrankvilaj antaŭ la perspektivo fari unuflankan decidon, dum tiun decidon ili praktike jam alprenis antaŭ du monatoj (Kp no 310*).

Eble tiu senpera alvoko al la L.K.-anoj estas unu el la kaŭzoj, kial, la 29.I.08, Ostwald sendas al Couturat sian demision de la prezida posteno, kiun de tiam okupos Jespersen.

Al la alvoko de Couturat, Zamenhof respondas, kun sia kutima ĝentileco:

358. Letero al Couturat (31.I.08).

Tre estimata Sinjoro!

Mi ricevis vian leteron de 26/I kaj mi tre bedaŭras, ke ĝi venis tiel malfrue! Bedaŭrinde nun jam ĉio estas finita: ni jam sciigis la esperantistojn pri la ĉesigo de nia intertraktado kun la Delegacio, kaj nun mi jam ne povas repreni miajn vortojn.

Mi tre bedaŭras, ke la Delegacio elektis tian malbonan kaj malpacan vojon, kiu, anstataŭ helpi nian ideon, alportis al ĝi nur malutilon. Mi faris ĉion, kion mi povis, por kunigi la laborojn de la Delegacio kun la laboroj de la esperantistaro, sed la fiera sintenado de la Delegacio bedaŭrinde ĉion ruinigis.

En la mezo de Oktobro mi sendis al Vi leteron, en kiu mi insiste petis, ke la Delegacio penu efektivigi siajn decidon en maniero singarda, ne ofendante la esperantistojn, ne ruinigante tion, kio estas akirita en la daŭro de 20 jaroj, penante ĉion atingi per senincita kaj bonorda maniero, t.e. per la Lingva Komitato kaj la kongreso; kaj kvankam mi persone opiniis, ke ŝanĝoj estas nun tro frutempaj, mi tamen intencis uzi mian tutan influon, ke la esperantistoj akceptu la plej ĉefajn decidojn de la Delegacio. Sed responde al mia letero Vi sendis al mi (26/X) nur leteron kun preta decido kaj kun minacoj, kaj de la Lingva Komitato Vi postulis, ke ĝi diru, kion ĝi volas ŝanĝi en la lingvo de Ido, kaj Vi postulis ke pri afero, kiu tuŝis multajn milojn da homoj disĵetitaj en ĉiuj landoj, oni donu al Vi definitivan respondon post 4-5 semajnoj!

Ni korespondis multe kun S-ro Ostwald, ni penis ĉion aranĝi, mi decidis eĉ preni sur min mem la tutan atendatan ventegon kaj fari cedon — mi deziris nur, ke ĉio estu farata en maniero laŭleĝa, — sed S-ro Ostwald respondis al mi, ke por li la Lingva Komitato kaj la kongreso ne ekzistas! Tiam, por savi la aferon de plena ruiniĝo, ni estis devigitaj meti finon al ĉio.

Vi scias, ke mi neniam diris, ke Esperanto estas io perfekta; Vi scias, ke kontraŭ neĝustatempaj kaj neĝustamanieraj ŝanĝoj mi batalas ne pro ia aŭtora blindeco aŭ malhumileco, sed nur ĉar mi vidas en ili ruinigon de la tuta afero.

Se Vi volas nun publike senkreditigi Esperanton, — mi ne povas Vin reteni de tio; sed memoru, ke Vi faros per tio malagrablaĵon ne al mia persono (ĉar mi jam de longe estas tute apatia kontraŭ ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj, — kaj mian ĉiutagan panon Esperanto al mi neniam donis nek donos), — sed Vi ruinigos por ĉiam nian ideon. Se Vi tion celas, mi ne volas kaj ne povas Vin reteni. — Tute vane Vi atentigas min pri la paĝo 312 de la Krestomatio, ĉar tie mi tute klare parolas pri kongreso aŭtoritata, kies decidoj havos forton por la mondo; en mia tuta artikolo “Esenco kaj estonteco” mi parolas nur pri kongreso aŭtoritata, aranĝita de la registaroj, sed ne pri tute senfortaj kongresetoj privataj, kiuj donas al ni nenian garantion, ke morgaŭ ne venos aliaj personoj, kiuj postulos ion alian.

Saĝa antaŭvido! En 1924 von Wahl kaj la okcidentalistoj postulos alion ol Ido, kaj ni vidas nun IALA postuli alion ol Occidental: al kiu la vico?

Siaflanke Boirac respondis per

359. Cirkulero 13-a al la L.K. (6.II.08).

[...] Ĉar (la letero de Couturat) povos naski erarajn supozojn pri la vere okazintaj faktoj; ĉar aliparte mi scias, ke de longatempe la ĉefaj membroj de la Delegacia Komitato bedaŭris la direkton donitan de la sekretarioj al la agado de tiu institucio [...] mi estas devigata publikigi la lastan oficialan leteron, kiun mi sendis al la Prezidanto de la Delegacia Komitato [...]

[...] Kiel opinias multaj el la ĉefaj malnovaj partianoj de la Delegacio, ni povas konsideri la taskon de tiu institucio kiel hodiaŭ finita, kaj ni povas montri al la mondo, ke la esperantistoj povas ĉiam kaj ĝustatempe garantii la konservadon kaj praktikan evolucion de sia lingvo, per siaj propraj fortoj, sen ekstera interveno [...]

Sekvas lia lasta letero al Ostwald (Kp no 352*) kaj unu projekto pri starigo de malgrandnombra “Supera Komisiono aŭ Akademio” de la L.K., kio ebligus efektivan laboron.

360. Letero al Sebert (6.II.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 3/II kun kelkaj kopioj de leteroj, kiujn mi hodiaŭ resendas al Vi. Kune kun ili mi sendas al Vi ankaŭ jenon:

1) du leterojn de s-ro Couturat (ĉar ili estas konfidenciaj, tial mi petas Vin, ke Vi nur persone tralegu ilin, sed ke Vi al neniu ilin donu kaj ne faru kopion de ili);

2) leteron de s-ro Bollack;

3) leteron de s-ro Borgius.

Al ĉiuj 3 personoj mi respondis, ke la pretendoj de la Delegacio estis tute nejustaj, ke ni tamen faris ĉion, kion ni povis, por doni kontentigon al la Delegacio kaj fine ni devis tute rompi ne per nia kulpo.

La timo de s-ro Borel ŝajnas al mi tute senkaŭza. Mi estas profunde konvinkita, ke la nuna situacio enhavas en si absolute nenion danĝeran. La situacio en 1894 estis pli danĝera, ĉar tiam ĉiuj malkontentuloj kune kun la aŭtoroj de diversaj sistemoj faris koalicion kontraŭ Esperanto kaj Esperanto mem estis ankoraŭ tre malforta.

La leterojn, kiujn mi nun sendas al Vi, volu revenigi al mi. La leteroj de s-roj Bollack kaj Borgius videble estas skribitaj laŭ peto de s-ro Couturat, kiu nun eksentis la tutan senesperecon de sia situacio kaj penas per ĉiuj fortoj sin savi. Mi konfesas, ke mi tre kompatas lin nun; sed bedaŭrinde nenio estas farebla, ĉar li mem kreis al si tiun situacion.

La publikigo de la lasta letero de s-ro Boirac al Ostwald eble povus esti utila; sed la publikigo de la tuta korespondo inter ili ambaŭ ŝajnas al mi ne konsilinda, ĉar la esperantistoj povus pensi, ke nur sur tio estas bazita nia rompo, kaj tian bazon kompreneble ĉiuj trovos ne sufiĉa. Laŭ mia opinio oni devus aŭ publikigi ĉiujn leterojn (kaj intencitajn publikajn cirkulerojn) inter ni ĉiuj kun Couturat kaj Ostwald, aŭ publikigi nenion. Ju malpli ni nun parolos pri la Delegacio, des pli bone estos. El la tre multaj leteroj, kiujn mi ricevas, mi vidas, ke grandega plimulto de la esperantistoj estas nun kontraŭ la Delegacio [eĉ la tuta Svisujo, kiu ĝis la lasta tempo tiel deziris interkonsenton]; per superflua parolado ni povus nun nur malbonigi la aferon.

Intertempe Beaufront, kun neverŝajna aplombo, daŭrigis en sia gazeto afekti la sintenon de pacienca, konfida, disciplinema militanto. En sia Decembra (= Januara) n-ro li represas la artikolon de Hodler (Kp no 332*) kaj aldonas varman aprobon [...] Quantum mutatus ab illo*! En la Januara (= Februara) n-ro, li flegme skribas:

* Latinaĵo: kiel ŝanĝiĝis liaj opinioj!

361. Al la amikoj. (“L’Espérantiste”, 1908, p. 1.)

De l’ unua momento mi oficiale skribis al niaj grupoj kaj mi diris al ĉiuj tion ĉi, kion mi ripetas: “Ni daŭrigu nian propagandon, niajn kursojn, kvazaŭ nenio estus okazinta.” Ĉu tio ĉi ne estas klara, kaj ĉu ĝi faras el mi aprobanton, protektanton de reformaro aŭ estron de reformistoj?

Kaj li represas, kun pardonpeto pro la malfruo, la parolon de Zamenhof kontraŭ la reformistoj (Kp no 285*)! Sed tiuj manovroj erarigas ne ĉiujn, kaj, kun la penetremo de la malamo, Bourlet divenas la veran rolon de Beaufront; per lerta kaj kruela artikolo en la Februara n-ro de “Paris-Esperanto”, li provas puŝi sian kontraŭulon al senmaskiĝo. Sed Beaufront, nevundebla, skribas, kun la sama tono kiel antaŭe, sian lastan leteron al “la doktoro”:

362. Letero de Beaufront al Zamenhof (8.II.08).

Kara Amiko,

La 54 fr. mi bone ricevis, mi vin tre dankas. Tre kredeble, pro la bono de l’ ideo, mi ne respondos al la atakoj kaj malfidelaj raportoj de s-ro Bourlet en Paris-Esperanto.

Se la Francaj Esperantistoj montros la deziron, ke mi eksiĝu, mi tion faros plezure, ĉar vi scias pli bone ol kiu ajn, ke mi de tempo tre longa tion intencas kaj deziras.

Kore via.

363. Letero al Sebert (10.II.08).

Kara Generalo!

Al Via letero de 9/II mi povas respondi jenon:

Se la traduko de mia lasta letero al Ostwald estas jam presita kaj dissendita, mi nenion havas kontraŭ tio; sed se la letero ankoraŭ ne estas presita, mi trovas, ke ĝia dissendo estus tute sencela. Mi opinias, ke ju pli ni silentos pri la Delegacio, des pli bone estos. En mia cirkulero de 18/I ĉio estas jam dirita, kaj ĉia superflua parolado povus esti nur malutila por ni; ju pli ni parolos, des pli falos nia valoro kaj honoro, kaj des pli leviĝos la valoro de niaj kontraŭuloj.

Ĉia parolado pri plibonigoj en la nuna tempo ŝajnas al mi tre danĝera. Ni devas nun severe eviti montri ian malfortecon, ŝanceliĝon aŭ timon.

La kopion de la letero de s-ro de Saussure mi nun resendas al Vi, mi ĝin ricevis siatempe de s-ro de Saussure mem.

La ekzemplerojn de mia cirkulero mi danke ricevis. La artikolo de s-ro Bourlet en “Paris-Esperanto” min tre maltrankviligas. Kia estas Via opinio pri ĝi?

Kompreneble la artikolo de Hodler ne povis ne altiri la aprobon de Michaux.

364. Letero al Michaux (10.II.08).

Kara Sinjoro!

Kun vera ĝojo mi ricevis Vian propramane skribitan leteron, kiu estas por mi la plej bona pruvo de Via tiel longe atendita resaniĝo. Kvankam la resaniĝo ne estas ankoraŭ perfekta, ni tamen nun havas jam plenan rajton esperi, ke nun baldaŭ ĉio estos en la plej plena ordo. Pro Via resaniĝo de la malfacila malsano mi sendas plej sinceran gratulon al Vi kaj al Via estimata familio.

Mi kompreneble tre bedaŭras, ke Vi devas nun ĉesi labori por nia afero; sed la sano estas la plej granda gravaĵo kaj Vi kompreneble antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝi. Mi tamen estas tute konvinkita, ke pli aŭ malpli frue ni denove vidos Vin kiel tute sanan kaj viglan batalanton en niaj vicoj.

Kvankam en miaj okuloj la Delegacio neniam havis ian gravecon, tamen, por eviti ĉian malpacon, mi faris ĉion, kion mi povis, por atingi interkonsenton; sed bedaŭrinde la konduto de s-ro Couturat kaj liaj helpantoj estis tiamaniera, ke ni nenion povis fari kaj ni devis rompi.

La ideon de Hodler per si mem mi trovas bona, ĉar Vi ja scias, ke mi ĉiam diris, ke organizacio estas necesa; sed mi ne scias, ĉu nun estas la oportuna tempo por paroli pri organizado, — ni eble devos lasi ĝin ĝis tempo pli oportuna. Sed mi ne miksos min en la aferon.

Koran saluton al Vi kaj al Via estimata familio de mia edzino kaj de

Via [...]

Dume la krizo estis endanĝeriginta la propagandon kaj eĉ la ekziston de esperantaj gazetoj. La “Presa Societo” kaj “Lingvo Internacia” verŝajne plej multe suferis.

365. Poŝtkarto al Cart (12.II.08: O.V. p. 541*).

[...] Ne perdu la kuraĝon, ĉio baldaŭ estos tute bona [...] Mi estas konvinkita, ke nun la malfeliĉa demando pri ŝanĝoj jam neniam reaperos. Mi esperas, ke vi baldaŭ ĝojigos min per la sciigo, ke via firmo potence ekfloris.

La 20.II.08 estis fermita la voĉdonado organizita de Couturat inter la membroj de la K.K. (Kp no 333*), kaj la rezultoj publikigitaj en la unua n-ro de “Progreso”. Kaj pri tiu voĉdono, kiu definitive difinis kaj fiksis la detalojn de la projekto Ido (alprenita kiel bazo de diskuto jam la 6.XI.07) tiaj, kiaj ili estos publikigitaj en la oficialaj “Gramatiko” kaj “Vortolibro di la Delegitaro”, oni devas fari du rimarkojn: unue la diskutitaj punktoj apartenas “ĉiuj al la morfologio, kvazaŭ la sintakso kaj la vortaro estus neglekteblaj aferoj en lingvo internacia! (Sed oni ja komprenas, ke Couturat ne volis lasi diskuti sian sistemon pri la “renversebla” derivado!); due, tiu fundamentado de la “Linguo di la Delegitaro” estis voĉdonita nek de tiu Delegacio, nek de ĝia Komitato, nek eĉ de ties Konstanta Komisiono, sed nur de kvar membroj de tiu ĉi: B. de Courtenay kaj Ostwald sin detenis (la afero probable ne ŝajnis al ili klara…), kaj solaj voĉdonis Beaufront kaj Couturat, la kunaŭtoroj, Leau, kiu ne povis forlasi sian ĉiaman kunulon, kaj fine Jespersen, kiu — laŭ liaj postaj deklaroj — decidigis sin el disciplino, kontraŭ siaj propraj lingvaj konvinkoj, kaj ne suspektante, ke liaj du kolegoj estas samtempe juĝantoj kaj juĝatoj! Oni tiel komprenas, kial la detalojn de tiu voĉdonado oni konigis al la publiko nur ses monatojn poste, en la ĝusta tempo de la dissolviĝo de la D.K. (“Progreso”, I, p. 714).

La saman tagon, en kiu estis tiamaniere fiksita la destino de Ido, Beaufront ankoraŭ sidis, flanko ĉe flanko kun Cart, en kunsido de la Komitato de SFPE, okazanta ĉe la loĝejo de la “Presa Societo”! Sed tiu duobla ludo de Beaufront estis daŭronta ne pli longe, pro neantaŭvidita okazaĵo, kiun raportas al ni s-ro Ric Berger:

366. La Duobleco de Beaufront (“Cosmoglotta”, Aŭg. 1937). El la okcidentala lingvo.

La taktiko de Couturat kaj Beaufront estis adoptigi Idon al la esperantistoj, kaj nur poste diskonigi ties aŭtoron. Neniu, krom ili mem, sciis la veron, la aliaj ĝin nur konjektis.

Sed okazaĵo preskaŭ komika detruis la kombinon. Unu fojon, skribante samtempe al Beaufront kaj al Jespersen, Couturat erare interŝanĝis la leterojn en la kovertoj, tiel ke Jespersen ricevis la leteron adresitan al Beaufront kaj entenantan aludojn al la afero!

Demandita de Jespersen, Couturat ne povis negi. Jespersen, tre ofendita, skribis la 27.II.08 al Couturat: “Mi ne estis kontenta, kiam vi skribis al mi, ke Ido estas s-ro de Beaufront [...] kaj per la sama kuriero mi skribis al li, ke li publikigu sian identecon en la unua n-ro de ‘Progreso’ [...] ĉar lia daŭrigata silento povus malutili la aferon de la L.I. Pli longe li ne povos sin kaŝi — oni jam komencas suspekti lin — kaj multaj esprimoj de Zamenhof en lia cirkulero kaj en liaj privataj leteroj (kiujn oni montris al mi) divenigis al mi, ke lia kolero estas direktata kontraŭ s-ro de Beaufront kaj ke li rigardas nin, kiel ties kunkulpulojn. Kaj tion ja mi komprenas bone, pro la pozicio de Beaufront kiel oficiala reprezentanto de Zamenhof antaŭ nia tribunalo.”

Poste Jespersen minacas demisii de la K.K., se Beaufront volas konservi sian anonimecon, kaj li aldonas, ke s-ro Ostwald intencas fari la samon.

Sed en la unua n-ro de “Progreso” — Oficiala Organo di la Delegitaro e di sa Komitato —, aperanta en Marto 1908, nenio estas dirite pri Beaufront kaj lia rolo, kaj en la samtempa n-ro de “L’Espérantiste” (Februaro = Marto), Beaufront publikigas la rilatrompan cirkuleron de Zamenhof (Kp no 353*), kaj aldonas, kun mirakla jezuitismo:

367.

Ĉar mi konstante diradis, tuj de la komenco, ke “ni devas trankvile daŭrigi nian propagandon, niajn kursojn, kvazaŭ nenio estus okazinta”, mi absolute kaj ĝoje konsentas kun nia kara Majstro pri la konkludo de l’ cirkulero, ke ni devas iri trankvile nian vojon [...] Ni do en amikeco daŭrigu la propagandon de Esperanto, kiel antaŭe.

En la sama n-ro estas presita la protokolo de la lasta kunsido de la Komitato de SFPE, kiu decidis fari la laŭstatutan renovigon de la triono de la Komitato. Inter la elirantaj membroj troviĝas interalie Cart kaj Michaux. La kampanjo por tiu rebaloto, kiu daŭros ĝis Julio, estas okazo, kiun Cart uzos por entrepreni vastan agitadon kontraŭ la reformistoj, kaj Bourlet por senmaskigi Beaufront kaj devigi lin eksiĝi el SFPE. Jam en tiu n-ro Cart enpresigas la du punktojn de lia programo:

1o Absoluta netuŝebleco de la Fundamento, sola ebla bazo de nia unueco;

2o Libera, natura evolucio de la lingvo, sub la kontrolo de nur registranta L.K.

Michaux, siaflanke, uzos la okazon por diskonigi la argumentojn de Hodler kaj postuli unu gvidantan, ĉiopovan Akademion, elektitan de rajtigita reprezentantaro de la tuta esperantistaro. Al tiu tezo nete kontraŭstaros Zamenhof mem, per privataj kaj eĉ publikaj leteroj.

368. Letero al Boirac (5.III.08).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis hieraŭ el la Centra Oficejo presprovaĵon de Via projekto pri reorganizo. El la du ekzempleroj, kiujn mi ricevis, mi nun unu resendas al Vi kune kun mia opinio, kaj la duan ekzempleron mi lasas ĉe mi (supozante, ke Vi ĝin ne bezonas).

Ĉar Vi eble volos fari ankoraŭ kelkajn ŝanĝojn, tial mi la preserarojn nun ne korektis; mi parolos nur pri la esenco de la projekto.

Mi devas konfesi al Vi, ke la projekto ŝajnas al mi ne tre kontentiga, kaj mi dubas, ĉu ĝi silentigos la malamikojn de la Lingva Komitato. Se iu komitatano volas labori, li povas ja labori ankaŭ nun; se li ne volas labori, tiam ne helpos, ke li portos la nomon “akademiano” kaj ke la nombro estos 36 anstataŭ 100. Se la sukcesan laboradon malhelpas nur la tromulteco de la komitatanoj, oni ja ankaŭ sen reorganizo povus facile forigi tiun ĉi malhelpaĵon per interna elekto de iaj malgrandaj subkomitatoj specialaj.

Laŭ mia opinio la L.K. povas tre bone plenumadi sian taskon ankaŭ nun; la ĉefa celo de la reorganizo laŭ mia opinio devas konsisti en tio, ke ni donu al ĉiu deziranto la eblon partopreni en la laboroj kaj decidoj de la L.K.; nur tiam ni silentigos la kriantojn kaj intrigantojn, ĉar al ĉiu malkontentulo ni povos tiam diri: se nia agado ne plaĉas al Vi, venu kaj agu pli bone.

Laŭ mia opinio estus utile akcepti en la novan regularon la sekvantajn punktojn (mi donas nur tekston proksimuman, ekzemplan):

1) Ĉiu homo (eĉ ne komitatano, eĉ ne esperantisto) havas la rajton prezenti al la Lingva Komitato ĉian ideon pri ia demando lingva aŭ pri organizo kaj agado de la Lingva Komitato kaj postuli, ke ĉiuj membroj de la komitato voĉdonu pri lia precize formulita propono per “jes” aŭ “ne”; sed por ke tio ne donu tro multe da superflua laborado, la Prezidanto de la Lingva Komitato dissendas por voĉdonado nur tiajn proponojn, kiujn aprobe subskribis ne malpli ol 5 komitatanoj.

2) Por eviti ĉian facilaniman decidon, kaŭzitan de sekreta partia agitado, ĉiu decido de la Lingva Komitato ricevas leĝan valoron ne pli frue ol ses (6) monatojn post la decido, se ĝis tiu tempo ne estos farita ia kontraŭdecido.

3) Ne sole la estontaj elektoj sed ankaŭ la unua elekto devas esti farita ne de mi, sed de la Lingva Komitato mem.

Mi donis al Vi la esencon de mia opinio pri la reorganizo; mi volis doni ĝin pli frue, sed ĉar la generalo skribis al mi, ke la projekto estas nun ŝanĝata, tial mi atendis.

Via regularo ŝajnas al mi ne sufiĉe klara kaj esenca; tamen se Vi kaj la Parizaj amikoj trovas ĝin bona, mi ne volas diri ion kontraŭ ĝi kaj mi ĝin volonte akceptos. Sed paroli jam nun pri mia aprobo (kiel Vi faras sur paĝo 3) mi ne konsilas; Vi povas nur diri, ke mi promesis doni al ĝi mian aprobon en la okazo, se la Komitato ĝin aprobos kaj akceptos; aŭ ankoraŭ pli bone estos, se Vi tute ne enmiksos tro frue mian nomon kaj diros simple: se la Komitato akceptos, tiam la projekto estos prezentata al Zamenhof kaj al la Kongreso por aprobi.

La unua elpaŝo de Michaux en sia kampanjo estas provi akiri la apogon de Zamenhof por lia projekto: leĝa baloto de reprezentantoj, kiuj siavice rajtige elektos Akademion. Restante ligita per daŭra korespondo kun la du tendaroj, li estas konvinkita, ke, se oni starigos rajtigitan Akademion, tiu ĉi “decidos aparte pri ĉiu proponitaĵo, kaj ĉiuj esperantistoj, sen ia dubo, akceptos kontente, eĉ ĝoje tian decidon”. Tiu tezo estas efektive tre logika, kaj komprenema kaj optimisma spirito povis esperi, ke ĝi estos la solvo de definitiva interpaciĝo. Cetere ian tute similan projekton Zamenhof mem estis prezentinta al la unua kongreso (Kp no 106*), kaj tio ŝajnis al Michaux tre bonaŭgura.

Sed oni devas memori, ke ĝuste tiun projekton de Zamenhof pri demokratia organizo ruinigis en Bulonjo ĉefe du personoj, tiam intime ligitaj, Beaufront kaj Cart. Nu, kiam oni vidas nun, en la n-roj de “L’Espérantiste”, Beaufront apogi kaj defendi tiun saman tezon, kiun li atakis kaj subfaligis tri jarojn antaŭe, oni ne povas ne suspekti, ke tiu celkaŝema homo uzas la aferon kiel pretekston kaj ke tiu “alprenita” membro de la Delegacia Komitato provas tiamaniere sukcesigi la manovron, kiun malsukcesigis la orgojlo de Couturat.

Tio klarigas la sintenon de Zamenhof, kiu ja ne havas la leĝosciencan edukitecon de Michaux, kaj ŝajnas, en la sekvanta letero, bedaŭrinde konfuzi la faktan kaj la juran aŭtoritaton; sed kiu, kompense, havas grandan sperton pri la spiritostato de reformistoj, kaj tre bone divenas, ke, senigitaj je la preteksto de la L.K.-a senrajteco, ili tuj trovus iun alian.

369. Letero al Michaux (18.III.08).

Kara Sinjoro!

Estas al mi tre malagrable reveni denove al tiu demando, kiu alportis al nia afero jam tiom da malbono, venenis al mi la vivon en la daŭro de kelkaj monatoj, kaj pri kiu mi ne deziras jam plu paroli. Tamen leteron, venantan de Vi, mi ne volas lasi sen kelkaj vortoj da respondo.

Se iu alia proponus al mi organizi la esperantistaron, mi ne mirus; sed de Via flanko tio ĉi min mirigas. Vi scias ja tre bone, ke mi tre forte deziris fordoni mian naturan aŭtoritatecon al ia organizacio kreita per komuna elektado; ke mi multajn fojojn ripetis, ke mian projekton de organizacio mi prezentas nur kiel ekzemplon; kaj mi akceptos ĉian organizacion, kiun la esperantistoj deziros. Sed ekzistis personoj, al kiuj la ideo de organiziĝo pro kelkaj kaŭzoj ne plaĉis, kaj oni uzis ĉiujn artifikojn, por senkreditigi ĝin en la okuloj de la esperantistoj. Sub la influo de tia agitado oni en Bulonjo kriis de ĉiuj flankoj: “ni ne volas organizacion, ni volas nur lingvan komitaton”; kaj kvankam mi persone tion tute ne aprobis kaj mi sciis bone la kaŭzojn de tia kriado, mi tamen cedis al la deziro de la esperantistoj* kaj mi aranĝis lingvan komitaton, Vi scias tre bone kiel fortege mi deziris, ke la membrojn de la komitato elektu la esperantistoj mem, — sed de ĉiuj flankoj oni postulis, ke la membrojn de la unua komitato mi mem elektu, — kaj mi denove cedis al la esperantistoj, kaj kun la helpo de la kongreso mi mem elektis la komitaton, donante al ĝi plenan rajton sin poste reorganizi laŭ sia deziro. Sekve ne laŭ mia deziro, sed laŭ la deziro de la esperantistoj (kiuj ne sole en la kongreso, sed ankaŭ en la gazetoj konstante ripetadis, ke la unuan komitaton devas elekti mi mem) mi elektis la unuan komitaton tiel same, kiel en ĉiu lando la reganto elektas la unuan akademion, kiu poste mem devas zorgi pri sia plua organiziĝo. Publike kaj kun la konsento de ĉiuj esperantistoj mi transdonis al tiu komitato mian aŭtoritatecon; kaj nun Vi deziras, ke mi ĝin reprenu! ke mi transdonu la aŭtoritatecon al alia institucio! Ĉu mi havas moralan rajton por tion ĉi fari? Ĉu Vi bone pripensis, kion Vi deziras? Ĉu la esperantistoj estas infanoj, kun kiuj oni povas permesi al si morgaŭ forigi, kion oni hieraŭ decidis? Kaj en kio konsistas la kulpo de la nuna Lingva Komitato? Ĝia tuta kulpo konsistas ja nur en tio, ke ĝia prezidanto estas ne A., sed B., kaj ke ĝi ne volas fari rompojn en la lingvo! La nuna komitato konsistas ekskluzive el la plej gravaj kaj plej meritaj esperantistoj de la mondo; kio donas al ni la garantion, ke komitato elektita en alia maniero konsistos el pli taŭgaj personoj ol la elektita de Zamenhof? ke la nova komitato laboros pli bone ol la nuna? ke se la nova komitato ne plenumos la ambicion aŭ la dezirojn de kelkaj personoj, tiuj personoj denove ne komencos subfosadon, diskreditadon, konstantan kriadon pri netaŭgeco, neaŭtoritateco, pri diversaj kontraŭleĝaĵoj ĉe la elekto k.t.p., k.t.p.? Ĉu Vi ne scias la veran kaŭzon, kial kelkaj personoj komencis tian subfosadon kaj atakadon kontraŭ la Lingva Komitato?

* de kvar personoj! (noto de Michaux.)

Vi diras, ke al la personoj, kiuj nepripensite sin ligis kaj kompromitis, mi devas lasi la eblon retiriĝi kun honoro. Sed mi ja faras tion ĉi en la plej granda mezuro. Kvankam mi konas tre bone la tutan historion de la afero, mi tamen neniun kulpigas, kaj mi penas kredigi al mi kaj al aliaj personoj, ke ĉio estis farita eble erare, sed kun la plej bona intenco. Sed ekzistas personoj, kiuj tion ne volas kompreni kaj supozas nesciadon aŭ eĉ naivecon tie, kie ekzistas nur pacienco; kaj anstataŭ eksilenti sub la honora preteksto, ke pro la paco ili submetiĝas al la deziro de la plimulto, — ili daŭrigas sian incitadon! Se Vi scios iam la tutan historion de la afero, Vi certe ŝanĝos Vian opinion; se Vi scios iam tute precize, kiamaniere oni agis kontraŭ mi kaj en kia maniero mi repagis por tiuj agoj, Vi eble mem miros mian paciencon.

Sed mi petas Vin, ni neniam plu revenu al tiu temo, kiu estas por mi tre malagrabla. Se Vi trovas, ke la Lingva Komitato devas esti reelektita aŭ reorganizita, proponu tion ĉi al la Komitato mem, sed ne postulu tion ĉi de mi, kiu post la publikaj aktoj en Bulonjo kaj Ĝenevo havas nun nenian moralan rajton miksi min en tiun aferon.

Via plendo kontraŭ s-ro Boirac estas tute ne justa: kiam la plimulto da komitatanoj, anstataŭ postuli pli detalajn klarigojn, respondis, ke ili principe estas kontraŭ ĉiu traktado pri reformoj kun ia flanka institucio, tiam s-ro Boirac ne sole ne devis, sed eĉ ne havis la rajton kunvoki la komitatanojn, ĉar venus ja nur malgranda nombro da komitatanoj francaj, [aŭ da tiaj, kiuj en la Delegacio vidis ion gravan] kaj se ili volus decidi en la nomo de ĉiuj, tio estus tre oportuna por la Delegacio (kiu ĉion lerte preparis antaŭe), sed ĝi estus granda krimo kontraŭ la tuta afero esperanta, kiu nun rapidege pereus tiel same, kiel siatempe fulme pereis Volapük, kiam oni komencis fari en ĝi reformojn.

370. Letero al Sebert (20.III.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 15/III kaj mi atendas nun la novan tekston pri la reorganizo de la Komitato. De s-ro Michaux mi ankaŭ ricevis leteron, kiun mi nun transsendas al Vi, kune kun kopio de mia respondo al li.

Ke “Adjuvanto” (“kiu estis tute perfekta kaj preta, kaj kiun s-ro de B. grandanime forĵetis tuj kiam li vidis la unuan malgrandan libreton de Esperanto”) estas fikcio — tion oni jam de longe povis tre klare vidi, kaj mi nur miras la naivan nesingardecon de s-ro de B. En 1894 “Adjuvanto” estis tre simila al mia tiama projekto de reformoj, en 1908 ĝi (malgraŭ sia kuŝado en la forta kofro) fariĝis tute simila al “Ido”. En la tempo de Esperanto la nomo de tiu mistera lingvo estas “Adjuvanto”; se nun estus en floro Volapük, s-ro B. certe dirus, ke lia lingvo havis la nomon “Adjuvük”. Mi ne dubas ankaŭ pri la fiktiveco de la titolo de markizo, kiu aperis tute subite antaŭ 2-3 jaroj; mi ne dubas ankaŭ pri la fiktiveco de la tuta biografio de s-ro de Beaufront.

En la malamika tendaro, Couturat ŝajne ne dividas la iluziojn de Beaufront kaj de Michaux. Decidiĝinte al skismo, li organizas sian movadon, fondas la “Uniono di l’amiki di la linguo internaciona”, lanĉas sian revuon “Progreso” k serĉas nomon por sia lingvo:

371. Letero de Couturat al Zamenhof (23.III.08). El la franca.

Ni havas la honoron sendi al vi omaĝe la unuan n-ron de nia revuo “Progreso”; vi ricevos regule la sekvantajn. Vi rimarkos, ke ni intencas nomi “Esperanto simpligita” la lingvon, kiun la Konstanta Komisiono prilaboris kaj alprenis [...] Ni volas precipe esprimi tiamaniere nian dankateston al la unua kaj ĉefa aŭtoro de la lingvo; kaj ni estus feliĉaj, se la definitiva lingvo internacia portus la nomon Esperanto, t.e. efektive la vian. Sed ni ne povas forgesi, ke tiu nomo estas principe via persona pseŭdonomo, kaj kvankam vi solene kaj plurfoje deklaris, ke vi rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiajn rajtojn rilate la lingvon fonditan de vi, ni ne volas disponi tiun nomon sen via konsento.

Ni venas do demandi vin, ĉu vi vidus maloportunaĵon en tio, ke la lingvo de la Delegacio portos la nomon de “Esperanto simpligita” [...] Sed, se vi alie opinios, la lingvo havos kiel nomon nur “Linguo Internaciona” [...]

372. Letero al Sebert (25.III.08).

Kara Generalo!

De s-ro Couturat mi ricevis hodiaŭ leteron, kiun mi nun transsendas al Vi (kun peto pri resendo). Mi intencas skribi al li la sekvantan respondon:

“29/III/08. Estimata Sinjoro! Responde al Via letero de 23/III, mi petas Vin, ke Vi ne uzu por Via lingvo la nomon ‘Esperanto’. Mian nunan respondon Vi povas publikigi. Pri la 3 projektoj de miaj cirkuleroj mi atentigas Vin, ke ili estas senditaj konfidencie, sekve ilia enhavo ne devas esti publikigita; se Vi tamen volas diri ion pri la fakto mem, tiam mi esperas, ke Vi ne forgesos aldoni, ke ili prezentis ne mian deziron, sed nur provon de pacigo, kaj mia 3-a cirkulero enhavis ne iajn proponojn definitivajn, sed nur projektatajn, kies definitivan formon mi intencis lasi al la decido de la* kongreso, post antaŭa interkonsento inter la membroj de la Lingva Komitato*. Via L.L.Z.

* Unua teksto: de la Lingva Komitato en interkonsento kun la Delegacia Komitato.
* Unua teksto: Komitato kaj la Delegacia Komitato, se la letero de s-ro Ostwald kaj Via publika cirkulera letero de 15-a de Decembro ne montrus al mi, ke ĉia traktado kun la Delegacio al nenio kondukas.

Sed antaŭ ol mi sendos mian leteron al s-ro Couturat, mi volus scii, ĉu Vi kaj s-ro Bourlet aprobas mian leteron. Se Vi ne aprobas, mi petas Vin, volu sciigi al mi telegrafe.

P.-S. — La Bulonja Kongreso transdonis al la Organiza Komitato la taskon ekzameni ĉiujn projektojn de organizacio kaj prezenti siajn konkludojn al la Ĝeneva Kongreso, por ke la kongreso per voĉdonado povu fari ian decidon. Bedaŭrinde tio ne estis farita, kaj tio ĉi estas la kaŭzo, ke nun oni de diversaj flankoj krias pri anarĥio kaj provas private iniciati organiziĝon. Laŭ mia opinio estas tre necese, ke la Organiza Komitato prezentu al la Dresdena Kongreso ian projekton de decido pri tiu ĉi demando, ĉar alie ni povas timi, ke la diversaj dezirantoj de organiziĝo faros en la kongreso grandan malordon kaj malpacon. Por ke ni havu pacon kaj ordon kaj por ke oni ne diru, ke la ĉefoj faras ĉion laŭ sia persona deziro kaj kontraŭ la volo de la esperantistaro, ni devas krei ian manieron, ke ĉiu, kiu volas fari ian proponon kaj kies propono estas subskribita de certa nombro da esperantistoj, havu la eblon submeti sian proponon al publika voĉdonado.

Al kio Sebert respondas tre ĝuste (29.III.08), ke, se oni volas organizon de la esperantistoj, oni devas kunvoki ne universalan kongreson, sed unu kongreson de la esperantistaj asocioj, al kiu tiuj sendos oficiale komisiitajn delegitojn.

373. Letero al Couturat (29.III.08).

Estimata Sinjoro!

Vian gazeton mi ĝis nun ne ricevis. Responde al Via letero de 23/III, mi petas Vin, ke Vi ne uzu por Via lingvo la nomon “Esperanto”. Mian nunan respondon Vi povas publikigi. Pri miaj projektitaj 3 cirkuleroj mi atentigas Vin, ke ilia teksto estis sendita konfidencie, sekve ilia enhavo ne devas esti publikigata; se Vi tamen volas diri ion pri la fakto mem, tiam mi esperas, ke Vi ne forgesos aldoni, ke ili prezentis ne mian deziron, sed nur provon de pacigo kaj enhavis ne iajn proponojn definitivajn, sed nur projektatajn, kies definitivan formon mi intencis lasi al la decido de la kongreso, post antaŭa interkonsento inter la membroj de la Lingva Komitato.

Daŭrigante sian kampanjon, Michaux komunikas al Zamenhof la tekston de sia programo, kiun li enpresigos en la Marta (= Aprila) n-ro de “L’Espérantiste”:

374. Programo por la Voĉdono al la Komitato de SFPE.

[...] Mi opinias kun D-ro Zamenhof, ke en praktiko “fari perfektigadon povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro” (Fundamento de Esperanto, p. X.

Por havi “nedisputeblan” aŭtoritaton, mi petas, ke la esperantistaro mem elektu per regula kaj skriba voĉdono sian reprezentantaron. Tiu reprezentantaro fondos la esperantistan akademion, kiu, anstataŭ ni, nekompetentuloj, decidos: pri ĉiuj lingvaj demandoj. [...] Tiam ekzistos ankoraŭ esperantistoj, ĉu reformemaj, ĉu fundamentistaj, ĉu pli zamenhofaj ol nia kara majstro: sed neniu kontraŭstaros la decidojn de Akademio, se pri ĝia fondo ĉiu estos voĉdoninta.

Oni vidos per la sekvanta letero, ke Zamenhof ne opiniis utila aldoni ion al sia letero de la 18/III.

375. Letero al Sebert (3.IV.08).

Kara Generalo!

Mi estas malsana (“influenco”), tial pardonu, ke mi skribos nur malmulte; post 3-4 tagoj mi esperas skribi pli.

Viajn 2 telegramojn kaj la leterojn mi ricevis, sed tro malfrue. En mia letero de 25/III mi skribis al Vi, ke mi intencas sendi mian leteron al Couturat 29/III, se mi ne ricevos de Vi telegramon; ĉar ĝis 30/III mi ricevis de Vi nenian telegramon (kaj mi ne sciis, ke Vi ne estas en Parizo), tial mi konkludis, ke Vi aprobas la leteron, kaj 830/III mi ĝin sendis al Couturat.

Tamen tio ne devas Vin ĉagreni; ĉar post kelka pripenso Vi espereble venos al la konvinko, ke eĉ post la ricevo de Viaj leteroj mi eble povus fari nur kelkajn malgrandajn ŝanĝojn en la stilo, sed la enhavo devus resti tute tia sama kiel en mia forsendita letero.

Laŭ mia opinio mi nepre devis skribi al Couturat tre mallonge kaj mi absolute nenion devis skribi pri ia “Delegacio”, kiu por mi nun devas tute ne ekzisti. Ĉiu protestado, riproĉado, k.t.p., estus tre malutila, ĉar ĝi montrus, ke la agado de Couturat havas ankoraŭ por mi ian signifon, ke mi ĝin timas k.t.p.; [aliaj personoj povas skribi kiom ili volas, sed mi devas esti tre singarda]; se mi donus al Couturat okazon polemiki kontraŭ mi, mi farus al li per tio nur grandan komplezon kaj servon!

P.-S. — Mi sendas al Vi leterojn de Leau kaj Michaux. Al tiu lasta mi respondis nur per kelke da vortoj, ke “s-ro Boirac baldaŭ dissendos projekton de reorganizo”.

376. Letero al Sebert (7.IV.08).

Kara Generalo!

Antaŭ 3-4 tagoj mi skribis al Vi nur mallongan respondon pri Viaj telegramoj kaj leteroj; nun, sentante min jam tute bone, mi rapidas skribi iom pli detale.

Krom Viaj 2 telegramoj mi ricevis Viajn leterojn de 26/III, 29/III, 31/III, 1/IV kaj 3/IV. Vian unuan telegramon mi ricevis bedaŭrinde ne pli frue ol en la nokto inter 30/III kaj 31/III, t.e. jam post la forsendo de mia letero al Couturat. Kvankam mi bedaŭras, ke Via telegramo venis tro malfrue, mi tamen konfesas, ke grandajn ŝanĝojn en mia letero mi ne povus fari, ĉar mi estas profunde konvinkita, ke ju pli trankvile kaj pli malmulte mi korespondos kun Couturat, des pli bone estos por nia afero. Kolerado aŭ protestado (almenaŭ de mia flanko) alportus nur utilon kaj ĝojon al niaj kontraŭuloj. Ekzemple ĵus mi ricevis la “Progres”’on de Rosenberger kun ironia artikolo pri la “tumulto” inter la esperantistoj.

Kiam mi trankvile skribis al Couturat (kiel al privata persono), ke mi petas, ke li ne uzu la nomon Esperanto, tio ĉi egalas malpermeson, kiun li ne havos la rajton malobei (timante, ke mi povas persekuti lin juĝe); sed se mi komencus per kolerado kaj protestado, mi fariĝus nur ridinda en la okuloj de liaj legantoj, kiuj en mia kolero nur vidus kun plezuro signon de malforteco. Ĉiu mia demandado pri tio, ĉu li skribas en la nomo de la Delegacio, nur levus denove la valoron de tiu mortinta Delegacio. Se mi trankvile atentigis lin, ke miaj cirkuleroj estis konfidenciaj, li estos iom embarasata kun ilia publikigo; sed se mi akre malpermesus al li la publikigon, tiam li aŭ intence tion farus, aŭ li dirus: “rigardu, kiel Zamenhof timas la publikigon de liaj cirkuleroj”!

Laŭ mia opinio la bono de nia afero postulas, ke mi, kiel aŭtoro de Esperanto*, tenu min kiel eble plej trankvile, malproksime de ĉia polemiko kaj malestime ignorante la talpan laboradon de s-roj Couturat kaj Kio. Al mi eĉ ŝajnas, ke entute estus pli bone, se ĉiuj esperantistaj gazetoj ĉesus paroli pri la Delegacio, ĉar silento kaj malestima ignorado estos por ĝi la plej certa mortigo kaj senvalorigo en la okuloj de la mondo. Sed se Vi trovas, ke estas necese polemiki kontraŭ Couturat, tiam estus pli utile, se tion farus aliaj personoj. Sed ankaŭ tiam oni devus paroli serioze-severe, sed ne multe!

* Unua teksto: kiel natura reprezentanto de la Esperantistaro.

Eble Vi trovos, ke estus utile, se iu (ekzemple s-ro Bourlets-ro de Saussure, aŭ eble eĉ la prezidanto de la Lingva Komitato) publikigus mallongan sed severan alvokon kun pli-malpli jena enhavo:

“Nefermita letero al s-ro Couturat.

Allogitaj per Via promeso, ke Vi, per aranĝo de mature esploranta elekto, volas forigi ĉiujn eblajn disputojn pri la Lingvo Internacia, multaj societoj kaj personoj donis al Vi sian moralan apogon por tiu faro, en plena espero, ke per tio ili forte puŝos antaŭen la propagandon. Sed Vi trompis la konfidon kaj, anstataŭ alporti klarecon kaj helpon al la ĝisnunaj laborantoj, Vi* komencis la subfosadon de ĉio, kio ĝis nun estis farita. Ni nenion parolus pri Vi, zorgante pri Vi tiom same malmulte, kiel pri diversaj aliaj subfosantoj. Sed ĉar Vi penas ruinigi la multjaran laboron de la multaj miloj da personoj per trompado de la mondo, prezentante al ili la lerte preparitan konspiron de kelke da personoj sub la nomo de ia aŭtoritata “Delegitaro”, tial ni publike invitas Vin, ke

* Unua teksto: Vi pro persona ambicio.

a) ĉiujn societojn kaj personojn, en kies nomo Vi agas, Vi demandu, ĉu ili rajtigas Vin tiel agi en ilia nomo;

b) ke ĉiun membron de la Delegacia Komitato, en kies nomo Vi ĉion subskribas, Vi demandu, ĉu ili rajtigas vin tion fari.

Se Vi tion ne faros kaj la agadon de s-roj Couturat kaj Leau Vi daŭrigos trompe prezentadi al la mondo en la nomo de diversaj societoj kaj personoj, kiuj havas nenian partoprenon en Viaj personaj faroj, tiam por savi nian homaran aferon kontraŭ la subfosado, ni publikigos en la gazetoj la tutan historion kaj esencon de Via fikcia Delegitaro kaj prezentos en ĝusta lumo Vian tutan agadon. Se Vi estas certaj, ke Vi kreos bonegan lingvon, kiu estos tute ne kritikebla kaj kiu nepre venkos Esperanton, — bone, laboru, sed honeste, en Via propra nomo, sed ne trompu la mondon prezentante al ĝi Viajn proprajn eksperimentojn sub la nomo de ia aŭtoritata Delegitaro.”

Mi donis kompreneble nur skizon. Ĝu oni devas tion fari kaj en kia formo oni devas tion fari, — mi lasas al Via propra bontrovo kaj interkonsiliĝo. Ŝajnas al mi, ke la plej bona taktiko estos, se ni tute silentos. Se ni silentos, tiam la entrepreno de s-ro Couturat baldaŭ mortos, parte pro manko de subtenado, parte pro disputado inter la reformistoj mem; sed ju pli ni batalos kontraŭ ili, des pli kreskos ilia valoro, des pli ili koncentriĝos, vivos kaj fortiĝos!

La unuan numeron de “Progreso” de Couturat mi ricevis nur hieraŭ. “Le Manuel de Bibliographie” (kaj ankaŭ siatempe “La Presse et les Congrès Espérantistes”) mi danke ricevis; sed ĝis nun mi ne ricevis la “Dokumentaro pri la tria kongreso” (pri kies apero mi legis en la gazetoj).

La novan tekston pri la reorganizo de la Lingva Komitato mi ricevis antaŭ 8-10 tagoj kaj mi ĝin resendis kun mia aprobo al s-ro Boirac.

Nun mi venas al la demando pri organiziĝo. Per mia letero de 25/III mi tute ne havis ian eĉ plej malgrandan intencon fari al la Organiza Komitato ian riproĉon; mi nur volis simple atentigi Vin pri tio, ke pri tiu demando — kiel ŝajnas al mi — ĝis nun ne ekzistas ia tute klara kaj de ĉiuj konata decido [en la dokumentaro pri la Ĝeneva kongreso mi trovis nur la opinion de s-ro Moch, sed mi ne povis trovi ian voĉdone faritan decidon de la kongreso], kaj tiu demando post la tumulto de la lasta tempo povas fariĝi kaŭzo de granda malpaco, se ni ne prezentos ĝin al la decido de la kongreso en formo klara kaj antaŭe preparita. Ĉar mi ricevas ĉiutage 20-30 leterojn [krom diversaj gazetoj, artikoloj k.t.p.], tial mi nun ne memoras jam bone la nomojn de la personoj aŭ grupoj, kiuj skribis pri organiziĝo, sed mi memoras bone, ke en la lastaj monatoj mi ofte legis la deziron pri ia organiziĝo, kaj la deziro venis de multaj tre fidelaj esperantistoj kaj esperantistaj grupoj. La formon, en kiu tiu demando devas esti solvita, mi lasas tute al Via bontrovo; sed ŝajnas al mi, ke en ia ajn maniero la demando devas esti prezentita al la kongreso, publike diskutita kaj klare kaj per regula voĉdonado esti sankciita [por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, kio estas lojala kaj kio estas ribela]. Se la kongreso tute klare decidos, ke ĉiuj komune-esperantistaj aferoj devas esti decidataj en la kongreso, tiam la konstanta regularo pri la tagordo de ĉiuj kongresoj devas esti fiksita tute klare kaj per regula voĉdonado de ĉiuj Dresdenaj kongresanoj, por ke la ribeluloj ne povu diri, ke ĉiuj kongresaj tagordoj dependas nur de la bontrovo de kelkaj personoj, kiuj neniun demandas.

Laŭ Via deziro, mi petos, ke la “Pola Esperantisto” publikigu artikoleton pri la laboroj de la Centra Oficejo; sed ĉar la presado daŭras tre longe, tial la artikoleto povos aperi ne pli frue ol post 6-7 semajnoj.

Intertempe, en la Aprila n-ro de “La Belga Sonorilo”, Majoro Lemaire, daŭrigante sian ofensivon kontraŭ Esperanto, transiris al la personaj atakoj kontraŭ la esperantistoj. Mi citos lian artikolon, ĉar ĝi estas perfekta tipo de tiuj malnoblaj, perfidaj kalumnioj, kiuj multiĝos en la tiutempa, idista kaj esperantista, gazetaro.

377. Eltiraĵo el la antaŭdiro de “Voj-Ĵurnalo de scienca ekspedicio en Ka-Tanga”, publikigita en 1902.

Ni, ja, ĝojiĝas sciante, ke Esperanto jam permesas, al kelkaj, monan profiton; en tia profito ni vidas nenion mallaŭdindan.

Ni nur rifuzas, al kiu faras monon per Esperanto, ankoraŭ paroli kiel apostolo de l’ “sankta afero”.

La eksperimento farita je la “Kolekto Aprobita” estis sufiĉa.

Tion, bedaŭrinde, la “profituloj” ne komprenis, ne komprenas, ne komprenos.

Esperantista komercisto estas tre honesta kaj estiminda persono.

Sed oni ne povas plu lin nomi: “apostolo”; li tute ne rajtas plu paroli je l’ nomo de l’ “sankta afero”.

Komandanto Lemaire Ch.

378. Letero al Sebert (10.IV.08).

Kara Generalo!

Mi sendas al Vi kopion de letero, kiun mi intencas sendi . al la komandanto Lemaire kun la peto, ke li publikigu ĝin en la “Belga Sonorilo”. Mi petas Vin, volu skribi al mi, ĉu Vi konsilas aŭ ne konsilas sendi la leteron. En la okazo, se Vi trovos, ke estas utile sendi la leteron, volu skribi al mi, ĉu Vi ne konsilas fari en la letero kelkajn ŝanĝojn. Ĉu Vi ne trovas, ke la letero (aŭ kelkaj lokoj en ĝi) faras ian malagrablan impreson de sinlaŭdado?

P.-S. — Kvankam mia letero al Lemaire estas skribita en tia formo, kvazaŭ mi volas defendi min mem, mi tamen konfesas, ke tiaj aludoj kontraŭ mi interesas min tre malmulte kaj mi certe ne respondus eĉ unu vorton. La vera kaŭzo, pro kiu mi pensas, ke la publikigo de mia letero estus utila, estas: a) Mi volus elvoki de Lemaire la konfeson pri la 250.000 fr., por ke oni vidu la mensogecon de la vortoj de la reformistoj, kvazaŭ reformoj estus forĵetitaj pro kaŭzoj financaj; b) mi volis atentigi la esperantistojn pri la rimedoj, kiujn la reformistoj eble uzas sekrete. — Se laŭ Via opinio tiun ĉi komunan celon mia letero ne atingas kaj ĝi faras nur la impreson de persona polemiko, tiam estus pli bone ne publikigi la leteron.

379. Nefermita letero al Komandanto Lemaire.

Estimata Sinjoro!

Kun malagrabla surprizo mi legis Vian misteran artikolon “Eltiraĵo el antaŭdiro” en la No 15 de la “Belga Sonorilo”. Mi konfesas, ke ion similan mi tute ne atendis.

Antaŭ 16-18 jaroj Volapük estis en la plej brilanta stato. Troviĝis tamen amikoj, kiuj decidis ĝin “plibonigi”. La rezultato estis tiu, ke en la daŭro de 1-2 jaroj Volapük tute mortis por ĉiam. La “plej sinceraj amikoj” kaj “savantoj” kun fulma rapideco atingis tion, kion ne povis atingi multaj miloj da plej danĝeraj malamikoj. Tiun saman eksperimenton kelkaj personoj volas nun ripeti kun Esperanto.

Konsciante, ke ĉia reformado de Esperanto (almenaŭ en la nuna tempo) alportus ne sole morton al Esperanto, sed ankaŭ senkreditigus kaj mortigus por ĉiam la tutan ideon pri lingvo internacia, la grandega plimulto da esperantistoj nenion volas aŭdi pri reformoj. La reformistoj modeste opinias, ke ili estas la sole pravaj, ke ili ellaboros lingvon absolute perfektan, kiun la tuta mondo tuj akceptos, kiun neniu povos kritiki k.t.p… Bone! ili do laboru kaj feliĉigu la mondon. Sed malgraŭ sia ripetado, ke la bono nepre devas nature baldaŭ venki la malbonon, ili ne volas atendi, ĝis ilia ellaborota lingvo venkos per sia boneco; por altigi la valoron de sia entrepreno kaj por ruinigi la ĝisnunan Esperanton, detrui nian ĝisnunan harmonion kaj defaligi la esperantistojn de ilia ĝisnuna standardo, ili senlace kaj senĉese uzas diversajn artajn rimedojn, pri kiuj mi ne volas paroli, ĉar mi tute ne intencas batali kaj polemiki kontraŭ ili. Sed pri unu el tiuj rimedoj mi bedaŭrinde estas devigita paroli, ĉar ĝi jam rekte tuŝas mian personan honoron.

Jam longe la reformistoj pensas kredigi al ĉiuj, ke ĉiuj, kiuj ne volas reformojn, estas homoj nehonestaj kaj profitemaj; tamen ili almenaŭ ne montris personojn. Sed nun la artikolo de la “Belga Sonorilo” aludas min persone; tial permesu al mi diri kelkajn vortojn.

Se mia laborado havus nenian sukceson kaj alportus al mi nenion krom suferoj kaj mokoj, — ĉu tiam iu el vi ion pagus al mi por miaj suferoj kaj por miaj grandegaj, preskaŭ tute senfruktaj elspezoj de la unua tempo de propagando? Certe ne! Se tamen mia multejara laborado feliĉe kroniĝis per sukceso, kaj el tiu sukceso mi volus tiri por mi kaj mia familio ian honeste merititan materialan profiton, simile al tio, kiel ĉiu eltiras profiton el siaj laboroj kaj elspezoj, — ĉu en tio estus io krima? Mi certe en mia vivo ne laboris malpli ol Vi, kaj tamen ĉu mi kulpigas Vin pro tio, ke Viaj laboroj alportis al Vi profiton? Sekve, se eĉ efektive Esperanto alportus al mi riĉecon, neniu povus min kulpigi pro tio.

Sed ni rigardu pli precize la grandan riĉecon, kiun Esperanto al mi alportis.

Ĉu Vi ne scias, sinjoro komandanto, ke Esperanto apartenas al mi ne pli ol al Vi aŭ al iu alia? [Ĉu Vi ne scias, ke al neniu sindikato mi vendis Esperanton kaj ke, aludante pri tia sindikato, Vi faras kontraŭ mi tre nebelan maljustaĵon?] Ĉu Vi ne scias, ke nun, kiam centoj da miloj da personoj — eble eĉ milionoj — uzas mian lingvon, mi estas devigata subteni la vivon de mia familio per tre malbone pagata kuracado de malriĉaj malsanuloj en la plej malriĉa parto de Varsovio, kaj nur la vesperajn horojn, kiujn ĉiu homo uzas por ripozo, mi devas uzi, ĝis malfrue en la nokto, por la grandega laborado, kiun donas al mi Esperanto? Ĉu Vi ne komprenas, ke, se mi akceptus reformojn en Esperanto, mia materiala stato tute ne ŝanĝiĝus, aŭ eble ĝi eĉ pliboniĝus? Se Vi ĉi tion obstine ne volas kompreni, tiam permesu al mi rememorigi al Vi la sekvantan historion. Mi neniam volis paroli pri ĝi; sed nun, kiam Vi publike ĵetas sur min suspektajn aludojn, mi estas devigita paroli.

Antaŭ la Ĝeneva kongreso mi skribis al d-ro Javal, ke ŝajnas al mi, ke venis jam la tempo, por proponi la enkondukon de diversaj neologismoj, pri kiuj mi parolis en mia antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”. Tiam en Ĝenevo (Vi scias ĉi tion tre bone) du esperantistoj faris al mi jenan, por mi tute surprizan proponon: ili deponos por mi la sumon de 250.000 frankoj kaj tiamaniere donos al mi la eblon forĵeti mian medicinan profesion, vivi tute senzorge en ia trankvila kaj sendanĝera urbo, fordoni min tute kaj ekskluzive al Esperanto kaj fari por la lingvo ĉion, kion mi trovas necesa. La propono estis por mi eksterordinare alloga; tamen la akceptado de donacoj estus por mi tre malagrabla; tial mi longe interne batalis kun mi mem, sed donis en Ĝenevo nenian respondon kaj promesis veni post 1½ monatoj Bruselon aŭ Parizon, por paroli pri la afero. Kaj post kelka pripensado mi el Varsovio skribis al la ĉefa proponinto jenon: “Por plenumi mian promeson, mi venos al Vi kaj mian projekton mi alportos, sed Vian proponon mi verŝajne ne akceptos, ĉar mi timas, ke mi perdus mian moralan liberecon, kiu estas por mi pli kara ol ĉio; sed en la okazo, se mi tamen decidus akcepti Vian proponon, mi povus fari tion nur sub la sekvantaj kondiĉoj: a) ke mi ricevu de Vi ne donacon, sed nur pagon por laborado; b) ke Vi neniam devigu min agi kontraŭ miaj konvinkoj kaj mi ĉiam havu la liberecon fari nur tion, kio ne laŭ Via, sed nur laŭ mia opinio estas bona kaj utila por Esperanto”.

Kiam mi ricevis la respondon, ke miaj kondiĉoj estas akceptitaj, mi forveturis Bruselon kaj poste Parizon. Kiam en nia Pariza interparolado mi rimarkis, ke oni atendas de mi ion pli, ol mi laŭ miaj konvinkoj kaj en lojala maniero povas doni, tiam mi tuj interrompis la paroladon kaj diris: “Sinjoroj, antaŭ ĉio mi devas diri al vi, ke akcepti vian monan proponon mi absolute kaj senkondiĉe rifuzas… Kaj nun ni trankvile parolu pri la neologismoj. Jen estas la projekto, kiun mi intencas prezenti al la voĉdonado de la Lingva Komitato; ĉu vi, kiel membroj de tiu komitato, donos al ĝi vian aprobon?”

Ĉion ĉi tion Vi scias tre bone, sinjoro komandanto. Neniu en la mondo scias tion tiel bone kaj precize, kiel Vi, ĉar el la du personoj, kiuj faris al mi la proponon pri la 250.000 frankoj, unu jam ne vivas kaj la dua estas Vi. Diru do publike, ĉu mi parolas la veron aŭ ĉu mi mensogas?

Sinjoro komandanto! Mi rememorigis al Vi la tutan historion ne por prezenti Vin kiel ian kulpulon, ĉar mi kredas, ke Vi havis la plej honestan intencon. Sed se Vi eĉ pensas, ke Via celo estas la plej bela, ĝi tamen ne povas pravigi la rimedojn, kiujn Vi uzas. Vi scias tre bone, ke el la multaj miloj da esperantistoj, nur tre malmulte da personoj havas de Esperanto ian materialan profiton, kaj eĉ tiuj tre malmultaj certe povus facile trovi por si pli bonajn fontojn de enspezoj, ol Esperanta konservativeco, se ili laborus sur alia kampo tiom multe, kiom ili laboras por Esperanto. Cetere, se ili estas tiel monamaj, estis ja tiel facile “akiri” por reformoj la 2-3 ĉefajn kontraŭreformistojn, kaj tiam la tuta esperantistaro blinde ilin sekvus! Kaj tamen por plej efike senkreditigi ĉiujn personojn, kiuj ne volas akcepti Viajn postulojn kaj ruinigi Esperanton, Vi kaj Viaj amikoj per ĉiuj fortoj penas disvastigi la famon, ke ĉiu esperantista konservativeco estas bazita nur sur malhonesteco kaj profitemeco! Kaj nun Vi publikigis artikolon, kiu en ĉiu leganto devas veki la plej malbelajn suspektojn kontraŭ mi mem. Tial mi estas devigita rememorigi al Vi tion, pri kio mi neniam volis paroli, kaj demandi Vin publike: “ĉu efektive Via konscienco permesas al Vi diri, ke mia sintenado en la demando pri reformoj estas bazita nur sur profitemeco?” Donu al Vi mem la respondon kaj juĝu mem Vian agon.

L. L. Zamenhof.

Sebert, la 14.IV, respondas, ke li opinias neoportuna la sendon de tiu letero, ĉar: 1o la “Belga Sonorilo” estas tre malmulte legata ekster Belgio, kaj freŝa letero de Zamenhof estus por ĝi reklamo; 2o pro la stranga titolo malmultaj legis la artikolon: Bourlet, kiun ĝi persone celas, ĝin ne rimarkis; 3o Cart, kiu ĝin legis, furiozas kaj decidis publikigi en “Lingvo Internacia” vualŝiran artikolon pri ĉiuj ruzaĵoj de Beaufront: Zamenhof prefere ne estu enmiksita en tiujn polemikojn.

380. Letero al Sebert (21.IV.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 12/IV, 14/IV kaj 15/IV. Mi ĝojas, ke Vi konsentas kun mia opinio pri la sintenado kontraŭ Couturat.

Mi danke ricevis ankaŭ la sesan kajeron de la “Dokumentaro”, pri kiu mi petis (Tria Kongreso).

Pri mia projektita publika letero al la komandanto Lemaire mi tute konsentas kun Via opinio kaj mi tiun leteron ne sendos. La kopion de tiu letero mi ne bezonas, kaj ĝi povas resti ĉe Vi.

Por la granda banketo, kiu okazos sub Via prezidado, la 26-an de Aprilo, mi havis la intencon sendi ian saluton; sed pripensinte, mi venis al la konvinko, ke estos pli bone, se mi tion ĉi ne faros. Tamen por la okazo, se Vi eble trovos, ke ia saluto povus esti utila (?), mi almetas tie ĉi folieton kun tia saluto, el kiu mi petas Vin fari uzon nur en tia okazo, se Vi trovos ĝin utila.

Tre Estimata Sinjoro Generalo!

Al ĉiuj amikoj esperantistoj, kiuj partoprenas en la granda festeno de la 26-a de Aprilo, volu transdoni mian sinceran saluton.

En sia lukto kontraŭ Beaufront, Bourlet tre klare sentas, ke la plej bona rimedo faligi la prezidanton de SFPE estas montri la duoblecon de lia agado, kaj kun kia malsincero li nun defendas la ideojn de Hodler-Michaux kaj postulas rajtigitan akademion. Tial Bourlet turnas sin al Zamenhof, por akiri de li ateston pri la nelojala kontraŭstaro, kiun en 1905 Beaufront faris al lia projekto pri organizo (Kp no 121*), kaj li proponas al Zamenhof verki artikolon, kiu estus kvazaŭ respondo al lia konsulto: “Kion vi opinias pri la organiza projekto nun prezentita de s-ro de Beaufront?”.

381. Letero al Bourlet (24.IV.08).

Kara Sinjoro!

Por la okazo, se Vi kune kun la Centra Oficejo trovos, ke estas necese, ke mi parolu publike pri la agado de B.*, mi sendas al Vi nun artikolon, kiun mi pretigis. Sed estas necese, ke mi evitu ĉiujn nomojn; tial, se Vi volos, ke mia artikolo aperu en formo de respondo al ia demando, mi petas Vin elĵeti el tiu demando la nomon de Beaufront (anstataŭ “pri la projekto prezentita de s-ro de Beaufront”, Vi devus diri: “pri la projektoj pri la elekto de reprezentantaro de la Esperantistoj”.)

* Waringhien proponis la korekton de Beaufront.

En Via nomo Vi povas montri, kiu estas la agitanto, pri kiu mi aludas; sed mi devas severe eviti ĉiun personan polemikon.

Mi ripetas, ke laŭ mia opinio estus pli bone, se la demando estus farita ne en Via nomo, sed en la nomo de iu alia. [En tia okazo Vi povus eĉ publikigi la leteron en Paris-Esperanto.] (Ekzemple: “Kun la permeso de L. L. Zamenhof unu amiko transdonis al ni la tekston de letero, kiun li sendis al Z. kaj de la respondo, kiun li ricevis de li”.)

La almetita letero ne estos tuj utiligata de Bourlet, verŝajne pro kelkaj modifoj proponataj aŭ de li aŭ de Sebert (Kp no 389*).

Intertempe Bourlet organizas la unikan fronton por la elekto al la SFPE-Komitato: al ĉiu kandidato la Pariza Grupo proponas subskribi la simplan kaj klaran programon de Cart (Kp sub no 367*). Sed Michaux ne volas rezigni pri siaj ideoj kaj sendas al “Paris-Esperanto” jenan kontraŭprogramon:

382. Deklaracio de Michaux, kiel kandidato al la Komitato de SFPE.

La sola lingvo propagandata de la SFPE estas Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per la verkoj kaj la Deklaracio de Zamenhof, evolucionta sub direktado de centra institucio, aŭtoritatigita de la tuta Esperantistaro.

Bourlet publikigas tiun tekston, sed juĝas ĝin reformisma kaj petas la fidelulojn voĉdoni kontraŭ Michaux.

Tiu ĉi responde eldonas detale sian projekton, en formo de broŝuro, kun titolo “Evolucio libera aŭ Akademio” kaj sendas ĝin al Zamenhof.

383. Poŝtkarto al Michaux (5.V.08).

Kara Sinjoro!

Vian broŝuron mi danke ricevis. Viajn ideojn pri kontrolota riĉigado de la lingvo mi trovas tute pravaj; sed… mi absolute ne komprenas, kial tion (pri kio mi ja klare parolis en la “Fundamento”) devas fari ia alia institucio kaj ne nia Lingva Komitato!

P.S. — Ĉu Vi ne scias tre bone, ke la Lingva Komitato volas tion ĉi fari, sed la reformistoj per sia konstanta atakado kaj semado de malpaco devigas la Komitaton fariĝadi ĉiam pli singardema?!

384. Letero al Sebert (8.V.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 2/V kaj de 5/V kaj ankaŭ ĉiujn dokumentojn cititajn en Via letero de 2/V. Mi supozas, ke ili estas nur kopioj, kiujn Vi ne bezonas, tial mi ilin ne resendas; sed se Vi ilin bezonas, volu min sciigi.

Koncerne Vian leteron al s-ro Schmidt, mi tute konsentas kun Vi kaj kun s-ro Bourlet, ke estus utile, se la Scienca Revuo aŭ tute ne parolus pri la “Progreso” de Couturat, aŭ raportus pri ĝi nur tre mallonge, severe kaj malŝate (pli bone estus tute ne paroli).

La penado elvoki publikajn protestojn de diversaj Delegacioj, Societoj kaj personoj kontraŭ la uzurpatora agado de s-ro Couturat povas esti utila.

Pri la intencata eldonado de Oficiala Gazeto mi povas diri al Vi, ke la fakto mem min tre ĝojigas; sed ni devas esti kun tio ĉi tre singardaj, por ne kaŭzi per tio grandan malkontentecon kaj malpacon inter la esperantistoj. Por eviti ĉiujn justajn plendojn, estas necesege antaŭ ĉio eviti ĉion, kio donus al la entrepreno ian karakteron privatan!! La Centra Oficejo estas institucio privata, kaj en ĝiaj privataj agoj neniu havas la rajton ĝin kontroli aŭ postuli de ĝi iajn kalkulojn; sed “Oficiala Organo” nepre devas esti afero komuna kaj publika, kaj ni devas severe eviti ĉion, kio povus kredigi, ke ĝi aperis per arbitra decido de kelkaj privataj personoj, aŭ ke ĝi finance kaj morale servas al la interesoj de kelkaj personoj. Tial, por ne doni batalilon en la manojn de niaj malamikoj kaj por eviti grandan, eble kaŝatan malkontentecon, kiu iam povus eksplodi en formo de granda skandalo, estas necesege diri en la prospekto tute klare la sekvantajn aferojn:

1) ke en la unuaj monatoj la organo estos nur provizora, kaj ĝi fariĝos plene oficiala nur de la momento, kiam ĝi ricevos por si la voĉdonitan konsenton de la oficiala estraro (t.e. de la Lingva kaj Organiza Komitatoj) kaj la sankcion de la Dresdena Kongreso;

2) ke pri ĉiuj elspezoj kaj enspezoj de la organo estos donataj publikaj kalkuloj; kaj la eblaj profitoj estos uzataj konforme al la decidoj de la esperantista estraro;

3) ke la direktoron de la organo elektos la esperantista estraro, kaj en okazo de netaŭgeco ĝi havos la rajton anstataŭigi lin per alia persono.

En praktiko la diritaj tri punktoj kompreneble ne havas ian gravecon, ĉar estas ja tute kompreneble, ke la kongreso ne rifuzos la fondon de oficiala organo, neniu sincera esperantisto suspektos Vin, ke Vi havas iajn personajn celojn kaj neniu altrudos al Vi alian direktoron krom tiu, kiun Vi mem elektos; sed principe la diritaj punktoj estas necesaj, por ke niaj malamikoj ne povu kalumnii.

Koncerne la daktilografitan leteron, kiun mi sendis al s-ro Bourlet (pri la “Lingva Komitato”) mi volonte donas mian konsenton por tiuj ŝanĝoj kaj aldonoj, kiujn Vi volas fari en ĝi; sed mi deziras, ke ĝi estu publikigita ne en la organo de la Centra Oficejo, sed en ia alia organo, ĉar mi tute ne volus, ke mia letero havu ian karakteron oficialan (tian impreson ĝi farus eĉ tiam, se ĝi aperus en la “neoficiala” parto de Via organo). Mi skribis al s-ro Bourlet, ke laŭ mia opinio estus utile, se mia letero aperus en ia organo redaktata ne de s-ro Bourlet; tamen se Vi trovas, ke mia letero devas aperi en organo Pariza; mi jam pli volus, ke ĝi aperu en “La Revuo” aŭ “Paris-Esperanto”, ol en la organo de la Centra Oficejo. Cetere mi ne volas doni pri tio ian definitivan decidon kaj mi lasas la demandon tute al la decido de Vi kaj s-ro Bourlet; publikigu ĝin en tiu formo kaj en tiu organo, kiun vi ambaŭ, post reciproka interkonsento, trovos la plej konvena; mi nur esprimas mian deziron, ke ĝi ne havu formon tro oficialan, ĉar nun, kiam la esperantistaro havas sian estraron, mi volas kiom eble pli eviti iajn oficialajn komunikojn de mia flanko.

Intertempe la Maja n-ro de “Paris-Esperanto” reproduktas publikan leteron de René de Saussure, tiam redaktoro de la “Internacia Scienca Revuo” kaj unu el la plej konsiderindaj esperantistoj pro lia brila inteligento kaj lia riĉeco. Lin kompreneble Couturat jam provis altiri al si (Kp no 237*), sed li rapide ekvidis la kaptilon kaj liberigis sin: en la idea batalo kontraŭ Ido, li baldaŭ fariĝos unu el niaj plej efikaj apologiistoj (Kp no 445*).

385. Nefermita Letero al Majoro Lemaire (5.III.08). El la franca.

Kara Majoro,

[...] Mi konstatas kun bedaŭro, ke la “Belga Sonorilo” pli kaj pli forlasas la terenon de la praktika propagando por la lingvo internacia, kaj ĵetas sin en la makison de la teoriaj abstraktaj diskutoj, forgesante, ke la lingvo internacia estas ne celo, sed rimedo. Nenio povas doni pli ĝustan ideon pri la vanteco de tiaj diskutoj, ol via lasta n-ro, en kiu oni vidas jam ekaperi la plej kontraŭaj opinioj pri la reformoj proponitaj de la Delegacio.

Kio do okazos, kiam s-roj Leau kaj Couturat publikigos revuon por reformi Esperanton, kiel ili jam anoncis! Ĉar tiu revuo devas esti “larĝe malfermata” al ĉiuj kritikoj, mi opinias, ke tie oni ankoraŭ diskutos, post dudek jaroj, pri la formo de la pluralo aŭ la akordo de la adjektivo, krom se la redaktoroj arogos al si ian papecon. Mi jam scias, ke ili havas ankoraŭ la iluzion, ke la problemo pri la lingvo internacia estas “scienca problemo kapabla ricevi unikan kaj definitivan solvon, trans kiu oni ne povos plu ion serĉi, kaj ke estas vantaĵo supozi serion da estontaj reformoj”. Mi citas tiun frazon el la teksto mem de la letero de s-ro Couturat, kiun vi reproduktas en la “Belga Sonorilo”, kaj ĝis nun mi ankoraŭ ne komprenis, kiel, trastudinte tiom da projektoj de lingvoj internaciaj, s-ro Couturat povis skribi tiel senprudentan parolon!

[...] Eĉ supozante, ke la D.K. ne transpaŝis sian oficpovon, ĝi reprezentus la opinion nur de la 300 societoj, kiuj nomis delegitojn; sed sufiĉas legi la protokolojn de la laboroj de la Komitato, por vidi, ke ĝiaj decidoj estas ne validaj kaj neniel devligas la koncernajn societojn. Efektive la demando pri kompetenteco estis levita de s-roj Boirac kaj Moch, sed renkontis tujan proteston kaj la s-roj sekretarioj proponis tagordon, deklarantan, ke la Komitato estas “la sola juĝanto pri sia kompetenteco”: tiam s-roj Boirac kaj Moch deklaris, ke, se tiu tagordo estos voĉdonita, ili ne havos alian eblon, ol rezigni pri siaj funkcioj; fine la voĉdono pri tiu tagordo estis prokrastita sine die*.

* Latinaĵo: ĝis nedifinita dato, t.e. por ĉiam.

Pri tiu okazaĵo la redaktoroj de “The British Esperantist” esprimas sin jene, en cirkulero al la britaj grupoj: “En Granda Britujo, se iu ajn membro de iu komitato prezentas kontraŭdiron rilatan al la kompetenteco de tiu komitato, tiu demando kompreneble devas esti konsiderata kaj voĉdone decidita, antaŭ ol la debatoj povus esti daŭrigataj — kaj tio, sub minaco de nepra nuligo de la postaj decidoj.” Mi povas aldoni, laŭ mia propra sperto, ke la afero estas ĝuste la sama en Svislando kaj en Usono. Kaj se la D.K. pretendas esti internacia, ĝi ne povas ignori tiun regulon. Ĉia senpartia tribunalo tuj kasacius el tiu motivo la decidojn de la D.K. [...]

Kiam oni legas la derivregulojn de s-ro Couturat, oni unuavide kredas, ke ili estas tute klaraj kaj simplaj; sed se oni aplikas ilin, ne al kelkaj intence elektitaj ekzemploj, sed en la ĉiutaga praktikado, oni konstatas la malfacilojn kaj la pezecon, kiujn ili trudas al la lingvo.

Estas ĝuste la inversa fenomeno, kiu estiĝas, kiam oni komencas lerni Esperanton; ĉar en la komenco oni ofte estas mirigita, iafoje eĉ mallogita [...] kaj oni volas “fari reformojn”. Sed tri aŭ ses monatojn poste, oni jam miras, ke oni ŝanĝis sian opinion [...] Oni povas konstati laŭ kelkaj specimenoj de la publikigitaj leteroj, ke multaj el la esperantistoj favoraj al la Delegacio estas ankoraŭ komencantoj, kiuj ankoraŭ suferas tion, kion mi nomus la reformo-manion [...]

Dum longa sperto montris al ĉiu el ni, almenaŭ al tiuj, kiuj estas sinceraj kontraŭ si mem, ke la opinioj modifiĝas kun la kreskado de la tempo kaj de la praktiko, oni postulus, ke ni donu nian konfidon al la decidoj de Komitato konsistanta el dekduo da personoj, el kiuj la plimulto eĉ ne scias paroli Esperanton, aŭ kiuj, se ili ĝin eklernis, ĝuste troviĝas en tiu periodo de reformomanio, pri kiu mi parolis. Oni estas konsternita, kiam oni legas, en la oficiala protokolo de la laboroj de la Komitato, ke s-ro Jespersen, membro de la Komitato, ankoraŭ kredas taŭga la proponon de la finaĵoj o por la virsekso kaj a por la insekso, ne vidante, ke tiuj finaĵoj estas moveblaj kaj sekve plu ne ebligus la distingon de la seksoj en la derivaĵoj; ke s-ro Baudouin de Courtenay ankoraŭ apogas nepre fonetikan ortografion kaj opinias, ke indiferenta estas la konvencia asociado de ia sono kun tiu aŭ alia litero, dum la internacieco estas fundamenta principo de la internacia lingvo; kaj oni vidas s-ron Ostwald, la prezidanton mem de la D.K., defendi la saman tezon kaj proponi la anstataŭigon de ŝ per c, tiel ke oni skribus “cipo” anstataŭ “ŝipo”, “cafo” anstataŭ “ŝafo” kaj “cuo” anstataŭ “ŝuo”, kvazaŭ temus pri kemiaj simboloj!

Mi sincere kredis je la Delegacio kaj mi pensas, ke mi faris mian tutan eblon por faciligi la akordon inter la esperantistoj kaj la Delegacio; krome mi lojale provis dum kvar monatoj la reformojn proponitajn de Ido, kaj mi konstatis, ke plimulto el ili ne rezistas al la praktiko kaj unualoke la sufiksoj -ur kaj -al [...]

Fine oni ne povus tro ofte memorigi, ke la elekto de la internacia lingvo kuŝis unue en la manoj de la Internacia Asocio de la Akademioj, kaj sekve la Delegacia Komitato havis la devon zorge atenti la konsiderojn, pro kiuj tiu Asocio deklaris sin nekompetenta por fari tiun elekton. Tiuj konsideroj estis klare elmetitaj de la Imperia Akademio de Vieno en ĝia oficiala raporto; jen kion ĝi diras:

“Al ni ŝajnas, ke, se oni solvu la demandon, tiun solvon oni trovos sur la ĝis nun irita vojo de empirio, t.e. per raciaj provoj kaj zorga adaptiĝo al la realaj bezonoj, pli ĝuste ol per teoria esplorado.”

Mi lasas al vi la zorgon kompari tiun sintenadon kun la sintenado de la D.K., kiu tute kontraŭe substituis teorian esploradon al la empiria metodo ĝis nun praktikata, tiele flanklasante la opinion de la Akademioj, al kiu, laŭ sia propra programo, la Komitato devus sin submeti.

René de Saussure.
Delegito de la Ĝeneva Societo de Fiziko.

Por montri, kiel pravaj estis la antaŭvidoj de R. de Saussure, mi menciu nur du faktojn: en la n-ro de Marto 1911 de “The International Language”, s-ro Hugon, angla membro de la Idista Akademio, akuzis s-ron Couturat, ke tiu fermas la buŝon al siaj kontraŭdirantoj, falsas iliajn deklarojn, decidas senkonsiliĝe pri ĉio kaj agas kvazaŭ “papo”… Siaflanke, en 1914, por haltigi la senĉesan reformadon (oni jam registris 1.400 oficialajn decidojn pri ŝanĝoj en 6 jaroj), Couturat decidigis ian “periodo di stabileso”, kiu efektive daŭros ĝis 1926: sed tiu stabileco estis tiel kontraŭa al la principoj de la D.K. kaj al la humoro de ĝiaj adeptoj, ke ĝi eksplodigis preskaŭ samtempe du skismojn, kiuj metis praktikan finon al la Ido-movado.

La admonoj de Zamenhof kaj aliaj havis almenaŭ tiun efikon, ke Hodler rezignis pri sia projekto de organizo de la tuta esperantistaro, kiun igis suspekta la aliĝo de Beaufront; saĝe li limigis sian ambicion al pli malvasta, sed tute demokratia societo, kaj, la 12.V.08, fondas “Universala Esperanto-Asocio” sur jenaj tri principoj:

386.

1. Sub la nomo U.E.A. estas fondita Asocio, kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj.

2. La sola lingvo oficiala de la U.E.A. estas la lingvo Esperanto tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro. Konsekvence* la U.E.A. neniel enmiksiĝos en lingvaj diskutoj*.

* Waringhien proponis la korekton Sekve.
* Waringhien proponis la korekton lingvajn diskutojn.

3. La U.E.A. estas absolute neŭtrala rilate al religio, politiko kaj nacieco.

Ĉirkaŭ la sama dato disvastiĝas en Francio anonima “Nefermita letero al S-ro de Beaufront”, ŝajne dissendita de Alĝerio, sed fakte redaktita en Parizo, probable de Bourlet kaj liaj amikoj. Ĝi estas akra pamfleto, en kiu oni insistas pri la ambicio de Beaufront kaj montras liajn jezuitajn procedojn. en Bulonjo, en Ĝenevo, en Kembriĝo kaj nun, en la afero de la Delegacio. Ĝi klarigas tre precize ĉion, kion nur aludos la letero de Zamenhof (Kp no 396*), kaj preparas al ĝi la vojon.

387. Letero al Michaux (13.V.08).

Kara Sinjoro!

La apero de la “Lettre Ouverte à M. de Beaufront” estis por mi tre malagrabla surprizo, ĉar mi ĉiam estis granda malamiko de publika malpaco kaj skandaloj; sed bedaŭrinde mi devas konfesi, ke tio estis tute ne evitebla.

Koncerne Vian personon, ŝajnas al mi, ke la “Lettre Ouverte” tute ne intencas fari al Vi ian ofendon. Traleginte tre atente la lokojn, kiujn Vi signis per ruĝa krajono, mi trovis, ke ili enhavas en si absolute nenian kulpigon pri iaj faroj malhonestajmalnoblaj; la letero nur diras, ke Vi estis tro obeeme sub la influo de s-ro de Beaufront; sed tia obeado al influo ja neniun malhonoras. Ĉar la lokoj, kiujn Vi signis, tute ne havas la celon Vin ataki, tial ŝajnas al mi, ke Vi farus plej bone, se Vi tute ne defendus Vin kontraŭ ili. Nun multaj esperantistoj eble diras al si: “s-ro Michaux agis erare” (eraro ja neniun malhonoras!) kaj en la okuloj de la esperantistoj Vi restos tiu sama sindona kaj multemerita Michaux, kiel antaŭe; [precipe se Vi komprenos, kiel oni Vin entiris, kaj se Vi ĉesos labori kune kun tiuj kelkaj personoj, kiuj pro persona ambicio volas ruinigi nian tutan ĝisnunan harmonion kaj ĉiujn fruktojn de la 20-jara laborado de la tuta esperantistaro]; sed se Vi komencas Vin defendi kontraŭ tiuj lokoj, kiuj tute Vin ne atakas, tiam Vi ja riskas, ke Vi mem kreos suspekton kontraŭ Vi!

Tia estas mia opinio. Se Vi tamen nepre volas Vin defendi, mi donas al Vi la sekvantan klarigon, kiun Vi povas, laŭ Via deziro, montri al ĉiu aŭ publikigi en gazetoj:

“Mian projekton de Ligo mi sendis siatempe al s-ro Michaux ne laŭ lia peto, sed laŭ mia propra deziro, petante lin, ke li publikigu ĝin kiel eble plej baldaŭ en sia Esperanta gazeto. Sed dum miaj aliaj leteroj estis publikigataj tre rapide, la publikigo de mia Projekto de Ligo estis prokrastata; la tiamaj leteroj de kelkaj personoj* montris, ke mia manuskripto antaŭ la presado estis en iliaj manoj, kaj la tiamaj leteroj de s-ro Michaux montris, ke li troviĝas sub la influo de tiuj personoj*. Tamen kiel tiam, tiel ankaŭ nun mi havas la plenan konvinkon, ke la agado de s-ro Michaux estis plej honesta kaj bonintenca, kaj, prokrastante la publikigon de mia projekto, li sincere pensis, ke li servas al la bono de Esperanto.”*

* Unua teksto: de s-ro de Beaufront.
* Diri, ke Vi tute ne prokrastis, — mi ne povas, ĉar la fakto de prokrastado (kiu cetere tute Vin ne malhonoras) estis ja tute senduba, kaj mi supozas, ke la anonimaj aŭtoroj de la “Lettre Ouverte” kredeble havas pri tio pruvajn dokumentojn.

Sube de tiu ĉi letero, Michaux simple krajonis: “Vidu la leteron de Bourlet, petanta, ke mi prokrastu la publikigon de la Projekto de Ligo”. (Kp sub no 108*).

388. Letero al Sebert (23.V.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 19/V. Kun ĉio, kion Vi skribas en ĝi, mi plene konsentas, kaj tial mi havas neniajn rimarkojn por fari. Koncerne mian leteron pri la Lingva Komitato kaj “Reprezentantaro” eble estus pli bone, se ĝi aperus en “British Esperantist*? [aŭ en “Germana Esperantisto”?] Sed mi lasas tion ĉi tute al Via bontrovo, — Vi povas doni la leteron al kiu gazeto Vi volas.

* Korektis Waringhien; originala teksto: Esperantiste.

La koncerna letero (kiu estas la sama aludita en no 381*) estis fakte publikigita samtempe en “Lingvo Internacia”, “The British Esperantist” kaj “Germana Esperantisto”, kun la primitiva dato kaj sub la titolo:

389. Letero al franca esperantisto (24.V.08: O.V. p. 449*).

En ĝi Zamenhof reuzas, kun iom pli da amplekso, la argumentadon, kaj eĉ ofte la vortojn de lia privata letero al Michaux (Kp no 369*).

Sed Bulonjo ne volas lasi sin silentigi. Samgrupano kaj kunbatalanto de Michaux, D-ro Sergeant, prezentas la projekton al la belgoj, en ilia (idistiĝinta) gazeto “La Belga Sonorilo”; rifuzante akcepti la “linguo di la Delegitaro”, Sergeant, same kiel Michaux kaj en la sama paciga spirito, proponas ĝeneralan submetiĝon al la decidoj de estonta rajtigita Akademio.

Zamenhof ne preterlasas tiun okazon denove elmeti sian vidpunkton:

390. Letero al Sergeant (25.V.08: O.V. p. 572*).

La argumento de Zamenhof, ke “aranĝi voĉdonadon inter ĉiuj esperantistoj estas simple ideo freneza” estas pruntita el artikolo de Cart, en “Lingvo Internacia” (15.V.08); sed tio ne igas ĝin pli bona. La esperantistoj vidis, ekde la Kontrakto de Helsinki, ke ne estas tia herkula laboro baloti rajtigitan gvidantaron. Sed evidente la obstino, kun kiu Zamenhof senlace rediras sian opozicion al ĉia projekto de rajtigita reprezentantaro, venas de la timo, ke per tiu oblikva vojo estus enkondukataj lingvaj reformoj. Tamen oni demandas sin, per kia nekonsekvenco tiuj konservativuloj, kiuj estis konvinkitaj — kaj tute prave —, ke ili havas kun si la grandan plimulton de la esperantistaro, kredis samtempe, ke tiu granda plimulto da konservativuloj nepre elektus akademion reformeman. Tiun strangan sintenadon klarigas probable la preskaŭ kompleta manko de sindikata kaj politika sperto ĉe multaj eminentuloj, verŝajne la personaj aŭtokrataj ambicioj de kelkaj aliaj, kaj eble ankaŭ la fakto, konata aŭ suspektata de Zamenhof, Bourlet kaj Cart, ke multaj el tiuj eminentuloj, kvankam formale kontraŭaj al la Delegacio kaj al ĝia Ido, sekrete vartis en si nekonfesatan inklinon al certaj reformoj, pri kies unuanima akceptoteco ili blinde iluziiĝis. Michaux estas ĝuste la tipo de tiuj, fidelaj, lojalaj amikoj, kiuj tamen neniam povis deteni sin alridi novan reformoprovon:

391. Letero al Michaux (29.V.08).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian leteron de 27/V. Antaŭ ĉio mi respondos Vian demandon pri mia intencita (sed ne dissendita) “cirkulero No 3”.

Jam de tre longe mi preparis projekton de neologismoj, kiun mi intencis prezenti al la voĉdonado de la Lingva Komitato. Sed bedaŭrinde kelkaj reformistoj tion malhelpas. En la lasta tempo mia projekto estis ne sole preta, sed eĉ presita kaj devis jam esti dissendita. Sed bedaŭrinde la malordo kaj ekscito, kiun kaŭzis s-ro Couturat* estis tiel granda, ke tia paŝo en la nuna tempo estus tre danĝera; tial mi en la lasta minuto decidis ne dissendi la cirkuleron, sed tute neniigi ĝin. Ĉu mi iam revenos al mia projekto aŭ ne — tion mi nun ne povas antaŭvidi; en la nuna tempo mi certe tion ne faros, ĉar ĝi estus paŝo pereiga; se mi iam revenos al mia projekto, mi faros tion nur tiam, kiam la stato de la animoj estos tute trankvila kaj la tempo por tio estos tute oportuna. Tial se Vi volas sekvi mian konsilon, mi nun konsilas al Vi ne uzi tiujn formojn, pri kiuj parolis mia projekto, ĉar en la nuna tempo ili estus pereigaj kaj ĉiuj veraj amikoj de Esperanto devos energie batali kontraŭ ili.

* Unua teksto: la Delegacio.

Nun mi transiras al la aliaj partoj de Via letero. Mi tre miras, ke anstataŭ pripensi, kio estas bona kaj kio estas malbona por nia afero, Vi ĉiam parolas pri Cart kaj Bourlet! Ĉu ili estas Esperanto aŭ la esperantistaro? Ili estas ja personoj tute privataj, ili havas en nia afero nenian gravan oficon, kaj de ili nenio dependas. En la tuta daŭro de la Delegacia afero mi konsiliĝis kun Bourlet nur tre malmulte (ne oficiale, sed nur ĉar mi estimas lian praktikan saĝon), kaj kun Cart nek mi nek la prezidantoj de niaj ambaŭ oficialaj institucioj ne konsiliĝis eĉ unu fojon! Ni aŭskultis la voĉon de Cart nur tiom same, kiom ni aŭskultis la voĉon de ĉiuj aliaj esperantistoj; ni demandis oficiale la opinion de Cart nur en tia sama grado, en kiu ni demandis la opinion de ĉiuj aliaj membroj de la Lingva Komitato. Kontraŭ ŝanĝoj kaj ruiniga malordo ni batalis ne ĉar tion postulis Cart, sed ĉar tion (laŭ nia opinio kaj laŭ la decido de la plimulto da Komitatanoj) postulis la bono de nia afero. Tial mi tre miras, ke Vi parolas pri personoj anstataŭ pri la afero.

Vi sendube komprenas, ke la plej grava necesaĵo por nia afero — almenaŭ en la nuna tempo de propagando — estas plej severa unueco kaj disciplino; kaj tamen Vi volas enporti malpacon en nian tendaron nur tial, ĉar al Vi ne plaĉas Cart kaj Bourlet!! Mi kore Vin petas, pensu ne pri personoj, sed nur pri la bono de nia afero.

Tie ĉi mi povus fini mian leteron; mi tamen ne povas deteni min, por ne diri almenaŭ kelkajn vortojn pri Viaj atakatoj, Cart kaj Bourlet.

Laŭ mia opinio Via juĝo pri ili estas tute ne justa. Se ilin gvidus (kiel Vi opinias) interesoj “butikaj”, tiam ili aŭ tute ne laborus por Esperanto (ĉar de Esperanto ankoraŭ neniu riĉigis, kaj ĉiu alia kampo, sur kiu ili volus labori kun tiom da energio kaj sindoneco, certe donus al ili multe pli da mono), aŭ por ili estus pli profite labori ĝuste kun la reformistoj (mi ne volas paroli pri tio detale — eble mi havos okazon paroli pri tio iam alian fojon) [ĉu Vi scias ion pri la 250.000 frankoj, per kiuj oni antaŭ 1½ jaroj sensukcese volis enkonduki reformojn?]; se ili batalas kontraŭ reformoj, ili faras tion nur tial, ke ili estas profunde konvinkitaj, ke reformoj tute ruinigus nian aferon tiel same fulme, kiel iam la reformoj de la Volapüka Akademio mortigis Volapükon.

Pri Cart mi nenion parolos. Mi persone suferis de li tre multe (precipe antaŭ la Bulonja kongreso, kiam ekzemple jam en la vojo al la kongreso mi legis en lia gazeto, ke mia projekto de Ligo estas ne sole idiota, sed eĉ malhonesta kaj enhavas en si “ruze kaŝitan glavon”!); ofte min kolerigis forte liaj despotaj vortoj kaj agoj… kaj tamen mi ĉiam ĉion pardonis al li, ĉar mi komprenis, ke ĉio estas nur sekvo de lia tro eksplodema temperamento, sed liaj intencoj estas honestaj. Nun mi simple estas nur singarda kun li, sed mi neniam en mia koro akuzas lin. [Mi scias tre bone, ke batalante por Esperanto, s-ro Cart batalas ankaŭpro domo sua*; sed ĉu en tio estas ia krimo? Ĉu per tio liaj argumentoj perdas sian valoron?]

* Latinaĵo: por sia propra domo.

Ankoraŭ malpli justa, laŭ mia opinio, estas Via opinio pri Bourlet. Li iafoje estas iom kruda, sed de la tempo, kiam mi konas lin, mi neniam vidis ĉe li ian ruzecon aŭ malhonestecon. De la tempo kiam li aliĝis al ni kaj aligis la firmon Hachette, nia afero potence ekfloris. Lia granda energio, lia senlaca laborado, — ĉio donas al li tre grandajn meritojn. Sed ekzistas personoj, kiuj jam de kelkaj jaroj konstante fosas sub li. Kun granda takto kaj pacienco li ĉiam silentis kaj silentis. Se li nun fine perdis la paciencon kaj eksplodis — ĉu ni povas tion miri?

Tia estas mia opinio pri la ambaŭ viroj. Sed se eĉ mi eble eraras, se eĉ ambaŭ ili estas malbonaj, — ĉu tio povas esti kaŭzo, ke Vi agu kontraŭ la sendubaj bezonoj de nia afero, kontraŭ la unueco? Kian kulpon havas Esperanto, kian kulpon havas la Lingva Komitato? Ĉu Bourlet kaj Cart estas estroj de Esperanto? estroj de la Lingva Komitato?

Kara amiko! El ĉiuj esperantistaj gazetoj (krom “Belga Sonorilo”) Vi scias, kia estas la volo de ĉiuj esperantistoj; kial Vi nepre penas agi kontraŭ tiu volo? Kial Vi stariĝas nun kontraŭ tiuj, por kiuj Vi ĝis nun estis unu el la plej fidelaj kaj plej simpatiaj kunbatalantoj? Ĉu ne estus multe pli bone, se Vi simple dirus malkaŝe kaj publike: “mi havis alian opinion, sed pro la bono de nia afero kaj pro la necesa unueco mi discipline submetas mian opinion al la opinio de la plimulto”?

Kun kora saluto.

Al sinjorino Michaux kaj al Via estimata familio volu transdoni mian koran saluton.

La urĝado de Jespersen kaj la kampanjo de Bourlet finfine atingis la celitan rezulton. La Maja (= Junia) n-ro de “L’Espérantiste” komenciĝas per

392. Deklaro de Ido.

Venis la tempo ne lasi pli longatempe kuri la tiel malĝustajn interpretojn faritajn pri la ago kaj la intencoj de kompatinda Ido [...]

Lasante prezenti sian laboron, aŭ studon pri reformoj, al la Komitato de la Delegitaro, Ido volis evitigi al Esperanto danĝeron tiel antaŭvideblan, ke ĝi ŝajnis certa: la puran kaj simplan forĵeton [...] Lia formala volo, konita de la sekretarioj de la Delegitaro, estis, ke tiun laboron oni prezentu kiel projekton pri reformoj por Esperanto, projekton diskuteblan kaj ŝanĝeblan, sed neniel kiel sistemon konkurantan. Kaj tiamaniere ĝi ja estis prezentita, kaj plie kun pseŭdonimo [...] En la penso de Ido ne verko diferenca aperis, sed Esperanto daŭris sub la sama nomo kun kelkaj ŝanĝoj. Li do forlasis al D-ro Zamenhof kaj al la Esperantistoj la tutan gloron rajte akiritan. Pri li mem tute ne devis esti parolite. Post la akcepto de la reformo, li intencis tute malaperi de la scenejo. Poste kiel antaŭe, la mondo restus kun Esperanto sola. Tia estis la volo de Ido, tia lia revo efektivigebla, se oni estus akceptinta.

Se nun lia verko sin prezentas al la publiko aparte de Esperanto primitiva, la kaŭzo estas, ke bedaŭrinde la estroj de la esperantistoj ĝenerale eĉ ne volis ekzameni la demandon serioze. Tial en tempo venonta ili certe estos riproĉataj pro tio. Ilia sincera konvinko ekskuzas ilin; sed la estonteco ilin elrevigos [...]

IDO.

La deklaro, kiun oni ĵus legis, estas mia. Kiel oni vidas, mi forĵetas la anonimecon [...]

L. de Beaufront.

“Oni vidis efektive, komentos poste s-ro Aymonier, kaj post la falo de la masko, oni vidis la vizaĝon de generalo, kiu perfidis sian armeon kaj sian mastron, kaj kiu ĉiam ekmiros, ke tion oni riproĉas al li.” Ĉar, kiel ajn pravigebla estas la ĉi-supra apologio, ĝi senkulpigas nek la komploton de Beaufront kun Couturat, nek la duoblecon de lia rolo, kiel advokato kaj kiel reformanto de Esperanto, nek la longan hipokritecon, kiu sekvis la forrompon de la intertraktadoj.

Tiu malkaŝo de Beaufront cetere devigis la neŭtralulojn partopreni en unu aŭ en la alia tendaro. Michaux tuj protestas pri sia fideleco al Zamenhof kaj pri la pureco de siaj intencoj. Respondas Zamenhof:

393. Poŝtkarto al Michaux (10.VI.08).

Kara Sinjoro!

Mi plene kredas, ke Via intenco estis bona; sed la rimedon, kiun Vi proponas, mi absolute ne povas aprobi. Iam poste, en tempo pli trankvila, ni povos en plej lojala maniero proponi la aranĝon de ia nova institucio, sed en la nuna tempo ĉio simila estus tre danĝera. Prezenti projektojn ĉiu havas la rajton kaj neniu lin kolerus pro tio; sed ĉio dependas de la tempo, de la tono kaj de la loko.

La 25.VI.08 aperas la unua n-ro de la “Oficiala Gazeto Esperantista”, kun jena front-artikolo:

394. Nia Programo.

Jam de longe, D-ro Zamenhof esprimis la deziron, ke la esperantistaro posedu oficialan informilon, kiu havigu al ĉiuj propagandistoj certajn sciigojn pri la progresoj de nia movado; kaj la prezidanto de la Lingva Komitato, s-ro Boirac, same deziris, ke la Komitato disponu periodan organon, anstataŭ esti devigita* sin turni al la publiko per neregule aperantaj folioj aŭ broŝuroj.

* Waringhien proponis la korekton devigata.

Tiun mankon plenigas de nun la Oficiala Gazeto, dank’ al la Centra Oficejo, kiu, kun aprobo de D-ro Zamenhof, de s-ro Boirac kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, faris la necesajn aranĝojn por ebligi ĝian provizoran eldonadon, sub la kontrolo de la ĝenerala sekretario de la K.K.K. kaj de la sekretario de la Centra Oficejo, ĝis la momento*, kiam la fondo de speciala organizo povos igi ĝin definitiva.

* Waringhien proponis la korekton tempo.

La nun antaŭvidataj rubrikoj de la Gazeto, al kiuj oni povos aldoni aliajn, se necese, estas la jenaj:

1. Oficiala parto.
Komunikoj de D-ro Zamenhof.
Lingva Komitato.
Konstanta Komitato de la Kongresoj.

2. Neoficiala parto.
Centra Oficejo.
Societoj.
Konsuloj kaj Esperanto-Oficejoj.
Registaroj kaj publikaj institucioj.
Diversaj sciigoj.
Gazetoj kaj literaturo.

La apero de la idista “Progreso” verŝajne ne estis fremda al la kreo de tiu organo, kiu unuflanke, permesante la detalan diskuton de gravaj lingvaj demandoj, efike helpos al la prilaborado de la “Oficialaj Aldonoj al la Fundamenta Vortaro”, kaj aliparte utilos al la propagando, liverante konstante ĝisdatitan liston de la konsulejoj, grupoj, gazetoj k.t.p. Sed la apero de tia gazeto estos konkurenco por “Lingvo Internacia”, kiu fiere nomis sin la “Centra Organo de la Esperantistoj”, kaj tio ankoraŭ akcentos la malaman rivalecon inter Cart kaj Sebert. Krome ĝia strebo al senpartia neŭtraleco, ĝia oficialeca tono deprenos de la gazeto grandan parton de la vivo kaj intereso, kiujn postulas la publiko, kaj la esperantistaro estis tiutempe nek sufiĉe grandnombra, nek sufiĉe riĉa, por pagi al si pure oficialan gazeton; tiel ke preskaŭ la tutan koston de la eldonado devos Sebert pagi el sia propra poŝo, same kiel li preskaŭ sola subvenciis jam la C.O.

En tiaj kondiĉoj, oni facile divenas la malfacilojn estigitajn de la duvizaĝeco de la Gazeto: Sebert, kiu ĝin monsubtenos, organizos kaj redaktos ties neoficialan parton laŭ siaj propraj ideoj, aŭ manioj, — ofte embarasante ĝin per senutilaj statistikoj, superfluaj arkivaĵoj k.t.p.; sed samtempe, pri ties oficiala parto, li deziros ricevi monan kontribuon de la oficialaj organismoj, kaj ne ĉesos prezenti al la Kongresoj tiucelajn proponojn. Kontraŭe, liaj malamikoj protestos, ke efektive li trouzas la vorton “oficiala” por kovri siajn diktatorajn planojn; ke tiel multekostan gazeton la movado ne povas subteni, kaj ke cetere ĝi tute ne bezonas ian oficialan organon. Senelira situacio, kiu malligiĝos nur post la morto de Sebert kaj la malapero de la Oficiala Gazeto kaj de la Centra Oficejo…

Bourlet, dume, ne kontentigis sin per sia unua venko: Beaufront konfesis sin Ido, sed rifuzas konfesi sian agadon mallojala kaj plu redaktas sian gazeton “L’Espérantiste”, tiel daŭrigante la konfuzon inter la samideanoj. Bourlet volas do atingi oficialan kondamnon de lia malamiko, kaj petas tion de Zamenhof.

395. Letero al Sebert (25.VI.08).

Kara Generalo!

Laŭ la insista konsilo de s-ro Bourlet mi sendis al li hodiaŭ tekston de letero (pri Beaufront). Mi tamen iom dubas, ĉu la publikigo de tiu letero estos utila. Volu ĝin publikigi nur en tia okazo, se Vi tion aprobas kaj se Vi trovas en ĝia publikigo nenion danĝeran.

P.S. — Mi sendas al Vi hodiaŭ la leterojn, kiujn mi ricevis de s-roj Schiff kaj Schmidt. Mi tre bedaŭras, ke la Berlinanoj ŝanceliĝas; mi supozas, ke ĝi estas sub la influo de s-ro Borgius (kaj eble ankaŭ de s-ro Liesche). Al ambaŭ leteroj mi respondis sufiĉe detale. La esenco de miaj respondoj estis:

a) Ni ankaŭ volas antaŭ ĉio kontinuecon, kaj ĝuste por tio estis kreita la Fundamento;

b) Lingvaj demandoj ne povas esti tuŝataj en la komunaj kunvenoj de kongreso, sed nur en speciala kompetenta komitato (L.K.). La kongreso povas nur doni sian aprobon aŭ malaprobon.

396. Letero pri la Rolo de s-ro de Beaufront.

Karaj Samideanoj,

Kun granda doloro mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro.

Kvankam mi sciis ĝin jam antaŭe, mi tamen ne volis paroli pri ĝi, ĝis mi havos plenan certecon. Tiun tute senduban certecon donis nun la kulpulo mem per sia publika konfeso en la Maja numero de “L’Espérantiste”.

Mi tre forte dezirus tute silenti pri tiu fakto. Mi longe esperis, ke la kulpulo pli aŭ malpli frue rekonsciiĝos kaj, se li ne refariĝos nia honesta kunbatalanto, li almenaŭ pli aŭ malpli frue ĉesos maskite semadi inter ni intrigojn kaj anarĥion. Perforte mi penadis kovri miajn okulojn kontraŭ ĉio, kion mi vidis, kaj doni al li eblon silente retiriĝi el la malbela afero, kiun li entreprenis. Tamen lia pereiga subfosado de nia afero ne ĉesas, kaj ĝi estas tiom pli danĝera, ke ĝi estas farata sub la masko de amikeco por Esperanto kaj kun la plej granda kaj plej rafinita lerteco. Tial kun granda doloro mi estas nun devigata fari tion, kion mi neniam antaŭe faris en la daŭro de la tuta historio de Esperanto: mi estas devigata averti la esperantistojn kontraŭ unu el la esperantistoj. Tiu unu estas: s-ro de Beaufront.

En la daŭro de nia tuta longa konateco s-ro de Beaufront neniam ne sole ion skribis al mi, sed eĉ neniam faris al mi ian eĉ plej malgrandan aludon pri tio, ke li proponas fari en Esperanto ian ŝanĝon.

Kiam mi en plena konfido elektis lin kiel advokaton, kiu devus defendi antaŭ la Delegacio (kies veran esencon mi ankoraŭ ne konis) la ĝisnunan Esperanton kaj klarigi la kaŭzojn, pro kiuj ni ne povas akcepti diversajn reformojn, li volonte tion akceptis kaj eĉ per unu vorteto ne lasis min supozi, kiajn intencojn li havas.

Nun kiam s-ro de Beaufront mem konfesis, ke li estas la fama Ido, montriĝas sekve, ke anstataŭ defendanto ni havis en la Delegacia Komitato rektan subfosanton, kaj tiom pli danĝeran, ke la subfosado estis farata sub la masko de plej energia defendanto! Estas facile prezenti al si, kian efikon devis havi tia eksterordinare lerta artifiko! Se eĉ la projekto de Ido estus la plej granda sensencaĵo kaj se ĉiuj membroj de la Komitato plej bone komprenus la tutan malutilecon kaj danĝerecon de reformoj en Esperanto, — ili nepre devis fariĝi la plej konvinkitaj idistoj, kiam ili (ne konante la misteran aŭtoron Ido) vidis, ke eĉ la advokato de Esperanto mem kaj la plej fanatika konservativulo ne povis malkonfesi, ke la projektata lingvo de Ido estas multe pli akceptinda, ol la ekzistanta, elprovita kaj tiel forte progresinta Esperanto!

Kiam s-ro Couturat proponis al mi, ke mi elektu por la kunvenoj de la Delegacia Komitato ian advokaton por Esperanto, tiam tute ne suspektante, ke la tuta Delegacia afero estas nur komedio kaj ke ĉio estas jam pretigita antaŭe en kaŝita interkonsento kun s-ro de Beaufront, mi skribis al s-ro Couturat, ke mi deziras elekti s-ron de Beaufront kaj pro ĝentileco mi demandis lin, ĉu li nenion havas kontraŭ mia elekto.

Sciante jam bone la intencatan rolon de s-ro de Beaufront, li eĉ per unu vorto ne aludis al mi, ke tiu ne povas esti mia reprezentanto, sed li respondis al mi, ke mia elekto estas tute bona.

Mi ne volas paroli pri la diversaj indignigaj rimedoj, kiujn uzis kaj uzas s-ro de Beaufront kaj s-ro Couturat, por maskite ruinigi Esperanton kaj venkigi sian personan entreprenon, kiun ili prezentas sub la nomo de “Delegacio”. Mi volis nur averti la esperantistojn, ke ili sin gardu kontraŭ la maskoj. Sed mi eĉ nun ne ĉesas ankoraŭ esperi ke la kulpuloj pli aŭ malpli frue komprenos la tutan malbelecon de sia agado kaj honeste retiriĝos.

Ĉiu el ni povas erari, ĉiu el ni povas pro nesufiĉa pripenso fari malbonan agon, kiun li poste bedaŭras. Mi estos feliĉa, se mi sciiĝas, ke niaj antaŭaj kunbatalantoj faris sian kaŝitan agon nur pro nesufiĉa pripenso, ke nun ili konscias sian eraron kaj havas sufiĉe da kuraĝo, por ĝin konfesi kaj sincere al ni reveni.

Sed, post pripenso, tiu artikolo ŝajnas al Zamenhof tro longa kaj tro akra. Jam la morgaŭan tagon, li reskribas:

397. Letero al Bourlet (26.VI.08).

Kara Sinjoro!

Pripensinte la aferon, mi denove venis al la konkludo ke tian leteron, kian mi sendis al Vi hieraŭ, mi absolute ne devas publikigi. Se Vi trovas, ke ia klarigo estas necesa, tiam mi petas Vin, anstataŭ mia hieraŭa cirkulera letero publikigu (“kun la permeso de Zamenhof”) la privatan leteron, kies tekston mi ĉi tie almetas. Ĉiujn komentariojn, kiuj troviĝas en mia hieraŭa letero (kaj eble ankoraŭ aliajn) Vi povas aldoni al mia letero en formo de Viaj komentarioj. Ĉar la nuna teksto prezentas leteron privatan, tial kompreneble ne estas necese, ke ĝi eliru el la Centra Oficejo, sed Vi povas ĝin dissendi al ĉiuj rekte de Vi [sed kompreneble estus dezirinde, ke Vi antaŭe konsiliĝu kun generalo Sebert].

Tiu nova privata letero, kiu konsistas el la paragrafoj 4-a kaj 5-a de la antaŭa (En la daŭro [...] li havas), kune kun enkonduka frazo, estos samtempe publikigita en “Lingvo Internacia” kaj “The British Esperantist”, sub la titolo:

398. Letero al konata Pariza Esperantisto: (27.VI.08: O.V. p. 451*).

Dume alproksimiĝas la Kvara Kongreso, kiu havos lokon en Germanio (Dresdeno). Boirac prizorgas organizi eblojn de laboro por la L.K. kaj la tiam elektota Akademio, per sia

399. Cirkulero 17-a (4.VII.08).

[...] Al ĉiuj kandidatoj al la Akademio mi sendis leteron, antaŭsciigante ilin, ke, en la okazo se ili estos elektitaj, mi ilin kunvokos en Dresdenon, de la 10-a de Aŭgusto. Tiamaniere la membroj de la Akademio povos pace labori, antaŭ la malfermo de la Kongreso, kaj zorge prepari la demandojn, kiuj estos poste submetitaj al la aprobo de la Lingva Komitato kaj eventuale al la sankcio de la Kongreso [...]

Mi havas la intencon prezenti al la Akademio projekton de regularo pri la tri jenaj punktoj:

1o Programo de la laboroj de la Lingva Komitato;

2o Labormetodo de la Komitato;

3o Materia funkciado de la Komitato [...]

Mi do esperas, ke tiamaniere ni havos Komitaton firme organizitan, kies rolo estos klare difinita kaj kiu donos al la publiko plenan garantion por la sukceso de siaj laboroj.

Aplikante la regulojn, kiujn ĝi alprenos pri la programo de la laboroj, la Lingva Komitato povos tiam esplori tute senpartie, libere kaj sincere, la projektojn de perfektigo kaj pliriĉigo de nia lingvo. Dum tiu* lasta jaro, tiuj projektoj plimultiĝis. Ĉiujn laborojn, ĉiujn diskutojn kaj polemikojn, kiuj okazis pri la lingvaj demandoj, la Lingva Komitato povos utiligi por la bono de nia lingvo. Laŭ mia persona opinio, ni devas havi nenian antaŭjuĝon kontraŭ ia ajn plibonigo, kondiĉe ke tiu plibonigo ne kreu rompon kaj respektu la kontinuecon de nia lingvo. Nia glora Majstro mem donis pri tio tre klarajn kaj tre saĝajn konsilojn en la antaŭparolo de la “Fundamento”.

* Waringhien proponis la korekton tiu ĉi.

Aldonita estis listo de la unuaj kandidatoj al la Lingva Komitato.

400. Letero al Sebert (8.VII.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 24/VI, 30/VI, 1/VII kaj 4/VII kaj ankaŭ la kelkajn kopiojn de leteroj (ĉu Vi deziras, ke mi resendu ilin al Vi?) kaj la No 1 de la “Oficiala Gazeto”. Mi ne tuj respondis al Vi kaŭze de tio ke en la lasta semajno mi estis tre okupita per la preparado de mia kongresa parolo, kies tekston mi sendis al Vi antaŭ 4 tagoj.

La “Oficialan Gazeton” mi trovas tute bona kaj mi deziras al ĝi plenan feliĉon, sed estas tre bedaŭrinde, ke la gazeto estas fondita en tiel neoficiala maniero, kio ne sole donos kaŭzojn por atakoj, sed kreos ankoraŭ pli grandan malkontentecon kaŝitan.

Oni diros, ke ĝi estas ago “aŭtokrata”. Oficiala Gazeto povis esti kreita nur post oficiala decido de la kongreso; tial mi tre bedaŭras, ke en la gazeto ne estas dirite, ke ĝis la decido de la kongreso la unuaj numeroj estas nur provaj. En la nuna tre maltrankvila tempo ni devas tre zorge eviti ĉiun agon, kiu havas ŝajnon de aŭtokrateco. Estas tre bedaŭrinde, ke samtempe aperis ankaŭ la listo de s-ro Boirac, kiu donos la pretekston diri, ke ni ordonas “tiujn elektu kaj tiujn ne elektu!”. Ni devas nun esti tre singardaj.

Kiam mia letero pri la Lingva Komitato* estis jam kompostita, s-ro Borel skribis al mi, ke laŭ la decido de la Berlinanoj li petas mian permeson ne presi la artikolon. Mi respondis al li, ke la letero estas donita plene al Via dispono, kaj li devas sin turni al Vi. Videble estis jam tro malfrue por korespondi pri tio, kaj nur dank’ al tio la letero aperis en la “Germana Esperantisto”. Nelerte agis la “British Esperantist” dirante, ke ĝi publikigas la leteron “laŭ la peto de Zamenhof”.

* Kp no 389*.

Malgraŭ la ŝanceliĝado de la germanoj, la situacio min ne timigas. Se ni nur per niaj propraj agoj ne donos kaŭzon por plendoj, ni devas nenion timi.

Aranĝi en la venonta jaro du kongresojn (en Ameriko kaj en Eŭropo) mi ne konsilas, ĉar tio forprenus de ambaŭ kongresoj la karakteron de universaleco, kaj ili fariĝus lokaj, sekve havantaj nenian komunan signifon. Se la amerikanoj donos al ni sufiĉe da garantio pri la sukceso, tiam ni laŭ mia opinio en Eŭropo ne devas aranĝi en tiu sama jaro apartan kongreson. La aranĝo de universala kongreso en Barcelono ŝajnas al mi danĝera, ĉar tio povus defaligi de ni la tutan Hispanan Societon de Esperantistoj. Se ni akceptos Hispanujon, ni devas akcepti nur tian urbon, kiu ne havas ian specialan politikan karakteron kaj ni devas konsiliĝi pri tio kun la ambaŭ hispanaj popoloj. Se la amerikanoj donos sufiĉe da garantio, tiam ŝajnas al mi, ke plej bone estos, se en 1909 la kongreso estos en Ameriko.

P.S. — Ĉu Vi ricevis antaŭ 2-3 monatoj la leteron de Twombly (pri la fonografoj), kiun mi transsendis al Vi? Ĉu la Centra Oficejo respondis al li?

La 10.VII.08 okazas la kalkulado de la voĉdonoj por la elekto de triono el la Komitato de SFPE: la reformemuloj estas ĉiuj venkitaj, inkluzive de Michaux, malgraŭ lia deklaro de fideleco al Zamenhof. Tamen Beaufront ne parolas pri demisio kaj plu kroĉas sin al la prezidanteco.

En la sekvanta letero Zamenhof respondas al la kritikoj, kiujn li mem petis de Bourlet kaj Sebert, pri la teksto de lia malferma parolo antaŭ la Kvara Kongreso.

La aludita teksto de Chavet estas la raporto pri la agado de la Centra Oficejo inter la du kongresoj; laŭ la opinio de Zamenhof ĝi tro akcentis la idistan danĝeron.

401. Letero al Bourlet (18.VII.08).

Kara Sinjoro!

Mi ricevis Vian poŝtan karton kaj ankaŭ Vian leteron senditan al mi per s-ro Mybs. Vian opinion pri la neceseco elĵeti el mia parolo ĉion akran kaj polemikan mi plene konsentas. Eĉ ankoraŭ antaŭ la ricevo de Via letero mi jam mem korektis en tiu senco mian parolon kaj hodiaŭ mi sendas al Vi la ŝanĝitan tekston en 2 ekzempleroj, el kiuj unu volu transdoni al la generalo kaj la duan Vi povas lasi por Vi.

En la okazo se Vi aŭ niaj aliaj amikoj trovos en la nova teksto ankoraŭ ion ŝanĝindan, mi petas Vin, volu sciigi min pri tio (ĉar mi lasis al mi unu kopion, tial pri iaj proponotaj ŝanĝoj sufiĉos nur skribi al mi la numeron de la paĝo).

Verŝajne Vi miras, ke mi jam 2 fojojn provis paroli aŭ almenaŭ aludi pri la propono, kiun faris al mi Javal kaj Lemaire. Mi scias tre bone, ke tio estus de mia flanko tre nebela ago kaj farus la impreson de ia sinlaŭdado aŭ de ia plendado pri sia sorto; sed ĉar la subfosantoj konstante penas kredigi al ĉiuj esperantistoj, ke la reformoj estas forĵetitaj ekskluzive pro motivoj monaj (kaj ĝuste per tio ili kaptis multajn personojn), tial mi volis en ia maniero atentigi la esperantistojn, ke tio estas mensogo kaj ke kontraŭe, ĝuste la reformojn oni volis aĉeti per mono. Tamen jam tuj post la forsendo de mia unua teksto mi komprenis, kian malbonan impreson farus miaj aludoj, kaj tial mi ilin tuj elstrekis.

Doni en mia parolo ian novan programon estus laŭ mia opinio ne konsilinde; anstataŭ tio mi simple atentigis, ke ni bezonas programon, kaj se nia ĝisnuna programo montriĝus nebona, ni havas la plenan povon ĝin ŝanĝi en maniero paca.

Peni plaĉi al la berlinanoj ni ne devas, ĉar unue ili mem ne komprenas bone, kion ili volas, kaj due ĉia cedado estus en la nuna tempo tre danĝera. Cetere la berlinanoj mem jam ŝanĝis sian opinion.

La teksto de s-ro Chavet tute kaj absolute al mi ne plaĉas. Kvankam mi konfesas, ke mi persone devas eviti ĉion akran kaj polemikan, tamen se mi mem volus prezenti la agojn de la perfiduloj kiel ion gravan, tio estus grandega kaj tre danĝera eraro; tion mi ĉiam ripetadis al generalo Sebert kaj tio ankaŭ nun estas mia tre forta konvinko.

P.S. — En la antaŭlasta linio de la paĝo 9 de mia nova teksto Vi povas aldoni la sekvantajn vortojn:

Ĉiu, kiu volas nur kompreni, komprenas ja tre bone, ke la “Fundamento”, pri kiu parolas la Bulonja Deklaracio, neniam havis la celon prezenti ian “sanktan libron”, sed ĝia celo estas nur: gardi la kontinuecon de nia lingvo.

Al tiu letero estis aldonita la dua, korektita, sed ankoraŭ ne definitiva teksto de la

402. Parolo de D-ro L. L. Zamenhof ĉe la malfermo de la Kvara Esperantista Kongreso.

*

Ĉi tie Waringhien listigis per iom komplikita kvinpaĝa tabelo la diferencojn inter la ankoraŭ ne definitiva teksto de la parolado kaj la oficiala (Kp no 408*). Por klareco la nuna elektronika prezento restarigas tiun tutan fruan version de la teksto.

Resume tamen: La unua alineo de la oficiala versio ankoraŭ mankis. La alineo Fine mi esprimas havis dufoje kiuj anstataŭ la fia kiu. Karaj samideanoj! estis Karaj kunbatalantoj!, kaj tiu alineo enhavis pli da vortoj ĉe ne atenditaj atakoj kaj malmultajn foliojn. La alineo Feliĉe la entrepreno havis tiu societo anstataŭ tiuj teoriistoj kaj la posta alineo havis de teoriuloj anstataŭ de teoriistoj. En la alineo De la tempo la vorto nelonge estis dufoje skribita duvorte. Nia lingvo mem havis arĥaiĝas anstataŭ ĉesas esti uzataj kaj ne havis la vorton reciproka post granda. La tuta alineo Ne por fieri estis origine alia. Enestis konsiderinde pli da teksto en Ĝi estas historio: komence, post Lingvan Komitaton, antaŭ Se iu el vi kaj ĉe prezentu kaj povus malutili. Aperis tri aliaj alineoj anstataŭ Se iu diras. Mi finis havis unuigita kaj homigita anstataŭ interfratigita, kaj troviĝis pli da vortoj post homo-viro. Kaj ekzistis kroma alineo fine.

En la nomo de la kvara tutmonda esperantista kongreso mi salutas la landon germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna momento; precipe mi salutas la Saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian koran dankon al la Saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por la saluto, kiun ili aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.

Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj esperantistoj, nian koran kamaradan dankon al niaj germanaj samideanoj kaj antaŭ ĉio al nia Kvaro por la Kvara, kiuj prenis sur sin la malfacilan taskon aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiuj, dank’ al sia granda sindoneco, aranĝis ĉion en la plej bona maniero kaj enskribis per tio tre gravan paĝon en la historion de nia afero.

Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen. Germanujo sekve estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia. Ni, speciale esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter. Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi tie ĉi denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la Germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Karaj kunbatalantoj!

En la daŭro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasinta jaro, plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ la tute ne atenditaj, lerte kaj furioze aranĝitaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn velkajn foliojn, kies defalo ĝin nur repurigis kaj donis al ĝi forton pli freŝan. Malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen, por gardi niajn venontajn batalantojn kontraŭ similaj surprizoj, mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. El la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.

Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis publike antaŭ la mondo. Tre malforta ĝi estis en la unua tempo; ĉiu plej malgranda bloveto povis ĝin renversi kaj mortigi. Ĉiu bona vorto de la plej sensignifa homo aŭ de la plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron. Kiam antaŭ dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar, estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko.

Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton “feliĉe”, ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiu societo daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam delonge estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.

Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriuloj ni devas atendi tre malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon; ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en mallumo, ke ni ne perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.

Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliĉe tiu periodo daŭris ne longe. La esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis, ke veni al ia komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiun la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj ne-esperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dekkvar jaroj. La tuta cetera esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan, grandegan marŝon antaŭen.

De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo de nia plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen, niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene atingos nian celon. Ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj, ĉiutage pligrandiĝas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ nelonge oni tute silentis pri ni kaj poste oni nin mokis, nun oni jam ĉie nin respektas, kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ nelonge malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon.

Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj arĥaiĝas. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la granda reciproka malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova, kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama perfekta facileco, kiel esperantisto tiutempa, kaj li eĉ ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed en la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo.

Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne, — oni nur demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne. Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencaĵoj, kiujn ni jam tiel ofte aŭdis, ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la esperantistoj sin reciproke ne komprenas k.t.p., aŭ se li, forgesante la nunan staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la Volapüka akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria recepto, — tiam ni, esperantistoj, indiferente ĉion aŭskultas kaj trankvile iras nian vojon.

Mi scias tre bone, ke miajn vortojn kelkaj personoj nomos memfido de la aŭtoro de Esperanto, tiel same, kiel ili rakontas al la mondo, ke mi volas esti aŭtokrato, kvankam ili mem tre bone scias, kiel nevera estas tiu diro. Ili scias tre bone, ke se mi parolas pri la forteco de Esperanto, mi neniam forgesas, ke tiun fortecon ĝi ŝuldas ne al mi, sed al tiu grandega multo da homoj, kiuj en la daŭro de multe da jaroj pacience kaj sinofere laboris por ĝi; ili scias tre bone, ke se mi diras, ke apartaj personoj ne povas nun arbitre dekreti pri Esperanto, miaj vortoj koncernas ne sole aliajn personojn, sed en tute egala mezuro ankaŭ min mem. Pri la vera stato de Esperanto mi povas nun paroli tute senĝene, ĉar Esperanto jam de longe fariĝis afero tute publika kaj komuna.

La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la voĉoj de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la esperantistaron de ĝia klara kaj rekta vojo. Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la daŭro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono? Kiu estis tiu ŝajne grandega forto, kiu por momento enportis tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam ĉio jam klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia eksterordinare granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita kaj tute neatendite aranĝita interne de nia tendaro.

Ĝi estas ne tute bela historio, pri kiu mi ne volas paroli. Mi nur bedaŭras, ke kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis. La juĝon pri la afero ni lasu al la estonteco. Nun mi volas nur diri jenon: ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos. Se iu trovas, ke ni staras sur malbona vojo, li proponu alian vojon, sed li faru tion sen masko kaj sen trompo, sub sia propra nomo, kaj li ne ruinigu la laboron de tiuj, kiuj ne volas lin sekvi, li ne faru el nia afero ludilon por sia ambicio aŭ por siaj personaj interesoj. Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, por kiu ĉiu havas la rajton prezenti sin kiel kandidaton kaj kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo; sed tiel same, kiel kongreso kreis la Bulonjan Deklaracion, tiel same kongreso povas ja ankaŭ nuligi ĝin, se venus iam la tempo, kiam tio ĉi montriĝus efektive necesa. Se mi forte esperas, ke la Lingva Komitato neniam rekomendos al la esperantistoj forlasi la principojn, esprimitajn en la antaŭparolo al la “Fundamento de Esperanto”, ke ĝi okupados sin nur per riĉigado kaj reguligado de la lingvo, sed ne per rompa eksperimentado, mia espero estas bazita ne sur mia volo aŭ sur la volo de iu alia esperantisto, sed nur sur la konvinko, ke la Komitato komprenos, ke la forlaso de tiuj principoj estus pereiga ne sole por Esperanto, sed por la tuta ideo de lingvo internacia; sed se iam montriĝus, ke mi eraras, la Komitato, post interkonsento kun la kongreso esperantista, havas ĉiam la rajton agi, kiel estos necese. Sekve se iu el vi trovas, ke ni devas fari tion aŭ alian, ne agu sekrete, sed prezentu honeste vian deziron al la Lingva Komitato. Se vi opinias, ke vian proponon la Komitato forĵetis nur kaŭze de nesufiĉa pripenso, vi havas ja plenan rajton proponi ripetite kaj uzi ĉiujn fortojn, por konvinki la komitatanojn pri via praveco; sed se via ripetita admonado ne efikis, la centmembra kaj ĉiujn partiojn reprezentanta Komitato ne akceptis vian proponon, aŭ la kongreso ne volis doni al ĝi sian aprobon, tiam — se vi estas vera amiko de lingvo internacia — submetu vin discipline al la deziroj de la plimulto, aŭ — se vi tion ne volas — almenaŭ ne malhelpu la laboradon de la aliaj. Se la Lingva Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta esperantistaro; ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon, kiu povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon. Se la aranĝo de la Lingva Komitato ne plaĉas al vi, ĉiu el vi havas la rajton en lojala kaj paca maniero proponi ĝian reorganizon. Ĉar vi ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio efektive necesa povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala, en harmonio kaj paco.

La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta esperantistaro siajn dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, kiujn la plimulto da esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj ne volas ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili prezenti siajn ideojn por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, ĉiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas eĉ nur plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se inter la cent membroj de la Komitato la propono akiris por si eĉ nur la aprobon de kvin personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj prezentas al voĉdonado nur tion, kion ili deziras.

Por ke nia afero staru tute forte kaj ne dependu de blindaj okazaĵoj, de senprudentaj kapricoj de kelka nombro da personoj, kiuj sub la influo de lerta agitado kaj artifikoj povus facilanime fari tro rapide ian decidon, kiu povus mortigi nian aferon; por ke ĉiu el ni povu tute trankvile labori por la komuna afero, ne timante ke morgaŭ, sen ia efektive grava neceseco, lia tuta laborado estos tute senvalorigita kaj postmorgaŭ denove estos senvalorigita la laboro de morgaŭ, — por tio estas necesa la ekzistado de severa ordo, de ia precize difinita programo, kiun ĉiuj devas observi. Ĝis nun tia programo estis por ni la longe kaj mature pripensita, antaŭkongrese publikigita kaj enkongrese unuanime akceptita Bulonja Deklaracio, kiu por ĉiu lojala esperantisto estas kaj restos firma kaj severe observata gvidilo, ĝis venos la momento, kiam post matura lojala esploro en komitato kaj post decido de ia nova kongreso tiu programo estos anstataŭigita per ia nova programo.

Mi persone estas forte konvinkita, ke ĝis la tempo, kiam nia afero staros jam tiel fortege, ke ĝi bezonos plu nenian programon, la Bulonja Deklaracio estas la sola programo, kiu gardos nin kontraŭ ĉiuj danĝeroj kaj sukcese kondukos nin al nia celo. Se oni penis enradikigi en via kapo la konvinkon, ke la Bulonja Deklaracio estas ia barilo kontraŭ la evolucio de la lingvo, memoru, ke tio estis simple lerta sugestio, kiu estis farata por certa celo. La Bulonja Deklaracio donas ja al ni plenan povon senfine riĉigadi la lingvon, per konstanta enkondukado de novaj vortoj, novaj sufiksoj kaj eĉ neologismoj*, kiuj iom post iom povas anstataŭigi maloportunajn malnovajn formojn per pli oportunaj novaj. Sed se iu el vi post matura kaj memstara pripenso tamen trovas, ke la Bulonja Deklaracio devas esti anstataŭigita per alia programo, ĉiu havas ja plenan rajton proponi la ŝanĝon de tiu programo; sed la propono devas esti farata ne per atakado kaj subfosado, sed pace kaj lojale: la proponanto devas klare formuli sian deziron kaj prezenti ĝin al la Lingva Komitato. Se la voĉdonado, aranĝita inter ĉiuj cent membroj de la Komitato, decidos, ke la propono estas akceptinda, tiam la Komitato sufiĉe frue antaŭ la venonta kongreso publikigos sian opinion, por ke la tuta esperantistaro povu ĝin pripensi kaj por ke — se ne aŭdiĝos gravaj protestoj — oni povu peti por ĝi la sankcion de la plej proksima kongreso.

* Pri la senco de tiu vorto ĉe Zamenhof, kp. super no 160*.

Mi ripetas, ke ĉiu esperantisto kaj eĉ ĉiu ne-esperantisto havas ne sole la rajton, sed eĉ la plenan povon prezenti siajn proponojn al la Lingva Komitato kaj per ĝi al la tuta esperantistaro; se la propono montriĝos efektive bona, t.e. se montriĝos, ke ĝi ne estas simple facilanima kaprico kaj se la utileco de ĝia akcepto estas sendube pli granda, ol la malutileco, kiu eble povus naskiĝi de la fakto de akcepto, — tiam vi povas esti certaj, ke la propono estos akceptita. Sed ĉio devas esti farata honeste kaj lojale, ĉiu devas discipline submeti sian personan opinion al la opinio de la plimulto. Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, ke oni devas renversi la Lingvan Komitaton kaj per la vojo de subita revolucio kaj senorda kaj anarĥia agitado krei ion novan; se oni per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin kaj abomenigi al vi nian aferon kaj ĝiajn laborantojn; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola, sola, sola vojo, kiu povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin per iaj lertaj frazoj, per iaj gloraj nomoj, per rakontado pri ekzistado de iaj grandaj monaj fortoj k.t.p., — tiam gardu vin, gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al ruinigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis por la granda ĉiuhoma ideo per multejara pacienca laborado.

Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis. Ĝi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni komencu la grandan feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por la historio de la estonta unuigita kaj homigita homaro. Por ni estas grava ne iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia esenco, ĝia ideo kaj celo, tial ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia seninterrompa vivado, pri ĝia senhalta kreskado. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, sed se oni nur ne distranĉas facilanime la korpon, la spirito restas kaj fortikiĝas; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta gardado, la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj, ĝia spirito fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian paciencon.

Ni salutu nian verdan standardon, ĉar ĝi estas la simbolo de nia celado; ni promesu al ni mem, ke pri ĝia honoro ni ĉiam memoros, ke por ĝi ni ĉiam honeste kaj fidele laboros.

403. Letero al Sebert (21.VII.08).

Kara Generalo!

Kun malĝojo mi legis Vian leteron de 16/VII, el kiu mi vidas, ke Vi havas ian koleron kontraŭ mi, ke mi ne sufiĉe subtenas la agojn de la Centra Oficejo kaj de la Lingva Komitato.

Mi miras, ke Vi venis al tia neĝusta opinio. Vi scias ja bone, ke, kontraŭe, mi ĉiam ripetas al la esperantistoj, ke la ambaŭ institucioj agas ĉiam en plena konsento kun mi kaj ke mi havas al ili la plej grandan konfidon. Vi scias ja ankaŭ, ke en ĉiuj aferoj de la Komitato mi donis al s-ro Boirac la plenan eblon agi tute laŭ sia bontrovo kaj mi neniam esprimis publike ian malkontentecon pri iu el liaj cirkuleroj.

Ĉiufoje kiam Vi aŭ s-ro Boirac skribas al mi ion pri viaj intencoj, mi ĉiam esprimas sincere al Vi ambaŭ private mian opinion; sed tio ne devas ja Vin ofendi. Ĉu Vi preferus, ke mi kaŝu antaŭ Vi mian opinion? Mi estas certa, ke ne.

Mi petis nur, ke en la cirkuleroj de la Lingva Komitato ne estu citata mia nomo, ĉar kiel Vi, tiel ankaŭ s-ro Boirac certe ja komprenas, ke por la bono de nia afero estas necese, ke mia nomo ne aperadu tro ofte kaj ke la cirkuleroj de la L.K. havu karakteron tute memstaran; tamen ĉiufoje kiam Vi aŭ s-ro Boirac bezonas mian nomon, mi ja ĉiam volonte ĝin donas; sed kompreneble mi povas doni mian nomon nur al tiuj cirkuleroj, kiuj antaŭ la dissendo estis senditaj al mi por matura pripensado, — ĉar Vi komprenas ja tre bone, kiel singarda mi devas esti kun la publika esprimo de mia opinio pri tiu aŭ alia punkto.

Kiam mi skribis al s-ro Boirac, ke mi ne intencas partopreni en la antaŭkongresaj kunsidoj de la Lingva Komitato, Vi komprenas ja tre bone (kaj cetere tion mi eĉ klare skribis al s-ro Boirac), ke la kaŭzo de mia intenco estas ne ia nedeziro labori, sed nur la deziro ne ĝeni la komitatanojn, ne fari sur ili ian moralan premon kaj lasi al la laboroj de la Komitato karakteron de plena memstareco. Sed (tion mi ankaŭ skribis al s-ro Boirac) se Vi trovas, ke mia partoprenado estas necesa, aŭ almenaŭ utila, tiam mi tre volonte venos al la kongreso antaŭ la 10-a de Aŭgusto, aŭ eĉ pli frue, se Vi trovas tion necesa. Sed en tia okazo estus necese, ke la antaŭkongresaj kunsidoj havu lokon ne en Dresdeno mem, sed en “Weisser Hirsch”,* ĉar Vi scias ja, ke laŭ la programo mi ne devas esti en Dresdeno antaŭ la 17-a de Aŭgusto.

* Urbeto ĉe Dresdeno.

Mi miras, ke Vi nomas nian aferon “une cause trop difficile à défendre*! Mi ripetas la opinion, kiun mi jam kelkfoje esprimis: ju malpli ni atentos la laborojn de s-roj Beaufront-Couturat-Lemaire-Bollack, ju pli trankvile ni iros nian vojon, des pli bone estos kaj des pli facila estos nia afero; ju pli ni penos cedi kaj plaĉi al diversaj personoj, des pli malfacila fariĝos nia situacio. Nia tuta forto konsistas en nia konstanteco; se ni nur mem ne ŝanceliĝos kaj ne turnos al ni la kapon per iaj riskaj entreprenoj, tiam nenia mono kaj nenia farsa nomo de niaj kontraŭuloj povos ion fari kontraŭ nia fera konstanteco. [Ke en la nuna tempo la tial nomata “Delegacio” havas ankoraŭ grandan influon ĉe multaj personoj, tion mi scias; sed mi tute ne dubas, ke tio baldaŭ pasos.] Ju pli trankvile kaj senŝanceliĝe ni staros, des pli da konfido oni havos por ni kaj des pli baldaŭ krevos kaj ridindiĝos ĉiuj subteraj laboroj de niaj kontraŭuloj. Ju malpli da novaj aferoj ni entreprenos, des pli forta, sendanĝera kaj estimata estos nia situacio; ju pli ni volos plaĉi al diversaj malkontentuloj, des pli granda fariĝos ilia nombro.

* Francaĵo: afero tro malfacile defendebla.

Sed mi ripetas, kion mi jam kelkfoje diris en miaj leteroj al Vi kaj al s-ro Boirac: mi esprimas nur mian personan opinion, kiu ne devas esti malagrabla al Vi, ĉar mi tute ne deziras altrudi mian opinion al Vi aŭ al s-ro Boirac; mi plene rajtigas Vin ambaŭ fari ĉion, kion Vi trovas necesa.

Mi ripetas, ke konforme al Via deziro mi estos en (Dresdeno) Weisser Hirsch antaŭ la 10-a de Aŭgusto; se Vi deziras, ke mi estu ankoraŭ pli frue, volu skribi al mi.

Kiam mi esprimis al Vi mian opinion pri la “Oficiala Gazeto”, mi faris tion nur tial, ke mi supozis, ke Vi deziras scii mian opinion; mi ne havis la intencon fari al Vi ian riproĉon, mi volis nur atentigi Vin pri tio, kio laŭ mia opinio estas atentinda; sed se mia opinio eble kaŭzis al Vi ian malagrablaĵon, mi petas, volu min pardoni.

Pri mia kongresa parolo ni konsiliĝos buŝe en Dresdeno (Weisser Hirsch). Se Vi trovos, ke la korektita teksto (kiun mi sendis al Vi per s-ro Bourlet) estas nebona, tiam mi en la antaŭkongresaj tagoj penos pretigi alian tekston.

Post la ricevo de Via respondo al mia nuna letero mi skribos al sinjorino Hankel kaj petos ŝin, ke ŝi trovu por mi ian loĝejon en Weisser Hirsch.

404. Letero al Sebert (22.VII.08).

Kara Generalo!

Al mia letero de hieraŭ mi devas aldoni jenon:

Se Vi trovas, ke estos pli bone aranĝi la kunvenojn de la L.K. ne en “Weisser Hirsch” sed en Dresdeno, mi tre volonte konsentos; sed en tia okazo estus necese forigi el la programo la punkton “alveno de Zamenhof”. Mi konfesas, ke mi persone estus tre kontenta, se oni povus en ia maniero eviti mian “oficialan alvenon”, ĉar la honora akcepto, kiun oni faras al mi, donas al nia afero tro personan karakteron kaj kaŭzas grandan koleron de niaj malamikoj. Eble Vi volos tion pripensi kaj konsiliĝi pri tio kun la Kvaro por la Kvara?

P.S. — Mi komprenas tre bone, ke la honora akcepto, kiun oni faras al mi, celas ne mian personon, sed nur la esperantismon, kies natura simbolo mi estas: sed ĉar la plimulto da homoj tion ne komprenas, tial eble estus utile, se oni povus en ia maniero eviti la incitadon de niaj malamikoj?

405. Letero al Sebert (24.VII.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 21/VII kun la kopioj de la leteroj de Jean Borel kaj Berthelot. S-ro Borel estas iom tro timema. Mi estas konvinkita, ke la kaŭzo de ĉiuj ŝanceliĝoj de la germanoj estas s-ro Liesche kaj mi tre bedaŭras, ke li estas redaktoro de la Germana Esperantisto; sed pli aŭ malpli frue ĉio ŝanĝiĝos (jam antaŭ kelkaj* semajnoj s-ro Schiff skribis al mi, ke de la idistoj ili absolute disiĝis). La Brazilanoj ankaŭ ne estas por ni tre danĝeraj. Mi scias tre bone, kiel lertege de Beaufront subfosas kaj ni povas atendi de li ankoraŭ multe da malbono; sed mi havas la plenan konvinkon, ke longe tio ne daŭros. Estus al mi tre agrable, se en mia nova teksto de kongresa parolo Vi volus noti al mi ĉiujn ŝanĝojn, kiujn Vi konsilas fari, por ke mi povu fari ankoraŭ dum la presado la necesajn korektojn. Sed mi opinias ke, se mi devas eviti ĉion akran kaj polemikan, mi devas ankaŭ eviti ĉion, kio povus doni al la pseŭdo-delegacio ian grandan gravecon. La kongreson mi ĉiam traktas ne kiel diskutantan kaj decidantan, sed nur kiel donantan sian sankcion.

* Korektis Waringhien; originala teksto: kelke.

Al la kongreso mi venos kun mia edzino, sed sen miaj infanoj. Se la oficiala akcepto en la stacidomo montriĝos neevitebla, tiam mi almenaŭ aranĝos la aferon tiamaniere, ke mi estu akceptata sola (sen mia edzino) nur kune kun Vi kaj kun s-ro Boirac, por ke oni vidu, ke la akcepto estas farata ne al mia persono, sed nur al ni tri kiel al la oficialaj reprezentantoj de la esperantistaro.

Mi atendas Vian konsilon pri tio, kie mi devas pasigi la tempon de la 10-a ĝis la 17-a de Aŭgusto.

La larĝaj ideoj esprimitaj de Boirac en lia Cirkulero 17-a (Kp no 399*) pri la eventualo de “perfektigoj” aŭ “plibonigoj” en la lingvo, evidente ne povis plaĉi al Cart, kiu tuj protestas ĉe Zamenhof: tiu responde penas klarigi sian vidpunkton, sed tre singarde, por ke Cart ne povu uzi lian leteron kontraŭ la prezidanton de la L.K.

406. Letero al Cart (29.VII.08: O.V. p. 542*).

[...] Ĉar neniu devas iam havi la rajton senvalorigi ion, kio troviĝas en la Fundamento, tial la L.K. havas la rajton nur permesi kaj konsili (tre singarde!) la uzadon de novaj vortoj aŭ formoj, sed neniam ordoni! [...]

Kvankam mi forte kredas, ke la esperantistoj neniam havos la bezonon forĵeti la principon de la Fundamento, mi tamen principe konfesas, ke la esperantistaro havas la rajton anstataŭigi la Bulonjan Deklaracion per ia alia programo, se tio iam montriĝus necesa kaj farebla. Principe la plej alta leĝo por mi estas “unueco inter la esperantistoj”, kvankam mi konfesas, ke praktike tio (almenaŭ en la nuna tempo) ŝajnas al mi ebla nur sur la bazo de la Bulonja Deklaracio [...]

Tre povas esti, ke s-ro Boirac (sub la influo de la ŝanceliĝanta s-ro Moch) estas ne sufiĉe energia; li povas tamen senkulpigi sin per tio, ke li, kiel persono tro oficiala, devas esti tre singarda. Ni devas lin subteni per niaj konsiloj, sed ni ne devas lin akuzi nek senkuraĝigi.

Oni vidas, per tiu lasta paragrafo, kiagrade ekscititaj estis la spiritoj, kaj kiel eĉ sur la “fideluloj” Cart volis pezigi sian inkvizicion. La fanatikeco estis tia, ke, kiam Michaux protestos kontraŭ la Idistoj, kiuj, pro lia neelekto al SFPEKomitato, jam traktis lin kiel unu el ili kaj uzis lian nomon en sia propagando, la solaj gazetoj, kiuj ne publikigos lian deklaron, ke neniam li forlasos Zamenhof, estos “Lingvo Internacia” kaj “La Revuo”!

La 1.VIII.08 okazas en la Centra Oficejo la kalkulo de la voĉoj por la elekto de la membroj de la Akademio. Estis elektitaj: Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, de Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva. Tiu ĉi baloto estos poste plenigita de la L.K., per elekto, la 22.VIII.08, de Ellis, Evstifejeff kaj Wackrill. Tiu unua Akademio entenas do 12 membrojn, kiuj reprezentas la lingvojn francan (4), anglan, polan (po 2), germanan, hispanan, rusan kaj svedan (po 1).

407. Letero al Sebert (7.VIII.08).

Kara Generalo!

Konforme al Via letero de 29/VII mi decidis veni Dresdenon laŭ la programo, t.e. lundon 17/VIII matene. Por ĉiu okazo, por ke Vi havu la eblon komunikiĝi kun mi en okazo de bezono, mi intencas resti 2-3 tagojn antaŭ la kongreso inkognite en Berlino (mian Berlinan adreson mi skribos al Vi post 4-5 tagoj).

En la teksto de mia kongresa parolo mi faris ĉiujn ŝanĝojn, kiujn notis al mi en Via nomo s-ro Bourlet, — kvankam persone mi ne ĉiujn aprobas. En la komenco mi aldonis (komencante per tio) dankon al la reĝo kaj al la ministroj.

Ĝis baldaŭa revido.

P.S. — La kopiojn de Viaj leteroj al Förster kaj al Leau mi danke ricevis. Mi tre ĝojas, ke Vi decidis ne peni plu kontentigi la ŝanceliĝantojn; mi estas konvinkita, ke ĉia simila penado al nenio kondukus; ĝi nur malfortigus nian propran sintenadon.

Do, la 16.VIII.08, malfermiĝas, en la Dresdena “Vereinhaus”, la Kvara Kongreso, kiu estas daŭronta ĝis la 22. Neniam la partoprenintoj estis tiel multaj. Bulonjo grupigis 688 kongresanojn, Ĝenevo 818, Kembriĝo 1324 — Dresdeno 1450. Ĉeestis preskaŭ ĉiuj eminentuloj, krom Beaufront: Boirac, Bourlet, Cart, de Saussure, Moch, Privat, Sebert, Vallienne, Bein, Grabowski k.t.p. Kelkaj antaŭvidis bataleman, senkonfidan atmosferon; oni antaŭtimis eblan spionadon de la idistoj. Sed neniam pli unuanime frata estis la aŭdantaro, al kiu direktis sin Zamenhof en sia

408. Parolo antaŭ la Kvara Kongreso (17.VIII.08: O.V. p. 384-9*).

el kiu li, laŭ konsiloj de Bourlet kaj Sebert, forstrekis ĉion, kio aludis eblon de ŝanĝo de la Bulonja Deklaracio.

En la kunsidoj de la L.K. kaj en tiuj de la Akademio, kiuj ilin antaŭis, oni diskutis kun ardo, sed en spirito de konkordo. La Prezidanto Boirac legis tre gravan

409. Raporton pri la Agado de la L.K. (“Oficiala Gazeto”, Aŭgusto 1908).

en kiu li skizis historion de la Delegacio, rigarditan de la esperantista vidpunkto. Post la ekstrakto, jam citita ĉe la n-ro 208, li daŭrigis:

Dum tiuj kunsidoj, la faktoj montris, bedaŭrinde, ke mia duobla suprealudita timo estis prava.

Unue, mi havis la eblecon resti en Parizo nur dum 8 tagoj por privata afero, tiamaniere ke mi povis ĉeesti nur kelkajn malmultajn kunsidojn, kaj devis preni S-ron Moch kiel reprezentanton, eĉ ne havante sufiĉe da tempo por utile interkonsiliĝi kun li.

Due, la taktiko de S-ro Couturat baldaŭ montriĝis tia, kiel mi antaŭvidis ĝin; kaj tia ĝi restis eĉ post la disiĝo de la Komitato. Nur se ni estus blindaj, S-ro Moch kaj mi, ni ne povis ne vidi, ke dank’ al la agado de S-ro Couturat, la Komitato estis dividita en du partoj, la neesperantistoj, kiuj preskaŭ ĉiutage interkonsiliĝis aparte en antaŭaj fermitaj kunsidoj, kaj la esperantistoj, kiujn oni akceptis kvazaŭ per favoro en ĝenerala konsilo, nur kiam la ceteraj estis antaŭe starigintaj ian decidon.

La tagon, kiam mi ne povis plu havi malcertecon pri tio, mi publike protestis kaj eĉ forlasis la kunvenejon. Timante, ke mi definitive foriris el la Komitato, oni sendis al mi unu el la sekretarioj por fari al mi senkulpigojn, kaj mi tre bedaŭras, ke mi ne rifuzis pluan partoprenon en tia komedio. Daŭrigante la saman taktikon, S-ro Couturat ŝajnigis kredi, ke S-ro Moch reprezentas min ne kiel komitatanon de la Delegitaro, sed kiel prezidanton de la L.K., kaj ke li estas rajtigita konsenti, en mia nomo kaj en la nomo de la L.K., templimon de unu monato neŝanĝeble fiksitan por akcepti aŭ malakcepti la projekton Ido [...] Same ankaŭ en numeroj de “Progreso”, en leteroj senditaj al diversaj gazetoj, S-ro Couturat neniam forgesas rimarkigi, ke la decidoj de la Delegacia Komitato estis oficiale akceptitaj de la prezidanto de la L.K., pere de lia reprezentanto [...]

La vero estas, ke mi kaj mia reprezentanto ĉeestis — kiel cetere plejmulto el la komitatanoj — al tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn du aŭ tri personoj direktis de la kuliso [...]

La raporton li finis, proponante al la reorganizita L.K. “esplori libere kaj pace” la petojn pri plibonigoj aŭ aldonoj:

Antaŭ kelka tempo aperis en la gazetojn la vorto “kontinueco”, sinonimo de “senrompado”, kaj kiu ŝajnas al mi tre bona, ĉar ĝi enhavas la ideon de evolucio kaj progresado, sed reguligitaj de konstanta leĝo. Do ĉiujn novaĵojn, kiujn oni povas enkonduki en Esperanton, ne malformante sed kontraŭe plenigante kaj pliperfektigante ĝin, la L.K. povas kaj devas esplori: ĝi devas kontraŭe formeti pli-malpli definitive ĉiujn proponojn, kiuj ne havas alian celon, ol kontentigi pure teoriajn postulojn kaj farus la lingvon pli malfacile uzebla aŭ eĉ nerekonebla, sen ia praktika utileco [...] Tiel farante, ni obeos la vere sciencan spiriton multe pli efektive ol tiuj personoj, kiuj en la nomo de idealo, de abstrakta kaj simple logika perfekteco, volas en unu tago ŝanĝi nian lingvon, same kiel oni ŝanĝas vestojn, ĉiufoje kiam aperas nova modo.

Por efektivigi tiun programon, estis fonditaj en la L.K. kvar konstantaj komisionoj aŭ sekcioj: 1. Pri Gramatiko, sub la direktoreco de Grabowski; 2. Pri la Komuna Vortaro, sub la direktoreco de Cart; 3. Pri la Teknika Vortaro, sub la direktoreco de de Saussure; 4. Pri la Internaj Aferoj, sub la direktoreco de Moch.

Sekve de la kreo de tiuj sekcioj, Zamenhof, ĉiam zorganta pri monirado de plej severa disciplinemo, decidis ĉesigi la redaktadon de siaj “Lingvaj Respondoj”, el kiuj 45 estis publikigitaj en “La Revuo”.

La demandon pri la plibonigoj la L.K. apenaŭ tuŝis, ĉar oni baldaŭ konstatis tro grandan malsamecon de opinioj, kaj oni kompromise limigis sin al jena prudenta

410. Deklaro pri la Rolo de la L.K. (“Oficiala Gazeto”, Oktobro 1908).

La tasko de la L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento nek la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili, kontraŭe, certigas.

Dank’ al la fondo de la Akademio, la L.K., nun praktike reorganizita, publikigos antaŭ la fino de la jaro, kiel oficialan aldonon al la Universala Vortaro, la rezultaton de la jam faritaj laboroj; poste aperos studoj pri la teknika vortaro kaj pri la sintakso.

Tiu Deklaro estos poste aprobita de la Kongreso en oficiala tagordo, kiu esprimas ties “tutan konfidon al la L.K. kaj al la Akademio”.

La kongreso krome aprobos la fondon de la Oficiala Gazeto Esperantista, kaj la reorganizon de la Konstanta Komitato de la Kongresoj (po du anoj de la Organiza Komitato de la antaŭa, de la nuna kaj de la estonta kongreso, plus unu prezidanto kaj unu ĝenerala sekretario elektotaj de la Kongreso mem), sed ne havigos al tiuj organismoj la necesajn monrimedojn nek apogos ilin sur demokrata bazo.

Siaflanke Hodler okazigos la unuan kunvenon de sia juna UEA, la praktika asocio, kiu, laŭ la vortoj de Privat, “savis la esperantistojn el teoriaĵoj”.

Tiele, en tiu epokfara kongreso, skiziĝas la du ĉefaj elementoj de la neŭtrala esperantista organizado, kiuj provos poste kunlabori per la “Kontrakto de Helsinki”, preparita de Chavet en 1922, kaj fine, post longa konkurenco, kunfandiĝos, sub la saĝa gvidado de Generalo Bastien, en renovigitan UEA (1947).

Sed la plej grava rezulto de la Kvara Kongreso estas, ke ĝi liveris plej efikan respondon al la reformemuloj, la respondon de la faktoj mem. Kiel la antikva heleno, ĝi pruvis la movadon, alpaŝante. Al la tedaj kritikoj pri la difektoj de Esperanto, pri la pezo de la akuzativo, pri la misharmonio de la pluralaj finaĵoj k.t.p., ĝi simple kontraŭmetis la prezentadon de la Goethe-a “Ifigenio en Taŭrido”, en la traduko de Zamenhof. Estis la unua fojo, kiam tiel granda verko estis ludita en pura Esperanto. Kaj ĉe la unuaj vortoj de la gracia Hedwig Reicher, kiu per sia ora voĉo sonorigis la belajn silabojn:

Al via ombro, pintoj moviĝemaj De l’ densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej’ kvieta de l’ diino Ankoraŭ nun kun trema sent’ mi iras [...]

nekonata entuziasmo kaptis la spektantaron. En tiu unuaranga prezentado de la fama klasikaĵo, la esperantistoj, kiel ĝuste skribos s-ro Privat, vere “festis la vivecon de sia lingvo”.

Kia rebato al Beaufront kaj Couturat! “Post tio, ĉiaj demandoj pri reformoj devas silenti”, konfidis al Bourlet unu Berlina plibonigisto, resumante ĉies impreson.

Kaj, kvazaŭ oni volus akcenti tiun eminentecon de la literaturo, la Kongreso aklamis la elekton de Bein (pseŭdonomo: Kabe), kiel “la unua stilisto esperantista” — inde rekompencante la senmankan tradukinton de la “Fundo de la Mizero”, de la “Pola Antologio” kaj de la grandioza “Faraono”. Tiel efektiviĝis la profetaĵo de Zamenhof, kiam, en la malfacilaj tagoj de la unua reformokrizo, li skribis:

411. Pri nia Literaturo (IV.1895: O.V. p. 206-7*).

Ĉiu nova grava verko, kiun ni povas montri al la publiko, efikas sur ĝin, pli ol ĉiaj plej lertaj teoriaj paroloj [...] La konstanta kreskado de nia literaturo (kun ĝi ankaŭ la kreskanta elasteco de la lingvo) iom post iom silentigos niajn nudavortajn malamikojn kaj malaperigos ĉian dubon pri la vivipoveco de nia lingvo [...] Floros la Biblioteko*, floros ĉio [...]!

* Waringhien proponis la korekton literaturo. Waringhien aldonis al la vorto “Biblioteko” la interkrampan klarigon: (la tiutempa literatura eldonejo).

La Kongreso fermiĝis la 22. Aŭgusto. Kelkajn tagojn poste…

412. Letero de Jespersen al Couturat (29.VIII.08). El “Cosmoglotta”, Aŭgusto 1937.

[...] Miaj danaj amikoj aranĝis intervidiĝon inter Zamenhof kaj mi dum mia restado en Kopenhago: ni parolis kiel bonaj amikoj, sed kompreneble senrezulte: mi ne povis konvinki lin, nek li min, kompreneble! Li rigardas la konduton de de Beaufront kiel skandalan (“schändlich”) kaj liaj paroloj firmigis en mi la konvinkon, kiun mi jam havis, ke la tuta afero estus preninta alian aspekton, se s-ro de Beaufront rifuzus esti la reprezentanto de Zamenhof ĉe nia Komitato [...]

La 8.IX.08, fine, Beaufront demisiis la prezidantecon kaj la membrecon de tiu SFPE, kiun li fondis kaj prosperigis. Tiu homo, al kiu ni ĉiuj ŝuldas, ke ni estas hodiaŭ esperantistoj, iam rifuĝos, forlasite de ĉiuj, en malgranda vilaĝeto — La Folie, par Grivesne, Somme —, kaj tiel izolite, ke lian morton, la 8.I.1935, oni ekscios nur per poŝta stampo sur resendita letero…

La dua membro de la K.K., Couturat, malaperos la 3.VIII.1914, en aŭtomobila akcidento, postlasante nenian disĉiplon, neniun spiritan heredonton. Kaj la lasta, Jespersen, kiam li mortos en 1945, estos, jam de 17 jaroj, rezigninta la “Linguo di la Delegitaro” por krei kaj propagandi propran sistemon, “Novial”. Melankolia disfalo de granda entrepreno, nobla en sia principo, sed kondamnita jam de la komenco, ĉar ĝi forgesis la esencan veron, ke lingvo estas samtempe socia kaj tradicia fenomeno. Tiun severan lecionon la nunaj esperantistoj, kaj ankaŭ la simplaj amikoj de la ideo de lingvo internacia povu neniam forgesi!

La sukceso de la Dresdena Kongreso akcelis la regrupigon de la esperantistoj, kaj novaj gazetoj “Franca Esperantisto” k “Belga Esperantisto” baldaŭ anstataŭos la idistiĝintajn “L’Espérantiste” kaj “Belga Sonorilo”, atestante klarege la volon de fideleco de la granda amaso. Tio estos ia kompenso al ĉiuj suferoj, kiujn tiu krizo alportis al la kreinto de Esperanto…

413. Letero al Sebert (7.X.08).

Kara Generalo!

Ĝis nun mi ne volis skribi al Vi, ĉar mi scias, ke en la lasta tempo Vi estis tre laca kaj post la kongreso Vi bezonis ripozon. Nun mi skribas nur kelke da vortoj, por demandi, kiel Vi nun fartas. Ĉu Vi jam iom ripozis? Kia estas la stato de Viaj piedoj?

Mia farto estas ne tre bona. La konstanta ekscititeco en la lasta tempo, kune kun la profesiaj malagrablaĵoj, kiujn mi ordinare havas post ĉiu longa forestado, iom elĉerpis la forton de miaj nervoj; mi tamen esperas, ke ĉio reboniĝos.

Vi scias jam verŝajne, ke la deklaro de fideleco en la Belga Ligo estis akceptita per 80 voĉoj el 100, ke la “Belga Esperantisto” baldaŭ aperos, ke la grupo de s-ro Michaux (nun prezidata de s-ro Duchochois) deziras aliĝi al la fidela grupo de s-ro Sergeant (Duchochois skribis al mi, ke ili atendas por tio nur mian leteron, kaj mi kompreneble tuj skribos al ili). Pri la fortiĝinta situacio en Danujo certe raportis jam al Vi s-ro Chavet? Estas vero, ke ni havas ankaŭ perdojn (ekzemple la komitato Berlina, s-roj Schneeberger, Ahlberg) — sed tio ne devas nin tro malĝojigi, ĉar (kiel ĝuste rimarkis jam de Beaufront en 1894) la reformistoj estas preskaŭ ekskluzive nur germanoj, ĉar laŭ karaktero ili estas teoriistoj. (Pri la Belgaj reformistoj mi estas konvinkita, ke ili estas simple nur personaj obeantoj de Lemaire.)

Ĉu Vi havas jam iajn sciigojn el Ameriko? Ŝajnas al mi, ke kun la aranĝo de kongreso Amerika ni devas esti tre singardaj kaj entrepreni ion nur tiam, kiam ili donos tute realan garantion, ĉar ŝajnas al mi, ke la aranĝantoj (North American Review) estas homoj tre neakurataj kaj ne fidindaj.

P.S. — En Kembriĝo vizitis min s-ro Forman kune kun s-ro de Beaufront, por peti min, ke mi admonu ĉiujn Amerikajn esperantistojn aliĝi al la Asocio kreita de “North American Review”. Tio jam tiam ŝajnis al mi stranga, kaj ankoraŭ pli stranga ŝajnis al mi la fakto, ke por tio tiel varmege klopodas s-ro de Beaufront! Tamen poste, sub la impreso de la leteroj de Privat kaj Grillon, mia suspektemeco malaperis. Sed nun, kiam mi en Dresdeno vidis kelkan nekonsentecon inter la vortoj de Forman kaj la agoj de North American Review, mi denove demandas min: “ĉu ni povas havi fidon al N. A. Review?”

414. Letero al Sebert (10.X.08).

Kara Generalo!

Mi sendas al Vi kopion de letero, kiun mi sendis hodiaŭ por la unua numero de “Belga Esperantisto”. En la okazo, se Vi eble trovos, ke la publikigo de tia letero povus esti nebona, volu sciigi pri tio min kaj s-ron Van der Biest Andelhof (26, rue de l’Aigle, Anvers).

La aludita letero aperis en Belga Esperantisto”, n-ro 1, pĝ. 8-9 (O.V., p. 453*), kun unu sola ŝanĝo: “kiam la opinio de la esperantistaro estas jam senduba” anst. “jam tute senduba”.

La Dresdena Kongreso, ricevinte multajn invitojn, estis alpreninta jenan decidon:

415. Pri la venontaj Kongresoj. (“Oficiala Gazeto”, 25.X.08.)

[...] La Kongreso aprobas, ke la du venontaj kongresoj okazu, unu en Chautauqua (Usono) kaj la alia en Hispanujo, ambaŭ dum la jaro 1909 [...]

La Kongreso notas la invitojn ricevitajn por fari la sepan Kongreson en Antverpeno en 1910 [...]

Sed la koincido de du kongresoj en la sama jaro ne estis tre praktika, kaj la K.K.K. penis trovi alian aranĝon. Al tio rilatas la sekvantaj leteroj. (S-ro E. C. Reed estis la sekretario de la “Esperantista Asocio de Norda Ameriko”.)

416. Letero al Edwin C. Reed (20.X.08). El “Amerika Esperantisto, Decembro 1908; preterlasita en O.V.

Kara Sinjoro,

Mi ricevis Vian leteron de 20.IX. Al niaj Amerikaj samideanoj Vi povas sciigi, ke mi promesis al s-roj Forman kaj Privat, ke mi provos veni al la esperantista kongreso en Ameriko kaj mi certe faros ĉion, kion mi povos, por plenumi mian promeson. Sed diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne eble, ĉar la afero dependas de kelkaj cirkonstancoj, kiujn mi nun ne povas ankoraŭ antaŭvidi.

Antaŭ ĉio ĝi dependas de la stato de mia sano. En la nuna tempo ĝi bedaŭrinde ne estas tre bona; mi tamen esperas, ke ĝis la somero ĝi denove resaniĝos kaj mi povos entrepreni la grandan vojaĝon.

Grandaj vojaĝoj kaj longa restado for de mia hejmo estas por mi afero tre malfacila, ĉar tio ne sole estas ligita por mi kun grandaj elspezoj, kiuj por mi estas sufiĉe senteblaj, sed ĝi devigas min por kelka tempo forĵeti mian medicinan praktikon (t.e. la fonton de miaj enspezoj) kaj — kio estas la plej grava — ju pli longe mi restas for de mia hejmo, des pli ruiniĝas mia medicina praktiko, ankaŭ por poste. La Amerika Kongreso postulus de mi ne sole pli grandajn elspezojn ol la aliaj kongresoj, sed ankaŭ pli longan restadon for de la hejmo. Vi sekve povas kompreni, ke mi, ne estante riĉulo, povas entrepreni la Amerikan vojaĝon nur en tia okazo, se montriĝos, ke mia veno Amerikon estas efektive tre grava por nia afero.

Tial mi devas atendi kelkan tempon, ĝis mi sciiĝos pri la karaktero, kiun la Amerika kongreso esperas havi. Kiam la Konstanta Komitato de la Kongresoj (kies prezidanto estas generalo Sebert) sciigos min, ke Via kongreso estas preparita bone kaj ke ni povas atendi de ĝi grandan sukceson por nia afero, tiam mi uzos ĉiujn miajn fortojn por nepre veni al la kongreso.

417. Letero al Sebert (27.X.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 16/X; de s-ro Boirac mi ricevis ankaŭ Vian leteron skribitan al li; la kopion de la letero de Förster mi nun resendas al Vi/

La sekretario de la Amerika Asocio Esperantista petis min, ke mi publike promesu, ke mi certe venos Amerikon. Mi respondis, ke mi penos veni, sed ke promesi kun plena certeco mi ankoraŭ ne povas; ke mi povos tion fari nur tiam, kiam la Konstanta Komitato de la Kongresoj per sia prezidanto (t.e. per Vi) sciigos min, ke la kongreso estas bone preparita kaj mia veno Amerikon estas efektive grava kaj utila.

Private mi povas diri al Vi, ke laŭ mia opinio estus multe pli bone, se mi ne venus al la estontaj kongresoj, aŭ almenaŭ se mi venus al ili nur kiel persono tute privata. La oficiala rolo, kiun mi ludas en la kongresoj, kaj la konstantaj ovacioj, kiujn oni tie faras al mi, ne sole estas tre malagrablaj kaj turmentaj por mi persone, sed mi timas, ke tio estas ankaŭ tre malutila por la afero mem, ĉar la afero ricevas karakteron tro personan [kaj tio estas la kaŝita kaŭzo de multaj envioj, malamoj kaj atakoj kontraŭ nia afero].

Estus tre bone, se la esperantistoj kutimiĝus* montri sian sindonecon ne al mi sed al siaj regantaj institucioj kaj al siaj simboloj. Estas nur demando, kiamaniere ni povus tion atingi sen malutilo por nia afero; mi petas Vin, volu pripensi tiun aferon, kaj skribi al mi Vian opinion. En Dresdeno mi bedaŭrinde devis partopreni en ĉiuj punktoj de la programo kaj elmeti min ĉie al krioj kaj aplaŭdoj; sed koncerne Amerikon kaj Barcelonon ni havas ankoraŭ sufiĉe da tempo, por prepari la aferon alie.

* Unua teksto: alkutimiĝus.

Eĉ se la bono de nia afero postulas, ke la esperantistoj montru sian sindonecon al mi, ili povas tion fari pli libere kaj pli efike en mia forestado, ol en mia ĉeestado. Mi volus skribi pri tio al la aranĝantoj en Ameriko kaj en Hispanujo, sed mi ne deziras tion fari sen antaŭa interkonsento kun Vi. Krom tio miaj vortoj havus nenian valoron, ĉar en miaj vortoj oni vidus nur ian “modestecon” (veran aŭ ŝajnigitan) kaj ĉio restus kiel antaŭe.

Pardonu, ke mi okupas Vin per tia malagrabla kvazaŭpersona temo; sed ŝajnas al mi, ke pro la bono de nia afero estas necese kutimigi la mondon, ke ĝi vidu en la Esperantismo aferon absolute senpersonan.

Krom tio mi devas ankoraŭ aldoni jenon: kun granda malĝojo mi antaŭsentas, ke eble baldaŭ venos la tempo, kiam mia laca kapo ne povos plu labori (eĉ nun la skribado de ia artikolo aŭ eĉ de simplaj leteroj fariĝas por mi ĉiam pli kaj pli malfacila). Povas esti, ke se mi havos la eblon absolute ripozi en la daŭro de ia pli longa tempo, mia kapo denove refreŝiĝos; sed ĉar oni nenion povas antaŭvidi, tial estus utile, se por ĉiu okazo la esperantistoj kutimiĝus labori sen mia partopreno, por ke ia malagrabla eventualaĵo ne kaŭzu subitan konfuzon en nia afero kaj ne malgrandigu subite la valoron de niaj kongresoj.

Ŝajnas al mi, ke estas necese unu fojon por ĉiam meti finon al ĉiuj konstante ripetiĝantaj postuloj de plibonigo. Ŝajnas al mi, ke por tio estus utile dissendi al la membroj de la Akademio cirkuleron similan al la “cirkulero No 3)”, kiun mi intencis dissendi antaŭ 10 monatoj*, proponi al la Akademianoj, ke ili per komuna konsiliĝado kaj voĉdonado esploru, kiaj plibonigoj estas efektive necesaj; poste akiri por tio la aprobon de la Lingva Komitato, poste de la esperantistaro kaj poste decidi, ke ni jam neniam parolos pri iaj plibonigoj, sed por ĉiam rigardos la lingvon kiel lingvon finitan kaj naturan. Kia estas Via opinio pri tio? Tio ĉi estas ankoraŭ nur mia supozo; tial mi eĉ nenion skribis pri tio al s-ro Boirac, ĉar mi preferas lasi al li plenan moralan liberecon de iniciativo kaj mi preferas atendi, ĝis li sciigos al mi la rezultaton de lia propra pripenso kaj konsiliĝo kun la Parizaj amikoj, kaj ĝis li mem faros al mi ian proponon.

* Kp. no 340*.

418. Letero al Sebert (5.XI.08).

Kara Generalo!

Hodiaŭ mi ricevis la kopiojn de la leteroj de s-ro Papot* (ĉu Vi deziras, ke mi ilin resendu al Vi?). Mi konfesas, ke mia opinio ne ŝanĝiĝis, ĉar ni havas nenian pruvon, ke la letero ne estas simpla fanfaronado. Tamen tre povas esti, ke la kongreso instigos la amerikanojn efektive labori; tial mi estos kontenta, se la hispanoj lasos la jaron 1909 plene al Ameriko.

* Prof. Benedict Papot, el Chicago, estis prezidanto de la eldona komisiono de la “Esperantista Asocio de Norda Ameriko”.

Mi sendas al Vi du leterojn, kiuj eble havos por Vi kelkan intereson.

419. Letero al Sebert (9.XI.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 6/XI kun la kopio de letero de s-ro Pujula. Mi trovas, ke Vi bone agis, proponante al s-ro Papot prokrasti la Amerikan kongreson ĝis 1910. Se li tion ne akceptos, tiam li devos akcepti la decidon de la kongreso, aŭ tute ne aranĝi kongreson (tiam oni nin ne povus kulpigi).

Pri mia persono mi ripetas, ke mi estus tre kontenta, se mi povus ne iri al la kongresoj; tamen se Vi trovos, ke mia veno estas grava, mi estas preta iri eĉ al ambaŭ kongresoj.

Vian ideon, ke post la 5-a aŭ 6-a kongreso ni devos aranĝadi nur kongresojn malgrandajn, mi ne trovas bona; laŭ mia opinio, ĉiujara (aŭ almenaŭ ĉiudujara) aranĝado de grandaj kaj solenaj kongresoj estas nepre necesa.

420. Letero al Sebert (12.XI.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 9/XI. Mian opinion pri Ameriko Vi jam konas. Mi ripetas, ke ni devas esti tre singardaj kun la Amerikaj esperantistoj, precipe kun la kondukantoj de la nuna Amerika Asocio; mi fidas ilin tro malmulte. Sed mi ripetas, ke mi lasas ĉion plene al Via decido.

Mian leteron pri la “cirkulero No 3” Vi ne tute ĝuste komprenis. Mi parolis ne pri “reformoj”, sed nur pri “neologismoj”; ĝia celo en la nuna tempo estus ne plaĉi al iaj “Delegacianoj”, sed nur meti unu fojon por ĉiam finon al ĉia diskutado pri reformoj, kiujn diversaj personoj eble ankoraŭ atendas. La ideon prezenti al la Akademio la cirkuleron No 3 neniu al mi inspiris, ĉar mi kun neniu korespondis pri tio aŭ pri io simila; Vi estas la sola persono, al kiu mi skribis pri tio. La letero de Christaller al Cart ŝajnas al mi stranga kaj nekomprenebla. Se ni iam decidos, ke mia cirkulero devas esti prezentita (ĉu en mia nomo, ĉu en la nomo de iu alia), ĝi devos esti farata nur severe konfidencie. Sed ni lasu nun tiun demandon por ia alia tempo. La iniciativo laŭ mia opinio devas veni ne de mi, sed de s-ro Boirac aŭ de ia Akademiano.

421. Letero al Sebert (8.XII.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 29/XI (kun kopio de Via letero al s-ro Papot) kaj de 4/XII (kun kopio de la letero de s-ro Papot). Mi ĝojas, ke la Amerikanoj akceptas prokrasti sian kongreson ĝis 1910.

Pri “L’Etoile Espérantiste” mi devas konfesi al Vi, ke mi neniam atendis, ke ĝi longe vivos; tamen la fakto de ĝia malapero estas neagrabla per tio, ke ĝi okazas ĝuste nun; sed oni baldaŭ tion forgesos, kaj por nia afero eĉ estos pli bone, kiam s-ro Fruictier ne laboros por ĝi. La malaperon de “Espero Pacifista” mi bedaŭrus tre sincere; mi esperas, ke s-ro Moch trovos ankoraŭ la eblon por daŭrigi la eldonadon; li povas ja malgrandigi ĝian amplekson kaj la abonantoj certe ne protestos, ĉar ili certe preferos ricevi por sia mono malmulte, ol lasi tute fali la organon.

Tute nekomprenebla estas por mi la minacanta malapero de “Lingvo Internacia”; tiu revuo havas ja sufiĉe da abonantoj, kaj se s-ro Cart pro ia kaŭzo ne povus ĝin eldonadi, li ja tre facile povas trovi ian alian esperantiston, kiu tre volonte aĉetus de li tiun revuon.

S-ron Brzostowski mi jam longe ne vidis, ĉar en la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo. Sed per mia frato mi scias, ke s-ro B. estas tute sana kaj ke Vian leteron li ricevis (li eĉ montris ĝin al mia frato). Mi supozas, ke lia respondo al Vi eble perdiĝis en la vojo. Pri la grado de lia klereco mi bedaŭrinde povas doni al Vi nenian precizan sciigon.

422. Letero al Sebert (14.XII.08).

Kara Generalo!

Mi danke ricevis Viajn leterojn de 7/XII kaj 9/XII.

Mian projektitan leteron al s-ro de Beaufront mi decidis ne sendi. Kvankam mi tre dezirus, ke li saviĝu el tiu situacio, en kiun li sin enmetis, tamen — konante lian tro nefidindan karakteron — mi timas, ke mian leteron li povus malbonuzi, por alporti malbonon al Esperanto.

Mi ĝojas, ke la amerikanoj konsentis prokrasti sian kongreson. En la nuna tempo mi ne tre multe konfidas al ili, sed ĝis la jaro 1910 la afero sendube tute trankviliĝos, kaj tiam ilia kongreso povos esti tute fidinda. “El la “Amerika Esperantisto” ricevata de mia frato (mi mem ĝin ne ricevas) mi vidis kun nekontenteco, ke mia privata letero al s-ro Reed sen mia scio estas publikigita kiel ia oficiala letero al la sekretario de la Asocio kaj ke nian ŝanceliĝon la gazeto klarigas en neĝusta kaj ne tute ĝentila maniero.

Mi almetas leteron de s-ro Twombly, ĉar ĝi eble interesos Vin. Mi kompreneble respondis al li en tre ĝentila kaj amika maniero, ke la afero ne dependas de mi, ke li devas prezenti siajn proponojn al la Akademio, ke oni ne devas akuzi la Akademion pro ĝia tute natura kaj prudenta konservemeco kaj singardemeco k.t.p.

La unuan numeron de la “Franca Esperantisto” mi ricevis kun plezuro.

423. Letero de Sebert al Zamenhof (22.XII.08). El la franca.

Kara Doktoro,

Mi ja ricevis vian leteron de la 19 Decembro kaj la leteron de s-ro Twombly, kiun mi komunikis al s-ro Boirac, por decidigi lin, ke li singardeme sugestu al la Akademio la esploron pri kelkaj proponoj de pliriĉigo aŭ eĉ plisimpligo de la lingvo, en la limoj, liberale komprenataj, de via Antaŭparolo al la Fundamento.

Bedaŭrinde ĉiuj tiuj provoj estas malhelpataj de la senkompromisema sintenado de Cart, kiu, nomita en Dresdeno direktoro de la Vortara Sekcio, arogas al si la rajton decidi sola, ne konsultante la aliajn membrojn de la Akademio, kaj diskonigi en “Lingvo Internacia” la decidojn kvazaŭ alprenitajn, ne sekvante la regulajn formalaĵojn [...]

La saman tagon, Bourlet skribis al Zamenhof, ke Hachette decidis akcepti neniun novan manuskripton en Esperanto, ĝis la tempo, kiam la Akademio laboros serioze kaj eltiros la aferon el la kaĉo, en kiu ĝi stagnas. En efektiveco, la kompromisa Deklaro de la Dresdena Kongreso neniun kontentigis, kaj fariĝis pli kaj pli evidente, ke oni devos al la ŝanĝoproponoj diri unu definitivan jes aŭ ne. Cart ne fidis siajn kolegojn, kaj tial li ne volis lasi la Akademion diskuti la demandon. Sed, puŝita de Zamenhof kaj Bourlet, Boirac baldaŭ malfermos tiun diskuton kaj Cart, malgraŭ siaj antaŭlimoj, vidos fine siajn ideojn triumfantaj.

424. Letero al Sebert (26.XII.08).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 15/XII (kun la kopioj de la leteroj al Förster kaj Appell) kaj Vian leteron de 22/XII (kun la resendita letero de Twombly).

Kontraŭ s-ro Cart mi konstante ricevas plendojn de ĉiuj flankoj. Lia akra maniero de agado faras al ni multe da malbono; mi tamen esperas, ke ĉio baldaŭ trankviliĝos, ĉar mi esperas, ke ni povos baldaŭ meti finon al ĉiuj disputoj.

Mi konstante ricevadas ĉiam pli kaj pli da leteroj pri neceseco de iaj plibonigoj aŭ plendojn kontraŭ la “nenionfarado” de la Akademio. Ne sole tiaj personoj, kiel Lambert, Bendix, Sentis, Meazzini kaj aliaj, estas nekontentaj, sed eĉ s-ro Bourlet minacas, ke li forlasos Esperanton, se la afero daŭros en la nuna stato! Estas facile antaŭvidi, ke la malkontenteco ne sole ne finiĝos, sed kreskos ĉiam pli, se ni ne metos klare kaj energie finon al la tuta demando pri plibonigoj. Tial mi nun venis al la konvinko, ke estas absolute necese proponi al la Akademio, ke ĝi unu fojon por ĉiam atente esploru la tutan lingvon, enkonduku per unu fojo ĉiujn plibonigojn, kiuj per voĉdonado montriĝos efektive necesaj, kaj poste deklaru, ke la lingvo por ĉiam fariĝis definitiva, dependos de nun sole de la vivo kaj nenia institucio havos la rajton fari iajn arbitrajn plibonigojn. (Ĉar tiam la Lingva Komitato fariĝos simpla konstatanto kaj kolektanto kaj decidanto pri duboj, kaj ĉar la stato de la lingvo jam plu ne dependos de la rapideco kaj maniero de laborado de la membroj de la Akademio, tiam ĉesos la disputoj kaj ni havos denove pacon tiel same kiel en ĉiu alia lingvo, kiun oni lernas aŭ ne lernas, sed pri kies konstruo oni ne malpacas.)

Mia projekto [kies verkadon mi komencis jam de longe] estos preta post 5-6 tagoj, kaj tiam mi ĝin sendos al s-ro Boirac (per la Centra Oficejo, por ke Vi povu ĝin legi). En la komenco mia projekto havos kompreneble karakteron severe konfidencian; nur tiam, kiam s-ro Boirac ĝin aprobos kaj la akademianoj ĝin akceptos, — nur tiam ĝi estos prezentita al la tuta Lingva Komitato kaj poste al la tuta esperantistaro.

En mia projekto mi prezentos nur miajn konsilatajn principojn kaj mi donos nur ekzemplojn de voĉdonotaj proponoj; poste ĉiu akademiano prezentos por voĉdonado tiujn plibonigojn, kiujn li konsilas akcepti.

Tiun projekton de Zamenhof mi bedaŭrinde ne retrovis. Sed, el la antaŭaj leteroj, oni povas supozi kun multe da verŝajno, ke ĝi ne tre diferencis de la “Cirkulero no 3” (Kp no 340*), kiu siaflanke estis simila al la unua projekto prezentita al Javal (Kp no 194*).

425. Poŝtkarto al Sebert (9.I.09).

Kara Generalo!

Al s-ro Boirac mi skribis, ke, se li trovas utila, ke la projekto pri esplorado portu ne mian nomon, sed la nomon de la Akademia estraro, mi donas al tio mian plenan konsenton. Sed ĉar mian leteron mi sendis Diĵonon, kaj el Via lasta letero mi vidas, ke s-ro Boirac estas nun en Parizo (kaj eble ne scias pri mia letero), tial mi nun rapidas skribi tion saman al Vi.

P.S. — Pli detale mi skribos al Vi, kiam mi konos Vian opinion pri mia projekto.

Kiel oni vidos poste, Boirac ne faris uzon de la projekto de Zamenhof; lian ideon tamen li konsideris, sed iom prokrastis ties efektivigon, atendante probable la finan prilaboron de la unua aldono al la Universala Vortaro (Kp no 410*) entreprenita de la Akademio, por komisii al tiu alian taskon gravan.

Estas interese konstati, ke Esperanto ne sufiĉas absorbi la senlacan aktivecon de Zamenhof, eĉ sur la lingva tereno. Reverkante malnovan eseon, kiun li iam redaktis ruslingve “Pri la Gramatiko de la Jido” (manuskripto, kiu nun kuŝas en la Kolekto el Aŭtografoj de la Hebrea Universitato en Jerusalem), li skribas serion de tri artikoloj pri la reformo kaj simpligo de tiu germandevena ĵargono. Li tie proponas, interalie, uzadon de ia latina alfabeto anstataŭ la hebrea k.t.p. Tiuj artikoloj aperis, ekde Januaro 1909, en la jida revuo de Vilno “Lebn un Visnŝaft” (“Vivo kaj Scienco”), kun la titolo

426. Provoj de jida gramatiko (El la jida lingvo)

kaj sub la pseŭdonomo: D-ro X. Tradukon oni trovos en “Lingvo-Libro” (1937).

En la komenco de Februaro 1909, ricevinte la tekston de

“Projekto de unua aldono al la U.V., preparita de la Akademio, laŭ raporto de s-ro Cart, Direktoro de la Komisiono pri la Komuna Vortaro”

kaj transsendinte ĝin al la L.K. por konsulto, Boirac decidas inviti la Akademion al tiu kritika esplorado de la lingvo, kiun, tri monatojn antaŭe, sugestis al li Zamenhof. Lia

427. Unua Cirkulero al la Akademio (1.II.09).

entenis tabelon de ĉiuj ĝis tiam proponitaj reformoj, el kiuj la 7 unuaj estis ŝanĝoj de la Fundamento (1. Forigo de la supersignitaj literoj; 2. Forigo de la artikolo; 3. Pluralo per -i; 4. Forigo de la akuzativo; 5. Neŝanĝebleco de la adjektivo; 6. Forigo de “si” kaj “sia”; 7. Seksigo de la triapersona plurala personpronomo per “iŝi” kaj “iĝi”) kaj la 8 sekvantaj estis enkondukeblaj per la metodo de la neologismoj; (8. Aposteriorigo de la tabelvortoj; 9. Enkonduko de la afiksoj: aĉ, al, atr, end, esm, if, ism, iv, iz, jer, oz, ur, mis, retro; 10. Forigo de finaĵo -aŭ ĉe la adverboj; 11. Forigo de tiu finaĵo ĉe la prepozicioj; 12. Enkonduko de la prepozicioj: anter, sob, di, par; 13. Anstataŭigo de “kaj” kaj de “aŭ”; 14. Modifo de radikoj finiĝantaj per ŝajnaj aŭ internaciaj sufiksoj; 18. Starigo de derivreguloj).

Tiu cirkulero kompreneble ekscitis la galon de Cart, kiu protestis ĉe Zamenhof kaj ricevis jenan klarigon:

428. Letero al Cart (14.III.09: O.V. p. 543*).

[...] Laŭ mia opinio nia plej granda malhelpo konsistas ne en la reformemeco de unuj aŭ en la konservemeco de aliaj, sed en la ŝanceliĝado de multaj. Por forigi tiun ĉi paralizantan ŝanceliĝadon, ne sufiĉas simplaj vortoj kaj admonoj de privataj partiaj personoj, sed estas necese havi ian klare kaj interkonsente faritan decidon de nia aŭtoritata institucio [...]

Mi opinias, ke estus bone, ke la akademianoj kunvenus, per kelktaga serioza laborado esplorus la tutan lingvon kaj decidus: ĉu en la principaj partoj de nia lingvo ekzistas iaj punktoj, kiuj nepre devas esti ŝanĝitaj, — aŭ ĉu tiuj punktoj ne ekzistas. Se oni trovos, ke ekzistas tiaj punktoj, kies ŝanĝo estas efektive necesega, tiam ni devos ŝanĝi ilin unu fojon por ĉiam (per vojo de paralelaj neologismoj, t.e. ne senvalorigante la formojn ĝisnunajn); se oni trovos, ke tiaj necesege ŝanĝindaj punktoj ne ekzistas, tiam ni devos deklari, ke kun plena konscio, post matura esploro la Akademio [...] decidas, ke nenio devas esti ŝanĝata kaj ke de nun nia lingvo devas esti rigardata kiel lingvo natura, en kiu neniu institucio havas la rajton fari iajn ŝanĝojn; sekve la esperantistoj sciu klare, ke de nun la Lingva Komitato nur solvados la demandojn pri diversaj duboj, sed ĉiujn proponojn pri arbitraj ŝanĝoj la L.K. absolute forĵetados.

Tia estas mia opinio, kiun mi volis prezenti al la akademianoj. Sed ĉar oni tute prave rimarkigis al mi, ke estos pli bone por la afero, se mia persono restos flanke [...], tial mi reprenis mian projekton.

Pri la cirkulera letero de s-ro Boirac, mi devas diri, ke mi donis al ĝia dissendo mian konsenton [...], sed mi skribis al li, ke mi persone opinias, ke estus pli bone esplori la tutan demandon pri ŝanĝado aŭ reŝanĝado per unu fojo.

Kelkajn tagojn poste, Boirac jam dissendis

429. Duan Cirkuleron al la Akademio (18.III.09).

en kiu li resumis la respondojn al la unua: estis preskaŭ unuanime forĵetitaj, kiel kontraŭaj al la Fundamento, la proponoj de la unua serio (no 1 ĝis 7) kaj la propono 11-a. Pri la aliaj punktoj la Prezidanto petis siajn kolegojn sendi al li detalajn opini-esprimojn, el kiuj li faros raporton submetotan al definitiva voĉdono.

Michaux, kiu ne forlasis sian projekton pri demokratie elektita Akademio, kaj intencis prezenti ĝin al la Barcelona Kongreso, provas denove akiri la apogon de lia Majstro:

430. Poŝtkarto al Michaux (31.III.09).

Kara Sinjoro!

Vian leteron de 25/III mi danke ricevis. Estos al mi tre agrable, se mi havos la plezuron vidi Vin en Barcelono, kie ni povos paroli pri tiuj demandoj, kiuj Vin interesas; sed korespondi pri la diritaj demandoj estus superflua afero, ĉar la sperto bedaŭrinde montris, ke ni nin reciproke ne komprenas.

Koran saluton al Vi kaj al Via estimata familio.

La 10.VII.09 aperas, en la Dokumentaro de la Centra Oficejo, la

431. Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.

Tiu aldono prezentas liston de 864 novaj radikoj, kun ilia traduko en la samaj kvin lingvoj, kiujn uzis tiucele la U.V. Ĉiuj el ili estis ĉerpitaj el la du tre konsciencaj kompiloj: “Du mil novaj vortoj, ĉerpitaj el la Verkaro de D-ro Zamenhof — ellaboris Paul Boulet (Marto 1908) kaj “Zamenhofaj Vortoj — Raporto de A. E. Wackrill al la L.K. (Junio 1908). El la 2.126 tiel disponigitaj radikoj, la akademianoj unue, poste la L.K.-anoj forstrekis tiujn, kiuj al ili ne plaĉis; restis en la fina listo nur tiuj, kiuj ricevis la aprobon de almenaŭ 2 trionoj el la L.K. Tia estis la farmaniero, kiun Bourlet nomis ŝerce “la metodo de la blua krajono”. Ĝi evidente havis la malavantaĝon, ke la elekto rezultis el la adicio de la personaj kapricoj: oni oficialigis la paron astronomastronomi ktp. sed agronomi vidvas je sia agronom; oni oficialigis kvadrat, sed ĝis nun cirkl kaj cirkonferenc ŝimas plu en la senoficialeco; oni oficialigis oblikv, sed oni ne kapablis ĝis hodiaŭ elekti inter perpendiklperpendikular k.t.p. Tamen tiu senmetodo havis la gravan avantaĝon, ke estis oficialigitaj nur vere nediskuteblaj radikoj, kaj ĝi garantiis, ke la L.K. ne estos devigata imiti la Idistan Akademion kaj malfari unu tagon la laboron faritan la hieraŭon. Tiamaniere la oficialigo de tiu grava vortostoko, definitive fiksante la ŝanceliĝantan formon de multaj radikoj, kontribuis al la unuecigo de la uzado kaj sunklare evidentigis la kontinuecon de la lingvo.

Kolektinte la opiniojn de la Akademianoj pri la reformoj, Boirac dissendas sian raporton, en

432. Tria Cirkulero al la Akademio (1.VIII.09).

La solaj punktoj, kiuj ricevis la favoron de pluraj konsultitoj, estis: 1. Enkonduko de la sufikso -oz; 2. de la sufikso -iv; 3. de la sufikso -end; 4. de la prefikso retro-; 5. de la prefikso mis-; 6. Anstataŭigo de la finaĵo -aŭ per la finaĵo -e ĉe la adverboj; 7. de la prepozicio “de” per “par” post pasiva verbo; 8. Starigo de reguloj por la elekto de novaj radikoj; 9. Starigo de derivreguloj. Pri tiuj punktoj do devis voĉdoni la Akademianoj.

En la voĉdono, kiu fermiĝis la 15. Aŭgusto, partoprenis nur 9 akademianoj el la 12. Estis akceptitaj la punktoj: 1-a (per 5 voĉoj), 4-a (per 6), 5-a (per 7), 8-a kaj 9-a (per 9). Sed ĉar Boirac aplikis la regulon pri la du trionoj al la nombro de la voĉdonpovantoj kaj ne al tiu de la voĉdonintoj, nur la du lastajn punktojn li deklaris alprenitaj.

La demando pri la landsufikso -i estis resendita al “speciala komisiono” — kiu cetere plu ne ekzistis jam de la Dresdena Kongreso.

433. Poŝtkarto al Sebert (20.VIII.09).

Kara Generalo!

Por esti tute preta al viaj disponoj, mi elveturos el Reinerz la 28-an kaj mi (kune kun mia edzino) alvenos en Lyon lundon la 30-an de Aŭgusto. Tie (ĉe d-ro Dor) mi atendos de Vi pluajn sciigojn pri la tempo kaj loko de nia renkontiĝo. — Vian detalan leteron de 16/VIII kaj ankaŭ la kopion de la letero de s-ro Pujula mi danke ricevis.

La Kvina Kongreso havis lokon en Barcelono, inter la 6 kaj la 11 de Septembro, en ankoraŭ peza atmosfero, super kiu ŝvebis la memoro de la ĵus okazintaj tragedioj — la ribelo de la katalunaj aŭtonomistoj, ilia subpremo fare de la hispana registaro, la aresto kaj mortpafo de la nobla Francisco Ferrer

Tio estis verŝajne ankaŭ la kaŭzo, kial la Zamenhofa

434. Parolo antaŭ la Kvina Kongreso (6.IX.09: O.V. p. 389-392*).

pritraktis nenian gravan temon, sed restis en la ĝeneralaĵoj. Tamen la sindonemo kaj bonvolo de la katalunaj esperantistoj superis ĉiujn obstaklojn, kaj la kongreso brile sukcesis. Honorata de la ĉeesto de la oficialaj senditoj de 19 regnoj, ĝi kolektis 1207 partoprenantojn. Sed ĝia precipa merito estas, ke ĝi konfirmis la instruon de Dresdeno pri la mirindaj literaturaj kapabloj de nia lingvo. La kataluna nacia trupo prezentis esperantan tradukon de la dramo “Mistero de Doloro” de A. Gual, kaj La Revuo organizis feston de “Floraj Ludoj” laŭ la langvedoka tradicio. Reĝino de tiuj Ludoj estis elektita la germanino Marie Hankel, pro sia poemo:

Rozujo sovaĝa, simbolo de l’ amo [...] Trankvila, alloga, kuraĝa vi estas!

“Sub la varma suno mediteranea, skribos s-ro Privat, fluis belsonaj versoj kaj elokventaj paroloj [...] Ĝi estis la vera kongreso de la lingva eleganteco.”

En tia atmosfero, ne mirige, ke nek Sebert nek Michaux povis atingi, ke oni serioze diskutu la problemon de la organizo. Kvazaŭ protokolon de tiu oficiala senpoveco faris Zamenhof, en sia

435. Parolo ĉe la malferma kunveno de U.E.A. (7.IX.09: O.V. p. 392*).

en kiu li salutis tiun asocion enkorpigo de la interna ideo de la esperantismo.

Fine, kaj plej grave, la Barcelona kongreso estis tiu, kiu metis la finan punkton al la tuta afero de la reformoj.

La 11 Septembro 1909, en sia tria laborkunsido, la kongreso aŭskultis kaj donis sian sankcion al la

436. Raporto de s-ro Boirac, prezidanto de la L.K. kaj de la Akademio.

[...] En Dresdeno, ni deklaris, ke la supera tasko de L.K. kaj Akademio estas zorgi pri la konservado de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ni ricevis, de post tiu kongreso, amason da proponoj pri ĉiuj punktoj de la lingvo, sed ĉiu proponanto, laŭ lia diro, celis nur helpi la evolucion, ne kontraŭstarante la fundamentajn principojn. Do, ni devis apartigi, post ekzameno, unuflanke la proponojn vere konformajn al la principoj de la lingvo; aliflanke tiujn, kiuj celas ŝanĝi esence la lingvon. Ĉar oni diras, ke la L.K. ĉion rifuzas, je la nomo de la fundamentaj principoj, mi decidis, konsente kun D-ro Zamenhof, remeti la tutan lingvon sur la tablon, por esplori, kio estas, aŭ ne, konforma al ĝiaj principoj. Poste oni povis esperi, ke la demando estos por ĉiam solvita.

En unua cirkulero mi demandis la akademianojn pri ĉiuj punktoj de alfabeto kaj gramatiko. Tiel oni forigis la proponojn, kiuj reale ŝanĝus la lingvon. Restis la ceteraj proponoj, kiuj celas nur enkonduki neologismojn, kiuj povus esti permesitaj, almenaŭ en kelkaj teknikaj okazoj, kiel ekzemple la sufiksoj -oz-, -iv-, -iz-. Tamen la Akademio ne akceptis rekomendi ilian uzadon en la komuna lingvo. Sciencistoj, se ili bezonas la sufikson -oz-, filozofoj, se ili bezonas la sufikson -iv-, povas ilin uzi, laŭ la senco difinita de la Akademio mem. Cetere, la limo inter scienca kaj komuna lingvo ne estas tre preciza, kaj se la uzo de tiuj novaj sufiksoj fariĝos pli ofta kaj se nenia malhelpo aperos, tiam la L.K. kaj Akademio povos denove esplori la demandon.

Sed la Akademio unuanime aprobis la proponojn pri la konsiloj por elekto de novaj vortoj kaj pri starigo de principoj de derivado.

Estus necese, ke la estontaj vortaristoj, antaŭ ol enkonduki novan vorton, atente ekzamenu, ĉu tiu vorto estas efektive necesa kaj ne anstataŭigebla; plie, ĉu tiu vorto estas vere internacia, kaj fine, ĉu ĝi ne elvokas konfuzon kun la jam ekzistantaj vortoj. Pri la derivado, speciala komisiono de akademianoj provos eldoni specialajn regulojn.

Jen la laboro farita. De nun, pri proponoj de reformoj kaj ŝanĝoj, ni povos tuj rifuzi, ne perdante tempon, kaj oni sin dediĉos al studo de aliaj demandoj kaj aparte de la du punktoj supre* montritaj [...]

* Waringhien proponis la korekton ĉi-supre.

Per tiu ĉi preciza kaj klara decido, la kontinueco de la lingvo estas definitive asertita en teorio, same kiel en la praktiko ĝin neŝanceleble certigadis ĝia ĉiam kreskanta literaturo. De nun, indiferenta al la trompaj logoj de la plibonigistoj, perfektigistoj, reformistoj kaj aliaj nov-obseditoj, la esperantistaro iros sian vojon, dediĉante sian tutan forton al la propagando kaj al la verkado, la du rimedoj, kiuj, en la estonteco, donos al ĝi la finan venkon.

SESA AKTO
LA KONSTITUCIO DE ANTVERPENO

La periodo, kiu sekvis la Barcelonan kongreson, estas unu el la plej malĝojigaj en nia historio.

Post la malapero de Beaufront, la rivaleco daŭris kaj akriĝis inter Cart kaj la aliaj francaj eminentuloj. Sur la franca kampo, Cart, anstataŭinte Beaufront ĉe la prezidanteco de S.F.P.E., obstine kontraŭstaris al la transformo de tiu societo el individuoj en federacion el federacioj, kion prudente proponis Bourlet, prezidanto de la Pariza federacio, kaj Boirac, de la Burgonja. Sed Cart, en sia rigora konservativismo, taksante reformemo la spiritamplekson de la du aliaj, malfidis ilin — kaj eble ankaŭ li ne povis pardoni al Boirac, ke tiu prezidas la L.K.-on, nek al Bourlet, ke tiu direktoras “La Revuon”…

Sur la internacia tereno, Cart, fidela al la samaj principoj, persiste kontraŭstaris al ĉia formo de internacia organizo, kaj tial spite opoziciis al Sebert kaj al Zamenhof. Rekrutinte, dank’ al la prestiĝo, kiun li akiris dum la Ido-krizo, sindonajn korespondantojn en la redakcio de pluraj alilandaj gazetoj, li transdonis al ili siajn gvidvortojn, kaj tiel povis laŭvole krei artefaritan opini-agitiĝon, kiu ŝajne, sed nur ŝajne, prezentis la “voĉon de la esperanta popolo”.

Sed la plej grava estis, ke, en tiuj lacigaj kaj senĉesaj kvereloj, Cart ne kuraĝis rifuzi la helpon de kelkaj polemikistaĉoj, el kiuj la plej lerta kaj venena estis Fréchas, redaktoro de “Le Monde Espérantiste”. Tiu skandalfrandema gazeto zorge kolektis ĉiajn klaĉojn, enviajn onidirojn, malnoblajn kalumniojn k.t.p.; ĝi eĉ ne timis represi la perfidajn atakojn de la Idistaj gazetoj, por pli bone faligi la malamikojn de Cart, t.e. Sebert, Bourlet, Boirac, Chavet, Warnier, k.t.p. Estus naŭze citi detalojn; mi tamen menciu, por montri, ĝis kia punkto de absurdo iris la malico, la kampanjon, per kiu “Le Monde” akuzis je trompoŝtelo tiun saman Sebert, kiu elspezadis ĉiujare ĉ. 20 mil orajn frankojn — t.e. preskaŭ 4 milionojn de la nunaj frankoj — por subteni la oficialajn organismojn de Esperanto! Kontraŭ tiuj fiaj procedoj, Cart neniam eldiris eĉ unu vorton de mallaŭdo aŭ malkonsento.

Tiel, komisiinte al la redaktoroj de tiu gazetaĉo la plenumon de liaj malamoj kaj venĝoj, li povis, en sia “Lingvo Internacia” montri al la publiko tute serenan mienon, kaj, kiam, perdinte la paciencon, liaj viktimoj rebatis al li, amare plendadi, ke oni senprovoke lin atakas kaj persekutas.

Estas tiu Cart kaj lia bando, kiun Zamenhof aludas en ĉi-sekvantaj leteroj, per la nomoj “kriantoj”, “demagogoj” k.t.p. Kaj, nedubeble, estas la malpaco, kiun ili penis dissemi tra la tuta esperantistaro, kiu plej dolore afliktis Zamenhof, kunefikis al lia abdiko en Krakovo, kaj akcelis la horon de lia morto.

Por pli bone kompreni la sekvantajn dokumentojn, oni memoru, ke la solaj oficialaj — kvankam ne “rajtigitaj” — institucioj de Esperanto, la L.K. kaj la K.K.K., havis neniajn mon-rimedojn por ebligi sian funkciadon. Javal kaj Sebert, en la komenco, Sebert sola, post la morto de Javal, konsentis preni sur sin tiun pezan ŝarĝon, per la fondo de la Centra Oficejo kaj, poste, de la Oficiala Gazeto. Sed tio estis, en la penso de Sebert, nur provizora elturniĝo, kaj estis dezirinde, ke, pere de regula organismo, la esperantistaro zorgu mem pri siaj financoj. Tial Sebert proponis al la Barcelona Kongreso, la fondon de unu Administra Reprezentantaro de la naciaj societoj. La kontraŭparolo de Cart k.a. limigis al la financa tasko la rolon de la nova projektita organismo, kaj la kongreso fine voĉdonis jenan deziresprimon:

437.

La Kvina Kongreso de Esperanto esprimas la deziron, ke la diverslandaj societoj por la propagando de Esperanto kreu, per proporcia baloto, Internacian Konsilantaron, por zorgi pri la financaj rimedoj de niaj oficialaj Institucioj: Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj.

En tiun Konsilantaron, oni elektos unu anon por mil anoj de propagandaj societoj.

Dum la sekvanta jaro 1910, tiu rezolucio restis surpapera. Por tiu jaro mi sukcesis kolekti nur malmultajn leterojn de Zamenhof. Kvankam la sekvanta estis adresita al ne-franco, mi tamen ĝin citos, ĉar ĝi montras la unuan efektivigon de la deziro, kiun Zamenhof antaŭe esprimis al Sebert (Kp no 417*) pri la malreliefigo de sia persono en la movado. Oni nur komparu kun la no 19*, kaj oni konstatos la ŝanĝon, kiun la rivalecoj de la francaj “eminentuloj” estigis en la sinteno de Zamenhof:

438. Letero al H. Gadsen, Sekretario de la Klubo Esperanta (26.I.10: “La Rondo”, Aŭgusto 1947.)

Karaj Sinjoroj!

Al la Sidney’a Klubo Esperanta mi sendas mian dankon pro la gratulo okaze de mia jubileo. — Akcepti la titolon de honora prezidanto de Via klubo mi bedaŭrinde ne povas, ĉar pro diversaj kaŭzoj mi en la lasta tempo decidis, ke mi plu en nenia nova societo aŭ klubo akceptos tiun titolon.

Kun kora saluto.

Sed ne al tio li limigis siajn provojn restarigi konkordon inter la eminentuloj. Interalie, al la ĉefa instiganto de la perturbo li direktis longan leteron, en kiu li admonis lin al pli grandaj pacamo kaj liberaleco:

439. Letero al Cart (17.II.10: O.V. p. 544*).

[...] Mi povas nur tre profunde bedaŭri, ke inter niaj samideanoj regas tia netoleremeco kaj malamikeco, kaj ĝuste en la nuna tempo, kiam unueco estas por ni tiel necesega!

Oni atentu la lertecon, kun kiu Cart eltranĉis el tiu letero la 3 nurajn liniojn, kiujn li lasis publikigi al Dietterle: tiamaniere prezentitaj, ili ŝajne signifas, ke tiun netoleremon kulpas ĝuste liaj oponantoj, kaj ke Zamenhof aparte elektis lin por verŝi en lian koron tiun sekretan konfidon! La tuta taktiko de Cart estas perfekte ekzempligita per tiu procedo.

En tiu ĵaro 1910, eble pro la malproksimeco de la loko de Universala Kongreso, multiĝis la specialaj kongresoj: la 21.III okazis en Florenco la Unua Kunveno de la Itala Esperantistaro; la 30.III, en Parizo, la Unua Internacia Kongreso de Katolikoj Esperantistaj. Pri la Universala, cetere, ĉiam persistis kelka dubo pri la efikanteco de la loka komitato:

440. Letero al Sebert (4.IV.10).

Kara Generalo!

La danke ricevitajn kopiojn de la diversaj leteroj mi nun resendas al Vi. Diri ian precizan opinion pri la Vaŝingtona Kongreso estas malfacile; tamen ŝajnas al mi, ke revoki la kongreson aŭ eĉ postuli, ke la amerikanoj elektu alian monaton — ni absolute ne devas, pro diversaj kaŭzoj, el kiuj mi montros nur kelkajn:

1) Ni kompromitus kaj forte kolerigus la amerikanojn, kion ni ne devas fari, tiom pli ke la agadmaniero (sekve ankaŭ ia ĉefaj akuzoj) de s-ro Christen ŝajnas al mi ankaŭ ne tre fidindaj.

2) Kvankam ni povas antaŭvidi, ke la kongreso estos aranĝita tre malbone, tamen tio ne estos tre danĝera, ĉar a) Eŭropo (kiu estas plej grava) pri tio ne multe scios, b) oni klarigos al si per tio, ke nur tre malmulte da esperantistoj povis veni Amerikon.

3) Se ĝis nun Esperanto staras tre malforte en Ameriko, ni povas tamen esperi, ke post la kongreso ĝi tre forte vigliĝos, kiel ni vidis en aliaj kongresaj landoj.

4) Se la amerikanoj mem eĉ tute malbone pretigos la kongreson, la nomo de la kongreso estos sufiĉa preteksto, por ke kelkaj agemaj kaj lertaj eŭropaj esperantistoj faru bruon kaj reklamon en Ameriko; paroloj de kongresanoj estas ĉiam pli efikaj, ol paroloj de privataj personoj.

5) Se sub la influo de la kongreso aŭ de la “postkongresaj tagoj” ni sukcesos akiri por nia afero almenaŭ unu el la riĉaj amerikanoj, tio ĉi estos por ni tre grava.

Mi esperas, ke malgraŭ la tre malbonaj cirkonstancoj la Vaŝingtona Kongreso ne restos sen bonaj fruktoj, kiuj verŝajne venos “per si mem”.

Se Vi deziras komuniki al la membroj de la Organiza Komitato la kopiojn de la leteroj, mi nenion havas kontraŭ tio; sed ŝajnas al mi, ke sugestii al ili la ideon pri la revoko de la kongreso estus ne konsilinde. Sed kompreneble, ni devas esti singardaj, ke ni ne faru al la eŭropaj esperantistoj tro multe da esperoj. Ŝajnas al mi, ke estos bone, se Vi atentigos la Lokan Komitaton, ke la eŭropanoj tro malmulte deziras iri Amerikon, kaj ke allogi ilin oni povas ne per simplaj frazoj kaj senenhavaj promesoj, sed per publikigo de iaj konkretaj faktoj el tio, kion la Loka Komitato faris; alie la Loka Komitato devos kulpigi sin mem, se preskaŭ neniu el la eŭropanoj venos.

En Majo okazas en Sankta Peterburgo (nun: Leningrado) la Unua Ruslanda Kongreso, antaŭ kiu, en la granda Aleksandra Salonego de la Peterburga Magistrato, Zamenhof diris sian

441. Parolon ĉe la Solena Malfermo de la Konferenco (4.V.10: O.V. p. 401-402*).

en kiu li montras la kaŭzojn, kial eĉ la naciaj kongresoj devas uzadi la internacian lingvon. Sammonate okazas en Vieno la Unua Aŭstria Kongreso.

La jam granda disvastiĝo de Esperanto en Germanio aperigis multajn lernolibrojn, kiuj prezentis diversajn kaj eĉ diverĝajn instruojn pri la sintakso. Tiam Marie Hankel ekpetis de Zamenhof la redaktadon de gramatiko iom pli vere “plena”, ol la fama 16-regula. Al kio li respondas:

442. Letero al M. Hankel (?.V.10: mislokita en O.V., p. 566*).

Kara Sinjorino!

Kiam mi siatempe redaktis la germana-esperantan vortaron (eldonitan de Borel), ĝi estis afero tute senkulpa, ĉar ĝi prezentis nur konsilon pri novaj vortoj; tamen kelkaj personoj* forte min atakis. Se mi nun eldonus pli grandan gramatikon, ĉiuj nekonsentantoj atakus min ankoraŭ multe pli. Persone mi tiujn atakojn ne timas; sed por nia afero ĉia polemiko, en kiun mi estus enmiksita, estus tre danĝera. Multe pli bone estos, se mi staros flanke kaj lasos la decidon pri ĉiuj dubaj demandoj al la Akademio aŭ al la verkistoj.

* La aludita persono estas Cart: Kp no 78*, 81*.

P.S. — Miajn klarigojn mi povus doni nur en tia okazo, se pri tio petus min ne privataj personoj, sed la Lingva Komitato.

Ne kontenta kun tiu respondo, Marie Hankel subskribigis sian deziresprimon al 13 aliaj L.K.-anoj kaj sendis la tuton al Zamenhof, kiu ankoraŭfoje rifuzis, volante lasi ĉian respondecon al la L.K.:

443. Letero al M. Hankel (7.VI.10: O.V. p. 565*).

[...] La vojo, kiun Vi elektis, ŝajnas al mi ne ĝusta. Nenia voĉdonado de la L.K.-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto [...] Tial se Vi deziras, ke Via entrepreno havu ian leĝan valoron, mi konsilas al Vi, ke Vi sendu la subskribitajn deklaraciojn al s-ro Boirac kaj petu lin, ke li [...] aranĝu voĉdonadon [...]

En Julio okazis en Augsburg la unua memstara kongreso de UEA. Sed la ĉefa okazaĵo estis la Universala Kongreso, kiu havis lokon en Washington, inter la 14 kaj la 20 Aŭgusto. Pro la distanco venis nur 357 personoj, el kiuj 83 eŭropanoj; forestis interalie Boirac, Sebert, Kabe, Cart, Michaux k.a. Al la malgranda, sed konvinkita kaj esperdona ĉeestantaro, en la salono de la hotelo Arlington, Zamenhof direktis sian

444. Parolon antaŭ la Sesa Kongreso (15.VIII.10: O.V. p. 393-400*).

Tie, post elokventa saluto al la “lando de libereco”, kiu por la regato de la rusa caro prezentis tiel frapantan kontraston kun la subpremita Pollando, li demonstras, ke Esperanto estas la sola ebla lingvo internacia, kaj ke “laŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko” neniu kaj nenio povos iam ŝanĝi la naturan iradon de la esperanta afero. Tiuj belaj paĝoj estas kvazaŭ la komento kaj konkludo de la decido de la Barcelona Kongreso (Kp no 436*).

Cetere la Washingtona Kongreso estis tro malmulte vizitata, ol ke ĝi povus fari iajn decidojn pri la organiza demando. Ĝi limigis sin je peto al la naciaj societoj, ke ili rapidu elekti siajn reprezentantojn en la Financa Konsilantaro. Sed la ĉefaj problemoj restis nesolvitaj, kaj diskutotaj nur ĉe la Sepa Kongreso, en Antverpeno.

La sola interesa efektivigitaĵo de tiu kongreso estis sur la lingva tereno. Boirac sendis raporton, en kiu li menciis, cetere kun malfavoro, la proponon de M. Hankel; la diskutado malfermita pri tiu punkto alkondukis al la esprimo de la deziro de la L.K., ke Zamenhof rekomencu publikigi en la Oficiala Gazeto respondojn pri dubaj gramatikaĵoj. Estas do la “esperanta poetino”, al kiu ni ŝuldas la 14 novajn lingvajn respondojn, kiujn Zamenhof aperigis en la jaroj 1911-1912; kio montras, ke jam en tiu epoko poezio kaj gramatiko ne estis malamikaj fratinoj.

Al la sama kunveno de la L.K. estis prezentita verketo, modesta laŭ la dimensioj, sed gravega laŭ la enhavo:

445. La Logika Bazo de Vortfarado en Esperanto (Eltiraĵo el “Scienca Revuo”, Aŭgusto 1910)

esperantigo de la antaŭa franclingva broŝureto “La Construction logique des mots en Esperanto”, de la sama aŭtoro Antido, t.e. René de Saussure. Pri tiu unua formo de la verko Zamenhof varme gratulis lin:

446. Letero al R. de Saussure (?.VIII.10: O.V. p. 455*).

[...] La [...] verkon mi legis kun granda intereso; mi trovas ĝin bonega [...] Mi ne dubas, ke nia Akademio tre volonte donos al Via propono sian oficialan aprobon.

Kaj eĉ konfirmitaj konservativuloj, kia Cart, deklaris ĝin “genia”. R. de Saussure tie ne nur plej trafe rebatas la kritikojn de Couturat (Kp. no 275*), sed li perfekte difinas la verajn principojn de nia vortfarado, kiujn post li ellaboros en kompletan sistemon Wüster kaj precipe Kalocsay. Sed malgraŭ la plena aprobo de Zamenhof, la analizo de R. de Saussure estos akceptata de la Akademio nur en kripla kaj neĝusta formo, ĉar kelkaj obstinemuloj rifuzos agnoski la gramatikan kategoriecon de la radikoj, tamen konfesata de Zamenhof mem (Kp. no 264*).

Intertempe, por la unua fojo, aparta laborista movado estiĝis en Germanio kaj aperigis propran gazeton; al ties gvidanto, L. Schlaf, estis sendita jena profeta saluto:

447. Letero al la Redaktoro de Der Arbeiter Esperantist (?.X.10).

Kara Sinjoro!

La belan honoran ekzempleron de la “Laborista Esperantisto” mi ricevis kun plezuro kaj mi sendas al Vi mian sinceran dankon. Al la nova gazeto mi deziras plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la sukceso certe ne mankos, ĉar mi konas Vian energion kaj laboremecon. La kampo, kiun Vi elektis por Via laborado, estas tre grava; eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli aŭ malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.

Ĉu tio ne sonas kvazaŭ ia idea testamento de Zamenhof al Lanti?

Kaj denove elmetiĝas antaŭ la okuloj de ĉiuj prudentaj esperantistoj la demando pri demokrata organizo:

448. Letero al Sebert (20.X.10).

Kara Generalo!

La historio de Via Barcelona projekto (pri konsilantaro) montris tute klare, ke niaj kongresoj estas nenormalaj kaj nenia projekto povas esti akceptita en ili, se troviĝas kelkaj personoj, kiuj krias kontraŭ ĝi. Post du jaroj Via projekto estos denove diskutata en Antverpeno, sed… bedaŭrinde oni povas jam nun antaŭvidi, ke ĉio denove restos sen rezultato. Se ni provus diri ion pri la rolo, kiun ni dezirus doni al la konsilantoj, kelkaj personoj tuj denove krios, ke “oni volas nin ruze trompi”, “oni volas subŝovi al la esperantistoj tion, kion ili ne deziras” k.t.p. Kaj pri la krio de kelkaj personoj oni poste skribos, ke ĝi estas la “energie esprimita volo de la kongreso”, kaj poste ni jam neniam povos reveni al ia propono pri reprezentantoj.

Tio sama, kio fariĝis kun Via projekto, fariĝos ankaŭ kun ĉio alia, kio ne plaĉos al kelkaj kriantoj. Nia afero ĉiam dependos de kelkaj demagogoj, kiuj, nur dank’ al sia energia voĉo, estos ĉiam la kreantoj kaj direktantoj de la “publika opinio”.

Por liberigi nian aferon de demagogoj, estas necese, ke ni antaŭ ĉio parlamente organizu niajn kongresojn, ĉar nur tiam ni havos la eblon scii kaj montri la veran opinion de la tuta esperantistaro kaj rajtigite entrepreni ĉiujn necesajn laborojn.

Tial mi sendas al Vi hodiaŭ projekton de artikolo, kiun mi dezirus publikigi en la Oficiala Gazeto. Se Vi aprobas mian projekton, volu sendi ĝin al la aliaj membroj de la Konstanta kaj Antverpena Kongresaj Komitatoj kaj demandi ilian opinion. Se ili aprobos mian proponon, tiam ni en Antverpeno havos jam kongreson organizitan kaj ni sekve kuraĝe kaj libere povos tie prezenti ĉiujn necesajn projektojn, ne timante, ke ili estos simple forkriitaj.

P.S. — Organizita kongreso ankaŭ liberigos nin de diversaj atakoj kontraŭ la Lingva Komitato, Centra Oficejo, k.t.p.; ĉar per regula voĉdonado ni en okazo de bezono en ĉiu momento povos klare pruvi, ke la kriantoj kaj insultantoj esprimas nur sian personan opinion kaj ne la opinion de la esperantistaro.

449. Propono pri la Organizo de niaj Kongresoj O.V. p. 253-255*).

Mi ne reproduktas la enkondukon, kiun oni trovos en la referencita libro: la sola grava diferenco estas la forigo de du citoj el la Cart-artikoloj:

(p. 204/1-3) [...] troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto, kaj ke ĉia alia opinio estas nur “trompe aŭ aŭtokrate altrudata de malhonestaj ĉefoj”, aŭ “ruze kaŝita glavo de personoj, kiuj volas regi aŭ perfidi” [...]

Por la regularo mem, mi ĉi-sube liveras la primitivan tekston de la manuskripto.

Aldono al la Regularo de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj.

1. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur por la komunaj esperantistaj institucioj aŭ personoj oficialaj. Por la esperantistoj privataj ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

2. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la Kongresa Regularo; sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de esperantistaj grupoj kaj societoj.

3. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la Kongresa Komitato rajtigan leteron, kiun, en la nomo de la grupo aŭ societo esperantista, subskribis ĝia prezidanto kaj ne malpli ol 25 membroj.

4. Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 20 membroj; malgrandaj grupoj aŭ izolitaj esperantistoj povas, por elekto de delegito, kuniĝi kun aliaj grupoj. Sed neniu havas la rajton, doni sian subskribon pli ol por unu elekto.

5. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn aŭ inter siaj propraj membroj, aŭ inter aliaj esperantistoj, kiuj partoprenas en la Kongreso. Sed nenia delegito povas havi en la Kongreso pli ol unu voĉon.

6. La tagordon de la Kongreso fiksas, per interkonsiliĝo kun la Konstanta kaj Loka Kongresaj Komitatoj, la Prezidanto de la K.K.K., kaj li publikigas ĝin du monatojn antaŭ la Kongreso en la Oficiala Gazeto, por ke ĉiuj societoj kaj grupoj havu la eblon esprimi al siaj delegitoj sian gvidontan (sed ne ligontan) opinion pri la diskutotaj demandoj.

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordon, ĝia aŭtoro havas la rajton, disdoni ĝin dum la Kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas ĝin kiel diskutindan, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.

450. Letero al Sebert (8.XI.10).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 27/X kaj 1/XI. Grandan impreson faris sur mi la sciigo pri la tragedia morto de Skeel-Giörling. Post Via unua letero mi esperis ankoraŭ, ke nia perdita amiko reaperos; sed Via dua letero bedaŭrinde forigis ĉiun dubon! Malfeliĉa homo!

Pri s-ro Fréchas mi povas diri al Vi, ke post mia lasta mallonga letero li nenion plu skribis al mi, kaj mi supozas, ke li nun ne plu skribos.

Pri la publikaj disputoj inter Esperanto kaj Ido mi opinias, ke ni devas esti tre singardaj kun ili, ĉar per tio ni nur faras reklamon al Ido, eĉ en tiu okazo, kiam ni venkas. Kiam ekzistas io tute preta, tiam fari en ĝi iajn plibonigojn estas afero tre facila; sed la fakto mem (reformado sen komuna interkonsento) estas malaprobinda; tial ni devas batali kontraŭ Ido ne pro ĝia boneco aŭ malboneco, sed pro ĝia nelojaleco. Kompreneble, se en la disputo partoprenas tiel lerta oratoro kiel s-ro Bourlet, tiam ni ne devas timi; sed oratoro ne-lerta povus alporti al ni nur malbonon. Ni povas prezenti la idistojn kiel ruinigantojn de la internacilingva afero, sed ni devas zorge nin gardi, ke ni ne prezentu ilin kiel niajn gravajn konkurantojn, ĉar per tio ni propramane kreus al ili forton, precipe se nia oratoro ne parolus kun sufiĉa trankvilo kaj digno, kaj se anstataŭ paroli pri la principo de reformado, li parolus pri la detaloj! Ni devas eviti ĉion, kio povas fari al la idistoj reklamon. Nun, ekzemple, “Adjuvilo” estas tute sendanĝera por Ido; sed prezentu al Vi, kia estus la rezultato, se, anstataŭ trakti Adjuvilon kun malestimo, la idistoj komencus kontraŭ ĝi flaman bataladon pri detaloj kaj publikajn disputojn?!… Tiam ili mem kreus el Adjuvilo tre danĝeran konkuranton kontraŭ si! Kompreneble, mi scias tre bone, ke Ido havas multe pli da forto kaj da mono ol Adjuvilo; sed ĝuste tial, laŭ mia opinio, ni devas nin tre gardi, ke per ia mallerta paŝo ni mem ne pligrandigu ilian gravecon en la okuloj de la mondo.

Ŝajnas al mi, ke ju pli trankvile ni iros nian vojon, des pli bone estos.

Pri mia projekto de la organizo de niaj kongresoj mi atendas Viajn proponotajn ŝanĝojn aŭ aldonojn. Se, krom la membroj de la Organiza Komitato, Vi deziras konsiliĝi pri mia projekto ankaŭ kun la ĝis nun elektitaj “konsilantoj”, mi nenion havas kontraŭ tio ĉi.

Pri la kongreso de UEA mi opinias, ke ĝi devas okazi nepre kune (samtempe kaj samloke) kun nia komuna kongreso, por ke ni ne dividu niajn fortojn. Se s-ro Hodler deziras, ke por UEA oni pagu apartan kotizon (krom la kotizo ĝenerala), kaj se li esperas, ke la UEA-anoj* tion faros — tio estas lia propra afero; sed se li deziras, ke la kotizo de UEA liberigu liajn societanojn de la kotizo ĝenerala, tio estas kompreneble postulo sensenca, kiun ni tute ne devas atenti. Se s-ro Hodler deziras, ke oni fiksu por UEA kelkajn tagon antaŭ la komuna kongreso kaj antaŭ ĉiuj aliaj specialaj kunvenoj, — tion laŭ mia opinio oni povas plenumi, ĉar de tio nia komuna kongreso ne suferos; kontraŭe, ni eĉ gajnos per tio pli da libera tempo por niaj aliaj kunvenoj dum la ĝenerala kongreso. Malkontentaj eble estos nur la UEA-anoj* mem, ĉar oni devigos ilin perdi pli da tempo, kaj pro tiu kaŭzo multaj el ili eble rezignos pri la kunvenoj de UEA kaj venos nur antaŭ la komenco de la ĝenerala kongreso; sed tiam ili akuzos pri tio ne la komitaton de la kongreso, sed nur s-ron Hodler mem, — ni sekve ne bezonas zorgi pri tio. La nombro de la personoj, kiuj venos nur al UEA kaj forveturos antaŭ la komenciĝo de la ĝenerala kongreso, sendube estos tre malgranda; la ĝenerala kongreso sekve tute ne suferos de la tro frua aranĝo de la kunvenoj de UEA.

* Korektis Waringhien; originala teksto: UEA-noj.

Aranĝi la kunvenojn de UEA post la fermo de la tuta kongreso oni povus nur en tia okazo, se s-ro Hodler ne postulos, ke oni pro tio prokrastu la ekskursojn kaj devigu ĉiujn ne-esperantianojn perdi tempon pro UEA. — Krom la ĝenerala kongreso s-ro Hodler povas fari kun la UEA-anoj* ĉion, kion li volas; sed ricevi rajtigan karton kaj insignon de la ĝenerala kongreso kompreneble povas nur tiuj, kiuj pagis la ĝeneralan kotizon kaj ne faras ian malhelpon al la aliaj kongresanoj aŭ ion kontraŭan al la decidoj de la Organiza Komitato.

(Skeel-Giörling, komisiita de Sebert por gvidi la propagandon en la mond-ekspozicio de Bruselo, akcidente dronis en Mozo.

“Adjuvilo” estis reform-projekto, ellaborita de la franca esperantisto Cl. Colas, sub la pseŭdonomo “Prof. V. Esperema”, kiel militmaŝino kontraŭ Ido; sed Couturat divenis la manovron kaj ne allasis sin al pridiskuto de tiu sistemo, cetere pli inĝenia, ol Ido. Vidu la Apendicon*.)

Okaze de la “Kongreso de Rasoj”, kiu estis okazonta en Londono, inter la 26 kaj 29 Julio 1911, Zamenhof verkis memuaron, kun la titolo

451. Gentoj kaj Lingvo Internacia (O.V. p. 345-353*).

La franca traduko, ĉi-poste petita, estis unue proponita al s-ro Aymonier; sed ĉar tiu ne disponis la tempon, ĝin faris Sebert mem.

452. Letero al Sebert (22.XI.10).

Kara Generalo!

Pri Via letero de 16/XI mi respondos al Vi poste. Nun mi antaŭ ĉio sciigas Vin, ke mi sendas al Vi samtempe la tekston de la memuaro, kiun mi pretigis por la “Kongreso de rasoj”. Volu skribi al mi Vian opinion pri ĝi.

Kune kun la originalo mi dezirus sendi al la kongreso bonan tradukon en lingvo franca; ĉu Vi ne povus trovi iun, kiu volus fari la tradukon? Volu respondi al mi kiel eble plej baldaŭ, ĉar mi promesis, ke mi sendos la memuaron al la sekretario de la kongreso ne pli malfrue ol la 10-an de Decembro.

Mi sendas al Vi samtempe la originalon (por ke Vi povu pli facile legi) kaj ankaŭ unu kopion. Se Vi deziras fari iajn rimarkojn, volu fari ilin sur la kopio, por ke la originalo restu pura. Se Vi trovos tradukonton, volu doni al li la kopion. Se ne troviĝos tradukonto, volu resendi al mi la tekston kune kun la kopio, por ke mi povu sendi ilin Londonon.

Nun pri Via letero. La ŝanĝoj, kiujn Vi faris en mia projekto, ŝajnas al mi ne bonaj. Ne analizante ilin ĉiujn detale, mi nur donos kelkan ekzemplojn:

Paragrafo 1). Aldoni en la par. 1 la vortojn “kaj por la societoj reprezentitaj en tiuj kongresoj” ŝajnas al mi tute ne akceptinde, ĉar ne sole la privataj esperantistoj, sed ankaŭ la societoj devas resti liberaj; alie ĉiuj timos, ke, per ia artifiko oni povos en la kongreso altrudi al ili ion kion ili tute ne deziras. [Precipe la Cart’anoj certe diros, ke “laŭ la deziro de s-ro Bourlet” mi preparas por la societoj kaptilon, kiel faris Couturat.]

Paragrafo 4). Mi ankaŭ komence volis difini unu delegiton por cent membroj; sed post matura pripenso mi venis al la konvinko, ke tiam multaj societoj aŭ grupoj pro inercio ne partoprenus kaj oni kulpigus nin, ke ni transdonis ĉion en la manojn de la grandaj societoj.

Paragrafo 3). Se la rajtigan leteron subskribos nur la prezidanto, tiam ni havos multajn fikciajn grupojn.

Paragrafo 5). Se unu persono povos reprezenti multajn, tiam la voĉdonado fariĝos tro komplikita, ĉar tiam oni neniam povos voĉdoni per simpla levo de mano. Mi donis nur kelkajn ekzemplojn, ĉar detale analizi ĉion okupus tro multe da tempo. Laŭ mia opinio estos pli bone, se mia projekto estos presita sen ia ŝanĝo; se estas necese fari iajn ŝanĝojn, ni lasu ilin al la delegitoj mem en la Antverpena kongreso. En la fino de mia projekto estas necese aldoni la sekvantajn vortojn, kiujn mi pro eraro forgesis aldoni:

“Ĉi tiu projekto estas nur provizora; en la Antverpena kongreso la rajtigitaj delegitoj diskutos kaj voĉdonos pri ĉiu paragrafo aparte kaj faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn, kiuj montriĝos utilaj.”

Ekzistas ekzemple unu punkto, kiun oni nepre devos aldoni, nome, ke rajton sendi delegitojn havas nur tiuj grupoj, kiuj pagas ian kotizon al la centra kaso, kaj la nombro de la delegitoj devas esti proporcia al la alteco de la kotizo. Sed en mia provizora regularo mi intence tute ne parolis pri mono, por ne veki disputojn kaj suspektojn.

Sendi al la membroj de la Organiza Komitato kune kun mia projekto ankaŭ konfidencian kopion de mia letero de 20/X mi ne konsilas, ĉar tio farus la impreson, kvazaŭ mi kaŝite agitas kontraŭ tiu aŭ alia partio. — La ŝanĝojn, kiujn Vi faris en la antaŭparolo de mia projekto, mi aprobas.

La Berna institucio, aludita en la sekvanta letero, estis entrepreno, fondita de Prof. Ostwald post lia malamikiĝo kun Couturat, por la elekto de internacia lingvo. Kun la nomo de “Weltsprache Amt” (Oficejo de la Lingvo Internacia), kaj sub la ŝajno de perfekta neŭtraleco, tiu renovigita Delegacio celis adoptigi ian reformitan Idon.

453. Letero al Sebert (6.XII.10).

Kara Generalo!

Hodiaŭ matene mi resendis al Vi la originalon kaj la tradukon de mia Memuaro por la Kongreso de Rasoj; en aparta letero mi skribis al Vi ankaŭ pri tiuj punktoj en la traduko, kiuj laŭ mia opinio estas ŝanĝindaj. Post la forsendo de mia letero mi ricevis Vian de 2/XII.

Nun mi parolos pri mia projektata Aldono al la Regularo de la Kongresoj.

Laŭ Via deziro mi resendas al Vi nun la tekston de mia antaŭparolo al la projekto kun mia subskribita aprobo. Pri la projekto mem mi povas diri jenon:

Mia projekto tute ne prezentas tian komplikaĵon, kiel ŝajnas al Vi. Ĝi tute ne celas altiri al la voĉdonado ĉiun personon, kiu simple nomas sin esperantisto [kaj kies esperantistecon estus malfacile kontroli], sed ĝi tute klare diras, ke delegitojn povas elekti nur grupoj kaj societoj. Tiuj vortoj estas konstante ripetataj en la projekto. Se en la paragrafo 4 mi uzas la vortojn “izolitaj esperantistoj”, tio simple signifas esperantistojn, kiuj loĝas izolite; sed ĉar ili povas partopreni en la elekto nur kun ia grupo kaj sub la respondeco de la prezidanto de tiu grupo, tial ni ĉiam havos la garantion, ke en la elektado ne partoprenos personoj, kiuj en efektiveco ne estas esperantistoj. Se ni timos, ke ia grupestro volas fari trompon, li tian saman trompon povas ja fari ankaŭ tiam, kiam ni postulos, ke li enskribiĝu en la Oficialan Gazeton! Rimedojn kontraŭ tiaj trompoj (se ili okazus) ni serĉos poste, ĉar ne estas oportune doni tro komplikitan regularon tuj en la komenco.

Koncerne la nombron 25 elektantoj por unu delegito, mi ne opinias, ke ĝi estas tro malgranda, kaj mi tute ne timas, ke la nombro de la delegitoj estos tro granda. Cetere, se en Antverpeno oni trovos, ke anstataŭ 25 devas esti 100, aŭ eĉ pli, mi tre volonte konsentos; sed ĉe la unua provo laŭ mia opinio estas nepre necese, ke elektoj estu kiel eble plej demokratiaj kaj ke ĉiuj grupoj (el kiuj la grandega plimulto havas malpli ol 100 membrojn) povu libere kaj facile elekti. Se ni donos la ciferon 100, tiam mi povas antaŭvidi kun plena certeco, ke oni diros, ke tiu ideo estas inspirita de s-ro Bourlet, por malfaciligi la elekton al la grupoj provincaj kaj por doni grandan superecon al la grupo Pariza. Ĉe la unua fojo ni devas esti tre singardaj, por ne veki suspekton kaj plendojn. La trakontrolado de ĉiuj rajtigitaj dokumentoj tute ne estas tro longa afero, ĉar ni povas ja dividi la laboron inter 10 aŭ 20 personoj.

Pri la kumulado de voĉoj mi opinias, ke poste ni povos permesi al unu persono havi kelkajn voĉojn, sed por la unua fojo nepre estas necese, ke ĉiu havu nur unu voĉon; ĉar en la lasta okazo ni povus pri ĉiu demando tuj vidi la rezultaton de voĉdonado, dum en la unua okazo ĉiu plej bagatela demando postulus tro longan kolektadon de kartoj, kalkuladon, kontroladon de la nombro da voĉoj de ĉiu karto k.t.p. kaj okupus terure multe da tempo.

Koncerne la rilaton inter la kongreso kaj la oficialaj institucioj, Vi estas tute prava, ke, se la Kongreso, donante al Centra Oficejo nenian monon, volus tamen dikti al ĝi leĝojn, tio estus tute nejusta. Certe! Sed tio tute ne estis mia intenco. Mi volis nur diri, ke la decidoj de la kongreso estas devigaj nur por la institucioj oficialaj, t.e. kreitaj (kaj subtenataj) de la tuta esperantistaro; sed tio tute ne koncernas la “Centran Oficejon”, kiu (almenaŭ ĝis nun) estas ja institucio privata, sekve decidoj de la kongreso povas havi por la C.O. nur karakteron de peto, sed ne de ordono. Nur poste, se, post interkonsento kun Vi, ĉiujn elspezojn kaj la tutan respondecon de la C.O. prenos sur sin la esperantistaro, — nur tiam la C.O. fariĝos oficiala kaj la decidoj de la kongresoj fariĝos devigaj por ĝi. Se Vi deziras, ke la afero estu tute klara, Vi povas en la unua paragrafo, post la vortoj “oficialaj institucioj” aldoni la vortojn; “t.e. tiaj, kiuj estas kreitaj kaj subtenataj de la tuta esperantistaro”. Kiam la “konsilantaro” komencos funkcii kaj interkonsente kun Vi prenos sur sin la tutan financan respondecon pri la C.O., — tiam ĝi (la konsilantaro), kiel institucio oficiala, povos postuli, ke ĉiu delegito enportu en la kason ian difinitan kotizon; sed nun, tiel longe kiel la aranĝo inter Vi kaj la konsilantaro ne estas ankoraŭ farita kaj la C.O. estas ankoraŭ institucio privata, ĉia parolado pri kotizoj estus afero tre danĝera: la kriantoj dirus, ke mia projekto estas verkita de Vi aŭ de s-ro Bourlet, kaj havas la celon nur plenigi privatan kason. Se Vi trovas tion necesa, mi estas preta enmeti en mian projekton la punkton pri kotizoj; sed mi opinias, ke, se Vi bone pripensos la aferon, Vi venos al la konkludo, ke estos pli bone, se en la unua momento ni ne parolos pri kotizoj, nek pri deviga abonado de la Oficiala Gazeto. Ĉiu, kiu konas Vian sindonemecon kaj oferemecon, kompreneble havas plenan konfidon al Vi; sed se ni per la regularo volos devigi ĉiujn esperantistojn havi la saman konfidon, ni povas ricevi tre malagrablajn scenojn, kiujn ni devas eviti. Nur tiam, kiam la financa flanko de la Centra Oficejo kaj Oficiala Gazeto ĉesos esti afero privata kaj Vi sciigos, ke pri ĉiuj enspezoj kaj elspezoj la Esperantistaro (aŭ la delegitoj) ricevos ĉiujare kalkulan raporton, — nur tiam ni povos kuraĝe, sen timo de ia skandalo, proponi devigan kotizon aŭ devigan abonon. Tial, antaŭ ol ni parolos pri devigaj kotizoj aŭ abonoj, Vi devas bone pripensi kaj decidi, ĉu Vi deziras, ke la C.O. (kun la O.G.) fariĝu aferoj publikaj kun ĉiujaraj kalkulaj raportoj, aŭ Vi preferas, ke la afero restu kiel antaŭe, t.e. bazita sur memvolaj donoj kaj konfido. En la unua okazo la esperantistaro havos la devon pagi kaj la rajton altrudi siajn decidojn; en la dua okazo la Centra Oficejo restos institucio tute sendependa kaj la esperantistaro povos prezentadi al ĝi nur petojn.

En la okazo, se Vi timas, ke mia Aldono al la Regularo povas kaŭzi ian malagrablaĵon por Vi, estas pli bone, ke Vi ne rapidu kun ĝia publikigo, ĝis ni ĉion inter ni bone pridiskutos kaj aranĝos. Sed en ĉiu okazo mi atentigas Vin, ke, ĉar la projekto portos mian nomon, sekve Vi tute ne bezonas timi, ke ĝi metos sur Vin ian respondecon aŭ ligos al Vi la manojn; pri ĉiu punkto, kiun Vi trovos neoportuna, Vi povos ja en la kongreso libere kontraŭparoli, kaj Vi povas esti tute certa, ke Via kontraŭparolado min tute ne ofendos, ĉar Vi scias ja tre bone, ke por mi persone estas absolute egale, ĉu la esperantistoj akceptos tian punkton aŭ alian, — mia sola deziro estas nur, ke ili iel kaj interkonsente sin organizu. Mian projekton mi defendas nur nun, ĉar, dum la projekto portas ankoraŭ mian nomon, mi ne deziras, ke oni plendu kontraŭ mi; sed ĉion, kion la esperantistoj mem volos decidi, mi lasos al ili libere decidi.

Nun permesu al mi diri kelkajn vortojn pri Via persona situacio. Mi tre bedaŭras, ke Vi faras por Esperanto grandajn oferojn el Via propra poŝo; la esperantistoj ne komprenas la tutan utilecon de Viaj agoj, kaj mi tre dubas, ĉu ili volos iam kovri la elspezojn, kiujn Vi el Via poŝo faras por nia afero. Ĉar la rimedoj de la Centra Oficejo elĉerpiĝis, tial estas pli bone, se Vi de nun faros nur tiajn elspezojn, por kiuj la esperantistoj estos donintaj al Vi la necesan monon. Ekzistas kompreneble tre multe da farindaj aferoj; sed se ni ne havas por tio la monon, ni simple ilin ne faru; de tio Esperanto ne pereos, kiel ĝi ne pereis antaŭ la kreo de la Centra Oficejo. Formeti de Vi la kondukadon de la Centra Oficejo Vi ne devas, ĉar la esperantistoj certe ne akceptus Vian eksiĝon; sed pro Via propra trankvileco eble estos bone, se Vi formetos de Vi la financan respondecon. Se Vi en Antverpeno sciigos publike, ke de nun la Centra Oficejo ĉesas esti institucio privata kaj Vi transdonas ĝin al la esperantistaro, kaj ke de nun la sekretario de la Oficejo ĉiujare donos al la delegitoj (aŭ al la konsilantaro) raporton pri la enspezoj kaj elspezoj, — tiam Vi povos tute kuraĝe proponi, ke ĉiuj societoj, kiuj volas havi voĉon en la kongresoj, devas pagi ian kotizon al la kaso de la C.O., kaj ke la konsilantaro okupu sin per trovado de ĉiam novaj rimedoj. De la momento, kiam la Centra Oficejo ĉesos esti institucio privata kaj komencos fari ĉiujn siajn elspezojn nur konforme al la decidoj de internacia konsilantaro, ĉesos ĉiuj Viaj malagrablaĵoj kaj monaj perdoj; sed por ke la konsilantaro mem havu la konfidon de la esperantistaro, estas necese, ke ĝi ricevu antaŭe la sankcion de regule organizita kongreso.

Pri Via ĝisnuna agado Vi tute ne bezonas pravigi Vin antaŭ iu aŭ doni al iu kalkulan raporton, ĉar la monon por la C.O. donis ĝis nun ne la esperantistaro, sekve ĝi ankaŭ havas nenian rajton postuli de Vi ian kalkulon.

Pri la institucio, kiun kelkaj personoj volas aranĝi en Berno, mi opinias, ke estos pli bone, se ni tenos nin tute flanke de ĝi, por ke ni denove ne ligu al ni la manojn kaj ne enfalu en novan riskan aventuron. Ju pli trankvile ni iros, ju malpli febre ni agos, ju malpli da fortoj kaj mono ni elspezos por diversaj dubaj kaj nenecesaj aferoj, des pli certe ni venos al nia celo. Nia estonteco kuŝas ne ekster ni, sed en ni.

Pri mia projekto mi ripetas, ke, se ĝi enhavas ion, kio povas esti malagrabla por Vi persone, mi tre volonte tion ŝanĝos; sed se Vi trovas, ke ĝi estas neoportuna por la esperantistoj, tiam estos pli bone, ke ni lasu la korektadon al la esperantistoj mem per publika diskutado en Antverpeno. Se sub la nomo de esperantistoj en nian kongreson venos idistoj, tio tute nin ne malhelpos, — kontraŭe tio estas eĉ tre dezirinda.

Via supozo, ke la societoj proksimaj de la kongresurbo havos multe da voĉoj kaj la malproksimaj havos malmulte — estas neĝusta. Laŭ mia projekto la delegito de ia grupo tute ne devas ja aparteni nepre al la grupo mem; sekve ĉiu malproksima grupo simple povos sin turni al iu esperantisto, kies manieron de pensado ĝi konas kaj aprobas, kaj kiu partoprenos en la kongreso, kaj diri al tiu persono: “estu nia delegito, aŭ — se Vi estas jam okupita — transdonu nian rajtigan dokumenton al ia alia kongresano, kiun Vi fidas”. Cetere, ĉar ĉiu grupo scios antaŭe la tagordon, ĝi povos ja sendi al sia malproksima delegito tute pretan programon pri ĉiuj diskutotaj punktoj.

Ke elekto, kiu devigas diversajn grupojn interkorespondi kaj interkonsenti, estas tre malfacila, tion montris al mi la sperto kun la “konsilantaro”: ĝis nun (15 monatojn post la Barcelona decido!!) la polaj esperantistoj ankoraŭ ne elektis konsilanton pro la simpla kaŭzo, ke la interkorespondado kaj interkonsentado inter la grupoj estas por ili tro embarasa! Mi povas sekve facile antaŭvidi, ke ĉe la nombro 100, kiu postulas intergrupan interkonsenton, la plej granda parto de la grupoj eĉ dum tuta jaro ne elektus delegiton, kaj oni juste plendus, ke en la kongreso havas voĉon nur la grandaj grupoj.

La leteron de s-ro Frenckel mi nun resendas al Vi. Kiel mi jam supre skribis, mi opinias, ke ni devas havi nenion komunan kun la Berna oficejo, ĉar alie ni povus tion poste forte bedaŭri. Estus eble utile, se Vi atentigus s-ron de Saussure, ke la multaj miloj da esperantistoj, kiuj laboris dum 25 jaroj, neniam povas permesi, ke kelkaj flankaj personoj decidu pri ilia afero, kiel ekzemple la franca nacio neniam povus partopreni en ia komitato, en kiu kelkaj ne-francoj volus decidi pri tio, ĉu la francoj devas paroli france aŭ germane.

La ideon krei novan “Delegacion”, kiu imitus la malnovan kaj havus la celon labori por Esperanto, mi absolute ne povus aprobi. Ĉian artifikon, ĉian ruzaĵon, ĉian imitadon aŭ subfosadon ni devas severe eviti, ĉar tio nur kompromitus, ridindigus kaj malfortigus nin! Nia vojo ĉiam devas esti digna kaj rekta, ĉar nur tiamaniere ni venkos. [Ni povas kompreneble kolekti inter la scienculoj aprobajn subskribojn; sed nek la maniero, nek la nomo de tiu agado devas esti ia imitaĵo de la “Delegacio”.]

P.S. — Pri la sinjoro, kiu skribis al Vi kiel “Comte Kozlowski” mi nenion scias. Mi dubas, ĉu li estas ia grava aŭ influa persono.

454. Letero al Sebert (6.I.11).

Kara Generalo!

Antaŭ 2-3 semajnoj mi sendis al Vi grandan leteron, en kiu mi klarigis la kaŭzojn, pro kiuj mi ne trovas oportune fari iajn ŝanĝojn en mia projekto pri la organizo de la kongresoj.

Sed ĉar povas esti, ke Vi (aŭ la aliaj membroj de la Kongresa Komitato) ne aprobas mian projekton en ĝia nuna formo, kaj estus al Vi neagrable doni al la projekto publike Vian aprobon, — tial mi opinias, ke ni povus aranĝi la aferon en la sekvanta maniero: elĵetinte el mia antaŭparolo la vortojn pri la aprobo de la kongresa komitato, simple publikigi mian projekton kiel proponon prezentotan al la Antverpena kongreso. Tiamaniere ĉia morala respondeco de Vi aŭ de la aliaj komitatanoj tute malaperos.

Kun kora saluto kaj plej bonaj deziroj por la nova jaro.

— 9/1.II. Mi ricevis Vian leteron de 2/I kun la interesaj kopioj de leteroj, kiujn mi nun danke resendas al Vi. Pri s-ro de Saussure mi supozas, ke, ricevinte de diversaj flankoj mallaŭdajn leterojn pri sia lasta verko, li nun mem fariĝos pli singarda. Pri s-ro Privat mi tre dubas, ĉu li venos Varsovion; se li tamen tion faros, Vi povas kompreneble esti tute trankvila, ke li ne sukcesos entiri min en ian aferon preparatan de iaj konspirantoj.

Al Vi kaj al sinjorino Sebert en la nomo de mia edzino kaj de mi la plej bonajn dezirojn por la nova jaro sendas plej sincere

Via L.L.Z.

La aludita verko de de Saussure estis provo reformi la esperantan alfabeton (Teoria Ekzameno de la lingvo Esperanto, kun fonetika internacia alfabeto, sistemo Antido. 1910. Ĝenevo). Ĝi proponis interalie q, x, y por ĝ, ĥ, ĵ.

Sed alia pli grava skandalo baldaŭ forgesigis la ne singardan agon de la Direktoro de la L.K.-a Sekcio pri la Teknika Vortaro.

En Novembro 1910 aperis, en la kolekto de “La Revuo” k ĉe la varma aplaŭdo de Bourlet, la Dictionnaire Complet Esperanto-Français (Plena Esperanto-franca Vortaro) de E. Grosjean-Maupin. Tiu verko estis la unua, kiu detale liveris ĉiujn uzatajn vortojn, ĉerpitajn el la ekzistantaj vortaroj kaj literaturo, sekvigis ilin je iliaj ĉefaj derivaĵoj, precize distingis iliajn diversajn nuancojn aŭ signifojn kaj krome aldonis grandan nombron da Zamenhofaj esprimoj, bonstile tradukitaj. Ĝi do prezentis brilan progreson post la sekaj radikaroj, tiel karaj al la Cart-a skolo. Cetere, longa antaŭparolo (poste tradukita en “La Revuo”, n-ro de Dec. 1910) pritraktis kun nekutima pensprofundo la demandon de la “natura evoluo” en artefarita lingvo.

Bedaŭrinde ĉiuj tiuj meritoj estis kovritaj de du tre gravaj kulpoj: en la amaso de la neoficialaj vortoj enmiksiĝis pluraj, kiuj rekte venis de Ido; kaj ĉe 18 radikoj el la Fundamento, apudstaris dua, korektita formo.

La unuan fakton kaŭzis okaza akcidento: dum la tajpado de siaj slipoj, Grosjean-Maupin malsaniĝis kaj anstataŭigis sin de helpanto, kiu konfuzis, super la kolektotaj radikoj, la referencojn C (= Cart) kaj C’ (= Couturat). La dua fakto evidente montris deziron forigi, per la metodo de la neologismoj, aberaciajn formojn de la Universala Vortaro. Sed tiun metodon Zamenhof neniam volis uzi sen la aprobo de la L.K., dum Grosjean-Maupin ekaplikis ĝin private.

Tamen, kia ajn estis lia kulpo (kiun li cetere korektis, jam de la dua eldono), oni devas rimarki, ke pri 4 el tiuj vortoj lia iniciato prosperis: la du formoj arseno kaj fosfo estas uzataj por la kemiaj derivaĵoj apud la fundamentaj arseniko kaj fosforo; kaj la sensufiksaj formoj komenti kaj situi pli kaj pli disvastiĝas apud la fundamentaj komentarii kaj situacii.

Sed, en tempo tiel proksima al la Delegacia krizo, tiu aŭdaco estis netolerebla. Kaj Cart tuj entreprenis novan kampanjon, kun furiozo, kiun ekzempligos jena letero.

455. Letero de Cart al Sebert (16.I.11).

[...] Ĉiuj dankis al vi, sinjoro Generalo, pro via batalado kontraŭ la Idistoj. Sed multe pli danĝera por nia unueco estas la vortaro de s-ro Grosjean-Maupin. Ĝi faros al ni pli da malbono en niaj kursoj, ol ĉiuj idistaj manovroj. Kaj oni ne diru, ke ĝi estas scienca verko! Ne unu serioza lingvisto malhelpos al si ridon ĉe la legado de la pretendema antaŭparolo, kiu estas la verko de retoro, nescianta la lingvistikon [...] S-ro Grosjean-Maupin, ŝajnas, ne multe studis la vivantajn lingvojn; la angloj, la germanoj kaj la slavoj apliku liajn teoriojn, kaj morgaŭ estos jam nur “Esperantoj”!! [...]

456. Letero al Sebert (23.I.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 15/I kaj 18/I. La dokumentojn mi nun resendas al Vi kune kun tiu ĉi letero. Antaŭ ĉio mi volas respondi al Vi pri la recenzo en la “Pola Esperantisto” pri la vortaro de Grosjean-Maupin. La Pola Esperantisto ne estas nun plu redaktata de mia frato nek inspirata de mi; ĝin eldonas s-ro Günther je sia propra respondeco. Nek mia frato nek mi sciis ion antaŭe pri tiu recenzo antaŭ ol ĝi estis publikigita. Pro amikeco al s-ro Bourlet ni ambaŭ tre bedaŭras, ke tiu malaprobanta kritiko aperis. Se Günther aŭ la aŭtoro de la kritiko estus demandinta nin antaŭe, ni certe penus, ke la tono de la recenzo estu ala. Tion, mi petas, volu diri al s-ro Bourlet.

Sed kvankam publike mi kompreneble silentos, tamen private al Vi kaj al s-ro Bourlet mi devas konfesi, ke ankaŭ al mi persone la vortaro de G.M. ŝajnas tre malaprobinda. Mi mem ne vidis ankoraŭ la vortaron (ĉar kvankam Hachette afable sendas al mi ĉiun novan verkon, tamen, pro stranga koincido de cirkonstancoj, ĉi tiun verkon mi ne ricevis [povas esti, ke mi ricevis la verkon, sed ĝi perdiĝis ĉe mi.]), sed se estas vero, ke la aŭtoro propravole ŝanĝis diversajn vortojn, kiuj troviĝas en la “Fundamento”, mi ne povas trovi sufiĉe energiajn vortojn por esprimi mian malaprobon! Tio ŝajnas al mi tute nekredebla; sed se tio estas vera, mi tre miras, ke s-ro Bourlet permesis ion similan. La antaŭparolon, kiu aperis en la lasta numero de la “Revuo”, mi legis atente, sed mi absolute ne povis trovi en ĝi ian pravigon por simila ago. Mi petas Vin, volu diri mian opinion al s-ro Bourlet, ĉar bedaŭrinde mankas al mi la tempo, por skribi al li pri tio aparte.

Mi tre bedaŭras, ke s-ro Boirac sentas sin laca de la konstanta malpaco. Laŭ mia opinio li tute ne devus tion atenti, ĉar la malpaco estas ja ne en la tuta esperantistaro, sed ekskluzive nur inter la francaj esperantistoj. Estas necese, ke dum la kongreso de la francaj delegitoj en Lyon oni priparolu tre detale kaj serioze tiun demandon kaj oni aranĝu juĝon pri la semantoj de malpaco. Mi ne dezirus miksi min en tiun aferon, tamen estas eble, ke mi skribos pri tio al d-ro Dor.

Por ne fari al Vi novajn malfacilaĵojn kaj novan perdon de tempo, mi donis nun mian plenan aprobon al la dokumentoj kaj proponoj, kiujn Vi sendis al mi. Sed mi devas konfesi al Vi, ke eĉ nun mi ankoraŭ ne tute bone komprenas la necesecon de la ŝanĝoj; ŝajnas al mi, ke anstataŭ plibonigo ili enportas nur konfuzon. Eĉ nun ŝajnas al mi, ke estus pli bone, se mia projekto estus dissendita al la komitatanoj en formo senŝanĝa anstataŭ en formo flikita. Tamen mi ripetas, ke mi ne volas plu insisti kaj mi akceptas ĉiujn proponojn, kiujn Vi faris; mi nur petas, ke Vi volu redakti ĉiun paragrafon tute klare kaj precize.

Vian demandon pri la tagordo de la Antverpena kongreso mi povas respondi jene: se aliaj personoj ne sendos ion por la tagordo, mi persone opinias, ke tute sufiĉus la sekvantaj 3 punktoj:

1) Diskutoj kaj decidoj pri mia proponata aldono al la kongresa regularo;

2) Precizigo de la rolo de la Reprezentantaro;

3) Precizigo de la rolo de la Centra Oficejo (se Vi deziras, ke oni parolu pri tio en la kongreso).

— 24/I. Mi hezitis iom kun la forsendo de mia letero, ĉar ĝi ne ŝajnis al mi bona. Efektive, post plua pripenso, mi venis al la konvinko, ke, malgraŭ mia plej sincera deziro, mi ne povas subskribi mian nomon sub tiaj ŝangoj, kiujn Vi proponis. Se la Antverpena kongreso aŭ la membroj de la Konstanta Komitato decidas akcepti la diritajn ŝanĝojn, mi ne kontraŭparolos; sed doni al tiuj ŝanĝoj mian nomon mi absolute ne povas.

Poste ni povos ellabori regulojn, kiuj garantios al ni, ke ĉiu grupo enskribita en la O.G. efektive ekzistas kaj havas tian nombron da membroj, kian ĝi enskribis; sed nun, kiam ni tian garantion ankoraŭ ne havas, ni absolute ne povas kontentiĝi per la subskribo de sola la prezidanto; ĉar troviĝas “prezidantoj” de neniam ekzistintaj aŭ jam delonge ne plu ekzistantaj societoj, kiuj elektos delegiton en la nomo de 1000 membroj; ni havos protestojn kaj insultojn kaj fariĝos ridindaj.

Kial ne postuli, ke ĉiu elektanto subskribu sian nomon? Por la sekretarioj de la kongreso tio absolute neniom pligrandigas la laboron: ili ja tute ne bezonos kontroli nek eĉ kalkuli la subskribojn, ili simple enskribos, ke la grupo N. sendis rajtigan leteron kun X subskriboj; ili nur rigardos la subskribon de la prezidanto, tute tiel, kiel se la subskriboj tute ne ekzistus; la respondecon por la vereco de la subskriboj kaj por la ĝusteco de la deklarita nombro portos la prezidanto de la grupo. Sed por ni la ekzistado de la subskriboj prezentas gravan garantion. Ĉar tre facile povas troviĝi persono, kiu fanfaronos, ke li estas prezidanto de 100 esperantistoj (kaj ni ne povos pruvi, ke li mensogis), sed estas tute nekredeble, ke troviĝos persono, kiu donos fikciajn subskribojn, sciante, ke lia dokumento restos en la arĥivo kaj lia friponeco en ĉiu tempo povos esti publike pruvita!

Pri la neceseco de la subskriboj mi sekve nepre devas insisti.

Via aldono al la paragrafo 6 ŝajnas al mi tute sencela komplikaĵo; ĉar se oni povas ricevi subskribon de 5 samnacianoj, oni ja ankaŭ povas ricevi ĝin de diversnacianoj. Mi proponus pli bone plialtigi la nombron de la postulataj subskriboj kaj diri: “se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas ĝin kiel diskutindan”. Cetere pri tiu ĉi punkto mi ne insistas, kaj mi estas preta akcepti tiun ŝanĝon, kiun Vi proponis.

Vian ŝanĝon en la paragrafo 5 mi ankaŭ akceptas; sed se ni permesas, ke unu delegito havu pli ol unu voĉon, tiam ni devas jam fari tion plene kaj permesi al li reprezenti ne sole unu grupon, sed ankaŭ diversajn. La duan duonon de la paragrafo 5 mi sekve konsilas esprimi en la sekvanta maniero: “ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupoj aŭ societoj, kiujn li reprezentas.”

Ĉar dum la kelkafoja ŝanĝado la enhavo kaj stilo de mia projekto ŝanĝiĝis, tial estus bone, se Vi volus kompari ĝin kun la teksto originala kaj se antaŭ la presado Vi volus sendi al mi la tekston por definitiva glatigo de la stilo.

P.S. — La presitajn dokumentojn (Viajn leterojn al Monde Espérantiste kaj al Cart) mi ĵus ricevis.

Al tiu letero Sebert respondas, ke garantion pri la sincereco de la nombro de la grupanoj li havas jam por tiuj grupoj, kiuj enskribigis sin en la Oficiala Gazeto; lian garantian subskribon, kian postulas Zamenhof, oni do bezonos postuli nur de la ne enskribitaj grupoj.

Li aldonas kopion de sia letero al s-ro Peano, prezidanto de la “Academia pro Interlingua”, per kiu li petas tiun forstreki lian nomon el la listo de la aprobantoj. Tiu “Academia”, efektive, komence kreita por senpartie esplori la demandon pri internacia lingvo, fakte neniam enpresis la komunikaĵojn en Esperanto kaj iom post iom dediĉis sin al la propagando de la sola “Latino sine flexione” de Peano.

457. Letero al Sebert (8.II.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leterojn de 25/I kaj 29/I. Mi dankas pri Viaj interesaj sciigoj pri “Academia pro Interlingua”. Ĉu mi devas resendi al Vi la kopiojn de leteroj, kiujn Vi sendis al mi? (letero de Cart al Vi, de Vi al Cart, de Vi al Peano, de Peano al Vi)?

Mi ricevis la No 12 de la Oficiala Gazeto. Sed ĝia enhavo ja tute ne ŝanĝas la aferon, ĉar la propono pri la oficiala enskribado de la societoj ĝis nun ne ricevis ja ian sankcion de kongreso, sekve en la okuloj de la esperantistoj ĝi restis ĝis nun nur kiel propono, sed ne kiel ilia propra decido. Se la esperantistaro decidos, ke ĉiuj societoj, kiuj volas havi siajn rajtojn, devas enskribiĝi en la Oficialan Gazeton, mi estos tre kontenta; sed per nia propra decido ni ne povas doni privilegiojn, ĉar oni protestus.

Ĉar mi vidas, ke Vi ne tute konsentas kun mia projekto kaj Vi timas, ke ĝi tro komplikos la aranĝon de la aferoj en Antverpeno, tial ŝajnas al mi, ke estus pli bone, se por la Antverpena Kongreso ni lasos ankoraŭ la malnovan manieron de voĉdonado (t.e. ne per delegitoj, sed per la tuta kongresanaro). Pli detale mi skribis pri tio al s-ro Chavet, kiu verŝajne montros al Vi mian leteron.

Pri la Oficiala Gazeto ni devas ne sole esprimi la deziron, ke la grupoj ĝin abonu, sed ni devas akiri pri tio devigan decidon; la esperantistaro devas klare decidi, ke ĉiu grupo, kiu ne abonas la O.G., ne estas rigardata kiel grupo esperantista kaj havas neniajn rajtojn en la komunaj aferoj. Sed fari tian proponon en la nuna tempo estus afero tre danĝera; ni povos sen fiasko paroli pri tio nur poste, kiam la rolo de la Oficiala Gazeto kaj de la Centra Oficejo estos tute klarigita kaj sankciita de la esperantistaro. Tiel longe, kiel la Oficiala Gazeto restas privata apartenaĵo de privata oficejo, ĉia propono pri deviga abonado de tiu gazeto povus naski skandalojn. Se alia persono faros la proponon, tiam, malgraŭ la opozicio, povas okazi (kvankam mi dubas), ke la kongreso per plimulto da voĉoj akceptos; sed se mi farus la proponon, t.e. se mi enmetus la enskribiĝon kiel punkton de mia projekto, tiam la skandalo fariĝus multe pli granda, ĉar tiam, krom la ordinaraj kontraŭdiroj, la opoziciuloj krius ankoraŭ, ke mi fariĝis instrumento en la manoj de kelkaj privataj personoj! Se alia persono proponos, oni povos simple voĉdoni; sed se mia nomo estus enmiksita, la afero povas fariĝi tre skandala.

Koncerne la Centran Oficejon mi certigas Vin, ke mi neniam korespondis pri tio kun s-roj de BeaufrontCart kaj mi absolute ne troviĝas sub ilia influo. Mi absolute nenion havas kontraŭ Via maniero de kondukado de la Oficejo aŭ kontraŭ Via tuta agado, kiun mi ĉiam tre alte ŝatis kaj por kiu la esperantistoj estos al Vi ĉiam tre dankaj. Mi volis nur esprimi al Vi, ke la strange miksita karaktero de privateco kaj oficialeco ĉiam kaŭzas diversajn malhelpojn kaj malagrablaĵojn por Vi mem. Tial mi opinias, ke, por plifaciligi la laboradon al Vi mem, estus tre utila tute precizigi kaj klarigi la rolon de la Oficejo kaj de la Gazeto. Se Vi deziras restigi al la Oficejo ĝian privatan karakteron, mi nenion havas kontraŭ tio; mi volis nur esprimi al Vi mian timon, ke en tia okazo Vi ĉiam havos nur deficitojn kaj malagrablaĵojn kaj, kiom ajn multe Vi laboros kaj elspezos, Vi ĉiam havos nur sendankecon. Al privata institucio neniu volas doni monon aŭ helpon; sed al sia (t.e. komune-esperantista) institucio, de kiu ili havos la rajton postuli kalkulajn raportojn, ĉiuj esperantistoj tre volonte oferados monon kaj helpon, kiom ajn Vi postulos, kaj ĉiuj Viaj agoj estos tre alte taksataj. [La privataj bonfarantoj, de kiuj Vi esperas subtenon por la Centra Oficejo, kompreneble ne rifuzus sian subtenon ankaŭ al oficialigita Centra Oficejo.]

Nur pri tio mi volis atentigi Vin, pro Via propra oportuneco. Sed mi tute ne havis la intencon fari al Vi ian riproĉon aŭ ian premon. Aranĝu la aferon tiel, kiel ŝajnas al Vi plej bone.

P.S. — Pri la Aldono al la Regularo ŝajnas al mi, ke estas nepre necese, ke antaŭ la Antverpena kongreso ni ne aranĝu ankoraŭ elektojn de delegitoj; ĉar en la nuna tre malkvieta tempo, ĉia private farita decido de la Konstanta Komitato de Kongresoj povos doni pretekston por diversaj atakoj kaj malkontenteco, kaj multe malutilos al ni dum la kongreso. Tamen, se Vi tion ne timas kaj se Vi deziras proponi la aranĝon de elektoj jam nun antaŭ ol la Regularo estos pridiskutita kaj akceptita, mi ankaŭ nenion havas kontraŭ tio.

458. Letero al Sebert (16.II.11).

Kara Generalo!

Pro la kalumnioj, kiujn s-ro Schneeberger disvastigas koncerne mian rilaton al Hachette (kaj ankaŭ por respondi al niaj internaj atakoj pri “monopolo”), mi dezirus publikigi per la Oficiala Gazeto artikolon, kies tekston mi ĉi tie almetas. Volu skribi al mi, ĉu Vi aprobas la artikolon kaj ĉu Vi trovas ĝin presinda.

P.S. — Kopion de la artikolo mi sendis al s-ro Bourlet.

459. Pri mia rilato al la Firmo Hachette O.V. p. 250-252*).

Tiu artikolo aperis en la Februara n-ro de la Oficiala Gazeto. Ĝi estas analoga al la “Nefermita Letero al Komandanto Lemaire” (Kp no 379*), kaj finiĝas per jena nobla aserto:

Miaj kontraŭuloj scias tre bone, ke, se mi volus aliĝi al la reformistoj, ne sole neniu kaj nenio povus min malhelpi, sed mia situacio tiam estus pli bona ol nun. Se ili, tion* sciante, tamen rakontas al la mondo, ke mia sintenado en la reforma afero estas kaŭzita de mia “ligiteco kun la firmo Hachette” — ilin juĝu ilia propra konscienco.

* Erara teksto en O.V.: ĉion.

Tiu demento ne malhelpis P-ron Schneeberger plu ripeti sian kalumnion: lasta eĥo en “Cosmoglotta”, 1937, p. 69.

460. Letero al Sebert (1.III.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 22/II. Estas al mi agrable, ke Vi aprobis por presado mian artikolon pri mia rilato al Hachette. Mi devas tamen atentigi Vin pri tio, ke tiun artikolon, se ĝi ne estas ankoraŭ presita, mi deziras publikigi nur en tia okazo, se s-ro Bourlet konsentos, ke mi ĉesu kunlabori en la “Revuo”! Ĉar sen samtempa sciigo pri ĉesado de mia kunlaborado mia artikolo havus nenian sencon kaj celon kaj donus nur materialon al novaj, pli furiozaj artikoloj kontraŭ mi.

Mi skribis jam pri tio al s-ro Bourlet, kaj mi esperas, ke li komprenos la necesecon kaj konsentos, ke mi ĉesu kunlaboradi. Sed kontraŭ lia volo mi ne dezirus ĉesigi la kunlaboradon; tial en la okazo, se li nepre deziras, ke mi plue kunlaboradu, mia artikolo pri Hachette ne devas esti publikigata.

Se s-ro Bourlet konsentos, tiam mi petas, ke Vi volu fari en la teksto de la artikolo la sekvantajn du ŝanĝetojn:

a) Sur la paĝo 3 la linioj 10, 11 kaj 12 devas esti forstrekitaj;

b) en la fino de la paĝo 2 (post la vortoj: “venadi ĉiujare al la kongresoj”) oni devas aldoni la sekvantajn vortojn:

Sed ĉar tedis jam al mi la konstanta pikado pro mia kunlaborado en la “Revuo”, mi publike sciigas, ke de nun mi tute ĉesas kunlaboradi en tiu organo.

461. Letero al Sebert (3.III.11).

Konfidencie

Kara Generalo!

Sinjoro Chavet petis, ke mi sendu mian opinion pri la loko de la 8-a kongreso. Ĉar la plej grava kandidato estas la urbo Krakovo* kaj la afero estas ligita kun la tre delikata “pola demando”, tial* diri mian opinion publike mi ne povas; sed konfidencie mi povas diri al Vi, ke mi estus pli kontenta, se la jubilea kongreso (1887-1912) okazus ne en la Aŭstra Polujo, ĉar mi timas, ke tio ekscitus malagrablajn demandojn politikajn. La poloj sendube tro forte akcentos, ke oni festos la jubileon en la patrujo de Esperanto, ĉar laŭ ilia opinio Varsovianoj kaj Krakovanoj* estas sampatrujanoj.

* Korektis Waringhien; originala teksto: Krakovio.
* Korektis Waringhien; originala teksto: tiel.
* Korektis Waringhien; originala teksto: Krakovianoj.

Mi atentigas Vin pri tio, por ke Vi sciu la situacion; mi mem tute ne miksos min en la aferon, mi lasas ĉion al la bontrovo de la Organiza Komitato kaj de la Antverpena kongreso.

462. Letero al Sebert (9.III.11).

Kara Generalo!

Mi resendas al Vi nun la dokumentojn, kiujn mi ricevis komunike kune kun Via letero de 4/III. Mi jam skribis al s-ro Bourlet, ke mi en la nuna momento ne ĉesos kunlabori, sed pli aŭ malpli frue la cirkonstancoj eble devigos min fari tion, Kiam mi deziris ĉesi kunlabori, mi per tio tute ne intencis forlasi la partion de Bourlet; kontraŭe mi volis stariĝi flanke ĝuste por tio, ke mi havu plenan moralan liberecon defendi tiun partion.

La 10.III.11, Sebert komunikas al Zamenhof leteron de Michaux, kiu, okaze de la kreo de la Rajtigitaj Delegitoj (Kp no 449*), petas, ke oni metu en la tagordon de la kongreso la demandon pri fondo de Universala Ligo de la Esperantistoj, kun elektita parlamento, kiu siaflanke elektos ian lingvan Akademion. Tio estis renovigo de lia malnova plano, malsukcesinta en 1908 (Kp no 369* kaj 374*).

Responde al la propagando de Ostwald en Bern (Kp no 453*) Sebert intencis presigi en broŝuron la parolojn de Zamenhof kune kun franca traduko. Li konsultas lin pri tiu projekto.

463. Letero al Sebert (17.III.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 10/III kune kun la kopio de la letero de Michaux.

Pri miaj kongresaj paroloj mi jam de longe intencas eldoni ilin en formo de aparta volumo*, kaj mi intencis jam proponi tion al Hachette. Se Vi deziras eldoni miajn parolojn kune kun ilia franca traduko, mi plezure donas al Vi mian plenan konsenton, sed nur kun la kondiĉoj,

a) ke Vi ricevu por tio la permeson de Hachette (kiu estas mastro de ĉiuj miaj verkoj);

b) ke samtempe kun Via (esperanta-franca) eldono, Hachette eldonu ankaŭ aparte (en la “Verkaro de Zamenhof”) la tekstojn Esperantajn en formo de aparta volumo.

* Tiun intencon nek Zamenhof nek Sebert povis plenumi. El la postaj aliaŭtoraj eldonoj, plej skrupula kaj perfekta estis tiu de T. Sasaki kaj Ĵ. Iŭaŝita (Japana E.A., 1932).

Pri la propono de Michaux mi lasas ĉion al la decido de la Komitato de Kongresoj. Se Vi decidos enporti la proponon en la tagordon, tiam oni kompreneble devos (kun la konsento de Michaux) iom ŝanĝi la formon kaj la titolon de la propono, por ke niaj malamikoj ne diru, ke ni ilin timas*.

* Unua teksto: por ke ĝi ne aspektu, kvazaŭ ni troviĝas nun en ia danĝera situacio.

Laŭ mia opinio ni povas en niaj kongresoj tute libere kaj kuraĝe paroli pri ĉio. Ju pli grandan liberecon kaj publikecon ni donos al niaj diskutoj, des pli fortaj ni estos; ju pli ni cenzuros kaj kaŝos, des pli da malkontentuloj kaj malamikoj ni al ni kreos. Nur kun la titoloj de la tagordaj punktoj ni devas esti iom singardaj.

464. Letero al Sebert (31.III.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 26/III kaj la aldonitajn dokumentojn. Kopion de la protokolo pri la kunsido en Bern mi ricevis jam antaŭe de s-ro Schmid. Pri Krakovo* mi persone restas ĉe la opinio, ke la urbo ne prezentas bonan lokon por nia jubilea kongreso; tamen ĉar la Krakovanoj* diras, ke ili jam komencis preparadon, kaj ĉar en Svisujo la aranĝo de la kongreso videble estos malfacila, tial mi ne insistas, kaj mi nenion havas kontraŭ la elekto de Krakovo*.

* Korektis Waringhien; originala teksto: Krakovio.
* Korektis Waringhien; originala teksto: Krakovianoj.

Pri la karavano al Kopenhago kaj Stokholmo post la Sepa Kongreso mi povas diri, ke ĝi eble estus utila, sed mi dubas, ĉu ĝi havos sukceson kaj ĉu multaj personoj partoprenos (mi persone ne povus partopreni). Mi timas, ke la tro malgranda utilo, kiun donos tia postkongreso, ne kovros la malfacilecon, kiun ĝia aranĝo postulus.

La aludita kunsido estas tiu de la “Oficejo por Internacia Lingvo” de Ostwald.

La sekvanta artikolo estis sendita per Bourlet al Sebert, kiu ricevis ĝin la 27.III.11, por esti publikigita en la Oficiala Gazeto.

465. Pri la estinta “Kolekto Aprobita”.

Kelkaj verkoj, kiuj aperis antaŭ 6-7 jaroj sub mia redaktado kaj portis la surskribon “Kolekto aprobita de L. L. Zamenhof”, ĝis nun ankoraŭ de tempo al tempo estas reeldonataj kun tiu surskribo. Por eviti ĉian malkompreniĝon, mi kore petas, ke la aŭtoroj ne presigu sur la novaj eldonoj de siaj verkoj tiun surskribon.

L. L. Zamenhof.

Mi ne scias, kial tiu artikolo neniam aperis.

La Kongreso de Lyon, aludita en la sekvanta letero, estis aranĝita inter la SFPE de Cart kaj la “Unuiĝo de la Francaj Federacioj” de Aizières, Bourlet, Boirac k.t.p. por provi kunfandiĝon.

466. Letero al Sebert (16.IV.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 6/IV [mi ricevis ĝin nur antaŭ 4 tagoj]. En aparta koverto mi resendas al Vi hodiaŭ ĉiujn dokumentojn, kiujn Vi sendis al mi kun Viaj leteroj de 26/III kaj 6/IV.

Baldaŭ okazos la kongreso en Lyon, kiu laŭ mia opinio povas esti tre grava. Ĉi tie mi sendas al Vi kopion de letero, kiun mi adresis al la oficejo de la kongreso (2, rue Emile-Zola), ĉar mi opinias, ke mi ne devas preterlasi tiun okazon, ne sendante admonon al la francaj esperantistoj, ke ili metu finon al la interna milito. Tamen por la okazo se — pro ia de mi ne antaŭvidita kaŭzo — Vi trovos necesa, ke oni ne legu en la kongreso mian leteron, mi aldonas ĉi tie revokan letereton, kiun Vi povas sendi en mia nomo al la oficejo de la kongreso. Ĉu Vi, s-ro Boirac kaj s-ro Bourlet partoprenos en tiu kongreso?

Kopio de mia letero
al la Oficejo de la Kongreso
en Lyon.

Al la Kongreso Esperantista de Lyon mi sendas mian koran saluton. Al la laboroj de la Kongreso mi deziras plej bonan sukceson.

Karaj Samideanoj! La tuta mondo esperantista atendas kun streĉita atendo la rezultojn de Viaj laboroj. La franca esperantistaro estis ĝis nun la plej granda kaj plej grava parto de la tuta esperantista anaro, kaj en Via lando troviĝas niaj ĉefaj institucioj kaj niaj plej gravaj laborantoj. Sed bedaŭrinde dum la lastaj jaroj el Via lando ofte venadis al la esperantistoj diversaj malĝojigaj novaĵoj; la plej malĝojiga el ili estas tiu milito interna, kiu ne sole ruinigas nian aferon en Via lando, sed resonas per malagrabla eĥo en nia tuta tendaro, malrapidigas nian progresadon, kompromitas nin antaŭ la mondo, donas ĝojon, kuraĝon kaj forton al niaj malamikoj. Tiun internan militon forigu, karaj samideanoj, kaj tiam la sukceso de Via kongreso estos brilanta kaj la tagoj de Via kongreso estos grava dato en la historio de nia afero. Pacon, pacon, pacon kaj unuecon ni ĉiuj atendas de Vi. Streĉu ĉiujn viajn fortojn, por forigi la malfeliĉan internan militon. Ne komencu diskutojn pri aliaj aferoj, ne forlasu la urbon Lyon antaŭ ol Vi estos plenumintaj tiun ĉefan taskon de Via kongreso. Kiam ni, esperantistoj de la tuta mondo, demandos Vin, kion Vi faris en Lyon, donu al ni nur unu respondon: “Ni kreis pacon kaj unuecon”.

Kun plej kora saluto al ĉiuj kongresanoj.

Al la Oficejo de la Kongresoj
en Lyon.

En la pasinta semajno mi sendis al Vi leteron por la esperantista kongreso en Lyon; en tiu letero mi parolis pri la interna milito inter la francaj esperantistoj. Sed ĉar mi nun venis al la konvinko, ke pli utile estos, se mi ne miksos min en tiun aferon, tial mi petas Vin, volu komuniki al la kongresanoj nur la komencon de mia letero, t.e. mian saluton; ĉion ceteran volu forstreki.

Per letero de la 7.VI.11, Sebert informas Zamenhof, ke la kunfandiĝo efektiviĝis en Lyon; ambaŭ prezidantoj demisiis, kaj la novan SFPE prezidos Rollet de L’Isle. Cart telegrafis al Zamenhof: “Ni faris pacon”. Sed Sebert konservas dubojn pri la estonteco.

467. Letero al Sebert (15.VI.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 7/VI kune kun la kopio de Via cirkulero pri la Kongreso VIII. Mi ricevis siatempe ankaŭ kopion de Via raporto al la Konsilantoj pri la Centra Oficejo.

Mian opinion pri la rolo de la Centra Oficejo Vi scias, tial mi ĝin nun ne ripetos. Pri Via projekto de Tutmonda Agada Komitato mi tre timas, ke ĝi faros fiaskon; ŝajnas al mi, ke en la nuna momento estos nekonsilinde fari tian proponon.

Pardonu, ke mi ne skribas nun pli multe, ĉar la stato de mia sano estas nun tre nebona kaj ĉio min tre lacigas.

468. Letero al Sebert (28.VI.11).

Kara Generalo!

Kun granda bedaŭro mi rapidas sciigi Vin, ke al la Antverpena Kongreso mi ne povos veni.

En la lasta tempo mi sentas min ĉiam pli kaj pli malbone. La irado estas por mi tre malfacila (pro arteriosklerozo kaj manko de pulso en la piedoj), ĉiu laboro min baldaŭ lacigas.

Mi devas nun nepre iom kuraci min, kvankam mi ne scias, ĉu la kuracado multe min helpos.

Kie kaj kiamaniere mi pasigos la someron, mi ankoraŭ ne scias. Ĉirkaŭ la 10-a de Julio mi verŝajne forveturos al Bad Kissingen en Germanujo.

Ne dezirante, ke oni sciu tro frue pri mia nevenado al Antverpeno, mi skribas pri tio dume nur al Vi kaj al s-ro Van der Biest.

469. Letero al Sebert (7.VII.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 1/VII. Veni al la kongreso mi ne povos. Mi estas konvinkita, ke la kongreso nenion perdos per tio, — eble ĝi eĉ gajnos, ĉar oni povos paroli pli libere pri diversaj aferoj, pri kiuj mia ĉeestado eble estus ĝenanta.

Ian “festan parolon” (malferman) oni devos havi. Mi absolute ne povas nun pretigi tian parolon. Eble s-ro Boirac aŭ iu alia (interkonsente kun la loka Komitato) volos preni sur sin tiun taskon?

Pri mia projekto mi deziris nur, ke la propono estu prezentata en formo neŝanĝita; sed pri la maniero de agado mi lasas ĉion plene al la decido de la Kongresa Komitato kaj de la Kongreso mem. Mi opinias, ke tuj en la komenco de la diskutado Vi povus proponi al la kongreso jenon:

Ĉar la projekto pri Delegitoj estas ankoraŭ nur diskutota projekto, kaj la plimulto de la societoj ankoraŭ ne alkonformiĝis al ĝi reale, tial ĉiuj kongresanoj estas petataj decidi per levo de mano, ĉu ili deziras, ke en la nuna fojo decidu la “delegitoj” aŭ ĉiuj “kongresanoj”. Kiel la kongreso decidos, tiel Vi povos agi.

Mian definitivan adreson por la somero mi esperas sendi al Vi post 12-14 tagoj.

Se Vi trovas utila, ke la delegitoj havu la subskribon nur de sia prezidanto kaj sekretario, Vi povas tre bone tion proponi; nur mi petas, ke Vi tion proponu ne en mia nomo, sed en la nomo de la “Kongresa Komitato” (aŭ eĉ simple en Via propra nomo); pri mi Vi povas nur diri, ke Vi demandis mian opinion kaj mi respondis, ke mi donas al tio mian plenan aprobon, se la kongreso tion aprobos.

En letero de la 9.VII.11, Sebert petegas Zamenhof ŝanĝi sian decidon kaj veni al Antverpeno; li timas, ke tiu foresto de Zamenhof estos klarigita kiel malaprobo de la agado de la Centra Oficejo kaj de la Lingva Komitato. “Nu, oni ne devas forgesi, ke, defendante Esperanton, kiel li faras, s-ro Boirac riskas ĉiutage sian universitatan situacion, ĉar la ministro kaj la ministrejaj direktoroj estas hodiaŭ tre malfavoraj al nia lingvo el ŝovinismaj motivoj [...] Fine la ĉefaj atakoj de la Idistoj estas direktataj kontraŭ mi, ĉar ili bone scias, ke la Centra Oficejo estas la centra citadelo de la rezisto; kaj ĉar s-ro de Beaufront havis la superegan lertecon rekruti por sia atako kontraŭ ni la redaktorojn de “Le Monde Espérantiste”, puŝitajn de la malsana ĵaluzo de s-ro Cart, ni riskas esti venkitaj en Antverpeno [...]”

En la fino de sia letero, Sebert proponas al Zamenhof veni Parizon antaŭ la kongreso, por tie konsulti specialiston kaj provi la novan kuracadon per altfrekvencaj kurentoj inventitan de D’Arsonval; krome li povus uzi tiun vojaĝon por registrigi sian figuron kaj sian voĉon en unu el la nove inventitaj parolfilmoj, kiun Gaumont, kiel amiko de Sebert, afable disponigos al Zamenhof.

470. Letero al Sebert (31.VII.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leterojn de 9/VII kaj de 26/VII. La unua letero venis Varsovion jam post mia forveturo, kaj nur en la pasinta semajno oni transsendis ĝin al mi ĉi tien.

Mi sciigas Vin antaŭ ĉio, ke mi ŝanĝis mian decidon, kaj mi venos al la Antverpena kongreso; mi venos tien kune kun mia edzino, mia filo kaj filino.

La stato de mia sano tute ne estas bona. Mi estas tre malforta kaj ĉio min lacigas. Malgraŭ la kuracado mia pulso estas nun ankoraŭ mezonombre ĉirkaŭ 120 batoj en minuto. Jam de antaŭ 4-5 jaroj la kuracistoj insiste konsilis al mi longan ripozon kaj eviton de ĉia ekscitiĝo, sed mi ne povis tion plenumi, ĉar ĝis nun mia partopreno en la kongresoj estis nepre necesa. Ĉar en la lasta tempo mia farto komencis multe min turmenti kaj ĉar mi sciis, ke en Antverpeno ankaŭ sen mia veno la kongreso estos sufiĉe granda, kaj ĉar en la venonta (jubilea) kongreso mi ne povos ne partopreni, tial mi estis decidinta fari al mi en ĉi tiu somero plenan ripozon, por ke mi fariĝu denove kapabla labori. Tamen nun, vidante, ke Vi trovas mian ĉeeston tiel nepre necesa, mi ŝanĝis mian decidon kaj mi veturos al la kongreso, kvankam ŝajnas al mi, ke mia ĉeestado ne estos tre grava, ĉar Vi komprenas ja, ke en la gravaj demandoj, pri kiuj batalas la partioj, mia situacio devigos min konservi plenan neŭtralecon kaj verŝajne silenti.

Pri mia decido veni mi jam skribis al s-ro Van der Biest. Pagon por mia vojaĝo mi kompreneble ne prenos; mi nur akceptas (konforme al la ĝisnunaj tradicioj de niaj kongresoj), ke en la kongresa urbo mem mi kaj mia edzino estos gastoj de la kongreso kaj ne pagos por nia loĝado kaj manĝado. Miaj filo kaj filino kompreneble ne estos gastoj de la kongreso; por iliaj kongresaj kartoj kiel ankaŭ por ilia loĝado, manĝado k.t.p. mi pagos mem.

Kiajn grandajn meritojn en nia afero havas Vi kaj s-ro Boirac, mi scias kompreneble tre bone. Se iu provos ataki persone Vin aŭ lin, mi kompreneble ne silentos; sed se oni atakos la instituciojn aŭ proponos ilian reorganizon k.t.p., mi verŝajne devos silenti.

P.S. — Mi provos pretigi ian kongresan parolon, kaj mi montros ĝin al Vi antaŭ la kongreso.

471. Letero al Sebert (7.VIII.11).

Kara Generalo!

Mi ricevis Viajn leterojn de 3/VIII kaj 4/VIII kaj ankaŭ la dokumentojn (raporto pri la kongreso de rasoj, cirkuleron francan pri invito de reprezentantoj, cirkuleron Esperantan kun klarigoj pri la “delegitoj” kaj cirkuleron al la Konstanta Komitato). Mi nun preparas mian kongresan parolon; mi montros ĝin al Vi en Antverpeno (ĝi enhavos nur jenon: a) dankon al la reĝo, urbo kaj belgaj esperantistoj; b) honorado de la memoro de la mortinta aŭtoro de Volapük; c) atentigon pri la esenco de mia projekto pri delegitoj).

Dum la kongreso mi verŝajne ĉeestos (en ĉiuj kunsidoj. Forveturi ien por kelke da tagoj estus por mi afero neoportuna kaj krom tio mia foresto donus kaŭzon al diversaj suspektoj.

Konsiliĝon kun parizaj kuracistoj mi rigardas kiel tute sencelan, ĉar mi jam konsiliĝis en Varsovio kaj en Berlino kaj la parizaj kuracistoj certe ne diros al mi ion novan. Oni konsilas al mi antaŭ ĉio plenan longan ripozon kaj trankvilecon, sed bedaŭrinde mi nun ne povas tion plenumi; oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi, kaj mi efektive dum du monatoj ne fumis; sed nun pro la ekscitanta prepariĝo al la kongreso mi devis denove komenci la fumadon; mi esperas, ke post mia reveno hejmen, se mi ne havos ian ekscitiĝon, mi denove ĉesos fumi. D’Arsonvalizadon mi jam komencis, sed ĝi nenion helpas.

Koncerne la proponon de la firmo Gaumont mi povas diri al Vi, ke veni Parizon antaŭ la kongreso estas por mi absolute ne fareble, ĉar, se mi eĉ efektive venus al kuracisto, oni vidus en tio nur pretekston, oni dirus, ke mi venis por fari antaŭkongresan konspiron kun Vi kaj kun s-ro Bourlet. Sed eble mi povos veni Parizon post la kongreso; pri tio ni parolos en Antverpeno.

Sed la 12.VIII, Sebert sciigas al Zamenhof, ke la informo pri la morto de Schleyer estas eraro de ĵurnalisto, kaj ke, kontraŭe, Schleyer festis la okdekan jarrevenon de sia naskiĝo. Zamenhof modifis do tiun parton de sia parolado.

La 7-a Kongreso malfermiĝis en Antverpeno, la 20. de Aŭgusto, per la

472. Parolo antaŭ la Sepa Kongreso (20.VIII.11: O.V. p. 403-406*).

en kiu Zamenhof admonis la kongresanojn pri senpartia diskutado de la proponita regularo kaj pri la neceso de centra institucio. Tio ne malhelpis, ke tiu kongreso, pli ol ĉiu alia, estis la teatro de multaj intrigoj kaj pasiaj diskutoj. Cart ne ĉeestis, sed pere de siaj amikoj, li sendigis al la K.K.K. proponon, subskribitan de s-roj Linarès, Evrot, Lamant kaj Bünemann, petantan, ke oni prokrastu ĉian diskuton pri la organiza demando, ĝis enketa komisiono estos ekzameninta la honestecon kaj fidelecon de Generalo Sebert. Tiun proponon la K.K.K. ne akceptis, kaj male “unuanime esprimis sian profundan indignon pri tiu kalumnio” kontraŭ homo, kiu faris “tiel eminentajn servojn al Esperanto”. En la laborkunsidoj, la principo de la kreo de “Rajtigitaj Delegitoj” estis aprobita de tiuj delegitoj mem per 1062 voĉoj kontraŭ 19. Poste la regularo de Zamenhof (Kp. no 449*) estis voĉdonita, kun kelkaj modifoj, preskaŭ unuanime, kaj fine ĉiuj decidoj de la antaŭaj kongresoj, krom tiuj, kiujn nuligis posta decido, estis solene konfirmitaj de la Delegitoj. La partio de Cart estis plene venkita, pri tiu unua demando.

Pri la ĝenerala organizo, tri proponoj estis formulitaj: laŭ la unua, ĝeneralan organizon la esperantista popolo ne volas; per la dua, prezentita de Mudie, UEA oferas siajn servojn al la esperantistaro kaj deklaras sin preta nuligi sin mem por faciligi la naskiĝon de nova, vere universala asocio; la tria, prezentita de Michaux, estis pli drasta kaj postulis la kreon de unu “Internacia Komitato”, kiu anstataŭu ĉiujn ekzistantajn organismojn kaj fariĝu “la sola aŭtoritato, kiu povos respondi pri ĉiu demando, kiu interesas la tutan esperantistaron”. Michaux asertis al mi, multajn jarojn poste, ke en tiu tempo li havis la konvinkon, ke la akcepto de lia projekto sekvigus la revenon al Esperanto de la ĉefaj Idistoj, Schneeberger, Ahlberg, Jamin kaj eĉ Beaufront: “Tio estis demando pri memfiero, li diris. Ili estis pretaj kapitulaci, sed sub la preteksto de la ĝenerala volo, klare montrita de regula voĉdonado”.

Ĉe tiuj proponoj, Bourlet kontraŭmetis alian, ke la Delegitoj elektu komisionon por studi la tutan demandon kaj prezenti al ili, en la Oka Kongreso, praktikan planon. Malgraŭ la protestoj de Michaux, kiu taksis tiun proponon manovro de enterigo (kaj la postaj okazaĵoj montris, ke, eĉ se ne tia estis la intenco, tia certe estis la rezulto), la propono estis akceptita per 1031 voĉoj kontraŭ 50. La amikoj de Cart sukcesis enirigi lin en tiun komisionon, en kiun oni metis ankaŭ la protestantan Michaux.

Restis la demando pri la Centra Oficejo. La Delegitoj decidis anstataŭigi la “Internacian financan Konsilantaron”, elektitan provizore en Barcelono, per “Administra Komitato”, elektita de la naciaj societoj, kiuj konsentos mone subteni la C.O.: ĝi kontrolu la agadon de la C.O., voĉdonu ties buĝeton kaj dispartigu la necesan sumon proporcie inter la aliĝintaj societoj. Bela aranĝo, se nur la naciaj societoj volus pagi!

Post la kongreso, Zamenhof venis Parizon kaj registrigis propagandan paroleton en unu parolfilmo, kiun Gaumont konsentis dediĉi al Esperanto. Estus interese scii, kio fariĝis el tiu rara dokumento.

Michaux forlasis la kongreson kun la amara sento, ke oni trompis kaj eĉ mokludis lin. Tial, la 8.IX.11, li kunvenigis la Bulonjan grupon kaj voĉdonigis ĝian likvidon. Tiu bedaŭrinda disiĝo de la plej forta grupo en la mondo (850 anoj) malaperigis por tre longa tempo ĉian spuron de la esperanta movado en la urbo de la Unua Kongreso, kaj certe profunde frapis la koron de Zamenhof…

473. Letero al Sebert (28.IX.11).

Kara Generalo!

Mi esperas, ke la kongresaj kaj postkongresaj vojaĝoj Vin ne tro lacigis kaj Vi revenis hejmen en bona farto. Mi tre ĝojas, ke en la kongreso ni havis la eblon konvinkiĝi, ke malgraŭ la subfosado, kiun aranĝas kelkaj personoj, la grandega plimulto da esperantistoj scias tre bone, kiu plej multe kaj plej meritege laboras por nia afero.

Dum la tuta kongreso mi sentis min tre bone kaj la ekscitoj pligrandigis miajn fortojn; sed post la kongreso mi sentas min iom laca. Tial mi petas, ke s-ro Chavet ne miru, ke mi ĝis nun ne sendis al li miajn “Lingvajn Respondojn” por la Oficiala Gazeto. Tuj kiam mi sentos min pli kapabla por tiu laboro, mi sendos al li la Respondojn.

De mia familio kaj de mi mem volu akcepti plej korajn salutojn por Vi kaj por sinjorino Sebert.

474. Letero al Chavet (21.XI.11).

Kara Sinjoro!

Koran dankon pro la alsendo de la letero de s-ro Kofman. Mi scias, ke s-ro Boirac dissendis siatempe al la Akademianoj la leterojn de s-roj Kofman, Avilov, Schneeberger kaj aliaj, sed mi tiun sendaĵon ne ricevis. Pri ĝi rakontis al mi nur buŝe s-ro Grabowski, sed tiam li ne posedis plu la dokumentojn, tial li povis al mi rakonti ilian enhavon nur tre malprecize.

Mi resendas al Vi hodiaŭ la dokumentojn; mi resendas al Vi ankaŭ la poŝtmarkojn (20 kop.), kiujn Vi tute ne bezonis sendi al mi. Cetere, se mi eĉ volus ilin uzi, mi ne povus, ĉar ili jam estas malnovaj kaj perdis sian valoron.

(La cititaj personoj estas eks-esperantistoj, kiuj fariĝis Idistoj.)

475. Letero al Boirac (15.XII.11: O.V. p. 575*).

Kara Sinjoro!

Antaŭ unu monato mi sendis por la Oficiala Gazeto kelkajn “Respondojn” kaj inter ili estis unu, kiu koncernis la Lingvan Komitaton. Mi petis tiam s-ron Chavet, ke li sendu la tekston de tiu respondo al Vi, kaj ke li presigu ĝin nur en tia okazo, se Vi ĝin aprobas. Ĉar mi ĝis nun ne scias ankoraŭ Vian opinion pri tiu “Respondo”, tial mi nun skribas al Vi aparte [...]

La aludita Respondo (no 58 en la O.G.; Kp O.V., p. 255*) tekstas pri la neceso, por la L.K., krei provizoran Vortaregon. Tiu konsilo estos obeata, kaj la preparaj laboroj iom post iom aperos en la Oficiala Gazeto (1912-1914); sed la milito nuligos la tutan laboron. Tia provizora Vortarego estos realigita fine nur en 1980, ĉe SAT, dank’ al la iniciatemo de Lanti kaj al la scienco de Grosjean-Maupin.

476. Letero al Sebert (15.II.12).

Kara Generalo!

Mi danke ricevis kaj legis kun intereso la dokumentojn, kiujn Vi sendis al mi per s-ro Boirac. Nun mi ilin resendas al Vi. La konduton de s-ro Vawrinski mi tute ne komprenas; tamen ĝi ne multe maltrankviligas min, ĉar mi vidas ke li ĝenerale ne tre serioze sin okupas pri la afero. Li certe por Ido ne estos pli utila, ol li estis por Esperanto dum la 10 jaroj, en kiuj li estis “esperantisto”.

477. Letero al Sebert (5.III.12).

Kara Generalo!

Mi resendas al Vi la dokumentojn, kiujn mi ricevis kune kun Via letero de 16/II. Pri Ido kaj ankaŭ pri la laboroj de Peano kaj aliaj mi povas nur ripeti, kion mi jam kelkfoje diris: ni ne faru al ili reklamon per nia timo kaj ni iru trankvile nian vojon.

La diversajn cirkulerojn mi ricevis kaj la francajn artikolojn en “Franca Esperantisto” mi legas.

Pri “Pola Esperantisto” mi devas atentigi Vin, ke ĝi ne sole ne estas inspirata de mi, sed la redakcio neniam demandas pri io mian opinion. La redakcio, kaj ankaŭ la Varsovia Societo, bedaŭrinde kredas, ke mi troviĝas tute sub la influo de Vi kaj de s-ro Bourlet. Kiom ajn mi provis forigi ĉe ili tiun kredon, mi ne sukcesis: dezirante esti afablaj, ili kvazaŭ konsentas kun mi, kaj… interne ili restas ĉe sia kredo.

Iom antaŭe, Moch estis aliĝinta al Ido laŭ iel stranga maniero:

478. Letero de Moch al L. Bollack (4.II.12). El la franca.

Kara amiko,

Mi aliĝas per ĉi tiu letero al la “Uniono di la amiki di la Linguo Internaciona”. Por plenumi tiun jam malnovan decidon, mi atendis, ĝis estis deciditaj du punktoj: la starigo de unu periodo de stabileco, kaj la akcepto en la “Uniono” de aprobaj membroj, t.e. ne devigitaj praktiki la lingvon.

Estas mia devo sciigi vin krome, ke mi ne intencas demisii mian postenon en la Esperantista Akademio nek mian honoran prezidantecon de la grupoj de Parizo kaj de Monaco, kiujn mi fondis.

Mia plej granda deziro estas efektive vidi ian unuiĝon de ĉiuj [...]

Tiu letero estis publikigita komence de Marto. Moch cetere estis baldaŭ eksigita, malgraŭ lia volo, el liaj tri postenoj esperantistaj.

479. Letero al Sebert (12.III.12).

Kara Generalo!

Mi resendas al Vi la 2 kopiojn, el kiuj unu mi ricevis de Vi mem kaj la duan de s-ro Boirac.

Pri la entrepreno de s-ro Dachman mi timas, ke li ĝin faros mallerte. En la afero idista laŭ mia opinio estus pli bone, ke niaj amikoj faru nenion, ol ke ili faru ian paŝon mallertan. — La leteron de fraŭlino Noll mi siatempe resendis al Vi; ĉu Vi ĝin ne ricevis? La leteron, kiun Vi skribis al la Loka Komitato en Krakovo, mi plene aprobas. Mi antaŭvidis, ke la loka komitato penos doni al la tuta kongreso karakteron tro polan, kaj tial mi estis tiel nekontenta, ke la Oka okazos en Krakovo; sed bedaŭrinde nek antaŭe nek nun mi povas enmiksi min en tiun aferon, mi devas stari tute flanke. Tamen ne faru al Vi grandan ĉagrenon, ĉar mi estas certa, ke la malpaceto inter la Krakovanoj kaj Vienanoj ne estos danĝera por la kongreso.

P.S. — Kiamaniere s-ro Moch povis nun aliĝi al Couturat kaj Beaufront — tion mi absolute ne povas kompreni!

480. Poŝtkarto al Deligny (23.III.12).

Kara Sinjoro!

Pro la perdo de Via patro volu akcepti mian koran kondolencon.

481. Letero al Sebert (28.III.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 15-17/III kaj mi dankas Vin pro la diversaj informoj.

Kun granda malĝojo mi legis en Via letero, ke Vi intencas ne veni Krakovon! Tio estus tre granda bato por nia afero, kaj mi kore Vin petas, uzu ĉiujn Viajn fortojn por nepre veni al la Krakova kongreso. En Krakovo ni festos ja la 25jaran jubileon de Esperanto, kaj la gazetoj de diversaj landoj espereble multe parolos pri ĝi; tial ni devas nepre zorgi pri tio, ke la jubilea kongreso estu kiel eble plej sukcesa. Se Vi, kiu ĝis nun estis la tuta kondukanto de la afero, ne venus al la kongreso, Vi ne sole malĝojigus ĉiujn esperantistojn, sed tio ankaŭ donus al niaj malamikoj la pretekston, por trumpeti, ke inter la ĉefoj de nia movado ekregis malpaco, ke Vi eksiĝis el la movado k.t.p. Poste niaj malamikoj povas paroli ĉion, kion ili volas; sed pri la jubilea kongreso, al kiu pli ol iam estas turnitaj la okuloj de la mondo, ni devas nepre peni per ĉiuj fortoj, ke ĝi estu kiel eble pli sukcesa kaj solena. Post la jubilea kongreso Vi povos transdoni la prezidantecon en K.K.K., al kiu Vi volos, sed antaŭ tiu kongreso mi kore petas Vin, ne faru tion.

Esperante, ke Vi plenumos mian peton kaj ne fordonos la prezidantecon antaŭ la Krakova kongreso, mi nun ne parolas pri la teksto de Via projektita cirkulero. Ni parolos pri ĝi buŝe en Krakovo. Nur pri unu punkto mi volas diri kelkajn vortojn:

Se Vi intencas proponi (espereble ne pli frue ol post Krakovo) la prezidantecon de s-ro Bourlet, tio nepre devas esti antaŭe tre singarde preparita; se ĉe la nunaj cirkonstancoj s-ro Bourlet estus elektita kiel prezidanto de K.K.K., tio farus en la tuta mondo esperantista tre malbonegan impreson! tio estus afero tre danĝera. Vi scias Ja, ke s-ro Bourlet havas tre multe da malamikoj, precipe pro tio, ke la plimulto da esperantistoj kredas, ke dank’ al la tre bedaŭrinda (kvankam reale tute sencela) fama “kontrakto”, Bourlet (per Hachette) monopoligis al si la aŭtoron de Esperanto. Tial kun la prezidanteco de s-ro Bourlet ni devus esti tre singardaj kaj ni devus antaŭe forigi ĉion, kio povus veki timon ĉe la esperantistoj.

482. Letero al Sebert (22.IV.12).

Kara Generalo!

Pardonu, ke mi ne tuj respondis Vian leteron de 8/IV, ĉar mi estis malsana kaj ĝis nun ankoraŭ mi ne plene resaniĝis.

Prepari s-ron Bourlet por la akcepto de Via ofico Vi povas ja tre bone ankaŭ nun, ĉar neniu ja povas protesti, se li (kiel vicprezidanto) jam nun prenos sur sin Vian tutan laboron; sed kun la transdono de la titolo de prezidanto oni devas esti iom singarda. Se Vi neniel povos veni Krakovon, tiam laŭ mia opinio estus bone, ke Vi letere sendu al la 8-a kongreso Vian eksiĝon kun la peto, ke la Konstanta Kongresa Komitato kun la sankcio de la Kongreso elektu al si novan prezidanton.

Miaflanke mi tute ne miksos min en la aferon, sed la decidadon pri ĉiuj esperantistaj aferoj mi lasos al la Rajtigitaj Delegitoj.

La 20.IV.12, en sia gazeto “Esperanto”, Hodler publikigis longan artikolon, kiun Cart tuj represas en la Maja n-ro de “Lingvo Internacia”:

483. Kion devas scii la Esperantistaro.

En tiu artikolo Hodler, analizante la konfidencajn cirkulerojn de Sebert al la membroj de la Administra Komitato, celas demonstri:

1o ke la elspezoj de la C.O. estas tro grandaj por esti kovritaj de la kotizoj de la grupoj;

2o ke, por la plej granda parto, tiuj elspezoj estas superfluaj aŭ senutilaj;

3o ke la principo de jara kotizo de la grupoj, kiel kondiĉo de balotrajto, estis voĉdonita en Antverpeno kun tro granda rapidemo kaj de malgranda plimulto;

4o ke la difino de tiu kotizo, proponita de Sebert en sia 2-a cirkulero, estis akceptita nur de 13 membroj el 20 respondintoj; sed ĉar la Administra Komitato konsistas el 35 membroj, tiu akcepto estas nevalida. Kaj li finas:

La organizo, kiun oni penas prepari, estas ridinda komplikaĵo, kies plej tuja rezultato estos la starigo de deko da surpaperaj regularoj kaj de burokrataj dokument-aroj, utilaj por nenio, se ne por pligrandigi la deficitojn. La procedoj uzitaj dum tri jaroj kaj ankoraŭ uzataj por trudi tiun hibridan organizaĵon, estas malkorektaj. La supraj* ciferoj pruvas, ke la esperantistaro ne povas vivigi institucion, kies utileco en multaj rilatoj estas plene neata — precipe se oni ĝin komparas kun la sennombraj diskutoj, kiujn ĝi okazigis. Seriozajn buĝetojn, kiuj estus diskuteblaj, oni neniam prezentis al ni; kontraŭe, oni silentas* la solajn ciferojn, kiuj montras la veran situacion [...] Ĉar oni volas premi sur nin, realigante la organizaĵon antaŭ* la Kongreso, la esperantistaro havas tre simplan respondon: nenion pagi [...] Nia movado ankoraŭ pli bezonas ordon, ol ŝajnan pacon, kiu enŝovos nin en marĉon.

* Waringhien proponis la korekton ĉi-supraj.
* Waringhien proponis la korekton prisilentas.
* Waringhien proponis la korekton organizaĵon jam antaŭ.

Enestas multe da vero en tiu artikolo, malgraŭ ĝia nejusta silento pri la grandaj meritoj de Sebert ke la efiko de la C.O.; tamen ĝi ne donas la ĝustan fizionomion de la afero. Laŭ tio, kion oni povas nun kompreni el tiom da kontraŭdirantaj dokumentoj, jen kiel prezentis sin la situacio:

De la momento, kiam la movado larĝe disvastiĝis, ĝi bezonis internacian organizon. Tian organizon Zamenhof proponis en Bulonjo, sed la kampanjo de Beaufront kaj Cart malhelpis efektivigi ĝin. Tamen la bezono plu ekzistis kaj Sebert (komence en asocio kun Javal) oferis sin por starigi la Centran Oficejon, privatan aferon, kiu, en lia penso, devis iom post iom oficialiĝi. Bedaŭrinde Sebert estis maljuna, kun multaj manioj kaj komplika spirito; lia kreaĵo, malgraŭ la nekontesteblaj servoj, baldaŭ aperis kiel nepraktike gvidata entrepreno kaj fonto de eterna deficito. La plimulto de la esperantistoj ne estis kontraŭa al la ideo de internacia organizo, sed ili volis ĝin simpla, demokratia kaj malkara — kaj precipe ili volis, ke ĝi ne dependu plu de la bonvola oferemo de unu privatulo; aliflanke la Centra Oficejo havis la forton de la ekzistantaj aferoj kontraŭ la surpaperaj planoj; kaj fine UEA ne konsentis resti ekster la ludo, sed modeste komprenigis, ke ĝi mem prezentas la kadron de la ideala organizo. Oni aldonu al tio la personajn malamojn kaj la monajn interesojn, kaŭzojn de senfinaj, plej bedaŭrindaj person-atakoj. Vera senelirejo, kiu bezonos preskaŭ du mondmilitojn por fine likvidiĝi [...]

484. Letero de Sebert al Zamenhof (10.V.12). El la franca.

[...] Naŭzas min vidi, ke malgraŭ ĉiaj oferoj, kiujn mi faris por subteni Esperanton, kaj la granda laboro, kiun mi plenumas por certigi ties propagandon, mi estas tiamaniere atakata, kaj ke la esperantistaj gazetoj eĉ ne provas min defendi [...]

Ne nur la gazetoj ne defendis lin, sed eĉ Hodler kaj Cart rifuzis enpresi en siaj gazetoj la reĝustigan respondon de Sebert (Cart pretekstis, ke tion li faros nur, se Sebert donas al li la rajton represi lian leteron al Majoro Lemaire cititan sub no 326*). Tiu ĝenerala sintenado probable instigos Zamenhof partopreni en la diskuton por alporti ian helpon al Sebert.

485. Letero al Sebert (19.V.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 10/V kun la diversaj dokumentoj.

Pri Via intenco transdoni la prezidantecon de K.K.K. al s-ro Bourlet mi povas diri jenon: en mia letero mi siatempe skribis al Vi, ke estus tre dezirinde, ke Vi nepre venu persone al la Krakova Kongreso; sed ĉar Vi sciigas min, ke tio ĉi verŝajne ne povos okazi, tial mi plu ne insistas. Ĉio, kion mi skribis al Vi (ekzemple pri la prezidanteco de s-ro Bourlet) estas nur mia opinio; sed mi tute nenion volas altrudi al Vi, ĉar ĉe la nuna batalado, kiun kelkaj personoj komencis kontraŭ la Centra Oficejo, mi tute ne volas malhelpi Vin aŭ ligi al Vi la manojn per ia insistado de mia flanko. Mi povas nur doni mian bonintencan konsilon, sed mi pri nenio insistas; agu tiel, kiel diktas al Vi Via propra prudento.

Tre malĝojigas min la batalado, kiun oni komencis kontraŭ la Centra Oficejo (kaj ligite kun tio ankaŭ kontraŭ la “Rajtigitaj Delegitoj”). En la komenco mi pensis, ke ĉio venas el la “Presa Societo” kaj tial antaŭ 3-4 monatoj mi skribis al Cart kaj Lengyel tre akrajn leterojn* (mi diras tion al Vi konfidencie, ĉar mi ne deziras, ke iu sciu pri tio); mi parolis tre ekscitite kun s-ro Privat, mi faris riproĉojn al la kondukantoj de la Varsovia Societo, mi korespondis tre detale kun la nova redaktoro de “Danubo”… Bedaŭrinde ĉio havis nenian efikon.

* Tiujn leterojn Cart ne lasis publikigi en O.V.

Kun granda bedaŭro mi vidas, ke la malkonfido kontraŭ la Centra Oficejo ĉiam pli kaj pli kreskas. Ĉiuj miaj provoj forigi tiun malkonfidon restas bedaŭrinde sen rezultato.

Por Krakovo mi timas bojkotadon kontraŭ la Rajtigitaj Delegitoj (pro nedeziro pagi monon al la Centra Oficejo kaj devige aboni la Oficialan Gazeton); mi timas eĉ skandalojn, kaj mi bedaŭrinde nenion povas fari kontraŭ tio.

P.S. La Krakova kongreso estos la lasta, al kiu mi venos (almenaŭ en mia ĝisnuna rolo) kaj en kiu mi publike parolos; poste mi aŭ tute jam ne venos al la kongresoj, aŭ mi venos en karaktero de esperantisto tute privata.

486. Letero al Sebert (31.V.12).

Kara Generalo!

La leteron, kiun mi sendis al Vi antaŭ kelke da semajnoj Vi verŝajne ricevis? Kontraŭ la bojkotado de la “Rajtigitaj Delegitoj” mi verkis sufiĉe grandan artikolon, kiu aperos en la junia numero de “Pola Esperantisto” (mi elektis gazeton privatan, ĉar mi supozas, ke artikolo privata havos pli da efiko, ol artikolo “oficiala”).

Por rebonigo de mia sano mi la 3-an de Junio forveturos al “Bad Salzbrunn” (Germana Silezio), kie mi restos ĝis la komenco de Julio. [Tiam mi revenos Varsovion, kaj la 11-an de Aŭgusto mi venos Krakovon.] Ĉar mi ne scias ankoraŭ, en kiu domo mi loĝos, tial, se Vi bezonos skribi al mi, Vi povas simple adresi

Dr. L. L. Zamenhof en Bad Salzbrunn”.

La artikolo

487. Pri Rajtigitaj Delegitoj kaj la Centra Organizo (O.V., p. 456-462*; p. 459/6 legu “decidi”).

estis publikigita de “Pola Esperantisto” kaj represita en “Lingvo Internacia”, kie, al la prudenta, logika kaj konvinka rezono de Zamenhof, Cart respondis “respektplene” per jena sensencaĵo:

Resume: neebla estas la starigo de Rajtigita Delegitaro, kiu reprezentus la plimulton de la Esperantistoj, kaj ĉiam pli kaj pli neebla ĝi fariĝos. Eĉ konsentite, ke ĝi estus ebla, ĝi povus decidi pri nenio!

488. Letero al Sebert (10.VI.12).

Kara Generalo!

Veninte al Salzbrunn, mi trovis Vian leteron de 5/VI. Mi restos en Salzbrunn ĝis la 6-a de Julio kaj mi loĝos la tutan tempon en Villa Waldfrieden; laŭ tiu adreso Vi povas sendi al mi ĉion, kion Vi trovas necesa.

Ĉu d-ro Robin legas france, kaj ĉu li legis la artikolojn de “Franca Esperantisto” — tion mi ne scias. — Presi mian artikolon (el “Pola Esperantisto”) en formo de apartaj cirkuleroj dissendotaj al la Grupoj esperantistaj — estas ne konsilinde; ĉar tiam la esperantistoj dirus, ke mi entreprenis partian agitadon, simile al s-ro Hodler, — kaj tiam miaj vortoj perdus sian valoron. Aliaj personoj povas atentigi la grupojn pri mia artikolo, sed en mia nomo ia agitado ne devas esti farata. — Ke Vi komencu iajn rilatojn kun d-ro W. Robin, tion mi trovas superflua.

489. Letero al Sebert (17.VI.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 13/VI kun la diversaj dokumentoj; la lastajn mi nun resendas al Vi. La tekston de la “Komuniko”, kiun Vi intencas publikigi en la Oficiala Gazeto, mi trovas tute bona.

La nebelaj atakoj de s-ro Hodler kontraŭ la C.O. min tre malĝojigas. Mi ne miras, ke troviĝas ankaŭ aliaj esperantistoj, al kiuj la agado de Hodler ne plaĉas. Sed kun malĝojo mi konstatas, ke eĉ tiuj nemultaj personoj, kiujn indignigas la agado de Hodler, riproĉas nur la manieron kaj la kaŝitan celon de lia agado (lian deziron submeti la tutan Esperantan aferon al U.E.A.), sed neniu faras ian riproĉon kontraŭ la esenco de liaj akuzoj, neniu defendas la nunan staton kaj agadmanieron de la Centra Oficejo! Kun granda malĝojo mi konstatas la fakton, ke la C.O. estas nun bedaŭrinde tre nepopulara inter la esperantistoj, Tial mi ripetas tion, kion mi jam kelkfoje skribis al Vi: por forigi la fonton de konstantaj skandaloj, estas (laŭ mia opinio) nepre necese forigi la duoblan (private-oficialan) karakteron de C.O. kaj doni al C.O., karakteron tute klaran. La Centra Oficejo (kuno kun sia organo) devas esti aŭ tute privata, aŭ tute oficiala. Vi memoras sendube, ke pri tio mi detale skribis al Vi ne sole en la pasinta jaro, sed eĉ ankoraŭ antaŭ 4 jaroj, antaŭ la fondo de la “Oficiala Gazeto”; mi avertis Vin pri tio, ke, se la Oficiala Gazeto estos administrata kiel entrepreno privata, ĝi ne sole havos nenian valoron por la esperantistoj, sed ĝi fariĝos iam kaŭzo de grandaj skandaloj.

Kiel en la pasinta jaro, tiel ankaŭ nun mi ne volas fari sur Vi ian premon, sed mi nur denove atentigas Vin, ke tiel longe, kiel la Centra Oficejo kaj ĝia organo ne ŝanĝos sian nunan karakteron, Vi ne devos miri, ke ĝi estos nepopulara kaj konstante atakata. El mia artikolo en “Pola Esperantisto” Vi vidas, ke mi provas batali kontraŭ la malkontentuloj, kiom mi povas; sed ĉu miaj vortoj havos grandan efikon — mi ne scias.

490. Letero al Sebert (25.VI.12).

Kara Generalo!

Mi resendas al Vi la kopiojn de Via interkorespondo kun s-ro Cart.

La broŝuron de s-ro Smulders kaj ankaŭ la artikolojn en “Germana Esperantisto”, “Ondo de Esperanto” kaj “Holanda Pioniro” mi legis kun intereso. — Se Vi deziras publikigi la leterojn, kiujn Vi ricevis kontraŭ la artikolo de Hodler, mi petas Vin, ke mian nomon Vi ne citu, ĉar Vi komprenas tre bone, ke mi devas resti tute flanke de ĉia persona polemiko.

Ankaŭ kun la leteroj de aliaj personoj Vi verŝajne estos tre singarda kaj ne publikigos ilin sen speciala permeso de iliaj aŭtoroj.

P.S. — Ĵus mi ricevis Vian leteron de 23/VI. La teksto de mia projektata parolo povas resti ĉe Vi, ĉar mi havas kopion. Pri la senco de miaj vortoj pri konkordo povas ekzisti nenia dubo, kaj ĉiu povas facile kompreni, kiun mi aludas (precipe post mia letero pri la “malkontentuloj” en la Pola Esperantisto). Kompreneble, se iu volos falsi miajn vortojn — kontraŭ tiaj personoj ekzistas nenia defendo, kion ajn mi dirus. Se s-ro Cart diras, ke mi konsilas al la delegitoj por Krakovo ne pagi kotizaĵon, ĉiuj legantoj povas ja facile vidi, ke tio estas absoluta mensogo, ĉar en mia artikolo estas ja tute klare dirite, ke, se al iu ne plaĉas ia kongresa decido, li havas la rajton fari al la venonta kongreso novan proponon, sed li ne havas ian moralan rajton propravole senvalorigi decidon jam faritan. Sekve ĉiu komprenas, ke, se mi eĉ supozus, ke la Krakova kongreso facilanime decidus forigi la kotizaĵon, tia decido povus havi valoron nur por la jaro 1913, sed absolute ne por la jaro 1912, por kiu leĝan forton havas nur la decidoj de 1911 kaj antaŭe.

491. Poŝtkarto al Sebert (19.VII.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 11/VII. — La lastajn vortojn de la teksto mi ŝanĝos konforme al Via konsilo.

Temis pri la antaŭlasta paragrafo de lia parolo por la Kongreso (O.V., p. 411*): “Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento — tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj”.

En la primitiva teksto, tiu bela admono finiĝis per la frazo: “Ĵuru ni, ke ni neniam ĝin perfidos!” Sed Sebert konsilis al Zamenhof ĝin forstreki, ĉar, li klarigis, s-ro Cart, kiu vidas perfidulojn en ĉiu angulo, povus uzi ĝin, falsi ĝian sencon kaj diri, ke vi celis liajn malamikojn”.

492. Letero al Chavet (22.VII.12).

Kara Sinjoro!

Se la Centra Oficejo volus tuj presigi mian kongresan paroladon kaj disdoni ĝin dum la kongreso mem, tio estus — laŭ mia opinio — granda eraro, kiu povus alporti al la Generalo malagrablaĵojn.

Mia Krakova parolo estos ja kvazaŭ ia abdiko, ni povas sekve antaŭvidi, ke la malamikoj de la Centra Oficejo certe diros, ke “al la abdikado puŝis min Generalo Sebert por ke li restu la sola reganto”! Tial laŭ mia opinio estus tro danĝere, se la esperantistoj vidus, ke la Centra Oficejo jam alportis Krakovon presitajn ekzemplerojn de mia parolo.

Por eviti tian danĝeron estos multe pli bone, se la presitaj ekzempleroj de mia parolo venos Krakovon ne el Parizo, sed el Varsovio, Tial mi intencas publikigi mian parolon en la organo de la Loka Komitato, t.e. en “Pola Esperantisto”, nome en tiu numero, kiu estos ricevebla en Krakovo la sekvantan tagon post la malfermo de la Kongreso (sekve jam en la dua tago de la kongreso ĉiuj kongresanoj povos havi mian parolon en siaj manoj).

Mi esperas, ke, pripensinte la aferon, la Generalo konsentos, ke mi estas prava.

493. Letero al Sebert (5.VIII.12).

Kara Generalo!

La sciigo, ke Vi ne venos Krakovon, tre malĝojigis min. Tamen mi, kompreneble, ne povas insisti, ĉar mi komprenas, ke Vi estas verŝajne tre laca. Pro Viaj bondeziroj, mi kore Vin dankas. Mi veturas Krakovon tre nevolonte, sed bedaŭrinde mi ne povas ne veturi.

Koran saluton al Vi kaj al Sinjorino Sebert.

La Oka Kongreso, kiu festis la dudekkvinan datrevenon de la naskiĝo de Esperanto, okazis en Krakovo inter la 11 kaj la 18 de Aŭgusto. Tiun jubileon plej kortuŝe kaj digne markis la

494. Parolo antaŭ la Oka Kongreso (11.VIII.12: O.V. p. 406-412*).

per kiu Zamenhof, insistante pri la “jam tute eksterduba matureco” de la Esperanta afero, kiu de tiam ne bezonas plu “ian enkorpigitan standardon”, definitive formetis de si ĉian oficialan rolon. La formeto de ĉia ĉefeco efektive donos al Zamenhof pli da anima trankvilo kaj pli da libero por elpaŝi publike kun siaj neŭtralreligiaj projektoj. Sed bedaŭrinde ĝi ne plibonigos la staton de la animoj, nek la iradon de la administraj aferoj [...]

La Komisiono, elektita en Antverpeno, por studi la demandon pri la ĝenerala organizo, ne faris sian taskon en la difinita limtempo, pro la kulpo de la sekretario, kaj sekve nenio estis ankoraŭ decidita pri tiu punkto kaj la solvo prokrastita ĝis la venonta kongreso, kiu estis okazonta en Ĝenovo, sub la gvidado de D-ro Alfredo Stromboli. Sed tiu ĉi baldaŭ sciigis sian demision de la movado, pro politikaj kaj religiaj kaŭzoj, kaj, kiel oni vidos, Ĝenovo estis anstataŭita de Berno.

495. Letero al Sebert (29.XI.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 24/XI kaj ankaŭ la diversajn dokumentojn kun Via cirkulera letero de 25/XI.

La decido de s-ro Stromboli (kiun mi sciis jam antaŭe el lia cirkulera letero) estis por mi tre malagrabla surprizo; tamen estas ankoraŭ bone, ke li ne atendis kun tio ĝis la lasta momento. Ĉiuj niaj italaj samideanoj bedaŭrinde montriĝis ĝis nun tiel nefidindaj; ili multfoje komencis diversajn entreprenojn, sed neniam daŭrigis. Tial se ni eĉ akceptus la proponon, kiun faris al Vi la kolegoj de s-ro Stromboli, mi timas, ke en la lasta momento ili ĉesus labori. Pro tio, kaj ankaŭ pro la fakto, ke en Kopenhago ni havus eble pli da angloj kaj germanoj, ŝajnas al mi, ke Kopenhago estus preferinda. Tamen se ni iamaniere povus havi la certecon, ke la Ĝenovanoj* laboros sufiĉe energie, estus pli bone ne ŝanĝi la lokon, ĉar tia ŝanĝo senkuraĝigus multajn esperantistojn, kiuj eble decidis jam veturi Italujon; la ŝanĝo kontraŭ la decido de la VIII kongreso verŝajne ankaŭ al multaj malkontentuloj donus pretekston por atakado.

* Korektis Waringhien; originala teksto: Genovanoj.

Mi ne volas diri ian pozitivan opinion; kiel ajn la Konstanta Kongresa Komitato decidos, mi estos kontenta.

Koran saluton al Vi kaj al Sinjorino Sebert.

496. Letero al Sebert (30.XII.12).

Kara Generalo!

Mi ricevis ekzempleron de Via cirkulera letero de 24/XII. Ĉar mi ne scias precize, kion skribis la Svisa Societo en sia letero de 9/XII, tial mi kompreneble ne povas diri pri la afero ian definitivan opinion. Mi iom timas, ke aranĝi tro rapidigite kongreson en Berno, kie ni havas influajn kontraŭulojn, estus eble afero tro danĝera, tiom pli, ke la iom lacaj kaj malagrable surprizitaj esperantistoj eble ne venos en sufiĉa nombro kaj la organiza demando verŝajne denove ne estos sufiĉe pretigita.

Konsiderante la maloportunajn cirkonstancojn, en kiuj devos esti organizata la kongreso, ĉu Vi ne trovas, ke eble estus pli bone, se ni en tiu ĉi jaro tute ne kongresus? Ĉu ne estus pli bone fari ripozon kaj kolekti pli grandajn fortojn kaj pli grandan entuziasmon por la Pariza kongreso?

Estas vero, ke, se ni nun ne kongresos, tiam la Pariza kongreso ne povos esti jubilea (X-a), sed ĝi estos nur la 9-a; sed tio havas ja nenian signifon. Ĉu en Krakovo oni sentis multe la jubileecon? Ne.

Ĉu la manko de kongreso ne estos pereiga por la Centra Oficejo — tio estas kompreneble alia afero, pri kiu mi ne povas juĝi. Estus bone, ke Vi tion pripensu.

497. Letero al Sebert (21.I.13).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 13/I kaj mi kore dankas pro Via novjara bondeziro. Ankaŭ al Vi kaj al Sinjorino Sebert mi kaj mia familio sendas la plej bonajn dezirojn por la nova jaro.

El mia lasta letero Vi scias, ke mi persone havis la opinion, ke pli bone estus ne kongresi en ĉi tiu jaro; tamen ĉar Berno jam estas elektita, ni esperu, ke ĉio estos bona. Mi esperas, ke mi venos al la Berna Kongreso, kiel al ĉiuj ĝisnunaj, kvankam mi plu ne parolos publike.

Via opinio, ke mia Krakova parolo donis batalilon al la idistoj*, laŭ mia opinio estas neĝusta. Gardi sin kontraŭ tiaj malhonestaj personoj, kiel la idistoj, estas tute neeble; kiel ajn mi agus kaj kion ajn mi dirus, — tiuj malhonestuloj ĉiam mensogus pri tio,

* En Antverpeno, ĉe parolo de Majoro Lemaire, la idistoj disdonis flugfoliojn, en kiuj oni diris, ke en Krakovo Zamenhof definitive forlasis Esperanton.

Resti oficiala ĉefo de la esperantista afero mi bedaŭrinde ne povas, ĉar tio tre malhelpas la regulan iradon de la afero. Kredu al mi, ke ne pro mia oportuneco mi forrifuzis la ĉefecon. Se mi scius, ke mia ĉefeco estas utila, kaj ke ĝi efektive estas agrabla al la esperantistoj, mi certe ĝin ne forrifuzus. La protestoj en Krakovo estis nur protestoj de ĝentileco. Ĉiu partio deziras mian ĉefecon nur tiam, kiam mi subtenas la agadon de tiu partio; en aliaj okazoj, oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn… [tion faras ne sole la partio de Cart, sed ankaŭ multaj aliaj (ekzemple la angloj!)].

Esti gvidanto de la esperantistoj aŭ preni sur min titolon de “honora prezidanto” mi povus nur en tia okazo, se tion klare, orde kaj propravole decidus la esperantistoj mem.

La titolon de “honora membro” de la esperantistaj kongresoj mi akceptos tre volonte, se Vi trovas, ke tio estas utila; por tio sufiĉas, ke la organiza komitato decidu doni al mi tiun titolon, tiam mi ĝin akceptos.

Mi ripetas, ke, se mi decidis tute senpersonigi Esperanton, mi faris tion ne pro mia bono, sed pro la bono de Esperanto.

498. Letero al Bourlet (30.I.13).

Kara Sinjoro!

Mi turnas min al Vi (konfidencie) kun afero, kiu ne koncernas Esperanton, kvankam nerekte ĝi povas fariĝi tro grava ankaŭ por Esperanto kaj ĝi povas alfluigi tre multe da ĝisnunaj ne esperantistoj al la Pariza Esperantista Kongreso en 1914.

Estus al mi agrable, se Vi volus ĉe okazo komuniki mian leteron ankaŭ al Generalo Sebert.

Vi scias, ke mi ĉiam revis pri la forigo de la baroj inter la gentoj, kaj la solajn barojn mi vidis ĉiam en la diseco de la lingvoj kaj religioj. Kion mi faris koncerne la lingvan demandon, Vi scias; tamen por la religia demando mi ĝis nun nenion povis fari, ĉar ĉiu mia paŝo en Ĉi tiu direkto estus tro danĝera por la afero de Esperanto.

Sed se nek mi nek iu alia oficiala esperantisto povas elpaŝi publike kun la religia demando, tion povas facile kaj sendanĝere fari iu alia. Tial mi serĉas nun personon, kiu volas preni sur sin la aranĝon de kongreso por starigo de neŭtrale-homa religio. Ĉu Vi ne povas trovi inter Viaj konatoj iun, kiu volus preni sur sin la aranĝon de la Kongreso?

La afero jam de longe estas matura. Mi estas plene konvinkita, ke tia kongreso havus grandegan sukceson, ĉar en ĉiuj landoj de la mondo ekzistas nun grandega multo da personoj, kiuj revas pri la neŭtrale-homa racia religio kaj kun granda entuziasmo aliĝus al la afero. Precipe gravan signifon ĝi havas por la multreligia Rusujo, kaj eble ankoraŭ pli por la kolosa Ĥinujo, kiu nun vekiĝas por nova vivo. La kongreso havus tian fajron kaj sukceson, kian ĝis nun havis neniu kongreso en la mondo. Kaj ĉar ĝi okazus samloke kaj preskaŭ samtempe kun la Pariza kongreso esperantista kaj la ideo de Esperanto kaj de neŭtrala religio estas tre parencaj, tial grandega multo el la partoprenantoj de la kongreso neŭtralreligia partoprenos ankaŭ en la kongreso esperantista kaj donos al tiu kongreso plej brilantan kaj imponantan sukceson.

La tasko de la organizanto estus facila. Li devus nur publikigi en kelkaj plej gravaj lingvoj invitan artikolon pli-malpli tian, kian mi sendas al Vi hodiaŭ, kaj dissendi ĝin al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo, ankaŭ private al multaj scienculoj, famaj homoj k.t.p., laŭ la ekzistantaj pretaj adresaroj. Kiam la nombro de la venantaj aliĝoj fariĝos sufiĉe granda, la organizanto facile trovos la necesajn helpantojn kaj financajn rimedojn por plej bona aranĝo de la kongreso.

Estus tre bone, se la organizanto akirus por la invita artikolo la subskribon de kelka nombro da eminentaj kaj fame-konataj personoj; tamen se la akiro de la subskriboj estus nun tro malfacila, oni povus dume dissendi la cirkuleran leteron ankaŭ sen eminentaj subskriboj, kaj tiajn subskribojn oni povus pli facile akiri poste.

De mia flanko mi promesas oferi por la komenco de la afero kvin cent frankojn, kiujn mi sendos al la organizanto, tuj kiam li sciigos min, ke li komencis la preparan laboradon. Plua necesa mono espereble facile troviĝos.

Pardonu min, ke mi okupis Vin per afero, kiu eble tute ne havas intereson por Vi aŭ eble ŝajnas al Vi tute sensenca. Se Vi konas neniun, kiu volus preni sur sin la aferon, volu min sciigi, por ke mi provu serĉi en ia alia loko.

Letero dissendota al la plej gravaj gazetoj de la Mondo:

499.

Kongreso de Neŭtrala Religio

La plej granda disigilo de la homoj kaj sekve ankaŭ unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro estas la diverseco de la lingvoj kaj religioj de la homoj.

Sed dum lingvo disigas precipe nur landon de lando, la religio disigas la filojn de la sama lando kaj subtenas inter ili konstantan malamikecon kaj malamon. La lingvo disigas nur mallongatempe, ĉar ĉiu nova enmigrinto, se aparta religio ne subtenas lian apartecon, baldaŭ aligas al si la lingvon de sia nova patrujo, kaj en ĉiu lando la malpli multa aŭ malpli kultura parto de loĝantoj per natura vojo de imitado tre facile akceptas la lingvon kaj kulturon de la plimulta aŭ pli kultura parto, se la religio (sekve ankaŭ la moroj kaj vivaranĝoj) ne prezentas sanktan barilon; sed la religio, kiel afero netuŝeble hereda, disigas por ĉiam, ne sole por la tuta vivo de la individuo, sed ankaŭ por ĉiuj liaj venontaj generacioj, ĉar religion oni ne povas tiel facile ŝanĝi, kiel oni ŝanĝas lingvon.

Pri la personoj, kiuj efektive kredas, ke ilia religio estas la sole vera kaj donita de Dio, ni kompreneble ne povas paroli, ĉar ni ne povas kaj ne volas devigi iun forlasi sian kredon, cetere ili eĉ tute ne suferas de la dividiteco de la homaro, ĉar la feliĉiga konscio, ke ili solaj havas la veran Dion, riĉe rekompencas ilin eĉ pro la plej grandaj suferoj. Sed ekzistas nun grandega multo da homoj, kiuj de longe jam perdis ĉiun kredon je la specialaj dogmoj de tiu aŭ alia eklezio, kiuj tute ne distingiĝas unuj de aliaj per sia persona kredo kaj kiujn sekve la religio tute ne devas disigi, — kaj tamen… eĉ ilin la religio disigas ne malpli ol la kredantojn! La kaŭzo estas jena:

La plimulto da homoj bezonas por sia vivo ian eksteran reglamentadon, sen kiu ili sentus sin kvazaŭ pendantaj en la aero; ne sole ian konkretan etikan programon, sed ankaŭ iajn morojn, festojn, ceremoniajn aranĝojn en la plej gravaj momentoj de sia vivo kaj ĉe sia morto: ĉion ĉi tion oni povas havi nur tiam kiam oni estas alskribitaj alia difinita religia komunumo. Ĉar la transiro al alia religia komunumo postulas konfeson de dogmoj, kiujn la nekredanto ne povas akcepti, tial, ne dezirante fari mensogan agon, la nekredanto restas en tiu religia komunumo, en kiun blinde kaj sen lia ŝuldo metis lin lia naskiĝo. Tio vole-ne-vole devigas lin esti hipokritulo, kaj tiu hipokriteco precipe turmente montriĝas ĉe la eduko de la infanoj, kiuj konstante vidas, ke ilia patro parolas alie kaj agas alie, ke li ĉiumomente faras tion, kion “Dio malpermesis” k.t.p. Kaj pro la ŝajna apartenado al malsamaj religioj kaj sekve pro la malsameco de la moroj kaj aranĝoj de la vivo kaj pro la konstanta kaj sola hereda memorilo pri la malsameco de la deveno — inter la nekredanto de unu religio kaj nekredanto de alia religio ĉiam staras disiga muro.

Ekzistas personoj, kiuj havas la kuraĝon publike defali de tiu religio, en kiu ili naskiĝis, kaj alskribi sin malkaŝe al komunumo de senreligiuloj, sed ankaŭ per tio ili ne multe gajnas. Kiam ili forĵetas ĉiujn religiajn morojn, ĉiujn festojn, ĉiun eksteran reglamentadon de la vivo, tiam ilia vivo fariĝas tro proza, ankaŭ ĉi tio precipe sufere montriĝas ĉe la edukado de la infanoj, ĉar infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj, ĝi bezonas eksteraĵon kaj impresojn. Infano de senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun varmon, tiun feliĉon, kiun al infano de religiulo donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de “Dio” en sia koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, kun feliĉa mieno irantan en la preĝejon aŭ prepariĝantan por sankta festo, dum ĝi mem, demandante sian patron “Kia estas nia religio? Kie estas nia preĝejo?”, ricevas respondon “Dio ne ekzistas, preĝejon ni ne havas”.

Kaj tamen eĉ tiu malkaŝa senreligieco ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter la homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur du homoj, kiuj ambaŭ akceptas la saman religion realan, sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam egale fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo nenian pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo.

Por ke la personoj, kiuj perdis sian gepatran religion, ne devu false alkalkuli sin al religio, kiun ili en efektiveco ne konfesas, por ke ili ne devu fariĝi tute eksterreligiaj, kvazaŭ pendi en la aero, fariĝi fremdaj al ĉiuj komunumoj kaj eĉ nefidindaj por la plimulto da homoj, por kiuj homo sen religio estas identa kun homo, “por kiu ekzistas nenio sankta en la mondo”; kaj por ke la perdo de la gepatra kredo almenaŭ forigu inter la homoj tiun reciprokan malamikecon, kiun donis al la homaro la diverseco de la religioj; — estas necese, ke homo, defalinta de sia antaŭa religia komunumo, povu eniri en ian alian religian komunumon, kiu ne devigante lin hipokriti kredon, kiun li ne havas, donus tamen al li kaj al liaj infanoj spiritan azilon, ĉiujn oportunaĵojn de komunuma vivo, kaj samtempe prezentus efektivan kaj pozitivan fratan ligilon inter ĉiuj, kiuj apartenas al ĝi.

Estas necese krei novan, tute neŭtralan kaj ne bazitan sur blindaj dogmoj, religion, al kiu sen protesto de sia konscienco povu aliĝi ĉiu libere pensanta homo, al kiu ajn lando, gento aŭ tempo li apartenas. Tiu religio devas prezenti ne abstraktan doktrinon, sed konkretan, detale definitan reglamentadon de la ĉefaj aranĝoj de la vivo, kaj la partianoj de tiu religio devas ligiĝi inter si en formo de vera, ekstere rekonebla religia komunumo. Por pridiskuti la fundamentajn principojn de tia kreota religio kaj por reale kaj tute formale ĝin fondi estos organizata en Parizo en somero de la jaro 1914

Kongreso de Neŭtrale-Homa Religio.

Al partoprenado en tiu kongreso ni invitas ĉiun, kiu aprobas la ideon de neŭtrale homa religio, kies efektivigo sendube fariĝos iam la plej potenca fratigilo kaj feliĉigilo de la homaro.

Por ke la decidoj de tiu kongreso havu sufiĉan valoron, estas necese, ke en ĝi partoprenu kiel eble pli multe da homoj. Ju pli granda estos la nombro de la partoprenantoj, des pli granda kaj efika estos la sankcio, kiun la kreota religio ricevos. Tial ni petas, ke ĉiu, kiu intencas partopreni en la kongreso, volu kiel eble plej baldaŭ sciigi nin pri tio kaj alsendi sian adreson. Tiun sciigon sed ne ion alian oni povas skribi al ni en ĉiu Eŭropa lingvo.

Monon por la kongresa karto oni ne devas ankoraŭ sendi al ni, En la fino de tiu ĉi jaro ĉiu, kiu sendis al ni sian sciigon, ricevos informan broŝuron, kiu enhavos ĉiujn necesajn detalojn pri la kongreso, kaj en tiu broŝuro estos ankaŭ montrite, kiom da mono kaj laŭ kia adreso oni devas sendi.

Ni atentigas pri tio, ke la partoprenado en la kongreso kaj en ĝiaj diskutadoj tute ne ŝuldigas la partoprenanton al akcepto de tiu religio, kiun la kongreso starigos. Ĉiu partoprenanto havos plenan rajton aliĝi aŭ ne aliĝi al la fondota religia komunumo, konforme al sia deziro.

La organiza komitato de la kongreso prezentas malsupre projekton de principaro, kiun ĝi konsilus akcepti kiel bazon por la estonta religio de la “Neŭtralistoj”. Pri ĉiu paragrafo de la projekto oni aranĝos dum la kongreso detalan diskutadon kaj voĉdonadon, post kio oni faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn kaj aldonojn, kiuj montriĝos utilaj, kaj tiam estos fiksita la definitiva formo de la ĉefaj principoj de la estonta religio, t.e. la definitiva teksto de la deklaracio, kiun devas subskribi ĉiu, kiu volas esti rigardata kiel aliĝinta al tiu religio. Tiam ankaŭ estos elektita provizora Gvidanta Komitato, kiu zorgados pri ĉiuj bezonoj de la komunumo de Neŭtralistoj ĝis la tempo, kiam la komunumo per komuna interkonsento ricevos definitivan organizon. Por la diskutado en la kongreso oni povus uzi la lingvon francan, anglan, germanan kaj esperanton. Ĉiu parolo estos tradukata en la lingvojn francan kaj esperanton.

En la kongreso estos diskutata laŭparagrafe la sekvanta

500.
Projekto de Deklaracio

por tiuj, kiuj volas aliĝi al la religia komunumo de “Neŭtralistoj”.

1. Mi konscias, ke la mondon regas ia alta, por mi ne komprenebla forto, kiun mi povas nomi per la tradicia nomo “Dio” aŭ per ia alia nomo, sed kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel diktas al mi mia prudento kaj koro.

2. Mi konscias, ke siajn ordonojn Dio metis en la koron de ĉiu homo sub la formo de konscienco, sed ĉar la voĉo de konscienco estas bone aŭdebla nur tiam, kiam oni ĝin ekzercas, tial mi devas de tempo al tempo kunvenadi kun aliaj anoj de mia komunumo, por ke ni komune ekzercu nian konsciencon, klarigu al ni diversajn ĝiajn dubojn kaj serĉu rimedojn por konsoli ĝin, se io ĝin turmentas.

3. Ĉiujn religiajn regulojn, akceptitajn kaj akceptotajn de mia religia komunumo, kiujn ne diktas al mi mia konscienco kaj kiujn ne postulas la komuna bono, ekzemple la diversajn morojn, festojn, ceremoniojn k.t.p., mi rigardas nur kiel propravolajn aranĝojn, kiuj per komuna interkonsento estas enkondukitaj de la homoj mem, por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.

4. Religia regulo de neŭtralistoj mi nomas nur tian regulon, kiu ricevis la sankcion de unu el la universalaj kongresoj de la neŭtralistoj.

Sekretario de la organiza komitato …

Adreso …

501. Letero al Bourlet (24.II.13).

Kara Sinjoro!

Volu akcepti mian plej koran dankon pro Via detala letero de 21/II. Kelkaj sciigoj, kiujn Vi donis al mi, estos por mi utilaj. Ĉar mi vidas, ke mia plano pri Parizo verŝajne ne sukcesos, tial mi pripensos, ĉu mi ne povos realigi mian ideon en ia alia maniero.

Ŝajnas al mi tamen, ke Vi ne tute ĝuste prezentis al Vi la esencon de mia ideo. Pri la Bahaismo kaj pri diversaj aliaj movadoj mi pli aŭ malpli scias. Ekzistas multe da tiaj movadoj, kiuj predikis amon por ĉiuj homoj, neŭtrale-homan moralon, sendogman etikon k.t.p., sed mia celo estas iom alia.

Mi neniam deziris fariĝi teoria predikanto, — la interreligian malamon mi volis solvi en ia maniero reala kaj praktika.

Se ni en la nuna tempo prenos ian kleran kaj libere pensantan kristanon aŭ hebreon aŭ mahometanon aŭ buddiston k.t.p., ni vidos, ke nek ilia kredo, nek ilia etiko disigas ilin, kaj tamen malgraŭ ĉio inter ili ekzistas tre dikaj kaj porĉiamaj muroj, kiuj ilin disigas kaj ofte tre malamikigas: tiuj muroj estas la ekstera formo kaj nomo de tiuj religioj, al kiuj ili sin alkalkulas, kaj konsekvence ankaŭ la vivaranĝoj, grupaj tradicioj kaj moroj de ĉiu el ili, kvankam per sia filozofia kredo kaj per sia etiko ili tute ne diferencas inter si. Tial mia ideo konsistas en tio, ke por forigi la murojn, kiuj disigas la klerajn homojn, apartenantajn al malsamaj religiaj grupoj, ni povas lasi al ĉiu plenan liberecon havi tian kredon aŭ tian etikon, kiujn li havas ĝis nun, sed ni devas unuigi ilin per komuna eksteraĵo.

Liberpensulo, kiu oficiale apartenas al la komunumo hebrea, kaj liberpensulo, kiu oficiale apartenas al la komunumo katolika, restos ĉiam kaj por ĉiuj venontaj generacioj fremdaj inter si; por ke ili unuiĝu, estas necese, ke ili ambaŭ tute oficiale ĉesu porti la nomon de sia antaŭa religio, ke ili ambaŭ oficiale (kaj sekve heredige) aliĝu al komunumo liberpensa.

Mi, kompreneble, tute ne deziras, ke oni kreu novan kredon, ĉar la nuna tempo ne taŭgas por tio; mi proponas, ke oni kreu konkretan komunumon, al kiu povus tute oficiale aliĝi ĉiu libere pensanta homo sen perfido kontraŭ sia konscienco.

Mi scias, ke en kelkaj landoj ekzistas tiaj oficialaj liberpensaj komunumoj, sed, se mi ne eraras, ili havas la sekvantajn du gravajn mankojn:

a) Ili ne havas formon tute konkretan, kaj precize difinitan, kaj tial ĝiaj anoj per siaj festoj kaj moroj ofte apartenas al la sama religia formo, al kiu ili apartenis antaŭe;

b) nomante sin liberpensaj, ili tamen tiel same malliberigas siajn anojn, kiel la aliaj religioj, ĉar ili ligas sin nepre kun ateismo, dum en efektiveco ili devus lasi al ĉiuj siaj anoj plenan liberecon kredi tion, kion diktas al ili la prudento.

Eble Vi scias pri la ekzistado de ia liberpensa komunumo, kiu ne havas la du diritajn mankojn? Al tia komunumo mi tre volonte aliĝus.

Mi finas nun mian leteron, ĉar mi estas nun tre laca. Via sciigo pri la societo de s-ro Isidore Polako estas por mi interesa, eble mi iam korespondos kun li, sed nun mi ne volas tion fari. Tamen se Vi iam havos okazon paroli kun li pri tiu ideo, kiu min interesas (iri al li intence Vi ne bezonas), estus al mi interese scii lian opinion.

Resendi al mi mian artikolon Vi ne bezonas.

502. Letero al Sebert (13.III.13).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 28/II.

Mia projekto de neŭtral-religia kongreso celas ne la kreadon de ia mistika kulto, sed nur la kreadon de oficiala komunumo, al kiu povus aliĝi oficiale ĉiu, kiu ne volas aparteni al ia religio gente-tradicia. Mi dezirus, ke religia liberpenseco [oni neniel devas konfuzi liberpensecon kun ateismo! Liberpensulo povas esti ateisto, sed li havas la rajton ankaŭ esti deisto.] ricevu tian formon, ke ĝi fariĝu ne io efemera, sed fortika kaj hereda. Tiel same, kiel katoliko scias, ke liaj nepoj restos katolikoj, aŭ hebreo scias, ke liaj nepoj (se ili ne volas vendi sian konsciencon) restos hebreoj, — tiel mi dezirus, ke ankaŭ liberpensulo havu garantion, ke liaj nepoj restos liberpensuloj kaj ke nenio devigos ilin reveni hipokrite al religio revelacia kaj gent-karaktera.

Pri la kongresoj esperantistaj mi jam skribis al Vi ke laŭ mia opinio estus multe pli bone, se ni en tiu ĉi jaro havus nenian kongreson; tia ripozo estus tre utila por la sukcesigo de la kongreso de 1914. Sed ĉar la afero estas jam decidita, tial mi povas nur diri tion saman pri la kongreso Pariza, t.e.: se ekzistas timo, ke la kongreso ne havos sufiĉe da forto, estus konsilinde prokrasti la kongreson ĝis la jaro 1915. Se Vi trovas, ke estas necese, ke mi restu patrono kaj honora prezidanto de niaj oficialaj komitatoj kaj institucioj, tio estas facile farebla: mi petis nur, ke oni ĉesu vidi en mi kondukanton, sed mi ja neniam diris, ko mi formetas de mi tiujn titolojn, kiujn mi ĝis nun jam havas. Sekve nenio malhelpas Vin nomi min plue honora prezidanto de niaj institucioj, kaj Vi povas esti certa, ke mi ne protestos kontraŭ tiuj titoloj [se tiuj titoloj estos nur pasivaj kaj ne postulos de mi ian prezidantecan agadon kaj ne devigos min sidi nepre sur honora loko]; nur novajn titolojn mi plu ne volas akcepti.

503. Letero al Bourlet (20.IV.13).

Kara Sinjoro!

La abomenindaj intergentaj rilatoj, kiuj regas nun en mia lando, devigas min fine fari tion, kion mi longe prokrastis, t.e. publikigi mian kredon, la “Homaranismon” (kiun mi en ne preta formo kaj anonime elirigis antaŭ 7 jaroj kiel “provan balonon”*). Mi volas nun sendi la manuskripton al la firmo Hachette kun la propono eldoni ĝin en formo de broŝureto. Sed ĉar mi ne volas devigi la firmon eldoni ion, kio eble ne plaĉas al ĝi, tial mi antaŭe sendas nun la manuskripton al Vi, por ke Vi ĝin tralegu kaj por ke Vi povu diri al la firmo Vian opinion.

* Kp no 196* kaj 199*.

Se la firmo volos eldoni la broŝureton, tiam mi petos, ke ĝi faru tion sub la sekvantaj kondiĉoj:

1) la formato devas esti negranda (proksimume kiel la grandeco de la vortaroj de Grosjean-Maupin);

2) la prezo devas esti ne pli ol proksimume 10 centimoj;

3) ĉiu devas havi la rajton represi aŭ traduki la broŝureton.

Se la firmo eble ne deziras eldoni la broŝureton, mi petas, ke ĝi sendu al mi la rajtigon eldoni la broŝureton, kie mi volos.

Ĉu la “Homaranismo” taŭgas por la “Revuo”, — mi ne scias. Sed en la okazo, se Vi trovos, ke ĝi estas bona por la “Revuo”, Vi povas publikigi ĝin tie senpage, sed kun la kondiĉo, ke tio ne prokrastigu la eliron de la aparta broŝureto pli ol ĝis la mezo de Junio.

Se Vi deziras montri mian manuskripton al Generalo Sebert, mi nenion havas kontraŭ tio.

504. Homaranismo (20.IV.13: O.V. p. 339-343*).

Mi ne represas ĉi tie la antaŭparolon, kies teksto ne estis modifita; male, al la cetero Zamenhof alportis multajn ŝanĝojn antaŭ la presado; oni facile trovos ilin, komparante jenan tekston kun tiu de O.V.

Deklaracio pri Homaranismo.

Mi estas homarano: tio signifas, ke mi gvidas min en la vivo per la sekvantaj principoj:

I

Mi estas homo kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn idealojn gente-ŝovinismajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj gent-religiajn komunumojn mi rigardas kiel plej grandan malfeliĉon, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.

II

Mi vidas en ĉiu homo nur homon, kaj mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro kaj agoj. Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo, pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, alia religio aŭ alia socia klaso ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.

III

Mi konscias, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene egalrajte al ĉiuj siaj loĝantoj, kian ajn supozatan devenon, lingvon, religion aŭ socialan rolon ili havas; la identigadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia gento aŭ religio kaj la pretekstadon de iaj historiaj rajtoj, kiuj permesas al unu gento en la lando regi super la aliaj gentoj kaj forrifuzi al ili la plej elementan kaj naturan rajton je la patrujo, mi rigardas kiel restaĵon el la tempoj barbaraj, kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo.

IV

Mi konscias, ke ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale-geografian, sed ne la nomon de ia gento lingvo aŭ religio, ĉar la gentaj nomoj, kiujn portas ankoraŭ multaj landoj de la malnova lando, estas la ĉefa kaŭzo pro kiu la loĝantoj de unu supozata deveno rigardas sin kiel mastroj super la loĝantoj de alia deveno. Ĝis la tempo kiam mi havos la eblon uzi por tiuj landoj nomojn neŭtralajn, mi uzas iliajn gentajn nomojn nur kiel provizorajn kaj historiajn, sed sen ia senco de gent-aparteneco.

V

Mi konscias, ke en sia privata vivo ĉiu homo havas plenan kaj nedisputeblan rajton paroli tiun lingvon aŭ dialekton, kiu estas al li plej agrabla, kaj konfesi tiun religion, kiu plej multe lin kontentigas, sed en komunikiĝado kun homoj de aliaj lingvoj aŭ religioj li devas — kiom tio estas ebla — uzi lingvon kiom eble plej neŭtralan kaj vivi laŭ etiko kaj moroj neŭtralaj. Mi konscias, ke estas dezirinde, ke la diverslingvaj loĝantoj de la sama regno, provinco aŭ urbo uzu inter si la lingvon regnan aŭ plej kulturan lingvon lokan, sed nur tiam, kiam tio estas farata kiel senŝovinisma kaj nehumiliga prooportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto. Ĉian ofendadon de ies gepatra lingvo aŭ dialekto kaj ĉian celadon de unu homo altrudi al alia homo sian lingvon aŭ kulturon sen vera neceseco, perforte kaj en maniero humiliga, mi rigardas ne sole kiel barbarecon, sed eĉ kiel tute sensencan, ĉar ĝi donas rezulton rekte kontraŭan al la intencoj de la altrudanto. Mi konscias, ke en tiaj lokoj, kie batalas inter si diversaj gentoj, estas dezirinde, ke krom la gentlingvaj kulturejoj ekzistu ankaŭ specialaj lernejoj kaj kulturaj kunvenejoj kun lingvo neŭtrale-homa, por ke ĉiuj dezirantoj povu ĉerpi kulturon kaj eduki siajn infanojn en senŝovinisma spirito neŭtrale-homa.

VI

Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon “homo” pli alte ol la nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto “popolo”, uzata anstataŭ la sole precizaj vortoj “regnanaro”, “lingvanaro”, “gento”, “religianaro” k.t.p. ofte donas kaŭzon al malkompreniĝoj, disputoj, genta ŝovinismo kaj malbonuzo kaj ofte malpacigas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi estas Homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale kaj precize pri mia regno, gento, provinco, religio mi donas pri tio precizajn respondojn, La

VII

Mi konscias, ke patrujo por ĉiu homo devas esti tiu regno, en kiu li naskiĝis kaj konstante loĝas. Sed se pro mia elmigro aŭ pro ŝanĝiĝo de la politika landkarto mi havas la malfeliĉon ne loĝi plu en tiu regno, en kiu mi naskiĝis, aŭ se en mia regno ne ĉiuj regnanoj estas rigardataj kiel absolute egalrajtaj filoj de la patrujo kaj la vorto “patrujo” havas sencon gente-ŝovinisman, tiam mi kiom eble evitas tiun vorton kaj uzas anstataŭ ĝi la pli precizajn nomojn “hejma urbo”, “hejma provinco”, “hejma regno” por la lokoj, en kiu mi estas konstanta, fikshejma loĝanto kaj “naskiĝa urbo”, “naskiĝa provinco”, “naskiĝa regno” por la lokoj, on kiuj mi naskiĝis.

VIII

Patriotismo mi nomas la servadon al la bono de ĉiuj miaj samhejmanoj, kian ajn devenon, lingvon, religion aŭ socialan rolon ili havas. La servadon speciale al la interesoj de unu gento aŭ la malamon kontraŭ alihejmuloj mi neniam devas nomi patriotismo. Mi konscias, ke profunda amo al sia patrujo kaj al sia hejmo estas afero tute natura kaj komuna al ĉiuj homoj, kaj nur nenormalaj eksteraj cirkonstancoj povas paralizi tiun ĉi tute naturan senton. Tial se en mia hejmo ĉiuj laboroj estas ekspluatataj por la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo, ke la nenormala stato en mia hejmo pli aŭ malpli frue pasos kaj miaj filoj aŭ nepoj ĝuos tiun fortigan entuziasmon kiun en mi paralizis la grupa egoismo de miaj samhejmanoj.

IX

Mi konscias, ke ĉiuj lingvoj aŭ dialektoj, en kiuj patrinoj parolas kun siaj infanoj, estas egale naturaj kaj devas esti egale respektataj, ĉu ili estas riĉaj, ĉu malriĉaj. Sed konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ dialekton rigardas kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, kaj mi ne faras el ĝi mian batalan standardon. Tial, kiam oni min demandas pri mia lingvo “gepatra”, mi nomas nur tiun lingvon aŭ dialekton, en kiu mi en mia infaneco parolis kun miaj gepatroj, tute egale, ĉu mi ĝin nun uzas, ĉu ne, kaj ĉu ĝin parolas mia gento aŭ miaj samlandanoj, ĉu ne; kiam oni min demandas pri la lingvo de mia ĉiutaga vivo, mi nomas tiun lingvon, kiun mi efektive plej multe uzas; sed kiam oni min demandas, kiun lingvon mi laŭ miaj propraj konvinkoj kaj simpatio rigardas kiel “mian”, mi nomas tiun lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por neŭtrale-homaj rilatoj kaj por la celoj de neŭtrale-homa kulturo, kian ajn formon donis aŭ donos al tiu lingvo la komuna interkonsento de ĝiaj uzantoj.

X

Konsciante, ke religio devas esti nur afero de sincera kredo, sed ne ludi la rolon de hereda genta disigilo, mi nomas mia religio nur tiun religion aŭ religi-anstataŭantan sistemon, je kiu mi efektive kredas. Sed kia ajn estas mia religio, mi konfesas ĝin laŭ la neŭtrale-homaj principoj “homaranaj”, kiuj konsistas en jeno:

a) La plej altan, por mi ne kompreneblan Forton, kiu estas la kaŭzo de la kaŭzoj en la mondo materiala kaj morala, mi povas nomi per la nomo “Dio” aŭ per alia nomo, sed mi konscias, ke la esencon de tiu Forto ĉiu havas la rajton prezenti al si tiel, kiel diktas al li lia prudento kaj koro aŭ la instruoj de lin eklezio. Neniam mi devas moki aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia.

b) Mi konscias, ke la esenco de la veraj religiaj ordonoj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa por ĉiuj homoj deviga principo de tiuj ordonoj estas: agu kun aliuloj tiel, kiel vi dezirus, ke aliuloj agu kun vi: ĉion alian en la religio mi rigardas kiel aldonojn, kiujn ĉiu homo, konforme al sia kredo, havas la rajton rigardi aŭ kiel devigajn por li dirojn de Dio, aŭ kiel komentariojn, kiujn miksite kun fantaziaj legendoj donis al ni diversgentaj grandaj instruintoj de la homaro, kaj kiel morojn, kiuj estas starigitaj de homoj kaj kies plenumado aŭ neplenumado dependas de nia konscienco kaj volo.

c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado erarigi la homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri por senfinaj generacioj intergentan disecon, sed mi devas — se la leĝoj de mia lando tion permesas — malkaŝe kaj oficiale nomi min “liberkreda”, ne identigante tamen la liberkredecon kun deviga ateismo, sed rezervante al mia kredado plenan liberecon. Kiam en mia loĝloko ekzistos komuninterkonsente aranĝita, plenforme organizita sengenta kaj sendoktrina komunumo de liberkredanoj, al kiu mi povos aliĝi kun plena kontenteco por mia konscienco, por la bezonoj de mia koro kaj por la paco de mia familio, tiam — por fiksi fortike kaj precize mian religian neŭtralecon kaj savi mian posteularon kontraŭ religia senfundamenteco kaj kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon, — mi devas aliĝi al tiu liberkreda komunumo tute oficiale kaj heredige kaj akcepti por mi ĝian neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton “liberkreda”, por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi laŭmore kaj administre, kaj nur ĝis la tempo, kiam mi havos la eblon kun plena kontenteco aliĝi al komunumo neŭtrala.

Kiel oni vidas el ĉi tiu lasta paragrafo, la pritraktataj problemoj koncernas preskaŭ nur la orienteŭropajn judojn, kies apartaj moroj (vestoj, kuirado, ripoztago, kalendaro k.t.p.) malpermesas al ili dividi la morojn de la ĉirkaŭa loĝantaro. Tio grandaparte klarigas la malsukceson de la noblanima provo de Zamenhof. Kp sub no 202*.

505. Letero al Bourlet (15.V.13).

Kara Sinjoro!

Antaŭ 3½ semajnoj mi sendis al Vi manuskripton pri “Homaranismo”. Ĉar mi ĝis nun ricevis de Vi nenian respondon, mi konkludas, ke Vi ne aprobas la enhavon de la manuskripto. Sed ĉar mi deziras, ke la verketo estu presita kiel eble plej baldaŭ, por ke mi povu en Berno private esplori la opinion de diversaj amikoj [aŭ almenaŭ liberigi min de respondado pri diversaj demandoj], — tial mi intencas publikigi la verketon en la revueto “Homaro”. Por ĉiu okazo mi atendos ankoraŭ kelke da tagoj, kaj se mi ne ricevos de Vi ian sciigon ĝis la 20-a de ĉi tiu monato, mi sendos kopion de la manuskripto por publikigo al la redaktoro de la “Homaro”, d-ro Uhlmann.

Ĉu pri la aparta eldono de tiu verketo Vi povas doni al mi respondon de la firmo Hachette, aŭ ĉu Vi preferas, ke mi mem demandu pri tio rekte la firmon?

Tre afliktis min la sciigo (kiun mi legis en la Esperantaj gazetoj) pri la grava malsaniĝo de sinjorino Bourlet. Mi esperas, ke la malsano jam pasis kaj sinjorino Bourlet sentas sin tute bone; ĉu ne vere?

Hachette efektive rifuzis publikigi la broŝuron, kiu aperis, en Junio, en la unua kajero de la revueto “Homaro”, eldonita en Madrid de Julio Mangada-Rosenörn.

506. Letero al Boirac (12.VI.13).

Mi danke ricevis Vian leteron de 3/VI kun la diversaj dokumentoj; la lastajn mi resendis al la Centra Oficejo Ĉar mia respondo povas havi intereson ankaŭ por Generalo Sebert, tial mi ĝin sendas al Vi per la Centra Oficejo; petante la Oficejon, ke ĝi transsendu al Vi mian leteron.

La dokumentojn mi atente tralegis. Mi supozas, ke la propono de s-ro Schneeberger estas simpla “kaptilo” kun kiu ni devas esti singardaj. Tial laŭ mia opinio Generalo Sebert agis bone, rekomendante singardecon al s-ro Schmid kaj respondante simple, ke K.K.K. havas la taskon nur aranĝi kongreson Esperantan.

Tamen laŭ mia opinio ni devas eviti ĉion, kio povus ofende forpuŝi la Idistojn en la okazo, se ili eble efektive havus ian honestan intencon.

Tial se s-ro Schneeberger plue skribus al K.K.K., mi opinias, ke oni povus respondi al li pli malpli jenon:

1) partopreni en la Kongreso ĉiu Idisto havas la rajton, se li nur lojale submetas sin al la regularo de la Kongreso;

2) permesi al iu paroladon en Ido aŭ en alia lingvo la K.K.K. ne havas la rajton; tian permeson povus doni nur per regula voĉdonado la Rajtigitaj Delegitoj, se ili trovus tion utila kaj se la propono estus farita al ili en maniero laŭorda kaj laŭregula;

3) intertrakti kun Idistoj aŭ kun aliaj personoj pri ia konferenco privata la K.K.K., kiel institucio oficiala, ne havas la rajton; sed ĉar en Berno troviĝos la aŭtoro de Esperanto kaj la plej gravaj esperantistoj, tial — se la Idistoj havas efektive honestajn intencojn — ili povas ja peni aranĝi kun la idistaj personoj interparoladon absolute privatan, pri kiu K.K.K. prenas sur sin nenian respondecon.

Elpaŝi dum la Kongreso kun ia oficiala parolado mi absolute ne povas, sed en la diskutadoj mi povas kompreneble partopreni simile al ĉiu esperantisto, kaj tion mi esperas fari, se tio montriĝos necesa. Konkludi el mia silentado, ke mi ne havas plu intereson por Esperanto aŭ ke mi malpaciĝis kun la esperantistoj, tion certe kaj absolute neniu povas fari, ĉar ĉiu scias ja tre bone la kaŭzon, pro kiu mi forlasis mian honoran lokon. Cetere la fakto, ke mi malgraŭ la tre granda malfacileco venos al la Kongreso kun mia tuta familio kaj plenkore partoprenos en ĉiuj ĝiaj manifestacioj, tio forigos ja ĉiun eĉ plej malgrandan dubon. Se iu volas intence mensogi, kontraŭ tio defendos ja nenio, kiel ajn mi agus. Sed ĉar laŭ mia opinio estas nepre necese havi dum la malferma kunsido ian solenan laŭtavoĉan paroladon, kiu farus gravan kaj festan impreson ne sole sur la esperantistoj, sed ankaŭ sur la ne-esperantistoj, tial estus tre bone, se Vi, kiel persono eminenta kaj samtempe bona oratoro, prenus sur Vin tiun taskon.

Mi insiste Vin petas, ne rifuzu tion al la Organiza Komitato, se la K.K.K. tion aprobas.

507. Letero al Sebert (13.VI.13).

Kara Generalo!

Hieraŭ mi sendis respondon al s-ro Boirac; mian respondan leteron mi sendis intence ne rekte al li, sed al la Centra Oficejo, por ke Vi ankaŭ povu legi mian respondon.

Koncerne Vian leteron de 9/VI mi bedaŭrinde denove devas ripeti, ke ludi ian oficialan rolon en la IX kongreso mi absolute ne povas. Malbone komentarii tion certe Neniu povos, ĉar ĉiuj scias ja tre bone, ke miaj rilatoj al la tuta esperantistaro kaj precipe al la kondukantoj, estas la plej bonaj; cetere mia persona partoprenado kaj mia sintenado en la kongreso estos la plej bona kontraŭparolo al ĉiuj mensogantoj.

Ĉiuj esperantistoj komprenus, ke mi formetis de mi la honoran rolon ne por mia bono, sed por ilia bono.

Sinjoro Bourlet verŝajne sciigis al Vi, ke miajn principojn (la “Homaranismon”) mi decidis publikigi en la revueto “Homaro”; sed fari ian publikan propagandon por tiuj principoj mi (almenaŭ en la nuna tempo) ne intencas.

Pri la diversaj kaŭzoj, kiuj devigis min formeti de mi ĉian oficialan rolon, mi povos buŝe paroli pli detale en Berno.

P.S. — Pri Via opinio, ke mi devas “subteni” la kondukantojn de Esperanto, mi povan respondi jenon: Esperanto apartenas ne al mi, sed al la esperantistoj; tial en batalado de la partioj mi devas resti absolute senpartia.

508. Letero al Bourlet (3.VII.13).

Kara Sinjoro!

Kun granda danko mi ricevis hodiaŭ vian leteron de 1/VII kaj ankaŭ la artikolon de “Matin” kaj la volumon de “La Vie Internationale”.

Mi tre bedaŭras, ke ĝis la nuna momento mi nenion sciis pri la religia kongreso, kiu baldaŭ okazos en Parizo. Mi certe kun plej granda ĝojo kunlaborus por tiu kongreso kaj penus efektivigi per ĝi tiun ideon, kiu al mi estas tiel kara. Nun la tempo estas jam tro mallonga, kaj verŝajne mi jam nenion povos fari; tamen mi volas provi. Malgraŭ la tro mallonga tempo, mi penos ankoraŭ pretigi memuaron kaj sendi ĝin al la kongreso, kvankam mi timas, ke la kongreso nun jam ne volos akcepti. La enhavo de la memuaro verŝajne estos pli-malpli la sama, kiun mi sendis al Vi antaŭ 3-4 monatoj (pri la kunvoko de kongreso de neŭtral-religianoj). Mi nur kompreneble forte akcentos, ke tio estas mia afero pure privata, kiu ne koncernas Esperanton, kaj mi faros la necesan ŝanĝon en la fino de la teksto.

Mia memuaro verŝajne estos preta post 4-5 tagoj. Ĉu Vi ne povus kaj volus iamaniere helpi min en tiu afero? Ekzemple, ĉu Vi ne volus antaŭsciigi la komitaton de la kongreso, ke mi intencas sendi raporton, kaj peti la kongreson, ke oni rezervu por ĝi lokon en la tagordo kaj ke oni permesu al iu legi ĝin anstataŭ* mi antaŭ la kongresanoj? Ĉu Vi ne volus preni sur Vin fari kaj presigi la francan tradukon de mia raporto (eble kune kun la Esperanta originalo) kaj disdonigi ĝin en la komenco de la kongreso al la kongresanoj?

* Korektis Waringhien; originala teksto: anstatataŭ.

Kompreneble Vi faros ĉion ĉi tion nur en tiu okazo, se Vi persone aprobas mian intencon.

Por ke Vi povu pripensi la aferon, mi skribas al Vi leteron tuj hodiaŭ; la tekston de la intencata raporto mi sendos al Vi post 5-6 tagoj.

P.S. — Se Vi persone ne aprobas mian intencon aŭ ne havas la eblon helpi min, tiam mi kompreneble forlasos la tutan aferon, ĉar por serĉi ian alian vojon jam restas tro malmulte da tempo.

509. Letero al Bourlet (4.VII.13).

Kara Sinjoro!

Sub la freŝa impreso de Via letero kun la surpriza sciigo pri la religia kongreso, mi skribis al Vi hieraŭ, ke mi intencas sendi al la kongreso alvokon pri iniciato de neŭtrala religio. Tamen nun, post pli matura pripenso, mi decidis ne fari tion, ĉar tio donus nur fiaskon kompromiton.

Tia afero, kian mi volis proponi, devas esti tre zorge kaj atente antaŭpreparita, kion oni certe ne povas fari dum 10-12 tagoj! Tia afero postulus kongreson tute specialan, al kiu ĉiuj kongresanoj venus jam antaŭ sufiĉe preparitaj kaj kun difinita celo; sed por ĝi tute ne taŭgus tia kongreso “parada”, kiu celas nur multan paroladon, sed nenian difinitan faron.

Tial mi petas Vin, ne faru por mi iajn klopodojn ĉe la komitato de la kongreso.

510. Letero al Sebert (10.VII.13).

Kara Generalo!

Mi danke ricevis Vian leteron de 29/VI kun la raporto de s-ro Bourlet.

Fari parolon en Berno estas por mi afero absolute ne ebla. Se ekzistos iaj demandoj, mi povos doni respondon pri ili dum la kunsidoj laboraj, sed neniel ĉe la malfermo de la kongreso.

Lu artikolon de s-ro de Beaufront titolitan “La pseŭdonimo Ido” mi legis.

Pri la diversaj demandoj, kiujn Vi tuŝas, ni parolos detale en Berno; Vi vidos tiam, ke ili tute ne estas tiel danĝeraj, kiel tio ŝajnas al Vi.

Kun kora saluto.

P.S. — Mi uzas la okazon por sciigi Vin, ke la 18-an de Julio mi forveturas al la banloko Neuenahr (proksime de Köln, en Germanujo), kie mi restos ĝis la 19-20-a de Aŭgusto.

511. Letero al Sebert (21.VII.13).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 20/VII kune kun la kopio de leteroj pri la X. kongreso. Mi ĝojas, ke Vi fine decidis veni Bernon kune kun Sinjorino Sebert. Mi esperas, ke ni ne havos malagrablaĵojn; mi nur timas, ke la nombro de la kongresanoj eble estos ne sufiĉe granda, ĉar la ĉiujareco de la kongresoj jam multajn iom lacigis.

Por mi kaj mia familio mi mendis loĝejon jam antaŭ 3-4 monatoj. La Loka Komitato kontrakte luis por mi ĉambrojn en la “Hôtel-Pension Beau-SiteNeuenahr” (Schanzenbergerstrasse No 11). Estus al mi tre agrable, se ni ankaŭ ĉi tiun fojon povus loĝi ambaŭ en la sama hotelo. Ĉu tio ne estus aranĝebla?

Mi intencas veni Bernon la 23-an de Aŭgusto.

Kun kora saluto.

512. Letero al Sebert (6.VIII.13).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 29/VII. Kun miro mi vidas el Via letero, ke oni luis por mi en Berno loĝejon izolitan, supozante fari al mi per tio plezuron! Mi skribis siatempe nur, ke mi ne volas ludi ian oficialan rolon, sed mi neniam petis, ke oni izolu min! Mi skribis hodiaŭ al la Organiza Komitato kaj demandis, ĉu mia loĝejo ne estas iom malproksime de la kongresejo, ĉar la irado estas por mi malfacila. Mi volis eĉ rekte skribi, ke mi dezirus loĝi kune kun la ĉefaj laborantoj de nia afero; mi tamen tion ne faris, por ke niaj kriistoj ne diru, ke al tio instigis min Vi, kiu “volas havi min en siaj* manoj”.

* Waringhien proponis la korekton Viaj.

Mi legis la kopion de la letero de s-ro Crébély; la granda malamo, kiun parto de la esperantistoj havas kontraŭ la Centra Oficejo kaj la Oficiala Gazeto, min tre malĝojigas, sed bedaŭrinde mi nenion povas fari kontraŭ tio.

P.S. — Kune kun ĉi tiu letero mi resendas al Vi la diversajn dokumentojn, kiujn mi ricevis hodiaŭ de s-ro Boirac. Ĉar estas jam decidite, ke la kongreson prezidu s-ro de Saussure kaj ke li ankaŭ eldiru la solenan malferman paroladon, tial mi ne volas ion kontraŭparoli, tiom pli ke restas jam tro malmulte da tempo por fari ian ŝanĝon. Mi tamen devas diri, ke mia persona opinio estas jena:

1) Kiel prezidanto de la Kongreso s-ro de Saussure ne sole estas tre bona, sed li eĉ estas la sola taŭga prezidanto, ĉar nek s-ro Schmid nek s-ro Stettler havus por tio sufiĉan aŭtoritatecon;

2) sed pri la malferma parolado ŝajnas al mi, ke estus multe pli bone, se ĝin prenus sur sin s-ro Boirac, ĉar: a) mi ne scias, ĉu s-ro de Saussure estas bona oratoro (kio estas tre grava, ĉar la parolado devas fari bonan impreson precipe sur la gravaj Svisaj ne-esperantistoj, kiuj eble aŭskultos kaj laŭ tiu parolado formos al si juĝon pri Esperanto);

b) Alkutimiĝinte tro multe al la uzado de Esperanto reformita, s-ro de Saussure povas de tempo al tempo fari lingvajn erarojn, kio farus tre malbonan impreson;

c) La reveno de s-ro de S. al Esperanto estas ankoraŭ tro freŝa kaj ne donas sufiĉan garantion, ke li morgaŭ denove ne ŝanĝos sian opinion; tial mi timas, ke lian paroladon multaj akceptos malvarme kaj eble eĉ malamike;

d) Ĉar s-ro de S. estas nun tro multe okupita por la kongreso, tial mi timas, ke li eble ne havos sufiĉe da tempo por pripensi kaj pretigi bonan solenan paroladon.

Al mi persone s-ro de Saussure tre plaĉas, ĉar lia tuta ĝisnuna agado, kvankam mi ne povis ĝin aprobi, estis tamen tre honesta kaj sincera. Sed mi timas, ke li eble havas multe da malamikoj.

Mi tamen ripetas, ke mi esprimis al Vi nur mian personan opinion; sed se la afero estas jam decidita, mi ne volas konsili al Vi, ke Vi en rapideco ĝin ŝanĝu.

Sed la preparadon kaj iradon de la kongreso estis perturbonta grava akcidento: la ĉefa kunhelpanto de Sebert, Carlo Bourlet, neatendite mortis, la 12. de Aŭgusto, en Annecy, post engluto de fiŝosto kaj malbone kuracita gorĝ-absceso. Li estis 47-jara. Lia kadavro estis transportita Parizon, kien alkuris Zamenhof, por diri al tiu potenca probatalanto sian adiaŭon:

513. Parolado super la tombo de Carlo Bourlet O.V. p. 412-414*).

En la germana banloko, kie mi estis, atingis min tute subite la doloriga sciigo pri la morto de tiu, pri kiu ni nun ĉiuj funebras [...] Mi rapidis veni ĉi tien, por doni al la kara foririnto mian lastan, tre malĝojan saluton [...]

Tuj de la unua momento, kiam mi ekkonis lin kiel esperantiston, li ĉiam staris antaŭ miaj okuloj kiel homo tiel grava kaj tiel meritplena, ke ĉiufoje, kiam mi pensis pri la sorto de Esperanto, pri ĝia progresado, pri ĝia batalado, pri ĝiaj esperoj por la estonteco, ĉiam sur la unua plano staris antaŭ mi la bildo de Bourlet. Oni multe laboris por Esperanto ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de ln momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio [...]

Mi ne volas plu paroli, Ne ĉiuj esperantistoj scias, kiom multe nia afero ŝuldas al nia kara foririnto. Venos la tempo, kiam ĉiuj esperantistoj ekkomprenos, kiel gravega estis la laborado de Bourlet, kaj tiam, ho ve, tro malfrue ili rekompencos al lia ombro tiun sendankecon, kiun li de kelkaj flankoj suferis, dum li vivis [...]

Tiun belan laŭdon la posteularo povas nur konfirmi. La Naŭa Kongreso okazis en Bern, inter la 24. kaj la 31. Aŭgusto. Zamenhof ĉeestis, nur kiel privatulo. La kongreso aprobis la raporton de la prokrastita komisiono pri ĝenerala organizo, kiu proponis la starigon de “Internacia Unuiĝo de la Esperantistaj Societoj”, kun estraro konsistanta, je unu duono, el la prezidantoj de la naciaj societoj, je la alia, el samnombraj komitatanoj, ĉiujare elektitaj de la Rajtigitaj Delegitoj; la Centra Oficejo servos kiel sekretario al tiu IUES. Sed tiu propono ne estis ankoraŭ efektivigita, kiam eksplodis la milito de 1914…

Dum la kongreso, s-ro Schneeberger kaj liaj amikoj Idistoj, denove provis semi malkonkordon inter la esperantistoj; eble pro tio Zamenhof decidis fine respondi al ciuj mallojalaj atakoj, kiujn la skismintoj ne ĉesis direkti kontraŭ li.

514. Letero al la Redaktoro de la “Ondo de Esperanto” (10.IX.13: O.V. p. 462-471*).

Kara Redaktoro!

Vi revenas al la temo, pri kiu mi jam ofte diris, ke mi ne volas paroli pri ĝi, Ĉar krom vi ankaŭ aliaj personoj tro ofte ripetas al mi la samajn demandojn, tial mi cedas nun al via insistado kaj mi donos al vi respondon, kiun — se vi deziras — vi povas publikigi; sed mi kore petas vin kaj ankaŭ ĉiujn aliajn miajn korespondantojn, ke oni ne devigu min pli* paroli pri tiu temo.

* Waringhien proponis la korekton plu.

Vi demandas min, kial mi kaj preskaŭ la tuta esperantistaro subtenis la aranĝintojn de la tiel nomata “Delegacio”; la respondo estas tute simpla: ĉar dank’ al la konstantaj kaj sennombraj asertoj de s-ro Couturat ni havis plenan konfidon al li, ni estis plene konvinkitaj, ke li havas la plej purajn intencojn, ke li laboras senambicie nur por la fortikigo de komuna interkonsento kaj interhelpo, kaj ĝis la lasta momento ni ne havis eĉ la plej malgrandan suspekton, ke li havas ian kaŝitan intencon. Sub la influo de liaj konstantaj asertoj ni estis plene konvinkitaj, ke lia sola celado estas nur: 1. aŭ akiri por nia movado ian “grandegan aŭtoritaton” (la Tutmondan Ligon de Akademioj), kiu — kiel mi tiam naive kaj tute malprave opiniis — per unu fojo centobligus nian forton; 2. aŭ — se tia forto ne estos akirebla — montri per senpartia esploro al ĉiuj nesciantoj tiun vojon, kiu estas la plej fidinda kaj plej certa por la atingo de nia celo, por ke ĉiuj amikoj de la ideo povu aliĝi al la ĉefa armeo, ne perdante siajn fortojn per diseco kaj per palpado en mallumo. Neniu el ni povis eĉ por unu momento suspekti, ke kaŝite estas preparata por ni ia surprizo, ke baldaŭ, kiam s-ro Couturat pensos, ke li estas sufiĉe forta, li subite ŝanĝos la tonon kaj diros: la plej alta aŭtoritato, kiun devas obei ĉiuj mondlingvanoj, estas mi kaj miaj kunuloj; neniigu ĉion, kion vi ĝis nun akiris per malfacila laborado kaj rekomencu la laboron tute denove laŭ niaj ordonoj.

Por ke vi povu almenaŭ iomete vidi, en kia lumo s-ro Couturat prezentadis al ni siajn intencojn, mi donas ĉi tie por ekzemplo eltiron el unu el la multaj leteroj, kiujn li skribis al mi. Mi neniam tion farus, ĉar la publikigadon de privataj leteroj mi rigardas kiel aferon malhonestan; sed ĉar malgraŭ mia sesjara silentado s-ro Couturat kaj liaj kunuloj konstante min atakas, insultas, kalumnias, publikigas senpermese pecojn el miaj leteroj, kripligante ilian sencon, k.t.p., tial mi bedaŭrinde estas devigata almenaŭ unu fojon publikigi eltiron el la leteroj de s-ro Couturat, por ke oni almenaŭ iomete eksciu la veran historion de la afero.

Antaŭe mi donas malgrandan klarigon. Decidinte aranĝi la “Komitaton de la Delegacio”, s-ro Couturat petis rektoron Boirac, ke li fariĝu membro de la Komitato. Ĉar videble la ĉefaj francaj esperantistoj jam havis ian suspekton, s-ro Boirac ne volis akcepti la proponitan rolon, malgraŭ la asertoj de s-ro Couturat, ke s-ro Boirac eniros en la Komitaton ne kiel prezidanto de la Lingva Komitato, sed nur kiel persono tute privata, kaj malgraŭ la ripetataj certigoj, ke lia eniro en la Komitaton prezentas absolute nenian danĝeron por Esperanto! Vidante la kontraŭstaron de s-ro Boirac, s-ro Couturat sin turnis kun longaj leteroj al mi, petante, ke mi admonu s-ron Boirac. Mi respondis, ke mi ankaŭ opinias, ke ni, esperantistoj, devas nin teni tute flanke de la Delegacia Komitato*, ĉar: se la Delegacia Komitato rekomendos Esperanton, tio alportos al Esperanto nenian utilon, ĉar la mondo diros, ke la esperantistoj mem aranĝis komedian elekton; sed se la Komitato eble faros ian decidon eraran, la partopreno de la esperantistoj povas alporti al ni tre grandan malutilon. Tamen, cedante al la insistaj asertoj de s-ro Couturat, ke al Esperanto minacas absolute nenia danĝero, mi fine plenumis lian deziron kaj konsilis al s-ro Boirac, ke li (ne kiel komisiito de la esperantistaro, sed nur kiel persono tute privata) eniru en la Komitaton.

* “Kiam mi poste petis s-ron de Beaufront reprezenti Esperanton en la Komitato, mi atentigis lin, ke li devas tion fari nur kiel “klariganto”, sed ke li ne havas la rajton ion akcepti aŭ fari ian promeson en la nomo de la esperantistoj.

Ke la Delegacia Komitato faros tian agon, kian ĝi poste faris, tion mi, naive kredante al la simpla logiko kaj plene konfidante al la aranĝanto kaj vera direktanto de la Komitato kaj al liaj konstantaj asertoj, ne povis sonĝi eĉ unu momenton. La sola, kion mi timis, estis nur, ke la Komitato eble donos al sia decido ne sufiĉe pripensitan kaj ne sufiĉe singardan formon. Pri tio mi korespondis kun s-ro Couturat. Profunde kredante, ke la direktantoj de la Komitato pensas nur pri la bono de nia ideo, mi konsilis ekzemple, ke se la Komitato trovos dezirindaj iajn plibonigojn en Esperanto, ĝi ne diru tion mallerte en sia decido (por ke la mondo ne diru, ke uzebla lingvo ne ekzistas), sed ĝi transdonu siajn konsilojn al nia Lingva Komitato, por ke tiu ĉi lasta esploru la aferon kaj, se tio montriĝos utila, plenumu la konsilojn (ne postulojn!) en la singarda kaj senrompa maniero, montrita en la antaŭparolo al la “Fundamento”. (Vi vidos malsupre, kion pri tio s-ro Couturat diris, kaj komparu ĝin kun tio, kion li faris!). Mi konsilis, ke, por ne senkuraĝigi la mondon per malĝusta timo, ke ekzistas iaj diversaj mondlingvaj movadoj, la Komitato ne diru en sia decido, ke ĝi “elektis” Esperanton inter multaj konkurantoj, sed ke ĝi “esploris” la mondlingvan demandon kaj trovis, ke la sole ĝusta vojo estas tia-tia (vi vidos malsupre, kiel bone oni komprenis kaj aprobis mian opinion, kaj… vi scias, kiel oni poste falsis la sencon de miaj vortoj kaj ripetadis, ke, se la Delegacia Komitato ne “elektis”, sed ellaboris novan lingvon, ĝi agis laŭ mia deziro).

Jen estas eltiro el letero, kiun s-ro Couturat skribis al mi la 18-an de Januaro 1907 [...]

(Sekvas la franclingva letero de Couturat, kies tradukon oni legis sub no 259*.)

[...] Kun granda abomeno mi ektuŝis la temon, pri kiu mi volis neniam paroli. Mi ĉiam silentis, ĉar unue mi ne volis entiri min en polemikon kun certa kategorio da personoj, kaj due mi ĝis nun ĉiam esperis, ke la konscienco de tiuj personoj fine eble vekiĝos kaj, se ili ne pentos siajn malbelajn agojn, ili almenaŭ ĉesigos sian konstantan insultadon kaj kalumniadon. Mi petas pardonon, ke mi fine perdis la paciencon kaj diris kelkajn vortojn, Mi antaŭvidas tre bone, kia amaso da koto nun estos ĵetata sur min; sed tiuj sinjoroj faru, kion ili volas.

La unua sekvo de la malapero de Bourlet estis, ke Hachette seninteresiĝis pri Esperanto. La 5.IX.13 Bréton sciigas al Sebert, ke li ne intencas daŭrigi “La Revuo”-n, kaj dezirus vendi al Pariza firmo sian esperantan libro-stokon.

515. Letero al Sebert (15.IX.13).

Kara Generalo!

Kun kora danko mi ricevis Vian leteron de 10/IX kun la kopioj de leteroj de s-roj Oflet kaj Bréton. Mi ĝojas, ke Carnegie montris kelkan interesiĝon pri nia afero; mi tamen dubas, ĉu li volos ion fari por Esperanto, ĉar li deziras ja, ke tutmonda fariĝu la lingvo angla.

La decido de la firmo Hachette estas tre bedaŭrinda; mi devas tamen diri, ke mi preskaŭ antaŭvidis ĝin. Nun ni atendu ankoraŭ, kion donos Via buŝa interparolado kun s-ro Bréton.

Mi volus nun skribi al la firmo, ke ĝi almenaŭ liberigu min de la kontrakto, per kiu ĝi min ligis; sed mi atendis kun mia letero, ĝis Vi sciigos min pri la rezultato de Via interparolado kun s-ro Bréton. Eble dum Via interparolado Vi trovos la okazon ektuŝi la demandon (ne en mia nomo) pri la intencata estonta rilato de la firmo al mi kaj al miaj verkoj?

Koran saluton al Vi kaj al Sinjorino Sebert.

516. Letero al Sebert (21.X.13).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 5/X kune kun la kopio de Via letero al s-ro Warnier. Mi ĝis nun ne respondis, ĉar mi atendis leteron de Hachette.

Hodiaŭ mi ricevis leteron de la firmo. La firmo sciigas min, ke ĝi decidis ne publikigi plu la Biblion [nek en la “Revuo” nek en formo de apartaj volumoj], kaj petas, ke mi pretigu por la “Revuo” ion alian. Pri siaj pluaj intencoj koncerne Esperanton ĝi ne diras ion definitivan, ĝi diras nur, ke verŝajne ĝi ĉesigos la eldonadon de la Revuo post la fino de la jaro kaj ĝi volonte transdonus la Esperantan aferon al iu alia eldonista firmo.

Mi ne decidis ankoraŭ tute precize, kion mi respondos. Verŝajne mi promesos al Hachette sendi ian alian materialon por la “Revuo”; kaj la eldonadon de la pluaj libroj de la Biblio mi verŝajne prenos sur min mem (per vojo de abonado).

La forlaso de Esperanto fare de Hachette estis grava bato por la propagando. Sed Cart vidis en ĝi nur la malaperon de konkurencanto kaj la okazon okupi ties lokon. Ne sen ia miro oni legos, el la sekvantaj dokumentoj, ke tiu sama homo, kiu de tiom da jaroj, tiel indigne protestis kontraŭ la “monopolema firmo” kaj kontraŭ la “konstanta kunlaborado” konsentita de Zamenhof al “La Revuo”, tiu sama homo postulis por si mem kaj sia gazeto la samajn privilegiojn…

517. Letero al Cart (16.XII.13: O.V. p. 545*).

[...] Mi povas Vin sciigi, ke la kontrakto, kiu ekzistis inter mi kaj la firmo Hachette estas nun nuligita; mi estas sekve denove libera homo kaj mi povas eldoni miajn estontajn verkojn, kie, kaj per kiu mi volas. Tamen eldonigi miajn verkojn per la “Presa Societo” mi verŝajne ne povos.

Mia profesio, donante al mi tre multe da laboro, donas al mi tamen ne sufiĉe da enspezoj, ĉar miaj pacientoj pagas al mi tre malmulte [...] Se mi en la lastaj 9-10 jaroj povis vivi sen zorgoj kaj eĉ permesi al mi ĉiujare 5- aŭ 6-semajnan libertempon, por rebonigi mian sanon, — tiun povon donis al mi nur la enspezoj, kiujn mi ricevadis de Hachette pro miaj laboroj. Nun, kiam Hachette ne volas plu eldonadi miajn verkojn, mi devas serĉi ian alian rimedon, por kovri mian profesian deficiton (ekzemple rifuzi al mi la por mi necesegan someran libertempon, peni havi pli da pacientoj k.t.p.). Sed ĉar miaj fortoj estas jam terure elĉerpitaj kaj mi jam nun plenumas miajn laborojn nur kun tre granda malfacileco, tial — se mi deziras daŭrigi mian Biblian laboradon — mi devas bedaŭrinde peni, ke tiu laborado donu al mi enspezojn. Ĉu tiajn enspezojn povus doni al mi la “Presa Societo”, kiu jam mem estas malriĉa [...] — pri tio mi tre forte dubas [...]

518. Letero al Cart (2.I.14: O.V. p. 546*).

Pri Via propono fariĝi konstanta kunlaboranto de “Lingvo Internacia” mi jam nun povas al vi respondi, ke tiun proponon mi bedaŭrinde ne povas akcepti: mi ne volas ligi min per ia kontrakto aŭ promeso [...]

Okaze de la nova jaro Sebert sendis al Zamenhof siajn bondezirojn kaj ĵetis melankolian rerigardon al la pasinta. Kiom da funebroj! Kiom da senkapigitaj entreprenoj! La “Internacia Scienca Asocio” kaj la Grupo de Parizo perdis sian komunan prezidanton, Bourlet; la “Tutmonda Esperantista Kuracista Asocio” ankaŭ la sian, D-ron Dor; la “Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista” ankaŭ la sian, P-ron Richardson; la esperantista propagando ĉe la Ruĝa Kruco sian ĉefan apogon, Generalon Priou

… En Japanio, 17 el la 24 tieaj esperantistoj, estis pendumitaj, pro ribelo…

Sur la politika horizonto densiĝis la nuboj, kiuj naskos la fulmotondron de Aŭgusto 14. La Balkanaj landoj, saturitaj je sango, ne satiĝis kaj bolis de subpremataj koleroj. Ĉie jam furiozis la naciismo. Dum la sola pasinta jaro, Eŭropo elspezis por sia armado 366 milionojn da oraj pundoj, po unu ĉiutage…

Sed la maljuna Sebert plu persistis: “Ni bezonas profundan fidon por ne malesperi pri la estonteco, je la fino de jaro, kiun markis tiel kruelaj okazaĵoj [...] Sed mi ne volas malesperi k mi daŭrigos ĝis la fino mian agadon, farante, kion mi povos [...]” Al tiuj belaj paroloj respondas Zamenhof:

519. Letero al Sebert (7.I.14).

Kara Generalo!

Mi ricevis Vian leteron de 25/XII kune kun la enmetita letero por la redaktoro de “Pola Esperantisto”; tiun ĉi lastan leteron mi glufermis kaj sendis laŭ ĝia adreso. La peto de la redaktoro estis efektive stranga! Via respondo al li estis tute ĝusta*.

* La redaktoro de “Pola Esperantisto”, kiu ĉiam kritikis Sebert, ĵus petis de li subvencion…

La pasinta jaro estis por ni efektive tre malfeliĉa; tamen ni ne havas kaŭzon por malesperi, ĉar ĝuste tiu fakto, ke malgraŭ la tre gravaj perdoj nia afero trankvile iras sian vojon, — tio devas konsoli nin, ke nia afero jam ne dependas plu de apartaj personoj kaj cirkonstancoj. Ankaŭ la konstanta atakado kaj bojado de kelkaj personoj interne de nia tendaro ne devas nin timigi, ĉar Vi certe jam delonge rimarkis, ke tiun atakadon la grandega plimulto de la esperantistoj tute ne atentas; la interna malpaco ekzistas nun preskaŭ nur en Parizo; kaj mi esperas, ke ankaŭ tie ĉio pli aŭ malpli frue trankviliĝos.

Estas vero, ke nia afero ne faras nun grandegajn progresojn; sed ĝi fortike vivas, kaj tio jam sufiĉas. Pli aŭ malpli frue niaj malamikoj laciĝos kaj tiam nia afero denove potence ekfloros.

Koncerne Vian opinion, ke la esperantistoj devus protesti kontraŭ la agado de s-ro Fréchas kaj aliaj, mi povas diri al Vi, ke dum la kongresoj mi parolis pri tio kun kelkaj personoj, sed ili respondis al mi (eble prave), ke en certaj cirkonstancoj estas pli bone silenti, ol publike protesti kaj pliflamigi per tio la fajron de malpaco.

Por la nova jaro mi sendas al Vi kaj al Sinjorino Sebert mian koran gratulon kaj plej sincerajn bondezirojn.

Per tiu ĉi letero kvazaŭ adiaŭas nin Zamenhof. Kaj ĉe tiuj liaj lastaj vortoj, eble konvenas iom halti kaj ĵeti flugan rigardon malantaŭ ni. Dektri jarojn ni akompanis, en lia vivvojaĝo tra ĉiuspecaj malfaciloj, intrigoj, disputoj, bataloj kaj perfidoj, la malgrandan, kalvan, miopan kaj ridetantan doktoron. Ni povis ŝati lian modeston kaj koran mildon, lian profundan senton pri justeco kaj lian senfinan pardonemon. Ni povis admiri, per kia volforto li superis la malforton de sia korpo kaj ofte oferis sian sanon al la interesoj de la movado. Sed la vera fonto de ĉiuj liaj meritoj, tio, kio faris lin ia laika sanktulo, estas ja lia senmezura amo al la mizera homaro, kies fizikan kaj moralan blindecon estis lia alvokiĝo kuracadi…

Tial mi ne trovis malkonvena fini ĉi tiun kolekton per la ĉi-supraj vortoj de trankvila optimismo. Sendube la estonteco rezervis al li kaj al lia afero neatenditajn, plej terurajn batojn. Li verŝajne ne antaŭvidis la superpendantan katastrofon, kiu haltigos en Kolonjo lian veturon Parizen al la Deka Kongreso. Li ne povis antaŭvidi la duan mondan masakron, nek la rasajn persekutojn, en kiuj pereos, preskaŭ tuta, lia familio… Kaj tamen, li pravis en sia fido, ke Esperanto venkos ĉiujn barojn, kiel ajn minacaj ili estos, kaj ĉe ĉiu nova intertempo de paco obstine refortikiĝos, simila al tiuj fruaj floroj, kiuj boras al si vojon tra neĝa tavolo kaj, ĉe la blovo de l’ printempo, brave levas la kapon, en nedetruebla volo al la suno kaj al la vivo…

APENDICO

Mi donis, ĉe no 289*, specimenon de Ido tia, kia ĝi estis proponita al la diskutoj de la D.K. Eble interesos la legantojn trovi ĉi-poste la formojn, kiujn tiu specimeno prezentis antaŭe en la unua projekto de Couturat kaj poste je la dato de la provizora stabiligo de tiu lingvo.

520. Esperanto sen supersignoj (8.XI.1906).

Patro nia, kiu estas en la cielo, honorateskes tua nomo; venes regno tua, estes volo tua, kiel en la cielo, tiel anke sur la tero; panon nian chiutagan dones al ni hodie e pardones al ni shuldoyn niayn, kiel ni anke pardonas al niay shuldantoy; ne kondukes nin en tenton, sed liberiges nin de malbono.

521. Ido stabiligita (1913).

Patro nia, qua esas en la cielo, honorizesez tua nomo, advenez regno tua, esez volo tua quale en la cielo, tale anke sur la tero; panon nia omnadia donez a ni cadie; e pardonez a ni debi nia, quale ni pardonas a nia debanti; e ne enduktez ni en tento, ma liberigez ni de la malajo.

Jen fine la sama teksto en la projekto de Colas (Kp no 450*):

522. Adjuvilo (1910).

Patro nosa, qua estan en cielos, santa esten tua nomo, advenen tua regno, esten tua volo, quale en cielos, tale anke sur la tero; nosa panon omnadaga donen a nos hodie; nosas ofendos pardonen a nos, quale nos pardonan a nosas ofendantos e ne lasen nos fali en tento, ma liberifen nos de malbono.

EPILOGO

Je la fino de ĉi tiu longa enketo, mi volus resume analizi la kialojn kaj kielojn de tiu daŭra krizo, kia estis la tiel nomata “franca periodo”.

Ni konsideru komence, kia ambicio estis tiu de Zamenhof. Celante provizi la homaron per komuna lingvo, li, pli-malpli konscie, malfaciligis sian entreprenon per du aŭdacaĵoj: unue, li konstruis lingvon laŭ senprecedenca tipo, donante al ĝi samtempe romidan aspekton ĉe la radikaro kaj gramatiko kaj aglutinecan karakteron ĉe la vortkunmetado; due, por ĝi li elpensis racian alfabeton bazitan sur la latina sed riĉigitan per supersignitaj konsonantoj. Tiuj du novaĵoj prezentis en si mem gravan superecon por lia lingvo, garantiante al ĝi neordinare vastan internaciecon kaj strikte fonetikan skribadon — sed ili estis samtempe fontoj de estontaj malhelpoj por la disvastiĝo de Esperanto (la dua eĉ pli, ol la unua, ĉar unuavide rimarkebla). Efektive la bazo de ĉiu lingvo estas tradicio, ne logiko. Malzorgi tiun tradicion, kreante artefaritan, sennacian lingvon estis jam riskega provo; aldoni al tio krome renverson de la okcident-eŭropaj kutimoj en la vortfarado kaj en la skribado estis preskaŭ defio, kiu neeviteble elvokis seninterrompan serion da kritikoj kaj reformodeziroj. La unua grava krizo eksplodis, kiam la movado invadis Germanion — 1894; la dua, kiam ĝi disvastiĝis al Francio — 1905. Oni devos atendi la aperon de nova generacio da esperantistoj, al kiu Esperanto estos instruata kiel vivanta lingvo, por ke la du revoluciaj novaĵoj, fariĝinte kvazaŭ tradiciaj, eniru en la uzadon kaj estu senrimarke akceptataj. La Ido-afero ne estis do, siatempe, individua fenomeno, sed la konsekvenca sekvo de antaŭaj donitaĵoj.

Tamen tiu krizo estis ja ebligita kaj favorata de la medio, en kiu ĝi disvolviĝis. Ĝi neniam estus atinginta la amplekson, kiun ĝi konis, sen la surdaj malamoj, kiuj dividis inter si la ĉefojn de la franca movado, nome Beaufront kaj Bourlet. Ambaŭ estis aŭtokrataj spiritoj, Bourlet en tranĉa, perforta maniero, ne timante kolereksplodi kaj insultegi, Beaufront en facila, flata maniero, pentrante sin viktimo de senkaŭzaj malamoj, ĉiam kun unu piedo en la tombo. La originoj de la kverelo estas neklaraj, probable financaj malfaciloj inter Bourlet, kiu celis prosperon de sia Grupo de Parizo, multigante la ne-abonantajn membrojn, kaj Beaufront, kiu, posedanto de “L’Espérantiste”, ne povis vivigi sian gazeton, se ĝin abonus ne ĉiuj membroj de SPPE. Sed tre baldaŭ ĉio veneniĝis: Bourlet, eble erare, interpretis la kontrakton Hachette (Kp no 9*) kiel pruvon de la intenco de Beaufront priŝteli Zamenhof, kaj akuzis lin tiri profiton el la franca societo. Beaufront, siaflanke, montris, jam en 1904 kaj pli kaj pli kun la kresko de la tempo, tendencon al ia frenezo pri persekutiĝo: li klarigis al Michaux, ke la malamon de Bourlet enblovis al tiu unu lia ekslernanto, Paul Berthelot; poste li ripetadis, ke la organiza projekto (Kp no 106*) estis “diktita” al Zamenhof de Bourlet: post la fondo de la Centra Oficejo, la duopo Bourlet-Sebert fantomadis antaŭ lia ekscitita imago kvazaŭ ia monstra “Okulta Povo” al kiu li atribuis trudminacan sklavigon de Zamenhof kaj fantaziajn planojn pri monopoligo de la movado. Tiel li iom post iom persvadis al si, ke la oponon de Zamenhof kontraŭ la Delegacio trudas al li la Okulta Povo, kaj li mem restas fidela al “la vera Zamenhof” spitante sian Majstron.

Ĉe Cart montriĝis sama aŭtokrateco, sed ĉefe lingva. Ĝi puŝis lin al plej sekvoriĉa, kaj tamen ĝis nun preskaŭ neatentita ago: la cirkulera letero, en kiu, okaze de la Germanaj Vortaroj, li rifuzis al Zamenhof la rajton enkonduki mem novajn vortojn. La rezulto estis, ke Zamenhof decidis peti de la baldaŭ okazonta kongreso kreon de Centra Komitato, al kiu li forlasus ĉian gvidan rolon eĉ pri la lingvo, kaj ĝis tiam rifuzi ĉiun novan aprobon por la Kolekto Aprobita (Kp super no 148* kaj 422*); tio estas tre probable la kaŭzo, kial la jam de li tute kontrolita vortaro franca-Esperanta de Beaufront (Kp no 58* kaj 74* *) neniam aperis. Beaufront ne povis pro tio plendi, ĉar unuflanke Zamenhof ĉe tiu rezigno perdis tiom, kiom li mem; aliflanke Cart, la vera kaŭzo de tiu rezigno, estis lia aliancano kontraŭ Bourlet. Sed malgraŭ ĉio la frapo estis dolora por lia memamo* kaj tial li akordiĝis kun Cart por utiligi la ekzistantan manuskripton kaj kunlabore publikigi ĝin de la Presa Societo sub iom modifita formo (Kp no 130*). Cart, kiu akre kritikis la iniciaton de Zamenhof pri la ampleksaj germanaj vortaroj, opiniis tute natura fari la samon, se nur li mem estris la aferon. Estas malfacile ne vidi ian ŝtelon en tiu ekspluato de verko, ĉe kiu Zamenhof kunlaboradis tutan jaron kaj de kiu li estis ricevonta eĉ ne unu groŝon.

* En mia komento supre de tiuj du no mi, pro nesufiĉeco de mia tiama dokumentiĝo, faris eraron: tiu vortaro estis unue destinita por la K.A., do ne militmaŝino kontraŭ Hachette; tia ĝi fariĝis nur poste (Kp no 130*).
* Jarojn poste, li klarigos al Michaux, ke li mem indigne decidis ne publikigi la vortaron, ĉar Zamenhof rifuzis al li la enkondukon de necesaj radikoj, kiaj “astr” kaj “aromatiz”!

La konvinko, ke Zamenhof partianiĝis al Bourlet per sia projekto de Tutmonda Ligo, la rezigno pri la franca vortaro kaj, la sekvantan jaron, la afero de la Homaranismo, jen la tri faktoj, kiuj apartigis Beaufront disde Zamenhof kaj kutimigis lin laboradi flanke. Sen tiu profunda disfendo en la franca movado, la Ido-krizo estus neniam amplekse malvolviĝinta.

Ne Beaufront tamen troviĝis ĉe ĝia origino. Tiun oni devas serĉi unue en la okulistikaj prizorgoj de Javal, kiu, aliance kun Lemaire, provis akiri Zamenhof al la ideo de sensupersigna alfabeto, kaj, nesukcesinte, disponigis kvazaŭ fonduson al la eventualaj reformontoj; due en la iniciativo de Couturat, kiu, persvadite per la Zamenhofa projekto de 1894, ke eblus “konstrui kun la nura romana alfabeto lingvon havantan la samajn kvalitojn, kiel Esperanto, interalie samtempe grafikan kaj fonetikan internaciecon”, ellaboris reformon, kiu forigis la supersignojn ne per aŭtomata transskribo, sed per ŝanĝo de la vortoj entenantaj tiujn supersignitajn literojn. Tiun projekton, relative moderan, ĉar li penis kiel eble malplej modifi la ekzistantan lingvon, li komunikis al Zamenhof, Boirac, Beaufront, Lemaire kaj Michaux komence de Novembro 1906. Sed, malgraŭ liaj pacaj intencoj, lia entrepreno estis, jam de tiu momento, destinita al la skismo: Zamenhof ne povis akcepti ŝanĝon de multaj fundamentaj radikoj, kaj ne volis promesi blinde apogi lian Delegacion; Lemaire, kontraŭe, promesis al li la monon necesan por la lanĉado de la reformo; Michaux, ĉiam nostalgia pri sia latina revo, puŝadis lin al pli grandaj aŭdacaĵoj (pluralo per -i ktp.), erarige kredigante al li, ke tiaj novaĵoj povus esti akceptitaj eĉ de la “fideluloj”; Beaufront, ĝoja rekonkeri eminentan rolon, kontribuis per ĉ. 17 sinsekvaj proponoj al la reformado de la adjektivpronomoj kaj akceptis finredakti la projekton, kiun li nekonscie ekrigardis sia propra (ĉe ĉiu nova ŝanĝo prezentita de liaj kolegoj, li iluzie ekkriis: “Sed tio estis en mia Adjuvanto!”, tiel ke, dum la diskutoj de la D.K., Jespersen ekdiris kun humuro: “Vi vidos, sinjoroj, ke finfine ni adoptos Adjuvanton!”). Krome iom post iom kolektiĝis ĉirkaŭ Couturat ĉiuj malkontentuloj el Anglio aŭ Usono, kaj tiele li pli kaj pli konvinkiĝis, ke li reprezentas la plimulton de la esperantistaro, pli kaj pli montris sin malinklina al kompromiso kun la Lingva Komitato kaj fine decidis, apogita sur la prestiĝo de la D.K., sendiskute trudi al la blindaj konservativuloj “sian” reformon.

Al tiu lingva revolucio oponis tuj Zamenhof, pli rapide kaj pli tranĉe ol ĉiuj aliaj intertraktantoj — kontraŭe al la legendo de la Idistoj, kiuj ĉiam akuzis Sebert kaj Bourlet pri la iniciato de la forrompo. Sed ankaŭ ĉe Zamenhof la afero ne estis definitive senriska; ĉar, kun la obstino, kiu estis esenca trajto de lia karaktero, li neniam rezignis pri reformado de Esperanto per tiu sistemo de “neologismoj”, kiun li jam skizis en la ruslingva eldono de la Unua Libro, kaj kiun li provos efektivigi tri sinsekvajn fojojn (Kp no 240*, 340* kaj 424*). Bonŝance lian persistemon vantigis du faktoj: la unua estis la kaosa konsisto de tiu Lingva Komitato, kiun Zamenhof antaŭvidis 15-membra, sed kies amplekson li etendis ĝis 100 anoj, kiam la opozicio de Beaufront devigis lin anstataŭigi sian multfakan Centran Komitaton per unika, nur lingva konsultotaro. La dua estis la sovaĝa necedemo de Cart, kiu senĉese kaj nevarie kontraŭstaris al ĉia reformoprovo, de kiu ajn ĝi venis, eĉ de la Majstro, kaj kiu tuj de la komenco deklaris kaj finfine deklarigis al la L.K., ke Esperanto estas jam vivanta lingvo, kiun arte plibonigi estus tiel same absurde, kiel la francan aŭ la anglan. Kaj tio restos lia neforgesebla merito kaj ne forviŝebla gloro, ke dank’ al li Esperanto akiris tiun sekreton de la triumfo, kia estas, laŭ la fama formulo de Prof. Bouchard, membro de la Delegacia Komitato, la “plena respektateco kaj netuŝebleco de unu sankta lingvo”.